Antaŭ Du Mil Jaroj
Francisco Candido Xavier
Francisco Candido Xavier
(Mediumo)
ANTAU DU MIL JAROJ...
Epizodoj de la Historio de Kristanismo dum la Jarcento I
Romano de
EMMANUEL
(Spirito) *
El la portugala lingvo tradukis
L. C. Porto-CarreCro-Neto
Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL eGRAFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO
2a eldono (reviziita de la Tradukinto)
De la 4aĝis la 6aekzempler-milo
El la portugala lingvo tradukis: L. C. PORTO CARREIRO NETO
34-AA; 000.3-O; 1/1993 Copyright 1951 by
FEDERACAO ESPIRITA BRASILEIRA (Brazila Spiritisma Federacio) SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasilia - DF - Brasil - CEP 70.830-030
Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de
Presejo de la Eldona Fako de FEB
Rua Souza Valente, 17
20941-040 - Rio-RJ - Brasil
C.G.C. n°33.644.857/0002-84 IE. n°81.600.503
Impresso no Brasil PRESITA EN BRAZILO
Tabelo de la enhavo
Prezento 9
Intime kun Emmanuel 17
Unua Parto
- Du amikoj 25
- La sklavo 41
- En la hejmo de Pilato 59
- En Galileo 74
- La Mesio el Nazaret 90
- La forrabo 106
- La predikoj ĉe Tiberiado 125
- En la granda tago sur Kalvario 140
XIX - La venkinta kalumnio 155
X - La Samaria Apostolo 177
Dua Parto
- La morto de Flaminio 224
- Ombroj kaj edziĝo 248
- Planoj de la mallumo 266
- Tragedioj kaj esperoj 283
- En katakomboj de la fido kaj en la cirko
de la martirigo 310
- Unuaj lumradioj en la Regno de la Sinjoro 354
- Retoj de la malfeliĉo 370
- Ĉe la detruado de Jerusalem 400
XIX - Amaraj rememoroj 428
X - Dum la lastaj minutoj de Pompeo 440
Prezento
Mi devas prezenti al la estimata leganto, ne nur la Aŭtoron de ĉi tiu bela kaj instrua verko, sed ankaŭ la mediumon.
La Aŭtoro, Emmanuel - nomo, kies skribon mi trovis bone ne ŝanĝi en Esperanto kaj kiu signifas "Dio kun ni" - estas unu el la Superaj Spiritoj, gvidantaj nian landon, Brazilon, sub la Ĝenerala Direktado de Iŝmael. Hodiaŭ jam tre progresinte, Emmanuel antaŭ pli ol du mil jaroj okupis ja malaltan rangon en la spirita hierarkio: li estis "malsupera Spirito", aŭ, laŭ la ordinara dirmaniero, malica homo, portanta riproĉindajn malvirtojn, kiajn bedaŭrinde posedas la plej granda parto de la homaro. Li devis do multe suferi pro sia granda neperfekteco; por kompensi tiom da eraroj, li trapasis longan serion da turmentaj reenkarniĝoj, ĝis li povis forlavi de sia spirito ĉiujn makulojn, per kiuj li mem sin nigrigis.
En ĉi tiu verko li preterpase parolas pri unu el siaj ekzistadoj, antaŭinta tiun, kies okazaĵojn li nun priskribas; pro tiu antaŭa ekzistado kaj pro sia supermezura malhumileco li travivis plej dolorajn momentojn; krudeco kaj fiero devigis lin iri longan, malglatan vojon, ĝis li sukcesis altiĝi per humiliĝo. Ĉi tiu libro estas do saĝa averto, ke ni obeu la Leĝon de Amo, se ni sincere deziras ŝpari al ni multe da ĉagrenoj, pri kiuj ni solaj respondas; ĝi instruas al ni, ke fiero estas alta kaj dika muro, disiganta la homojn, kiuj tamen devas kune kaj konsente vivi; ĝi atentigas nin ankaŭ pri la bagatela valoro de la materialaj aferoj, nura polvo, kies eroj, hodiaŭ kungluitaj, morgaŭ disŝutiĝos en la aero, kiel simpla "vantaĵo de vantaĵo".
La mediumo, Francisco Candido Xavier (>), meritas ĉi tie apartan konsideron.
Li naskiĝis en la 2-a de Aprilo 1910, en la urbeto Pedro Leopoldo, proksima al Belo Horizonte, ĉefurbo de la ŝtato Minas Gerais, Brazilo, kaj tie li ankoraŭ loĝas. Lia familio estis tre malriĉa, kaj tial la knabeto ne trovis la kondiĉojn necesajn al ia norma instruado; eĉ vivrimedoj estis apenaŭ troveblaj. Tia malfavora situacio devigis la knabon tre frue komenci labori kaj malhelpis al li ricevi konvenan instruadon.
Havante nur sep jarojn, li jam konstatis sian mediumecon kiel "vidanto", kaj ankoraŭ hodiaŭ li vidas la Spiritojn tiel klare, kiel la surterjan homojn; oni povus diri, ke li ne bone distingas unujn de la aliaj. En 1927
komencis sian aktivecon en la spiritismaj medioj, en familia rondo, kie li tuj ricevis la unuajn komunikaĵojn, prozajn kaj versajn.
Ne estas mia intenco fari la biografion de tiu eksterordinara mediumo. Mi skizis la kondiĉojn, en kiuj li naskiĝis kaj estis edukata en sia infaneco nur por tio, ke oni sciu precipe lian tre malaltan instruitecon. Ĉi tiu ne transpasis la limojn de elementa lernejo, kie la knaboj kaj knabinoj lernas skribi kaj kalkuli; por pli ol tio li
(*) La lastan nomon legu Ŝavjer'.
ne havis tempon, nek okazon. Nun li estas malaltranga ŝtatoficisto, havanta la funkcion de maŝinskribisto; kaj tamen - mireginde! - li jam skribis ( ne "verkis"!) kaj ĝis hodiaŭ publikigis kvardek unu verkojn beletristikajn, historiajn, sciencajn!(*)
En Aŭgusto 1931 li komencis grandan verkon el ĉirkaŭ ducent poeziaĵoj de proksimume kvindek Spiritoj, iamaj brazilanoj aŭ portugaloj; tiun libron publikigis, kiel preskaŭ ĉiujn aliajn, la Brazila Spiritisma Federacio, en 1932. Estu reliefigite, ke F. C. Xavier ĉerpas neniom da materiala profito el la verkoj de li ricevataj; li estas ankoraŭ tiu malriĉa junulo, kiu tamen, ne edziĝinte, subtenas junajn gefratojn kaj orfajn genevojn, kaj sisteme rifuzas ĉian monsumon kontraŭ servoj, de kiuj, li diras, li estas nura peranto: la favoratoj danku Dion pro la ĉiela graco. Gajhumora, komunikiĝema, afabla, babilema, amanto de senmalicaj spritaĵoj, li estas efektive unu el la plej senafektaj, humilaj kaj amindaj homoj, kiajn oni povus trovi.
Tiu "Transmonda Parnaso" skuis la literaturajn sferojn en Brazilo kaj Portugalujo: tiujn poeziaĵojn ja verkis tiuj homoj, kies nomoj estis tie subskribitaj! Mi informu, ke poeziaĵojn kaj ĉion ceteran F. C. Xavier skribas flue, sen eĉ unu sekundo da ekpenso kaj seninterrompe; laŭŝajne, la Spirito alportas sian verkon jam preta, kaj la laboro limiĝas do je simpla diktado. Ordinare la mediumo skribas "nekonscie" kaj ĉiam sen ia "elvoko". En tia maniero li ricevas ĉiajn komunikaĵojn, ĉu tiuj estas dikaj volumoj, ĉu simplaj alparoloj, konsiloj,
( ) Ĉi tion mi skribis en 1951. Poste li emeritiĝis pro nekuracebla malsano de la okuloj kaj hodiaŭ loĝas en Uberaba, en tiu sama ŝtato, kie li daŭrigis siajn mediumajn laborojn.
preĝoj k.t.p., kiuj aŭ tute ne estas publikigataj - pro sia nur persona intereso - aŭ aperas kiel flugfolioj, gazetartikoloj, broŝuretoj k.s. Tiu nepublikigita parto de la komunikaĵoj jam formus multenombrajn dikajn librojn.
Ĉe tiu konstato, ke neklerulo skribas verkojn pri ĉiuj temoj - tiel facile kaj abunde; ke li skribas komunikaĵ- ojn tute personajn de "mortintoj", kiuj parolas al siaj surteraj karuloj pri aferoj tute nekonataj al la mediumo; ke li priskribas la "fantomon" al li aperintan ĝuste tia, kia estis la homo en sia lasta ekzistado, kaj kelkafoje malsama, ol kiel opiniis la konsultanto, kiu poste konfesas sian eraron; oni ja devas rekoni, ke "io" ekzistas ekster niaj ordinaraj sentumoj, trans la komune homaj kapabloj.
Antaŭ ĉio mi devus diri, ke ĉiuj tiuj verkoj - ĉu prozaj aŭ versaj - estas fundamente kaj esence instruaj: ilia programo estas Kristanismo laŭ ties tuta pureco, kaj do oni el ili ricevas efektivajn normojn de konduto, konsolon, paciencon, komprenemon, toleremon, fidon, esperon; oni lernas, unuvorte, vivi.
Pere de F. C. Xavier, ni povus sentime aserti, la vera Kristanismo disetendiĝis kaj ĵetis firmajn radikojn en la koron de nia tradicie katolika lando. Sed plej gravas reliefigi, ke Spiritismo ĉe ni estas kulturara, antaŭ kaj super ĉio, laŭ sia pure kristana aspekto, laŭ sia reala flanko, nome, celante la moralajn sekvojn de tiu giganta klopodado de niaj transmondaj Amikoj. Treege malofte ni kunvenas kiel malvarmaj, scivolaj eksperimentantoj, kiuj eliras el siaj kunsidoj kun dezerta koro: tiu "scienca" flanko de la superbela Doktrino nin apenaŭ altiras.
Mi aldonu, ke Esperanto jam de longe ĝuas la tutan apogon de la Brazila Spiritisma Federacio, kiu ekde 1937 havas Departementon de Esperanto, kies Direktoro estas nia tre konata samideano Iŝmael Gomes Braga. Multaj spiritistoj estas niaj samideanoj, kaj tial la du movadoj estas por ĉiam interligitaj en nia lando. La natura sekvo el tia forta ĉeno estis, ke nin favoras el la Transmondo estuloj, kiuj senĉese sendas al ni sian parolon en aŭ pri Esperanto. Unu el tiuj manifestaĵoj, kiuj klare elmontras la valoron de Esperanto en la mondo, estas la sekvanta komunikaĵo de la sama Emmanuel, ricevita de F. C. Xavier en la 19-a de Januaro 1940. Ĝi estas titolita "La Misio de Esperanto" kaj, kiel ĉiuj aliaj skribitaj de tiu mediumo, originale redaktita en la portugala lingvo; Iŝmael Gomes Braga ĝin esperantigis kaj publikigis en la verko "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo", kolekto da poeziaĵoj, preskaŭ ĉiuj rekte en Esperanto ricevitaj de la klera Prof. F. V. Lorenz.
LA MISIO DE ESPERANTO
Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de la civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon mi deziras mencii Esperanton, amike ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de la taskoj ricevitaj en la lumo de la spirita mondo.
Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de la perforto, kiuj ebriigis la cerbon de la nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de la homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.
La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de la moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grand- aj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar landlimoj apartigas ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.
Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de l' universalaj valoroj.
Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de la malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de la homa evoluado.
Esperanto estas leciono de frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.
Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de l' esprimo, malgraŭ la diverseco de la procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de la Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.
EMMANUEL.
Fine, ĉi tiuj konsideroj ne estus kompletaj, se mi ne esprimus mian tutkoran dankon al tiu duobla samideano, sindona amiko kaj senlaca esperantisto, Iŝmael Gomes Braga, pro lia grandega, netaksebla laboro, revizii mian tradukaĵon, ĝin maŝine kopii, doni multajn klarigojn pri diversaj pecoj de la romano, pacience kunlaboradi kun la subskribinto. Tion li faris, ne nur kiel konscienca Direktoro de la Departemento de Esperanto de la B.S.F., ĵaluza pri la bona stilo de ties eldonaĵoj en Esperanto, sed ankaŭ - kaj precipe - kiel admirinda frato: tiel malproksimen iras Frateco, tiu sento, pri kiu ni tiel arde deziras, ke ĝi reale ekzistu en ĉiu koro tra la tuta mondo!
Porto Carreiro Neto () Rio-de-Ĵanejro, la 2-an de Aprilo 1951.
(*) Noto de la Eldonistoj en la fino de la libro.
INTIME KUN EMMANUEL
AL LA LEGANTO
Leganto: Antaŭ ol vi transpaŝos la sojlon de ĉi tiu historio, ni devas prezenti al via scivolo kelkajn alparolojn de Emmanuel, la eks-senatano Publius Lentulus, deveninta de la fiera "gens Cornelia"; tiujn alparolojn ni private ricevis de tiu nobla Spirito en la rondo de spiritualismaj studoj en Pedro Leopoldo, ŝtato Minas Gerais (Brazilo).
Per tiuj alparoloj vi ekscios la unuajn vortojn de la Aŭtoro pri ĉi tiu verko kaj liajn plej intimajn impresojn dum la skribado, kiu daŭris de la 24-a de Oktobro 1938 ĝis la 9-a de Februaro 1939 — 109 tagojn —, laŭ la tempo, pri kiu lia mediumo povis disponi, kaj sen interrompo de aliaj laboroj de Emmanuel mem ĉe la suferantaj personoj, ofte petantaj lian helpon, kaj de lia klopodado por la propagando de la kristana Spiritismo en la Sudkruca Lando.
En la 7-a de Septembro 1938 li sciigis per intima nelonga komunikaĵo al siaj enkarniĝintaj amikoj:
"Se Dio permesos al ni, iam mi parolos al vi pri la fiera patricio Publio Lentulus, por ke vi ion
lernu el la doloraj travivaĵoj de indiferenta kaj sendanka animo.
"Ni atendu la tempon oportunan kaj la permeson de Jesuo."
Emmanuel ne forgesis sian promeson. Efektive, la 21-an de Oktobro de la sama jaro li rememorigis per nova familiara komunikaĵo:
"Se la boneco de Jesuo al ni permesos, ni post kelkaj tagoj komencos nian laboron; mi atendas, ĝis estos al ni eble skribi miajn memoraĵojn pri la tempo, kiun la Dia Majstro pasigis sur la Tero.
"Mi ne scias, ĉu tian intencon ni povos realigi tiel bone, kiel ni deziras. Antaŭ ĉio, mi volas tamen ĉi tie certigi mian fidon je la kompatemo de Nia Senlime Bona Patro."
En la 24-a de Oktobro supre menciita la mediumo Francisco Candido Xavier ja ricevis la unuan paĝon de ĉi tiu libro; kaj la 25-an de tiu monato Emmanuel revenis por diri:
"Kun la helpo de Jesuo ni komencas alian modestan laboron. Dio permesu, ke ni povu ĝin sukcese plenumi.
"Nun vi vidos la amplekson de miaj pasintatempaj malfortaĵoj; mi tamen sentos min vigla, aperante, kun la tuta sincereco de mia koro, antaŭ la tribunalo de viaj konsciencoj. Preĝu kun mi, petante Jesuon, ke mi povu fari ĝis la fino ĉi tiun penon, tiel, ke la
tribunalo disetendiĝu trans vian medion, por ke mia konfeso estu gvidilo por ĉiuj."
Dum la tuta psikografia laboro la Aŭtoro de ĉi tiu
libro ne preterlasis okazon, por instrui al ĉiuj, lin
akompanantaj, humilecon kaj fidon. En la 30-a de Decembro 1938 li diris per nova intima komunikaĵo:
"Mi dankas vin, miaj infanoj, pro la altvalora helpo, kiun vi donas al mi. Jam de la komenco mi kiom eble klopodas, por konformigi tian antikvan historion al la gusto de la esprimoj de la hodiaŭa mondo, sed, rakontante ion veran, ni estas instigataj, super ĉio, penetri en la esencon de la aferoj, de la faktoj, kaj de la instruoj.
"Por mi ĉi tiu rememorado estas tre dolĉa, sed ankaŭ tre amara: dolĉa pro la revokado, en la menson, de agrablaj faktoj, sed profunde dolora ĉe la konsiderado pri mia nesentema koro, kiu ne sciis profiti el la luma minuto, kiun antaŭ du mil jaroj sonis la horloĝo de mia vivo de Spirito.
"Jesuo permesu, ke mi povu trafi la celon de la tasko, per kiu mi mem ŝarĝis min, prezentante en ĉi tiu verko, ne ian interesan memoraĵon pri mia mizera persono, sed, sole nur, iun sperton por la homoj, nun sin donantaj al la prisemado de la kampo de Nia Dia Majstro."
(*) Tiu ĉi libro estas la unua verkita de Emmanuel; post ĝi li jam skribis plurajn aliajn, nome: "Post 50 jaroj", "Sur la Vojo al la Lumo","La Konsolanto", "Paŭlo kaj Stefano", "Abnegacio", "Vojo, Vero kaj Vivo", "Pano Nia" k. a., ricevitajn pere de la sama mediumo F. C. Xavier. - La Trad.
Ĉe aliaj okazoj Emmanuel instruadis al siaj enkarniĝintaj samlaboruloj la neceson de nia spirita ligiteco kun Jesuo dum la plenumado de ĉiuj taskoj. En la 4-a de Januaro 1939 li diktis, per intima komunikaĵo, la jenan preĝon, ankaŭ rilatantan al liaj rememoroj pri la fora pasinteco:
"Jesuo, Kompatema Ŝafido de Nia Ĉiugraca Patro, jam forpasis du mil jaroj, kaj mia mizera animo ankoraŭ unu fojon travivas siajn afliktajn, malĝojajn tagojn!
"Kiom valoras du jarmiloj, Sinjoro, ĉe la horloĝo de la Eterna Tempo?
"Mi sentas, ke via favorkoreco respondas al ni el sia nekonata profundo... La tempo estas ja la granda trezoro de la homo, kaj dudek jarcentoj, same kiel dudek ekzistadoj, eble estas dudek tagoj da provoj kaj da luktoj, per kiuj la kulpaj Spiritoj sin elaĉetas.
"Nur via boneco estas senlima! Nur via favorkoreco povas ampleksi ĉiujn jarcentojn kaj ĉiujn estulojn, ĉar vivas en vi la glora sintezo de la tuta surtera evoluado, dia intigilo de ĉiaj kulturoj, superbela animo de ĉiuj pensoj.
"Antaŭ miaj mizeraj okuloj bildiĝas la antikva Romo, kiu ĉeestis miajn ĉagrenojn kaj miajn dolorajn falojn... Mi sentas min ankoraŭ envolvita en la ŝlimo de miaj malnoblaĵoj, kaj mi rigardas la monumentojn starigitajn de la homa vantamo... Mi rigardas politikajn reĝimojn, variantajn pri siaj karakterizaj trajtoj de libereco kaj de perforto, homojn, kiuj tenadis aŭtoritaton kaj regadon, sinjorojn de la riĉeco kaj de la inteligento, efemerajn potencojn, kiuj daŭras nur unu forpasantan tagon!
"Mi rigardas tronojn kaj suverenojn, multekost- ajn mantelojn, honoratajn sur la Tero, robojn de la erarema homa justeco, parlamentojn kaj dekretojn, kiujn oni kredas nenuligeblaj! Silente, Sinjoro, vi vidis la konfuzon, kiu leviĝis inter la malkvietaj homoj, kaj, kun via senŝanĝa profunda amo, vi ĉiam savadis la kreitojn en la dolor a momento de la grandaj frakasoj... Vi etendis vian kompatan, senmakulan manon al la plej malaltaj kaj malfortaj popoloj; vi konfuzis la falsan sciencon de ĉiuj tempoj; vi humiligis la homojn, kiuj sin mem rigardis kiel grandajn kaj potencajn!
"Sub via kompatema rigardo la morto malfermis siajn ombrajn pordojn, la falsaj gloroj de la mondo estis disbatitaj en la kirlego de la ambicioj, kaj ĉiuj vantaĵoj estis reduktitaj al monto da cindro!
"Antaŭ mia animo montriĝas la rememoroj pri la elegantaj konstruaĵoj sur mirindaj montetoj; mi vidas la riveron Tibero, kies akvo rikoltas la forĵetaĵojn de la granda imperia Babilono; mi vidas la akveduktojn, la altvalorajn marmoraĵojn, la varmbanejojn, kiuj ŝajnis nedetrueblaj... Mi ankoraŭ vidas la multmovajn stratojn, kie mizera plebo atendas la favorojn de la grandsinjoroj, la almozdonatan tritikon, la pecojn da ŝtofo, kiuj ŝirmos kontraŭ la malvarmo la nudecon de la karno.
"Plenŝtopitaj estas la cirkoj... Jen la aristokrata patriciaro observas la elegantajn konkurojn sur la Marsa Stadio, kaj ĉie, de la plej malgravaj vojoj ĝis la plej luksaj palacoj, oni parolas pri Cezaro, la Respekteginda!
"En tiuj rememoroj, mi pave paŝas, Sinjoro, inter ĉifonoj kaj brilaĵoj, kun mia malnobla fiero! Tra la dika vualo de mia ombro ankaŭ mi ne povus vidi vin, sidantan en la Alta Ĉielo, kie vi tenas vian tronon, trezoron de neelĉerpeblaj gracoj...
"Dum la granda Imperio disruiniĝis per maltrankviligaj luktoj, via koro estis silenta; kaj mi, kiel la ceteraj homoj, mi ne rimarkis, ke vi gardostaras!
"Vi permesis, ke la Roma Babelo tre altiĝu; sed, kiam vi vidis, ke ĉe tio la firmestareco mem de la surplaneda vivo estas kompromitita, vi diris: "Sufiĉe! la tempo jam venis por laboro sur la kampo de Vero!" Kaj la grandaj monumentoj, kune kun la statuoj de la antikvaj dioj, rulfalis de sur siaj mirindaj piedstaloj! Ia mortoblovo trabalais la regionojn, infektitajn de la viruso de ambicio kaj de senbrida egoismo, kaj la granda metropolo de la peko senhomiĝis. Renversiĝis la grandiozaj cirkoj, turniĝis en rubojn la palacoj, nigra koloro kovris la luksajn marmoraĵojn...
"Sufiĉis unu sola vorto el viaj lipoj, Sinjoro, kaj jen la grandsinjoroj revenis al la bordoj de Tibero kiel plej mizeraj sklavoj! Ni tiel disvagadis en nia nokto ĝis la tago, kiam nova lumo ŝprucis en nia konscienco. Estis necese, ke la jarcentoj forpasu, por ke ni lernu la unuajn elementojn pri via senlima scienco, tiu scienco de pardono kaj de amo!
"Kaj tie ĉi ni estas, Jesuo, por laŭdi vian grandecon! Permesu, ke ni povu ĉiumomente memori vin, vian voĉon aŭdi en ĉia okaza sono sur la vojo, por foritir nin el la dolora ombro! Etendu al ni vi- ajn manojn kaj parolu al ni ankoraŭ pri via Regno! Ni treege soifas al tiu eterna akvo de vivo, pri
kiu vi figure parolis en la instruo al la Samaria virino... (>)
"Kiel armeo da laboristoj de via Evangelio, ni marŝas sub viaj mildaj, sanktaj ordonoj! Subtenu nin, Sinjoro; ne forprenu de sur niaj ŝultroj la luman, savantan krucon, sed helpu nin, ke ni sentu, en la ĉiutagaj laboroj, la eternan, grandegan lumon de via regno de paco, de konkordo, de saĝo, sur nia vojo de batalado, de solidareco kaj de espero!"
En la 8-a de Februaro, tago antaŭ la fino de la ricevo de ĉi tiu libro, Emmanuel dankis pro ilia kunhelpo siajn enkarniĝintajn amikojn per familiara komunikaĵo, el kiu ni elprenas kelkajn frazojn:
"Miaj amikoj, Dio vin helpu kaj rekompencu. Nia modesta verko estas baldaŭ finiĝonta. Restas skribotaj malmultaj paĝoj, kaj mi vin kore dankas.
"Denove renkontante la Spiritojn, kiuj iam estis miaj amikoj, mi sentas la koron kontenta kaj revigligita, ĉar mi konstatas la sindonon de ĉiuj al la firma penso pri la evoluado, antaŭen kaj supren; ne senmotive ni hodiaŭ laboras en la sama metiejo, kie regas klopodo kaj bonvolo.
"Jesuo certe rekompensos vin pro la amika, sincera peno, per kiu vi komplezis min; lia senlima favorkoreco benu vin: jen mia ĉiama preĝo."
Ĉi tiuj estas kelkaj el la intimaj alparoloj de Emmanuel dum la ricevado de tiu ĉi verko. La humileco de tiu
(*) Johano, 4: 5 ĝis 26. - La Trad.
komplezema Spirito pruvas, ke ankaŭ en la nevidebla sfero ekzistas la neceso de propra penado, de pacienco kaj de fido, por ia ajn realigo.
Tiuj intimaj paroloj de la Aŭtoro estas admono, por ke ni ĉiuj sciu preĝi, labori kaj esperi al Jesuo Kristo, neniam perdante la kuraĝon dum la batalado, kiun la Dia Boneco proponas al ni por nia elaĉeto, direkte al nia propra savo.
Pedro Leopoldo, la 2-an de Marto 1939.
UNUA PARTO
I
DU AMIKOJ
Jam la lasta tagheleco antaŭ la vespero banis la Roman domaron.
La akvo de la rivero Tibero, fluanta ĉe la monteto Aventino, respegulis la lastajn rebrilojn de la krepusko; sur la mallarĝaj stratoj pasis rapidaj portoseĝoj, tenataj de muskolfortaj, facilmovaj sklavoj.
Pezaj nuboj, amasiĝantaj en la atmosfero, anoncis baldaŭan pluvegon, kaj la lastaj fenestroj de la privataj kaj kolektivaj loĝejoj brue fermiĝis ĉe la blovo de la unuaj vesperaj ventoj.
El inter la elegantaj, simplastilaj konstruoj, kun altvaloraj marmoraĵoj, ĉe la bazo de la monteto, unu altiris al si la tenton de la fremduloj pro siaj gravaspektaj, majestaj kolonoj. Pro ĝia artisma kaj impona aspekto, ĝia eksteraĵo vidigis, ĉe la unua ekrigardo, la socian pozicion de ĝia posedanto.
Ĝi estis, efektive, la loĝejo de la senatano Publio Lentulus Cornelius, ankoraŭ juna viro, kiu, konforme al la moro, plenumis en la Senato leĝodonajn kaj juĝistajn funkciojn, laŭ la rajto, kiun li havis kiel homo deveninta de malnova familio el senatanoj kaj konsuloj de la Roma Respubliko.
La Imperio, fondita de Aŭgusto, limigis la senatan povon, kaj, vere, la senatanoj havis nenian rektan influon sur la privatajn aferojn de la imperia registaro; tamen ĝi daŭrigis plu la heredecon de la titoloj kaj de la altrangaj oficoj de la patriciaj familioj, kaj tiel ĝi starigis la plej tranĉan dividon de la klasoj, en la socia hierarkio.
Estas la sepa vespere de iu tago de Majo de la jaro 31 de nia erao. Komforte sidante sur unu el la sofoj de la triklinio (), Publio Lentulus, kune kun sia amiko Flaminio Severus, finas la vespermanĝon, dum Livia, edzino de la senatano, donas mastrumajn ordonojn al juna etruska sklavino.
La gastiganto estis juna viro, laŭŝajne malpli ol tridekjara, malgraŭ la fiera, serioza mieno kaj la tuniko kun larĝa purpura borderaĵo, kiu trudis respekton al ĉiu, alproksimiĝanta al li; kontraste kun li, lia amiko, ankaŭ en vesto de senatano, vidigis grandan aĝon, kiun kronis antaŭtempa hargrizeco, signo de boneco kaj de sperto en la vivo.
Lasinte la junan sinjorinon kun la hejmaj okupoj, ambaŭ sin direktis al la peristilo, por spiri iom da oksigeno en la varma nokto, kvankam la minaca aspekto de la ĉielo antaŭsentigis baldaŭan pluvon.
- Vere, mia kara Publio - diris Flaminio maltrankvila - vi okulfrape konsumiĝas. Ĝi estas situacio, kiu postulas
(*) Triklinio, en la latina lingvo "triclinium": manĝoĉambro kun tri sofoj ( aŭ litoj ) ĉirkaŭ la tablo. - La Trad.
ian senprokrastan modifon. Ĉu vi jam konsultis ĉiujn kuracistojn por la resanigo de via filineto?
