La vivo estas malfacila, sed nek morti estas facile


Tricent sesdek frankoj. Ĝi estas tre alta sumo en Afriko. Fine ja la valoro de mono montriĝas en tio, por kio li elspezas ĝin. Eĉ tiam, se li elspezas ĝin por nenio. Posedo de dekmil dolaroj signifas nenion sur glaciflosumo. Johnson do ne sentis sin pli feliĉa, kiam li ekiris en la poŝo kun tricent sesdek frankoj en la vaporplena, sufoka nokto. Ombro iris antaŭ li kun ŝanceliĝanta irmaniero. Li rekonis sinjoron Black, la magiiston pri lia nigra ĉapelo. Kiu estas tiu sinjoro? – demandis Johnson sin mem. Iafoje li malaperas dum semajnoj, li ne havas familion. Ŝajne li estas demoraliĝinta eŭropano, li pruntedonas monon uzure. Konstante li tenas dentopikilon en sia buŝo, kaj liaj oreloj estas tre grandaj. Krome liaj du antaŭaj dentoj estas el oro. Diligente li legas en la kafejo la solan ĵurnalon, kiu alvenas el Sidi bel Abbes per la taga poŝto. Li havas amaran, malamikan vizaĝon, li portas fontoplumon en sia supra poŝo, kaj dum legado li uzas dratkadran nazumon, tiel nomantan „cvikker”, el la antaŭhistoria paseo de la optikistoj. Li malofte demetas sian cilindran ĉapelon, ĝenerale li nur repuŝetas ĝin surnuken per sia dikfingro. Kiam li estas sola, li ĝemas kaj kapbalancas, dum kelkaj pensoj li eklevas sian ŝultron malgaje kaj elturnas siajn manojn eksteren. Tiam li aspektas tiel, kvazaŭ li marĉandadus kun si mem, kaj bedaŭrinde li ne povas doni pli multe da mono por io, kiel ajn li ŝatus fari tion cetere. En la parcelo-profesio estis kelkaj tiaj maljunaj agentoj kun melodie plendinda voĉo, ĉiam malesperiĝintaj, similaj al distretitaj, malnovaj pantofloj, kiuj povis deziri bonan matenon tiel, kvazaŭ ili estus dirintaj: „Ankaŭ tiu ĉi tago komenciĝas bone.”

Kiam li atingis enpense tien, li aŭdis krion. Ĉar grandega mano etendiĝis al sinjoro Blkack el inter la mallumaj arboj kaj kaptis lian brakon, samtempe bajoneto direktiĝis al lia ventro.

– Pardonon… – diris la komercisto timiĝinte. Legianoj ĉirkaŭis lin.

– Ni kalkulos ĝis tri, poste diru, kien vi kaŝis niajn havaĵojn?!

– Sed sinjoroj… – mi kaŝis nenion por mi…

– Kial vi rakontas tiom multe! Piku lin!

– Haltu!

Johnson intervenis.

– Kion vi volas de tiu homo?

– Niajn armeajn havaĵojn!

– Mi petas vin, mi ĵuras, ke mi scias nenion – lamentis la atakito.

– Nun ni mortbatos vin!

– Atendu! Kiom da mono vi ŝuldas al li?

– Ni ne povas pagi tiom. Dek kvin homoj ŝuldas al li ducent frankojn.

– Mi pagos al vi la ducent frankoj, ĉu ĝi estas en ordo?

– En ordo! – respondis sinjoro Black rapide, ĉar li jam konjektis ion.

Johnson pagis la ducen frankojn. Li ne toleris la perforton, interbatadon, murdon, kaj li vidis sur la koleraj vizaĝoj, ke la vivo de sinjoro Black dependas de dekono da sekundoj.

– Jen estas la mono. Morgaŭ vi ricevos ĉion. Mi garantias tion. Kaj nun, ĉar mi aĉetis sinjoron Black de vi, se vi estas honestaj homoj, eĉ fingre vi ne ektuŝos lin. La legianoj estas sinjoroj.

