Malgraŭ mia impreso de kompleta resaniĝo, la nokto, en la domo de la jumo, ne estis ripoziga. Mi ofte vekiĝis. Inter la dormofazoj, plenaj je stranga sonĝado, min invadis malnovaj rememoroj aŭ mi pense repasis tra la tuta ĉitiea sperto, frontante al multaj demandoj, kiujn mi ne povis respondi. Mi repensis pri la epizodo kun Roĝero, malkovrante sekvojn, kiujn mi ne vidis dum la kuraciĝo (ekzemple, timon pri soleco, kiu antaŭe tute ne ekzistis). Mi ankaŭ lasis la menson vagi ĉe similaj infanaĝaj spertoj de tiu aŭ alia paciento, konstatante, ke mi malvolis kredi ilin, preferante nei la eblon de tiaj kazoj. Ŝajnas al mi, ke entute mi ne dormis pli ol tri horojn.
Tamen, mi ne sentis min malbone, kiam mi ellitiĝis. Estas strange esti si kaj samtempe esti malsama. Sed estis agrable, ĉar la nova «mi» ĝuis liberecon, kiun la malnova ne imagis ebla. Post la matenmanĝo, la jumo senkulpigis sin for: li devis lasi min sola, ĉar liaj respondecoj postulis lian ĉeeston aliloke. Ne ĝenis min esti senkunula, tute male, mi sentis bezonon resti en silento, por lasi la emociojn de la antaŭa tago naturritme trovi sian ĝustan lokon en miaj menso kaj koro, kaj tiel fariĝi eroj de pli matura, sperte pli riĉa «mi».
Ĉar mi klarigis al la jumo mian silentbezonon, li proponis, forirante, konduki min al la plej proksima «meditejo», ĉe kies pordo li lasis min, paŝante al siaj aferoj. Mi eniris. Estis ejo ne tre granda, kun alte metitaj fenestretoj enlasantaj nemulte da lumo. La planko estis kovrita de kusenoj, diverskoloraj. Kiam oni eniris, la rigardo estis tuj altirita al juvela cirklo, kiu pendis fronte, apenaŭ svingiĝanta, de la alta plafono, kaj kiu disradiis la lumon de kandeloj starantaj je kelka distanco de ĝi. Por tiel bele dissendi tiun lumon, ĝi devis havi milionojn da facetoj, kaj ŝajnis al mi, ke ĝi konsistas el diamantoj, kvankam pri tio mi ne ĵurus. Diversloke vidiĝis ankaŭ floroj, pri kiuj mi min demandis, kiel ili povas elteni tiel malmulte da sunlumo. Mi kaŭris sur kuseno kaj nur rigardis la lumcirklon. Mi eksentis ion malfacile esprimeblan: ion, kiel la ĉeeston de amo. Granda paco envenis min. La silento estis ĝuinda, kaj agis balzame. Mi pensis pri nenio. Mi eble eĉ duondormis. La moŝto pravis. Kiel li klarigis al mi antaŭe, oni tie sentas sin sola kaj nesola, kun la avantaĝoj de ambaŭ. Estis ripozige, ĉar ne necesis aŭskulti iun, respondi, paroli: la menso vagis laŭ plej spontana movo. Sed estis sekurige, ĉar, ial, oni sentis kvazaŭ iun ĉeeston, nevideblan, nedifineblan, sed diveneble ŝvebantan en la ejo, respekte kaj protekte.
Post eble duonhoro tie, mi eliris, refreŝigita, kaj decidis iri promeni. Mi plu bezonis solecon, kaj do evitis la vilaĝon mem. Estis facile, ĉar la meditejo staris je ĝia limo, apud rivero, trans kiu arbaro etendiĝis. Tien mi direktis miajn paŝojn.
