Antaŭparolo

La romano «Eŭgeno Onegin» de la granda rusa poeto A.S. Puŝkin apartenas al malmulta nombro de la epokfarantaj mondverkoj kun tute eksterordinara signifo.

Per «Eŭgeno Onegin» la rusa literaturo unuafoje ekhavis senkompare brilan nacian majstroverkon, kiu ĝis nun restas nesuperita artjuvelo kun eterna valoro.

La fama rusa publicisto kaj literatur-kritikisto V.G. Belinskij (1810–1848), kiu ludis tre gravan rolon en la historio de la rusa socio, jene karakterizis la signifon de «Eŭgeno Onegin»:

«Antaŭ ĉio, en „Onegin“ ni vidas poezie reproduktitan bildon de la rusa socio, prenita dum unu el la plej interesaj momentoj de ĝia evoluo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto „Eŭgeno Onegin“ estas poemo historia en plena senco de la vorto, kvankam en la nombro de ĝiaj herooj mankas eĉ unu historia persono. La historia valoro de tiu ĉi poemo estas ankoraŭ pli alta, ĉar ĝi estis unua kaj brila provo en tiu ĉi speco. En ĝi Puŝkin aperas ne simple kiel poeto nur, sed ankaŭ kiel reprezentanto de la unue vekiĝinta socia memkonscio: estas merito supermezura! Antaŭ Puŝkin la rusa poezio estis ne pli ol kapabla kaj imitema disĉiplo de la Eŭropa muzo… Sed kun Puŝkin la rusa poezio el timema disĉiplo fariĝis talenta kaj sperta majstro… Kune kun la samtempa genia verko de Gribojedov „Malfeliĉo pro saĝeco“, la versa romano de Puŝkin starigis firman bazon por la nova rusa poezio, por la nova rusa literaturo…»

Detale analizante plue la tutan enhavon de la romano, Belinskij speciale substrekis la nacian signifon de la verko por la rusa socio en tiu senco, ke «Eŭgeno Onegin» laŭ sia enhavo kaj laŭ siaj ideoj estis unua vere naci-rusa kreaĵo. Sed tiun ĉi epiteton oni ne devas kompreni false. Apartenante al la tendaro de la t.n. «okcidentanoj» (t.e. partianoj de la eŭropa kulturo por Rusio) kaj energie kontraŭbatalante la ŝovinismemajn «slavofilojn», Belinskij ne estis naciisto kaj, nomante la romanon de Puŝkin «vere naci-rusa kreaĵo», li konsideris nur la veran respeguliĝon de la reala rusa vivo, ne pli.

Efektive, en la romano «Eŭgeno Onegin» ni renkontas tre multajn objektojn, faktojn kaj ideojn, kiuj ne estas rusaj laŭ sia deveno, sed estas nepre alinaciaj. Kaj tamen «Eŭgeno Onegin» pli fidele kaj bone respegulas la veran rusan nacian vivon, ol iu alia verko kun multe da «samovaroj», «bastoŝuoj», «oksikoko» kaj «sarafanoj» (vere naciaj rusaj objektoj).

Kontraŭbatalante la rusnaciajn puristojn, Belinskij skribis:

«La rusa literaturo estas ne aborigena, sed transplantita kreskaĵo. Tiu ĉi cirkonstanco donas specialan karakteron al ĝi kaj al ĝia historio; ne kompreni tiun ĉi cirkonstancon aŭ ne direkti al ĝi la tutan atenton — signifas kompreni nek la rusan literaturon, nek ĝian historion… Iuj kreskaĵoj, transportite en novan klimaton kaj replantite en novan grundon, konservas sian antaŭan aspekton kaj siajn antaŭajn ecojn; la aliaj ŝanĝiĝas en tiu kaj en la alia rilatoj, pro influo al ili de la nova klimato kaj de la nova grundo. La rusa literaturo povas esti komparata kun la kreskaĵoj de la dua speco».