– Sinjoroj, sinjoroj – rezignis alia soldato maleme, kaj ankaŭ li aldonis petegante, – mi volas elbati nur unu lian denton, aŭ ion similan… Kial vi estas kruela, Johnson? Vi ne devus misuzi tiom nian fortkarakteron.

Sinjoro Black aŭskultis tiun konversacion kun tre miksaj sentoj, kaj kelkfoje li salivis siajn sekajn lipojn langopinte. Sed fine la legianoj foriris pace.

– Mi petas vin, sinjoro, reprenu viajn ducent frankojn – diris la komercisto, kiam ili restis solaj. – Mi scias, pri kio temas. Dume mi divenis tion. La proprietulo pensis min idioto, kaj li rabadis tiujn soldatojn sub mia nomo. Mi aranĝos ĉion sen mono kun tiu fripono. Jen prenu!

Li redonis la ducent frankojn kun tia moroza, malbonhumora vizaĝo, kvazaŭ Johnson estus savinta ne lian vivon, sed li molestus lin pri io. Li diris nek tion, ke dankon. Li eklevis sian cilindran ĉapelon kaj malaperis en la nokto.


Neniu sciis pri sinjoro Black, ke li perlaboras sian vivpanon kiel magiisto. Neniu sciis pri li, ke li estas la sinjoro de la pluvo, la rivero, la tero kaj la luno, la plenpotenca direktoro de la vetero, je kies unu mangesto malaperas la sekeco. Se iu vidis lin sidi en la kafejo, portante cilindran ĉapelon kaj nazumon, vere ne tio estis la preterkura impreso pri li. Sed estis fakto kaj realo, ke mult-cent homoj rekonis sinjoron Black la plej unua fakaŭtoritatulo, rilate la menciitajn miraklofarojn.

Ankorŭ ne pasis dek kvin jaroj, kiam li bankrotis en Algiro, kiel komercisto de rest-varoj. Ĉar li perdis ĉion, li komencis agadi kiel kolportisto, li vagadis kun siaj varoj suden, kie komenciĝis Tuat, la fifama, nekonkerebla tero de la tuaregoj. Li kuraĝis iri ĝis la limo de ŝtato Tangobo. Tangobo estis malgranda tereno inter la tero de la tuaregoj kaj la marbordo. Ankaŭ la sultano de Maroko rekonis ties sendependecon. Ĝi estis iom ĝena situacio por la francoj. La loĝantaro de la ŝtato Tangobo estis suspektebla pri tio, ke forlasinte la landlimojn de la lando sekrete, ili prirabas la tribojn, submetiĝintajn al la francoj. Sed oni neniam sukcesis pruvi tion, ĉar ili estis tre pedantaj tiurilate por ekstermi la loĝantojn de la atakitaj vilaĝoj cirkonspekte ĝis la lasta homo, ke striktasence eĉ heroldo ne restu el ili. La diligenta, saĝa, araba popolo konsideras malbeno tiujn kelkajn, rabistajn, dezertajn hordojn, kiuj luktas malespeiĝinte kontraŭ la civilizacio.

Sinjoro Black fondis sian magiistan karieron per la masaĝ-aparato, farita el gumo, nomata punkto-rulilo. Eblas, ke la punto-rulilo estis malbona, aŭ la gumo kuŝis longe en la deponejo, kiu scias jam tion hodiaŭ? Tio certas, ke la tribestro M’Bala, kiu donis du funtojn da eburo por ĝi, li perturbis sian stomakon. Tiel, kiam sinjoro Black vizitis lin denove, la tribestro, suferanta de gastraj spasmoj, simple rabis liajn varojn, batigis la komerciston kaj ĵetis lin, sangantan de la kapo ĝis la piedoj en la dezerton. Tute ne doninte al li kamelon, nutraĵon kaj similajn azenaĵojn.