La vetero estis bela, kaj la parfumo de la floroj, de diversaj arboj, kaj de ŝtonoj kovritaj de musko, pliprofundigis la senton de paco, en kiu mia animo baniĝis. Trafis min la penso, ke la hieraŭa sperto estis kvazaŭ kirurga operacio, sed ke la vera resaniĝo efektiviĝas nur nun. Longe mi tie promenis. Mi foje observis cervidon, kiu, vidinte min, haltis sur deklivo je ne pli ol dek metroj, kaj min rigardis sentime, trankvile maĉante vegetaĵon. Min konstante akompanis papilioj, ege diversaj kaj multkoloraj, kies abundeco estis miriga, kompare kun la nuna situacio en nia hejmomondo. Ankaŭ sciuroj, jen nigraj, jen helbrunaj, saltis de branĉo al branĉo, de arbo al arbo, en korteneriga baleto. Sed la plej supriza vidaĵo atendis min en eta interarba herbejo, ĉe kies rando mi mire haltis: paŝtiĝis tie, reĝece, blanka rinocero. Eble pro la ventodirekto, ĝi ne rimarkis min. Post longa kontemplado, mi turnis al ĝi la dorson kaj iris la vojon revenan.
Reenirinte la vilaĝon, mi min demandis, kion fari, kiam miaj vagantaj paŝoj kondukis min al parka lageto, ĉe kies bordo saliko staris, kaj sub ties branĉaro benko. Mi ege sentis la lacon, kaj de la et-dorma nokto, kaj de la longa promenado arbara. Varmis la suno (multe pli ol eblus hejmlande en ĉi tiu sezono), kaj, eksidinte, mi forprenis mian zipjakon, kiun mi metis sur la benkon apud mi. La delikata balanciĝo de la salikbranĉoj lulis min, kaj mi endormiĝis.
Kiam mi vekiĝis, mia jako kuŝis sur la grundo. Probable mi dormante faris geston, kiu faligis ĝin. Sed reprenante ĝin mi konstatis, ke la zipo de la dekstraflanka poŝo estas malfermita. Mi miris, ĉar mi memoris, ke, kiam mi senjakigis min, mi sentis miajn ŝlosilojn en ĝi tra la teksaĵo, kaj ĝi certe estis fermita. Mi metis la manon en la poŝon. La ŝlosiloj estis for.
Min demandante, ĉu mia memoro normale funkcias, aŭ ĉu la lastaj eventoj ĝin skuis fuŝige, mi serĉis ĉirkaŭ la benko. La ŝlosiloj nenie videblis.
– Korpo de porko! – sakris iu parto de mi, vokanta sur mian mensan ekranon malplaĉajn bildojn pri reveno kun Eriko ĝis veturilo, kiun ni ne sukcesos malŝlosi, tiel ke al la trihora marŝado aldoniĝos longa plua piedirado ĝis la plej proksima telefono. Kiom longa? Mi provis diveni, sed mankis sciigiloj. Kiam mi veturis tien, mi neniam atentis tiajn detalojn. Mi memoris nur longegan zigzagan vojon apenaŭ sufiĉe larĝan por la aŭto.
Mi ĵus uzis la esprimon «parto de mi». Mi konscias, ke ĝi sonas strange, sed stranga estis ankaŭ la subjektiva sento. La plej granda parto de mi estis tute paca kaj kvieta. Senzorga. Kvazaŭ ĝi pensus: «Kial ombrigi sunan tagon per tia priokupo? La problemo iel solviĝos. Kaj se ni devos marŝi longe, nu, ni longe marŝos, tio ne estas katastrofo.» Tio estis pli ol fono, estis la kvazaŭtuto de mi. Sed, kiel petolema knabo, iu ero de mi blasfemis kaj koleris pri la eblaj konsekvencoj de la ŝlosilperdo. Por ĝi, retrovo vere necesis.
Por esplori pli serioze ĉe kaprifolio, kiu preskaŭ tuŝis la benkon, kaj kie mi antaŭe nur supraĵe rigardis, mi kvarpiedulis, kiam alparolis min pasanta viro:
– Ŝajnas, ke vi perdis ion!
«Jen helpo!», mi di-danke pensis, relevante min kaj frontante al fortulo, kiu direktis al mi plej larĝan rideton. Li aspektis kiel forĝisto, dikmuskola, fortik-osta, kun, survizaĝe, la suverena mieno de iu, por kiu problemoj ne ekzistas.
