Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je Latino. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.
Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
«En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj…
Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj!…»
Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum la Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistoko. Doloris lin la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris lin la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo ke «pli malfrue», kiam li estos «grandaĝulo», li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. «Se nur la homoj povus kompreniĝi!» li sopiris, kaj infane kalkuladis, kiun lingvon oni povus alpreni por la tutmondo. Poloj malŝatus la rusan, Rusoj ne volus la germanan, Germanoj ne tolerus la francan, Francoj malakceptus la anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sian, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.
Kiam el la reallernejo Bjalistoka li transiris al la ĉefurbo pola kun la gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. La historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en la litva lando malfeliĉa la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj la registaroj prizorgis tion. De jarcentoj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l’ momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis la korojn de l’ virinoj, vekis la indignon de l’ popolo, kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris la loĝantaro de la vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed jam amiko malnova ekĵaluzas, postulas «kompensaĵon». Nun kontraŭ tiu ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomenciĝu!… ktp.
En la genia cerbo de la junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! pensis la knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu la malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. La nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu la monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu la muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Ekbrilu la suno, ili malaperos.
Kun fervoro li lernadis la grekan lingvon kaj Latinon. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l’ antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kultura en la epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum jarcentoj de la brila Renesanco? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj?
Tamen Latino estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revata lingvo. Ĝi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En la rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de la poeto rusa Nekrasof, antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej ŝatata. Dum la tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en ĝiaj kvartaloj for el monduma societo.
Tiuj homoj estas fine la ĉefaj viktimoj de l’ incitoj intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra la tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al la hejmo griza, ilia penso serĉas lumon, ilia sento revas pri manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. «Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!» baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l’ amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis la juna Zamenhof. La lingvo helpa de l’ homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.
De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel ba, ca, da, be, ce, de, ab, ac, ad, eb, ec, ed, kaj arbitre fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.
Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. Ĉerpi el la komuna fonto de la eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana[10] estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. La elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de l’ plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dekmiloj da esprimoj timigis la junan Zamenhof. Kiel iri ĝis la plenfino?
Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin.
«Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu ‑skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.»[11]
De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! Plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur ‑ino, ‑aĵo, ‑isto, ‑ema, ‑igi, ‑iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.
Liaj instruistoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis la francan kaj la germanan. Ĉe la kvina klaso gimnazia li ekstudis la anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaciojn, konjugaciojn aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finaĵoj pliaj kiel o, a, e utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn[12] el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhofon en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro, ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis al li kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l’ gimnaziano.
Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l’ animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.[13] Posta portreto montras la ŝanĝon en la okuloj. Dolĉeco regas.
En la jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam jam estis preta projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis pri lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.
En la gepatra loĝejo ĉe la strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l’ amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5-an de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l’ patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. La unuan fojon sonis lia «lingwe universala». Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l’ frateco:
Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familio
Kununuigi sin devas.)
En junio 1879 finiĝis la gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, «renkontinte la mokojn de l’ homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola». Tiel okazas preskaŭ senescepte al la grandaj inspiritoj tra la tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.
Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. «Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭrigos plu!» Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.
Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur «revulon»? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la Rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni la tuton? La patro postulis tion. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.