La trabatita, malsata, soifa, kompatinda homo trenis sin kun nekredebla tenaco dum duon tago, ĝis kiel, kiel ne, li ĝuste atingis iun oazon de Tangobo. Oni senescepte mortigis la blankajn homojn, erarvagantajn ĉi tie. Sed sinjoro Black alvenis febre, malsane, kovrita de polvo kaj sango, kun timiga eksteraĵo, liaj genuoj fleksiĝadis, li antaŭetendis sian iun brakon kaj dume kantis stentore. Kiu kuraĝus ektuŝi frenezulon, kies animon Alaho vokis al si mem? La triboj de Afriko konsideras la frenezan homon sanktulo. Kiam la veninto falis sur la teron, ili trinkigis, lavis lin, kaj poste, kiam li iomete rekonsciiĝis, ili donis al li freŝe bakitan kuskus-on. La komercisto iom post iom divenis, kie li estas, kiam do li fartis iom pli bone, li staris en la mezon de la vilaĝo kaj kantis al la popolo de Tangobo la kanton „Good night sweetheart”. Aŭdite tion, la homoj fuĝis en siajn domojn timiĝinte, la patrinoj kovris la vizaĝon de la infanoj, kaj ili ne kuraĝis iri eĉ tri paŝojn pli proksimen al la fremdulo. Sinjoro Black sciis bone, kio atendas lin, se rompiĝos la superstiĉa estimo, kiun meritas la frenezuloj, tial ĉiutage kelkfoje li kantis la kanton „Good night sweetheart”, kaj iafoje li dancis al tio.

Poste, ke li ne kaŭzon problemo per monotoneco, li refreŝigis sian programon per la kanto „Good save the King” kaj per la kanzoneto „En la orenĝiero ĉiuvespere mi atendas Mimi-on”, poste, kun la supriziga vigleco de bankrotita komercisto de resto-varoj li prezentis la nacian danco de la kozakoj apud la rivero Don. La tribestro, bejo Muktar apenaŭ restadis en la oazo, li konstante vagadis kun siaj banditoj por rabi. Li estis klera fripono, sed li akceptis la superstiĉojn de sia popolo. Li atendis rilate la novan, blankan magiiston. Neniu scias, por kio li estos utila?

Tiam okazis, ke sinjoro Black faris subitan karieron helpe de bonega ideo. Oni ja menciis, ke la berberaj paŝtistoj venos de sur la montdeklivoj de Atlaso antaŭ la komenco de la pluva sezono, kaj ili loĝos en la oazo. Sinjoro Black sciis bone, ke malgraŭ ĉiu fortostreĉo de la instancoj la afta epidemio disvastiĝis en la montaro de kelkaj monatoj. Tial iun tagon kun elstaraj okuloj, levinte siajn brakojn al la ĉielo faris parolon, en kiu li informis la popolon, ke nokte dum dormo li estis gasto ĉe la profeto por manĝi pladon da pilafo, kaj post la tagmanĝo sia eminenta amiko jene ekparolis al li: „Diru al la popolo Tangobo, ke la paŝtistoj ne revenu en la oazon dum la pluva sezono, ĉar malbona spirito estas kun ili, kaj la bestoj de la popolo Tangobo mortos, se ili akceptos la berberojn.”

Lavizaĝo de magiisto Lilungu fariĝis galkolora pro la kolero. La antaŭdiro estis ŝtata monopolo ĉi tie, kiun praktikis li, kies fruktuzon li dividis kun la ĉefo, bejo Muktar. Li tuj vidis, ke li devas venki la malhonestan konkurencon de fuŝulo, li do tuj elstaris kaj sciigis la popolon kun moka rideto, ke la estimata ĵus parolinto estis viktimo de aventuristo en sia sonĝo, ĉar la profeto pasigis la nokton kun li, kun Lilungu, kaj ili frapetis la ŝultron unu al la alia ĝis aŭroro, la profeto kisis eĉ lian frunton, poste li petis, ke Lilungu nomi lin vera amiko kaj informu la loĝantojn, ke la paŝtistoj venontaj de sur la montdeklivojn portos nur feliĉon, la bestoj de la popolo Tangobo plimultiĝos, kaj tiuj restos tiel sanaj, kiel li mem, Lilungu. La homamaso akceptis feliĉe la agrablan antaŭdiron de la magiisto, kaj ili jam preskaŭ kolere turniĝis kontraŭ la konkurenca antaŭdiristo, tiel do neniu scius, kio estus okazinta, se sinjoro Black en la lasta momento ne estus kantinta la ŝlagron „Maxim estas mia bivakejo” akompanante sian prezentadon kun konvenaj dancpaŝoj.