Bedaŭrinde - amare respondis la patricio - mi jam uzis ĉiajn rimedojn laŭ nia povo. Antaŭ kelkaj tagoj mia kompatinda Livia vojaĝis kun ŝi, por distri ŝin, al nia domo en Tibur; tie ili iris al unu el la plej bonaj kuracistoj, kiu diris, ke tia malsano estas nekuracebla por la hodiaŭa scienco. La kuracisto faris ja nenian pozitivan diagnozon, certe kompatante la malsanan knabinon kaj nian gepatran malesperon; sed, laŭ nia observado, ni kredas, ke la kuracisto en Tibur suspektas, ke ĝi estas lepro.
Trokuraĝa, absurda suspekto!
Tamen, se, unuflanke, ni povas akcepti nenian dubon koncerne niajn praulojn, aliflanke vi scias, ke Romo svarmas per sklavoj el ĉiuj regionoj de la mondo, kaj ili estas ia instrumentoj de niaj ĉiutagaj laboroj.
Estas vere... - konsentis Flaminio per amara tono.
Ia ombro da malgajaj perspektivoj montriĝis sur la frunto de la amikoj dum la unuaj pluvogutoj kontentigis la soifon de la floraj rozarbetoj, kiuj ornamis la graciajn helkolorajn koloniojn.
Kaj la malgranda Plinio? - demandis Publio, kvazaŭ dezirante turni la konversacion en alia direkto.
Tiu, kiel vi scias, estas ĉiam sana, ĝuas bonegan farton. Kalpurnia ĉiumomente turmentiĝas, penante kontentigi ĉiajn kapricojn de knabo preskaŭ dekdujara. Iafoje li obstinas kaj ribelas: li kontraŭstaras la admonojn de la maljuna Parmenido kaj faras la gimnastikajn ekzercojn nur tiam, kiam tio plaĉas al li; tamen li havas grandan preferon por la ĉevaloj. Prezentu al vi, ke, en momento de senpripenso propra al lia aĝo, trompante la viglan atenton de sia frato, li konkuris ĉe la kurado de bigoj ( ), dum la ordinaraj ekzercoj en sporta societo de la Marsa stadio, kaj atingis unu el la unuaj lokoj. Rigardan- te miajn du filojn, mi ĉiam pensas pri via malgranda Flavia Lentulia, ĉar vi ja konas mian intencon por la estonteco, por la streĉo de la malnovaj ligiloj inter niaj familioj.
Publio silente aŭdis sian amikon, kvazaŭ la envio mordus lian kareseman koron de patro.
Tamen - li rebatis -, malgraŭ niaj projektoj la aŭguristoj ne favoras niajn esperojn, ĉar vere estas, ke mia kompatinda filino, kiu ricevas nian tutan zorgadon, ŝajnas unu el tiuj estuloj, forlasite vivantaj en Velabro. (**}
Ni tamen fidu al la kompatemo de la dioj...
De la dioj? - rediris Publio kun apenaŭ kaŝita senkuraĝeco. - Pri tia subtilega rimedo mi jam de longe teksadas milojn da teorioj en la bolanta cerbo. Antaŭ kelka tempo, dum vizito al vi, mi havis la okazon pli intime koni vian maljunan Grekan eks-sklavon. Parmenido parolis al mi pri sia juneco kaj vivado en Hindujo, kaj pri la hindaj kredoj kun ĝiaj misteroj pri la animo. Ĉu vi kredas, ke ĉiu el ni povas reveni, post la morto, sur la scenejon de la vivo, en alia korpo?
Tute ne - energie respondis Flaminio. - Malgraŭ sia alte ŝatinda karaktero, Parmenido donas tro liberan kuron al sia spirita vagado.
( ' Bigo, en la latina lingvo "biga": du- aŭ kvarrada ĉaro, tirata de du ĉevaloj kaj uzata, en la antikva Romo, por kuradoj, por la triumfoj aŭ por la transportado de ŝarĝoj. Mi proponas la vorton bigo por tiaspeca ĉaro, similan la kvadrigo, en la latina lingvo "quadriga", samtipa ĉaro tirata de kvar ĉevaloj, laŭ la "Vortaro de Esperanto", de Kabe. Bedaŭrinde tiu grava verko ne parolas pri ia "bigo".- La Trad. (**' Antaŭurbo de la antikva Romo, situacianta sur marĉo. - La Eldonistoj.
Mi tamen, mia amiko, inklinas al la kredo, ke li pravas. Kiel ni povus ja klarigi la diversecon de la destinoj en ĉi tiu mondo? Kial la riĉegeco en niaj aristokrataj kvartaloj kaj la mizero sur la monteto Eskvilino? La fido je la povo de la dioj ne sukcesas klarigi tiajn turmentajn problemojn. Vidante mian malfeliĉan filineton kun disŝirita kaj putranta karno, mi sentas, ke la vero estas ĉe via sklavo. Kion, efektive, faris la malgranda Flavia, ankoraŭ ne sepjara, por tian punon meriti de la ĉielaj potenculoj? Kian ĝojon niaj dioj povus ĝui el la ploro de infano kaj el la doloraj larmoj, bruligantaj niajn korojn? Ĉu ne estas ja pli kompreneble kaj akcepteble, ke ni venis el malproksime kun ŝuldoj kontraŭ la ĉielaj superuloj?
Flaminio Severus skuis la kapon, kiel iu deziranta forpuŝi de si ian dubon, sed, reprenante sian kutiman aspekton, firme respondis:
Vi agas nebone, nutrante tiajn konjektojn en via animo. Aĝante nun kvardek kvin jarojn, mi ne konas kredojn pli valorajn ol la niaj, en la kultado al la prauloj. Vi devas konsideri, ke la diverseco de la sociaj pozicioj estas problemo naskita de nia politika organizado, la sola, kiu starigis netan disigon inter la homoj, laŭ ĉies valoroj kaj penoj; koncerne la demandon pri la suferoj, ni memoru, ke la dioj povas provi niajn moralajn virtojn per la plej grandaj minacoj al niaj animaj fibroj; tio ne sekvigas nepre, ke ni devas alpreni la absurdajn principojn de la Egiptoj kaj de la Grekoj, principojn, kiuj, por diri la veron, jam reduktis ilin al nenio kaj al servuto. Ĉu vi jam faris ian oferon en la templo post tiaj afliktaj duboj?
Mi jam faris plurajn oferojn al niaj dioj, laŭ niaj moroj - emociita respondis Publio -, kaj neniu, pli ol mi, fieras pri la gloraj virtoj de niaj familiaj tradicioj.
Sed miaj observoj ne rilatas nur al mia filineto. De multaj tagoj turmentas min la terura engimo de iu sonĝo.
De iu sonĝo? Ĉu do la fantazio povas tiel skui la energion de patricio?
Publio Lentulus ricevis demandon en profunda enpensiĝo. Liaj senmovaj okuloj estis kvazaŭ fiksitaj sur ia bildo, kiun la tempo forigis kun la fluado de la jaroj.
Nun falis kontinua pluvego, kiu, inundante la impluvion (>), enfalis en la akvujon, kiu ornamis la korton de peristilo.
La du amikoj jam komforte sidis en la interno de la domo, sur ampleksa marmora benko kovrita per orientaj ŝtofoj, kaj daŭrigis sian intiman konversacion.
Tia estas - plu diris Publio - la evidenta realeco de iuj sonĝoj, ke ili ja distingiĝas de la fantazio.
"Iam mi revenis hejmen el kunsido en la Senato, kie ni diskutis problemon de profunda morala delikateco, kaj jen mi sentis min kaptita de neklarigebla malvigliĝo.
"Mi iris frue en mian dormoĉambron; kaj, kiam, konsiderante la delikatajn devojn de homo, kiu havas oficon de juĝado, mi kredis, ke mi vidas apud mi la figuron de Temisa, kiun ni tenas sur la hejma altaro, mi sentis, ke ia eksterordinara forto fermas al mi la lacajn, dolorajn palpebrojn. Tiam, mi ekvidis aliajn regionojn, kie mi rekonis lokojn hejmajn al mia spirito, kiujn mi estis tute forgesinta.
"Ĉu realaĵo, ĉu sonĝo - mi ne scias diri; mi vidis min kun la insignoj de konsulo en la Respublika epoko. Ŝajnis, ke mi revenis al la epoko de Lucio Sergio Katilino,
(*) Impluvio, en la latina lingvo "impluvium": korto de la antikvaj Romaj domoj, en kies centro ekzistis cisterno, por kolekti la akvon de la pluvoj. - La Trad.
ĉar, apud mi, mi vidis lin kaj Ciceronon, kiuj estis kvazaŭ la personiĝoj respektive de la malbono kaj de la bono. Mi sentis min katenita al la unua per fortaj, neŝireblaj ligiloj, kvazaŭ mi vivus dum la ombra tempo de lia konspiro kontraŭ la Senato kaj kun li partoprenus en la hontinda komploto, kiu celis tiun plej intiman organizaĵon de la Respubliko. Mi apogis ĉiujn liajn krimajn intencojn, aliĝante al ĉiuj projektoj per mia administra autoritato kaj direktante sekretajn kunvenojn, kie mi dekretadis abomenajn murdojn... En palpebruma daŭro mi denove travivis tiun tutan tragedion, kaj sentis, ke miajn manojn makulas sango kaj larmoj de senkulpuloj. Terurite, mi rigardadis, kvazaŭ pretervole reveninte al malluma, dolora pasinteco, la reton da fiaĵoj dum la revolucio, feliĉe sufokita pere de la influo de Cicerono; kaj la plej terura detalo estis, ke mi ludis unu el la roloj plej gravaj kaj reliefaj en tiu malnoblaĵo... Ĉiuj tiamaj naŭzaj bildoj preterpasis antaŭ miaj teruritaj okuloj...
"Sed, kio min plej humiligis ĉe tiuj vidaĵoj de la kulpa pasinteco, kvazaŭ mia nuna persono hontus tiajn rememorojn, tio estis, ke mi uzis mian aŭtoritaton kaj povon por, profitante de la situacio, plenumi la plej akrajn venĝojn kontraŭ miaj personaj malamikoj, donante ordonojn por ilia aresto ĉe la plej teruraj akuzoj. Al mia ŝtona koro ne sufiĉis la enŝlosado de la kontraŭuloj en haladzajn karcerojn, kio kaŭzis la disŝiron de la plej karaj kaj dolĉaj korligiloj for de la familio: mi donis ordonojn ankaŭ por la ekzekutado de multaj en la nokta mallumo, kaj al multaj politikaj opoziciantoj mi eltirigis la okulojn antaŭ mi, kiu plezuris ĉe iliaj turmentoj, kun la besta glacieco de la kruelaj venĝoj! Ve al mi, kiu dissemis elruiniĝon kaj malfeliĉon en tiom da animoj, ĉar unu tagon la subpremitoj decidis mortigi la kruelan turmentanton!
"Post la tuta serio da skandaloj, kiuj alportis al mi la perdon de la konsuleco, mi sentis la finon de miaj malnoblaj, abomenaj agoj antaŭ la senkonscienca kaj furioza popolamaso, kiu kondamnis min al la terura sufokturmento, kaj tiam mi spertis la suferojn kaj angorojn de la morto...
"Sed plej kurioze estas, ke mi revidis la ne- priskribeblan momenton, kiam mi trapasis la nigran akvon de Akerono, laŭŝajne malsuprenirinte al la ombraj lokoj de Averno, kien ne penetras la lumo de la dioj. La granda amaso da viktimoj tiam alproksimiĝis al mia afliktita, suferanta animo, kaj postulis justecon kaj kompenson, eksplodante per krioj kaj ĝemoj, kiuj eĥis en la profundo de mia koro.
'Kiel longe mi tiel restadis, prenita de tiu nedifinebla martireco? Mi ne sicas diri. Mi memoras nur, ke mi vidis la ĉielan figuron de Livia, kiu, meze en tiu tumulto de teruraĵoj, etendis al mi siajn lumajn, karesajn manojn.
"Ŝajnis al mi, ke mia edzino estis al mi intime konata jam de tre malproksimaj tempoj, ĉar mi eĉ unu momenton ne hezitis ekpreni ŝiajn mildajn manojn; tiam, mi estis de ŝi kondukita al tribunalo, kie sidis strangaj, gravaspektaj figuroj. Respektegindaj blankaj haroj kronis la serenan mienon de tiuj ĉielaj juĝistoj, senditaj de la dioj por la juĝado de la teranoj. Ia stranga subtileco karakterizis la atmosferon, kiu estis plena de dolĉa lumo, kiu faris travideblaj por ĉiuj ĉeestantoj miajn plej sekretajn pensojn.
"Livia certe estis mia gardanĝelo ĉe tiu kolekto da nekorupteblaj juĝistoj, ĉar ŝia dekstra mano kuŝis super mia kapo, kvazaŭ admonante min al rezignacio kaj sereneco, por ke mi aŭdu la superan verdikton.
"Mi ne bezonas diri al vi, kiel mi ekmiris kaj timis antaŭ tiu tribunalo, kiun mi ne konis; kaj jen, la juĝisto, kiu ŝajnis al mi la ĉefa aŭtoritatulo, sin turnis al mi per jenaj vortoj:
- Publio Lentulus: la justeco de la dioj, laŭ sia favorkoreco, decidas vian reiron al la kirlego de la surteraj luktoj, por ke vi forlavu la makulojn de viaj kulpoj en la elaĉetantaj larmoj. Vi vivos en epoko de mirinda spirita brilo, baraktante kontraŭ ĉiaj provoj kaj malfacilaĵoj, malgraŭ la ora lulilo, kiu akceptos vin, por ke vian nigrigitan konsciencon edifu la doloroj, kiuj purigas kaj revirtigas! Feliĉa vi estos, se vi scios bone profiti la benindan okazon por via revirtiĝo per abnegacio kaj humileco... Ni decidis, ke vi estos potenca kaj riĉa, por ke via seninteresiĝo pri la homaj vojoj estu pli bone uzata de viaj spiritaj mentoroj en la oportuna momento. Vi havos inteligentecon kaj sanon, riĉecon kaj aŭtoritaton, kiel rimedojn por la plena rebonigo de via animo; sed venos momento, kiam vi sentos malŝaton kontraŭ ĉiuj riĉaĵoj kaj sociaj valoroj, se vi scios prepari la koron por la nova vojo de amo kaj humileco, de toleremo kaj pardono, kiu, post ne multaj jaroj, malfermiĝos sur la ombra supraĵo de la Tero. La vivo estas reto da cirkonstancoj, kiujn ĉiu spirito devas interplekti por la bono, en la meĥanismo de sia destino. Profitu do tiujn rimedojn, kiujn la favorkoreco de la dioj metas en la servon de via revirtiĝo. Ne malŝatu la alvokon de la vero, kiam sonos la horo de la atesto kaj de la sanktigaj abnegacioj... Livia sekvos kun vi la doloran vojon de la perfektiĝado, kaj ŝi estos por vi la amika, protekta brako dum la tagoj de akraj kaj amaraj provoj. La esenca afero estas via animfirmeco sur la malglata vojo: ĝi purigos vian fidon kaj viajn farojn, en la rebonigado de nigra, krima pasinteco!
Ĉe tiuj lastaj vortoj, la fiera voĉo de la patricio fariĝis iom post iom sufokita kaj dolora. Profundaj amaraj emocioj reteniĝis en lia koro, turmentata de neforigebla senkuraĝeco.
Flaminio Severus aŭdadis lin interese kaj atente, kaj dume serĉis la rimedon plej facilan, por forpeli de li tiajn ĉagrenajn impresojn. Li sentis sin instigata deturni la fluon de la pensoj de sia amiko, tirante ties spiriton for de tiu mondo el emocioj nekonvenaj por la intelekta strukturo de Publio, alvokante ties edukitecon kaj fieron; sed samtempe li ne sukcesis forpuŝi siajn proprajn dubojn pri tiu sonĝo, kies klareco kaj versimileco lin ja frakasis. Li komprenis, ke li devas unue restarigi sian animan firmecon, kaj opiniis, ke la mildeco devas esti la apogo de liaj vortoj, por instruo de la amiko, kiun li konsideris pli ĝuste frato.
Apogante sian longan blankan manon al lia ŝultro, Flaminio afable demandis:
Kaj poste, kion vi vidis?
Sentante, ke la amiko lin komprenas, Publio Lentulus ricevis novan energion kaj daŭrigis:
Post la admonoj de tiu severa kaj respektinda juĝisto, mi ne plu vidis la figuron de Livia ĉe mi, sed nur aliajn graciajn estulojn, envolvitajn en tunikoj, kiuj ŝajnis al mi faritaj el travidebla neĝo; tiuj estuloj kuraĝigis al mi la koron per siaj afablaj ridetoj.
"Obeante al ilia amika alvoko, mi sentis, ke mia Spirito revenas al la Tero.
"Mi observis Romon, kiu jam ne estis ĝuste tia urbo, en kiu mi vivis antaŭ kelka tempo; ia blovo de plibeligo rekonstruadis ĝian malnovan parton, ĉar mi konstatis la ekzistadon de novaj cirkoj, luksegaj teatroj, elegantaj varmbanejoj kaj ĉarmaj palacoj, kiujn miaj okuloj neniam antaŭe vidis.
"Mi havis la okazon vidi mian patron inter liaj papirusoj kaj pergamenaj dokumentoj, studanta la senatajn procesojn, ĝuste tiel, kiel hodiaŭ okazas inter ni, kaj, petinte la benon de la dioj, ĉe la altaro de nia hejmo, mi spertis ian prematecon en la fundo de la animo. Ŝajnis al mi, ke atakis min dolora cerba afekcio, kaj kelkatempe mi dormetis, prenite de nedifinebla sveno.
"Mi ne povas precize vortigi tion, kio okazis; mi vekiĝis konsumata de alta febro, kvazaŭ tiu disvagado de mia penso tra la regionoj de Morfeo havigis al la korpo ian senton de laceco.
"Mi ne sicas vian opinion pri ĉi tiu malgaja korprema konfidenco, sed mi dezirus, ke vi iel klarigu al mi la aferon."
Ĉu klarigi al vi? - modeste respondis Flaminio, penante doni al la voĉo tonon de energia konvinkiteco. - Vi ja konas la respekton, kiun mi havas por la aŭguristoj; kio okazis al vi, tio estis, efektive, nenio pli ol sonĝo, kaj vi ja scias, ke ni, kiel praktikaj homoj, devas eviti ĉian fantazion en nia maniero juĝi la aferojn. Pro tio, ke ili tro multe revadis, la kleraj Atenanoj fariĝis mizeraj sklavoj; estas nia devo rekoni la bonecon de la dioj, kiuj konsentis al ni la senton de la realo, necesan al niaj konkeroj kaj venkoj. Ĉu estus pravigeble, se vi rezignus la amon al vi mem kaj al la socia pozicio de via familio, por ia nura imagaĵo?
Publio lasis, ke lia amiko abunde parolu pri la afero, kaj en la koron rikoltis liajn admonojn kaj konsilojn; sed poste, prenante liajn amikajn manojn, la senatano ekkriis kortuŝita:
Mia amiko, mi ne indus la helpon de la dioj, se mi lasus min peli laŭ la kaprico de la okazaĵoj. Ia simpla sonĝo ne estigus en mi motivon por tiaj doloraj konjektoj, sed vere mi ankoraŭ ne diris al vi ĉion.
Flaminio Severus kuntiris la brovojn kaj demandis:
Ĉu vi ankoraŭ ne diris tion? Kion signifas tiaj
asertoj?
En lia nobla animo, aflikta dubo estis jam enradikiĝinta ĉe la detala priskribado de tiu impresa, dolora sonĝo, kaj nur tre pene lia frata koro penis kaŝi antaŭ la amiko la ŝirantajn emociojn, kiuj ĝin profunde turmentadis.
Publio silente prenis lin sub la brako kaj kondukis lin al la galerioj de la portretoj, en unu el la anguloj de la peristilo, proksime de la hejma altaro, kie prezidis la kulton al la dioj la korligiloj plej puraj kaj sanktaj de la familio.
La amikoj penetris en la skriboĉambron kaj en la arkivon kun profunda montro de respekta enpensiĝo.
En unu el la anguloj orde kuŝis multenombraj pergamenaj kaj papirusaj dokumentoj, kaj en la galerioj estis vidataj vaksaj portretoj de prauloj de la familio.
Al Publio Lentulus estis malsekaj la okuloj kaj tremanta la voĉo, kvazaŭ profundaj emocioj lin tiam regis. Alproksimiĝinte al unu el la multenombraj vaksaj figuroj, tie starantaj en vicoj, li atentigis Flaminion pri ĝi per simpla demando:
Ĉu vi rekonas ĉi tiun?
Jes - respondis lia amiko, ektremante -, mi rekonas ĉi tiun skulptaĵon. Ĝi estas figuro de Publio Lentulus Sura, patro de via avo, ekzekutita per gorĝpremo antaŭ preskaŭ unu jarcento, dum la revolucio ĉefita de Katilino.
Antaŭ ĝuste naŭdek kvar jaroj la patro de mia avo estis mortigita ĉe tiuj teruraj cirkonstancoj - emfaze diris Publio, kiel iu, ĉion scianta pri la okazintaĵoj. - Atentu bone la trajtojn de ĉi tiu figuro, por konstati la perfektan similecon inter mi kaj tiu parenco, antaŭ longe vivinta. Ĉu ne kuŝus tie ĉi la ŝlosilo de mia dolora sonĝo?
La patricio rimarkis la frapan identecon de trajtoj de tiu senviva figuro kun la mieno de lia ĉeestanta amiko. Lia konfuziteco atingis sian apogeon ĉe tiuj miregigaj pruvoj. Li estis klarigonta la aferon per la grava konsidero pri la genealogio kaj heredeco, sed lia dialoganto, kvazaŭ divenante la plej malgrandajn detalojn de liaj duboj, antaŭigis al lia opinio:
Ankaŭ mi spertis ĉiujn ŝanceliĝojn, kiuj turmentas vian menson; ankaŭ mi luktis kontraŭ la prudento, antaŭ ol konsenti la tezon de ĉi tiu nia konversacio. La simileco de mienoj, eĉ la plej ekstrema, estas natura kaj ebla; sed tio ne tute kontentigas min. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis unu el niaj hejmaj servistoj al Taormina, proksime al kiu ni havas malnovan domon, kie estis konservata la arkivo de tiu mortinta parenco; tiun arkivon mi transportigis ĉi tien.
Kaj, kvazaŭ li estus certa pri ĉiuj siaj konjektoj, li turnis kaj returnis per nervaj manoj plurajn dokumentojn, ekkriante:
Vidu ĉi tiujn papirusojn! Ili estas notoj de mia praavo pri liaj projektoj kiel konsulo. En ĉi tiu amaso da dokumentoj mi trovis plurajn malnetojn de verdiktoj je morto, kiujn mi estis jam rimarkinta dum mia vagado tra la neklarigebla sonĝo... Komparu ĉi tiun skribon! Ĉu ĝi ne similas la mian? Kion ankoraŭ ni dezirus, krom ĉi tiuj kaligrafiaj pruvoj? Jam de multaj tagoj mi travivas ĉi tiun malluman dilemon en la interno de la koro... Ĉu eble mi estas Publio Lentulus Sura reenkarniĝinta?
Flaminio Severus lasis la frunton antaŭen kliniĝi, kun nekaŝebla maltrankvileco kaj nepriskribebla amareco.
Multaj estis la pruvoj pri la klareco kaj la logikeco de argumentado de lia amiko. Ĉio konspiris, por ke lia kastelo el klarigoj tondre disfelu ĉe la realaj faktoj; li tamen, pretiĝante por serĉi aliajn fortojn, kiuj gardus la komunan heredaĵon el kredoj kaj tradicioj, transdonitaj de iliaj prauloj, penis revenigi al la prudento la spiriton de tiu homo, al kiu li estis ligita per tia longjara amikeco.
Mia amiko - li murmuris, ĉirkaŭprenante Publion - mi konsentas kun vi, konsidere tiujn konsternantajn okazaĵojn. Tiu fakto estas unu el tiuj, flamigantaj la plej malvarman spiriton; ni tamen ne povas riski nian respondecon en la necerta senco de la unuaj impresoj. Se tiu pasaĵo siaflanke ŝajnas al ni reala, la neprokrasteblaj, pozitivaj realaĵoj postulas nian agadon. Kvankam mi alte estimas viajn saĝajn konsiderojn kaj ja kredas la verecon de tiu fenomeno, mi tamen opinias, ke ni ne devus enprofundiĝi en tiajn misterajn kaj transcendajn aferojn. Mi tute ne amas tiajn esplorojn, certe pro mia sperto en la praktika vivo. Mi entute akordas kun via punkto de vidado, sed mi admonas vin ne etendi ĝin trans la rondon de nia frata intimeco, des pli, ke, malgraŭ la ĝusteco de argumentoj, per kiuj vi atestas vian mensklarecon, mi sentas, ke vi estas laca, konsumita, en tiu kirlego da laboroj en la hejma kaj socia medioj!
Li iom interrompis siajn konsiderojn, kvazaŭ iu, kiu rezonadus, serĉante rimecon efikan por sia savo el la situacio, kaj delikate daŭrigis:
Vi povus iom ripozi en Palestino, kune kun via
familio.
"Tie ekzistas regionoj kun bonega klimato, kiuj eble rehavigus la sanon al via filineto kaj samtempe restarigus vian viglecon. Kiu scias? Vi forgesus la urban tumulton, kaj poste vi revenus al nia medio kun novaj fortoj. La nuna prokuroro de Judujo estas mia amiko. Ni povus harmoniigi plurajn problemojn de niaj interesoj kaj de niaj funkcioj, ĉar ne estus al mi malfacile ekhavi de la imperiestro vian forliberigon de la laboroj en la Senato, kaj tiel vi ne ĉesus ricevi la ŝtatan salajron dum via restado en Judujo. Kion vi pensas pri tio? Vi povus foriri trankvila, ĉar mi prenus sur min la direktadon de ĉiuj viaj aferoj en Romo, mi zorgus viajn interesojn kaj bienojn.
"Publio travidigis tra la rigardo ian radion da espero kaj, ekzameninte ĉiujn flankojn de la demando, tiujn favorajn kaj tiuj kontraŭajn al la plenumo de la projekto, delikate konsideris:
La propono estas providenca kaj nobla, sed la sano de Livia ne permesas al mi preni tujan kaj definitivan decidon.
Kial?
Ni atendas la baldaŭan venon de nia dua infano.
Kaj, kiam vi kredas, ke tio okazos?
Ne pli malfrue ol post ses monatoj.
Ĉu la forveturo interesas vin post la plej proksima
vintro?
Jes.
Nu: vi estos en Judujo ĝuste post unu jaro de
hodiaŭ.
La amikoj konfesis inter si, ke la konversacio estis longedaŭra.
La pluvo estis ĉesinta. En la ĉiela arkaĵo flagris lavitaj, klaraj konstelacioj.
La bruaj ĉaroj jam ektrafikis kun la ne tre agrablaj krioj de la kondukantoj, ĉar, en la imperia Romo, la horoj de la hela tago estis ekskluzive rezervataj al la trafiko de la patriciaj palankenoj kaj al la movado de la piedirantoj.
Flaminio emocie adiaŭis sian amikon kaj reprenis sian luksan portoseĝon, per helpo de siaj herkulesaj, viglaj sklavoj.
Apenaŭ vidinte sin sola, Publio Lentulus direktis sin al la teraso, super kiu la nokta vento rapide kuris.
En la belega lunlumo li ekrigardadis la Roman domaron, dissemitan sur la sanktaj montetoj de la glora urbo. Li disetendis la rigardon sur la noktan vidaĵon, konsiderante, kun klinita kapo kaj malgaja, la profundajn problemojn de la vivo kaj de la animo. Ia nevenkebla melankolio regis lian kaprican kaj senteman koron, dum muro de memamo kaj fiero baris la larmojn, kiujn verŝis la animo turmentata de premantaj pensoj.
II
LA SKLAVO
De la unuaj jaroj de la Imperio, la Romaj virinoj sin tute fordonadis al diboĉado kaj troa lukso, malprofite por la sanktigaj devoj hejmaj kaj familiaj.
La facileco de la akirado de sklavoj, ŝarĝitaj ne nur per la plej krudaj servoj, sed ankaŭ per la plej altaj hejmaj taskoj, inkluzive de la edukado kaj instruado mem, kaŭzis grandan falon al la moralo de la patriciaj familioj; efektive, la abundeco de la luksartikoloj, venantaj el Oriento, kaj ankaŭ la senokupeco, moligis la fibrojn de energio kaj laboro de la Romaj matronoj kaj inklinigis ĉi tiujn al frivolaĵoj de la vestaro kaj al la amaj intrigoj; tio estis la komenco de la plena malorganizo de la familio, kiu forgesis siajn plej ŝatindajn tradiciojn.
