Aleksandro Sergéjeviĉ (t.e. filo de Sergeo) Puŝkin naskiĝis la 26-an de majo 1799 en Moskvo, en nobela mezriĉa familio, pli kaj pli malriĉiĝanta pro sensistema mastrumado. En la frua junaĝo la knabo estis multe influata de sia vartistino Arina Rodiónovna, kiu estis bonega rakontistino de fabeloj; pli malfrue multe influis al la junulo lia onklo, la poeto V.L. Puŝkin, kiu interesigis lin pri la literaturo. La gepatroj malmulte interesiĝis pri la filo. Al la malgranda Puŝkin estis invitataj guvernistinoj kaj guvernistoj, sed li ricevis de ili nur perfektan scion de la franca lingvo, kiun li ekposedis pli bone ol la gepatran rusan. Pli multe da utilo la knabo Puŝkin ĉerpis el sensistema legado, ĉar li povis uzi por tio la tutan hejman bibliotekon. Estante ankoraŭ infano, li tralegis multegajn librojn, precipe la francajn de la XVIII jarcento, kaj inter ili la verkojn de Voltaire, kiu fariĝis lia amata aŭtoro, kaj ankaŭ la erotikajn poetojn — Parny[124] kaj aliajn.
En 1811 la juna Puŝkin estis sendita lerni al la ĵus fondita Liceo en Carskoe-Seló (nun Detskoe-Seló) apud Peterburgo (nun Leningrado), kie li pasigis 6 jarojn. Ankoraŭ antaŭ la liceaniĝo Puŝkin provis verki versojn (komence franclingve), sed en la Liceo tiu ĉi inklino multe progresis. Inter la liceanoj fondiĝis literatura rondeto, kiu komencis eldonadon de manskribataj gazetoj («Licea Saĝulo» k.a.), en kiuj estis enskribataj la verkoj de la junaj aŭtoroj. Pli poste kelkaj el tiuj verkoj estis sendataj al redakcioj de la «veraj» presgazetoj, kiuj volonte akceptis ilin. Puŝkin baldaŭ distingiĝis inter siaj kolegoj per siaj verkoj — kaj jam en 1814 en «Informilo de Eŭropo» aperis lia unua presita poemo.
La 8-an de januaro 1815, en la publika solena ekzameno, ĉeestita de la plej fama tiutempa verkisto Derĵavin[222], Puŝkin deklamis sian poemon «Rememoraĵoj en Carskoe-Seló», per kiu la maljuna Derĵavin estis treege ravita kaj antaŭdiris al Puŝkin brilan estontecon.
La disciplino en la Liceo ne estis tre forta, kaj la liceanoj povis sekrete aranĝadi eĉ malgrandajn diboĉvesperojn. Ĉe la pliaĝaj kursoj al la liceanoj estis prezentita eĉ relativa libereco. La liceanoj vizitadis la hejman teatron de grafo Tolstoj kaj amindumis liajn servut-aktorinojn. Dum tiu ĉi tempo la juna Puŝkin travivis siajn unuajn amsuferojn.
En la fino de la Licea vivo Puŝkin ekhavis interrilatojn kun la plej bonaj tiutempaj poetoj — K.N. Bátjuŝkov, V.A. Ĵukóvskij, princo P.A. Vjázemskij[3]. Li fariĝis membro de literatura societo «Arzamas», en kiu grupiĝis ĉio juna kaj freŝa en la rusa literaturo. Samtempe Puŝkin ankaŭ interproksimiĝis kun grupo da husaroj, inter kiuj estis du tre talentaj personoj P.P. Kaverin[28] kaj P.J. Ĉaadajev[48]; la dua el ili havis grandan influon al la juna Puŝkin.
En 1817 Puŝkin finis la kurson de la Liceo. Ĉe la fina ekzameno li estis devigita tralegi poemon «Senkredeco», ordone sugestitan al li de la Licea estraro je puno pri esprimitaj de li «ateistaj» ideoj.
Puŝkin ne ricevis iun superan klerecon el la Liceo. Nur pro siaj geniaj kapabloj li sukcesis ĉerpi ion por si el la sensistemaj liceaj lekcioj pri la plej diversaj sciencoj, prelegitaj ofte en amplekso de universitata programo. Pli poste Puŝkin mem multe pligrandigis siajn sciojn per fervora legado.
