Ĉe la noblaj senditoj de Jesuo plej altaj planoj estis tiam faritaj; jen, novaj scenejoj, novaj studokabinetoj, emocioj ĉe la revido de neforgeseblaj amikoj, irintaj pli frue ol la misiuloj de la Sinjoro en la ombran, glacian nokton de la morto.

Sed, kiam venis al ŝi la vico vortigi siajn plej internajn dezirojn, ekzameninte siajn plej profundajn sentojn, al la sendito de Jesuo, kiu demandis ŝin, la nobla senatanedzino, plorante, respondis:

Disendito, la mirindaĵoj de la regno de la Sinjoro havus en miaj okuloj alian belecon, se mi povus ilin ĝui akompanata de la koro, kiu estas la duono de la mia, kun la animo, kiu estas ĝemela de la mia kaj kiun la saĝeco de Dio, laŭ Siaj profundaj, dolĉaj misteroj, destinis pro mia "mem", ekde la aŭroro de la tempoj!

"Mi ne intencas malestimi la grandiozan gloron de ĉi tiuj regionoj de neesprimeblaj feliĉo kaj paco; tamen, meze de tiu ĉi tuta ĝojo, min ĉirkaŭanta, mi resopiras la animon, kiu estas la kompletigaĵo de mia vivo mem!

"Konsentu al mi la favoron reiri al la ombro de la Tero kaj levi el la ŝlimo de la fiero kaj de la malpiaj vantaĵoj la kunulon de mia destino! Permesu, ke mi, kiel Spirito, povu protekti lin, por ke mi iam konduku lin al la piedoj de Jesuo kaj do ankaŭ li ricevu la dian benon de la Majstro!"

La anĝela estulo ridetis kun profunda kompreneno kaj dolĉa kompato, kaj diris:

Vere, amo estas la ligilo el eterna lumo, kuniganta ĉiujn mondojn kaj ĉiujn kreitojn en la vastega spaco; sen ĝi la Senlima Kreitaĵaro mem havus nenian pravon de ekzisto, ĉar Dio estas ĝia superega manifestiĝo... La majestaj vidaĵoj de la feliĉaj sferoj perdus sian dian helecon, se ni ne lulus la esperon iam partopreni en ilia eterna feliĉo kune kun niaj amatoj, vivantaj sur la Tero aŭ en aliaj provorondoj en la Universo...

Kaj, fiksante per sia klara rigardo la serenajn kaj ravitajn okulojn de Livia, pli parolis plu, kvazaŭ li esplorus ŝiajn plej sekretajn kaj profundajn pensojn:

- Mi konas vian tutan historion kaj viajn senĉesajn, elaĉetajn luktojn dum viaj pasintaj enkarniĝoj; estas do pravigita via intenco, nun kiel Spirito, laboradi plu sur la Tero por la progresigo de la homoj, kiujn vi tre amis! Ankaŭ la Ŝafido de Dio, ĉar li tre amis la homaron, ne deklinis de si humiliĝon, turmenton, sinoferon...

"Iru, mia infano. Vi povos laŭplaĉe labori ĉe la lumaj anaroj, agantaj sur la ombra supraĵo de la terglobo. Ĉi tien vi revenos ĉiam, kiam vi bezonos novajn instruojn kaj freŝajn fortojn. Vi revenos al Simeon tuj, kiam vi deziros. Helpu vian kompatindan kunulon dum la longa vico de liaj akraj, amaraj kulpelaĉetoj, des pli ĉar la malfeliĉa Publio Lentulus ne staras malproksime de sia plej terura provo en la nuna ekzistado, kiu bedaŭrinde estas perdita pro lia supermezura fiereco kaj pro lia malvarma, senkompata vantamo!"

Livia sentis sin posedita de neesprimebla emocio ĉe tiu dolora antaŭdiro, sed samtempe, en la profundo de sia sentoriĉa, karesema koro, ŝi konfesis sian grandan dankon al la Dia favorkoreco.

En tiu sama tago, kune kun Simeon, tiu nobla Spirito revenis al la Tero, provizore foriĝante de tiu grandioza sfero.

Dum sia superbela kaj rapida irado, Livia rimarkis tiujn samajn ĉarmajn, sorĉajn bildojn de la vojo kaj ravita ricevis altajn instruojn de la respektinda amiko el Samario.

Post nelonge ili alproksimiĝis al ia ampleksa, nigreta makulo. Jam en la atmosfero de la Tero, Livia sentis la strangan diversecon de la ĉirkaŭa naturo kaj ricevis ektuŝojn de la plej malagrablaj emanaĵoj.

En palpebruma daŭro ŝi konstatis, ke ili troviĝas en tiu sama Romo de ŝia infanaĝo, de ŝia juneco, de ŝiaj amaraj provoj. Estis noktomezo. La tuta hemisfero dronis en la ombraj abismoj.

Apogita al la brakoj kaj al la sperto de Simeon, ŝi alvenis al sia iama palaco sur Aventino kaj rekonis ĝiajn multekostajn marmoraĵojn. Tien enirinte, Livia kaj Simeon tuj direktis sin al la ĉambro de la senatano, ĉambro tiam heligata de malforta lumo.

Escepte de la stratoj, kie brue iradis la sklavoj, sin okupantaj per la noktaj transportoj, laŭ la tiamajn moroj, la tuta urbo ripozis en la ombro.

Surgenue, antaŭ la relikvo de Simeon, kiel li de antaŭ nelonge faradis, Publio Lentulus meditis. Lia penso enprofundiĝis en la nigrajn abismojn de la pasinteco, kie li afliktita penadis revidi la karajn amikoj n, kiuj pli frue ol li ekprenis la malgajajn vojojn de la morto. Estis jam pasinta pli ol unu monato, post kiam ankaŭ lia edzino tragike foriris en la misterojn de la tombo.

Envolvita en la ombro de sia izoleco plena de amaraĵoj kaj profundaj resopiroj, la fiera patricio tiam klopodis, por kvietigi la dolorajn agitiĝojn dum la tago, por pli bone studi la misterojn de la individuo, de la sufero kaj de la destino... Ĉe unu momento, kiam liaj akraj rememoroj estis pli fundaj kaj melankoliaj, li rimarkis, tra la vualo el siaj larmoj, ke la ligna kruceto laŭŝajne elradias delikatajn fadenojn el arĝenta lumo, kvazaŭ ĝin banus ia milda, konsolanta lunbrilo.

Absorbita de la pezaj, malhelaj vibroj de la karno, Publio Lentulus ne vidis la majestan figuron de sia edzino, kiu tie staris apud la respektinda Samaria apostolo kaj kiu dankis la Sinjoron, konstatinte la profundan spiritan pliboniĝon de la animo ĝemela de la ŝia, dum la refariĝado de la surteraj enkarniĝoj. Posedita de ĝojo kaj danko al la Dia Providenco, Livia kisis lian frunton, sub la impulso de nedifinebla amo, dum Simeon direktis al la ĉielo preĝon de amo kaj danko.

La senatano ĝustadire ne perceptis per la okuloj ilian dolĉan, luman ĉeeston, sed en la interno de la animo li sentis sin tuŝita de ia nova forto, samtempe kiel lia premata koro estis envolvita en la karesa lumo de ia neesprimebla, ĝis tiam nekonata konsolo.

VII

RETOJ DE LA MALFELIĈO

Ŝajnas, ke al la jaro 58 estis destinite registri la plej malfeliĉajn okazaĵojn dum la vivo de la senatano Lentulus kaj de ties familio.

La morto de Kalpurnia kaj la neatendita elkarniĝo de Livia - doloraj pasaĵoj, kiuj ŝarĝis tiun domon per daŭra funebro - devigis Plinion Severus iom pli alproksimiĝi al la hejma medio; li ja de kelka tempo ĉesigis siajn malsaĝaĵojn de ankoraŭ juna viro, por vivi relative kvieta apud sia edzino.

Sed Aŭrelia, insitigita de la flameco de siaj aspiroj, ne ripozis. Sukcesinte enŝovi ruzan servistinon en la domon de Flavia, laŭ malnova projekto de sia nenormala menso, ŝi komencis la abomenan efektivigon de makiavela plano, nome, iom post iom veneni la malfeliĉan izoliĝintan konkurantinon.

Ĉe la komenco, la filino de la senatano rimarkis, ke sur ŝia haŭto aperas iaj erupcioj; konsiderataj negravraj, ĉi tiuj estis kuracataj nur per ia pasto el panmolaĵo miksita kun azenina lakto, medikamento tiam rigardata kiel unu el la plej efikaj preparaĵoj por la konservado de la haŭto.

Tamen la edzino de Plinio senĉese plendis pro malfortikeco de sia tuta organismo kaj montris plej profundan malviglecon.

Plinio post nemultaj tagoj reprenis sian ordinaran socian vivon kaj tute sin donis al la arda amo de Aŭrelia; li rekomencis la skandalan vivon kun sia amorantino, precipe nun, kiam lia hejma situacio estis forte ŝancelita de la kalumniaj sciigoj de Saul pri la amikrilatoj de Agripo al Flavia.

Plinio Severus, kvankam impulsiĝema, estis grandanima; sed en la familia sistemo lia spirito estis unu el tiuj hejmaj tiranoj, kiuj, sekvante senbridan, nekompreneblan konduton, tamen ne toleras eĉ plej malgrandan devion en la hejma sanktejo. Malgraŭ sia malĝusta, kondamninda vivmaniero, li komencis konstante spionadi siajn fraton kaj edzinon kun la kruela furiozeco de ia ofendita leono.

Kolera pro la pura frata amikeco inter Flavia kaj Agripo, kiu silente daŭrigis sian abnegacian amon, Saul siavice preterlasis nenian okazon, por ombri la flamiĝeman koron de la oficiro per la plej fiaj, nepravigeblaj kalumnioj.

Pro sia nobla kaj sentimentala karaktero, Agripo ne povis suspekti la insidojn, kiuj implikis lin dum la ordinara vivo, kaj daŭrigis la ĝentilan elmontron de sia digna amikeco al la virino, kiu ne povus ami lin alie, ol per alta frata amo.

Sed la iama sklavo de la familio Severus ne perdis siajn esperojn. Senpacience atendante la momenton realigi siajn amaspirojn, li ofte iradis al la maljuna Arakso, kies avideco kaj ambicio kreskis samtempe kun la aĝo.

Rimarkante, ke Flavia Luntulia havas profundan korinklinon por Agripo, li ne hezitis vidi en ŝiaj plej simplaj agoj senduban elomontron de intensa kaj reciproka amo;

li tial ĉiamaniere penadis enŝoviĝi en ŝian koron, por ke ankaŭ li kaptu ŝian intereson kaj estimon.

Unu vesperon, premkore atendinte pli ol du monatojn, ĝis li povos realigi siajn malnoblajn intencojn, li sukcesis resti sola, tute sola, kun la juna sinjorino, kiu iom ripozadis sur larĝa divano en la vasta teraso.

De tiu alta loko estis vidataj la plej belaj panoramoj de la urbo, kiun jam lumigis la brilo de la unuaj steloj ĉe la dolĉeco de la krepusko. La karesaj ventetoj de tiu kvieta horo alportadis sonojn de liutoj kaj harpoj, proksime ludataj kvazaŭ tio estus harmoniaj voĉoj en la grandega sino de la vespero.

Saul fikse rigardis tiun virinon, kies konkeron li avidis, kaj sub la potenco de nenormala, neklarigebla pasio, longe observadis ŝian ĉarman, delikatan, neĝoblankan mienon, similan al tiu de iu diino. Tiu virino estis ja la objekto de ĉiuj liaj akraj, sovaĝaj aspiroj, la celo de lia neatingebla, impeta feliĉo. Laŭ la materieco de siaj sentoj, li ne povus ami ŝin kvazaŭ frato, sed nur kun la krudeco de siaj malpuraj deziroj.

Sinjorino - li firme diris, post longa rigardado al ŝia vizaĝo -, jam de multaj jaroj mi atendas tian minuton, kiel la nuna, por povi konfesi mian grandegan korinklinon al vi. Mi amas vin super ĉio, eĉ super mia vivo mem! Mi scias, ke rilate min vi staras sur neatingebla nivelo; tamen, kion fari, se mi ne sukcesas sufoki ĉi tiun adoradon, ĉi tiun ardan amon de mia animo?

Ekprenita de dolora surpriziĝo, Flavia malfermegis siajn serenajn, malgajajn okulojn.

Sinjoro Saul - ŝi kuraĝe rebatis, venkinte sian emocion -, kvietigu vian animon... Se vi ja portas por mi tian grandan amon, lasu min sur la vojo de miaj devoj, kie nepre restadu ĉiu virino ĵaluza pri sia virto kaj pri sia nomo! Silentigu do viajn sentojn koncerne tion, ĉar la amo, kiun vi konfesas, povas esti nenio alia, ol malmodera, nepura deziro!

Neeble, sinjorino! - diris la iama sklavo, kvazaŭ freneza. - Mi jam faris ĉion por forgesi vin... Ĉion eblan mi faris, por definitive foriri de Romo, ekde la malfeliĉa tago, kiam mi vidis vin je la unua fojo! Mi reiris Massilian, decidinte neniam plu reveni ĉi tien; tamen, ju pli mi tiris min de antaŭ vi, des pli multe mia animo pleniĝis per enuo kaj amareco! Mi denove ekloĝis tie ĉi, kie mi vivas per mia malfeliĉo kaj per miaj mizeraj esperoj! Dum pli ol dek jaroj, sinjorino, mi ĝis hodiaŭ pacience atendadis. Mi ĉiam honoris viajn nediskuteblajn virtojn, atendante la tagon, kiam vi jam ne toleros la malfidelan edzon kiun la destino senkompate starigis sur via vojo!

"Nun mi sentas, ke vi trinkis la lastan guton el la kaliko de la hejmaj ĉagrenoj, ĉar vi ne hezitis cedi antaŭ la korinklino de Agripo... De tiam, kiam mi vidis vin en kompanio de iu viro, kiu ne estas via edzo, mi tremas de ĵaluzo, ĉar mi ne havas la impreson, ke vi estas kreita nur por mi... Mi ardas de pasio, sinjorino, kaj ĉiunokte mi intense sonĝas pri viaj karesoj kaj pri la dolĉeco de viaj paroloj, kiuj plenigas al mi la tutan animon, kvazaŭ nur de vi dependus la tuta feliĉo en mia vivo!

"Kontentigu la petojn de mia senlima amo! Ne igu min atendi pli longe, ĉar mi povus morti!"

Flavia Lentulia nun aŭdis lin, samtempe kun surprizo kaj teruro. Ŝi volis leviĝi, sed mankis al ŝi la necesa forto. Eĉ tiel, ŝi havis kuraĝon sufiĉan por al li respondi:

Vi eraras! Inter mi kaj Agripo ekzistas nenio, krom sankta, pura amikeco de gefratoj, elportantaj identajn provojn kaj luktojn de la vivo.

"Mi ne akceptas viajn akrajn aludojn pri la privata vivo de mia edzo, ĉar, kia ajn estas la konduto, kiu plaĉas al li en la ekzistado, mi devas esti la ŝildo de lia hejmo kaj la honoro de lia nomo...

"Se vi povas kompreni la respekton ŝuldatan al virino, foriru de ĉi tie, ĉar viaj perfidintencoj kaŭzas al mi plej profundan naŭzon!"

Ĉu lasi vin? Neniam! - ekkriis Saul per terura tono. - Atendadi tiom da jaroj kaj nenion atingi? Neniam, neniam!

Kaj alpaŝante al la sendefenda sinjorino, kiu per ekstrema peno jam staris, li kun pasia impeto ĉirkaŭprenis ŝian buston kaj dum kelke da sekundoj firme tenis ŝin inter siaj fortikaj brakoj.

Malgraŭ ŝia eksciteco kaj terura impulsiĝemo, Saul tamen ne povis rezisti al la superhoma forto, per kiu la kompatinda sinjorino defendis sin en tiu momento dolora por ŝia sentema animo: ŝi sin subite forsavis el liaj krimaj manoj kaj tuj malsupreniris en sian ĉambron, kie ŝi enfermiĝis, verŝante larmoj n pro sia ofendita digno; tamen ŝi evitis skandalon pri la okazaĵo.

Nur en la sekvanta tago, vespere, Plinio Severus revenis hejmen, kie li trovis sian edzinon senkuraĝa kaj deprimita.

Ĉar ŝi riproĉis al li la foreston for de la geedza intimeco, la malfidela edzo seke respondis al ŝi:

Ĉu ankoraŭ unu ĵaluzokomedio? Vi ja scias, ke tio helpas nenion!

Plinio, mia kara - ŝi plorante klarigis -, ne temas pri ĵaluzo, sed pri la justa defendo de nia domo!

Kaj per malmultaj vortoj la malfeliĉa virino sciigis lin pri ĉiuj faktoj; rideto de nekredemo nun glitis trans la lipojn de la oficiro, kiu iom indiferente diris kun akcento:

- Se ĉi tiu tuta historio estas ankoraŭ unu artifiko de ĵaluza virino, por teni min en la hejma enueco, via tuta peno estas nebezona, ĉar Saul estas mia plej bona amiko. Hieraŭ, kiam mi troviĝis en serioza embaraso, por pagi kelkajn ŝuldojn, li pruntis al mi okcent mil sestercojn. Estus do pli bone, se vi pli ŝatus la honoron de nia nomo, metante finon al viaj rilatoj kun Agripo, jam tro kritikataj, por ke mi havus ian dubon pri ili!

Kaj tion dirinte, li ree foriris al la plezuroj de la nokta vivo, dum lia edzino silente elportis sian neesprimeblan moralan turmenton kaj sentis sin forlasita, nekomprenata, sen ia espero.

Kelkaj tagoj forpasis, malrapidaj amaraj, doloraj.

Pro sia natura virina sindeteno, Flavia ne kuraĝis konfidi sian grandan aflikton al la patro, jam mem tiel dispremita de la vivobatoj.

Konstatinte ŝian malgajecon, Agripo provis konsoli ŝian koron per amikaj vortoj, zorge konsiderante la perspektivojn de pli bonaj tagoj en la estonteco. La kompatinda sinjorino tamen okulfrape velkis sub la potenco de la neklarigebla malsano, detruanta ŝiajn fortocentojn, kaj sub la interna turmento de siaj doloraj sekretoj.

Siaflanke, Saul de Ĝioras, kvazaŭ liaj instinktoj estus ekzaltitaj de tiu minuto, kiam li havis inter siaj impetaj brakoj tiun arde deziratan virinon, ĵuris spite al ĉio posedi ŝin, nutrante la plej teruran intencon al venĝo kontraŭ la pli maljuna filo de Flaminio. Tial li daŭrigis plu siajn vizitojn en la palaco sur la monteto Aventino, ĉiam kun plej pereigaj intencoj.

Respektante la malnovajn tradiciojn de la familio Severus, kiu ĉiam plej klopodis por trakti tiun eks-sklavon kiel intiman amikon, Publio Lentulus, malgraŭ la neforta simpatio, kiun tiu inspiris al li, konsentis al Saul plej grandan senĝenecon, tute ne suspektante ties riproĉindajn intencojn. Sed nun Saul ne enmiksiĝis en la familion, kaj tute ne pensis pri renkontiĝo kun la edzino de Plinio aŭ kun ŝia patro; li vivis kun la servistoj de la domo aŭ en la privataj ĉambroj de Agripo, aŭ de ties frato kiuj neniam rifuzis al li la plej sinceran konfidon.

En la ombro, kie li sin kaŝis, li tamen penis observi la plej malgravajn paŝojn de la pli maljuna frato de Plinio; danke la konsumitecon de Flavia Lentulia, Agripo ofte restadis tutajn horojn kune kun la maljuna senatano, en ties privataj ĉambroj, jen ankoraŭ portante sian esperon, ke lia frato iam eble komprenos siajn familiajn devojn, jen voĉlegante al li la poeziaĵojn plej ŝatatajn en la urbo aŭ kun li amike komentariante la ĉarmajn bagatelojn de la socia vivo.

Sed la fia Saul ĉiutage iradis al la edzo de Flavia, por konigi al li senbazajn, malverajn faktojn pri ŝia intima vivo. Plinio Severus absolute kredis la sensencaĵojn de sia falsa amiko kaj ĉiam pliflamigis sian sindonon al Aŭrelia, kiu kaptis lian koron, sieĝatan kaj blindigitan de la plej malnoblaj tentoj de la materia vivo.

Venenita de la ripetataj krimaj intrigoj de Saul, la oficiro ricevis permeson por vojaĝi Gallujon, kien li intencis iri kun sia kromvirino, por kontentigi kaprican deziron, kiun ŝi de longe manifestis al li.

En la tago de ilia foriro Massilian, de kie li projektis iri plu internen de la provinco, Plinio akceptis Saulon en la domo de Aŭrelia, proksime de la Forumo, kaj tie, ardante de malamo, aŭdis de la falsa amiko la plej terurajn asertojn, finitajn per jena malbonintenca proprono:

- Se vi volos mem konstati la perfidon de Agripo kaj via edzino, nevidate revenu hodiaŭ nokte en vian hejmon kaj penu neatendite eniri en vian ĉambron. Tiam vi jam ne bezonos la zorgojn de mia amika aldoniteco, ĉar vi renkontos vian fraton en nedubinda sinteno.

En tiu momento Plinio Severus sin donis al la lastaj preparaj aranĝoj por sia vojaĝo, jam matene adiaŭinte siajn plej intimajn domanojn; por pravigi la nepran bezonon de sia foriro, li pretekstis ordonojn de sia militista ĉefo, kvankam tute alia estis la vera sed nekonigebla motivo de lia forveturo.

Aŭdinte la gravan denuncon de la Juda emancipito, la oficiro pretiĝis por ia ajn eventualaĵo, kaj, kun la spirito turmentata de bestecaj sentoj, vespere iris al la palaco sur la monteto Aventino.