Tamen kelkaj hejmoj heroe rezistis al tia invado de malvirtigaj, krimaj fortoj.
Iuj virinoj tiam fieris pro la modelo de la pasintatempaj familiaj virtoj, de tiuj virtoj de tiom da virinoj, kiuj, pli frue ol ili, sin donadis al la konstrua penado de generacioj de tiom da sentemaj, noblaj animoj.
La edzinoj de Publio kaj Flaminio estis alkalkulataj al tiaj virinoj. Inteligentaj kaj fortanimaj, ili ambaŭ evitadis la tiaman malvirtigan ondon, kaj, tial, estis du simboloj de saĝo kaj korsimpleco.
La lastaj signoj de la vintro estis jam malaperintaj, en la jaro 32, kaj sur la varman, gajan Teron disŝutiĝis grandega korbo da floroj kaj parfumoj...
En unu hela, suna tago jen ni vidas Livian kaj Kalpurnian, amike konversaciantajn en la hejmo de Livia, dum du knabetoj distre desegnas en angulo de la ĉambro.
La du sinjorinoj preparas provizojn por la vojaĝo, riparante kelkajn lanvestaĵojn kaj interflustrante intimajn impresojn, per amika, diskreta tono.
Ĉe unu momento la du knaboj eniras en apudan ĉambron, kaj Livia tiras la atenton de sia amikino jene:
Ĉu viaj infanoj ne faras hodiaŭ siajn kutimajn ekzercojn?
Ne, mia bona Livia - respondis Kalpurnia kun fratina delikateco, komprenante ŝiajn intencojn -; ne nur Plinio, sed ankaŭ Agripo dediĉis la hodiaŭan tagon al la malsanulineto. Mi sentas viajn patrinajn hezitojn kaj skrupulojn, konsidere al la bona farto de miaj filetoj, sed via timo estas senbaza...
La dioj tamen scias, kiel mi vivas de antaŭ kelka tempo, de la momento, kiam mi aŭdis la malkaŝan kaj sinceran opinion de la kuracisto en Tibur. Vi ja scias, ke, laŭ lia opinio, la malsano de mia filino estras kruela kaj nekuracebla. De tiam, mia tuta vivo estas sinsekvo da absorbaj zorgoj kaj afliktoj. Mi faris ĉiajn paŝojn, por ke la infano estu izolita for de niaj amikoj, ĉar tion ordonis la higieno kaj la neceso ĉirkaŭlimigi, per nia penado mem, la teruran malsanon.
Sed, ĉu tiu malsano estas ja nekuracebla? Ĉu tiu opinio estas la neerarema parolo de la dioj? Ĉu vi ne scias, kiel erara estas la scienco de la homoj?
"Antaŭ kelka tempo, miaj du filetoj estis atakitaj de insida, detrua febro. Mi venigis kuracistojn, sed rimarkis, ke ili alternis ĉe sia klopodo savi de la morto la du malsanulojn, tamen sen ia videbla sukceso. Mi poste pli bone pensis pri la ĉiela helpo, kaj tuj faris oferadon en la templo de Kastoro kaj Polukso; tiel mi savis ilin de nedubela morto. Dank' al tiu decido, mi hodiaŭ vidas ilin ridantaj kaj feliĉaj.
"Nun, kiam vi havas ne nur la malgrandan Flavian, sed ankaŭ la etan Markon, mi konsilas al vi fari kiel mi, petante helpon de la ĝemelaj dioj."
Jes, vere, mia bona Kalpurnia; tiel mi faros, antaŭ ol ni baldaŭ forvojaĝos.
Kaj, ĉar vi parolis pri la vojaĝo: kiel vi sentas vin koncerne ĉi tiun senatendan transloĝiĝon?
Vi scias, ke mi ĉion faros por la trankvileco de Publio kaj por nia hejma paco. Jam de longe mi rimarkas, ke Publio estas senkuraĝa, malsana, pro siaj lacekonsumantaj penoj en la servado al la ŝtato. De kelka tempo, anstataŭ gaja kaj komunikiĝema, li fariĝis melankolia kaj kolerema. Li ekscitiĝas pro ĉio kaj kontraŭ ĉio; mi pensas, ke la malbona farto de nia filineto decide kunefikas por lia homevitemo kaj acida humoro.
"Konsiderante tiujn motivojn, mi min plezure preparas por akompani lin al Palestino, kaj bedaŭras nur, ke mi devas, kvankam provizore, foriri de via intimeco kaj de viaj konsiloj."
Mi ĝojas, aŭdante de vi ĉi tiujn vortojn, ĉar koncernas nin ekzameni la situacion de la personoj, elektitaj de nia koro kiel dumvivaj kunuloj, kaj ĉion fari por mildigi al ili la surterajn ĉargrenojn.
"Publio estas bonkora, nobla kaj idealista; sed, kiel patricio, naskita en unu el la familioj plej kleraj en la
Respubliko, li estas tro vantama. Tiaj homoj postulas grandan psikologian takton de siaj edzinoj; estas do konsilinde kaj necese, ke vi montru absolutan egalecon de sentoj, por povi konduki lin ĉiam sur la plej bona vojo.
"Flaminio sciigis al mi ĉion pri via restado en Judujo, sed kelkajn detalojn mi ankoraŭ ne konas. Ĉu via ja daŭre loĝos en Jerusalem?
Jes. Publio deziras, ke ni loĝu en la hejmo mem de lia onklo Salvio, en Jerusalem, ĝis ni povos elekti tiun klimaton de la lando plej favoran al la sano de nia filineto.
Bone - diris Kalpurnia, prenante mienon de plej granda diskreteco -, pro via nesperteco en la vivo, mi devas klarvidigi vian spiriton pro eblaj estontaj komplikaĵoj.
Livia forte ekmiris pro la averto de sia amikino, sed impresite demandis, kun streĉitaj oreloj:
Sed, kion vi intencas diri?
Mi scias, ke vi ne tre bone konas viajn boparen- cojn, jam de tiel longe forestantajn de Romo - flustris Kalpurnia, kun la detaloj, kiuj karakterizas la virinan spiriton -, kaj estas por mi devo de amikeco klarvidigi vian spiriton, por ke vi ne tro konfidu la personojn, kun kiuj vi ekrilatos.
"La pretoro Salvio Lentulus, kiu antaŭ multaj jaroj estis eksigita de la regado de la provincoj kaj estas hodiaŭ simpla oficisto ĉe la nuna Prokuroro de Judujo, ne estas, vere, homo kun tiu sama karaktero kiel via edzo; ĉi tiu havas ja iujn familiajn malfortajn flankojn, tamen li estas tre lojala kaj sincera spirito. Vi estis tre juna, kiam fariĝis en nia socio bedaŭrindaj okazaĵoj, en kiuj estis implikitaj la homoj, kun kiuj vi baldaŭ vivos. La edzino de Salvio, virino tre verŝajne juna kaj komforte vivanta, estas fratino de Klaŭdia, edzino de Pilato, al kiu via edzo estas rekomendota, por la alta administrado de la provinco.
"En Jerusalem vi renkontos ĉiujn tiujn personojn, kies moroj estas tre malsamaj ol la niaj; cetere, pripensu, ke vi kunvivos kun hipokritaj, danĝeraj homoj.
"Ni rajtas riproĉi nenies agojn, escepte se ni tion faras en la ĉeesto mem de tiuj, kiujn ni konsideras kulpaj aŭ akuzindaj; mi tamen devas sciigi vin, ke la imperiestro devis komisii tiujn personojn por eksterlandaj servoj pro gravaj familiaj aferoj en la intimeco de la Kortego.
"La dioj pardonu min pro ĉi tiuj rimarkoj, farataj en malesto de la koncernaj personoj, sed kiel Romanino kaj ankoraŭ juna edzino de senatano, vi ricevos honorojn de niaj forestantaj samlandanoj; tiuj honoroj estos al vi farataj, en la scoio, kvazaŭ bukedoj da rozoj bonodoraj, sed ankaŭ dornaj...
Livia aŭdadis sian amikinon, duone mirplena, duone meditante, kaj fine diris diskrete, kvazaŭ dezirante forigi iun dubon:
Sed, ĉu la pretoro Salvio ne estas grandaĝa viro?
Vi eraras. Li estas ne multe pli juna ol Flaminio, sed lia danca rafiniteco faras el lia persono tipon de belega aspekto.
Kiel mi povos sukcese elplenumi miajn devojn en la okazo, se sieĝos min la sociaj perfidaĵoj, tiel oftaj en nia tempo, ne pliruinigante la spiritan staton de mia edzo?
Ni fidu je la helpo de la dioj - murmuris Kalpurnia, lasante travuduĝu la belan fidon de sia patrina koro.
Sed la amikinoj ne povis daŭrigi plu sian konversacion. Pli forta bruo signis la alproksimiĝon de Publio kaj Flaminio, kiuj trairadis la vestiblon, serĉante ilin.
Nu? - ekkriis Flaminio, ĉe la pordo, kun bona humoro kaj mokpetola rideto. - Inter la kudrado kaj la konversacio, ies reputacio nepre ricevas ian vundon en ĉi tiu ĉambro, ĉar jam mia patro diradis, ke unu virino sola ĉiam pensas pri sia familio; sed, se ŝi estas kun dua virino, ŝi tuj pensas pri... la aliaj.
Senmalica ridado de ĉiuj aplaŭdis liajn gajajn vortojn; tiam Publio bonhumore diris:
Ni estu trankvilaj, mia Livia: ĉio estas preta kaj tute kontentiga por ni. La imperiestro volonte helpos nin per siaj rektaj ordonoj, kaj post tri tagoj galero atendos nin proksime de Ostio; tiel, ni senzorge vojaĝos.
Livia, kontenta kaj trankvila, ridetis. Ĉe la pordo de la ĉambro de la malgranda Flavia aperis du ridantaj kapoj, kaj Flaminio pretiĝis por akcepti en la brakojn samtempe ambaŭ siajn infanojn.
Venu ĉi tien, vi petolaj moŝtoj! Kial vi ne iris hieraŭ al la lecionoj? Hodiaŭ mi ricevis plendon de la gimnazio kontraŭ via foresto, kaj mi estas forte ĉagrenita pro via konduto...
Plinio kaj Agripo konfuzitaj aŭdis la patran riproĉon; tiam la pli aĝa humile respondis:
Sed, paĉjo, mi ne estas kulpa. Kiel vi scias, Plinio forkuris el la ekzercoj, kaj tial mi devis serĉi lin.
Tio estas hontiga por vi, Agripo - patre diris Flaminio -, via aĝo jam ne permesas al vi partopreni en la petoloj de via frato.
En tiu momento de la sceno Kalpurnia intervenis, per paciga tono:
Ĉio ĉi estas tre pravigebla, sed ni decidu la aferon hejme, ĉar la momento ne estas oportuna por diskutado inter patro kaj infanoj.
Ambaŭ knaboj kisis la manojn de sia patrino, dankante ŝin pro la anĝela interhelpo; Flaminio promesis, ke, en la tago de la forveturo, li akompanos siajn geamikojn ĝis Ostio, proksime de la enfluejo de Tibero, kaj post kelkaj minutoj la du familioj adiaŭis unu la alian.
Post tiuj sepdek du horoj da vigla, rapida preparado, jen niaj konatoj en komforta kaj eleganta galero, ĉe Ostio, kie ankoraŭ ne ekzistis la konstruaĵoj de la haveno, nur poste faritaj dum la regado de Klaŭdio.
Instigite de siaj gepatroj, kiuj ilin tuj de frua aĝo pretigis por la ĝentilaĵoj de la socia vivo, Plinio kaj Agripo kunhelpis por la komforto de la malsanulineto, dum Kalpurnia kaj Livia donis instrukciojn al servistino pri la lokigo de la eta Marko. En ioma distanco Publio kaj Flaminio interŝanĝis impresojn; inter ĉi tiuj estis aŭdata la konfidenca averto de Flaminio al sia amiko:
Vi ja scias, ke la homoj, kiujn la Imperio faris siaj regatoj, nin ofte rigardas envie kaj kolere, kaj tial ni devas neniam fariĝi neindaj je nia pozicio de patricioj.
"Kelkaj regionoj en Palestino, laŭ via scio mem, estas prirabataj de maliculoj; estas do necese, ke vi antaŭgardu vin kontraŭ tiaj homoj, precipe dum via irado al Jerusalem. Tuj alveninte kun via familio, kolektu ĉirkaŭ vi la plej grandan nombron da sklavoj, por sekureco de vi kaj de viaj karuloj, kaj, se okazos iu atako, ne hezitu severe kaj akre puni."
Publio atente akceptis la averton, kaj post kelkaj minutoj, la du amikoj trairadis la internon de la ŝipo, al kies mastro la vojaĝonto sin turnis:
Nu, Aŭlus, ĉu preta ĉio?
Jes, Via Moŝto. Ni atendas nur vian ordonon por la forveturo. Koncerne nian laboron, vi povas esti trankvila, ĉar mi zorge elektis la plej lertajn Kartaganojn por la remado.
Efektive, tiam komenciĝis la lastaj adiaŭoj. La du sinjorinoj sin reciproke ĉirkaŭprenis, kun eklkoraj, amaj larmoj, promesante unu al la alia ĉiaman memoradon kaj petante la diojn pri trankvileco por ĉiuj.
Post la lastaj emociaj ĉirkaŭprenoj ekmoviĝis la luksa galero, kie la flago de la Roma aglo fiere flirtis sub la milda blovado de la maraj ventoj. La ventoj kaj la dioj estis favoraj, ĉar, dank' al la vigla impulso de la sklavoj, ritme movantaj la fortajn remilojn, la vojaĝantoj baldaŭ rigardis la malproksiman verdan strekon de la Itala marbordo, kvazaŭ ili antaŭenirus sur la likva maso de la maro en la nesondeblan vastaĵon de la senlima spaco.
La vojaĝo fariĝis plej serene kaj kviete.
Publio Lentulus sentis tamen la koron plena de ombroj, kvankam bela estis la vidaĵo dum la marveturo tra Mediteraneo kaj novaj la aspektoj, kompare kun la monotoneco de liaj okupon en la Roma vivo, ĉe la multaj procesoj de la ŝtato.
Vane lia edzino provis alproksimiĝi al lia acidhumora spirito, penante trakti pri delikataj familiaj temoj, por ekkoni kaj mildigi liajn intimajn ĉagrenojn. Li havis la senton, kvazaŭ li alpaŝas al emocioj decidigaj dum sia ekzistado. Li konis parton de Azio, ĉar, ankoraŭ tre juna, li servis unu jaron ĉe la administrejo en Smirno, por plej bone penetri en la reton de la ŝtataj laboroj; sed li ne konis Jerusalemon, kie li estis atendata kiel sendito de la imperiestro, por la solvo de pluraj administraj problemoj ĉe la registaro de Palestino.
Kia li trovos sian onklon Salvio, kiu estis pli juna ol lia patro? Jam de multaj jaroj li ne vidis tiun parencon; sed li ne estis multe pli juna ol la onklo. Kaj tiu Fulvia, frivola kaj kapricema, kiu edziniĝis kun lia onklo dum la tumulto de siaj multenombraj sociaj skandaloj kaj pro ĉi tiuj fariĝis kvazaŭ nedezirinda en la sino de sia propra familio? Li rememoris pli intimajn detalojn de la pasinteco, sed li sin detenis kaj ne komunikis al sia edzino la plej dolorajn perspektivojn. Pripensante ankaŭ la situacion de la edzino kaj de la infanoj, li maltrankvile rigardis la unuajn embarasojn, kiujn ili trovos dum sia restado en Judujo, ja kiel patricioj, sed ankaŭ kiel fremduloj, ĉar la amikrilatoj, ilin atendantaj, estis problemaj.
Meze inter liaj absorbaj pensoj kaj la preĝoj de lia edzino la veturo tra Mediteraneo estis baldaŭ finiĝonta, kiam li vokis sian plej fidindan serviston por diri la jenon:
Komenio, ni baldaŭ estos ĉe la pordegoj de Jerusalem; sed antaŭ ol ĝin atingi, ni devas fari nelongan marŝon ekde la loko de elŝipiĝo, kaj tio postulos de mi grandan zorgon pri la kondukado de la familio. Estas atendataj kelkaj reprezentantoj de la administrantaro de Judujo, sed nin certe akompanos via zorgado, ĉar ni ankrados ĉe regiono por mi fremda kaj al mi nekonata. Kolektu ĉirkaŭ vi ĉiujn servistojn sub via estreco, por ke ni estu absolute sekuraj dum la trairado.
Mastro, kalkulu je nia zorgo kaj aldoniteco - respondis la servisto, respekte kaj kortuŝite.
En la sekvanta tago Publio Lentulus kaj lia akompanantaro elŝipiĝis en malgranda haveno de Palestino, sen menciindaj interokazaĵoj. Atendis lin, krom la sendito de la Prokuroro, ankaŭ iuj liktoroj kaj multenombraj gvardianoj, komandataj de Sulpicio Tarkvinius, provizita per ĉiuj rimedoj por kvieta kaj komforta veturado sur la vojoj al Jerusalem.
Post la necesa ripozo la karavano ekiris, ŝajnante pli ĝuste ia milita ekspedicio, ol simpla transportado de familio inter sinsekvaj haltejoj.
La jungilaroj de la ĉevaloj, la Romaj kaskoj, brilantaj en la sunlumo, la strangaj vestoj, ornamitaj palankenoj, tirbestoj kaj pezaj ĉaroj kun la pakaĵoj aspektis kiel ia triumfa ekspedicio, kvankam rapidpaŝa kaj silenta.
Trankvile iradis la karavano, kiam jen proksime de Jerusalem io ne antaŭvidita okazis. Ia siblanta korpo tranĉis la subtilan, helan aeron kaj enĵetiĝis en la palankenon de la senatano; samtempe akrasona kaj plenda krio estis aŭdita. Tre malgranda ŝtono negrave vundis la vizaĝon de Livia, kio kaŭzis fortan konfuzon ĉe la granda amaso da servistoj kaj rajdistoj. Inter la veturiloj kaj la ĉevaloj, kiuj haltis teruritaj, multe da sklavoj ĉirkaŭis siajn gemastrojn kaj ekscititaj penis ekscii la okazintaĵon. Sulpicio Tarkvinius, per unu ekrigardo, instigis sian ĉevalon al vigla galopado, penante aresti junulon, kiu timplena foriris de proksime de la vojo; kaj, ĉu kulpa aŭ ne, junulo eble dekokjara estis prezentita al la vojaĝantoj, por la necesa puno.
Publio Lentulus rememoris la rekomendon de Flaminio kelkajn momentojn antaŭ la forveturo, kaj bridante siajn plej bonajn sentojn de toleremo kaj grandanimeco, decidis montri la voloron de sia pozicio kaj aŭtoritato antaŭ la okuloj de ĉiuj, kiuj vivos kun li dum lia restado en tiu fremda lando.
Al la liktoroj, lin akompanantaj, li ordonis tuj agi, kaj tie, en la varma heleco de la suno ĉe la zenito kaj antaŭ la terurita rigardo de kelkaj dekoj da sklavoj kaj de multe da centestroj, li ordonis, ke la junulo estu senkompate vergata pro sia ventanimeco.
La sceno estis malagrabla kaj dolora.
Ĉiuj servistoj kortuŝite sekvadis la krakadon de la vergoj sur la duone dorso de tiu ankoraŭ juna viro, kiu, plorsingultante pro doloro, ĝemadis sub la despota, kruela punado. Neniu kuraĝis kontraŭstari al la malhumana ordono ĝis la momento, kiam Livia, ne povante rigardi plu la krudecon de tiu spektaklo, petegis sian edzon:
Sufiĉe, Publio: la rajtoj de nia socia pozicio ne neprigas, ke ni estu kruelaj...
La senatano tiam konsideris sian troan severecon kaj ordonis haltigi la doloran punon; sed, ĉe damando de Sulpicio pri la destino de la malfeliĉulo, li parolis, akre kaj kolere:
Al la galeroj!...
La ĉeestantoj ektremis, ĉar la galeroj estis tio sama, kiel la morto mem aŭ la porĉiama sklaveco.
La malfeliĉulo senforte sin apogis sur la manoj de la centestro lin ĉirkaŭantaj, sed, aŭdinte la tri vortojn de la kondamna verdikto, fiksis sian fieran juĝanton per rigardo, en kiu montriĝis plej grandaj malamo kaj malŝato. En la interno de lia animo flagris fulmoj de venĝemo kaj kolero; sed la karavano denove ekiris, meze de la bruo de la pezaj ĉaroj kaj la tintado de la armilaroj pro la movo de la ardaj, malkvietaj ĉevaloj.
La alveno al Jerusalem okazis sen aliaj notindaj
faktoj.
Aliaj aspektoj, aliaj homoj - jen, kio impresis la vojaĝantojn ĉe ties kontakto kun la urbo, kies mieno, escepte de tre malmultaj ŝanĝiĝoj tra la jarcentoj, estis ĉiam tiu sama, funebra kaj malgaja, kiel antaŭparto de la sunrostitaj pejzaĝoj de la dezerto.
Pilato kaj lia edzino partoprenis en la solenoj por akcepto je la senatano, kiu reprezentis la principon de la leĝo kaj aŭtoritato, kiel sendito de Tiberio ĉe la administrantaro de la provinco.
Salvio Lentulus kaj lia edzino, Fulvia Prokula, parade kaj plej afable akceptis siajn geparencojn. Multaj honoroj estis faritaj al Publio Lentulus kaj ties edzino; ĉi tiu tamen, ĉu pro la avertoj de Kalpurnia, ĉu pro sia psikologia akreco mem, tuj rimarkis, ke en tiu medio ne batis la noblaj, sinceraj koroj de ŝiaj Romaj amikoj, kaj tial ŝi ricevis ian senton de ĉagreno kaj aflikto. Ŝi ĝoje rimarkis, ke ŝia malgranda Flavia tiam pli bone fartas, malgraŭ la laciga vojaĝo; sed ŝin samtempe turmentis vidi, ke Fulvia ne havas sufiĉe grandan koron, por ilin ĉiam akcepti ame kaj simpatie. Ŝi rimarkis, ke, kiam ŝi prezentis al Fulvia sian malsanan filineton, la fiera patriciino faris instinktan ekmovon malantaŭen, tirante la knabinon Aŭrelia, sola filino de la geedzoj Salvio kaj Fulvia, for de la kontakto kun la familio de Livia, sub tute neakcepteblaj pretekstoj. Sufiĉis unu tago da restado en tiu fremda hejmo, por tio, ke la kompatinda sinjorino komprenis la amplekson de la ĉagrenoj, ŝin tie atendantaj, kaj konjektis la oferojn, kiujn tiu situacio postulos de ŝia sentema kaj amema koro.
Kaj ne nur la familia bildo, kun siaj impresaj detaloj, turmentis ŝian menson, afliktitan de nigraj perspektivoj. Renkontante Poncion Pilaton, ĉe la momento mem de sia alveno, ŝi klare sentis, ke ŝi trovis necedeman kaj potencan malamikon.
Nekonataj fortoj de la intuicia mondo paroladis al ŝia virina koro, kvazaŭ voĉoj el la nevidebla regiono pretigus ŝian spiriton por la akraj suferoj dum la venontaj tagoj. Efektive, pro sia pli subtila anima strukturo, la virino, simbolo de la sanktejo de la hejmo kaj de la familio, ofte povas, per rapida pripenso, trapenetri nesondeblajn misterojn de la karakteroj kaj animoj post la dika kaj ombra kurteno de la sinsekvaj, doloraj reenkarniĝoj.
Publio Lentulus, kontraŭe, ne ricevis tiajn samajn emociojn, kiajn sentis lia edzino. La malsameco de la medio iom ŝanĝis lian humoron, kaj li sentis moralan fortikiĝon ĉe la tasko, kiun li devos plenumi sur la nova scenejo de siaj laboroj kiel ŝtata aŭtoritatulo.
En la dua tago de lia restado en la urbo, tuj post lia unua vizito en la instalaĵoj de la Turo Antonia, kie loĝis Romaj trupoj, kiam li observadis la preterpasadon de advokatoj kaj leĝistoj en la fama Templo de Jerusalem, deziris paroli al li malaltranga, ankoraŭ juna viro, kies sola vizitkarto estis la afliktita koro de amanta patro.
Obeante prefere la politikajn devojn ol ian noblan senton, la senatano rompis la etiketon kaj tuj akceptis lin en sia privata kabineto, preta aŭdi la vizitanton.
Judo, iom pli aĝa ol la senatano, kun respekta humileco kaj per malfacila parolo, kiu tamen komprenigis lian deziron, turnis sin al li jene:
Via senatana moŝto, mi estas Andreo, filo de Ĝioras, modesta kaj malriĉega laboristo, kvankam multaj membroj de mia familio havas gravajn oficojn en la Templo kaj en la sfero de la Leĝo. Mi kuraĝis veni al vi, por peti la liberigon de mia filo Saul, antaŭ tri tagoj arestita laŭ via ordono kaj sendita rekte al dumviva servado en la galeroj... Mi petas de vi indulgon kaj kompaton, ke vi ŝanĝu tiun decidon, kiu terure efikos al la solideco de mia mizera hejmo... Saul estas mia unuenaskita filo kaj mia tuta patra espero... Mi ja konfesas lian nesperton en la vivo, kaj tial mi venas ne por senkulpigi lin, sed por peti vian indulgemon kaj grandanimecon, pro lia malsaĝeco de junulo; mi ĵuras al vi per la Leĝo, ke mi de nun gvidos lin sur la vojo de la severe plenumata devo...
Publio memoris, ke li devas klare vidigi la aŭtoritatecon de sia rango, kaj rebatis kun la fiero propra al liaj decidoj:
Mi ja konscias, ke mi agis juste, kaj vi kuraĝas diskuti miajn ordonojn! Mi ne povas ŝanĝi mian decidon, kaj surprizas min, ke Judo dubas la ordonon kaj la parolon de Imperia senatano, prezentante tiajn plendojn.
Sed, sinjoro, mi estas patro...
Se vi estas patro, kial do vi faris el via filo iun senokupan kaj neutilan?
Mi ne povas kompreni la motivojn, kiuj intigis mian kompatindan Saulon sin tiamaniere kompromiti, sed mi ĵuras al vi, ke li estas la ĉefa helpanto de miaj ĉiutagaj laboroj.
Ne koncernas min ekzameni la motivojn de via sento, ĉar mia parolo estas neŝanĝeble dirita.
Andreo de Ĝioras rigardis Publion Lentulus de la kapo ĝis la piedoj, vundite je sia patra sentemo kaj sia homa digno, ŝaŭmante de doloro kaj retenita kolero. Liaj malsekaj okuloj montris internan angoron ĉe tiu formala, senapelacia rifuzo, sed, flanken metante ĉiajn homajn konvenciojn, li diris kun fiera firmeco:
Senatano, mi malsupreniris de mia digno, por peti vian kompaton, sed mi akceptas vian malhonoran rifuzon!
"Vi ĵus akiris, per la malnobleco de via koro, eternan, nepardoneman malamikon! Per viaj povo kaj prerogativoj vi povos ja ruinigi min por ĉiam, aŭ reduktante min al mallibereco aŭ kondamnante min al malgloriga morto; sed mi preferas alfronti vian arogantecon! Vi nun plantis dornan arbon, kies frukto iam senrimede vundos vian krudan, nesenteman koron, ĉar mia venĝo eble malfruos, sed, kiel via nefleksebla, malvarma animo, tiel same ĝi estos fatala kaj terura!"
La Judo ne atendis la respondon de sia dialoganto, kiun amare emociis la malmildeco de tiuj vortoj; kun firma paŝo kaj supren turnita vizaĝo li eliris el la kabineto, kvazaŭ li estus ricevinta la plej bonan rezultaton el sia nedaŭra kaj decida vizito.
Plena samtempe de fiero kaj maltrankvilo, Publio Lentulus tiumomente portis la plej diversajn sentojn, kiuj superpotencis lian koron. Li deziris tuj ordoni aresti tiun viron, kiu ĵetis al li rekte en la vizaĝon la plej akrajn veraĵojn; samtempe, li deziris voki lin al si, por promesi al la patro la revenon de la kara infano, kiun li protektos per sia influo, kiel ŝtata aŭtoritatulo; sed la voĉo reteniĝis en lia gorĝo meze en tiu miksaĵo el emocioj, kiuj denove forprenis de li la pacon kaj serenecon. Dolora premo paralizis liajn voĉkordojn, dum en lia afliktita koro eĥis tiuj ardaj, amaraj vortoj.
