La neĝa blovado

Sub la sled’ la densa neĝ’

Kirliĝadas blanke.

Jen soleca dom’ de preĝ’

Videbliĝas flanke.

………

De l’ ventego ĉirkaŭbrak’

Neĝoflokojn ŝutas,

Kaj la sledon korva grak’

Fajfe persekutas.

Ĝi aŭguras pri dolor’ !

La ĉeval’ hastemas

Akrasente for kaj for,

La kolharoj tremas.

V. A. Ĵukovskij: «Svetlana»[2]

En la fino de l’ jaro 1811ª, en epoĥo al ni memorinda, vivis en sia vilaĝo Nenaradovo la bona Gavrilo Gavriloviĉ R. Li gloriĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo pro gastamo kaj koreco; la najbaroj ĉiuminute veturadis al li por manĝi, trinki, ludi kun lia edzino Praskovja Petrovna po kvin kopekoj je l’ bostono[3]; kaj kelkaj el ili – por rigardi ilian filinon Mario Gavrilovna, gracian, palan kaj deksepjaran fraŭlinon. Ŝi estis rigardata kiel riĉa fianĉino, kaj multaj deziris edzinigi ŝin al si aŭ al sia filo.

Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj kaj tial kompreneble jam amanta. La objekto, elektita de ŝi, estis malriĉa oficiro, kiu sin trovis forpermese en sia bieneto. Estas kompreneble per si mem, ke la juna viro brulis egale de l’ ama fajro, kaj ke la gepatroj de lia amata, sciiĝinte pri ilia reciproka amo, malpermesis al la filino eĉ pensi pri li, kaj lin ricevadis pli malbone ol eksigitan asesoron.

La geamantoj estis en korespondado, kaj ĉiun tagon ili sin vidis je kvar okuloj en pina arbareto aŭ ĉe l’ malnova kapelo. Tie ili ĵuradis unu al la alia eternan amon, plendadis pri la sorto kaj faradis diversajn projektojn. Korespondante kaj interparolante tiasence, ili (kio estas tre natura) alvenis al la jena rezonado:

Se ni unu sen la alia ne povas vivi, kaj la volo de la senkompataj gepatroj baras nian feliĉon, ĉu ni ne povas veni al la celo ankaŭ sen ilia konsento?

Oni komprenas, ke tiu ĉi feliĉa penso venis unue en la kapon de l’ juna viro, kaj ke ĝi multe plaĉis al la romaneca fantazio de Mario Gavrilovna.


Venis la vintro kaj ĉesigis iliajn rendevuojn, sed la korespondado fariĝis tiom pli viva.

Vladimiro Nikolajeviĉ en ĉiu letero ŝin petegis, ke ŝi donu sin al li, edziniĝu al li sekrete, kaŝu sin kelkan tempon kun li, kaj poste ili ĵetus sin al la piedoj de la gepatroj, kiuj nature estos fine tuŝitaj per la heroa konstanteco kaj la malfeliĉo de la geamantoj kaj diros al ili certe: «infanoj, venu al niaj koroj!»

Mario Gavrilovna longe ŝanceliĝadis; multaj projektoj de l’ forkuro estis forĵetitaj. Fine ŝi konsentis: en decidita tago ŝi devis ne vespermanĝi, sed foriĝi en sian ĉambron pretekste de kapdoloro.

Ŝia servanta knabino estis en la komploto; ili du devis eliri en la ĝardenon trans la posta balkona ŝtuparo, trovi pretigitan glitveturilon, sidigi sin en ĝi kaj veturi ĉirkaŭ kvin verstojn de Nenaradovo en la vilaĝon Ĵadrino, rekte antaŭ la preĝejon, kie Vladimiro jam devis ilin atendi.

Antaŭ la decida tago Mario Gavrilovna ne dormis la tutan nokton; ŝi ordadis kaj kunligadis sian tolaĵon kaj vestaĵon, skribis longan leteron al unu sentema fraŭlino, ŝia amikino, alian al siaj gepatroj.

