Notoj

[1]

E. Privat: Vivo de Zamenhof. Tyresö: INKO, 2001. Aranĝis Franko Luin. ISBN 91-7303-127-5.

[2]

Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

[3]

E. Privat konfuzas la urojn (la lasta urino mortis en Pollando en la jaro 1627ª) kaj la eŭropajn bizonojn (pole żubr, ruse зубр, science Bison bonasus) — la plej grandaj mamuloj eŭropaj, en la sovaĝa naturo formortintaj en 1921 (rebreditaj el la 12 individuoj zooparkaj). — Red.

[4]

T.e. Ŝabaton. — Red.

[5]

Jesaja 51: 7, 9, 10.

[6]

«Dividu por regi» (latine).

[7]

El Libro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.

[8]

Jesaja 66: 10, 12, 18.

[9]

El privata letero de Feliks Zamenhof.

[10]

T.e. latinida-ĝermana. — Red.

[11]

El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n‑roj 6–7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239)

[12]

T.e. substantivojn. — Red.

[13]

Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en la ĉapitro 12ª.

[14]

T.e. agnoskita. — Red.

[15]

Letero al Borovko.

[16]

La 30-an de marto 1887.

[17]

1887.

[18]

D‑ro Esperanto: Dua Libro de l’ Lingvo Internacia. Kajero n‑ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro)

[19]

Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: «Ĉu estas tiu sama Zamenhof, la bonkora okulisto de la strato Dzika?»

[20]

El la poemo «La Vojo»

[21]

El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906.

[22]

Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n‑ro 14.

[23]

Parolado de Zamenhof ĉe l’ Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912.

[24]

Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.

[25]

Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15–24 oktobro 1907.

[26]

Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo, Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: «Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto… Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato.»

[27]

Dua Libro, Varsovio 1888.

[28]

Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888.

[29]

Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903.

[30]

Vidu L’Espérantiste, n‑ro 15, marto 1899: «Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre devas sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj nur al ĝi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon.» (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto)

[31]

Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.

[32]

Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912.

[33]

Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.

[34]

Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj «Lingvaj Respondoj», eldonitaj de La Revuo.

[35]

Esenco kaj estonteco de l’ ideo de lingvo internacia, 1899.

[36]

El La Predikanto, ĉapitroj 1–2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en La Revuo (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel.

[37]

Esenco kaj estonteco, 1899 (Fundamenta Krestomatio).

[38]

Parolado en Londona Guildhall, 1907.

[39]

El La Vojo.

[40]

La Vojo. Fundamenta Krestomatio, 1903.

[41]

Citita en la ĉapitro 6ª.

[42]

Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

[43]

Plena teksto en gazeto Esperanto, n‑ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909.

[44]

Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants, Genève 1916.

[45]

Deklaracio pri Homaranismo, de D‑ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913.

[46]

Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en la ĉapitro 7ª.

[47]

El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.

[48]

El manuskripto pli supre jam citita.

[49]

El la sama.

[50]

Probable temas pri la belorusoj, sed eblas ankaŭ aliaj interpretoj, ekz-e povas temi pri la rutenoj en la senco PIV-a (русини, pole Rusini). — Red.

[51]

Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino en 1891–1892.

Загрузка...