Sinjorino, Dio benu viajn bonajn intencojn. En Kapernaum, miaj parencoj estas tre malriĉaj kaj tre modestaj, sed vi tie estos en la sanktejo de la danko de ĉiuj; unu vorto el viaj lipoj sufiĉoj, por ke ili estu al via dispono, kvazaŭ sklavoj.
- Por mi nenia riĉeco egalas la pacon kaj la sincerecon.
"Mi ne iros al la profeto, por peti de li iajn specialajn komplezojn, ĉar sufiĉas lia karita faro al mia filino, hodiaŭ sana kaj vigla, dank' al lia kompatemo de justulo, sed nur por havigi konsolon al mia dispecigita koro.
"Mi antaŭsentas, ke, aŭdante liajn karesajn, amikajn admonojn, mi ricevos novajn fortojn, por alfronti la plej amarajn kaj akrajn provojn.
"Mi scias, ke li rekonos min en la malriĉaj Galileaj vestoj; tamen per sia intuicio li komprenos, ke en la brusto de la Romanino batas dolora, malfeliĉa koro."
La du virinoj tial interkonsentis iri kune al la urbo, en la posttagmezo de la venonta sabato.
Livia vane serĉis iun okazon por peti la deziratan permeson de sia edzo, favoran al ŝia intenco. Multajn fojojn ŝi senrezulte penadis sondi la spiriton de Publio, kies malvarmeco forpelis ŝian kuraĝon por la necesa alparolo.
Ŝi tamen estis decidinta spite al ĉio iri al la Majstro. Forlasita en regiono, kie nur ŝia edzo povus ŝin plene kompreni, en ŝia rondo de edukiteco, kaj akre provata ĉe la plej sentemaj fibroj de sia animo de edzino kaj patrino, la kompatinda sinjorino tiel decidis en perfekta konsento kun sia honesta kaj pura konscienco.
Ŝi faris al si novan veston, konforman al la Galileaj kutimoj, por ne veki la atenton de la popolamaso, kiu ordinare aŭdadis la predikojn ĉe la lago; sciiginte al Komenio la bezonon, kiun ŝi havas, iri promeni en tiu tago, por ke ŝia edzo eksciu pri tio en la tempo de la vespermanĝo, ŝi prenis la vojojn jam al ni konatajn, kune kun sia fidinda servistino.
En la modesta domo de fiŝkaptistoj, kie loĝis la familianoj de Anna, Livia sentis sin envolvita en radiantaj vibroj de amika, dolĉa sereneco. Tio estis, kvazaŭ ŝia senkuraĝigita koro trovis ian novan lumon en tiu medio de mizero, de humileco, de kareso.
La patriarka figuro de la maljuna Simeon, el Samario, elstaris, antaŭ ŝiaj okuloj, inter ĉiuj, kiuj akceptis ŝin kun la plej altaj montroj de sincera boneco. El lia profunda rigardo kaj el liaj respektindaj blankaj haroj elfluis la dolĉaj emanaĵoj de la mirinda simpleco de la antikva Hebrea popolo, kaj lia parolo, animita de fido, tuŝis la korojn je iliaj plej sentemaj kordoj, kiam li rakontadis la eksterordinarajn farojn de la Mesio el Nazaret.
Akceptita de ĉiuj kun malkaŝa simpatio, Livia kvazaŭ penetris en ian novan mondon, ĝis tiam nekonatan en ŝia ekzistado. Tre varmigis al ŝi la koron la montro de sincereco kaj simplanimeco de tiu pura, modesta vivo, sen ornamoj kaj sociaj artifikoj, sed ankaŭ sen mondumaj konvencioj kaj malicaj hipokritaĵoj.
En la vesperkrepusko, konfuzita inter la mizeraj kaj la malsanaj homoj, venintaj por la benoj de la Sinjoro, jen ŝi, kun senpezigita, serena koro, atendis la feliĉan momenton aŭdi el la Majstro iun vorton de amo kaj konsolo.
La krepusko de bela kaj varma tago havigis al ĉiuj aĵoj kaj mildaj konturoj de la pejzaĝo orluman rebrilon. La kvietajn akvojn de Tiberiado krispigis dolĉaj ventetoj, kiuj sorbiĝis per la parfumo de la floroj kaj arboj. Freŝaj aerblovoj forportis la varmon kaj dissendis agrablan senton de libera vivo en la forta, sukriĉa sino de la Naturo.
Fine, ĉiuj okuloj sin turnis al ia griza punkto sur la klara spegulo de la akvo, tre malproksime, ĉe la horizonto. Tio estis la ŝipeto de Simon, portanta la Majstron por ties kutimaj instruoj.
Rideto de sopiro kaj espero tiam heligis la mienon de ĉiuj, kiuj lin atendis, baraktante en siaj suferoj.
Livia observadis tiun homamason, kiu, siavice, ankaŭ rimarkis ŝian strangan ĉeeston. Tie staris modestaj laboristoj, senkulturaj fiŝkaptistoj, multenombraj patrinoj, sur kies palegaj vizaĝoj oni povis legi la amaran rakonton pri la plej nekredeblaj suferoj, homoj el la sennoma plebo, adultulinoj, impostistoj maldece vivantaj, senesperaj malsanuloj kaj multe da infanoj, montrantaj la stampon de la plej dolora forlasiteco.
Livia daŭre staris apud la maljuna Simeon, kies fizionomia esprimo je fido kaj dolĉeco inspiris la plej profundan respekton al ĉiuj, kiuj proksimiĝis al li; kaj tiuj, kiuj rigardis ŝian delikatan Romanan vizaĝon kaj la simplecon de ŝia Galilea vesto, kredis, ke ŝi estas iu junulino el Samario en Judujo, ankaŭ veninta de malproksime, altirite de la famo de la Mesio.
La ŝipeto de Simon delikate albordiĝis, kaj la Majstro sin direktis al la kutima loko de siaj diaj lecionoj. Lia fizionomio kvazaŭ transfiguriĝis, envolvita en radianta beleco. Liaj haroj, kiel ordinare, disŝutiĝis sur la ŝultroj laŭ la kutimo de la nazoreoj, kaj flirtis ĉe la karesaj kisoj de la vesperventetoj.
La edzino de la senatano ne povis deturni siajn ensorĉitajn okulojn for de tiu senafekta kaj mirinda figuro.
La Majstro komencis nekompareble belan predikon; liaj vortoj, forĝitaj por la eterneco mem de la tempo, ŝajnis tuŝi la plej harditajn korojn kaj resoni en ĉiuj anguloj de Galileo kaj tra la tuta mondo.
"Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
"Feliĉaj estas la plorantoj, ĉar ili konsoliĝoj.
"Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
"Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos."
Kaj li samtempe energie kaj milde parolis pri la favorkoreco de la ĉiela Patro; pri la teraj kaj la ĉielaj bonaĵoj; pri la valoro de la homaj zorgoj kaj angoroj, kaj aldonis, ke li venis al la mondo, ne por la pli riĉaj kaj pli feliĉaj, sed por konsoli la pli malriĉajn kaj nefavoritajn de la sorto.
La heterogena homamaso lin ravite aŭdadis, en la apogeo de siaj esperoj kaj spirita ĝuado.
Serena, karesa lumo ŝajnis veni el Hermono kaj heligis la pejzaĝon per nuancoj de vaporiĝintaj opaloj kaj safiroj.
Estis jam malfrue, kaj kelkaj apostoloj de la Sinjoro decidis alporti nemultajn panojn al la homoj, plej bezonantaj nutraĵon. Du grandaj korboj da simpla manĝo estis portitaj, sed la aŭdantoj estis tro multenombraj por tia malgranda kvanto. Jesuo benis ties enhavaĵon kaj, kvazaŭ mirakle, la malabunda provizo estis distranĉita laŭ pecetoj, kiujn egale ricevis centoj da homoj.
Ankaŭ Livia ricevis sian porcion kaj, ĝin glutante, sentis ian strangan guston, kvazaŭ ŝi prenis medikamenton, kapablan forigi ĉiujn malsanojn de la animo kaj de la korpo, ĉar ia trankvileco serenigis ŝian turmentatan, elreviĝintan koron. Kun treega emocio, kiu elŝiris al ŝi larmojn, ŝi vidis, ke la Majstro, kariteme aŭdas la petojn de grandnombraj virinoj, el kiuj multaj, kiel sciis la popolo en Kapernaum, vivis diboĉan, kriman vivon.
Ankaŭ la maljuna Simeon deziris alproksimiĝi al la Sinjoro, en tiu memorinda horo de ties mallonga restado sur la planedo. Livia lin aŭtomate sekvis, kaj, post nemultaj minutoj, ili ambaŭ troviĝis antaŭ la Majstro, kiu ilin akceptis kun sia dolĉa, profunda rideto.
Sinjoro - respekte diris la Samaria maljunulo -, kion mi faru por iam eniri en vian regnon?
Vere mi diras al vi - Jesuo milde respondis -, ke multaj venos el Okcidento kaj el Oriento, serĉante la pordojn de la Ĉielo; sed trovos la regnon de Dio kaj de Lia Justeco nur tiuj, kiuj profunde amos, super ĉiuj surteraj aferoj, mian Patron, kiu estas en la Ĉielo, kaj sian proksimulon, kiel sin mem.
Kaj, disĵetante sian kompateman rigardon sur la vastan homamason, li dolĉe diris plu:
Ankaŭ multaj el tiuj, kiuj estis ĉi tien vokitaj, estos elektitaj por la granda baldaŭa ofero... Tiuj trovos min en la ĉiela regno, ĉar ilia abnegacio estos la salo de la Tero kaj la Suno de iu nova tago!
Sinjoro - kuraĝis diri la maljunulo, kun okuloj banataj de larmoj - mi ĉion farus, por esti unu el viaj elektitoj!
Fikse rigardante la Samarian patriarkon, Jesuo murmuris kun grandega dolĉeco:
Simeon, iru pace kaj ne brulu, ĉar, vere, mi akceptos vian oferon en la oportuna momento...
Kaj, etendante la lumradion de siaj okuloj al Livia, kiu plej atente aŭdis liajn vortojn, li diris, kun la profeta heleco de siaj admonoj:
Vi, Livia, gloriĝu per Nia patro, ĉar miaj vortoj kaj instruoj por ĉiam tuŝis al vi la koron. Iru kaj ne malkredu, ĉar tempo venos, kiam mi ja akceptos vian edifan abnegacion!
Ĉi tiuj vortoj estis diritaj en tia maniero, ke la senatanedzino facile komprenis ilian profundan sencon, kiel ion okazontan en malproksima estonteco.
Iom post iom disiris la granda amaso de la mizeraj, malsanaj kaj afliktitaj homoj.
Estis jam nokto, kiam Livia kaj Anna revenis al la patricia domo, konsolitaj de la favoroj, kiujn ili ricevis el la helpemaj manoj de la Mesio.
Profunda sento de kvieteco kaj konsolo plenigis al ili la animon.
Sed, enirante en sian ĉambron, Livia troviĝis antaŭ la energia figuro de sia edzo, kies rigida mieno travidebligis la plej intensajn signojn de kolero, kiel okazadis en la momentoj de lia plej acida humoro. Ŝi rimarkis lian ekscitecon, sed, malsame ol iam antaŭe, ŝajnis, ke ŝi estas tute preta por venki la plej terurajn luktojn de la koro, ĉar, kun absoluta sereneco, ŝi rigardis al li en la vizaĝon kaj rekte alfrontis liajn suspektantajn okulojn. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la floro de eterna spirita paco disvolviĝis en ŝia brusto ĉe la milda varmo de la vortoj de la Kristo, ĉar ŝi sentis, kvazaŭ ŝi atingis la ĝis tiam nekonatan sferon de ia stranga, supera trankvileco.
Fiksinte ŝin, de la kapo ĝis la piedoj, per severa, esplora rigardo, Publio ekkriis, apenaŭ bridante sian koleron:
Nu, kion signifas tio? Kiaj potencaj motivoj instigis vian sinjorinan moŝton foriĝi de la hejmo, dum horoj tiel nekonvenaj la matronoj?
Publio - ŝi humile respondis, mirante pro tia ceremonia titolo -, kvankam mi ĉion faris, por sciigi al vi mian decidon promeni hodiaŭ vespere, vi tamen ĉiam vin fortiris de mi kaj evitis mian demandon, kaj mi bezonis paroli al la Mesio el Nazaret, por kvietigi al mi la malfeliĉan koron...
Sed, ĉu vi bezonus alivestiĝi, por trovi la profeton de la popolo? - serkasme interrompis la senatano.
"Tio estas la unua fojo, ke mi vidas patriciinon kun tiaj artifikoj, por konsoli al si la koron... Ĉu do atingas tian gradon via malŝato al niaj plej sanktaj familiaj tradicioj?"
Mi opiniis por mi nekonvene turni al mi la atenton de la malriĉaj kaj malfeliĉaj homoj, kiuj iras aŭskulti Jesuon sur la bordo de la lago; miksante min inter la suferantoj, mi ne kredis, ke mi malŝatos niajn familiajn morojn, sed ke mi kondutos favore al nia nomo, konsiderante la fakton, ke vi nun okupas, en ĉi tiu provinco, la plej altan politikan oficon de Imperio.
Escepte se vi kaŝas ian alian senton tiel same, kiel vi maskas vian socian pozicion per la vesto, vi forte eraris irante, en tiu vesto, al la Mesio, ĉar, efektive, mi havas potencon por ordoni la venon de iu ajn persono en mian hejmon!
Sed Jesuo - kuraĝe kontraŭparolis Livia - certe troviĝas multe super la homa potenco, kiu, ni scias, iafoje estas tre malfirma. Mi opinias, ke la resaniĝo de nia filineto, pri kiu ĉiaj niaj rimedoj fiaskis, estas io sufiĉa, por ke li meritu nian nepereeman dankon.
Mi ne sciis, ke via menso estas tiel cedema antaŭ la sukcesoj de la Majstro el Nazaret, en Kapernaum - akre diris plu la senatano.
"La resaniĝo de nia filineto... Ĉu vi povas certigi ion, kion via persona argumentado ne kapablas pruvi per pozitivaj elementoj? Kaj, eĉ se tiu viro, havanta fortojn diajn por la simpla, neklera spirito de la Galileaj fiŝkaptistoj, faris tian resanigon per sia supernatura helpo, veninte al ĉi tiu mondo kiel sendito de la dioj, ni tamen povos nomi lin senkompata kaj kruela: li resanigis knabinon, suferantan dum tiom da jaroj, sed permesis, ke la genioj de malbono kaj malico forprenu nian amatan sanan infanon, sur kies frunto mia patra amo vidis stampita brilan, multpromesan estontecon!"
Silentu, Publio! - ŝi respondis, posedita de ia supera forto, kiu subtenis ŝian plenan serenecon. - Pensu, ke la dioj povas severe humiligi nian absurdan vantamon... Se Jesuo el Nazaret resanigis nian tre amatan filinon, kiun ni ĉirkaŭpremis per niaj brakoj, malfortaj kontraŭ la grandega potenco de la morto, li povus ja permesi, ke ni estu tuŝitaj je la plej sankta sento de niaj animoj, per la nekomprenebla malapero de nia Marko, por ke ni volontu al la kompato pro niaj similuloj!
Vi, sinjorina moŝto, kompromitas vin pro tiu troa toleremo, kiu iras ĝis tiu absurdo, nome, la kunfratiĝo kun la sklavoj - diris Publio krude kaj severe.
"Tia sinteno igas min serioze pensi, ke vi ŝanĝiĝis dum ĉi tiu jaro, ĉar viaj ideoj, malproksime de la socia nivelo de la Imperia ĉefurbo, falis sur la kampon de la plej degenerintaj sentoj, kio ne harmonias kun la konduto, kiun devas havi edzino de senatano aŭ Romana matrono."
Livia ĉagrenita aŭdis la nepravigeblajn vortoj n de sia edzo. Ŝi neniam antaŭe vidis lin tiel ekscitita, dum ilia tuta geedza vivo; sed ŝi rimarkis en si mem strangan renoviĝon, kvazaŭ la kruda pano, benita de la Majstro, transformis la plej profundajn fibrojn de ŝia konscienco. Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj, ne pro ia vundita fiero aŭ pro la sendanko, kiun tiuj nejustaj admonoj montris, sed pro granda kompato por ŝia edzo, kiu ne komprenis ŝin, kaj ĉe la vido je la dolora uragano, vipanta lian koron noblan, sed agantan laŭ sia arbitro. Serena kaj silenta, ŝi ne defendis sin kontraŭ liaj akraj rirpoĉoj.
Tiam komprenante, ke tiu konflikto ne devas daŭri plu, la senatano direktis sin al la pordo de la ĉambro, kiun li brue malfermis, ekkriante:
Mi neniam faris tiel penigan kaj malfeliĉan vojaĝon! Ŝajnas, ke malbenindaj genioj prezidas en miaj laboroj en Palestino, ĉar mia filineto ja resaniĝis, sed, aliflanke, mia filo perdiĝis en la ombron, kaj mi komencas perdi mian edzinon en la abismon de la senpripensaj agoj kaj de nekonsekvenco; ankaŭ mi mem fine perdiĝos por ĉiam.
Tion dirinte, li ĵetfermis la pordon per la tuta forto de siaj instinktaj movoj kaj iris al sia kabineto; dume, lia edzino, kun humiliĝinta koro, direktis sian penson al tiu afabla, dolĉa Jesuo, veninta al la mondo por savi ĉiujn pekulojn. Doloraj larmoj fluis el ŝiaj okuloj, ankoraŭ alkroĉitaj al la bildo de la lago Genesaret, kien ŝi kvazaŭ revenis spirite. Tie staris la Majstro, en trankvila teniĝo de preĝanto, kun siaj brilantaj okuloj fiksitaj sur la steloj de la ĉielo.
Ŝajnis al ŝi, ke ankaŭ Jesuo rimarkis ŝian aleston en tiu ombra horo, ĉar li deturnis sian luman rigardon for de la stelplena ĉielo kaj, etendante al ŝi siajn kompatajn brakojn, kun neesprimebla dolĉeco diris:
Filino, lasu, ke viaj okuloj ploru pro la neperfektaĵoj de la animo, kiun Nia Patro destinis por fari paron kun la via! El ĉi tiu mondo esperu nenion, krom larmoj kaj suferoj, ĉar nur per la doloro la koroj estas polurataj por la Ĉielo... Venos momento, kiam vi sentos vin en la apogeo de la afliktoj, sed ne dubu pri mia favorkoreco, ĉar en la oportuna momento, kiam ĉiuj malŝatos vin, mi vokos vin en mian regnon de diaj esperoj, kie vi povos atendi vian edzon, tra la senĉesa fluado de la jarcentoj!...
Ŝajnis al ŝi, ke la Majstro lulos plu ŝian koron en dolĉaj promesoj pri feliĉo, sed ia brueto tiris ŝin el tiu vizia sceno de nedifineblaj lumo kaj anima raviteco.
Aerdisiĝis la bildo de ŝiaj spiritaj zorgoj, kvazaŭ ĝi estus farita el subtilegaj filigranoj.
Tamen la senatanedzino komprenis, ke ŝin ne atakis ia halucinacia konfuziĝo, kaj ame gardis en la interno de sia koro la dolĉajn vortojn de la Mesio. Kaj, demetante la Galilean veston, por denove komenci la hejmajn devojn, kun sennuba kaj konsolita animo, ŝi kvazaŭ vidis tra la nebulo, kiu malklarigis ŝiajn larmantajn okulojn, la amatan, serenan figuron de la Sinjoro sur la verdaj altaĵetoj ĉe la bordo de Tiberiado.
VIII
EN LA GRANDA TAGO SUR KALVARIO
Post la kverelo kun sia edzino, Publio Lentulus enfermiĝis en la plej suferiga melankolio.
Skurĝis lian impulseman koron doloraj suspektoj pri la konduto de la virino, kiun la destino por ĉiam katenis al lia spirito, laŭ la sistemo de la geedza vivo. Li ne povis kompreni la motivon, kial Livia alivestiĝis por sia renkontiĝo kun la profeto el Nazaret; lia fiera temperamento ribelis kontraŭ la konduto de la edzino, ĉar li konsideris sian socian pozicion garantio de la estimo kaj respekto de ĉiuj, kaj tial, venenite de la kalumnioj de Fulvia kaj Sulpicio, li portis la plej ŝirantajn suspektojn.
Pasis kelka tempo, kaj, dum li enŝlosiĝis en muteco kaj melankolio, Livia tenis la ŝildon de la fido kaj de la karesaj, konvinkaj vortoj de la Nazaretano. Neniam plu ŝi reiris al Kapernaum, por aŭdi la konsolajn predikojn de la Mesio, sed, pere de Anna, kiu tien regule iradis, ŝi, ĉiam, kiam eble, kiom povis ŝiaj materialaj rimedoj, helpadis la pilgrimantojn, kiuj avidis la parolon de Jesuo. Profunda malĝojo plenigis ŝian senteman, noblan koron, ĉe la nekomprenebla sinteno de ŝia kunulo; tamen, vere, ŝi jam ne metis siajn esperojn en ion ajn konkretan sur la terglobo, sed turnis siajn plej ardajn aspirojn al tiu mirinda superbela regno de Dio, kie ĉio certe elspiras amon, feliĉon kaj pacon, en la abunda sino de superaj ĉielaj konsoloj.
Proksima estis la Pasko de la jaro 33. Multaj amikoj de Publio estis konsilintaj lin reveni por kelka tempo al Jerusalem, por plistreĉigi la serĉadon de sia fileto dum la solenoj, kiuj tien koncentris, en tiu tempo, la plej grandajn homamasojn el Palestino; tial, kreskus la probableco retrovi la malaperintan infanon. Sennombraj pilgrimantoj, el ĉiuj regionoj de la provinco, direktis sin al Jerusalem, por partopreni en la grandaj festoj kaj samtempe oferi la tributojn de sia fido en la majesta Templo. En tiaj gravaj momentoj, tie troviĝis ankaŭ la nacia nobelaro, reprezentita de siaj plej eminentaj anoj. Ĉiuj politikaj partioj kolektis siajn fortojn por la eksterordinaraj laboroj de la solenoj, kiuj kunvenigis la plej grandajn amasojn de la Juda popolo; kaj tial iris tien la homoj plej influaj en tiu tempo. Ankaŭ la Romaj aŭtoritatuloj tiam troviĝis en Jerusalem, kaj efektive tie estis preskaŭ ĉiuj centestroj kaj legianoj, servantaj al la Imperio en la plej malproksimaj lokoj de la provinco.
Publio Lentulus ne malŝatis la konsilon; antaŭ ol la urbo estis plena de pilgrimantoj kaj ekspluatistoj, li jam troviĝis tie kun sia familio kaj donis instrukciojn al siaj fidindaj servistoj, kiuj konis la malgrandan Markon, por ke estu starigita ĉeno da atentaj kaj konstantaj esploristoj, dum daŭros la festoj.
En Jerusalem la sociaj konvencioj ne modifiĝis; estis rimarkita nur la fakto, ke Publio forlasis la hejmon de onklo Salvio kaj aĉetis en multemova strato komfortan kaj gracian vilaon, el kiu li povos vidi ankaŭ la popolan entuziasmon.
En la antaŭtagoj de la Pasko envenis torento da ĉiuklasaj pilgrimantoj el ĉiuj provincaj lokoj. Estis interese observi, en tiuj heterogenaj grupoj, la kutimojn plej diferencajn inter si.
Nekalkuleblaj karavanoj, montrantaj la plej strangajn vestojn, travenis la pordegojn de la urbo, patrolatajn de multenombraj imperiaj gvardianoj.
Dum la senatano faris komparojn pri ekonomio, socio kaj politiko, observante la popolamasojn sin direktantajn al la movoplenaj stratoj, Livia intime konversaciis kun sia fidinda kaj amika servistino.
Ĉu vi scias, sinjorino, ke ankaŭ la Mesio venis hieraŭ al la urbo? - demandis Anna kun ĝoj radio en la grandaj okuloj.
Ĉu vere? - demandis Livia, surprizita.
Jes, Jesuo alvenis hieraŭ Jerusalemon, kie li ricevis grandan popolan manifestacion.
"La reviviĝo de Lazaro, en Betanio, konfirmis, inter la plej nekredemaj homoj en ĉi tiu urbo, liajn diajn virtojn de Filo de Dio, kaj mi ĵus eksciis, ke lia alveno estis motivo por grandega ĝojo de la popolo. Ĉiuj fenestroj estis ornamitaj per floroj por lia triumfa preterpasado; la infanoj disŝutis verdajn kaj bonodorajn palmobranĉojn sur la vojon, honore al li kaj al liaj disĉiploj! Multe da homoj el ĉiuj lokoj, kiujn la Majstro trapasis, akompanis lin de la bordo de la lago Genesaret ĝis tie ĉi.
"Tion diris al mi konato, komisiita de onklo Simeon, kiu ankaŭ venis al Jerusalem, irante longan distancon, malgraŭ sia granda aĝo..."
Anna, ĉi tiu sciigo estas tre konsola - bonkore diris al ŝi la mastrino -, kaj se mi povus, mi irus aŭdi la parolon de la Majstro, kie ajn li estas; sed vi ja scias, kiel malfacile mi plenumus tian deziron. Vi tamen estas liberigita de viaj devoj kaj laboroj dum la restado de Jesuo en Jerusalem, por ke vi efektive profitu el la Paskaj festoj, samtempe aŭdante la predikojn de la Mesio, kiuj tiel bone faras al ni!"
Kaj, doninte al sia servistino la necesan monhelpon, ŝi vidis, ke Anna ĝoje foriras direkte al la ĉirkaŭaĵo de la Olivarba Monto, kie staris densaj amasoj da pilgrimantoj; inter ĉi tiuj troviĝis la maljuna Simeon, el Samario, kiu brave ne hezitis, malgraŭ sia profunda aĝo, aliĝi al la vojaĝantoj laŭ la plej krudaj kaj longaj vojoj.
En la hejmo de Lentulus ne estis tiel granda la intereso pri la gravaj festoj de la Judismo.
Unu sola motivo pravigis la ĉeeston de la senatano en Jerusalem dum tiuj malkvietaj tagoj, nome lia senĉesa klopodo por trovi sian filon, kiu laŭŝajne estis perdita por ĉiam.
Li ĉiutage aŭdadis siajn fidindajn servistojn, post iliaj esploroj, kaj momento post momento li sentis sin pli sufokita de amaraj disreviĝoj, ĉe la vaneco de tiu laciga, senfrukta traserĉado.
En la hela, ĝardene ornamita vilao la horoj forpasadis, treniĝante kaj malgaje. Vane la stratoj montris viglan movadon, patrolataj de soldatoj kaj plenaj de ĉiuklasaj homoj. La konfuza kriegado de la brua popola entuziasmo trairis tiujn silentajn pordojn, kvazaŭ mallaŭtigitaj eĥoj de foraj susuroj!
La ĝena hejma situacio, kiun la sanatano mem kreis al si, apartigis inter si la geedzojn, kvazaŭ ili estus senrevene disigitaj unu de la alia kaj ŝiritaj la sanktaj ligiloj de la koro.
Al tiu ŝajne kvieta izolejo Anna unu matenon revenis, post kelkaj tagoj, por informi al sia mastrino la neatenditan areston de la Mesio.
Kun spontanea, sincera simpleco de la popola animo, kiun ŝi personigis, la modesta servistino plej detale rakontis la scenon, naskitan de la sendankeco de unu el liaj disĉiploj, kiel sekvon de malkontenteco kaj ambicio de la pastroj kaj fariseoj de la Templo de la granda Izraela urbo.
Profunde afekciita de tia okazaĵo, Livia pripensis, ke, se ĝi fariĝus iam antaŭe, ŝi tuj petus la politikan protekton de sia edzo, por ke li evitigu al la Nazareta profeto la atakojn de la senbridaj ambicioj. Sed nun, en tiaj cirkonstancoj, ŝi rekonis, ke ŝi ne povas sin turni al la influo de sia kunvivanto. Malgraŭ tio, ŝi penis per ĉiuj rimedoj, kvankam senutile, alproksimiĝi al li. El ĉambro apud lia kabineto ŝi rimarkis, ke Publio akceptas multe da personoj, venantaj al li kun diskreta sinteno, por ia privata afero; kaj kurioze estis, ke laŭ ŝiaj observoj, ĉiuj parolis al la senatano, pri unu sama temo, nome, la neatendita aresto de Jesuo Nazaretano; tiu okazaĵo ja deturnis la atenton de ĉiuj for de la Paskaj festoj, ĉar granda estis la intereso, kiun havis ĉiuj spiritoj pri la faroj de la Majstro. Kelkaj petis lian intervenon en la proceson favore al la akuzito; aliaj, en la nomo de la fariseoj, ligitaj per amikeco al la pastroj de la Sinedrio, reliefigis en liaj okuloj la danĝeron, kiun portas la predikoj de Jesuo, konsiderata de multaj kiel senkonscia revoluciulo, aganta kontraŭ la politikaj aŭtoritatuloj de la Imperio.
Vane Livia esperis, en la ĉambro apud lia privata kabineto, ke ŝia edzo konsentos al ŝi du minutojn da atento.
Kiam ŝia maltrankvileco atingis sian zeniton, ŝi vidis Sulpicion Tarkvinius, kiu, laŭ ordono de Pilato, venis peti la senatanon pri la komplezo iri tuj al la prokuroro, en la palaco de la provinca administrado, por solvi aferon pri konscienco.
Publio Lentulus senprokraste kontentigis tiun peton.
Konsiderinte siajn devojn de alta politikisto, li konkludis, ke li devas forgesi ĉiajn antipatiojn rilatajn al lia privata vivo kaj plenumi siajn devojn al la Imperio.