Ŝi diris adiaŭ al ili en la plej kortuŝantaj vortoj, senkulpigis sian eraron per la nevenkebla forto de la ama sento kaj finis per tio, ke la plej feliĉa minuto de l’ vivo estos por ŝi tiu, kiam estos permesite al ŝi ĵeti sin al la piedoj de la plej karaj gepatroj.

Sigelinte la du leterojn per Tula sigelilo[4], sur kiu estis elformitaj du brulantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi ĵetis sin sur la liton mallonge antaŭ la mateniĝo kaj ekdormetis; sed ankaŭ tie ĉi teruraj sonĝaj fantazioj ĉiuminute ŝin vekadis.

Jen ekŝajnis al ŝi, ke en tiu sama minuto, kiam ŝi sidiĝas en la glitveturilon por veturi al la edziĝo, la patro ŝin haltigas, kun turmenta rapideco ŝin trenas sur la neĝo kaj ĵetas en malluman kaj senfundan subteraĵon … kaj ŝi falas malsupren kun nepriskribebla korhalteto … jen ŝi vidis Vladimiron, kuŝantan sur la herbo, palan kaj sangantan. Mortante, li petegis ŝin per korŝira voĉo, ke ŝi rapidu por geedziĝi kun li … Aliaj malbelaj, sensencaj sonĝaj vidaĵoj traflugis antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi levis sin el la lito, pli pala ol kutime, kaj kun ne-preteksta doloro je l’ kapo. La patro kaj la patrino ekvidis ŝian maltrankvilecon; ilia karesa zorgado kaj la senĉesaj demandoj: «Kio estas al vi, Manjo? Ĉu vi ne estas malsana, Manjo?» – disŝiradis al ŝi la koron. Ŝi penis ilin trankviligi, montri sin ĝoja, kaj ne povis.

Venis la vespero. La penso, ke jam je l’ lasta fojo ŝi pasigas tagon en la mezo de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; sekrete ŝi diris adiaŭ al ĉiuj personoj, al ĉiuj objektoj, kiuj ŝin ĉirkaŭadis. La vespermanĝo estis enportita; ŝia koro forte ekfrapis.

Per tremanta voĉo ŝi diris, ke ŝi ne havas apetiton por vespermanĝi kaj komencis adiaŭi je la patro kaj la patrino. Ili ŝin kisis kaj, kiel kutime, benis; ŝi apenaŭ ne ekploris.

Veninte en sian ĉambron, ŝi ĵetis sin sur la seĝon kaj verŝis varmegajn larmojn. Ŝia knabino konsilis al ŝi, ke ŝi trankviliĝu kaj kuraĝiĝu. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo devis por ĉiam forlasi la domon gepatran, sian ĉambron, la trankvilan vivon fraŭlinan. Ekstere estis neĝa blovado; la vento fajfis, la lignaj fenestraj kovriloj[5] tremadis kaj frapadis; ĉio ŝajnis al ŝi minaco kaj malfeliĉa antaŭsigno.


Baldaŭ en la domo ĉio trankviliĝis kaj ekdormis. Manjo ĉirkaŭkovris sin per ŝalo, metis sur sin varman superveston, prenis en la manon sian kesteton kaj eliris sur la postan verandon. La servantino portis post ŝi du pakaĵojn. Ili eliris en la ĝardenon. La neĝa blovado ne trankviliĝis, la vento blovis kontraŭen, kvazaŭ penante haltigi la junan krimulinon. Fine ili alvenis al la fino de l’ ĝardeno. Sur la vojo la glitveturilo ilin atendis. La ĉevaloj, trafrostitaj, ne volis stari trankvile sur la loko, la veturigisto de Vladimiro promenadis antaŭ la timonoj moderigante ilian fajrecon. Li helpis la sinjorinon kaj ŝian servantinon sidiĝi kaj loki la pakaĵojn kaj la kesteton, prenis la kondukilojn en la manojn kaj la ĉevaloj fluge ekkuris.

