Viljamo sentis sin senstreĉa fizike, sed mense streĉita. «Mi tro trinkis,» li pensis. «Kiam estas tiel ete da lumo, oni ne konscias la efikon, kaj oni troas. Krome mi ne kutimas al viskio.»
Ĝuste tiumomente, d‑ro Martin kriis per sia forta, ĉiam tro laŭta voĉo:
– Harold! Du pliajn skotajn! Ni havis teruran tagon. Ni bezonas seriozan gluton por revivi.
Jes, la tago estis terura. Kiam Viljamo devis reflugi por venigi monten d‑ron Martin, li tremis tuttempe. La vento furiozis kaj minacis venki la helikopteron, kiu luktis kontraŭ ĝi. Kaj necesis lukti ankaŭ kontraŭ la mensa bildo, ne pensi pri la rokbloko, kiun tiu ŝtorma vento faligis. Kaj kiam ili sukcesis atingi la junan paŝtiston, kaj d‑ro Martin devis … La mensa bildo estis tiel abomena, ke Viljamo, rememorante, fermis la okulojn … devis surloke fortranĉi la kruron, ĉar la roko pezis tunojn kaj ne eblis alimaniere savi lin … estis terura tago, ververe.
Kelnero Harold alportis la du glasojn. Reflekse, Viljamo tuj ektrinkis. «Mi ne kutimas al viskio, mi devus ĉesi,» li ripetis al si, sed lia mano samtempe, kvazaŭ memvole, reprenis la glason kaj kondukis ĝin lipen. «Kiam mi tro trinkas, mi parolas tro, kaj poste mi tion bedaŭras. Kial mi rakontis al li pri mia mensa problemo? Se mi estus sobra, mi certe tion ne farus. Kvankam, kompreneble, mi devis paroli pri io, io ajn, por forgesi la knabon tie supre …» Li konsciiĝis, ke d‑ro Martin parolas.
– Tiun Sativan mi ne konas, – diris ĉi-lasta. – Mi aŭdis la nomon, nenion pli. Sed mi havas principon pri tiaj aferoj: neniam konsultu psiktuŝiston. Ĉiu el ili estas pli freneza ol ĉiuj aliaj.
– Nu, kuzino mia havas edzon, kiu …
– Ĉiuj samaj! Ĉiuj frenezaj! – interrompis la kunulo, kun sendubeco tute firma, kiu kontrastis kun la malnetiĝo de la voĉo, pli kaj pli markata alkohole. – Ne oftumu kun ili, jen mia konsilo. Mi scias, kio okazis al vi. Ili influis vin per siaj sensencaj rakontoj. Kaj kiam vi perdis Javorskin, vi sentis vin respondeca, kaj vi ne eltenis la respondecon, ke vi iel rolis en la perdiĝo de loka famulo. Kiu scias? Eble vi estis iom febra tiutage. Sufiĉas kelkfoje malvarmumo. Kaj dum kelkaj sekundoj, vi febresonĝis tiun pejzaĝon: estis maniero savi vin el la respondeco: «Se tiu valo ekzistas, Javorski estas tie, do mi ne kulpas pri lia malapero.» Sed vi ne kulpas, amiko, vi tute ne kulpas. Vi faris ĉion, kion vi povis fari. Kiam vi faris ĉion, kion vi povis, vi faris ĉion, kion vi devis.
– Eble vi pravas.
Malplezure Viljamo aŭdis sian voĉon. Li ŝatus ĝin pli neta kaj firma.
– Kompreneble mi pravas. Mi konstante alfrontas verajn realojn, ne frenezaĵojn kiel tiuj. Mi povus kuraci vin en eta tempo … en malpli ol tiom.
Li gestis fingroklake por signi neniomon.
– Nu, nu, tio estus bonega! – raŭkis Viljamo.
– Vi transportos min tien. Kaj ni ambaŭ tutforte puŝos tiun rokon. Vi rekonos ĝin, ĉu ne?
– Ho jes! Mi tre bone identigis ĝin, kiam Prof Jasko … kiam li malaperis. Ĝi elstaras inter la grizaj.