Sed bedŭrinde la antaŭdiro de Lilungu estis erara. La paŝtistoj kunportis la aftan epidemion en la oazon kun siaj gregoj, la bestaro de la tribo komencis morti timige. Tiam la konsilio, konsistanta el trankviliĝintaj, maljunaj ĉefoj decidis, ke sekvan tagon, post la reĝa akcepto, vid-al-vide la la Domo de Patrinoj, oni tranĉu Lilungu-on je kvar tute egalaj partoj. Tiu operacio sukcesis iel-tiel kun malpli granda geometriaj diferencoj, kaj la popolo nun jam aŭskultis pie ankaŭ la plej petolemajn programerojn de sinjoro Black. Se li ne estintus ĝisosta komercisto, li trovintus jam tute bonan lokon, kiel kant- kaj danc-artisto ĉe la tribo. Sed nun jam li elpensis pli bonan manieron por utiligi sian magiistan pozicion. Li do kunvenigis la loĝantojn, dirante al ili, ke li iros en la marbordan groton por paroladi kun la profeto, kiu vokis lin rendevui en la menciita loko. Nokte li elvenis el la groto, sidis en boaton kaj preter la marbordo li remis dum unu tago ĝis la proksima Mogador, tie li legis la ĵurnalojn, en tiu la meteorologian raporton, laŭ kiu atendeblas forta neĝado en la altaj regionoj de Atlaso, sekve de tio la baldaŭa degelo plenigos la sekiĝintajn fluejojn, la tiel nomatajn wadi-ojn, kaj dum la daŭro de kelkaj tagoj okazos eksterordinare granda pluvado, kun iom da malaltiĝo de la temperaturo. Poste li enpoŝigis sian nazumon, pagis kaj foriris. Noktomeze, kvazaŭ li venus el la groto, li aperis ĉe la bivakfajro.

– Popolo de Tangobo! Mi parolis kun mia amiko, kun la profeto! Li mesaĝas al vi, ke li fartas bone! Li petas vin flike ripari viajn boatojn, ĉar la seka sezono finiĝos dum la nova luno! La wadi-oj denove pleniĝos per akvo, falos tre multe da akvo, pro kiu verdiĝos ĉio, kaj vi rikoltos abunde.

La popolo aŭskultis lin miregante.

– La profeto ordinis al mi ne plu kanti al la popolo de Tangobo.

Videble ili ĝojis pro tio. Ili sciiĝis kun kontenta murmuro, ke la profeto tamen ne lasis en peklo la verajn kredantojn.

– De nun mi loĝos en la groto, kaj vi portos al mi tre multe da pulpon de areka-o, eburon kaj gumon. Ju pli multe vi portos, des pli multe mi antaŭdiros al vi, ĉar la profeto akceptos viajn donacojn, ke la animo de la mortintoj, havantaj malriĉan sorton povu el kio vivi tie supre.

– Mi ne komprenas tion – rimarkis iu ĉefo.

– Tamen ĝi estas tiel. Kelkfoje la vortoj de la profeto estas nekompreneblaj. Gravas, ke vi alportu la varojn, kaj la cetereo estos lia aferol

Kaj li foriris. Bejo Muktar rigardis kuntirinte la brovojn, sed li diris nenion. Fine ja la sekeco certe ne pasos dum tagoj, kaj ili tranĉos ankaŭ tiun ĉi magiiston, kiel Lilungu-on. Poste li mem fariĝos la magiisto. Li neniam plu trandsonos tiun negocon.