Transdonante la fraŭlinon al la zorgado de l’ sorto kaj al la arto de Tereŝko la veturigisto, ni turnu nin al la juna amanto.


La tutan tagon Vladimiro estis en veturado.

Matene li estis ĉe l’ Ĵadrina pastro; malfacile ili venis al konsento. Poste li veturis serĉi atestantojn por la geedziĝo inter la najbaraj bienuloj. La unua, al kiu li venis, la eksa kvardekjara standardestro[6] Dravin, konsentis kun plezuro. Tiu ĉi afero, li diris, rememorigis al li la pasintajn tempojn kaj la husarajn ŝercetojn. Li invitis Vladimiron resti ĉe li por tagmanĝi kaj certigis lin, ke trovi la du aliajn atestantojn ne estos malfacile. Efektive tuj post la tagmanĝo venis la termezuristo Ŝmidt’ kun lipharoj kaj spronoj ĉe la botoj, kaj la filo de kapitano de l’ ĵandarmaro[7], knabeto deksesjara, kiu antaŭ kelka tempo aliĝis al la ulanoj. Ili ne sole akceptis la proponon de Vladimiro, sed ankaŭ ĵuris la pretecon oferi por li la vivon. Vladimiro brakumis ilin kun neesprimebla ĝojo kaj forveturis hejmen por sin prepari. Jam longe mallumiĝadis. Li elsendis sian fidelan Tereŝkon en Nenaradovon kun sia trio da ĉevaloj kaj kun detala, vasta ordono; por si li ordonis prepari malgrandan glitveturilon unuĉevalan, kaj tute sola, sen veturigisto, li forveturis Ĵadrinon, kien post du horoj devis ankaŭ alveni Mario Gavrilovna. La vojon li konis, kaj la tuta veturo devis daŭri nur dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimiro estis elveturinta en la kampon, eklevis sin vento kaj fariĝis tia neĝa blovado, ke li nenion vidis. En unu minuto la vojo estis kovrita de neĝo, la ĉirkaŭaĵo perdiĝis en la nebulo malklara kaj flaveta, tra kiu flugadis blankaj pecoj de l’ neĝo; la ĉielo kuniĝis kun la tero; Vladimiro ekvidis sin sur la kampo kaj vane li volis denove eltrovi la vojon; la ĉevalo paŝis rekte antaŭen kaj ĉiuminute jen ĝi veturadis sur neĝan amason, jen faladis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute sin renversadis.

Vladimiro nur penis ne perdi la veran direkton. Sed ŝajnis al li, ke jam pasis pli ol duonhoro kaj li ankoraŭ ne alveturis al la Ĵadrina arbareto. Pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek minutoj, la arbareto plu ne estis videbla. Vladimiro estis veturanta tra kampo tranĉita per profundaj ravinoj. La neĝa blovado ne trankviliĝadis, la ĉielo ne ellumiĝadis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj de li la ŝvito faladis kiel hajleroj, malgraŭ ke li ĉiuminute estis ĝis la duono en la neĝo.

Fine li ekvidis, ke li veturas en malvera direkto. Vladimiro haltis: li komencis pripensadi, prezentadi al si kaj certiĝis, ke li devis preni la vojon dekstren. Li ekveturis dekstren. Lia ĉevalo apenaŭ paŝadis. Jam pli ol unu horon li estis en vojo. Ĵadrino devis esti proksima. Sed li veturis, veturis, kaj la kampo ne havis finon. Ĉie neĝaj amasoj kaj ravinoj; ĉiuminute la glitveturilo sin renversadis, ĉiuminute li ĝin levadis. La tempo pasadis, Vladimiro komencis forte maltrankviliĝi.