Sed Saul, kiu celis plenumi sian kriman planon, laŭ sia senkompata, terura intenco, antaŭvespere eniris, ĉe la komprenebla senkulpeco de la domservistoj, en la privatan ĉambron de Agripo, agante en tia maniero, ke la sklavoj mem ne povas suspekti, ke li tie troviĝas.

Vespere, surprizante kelkajn servistojn, kiuj sciis, ke li jam adiaŭis sian familion, Plinio Severus neatendite eniris en sian domon kaj, nenion dirinte, blindigita de la kalumnio de sia falsa amiko, singarde penetris en la ĉambron de sia edzino; tiam li aŭdis la trankvilan voĉon de sia frato, kvankam li ne sukcesis perfekte ekscii, kion tiu diradis.

Iom forŝovinte la delikatan silkan kurtenon, li vidis Agripon en intima, frata korelverŝo, karesanta la manojn de Flavia kun dolĉa, apenaŭ perceptebla rideto.

Korpremata, li longe observadis iliajn plej malgrand- ajn gestojn kaj reciprokajn elmontrojn de pura frata amikeco; sed nun, en liaj okuloj, blindaj pro malamo kaj ĵaluzo, tiaj elmontroj aspektis kiel la plej sendubaj signoj de devodekliniĝo kaj adulto.

Ĉe la apogeo de la kolero, li abrupte disŝovis la kurtenojn kaj eniris en la edzinan ĉambron, kvazaŭ incitita tigro.

Senhonoraj! - li mallaŭte kaj energie elvomis, penante eviti la skandalan ateston de la servistoj. - Ĉu tiel do vi ambaŭ montras la respekton, ŝuldatan al la digno de nia nomo?

Flavia Lentulia, kies malsano estis tiam pli grava, fariĝis neĝe pala, dum Agripo, treege surprizita, alfrontis la teruran rigardon de sia frato.

Plinio, per kia rajto vi tiel insultas min? - li energie demandis. - Ni tuj eliru el ĉi tie. Viajn ofendajn demandojn ni diskutu en mia ĉambro. Ĉi tie sidas nobla virino, malsana kaj forlasita de sia edzo, kiu humiligas ŝian nomon kaj sentemon per krima, nepravigebla konduto, kaj al tiu sinjorino ni ŝuldas helpon kaj respekton!

La okuloj de Plinio Severus fulmis de malamo, dum lia frato serene ekstaris kaj foriris en sian ĉambron, akompanata de la oficiro; ĉi tiu tremis de kolero, kiun pliintensigis la sento de humiliĝo pro la dignoplena trankvileco de lia kontraŭulo.

Sed, kiam ili venis en la ĉambron de Agripo, la flamiĝema oficiro, post multaj akuzaĵoj kaj riproĉoj, eksplodis per ekkrioj, kiel la jenaj:

Nu! Klarigu vian konduton, perfidulo! Vi superŝutas per la koto de via malnobleco mian nomon, kaj nun vi malkuraĝiĝas sub la tego de tiu nekomprenebla sereneco?!

Plinio - modere respondis Agripo, devigante sian dialoganton silenti kelkajn momentojn -, jam estas tempo, ke vi metu finon al viaj malsaĝaĵoj.

"Kiel do vi povos pruvi tian kalumnion kontraŭ mi, kiu ĉiam vin plej kore amis? Ĉia nedigna komentario pri la konduto de via edzino estas nepardoninda krimo. En ĉi tiu grava momento de niaj destinoj, mi parolas al vi, alvokante la neriproĉindan memoron pri niaj gepatroj kaj nian pasintecon plenan de sincereco kaj frata fideleco...

Aŭdante tiujn noblajn, serenajn konsiderojn, la arda oficiro estis preskaŭ senmova, kvazaŭ vundita leono, kaj dume Agripo esprimadis plu siajn plej profundajn kaj sincerajn impresojn:

- Kaj nun - li trankvile daŭrigis -, ĉar vi depostulas rajton, kiun vi neniam zorgis - kaj tion pruvas la senfina serio de viaj malsaĝaĵoj en la socia vivo - mi tial devas konfesi al vi, ke mi amegis vian edzinon super ĉio, dum mia tuta vivo! Kiam vi forkonsumis vian junecon ĉe la malkvieta spirito de Aŭrelia, ni vidis Flavian en ŝia juneco je la unua fojo, tuj post ŝia reveno el Palestino; tiam mi vidis en ŝiaj okuloj la karesan, dolĉan lumon, kiu heligus la trankvilan hejmon, kiun mi imagis en tagoj forpasintaj... Sed vi samtempe vidis tiun saman lumon, kaj mi ne hezitis rekoni la rajton de via koro, ĉar ŝi reciprokis la ardecon de via amo, kaj tial ŝajnis al mi, kvazaŭ ŝin katenas al vi la nedifineblaj ligiloj de ia sankta mistero! Flavia vin amadis tiam, kiel ĉiam, kaj al mi restis nur forgesi kaj peni kaŝi mian turmentan korprematecon...

En la tempo de via edziĝo, mi ne elportis la doloron vidi ŝin foriri sub via brako, kaj, aŭdinte la aman, saĝan parolon de nia patrino, mi kun disŝirita koro foriris en aliajn landojn! Dum dek malgajaj, amaraj jaroj mi vagadis, tien kaj reen, de Massilia ĝis nia bieno en Avenio, en frenezaj, krimaj aventuroj. Senĉese turmentata de la memoro pri mia silenta, nehelpebla malfeliĉo, mi neniam plu povis dorloti la penson estigi propran familion.

"Antaŭ nelonge mi revenis Romon kun la lastaj restaĵoj el mia dolora, fiaskinta iluzio..."

"Mi trovis vin en la abismo de nepermesita amo, sed ne kondamnis vian nepravigeblan devion.

"Mi scias, ke vi fordiboĉis tri kvaronojn de niaj komunaj havaĵoj, kontentigante la frenezan malavarecon de viaj bedaŭrindaj, malhonoraj aventuroj, kaj tamen mi ne riproĉis vian strangan konduton.

"Kaj ĉi tie, en ĉi tiu domo, sub ĉi tiu tegmento, kiu por ni ambaŭ estas la protektanta pliampleksigo de la patra, mi ĝis hodiaŭ estis por via edzino nur sindona, amika frato!"

Vidante sin malkaŝe akuzata pri siaj eraroj kaj sentante sin vundita je sia vantamo de viro, Plinio Severus pli sovaĝe reagis, ekzaltite ekkriante en sia furiozeco:

Kanajlo, vi vane ŝajnigas tiun nekredindan animsuperecon! Ni egalas unu la alian laŭ la sentoj, kaj mi ne kredas, ke via sindono ne havas ian kaŝitan intereson en ĉi tiu domo. Jam de longe vi vivas kun Flavia, tute videble, en krimaj aventuroj, sed nun ni solvos nian tutan aferon per spado, ĉar unu el ni devas ja malaperi!

Kaj tirinte el ĝia ingo la armilon, kiun li kunportis por iu bezono, li firmpaŝe sin ĵetis kontraŭ sian fraton; ĉi tiu tamen serene krucigis la brakojn, atendante lian senkompatan frapon.

Nu, kio do fariĝis el via vira digno? - ekkriis Plinio kolera. - Tiu flegmeco ja esprimas vian malkuraĝon... Prenu teniĝon por defendo de via vivo, ĉar, kiam du fratoj konkuras inter si pri sama virino, unu el ili devas ja morti!

Sed Agripo Severus malgaje ridetis kaj diris:

Ne tre malfruigu la plenumon de via intenco, ĉar vi ĝuigos al mi la nesupereblan bonon de la tombo: efektive, mia vivo, kun siaj ĉiumomentaj turmentoj, jam nenio estas por mi krom kruta, longa vojo al la morto.

Rekonante lian noblecon kaj heroecon, sed tamen kredante la malfidelecon de sia edzino, Plinio denove eningigis la spadon kaj ekkriis:

- Bone! Mi povus mortigi vin, sed tion mi ne faros, pro respekto al la memoro pri niaj neforgeseblaj gepatroj; kvankam mi ankoraŭ kredas vian malnoblaĵon, mi tamen de ĉi tie foriros por ĉiam, kunportante en la profundo de mia animo la certecon, ke via spirito de perfidulo estas mia plej granda kaj plej kruela malamiko.

Nenion pli dirinte, Plinio larĝapaŝe foriris, dum lia frato, irinte ĝis la pordo, faris al li lastan amikan peton, ke li ne foriru.

Sed iu sekvis la scenon, pretervidante nenian detalon. Tiu estis Saul de Ĝioras: elirinte el sia kaŝejo kaj subite estinginte la lumon de la ĉambro, li de poste atingis per trafa salto Agripon, kiun li vundis per forta frapo. La kompatinda junulo peze falis abunde sangante, ne povinte eldiri eĉ unu vorton. Post sia krimo la eks-sklavo forkuris, ŝajnigante senzorgecon, en tia maniero, ke neniu povus suspekti la doloran okazaĵon.

En sia ĉambro, Flavia Lentulia miris, kiom malfruas la solvo de afero, en kiun ŝi estis trenita kaj kiun ŝi konsideris, unuavide, kiel negravan okazon.

Post granda peno ŝi ekstaris kaj direktiĝis al la pordo, per kiu la ĉambro de Agripo komunikiĝis kun la peristilo, sed, surprizita de la tie regantaj mallumo kaj silento, ŝi aŭdis, venantan de tiu ĉambro, nur ian apenaŭ percepteblan brueton, similan al raŭkaj sonoj de malfacila, angora spirado.

Posedita de dolora intuicio, la malfeliĉa virino sentis sian koron sentakte batanta. La senlumeco, tiu bruo de stertora spirado, kaj precipe la profunda terura silento devigis ŝin tie halti; ŝi iris do peti la helpon kaj sperton de Anna, kiu kaptis ŝian koron per sia sindono kaj humileco, dum ĉiuj tagoj de tiu ĉagrenplena parto de ŝia ekzistado.

La maljuna servistino de Livia ĝuis la estimon kaj amikecon de ĉiuj familianoj kaj nun estis kvazaŭ la mastrumantino, al kiu, laŭ ordono de la mastroj, ĉiuj sklavinoj en la Aventina palaco devis obei.

Vokita de Flavia al ties ĉambro, la malnova servistino de la familio Lentulus, aŭdinte la rapidan konfidencon de sia mastrino, kies timon ŝi mem sentis, akompanis la sinjorinon al la ĉambro de Agripo; ĉe la pordo ŝi, meditante, haltis, sed jam ne estis aŭdata la angora spirado, antaŭ kelke da minutoj rimarkita de la edzino de Plinio.

Sinjorino - ŝi afable diris -, vi estas sane malvigla kaj ankoraŭ bezonas ripozon. Reiru en vian ĉambron; se io fariĝis, kio pravigus vian timon, mi penos decidi pri la afero, petante helpon de via patro, kiun mi sciigos, en lia privata kabineto, pri la eventuala okazaĵo.

Dankon, Anna - respondis la sinjorino videble emociita. - Mi konsentas kun vi; tamen mi atendos ĉi tie, en la peristilo, la rezultaton de viaj klopodoj.

Preĝante, la malnova servistino eniris en la ĉambron, kiun ŝi iom lumigis, sed terurita fiksis sur io la rigardon: sur la tapiŝo, la kadavro de Agripo Severus surventre kuŝis rulita en sango, kiu ankoraŭ fluadis el la profunda vundo, farita de la armilo de Saul.

Anna devis helpi al si per la tuta sereneco de sia fido, por ne kriegi, kio ĵetus teruron en la tuta domo; sed al ŝi, kiu tiom da suferoj estis jam spertinta dum sia vivo, ne estis malfacile aldoni ankoraŭ unu eron al la ĉeno de siaj ĉagrenoj, ĉiam rezignacie kaj serene elportitaj.

Tamen, ne povante kaŝi sian angoron kaj palegecon, ŝi reiris en la peristilon kaj iom maltrankvila sciigis al Flavia Lentulia, kiu afliktita observis ĉiujn ŝiajn movojn:

Sinjorino, ne ektimu: sinjoro Agripo estas vundita...

Kaj ĉe la unuaj elmontroj de korprema scivolo de

la senatanfilino, kiu rememorigis al sia kunulino la altan ekscitecon de sia edzo, antaŭ kelkaj momentoj, Anna trankviligis ŝin per jenaj vortoj:

Ni ne perdu tempon! Ni iru al la senatano, por la unuaj disponoj; tamen mi pensas, ke mi sola devas prizorgi tiun aferon, kaj konsilas al vi la kvietecon de via ĉambro.

Sed, silentaj kaj ĉagrenitaj, ili ambaŭ sin direktis al la kabineto de Publio, kies okuloj estis fiksitaj sur multenombraj politikaj procesoj, en la serena nokto.

Agripo vundita?! - forte surprizita demandis la senatano, eksciinte per Anna la okazintaĵon. - Kiu do estis la aŭtoro de tia atenco en ĉi tiu domo?

Mia patro - respondis Flavia en larmoj -, Plinio kaj Agripo, antaŭ ne longe, serioze kverelis inter si en mia ĉambro!

Publio Lentulus komprenis la danĝeron de la konfidencaj paroloj de sia filino, ĉe tiaj cirkonstancoj, kaj, ne povante kredi, ke la filoj de Flaminio, ĉiam tiel noblaj kaj ligitaj unu al la dua, prenus armilojn por interbatado, diris per decida tono:

Mia filino, mi ne kredas, ke Plinio kaj Agripo kuraĝus fari tian ekstreman paŝon.

Kaj, ĉar ili estis en la ĉeesto de Anna, kiu, kiom ajn ŝi nun meritus ilian personan kofidon, ne povus tamen modifi la strukturon de iliaj rigidaj familiaj tradicioj, li aldiris, kvazaŭ dezirante averti la spiriton de sia filino kontraŭ ia nekonvena sciigo, kiu senrimede povus impliki ŝian nomon en socian skandalon:

Cetere, ŝajnas al mi, ke via memoro ne estas tre fidela, ĉar Plinio adiaŭis nin matene, por forvojaĝi Massilian: ni ne povas forgesi ĉi tiun cirkonstancon. Ĉu ne estis vidita ia nekonato en ĉi tiu domo?

Sinjoro - humile respondis Anna -, antaŭ kelkaj minutoj mi vidis, ke sinjoro Saul rapide eliras el la ĉambro de la vundito. Laŭ miaj observoj kaj konsidere al lia familiareco rilate viajn amikojn, mi kredas, ke li estas la ĝusta homo, por doni al ni ian klarigon.

La okuloj de la maljuna senatano strange ekbrilis, kvazaŭ li estus trovinta la ŝlosilon de la enigmo.

Sed en tiu momento, dum li rapide ordigis siajn paperojn, por doni la unuan helpon al la vundito, Flavia Lentulia, kvazaŭ la rimarkoj de Anna instigus ŝin fari aliajn klarigojn, eksplodis per larmoj.

Mia patro, mia patro, nur nun mi memoras, ke mi devis siatempe sciigi vin pri pri tre gravaj aferoj!

Filino - li decide interrompis -, vi estas malsana kaj laca. Reiru en vian ĉambron, mi penos ĉion rebonigi! Estas jam tro malfrue por ia flanka pripenso. La gravaj aferoj estas ĉiam malbonaj, kaj malbono, kiun oni ne eltranĉas ĉe ĝia radiko, kun la necesa saĝo, ĉiam estas semo de malfeliĉo, tenata en nia koro kaj krevonta per amaraj larmoj en neatenditaj momentoj de la vivo! Ni do parolos pri tio poste. Nun estas necese fari tion plej urĝan kaj oportunan.

Rapide forirante, kune kun la servistino, direkte al la ĉambro de la junulo, li rimarkis, ke Flavia sendiskute obeas lian ordonon, revenante en sian ĉambron.

Enirinte en la ĉambron de Agripo, en akompano de la maljuna servistino, Publio Lentulus taksis la amplekson de la tragedio, tie okzinta sub lia respektinda tegmento.

Ferminte la eniran pordon, la senatado konstatis, ke la pli maljuna filo de lia neforgesebla Flaminio estas mortinta; restis nur ekscii la detalojn de tiu dolora dramo, kies korŝira fino estis la sola sceno, kiu tie montriĝis al iliaj okuloj.

Genufleksinte ĉe la kadavro, kion saman faris la lojala servistino kaj amikino, li en malespero diris:

Anna, estas jam tro malfrue! Mia kompatinda Agripo jam ne vivas, kaj cetere nenia helpo ekzistus por tia vundo! Ŝajnas, ke li mortis nur antaŭ nemultaj momentoj!

Turninte al la ĉielo siajn okulojn malsekajn de larmoj, li amare ekkriis:

Ho dioj de mia malfeliĉa filo, akceptu nian preĝon por la eterna ripozo de lia animo!

Li ne povis daŭrigi tiun preĝon. Lia voĉo estis sufokita. Tiu terura sceno lin profunde skuis. Li volis paroli plu, sed ne povis, ĉar lia gorĝo estis kvazaŭ disŝirita kaj ribelis, sub la forto de la plorsingultoj, kiuj estingiĝis en la dezerto de lia fiera spirita fortikeco.

Anna lin rigardadis afliktita, ĉar ŝiaj okuloj neniam antaŭe, dum ŝia tuta longa tempo da servado en tiu domo, tiel intime vidis lian animon. En ŝiaj okuloj, Publio Lentulus estis ĉiam la malvarma, senkompata viro, en kies brusto batis ia fera koro, kiu kapablis vibri nur ĉe la frenezaj mondumaj vantaĵoj.

Sed en tiu momento, ŝi, samtempe maltrakvila kaj kortuŝita, konstatis, ke ankaŭ la senatano havas larmoj n por elverŝi. El liaj ĉiam fieraj okuloj fluis varmaj larmoj, kiuj ruliĝis, silentaj kaj malgajaj, sur la senmovan kapon de la junulo, kiun li konsideris ankaŭ filo, kvazaŭ jam nenio restus al li krom la plej granda konsolo, karese ĉirkaŭbraki ties kadavron, tra la nigra vualo de siaj turmentaj duboj.

Profunde tuŝita de la akreco de tiu intima sceno, Anna humile diris, dezirante dolĉigi la grandegan doloron de la neriparebla malfeliĉo:

Sinjoro, ni havu kuraĝon kaj serenecon. Per miaj humilaj preĝoj mi ĉiam petas la profeton el Nazaret, ke li el la Ĉielo protektu vin, konsolante vian suferantan, senesperan koron!

La menso de la senatano baraktis en la reto da premaj duboj. Komparante la rimarkojn de sia filino kun la vortoj de Anna, li penis trovi en sia animo ian intuicion pri la murdinto. Kiun el la du viroj, ĉu Plinion aŭ Saulon, li kulpigu pri la abomena krimo? Li, kiu decidis tiom da malfacilaj procesoj, dum sia vivo; li, kiu estis senatano kaj kiu, ankaŭ, preterlasis nenian okazon partopreni en la laboroj de la Roma magistrate -, li nun spertis la grandegan doloron eldiri juĝon en sia hejmo mem, antaŭvidante la elruiniĝon de la feliĉo de siaj tre amataj infanoj!

Sed, aŭdante la konsolajn, karesajn parolojn de la servistino, li rememoris la eksterordinaran homon, kia estis Jesuo Nazaretano, kies doktrino de kompatemo kaj favorkoreco tiom multajn fortigis, por ke ili alfrontu la plej akrajn situaciojn en la vivo, aŭ heroe mortu, kiel mortis lia edzino mem. Tiam, kun neatendita intimeco kaj kortuŝa montro de nobla simpleco, kian la servistino neniam antaŭe vidis ĉe li, en ia ajn okazo dum la hejma vivo, li, turnante sin al ŝi, diris:

Anna mi ĉiam, dum mia tuta vivo, estis energia viro; tamen nepre venas momento, kiam nia koro sentas sin frakasita, ĉe la severeco de la bataloj, kiuj la mondo trudas al ni kun siaj amaraj, doloraj elreviĝoj! Vi estas nur kaj simple servistino, kaj nun, kvankam tro malfrue, mi scias ŝati vian koron!

Spontanea larmo interrompis lian parolon, sed la maljuna patricio diris plu:

Dum mia tuta ekzistado mi juĝis grandegan nombron da ĉiaspecaj procesoj, rilataj al la monda justeco; sed, de kelka tempo ĝis hodiaŭ, ŝajnas, kvazaŭ mi troviĝas sub la nekontraŭebla forto de ia supera Justico, kies tribunaloj ne staras sur la Tero!

"De post la morto de Livia, mi sentas mian koron modifita, inklina al sentemo, kian ĝis tiam mi ne konis.

"La alproksimiĝo de la maljuneco ŝajnas ia antaŭsigno de la pereo de ĉiuj niaj revoj kaj esperoj!

"Antaŭ ĉi tiu kadavro, kiu certe pligrandigos la ombron de niaj familiaj sekretoj, mi sentas, kiel dolora estas la tasko pruvi la senkulpecon de niaj karuloj; kaj, ĉar vi parolas pri la Nazareta Majstro, kies doktrino de paco kaj frateco jam instruis tiom da homoj morti kun plej altaj rezignacioj kaj heroeco, por la venko de la kruco de iliaj surteraj suferoj, kiel do li agus en tia okazo, kiel ĉi tiu, en kiu la plej teruraj duboj sidas en mia koro, koncerne la kulpecon de tre amata filo?"

Sinjoro - humile respondis Anna, profunde emociita pro tiu elmontro de amikeco kaj estimo -, Jesuo ofte instruis, ke ni ne juĝu, por ke ni ne estu juĝataj.

