Notoj

[1]

Penetrita de vanteco, li havis ankoraŭ pli da tiu speco de fiero, kiu konfesigis kun la sama indiferento la bonajn kiel la malbonajn agojn, sekve de sento de supereco eble imagita. — Tirite el privata letero.

[2]

P.A. Pletnjóv (1792–1862) — verkisto, poeto, kun kiu Puŝkin havis amikrilatojn koresponde kaj kiu kelkatempe administris eldonadon de la verkoj de Puŝkin.

[3]

Princo P.A. Vjázemskij (1792–1878) — poeto kaj literatura kritikisto. Vjázemskij, Ĵukóvskij kaj Bátjuŝkov estis en la tempo de Puŝkin ĉefaj pioniroj de la romantisma periodo en la rusa literaturo, anstataŭinte la pezan «klasikismon» de la XVIII jarcento kaj la larmeman «sentimentalismon» de la juna Karamzin. En la komenco de la XIX jarcento la rusa literaturo, malgraŭ sia centjara pasinteco, estis ankoraŭ infanaĝa: ĝi estis ankoraŭ konsiderata kiel «agrabla amuzo» de la riĉa nobelaro.

[4]

Zeŭso — la plej supera dio de la antikva greka mitologio.

[5]

«Ruslano kaj Ludmilo» — unu el la pli fruaj verkoj de Puŝkin, kiu faris lian nomon famekonata en la vastaj rondoj de la legantoj. «Ruslano kaj Ludmilo» estas tradukita esperanten de V.N. Devjatnin (vidu: Devjatnin, Plena Verkaro, Libro tria, eld. Kazan 1908).

[6]

Nevo (Neva) — rivero fluanta tra Leningrado (tiam Peterburgo) el Ladoga lago al Finna golfo de Balta maro. «Ĉe la Neva rando» — t.e. en Peterburgo.

[7]

Noto de l’ aŭtoro: Verkite en Besarabio.

[Tiutempe Puŝkin estis ekzilita el Peterburgo al la sudo pro siaj spritaj kaj trafaj epigramoj kontraŭ diversaj altranguloj kaj ankaŭ pro siaj liberamaj ideoj].

[8]

Monsieur (prononcu: mosjéŭ) — sinjoro (franclingve); Madame — sinjorino. La rusaj nobeloj kutime dungadis francajn, germanajn aŭ anglajn guvernistojn por siaj infanoj por eduki ilin laŭ la modo de supera klaso.

[9]

Noto de l’ aŭtoro: Dandy — modemulo. [Prononcu: déndi. En la komenco de la XIX jarcento la rusa nobelaro estis precipe influata de la angla modo kaj de la anglaj varoj].

[10]

Juvenalis (mortis en la jaro 130) — Roma poeto-satirikisto.

[11]

Vale — adiaŭ (latinlingve).

[12]

Eneido (Aeneis) — ĉefverko de la fama Roma poeto Publius Virgilius Maro (70–19 antaŭ Kristo). En ĝi estas rakontata historio de Eneo (Aeneas), filo de Anĥizo (Anĉises) kaj Venuso, kiu post detruo de Trojo venis Italion kaj fondis tie la grandan latinan ŝtaton. «Eneido» estas tradukita esperanten de d-ro Vallienne (eld. de Hachette, Paris 1906).

[13]

Jambo — versmezuro, konsistanta el du silaboj, la unua neakcentita, la dua akcentita. Ĥoreotrokeo — versmezuro, konsistanta ankaŭ el du silaboj, la unua akcentita, la dua ne akcentita.

[14]

Homero (Homeros) — efektiva aŭ supozata aŭtoro de la granda antikva greka eposo «Iliado» (Ilias) kaj «Odiseo» (Odysseia). Oni kredas, ke li vivis inter la XI kaj VII jarcentoj antaŭ Kristo, sed plej verŝajne la ambaŭ epopeoj kombiniĝis en la VI jarcento a. K. kiel produkto de kolektiva popolpoezio el apartaj poemoj kantitaj de vagantaj rapsodoj. «Iliado» estas tradukita esperanten de A. Kofman (eld. Nürnberg 1895–96).

[15]

TheokritesTheocritus — greka idilia poeto, vivinta en la III jarcento antaŭ Kristo.

[16]

Adam Smith (1732–1790) — fama angla politik-ekonomiisto kaj filozofo. Lia verko «Pri la riĉeco de la popoloj» faris komencon por la politik-ekonomia scienco.

[17]

Publius Ovidius Naso (43 a. K. — 17 p. K.) — granda Roma poeto. Naso (prononcu: Nazo) estis aŭtoro de multaj erotikaj poemoj kaj interalie de la verko «Ars amatoria» (Arto ami). Pro iu kaŭzo, en la fino de sia vivo, li estis ekzilita al la bordo de Nigra maro kaj tie mortis.

[18]

Noto de l’ aŭtoro: La opinio, ke Ovidius estis ekzilita al la nuntempa Akkermán, estas bazita sur nenio. En siaj elegioj Ex ponto li klare signas kiel lokon de sia restado la urbon Tomi, ĉe la delto mem de Danubo. Same maljusta estas ankaŭ la opinio de Voltaire, supozanta kiel kaŭzon de lia ekzilo la sekretan amfavoron de Julia, filino de Augustus. — Ovidius estis tiutempe ĉirkaŭ kvindekjara, kaj la malvirtema Julia, jam antaŭ dek jaroj pli frue, mem estis ekzilita de sia ĵaluzema patro. Ceteraj konjektoj de la scienculoj estas nenio alia ol konjektoj. La poeto plenumis sian promeson kaj lia sekreto mortis kun li. «Alterius facti culpa silenda mihi». [Pri alia farita kulpo mi devas silenti].

[F.M. Voltaire (prononcu: Voltér) estis fama franca verkisto (1694–1778). Lia romano «Candide» (Kandid) estas tradukita esperanten de E. Lanti (eld. SAT en Paris 1929).

Aŭgustus — honortitolo de Roma imperiestro].

[19]

Baronino de Staël-Holstein (prononcu: Stal) aŭ sinjorino Louise-Germaine Necker (prononcu: Luíz-Ĵermén Nekér) — fama franca verkistino (1766–1817).

[20]

Vicgrafo François-René-Auguste de Chateaubriand (prononcu: Fransuá-René-Ogíst Ŝatobrián) — franca verkisto (1768–1848); kune kun s-ino de Staël li estis unu el antaŭuloj de romantismo en la franca literaturo.

[21]

Tiun ĉi strofon Puŝkin forigis el la definitiva teksto de la romano kaj anstataŭigis per punktaro.

[22]

Faublas (prononcu: Fobláz) — heroo de konata skandala romano de franca verkisto Jean-Baptiste Louvet de Couvray (prononcu: Ĵan-Baptíst Luvé de Kuvréj), kiu vivis 1760–1797. Faublas kiel Lovelace estas tipo de virindeloganto kaj amaventuristo.

[23]

Tiu ĉi strofo, anstataŭita de Puŝkin en la neta teksto de la romano per punktaro, konserviĝis nur kiel nefinita skribprovaĵo. Du linioj de la strofo tute ne estis skribitaj kaj kelkaj vortoj, prezentataj tie ĉi interkrampe, estis forstrekitaj.

[24]

Ankaŭ tiu ĉi strofo estis forigita de Puŝkin dum la definitiva redaktado de la romano. La unuan parton de la strofo Puŝkin uzis cetere por sia verko «Grafo Nulin».

[25]

Noto de l’ aŭtoro: Ĉapelo à la Bolivar.

[Simon Bolivár (1783–1830) estis ĉefo de la movado por liberigi Sud-Amerikon de la hispana regado.]

[26]

Bréguet (prononcu: Bregét) — konata horloĝo de la firmao Bréguet.

[27]

Noto de l’ aŭtoro: Konata restoraciisto.

[28]

P.P. Kaverin (1794–1855) estis husaro, konata de Puŝkin en la jaroj 1816–1819. Havante noblan karakteron kaj bonan edukon, li ankaŭ famiĝis pro siaj diboĉoj kaj amuzoj.

[29]

Roast-beef (angle, prononcu: rost-bif) — bovrostaĵo.

[30]

Entrechat (france, prononcu: antreŝa) — eksalto, artifikaĵo.

[31]

Heroinoj de la tiutempa klasikisma teatra repertuaro.

[32]

D.I. Fonvízin (1745–1792) — unu el la unuaj kreintoj de la rusa reala komedio.

[33]

J.B. Knjaĵnín (1742–1791) — rusa poeto kaj dramverkisto, aŭtoro de kelkaj tragedioj kaj popolmoraj komedioj. Laŭforme li estis sekvanto de la pseŭdo-klasikaj tradicioj kaj multajn suĵetojn kaj scenojn li rekte pruntis el verkoj de la francaj klasikuloj. Tamen laŭidee la verkoj de Knjaĵnín estis inspirataj de civitana memkonscio kaj liberemo.

[34]

V.A. Ozerov (1770–1816) — rusa dramverkisto, postsekvanto de Sumarókov (1717–1777) kaj de Knjaĵnín. En siaj tragedioj li precipe atentis psikologian flankon de siaj herooj.

