Vico de kuniklaj soldatoj staris antaŭ la enirejo de la palaco, kaj ili surhavis verdajn kaj orajn uniformojn kun altaj ĉapoj sur siaj kapoj kaj tenis lancetojn per siaj manoj. La Kapitano havis glavon kaj blankan plumon en sia ĉapo.
“Salutu! ”kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Salutu Princinon Doroteon, kiu venas de Ozma de Oz! ”
“Salutu! ”kriis la Kapitano, kaj la soldatoj ĉiuj tuj salutis.
Nun ili eniris la grandan halon de la palaco, kie ili renkontis gaje vestitan serviston, al kiu la Gardisto de la Giĉeto demandis ĉu la Reĝo estas libera.
“Mi kredas ke jes, ”estis la respondo. “Mi aŭdis lian Moŝton ploradi kaj lamentadi kiel kutime antaŭ nur kelkaj minutoj. Se li ne ĉesos agi kiel bebo mi rezignos mian postenon ĉi tie kaj dungigos min. ”
“Pro kio suferas via Reĝo? ”demandis Doroteo, kiun surprizis aŭdi la kuniklan serviston paroli tiel senrespekte pri sia monarko.
“Ho, li nur ne volas esti Reĝo, jen ĉio; kaj li simple devas, ”estis la respondo.
“Atentu! ”diris la Gardisto de la Giĉeto severe; “konduku nin al lia Moŝto; kaj ne diskonigu niajn problemojn al fremduloj, mi petas. ”
“Nu, se ĉi tiu knabino vidos la Reĝon, li mem diskonigos siajn problemojn, ”respondis la servisto.
“Jen lia reĝa privilegio, ”deklaris la Gardisto.
Do la servisto gvidis ilin en ĉambron kies drapiraĵoj estis el ora ŝtofo kaj kies mebloj estis el oro kaj kovritaj per sateno. Trono estis en tiu ĉambro, sur platformo kaj kun granda kusenkovrita sidloko, kaj sur tiu sidejo troviĝis la Kunikla Reĝo. Li kuŝis sur sia dorso, kun siaj piedoj en la aero, kaj ploraĉis kiel hundeto.
“Via Moŝto! via Moŝto! Leviĝu. Jen vizitanto, ”vokis la servisto.
La Reĝo ruliĝis kaj rigardis Doroteon per unu akvoplena palruĝa okulo. Post tio li sidiĝis kaj zorge viŝis siajn okulojn per silka poŝtuko kaj surmetis sian juvelitan kronon, kiu estis defalinta.
“Pardonu mian malĝojon, kara fremdulo, ”li diris per malgaja voĉo. “Rigardante min vi vidas la plej mizeroplenan monarkon en la tuta mondo. Kioma horo estas, Paleprumanto? ”
“La unua horo, Moŝto, ”respondis la servisto al kiu li demandis.
“Tuj alportu lunĉon! ”ordonis la Reĝo. “Lunĉon por du personoj —por mia vizitanto kaj mi —kaj certigu ke ŝi ricevos manĝaĵojn kutimajn por ŝi. ”
“Jes, Moŝto, ”respondis la servisto, kaj li foriris.
“Ligu la laĉon de mia ŝuo, Firmharulo, ”diris la Reĝo al la Gardisto de la Giĉeto. “Ho, ve! Kiom malfeliĉa mi estas! ”
“Ĝuste kio ĝenas vian Moŝton? ”demandis Doroteo.
“Nu, ĉi tiu reĝafero, kompreneble, ”li respondis, dum la Gardisto ligis lian ŝulaĉon. “Mi neniel volis esti Reĝo de Kuniklio, kaj ĉiuj kunikloj sciis tion. Do ili elektis min por —por ŝpari al si mem tian teruran faton, mi supozas —kaj jen mi, fermita en palaco, kiam mi alie povus esti libera kaj feliĉa. ”
“Ŝajnas al mi, ”diris Doroteo, “ke estas bonege esti
Reĝo. ”
“Ĉu vi mem iam estis Reĝo? ”demandis la monarko.
