Pétri de vanité il avait encore plus de cette espèce d’orgueil qui fait avouer avec la même indifférence les bonnes comme les mauvaises actions, suite d’un sentiment de supériorité, peut-être imaginaire.
Sen la intenco mondon tenti,
Nur kun la ŝat’ al amikec’,
Dezirus mi al vi prezenti
Donacon indan laŭ la dec’
Al via bela bonanimo
Plenplena de la sankta rev’
Kaj de la poezi-intimo,
Supera simplo, nobla dev’;
Do tamen kun favor’ sen limo
Akceptu donon de la muz’,
Ĉapitrojn gajajn, jen amarajn,
Jen idealajn, jen vulgarajn,
Senzorgan frukton de l’ amuz’,
De la maldorm’ en nokta denso,
De la inspira penlabor’,
Observojn de malvarma menso
Kaj notojn de malĝoja kor’.
Rapidas vivi li kaj ĝuas kun rapid’.
«Nu, mia onklo agas sprite,
Tuj kiam ekmalsanis li,
Li min servigis senevite,
Elpensi li ne povas pli;
Ekzemplo estas tre instrua,
Sed, dio, kia trud’ enua
Nun flegi lin en ĉiu hor’
Sed eblo paŝon fari for!
Ho, kia fia hont-malico
Mortanton agrabligi jen,
Jen zorgi flate pri kusen’,
Kaj pri medikament’ laŭ vico
Kun pens’ sekreta sen afabl’:
Ho, kiam prenos vin diabl’!»
Ĉi tiel pensis juna dando
Dum veturad’ en poŝta ĉar’,
Laŭ Zeŭsa[4] volo heredanto
De sia tuta parencar’.
Amikoj karaj de Ruslano[5]!
Hero’ de tiu ĉi romano
Senantaŭdire tie ĉi
Nun prezentiĝu antaŭ vi:
Onegin, mia bonamiko,
Naskiĝis ĉe la Nev-a[6] rand’,
Samkie eble vi, legant’,
Loĝante brilis kun efiko!
Min ankaŭ tie lulis sort’,
Sed malutilas min la nord’.
Bonoficante noblafare
Per ŝuldoj vivis lia patr’
Kja pro tri baloj ĉiujare
Li bankrotiĝis super kadr’.
La sort’ Eŭgenon gardis ame:
Antaŭe vartis lin Madame,
Monsieur[8] ŝin anstataŭis for.
La knabo estis beltrezor’.
Monsieur l’Abbé, mizera franco,
Lin ne turmentis per scienc’,
Instruis iel sen tendenc’,
Ne tedis per morala ranco,
Riproĉis iom por konven’
Kaj akompanis dum promen’.
Kaj kiam la fraŭlaĝo brava
Alvenis fine al Eŭgen’,
La tempo de sopiro rava,
Monsieur pelita estis jen.
Onegin estas nun libera;
Kombita laŭ la modo vera,
Vestita dande[9] kun orman’,
La mondon li ekvidis jam.
Li povis france tre perfekte
Babili laŭ diversa spec’,
Mazurkon dancis kun lertec’
Kaj riverencis belefekte:
La mondo ne bezonis pli
Kaj trovis, ke tre ĉarmas li.
Ni ĉiuj lernis poiome
Pri io ajn kaj iel ajn.
Do per eduko aksiome
Ekbrili povas ni sen ŝajn’.
Onegin estis laŭ deklaro
De pretendema juĝantaro
Instruitulo, sed pedant’.
Talenton havis li en vant’
De babilad’ kun tono prava
Pritrakti ĉion kaj sen ĝen’
Kun la kompetentul-miel’
Silenti dum diskuto grava
Kaj sinjorinojn kun aklam’
Ridigi tuj per epigram’.