Livia tiam tute perdis sian esperon, peti lin, en tiu tago, pri helpo favore al la Majstro. Ne sciante kial, ŝi sentis, ke intensa doloro invadas ŝian koron.
Kun la animo envolvita en ombroj, ŝi altigis al la ĉiela Patro siajn fervorajn, sincerajn preĝojn por la feliĉo de tiu viro, kiun ŝia koro konsideris luma sendito de la Ĉielo, petante ĉiujn fortojn de la bono deturni la Filon de Dio for de la persekutado kaj perfidemo de la homoj.
Veninte al la Romana provinca kortumo, en tiu neforgesebla tago en Jerusalem, Publio Lentulus estis prenita de eksterordinara surprizo.
Densa popolamaso uraganis sur la vasta placo.
Pilato lin respekte kaj bonvole akceptis, kaj kondukis lin al ampleksa kabineto, kie troviĝis malgranda nombro da patricioj, zorge elektitaj en Jerusalem. La pretoro Salvio, altrangaj ŝtatoficistoj kaj oficiroj, ankaŭ nemultaj civilaj Romanoj de bona reputacio, kiuj okaze troviĝis en la urbo, tie kolektiĝis, vokite de la provincestro; al Publio Lentulus ĉi tiu sin turnis, dirante:
- Senatano, mi ne scias, ĉu vi havis okazon koni, en Galileo, iun eksterordinaran viron, kiun la popolo kutimiĝis nomi Jesuo Nazaretano. Tiu viro estas ĵus arestita, sekve de kondamno diktita de la Sinedriaj pastroj; la popolamaso, kiu lin antaŭ nelonge akceptis en ĉi tiun urbon kun palmobranĉoj kaj floroj, nun petas, sur ĉi tiu placo, ke la provincaj aŭtoritatuloj lin tuj juĝu, konfirme de la verdikto de la Jerusalemaj pastroj.
"Mi, tute sincere, vidas ĉe li nenian kulpon, escepte de tiu, ke li estas ekzaltita viziulo pri aferoj, kiujn mi ne povas aŭ ne scias kompreni; cetere, min profunde surprizas lia bedaŭrinda mizero."
En tiu momento, eniris en la kabineton la du fratinoj, Klaŭdia kaj Fulvia, kiuj ekpartoprenis en tiu intima kunsido de patricioj.
La ĵus pasintan nokton - daŭrigis Pilato, montrante sian edzinon - la senditoj de la dioj laŭŝajne manifestiĝis por mia orientado, ĉar Klaŭdia sonĝis, ke ia voĉo rekomendas al ŝi, ke mi ne risku mian reputacion en la juĝado de tiu justa viro.
"Mi do decidis agi laŭkonscience, kaj tial mi kunvenigis ĉi tie ĉiujn patriciojn kaj eminentajn Romanojn, loĝantajn en Jerusalem, por ke ni ekzamenu la aferon en tia maniero, ke mia ago ne malutilu la interesojn de la Imperio kaj ne ofendu mian idealon je justeco.
"Kion do vi diras pri miaj skrupuloj, vi, kiel rekta reprezentanto de la Senato kaj de la imperiestro ĉi tie, en tiu ĉi momento?"
Via konduto - diris la senatano, konsciante sian respondecon - montras la plej grandan kriterion pri la administraj aferoj.
Kaj, rememorante la bonfaron, kiun li ricevis de la profeto, nome, ke tiu ĉi resanigis lian filineton, malgraŭ la duboj starigitaj de lia vantamo kaj fiero, li aldonis:
Mi konis intime la Nazaretan profeton en Kapernaum, kie neniu rigardis lin kiel konspiranton aŭ revoluciulon. Tie li agadis kiel supera, karitema, justa homo, kaj mi neniam aŭdis, ke lia parolo starus kontraŭ ia ajn socia aŭ politika regulo de la Imperio. Vere, iuj tie ĉi supozas, ke li aspiras la politikan aŭtoritaton super Judujo, kaj el lia nomo profitas la ambicio kaj malkontenteco de la pastroj de la Templo. Sed, ĉar vi tenas en la koro la plej laŭdindajn skrupulojn, kial do vi ne sendu la arestiton al Antipas, pli propre kiun certe interesas la decido de la afero? Mi opinias, ke neniu, pli bone ol Herodo, kiu dum ĉi tiuj tagoj reprezentas la registaron de Galileo en Jerusalem, povas tute konscie solvi aferon, kiel ĉi tiu, pro la cirkonstanco, ke li juĝus iun sian samlandanon, kaj ĉar vi, laŭ via konfeso mem, ne havas ĉiujn elementojn por definitiva verdikto pri ĉi tiu stranga proceso.
Ĉi tiu propono estis unuanime akceptita, kaj tial la akuzito estis de kelkaj centestroj kondukita al Herodo Antipas, strikte laŭ la ordonoj de Pilato.
En la palaco de la provincestro de Galileo estis Jesuo akceptita plej sarkasme. La Majstro el Nazaret, kiun la simplanimaj homoj alnomis "Reĝo de la Judoj" kaj kiu simbolis la esperon de multaj el liaj sekvantoj - inter kiuj la fama disĉiplo de Keriot - pri iaj politikaj postuloj, estis traktita de la Tiberiasa princo kiel ia vulgara konspiranto, humiligita kaj venkita.
Sed Antipas, por igi la Prokuroron de Judujo senti, kiel ridindaj li konsideris ties skrupulojn, ordonis, ke la arestito estu traktata plej malestime. Li vestis la Majstron per blanka tuniko, egala al tiu de la tiutempaj princoj, metis sur liajn brakojn malpuran kanon, kvazaŭ sceptron, kaj dornan kronon sur lian teren klinitan kapon; poste, li reirigis la profeton al la sankcio de Pilato, meze en la tumulta kriegado de la ekscitita popolamaso.
Multe da Romanaj soldatoj, ĉirkaŭ la akuzito, protektis lin kontraŭ la atakoj de tiuj furiozaj, senkonsciaj homoj.
Vestita, kiel mokataĵo, per reĝa tuniko, kronita per dornoj kaj tenante kanon, kiel simbolon de lia regado super la mondo, Jesuo videbligis tra siaj profundaj okuloj neesprimeblan melankolion.
Eksciinte, ke la arestito estas resendita de Antipas al lia juĝado, la provincestro sin turnis denove al siaj samlandanoj, dirante:
Miaj amikoj, malgraŭ niaj penoj, ankaŭ Herodo petas nian konsilon, por ke estu sankciita la kondamno de la Nazareta profeto, kaj tial li resendas al ni ĉi tiun en pli grava situacio antaŭ la popolo; efektive, kiel plej alta aŭtoritato en Tiberias, li kondutis konstraŭ la arestito kun indigniga sarkasmo kaj komprenigis al ni la malŝaton, kun kiu tiu viro devas esti traktata de niaj juĝa kaj administra povoj.
"Tia amara situacio min tre malĝojigas, ĉar la koro diras al mi, ke tiu viro estas justulo; sed, kion ni faru en tia embaraso?"
El la izola ĉambro, kie kunsidis la malgranda konsilantaro el patricioj, rapide kunvokitaj, estis aŭdataj la bruaj eĥoj de la ribelanta, terure krieganta popolo.
Adjutanto de la provincestro, nomata Polibio, saĝa kaj honesta homo, pala kaj preskaŭ tremanta penetris en la ĉambron kaj parolis al Pilato:
Via provincestra moŝto, la furioziĝinta popolamaso minacas al ĉi tiu domo per invado, se vi, kiel eble plej baldaŭ, ne konfirmos la kondamnan verdikton kontraŭ Jesuo Nazaretano...
Sed tio estas absurdo! - ekkriis Pilato, emociita. - Kaj, efektive, kion diras la profeto en tiaj cirkonstancoj? Ĉu li ĉion suferas sen ia riproĉa vorto, sen ia oficiala apelacio al la tribunaloj?
Sinjoro - respondis Polibio, ankaŭ impresita de tia sinteno -, la arestito estas eksterordinara pro sia sereneco kaj rezignacio. Li lasas sin konduki de siaj turmentantoj tiel obeeme, kiel ŝafo, kaj pri nenio plendas, eĉ ne pri la absoluta forlaso, en kiun ĵetis lin preskaŭ ĉiuj preferataj disĉiploj de lia doktrino!
"Kortuŝite de liaj suferoj, mi iris al li persone; kaj demandite pri sia martireco, li asertis, ke li povus voki la legiojn de siaj anĝeloj kaj en unu minuto pulvorigi la tutan Jerusalemon; ne tio tamen, li diris, estas parto de la Diaj Planoj, sed, kontraŭe, lia malhonora humiliĝo, por ke estu plenumitaj la ordonoj de la Sanktaj Skriboj. Mi tiam proponis al li, ke li povus apelacii al via grandanimeco, por ke estu starigita proceso laŭ niaj juĝaj leĝoj kaj pruvita lia senkulpeco; sed li rifuzis tian rimedon, dirante, ke li bezonas nenian politikan protekton de la homoj kaj fidas sole nur al justeco, kiu, li diras, estas la Justeco de lia Patro, kiu estas en la Ĉielo!"
Eksterordinara viro! - diris Pilato, kies miregon ankaŭ sentis la ĉeestantoj.
"Polibio - li diris plu -, kion ni povus fari por evitigi al li tian malglorigan morton, en la krimaj manoj de la sencerba popolo?"
Sinjoro, ĉar estas necesa ia rapida decido, tial mi proponas lian skurĝadon sur la placo, por ke ni vidu, ĉu ni tiel sukcesos mildigi la popolan koleron kaj ŝparos al la arestito malhonoran morton en la manoj de senkonsciencaj krimuloj...
Sed, skurĝado? - mirante ekkriis Publio Lentulus, kiu antaŭvidis la turmentojn de la terura puno.
Jes, mia amiko - diris la provincestro, parolante al li tute respekte -, la propono de Polibio estas bona. Por evitigi al la akuzito malhonoran morton, ni devas uzi tiun rimedon. Vivante en Judujo jam de preskaŭ sep jaroj, mi konas ĉi tiun popolon kaj ĝian timigan sintenon, kiam ĝiaj pasioj ekfuriozas.
La turmento estis do ordonita, laŭ la supozo, ke ĝi antaŭhaltigos pli grandan malbonon.
Antaŭ ĉiuj Jesuo estis senkompate skurĝita, meze de la mokfajfado de la ekscitita popolamaso.
Ĉe tiu dolora momento, Publio kaj kelkaj Romanoj por iom da tempo foriris el la privata ĉambro, kie ili kunsidis, por observi la instinktajn movojn de tiu fanatika, malklera kolekto da homoj. Ŝajnis, ke la pilgrimantoj venis Jerusalemon, ne por la gajaj solenoj de la Pasko, sed nur por kondamni la humilan Mesion el Nazaret. Iam kaj iam fariĝis necesa la energia enmiksiĝo de kuraĝaj centestroj, kiuj per sabrobatoj dispelis iujn pli ardaj n grupojn.
La senatano decidis alproksimiĝi al la turmentato, kiu elportis siajn dolorajn, ekstremajn provojn.
Tiun samtempe energian kaj dolĉan vizaĝon, ĉirkaŭ kiu li iam, sur la bordo de Tiberiado, vidis aŭreolon el milda, kompatema lumo, nun banis sanga ŝvito, kiu, miksiĝante kun doloraj larmoj, fluadis el lia frunto, disŝirita de akraj dornoj; liaj delikataj fizionomiaj trajtoj ŝajnis invaditaj de angora, neesprimebla paleco; liaj haroj pendis, kun tiu sama ĉarmo, sur la duone nudaj ŝultroj, sed nun ili estis nekombitaj pro la sidado de la malhonora krono; lia korpo, tremante, ŝanceliĝis ĉe ĉiu forta skurĝobato, sed lia profunda rigardo estis saturita de tiu sama mistera beleco kaj montris ian amaran, nedifineblan melankolion.
Ĉe unu momento liaj okuloj renkontis tiujn de la senatano, kiu mallevis sian frunton, tuŝite de la nepereema impreso de tiu superhoma majesteco.
Profunde emociita, Publio Lentulus revenis en la palacon, kien post kelkaj minutoj reeniris Polibio, por sciigi al la provincestro, ke la skurĝado ne satigis la koleron de la rabia popolo, kiu postulis la krucumon de la kondamnito.
Dolore surprizita, la senatano per intima tono demandis Pilaton:
Ĉu vi okaze ne havas ian malliberulon kun elfinita proceso, kiu povus anstataŭi la profeton en tia terura puno? La pleboj havas kaprican, ŝanĝeman animon, kaj tre povas esti, ke la nuna kontentiĝos per la krucumo de iu krimulo, anstataŭ tiu viro, kiu eble estas ia magiisto aŭ viziulo, sed vere karitema, justa koro.
La provincestro de Judujo dum kelkaj momentoj enpensiĝis kaj petis la helpon de sia memoro, por trovi la deziratan solvon. Venis tiam en lian kapon la nomo de Barabaso, terura homo, atendanta en la karcero sian mortpunon, konata kaj malamata de ĉiuj pro sia multfoje montrita maliceco, kaj li fine respondis:
Tre bone! Por faciligo de la koro de ni ĉiuj, troviĝas en la urba karcero krimulo, kiu povus ja havi malhonoran morton, anstataŭ la profeto.
Kaj, ordonante, ke kiel eble fariĝu silento, el unu el la altaj partoj de la domo, li turnis sin al la popolo, ke tiu elektu inter la bandito kaj Jesuo. Sed, kio forte surprizis ĉiujn ĉeestantojn, la homamaso ekmuĝis, aŭdigante torenton da insultoj:
Jesuon! Jesuon! Ni absolvas Barabason! Ni kondamnas Jesuon! Krucumu lin! Krucumu lin!
Ĉiuj Romanoj proksimiĝis al la fenestroj kaj observis la senkonsciencan teniĝon de tiu krimaj homoj, regataj de siaj elĉenigitaj instinktoj.
Kion fari antaŭ tia sceno? - emociite demandis Pilato la senatanon, kiu lin atente aŭdadis.
Mia amiko - energie respondis Publio -, se la decido nur de mi dependus, mi bazus ĝin sur niaj ĵuraj kodoj, kies evoluogrado jam ne permesas ian kondamnon tiel malformalan, kiel ĉi tiu, kaj mi ordonus al la kavalerio dispeli la frenezan popolamason; sed mi opinias, ke mia pasema aŭtoritato ĉe via administrado ne rajtigas min fari tian perforton, kaj cetere vi jam akiris ĉi tie sperton dum sep seninterrompaj jaroj.
"Miaflanke, mi kredas, ke ĉio estas farita, por ke la decidoj ne estu trorapidaj. Antaŭ ĉio, la arestito estis sendita al la juĝo de Antipas, kiu komplikis la situacion antaŭ la nepriresponda popolaĉo, neĝuste komprenante la taskon de la registaro, ĉar li lasis al vi la lastan vorton pri la afero; poste, vi ordonis la skurĝadon, por kontentigi la ribelantan popolon, kaj nun vi ĵus proponis alian krimulon por la krucumo, anstataŭe de la akuzito: ĉio estis vana.
"Kiel homo, mi staras kontraŭ ĉi tiu senkonscienca, malfeliĉa popolo, kaj ni ĉion farus por savi la senkulpulon; sed kiel Romano, mi opinias, ke tia provinco, kia estas ĉi tiu, estas ja ekonomia ero de la Imperio, kaj tial ni ne rajtas enmiksiĝi en ĝiajn grandajn moralajn problemojn: la respondecon por ĉi tiu nigriga morto, laŭ mia penso, devas do nun preni sur sin ekskluzive tiu malklera, freneziĝinta popolo kaj la ambiciaj, egoistaj pastroj ĝin estrantaj."
Pilato kaŝis sian frunton inter la manoj, kvazaŭ por mature pripensi tiujn konsiderojn; sed, antaŭ ol li povis vortigi sian opinion, jen Polibio afliktite envenas kaj diskrete diras:
- Via provincestra moŝto, estas necese, ke vi rapidigu vian decidon. Klaĉemaj spiritoj, instigitaj de la intrigo de la templaj pastroj, ekdubas vian fidelecon al la aŭtoritato de Cezaro, kaj metas vian dignon sur kampon suspekteblan por ĉiuj... Krom tio, la popolaĉo penas invadi ĉi tiun domon, kaj tial estas necese, ke vi, sen perdo de eĉ unu minuto, prenu ian ajn decidon.
Ĉe tiaj trudaj kondiĉoj, Pilato ruĝiĝis de kolero kaj ekscitite ekkriis, kvazaŭ sub la jugo de la plej stranga determinismo:
- Nu bone! Pri ĉi tiu hontinda krimo mi lavas al mi la manojn! La popolo de Jerusalem estos kontentigita...
Kaj farante tiun agon, kiu lin por ĉiam famigis, li diris kelkajn vortojn al la kondamnito; tuj poste li ordonis konduki ĉi tiun al ĉelo, kie la profeto povos resti kelke da minutoj ne suferante la trivialajn insultojn de la senbrida popolamaso, antaŭ ol esti kondukata al Golgota, kiu, en la vulgara lingvo, devas esti interpretata kiel Loko de Kranio.
Varmega suno faris la atmosferon sufoka, ne- elportebla.
Kiam fine la furiozeco de la popolamaso satiĝis de siaj bedaŭrindaj malsaĝaĵoj, multenombraj soldatoj eskortis la arestiton, kiu, sub la malhonora kruco, destinata de la tiama justeco al la banditoj kaj rabistoj, sin direktis per ŝanceliĝaj paŝoj al la monteto de krucumado.
Ĝis la momento, kiam li ekiris sub sia kruco, neniu interesiĝis pri li ĉe la aŭtoritato de la estro de Judujo. El tio la senatano konkludis, ke ĉiuj, kiuj ĉirkaŭis la Nazaretan Majstron sur la bordo de la lago, en Kapernaum, lin tute forlasis.
Ĉe unu el la fenestroj de la palaco li kompatplene konsideris la malŝaton kontraŭ tiu homo, kiu lin iam superregis per la magneta forto de sia nekomprenebla persono, kaj observis la ondan movadon de la flamanta popolaĉo, ĉe la ekmarŝo de la neforgesebla irantaro.
Ĉe la flanko de la Majstro jam ne estis vidata la kora kunsenteco de liaj disĉiploj kaj multenombraj sekvantoj. Nur kelke da virinoj - inter kiuj elstaris la impresa, afliktita figuro de lia patrino - lin ame subtenis en lia lasta kaj dolora provo.
Iom post iom la vasta placo kvietiĝis en la sufoka varmo de la proksimiĝanta tagmezo.
De ioma distanco estis ankoraŭ aŭdata la muĝado de la plebo, kune kun la blekado de la ĉevaloj kaj la tintado de la armilaroj.
Impresitaj de tiu spektaklo, kiu efektive ne estis eksterordinara en Palestino, la Romanoj kolektiĝis en unu el la ampleksaj salonoj de la regpalaco, kaj tie, en vigla konversacio, komentariis la sovaĝajn instinktojn kaj pasiojn de la furioziĝinta plebo.
Post kelkaj minutoj, Klaŭdia ordonis alporti dolĉaĵojn, vinojn kaj fruktojn; kaj, dum la konversacio temis pri la problemoj de la provinco kaj la intrigoj de la kortego de Tiberio, tiu grupo da homoj tute ne ekpensis, ke el la kruda kaj modesta kruco sur Golgota ekradios glora lumo por ĉiuj teraj jarcentoj.
IX
LA VENKINTA KALUMNIO
Jesuo el Nazaret estis forlasita de siaj disĉiploj kaj pli proksimaj sekvantoj, sed tiel ne kondutis la granda nombro da senfamaj homoj, lin akompanantaj kun pura, sincera sindono.
Estas vere, ke tiuj superaj animoj ne montris malkaŝe sian simpation antaŭ la freneziĝinta popolamaso, timante ties detruan furozon; tamen multaj kompatemaj spiritoj, kiel Anna kaj Simeon, rigardadis de proksime la martirigon de la Sinjoro sub la malhonora skurĝo, plenaj de doloraj larmoj kaj esperante, ke la justeco de Dio povos baldaŭ manifestiĝi kontraŭ la maliceco de la homoj kaj favore por la Mesio.
Sed iliaj lastaj esperoj disfumiĝis, kiam, sub la pezo de la kruco, la turmentato iris per ŝanceliĝantaj paŝoj al la monto, kie plenumiĝos la lasta insulto, post la konfirmo de la malnobla verdikto.
Konstatinte, ke la krucumo estas neevitebla, Anna kaj ŝia onklo decidis iri al la hejmo de Publio, por peti la helpon de Livia ĉe la provincestro.
Dum la funebra, impresa irantaro malrapide ekmarŝis, ambaŭ apartiĝis de la homamaso kaj prenis sunan strateton, kurante al la sopirata helpo.
Enirinte en tiun hejmon, dum Simeon ŝi pacience atendadis sur proksima trotuaro, Anna iris al la senatanedzino, kiu ŝin akceptis surprizita kaj afliktita.
Sinjorino - ŝi diris, apenaŭ kaŝante larmojn -, la profeto el Nazaret estas jam sur la vojo al la malhonora morto sur la kruco, inter rabistoj!
Pli forta emocio retenis ŝian voĉon, sufokitan de
ploro.
Ĉu eble? - ekkriis Livia, dolore surprizita. - Ĉu lia aresto ne okazis antaŭ nemultaj horoj?
Tamen estas vere... - respondis ŝia servistino kortuŝita. - Kaj en la nomo de tiuj suferantoj, kiuj vi vidis konsolataj de lia karesa, amika parolo, ĉe Tiberiado, mi kaj mia onklo Simeon venis, por petegi vian personan helpon ĉe la provincestro, por ia lasta peno favore al la Mesio!
Sed, ĉu tia kondamno, sen ia studado, sen ia ekzameno, estus ja ebla? Ĉu do tiu ĉi popolo vivas sen alia leĝo, krom la leĝo de barbareco? - ekkriis la sinjorino, posedita de videbla indigno por la neatendita sciigo.
Kvazaŭ dezirante fortiri ŝin de ĉia alia temo, ne oportuna ĉe tiu momento, ŝia servistino decide kaj dolore insistis:
Tamen, sinjorino, mi ne povas perdi eĉ unu minuton.
Sed antaŭ ĉio mi devus demandi mian edzon pri la afero... - monologis la senatanedzino, subite pensante pri siaj edzinaj devoj.
Kie estis Publio en tiu momento? De la mateno ĝis tiam, li ne revenis hejmen, post la insista alvoko de Pilato. Ĉu li kunhelpis por la kondamno de la Mesio? En palpebruma daŭro la malfeliĉa sinjorino plendetale ekzamenis la situacion, ankaŭ rememorante la netakseblajn favorojn, kiujn ŝia koro ricevis de la karitemaj manoj de la Narareta Majstro; kaj, kvazaŭ ekmovita de ia supera forto, kiu igis ŝin forgesi ĉiujn pasemajn surterajn aferojn, ŝi diris kun heroa decidemo:
- Nu, Anna, mi iros kune kun vi peti la protekton de Pilato al la profeto. Atendu min unu momenton, dum mi denove surmetos tiun Galilean veston, kiun mi uzis en tiu vespero en Kapernaum; tiel, mi iros al la provincestro, ne turnante sur min la atenton de la senbrida homamaso.
Post nemultaj minutoj, ne prikalkulante la sekvojn de sia ekstrema konduto, Livia troviĝis sur la strato, denove en la simpla vesto de la mizeraj virinoj de Galileo, kaj tie interŝanĝis kun la maljunulo el Samario kaj ties nevino amarajn impresojn pri la doloraj okazaĵoj.
Kiam ŝi proksimiĝis al la provinca administrejo, ŝia koro pli forte ekbatis, devigante ŝin pli mature pensi pri tiu sia paŝo.
Ĉu ŝi ne agas trokuraĝe, irante al la provincestro sen ia antaŭa parolo al sia edzo? Ĉu tamen ŝi vane ne faris ĉion eblan, por proksimiĝi al sia nekomunikiĝema, kolera edzo, celante restarigi lian iaman konfidon al ŝi? Kaj Pilato? En sia menso ŝi ankoraŭ tenis ĉiujn detalojn de la amaraj emocioj el tiu nokto, kiam li estis al ŝi pli malkaŝa koncerne la voluptamajn sentojn, kiujn ŝia virina figuro inspiris al li.
Livia hezitis, penetrante en unu el la anguloj de la granda placo, nun dormanta sub brule varmega suno.
Ŝia menso protestis kontraŭ la teniĝo, kiun ŝi prenis ĉe la peto de sia servistino, peto, kiu reprezentis, laŭ ŝia opinio, la afliktitan petegon de multenombraj senhelpaj estuloj; sed ŝia koro tute aprobis tiun lastan penon favore al la ĉiela sendito, kiu, resaniginte la ulcerojn de ŝia filineto, plenigis per nedetruebla trankvilo ŝian turmentatan, kiel ofte nekomprenatan koron de edzino kaj patrino. Cetere, dum tiu interna konflikto inter la racio kaj la sento, ĉi tiu igis ŝin memori, ke Jesuo, sur la bordo de la lago, parolis al ŝi pri amaraj oferoj por lia grandioza afero; kaj ĉu ne estus tiu la sankta horo de la montro de ŝia arda fido kaj de la pruvo de ŝia dankemo? Kvietigita de la profunda kontenteco pri la plenumo de tiu ama devo, ŝi kuraĝe ekpaŝis antaŭen; dum ŝiaj du gekunuloj restis atendante ŝin sur unu el la larĝaj anguloj de la placo, ŝi rapide kaj senĝene sin direktis al la palaco de Pilato.
Ŝia koro batis sentakte. Kiel ŝi povos trovi la provincestron de Judujo en tiu momento? Arda suno ĉion envolvis en netolerebla, sufoka varmo.
La irantaro, sin direktanta al Golgoto, ekmarŝis antaŭ preskaŭ unu horo, kaj la palaco nun ŝajnis droninta en ia atmosfero de silento kaj dormo, post la dolora konfuzo de tiu tago.
Nur kelke da centestroj gardostaris ĉe tiu konstruaĵo; kiam Livia pli alproksimiĝis al la ĉefaj pordoj, enlasantaj en la internon, jen Sulpicio aperis antaŭ ŝi; plej konfide kaj senkulpe, ŝi parolis al li, petante la komplezon havigi al ŝi privatan kaj tujan aŭdiencon de la provincestro, por ke ŝi pritraktu kun ĉi tiu la doloran situacion de Jesuo el Nazaret.
La liktoro ŝin fiksis, de la kapo ĝis la piedoj, per rigardo plena de avideco kaj voluptamo, kiuj lin karakterizis; kaj, sen ia dubo konvinkite pri la nemoralaj rilatoj de tiu virino kun la prokuroro de Judujo, laŭ siaj personaj observoj, pro koincidoj, kiuj aspektis al li kiel la perfekta realeco de tiu laŭŝajna devodekliniĝo, li supozis en tiu stranga ago, ne la montritan motivon, kiu ŝajnis al li bonega preteksto pro forigo de iaj suspektoj, sed ŝian celon, nome, ke ŝi iras renkonte al sia preferata viro.
Abomeninda homo, kies servojn uzis la provincestro kiel instrumenton de siaj malicaj pasioj, Sulpicio opiniis, ke tia intervidiĝo devos okazi plej intime; kaj, pensante pri tio, ke Publio Lentulus ankoraŭ troviĝas en la palaco, konversaciante kun siaj amikoj, li kondukis Livian al parfumita ĉambro, kie vice staris altprezaj vazoj kun aromoj el Oriento, saturitaj de subtilaj, kapturnaj fluidaĵoj, kaj kie Pilato iafoje akceptis la sekretan viziton de virinoj de suspektinda konduto, invititaj al liaj diboĉaj plezuroj.
Tute ne konante la reton da cirkonstancoj, kondukantaj ŝin al tre malagrabla situacio, Livia akompanis la liktoron en tiun ĉambron; kvankam surprizita de tiu stranga lukso, ŝi, sola kaj maltrankvila, dum kelkaj minutoj atendis la momenton persone petegi la multinfluan intervenon de la prokuroro de Judujo favore al la grandanima Nazareta Mesio.
Tamen, nek ŝi, nek Sulpicio rimarkis, ke esploraj okuloj ilin sekvis kun profunda intereso, ekde la strato ĝis la nomita privata ĉambro.
Tio estis Fulvia, kiu, konante tiun ĉambron de la palaco, hazarde vidis la senatanedzinon sub la masko de tiu modesta kampara vesto kaj kiu, konstatinte tiun neatenditan viziton, eksentis la koron ardanta de terura ĵaluzo.
Sulpicio Tarkvinius faris familiaran geston al la provincestro, kiu ĝin tuj obeis, irante renkonte al li en la vasta koridoro, kaj tie ili flustris inter si iajn kelke da vortoj, per kiuj Pilato eksciis pri la dezirata privata intervidiĝo; dum tio, la malicema Fulvia direktis sin al ĉambroj, kiujn ŝi intime konis, por tute certiĝi, post la kurtenoj, pri la ĉeesto de Livia en tiu privata ĉambro, destinita por la malĉastaj elverŝoj de la instinktoj de la provincestro.
Tute certa pri la fakto, la kalumniema virino antaŭĝuis la momenton, kiam ŝi prenos Publion je la mano, ke li vidu per propraj okuloj la ŝajnan adulton de sia edzino; kiam ŝi revenis al la vasta salono, apenaŭ montrante la nigran kontentecon de sia animo, ŝi ankoraŭ povis aŭdi Pilaton ĝentile diri al siaj invititoj:
Miaj amikoj, mi esperas, ke vi konsentoj al mi kelke da minutoj, por urĝa privata intervidiĝo, kiun mi ne atendis en ĉi tiu momento. Mi kredas, ke nun, kiam estas elfinita la kondamno de la Mesio el Nazaret, jam frapas ĉi tiuj pordoj la homoj, ne kuraĝintaj lin publike defendi, en la oportuna momento! Ni vidu!