“Ne, ”ŝi respondis, ridante.
“Do vi nenion scias pri la afero, ”li diris. “Mi ne demandis kiu vi estas, sed ne gravas. Dum ni lunĉos mi parolos al vi pri ĉiuj miaj problemoj. Ili estas multe pli interesaj ol io direbla de vi pri vi. ”
“Eble laŭ via vidpunkto, ”respondis Doroteo.
“La lunĉo estas preta! ”kriis Palpebrumanto, malfermante la pordon, kaj envenis dekduo da kunikloj en livreo, ĉiuj portis pletojn kiujn ili metis sur la tablon, kie ili aranĝis la pladojn bonorde.
“Nun eliru —ĉiuj! ”kriis la Reĝo. “Firmharulo, atendu ekstere, eble mi bezonos vin. ”
Post ilia eliro, kiam la Reĝo estis sola kun Doroteo, li malsupreniris de sia trono, ĵetis sian kronon en angulon, kaj piedbatis sian ermenan robon sub la tablon.
“Sidiĝu, ”li diris, “kaj penu esti feliĉa. Estas senutile por mi se mi penas, ĉar mi estas ĉiam mizera. Sed mi malsatas, kaj espereble ankaŭ vi. ”
“Mi malsatas, ”diris Doroteon. “Hodiaŭ mi manĝis nur ĉarumon kaj pianon —ho! kaj ankaŭ panon-kun-butero kiu antaŭe estis antaŭporda mato. ”
“Bonsonaj manĝaĵoj, ”komentis la Reĝo, sidiĝante kontraŭ ŝi; “sed eble la piano ne estis bonsona, ĉu? ”
Doroteo ridis.
“Ŝajne vi ne tiom malĝojas nun, ”ŝi diris.
“Sed jes, ”protestis la Reĝo, kies okuloj komencis repleniĝi per larmoj. “Eĉ miaj ŝercoj estas mizeraj. Mi estas kiel eble plej mizera, veplena, a fliktita, malĝoja kaj malfeliĉa. Ĉu vi ne bedaŭras pri tio? ”
“Ne, ”respondis Doroteo honeste. “Mi ne povas diri ke jes. Ŝajnas al mi ke, kiel kuniklo, vi estas tre bonfortuna.
Jen la plej bela urbeto kiun iam mi vidis. ”
“Nu, la urbo estas su fiĉe bona, ”li agnoskis. “Glinda, la Bona Sorĉistino, konstruis ĝin por ni ĉar ŝi amas kuniklojn. Al mi ne multe ĝenas la Urbo, kvankam mi ne loĝus ĉi tie propravole. Estas la Reĝeco kiu plene nuligis mian feliĉon. ”
“Kial vi ne loĝus ĉi tie propravole? ”ŝi demandis.
