Inter tiom da personoj ne povus ne esti la pretoro Salvio Lentulus, kiu al tiuj postmortaj honoroj iris kun sia edzino kaj sia filino; ĉi tiuj plej klopodis, en la ĉeesto de Kalpurnia, verŝanta la larmoj n de sia plej dolora ĉagreno, por precize ludi la komedion de sia hipokrita bedaŭro pro la morto de la granda senatano.

En la palaco mem de la familio Severus renkontiĝis la anoj de la familio de Publio Lentulus, al kiu evidente naŭzis la ĉeesto de la onkledzino; la sinjorinoj interŝanĝadis dolorajn impresojn, laŭ la afekta etiketo de la sociaj banalaĵoj.

Fulvia kaj Aŭrelia kun profunda malplaĉo rimarkis, kiel karese Plinio Severus traktas Flavian Lentulian, kiun li honoris per aparta estimo dum la funebra ceremonio, kvazaŭ montrante la preferatinon de sia koro.

Jen kial, post kelka tempo, patrino kaj filino vigle konversacias pri tiu afero en la intimeco de sia hejmo, vidigante la malnoblecon de siaj sentoj, kvankam la blankaj haroj de la patrino trudis respekton; Fulvia tamen ne lasis sin venki de la argumentoj de la sperto kaj de la aĝo.

Ankaŭ min - diris Fulvia per pikanta tono, respondante demandon de sia filino - tre surprizis la teniĝo de Plinio, ĉar mi konsideras lin junulo, skrupule plenumanta siajn devojn; sed ne interesis min la konduto de Flavia, ĉar mi ĉiam opiniis, ke la infanoj nepre heredos la kvalitojn de siaj gepatroj, kaj precipe en la nuna okazo, kiam ŝi heredis de la patrino; tio havigas al ni neŝanceleblan certecon por nia juĝo.

Ho, patrino, ĉu vi do intencas diri, ke vi ĝis tiu grado konas la konduton de Livia? - demandis Aŭrelia plej interesita.

Tute ne dubu tion!

Kaj la kalumniema imagpovo de Fulvia kontentigis la scivolon de ŝia filino, rakontante la plej neverŝajnajn kaj terurajn faktojn pri la senatanedzino dum ilia restado en Palestino, ironie kaj malkaŝe komentariatajn de la junulino, posedita de plej akra ĵaluzo. Tiun raporton ŝia patrino finis jene:

Nur via onklino Klaŭdia povus detale sciigi al vi tion, kion ni suferis, pro la devodekliniĝo de tiu virino, kiun ni hodiaŭ vidas tiel simplanima kaj soleca, kvazaŭ ŝi ne konus la plej fortajn spertojn en ĉi tiu mondo. Ni ne forgesu, ke ni troviĝas ĉe personoj ne sole influaj en politiko, sed terure ruzaj. Treege malfeliĉa edzo, la nevo de via patro estas ankaŭ fiera kaj malica politikisto!

"Mi ne scias, ĉu li korektis sian ventkapan kaj malfidelan edzinon, konstatinte, per siaj propraj okuloj, ŝian perfidon; sed, sufiĉis, ke ŝi igis lin suferi pro ŝiaj devioj kaj jen ni ĉiuj, la Romanoj, kiuj tiam vivis en Judujo, pagis la okazaĵon per plej teruraj dolortributoj...

"Granda amiko de nia familio estis la liktoro Sulpicio Tarkvinius, kiu estis, en tragedia situacio, barbare murdita en Samario, kaj neniu ĝis hodiaŭ sukcesis identigi liajn mortigintojn, por la meritita puno... Nia familio, kiu posedis grandajn interesojn en Jerusalem, devis rapide reveni al Romo, kio kaŭzis gravajn monajn malprofitojn al via patro; kaj fine - daŭrigis la venena parolo de la kalumnianta virino -, la nobla koro de mia bofrato Poncio ĉeses bati sub plej ofendaj kaj akraj provoj... Eksigita je la provinca regado kaj turmentata de la plej amaraj humiligoj, li estis ekzilita en Gallujon kaj sin mortigis en Vieno (), en dolora situacio, kio alportis al ni neestingeblan ĉagrenon!

"Konsiderante la suferojn de Klaŭdia pro la pereiga influo de tiu virino, mi ne estas surprizita de la konduto de ties filino, penanta deklini de vi la fianĉon, kiu promesas brilan estontecon!"

Urĝas al ni klopodi, por ke tio ne okazu, patrino - diris la junulino sub forta impreso, kiun ricevis ŝiajn sentemaj nervoj. - Mi jam ne povas vivi sen li, sen lia kunesto... Liaj kisoj helpas min vivi en la kirlego de niaj ĉiutagaj zorgoj...

Fulvia tiam levis siajn okuloj n, por pli bone ekzameni la prematecon, kiu vidiĝis sur la vizaĝo de ŝia filino, kaj diris kun inteligenta, maliceta mieno:

Ĉu vi do fordonas vin al Plinio ĝis tiu grado?

Tremante de kolero, la junulino ricevis la patrinan

(*) Poncio Pilato mortis en Vienne (Isere), Francujo, en la jaro 39 de nia epoko. - La Trad.

parolon konforme al la bedaŭrindaj edukaj principoj, kiujn ŝi sekvis de sia infaneco, kaj furioza ekkriis:

Kion vi pensas do, ke ni faras, kune irante al festoj kaj cirkoj? Ĉu mi estas malsama ol la aliaj junulinoj de mia tempo?

Kaj laŭtigante la voĉon, kiel iu, kiu devus defendi sin per riproĉo kontraŭ sia akuzanto, ŝi eksplodis per nekonvenaj konsideroj, elĵetante abomenajn vortojn, kaj jene finis:

Kaj vi, patrino, ĉu ankaŭ vi ne havas...

Sed Fulvia prenante akran, severan teniĝon, per unu salto alpremiĝis al la korpo de sia filino kaj ekkriis kun malvarma sereneco:

Silentu! Eĉ ne unu vorton pli, ĉar mi neniam intencis luli vipuron ĉe mia sino mem!

Tamen, komprenante, ke ŝia situacio povos fariĝi pli embarasa pro ŝiaj gravaj kulpoj, kiel patrino, edzino kaj virino, ŝi diris per miela voĉo, donante al sia filino bedaŭrindan lecionon:

Pa, pa, Aŭrelia! Ne koleru! Mi parolis al vi en tia maniero nur por instrui al vi, ke ni ne povas kapti viron por edziĝo, donante al li ĉion per unu fojo. Malpacienceman kaj galantan viron, kia estas la filo de Flaminio, ni, virinoj, konkeras grado post grado, farante al li malmulte da cedoj kaj multe da karesoj...

"Vi ja scias, ke la unua problemo en la vivo de virino dum nia epoko, estas, super ĉio, la ekhavo de ia edzo, ĉar la nunaj tempoj estas nefavoraj kaj ni ne povas vivi sen la ombro de iu arbo, kiu ŝirmos nin de malagrablaj surprizoj sur la malglata vojo..."

Jes, efektive, patrino - respondis la junulino en tute alia humoro, dank' al tiuj ruzaj argumentoj -; vi ja diras al mi la veron, kaj, ĉar via sperto estas granda, kion do vi proponas, por la realigo de miaj deziroj?

Unue - malice respondis Fulvia -, ni devas uzi la argumentojn de la ĵaluzo, kiuj ĉiam estas tre fortaj, kiam ekzistas pli aŭ malpli sincera intereso ion atingi en amaj aferoj. Kaj, ĉar vi tiel streĉe alligiĝis al la filo de Flaminio, profitu el la unuaj festoj en la cirko, kaŭzante ĉe li impulsojn de envio kaj ĵaluzo.

"Ĉu jam de kelka tempo la protektato de la kvestoro Britanikus ne amindumas vin?"

Emiliano? - demandis la junulino interesita.

Jes, Emiliano. Ankaŭ li estas bona partio, ĉar lia estonteco en la militista klaso laŭŝajne prezentas belajn perspektivojn. Penu kapti lian atenton, kiam vi estos ĉe Plinio, en tia maniero, ke ni faru ĉion eblan, por havigi al vi tiun idon de Severus, kiu estas ja la plej bona partio el ĉiuj, kiuj eble aperos.

Sed, se tiu plano bedaŭrinde fiaskos?

Restos al ni la scienco de Arakso kun siaj ŝmiraĵoj kaj magiaĵoj...

Peza silento fariĝis, dum ili ekzamenis tiun perspektivon, iam peti helpon de la pereigaj fortoj de unu el la plej famaj sorĉistoj de la tiama socio.

Tagoj sekvadis tagojn, sed la pli juna filo de Falminio ne amindumis denove la filinon de la pretoro Salvio Lentulus; kiam, post kelka tempo, li rekomencis vizitadi la festajn, bruajn cirkojn, lin ne tre surprizis renkonti, intime konversaciantan kun Emiliano Lucius, tiun virinon, al kiu li sentis sin katenita nur per la rompiĝemaj, falsaj ligiloj de la voluptamo kaj de la malĉastaj moroj en tiu tempo.

Sed Aŭrelia ne rezignaciis pri la forlaso, kiu ŝin trafis, kaj planis la plej bonan manieron venĝi en oportuna momento, ĉar Plinio, ĉe la karesaj vibroj de la amo de Flavia Lentulia, ŝajnis tute alia homo. Li spontanee foriĝis de la tiamaj kutimaj orgioj kaj ankaŭ evitis siajn iamajn amikojn, kiuj trenadis lin en la abismon de ĉiuj malvirtoj kaj frivolaĵoj. Ŝajnis ja, kvazaŭ ia nova forto lin nun kondukis al la vivo kaj alkonformigas lian koron al la dolĉaj, helaj rondoj de la familio.

En la palaco de Lentulus la vivo fluadis kun relativa trankvileco.

Kalpurnia tie pasigis la unuajn monatojn post la morto de sia edzo, kune kun siaj filoj, dum Plinio kaj Flavia teksadis sian romanon de espero kaj amo, en la varmo de la juneco, sub la beno de la dioj, kiujn ili ne forgesis ĉe la lumplena apogeo de sia dolĉa korinklino.

Foriĝinte el la tiutempaj agitiĝoj, Plinio, ĉiam, kiam eble, enfermiĝis en siaj ĉambroj, en la palaco sur la monteto Aventino, kaj tie sin donis al la pentrarto aŭ la skulptarto, en kiuj li estis tre lerta; el multekostaj marmoroj li kutimis modeli statuetojn de Venuso kaj de Apolono, kiujn li donacis al Flavia, kiel memoraĵon de lia forta amo. Ŝi, siaflanke, faris delikatajn poeziajn juvelojn, al kiuj ŝi adaptis muzikon, kiun ŝi mem kantis ĉe sia liro; tiel ŝi oferis la florojn de sia animo al la amata fianĉo, en kies nobla spirito ŝi lokis la plej belajn revojn de sia koro.

Precipe unu persono ne toleris tiun ĉarman kuniĝon de du ĝemelaj animoj: tiu estis Agripo. Ekde la momento, kiam li renkontis la filinon de la senatano, en la haveno de Ostio, li kredis, ke li trovis sian estontan edzinon. Pro la projektoj de edziĝo de lia frato kun Aŭrelia, li pensis, ke li estas la sola kandidato al la koro de Flavia, tiu enigma kaj inteligenta Romana junulino, sur kies ruĝaj vangoj ĉiam ludadis rideto de supera boneco, kvazaŭ

Palestino havigis al ŝi novan belecon, plenan de misteraj, strangaj logoj.

Sed liaj planoj tute fiaskis. Li vane kredis, ke li trovis la revatan virinon, ĉar siajn karesojn kaj zorgojn Flavia dediĉis nur al lia frato. Tial, dum Plinio Severus izolis sin en sian hejmon, por organizi siajn estontajn projektojn, Agripo dekliniĝis de la bona konduto, sin donante al longa vico da malsaĝaĵoj; preferante la plej sentaŭgajn kunulojn kaj la plej diboĉajn mediojn, li ĉiam pli reliefigis la strangan trajton de sia personeco.

Meze dum siaj multenombraj senprudentaĵoj li grave malsaniĝis, kaj pro tio afliktiĝis la patrino, kiu sin donadis al siaj filoj kun sia ĉiam sama zorgado.

En unu bela Roma posttagmezo, jen li estis sur tiu sama teraso, kie ni vidis Publion Lentulus en amara meditado, kiel estas dirite sur la unuaj paĝoj de ĉi tiu libro.

Karesaj ventetoj malvarmigis la krepuskon, ankoraŭ saturitan de la lumo de ĉarma, arda suno.

Apud li, Kalpurnia ekzamenis kelkajn pecojn da lanŝtofo kaj de tempo al tempo turnadis al li amplenajn okulojn. Ĉe unu momento, la respektinda sinjorino parolis al li jene:

Nu, mia filo, ni danku la diojn, ke mi nun vidas vin multe pli bone fartanta kaj sendube resaniĝanta.

Jes, patrino - diris la junulo -, mi fartas pli bone kaj estas pli fortika; mi tamen esperas, ke ni maksimume post du tagoj revenos en nian domon, por plifirmigi mian resaniĝon kaj peni forgesi...

Kion forgesi? - demandis Kalpurnia kun miro.

Patrino - respondis la junulo per enigma tono -, la sano ne povas reveni en la korpon, kiam la spirito ankoraŭ estas malsana...

Nu, filo, vi devas pli sincere, pli malkaŝe elverŝi al mi vian koron. Konfidu al mi viajn plej profundajn ĉagrenojn, ĉar eble mi povos doni al vi ian konsolon!

Ne, patrino, mi ne devas fari tion!

Kaj tion dirinte, ĉu por tio, ke li ankoraŭ estis malvigla, ĉu tial, ke li bezonis liberigi sian animon de ĝia premateco, Agripo Severus eksplodis per larmoj, kaj per tiu neatendita teniĝo li amare surprizis la patrinan koron.

Kion tio do signifas, mia filo? Kio okazas en via animo, ke vi tiel suferas? - demandis Kalpurnia treege kompatanta, ĉirkaŭprenante lin per siaj karesaj brakoj. - Diru al mi ĉion! - ŝi daŭrigis afliktita. - Ne kaŝu antaŭ mi viajn ĉagrenojn, Agripo, ĉar mi ja scios tiel aŭ alie rebonigi la situacion!

Patrino, mia patrino - li tiam diris tute elverŝante sian koron -, mi suferas ekde la tago, kiam Plinio forprenis de mi la deziratan virinon! Mi sentas en la animo ian misteran allogon al Flavia kaj mi ne povas rezignacii pri la dolora realo, pri la efektivigo de tiu baldaŭa edziĝo.

"Mi kredas, ke, se mia patro ankoraŭ vivus, li penus savi mian situacion, akirante por mi tiun edziĝon per la feliĉaj decidoj, por kiuj, kiel ni scias, li estis kapabla.

"Meze de ĉiuj aventuroj de la juneco mi ĉiam esperis, ke iam aperos antaŭ mi la virino, kiun mi revis, por krei hejmon kaj familion; kaj kiam ekmontriĝis la virino, kiun mi aspiras, jen ŝi estas al mi elprenita, kaj, efektive, kiu ŝin forprenis?! Ĉar, vere, se Plinio ne estus mia frato, mi ne hezitus uzi la plej krudajn procedojn, por kontentigi miajn dezirojn!"

Kalpurnia lin silente aŭdadis, dividante lian aflikton kaj plorante, kiel li. Ŝi ne sciis la ekziston de tiu interfrapiĝo de sentoj kaj nur nun ŝi povis kompreni la tro daŭran malsanon, kiu kruele konsumadis ŝian pli maljunan filon.

Sed ŝia koro posedis pri la tiamaj vivo kaj moroj sperton sufiĉan, por plej ĝuste taksi la situacion; kaj, aliigante la virinan sentemecon kaj la patrinajn timojn en neflekseblan fortikecon, ŝi kortuŝita respondis al li, dolĉe karesante liajn harojn:

- Mia Agripo, mi komprenas vian koron kaj scias taksi la intensecon de viaj moralaj suferoj; vi tamen devas kompreni, ke en la vivo ekzistas doloraj fatalaĵoj, kies premantajn problemojn ni devas solvi kun plej grandaj kuraĝo kaj pacienco... Ne por alia celo la dioj lokis nin sur la sociaj altaj rangoj, ol por tio, ke ni instruu al la malpli sciantaj kaj malpli fortaj homoj la tradiciojn pri nia spirita supereco antaŭ ĉiuj doloraj okazaĵoj de la vivo kaj de la destino.

"Sufoku en via animo tiun nepravigeblan pasion, des pli, ĉar mi sentas, ke Flavia kaj via frato naskiĝis en ĉi tiu mondo kun interplektitaj destinoj... Plinio ankoraŭ estis knabeto, kaj jam tiam via patro planis tiun edziĝon, nun baldaŭ efektiviĝontan.

"Estu forta - parolis plu la nobla matrono, elviŝante liajn silentajn, malgajajn larmojn -, ĉar la ekzistado kelkafoje postulas de ni tiajn agojn de senkondiĉa abnegacio!

"Ni dume supren direktu niajn petojn al la dioj! De Jupitero ja venos al via vundita animo la necesa konsolo!"

Aŭdinte la patrina voĉon, Agripo sentis sian koron malpli premata, kvazaŭ ĝi kvietiĝis post tumulto de la plej antagonismaj sentoj.

Li opiniis, ke la patrinaj konsideroj reprezentas la veron, kaj, ankoraŭ sub la psika impreso, lin turmentanta pretiĝis por plej altgrade rezignacii pri sia dolora, neriparebla situacio.

Antaŭ ol denove paroli al li, Kalpurnia lasis flui kelke da minutoj, kvazaŭ atendante la bonan efikon de siaj unuaj admonoj, kaj daŭrigis:

Ĉu nun ne interesus vin vojaĝi al nia bieno en Avenio? Mi ja scias, ke, pro via profesia inklino kaj pro la cirkonstancoj, vi devas resti ĉi tie, kiel posteulo de via patro; tamen tia vojaĝo estus solvo de pluraj urĝaj problemoj, inkluzive de via privata afero.

Agripo, aŭdis la konsilon kun plej granda intereso kaj fine respondis:

Patrino, viaj amikaj vortoj konsolis min, kaj mi akceptas vian proponon, por provi, ĉu mi sukcesos trovi la mirindan eliksiron de forgeso; mi tamen dezirus forvojaĝi komisiite de la ŝtato, ĉar tiel mi povus restadi en Massilia, havante la aŭtoritaton, kiu estos al mi necesa en tiaj cirkonstancoj...

Kaj, ĉu vi ne povus facile tion ekhavi?

Mi kredas, ke ne. Por fari vojaĝon kun oficiala povo, mi realigus mian intencon nur kiel militista komisiito.

Kaj, kial ni ne uzu niajn influajn amikrilatojn, por atingi tion, kion vi deziras? Vi ja scias, ke, per la helpo de Publio kaj de la senatano Kornelio Dokus, Plinio esperas esti baldaŭ promociita al oficireco, kun vastaj perspektivoj de progreso kaj novaj estontaj faroj en la kadro de nia militistaro. Cetere, oni diras, ke la imperiestro Klaŭdio, pli firme centralizante la regnan povon per nova administra reĝimo, ĝojas, kiam li aliigas la politikajn rajtojn en militistajn prerogativojn.

"Por mi estus motivo nur por fiero kaj plezuro oferi ambaŭ miajn filojn al la Imperio, por la plisolidiĝo de ĝiaj superegaj konkeroj."

- Tion mi faros - diris Agripo jam ne plorante, kvazaŭ la patrina propono estus milda forigilo de liaj turmentaj zorgoj.

Iom post iom dispaliĝis ĉe la horizonto la lasta ruĝa tono de la posttagmezo, kiun anstataŭis ĉarma stelpunktita nokto.

Apogita al la brako de sia patrino, la juna patricio iris pli konsolita en sian ĉambron kaj atendis la okazon prizorgi la efektiviĝon de siaj novaj planoj.

Lin konvene komfortiginte, Kalpurnis revenis al la teraso, kie ŝi penis ripozi de sia intensa morala laciĝo. Petante la kompaton de la dioj, ŝi fiksis per larmantaj okuloj la stelplenan ĉielon.

Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝia koro haltis en la brusto, por ĝui la preterpasadon de la plej dolĉaj rememoroj, kvankam ŝia menso estis saturita de amaraj, doloraj pensoj.

Pli ol ses monatoj estis forpasintaj post la morto de ŝia edzo, kaj la nobla matrono jam sentis sin tute fremda al la socio kaj al la mondo. Ŝi faradis plej mirindajn penojn, por digne rigardi sian socian situacion, ĉar, en sia maljuneco plena de rezignacio, ŝi ja sentis, ke la kurado de la tempo apartigas de la ceteraj iujn homojn sur la bordoj de la senfina rivero de la vivo. En la medio kaj en la koroj, ŝin ĉirkaŭantaj, ŝi sentis ian strangan diferencon, kvazaŭ mankus iu peco de la mekanismo de ŝia prudento, por perfekta juĝado pri aferoj kaj okazaĵoj. Tiu peco estis ŝia edzo, forkaptita de la morto; ĝi estis lia grava kaj karesa, milda kaj saĝa parolo.

De la unuaj tagoj, kiam ŝi ekloĝis en la domo de siaj geamikoj, ŝi aŭdis de Livia kaj de Publio - ĉiu siavice - la plej dolorajn konfidencojn pri la okazintaĵojn en

Palestino, por ĉiam kompromitintaj ilian feliĉon kaj geedzan trankvilecon. Kvankam ŝi faris uzon el siaj kapabloj de observado kaj analizado, ŝi tamen ne sukcesis definitive decidiĝi, koncerne tiujn faktojn, por la senkulpeco de sia afabla, lojala amikino. Kiom ŝi vidis, Publio Lentulus estis la sama viro, perfekte konscia pri siaj tre noblaj devoj ĉe la regna registaro kaj pri la karaj tradicioj de la patricia familio; sed Livia ŝajnis al ŝi treege aliiĝinta pri sia maniero kredi kaj senti.

Laŭ sia koncepto pri rasaj fiero kaj vantamo, Kalpurnia ne povis akcepti tiujn principojn de humileco, tiun fratecon kaj tiun agantan fidon, kiujn Livia klare montris ĉe siaj sklavoj mem, obeante la ordonojn de la nova doktrino, kiu ekinvadis ĉiujn sociajn klasojn.

Kiel forte ŝi deziris, ke la edzo ankoraŭ estu apud ŝi, por povi submeti al li tiujn intimajn demandojn kaj ricevi lian ĉiam moderan, saĝan opinion! Sed nun ŝi estis tute sola kaj sola devis rezoni kaj agi kun plene libera konscienco; kiom ajn ŝi klopodis, por trovi ian solvon por la dolora geedza problemo de siaj amikoj, ŝi tamen nenion povis konkludi el sia observado kaj el la ekzameno de la familiaj tradicioj, kulturataj de ŝia spirito kun plej grandaj fiero kaj zorgo.

Sur la ĉielo brilis miriadoj da konstelacioj en la nokto, kio faris pli nigra la misteron de ŝia peniga animvagado; tiam, al ŝiaj oreloj venis la bruo de iaj alproksimiĝantaj paŝoj. Tio estis Publio, kiu, post sia vespermanĝo, ankaŭ venis al la teraso, por iom ripozigi sian menson.

Ĉu vi ĉi tie? - afable demandis la matrono.

Jes, mia amikino: plaĉas al mi spirite reiri al la forpasintaj tagoj... Mi kelkafoje plezuras ripozante sur ĉi tiu teraso, por la rigardado al la ĉielo. Miaopinie, el tie, el tiu grandega stelplena kupolo ni ricevas lumon kaj vivon; tie certe troviĝas nia neforgesebla Flaminio, lulata de la kareso de la bonkoraj dioj!

"Kaj efektive, nobla Kalpurnia - ĝentile daŭrigis la senatano - ĉi tiu estis unu el la lokoj, preferataj por niaj konversacioj kaj revoj, kiam la ĉiam memorata amiko honoris min per siaj vizitoj al ĉi tiu domo. Ankaŭ tie ĉi, antaŭ pli ol dek ses jaroj, ni ofte interŝanĝadis pensojn kaj impresojn pri mia foriro al Judujo, kelkajn tagojn antaŭ mia longa restado for de Romo!"

Fariĝis granda paŭzo; ŝajnis ke ili, kun identaj spiritaj vibroj, profitas la mildan noktan helecon por enprofundiĝi en siajn proprajn korojn, kaj el tiuj tomboj elprenas, en dolora, rezignacioplena silento, siajn plej karajn rememorojn.

Post kelkaj minutoj, kvazaŭ dezirante deturni la fluandon de siaj rememoroj, la respektinda matrono diris:

Ĉar ni rememoras vian vojaĝon en la pasinta tempo, mi tial devas sciigi al vi, ke Agripo foriros al Avenio tuj, kiam li sentos sin plene resaniĝinta.

Sed kial tia decido? - demandis Publio tre interesita.

Jam de multaj tagoj mi pensas pri la neceso tie kontroli la grandnombrajn interesojn de niaj bienoj, ankaŭ tial, ĉar, antaŭ ol morti, mia edzo intencis persone trakti pri tiu afero.

Sed, ĉu la solvo de tiu demando estas tiel urĝa? Kaj la edzino de Plinio? Ĉu Agripo ĝin do ne ĉeestos?

Mi kredas, ke ne; tamen en la okazo, se li forestos, lin reprezentos Saul, emancipita sklavo en nia domo kaj kiu jam venigis al ni ekspreson el Massilia, por komuniki, ke li ĉeestos la ceremonion.

Estas bedaŭrinde! - murmuris la senatano kortuŝita.

Mi ankaŭ devas diri al vi - serene daŭrigis la matrono -, ke mi esperas la komplezon de via influa amikeco ĉe Kornelio Dokus, por ke vi ricevu de la imperiestro Klaŭdio bonan situacion por nia vojaĝonta amiko, kiu deziras ian oficialan mision; por tio li bezonas nur, ke la politikaj rajtoj, al li ŝuldataj pro nobeleco, estu ŝanĝitaj en militistajn privilegiojn.

Tion ricevi ne estos malfacile. La nuna ŝtata regado multe pli interesiĝas pri la militistaro, ol pri aliaj klasoj.

Nova silento fariĝis dum la konversacio; post longa paŭzo, la senatano reprenis la parolon, kvazaŭ dezirante uzi la okazon, por definitive solvi la amaran problemon:

Kalpurnia - li diris kun premata koro -, parolante pri mia pasintatempa ekskurso, vi sciigis min pri la nuna deviga vojaĝo de nia Agripo. Miaflanke, mi ankoraŭ kaj ĉiam memoras mian dispecigitan, perditan feliĉon, kiu neniam plu revenis!

La senatano observis ĉiujn psikologian reakciojn de sia respektinda amikino, ardante de la deziro ricevi de ŝi ian lastan konsolon. Li deziris, ke ŝi, kiu ĉiam konsiladis Livian, kvazaŭ ties patrino mem laŭ la eternaj kaj sanktaj ligiloj de la spirito, forviŝu ĉiujn liajn dubojn, diru al li, ke lia edzino estas senkulpa, certigu, ke lia kaprica, egoista vira koro eraras; sed li vane atendis tiun spontanean defendon, kiu ne aperis en la oportuna kaj decida momento. La respektinda vidvino de Flaminio lasis pendanta en la aero la saman signon de dolora demando, malgaje murmurante, dum luna lumfasto kronis ŝiajn blankajn harojn:

Efektive, mia amiko, la dioj povas al ni doni kaj de ni repreni la feliĉon... Ni estas du animoj, plorantaj ĉe la tombo de siaj revoj plej karaj al la koro!

Tiuj malkuraĝigaj vortoj penetris en la senteman, fieran bruston de la senatano, kvazaŭ ia akra sabro, kiu ĝin malrapide tranĉus.

Sed, unuvorte, mia nobla amikino - li ekkriis iom energie, kvazaŭ atendante definitivan respondon, por forigi la preman sendecidecon de sia animo -, kion vi nun pensas pri Livia?

Publio - serene respondis Kalpurnia -, mi ne scias, ĉu la malkaŝa parolo estas malbono ĉe iuj cirkonstancoj; mi tamen preferas esti sincera.

"De la momento, kiam vi faris al mi tiujn maldolĉajn konfidencojn pri la okazaĵoj en Palestino, mi observas nian amikinon, celante pledi antaŭ via koro pro ŝia senkulpeco; sed, bedaŭrinde, mi rimarkas ĉe Livia la plej strangajn kaj surprizajn ŝanĝojn koncerne la spiriton. Ŝi estas, kiel ĉiam, humila, afabla, inteligenta kaj nobla, sed ŝajnas, ke ŝi malestimas niajn familiajn tradiciojn kaj niajn plej karaj kredojn.

Dum niaj intimaj diskutoj kaj konversacioj, ŝi jam sin ne prezentas tiel ĉarme timeme, kia mi iam ŝin vidis, sed, kontraŭe, ŝi elmontras tro evoluintan opinion pri la sociaj problemoj, kiujn, laŭ ŝia opinio, ŝi solvis per nova kredo. Ŝiaj ideoj skandalas min, pro siaj plej nepravigeblaj konceptoj pri homa egaleco; ŝi ne hezitas rigardi niajn diojn kiel iluziojn malutilajn al la socio, kiun ŝi ĉiam plej akre riproĉas; ŝi do vidigas strangajn ŝanĝojn pri sia pensmaniero kaj iras ĝis la absurdo konsideri sin fratino de la servistinoj mem de sia domo, kvazaŭ ŝi estus nura plebanino...