Ricevinte de virino tiel simpla kaj tiel senkultura, kia li ŝin opiniis, tiun belegan sintezon de la homa filozofio, la senatano ekmiris kaj rememoris sian doloran pasintecon.

Sed - li argumentis, kvazaŭ dezirante pravigi sin pro la grandaj eraroj dum sia estinteco de politikisto -, kiu ne juĝas, tiuj pardonas kaj forgesas; kaj kvankam la leĝoj de la vivo ordonas, ke ni danku tiun, kiu faris al ni bonon, ni tamen ne povas pardoni la malbonon ĵetitan sur nian vojon!

Sed Anna ne preterlasis la okazon por plifirmigi la evangelian instruon, kaj delikate aldonis:

- Eĉ en mia lando mem la malnova Leĝo ordonis, ke oni postulu okulon pro okulo kaj denton pro dento; tamen, ne forviŝante la esencon de la instruoj en la Templo, Jesuo el Nazaret diris, ke tiuj, kiuj plej multe eraras en la mondo, estas la homoj plej malfeliĉaj kaj plej multe bezonantaj nian spiritan helpon, kaj rekomendis, per sia doktrino de amo kaj karito, ke ni ne pardonu nur unufoje, sed ĝis sepdekoble sep fojoj.

Publio Lentulus miris lernante, diratajn de lia servistino, tiujn noblajn maksimojn, konformajn kun la principoj de la senkondiĉa pardono. Pardoni? Tion li neniam faris dum siaj akraj bataloj en la mondo. Liaj edukiteco ne permesis indulgon aŭ kompaton je la malamikoj, ĉar ĉia pardono kaj ĉia humiligo estis, por la homoj de lia socia klaso, tio sama, kiel perfido aŭ malkuraĝo.

Sed nun li memoris, ke ĉe multaj politikaj procesoj li povus pardoni kaj ke, en multaj okazoj dum sia vivo, li povus kovri la okulojn de sia severeco per la vualo de ama forgeso.

Ne sciante kiel, kvazaŭ ia nekonata energio kondukus lian menson reen al la pasintaj tempoj, li transportis sin, per la rememoro, al la malproksima peco de sia vivo, kiam li forvojaĝis Judujon; tiam, per la okuloj de la imago li revidis tiun scenon, kiel li, pro sia rigoreco, senkompate sklavigis malfeliĉan junulon. Efektive, ankaŭ tiu junulo estis nomata Saul, kaj nun al la senatano turmentis la cerbon amaraj duboj, inter tiu Saul, emancipita de liaj amikoj, kaj la persono de Plinio, kiun lia opinio ĉiam tenadis en luma rondo el amo kaj bonvolo.

Pardoni?

Kaj la penso de la senatano longe restis implikita en amara, afliktanta meditado dum tiuj turmentaj, treniĝantaj minutoj. Tio estis eble unu el la maloftaj fojoj dum lia vivo, ke lia cerbo hezitis, timante faligi la severecon de sia juĝo sur la kapon de tre kara filo.

Sed, tirante sin el tiu kelkminuta apatio, li per decida tono ekkriis:

Anna, la Nazareta profeto certe estis dia figuro ĉi tie, sur la Tero! Sed mi estas homo kaj bezonas novajn fortojn por ekzistado ekster mia epoko... Mi volas pardoni, sed ne povas... Mi volas juĝi pri ĉi tiu afero kaj ne scias, kiel tion fari... Mi tamen ja scios decidi pri la solvo de ĉi tiu korpremanta problemo! Mi ĉion eblan faros, por observi la instruojn de via majstro, tenante min en silento, ĝis mi konos la veran kulpulon; tiam mi penos ne juĝi kiel la homoj, sed mi petos tiun dian justecon montriĝi, helpante miajn pensojn kaj lumigante min pri miaj agoj...

Kaj, kvazaŭ repreninte sian kutiman energion por la bataloj de la vivo, la maljuna patricio decide diris:

Nun ni zorgu pri la vivo laŭ ĝia dolora realeco...

Li portis la kadavron de Agripo sur la liton kaj, rekomendinte al la servistino prepari la spiriton de lia filino kaj subteni ŝian koron en tiu dolora momento, li malfermis la pordojn de la ĉambro kaj petis la ĉeeston de ĉiuj domaj servistoj; poste, li konigis la aŭtoritatulojn pri la okazintaĵo kaj samtempe komencis rigoran enketon, por trovi la krimulon, kvankam tiaspeca fakto estis rigardata kiel io tre ordinara dum la turmentaj tagoj de la tiama Romo sub la regado de Domicio Nerono.

Kelkaj servistoj deklaris, ke ili vidis Plinion kun sia frato dum la nokto, sed la parolo de la senatano nuligis iliajn informojn per la aserto, ke la frato de la viktimo foriris dum la tago, direkte al la haveno de Massilia.

Saul estis do la ĝusta homo, por klarigi la aferon, kaj, jam antaŭ ol efektiviĝis la funebra ceremonio, la senatano opiniis sin prava, kredante lian kulpon, laŭ ties strangaj elturniĝaj paroloj kaj aludoj, kiuj ne kontentigis la postulojn de la psikologia esplorado de Publio. Liaj asertoj kaj duonparoloj ne akordis kun la kategoriaj certigoj de Anna, kies verdiremon li bone konis. Ĉe kelkaj punktoj de siaj informoj li neis, ke li estis en la ĉambro de Agripo, kaj jam pro tio la senatano tuj konkludis, ke li mensogas.

Plinio ne estis ja trovita: oni ricevis nur la nedetalan sciigon pri lia forvojaĝo al Massilia, kio fakte okazis en la sama nokto de la tragedio, post la decida kverelo kun la frato, en la Aventina palaco. En kompanio de Aŭrelia li do iris Gallujon en luksa galero, tra la kvietaj akvoj de la iama "mare nostrum".

Sed la senatano deziris nur aŭdi pli bone la konfidencojn de sia filino, por elpremi la finan konfeson al tiu malnoblulo, kiun Flaminio emancipis kaj pri kies kulpeco li jam ne dubis.

Li do faris disponojn, por ke la filo de lia neforgesebla amiko ricevu plej diskretan funebran ceremonion, kiun Saul senhonte kuraĝis ĉeesti kun la tuta venena sereneco de sia abomena spirito.

Sub la pereiga efiko de mortigaj venenoj, kiujn Ateja, la perfida servistino, por tio pagita de Aŭrelia, krime almiksis al ĉiuj kosmetikoj uzataj de ŝia mastrino por flegado de la haŭto kaj okulharoj, la fizikaj suferoj de Flavia Lentulia estis nun serioze pli gravaj; al tio aldoniĝis ŝia terura morala situacio ĉe la dolora okazintaĵo kaj ŝia dispremiteco pro afliktantaj duboj.

Ŝia infanjara lepro ŝajnis revivanta, ĉar ŝia korpo denove kovriĝis per doloraj ulceroj kaj la okuloj aspektis kvazaŭ trafitaj de ia kruela malsano.

Tri tagojn post la funebra ceremonio de Agripo, Publio Lentulus, profunde kortuŝita, aŭdis ŝian doloran raporton, kun plej granda atento, plena de amo kaj intereso. Post tiu detala raporto de la filino, kies ĉagrenoj de edzino krevigis lian koron, la maljuna senatano petis, ke Saul estu denove pridemandata en lia ĉeesto; sed, sendinte servistojn por venigi la emancipiton de Flaminio, li estis konsternita de alia surprizo. Respondinte la privatajn demandojn de Publio Lentulus, jam antaŭ ol okazis tiu ceremonio, Saul de Ĝioras klare komprenis ties mensan sintenon kontraŭ li kaj konkludis, ke li ne povas trompi la psikologian takton de la maljuna senatano.

Du tagojn post la funebra ceremonio, la iama sklavo, kun ekscitita, maltrankvila spirito, iris konsulti Arakson, en ties naŭza kaŝejo sur la monteto Eskvilino.

Konsiderante lian divenkapablon, kiun efektive ekspluatis malicaj fortoj de la nevideblaj regionoj, alligitaj al ties pereiga monavidemo, Saul sincere kredis la supernaturan kunhelpon de la magiisto, kaj rimarkis, ke la divenisto lin akceptas kun sia ĉiam mistera flegmo. Sian grandegan monujon, ŝvelintan de moneroj, li tre videble elmetis, kvazaŭ por montri al Arakso siajn riĉajn rimedojn, por la akiro de la talismano, kiu portos al li la feliĉon.

Konstatinte lian malavaran humoron, la maljuna sorĉisto, kies vizaĝon la tempo ŝrumpigis, superŝutis Saulon per ridetoj de ambicia, enigma bonvolo, kaj laŭŝajne esploris lian teruritan, malkvietan rigardon per siaj moviĝemaj kaj penetrantaj okuloj.

Arakso - ekkriis Saul per preskaŭ peteganta voĉo -, mi estas laca atendadi la amon de la virino, kiun mi adoras! Mi estas afliktita kaj premata de zorgoj... Mi bezonas serenigi miajn pezajn ĉagrenojn. Aŭskultu min! Mi volas el viaj manoj ricevi la feliĉotalismanon por mia malprospera amo!

La maljuna divenisto dum kelke da minutoj tenadis la kapon inter la manoj, en tute propra maniero, kaj poste respondis per preskaŭ neaŭdebla voĉo:

Sinjoro, la voĉoj de la nevidebla mondo diras al mi, ke viaj suferoj ne venas de nekomprenata kaj senespera amo...

Sed la emancipito, kiu spertis la plej akran konsciencriproĉon, ĉar li forprenis la vivon de amiko kaj bonfarinto en plena florado de la juneco, interrompis lian parolon kaj tranĉe ekkriis:

Kiel do vi kuraĝas kontraŭdiri min, abomena

sorĉisto?

Sed, kun stranga brilo en siaj malkvietaj okuloj, Arakso rapide rebatis:

Ĉu vi do opinias min abomena sorĉisto? Tamen eĉ tiel mi min ne detenas kaj diras ja la veron, kiam la vero al mi konvenas.

Nu, mi ripetas, kion mi diris! Sed, al kiaj misteraj veraĵoj vi aludas per viaj neprecizaj asertoj? - demandis la emancipito forte ekscitita.

Vere, mia amiko - diris la magiisto kun malbonsigna sereneco -, se vi estas tiel konsternita, tio okazas nur tial, ke vi estas krimulo. Vi malvarmsange murdis bonfarinton kaj amikon, kaj la konscienco de la maliculo timas la manon de la Justico.

Silentu, hundo! Kiel vi do tion eksciis? - ekkriis Saul tre ekscitita, samtempe tirante ponardon el inter la faldoj de sia mantelo.

Kaj, paŝante kontraŭ la sendefendan maljunulon, li aldonis kun kaveca voĉo:

Ĉar viaj okultismaj konoj havigas al vi sciojn pereigajn por la aliula trankvileco, ankaŭ vi devas malaperi!

Arakso komprenis, ke tiu estis decida momento. Tiu flama viro ja estus kapabla mortigi lin per unu sola frapo. Rapide mezurinte la situacion kaj disvolvante sian tutan ruzecon, por konservi sian vivon, li apenaŭ montris hipokritan kaj indulgan rideton, kaj diris:

Pa, pa, mi parolis la veron nur por tio, ke vi povu taksi mian spiritan potencon, ĉar, se vi tion deziros, mi povos tuj doni al vi la bezonatan talismanon. Ĝin posedante, vi estos profunde amata de via preferata virino... Per ĝi vi alligos la plej intimajn sentojn de tiu virino, kiun vi adoras kaj kiu tiam faros vin feliĉa por la tuta vivo. Koncerne la duan aferon, vi ne estas la unua, kiu forprenis la vivon de iu homo, ĉar ĉiutage venas al mi klientoj en via situacio. Cetere, inter ni devas ekzisti granda reciproka konfido, ĉar jam de pli ol dek jaroj vi estas mia kliento.

Aŭdinte liajn bonsentajn, serenajn vortojn, la emancipito de Flaminio rekaŝis la armilon, konsiderante novajn perspektivojn de feliĉo kaj tute konsentante kun la divenisto; ĉi tiu, invitite lin eksidi, okupis lian atenton dum pli ol unu horo, priskribante faktojn identajn al tiuj, okazintaj al Saul, kaj teorie pruvante la efikecon de siaj miraklaj amuletoj. La konversacio fluadis bonorde, kaj dume Saul petis la tujan liveron de la talismano, ĉar li deziris provi ĝian efikon en tiu sama tago; ĉe tio Arakso komplezeme respondis:

Via talismano estas preta. Mi povas liveri al vi tiun altvaloraĵon en ĉi tiu minuto; tio dependas nur de vi mem, ĉar vi devos trinki la magiaĵon, kiu havigos al vi la spiritajn kondiĉojn, postulatajn de la entrepreno.

Saul tute ne kontraŭstaris la altrudojn de la maljuna Egipto, kiu tiel faris groteskajn, misterajn manovrojn, kaj eniris en ĉambron ornamitan per diversaj strangaj simboloj, al li tute nekonataj.

Arakso ludis la plej sugestiajn teatraĵojn. Sur la ordinaran togon de Saul li metis larĝan tunikon, egalan al tiu, per kiu li mem estis vestita, kaj, post afektaj gestoj de ia nekomprenebla magio, eniris en sian malgrandan laboratorion, kie li prenis boteleton da forta veneno dirante al si mem:

Vi tuj ricevos la talismanon plej konvenan al vi en tiu ĉi mondo...

Li verŝis kelke da gutoj de la danĝera trinkaĵo en pokalon da vino, kaj kun larĝaj teatrecaj movoj, kvazaŭ plenumante ian nekonatan riton, ĝin donis al Saul por trinki, kaj daŭrigis la saman ridindan gestadon, kiu estis ja la pitoreska, terura esprimo de stranga magio de morto.

Englutinte la vinon kun la plej bona intenco ricevi la amuleton de sia feliĉo, la danĝera emancipito eksentis, ke liaj membroj malstreĉiĝas sub la potenco de ia nekonata, detrua forto, ĉar al li mankis la voĉo mem, por ke li vortigu siajn plej internajn emociojn. Li volis krii, sed vane; ankaŭ senutilaj estis ĉiuj penoj, kiujn li faris por stariĝi. Iom post iom liaj okuloj morte senbriliĝis, kvazaŭ nebuligitaj de ia densa, nedifinebla ombro. Li deziris kraĉi sian malamon kontraŭ la murdinta magiisto, defendi sin kontraŭ tiu angoro, kiu sufokis al li la gorĝon, sed la lango estis rigida kaj ia penetranta malvarmo invadis liajn vivorganojn. Lasinte la kapon pendi sur la kubutojn, apogitajn al la granda tablo, li komprenis, ke la fulmobata morto nuligas ĉiujn fortojn de lia organismo.

Arakso trankvile fermis la ĉambron, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj revenis en la butikon, kie li diligente servis sian multenombran klientaron, sen rompo de sia ordinara sereneco.

Sed antau la noktiĝo li eniris en la funebran ĉambron kaj, malpleniginte la monujon de la kadavro, silente metis ĝian enhavon inter siajn abundajn provizojn de avarulo.

Post la dek-unua vespere, kiam la urbo dormis, la maljuna sorĉisto de la monteto Eskvilino sin miksis inter la sklavoj, kiuj faris la noktan transportadon, puŝante manĉareton, kie kuŝis granda pakaĵo.

Post longa irado li atingis la ĉirkaŭaĵon de la Forumo, inter la Kapitolo kaj la monteto Palatino, kaj tie li ripozis ĝis la lasta kvarono de la nokto; tiam li delasis sian ŝarĝon ĉe la malluma angulo de la strato kaj trankvile revenis por dormi, kiel ĉiunokte.

Matene la kadavro de Saul estis facile indentigita; ankoraŭ serĉante la emancipiton por klarigoj, la senatano ricevis la surprizon de tiu sciigo; tiam konsternita ĉe la komplika mekanismo de la Dia Justeco, li demandis sin mem pri la motivoj de tiu neantaŭvidita, stranga morto, kaj sian propran konsciencon li demandis, ĉu Saul ne estis unu el tiuj krimuloj, tuj punitaj de la leĝo de la kompensoj, sur la senfina vojo de la destinoj.

Lia koro, pli ol iam antaŭe, inklina al la esplorado de la profundaj filozofiaj demandoj, dronis en ia abismo de konjektoj, rememorante la rekomendon de la Spirito de Flaminio kaj la noblajn lecionojn de Anna, kiuj sin apogis sur la Evangelio: li plej volonte penadis solvi la problemon pri la pardono kaj la kompatemo. Dezirante kontentigi sian konsciencon per agoj de la praktika vivo, li ĉe tiu okazintaĵo pensi rompi siajn tradiciojn kaj kutimojn, kaj, irinte al la domo de tiu viro, kiu atencis kontraŭ la vivo kaj la honoro de liaj gefiloj, ordonis, ke ĉio estu farita, por ke ne manku dececo kaj respekto ĉe ties funebra ceremonio. Kelkaj fidindaj sklavoj kaj servistoj havis instrukciojn por solvi ĉiujn problemojn rilatajn al la ne finitaj negocoj de la mortinto; kaj, kunhelpante tiun ceremonion, Publio Lentulus estis kontenta, ke li venkis sian personan antipation kaj ankaŭ honoris la memoron de Flaminio.

Preninte loĝejon kun sia nova kunvivantino en Avenio, Plinio Severus estis informita de amikoj pri la tragedio okazinta en Romo, en la nokto, kiam li forvojaĝis, kaj ankaŭ pri la malagrabla suspekto, pendanta super lia kapo. Profunde tuŝita ĉe siaj sentemaj fibroj kaj rememorante sian fraton, kiu tiel ofte donis al li la plej altan montron de amikeco, li deziris reveni, por tute klarigi la aferon kaj venĝi la morton de Agripo; sed, moliĝinte inter la brakoj de Aŭrelia kaj timante la juĝon de la maljuna senatano, respektata kvazaŭ patro, kaj, krom tio, sub la suspekto, kiun ĉe li naskis la sciigo pri la neklarigebla malsano de la edzino, li senenergie daŭrigis plu sian nekompreneblan vivadon, tra Avenio, Massilia, Arelate, Antipolo kaj Nico, penante dronigi en ebriigaj plezuroj la pezajn ŝarĝojn, pri kiuj li respondis.

Apud Aŭrelia la vivo de la oficiro dum tri jaroj fluadis en kondamninda trankvileco, sed unu tagon li ricevis la doloran surprizon trovi sian perfidan, nesenteman kunulinon inter la brakoj de la muzikisto kaj kantisto Sergio Aceronius, kiu alvenis Massilian kunportante la bruajn amuzojn de la ĉefurbo de la Imperio.

En tiu tago de sia amara ekzistado, la filo de Flaminio kun armilo en la mano sin ĵetis kontraŭ la perfidan virinon, decidinte meti finon al ŝia krima, diboĉa vivo. Sed, ĉe la momento de sia venĝo, li pripensis, ke la murdo de iu virino, kvankam ŝi estas diable malica, ne devas partopreni en lia vivo; kaj li ankaŭ opiniis, ke lasi ŝin iri plu sur la malglata vojo de siaj kruelaĵoj, estas la plej bona venĝo de lia perfidita, malfeliĉa koro.

Li do por ĉiam forlasis tiun malĉastan virinon, kiu poste, en Antium, estis mortigita de la sangsoifa ponardo de Sergio: ĉi tiu ja ne toleris ŝian malfidelecon kaj obstinon en la krimo.

Vidante sin sola, Plinio Severus amare pripensis la kriantajn erarojn de sia vivo. Li revidis pasintecon, plenan de riproĉindaj frivolaĵoj kaj frenezaj agoj. Preskaŭ malriĉa, li opiniis sin tro neinda pro reveni Roma socio, kie li tiel ofte briladis dum sia juneco, donante sin al malavaraj, feliĉaj aventuroj.

La senatano vane faris al li amikajn alvokojn. Kun sia honorsento vekita de la doloraj instruoj de la propra destino, la oficiro, helpata de kelkaj Romaj amikoj, preferis klopodi por sia rehonoriĝo en la urboj de Gallujo; tie li longajn jarojn restadis, silente, severe laborante por la releviĝo de sia nomo ĉe la parencoj kaj pli intimaj amikoj.

Jam matura, en la aĝo de la profundaj pripensoj, kaj for de siaj plej karaj estuloj, forte li devis penadi por sia rehonoriĝo.

Kun sia rigida spirita strukturo, la maljuna senatano brave rezistis al la tre akraj batoj de la destino. Farante el la ĉiutaga batalado la plej bonan vojon de instruado, li vidis, sen malkuraĝiĝo kaj senfareco, la fluadon de la jaroj.

De post la tragikaj okazaĵoj, kiam Agripo kaj Saul mistere perdis la vivon, nun, kiam la edzo ŝin definitive forlasis, al Flavia Lentulia estis la sano por ĉiam ruinigita. Sur la epidermo la efikoj de la venenoj de Ateja estis nuligitaj de la aplikitaj kuraciloj, sed la lumo de ŝiaj okuloj por ĉiam estingiĝis; afekciita kaj blinda, ŝi tamen trovis en la nobla koro de Anna la patrinecan amon, kiu al ŝi ne mankis ĉe tiaj doloraj cirkonstancoj de la vivo.

Spite al ĉio, la fizika strukturo de la senatano rezistis kontraŭ ĉiaj frapoj kaj malfeliĉaĵoj.

Inter liaj penoj, por ame prizorgadi sian filinon, kaj la politikaj laboroj, kiuj tenis ĉe si lian plej grandan atenton, liaj tagoj pasis plenaj de akraj bataloj, sed, kiel ĉiam, silentaj kaj malgajaj.