La mod’ latinon jam fordonis,
Sed, verdirante pri Eŭgen’,
Latinon li iome konis
Por nura epigram-kompren’,
Por diri jen pri Juvenalo[10],
En leterfino meti «vale»[11]
Kaj li memoris ankaŭ plu
El Eneido[12] versojn du.
Tro multe fosi li ne vervis
En la kronologia polv’
De l’ tera evolu-disvolv’:
Sed tre atente li konservis
En sia kapo sen erar’
Provizon de anekdotar’.
Ne posedante eĉ apenaŭ
Pasion de la versa kre’,
Li ne kapablis malgraŭ peno
Distingi jambon de ĥore’[13],
Li estis ekonomiisto,
Insultis ĉiel kun insisto
Li pri Homer’ [14] kaj Teokrit’[15]
Sed legis li Adamon Smith[16]
Kaj povis juĝi laŭ deduktoj
Pri pliriĉiĝo de la ŝtat’,
Kaj kial restas la bonstat’
Sen or’, se estas krudproduktoj.
La patro ne komprenis lin:
Kaŭciis terojn li sen fin’.
Pri pluaj de Eŭgeno konoj
Rakonti mankas temp’ al mi;
Sed kion konis li plej bone,
En kio estis li geni’,
Kja kio en junaĝo kara
Por li restadis senkompara
Sufero, ĝuo kaj labor’
Dum tuta tago en angor’,
Ĝi estis la scienco ami,
Pri kiu Naso[17] en poem’
Laŭdkantis kaj pro kio mem
Finigi devis plej senfame
Brilintan sian vivon li
En stepoj for de Itali’[18].
[Ĉe ni turmentoj koraj fruas —
Ĉi tiu ĉarma trompa van’,
Nin ne natur’ pri am’ instruas,
Sed Staël aŭ plu Chateaubriand[20].
La vivon scii ni avidas,
Ni en romanoj ĝin ekvidas;
Ekscias ni kun superflu’,
Sed kun neniu fakta ĝu’.
Antaŭirante la naturon,
Ni malutilas al feliĉ’,
Kaj tro malfrue sen sufiĉ’
La jun’ postsekvas amplezuron.
Onegin provis tion mem
Kun granda sperto ĝis ekstrem’.][21]
Li frue povis hipokriti,
Ĵaluzi, logi per esper’,
Malkonvinkigi, kredagiti,
Lamenti kvazaŭ en sincer’,
Fiera ŝajni, antentema,
Jen kun indiferent’ ekstrema!
Jen kiom dolĉa plensilent’,
Jen kiom flama elokvent’,
En korleteroj stil’ facila!
Spirante je unika am’,
Li sin forgesi povus jam!
Rigardo lia estis brila,
Agora, sed en iu foj’
Prudente larma en malĝoj’!
Li povis sin ŝajnigi nova,
Mirigi onin per ŝercad’,
Timigi per sufer’ bontrova,
Amuzi per agrabla flat’,
Minuton kapti de korsento
Kaj venki per pasia tento
La antaŭjuĝon de l’ virgaĝ’,
Senvol-kareson al vizaĝ’
Atendi, peti dolĉan ĝuon,
Aŭskulti batojn de la kor’,
Ŝin persekuti, hor’ post hor’,
Kaj jen atingi rendevuon
Kaj poste en izol’ ĉe si
Instrui ŝin pri la pasi’!
Li frue lerte jam petolis
Kun spertulinoj de l’ ammor’,
Kaj kiam li ekstermi volis
Rivalojn iujn siajn for,
Ho, kiom pike li intrigis!
Ho, kiajn retojn li pretigis!
Sed vi, edzaro kun solid’,
Kun li amikis en konfid’:
Karesis lin jen edzo ruza,
Disĉiplo bona de Faublas[22],
Jen maljunulo en okaz’
Aŭ jen kornoportant’ amuza,
Kontenta ĉiam pri l’ edzin,
Ŝatanta manĝon kaj mem sin.