"Ĉu tio estas ia mensa konfuziteco, post iu dekliniĝo, pro kiu ŝia digno estis instigita al vigla reago? Ĉu eble tion kaŭzis iaj influoj de la medio aŭ eĉ de la sklavinoj, kun kiuj ŝi kutimiĝis vivi dum tiu longa foresto el Romo? Mi ne scias... Vere mi ne povas, kun pura konscienco kaj definitive, ion diri pri viaj edzaj suferoj, kaj konsilas al vi atendi, kion montros la tempo.

"Post nedaŭra paŭzo, la maljuna matrono finis siajn rimarkon, interesplene demandante:

Kial vi permesis al Livia implikiĝi en tiujn novajn ideojn, lasante ŝin sub la kaprico de tiu Juda reformisto, konata sub la nomo de Jesuo el Nazaret?

Vi estas prava - diris Publio Lentulus senkuraĝa -, sed tio originis el potencaj cirkonstancoj, ĉar Livia kredis, ke la Nazareta profeto resanigis nian filinon!

Vi estis naiva, ĉar tian hipotezon vi ne povus akcepti, konsiderante la evoluogradon de la nuntempa sciado; vi devus liberigi el tiuj danĝeraj spiritaj influoj la facile regeblan spiriton de via edzino. Estas pruvite, ke tiu nova kredo ordonas humiligajn mensajn teniĝojn kaj renversas la plej profundajn konvinkojn de la homoj, kiuj ĝin alprenas. Riĉuloj kaj scienculoj, kiuj submetiĝas al tiuj abomenaj principoj en la Imperio, favore al ia imaga regno, ŝajnas ebriaj de terura narkotiko, kiu igas ilin forgesi kaj malŝati siajn riĉaĵon, nomon, tradiciojn kaj eĉ familion!

"Mi klopodos kune kun vi, prenante Flavian for de tiuj moralaj antaŭjuĝoj kaj forkondukante ŝin en mian hejmon tuj, kiam efektiviĝos la geedziĝo de niaj karaj infanoj, ĉar koncerne Livian, mi ĉion vane faris, por konvinki ŝin pri ŝia eraro."

Tamen, mia bona amikino - diris la senatano kortuŝita, kvazaŭ defendante sin antaŭ la nobla patriciino -, mi rimarkas, ke Livia ankoraŭ estas simplanima kaj modesta virino, postulanta de mi nenion ekscesan aŭ superfluan. Dum tiuj preskaŭ dek sep jaroj da disiĝo de ni ambaŭ en la hejmo, ŝi petis de mi nur la permeson daŭrigi siajn kristanajn laborojn, kune kun malnova servistino de nia domo; tiun permeson mi devis konsenti, konsiderinte la konstantecon de ŝia silenta kaj malĝoja abnegacio en nia hejmo.

- Ankaŭ mi opinias, ke tiu peto estas tre modera, precipe nun, kiam ĉiuj virinoj en nia urbo, laŭ la aktualaj moroj, postulas de siaj edzoj la plej malsaĝajn ekstravagancojn pri lukso; mi tamen devas konsili al vi, kiu konservas netuŝitaj niajn plej karajn tradiciojn, atendi ankoraŭ iom da tempo, antaŭ ol forgesi la dolorajn okazintaĵojn; ni dume vidos, ĉu Livia ricevos ian utilon el la konstanta kontakto de nia sinteno kaj fine revenos en la sinon de niaj tradicioj kaj kredoj!

Post tiuj vortoj, dolora silento fariĝis inter la dialogantoj.

Kalpurnia opiniis, ke ŝi plenumis sian devon, kaj Publio, en tiu nokto, iris en sian ĉambron pli senkuraĝa ol iam.

Post nemultaj tagoj, sukcesinte pri sia intenco, Agripo foriris al Avenio, malgraŭ la petoj de sia frato kaj de Flavia, ke li atendu ĝis la edziĝa ceremonio. Sed lia decido estis neskuebla; la pli maljuna filo de Flaminio, premata sub la pezo de siaj elreviĝoj estis forvojaĝonta el Romo por kelkaj jaroj, longaj kaj doloraj.

La tagoj rapide forpasis; kaj, ĉar ni devas en nia rakonto, akompani ĉiujn personojn, kiujn ĝi koncernas, ni tial sciigu, ke, vidante sin forlasita de sia preferata viro kaj konsumata de venena ĵaluzo, Aŭrelia decidis akcepti la noblan kaj amikan manon, kiun la juna Emiliano Lucius etendis al ŝi.

Instigita de siaj malnoblaj sentoj, Fulvia, kiu sekvis tiun silentan batalon, decidis atendi la tempon, por efektivigi sian ruinigan venĝon.

Post nelonge, la geedziĝo de Plinio kaj Flavia okazis kun diskreta pompo, en la palaco sur la monteto Aventino. La fianĉo, kovrita de militista gloro kaj de honoraj titoloj, kaj lia estonta kunulino, plena de nedifinebla ĉarmo kaj de rava simpleco, sentis sin feliĉaj, kvazaŭ la perfekta feliĉo konsistus nur en la eterna kunfandiĝo de iliaj koroj kaj animoj. Tiu tago sendube signis la plej sanktan kaj belan horon de iliaj destinoj.

Inter la tre malmultaj ĉeestantoj, la plej intimaj amikoj, troviĝis viro ankoraŭ juna, kiu reprezentis reliefan figuron en tiu bildo kaj kiun tiu epoko esence karakterizis.

Liaj avidaj ardaj okuloj estis, kun mistera stranga intereso, fiksitaj sur la fianĉino.

Tiu viro estis Saul de Ĝioras, kiu, forlasinte sian familian nomon, nun prezentiĝis kun nomo Romana, laŭ permeso de Flaminio, por ĉiam pligravigi la valoron de sia riĉaĵo en la socio.

La senatano vane penis identigi tiun Judon, kiu ŝajnis al li malnova persona konato. Saul tamen rekonis sian iaman turmentanton; li ĉi iun rekonis, kaj silentis, kvietigante la grandajn skuojn de sia animo, ĉar same kiel lia patro, li portis en sia koro la pereigan intencon je kruela venĝo.

III

PLANOJ DE LA MALLUMO

Post la ceremonio de la edziĝo de Plinio, la Juda emancipita sklavo, kontraŭante ĉiujn supozojn, ne reiris Massilian, sub la preteksto, ke multo da negocoj lin restigas plu en la ĉefurbo de la Imperio.

Loĝante en la palaco de la familio Severus, kien la juna geedza paro iris vivi kun Kalpurnia, Saul havis multajn okazojn renkonti la senatano Publio Lentulus, kun kiu li ofte konversaciis pri Judujo kaj ĝiaj gravaj regionoj.

Cerbumante pri tiu arda rigardo kaj tiuj fizionomiaj trajtoj, kiuj ne estis al li tute fremdaj, kaj klare memorante tiun patron, kiu afliktita iris al li, en Jerusalem, jen la senatano dum unu el siaj intimaj konversacioj kun la kurioza nekonato, kiun li abrupte demandis:

- Sinjoro Saul, ĉar vi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, ĉu tial via patro ne estas nomata Andreo de Ĝioras?

Ĉe tiu rekta parolo pri la afero plej delikata en lia ekzistado, la emancipito mordetis la lipojn kaj eviteme respondis:

Ne, senatano, mia patro ne havas tiun nomon. Kiam mi estis sklavigita de senkompataj, kruelaj manoj, ĉar vere, mi tiam estis nura malbone edukita, nepriresponda infano - li akcentis kun profunda acideco -, mia patro estis mizera terkulturisto, kiu havis nenion alian ol siajn brakojn por la ĉiutaga laboro... Mi tamen havis la feliĉon trovi la komplezemajn manojn de Flaminio Severus, kiuj gvidis min al libereco kaj riĉeco, kaj hodiaŭ mia patro, per la malmulto da mono, kiun mi donis al li, pliampleksigis siajn laborkapablojn; nun li havas ne nur ioman socian gravecon en Jerusalem, sed ankaŭ superan oficon en la Templo.

"Sed, kial vi demandas tion?"

Antaŭ tia lerta respondo, la senatano kuntiris la brovojn, sed, sentante sian koron malpli ŝarĝita, ĉar al li ŝajnis, ke lia dialoganto ja ne estas tiu sama Saul, kiun li dolorplene rememoris, li pli trankvila respondis:

Mi tion demandis, ĉar mi okaze faris konatiĝon kun Juda terkulturisto, nomata Andreo de Ĝioras, kies fizionomiaj trajtoj ne tre malsimilis la viajn...

Kaj la konversacio sekvis la normalan ritmon de la bagatelaj interparoladoj en la rondoj, kie regas la konvencioj de la socia vivo.

Sed Saul lasis vidi strangan brilon en la rigardo, kiel iu treege kontenta pri la destino kaj atendanta la okazon, por efektivigi siajn terurajn venĝoplanojn.

Sekreta malnobla motivo restigis lin plu en Romo, kvankam multaj komercaj operacioj postulis lian ĉeeston en Massilia, kie lia nomo estis firme ligita al grandaj financaj kaj materialaj interesoj. Tiu motivo estis lia arda deziro esti rimarkita de la juna edzino de Plinio, kies rigardo kvazaŭ altiris lin al ia abismo da furioza, nebridebla amo.

De la momento, kiam li vidis ŝin kun la fianĉinaj ornamaĵoj, en la feliĉa tago de ŝia edziniĝo, ŝajnis al li, ke li trovis la idealan virinon de siaj plej intimaj revoj, en kiuj li sin jam de longe lulis.

Vere, la infanoj de liaj iamaj gemastroj indis lian respekton kaj lian plej grandan estimon; tamen iu forto, pli pova ol ĉiuj liaj danksentoj, pelis lin al la deziro posedi Flavian Lentulian, kiom ajn tio kostos, eĉ se lian vivon mem.

Tiuj ĉarmaj, revemaj okuloj, tiu nobla, senafekta gracieco, tiu hela, delikata inteligento, ĉiuj ŝiaj spiritaj kaj fizikaj naturdotoj, kiujn li akravide observadis dum la nemultaj tagoj de sia restado en la urbo, rajtigis lin kredi, ke tiu virino ja konkretigas lian idealon.

Kaj baraktante en tiu kirlego da nigraj pensoj, li pasigis du monatojn da malnoblaj, afliktaj esperoj, preterlasante nenian okazon, por montri al Flavia, kiel grandaj estas lia amo, admiro kaj estimo, antaŭ la konfidaj, amikaj okuloj de Plinio.

En la soleco de siaj profundaj zorgoj, Saul konsideris, ke, se ŝi amos lin, se ŝi reciprokos la fortegan pasion de lia flama, egoista spirito, li jam neniam pensos pri sia planata venĝo kontraŭ la koro de ŝia patro: li rekondukos la junulon Marko Lentulus en lian patran hejmon kaj elviŝos sian pasintecon plenan de krimaj intencoj; sed, se okazos kontraŭe, li realigos siajn malicajn projektojn, ĝis ebrieco drinkante la malaman vinon de la venĝo.

Tiam fluadis jam la jaro 47; ne forgesante Fulvian kaj ŝian filinon, jen ni vidas ilin ankoraŭ regataj de la samaj kruelaj, pereigaj sentoj.

Aŭrelia vane edziniĝis kun Emiliano Lucius, ĉar li tute ne estis, en ŝiaj okuloj, la tipo de viro, kiun ŝia

temperamento supozis trovi ĉe la pli juna filo de Flaminio.

Tial, post la unuaj elreviĝoj kaj kolizioj en la hejmo, konsilita de sia patrino ŝi iris kun ĉi tiu peti helpon de la mistera scienco de Arakso, fama Egipta sorĉisto, kiu tenis butikon por vendado de strangaj varoj proksime de la monteto Eskvilino.

Arakso, kies kriman komercon ĉiuj konis kiel neelĉerpeblan fonton de miraklaj eliksiroj de amo, de malsano kaj de morto, estis inicito pri la religiaj ritoj de la antikva Egiptujo; li tamen dekliniĝis de la sankta misio de karito kaj paco, pro sia arda avideco je la mono de la granda Romana klientaro, tiam dronanta en skandalaj malvirtoj kaj vivanta en la ruino de la plej belaj moroj de la respektinda sistemo de la familio.

Ekspluatante ĝiajn malnoblajn pasiojn kaj nedecajn kutimojn, la Egipta magiisto preskaŭ tute uzadis sian spiritan sciencon por la plenumado de ĉiaj malicaĵoj kaj krimoj, kaj tiel kaŭzis grandegajn malutilojn per siaj venenaj drogoj kaj strangaj konsiloj.

Diskrete alparolita de Fulvia kaj ŝia filino, li plene informiĝis pri la celo de ilia vizito kaj tie, inter grandaj retortoj kaj pakoj da plantoj kaj diversaj substancoj, ŝovis la kapon inter la manojn, kvazaŭ lia spirito esplorus la plej profundajn sekretojn de la nevidebla mondo, antaŭ tripiedo kaj aliaj iloj de la okultaj sciencoj; per tia parado li, tre lerta psikologo, intencis impresi la sugestieblan menson de siaj mutenombraj klientoj, kiuj venis al li por la solvo de la malfacilaj problemoj de la vivo.

Post multaj minutoj da enpensiĝo, la Egipta magiisto, kun strange brilantja okuloj, sin turnis al Aŭrelia kaj per impresa tono asertis al ŝi:

- Sinjorino, mi vidas antaŭ mi dolorajn bildojn el via spirita vivo, dum malproksima pasinteco! Mi vidas

Delfojn dum la gloraj tagoj de ĝia orakolo kaj rimarkas, ke vi penas delogi viron, ne apartenantan al vi? Tiu viro estas la sama, nun vivanta... La samaj animoj hodiaŭ vagas en aliaj korpoj, kaj vi devas pensi pri pri la realo en la nun fluantaj tagoj kaj rezignacii pri la klara malsameco de la vojoj de la destino!

Aŭrelia lin aŭdis, samtempe surprizita kaj terurita; ankaŭ la subtila animo de ŝia patrino sekvis la konversacion, tuŝita de ia malpreciza impreso.

Kion vi diras al mi? - demandis la juna sinjorino, en la apogeo de sia vundita sentemeco. - Aliaj vivoj? Iu viro, ne apartenanta al mi? Kion ĉio ĉi signifas?

Vere, nia spirito, en ĉi tiu mondo - respondis la sorĉito kun nekonsternebla sereneco - havas longan vicon da ekzistadoj, kiuj riĉigas nian internaĵon per kreskanta konado pri la devoj koncernantaj nin dum la vivo!

"Vi jam vivis en Ateno kaj en Delfoj, dum longa stadio de teruraj malsaĝaĵoj en amaj aferoj; hodiaŭ, vidante vin apud la objekto de viaj iamaj ardaj, pekaj pasioj, vi pretendas la samaj n eblojn por la kontentigo de viaj brulaj, fiaj deziroj!

"Tien ĉi venis jam multenombraj homoj. Al multaj mi konsilis persisti en siaj intencoj, kelkafoje nepravigeblaj kaj malsuperaj; sed, pri via afero, iu voĉo pli laŭte parolas al mia konscienco. Se via senprudenteco pelas vin ĝis la ekstremo inciti tiun viron, ĝis nun konscience honestan, povos okazi, ke lia koro, ankaŭ flamiĝema, respondos viajn kapricojn; tamen penu ne fari tian frenezan inciton, ĉar nun la destino kunigis lin al animo ĝemela de lia animo, kaj malglata vojo, semita per dornaj provoj, atendas ilin en la estonteco, por la solidigo de iliaj reciprokaj amo kaj konfido, por la plifirmigo de la grandeco de iliaj spiritoj! Ne baru la vojon al tiu virino, kiun via spirito konsideras potenca konkurantino! Se vi enŝoviĝus inter ŝin kaj ŝian edzon, vi pliakrigus viajn proprajn suferojn; ĉar, vere, via koro ne estas preparita por la grandaj sanktigaj abnegacioj; kion vi rigardas kiel profundan, superbelan amon, tio estas nenio krom fantazio, malutila al via koro de virino kaprica kaj inklina, ne al la sinofero por la karesoj de amanta, lojala edzo, sed al la multigo de amorantoj, laŭ la nombro de siaj arbitraj deziroj..."

Aŭdante tiujn vortojn, kiujn ŝi opiniis trokuraĝaj kaj insultaj, Aŭrelia estis palega. Ŝi deziris defendi sin, sed ŝajnis, ke ia eksterordinara forto prenas ŝian gorĝon kaj paralizas ŝiajn voĉkordojn.

Sed Fulvia, plena de kolero pro la insultoj de tiu viro, prenis sur sin la defendon de sia filino, lin energie riproĉante:

Arakso, senhonta sorĉisto, kion vi intencas diri per tiuj vortoj? Ĉu vi insultas nin? Ni povas faligi sur vian kapon la pezon de la imperia Justico, kiu enŝlosos vin en karceron kaj malkaŝos al la socio viajn nigrajn sekretojn!

Kaj, ĉu ankaŭ vi, nobela sinjorino, ne havas sekretojn? - li nekonsternita rebate demandis. - Ĉu vi estas tiel senkulpa, ke vi ne hezitus kondamni min?

Tremante de kolero, Fulvia mordtis la lipojn kaj furioza ekkriis:

Silentu, hundo! Ĉu vi ne scias, ke staras antaŭ vi la edzino de pretoro?

Tio ne ŝajnas al mi - respondis la sorĉisto kun serena ironio -, ĉar la nobelaj matronoj de tiu klaso ne venus al ĉi tiu domo peti mian helpon por iu krimo... Kaj cetere, kio estus dirita en Romo pri patriciino, kiu irus ĝis la mizera ekstremo, intime paroli al maljuna sorĉisto sur la monteto Eskvilino?

"Estas vere, ke multe da malbono mi jam faris dum mia vivo, sed ĉiuj scias, ke mi tiel kondutas kaj ke mi ne uzas la ombron de bonaj sociaj pozicioj, por kaŝi la abomenecon de mia malŝatinda ekzistado! Malgraŭ tio, mi volas savi la junecon de via filino for de la nigra vojo de viaj malicaĵoj, ĉar, se ŝi sekvos vian tordan vojon de vipuro, kiel adulta, krima edzino, ŝi renkontos ĉe ĝia ekstremo nur prostituitecon kaj malfeliĉon, elfinitajn per malhonora morto ĉe puŝo de glavo..."

Fulvia ekdeziris energie rebati tiujn insultojn de Arakso, repuŝi tiujn tre ofendajn esprimojn, kiujn ŝi ricevis kiel ekstreman malrespekton; sed Aŭrelia, timante novajn implikaĵojn kaj komprenante la kulpecon de sia patrino, prenis ŝian brakon, kaj ili ambaŭ silente foriris, moke rigardataj de la maljuna Egipto, kiu rekomencis kolone amasigi pakojn da plantoj inter multenombraj vazoj kun strangaj substancoj.

Sed ne multan tempon li povis uzi por sia soleca, silenta laboro. Post du horoj alia homo frapis ĉe lia pordo.

Arakso estis surprizita de la vizito de tiu simpatia Judo. La brilo de la okuloj, la karakteriza nazo, la harmonio de la Izraelidaj trajtoj faris el tiu ankoraŭ juna viro strangan, impresan figuron.

Tio estis Saul, kiu, ardante de la deziro, por ĉiu prezo posedi la edzinon de Plinio, uzis la samajn misterajn procedojn, por ekhavi la talismanon aŭ la miraklan eliksiron de la sorĉisto, servontan al liaj malsaĝaj pretendoj.

Akceptinte en la sama maniero, kiel la du aliaj personoj partoprenantaj en nia dolora dramo, Saul detale prezentis al la divenisto siajn amajn turmentojn ĉe tiu honesta, digna virino.

Post sia kutima enpensiĝo, jam al ni konata, antaŭ la tripiedo, ĉe kiu li faradis siajn preĝojn, Arakso streĉis la lipojn per diskreta, apenaŭ videbla rideto, kvazaŭ trovinte alian strangan koincidon en sia ampleksa studado pri la homa psikologio. Sed lia hezito daŭris ne multajn sekundojn, ĉar li baldaŭ ekparolis per malrapida, kaverna voĉo:

Judo! - li serioze diris - laŭdu la dion de viaj kredoj, ĉar vian vizaĝon levis el la polvo la manoj de la viro, kiun vi hodiaŭ penas perfidi... La severaj leĝoj de via patrolando ordonas, ke, eĉ en penso, vi ne deziru la edzinon de via proksimulo kaj des malpli la sindonan, fidelan edzinon de unu el viaj plej grandaj bonfarintoj. Faru paŝon malantaŭen sur via mizera, hontinda vojo! Estis tempo, kiam via Spirito vivis en la korpo de pastro de Apolono, en la glora templo de Delfoj... Vi persekutis junan gardistinon de la sanktaj misteroj kaj ŝin kondukis al mizero kaj morto per viaj abomenaj, doloraj malsaĝaĵoj. Ne kuraĝu nun tiri ŝin el la brakoj, destinitaj por helpo kaj protekto al ŝi en ĉi tiu mondo! Ne entrudiĝu en la destinon de du homoj, kiujn la ĉielaj fortoj konformigis unu al la alia!

Sed, kvankam impresita de tiu tranĉa admono, la Juda junulo ne kondutis tiel akre kiel la du virinoj, venintaj pli frue ol li por sia mistera vizito.

Tirinte sakon da moneroj, li ĝin karesis, kvazaŭ por eksciti la konsentemon de la divenisto, kaj ekkriis per preskaŭ petega voĉo:

Arakso, mi havas oron... multe da oro, kaj da ĝi mi donos al vi tiom, kiom vi volos, por la altvalora helpo de via scienco... Pro la amo al viaj dioj, havigu al mi la simpation de tiu virino, kaj mi malavare rekompencos vin pro viaj netakseblaj penoj...

Rigardante la kornoforman monujon, kie oro brilis, la okuloj de la Egipta magiisto fulmis pro stranga sento, kvazaŭ li ĝin avidus, sed li pli delikate respondis:

Mia amiko, tiun virinon ne deziras nur vi, kaj mi opinias, ke vi devus kunhelpi, por ke ŝi ne forlasu la kompanion de sia edzo!

Ĉu do ekzistas alia aspiranto?

Jes, la signoj de la destino konigas al mi, ke tiun virinon deziras ankaŭ la frato de ŝia edzo.

Saul faris koleran geston, sentante sin turmentata de la plej akra ĵaluzo, kaj murmuris tra la dentoj:

Ha, jes... Nun mi pli bone komprenas la subitan forveturon de Agripo direkte al Avenio!

Kaj, laŭtigante la voĉon, kvazaŭ farante la lastan provon de sia ambicio, li korpremata ekkriis:

Arakso, mi ankoraŭfoje petegas vin! Faru ĉion eblan! Mi vin plej malavare pagos!

La frunto de la magiisto denove kliniĝis antaŭen, kun teniĝo de profunda meditado, kvazaŭ lia spirito serĉus en la nevideblaj regionoj ian malican forton, favoran al liaj pereigaj intencoj.

Post kelkaj minutoj, li ree parolis, dirante per milda, amika tono:

Ŝajnas, ke post kelka tempo de nun aperos iu okazo oportuna por via korinklino!

La Juda junulo kun angora espero aŭdis liajn asertojn, kiuj jene daŭris plu:

La signoj de la destino diras, ke, por la plifirmigo de ilia profunda amo kaj reciproka konfido, kaj ankaŭ por ilia spirita progreso, doloraj provoj, kiujn ili spertos post kelkaj jaroj de hodiaŭ, estas difinitaj al la du geedzoj!

Okazos io, kio ilin disigos en la hejmo mem, sed mi ne povas precize vidi, kio ĝi estos. Mi scias nur, ke ili ambaŭ devas travivi longan stadion de asketismo kaj peniga abnegacio en la sankta sino de la familio... Ĉe tiu momento, eble, mia amiko povos konkeri tiun arde soifantan koron!

Ĉu io do fariĝos? - demandis Saul scivola kaj afliktita, esplorante la transcendan aferon -; sed kio povos okazi, kio disigos ilin en la hejmo mem?

Mi mem ja ne scias diri...

Kaj, ĉu estos ĉiu el ili devigita al fidela asketismo kaj al nerompebla sindoneco?

La determinismo de la destino ordonas, ke tiel estu; tamen, tiel la edzo, kiel la edzino, povos enmiksiĝi en tiujn provojn, farante novan moralan ŝuldon aŭ elaĉetante sian dornan pasintecon per la necesa morala braveco en la suferoj, tio estas, uzante, en la determinismo de la purigaj provoj, sian bonan aŭ malbonan volon... Sciu, ke la homo inklinas pli forte al malbono, kaj tial, viaj pretendoj eble estos kontentigitaj en tiu tempo.

Kaj, kiel longe mi devos atendi, ĝis tio okazos? - demandis la emancipita sklavo, treege maltrankvila.

Kelke da jaroj.

Kaj, ĉu estos senutile provi ian penon pli frue?

Tute senutile. Mi scias, ke mia estiminda kliento havas multe da interesoj en iu malproksima urbo, kaj estas pravigeble, ke vi dume zorgu pri viaj materialaj aferoj.

Pasigante la observojn de Arakso tra la kribrilo de sia konscienco, Saul fikse rigardis tiun viron, kiu laŭŝajne konis la plej kaŝitajn sekretojn de lia vivo.

Dankante lin por lia bonvola atento kaj promesante reveni en oportuna tempo, Saul donis al la magiisto sian orplenan monujon.

Post kelke da tagoj, ne longe antaŭ ol foriri, la Juda junulo profitis iujn minutojn da pura, simpla intimeco kun Flavia, dirante al ŝi:

Nobla sinjorino - li komencis per tima voĉo, sed kun la sama stranga fajro de malnoblaj sentoj, travidebla tra la okuloj -, mi ne scias la motivon de tio, kion travivas mia animo kaj kion mi nun malkaŝos al vi, nome, ke mi forveturos al Massilia, tenante vian bildon en la plej profunda angulo de mia penso!

Sinjoro - diris Flavia Lentulia, ruĝiĝante de ĝenateco -, mi devas vivi sole nur en la penso de tiu viro, per kiu la dioj prilumis mian destinon!

Nobela Flavia - rebate diris la sagaca Judo, rimarkinte, ke la atako estis antaŭtempa kaj neoportuna - mia estimo kuntrenas nenian malpli noblan senton. En miaj okuloj vi estas respektinda pro du motivoj, ne nur pro via alta pozicio kiel patriciino, sed ankaŭ pro tio, ke vi estas la edzino de unu el la plej grandaj bonfarintoj de mia vivo!

"Trankviliĝu pri miaj paroloj, ĉar en mia koro ekzistas nur la plej lojala intereso por via persona feliĉo apud la digna edzo, kiun vi elektis.

"Mi sentas pro vi tion, kion sklavo devas senti por sinjorino, bonfarinta al lia ekzistado, ĉar vere, en mia mizera situacio de emancipito, mi ne povas prezenti min antaŭ via grandanimeco kun la titolo de frato, kiu vin tre multe respektas kaj estimas."

Bone, sinjoro Saul - diris la junulino pli trankvila -, mia edzo konsideras vin kiel tre karan fraton, kaj estas por mi honoro, ke mi partoprenas en liaj sentoj.

Mi vin tre dankas - hipokrite respondis Saul -, kaj, ĉar vi min tiel bone komprenas, nur interesite kiel frato mi turnas min al via nobla animo, por averti vin kontraŭ iu danĝero.

Iu danĝero? - demandis Flavia afliktita.

Jes. Mi parolas al vi konfidence kaj do petas, ke vi gardu plej zorge la sekreton de ĉi tiu frata konfiditaĵo.

Kaj, dum la junulino lin plej atente aŭskultadis, Saul daŭrigis siajn perfidajn duondirojn:

Ĉu vi scias, ke Plinio preskaŭ fianĉiĝis kun la filino de la pretoro Salvio Lentulus, via onklo, tiu sama junulino, hodiaŭ edzino de Emiliano Lucius?

Jes... - respondis, kun premata animo, la kompatinda sinjorino.

Nu, mi devas averti vin, kiel frato, ke via kuzino Aŭrelia, malgraŭ siaj gravaj edzinaj devoj, ne rezignis la viron, kiun ŝia koro iam preferis: hodiaŭ iu amiko informis min, ke ŝi jam iris al pluraj sorĉistoj en Romo, por reakiri lian pasintetempan amon, kiom ajn tio kostos al ŝi!

Ĉe tiuj perfidaj vortoj, Flavia Lentulia eksentis la unuan dornon en sia geedzeca vivo, la turmenton de la plej akra ĵaluzo.

Plinio reprezentis ŝian tutan idealon, ŝian tutan feliĉon de juna virino. Ŝi konfidis al lia koro ĉiujn siajn virinajn revojn, ĉiujn siajn plej fortajn, plej florantajn esperojn. Vundita de la unua ĉagreno en sia socia vivo, en la granda urbo de siaj gepatroj, ŝi, en tiu momento, arde soifis ian amikan klarigon, ian karesan parolon, kiu restarigus la ekvilibron de ŝia koro, nun ekskuita de la unua malagrablaĵo. Mankis al ŝi io, kio povus kompletigi la noblajn kvalitojn de ŝia virina koro, io, kio certe estis la patrina agado pro ŝia edukado, ĉar Publio Lentulus, en sia spirita blindeco, formis ŝian karakteron laŭ la fiero de la raso, laŭ la vantaj tradicioj de sia praularo, ne disvolvinte en ŝia animo la konsideremon, kiun la influo de Livia sendube kreus, por la vigla burĝonado de la sento.