Efektive, antaŭ fariĝi memstara kaj tute originala, en la komenco de sia ekzistado, la rusa literaturo plejparte estis imitanta la literaturon de aliaj pli frue evoluintaj nacioj. Precipe multe en la fino de la XVIII kaj en la komenco de la XIX jarcentoj la rusaj aŭtoroj imitis la francajn klasikulojn, kiuj siavice imitis la senmortajn Romajn kaj grekajn antikvajn modelojn. Restaĵoj de tiu ĉi imitad-kutimo konserviĝis ankaŭ en «Eŭgeno Onegin» en sufiĉe ofta citado de la mitologiaj personoj, sed malgraŭ tio la tuta romano estas trapenetrita de tute alia spirito, ol la malnova pseŭdoklasika tendenco: la tuta «Eŭgeno Onegin» spiras per sana kaj originala realismo, kiu havas nenion komunan kun la pseŭdoklasikismo, sentimentalismo kaj romantismo de la antaŭaj literaturaj verkoj.

Alia — pli moderna — tendenco, nome la «bajronismo» devenanta de la angla verkisto Lordo Byron[80], estis dominanta en la epoko, kiam estis verkata «Eŭgeno Onegin». Multaj literaturistoj de plej diversaj nacioj imitis la strangan fieran kaj ribelan humoron de la herooj de Byron. Eĉ en la unua ĉapitro de «Onegin» oni povas vidi refleksiĝon de tiu «bajronisma» spirito («Beppo»), sed jam la pluaj ĉapitroj montras radikalan forigon de la «bajronismo» kaj dominadon de tute realisma mondkoncepto, plene originala kaj natura ĉe Puŝkin.

La realismo de Puŝkin, per kiu estas saturita la romano «Eŭgeno Onegin», esprimiĝas antaŭ ĉio en la klasa karaktero de tiu ĉi verko. Apartenante laŭnaske al la klaso de antikvaj nobeloj kaj riĉaj terposedantoj, Puŝkin estis deca filo de sia klaso kaj en persono mem de sia ĉefheroo li montris antaŭ ĉio nobelon kaj bienposedanton. Superaj rondoj de la alta aristokrata «mondo» en la ĉefurbo kaj riĉaj (kvankam mizeriĝantaj) nobelaj bienoj en la provinco — jen estas la medio, pentrita de Puŝkin en «Eŭgeno Onegin».

«Pro la reformo de Petro la Granda[206], — skribas Belinskij: — en Rusio estis formiĝonta societo, tute aparta de la popolamaso laŭ sia vivmaniero… Katarino II, per favoresprima edikto, difinigis en 1785 la rajtojn kaj devojn de la nobelaro. Tiu ĉi cirkonstanco komunikis tute novan karakteron al la grandnobelaro — la sola klaso, kiu dum la regado de Katarino II atingis sian superan evolugradon kaj estis klera, edukita klaso. Pro la morala movado, komunikita de la edikto de la jaro 1785, post la grandnobelaro ekaperis klaso de meza nobelaro… Dum regado de Aleksandro I la Benita, signifo de tiu ĉi, ĉiurilate plej bona, klaso estis pli kaj pli grandiĝanta, ĉar la kleriĝo estis pli kaj pli penetranta en ĉiujn angulojn de la grandega provinco, havanta tie dissemitaj multajn nobelajn bienposedaĵojn. Tiamaniere formiĝis socio, por kiu la nobla ĝuado pri la estado fariĝis jam bezono kiel signo de aperanta spirita vivo. Tiu ĉi socio estis kontentiganta sin jam ne nur per ĉasado, lukso kaj festenoj, eĉ ne nur per dancoj kaj kartludo: ĝi parolis kaj legis franclingve, la muziko kaj desegnado ankaŭ enestis kiel necesaĵo en la plano por infanedukado… Sed kio estas la plej grava — tiu ĉi klaso ekhavis sian literaturon, jam pli facilan, viglan, sociecan kaj laikan, ol la peza, lerneja kaj libra… Influo de la literaturo al la socio estis multe pli grava, ol oni opinias ĉe ni pri tio: pliproksimigante kaj amikigante personojn de diversaj klasoj per kontakto de gusto kaj per aspirado al nobla ĝuado pri la vivo, la literaturo transformis la klason al socio… En la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento, la rusa literaturo el imitado direktiĝis al originaleco: aperis Puŝkin. Li ŝatis la klason, en kiu preskaŭ ekskluzive esprimiĝis la progreso de la rusa socio kaj al kiu apartenis li mem, — kaj en „Onegin“ li decidis reprezenti al ni la internan vivon de tiu ĉi klaso, kaj kune kun ĝi ankaŭ la socion en tiu aspekto, en kiu ĝi estis dum la elektita de li epoko, t.e. en la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento…»

