Johnson konsideras, ke ne ekzistas medikamento kontraŭ vivo


La oficiroj kunportis Gazi-on en Marokon, kiu preskaŭ mortis pro timo. Oni devis elvringi el tiu kanbo la pruvaĵon kontraŭ la popolo de Tangobo. La fortikaĵo denove estis sub la rego de la serĝento. Dum la oficiroj restasdis tie, li bridis sin. Sed nun la kruela malbonvolo de serĝento Rayonne multobliĝinte trafis ilin. Ĉiutage ok-dek senranguloj ĉirkaŭkuris en la korto, kondamnitaj al pelott kun sako, ŝarĝita per ŝtonoj sub la suno, ĝis ili trenfalis perdinte la forton.

Dume alvenis la honor-kruco por Johnson kaj la rangaltigo, ke li fariĝis taĉmentestro. La kolonia gazetaro memoris pri la Mortido, kaj oni skribis pri li ankaŭ en la Parizaj ĵurnaloj. Ĝi ne bonigis lian situacion ĉe la serĝento, eĉ.

– Ĉu vi pensas tion, ke imponas al mi via bonŝanco, vi eraras! Kaj se vi fariĝos tromemfida, mi instruos vin, ke taĉmentestro en la legio estas nulo! Ĉu vi komprenas? Nulo!

Johnson rigardis sur li tiel milde kaj serene, ke preskaŭ apopleksio ĉirkaŭis la serĝenton pro kolero. Ĉar la suboficiro tamen ne povis persekuti lin laŭ sia arbitro, li koncentris sian ĉiun malamon al la kompatinda, juna Rollins, ĉar li vidis tiel, ke li havas bonan kontakton kun Johnson. Post la okazinta evento en la kantino la knabo ĉiumaniere klopodis esprimi sian dankon kaj amon al la taĉmentestro. Tial unue la serĝento punis lin per ok taga enkarcerigo. Poste li ĵetis lin rondforme ligitan, en kavon, kovritan per veltoro por du tagoj laŭ la maniero „en crapodin”, kio estas jam delonge malpermesita en la legio.

Sed subite vigiliĝis la ĉirkaŭaĵo. Kirastrupo ekbivakis en la proksimo, kaj en la fora dezerto iun tagon aperis la blankaj tendoj de la spahioj. Oni fortigis Malem-on kun kompanio de senegalaj ĉasistoj. Ĝi signifis tion laŭ militista senco, ke oni preparis la okupon de Tangobo. La antaŭaĵo de la afero estis tio, ke oni ekkonfesigis la ŝteliston Gazi en la militista prizono de Sidi bel Abbes. Ni ne scias, kiom longe oni okupiĝis pri li, sed verŝajne oni apelaciis la liaj bonaj sentoj tre efike, ĉar Gazi konfesis eksterodinare interesajn aferojn. Interesa cirkulero aperis laŭ liaj konfesoj. Ankaŭ la radio komunikis ĉiutage, kaj ĝi pendis sur la afiŝkolonoj de la urboj, sur la dom-muroj de viglatrafikaj stratoj kaj sur la palmoj de la oazoj:


20000 MIL FRANKOJ DA PREMIO

por tiu, kiu kaptos

aŭ mortigos

la nekonatan patrujperfidulon!


Sub la supra teksto estis la preciza personpriskirbo de sinjoro Black. Fine oni menciis pri li, ke li konstante informis la rabistan popolon de Tangobo, kaŭzante tiel la murdon de multaj francaj soldatoj kaj civilaj loĝantoj. Kiu mortigos la petrujperfidulon, tiu ricevos dudek mil frankojn da premio. Post unu semajno ducent legianoj komencis konstruis fortikaĵon sekrete sur tereno, kovrita per arbaro. Sed iu perfidis ilin denove. Bejo Muktar surprizatakis ilin, masakris la soldatojn kaj okupis la fortikaĵon. La teksto de la afiŝo ŝanĝiĝis. La sultano de Maroko el sia privata kaso altigis la premion de tiu homo, kiu transdonos la spionon de bejo Muktar vive aŭ morte al la instancoj.