[35]

E.S. Semjónova — fama talenta aktorino.

[36]

P.A. Katenin (1792–1853) — verkisto, kiu tradukis rusen diversajn dramverkojn de Corneille (franca dramverkisto) kaj Torquato Tasso (granda itala poeto, aŭtoro de epopeo).

[37]

Pièrre Corneille (prononcu Pjer Kornéj) — granda franca klasika dramverkisto (1606–1684).

[38]

Princo A.A. Ŝaĥovskój (1777–1846) — aŭtoro de multaj mezvaloraj komedioj kaj unu el la pliperfektigintoj de la rusa teatro.

[39]

Charles-Louis Didelot (prononcu: Ŝarl-Luí Didló) — fama baletmajstro (1767–1837). Li radikale renovigis tiaman baletarton kaj, laborante ĉefe en Peterburgo, li estis aŭtoro de multaj brilaj baletprezentoj. [Malgraŭ la rekomendo de la tradukista noto, la versmezuro postulas 3-silaban prononcon: Dideló. — Sergio.]

[40]

Terpsiĥora — muzo de dancoj laŭ la antikva greka mitologio.

[41]

E.I. Istómina (1799–1848) — fama talenta baletdancistino. Ĉiam kun granda sukceso ŝi partoprenis en la baletoj de Didelot.

[42]

Eolo (AiolosAeolus) — dio de ventoj laŭ la antikva greka mitologio. Li havis harpon, kiun li ludis treege melodie.

[43]

Noto de l’ aŭtoro: Estas la trajto de malvarmigita sento, inda de Child-Harold. La baletoj de Didelot estis plenigitaj per vigleco de fantazio kaj per ĉarmeco eksterordinara. Unu el niaj romantismaj verkistoj trovis en ili multe pli da poezio, ol en la tuta franca literaturo.

[Child-Harold (prononcu: Ĉajld-Heróld) estas heroo de unu el la verkoj de l’ angla poeto Byron (prononcu: Bájron).]

[44]

Kuĉero — veturigisto de luksa sinjora kaleŝo.

[45]

Jean-Jacques Rousseau (prononcu: Ĵan-Ĵak Rusó) — unu el la plej elokventaj francaj prozverkistoj (1712–1778). Li havis grandan influon al sia epoko pro siaj filozofiaj kaj sociaj ideoj. La ĉefa ideo de Rousseau estis ke la homoj kiel eble plej multe revenu al sia natura stato.

[46]

Friedrich Melchior Grimm (prononcu: Fridriĥ Mélĥior Grim) — barono, publicisto, kritikisto kaj diplomato (1723–1807). Li estis Pariza korespondanto de kelkaj liatempaj monarkoj kaj eldonadis por ili specon de manskribata gazeto, tre gravan por studi tiun epokon.

[47]

Noto de l’ aŭtoro:

Tout le monde sut qu’il mettait du blanc; et moi, qui n’en croyais rien, je commençais de le croire, non seulement par l’embellissement de son teint et pour avoir trouvé des tasses de blanc sur sa toilette, mais sur ce qu’entrant un matin dans sa chambre, je le trouvai brossant ses ongles avec une petite vergette faite exprès, ouvrage qu’il continua fièrement devant moi. Je jugeai qu’un homme qui passe deux heures tous les matins à brosser ses ongles, peut bien passer quelques instants à remplir de blanc les creux de sa peau.

(Confessions de J.J. Rousseau).

— Grimm antaŭis sian epokon: nun en la tuta civilizita Eŭropo oni purigas la ungojn per speciala broseto.

[Ĉiuj sciis, ke li uzis blankaĵon; kaj mi, kiu ne kredis tion, mi komencis tion kredi, ne nur pro la plibeliĝo de lia vizaĝo kaj ĉar mi trovis tasojn da blankaĵo sur lia tualeto, sed ĉar enirinte iumatene en lian ĉambron, mi trovis lin brosanta siajn ungojn per malgranda vergeto farita speciale, tiun laboron li fiere daŭrigis antaŭ mi. Mi opiniis, ke homo, kiu pasigas du horojn ĉiumatene brosante siajn ungojn, povas bone pasigi kelkajn momentojn por plenigi per blankaĵo la sulkojn de sia haŭto. («Konfesoj» de J.J. Rousseau).].

[48]

P.J. ĈaadájevĈadájev (1793–1856) — komence brila husar-oficiro kaj poste rimarkinda ano de la Moskva societo. Li estis tre klera kun memstaraj vidpunktoj kaj havis grandan influon al Puŝkin. En 1836 li publikigis artikolon «Filozofiaj leteroj» kun opozicia tendenco kontraŭ la registaro, pro kiu la gazeto presinta ĝin estis fermita kaj Ĉaadájev estis anoncita kiel frenezulo. Kritikante la rusajn morojn kaj aprobante la okcidenteŭropan kulturon, Ĉaadájev estis spirita patro de tiaj okcidentemuloj kiel A.I. Hercen (1812–1870) k.a.

[49]

Venuso — filino de la ĉefdio Jovo (JovisJupiter), diino de amo laŭ la romana mitologio.

[50]

Noto de l’ aŭtoro: Oni ne povas ne bedaŭri, ke niaj verkistoj tro malofte enketas la vortaron de la Rusia Akademio. Ĝi restos eterna monumento de la protektema volo de Katarino kaj de la klera laboro de la heredintoj de Lomonosov, severaj kaj fidelaj patronoj de la patra lingvo.

[KatarinoEkaterina II la Granda (1729–1796) — rusa imperiestrino. Dum ŝia longjara regado okazis multaj gravaj eventoj en la rusa historio. Interalie ŝi subpremigis la grandan ribelon de Pugaĉóv en la jaroj 1773–1775. Havante fortan karakteron kaj sufiĉan klerecon, ŝi interesiĝis pri la literaturo kaj havis rilatojn kun la francaj enciklopediistoj, subtenante iliajn ideojn pri la «klera absolutismo». Progresiginte la klerigan movadon kaj humanismajn ideojn en Rusio, ŝi finis sian regadon per forta reakcio kontraŭ iliaj portantoj (Radíŝĉev, Novikóv, Knjaĵnín k.a.).

Miĥaíl Lomonósov (1711–1765) — granda rusa scienculo de la XVIII jarcento. Filo de simpla kamparano, li sukcesis lerni kaj atingis superajn sciojn. Li tre multe faris por disvastigo de klereco en Rusio. Li verkis unuan rusan gramatikon kaj multe laboris super kulturigo de la rusa lingvo.

(La supre cititaj vortoj, diritaj de Puŝkin pri la rusa lingvo, montras plej efekte, ke Esperanto same evoluas en sia literaturo kiel lingvo vivanta kaj ke ĝi devas iri la saman vojon, kiun trairis la rusa lingvo, kreante siajn unuajn ĉefverkojn)].

[51]

La virinon, priskribatan en tiu ĉi strofo, Puŝkin renkontis dum sia ekzil-restado en la urbo Kiŝinev (Besarabio).

[52]

Diana — diino de ĉaso kaj luno laŭ la roma mitologio.

[53]

Flora — diino de floroj laŭ la antikva roma mitologio.

[54]

Elvina — alia nomo de Cereso, diino de terfekundeco laŭ la antikva romana mitologio. Tie ĉi — kondiĉa nomo de fidela amatino laŭ unu balado de la rusa poeto V.A. Ĵukovskij.

[55]

Armida — filino de Damaska reĝo Arboleno en la poemo de l’ itala poeto Tasso «Liberigita Jerusalemo», belulino kaj sorĉistino.

[56]

Oĥta — orienta randregiono de Peterburgo trans la rivero Nevo. El Oĥta la urbo estis provizata antaŭe precipe per lakto.

[57]

Wasistdas (prononcu: vasisdás) — vendogiĉeto en fenestro.

[Puŝkino transskribis ruslitere: «васисдас», kio estas kameburo egale aludanta la francan vasistas (ĉi-okaze, «giĉeto»), kaj la germanan was ist das? (= «kio estas ĉi tio?»), kiu en la rusa ŝerce signifis «germano». — Sergio.]

[58]

Beef-steaks (angle, prononcu: bif-steks) — bifsteko, rostita peco de fileo.

[59]

Kukon.

[60]

Bostono — kartludo.

[61]

Ĉi tiuj strofoj tute ne estis verkitaj. Starigante tiujn ĉi ciferojn kun punktaro, Puŝkin signis nur certan interrompon en la procedo de la romano.

[62]

Jean-Baptiste Say (prononcu: Ĵan-Baptist Sej) — franca ekonomiisto (1767–1832). Li popularigis en Eŭropo la ideojn de Adam Smith, de kiu li diferenciĝis per sia instruo pri nemateriaj bonoj. Lia teorio de vendado helpis al starigo de klara koncepto pri ekonomia interligo de ĉiuj landoj eksportantaj siajn produktojn.

[63]

Jeremiah Bentham (prononcu: Ĝérimaja Bentém) — brita juristo kaj filozofo (1748–1882), fondinto de la teorio pri utilitarismo. Fundamenton de la moralo Bentham vidis en la utilo por la plimulto de homoj.