Lia spirito troviĝis nun el la plej firma kaj sincera humoro, por kompreni la sanktan esencon de la kristanismaj intruoj, kaj, en tia stato, lia koro envenis en la krepuskon de la maljuneco, kvazaŭ la ombrojn heligus mildlumaj steloj. En lia plejprofundo restadis neskuebla sereneco, sed en la materiala vivo bolis la tumulto de la klopodoj por la entreprenoj de lia tempo. Lia koro rezignaciis pri la doloraj, amaraj elreviĝoj de la destino, sed la superegan povon de la Imperio havis tirano, kiu devos fali, por la starigo de la rajto kaj de la familio; kaj tial, kune kun multenombraj amikoj, li sin donis al la subtila laborado de la interna politiko, celanta la detronigon de Domicio Nerono, kiu ne ĉesis sufoki la urbon per la naŭzaj spektakloj de sia abomena regado.

Kajo Pizono, Seneko kaj aliaj respektegindaj homoj de tiu tempo, pli ardantaj de patriotismo kaj de amo al la justeco, falis sub la krimaj manoj de la kronita fiulo; sed Publio Lentulus, kun aliaj samidealaj fratoj, kiuj laboradis, en la silento kaj en la ombro de la sekreta politiko, ĉe la militistoj kaj la popolo, atendis la morton aŭ la ekzilon de la tirano kaj la lumon de la estonteco; efektive, tiu lumo aperis dum la nedaŭra regado de Servio Sulpico Galbo, kiun, laŭ la esprimo de Tacito, ĉiuj konsiderus inda je la krono de la Imperio, se li ne estus ricevinta la sceptron.

VIII

ĈE LA DETRUADO DE JERUSALEM

Pli ol dek jaroj, silente amaraj, fluis post la jaro 58, en la ordinara vivo de la personoj de ĉi tiu historio.

Nur en 69 la porpaciga politiko de granda nombro da patricioj, inter kiuj Publio Lentulus, sukcesis definitive forpuŝi Domicion Neronon kaj ties abomenajn kruelaĵojn. Tamen la regado de Galbo daŭris malmultajn monatojn, kaj tiu jaro 69 vidis grandajn okazaĵojn en la vivo de la Imperio.

Sennombraj luktoj plenigis la urbon per teruro kaj

sango.

La serioza malpaco inter Oton kaj Vitelio dividis ĉiujn klasojn de la Roma familio en antagonismajn partiojn, kiuj en ekstrema grado sin reciproke malamis. Fine, la fama batalo apud Bedriako havigis la tronon al Vitelio, kiu komencis novan serion da kruelaĵoj en ĉiuj politikaj grupoj. Sed la interna politiko vigle staris en la ombro kaj streĉe kontroladis la situacion, por ne permesi, ke daŭru plu la ondo da ekstermado kaj malnobleco.

Vitelio tenis la regadon nur dum ok monatoj kaj kelke da tagoj, ĉar en tiu sama jaro 69 la legioj, servantaj en la Afrika teritorio, instigite de la lerta orientado de la homoj, kiuj forpelis de la regado Neronon kaj ties bandon, proklame elektis Vespazianon por la plej alta funkcio en la Imperio. Kontentigante la ambiciajn postulojn de ĉiuj civilaj kaj militistaj klasoj, la nova imperiestro, kiu ankoraŭ sur la batalkampo klopodadis pro la repacigo de la malproksima Judujo, estis triumfe akceptita sur la superegan postenon, kaj tiel komenciĝis la glora epoko de la Flavioj.

Vespaziano estis membro de tiu grupo da laboremaj patricioj, kiuj sen parado kunhelpis por la faligo de la tiranoj.

Persona amiko de Publio Lentulus, la imperiestro famiĝis, ne nur pro siaj militistaj venkoj, sed ankaŭ pro sia saĝa politika sperto, konstatita en Romo ekde la tumultaj tagoj de regado de Kaligulo.

Sub lia administra orientado, kelkatempe ĉesis la registaraj maldecaĵoj, ekestis nova periodo da kompreno pri la popolaj bezonoj, kaj, sur la vojo de liaj ekonomiaj- financaj planoj, la Imperio paŝis al la rehonorigaj tagoj de nova epoko.

Ĉiujn tiujn okazaĵojn Publio ricevis kun la apenaŭ sentata ĝojo, kiun al li ebligis liaj 67 jaroj da luktoj kaj akraj travivaĵoj. En la serena lumo de la maljuneco, liaj morala strukturo kaj fizika fortikeco estis ĉiam la samaj.

Esperante pli bonajn tagojn por la patriotismaj entreprenoj, li nun konsideris kiel utile uzitan la tutan tempon, en kiu li forestis de apud sia blinda filino, por kontribui al la laboroj por la kolektiva bono; kaj en tia spiritostato, kun kontenta konscienco pro la plenumita devo, laŭ sia maniero rigardi la aferojn, li iris al la palaco, obeante specialan alvokon de la imperiestro, kiu ofte petis la konsilon de siaj malnovaj samidealanoj.

Senatano - diris al li Vespaziano, en la kvieta intimeco de unu el la luksaj kabinetoj de la imperiestra loĝejo -, mi venigis vin, por ke vi helpu min per via tradicia aldoniteco al la Imperio, por la solvo de unu afero, kiun mi opinias plej grava. ()

Diru, respekteginda! - respondis Publio kortuŝita.

Sed la imperiestro, ĝentila, interrompis lian parolon:

Ne, mia kara, ni konversaciu laŭ nia malnova, iama intimeco. Ni dum momento flanken metu la etiketon.

Kaj vidinte, ke la lipojn de la senatano transkuris rideto de danko pro lia flua afabla parolo, li elvolvis plu la aferon, kiu lin okupis:

Vokite al Romo por la plej alta posteno, mi ne kuraĝis malobei la nediskuteblajn ordonojn, kiuj trudis al mi la plenumon de tiu granda tasko, kvankam mi devis lasi mian filon kun la ŝarĝo repacigi la ribelantan Judujon; tian laboron mi rigardos, dum mia tuta vivo, kiel mian plej utilan penon por la vivoforto de la Imperio sur la kampo de la elvolviĝo de ĝiaj gloraj tradicioj.

"Sed la sieĝo de Jerusalem jam tro longe daŭras, kio serioze kompromitas miajn ekonomiajn projektojn, laŭ la programo, kies efektivigon dum mia regado mi proponis al mi por la rebonigo de niaj financoj.

"Mi kredas, ke mia brava Tito bezonas konsilantaron el civiluloj, krom la militistaj asistantoj, kiuj lin akompanas ĉe la riska entrepreno; tial, mi ekpensis, ke ĝi konsistu nur el la plej intimaj amikoj, konantaj Jerusalemon kaj ties ĉirkaŭaĵon.

"Okaze de miaj unuaj laboroj ĉe la magistrate, mi

(*-1 Vespaziano estis en Romo tuj post sia proklamado. - Rim. de Emmanuel.

estis informita pri viaj klopodoj por administra reformo de Judujo, kaj do mi scias, ke vi restadis en Jerusalem antaŭ pli ol dudek jaroj.

"Estis do mia deziro, ke vi, kun aliaj malmultaj el miaj amikoj, akceptu la taskon pli bone orienti la militan taktikon de mia filo. Tito ja bezonas la politikan kunlaboradon de iu, konanta de la urbo la plej malgrandajn angulojn kaj la popolajn idiomojn, en tia grado, ke estu venkita tiu situacio, kiu fariĝas pli kaj pli premanta."

Publio dum momento ekpensis pri sia filino, kiu estas malsana, sed, memorante la absolutan aldonitecon de Anna, kiu per siaj zorgoj povus tute bone lin anstataŭi dum kelka tempo, li firme kaj energie respondis:

Mia estimata imperiestro, via alta parolo estas la parolo de la Imperio. La Imperio ordonas, kaj mi obeas, fierante, ke mi plenumas viajn ordonojn, kaj respondante al la noblaj impulsoj de via konfido.

Mi tre dankas! - treege kontenta diris Vespaziano, etendante al li la manon. - Ĉio estos pretigita en tia maniero, ke vi, kune kun du aŭ tri el miaj amikoj, forvojaĝu, plej malfrue, post du semajnoj.

Tiel okazis.

Post sia dolora adiaŭo ja la filino, kiu restis zorgata de la sindona servistino, en la Aventina palaco, la senatano enŝipiĝis en luksan galeron, kiu, ekirinte de Ostio, baldaŭ traveturis la maron, direkte al Judujo.

Kun dolora sereneco, la maljuna patricio denove spertis la travivaĵojn de la vojaĝo, kiun li faris dum sia rozokolora juneco, kiam, en kompanio de la edzino kaj la du infanoj, la feliĉo estis por li nekomprenebla. La eta figuro de Marko, lia malaperinta filo, ja kvazaŭ remontriĝis antaŭ liaj okuloj, envolvita en la lumo de ia brila, ĉarma vizio.

Unu tagon, en Kapernaum, instigita de la kalumniaj vortoj de Sulpicio Tarkvinius, li dubis la honoron de sia edzino, kaj poste, kredis, ke la forkapto de la infano rezultis el ŝia malfideleco; sed nun Livia estas absolvita pri ĉiuj siaj kulpoj, en la juĝejo de lia konscienco. Ŝiaj hejmaj sinoferoj kaj ŝia heroa morto en la Cirko estis la plej alta pruvo pri la plej granda pureco de ŝia koro. Dum tiuj momentoj de meditado, ŝajnis, kvazaŭ li revenis al la pasinteco, plena de akraj suferoj; li tamen implikiĝis en la peza ombro de la mistero penante relegi la paĝojn de tiu dolora ĉapitro de sia ekzistado.

En kiajn nesondeblajn, nekonatajn abismojn estis kondukita la infano, destinita por ĉiamigi lian nobelan praularon? Ŝajnis, ke liaj patraj emocioj denove ekbolas post tiom da jaroj kaj da familiaj suferoj.

Kvankam en lia animo ŝvebis la plej ĉagrenaj duboj, tamen la senatano, kun sia rigida morala strukturo, preferis kredi, ke Marko Lentulus estas murdita de ordinaraj maliculoj, sin donantaj al rabado kaj terurado, kaj tial jam neniam bezonos liajn patrajn zorgojn.

Tion li volis kredi, sed tiu vojaĝo aspektis al li, kvazaŭ ia elfosado de liaj plej karaj kaj korŝiraj rememoroj.

Ĉe vesperiĝo, en la milda lumo de la krepusko super Mediteraneo, ŝajnis al li, ke li ankoraŭ vidas Livian lulanta la infanon aŭ parolanta al lia koro per amaj, karesaj vortoj, kaj ankaŭ Komenion, la fidindan serviston, inter la subuloj kaj sklavoj.

Kune kun tri aliaj civilaj konsilantoj, li facile atingis sian celon; tiam, tiu malgranda rondo el intimuloj de la imperiestro tuj metis siajn servojn al la dispono de Tito, kiu afable akceptis kaj plensukcese praktikis iliajn opiniojn, venintajn de granda sperto pri la regiono kaj ties moroj.

La filo de la imperiestro estis grandanima kaj lojala por ĉiuj siaj samlandanoj, kiuj lin konsideris bonfaranto kaj amiko; sed kontraŭ siaj malamikoj Tito estis neesprimeble kruela.

Ĉirkaŭ lia arda, sentima figuro etendiĝis multenombraj legioj da soldatoj, kiuj furioze bataladis.

La sieĝo de Jerusalem, finiĝinta en la jaro 70, estis unu el la plej impresaj en la historio de la homaro.

La urbo estis sieĝita ĝuste tiam, kiam grandegaj amasoj da pilgrimantoj, venintaj el ĉiuj punktoj de la provinco, estis kolektiĝintaj apud la fama Templo, por la festo de la macoj. De tio rezultis la supermezura nombro da viktimoj kaj la tre akraj luktoj dum la memorinda rezistado.

Da mortintoj en la teruraj bataloj estis pli ol unu miliono, kaj la Romanoj faris militkaptitoj preskaŭ cent mil virojn, el kiuj, post elekto de tiuj servokapablaj, dek unu mil estis ekstermitaj de la venkintaj legioj, ĉe korŝiraj sangelverŝado kaj sovaĝaĵoj de la Romaj soldatoj.

La maljuna senatano sentis sin dispremita ĉe tiu naŭza buĉado, sed estis lia devo liberigi sian ligitan parolon, kaj plej brave lin sin donis al la plenumado de sia mandato.

Liaj opinioj kaj scioj ofte estis sukcese uzitaj, kaj tial li fariĝis intima konsilanto de la filo de la imperiestro.

Ĉiutage, kune kun amiko, la senatano Pompilio Krasso, li vizitadis la plej antaŭajn postenojn de la atakantaj fortoj kaj tiam konstatis la bonan efikecon de la nova orientado, kiun sekvis la milita strategio de liaj samlandanoj. La operaciestroj plurajn fojojn admonis ilin sin ne tro riski, sed Publio Lentulus montris neniom da timo kaj, malgraŭ sia granda aĝo, faradis detalajn topografiajn esplorojn de la fama urbo.

Fine, en la antaŭtago de la konkero de Jerusalem, oni jam batalis preskaŭ korpo kontraŭ korpon en ĉiuj enirpunktoj kaj de ambaŭ flankoj fariĝis en la malamikajn kampojn enpenetroj, ĉe kiuj okazis reciprokaj kruelaĵoj kontraŭ ĉiu, kiu havis la malfeliĉon esti kaptita.

Malgraŭ la zorgaj rimedoj, per kiuj ili estis gardataj, Publio kaj lia amiko, sekve de sia ĉiam montrata kuraĝo, falis en la manojn de kelke da kontraŭuloj, kiuj, rimarkinte iliajn vestojn de altranguloj de la Imperia Kortego, ilin tuj kondukis al unu el la ĉefoj de la fuzioza rezistado, en domego servanta kiel kazerno, proksime de la Turo Antonia.

Observante la scenojn de sangelverŝado kaj sovaĝeco de la tumultanta plebo, kiu antaŭ liaj okuloj ekstermadis multenombrajn Romanajn civitanojn, li rememoris la doloran tagon sur Kalvario, kiam la kompatema profeto el Nazaret mortis sur la kruco, ĉe la terura kriegado de la furioziĝinta popolamaso. Dum li iradis krude pelata, la maljuna senatano konsideris ankaŭ, ke, se tiu estis la momento de lia morto, li do devos heroe morti, kiel lia edzino mem, ofere al siaj principoj, kvankam fundamente diferencas inter si la regno de Jesuo kaj la imperio de Cezaro. La penso lasi Flavian Lentulian sen lia ama zorgado maltrankviligis lian animon; tamen li konsideris, ke lia filino havos, en la mondo, la noblan kaj konstantan sindonon de Anna kaj ankaŭ la materialan subtenon de lia riĉaĵo.

En tiu spiritostato, mirante pri la sinsekvo de la okazaĵoj, li iris longajn stratojn, plenajn de movado, krioj, insultoj kaj sango. Posedita de konsterno, Jerusalem mobilizis siajn lastajn fortojn, por eviti sian tutan disruiniĝon.

Post kelkaj horoj, elĉerpite de laceco kaj soifo, Publio kaj lia amiko estis kondukitaj en la malhelan kabineton de Juda ĉefo, kiu disdonis la plej malhumanajn ordonojn je turmento kaj morto kontraŭ ĉiuj arestitaj Romanoj, revenĝe al la kruelaĵoj de la malamiko.

Apenaŭ li vidis tiun maljunan Izraelidon kun karakterizaj trajtoj, Publio avide serĉis, per la penso, ian similan figuron en la arkivo de siaj plej profundaj kaj malproksimaj rememoroj; li tamen ne povis tuj identigi tiun homon. Sed la maljuna ĉefo fiksis sur lia sian ruzan rigardon kaj, farante spontanean geston de kontenteco, ekkriis kun flamanta malamo, montriĝanta ĉe ĉiu el liaj vortoj:

Senatanaj Moŝtoj - li akcente diris kun sarkasmo kaj naŭzo -, mi konas vin jam de multaj jaroj...

Kaj fikse rigardante Publion, li pike emfazis:

Honoras min precipe la ĉeesto de la fiera senatano Publio Lentulus, iama reprezentanto de Tiberio kaj de la lin sekvintaj imperiestroj en ĉi tiu provinco, persekutata kaj turmentata de la Romaj plagoj. Mi ĝojas, ke la fortoj de la destino ne konsentis, ke mi foriru en la alian vivon, post penplena maljuneco, ne venĝinte neforgeseblan insulton.

Alpaŝinte al la maljuna patricio, kiu forte surprizita lin rigardis, li impertinente demandis:

Ĉu vi ne rekonas min?

Sed la mieno de la senatano vidigis lian profundan fizikan konsumitecon ĉe tiu kruda provo de lia vivo; vane li rigardis la malfortikan, makiavelan figuron de Andreo de Ĝioras, nun kun alta influo ĉe la laboroj en la fama Templo, pro la riĉeco, kiun li sukcesis atingi.

Konstatinte, ke lin ne povis rekoni la arestito, kies ĉeesto lin pli interesis kaj kiu ĉiujn liajn demandojn respondis per senvorta nea gesto, la maljuna Judo sarkasme klarigis:

Publio Lentulus, mi estas Andreo de Ĝioras, tiu patro, kiun vi iam insultis per via troa fiera aŭtoritato. Ĉu vi nun memoras min?

La arestito kapjesis.

Sed, vidinte, ke lia trokuraĝa sinteno ne timigas la senatanon, la ĉefo de Jerusalem insistis furioza:

Kaj kial vi ne humiliĝas en ĉi tiu momento antaŭ mia aŭtoritato? Ĉu vi ne scias, ke mi povas hodiaŭ decidi pri via destino? Kial vi ne petas de mi kompaton?

Publio estis elĉerpita. Li rememoris siajn unuajn tagojn en Jerusalem kaj la viziton de tiu inteligenta, indignanta terkulturisto. Li penis rememori la ordonojn, kiujn li, kiel politikisto, donis, por ke la filo de tiu Judo revenu al la patra hejmo, sed ne memoris, ĉu li verŝis tiom da galo en tiun nerezignaciantan koron. Pro sia intima spirita humoro li decidis nenion diri al tiu kruela, ekzaltita homo; tamen, ĉe tiu impertinenteco, ne rezignante la malnovajn tradiciojn de fiero kaj vantamo, kiuj lin iam karakterizis, kaj kvazaŭ dezirante montri kuraĝon ĉe tiaj amaraj cirkonstancoj, li fine rebate diris energie:

Se vi opinias, ke vi ĉi tie plenumas ian sanktan devon, superan ol ĉia aparta kaj malpli digna sento, ne atendu peton pri indulgo pro tio, ke vi faras vian devon.

Incitite de la neatendita respondo, Andreo de Ĝioras kunŝovis la brovojn kaj ekpaŝis tien kaj reen en la vasta kabineto, kvazaŭ cerbumante pri la plej bona rimedo efektivigi sian teruran venĝon.

Post kelkaj momentoj da peza silento, kvazaŭ veninte al solvo konsenta kun liaj bestaj projektoj, li per kaverna voĉo vokis unu el la multenombraj gardistoj kaj ordonis:

Iru rapide kaj, komisie de mi, diru al Italo, ke li estu tie ĉi morgaŭ, frumatene, por plenumi iun mian ordonon.

Kaj dum la sendito eliris, li sin turnis jene al la du

kaptitoj:

- La kapitulaco de Jerusalem tuj okazos, sed mi oferos la lastan guton da sango de mia maljuneco, por ekstermi tiujn vipurojn, vian popolon. Via malbeninda raso venis satiĝi en la elektita urbo, sed mia venĝo falos sur vin, fieraj komisiitoj de la Imperio de la malpieco kaj krimo! Kiam la pordegoj de Jerusalem malfermiĝos, mi estos jam plenuminta mian nepran intencon!

Li eksilentis, kaj ĉe simpla gesto la du amikoj estis pelitaj en senluman, malseketan karceron, kie ili pasigis teruran nokton en doloraj konjektoj, interŝanĝante amarajn konfidencojn.

En la sekvanta mateno ili estis vokitaj por la ekstrema

provo.

Jam aŭdiĝis en la urbo la unuaj bruoj de la venkantaj Romaj trupoj, kiuj sin fordonadis al terurado kaj disrabado kontraŭ la humiligita kaj senarmila popolo. Ĉie virinoj kaj infanoj rapidis amase eliri el la urbo, meze de infera, korŝira kriegado; sed en tiun domegon kun dikaj ŝtonmuroj rifuĝis granda nombro da ĉefoj kaj batalantoj, por la lasta kontraŭstaro.

Publio kaj Pompilio estis kondukitaj en vastan ĉambron, ke kie ili povis aŭdi la kreskantan bruon de la venkanta imperia armeo, post dramaj, sangelverŝaj okazaĵoj kaj dum tiom da momentoj da teruro, rabado kaj lukto; sed tie, en tiu ampleksa, fortigita ĉambro, ilin ĉirkaŭis centoj da armitaj soldatoj kaj kelke da politikaj ĉefoj de la Izraelida rezistado, kiuj ilin rigardis kun fiera malŝato.

Ĉe la venka antaŭeniĝo de la Romanaj legioj, maltrankvileco kaj teruro posedis ĉiujn mienojn; tamen ĉiuj interesiĝis pri la du kaptitoj, gravaj personoj de la

Imperio, kvazaŭ tiuj estus la lasta objekto, ĉe kiu malamo kaj venĝo povus satiĝi.