Estis malfacile komprenigi al li, kiel malgrandaj kaj plataj miaj ŝlosiloj estas. La ringon, al kiu ili estas kroĉitaj, li tuj bildigis al si, sed kiam mi fingre imitis la mallongecon de la ŝlosiloj, li skuis la kapon, kvazaŭ li pensus, ke mi nur povas ŝerci.
Li iom rigardis ĉirkaŭe, sed rapide certiĝis, ke mia ŝlosilringo tie ne kaŝiĝas.
– Kie vi estis antaŭe? – li demandis.
Mi priskribis la arbaran vojiron.
– Ni unue serĉu tie, – li diris, kaj antaŭ ol mi havis la tempon demandi, kian ŝancon nia duopo havus trovi la perditaĵon, li metis la manojn kiel parentezojn ĉirkaŭ la buŝon kaj eligis ian jodlan sonon, tiel laŭtan, ke ĝi saltskuis min. Li replenigis siajn pulmojn, brustobarelige, kaj rejodlis la samon. Post kio li ree larĝridetis al mi, kvazaŭ la problemo nun estus magie solvita.
Fakte, apenaŭ kvar minutoj pasis, kaj jen alvenis knabo.
– Iru diri, ke necesas serĉ-ekspedicio, – li diris.
La knabo ekkuris kun la kutima rapideco de iru-diri-ulo.
– Venu! – la herkulo invitis. – Ni bezonos, ke vi priskribu.
Dum ni paŝis el la parko, mi aŭdis trumpetadon, kiu klare ne estis muzika, sed voka. Post nelonge ni atingis placon, kie du junuloj tutkore dissendis la kuprovibran vokon. Rapide de ĉie alvenis infanoj kaj adoleskantoj. La plej eta eble estis sepjara, la plej aĝa havis dek jarojn pli. La forĝisto, kiu survoje sciigis al mi, ke li efektive praktikas tiun metion (mi infanece fieris pri mia divenpovo!), ekstaris sur podio, kaj klarigis al la starantaro, ke mia ŝlosilringo falis el mia poŝo. Li rediris, kie mi promenis, kaj tiam venigis min apud lin sur la podio, por ke mi priskribu la perditan objekton. Mi ne sukcesis paroli per voĉo same laŭta kiel li, kaj li rediris miajn frazojn tuj post mi. Mi tiam rimarkis ion eksterordinaran: mi laŭvole povis, per mensa decido, aŭdi lin en nia lingvo aŭ en ilia!
Mi opiniis, ke la knaboj iros tuj al la arbaro por serĉi, sed tio montriĝis erara. Ili diskuris en la vilaĝo, kaj revenis kun formitaj serĉogrupoj, el kiuj ĉiu konsistis el deko da personoj, infanoj kaj plenkreskuloj kune. Iu, kiu videble ĝuis grandan aŭtoritaton, iris al la podio por organizi la serĉon. Grupo kun nur infanoj kaj junaj geviroj foriris kure. La forĝisto klarigis, ke tiuj celas la herbejon, la plej malproksiman punkton, kiun mi atingis. La aliaj iros al diversaj segmentoj de la vojo. Klare, tia serĉ-ekspedicio neniel estis improvizita. Ĉiu videble sciis, kion li devas fari. Nur la vojsegmentojn necesis precize difini. La forĝisto kaj mi aliĝis al unu el la grupoj. Ni ĉiuj serĉis ege detale.
Kiam ni rekunvenis sur la placo, la rezulto montriĝis negativa. Miaj ŝlosiloj ne estis retrovitaj.
Tiam iu kriis:
– Ĉu pigo?
La ĉefo – tiu, kiu organizis la serĉadon – revenis al la podio:
– Reiru al viaj laboroj ĉiuj, krom la pigokonantoj! – li ordonis.
Restis sufiĉe ampleksa amaseto da geknaboj kaj gejunuloj, kun jen kaj jen iu pli aĝa.
– Nu, vi scias, kion fari, – li diris, kaj ili disiris.