“Ĉar ĉio estas tute kontraŭnatura, kara. Kunikloj estas mislokitaj, en tiom da lukso. Kiam mi estis juna mi loĝis en truo en la arbaro. Min tute ĉirkaŭis malamikoj kaj ofte mi devis forkuri por savi min. Estis malfacile akiri su fiĉe da manĝaĵo, kaj kiam mi trovis aron da trifolioj mi devis aŭskulti kaj atenti pri danĝero dum mi manĝis. Lupoj serĉadis ĉirkaŭ la truo en kiu mi loĝis kaj kelkfoje mi ne kuraĝis eliri dum plenaj tagoj. Ho, kiom feliĉa kaj kontenta mi tiam estis! Mi estis vera kuniklo, kia min faris la naturo —sovaĝa kaj libera! — kaj mi eĉ ĝuis aŭskultadi la agitiĝon de mia propra koro! ”
“Ofte mi pensis, ”diris Doroteo, kiu plene okupadis sin per manĝado, “ke estus plezure esti kuniklo. ”
“Ja estas plezure —kiam oni estas aŭtentika, ”konsentis lia Moŝto. “Sed vidu kia mi estas nun! Mi loĝas en marmora palaco anstataŭ truo en la tero. Mi povas manĝi kiom mi volas, sen la ĝojo de serĉado. Ĉiutage mi devas vesti min per elegantaj vestoj kaj portadi tiun kronaĉon ĝis mia kapo doloregas. Kunikloj venas al mi kun ĉiaj problemoj, kvankam nur miaj propraj problemoj interesas min. Kiam mi promenas mi ne rajtas saltadi kaj kuri; mi devas marŝi per miaj malantaŭaj kruroj kaj surhavi ermenan robon! Kaj la soldatoj salutas min kaj la bando ludas kaj la aliaj kunikloj ridas kaj aplaŭdas kaj krias ‘Saluton al la Reĝo! ’Nun mi demandas al vi, kiel al amiko kaj junulino sagaca:ĉu tiom da pompo kaj malsaĝeco ne su fiĉas por mizerigi decan kuniklon? ”
“Iam, ”diris Doroteo penseme, “la homoj estis sovaĝaj kaj nevestitaj kaj loĝis en kavoj kaj ĉasis manĝaĵojn same kiel sovaĝaj bestoj. Sed post kelka tempo ili civiliziĝis, kaj nun ili malvolonte reirus al la malnovaj tagoj. ”
“Tio estas tute malsimila afero, ”respondis la Reĝo.
“Neniu el vi Homoj civiliziĝis dum nur unu vivtempo.
Civilizacio atingis vin iom-post-iome. Sed iam mi konis la arbaron kaj la liberan vivon, kaj tial mi protestas kontraŭ tiu tuja civiliziĝo kiu estis kontraŭ mia volo, kaj la devo fariĝi Reĝo kun krono kaj ermena robo. Pa! ”
“Se vi malamas ĝin, kial vi ne demisias? ”ŝi demandis.
“Neeble! ”ploregis la Kuniklo, kaj li reviŝis siajn okulojn per sia poŝtuko. “Sovaĝa leĝo en ĉi tiu urbo malpermesas. Kiu elektiĝis Reĝo devas resti Reĝo. ”
“Kiu faris la leĝojn? ”demandis Doroteo.
“Tiu sama Sorĉistino kiu faris la urbon —Glinda la Bona. Ŝi konstruis la muron kaj aranĝis la Urbon, kaj donis al ni plurajn valorajn sorĉojn, kaj faris la leĝojn.
Post tio ŝi invitis ĉiujn palruĝokulajn kuniklojn de la arbaro veni ĉi tien, kaj post tio ŝi lasis nin al nia sorto. ”
“Kial vi akceptis la inviton kaj venis ĉi tien? ” demandis la infano.
“Mi ne sciis kiom aĉa estas vivo en urbo, kaj mi tute ne anticipis ke mi elektiĝos Reĝo, ”diris li, larmante amare. “Kaj —kaj —nun mi estas Tio —kun majuskla T — kaj ne povas eskapi! ”
“Mi konas Glindan, ”komentis Doroteo, manĝante kiel deserton ĉokoladan panaĵon, “kaj kiam mi denove renkontos ŝin mi petos ke ŝi anstataŭigu vin per alia Reĝo. ”
“Ĉu? Ĉu vere vi faros tion? ”demandis la Reĝo ĝoje.
“Jes, se vi deziras tion, ”ŝi respondis.
“Hura, hura! ”kriis la Reĝo; kaj li eksaltis de apud la tablo kaj sovaĝe dancadis tra la ĉambro, skuante sian poŝtukon kvazaŭ flagon kaj ridante pro ĝojego.
Post iom da tempo li sukcesis regi sian ĝojon kaj revenis al la tablo.
“Kiam vi verŝajne renkontos Glindan? ”li demandis.