Bejo Muktar dume elkonstruis la fortikaĵon, kiun li okupis, li invadis la ĉirkaŭatan arbaron, ĉiun monteton, kaj neniu scias, el kiaj nigraintancaj, eŭropaj manoj devenantaj, per bonegaj armiloj li prepariĝis al la batalo. La franca ameestraro donis instrukcion la kuntiritaj kompaniojn okaze de la milito ne komenci atakon ĝis plua ordono. Ĝi estis malagrabla kaj humiliga. Ili staris kelkajn cent metrojn de la okupita fortikaĵo, la araboj estis klare videblaj, kaj ili devis atendi. La tri kompanioj de la franca legio, du dompanioj da senegalaj ĉasistoj kaj tuta spahi-regimento kondamnitaj al senmoveco, vid-al-vide al la mokantaj araboj.

Antaŭtagmeze ili havis ĝenan surprizon. Nokte inter la du pozicioj la homoj de bejo Muktar elmetis la francan trikoloran flagon, akiritan de la masakritaj soldatoj, kaj ili fiksis turbanon sur ties supron. Oni apaenaŭ povis reteni la legianojn pro ne komenci atakon sen ĉiu komandvorto. La oficiroj frapadis nervoze siajn botojn, la suboficiroj super sin mem, rilate la blasfemadon. Subite kaporalo Mérimée elsaltis el la pozicio kaj ekiris per kelkaj saltoj al la ĝflago. Kiam li estis en pafdistanco, oni komencis pafi. La kaporalo kaŝiĝis malantaŭ rokoj kaj arboj. Sed inter du palmoj, dum li saltis, kuglo trafis lin, kaj li falis, longe glitante en la polvo, kelkajn metrojn de la trikolora flago. Sed jam ankaŭ alia homo estis survoje. Tiun mallertan junulon, antaŭ ol li estus kaŝiĝinta malantaŭ la unua foko, oni trapafadis lin. Poste sekvis la tria kaj la kvara, la oficiroj grincigis per la dentoj, deturnis sian kapon kaj iradis tien-reen nervoze. Post la dek kvina viktimo la kapitano kaptis la kamizolon de la ĵus ekironta legiano. Sekvis paŭzo. Kaj ekiris soldato de nove.

– „La Mortido”… – „La mortido”… – diras la soldatoj unu al la alia. La murmurado trakuras la vicojn de la legianoj, tra la senegalaj ĉasistoj kaj tra la spahioj ĝis la teknika taĉmento, konsistanta el du tankoj: „La Mortido…”

Johnson iris por reakiri la flagon.

Nun! – li pensis kontente. Nun fine li sukcesos anticipi la plej malbonan morton kun ateroskleroza koro, kaj morti ĉi tie rapide, romantike por la honoro, pro la flago! Trankvile, enpoŝiginte siajn manojn li ekiris en la scintila sunbrilo. Ankoraŭ kelkaj paŝoj, kaj li estos en pafdistanco. Nun li atingis la kadavron de la unua soldato, kaj trankvile trapaŝinte ĝin, li iris plu. Ekkrakis la armiloj.

Fino!

Kiam la araboj ekvidis la soldaton kun cikatro sur lia vizaĝo, kun la karakteriza honormedalo, murmuro trakuris inter li same, kiel antaŭen ĉe la francoj: „La Mortido”… „La Mortido”…

Bejo Muktar kriegis kolere:

– Pafu hundoj! Mortpafu lin eĉ tiam, se li estas mem la Morto!

