Estas du manieroj traduki malnovajn tekstojn:
– ĉion modernigi kaj proksimigi al la leganto;
– patini la tekston, sentigi la tempan distancon.
Ambaŭ skoloj prezentas seriozajn argumentojn; estas situacioj kie pli gravas la unuj, kaj estas situacioj kie pli gravas la aliaj. Ĉi-okaze mi prezentas tradukon konforman al la dua skolo.
Favore al tio mi povas diri, ke la realo kaj la rilatoj prezentitaj en la novelo tutegale estas tre malsimilaj al la nuntempaj; modernigo iom ridindigas la enhavon. Sed precipe, estas tute speciala analogio inter la verko de Puŝkino kaj la verko de Grabowski: ambaŭ apartenas al epoko de estiĝanta lingvonormo.
Kvankam la ofta opinio ke Puŝkino kreis la modernan rusan lingvon estas historie malĝusta (la lastan baton al la Slavona tradicio faris Karamzin’, konato kaj samaĝulo de la gepatroj de A.S. Puŝkino), tamen eĉ en la epoko kiam estiĝis ĉi tiu novelo la novrusa literatura normo ankoraŭ ne definitiviĝis. Tion ilustras eĉ la originala titolo, elektita de Puŝkino: «Мятель» – nun oni skribas «Метель», eble etimolologie tio estas preferinda, sed en tiu moderna ortografio perdiĝas la nuanco de perturbo, ekscito kaj agitiĝo, kiu ja estas esenca parto de la novelo.
«La neĝa blovado» de Grabowski estas unu el la plej interesaj verkoj de la frua periodo, unu el malmultaj kiuj restas pli bonaj ol la postaj provoj retraduki aplikante pli modernajn rimedojn de pli evoluinta Esperanto. Eble ĝuste tial, ke ĝi estas verko samstadia kiel la originalo. Provu anstataŭigi la klasikan «neĝa blovado» per la pala PIV-a «blizardo», kaj eble vi sentos la diferencon.
Krome, «La neĝa blovado» estas la unua presita verko esperanta kies aŭtoro ne estas Zamenhofo; do, per tiu verko Esperanto reale apartiĝis disde la persono de sia kreinto kaj pruvis sian kapablon funkcii memstare, sendepende de tiu kreinto. A.Grabowski bone esprimis tion en sia Antaŭparolo.
Tamen mi malvolis turmenti la leganton per malgravaj diferencoj aŭ gravaj eraroj de la traduko de Grabowski. Ekz-e li skribas «oficero», «postiliono», kie la moderna lingvo havas «oficiro», «postiljono». Pli seriozaj korektoj koncernas genrojn kaj gramatikaĵojn («edziĝi» kun ina subjekto; formala subjekto en «ĝi estos permesite» ktp) – mi malvolis lasi erarojn kontraŭ kiuj oni nun rutine avertas en la elementaj kursoj de Esperanto. Aliflanke, mi laŭeble lasis interesajn vortojn kiuj principe estas same bonaj kiel la alternativo venkinta en la moderna lingvo (ekz-e «netrapaŝebla barilo» – nun oni preferus «netrapasebla barilo»); tiaj alternativoj nemalofte aperas en la verkoj de Puŝkino.
Du aŭ tri lokoj estas apenaŭ kompreneblaj. Ekz-e
[La doktoro] alvenis vespere kaj trovis ŝin malsanan je l’ fantaziado.
Tio fakte signifas (kiel korektite en la teksto): «Li alvenis vespere kaj trovis la malsanulinon en deliro». La fundamenta vorto «deliro» ankoraŭ ne ekzistis en 1888; unue ĝi aperos jaron poste, en la vortaro Rusa-Esperanta.
Por ebligi al la leganto distingi inter la teksto de Grabowski kaj miaj korektoj, la korektoj (rilate al la eldono de 1893) aperas en iomete diferencanta tiparo, kiel ĉi tiu.[1] Krom la lingvajn, mi ankaŭ korektis la plej krudajn sencajn erarojn (la rusa evidente ne estis la gepatra lingvo por Grabowski – tiom pli admirinda estas lia traduko).
La piednotoj plejparte apartenas al A. Korĵenkov (el la eldono de «Sezonoj»).