Sed bejo Muktar erearis. Post kelkaj tagoj vere pasis la sekeco, kaj komencis torenti la akvo en la wadi-oj. Bejo Muktar ne povis levi eĉ sian fingron kontraŭ la antaŭdiristo, kaj la popolo portis la eburon kaj la pulpon de areka-o al lia groto. Sinjoro Black meritis tion. Estas egale, ĉu oni nomas lin aŭguristo aŭ magiisto. Li funkciigis meteorologian instituton kun peniga laboro por la tribo, pro kio sendube li devis ricevi rekompensaĵon. Ke kubometro da premo de la malaltiĝo de la temperaturo kaj la atendeblaj valoroj de la vetero estis diritaj al Tangobo-anoj en alia formo, ĝi nenion ŝanĝis la gravenon de la informoj, precipe, se ni konsideras, ke nek la malplej sovaĝaj, ayuropaj triboj komprenas la transkalkulon de la meteorologiaj raportoj laŭ la marnivelo kaj la ceterajn efikojn de ĝia oficiala lingvaĵo. Okazis tiel, ke sinjoro Black, kiel oficiala antaŭdiristo aperis de tempo al tempo en la kafejo de Mogador, li legis la ĵurnalon kun acerba vizaĝo, li parolis kun la foiraj komercistoj, li faris notojn per sia fontoplumo, poste li reiris al sia popolo, kvazaŭ li venus el la groto kaj deklaris siajn informojn. Li povintus diri tion pli simple, sed nur tiu povas kalkuli prosperon ĉe la popoloj de Afriko, kiu diras la veron tiel, kvazaŭ li mensogus, kaj li adaptas la faktojn al la fantazio kaj superstiĉoj de la homoj.


Iun belan tagon eksonis la trumpeto en la korto de la garnizono. La kompanio de Johnson alviciĝis, oni disdonis la kartoĉojn, kapitano staris avane de la kolumno, oni malfermis la kradan pordon, poste ili formarŝis. Ili eksciis de la kaporalo, ke ili deŝanĝos la garnizonon en Bagomir, proksime al la limo de Tangobo. Ili tramarŝis la okcidenta montdeklivo de Atlaso, kaj per fortostreĉa marŝo ili atingis la dezerton ĝis mateno. Jen estis la aventuro! La vera legiana aventuro. Marŝi ĉiutage tridek kilometrojn en kvindek celsiusgrada varmego, haltante kvin minutojn po horoj. Johnson estis konvinkiĝinta, ke lia koro paneos ĉi tie. Kun kvrevintaj lipoj, kun ŝvelintaj langoj, kun vunditaj okuloj pro la polvo, kun sekiĝinta laringo ili baraktis inter la sablodunoj, en la polvo ĝis la maleoloj. Sed la koro de Johnson ne paneis. Dek ok jara knabo mortis apud li tel dum marŝado, kvazaŭ fulmo estus frapinta lin. Alia homo deŝiris sian ekipaĵon kaj hurlante kuregis al la dezerto, oni kunveturigis lin ŝnurligite sur ĉaro, kaj estis terure aŭdi lian frenezan kantadon. Sed Johnson ege laciĝinte, tamen li iris, iris, kiel ia maŝino. La marŝado ne daŭris longe, post du semajnoj ili altingis Bagomir-on. Ĝi etis malgranda fortikaĵo en la dezerto, nur kelkaj palmoj staris ĉirkaŭ ĝi dissemite, inter malmulte de herboj alan-alang. La oazo ne havis loĝantaron, nur maljuna, blinda tuareg-a drinkejestro vivis kun siaj kelkaj familianoj en grandega, kvadratforma tendo. Traveturantaj, interŝanĝaj komercistoj ekripozis ĉi tie tre malofte, kunportante iom da varoj el nordo, kiun ili povis vendi al la soldatoj: pipo-pikilon, meĉon de aŭtomata fajrilo kaj poŝkalandarojn, kies deven-jaro konkurencis kun la rikolto de la plej delikataj malnovaj vinoj.