Fine en flanko sin montris io nigra. Vladimiro tien sin turnis. Proksimiĝante li ekvidis arbaron. Glor’ al Dio, li ekpensis, nun ĝi estas proksima. Li veturis al la arbaro, esperante baldaŭ trovi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino estis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis en la mallumon de l’ arboj, nudigitaj de la vintro. La vento ne povis tie koleregi; la vojo estis glata; la ĉevalo reprenis la kuraĝon kaj Vladimiro trankviliĝis.

Sed li veturis kaj Ĵadrino ne estis videbla; la arbaro ne havis finon. Vladimiro kun teruro ekvidis, ke li estis enveturinta en nekonatan arbaron. Malespero lin prenis. Li ekbatis la ĉevalon; la kompatinda besto ektrotis, sed baldaŭ ĝi komencis halteti kaj post kvaronhoro iris paŝe, malgraŭ ĉiuj penoj de la malfeliĉa Vladimiro.

Baldaŭ la arboj komencis maldensiĝi kaj Vladimiro elveturis el la arbaro; Ĵadrino ne estis videbla. Estis ĉirkaŭ la noktomezo. La larmoj ekfluis el liaj okuloj; nun li veturis rekte antaŭen. La vetero trankviliĝis; la nuboj disiradis: antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita de blanka ondforma tapiŝo. La nokto estis sufiĉe luma. Li ekvidis nemalproksime vilaĝeton, kunmetitan el kvar aŭ kvin kortoj. Vladimiro veturis tien. Ĉe l’ unua dometo li elsaltis el la glitveturilo, alkuris al la fenestro kaj komencis frapadi. Post kelkaj minutoj la ligna fenestra kovrilo sin levis kaj ia maljunulo elmetis sian grizan barbon.

– Kion vi bezonas?

– Ĵadrino estas malproksima?

– Ĉu Ĵadrino estas malproksima?

– Jes, jes! Ĉu ĝi estas malproksima?

– Proksimeta, estos ĉirkaŭ deko da verstoj.

Ĉe tio ĉi Vladimiro ekkaptis la kapon kaj restis senmova kiel homo juĝita al la morto.

– El kie vi estas? – daŭrigis la maljunulo. Vladimiro ne havis la kuraĝon respondi je demandoj.

– Ĉu vi povas, maljunulo, – li diris, – trovi por mi ĉevalojn ĝis Ĵadrino?

– Kiel ni havus ĉevalojn! – respondis la vilaĝano.

– Ĉu mi ne povas ricevi almenaŭ kondukanton? Mi pagos kiom al li plaĉos.

– Atendu, – diris la maljunulo, fermante la fenestran kovrilon, – mi elsendos al vi la filon; li vin kondukos.

Vladimiro atendis, sed apenaŭ pasis unu minuto, li ree komencis frapi. La fenestra kovrilo sin levis, la barbulo sin montris.

– Kion vi bezonas?

– Kie estas via filo?

– Li tuj eliros, li prenas la botojn. Sed vi malvarmiĝis? Eniru varmiĝi!

– Mi dankas, elsendu pli rapide la filon.

La pordego akre eksonis, la knabego eliris kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen elserĉante la vojon, kovritan de neĝaj amasoj.

– Kioma horo? – demandis lin Vladimiro.

– Jam baldaŭ lumiĝos, – diris la juna vilaĝano. Vladimiro ne parolis jam pli eĉ unu vorton.

La kokoj kantis kaj estis jam hela tago, kiam ili alvenis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimiro pagis la kondukanton kaj enveturis en la korton, al la pastro. Lia trio da ĉevaloj jam tie ne estis. Kia sciigo lin atendis!


Sed ni revenu al la bonaj Nenaradovaj gebienuloj kaj rigardu, kio ĉe ili fariĝas.

Ha, nenio!

La gemaljunuloj vekiĝis kaj eniris en la gastĉambron – Gavrilo Gavriloviĉ en noktĉapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja Petrovna en vata noktsurtuto. Oni enportis la temaŝinon kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis la knabinon por sciiĝi de Mario Gavrilovna, kia estas ŝia sano kaj kiel ŝi elripozis.