La ideologio de la nobela klaso de bienposedantoj estas ĉie klare videbla en «Eŭgeno Onegin». Devenante el nobelfamilio, kiu estis unu el la plej antikvaj kaj «gloraj», sed kiu kun la tempo malriĉiĝis kaj estis repuŝita per la nova nobelaro, Puŝkin mem, tute nevole, esprimis en sia romano ĉiujn ideojn, proprajn por sia socia grupo. Li esprimis sian aspiradon al la bieno kampara, kiu estis ekonomia bazo de la provinca nobelaro. Sen signo de malfavoro li citis kelkaloke la unuajn elementojn de la naskiĝanta burĝaro, sed kun ironio li primokis la superan novaristokratan «mondon», kiel grupon socie malamikan por li kaj por lia klasgrupo.

«Puŝkin estis genia reprezentanto de la nobela literaturo de sia epoko», — tiel skribis la antaŭnelonge mortinta kompetenta puŝkinisto akademiano P.N. Sakulin.— «Neniu el la verkistoj de lia epoko solvis kun sama sinteza kompleteco kaj kun sama arteca forto la kurantajn taskojn de la literaturo, kiel tion faris ĝuste Puŝkin… Puŝkin estis verkisto-nobelo kaj ĉiam li konsideris sin reprezentanto de sia klaso. Peneme pliprecizigante sian klasdifiniĝon, li ĝuste rilatigis sin al la meza nobelaro, kiu precipe estis partoprenanta kreadon de la nobela kulturo kaj de la nobela literaturo… De la akra okulo de Puŝkin ne kaŝiĝis la dinamikeco de la socia vivo, kaj li estis sobre taksanta la faktojn. Vidante, ke Moskvo de la tridekaj jaroj (t.e. 1830–1840) jam pli kaj pli perdis „sian aristokratan brilon“, li komprenis, ke ĝia „dekadenco“ estas rezulto de „mizeriĝo de la rusa nobelaro“. Tamen tiu ĉi vidaĵo ne estis por Puŝkin kaŭzo por malesperi. Se la nobelaro dekadencas, do anstataŭe, — vigle konstatas li, — Moskvo „floras en aliaj rilatoj“: la komercistaro pliriĉiĝas, la industrio kreskas kaj la kleriĝo disvolviĝas… La nobela kulturo ne devas esti senmova kaj izolita. La progreso de la lando postulas, ke variu kiel la formo de la kulturo, tiel ankaŭ la konsisto de ĝiaj laborantoj».

En tiu ĉi reala perspektiv-koncepto de Puŝkin troviĝas la ĉefa kaŭzo, kiu faras lin mem kaj lian romanon «Eŭgeno Onegin» egale multvaloraj kaj vere senmortaj malgraŭ forpasado de tempo, ŝanĝiĝo de la kulturo kaj ideoj. La nobela kulturo en Rusio, — skribis alia puŝkinisto-sociologo D. Blagój: — pro la objektivaj soci-historiaj cirkonstancoj, sukcesis atingi la plej grandan gradon de l’ evoluo, kaj Puŝkin estis ĝuste la ĉefa espriminto de tiu kulturo. Tamen, starinte sur la kulminaciaj limsupraĵoj de la siatempa nobela klereco kaj doninte nesuperitajn modelojn de la artparolo, Puŝkin eliris el la fermita rondo de sia klaso. Demokratiĝante direkte al la burĝaro, Puŝkin organizis novan rusan tutpopolan lingvon, li malsuprenigis la altetonajn odmelodiojn de la XVIII jarcento kaj kreis novan literaturon kiel ilon de la realisma vivkoncepto. Pli malfrue, post la kulturo nobela venis en Rusio la epoko de burĝa kulturo, sed pro la specifikaj politikaj kaŭzoj ĝi ne sukcesis ankoraŭ sufiĉe malvolviĝi, kiam ĝi estis uragane repuŝita de la potenca proleta revolucio. Tiu ĉi lasta nur nun forĝas siajn unuajn fundamentajn kulturprincipojn, kaj do ni havas objektive tian situacion, ke la nesuperitaj ĝis nun tiaj artverkoj kiel «Onegin» konservas sian signifon kaj valoron en senmakula pureco.