Ili ĉiuj komencis pafi. Kaj ili ĉiuj pensi tion en si, ke la aliuloj mortpafos lin, li mem celos apud lin, kaj ili pafis diligente, kiuj estis senescepte bonegaj pafistoj, do al neniu povis okazi, ke iu trafu Johnson-on hazarde. Li ne estas freneza mortpafi lin por vagadi almozpetante ĝis la vivofino kun la blinda tribo Glaua de oazo al oazo.

Neniam okazis tia miraklo!

… La kolonia armeo estis atestanto de spektaklo, simila al biblia vizio. La pli junaj soldatoj demetis sian ĉapon kaj faris krucosignon, blankharaj serĝentoj provis revoki en sian memoron preĝon, kaj sovaĝaspektaj, kruelaj senranguloj devis surgenuiĝi.

Johnson iris trankviele, egalritme, ĉirkaŭ li polvis la tero en duonmetraj nuboj pro la frapiĝintaj kugloj, li malaperis en la pulvo-fumo de la intensa pafado de la malamikaj pozicioj, sed la soldato nur iris, iris, sendifekte, kun enpoŝigitaj manoj, li trapaŝis la kaporalon, atingis la monteton, supreniris ĝin kaj prenis la flagon. La aro da kugloj disŝiris je fibroj la trikoloran flagon dum sekundoj, la gruzelpecoj de la monteto dispruciĝis amase, kaj tiu homo nur staras sur la supro de la monteto, post li levas la flagon alten kaj eksvingas ĝin.

La stentorado de la franca militistaro superis ĉiun imagon. Poste ili ĉiuj kriegis: „Venu de tie, venu de tie!”

Sed Johnson ne venis. Li volis morti. Li do atendis sur la monteto. Poste li eksvingis denove la trikoloran flagon. La kugloj flugis ĉirkaŭ li, kiel svarmantaj abeloj, sed tiuj eĉ ne ektuŝis lin.

Poste li eksidis, ĉar li estis laca. Sed vane: eĉ unu kuglo ne trafis lin!

Bejo Muktar ŝiris siajn harojn, poste sian barbon, li hurlis kaj blasfemis.

Fine li ekiris reen, vidante, ke li atendas vane. Li iris rektiĝinte, teninte la flagon alten, preskaŭ paradmarŝante. Kaj dekduoj da kugloj siblis ĉirkaŭ li. Tiaĵo ankoraŭ ne estis! Kaj okazis la miraklo: li revenis sendifekte kun la flago.

La entuziasmiĝo estis senlima. La soldatoj ĵetis sian ĉapon en la aeron, kaj anstataŭ la ĉapoj ili levis Johnson-on, ĉirkaŭportante lin kriegante; maljunaj artilerianoj, senrangaj soldatoj, leŭtenantoj kaj kaporaloj kisis, brakumis lin. La kapitano silentigis ilin. Poste li paŝis antaŭ Johnson-on, depreninte sian plej belan ordenon de sur sia brusto, li fiksis tion sur la kamizolon de la taĉmentestro.


Oni repremis la tangobo-anojn en ilian patrujon. El nordo alvenis la rekrutoj kaj tiel ĉiu garnizono povis reposteniĝi sur sian iaman lokon. Dume alvenis la pluva sezono, kaj antaŭvideble la francoj povos okupi Tangobo-n nur post malrapida, pozicia batalo.

Dume la fortikaĵo denove estis sub la despoteco de serĝento Rayonne. Johnson tute elglitis el liaj manoj. Oni rangaltigis lin kaporalo, cetris, ke li fariĝos suboficiro esktervice, kaj post la militiro li partoprenos aŭdiencon antaŭ la respublikestro. La „Mortido” avancos el la francaj ĵurnaloj en la mond-gazetaron. Sed la serĝento ĉiam pli malamis lin, kaj per sia malamo li faris la vivon de la kompatinda Rollins infero. La kanbo fariĝis melankolia, en liaj okuloj jam sidis la frenezo.