Sed, por iom modifi tiun sendecidan situacion, Andreo de Ĝioras prenis la parolon kaj per stranga, terura voĉo, kiu tondris en la tuta domo, diris:

Sinjoroj, ni venas al la fino de nia senespera defendo, sed ni havas la konsolon gardi du grandajn ĉefojn de la malbeninda politiko de rabado de la Roma Imperio! Unu el ili estas Pompilio Krasso, kiu komencis sian karieron de politikisto en ĉi tiu malfeliĉa provinco, kie li malfermis longan periodon da teroro ĉe niaj kompatindaj samlandanoj! La dua, sinjoroj, estas Publio Lentulus, fiera komisiito de Tiberio kaj de la imperiestroj, poste regintaj, en la ĉiutempe humiligata Judujo; tiu, kiu sklavigis niajn ankoraŭ junajn idojn, starigis krimajn procesojn en ĉiuj partoj de la provinco, kaj el sia sinjora loĝejo en Galileo, levis ĝis la apogeo la timegon de niaj persekutataj kaj skurĝataj fratoj! Nu! antaŭ ol la fiaj soldatoj de la imperia disrabado nin kaptos kaj ekstermos, ni plenumu nian decidon!

Ĉiuj ĉeestantoj aŭdis lian parolon, kvazaŭ ĝi estus la superega ordono de iu ĉefo, kiun oni devas blinde obei.

La du senatanoj estis tiam ligitaj per pezaj feraĵoj al la ŝtipoj de torturo, sen ia libereco de la membroj; ilia movokapablo limigis sin je la okuloj silentaj kaj serenaj ĉe la ofero.

Nia venĝo - rekomencis la malamema Izraelido, klarigante - devas obei la ordon de la aĝoj. Unue, mortos Pompilio Krasso, ĉar li estas la pli maljuna kaj por ke la vantama senatano Publio Lentulus komprenu nian penon nuligi la fortikecon de lia malbeninda Imperio.

Pompilio longe rigardadis sian amikon, kvazaŭ lin angore, mute adiaŭante en la ekstrema momento.

Nikandro, ĉi tiu tasko koncernas vin - diris Andreo, turnante sin al unu el siaj sampartianoj.

Kaj, donante glavon al la fortika soldato, li aldonis kun profunda sarkasmo:

Eltiru al li la koron, por ke ĝin vidu lia amiko, kiu por ĉiam gardu en la memoro la hodiaŭan scenon.

La okuloj de la kondamnito ekbrilis de intensa angoro, kaj la vizaĝo palegiĝis, elmontrante la dolorajn emociojn, kiuj posedis lian animon. Tiam li kaj lia samsortulo interŝanĝis neforgeseblan rigadon.

En nemultaj minutoj Publio Lentulus ĉeestis tiun abomena operacion. La blankhara kapo de la ekzekutito antaŭen kliniĝis ĉe la unua glavobato, kaj el lia malgrasa torako estis perforte eltrancita la sanganta, ankoraŭ batanta koro.

Dum tio, la postvivanta senatano jam aŭdis la bruon de liaj venkantaj samlandanoj, kiuj alproksimiĝis, kaj ŝajnis al li, ke oni jam miksbatalas apud la pordoj de tiu tumulta bando da venĝemaj, krimaj homoj. La monstra sceno glaciigis de teruro lian spiriton, ĉiam optimistan kaj kuraĝan, sed ĉe tiu angora travivaĵo li ne perdis tiun fieran, rigidan teniĝon, kiun li al si mem altrudis.

Post la ekzekuto de Pompilio, kio estis plej rapide farita, ĉar ĉiuj alestantoj konsciis pri la terura situacio, ilin atendanta ĉe la venkintoj, Andreo de Ĝioras reparolis:

Miaj amikoj - li per kaverna voĉo blekis -, al la pli maljuna estas donita la humana puno de la morto; sed ĉi tiun favan patricion, kiu nin aŭdas, ni favoros per amara puno de vivo, en la tombo de liaj frenezaj iluzioj pri vantamo kaj fiero! Publio Lentulus, la iama sendito de la imperiestroj, devos ja vivi, sed sen la okuloj, kiuj klare vidis la vojon de lia senmezura egoismo super niaj grandaj malfeliĉoj! Ni lasos lin vivanta, por ke en la nigreco de sia nokto li penu vidi per la okuloj de la sklavoj, kiujn li piedpremis dum sia vivo.

Interne de la ĉambro pendis peza silento, kvankam estis aŭdataj, venantaj de ekstere, la piedfrapado de la ĉevaloj kaj la tintado de la armaĵoj, miksitaj kun la timiga bruego de voĉoj, kolerkriantaj ĉe la atako kaj ĉe la furioza rezistado de la lasta reduto.

Sed Andreo de Ĝioras ŝajnis ebria pro la plezuro de sia venĝo kaj, tenante la ekvilibron de spirito ĉe siaj kunuloj, en tiu tragika momento de la destino, energie ekkriis per sia ensorĉa, konvinka parolo:

- Italo, estas devo de viaj manoj la tasko farota en ĉi tiu momento.

El la densa kaj maltrankvila ĉeestantaro elpaŝis viro, laŭaspekte preskaŭ kvardekjara, kiu mirigis la senatanon pro siaj delikataj trajtoj de patricio. Iliaj rigardoj kruciĝis, kaj li kredis, ke li eltrovis en tiu animo ian strangan, nekompreneblan ligitecon kun la lia.

Italo? Ĉu tia nomo ne rememorigis al li ion el la lokoj najbaraj de lia neforgesata Romo? Kial tiu viro, evidente nobelsanga, tie bataladis ĉe la ribelantaj Judoj, venenitaj de malamo? Siaflanke, tiu sklavo, difinita de la superega voĉo de Andreo por la turmento, kvazaŭ inklinis al amo kaj kompato por tiu serena maljunulo, kies manoj kaj piedoj estis alkroĉitaj al la malhonora ŝtipo, kaj laŭŝajne hezitis, ĉu li devas, aŭ ne, plenumi la pereigan, kruelan ordonon de sia ĉefo.

Post kelke da minutoj, ĉe larĝa, malhela pordo aperis Izraelida militisto, portanta sur granda bronza pleto kurban inkandeskan lamenon el fero, kies akra pinto kuŝis inter karbardaĵoj.

Interesite rigardante la enigman figuron de Italo, kiu montris la plenan vivoforton de sia matureco, la senatano, en silento, ne povis kaŝi sian vidamon pri lia delikata kaj rekte staranta korpo. Sed Andreo, ĝuante la scenon kaj konstatinte la streĉan atenton de la kondamnito, tiris lin el tiu stato de konjektoj kaj admiro, kaj ironie parolis:

Nu, senatano, ĉu vi admiras la nobelan figuron de Italo? Eksciu, ke, kiel la patricioj permesas al si la lukson posedi Izraelidajn sklavojn, tiel ankaŭ la mastroj en Judujo ŝatas Romantipajn servistojn. Cetere, mi devas konsideri, ke estas ĉiam danĝere havi en la urbo tian sklavon, kiel ĉi tiu, pro tiu plago nomata patriciaro, hodiaŭ tro multenombra en la tuta provinco; mi tamen sukcesis ĝis nun tenadi ĉi tiun laboriston en la kamparo...

Publio Lentulus ne povus deĉifri la kaŝitan sencon de tiuj ironiaj vortoj kaj cetere li tie ne havis tempon por ia ajn esplorado de tio, kio fariĝis en lia animo. Li rimarkis, ke Andreo eksilentis, ĉar urĝis la efektivigo de la celata tasko, por ke la fatala lameno ne perdu sian blankardecon. Antaŭ multe da mirigitaj, senkonsilaj okuloj, kiuj ne sciis, ĉu ili sin turnos al la harstariga sceno aŭ al la brua penetrado de la soldatoj de Tito, en tiu momento rompantaj la barojn de la lasta reduto, la kruelegulo donis al Italo la teruran turmentilon.

Italo - li energie rekomendis - ĉi tiu minuto estas treege valora... Ni bruligu liajn pupilojn, por enfermi lin vivanta en tombo el eterna ombro.

Sed la kompatinda junulo, emociita kaj ploranta ĉe la turmento, kiun li devas plenumi per siaj propraj manoj, ŝajnis sendecida, hezitanta.

Sinjoro... - li murmuris per petega tono, ne sukcesante formuli ian kontraŭparolon.

Kial vi ŝanceliĝas? - tirane ekkriis Andreo, lin interrompante. - Ĉu estas necesa la skurĝo, por ke vi min obeu?

Tiam Italo prenis la lamenon kaj delikate alproksimiĝis al la kondamnito, kiu montriĝis plene rezignaciinta kaj animforta. Antaŭ ol venis la ekstrema momento, iliaj rigardoj renkotis unu la duan per vibroj de reciproka simpatio. Publio Lentulus ankoraŭ fiksis siajn okulojn sur lia figuro, kies plej karakterizaj trajtoj de senduba nobeleco preskaŭ forviŝiĝis ĉe la senkompataj krudaj laboroj; kaj tiel granda estas lia altiro al tiu junulo, kiun li je la lasta fojo rigardis en hela lumo, ke li ja neklarigeble rememoris sian malgrandan Markon, kiu, se ankoraŭ vivanta en tia malfavora medio, probable havus similan aspekton kaj saman aĝon.

La manoj de Italo, tremantaj kaj hezitantaj, alproksimiĝis al la lacekonsumitaj okuloj de la senatano, tiel delikate, ke tio estus prefere dolĉa kareso; sed la blankarda fero, rapide kiel fulmo, bruligis la fierajn, klarajn pupilojn de Publio kaj ilin por ĉiam enigis en mallumon.

Ĉe tiu momento la viktimo aŭdis inferan kriegadon, tondrantan en la tuta ĉambro. Neesprimebla doloro disradiis el la brulvundo kaj lin tre akre suferigis. Li jam nenion vidis, krom la densa mallumo envolvanta lian spiriton, sed perceptis, ke la venkintaj fortoj tro malfrue alvenis, por lin liberigi.

Meze en la kapturna kriegado, Andreo de Ĝioras ankoraŭ alproksimiĝis al la kondamnito kaj flustris al li en la orelon:

- Mi povus mortigi vin, fia senatano, sed mi volas, ke vi plu vivu. Mi nun al vi malkaŝos, kiu do estas Italo, tiu, kiu vin fine difektis...

Sed forta glavofrapo de Romana legiano teren faligis senkonscia la maljunan Izraelidon, dum trafa ponardpiko vundis Italon, kiu, posedita de konsterniteco, rulfalis ĉe sia viktimo, kies piedojn li ĉirkaŭprenis en signifoplena maniero, kvazaŭ per lasta adiaŭo.

Amikaj voĉoj tiam envolvis Publion Lentulus, en tiu tumulta atmosfero. Liaj piedoj kaj manoj estis tuj malligitaj, kio redonis al li la leberecon de movoj, dum aliaj legianoj forportis la kadavron de Pompilio Krasso, senigitan je la koro, naŭzan ateston de sangverŝa sovaĝeco.

Post kvietigo de la unuaj tumultoj kaj tenante la plej afliktajn dubojn pri la kovritaj vortoj de sia nepardonema malamiko, Publio Lentulus, antaŭ ol iri per la brakoj de siaj kamaradoj al la ĝenerala komandejo, por tie ricevi la unuan kuracadon, rekomendis, ke oni plej respekte traktu la kadavron de Italo, kuŝantan apud amaso da sangantaj korpoj; ĉe tio diris al li unu el liaj amikoj:

Senatano, antaŭ ĉio, ne forgesu vian staton, kiu postulas de ni ĉiuj la plej urĝajn zorgojn.

Kaj, kvazaŭ dezirante instigi la vunditon al propramova klarigo pri sia intereso por la mortinto, li delikate akcentis:

Ĉu tiu ne estis la junulo, kiu vin submetis al la terura turmento?

Ĉe tiu neatendita demando kaj bezonante pravigi sian teniĝon antaŭ la lin aŭdantaj sampatrujanoj, Publio respondis per korŝira tono:

Vi eraras, miaj amikoj. Tiu viro, kies kadavron mi nun ne vidas, estis nia samlandano, kiun antaŭ longe malliberigis la venĝema furiozeco de potenca sinjoro en Jerusalem... Atentu liajn nobelajn trajtojn, kaj vi ja konsentos kun mi!

Kaj dum li foriris, subtenata de siaj amikoj, por ricevi tujan, nepre necesan kuracadon, li kredis, ke per tiuj vortoj li plenumis devon, ĉar misteraj voĉoj parolis al lia koro pri tiu milda rigardo, kiu je la lasta fojo sidis sur liaj okuloj.

Dum pluraj tagoj Jerusalem kuŝis sub la regado de la disrabado kaj tumulto, starigitaj de la imperiaj soldatoj, avidaj je plezuroj kaj ebriigitaj de la pereiga vino de la triumfo. Ĉiuj ĉefoj de la Izraelida rezistado estis arestitaj, por esti ekzekutitaj en Romo honore al la festoj, kiuj memorigos la venkon. Inter ili troviĝis Andreo de Ĝioras, kiu, resanigita post la ricevitaj vundoj, estis unu el tiuj, kiuj devos malaperi, por la plezuro de la festanta popolo en la ĉefurbo de la Imperio.

Post la ekstermado de dek unu mil vunditoj aŭ invalidaj kaptitoj, buĉitaj de la venkintaj legioj; post spektakloj, kiaj estis la detruo kaj disrabado de la majesta Templo, pri kiu Izrael kredis, ke ĝi vidas tie sian eternan, dian verkon, heredaĵon de ĉiuj generacioj de ĝia multenombra posteularo, revenis la densa amaso da venkitoj kaj venkintoj, ŝarĝitaj per rabitaj riĉaĵoj kaj mirindaj trofeoj, por parade montri, en Romo, ĉiujn ornamaĵojn de la venko, meze de tumultaj vibroj kaj triumfokrioj.

Per komforta, glate iranta galero vojaĝis Publio Lentulus, rezignaciinta en la densa nokto de sia blindeco kaj ĉirkaŭita de komplezemaj amikoj, kiuj ĉion faris, por malakrigi liajn moralajn suferojn.

Antaŭ ol alveni Romon, li ofte pripensis, kiel la plej bone li rekte parolos al Andreo, por elpremi al tiu la veron kaj kvietigi siajn dubojn pri la identeco de la Romantipa sklavo, kiu por ĉiam forprenis de li la netakseblan vidkapablon. Sed nun li estis blinda kaj, por efektivigi tian deziron, li devos fari komplikajn disponojn, petante la helpon de aliaj personoj; tial, li ankoraŭ ne trovis la plej bonan manieron aŭdi la Judon, ne vundante siajn tradiciojn de persona digno, kiun li ĉiam tenadis dum sia vivo de politikisto.

Ankoraŭ sendecida kaj akompanata de multaj politikaj kolegoj, li revenis en la Aventinan palacon, kie li dolore surprizis la koron de sia filino per tiu tragika, ŝiranta novaĵo - sia blindeco.

Anna, kvazaŭ ia frata anĝelo, brava fratino de ĉiuj malfeliĉuloj, sincera sekvantino de Kristanismo, afable atendis sian mastron, ĉe la flanko de Flavia, kiu ekkriis, posedita de nebridebla malespero:

Mia patro, mia patro, kia malfeliĉo!

Sed la maljuna patricio, kun sia optimismo, konsolis ŝian spiriton, saĝe asertante:

Filino, ne donu al vi la penon funde konjekti pri la problemoj de la destino. Ĉe ĉiuj okazaĵoj en la vivo ni laŭdu la superegajn decidojn de la Ĉielo; mi esperas, ke vi rekuraĝiĝos, ĉar nur en la nuna stato mi de hodiaŭ vivos ĉe vi, en ama reciproka konsolado! La destino mem, kontraŭ mia volo, forigis min de la ŝtataj laboroj, por ke mi de nun vivu nur por vi.

Ili tiam varme ĉirkaŭprenis unu la alian, kunfandiĝis per kisoj de sama malfeliĉo, dolĉaj vibroj de du animoj katenitaj al identaj suferoj.

Malgraŭ la necesa ripozo kaj la blindeco, kiu neebligis al li ĉian iniciaton, Publio Lentulus ne perdis la esperon ankoraŭfoje aŭdi sian nepardoneman malamikon, kaj por tio li atendis la tagon, tiun tagon, kies venon arde deziris la Roma popolo, por la grandiozaj festoj de la triumfo.

Estu reliefigite, ke la maljuna senatano, pro sia tute aparta stato, estis tuj kondukita al la urbo; sed la venkinto kaj liaj sennombraj legioj estis enirontaj en Romon laŭ ĉiuj pompaj ceremonioj de la triumfo, konforme al la multaj regularoj de la iama Respubliko.

En la difinita tago, la tuta ĉefurbo - ĉirkaŭe unu kaj duona miliono da homoj - atendis la belegajn festojn honore al la venko.

De la unuaj horoj de la tago komencis kolektiĝi ĉe la pordegoj de la urbo la venkintaj legioj, sen armiloj, vestitaj per delikataj silkaj tunikoj kaj ornamitaj per ĉarmaj laŭrokronoj. Trairinte la pordegojn de la urbo, inter la tondraj aplaŭdoj de la grandegaj popolamasoj, ili ricevis bonegan festenon, preziditan de la imperiestro mem kaj ties filo.

Tuj post la ceremonio en la senata Portiko de Oktavia, Vespaziano kaj Tito sin direktis al la triumfa Pordego. Tie ili faris oferon al la dioj kaj ekprenis la simbolojn de la triumfo dum la pompaj imperiaj festoj. Post tiu ceremonio ekmarŝis la longa irantaro, en kiu ja partoprenis Publio Lentulus; li havis la intuicion, ke li aŭdos la klarigan parolon de la kaptita ĉefo, kies kadavro, post la tiutagaj ekzekutoj, estis ĵetotaj en la akvon de Tibero, laŭ la observataj tradicioj.

Ankaŭ ĉiuj trofeoj de la sangverŝaj bataloj kaj ĉiuj venkitoj, en grandega nombro, vice iris unuj post aliaj, en tiu nepriskribebla festo.

Ĉe la kapo de la supermezura irantaro estis portata nekalkulebla kvanto da artaĵoj el pura oro, ornamitaj per rubandoj de tranĉaj koloroj; ilin sekvis multekostaj ŝtonoj, ne nur en mirbelaj kronoj, sed ankaŭ sur ŝtofoj, kiuj pro sia diverseco ĉarmis la rigardantojn; ĉiujn tiujn trezorojn portis junaj legianoj, vestitaj per tunikoj kun graciaj oritaj ornamaĵoj.

Tuj post la prezento de la trezoroj, konkeritaj de la venkinto, venis centoj da statuoj de la dioj, el eburo, oro, aŭ arĝento, de miriga grandeco. ()

Sekvante la diojn, iris armeo da plej diversaj bestoj, el kiuj distingiĝis multenombraj dromedaroj kaj elefantoj, kovritaj per frapante belaj gemoj.

Akompanis la bestojn la densa, morale frakasita amaso de la ordinaraj militkaptitoj, montrantaj siajn malgajajn rigardojn kaj mizeron, kaj penantaj kaŝi antaŭ la senkompata, malrespektema popolo la pezajn katenojn, kiuj ligis iliajn manojn.

Post tiuj ĉagrenitaj kaptitoj preterpasis, sur la ŝultroj de multenombraj soldatoj, tre lerte faritaj figuroj de la venkitaj kaj humiligitaj urboj, similaj al la nuntempaj alegoriaj veturiloj de la karnavalaj festoj. Vidiĝis reproduktaĵoj de ĉiuj detruitaj kaj disrabitaj urboj, de sukcesintaj bataloj, kaj eĉ la disruinigo de la kampoj, la renversiĝo de remparoj kaj la forkonsumantaj brulegoj.

Post tiuj figuroj, la riĉegaj militakiraĵoj el la venkitaj popoloj kaj konkeritaj urboj, precipe el Jerusalem, venis tre zorge portataj de la legianoj. Inter la frenezaj, senrespektaj aplaŭdoj de la popolo, ĉie dense staranta, preterpasis statuoj, reprezentantaj Abrahamon kaj Saran, kaj ĉiujn nobelsangajn anojn de la familio de David; sinsenkve iris ankaŭ ĉiuj sanktaj objektoj de la fama Templo de Jerusalem, kiel la Tablo de la Panoj de la Propono, farita el masiva oro, la trumpetoj de la Jubileo, la ora kandelingo kun sep brakoj, la religiaj ornamaĵoj de alta propra indo, la sanktaj vualoj de la Templo kaj, fine, la Leĝo de la Judoj, post ĉiuj materiaj militakiraĵoj,

(*) Kompreneble tiuj statuoj ne venis el Jerusalem; ili estis el la Romaj sanktejoj. - La Trad.

forrabitaj de la venkintaj fortoj. Ĉiuj objekto iris sur altprezaj, riĉe ornamintaj portiloj, sur la ŝultroj de la Romanaj legianoj, laŭre kronitaj.

Post la Juda Leĝo iris Simon, la malfeliĉa superega ĉefo de la rezistado de Jerusalem, akompanata de siaj tri plej gravaj helpantoj, inkluzive de Andreo de Ĝioras. Ĉiuj tiuj ĉefoj de la longa, persista rezistado surhavis nigrajn vestojn kaj solene paŝis al la ekzekuto, post sia elmontriĝo en ĉiuj festoj memorigaj de la triumfo.

Sekvis la belegaj, imponaj ĉaroj de la venkintoj. Post la rava preterpasado de Vespaziano, jen Tito, ebria de sia venko, en ia oceano da purpuro, silko kaj cinabroruĝo, simbolante Jupiteron mem.

Meze en la honorsekvantaro iris ankaŭ la blinda kaj malvigliĝinta senatano, jam ne pro la plezuro de la honoroj, sed pro la sekreta deziro aŭdi Andreon, antaŭ la tragika momento, kiam ties korpo ekbalanciĝos sur la ŝlima akvo de Tibero post la ekzekuto, inter la tondraj aplaŭdoj de la popolo.

Post la imperiaj ĉaroj de la venkintoj kaj ties plej intimaj amikoj iris la tuta armeo, kantante la venkohimnojn, dum ĉiuj stratoj kaj placoj, forumoj kaj portikoj, tersasoj kaj fenestroj, pliniĝis per nekalkuleblaj vidamaj homamasoj.