La juna patriciino sentis la koron disŝirita de preskaŭ sovaĝa ĵaluzo; sed, komprenante la devojn, kiuj en tiaj situacioj ŝin koncernis, ŝi rericevis la moralan energion necesan al la reago ĉe tiu unua bato de provoj, respondante al la Juda junulo kaj plej penante, por ŝajnigi la plej severan kaj trankvilan noblecon:

Mi kore dankas vin por la intereso de via sciigo; nenio tamen rajtigas min suspekti pri la honesteco de mia edzo, des pli, ĉar Plinio reprezentas ĉiujn miajn idealojn de virino kaj de edzino!

Sinjorino - diris la Judo, mordetante la lipojn -, la virina spirito, pro sia riĉa imagemo kaj izolita de la praktika vivo, povas ofte erari, kredante la ŝajnojn...

"Mi ĝojas, aŭdante vin, kaj laŭdas vian senliman konfidon; mi volas tamen, ke vi konvinkiĝu, ke vi ĉiam trovos ĉe mi sinceran defendanton de via feliĉo kaj de viaj virtoj!"

Tion dirinte, Saul de Ĝioras adiaŭe riverencis, lasante la kompatindan junulinon baraktanta en siaj impresoj de surprizo kaj koramareco.

La unuaj malfeliĉaĵoj trafis la geedzan vivon de Flavia Lentulia, kaj tamen ŝi ne sciis forklini la danĝeron, kiu por ĉiam minacis ŝian feliĉon.

En tiu vespero Plinio Severus ne trovis en sia hejmo la delikatan, ĉarman virinon, al kiu li tute sin donis kaj kiun li profunde amis. En la intimeco de la dormoĉambro li renkontis sian edzinon flamanta per senkaŭzaj, neoportunaj riproĉoj, turmentata de amara, nekomprenebla malĝojo; okazis do inter ili la unuaj kolizioj, kiuj por ĉiam povas, en la daŭro de unu ekzistado, ruinigi la feliĉon de geedzeca paro, kiam la koroj ne estas sufiĉe preparitaj pro la spirita kompreno, laŭ la leĝo de la elaĉetantaj provoj, kvankam la dia vojo de iliaj ĝemelaj animoj estas glora irejo al la plej altaj destinoj.

Post nemultaj tagoj Saul reiris Massilian, esperante efektivigi kelkaj n negocajn aferojn kaj plej baldaŭ reveni Romon.

La vivo de niaj konatoj preskaŭ same daŭradis plu en la ĉefurbo de la Imperio.

La senatano Lentulus estis, kiel ĉiam, absorbita de siaj politikaj okupoj kaj, kiam eble, iris en la hejmon de sia filino, kie li plej longe konversaciis kun Kalpurnia pri la pasinteco kaj la tiamaj bezonoj.

Sekve de la okazintaĵoj, perforte forigita for de sia filino, malproksime de la plej bona amikino, kiun ŝi iam havis, sed kiu ŝin ne komprenis, kaj ankoraŭ sen ia ligilo kun sia edzo en la medio de siaj plej profundaj amoj, Livia rifuĝis en la sindonan amikecon de Anna kaj en la plej varmajn, sincerajn preĝojn.

Ili ambaŭ ĉiutage preĝadis en dolora izoleco, ĉe la piedo de tiu kruda kruco, kiun Simeon donacis al ili en la momento de sia memofero.

Ofte ili, en ekstazo, rimarkis, ke ia milda lumo ĉirkaŭas la kruceton, kaj samtempe ŝajnis, ke ili aŭdas, en la sanktejo de la koro kaj de la pensoj, strangajn, mirindajn admonojn, venantajn de malproksime.

Ili sentis la impreson, kvazaŭ la dolĉa, amika voĉo de la Samaria apostolo venas el la regno de Jesuo, por instrui al ili fidon, plenumon de la devo de frata karito, rezignacion kaj kompaton. Ili tiam ploradis, kvazaŭ en iliaj sentemaj, delikataj animoj vibrus la harmonioj de ia dia preludo de la ĉiela vivo.

Dum tiu tempo, laŭ sciigo de kelkaj pli modestaj kristanoj, Anna informis sian mastrinon pri la kunvenoj en la katakomboj.

Nur tie la adeptoj de la naskiĝanta Kristanismo povis kolektiĝi, ĉar, ekde ĝiaj unuaj momentoj en la Roma socio, ĝiaj ideoj estis konsiderataj revoluciaj kaj ruinigaj.

La Imperio, fondita de Aŭgusto, ja la plej granda esprimo de forta regno en ĉiuj epokoj de la mondo, post la demokratiaj konkeroj de la Respubliko, permesis nenian partion, kiu batalus por iaj sociaj kaj politikaj doktrinoj.

Okazis al Romo tio sama, kio hodiaŭ al la nacioj, ŝanceliĝantaj inter plej diversaj formoj de regado, laŭlonge de la akso de la ekstremistoj kaj en la neklereco de la homo, kiu obstine ne komprenas, ke reformo devas nepre komenciĝi en la animo mem de la estuloj.

La solaj permesitaj asocioj estis la kooperativoj por funebraj ceremonioj, pro siaj programoj de amo kaj protekto al la homoj, jam nekapablaj ŝanceli la surteran povon de la Cezaro.

Persekutataj de la leĝoj, kiuj ne konsentis iliajn renovigajn ideojn, kun abomeno rigardataj de la potenca forto de la malnovaj tradicioj, la adeptoj de Jesuo ja konsciis pri sia aflikta kaj suferplena situacio en la estonteco. Kelkaj pli rigoraj ediktoj devigis ilin kaŝi sian kredon, kvankam Klaŭdio ĉiam klopodadis por la plej perfektaj ordo kaj ekvilibro, sen grandaj ekscesoj dum la plenumado de siaj ordonoj.

Kelkaj kristanoj, pli klare komprenantaj la doktrinon, publike defendadis ĝiajn tezojn per leteroj redaktataj laŭ la tiama stilo; sed, multe pli frue ol la abomenaj krimoj de Domicio Nerono, la unuaj kristanoj vivis en atmosfero de aflikto, korpremateco kaj grandaj suferoj. Tial, la kunvenoj en la katakomboj okazadis neregule, sed ĉiam en absoluta sekreto.

Granda nombro da apostoloj el Palestino iris Romon, por fari al siaj gefratoj, loĝantaj en tiu ĉefurbo, la plej edifajn kaj konsolajn predikojn.

Tie, en la silento inter grandaj masivoj da ŝtonoj, en kavernoj forgesitaj de la tempo, estis aŭdataj profundaj, moraligaj voĉoj, kiuj komentariadis la Evangelion de la Sinjoro aŭ laŭdadis la belaĵojn de lia regno, starantajn super ĉiuj mizeraj provoj de la homa maliceco. Brilantaj torĉoj lumigis tiujn subterajn kaŝejojn, kiujn la hedero protektis, kaj la ŝtonaj pordoj faris impreson de angoro, malgajeco kaj tuta forlasiteco.

Ĉiam, kiam iu pilgrimanto venis al la urbo, estis dissendata avizo al ĉiuj konvertiĝintoj.

La krucosigno, iel ajn farata, estis la silenta signalo inter tiuj fratoj laŭ kredo, kaj, farita en tiu aŭ alia karakteriza maniero, esprimis avizon, kies signifon ĉiuj tuj komprenis.

Per tiuj senĉesaj komunikoj Anna konis la tutan movadon en la katakomboj kaj informis sian mastrinon pri ĉio, kio okazadis en Romo rilate al la savanta doktrino de la Krucimito.

Kiam estis anoncata la alveno de iu apostolo el Galileo aŭ el unu el ĝiaj najbaraj regionoj, Livia nepre ĉeestis lian akcepton, akompanata de sia sindona, fidela servistino kaj irante piede la vojon; tiam ŝi surhavis sian patrician veston, laŭ la konsento de sia edzo, ke ŝi libere praktiku sian kredon. Ŝi ja sciis, ke ŝi riskas sian reputacion antaŭ la socio; tamen la ofero de Simeon estis lumsigno, kiu montris ŝian destinon sur la Tero. Ŝi ricevis kuraĝon, serenecon, rezignaciemon kaj konon pri si mem, sufiĉajn, por neniam cedi malprofite pro sia arda, pura fido. Estas vere, ke ŝiaj malnovaj amikinoj, en Romo, atribuis la modifon de ŝiaj sentoj al frenezeco; ke ŝia edzo ŝin ne komprenis kaj, ankaŭ, Kalpurnia kaj Plinio pliprofundigis la abismon, kiun Publio fosis inter patrino kaj filino; tamen ŝia spirito havis en la kredo dian vojon, por forkuri el ĉiuj surteraj amaraĵoj, kaj sentis, ke la Dia Nazareta Majstro mildigas la vundojn de ŝia animo, kompatante ŝian koron disŝiritan de ĉagrenoj. Ŝia fido similis brilantan torĉon, kiu heligis la doloran vojon kaj el kiu elradiis la belega lumo de la homa konfido al la Dia Providenco, kiu turnas la penigajn surterajn provojn en anticipan ĝuadon de la eternaj ĝojoj en la Senlimo.

IV

TRAGEDIOJ KAJ ESPEROJ

La reala vivo estas ĉiam proza, sen fantazioj kaj revoj. Tiel pasas la ekzistado de la personoj, priparolataj en ĉi tiu libro, sur la viva ekrano de la senmaskaj, doloraj realaĵoj de la surtera medio.

La homoj, atingintaj ian socian pozicion, kaj ankaŭ tiuj, kiuj alproksimiĝas al la krepusko de la nedaŭra vivo sur la Tero, ne havas multon novan, raportotan pri la ĉiutagaj okazaĵoj.

Estas periodo en la ekzistado de la homo, kiam ŝajnas al li, ke lia koro jam ne havas la psikan premon necesan, por ke renoviĝu liaj revoj kaj unuaj aspiroj: lia spirita situacio montriĝas kvazaŭ kristaliĝinta aŭ senmova. En lia interno jam ne estas spaco por novaj iluzioj aŭ por la reflorado de novaj esperoj, kaj la animo, kvazaŭ en dolora stadio de atendo kaj trudita silento, haltas sur la vojo kaj rigardadas la preterpasantojn, implikita en la reto de la rutino kaj de la samaspektaj, indiferentaj semajnoj.

Ni travivas nun la jaron 57, kaj preskaŭ nevaria montriĝas la longega disvolviĝo de la ordinaraj, ĉagrenaj okazaĵoj en la vivo de la aktoroj de ĉi tiu dolra dramo. Fariĝis nur unu granda modifo en la hejmo de Kalpurnia.

En sia plena fizika vigleco, Plinio Severus estis jam ricevinta la plej grandajn ŝatesprimojn de la militistaj institucioj, kiuj asekuris la solidecon de la Imperio. Longaj kaj periodaj restadoj en Gallujo kaj Hispanujo havigis al li tre honorajn ordenojn, sed en lia animo intense kreskis vantamo kaj fiero, malgraŭ la nobleco de lia koro.

La unuaj akraj ĵaluzoj de lia edzino havis pereigajn, dolorajn sekvojn.

Al la krimaj intencoj de Saul aldoniĝis la venenaj konfidencoj de la mensogemaj amikinoj; kaj, anstataŭ ĝui la geedzecan feliĉon, kiun ŝi rajtis pro la altaj kvalitoj de sia koro, Flavia Lentulia, pro sia supermezura ĵaluzemo, pretervole kuris en la teruran abismon de la sufero kaj animprovado.

Por tia viro, kiel Plinio, estis tre facile anstataŭigi la hejman medion per la pompaj festoj en la cirko, kune kun gajhumoraj virinoj, kiaj ne mankis en ĉiuj lokoj de la pekanta metropolo. La falsa amo de multenombraj amorantinoj baldaŭ venkis la karesojn de la edzino.

Kalpurnia senrezulte penis interhelpi per siaj amikaj konsiloj, kaj, siaflanke, la juna edzino de la Roma oficiro vane obstinis en sia nekonsternebla, silenta martireco.

La maloftajn plendojn de Flavia gardis la nobla koro de ŝia bopatrino aŭ ricevis la spirito de ŝia patro, per amaraj konfidencoj.

Komprenante, kiel grava estas la virina kunlaborado por la rebonigo de la moroj kaj por la renobligo de la hejmo kaj de la familio, Publio Lentulus admonis sian filinon al plej grandaj rezignacio kaj toleremo; li igis ŝin senti, ke edzino estas la honoro de sia edzo kaj la nutraĵo de ties vivo; ke, dum iu edzo malvirtiĝas en la kirlado de senbridaj pasioj, malŝatante ĉiajn bonaĵojn de la vivo, iafoje sufiĉas virina larmo, por ke la geedzeca paco rebrilu sur la sennuba ĉielo de pura reciproka amo.

Por la spirito de Flavia la patra parolo estis nedubebla vero, kaj ŝi penis apogi sin al liaj promesoj kaj konsiloj, kiujn ŝi konsideris altvaloraj, esperante, ke ŝia edzo iam revenos al ŝia amo, por la bono de ilia vivo.

Dume, Plinio Severus disperdis en ludado kaj amuzoj montojn da mono. Lia malŝparemo por la virinoj famiĝis en la plej elegantaj rondoj en la urbo, kaj li malofte iris al la familia medio, kie, efektive, ĉiaj karesoj estis farataj por la klarvidigo de lia spirito, deklinita for de la bona vojo.

La morto de la maljuna pretoro Salvio Lentulus, antaŭ la jaro 50, devigis la familion de Publio kaj la restantajn parecojn de Flaminio al la sociaj ceremonioj ĉe Fulvia kaj ties filino, okaze de la honoroj faritaj al la cindro de tiu, kiu, kaŝita en la mistero de sia rezignacia, nekomprenebla pasiveco, apenaŭ vivis sur la Tero.

Sufiĉis al Aŭrelia tiu okazo por la rekapto de la perdita oportuno. Rigardo, renkontiĝo, vorto - kaj jen la pli juna filo de Flaminio, ravita de la pekantaj belulinoj, refaris la koran ligilon, kiu estis iam detruita de sankta, pura amo. Baldaŭ ili estis vidataj ĵetante unu al la dua multesignifajn rigardojn, en la teatroj, en la cirkoj aŭ en la grandaj sportaj kunvenoj, tiam okazantaj.

El ĉiuj tiuj doloroj Flavia Lentulia faris, en la hejmo, kiun ŝia fideleco nobligis, sian kalvarion de silenta turmento. Dum siaj solecaj meditoj ŝi ofte bedaŭris la iamajn eksplodojn de sia malprava ĵaluzo, kiuj estis la unua motivo, ke ŝia edzo deflankiĝis de la sanktaj devoj al la familio; fiera patriciino, ŝi tamen silente konsideris, ke estas jam tro malfrue pro ia pento kaj ke la sola rimedo estas plej humile kaj pacience atendi la revenon de sia edzo al ŝia fidela, sindona koro.

En siaj momentoj de malĝojo ŝi skribadis paĝojn dolorplenajn kaj samtempe lumajn pro iliaj altaj esprimoj, aŭ fervore petante la kompaton de la dioj, aŭ montrante sian suferon per kortuŝaj versaĵoj; ĉi tiujn vidis nur la okuloj de ŝia patro, kiu, plorante de emocio, ofte pripensis, ĉu la geedzeca malfeliĉo de lia kompatinda filino ne estas ia stranga, dolora heredaĵo.

Ĉirkaŭ la jaro 53 unu el la plej reliefaj personoj de ĉi tiu rakonto estis prenita de la potencaj brakoj de la morto. Tiu estis Fulvia, ĉe kiu, du jarojn post la forpaso de ŝia edzo, montriĝis la plej seriozaj mensaj perturboj kaj aliaj maltrankviligaj organaj fenomenoj, devenintaj de pasintatempaj devioj.

Kanceraj vundoj disruinigis la vivocentrojn de ŝia organismo kaj, dum du seninterrompaj jaroj, ŝia malgrasiĝinta korpo devis preni la plej penigajn kaj ĝenajn poziciojn de ripozo; ŝiaj malkvietaj, larĝe malfermitaj okuloj turniĝis en orbitoj, kvazaŭ dum siaj halucinacioj ŝi estus devigita vidi la plej terurajn, plej nigrajn bildojn.

En tiuj momentoj ŝi ne havis la sindonon de sia filino, kiun ŝi ne sciis eduki pro sia konstanta okupiteco ĉe festoj, kunvenoj, multenombraj sociaj interrilatoj. Sed la Dia favorkoreco, ne forlasanta la pli malfeliĉajn homojn, donis al ŝi kareseman bofilon, kiu kompatis ŝiajn kulpelaĉetajn dolorojn.

Emiliano Lucius, la edzo de Aŭrelia, estis unu el tiuj dignaj, energiaj viroj, kiaj malofte estas trovataj kun tiaj pacienco kaj altaj familiaj virtoj. Nokto post nokto li flegadis la kompatindan maljunulinon, kiun la fizikaj doloroj kruele batis per la skurĝo de akregaj turmentoj.

Ni aŭdu ŝiajn dolorajn, seninterrilatajn vortojn en ŝiaj lastaj tagoj. Malfrue en la nokto, kiam eĉ la sklavinoj ripozis, venkitaj de laceco kaj dormo, ŝajnis, ke ŝiaj oreloj de frenezulino mirige pliakriĝas, por aŭdi la bruetojn de la nevideblaj regionoj mem; ŝi tiam superŝutis per insultoj siajn pasintatempajn viktimojn, kiuj revenis el la plej malaltaj spiritaj sferoj, por stari ĉirkaŭ ŝia lito de suferado kaj morto. Kun elorbitiĝintaj okuloj, kvazaŭ fiksitaj sur pereigaj, teruraj vizioj, la kompatinda kadukulino ekkriis, ĉirkaŭbrakante sian bofilon, ĉe la apogeo de siaj oftaj krizoj de timo kaj senkonscia malespero:

Emiliano -, ŝi ekkriis kun ekstrema terursento - ĉi tiu ĉambro estas plena de timigaspektaj estuloj! Ĉu vi ilin ne rimarkas? Aŭskultu! Mi aŭdas iliajn akrajn insultojn kaj tremigajn ridegojn! Ĉu vi konis Sulpicion Tarkvinius, la grandan liktoron de Pilato? Jen, li venas kune kun siaj legianoj maskitaj per mallumo! Ili parolas al mi pri la morto, pri la morto! Helpu min, mia filo! Sulpicio Tarkvinius havas drakan korpon, kiu teruras min!

Krizoj de singultoj kaj larmoj sekvadis tiujn amarajn rimarkojn.

Trankviliĝu, patrino! - respondis la militisto, kortuŝita kaj larmanta. - Ni fidu al la senlima boneco de la dioj!

Ha,... la dioj! - nun kriegis la malfeliĉa virino kun histeriaj ridegoj. - La dioj!... Kio fariĝis el la dioj de ĉi tiu abomeninda domo? Emiliano, Emiliano, ni mem kreas la diojn, por pravigi la malsaĝaĵojn en nia vivo! Jupitera Olimpo estas mensogo necesa al la ŝtato... Sur la Tero ni estas skeletoj, ornamitaj per iom da polvo! La sola eble ekzistanta loko estas ja la infero, kie daŭre vivas la demonoj kun siaj tridentoj en la fajrejo! Jen ili, venantaj kiel mallumaj falangoj!

Kaj forte alkroĉita al la brusto de la oficiro, ŝi sensence kriegis, kvazaŭ penante kaŝi sian vizaĝon antaŭ minacantaj ombroj:

Vi neniam forkondukos min, malbenindaj! Malantaŭen, kanajloj! Mi havas filon, kiu defendas min kontraŭ viaj pereigaj atakoj!

Emiliano Lucius milde karesis la blankajn harojn de la malfeliĉa sinjorino, admonante ŝin peti la favorkorecon de la dioj, por ke estu kvietigita ŝia akra suferado.

Aliajn fojojn, kvazaŭ kun la konscio heligita de ia ĉiela radio, Fulvia Prokula, pli trankvila, diradis al la filo, kiun la destino donis al ŝi:

Emiliano, mi proksimiĝas al la morto kaj devas konfesi al vi miajn erarojn kaj grandajn deviojn! Pardonu min, filo, ke mi trudis al vi tiajn gigantajn klopodojn! Mia malnobla ekzistado estis longa vico da krimoj, kies abomenindajn makulojn ne povos forlavi eĉ la larmoj, naskitaj de la malsano, kiu kondukas min en la nepenetreblajn sekretojn de la transmonda vivo! Mi tamen neniam sukcesis profunde pensi pri la teruraj afliktoj, min atendantaj. Hodiaŭ, meze en la peza ombro de mia animo, mi sentas, ke mian konsciencon nigrigas la estingiĝinta karbo el la ardo de la fatalaj pasioj, kiuj forkonsumis mian penplenan destinon! Mi estis mallojala, senkompata edzino, kaj monstra patrino...

"Se efektive ekzistas ia spirita lumo post la tombo, kiu estulo kompatos min? De sur ĉi tiu lito de frenezeco kaj senespera agonio mi vidas la seninterrompan preterpasadon de timigaj fantomoj, kiuj laŭŝajne atendas min ĉe la enirejo de la Transtombo! Ĉiuj riproĉas miajn pasintatempajn krimojn kaj montras plezuron ĉe la suferoj, min trenantaj en la teron!

"Sen ia sincera kredo, mi sentas min en la manoj de tiuj drakoj el la subtilaj regionoj, kaj ili igas min rememori mian kriman, malluman pasintecon!"

Torento da larmoj de bedaŭro kaj pento sekvadis tiujn rapidajn momentoj de rezonado kaj konscio. Emiliano Lucius amplene karesis ŝiajn sulkokovritajn vangojn kaj enprofundiĝis mem en doloran meditadon.

Tiu korŝira sceno estis ja la tumulta fino de ekzistado plena de naŭzegaj devodekliniĝoj.

Vere, li ĉion nun komprenis. La ribelemo kaj nekomprenemo de lia edzino, la hejmaj kvereloj, tiu nekvietigebla soifo de Aŭrelia al bruaj festoj, en kompanio de amikaj homoj aliaj ol li mem, certe estis la amaraj fruktoj de nesufiĉa kaj erara edukado. Lia koro estis tamen ekstreme nobla; energia spirito, li komprenis la situacion, kaj kiu komprenas, tiu ĉiam pardonas.

Unu nokton, kiam la malsanulino estis prenita de forta krizo, la bonkora oficiro ordonis, ke la servistinoj foriru en siajn ĉambrojn.

La kompatinda frenezulino ne ĉesis paroli, kvazaŭ posedita de ia neelĉerpebla, nekomprenebla energio. Abunda ŝvito kovris ŝian frunton, varman pro konstanta alta febro.

Emiliano - ŝi furioze kriadis -, kie estas Aŭrelia, kiu ne penas prizorgi min, proksiman al morto? Kiel la falsaj amikinoj en mia vivo, ĉu ankaŭ ŝi sentas naŭzon al mia korpo?

Aŭrelia - noble klarigis la oficiro - devis hodiaŭ plenumi taskon ĉe siaj amikinoj, por la organizo de kelkaj sociaj servoj.

Ha! - ekkriis la frenezulino, terure ridegante - la sociaj servoj... la sociaj servoj!... Ĉu vi do kredis tion, mia filo? Via edzino certe estas nun kune kun Plinio

Severus, ŝia iama amato, en ia suspektinda loko de ĉi tiu abomenda urbo!

Emiliano Lucius faris ĉion eblan, por ke la kompatinda frenezulino ne daŭrigu siajn terurajn, impresajn malkaŝojn; sed Fulvia verŝis plu sian brulan, doloran akuzon:

Ne malhelpu min daŭrigi... - ŝi ekscitita kriis. - Aŭdu min ankoraŭ! Ĉiuj miaj akuzoj esprimas la kriman realon! La vero ofte estas ĉe la frenezuloj! Mi mem instigis mian kompatindan filinon al la edzinaj devodekliniĝoj... Plinio Severus estis la malamiko, kiun ŝi, kiel virino, bezonis venki... Mi faciligis ŝian adulton, kiu efektiviĝis sub ĉi tiu tegmento! Estu certa, mia filo, pri la monstra grandeco de miaj eraroj! Sentu teruron, sed pardonu! Kaj observadu vian edzinon, por ke ŝi ne plu perfidu vin per siaj malnoblaĵoj kaj iam bedaŭrinde ne putru, kiel mi, sur lito kovrita per bonodoraj silkaĵoj!

La nobla oficiro, mireganta kaj korpremata, sekvadis tiujn terurajn malkaŝojn. Ĉu do lia edzino, krom ne kompreni lian idealismon, ankaŭ lin hontinde perfidas, en la hejma sanktejo mem? Doloraj emocioj retenis sin en lia koro; tamen tiuj vortoj estis nenio alia ol febra deliro, en ŝia nekuracebla frenezeco. Terura, senkompata dubo nestiĝis en lia angora koro. Kelke da larmoj banis liajn grandjan, melankoliajn okuloj n, dum la malsanulino interrompis siajn ĉagrenajn malkaŝojn.

Post kelke da minutoj ŝi tamen ekkriis plu, per tondra

voĉo:

Kaj Aŭrelia? Kio fariĝis el Aŭrelia, kiu ne venas? Kie troviĝas mia kompatinda filino, krima kaj adulta? Morgaŭ, mia filo, mi ja konfidos al vi la fiajn sekretojn de nia malfeliĉa ekzistado!

Sed iu homo singarde kaj silente eniris en la apudan ĉambron. Tio estis Aŭrelia, reveninta de brua festo, kie vino kaj plezuroj estis abunde verŝitaj.

Trapasinte la proksiman pordon, ŝi aŭdis ankoraŭ la lastajn vortojn de sia patrino, en paroksismo de la febro kaj furiozeco. Aŭdinte la hontigan malkaŝon, antaŭ nelonge faritan, ŝi konsideris, ke la malsanulino en la sekvonta tago ja plenumos sian teruran promeson, kaj en palpebruma daŭro ekzamenis ĉiujn ŝancojn, kiujn havus la efektivigo de la nigra penso, trairinta ŝian kriman, bedaŭrindan menson. Ŝiaj okuloj estis vitrecaj pro kolero, sub la regado de ia nigra penso, subite ŝprucinta en ŝia malvarma nekompatema koro.

Ŝi demetis siajn festajn vestojn kaj prenis sian hejman negliĝon; tiam, ŝi malfermis alian pordon kaj iris al la lito de sia patrino, kiun ŝi hipokrite karesis, dum ŝia nekomprenata edzo, kun bolante, premata cerbo, rigardadis ŝin, turmentata de plej akraj duboj.

Patrino, kion tio signifas? - ŝi demandis, ŝajnigante aflikton. - Vi estas laca..., vi bezonas iom ripozi...

Fulvia ŝin profunde rigardis, kvazaŭ ia radio da mensklareco subite heligus ŝian frakasitan spiriton. La ĉeesto de la filino iom kvietigis ŝian vunditan koron kaj ŝian dispecigitan konsciencon. Ŝi pene sidiĝis sur la liton, karesis la harojn de sia filino, kiel ŝi ĉiam faradis en la intimeco de la hejmo, kaj, laŭŝajne inklina al iom da ripozo, rekuŝiĝis.

Konsiderinte, ke lia ĉeesto jam ne estas necesa, Emiliano Lucius foriris el la scenejo; sed Aŭrelia, kun falsa kareso, parolis plu:

Ĉu vi volas, patrino, dozon de via kvietiga medikamento, por la bezonata ripozo?

Spirite senkonscia, la kompatinda frenezulino

kapjesis.

La junulino iris al sia privata ĉambro kaj, preninte tubeton el unu el siaj referataj mebloj, verŝis kelke da gutoj en malgrandan pokalon, monologante: "Nu! Sekreto estas ĉiam sekreto... , kaj nur la morto ĝin povas bone gardi!"

Ŝi senhezite paŝis al la patrina lito, kie, jam pli ol du jarojn, la malfeliĉa virino kuŝis, konsumata de la kancero kaj turmentata de la plej teruraj, nigraj vizioj.

La abomena venenaĵo rapide komencis efiki. Doninte la forte kaŭstikan trinkaĵon, Aŭrelia ordonis al du sklavinoj gardi la dormantan malsanulinon, kiel ordinare, kiam ŝi revenis el noktaj festoj, kaj atendis la rezultaton de sia nepravigebla krimo.

Post du horoj la malsanulino vidigis la plej evidentajn signojn de sufokiĝo sub la agado de kaŭstikaĵo, kiu estis unu el la tiamaj misteraj mortigiloj.

Ĉe la aflikta alvoko de la servistinoj, ĉiuj familianoj alkuris, pretaj por helpo al la danĝera farto de la malsanulino. Emiliano Lucius rigardis ŝiajn okulojn, kiuj iom post iom estingiĝis post la vualo de la morto, kaj vane klopodis, por ke lia agonianta bopatrino diru al li ankoraŭ unu vorton. Ŝiaj malvarmaj membroj grade rigidiĝis kaj el ŝia buŝo ekellasiĝis ia rozkolora ŝaŭmo.

Medicinistoj estis senutile venigitaj en tiuj lastaj momentoj. En tiu tempo, la kuracistoj ne konis la sekretojn de la homa organismo, kaj ne ekzistis ia speciala polico, por esplori la profundajn kaŭzojn de la misteraj mortoj. La venenado de Fulvia estis atribuita al la nekomprenebla malsano, kiu dum multaj monatoj ruinigis ĉiujn ŝiajn vivorganojn.

Sed tiu tro rapida agonio ne estis pretervidita de Emiliano, kaj estis ankoraŭ unu ŝiranta dubo, krom la amaraj pensoj, nubigantaj lian animon.

Aŭrelia penis plej bone ludi la komedion pri sentimentaleco konvena al tiaj cirkonstancoj; post la simpligitaj kaj rapidaj ceremonioj, pro la putrado de la kadavro, kiu necesigis baldaŭan cindrigon, la iama hejmo de la pretoro Salvio Lentulus fariĝis loĝejo de du sin reciproke malamantaj koroj.