[64]

Noto de l’ aŭtoro: Tiu ĉi tuta ironia strofo estas nenio alia ol subtila laŭdo al niaj belaj samlandaninoj. Tiel same Boileau, en aspekto de riproĉo, laŭdas Ludovikon XIV. Niaj sinjorinoj kunigas klerecon kun afableco kaj severan purecon de la moroj kun tiu ĉi orienteca ĉarmo, tiom plaĉinta al s-ino Staël. (Vidu: Dix ans d’éxil).

[Nicolas Boileau-Despréaux (prononcu: Nikolá Bualó-Depreó) — fama franca poeto kaj kritikisto (1636–1711). Li estis aŭtoro de diversaj satiroj kaj de la famekonata «L’Art poétique» (La poezia arto). Li faris gravan servon al la franca literaturo, instruante ofte pedantecajn, sed kelkaparte utilajn regulojn en spirito de tiu tempo. Li estis adepto de la filozofo Descartes (prononcu: Dekárt) kaj rekta kontraŭulo de la jezuitoj.

Louis XIV (prononcu: Lui) — Ludoviko XIV (1643–1715) — franca reĝo, kiu estis protektanto de Boileau.

S-ino Staël (prononcu: Stal) — franca verkistino, kiu priskribis Rusion en sia libro «Dix ans d’éxil» (Dek jaroj da ekzilo).]

[65]

Temas pri la rondo de Peterburgaj literaturistoj.

[66]

Fortuna — diino de feliĉo kaj riĉo laŭ la antikva roma mitologio. Ŝi estis blinda kaj semis siajn donacojn, ne vidante, al kiuj ŝi ilin donis.

[67]

Noto de l’ aŭtoro: La legantoj memoru belegan priskribon de la Peterburga nokto en la idilio de Gnediĉ:

«Jen nokto: sed tamen ne velkas orstrioj de l’ nuboj.

Sen lun’ kaj sen steloj helplenas la tuta aspekto.

Ĉe fora marbordo videblas arĝenta velaro

De ŝipoj apenaŭ en blua ĉielo naĝantaj.

Per lum’ senkrepuska la nokta ĉielo radias,

Purpur’ okcidenta kuniĝas kun or’ orienta:

Samkvazaŭ tagastro tuj post ekvesper’ elkondukas

Ruĝvangan aŭroron. Ĝi estis la tempo somera,

En kiu la tagoj forŝtelas potencon de l’ nokto;

En kiu fremdulon ravigas en norda ĉielo

Kunfluo plej sorĉa de ombro kaj dolĉa hellumo,

Neniam povanta ornami ĉielon de l’ sudo;

Ĝi estis heleco, simila al norda knabino

Kun bluaj okuloj kaj vangoj kun ruĝa koloro

En kadro de ondoj da blonda abunda hararo.

Ĉi tiam sur Nevo kaj sur Petropolo plej luksa

Aperas vesper’ sen krepusko kaj nokto sen ombro;

Ĉi tiam, apenaŭ fininte meznoktan kanteton,

Jam tuj Filomelo rekantas saluton al tago.

Sed estas malfrue; ekblovis al tundroj de Nevo;

Mallevis sin roso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Jen estas meznokto; bruinte per mil’ da remiloj,

Sin Nev’ ne ekskuas; foriĝis la gastoj de l’ urbo;

Nek voĉo sur bordo, nek ondo sur akvo, silento:

Nur iam brurulo de l’ pontoj trakuras rapide,

Nur kri’ longedaŭra traflugas el fora vilaĝo,

El kiu en nokt’ intervokas militaj gardistoj.

Dorm’ regas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . »

[N.I. Gnédiĉ (1784–1833) — rusa poeto, fama tradukinto de «Iliado» en la rusan lingvon. Li verkis ankaŭ originalajn romanojn kaj lirikajn poemojn, ankaŭ li estis perfekta deklamisto.

Petropolo — poezia nomo de Peterburgo aŭ Petrogrado (nun Leningrado).

Filomelo (Philomela) — filino de Atena reĝo Pandiono, ŝi estis sorĉe transformita je najtingalo. Metafora nomo de ĉiu najtingalo.

Tundro — norda traglaciiĝinta marĉtereno kun sovaĝa koniferarbaro, neniam plene redegelanta en somero.]

[68]

Noto de l’ aŭtoro:

Beldiinon admirforme

Spektas la poet’ en vid’,

Dum en nokto li sendorme

Sin apogas je granit’.

(Muravjóv. «Al la diino de Nevo»).

[M.N. Muravjov (1757–1807) — verkisto kaj klerigaganto. En siaj verkoj li imitis la sentimentalismon de Karamzin (1766–1826).].

[69]

Strato en Peterburgo.

[70]

Torquato Tasso (prononcu: Torkváto Taso) — granda itala poeto (1544–1595), aŭtoro de la fama epopeo «Liberigita Jerusalemo» (La Gerusalemme liberata). Oktavo — okversa strofmezuro kun alterna rimaranĝo.

[71]

Brenta — rivero en la supra Italio.

[72]

Apolo (Apóllon) — filo de Zeŭso kaj Latona, frato de Diana, dio de suno, lumo kaj poezio laŭ la greka mitologio. Nepoj de Apolo — poetoj, artistoj.

[73]

Albiono — kelta kaj nun precipe poezia nomo de la Grandbrita insulo.

[74]

Venecio (Venezia) — itala urbo, fama pro siaj stratkanaloj.

[75]

Francesco Petrarca (prononcu: Franĉesko Petrarka) — fama itala poeto (1304–1374), aŭtoro de la rimarkindaj versoj «Canzoniere» (prononcu: kanconjére), dediĉitaj al iu Laŭra, kiu estis amatino de Petrarca kaj kiun li fidele amis kaj prikantis dum sia tuta vivo.

[76]

Noto de l’ aŭtoro: Verkite en Odessa.

[77]

Noto de l’ aŭtoro: La aŭtoro, el la flanko de la patrino, havas afrikan devenon. Lia praavo Abrám Petróviĉ Annibál en sia okjara aĝo estis ŝtelita de sur la bordoj de Afriko kaj venigita Konstantinoplon. La rusa ambasadoro, elaĉetinte lin, sendis lin donace al Petro la Granda, kiu kristanigis lin en Vilno. Poste lia frato estis veninta komence Konstantinoplon kaj poste Peterburgon, proponante elaĉetmonon por li, sed Petro I ne konsentis redoni sian baptiton. Ĝis profunda maljunaĝo Annibál memoris ankoraŭ Afrikon, la luksan vivon de la patro, 19 fratojn, inter kiuj li estis la plej juna; li memoris, kiel oni estis kondukanta ilin al la patro, kun la brakoj ligitaj post la dorso, dum li sola estis libera kaj naĝis ĉe fontanoj de la patra domo; li memoris ankaŭ sian amatan fratinon Laganion, kiu naĝis malproksime post la ŝipo, sur kiu li estis forveturanta.

Estante 18-jaraĝa, Annibál estis sendita de la caro Francion, kie li komencis sian oficon en la armeo de la regento; li revenis Rusion kun diŝakita kapo kaj kun rango de franca leŭtenanto. Dum la regado de Anna [1730–1740], Annibál, estante persona malamiko de Biron [favorito de Anna], estis sendita Siberion laŭ bonaspekta preteksto. Enuiĝinte pro la senhomeco kaj pro severeco de la klimato, li propravole revenis Peterburgon kaj vizitis sian amikon Miniĥ. Miniĥ ekmiregis kaj konsilis al li kaŝiĝi senprokraste. Annibál iris al siaj bienoj kaj tie li loĝis dum la tuta regado de Anna, estante konsiderata kiel oficanta en Siberio. Elizavéta, surtroniĝinte [1742], ĉirkaŭŝutis lin per siaj favoraĵoj. A.P. Annibál mortis jam dum la regado de Ekaterina [1762–1796], liberigite de la gravaj oficokupoj kun la rango de ĉef-generalo, la 92-an jaron post sia naskiĝo.

En Rusio, kie la memoro pri rimarkindaj personoj rapide malaperas, pro manko de historiaj notaĵoj, la stranga vivo de Annibál estas konata nur laŭ la familiaj legendoj.

Lia filo, generalo-leŭtenanto J.A. Annibál apartenas sendispute al la nombro de la plej distingitaj personoj de la Katarina jarcento (li mortis en 1800).

[A. Puŝkin tre ŝatis sian nobeldevenon. La historion de Annibál li intencis rakonti en romano «La negro de Petro la Granda», kiu estis nur komencita.]

[78]

Popo — vulgara nomo de rusa pastro.

[79]

Far niente — nenionfarado (itallingve).

[80]

Lordo George Gordon Byron (prononcu: Ĝorĝ Gordon Bájron) — fama angla poeto (1788–1825). Lia poezio havis grandan influon en la tuta Eŭropo. Puŝkin trafe esprimis tiujn ĉi modhumorojn de sia epoko en la figuro de Eŭgeno Onegin.

