Estis tagmeze. Elirante el la domo, kie mi havas mian terapian kabineton, mi hazarde renkontis kolegon Sativan.
– Klaŭdjo! Saluton!
– Ha! Roberto! Kion vi faras en ĉi tiu kvartalo?
– Mi iras al Oazo por tagmanĝi. Mi subite sopiris al ilia fiŝa specialaĵo, kaj ne rezistis la tenton. Ĉu vi akompanos min?
– Volonte.
Nur post kiam ni mendis, mi vortigis la demandon. Mi scivolemis pri lia impreso, kaj, se diri la veron, iom timis ĝin.
– Ĉu vi aŭskultis la kasedon ĝisfine?
– Jes, mi furiozis, kiam ni estis interrompitaj viahejme. Sed, nu, urĝaĵo estas urĝaĵo. Dankon, ke vi prunte donis ĝin. Fakte, mi atendis la morgaŭon, ĉar estis pli saĝe dormi, se mi volis taŭge disponebli por la pacientoj. Sed la sekvantan tagon, reveninte hejmen post la laboro, mi tuj reaŭskultis ĝin ĝis la fino. Estas eksterordinare. Kiam li rakontas pri la kuraciĝo … La «rebonigisto», kiu venigas en lian menson tiun kvazaŭfilmon de la vivo, en kiu li vidas la kaŭzojn kaj rezultojn kiel en vasta flagranta panoramo … Fascina rakonto! Kiel la deprimiĝa etoso plene forsvenas, ŝanĝata al profunda animpaco. Kaj eĉ detaloj pri la afableco de la homoj, ilia feliĉo, ilia kompreno pri sufero … Se diri nenion pri la beleco de la pejzaĝo, de la muziko … Estas kvazaŭ fe-fabelo, kaj samtempe li sukcesas kredigi, ke tute ne temas pri fabelo, kvankam estas malfacile diri, kial. Aŭskultante, oni sentas sin ravata. Sed poste oni repripensas la aferon, kaj preskaŭ koleras pri tio, ke tiu aventuro ne estas ebla, kaj ke do, iel, oni lasis la kortuŝan voĉon agi trompe.
– Kaj poste oni ree pripensas, kaj konkludas, ke ne povis esti trompo. Tamen oni ne sukcesas kredi.
– Precize tio okazis al mi. Mi komprenas, ke nia kara Lorena ne sciis, kion fari.
– Ŝi bezonis nenion fari, ĉar la paciento komplete resaniĝis. Ŝi saĝe decidis tamen plu vidi lin unufoje semajne, por kontroli, ĉu la resaniĝo vere stabilas. Kiel vi eble scias, eĉ antaŭ ol deprimiĝi, li havis tipan neŭrozan simptomaron kun angoro, inhiboj, obsedemo, k.s. Nu, tiu nun estas for. La sekvantaj renkontiĝoj kun ŝi nur alportis aron da novaj detaloj pri lia vojaĝo tien.
– Sed kial li revenis, se la loko estas tiel mirinda?
– Li hezitis, ĉu reveni aŭ ne. Li diskutis la aferon kun siaj novaj amikoj. Parenteze tiuj diris, ke ili mem ne povas veni al nia mondo, kvankam li ne bone komprenis, pro kio. Sed nenio malhelpis, ke revenu li. Li decidis reveni, ĉar li lernis tie, li diris, du gravajn aferojn, kiujn li nun volas instrui al la homfratoj: esperon kaj dankemon.