La irantaro solene moviĝis ekde la Triumfa Pordego ĝis Kapitolo. Multe da horoj estis uzitaj en la irado tra la torda vojo, ĉar la festo estis plenumata en tia maniero, ke ĝi portu sian brilon al la plej aristokrataj anguloj de la kvartaloj de la Roma patriciaro.

Ĉe unu momento, antaŭ ol supreniri la monteton, tiu tuta amaso haltis kaj la maltrankvilaj okuloj de ĉiuj sin turnis al Simon kaj liaj amikoj, liaj ĉefaj helpantoj en la rezistado de la fama urbo.

Kvankam blinda, sed kutimiĝinte al la tradiciaj normoj de tiuj memorigaj solenoj, Publio Lentulus komprenis, ke venis la ekstrema momento.

Pro la tre aparta stato de la senatano kaj opiniante, ke la aŭtoritato ŝuldas al li respekton, la imperiestro zorgis pri lia situacio ĉe la irantaro, rekomendante al sia filo Domiciano fari ĉiajn disponojn, kiujn Publio petos ĉe tiaj cirkonstancoj.

En tiuj momentoj, inter la fortaj vibroj de la popola ekzaltiteco, Simon estis skurĝata antaŭ la tuta Romo, ebria kaj triumfanta, dum Andreo de Ĝioras kaj liaj du amikoj estis kondukataj al la Mamertina Malliberejo, kie ili atendis sian ĉefon, post lia skurĝado, por la samtempa ekzekuto; iliaj kadavroj estis trenotaj laŭlonge de la Ĝemonia ŝtuparo () kaj, en la ĉeesto de la popolo, ĵetotaj en Tiberon.

Kun premata animo, sed decidinte realigi sian intencon, la senatano vokis la princon, al kies zorgado li estis konfidita, kaj al tiu li esprimis sian deziron private kaj sekrete paroli al unu el la militkaptitoj, pri kio li estis tuj kontentigita.

Domiciano respekte ekprenis lian brakon kaj, kondukinte lin en ĉambron de la teruraspekta malliberejo, ordonis venigi Andreon al izolita kaj sekreta ĉelo, laŭ la deziro de Publio; tuj kiam la kondamnito envenis, por esti eldemandata de la malnova senatano, li atendis, kune kun kelke da gardistoj, en proksima ĉambro, la finiĝon de la konversacio.

Troviĝinte unu fronte al la alia, la du malamikoj ricevis strangan senton de ĝenateco. Publio Lentulus jam

(*-1 Ĝemonia ŝtuparo: ŝtuparo, iranta de Aventino ĝis Tibero, laŭ kiu oni trenadis la korpojn de la kondamnitoj, tenatajn per hokoj, por ilin ĵeti en la riveron. - La Trad.

ne povis vidi lin, sed, kvankam liaj okuloj perdis ĉian emociopovon, ĉar la helaj, energiaj pupiloj estis por ĉiam bruligitaj, tamen lia rekte staranta figuro ja manifestis la movojn, kiuj regis lian animon.

Sinjoro Andreo - diris la senatano profunde kortuŝita -, kontraŭante mian kutiman konduton, mi mem okazigis ĉi tiun sekretan renkontiĝon, por forigi miajn dubojn pri viaj aludoj en Jerusalem, en la tago, kiam vi donis viajn kruelajn ordonojn kontraŭ mi. Mi nun ne volas detale pritrakti vian sintenon, sed nur informi vin, en ĉi tiu momento, kiam la Justico de la Imperio tenas en siaj manoj vian destinon, ke mi ĉion eblan faris por al vi redoni la arestitan filon, plenumante devon de humaneco ĉe via petego. Mi bedaŭras, ke miaj tro malfruaj ordonoj ne faris la deziratan efikon, kaj la rezulto estis, ke en via koro bolas tia forta malamo kontraŭ mi. Sed nun mi jam ne ordonas: blindulo, ĉe la doloraj kondiĉoj de sia vivo mem, ne povas trudi sian volon por iaj ajn necesaj klopodoj; mi petas nur vian klarigon pri la identeco de la sklavo, kiu min por ĉiam senigis je la vidado!

Ankaŭ Andreo de Ĝioras, malsana kaj tre grandaĝa, estis konsternita. Kortuŝita de la teniĝo de tiu humiliĝinta, malfeliĉa patro, kaj, en tiuj ekstremaj minutoj de sia vivo, ĵetante retrospektivan rigardon al siaj krimaj agoj, li emociita respondis:

Senatano Lentulus, la momento de la morto estas malsama ol ĉiuj ceteraj, kiujn la destino difinas al ni sur la supraĵo de ĉi tiu mondo... Eble tial mi sentas, ke mia malamo nun turniĝas en kompaton, nun, kiam mi komprenas vian akran suferon. De tiam, kiam mi estis arestita, mi ekzamenas la erarojn de mia krima vivo... Kvankam mi laboris en la Templo kaj vivis por la obeado al la Leĝo de Moseo, nur nun mi tamen konfesas, ke

Dio donas liberecon de agado al ĉiuj Siaj kreitoj, precipe al la pastroj; sed Li tuŝas ilian konsciencon en la momento de la morto, kiam nenio pli restas, ol la sinprezentado de la fiaskinta animo antaŭ tribunalo, kiun trompi per mensogoj aŭ korupti neniu povas! Mi sentas, ke estas jam tro malfrue por iri returne la vojon, ke ni povus korekti niajn erarojn; tamen ia nova sento instigas min tie ĉi paroli al vi kun la sincereco de la koro, kiu, forte skurĝata de la Dia juĝo, jam neniun povas trompi.

"Antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, via fiera severeco decidis la areston de mia sola filo kaj lin senkompate pelis en la galerojn; vian indulgon de politikisto por mia senprotekta spirito mi vane petegis... Sed el la galeroj mia malfeliĉa Saul estis sendita Romon, kie li estis malhonore vendita kiel sklavo al la senatano Flaminio Severus..."

Ĉe tiu momento, la blindulo, kiu atente kaj treege emociita aŭskultis, rekoninte, per tiu raporto, tiun, kiu turmentis lian filinon, interrompis la Judon, por demandi:

Flaminio Severus?

Jes; kiel vi, li estis senatano de la Imperio.

Profunde emociita pro la interligiteco de la doloraj faktoj, okazintaj al lia familio, kun la iama emancipito, sed bezonante ĉiujn siajn moralajn fortojn por sin regi, la senatano subpremis sian doloron kaj sin tenis plu en silento, dum la kondamnito daŭrigis:

Malgraŭ ĉio, Saul estis feliĉa... Li ricevis la liberecon, riĉiĝis kaj de tempo al tempo revenadis Jerusalemon, kie li helpis min prosperi. Sed mi devas sciigi vin, ke, malgraŭ la teksto de la Leĝo, kiun mi ofte predikadis kaj kiu ordonas al ni deziri al la proksimulo tion, kion ni deziras al ni mem, mi ne krucigis la brakojn ĉe via krima arbitro kaj ĵuris venĝon, kostu, kiom ĝi kostos; tial, en kvieta nokto, mi forrabis vian malgrandan Markon de via loĝejo en Kapernaum, kun la kunkulpeco de unu el viaj servistinoj: tiun mi poste devis veneni, por ke ŝi eble ne senvualigu la sekreton kaj ne baru mian nigran intencon, kiam via patra maltrakvileco proponis, en Jerusalem, premion de mil sestercoj al tiu, kiu informos vin pri la loko, kie troviĝas la knabeto... Vi certe memoras la servistinon Semele, kiu subite mortis en via domo...

Dum Andreo de Ĝioras elvolvis sian bedaŭrindan konfeson, kiu tuŝis la plej profundajn fibrojn de la senatano, ĉar ĉiu vorto estis ia stileto, kiu ŝiris lian koron, Publio Lentulus tro malfrue eksciis ĉiujn faktojn kaj rememoris la akrajn turmentoj n de Livia, kalumniita edzino kaj sindona patrino.

Sed, impresita de la prema silento, Andreo parolis

plu:

- Nu, senatano; obeante miajn riproĉindajn sentojn, mi forrabis vian infanon, kiu humiligita kreskis sub plej krudaj terkulturaj laboroj... Instigita de la satana plezuro humiligi malamikan Romanon, mi ruinigis lian intelekton, faciligis al li sin doni al plej abomenaj malvirtoj, ĝis mi atingis la apogeon de mia venĝo, nome nian neatenditan rekontiĝon! Sed nun mi staras fronte al la morto kaj vidas nin ambaŭ nur kiel malfeliĉajn patrojn... Mi ja scias, ke mi baldaŭ prezentos min antaŭ la tribunalo de la plej honesta Juĝisto, kaj, se tio estus al vi ebla, mi dezirus, ke vi havigu al mi iom da paco per via pardono!

Aŭdinte tiun amaran, korŝiran malkaŝon, la maljuna senatano de la Imperio ne sukcesus klarigi sian profundan doloron. Aŭskultante Andreon, li sentis impulsojn demandi pri sia filo kiel infano, pri ties tendencoj, pri ties aspiroj de junulo; li deziris tute sciiĝi pri ties laboroj kaj preferoj, sed ĉiu vorto de tiu maldolĉa konfeso estis puŝo de ponardo kontraŭ liajn plej noblajn sentojn. Kvazaŭ muta statuo de la malfeliĉo, li ankoraŭ aŭdis la kaptiton ripeti, preskaŭ plorante, sian peton, kiu tiris lin el lia turmenta vagado:

- Senatano - li insistis, malgaje petegante -, pardonu min! Mi volas kompreni la spiriton de mia Leĝo, malgraŭ la lasta momento! Pardonu mian krimon kaj havigu al mi forton, por ke mi prezentu min antaŭ la lumo de Dio!

Dum Publio aŭdadis lian petegantan voĉon, larmo de neesprimebla doloro ruliĝis el liaj malgajaj, senlumaj okuloj.

Ĉu pardoni? Sed, kiel? Ĉu ne li, Publio, estis la ofendito kaj la viktimo dum tuta ekzistado? Strangaj emocioj skuis lian animon, dum sennombraj plorĝemoj estingiĝis en lia sufokita gorĝo.

Antaŭ li staris la kruela kontraŭulo, kiun li afliktita serĉadis dum multaj sinsekvaj jaroj da malfeliĉo. Tamen, dum sia interna esplorado, li ankaŭ sciis kompreni siajn proprajn kulpojn, rememorante la ekscesojn de sia vanta fiero. Ankaŭ li tie troviĝis, kvazaŭ ia kadavro moviĝanta, en la densa mallumo. Por kio servis la honoroj kaj la senlima fiero? Ĉiuj liaj esperoj pri feliĉo estis mortintaj; ĉiuj liaj revoj disfumiĝis. Kvankam posedanto de granda riĉaĵo, li tamen ne vivos plu en la mondo, krom por kunporti la nigran ĉerkon de la dispecigitaj iluzioj. Malgraŭ tio, lia koro rifuzis la pardonon en la ekstrema momento. Sed tiam venis al lia menso Jesuo kaj ties doktrino de amo kaj kompato al la malamikoj. La Nazareta majstro pardonis ĉiujn siajn martirigantojn kaj instruis al siaj disĉiploj, ke la homo pardonu ĝis sepdekoble sep fojoj. Li rememoris ankaŭ, ke, pro Jesuo, lia senmakula edzino mortis en la malhonora cirko; pro Jesuo, Flaminio unu tagon revenis el la regno de la ombro, por inklinigi lin al pardono kaj kompato...

La eksteraj bruetoj komprenigis, ke la ekstrema momento de Andreo estas proksima. Simon mem, ŝaceliĝanta kaj sangokovrita sin direktis, post la skurĝado, al la malliberejo, kaj tiel finiĝis lia torturo.

Tiam, forpuŝante ĉiajn tradiciojn pri fiero kaj vantamo, Publio Lentulus sentis, ke en la plejprofundo de lia animo ŝprucas ia fonto da kristalklara akvo. Abundaj larmoj ekfluis sur liaj sulkiĝintaj, velkintaj vangoj en la senesprimaj orbitoj, el la mortintaj okuloj; kaj, kvazaŭ dezirante fiksi sur la malamiko la spiritajn okuloj n, por montri al tiu sian kompaton, li per firma tono diris:

- Vi estas pardonita...

Tuj reirinte en la apudan ĉambron kaj atendinte nenian respondon, li komprenis, ke venis la lasta momento de lia malamiko. Post kelkaj minutoj la kadavro de Andreo de Ĝioras estis trenita sur la Ĝemonia ŝtuparo por esti ĵetita en la silentan Tiberon.

La senatano nenion pli perceptis el la restantaj multenombraj ceremonioj en la Templo de Jupitero.

Nun, kiam komencis fali la ombro de la vespero, lumigis la irantaron, laŭ ordono de Tito, nekalkulebla nombro da torĉoj, fiksitaj de la sklavoj ĉe la kvardek elefantoj; sed la senatano, frakasita de siaj moralaj suferoj, revenis per portoseĝo al sia palaco sur la monteto Aventino, kie, pretekstante grandan lacecon, li enfermiĝis en sia privata ĉambro.

Palpante en sia nokto, li premis al la brusto la krucon, kiun lia edzino ricevis de Simeon kaj postlasis al li, kaj ĝin surverŝis per la larmoj de sia malfeliĉo.

En amara, dolora meditado, li tiam povis kompreni, ke Livia vivis por Dio kaj li por Cezaro, kaj tial ili ricevis malsamajn kompensojn sur la vojo de la destino. Kaj dum la jugo de Jesuo estis milda kaj malpeza por lia edzino, lia fiera koro estis katenita al la terura jugo de la mondo kaj dronis en siaj nekvietigeblaj doloroj, sen ia lumo, sen iaj esperoj...

IX

AMARAJ REMEMOROJ

Tuj post la doloraj okazaĵoj en la jaro 70 kaj laŭ la deziro de Flavia, la senatano ekloĝis en sia komforta domo en Pompejo, malproksime de la bruado de la ĉefurbo. Tie li povos sin pli bone allasi al siaj meditoj.

Tien do la maljuna politikisto transportigis sian tutan ampleksan arkivon kaj kunportis la plej karajn kaj gravajn rememorojn en sia vivo.

Du tre kleraj Grekaj emancipitoj estis dungitaj por skribi kaj legi, kaj tiel, en sia neaktiveco, li estis ĉiam plene informita pri la literaturaj kaj politikaj novaĵoj, okazantaj en Romo.

Dum tiuj foraj tempoj, kiam la homo ankoraŭ troviĝis tre malproksime de la altvaloraj bonaĵoj, kiujn portis la elpensaĵo de Gutenberg, la Romanaj manuskriptoj estis maloftaj kaj avide serĉataj de la intelektaj elitoj; preskaŭ ĉiuj eldonejoj disponis pri ĉirkaŭ cent inteligentaj sklavoj-skribistoj, kiuj faradis pli-malpli mil librojn ĉiujare.

Cetere, Publio kalkulis en Romo je multaj kaj sinceraj amikoj, de kiuj li ricevis en Pompejo sciigojn pri ĉiuj faktoj, fariĝintaj en tiu urbo, kiu forkonsumis liajn plej bonajn fortojn.

Ankaŭ ofte li ricevadis de sindonaj amikoj sciigojn pri Plinio Severus, kaj ĝojis pro la informoj pri ties nun digna konduto, ĉar, pro la meritoj akiritaj en Gallujo, Plinio estis, post la jaro 73, revokita, por servi en Romo; en la ĉefurbo, pro sia, kvankam malfrua, senmakula konduto, li havigis al si respektindan, reliefan pozicion, kaj sekvis la tradicojn de la patra honesteco ĉe la administraj postenoj de la Imperio.

Sed Plinio neniam pli penis revidi sian edzinon, nek tiun, kiun li, kvazaŭ instigita de la destino, devus konsideri kiel sindonan, kareseman patron, kvankam li ja konis la grandan malfeliĉon de siaj familianoj. En sia koro, la Romana eksoficiro ne flanken metis la penson reveni en la rondon de siaj karuloj; tamen li deziris tion fari, kiam li estos en tiaj kondiĉoj, ke li forpelos ĉiajn dubojn pri la granda peno, kiun li al si mem trudis, por sia revirtiĝo. Kvankam li daŭre supreniris, atingante konfidpostenojn dum la administrado de la Flavianoj, li tamen aspiris al pozicio kun pli alta morala reliefo, por ke liaj hejmanoj havu la certecon pri lia spirita reboniĝo.

Tiam kuradis la jaro 78 tra la kvieteco de la ĉarmaj pejzaĝoj de Kampanio. Dum Tibur estis stacio por kuracado kaj revigliga ripozo de la pli riĉaj Romanoj, Pompejo estis la urbo de tiuj pli sanaj kaj feliĉaj. Sur ĝiaj publikaj vojoj estis ĉiupaŝe trovataj la altvaloraj marmoraĵoj kaj la bongusto de la plej belaj konstruaĵoj, ekzistantaj en la aristokrata ĉefurbo de la Imperio. En ĝiaj luksaj temploj kunvenis brilaj kolektoj da edukitaj, kleraj patricioj, kiuj prenis loĝejon en la ĉarma urbo, plena de kantistoj kaj poetoj, apud Vezuvio, kaj lumigata de mirinda ĉielo, kiun inundis ridanta suno aŭ punktis mildaj steloj.

Nun Publio Lentulus treege ŝatis la simplan kaj konvinkan parolon de Anna, kiu maljuniĝis ĉe Flavia, kvazaŭ bela figuro el malnova eburo. Kiam ili distriĝadis, rememorante sian pasintecon en la fora Judujo, estis rimarkindaj liaj intereso, emocio kaj ĝojo en tiuj momentoj, en kiuj ŝi laŭdis la principojn de Kristanismo.

Dum tiuj triopaj agrablaj konversacioj, tuj post la vespermanĝo, ili pritraktis la personon de la Kristo kaj la belegajn konkludojn el lia doktrino; tiam, pro sia tute aparta stato, la senatano povis pli bone mediti pri la grandaj instruoj de la Evangelio, ankoraŭ fragmenta kaj preskaŭ nekonata, kaj rilatigi la noblajn, sanktajn principojn de Kristanismo al la persono de ĝia dia fondinto.

Multe da horoj, en la lumo de la steloj kaj karesataj de la vespera venteto, kiu estis kvazaŭ delikata blovo de ĉielaj inspiroj, tie restadis, sur la vasta teraso, tiuj tri homoj, sur kies vizaĝoj estis stampitaj iliaj spertoj.

Kelkafoje Flavia ludis per sia harpo melodiojn, kiuj ŝajnis ĝemoj de doloro kaj resopiro, kaj kiuj penetris en la patran koron, enabismiĝintan en siaj maldolĉaj rememoroj. La muziko de la blinduloj estas ja pli rafinita, pli pura, ĉar per ĝi parolas la plejprofundo de la animo, sen distriĝo de la emocioj tra la sentumoj.

Unu vesperon, laŭ sia multjara kutimo, jen tiuj tri homoj sur la ampleksa teraso de sia vilao en Pompejo, meze de siaj dolĉaj rememoroj.

Jam de pli ol sep jaroj preskaŭ ĉiuj iliaj konversacioj temis pri la Mesio kaj la pureco de lia superbela doktrino; tamen estis observata la necesa diskreteco, ĉar la adeptoj de Kristanismo ankoraŭ estis persekutataj, kvankam malpli kruele. Kia ajn ilia temo, tio ja estis ĉiam konversacioj de malsanaj kaj grandaĝaj personoj, kaj do ne vekis la intereson de la pli junaj kaj feliĉaj amikoj.

Post kelkaj rememorigoj kaj komentarioj de Anna pri la korprema posttagmezo sur Kalvario, la maljuna senatano asertis, konvinkita:

Sincere parolante, mi havas la certecon, ke Jesuo por ĉiam estos, en la mondo, la plej alta simbolo de konsolo kaj morala forteco por ĉiuj suferantaj, por ĉiuj malgajaj homoj!

"De la unuaj tagoj de mia fizika blindeco, mi penadas kompreni lian grandecon, kaj tamen mi ne sukcesas kapti la tutan amplekson de lia supereco kaj de liaj instruoj.

"Mi memoras, kvazaŭ ĝi estus hieraŭa fakto, la ĉarman krepuskon, kiam mi vidis lin je la unua fojo, sur la bordo de Tiberiado..."

Ankaŭ mi - diris Anna - ne povas forgesi tiujn belajn posttagmezojn, kiam ni, servistoj kaj suferantoj en Kapernaum, kolektiĝis sur la bordo de la granda lago, atendante la ravan plezuron de liaj paroloj.

Kaj, kvazaŭ ŝi rigardis per la okuloj de la imago la preterpasadon de siaj plej karaj rememoroj, la maljuna servistino daŭrigis:

La Majstro amis la kompanion de Simon kaj de la filoj de Zebedeo, kaj preskaŭ ĉiam per unu el iliaj ŝipetoj li, kompatema, venis aŭskulti niajn petojn...

Min plej mirigas - diris Publio Lentulus sub forta impreso - tio, ke Jesuo, kiom oni sciis, ne estis ia leĝisto aŭ pastro, kursinta iun homan lernejon; tamen lia parolo estis penetrita de ia dia graco. Lia serena, neesprimebla rigardo enprofundiĝis en ĉies animon, kaj lia dolĉa rideto vidigis la kompatemon de iu, kiu, plene posedante la veron, sciis kompreni kaj pardoni la homajn erarojn. Liaj instruoj, pri kiu mi ĉiutage meditadis, dum la ĵus pasintaj jaroj, estas novaj kaj revoluciaj, ĉar ili renversas ĉiujn antaŭjuĝojn pri raso kaj familio, kaj do ligas inter si la animojn per grada spirita ĉirkaŭpreno de frateco kaj toleremo. La ho ma filozofio neniam diris al ni, ke la afliktitaj kaj la pacamaj estas tiuj feliĉaj en la ĉielo; tamen laŭ liaj renovigaj lecionoj ni modifas la koncepton pri virto: en la okuloj de la suverena kaj kompatema Dio, sidanta en la Ĉielo, la virto troviĝas ne ĉe la plej riĉa kaj potenca homo en la mondo, sed ĉe la plej justa kaj pura, kvankam malaltklasa kaj malriĉa.