Kaj, foririnte post la unuanima konsento de la ĉeestantoj, la provincestro eniris en la privatan ĉambron, kie, treege surprizite, li renkontis la noblan figuron de Livia, kiu estis pli bela kaj pli alloga en tiu simpla vesto kaj kiu parolis al li jene:
Provincestra moŝto, kvankam ne petinte permeson de mia edzo, mi tamen decidis veni ĉi tien, pro la urĝeco de la afero, por petegi politikan subtenon por la absolvo de la profeto el Nazaret. Kian malbonon li, modesta, bona, karitema, justa homo, ja faris, ke li meritus tian malhonoran morton, inter du rabistoj? Tial, konante lin persone kaj konsiderante lin homo inspirita de la Ĉielo, mi kuraĝas alvoki viajn altajn kvalitojn de politikisto, favore al la akuzito!
Ŝia voĉo tremis, evidentigante la emociojn, kiuj posedis ŝian animon.
Sinjorino - respondis Pilato, kiel eble plej penante tuŝi kaj logi ŝian koron per la hipokrita mildeco de siaj vortoj -, mi ĉion faris por evitigi al Jesuo la morton sur la malhonora kruco, venkante ĉiajn miajn skrupulojn de imperia administranto, sed, bedaŭrinde, ĉio estas elplenumita. Nia leĝaro estas venkita de la furiozeco de la krima popolamaso, kiu senmotive eksplodigas sian nekompreneblan malamon.
Ĉu do ni ne povus esperi iun alian paŝon favore al tiu kompatema, justa viro, kondamnita kvazaŭ vulgara maliculo? Ĉu li estos ja krucumita pro la krimo praktikadi kariton kaj semadi fidon en la koro de siaj similuloj, ankoraŭ ne sciantaj akiri ĝin per si mem?
Bedaŭrinde, tiel estas... - respondis Pilato ĉagrenita. - Ni ĉion faris, por eviti la malsaĝaĵojn de la ribelanta plebo, sed miaj skrupuloj ne sukcesis; kaj tial mi kontraŭvole estis devigita sankcii la punon al Jesuo.
Dum momento Livia sin fordonis al siaj doloraj meditoj, kvazaŭ demandante sin, ĉu ia nova paŝo ne estas farebla sen perdo de eĉ unu minuto.
Siaflanke, farinte kelkan paŭzon, la provincestro lasis, ke la viraj instinktoj tute elrompiĝu, en tiaj cirkonstancoj.
Tiu tago estis plena de akraj, intensaj luktoj. Ia stranga fizika malvigliĝo subigis liajn plej potencajn centrojn de la organa forto; sed, antaŭ liaj okuloj, kutimiĝintaj al konkero kaj, ofte, al la rimedoj de la krueleco mem, staris tiu virino, kiu iam rezistis al li... Ia forta kateno kvazaŭ ligis lin al ŝia simpla, ravanta figuro, kaj li, pli ol iam antaŭe, deziris posedi ŝin, farante el ŝi, kiel ankaŭ el la ceteraj, objekton de siaj nedaŭraj pasioj. Precipe tiu atmosfero malklarigis la plej purajn fontojn de lia prudento. Tiu ĉambro estis ekskluzive destinita por liaj noktaj malĉastaĵoj, kaj ebriigaj fluidaĵoj, ŝvebantaj super ĉiuj ĝiaj punktoj, konfuzis la plej noblajn pensojn.
Li vidis la virinon, kiun li avidis, dum kelkaj sekundoj enprofundiĝintan en ĉarmaj meditoj, antaŭ lia impona figuro.
Tiu senpretenda gracieco, saturita de kvazaŭ infana impulsiĝemo kaj ligita al la klareco kaj profundeco de ŝiaj okuloj de hejma anĝelo, nebuligis al li la bontonon, kiu iafoje elŝprucis el la sovaĝeco de liaj maljustaĵoj kaj kruelaĵoj, tiel en la privata, kiel en la politika vivo.
Antaŭeniĝante, kvazaŭ ekprenita de ia nekon- traŭstarebla forto, li subite ekkriis, igante ŝin kompreni la danĝerecon de la situacio, en kiun ŝi mem enpaŝis:
Nobla Livia - li komencis, en la bolado de siaj nepuraj pensoj -, mi neniam forgesis tiun nokton, plenan de muziko kaj de steloj, kiam mi malkaŝis al vi, je la unua fojo, la ardecon de mia koro, flamanta por vi... Forgesu, por unu momento, tiujn nekompreneblajn Judojn, kaj ankoraŭfoje aŭdu la sinceran parolon de la profundaj sentoj, kiujn vi inspiris al mi per viaj virtoj kaj senkompara beleco!
Sinjoro! - la kompatinda sinjorino havis fortojn por ekkrii, penante repuŝi la insulton.
Sed la provincestro, kun la trokuraĝo de la impetemaj viroj, ne povis sin deteni kaj ne obei siajn impulsiĝemajn kapricojn, malrespekte prenante al ŝi la manojn.
Streĉante ĉiujn siajn fortojn, Livia tamen sukcesis sin tiri de liaj longaj, feraj brakoj, kaj energie rebatis:
Malantaŭen, sinjoro! Ĉu iu politikisto tiele traktus Romanan civitaninon, edzinon de klera senatano de la Imperio? Eĉ se mi ne havus ĉiujn tiujn titolojn, kiuj devus honorindigi min en viaj voluptaj, nehomaj okuloj, mi kredas, ke en ĉi tiu momento ne decus, ke vi forgesu la elementan devon je respekta bonedukiteco, kiun ĉiu viro ŝuldas al virino!
La provincestro, kutimiĝinta al la plej rafinitaj procedoj de allogo, detenis sin antaŭ tiu neatendita heroa konduto.
La kontraŭsatro de tiu virino ekscitis lian deziron venki ŝian noblan fieron kaj ŝian nekorupteblan virton.
En la kirlego de la voluptamo, ombranta lian prudenton, li sentis sin puŝata kontraŭ tiun delikatan, malfortan kreitaĵon; tamen ia nebridebla potenco kvazaŭ alfrontis liajn danĝerajn kapricojn de pasiulo kaj nuligis liajn forotjn, necesajn al la plenumo de tiu ago.
Ĉe tiu momento, ĵetinte al li doloran rigardon, en kiu povis esti legata la tuta grado de ŝia sufero kaj de ŝia abomeno ĉe la ricevita ofendo, la senatanedzino foriris profunde afekciita, kun la cerbo konfuzita de konfliktantaj pensoj.
Sed, antaŭ ol ni vidos Livian eliranta el tiu ĉambro, ni retropaŝu ĝis antaŭ kelkaj minutoj; tiam Fulvia petis la nevon de sia edzo bonvoli aŭdi ŝin sekrete, kaj sciigis lin pri ĉio okazanta.
La senatano ricevis teruran pikon ĉe la koro, kaj antaŭsentis, ke la devodekliniĝo de lia edzino tuj ricevos sian konfirmon antaŭ liaj propraj okuloj; li tamen ankoraŭ hezitis kredi tian malnoblaĵon.
Livia ĉi tie? - li per kaveca tono demandis la edzinon de sia onklo, komprenigante, per la nuanco de la voĉo, ke ĉio estas nenio alia ol krima kalumino.
Jes - ekkriis Fulvia, avidante doni al li palpeblan pruvon de sia aserto -, ŝi konversacias kun la provincestro, en ties privata ĉambro, ne konsciante pri sia situacio, nek pri la cirkonstancoj, en kiuj fariĝas tia intervidiĝo; efektive, Klaŭdia ankoraŭ troviĝas en ĉi tiu domo, kaj, antaŭ la leĝo, mia fratino estas la leĝa edzino de Pilato, morale ruinigita pro la malsolidaj kutimoj de la Kortego, el kiu li estis sendita ĉi tien, sekve de gravaj similaj okazaĵoj!
Publio Lentulus, en sia naiveco, malfermegis la okulojn, kaj ekportis plej terurajn sentojn; plej akra malfido lin venenis, ĉar ja ĉiuj cirkonstancoj konspiris kontraŭ lia edzino, kvankam li kondutis pri tiu afero kun la plej alta dozo de sia toleremo kaj liberaleco.
Lia sendecideco ankoraŭ montris plej grandan nekredemon je la akuzoj, kiujn li aŭids; sed, rimarkinte lian angoran silenton, la vipura virino malpacience ekkriis:
Senatano, akompanu min tra ĉi tiuj ĉambroj, kaj mi donos al vi la ŝlosilon de la enigmo, ĉar, per viaj propraj okuloj, vi konstatoj la frivolecon de via edzino...
Ĉu vi frenezas? - li demandis kun terura severeco - Familiestro de nia socia rango, escepte se pli forta intimeco konsentas al li tiun rajton, ne devas koni la angulojn de iu domo, kiu ne estas lia propra hejmo.
Kompreninte, ke ŝi maltrafis, Fulvia daŭrigis sian atakon kun sama firmeco:
Nu, ĉar vi ne deziras deflankiĝi de viaj principoj, ni alproksimiĝu al unu el ĉi tiuj fenestroj. El ĉi tie vi ja povos certiĝi pri la vereco de mia parolo, vidante, ke Livia eliras el la privataj ĉambroj de ĉi tiu palaco.
Kaj kvazaŭ prenante sian dialoganton je la mano - tiel granda estis la morala frakaso posedanta lian animon -, la pretoredzino direktis sin al la balustrado de proksima fenestro, sekvate de li, kiu ŝin akompanis per ŝanceliĝaj paŝoj.
Ne estis necesaj aliaj argumentoj, kiuj lin pli bone konvinkus.
Veninte al la loko preferata de Fulvia kiel observejo, ili post nemultaj sekundoj vidis, ke la pordo de la montrita ĉambro malfermiĝas kaj, samtempe, ke Livia eliras en sia
Galilea maskovesto, lasante vidi tra la fizionomio la evidentajn signojn de ŝia emocio, kvazaŭ ŝi volis sin tiri de ia situacio, ŝin dolore dispremanta.
Publio Lentulus sentis sian animon disŝirita por ĉiam. En palpebruma daŭro li konstatis, ke li perdis sian tutan kapitalon da socia kaj politika altrangeco, kune kun la plej sanktaj aspiroj de sia koro. Ĉe la konduto de sia edzino, rigardata de li kiel neviŝebla honto, kiu por eterne makulos lian nomon, li kredis sin la plej malfeliĉa el la homoj. Ĉiuj revoj estis nun mortintaj, kaj terure frakasitaj ĉiuj liaj esperoj. Por la viro, la virino elektita kiel edzino reprezentas la sanktan bazon de ĉiuj liaj faroj en la bataloj de la vivo, kaj Publio sentis, ke tiu bazo forglitas de sub liaj piedoj kaj ŝancelas al li la cerbon kaj la koron.
Tamen en tiu tumulto da fantomoj de sia tro ekscitita imagemo, mokantaj lian iluzian feliĉon, li vidis la dolĉajn figurojn de siaj infanoj, kiuj silentaj kaj kortuŝitaj lin fikse rigardadis. Unu el ili vagas en ia nekonata regiono, sed lia filineto atendas lian patran kareson kaj de tiam estos la motivo de lia vivo kaj la forto de ĉiuj liaj esperoj.
Kion vi diras nun? - demandis Fulvia triumfinta, tirante lin el lia dolora silento.
Vi venkis! - li seke respondis per voĉo sufokita de emocio.
Kaj, havigante al la fizionomia plej grandan energion, li revenis, per pezaj paŝoj, al la vasta salono, kaj heroe adiaŭis siajn amikojn, pretekstante negravan kapdoloron.
Senatano, atendu unu momenton. La provincestro ankoraŭ ne revenis el siaj privataj ĉambroj - diris unu el la patricioj.
Mi tre dankas! - respondis Publio per obtuza tono. - Miaj estimataj amikoj certe pardonos mian insiston kaj diros mian adiaŭon kaj dankon al nia afabla gastiganto.
Kaj li senprokraste ordonis pretigi la portoseĝon, kiu lin kondukos hejmen per la fortaj manoj de la sklavoj, por ĝuigi iom da ripozo al la koro, skurĝata de doloraj, neforgeseblaj emocioj.
Dum la senatano foriras profunde ĉagrenita, ne sekvu Livian, revenantan al la placo, por sciigi siajn du geamikojn pri la nula rezultato de sia provo.
Dolora malĝojo premis ŝian koron. Ŝi neniam supozis laŭ sia simpla, konfidema nobleco, ke la prokuroro de Judujo povos ricevi ŝian petegon kun tia granda montro de indiferenteco kaj malkompatemo por ŝia situacio.
Alproksimiĝante al Anna kaj al ties onklo, ŝi penis forpuŝi de si tiujn emociojn, ĉar ŝi devis kaŝi tiun ĉagrenon en la fundo de sia koro.
Ĉe la du malaltklasaj samkredanoj, ŝi ellasis sian angoron, malgaje ekkriante:
Anna, ĉio bedaŭrinde estas perdita! La verdikto estas definitiva, kaj jam nenia helpo estas ebla! La kormilda profeto el Nazaret neniam plu reiros al Kapernaum, por havigi al ni siajn dolĉajn, amikajn konsolojn! La hodiaŭa kruco estos la premio de ĉi tiu mondo al lia senlima boneco!
Ĉiuj tri homoj havis okulojn nebuligitajn de larmoj.
Estu do farita la volo de la Patro, kiu estas en la Ĉielo! - ekkriis la servistino, elrompiĝante per plorsingultoj.
Filinoj - diris la maljunulo el Samario, kun la profunda, klara rigardo fiksita sur la ĉielo, kie brilegis la radioj de la arda suno -, la Mesio neniam kaŝis de ni la veron pri siaj oferoj, pri la turmentoj, lin atendantaj en ĉi tiu regiono, por instrui al ni, ke lia regno ne estas el ĉi tiu mondo! En la ombro de mia maljuneco, mi kapablas konfesi al mi la grandan realecon de liaj vortoj, ĉar honoroj kaj vanaj famoj, juneco kaj riĉeco, kaj ankaŭ la pasemaj ĝojoj sur la tersupraĵo neniom valoras: ĉio tie ĉi estas iluzio, kiun englutas la abismoj de la doloro kaj de la tempo... La sola tuŝebla estas la realeco de nia animo, iranta al tiu mirinda regno, kies belecon kaj lumon portis al ni liaj neforgeseblaj, amplenaj lecionoj...
Sed - interrompis Anna en larmoj - ni neniam plu vidos Jesuon Nazaretanon kun konsolaj vortoj al niaj koroj!...
Kion vi diras, infano? - ekkriis Simeon firmtone. - Ĉu vi do ne scias, ke la Majstro certigis sian nepran konsolan ĉeeston inter tiuj, kiuj, en ĉi tiu mondo, kunvenas kaj kunvenos en lia nomo? Revenonte nun la Samario, mi starigos krucon ĉe la pordo de nia kabano kaj tie kolektos la kredantojn, kiuj deziros daŭrigi la amajn tradiciojn de la Mesio.
Kaj post paŭzo, dum kiun ŝajnis, ke li vekiĝas sub la pezo de akraj zorgoj, li diris energie:
Ni perdu neniom da tempo... Ni iru al Golgoto... Ni ankoraŭfoje ricevu la benojn de Jesuo!
Tre plaĉus al mi akompani vin ambaŭ - diris Livia impresita -, sed mi devas rapidi al mia hejmo, kie atendas min la zorgado de mia filino. Mi scias, ke vi pardonos mian maleston, ĉar mi efektive staros, en penso, ĉe la kruco de la Majstro, meditante pri liaj turmentoj kaj neesprimeblaj suferoj... Mi akompanos tiun nepriskribeblan agonion; la ĉiela Patro konsentu al ni la forton, kiun ni bezonas, por kuraĝe elporti ĉi tiun doloran travivaĵon!
Iru, sinjorino, ĉar ankaŭ viaj edzinaj kaj patrinaj devoj estas plej sanktaj - delikate diris Simeon.
Kaj dum la maljunulo kaj lia nevino direktis sin al Kalvario, suprenirante la publikajn vojon, kondukantajn al la monteto, Livia rapidis returne al sia hejmo, prenante la plej mallongajn pasejojn laŭ la transversaj stratetoj, por plej baldaŭ atingi sian celon, ne nur por la neatendita cirkonstanco, ke ŝi, pelita de la tiamaj devoj, eliris el sia domo en nekutima vesto, sed ankaŭ pro tio, ĉar ia neklarigebla angoro vipadis ŝian koron, igante ŝin senti pli fortan bezonon de preĝado kaj meditado.
Veninte hejmen, ŝi unue zorgis pri tio, ke ŝi reprenis sian kutiman tunikon, kaj poste elektis pli silentan lokon en siaj ĉambroj, por fervore preĝi al la senlime kompatema Patro.
Post kelkaj minutoj ŝi aŭdis bruetojn, per kiuj ŝi sciiĝis, ke ŝia edzo revenas kaj eniras en sian kabineton, kies pordon li tondre fermis.
Ŝi tiam memoris, ke el ŝia domo povus esti vidata, en la malproksimeco, la movado de la popolamaso sur Golgoto; ŝi tial serĉis ian fenestran angulon, el kiu ŝi povos rigardi la ekstremajn suferojn de la Nazareta Majstro. Tion apenaŭ farinte, ŝi tuj vidis sur la deklivoj de la monto la grandan kolekton da homoj kaj la starigon de la tri famaj krucoj, en tiu neforgesebla tago.
Tiu monteto havis neniom da vegetaĵoj kaj beleco, kaj de malproksime ŝiaj okuloj povis distingi la polvokovritajn vojojn kaj la malgajan, sekan pejzaĝon sub varmega suno.
Regata de premantaj pensoj, Livia preĝadis kun la tuta emocia intenseco de sia spirito.
Al ŝia anima vidado ankoraŭ aperis la dolĉaj, ĉarmaj bildoj de la "maro" de Galileo; al ŝia memoro revenis tiu neforgesebla krepusko, kiam, inter modestaj kaj suferantaj homoj, ŝi atendis la agrablan momenton aŭdi, je la unua fojo, la konsolan parolon de la Mesio. Ŝi ankoraŭ vidis la krudan ŝipeton de Simon, sin apogantan al la delikataj bordaj floroj, dum la blanka ŝaŭma punto lekis la helkolorajn ŝtonetojn... Jesuo estis tie, kun siaj grandaj okuloj, mildaj kaj profundaj, ĉe tiu multego da senesperaj, elreviĝintaj estuloj...
Sed tiu kruco, starigita sur la Loko de Kranio, enigis ŝian koron en amaran meditadon.
Longe preĝinte kaj enpensiĝinte, ŝi observis la tri malproksimajn krucojn, kaj laŭŝajne aŭdis la muĝadon de la krima densa popolamaso, kiu, ĉe la kruco de la Majstro, vomadis al li terurajn insultojn.
Subite ŝi sentis sin tuŝita de ia ondo da nedifinebla konsolo. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la sufoka aero de Jerusalem pleniĝis per melodiaj, neesprimeblaj vibroj. Ekstazante, ŝi rimarkis, sur la spirita retino, ke la granda Kalvarian krucon ĉirkaŭas multenombraj lumoj.
En la eksterordinara varmo de tiu tago, densaj nuboj kolektiĝis en la atmosfero kaj antaŭsentigis tempeston. Post nemultaj minutoj la tutan ĉielan volbon invadis nigraj ombroj; sed en tiu momento, ŝi rimarkis inter la ĉielo kaj la Tero longan vojon, laŭ kiu malsuprenvenis sur Golgoton legioj da graciaj flugilhavaj estuloj. Milope ĉirkaŭante la krucon de la Majstro, ili kvazaŭ transformis ĝin en fonton de ĉiama viva lumo.
Altirita al tiu grandega fokuso de brilega lumo, ŝi sentis, ke ŝia animo, liberiĝinte el la karna korpo, transiras sur la supron de Kalvario, por fari al Jesuo la lastan honoron de sia sindono. Vere, ŝi nun vidis la Mesion el Nazaret ĉirkaŭita de siaj lumaj senditoj kaj de la potencaj legioj de siaj anĝeloj. Ŝi neniam pensis, ke ŝi vidos lin kun tia bela, dia aspekto, kun la okuloj turnitaj al la ĉielo, kvazaŭ fiksitaj sur ia supertera feliĉego.
Tuŝita de lia mirinda lumo, senatenta al ĉio, kio ĉirkaŭ ŝi okazis, ŝi lin rigardadis kaj petis pri forto, rezignaciemo, espero, korfavoro.
Ĉe unu momento, ŝia spirito sentis, sin superverŝita de nedifinebla konsolo. Kvazaŭ posedita de la plej granda emocio en sia vivo, ŝi rimarkis, ke la Majstro deturnas sur ŝin sian rigardon, per kiu li ŝin envolvis en ia ondo da neesprimebla amo, kaj da luma kareso. Tiuj serenaj, kompatemaj okuloj, en la ekstremaj turmentoj de lia agonio, kvazaŭ diris al ŝi: "Infano, atendu la eternan lumon de mia regno, ĉar sur la Tero, tiel ni devas ja morti!"
Ŝi deziris respondi la dolĉajn admonojn de la Mesio, sed radiluma fluo de spirita vivo sufokis ŝian koron. Ŝi tamen, en la interno de sia animo, asertis, kvazaŭ alparolante sin mem: "Vere, tiel ni devas ja morti! Jesuo, donu al mi kuraĝon, rezignaciemon kaj esperon, por ke mi plenumu viajn instruojn, por ke mi iutage atingu vian regnon de amo kaj justeco!"
Abundaj larmoj banis ŝian vizaĝon, en tiu ekstaza, mirinda vizio.
Sed ĉe tiu momento la pordo brue malfermiĝis kaj la obtuza, kolera voĉo de ŝia edzo, vibrante en la malfacile spirebla aero, ŝin subite vekis kaj tiris el ŝiaj konsolaj vizioj.
- Livia! - li ekkriis, kvazaŭ pikita de decidaj, ekstremaj emocioj.
Reveninte en sian hejmon, Publio Lentulus tuj direktis sin al sia kabineto, kie li longe restadis absorbita de akraj pensoj. Post kiam li sentis sian cerbon turmentata de la decidoj plej kontraŭaj unuj al aliaj, venis al li en la kapon, ke li devas peti la kompaton de la dioj por lia afliktiĝo. Li iris al la hejma altaro, kie staris la senanimaj simboloj de liaj familiaj dioj; sed, dum Livia ricevis netakseblan konsolon, akceptante en la koron la instruojn de Jesuo, ke ni pardonu, estu humilaj kaj praktiku la bonon, la senatano, vane klopodis por mensklariĝo kaj trankviliĝo, preĝante ĉe la piedoj de la statuo de malvarma, fiera Jupitero. Li vane petis pri inspiro siajn hejmajn diojn, ĉar tiuj estis la konkretiĝinta tradicio de la imperialismo de lia raso, tradicio konsistanta el vantamo, fiero, egoismo kaj ambicio.
En tia animstato, venenite de ĵaluzo, li senprokraste serĉis sian edzinon, por sputi kontraŭ ŝin la tutan malŝaton de sia amara malespero.
Ŝin krude vokinte, li rimarkis, ke ŝiaj duonfermitaj okuloj estas plenaj de larmoj, kvazaŭ rigardante ian spiritan vizion, nevideblan por li. Livia neniam antaŭe ŝajnis al li tiel spiriteca kaj tiel bela, kiel en tiu momento; sed la demono de la kalumnio tuj blovis en lin, ke tiu plorado estas nenio alia ol signo de konsciencriproĉo kaj pento pro la farita kulpo, ĉar lia edzino certe sciis, ke li tiam troviĝis en la regpalaco: el tio estus prave konkludi, ke ŝi kalkulis je la ebleco de lia severa puno.
Tirita el sia ekstazo de la vibranta voĉo de sia edzo, la kompatinda sinjorino rimarkis, ke ŝia vizio tute disfumiĝis kaj ke la ĉielo super Jerusalem estas invadita de plena mallumo; estis aŭdataj la teruraj rulbruoj de malproksimaj tondroj, kaj timegigaj fulmoj laŭ ĉiuj direktoj strekadis la atmosferon.
Livia - ekkriis la senatano per forta, malrapida voĉo, vidigante sian penon por subpremi la konflikton de siaj emocioj -, la pentaj larmoj estas senutilaj en ĉi tiu dolora momento de niaj destinoj, ĉar ĉiuj ligiloj de reciproka amo, kiuj nin kunigis estas nun rompitaj por ĉiam...
Sed, kion tio signifas? - ŝi sukcesis diri, montrante sian teruron, naskitan de tiaj vortoj.
- Eĉ ne unu vorton pli! - respondis la senatano, pala de kolero, kun sovaĝa, nesentema sereneco. - Mi vidis hodiaŭ, per miaj propraj okuloj, vian abomenan krimon, kaj nun mi scias la celon de via modesta vesto de Galileanino! Via sinjorina moŝto aŭdos min ĝis la fino sen ia ajn praviga parolo, ĉar perfido, kiel la via, povos trovi sian justan punon nur en la profunda silento de la morto.
"Mi tamen ne volas mortigi vin. Mia morala konstruo ne akordas kun krimo; ne tial, ke ekzistas kompatemo en mia animo, ĉe la ebla pento de via koro en la oportuna okazo, sed pro tio, ĉar mi ankoraŭ havas filinon, sur kies frunton resalte falus mia kruelaĵo kontraŭ via kruelaĵo, kiu sufiĉas por fari nin malfeliĉaj la tutan vivon...
"Viro honesta kaj preta lavi de ia ajn ofendo mian honoron, mi tro amas mian nomon kaj la tradicojn de mia familio, ke mi fariĝus monstra, krima patro.
"Mi povus forlasi vin por ĉiam, pro via treege mallojala paŝo, sed ankaŭ la servistoj de ĉi tiu domo manĝas ĉe mia tablo, kaj, jam ne rekonante la aliajn titolojn, kiuj alligis min al via sinjorina moŝto, mi ankoraŭ vidas en via persono la patrinon de miaj kompatindaj infanoj. Tial, de nun, antaŭ la palpeblaj pruvoj pri via devio, en ĉi tiu nigra tago de mia destino, mi malŝatas ĉian moralan flankon de via sendigna persono kaj konsideros, en ĉi tiu domo, sole nur vian karakteron de patrino, kiun mi kutimiĝis respekti ĉe la plej mizeraj neraciaj estaĵoj."
La petegantaj okuloj de la kalumniita virino lasis vidi la neesprimeblan turmenton, kiu ŝiris ŝian kareseman, tre senteman koron.
Ŝi humile estis sur genuoj ĉe la piedoj de sia edzo, kaj doloraj larmoj ruliĝadis sur ŝiaj palaj vangoj.
Livia tiam rememoris Jesuon, dum liaj neesprimeblaj suferoj. Ŝi ja memoris liajn vortojn kaj estis preta al sia ofero. Meze de siaj doloroj, ŝi kvazaŭ sentis la guston de tiu pano de vivo, benita de liaj diaj manoj, kaj kredis sin liberigita el ĉiaj surteraj zorgoj. La ideo pri la ĉiela regno, kie ĉiuj afliktitoj estas konsolataj, kvietigis ŝian dolorantan koron dum ŝiaj unuaj pripensoj pri la kalumnio de kiu estis viktimo ŝia spirito, skurĝata de ekstreme akraj provoj.
Malgraŭ tiu teniĝo de serena humileco, la senatano, en la plej alta grado de sia morala angoro, parolis plu:
- Mi donis al vi ĉion, kion mi posedis plej puran kaj sanktan en ĉi tiu mondo, esperante, ke vi respondos al miaj plej noblaj idealoj; sed, malŝate forpuŝinte ĉiujn viajn devojn, vi ne hezitis sur nin verŝi manplenon da koto... Ol la kunviveco kun mia koro vi preferis la diboĉajn morojn de ĉi tiu epoko de neprirespondaj homoj, koncerne la familian sistemon, kaj glitis sur la kruta deklivo, kondukanta la virinon en la abismojn de la krimo kaj de la malpieco.
"Sed aŭdu bone miajn vortojn, kiuj signas la plej terurajn ĉagrenojn de mia koro!
"Vi neniam foriĝos de la hejmaj laboroj, de la ĉiutagaj devoj en mia domo. Se vi faros ankoraŭ ion, per kio vi incitos la lastajn restaĵojn el mia toleremo, ne atendu de mi alian sekvon ol la morton.
"Ne instigu miajn honestajn manojn al tia ago. La familiaj tradicioj laŭŝajne elviŝiĝis el via spirito, sed ĉiam vivaj ili estos en mia animo, kiu deziras al ili senĉese kulti en la sanktejo de miaj plej karmemoraj aferoj. Vivu kun via penso turnita al la malhonoro, sed detenu vin kaj ne moku publike miajn plej sanktajn sentojn, ĉar ankaŭ pacienco kaj liberaleco havas ja limon.
"Mi scios, kiel releviĝi post ĉi tiu falo, al kiu viaj senpripensaĵoj puŝis min.
"De nun, via sinjorina moŝto estos, en ĉi tiu domo, nenio alia ol servistino, konsidere al via patrineco, kiu hodiaŭ evitigas al vi la morton; tamen ne enmiksiĝu en la solvon de ia ajn problemo de la edukado de mia filino. Mi scipovos konduki ŝin sen via kunlaboro, kaj, ĝis la fino de miaj tagoj, mi serĉos la fileton, eble perditan pri via krima nezorgemo. Mi koncentros sur miajn infanojn la grandegan amon, kiun mi, laŭ la nobleco de mia konfidemo, rezervis al vi, ĉar de nun ne venu al mi kun la intimeco de edzino, kia vi ne sciis esti, pro via nepravigebla mallojaleco, sed kun la respekto, kiun sklavino ŝuldas al sia mastro!"