Fininte la Liceon, Puŝkin devis ekofici kaj estis akceptita en la Kolegio por eksterlandaj aferoj. Sed li preskaŭ tute ne okupis sin pri la ofico kaj ekpraktikis sensisteman vivmanieron de la supera «mondo». Li volonte vizitadis la tiamajn «salonojn», sed pli multe li ĝuadis la plezuraventurojn. Li partoprenis en la societo «Verda Lampo», kiu estis iom frivola, iom literatura kaj iom politika kaj en kiu kolektiĝis progresema nobela junularo, havinta rilatojn kun tiutempe multaj sekretaj organizaĵoj, celantaj starigi demokratan konstitucion en Rusio. En tiu ĉi medio, sub influo de la nomita jam P.J. Ĉaadajev, A.I. Turgenev k.a. kaj ankaŭ sub influo de legado kaj propraj meditoj, dum tiu ĉi periodo kombiniĝis la politikaj vidpunktoj de Puŝkin.
Jam en la lastaj monatoj de la Licea vivo Puŝkin verkis versojn kontraŭ la ekzistinta tiam monarkia cara reĝimo, kaj tiu ĉi tendenco evoluis ĉe Puŝkin ankoraŭ plu post la Liceo. Li komencis per sufiĉe modestaj alvokoj al la registaro apogi sin sur la leĝeco (en la odo «Libereco» 1817) aŭ liberigi la servutan kamparanaron (en «Kamparo» 1818), sed iom post iom li venis logike ĝis la ekstremaj revoluciaj konkludoj (en «Al Ĉaadajev» 1818 k.a., sed precipe en «Ponardo» 1821). Tiaspecaj versaĵoj kaj epigramoj pri la caro, pri la militministro Arakĉéev, pri la klerigministro princo Golicin, pri la arkimandrito Fotio kaj pri aliaj subtenantoj de la tiama registaro estis multe disvastiĝantaj per manskribitaj kopioj. Pri tiuj ĉi versoj de Puŝkin oni denuncis al la caro Aleksandro I kaj li decidis puni la aŭtoron. Estis intencite ekzili lin al Siberio, sed nur defendo de V. Ĵukovskij savis lin de tiu ĉi minaco, ĉar Ĵukovskij kiel edukinto de la tronheredanto havis kelkan influon ĉe la kortego. Tial oni decidis nur ke Puŝkin estu ekzilita for el la ĉefurbo kaj veturu ofici en la sudo. En tiu ĉi tempo Puŝkin finis sian unuan grandan poemon «Ruslano kaj Ludmilo»[5].
Puŝkin veturis al la urbo Ekaterinosláv (nun Dnipropetróvsk), sed grave ekmalsanis kaj estis kunprenita de la preterveturinta familio de Rajevskij al Kaŭkazo. La naturo de Kaŭkaza montaro multe impresis al Puŝkin kaj tie ĉi li verkis sian duan grandan verkon «Kaŭkaza kaptito». Plue, Puŝkin veturis al Krimeo kaj tie ĉi li verkis la trian grandan poemon «Baĥĉisaraja Fontano».
El Krimeo Puŝkin veturis Besarabion al la urbo Kiŝinév, kie li devis ofici. Tiu ofico ne estis granda ŝarĝo por Puŝkin, ĉar lia estro, bonanima maljunulo, generalo Inzov prezentis al li plenan liberecon. Puŝkin multe enuis en Kiŝinév, sed ankaŭ sufiĉe multe laboris: li verkis tie la poemojn «Fratoj-rabistoj», «Gabrielado» kaj multajn aliajn versaĵojn. En Kiŝinév Puŝkin multe interesiĝis ankaŭ pri la tiutempaj politikaj okazintaĵoj: ribelo de la grekoj, revolucia movado en Napolo kaj en Hispanio, morto de Napoleono[93] k.t.p. En Kiŝinév maturiĝis la politikaj kaj religiaj opinioj de Puŝkin, ĉar ĝuste tie li verkis la jam pli frue cititan revolucieman versaĵon «Ponardo» kaj la antireligian poemon «Gabrielado», kies aŭtoreco faris poste multajn embarasojn al Puŝkin.