– Pri espero mi iom komprenas, sed dankemo …
– Li diris, ke la homoj tie estas ege feliĉaj grandparte pro tio, ke ili vivas en stato de konstanta dankemo. Ili konscias tuttempe (ne en pensa maniero, sed en senta), kiom antaŭsupozas ĉio, kion ili ĝuas. Rigardu nin, ekzemple. Jen ni sidas en plej agrabla restoracio, plezurante pri bonega manĝo, sed ĉu ni sentas dankon pri la grandega kvanto da laboro, peno, sufero, kiun ĝi postulis? Prepare al nia manĝo, fiŝistoj penis; ĉu vi kredas, ke ili amuziĝis kaptante nian frandaĵon en oceano, sub la-diablo-scias-kia vetero? Kaj tiuj, kiuj kolektis la rizon? Ĉu vi nun sentas dankon al tiuj, kiuj faris la penigan laboron de rizproduktado? Kaj kio pri la homoj, kiuj fridkamione transportis la fiŝon? Kaj tiuj, kiuj faris la aŭtoŝoseojn, sur kiuj ili veturis, kaj tiuj, kiuj flegas ilin? Ĉu vi imagas, kion signifas fari modernan vojon, sub bruliga suno, sub pluvo, por salajro ne princa, veninte el fora lando, eble, por vivigi familion per luo de la korpa forto? Kaj tiuj, kiuj desegnis la kamionon, fabrikis la pecojn, muntis ĝin? Kaj la pakistanaj aŭ koreaj laboristoj, kiuj en Kuvajto aŭ Abu Dhabi donis sian penon kaj suferon por ĉerpi nafton kaj ĝin transformi al benzino? Kaj tiuj, kiuj kreskigis, kolektis, prizorgis la legomojn? Kaj la komplikaj komercaj retoj, kiuj ebligas ĉion venigi ĝustatempe? Kaj tiuj, kiuj ĵus laboris en la kuirejo? Nian bongustan manĝon ni ne povus ĝui sen la kontribuo de miloj da homoj, kiuj laboris pri tiu aŭ alia aspekto de la agoj konverĝaj al ĝia fina pretigo. Sed ni manĝas sen senti dankon al ili. Tie ili dankon sentas. Ne demandu min, kiel ili sukcesas tion senti, kaj samtempe diskuti pri aliaj aferoj, mi ne scias, sed laŭ la informoj de Lorena kaj de ŝia paciento, tiel estas, kaj por atentigi nin pri tio, inter-alie, li decidis reveni.
– Ŝajnas al mi, ke vi troigas. Ni scias pri ĉio ĉi.
– Ni scias teorie, sed ni ne konscias, ne altetaksas. Antaŭ minuto vi diris, kiel bona vi trovas ĉi tiun vinon. Ĉu vere en vi troviĝas dankemo, al la multego da laboro, kiun enhavas via glaso, plej diskrete, nevidate? Lorena klarigis al mi pri tio, kion ili tie nomas dankonutro. Ne temas nur pri nia tempo. Ili iel sentas sin konstante dankaj pri la jarcentoj da plibonigo, progreso, provado ĝis oni kapablis produkti tiom da bonaj aferoj. Malantaŭ ĉiu minuto de nia vivo kaŝiĝas miloj kaj miloj da horoj da laboro, jen ĝoja, jen malĝoja, jen en justeco, jen en maljusteco, kaj ni rigardas tion normala. Ni ilin ignoras. Tie, oni iel sentas ilin, kaj vidas en ĉio donacon, de la ceteraj homoj, de la praavoj, de la naturo, tiel ke la animoj konstante baniĝas en etoso de dankado.
– Ĉe ni, se la homoj tion konscius, iuj reagus per kulposento («ne pensigu min pri tiom da sufero kaj peno, mi sentos min kulpa»), aliaj per rajtosento («nu, estas normale, oni pagis ilin; ĝuante ĉion ĉi ni ne prenas ion ajn de iu ajn»).
– Tie, Lorena diris, ili sentas ion eksterordinaran en la fakto tiom ricevi. Ili konceptas la homaron kiel reton, en kiu ĉiu alportas sian kontribuon, kaj sentas tion mirinda, dum ni ofte ne pensas pri ĝi, kaj, se jes, trovas tion ne speciale inda je admiro. Tie, ĉiu konscias, ke ĉiu ĝuas la kontribuon de milionoj da aliaj, ankaŭ en la regnoj besta kaj planta, ĉu nun vivantaj, ĉu vivintaj en la antaŭa tempo. Lorena bone klarigis al mi tion. Ekzemple, kiam viro amas virinon, li sentas dankemon al la gepatroj, kiuj enmondigis ŝin, sed kiuj ankaŭ havigis al ŝi ŝiajn agrablajn karakteron, personecon, kapablojn.
– Tio ne eblus ĉi tie, ĉar multaj ne havas agrablan karakteron!
– Sed tie la gepatroj nutras la personecon per bonaj sentoj, kaj, laŭ Lorena, ili tiel kompetentas en tiu arto, multjarcente perfektigita, ke malplaĉaj karakteroj tute simple ne ekzistas. Agrablan personecon ili ne atribuas al bonŝanco aŭ naturo, aŭ al heredo, nur al la agmaniero de la gepatroj. Tial ili sentas sin dankaj.