Ondo da ĉagrenaj konsideroj plenigis lian internan mondon, kiel signo de la plej fortaj konfliktoj de sentoj. Ĉu ankaŭ li ne estas patro kaj ne penadas teni siajn infanojn ĉe sia koro? Tiu viro havis ja la plej pravigeblajn motivojn por lin rigardi kiel maljustan, malican Spiriton.
Revenis al lia spirito tiu neklarigebla sonĝo, kiu, rakontite al Flaminio, nerekte kaŭzis lian venon al Judujo, kaj li pensis pri la pentbedaŭraj larmoj, kiujn li verŝis, antaŭ la tumulto de rememoroj pri sia ĵus pasinta malnobla ekzistado, plena de tiom da krimoj kaj dekliniĝoj for de la virto.
Li eliris el sia kabineto, jam havante en la menso la solvon de tiu demando: li ordonis, ke plej urĝe, kiel postulis la afero, oni konduku al li la junan Saulon, por ties reveno al la patra domo; tiamaniere, li mildigos la doloran impreson, kiun li kaŭzis al la kompatinda Andreo. Liaj ordonoj estis tuj konigitaj, sed atendis lin malagrabla surprizo, kiun portis la informoj de la oficistoj, kiujn koncernis la necesaj paŝoj en tiu direkto.
La juna Saul estis malaperinta el la karcero, el kiu, laŭŝajne, li senespere kaj neatendite fuĝis. La informoj estis donitaj al la supera aŭtoritatulo, Publio Lentulus;
sed tiu ne sciis, ke la malhonestaj ŝtatoficistoj ofte vendadis la junajn arestitojn al la ambiciaj sklavo- komercistoj en la plej loĝataj centroj de la monda ĉefurbo.
Eksciinte, ke la enkarcerigito fuĝis, la senatano sentis sian konsciencon liberigita de la akuzoj, kiuj ĝin ŝarĝis. Nu, li konkludis, tio estis ja bagatela afero, ĉar la junulo, ekster la karcero, iros tuj al sia patro; kaj, por plisolidigi sian trankvilecon, li ordonis al la respondantoj por la administra sekureco, ke ili neniel persekutu la forkurinton: al ĉi tiu estos siatempe konsentita la pardono de la leĝo.
La vojo de Saul estis tamen tute alia.
En preskaŭ ĉiuj Romaj provincoj ekzistis famaj bandoj da maliculoj, kiuj, profitante el la ombro de la ŝtato, estis fariĝintaj komercantoj de konsciencoj.
La Juda junulo, en sia multpromesa, fortika junaĝo, estis viktimo de tiaj fianimaj homoj. Sekrete vendite al potencaj sklavokomercistoj en Romo, kune kun multaj aliaj, li estis enŝipigita ĉe la antikva haveno de Jafo, direkte al la ĉefurbo de la Imperio.
Rompante la naturan ordon de la faktoj, ĉi tie rakontataj, jen ni trovas lin, post kelkaj monatoj, sur granda podio proksime de la Forumo, kie, unuj ĉe aliaj korŝire miksiĝis viroj, virinoj kaj infanoj, preskaŭ ĉiuj nudaj kaj kun malgrada afiŝo, pendanta de la kolo. Kun okuloj fulmantaj de venĝosentoj, tie staris Saul, duone nuda; lian kapon kovris ĉapo el blanka lano, kaj liaj piedoj estis supraĵe ŝmiritaj per gipso.
Ĉe tiu amaso da malfeliĉuloj tien kaj reen iradis viro kun malŝatinda, abomena mieno, kiu kriadis al la multego da videmuloj, lin ĉirkaŭantaj:
- Civitanoj, bonvolu observi... Kiel vi scias, ne estas al mi urĝe vendi miajn varojn, ĉar mi ŝuldas al neniu; tamen mi estas ĉi tie por servi al la noblaj Romanoj!
Kaj ekzamenante speciale tiun aŭ alian malfeliĉulon, li daŭrigis sian maldecan insultan alparoladon:
Vidu ĉi tiun junulon! Li estas ekzemplero de sano, sobreco kaj obeemo: li obeas ĉe la unua signo. Atentu bone la firmecon de lia karno. Nenia malsano atakos lian organismon.
"Observu zorge ĉi tiun viron! Li scias korekte paroli Greke kaj havas perfektan strukturon de la kapo ĝis la piedoj!"
Per tiu bombasto de senskrupula negocisto li reklamadis plu por ĉiu el la sklavoj, antaŭ la amaso da aĉetantoj ĉirkaŭ li, ĝis venis la vico de la juna Saul, kiu tra la mizera aspekto vidigis siajn kolerimpulsojn kaj sovaĝajn sentojn.
Atentu bone ĉi tiun junulon! Li ĵus venis el Judujo, kiel la plej bela ekzemplero de sobreco kaj sano, de obeemo kaj forto. Li estas unu el la plej riĉaj specimenoj de miaj hodiaŭaj komercaĵoj. Observu lian junecon, noblaj Romanoj! Mi lin donos al vi por bagatelaj kvin mil sestercoj.
La juna sklavo rigardis la komerciston kun la animo bolanta de malamo kaj karesanta la plej sovaĝajn promesojn je venĝo. Lia Juda mieno impresis la homamason, en tiu mateno starantan sur la placo, ĉar intensa vidamo ĉirkaŭis lian interesan, tre kuriozan figuron.
El la homamaso elpaŝis viro direkte al la komercisto, al kiu li flustris:
Flakus, mia mastro bezonas elegantan kaj fortikan junulon, kiu kondukus la bigojn de liaj filoj. Ĉi tiu junulo interesas min. Ĉu vi ne vendus lin por kvar mil sestercoj?
Tiel estu! - murmuris la komercisto, akceptante la proponon. - Mia intereso estas komplezi al la nobla klientaro.
La aĉetanto estis Valerio Brutus, estro de la ordinaraj servoj en la domo de Flaminio Severus, kiu komisiis al li akiri junulon, bonaspektan sklavon por la bigoj de liaj infanoj, en la gravaj tagoj de la Romaj festoj.
Tiel, saturita de malnoblaj, bedaŭrindaj sentoj, Saul, la filo de Andreo, estis lokita de la fortoj de la destino ĉe Plinio kaj Agripo, en la hejmo de la familio Severus, en la centro de Romo, por la mizera prezo de kvar mil sestercoj.
III
EN LA HEJMO DE PILATO
La sekeco de la medio, kie kuŝas Jerusalem, havigas al tiu fama urbo melankolian belecon, miksitan kun ia premanta monotoneco.
Dum la epoko de la Kristo ĝi aspektis preskaŭ tiel, kiel nun, kun unu sola diferenco, nome, ke la monteto Micpa, kun siaj dolĉaj, belaj tradicioj, montriĝis kiel verda, gaja loko, kie la okuloj de la fremduloj ripozadis, for de la senfruktaj kaj krudaj pejzaĝoj.
Ni tamen rimarkigu, ke, dum la tempo, kiam Publio Lentulus kaj ties familio tie loĝadis, Jerusalem montris novaĵojn kaj brilon de nova vivo. Multaj estis la domoj, kiujn Herodo konstruigis en ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj en ĉiuj vidiĝis nova estetika sento de Izrael. La preferon por la monolitoj eltranĉataj el rokoj, propran al la antikva Izraelida popolo, anstataŭis la adaptado de la Juda gusto al la Grekaj normoj, kaj tiel renoviĝis la interna aspekto de la fama urbo. Sed la mirinda juvelo estis la Templo, tute nova, kia ĝi estis en la epoko de Jesuo. Ĝian rekonstruadon ordonis Herodo, en la jaro 21; la starigo de ĝiaj portikoj postulis ok jarojn, kaj la planoj de tiu grandioza verko, malrapide disvolviĝintaj tra la tempo, estis elfinitaj nur nelonge antaŭ la momento de ĝia plena disruiniĝo.
Sur la grandegaj kortoj ĉiutage kunvenadis la kremo de la Izraelida intelektularo; tie troviĝis la forumo, la universitato, la superegaj tribunalo kaj templo de unu tuta raso.
La civilaj procesoj mem, kaj ankaŭ la lertaj diskutoj pri teologio, tie ricevis siajn lastajn decidojn; en la impona, majesta Templo koncentriĝis ĉiaj ambicioj kaj laboroj de tuta nacio.
Respektante la religian filozofion de la fremdaj popoloj, la Romanoj ne partoprenis en la subtilaj tezoj kaj sofismoj, ĉiutage diskutataj kaj ekzamenataj, sed la Turo Antonia, kazerno de la imperiaj trupoj, superstaris la lokon kaj tiel faciligis la konstantan kontroladon de la tuta movado de la pastroj kaj de la popolo.
Post la okazaĵo pri la malliberulo, kiun li ankoraŭ konsideradis negrava epizodo, Publio Lentulus reprenis ioman trankvilecon por la plenumo de siaj ordinaraj devoj. La krudaj bildoj de Jerusalem havis por liaj lacaj okuloj ian novan ĉarmon, en kiu li penso ripozadis post la multenombraj kaj pezaj laboroj en Romo.
Livia tenadis sian koron turnita al siaj foraj amikrilatoj kaj kritike observis la vantamon de tiuj spiritoj, kun kiuj ŝi nun vivadis. Kvazaŭ mirakle, la malgranda Flavia pli bone ekfartis: oni rimarkis grandan transformiĝon de la vundoj, kovrantaj ŝian haŭton. Sed la malamika sinteno de Fulvia, al kiu ne plaĉis la ĉarma simpleco kaj la alta inteligenteco de Livia, kaj kiu uzadis ĉiun okazon por ĵeti al ŝi en la vizaĝon mizerajn, kelkfoje ironiajn kaj mordajn aludojn, lasis ŝian spiriton konfuzita en ia kirlego da halucinaciaj perspektivoj. Tiajn faktojn ŝia edzo ne konis, ĉar la malfeliĉa sinjorino sin detenis kaj prisilentis siajn plej profundajn ĉagrenojn.
Sed ĝustadire ne tiuj faktoj ŝin frakasis en tiu medio plena de premaj duboj.
Jam de unu semajno ili troviĝis en la urbo, kaj estis rimarkinde, ke, eble kontraŭ sia kutima konduto, Poncio Pilato ĉiutage iradis al la hejmo de pretoro, pretekstante preferon por la konversacio kun la patricioj, ĵus venintaj el la Kortego. Multajn horojn li tie restadis; sed Livia, per la sekretaj intuicioj de sia animo, komprenis la fiajn pensojn de la provincestro pri ŝi, kaj kun singarda spirito aŭdis liajn mielajn madrigalojn kaj malpli rektajn deklarojn.
Ĉe tiuj alproksimiĝoj de sentoj, antaŭsignantaj la apogeon de la pasioj, estis vidata ankaŭ la kolereto de Fulvia, prenita de venena ĵaluzo en la situacio, kiun kreis la konduto de Pilato. Post tiuj brilaj kulisoj de la scenejo de la nesincera amikeco, kun kiu ili estis akceptitaj, Publio kaj Livia devus kompreni, ke ekzistas ia marĉo el malnoblaj pasioj, kiuj certe pereigos la trankvilecon de iliaj animoj. Ili tamen ne komprenis la detalojn de la situacio kaj, bonafide kaj naive, ekiris la ombran, doloran vojon de la suferoj, kiujn Jerusalem asignis al ili.
Senĉese refarante komplezojn kaj ĉiam pli da ĝentilaĵoj, Pilato nepre volis doni vespermanĝon, per kiu la tuta familio estus regalita kaj en kiu la frateco kaj la gajeco estus perfektaj.
En la tago difinita, Salvio kaj Publio, kune kun la siaj, iris al la palaco de la provincestro, kie ankaŭ Klaŭdia ilin atendis kun afabla, gastama rideto.
Livia, en sia simpla, modesta vesto, estis pala, kaj, kontraŭ ĉia supozo de la edzo, decidis ne iri sen sia malsana filineto; tiel, ŝi esperis, ŝia patrina zorgado iamaniere forpuŝos la pretendojn de la amindumanto, kiujn ŝia virina koro antaŭsentis, laŭ la nedeca, trokuraĝa sinteno de tiu homo, kiu ilin gastigos en tiu vespero.
La manĝo estis plenumita en tre speciala maniero, laŭ la plej rigoraj kaj elegantaj moroj de la Kortego.
Livia estis konfuzita meze de tiuj solenaĵoj, sekvantaj unu alian laŭ la plej alta rafiniteco de la Roma etiketo, ĉar tiaj moroj venis de medio, for de kiu ŝi kaj Kalpurnia ĉiam staris, pro la simpleco de siaj koroj. Kvazaŭ ia armeo da servantoj, tro granda nombro da sklavoj iradis tien kaj reen, por tia malgranda nombro da kunmanĝantoj.
Kiam la manĝmetoj estis preparitaj, jen la "vokatoroj" laŭte diris la nomojn de la gastoj, kaj la "infertoroj" alportis la pladojn, kun la manĝaĵoj simetrie aranĝitaj. La invititoj tiam kliniĝis sur la dorson de la trikliniaj litoj, kovritaj per atlasecaj lanugoj kaj florpetaloj. La viandoj venis sur pladoj el oro kaj la panoj en korboj el arĝento; multaj estis la servistoj por ĉiuj taskoj, inkluzive de tiuj, kiuj provos la manĝaĵojn, por kontroli ties guston, por ke la manĝoj estu plej sekuraj. La servistoj disdonis malnovan, bongustan vinon, miksitan kun aromaĵoj, en kalikoj inkrustitaj per gemoj, dum aliaj servistoj, ilin akompanantaj, prezentis, en arĝentaj kruĉetoj, varmetan aŭ malvarman akvon, laŭ la plaĉo de la invititoj. Ĉe la litoj, kie ĉiu gasto mole sidis, staris junaj sklavoj, zorge vestitaj kaj kun gracia turbano, brakoj kaj piedoj duone nudaj; ĉiu el ili havis difinitan taskon. Kelkaj svingadis longajn mirtobranĉojn por forpeli la muŝojn, dum aliaj, klinite ĉe la piedoj de la manĝantoj, devis diskrete forviŝi la signojn de ties manĝamo kaj malsobreco.
Dek kvin malsamaj manĝaĵoj estis disportitaj de la sindonaj, humilaj sklavoj. Post la manĝo, centoj da torĉoj heligis la salonojn kaj estis aŭdataj agrablaj simfonioj.
Junaj, beltaliaj sklavoj kaj sklavinoj ludis pasiajn, voluptajn dancojn honore al siaj mastroj, kies malsuperajn sentojn ili tiel dorlotis per sia stranga kaj spontanea arto; kaj ne okazis duelo inter gladiatoroj, laŭ la kutimo post la grandaj festenoj en la Kortego, nur tial, ĉar Livia, kun malgajaj okuloj, petis, ke estu evitita, en tiu festo, la dolora vido je homa sango.
Tiu estis unu el la plej varmaj noktoj en Jerusalem, kaj tial, post la vespermanĝo kaj la aliaj ceremonioj, ĉiuj, nun kun Sulpicio Tarkvinius, sin direktis al la vasta kaj bela teraso, kie junaj sklavinoj ludadis ĉarmajn orientajn muzikaĵojn.
Mi ne pensis, ke mi trovos en Jerusalem ian patrician nokton, kiel ĉi tiu - kortuŝite diris Publio al la provincestro, kun respekta ĝentileco. - Mi ŝuldas al via nobla, grandanima komplezemo la ĝojon ĝui la neforgeseblajn medion kaj vivon de la Kortego, kie la forestantaj Romanoj tenas siajn korojn kaj pensojn.
Senatano, ĉi tiu domo apartenas al vi - respondis Pilato per intima tono. - Mi ne scias, ĉu mia propono plaĉos al vi: ni havus motivojn nur por danki la diojn, se vi konsentus al ni la honoran ĝojon ĉi tie loĝi, kune kun viaj estimindaj familianoj. Mi kredas, ke la hejmo de la pretoro Salvio, ne havigas al vi la necesan komforton; krom tio, konsiderante la proksiman parencecon inter mia edzino kaj la edzino de via onklo, mi ne sentas min ĝenita farante ĉi tiun proponon, sen ia rompo de niaj sociaj moroj.
Tio estas neebla - ekkriis siavice la pretoro, kiu atentis la ĝentilan proponon. - Mi kaj Fulvia konstraŭstaras la efektivigon de tia plano - kaj fidplene signante al sia edzino, li finis sian konsideron -, ĉu ne, mia kara?
Sed Fulvia, kun ia amareco, respondis, surprizante ĉiujn alestantojn:
Jes, mi plene konsentas. Publio kaj Livia estas niaj efektivaj gastoj; ni tamen ne povas forgesi, ke la celo de ilia vojaĝo estas la resaniĝo de ilia filineto, objekto de ĉiuj niaj nunaj zorgoj; tial estas ja konsilinde, ke ni ne igu ilin malhavi ian rimedon necesan al la malsana infano...
Kaj, instinkte direktante sin al la marmora benko, kie la malsanulineto ripozis, ŝi skandalis ĉiujn, daŭrigante:
Cetere, ĉi tiu knabino serioze maltrakviligas nin ĉiujn. Ŝia diskrevanta haŭto prezentas neordinarajn simptomojn, kiuj ŝajnas...
Sed ŝi ne sukcesis elfini la disvolvadon de siaj skrupulaj timoj, ĉar Klaŭdia, nobla animo, kies karaktero estis tute malsama ol tiu de la fratino, kiun la destino donis al ŝi, komprenis la embarasan situacion, kiun la vortoj de Fulvia naskis, kaj imterrompis ŝin:
Mi vidas nenian motivon por tiaj timoj; mi kredas, ke Flavia nun pli bone fartas kaj estas pli fortika. Mi eĉ pensas, ke sufiĉos la klimato de Jerusalem por ŝia plena resaniĝo.
Kaj paŝante al la malsanulineto, kvazaŭ dezirante forviŝi la doloran impreson de tiuj krudaj vortoj, Klaŭdia prenis ŝin en la brakojn kaj kisis ŝian vizaĝon, kovritan de violaj tonoj de apenaŭ kaŝeblaj ulceroj.
Livia, kies vizaĝo ardis pro la humiligo kaŭzita de la vortoj de Fulvia, ricevis la ĝentilaĵon kiel dolĉan balzamon por ŝiaj patrinaj zorgoj; siaflanke, Publio, amare surprizita, konsideris, ke li devas reakiri sian serenecon kaj viran energion, maskante la ĉagrenon, kiun la epizodo kaŭzis al li; li do, treege kortuŝita, reprenis la direktadon de la konversacio:
Jes, vere, amikoj. La sano de mia kompatinda Flavia estas la ĉefa objekto de nia longa vojaĝo tien ĉi. Kiam estos solvitaj la problemoj de la ŝtato, jam de kelkaj tagoj mi ekzamenas la eblon loĝi en ia regiono internlanda, por ke mia filineto denove havu la organisman ekvilibron, spirante pli puran aeron.
Nu - diris Pilato firmtone -, pri klimatoj mi estas ĉi tie kompetentulo. Jam de ses jaroj mi vivas en ĉi tiu lando, kiel ties estro, kaj vizitis preskaŭ ĉiujn loketojn de la provinco kaj de ĝiaj najbaraj regionoj: mi havas motivojn por aserti, ke Galileo okupas la unuan vicon. Ĉiam, kiam mi povas ripozi post intensaj laboroj, kiuj min ĉi tie tenas, mi tuj iras al nia vilao en la ĉirkaŭaĵo de Nazaret, por ĝuadi la serenecon de la pejzaĝo kaj la mildajn ventetojn de ĝia grandega lago. Mi konfesas, ke la distanco estas tre longa, sed vere estas, ke, se mi restus proksime de la urbo, dum miaj periodaj ripozoj, mi perdus mian tempon aŭdante la senĉesajn petojn de la rabenoj de la Templo, ĉiam dronantaj en senfinaj disputoj. Ĝuste nun Sulpicio estas forironta tien, por kontroli kelkaj n riparojn en nia loĝejo, ĉar ni intencas tien iri baldaŭ, por restarigi la fortojn konsumitajn, dum la ĉiutaga laborado.
"Ĉar mia gastigo ne estas necesa al vi en Jerusalem, eble ni havos la plezuron poste akcepti, vin, por ke vi loĝu en nia tiea vilao, ĉu ne?"
Nobla amiko, - respondis dankplene la senatano -, mi devas ŝpari al vi tian laboron, sed mi restos al vi tre danka, se via amiko Sulpicio faros la necesajn paŝojn, en Nazaret, por aĉeti komfortan, simplan domon, kiun li reformigus laŭ niaj familiaj kutimoj, por ke ni tie povu senzorge loĝi dum kelkaj monatoj.
Plej plezure.
Tre bone - afable diris Klaŭdia, dum Fulvia pene kaŝis venenan kolereton -, mi prenos sur min konformigi nian bonan Livian al la vivo en la kamparo, kie oni sin tiel plaĉe sentas, ĉe la rekta kontakto kun la Naturo.
Se vi nur ne fariĝos Judinoj... - aldonis la senatano en bona humoro, por kio ĉiuj gaje ridetis.
Tiumomente, aŭdinte la detalojn de la taskoj baldaŭ konfidotaj al li, Sulpicio Tarkvinius, fidindulo de la provincestro, permesis al si enmiksiĝi en la aferon kaj demandis, surprizente ĉiujn:
Kaj, ĉar estas parolete pri Nazaret: ĉu vi jam aŭdis
pri ĝia profeto?
?
Jes - li daŭrigis - Nazaret havas nun profeton, kiu jam de kelka tempo faras mirindaĵojn.
Kiel, Sulpicio! - pikita ekkriis Pilato. - Ĉu vi do ne scias, ke ĉe la Judoj naskiĝas profetoj ĉiutage? Ĉu la malpacoj en la Templo de Jerusalem okazas pro ia alia kaŭzo? Ĉiuj leĝistoj konsideras sin inspirataj de la Ĉielo, kaj ĉiu el ili posedas ian novan revelacion.
Sed tiu, sinjoro, estas tre malsama.
Ĉu eble vi estas konvertita al ia nova kredo?
Tute ne, des pli, ke mi komprenas la fanatikecon kaj obsedon de tiuj neŝatindaj homoj, sed mian atenton ja turnis al si la impresa figuro de ankoraŭ juna Galileano, kiam, antaŭ kelkaj tagoj, mi estis en Kapernaum.
"En la centro de iu placo, mi vidis grandan homamason, kiu, sidante sur kvazaŭaj benkoj el ŝtono kaj sablo, aŭdadis lian parolon en ekstazo, neskita de admiro kaj emocio...
"Ankaŭ mi, tuŝita de ia mistera, nevidebla forto, eksidis por aŭdi lin.
"El lia figuro, eksterordinara pro simpla beleco, venis ia nekaptebla "io", kio superregis la amason, kaj ĉi tiu sereniĝis, aŭdante liajn promesojn pri ia eterna regno... Liaj haroj flirtis ĉe la venteto de la kvieta vespero, kvazaŭ fadenoj el nekonata lumo ĉe la heleco de la krepusko; kaj el liaj dolĉaj okuloj ŝajnis, ke elŝprucas ia ondo da senlimaj kompato kaj kortuŝiteco. Piednuda kaj malriĉa, li tamen portis senmakulan tunikon, kies blankeco akordis kun la subtileco de liaj delikataj trajtoj. Lia parolo estis kvazaŭ kanto de espero por ĉiuj suferantoj en la mondo, kanto, kiu ŝvebis inter la ĉielo kaj la Tero kaj kiu altigis la pensojn de ĉiuj liaj aŭskultantoj... Li parolis pri nia grandeco kaj pri niaj konkeroj, kvazaŭ ili estus ja malŝatindaj aferoj; li havis amarajn vortojn pri la monumentaj verkoj de Herodo, en Sebasto, kaj asertis, ke super Cezaro staras iu Ĉiopova Dio, konsolanto de ĉiuj senesperaj kaj afliktitaj homoj... Laŭ lia instruado pri humileco kaj amo, ĉiuj homoj estas amataj fratoj, idoj de tiu pardonema kaj justa Patro, kiun ni ne konas..."
La voĉo de Sulpicio estis saturita de tiu emocia tono, karakterizanta la sentojn naskitajn de la vero.
La emocio de lia rakontado komunikiĝis al lia aŭdantaro, kiu plej interese lin aŭskultis.
Tamen Pilato, ne perdante la flamon de sia vantamo de provincestro, interrompis lin:
- Ĉiuj estas fratoj... Tio estas absurdo! La doktrino pri la unika Dio ne estas io nova por ni, en ĉi tiu lando de nekleruloj; ni tamen ne povas konsenti tiun koncepton pri la larĝasenca frateco. Kaj la sklavoj? Kaj la vasaloj de la Imperio? Kio fariĝus do el la prerogativoj de la patricioj?
"Sed min plej mirigas - li daŭirigis, sin turnante speciale al la rakontinto - tio, ke vi, praktika homo, lasis vin trompi de la vanaj vortoj de tiu nova profeto kaj miksiĝis kun la popolamaso, por aŭdi lin. Ĉu vi ne scias, ke la konsento de liktoro povas signifi grandegan apogon al la ideoj de tiu viro?
Sinjoro - respondis Sulpicio konsternita -, mi mem ne scius klarigi la motivon de miaj observoj en tiu vespero. Mi tuj konsideris ankaŭ, ke la doktrinoj, de li predikataj, estas revoluciaj kaj danĝeraj, ĉar ili samniveligas servistojn kaj mastrojn; sed, aliflanke, mi rimarkis lian doloran mizerecon, kiun liaj disĉiploj kaj sekvantoj rigardas kiel feliĉan staton, kaj tio tute ne estas motivo, ke la provincaj aŭtoritatuloj ion timu.
"Cetere, tiuj predikoj ne malutilas la kamparanojn, ĉar ili ordinare okazas dum la horoj de ripozo kaj neniofarado, dum la interrompo de la ĉiutagaj laboroj; estas ankaŭ notinde, ke liaj preferataj kunuloj estas la plej nekleraj kaj modestaj fiŝistoj en la lago."
Sed, kial vi lasis vin tiel logi de tiu homo? - ree demandis Pilato per energia tono.
Pri tio vi eraras - respondis la liktoro, sin pli bone regante -; mi ne estas impresita, kiel vi kredas, kaj tio estas des pli vera, ĉar, pro lia simpla, ĉarma originaleco, mi rekonas ĉe li neniajn supernaturajn privilegiojn, kaj mi pensas, ke la klereco de la Imperio klarigos la jenan fakton, kiun mi rakontos, responde al via nuna demando.
"Mi ne scias, ĉu vi konas Koponion, maljunan centestron, servantan en la urbo, kiun mi menciis; tamen mi devas sciigi vin pri fakto kiun mi mem ĉeestis. Post kiam la voĉo de la Nazareta profeto estigis ian dolĉan kvietecon en la medio, mia konato prezentis al li sian fileton mortantan kaj petis karitan helpon je la agonianta infano. Mi vidis, ke la profeto levas siajn radiajn okulojn al la ĉielo, laŭŝajne petante la benon de niaj dioj, kaj, poste, ke liaj manoj tuŝas la infanon; tiam, kvazaŭ ricevinte ian fluon da nova vivo, la infano subite ekstaris kaj, plorante, kuris al la patra kareso, turninte al la profeto longan dankan rigardon..."
Sed, ĉu eĉ centestroj jam lasas sin treni de babiladoj de la Judoj? Mi devas komuniki tiujn faktojn al la aŭtoritatuloj en Tiberias - diris la provincestro kun videbla kolereto.
La okazaĵo estas kurioza - diris Publio Lentulus, impresita de la rakonto.
Sed vere, mia amiko - kontraŭparolis Pilato, sin turnante al li -, en ĉi tiu regiono naskiĝas religioj ĉiutage. Ĉi tiu popolo estas tre masama ol nia, kaj oni konstatas ĉe ili videblan mankon de rezonemo kaj praktika saĝo. Provincestro, ĉi tie, ne povas lasi sin kapti de figuroj, sed devas tenadi rigidaj la principojn, por gardi la netuŝeblan suverenecon de la regno. Tial, obeante la saĝajn ordonojn el Romo, mi ne ekzamenas izolajn aferojn, sed konsideras nur la parolon de la pastroj de la Sinedrio, kiuj reprezentas la organon de la legitima povo, kapabla trovi, kun ni, la solvon de ĉiuj sociaj kaj politikaj problemoj.
Publio kontentiĝis per tiu argumento, sed la ĉeestantaj sinjorinoj, escepte de Fulvia, ŝajnis funde impresitaj de la priskribo de Sulpico, inkluzive la malgrandan Flavian, kiu sorbis liajn vortojn kun la plej granda infana scivolo.
Ia vualo da zorgoj ombris la gajecon de ĉiuj alestantoj, sed la provincestro ne akordis pri tia sinteno kaj ekkriis:
Fi! Liktoro, kiu, anstataŭ fari justecon por nia bono, agas kontraŭ ni mem, malheligante nian gajan medion, ja meritas serevan punon pro siaj neĝustatempaj rakontoj!...