En 1823 okazis ke grafo M.S. Voroncóv fariĝis nova guberniestro de la Nov-Rusia lando; Puŝkin uzis tion kaj transiris por ofici ĉe li en Odeso[275]. La brua vivo en Odeso, kun ĝiaj teatroj, restoracioj kaj multaj personoj venintaj el la ĉefurbo, komence tre plivigligis la poeton, sed tie atendis lin travivaĵoj sufiĉe doloraj. En Odeso Puŝkin travivis du amojn — al edzino de riĉa negocisto Amalia Rizniĉ kaj al edzino de sia estro grafo Voroncóv; li travivis kruelajn turmentojn de ĵaluzo kaj aliajn pasiajn sentojn, esprimitajn en multaj lirikaj versaĵoj. Sed tio ne malhelpis al Puŝkin verki en Odeso la poemon «Ciganoj» kaj komenci la romanon «Eŭgeno Onegin» (li verkis en Odeso du ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin»).
La vivo de Puŝkin en Odeso interrompiĝis sufiĉe abrupte. La grafo Voroncóv rilatis al Puŝkin malfavore, postulante de li severan plenumadon de la oficfunkcioj kaj eble ankaŭ tuŝite de la interrilatoj de Puŝkin kun lia edzino. Siavice Puŝkin respondis per tre pikaj epigramoj, kiuj kompreneble fariĝis konataj al Voroncóv. Rezulte Voroncóv sendis en Peterburgon denuncon pri Puŝkin, konsilante forigi lin. Sekvis ordono ke Puŝkin veturu al sia gepatra bieno Zujevo-Miĥajlovskoe, en la gubernio de Pskov, por vivi tie sen rajto forveturi ien ajn. Puŝkin devis obei kaj en aŭgusto 1824 li venis al Miĥajlovskoe en la bienon de sia familio.
En Miĥajlovskoe Puŝkin pasigis du jarojn en societeco de sia maljuna vartistino Arina Rodiónovna. Ŝi ree rakontis siajn popolfabelojn kaj Puŝkin kun granda intereso literature prilaboris ilin. En Miĥajlovskoe li verkis ankaŭ la historian dramon «Boriso Godunóv», la fabelon «Fianĉo», la poemon «Grafo Nulin» kaj kvar mezajn ĉapitrojn de «Eŭgeno Onegin».
La solaj distraĵoj, kiujn havis Puŝkin en Miĥajlovskoe, estis liaj oftaj vizitoj al la apuda bieno Trigórskoe[285] ĉe la familio Osipov-Vulf kaj la vizitoj, kiujn faris al li liaj amikoj el Peterburgo. Li multe korespondis el Miĥajlovskoe al Peterburgo, petante permeson por forveturi eksterlanden kaj promesante «gardi ĉe si siajn pensmanierojn, ĉu politikajn, ĉu religiajn» kaj «ne spiti freneze al la starigita ordo kaj neceseco». Tiuj klopodoj restis sen sukceso, ĝis okazis subite la fama «dekabrista» ribelo la 14-an de decembro 1825.
La caro Nikolao I peze subpremis tiun ĉi ribelon. La kvin ĉefaj ideaj gvidantoj de la ribelo — Rileev[191], Pestel, Muravjóv, Kaĥovskij kaj Bestuĵev — estis pendigitaj kaj multaj aliaj estis ekzilitaj Siberion. Realigante nelimigitan aŭtokratecon, Nikolao I volis samtempe aspekti klerama kaj favorema. Li ordonis ke Puŝkin estu prezentita al li. Al Miĥajlovskoe venis kuriero kaj postulis ke Puŝkin tuj veturu al la caro. Senprokraste li estis sidigita en la ĉaron kaj nokte la 4-an de septembro 1826 jam estis sur la vojo al Moskvo, kie same rapidmaniere li estis venigita en la carpalacon. La caro penis konduti kun Puŝkin tre «favore»: li deklaris al la poeto, ke li «pardonas» lin, permesas al li loĝi kie ajn kaj liberigas de la cenzuro.