[81]

Salgír — rivero en Krimeo. La kaptitinoj de Salgiro estas haremvirinoj, pri kiuj Puŝkin rakontas en sia poemo «Baĥĉisaraja fontano».

[82]

Ho, kamparo! Horatius. (Latinlingve).

Ho, Ruslando! (Ruslingve).

Quintus Horatius Flaccus (prononcu: Kvintus Horácius Flakus) — fama Roma poeto (65–8 antaŭ Kristo). En siaj verkoj li multe priskribis la kamparan vivon kiel bienposedanto kaj mastro.

[83]

Driadoj — feinoj de l’ arbaroj laŭ la antikva greka mitologio.

[84]

FramasonojFrank-masonoj («liberaj masonistoj») estis personoj, apartenantaj al duonsekretaj konspirorganizaĵoj (t.n. loĝioj), kiuj havis diversajn noblajn celojn, iufoje revoluciajn. El la medio de frank-masonoj eliris interalie la famaj «Dekabristoj», organizintoj de la malsukcesinta ribelo la 14-an de decembro 1825, kiu celis starigon de demokratia konstitucio en Rusio.

[85]

Göttingen (prononcu: Géŭtingen) — universitata urbo en Germanio. En la fino de la XVIII jarcento tie ekzistis fama asocio de poetoj (Göttinger Dichterbund).

[86]

Immanuel Kant (1724–1804) — granda germana filozofo. Idealismaj principoj kaj aprioriaj ideoj de Kant estis siatempe tre disvastigitaj kaj havis grandan influon.

[87]

La finan parton de la strofo Puŝkin ne presigis, verŝajne pro tiutempaj cenzurkondiĉoj (aludo pri la «frank-masonoj» kaj «dekabristoj»).

[88]

Friedrich Schiller (prononcu: Frídriĥ Ŝíler) — fama germana dramverkisto kaj poeto (1759–1805).

[89]

Johann Wolfgang Goethe (prononcu: Johan Volfgang Géŭte) — granda germana poeto kaj verkisto (1749–1832). Li estas konsiderebla kiel unu el la plej grandaj poetoj de la mondo. Lia ĉefverko «Faŭst» estas tradukita esperanten de N. Barthelmess (eld. de SAT, Leipzig 1923).

[90]

Samovaro — kutima rusa aparato en formo de akvujo kun tubo enmeze por karbo, servanta por boligi akvon. Ĝi estas metata sur tablon dum tetrinkado.

[91]

Dunja — mallongigo de Eŭdoksio, tre kutima rusa virina nomo.

[92]

Noto de l’ aŭtoro: El la unua parto de «Dnepra Niksino».

[93]

Napoleon Bonaparte (1768–1821) — fama aventuristo, kiu, posedante genian talenton de militkomandanto, sukcesis atingi superan gradon de potenco kaj fariĝis franca imperiestro, ĝis post malsukceso de militiro kontraŭ Rusio en 1812 li estis abdikigita kaj mortis en ekzilo.

[94]

Do al kartludo.

[95]

Noto de l’ aŭtoro: La plej dolĉesonaj grekaj nomoj, kiel ekzemple: Agatono, Filato, Teodora, Tekla kaj aliaj, estas uzataj ĉe ni nur inter la homoj el la simpla popolo.

[96]

Samuel Richardson (prononcu: Sémjuel Riĉardsón) — angla romanverkisto (1689–1761). Li estis fondinto de la romanspeco por familia legado, kie la bonvirto estas rekompencata, la malvirto punata kaj la moralo estas prezentata kiel ĉefa vivprincipo.

[97]

Noto de l’ aŭtoro: Grandison kaj Lovelace estas herooj de du famaj romanoj [de Richardson].

(Lovelace — prononcu: Lovlés).

[98]

Noto de l’ aŭtoro:

Si j’avais la folie de croire encore au bonheur, je le chercherais dans l’habitude.

(Chateaubriand).

[Se mi havus la malsaĝecon kredi ankoraŭ je feliĉo, mi serĉus gin en la kutimiĝo. (Ŝatobrián).]

[99]

Praskovja (de Paraskeva) kaj Akulka (de Akulina) estas «vulgaraj» nomoj, tre kutimaj inter la rusinoj; Paŭlina kaj Selina sonas neordinare kaj do «poezie».

[100]

Ĥalato — hejma negliĝa vesto, tre vasta kun longaj baskoj, sen butonoj kaj kun zono, vestata rekte sur la nudan korpon aŭ tolaĵon.

[101]

Festo de kristana religia kulto, dediĉita al triunueco de dio (dio-patro, dio-filo kaj dio-sankta spirito).

[102]

Kvaso — kutima rusa refreŝiga trinkaĵo, preparata el sekala pano.

[103]

Brigadero — oficira rango, ekzistinta en Rusio ĝis fino de la XVIII jarcento.

[104]

Noto de l’ aŭtoro: «Malfeliĉa Jorik!» — ekkrio de Hamleto super la kranio de arlekeno. (Vidu Shakespeare kaj Stern).

[William Shakespeare (prononcu: Ŭiljám Ŝekspir) — granda angla dramverkisto (1564–1616). Cetere, ekzistas supozo, ke Shakespeare estis nur substituita persono de la vera anonima aŭtoro, kiu pro sia grava pozicio en supera socio ne volis konigi sian nomon. Lia fama tragedio «Hamleto» estas tradukita esperanten de d-ro L.L. Zamenhof (eld. Nürnberg 1894 kaj Paris 1902).

Lawrence Stern (prononcu: Lóurens Stern) — konata angla humoristo (1713–1768).]

[105]

Oĉakov — urbo kaj citadelo proksime de Odessa. En la jaro 1788 Oĉakov, aparteninta tiam al la turkoj, estis konkerita per atako de la rusaj trupoj sub komando de Suvorov.

[106]

Aonidoj — Muzoj, naŭ feinoj de l’ artoj laŭ la greka mitologio.

[107]

Ŝi estis junulino, ŝi estis enamiĝinta. — (Malfilátr). Jacque Charles Louis de Malfilâtre (prononcu: Ĵak Ŝarl Luí de Malfilátr) — franca verkisto (1732–1767).

[108]

Fillida (Phillys) — klasika virina nomo.

[109]

La finan parton de la strofo Puŝkin ne presigis en la redaktita de li teksto de la romano.

[110]

Noto de l’ aŭtoro: En la antaŭa eldono, anstataŭ: al hejmo rapidas estis erare presita: en vintro rapidas (kio havis nenian sencon). Kritikistoj, tion ne kompreninte, trovis anakronismon en la sekvantaj strofoj. — Ni kuraĝas certigi, ke en nia romano la tempo estas kalkulita laŭ la kalendaro.

[111]

Andrjuŝka — nomformo de Andreo, pli neglekta ol Andreĉjo. Koncernas la veturigiston.

[112]

La rusaj familinomoj diferenciĝas laŭsekse, plejparte per aldono de finaĵo a por ricevi la nomon de virino. Do, Larin estas vira nomo kaj Lárina estas la sama de virino.

[113]

Svetlana — personino de unu el la baladoj de la fama rusa poeto V.A. Ĵukovskij (1783–1852). Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la rusa romantismo kaj krome li donis al la rusa literaturo multajn bonajn tradukojn el la alilandaj, precipe germanaj, aŭtoroj.

[114]

Antonis van-Dijck (prononcu: van-Dejk) — fama flamanda pentristo (1599–1641). Li pentris multajn bildojn kun precipe religia enhavo. Al tiaj bildoj apartenas ankaŭ lia «Madono».

[115]

Noto de l’ aŭtoro: Julie Wolmar — «La Nova Héloïse». Malec Adel — heroo de mezkvalita romano de M-me Cottin. — Gustave de Linard — heroo de ĉarma novelo de baronino Krüdner.

[Julie Wolmar — prononcu: Ĵilí Volmár. Héloïse — prononcu: Eloíz. Tiu ĉi romano estas verkita de J.J. Rousseau — prononcu: Ĵ.Ĵ. Rusó. Malec-Adel — prononcu: Malék-Adél. Cottin — prononcu: Kotén. Gustave de Linard — prononcu: Gistáv de Linár. Krüdner — prononcu: Krídner].

[116]

«La suferoj de juna Werter» (prononcu: Vérter) — estas unu el la famaj verkoj de Goethe (prononcu: Géŭte).

[117]

Clarissa, Julia, Delphina (prononcu: Klarísa, Julia, Delfina) — heroinoj de la respektivaj romanoj de Richardson, Rousseau kaj Staël.

[118]

Noto de l’ aŭtoro: Vampiro — novelo malĝuste atribuita al la lordo Byron. Melmot — genia verko de Matjurin. Jean Sbogar — konata romano de Charles Nodier.

[Eterna judoAhasvero — legenda persono, eterne migranta tra la mondo, uzita de multaj aŭtoroj kiel temo por siaj verkoj. Korsaro — verko de Byron. Jean Sbogar — prononcu: Ĵan Zbogár. Charles Nodier — prononcu: Ŝarl Nodjé; li estis konata franca romantisma poeto, romanverkisto, scienculo kaj historiisto (1780–1844).]