La serĝento kaj la kapitano, kun la akpmpanaj ĉaroj kaj kun la deŝanĝita garnizono, retiriĝis al Mogador. En Bagomir oni deŝanĝis nur la senrangajn soldatojn, la oficiroj restis. La freŝe nomumita kapitano ankoraŭ ne alvenis, do la serĝento estis la plenrajta sinjoro de la taĉmento. Serĝento Rayonne estis larĝŝultra, hiuz-miena homo, kun razita vizaĝo. Ŝovinte sian vizaĝon al ilia nazo, li okulmezuris la rekte starantajn soldatojn unu post la alia.

– Vi venis en tre malagrablan lokon! Ĝi estas la plej terura garnizono en la kolonio. Kaj mi estas la plej kruela serĝento. Ĉi tie ne estas ĉambro por malsanuloj, ĉi tie estas nur servo, aŭ morto. Ĉu vi komprenas? Rompez!

Ili sterniĝis sur la litoj preskaŭ senvivaj kaj metis akvumitan kovrilon sur la fenestron, ĉar la penetranta sunbrilo eĉ tra la fermitaj palpebroj neelteneble iritis ilin, kaj la aero ardis tiel, ke kelkiuj senpove malfermadis sian buŝon, sentante, ke ili devas sufokiĝi. Ĝi do estis la aventuro. Iam li divas skribi tion en populara romano, pensis Johnson, kiel malbonodore estas ĉi tie, kiel enue, la homoj kiel abomenas unu la alian, ne estas iu, kun kiu li povus interŝanĝi kelkajn sincerajn vortojn, la dormoĉambrojn sursidas sufoka vaporo de maĉtabako, ŝvito kaj cepo. Miriapodoj svarmas sur la pajlosakoj, iu tago pasas, kiel la alia, kaj ĉiam nur la frenezige samformaj, brilblindigaj, flavaj sablodunoj, krem-kolore ardanta ĉielo, la neartigita zumkantado de la maljuna, blinda arabo, dume la abomeninda ŝvito roje fluegas de sur la korpo de la homoj. Poste okazis io alia. Alvenis kapitano kun du oficiroj. La rabadoj fariĝis netolereblaj ĉe la triboj en la proksimo. Oni altigis la nombron de la soldatoj en la garnizonoj. Estis nekompreneble, ke la nekonata rabisto militvagas trankvile en la proksimo de la francaj soldatoj, pri kiu oni sciis bone, ke li estas bejo Muktar, la sinjoro de la libera lango Tangobo. Nur pruvaĵon ili ne havis por ekataki lin. Tial ili decidis sendi patrolojn. Tiun tagon tuj ekmarŝis dudek homoj por esplori karavanvojon, kondukanta ĝis oazo Kifra, kaj revenante ili preterpasu la vilaĝon Malem. La patrolo neniam plu revenis. La banditoj prirabis kaj ekbruligis la oazon Kifra, poste ili surprizatakis la proksimiĝantan patrolon el embuskejo. Sekvan tagon oni altigis la nombron de la patrolo kaj aldonis du malgran-dkalibrajn maŝinpafilojn. Samtampe oni petis rekompletigon el Maroko.

Ankaŭ Johnson estis postenigita al tiu ĉi patrolo. Oni jam ne konfidis la taĉmento al suboficiro. Leŭtenanto Zarnac gvidis ĝin. Johnson ŝatintus morti. Li timis la suferegon. Li sentis, ke li devas lukti kontraŭ la sorto, kiu volas, ke la evoluinta malsano pereigu lin per malrapida, terura morto…

La ŝvebantaj polveroj brilis metale en la akra lunlumo. La dezerto etendiĝis en la hela nokto, kiel ia polusa neĝkampo, forlasite, arĝente. Ili marŝis singarde dum kelkaj horoj.