Tuj post la unuaj funebrotagoj la adulta edzino denove ĵetiĝis en diboĉadon, sed Emiliano Lucius neniam povis forgesi la malkaŝojn, kiujn al li faris Fulvia proksime de sia forpaso, kaj envolvis sin en ia vualo da melankolio, kiu pli ol du jarojn kovris lian koron.

En la jaro 54 Domicio Nero no ekprenis la sceptron, ĉirkaŭita de korupta rondo el perversaj korteganoj kaj de multenombraj, malicaj konkubinoj.

Agripina tro malfrue rekonis, kiel nekonvena estis ŝia patrina konduto, deviginte la imperiestron Klaŭdio konsenti pri la edziniĝo de sia filino Oktavia kun tiu viro, kiu post kelka tempo plej sovaĝe mortigis sian propran patrinon.

La Forumo kaj la Senato tremante ricevis la maltrankviligan sciigon pri la proklamado de la nova Cezaro fare de la palacaj legioj, ne tiom pro li, kiom pro tio, ĉar ili antaŭvidis, ke tiu neklera, kruela princo estos facile manovrebla marioneto en la manoj de la plej ambiciaj kaj malicaj spiritoj de la Roma kortego.

Sed tiel granda estis la serio da abomenaj krimoj, senpune faritaj, por ke Domicio Nerono atingu la superegan povon, ke neniu ajn kuraĝis protesti.

En la jaro 56 la venenado de la juna Britanikus tremigis de teruro ĉiujn patriciojn. Malnoblaĵoj estis farataj por humiligo de la imperiaj senatanoj, kiuj ne sukcesis efektivigi siajn formalajn protestojn. Ĉiuj pli gravaj familianoj en la urbo rekonis, ke ili havas antaŭ si la venenajn trinkaĵojn de iu Lokusta, la tiranecon kaj malicon de iu Tiĝelinus aŭ la ponardon de iu Aniceto.

Sed la neatendita morto de Britanikus naskis ioman malkontentecon kaj donis okazon al la eksplodo de opinioj de kelkaj noblaj spiritoj. Unu el tiuj estis Emiliano Lucius, kiu tuj vidis sin sub la grava minaco de ekzilado kaj konstante observata de la multaj policanoj de la imperiestro.

La nobla oficiro penis vivi kiel eble plej izolita, por eviti kaŭzojn por konfiltoj. Liaj angoroj kreskis kaj liaj meditoj fariĝis pli profundaj kaj doloraj...

En tia animstato, reveninte en sian hejmon frue en iu kvieta nokto - kion li jam de longe ne faradis -, li aŭdis viglajn, gajajn voĉojn, bruantajn en la ĉambro de lia edzino. Li rimarkis, ke Aŭrelia kaj Plinio ebriiĝas per la vino de siaj venenaj plezuroj, kaj, kun mirego en la okuloj, vidis, ke lia edzino lin perfidas sur la geedzeca lito mem.

Konstatinte mem tiun kruelan realaĵon, Emiliano Lucius sentis, ke pli pikanta dorno eniĝas en lian emocieman, noblan koron. Li ekardis pro la deziro provoki la amoranton al duelo, por morti aŭ mortigi Plinion, sed li samtempe konsideris, ke Aŭrelia ne indas tian oferon.

Plena de naŭzo pri ĉio rilata al sia tempo kaj sentante sin frakasita sub la malsukcesoj de sia ĉagrena destino, la nobla oficiro foriris en la kabineton, iam apartenintan al la pretoro Salvio, kie li laboradis dum la tago, kaj, preninte nigran, doloran decidon, malfermis malnovan ŝrankon, kie staris iuj boteletoj; unu el ĉi tiuj, de speciala formo, li tiam elprenis, por plenumi la amaran intecon de sia venkita spirito.

Antaŭ la pokalo da cikuto, lia turmentata cerbo dum kelkaj minutoj perdiĝis en akraj konjektoj; sed, profunde ekzameninte ĉiujn siajn ŝancojn pri feliĉo, li, en la apogeo de la malespero, venis al la konkludo, ke al la perfido de la edzino, al la minacoj de ekzilado kaj proskribo, aŭ al iu ebla insida atako, estas preferinda tio, kion li rigardis kiel la lastan konsolon, nome la morto.

En palpebruma daŭro, sen ia eblo, ke liaj spiritaj amikoj lin deklinu de lia terura inteco, pro la subiteco de lia senpripensa ago, diktita de la anima turmento, li eltrinkis la enhavaĵon de la malgranda pokalo; kuŝante sur triklinia sofo, adaptita al lia antikvastila kabineto, kie abundis altvaloraj marmoraĵoj kaj pergamenrulaĵoj, li poste apogis sian junan kapon al la brakoj.

La terura morto ne tre malfruis; dum Aŭrelia ludis alian farson je hipokrita ĉagreno, en la granda rondo de liaj amikoj estis komentariata la memmortigo de Emiliano, ne kiel rekta sekvo el liaj profundaj hejmaj seniluziiĝoj, sed kiel frukto de la politika tiraneco de la nova imperiestro, dum kies regado tiom da krimoj estis ĉiutage farataj en la ombro.

Nun tute sola sur sia kampo de agado, Aŭrelia libere sin fordonis al siaj malsaĝaĵoj, plivastigante siajn malicajn inklinojn kaj ĉiam pli penante teni ĉe si la preferatan viron, objekton de ŝiaj senbridaj ambicioj.

En la hejmoj de la familioj Lentulus kaj Severus la vivo ĉiam ankoraŭ fluigis sian riveron da doloroj.

Jam de pli ol kvin jaroj, ekde la jaro 57, Saul de Ĝioras definitive ekloĝis en Romo, ne rezigninte pri siaj aspiroj kaj intencoj rilate al la edzino de sia amiko kaj bonfarinto. Firmiginte sian riĉaĵon per la komercado de feloj el Orineto, li preterlasis nenian okazon, por elmontri la solidecon de sia materiala situacio al la virino, kiun li jam de multaj jaroj avidis; sed Flavia Lentulia faris el sia ekzistado kalvarion de kortuŝa, silenta rezignacio.

La publika vivo de ŝia edzo estis, por ŝia spirito, longa, dolora morala turmentado. Pri tio Saul iam kaj iam nerekte parolis, celante turni ŝian atenton al lia amo, sed la kompatinda sinjorino vidis en li nuran amikon aŭ fraton. La juna Judo vane manifestis al ŝi sian admiron per plej grandaj ĝentilaĵoj kaj penante proponi al ŝi sian kompanion; sed, vere, la petegoj de lia impetema, ardanta animo ne trovis eĥon en la koro de tiu virino, kiu ornamis per la doloro la dignon de la edzineco.

Tuŝite de la sonoro de lia mono, Arakso vigligis liajn esperojn, ne lasante, ke li senkuraĝiĝu pri siaj danĝeraj instinktoj.

Pretekstante multe da laboroj aŭ vojaĝoj, por motivi sian kontinuan forestadon, Plinio Severus nur malofte venis hejmen. Li apenaŭ rimarkis, ke la grandegaj elspezoj iom post iom ruinigas lian riĉaĵon kaj kondukas ankaŭ liajn familianojn al elĉerpiĝo de ĉiuj monrimedoj.

Kelkafoje li plej amike konversaciadis kun sia edzino, al kiu li sentis sin altenita per ligiloj de eterna, profunda amo; sed la mondallogaĵoj estis jam tro forte eniĝintaj en lian koron, por esti elradikitaj. En sia koro, li deziris reveni en la kvietecon de la hejmo, en la sennuban, karesan vivon; tamen la vino, la virinoj, la bruaj rondoj estis la konstanta obsedo de lia malvigliĝinta spirito. Aliajn fojojn, kvankam li vere amis sian edzinon, li tamen ne pardonis ŝian moralan superecon kaj koleris pro ŝia humileco mem antaŭ liaj frenezaĵoj; tiam, kiel viktimo sendecida inter la fortoj de la bono kaj de la malbono, li ĉiam revenadis al la brakoj de Aŭrelia.

En tiu sama jaro 57, la sanstato de Kalpurnia, plej grave difektita, devigis ŝian familion kolektiĝi ĉirkaŭ la lito de la nobla matrono. La unuan fojon, post la edziĝo de sia frato, Agripo Severus revenis el siaj longaj aventuroj en Massilia kaj Avenio apud sian malsanan, senfortiĝintan patrinon, por kontentigi ŝiajn plendajn, dolĉajn petojn. Denove renkontiĝi kun Flavia Lentulia kaj partopreni kun ŝi en la hejma feliĉo rezultigis la reflamigon de malnova dormanta vulkano.

Per unu ekrigardo li komprenis la geedzecan situacion de Plinio kaj penis anstataŭigi ties amon, ĉe la sindona edzino. Li deziris konfesi al ŝi sian ardan, malfeliĉan amon, sed li tenis en la koro noblan fratan respekton por tiu virino, kiu konfidis lin kiel tre amatan fraton.

Tial, dum la pli bonaj fazoj de la farto de la grandaĝa malsanulino, Flavia akceptis lian kompanion, por distri sin en kelkaj spektakloj de la tiama gaja urbo.

Tiu estis motivo sufiĉa por tio, ke Saul falsis la sencon de la okazaĵoj, supozante en tiuj senkulpaj elverŝoj de sentoj ian nepuran ligitecon, kiu plenigis al li la senbridan, kolereman koron per akra ĵaluzo.

Ĉe la unua oportuna okazo li enŝovis en la orelon de Plinio Severus ĉiujn siajn malicajn suspektojn, elpensante per sia deliranta imagemo neniam fariĝintajn situaciojn kaj okazaĵojn. La edzo de Flavia estis unu el tiuj kapricaj viroj, kiuj permesas al si senliman liberecon, sed ĉion rifuzas al la edzino, eĉ sur la kampo de la amikrilatoj puraj, sen kaŝita intereso. Tial, Plinio Severus inklinis akcepti la parolon de Saul, plej forte kredante, en sia koro, ties malsaĝan akuzon. Forlasinte sian amantan edzinon kaj dum multe da jaroj kaŭzinte plej pezajn amaraĵojn en la hejmo, nun li sentis sin konsumata de akra, nepravigebla ĵaluzo. Li do komencis spioni la plej sekretajn pensojn de sia edzino; kaj esperante, ke la neresanigebla malbonfarto de la patrino trovos sian solvon per la morto, laŭŝajne baldaŭ venonta, li intencis pli decide agi por la reakiro de siaj edzaj rajtoj.

Tiam komenciĝis la jaro 58, kun ombraj perspektivoj por la personoj de ĉi tiu rakonto.

Sed io ekturnis al si la atenton de ĉiuj personoj de ĉi tiu reala, dolora historio. La aldoniteco de Livia al la malsana amikino estis malofta ekzemplo de frata amo, de nedifineblaj boneco kaj karesemo. Dum ok seninterrompaj monatoj ŝia malfortika, silenta figuro vigle staradis, tagon kaj nokton, sen ia ripozo, ĉe la lito de Kalpurnia, kaj tiel pruvis, per ekzemploj, la altegecon de siaj religiaj principoj.

La nobla matrono ofte konsideradis, en sia koro, la moralan superecon de tiu altruisma doktrino, kiu aperis en la mondo por levi la falintojn, por konsoli la malsanajn kaj la malgajajn homojn, kaj kiu dissemis la plej ĉarmajn esperojn inter tiuj, elreviĝintaj pri la sorto; tiam ŝi komparis siajn malnovajn diojn, kiuj amis la plej riĉajn homojn kaj tiujn, kiuj faris la plej bonajn oferojn en la temploj, kun tiu Jesuo, humila kaj mizera, nudpieda kaj krucumita, pri kiu Livia parolis al ŝi en siaj intimaj, afablaj konversacioj.

Proksimiĝante al la morto, Kalpurnia estis tute alia persono. La kontinua kunvivado kun la malnova amikino modifis ĉiujn ŝiajn pensojn kaj plej profundajn kredojn. Ŝi pli bone traktadis siajn sklavinojn, starantajn ĉe ŝia lito, kaj petis Livian instrui al ŝi la preĝojn de la profeto, krucumita en Jerusalem; tion ili ambaŭ faradis kun kunmetitaj manoj, kiam en la ĉambro de la malsanulino estis silento kaj neniu alia homo. En tiuj momentoj la vidvino de Falminio Severus sentis, ke ŝiaj doloroj mildiĝas, kvazaŭ ia dolĉa balzamo refreŝigus ŝiajn internajn fortocentrojn; la doloraj dispneoj ĉesis kaj la spirado preskaŭ normaliĝis, kvazaŭ profunda energio el la nevideblaj regionoj revigligus ŝian sklerozan, lacan koron.

La spirito de Publio klare rimarkis tiujn simptomojn de morala modifiĝo de la maljuna matrono, kiel ankaŭ la noblan konduton de sia edzino, kiu neniam plu ripozis ekde la momento, kiam ŝi vidis Kalpurnia ekstreme senfortiĝinta. Ankaŭ la suferoj dum la vivo forte modifis lian spiritan strukturon, kaj, kiel neniam antaŭe, la senatano sentis la neceson reamikiĝi kun sia edzino, por elporti la tranĉan vintron de la alproksimiĝanta maljuneco.

Li kaj Livia estis jam pli ol kvindekjaraj, kaj nun, kiam li tiel bone konis la vivon kaj ties dolorajn perfektajn rimedojn, li sentis sin kapabla pardoni ĉiujn iamajn kulpojn de sia edzino; li ja konsideris, ke ŝiaj dudek kvin jaroj da morala turmentado, en la sankta medio de la hejmo, sufiĉis por liberigi ŝin el la eraroj, kiujn ŝi eble faris, implikita en la iluzioj de la juneco, en fremda lando, laŭ tio, kion al li kredigis liaj falsaj observoj, devenintaj de la kalumnio, kiu detruis lian feliĉon kaj pacon dum tuta ekzistado.

En la unuaj tagoj de la jaro 58, la suferoj de Kalpurnia subite pligraviĝis, kaj tial estis ĉiumomente atendata ŝia forpaso.

Kvankam ili konfesis al si, ke tiu malsana, senfortiĝinta korpo bezonas ripozon, tamen ŝiaj gefiloj kaj la pli intimaj personoj, tre kortuŝitaj, staris ĉe ŝia lito.

Du tagojn antaŭ ol morti, la respektinda sinjorino petis, ke oni lasu ŝin sola kun la senatano, dum kelkaj horoj, dirante, ke ŝi bezonas konfidi al Publio Lentulus iujn aferojn in extremis.

Ŝia peto estis tuj kontentigita, kaj jen ili intime konversacias, kvazaŭ ili estus kune je la lasta fojo, por la decido de tre gravaj demandoj.

Publio, ankoraŭ en plena vigleco de sia fizika strukturo, havis okulojn larmoplenajn, dum la maljuna matrono lin rigardadis, montrante, tra siaj kvietaj, kaviĝintaj okuloj, lumon de profunda mensklareco.

Publio - ŝi komencis per serioza tono, kvazaŭ tiuj vortoj estus ŝiaj lastaj rekomendoj -, por la spiritoj, kiel la niaj, timo antaŭ la morto ne povas ekzisti, kaj nur tial mi decidis paroli al vi dum miaj ankoraŭ restantaj horoj...

Sed, mia bona amikino - respondis la senatano, sulkigante la frunton kaj penante kaŝi la emocion, bolantan en lia animo, ĉar li memoris, ke, en tiaj samaj cirkonstancoj, Flaminio parolis al li je la lasta fojo, inter la muroj de tiu ĉambro -, nur la dioj povas decidi pri niaj destinoj kaj nur ili konas niajn lastajn momentojn!

Mi ne dubas tiujn veraĵojn - diris la brava patriciino -, sed mi havas la certecon, ke miaj horoj sur la Tero alproksimiĝas al sia fino, kaj mi ne volas porti en la tombon iun konsciencriproĉo pri kulpo, kiun, mi konfesas, mi faris antaŭ pli ol dek jaroj...

Kulpo? Neniam... Via vivo, Kalpurnia, ĉiam estis unu el la plej maloftaj ekzemploj de virto, dum ĉi tiu epoko de transiĝo kaj degenerado de niaj plej belaj moroj...

Mi dankas vin, mia granda amiko, sed via ĝentileco ne liberigas min el pento antaŭ via spirito, kaj tial mi asertas, ke antaŭ pli ol dek jaroj mi eraris pri juĝo; hodiaŭ mi petas vin ricevi la reĝustigon de mia juĝo, eble tre malfruan, sed ankoraŭ oportunan, por ke ni, kun plej justa respekto, honoru vivon plenan de oferoj kaj abnegacioj!

Publio Lentulus komprenis, ke ŝi aludas lian edzinon, kaj, kun la voĉo sufokita de emocio kaj larmoj, lasis, ke la malnova amikino, kun sekaj okuloj, parolu plu, montrante la plej altan moralan kuraĝon fronte al la alproksimiĝanta morto.

Mi parolas pri Livia - daŭrigis Kalpurnia per emocia tono -, pri kiu mi havis la malfeliĉon konigi al vi eraran kaj nejustan supozon, kaj tial mi senigis ŝin je la lasta eblo, esti feliĉa sur la Tero; sed la morto aliigas niajn konceptojn pri la vivo, kaj la homoj, baldaŭ forlasontaj ĉi tiun mondon, pli klare vidas ĉiujn problemojn de la ekzistado.

"Hodiaŭ, mi amiko, mi, kun serena animo, diras al vi, ke via edzino estas senmakula kaj senkulpa..."

La senatano sentis, ke la larmoj spontanee elŝprucas el liaj okuloj, sed estis por li kora konsolo scii, ke nun lia respektinda amikino konfirmas liajn konvinkojn, kiujn la tempo plifirmigis, koncerne la noblegan kunulinon de lia ekzistado.

Tion mi ne diras al vi pro ia persona egoismo, kiel dankon pro la grandega sindono de Livia al mi, dum ĉi tiu dolora malsano - ŝi firme parolis plu. - Spirito de tia harditeco, kian posedas la niaj, devas loki la veron super ĉio, kaj ĉi tiun konfeson mi ne faras nur pro mia tute homa malforteco.

"Reale estas, mia amiko, ke, de tiu vespero, kiam vi petis min eldiri mian opinion pri via edzino kaj mia sindonema amikino, mi sentas la pikadon de kruela dubo en mia disŝirita koro. Livia ĉiam estis mia plej bona kunulino, kaj malprave kunhelpi por ŝia malfeliĉo estis en miaj okuloj la plej granda kulpo en mia tuta vivo...

"Dum dek unu jaroj mi senĉese preĝadis kaj faris multenombrajn oferojn en la temploj, por ke la dioj inspiru al mi la veron pri tiu demando, kaj dum tiu tuta tempo ĝis nun mi pacience atendas la malkaŝon el la Ĉielo... Nur hodiaŭ estis tamen donite al mi ĝin ricevi, jam ĉe la faŭko de la tombo!

"Eble mia kompatinda animo, jam duone liberiĝinta, estas enkondukita en la nekomprenatajn misterojn de la transtomba vivo, kaj eble pro tio mi vidis, hodiaŭ matene, la figuron de Flaminio en ĉi tiu ĉambro! Estis tre frue, kaj mi troviĝis tute sola, kun mia meditado kaj miaj preĝoj!"

La parolo de la malsanulino estis dume interrompata de profundaj emocioj, ŝin regantaj, kaj Publio Lentulus ploradis, en dolora silento.

- Ja... - Kalpurnia diris plu, post longa paŭzo -, mese en ia malpreciza, blueta lumo mi vidis Flaminion, kiu etendis al mi siajn helpemajn, kompatajn brakojn... En lia rigardo mi rimarkis lian saman kutiman esprimon de mildeco, kaj en lia voĉo la tre konatan neforgeseblan tembron... Li avizis min, ke post du tagoj de hodiaŭ mi penetros en la neesploreblajn misterojn de la morto; tiu sciigo pri mia proksima morto efektive ne surprizis min... ĉar por mi,... kiu jam de tiom da jaroj vivas en mia angulo, kun resopiroj kaj ombroj..., al kiuj aldoniĝis senĉesaj angoroj de la longa, dolora malsano... , la certeco pri la morto estas plej granda konsolo... Kuraĝigita de la dolĉaj promesoj de la vizio, kiuj antaŭdiris por baldaŭ tiun ripozon... , mi demandis la Spiriton de Flaminio pri la kruela dubo, jam longe min turmentanta... Mi tion faris mense, kaj ĝi sufiĉis: la radiluma estulo respondis al mi laŭte... , delikate balancante la kapon... kvazaŭ li esprimus grandegan, doloran malĝojon: "Kalpurnia, en bedaŭrinda momento vi suspektis tiun virinon, kiun vi devus ami... kaj protekti, kiel karan, sindonan filinon..., ĉar Livia... estas senmakula kaj senkulpa..."

"Tiam... - diris plu la malsanulino, iom pene - tiel forta estis la impreso, kiun mia animo ricevis... ĉe la surprizo de la respondo... , ke mi ne plu vidis la amikan, konsolantan vizion,... kvazaŭ mi estus subite vokita en la amarajn realaĵojn de la praktika vivo..."

El la okuloj de la maljuna matrono gutis larmoj, dum la senatano silente dronis en plorado, naskita de liaj korŝiraj emocioj.

Multe da minutoj ili ambaŭ restadis tiel, donante liberan kuron al la konsciencriproĉo kaj al la sufero...

Fine, la nobla patriciino rompis la pezan silenton; prenante la manojn de la amiko inter la siaj blankaj, preskaŭ senkarniĝintaj, ŝi diris:

Publio, parolas al vi la koro de malnova amikino, esprimanta la serenajn, ombrajn veraĵojn de la morto... Ĉu vi absolute kredas miajn dolorajn malkaŝojn?

La senatano penis forviŝi la larmojn, abunde fluantajn el liaj okuloj, kaj, plej streĉante siajn fortojn, firme respondis:

Jes, mi ja kredas.

Kaj, kion ni faru nun... por ripari niajn erarojn... kontraŭ la nobla, pura koro de via edzino?

Ekbrilo de amo vidiĝis tra liaj okuloj; glatigante sian frunton per la nervaj manoj, kvazaŭ trovinte ian preskaŭ feliĉan solvon, kaj kun mieno elradianta ĝojon kaj trankvilon, li revigligita sin turnis al la malsanulino, dirante:

Ĉu vi scias, ke post nemultaj tagoj la ŝtato okazigos grandan feston, dum kiu la senatanoj, servantaj al la Imperio jam de dudek jaroj, estos kronitaj per mirto kaj rozoj, kiel venkintoj?

Jes - respondis la matrono -, kaj tial mi jam petis miajn filojn, ke..., malgraŭ mia proksima morto..., ili estu apud vi ĉe tiu prava ĝojo..., ĉar vi estas unu el tiuj, kiuj ricevos la honorojn de niaj superaj aŭtoritatuloj...

Ho, mia granda amikino, neniu povas kredi, ke vi baldaŭ mortos, des pli, ĉar ni ne povos seniĝi je la altvalora kontribuo de via vivo; tamen, ĉar mi penas pagi mian gravan eraron en la dolora pasinteco, mi atendos ankoraŭ unu semajnon, por prezenti al la spirito de Livia la esprimon de mia danko kaj de mia profunda amo. Mi iros al tiu festo, okazonta sub la aŭspicioj de Seneko, kiu ĉion eblan faras, por mildigi la akran impreson, kaŭzatan de la kruela konduto de la imperiestro, lia iama disĉiplo. Ricevinte la kronon de la plej alta venko en mia politika vivo, mi metos ĉiujn ordenojn ĉe la piedoj de Livia, kiel justan honoron al ŝia malglata ekzistado, plena de amaraj oferoj en la hejmo... Mi ekgenuos antaŭ ŝia sanktigita figuro kaj, preninte de la frunto la kronon de la Imperio, mi sternos la simbolajn florojn ĉe ŝiaj piedoj, kiujn mi humile kisos kun mia pento kaj miaj larmoj - esprimo de miaj senfinaj danko kaj amo!

Jen nobla ideo, mia karulo - diris la malsanulino kortuŝita -, kaj mi petas, ke vi plenumu ĝin... en la oportuna okazo. Kaj, en la momento..., kiam vi elmontros al Livia vian superegan amon..., diru al ŝi, ke ŝi pardonu min,... ĉar, en la kvieta ombro de mia tombo..., mi ploros de ĝojo..., vidante vin ambaŭ feliĉaj...

Poseditaj de emocio, ili silente ploradis...

Ĉe unu monento, la grandaĝa mortantino prenis la manojn de sia amiko, kvazaŭ dirante al li adiaŭ je la lasta fojo. Kalpurnia fiksis lin per siaj grandaj helkoloraj okuloj, verŝantaj misterajn radiojn, kaj, kun larmoj de neesprimebla emocio, diris kortuŝita:

Publio..., mi petas vin... ne forgesi... vian promeson... Genuiĝu ĉe la piedoj de Livia..., kvazaŭ ĉe la piedoj de iu diino... de abnegacio kaj boneco... Ne ĉagrenu vin... mia foriro de ĉi tiu mondo... Iru al la festo de la Senato... Ni pagu... nian gravan eraron... Kaj nun, mia amiko... jen la lasta peto...: zorgu pri miaj filoj... , kvazaŭ ili estus viaj... Instruu al ili ankoraŭ honestecon..., animfortecon..., sincerecon kaj bonon... Iun tagon... ni ĉiuj... kuniĝos... en la eterno...

Publio kun ŝirita koro premis ŝiajn manojn kaj plikomfortigis ŝian blankharan kapon sur la silkaj kusenoj, dum larmoj de emocio sufokis lian voĉon.

Jam de longe la malsanulino subite spertis periodajn, daŭrajn dispneojn.

La senatano malfermis la pordojn de la vasta ĉambro, kaj Livia, kiel ĉiumomenta flegistino, rapide eniris, dum Flavia kaj kelkaj servistinoj alportis ŝmiraĵojn kaj aliajn drogojn, uzatajn de la tiama kuracarto.

Sed Kalpurnia ŝajnis atakita de la lastaj suferoj, kiuj portos ŝin en la tombon. Dum dudek kvar sinsekvaj horoj ŝi malfacile spiris kaj ŝia brusto sibilis, kvazaŭ ĝin baldaŭ rompos ia neregebla, mistera forto.

Post un tago kaj unu nokto da penado kaj angoro, ŝajnis, ke la malsanulino iom pli bone fartas. La spirado estis pli facila, kaj ŝiaj okuloj montris grandan serenecon, kvankam ŝian tutan korpon kovris bluecaj kaj violkoloraj makuloj, antaŭsignantaj la morton. Nur la afonio ankoraŭ daŭris, sed, ĉe unu momento, ŝi gestis per la mano, vokante Livian al sia kapflanko, kun la dolĉa pasintatempa familiareco. La senatanedzino obeis la silentan alvokon; kun larmoplenaj okuloj, ŝi genuiĝis, kaj komprenis, per spirita intuicio, ke venis la dolora adiaŭa momento. Oni vidis, ke Kalpurnia deziras paroli, sed vane. Tiam, ŝi ame prenis Livian al sia brusto, per ekstrema peno kisis ŝiajn harojn kaj frunton, kaj, almetante la lipojn al ŝia orelo, plej dolĉe flustris: "Livia, pardonu min!" Nur ŝia amikino aŭdis la voĉbrueton de la mortantino. Tiuj estis la lastaj vortoj de Kalpurnia, agonianta. Laŭŝajne ŝia nobla animo bezonis nur fari tiun lastan peton, por sukcesi tiri sin el la Tero kaj altiĝi al la Paradizo.

Tenante sian senlacan amikinon en siaj brakoj, la agonianta sinjorino denove kuŝigis sian kapon sur la kusenojn, nun por ĉiam. Abunda ŝvito elfluis el ŝia tuta korpo, kiu iom post iom kvietiĝis, atendante la kadavran rigidiĝon; post kelkaj minutoj ŝiaj okuloj fermiĝis, kvazaŭ preparante sin por longa dormo. La spirado milde kaj laŭgrade estingiĝis, kaj sur ŝiaj sulkplenaj vangoj ruliĝis peza, blanka larmo, simila al ia dia lumradio, heliganta la nokton de ŝia tombo.

Tiam, la pordoj de la palaco estis malfermitaj, por la amikaj honoroj de la Roma socio. La funebran ceremonion de la altranga matrono ĉeestis la plej eminenta kaj elektita parto de la spirita aristokrataro en la urbo, konsidere al la alta reputacio, kiun ĝuis la eksterordinaraj virtoj de la mortinta sinjorino.

Post kiam finiĝis la ceremonio por la cindrigo de la kadavro kaj estis enmetita la respektinda cindro de la patriciino en la senluman sinon de la familia funebra monumento, Flavia Lentulia prenis sur sin la mastrumadon kaj ŝiaj gepatroj reiris al sia hejmo sur la monteto Aventino, por la necesa ripozo.

Restis nur kvar tagoj ĝis al okazigo de la grandaj festoj, dum kiuj pli ol cento da senatanoj ricevos la kronon de la plej alta triumfo en sia politika vivo. Publio Lentulus, unu el tiuj, al kiuj estis farotaj la honoroj en la pompa festo, malgraŭ la funebro de la familio, senpacience atendis la grandan momenton. Tia animstato venis de tio, ke, ricevinte la superegan esprimon de la venko kiel ŝtatisto, li portos ĝin al la piedoj de sia edzino, kiel eternan simbolon de lia amo kaj danko por la tuta vivo. En sia koro li planis la plej dolĉan manieron, kiel li sin denove turnos al sia edzino, per karesa, milda tono, kiun lia voĉo jam de dudek kvin jaroj estis perdinta; konstatinte, ke lia amo al la edzino ankoraŭ daŭras, ĉiam pli profunda, li senpacience atendis la momenton de sia reeniro en la hejman feliĉon.