[119]

Phoebus (prononcu: Féŭbus) — FeboApolo, dio de suno kaj poezio laŭ la antikva greka mitologio.

[120]

Vanja — Joĉjo (de Ivan — Johano).

[121]

Noto de l’ aŭtoro: Lasciate ogni speranza voi ch’entrate. La modesta aŭtoro tradukis nur la unuan duonon de la famekonata verso.

[Prononcu: Laŝate onji speranca voj k’entrate. Signifas: lasu ĉiun esperon vi, kiu eniras. Tiu ĉi surskribo pendis super la pordo de infero, laŭ la fama verko «Dia komedio» de la granda itala poeto Dante Alighieri (prononcu: Aligjéri), vivinta en la jaroj 1265–1321.]

[122]

Noto de l’ aŭtoro: Gazeto, kiu estis eldonata [1818–1827] de la jam mortinta A. Izmájlov [1779–1831] sufiĉe neakurate. La eldonisto unufoje eĉ prese pardonpetis antaŭ la publiko pri tio, ke li dum la fastoj diboĉetis.

[123]

I.F. Bogdanóviĉ (1743–1802) — rusa poeto, aŭtoro de la fama poemo «Duŝenjka». La enhavon de «Duŝenjka» Bogdanóviĉ ĉerpis el la novelo de la fama franca fablisto Jean La Fontaine (prononcu: Ĵan Lafontén) «Les Amours de Psyche», kiu siavice uzis kiel temon la faman rakonton pri Amoro kaj Psiĥeo el la romano de Roma verkisto Lucius Apulejus «De asino aŭreo» (Pri ora azeno). Same kiel La Fontaine faris sian Psiĥeon francino, tiel ankaŭ Bogdanóviĉ penis transformi ŝin je rusa fraŭlino Duŝenjka. La frivola, senĝena kaj facilstila poemo de Bogdanóviĉ havis siatempe grandan sukceson.

Jean La Fontaine (1621–1695) — estas fama precipe pro siaj fabloj.

Lucius Apulejus naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 125 p. Kr. kaj estis ĉefe ritorikisto.

La rakonto de Apulejus pri Amoro kaj Piŝheo estas tradukita esperanten de E. Pfeffer (eld. Berlin 1911).

[124]

Vicgrafo Evariste de Parny (prononcu: Evaríst de Parní) — franca erotika poeto (1753–1814), konata pro siaj frivolaj poemoj laŭ klasikaj temoj.

[125]

Noto de l’ aŭtoro: E.A. Baratinskij. [E.A. Boratinskij (1800–1844) — rusa poeto, konata ĉefe pro siaj melankoliaj finnlandaj poemoj, inter kiuj la plej famaj estas «Edda»,«Festenoj» k.a.]

[126]

«Freischütz» (prononcu: Frajŝíc) — «Libera Pafisto», opero komponita de la germana muzikisto Karl Maria von Weber (prononcu: fon Véber), vivinta en la jaroj 1786–1826.

[127]

Filípjevna — filino de Filíp (Filipidino). Tia patronomo ĉe la rusoj, uzata aparte de la plena nomo speciale por la aĝaj personoj, havas nuancon de estimo kaj karesemo.

[128]

La moralo estas en la naturo de l’ aferoj (Nekér).

Jacque Necker (prononcu: Ĵak Nekér) — franca financisto kaj ŝtatfunkciulo (1732–1804). En 1789 lia devigita eksiĝo el la posteno de ĉefa financadministranto en la registaro de la franca reĝo fariĝis senpera kaŭzo de popola ribelo kaj de la fama konkero de Bastilio. Li verkis kelkajn interesajn verkojn pri la financa politiko kaj pri la granda franca revolucio. Li estis patro de la konata verkistino S-ino de Staël.

[129]

Pigmaliono (Pygmalion) — laŭ la greka mitologio reĝo de l’ insulo Cipro (Kypros), enamiĝinta la skulptitan de li mem statuon de knabino. Pro lia varmega preĝo la statuo viviĝis.

[130]

Temira, Dafna (aŭ Daphne) kaj Lileta — kondiĉaj nomoj de iuj virinoj.

[131]

Truismo — plej ordinara, al ĉiuj konata veraĵo sen iu originaleco.

[132]

La unuaj kvar strofoj de la ĉapitro kvara estis presigitaj de Puŝkin aparte; la kvina kaj sesa strofoj estas konataj nur en malneta manuskripto.

[133]

Visto — kartludo.

[134]

Himeneo (HymenaeusHymen) — dio de geedziĝo laŭ la greka mitologio.

[135]

Ciprido (Kypris) — diino de amo, devenanta de la insulo Cipro (Kypros) laŭ la greka mitologio.

[136]

Prononcu: K’ekrire-vu sir se tablét. Signifas (france): Kion vi skribu sur tiuj ĉi paĝoj.

[137]

Prononcu: Tut-a-vu Annét. Signifas (france): Tute via Anneto.

[138]

Grafo F.P. Tolstój (1783–1873) — rusa pentristo, skulptisto kaj gravuristo, eminenta aganto en la sfero de la rusa arto. Estas famekonataj multaj medalaj bareliefoj de Tolstój, liaj ilustraĵoj por la poemo de Bogdanóviĉ «Duŝenjka» k.a. En la desegnaĵoj de Tolstój admirigas treege preciza, harmonia kaj delikata kompon-maniero, memoriganta pri la antikvaj grekaj desegnaĵoj sur la vazoj.

[139]

In-quarto (prononcu: In-kvarto) — libro kun formato je kvarona parto da plena paperfolio.

[140]

N.M. Jazíkov (1803–1843) — rusa lirika poeto, verkinta ankaŭ historiajn kaj patriotajn poemojn.

[141]

Tiu ĉi strofo aperis nur en la unua eldono de la ĉapitro. Poste Puŝkin forigis ĝin pro iuj konsideroj.

[142]

Helesponto (Helléspontos) — Dardanela markolo inter la Marmora kaj Egea maroj, dividanta Eŭropon de Azio. Laŭ antikva greka legendo, trans ĉi tiu markolo ĉiunokte naĝis ĉasisto Leandro por viziti sian amatinon Hero. En iu ventega nokto Leandro dronis kaj Hero pro ĉagreno ĵetis sin en la maron.

[143]

Puŝkin ne presigis 1½ finversojn de la strofo XXXVII kaj la tutan strofon XXXVIII verŝajne pro la tro forta kontrasto priskribita.

[144]

Noto de l’ aŭtoro: En la gazetoj oni miris, kiel oni povis nomi fraŭlino simplan kamparaninon, dum la nobelaj fraŭlinoj, iom pli sube, estas nomitaj knabinaĉoj!

[Vidu Ĉapitron Kvinan, strofo XXVIII.]

[145]

Lumo de brulanta keno estis antaŭe kutima maniero por lumigi la kamparanajn kabanojn en vespero. Kontraŭe la riĉulaj domoj estis lumigataj per kandeloj.

[146]

Noto de l’ aŭtoro: «Tio ĉi signifas», — rimarkigas unu el niaj kritikistoj: — «ke la buboj kuradas per glitkuriloj». Juste!

[147]

Dominique Dufour do Pradt (prononcu: Dominík Difur de Pradt) — franca diplomato kaj politika verkisto (1759–1837).

[148]

Walter Scott (prononcu: Ŭólter Skot) — fama skota verkisto (1771–1832), aŭtoro de konataj historiaj romanoj.

[149]

Clicquot (prononcu: Klikó), Moëtte (pr.: Moét), Bordeaux (pr.: Bordó), (pr.: Aí) — markoj de diversaj francaj vinspecoj.

[150]

Noto de l’aŭtoro:

Plaĉis en junaĝ’ al mi

Poezia vin’ Aï

Pro ŝaŭmado sia brua,

Similanta al pasi’

Aŭ al la juneco frua, k.c.

(Epistolo al L. P.).

[Hipokreno — fonto de poezia inspirakvo laŭ la greka mitologio. Ĝi ekŝprucas en tiu loko, kie ekfrapis per sia hufo la flugilhava ĉevalo de la Muzoj Pegaso, simbolo de la poezio.]

[151]

Lepto — greka monero; metafore — ofero.

[152]

Noto de l’ aŭtoro: August Lafontaine — aŭtoro de multaj familiaj romanoj.

[August Lafontaine — prononcu: Aŭgust Lafontén — germana verkisto (1758–1831).]

[153]

Noto de l’ aŭtoro: Vidu «Unua Neĝo», poemon de la princo Vjázemskij[3].

[154]

Noto de l’ aŭtoro: Vidu la priskribon de la finnlanda vintro en «Edda» de Baratinskij[125].

[155]

Tre kutima maniero por antaŭdiveni la sorton dum la novjara semajno: oni fandas vakson en kulero kaj elverŝas ĝin en malvarman akvon, poste oni elakvigas la strangeforman vaksaĵon kaj esploras ĝian ombron sur muro; el la ombra silueto surmura oni konkludas la estontecon.

[156]

Noto de l’ aŭtoro:

Kat’ vokas katinon

Al forno por dorm’.