D‑ro Martin vaste oscedis, kvazaŭ preta ekdormi.
– Kaj vi konŝtatoŝ, ke okaĵaŝ nenio … kaj el via problemo reŝtoŝ … pfu … tiel.
Al Viljamo la konturo de la kunulo pli kaj pli malprecizis.
– Ŝe ne eŝtuŝ nokto, mi borbo.. brobonuŝ al vi iri tuj – la kuracisto aldiris.
– Ne, ne. Kompatu! – La ideo residi en helikoptero estis abomena. – Mi iras hejmen, mi bezonas dormi nun. Dankon pro la viskio. Ĝi estis ege bona.
D‑ro Martin ne respondis. Liaj okuloj estis fermitaj, kaj ronka sono eliĝis el ia profundo naza-palata.
Kelkajn tagojn poste.
Puŝo, stumblo, faaaaaaaaaaaaaaaaaalo. Mola alfundiĝo.
– Viljamo! Ĉu ankaŭ vi? Kie vi estas, se entute vi estas …?
– Ĉi tie, d‑ro Martin. Atendu. Ne zorgu. Niaj okuloj certe alkutimiĝos al la senlumeco.
– Ha! Jen vi estas. Mi estas kontenta tuŝi vin.
– Ankaŭ mi ĝojas pri via apudeco. Sed ĉu mi resaniĝas, aŭ iĝas pli kaj pli freneza?
D‑ro Martin ne estis embarasita. Lia ĉefa trajto – jen utila, jen maltrafa – estis certeco.
– Vi ne estas freneza. La roko, kontraŭ ĉia atendo, iel glitis kaj ni ambaŭ falis, ĉu ne? Tio estas fakto. Se vi estus freneza, ankaŭ mi frenezus. Kaj tio ne eblas.
Viljamo ne demandis, kial. Tia firmeco estis sekuriga. Sed kiel ofte (tro ofte, laŭ la konatoj), d‑ro Martin sentis la bezonon klarigi plu:
– Ĉar mi ne frenezas kaj spertis tute normalan falon en speco de natura vertikala tubo, kaj vi spertis la samon, ankaŭ vi ne frenezas. Diru, ĉu vi vidas min?
– Apenaŭ, tamen iomete. Mi pli divenas ol vidas. Sed estas iom da lumo tie fore.
– Ekzakte! Konfirmo, ke ni ne frenezas. Se estus halucino, ni ne vidus la samon, kaj tiun lumon mi vidis, kaj ne priparolis. Pruvo, ke mi ne influis vin. Ni iru al ĝi. Nenio alia eblas.
Ili ekmarŝis silente.
Post dekkvino da minutoj d‑ro Martin reparolis:
– Mi esperas, ke eblos plu. Ĉi tie la pasejo preskaŭ ne lasas spacon. Mi eniĝas en ĝin kiel farĉo en malplenan kolbason. Vi facile pasos, ĉar vi ne estas grasa, sed mi … Oj!
– Kio okazas?
– Vibro! Ĉu vi sentis strangan vibron, kiam ni falis?
– Jes.
– Nu, estas simile, kvazaŭ la haŭton pikus miliono da pingloj kaj la tuta interno de la korpo skuetiĝus. Ĉu vi estas religia, Viljamo?
La pensturniĝoj de d‑ro Martin ne ĉiam estis facile sekveblaj. Sed agrablis lia ĉefa trajto: li ĉiam estis gaja.
– Ne, mi ne interesiĝas pri religio, kial?
– Estas psalmo, en kiu diriĝas: «Mi estas vermo, kaj ne homo». Nu, tia mi devas iĝi por sukcesi pasi. La grasulo devas vermiĝi. Ne facila tasko. Mi esperas, ke mi ne restos fiksita ĉi tie. Estus malplaĉa morto. Kaj se la vojon mi blokos, kiel vi iros voki helpon? Ne eblas resupreniri laŭ la falejo.
La humuro de d‑ro Martin ne ĉiam igis optimisma.
Anhele, spirege, sible, blove sonis lia antaŭenrampo, sed li finfine puŝis sin el la striktejo.