Ridado de ĉiuj sekvis liajn bruajn kaj spritajn vortojn, dum li finis:
Ni malsupreniru al la ĝardeno, por aŭdi novajn muzikaĵojn kaj tiel elsarki el la koro tiujn neatenditajn ĉagrenojn.
La propono estis volonte akceptita de ĉiuj.
La domomastrino kuŝigis la malgrandan Flavian en komforta ĉambro, kaj en nemultaj minutoj la ceteraj personoj disiĝis laŭ tri grupoj tra la aleoj de la ĝardeno heligata de brilaj torĉoj, sub la sono de strangaj kaj voluptaj muzikaĵoj.
Publio kaj Klaŭdia paroladis pri la pejzaĝo kaj la Naturo; Pilato multigis ĝentilaĵojn al Livia; Sulpicio promenadis kun Fulvia, kaj la pretoro Lentulus decidis resti en la arkivo ekzamenante kelkajn artverkojn.
Intence deturniĝinte de la ceteraj grupoj, la provincestro rimarkis la palecon de sia kunulino, kiu, en tiu nokto, ŝajnis al li pli hela kaj alloga.
La respekto, kiun ŝia diskreta beleco trudis al lia animo, kvazaŭ pligrandigis, en tiu momento, la ardecon de lia pasia koro.
Nobla Livia - li emociita ekkriis -, mi ne povas kaŝi plu la sentojn, kiujn viaj tiel belaj virtoj en mi flamigis. Mi ja konas la naturan senton de abomeno de via digna animo ĉe miaj vortoj, sed mi bedaŭras, ke vi ne komprenas mian koron, tuŝitan de tiu min reganta admiro!
Ankaŭ mi - rebatis la kompatinda sinjorino, kun spontaneaj digno kaj energio - bedaŭras, ke mi inspiris al via spirito tian pasion. Viaj vortoj min amare surprizas ne nur tial, ke ili venas de patricio grave respondeca kiel ŝtata prokuroro, sed ankaŭ pro la konfida kaj nobla amikeco de mia edzo al vi.
Sed, rilate aferojn de koro - li afable interrompis - neniom povas valori la formalaĵoj de la politikaj konvencioj, eĉ la plej altaj. Mi komprenas miajn devojn kiel ion plej ŝatindan, kaj scias serĉi la solvon de ĉiuj problemoj koncernantaj min, sed mi ne memoras, kie mi iam vidis vin! Ia vero estas, ke jam de unu semajno, mia koro estas disŝirita, premata... Kiam mi renkontis vin, ŝajnis, ke staras antaŭ mi tiu amata, neforgesita figuro. Mi ĉion faris, por eviti ĉi tiun malagrablan kaj suferigan scenon, sed mi konfesas, ke ia nevenkebla forto konfuzas al mi la koron!
Vi eraras, sinjoro! Inter ni nenia alia ligilo povas ekzisti, ol tiu inspirita de la respekto por la identeco de niaj sociaj kondiĉoj. Se vi tiel alte taksas viajn politikaj n devojn, ne forgesu, ke politikisto devas zorgi la virtojn de sia privata vivo, nutrante, en si mem, la respekton kaj la nekorupteblecon de sia konscienco.
Sed via persono igas min forgesi ĉiujn tiujn devojn. Kie do mi iam vidis vin, ke mi sentas min tiel kaptita?
Silentu, pro la dioj! - murmuris Livia, timplena kaj pala. - Mi neniam vidis vin antaŭ mia alveno al Jerusalem, kaj mi petas vian noblecon ŝpari al mi tiajn aludojn, kiuj min turmentas! Mi havas motivojn por kredi vian geedzan feliĉon ĉe honesta, pura virino, kia mi vidas ŝin, kaj mi rigardas kiel frenezaĵon la proponojn, kiujn viaj vortoj apenaŭ kaŝas...
Pilato estis daŭrigonta sian argumentadon, sed la kompatinda sinjorino, amare surprizita, sentis, ke ŝi svenos. Vane ŝi streĉis siajn fortojn, por eviti la senkonsciiĝon.
Posedita de stranga malvigliĝo, ŝi apogis sin al arbo de la ĝardeno, kie okazis la interparolado, kiun ni ĵus aŭdis. Timante la sekvojn de tio, la provincestro ekprenis ŝian delikatan manon, turmentate de siaj malnoblegaj pensoj, sed, ĉe lia milda kontakto, ŝajnis, ke la organismo de Livia reagas decide kaj kun nerompebla firmeco.
Revigliĝinte, ŝi preskaŭ nepercepteble dankis lin per la kapo; Publio kaj Klaŭdia tiam alproksimiĝis, kaj refariĝis la gaja interparolado de ĉiuj.
Sed la sceno, kiun naskis la korelverŝado de la provincestro, ne restis konata nur al la du personoj, kiuj ĝin intense travivis. Fulvia kaj Sulpicio sekvis ĉiujn ĝiajn detalojn tra inter la mallumaj branĉoj.
Be! - ekkriis la liktoro al sia kunulino, observante la detalojn de la ĵus priparolita konversacio. - Ĉu vi do perdis la favoron de la prokuroro de Judujo?
Ĉe tiu demando Fulvia, kiu siavice ne deturnis de la sceno la okuloj n, konvulsie tremetis, kun la plej profunda sento de ĵaluzo kaj kolero.
Ĉu vi ne respondas? - daŭrigis Sulpicio, plezurante ĉe tiu sceno. - Kial vi tiel obstine forpuŝas min, se mi havas por vi profundan senton de sindono kaj lojaleco?
Ŝi tamen silentis plu, en sia observejo, kaj bolis de kolero, vidante, ke la provincestro tenas inter la siaj la senfortan manon de sia kunulino kaj al ĉi tiu diras vortojn kiujn ŝi, Fulvia, ne aŭdis, sed kiujn ŝiaj malnoblaj sentoj kredis realaj en tiu neatendita interparolado.
Sed, tuj kiam Klaŭdia kaj Publio eniris en la scenejon, Fulvia sin turnis al sia kunpromenanto kaj flustris per kaverna voĉo:
Mi kontentigos ĉiujn viajn dezirojn, se nur vi helpos min en unu faro.
Kio ĝi estas?
Tio, ke vi, en oportuna okazo, sciigu la senatanon pri la malfideleco de lia edzino.
Sed, kiel?
Unue, evitu, ke Publio transloĝiĝu al Nazaret, por ke ŝi estu pli malproksime; tiel la rilatoj inter Livia kaj la provincestro estos pli malfacilaj, kiam Pilato forestos de Jerusalem, ĉar mi antaŭvidas, ke ŝi deziras baldaŭ vivi en Nazaret. Poste, mi persone klopodos, por ke vi estu elektita, por protekti la senatanon dum ties ripozotempo; en tiu ofico, vi direktos la okazaĵojn por la efektivigo de niaj planoj. Post tio mi scios rekompenci viajn ĉiamajn penojn kaj bonan servadon per mia absoluta sindono.
La liktoro silente, sendecide aŭdis la proponon; sed ŝi, laŭŝajne dezirante elfini lla pereigan interligon, firmtone demandis:
Ĉio konsentita, ĉu ne?
Jes, konsentita! - respondis Sulpicio, jam fine decidiĝinta.
Kaj, sigelinte sian fian kontrakton, la du personiĝoj de la malamo kaj de la volupto alkolektiĝis al la frata rondo, sub la masko de la ŝajnaj ĝojoj.
La lastaj horoj estis destinitaj al la adiaŭoj, kun la ekstera afableco de la sociaj konvencioj.
Livia sin detenis kaj ne sciigis sian edzon pri la ĝena okazaĵo en la ĝardeno konsidere ne nur al lia bezono de ripozo, sed ankaŭ al la socia graveco de la koncernataj personoj; kaj tial ŝi promesis al si mem ĉiamaniere eviti ian malpli konvenan esprimon, kiu alportus skandalon pro vortoj.
IV
EN GALILEO
En la tago post tiuj okazaĵoj, frumatene, Publio Lentulus akceptis, en sia privata kabineto, la viziton de Fulvia, kiu alparolis lin per jenaj vipuraj vortoj:
Senatano, la supera forto de niaj familiaj rilatoj devigis min veni al vi, por pritrakti malagrablan, doloran aferon; sed, laŭ mia sperto de virino, mi devas konsili al vi gardi vian edzinon kontraŭ la insido de viaj amikoj mem, ĉar mi hieraŭ surprizis ŝin en intima konversacio kun la provincestro...
Ŝia dialoganto estis surprizita de tiu stranga, maldelikata sinteno, kontraŭa al lia konduto de honesta homo.
Li digne forpuŝis tiun atakon kaj defendis sian edzinon, kies noblecon li plej laŭdis; tiam, Fulvia plendetale kaj kun la plej vivaj koloroj de sia nenormala imagemo ekrakontis al li la antaŭtagan scenon.
La senatano falis en enpensiĝon, sed havis la moralan kuraĝon, por forpuŝi la kalumnion.
Nu - ŝi diris, finante la denuncon -, tro malproksime vi portas vian konfidon kaj naivecon. Iu viro neniam ion perdas, aŭdante la konsilojn de la virina sperto. La pruvon, ke Livia sekvas la larĝan vojon de la devodekliniĝo, vi baldaŭ havos, ĉar ŝi preferos tuj foriri al Nazaret, kie la provincestro penos renkonti ŝin.
Kaj ĉi tion dirinte, ŝi rapide eliris kaj lasis la senatanon konfuza kaj afekciita, pensanta pri la malŝatindaj koroj, lin ĉirkaŭantaj, ĉar, en la tribunalo de sia konscienco, li ne inklinis akcepti ian penson, kiu makulus la altan noblecon de lia edzino.
Ia grandega ombro vualis lian senteman, amantan spiriton. Li sentis, ke en Jerusalem ĉiuj pereigaj fortoj de lia destino konspiras kontraŭ li kaj ke ekzistas ia vasta dezerto en lia koro.
Tie li ne trovos la saĝan, kuraĝigan parolon de iu amiko, kiel Flaminio, al kiu li povus malkaŝi sian profundan ĉagrenon.
Dronante en tiu korprema meditado, li ne rimarkis, ke la petaloj de horoj senĉese turniĝadas en la kirlovento de la tempo. Nur post tre longa tempo li rimarkis la laŭtan voĉon de unu el siaj fidintaj servistoj, kaj tiam li eksciis, ke Sulpicio Tarkvinius petas de li konfidencan rendevuon, kion li plej volonte konsentis.
Enlasite en la kabineton, la liktoro sciigis, sen ĉirkaŭfrazoj, la celon de sia vizito kaj senembarase diris:
- Senatano, honorite per via konfido, koncerne vian transloĝiĝon al iu ripozoloko, mi venas, por proponi al vi la luadon de riĉa bieno, apartenanta al unu el niaj sampatrujanoj, en la ĉirkaŭaĵo de Kapernaum, ĉarma urbo en Galileo, sur la vojo al Damasko. Estas vere, ke vi jam elektis Nazareton, sed sur la ebenaĵo de Esdraelon la komfortaj domoj estas tre maloftaj; cetere, vi multe elspezus por plibonigoj kaj reformoj. En Kapernaum okazas malsame: mi havas tie amikon, Kajon Gratus, kiu estas preta luigi por nedifinita tempo sian bonegan vilaon; ĝi estas bieno provizita per ĉia komforto, kun riĉaj fruktoĝardenoj, en tute kvieta regiono.
La senatano aŭdadis la komisiiton de Pilato, sed laŭŝajne lia spirito ŝvebis aliloke; ĉe unu momento, kvazaŭ lia atento subite vekiĝis, li diris, kiel iu faranta konsiderojn al si mem:
De Jerusalem ĝis Nazaret estas distanco de sepdek mejloj... Kie kuŝas Kapernaum?
Tre malproksime de Nazaret - respondis liktoro kun malica intenco.
Bone, Sulpicio - respondis Publio, kiel iu, kiu prenis firman decidon -, mi estas al vi tre danka pro via komplezo, kiun mi ne forgesos taŭgatempe rekompenci. Mi akceptas vian proponon, kiun mi opinias saĝa, ankaŭ tial, ĉar ne povas ja interesi min la definitiva aĉeto de iu domo en Galileo, pro la bezono baldaŭ reveni al Romo. Mi rajtigas vin elfari la kontrakton, ĉar mi fidas je viaj informoj kaj je via sperto en tiaj aferoj.
Ia sekreta kontenteco travidiĝis tra la okuloj de Sulpicio, kiu adiaŭis la senatanon kun hipokrita dankmontro.
Publio Lentulus denove apogis la kubutojn sur la tablon, dronante en profunda melankolio.
Tiu propono de Sulpicio ja alvenis en la ĝusta momento, kiam Publio baraktadis en sufoka meditado, ĉar ĉe tiu nova decido, li sukcesos loki sian familion ekster ĉia influo de la hejmo de la prokuroro de Judujo, kaj tiel li gardos sian reputacion kontraŭ la abomenaj vomaĵoj de la klaĉuloj.
Sed la denunco de Fulvia vekis en lia animo sinsekvajn zorgojn. Ĉu pro la neatenditeco de la kalumnio, ĉu pro la maliceco, kun kiu la kalumnio estis teksita, lia penso enretiĝis en maltrankviligaj antaŭvidaĵoj.
Je la vespero de tiu tago, post la manĝo, jen li estis nur kun Livia, sur la teraso de la hejmo de la pretoro, kiu eliris por kelkaj horoj, kune kun siaj gefamilianoj, por plenumi iujn sociajn formalaĵojn.
Rimarkinte sur lia vizaĝo la evidentajn signojn de profundaj ĉagrenoj, lia ekzino abrupte diris, kun la ĉarma intimeco de sia virina koro:
Mia kara, afliktas min vidi vin tia, klinita sub tiaj grandaj ĉargrenoj, kaj tamen ĉi tiu longa vojaĝo devus redoni al ni la trankvilecon necesan al la plenumado de viaj taskoj... Mi permesas al mi peti, ke vi akcelu nian translokiĝon for de Jerusalem al ia pli kvieta medio, kie ni sentus nin pli izolitaj, ekster ĉi tiu rondo de homoj, kies kutimoj estas malsamaj ol la niaj kaj kies sentojn ni ne konas. Kiam do ni foriros al Nazaret?
Al Nazaret? - ripetis la sanatano kun kolera, malluma voĉo, kvazaŭ lin tuŝis la venena spirito de ĵaluzo, kaj pretervole memorante la senbazajn akuzojn de Fulvia.
Jes - daŭrigis Livia, per petega, karesa tono -; ĉu tiu ja ne estis la hieraŭ proponita aranĝo?
Vere, mia kara! - ekkriis Publio, rekonsciiĝinte kaj jam pentante pro la malicaj pensoj, kiujn li dum momento tenis -; tamen, alie ol nia lasta interkonsento, mi poste decidis, ke ni loĝu en Kapernaum.
Kaj, prenante la manon de sia edzino, kvazaŭ serĉante ian balzamon por sia vundita animo, li milde flustris:
Livia, vi estas ĉio, kio restas al mi en ĉi tiu mondo! Niaj infanoj estas floroj el via animo, kiujn la dioj donis al ni por mia ĝojo! Pardonu min, kara! Jam de tiel longe mi vivas absorbita kaj malgaja, forgesante vian senteman, kareseman koron! Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi nun vekiĝas el tre dolora, profunda dormo, sed mia animo estas timoplena kaj subpremita. Ĉirkaŭvagas min amaraj antaŭsentoj... Mi timas perdi vin, kaj tamen mi ja volus fermi vin en la brusto, tenadi vin en la koro por eterne... Pardonu min!
Dum ŝi lin rigardadis, surprizita, liaj soifaj lipoj kovradis ŝiajn manojn per ardaj kisoj; kaj ne nur la ardaj kisoj venis kun tiu amelverŝiĝo: larmo ruliĝis el liaj okuloj kaj miksiĝis kun la floroj de lia pasio.
Kion tio signifas, Publio? Ĉu vi ploras? - ekkriis Livia kortuŝita kaj afliktita.
Ho! Mi sentas, ke la genioj de malbono ĉirkaŭpremas al mi la koron kaj la menson. Mia internaĵo estas plena de ombroj, signantaj la finon de nia feliĉo; mi tamen estas viro kaj fortanima... Mia kara, ne rifuzu al mi vian manon, por ke ni kune laŭiru la vojon de la vivo, ĉar, kun vi, mi venkos eĉ la neeblon mem!
Ŝi ektremis ĉe tiuj vortoj, kiuj ne estis kutimaj al
li.
En palpebruma daŭro ŝi revenis en penso al la antaŭa vespero kaj rememoris la trokuraĝon de la provincestro, kiun ŝi digne repuŝis; ĉe la aflikto de sia edzo, ŝi sentis absolutan trankvilecon de konscienco, kaj, milde prenante lian manon, kondukis lin al angulo de la teraso, kie ŝi eksidis ĉe sonora malnova harpo; tiam, ŝi mallaŭte kantis, kvazaŭ ŝia voĉo, en tiu vespero, estus la trilado de ia vundita alaŭdo:
Anim' ĝemela de l' mia,
De mia vivo lumfloro,
Falinta stel' de la koro
De l' bela spaco sen fin'.
Dum mi vagadis tra l' mondo, Malgaja ombro tutsola, Jen vi kun rido konsola, Feliĉa mi sentis min!
Vi venis kun ben' de l' dioj, Je lumo sur vojo riĉa, Por fari min plej feliĉa, De via kor' ĉe la flam'! Karega mia trezoro, Kun vi mi vivos sur Tero; Vi mia estas l' espero, Por mi vi estas - la am'!
Tio estis komponaĵo, kiun li, kiel junulo, dediĉis al ŝi, laŭ la gusto de la Roma junularo, kaj kiun ŝia muzika talento gardadis por specialaj momentoj de ŝia sento.
Sed ĉe tiu momento ŝia voĉo havis aliajn nuancojn, kvazaŭ en ŝia gorĝo estus ia dia silvio, ekzilita el la helaj kamparoj de Paradizo.
Ĉe la lasta noto, plena de malĝojo kaj angoro, Publio ŝin milde prenis al la brusto, forte kaj decide, kvazaŭ li volus por ĉiam tenadi en la koro sian juvelon de neimagebla pureco.
Nun Livia abunde ploradis en la brakoj de sia edzo, kiu ŝin senĉese kisis kun la entuziasmo de sia lojala, iafoje impulsiĝema, animo.
Post tiu ekzaltiteco, Publio sentis sin senpezigita kaj kontenta.
- Kial ni ne revenu plej baldaŭ al Romo? - demandis Livia, kvazaŭ ŝian spiriton heligus profetaj lumoj pri la venontaj tagoj. - Ĉe niaj infanoj ni reprenus niajn ordinarajn okupojn, sciante, ke lukto kaj sufero estas ĉie kaj ke ĉia ĝojo signifas, en ĉi tiu mondo, benon de la dioj!
La senatano konsideris la proponon de sia edzino, pesante en sia animo la tutan situacion, kaj fine rimarkigis:
- Via propono estas justa kaj saĝa, mia kara, sed, kion dirus niaj amikoj, eksciinte, ke post tiom da penoj por ĉi tiu vojaĝo, ni decidis resti nur unu semajnon en tia malproksima regiono? Kaj nia malsana filineto? Ĉu ŝia organismo ja ne reagas sukcese en la nova klimato? Ni fidu kaj estu trankvilaj. Mi plifruigos nian foriron al Kapernaum kaj baldaŭ ni estos en nova medio, laŭ niaj deziroj.
Tiel ja okazis.
Kontraŭstarante la pereigajn vibrojn de tiu medio, Publio Lentulus faris la necesajn paŝojn por la solvo de ĉiuj problemoj, koncernantaj ilian transloĝiĝon, sen ia atento al la pikantaj vortoj de Fulvia; siaflanke, Livia, uzante kiel ŝildon la superecon de sia animo, izoliĝis en la malgranda dolĉa mondo de siaj du amataj infanoj kaj evitis la provincestron, kiu ne ĉesigis siajn flatojn al ŝi kaj ĉe kiu la nobla figuro de Klaŭdia vekis en ĉiuj sinceran simpation.
Intencante transloĝiĝi al Kapernaum, la geedzoj dungis du servistinojn; tiuj ne estis nepre necesaj al la hejma servado, ĉar multaj servistoj estis kunvenigitaj el Romo; tamen la senatano ekzamenis la utilecon de ilia dungado, ĉar li kaj lia familio bezonos pli rektan kontakton kun la moroj kaj dialektoj de la popolo, kaj la servistinoj konis Galileon.
Anna kaj Semele, rekomenditaj de amikoj de la pretoro, estis, kun bonvolemo kaj simpatio, akceptitaj de Livia en la servadon al ŝi.
Tridek tagoj pasis en preparado de la planita vojaĝo.
Stimulite de siaj propraj materialaj interesoj, Sulpicio Tarkvinius ne preterlasis la okazon kapti la tutan konfidon de la senatano: li aranĝis la bienon plej zorge kaj ĝentile, kaj tial ricevis de ĉiuj esprimojn je kontenteco kaj laŭdon.
Unu tagon, antaŭ sia foriro, Publio Lentulus iris al la kabineto de Pilato, por la adiaŭa danko. Kore salutinte lin, la provincestro diris, kun ĝenateca bonhumoro:
Mi bedaŭras, kara amiko, ke la cirkonstancoj kondukas vin al Kapernaum; mi esperis, ke mi havos la plezuron restigi vin proksime de mia dono, en Nazaret. Sed, dum vi estos en Galileo, anstataŭ viziti, kiel ordinare, Tiberiason ( ), mi direktos min norden, por ke ni estu kune.
Publio esprimis al li sian dankon, kaj, kiam la senatano pretiĝis por foriri, la prokuroro de Judujo daŭrigis, per amika, konsila tono:
Senatano, ne nur kiel respondanto por la situacio de miaj sampatrujanoj en ĉi tiu provinco, sed ankaŭ kiel sincera amiko, mi ne povas permesi al mi, ke vi foriru laŭ la kaprico de la hazardo, sole nur kun sklavoj kaj fidindaj servistoj. Mi ĵus komisiis Sulpicion, kiu havas mian plenan fidon, por direkti la sekurecozorgojn, kiujn vi rajtas. Krom li, ankaŭ unu liktoro kaj kelke da centestroj iros al Kapernaum, kie ili restos sub viaj ordonoj.
Publio ĝentile dankis kaj sentis sin feliĉa pro tia afero, kvankam la ĉeesto de la provincestro ne estis por li tre simpatia.
Fine, kiam estis pretaj la aranĝoj por la vojaĝo, la densa karavano ekmarŝis kaj trairis la teritoriojn de Jehuda
kaj la verdajn montarojn de Samario, direkte al sia celo.
Kelkajn tagojn postulis la irado laŭ vojoj, multfoje kurantaj flanke de la rapida, klara akvo de Jordano.
Proksime de Kapernaum, je triono de mejlo for de la vojo, meze de foliriĉaj arboj, apud la lago Genesaret, impona bieno atendis niajn konatojn, kiel ties ripozejo.
Sulpico Tarkvinius plej klopodis pri ĉiaj plej malgrandaj detaloj, laŭ la rafinita gusto de la epoko.
La bieno situaciis sur altaĵeto kaj estis ĉirkaŭita de fruktarboj de la malvarmaj klimatoj, ĉar, antaŭ du mil jaroj, Galileo, hodiaŭ fariĝinta polvoplena dezerto, estis ia paradizo el kreskaĵoj. En ĝiaj mirindaj pejzaĝoj disvolviĝadis ĉiaklimataj floroj. Ĝia grandega lago, naskita de la pura akvo de la sankta rivero de Kristanismo, estis eble la plej fiŝhava baseno en la tuta mondo; kaj la kvietaj kaj mole fluantaj ondoj de tiu lago milde disŝaŭmiĝis ĉe la trunkoj de la sukriĉaj arbustoj, kies radikoj sorbis la akran parfumon de la oleandroj kaj de la sovaĝaj floroj. Densaj nuboj da ĉarmaj birdoj kovris tiun mirinde lazuran akvon, hodiaŭ ĉirkaŭfermitan inter senarbaj, varmaj rokoj.
Norde, la neĝokovritaj suproj de Ĥermon konturiĝis laŭ gajaj blankaj linioj; okcidente, estis vidataj la altaj ebenaĵoj de Gaŭlanitida kaj Perejo, envolvitaj en la sunlumo kaj kune formantaj etendaĵon, irantan de Cezarea Filipi direkte al sudo.
Mirinda kaj unika vegetaĵaro, kiu kaŭzis la senĉesan blovadon de la plej pura aero, moderigis la varmecon de la regiono, kie la lago hodiaŭ kuŝas, multe sub la nivelo de Mediteraneo.
Publio kaj lia edzino sentis ian ondon da nova vivo, kiun iliaj pulmoj larĝe enspiradis.
Tio tamen ne okazis al la malgranda Flavia, kies sanstato fariĝis treege pli grava, kontraŭ ĉia atendo.
Pliakriĝis la vundoj kovrantaj ŝian malgrasan, deliktatan korpon, kaj la kompatinda infano jam ne povis elrampi el la lito, kie ŝi restadis profunde malvigligita.
Tial pliintensiĝis la aflikto de ŝia patro, kiu vane provis ĉiajn rimedojn, por plibonigi la situacion de la malsanulino.
Estis jam pasinta unu monato en Kapernaum, kie, en pli rekta kontakto kun la dialektoj de la popolo, ne estis al ili nekonata la famo pri la agoj kaj predikoj de Jesuo.
Aŭdante ian sekretan voĉon de sia koro, Publio tre ofte ekdeziris paroli al la miraklisto, por peti lian helpon por la infano. Li tamen konfesis al si mem, ke tio estus humiliĝo de lia socia kaj politika pozicio, en la okuloj de la plebanoj kaj vasaloj de la Imperio, kaj li ekzamenis la eblajn sekvojn de tia konduto.
Malgraŭ tiuj konsideroj, li permesis al multaj servistoj de sia hejmo ĉiusabate aŭdi la predikojn de la Nazareta Profeto, eĉ al Anna, kiu plej respekte estimis tiun homon, kiuj la malaltklasaj nomis Majstro.
Pri tiu la sklavoj teksadis la plej ĉarmajn historiojn, en kiuj la senatano vidis nenion alian, ol instinktajn impulsojn de la popola animo, kvankam ja lin mirigis la favora opinio de tia homo, kiel Sulpico.
Sed unu posttagmezon la suferoj de la knabino atingis sian apogeon. Krom la vundoj, kiuj, jam de pluraj jaroj, pli kaj pli multiĝis sur ŝia gracia korpo, aliaj malfermiĝis sur la iam violkolora epidermo kaj ŝanĝis la delikatajn organojn en ian vivan pustulon.
Publio kaj Livia, konsternite, atendis baldaŭan elfiniĝon de ŝia vivo.
En tiu tago, post tre simpla vespermanĝo, Sulpicio restis ĝis pli malfrue, pretekstante kuraĝigi la senatanon per sia ĉeesto. Tiam, jen ili sur la vasta teraso, kie Publio sin turnis al Sulpicio kun ĉi tiuj vortoj:
Mia amiko, kion vi diras al mi pri tiuj famoj, ĉi tie diskonigataj, koncerne la profeton el Nazaret? Mi ordinare ne atentas la malsaĝan parolon de la popolamaso, sed mi volonte aŭdus denove viajn impresojn pri tiu eksterordinara viro.
Ho, jes! - diris Sulpicio, kiel iu, kiu penus rememori ion -; impresite de tiu sceno, kiun mi antaŭ kelka tempo ĉeestis kaj kiun mi havis okazon rakonti en la domo de la provincestro, mi ĉiamaniere klopodas, por sekvi la paŝojn de tiu viro, tiel bone, kiel ebligas al mi la tempo, pri kiu mi disponas.
"Kelkaj el niaj sampatrujanoj rigardas lin kiel ian viziulon; tian saman opinion mi havas en rilato al liaj predikoj, plenaj de nekompreneblaj paraboloj, sed ne rilate al liaj faroj, kiuj tuŝas al ni la koron.
"La popolo de Kapernaum estas ravita de liaj mirakloj, kaj mi povas aserti al vi, ke ĉirkaŭ li jam ekzistas kolekto da sindonaj disĉiploj, pretaj lin ĉien sekvi."
Sed, kion do li instruas al la popolamaso? - demandis Publio interesita.