La knabino revenis, sciigante, ke la fraŭlino ripozis malbone, sed ke nun ŝi fartas pli bone kaj ke ŝi tuj venos en la gastĉambron. Efektive, la pordo malfermiĝis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patron kaj la patrinon.

– Kion faras via kapo, Manjo? – demandis Gavrilo Gavriloviĉ.

– Pli bone, paĉjo, – respondis tiu.

– Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraŭ kapdoloron de forna haladzo, – diris Praskovja Petrovna.

– Povas esti, panjo, – respondis la filino.

La tago pasis feliĉe, sed en la nokto Manjo malsaniĝis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis la malsanulinon en deliro. Aliĝis forta febro, kaj la kompatinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l’ tombo.

Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de ŝi estis jam bruligitaj; ŝia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standardestro, la liphara termezuristo kaj la malgranda ulano estis diskretaj, kaj nesenkaŭze. Tereŝko la veturigisto neniam ion nebezonan eldiris eĉ en malsobra estado. Tial la sekreto estis kaŝata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj.

Sed Mario Gavrilovna mem, en senĉesa deliro, elrakontis sian sekreton. Tamen ŝiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino – ne foriranta de ŝia lito – povis kompreni el ili nur tion, ke ŝia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajeviĉon, kaj ke kredeble la amo estis la kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi konsiliĝis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvoĉe ĉiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la sortodestiniton oni per ĉevalo ne forkuros, ke la malriĉeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun riĉeco, sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiaj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.

Dume la fraŭlino komencis saniĝi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavriloviĉ. Li estis ja senkuraĝigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperata feliĉo, la permeso je l’ edziĝo. Sed kia estis la miriĝo de la Nenaradovaj gebienuloj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone frenezan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfeliĉulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciiĝis, ke Vladimiro forveturis en la armeon. Tio ĉi estis en la 1812ª jaro.

Longe ili ne havis kuraĝon paroli pri tio al la saniĝanta Mario. Ŝi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingiĝintaj kaj grave vunditaj ĉe Borodino[8], ŝi svenis kaj oni timis, ke ŝia febro povus reveni. Sed tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis postsignojn.

Dua ĉagreno ŝin renkontis. Gavrilo Gavriloviĉ mortis, restigante ŝin heredantino de la tuta havo. Sed la heredo ŝin ne konsolis; ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna kaj ĵuris neniam apartiĝi de ŝi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malĝojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en la ***a vilaĝo.

Fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon; sed ŝi donis al neniu eĉ la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al ŝi ke ŝi elektu amikon; Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj fariĝis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaŭ la eniro de la francoj. Lia memoro ŝajnis sankta por Manjo; almenaŭ ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por ŝi transskribis. La najbaroj, sciiĝinte pri ĉio, miris ŝian konstantecon kaj scivole atendis heroon venkontan fine la fidelecon de tiu ĉi fraŭlina Artemizo[9].

Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenis el la alilando. La popolo iris al ili renkonten. La muziko ludis konkeritajn kantojn: «Vive Henri-Quatre»[10], tirolajn valsojn kaj ariojn el «Ĵokondo»[11]. La oficiroj, kiuj foriris en la militon preskaŭ infanoj, revenis, viriĝintaj de milita aero kaj kun krucoj sur la brusto. La soldatoj ĝoje paroladis inter si, enmiksante ĉiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo ne forgesebla! Tempo de l’ gloro kaj de l’ ĝojo! Kiel forte batis la rusa koro ĉe l’ vorto «patrujo»! Kiel dolĉaj estis la larmoj de l’ revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l’ amo je l’ regnestro! Kaj por li, kia estis tiu ĉi minuto!

La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdiĝis. Ilia ĝojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontante la venkintojn ili kriadis: hura!