Jene karakterizas A.V. Lunaĉarskij, tiu ĉi aŭtoritata kompetentulo pri la problemoj de arto, kulturo kaj literaturo, la senmortan signifon de Puŝkin por nia revolucia epoko:

«Ekzistas neniu dubo, ke dum nia kreado ni nepre estas pasontaj tra sufiĉe longedaŭra epoko da serĉoj, formoviĝoj, tra prepara tempo… kaj ke post ili sekvos, neniam pli frue estinta, altega kulminacio de la socialisma kulturo. El la alteco de tiu ĉi nova kulminacio eble la Puŝkina nobela supropunkto ŝajnos esti nur ŝtupo, nur antaŭmonta deklivo. Sed antaŭ tiam, ĝis tio okazos, ni daŭre konsideros la atingitan de Puŝkin parolmajstrecon, se ne kiel modelon… do almenaŭ kiel ion treege superan rilate al eksterordinara proporcieco, eksterordinara harmonieco de tiu ĉi kuŝanta malantaŭ ni lumradia knabe-juneca lingva kaj stila ekvilibraĵo. Puŝkin poreterne eniĝis en la homar-kulturon, kaj la socialisma emancipiĝo de la homaro ne faros baton al li… Tio, kio formortis, la nobeleca, forbalaiĝos de li, ĝi fariĝos objekto de historia esplorado, sed kio vivas, tio floros».

Ĉio suprecitita tre klare evidentigas, ke la genieco de Puŝkin troviĝas ĝuste en tiu rilato, ke lia verko, estante nepre klasa kaj nacia, ekposedas iujn superklasajn kaj supernaciajn trajtojn en pli vasta kaj pli komuna senco. Sufiĉas diri plue, ke same kiel Dante estis la ĉefa kreinto de la nova itala lingvo kaj kiel Goethe[89] estis tiu de la nova germana lingvo, tiel same Puŝkin estis la ĉefa fondinto de la nova rusa lingvo, kies superaj formoj vivas florante jam pli ol jarcenton kaj estas akceptataj de la novaj klasoj, ekdominantaj en la lando anstataŭ la pli fruaj. Jam tiu ĉi fakto starigas la rusan poeton Puŝkin en la mondliteraturo meze de la plej grandaj fondintoj de la ĉefaj naciaj literaturoj. Kaj kio koncernas la internaciecon de la Puŝkina verko mem, jam la nura trarigardo de «Eŭgeno Onegin» evidentigas tre okulfrapante ke Puŝkin, verkante «Eŭgenon Onegin» en la jaroj 1823–1830, estis en la kurso de la tuta tiutempa vivo internacia kaj ankaŭ de ĉiuj plej gravaj verkoj de la tiama mondliteraturo; ĉiuj ideoj de tiu epoko estas brile respegulitaj de Puŝkin en objektiva kaj kritika maniero, kaj fine en ĝenerala konkludo ni vidas senkomparan pitoreskan panoramon, pentritan de originala kaj forta majstro.

Oni povas interalie citi tie ĉi, ke kiam la granda kreinto de la ekonomia materialismo Karl Marx (1818–1883) studis la rusan lingvon, li uzis por tiu studado la originalan tekston de «Eŭgeno Onegin», kaj li estis ravita de multaj ĝiaj strofoj, en kiuj esprimiĝis la brila kaj aktuala erudicio de Puŝkin. Ekzemple, Marx speciale notis la versojn (vidu Ĉ. 1, VII):

Li estis ekonomiisto,

Insultis ĉiel kun insisto

Li pri Homer’ kaj Teokrit’,

Sed legis li Adamon Smith

Kaj povis juĝi laŭ deduktoj

Pri pliriĉiĝo de la ŝtat’,

Kaj kial restas la bonstat’

Sen or’, se estas krudproduktoj.