"Lia parolo, plena de kompato kaj mildeco, dissemis instruojn, kiujn nur nun mi povas kompreni, en la densa, malgaja ombro de miaj suferoj..."

Mia patro - demandis Flavia Lentulia tre interesita pri la konversacio -, ĉu vi vidis la profeton multe da fojoj?

Ne, filino. Antaŭ la nigra tago de lia malhonora morto sur la kruco, mi vidis lin nur unu fojon, kiam vi estis infano kaj malsana. Tio tamen sufiĉis, ĉar mi tuj ricevis el liaj senkomparaj paroloj plej altajn lecionoj n por la tuta vivo. Nur hodiaŭ mi komprenas liajn mildajn admonojn kaj venis al la konkludo, ke mia ekzistado estas ja perdita oportuno! Vere, jam en tiu tempo, lia profunda parolo diris al mi, ke, en tiu minuto de nia renkontiĝo, mi staras antaŭ la mirinda favora okazo, kiu decidus mian tutan ekzistadon, kaj, kun sia eksterordinara bonvolemo, li diris ankaŭ, ke mi povos profiti tiun okazon tiam aŭ post jarmiloj; mi tamen ne kapablis kompreni la simbolan sencon de liaj paroloj...

Ĉiuj admonoj de Jesuo sin bazis sur la pura, konsola vero - diris Anna, nun vivante en plena intimeco kun siaj mastro kaj mastrino.

Jes - diris Publio Lentulus, absorbita de siaj rememoroj -; mia persona observado pravigas min tute same kredi.

"Se mi aŭdus en tiu tago la admonon de Jesuo, mi eble evitus pli ol duonon de la amaraj provoj, kiujn la Tero destinis por mi... Se mi penus kompreni lian lecionon pri amo kaj humileco, mi persone estus irinta al Andreo de Ĝioras, kaj riparus la malbonon, kiun mi faris al li per la aresto de lia senkonscienca filo; tiel mi montrus al li mian individuan intereson, ne konfidante nur oficistojn, kiuj havis nenian prirespondecon... Gvidate de tiu intereso, mi facile trovus Saulon, ĉar al Flaminio Severus, en Romo, mi konfidencus tiun mian deziron je kompenso, kaj mi do evitus la doloran tragedion en mia vivo de patro.

"Se mi sufiĉe komprenus lian kariton, kia estis la resanigo de mia filino, mi pli bone konus la spiritan trezoron, kaŝitan en la koro de Livia; mi vibrus kun ŝia spirito en la sama fido, aŭ falus kune kun ŝi sur la abomenan arenon de la Cirko, kio estus dolĉa kompare kun la malrapide konsumantaj turmentoj de mia destino; mi estus malpli vantama kaj pli humana, se mi estus precize kompreninta lian lecionon pri frateco... "

Mia patro - diris la filino, penante malpliakrigi la vundojn de lia koro -, se Jesuo estas la saĝo kaj la vero mem, li do ja komprenis la motivojn de via konduto, ĉar li sciis, ke vi estas devigita de la cirkonstancoj obei tiun aŭ alian principon en via vio.

Mia filino - responde konsideris Publio -, el mia meditado dum la ĵus pasintaj jaroj, mi estas konvinkita, ke mi venis al la plej sendubaj konkludoj pri la amaraj problemoj de la doloro kaj de la destino...

"Hodiaŭ mi kredas, per la propra sperto, kiun la suferigaj laboroj en la mondo havigis al mi, ke ni mem kunhelpas por pliseverigi aŭ dolĉigi la krudecon de la spirita situacio ĉe la taskoj en ĉi tiu vivo. Konsentante nun la ekziston de iu Ĉiopova Dio, fonto de la tuta favorkoreco kaj de la tuta amo, mi kredas, ke Lia Leĝo estas la leĝo de la plej granda bono al ĉiuj kreitoj. Tiu leĝo de solidareco kaj amo devas regi ĉiujn estaĵojn, kaj, laŭ ĝiaj artikoloj, la feliĉo estas la determinismo de la Ĉielo por ĉiuj animoj. Ĉiufoje, kiam ni falas sur la vojon, favorante aŭ farante la malbonon, ni, per nia relativa libereco, nekonvene intervenas en la Leĝo de Dio, kaj faras do novan ŝuldon, kiun ni pagas elportante la pezon de la ĉagrenoj...

"Ne parolante pri miaj personaj agoj, kiuj faris pli akraj miajn kruelajn dolorojn, kaj rigardante Jesuon kiel peranton inter ni kaj Tiu, kiun lia profunda parolo nomadis Patro Nia, mi hodiaŭ longe pensas pri tio, ĉu mi ne eraris, kiam vi estis infano, movante lian favorkorecon per mia petego de patro, por ke vi ĝis hodiaŭ vivu en ĉi tiu mondo, por nia amo en la familia rondo!"

Flavia Lentulia kaj Anna, kiuj jam de multaj jaroj akompanadis la manieron de rezonado de la senatano, aŭdis liajn moralajn kokludojn, mirante la facilecon, kun kiu li sciis interakordigi la maldolĉajn lecionojn de sia destino kaj la principojn predikitajn de la Nazareta profeto.

Vere, mia patro - diris Flavia Lentulia post longa silento -, mi sentas kvazaŭ la Diaj fortoj decidis fortiri min de la mondo, konsiderante la grandajn dolorojn, kiuj atendis min sur la kalvaria vojo de mia malfeliĉa destino...

Jes - aldonis la senatano, interrompante ŝin -; mi ĝojas, ke vi komprenis. La vivo kaj la suferado instruas nin pli klare kompreni la planon de la Diaj decidoj. Antikvaj inicitoj en la misterajn religiojn de Egiptujo kaj Hindujo kredas, ke ni plurajn fojojn revenas sur la Teron, en aliaj korpoj!

Ĉe tiu momento la maljuna patricio faris paŭzon.

Li tiam rememoris siajn iamajn sonĝojn, dum kiuj, vidante sin kiel Publio Lentulus Sura, en vestoj de konsulo en la epoko de katilino, li blindigis per blankarda fero siajn opoziciantojn.

En lian menson enfluis ia torento da superbelaj, nekonataj konkludoj, kvazaŭ renovigaj inspiroj de la Dia Saĝo.

Sed, post kelkaj momentoj, kvazaŭ la horloĝo de la imago estus haltinta nemultajn minutojn, por ke la koro povu aŭskulti la galopan preterpasadon de la rememoroj en la dezerto de lia subjektiva mondo, li konsolita murmuris, tro malfrue konante la planon de sia amara destino:

- Hodiaŭ mi kredas, mia filino, ke la saĝa ĉiela potenco ja decidis vian morton, kiam vi estis ankoraŭ infano, por ke, liberigita el via karcero, vi pli efike prepariĝu por la rezignacio, la animforteco kaj la suferoj; sed tiun decidon mi eble antaŭhaltigis per mia silenta patra petego, kiun la Mesio el Nazaret rimarkis en la interno de mia fiera, malfeliĉa koro. Vi certe renaskiĝus iam poste kaj trovus la samajn situaciojn kaj la samajn malamikojn, sed vi havus pli fortikan organismon, por elporti la krudajn batojn de la surtera ekzistado.

"Ni do hodiaŭ rekonas, ke ekzistas ia superega kaj kompatema leĝo, kiun ni devas obei, ne enmiksante nin en ĝian mekanismon, kies pecoj estas favorkoreco kaj saĝo...

"Mi, kiu havis solidan organismon kaj fortan spiritan konstruon, sentas, ke en aliaj vivoj mi malbone kondutis kaj faris abomenajn krimojn.

"Mia nuna ekzistado devis do esti grandega ĉeno da senfinaj ĉagrenoj, sed mi tro malfrue vidas, ke, se mi ekprenus la vojon de bono, mi elaĉetus multegon da pekoj, faritaj dum la malluma, krima pasinteco. Nun mi komprenas la lecionon de la Kristo, kiel senmortan instruon pri humaneco kaj amo, pri karito kaj pardono, sekuraj vojoj, kondukantaj al ĉiuj konkeroj de la spirito, for de la malhelaj kampoj de suferado!"

Kaj rememorante sian sonĝon, kiun li iam rakontis al Flaminio, li finis, dirante:

La kulpelaĉetoj ne estus necesaj en la mondo, por la rafinado de la animo, se ni komprenus la bonon, farante ĝin per agoj, paroloj kaj pensoj. Konsentante, ke mi vere naskiĝis kondamnita al blindeco, en tia tragika maniero, mi tamen eble evitus tiun provon, se mi forlasus mian fieron, por esti humila, bona homo.

"Elmontraĵo de grandanimeco de mi aliigus la humoron de Andreo de Ĝioras kontraŭ mi; sed vere, malgraŭ ĉiuj netakseblaj admonoj el la Superaj Regionoj, mi tenadis plu mian egoismon, mian vantamon kaj mian kriman obstinadon en eraro. Mi do pligrandigis miajn abomenajn ŝuldojn ĉe la Dia Justeco, kaj ne povas esperi indulgon de la min atendantaj juĝistoj..."

La maljuna Publio Lentulus havis dolorlarmon sur la angulo de la estingiĝintaj okuloj; sed Anna, kiu atente aŭskultis liajn parolojn kaj opiniojn kaj kiu forte ĝojis, konstatante, ke la fiera senatano atingis, sur la kampo de la Evangelio, la plej ĝustajn konkludojn, al kiuj ŝi mem venis dum siaj meditoj de maljunulino, bonkore klarigis, kvazaŭ ŝiaj simplaj kaj firmaj asertoj sonus ĉe la momento oportuna por la konsolo de ĉiuj:

Senatano, ĉiuj viaj konsideroj estas saĝaj kaj pravaj. Tiun leĝon pri la multaj ekzistadoj, por ke ni lernu vivi per la akraj luktoj en la mondo, mi plene akceptas, ĉar en siaj diaj lecionoj Jesuo asertis, ke "se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio". Mi tamen opinias, ke, malgraŭ via fizika blindeco kaj viaj suferoj, kiujn ni scias kompreni laŭ ilia tuta premanta intenseco, vi sendube havas la animon plena de kredo kaj esperoj je la spirita estonteco, ĉar la Kristo certigis al ni ankaŭ, ke Nia Patro ne volas, ke eĉ unu el Liaj ŝafoj pereu!

Publio Lentulus sentis, ke ia neklarigebla forto ŝprucas en lia animo, kvazaŭ nekonata fonto da stranga konsolo, preparanta lin, por ke li digne alfrontu ĉiajn ĉagrenojn.

Jes - li murmuris -, ĉiam Jesuo, ĉiam Jesuo! Sen li, sen la instruoj de liaj vortoj, kiuj plenigas nin per kuraĝo kaj fido, por ke la animo atingu pacan regnon, mi ja ne scias, kio fariĝus el la homoj, enfermitaj en la karcero de la surteraj turmentoj... Sep jaroj da suferoj, en la solejo de miaj mortintaj okuloj, ŝajnas al mi sep jarcentoj da kruela lernado! Sed nur tiel mi povus kompreni la lecionon de la Krucumito!

Dirinte la vorton "krucumito", la maljuna patricio reen portis sian penson al Jerusalem, ĉe la Pasko de la jaro 33. Li rememoris, ke li havis en la manoj la proceson de la Dia Sendito, kaj nur nun li konsideris la grandegan prirespondecon, en kiu li estis implikita en tiu neforgesebla, dolora tago. Post longa paŭzo li ekkriis:

Terure estas pensi, ke, por tia spirito, kia li estis, ni faris nenian decidan paŝon, kiu lin defendus en la dolora momento de la malhonora krucumo! Al mi, kiu nun vivas nur per amaraj rememoroj, ŝajnas, kvazaŭ li ankoraŭ staras antaŭ miaj okuloj, kun la bedaŭrindaj cikatroj de la martirigo.

"Ĉe li koncentriĝis la tuta superega amo de la Ĉielo, por la elpago de la pekoj sur la Tero, kaj tamen mi vidis neniun, kiu pledus por lia liberigo aŭ efektive klopodus por li!"

Escepte de unu homo... - subite diris Anna.

Kiu kuraĝis tiel noble agi? - demandis la maljuna blindulo, mirigita. - Mi ne eksciis, ke iu lin defendis.

Vi ĝis hodiaŭ ne sciis, ke, aŭdinte niajn petojn, via digna edzino, mia neforgesebla bonfarintino, tuj iris al Poncio Pilato, kiam la nigraspekta homamaso eliris el la Romana provinca kortumo, por interhelpi por la Mesio el Nazaret, maljuste kondamnita de la furioziĝinta popolo. La provincestro akceptis ŝin en sian privatan ĉambron, sed vane la nobla sinjorino petegis de li kompaton kaj indulgon por la Dia Majstro.

Ĉu do Livia iris ĝis la ekstremo sin turni al Pilato, por pledi por Jesuo? - demandis la senatano interesita kaj perpleksa, rememorante tiun turmentan tagon de sia vivo kaj la kalumniojn de Fulvia kontraŭ lia edzino.

Jes - respondis la servistino -; pro Jesuo, ŝia nobla koro flanken metis ĉiajn konvenciojn, ne hezitis kontentigi niajn petojn kaj ĉion eblan faris por la Majstron savi de la malhonora morto!

Publio Lentulus tiam sentis grandan malfacilecon por esprimi siajn pensojn; konfuzita meze en siaj amaraj rememoroj, li havis la gorĝon sufokita de emocio kaj la estingiĝintajn okulojn nebuligitaj de larmo... Sed Anna elvolvis ĉiujn detalojn de tiu korprema tago kaj siajn travivitajn emociojn, dum la senatano kaj lia filino aŭdadis ŝin, plorante sur la vojo de la doloro, de la danko, de la resopiro.

Kaj tiel, ĉe la finiĝo de ĉiu tago, sub la hela kaj parfumplena ĉielo de Pompejo, tiuj tri animoj, en la milda,

malgaja lumo de la amaraj instruoj de la destino kaj sekvante siajn kortuŝajn rememorojn, pretiĝadis por la konsolaj realaĵoj de la morto.

X

DUM LA LASTAJ MINUTOJ DE POMPEJO

En unu hela mateno de la jaro 79, la tuta Pompejo vekiĝis meze de festa aktiveco.

La urbo estis akceptinta la viziton de klera kvestoro de la Imperio, kaj, en tiu tago, ĉiuj stratoj estis plenaj de brua gajeco; post nemultaj horoj estis okazontaj en la amfiteatro la brilegaj festoj, per kiuj la registaro deziris soleni tiun fakton meze de la ĝojo de ĉiuj.

Por la maljuna senatano Publio Lentulus tiu vizito havis apartan gravecon, ĉar la alta gasto de Pompejo kunportis, destinitajn al li, alte signifan leteron kaj honorajn respektaĵojn de Tito Flavio Vespaziano, tiama imperiestro, surtroniĝinta post sia patro.

Ankoraŭ pli: akompanis la eminetan kvestoron ankaŭ Plinio Severus, jam en matura aĝo, plene revirtiĝinta kaj nun konsiderante sin rehonoriĝinta ĉe sia edzino kaj ĉe iu, kiun lia koro rigardis kiel patron.

En tiu tago, dum Anna persone direktis la hejmajn laborojn de multenombraj sklavoj kaj servistoj, preparante la akcepton al la vizitanto, Publio kaj lia filino sin reciproke ĉirkaŭprenis, kortuŝitaj de la agrabla surprizo, kiun la destino, kvankam malfrue, destinis por ili. Avizitaj per senditoj de la karavano da altrangaj patricioj, ili elverŝis siajn plej dolĉajn emociojn, ĉe la ridetanta perspektivo akcepti la erarintan filon, tiom da jaroj forestantan de iliaj karesaj amikaj brakoj.

Antaŭ tagmezo, riĉega kolekto da ĉaroj, ornamitaj ĉevaloj kaj radiantaj juveloj sur brilaj vestoj haltis ĉe la pordoj de la kvieta gracia vilao, kio vekis la admiron kaj vidamon de la najbaroj; kaj tuj poste fariĝis efektiva bolegado de ĉirkaŭprenoj, karesoj, konsolaj kaj ĝentilaj vortoj.

Preskaŭ ĉiuj patricioj, ekskursantaj tra Kampanio, konis la senatanon kaj lian familion, kaj tial la okazaĵo estis agrabla renkontiĝo de koroj.

Publio Lentulus longe ĉirkaŭprenis Plinion, kiel li farus al tre amata filo, veninta de malproksime kaj kies forestado estus treege daŭrinta, kvankam li plej profunde sentis impulsojn de amelverŝado, kiujn lia koro subpremis, por ne veki la malpravan miron de la ĉeestantoj.

Mia patro, mia patro! - diris la filo de Flaminio per diskreta tono, apenaŭ perceptebla por la oreloj de Publio, kisante ties maljunan frunton. - Ĉu vi jam pardonis min?

Ho filo, kiel longe vi malfruis! Mi amas vin kiel ĉiam, kaj la Ĉielo vin benu! - respondis la maljunulo emociita.

Post la dolĉa renkontiĝo de Plinio kun sia edzino, tuj diris la kvestoro meze en la silento de ĉiuj:

Senatano, estas por mi honoro porti al vi altvaloran donacon de Cezaro, akompanatan de dankletero de la alta administrantaro de la Imperio; tio estas unu el la plej fortaj kaj pravaj motivoj, kial mi troviĝas en Pompejo. Mi komisias nian amikon Plinio Severus por nunmomente doni al vi ĉi tiujn relikvojn, kiuj reprezentas unu el la plej signifoplenaj honoroj de la Imperio al la penoj de unu el ĝiaj sindonaj servantoj!

Publio Lentulus bone sentis la plej profundan emocion de tiu horo. La respekto de la imperiestro, la delikata ĉeesto de la amikoj, la reveno de la bofilo al liaj patraj brakoj, ĉio ĉi naskis en lia koro kapturnan ĝojon.

Tamen liaj okuloj nenion povis vidi. En la sino de sia nokto li aŭdis tiujn noblajn parolojn, kvazaŭ iu ekzilito el la lumo, kiu, el kiu estus eltiritaj la plej dolĉaj rememoroj.

Amikoj - li diris, viŝante larmon, kiu elŝteliĝis el liaj estingiĝintaj okuloj -, ĉio ĉi estas la plej granda rekompenco en mia tuta vivo. Nia imperiestro estas tro malavara spirito, ĉar vere mi faris nenion, por meriti la dankon de la patrujo. Mia animo tamen ĝojegas kun vi, miaj samcivitanoj, ĉar nia kolektiĝo en ĉi tiu domo estas simbolo de unueco kaj laboro ĉe la altaj postenoj de la Imperio!

En tiu momento, iu ekprenis liajn ŝrumpintajn manojn kaj ilin levis ĝis siaj malsekaj lipoj, sed en la kavetoj de la sulkoj tiu lasis du varmajn larmoj n: per spontanea ekvomo, Plinio Severus ja genuis kaj, kisante liajn manojn, manifestis sian amon kaj dankon, samtempe kiel li donis la imperiestran leteron al la maljuna senatano, kiu jam ne povis ĝin legi.

Tia estis la emocio, posedanta lian animon, ke Publio Lentulus ploradis, dum la ĉeestantoj observis lin per okuloj malsekaj de larmoj.

Tiam, la filo de Flaminio ne povis sin deteni plu kaj, por konfirmi sian spiritan korektiĝon, kortuŝita ekkriis:

Mia kara patro, ne ploru, ĉar tie ĉi ni ĉiuj troviĝas, por partopreni en via ĝojo! Antaŭ ĉiuj niaj amikoj el Romo, kune kun la honoroj de la Imperio, mi por ĉiam fordonas al vi mian revirtiĝintan koron! Kvankam vi nun estas blinda, mia patro, vi tamen tia ne estas laŭ la spirito, kiu ĉiam penadis dispeli la ombrojn kaj formeti barojn de nia vojo! Vi ĉiam ankoraŭ gvidos miajn, aŭ plibone, niajn paŝojn, per viaj tradicioj de sincereco kaj klopodado, laŭ la severeco de konduto! Vi revenos kun mi al Romo kaj, ĉe via rehonoriĝinta filo, vi denove organizos la Aventinan palacon... Mi tiam estos, por eterne, kiel gardisto de via spirito, vin amante kaj protektante! Mian edzinon mi prenos sub mian zorgon, kaj tago post tago mi plektos por nia triopa rondo kronon da novaj nedifineblaj ĝojoj, per la miraklo de mia senmorta aldoniteco! En nia hejmo, sur Aventino, ekfloros nova ĝojo, ĉar mi plenigos ĉiujn viajn horojn per la granda, sankta amo de iu, kiu, konante la krudajn spertojn de la vivo, nun scias valorigi siajn proprajn trezorojn!

La maljuna senatano, disbatita de la tempo kaj de la plej akraj suferoj, staris kaj karesis la harojn de sia bofilo, ankaŭ blankigitajn de la vintro de la vivo, dum abundaj larmoj, trarompante la muregon de lia nokto, tuŝis al ĉiuj la koron per nedifinebla premateco. Ankaŭ Flavia Lentulia ploradis, regata de profunda sento de feliĉo post tiom da jaroj da malforta espero! Kelkaj amikoj deziris rompi la doloran gravecon de tiu neatendita sceno, sed la kvestoro mem, kiu estris la karavanon da eminentaj patricioj, estis sin kaŝinta en angulon, kortuŝita ĝis la larmoj.