Mi alparolis la ĉefon:
– Kiel eblas …?
– Ili scias, kie la nestoj troviĝas. Niaj pigoj ne estas tre originalaj, kaj neniam flugas en vasta teritorio. Kaj ĉiu serĉanto kapablas grimpi ĝisneste. Nur kelkaj maljunuloj, kiuj scias pri tiu aŭ alia nesto, mem ne grimpos. Iros kun ili knaboj.
Li fermis la okulojn dum sekundo, kvazaŭ li rapide kontrolus ion en si (mi vidis la jumon fari same, ĉiufoje, kiam li bezonis scii la horon) kaj aldonis:
– Ĉu vi farus al mi la plezuron tagmanĝi miahejme?
Mi sciis, ke la jumo ne estos libera tagmeze, kaj mi intencis retrovi Erikon por manĝi kun li, sed tiu invito senigis min je la zorgo lin serĉi. Mi tuj jesis.
Dum la manĝo mi paroligis la ĉefon pri ilia socia organizo. Mi iris de miro al miro. Ekzemple, tie ne estas lernejoj. La infanoj lernas legi, skribi, kalkuli per instruo fare de aliaj, pli aĝaj infanoj, kiuj mem jam lernis. Ili lernas teorie pri naturaj sciencoj, la homa korpo, bazaj scioj flegistaj, astronomio ktp en simila maniero: junaj homoj instruas adoleskantojn, kaj adoleskantoj infanojn. Neniam estas kontrolo pri la scioj. Tio ne necesas, ĉar ĉiuj estas tiom trasorbitaj de la mesaĝo, ke plej gravas feliĉi, kaj ke por vere feliĉi necesas unuflanke kapabli orientiĝi en la vivo, kaj aliflanke helpi la aliajn, ke neniu instruus ion malveran. Almenaŭ tion diris la ĉefo. Kiom da fuŝoj tiel enkondukiĝas en la sciojn, mi ne povis diveni. Sed laŭdire la sistemo funkcias tre bone en la praktika vivo.
Cetere, ĉe ni, kiom da sci-fuŝoj enmensiĝas tra la instrusistemo? Kiam mi estis en la elementa lernejo, oni asertis al mi, ke la Tercentro konsistas el fajro. Sed jarojn poste, en universitato, oni instruis, ke ĝi estas formita el nikelo kaj fero, kaj ke la fajro-teorio estas arkaikaĵo science ne valida. Nu, neniam mi demandis al instruisto, kio troviĝas centre de nia Tero. Kial oni poluis mian menson per io malĝusta, pri kio mi nenion demandis? Ĉu ne preferindas scii, ke oni ne scias, ol pseŭdoscii ion neveran? Eble do la tiea sistemo ne estas pli malbona.
Tie, ĉiuj infanoj laboras, laŭ la kapablo de la aĝo, kaj laŭ la propra intereso. La instruado fare de aliaj geknaboj okazas nur dum parto de la tempo. Eble tial la infanoj aspektas multe pli dignaj kaj memcertaj ol niamonde. Ili havas respondecojn, ne ludajn, sed seriozajn, kaj do sentas sin enplektitaj en la vera vivo, dum en Okcidento la lerneja vivo ofte apartigas la geknabojn disde la reala.