Li predikas principojn, kiuj vundas niajn plej malnovajn tradiciojn, kiel, ekzemple, la doktrino pri amo eĉ al malamikoj kaj la absoluta frateco inter ĉiuj homoj. Li admonas la aŭdantojn strebi al la regno de Dio kaj al ties Justeco, sed tiu ne estas Jupitero, la ĉefo de niaj dioj; kontraŭe, li parolas pri iu pardonema kaj kompatema Dio, kiu sekvas nin el Olimpo kaj al kiu estas plene konataj niaj plej sekretaj pensoj. Aliajn fojojn la Nazareta profeto parolas pri tiu ĉiela regno per kuriozaj kaj nekompreneblaj apologoj, en kiuj ekzistas reĝoj kaj princoj, kreitaj de lia revema imagpovo kaj kiuj neniam povus ja ekzisti.
"Sed plej malbone estas - finis Sulpicio, emfazante siajn vortojn - ke tiu stranga viro, per tiuj principoj pri ia nova regno, prenas, en la popola menso, aspekton de ia princo, aperinta por postuli prerogativojn kaj rajtojn de la Judoj, super kiuj li eble iam volos regi..."
Kian disponon faras la aŭtoritatuloj en Galileo, ekzamenante tiujn revoluciajn ideojn? - demandis la senatano, kun kreskanta intereso.
Jam aperas la unuaj elmontroj de reago, fare de la homoj pli ligitaj al Antipas. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi estis en Tiberias, mi rimarkis, ke naskiĝas ĉe iuj grupoj la opinio, ke la altaj aŭtoritatuloj devus zorge esplori tiun aferon.
Oni do vidas - diris la senatano - ke li estas nura pleba viro, kiun la fanatikeco, reganta en la Judaj temploj, ŝveligis per aspiroj je nepravigeblaj postuloj. Mi opinias, ke la administra aŭtoritatulo bezonas nenion timi el tia predikanto, kiu rekomendas humilecon kaj fratecon, nekonsentajn kun la nuntempa homa evolucio. Aliflanke, aŭdante el via buŝo la priskribon de liaj agoj, mi sentas, ke tiu viro ne povas esti ia vulgarulo, kiel ni pensas.
Ĉu vi dezirus koni lin pli intime? - demandis Sulpicio komplezeme.
Tute ne! - respondis Publio, afektante superecon. - Tia konduto rompus la dignon de la devoj, kiujn mi havas kiel politikisto, kaj mia aŭtoritato ĉe la popolo pereus. Cetere, mi opinias, ke la pastroj kaj la predikantoj en Palestino devus pasigi kelkan tempon da laboro kaj studado en la sidejo de la imperia registraro, por ke estu rebakita tiu emo al profeteco, ĉi tie trovata en ĉiuj lokoj. Kontakte kun la progreso de Romo, ili certe reformus siajn konceptojn pri la vivo, la socio, la religio kaj la politiko.
Dum la du sinjoroj tenas ĉi tiun konversacion pri la persono kaj la instruoj de la Nazareta majstro, ni eniru en la domon.
En la ĉambro de la malsana knabino Livia kaj Anna flegas la vundojn, kiuj kovras ŝian epidermon kaj kiuj fariĝis unu sola ulcero sur la tuta korpo.
Anna, milda kaj komplezema koro, iom pli aĝa ol la mastrino, estis nun preferata kunulino en la rondo de ŝiaj hejmaj okupoj. En tiu senkora medio, la sentema animo de Livia trovis en tiu inteligenta, amika servistino ian oazon por la ĉiutagaj konfidencoj kaj afliktoj.
Ha, sinjorino - ekkriis la servistino, kun sincera intereso, kiu vidiĝis tra ŝiaj okuloj kaj gestoj -, mi tenas en la koro profundan fidon al la mirakloj de la Majstro kaj eĉ kredas, ke, se ni portus ĉi tiun infanon al la beno de liaj manoj, la vundoj malaperus kaj ŝi revigliĝus por via patrina amo... Kiu scias?
Bedaŭrinde - respondis Livia per serioza, malgaja tono - mi ne kuraĝus proponi tion, ĉar mi ja scias, ke Publio ĝin ne aprobus pro nia socia pozicio; sed, sincere, mi dezirus vidi tiun kariteman, eksterordinaran viron, pri kiu vi tiel ofte parolas.
En la ĵus pasinta sabato, sinjorino - respondis la servistino, kuraĝigita de la vortoj de simpatio, kiujn ŝi ĵus aŭdis - la profeto el Nazaret prenis en siajn brakojn multe da infanoj.
"Ni lin amase atendis, venintan el la ŝipeto de Simon, por aŭdi liajn konsolajn instruojn. Ni kuris al li, avidante ricevi samtempe la sanktajn emanaĵojn (>) el lia kuraĝiga
^*-1 En sia traduko "La Evangelio laŭ Spiritismo" nia klera samideano Iŝmael Gomes Braga alprenis la vorton "emanaĵo" por esprimi ian "fluon", ĉeesto; sed, en tiu tago, multo da patrinoj iris al la prediko kun siaj infanoj, kiuj intermiksiĝis kaj kriegadis, kvazaŭ ia bando da senkonsciaj birdetoj. Simon kaj aliaj disĉiploj komencis riproĉi la infanojn, por ke ni ne perdu la dolĉan ĉarmon de la vortoj de la Majstro; sed, kontraŭ nia atendo, jen li eksidis sur la kutiman ŝtonon kaj diris kun neesprimebla mildeco: "Lasu la infanojn veni al mi, ĉar el tiaj estas la regno de Dio". Fariĝis tiam miriga silento ĉe la homoj de Kapernaum kaj la pilgrimantoj venintaj el Korazin kaj Magdala; dume, tiuj petolemaj geknaboj kuris al lia ama brusto kaj kun nepriskribebla gajeco kisis lian tunikon.
"Multaj estis la malsanaj infanoj, kies patrinoj ilin kondukis al la predkoj ĉe la lago, por ke ili resaniĝu el malsanoj kronikaj aŭ konsiderataj nekuraceblaj... "
Tio, kion vi rakontas al mi, havas edifan belecon - ekkriis Livia profunde emociita -; sed, posedante ĉiajn materialajn rimedojn, mi sentas, ke mi ne povos ricevi la altajn bonfarojn de via Majstro.
Tio estas bedaŭrinda, sinjorino, ĉar multaj altrangaj virinoj akompanas lin en la urbo. Ne nur la malaltklasaj homoj, kiel ni, aŭdas liajn predikojn, sed ankaŭ multaj sinjorinoj, okupantaj gravan pozicion en Kapernaum, edzinoj de ŝtatoficistoj ĉe Herodo kaj de impostistoj, ĉeestas la dolĉajn lecionojn ĉe la lago, miksite kun la malriĉuloj kaj la sklavoj. La profeto forpuŝas neniun; ĉiujn li invitas al la regno de Dio kaj al la Dia justeco. Malsame ol ĉiuj ĉielaj senditoj, kiujn ni konas, li evitas la favoritojn de la sorto kaj havas amikajn rilatojn kun la plej malfeliĉaj
kiu iras de unu persono al alia, simile al la eretoj disĵetataj de la radiumo. Tiun radikon, laŭ ĉi tiu senco, mi plene aprobas, uzas kaj rekomendas. - La Trad.
homoj, ĉar li rigardas ĉiujn kiel fratojn tre amatajn de lia koro...
Livia atente kaj ravite aŭskultadis la vortojn de sia servistino. La figuro de tiu fama, bonkora homo strange altiris ŝian spiriton. Kaj, dum ŝiaj grandaj okuloj esprimis la plej altgradan intereson por la ĉarma kaj simpla rekontado de la lojala servistino, la du virinoj ne rimarkis, ke la malsana knabino sekvas ilian konversacion kun arda scivolemo, propra al la infanaj animoj, malgraŭ la alta febro, konsumanta ŝian organismon.
En tiu momento, la senatano, post la adiaŭo de Sulpicio, iris al la ĉambro de sia malsana filineto, pelite de sia patra zorgo.
Antaŭ li la virinoj eksilentis kaj sin dediĉis nur al la aferoj, ilin tenantaj ĉe la lito de la infano, kiu nun dolore ĝemadis.
Publio Lentulus, kun larmoplenaj okuloj, klinis sin super la lito de sia filino. Li ludis kun ŝiaj velkintaj, vunditaj manetoj kaj ilin karesis, kun la koro tuŝita de grandega amareco.
Filineto, kion vi hodiaŭ volas, por dormi pli bone? - li demandis kun sufokita voĉo, kio ŝprucigis larmojn el la okuloj de Livia.
"Mi aĉetos por vi multe da ludiloj, multe da novaĵoj... Diru al paĉjo, kion vi deziras...
Abunda ŝvito malsekigis la ulcerajn elkreskaĵojn de la malsana infano, kiu montris angoran aflikton. Estis rimarkebla ŝia granda peno, kvazaŭ ŝi provus venki sin mem, por respondi la patran demandon.
Parolu, filino kara - murmuris Publio, sufokita, observante ŝian deziron esprimi ian respondon.
"Mi serĉos ĉion, kion vi volos... Mi irigos iun al Romo speciale, por alporti ĉiujn viajn ludilojn..."
Post videbla peno, la infano povis flustri per laca, apenaŭ perceptebla voĉo:
- Patreto,... mi volas... la profeton... el Nazaret... La senatano, humiligita kaj konfuzita ĉe tiu neatendita respondo, mallevis la okulojn, dum Livia kaj Anna, kvazaŭ tuŝitaj de ia nevidebla, mistera forto, pro la surprizo de la sceno, kaŝis siajn vizaĝojn surverŝitajn de larmoj.
V
LA MESIO EL NAZARET
La mateno de la sekvanta tago trovis Publion kaj lian familion turmentataj de seriozaj zorgoj.
Ankoraŭ frue, jen li intime konversacias kun sia edzino, kiu lin alparolas per peteganta, ama voĉo:
Mi opinias, mia kara, ke vi devus iom mildigi la severecon de la pozicio, en kiun la destino metis nin, irante al tiu grandanima homo, por la bono de nia filino. Ĉiuj parolas pri liaj faroj, ravite de lia edifa boneco, kaj mi kredas, ke lia koro kompatos nian malfeliĉan situacion.
La senatano, maltrankvila kaj dubanta, aŭdis ŝin, kaj fine diris:
Nu, Livia; mi konsentas viajn dezirojn, sed nenio krom aflikto, premanta niajn animojn, igas min tiel krude dekliniĝi de miaj principoj.
"Sed mi ne agos tiel, kiel vi proponas. Mi iros sola al la urbo, kvazaŭ en momento de simpla amuzo, trapasante la vojon, kiu kondukas al la bordoj de la lago; mi tamen ne faros la absurdon alproksimiĝi el la profeto, por ne malaltiĝi de mia socia kaj politika digno; se sin prezentos ia favora cirkonstanco, mi diros, ke nin plezurigus lia vizito por la celo revigligi nian malsanan infanon."
- Tre bone! - diris Livia, konsolita kaj dankoplena -; mi tenas en la animo la plej sinceran kaj profundan fidon. Iru ja, karulo! Mi dume petegos la benon de la ĉielo por nia iniciativo. La profeto, nun aperinta kiel vera kuracanto de animoj, ekscios, ke post via pozicio de senatano de la Imperio kelkaj koroj suferas kaj ploras!
Publio rimarkis, ke lia edzino tro flamiĝas ĉe siaj konsideroj, lasante sin konduki de io, kion li opiniis eksceso de malforteco kaj sentimentaleco; li tamen ne riproĉis tion al ŝi pro la aflikto de tiu momento, kiu povus ja skui plej fortan cerbon.
Li lasis, ke la laboraj horoj de la tago forfluu kun la okcidenta heleco, kaj, kiam la krepusko per neprecizaj koloroj superverŝis la mirindan pejzaĝon, li eliris, ŝajnigante distriĝon, kvazaŭ li dezirus rigardi de proksime la malnovan urban fonton, kiu allogadis ĉiujn fremdulojn.
Irinte ĉirkaŭ kvincent paŝojn, li renkontis fiŝkaptistojn kaj aliajn homojn, kiuj revenis hejmen kaj lin rigardis kun apenaŭ kaŝita scivolo.
Unu horo forpasis post liaj amaraj intimaj meditoj.
Grandega ombro vualo kovris la tutan regionon, plenan de viveco kaj parfumoj.
Kie estis la profeto el Nazaret en tiu momento? Ĉu ne estis ia iluzio la historio de liaj mirakloj kaj de lia ensorĉa impono super la animoj? Ĉu ne estis absurdo serĉi lin, vagante sur la vojoj, flanken metante la dignon de la socia hierarkio? Nu, li certe estis simplanima, neklera viro, ĉar li preferis Kapernaumon kaj la fiŝkaptistojn.
Lasante liberan kuron al la pensoj, fluantaj el lia samtempe flamanta kaj senkuraĝigita menso, Publio Lentulus opiniis tre malfacila, ke li renkontiĝos kun la Nazareta Majstro.
Kiel ili ja interkompreniĝos?
Ĝis tiam ne interesis lin detale koni la dialektojn de tiu popolo, kaj certe Jesuo alparolos lin en la Siria dialekto, ordinare uzata en la baseno de Tiberiado ().
Profundaj zorgoj elverŝiĝis el lia cerbo en la koron, simile al la ombro de la krepusko antaŭanta tiun nokton.
Sed la ĉielo, en tiu horo, estis mirinde blua, kaj la opaleca lumo de la luno ne atendis la plenan fermadon de la grandega nokta ventumilo.
La senatano sentis, ke lia koro baraktas en ia senborda maro da zorgoj, kaj aŭdis ĝian sentaktan batadon en la premata brusto. Dolora emocio skuis la plej internajn fibrojn de lia spirito. Nun li estis pretervole apogita sur ŝtonbenko ornamita de rubusarbetoj, kaj tie restis senmova, sondante la senliman vastaĵon de sia penso.
Neniam antaŭe li spertis ian similan sensacion, krom ĉe la rakontado de sia stranga sonĝo, kiun li sciigis nur al Flaminio.
Li memoris eĉ siajn plej malgravajn travivaĵojn, kaj havis la impreson, kvazaŭ li provizore eltiris sin el la materia korpa karcero. Li sentis ian profundan ekstazon antaŭ la Naturo kaj ties mirindaĵoj, kaj tiel terura estis la enfermiteco, en kiu li ĉiam tenadis sian fieran koron, ke li ne sciis kiel esprimi sian admiron kaj dankon al la ĉielaj potenculoj.
El la kvieta akvo de la lago Genesaret ŝajnis al li, ke elvaporiĝas subtilegaj parfumoj, kiuj harmonie miksiĝis kun la akra aromo de la foliaro.
Ĝuste en tiu momento, kun la spirito kvazaŭ sub
(*-1 Tiberiado: lago en Palestino, aŭ Genesaret. En "Quo Vadis?" ĝia nomo estas "Tiberiada lago". - La Trad.
la jugo de ia stranga, agrabla magneta forto, jen li aŭdis kvietajn paŝojn de iu homo, sin direktanta al tiu loko.
Antaŭ liaj maltrankvilaj okuloj staris distingiĝa, unika persono. Tiu estis ankoraŭ juna viro, tra kies okuloj, profunde dolĉaj, vidiĝis serena, nedifinebla beleco. Longaj, silkecaj haroj garnis lian kompateman mienon, kvazaŭ brunaj fadenoj apenaŭ origitaj de nekonata lumo. Dia rideto, samtempe montranta grandegan bonecon kaj strangan energion, elradiigis el lia melankolia, majesta figuro ian nerezisteblan sorĉon.
Publio Lentulus facile rekonis tiun impresan homon, sed en lia koro muĝadis ondoj da sentoj, kiujn li ĝis tiam ne konis. Eĉ lia prezentado la Tiberio, ĉe la solenoj en Kapreo, ne tiel forte tuŝis lian koron. Ardaj larmoj ruliĝis el liaj okuloj, kiuj malofte ploris, kaj ia mistera, nevenkebla forto devigis lin ekgenui sur la herbejo, banata de la lunlumo. Li penis paroli, sed lia brusto estis sufokita kaj premata. Tiam, montrante sian dolĉan, superegan bonecon, la milda Nazaretano paŝis al li, kvazaŭ materiiĝinta vizio de unu el la dioj de la antikvaj kredoj, kaj, karese apogante sian dekstran manon al lia frunto, diris per ĉarma lingvo, kiun Publio perfekte komprenis, kvazaŭ li aŭdus sian patrujan idiomon, kaj kiu donis al la senatano la impreson, ke la parolo iras de spirito al spirito, de koro al koro:
- Senatano, kial vi serĉas min? - kaj, disetendante sian profundan rigardon sur la pejzaĝon, kvazaŭ li dezirus, ke lia voĉo estu aŭdata de ĉiuj homoj sur la planedo, la profeto daŭrigis kun serena nobleco:
"Estus pli bone, se vi venus al mi publike, en la plej hela horo de la tago, por ke vi povu lerni, per unu fojo kaj por la tuta vivo, la superegan lecionon pri fido kaj humileco... Sed mi ne venis al la mondo, por nuligi la superajn leĝojn de la Naturo, kaj venas renkonte al via senfortiĝinta koro!"
Publio Lentulus nenion povis diri, kaj sian senton li esprimis nur per abundaj larmoj, dolorplene pensante pri sia filineto; sed la profeto, kvazaŭ ne bezonante liajn vortojn, aldonis:
Mi ja ne venas al la ventanima, fiera politikisto, kiun nur jarcentoj da sufero povas konduki al la sino de mia Patro; mi venas kontentigi la petegojn de malfeliĉa, premata koro, sed vere, mia amiko, ne via sento savas vian lepran filinon, al kiu ne helpas la monda scienco, ĉar vi ankoraŭ havas la egoistan homan prudenton: ŝin savas la fido kaj la amo de via edzino, ĉar la fido estas dia... Sufiĉas unu radio de ĝia potenca energio, por pulvorigi ĉiujn monumentojn, starigitajn honore al la surtera vanteco...
Tiaj estis la nekonataj kaj subitaj emocioj, kiuj posedis lian koron, ke la senatano, tuŝita kaj ensorĉita, konfesis al si, ke lia spirito ŝvebas en ia atmosfero el sonĝo, kaj opiniis, ke liaj realaj sentumoj enretiĝas en ia nekomprenebla, plena iluzio.
Ne, mia amiko, vi ne sonĝas... - milde kaj energie diris la Majstro, divenante liajn pensojn. - Post longaj jaroj for de la bona vojo, sur la irejo de indignigaj eraroj, vi hodiaŭ trovas deirpunkton por la rebonigo de via tuta vivo.
"Dependas tamen de via volo profiti tiun punkton nun aŭ post kelkaj jarmiloj... Ĉar la disvolviĝo de la homa vivo devas obei la cirkonstancojn, vi tial devas konsideri, ke ili estas ĉiaspecaj; la homon koncernas do la devo ekzerci la povon de la volo kaj de la sento, penante alproksimigi sian destinon al la fluoj de la bono kaj de la amo al siaj similuloj.
"Por via spirito, en ĉi tiu momento, sonas decida minuto, kiu estos glora, se vi sukcesos uzi vian liberecon, por ke tiu minuto estu, en via koro, kanto de amo, humileco kaj fido, en la nedifinebla horo de la savo, en la eterneco...
"Sed neniu povos agi kontraŭ via konscienco mem, se vi volos senfine preterlasi ĉi tiun feliĉan minuton!
"Kiel paŝtisto de la homaj animoj, ekde la estiĝo de ĉi tiu planedo, jam de multe da jarmiloj mi penas kolekti la elvojiĝintajn ŝafojn kaj porti al iliaj koroj la eternajn ĝojojn de la regno de Dio kaj de Ties Justeco!"
Publio rigardis tiun eksterordinaran viron, kies kuraĝa parolo naskis surprizon kaj admiron.
Ĉu humileco? Kiajn titolojn la profeto prezentis al li, por paroli al senatano de la Imperio, havanta ĉian povon super vasalo?
Rapide venis al lia menso la urbo de la Cezaroj, kovrita per triumfoj kaj gloro, kun monumentoj kaj povoj, kiujn li, ĉe tiu momento, kredis nepereemaj.
- Ĉiuj povoj de via Imperio estas tre malfortaj kaj ĉiuj ĝiaj riĉaĵoj estas tre mizeraj... La pompoj de la Cezaro estas unutagaj iluzioj, ĉar ĉiuj scienculoj kaj ĉiuj militistoj estas vokataj, en la oportuna momento, al la tribunaloj de la justeco de mia Patro, kiu estas en la Ĉielo. Unu tagon iliaj potencaj agloj ĉesos ekzisti sub monto da senvalora cindro. Iliaj scioj transformiĝos ĉe la blovo de la penoj de aliaj laboristoj pli meritantaj la progreson; iliajn maljustajn leĝojn englutos la pereiga abismo de ĉi tiuj malpiaj jarcentoj, ĉar unu sola leĝo ekzistas kaj postvivos la ruinojn de la homa agitiĝo, nome, la leĝo de amo, starigita de mia Patro, jam de la komenco de la kreitaĵaro...
"Nun reiru vian hejmon, konsciante la respondecon por via destino...
"Se, resanigante vian filinon, la fido donis al via hejmo tion, kion vi opinias ĝojo, ne forgesu tamen, ke por via koro tio signifas pligraviĝon de devoj antaŭ nia Ĉiopova Patro!"
La senatano ekvolis paroli, sed lia voĉo estis retenita de emocio kaj profundaj sentoj. Li deziris foriri, sed en tiu momento li rimarkis, ke la Nazareta profeto transfiguriĝas, kun la okuloj fiksitaj sur la ĉielo...
Tiu loko certe estis sanktejo por la meditado kaj preĝoj de la profeto, en la aroma koro de la Naturo, ĉar Publio sentis, ke li intense preĝas kaj ke rivero da larmoj banas lian vizaĝon, tiam superverŝatan per ia milda lumo, kiu reliefigis la serenan belecon kaj la nedifineblan melankolion de la Majstro...
Ĉe tiu momento, ia dolĉa malvigliĝo paralizis la observokapablojn de la patricio, kiu kvietiĝis, konfuzite.
Estis probable la naŭa horo vespere, kiam la senatano sentis, ke li vekiĝas.
Venteto karesis liajn harojn, kaj la luno disverŝis siajn arĝentecajn radiojn sur la grandegan, glatan akvospegulon.
Gardante en la memoro la plej malgrandajn detalojn de tiu neforgesebla minuto, Publio sentis sin humiligita kaj frakasita, pro sia malforteco antaŭ tiu eksterordinara viro.
En lia cerbo kirliĝis torento da antagonismaj pensoj pri la admonoj de la profeto kaj pri tiuj vortoj, nun por ĉiam tenataj en la fundo de la konscienco.
Ĉu ankaŭ Romo ne havas siajn sorĉistojn? Li penis rememori ĉiujn misterajn dramojn en la malproksima urbo, kie vivas tiaj imponaj, nekompreneblaj homoj.
Ĉu tiu viro ne estas eble fidela kopio de la magiistoj kaj divenistoj, al kiuj estas turnita la tento ankaŭ de la Roma socio?
Ĉu li do forneu siajn plej karajn tradiciojn de patrujo kaj familio, por fariĝi senvalora homo, frato de ĉiuj kreitoj? Li ridetis al si mem, kun sia iluzia supereco, ekzamenante la vanecon de tiuj admonoj, kiujn li konsideris malŝatindaj. Tamen aliaj kortuŝaj petoj iris de lia koro al la cerbo. Ĉu la profeto ne parolis pri la unika, mirinda oportuneco? Ĉu la Nazaretano firme ne promesis la resaniĝon de lia infano, pro la arda fido de Livia?
Dronante en tiuj profundaj meditoj, li kviete malfermis la podon de sia hejmo; afliktite li iris al la ĉambro de la malsanulino, kaj, ho miraklo! lia infano tute serene kuŝis sur la brakoj de Livia.
Ia superhoma, nekonata forto mildigis ŝiajn akrajn suferojn, ĉar tra ŝiaj okuloj vidiĝis dolĉa infana ĝojo, kiu heligis ŝian ridetantan mienon. Livia, plena de patrina feliĉo, tiam rakontis al li, ke la knabino ĉe unu momento diris, ke ŝi sentas sur la frunto la kontakton de karesaj manoj, kaj ke ilia filino tuj eksidis sur la lito, kvazaŭ ia mistera energio subite revigligis ŝian organismon. Flavia akceptis nutraĵon, kaj, kontraŭ ĉia atendo, la febro malaperis; ŝi jam ŝajnis resaniĝanta kaj, kun la spontanea ĉarmo de sia infanaĝo, konversaciis kun sia patrino.
Fininte sian raporton, la juna sinjorino entuziasme
diris:
- De tiam, kiam vi eliris, mi kaj Anna fervore preĝis ĉe nia malsana filineto, petegante la profeton, ke li kontentigu vian deziron, ke li aŭdu niajn vortojn, kaj nun, jen nia filino resanĝis! Ĉu povas ekzisti, karulo, feliĉo pli granda? Ha, Jesuo certe estas iu, sendita rekte de Jupitero kaj venis al ĉi tiu mondo por glora misio de amo kaj ĝojo por ĉiuj animoj!
Sed Anna, kiu emociita aŭskultis, propramove kaj nebrideble enmiksiĝis, instigite de la granda ĝojo de tiu momento:
Ne, mia mastrino! Jesuo ne venis komisiite de Jupitero. Li estas la Filo de Dio, lia Patro kaj nia Patro, kiu estas en la ĉielo kaj kies koro estas plena de boneco kaj pardonemo al ĉiuj estuloj, laŭ la instruado de la Majstro. Ni do gloru la Ĉiopovan pro la ricevita graco, dankante Jesuon per preĝo de humileco.
Publio Lentulus silente sekvis la scenon kun interna kolereto, pro la troa kamaradeco de lia edzino kun simpla servistino. Kun profunda malplezuro li rimarkis, ne nur la spontaneecon de la entuziasma danko de Livia, sed la enmiksiĝon de Anna en la konversacion, kion li opiniis trokuraĝo. Li rapide kolektis ĉiujn fortojn de sia fiero, por restarigi la disciplinon en sia hejmo, kaj, reprenante la arogantan aspekton de sia fizionomio, seke turnis sin al sia edzino:
Livia, estas necese, ke vi detenu vin de tiaj entuziasmoj! Ĝustadire, mi vidas nenion eksterordinaran en la ĵusa okazaĵo. Nenio ĝis hodiaŭ mankis al nia malsanulino, koncerne la necesajn kuracadon kaj flegadon, kaj estis do logika nia espero, ke ŝia organismo efike reagos ĉe nia senĉesa zorgado.
"Rilate al vi, Anna - li arogante diris al la terurita servistino -, mi kredas, ke estas jam plenumita la tasko, kiu restigadis vin en ĉi tiu ĉambro; pro la pli bona farto de la knabino, mi ne vidas la neceson, ke vi estu plu ĉe via mastrino, kiu venigis kun si el Romo la virinojn, por la persona servado al ŝi."
Anna kun disŝirita koro rigardis sian mastrinon, kiu klare montris sur la vizaĝo la signojn de sia doloro pro tiuj neatenditaj vortoj, kaj, farinte supraĵan kaj respektan riverencon, eliris el tiu ĉambro, kie ŝi uzis plej bonan parton de sia frata abnegacio.
Kion vi faris, Publio? - demandis Livia, tre emociita. - Nun, kiam ni devus montri al la sindona servistino la ĝojon de nia danko, ĉu vi tiel krude kondutas?
Viaj infanaĵoj devigas min al tio. Kion oni diros pri la matrono, kiu malfermas la animon al siaj plej malaltrangaj sklavinoj? Ĉu do via koro alkonformiĝas al tiaj ekscesoj de intimeco? Mi ĉagrenite rimarkas, ke nun staras inter ni profundaj malkonsentoj. Kial tia troa fido al la Nazareta profeto, se li ne estas supera al la Romaj sorĉitoj kaj magiistoj? Kaj, cetere, kion vi faras el la tradicioj de niaj familiaj dioj, ne sciante gardi la fidon ĉe la hejma altaro?
Mi ne akordas kun vi, karulo, pri tiuj konsideroj. Mi estas absolute konvinkita, ke nia Flavia estas resanigita de tiu eksterordinara viro... En la momento, kiam ŝi subite ekfartis pli bone kaj kiam ŝi parolis al ni pri la eterecaj manoj, ŝin karesantaj, mi vidis, per miaj propraj okuloj, ke la liton de la malsanulino banas ia stranga lumo, kian mi neniam antaŭe vidis...
Stranga lumo? Vi certe deliras, post tiom da lacigaj laboroj; aŭ eble vi estas infektita de la halucinacioj de ĉi tiu popolo el fanatikuloj, en kies medion ni havis la malfeliĉon fali...