Kaj en la aeron ili ĵetadis la ĉapetojn.[12]

Kiu el la tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al la rusa virino li ŝuldis la plej bonan kaj la plej multvaloran rekompencon?..

En tiu ĉi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la ***a gubernio, kaj ne vidis kiel la du ĉefurboj[13] festis la revenon de la trupoj. Sed en la distriktaj urboj kaj vilaĝoj la ĉiesa ĝojo estis eble ankoraŭ pli forta. La ricevo de oficiro en tiuj ĉi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.

Ni jam diris, ke malgraŭ sia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de fraŭloj. Sed ĉiuj devis foriĝi kiam ekmontris sin en ŝia palaco la vundita husara regimentestro Burmin’, kun la ordeno de s-ta Georgo en la butona trueto kaj «kun interesa paleco» laŭ dirmaniero de la tiamaj sinjorinoj. Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilaĝojn, kiuj estis en la najbaraĵo de la vilaĝo de Mario Gavrilovna.

Mario Gavrilovna multe lin distingis. Apud li ŝia kutima pensemo viviĝadis. Oni ne povus diri, ke ŝi lin koketis; sed la poeto, vidinte ŝian teniĝon, certe dirus:

«Se amor non è, che dunque?»[14]

Burmin’ estis efektive tre aminda juna viro. Li havis tian menson, kia plaĉas al la virinoj: ĝentila kaj observema, senpretenda kaj senzorge mokema. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn ŝi dirus aŭ farus, lia animo kaj liaj rigardoj ĉiam ŝin akompanis. Li ŝajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antaŭe li estis terura sovaĝulo, kaj tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaŭ ĉiuj junaj sinjorinoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentaĵojn montrantajn kuraĝon kaj fajrecon de l’ karaktero.

Sed pli ol ĉio… (pli ol lia karesemo, pli ol la interesa paleco, pli ol la bandaĝita mano) la silentado de la juna husaro vekadis ŝian scivolon kaj fantazion.

Ŝi ne povis ne konscii tion, ke ŝi multe al li plaĉas; kredeble ankaŭ li kun sia sprito kaj kono de la homoj povis jam ekvidi, ke ŝi lin elektis: kial ĝis nun ŝi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne aŭdis lian konfeson? Kio lin retenadis? La timemo, neapartigebla de l’ efektiva amo, la fiereco aŭ la koketado de lerta amisto? Tio ĉi estis por ŝi enigmo. Pensinte bone, ŝi decidis, ke la timemo estis sole la kaŭzo, kaj intencis kuraĝigi lin per pli granda atenteco kaj, laŭ la okazoj, ankaŭ per karesado. Ŝi preparadis la plej neesperatan elnodiĝon kaj malatendeme atendis la minuton de la romaneca klariĝo. La sekreto, kia ajn ĝi estus, ĉiam premas la virinan koron. Ŝiaj militaj operacioj havis la deziritan finon: almenaŭ Burmin’ fariĝis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decida minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edziĝo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja Petrovna ĝojadis, ke ŝia filino fine trovis por si indan fianĉon.

La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastĉambro, dismetante kartojn (la grande patience), kiam Burmin’ eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna.

– Ŝi estas en la ĝardeno, – respondis la maljunulino; – iru al ŝi, kaj mi vin tie ĉi atendos.

Burmin’ foriris kaj la maljunulino faris la signon de l’ kruco kaj ekpensis: «Nun eble la afero hodiaŭ finiĝos!»

Burmin’ trovis Marion Gavrilovna’n apud la lageto sub la saliko, kun libro en la manoj kaj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence ĉesis subteni la interparolon, fortigante tiel la ambaŭflankan embarason, el kiu oni povis liberiĝi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaŭ fariĝis. Burmin’, sentante la malfacilecon de sia pozicio, diris, ke li serĉis jam longe la okazon por malkovri al ŝi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l’ konsento.