– Uf! – li diris, kaj post longa rapidspira paŭzo: – Tamen, mi pasis! Mi gratulas min! Por vi estis facile, vi ne estas pli dika ol vermo.
Sed Viljamo ne atentis lin. Li kuretis al la grotobuŝo.
– Rigardu!
Blove-spire la doktoro malrapidis ĝis li. Lia unua reago post ekvido de la pejzaĝo ne estis esprimo de entuziasmo aŭ raviteco, sed demando tute neatendita:
– Tie maldekstre ĉu vi vidas ion vastan?
– Jes. Arbaregon.
– Kaj tie meze, ĝuste fronte al ni?
– Riveron.
– Kion pli?
– Ponton super la rivero, kaj poste vilaĝon, kaj tie dekstre flavan kampon. Kial vi demandas?
– Por scii, ĉu vi vidas la samon, kiel mi. Vi vidas la samon. Vi estas resanigita. Ne temas pri halucino. Ne eblus, ke ni vidus la samon, se ni haluciniĝus.
– Tamen! Ĉi tio ne ekzistas. Mi konas la regionon. Kaj ni falis tute vertikale, kiel ĉiam ĉe falo en malplena spaco. Mi do povas dedukti, kien ni alvenis. Ĉi tiu pejzaĝo ne povas ekzisti.
– Ankaŭ mi tion opiniis, kiam vi rakontis sub influo de viskio. Sed ni ambaŭ vidas ĝin, do ĝi ekzistas. Mi supozas, ke temas pri tio, kion romanistoj nomas paralela universo. Venu! Nun, kiam ni alvenis ĉi tien, estus stulte foriri sen iom turismi en tiel bela loko!
Ili iris la vojeton malsupren.
Kiam la vilaĝo estis bone videbla trans ponto, sed tamen ankoraŭ je iu distanco, ili vidis silueton, maljunulon, ŝajne. Tiu kolektis florojn kaj tenis en unu mano bukedon jam iom ampleksan. Ili proksimiĝis. La grandaĝulo turnis sin.
– Viljamo!
– Profesoro Javorski!
– Djego Martin! Kara kolego kaj korpoturmentisto! Mi atendus iun ajn ĉi tie, sed certe ne vin! Kiel okazis, ke vi venis?
– Mi volis protekti ĉi tiun simpatian piloton kontraŭ la psikfuŝuloj, al kiuj li malsaĝe turnis sin. Mi resanigis lin per realismo. Li imagis, ke li suferas pro halucinoj.
– Jes, jes! Vi saĝe faris. Rigardu ĉi tiun floron. Ĉu vi iam vidis ion same belan? Kaj flaru! Ĉu ne mirinde? Se vi deziras ĝui pro la naturo, vi trafis la ĝustan lokon. Nu, bonvenon al ambaŭ! Sekvu min. Mi kondukos vin al manĝo pli frandinda, ol ĉio, kion vi povus imagi. Sed, kio okazas al vi, Viljamo, vi aspektas tute pala!
– Prof. Javorski, bonvolu respondi sincere. Ĉu ni mortis? Ĉu ĉi tio estas «la alia flanko»?
– Mi ne scias, ĉu mi mortis, sed mi scias, ke mi vivas, kaj ke la vivo ĉi tie estas miloble pli plaĉa ol en mia eksmondo. Kaj se ĉi tio estas transmorta, oni tamen povas reveni antaŭmorten, se vi komprenas min. Pluraj personoj tion faris, kiujn vi konas.
– Ne aŭskultu lin, Viljamo! – amike konsilis d‑ro Martin. – Iam psikiatro, ĉiam frenezulo. Estas klare, ke nek li, nek vi, nek mi mortis. Tial la propono manĝi havas mian favoron. Kelkfoje eĉ psikiatroj diras ĝustaĵojn. Ni iru viziti, kaj ni decidos, ĉu ni restos ĉi tie, aŭ reiros hejmen, laŭ, eble, nia devo. Se entute troviĝas vojo revena, kiel asertas ĉi tiu kap-sabotulo …