Ne, mia amiko, mi ne deliras. Malgraŭ viaj vortoj, kiuj, mi konfesas, venas el la koro, kiun mi plej amas kaj admiras sur la Tero, mi estas certa, ke la Nazareta Majstro ĵus resanigis nian filineton; koncerne Annan, karulo, mi trovas maljusta vian sintenon, kiu ja ne akordas kun via konata grandanimeco por la servistoj en nia hejmo. Ni ne povas, nek devas, forgesi, ke ŝi ĝis hodiaŭ estis plej sindona al mi kaj al nia filino, en ĉi tiuj senhomaj lokoj. Ŝiaj kredoj ja diferencas de la niaj, sed mi opinias, ke ŝia honesta, edifa konduto povas nur honorigi la servadon en nia domo.
La senatano pripensis la superecon de sentoj de lia edzino kaj pentis pro sia impulsiĝemo; ĉe la saĝeco de tiuj vortoj li kapitulacis.
Bone, Livia, mi ŝatas la noblecon de via koro kaj plezuros, se Anna daŭrigos sian servadon al vi; sed mi tute ne cedas koncerne la resaniĝon de nia filineto. Mi ne konsentas, ke ŝia resaniĝo estas atribuata al la Nazareta magiisto. Cetere, ĉiam memoru, ke plaĉas al mi scii, ke viaj fido kaj intimeco estas rezervitaj nur al mi. Al servistoj aŭ nekonatoj la patricio, kaj ĉefe la Roma matrono, ne devas malfermi la pordojn de la koro.
Vi scias, ke mi obeas viajn ordonojn - diris lia edzino pli konsolita, turnante al li karesan kaj dankan rigardon - kaj mi petas vian pardonon, se mi ofendis vian noblan, senteman animon!
Ne, mia kara, se ĉi tie ekzistas iu demando pri pardono, neniu alia, ol mi, devas peti pardonon; vi tamen scias, ke ĉi tiu regiono min turmentas kaj teruras. Mi sentas min konsolita, konstatante la bonfaran reagon de la organismo de nia filineto, ĉar tio signifas nian baldaŭan revenon al Romo. Ni atendos nur kelkajn tagojn, kaj morgaŭ mi petos Sulpicion komenci la aranĝojn necesajn al nia reveno.
Livia konsentis pri la konsideroj de sia edzo kaj karesis sian filineton, revigligitan post la profunda konsumiteco, kiu posedis ŝin dum multe da tagoj. En sia animo ŝi ĝoje dankis Jesuon, ĉar ŝia koro diris, ke tiu okazaĵo estis beno, kiun la Ĉiela Patro sendis al ŝia patrina spirito per la kompatemaj kaj sanktaj manoj de la Majstro.
Sed, obeante la impulson de sia vantemo, Publio ne volis rememori la eksterordinaran figuron, kiun liaj ravitaj okuloj iam havis antaŭ si. En sia ekzaltita imagemo li starigis kastelojn da teorioj, penante nuligi la rektan intervenon de tiu viro en la resaniĝon de lia filino, kaj tiel li respondis la kontraŭdirojn de sia propra spirito de observema, zorge analizema homo.
Li ne povis forgesi, ke la profeto envolvis lin en nekonataj fortoj, sufokis lian voĉon, igis lin ekgenui; tiu deviga surgenuiĝo, kiun li rigardis kiel doloran humiligon, pikis lian fieron.
Turmentaj pensoj plenigis lian cerbon, lacan de tiom da internaj luktoj; post alvoko al la protektaj genioj de la familio, ĉe la hejma altaro, li penis ripozi de la amaraj animaj streĉoj.
Sed en tiu nokto, sur la mildaj flugiloj de la sonĝo, lia animo travivis la samajn rememorojn de lia pasinta ekzistado.
Li vidis sin kun la samaj insignoj de Konsulo de la epoko de Cicerono; li revidis la kruelaĵojn, faritajn de Publio Lentulus Sura, ties eksigon el la fukcioj de Konsulo, la sekretajn kunvenojn de Lucio Sergio Katilino, la revoluciajn malicaĵojn; kaj sentis sin denove kondukata al tiu sama tribunalo el severaj, respektegindaj juĝistoj, kiuj, en lia antaŭa sonĝo, sciigis al li, ke li renaskiĝos sur la Tero en tempo de granda spirita lumo.
Antaŭ tiuj honorindaj juĝistoj, en neĝoblankaj talaroj, li ricevis amaran senton de premateco kaj lia koro sentakte ekbatis.
La sama juĝisto ekstaris, en tiu medio brile heligata de spiritaj lumoj, kaj diris:
- Publio Lentulus, kial vi preterlasis la gloran minuton, por kiu vi povus aĉeti la senfinan, radiluman koron de via savo en la eterneco?
"Ĉi tiun vesperon vi staris inter du vojoj: tiu de la servisto de Jesuo kaj tiu de la servisto de la mondo. Sur la unua, la jugo estus milda kaj la ŝarĝo malpeza; sed vi elektis la duan, sur kiu ne ekzistas amo sufiĉa, por forlavi ĉiujn viajn maljustaĵojn... Preparu vin do por ĝin kuraĝe sekvi, ĉar vi preferis la pli malglatan vojon sur kiu mankas la floroj de humileco, por mildigi la akrecon de la venenaj dornoj!
"Vi multe suferos, ĉar sur tiu vojo la jugo estas nefleksebla kaj la ŝarĝo estas treege peza; sed vi agis kun libereco de konscienco sur la vasta kampo de la cirkonstancoj de via vivo... Kondukite al mirinda oportuno, vi tamen persistis en la decido iri la amaran, doloran vojon de la plej akraj provoj.
"Ni ne kondamnas vin, sed nur bedaŭras la obstinemon de via spirito antaŭ la vero kaj la lumo! Revigligu ĉiujn fibrojn de via animo, ĉar de nun via lukto estos grandega!"
Li atente aŭdis tiujn emociajn admonojn, sed en tiu momento li vekiĝis por la sensacioj de la materiala vivo, sentante ian strangan animan senfortiĝon kaj neesprimeblan malgajecon.
Ankoraŭ frumatene Livia turnis lian atenton al la malgranda Flavia, resaniĝanta kaj feliĉa. Ŝia epidermo kvazaŭ glatiĝis sub la efiko de ia nekonata, miriga terapia procedo; forestis la violaj nuancoj, kiuj iam montriĝis, antaŭ ol krevis la sangokoloraj ulceroj.
La senatano rericevis iom de sia sereneco, konstatante la realan pli bonan farton de la filino, kiun li ame premis al la koro, kaj, pli trankvila, diris:
- Livia, estas ja vere, ke hieraŭ vespere mi renkontiĝis kun la tiel nomata majstro el Nazaret, sed, laŭ la logiko de mia edukiteco kaj de miaj scioj, mi ne povas akcepti, ke li estas la aŭtoro de la resaniĝo de mia filino.
Kaj li tuj ekrakontis supraĵe la okazaĵojn jam al ni konatajn, sed sen la detaloj, kiuj lin plej forte impresis.
Livia atente aŭdis lian rakonton, sed, rimarkante lian spiritan inklinon pri la profeto, kiun ŝi konsideris supera kaj alte respektinda homo, ŝi ne volis vortigi sian penson pri la temo, timante ian neoportunam, nepravigeblan konflikton de opinioj. En sia koro ŝi dankis tiun kareseman, kompateman Jesuo, kiu kontentigis ŝiajn patrinajn petegojn, kaj en la plejprofundo de sia animo ŝi lulis la esperon humile kisi la randon de lia tuniko, kiel pruvon de ŝia sincera danko, antaŭ ol reveni Romon.
Post kvar tagoj la malsanulino montris klarajn signojn de senduba fizika restariĝo, kio kaŭzis la plej grandan ĝojon en ĉiuj koroj.
En unu hela mateno, jen la juna Livia lulas sian fileton, preskaŭ unujaran, kaj donas instrukciojn al servantino nomata Semele, idino de Judoj, komisiita por prizorgi la infanon Marko, por kiu tiu sklavino montris grandan intereson ekde la momento, kiam ŝi komencis servi al Livia. Ĉe unu momento la servistino ekkiriis, montrante la larĝan ŝtonpavimitan vojon:
- Sinjorino, jen venas galope du nekonataj rajdistoj!
Tion aŭdinte, ankaŭ Livia ilin vidis, venantajn sur la larĝa vojo, kaj tuj eniris por antaŭsciigi al sia edzo ilian alvenon.
Efektive, post kelkaj minutoj haltis ĉe la pordo du ŝvitokovritaj, spiregantaj ĉevaloj. Viro en Romanaj vestoj, kune kun Juda gvidisto, rapide kaj vigle deseliĝis.
Tio estis Kvirilio, fidinda eks-sklavo de Flaminio Severus, kiu, en la nomo de sia mastro, portis al Publio kaj ties familio kelke da sciigoj kaj multe da donacoj.
Tiu plaĉa surprizo plenigis la tagon per dolĉaj rememoroj kaj plezuroj dum plej agrablaj horoj. La nobla patricio ne forgesis siajn forestantajn geamikojn; kune kun la kuraĝigaj sciigoj kaj granda monsumo, venis afablaj donacoj de Kalpurnia al Livia kaj al ties du infanoj.
En tiu tago Publio Lentulus okupis sin nur per la skribado de multenombraj pergamenrulaĵoj, por sendi al sia kolego detalajn sciigojn pri ĉiuj okazaĵoj. Inter ĉi tiuj estis la feliĉa resaniĝo de lia filineto, okazo, kiun Publio atribuis al la favora klimato de Galileo. Sed, ĉar li havis en tiu brava membro de la familio Severus animon de sindonema, fidela frato, al kies koro li ĉiam konfidencis la plej sekretajn emociojn de sia spirito, li tial skribis al tiu sama amiko alian longan leteron, kvazaŭ direktotan al la Roma Senato, pri Jesuo Kristo, kiun li serene rigardis ekskluzive el la homa vidpunkto, sen ia sentimentaleco. Kaj fine, Publio kaj Livia ĝoje sciigis al siaj malproksimaj amikoj, ke ili eble maksimume post unu monato revenos Romon, ĉar la eta Flavia tute resaniĝis.
Kiam li finis tiun longan leteron, estis jam posttagmezo; sed en tiu sama tago, ĉe la vesperkrepusko, kiam la geedzoj distriĝis, en la triklinio, relegante la dolĉajn vortojn de la karaj forestantoj kaj teksante la ridetantajn esperojn pri sia baldaŭa reveno, jen Sulpicio petas anonci lin, venintan kun sendito de Pilato.
La senatano akcpetis ilin en sia privata kabineto kaj la komisiito respekte sin turnis al li per jenaj vortoj:
Klera Moŝto, sinjoro la provincestro de Judujo kominikas al vi, ke li alvenis al sia hejmo, proksime de Nazaret, kie li atendas la grandan plezuron de viaj ordonoj kaj sciigoj.
Dankon! - Publio respondis bonhumore, kaj aldiris: - Estas bone, ke lia provincestra moŝto ne estas malproksime, kaj tial estas por mi eble nelonge restadi en Jerusalem, antaŭ mia baldaŭa reveno al Romo!...
Kelkaj formalaj vortoj estis interŝanĝitaj, sed Publio Lentulus ne rimarkis la sintenon de Sulpicio, kiu direktadis al li esprimoplenajn okulojn.
VI
LA FORRABO
Dum la epoko de la Kristo, Galileo estis vasta provizejo de preskaŭ la tuta Palestino.
Tiam, la ĉarma lago Genesaret ne havis tiel malaltan nivelon, kiel hodiaŭ. La tuta ĉirkaŭa grundo estis taŭga por irigaciado dank' al la multenombraj fontoj, la kanaloj kaj la akvoleviloj, kaj tial sukoriĉa vegetaĵaro ornamis per fruktoj kaj plenigis per parfumoj tiun paradizan regionon.
Tritiko, hordeo, kukurboj, lentoj, figoj, vinberoj estis semataj kaj rikoltataj dum la tuta jaro, kaj havigis al la vivo ĝojon kaj abundecon. Sur la pli altaj lokoj, miksite kun vastaj vinberejoj kaj olivarbaroj, staris grandvaloraj palmoj kaj daktilujoj, kies fruktoj estis la plej bonaj en Palestino.
En Kapernaum, krom tiuj riĉaĵoj, prosperis ankaŭ la industrio de fiŝkaptado, ĉar la tiam nomata "Maro de Galileo" abundis per fiŝoj: la vivo estis do simpla kaj trankvila. Super ĉiuj ceteraj popoloj de la Galileaj medioj la Kapernauma popolo elstaris pro sia spirita, modesta, simpla beleco. Konscienca kaj pia, ĝi akceptis la leĝon de Moseo, sed tute ne partoprenis en la hipokritaĵoj de la fariseismo en Jerusalem. Ĝuste pro tiu natura simpleco kaj tiu spontanea, sincera fido, la pejzaĝo de Kapernaum servis kiel amfiteatro por la unuaj neforgeseblaj, nemortemaj lecionoj pri Kristanismo, laŭ ties origina pureco. Tie Jesuo trovis la varmon de sindonaj, noblaj koroj; tie la spirita mondo trovis la plej bonajn elementojn por la fondo de la neforgesebla lernejo, kie la Dia Majstro ekzempladis siajn instruojn.
En ĉiuj urboj de tiu regiono ekzistis sinagogoj, por ke la Leĝo estu instruata ĉiusabate, ĉar sabato estis la tago, kiun ĉiuj homoj devis dediĉi nur al la ripozo de la korpo kaj al la aktiveco de la spirito. En tiuj malgrandaj sinagogoj la parolo estis permesata al ĉiu ajn, kiu ĝin nur deziris, sed Jesuo preferis la mildan templon de la Naturo por la disaŭdigado de siaj instruoj.
Ĉiuj malaltaj sociaj klasoj ĉeestis sub libera ĉielo liajn predikojn, kies eksterordinara beleco ensorĉis eĉ plej hardiĝintajn korojn.
Malnova konvencio inter la mastroj ordonis, ke ripozu la servistoj en la tago difinita por la studado, de la Leĝo, kaj la Romanoj mem penis kulturi tiujn regionajn tradiciojn, por kapti la simpation de la konkerita popolo.
Dum tiu epoko, estis granda la nombro de la sklavoj, venantaj aŭdi la konsolajn predikojn de la Mesio el Nazaret.
*
Pasis unu semajno post la ricevo de la sciigo el Romo; en tiu sabato, ne multe post tagmezo, Livia kaj Anna intime kaj amike konversaciis.
Jes - diris la juna patriciino al sia servistino, kiu surhavis promenveston - se estos por vi eble, hodiaŭ, danku persone la profeton, en mia nomo, ĉar mi sentas min tre feliĉa pro lia grandega boneco. Diru al li ankaŭ, ke, se mi povos, antaŭ ol foriri Romon mi penos konatiĝi kun li, por kisi liajn malavarajn manoj n, kiel pruvon de mia danko!
Mi ne forgesos viajn ordonojn kaj esperas, ke vi povos iri al la domo de Simon por lin viziti, antaŭ ol foriri de ĉi tiu regiono... Hodiaŭ - ŝi diris plu per konfidenca tono - mi esperas paroli, en la urbo, al mia maljuna onklo Simeon, kiu venis el Samario speciale por ricevi lian benon kaj liajn instruojn. Mi ne estas certa, ĉu vi scias, ke inter la Samarianoj kaj la Galileanoj jam de longe okazas malpaciĝoj; sed la Majstro, en siaj lecionoj pri amo kaj frateco, ofte laŭdas la Samarianojn pro ilia lojala, sincera karitemo. Multajn miraklojn li jam faris en Samario, kaj mia onklo, kiel unu el tiuj favoritoj, venos hodiaŭ ricevi la benon de liaj konsolaj manoj!
Dolĉa, kortuŝanta fido plenigis la animon de tiu malaltklasa virino kaj intensigis en Livia la deziron ekkoni tiun eksterordinaran viron, kiu kapablis lumigi, per siaj gracoj, la plej neklerajn kaj simplajn korojn.
Anna, atendu iom - ŝi diris emociita kaj direktiĝis al sia ĉambro. Ŝi revenis kun radianta mieno, feliĉa pro tio, ke jam de tiam ŝi komencis sian kristanan fratiĝon; kaj, doninte al la servistino iom da moneroj, ŝi plej ĝoje diris:
Portu ĉi tiun monon al onklo Simeon, en mia nomo... Li venis de malproksime, por vidi la Mesion, kaj bezonas monajn rimedojn!
Anna ricevis la sumon, kiu estis kelke da denaroj, kaj ĝojplena dankis la mastrinon por tiu donaco, kiun ŝi konsideris efektiva riĉaĵo; post kelkaj minutoj, kune kun Semele kaj aliaj amikinoj, ŝi sin direktis, sur la vojo al Kapernaum, al la lago, kie ili atendis la vesperkrepuskon, kiam la ŝipeto de Simon Bar-Jona kondukos la Mesion por la kutimaj predikoj.
En la urbo, ŝia unua penso estis rapidi al kaduka, malriĉa kabano, kie la grandaĝa Simeon ŝin amike ĉirkaŭprenis, plorante de feliĉo. Granda ĝojo, post tio, agitis tiujn korojn ne protektatajn de la sorto, pro la nobla donaco de Livia, ĉar tiuj moneroj reprezentis por ili modestan trezoron.
Lasinte siajn kunulinojn sur la kutima loko, pro tiu vizito, Anna ne povis rimarki, ke, tuj post ŝia foriro, Semele rapidis al domo kaŝita inter multnombraj olivarboj, en la fino de preskaŭ tute forlasita strateto.
Kelkaj frapoj estis aŭditaj sur la pordo, kaj bonaspekta sinjorino ĝin volonte malfermis al ŝi.
Ĉu nia amiko alvenis? - demandis la servistino, ŝajnigante nezorgecon.
Jes, sinjoro Andreo de hieraŭ troviĝas tie ĉi, atendante vin. Atendu iomete, mi petas.
Post kelkaj minutoj, homo jam al ni konata venis al Semele, ĉe unu el la anguloj de la ĉambro, kaj ŝin varme brakumis, kvazaŭ ŝi estus tre estimata persono.
Tio estis Andreo de Ĝioras, kiu venis al Kapernaum por la venĝa frapo, kun la favoro de kunkulpulino, kiun lia soifo al venĝo, per kruela sagaceco, sukcesis enŝovi en la hejmon de Publio Lentulus, en Jerusalem.
Post longdaŭra, tre mallaŭta konversacio, ni aŭdu la servistinon de la senatano, parolantan jene:
Nenia dubo estas... Mi jam sukcesis kapti la plenan konfidon de la gemastroj kaj la simpation de la knabeto. Vi povas do esti trankvila, kaj la momento estas oportuna,
ĉar la senatano intencas reveni Romon post nemultaj tagoj.
Kanajlo! - ekkriis Andreo, kolera - ĉu li do jam pensas pri reveno? Tre bone! Tiu malbeninda Romano por ĉiam sklavigis mian kompatindan filon, forpuŝinte miajn patrajn petegojn; sed li ja tre kare pagos por sia trokuraĝo de konkerinto, ĉar lia filo estos servisto en mia hejmo! Mi iam montros al li mian venĝon; mi pruvos al li, ke ankaŭ mi estas viro!
Ĉi tiujn vortojn li grumblis per minaca tono, kun brilaj okuloj, kvazaŭ fiksitaj sur nevideblaj estuloj.
Ĉu ĉio estas do preta? - li demandis Semelen, montrante plenan decidon.
Jes, tute preta - respondis plej serene la servinstino.
Nu, post tri tagoj mi rajdos tien malfrue en la
nokto.
Kaj, doninte al ŝi flakoneton, kiun ŝi zorge kaŝis en sia vesto, li surde aldonis:
Sufiĉas dudek gutoj, por ke la infano ekdormu kaj vekiĝu nur post dek du horoj... En malfrua nokto trinkiĝu al li ĉi tion en iom da akvo kun ia malforta vino, kaj atendu mian signalon. Mi estos proksime de la domo, kiun mi de hieraŭ konas, kaj tie mi atendos la multvaloran ŝarĝon. Envolvu la dormantan infanon tiamaniere, ke, vidate de kelka distanco, la pakaĵo ne perfidu sian enhavon; kaj ĉar pri tiaj aferoj devas esti kunkalkulata la okazo, ke aliaj okuloj povas atesti la fakton, mi tial iros en Romana vesto, kaj, krom tio, mi esperas, ke vi povos vesti vin per unu el la tunikoj de via mastrino; tiel, ni evitos, ke kulpo pri tiu forrabo falos sur iun homon de nia raso, en la okazo, se aperos ia neoportuna kaj neatendita atestanto... Tuj post la signalo pri mia ĉeesto sur la vojo, apud la fruktoĝardeno, elvenu kaj donu al mi la valoregan pakaĵon.
Kaj kun la okuloj fiksitaj sur la anticipa bildo de sia venĝo, Andreo de Ĝioras kriis, kun minacantaj pugnoj:
Se la malbenindaj Romanoj senkompate sklavigas niajn infanojn, ankaŭ ni povas fari sklavojn el iliaj malŝatindaj idoj! La homoj naskiĝis kun egalaj rajtoj en ĉi tiu mondo...
Atente aŭdante liajn vortojn, Semele, iom timigita, demandis:
Sed, kaj mi? Ĉu mi ne akompanos la malgrandan Markon en tiu sama nokto?
Tio estus granda senprudentaĵo. Vi devos resti en Kapernaum, ĝis estos perditaj ĉiuj postesignoj de la estonta senatano, kiu ja estos iam nenio alia, ol sklavo. Via malapero estus certa signo, nun aŭ en iu alia tempo, kaj ni devas bari ĉi tiun certan vojon.
"Kiel vi scias, mi havas riĉajn parencojn en Judujo, kaj ne estas absurdo esperi, ke ia ŝanco donos al mi la superan lokon, kiun mi aspiras, en la Templo de Jerusalem. Ni do ne povas impliki nin en proceson; vi tamen povas esti trankvila, ĉar via hodiaŭa peno estos poste malavare rekompencita."
La servistino rezignacie ĝemetis, konsentante pri ĉiuj sugestoj de tiu venĝema spirito.
Post kelkaj horoj, ĉe la vesperkrepusko, la servistoj de Publio revenis al la domo, gaje kaj vigle konversaciante pri la negravaj okazoj kaj zorgoj en tiu tago.
Semele ne ŝajnis maltrankvila, ĉar, jam de longe, ŝi estis pacience instrukciata de Andreo, por efike kunhelpi en tiu venĝoplano. Multaj ligiloj ŝin tenis ĉe la familio de Ĝioras, kaj, kunagante por tiu pereiga dramo, celanta venĝon, ŝi faris nenion, laŭ sia opinio, krom pagi multenombrajn ŝuldojn de materiala speco.
Nu, ŝi pensis en si mem, kiam tiu afero pri la infano estos elfinita, ŝi reiros Jesusalemon en la momento, kiam ŝi volos, konvinkite, ke ŝi plenumis devon, obeante la terurajn postulojn de Andreo.
En la morgaŭo ŝi kalkulis ĉiajn eblojn de sukceso de la entrepreno kaj, en la difinita dato, ŝi faris ĉiujn necesajn paŝojn.
La akiro de iu tuniko de Livia ne estus por ŝi malfacila. La mastrino posedis multe da tunikoj kaj preskaŭ ĉiutage Anna prenadis sur sin la taskon prepari tiujn, kiuj troviĝis ekster la privataj ĉambroj de Livia, por la necesa purigado; jen kiel, trompante la sindonecon kaj la atenton de sia kolegino, Semele forprenis elegantan, neluksan tunikon de sia mastrino, precize sekvante la instrukciojn de la viro, kies kunkulpulino ŝi fariĝis.
Hejme, la senatano kaj lia edzino neniam antaŭe spertis horojn de tiel granda paco kaj de tiel multaj esperoj, ekde la tago, kiam ili alvenis Palestinon. La resaniĝo de ilia filino estis la ĉiumomenta feliĉo kaj favoris la plej ĉarmajn planojn de trankvileco en la venontaj tagoj.
Livia jam ordigis ĉiujn siajn objektojn por la vojaĝo, ĉar post kelkaj tagoj ili estos ĉe la malnova haveno de Jafo, revenante al la kara metropolo.
Ia sereneco, kiu ŝajnis nerompebla, tiam ŝvebis super la geedzoj, kaj faris iliajn korojn trankvilaj kaj feliĉaj.
Publio estis tute forgesinta la admonojn, kiujn li aŭdis dum tiu sonĝo kaj kiujn li opinias simpla rezulto de lia impresa konversacio kun la Nazareta profeto; lia koro estis sennubigita, kaj li pesis la valoron de la homaj fortoj laŭ sia fiera vantamo, kiu sufokis en li ĉiajn spiritajn aferojn.
Unu sola penso okupis lian koron, nome, reveni Romon post kelkaj tagoj.
Sed en tiu nokto estis rulfalontaj ĉiuj liaj esperoj kaj por ĉiam prenonta alian vojon lia destino sur la Tero.
Kiu konus la perfidon, teksitan de la venĝema spirito de Andreo kaj efektiviĝontan post noktomezo, tiu aŭdus longan fajfadon, kiu refariĝis tri fojojn, en la peza silento de la arbareto.
Viro en Romanaj vestoj saltis de arda ĉevalo, je kelkaj paŝoj for de la domo, sur la larĝa vojo disiganta la kampan vegetaĵaron disde la fruktoportaj arboj. Tuj poste, pordo kviete malfermiĝis kaj unu virino, vestita laŭ la patricia modo, iris al la rajdanto, kiu ŝin afliktite atendis, kaj plej zorge metis en liajn manojn iom grandan pakaĵon.
Semele - li flustris - ĉi tiu horo estas decidiga en niaj destinoj!
La servistino de Lentulus nenion povis respondi kaj sentis la bruston premata.
Ĉe tiu momento la partoprenantoj en la sceno ne rimarkis la alproksimiĝon de viro, kiu haltis, je kelkaj paŝoj, en la ombro de la densa branĉaro.
Nun - ankoraŭ diris la rajdanto, antaŭ ol plej rapide sin forpafi - ne forgesu, ke silento estas oro kaj ke, se vi iam estos sendanka, vi eble pagos per via propra vivo la malkaŝon de nia sekreto!
Tion dirinte, Andreo de Ĝioras forgalopis sur la ombraj vojoj, kunportante la pakaĵon, tiel altvaloran por li.
La servistino, ankoraŭ dum kelkaj momentoj, sekvis lin per la okuloj, samtempe timante kaj kompatante, kaj per ŝanceliĝantaj paŝoj revenis hejmen.
Ili ambaŭ ne sciis, ke la okuloj de kalumnianto estas pli danĝeraj, ol la brakoj de rabisto, kaj ke tiaj okuloj ilin spionis en la nokta dezerto.
Tio estis Sulpicio, kiu, pro koincido, malfrue rehejmiĝis tiun nokton, kaj kiu tial kaptis la scenon, pale lumigatan de la lunradioj.
De kelka distanco rimarkinte, ke viro kaj virino, en Romanaj vestoj, staras sur la vojo en tia nekonvena horo, li sufokis la bruon de siaj kataj paŝoj inter la arboj, por ilin de pli proksime identigi; sed la sceno estis tre rapida, kaj tial venis en liajn orelojn nur la lastaj vortoj de la malama kaj minaca promeso de Andreo.
Tuj poste, li vidis, ke la virino, ĉe la foriro de la rajdanto, revenas per ŝanceliĝantaj paŝoj en la domon, ŝajnante posedita de ia frakasanta malvigleco. Li tiam rapidis por ŝin surprizi kaj rigardis ŝian figuron en distanco de nemultaj paŝoj; sed li ne kuraĝis tro alproksimiĝi, kaj konstatis nur la karakterizaĵojn de ŝia vesto, en la malforta lumo de la nokto. Tiun tunikon li ja konis. Tiu virino, laŭ lia opinio, estis Livia, la sola, kiu povus esti vestita tiamaniere, en tiu loko.
En palpebruma daŭro liaj rapidaj pensoj de viro sperta en la plej malnoblaj agoj en la mondo asociis faktojn kaj personojn. Li plendetale rememoris la scenon, kiun li havis la okazon ĉeesti en la ĝardeno de Pilato, kaj kredis, ke la edzino de Publio fariĝis amata de la provincestro, kies koron ŝi en malmultaj minutoj subigis pro sia eksterordinara beleco; ankaŭ venis al lia menso, ke la prokuroro de Judujo troviĝas en Nazaret, kaj, fine, li jene monologis:
- Provincestro, en sia alta rango, estas ĉiam ankoraŭ viro, kaj viro, sur bona ĉevalo, ja kapablas dum tuta nokto trarajdi distancon, kia estas tiu de Kapernaum ĝis Nazaret, por renkontiĝi kun sia amatino... Nu! Mi devas nun daŭrigi mian taskon observi paron da geamantoj... La sola stranga afero estas la facileco, kun kiu tiu virino, ŝajne tiel severmora, lasis sin sklavigi ĝis tia graco! Sed, ĉar mi havas intereson pri Fulvia, mi tial pripensu la plej bonan manieron sciigi pri la afero tiun kompatindan homon, kiu, senatano, tiel juna kaj tiel riĉa, estas tiel malfeliĉa edzo!