Komprenante, ke nur li mem povos modifi la aspekton de tiu prema atmosfero, Publio Lentulus rebatis la emociojn, ekkriante:

- Ekstaru, mia filo! Mi faris nenion, ke vi sur la genuoj dankas min! Kial vi parolas al mi en tia maniero?

Ni ja post nemultaj tagoj revenos Romon, ĉar ĉiuj viaj estas ankaŭ miaj deziroj... Ni revenos al nia domo sur Aventino, kie ni kune vivos, por rememori la pasintecon kaj kulti la memoron pri niaj prapatroj!

Post paŭzo, li daŭrigis per optimisma tono:

Miaj amikoj, mi sentas min kortuŝita, kaj dankas vin ĉiujn, por via ĝentileco kaj amelmontro! Sed, kio fariĝas? Ĉu silentas ĉiuj? Memoru, ke mi vidas vin nur tra la parolo. Kaj la hodiaŭa festo?

La admonoj de la senatano rompis tiun silenton, kaj ĉiuj revenis al la intensa multmoveco de antaŭ kelkaj minutoj. Kun la fluado de la konversacioj miksiĝis la tintado de la pokaloj da vino, laŭ la tiamaj severaj stiloj.

Dum la vizitantoj kolektiĝis sur la vasta triklinio por iom trinki, Plinio Severus kaj lia edzino interŝanĝis karesajn, mildajn konfidencojn, jen pri la projektoj, kiujn ili intencis realigi dum la jaroj, ankoraŭ restantaj al ili en la mondo, jen pri la treniĝantaj amaraj tagoj de la fora pasinteco.

Sed insistaj alvokoj postulis la ĉeeston de la kvestoro kaj de ties akompanantaro sur la loko de la festoj.

La cirko estis preparita laŭ ĉiuj normoj: nenia oportuno estis preterlasita por la elmontro de ĉiuj, eĉ plej malgrandaj detaloj, propraj al la grandaj Romaj festoj.

Dum ĉiuj adiaŭis la senatanon kaj ties filinon, meze de la brilegeco de la monduma feliĉo, Plinio Severus, dolĉe ĉirkaŭpreninte sian edzinon, sin turnis al Publio jene:

Mia patro, pro la cirkonstancoj mi estas devigita akompani la kvestoron dum la popolaj festoj, sed post nemultaj horoj mi revenos, por kun vi restadi unu monaton, kaj tiam ni priparolos nian reiron al Romo.

Tre bone, mia filo - respondis la maljuna senatano, vere rekuraĝigita -, akompanu niajn amikoj n kaj reprezentu min ĉe la aŭtoritatuloj. Esprimu al ĉiuj mian emocion kaj sinceran dankon.

Denove sola, la senatano sentis, ke tiuj dolĉaj, ĝojaj emocioj eble estas la lastaj en lia vivo. En la kaduka brusto lia koro sentakte batadis, kvazaŭ lin envolvus ia peza nubo da malgajaj pensoj. La reveno de Plinio inter liajn patrajn brakojn estis ja la plej granda ĝojo en lia senespera maljuneco. Nun li sciis, ke lia filino povos kalkuli je sia edzo sur la vojoj de sia tumulta destino kaj ke al li, Publio, restas nur kun rezignacio atendi la morton. Pripensante la amikajn vortojn de la filo de Flaminio kaj ties rememorojn pri la malproksima pasinteco, Publio Lentulus konkludis, ke estas jam tro malfrue, por ke li reiru al Aventino, kaj ke la reveno al Romo certe estus, por lia kulpa spirito, nur la simbolo de la tombo.

Meze en la spektaklo, Plinio Severus, jam en la aŭtuno de la vivo, faradis la planojn pri la estonteco; li penos elaĉeti ĉiujn siajn erarojn ĉe siaj amantaj kaj karaj parencoj; li prenos sur sin la direktadon de ĉiuj aferoj de sia laŭkora maljuna patro, kiu estos do liberigita el ĉiaj premaj zorgoj de la materiala vivo.

De tempo al tempo la aplaŭdoj de la popolamaso interrompadis liajn revojn. La plimulto el la loĝantaro de Pompejo tie troviĝis en brua festo kaj ovaciis la venkintojn. Homoj el la tuta ĉirkaŭa regiono, kaj precipe el Herkulano, entuziasme alkuris al la amuzo preferata dum tiu fora tempo. Miksitaj kun la atletoj kaj gladiatoroj troviĝis la muzikistoj, la kantistoj kaj la dancistoj. Ĉie estis susurado de silkaĵoj, ĉarmaj sonoroj de brua gajeco, sub la sonoj de flutoj kaj liutoj.

Sed ĉe unu momento ĉies atento estis turnita al stranga, nekomprenebla fakto. El la supro de Vezuvio leviĝis densa konuso el fumo, fenomeno, kies kaŭzon neniu povis trovi.

La ludoj vigle daŭradis plu, sed nun el la interno de la fumkolono, kiu altiĝis laŭ kapricaj kirlaĵoj, elŝovis sin impresaj flamoj...

Plinio Severus, same kiel ĉiuj ĉeestantoj, ekmiris pro la stranga, neklarigebla fenomeno; kaj post nemultaj minutoj, konfuzo kaj teruro ekkrakis en la amfiteatro.

Ĉe la neatendita konsterniteco de ĉiuj la filo de Flaminio ankoraŭ havis tempon por alproksimiĝi al la kvestoro, tiam ĉirkaŭita de siaj familianoj, loĝantaj en la urbo; tamen la kvestoro parolis optimisme, kvankam li ne tute povis maski sian maltrankvilecon:

Mia amiko, ni estu trankvila! Per la barbo de Jupitero! Kio do fariĝis el nia kuraĝo, el nia harditeco?

Sed post nemultaj momentoj la tero komencis tremi sub iliaj piedoj, per nekonataj, pereigaj skuoj. Kelkaj kolonoj brue falis kaj multaj statuoj ruliĝis el la tiucele preparitaj niĉoj, ornamitaj per oro kaj juveloj.

Tenante inter la brakoj sian filinon kaj ĉirkaŭita de multe da sinjorinoj, la kvestoro ekkriis, treege maltrankvila:

Plinio, ni iru al la galeroj, senprokraste!

Sed la Romana oficiro jam ne aŭdis tiun alvokon. Terurite, li rapidis trabati al si vojon tra la homamaso, kiu deziris, kvazaŭ tuta bloko, forlasi la cirkon, kio kaŭzis piedpremadon de infanoj kaj pli maljunaj personoj.

Post superhoma penado, li sukcesis atingi la straton, sed ĉiuj lokoj estis okupitaj de homoj, samtempe elirantaj konsternite el siaj hejmoj kaj kriantaj: "Fajro! Fajro! Fajro!"

Plinio konstatis, ke ĉiuj stratoj estas plenaj de afliktegitaj homoj, de ĉaroj, de teruritaj bestoj. Treege malfacile li transiris ĉiajn barojn, sed Vezuvio nun elĵetis al la ĉielo nepriskribeblan mason da flamoj, kvazaŭ la Tero mem bruligus al si la plej profundajn internaĵojn.

La pluvo da cindro, komence apenaŭ perceptebla, ekfalis, dum la tersupraĵo senĉese tremadis, samtempe kiel bruis surda, neklarigebla muĝado. De tempo al tempo aŭdigis la terura krako de falintaj kolonoj aŭ de konstruaĵoj, detruitaj de la sismaj movoj, dum la fumo el la vulkano iom post iom kaŝis la gajigan sunan helecon.

Envolvita en densa ombro kaj posedita de neesprimebla teruro, Pompejo tiam travivadis siajn lastajn momentojn, en senespera aflikto...

En la vilao de Lentulus la sklavoj tuj rimarkis la alproksimiĝantan danĝeron. Dum la unuaj momentoj la ĉevaloj strange blekis kaj la maltrankvilaj birdoj forflugis, sendecidaj.

Post la falo de la unuaj kolonoj, kiuj subtenis la konstruaĵon, ĉiuj servistoj de la senatano plej rapide forlasis siajn postenojn, dezirante gardi en alia loko sian propran vivon. Nur Anna restadis ĉe siaj mastroj, kiujn ŝi informis pri la teruraj okazaĵoj en la urbo.

La tri homoj, en prava maltrankvileco, aŭdadis la timigan bruegon de la neforgesebla katastrofo. La vilao mem jam estis parte detruita, kaj la cindro, ĝin invadante tra la aperturoj, kiujn faris la disruiniĝo de la tegmento, komencis sian laboron de grada sufoko. Ĉiuj afliktite atendis la tujan revenon de Plinio, por decidi pri la necesaj paŝoj; sed la maljuna senatano, kies koro ne iluziiĝis pri tio, kion ĝi preme antaŭsentis, rezignacie ekkriis:

- Anna, alportu la kruceton de Simeon kaj ni diru la preĝon, kiun al vi instruis la disĉiploj de la Mesio! Diras al mi la koro, ke ĉi tio estas la finiĝo de nia restado sur la Tero!

Dum la servistino rapide foriris, por alporti la relikvon de la Samaria maljunulo, riskante sian vivon ĉe la ŝanceliĝantaj muroj, Publio Lentulus aŭdadis la surdan bruon de la disfendita tero kaj la teruraj n kriojn de la popolo, miksitajn kun la tondra voĉo de la vulkano, kiu, turniĝinte en grandegan, nepriskribeblan fajrujon, superŝutadis la tutan urbon per bolantaj cindro kaj lafo. Tiam, la senatano memoris la parolojn de la Kristo, iam, en Galileo, kiam la Majstro diris al li, ke la tuta Roma grandeco estas tre mizera kaj ke en minuto la Imperio povos esti reduktita al iometo da pulvoro. En tiu ekstrema horo, lia koro sentakte batadis; la maljuna servistino estis jam reveninta kaj serena staris sur la genuoj, tenante la memoraĵon de Simeon kaj de Livia, kaj preĝante per kortuŝanta, profunda voĉo:

"Patro nia, kiu estas en la ĉielo... Via nomo estu sanktigita... Venu Via regno..."

Sed en tiu momento la servistino subite mutiĝis, kaj ŝia korpo estis ĵetita teren de ĵus falintaj ruboj; tiam, ŝi sentis sin spirite helpata de la respektinda Samariano, kiu ŝin tuj forkondukis al la plej altaj spiritaj sferoj: tiel granda estis la pureco de ŝia koro, rafinita de la plej premaj doloroj kaj atestoj en la surtera lernado.

- Anna! Anna! - plorante ekkriis Publio kaj Flavia, kiuj je la unua fojo sentis tian malfeliĉon, kia estas la absoluta izoleco, sen ia lumo, sen ia gvidanto, tute senprotekta.

Sed iu, trarompinte ĉiujn ruinojn, rapide atingis tiun ĉambron kaj, ĉirkaŭprenante Publion kaj ties filinon, anhelante kriis: "Flavia! mia patro! jen mi!"

Plinio fine alvenis, por la lasta momento. Flavia Lentulia lin karese premis inter siaj brakoj, dum la maljuna senatano, duonsufokita, prenis la manojn de sia filo, kaj la tri homoj interligiĝis per dolĉa, lasta ĉirkaŭpreno.

Flavia kaj Plinio deziris paroli, sed densa amaso da cindro enpenetris tra la grandegaj fendoj de la duondetruita vilao...

Ankoraŭ unu ektremo de la tero, kaj jen la kolonoj, kiuj ĝis tiam staris, falis sur ilin kaj neniigis iliajn lastajn fortojn: por ĉiam ligitaj unu al la alia, ili tie restadis sub peza amaso da ruboj...

Sed en tiu densa ombro ŝvevis flugantaj subtilaj estuloj, kiuj preĝis aŭ vigle kuraĝigis la malfortiĝintan koron de la mizeruloj kondamnitaj al pereo.

Super la tri korpoj, kuŝantaj sub ruboj, staris la brilradia figuro de Livia, kune kun multenombraj fratoj, kiuj sindone kaj precize kunlaboradis por la plena liberiĝo de la Spiritoj de la mortantoj.

Metante siajn lumajn, purajn manojn sur la estingiĝantan frunton de sia elĉerpita, agonianta edzo, Livia turnis siajn okulojn al la nigriĝinta ĉielo kaj ekpreĝis kun la mildeco de sia fido kaj de siaj senmakulaj sentoj:

- Jesuo, dolĉa, dia Majstro, ĉi tiu dolora momento estas ja simbolo de niaj eraroj kaj krimoj tra mallumaj tempoj, tamen vi, Sinjoro, vi estas la tuta espero, la tuta saĝo kaj la tuta favorkoreco! Benu niajn Spiritojn en ĉi tiu akra, dolora momento! Mildigu la suferojn de la animo ĝemela de la mia, nun konsentante al li la liberiĝon! Kvietigu, grandanima Savinto de la mondo, ĉiujn liajn ŝirantajn dolorojn, liajn frakasantajn suferojn! Havigu ripozon al lia afliktita koro, antaŭ ol li ankoraŭfoje revenos en la malhelan labirinton de la reenkarniĝoj sur la planedo de la ekzilo kaj amaraj larmoj... Li jam ne estas, Sinjoro, la iama vantama despoto, sed koro inklina al bono kaj kompatemo, predikataj de via doktrino de amo kaj savo;

sub la pezo de la maldolĉaj, elaĉetantaj provoj, liaj impulsoj rafiniĝis direkte al viaj Vero kaj Vivo!

Dum Livia preĝadis, la senatano, ĉirkaŭtenante siajn jam mortintajn gefilojn, ellasis sian lastan ĝemon, kun peza larmo brilanta sur la mortintaj okuloj...

Multenombraj legioj da spiritaj estuloj dum pluraj tagoj traflugadis la senluman, malgajan ĉielon super Pompejo.

Post longa senkonscieco, Publio Lentulus kaj liaj gefiloj vekiĝis sur tiu sama loko, sur la griza tombo de la mortinta urbo.

Ankoraŭ en la prema iluzio pri la materia vivo, la senatano vane alvokis iun, ĉu Anna, ĉu iun alian serviston; en lia psika organismo persistis la impresoj pri la materia blindeco, kiu estis la longa turmento de liaj lastaj jaroj en la karna vesto.

Tamen, post la unuaj lamentoj, li aŭdis karesan voĉon, kiu milde diris al li:

- Publio, mia amiko, ne alvoku plu la rimedojn de ĉi tiu planedo, ĉar via tuta povo finiĝis samtempe kiel viaj mortaj restaĵoj, sur la ombra, malgaja supraĵo de la Tero! Petu la helpon de Dio Ĉiopova, kies favorkoreco kaj saĝo estas al ni donataj pro amo al Lia Ŝafido, Jesuo Kristo!

Publio Lentulus ne sukcesis vidi la parolanton, sed li rekonis la voĉon de Flaminio Severus, kaj tiam elverŝis sian koron per torento da preĝoj kaj ardaj larmoj.

Malgraŭ la konstanta zorgado de Livia, jam de kelkaj tagoj lia Spirito troviĝis sub la efiko de teruraj deliroj, ĉe la unuaj momentoj de la vivo en la Spaco, sed li estis ĉiam helpata de Flaminio kaj aliaj sindonemaj amikoj, kiuj lin atendis en la spirita sfero.

Tamen, post tiuj sinceraj petegoj, kiuj fluis el la plejprofundo de lia koro, li sentis, ke lia interna mondo sennubiĝis... Ĉe siaj karaj gefiloj, li reakiris la vidadon kaj, kun larmoj de amo kaj danko, rekonis siajn karulojn, ĉe la sojlo de la Transmondo.

Tie staris multaj el la personoj, priparolataj en ĉi tiu rakonto, nome Flaminio, Kalpurnia, Agripo, Pompilio Krasso, Emiliano Lucius, kaj multaj aliaj; sed vane la afliktitaj okuloj de la eks-senatano serĉis unu homon en tiu amika kunveno.

Post ĉiuj elmontroj de kareso kaj ĝojo, Flaminio turnis sin al li, intence dirante:

Vi miras, ke Livia forestas - li diris kun sia indulga, afabla rigardo -, sed vi ne povos vidi ŝin, dum vi ne sukcesos demeti, per la preĝo kaj bonaj deziroj, ĉiujn dolorajn kaj malutilajn impresojn el la Tero. Ŝi ĉiam staras ĉe via koro, sincere, varme preĝante por via revirtiĝo, sed nia grupo ankoraŭ konsistas el Spiritoj tro alkroĉitaj al la planedo; ni atendis la revenon de ĝiaj lastaj anoj, ankoraŭ vivantaj sur la Tero, por povi, per komuna interkonsento, difini novan planon pri la estontaj enkarniĝoj... Jarcentoj da laboro kaj doloro atendas nin sur la vojo de la elaĉetado kaj perfektiĝado; sed, antaŭ ĉio, ni devas serĉi la necesan forton ĉe Jesuo, fonto de la tuta amo kaj tuta fido, por la altaj verkoj de nia penso!

Publio Lentulus ploradis, tuŝita de strangaj, nedifineblaj emocioj...

Mia amiko - dolĉe daŭrigis Flaminio -, petu Jesuon, por ni ĉiuj, ke li nin favoru per tiu heleco de iu nova tago!

Publio tiam genuiĝis kaj, en larmoj, koncentris sian koron sur Jesuon per arda, silenta petego... Tie, en la soleco de sia brava, sincera animo, li prezentis al la Ŝafido de Dio sian penton, siajn esperojn pri la estonteco, siajn promesojn pri fido kaj laboro en la venontaj jarcentoj!

Ĉiuj ĉeestantoj akompanis lian preĝon, plorante kaj envolvitaj en mildaj vibroj de nedifinebla konsolo...

Ili tiam vidis, ke ia luma, florkolora vojo strekas la ombran, malgajan ĉielon super Kampanio kaj sur ĝi, kvazaŭ venante el la lumaj ĝardenoj de la Paradizo, aperis, brako en brako, Livia kaj Anna. Tio estis kvazaŭ eĉ tien Jesuo sendis simbolan instruon al tiuj animoj, ankoraŭ katenitaj al la Tero, por montri al ili, ke, en ia ajn pozicio, la enkarniĝinta animo povas aspiri al lia regno de lumo kaj paco, de vivo kaj amo, ĉu en la modesta tuniko de la sklavo, ĉu en la pompaj vestoj de la mastro.

La maljuna patricio rigardadis la radiluman figuron de sia edzino kaj ravita fermis la okuloj n, banatajn de larmoj de kortuŝiteco kaj pento; sed baldaŭ du lipoj, kvazaŭ konsistantaj el nebulo, tuŝis lian frunton, simile al delikata kontakto de dia lilio.

Kaj, dum lia ekstazanta koro dronis en la larmoj de ĝojo kaj de danko al Jesuo, tiu tuta grupo, potence pelata de la varmaj preĝoj de tiuj du animoj, elaĉetintaj siajn kulpojn, flugadis, kvazaŭ ia mirinda bando da lumaj papilioj de la Senlimo, al pli altaj sferoj, por necesaj ripozo kaj lernado, antaŭ ol komenci novajn stadiojn de korektiĝo kaj purigaj laboroj.

NOTO DE LA ELDONISTOJ

Forpasinta la 21-an de Julio 1964, en sia 70-a vivjaro, nia karmemora samideano L. C. Porto Carreiro Neto estis vere eminentulo: Universitata Profesoro, membro de la iama Lingva Komitato kaj poste de la Akademio de Esperanto, iama ĉefdelegito de U.E.A. kaj ĝenerala sekretario

de B.E.L.

Prof. G. Waringhien, Prezidanto de la Akademio de Esperanto, komunikis kun granda bedaŭro lian malaperon al la akademianoj kaj sendis kondolencajn leterojn al la familio kaj al B.E.L.

El la nekrologia noto aperinta en la oficiala organo de U.E.A., en Oktobro 1964, ni transskribas:

Li estis vaste konata pro siaj modelaj tradukoj, precipe de spiritismaj verkoj, el kiuj sep jam estas eldonitaj. Li postlasis manuskriptojn de 530-paĝa romano kaj vortarego portugala-esperanta".

Li estis ĝisfundulo kaj verkis plurajn gravajn artikolojn pri Espe­ranto; li refandis la lernolibrojn "Esperanto sem Mestre", de F. V. Lorenz, kaj "Curso de Esperanto em 20 lifoes", de M. Mendes e C. Fernandes.

En la "Enciklopedio de Esperanto", eldonita en Budapest en 1933/4, ni legas pri la tiam juna esperantisto:

"Porto Carreiro Neto ( portu karejru netu ), Luiz da Costa, brazilano, d-ro inĝ., docento kaj asistanto ĉe Politeknika Lernejo de Rio de Janeiro. Ĝenerala Sekretario de B.E.L. kaj vicprez. de B.K.E., vicĉefdelegito de U.E.A.. Poeto kaj prozverkisto, du trad. romanoj en manuskripto. Kunredaktas kompletan P. E. Vortaron."

Post tiu artikoleto, li vigle, brile, konstante laboradis por Esperanto dum pli ol 30 jaroj.

Per siaj modelaj libroj li restos kun ni kaj instruos la lingvon al la estontaj generacioj de esperantistoj; tial ni ne diras, ke ni perdis kunlaboranton: li neniam estos perdita!

l-*-1 Tiberias: urbo de Palestino. Vd. en Johano, 6 kaj 21. - La Trad.

l-*-1 Ĉi tiu poeziaĵo jam ricevis simplan, dolĉan muzikon kaj estas kantata de multaj el niaj samdoktrinanoj. Tiun saman arion ni, en Brazilo, aŭdas ĉe la prezentado de la teatraĵo, farita el ĉi tiu romano. - La Trad.

Загрузка...