Notoj

1

Eterna VicPrezidanto, Membro de Klubo Pikvika.

2

Ĝenerala Prezidanto, Membro de Klubo Pikvika.

3

lia balancilo — La angla vorto swing en la originala frazo (The praise of mankind was his swing…) tiutempe asociiĝis kun incendio, ĉar per la nomo “Kapitano Swing” estis subskribataj leteroj minacantaj aranĝi incendion al riĉaj bienmastroj. Cetere, temas pri misdatigo, ĉar la minacaj leteroj de Swing estis dissendataj en la 1830aj jaroj, dum la koncerna fragmento priskribas eventojn de printempo 1827.

4

Stacia servisto (waterman). Tiu servisto prizorgis en la diliĝencaj kaj poŝtaj stacioj trinkigon de la ĉevaloj kaj laŭvicigon de la veturontoj.

5

Pentonvilo (Pentonwil). Periferia Londona distrikto, ĉe kiu finiĝis Gosvelostrato, en kiu sinjoro Pikviko loĝis.

6

Informisto (informer). Familiara nomo por civilulo informanta la policon pri eldiroj kaj konvinkoj de popolanoj.

7

Birminghamaj butonoj. Falsaj moneroj, nomitaj laŭ Birminghamo, kiu estis tiutempe centro de monerfalsado.

8

Vajthalo (Whitehall). Grava strato centre de la Civito de Londono, ricevinta sian nomon laŭ la palaco Whitehall, el kies fenestro reĝo Karlo la Unua estis kondukita al eŝafodo kaj ekzekutita en 1649. En 1698 la palaco forbrulis, kaj restis nur unu konstruaĵo.

9

Atentinda ekzemplo de la profeta povo de la imagkapablo de sinjoro Tinto; tiu ĉi dialogo okazis en 1827, sed la revolucio en 1830. (Noto de la aŭtoro)

10

Saksaj pordetoj. Pordoj en la “saksa stilo”, kiu karakterizis la arkitekturon de Anglujo antaŭ ties konkero fare de la normandoj en 1066.

11

Duonkrono. Duono de la krono. Krono: 5-ŝilinga monero, kvarono de la brita pundo.

12

Kento (Kent). Administra unuo sud-oriente de Londono.

13

Duongineo. Duono de la gineo. Gineo (guinea) 21-ŝilinga monero.

14

Drako. Bildo de la Drako, venkita de la Sankta Georgo, sur la reverso de la suvereno (ora monero kun la valoro 1 pundo = 20 ŝilingoj). Oni ne scias precize, kial ĉe la ĵetludo ĝi estis slange nomata virino, eble tial Dikenso supozis, ke sinjoro Tinto nomis la drakon virino pro ĝentileco.

15

Aleksandro Selkirko. (Alexander Selkirk, 1676–1721). Skota maristo, elŝipigita al neloĝata insulo Más a Tierra (674 km de Ĉilio) kaj loĝinta tie sola en 1704–1709. Lia vivhistorio inspiris Danielon Defoe verki la romanon pri Robinsono Kruso (1719).

16

Neguso (negus). Alkohola trinkaĵo el portvino aŭ ŝereo, miksita kun varma akvo, sukero kaj spicaĵoj; ĝi estas nomita laŭ la unua kunmiksinto, kolonelo Francis Negus (?–1732)

17

Nigrokula Suzana. Protagonisto de balado de la angla poeto kaj dramaturgo John Gay (1685–1732).

18

Surea flanko. Londona distrikto sude de Tamizo.

19

Novrivera Akvorezervujo … Novrivera Kompanio. La akvorezervejo kaj kompanio por liveri akvon al la norda Londono.

20

Papo Johanino. Virino, kiu, laŭ mezepoka legendo, iĝis papo Johano VIII en la 855a jaro, post la morto de Leono IV. La reala papo Johano VIII gvidis la romkatolikan eklezion iom pli malfrue: dum 872-882.

21

Geedziĝo (matrimony). Reĝo kaj reĝino de la sama emblemo ĉe unu el la ludantoj.

22

Paroĥa azilo (workhouse). Labordomo, t.e. domo en kiu malriĉuloj loĝis kaj laboris. Poste ili transformiĝis al kadukulejoj.

Загрузка...