Kaj, post tiu singarda monologo, Sulpicio revenis hejmen intime kontenta pro la superregado de la situacio, jam antaŭĝuante la momenton, kiam li malkaŝos al Publio sian sekreton, por iam postuli, en Jerusalem, la hontindan prezon de sia malicaĵo, laŭ la promesoj de Fulvia.
La sekvanta tago alportis doloran surprizon al la senatano kaj ties edzino, konsternitaj ĉe la neatendita okazaĵo.
Neniu konis la cirkonstancojn, laŭ kiuj okazis la forrabo de la infano en la nokta silento.
Kvazaŭ freneza de doloro, Publio Lentulus petis ĉiajn eblajn helpojn de la aŭtoritatuloj en Kapernaum, sed neniel sukcesis. Multaj el liaj fidindaj servistoj estis vane dissenditaj por esplori la ĉirkaŭajn lokojn; kaj dum ŝia edzo plej fervoris per ordonoj kaj ĉiaj rimedoj, Livia enlitiĝis, prenita de neesprimebla ĉagreno.
Semele, kiu hipokritis la plej profundan bedaŭron, helpis la zorgojn de Anna ĉe la sinjorino, frakasita de doloro.
En tiu posttagmezo Publio ordonis al Komenio, tiam havanta la honoron administri ĉiujn laborojn de la bieno, kolekti ĉiujn servistojn, por ke ili lernu sian devon per severa puno, trudata al la sklavoj komisiitaj por la nokta gardo. Dum tutaj horoj ĝis verperkrepusko, skurĝo draŝadis la karnon de tri fortikaj viroj, kiuj vane petegis kompaton kaj pardonon, asertante sian senkulpecon. Nur antaŭ tiuj maljuste punataj homoj Semele konsideris la amplekson de sia konduto; sed, timante la eblajn sekvojn de sia krimo, ŝi rekuraĝiĝis, por pli profunde kaŝi sian kulpon kaj la teruran sekreton.
Daŭris la skurĝado ĝis la momento, kiam Livia, turmentata de tiuj korŝiraj krioj, per ekstrema peno ellitiĝis, kaj, vokinte sian edzon al angulo de la verando, el kie li malvarmsange rigardadis la torturon de tiuj mizeruloj, petegis lin:
Publio, estas jam sufiĉa la puno de tiuj mizeraj, malfeliĉaj viroj! Ĉu ia troa rigoro, kiun ni uzis kontraŭ niaj servistoj, ne estas la kaŭzo de tia dolora puno, kiun ni ricevis de la dioj? Ĉu ankaŭ tiuj sklavoj ne estas filoj de homoj, kiuj ilin tre amis en ĉi tiu mondo?
"Malgraŭ mia patrina afliktiĝo, mi tamen opinias, ke ni ankoraŭ havas rajtojn kaj rimedojn, por teni ĉe ni la amatajn infanojn; sed, kiel granda certe estas la turmento de la patrino de malfeliĉulo, kiam ŝi vidas lin prenita for de ŝiaj karesaj brakoj, por esti vendita de fiaj negocistoj de homaj konsciencoj!
Livia, la sufero kaŭzis al vi strangajn dekliniĝojn de la koro! - ekkriis la senatano kun serena energio.
"Ĉu vi do kredas ian absurdan egalecon de rajtoj inter Roma civitanino kaj malŝatinda servistino? Ĉu vi ne vidas, ke inter vi kaj la patrino de sklavo ekzistas grandegaj diferencoj de sentoj?"
Mi pensas, ke vi eraras - respondis lia edzino, kun neesprimebla ĉagreno -, ĉar eĉ la bestoj posedas la plej noblajn instinktojn, kiam temas pri patrinaj aferoj...
'Kaj cetere, karulo, eĉ se mi neniel pravus, la prudento ordonas, ke ni ekzamenu nian pozicion de gepatroj, por kokludi, ke neniu krom ni mem kulpas pri tiu okazaĵo, ĉar la infanoj estas sankta deponitaĵo de la dioj, kiuj konfidas ilin al niaj koroj kaj trudas al ni, kiel ĉiuminutan devon, la abundecon de la necesaj kareso kaj gardo; mi amare suferas tial, ke mi pensas pri la superbela amo, liganta nin al niaj infanoj, kaj ne povas trovi la kaŭzon de tiu mistera krimo, ne povas atribui la niaj servistoj la kulpon pri tiu fatalaĵo..."
Sed la voĉo de Livia rapide estingiĝis. Sveno estis la rezultato de ŝiaj energiaj vortoj, ĉe la fino de tiu tago tiel plena de maldolĉaj emocioj. Subtenata de la karesaj, sindonaj manoj de Anna, la kompatinda sinjorino enlitiĝis ardante de febro; kaj Publio, sentante, ke la amaraj veraĵoj, diritaj de lia edzino, profunde vundas al li la koron, ordonis tuj ĉesigi la punon, kio kaŭzis al ĉiuj trankviligon; post tio, li enŝlosiĝis en sian kabineton, por mediti pri la situacio.
En tiu vespero lin vizitis Sulpicio, kiu venis, por sciigi al li la fiaskon de la esploroj pri la direkto, prenita de la malgranda Marko.
Ĉe sia adiaŭo, la liktoro forte surprizis Publion, kiu observadis la nebulecan tonon de liaj vortoj, dirante:
Senatano, mi ne povas deĉifri tiun doloran enigmon, kia estas la malapero de via infano, sed, per miaj personaj observoj, rilataj al la afero, mi eble povos orienti vin sur iu trafa vojo.
Se vi posedas tiajn elementojn, sentime elverŝu do vian koron - diris Publio kun la plej granda intereso.
Mia kolekto da observoj ne sufiĉas por decida klarigo, kaj, ĉar iuj medikamentoj, anstataŭ resanigi vundon, naskas aliajn nekuraceblajn ulcerojn, tial mi opinias pli bone prokrasti ĝis morgaŭ vespere la malkaŝon de miaj impresoj pri la faktoj.
Ĝojante pro la konsterniĝo de sia interparolanto, profunde impresita de liaj krimaj duondiroj, Sulpicio fine adiaŭis la Senatanon, intence aldonante:
Morgaŭ mi denove estos tie ĉi en ĉi tiu tempo; hodiaŭ mi ne kontentigas vian deziron, ĉi tie restante ĝis pli malfrue, nur tial, ke atendas min iuj aferoj en mia kabineto, nome, kelkaj informpetoj de niaj administraj aŭtoritatuloj.
Sub la pezo de tia enigmo, Publio Lentulus forpermesis lin, ankoraŭ havante forton por purmuri:
- Nu, ĝis morgaŭ. Mi esperas la plenumon de via promeso, por la sennubiĝo de mia koro.
Nun sola, enprofundiĝis la senatano en la maron de siaj maltrankviligaj zorgoj.
Ĝuste tiam, kiam li intencis reveni Romon, jen io neatendita, pli terure aspektanta ol la malsano de lia filino - tiu malsano, dum tiom da jaroj serene kaj rezignacie travivita -, ĉar nun temis pri la neklarigebla forrabo de infano, kio serioze kompromitis la moralecon de lia hejmo kaj la honoron mem de lia familio.
En sia animo, li sentis sin homo sen iaj malamikoj en Palestino, ĉar, escepte de la filo de Andreo, la juna Saul, kiu, laŭ lia opinio, certe estis en sia patra hejmo, li neniam ofendis la dignon de iu ajn Izraelido, sed, kontraŭe, ĉiujn li plej estime traktadis.
Kia la kaŭzo de tiu mistera krimo?
En lia memoro ekaperis la saĝa parolo de Flaminio Severus, kiu konsilis al li grandajn singardon kaj decidemon en Palestino, pro la ekzisto de banditoj, kiuj trarabis tiun regionon; sed, aliflanke, li rememoris la simbolan sonĝon, kaj, per la okuloj de la imago, ŝajnis, kvazaŭ li vidas la respektindan figuron de tiu severa, nekoruptebla juĝisto, kiu profetis, ke la senatano havos ekzistadon plenan de amaraĵoj pro sia malŝato kaj indiferenteco pro la savantaj veraĵoj de Jesuo el Nazaret.
Skurĝate de turmentaj pensoj, li klinis la kapon super sian skribtablon kaj lasis la vunditan fieron abunde plori ĉe la nekapablo nuligi la kaŝitajn, senkompatajn fortojn, kiuj konspiris kontraŭ lia feliĉo, sur la ombraj vojoj de lia kruela destino.
Malfrue en la nokto li penis senpezigi la koron ĉe la karesa brusto de sia edzino, kaj tiam unu konfidis al la dua siajn ĝemojn kaj larmojn.
Publio - ŝi diris, kun la mildeco, kiu karakterizis ŝian koron - ni penu reanimi niajn fortojn favore al ni mem... Ne ĉio estas perdita! Per la rajtoj koncernantaj nin, ni povos ordoni fari ĉiajn paŝojn por la trovo de nia infano. Se necese, ni prokrastos ĝis ia nedifinita dato nian revenon al Romo, kaj ĉion ceteran la dioj faros anstataŭ ni, rekonante nian afliktiĝon kaj abnegacion.
"Nepravigeble estas, ke ni senrimede nin fordonas al nia malespero kaj do neniigas la lastajn fortojn por la lukto".
Dirante tiujn vortojn de espero kaj konsolo, la kompatinda sinjorino mobilizis la lastan restaĵon el sia patrina energio. Dio tamen konis ŝian neesprimeblan profundan ĉagrenon ĉe tiuj sufokaj momentoj, kaj nur ŝia rafinita sento de abnegacio kaj amo turnis en forton la malfortecon de la virino, por konsoli la afliktitan koron de ŝia edzo ĉe tia dolora situacio.
Jes, mia kara, mi faros ĉion laŭ mia povo, por atendi la helpon de la dioj - diris la senatano, iom reanimita de ŝia braveco.
La sekvanta tago pasis, plena de la samaj korpremaj esperoj, de la sama senfrukta serĉado.
Vespere, kiel li promesis, jen, en la domo de la senatano, Sulpicio Tarkvinius atendis sian decidan momenton.
Post la manĝo, en kiu Livia ne povis partopreni pro sia profunda afekcio, Publio tute intime enlasis la liktoron en la triklinion mem, sur kies glataj litoj ili ambaŭ sterniĝis por la kutima konversacio.
Nu, hieraŭ - diris la senatano al sia ŝajna amiko
vi vekis mian patran intereson, parolante al mi pri viaj personaj observoj, kiujn nur hodiaŭ vi povos konigi al mi...
Ho, jes! - respondis la liktoro, ŝajnigante surprizon -; estas ja vere, ke mi dezirus peti vian atenton al la misteraj okazoj dum la ĵus pasintaj tagoj. Ĉu vi havas ian malamikon en Palestino, kiun interesus via restado en regiono tiel malmulte adaptebla al la kutimoj de Romana patricio?
Tute ne - respondis la senatano, treege surprizita.
Mi pensas, ke mi troviĝas en rondo el sinceraj amikoj, koncerne niajn administrajn aŭtoritatulojn, kaj mi kredas, ke ekzistas neniu, kiun interesus mia restado for de Romo. Mi ja tre ĝojus, se vi povus pli bone klarigi viajn observojn.
Tion mi demandis, ĉar en Judujo, antaŭ kelkaj jaroj, fariĝis okazo simila al la via.
"Kuras la famo, ke unu el la antaŭuloj de la nuna provincestro freneze enamiĝis en la edzinon de Romana patricio, kiu malfeliĉe ekloĝis en Jerusalem, kaj, atinginte sian celon, ĉion faris por kontraŭi la revenon de siaj viktimoj al la ĉefurbo de la Imperio. Kiam li konstatis, ke neniel helpis la baroj de lia aŭtoritato, li faris la krimon malliberigi unu el la infanoj de la geedzoj kaj aliaj n kruelaĵojn, kiuj restis senpunaj dank' al lia politika influo ĉe la Senato."
Publio aŭdis tiujn observojn kun ardanta cerbo.
Pro sia emocia intenseco, lia sango abunde alfluis al la kapo kaj kvazaŭ amasiĝis ĉe la tempioj; poste, palegeco kovris lian vizaĝon, kiu ricevis kadavrecan aspekton, kaj li ne kapablis difini la emocion, kiu posedis lian animon ĉe tiaj duonvortoj kontraŭ lia persona digno kaj kontraŭ la honorindaj tradicioj de lia familio.
Rapide venis al lia memoro ĉiuj akuzoj de Fulvia, kaj, juĝante siajn similulojn laŭ siaj propraj sentoj, li ne povis kredi tian monstran malicecon en la spirito de Sulpicio.
Dum lia menso baraktis en akraj pensoj, ne respondante al la liktoro, kiu observis lin, ĝuante la efikon de siaj teruraj malkaŝoj, la kalumnianto diris plu, hipokritante humilecon:
- Mi ja rekonas la gravecon de miaj vortoj, pri kiuj cetere mi petas vian bonvolan diskretecon; sed mi ne malfermus mian koron pri tio, se min ne instigus al tio la profunda intereso, kiun via amikeco sukcesis inspiri al mia sindona, sincera animo. Vere mi ne dezirus denunci iun ajn antaŭ via justa kaj nobla spirito; mi tamen tuj rakontos al vi tion, kion mi vidis per miaj propraj okuloj, por pli certe orienti viajn paŝojn en la klopodo trovi la infanon.
Kaj Sulpicio Tarkvinius, kun la falsa modesteco de siaj venenaj vortoj, disvolvis longan vicon da kalumnioj, kiujn li miksis kun sinsekvaj vinglutoj, kio pli ekzaltis la mirindan fonton de liaj fantazioj.
Li rakontis al sia dialoganto, kiu lin aŭdadis konsternita pro la koincido de liaj observoj kun la denuncoj de Fulvia, ĉiujn detalojn de la okazaĵo en la ĝardeno de la domo de Pilato; poste li sciigis, kion li ĉeestis en tiu nokto, kiam fariĝis la forrabo, kaj substrekis la fakton, ke, pro koincido, la provincestro tiam estis en Nazaret.
La senatano aŭdis lian raporton, tre pene kaŝante sian doloran miregon. La malfideleco de lia edzino, laŭ tiu spontanea denunco, estis nedubebla vero; li tamen deziris kredi la malon. Dum sia tuta edzineco, Livia montris la plej grandan sindetenemon for de la sociaj medioj kaj vivis nur por li kaj por siaj amataj infanoj. El ŝia saĝa, sincera parolo lia spirito ĉerpis la inspirojn necesajn al la sukceso en la bataloj de la vivo; sed tiu denunco konfuzis lian koron kaj nuligis ĉiujn faktorojn de lia konfido. Cetere, doloraj koincidoj vundis lian prudenton kaj naskis amarajn suspektojn en lia animo.
Ĉu efektive ŝi mem ne propetis lin humile pro la sklavoj, en la momento, kiam ili estis punataj, kvazaŭ la kulpo pro la okazaĵo pezus ankaŭ sur ŝia koro?
En la hieraŭo ŝi proponis, ke ili ambaŭ restu en Palestino, kaj tiam ŝi montris nevulgaran flamecon. Ĉu tio eble ne estis ia maniero ŝajne konsoli sian trompitan edzon, por la celo senfine restadi en tiu lando, obeante nedecajn intencojn?
Ia kirlego da antagonismaj pensoj agitis la maron de liaj doloraj meditoj.
Aliflanke, li rapide konsideris sian pozicion de politikisto, la severajn devojn, kiuj koncernis lin en la socia organismo.
La elstara ofico, la rigoraj devoj, al kiuj li sin dediĉis en la meĥanismo de la ĉiutagaj sociaj rilatoj, la fiero pri la nomo kaj la tradicoj de la familio kunfandiĝis por la energio necesa al la superregado de la emocioj en tiu momento; kaŝante la sentimentalulon, kia li esence estis, por elmontri nur la politikiston, li sukcesis diri:
- Sulpicio, mi dankas vin por via intereso, se nur viaj vortoj spegulas vian sinceran grandanimecon; sed mi devas diri, rebatante vian ĵusan opinion pri mia edzino, ke mi akceptas nenian argumenton, kiu vundus ŝian dignon kaj altan noblecon; tiujn ŝiajn naturdotojn mi devas koni pli, ol iu ajn.
"La renkontiĝo en la ĝardeno de Pilato estis de mi permesita; kaj viaj observoj en tiu nokto, kiam okazis la forrabo de mia infano, ne estas tre precizaj; niaj esploroj bezonas tute klarajn signojn.
"Mi dankas do vin pro via sindono al mi, sed via opinio de nun strekas inter ni linion, kiun mia konfido neniam kuraĝos transpasi.
"Vi estas do liberigita de la komisio, tenanta vin ĉe mia familio, ankaŭ tial, ke la probableco de mia reveno al Romo disfumiĝis kun la malapero de la infano. Ni ne povos reveni al la ĉefurbo de la Imperio, ĝis ni sukcesos denove havi lin ĉe ni aŭ havos la doloran certecon pri lia morto.
"Sekve de tio, mi kondutus nekonvene, se mi postulus la daŭrigon de via servado en Kapernaum, kontraŭstarante decidojn de viaj hierarkiaj superuloj; tial, vi estos eksigita el via ofico en mia domo sen iaj skandaloj, kiuj pereigus vian profesian karieron.
"Mi atendos la oportunan okazon, por komunikiĝi kun la provincestro pri vi, kaj tiam vi estos oficiale eksigita el la servado al mi, sen ia malutilo al via nomo.
"Vi do vidas, ke, kiel politikisto, mi dankas vin por via intereso kaj scias ŝati vian abnegacion; sed, kiel amiko, mi jam ne povas konfidi vin tiom, kiom ĝis hodiaŭ."
La liktoro, kiu ne atendis tian respondon, evidente disrevita palegiĝis, sed ankoraŭ kuraĝis hipokrite rebati:
- Sinjoro senatano, venos la momento, kiam vi opinios valora mian fervoron, ne nur kiel servanto de via domo, sed ankaŭ kiel sindona, sincera amiko. Kaj, ĉar vi ne havas alian rekompencon pli bonan ol la nejustan malŝaton, por pagi mian impulson de amiko, mi tial plezure sentas min liberigita el la devoj, kiuj ligis min al via aŭtoritato.
Sulpicio tuj poste diris kelkajn adiaŭajn vortojn, kiujn Publio seke reciprokis, turmentate de la plej profundaj ĉagrenoj.
En la silento de sia kabineto la senatano ekzamenis, kiom da energio la cirkonstancoj postulis de lia koro en tia peniga situacio. Li ja rekonis, ke li kondutis kontraŭ la liktoro plej konvene kaj akorde kun la okazo, sed en sia animo li nutris doloran dubon pri la konduto de Livia. Ĉio konspiris kontraŭ ŝi kaj laŭŝajne montris ŝin al lia koro de edzo ĵaluza pri sia digno kiel personiĝon de la falsa senkulpeco.
Tiam ankoraŭ ne estis diskonigita en la mondo la admono "viglu kaj preĝu" de la eterne dolĉaj instruoj de la Kristo; kaj la senatano, preskaŭ tute sin fordonante al la jugo de la amaraj emocioj, kiuj lin frakasis, klinis la bruston sur grandan nombron da pergamenrulaĵoj kaj konvulsie ekploregis.
VII
LA PREDIKOJ ĈE TIBERIADO
Kelkaj tagoj pasis post la ĵus rakontitaj faktoj. En Kapernaum, ne nur la scenejo, sed ankaŭ la personoj konservis la saman fizionomion.
Premate de la neŝanĝebla kaj energia sinteno de la senatano, Sulpicio Tarkvinius revenis Jerusalemon, obeante la ordonojn de Pilato, kiu siavice ricevis la oficialan leteron de Publio Lentulus pri la eksigo de la liktoro.
Ni ne forgesu, ke Publio havis en Palestino plenajn povojn, kiel sendito de Cezaro kaj de la Senato, kaj ke ĉiuj provincaj aŭtoritatuloj, inkluzive de la provincestro, devis trakti lin per speciala ŝato kaj plej granda respekto.
Tial, la prokuroro de Judujo ne forgesis kiel eble plej bone anstataŭigi Sulpicion, kaj interesplene penis koni la motivojn de ties eksoficigo; ĉi tiun aferon la senatano plej noble solvis, el la politika vidpunkto. Pilato plej volonte kunhelpis por la retrovo de la malgrada Marko, komisiante por tio oficistojn al li tute fidindajn kaj veninte mem al Kapernaum, por konstati, en ilia intimeco, la faratajn klopodojn.
La senatano plej altŝate ricevis lian viziton kaj sincere kortuŝite akceptis lian helpon, ĉar la okazaĵoj malkonfirmis, antaŭ la konscienco de li, senatano, la kalumniajn akuzojn kontraŭ lia edzino.
Sed la hejma vivo de Publio ricevis profundajn ŝanĝojn. Li jam ne povis pasigi tiujn horojn da feliĉa konversacio kun sia edzino, de kiu lin apartigis ia vualo da amaraj, senfinaj duboj. Plurfoje li vane penis rericevi sian iaman fidon kaj sian spontanean karesemon.
Ĉagrensulkoj tiam kavigis lian vizaĝon, ordinare rigidan kaj fieran, kaj envolvis liajn fizionomiajn trajtojn en ia nebulego da teruraj zorgoj.
Ĉiuj liaj samhejmanoj, inkluzive de lia edzino, atribuis tian strangan aliiĝon al la malapero de lia fileto.
En la kutimaj tempoj de la manĝoj estis rimarkata lia peno por sennubigi sian mienon. Li tiam turnis sin al sia edzino, aŭ respondis ŝiajn afeblajn demandojn per rapidaj unusilabaj vortoj, kiujn li substrekis kun nekomprenebla koncizeco.
Treege suferante pro tia situcio, Livia montriĝis pli kaj pli senkuraĝa kaj vane penadis deĉifri la motivon de tiom da provoj kaj malfeliĉoj.
Ŝi ofte penis sondi la spiriton de Publio, por havigi al li iom da kareso kaj konsolo, sed li, sub decidaj pretekstoj, evitadis ŝiajn korelverŝojn.
Li aperis al ŝi preskaŭ nur en la triklinio kaj, post la kutimaj manĝoj, abrupte foriris en la grandan arkivon, kie li pasigis ĉiujn siajn horojn de premaj meditoj.
Pri Marko nenia sciigo havigis al li la plej malgrandan ombron da espero.
En unu bela mateno, kiaj estas la matenoj en Galileo, jen Livia intime konversaciis kun sia sindona, fidela servistino, al kiu ŝi, ĝentile demandite pri sia farto, respondis:
Mi tre malbone fartas, mia bona Anna! Ĉiunokte mia koro sentakte batas kaj mi vidas pli kaj pli kreski en mia interno ian doloran senton. Eĉ se mi volus, mi ne povus ĝuste difini mian staton. La malapero de la knabeto plenigas al mi la animon per funebraj antaŭsentoj kaj pligravigas la pezon de miaj patrinaj afliktoj; sed efektive, mi ne povas eĉ konjekti la kaŭzon de tiaj grandaj suferoj...
"Kaj nun, precipe ĉagrenas min la anima stato de Publio. Li ĉiam estis pura, lojala, nobla homo; sed, jam de kelka tempo, mi rimarkas en li strangan aliiĝon de temperamento, kaj la simptomoj de ia malsano pligraviĝis post la nekomprenebla forperdiĝo de nia infano.
"Ŝajnas al mi, ke li travivas la plej fortajn spiritajn malordojn, kiuj tre difektas lian sanon..."
Mi ja vidas, sinjorino, kiom vi suferas! - diris la servistino per karesa tono. - Mi scias, ke mi estas malaltranga, senvalora homo, sed mi petos Dion, ke li senĉese protektu vin, por la restarigo de la paco en via koro.
Malaltranga, senvalora homo? - diris la kompatinda sinjorino, por montri al ŝi la gradon de sia sincera amikeco. - Ne diru tion, ĉar, cetere, mi ne estas el tiuj, kiuj taksas la valoron de iu homo laŭ la pozicio, kiun li okupas, aŭ la honoroj, kiujn li ricevas.
"Mi estas solfilino de gepatroj, kiuj heredigis al mi grandan riĉaĵon, Romana civitanino, ĝuanta la prerogativojn de edzino de senatano, kaj tamen vi vidas, kiom mi suferas ĉe la amaraj travivaĵoj en ĉi tiu mondo.
"La titoloj, kiujn la lulilo donis al mi, ne sukcesis ŝpari la suferojn, kiujn la destino alportis al mi, samtempe kun la juneco kaj la facile akirita riĉeco.
"Rekonu do, ke, kvankam mi estas patriciino kaj vi servistino, ni tamen ne posedas korojn malsamajn, sed la plej bonan senton de frateco, kiu malfermas al ni la pordon al amika komprenemo - la dolĉa azilo en la malglataj tagoj de la vivo.
"Mi ĉiam opiniis, alie ol la ricevita eduko, ke ĉiuj homoj estas fratoj, idoj de ia komuna origino; mi neniam sukcesis vidi ian linion, kiu apartigus tiujn, kiuj posedas multe da riĉaĵoj kaj multe da titoloj, de tiuj, nenion havantaj en ĉi tiu mondo krom la koro, kie mi lokas la valorojn de ĉiu homo, en ĉi tiu vivo.
Sinjorino - respondis la servistino, tuŝita de plej agrabla surprizo -, viaj vortoj emocias min, ne nur tial, ke ili venas el viaj lipoj, el kiuj mi kutimiĝis aŭdi vin ĉiam bonkore kaj respekte, sed ankaŭ pro tio, ĉar la profeto el Nazaret diras al ni tion saman en siaj predikoj.
Jesuo?! - demandis Livia kun brilantaj okuloj, kvazaŭ ĉe la mencio de tiu nomo iu Supera Forto revenigis al ŝia memoro ian fonton de konsolo, kiun ŝi estis dume forgesinta.
Jes, sinjorino, kaj, ĉar ni parolas pri li, kial vi ne serĉas iom da konsolo en liaj diaj vortoj? Mi ĵuras, ke liaj saĝaj, amplenaj vortoj konsolus vin meze de ĉiuj ĉagrenoj kaj havigus al vi senton de nova vivo! Se vi volus, mi povus vin diskrete konduki al la hejmo de Simon, por ke vi ricevu la bonon de liaj dolĉaj lecionoj. Tiamaniere, vi ricevus la ĝojon de lia beno, ne elmetante vin al ies riproĉo, kaj nutrus vian koron per liaj lumaj instruoj.
Livia profunde pripensis tiun proponon, kiu ŝajnis al ŝi savrimedo, kaj fine respondis:
La suferoj en la vivo ofte ŝiris al mi la koron kaj modifis mian rezonadon pri la principoj instruataj al mi ekde mia naskiĝo; tial, volonte akceptante vian konsilon, mi opinias mia devo iri al Jesuo publike, kiel faras aliaj virinoj en ĉi tiu regiono.
"Mi ja intencis paroli al li, antaŭ ol ni revenos Romon, por esprimi al li mian dankon pro la resaniĝo de Flavia, kio min profunde impresis, sed kion ni ne povis komentarii pro la malamika sinteno de mia edzo; nun denove senprotekta, en la bolado de miaj doloroj, mi petos helpon de la profeto, por ke la premata kaj turmentata koro ricevu ian mildigilon.
"Kvankam edzino de viro, kiu, pro sia politika kariero, nun havas la plej altan oficon en ĉi tiu provinco, mi tamen iros al Jesuo kiel iu, kiun la sorto ne favoris, serĉante helpon kaj konsolon."
Sed, via edzo, sinjorino? - demandis Anna, antaŭvidante la sekvojn de tia konduto.
Mi penos sciigi al li mian decidon; tamen, se Publio ankoraŭfoje evitos min por pli intima interkompreniĝo, mi ja iros, ne aŭdante lin pri ĉi tiu afero. Mi surmetos la modestajn vestojn, uzatajn en ĉi tiu regiono loĝata de simplanimaj homoj, kaj iros al Kapernaum, kie mi gastos en la hejmo de viaj parencoj, dum la necesaj horoj; en la momento de la predikoj, mi volas aŭdi la parolon de la Mesio, kun pentanta koro kaj kun animo kompatanta la suferojn de miaj similuloj...
"Jam de kelkaj tagoj mi sentas min treege izolita, kaj mi bezonas ian kuraĝigon por mia koro skuata de la kruelaj provoj."