Estas antaŭdiro de geedziĝo; la unua kanto antaŭdiras morton.

[157]

Noto de l’ aŭtoro: Tiamaniere oni ekscias nomon de estonta fianĉo.

[158]

Lel — dio de amo laŭ la antikva slava mitologio.

[159]

Noto de l’ aŭtoro: En la gazetaro oni kondamnis la vortojn: frap’, dir’ kaj hufbat’, kiel maltaŭgajn novaĵojn. Ĉi tiuj vortoj estas radike rusaj: «Eliris Bova el la tendo por refreŝiĝi kaj li ekaŭdis en la vasta kampo homdiron kaj ĉevalan hufbaton» (Fabelo pri Bová-reĝido). Frap’ estas uzata en la popolparolo anstataŭ frapado, samkiel sibl’ anstataŭ siblado: «Li siblon faris serpent-maniere» (Antikvaj rusaj versoj). Oni ne devas bridi la liberecon de nia riĉa kaj bela lingvo.

[La senco de tiu ĉi aŭtora noto, laŭlitere tradukita esperanten kaj apenaŭ komprenebla por alinacia leganto, kuŝas en tio, ke Puŝkin uzis kelkajn vortojn en mallongigita formo sen kutimaj, sed superfluaj sufiksoj. Tiamaniere li multe plisimpligis kaj senŝarĝigis tiujn vortojn, restariginte samtempe ilian puran radikan signifon. Tiu ĉi ekzemplo el la rusa lingvo estas tre instrua ankaŭ por Esperanto kaj ĝi analoge rekomendas pli kuraĝe senbalastigadi la vortojn for de malnecesaj longaĵoj, kiuj nur plipezigas la esprimforton de la lingvo sen sufiĉa bezono kaj utilo.].

[160]

Noto de l’ aŭtoro: Unu el niaj kritikistoj, ŝajne, trovas en tiuj ĉi versoj nekompreneblan por ni malkonvenaĵon.

[161]

Jean de Racine (prononcu: Ĵan de Rasín) — granda franca verkisto (1639–1699), aŭtoro de kelkaj klasikismaj tragedioj.

[162]

Lucius Seneca (prononcu: Lúcius Senéka) — Roma filozofo kaj tragediverkisto. Li naskiĝis en la jaro 4 antaŭ Kristo kaj memmortigis sin en la jaro 65 p. Kr. laŭ ordono de Nero, pro partopreno en konspiro kontraŭ tiu ĉi tirana imperiestro.

[163]

Noto de l’ aŭtoro: La divenlibroj estas vendataj ĉe ni sub la firmo de Martin’ Zadeka, estiminda persono, neniam verkinta divenlibrojn, kiel rimarkigas V.M. Fédorov.

[164]

«Petriado» — epopeo de M. Lomonosov, granda rusa scienculo kaj literaturisto (1711–1765), dediĉita al la caro Petro I.

[165]

Jean François Marmontel (prononcu: Ĵan Fransuá Marmontél) — franca verkisto (1723–1799).

[166]

Noto de l’ aŭtoro: Parodio de la konataj versoj de Lomonósov:

L’ aŭror’ per sia man’ skarlata

De la matena pacakvar’

Venigas kun la sun’ naskata, — k.c.

[167]

Noto de l’ aŭtoro:

. . . . . . . . . . Bujánov, la najbar’

Vizitis min hieraŭ tute ne razita,

Ĉifita, en lanug’, en ĉap’ kun vizier’ …

(«Danĝera Najbaro»).

[Bujánov estas heroo de la ŝerca poemo «Danĝera Najbaro», apartenanta al la plumo de V.L. Puŝkin (1770–1830), onklo de A.S. Puŝkin. Siatempe la poemo «Danĝera Najbaro» estis multe disvastigita inter la literaturaj rondoj kaj V.L. Puŝkin mem estis aktiva membro de la fama literatura societo «Arzamas». A.S. Puŝkin multe ŝatis sian onklon kaj ofte citis liajn verkojn, plejparte por ŝerco. Tial ankaŭ la personaĵon de Bujánov li ŝerce nomis sia kuzo aŭ parenco.]

[168]

Monsieur Triqué — prononcu: Mosjéŭ Triké (t.e. sinjoro Triké, franclingve).

[169]

Tambóv — urbo en la centra Ruslando.

[170]

Prononcu: Reveje-vu, bel andormí. Franclingve, signifas: Vekiĝu, bela dormulin’.

[171]

Prononcu: «bel Nina» kaj «bel Tatiana» kun akcento sur la lastaj silaboj laŭ la franclingva maniero.

[172]

Noto de l’ aŭtoro: Niaj kritikistoj, fidelaj respektantoj de la bela sekso, forte kondamnis la nekonvenecon de tiu ĉi verso.

[Komparu la Ĉapitron Kvaran, strofo XLI.]

[173]

Vinspeco.

[174]

Zizi — hejma nomo de Eŭpráksia Vulf, la malpli aĝa filino de P.A. Osipova kaj de ties unua edzo, unu el la konatulinoj de Puŝkin.

[175]

Heleno estis, laŭ la antikva greka legendo, edzino de la Sparta reĝo Menelao. — Pariso, dua filo de la Troja (Frigia) reĝo Priamo, ŝtelis Helenon, rompinte la leĝon de gastamo. Kiam Menelao ekpostulis, ke Heleno estu redonita, Priamo rifuzis. Pro tio Menelao entreprenis militon kontraŭ Trojo. Tiu milito daŭris preskaŭ dek jarojn (supozeble en la jaroj 1193–1084 antaŭ Kristo) kaj finiĝis per detruo de Trojo. Kiam la maljunularo de Pergamo (Trojo) juĝis pri justeco de la konflikto, ekvidinte la eksterordinaran belecon de Heleno, ĝi tuj verdiktis, ke la ambaŭ pretendantoj, Menelao kaj Pariso, estas pravaj.

[176]

La strofoj XXXVII kaj XXXVIII estis presigitaj de Puŝkin nur en la unua eldono.

[177]

Francesco Albani (prononcu: Franĉesko Albani) — fama itala pentristo (1578–1660). Multaj, precipe festenojn prezentantaj bildoj de Albani distingiĝas per ĝojhumoro, tonheleco kaj lumabundo.

[178]

Tiu ĉi strofo estis presigita de Puŝkin nur en la unua eldono kaj eĉ tie sen la unuaj kvar versoj.

[179]

Itallingve, signifas: Tie, sub la tagoj nebulaj kaj mallongaj, naskiĝas gento, por kiu la morto ne doloras.

[180]

Marcus Atilius Regulus (prononcu: Márkus Atílius Régulus) — Roma militisto, kiu en la jaro 255 antaŭ Kristo batalis kontraŭ Kartago, sed estis militkaptita. La Kartaganoj sendis lin al Romo kun misio por klopodi pri paco, kondiĉe ke li promesis revenon en okazo de malsukceso. Malgraŭ tio Regulus demarŝis en la Roma senato kun protesto kontraŭ la pacpropono kaj poste kun la rifuzo revenis Kartagon, fidele al sia promeso. Li estis torture ekzekutita de la Kartaganoj.

[181]

Noto de l’ aŭtoro: Pariza restoraciisto.

[182]

Prononcu: Sed álja témpora. Latinlingve, signifas: Sed estas aliaj tempoj.

[183]

Noto de l’ aŭtoro: Verso de Gribojedov. [A.S. Gribojédov (1795–1829) — rusa verkisto, aŭtoro de la fama komedio «Malfeliĉo pro saĝeco».]

[184]

La strofoj XV, XVI kaj XXXVIII ne estis presigitaj de Puŝkin; ili estas konataj nur laŭ la informo de J.K. Grot.

[185]

A. A. Delvig (1798–1831) — rusa poeto, lerneja amiko de Puŝkin.

[186]

Leto (Lethe) — laŭ la antikva greka mitologio rivero en la subtera regno, el kiu la animoj de l’ mortintoj devis trinki por forgesi ĉion pasintan.

[187]

Prononcu: Gijó.

[188]

Noto de l’ aŭtoro: Glora armilfabrikisto. [Prononcu: Lepáĵ.]

[189]

M.L. Goleniŝĉev-Kutuzov, princo Smolenskij (1746–1813) — ĉefkomandanto de la rusa armeo dum la milito kontraŭ Napoleon en 1812.

[190]

Vicgrafo Horatio Nelson (1758–1805) — angla admiralo, kiu estas konata pro siaj venkoj kontraŭ francoj, danoj kaj hispanoj.

[191]

K.F. Riléev (1795–1826) — konata rusa poeto — «dekabristo», t.e. partopreninto de la ribelo la 14-an de decembro 1825. Estante membro de la sekreta societo, kiu deziris starigi en Rusio demokratan konstitucion, li fariĝis unu el la gvidantoj de la movado kaj post malsukceso de la ribelo estis pendigita.

[192]

Volga —la plej granda rivero en Ruslando.

[193]

La du finversoj de la strofo XLVI kaj la ĉefa parto de la strofo XLVII estis presigitaj de Puŝkin nur en la unua eldono de la romano.

