La Reĝo de la Knomoj kaj liaj teruraj alianculoj sidis ĉe la bankedotablo ĝis la noktomezo. Okazis multa kverelado inter la Grumblemloj kaj Fanfasmoj, kaj unu el la etkapaj Kapricloj ekkoleris je Generalo Guf kaj sufokis lin ĝis li preskaŭ ĉesis spiradi. Tamen neniu estis grave vundita, kaj la Reĝo de la Knomoj sentis multan plileĝerecon de la koro kiam la horloĝo sonigis la dekduan horon kaj ili ĉiuj eksaltis kaj prenis siajn armilojn.
“Aha! ”kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Nun ni konkeru la Landon Oz! ”
Li starigis siajn Fanfasmojn laŭ batalordo kaj je lia ordono ili ekmarŝis en la tunelon kaj komencis la longan marŝon tra ĝi al la Smeralda Urbo. La Unua kaj Plejantaŭa intencis preni por si ĉiujn trezorojn de Oz; mortigi ĉiujn mortigeblajn kaj sklavigi la ceteron; detrui kaj dezertigi la tutan landon, kaj poste konkeri kaj sklavigi la Knomojn, la Grumblemlojn kaj la Kapriclojn.
Kaj li sciis ke lia forto su fiĉas por kapabligi lin fari ĉion ĉi facile.
Poste marŝis en la tunelon la armeo de gigantaj Grumblemloj, kun sia Granda Galiputo ĉe sia kapo. Ili estis teruruloj, vere, kaj volegis atingi Ozon por komenci rabi kaj detrui. La Granda Galiputo iomete timis la Unuan kaj Plejantaŭan, sed havis lertan planon murdi aŭ detrui tiun potenculon kaj akiri la riĉojn de Oz por si.
Malmultege de la rabaĵoj ricevos la Reĝo de la Knomoj, pensis la Granda Galiputo.
La Ĉefo de la Kapricloj nun marŝigis siajn falskapajn soldatojn en la tunelon. En lia fikapeto estis komploto detrui kaj la Unuan kaj Plejantaŭan kaj la Grandan Galiputon. Li intencis lasi ke ili konkeru Ozon, ĉar ili insistis iri la unuaj; sed li poste per fide detruos ilin, ankaŭ Reĝon Rokaton, kaj retenos ĉiujn sklavojn kaj trezoron de la regno de Ozma por si.
Post la marŝado de ĉiuj liaj danĝeraj aliancanoj en la tunelon la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf komencis sekvi ilin, ĉe la kapo de kvindek mil Knomoj, ĉiuj plene armitaj.
“Guf, ”diris la Reĝo, “tiuj uloj antaŭ ni intencas fion.
Ili intencas akiri ĉion por si kaj lasi nenion por ni. ”
“Mi scias, ”respondis la Generalo; “sed ili ne estas tiom lertaj kiom ili kredas. Kiam vi havos la Magian Zonon vi devos tuj deziri la Kapriclojn kaj Grumblemlojn kaj Fanfasmojn denove en siaj landoj —kaj la Zono nepre portos ilin tien. ”
“Bone! ”kriis la Reĝo. “Bonega plano, Guf. Mi faros tion. Dum ili konkeros Ozon mi prenos la Magian Zonon, kaj poste nur la Knomoj restos por rabi la landon. ”
Do komprenu ke pri nur unu afero ili ĉiuj konsentis — ke Oz estas detruenda.
Plu kaj plu kaj plu la vastaj vicoj de invadantoj marŝis, plenigante la tunelon de flank’-al-flanko. Per regula tramp, tramp, ili antaŭeniris, kaj ĉiu paŝo pliproksimigis ilin al la bela Smeralda Urbo.
“Nenio povos savi la Landon Oz! ”pensis la Unua kaj Plejantaŭa, sulkante sian frunton ĝis lia ursa vizaĝo estis nigra kiel la tunelo.
“La Smeralda Urbo estas preskaŭ jam detruita! ” murmuris la Granda Galiputo, gestante feroce per sia militoklabo.
“Post kelkaj horoj Oz estos dezerto! ”diris la Ĉefo de la Kapricloj, firidante.
“Mia kara Guf, ”komentis la Reĝo de la Knomoj al sia
Generalo, “fine mia venĝo kontraŭ Ozma de Oz kaj ŝia popolo plenumiĝos. ”
“Vi pravas! ”deklaris la Generalo. “Ozma nepre pereos. ”
Kaj nun la Unua kaj Plejantaŭa, kiu estis en la antaŭo kaj proksima al la Smeralda Urbo, komencis tusadi kaj ternadi.
“Ĉi tiu tunelo estas ege polva, ”li grumblis kolere. “Mi punos tiun Reĝon de la Knomoj ĉar li ne balaigis ĝin.
Miaj gorĝo kaj okuloj pleniĝas per polvo kaj mi soifas kiel fiŝo! ”
Ankaŭ la Granda Galiputo tusadis, kaj lia gorĝo estis sekega.
“Kia polvoplena loko! ”li kriis. “Mi ĝojos kiam ni atingos Ozon kie ni povos trinki. ”
“Kiu havas akvon? ”demandis la Kapricla Ĉefo, anhelegante kaj sufokiĝante. Sed neniu el liaj sekvantoj portis eĉ guton da akvo, do li hastis trairi la polvoplenan tunelon al la Lando Oz.
“El kie venis ĉi tiom da polvo? ”demandis Generalo Guf, penegante gluti sed trovante ke lia gorĝo estas tiom seka ke li ne povas.
“Mi ne scias, ”respondis la Reĝo de la Knomoj. “Mi estas en la tunelo ĉiutage dum ĝia konstruiĝo, sed ĝis nun mi neniam rimarkis polvon. ”
“Ni rapidu! ”kriis la Generalo. “Mi donus duonon de la oro en Oz por trinko da akvo. ”
La polvo pli kaj pli dikiĝis, kaj la gorĝoj kaj okuloj kaj nazoj de la invadantoj estis plenaj de ĝi. Sed ne eĉ unu el ili haltis aŭ retroiris. Ili hastis antaŭen pli feroce kaj venĝeme ol antaŭe.