La infanoj komencas labori en la metio, por kiu praktiktestado rivelas ilin plej lertaj. Se la okupo, en kiu ili estas aparte talentaj, ne koincidas kun tiu, kiun ili plej deziras havi, oni provinstruas al ili ambaŭ. Nur se la infano montriĝas fuŝulo en la metio, kiun li ŝategas, oni direktos ĝin al alia, sed tio malofte okazas, kaj preskaŭ neniam necesas trudi. Infanoj ja, kiel ĉiuj, konstante observas siajn sentojn kaj uzas ilin kompase. Se iu sentas sin bone en agado, la sento estas pozitiva, stimula. Se li konstante fiaskas, li perceptas en si malagrablan senton, pro kiu li ne emas daŭrigi. Tiel infano, kiu ege deziris fari ion, por kio li ne estas talenta, mem forlasas la unuan inklinon. Eblas ankaŭ per ludo, sporto, agado, kiu simbole reprezentas la perditan deziraĵon, helpi lin eliĝi el la elreviĝo, se tiu estas vere intensa. Ankaŭ kompreno, ke «oni feliĉas per solidareco», kontribuas al solvo, ĉar la geknaboj trovas grava, ke ili havigu al la komunumo la plejbonon, kiun ili povas doni. Envio kaj ĵaluzo ne aperas, ĉar la infanoj konas ilin kiel venenojn barajn al feliĉo, kaj lernas ilin forsvenigi. Tial la interinfana etoso estas bona, markita per reciproka respekto. Konkurado, krom pure luda, inter infanoj ne ekzistas; neniu provas senti sin supera al la kamaradoj. Ili ja frue komprenis, ke feliĉo estas io tro subtila, por ke potenco aŭ posedaĵoj povu ĝin havigi. Se hazarde infano montriĝus ema humiligi la aliajn, oni tion tuj rimarkus, kaj per speciala pli malpli longdaŭra kunlaboro inkluzivanta paroligon, dancon, marionetludon aŭ aliajn metodojn por pasigi al pli bona sento, jumo rekondukus la etulon al la vojo feliĉen.
– Ĉu senti sin supera en konkurado ne kreas pozitivan senton? – mi demandis.
– Jes ja, sed nur se la sento ne enhavas venĝtriumfan ingrediencon. Supereca sento povas inkluzivi ion amaran, ion, kio ĉerpas plezuron el la fakto vidi la alian sub si, kaj tiuj aspektoj malhelpas la naskon de feliĉo. Pri tiuj mi parolis, ne pri la kazoj, kiam oni ĵus venkis en ludo, kaj pro tio simple fiere kontentas.
– Jes, – mi komentis. – Estas tre diversaj manieroj senti sin supera. Ekzistas multaj nuancoj inter fiereco, supereca sento, orgojlo, ktp, kiujn ĉe ni oni ofte pretervidas. Sed, se vi permesos, ni reparolu pri la profesio. Ĉu ĉe vi oni praktikas la saman tutvive?
– Ne. Tute ne. Post kiam oni lernis metion, por kiu oni estas naturdotita, oni devas ekzerci sin en la fako, en kiu oni plej malsukcesis dum la testoj. Tio okazas ĉe mastro, kiu scias pri la nekapablo, kaj provas iom post iom redoni fidon al la junulo tiukampe, kvankam tiu instruo ne kondukos al okupo, nur celas kiel eble plej bone korekti mankon. Krome, post dudeko da jaroj en unu profesio, multaj iras lerni novan, kiun ili praktikos, ĝis ili volos pliafoje ŝanĝi. La instruado ĉiam estas de mastro al lernanto, kun malmultaj kolektivaj kursoj.
– Kaj kie oni instruas la tutan teorion kaj praktikon pri sentoj, kiu tiom gravas ĉe vi?
– En la familio, kaj ankaŭ, se oni volas (kaj multaj volas) en regulaj kunvenoj.
– Ĉu estas vere, ke ĉe vi infanoj ofte iras portempe vivi en alia familio?
– Kompreneble. Ĉu ne ĉe vi? Ĉiuj familioj estas akceptemaj. Ni konsideras bono povi sperti vivon en diversaj familiaj etosoj. Tio relativigas la vivmanierojn, kaj malhelpas, ke familiestro misuzu sian aŭtoritaton.
– Interese. Interesis min ankaŭ scii pri via sistemo de profesi-elekto. Tamen, demando restas ĉe mi, ĉar certe iuj laboroj necesas por la socio, kiujn neniu deziras fari. Kiel vi solvas tiun problemon?
– Tian laboron faras la homoj en la hardotempo.
– Hardotempo? Kio estas tio?