Li trosereĉis la pafarkon, kiam la serĝento malpermesis al Rollins ricevi la poŝton dum tri semajnoj. La knabo sciis, ke li ricevis leteron de sia fianĉino, ĝi estas en la kontoro de la regimento, kaj li ne povas legi tion. Letero, ricevita de hejme eble faras tolerebla la seneventan, monontonan vivon de la garnizono dum semajnoj.

Pasis pli ol tri semajnoj. Johnson, kiu ĉiumaniere provis konsoli la knabon, akompanis lin al la kontoro de la regimento kaj atendis ekstere.

La serĝento aŭskultis lian peton, kaj la anonciĝon, liaj mallarĝaj okuloj rigardis penetreme, kaj liaj vastiĝantaj nazloboj elblovis du rapidajn fum-nubojn. Post li ekstaris:

– Ĉar vi anonciĝis sen via bajoneto por pridemanado, disciplinige mi kompletigas vian punon, rilate la leter-transdonon ĝis ses semajnoj. Rompez!

La ĉambro turniĝis ĉirkaŭ Rollin. La sunradioj, penetrantaj tra la malfermita fenestro tremente forviŝiĝis tra liaj larmoj. La serĝento faris kelkajn ritmajn paŝojn en la ĉambro, metinte la manojn malantaŭ sian dorson.

– Ĉu vi ne aŭdis tion?! Rompez! – kaj li denove preterpromenis antaŭ li, turninte sian orgojlan, larĝan dorson al la knabo. Liaj densaj, oraj epoletoj tremiĝis dum ĉiuj liaj paŝoj.

En la sekva momento la stileta fusilo de la skribisto, kiu pendis sur la muro estis en la mano de Rollins, poste la longa, pinta bajoneto, nomata „éguille” penetris ĝis la prenilo en la dorson de la serĝetno inter la du epoletoj, tiel forte, ke la grandega korpo frapiĝis al la kontaŭa ŝranko, alnajlante lin tien tra lia torako. Aŭdiĝis nur unu gluglanta, miranta stertoro, krakado kaj falo…

Johnson saltis en la kontoron. Ili staris.

– Mi mortigis lin… – diris Rollins silente. – Ili forprenis la poŝton de mi por aliaj ses semajnoj.

Johnson kliniĝis al la serĝento. Kompreneble li estis mortinta. Ili rigaridis unu la alian. Poste Johnson ekparolis jene:

– Aŭskultu min, Rollins, neniu povas kontesti la mortpunon pro tiu ago. Sed mi estas distingita tiel…

– Stultaĵo! Se via brusto estas dekorita per ordenoj, se vi savis la vivon de la respublikestro, ĉu tio gravas? Murdi superulon, kaj… kio estis pli granda idiotaĵo: mi mortpikis lin el dorsdirekto, ĝi signifas mortkondamon. Eĉ la filo de la stabestro meritas mortkondamnon…

– Mi diras alian aferon. Ekde monatoj mi vane riskas mian vivon por morti. Mi havas gravan kormalsanon. Tial mi vens ĉi tie, ke kuglo liberigu min de la terura fino. Vi mem vidis, kiomfoje mi provis fari tion. Transdonu al mi tiun certan manieron de la rapida morto por ke mi ne devu sinmortigi min. Tiu morto estus bela tial, ĉar mi redonus la vivon de junulo. Mi diras je mia honorvorto, ke ĉiu mia aserto estas vera.

Rollins protektis. Sed li ja estis tiel juna, kaj li tiom malesperiĝis pro tio, kion li faris, krome estis tiel konvinka ĉio, kion la kaporalo diris… Li mallevis sian kapon, li tre malestimis sin, tamen li foriris…

Pos kelkaj minutoj Johnson diris tra la fenestro:

– He, tagdeĵoranto! Alkonduku la gardistojn ĉi tien!

– Kio okazis?

– Mi mortigis la serĝenton.


Загрузка...