– Ĉu ili ne scias pri genetiko, neas heredecon?
– Ne, tute ne. Ili konsideras ĝin. Sed por ili oni genetike heredas nur la muzikilon, ne la muzikon. Ĉi-lasta dependas de gepatra instruo, de propra ekzercado, de la diversaj modeloj, kiujn prezentas la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ de hazardaj eltrovoj. Kaj de inspiro, kio, por ili, estas rilato kun estuloj alisferaj. Laŭ ili, eblas fari belan vivon per tre modesta genetika heredaĵo, kaj, male, ricevi de la praavoj riĉajn kapablojn en plej sana korpo, kun bone funkciantaj cerbo kaj nervaro, kaj tamen la vivon plej komplete fuŝi. Ili estas tre saĝaj, ĉu ne?
– Ili estus, se ili ekzistus. Rekonu, ke la ekzisto de tiu bela mondo malfacile kredeblas!
– Konsentite, se rakontus ekzaltitoj, aŭ troigemaj, idealigemaj personoj. Eble la paciento estas tia, sed Lorena tute certe ne. Laŭ ambaŭ, la homoj tie vivas en konstanta etoso de dankemo. Ĉiu sentas sin centro, al kiu konverĝas milionoj da agoj, kiuj igas la personan vivon ebla kaj ĝojiga, sekve dankindaj, sed ĉiu el tiuj centroj estas ligita al ĉiu alia, ĉar ĉiu kontribuas al la vivo, tiel ke ili sentas sin eroj de reto de feliĉigo, kaj kiam frapas malfeliĉo ilia solidareco tuj agas save kaj pliigas la ĝeneralan dankosenton. Tio, laŭ ili, estas unu el la kaŭzoj de la komunaj feliĉo kaj kontenteco, kiuj siavice kaŭzas, ke «tie neniu suferigas». Iu kontenta ne bezonas suferigi.
– Estas paradiza mondo.
– Jes. Tial mi konsentas kun vi: estas malfacile kredi, ke ĝi havas realecon. Tamen mi vidis tiun sinjoron, kiam li estis psike suferanta, kaj suferiga por la ĉirkaŭuloj. Li estis plena je obsedoj kaj angoroj, lin turmentis sendormeco kaj dekoj da aliaj malplaĉoj. Post kiam Lorena lin transprenis, mi ne plu vidis lin, ĝis tiu nekredebla ekskurso, sed mi aŭdis lian voĉon kasede dum la kontrolkunsidoj kaj mi povas garantii, ke li estis vere deprimita tuj antaŭ ĝi. Post lia reveno, mi deziris vidi lin kaj li volonte akceptis. Liaj simptomoj malaperis, li diris al mi. Mi submetis lin al serio da testoj. Liaj reagoj montris lin tute liberigita je la trajtoj, kiuj kondukis al la origina diagnozo. Mi ne scias, ĉu io tie okazis aŭ ne, mi eĉ ne scias, ĉu tie entute ekzistas, sed, ke li estis ia antaŭe, kaj alia poste, kun neta dividlinio, tio estas fakto, antaŭ kiu mi nur povas klini min. Lia konduto fariĝis tiu de homo psike sana, pli sana ol la plimulto. Li estas serena, trankvila, matura. Mi ne ripetas onidirojn, nur esprimas la fakan juĝon de profesiulo, kiu vidis mem.
– La tuta afero min incitas. Estus tiom pli facile, se mi ne konus Lorenan! Sed mi ne povas nei, ke ŝi estas racia, inteligenta, realisma, tute fidinda ĉiurilate. Mi sentas min tiel distirita inter kredo kaj nekredo, ke estas preskaŭ fizike dolore.
– La afero estis malfacila ankaŭ por ŝi. Ŝia koro tuj sentis la veremon de la paciento, sed ŝia kapo ne povis akcepti lian rakonton. Li tiom insistis, ke ne povas esti sonĝo aŭ halucino! Ŝia intuo diris, ke li pravas, sed kiel akordigi tion kun longa universitata trejniĝo pri kritika analizo? Fine ŝi diris al li: «Estas malfacile kredi vin, sed nia kunlaboro ne plu bone funkcios, se inter ni staros tiu dubo. Mi nepre devas iri tien por kontroli.» Kaj, kiel vi scias, ŝi iris.