La poeto sincere ekkredis komence al la caro, sed tre baldaŭ evidentiĝis, ke ĉiuj ĉi promesoj estis nur trompo. La «pardonita» Puŝkin estis submetita al la konstanta observado de la polico, por ĉiu veturo li estis devigata peti specialan permeson kaj kiam li volis veturi eksterlanden, oni tute malpermesis tion. «Liberigite de la cenzuro», Puŝkin spertis tioman trioblan cenzuron (de la caro mem, de la polica departamento kaj de la cenzura administrejo), ke li poste kvazaŭ grandan favoron petis la permeson — presigi siajn verkojn «simple» kun permeso de cenzuristo! «Patrece zorgante» pri Puŝkin, la caro komisiis lin al la ĉefo de ĝendarmoj Benkendorf kiel al la «persono speciale konfidata». Puŝkin estis devigata pri ĉiuj aferoj iri al tiu ĉi Benkendorf — por ricevi permeson pri forveturo al Moskvo, por eldoni libron, por edziĝi k.t.p. Li estis devigata aŭskulti aŭ legi la edifojn de Benkendorf kaj iufoje eĉ ofendajn malaprobojn.
En 1827 kaj 1828 Puŝkin havis multajn malagrablaĵojn pro kelkaj siaj versaĵoj, kiuj estis konsideritaj kiel politike danĝeraj. Al Puŝkin minacis ekzilo al Siberio, sed li sukcesis kun granda malfacileco eviti ĝin. Intertempe la populareco de Puŝkin multe kreskis, liaj publikaj legadoj de siaj verkoj havis grandan sukceson, en teatroj oni aranĝadis eĉ grandajn ovaciojn al li. En tiu ĉi periodo li verkis kelkajn el siaj plej bonaj lirikaj versaĵoj («Vintra vojo», «Poeto», «Floro», «Rememoroj», «Antiaro» k.a.), multajn strofojn de «Eŭg. Onegin» kaj la grandan poemon «Poltavo».
Dum unu el siaj tiutempaj vizitoj al Moskvo Puŝkin konatiĝis kun 16-jara belulino Natalio Gonĉarova. Tiu ĉi konatiĝo decidis la pluan sorton de la poeto. Gonĉarova faris grandan impreson al Puŝkin pro sia eksterordinara beleco; en majo 1829 li faris al ŝi edziĝoproponon, sed ricevis rifuzon. Tiu rifuzo tiom efikis al la poeto, ke li senpermese uzis okazon kaj forveturis al Kaŭkazo, kie li estis en la armeo de Paskeviĉ kaj kune kun ties trupoj atingis la turkan urbon Erzerum (aŭ Arzrum). Dum tiu militiro Puŝkin ofte ĉeestis interpafadon kaj batalajn kunpuŝiĝojn, scivoleme restante sub kugloflugoj.
Tiu vojaĝo multe plivigligis la poeton, sed, reveninte en septembro de la sama jaro 1829 al Moskvo, li retrafis en la malnovan atmosferon. En aprilo 1830 li denove faris edziĝoproponon al Natalio Gonĉarova — kaj tiuĉifoje ĝi estis akceptita. Komenciĝis la peza periodo de «fianĉestado», kiu liveris al Puŝkin multajn, precipe materiajn, klopodojn. Por aranĝi siajn financaferojn li veturis al la familia bieno Bóldino, en la gubernio de Niĵnij-Nóvgorod, por dividi ĝin kun sia fratino, forvendi iun parton kaj trovi tiamaniere la necesajn monrimedojn.
Tio okazis ĝuste en la tempo, kiam furiozis ĥolerepidemio. Ĉiuloke estis aranĝitaj kvarantenoj, veturado el unu gubernio al alia estis tre ĝenita, kaj do Puŝkin fariĝis kvazaŭ malliberigita en Bóldino. Solece li estis devigita travivi tie pli ol 3 monatojn. En tiuj ĉi cirkonstancoj kun neatendita vervo la poeto dediĉis sin al poezia verkado. Dum la aŭtuno 1830 en Bóldino Puŝkin kreis multajn rimarkindajn verkojn: la dramojn «Avara kavaliro», «Mozart kaj Saljeri», «Ŝtona Gasto», «Festeno dum la pesto», la oktavpoemon «Dometo en Kolomna», kvin rakontojn «Noveloj de Belkin», «Historion de la vilaĝo Goróĥino» kaj multajn malpli gravajn pecojn. En Bóldino estis ankaŭ preskaŭ tute finita la romano «Eŭgeno Onegin».