– Estas dumtempa vivinstruado deviga por ĉiuj, egale ĉu viraj aŭ inaj. Vidu, ni ĉiuj estas tiel amikiĝemaj ĉi tie, ke infanoj ne altetaksus la bonaĵojn, ne enkondukiĝus en la dankan etoson, se ili proprasperte ne suferus, fojfoje, pro ilia manko. Niaj praavoj do saĝe decidis, ke ĉiu devas vivi tre malfacilan periodon, en kiu oni traktas lin aŭ ŝin seke, severe, rigore, kaj en kiu oni lasas al ŝi aŭ li malmulte da libereco. Hardatoj (tiel ni nomas ilin) devas manĝi kaj trinki malmulte, lerni elporti lacecon, fari pezajn, malagrablajn laborojn, ktp.
– Ĉu regas krueleco al ili?
– Mi ne estas certa, kion signifas la vorto «krueleco», sed mi kredas, ke ne. La homoj, kies okupo estas prizorgi tiun vivofazon, estas tiuj, kiuj, ĉe la testoj, montriĝis kun bezono grumbli, ordoni, krii, ktp. Ili komprenas, ke por esti feliĉaj, ili devas agi tute juste kun la subuloj, sed ke ili rajtas esti postulemaj kaj nemildaj. Tiel ili povas feliĉi, ĉar iliaj hardaj respondecoj provizas ilin per elirejo por iliaj psikaj bezonoj senti sin nekompatemaj kaj malmolaj, tamen alportante utilan kontribuon: estas grave en la vivo esti hardita, lerni elporti frustron, scii, ke ĉio ĝuata estas dankinda. Kaj ke facileco ne venis mem, sed estas frukto de longa sintrejno, aŭ de longa provado fare de praavoj.
– Kiaaĝe okazas tiu hardotempo?
– Almenaŭ trifoje dum la vivo, kiam oni atingas aĝon, kiu estas oblo de sep. La unua harda periodo devas okazi je aĝo de 14 jaroj; por la dua preskaŭ ĉiu elektas la aĝon de 21 jaroj, sed kelkaj preferas 28. La precizan tempon la koncernato libere elektas. Oni povas ankaŭ havi pli ol tri. Fojfoje okazas, ke iu diras: «Mankas al mi io. Ĉio estas tro agrabla en mia vivo. Mi ŝatas mian okupon, mi havas enviindan familian vivon, mi moliĝas. Iom da hardiĝo plifeliĉigus min.»
– Interese.
– Tiuj hardotempoj estas tre utilaj por eltrovi la estrontojn. Ili ja enhavas agadojn, en kiuj tre bone vidiĝas, kiu scias komandi kaj organizi, kaj kiu ne. Tiel formiĝas la decidrespondeculoj de la komunumo. La partoprenintoj elektas siajn ĉefojn surbaze de la sperto havita kun ili, kaj poste estos same surbaze de la praktika vivo. Sed kompreneble, por atingi postenon kun granda decidpovo kaj respondeco, necesas, ke astrologia kontrolo kongruu kun la opinio de la homoj. La fakuloj pri astrologia juĝo ekzamenas la aferon ĉe la naskiĝo, kaj enmetas siajn konkludojn pri la kapablo komandi en sigelitan koverton, kiun oni malfermas nur post la elektoj aranĝitaj fine de la dua hardoperiodo.
– Ĉu la astrologaj konkludoj ofte konformas kun la surterenaj juĝoj de la partoprenintaro?
– Preskaŭ ĉiam. Aŭ ĉiam. Mi ne memoras fojon, kiam tio ne okazis.
– Ĉu vere …?
Mi ne vortigis mian demandon ĝisfine, ĉar li fermis la okulojn kaj aperis sur lia vizaĝo la esprimo, kiun mi konstatis ĉiufoje, kiam la koncernato, ĉe ni, rigardus horloĝon. Ŝajnas, ke tiuj homoj havas en la cerbo ion, kio ebligas scii, kioma horo estas.
– Pardonu, ke mi interrompas, – li diris, – sed estus tempo reiri placen por ricevi la raportojn de la piguloj.