«Eŭgeno Onegin» estis longjara kaj plej amata verko de Puŝkin — kaj ĝi fariĝis kulminacio de ĉio, kion kapablis esprimi en ĝi tiu ĉi genia artisto.

* * *

Kiam la subskribinto iniciatis tradukadon de tiu ĉi multsignifa grandverko al Esperanto, li klare prezentis antaŭ si kelkajn tre gravajn konsiderojn.


Unue, estas absolute ekster ĉia dubo, ke en la Esperantan trezorujon de la plej gravaj verkoj de la mondliteraturo nepre devas esti enmetita la verko, kiu donas bonegan bildon en internacia aspekto de unu tuta mond-epoko kun ĉiuj ties ideoj kaj karakterizaj momentoj.

Due, havas grandan signifon por Esperanto mem la eĉ nura traduko de unu granda naciliteratura ĉefverko, kiu estas perlo de la nacia lingvo kaj kiu havis gravan historian rolon por kulturo de tiu lingvo. Esperantigo de tia ĉefverko, farita kun la plej streĉita intenco transdoni ĉiujn belaĵojn de l’ originalo en la traduko kaj kun la intenco perfektigi la lingvon de traduko (t.e. Esperanton) ĝis la grado de la tradukata nacia lingvo, — tiu ĉi laboro en okazo de sukceso metas la artefaritan Esperanton sur la saman kulturnivelon kun la nacia lingvo.

Jam tiuj ĉi ambaŭ motivoj estas sufiĉaj per si mem por pravigi la laboron faritan. La prezentata Esperanto-traduko de «Eŭgeno Onegin» estas frukto de unu plena jaro da persistema laboro, kiun la subskribinto plenumis kun granda zorgo kaj vervo. Grandan klopodon kaŭzis ankaŭ la kompilado de komentaro, kiu devas komprenigi al la leganto multajn lokojn de la teksto, ne kompreneblajn sen specialaj scioj.

Aliflanke la traduko de «Eŭgeno Onegin» ne estas aparta fakto, neniel ligita kun generala laboro. Ĝi estas parto de la granda plano, starigita ankoraŭ antaŭ dek jaroj en 1920 — traduki kolektive en Esperanton ĉiujn verkojn de Puŝkin kaj doni tiamaniere al Esperanto unuan plenan verkaron de granda klasika aŭtoro! Ne necesas speciale argumenti por pruvi la tutan signifon, se tiu ĉi plano estos baldaŭ realigita. Kaj tamen ĝi fakte tre proksimas al kompleta realiĝo kaj eĉ jam nun ĝi estas plenumita grandparte.

Ekzemple, ĝis nun aperis jam en Esperanto sekvantaj pli gravaj verkoj de Puŝkin, ĉu per apartaj eldonoj, ĉu kiel ĉefa enhavparto de tiaj:

1) «La Neĝa Blovado». Rakonto. Trad. A. Grabowski. 2 eld. Varsovio 1893.— Ankaŭ: Trad. A. Tiŝer. Leipzig 1923.

2) «Boris Godunov». Dramo. Trad. V. Devjatnin. Nürnberg 1894.— 2 eld. Paris 1906.

3) «Ŝtona Gasto». Dramo. Trad. N. Borovko. Odeso 1895.

4) «Mocart kaj Saljeri». Dramo. Trad. Vs. Lojko. Paris 1905.

5) «Poltavo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. S. Peterburg 1906.

6) «Ruslano kaj Ludmilo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. Kazanj 1908.

7) «La pafo». Rakonto. Trad. A. Fiŝer. Leipzig 1913.— 2 eld. Leipzig 1923.

8) «La avara kavaliro». Dramo. Trad. G. Zaletov. «Literaturo» 1922.

9) «Pikreĝino». Novelo. Trad. A. Fiŝer. Leipzig 1923.

10) «La kapitanfilino». Romano. Trad. M. Ŝidlovskaja. Berlin 1927.

Krom tio en diversaj esperantaj gazetoj aperis tradukoj de apartaj versaĵoj de Puŝkin, faritaj de S. Dobrzanski, A. Fiŝer, B. Fjodorov, R. Frenkel, M. Goldberg, A. Grabowski, V. Jarmoloviĉ, N. Ĵitkova, Kruglov, A. Naŭman, A. Nippa, Pavlova, Petrov, V. Polakov k.a.