Dum fariĝis nedaŭra paŭzo de la akra, amara parolo de la senatano, Livia turnis al li treege angoran rigardon. Ŝi deziris paroli al li tiel, kiel ŝi al li ĉiam parolis, malfermante al li sian senteman, kareseman koron; sed, konante lian impulsiĝeman temperamenton, ŝi komprenis la vanecon de ĉia provo por sinpravigo.
Post la unuaj pripensoj kaj, trapikita de doloro, aŭdinte tiun teruran duondiron pri la malapero de ilia infano, ŝi lasis la koron barakti en longa, senmotiva ŝanceliĝado. Ĉe tiuj kalumnioj, kiuj faris ŝin tiel malfeliĉa, ŝi ja pripensis, ĉu la bonaj agoj ne estas vidataj de tiu senlime bona Patro, kiu, ŝi kredis, el la ĉielo zorgas ĉiujn suferantojn, laŭ la superbelaj promesoj de la Nazareta Mesio. Ĉu ŝi ne havis ĉiam noblan, modelan konduton, kiel sindona patrino kaj karesema edzino? Ĉu ŝia tuta koro ne vivis en tributado de espero kaj fido je tiu regno de superega justeco, kuŝanta trans la materia vivo? Cetere, ŝia trorapida iro al Pilato, sen la permeso de la edzo, havis nur la noblan celon savi de malhonora morto Jesuon el Nazaret. Kie la malfruanta supernatura helpo, kiu heligus ŝian doloran situacion kaj montrus tian maljustaĵon?
Amaraj larmoj nebuligis ŝiajn lacajn, senfortiĝintajn
okulojn.
Sed, antaŭ ol ŝia edzo rekomencos sian akuzon, ŝi denove sin vidis, en penso, antaŭ la kruco.
Dolĉa venteto kvazaŭ mildigis la ulcerojn, kiujn la riproĉoj de ŝia edzo estigis en ŝia koro. Ia voĉo, sonanta en la plej profundaj anguloj de ŝia konscienco, atentigis ŝian senteman spiriton pri tio, ke ankaŭ la Nazareta Majstro estas senkulpa kaj en tiu tago faris, sur la kruco, sian lastan spiron, ricevante la insultojn de kruelaj turmentantoj: kaj li estis justa, bona, kompatema. De tiuj, kiujn li plej amis, li estis perfidita kaj forlasita en la ekstrema horo de la atesto pri fideleco, kaj de ĉiuj, kiujn li servis per sia karitemo kaj amo, li estis trapikita per la venenaj dornoj de la plej amara maldanko. Antaŭ la bildo de liaj grandegaj suferoj, Livia plifirmigis sian fidon kaj petis de la Ĉiela Patro la kuraĝon necesan, por ke ŝi venku la krudajn provojn de la vivo.
Ŝia moldolĉa meditado daŭris nur unu monenton, unu minuton, post kiu Publio Lentulus parolis plu, per ekscitita tono:
- Mi atendos ankoraŭ du tagojn, daŭrigante la esplorojn por trovi mian malfeliĉan infanon! Post tiuj nemultaj horoj mi reiros al Kapernaum, por atendi la pasadon de la tempo... Dum estos necese, mi restos sur ĉi tiu malbeninda scenejo; kaj, koncerne vian sinjorinan moŝton de nun retiriĝu en vian sendignon, ĉar, kiel mi grandanime indulgas vian vivon en ĉi tiu momento, mi tiel same ne hezitos doni al vi la lastan punon, kiam oportune!
Kaj, malferminte la elirpodon, kiu tremis ĉe la rulado de la tondro, li ekkriis per terura tono:
- Livia, ĉi tiu dolora momento signas la porĉiaman disiĝon de niaj destinoj. Ne kuraĝu transpaŝi la limon, kiu por eterne apartigas nin unu de la dua, en la sama hejmo kaj dum la sama vivo, ĉar tia ago eble sekvigus vian senapelacian kondamnon al morto.
Post li fermiĝis la pordo kun bruo mallaŭtigita de la muĝado de la tempesto. Jerusalem ja troviĝis sub la potenco de detrua ciklono, kiu postlasis signojn de elruiniĝo, dezerteco kaj morto.
Restinte sola, Livia amare ekploris.
Dum la atmosfero estis lavata de la pluvego, torente falanta meze en la krakoj de la tondroj, ankaŭ ŝia animo perdis siajn dolĉajn iluziojn kaj elpuriĝis en la amaraj disveriĝoj.
Vere, ŝi ja estis sola kaj treege malfeliĉa.
De tiu momento, ŝi jam ne povos ĝui la helpon de sia edzo, nek la dolĉajn karesojn de sia filino; tamen ia anĝelo de sereneco prizorgis ŝin tiel sindone, kiel la gardostarantoj, neniam forlasantaj sian postenon de kompato, amo kaj savo. Tiu luma Spirito, verŝante la esperbalzamon en la kalikon de ŝia premata koro, igis ŝin senti, ke ŝi ankoraŭ multe posedas: tio estis trezoro - la fido, liganta ŝin al Jesuo, al la Mesio de abnegacio kaj savo, kiu atendas ŝin en sia regno de lumo kaj favorkoreco.
X
LA SAMARIA APOSTOLO
En la sekvanta tago Publio Lentulus, plivigligis la klopodojn por la retrovo de sia fileto, inter ĉiuj venintaj al Jerusalem por la Paskaj festoj, kaj asignis la premion de unu grandsesterco ( ), tio estas, du mil kvincent asaroj, al tiu, kiu prezentos al liaj servistoj la malaperintan infanon.
Ni ne forgesu, ke la servistino Semele kaj ŝiaj samhejmaj koleginoj estis submetitaj al plej rigora enketo, okaze de la puno de la nezorgemaj servistoj, komisiitaj por la nokta gardo en la domo de la senatano.
Publio ordinare ne permesadis, ke la virinoj ricevu fizikajn punojn, sed ĉe la mistera malapero de la infano li turmentis la servistinojn per ja senkompata esplora pridemandado. Ne estas necese diri, ke Semele asertis sian absolutan senkulpecon kaj lasis rimarki nenion, kio kompromitus ŝian konduton.
La tri servistinoj, pli rekte zorgantaj pri la infano, inter kiuj ŝi mem, devis tamen kunlabori kun la sklavoj
(*-1 Mil sestercoj.
pri la serĉado de Marko tra la placoj kaj stratoj de Jerusalem, kvankam ili ĉiutage havis siajn ripozajn horojn. Tiujn horojn Semele uzadis por viziti aŭ revidi amikojn, pasigante la plej grandan parton de tiu tempo en la bieno, kie Andreo kulturis siajn olivarbojn kaj sukriĉajn vinberejojn, en negranda distanco for de la enirejo de la urbaj ĉeflokoj.
En tiu tago ŝi tie vigle konversaciis kun la forrabinto kaj ties edzino, dum la infano dormis en angulo de iu ĉambro.
Nu, ĉu do la senatano difinis unu grandsestercon kiel premion al tiu, kiu redonos al li la infanon? - mir- plena demandis Andreo de Ĝioras.
Jes, vere - respondis Semele enpensiĝa. - Ĝi estas ja granda Roma sumo, kiun neniu gajnos en ĉi tiu mondo.
Se ne estus mia prava kaj arda deziro de venĝo - diris la forrabinto kun sia malica rideto -, jen ni profitus la okazon, por nin regali per tiu ne malŝatinda sumo. Sed, fi! ni ne bezonas tian monon. Nenion ni bezonas el tiuj malbenindaj patricioj!
Semele aŭskultis lin indiferente, laŭŝajne tute ne atentante la konversacion; li tamen pretervidis nenian fizionomian movon de sia kunkulpulino, kvazaŭ penante trovi en ŝia simpla, humila teniĝo ian kaŝitan penson.
Tial, por sondi ŝian animan sintenon, li diris per ŝajne trankvila, senzorga tono, kvazaŭ esplorante ŝiajn plej sekretajn intencojn:
Semele, kiaj estas la lastaj sciigoj pri Benjamen?
Nu, Benjamen - ŝi respondis, parolante pri sia fianĉo - ankoraŭ ne decidis definitive fiksi la daton de nia geedziĝo, pro niaj multaj malfacilaĵoj.
"Kiel vi scias, mia deziro labori celas nur la atingon de nia idealo, nome aĉeti tiun dometon en Betanio, jam al vi konatan; tuj kiam ni realigos nian intencon, ni estos por ĉiam ligitaj unu al la dua."
Bone - diris Andreo, kun la psikologia sinteno de iu, kiu trovis la ŝlosilon de ia enigmo -, pli aŭ malpli frue vi ja havos ĉion necesan al la feliĉo de vi ambaŭ. Miaflanke, estu trankvila, ĉar mi ĉion faros por vin patre helpi.
Mi tre dankas! - ekkriis kortuŝita la junulino. - Bonvolu nun permesi, ke mi revenu al mia laboro, ĉar mi pensas, estas jam malfrue.
Ankoraŭ ne - diris Andreo per firma toto -, atendu momenton. Mi volas, ke vi gustumu nian malnovan vinon, el kruĉo hodiaŭ malfermita nur por tio, ke ni festu la feliĉon, ke ni vivas post la terura hieraŭa tempesto.
Kaj kurante en la internon de la domo, li penetris en la kelon, kaj tie li prenis kruĉon da ŝaŭma, hela vino, kiun li malavare verŝis en antikvan pokalon. Poste, li iris al apuda ĉambro, el kiu li kunportis tubeton; el ĉi tiu li lasis fali kelke da gutoj en la pokalon, murmurante:
Ha, Semele, vi ja povus vivi, se ne estus tiu malbeninda premio, kiu kondamnas vin al morto! Benjamen... la edziniĝo kaj amara malriĉeco... Sumo de mil sestercoj estas tento, al kiu ne povus rezisti la plej bonintenca, plej pura spirito... Dum la rimedoj estis rigoraj enketoj kaj aliaj punoj, tio estis negrava, sed nun ili estas mono, kaj la mono ne malofte kondamnas la homojn al morto!
Kaj, miksante la fortan venenon kun la ŝaŭmanta vino, li diris plu, grumblante:
Post ses horoj mia kompatinda amikino eniros en la regnon de la ombroj... Kion fari? Restas al mi nenio, krom deziri al ŝi bonan vojaĝon! Kaj neniam iu alia scios, en ĉi tiu mondo, ke en mia domo ekzistas sklavo kun
la nobela sango de la aristokratoj de la Roma Imperio!
Post du minutoj la malfeliĉa servistino de la senatano trinkis ĝojplena la enhavaĵon de la pokalo, kaj emociite dankis lin por lia ĝentilaĵo ja pereiga.
El la pordo de sia ŝtonkovrita domo Andreo vidis la lastajn paŝojn de sia kunkulpulino sur la lastaj kurbiĝoj de la vojo.
Jam neniu postulos la grandsestercon, proponitan de la afliktegita Lentulus, ĉar, preskaŭ je la sepa horo vespere, ŝi eksentis subitan malsaneton kaj tuj enlitiĝis.
Abunda, malvarma ŝvito fluis sur ŝiaj jam paliĝintaj vangoj, kie estis stampita la karakteriza vaksa koloro de la morto.
Anna, kiu ĉagrenita estis jam reveninta al la hejmaj laboroj, estis rapide vokita, por doni al ŝi la necesan helpon, sed trovis ŝin ĉe la apogeo de la afliktiĝo, kiu signas la mortantojn, tuj liberiĝontajn el la materia karcero.
Anna... - apenaŭ flustris la agonianta virino - mi mortas... sed mia konscienco... estas peza... maltrankvila...
Semele, kion tio signifas? - demandis Anna profunde emociita. - Ni fidu al Dio, nia ĉiela Patro, kaj al Jesuo, kiu hieraŭ rigardadis nin el la kruco, sur kiu li suferis, per treege kompataj okuloj!
Mi sentas... ke estas... tro malfrue... - murmuris la mortanta virino, en la angoro de la morto. - Mi... volus... nur... pardonon...
Sed la raŭka, rompata voĉo ne povis soni plu. Pli forta singulto sufokis la lastajn vortojn, kaj la vizaĝo kovriĝis per violkoloraj tonoj, kvazaŭ la koro estus subite haltigita de ia nekontraŭebla forto.
Anna komprenis, ke tio estis la fino kaj petis Jesuon akcepti en sian kompateman regnon la animon de ŝia amikino kaj pardoni al ĉi tiu la gravajn kulpojn, kiuj certe motivis tiujn angorajn vortojn en ŝiajn lastaj momentoj.
Vokite por la ekzameno de la kadavro, la kuracisto konstatis, laŭ siaj empiriaj scioj, ke Semele mortis pro nekontentiga funkciado de la korsistemo; la vera kaŭzo de tiu neatendita fakto ne estis do trovita, kaj la sekreton de Andreo de Ĝioras envolvis la densaj ombroj de la tombo.
Anna kaj Livia havis la okazon interŝanĝi impresojn pri la dolora fakto, sed, kvankam sub la profunda efiko de la lastaj vortoj de la mortintino, ili tamen konsideris ŝian transiron en la alian vivon kiel unu el tiuj neeviteblaj fatalaĵoj de la mondo.
Post tiu okazaĵo Publio Lentulus decidis pli frue reveni al sia domo en Kapernaum, kiun li definitive aĉetis, antaŭvidante la eblon de longa restado en tiu loko. La reveno estis malgaja, vojaĝo peniga kaj senespera.
La multenombraj geservistoj tute ne rimarkis la profundan malkonsenton, nun ekzistantan inter li kaj lia edzino, kiuj, vere disiĝintaj laŭkore, tamen daŭrigis en la hejmo la saman tradicion de respekto antaŭ siaj subuloj.
Kelkajn tagojn post sia dua enloĝiĝo en la gaja kaj prospera urbo, kie tiom da fojoj Jesuo aŭdigis dolĉajn, diajn vortojn, la senatano preparis multon da korespondaĵoj, sendotaj al lia amiko Flaminio kaj al aliaj anoj de la Senato, kaj irigis al Romo Komenion, kiel sian tute fidindan ekspreson.
Malamante Palestinon, kiu tiom multajn kaj tiel amarajn suferojn havigis al li, sed alligita al ĝi pro la mistera malapero de sia infano Marko, la senatano petis la personan intervenon de Falminio, por ke onklo Salvio revenu al la sidejo de siaj laboroj en la ĉefurbo de la Imperio; en tia maniero, Publio penis sin tiri el la ĉeesto de Fulvia en tiu regiono, ĉar la koro diris al li el sia profundo, ke tiu virino havas pereigan influon sur lian destinon kaj sur tion de lia familio. Samtempe, posedita de terura abomeno kontraŭ Poncio Pilato, li plene informis sian malproksiman amikon pri sennombraj administraj skandaloj, kiujn li, post la Paska okazaĵo, decidis plej severe korekti. Li tiam promesis al Flaminio Severus pli intime koni la bezonojn de la provinco, por ke la Romaj aŭtoritatuloj sciu gravaj faktoj en la administrado, kaj tial, kiam oportune, la provincestro estu transforigita en alian parton de la Imperio; konsiderante la multajn kaj sinsekvajn plendojn, kiuj al li venadis el ĉiuj anguloj de la provinco, li ankaŭ promesis senprokraste kunmeti liston el ĉiaj maljustaĵojn, kiujn Pilato faris en sia politika funkcio.
Per tiuj privataj leteroj li ankoraŭ petis sian amikon fari la paŝojn necesajn, por ke venu instruisto por Flavia; sed li ne parolis pri la dramo de sia hejma vivo, escepte de la malapero de la infano, fakto citita en tiuj dokumentoj, kiel sola kaŭzo de lia senfina restado en tia lando.
Strikte obeante la ordonojn de la senatano, Komenio foriris el Jafo kun plej granda zorgo pri la korespondaĵoj kaj post kelka tempo atingis Romon, kie li venigis tiujn sciigojn en la manojn de iliaj adresatoj.
En Kapernaum la vivo fluis malgaja kaj silenta.
Publio donis sin al sia ampleksa arkivo, al siaj procesoj, al siaj studoj kaj al siaj meditoj, preparante la planojn por la edukado de sia filino aŭ farante projektojn, rilatajn al liaj estontaj laboroj, plej klopodante por releviĝi el la senkuraĝiĝo, en kiun li falis pro la doloraj okazintaĵoj en Jerusalem.
Livia, konante la neflekseblecon de la fiera karaktero de sia edzo kaj sciante, ke ĉiuj cirkonstancoj kredigas ŝian kulpecon, trovis en la delikata animo de sia servistino zorgeman konfidenculinon kaj vivis preskaŭ konstante absorbita de fervoraj, sinsekvaj preĝoj. La spertitaj suferoj elmontriĝis sur ŝia vizaĝo, kie ili lasis profundajn signojn sub formo de sulkoj sur ŝiaj palaj vangoj. Tamen ŝiaj okuloj, atestante la hardecon kaj la forton de ŝia fido, havigis al ŝia fizionomio ian strangan brilon, malgraŭ ŝia videbla malvigleco.
En Kapernaum la sekvantoj de la Nazareta Majstro tuj fondis grandan rondon el kredantoj je la Mesio kaj multaj fariĝis sindonaj apostoloj de lia doktrino de abnegacio, ofero kaj saviĝo. Kelkaj, kiel li, predikadis sur la placoj, kaj aliaj en lia nomo resanigadis la malsanulojn. Krudaj homoj estis strange prenataj de plej alta blovo de inteligenteco kaj de ĉiela inspiro, ĉar ili ja plej klare instruadis la tradiciojn pri Jesuo; tiel, la parolo de tiuj apostoloj antaŭiris la skribitan Evangelion, kiu estis poste rigardata en la mondo kiel la alparolo de la Savinto de la Tero al ĉiuj rasoj, popoloj kaj nacioj de la planedo, ia luma gvidilo de la animoj al la Ĉielo.
Ĉiuj, kiuj konvertiĝis al la nova ideo, publike konfesis la erarojn dum sia pasinteco, elmontrante la humilecon, kiun de ili postulis la interna regularo de la Kristana societo. Kaj, por ke la dolĉa profeto el Nazaret estu neniam forgesita, koncerne siajn savintajn turmentojn sur Kalvario, la tiama simpla kaj modesta popolo starigis la kulton al la kruco, kredante, ke tio estas la plej bona honoro al la memoro de Jesuo Nazaretano.
Livia kaj Anna, kun sia profunda amo al la Mesio, ne detenis sin de tiu natura aliĝo al la popolaj tradicioj. La kruco estis objekto de ilia kulto kaj absoluta respekto, kvankam ĝi tiam estis ilo por puno de ĉiujn krimaj kaj malicaj homoj.
Anna daŭrigis sian vizitadon al la bordo de la lago, kie kelkaj apostoloj de la Sinjoro praktikadis liajn diajn lecionojn ĉe la suferantoj, nefavoritaj de la sorto. Kaj ordinara afero estis, ke tiuj iamaj kunuloj kaj aŭdantoj de la Mesio, kvazaŭ senfamaj paŝtistoj, laŭiris senkulturajn vojojn, sen ia ajn komforto, por al ĉiuj homoj porti la konsolajn vortojn de la Bona-Novaĵo. Impresaj figuroj de krudaj, sindonemaj viroj iradis plej longajn kaj penigajn vojojn, en disŝiritaj vestoj kaj maldelikataj sandaloj; perfekte kaj sentoplene ili tamen predikadis la veraĵojn diritajn de Jesuo, kvazaŭ iliaj senlumaj mensoj estus tuŝitaj de la Dia graco. Por multaj el ili la mondo ne ampleksis pli ol Judujon aŭ Sirion; sed fakte estas, ke iliaj kuraĝaj kaj serenaj vortoj restis en la mondo por ĉiuj jarcentoj.
Pli ol unu monaton post la Pasko de la jaro 33 la senatano, en unu bela, varma posttagmezo de Galileo, alproksimiĝis al sia edzino, por sciigi ŝin pri siaj novaj intencoj:
- Livia - li respektplena komencis -, mi devas komuniki al vi, ke mi intencas vojaĝi dum kelka tempo, kaj tial mi estos for de ĉi tiu domo eble du monatojn, por plenumi miajn devojn kiel sendito de la imperiestro, laŭ tre specialaj kondiĉojn en ĉi tiu provinco.
"Ĉar tiu vojaĝo estos farata al multenombraj lokoj, kun iom da restado en ĉiuj internaj urboj, ĝis Jerusalem, laŭ mia plano, tial mi ne povas preni vin kun mi kaj do lasos vin kiel gardantinon de mia filino.
"Kiel vi scias, inter ni ambaŭ jam nenio ekzistas, kio rajtigus vin ekkoni miajn privatajn problemojn; mi tamen ripetas miajn vortojn, diritajn en la nigra tago de nia amrompiĝo. Konsentinte, ke vi ankoraŭ loĝu en ĉi tiu domo, nur por via patrina tasko, mi nun konfidas al vi, dum mia foresto, la gardon de Flavia, ĝis venos el Romo la maljuna instruisto, pri kiu mi petis Flaminion.
"Mi sincere deziras, ke vi kredu mian fidon je via decido por revirtiĝo, kiel familestrino, kaj penos restarigi vian dignon, kiun mi, en la pasinta tempo, ne rifuzus rekoni en tiaj cirkontancoj; kaj tial mi esperas, ke vi faros neniam malnoblaĵon, kiu por ĉiam kompromitus mian kompatindan filinon."
- Publio! - ankoraŭ povis afliktite ekkrii la edzino de la senatano, penante profiti tiun rapidan minuton da sereneco de sia edzo, por defendi sin kontraŭ la kalumnioj, per kiuj ŝi estis supegetita pro la plej komplikaj cirkonstancoj; sed, rapide forirante, enfermita en sia fiera severeco, la senatano ne konsentis al ŝi tempon por paroli plu, kaj tial igis ŝin pli profunde kompreni sian doloran situacion en la propra hejmo.
Post unu semajno li foriris por sia aventura vojaĝo.
Animis lin precipe la deziro liberigi la koron el tiom da ĉagrenoj, la sama provado trovi la forperditan infanon kaj la registrado de la eraroj kaj maljustaĵoj, faritaj dum la administrado de Pilato, por ke ĉi tiu estu eksigita je sia ŝtata ofico, en oportuna tempo.
Sed lia decido havis gravan eraron, kies dolorajn sekvojn li ne povis antaŭvidi en sia turmentata animo. La fakton, ke liaj edzino kaj filino estas elmetitaj al la danĝeroj de regiono, kie ili estis rigardataj kiel sin altrudintaj personoj, lia kriterio de praktika homo devus pli atente ekzameni. Cetere, dum sia foresto, li ne povos kalkuli je la vigla sindono de Komenio, vojaĝanta al Romo laŭ la ordono de la mastro kaj lojala amiko.
Ĉiuj tiuj zorgoj okupis la spiriton de Livia, kiu, kiel virino, havis pli fortan kaj pli ĝustan senton koncerne konjektojn kaj antaŭvidojn.
Tiel, kun afliktita animo, ŝi vidis sian edzon foriri, kvankam li rekomendis al multenombraj servistoj la plej grandan atenton en la hejmaj laboroj, ĉe liaj familianinoj.
En Tiberias solenaj festoj estis ordonitaj de Herodo, kiun la senatano avizis pri sia persona vizito en tiu urbo, unua haltejo de lia longa ekskurso. Ĉiuj pli gravaj lokoj estis haltejoj de la karavano, kaj en ili ĉiuj Publio ricevis la plej signifajn honorojn de la aŭtoritatuloj, eskortotrupojn kaj multe da servistoj, kiuj helpis liajn laborojn dum tiu longa vojaĝo tra la malpli gravaj politikaj komunumoj de Palestino.
Ni rimarkigu, ke Sulpicio Tarkvinius tie troviĝis, komisiita ĉe Antipas, kiam Publio Lentulus feste alvenis al la granda urbo de Galileo. Li tamen penis ne esti vidita de la senatano, kaj en la sama tago revenis al Jerusalem, kie nun li intime konversaciis kun la provincestro jene:
Ĉu vi scias - diris Sulpicio kun la plezuro de iu, kiu donas deziratan kaj interesan sciigon - ke la senatano Lentulus decidis fari longan vojaĝon tra la tuta provinco?
Kion vi diras? - diris Pilato tre surprizita.
Jes, vere. Li estis en Tiberias, kiam mi de tie revenis, kaj de tie li iros baldaŭ al Sebasto; laŭ la programo de lia vojaĝo, kiun mi povis ekscii pere de iu amiko, mi kredas, ke li revenos al Kapernaum nur post kvardek tagoj.
Kian celon havas la senatano, ke li faras tian malkomfortan, neallogan vojaĝon? Ĉu li ricevis ian sekretan ordonon el la imperia registaro? - demandis Pilato, timante punon pro siaj maljustaĵoj en la administrado de la provinco.
Sed, post kelkaj sekundoj da meditado, kvazaŭ li, kiel viro, superus sin mem, kiel politikiston, li interesita demandis la liktoron:
Kaj lia edzino? Ĉu ŝi ne akompanas lin? Ĉu la senatano kuraĝis lasi ŝin sola, elmetita al la surprizoj de ĉi tiu lando, nesto de tiom da maliculoj?
Pensante, ke tiuj informoj estos interesaj por vi - diris Sulpicio kun hipokrita sindonemo kaj kontentigita ruzeco -, mi penis plene ekscii tiun aferon pere de amiko, akompananta la vojaĝanton, kiel ano de ties persona gvardio, kaj mi aŭdis, ke sinjorino Livia restis en Kapernaum, kune kun sia filino, kaj tie atendas la revenon de sia edzo...
Sulpicio - diris Pilato enpensiĝa - mi kredas, ke vi ja scias mian simpation por la adorinda virino, pri kiu ni parolas...
Jes, mi ja scias, des pli, ĉar mi mem, kiel vi eble memoras, antaŭ nelonge kondukis ŝin en vian privatan ĉambron.
Jes, vere!
Kial vi ne profitas el ĉi tiu oportuno por persona vizito en Kapernaum? - demandis la liktoro intence, sed ne atakante rekte la delikatan temon.
Pro Jupitero! - ekkriis Pilato ekĝojante - De Ĥoŭza kaj aliaj altrangaj oficistoj de Antipas, en tiu urbo, mi ricevis inviton, kiu rajtigas min pensi pri tio. Sed, kion celas via propono en ĉi tiu rilato?
Sinjoro - respondis Sulpico Tarkvinius kun hipokrita modesteco - antaŭ ĉio, ĝi celas vian personan ĝojon el la efektivigo de tiu projekto, kaj, due, mi forte simpatias junan servistinon de tiu domo, nomatan Anna, kies mirinda, simpla beleco estas unu el la plej allogaj, kiajn mi jam vidis ĉe la virinoj en Samario.
Kion vi diras? Mi neniam vidis vin freneza de amo. Mi pensas, ke por vi jam forpasis la tempo de la junjaraj entuziasmoj. Tamen tio signifas, ke mi ne estas sola en la ĝojo, kiun donas al mi la penso pri tiu neatendita vojaĝo - diris Pilato, videble bonhumora.
Kaj, kvazaŭ en tiu sama momento li jam preparis ĉiujn detalojn de sia plano, li diris al la liktoro, kiu aŭdis lin samtempe kontenta kaj fieranta:
Sulpicio, vi restos ĉi tie, en Jerusalem, nur la tempon necesan al via mallonga kaj tuja ripozo, kaj postmorgaŭ vi reiros Galileon, el kie vi iros rekte al Kapernaum, por sciigi Ĥoŭzan pri mia intenco viziti la urbon; tion farinte, vi iros al la domo de la senatano Lentulus, kies edzino vi diskrete avizos pri mia decido, informante ŝin pri la tagoj difinitaj por miaj foriro de ĉi tie kaj alveno tien. Mi esperas, ke, pro la malprudenta konduto de sia edzo, kiu lasis ŝin sola en tia regiono, ŝi venos mem kompanii al mi, por sin tiri el ĉe la krudaj, nekleraj Galileanoj kaj por dum kelkaj horoj rememori siajn feliĉajn tagojn en la Kortego, ĉe mia konversacio kaj amikeco.
Tre bone! - respondis la liktoro, preskaŭ krevante de ĝojo. - Viaj ordonoj estos severe plenumitaj.
Sulpicio Tarkvinius foriris gaja kaj kontentigita pri siaj malnoblaj sentoj, antaŭĝuante la momenton, kiam li denove estos apud la juna Samarianino, kiu vekis la avidecon de liaj sentumoj; tiun avidecon li ja ne havis la okazon manifesti, kiam li private servadis al Publio Lentulus.
Plenumante la ricevitajn ordonojn, jen li post kvar tagoj estis en Kapernaum, kie la avizoj de la provincestro estis kun granda ĝojo ricevitaj de la politikaj aŭtoritatuloj.
Sed tio sama ne okazis en la hejmo de Publio, kie li estis ne plaĉe akceptita de la servistoj kaj sklavoj, tie laborantaj. Vokite de Sulpicio, prezentis sin al li Maksimo, anstataŭanto de Komenio en la estreco de la ordinaraj servoj, sed tute ne havanta ties energion kaj sperton.
Ĝentile akceptite de la maljuna servisto, kiu estis lia persona konato, la liktoro petis de Maksimo la komplezon venigi Annan, al kiu li bezonis private paroli por la solvo de ia afero.
La maljuna servisto de Lentulus ne hezitis voki ŝin al Sulpicio, kiu supeiĵetis ŝin per voluptaj, ardaj rigardoj.