Li ekstaris, kaj ni iris al la placo, sur kies flankoj troviĝis pluraj trinkejoj kaj restoracioj, kun tabloj ekstere. Ni eksidis ĉe unu el tiuj. Dum kelnerino servis nin per aromigita fruktotrinkaĵo, jen Eriko alvenis. Post kelkaj minutoj, ni estis dekopo: du maljunuloj, unu paro, unu junulino kaj du knaboj sinsekve venis; kun signifplena respekta-rideta sinteno ili silente petis permeson aliĝi al nia grupeto, kaj silente-ridete la ĉefo donis ĝin.
Tiu elprenis el poŝo notlibreton kaj skribilon. Mi baldaŭ komprenis, kial. Ĉiufoje, kiam knabo venis por raporti pri la serĉrezulto, li faris markon ĉe ties nomo. Li havis kompletan liston de ĉiuj piguloj. Kiam la lasta alportis sian negativan respondon, li turnis sin al mi:
– Se pigo ŝtelis vian ŝlosilaron, estas iu, kiun ni ne konas, aŭ kiu nestas tre malproksime. Sed plej probable ne pigo forprenis ĝin. Mi timas, ke vi devos reiri sen ĝi.
Eriko min surprizis per sia reago: li ridis, antaŭ ol demandi:
– Ni foriros morgaŭ vespere, ĉu ne?
Mi jese respondis.
– Nu, ni devos tutnokte marŝi por atingi la plej proksiman telefonon. Mi memoras, ke vi ŝlosis la aŭton. Ni devos lasi ĝin tie kaj piede iri malsupren. Al nia trihora marŝado sur la roka vojeto do aldoniĝos trihora marŝado sur la veturvojo.
– Ĉu vere tiom?
– Mi ne scias, sed la vojo estas longa. Ekzistas piedvojetoj, sed ili estas tre krutaj, kaj nokte mi ne fidus ilin. Ni riskus misvoji kaj perdi tempon.
– Kio estas aŭto? – Kio estas telefono? – samtempe demandis la knaboj.
Eriko klarigis, kiel eble plej bone. Surprizis min la reago de la junulino:
– Ĉu tiuj igas vin feliĉaj?
Eriko kaj mi rigardis unu la alian, dubeme.
– Ili igas la vivon pli facila, – li diris.
– Pli komforta, – mi aldonis.
Sed ŝi insistis:
– Ĉu pli feliĉa?
Ni ne sciis, kion respondi. Ŝi rigardis nin mire.
– Estas strange, – ŝi diris, – ke vi enmetas en vian vivon novajn aferojn sen elprovi, ĉu vi feliĉas pli aŭ malpli per ili.
La mezaĝa viro, kiu venis kun la edzino, komentis:
– Ne aĵo igas feliĉa aŭ ne, sed la sentoj de la homo, kiu uzas ĝin.
Li turnis sin al mi:
– Eble estus saĝe ne tuj entrepreni la longan marŝon, sed unue tranokti ie ĉe la Pordo. Se vi volas, mi donos al vi kovrilojn. Plus akvimunan tukon, kiun vi povus aranĝi al tendo, se la vetero estos pluva.
Ni varme dankis lin. Ni ja suspektis, ke la vetero ne similis ambaŭflanke de la pordoroko. Ĉi tie ĝi estis multe pli varma ol en nia mondo ĉi-sezone.
– Ni mense preparu nin al tuttaga marŝado, – mi avertis Erikon.
Tio ŝajne inspiris la plej maljunan ĉetablulon:
– Marŝi tuttage estas por mi granda plezuro, – li diris, – kaj tamen mi estas dekulo!
– Dekulo? Kion vi volas diri?
La ĉefo klarigis:
– Laŭ ni homa vivo evoluas serpente, zigzage, kaj ĉiun sepan jaron la direkto ŝanĝiĝas. Dekulo estas homo, kiu pasis la dekan turniĝon: sepdekjara.
Tiam disvolviĝis sceno, kiun oni kredus prenita el teatro. La du maljunuloj alterne deklamis kun grandega, infaneca amuziĝo:
– Unuul’ sep jarojn vivis, de nun pensos laŭ racio.
– Duulo, kun dek kvar jaroj, ekkomprenas pri la vivo.