[194]

J.J. DmitrievDmitrev (1760–1837) — rusa poeto, kreinto de la sentimentala lirikismo en la rusa poezio, verkinto de fabloj kaj satiroj.

[195]

Epikuro (EpicurusEpikouros) — fama greka filozofo (342–271 antaŭ Kristo). La filozofio de Epikuro instruis vidi celon de la vivo en intelekta ĝuado kaj en ĉiam trankvila spirithumoro.

[196]

Noto de l’ aŭtoro: Lévŝin — aŭtoro de multaj verkoj pri mastrumado.

[197]

La strofoj VIII kaj IX ne estis presigitaj de Puŝkin en la redaktita de li teksto de la romano.

[198]

Anisja — rusa virina nomo, kutima por servistinoj.

[199]

Giaour, Juan (prononcu: Gjaúr, Ĥuán) — unuj el la ĉefaj herooj de la verkoj de la angla poeto Byron (prononcu: Bájron)[80].

[200]

Noto de l’ aŭtoro:

Ŝoseoj niaj — belplezur’:

Remparo, kav’, arbvico randa;

Laboro multa, gloro granda,

Sed ofte spitas la vetur’.

Utilas en neniu grado

Deĵoraj arboj de l’ ale’;

Tre belaspektas la ŝose’,

Sed nure: por piedirado!

Liberas en Rusland’ vetur’

En du okazoj, kiam nur

Mak-Eva, Mak-Adamo nia —

La vintro per invad’ glacia

Aperas kun kolerdetru’,

La vojon forĝas ĝi je fero,

Kaj neĝo en matena fru’

Lanuge kovras ĝin sur tero.

Aŭ kiam pasas tra kampar’

Somersekego tiom brule,

Ke vadus trans marĉeto-mar’

La muŝo eĉ fermitokule.

(«Stacio» de Princo Vjazemskij)[3].

[Makadamo — ŝtonpavimo de ŝoseoj kaj vojoj, aranĝita laŭ la maniero de angla inĝeniero G.L. Mac-Adam (1756–1836). Mak-Eva estas ŝerco, ĉar en la rusa lingvo la vorto vintro estas ingenra.]

[201]

Ciklopoj — laŭ la antikva greka mitologio unuokulaj grandeguloj, kiuj sub gvido de Vulkano forĝis fulmojn por Zeŭso[4].

[202]

Aŭtomedono (Aŭtomedonos) — lerta veturigisto de la batalĉaro de Aĥilo (Achilleus), la plej kuraĝa el la grekaj herooj dum la sieĝo de Trojo.

[203]

Trioĉaro (trójka) — triĉevale jungita glitveturilo, fama rusa jungaranĝo, uzata plejparte por plezurveturoj.

[204]

Versto (verstá) — iama rusa mezuro por distanco, egalas 1,067 km.

[205]

Noto de l’ aŭtoro: La komparo estas prunteprenita ĉe K**, tiom konata pro ludemo de l’ imago. K** estis rakontanta, ke estante sendita kiel kuriero de princo Potemkin al la imperiestrino, li veturis tiom rapide, ke lia spado, elŝoviĝinta per ekstremaĵo el la veturilo, estis frapadanta la verstokolonojn kvazaŭ palisaron.

[206]

Petro I la Granda (1672–1725) — rusa caro. Agante despotisme, li enkondukis multajn gravajn reformojn en Ruslando, fondis Peterburgon (nun Leningrado) kaj generale multe faris por ke la tuta rusa vivo ricevu eksteran aspekton de eŭropa civilizo.

[207]

Kreml — antikva historia kerno de la urbo Moskvo, ĉirkaŭita per muroj kaj turoj placaro kun palacoj kaj temploj, nuntempe sidejo de la Soveta registaro.

[208]

Buĥaranoj — diverspopolaj, plejparte uzbekaj kaj turkmenaj, loĝantoj de Buĥara lando en Meza Azio. Ili havis viglan komercon kun la rusoj.

[209]

Kozakoj — klaso de rusaj kamparanoj, kiuj estis liberaj de servuteco kaj havis aliajn privilegiojn kondiĉe ke ili loĝis en la limrandoj de la ŝtato kaj plenumis konstantan militservon. Ne konfuzu kun kazakoj — turkodevena nacio, antaŭe konita sub la nomo kirgizoj (kvankam kirgizoj aŭ karakirgizoj estas alia popolo).

[210]

En tiu ĉi strofo Puŝkin provis priskribi rakonton de la vartistino de Tatiana pri Moskvo, sed li ne verkis ĝin.

[211]

Preĝejo de sankta Ĥaritono la Konfesanto.

[212]

Kalmukoj — mongoldevena popolo, loĝanta apud Kaspia maro.

[213]

Prononcu: mon anĵ. Franclingve, signifas: mia anĝelo.

[214]

Prononcu: Paŝét. Francmaniere, virina nomo.

[215]

Rusa kutimo prezenti panon kaj salon (almenaŭ pervorte) kiel signon de bonvenigo.

[216]

Prononcu: Mosjéŭ Finmuŝ. France, signifas: sinjoro Finmuŝ.

[217]

Melpomene — muzo de kantoj laŭ la antikva greka mitologio.

[218]

Ĥitono — greka vestaĵo.

[219]

ThaliaThaleia — muzo de komedio laŭ la greka mitologio.

[220]

Anglalingve, signifas: Estu feliĉa, kaj se ni adiaŭas por ĉiam, do por ĉiam estu feliĉa.

[221]

Marcus Tullius Cicero ( prononcu: Márkus Tulius Cícero) — fama Roma oratoro kaj filozofo (106–43 antaŭ Kristo).

[222]

G.R. Derĵavin (1743–1816) — la plej eminenta rusa poeto en la epoko antaŭ Puŝkin. En januaro 1815 li ĉeestis solenan ekzamenon en la Liceo de Cárskoe-Seló, apud Peterburgo, kie la dekkvinjara Puŝkin deklamis sian poemon «Rememoroj en Cáskoe-Seló». Derĵavin estis ravita kaj antaŭdiris al Puŝkin grandan estontecon.

[223]

La dua parto de tiu ĉi strofo ne estis presigita de Puŝkin en la redaktita de li teksto de la romano.

[224]

Bakhaninoj — virinoj, kiuj dediĉis sin por servado al Bakho (Bacchus), dio de vino kaj diboĉo laŭ la antikva greka mitologio.

[225]

LenoraLeonore — heroino de la fama balado de la germana poeto G.A. Bürger (prononcu: Birger), vivinta en la jaroj 1748–1794.

[226]

Taŭrido — Krimeo.

[227]

Noto de l’ aŭtoro: Vespera kunveno sen dancoj, propre signifas amason. [Anglalingve, prononcu: raŭt.]

[228]

Kvakeroj (Quakers) — «skuiĝantoj» aŭ «amikoj» — angla religia sekto, bazita sur ĉefaj dogmoj de protestantismo, abstinenco kaj spirita revelacio.

[229]

Ĉackij — ĉefheroo de la fama komedio «Malfeliĉo pro saĝeco» de A.S. Gribojedov.

[230]

Prononcu: Di kom il fo. Franclingve; signifas: De la deco.

[231]

A. S. Ŝiŝkov (1764–1841) — rusa ministro de popoklerigo, reakciulo. Kiel literaturisto, li multe batalis kontraŭ ĉiu alinacia influo en la rusa literaturo. Kiel prezidanto de la Rusa akademio, li partoprenis laboradon pri la vortaro de la rusa lingvo.

[232]

Prononcu: válger. Anglalingve, signifas: vulgara.

[233]

Kleopatra — Egipta reĝino en la unua jarcento antaŭ Kristo.

[234]

Prononcu: tet-a-tét. Franclingve, signifas: renkontiĝo de du personoj sen partopreno de iu ĉeestanto (kap-al-kapo).

[235]

KatonoMarcus Porcius Cato Censorius (prononcu: Markus Pórcius Kato Cenzórius) — fama Roma konsulo, severa cenzuristo (234–149 ant. Kr.).

[236]

La lasta fragmento de la strofo ne estis presigita de Puŝkin kaj konserviĝis nur en malneta manuskripto.

[237]

Saint-Priest (prononcu: Sen-Pri) — nomo de iu persono, kiu estis konata en la Peterburgaj socirondoj pro siaj karikaturoj.

[238]

Morfeo (Morpheus) — dio de sonĝo laŭ la verko «Metamorphoses» de la Roma poeto Ovidius Naso.

[239]

E. Gibbon (1737–1794) — fama angla historiisto, aŭtoro de «Historio de la dekliniĝo kaj falo de la Roma imperio».

[240]

Alessandro Manzoni (prononcu: Manconi) — granda itala poeto (1785–1873), aŭtoro de la fama romano «I promessi sposi, storia milanese de secolo XVIII» (La promesitaj geedzoj, Milana historio de la XVIII jarcento).

[241]

Johann Gottfried von Herder (prononcu: Johán Gótfrid fon Herder) — fama germana verkisto (1744–1803).

[242]

Bern. Le Bovier de Fontenelle (1657–1757) — konata franca verkisto.