La servistino, samtempe surprizita kaj respektoplena, demandis lin pri la kaŭzo de lia neatendita vizito; tion Tarkvinius klarigis, dirante, ke li bezonas sekrete paroli al Livia, kaj ankaŭ penante sciigi la kompatindan junulinon pri siaj naŭzaj deziroj, per plej malnoblaj kaj ofendaj proponoj.
Post kelkaj minutoj, dum kiuj li flustradis siajn insultojn, kiujn Anna treege pala aŭdis, sed plej prudente kaj pacience, por eviti ian skandalan diron pri ŝi, la digna servistino respondis per serioza, kuraĝa tono:
Sinjoro liktoro, mi vokos mian mastrinon, por ke ŝi post nemultaj minutoj aŭdu vin. Rilate al mi, mi devas certigi vin, ke vi eraras, ĉar mi ne estas tia persono, kia vi min kredas.
Kaj kun firma decideco direktante sin en la internon de la domo, ŝi sciigis sian mastrinon pri la neŝancelebla deziro de Sulpicio, paroli al Livia mem; ĉi tiun surprizis la neatendita okazaĵo kaj konsternis la fizionomio de la servistino, treege pala post la ricevita afekcio. Anna ne tuj sciigis ŝin pri ĉio, kio okazis, kaj aldonis:
Sinjorino, la liktoro Sulpicio ŝajnas premata de urĝeco. Mi kredas, ke vi povus perdi neniom da tempo.
Ne lasante sin kapti de la cirkonstancoj, Livia tamen pretiĝis por aŭdi la senditon kun la plej granda atento, kiu estis al ŝi kutima.
Antaŭ ŝi la liktoro profunde riverencis kaj respekte sin turnis al ŝi, plenumante la devojn, kiuj tien kondukis lin:
Sinjorina moŝto, mi venas komisiite de sinjoro Prokuroro de Judujo, kiu havas la honoron komuniki al vi sian venon al Kapernaum en unu el la unuaj tagoj de la plej proksima semajno...
La okuloj de Livia ekbrilis de prava indigno, kaj multenombraj konjektoj frapis ŝian spiriton; tamen, kolektante siajn fortojn, ŝi havis la kuraĝon, respondantan al la graveco de la cirkonstancoj, kaj diris:
Sinjoro liktoro, mi dankas vin por via ĝentileco; sed mi devas diri, ke mia edzo nun vojaĝas kaj ke nia hejmo akceptas nenies viziton dum lia foresto.
Kaj, per apenaŭ perceptebla signo, ŝi igis lin senti, ke estas jam tempo foriri; tion Sulpicio kolerplena komprenis, kaj adiaŭis ŝin, farante grandajn riverencojn.
Surprizite de tiu sinteno, ĉar al lia spirito la devodekliniĝo de Livia montriĝis kiel nedubebla realaĵo, la liktoro foriris treege disrevita, sed ne sen konjektoj pri la faktoj, laŭ sia maliceco de malbonmorulo.
Renkontinte unu el la soldatoj, gardantaj la domon, li diris al tiu konato kaj intima amiko, kun mensoga intereso:
Oktavio, antaŭ ol pasos unu semajno mi eble estos denove tie ĉi, kaj dezirus retrovi en ĉi tiu domo la altprezan juvelon de mia feliĉo kaj de miaj esperoj...
Kio estas tiu juvelo? - scivole demandis lia amiko.
Anna...
Bone. Facila estas la tasko, kiun vi petas de mi.
Sed aŭdu min bone - daŭrigis la liktoro, jam antaŭsentante, ke la birdo ĉion faros, por flugi el liaj manoj -, Anna ofte foriĝas de la domo, kaj, se tio okazos, mi esperas, ke via amikeco nepre havigos al mi la necesajn informojn, ĉe la oportuna momento...
Vi povas ja kalkuli je mia sindoneco.
Aŭdinte la plej gravan detalon de tiu dialogo, ni nun revenu al la interno de la domo, kie Livia, kun premata animo, konfidencas al sia amika, sindona servistino la dolorajn konjektojn, pezantajn sur ŝia koro. Malkaŝinte al sia amikino siajn pravajn timojn, plene dividitajn de Anna, kiu siavice sciigis ŝin pri la insultoj de Sulpicio, la kompatinda sinjorino, senafekta kaj korelverŝema, ellasis la longan vicon de siaj ĉagrenoj, rakontante ĉiujn suferoj n, kiuj ŝiris ŝian kareseman kaj tre senteman animon, ekde la unua tago, kiam la kalumnio nestiĝis en la fiera spirito de ŝia edzo. La larmoj de la servistino, ĉe la stranga rekonto, ja elmontris ŝian profundan komprenon je la doloroj de la mastrino, pri kiu, konsiderante ŝian edukitecon kaj nobelan sangon, oni povus diri, ke ŝi velkas en tiu duonsovaĝa regiono.
Finante la amaran rakonton pri siaj suferoj, la nobla Livia akcentis per evidente maldolĉa tono:
Vere, mi ĝis hodiaŭ ĉion faris, por eviti senmotivajn kaj nekompreneblajn skandalojn. Nun mi sentas, ke la situacio estas ĉiam pli danĝera, pro la insisto de miaj turmentantoj kaj la indiferenteco de mia edzo pri la okazaĵoj, kaj mia spirito perdiĝas en amaraj, doloraj konjektoj.
"Se ni sendos iun, por voki lin, kaj informos lin pri la faktoj, por ke li tuj protektu nin per siaj ordonoj, eble li ne komprenos la disvolviĝon de tiuj faktoj kaj rigardos miajn timojn kiel signon de iamaj kulpoj, aŭ prenos miajn skrupulojn por deziro je revirtiĝo pro eraroj, kiujn mi ne faris, sekve de liaj energiaj riproĉoj kaj doloraj minacoj; se mi ne sciigos lin pri tiuj gravaj okazaĵoj, tute same la skandalo ekflagros, ĉar la provincestro, profitante el lia foresto, venos al Kapernaum.
"Mi prenos Jesuon kiel mian solan juĝanton, en ĉi tiu dolora afero, en kiu la atestantoj estu nur mia koro kaj mia konscienco!
"Nun min plej maltrankviligas, mia bona Anna, ne la devo gardi min, kiu jam gustumis la galan maldolĉecon de la seniluziiĝo kaj de la kruela kalumnio, sed, pli ĝuste, la devo zorgi pri mia kompatinda filino, ĉar mi sentas, kvazaŭ tie ĉi, en Palestino, la maliculoj okupas la lokojn, kie devus sidi la homoj de pura, nekoruptebla karaktero...
"Kiel vi scias, mia malfeliĉa fileto jam foriris, elprenita de tiu kirlego da danĝeroj, eble murdita de indiferentaj, krimaj manoj... Mia patrina koro diras al mi, ke mia Marko ankoraŭ vivas, sed kie, kiel? Ni vane klopodas, tra ĉiuj lokoj, por ekscii lian sorton, sen eĉ la plej malforta signo pri lia ĉeesto aŭ trairado... Nun la konscienco ordonas, ke mi gardu mian filinon kontraŭ la pereigaj insidoj!"
Sinjorino - diris la servistino kun stranga brilo en la okuloj, kvazaŭ ŝi estus subite trovinta ian konsiderindan solvon por la afero - tio, kion vi diris, montras la plej grandajn saĝon kaj zorgemon... Mi dividas viajn timojn kaj pensas, ke ni devas fari ĉion, por savi la knabinon kaj vin mem el la ungoj de tiuj sangavidaj lupoj... Kial ni ne rifuĝus en iun lokon tute fidindan por ni, ĝis la malbenindaj foriros de ĉi tiu regiono?
Mi tamen kredas, ke, en la nunaj cirkonstancoj, estus senutile serĉi ia rifuĝejon en Kapernaum.
Ni irus en alian lokon.
Kien? - demandis Livia korpremata.
Mi havas planon - respondis Anna, plena de esperoj. - Se vi akordus pri ĝia efektiviĝo, ni ambaŭ elirus el ĉi tie, kune kun la knabino, kaj, en Samario mem, ni rifuĝus en la domo de Simeon, kies respektinda aĝo ŝirmus nin kontraŭ iu ajn danĝero.
Sed - rebatis Livia iom senkuraĝa - Samario kuŝas tre malproksime...
Tamen, sinjorino, la realo estas, ke ni bezonas ian tian lokon. Mi konsentas, ke la vojaĝo ne estas mallonga, sed ni urĝe forirus, kaj tuj post kelka ripozo, en Nain, ni luprenus freŝajn ĉevalojn. Post unu aŭ du tagoj ni atingus la valon de Ŝeĥem, kie staras la malnova domo de mia onklo. Maksimo estus informita pri via decido, sen alia motivo ol viaj nunmomentaj bezonoj: se la senatano tuj revenus, via edzo rekte ekscius la situacion kaj per si mem klopodus, por certiĝi pri via honesteco.
Efektive, tiu ideo estas la plej praktika rimedo, restanta al ni - diris Livia iom konsolita. - Cetere, mi fidas la Majstron, kiu ne forlasos nin ĉe tiaj akraj provoj.
"Ankoraŭ hodiaŭ ni pretigos niajn porvojaĝajn provizojn, kaj vi iros al la urbo, ne nur por havigi al ni la ĉevalojn, kiuj kondukos nin ĝis Nain, sed ankaŭ por inviti unu el viaj familianoj iri kun ni; tiel, ni vojaĝos plej senlukse, ne turnante sur nin la atenton de la videmuloj, sed ja bone gardataj kontraŭ la malagrablaĵoj de ia neatendita okazo.
"Ne zorgu pri la elspezoj, ĉar mi estas provizita per la necesaj monrimedoj."
Tiel estis farite.
En la tago antaŭ sia foriro, Livia vokis la serviston, kiu tiam oficis kiel ĉefservisto en la domo, kaj diris al li:
Maksimo, fortaj motivoj devigas min iri morgaŭ al Samario en Judujo, kie mi restos kelke da tagoj, kune kun mia filino. Anna akompanos min, kaj mi esperas de vi tian saman aldonitecon, kian vi ĉiam montris al viaj gemastroj.
La servisto riverencis, kiel iu, kiu estus surprizita de tia sinteno de la mastrino, nemulte inklina al medioj aliaj ol la hejmo; sed, opiniante, ke li ne rajtas ekzameni ŝiajn decidojn, li respekte parolis:
Sinjorina moŝto, mi esperas, ke vi ordonos, kiuj servistoj akompanu vin.
Ne, Maksimo. Mi ne volas la solenojn kutimajn ĉe tiaj ekskursoj. Mi iros kun amikaj personoj, loĝantaj en Kapernaum, kaj intencas vojaĝi sen ia parado. Estas por mi interese sciigi vin pri mia decido nur pro tio, ke vi ankoraŭ pli vigle gardu nian domon dum mia foresto kaj pro la eventualeco de la subita reveno de mia edzo, kiun vi informu pri mia decido laŭ la vortoj, kiujn mi diras al vi.
La servisto respekte kliniĝis kaj Livia reiris al siaj ĉambroj, kie ŝi solvis ĉiujn problemojn rilatajn al ŝia trankvileco.
En la sekvanta tago, antaŭ mateniĝo, modesta karavano eliris el Kapernaum. Ĝin konsistigis Livia, ŝia filino, Anna kaj unu ties maljuna kaj respektinda familiano. Ili sekvis la vojon, kiu preskaŭ duonronde ĉirkaŭis la lagon kaj laŭiris Jordanon, murmure kaj kviete fluantan en la Mortan Maron.
Dum nelonga halto en Nain, la vojaĝantoj luis aliaj n ĉevalojn kaj en sama direkto iris plu al la valo de Ŝeĥem; tie, ĉirkaŭ la vesperkrepusko, ili deseliĝis antaŭ la ŝtona domo de Simeon, kiu akceptis la gastojn plorante de ĝojo.
La maljunulo de Samario ŝajnis tuŝita de ia dia graco, kio vidiĝis el la grava kristana movado, kiun li malgraŭ sia granda aĝo entreprenis en tiu tuta regiono, dissemante la konsolajn instruojn de la profeto el Nazaret.
Inter foliriĉaj olivarboj li starigis altan, pezan, krudan krucon, kaj, proksime de ĝi, grandan neellaboritan tablon, ĉirkaŭ kiu sidadis la kredantoj sur mizeraj benkoj, tie faritaj, por aŭdi lian amikan, konsolan parolon.
Kvin feliĉajn tagojn tie pasigis la virinoj, kiuj sentis sin komforte en tiu senluksa medio.
Posttagmeze, ĉe la karesoj de la sana kaj libera Naturo, en la verda sino de la paca pejzaĝo, kolektiĝis la malaltklasaj Samarianoj, inklinaj akcepti la pensojn de la Nazareta Mesio pri amo kaj superega favorkoreco.
Simeon, tie vivanta sen sia edzino, kiun Dio jam forkondukis al Sia regno, kaj sen siaj filoj, kiuj, siavice, tiam havis siajn proprajn familiojn, en malproksimaj vilaĝoj, estris super ĉiuj, kiel respektinda patriarko en sia trankvila maljuneco; kaj tia estis la profunda filozofia beleco, kiun havis liaj komentarioj pri la faktoj de la vivo de Jesuo kaj la preĝoj, kiujn improvizis la sincereco de lia amanta koro, ke ŝajnis, kvazaŭ la dia inspiro lin envolvas ĉe tiuj momentoj. En tiu sama poezia simpleco de la Naturo, kvazaŭ ili ankoraŭ aŭdus la vortojn de la Majstro ĉe Gerizim, preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj ploradis de emocio kaj spirita raviĝo, tuŝitaj de lia profunda, dolĉa parolo, altiritaj de la beleco de liaj rememorigoj plenaj de netakseblaj instruoj, de karito kaj de kormildeco.
En tiu tempo la kristanoj ne posedis la evangeliojn skribitajn, kiuj nur iom poste aperis en la mondo, redaktitaj de la Apostoloj; tial, ĉiuj predikantoj de la Bona-Novaĵo kolektadis la maksimojn kaj la lecionojn de la Majstro per sia mano mem aŭ per la helpo de tiamaj skribistoj; en ĉi tiu maniero la instruoj de Jesuo estis registritaj, por la necesa studado dum la publikaj kunvenoj en la sinagogoj.
Disponante pri nenia sinagogo, Simeon sekvis tiun saman procedon.
Kun la pacienco, kiu lin karakterizis, li skribis ĉion, kion li sciis pri la Nazareta Majstro, por ĉi tiun rememorigi en siaj modestaj, simplaj kunsidoj, kaj plej volonte estis preta noti ĉiujn novajn lecionojn el la rakontoj de siaj kunuloj aŭ de tiuj nekonataj apostoloj de la tiam naskiĝanta Kristanismo, kiuj trairadis Palestinon laŭ ĉiuj direktoj kaj momente haltis en lia malnova vilaĝo.
Jam ses tagojn la gastinoj revigliĝadis en tiu karesa medio, kiam la respektinda maljunulo, postagmeze, dum siaj kutimaj rememorigoj pri la Majstro, ŝajnis tuŝita de spiritaj influoj de la plej alta beleco.
La lastaj nuancoj de la krepusko superverŝis la pejzaĝon per ia tono de smeraldoj kaj topazoj, kvazaŭ disvaporiĝintaj sub dubeblua ĉielo.
En tiu heterogena amaso troviĝis homoj, kiuj portis ĉiapecajn suferojn kaj kiuj memorigis al la spirito de Livia la neforgeseblan posttagmezon de Kapernaum, kiam ŝi je la unua fojo aŭdis la Sinjoron. Viroj kaj virinoj en ĉifonaj vestoj kunpremiĝe staris ĉe palegaj infanoj kaj avide rigardadis la maljunulon, kiu kortuŝita rakontis per sia simpla, sincera parolo:
- Fratinoj kaj fratoj, kia dolĉa rezignacio de la Sinjoro en lia lasta momento!
"Lia rigardo estis fikse turnita al la ĉielo, kvazaŭ li jam ĝuis la ĉielan feliĉon, en la regno de nia Patro, kaj mi vidis, ke la Majstro ame pardonas ĉiujn ofendojn! Unu sola el liaj plej karaj disĉiploj staris ĉe la kruco kaj konsolis lian patrinon en tiu dolora momento. El liaj kutimaj sekvantoj malmultaj ĉeestis, certe tial, ĉar ni, tiuj, kiuj lin tiel forte amis, ne povis elmontri niajn sentojn antaŭ la furioziĝinta popolo, ne elmetante al gravaj danĝeroj nian personan sekurecon. Malgraŭ tiaj riskoj, ni ĉiuj dezirus sperti tiajn samajn suferojn!
"Iam kaj iam, unu aŭ alia pli malrespekta el liaj turmentantoj alproksimiĝis al lia sangverŝanta korpo kaj ŝiris lian bruston per la pinto de sia senkompata lanco!"
De tempo al tempo la nobla maljunulo forviŝis la fruntan ŝviton, kaj daŭrigis kun malsekaj okuloj:
- Ĉe unu momento mi rimarkis, ke Jesuo deturnas siajn kvietajn, lumajn okulojn for de la ĉiela arkaĵo kaj rigardas la ribelantan popolamason, poseditan de krima furiozeco! Kelkaj ebriaj soldatoj lin ankoraŭfoje skurĝis, kaj tamen el lia premata brusto, en la angoro de la agonio, nenia ĝemo ellasiĝis! Liaj mildaj, kompatemaj okuloj tiam disetendiĝis de la ofermonto ĝis la amaso da domoj de la malbeninda urbo! Vidante lin afliktite rigardante, tiel karese, kiel patro, al tiuj, kiuj lin insultadis dum la ekstremaj suferoj de la morto, mi ploris de honto pro niaj malicaĵoj kaj malfortaĵoj...
"La homamaso agitiĝis, meze en multego da kverel- oj... Surdigaj kriegoj kaj indignigaj insultoj leviĝis ĉirkaŭ lia kruco, sur kiu li abunde ŝvitis en sia ekstrema momento! Sed la Mesio, kvazaŭ li vidus profunde la sekretojn de la homaj destinoj, legante en la libro de la estonteco, denove rigardis la Altajn Regionojn kaj kun treega bonkoreco petis: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras!"
Ĉe la rememorigo de tiuj faktoj, la voĉo de la maljuna Simeon estis sufokita de larmoj, kaj la ĉeestantoj estis profunde emociitaj de lia rakonto.
Aliaj societanoj prenis la parolon kaj la maljunulo ripozis de siaj streĉoj. Sed unu el ili, dekliniĝante de la temoj traktataj en tiu tago, diris, surprizante ĉiujn alestantojn:
Miaj fratinoj kaj fratoj, antaŭ ol foriri, ni memoru, ke la Mesio ĉiam admonis siajn disĉiplojn al viglado kaj preĝo, ĉar, en ĉi tiu mondo, la lupoj sieĝas la gregon!
Simeon aŭdis la averton kaj enprofundiĝis en meditadon, kun la okuloj fiksitaj sur la granda kruco, staranta nemultajn paŝojn for de lia kruda benko.
Post kelkaj minutoj da spontanea enpensiĝo, liaj okuloj estis plenaj de larmoj kaj fikse turnitaj al la kruda kruco, kvazaŭ super ĝi ŝvebus ia vizio, nekonata al tiuj, kiuj ĝin rigardis...
Poste, finante siajn instrutojn dum tiu posttagmezo, li emociita parolis:
Infanoj, ne sen prava motivo nia frato hodiaŭ rememorigis la instruon pri vigleco kaj preĝo! Io, kion mi ne scias difini, diras al mia koro, ke tre proksima estas la momento de nia atesto... Per miaj spiritaj okuloj mi vidas, ke nia kruco estas hodiaŭ prilumata, eble antaŭsciigante la gloran minuton de niaj oferoj... Miaj mizeraj okuloj pleniĝas per larmoj, ĉar, meze en la lumo ĉirkaŭ la kruco, mi aŭdas mildan voĉon, penetrantan en miajn orelojn kun dolĉa, amika tono, dirante: "Simeon, instruu al viaj zorgatoj la lecionon pri la abnegacio kaj la humileco, per la ekzemplo de via sindoneco kaj de via propra ofero! Viglu kaj preĝu, ĉar ne malproksima estas la feliĉa momento de via eniro en la regnon; sed gardu la ŝafojn de via grego kontraŭ la insidaj atakoj de la karnavidaj lupoj de malpieco, libere laŭirantaj ĉiujn vojojn de la Tero, konvinkite, ke, ĉar al ĉiu estos donite laŭ liaj faroj, tial la malbonuloj havos sian tagon de admono kaj puno, konformaj al iliaj eraroj!"
La vizaĝo de la maljuna Samaritano estis banata de larmoj, sed ia dolĉa sereneco elradiis el lia milda, kompatema rigardo, kiu evidentigis lian nerompleblan, eksterordinaran energion.
Tiam, levante siajn malgrasajn, longajn manojn al la ĉielo, kie jam brilis la unuaj steloj, li sin turnis al Jesuo per arda preĝo:
- Sinjoro, pardonu niajn malfortaĵojn kaj hezitojn en la luktoj de la homa vivo, dum kiu niaj sentoj estas tre nefirmaj kaj mizeraj! Benu nian ĉiutagan klopodon kaj indulgu niajn kulpojn, se iu el ni, tie ĉi kunvenintaj, sin prezentas antaŭ vi kun la koro saturita de pensoj aliaj ol la pensoj de bono kaj amo, kiujn vi instruis al ni! Kaj, se alvenis la horo de la ofero, helpu nin per via senlima kompatemo, por ke nia fido ne ŝanceliĝu en la doloraj momentoj de sia atesto!
La kortuŝa preĝo signis la finon de la kunveno, kaj la partoprenintoj, sub forta impreso, reiris al siaj malriĉaj kabanoj.
Premate de zorgoj pro Livia kaj pro sia nevino, kiuj sciigis lin pri la gravaj okazaĵoj, ilin pelintaj al peto pri lia protekto, la maljunulo sukcesis tre malmulte ripozi tiun nokton. Ŝajnis al li, kvazaŭ delikataj voĉoj el la nevidebla mondo plenigas lian spiriton per ia nedifinebla angoro kaj strangaj impresoj, kiujn li ne povis elpuŝi el sia menso por la necesaj minutoj de ripozo.
Sed, dum fariĝis tiuj okazoj en la valo de Ŝeĥem, ni revenu la Kapernaum, kien, en tiu sama posttagmezo, la provincestro alvenis kun granda pompo.
En la tumulto de la multenombraj festoj, organizitaj de la komisiitoj de Herodo Antipas, ni ne povas forgesi la unuan penson de la altranga vojaĝanto.
Longe konversaciinte kun sia amiko Oktavio, proksime de la loĝejo de la senatano, kie li estis informita pri ĉiuj faktoj, Sulpicio reiris al Pilato, por sciigi al ĉi tiu, ke la du virinoj, kiujn ili avidis, sin pafis for, kiel migremaj birdoj, en la arbarojn de Samario.
Kutimiĝinte al facilaj konkeroj, la provincestro estis surprizita de la rezistado de tiu virino; intime admirante ŝian heroecon, li tamen konsideris nepravigebla ŝian kontraŭstaron al lia sieĝo, des pli, ĉar ne mankis al li allogaj, ĉarmaj virinoj, dezirantaj kapti lian amikecon, en la sfero de lia alta socia pozicio en Palestino.
Dum Pilato disvolvis tiujn pensojn, la malica spirito de la liktoro, antaŭĝuante la penigan konkeron de sia viktimo, flustris en lian orelon:
Provincestra moŝto, se vi permesos, mi iros al Samario en Judujo, por informiĝi pri tiu afero. De ĉi tie ĝis la valo de Ŝeĥem estas la proksimuma distanco de tridek mejloj, tiel diri, unu salto por niaj ĉevaloj. Mi irigus kun mi ses soldatojn, kaj tiuj sufiĉus pro tenadi la ordon ie ajn en tiuj lokoj.
Sulpicio, miaflanke, mi jam ne vidas la neceson de tiaj paŝoj - diris Pilato per rezignacia tono.
Sed nun - klarigis la liktoro interesplene - se ne pro vi, tio devus fariĝi pro mi, ĉar mi sentas min sklavo de iu virino, kiun mi bezonas nepre posedi.
"Nun mi humile petas vin konsenti pri tiaj paŝoj" - li insistis afliktita, en la apogeo de siaj malpuraj pensoj.
Nu bone - diris Pilato indiferenta, kvazaŭ mastro komplezanta fidindan serviston -, mi konsentas tion, kion vi petas. Mi opinias, ke la amo de Romano devas superforti ĉian korinklinon de la sklavoj en ĉi tiu lando.
"Vi povas foriri, akompanata de homoj al vi fidindaj;
tamen ne forgesu, ke ni devas reveni al Nazaret post tri
tagoj de hodiaŭ. Ĉu du tagoj ne sufiĉos al vi por tiu entrepreno?
Sed - malicete daŭrigis la liktoro -, se okazos ia kontraŭstaro?
Por tio vi havos viajn kunulojn, kaj mi rajtigas al vi fari mem la decidojn necesajn al via celo. En ĉia misio neniam forgesu honori la patriciojn per nia estimo, sed al aliaj homoj apliku la justecon de niaj neflekseblaj superpotenco kaj forto.
En tiu sama nokto Sulpicio Tarkvinius elektis siajn fidindajn subulojn kaj, antaŭ la matenkrepusko, sep kuraĝaj rajdistoj ekiris direkte al Samario; en ĉiu pli grava haltejo ili ŝanĝadis siajn ardajn ĉevalojn.
La liktoro iris al sia aventuro, kvazaŭ iu paŝanta al ia nekonata regiono, kun la firma decido trafi sian celon, ne pensante pri la rimedoj. Bolis en lia cerbo kondamnindaj pensoj, kaj lia malkvieta, freneza koro dronis en maro da krimaj, nedifineblaj deziroj.
Sed ni turnu nian atenton al la modesta domo en la valo: tie Simeon troviĝis en febra aktiveco, en tiu neforgesebla mateno de sia vivo.
Post la simpla matenmanĝo, li pretigis siajn notojn kaj pergamenrulaĵojn, kaj pasigis pli ol unu horon en meditado kaj ardaj preĝoj; kiam la suno jam eksubiris li vokis siajn gastinojn kaj parolis al ili per grava tono:
Filinoj, la vizio de miaj mizeraj okuloj, dum niaj hieraŭaj preĝoj, reprezentas seriozan averton por mia koro. La ĵus pasintan nokton kaj hodiaŭ, dum la tago, mi aŭdis mildajn voĉojn, kiuj vokis min, kaj, ne povante plene klarigi al mi ilian motivon, mi havas la animon penetrita de ia dolĉa sereneco, kaj kredas, ke ne malfruos mia foriro al la Patra Regno... Sed io diras al mia spirito, ke ankoraŭ ne sonis la horo de via transpaso, kaj, konsiderante la instruon de nia bona, favorkora Majstro pri la lupoj kaj la ŝafoj, mi devas antaŭgardi vin kontraŭ ĉia danĝero.
Tial mi petas, ke vi akompanu min.
Tion dirinte, la respektinda maljunulo ekstaris kaj, irinte al sia dometo, delokigis ŝtonblokojn el aperturo en la muro; tie li diris ordone, kun sia serena simpleco.
Ni eniru!
Sed, mia onklo - kuraĝe diris Anna iom surprizita -, ĉu tiaj antaŭzorgoj estas necesaj?
Filino, neniam diskutu pri la konsilo de la homoj, maljuniĝintaj en laboro kaj suferado. La hodiaŭa tago estas decida, kaj Jesuo ne povus trompi mian koron.
Ho! ĉu tio estos do ebla, ke la Majstro senigos nin je via ama, konsola ĉeesto? - demandis la kompatinda fraŭlino en larmoj, dum Livia emociita, tenante sian filinon je la mano, partoprenis en ilia doloro.
Jes, por ni - respondis Simeon kun serena braveco, rigardante la bluan ĉielon - ekzistu unu sola volo, kiu estas la volo de Dio. Plenumiĝu do, ĉe la sklavoj, la planoj de la Sinjoro.
La kvar homoj tiam penetris en galerion, kiu, en distanco de nemultaj paŝoj, kondukis al modesta rifuĝejo eltranĉita en krudaj ŝtonoj, kaj la maljunulo solene deklaris:
Jam de pli ol dudek jaroj mi malfermas ĉi tiun galerion al neniu ajn... Sanktaj rememoroj pri mia edzino igis min fermi ĝin por ĉiam, kiel tombon de miaj plej karaj iluzioj; sed hodiaŭ matene mi ĝin decide malfermis, forigis de la vojo ĉiujn embarasojn kaj ĉi tien alportis ĉion necesan al la ripozo dum unu tago, pensante pri via sekureco ĝis la nokto. Ĉi tiu rifuĝejo estas kaŝita en la rokoj, kiuj, apud la olivarboj, ornamas nian lokon por preĝoj: kvankam ĝi ŝajnas sufoka, tamen ĝi ricevas la puran, freŝan aeron el la valo, tiel bone, kiel nia domo mem.
"Restu ĉi tie trankvilaj. Io diras al mia koro, ke ni travivas decidajn horojn. Mi portis nutraĵon necesan al vi tri dum la posttagmezaj horoj, kaj en la okazo, se mi ne revenos ĝis la vesperkrepusko, vi jam scias kiel formovi la ŝtonan pordon, tra kiu vi povos eniri en mian ĉambron. El ĉi tie estas aŭdeblaj la murmuroj en la ĉirkaŭaĵo de la domo, kaj laŭ ili vi povos rimarki ian ajn danĝeron."
Kaj, ĉu neniu alia konas ĉi tiun rifuĝejon? - demandis Anna maltrankvila.
Neniu, krom Dio kaj miaj forestantaj filoj.