Vespere, dum tiuj longaj horoj, kiam la maljuna koro sin pretigis por la beno de la geedzeca feliĉo, post nemultaj tagoj, li iris ĝis apud la ĉambroj de sia edzino, situaciantaj tre malproksime de la liaj, dum tiuj jaroj da nesprimeblaj ĉagrenoj.

Du tagoj n antaŭ la grandaj solenaĵoj, pri kiuj ni parolis, je ĉirkaŭ la dek-unua horo vespere, li staris fronte al la ĉambroj de sia edzino, antaŭĝuante la feliĉegan momenton de sia pentofaro, kiun li rigardis kiel plej grandan ĝojon.

Dum la penso enprofundiĝis en la abismojn de la fora pasinteco, lia spirita atento estis vekita de la milda melodio de la voĉo de virino, mallaŭte kantanta en la nokta silento. La senatano senbrue alproksimiĝis kaj almetis al la pordo la orelon, por bone aŭdi... Efektive, Livia kantadis per dolĉa, murmuranta voĉo, kvazaŭ ia forlasita alaŭdo, delikate sonigante la harmoniajn kordojn de liro, kiu revokis en ŝian memoron ŝiajn plej karajn travivaĵojn. Aŭdante ŝiajn arĝentajn notojn, kiuj disfluiĝis en la limita interno de la ĉambro, Publio ploradis kortuŝita; tio estis, kvazaŭ Livia kantadis por si mem, lulante sian humilan kaj forlasitan koron, por plenigi per konsolo la malgajajn, solecajn horojn de la nokto. Ĝi estis tiu sama komponaĵo de la muzoj de ŝia edzo, fluanta el ŝiaj lipoj en tiu momento, kiam ŝia voĉo havis strangajn, mirindajn, neesprimeble melankoliajn nuancojn, kvazaŭ ŝia kanto estus la dolora lamentado de iu vundita najtingalo:

Anim' ĝemela de l' mia, De mia vivo lumfloro, Falinta stel' de la koro De l' bela spaco sen fin', Dum mi vagadis tra l' mondo, Malgaja ombro tutsola, Jen vi kun rido kosola, Feliĉa mi sentis min!

Vi venis kun ben' de l, dioj, Jen lumo sur vojo riĉa, Por fari min plej feliĉa, De via kor' ĉe la flam'! Karega mia trezoro, Kun vi mi vivos sur Tero; Vi mia estas l'espero, Por mi vi estas - la am'!

Anim' ĝemela de l' mia, Se rompiĝus nia ĉeno, Min turmentus la ĉagreno De l' sopir' en mia ĉel'! Iam se vi min forlasos, Adorata dolĉa lumo, Vin, de floroj ĉe l' parfumo, Mi atendos en ĉiel'!

Post kelke da minutoj la harmonia voĉo eksilentis, kvazaŭ ĝi devus fari misteran halton. La senatano tiam foriris, kun larmoplenaj okuloj kaj al si mem dirante: "Postmorgaŭ, Livia, mi ja pruvos al vi, ke vi ĉiam estis la lumo de mia tuta vivo... Mi kisos al vi la piedojn, kun mia dankplena humileco, kaj enverŝos en vian koron la parfumon de mia pento... "

En sia ĉambro, jen Livia, metinte sur preferatan meblon sian karan liron, troviĝis surgenue, kiel ĉiam, antaŭ la kruco, kiun Simeon donacis al ŝi kaj kiu en tiu tago montris al ŝiaj spiritaj okuloj pli intensan helecon.

Dum siaj preĝoj ŝi aŭdis la parolon de sia nevidebla amiko, kies profunda tono ŝajnis por ĉiam gravuriĝi en la interno de ŝia konscienco: "Filino - diris la amika voĉo el la spirita regiono - gloriĝu per la Sinjoro, ĉar baldaŭ venos la tago de via eterna, senmorta feliĉo! Levu vian humilan penson al Jesuo, ĉar ne estas malproksima la feliĉa momento de via glora eniro en lian regnon!"

Tra sia rigardo Livia montris ĝojon kaj surprizon, sed, plena de fido al la Dia Providenco, gardis, en la plej kaŝitaj anguloj de sia koro, la konsolon de tiuj sanktaj vortoj.

V

EN LA KATAKOMBOJ DE LA FIDO KAJ EN LA CIRKO DE LA MARTIRIGO

En la tago post la okazaĵo, kiun ni ĵus priskribis, jen kunestantaj la du nedisigeblaj amikinoj, kiuj, anstataŭ mastrino kaj servistino, estas du animoj, kiujn kunigis la samaj idealoj kaj la plej sanktaj ligiloj de la koro.

Plenuminte kelkaj devojn en la "Forum Olitorium" ( ), Anna estis ĵus alveninta en la hejmo, kaj, trovinte Livian sola, diris al ŝi konfidence:

Sinjorino, hodiaŭ vespere estos aŭdata en la sanktejo de la katakomboj nova voĉo, kiu predikos por nia kredo. Iuj niaj amikoj hodiaŭ matene avizis min, ke jam de kelkaj tagoj troviĝas en nia urbo iu sendito el la Antiokia eklezio, nomata Johano Kleofas, kiu alportas al ni, kristanoj de ĉi tiu urbo, gravajn sciigojn...

Livia vidigis tra la okuloj ekbrilon de kora ĝojo kaj

ekkriis:

Ho, jes! Ni nepre iros hodiaŭ al la katakomboj. Mi bezonas partopreni, kun niaj gefratoj per kredo, en

(*-1 Legomvendejo. - Rim. de Emmanuel.

la samaj vibroj de nia fido! Krom tio, mi devas danki la Sinjoron, ke li korfavore konsentis al mi siajn grandegajn gracojn!

Kaj, iom levante la voĉon, kvazaŭ ŝi dezirus konigi al sia amikino la puran ĝojon de siaj plej profundaj esperoj, ŝi diris plu kun milda rideto, elradianta el ŝia trankvila mieno:

Anna, de post la morto de Kalpurnia mi rimarkas, ke Publio estas pli serena kaj trankvila... Jam de kelkaj tagoj li parolas al mi kun tiu sama pasintatempa dolĉeco, kaj antaŭhieraŭ li diris, ke lia koro destinis por mi agrablan surprizon, kiun li faros al mi morgaŭ, post sia plej alta venko en la politika vivo. Mi sentas, ke estas jam tro malfrue, ke mi estus denove feliĉa en ĉi tiu mondo; tamen mi estas kontenta, ĉar mi neniam deziris morti malkonsente kun la kunulo, kiun Dio donis al mi por la bataloj kaj ĝojoj de la vivo. Mi pensas, ke li neniam pardonos min pro la krimo je malfideleco, kiun, laŭ lia opinio, mi faris antaŭ dudek kvin jaroj; mi tamen ploras de ĝojo konstatante, ke Publio juĝas min senkulpiĝinta ĉe la severeco de siaj okuloj!

Kaj ŝi emociita ploradis, dum ŝia maljuna servistino milde asertis al ŝi:

Jes, mia mastrino, li eble rekonis viajn elmontrojn de sanktiga abnegacio en la hejmo dum tiuj multaj jaroj da benindaj oferoj.

Mi dankas Jesuon pro tia granda favorkoreco - respondis Livia kortuŝita. - Mi eĉ kredas, ke mi ne troviĝas malproksima de mia foriro en la mondon de la ĉielaj realaĵoj, kie ĉiuj suferantoj estas ja konsolataj...

Kaj post mallonga paŭzo ŝi parolis plu:

Hieraŭ, efektive, kiam mi preĝis antaŭ la kruda kruco, en mia ĉambro, mi aŭdis ian voĉon, kiu sciigis, ke mi baldaŭ eniros en la regnon de Jesuo.

Ĉe tiuj vortoj Anna subite memoris Simeonon kaj la horojn antaŭ lia martirigo, kaj profundiĝis en doloran meditadon. La malproksima pasinteco ankoraŭ ŝvebis en ŝia memoro, kiam la voĉo de Livia ŝin revekis per jenaj vortoj:

Anna - diris Livia, kun la heroa decidemo de sia fido -, mi ne scias, kiel mi estos vokita de la Mesio, sed, se mia foriro baldaŭ okazos, mi petas, ke vi restu en ĉi tiu domo, por daŭrigi viajn apostolajn laborojn kaj oferojn, ĉar Jesuo certe benos viajn sanktajn penojn.

La malnova servistino de la familio de Lentulus deziris turni la korŝiran konversacion en alian direkton kaj diris, kun sia saĝa sereneco, kiun ni jam konas:

Sinjorino, Dio scias, kiu el ni foriros la unua. Ni hodiaŭ forgesu ĉi tiun aferon kaj ni pensu nur pri viaj grandaj ĝojoj.

Kaj, kvazaŭ por forviŝi la ĉagrenan impreson, kiun kaŭzis tiu intima interparolado, ŝi finis ĉi tiun, konfidence demandante:

Ĉu do ni hodiaŭ certe iros la katakomboj?

Jes, konsentite. Ĉe la vesperkrepusko ni iros, por niaj preĝoj kaj dolĉaj rememoroj pri la Nazareta Mesio. Mi bezonas tiun spiritan faciligon post la multaj monatoj da enfermiteco en la hejmo, apud mia nobla Kalpurnia; cetere, mi deziras peti miajn gefratojn kun mi preĝi por ŝi, kaj tial mi samtempe prezentos al la Sinjoro mian sinceran dankon pro liaj diaj gracoj...

"Antaŭ ol ni iros, mi petas, ke vi revigligu mian memoron, ĉar mi volas porti al la nova apostolo ian almozon, destinontan al la Antiokia eklezio.

"Publio morgaŭ ricevos la plej altan premion asigneblan al iu monduma viro, kaj tiam mi volas peti Jesuon ne forlasi lian bravan, noblan koron, por ke la surteraj vantaĵoj ne malpermesu al mia edzo iam direktiĝi al la mirinda regno de la Ĉielo!"

Tiel interkonsentinte, ili disiĝis, por daŭrigi siajn hejmajn laboroj n. Kaj dum la senatano faris multenombrajn disponojn, por ke nenio manku al la persona brilo de lia granda triumfo en la morgaŭa tago, Livia pasigis la horojn kun la animo turnita al la Kristo, en fervoraj preĝoj.

Ĉe vesperiĝo, kiel interkonsentite, jen ili iris al la sekreta kunveno por la primitivaj laboroj de Kristanismo.

Ĉiuj pli altrangaj servistoj en la palaco sen ia maltrankviliĝo kaj surprizo vidis ilin eliri. Dum la tuta longa tempo, kiam Kalpurnia estis malsana, Livia kaj Anna neniam plu daŭre restis en sia hejmo, kaj tial ne estus io eksterordinara, se ili estus decidintaj iri, tiun vesperon, al la domo de la familio de Severus; el tie ili eble revenus nur en la sekvanta tago, konsolinte la malvigliĝintan spiriton de Flavia, okupita de siaj lacigaj taskoj en la mastrumado.

Tiel la horoj forpasis, glate kaj senzorge; kaj kiam, antaŭĝuante la grandajn ĝojojn, kiujn li esperis ricevi en la morgaŭa tago, li alproksimiĝis al la ĉambroj de sia edzino, la senatano kredis, ke la profunda silento, tie reganta, signifas, ke ŝi kviete kuŝas sur la malpezaj, karesaj flugiloj de la dormo. Opiniante, ke Livia ripozas en la superreganta paco de la nokto, Publio Lentulus iris en sian privatan kabineton, kun la cerbo plena de belaj esperoj kaj kun la intenco elaĉeti ĉiujn iamajn erarojn.

Sed Livia, en kompanio de Anna, profitis de la unuaj vesperaj ombroj por atingi la katakomboj.

Estis jam soninta la sepa vespere, kiam la du virinoj sin kaŝis inter la forlasitaj ŝtonoj, kondukantaj al la subteraj galerioj, kie de longe amasiĝis la polvo de la mortintoj.

En vasta volbforma spaco, iam uzata por la kunvenoj de la kooperativoj por funebraj ceremonioj, granda nombro da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la simpatia, nobla figuro de la klera predikisto, veninta el la malproksima Sirio. Ĉe angulo staris improvizita tribuno, kiun Johano Kleofas post kelkaj minutoj suriris, meze en ia nimbo de dolĉeco, kiu envolvis lian distingiĝan personon.

La kapo de la Antiokia apostolo jam havis siajn unuajn blankajn harojn, kaj lian figuron tute saturis forta persona prestiĝo, kiu streĉe ligis lin al ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li, altirataj de la milda fluo de la kredo kaj de la profundaj sentoj.

Ĉiuj alestantoj ŝajnis kaptitaj de lia rava, impona parolo, kiu dum preskaŭ du seninterrompaj horoj falis en la koron de la aŭdantaro, kvazaŭ beninda roso de la ĉiela elokventeco. Altaj sentencoj, profetaj admonoj eĥe resonis de la silentaj, ombraj arkaĵoj, apenaŭ heligataj de la lumo de kelke da torĉoj.

Efektive, tiu ĉeestantaro sin prave sentis skuata de tiuj doloraj, ĉielaj profetaĵoj, ĉar Johano Kleofas faris profundan paroladon, pli-malpli jene:

- Fratinoj kaj fratoj, estu kun vi la paco de la Ŝafido de Dio, Nia Sinjoro Jesuo Kristo, en la fundo de viaj konsciencoj kaj en la sanktejoj de viaj koroj!

"Dum siaj ĉiutagaj preĝoj kaj meditoj, la sankta Antiokia patriarko ricevis multenombrajn revelaciojn de la Mesio, kaj tial ordonis, ke iu venu al la loko de viaj laboroj en la ĉefurbo de la mondo, por ke tiu anoncu al vi grandajn aferojn...

"Laŭ la revelacioj de la Sankta Spirito, la kristanoj en ĉi tiu malpia urbo estas elektitaj de la Ŝafido pro la granda ofero; kaj mi venis, en la nomo de liaj tre amataj apostoloj, por antaŭsciigi al vi, ke ni baldaŭ eniros en la regnon de Jesuo!

"Ja tiel estos, ĉar tie ĉi, kie la malpieco de la homoj mokis kaj humiligis la diajn glorojn, nepre okazos inter la fortoj de la bono kaj de la malbono la unuaj grandaj bataloj, kiel unuaj paŝoj por la definitiva starigo de la dia eterna Evangelio de la Sinjoro en la mondo!

"Ĉe la lasta ĝenerala kunsido de la kredantoj en Antiokio, la voĉoj el la ĉielo manifestiĝis en formo de langoj el fajro, same kiel okazis en la gloraj tagoj de la kunveno de la apostoloj, post la ĉieliro de nia Savinto; kaj via servanto, ĉi tie antaŭ vi, estas elektita kiel portanto de tiuj konsolaj sciigoj, ĉar la ĉielaj voĉoj promesas, por post nemultaj tagoj, la regnon de la Sinjoro...

"Amataj, mi kredas, ke ni troviĝas proksime de la kruela pruvo de nia fido per elaĉetaj suferoj; tamen la kruco sur Kalvario ja lumigos la teruran nokton de niaj doloroj...

"Ankaŭ mi havis la feliĉon aŭdi la parolon de la Sinjoro, dum la lastaj horoj de lia korŝira agonio sur ĉi tiu mondo. Kaj kion li petis, miaj karaj? nur tion, ke la Patro pardonu liajn senkorajn turmentantojn! Vere, ni ja ne dubu la revelaciojn el la ĉielo... Neflekseblaj turmentistoj spionas niajn paŝojn, kaj mi portas al vi la parolon de la amo kaj de la animforteco ĉe Nia Sinjoro Jesuo Kristo!

"Romo baptos sian novan kredon per la sango de la justaj kaj de la senkulpaj homoj; tamen estas ankaŭ grave konsideri, ke la senmakula Ŝafido de la Ĉiopova

Dio oferis sin sur la malgloriga kruco, por elaĉeti la pekojn kaj abomenaĵojn de la terloĝantoj!

"Ni eble laŭiros ĉi tiujn luksajn vojojn, kvazaŭ ili estus aliaj stratoj de ia putra Jerusalem, plena de konsterno kaj afliktoj... La ĉielaj voĉoj diras, ke tie ĉi ni elportos malŝaton, humiligon, insultadon kaj frakason; tamen la superega venko de la Sinjoro atendas nin trans la dornaj palmbranĉoj de la martirigo, en la dolĉa heleco de lia regno, neatingebla por sufero kaj morto!

"Per nia sango kaj per niaj larmoj ni forlavos de la maljusteco ĉi tiujn altprezajn marmoraĵojn, kaj iun tagon, miaj fratinoj kaj fratoj, ĉi tiu nova Babilono, kie reĝas malkvieteco kaj peko, tondre dispulvoriĝos sub la pezo de siaj abomenaj hontoj... Detrua uragano faligos la falsajn idolojn kaj konfuzos la pretendemajn mensogojn de iliaj altaroj... Doloraj ventegoj de la ekstermado kaj de la tempo pluvigos sur ĉi tiun potencan Imperion la ruinojn de la malriĉeco kaj de la plej bedaŭrinda forgeso... La cirkoj de la kruelaĵoj malaperos sub monto da cindro; la Forumo kaj la Senato de la nepentantoj estos nuligitaj de la superega Dia justeco; kaj la fieraj militistoj de ĉi tiu pekanta urbo iam treniĝos, kvazaŭ vermoj, sur la bordoj de tiu sama Tibero, kiu forportas ilian maljustecon!

"Tiam, iaj novaj Jeremiaj ploros sur la marmoraĵoj, en la dolĉa lumo de la nokto... La luksaj palacoj sur ĉi tiuj belaj, graciaj montetoj disfalos meze en terura konfuzo, kaj super iliaj monumentoj, starigitaj de fiero, egoismo kaj vantamo, blovos la malgajaj ventoj de la silentaj, dezertaj noktoj...

"Feliĉaj estos tiuj, kiuj nun ploros, pro amo al la Dia Majstro; feliĉaj tiuj, kiuj verŝos sian sangon por la superegaj veraĵoj de la Ŝafido, ĉar en la ĉielo ekzistas la diaj loĝejoj, destinitaj al la elektitoj de Jesuo..."

Aŭdiĝis la milda kaj terura voĉo de la komisiito de la Antiokia eklezio, kaj liaj vortoj vibris en la profunda silento inter tiuj solecaj volboj.

Tie troviĝis ĉirkaŭ ducent personoj, lin atente aŭdantaj. Preskaŭ ĉiuj alestantaj kristanoj ploradis, ravitaj. En la interno de la animoj ŝvebis ia dolĉa, mistika ekzaltiteco, kiu igis ilin senti la mildajn emociojn de ĉiuj tiuj anonimaj apostoloj, kiuj mortis sur la senhonorigaj arenoj de la cirkoj, por solidigi per sango kaj larmoj la konstruaĵojn de la nova kredo.

Post la strangaj, doloraj profetaĵoj, kiuj plenigis ĉiujn okulojn per ia neesprimebla lumo de interna ĝojo, ĉe la antaŭvido de la glora regno de Jesuo, multenombraj samkredanoj konsultis Johanon pri pluraj demandoj, ĝenerale tuŝantaj la iradon kaj disvolviĝon de la nova doktrino, ĝuste tiel, kiel okazadis en la primitivaj kunvenoj de la naskiĝanta Kristanismo, kaj ĉiujn li kontentigis kun la plej sinceraj esprimoj de frata bonkoreco.

Demandite de unu el la ĉeestantoj pri la motivo de sia radianta ĝojo, dum la revelacioj de la Sankta Spirito anoncis tiajn grandajn provojn kaj suferojn, la nobla sendito respondis kun plej altgrada optimismo:

- Vere, miaj amikoj, ni povas esperi nur la sanktan plenumon de la sciigitaj antaŭdiraĵoj, sed ni devas ĝoje konsideri, ke, se Jesuo permesas al la malpiuloj la konstruon de mirindaj monumentoj, kiajn havas ĉi tiu luksa, putrinta urbo, kion do li destinos, per sia senlima favorkoreco, al la bonaj kaj justaj homoj, en la lumo de sia regno?

Tiuj konsolantaj respondoj faladis en la animon de la granda kunvenantaro, kvazaŭ plej dolĉa balzamo.

Vortoj de amo kaj koraj salutoj estis interŝanĝataj inter ĉiuj, meze de la plej sinceraj elmontroj de ĝojo kaj frateco.

Livia kaj Anna vidigis brilon de interna feliĉo tra siaj kvietaj okuloj.

Kiam la kunveno finiĝis, ĉiuj ekstaris por la simplaj, spontaneaj preĝoj de la primitivaj lecionoj de Kristanismo, prenitaj el siaj puraj fontoj.

Refoje aŭdiĝis, brila kaj klara, la voĉo de la sendito el Antiokio:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero...

Sed en tiu momento, malbonsigna tintado de armaĵoj sufokis la mildan, kortuŝantan parolon.

Jen, tie ĉi, Lukulo! - kriis la tondra voĉo de la centestro Klodio Varrus, kiu marŝis, kun siaj multenombraj gvardianoj, kontraŭ la surprizitan kolekton de la sendefendaj kristanoj, el kiuj la plej multaj estis virinoj.

Kelkaj pli flamiĝemaj kredantoj komencis tiam estingi la torĉojn, kio rezultigis konfuzon kaj tumulton en la mallumo; sed Johano Kleofas, radianta kaj impresa figuro, estis deirinta de la tribuno.

Fratinoj kaj fratoj - li kriis per stranga, vibranta voĉo, kvazaŭ lia admono estus saturita de eksterordinara magneta povo -, la Sinjoro rekomendis, ke ni neniam metu la lampon sub grenmezurilon! Ne estingu la lumon, kiu devas priradii nian ekzemplon de kuraĝo kaj fido!

Tiam la centestroj jam interkonsente organizis siajn fortojn, dismetinte la kvindek soldatojn, venintajn sub ilia komando, por la okazo, se estos la rezisto.

Oni tiam vidis la Antiokian apostolon paŝi kuraĝe, meze de la silenta mirego de la ĉeestantoj, al Lukulo

Kvintilius, etendi al li la brakojn sen ia kontraŭstaro kaj firme peti:

Centestro, plenumu sentime vian taskon, ĉar mi venis Romon nur por la gloro de la ofero.

La komisiito de la Imperio ne kortuŝiĝis ĉe tiuj vortoj kaj, frapinte la vizaĝon de la misiisto per la manŝirmilo de sia glavo, rapide ŝnurligis liajn brakojn, kio malebligis al Johano ĉian movon.

Senbridiginte sian ardan, sinceran temperamenton kaj indignante pro tia kruelaĵo, du junaj kredantoj elingigis siajn armilojn, kiuj brilis ĉe la pala heleco de tiu duonombro, kaj sin ĵetis sur la soldatojn, prenante ekstreman teniĝon por defendo kaj rezisto; sed Johano Kleofas ankoraŭfoje admonis en sia impona, profunda parolmaniero:

Miaj infanoj, ne reokazigu ĉi tie la doloran scenon de la aresto de la Mesio. Memoru Malkon kaj remetu viajn glavojn en iliajn ingojn, ĉar, kiu per fero vundas, tiu per fero estos vundita...

Fariĝis tiam inter la kristanoj movo de kvietiĝo kaj mirego. La serena braveco de la apostolo komunikiĝis al ĉiuj koroj.

En la grandaj momentoj de la vivo ia spirita vibro ĉiam fluas el aliaj mondoj, por la konsolo al la mizeraj pasantoj sur la vojoj de la surtera ekzistado.

Okazis tial io eksterordinara kaj neatendita: ĉiuj kredantoj imitis la bravan apostolon, senreziste etendante siajn brakojn por la memofero.

Ĉe sia dolora momento, Livia estis posedita de tia kuraĝo, kian ŝi neniam antaŭe havis. Antaŭ ŝia nobla figuro kaj ŝia vesto de patriciino la esprimoplenaj rigardoj de tiuj krueluloj longe haltis: en tiu kunvenantaro ŝi estis la sola virino kun la insignoj de la Romana patricieco.

Klodio Varrus respekte plenumis sian taskon, kaj post kelke da minutoj tiu granda grupo direktiĝis al la malliberejo, en la densa ombro de la noktomezo.

La malliberejo, kie la kristanoj estis pasigontaj multe da horoj, en malseketa aero kaj en ĝena miksiteco, kiu por ili iomgrade estis dolĉa konsolo, staris apud la Granda Cirko; sur la giganta amplekso de ĉi tiu ni devas unu momenton fiksi nian rigardon, por havigi al la leganto ian supraĵan ideon pri ĝia grandeco.

La Granda Cirko (*) situaciis en la valo inter la montetoj Palatino kaj Aventino kaj estis unu el la plej belaj mirindaĵoj en la nevenkita urbo. Ĝi estis konstruita ĉe la komenco de la Roma organizado kaj ĝia grandioza amplekso kreskis, samtempe kiel la urbo, tiel, ke dum la regado de Domicio Nerono ĝi havis 2190 futojn da longo kaj 960 da larĝo, en formo de duonrondo, kaj spacon por tricent mil komforte sidantaj spektatoroj. Ambaŭflanke troviĝis, unu sur la alia, du vicoj da portikoj, ornamitaj per multenombraj kolonoj, kronitaj per komfortaj terasoj. Meze de tiu lukso en konstruaĵoj kaj abundeco de ornamaĵoj, estis vidataj multenombraj fiaj drinkejoj kaj diboĉejoj, en kies ombro dormadis la mizeruloj kaj ripozadis la plimulto de la popolo, ebria kaj moliĝinta en la plej abomenaj plezuroj. Ses kvadrataj turoj, montrantaj la plej progresintan esprimon de bona gusto de la tiama arkitekturo, staris super la terasoj kaj servis kiel luksaj videjoj al la pli altrangaj personoj ĉe la festaj spektakloj. Larĝaj ŝtonbenkoj, aranĝitaj en formo de amfiteatro, okupis tri flankojn; post ili, en rekta direkto, etendiĝis la Karceroj, el kiuj eliris la ĉevaloj kaj ĉaroj,

(*) Latinlingve "Circus Maximus" (plej granda cirko). - La Trad.

sklavoj kaj enkarcerigitoj, sovaĝaj bestoj kaj gladiatoroj, por la preferataj amuzoj de la tiama Roma socio. Sur la Karceroj troviĝis la luksega pavilono de la imperiestro, kiu, dum siaj distriĝoj, estis akompanata de la plej altaj aŭtoritatuloj kaj korteganoj. La arenon laŭlonge dividis murego de ses futoj da alto kaj dek du da larĝo, kaj sur tiu murego staris altaroj kaj altprezaj statuoj el rafinita, orumita bronzo. Ĝuste ĉe la centro de tiu murego, donante majestan stampon de grandeco al la ludejo, la fama, cent dudek futojn alta obelisko, konstruita honore al Aŭgusto, superstaris la ruĝan kaj verdan arenon, kiu faris la impreson, kvazaŭ ĝi estus ia glata herbejo, subite punktita de floroj el sango.

La kompatindaj kaptitoj de tiu hombuĉado estis puŝitaj en vastan ĉambron apud la Karceroj nelonge post noktomezo.

La soldatoj senigis ilin, unu post alia, je iliaj iom valoraj objektoj kaj malgrandaj monsumoj. Tiu humiliga senposedigo ne estis ŝparita eĉ al la sinjorinoj mem, kiuj tiel perdis siajn altprezajn juvelojn. Nur Livia, pro respekto al ŝiaj vestoj, ne suferis la fian priserĉadon.

En privata kabineto, Klodio Varrus informis sian superulon, Kornelion Rufus, pri la sukceso de sia tasko, en tiu nokto.

Nu - ekkriis Kornelio, ĝojante -, kiom mi vidas, la morgaŭa festo plene kontentigos la imperiestron. Tiu unua ĉasado al kristanoj estos esenca por tia glora okazaĵo, kiaj estas la grandaj honoroj al la senatanoj.

"Sed, diru - li pli diskrete parolis plu, aludante Livian -, kiu estas nome tiu virino, surhavanta la togon de la matronoj el la plej alta socia klaso?"

Mi ne sicas - respondis la centestro en profunda enpensiĝo. - Vere, mi forte miris, trovante ŝin en tia medio, sed mi akurate plenumis viajn ordonojn.

Vi bone agis.

Tamen, kvazaŭ en sia animo planante ian novan aranĝon, Kornelio Rufus ordonis:

Ni ilin restigu ĉi tie ĝis morgaŭ, ĝis komenciĝos la spektaklo, kaj tiam ŝi povos esti liberigita.

Kaj, kial ni ŝin ne tuj liberigus?

Pro sia nobeleco ŝi povus levi ian proteston kontraŭ la decido de Cezaro, kaj tio metus nin en tre ĝenan situacion. Ĉar tiuj mizeruloj estos ĵetitaj al la sovaĝaj bestoj, kiel sklavoj kaj homoj kondamnitaj al morto, dum la lastaj posttagmezaj amuzoj, tial ne konvenas, ke ni kompromitu nin antaŭ ŝia familio. Ŝin tenante plu ĉi tie, ni kontentigos la kapricojn de Nerono, kaj, ŝin poste liberigante, ni ne havigos al ni embarasojn kun la personoj, ĝuantaj la favorojn de la situacio.

Jes, vere, tio estas la plej saĝa decido; sed kial tiuj homoj estu kondamnitaj kvazaŭ sklavoj, dum ili devus morti kiel kristanoj, se nur tio estas la kaŭzo de ilia justa kondamno? Ĉu la motivo de ilia morto ne kuŝas en la humiliga doktrino, kiun ili konfesas?