“Nu, eble post kelkaj tagoj, ”diris Doroteo.
“Kaj vi ne forgesos peti ŝin? ”
“Kompreneble ne. ”
“Princino, ”diris la Kunikla Reĝo fervore, “vi forprenis de mi grandan malfeliĉon, kaj mi multe dankemas. Tial mi proponas distri vin, ĉar vi estas mia gasto kaj mi estas la Reĝo, kiel indiketo de mia danko. Venu kun mi al mia akcepteja halo. ”
Li alvokis Firmharulon kaj diris al li:“Kunvenigu la tutan nobelaron en la grandan akceptejan halon, kaj ankaŭ diru al Palpebrumanto ke mi volas ke li venu tuj. ”
La Gardanto de la Giĉeto riverencis kaj forrapidis, kaj lia Moŝto turnis sin al Doroteo kaj pludiris:“Ni havos su fiĉan tempon por promeni en la ĝardenoj antaŭ ol oni alvenos. ”
La ĝardenoj estis malantaŭ la palaco kaj estis plenaj de belaj floroj kaj odorantaj arbustoj, kun multaj ombrantaj arboj kaj fruktarboj kaj marmoraj pavimitaj padoj irantaj ĉiudirekten. Dum ili eniris tiun lokon Palpebrumanto venis kurante al la Reĝo, kiu faris al li plurajn ordonojn per nelaŭta voĉo. Post tio lia Moŝto revenis al Doroteo kaj gvidis ŝin tra la ĝardenoj, kiujn ŝi multe admiris.
“Kiel belajn vestojn via Moŝto surhavas! ”ŝi diris, rigardante la riĉan blusatenan kostumon, broditan per perloj, per kiu la Reĝo estis vestinta sin.
“Jes, ”li respondis, iom fiere, “ĉi tiu estas unu el miaj plej amataj vestokompletoj; sed mi havas multajn eĉ pli elegantajn. Ni havas bonegajn tajlorojn en Kuniklio, kaj Glinda provizas la ŝtofon bezonatan. Aparte: eble vi petos la Sorĉistinon, kiam vi renkontos ŝin, permesi ke mi konservu mian vestaron. ”
“Sed se vi reiros al la arbaro vi ne bezonos vestojn, ”ŝi diris.
“N —e! ”li balbutetis; “povas esti. Sed mi jam de tiel longe vestas min ke mi kutimiĝis, kaj mi ne supozas ke mi volus ĉirkaŭkuradi nuda denove. Do eble la Bona
Glinda permesos ke mi konservu la kostumojn. ”
“Mi petos, ”konsentis Doroteo.
Ili foriris el la ĝardenoj kaj eniris belan grandan akceptejan halon, kie riĉaj tapiŝoj estis etenditaj sur la kahelaj plankoj kaj la mebloj estis belege ĉizitaj kaj ornamitaj per juveloj. La seĝo de la Reĝo estis neordinare bela meblo, havante la formon de arĝenta lilio kies unu folio estis faldita por esti la sidloko. La arĝento estis tute dike ornamita per diamantoj kaj la sidejo estis remburita per blanka sateno.
“Ho, kia grandioza seĝo! ”kriis Doroteo, kunfrapante siajn manojn admire.
“Ĉu ne? ”respondis la Reĝo fiere. “Ĝi estas mia plej amata sidilo, kaj mi opinias ke ĝi precipe konvenas por mia koloro. Pri tio: bonvolu peti al Glinda ke mi rajtu konservi ĉi tiun liliseĝon post mia foriro. ”
“Ĝi ne bone taŭgus en truo en la tero, ĉu? ”ŝi sugestis.
“Eble ne; sed mi kutimiĝis sidi sur ĝi kaj mi deziras kunpreni ĝin, ”li respondis. “Sed, jen venas la gesinjoroj de la kortego; do bonvolu sidi apud mi kaj mi prezentos vin. ”