– Mi vin amas, – diris Burmin’, – mi vin amas pasie… (Mario Gavrilovna ruĝiĝis kaj mallevis la kapon ankoraŭ pli multe.) Mi agis sengardeme, cedante al la dolĉa emo, al la emo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage… (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux.[15]) Nun estas jam tro malfrue batali kontraŭ mia sorto; la rememoro pri vi, via aminda sensimila imago, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraŭ restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaŝeblan barilon …

– Ĝi ĉiam ekzistis, – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, – mi neniam povis esti via edzino …

– Mi scias, – respondis li trankvile, – mi scias ke iam vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado … Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari mian feliĉon, se… Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas. Jes, mi scias, mi sentas, ke vi estus mia, sed … mi plej malfeliĉa kreitaĵo, mi estas edzigita!

Mario Gavrilovna ekrigardis lin kun miriĝo.

– Mi estas edzigita, – daŭrigis Burmin; – mi estas edzigita jam la kvaran jaron, kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie ŝi estas, kaj ĉu mi devas ŝin iam revidi!

– Kion vi parolas? – ekkriis Mario Gavrilovna; – kiel tio estas mirinda! Daŭrigu! mi rakontos poste … sed daŭrigu, estu tiel bona!

– Je l’ komenco de l’ 1812ª jaro, – diris Burmin’, – mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide jungi la ĉevalojn kiam subite levis sin terura neĝa blovado; la poŝtestro kiel ankaŭ la postiljonoj konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekreĝis; ŝajnis, ke iu min puŝas. Dume la neĝa blovado ne trankviliĝadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree jungi la ĉevalojn kaj forveturis, malgraŭ la blovado. Al la postiljono ŝajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis plimallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de neĝo; la postiljono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata kampo. La blovego ne ĉesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilaĝon; en la ligna preĝejo estis lumo. La preĝejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj glitveturiloj, antaŭ la enirejo paŝadis homoj. «Tien ĉi! Tien ĉi!!» – ekkriis kelkaj voĉoj. Mi igis la postiljonon antaŭveturi. «Sed permesu, kie vi estis tiel longe? – diris al mi iu, – la fianĉino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru ja pli rapide!» Silente mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la preĝejon, malforte prilumitan per du aŭ tri kandeloj. Knabino sidis sur la benko en malluma angulo de la preĝejo; alia frotis ŝiajn tempiojn. «Glor’ al Dio, – ŝi diris: – fine vi alveturis! Vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon!»

Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun la demando: «Ĉu vi ordonas komenci?» – «Komencu, patro, komencu», mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Ŝi al mi ŝajnis ne malbela …

Nekomparebla, nepardonebla knabeco… mi staris apud ŝi antaŭ la pupitro[16]; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino subtenadis la fianĉinon kaj estis okupataj nur per ŝi. Oni nin edzigis. «Kisu vin», – oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝeton. Mi volis ŝin kisi … Ŝi ekkriis: «Ho ne estas li, ne li!» – kaj falis sen sentoj. La atestantoj direktis sur min la terurigitajn okulojn. Mi turniĝis, eliris el la preĝejo sen malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: «For! Antaŭen!»

– Dio mia! – ekkriis Mario Gavrilovna, – kaj vi ne scias kio fariĝis pri via kompatinda edzino?

– Mi ne scias, – respondis Burmin’, – mi ne scias, kiel oni nomas la vilaĝon, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kia stacio mi veturis. En tiu ĉi tempo mi tiel malmulte konsciis la gravecon de mia krima ŝerco, ke, forveturinte de la preĝejo mi ekdormis, kaj revekiĝis la sekvan matenon, jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas eĉ la esperon trovi la virinon, je kiu mi ŝercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure venĝita.

– Dio mia, Dio mia! – diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon: – Tio estis vi? kaj vi min ne rekonas?

Burmin’ ekpaliĝis … kaj ĵetis sin al ŝiaj piedoj …


F i n o
Загрузка...