Post la jaro 1920, laŭ la plano ellaborita de la tiama Rusa sekcio de Esperantista Literatura Asocio, la tradukado el Puŝkin estis multe progresigita, kaj nun amasiĝis sufiĉe multa nombro da tradukaĵoj, kiuj atendas eventualan eldonon tute presprete. Jen estas la ĉefaj manuskriptoj:

1) «Ciganoj». Poemo. Trad. E. Miĥalskij.

2) «Dubrovskij». Novelo. Trad. Ŝirokov (laŭ «Titolaro» de G. Davidov).

3) «Egiptaj noktoj». Novelo. Trad. E. Miĥalskij.

4) «Fabelo pri caro Saltano». Poemo. Trad. Jv. Lubjanovskij.

5) «Fraŭlino-vilaĝanino». Rakonto. Trad. A. Fiŝer.

6 «Ĉerkofaristo». Rakonto. Trad. A. Fiŝer.

7) «Gabrielado». Poemo. Trad. E. Miĥalskij.

8) «Kupra Rajdanto». Poemo. Trad. N. Nekrasov.

9) «Festeno dum la pesto». Dramo. Trad. Vs. P. Ivanov (L. Ivn), k.a.

Tre multe estis atentita ankaŭ la tradukado de la liriko de Puŝkin, rezulte de kio estas jam tradukitaj preskaŭ ĉiuj plej gravaj kaj interesaj versaĵoj, farontaj belan volumeton estonte, kiam ebliĝos ĝia eldono. Tiun ĉi tradukadon aktive partoprenis L. Belaev, R. Frenkel, Vs. P. Ivanov (L. Ivn), E. Miĥalskij, N. Nekrasov, V. Polakov, S. Rublov, V. Sutkovoj, V. Varankin k.a. Ĉiuj ĉi tradukoj estas faritaj plej zorgeme kaj fidele al la originalo sub kolektiva kontrolo kaj reciproka korektado.

Oni do povas konstati sufiĉe grandan antaŭenpaŝon en la nomita afero, kiun ankoraŭ pli suprenlevas la eldono de la ĉefverko de Puŝkin — «Eŭgeno Onegin».

Pri tiu ĉi lasta oni devas diri intercetere, ke estas konataj almenaŭ tri pli fruaj provoj traduki ĝin, ol la nun prezentata. La talenta esperanto-poeto Bela Manto (B. Mirski), mortinta en 1920, laŭfame tradukis ĝin aŭ eble nur komencis, sed konserviĝis neniu postesigno de tiu ĉi laboro. Ekzistas pli precizaj informoj, ke alia konata esperantisto V. Traĉevskij, ankaŭ mortinta en 1921, tradukis almenaŭ grandan parton de «Eŭgeno Onegin», sed lia manuskripto estis konfiskita de la rumana «siguranca» kaj pereis tie verŝajne por ĉiam. La tria provo, apartenanta al la plumo de G. Tiĉino, havis pli feliĉan sorton: finita kaj zorge prilaborita, ĝi konserviĝis tute bone. Bedaŭrinde, du esencaj mankoj malebligis ĝian eldonon kaj estis kaŭzoj por la nova retraduko: tiu ĉiurilate bona traduko estis farita ne laŭ la versmezuro de la originalo, kaj ankaŭ sufiĉe multaj belaj lirikaj strofoj de la romano, ne rilatantaj senpere al la suĵeto, estis preterlasitaj de la tradukinto.

Ĉiuokaze ĉiuj ĉi supre cititaj samideanoj meritas esti laŭde menciitaj tie ĉi, kiel antaŭintoj de la subskribinto, metintaj eble ne malpli da amo kaj peno en sian laboron super la sama genia verko.

La subskribinto fine esprimas dankon al la membroj de la Literatura sekcio de Lingva Komisiono ĉe Sovetrespublikara Esperantista Unio — E. Miĥalskij, V. Polakov kaj N. Hohlov, kiuj trarigardis la manuskripton de «Eŭgeno Onegin» kaj faris kelkajn taŭgajn konsilojn pri la traduko.

N. Nekrasov.

Moskvo, 25 septembro 1930.

Загрузка...