Jes, sed ni devas konsideri, ke la imperiestro ankoraŭ ne sentas sin sufiĉe forta, por alfronti la opinion de la senatanoj, de la magistrate kaj de pluraj aliaj aŭtoritatuloj, kiuj certe dezirus pledi por tiuj malfeliĉuloj, kaj tio alportus al li mem kaj al liaj intimaj konsilantoj ioman perdon de politika influo... Sed mi ne dubas, ke tiu persekutado kontraŭ la adeptoj de la abomena doktrino de la Krucumito estos oficialigita post nemultaj tagoj ( ), tuj kiam la imperiestra povo estos pli firme centralizita.

(*) La plimulto el la historiistoj de la Roma Imperio registras la unuajn persekutojn al Kristanismo nur en la jaro 64; tamen, ekde

"Ni do iom ankoraŭ atendu, kaj, dume, ni plifortigu la aŭtoritaton de Nerono, ĉar potenculo devas esti ĉiam rigardata kiel la plej bona el niaj amikoj."

Dum tio, ĉiuj kristanoj en la malliberejo disiĝis en grupojn kaj interŝanĝis la plej intimajn impresojn pri tiu angora travivaĵo.

Ĉe unu momento malfermiĝis pordo, kie aperis la abomena figuro de Klodio, kiu ironie ekkriis:

- Kristanoj, Cezaro ne indulgas tiujn, kiuj konfesas la danĝerajn doktrinojn de la Nazaretano. Se vi havas iajn materialajn aferojn por elfini, konsideru, ke estas jam tro malfrue pro tio, ĉar malmultaj horoj apartigas vin de la bestoj sur la areno de la cirko.

La peza pordo refermiĝis post li, dum la kompatindaj kondamnitoj estis amare surprizitaj de la maltrankviliga, dolora sciigo.

Tra inter la fortikaj kradoj ili povis observadi la movojn de la multenombraj soldatoj, ilin gardantaj, kaj portis en sia koro, dum la unuaj momentoj, la plej angorajn konjektojn. Sed la malliberuloj baldaŭ reposedis sian trankvilecon kaj humile rezignaciis pri sia sorto. Kelkaj faradis fervorajn preĝojn, dum aliaj mallaŭte interŝanĝadis pensojn.

La provosoj post nelonge apartigis la virinojn en apudan ĉambron, kie ĉiu grupo da kredantoj restis kun animoj turnitaj al Jesuo dum la ekstremaj momentoj, kiam ili atendadis la morton.

Tre frumatene, kiam la suno apenaŭ aperis sur la ĉarma ĉielo super Romo, Anna kaj Livia, tute solaj,

la jaro 58 kelkaj el la favoratoj de Nerono sukcesis komenci tiun kriman agadon. Estu aparte notita la fakto, ke la tiamaj kristanoj, pli frue ol la granda brulado de la urbo, estis kondukataj al la buĉado kiel plej mizeraj sklavoj, por amuzo de la popolo. - Rim. de Emmanuel.

preskaŭ serenaj konversaciis en apartejo post ia ekrano, unu el la multaj ekzistantaj en la vasta salono rezervita al la virinoj, dum multenombraj kunulinoj laŭŝajne ripozis duonkonsciaj.

Sinjorino - diris la servistino iom maltrankvila -, mi rimarkas, ke vi estas ĉi tie traktata kun simpatio kaj estimo. Kial vi tuj ne petus vian liberigon? Ni ne scias, kio terura kaj pereiga okazos al ni dum la amaraj horoj de ĉi tiu tago!

Ne, mia bona Anna - respondis Livia trankvila -; estu certa, ke mia animo estas taŭge preparita por la ofero; kaj, eĉ se mi ne rezignacius pri mia sorto, vi ne devus konsili al mi ion similan, ĉar Jesuo, kvankam li estis la mastro super ĉiuj mastroj kaj Sinjoro de la ĉiela regno, ne petis pri sia liberigo la kruelulojn, kiuj lin turmentis kaj premegis...

Tio estas vera, sinjorino; mi tamen pensas, ke Jesuo komprenus vian konduton, ĉar vi havas edzon kaj filinon... - rimarkigis la maljuna servistino, kvazaŭ rememorigante al ŝi la surterajn devojn.

Edzon? - rebate diris la nobla matrono, kun heroa sereneco. - Jes, mi dankas Dion pro la paco, kiun Li konsentis al mi, permesinte, ke Publio montru al mi sian penton dum la ĵus pasintaj tagoj. Por mi, nur tiu trankvileco estis esenca kaj necesa, ĉar la edzon, kiel homon, mi jam perdis antaŭ dudek kvin jaroj... Mi vane oferis ĉiujn fortojn de mia juneco, por pruvi al li mian amon kaj mian senkulpecon, penante kontraŭi la kalumnion, per kiu oni humiligis mian nomon. Dum kvarono de jarcento, ĝis nun, mi vivadis kun miaj preĝoj kaj larmoj... Amara estas mia resopiro kaj plej dolora mia malgaja spirita izoleco, en kiun mi estas pelita, en la sfero de miaj plej puraj amoj.

"Mi ne kredas, ke en la koro de mia malnova kunvivanto povos revivi la iama konfido al mi, tiu konfido plena de feliĉo kaj karesemo...

"Mian filinon mi fordonis al Jesuo, ekde la tagoj de ŝia infaneco, kiam mi vidis min devigita al la terura apartigo de ŝia amo. Forigita de ŝia animo, ĉar tion trudis Publio, mi devis sufoki la plej dolĉajn entuziasmojn de la patrina koro. La Sinjoro ja konas miajn ŝirantajn afliktojn, dum la silentaj, malgajaj noktoj, kiam mi konfidis al li miajn amarajn suferojn. Cetere, Flavia hodiaŭ havas edzon, kiu penis ŝin pli izoli de mia kompatinda spirito, ĉar li timis mian kredon, kiun ĉiuj prenis por ia frenezeco... "

Kaj, post nelonga paŭzo de dia dolora konfidenco, ŝi diris akcente, kun serena malgajeco:

Por mi, jam ne povos reflori la esperoj ĉi tie, sur la Tero... Nun, mi nur deziras morti en konsola paco kun mia konscienco.

Tamen, sinjorino - vive insistis la servistino -, hodiaŭ estas la tago de la plej granda venko de via edzo...

Mi ne forgesis tiun cirkonstancon, sed jam de dudek kvin jaroj Publio iras en senco kontraŭa al la mia; ĝi estas do nenio stranga, ke, dum li hodiaŭ serĉas al si la plej altan rekompencon de la mondo, kiel finan triumfon de siaj deziroj, ankaŭ mi strebas, ne al la ĉiela venko, kiun mi ne meritis, sed al la eblo montri al la Sinjoro la sincerecon de mia fido, sopiranta al la lumaj benoj de lia senlima favorkoreco.

"Krom tio, mia kara Anna, tre plaĉas al la koro revi pri lia sankta, kompatema regno..., kaj revidi la mildajn manojn de la Mesio, kiuj benas nian spiriton per siaj grandaj gestoj de karito kaj dolĉeco!"

Livia havis ian dian brilon en la okuloj, banataj de spontaneaj larmoj, kvazaŭ la paradiza roso estus falinta sur ŝian koron.

Oni klare vidis, ke ŝiaj ideoj jam ne troviĝas sur la Tero, sed ŝvebas en ia mondo de tre milda heleco, plena de agrablaj rememoroj pri la pasinteco kaj saturita de dolĉaj esperoj je la amo de Jesuo Kristo.

Vere - ŝi parolis plu, kvazaŭ nur al sia animo mem, intime kun la koro -, mi lastatempe ĉiam memoras la Dian Majstron kaj liajn neforgeseblajn vortojn... En tiu neforgesebla vespero, kiam li faris sian predikon, la krepusko apenaŭ forviŝiĝis kaj la ĉielon ornamis steloj, kvazaŭ ankaŭ la lumpunktoj de la senlima arkaĵo dezirus aŭdi lin... La ondoj de la lago Tiberiado, kiuj ofte bruis ĉe la batoj de la vento, silente disŝaŭmiĝis kontraŭ la barkojn starantajn ĉe la bordo, kun dolĉa teniĝo de respekto, kiam li aŭdigis siajn diajn instruojn en tiu kampa atmosfero! Ĉio kvietiĝis, kaj estis vidinda la ama rideto de la infanoj, en la milda lumo de liaj okuloj de paŝtisto de la homoj kaj de la Naturo...

"Laŭ mia granda deziro, mia bona Anna, mi adoptus ĉiujn tiujn malsatajn, ĉifone vestitajn knabetojn, kiuj aperadis en la popolaj kunvenoj en Kapernaum; tamen mia patrina inteco, helpi tiujn malŝatatajn virinojn kaj tiujn infanojn en ĉifonaj vestoj, senprotekte vivantajn, ne povus realiĝi en ĉi tiu mondo... Malgraŭ tio, mi opinias, ke mi efektivigos la idealojn de mia animo, se Jesuo akceptos min en la lumon de sia regno..."

Aŭdante tiujn dolĉajn, emociajn korelverŝojn, la maljuna servistino ploradis kun premata animo.

Post longa paŭzo, Livia diris plu, kvazaŭ dezirante bone uzi siajn lastajn horojn:

Anna - ŝi diris kun energia trankvileco -, ni ambaŭ estas vokitaj al la sankta pruvo de nia fido, en la nunaj horoj, kiuj devas esti gloraj por niaj spiritoj. Pardonu min, kara amikino, se mi iam ofendis vian koron per ia malpli konvena vorto. Antaŭ ol Simeon konfidis vin al mia gardo, mi jam vin sincere amis, kvazaŭ vi estus mia fratino aŭ mia filino mem!

La servistino ploradis konsternita, kaj Livia karese

daŭrigis:

Nun, mia kara, mi devas fari al vi lastan peton...

Diru, sinjorino - murmuris la servistino, kun la okuloj plenaj de larmoj -, antaŭ ĉio, mi estas via sklavino.

Anna, se ni vere devas hodiaŭ pruvi nian fidon, mi dezirus oferi min kun tia sama vesto, kian surhavas tiuj senprotektaj homoj, kiuj aŭdadis la diajn konsolojn ĉe Tiberiado. Se vi povos kontentigi min, hodiaŭ vestu vin per la togo de la patriciino, interŝanĝe kontraŭ la tuniko de la servistino! Mi dezirus partopreni en la ofero kun la modesta, malriĉa vesto de la plebo, ne tial, ĉar mi sentus min humiligita antaŭ la personoj samklasaj kiel mi, sed pro tio, ke, por ĉiam ŝirante de mi la lastajn privilegiojn de mia naskiĝo, mi donus al mia kristana konscienco la konsolon de la lasta ago de humileco... Naskiĝinte meze de la purpuraĵoj de la nobeleco (>), mi tamen dezirus iri en la regnon de Jesuo kun la simpla vesto de tiuj kiuj vivis en ĉi tiu mondo, baraktante en la dolora kirlego de la provoj kaj laboroj!

Ho, sinjorino! - diris la servistino, hezitanta...

Ne ŝanceliĝu, se vi volas havigi al mi la lastan

ĝojon.

Konsiderante la sanktan intencon de tiu nobla virino, Anna ne povis rifuzi ŝian peton; en la duonombro de tiu

(*) Purpuro estas la koloro, distinganta la plej altan nobelecon. - La Trad.

angulo, kiu ilin apartigis de la samsortulinoj, ili rapide interŝanĝis togon kaj tunikon, kiuj estis ia speco de mantelo sur la komplika vestaro tiam uzata. La togon el delikatega lano, nun sur la korpo de la servistino, Livia ornamis per la diskretaj juveloj, kiujn ŝi ordinare kunportadis. Post la fordono de du altprezaj ringoj kaj de gracia braceleto, nur unu grandvalora ornamaĵo restis al ŝi; sed, glatigante la kolon per la mano kaj plej dolĉe karesante malgrandan kolĉenon, ŝi decidplena diris al sia kunulino:

- Nu, Anna, restas al mi nur ĉi tiu malgranda kolĉeno, de kiu pendas kameo kun altreliefa vizaĝofiguro de Publio, lia donaco en la jam malproksima tago de nia geedziĝo. Mi mortos kun ĉi tiu juvelo, kvazaŭ ĝi estus ia simbolo de la kuniĝo de miaj du amoj, nome mia edzo kaj Jesuo Kristo...

Anna senproteste akceptis ĉiujn elkorajn altrudojn de sia mastrino, kaj post kelkaj momentoj la aspekto de la malaltklasa servistino, kun sia antikva virga beleco, ricevis imponan majestecon, kvazaŭ ŝi estus ia impresa bildo el malnova eburo.

Preter la okuloj de la enkarcerigitoj premataj de terura maltrankvileco, malgraŭ la dolĉa interna lumo de la preĝo, kiu havigis al ili la netakseblan moralan kuraĝon por la ofero, la horoj de tiu tago pasadis pezaj, malrapidaj. Kun la rezignacianta heroeco de sia religia fervoro, Johano Kleofas sukcesis tenadi viva en ĉiuj koroj la varmon de la fido; en la flameco de sia konfido al la Dia Providenco, kelkaj pli bravaj kredantoj provis kanti la kantojn mem pri spirita gloro, por la ekstrema momento de la martirigo.

En la palaco sur la monteto Aventino ĉiuj pli intimaj domanoj kredis, ke Livia troviĝas en la hejmo de sia filino;

sed, iom antaŭ tagmezo, Flavia Lentulus venis al sia patro, por kisi lin antaŭ la festo.

Informite pri lia projekto restarigi la iaman hejman feliĉon per la plej klaraj publikaj elmontroj de konfido kaj amo al la edzino, Flavia, forte surprizante sian patron, deziris vidi sian patrinon, por manifesti sian pravan ĝojon.

Afliktita signo de demando tial vidiĝis sur ĉiuj vizaĝoj. De dudek kvin jaroj, tio estis la unua fojo, ke Livia kaj Anna restis ekster la hejmo tra tuta nokto, ĝis la sekvanta tago, kio naskis la plej kompreneblan timon.

La senatano sentis sian koron pikita de maltrankvilaj konjektoj, sed la sklavoj estis jam pretaj por konduki lin al la Senato, kie la unuaj ceremonioj estis komenciĝontaj posttagmeze, en la ĉeesto de Cezaro. Rimarkinte lian afliktiĝon kaj angoran rigardon, Flavia Lentulia penis trankviligi lin per jenaj vortoj, kiuj kaŝis, ŝian propran korprematecon:

Iru trankvila, mia patro. Mi nun reiros al mia domo, sed mi nepre faros la necesajn klopodojn, ĉar, kiam vi posttagmeze revenos kun la krono de la triumfo, mi volas ĉirkaŭpreni vin kun la patrineto, inter la floroj de la vestiblo, por ke ni ambaŭ vin akceptu kun la petaloj de nia ĉiutaga, sindona amo.

Jes, filino - respondis la senatano, iom afliktita -; la dioj konsentu, ke tiel estu, ĉar la hejmaj rozoj estos mia plej bona rekompenco!

Kaj enirinte en la portoseĝon, salutite de multe da amikoj, kiuj lin atendis, Publio Lentulus direktis sin al la Senato. Tie entuziasma popolamaso boladis de ĝojo, montrante sian dankon por la abunda disdonado de tritiko, per kiu la Romaj aŭtoritatuloj festis tian okazaĵon, kaj aplaŭdande la honoratojn per la tondra kriegado de la grandaj popolaj manifestacioj.

El la nobela politika domo, kie okazis la plej elegantaj turniroj de oratora arto, por laŭdo al la imperiestro, kaj sekvante la impresan figuron de Cezaro, kiu, iama komediisto, neniam flanke lasis la bruan pompon de la grandaj spektakloj, la senatanoj direktis sin al la fama Templo de Jupitero; tie la honoratoj estis ricevontaj la kronon el mirto kaj rozoj, kiel venkintoj, laŭ la inspiro de Seneko, kiu ĉion faris por forviŝi la malagrablan impreson de la kruela regado de la eksdisĉiplo; kaj tamen ĉi tiu dekretis lian morton en la jaro 66. En la Templo de Jupitero la granda komediisto, kia estis Domicio Nerono, kronis la frunton al pli ol cent senatanoj de la Imperio, sub la konvencia beno de la pastroj; kelkajn seninterrompajn horojn daŭris la ceremonio, en sia komplika religia formo. Nur post la tria horo posttagmeze tiu grandega homamaso eliris el la templo, direkte al la Granda Cirko. La densa irantaro, kun solena aspekto, malofte vidita en Romo dum la postaj jarcentoj, direktis sin unue al la Forumo, kiun la supermezura popolamaso plej respekte trapasis.

Por klarigo al la legantoj, ni nun donu palan bildon de la mirinda sekvantaro, konforme al la grandaj publikaj ceremonioj en tiu tempo.

Antaŭe iris belega, lukse ornamita veturilo, kie mole sidis la imperiestro, sekvata de multenombraj aliaj veturiloj kun la honorataj senatanoj kaj ties preferataj korteganoj.

Ĉe unu el siaj plej karaj favoratoj, Domicio Nerono en sia ruĝa vesto de venkinto, fiere paradis per la tranĉanta lukso, kiu karakterizis liajn manierojn.

Tuj poste, granda grupo da dekkvinjaraj junuloj, rajdantaj aŭ irantaj piede, eskortis la ĉefajn veturilojn.

Ilin sekvis la bigoj, la kvadrigoj kaj la sejuĝesoj ( ), kiuj estis ĉaroj tirataj, respektive, de du, kvar kaj ses ĉevaloj, por la frenezaj emocioj de la tradiciaj vetkuradoj.

Poste, preskaŭ nudaj, la atletoj, farontaj ĉiujn grandajn kaj malgrandajn ludojn en tiu posttagmezo kaj sekvataj de la tri klasikaj ĥoroj de dancistoj: la unua konsistis el plenaĝuloj, la dua el plaĉaspektaj junuloj, kaj la tria el graciaj infanoj, ĉiuj kun skarlata tuniko, streĉita per kupra zono, glavo ĉe la flanko kaj lanco en la mano, krom, plej reliefe, bronza kasko ornamita per plumtufoj kaj kokardoj, kiuj kompletigis ilian ekstravagancan vestmanieron. Tiujn dancistojn sekvis muzikistoj, sin ritme movantaj kaj ludantaj militdancojn, sub la sono de eburaj harpoj, mallongaj flutoj kaj multenombraj liutoj.

Post la muzikistoj venis, kvazaŭ ia bando da nigraspektaj histrionoj, la Satirusoj kaj la Silenoj, strangaj personoj kun timigaj maskoj kaj kovritaj per kaprofeloj, sub kiuj ili faris la plej terurajn gestojn, en tia maniero, ke ili ekscitis ridegadon de la ĉeestantoj pro siaj vere ridindaj, frenezaj tordiĝoj. La gajigistojn sekvis ankoraŭ grupoj da muzikistoj, akompanataj de pluraj duarangaj pastroj de la kulto al Jupitero kaj aliaj dioj; tiuj pastroj portis en la manoj grandaj n vazojn, similajn al iaj parfumbruliloj el oro kaj arĝento, el kiuj spirale turniĝis ebriigaj nuboj el incenso.

Post la pastroj iris, kun altprezaj ornamoj el oro kaj gemoj, statuoj de la multenombraj dioj, por unu momento prenitaj el siaj luksaj, kvietaj temploj. Ĉiu statuo, kun sia simbola esprimo, estis akompanata de siaj kultantoj

(*) El la latina vorto "seiuges": ĉaroj tirataj de ses ĉevaloj. - La Trad.

aŭ de siaj diversaj pastraj kolegioj. Ĉiuj statuoj estis parade kondukataj en veturiloj el eburo aŭ arĝento, tirataj de imponaj ĉevaloj kaj delikate direktataj de nobelaj knaboj, aĝantaj dek ĝis dek du jarojn kaj havantaj patron kaj patrinon vivantajn; tiujn veturilojn respekte eskortis la patricioj plej eminentaj en la granda urbo.

Ĉio tio estis rava spektaklo de oraj kronoj, purpuraĵoj, luksaj teksaĵoj el Oriento, brilaj metaloj, lumbriloj de multekostaj ŝtonoj.

Fermis la marŝon la lasta aro da pastroj kaj religiaj helpantoj, kiujn sekvis la grandega amaso de la anonima, nekonata popolo.

La supermezura irantaro penetris en la Grandan Cirkon kun profunda respekto, konforme al la plej altaj solenoj. La silenton rompadis nur la partaj aklamoj de la pluraj grupoj da homoj, ĉe la preterpasado de la statuo de la dio, protektanta iliajn laborojn kaj profesion, en la ordinara vivo.

Post solena rondirado en la interno de la Cirko, la silentaj eburfiguroj estis metitaj en la niĉon, apud la Karceroj, sub la lumbrila pavilono de la imperiestro; tie nobeloj kaj plebanoj faris siajn preĝojn kaj oferojn, dum Cezaro kaj liaj korteganoj, en akompano de la politikistoj, honorataj en tiu tago, malsobre kaj seninterrompe drinkadis.

Post tiuj ceremonioj rompiĝis la respekta silento de la popolo.

Tiam komenciĝis la ludoj antaŭ la avidaj okuloj de pli ol tricent mil spektatoroj, kiuj ne konsistis nur el la densaj amasoj, kunpremiĝe sidantaj en la grandioza amplekso de la luksa amfiteatro: ankaŭ la palacoj sur Aventino kaj Palatino, kaj la elegantaj terasoj sur la monteto Celio, servis kiel benkoj al la multenombra vidantaro, kiuj ne povis de pli proksime ĉeesti la eksterordinaran spektaklon.

Romo amuziĝadis, kaj ĉiuj klasoj estis ravitaj.

La unua programero estis la vetkuroj de la ĉaroj, sed la entuziasmaj aplaŭdoj eksplodis nur tiam, kiam mortis la unuaj kondukintoj kaj ties ĉevaloj, disfrakasitaj sur la areno.

La ludistoj distingiĝis inter si per la koloroj de siaj tunikoj. Reprezentante malsamajn partiojn, iuj surhavis veston ruĝan, aliaj bluan, blankan aŭ verdan, kaj la ĉeestantoj dividiĝis en flamantajn, freneziĝintajn grupojn. La admirantoj kaj anoj de ĉiu partio pasie kriegadis, esprimante sian ĝojon, sian timon, sian angoron aŭ sian senpaciencon. Kiam finiĝis tiu unua parto de la programo, okazis bedaŭrindaj scenoj de batalado inter la kontraŭuloj de tiu aŭ alia partio, meze en la grandega ĉeestantaro; el tio rezultis gravaj tumultoj, tuj degenerintaj en kriman furiozecon, post kiu kelke da kadavroj estis forprenitaj el la areno.

Post la vetkuroj efektiviĝis abomena ĉasado, teruraj bataloj inter homoj kaj sovaĝaj bestoj, kie kelke da junaj sklavoj perdis la vivon en tragediaj cirkonstancoj, antaŭ la tondra aklamado de la malsaĝa popolamaso.

La imperiestro ridetadis kontenta kaj trankvile drinkadis plu, kune kun kelkaj pli intimaj amikoj. Ses harpistoj ludis liajn preferatajn melodiojn en la pavilono, dum ankaŭ la liutoj aŭdigis siajn dolĉajn, klaran sonojn.

Sekvis aliaj ludoj - diversaj, amuzaj kaj teruraj -, kaj, post strangaj dancoj sur la areno, unu kortegano, referata de Domicio Nerono, diskrete kliniĝis kaj flustris en lian orelon:

- Venis la momento, ho Aŭgusto, de la granda surprizo de la ludoj en ĉi tiu tago!

Ĉu la kristanoj venos nun en la arenon? - mallaŭte demandis la imperiestro, kun sia senkompata, malvarma rideto.

Jes, estas jam ordonite, ke la dudek afrikaj leonoj estu liberigitaj en la arenon, tuj kiam la kondamnitoj aperos antaŭ la publiko.

Bela honoro al la senatanoj! - Nerono sarkasme komentariis. - Ĉi tiu festo estis feliĉa ideo de Seneko, ĉar mi havos la oportunan okazon montri al la Senato, ke la leĝo estas la forto kaj ke la tuta forto devas ja kuŝi en miaj manoj.

Kiam nur nemultaj minutoj restis por la prezentado de tiu surpriza punkto de la programo en tiu tago, Klodio Varrus konsilis al unu el siaj fidindaj helpantoj:

Aton - li diris per serioza tono -, vi povas nun ordoni irigi ĉiujn malliberulojn sur la arenon, sed diskrete apartigu iun virinon en patricia togo. Lasu ŝin la lasta kaj tuj forkonduku ŝin sur la straton, ĉar ni ne deziras embarasojn kun ŝia familio.

La soldato faris signon, ke li bone komprenis la ricevitan ordonon kaj do pretiĝis, por ĝin fidele plenumi; post kelkaj momentoj, la grandnombra grupo da kristanoj, sub la insultoj kaj mokfajfado de la plej malaltrangaj servistoj en la Cirko, brave paŝis al la ofero...

La unua iris Johano Kleofas, murmurante sian lastan

preĝon.

Sed, en la momento, kiam estis malfermota la kradita pordo, tra kiu estis aŭdataj la minacaj blekoj de la malsataj bestoj, Aton alproksimiĝis al Anna kaj, rimarkinte ŝian altkvalitan lanan togon, la diskretajn juvelojn, kiuj ornamis ŝian nobeliĝintan figuron, kaj la delikatan oran plektaĵon, kiu gracie entenis ŝiajn harojn, respekte diris, mirante la majestecon de ŝia aspekto:

Sinjorino, vi restos ĉi tie, ĝis posta ordono!

La maljuna servistino de la familio de Lentulus direktis esprimoplenan, angoran rigardon al sia mastrino, sed respondis kun serena fiero:

Sed, kial? Ĉu vi pretendas malhelpi, ke mi havu la gloron de la ofero?

Aton kaj liaj kolegoj estis surprizitaj de tia ago de profunda spirita heroeco; post momento da dubo, kiu esprimis lian heziton pri la respondo, kiun li devos doni, Aton respekte klarigis:

Vi estos la lasta!

Tia klarigo laŭŝajne kontentigis ŝin, sed Livia kaj Anna, en tiu decida momento de disiĝo, interŝanĝis aman, afliktitan, neforgeseblan rigardon.

Sed ĉio daŭris nur kelke da sekundoj, ĉar la pordo al ilia pereo troviĝis nun malfermita kaj la minacaj armiloj de la subuloj de Domicio Nerono devigis la maliberulojn paŝi sur la arenon, kvazaŭ aro da homoj, kondamnitaj al la teruro de la morto.

La respektinda Antiokia apostolo, kun brava sereneco, marŝis ĉe la kapo de la irantaro. Lia koro per sinceraj, fervoraj preĝoj altiĝis al la senlima spaco. Post kelkaj momentoj ĉiuj malliberuloj staris kune ĉe la enirejo de la areno, penetritaj de ia morala forto, kian ĝis tiam ili ne konis. Ĝi venis de tio, ke malantaŭ tiuj luksaj purpuraĵojn kaj trans tiuj akrasonaj ridoj kaj teruraj insultoj troviĝis legio da ĉielaj senditoj revigligantaj la spiritan energion de tiuj homoj, spertontaj malhonoran morton por priverŝi la semon de Kristanismo per siaj fruktoportaj larmoj. Ia luma vojo, nevidebla pro la mortemaj okuloj, estis malfermita en la hela ĉielo, kaj laŭ ĝi malsuprenvenis tuta armeo da ĉefanĝeloj de la Dia Majstro, por kroni per la beno de lia gloro la noblajn laborantojn por lia afero.

Ĉe la freneza, tondra aplaŭdado de la grandega popolamaso estis liberigitaj la malsataj leonoj por la indigniga sceno de krueleco, teruro kaj sango; neniu el tiuj nekonataj apostoloj, mortontaj en la diboĉa festeno de Nerono, sentis tamen la angorojn de tia timiga morto, ĉar, en la turmenta momento, la milda balzamo de la diaj potenculoj kvietigis iliajn suferantajn kaj disŝiritajn korojn.

Skurĝataj de la angoro kaj afliktiĝo de tiu lasta momento, antaŭ la sangavida publiko, la kompatindaj kondamnitoj neniom da tempo havis por kolektiĝi sur la areno de sia ofero. Ŝajnis, ke la malsataj bestoj estas instigitaj de terura senpacienco. Kaj dum estis disŝirataj mizeraj korpoj, Domicio Nerono ordonis, ke ĉiuj ĥoroj de dancistoj kaj ĉiuj muzikistoj festu la spektaklon per la kantoj kaj dancoj de la venkanta Romo.

Inkluzive de la granda vidantaro, dense staranta sur la montetoj, preskaŭ duonmiliono da personoj vibradis per bruegaj, abomenaj aplaŭdoj, dum du centoj da homoj por ĉiam falis dispecigitaj...

Veninte en la arenon, Livia genuiĝis fronte al la granda, luksa pavilono de la imperiestro, kie ŝi penis vidi, je la lasta fojo, sian edzon; ŝi dezirus gardi en la profundo de sia animo la doloran esprimon de tiu lasta bildo, apud la bildo de Jesuo Krucumita, kiu plenigis per serenaj emocioj ŝian malfeliĉan koron, disŝiritan en la ekstrema minuto. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi neklare vidas, en la dolĉa lumo de la krepusko, la rekte starantan figuron de la senatano kronita per rozoj, kiel la venkintoj; sed, kiam ŝiaj lipoj apenaŭ malfermiĝis, por murmuri ian lastan preĝon, kun kiu konfuziĝis ardaj larmoj, ŝprucantaj el ŝiaj okuloj, ŝi vidis sin subite envolvita en la sovaĝaj piedoj de ia monstro. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ricevis malfortan baton, kaj nun ŝi estas lulata de iaj brakoj el travidebla nebulo, kiujn ŝi rigardis tre surprizita. Ŝi penis certiĝi pri sia situacio en la Cirko kaj rekonis, starantan apud ŝi, la noblan figuron de Simeon, kiu ĉarme ridis al ŝi kaj havigis al ŝi la silentan, dolĉan certecon, ke ŝi jam transpaŝis la sojlon de la Eterno.