Livia, profunde kortuŝita, tiam aŭdigis la voĉon de sia sincera danko:
Simeon - ŝi diris - mi, kiu konas la karakteron de nia malamiko, opinias pravaj viajn timojn. Mi neniam forgesos vian patran agon, nome, ke vi savis min de la senkompata, nepardonema turmentisto.
Sinjorino, ne danku min, kiu neniom valoras. Ni danku Jesuon por liaj superegaj decidoj, en la amara momento de niaj elproviĝoj...
El la faldoj de sia tuniko li tiris kruceton el neprilaborita ligno kaj, ĝin humile donante al la senatanedzino, diris per serena voĉo:
Dio sola scias la alproksimiĝantan minuton, kaj ĉi tiu horo eble signas la lastajn momentoj n de nia kunvivado sur la Tero. Se estos tiel, gardu ĉi tiun krucon, kiel memoraĵon de seninda servisto. Ĝi esprimas la dankon de mia sincera spirito.
Ĉar Livia kaj Anna komencis plori pro liaj emociaj vortoj, la maljunulo parolis plu, malrapide:
Ne ploru, se ĉi tiu minuto signas la ekstreman momenton! Jesuo ja vokas nin al sia laboro, unujn pli frue ol aliajn; ni tamen memoru, ke ni ĉiuj iam kolektiĝos en la dolĉa lumo de lia regno de amo kaj kompatemo, kie ĉiuj afliktitoj estos konsolataj...
Kaj, kvazaŭ lia spirito troviĝus en la plena rigardado de aliaj sferoj, kies lumo lin superŝutus per divenaj intuicioj, li kortuŝite aldonis, sin turnante al Livia:
- Ni fidu al la Dia Providenco! En la okazo, se estas difinitaj la plej proksimaj horoj por mia atesto, mi konfidas al vi mian malfeliĉan Annan, tiel same, kiel mi fordonus al vi mian plej karan trezoron! Post kiam mi alprenis la lecionojn de la Mesio, ĉiuj idoj el mia sango forlasis min, ne komprenante la plej sanktajn intencojn de mia koro... Sed Anna, malgraŭ sia juneco, komprenis, kiel mi, la dolĉan Krucumiton en Jerusalem!
"Kaj vi, Anna - li diris, metante la dekstran manon sur la frunton de sia nevino -, amu vian mastrinon, kvazaŭ vi estus la plej malalta el ŝiaj sklavinoj!"
En tiu momento, pli forta bruo penetris en la rifuĝejon, kvazaŭ ĝi nekompreneble venus el la rokoj; ĝi ŝajnis pli bone ia galopado de multe da alproksimiĝantaj ĉevaloj.
La maljunulo faris adiaŭan geston, dum Livia kaj Anna genuiĝis antaŭ lia severaspekta figuro; ili ambaŭ, verŝante larmojn, prenis liajn sulkiĝintajn manojn, kiujn ili kovris per amaj kisoj.
Simeon rapide trairis la malgrandan galerion kaj plej zorge relokis la ŝtonojn en la muron.
Post nemultaj minutoj li malfermis la pordojn de la modesta, gastama domo al Sulpicio Tarkvinius kaj ties kunuloj; tiam li komprenis, ke la avertoj de Jesuo, en la silento de liaj preĝoj, ne estis vanaj.
La liktoro alparolis lin tute senceremonie, plej penante forpuŝi de si la impreson el la majesta aspekto de la maljunulo kun liaj fieraj, serenaj okuloj kaj lia blanka barbo.
Maljunulo - li abrupte komencis - pere de viaj konatoj mi jam scias, ke vi estas nomata Simeon kaj, ankaŭ, ke vi gastigas ĉi tie ian noblan sinjorinon el Kapernaum, venintan kun sia fidela servistino. Mi venas komisiite de la plej altaj aŭtoritatuloj, por paroli private al tiuj sinjorinoj, kiel eble plej private...
Vi eraras, liktoro - murmuris humile Simeon. - Efektive, la edzino de la senatano Lentulus trairis ĉi tiun lokon; sed, nur pro tio, ke ŝi estis akompanata de nepino de unu el miaj fratoj, ŝi honoris min, ripozante kelke da horoj en ĉi tiu domo.
Vi tamen devas scii, kie ili troviĝas en ĉi tiu momento.
Mi povas doni pri tio nenian informon.
Vi do ne scias, ĉu ne?
Mi ĉiam opiniis - kuraĝe diris la maljunulo -, ke mi devas ne scii ĉiujn aferojn, kies ekkono portos malprofiton al miaj similuloj.
Tio estas io alia - diris Sulpicio kolera, kiel mensogulo, kies plej sekretaj pensoj estus malkovritaj. - Tio do signifas, ke vi kaŝas de mi, kie troviĝas tiuj virinoj, pro nura kaprico de via kadukeco.
Ne. Sciante, ke en la mondo ni ĉiuj estas fratoj, mi sentas la devon protekti la pli malfortajn kontraŭ la maliceco de la pli fortaj.
Sed mi ne serĉas ilin por fari ian malbonon, kaj atentigas vin pri tiuj insultaj duondiroj, kiuj meritas la punon de la justico.
Liktoro - rebate diris Simeon, tre serena -, vi povas trompi la homojn, sed vi ne trompas Dion per viaj abomenindaj sentoj... Mi konas la intencojn, kiuj instigis vin veni al ĉi tiu loko, kaj bedaŭras vian kriman impulsiĝemon... Vian konsciencon nebuligas krimaj, malpuraj pensoj, sed ĉiu momento estas oportuno por saviĝo, kiun Dio konsentas al ni laŭ Sia senlima boneco... Deklinu vin de la insido, kiu venigis vin tien ĉi, kaj iru aliajn vojojn, ĉar, kiel la homo savas sian animon per la farata bono, tiel same li povas morti per la konsumanta fajro de la pasioj, kiuj lin pelas la plej abomenaj krimoj...
Fava maljunulo! - ekkriis Sulpicio Tarkvinius ruĝa de kolero, dum la soldatoj mirante observadis la serenan kuraĝon de la nobla maljunulo el Samario. - Viaj najbaroj, kiuj informis min pri vi, ja ne mensogis, dirante, ke vi estas la plej granda sorĉisto en ĉi tiu regiono!
"Malbenita divenisto, vi kuraĝas alfronti la imperiajn senditojn, kaj tamen mi povas dispulvorigi vin per unu nura vorto! Per kia rajto vi mokas la Roman povon?"
Per la rajto de la veraĵoj de Dio, kiu ordonas, ke ni amu la proksimulon kiel nin mem... Vi estas komisiitoj de Imperio, kiu posedas nenian leĝon krom la leĝo de senkompata perforto, por la plenumado de ĉiaj krimoj; miaflanke, mi sentas, ke mi troviĝas sub povo pli alta ol la via, plena de kompatemo kaj boneco! Tiu povo kaj tiu Imperio estas de Dio, kies pardonema justeco staras super la homoj kaj la nacioj!
Komprenante lian nerompeblajn bravecon kaj moralan energion, la liktoro, kvankam tremante de kolero, hipokrite rebatis:
Bone, sed mi ne venis ĉi tien por ekkoni viajn sorĉaĵojn kaj vian religian fanatikecon. Unu fojon por ĉiam: ĉu vi volas aŭ ne volas doni al mi la bezonatajn informojn pri viaj gastinoj?
Mi ne povas - kuraĝe respondis Simeon -, mia parolo estas unu sola.
Arestu lin do! - li diris, sin turnante al siaj helpantoj, pala de kolero, vidante sin venkita en tiu duelo per vortoj. La maljuna Samaria kristano estis submetita de la soldatoj al la unuaj brutalaĵoj, sed sen ia ajn rezisto.
Ĉe la unuaj glavobatoj, Sulpicio moke ekkriis:
Nu, kie troviĝas la forto de via Dio, kiu ne defendas vin? Ĉu Lia Imperio estas tiel mizera? Kial la ĉiela potenco ne helpas vin, ekstermante nin per la morto, favore por vi?
Tiujn vortojn sekvis ridegado de la soldatoj, kiuj plezure dividis la krimajn impulsojn de sia estro.
Simeon havis tamen siajn fortojn preparitaj por la atesto pri sia arda, sincera fido. Kun ŝnurligitaj manoj, li ankoraŭ sukcesis respondi, serene kiel ĉiam:
Liktoro, eĉ se mi estus potenculo, kiel via Cezaro, mi neniam movus la buŝon, por ordoni mortigi iun ajn sur la Tero. Mi estas el tiuj homoj, kiuj ne rekonas la rajton mem de la tiel nomata necesa sindefendo, ĉar estas skribite en la Leĝo, ke "Ne mortigu", sen ia preskribo, rajtiganta la homon pereigi sian fraton, ĉe tiu aŭ alia cirkonstanco... Nia tuta defendo, en ĉi tiu mondo, kuŝas en la manoj de Dio, ĉar Li estas la Kreinto de la tuta vivo kaj nur Li povas doni kaj disponi pri niaj destinoj.
Sulpicio spertis la apogeon de sia malamo antaŭ tiu nefleksebla, nobla kuraĝo, kaj, paŝante al unu el siaj subuloj, kolere ekkriis:
Mercio, zorgu pri tiu stulta, sorĉipova kadukulo. Gardu lin streĉe kaj ne malatentu. Se li provos forkuri, regalu lin per via glavo!
Konscia, ke li travivas sian ekstreman horon, la respektinda maljunulo fiksis sian atakanton per rigardo de heroa humileco.
Sulpicio kaj liaj kamaradoj invadis la domon kaj la korton, kaj elpelis, per trivialaj vortoj kaj ŝtonoj, maljunan servistinon de Simeon. En lia ĉambro ili trovis la evangeli- ajn notojn kaj flaviĝintajn pergamenrulaĵojn, krom ankaŭ objektoj, kiujn li konservis memore de siaj plej karaj amikoj.
Ĉiuj tiuj memorigaĵoj, por li plej sanktaj, estis alportitaj antaŭ lin, kaj tie estis senkompate dispecigitaj. Antaŭ liaj serenaj, bonaj okuloj estis disŝiritaj tunikoj kaj antikvaj papirusoj, meze de indignigaj sarkasmoj.
Post la traserĉado, la liktoro kun la manoj interplektitaj sur la dorso, pripensante la plej bonan manieron, kiel eltiri el li la deziratan konfeson pri la loko, kie troviĝas la virinoj, vagadis en la ĉirkaŭaĵo dum pli ol du horoj kaj revenis al la sama ĉambro, kie li denove alparolis la maljunulon.
Simeon - li diris interesplena -, kontenigu miajn dezirojn kaj mi liberigos vin.
Por tia prezo, ĉia libereco estus al mi dolora. Oni devas preferi la morton, ol ian kompromison kun la malbono - respondis la maljunulo kun ĉiam sama kuraĝo.
De kolero Sulpicio Tarkvinius grincis per la dentoj kaj furioza ekkriis:
Fiulo! mi scipovos elpremi al vi la bezonatan konfeson.
Tion dirinte, li fikse rigardis la grandan krucon, starantan je nemultaj paŝoj for de la pordo kaj, kvazaŭ elektinte la plej bonan turmentilon por preni el li la deziratan malkaŝon, per kava tono sin turnis al la soldatoj:
Ni lin ligu al la kruco, kiel la Majstron de liaj sorĉoj.
Memorante la grandiozajn momentojn sur Kalvario,
la maljunulo sin lasis konduki sen ia kontraŭstaro, kaj silente dankis Jesuon pro lia avero, ĝustatempe veninta, por ke saviĝu el la manoj de la malamiko tiuj virinoj, kiujn li konsideris tre amataj filinoj.
La soldatoj lin rapide ŝnurligis al la bazo de la peza kruco, sen ia kontraŭstaro de ilia viktimo.
La vesperkrepusko estis proksima, kaj Simeon rememoris, ke, antaŭ kelkaj semajnoj la Sinjoro pli dolore suferis. Per arda preĝo li petis de la ĉiela Patro kuraĝon kaj rezignacion, por elteni tian travivaĵon. Li pensis pri siaj forestantaj filoj kaj petis Jesuon akcepti ilin en la mantelon de sia senlima favorkoreco. Ligite al la bazo de la kruco je la brakoj, la trunko kaj la kruroj, li tiam vidis, ke iuj el la fratoj, partoprenantaj en liaj kutimaj preĝoj, jen alpaŝas por la kunveno ĉe la krepusko; tiujn amikojn la soldatoj kaj ties kruela estro tuj arestis.
Demandite pri la maljunulo, kiu tie troviĝis kun la dorso duone nuda por la skurĝado, ĉiuj senescepte diris, ke ili ne konas lin.
Pli ol la atakoj de la senkompataj Romanoj, tia maldanko ĉagrenis profunde lian noblan, sinceran spiriton, kvazaŭ venena dorno trapikus lian koron.
Li tamen tuj revigligis siajn spiritajn fortojn kaj, rigardante la ĉielon, murmuris ardan, angoran preĝon:
- Ankaŭ vi, Sinjoro, estis forlasita! Vi estis la Ŝafido de Dio, senkulpa kaj pura, kaj tamen vi spertis la plej akrajn dolorojn, vi gustumis la amarecon de la plej ŝirantaj perfidoj! Ne via mizera, pekoplena servanto forpuŝu de si la purigajn turmentojn de la atesto!
Ĉe tiu momento, la korto estis jam plena de homoj, kiuj, laŭ la ordonoj de Sulpicio, devis daŭre sidi sur la krudaj benkoj, duonronde dismetitaj, por ĉeesti la sovaĝan scenon, kiel instruon al ĉiuj, kiuj malobeos la justicon de la Imperio.
La unua soldato, laŭ ordono de sia estro, komencis la skurĝadon. Sed, je la tria fojo, kiam liaj manoj svingis la longajn rimenojn, en la abomeninda torturo, sen ia eĉ plej malforta ĝemo de la maljunulo, li subite haltis kaj diskrete flustris al Tarkvinius:
Sinjoro liktoro, ĉe la supro de la kruco brilas ia lumo, kiu paralizas miajn penojn.
Kolera, Sulpicio ordonis, ke alia soldato anstataŭu la unuan, sed tio sama okazis al la turmentantoj, vokitaj al la nigra tasko. Tiam, ekstreme furioza de nekomprenebla malamo, Sulpicio ekprenis la skurĝon kaj batis mem la korpon de sia viktimo, kiu tordiĝadis sub la potenco de neelporteblaj suferoj.
Banata de ŝvito kaj sango, Simeon sentis la krakadon de siaj kadukaj ostoj, kiuj disrompiĝis ĉiufoje, kiam la skurĝo frapis lian malfortiĝintan karnon. Liaj lipoj murmuradis varmajn pregojn, petojn al Jesuo, por ke la turmentado ne daŭru senfine. Malgraŭ la terursento, kiu instigis ilin fornei la maljunan disĉiplon de Jesuo, ĉiuj ĉeestantoj, kun larmoj, tamen vidis liajn neesprimeblajn dolorojn.
En unu momento lia frunto kliniĝis senforta, antaŭvidigante la finon de lia tuta organa rezistado al la martirigo.
Sulpicio Tarkvinius tiam ĉesigis, dum minuto, sian nigran faron kaj, alproksimiĝinte al la maljunulo, kun premata koro flustris al li en la orelon:
Ĉu vi nun konfesas?
Tamen, hardita de la surteraj luktoj dum pli ol sepdek jaroj da suferado, la maljuna Samariano elĉerpita susuris:
La... kristano... devas... morti... kun Jesuo... por... la bono... kaj... la vero...
Mortu do, sentaŭgulo! kriegis Sulpicio; kaj, preninte sian spadon, li enigis ĝin en la malviglan bruston de Simeon.
La sango ekfluis laŭ ruĝaj, abundaj ŝprucaĵoj.
En tiu momento, jam laca de la martirigo, la maljunulo vidis la ekstreman agon, kiu metis finon al liaj suferoj. Li sentis, kvazaŭ ia stranga ilo tranĉas lian dolorantan bruston, sufokitan de la angoro de la morto.
Sed li subite ekvidis du manojn el tralumebla neĝo, kiuj ŝajnis karese glatigi liajn blankajn harojn.
Li konstatis, ke la scenejo trasformiĝis, dum li fermetis la okulojn en tiu dolora momento.
La ĉielo ne estis tiu sama ĉielo, kaj antaŭ si li jam ne vidis perfidulojn kaj turmentantojn. Tiu medio estis saturita de ia milda, konsolanta lumo, kaj en liajn orelojn venis la dolĉajn eĥoj de ia ĉiela ario, eble ludata de nevideblaj artistoj. Li aŭdis dissemitajn kantojn, kiuj laŭdis la dolorojn de ĉiuj malfeliĉuloj, de ĉiuj afliktitoj sur la Tero, kaj vidis la afablan rideton de lumaj, ĉarmaj estuloj.
Ŝajnis al li, ke li rekonas la medion, kiu lin akceptis. Li kredis, ke li estas transportita al la agrablaj anguloj de Kapernaum, al la feliĉaj momentoj, kiam li pretiĝadis por ricevi la benon de la Mesio, kaj estis konvinkita, ke, per ia mistera proceco, li venis al ia Galileo kun pli riĉaj floroj kaj pli bela ĉielo. Tie troviĝis lumbirdoj, kvazaŭ flugilhavaj lilioj de la paradizo, kiuj kantadis sur viglaj, foliplenaj arboj, certe kreskantaj en la ĉielan edeno.
Li penis mastri siajn emociojn en la heleco de tiu Promesita Lando, kiu, laŭŝajne, estis la ĉarma "Regno de la Sinjoro".
Dum momento li ekmemoris la terglobon, siajn lastajn zorgojn kaj siajn dolorojn. Ia sento de laciĝo tiam ekregis lian dispremitan spiriton, sed iu voĉo, kiun liaj oreloj rekonus el inter miloj da aliaj voĉoj, milde parolis al lia koro:
Simeon, venis la tempo de via ripozo! Ripozu nun de viaj ĉagrenoj kaj doloroj, ĉar vi alvenis al mia Regno, kie por eterne vi ĝuos la senliman favorkorecon de Nia Patro!
Ŝajnis al li, fine, ke iu plej zorge kaj karese lin prenas al sia brusto.
Milda balzamo dormetigis lian elĉerpitan, afliktitan spiriton. La maljuna servanto de Jesuo tiam kviete fermis la okulojn, karesate de anĝela estulo, kiu delikate surmetis siajn tralumeblajn manojn sur lian senfortiĝintan koron.
Sed ni reiru al la dolora spektaklo: apud la domo de la Samaria maljunulo, iom granda popolamaso terurita ĉeestas la abomenan scenon.
Ligita al la kruco, la kadavro de la maljuna Simeon verŝas sangon el la granda vundo farita en la koro. Lia frunto estas por ĉiam antaŭenklinita, kvazaŭ petante ripozon en la nobla tero; lia respektinda barbo estas ruĝe dismakulita de sango, ŝprucanta pro la skurĝobatoj, ĉar, Sulpicio, kvankam li scias, ke la spadofrapo estis la fina detalo de la terura dramo, vipadas plu la senvivan korpon, ligitan al la malhonora kruco de la martirigo.
Tio estis, kvazaŭ la elĉeniĝintaj fortoj de Mallumo tute ekposedis la spiriton de la liktoro, kiu, prenite de epilepsia, neesprimebla furiozeco, senkompate skurĝadis la kadavron, vomante insultojn, por impresi la popolamason, kiu lin observadis, konsternita de teruro.
Vidu - li furioze kriegadis - vidu, kiel devas morti la friponaj Samarianoj kaj la murdantaj sorĉistoj! Abomeninda maljunulo! Kunportu en la inferon ankoraŭ ĉi tiun memorigaĵon!
Kaj la skurĝo senkompate frapadis la disfrakasitajn
restaĵojn el la viktimo, nun reduktitajn al ia sanga pasto.
Sed tiam, ĉu pro la negranda profundeco de la bazo de la kruco, kiun skuis la ripetataj kaj fortaj movoj dum la torturo, ĉu kiel punon, difinitan de la superegaj fortoj de la nevidebla mondo, oni vidis, ke la grandega kruco fulmrapide falas teren.
Ekzamenante la situacion dum milono de minuto, la liktoro vane provis eviti la teruran morton, ĉar la supro de la kruco per unu frapo rompis lian kapon kaj tiel neebligis al li la unuan provon de sinsavo. Kun miriga rapideco ĵetita teren, Sulpicio Tarkvinius ne havis tempon por ellasi eĉ unu ĝemeton. El la bazo de la frakasita kranio eliĝis la encefala maso, miksita kun sango.
Ĉiuj rapidis al la renversita korpo de la lupo, mortigita post la ofero de la ŝafo. Unu el la soldatoj detale ekzamenis lian bruston, kie la koro ankoraŭ batis per siaj lastaj aŭtomataj movoj.
La buŝo de la turmentisto estis malfermita, jam ne por la blasfema kriado, sed el la ruĝa gorĝo venis ia ŝaŭmo el salivo kaj sango, simila al naŭza fluaĵo el la faŭko de iu monstro. Liaj okuloj estis malfermegitaj, kvazaŭ ili por eterne rigardadis en la spasmoj de la teruro ian senfinan falangon da timigaj fantomoj...
Impresitaj de la neatendita akcidento, en kiu ili vidis la influon de la mistera lumo, kiun ili vidis ĉe la supro de la kruco, la soldatoj ne sciis, kion fari ĉe tia situacio, ankaŭ konfuzitaj en la ondo da mirego kaj surpriziteco de ĉiuj, en la unuaj momentoj.
Ĝuste tiam aperis ĉe la pordo la nobla figuro de Livia, pala de amara konsterno.
Ŝi kaj Anna, en la kaverno, kie ili rufiĝis, sentis la danĝeron kaj, fervore preĝante, petis la kompaton de Jesuo en tiuj afliktitaj horoj.
Al iliaj oreloj venis la konfuzaj murmuroj de la diskutoj kaj la parolbruo de la vigle kverelanta popolo, dum la minutoj de la okazaĵo, kiun ĉiuj, ĝin ĉeestantaj, rigardis kiel punon el la Ĉielo.
Ili ambaŭ, afliktitaj kaj korpremataj, konsiderante, ke estas jam tro malfrue, decidis eliri kune kun Flavia, kiaj ajn estos la sekvoj de tia paŝo.
Veninte al la pordo kaj ĉe la terura vido je la kadavro de Simeon, preskaŭ reduktita al ia senforma pasto, sub la bazo de la kruco, kaj antaŭ la korpo de Sulpicio sternita en distanco de nemultaj paŝoj, kun la bazo de la kranio frakasita, ili kompreneble spertis nedifineblan teruron.
Sed la paroksismo de la emocioj daŭris nemulte da
minutoj.
Dum la servistino dronis en plorsinguloj, Livia, kun la energio, karakterizanta ŝian spiriton, kaj la fido, heliganta ŝian koron, tuj komprenis la okazintaĵon kaj, opiniante ke la situacio postulas la forton de potenca volo, por ke refariĝu la ĝenerala ekvilibro, diris al la servistino, decide donante al ŝia gardo sian filinon:
- Anna, mi petas vin havi plej grandan kuraĝon en ĉi tiu dolora travivaĵo, des pli, ĉar ni devas memori, ke la boneco de Jesuo preparis nin por digne elporti ankoraŭ ĉi tiun akran provon! Tenu Flavian ĉe vi, dum mi agos por la restarigo de la trankvileco!
Ŝi rapide sin direktis al la popolamaso, kiu kvietiĝis, laŭgrade kiel ŝi preterpasadis.
Tiu virino, de nobla, gracia beleco, vidigis tra la rigardo ian flamon de profunda indigno kaj malĝojo. Ŝia severa aspekto montris la ĉeeston de venĝanta anĝelo, oportune aperinda inter tiuj malkleraj, malaltklasaj homoj.
Alproksimiĝinte al la kruco, kie kuŝis la du kadavroj, ĉirkaŭitaj de la tie reganta konfuzo, ŝi petis Jesuon pri la kuraĝo kaj la forto necesaj, por ke estu subigitaj la nerveksciteco kaj maltrankvileco de ĉiuj alestantoj. Ŝi sentis, ke ia superhoma forto ekposedis ŝian animon, en la ĝusta momento. Dum minuto ŝi ekpensis pri sia edzo, pri la sociaj konvencioj, pri la brua skandalo de tiuj okazaĵoj; sed la sinofero kaj la glora morto de Simeon estis por ŝi la plej konsola kaj sankta ekzemplo. Ŝi forgesis ĉion kaj memoris nur, ke Jesuo staras super ĉiuj pasemaj aferoj sur la Tero, kiel la plej alta simbolo de vero kaj amo, por la nemortema feliĉo dum la tuta vivo.
Instigita de admiro kaj sciante, kiu staras antaŭ liaj okuloj, unu el la soldatoj alproksimiĝis al ŝi kaj kun plej alta respekto diris:
Sinjorino, mi devas prezenti al vi niajn nomojn, por ke vi povu fari uzon el nia servo por tio, kion vi juĝos necesa.
Soldatoj - ŝi respondis per decida tono - nenies nomon vi bezonas konigi. Mi dankas vin por via spontanea sindoneco, kiu, antaŭ kelkaj minutoj, estis krima nehumanaĵo; mi bedaŭras nur, ke ses viroj, en akordo kun ĉi tiu popolamaso, konsentis pri la plenumo de tiu ekstrema malnoblaĵo, kiun la Dia tribunalo ĵus punis antaŭ viaj okuloj!
Ĉiuj, kvazaŭ per ia sorĉo, estis silentaj, aŭdante tiujn energiajn vortojn.
La popolo havas ja tian misteran animŝanĝemon: iafoje sufiĉas unu gesto, por ke ĝi sin ĵetu en la abismojn de la krimo kaj de la malordo; unu vipa vorto, por igi ĝin reveni al la necesaj silento kaj ekvilibro.
Livia komprenis, ke ŝi mastras la situacion, kaj, sin turnante al la subuloj de Sulpico, kuraĝe parolis:
Nu, ni restarigu la trankvilecon de ĉiuj, forportante tiujn kadavrojn.
Sinjorino - respekte proponis unu el la soldatoj -, ni sentas la devon sendi iun al Kapernaum, por ke lia provincestra moŝto estu informita pri ĉi tiuj okazaĵoj.
Kun la sama sereneco, ŝi tamen firme respondis:
Soldato, mi permesas la foriron de neniu el vi, ĝis vi entombigos ĉi tiujn korpojn. Se via provincestro havas koron de sovaĝa besto, miaflanke, mi nun sentas la devon protekti la pacon de la noblaj animoj. Mi ne deziras, ke refariĝu en ĉi tiu domo alia sceno de malhonoro kaj krima fiaĵo. Se la aŭtoritato, en ĉi tiu lando, iris ĝis la plej absurdaj kruelaĵoj, mi preferas preni ĝin sur min en ĉi tiu vespero, pagante la ŝuldon de la koro al la restaĵoj el ĉi tiu respektinda apostolo, murdita ĉe la kunhelpo de via krima malsaĝo.
Ĉu vi ne deziras konsulti pri tio la aŭtoritatulojn en Sebasto? - time demandis unu el ili.
Tute ne - ŝi respondis kun brava sereneco. - Kiam la cerbo de iu provincestro estas venenita, la koro de liaj regatoj estas same difektita. Ni vane atendus ian agon favore al la pli malaltrangaj kaj malfeliĉaj pro tio, ke Judujo troviĝas sub la tiraneco de kruela, ŝakala viro. Almenaŭ hodiaŭ mi volas alfronti la potencon de la malico, kaj, por min helpi, mi petos la senliman kompatemon de Jesuo.
Antaŭ ŝia serena, nekonsternebla teniĝo, la Romaj soldatoj eksilentis, kaj, obeante ŝiajn ordonojn, kuŝigis la senvivajn restaĵojn el Simeon sur la grandan krudan tablon, ĉe kiu fariĝis la kutimaj preĝoj.
Nur tiam la samaj kunuloj, kiuj malkonfesis la grandaĝan majstron de la Evangelio, respekte alproksimiĝis al lia kadavro, kies manojn ili ame kisis, pentante pri sia manko de kuraĝo kaj de animfirmeco, kaj kovris per floroj liajn sangmakulitajn restaĵojn.
Vesperiĝis, sed la neintensa heleco de la krepusko, en al ĉarma pejzaĝo de Samario, ankoraŭ ne tute forlasis la horizonton.
Ŝajnis, ke ia nedifinebla forto helpas la spiriton de Livia, inspirante al ŝi ĉiujn necesajn paŝojn.
Per la grandega peno de multenombraj Samarianoj estis baldaŭ eltiritaj pezaj ŝtonoj el la amaso da rokoj, ŝirmantaj la kavernon, kie rifuĝis la tri forkurintaj virinoj; dume, laŭ la ordono de Livia, la ses soldatoj malproksime de tie fosis tombon por la korpo de Sulpicio.
Jam brilis la unuaj steloj, kiam finiĝis la improvizo de tiuj korŝiraj laboroj.
En la momento, kiam estis transportataj la restaĵoj el la maljunulo, kiujn ŝi mem envolvis en blankan tolaĵon. Livia decidis preĝi, petante la Sinjoron akcepti en sian Regnon de Lumo kaj Vero la noblan animon de sia brava apostolo.
Ŝi genuiĝis, kvazaŭ ia anĝela figuro, ĉe tiu modesta, kruda benko, sur kiu tiel ofte sidis la servanto de Jesuo, inter siaj foliriĉaj, tre amataj olivarboj. Ĉiuj alestantoj, eĉ la soldatoj mem, kiuj sentis sin poseditaj de ia mistera timo, falis sur la genuojn por sama honoro, dum, en la lumo de kelke da torĉoj, blovadis parfumitaj la ventetoj de la ĉarmaj, stelplenaj noktoj en Samario, antaŭ du mil jaroj ...