[243]

Marie-François-Xavier Bichat (prononcu: Mari-Fransuá-Ksavjé Biŝá) — fama franca medicinisto kaj fiziologo (1771–1802), aŭtoro de kelkaj gravaj verkoj pri la anatomio kaj fiziologio, ekzemple «Recherches sur la vie et la mort» (Esploroj pri la vivo kaj la morto).

[244]

Simon André Tissot (prononcu: Tisó) — franca medicinisto (1728–1797), konata pro kelkaj popularaj medicinverkoj.

[245]

Charles Bell (prononcu: Ĉarlz Bel) — fama angla ĥirurgo kaj anatomo (1774–1842), aŭtoro de diversaj sciencaj verkoj.

[246]

Nicolas-Sébastien Roch Chamfort (prononcu: Nikolá-Sebastján-Roŝ Ŝamfór) — franca literaturisto (1741–1794).

[247]

Itallingve, signifas: Estas ĉiam bone.

[248]

«Benedetto» (Benita) kaj «Idol mio» (Idolo mia) — popularaj arioj de tiutempaj italaj operoj.

[249]

Ŝejko Musliĥ-eddin Saadi (1189–1291) — fama persa poeto, aŭtoro de multaj fabloj kaj versoj.

[250]

Kamenoj (Camenae) — Muzoj.

[251]

Nóvgorod Velikij (Novurbo Granda) — antikva rusa urbo en la nord-okcidenta parto de Ruslando, iam ĉefurbo de libera respubliko, havinta viglajn komercajn rilatojn kun la nordgermana Hanse-unio. En ĉirkaŭ 1477 Moskva grandprinco Johano III forigis la sendependecon de Nóvgorod kaj aneksis ĝin al Moskva ŝtato.

[252]

La demokrata reĝimo de Novgoroda respubliko estis precipe karakterizata per la t.n. veĉe, t.e. tutpopola kunveno sur la ĉefplaco de la urbo, kunvokata per sonorilo. En 1477 veĉe estis perforte likvidita kaj la glora sonorilo, kiu ofte vokis por ribelo kontraŭ la Moskva absolutismo, estis forveturigita.

[253]

La unuaj rusaj princoj estis skandinavaj vikingoj, estroj de normanaj rabistaj bandoj, kiuj atakadis la tutan nordan Eŭropon.

[254]

Princo Jarosláv la Saĝa regis en Nóvgorod kaj Kiev en la jaroj 1019–1054. Li enkondukis unuan skribitan leĝaron, konatan sub la nomo «La Rusa Vero».

[255]

La Moskva granda princo Johano III (1462–1505) en la jaro 1471 kaj la caro Johano IV la Severa (1533–1584) en la jaro 1570 aranĝis militirojn kontraŭ Novgorod kaj estis multe detruigintaj ĝin ambaŭfoje, tute subhakinte la historian memstarecon kaj komercan signifon de la urbo.

[256]

Baranko — speco de onda kringo.

[257]

Angla klubo — konata restoracio kaj kartludejo en Moskvo, nuntempe ĝian ejon okupas Muzeo de la Revolucio.

[258]

Niĵnij-Nóvgorod (Malsupra Novurbo) — granda urbo ĉe la kuniĝo de la riveroj Vólga kaj Oká.

[259]

Makarjev — distrikta urbo proksime de Niĵnij-Nóvgorod. En ĝi ĉiujare estis okazanta granda foiro, partoprenata de persaj kaj aliaj orientlandaj komercistoj. Pli malfrue tiu ĉi foiro estis transportita al Niĵnij-Nóvgorod.

[260]

Stepán Razin — gvidinto de la granda ribelo en sud-oriento de Ruslando en la jaroj 1666–1671. Batalante

kontraŭ la nobeloj kaj caraj administrantoj, Razin sukcesis krei grandan movadon, ĉefe laŭlonge de la rivero Volga, sed fine la ribelo estis subpremita kaj Razin estis ekzekutita per diskvaronigo.

[261]

Astraĥanj — grava komerca urbo en delto de la rivero Volga kun multaj fiŝkapt-entreprenoj kaj vigla komerco kun Persio, Kaŭkazo kaj Transkaspia regiono.

[262]

Térek — rivero, fluanta trans la nordaj deklivoj de Kaŭkazo al Kaspia maro.

[263]

Ĉerkesoj — nacio blankrasa, loĝanta en la montoj de la Norda Kaŭkazo.

[264]

Arágva kaj Kurá — riveroj en Kartvelio aŭ Georgio (en Transkaŭkazio). Arágva enfluas al Kurá, kiu fluas plue tra Azerbajĝano al Kaspia maro. En unua duono de la XIX jarcento la rusa registaro gvidis daŭran konkermilitadon en Kaŭkazo.

[265]

Beŝtu (aŭ Beŝtáu) kaj Maŝuk (aŭ Maŝuĥa) — du montoj ĉe la fama kuracloko Pjatigorsk en Norda Kaŭkazo.

[266]

Poĉeĉuj — hemorojdo (malnoviĝinta rusa vorto).

[267]

Kubanio (Kubánj) — stepa teritorio inter Azova maro kaj Norda Kaŭkazo, formanta basenon de la rivero Kubanj, kiu enfluas la Nigran maron ĉe Tamanja duoninsulo.

[268]

Atrido (Atrides) — t.e. ido (nepo) de Atreus, filo de AgamemnonOresto (Orestes) kaj lia amiko Pilado (Pylades) — herooj de la antikva greka mitologio. Veninte kun Pilado al Taŭrido (nuna Krimeo), Oresto renkontis sian fratinon Ifigenion (Iphigenia), kiu lin ĝustatempe savis de morto kaj kune kun li fuĝis. Tiu ĉi mito estis ofte prilaborita de multaj verkistoj, komencante de la famaj grekaj aŭtoroj Aesĉylus (Eŝhilus), Sophocles (Sofokles) kaj Eŭripides (Eŭripides). Pri la sama temo ekzistas ankaŭ dramo de la granda germana poeto Goethe (Géŭte) «Ifigenio en Taŭrido», tradukita esperanten de d-ro L.L. Zamenhof (eld. Hachette, Paris).

[269]

Mithridates VI la Granda — reĝo de Pontus, t.e. de la grekaj kolonioj ĉe Kimeria duoninsulo kaj apudaj bordoj (132–63 antaŭ Kristo). Li multe militis kontraŭ Romo, sed fine lia armeo ekribelis kontraŭ li kaj li estis devigita memmortigi sin.

[270]

Adam Mickiewicz (pronomcu: Mickjéviĉ) — fama pola poeto (1798–1856), samtempulo de Puŝkin, kun kiu li havis amikajn rilatojn.

[271]

Venuso — planedo, kiu estas kutime videbla matene kaj vespere en aspekto de hela stelo.

[272]

Balalajko — rusa trikorda muzikilo en formo de triangulo, kiun oni ludas, frapante la kordojn per la fingrungoj.

[273]

Flandra (FlamandaBrabanta) skolo — estas la maniero de certa grupo da flamandaj pentristoj de la XVII jarcento, per helaj koloroj pentri krudajn vilaĝanajn morojn kaj kamparajn pejzaĝojn.

[274]

Zarema — heroino de la poemo de Puŝkin «Baĥĉisaraja fontano». Baĥĉisaráj estas tatara urbo en Krimeo, iam rezidenco de la tataraj ĥanoj.

[275]

Odeso (Odessa) — rusa havenurbo ĉe la Nigra maro.

[276]

Octave Morali (prononcu francmaniere: Oktáv Moral) aŭ pli ĝuste Ottavio Morali (prononcu: Otávio Moráli) — itala filologo, specialisto pri la greka lingvo (1763–1826). «Fil’ egipta» kaj «korsaro iam» estas verŝajne ŝerco de Puŝkin.

[277]

V.I. Tumanskij (1800–1860) — rusa poeto, samtempulo de Puŝkin.

[278]

Casino — kazino.

[279]

Noto de l’ aŭtoro: Konata restoraciisto en Odeso.

[280]

Gioachino Rossini (prononcu: Ĝoakino Rosini) — fama itala operkomponisto (1792–1868).

[281]

Orfeo (Orpheus) — laŭ la greka mitologio admirinda kantisto, kiu per siaj kantoj kapablis ĉarmi sovaĝajn bestojn kaj eĉ montojn, rokojn kaj arbojn.

[282]

Prima-donna — unua kantistino en opero (itallingve).

[283]

Aŭzonio — Italio.

[284]

Eŭksina maro (Pontos Eŭkseinos aŭ Pontus Eŭxinus) — Nigra maro (greklingve).

[285]

Trigórskoe — bieno de la familio Osipov-Vulf, situinta apud la bieno de Puŝkin — Zujevo-Miĥájlovskoe en Opoĉka distrikto, gubernio de Pskov. Restante tie ekzilita en la jaroj 1824–1826, Puŝkin skribis multajn el siaj plej gravaj verkoj kaj interalie la mezajn kvar ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin».

[286]

Sórotj — rivero apud la bienoj Trigórskoe kaj Zujevo-Miĥájlovskoe.

Загрузка...