En tiu momento, en la loĝio de la imperiestro, Publio Lentulus sentis en la koro neesprimeblan premon. En la kirlego de tiu freneza kriegado, la senatano neniam antaŭe spertis tian profundan senkuraĝecon, tian amaran disreviĝon pri la vivo. Nun tiuj sovaĝaj spektakloj de homa buĉado teruregis lin. Ne povante klarigi kiel, lia penso reiris al la malproksima Galielo kaj kvazaŭ vidis denove la dolĉan figuron de la Nazareta Mesio tiam, kiam la profeto asertis al li: "Ĉiuj povoj de via Imperio estas tre malfortaj kaj ĉiuj ĝiaj riĉaĵoj estas tre mizeraj...

"Kliniĝante al sia amiko Eŭfanilo Drusus, Publio diskrete ellasis sian pezan impreson, dirante:

Mia amiko, ĉi tiu hodiaŭa spektaklo teruras min! Mi ĉi tie sentas premantajn emociojn, kiajn mi neniam antaŭe spertis dum mia tuta vivo... Ĉu tiuj estas sklavoj kondamnitaj la morto, kiuj nun falas sub la krueleco de la krudaj karnavidaj bestoj?

Mi ne kredas - respondis senatano Eŭfanilo, flustrante en lian orelon. - Kuras la famo, ke tiuj mizeraj kondamnitoj estas kompatindaj, senmalicaj kristanoj, arestitaj en la katakomboj!

Ne sciante klarigi al si la motivon de sia profunda malĝojo, Publio Lentulus subite pensis pri Livia kaj afliktite enprofundiĝis en la plej amarajn konjektojn.

Dum tiuj faktoj okazadis, ni revenu, por vidi la situacion de Anna, tuj post la iro de ŝiaj kunuloj en la arenon de la martirigo. Certa, ke Jesuo rezervis por ŝi la lastan lokon en la dolora momento de ŝia ofero, la malnova servistino tenis sian noblan spiriton en sincera, varma preĝado; sed ŝiaj okuloj ne dekliniĝis de la figuro de Livia, kiu direktis sin al angulo de la areno, kie ŝia mastrino genuiĝis kaj eĉ fikse rigardis la grandan Afrikan leonon, kiu donis al sia viktimo fatalan baton ĉe la brusto. En tiu momento, la kompatinda Anna sentis ian malvigliĝon, ĉe la terura perspektivo de sia propra atesto, sed en palpebruma daŭro, antaŭ ol ŝiaj ideoj prenis alian direkton, Aton kaj unu el liaj kolegoj alproksimiĝis kaj ekkriis:

Sinjorino, akompanu nin!

Rimarkinte, ke la soldatoj igis ŝin reiri en la internon de la malliberejo, ŝi energie protestis:

Soldatoj, mi nenion deziras, krom ankaŭ morti, en ĉi tiu horo, por la fido al Jesuo Kristo!

Sed, konstatinte ŝian nebrideblan kuraĝon, la komisiito de la Imperio ŝin forte prenis ja la brako kaj, treninte ŝin al la koridoro en la interno de la Karceroj, kondukantaj al la strato, Aton preskaŭ minace ekkriis:

Foriru virino! Rapidu for, ĉar ni ne volas embarasojn kun via familio!

Kaj tion dirinte, li fermis la grandan pordon, dum la malnova servistino de Livia ĉion nun komprenis. Afliktita, ŝi tuj konkludis, ke la vesto de ŝia mastrino savis ŝian vivon en la dolora momento. Ŝia ploro estis ja ia miksaĵo el neesprimeblaj moralaj suferoj, kaj ŝi demandis sin mem, kial la Sinjoro ne allasis ŝin al la glorigo de la oferoj, en tiu memorinda, dolora posttagmezo.

Ŝi aŭdis la konfuzan bruon de tricent mil voĉoj, kiuj kuniĝis en tondrajn aplaŭdajn kriojn, aklamante la teruregan kuradon de la sovaĝaj bestoj, ĉasantaj homojn;

tiam, paŝo post paŝo, kunportante la turmentan pezon de supermezura angoro, ŝi direktis sin al la palaco sur Aventino, ne tre malproksima de la abomeninda Cirko, kaj tien eniris frakasita kaj silenta.

Nur kelke da pli intimaj sklavoj gardis la hejmon de Lentulus, kiel ordinare en la grandaj tagoj de popolaj festoj, en kiuj partoprenis ĉiuj servistoj. Neniu rimarkis la revenon de la servistino, kiu sukcesis demeti la togon kun la necesa trankvileco. Ŝi forprenis la multekostajn juvelojn de la vesto, de la manoj kaj de la haroj, kaj, falinte sur la genuojn, lasis, ke la doloraj larmoj libere elfluu, instigitaj de la amaraj preĝoj, kiujn ŝi altigis al Jesuo, sub la pezo de siaj profundaj ĉagrenoj.

Ŝi ne faris al si ideon, kiom da minutoj ŝi restadis en tiu humila, dolora teniĝo, baraktante en ardaj petoj kaj amaraj konjektoj pri sia neatendita forigo for de la turmentoj en la Cirko, sentante sin neinda pruvi al la Savinto sian profundan, sinceran fidon, ĝis ia pli forta brueto estis pro ŝi signo, ke la senatano revenis en la domon.

Estis preskaŭ vespero, kaj la unuaj steloj jam brilis sur la blua, ĉarma ĉielo super Romo.

Penetrinte en sian hejmon kun maltrakvila kaj senkuraĝa spirito, Publio Lentulus eniris en la senhoman vestiblon; tiam iris tuj al li la servisto Fabio Tullo, kiu, de multaj jaroj, anstataŭis Komenion, forprenitan de la morto en tiu konfidofico.

La senatano eniris sola, adiaŭinte al siaj amikoj, sub la preteksto, ke lia edzino estas grave malsana; la malnova servisto, alproksimiĝinte, respekte diris:

- Sinjoro, via filino sendis komisiiton por komuniki, ke ŝi daŭrigas siajn klopodojn, por ke vi ricevu informojn pri la mastrino kiel eble plej baldaŭ.

La senatano dankis per apenaŭ rimarkebla kapsigno kaj sentis pligrandigitaj siajn amarajn zorgojn.

Sola kun siaj preĝoj, en la ĉambro por ŝi destinita, Anna konstatinte la revenon de sia mastro, tiam sentis la korŝiran devon, kiu ŝin koncernis en tiu neforgesebla momento, sciigi lin pri ĉiuj okazintaĵoj; tial, post nemultaj minutoj Fabio reiris al li, por komuniki, ke Anna petas de li privatan intervidiĝon. Prenita de neesprimebla surprizo, la senatano tuj akceptis la malnovan servistinon de sia domo.

Kun okuloj ŝvelintaj de plorado kaj la voĉo ofte rompata de akraj emocioj, Anna rakontis ĉiujn faktojn, preterlasinte neniun detalon de la tragediaj pasaĵoj, dum la senatano, kun larĝe malfermitaj okuloj kaj konfuzita en nekredemo kaj frakasa mirego, plej penis kompreni tiujn dolorajn konfidencojn.

Post tiu terura raporto, malvarma ŝvito ekfluadis el lia turmentata frunto kaj liaj tempioj timegige pulsadis.

En la komenco, posedita de la unuaj sentoj de indigno de sia fiero kaj de sia vantamo, li deziris dispremi la modestan servistinon, same kiel li tion farus al iu venena vipuro. Li ne inklinis kredi tiun teruran, pezan raporton, sed lia koro rapide batis kaj liaj nervoj en ekzaltiteco dolore vibiris.

Publio Lentulus spertis la plej profundan doloron en sia malfeliĉa ekzistado. Ĉiuj liaj revoj, ĉiuj liaj aspiroj kaj dolĉaj esperoj amare, senrimede, por ĉiam dispulvoriĝis sub la frakasanta lavango de la nigra realo.

Sentante sin la plej kompatinda akuzito antaŭ la tribunalo de la dioj, en la momento, kiam li kredis, ke li atingos sian plej grandan feliĉon, li jam nenion vidis krom la eldetruanta realo de sia senlima doloro.

Sub la emociita rigardo de Anna, kiu timplena lin observis, li ekstaris rigida kaj senlarma, kun strange, dolore senmovaj okuloj, preskaŭ freneza; kaj kvazaŭ ia fantomo de nedifineblaj indigno, doloro, venĝemo kaj sufero, nenion respondinte al la konsternita servistino, kiu silente petegis Jesuon kvietigi lian korŝiran ĉargrenon, li aŭtomate faris kelkajn paŝojn direkte al la pordo; tiam li ĝin malfermis en la plena larĝo, kaj tra ĝi envenis la dolĉaj, malvarmetigaj ventetoj de la nokto...

Vundite de kruela doloro, li ŝanceliĝe trairis la peristilon, sed poste iris decide, kvazaŭ duelonte kontraŭ la ombroj, por defendi sian kalumniitan, perfiditan edzinon, martirigitan de la krimuloj de tiu abomena kortego; ne atentante la malordon de sia vesto, li rapide direktis sin al la Cirko, kie la plebo sin donadis al la lastaj elverŝoj de la fiaj pasioj de sia nehumana imperiestro.

Sed pli terura spektaklo montriĝis al liaj malserenaj okuloj, en la soleco de lia ekstrema morala angoro. Tute poseditaj de la brutaj instinktoj de sia malica materialeco, la soldatoj kaj la popolo metis la restaĵojn el la monstra festeno de la sovaĝaj bestoj, en tiu neforgesebla tago, sur la suprojn de fostoj kaj kolonoj improvizitaj kiel torĉoj, kaj lumigis la tutan ĉirkaŭaĵon de la Granda Cirko per la naŭza brulado de fragmentoj de homa karno.

Antaŭ tia grandega elmontro de hororo kaj krueleco, Publio Lentulus eksentis la tutan amplekson de sia senpoveco; sed, ŝanceliĝante de doloro, li iris plu, kvazaŭ ebria aŭ freneza, mirigante la homojn, kiuj vidis lin piediranta en tia loko, konsternite rigardante tiujn funebrajn torĉojn el senformaj ardantaj kapoj.

Kiam li donadis liberan kuron al siaj doloraj pensoj de angoro kaj indigno, kvazaŭ lia spirito estus nenio alia, ol ia tigro enŝlosita en lia malvigliĝinta brusto, li ekrimarkis du ebriajn soldatojn, kiuj interdisputis pri delikata objekto; ĉi tiu subite turnis al si lian atenton, kvankam li ne sukcesis klarigi la motivon de sia subita intereso por ia ajn afero.

Ĝi estis malgranda kolĉeno el perloj, de kiu pendis altvalora kameo. Liaj okuloj fiksiĝis sur tiu stranga objekto kaj lia koro divenis la reston de la historio. Li estis ĝin rekoninta: tiun juvelon li donacis al sia amata edzino en la tago de ilia geedziĝo, kaj nur nun venis en lian menson la kora alligiteco de Livia al la kameo, kiu konservis lian junulan vizaĝofiguron kiel memorigaĵon el la sola amo en ŝia juneco.

Li venis antaŭ la interdisputantojn, kiuj tuj prenis respektan teniĝon pro lia ĉeesto. Severe alparolite, unu el la soldatoj humile kaj tremante klarigis:

Klera Moŝto, ĉi tiu juvelo apartenis al unu el la virinoj, kondamnitaj kaj ĵetitaj al la sovaĝaj bestoj, dum la hodiaŭa spektaklo...

Kiom vi deziras por la trovitaĵo? - malgaje demandis Publio Lentulus.

Mi aĉetis ĝin de iu kamarado por du sestercoj.

Donu ĝin al mi! - diris la senatano per minaca, ordonta tono.

La soldatoj humile donis al li la kolĉenon, kaj, traserĉinte sian veston, la senatano elprenis pezan saketon plenan de ormoneroj, kiun li, kun naŭzo kaj profunda malŝato, ĵetis al la kverelantoj.

Publio Lentulus foriris de tiu malbeninda loko, apenaŭ retenante la larmoj n, kiuj nun torente elŝprucis el lia premata, disŝirita koro.

Tenante ĉe la brusto tiun malgrandan ornamaĵon, li estis kvazaŭ posedita de ia mistera forto. Ŝajnis al li, ke konservante tiun lastan pecon de la tualeto de sia edzino, li ĉe si kaj por ĉiam gardas ion el ŝia persono kaj koro.

For de la lumoj, malgaje heligantaj la straton laŭ ties tuta longo, la senatano prenis ombran strateton. Post kelke da paŝoj li rimarkis, ke antaŭ li staras giganta arbo, kiu, majesta kaj foliriĉa, poeziigis tiun pejzaĝon. Ŝancelitante kaj avidante ripozon kaj konsolon, li apogis sin al ĝia grandega trunko, li rigardadis la stelojn, kiuj ornamis per dolĉaj trembriloj la tutan ĉielon super Romo, kaj konsideris, ke, en tiu momento, la purega animo de la edzino certe ripozas en la dolĉa paco de la ĉiela lumo benata de la dioj...

Per spontanea ekmovo li kisis la malgrandan kolĉenon kaj ĝin ame premis al la koro; kaj, konsiderante la akran dezerton de sia vivo, li ploris kiel neniam antaŭe, en ia ajn dolora cirkonstanco de sia tumulta ekzistado.

El profunda ekzameno de sia tuta amara pasinteco, li konkludis, ke ĉiuj liaj noblaj aspiroj estis mokitaj de la dioj kaj de la homoj. Pro sia malfeliĉa fiero, li pagis al la mondo la plej pezajn tributojn per angoro kaj doloraj larmoj, kaj, pro sia homa vantamo, li ricevis de la destino la plej akrajn humiligojn. Tro malfrue li konsideris, ke Livia ĉion faradis por lin feliĉigi, en simpla, senluksa vivado, en kiu amo ridetus. Li rememoris la plej negravajn okazaĵojn de la dolora pasinteco, kvazaŭ lia spirito farus zorgan dissekcadon de ĉiuj siaj revoj, esperoj kaj iluzioj, en la densa nebulo de la tempo.

Kiel viro, li vivis alkroĉita al la ŝtataj aferoj, kiuj deturnis lin de la plej ĉarmaj plezuroj de la hejma vivo; kiel edzo, li ne havis energion sufiĉan, por sin gardi kontraŭ la insidaj kalumnioj; kaj, kiel patro, li rigardis sin kiel la plej malfeliĉan el ĉiuj. Kiel utila do al li estas la krono de la triumfo, se ĝi estis tiel amara, kiel ia netrinkebla vermut-kaliko? Kian profiton al li donis la politikaj venkoj, la socia signifo de la nobeltitoloj, la altega valoro de lia riĉeco, sub la senindulga mano de lia kruela destino en ĉi tiu mondo?

Perdiĝis liaj pensoj en profundaj abismoj da ombro kaj amaraj duboj, kaj jen aperis antaŭ lia turmentata penso la milda figuro de la dia profeto el Nazaret, kun la nedetruebla riĉaĵo de sia paco kaj de sia humileco.

Meze en siaj rememoroj, li havis la impreson, kvazaŭ li aŭdas ankoraŭ la eksterordinarajn admonojn, kiujn tiu profeto faris al li per karesa kaj kompatema voĉo, apud la murmuranta akvo de Tiberiado. Forte rememorante Jesuon, li sentis sin kaptita de torento da doloraj larmoj kiuj efikis kiel ia balzamo sur la dezerton de lia koro. Genufleksinte sub foliriĉa kaj akceptema arbo, kiel li iam faris en Palestino, kun la okuloj malsekaj de ploro kaj la penso turnita al la morala forto, kiun la kristana doktrino havigis al la koro de lia edzino, kiu per ĝi sin spirite nutradis, por digne kaj heore ricevi ĉiajn suferojn, li ekkriis al la ĉielo:

- Jesuo el Nazaret! - li diris per petega, dolorplena voĉo - mi devis ja perdi la plej bonan kaj plej karan el ĉiuj miaj trezoroj, por memori la enhavon kaj dolĉecon de viaj paroloj! Mi ne scias kompreni vian krucon kaj ankoraŭ ne scias akcepti vian humilecon laŭ mia homa sincereco; tamen, se vi povas vidi la grandegecon de miaj vundoj, venu ankoraŭfoje helpi mian abomenan kaj malfeliĉan koron!

Amara fluado de larmoj sekvis tiun alvokon, diritan per kruda, ataka, dolora malkaŝemo.

Ŝajnis tamen al li, ke ia nedifinebla, subtilega energio nun helpas lin travivi tiun krizon.

Post la petego, ŝprucinta el la profundo de lia disŝirita animo, la fiera patricio eksentis, ke neklarigebla forto, en tiu neforgesebla momento, ŝanĝis ĉiujn plej internajn inklinojn de lia koro; tenante sin ankoraŭ surgenue, li rimarkis, per la vidpovo de sia spirito, ke ĉe li ekaperas ia luma punkto, kiu mirige disetendiĝis en la dolora sereneco de tiu malfacila momento de lia vivo; li sentis surpriziĝon pro tia fenomeno, kiu naskis en lia menso plej neatenditajn konjektojn.

Fine, tiu luma amaso prenis formon kaj li vidis, starantan antaŭ li, la radiantan figuron de Flaminio Severus, kiu venis paroli al li en tiu tumulta nokto de lia supermezura ĉagreno.

Plena de surprizo kaj miro, Publio rekonis lin per la identeco de liaj fizionomiaj trajtoj kaj de lia amika saluto, kian li faris al la senatano, sur la Tero. Lia mieno estis la sama, kun sia dolĉa esprimo de sereneco, kiun nun ombris malgaja, amara rideto. Li portis la saman togon kun purpura randaĵo, sed ne montris la militistan, imponan aspekton, kian li havis dum sia surtera vivo. Flaminio rigardadis Publion, kvazaŭ posedita de grandegaj kompato kaj amareco. Liaj penetrantaj okuloj de Spirito esploradis la plej kaŝitajn angulojn de la konscienco de la senatano kaj dume ĉi tiu trankviliĝis en respekta teniĝo, kortuŝita kaj perpleksa.

- Publio - dolĉe parolis al li la amika voĉo de la fantomo -, ne koleru pro la plenumo de la Diaj decidoj, kiu hodiaŭ modifis ĉiujn planojn de via vivo! Aŭskultu min atente! Mi parolas al vi same sincere kaj kun tiu amo, jam de multaj jarcentoj interliganta niajn korojn. Antaŭ la figuro de la morto nia vantamo tute disfumiĝas... en ĝia superbela lumeco; niaj surteraj povoj estas rompiĝemaj kiel sapvezikoj... La fiero, ho amiko mia, malfermas al ni, trans la tombo, pordon al densa ombro, kie ni perdiĝas en la reto el nia egoismo kaj nepentemo! Reiru en vian hejmon kaj, serene kaj kun spirita braveco, trinku la amaran likvoron el la pokalo de la akraj provoj, ĉar ankoraŭ multo mankas, por ke vi eltrinku la lastan guton el la kaliko de viaj purigaj suferoj... La grandaj doloroj, kontraŭ kiuj ekzistas neniaj rimedoj en la mondo, ja malfermos al via racio novan vojon sur la eternaj kampoj de la kredo. Niaj dioj estas esprimoj de respektinda, pura fido, sed Jesuo el Nazaret estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo! Dum niaj iluzioj pri Jupitero pelas nin al donado de honoro al la plej potencaj kaj al la plej fortaj, kiujn oni konsideras kiel preferatajn de niaj dioj pro la sonora signifo de iliaj riĉaj oferoj, la altvaloraj instruoj de la Nazareta Mesio admonas nin pri la nenieco de niaj falsaj povoj en ĉi tiu mondo, tenante en siaj brakoj la plej malriĉajn kaj la plej malfavoritajn de la sorto; tiel, ili kvazaŭ invitas ĉiujn homojn sur la vojon al tiu regno, konkerata per la sinofero kaj penado de ĉiu estulo, direkte al la sola reala vivo - la vivo de la Spirito... Hodiaŭ mi scias, ke vi unu tagon preterlasis vian plej bonan oportunon; tamen la Filo de Dio Ĉiopova, per siaj senlimaj kompatemo kaj amo, aŭdas nun vian peton, permesante ke mia malnova amikeco venu verŝi ian balzamon sur la dolorajn vundojn de via turmentata koro!

La senatano lasis, ke lia penso perdiĝu en la bolanta rivero de la larmoj plej sanktaj en lia tuta vivo. Sufokita en la ĝemoj de sia kortuŝiteco, li mense petegis:

- Jes, mia amiko kaj mia majstro, mi volas kompreni la veron kaj ardas por la pardono je miaj grandegaj eraroj! Flaminio, inspiro de mia disŝirita animo, estu mia gvidanto en la uragana nokto de mia nigra destino! Helpu min per via saĝo kaj boneco! Reprenu min je la mano kaj heligu al mi la koron sur la malluma vojo! Kion mi faru, por de la ĉielo ricevi la forgeson pri miaj eraroj?

Kvazaŭ forte emociita, aŭdinte tian peton, la serena vizio havis nun la okulojn prilumataj de kompata, dia larmo.

Ne povante kompreni, kiel fariĝas tia stranga fenomeno, Publio rimarkis, ke la figuro de lia amiko iom post iom disfandiĝas en la ombro kaj foriĝas de la ekrano de lia spirita rigardo; malgraŭ tio, li tamen perceptis, ke la lipoj de Flaminio kompate murmuras unu vorton:

Pardonu!

Tiu milda rekomendo falis sur lian animon kvazaŭ ia dolĉefika balzamo. Li tiam sentis, ke liaj okuloj estas malfermitaj por la materiaj realaĵoj, lin ĉirkaŭantaj, kvazaŭ li estus vekiĝinta el ia edifa dormado.

Li sentis sin iom liberigita el siaj profundaj doloroj kaj stariĝis, por decide kaj brave repreni la pezan ŝarĝon de la surtera ekzistado.

Reveninte hejmen je ĉirkaŭ la deka horo vespere, tie li trovis Plinion kaj Flavian, kiuj afliktitaj lin atendis.

Vidante lian fizionomion profunde konsternita kaj aliiĝinta, lia filino kun premata koro lin ĉirkaŭbrakis, sub la impeto de neesprimebla karesemo, kaj plorante ekkriis:

Mia patro, mia kara patreto, ĝis nun ne prosperis al ni ekhavi ian ajn sciigon.

Sed Publio Lentulus fiksis siajn infanojn per malgaja, elreviĝa rigardo kaj ilin silente ĉirkaŭprenis. Tuj poste, li vokis ilin en sian privatan kabineton, kien li venigis ankaŭ Annan; tiam, la kvar homoj, en familia konversacio, emocie ekzamenis la neforgeseblajn okazintaĵojn dum tiu tago plena de kruelaj provoj

Laŭgrade kiel la senatano transiradis al siaj infanoj la ĉagrenajn sciigojn de Anna, kiu forte kortuŝita akompanis liajn vortojn, Flavia kaj ŝia edzo klare montris sur la vizaĝo la plej strangajn kaj intensajn emociojn, sub la prema impreso de tiu rakonto.

Kiam finiĝis la detala raporto, Plinio Severus, ŝvelinte de senpripensa fiero, ekkriis:

Sed, ĉu ni ne povus ĵeti la tutan kulpon pri tiuj faktoj sur ĉi tiun malŝatindan virinon, jam de tiom de jaroj nedigne servantan en via domo?

Tiel parolante, la oficiro montris per la fingro la servistinon; Anna humile mallevis la kapon kaj petis Jesuon fortigi ŝian spiriton pro tiu provo, tro peza por la plej delikataj sentoj de ŝia koro.

Publio Lentulus verŝajne samopiniis kiel lia bofilo; li tamen kredis, ke la vortoj de Flaminio ankoraŭ sonas en la plejprofundo de lia konscienco kaj firme respondis:

Infanoj, ni flanken metu la tro rapidan juĝon; kvankam mi rekonas, ke Anna estas kulpa, akceptinte la vestojn de sia mastrino, mi tamen volas por ĉiam honori ĉe tiu ĉi servistino la memoron pri Livia. Fidela kunulino en ties grandegaj turmentoj dum dudek kvin sinsekvaj jaroj, ŝi restados plu en ĉi tiu domo kun tiuj samaj rajtoj, kiujn al ŝi donis ŝia bonfarantino. Mi postulas nur, ke ŝia koro tenu kaŝitaj ĉi tiujn niajn malgajajn sekretojn, ĉar mi deziras publike honori la memoron pri mia edzino, post ties supermezura memofero en tiu festo de la malnobleco.

Plinio kaj Flavia, surprizitaj, rimarkis lian spontanean grandanimecon rilate al la servistino, kaj ĉi tiu siavice dankis Jesuon pro la graco de lia mensklariĝo.

La senatano ŝajnis profunde ŝanĝita ĉe tiu terura bato, kiun spertis liaj spiritaj fibroj.

En tiu momento, Plinio Severus elpaŝis, klarigante:

Al pluraj el niaj amikoj, ĉi tien venintaj por gratuli vin, mi diris, ke kaŭze de nia funebro pro mia patrino, vi ne festos vian hodiaŭan politikan triumfon; por pravigi vian foreston, mi ankoraŭ informis, ke sinjorino Livia estas grave malsana en Tibur, kien ŝi iris, serĉante al si pli bonan farton. Tiajn sciigojn niaj intimuloj ja akceptis plej nature, ĉar via edzino, de post sia reveno el Palestino, neniam plu interrilatis kun la mondumo, kaj tial estas kompreneble, ke ĉiuj niaj amikoj kredis ŝin malsana.

La senatano interesite aŭdis tiujn klarigojn, kvazaŭ trovinte ian solvon por la dolora problemo, premanta lian koron.

Post kelkaj momentoj, ekzameninte, ĉu estos ebla la plenumo de unu ideo, veninta en lian suferantan cerbon, li kuraĝigita diris:

Tiu via ideo, mia filo, portis al mi la esperon pri akceptebla solvo de la dolora demando, kiu min afliktas.

"Estas mia devo defendi la memoron pri mia edzino - diris plu la senatano kun malsekaj okuloj -, kaj, se estus eble, mi streĉe batalus kontraŭ la fia pensmaniero de la kruela registaro, kiu nun putrigas niajn plej bonajn sociajn konkerojn; sed, se mi mem publike elkrius mian indignon, mi estus rigardata kiel frenezulo; kaj se mi alfrontus Domicion Neronon, ĝi estus tio sama, kiel provi senmovigi la akvon de Tibero per florpedunklo. Koncerne tion, mi do scios agi post la politikaj kulisoj, por faligi la tiranon kaj ties abomenajn partianojn, eĉ se tio kostos al mi plej grandajn tempon kaj paciencon.

"Nun ni devas urĝe doni ĉiujn eblajn honorojn al la senmakulaj sentoj de mia edzino, forrabita en la kirlegon de la frenezeco kaj de la krueleco."

Silentaj kaj kortuŝitaj, Plinio kaj Flavia aŭskultadis lin, ne interrompante la rapidan fluadon de liaj vortoj; kaj li saĝe daŭrigis:

De pli ol dek jaroj ĝis hodiaŭ la Roma socio rigardadis mian kompatindan edzinon kiel mensmalsanan. Ĉar niaj amikoj estas informitaj, ke Livia troviĝas en Tibur, eble baldaŭ mortonta, mi tial foriros tien ne pli malfrue ol ĉi tiun nokton, prenante Annan kun mi.

Kaj kvazaŭ posedita de ia prempenso, kun tiu firma decido honori la neforgeseblan mortintinon, Publio Lentulus parolis plu:

Nia domo en Tibur estas nun neloĝata, ĉar antaŭ pli ol dudek tagoj Filopator iris al Pompeja, por plenumi iujn miajn ordonojn... Mi tien venos kun Anna, kunportante ĉerkon, kiu tute efikos, kvazaŭ ĝi entenus la kadavron de mia kompatinda Livia... Niaj servistoj devos foriri morgaŭ, kiam mi sendos al Romo ekspresojn, kiuj sciigos ilin pri la okazintaĵo, por kontentigi la etiketon de la socia vivo. En Tibur ni donos al la memoro pri Livia ĉiajn honorojn kaj poste ni publike transportos ŝian cindron ĉi tien, kie mi farigos la plej solenan funebran ceremonion, dum la vizitado de la publiko; tiel, kvankam tro malfrue, mi montros mian respekton por la sankta virino, kiu sin oferadis por ni dum sia tuta vivo...

Sed, la cindrigo? - saĝe demandis Plinio Severus, pensante pri la ebla sukceso de tiu projekto.

La senatano tamen ne hezitis kaj solvis la aferon per la kutima energio de siaj decidoj:

Se tiu ceremonio postulas la ĉeeston de la pastroj, mi scios agi ĉe la helpanto de la kulto, en la urbo, dirante, ke mi deziras fari ĉion en la plej malgranda rondo de miaj familiaj intimuloj.

"Restas al mi nur esperi de vi, aŭdantaj min, absolutan silenton pri la doloraj aranĝoj en ĉi tiu nokto, por ke ni ne vundu la delikatecon de la sociaj konvencioj."

Forte mirante tiun energion ĉe tiaj ĉagrenaj cirkosntancoj, Plinio Severus akompanis lin, tiel malfrue en la nokto, por la aĉeto de la ĉerko; tio estis farita post kelkaj minutoj ĉe komercisto, kiu pri nenio demandis la strangan klienton, konsidere al ties socia kaj politika pozicio kaj ankaŭ al la alta ricevita sumo, kiu portis grandan profiton al lia komercista intereso.