Nur en decembro 1830 Puŝkin ricevis la eblon reveni al Moskvo kaj en februaro 1831 li edziĝis. Kvin tagojn post la edziĝo Puŝkin estis jam en Moskva granda teatro kune kun sia edzino ĉe maskobalo: tiel komenciĝis la vivo de Puŝkin en la supera «mondo».
De post la unuaj tagoj la familia vivo de Puŝkin evidentiĝis esti tute ne feliĉa. La juna, eksterordinare bela edzino deziris brili en la supera societo, sed ŝi ne interesiĝis pri la spiritaj bezonoj de la edzo. La parencoj de l’ edzino ekvidis en Puŝkin naturan fonton por enspezoj, konsiderante lin kiel favoraton de la caro. La gepatroj kaj gefratoj de Puŝkin mem postulis monhelpojn. Puŝkin prunteprenadis grandajn monsumojn kaj liaj ŝuldoj ĉiam kreskis.
Malgraŭ ĉio Puŝkin ne interrompis siajn literaturajn laborojn. Li verkis malpli da lirikaj versoj, sed ekokupis sin prefere pri pli ampleksaj intencoj. En 1833 li kreis unu el siaj plej gravaj verkoj — la novelon en versoj «Kupra Rajdanto». Tamen pli multe li ekatentis la prozon: li verkis la novelon «Dubrovskij» kaj ekinteresiĝis speciale pri historiaj temoj. Por tiu celo li ricevis oficon kun la rajto okupiĝi en la ŝtatarĥivoj. Projektinte komence verki la historion de la caro Petro I[206], li okaze ekhavis riĉajn materialojn pri la ribelo de Pugaĉov en la jaroj 1773–1776. Fervore li komencis labori super ili kaj en aŭtuno 1833 li entreprenis grandan vojaĝon por rigardi la arenon de la ribelagoj de Pugaĉov. Li vizitis la urbojn Kazanj, Simbirsk, Orenburg, Ural-steparon. Rezulte de tiu vojaĝo Puŝkin verkis duvoluman historian esploron «Historio de la Pugaĉóva ribelo» kaj modelan proz-romanon «La Kapitanfilino».
En la lastaj jaroj de sia vivo Puŝkin multe laboris kiel ĵurnalisto. En 1836 li entreprenis eldonadon de propra literatura revuo «Sovremennik» (Samtempulo), sed ĝi malsukcesis — kaj tiu ĉi fakto ankoraŭ pligrandigis la pezajn cirkonstancojn, kiuj unu post la alia maldolĉigis la vivon de la poeto.
Tamen la «lasta guto», kiu «superplenigis la kalikon» kaj venigis al la fatala fino — estis en la vivo de Puŝkin la ofendita sento de l’ edzo.
La edzino de Puŝkin ne havis veran amon al sia edzo kaj ŝia konduto en la «mondo» havigis multajn motivojn por diversaj klaĉoj. Tiuj urbaj klaĉoj kunigis la nomon de la edzino de Puŝkin kun la nomo de George Dantès, brilanta oficiro, adoptita filo de nederlanda ambasadoro en Peterburgo barono Heeckeren. Ĉar Puŝkin havis multajn personajn malamikojn, kiuj parte malamis la poeton pro liaj galaj epigramoj, tiuj malamikoj uzis la okazon por liveri al li kiel eble plej multe da malagrablaĵoj. Puŝkin komencis ricevadi ofendajn anonimajn leterojn, en kiuj ekzemple li estis nomata kiel «historiografo de la ordeno de kornoportantoj» k.t.p. La ekscitita Puŝkin elvokis Dantès al duelo. En novembro 1836 la amikoj de Puŝkin sukcesis evitigi tiun ĉi duelon, sed malgraŭ edziĝo de Dantès kun fratino de la edzino de Puŝkin, farita por solvi la konflikton, la situacio rekomplikiĝis. La 27-an de januaro 1837 okazis la duelo de Puŝkin kun Dantès, en kiu Puŝkin estis mortige vundita. En kruelaj suferoj la poeto vivis dum du tagnoktoj kaj la 29-an de januaro 1837, je la 2 h. 45 m. posttagmeze, li mortis, ĉirkaŭita de siaj amikoj. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al la librobretoj; li diris: «Adiaŭ, amikoj!»
(La biografio estas kompilita precipe laŭ la enkonduka artikolo por la plena verkaro de A.S. Puŝkin, redaktita de Valerij Brjusov).