Fratoj - ŝi komencis emociita, je la unua fojo prezidante kunvenon da kredantoj -, ni levu al Jesuo nian koron kaj nian penson!
Ia pli forta sensacio kvazaŭ sufokis ŝin voĉon kaj plenigis ŝiajn okulojn per doloraj larmoj...
Tamen, kvazaŭ nevideblaj, potencaj fortoj ŝin kuraĝigis, ŝi serene parolis plu:
Jesuo, dolĉa, dia Majstro, hodiaŭ estis la glora tago, kiam forflugis en la Ĉielon brava apostolo de via regno! Ĉi tie sur la Tero, Sinjoro, li estis nia protekto, nia helpo kaj nia espero! En lia fido ni trovis la necesan forton, kaj el lia kompatema koro ni sukcesis ĉerpi la necesan konsolon! Sed vi opiniis oportuna, ke Simeon ripozu en via ama, kompatema sino! Kiel vi, tiel same li suferis la turmentojn sur la kruco, montrante la saman konfidon je la Dia Providenco dum la doloraj torturoj, turditaj de lia amara atesto! Akceptu lin, Sinjoro, en vian Regnon de Paco kaj Favorkoreco!
"Simeon fariĝis feliĉa per siaj doloroj, per sia morala hardeco, per siaj afliktoj, elportitaj kun la kuraĝo kaj la fido, kiujn vi instruis al ni... Helpu lin en la lumo de la Paradizo de via senlima amo, kaj ni, ekzilitaj en la resopiro kaj en la aflikto, lernu la luman lecionon, kiun ni ricevis de via brava Samaria apostolo! Se vi iam trovos ankaŭ nin indaj je tiu sama ofero, fortikigu nian energion, por ke ni pruvu al la mondo la altan valoron de viaj instruoj, kaj helpu nin kuraĝe morti, por via paco kaj por via vero, kiel via fervora misiisto, kiun ni, en ĉi tiu momento, honoras per nia amo kaj nia danko.
Tiam ŝi nelonge interrompis sian preĝon kaj poste ĝin daŭrigis plu:
- Jesuo, al vi, kiu venis al ĉi tiu mondo, prefere por helpi tiujn jam sen espero pri sia saviĝo, kaj por levi tiujn pli malsanajn kaj pli malfeliĉajn, ni direktas nian peton ankaŭ por la krimulo, kiu ne hezitis moki viajn leĝojn de frateco kaj amo, martirigante senkulpulon, kaj kiu estis forkaptita de la morto, por la juĝado antaŭ via tribunalo. Ni volas forgesi lian kruelaĵon, same kiel vi, de sur la malhonora kruco de via martirigo, pardonis viajn turmentantojn... Helpu nin, Sinjoro, por ke ni komprenu kaj praktiku viajn instruojn!
Ekstarinte, plena de emocio, Livia malkovris la kadavron de la apostolo kaj je la lasta fojo kisis liajn manojn; poste, ŝi ekkriis, milda kaj larmanta:
- Adiaŭ, mia majstro, mia protektanto kaj mia amiko... Jesuo akceptu vian klarvidan, justan spiriton en sian regnon de neestingiĝema lumo, kaj mia animo sciu profiti, en ĉi tiu mondo, vian lecionon pri fido kaj heroeco!
Kuŝante en ĉerko tie rapide preparita, la senviva korpo de Simeon estis kondukita al sia lasta ripozejo. Multe da torĉoj brulis por la amara, dolora ceremonio. Kaj, dum la kadavro de liktoro Sulpicio estis metita en la malsekan teron, sen ia alia helpo krom la brakoj de liaj subuloj, la nobla maljunulo iris kuŝi antaŭ sia templo kaj sia nesto, inter la karesaj ventetoj de la valo, en la freŝa ombro de la olivarboj, al li tiel karaj!
Livia poste forpermesis la soldatojn de la provincestro kaj, gardata de bravaj, sindonaj homoj, pasigis la lastajn horojn de la nokto kune kun Anna kaj sia filino, en profunda meditado kaj doloraj zorgoj.
Ĉe matenruĝo, ili definitive foriris de la valo de Ŝeĥem, akompanataj de iu najbaro de Simeon, kaj revenis al Kapernaum, kunportante en siaj animoj multe da lecionoj por sia tuta vivo.
Sciante, ke nepre falos sur ilin la venĝo de la administraj aŭtoritatuloj, ili revene prenis aliaj n vojojn, kiuj multe mallongigis ilian iradon, ne haltante ĉe Nain por ŝanĝi la ĉevalojn. Post kelkaj horoj da seninterrompa rajdado, ili atingis la kvietan hejmon, kie ili ripozis de la travivitaj batoj.
Livia malavare monregalis sian sindonan vojkamaradon kaj foriris en siajn ĉambrojn, kie ŝi fiksis sur multekosta bazo la lignan kruceton, kiun la apostolo donacis al ŝi, kelkajn horojn antaŭ sia kruela martirigo.
Kelke da tagoj forpasis post tiuj malfeliĉaj okazaĵoj.
Informite pri ĉiuj detaloj de la faktoj, Poncio Pilato rabiiĝis de sovaĝa kolero. Rekonante, ke lin kontraŭstaras potencaj oponantoj, kiel Publio Lentulus kaj ties edzino, li, siaflanke, penis malvolvi tutan bobenon el teruraj venĝoj. Li iris tuj al sia palaco en Samario kaj igis ĉiujn loĝantojn de tiu regiono tre altpreze pagi por la morto de la liktoro, ilin humiligante per malhonoraj, hontindaj ordonoj. Multaj el la pacamaj loĝantoj de la valo estis murditaj, kaj la reto da krimoj kaj kruelaĵoj de lia venĝema, pereiga menso disetendiĝis al Sebasto kaj aliaj pli progresintaj lokoj.
Sed ni restu en Kapernaum kaj tie ni atendu la alvenon de iu sinjoro.
Efektive, post kelkaj tagoj la senatano revenis de sia vojaĝo tra Palestino. Livia tiam sciigis lin pri ĉio okazinta dum lia foresto. Publio Lentulus silente aŭdis ŝian raporton. Proporcie kiel li eksciis tiujn okazaĵojn, li sentis sin posedata de indigno kontraŭ la administranto de Judujo, ne nur pro ties politika malbona konduto, sed ankaŭ pro la treega persona antipatio, kiun Pilato inspiris al li; ĉe tiuj okazaĵoj, li decidis eĉ unu sekundon ne heziti senkompate procesi la provincestron, opiniante, ke li devas persekuti la plej kruelan el siaj malamikoj.
La leganto eble kredos, ke al la fiera Romano estis la koro tuŝita kaj modifitaj la sentoj rilate al lia edzino, pri kiu pretendis posedi la plej klarajn pruvojn de mallojaleco kaj ĵurrompo, en la sankta sino de la hejmo kaj de la familio. Sed Publio Lentulus estis homo, kaj, en tia malforta, mizera kondiĉo, li nepre estis kreitaĵo de sia tempo, de sia edukado kaj de sia medio.
Aŭdinte la lastajn vortojn de sia edzino, kiu emociita parolis, kiel iu, kiu petas apogon kaj postulas la rajton pri iu kareso, li severtone diris:
Livia, mi ĝojas pro via konduto kaj preĝas al la dioj por via edifo. Viaj agoj simbolas por mi la realecon de via revirtiĝo, post la granda falo, kiun mi vidis per propraj okuloj. Vi ja scias, ke por mi la edzino jam ne devas ekzisti; mi tamen laŭdas la patrinon de miaj infanoj kaj sentas min konsolita, ĉar, kvankam vi ne rekonsciiĝis en la tempo oportuna por esti feliĉa, vi tiris vin el la ombro ankoraŭ kun la eblo vivi... Malgraŭ sia malfrueco, via repuŝo je tiu kruela viro rajtigas min kredi vian patrinan sindonemon, kaj tio sufiĉas!
Tiuj vortoj, diritaj per superula, seka tono, montris al Livia, ke la kordisiĝo de la geedzoj devas nepre daŭri plu en la hejma interno.
Afekticiita de la skuoj de sia morala martirigo, ŝi foriris en sian ĉambron, kie ŝi genuiĝis antaŭ la kruco donacita de Simeon, kun senkuraĝa kaj frakasita animo. Tie, ŝi meditadis pri sia dolora situacio, sed, ĉe unu momento, ŝi vidis, ke la humila memoraĵo de la Samaria apostolo radias ian karesantan, brilan lumon, kaj samtempe ia milda voĉo murmuris ĉe ŝiaj oreloj:
Infano, ne esperu el la Tero la feliĉon, kiun la mondo ne povas doni al vi! Tie, ĉiuj feliĉoj similas forpasemajn nebulojn, aerdisiĝantajn ĉe la varmo de la pasioj aŭ ĉe la ruiniga blovo de la plej teruraj elreviĝoj! Sed atendu la regnon de la dia kompatemo, ĉar en la loĝejoj de la Sinjoro estas lumo sufiĉa, por ke floru la plej sanktaj esperoj de via patrina koro! Ne atendu do el la Tero ion alian, ol la dornan kronon de la ofero...
La senatanedzino ne miris pro tiu fenomeno. Konante, laŭ la popola famo, la reviviĝon de la Sinjoro, ŝi estis plene konvinkita, ke tio estis la sin savinta animo de
Simeon, kiu, laŭ ŝia opinio, revenis el la lumo de la Dia regno, por kuraĝigi ŝian koron.
Dum sinsekvaj semajnoj Publio Lentulus akceptis la viziton de multe da Samarianoj, kiuj petis lin uzi energiajn rimedojn kontraŭ la ekscesoj de Poncio Pilato, kiu, tiam en sia palaco en Samario, kie li malofte sidis, ne ĉesis ordoni la murdadon aŭ la sklavigon de multenombraj homoj, kiel venĝon pro la morto de tiu, kiu en liaj okuloj estis la plej bona kortegano en lia domo.
Post kelka tempo Komenio revenis el Romo, kune kun kompetenta instruisto por la malgranda Flavia. Krom tiu klera mentoro, kiun la delikata komplezemo de Flaminio Severus sendis al Publio, venis ankaŭ novaj sciigoj, kiujn la senatano konsideris kuraĝigaj. Konsentante la peton de Flaminio, la altaj aŭtoritatuloj de la Imperio ordonis la revenon de la pretoro Salvio Lentulus, akompanata de sia familio, al la sidejo de la imperia regado; tiu amiko el Romo petis, ke Publio private sendu la li pozitivajn informojn pri la administrado de Pilato en Judujo, por ke la Senato proponu ties transforigon.
Sekve de tio, Komenio post kelka tempo reiris al Romo, kunportante al Flaminio dikan proceson, kiu enhavis ĉiajn kruelaĵojn, faritajn de Pilato kontraŭ la Samarianoj. Pro la distancoj, la proceso treniĝadis en la administraj kabinetoj ĝis la jaro 35, kiam la Prokuroro de Judujo estis vokita al Romo; tie li estis eksigita je ĉiuj funkcioj en la imperia regado, kaj estis ekzilita en Vienon, en Gallujo, kie post tri jaroj li sin mortigis, turmentata de konsciencriproĉoj, de seniĝoj je ĉia komforto kaj de suferoj.
Publio Lentulus restadis plu, kun siaj esperoj de patro, en la sama vilao en Galileo, kaj dediĉis sin preskaŭ nur al siaj studoj, al siaj administraj procesoj kaj al la edukado de sia filino, kiu tre frue montris inklinon al la literaturo kaj rimarkindan inteligentecon.
Livia restigis Annan sub sia zorgado, kaj ili ambaŭ ĉiam preĝadis antaŭ la kruco, kiun Simeon donacis al ili ĉe sia ekstrema momento, petante de Jesuo la forton necesan por la malfacilaj luktoj de la vivo.
La familio de Lentulus vane esperis, ke la destino reportos al ĝi la ĉarman rideton de la malgranda Marko. Sed dum la senatano kaj lia filineto preparis sin por la mondo en la kompanio de Livia kaj Anna, kiuj lokis siajn esperojn en la Ĉielo, ni lasu forpasi pli ol dek jarojn super la dolora sereneco de la vilao en Kapernaum, pli ol dek jarojn, kiuj treniĝadis peze, silente, malgaje...
FINO DE LA UNUA PARTO
DUAPARTO
I
LA MORTO DE FLAMINIO
La jaro 46 kviete fluadis.
En Kapernaum, jen denove ni renkontas niajn konatojn en relativa sereneco.
La administraj aŭtoritatuloj, en Romo, jam ne estis la samaj. Tamen, apogita sur la prestiĝo de sia nomo kaj sur la granda politika influo de Flaminio Severus ĉe la Senato, Publio Lentulus daŭrigis sian komision en Palestino, kie li ĝuis ĉiujn politikajn rajtojn kaj privilegiojn ĉe la provinca administrantaro.
Atendante la okazon rericevi sian filon, kiun la tempo ankoraŭ tenis en la regiono de la misteraj ombroj, la senatano vane restadis tie, malgraŭ sia granda sopiro reveni al la sidejo de la imperia regado. Jam de kelkaj jaroj li tute perdis la esperon trafi sian celon, des pli, ĉar - li rezonis - Marko Lentulus tiam estus en sia unua fazo de juneco kaj do nerekonebla por la patraj okuloj.
Aliajn fojojn la fiera patricio opiniis, ke lia filo jam ne vivas; ke la malicaj, krimaj fortoj, kiuj kaptis la infanon for de lia hejmo, certe mortigis la gracian Markon, timante senapelacian punon. Sed interne de lia animo vibradis la intuicio, ke Marko ankoraŭ vivas; tial, inter la ĉiutagaj duboj kaj alternativoj, li decidis unue aŭdi la voĉon de la patra devo, uzante ĉiajn rimedojn por trovi sian infanon, tie restante sen ia difinita limtempo, kontraŭante ĉiujn siajn plej firmajn kaj sincerajn projektojn.
Liaj fizionomiaj trajtoj tiam nur iomete ŝanĝiĝis, kvankam dek tri jaroj estis forruliĝintaj post la doloraj okazaĵoj en 33. Liaj haroj ankoraŭ tute konservis sian naturan koloron kaj nur kelke da preskaŭ nerimarkeblaj sulkoj havigis al lia vizaĝo pli profundan severecon. Konstante nebuligis lian mienon ia serena malgajeco, kiu igis lin izoliĝi for de la socia vivo kaj droni en la oceano de siaj paperoj kaj studoj; lia plej granda absorba zorgo estis la edukado de la filino, pri kiu li klopodis por ŝin doti per la plej altaj intelektaj kaj sentaj kvalitoj. Lia hejma vivo estis ankoraŭ la sama, kvankam lia koro ofte petadis lin refari la geedzecan ligilon, konsidere tiujn dek tri jarojn da kordisiĝo, dum kiuj Livia tute rezignis ĉiujn distraĵojn, escepte la laborojn en sia hejmo kaj de sia fervora, sincera kredo. Tute sola kun siaj pensoj, Publio Lentulus lasis sian menson vagadi tra la plej dolĉaj kaj malproksimaj rememoroj; dum tiuj horoj de memobservado, li aŭdis la voĉon de la konscienco, kiu supreniris de la koro al la cerbo, kvazaŭ tio estus ia peto al la nefleksebla prudento, provanta disbati liajn antaŭjuĝojn; sed la fiero, per sia nerompebla rigideco, ĉiam venkadis. Io interna diris al li, ke lia edzino estas libera de ĉia makulo, sed lia vantamo tuj igis lin vidi la neforgeseblan scenon pri lia edzino eliranta, en maskovesto, el la privata ĉambro de Pilato, kaj kun terursento aŭdi la mokajn vortojn de Fulvia Prokula, vomanta siajn strangajn, krimajn kalumniojn...
Sed Livia rifuĝis en ian atmosferon de malĝoja rezignacio, kiel iu atendanta la supernaturajn helpojn, kiuj neniam aperas dum la paso de la homa ekzistado. Ŝia edzo restigis ŝin ĉe sia filino, konsiderante nur ŝian patrinecon, sed tute ne permesis al ŝi enmiksiĝi en liajn edukajn planojn kaj laborojn.
Por Livia tia akra bato estis la plej granda sufero en ŝia vivo. La kalumnio mem ne tiel profunde ŝin vundis; sed la fakto, ke oni ŝin juĝas nenecesa ĉe la amata filino, aspektis en ŝiaj okuloj kiel la plej dolora humiligo en ŝia ekzistado. Ĝuste tial ŝi tenadis la ŝildon de la fido kaj penadis heligi sian suferantan animon per la lumo de sia fervora, sincera kredo.
Malsame ol ŝia edzo, ŝia vizaĝo ne konservis la organan energion, sed atestis la ruinigan agadon de la tempo kun peza ŝarĝo el suferoj kaj afliktoj. Sur ŝia frunto, al kiu la doloroj donis sanktan aspekton, jam pendis kelkaj arĝentblankaj haroj, kaj ŝiaj enkaviĝintaj okuloj havis ian misteran brilon, kiu estis kvazaŭ pliintensiĝinta pro tio, ke ili estis konstante fiksitaj sur la ĉielo. Ŝiaj fizionomiaj trajtoj, kvankam ili montris tro fruan maljunecon, tamen ankoraŭ travidigis ŝian pasintan belecon, nun transformitan en noblan, nedifineblan esprimon de martiriĝo kaj virto. Unu solan peton ŝi faris al sia edzo, kiam ŝi vidis sin fortirita for de siaj plej karaj estuloj, en la hejma medio, eĉ for de la spirita kontakto kun sia filino, kio pli afliktis ŝian turmentatan koron: tio estis, ke li al ŝi permesu daŭrigi siajn kristanajn servojn, kune kun Anna, kiu tiel forte alligiĝis al ŝi, kun tiu sindonemo, jam al ni konata, tiel granda, ke ŝi forpuŝis ĉiujn svatiĝantojn. La senatano konsentis al ŝi plenan permeson por tio, kaj eĉ diskrete havigis al ŝi monrimedojn por la helpo al la multenombraj laborantoj por la doktrino, kiuj venadis al ŝi, kalkulante je ŝiaj materialaj kapabloj por renovigaj iniciatoj.
Ni prezentu nun Flavian Lentulian al tiuj, kiuj vidis ŝin ankoraŭ infano, malsana kaj timema.
En sia brila aĝo de dudek du jaroj, ŝi montris la frukton de la edukado, per kiu la patro ŝin dotis, havigante al ŝi la fortan personecon de sia karaktero kaj de sia spirita konstruiteco.
La filino de la senatano similis al Livia laŭ la ĉarma gracieco de siaj fizikaj naturdotoj, kaj al Publio Lentulus, laŭ la koro. Edukita de eminentaj instruistoj, sin reciproke sekvintaj jaro post jaro kaj elektitaj de la geedzoj Severus, kiuj neniam forgesis siajn malproksimajn amikojn, ŝi perfekte scipovis sian nacian idiomon, same facile manipulis la Grekan lingvon kaj ĉiam kontaktis kun la plej famaj aŭtoroj pro sia konstanta kunvivado kun la klereco de sia patro.
Dum tiu epoko la intelekta edukado de la Romanaj junulinoj estis ja akcesora demando kaj nesufiĉa. La entuziasmigaj spektakloj en la amfiteatroj kaj la neekzisto de iu serioza okupiĝo por la tiamaj virinoj, pro la senĉesa multigo kaj ĉiam pli malalta prezo de la sklavoj, rimarkinde difektis la kulturon de la Romanaj virinoj dum la apogeo de la Imperio, kiam iliaj spiritoj rampadis meze en la skandalo, en la morala korupto kaj en la diboĉa vivado.
Tamen la senatano trudis al si mem esti homo de antikva karaktero. Ne viŝiĝis el lia memoro la heroaj, superbelaj virtoj de la neforgeseblaj matronoj kaj de liaj familiaj tradicioj, kaj tial, dekliniĝante de la epoko, li klopodis por prepari sian filinon por la socia vivo, per la plej rafinita kulturo, kvankam li samtempe plenigis ŝian koron per fiero kaj vantamo, kun ĉiuj tiamaj antaŭjuĝoj.
La junulino tre amis sian patrinon, sed, obeante sian patron, kiu ŝin konstante tenadis ĉe si, en siaj studokabinetoj aŭ dum la kutimaj nedaŭraj vojaĝoj, ŝi ne kaŝis sian preferon por la patra spirito, kies plej brilajn kaj noblajn kvalitojn ŝi, laŭ sia opinio, ricevis; ŝi tamen ne povis kompreni la dolĉan humilecon kaj la heroan rezignacion de sia tiel digna, tiel malfeliĉa patrino.
La senatano penis disvolvi ŝiajn literaturajn inklinojn, ebligante al ŝi la plej bonajn intelektajn akirojn kaj admirante ŝian esprimfacilecon, precipe en poezio, tiel alte ŝatata en tiu epoko.
La tempo fluadis en relativa trankvileco por ĉiuj koroj. Iam kaj iam, oni parolis pri la ebleco de la reveno al Romo; sed la efektivigo de tiu plano estis ĉiam prokrastata pro la espero pri la retrovo de la malaperinta knabo.
En unu milda tago de Marto, kiam la foliriĉaj arboj kovriĝis per floroj, jen troviĝis en la domo de la senatano unu viro, urĝe veninta el Romo.
Tio estis komisiito de Flaminio Severus, kiu per longa letero sciigis al sia amiko sian malfortikan sanstaton kaj esprimis la deziron vidi lin, antaŭ ol morti. Tiu privata dokumento enhavis kortuŝajn petojn, kiuj naskis en la spirito de Publio la plej seriozajn pripensojn. Sed letero, subskribita de Kalpurnia kaj aparte veninta, estis decida. Per tiu korelverŝigo la respektinda sinjorino informis lin pri la sanstato de sia edzo, opiniante, ke ĝi estas tre grava, kaj reliefigis la ĉagrenojn kaj la zorgojn, kiujn ili ambaŭ travivis koncerne siajn filojn, kiuj, en vigla junaĝo, sin donadis al la plej malsolida konduto, laŭirante la fluon de la tiamaj frivolaĵoj. Ŝi finis la emocian leteron, petante sian amikon, ke li revenu, ke li helpu ilin en tiu krizo, ĉar lia amikeco kaj patra intereso estus ia moderiga forto ĉe Plinio kaj Agripo, kiuj, jam plenaĝaj, sin lasis treni de la kirlego de la plej pereigaj plezuroj.
Publio Lentulus eĉ unu momenton ne hezitis. Li montris al sia filino la ricevitajn leterojn kaj, kune kun ŝi ekzameninte ilian enhavon, komunikis al Livia sian intencon reveni al Romo ĉe la unua oportuna okazo.
La nobla sinjorino tiam pripensis, kiel malsama estos ŝia vivo en la granda urbo de la Cezaroj, nun, kiam ŝi havis aliajn ideojn, kaj petis Jesuon, ke ne manku al ŝi la kuraĝo necesa por venki ĉiajn luktojn, kiujn ŝi devos elteni en la Roma socio, por konservi sendifekta sian fidon.
La reveno al Romo ne postulis do longan tempon. La sama komisiito portis la instrukciojn de la senatano al ties amikoj en la ĉefurbo de la Imperio, kaj, post nelonge, atendis ilin, en Cezarea, galero, per kiu Publio Lentulus kaj lia familio returne vojaĝis al sia patrolando, post restado dum dek kvin jaroj en Palestino.
Ne estas necese paroli pri la negravaj okazaĵoj dum tiu reveturo; ja banalaj estis la tiamaj vojaĝoj, kun sia teda unutoneco, la malrapide preterpasantaj vidaĵoj kaj la dolora spektaklo de la suferado de la sklavoj.
Ni devas tamen aldoni, ke, baldaŭ alvenonte, la senatano vokis siajn filinon kaj edzinon kaj per diskreta tono diris al ili:
- Antaŭ ol ni alvenos, estas necese, ke mi komuniku al vi mian decidon pri nia malfeliĉa Marko.
"Jam de multaj jaroj mi neniel parolas pri tiu afero al miaj amikoj en Romo, kaj ne deziras esti rigardata kiel malbona patro en nia socio. Nur unu cirkonstanco, kiel la nuna, kiu turdas al ni ĉi tiun vojaĝon, devigus min reveni, ĉar estas nepravigeble, ke patro forlasas sian filon en tiuj regionoj, eĉ tiam, se lin turmentas la necerteco, ĉu la infano ankoraŭ vivas.
"Mi do decidis diri al ĉiuj, kiuj demandos min, ke mia filo estas mortinta jam de pli ol dek jaroj, kaj li ja devas esti mortinta rilate nin, ĉar neeble estus al ni lin rekoni, en la okazo, se li reaperus.
"Se iu ekscius niajn ĉagrenojn, ne mankus maliculoj, kiuj dezirus trompi nian bonfidon, ekspluatante la familian sentimentalecon.
"La du virinoj konsentis pri lia decido, kiu ŝajnis al ili la plej ĝusta, kaj post kelkaj minutoj estis videbla la haveno de Ostio, nun bele aspektanta pro la zorgado de la imperiestro Klaŭdio, kiu tie farigis interesajn kaj monumentajn verkojn.
En tiu horo ne estis rimarkata la ĝojo, natura sento en tiaj cirkonstancoj.
La foriro, antaŭ dek kvin jaroj, estis ia kanto al la dolĉaj esperoj je la estonteco; sed la reveno estis plena de amara silento de la plej suferigaj realaĵoj.
Krom la elreviĝo pri la geedza vivo Publio kaj Livia ankaŭ ne vidis tie, inter la amikoj ilin atendantaj, la vizaĝojn de Flaminio kaj Kalpurnia, kiujn ili konsideris tre amataj gefratoj.
Du simpatiaj, fortikaj junuloj, kun senĝenaj movoj, en siaj modelaj togoj, tamen sin tuj direktis al ili per komfortaj boatoj, apenaŭ la ŝipo ĵetis ankron; tiujn junulojn la senatano kaj lia edzino tuj rekonis kaj akceptis per amika, kortuŝa ĉirkaŭpremo.
Ili estis Plinio kaj ties frato, kiuj, komisiitaj de siaj gepatroj, venis por saluti la karajn forestintojn.
Prezentataj al Flavia, ili ambaŭ faris instinktan geston de admiro kaj rememoris la forirtagon, kiam ili komforte kuŝigis sur la liton de la kajuto tiun iaman infanon, kiu, malsana, ĝemetis kaj grimacis.
La junulino, siaflanke, estis impresita de iliaj figuroj, pri kiuj ŝi gardis neprecizan memoron, tian saman, kian pri siaj de longe pasintaj infanjaroj. Precipe Plinio Severus, la pli juna, ŝin profunde impresis: dudeksesjara, li aspektis elegante kaj noble, ĝuste tiel, kiel ŝia virina imagemo revis sian heroon.
Ankaŭ estis tuj rimarkite, ke la junulo ne estas indiferenta por tiuj emocioj, ĉar, post la unuaj impresoj pri la vojaĝo kaj la komentariioj pri la sanstato de Flaminio Severus, stato, kiun ties filoj rigardis kiel treege gravan, Plinio oferis sian brakon al la junulino; ĉe tio Agripo admonis lin, per iomete ĵaluza tono:
Kion do vi faras Plinio? Via troa intimeco povas ofendeti Flavian!
Nu, Agripo - li respondis kun sincera rideto -, la formalaĵoj de la socia vivo tre malutilas al vi. Flavia, kiel denaskiĝa patricino, certe ne miras pri niaj kutimoj, kaj, cetere, mi ne naskiĝis por la ŝtata disciplino, kiun vi tiel ŝatas!
Ĉe tiuj vortoj, diritaj kun videbla bonhumoro, Publio Lentulus parolis, sentante sin komforte en sia preferata atmosfero:
Ni ekiru, miaj infanoj!
Kaj li oferis la brakon al sia edzino, por ludi la komedion pri la geedza feliĉo dum la ordinara vivo en la granda urbo, sekvate de Plinio, kiu kondukis la junulinon per sia fortika brako, almilitanta virinajn korojn; tiel ili elŝipiĝis kune kun Agripo, sed, antaŭ ol iri plu al Romo, ili ĝuis nedaŭran ripozon, por kiu la fratoj Severus, kun plej granda zorgo kaj spontanea sindonemo, faris ĉiujn necesajn paŝojn.
Livia ne forgesis Annan, ĉion aranĝante por ŝia komforto ĉe la ceteraj geservistoj tra la tuta vojo ĝis la domo, al kiu ili revenis.
Direktante sin al urbo, la senatano tiam pensis, ke li fine revidos sian tre amatan amikon. Jam de multaj jaroj li dorlotadis la penson buŝe konfesi al tiu amiko ĉiujn siajn ĉagrenojn en la geedzeca vivo, sincere malkaŝante al Flaminio siajn plej intimajn zorgojn pri la faktoj, kiuj disigis lin de la ekzino. Li soifis la amikajn vortojn kaj la konsolajn klarigojn de Severus, ĉar li sentis ke li amas sian edzinon super ĉio, malgraŭ ĉiuj spertitaj batoj. Sincere li ne kredis ŝian devodekliniĝon, kaj tial nur lia homa fiero detenis lin de repaciĝo, kiu tago post tago fariĝis pli bezona.
Baldaŭ ili troviĝis antaŭ la pasintatempa loĝejo, bele ornamita por ilin akcepti. Multenombraj servistoj iradis tien kaj reen, dum la ĵusvenintoj rekone vizitis la pli intimajn lokojn.
Jam de dek kvin jaroj la palaco sur la monteto Aventino atendis siajn posedantojn, sub la streĉa zorgado de sindonemaj, dignaj sklavoj.
Post nelonge estis farita simpla manĝo en la triklinio, dum la fratoj Serevus, kiuj partoprenis en tiu manĝo, restis kun siaj geamikoj, por ke ĉiuj kune iru al la hejmdomo de Flaminio, kiu ilin sopire atendis.