En tiu sama nokto Publio Lentulus kaj Anna, kune kun iuj sklavoj, direktis sin al la urbo, kie kutime ripozadis la antikvaj Romanoj; en kelkaj horoj trairinte la ombron de la vojoj, ili kiel eble plej trankvile alvenis, por konvene prepari la lastajn honorojn al la memoro pri Livia.

Ĉiuj aranĝoj estis faritaj ĉe granda miro de ĉiuj servistoj kiuj ne kuraĝis diskuti la ricevitajn ordonojn, kaj eĉ de la patricioj en la urbo, kiuj ja sciis, ke la senatanedzino estas malsana, sed ne konis la bedaŭrindan fakton, ke ŝi mortis.

Flavia kaj Plinio estis vokitaj la sekvantan tagon, por kontentigo al ĉiuj sociaj devoj ĉe tiu korŝita prezentado de kondolencoj.

Per pli riĉa kaj malavara oferdono al la kulto je Jupitero, Publio Lentulus havigis al si la plenan rajtigon de la Tibura pastraro pri sia decido, cindrigi la kadavron de sia edzino tute intime, en la familia rondo; tiam al la memoro pri Livia estis donita honoro per ĉiuj formalaĵoj de la antikva paganismo kaj estis alvokita la protekto de la hejmaj diaĵoj.

Multenombraj ekspresoj estis senditaj al Romo; post du tagoj la funebra urno alvenis al la ĉefurbo de la Imperio kaj estis plej solene kondukita en la Aventinan palacon, kie ĝin atendis luksa katafalko.

Dum tri sinsekvaj tagoj la simbola cindro de Livia estis elmetita al la publika vizitado; kaj al la plebo, kiu venis fari sian lastan honoron al la memoro de lia kara edzino, la senatano malavare disdonis monon kaj nutraĵojn. Longaj vicoj da homoj tage kaj nokte vizitadis la palacon, kiu tial prenis la imponan aspekton de templo malfermita al ĉiuj sociaj klasoj. La tuta Romana nobelaro tie estis, kaj eĉ la kruela imperiestro sendis reprezentanton al tiu pompa ceremonio, kiu kvazaŭ esprimis ian konsciencriproĉon kaj ian provon de kompenso fare de la ĉagrenita edzo. Publio Lentulus opiniis, ke nur tiel li nun povos publike montri sian penton pro sia konduto kontraŭ sia edzino, kaj ĉi tiu do reokupis sian respektan lokon en la granda rondo de la aristokrataj amikoj de ŝia familio.

Kiam tiuj solenaĵoj finiĝis, la senatano insistis ĉe siaj filino kaj bofilo, kiel ankaŭ ĉe Agripo, ke ili ekloĝu en la Aventina palaco, kune kun li; tion ili konsentis, sed nur por kelka tempo, kiel klare diris Plinio al sia edzino. En tiu sama nokto, kun la animo disŝirita de resopiro kaj doloro, li, helpata de Anna, transportis ĉiujn personajn objektojn de sia edzino en siajn privatajn ĉambrojn.

Post tio, Publio Lentulus kun viva intereso demandis la servistinon:

Ĉio preta?

Ricevinte jesan respondon, li tamen insistis, kvazaŭ ankoraŭ io mankus: li aludis la krucon, donacitan de Simeon kaj zorge konservatan de la sindonema Anna, kvazaŭ neniu alia povus taksi la apartan signifon de tiu trezoro:

Kie troviĝas tiu kruda ligna kruceto, kiun mia edzino tiel fervore amis?

- Ho jes, vere! - ekkriis la servistino, ĝojante rimarki la aliiĝon de tiu rigida animo.

Kaj, preninte el sia ĉambro la modestan memoraĵojn de la Samaria apostolo, ŝi donis ĝin al li kun afabla riverenco. La senatano tiam metis ĝin en meblon provizitan per seruro. Tamen, kiu akompanus lian dolorplenan ekzistadon, tiu povus vidi lin ĉiunokte, en la soleco de lia ĉambro, ĉe la karega simbolo de la kredoj de lia edzino.

Kiam la lumoj de la palaco kviete estingiĝis kaj ĉiuj serĉis al si ripozon en la nokta silento, la fiera patricio prenis la krucon de Simeon el la ŝranko, gardanta liajn plej karajn rememorojn kaj surgenue, kiel Livia faradis, li haltigis la maŝinon de la ĉiutagaj sociaj konvencioj, por mediti kaj amare ploradi...

VI

UNUAJ LUMRADIOJ EN LA REGNO DE LA SINJORO

Ankoraŭ koncerne la doloran, kortuŝan scenon de la ofero de la kristanaj martiroj, sur la cirka areno, ni akompanu la Spiriton de Livia dum ties luma irado al la regno de Jesuo.

Neniam antaŭe iu regiono de la Tero estis dotita per tiel belaj vidaĵoj, kiel tiuj, kiuj malfermiĝis en la sferoj pli proksimaj al nia planedo, kiam multope forflugis la unuaj apostoloj de Kristanismo, mortigitaj de la homa krueleco en la ora, glora tempo de la konsola doktrino de la Nazareta profeto.

En tiu tago, kiam la malsataj sovaĝbestoj disŝiradis la sendefendajn adeptojn de la nova ideo, tuta legio da saĝaj, bonvolaj Spiritoj, sub la egido de la Majstro, ĉirkaŭis iliajn korojn, dispecigitajn dum la martirigo, kaj ilin plenigis per forto, rezignacio kaj kuraĝo por la ekstrema pruvo de fido.

Sur la abomenajn pasiojn, kiujn senbridigis tiu malklera, senkomapata ĉeestantaro, la ĉielaj potencoj disvolvis la mantelon de sia senlima favorkoreco, kaj krom tiu malica, kapturna kriegado, leviĝis ankaŭ benantaj voĉoj, kiuj portis al la martiroj de la Sinjoro dolĉan, feliĉigan konsolon.

Jam vesperiĝis, kiam falis la lastaj viktimoj sub la kruda bato de la furiozaj, senkompataj leonoj.

Malferminte siajn okulojn sur la karesaj brakoj de sia maljuna, bonkora amiko, Livia tuj komprenis, ke tiu kriza momento jam forpasis. Simeon havis sur la lipoj ian dian rideton kaj patre, milde karesadis al ŝi la harojn. Tamen stranga emocio vibradis en la liberiĝinta animo de la senatanedzino, kiun ekposedis doloraj larmoj. Ĉe sia flanko ŝi rimarkis, kun ĉagrena surpriziĝo, la sangantajn restaĵojn el sia disŝirita korpo kaj komprenis, malgraŭ sia suferiga mirego, la dolĉan misteron pri la spirita reviviĝo, pri kiu Jesuo paroladis en siaj diaj lecionoj. Ŝi ekdeziris paroli, por esprimi siajn plej internajn sentojn, sed ŝia koro dronis en nedifinebla, turmenta emocio. Ŝi konstatis ankaŭ, ke el la sangmakulita areno unuj post aliaj leviĝas estuloj, similaj al ŝi, kiuj hezite faras siajn unuajn paŝojn; tamen ilin helpis eterecaj, senkompare graciaj figuroj, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis en ia ajn momento de sia vivo. De antaŭ ŝiaj okuloj forviŝiĝis la multkolora, tumulta spektaklo en la cirko de la homa malnobleco, kaj ĉe ŝiaj oreloj jam ne sonis la mokaj, malicaj ridegoj de la kruelaj spektatoroj. Ŝi rimarkis, ke el la stelsemita ĉielo fluas konsola lumo, kvazaŭ ia nova heleco, nekonata sur la Tero, mirige fariĝis en la nokto. Grandega aro da estuloj, kiuj ŝajnis al ŝi flugilhavaj, ĉirkaŭis ĉiujn liberiĝintajn Spiritojn kaj plenigis la atmosferon per superbelaj vibroj.

Ravita, ŝi tiam vidis, ke radiluma vojo etendiĝas inter la Tero kaj la ĉielo... Laŭlonge de ia strio el neesprimebla lumo, ne sufiĉe intensa, ke ĝi superus la mildan brilon de la steloj, kiuj kvazaŭ brodaĵo, ornamis la bluan ĉielan glataĵon, ŝi rimarkis aliaj n spiritajn legiojn, rapide malsuprenirantajn el la mirindaj regionoj de la Senlimo...

Tute kaptitaj de la delikataj sonoroj de tiu nepriskribeblaj medio, ŝiaj oreloj tiam aŭdis dolĉajn melodiojn el la nevidebla mondo, kvazaŭ en la Superaj Sferoj la diaj silvioj de la Paradizo kantus, akompanataj per liroj kaj flutoj, harpoj kaj liutoj, kaj tiel verŝus la ĉielan ĝojon sur la ombrajn, malgajajn regionojn de la Tero...

Kvazaŭ impulsita de ia mistera energio, ŝia Spirito tiam sukcesis eldiri siajn plej karajn kaj profundajn emociojn.

Ĉirkaŭprenante la maljunan, bonkoran amikon el Samario, ŝi povis murmuri en larmoj:

Simeon, mia bonfaranto kaj majstro, kune kun mi, petu Jesuon, ke ĉi tiu horo estu por mi malpli dolora...

Jes, filino - respondis la respektinda apostolo, premante ŝin al sia koro, kvazaŭ ŝi estus iu infano -, la Sinjoro, per sia senlima favorkoreco, rezervas sian amon al tiuj, kiuj sin turnas al lia grandanimeco, kun arda, sincera fido en la koro! Trankviligu vian spiriton, ĉar nun vi staras sur la vojo al la regno de la Sinjoro, destinita por la koroj, kiuj multe amadis!

Sed en tiu momento ŝajnis, kvazaŭ ia nekomprenebla forto pelas al la Superaj Regionoj ĉiujn, kiuj tie troviĝis sen la peza surtera vesto... Livia sentis, ke la grundo elglitiĝas el sub ŝiaj piedoj kaj ke ŝi tuta ŝvebas en la spaco; ŝi tiam spertis strangajn sensaciojn, kvankam forte ŝin tenadis la protektaj brakoj de la respektinda amiko.

Ĝi estis ja helega karavano de tre puraj estuloj, kiuj kune altiĝis laŭ tiu brila vojo farita el lumo, meze en la etero! Sentante, kvazaŭ ŝia korpo senpeziĝis, la senatanedzino havis la impreson, ke ŝin envolvis ia oceano da karesaj, mildegaj vibroj. Ĉiuj ŝiaj kunuloj ridetadis al ŝi, kaj, rigardante ilin, ankaŭ helpatajn de la diaj senditoj, ŝi rekonadis ĉiujn, kiuj kun ŝi suferis en la karcero kaj elportis samajn martirigon kaj malhonoran morton.

Sed, ĉe unu momento, kvazaŭ ŝia memoro estus turnita al ĉiuj detaloj de la ĉirkaŭa realo, ŝi pensis pri Anna, kies maleston ŝi bedaŭris dum tiu irado de gloriĝo per Jesuo Kristo.

Tiu rememoro apenaŭ ekaperis en la profundo de ŝia menso, kaj jen la voĉo de Simeon klarige aŭdiĝis kun sia proverba mildeco:

- Infano, iam vi povos scii ĉion... kvankam resopirante, kliniĝu tamen antaŭ la Diaj decidoj, inspirataj de plenaj saĝeco kaj favorkoreco... Ne afliktu vin la malesto de Anna ĉe tiu ĉi festeno de ĉiela ĝojo, ĉar Jesuo decidis ankoraŭ iom longe tenadi ŝin en sia benata laborejo, en la ombro de la surtera ekzilejo...

Livia aŭdis lin kaj silenta rezignaciis pri la situacio.

Ŝi rimarkis, ke ili iradas ĉiam la saman mirindan vojon, kiu, en ŝiaj okuloj, interligis la Ĉielon kaj la Teron, kvazaŭ dolĉa lumrubando; ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj diaj elementoj de tiu hela karavano glate flugas supren en la spaco, direkte al gloraj nekonataj regionoj. Meze en la aero ŝi miris, ke ŝi ankoraŭ konservas, laŭlonge de la etereca, radiluma vojo, la tutan mekanismon de siaj fizikaj sentoj.

Malproksime, en la abismoj de la Senlimo, ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas aliaj n stelplenajn ĉielarkaĵojn, kiuj mirinde kaj senfine sekvis unu la alian, kaj brilegajn radiojn, kiuj iafoje duonblindigis ŝiajn ravitajn okulojn... Ĉe aliaj okazoj, momente rigardante post si, ŝi vidadis amason da densaj ombroj, moviĝantaj tie, kie sidas la vivosferoj sur la malproksima Tero.

Sur ambaŭ bordoj de la vojo ŝi rimarkis graciajn, aromajn florojn, kvazaŭ la teraj lilioj, tie pli delikate aspektantaj, estus transplantitaj en la ĝardenojn de la Paradizo. La eterneco montriĝis al ŝi neesprimeble ĉarma kaj feliĉa!

Kiam Simeon karese paroladis pri ŝia alkonformiĝo al la nova vivo kaj pri la eksterordinaraj belaĵoj de la regno de Jesuo, ĝoje rememorante la amarajn ĉagrenojn de la vivo sur la Tero, jen iliajn orelojn atingis arĝentsonaj, harmoniaj voĉoj de la ĉielaj najtingaloj, festantaj, en la Superaj Regionoj, la elaĉeton de la martiroj de Kristanismo; tio estis, kvazaŭ la vojirantoj alproksimiĝus al ia dua Galileo, saturita de dolĉaj melodioj kaj parfumoj, staranta en la lumo de la Senlimo, kaj, simile al nesto de sanktigitaj, puraj animoj, balanciĝanta, sur la arbo de la mirinda Kreitaĵaro, ĉe la blovado de bonodora vento, en senfina printempo...

Tiu milda, klara himno jen supreniris per superbelaj sonoj, kvazaŭ ia subtila incenso de la animoj, direktiĝanta al la trono de la Eternulo, kiel esprimo de amo, ĝojo kaj danko, jen per ravaj melodioj malaltiĝis al la tera ombro, simile al konfeso de fido kaj espero al Jesuo Kristo, por voki al la virto, en la mondo, la plej malicajn kaj nesentemajn korojn...

La homa lingvo ne esprimas fidele la harmoniajn vibrojn de la melodioj de la nevidebla mondo, sed tiun glorkanton mi, almenaŭ per palaj koloroj, devas ĉi tie reprodukti, kiel dolĉan rememoron pri la Paradizo:

- Glorata estu Vi, Estro de la Universo, Kreinto de ĉiuj mirindaĵoj!

"Per Via neatingebla saĝeco eklumas la stelaroj en la abismoj de la Senlimo, kaj per Via boneco kreskas la mola herbo sur la malhela krusto de la Tero!

"Per Via netaksebla grandeco kaj per Via favorkora justeco, la Tempo malfermas al la animoj siajn neelĉerpeblajn trezorojn!

"Per Via sankta, kvintesenca amo floras ĉiuj ridoj kaj ĉiuj larmoj en la koro de la kreitoj!

"Benu, Estro de la Universo, la sanktajn esperojn de ĉi tiu regno. Jesuo estas por ni Via Vorto de amo, paco, karito kaj beleco! Fortigu niajn strebojn al kunlaborado sur lia Sankta Kulturejo!

"Pligrandigu niajn fortojn kaj verŝu sur nin la sanktan fajron de la fido, por ke ni disĵetu sur la Teron la diajn semojn de la amo de Via Filo!

"Sufiĉas unu guto de la roso de Via favorkoreco, por ke puriĝu ĉiuj koroj, dronantaj en la ŝlimo de la surteraj krimoj kaj de la obstinado en eraroj, kaj ne pli ol unu sola radio de Via potenco estas necesa, por ke ĉiuj Spiritoj konvertiĝu al la superega bono!

"Kaj nun, ho Jesuo, Ŝafido de Dio, forviŝanta la pekon for de la mondo, ricevu niajn ardajn petegojn!

"Benu, ho Dia Majstro, tiujn, kiuj elaĉetinte siajn kulpojn, jen venas de la mondo de amaraj suferoj; sanktigu iliajn esperojn per la kreipova spiro de via sanktega beno!

"Viktimoj de la homa maliceco, viaj misiuloj brave plenumis ĉiujn devojn, kiuj ilin tenadis en la karcero de la peza ekzilejo!

"En la kirlego de siaj tumultoj kaj maljustaĵoj, la mondo ne komprenis iliajn tre amantajn korojn; vi tamen, per via boneco kaj favorkoreco, malfermas al la martiroj de la vero la sanktaj n pordoj n de via luma regno!"

Profunde belaj strofoj disŝutis sur la helajn, subtilegajn vojojn de la universa etero la benon de la paco kaj de la harmoniaj ĝojoj!

La malsuperaj estuloj, en la spiritaj sferoj plej proksimaj al la planedo, ricevadis tiujn sanktajn emanaĵojn de la ĉiela festeno, rezervita de Jesuo por la martiroj de lia savdoktrino, kvazaŭ ankaŭ ili estus invititaj de la favorkoreco de la Dia Majstro; ĉe la plej profunda penetrado de tiuj mirindaj vibroj en iliajn spiritojn multaj por ĉiam konvertiĝis al la superaj amo kaj bono.

Dolĉegaj harmonioj tute okupis ĉiujn spiritajn atmosferojn kaj surverŝis la Teron per majesta lumo.

En tiu regiono, plena de nekonataj, mirigaj belaĵoj, kiujn la mizera homa lingvo ne povus esprimi, Livia revigligis siajn moralajn fortojn post la konscienca plenumado de sia dia misio.

Tie ŝi komprenis la tutan signifon de la koncepto "multe da loĝejoj", pri kiu Jesuo parolis en siaj instruoj, rigardante, apud Simeon, plej diversajn laborkampojn, proksimajn al la Tero, aŭ observante la grandecon de la mondoj, disĵetitaj de la Dia saĝeco en la nemezurebla oceano de la etero kaj de la senmorteco. Cedante al la inklinoj de sia koro, ŝi ne forgesis siajn iamajn amikojn en la spiritaj rondoj, nun vivantaj sur la Tero.

Post kelkaj tagoj da mildaj emocioj, ĉiuj Spiritoj, kune starantaj en tiu luma medio, preparis sin por akcepto al la Sinjoro, kiel ĉe la okazoj de lia ĉeesto en la kampara sceno de Galileo.

En unu tago, radianta de mirinda, neesprimebla beleco, kiam ia lumo kun diaj nuancoj verŝis dolĉan ĝojoroson sur ĉiujn korojn, la Ŝafido de Dio malsuprenvenis de la supera sfero de sia alta gloro, kaj, parolante sur tiu ĉarma sceno, rememorigis siajn neforgeseblajn predikojn apud la kvietaj akvoj de la malgranda "maro" en Galileo. Neniel povus esti fidele esprimita, sur la Tero, la nova beleco de lia eterna parolo, principo de la tuta amo, de la tuta vero kaj de la tuta vivo; tamen estas por mi devo, en ĉi tiu tasko, memorigi lian senliman saĝecon, kaj tial mi kuraĝas, kvankam neperfekte kaj supraĵe, ĉi tie prezenti la esencon de lia dia leciono en tiu neforgesebla momento.

Ĉiuj ĉeestantoj kvazaŭ vidis la fidelan kopion de la graciaj, helaj bildoj ĉe la lago Tiberiado. La parolo de la Majstro enprofundiĝis en la animojn kun mistera sonoreco, dum el liaj okuloj venis tiu sama vibrado de korfavoro kaj de serena majesteco.

- Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj per larmoj kaj sango prisemis la ĉielan vinberĝardenon de mia regno de amo kaj vero!

"En la sennombraj loĝejoj de la Patro estas lumo sufiĉa, por disbati ĉian mallumon, konsoli ĉiajn dolorojn, elaĉeti ĉiajn maliĉaĵojn...

"Gloriĝu do per la saĝeco kaj amo de Dio Ĉiopova, ho vi, kiuj jam deskuis la polvon de la mizeraj karnaj piedoj en la purigaj surteraj memoferoj! Porĉiama paco, reganta super ĉio, atendas vin en la vasta, senlima regno, promesita de la diaj "halelujaj" de la Bona-Novaĵo, ĉar en la mondo vi dorlotis nenian alian aspiron, ol peni atingi la Regnon de Dio kaj Ties Justeco.

"De la Staltrogo ĝis Kalvario mi strebis por miaj ŝafoj la eternan, luman vojon... La Evangelio nun floras, kiel senmorta, neelĉerpebla kampo de la dia beno. Ni tamen ne ripozu, miaj amataj, ĉar tempo estos sur la Tero, kiam ĉiuj ĝiaj instruoj estos piedpremataj kaj forgesitaj... Post longa epoko de memoferado de siaj adeptoj, por ke ĝi firmiĝu en la animoj, la savdoktrino estos vokita por ĵeti lumon sur la paseman regadon de la popoloj; sed fiero kaj ambicio, despotismo kaj krueleco ja revivigos la naŭzajn ekscesojn de sia libereco! La malnova kulto, kun siaj pompaj ruinoj, provos restarigi la abomenajn templojn de la bovido el oro. La religiaj antaŭjuĝoj, la ekleziulaj kastoj, la falsaj pastroj rekomencos la komercadon de la sankataj aferoj; tiel ili ofendos la amon kaj saĝecon de Nia Patro, kiu kvietigas la bagatelan ondon sur la mara dezerto, tute same, kiel Li forviŝas la plej kaŝitan larmon, kiun la homo ellasas dum siaj preĝoj aŭ en la dolora sereneco de sia neesprimebla doloro!

"Kvankam ili sufokos la Evangelion en la abomeneco de la sanktaj lokoj, (>) la religiaj ekscesoj ne povos tamen vuali la helecon de miaj veraĵoj, forklinante ĉi tiujn de la koro de la bonvolaj homoj!

"Kiam okazos tiu malvigliĝo de la evoluado de miaj instruoj, eĉ tiam mi ne ĉesos vive ami tiujn miajn ŝafojn, perdiĝintajn for de la gregejo.

"El la lumsferoj, superregantaj ĉiujn kampojn de la surtera agado, mi venos kun miaj protektatoj, iam ribelintaj anĝeloj, kiel pasintatempe inter la malpiajn, ŝtoniĝintajn korojn de Izrael, kiun mi unu tagon elektis kiel heroldon de la diaj veraĵoj ĉe la deviintaj triboj de la grandega homa familio!

"En la nomo de Dio Ĉiopova, mia Patro kaj via Patro,

(*) Tiuj neklaraj vortoj aludas la profetan diron de Daniel ( 9: 27 ): "... sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn". En la Evangelio laŭ Sankta Mateo ni legas: "Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de la maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikata tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. - Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru por preni ion el sia domo..." (Mateo, 24: 10 ĝis 17). Ankaŭ en Ev. laŭ Marko, 13: 14, estas tiu antaŭdiro. Ne mi intencas interpreti tiajn profetaĵojn. - La Trad.

mi ĉi tie ĝojas kun vi por la spiritaj premioj, kiujn vi konkeris en mia regno de paco per viaj benindaj memoferoj kaj per viaj purigaj abnegacioj! Multenombraj misiuloj de mia doktrino ankoraŭ falos senvivaj sur la arenon de la krueleco; tiuj tamen ja estigos kun vi la apostolan grupon, kiu jam neniam estingiĝos, helpante ĉiujn laborantojn, kiuj persistos ĝis la fino, sur la longa vojo de la savo de la animoj!

"Kiam la mallumo fariĝos pli nigra en la koroj sur la Tero, instigante la homon uzi ĉiujn formojn de sia progreso por ekstermado, por mizero, por morto, mi verŝos mian lumon sur ĉiun estulon vivantan en la karno, kaj ĉiuj, kiuj vibros harmonie kun mia regno kaj fidos miajn promesojn, aŭdos nian voĉon kaj niajn sanktigajn alvokojn!

"Dum la dolĉaj revelacioj de la Parakleto per saĝo kaj vero, mia vorto denove manifestiĝos en la mondo al la homoj, blinde paŝantaj sur la malglata vojo, kaj per viaj instruoj, kiuj eterniĝos sur la grandegaj paĝoj de la venontaj jarcentoj.

"Vere, miaj amataj, ĉar venos tago, kiam ĉiuj homaj falsaĵoj estos dispuŝitaj de la lumo de la ĉielaj revelacioj. Potenca blovo de vero kaj vivo balaos la tutan Teron, kiu tiam pagos por la evoluado de siaj organizaĵoj la plej ŝarĝan tributojn de suferado kaj de sango... Ĝissate ricevinte la venenajn fluidaĵojn de la abomeneco kaj maljusteco de siaj propraj loĝantoj, la planedo mem protestos kontraŭ la malpieco de la homoj, ŝirante sian internon per doloraj kataklismoj... La surteraj eraroj naskos pezajn dolornubojn, kiuj siatempe krevos per larmtorentoj sur la ombra supraĵo de la Tero; tiam, el la lumo de mia favorkoreco mi rigardos mian malfeliĉan gregon kaj diros, kiel miaj senditoj: Ho Jerusalem, Jerusalem!

"Sed Nia Patro, la sankta manifestiĝo de la tuta amo kaj saĝo, ne volas, ke perdiĝu eĉ unu el liaj deviintaj kreitoj, irantaj la ombrajn vojojn de la malvirto!

"Ni ame laboros sur la kampo de la venontaj jarcentoj; ni reorganizos ĉiujn detruitajn elementojn; zorge esplorante ĉiujn ruinojn, ni serĉos la materialon reutiligeblan; kaj, kiam la surteraj medioj konformigos sian vivon al frateco kaj bono, al paco kaj justeco, post la natura elekto de la Spiritoj, per la renovigaj agitiĝoj de la surplaneda vivo, ni preparos por la mondo novan evoluciklon kaj, per la diaj veraĵoj de la Parakleto, ni firmigos la definitivajn progresojn de la spirita homo."

Ŝajnis, ke la voĉo de la Majstro plenigas la sferojn de la Senlimo mem, kvazaŭ ĝis estus la dia signo de lia amo, kiun li fiksus en la senfina etendaĵo de la spaco kaj de la tempo, en la radiluma sino de la Eterneco.

Findirinte siajn belegajn profetaĵojn, lia subtila figuro altiĝis al la Superaj Regionoj, dum ia oceano da blueta lumo, kune kun sonoj de diaj, senkomparaj melodioj, invadis tiujn spiritajn kampojn, al kiuj ili havigis la mildajn nuancojn de la teraj safiroj.

Surgenue kaj dolĉe emociitaj, ĉiuj tie ploris de danko kaj ĝojo, kaj pleniĝis per sankta kuraĝo por la noblaj taskoj, kiujn ili devos efektivigi dum la senĉesa pasado de la jarcentoj. Floroj kun mirinda ĉielblua koloro pluvis el la Superaj Regionoj sur ĉiujn kapojn, sed ili disfluiĝis, apenaŭ tuŝinte la delikatajn substancojn, el kiuj konsistis la grundo de tiu loko, kie regis majesta harmonio, kvazaŭ ili estus emanecaj () lilioj el bonodora nebulo.

(*-1 Vd. pĝ. 86, rimarkon pri la vorto emanaĵo. Tiuj "emanecaj lilioj" havus similan naturon: "emanaĵoj" venis el la Ĉielo, materiiĝis kiel floroj kaj aerdisiĝis ĉe la kontakto de la grundo. - La Trad.

Livia ploradis de nedifinebla kortuŝiteco, dum Simeon, per siaj noblaj instruoj, sciigis ŝin pri ŝiaj novaj misioj de sanktiga laboro, atendantaj ŝian sindonemon en la spirita rondo.

Mia amiko - ŝi diris kun larmoj - la surteraj turmentoj estas bagatela prezo pro ĉi tiuj lumaj, senmortaj rekompencoj! Se ĉiu homo rekte konus tian feliĉon, li nutrus nenian alian penson, ol celi la gloran regnon de Dio kaj de Ties Justeco.

Vere, infano - diris Simeon, kvazaŭ liaj okuloj serene kuŝus sur la bildoj de la estonteco -, ĉiuj surteraj homoj iam nepre konos la Evangelion de la Majstro kaj obeos liajn instruojn! Por tiu celo, ni ja oferos nin por la ŝafido de Dio tiom da fojoj, kiom ĝi postulos. Ni starigos unuavicajn laborejojn en la surtera ombro, ni klopodos por veki ĉiujn korojn, dormantajn en la dolora reenkarniĝo, por la superbelaj harmonioj de ĉi tiuj diaj matenruĝoj!

"Se estos necese, ni denove reiros en la mondon, por plenumi sanktajn misiojn de paco kaj vero... Ni pereos sur la malgloriga kruco, aŭ nutros per nia sango la sovaĝajn bestojn de la ambicio kaj fiero, de la malamo kaj nekompatemo, vivantajn en la animo de niaj surteraj kunuloj, kaj konvertos ĉiujn korojn al la amo al Jesuo Kristo!" ^

Ĉe tiu momento Livia rimarkis, ke gracia grupo da anĝelaj estuloj disverŝas la gracojn de la Sinjoro sur tiun floran kampon de la Senlimo, tie servantan kiel restadejon de ripozo; ili tiel rekompencis tiujn Spiritojn, foririntajn de la surteraj turmentoj post la plenumo de iu dia misto.

Ĉiuj, kiuj atingis la ĉielan venkon per siaj penoj, ĉe la sanktigaj oferoj, nun refreŝigis siajn moralajn fortojn kaj deziris koni aliajn sferojn de spirita ĝuado, manifestiĝojn de la vivo en aliaj mondoj; tiam ili ricevos novajn sciojn en la radilumaj, grandiozaj temploj de la Eterneco kaj, samtempe, restarigos la ekvilibron de siaj emocioj.

Загрузка...