– Triulo, kun dudek unu, iĝas vera plenkreskulo.
– Kvarulo saĝe elkreskas el junula troriskemo.
– Kvinulo staras surpinte, kaj malsupren glitos nun.
– Sesulo, fizike forta, devas celi novan saĝon.
– Sepulo kvardeknaŭjara scias, ke li ne plu junas.
– Ok-ulo malhaste faras, sed plezuras rafinite.
Je ĉi tiu diro, ambaŭ eksplodis per giganta ridego, kiu certigis min, ke temas pri seksa aludo.
– Naŭulo multe laboris, rajtas vivi pli ripoze.
– Dekulo malsaĝi povas kaj kun sama gajo saĝi.
Denove ambaŭ ekridis plej laŭte sian nekredeble gajan ridon, en kiu sentiĝis ĝojego malofte vidata niamonde ĉe sepdekjaruloj. «Tiuj homoj scias feliĉi», mi pensis, kaj ondo de kompato plenigis min por niaj samsortuloj sur la alia flanko. Samtempe ankaŭ mi ridis pro la komika esprimo de la du avoj.
Eriko estis ankoraŭ sekiganta siajn ridlarmojn, kiam graseta virino, eble kvardekjara, alpaŝis al nia tablo. Ŝi tenis en la mano ion, kion ŝi tintigis antaŭ nia grupo: mian ŝlosilringon.
– Ĉi tio certe estas la serĉata objekto!? – ŝi diris, kun tiu tono samtempe aserta kaj demanda, kiu ŝajne estis unu el la trajtoj de ĉi tiu gento.
– Jes! – mi ekkrietis. – Mi plej profunde dankas vin. Kia senpeziĝo! La retrovo ege faciligos mian vivon.
– Kie ĝi estis? – demandis Eriko.
– Infano prenis ĝin.
Ŝi turnis sin al mi por klarigi:
– Se mi bone komprenis, vi estis sur benko kaj dormis, kun via … tio … (Ŝi montris mian zipjakon) … via survestaĵo … apud vi, ĉu ne?
– Jes.
– La knabeto preterpasis vin kun pli aĝa frato, kiu ĝuste tiam renkontis amikon. Vi certe estis tre laca, se vi dormis tiel profunde, ke ili ne vekis vin, ĉar mi supozas, ke knaboj tiaaĝaj ege bruis. Sed eble ne. Eble ili vidis vin kaj flustre parolis por respekti vian dormon. Nu, dum diskutis la du, la etulo enuis. Li vidis ion brilan sur via vestoflanko, kaj tio lin fascinis. Estas ĉi tio, tute certe, – ŝi diris, kaj prenante mian jakon, kiun, pro la varmo, mi ree metis sur seĝon apud mi, ŝi montris al la grupo la poŝan zipon, kiun ŝi, kun videbla infaneca plezuro, malfermis kaj fermis plurfoje. – El tie li prenis la ringon, sen kompreni, al kio ĝi utilas, ĉar ĉe ni ŝlosiloj estas dikaj, longaj kaj plej ofte nigraj.
– Dankon, dankon! – mi ripetis.
– Ĉu tion faris via Mako? – petole demandis la plej juna el la knaboj, kiuj sidis kun ni.
– Ŝŝŝŝŝ! – samtempe diris la ĉefo kaj la paro, riproĉe.
La grasetulino skuis la kapon.
– La farinto ne apartenas al mia familio, kaj vi devus scii, ke mi neniam rivelos, kiu li estas, des pli facile, ĉar mi ne scias mem. Nur lia patrino scias, kaj mi eĉ ne scias, kiu estas ŝi. Pluraj transpasigis la aĵon kaj la klarigon. Ilian sekreton ni respektu. La knabo komprenas nun, ke li misfaris. Ni lasu lin trankvila.
– Fino bona, ĉio bona! – diris unu el la sepdekjaruloj. Kaj ambaŭ ree eksplodis per rida gajego, kiun mi ne komprenis, sed kiu, tamen, ŝveligis mian koron.
Nia grupo disiris.