Antaŭparolo de la tradukinto

En la «Aldono al la dua libro de l’ lingvo internacia» la aŭtoro nin sciigas ke la «Amerika Filozofia Societo en Filadelfio» decidis kunvoki internacian kongreson de ĉiuj instruitaj societoj por decidi la finan formon de la lingvo internacia. La aŭtoro, transdonante sian laboron al la estonta kongreso, foriras de l’ sceno kaj volas resti nur simpla amiko de l’ afero, ne havanta jam la kompetentecon de ia kondukado aŭ leĝdonado. Mi ne bezonas ripeti tutan la enhavon de la broŝureto, kiun ĉiu amiko de l’ lingvo internacia certe legis. Por mallonge diri: la foriranta aŭtoro montras al ni en la broŝureto la vojon, kiel ni mem sen kondukanto povas nun tute libere labori por l’ afero, eldoni verkojn, krei vortojn kaj cetere, ĝis la estonta kongreso.

La verko de l’ aŭtoro, kiel ankaŭ la vojo, kiun li elektis, montris sin bonaj; la aŭtoro bone pripensis la ilojn, kiuj kondukas al la celo. Al ni hodiaŭ restas nur ekprovi, ĉu ni jam efektive povas stari mem sur propraj piedoj. Ni komencu! Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton, sur kiu mi antaŭ kelkaj jaroj lernis la rusan lingvon, kaj mi donis al ĝi internacian veston. La rakonteto, unu el la plej belaj de Puŝkin’, donas en sia simpleco kaj natura fideleco tre konvenan pentron de la karaktero de l’ lando kaj de ĝiaj anoj. – Kiel vere la aŭtoro de l’ lingvo internacia diris, ke oni povas tute libere esprimi siajn pensojn per la malmultaj vortoj de l’ vortareto, (dank’ al la kunmetebleco de la radikoj,) ni vidis en la «Dua libro» kaj en la «Aldono»; mi vidis tion saman dum la tradukado de la nuna rakonto. Mi preskaŭ ne bezonis krei novajn vortojn kaj povis tute fidele traduki, kvankam oni trovos, ke la rakonto estas tre riĉa je malsamaj vortoj. La solaj du nomoj de arboj, kiujn mi ne povis formi el la radikvortoj, mi prenis el la lingvo latina, ĉar en la botaniko ĝi ja estas internacia.

Mi deziras ke tiu ĉi libreto estu la komenco de l’ eldonado do similaj verketoj. Se ankaŭ aliaj amikoj de la lingvo internacia alportos similajn ŝtonetojn por nia konstruo, ni baldaŭ havos ne sole lingvon internacian, sed ankaŭ la unuan veran «bibliotekon internacian», kaj la afero iros tiam rapide antaŭen.

La tradukinto.

Загрузка...