Ĉe unu momento Plinio, intencante doni interesan, agrablan sciigon, diris al la senatano:
Jam de longe ni faris konatiĝon kun via onklo Salvio Lentulus kaj ties familio, loĝantaj proksime de la Forumo.
Mia onklo? - ekkriis Publio impresita, kvazaŭ la rememoro pri Fulvia alportis al lia animo ian svarmon da fantomoj. Sed samtempe, kvazaŭ farante cion eblan, por kvietigi siajn ĉagrenojn, li daŭrigis kun ŝajna sereneco:
Ha, vere! De pli ol dek du jaroj li revenis el Palestino...
Tiumomente Agripo enmiksiĝis, kvazaŭ venĝante sin por la konduto de sia frato, kiam ili ankoraŭ ne estis elŝipiĝintaj, kaj intence diris:
Ŝajnas, ke Plinio estas inklina edziĝi kun lia filino, nomata Aŭrelia, al kiu li estas de longe ligita per la plej koraj rilatoj.
Aŭdinte tiujn vortojn, Flavia Lentulia fikse rigardis la koncernatan pli junan filon de Flaminio, kvazaŭ inter li kaj ŝia koro jam ekzistus la plej fortaj ligiloj de ama interkonsento, laŭ la misteraj leĝoj de la psikaj altiroj.
Dum tiu interfrapiĝo de emocioj Plinio ĵetis sur sian fraton preskaŭ malaman rigardon, vidigante la impulsiĝemon de sia spirito, kaj emfaze respondis, kvazaŭ sin defendante kontraŭ negrava akuzo antaŭ sia preferata virino:
Ankoraŭ ĉi tiun fojon, Agripo, vi eraras. Miaj rilatoj kun Aŭrelia havas nenian alian bazon ol la puran reciprokan amikecon, des pli, ĉar mi konsideras tre malproksima ian ajn eblon edziĝi en la nuna fazo de mia vivo.
Petola rideto streĉis la lipojn de Agripo, kaj la senatano, komprenante la situacion, kvietigis la diskutant- ojn, bonkore dirante:
Nu, infanoj, ni poste parolos pri mia onklo. Mi brulas de la deziro ĉirkaŭbraki la karan malsanulon, kaj neniom da tempo ni devas perdi.
Post nemultaj minutoj grupo da portoseĝoj direktiĝis al la noblega domo de la familio Severus, kie Flaminio malpacience atendis sian amikon.
Lia fizionomio jam ne montris tiun pasintatempan moviĝemon kaj la imponan energiesprimon, kiu ĝin karakterizis; sed, kompense pro tio, elradiis el liaj okuloj ia sereneco, kiu kortuŝis ĉiujn, kiuj lin vizitadis dum liaj lastaj tagoj de surteraj penoj. La esprimo de lia mieno similis tiun de teren ĵetita luktanto, laca de la batalado kontraŭ la misteraj fortoj de la morto. La kuracistoj neniom esperis lian resaniĝon, pro lia profunda fiziologia malekvilibro kaj la plej grava misfunkciado de lia koro. Eĉ la plej etaj emocioj ŝancelis lian farton kaj naskis ĉe lia familio la plej grandan timon.
De tempo al tempo liaj serenaj, kvietaj okuloj longe sin fiksis sur la enirpordon, kvazaŭ ili plej interese atendus iun; fine, pli fortaj bruoj, venantaj el la vestiblo, diris al lia koro, ke estas ĉesonta tiu disiĝo, daŭrinta dek kvin seninterrompajn jarojn, inter li kaj liaj ĉiam memorataj amikoj.
Kalpurnia, ankaŭ tre malvigliĝinta, ĉirkaŭprenis, plorante, Livian kaj Publion, kaj prenis Flavian en siajn brakojn, kvazaŭ ŝi akceptus tre amatan filinon.
En la vestiblo mem ili interŝanĝis impresojn kaj parolis pri siaj intensaj resopiroj kaj multenombraj absorbaj zorgoj; Publio tiam decidis lasi la du amikinojn en reciproka korelverŝo kaj sin direktis kun Agripo al unu el la ĉambroj proksimaj al la galerio de bildoj, kie li ĉirkaŭbrakis sian grandan amikon, kun larmoj de ĝojo.
Flaminio Severus estis tiam malgrasega, kaj liajn vortojn kelkafoje interrompis impresa dispneo, kio igis ĉiujn senti, ke el lia vivo restas tre malmulte.
Sciante, kiom multe lia patro ĝojas en intima societo kun la lojala amiko, Agripo foriris de la vasta ĉambro, kien la krepuskaj ombroj jam komencis enŝoviĝi, kvazaŭ en la sanktan silenton de iu navo.
Publio Lentulus estis surprizita, trovante sian malnovan amikon en tia sanstato. Li ne pensis, ke li revidos Flaminion tiel malfortika. Nun, li estis certa, ke lin, Publion, koncernas helpi la malsanulon per siaj konsiloj, por levi ties organajn kaj spiritajn fortojn per siaj amikaj, elkoraj admonoj.
Tuj kiam solaj, li rigardis sian amikon kaj mentoron, kvazaŭ li estus antaŭ malsana infano.
Flaminio siavice lin rigardis rekte en la vizaĝon kaj, kun larmoplenaj okulon, prenis liajn manojn en la siajn, igante lin kompreni, ke, en tiu momento, Publio estis tie akceptita kiel tre amata filo.
Li penis sidiĝi pli komforte kaj, delikate, karese apogante sin al la ŝultroj de Lentulus, kortuŝita flustris en lian orelon:
Publio, tie ĉi jam ne akceptas vin la iama energia, decidema amiko. Mi sentas, kvazaŭ mi nur atendis vin, por trankvile fordoni la animon al la dioj, kredante, ke estas jam plenumita la misio, kiu koncernis min sur la Tero, kun justa konscienco kaj honestaj pensoj.
"De pli ol unu jaro mi antaŭsentas la fatalan momenton, kiu nun, post la kontentigo de mia arda deziro, certe alproksimiĝas kun fulma rapideco. Mi do ne dezirus forflugi, ne preminte vin inter miaj brakoj, kaj nun mi faras al vi miajn lastajn konfidencojn sur ĉi tiu lito de mia morto..."
Sed, Flaminio - diris lia amiko, kun dolora sereneco -, ĉio igas min kredi la baldaŭan pliboniĝon de via sano, kaj ni ĉiuj esperas la benon de la dioj, por ke ni povu ankoraŭ longatempe kalkuli je via kunesto, en ĉi tiu mondo.
Ne, mia bona amiko, ne iluziu vin per tiaj supozoj kaj pensoj. Nia animo neniam eraras, kiam ĝi alproksimiĝas al la ombro de la tombo... Ne malfruos mia eniro en la misteron de la granda nokto, sed mi firme kredas, ke la dioj savos min per la lumo de siaj aŭroroj...
Kaj lasante la profundan, serenan rigardon ĉirkaŭvagi la ĉambron, kvazaŭ la marmorumitaj muroj senlime disetendiĝus, Flaminio Severus produnde enpensiĝis unu minuton, kaj poste parolis plu, kvazaŭ li dezirus turni la konversacion en alian direkton:
Ĉu vi memoras tiun vesperon, kiam vi, en la plej alta grado de via dolora emocio, konfidencis al mi la detalojn de ia mistera sonĝo?
Ho! ĉu mi ĝin forgesus? - respondis Publio Lentulus, neklarigeble rememorante ne nur la konversacion, kiu antaŭ longe decidis lian vojaĝon al Palestino, sed ankaŭ alian sonĝon, en kiu li ĉeestis la samajn neesprimeblajn fenomenojn, en la nokto, post kiam li renkontis Jesuon el Nazaret. Ĉe la rememoro pri tiu mirinda persono, lia koro tremetis, sed li plej klopodis, por ŝpari al sia amiko pli fortan kaj doloran impreson, kaj aldonis kun ŝajna sereneco:
Sed, kion celas via demando, se mi hodiaŭ, konsente kun vi mem, estas plene konvinkita, ke ĉio tio estis nenio pli ol nura impreso, naskita de bagatela fantazio?
Fantazio? - rebate diris Flaminio, kvazaŭ li estus trovinta novan formulon de la vero. - Mi jam tute modifis miajn ideojn. La malsano havigas ankaŭ belajn, grandiozajn profitojn. Jam de multe da monatoj devante resti sur la lito, mi kutimiĝis alvoki la protekton de Temisa, por ke mi vidu en miaj suferoj nenion, krom la peniga rezulto de miaj propraj meritoj antaŭ la nekoruptebla tribunalo de la dioj; kaj fine en unu nokto, mi ricevis impresojn egalajn al la viaj.
"Mi ne memoras, ĉu en mi restis ia absorba penso pri via rakonto, sed, antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, mi sentis min transportata, en sonĝo, al la epoko de la konspiro de Katalino kaj konstatis la verecon de ĉiuj faktoj, kiujn vi antaŭ dek ses jaroj raportis al mi; tiam mi vidis vian praavon mem, Publion Lentulus Sura, kiu estis kvazaŭ via portreto pro sia eksterordinara simileco al vi, precipe nun, kiam vi estas kvardek kvar jarojn aĝa kaj viaj fizionomiaj trajtoj plene fiksiĝas.
"Kurioze estas, ke mi troviĝis ĉe vi, kaj kun vi iris la saman vojon de indignigaj malicaĵoj. Mi memoras, ke ni vidis nin subskribantaj senkompatajn verdiktojn kaj ordonantaj torturi multajn el niaj similuloj... Min tamen plej teruris vidi vian kruelan konduton, nome, ke vi ordonas blindigi multajn el niaj politikaj opoziciantoj kaj ĉeestas mem tiun turmentadon per ardruĝa fero, kiu por ĉiam bruligis multenombrajn pupilojn, ĉe la dolorkrioj de la sendefendaj viktimoj!"
Publio Lentulus mirigita malfermegis la okuloj n ankaŭ spertante tiujn rememorojn, profunde dormantajn en lia nuba animo, kaj fine diris:
Mia bona amiko, kvietigu vian koron... Tiaj impresoj ŝajnas bildoj de ia pli forta emocio, kiu restis profunde en via memoro, pro miaj rakontoj en tiu antaŭ longe pasinta vespero!
Sed Flaminio Severus apenaŭ ridetis, komprenante la noblan, konsolan intencon de sia amiko, kaj kun serena bonkoreco respondis:
Mi devas diri al vi, Publio, ke tiuj bildoj ne teruris min, kaj mi parolas al vi pri tiu reto da emocioj nur tial, ĉar mi estas certa, ke mi estas tuj forlasonta ĉi tiun vivon kaj ke vi, eble ankoraŭ dum longa tempo, restos sur la supraĵo de ĉi tiu mondo. Povos okazi, ke la rememoroj de via spirito denove elŝprucos, kaj, se estos tiel, mi volas, ke vi akceptu la religian veron de la Egiptoj kaj Grekoj. Mi nun kredas, ke ni havas multenombrajn ekzistadojn, kun malsamaj korpoj. Mi sentas, ke mia mizera organismo tre baldaŭ dispulvoriĝos; tamen mia penso estas pli vigla ol iam antaŭe, kaj nur en tiaj cirkonstancoj mi pretendas kompreni la grandan misteron pri niaj ekzistadoj. Pezas sur mia koro, ke mi faradis malbonon dum mia abomena pasinteco, kvankam forfluis pli ol unu jarcento post la bedaŭrindaj okazoj, kiujn niaj spiritoj revidis; mi tamen ĉi tie troviĝas en la ĉeesto de la dioj, kun kuraĝigita, trankvila animo.
Publio lin atente aŭdadis, samtempe kun bedaŭro kaj kortuŝiteco. Li provis diri konsolajn vortojn, sed la voĉo estingiĝis en lia gorĝo, sufokita de la emocioj ĉe tiu dolora momento.
Sed Flaminio, kun larmoplenaj okuloj, prenis lin al sia koro kaj flustris al li en la orelon:
Mia amiko, ne dubu pri miaj paroloj... Mi ja kredas, ke ĉi tiuj estas la lastaj horoj... En mia kabineto troviĝas ĉiuj viaj dokumentoj kaj la raporto pri la materialaj aferoj, kiujn mi pritraktis en via nomo, dum via foresto, kaj ankaŭ pri niaj financaj kaj politikaj demandoj. Ne estos por vi malfacile taŭge katalogi ĉiujn tiujn paperojn...
Sed, Flaminio - diris Publio kun energia sereneco -, mi pensas, ke multan tempon ni ankoraŭ havos por prizorgi tion.
Ĉe tiu momento, Livia kaj ŝia filino, Kalpurnia kaj la junuloj alproksimiĝis al la nobla malsanulo, alportante al li amikan ridedon kaj konsolajn vortojn.
La malsanulo elmontris al ĉiu el ili kuraĝon kaj ĝojon, kaj per mildaj, varmaj vortoj reliefigis la konsumitecon de Livia kaj la vivan belecon de Falvia.
Denove sola kun Publio, la nobla senatano, kies vizaĝon la malsano difektis, per afabla tono diris, inter la blankaj tolaĵoj de sia lito:
Jen, mia aniko, la ridetantaj papilioj de la amo kaj juneco, kiujn la tempo ensorbas rapide en sia kirlego da kruelaĵoj...
Kaj mallaŭtigante la voĉon, kvazaŭ li volus fari al sia amiko ian delikatan konfidencon, li malrapide parolis plu:
Mi kunportos en la tombon multe da maltrankviligaj zorgoj pri miaj kompatindaj filoj. Mi havigas al ili, koncerne edukadon, ĉion, kion mi povis, kaj kvankam mi rekonas, ke ili ambaŭ posedas noblajn, sincerajn sentojn, mi tamen rimarkas, ke iliaj koroj suferas de la bedaŭrinda transiĝo de la nuna tempo, dum kiu nin ĉagrenas konstati la plej profundan disfalon de la digno de la hejmo kaj familio.
"Agripo faras ĉion eblan, por alkonformiĝi al miaj konsiloj, donante sin al la laboroj de la ŝtato; sed Plinio havis la malbonan sorton lasi sin logi de perfidaj, nelojalaj amikoj, kiuj deziras nur lian ruinon kaj tiras lin al plej grandaj devioj en la suspektindaj rondoj de niaj plej altaj sociaj klasoj; sekve de tio, li tro malproksimen pelas sian inklinon al aventuroj.
"Ili ambaŭ kaŭzas al mi la plej fundajn ĉagrenojn per siaj agoj, montrante tre nesufiĉan senton de individua prirespondeco. Pro ilia malŝparegado de granda parto de nia propra riĉaĵo mi ne scias, kia estonteco estas destinita por mia kompatinda Kalpurnia, se la dioj ne konsentos al mi la gracon ŝin baldaŭ forporti el la ekzilejo de ŝia resopiro kaj aflikto post mia morto!"
Sed al mi - respondis Publio kun intereso - ili ŝajnas indaj je la patro, kiun la dioj donis al ili, pro sia nobla ĝentileco kaj la rafiniteco de sia konduto.
Tamen, mia amiko, vi ne povus forgesi, ke via foresto for de Romo estis tre longa kaj ke multo da nova okazis dum tiu tempo.
"Ŝajnas, ke ni rapide paŝas al grado de plena dekadenco de niaj familiaj moroj kaj de niaj edukaj procedoj, kiuj, laŭ mia opinio, estas dolore disruinigitaj!"
Kaj, kvazaŭ dezirante denove turni la konversacion al la plej urĝaj temoj, de la ĉiutaga vivo, li akcente aldiris:
Nun, kiam mi vidas vian filinon brilanta de juneco kaj energio, mi refaras mian iaman projekton, venigi ŝin en la sinon de nia familia rondo.
"Estis mia deziro, ke Plinio edziĝu kun ŝi, sed mia pli juna filo ŝajnas inklina al la filino de Salvio, malgraŭ la kontraŭstaro de Kalpurnia al tia projekto; ne pro via onklo, ĉiam digna kaj respektinda en niaj okuloj, sed pro lia edzino, kiu ne ŝajnas voli forlasi la malnovajn konceptojn kaj agmanierojn de la pasinteco. Tamen mi devas konsideri, ke mi havas ankaŭ Agripon, por ke ni realigu niajn ridantajn esperojn.
"Se vi iam povos, ne forgesu ĉi tiun rekomendon, kiun mi faras al vi in extremis!"
Bone, Flaminio, sed ne laciĝu. Lasu kuri la tempon, ĉar ne mankos okazo por la diskutado pri ĉi tiu afero
diris Publio Lentulus kortuŝita.
Ĉe tiu momento Agripo eniris en la ĉambron kaj afable sin turnis al sia patro:
Mia patro, la ekspreso, sendita al Massilia ( ), ĵus alvenis kun la dezirataj informoj pri Saul.
Kaj, ĉu Saul nenion dirigas al ni pri sia veno?
demandis la malsanulo kun bonkora intereso.
Nenion. La ekspreso komunikas nur, ke Saul foriris en Palestinon tuj, kiam solidigis sian riĉaĵon per la
(*-1 Hodiaŭ "Marseille", Franca urbo ĉe Mediteraneo. - La Trad.
lastaj komercaj profitoj, sciigante, ke li decidis iri Judujon, por revidi sian patron, vivantan proksime de Jerusalem.
Nu bone - diris la malsanulo per rezignacia tono -; se estas tiel, rekompencu la ekspreson pro lia servo kaj ne pensu plu pri tiuj miaj deziroj.
Aŭdante ilin, Publio streĉis la cerbon por rememori ion, kion li ne povis precize difini. La nomo Saul ne estis al li fremda. Pro la cirkonstanco, ke la loĝejo de ties patro situacias proksime de Jerusalem, li fine prezentis al si, tute fidele, tiujn personojn de la scenejo de lia memoro. Li rememoris la malagrablan okazaĵon, pro kiu li devis, proksime de la urbo, puni Judan junulon, tiel same nomatan kaj de li kondamnitan al galeroj pri sia senpripensa ago, kaj ankaŭ la momento, kiam Juda terkulturisto, sin prezentinta kiel patro de la arestito, venis peti de li ties liberigon. Kun malpreciza premo en la koro, li intence demandis:
Saul? Ĉu tiu ne estas ja karakteriza nomo en
Judujo?
Jes - serene respondis Flaminio -, li estas emancipita sklavo, servinta al mia domo. Li estis Juda, ankoraŭ juna kaptito, aĉetita de Valerio per aŭkcio, por la bigoj de miaj infanoj, por la bagatela prezo de kvar mil sestercoj. Sed li estis tiel kompetenta pri la laboroj, ordinare difinitaj al li, ke, post kiam li gajnis, per siaj lertaĵoj sur la Sportejo de Marso, plurajn premiojn, destinitajn por miaj infanoj, mi decidis emancipi lin kaj doti lin per la rimedoj necesaj, por ke li vivu kaj starigu siajn proprajn entreprenojn. Ŝajnas, ke la mano de la dioj benis lin en la ĝusta momento, ĉar Saul nun posedas solidan riĉaĵon, akiritan per lia penado kaj laboro.
Publio Lentulus trankviligita nenion pli diris, ĉar lia arestito, laŭ sciigoj ricevitaj de la komisiitoj de la provinca registraro, forkuris en sian patran domon kaj tiel liberiĝis el la malhonora sklaveco.
Estis jam malfrue en la nokto.
La vizitanto tiam rememoris, ke li esperis intervidiĝi kun Flaminio por longa, riĉa konversacio pri diversaj temoj, kiel ekzemple lia ĝena geedza situacio, la mistera malapero de lia fileto, lia renkontiĝo kun Jesuo el Nazaret. Sed li konstatis, ke Flaminio estas lace konsumita, kaj estis do prudente kaj necese, ke li prokrastu siajn amarajn konfidencojn.
Plena de konsolaj esperoj, li tiam foriris el la ĉambro, por atendi la morgaŭon.
La du amikoj interŝanĝis longan, multesignifan rigardon en la momento de tiu adiaŭo, kiu nun ŝajnis io ordinara, kiaj la afablaj ĉiutagaj salutoj en la pasinta tempo.
Kuraĝigaj admonoj kaj elkoraj promesoj estis interŝanĝitaj, inter esprimoj de frateco kaj kareso, antaŭ ol Kalpurnia, kun sia nobla, gastama boneco, rekondukis la vizitantojn al la vestiblo.
Sed en la sekvanta tago frumatene, rapidanta ekspreso haltis ĉe la pordo de la palaco de la familio Lentulus, al kiu li portis alarman, doloran sciigon.
Flaminio Severus neatendite ekfartis pli malbone, kaj la kuracistoj donis al liaj familianoj nenian esperon pri resaniĝo. Lia nur ŝajna reago al la malsano tute disfumiĝis. Ia neklarigebla forto rompis lian organisman harmonion, kaj nenia medikamento ĉesigis lian angoron.
Post nemultaj horoj Publio Lentulus kaj liaj familianoj denove troviĝis en la komforta domo de siaj amikoj.
Dum li korpremata eniris en la ĉambron de sia malnova kamarado en la surteraj luktoj, Livia en la intimeco de alia ĉambro, june parolis al Kalpurnia:
Mia amikino, ĉu vi jam aŭdis pri Jesuo el Nazaret?
La fiera matrono, kiu ne deflankiĝis de sia vantamo, en la familia medio, eĉ en la momentoj de la plej doloraj afliktiĝoj, malfermegis la okulojn kaj ekkriis:
Kial vi demandas tion?
Ĉar Jesuo - humile respondis Livia - estas la konsolanto de ĉiuj suferantoj, kaj mi ne povas forgesi lian bonkorecon nun, kiam ni travivas tiel akrajn, tiel dolorajn provojn.
Mi opinias, kara Livia - diris Klapurnia per serioza tono -, ke vi forgesis ĉiujn rekomendojn, kiujn mi faris al vi, antaŭ via foriro al Palestino, ĉar el via parolo mi konkludas, ke vi bonfide akceptis la absurdajn teoriojn pri egaleco kaj humileco, neakordigeblajn kun niaj plej vulgaraj tradicioj, lasante, ke vin trenu la trompa fluo de la eraraj kredoj de la sklavoj.
Sed ne temas pri tio. Mi parolas pri la Kristana fido, kiu kuraĝigas nin en la luktoj de la ekzistado kaj konsolas la koron, turmentatan de la plej malmildaj kaj plej amaraj provoj...
Tia kredo nun venas en la ĉefurbon de la Imperio, sed vere ĝi renkontas la forpuŝon de niaj plej saĝaj kaj kleraj samlandanoj.
Sed mi faris intiman konatiĝon kun Jeuso, kaj lia doktrino estas doktrino de amo, de frateco, de pardono... Konante vian pravan timon pro la sanstato de Flaminio, mi pensis pri ia helpo de la Nazareta profeto, kiu, en Galileo, estis la rifuĝejo por ĉiuj afliktitoj kaj suferantoj!
Ba, infano, vi estas, ke frateco kaj pardono tute ne akordas kun niaj konceptoj pri honoro, patrujo kaj familio; kaj min plej mirigas tio, kiel ventanime Publio permesis al vi tian intiman kontakton kun la eraraj ideoj, regantaj en Judujo, ĝis tia grado, ke via morala personeco estas modifita, laŭ tio, kion mi konkludas el viaj vortoj.
Tamen...
Livia estis kiel eble plej bone klarigonta siajn vidpunktojn pri tiu afero, kiam Agripo neatendite eniris en la ĉambron kaj, prenita de plej forta emocio, ekkriis:
Patrino, venu tuj, tre rapide! Ŝajnas, ke la patro
agonias!
En palpebruma daŭro la du sinjorinoj eniris en la ĉambron de la mortanto, kies okuloj estis rigidiĝintaj, kvazaŭ lin subite atakis ia nekontraŭstarebla sveno. Publio Lentulus tenadis inter la siaj la manojn de la mortanto, kaj afliktita rigardadis la fundon de liaj pupiloj.
Tamen, ŝajnis, ke la torako de Flaminio iom post iom moviĝas denove, per la forto de profunda, dolora spirado. Poste, liaj okuloj montris viglan vivlumon kaj konscion, kvazaŭ la lampo de la cerbo per lasta peno denove ardus. Li ĉirkaŭrigardis siajn karajn familianojn kaj amikojn, kiuj maltrankvilaj estis klinitaj super li. Kompreninte la gravecon de la momento, kuracisto, kiu estis tre amika al li kaj kiu pri li konstante zorgadis, eliris al la vestiblo; dume, ĉirkaŭ la agonianto estis aŭdata nur la malfacila spirado de la personoj ĉi tie konataj.
Flaminio ĵetis sian brilan, nedifineblan rigardon al ĉiuj vizaĝoj, kvazaŭ li pli arde serĉus sian edzinon kaj siajn filojn, kaj diris, iam kaj iam paŭzante:
Kalpurnia, mi troviĝas... ĉe la ekstrema horo... kaj dankas la diojn..., ke mi sentas la konsciencon... sennuba kaj trankvila... Mi atendas vin en la eterno... iam... kiam Jupitero... bonvolos decidi... voki vin al mi...
La respektinda sinjorino kaŝis al si la vizaĝon inter la manoj kaj lasis flui la larmoj n, ne sukcesante diri eĉ unu vorton.
Ne ploru... - li daŭrigis, kvazaŭ uzante siajn lastajn momentojn. - La morto estas ia solvo..., kiam la vivo... jam havas nenian rimedon... kontraŭ niaj doloroj...
Kaj, rigardante siajn filojn, kiuj lin maltrankvilaj fiksis per larmantaj okuloj, li prenis la manon de la pli juna kaj murmuris:
Mi dezirus... mia Plinio... vidi vin feliĉa... tre feliĉa... Ĉu vi intencas... edziĝi kun la filino de Salvio?
Plinio komprenis la patrajn parolojn en tiu grava, decida momento, kaj time skuis la kapon por nei; samtempe li fiksis Flavian Lentulian per siaj grandaj, ardaj okuloj, kvazaŭ montrante al la patro sian preferantinon.
La mortanto, siavice, kun la hela spirita vidklareco de la homoj, al kiuj la morto alproksimiĝas, kun tuta konscio pri la situacio kaj pri siaj devoj, komprenis la silenton de sia kara filo; prenante la manon de la junulino, kiu estis amplene klinita super lia lito, li premis la manojn de ili ambaŭ ĉe sia koro kaj ĝoje murmuris:
Tio estas... ankoraŭ motivo..., por ke mi foriru... trankvila... Vi, Agripo... ankaŭ vi estos... tre feliĉa..., kaj vi... mia kara... Publio... ĉe Livia... ja vivos...
Sed pli forta singulto subite eliĝis el lia gorĝo, kaj la sinsekvo da penigaj, doloraj singultoj devigis lin eksilenti, dum Kalpurnia genuiĝis kaj kovris per kisoj liajn manojn...
Livia, ankaŭ surgenue, rigardadis supren, kvazaŭ dezirante malkaŝi la sekretojn de la altaj regionoj. Al ŝiaj okuloj tiu funebra ĉambro montriĝis plena de lumaj kaj aliaj nedifineblaj figuroj, kiuj kviete ŝoviĝis ĉirkaŭ la mortanto. Ŝi faris preĝon el la fundo de sia animo, petante de Jesuo forton kaj pacon, lumon kaj favorkorecon por la granda amiko foriranta. Ĉe tiu momento, ŝi vidis la luman figuron de Siemon, ĉirkaŭitan de ia blueta, brila heleco.
Flaminio agoniis...
Laŭgrade kiel la minutoj forpasis, liaj okuloj fariĝis vitrecaj kaj senkoloraj. Lia tuta korpo gutigis abundan ŝviton, kiu malsekigis la blankan tolaĵon de la lito.
Livia rimarkis, ke ankaŭ ĉiuj alestantaj ombroj troviĝas surgenue kaj nur la impona figuro de Simeon ankoraŭ staras, kvazaŭ li estus ia dia gardisto, kun siaj lumradiantaj manoj sur la malfortika frunto de la mortanto. Ŝi tiam vidis, ke la lipoj de Siemon malfermiĝas por preĝo, kaj samtempe dolĉaj vortoj klare venis en ŝiajn spiritajn aŭdorganojn:
- Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno; plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero!
En tiu momento, Flaminio Severus ellasis sian lastan spiron. Marmorblanka paleco kovris lian fizionomion kaj granda sereneco ekposedis lian rigidiĝintan vizaĝon, kvazaŭ lia nobla animo forflugis al la loĝejo de la feliĉaj kaj justaj Spiritoj.
Nur Livia, kun sia kredo kaj fido, povis konservi sian animon serena inter ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ ŝi travivis la doloran okazaĵon. Verŝante elkorajn larmojn, Publio Lentulus estis certa, ke li perdis la plej bonan, plej grandan el siaj amikoj. Neniam plu Flaminio parolos al li pri la plej belaj filozofiaj ekvacioj, pri la grandiozaj problemoj de la destino kaj de la doloro, en la senfina fluado de la vivo. Kaj, kiam li vidis, ke la pordoj de la palaco estas malfermitaj por la honoroj de la Roma socio, kaj dum estis farata la funebra ceremonio kun peto pri protekto de la familiaraj Spiritoj de la mortinto, lia koro de amiko konsideris la doloran realon, ke unu el la plej belaj paĝoj
de amikeco elŝiriĝis el la libro de lia vivo kaj por ĉiam malaperis en la densa, nepenetrebla mallumo de la sekretoj de tombo.
II
OMBROJ KAJ EDZIĜO
La funebran ceremonion de Flaminio ĉeestis multenombraj amikoj de la mortinto, krom ankaŭ multe da sociaj kaj politikaj reprezentantoj de ĉiuj organizoj al kiuj li ligis sian dignan kaj kleran nomon.