Tre lerte povis li altiri
Rigardon pian de vidvin’
Kaj ruĝaĝante (ekkonspiri)
Kun ŝi laŭ trafa celkombin’,
(Per ŝajna senlertec’) allogi
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Per falsa fiedec’ kun art’
Kaj per senkulpa juna ard’.
Li sciis pri platona amo
Diskuti por prepar’ de min’
(Pupludi kun malsaĝulin’)
Kaj per subita epigramo
Eksplodkonsterni kaj en fin’
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .][23]
[Ĉi tiel dorlotito lerta
Gardanto de grenejo, kat’
Ŝtelrampas jen al mus’ malsperta,
Jen sternas kuŝe sin en plat’,
Jen ekripozas, sin ne trudas,
Jen volvas sin, jen voston ludas,
Akrigas ungojn kun venen’
Kaj tuj la muson kaptas jen.
Ĉi tiel same lup’ malsata
Eliras iam el arbar’
Kaj vagas ĉirkaŭ la ŝafar’
Kun hundoj sen atent’ paŝtata.
Dorm’ regas. Tiam la bandit’
Ŝafidon kaptas en subit’.][24]
Okazis ofte, en mateno
Leterojn legis li en lit’.
Ĉu la invitoj? Jes, almenaŭ
Al tri vesperoj la invit’.
Jen balo, jen infana festo.
Do kie preferindas esto?
Unue kien? Laŭ vok’
Sukcesu li en ĉiu lok’.
Sed nun en vesto de mateno,
En larĝa Bolivar-ĉapel’[25]
Onegin sen konkreta cel’
Bulvardon venas por promeno —
Ĝis fine vokos lin Brèguet[26]
Por la tagmanĝo jam en pret’.
Mallumas jam: glitveturilon
Eksidas li. «Veturu, hej!»
Arĝentas frostoneĝan brilon
Kolumo el kastora fel’.
Li venas al Talon[27]: kaj vere
Atendas tie lin Kaverin[28].
Tuj korko flugas al plafon’,
Vin’ spruĉas kun ŝaŭmanta son’,
Jen antaŭ li roast-beef[29] freŝsanga
Kaj trufoj laŭ plej bona kart’
De l’ luksa franca kuirart’,
Strasburga kuko plej bonranga,
Fromaĝ’ Limburga en amas’
Kaj orkolora ananas’.
Ankoraŭ la soifo petas
Surverŝi grason da kotlet’
Per vino, sed sonore ĵetas
Brèguet[26] anoncon pri balet’.
De la teatro leĝdonanto
Kaj malkonstanta adoranto
De l’ bela aktorina kast’,
De l’ kulisar’ honora gast’,
Onegin flugis la teatron,
En kiu laŭ libera ŝat’
Aplaŭdas ĉiu entrechat[30],
Prifajfas Fedron, Kleopatron,
Moinon[31] vokas nur kun em’
Ke oni aŭdu pli lin mem.
Ho, sorĉa lando! Kun efiko
De l’ vip’ satira regis ĝin
Fonvizin[32], de l’ liber’ amiko,
Kaj la imitemul’ Knjaĵnin[33];
Ĉi tie Ozerov[34] revidis
Popolaplaŭdon kaj dividis
Ĝin kun Semjónova[35], kun ŝi;
Katenin[36] plantis tie ĉi
Genion altan de Corneille[37];
Komediaron Ŝaĥovskój[38]
Prezentis en ne unu foj’,
Kaj Didelot[39] gloriĝis bele:
Ĉi tie ankaŭ sen domaĝ’
Traflugis mia juna aĝ’.
Diinoj miaj! Nun vi kie?
Aŭskultu vi al mia plend’:
Ĉu samas vi, aŭ la aliaj
Vin anstataŭis sen pretend’?
Ĉu nian rusan Terpsiĥoron[40]
Revidos mi en fluga ard’?
Aŭ ne retrovos la rigard’
Konatojn sur la scen’ enua?