Subite pafaro ekkrakis el malantaŭ iu sablomonteto. La soldatoj disiĝis laŭ laŭregula disciplino, kaŝiĝante malantaŭ malpli grandaj sablodunoj, kaj ankaŭ ili komenci pafi. Aŭroris. Apud Johnson la nedarlanda pentristo mallevis sian pafilon, li disetendis siajn brakon kaj turniĝis sur sian dorson. Li mortis. Poste oni komencis pafi ilin ankaŭ el flanka direkto. Ankaŭ tie kaŝiĝis araboj. Iafoje burnusoj ekvibris malantaŭ iu monteto. Poste la araboj grimpis ĉiam pli proksimen, la legianoj vane pafis ilin, ilia nombro superis siajn perdojn. Ili nur venis, venis…

– Nun! – diris Johnson al si mem. – Nun do finiĝos la komedio, ĝi estos bela, intersa, grandioza morto. Ankaŭ la aventuri estis bela, kaj Edit espereble trovos sian feliĉon alie.

Kiam oni komandis sturmon, li saltis la unua el la kaŝejo, lia stileto trapikis la kolon de barba arabo, poste li turnis la armilon, kaj kun ia furioza bonhumoro, kun la decidemo de ĉiuriska homo batadis ĉirkaŭ si, sur kapojn, torakojn, sur pugnojn, levantaj glavon, furioze, ekstaze. Subite li vidis mirante, ke neniu estas ĉirkaŭ li, konvulsiiĝantaj burnusoj kuŝas sur la tero, kaj la vundita leŭtenanto, tenena sian elpafitan revolveron en sia mano, suprenrigardas lin, genuanta sur la sablo:

– Bone legiano! Mi ankoraŭ neniam vidis tion!

La unua sturmo de la legianoj haltigis la arabojn. Ili retiriĝis proksimume cent metrojn malantaŭ la sablomontetojn. La rezoluta konduto de Johnson ekregis la soldatojn. La neatendita, feroca kuratako surprizis la rabistojn. Sed ĉio estis vene. La plimulto de la soldatoj falis, multaj vindiĝis, kaj la kontraŭuloj sturmis denove.

Pafo truis la manikon de lia kamizolo, glavotranĉo deglitis de sur lia balteo, ĝi fendis lian poŝon. La dua atako jam estus eksterminta ilin, nur dekope ili staris ĉe la piedo de sablomonteto, kien Johnson trenis ankaŭ la oficiron.. La sturmantaj araboj reduktis la nombron de la soldatoj ĝis kvar.

Tiam eksonis la maŝinpafilo. La saharianoj alvenis. Oni sendis ilin el Mogador por rekonstrui la ruinigitan oazon, ili ekaŭdis la pafadon kaj tuj ekmarŝis por helpi la legianojn, estantajn en prema situacio. La rabistoj fuĝis. La kameloj de la saharianoj ne estis taŭgaj persekuti sukcese la banditoj, rajdantaj sur bonegaj ĉevaloj. Kolektinte la vunditojn, ili sendis homojn por venigi ĉarojn el la fortikaĵo, kaj aŭrore la malfeliĉa patrolo revenis. Nur dek kvin homoj restis vivanta, dek kvar el tiuj estis grave vunditaj.

Nur Johnson estis la sola, kiu ne havis eĉ unu vundeton. Oni trapafis ankaŭ lian ĉapon antaŭ la dua sturmo, kaj terura glavobato detranĉis lian kartoĉujon ĉe la radiko.

Ankaŭ el tio ni povas vidi, ke la morto ne estas tia, kiel glaci-malvarmigita, frambo refreŝigilo, kiun povas mendi kiu ajn, se li havas guston al tio.


Загрузка...