Kaj senreviĝe per lornet’
Ĉu mi al fremda societ’
Rigardos sen resento ĝua,
Oscedos mi en ŝajna blind’
Kaj rememoros pri pasint’?
Pleniĝi la teatr’ komencas;
Parter’, loĝioj brilas jen;
Kaj paradiz’ malpaciencas,
Sed jam leviĝas la kurten’.
En brilo, preskaŭ diafana,
Laŭ sorĉa arĉo akompana,
Ĉirkaŭumite de nimfar’
Istómina[41] nun sen kompar’
Kun eta al la planko tuŝo
Turniĝas, sed en salta flug’
Ŝi jen simile al lanug’
Ekŝvebas de Eola[42] buŝo.
Ŝi volvas kaj disvolvas sin
Kaj batas per pied’ en klin’.
Aplaŭdas ĉiuj. Ĉimomente
Onegin venas tra l’ parter’,
Per bilornet’ indiferente
Rigardas li al barier’
De nekonataj sinjorinoj;
Observis ĉion li kun klinoj
Al konatar’ en ĉiu flank’;
Kaj malkontente tre pri mank’
En ĉio, li kun granda distro
Rigardon ĵetis al la scen’,
Returnis sin, oscedis jen
Kaj diris: «Decas reregistro;
Min tolerigas la balet’
Eĉ Didelot jam estas ted’!»[43]
Ankoraŭ drakoj figrimacaj
Sur sceno saltas kun brusibl’;
Ankoraŭ la lakeoj lacaj
Sur peltoj dormas en vestibl’,
Ankoraŭ daŭras nazpurigo,
Tusad’, aplaŭdoj, bis-instigo;
Ankoraŭ brilas la lantern’
En la ekstero kaj intern’;
Ankoraŭ la ĉevaloj batas
Per huf’ en trem’ pro frosta vent’,
Kaj ĉirkaŭ fajro en atend’
La kuĉerar’[44] interdebatas;
Sed for Onegin iris jam
Al hejmo por novornam’.
Ĉu estas ĝuste prezentebla
Izola kabinet-angul’,
En kiu inter lukso mebla
Sin vestas nia modemul’?
Ja ĉio, kion vantacele
Londono vendas bagatele
Kaj portas trans la Balta mar’
Al ni por sebo kaj lignar’,
Kaj ĉio, kion en Parizo
Malsata gusto kun util’
Inventas por amuza stil’,
Por lukso kaj por modkaprico,
Ĉi ĉio estis ĉe l’ alkov’
De l’ dekokjara filozof’.
Sukcen’ sur pip’ Konstantinopla,
sur tablo — bronzo, porcelan’,
Kaj la plezur’ de l’ sento nobla —
Parfum’ en vitra diafan’;
Kombiloj, segiletoj ŝtalaj,
Tondiloj kurbaj kaj normalaj,
Kaj tridek specoj de brosar’
Por ungo, dento kaj por har’.
Rousseau[45] (ni diru preterpase)
Ne eldivenis, kial Grimm[46]
Dum lia veno sen estim’
Purigis ungojn siajn lase[47];
La defendanto de l’ liber’
Ne justis do pri la afer’.
Ja oni povas saĝa esti
Kaj zorgi pri la unga pur’:
Ĉu la epokon vanprotesti?
La mor’ devigas laŭ natur’.
Ĉadajev[48] — bis, Eŭgeno mia
Pro timo je mallaŭdo ia,
Pri vestoj estis verpedant’
Kaj kion nun ni nomas — dand’.
Tri horojn sidis li almenaŭ
Ĉe spegular’ atente plej,
Kaj iris li el la vestej’
Simile je Venus’[49] serena,
Vestita sin en vira vest’
Kaj direktanta sin al fest’.
Scivolon vian okupinte
Per lastamoda tualet’,
Priskribi dece ĝin kaj inde
Al vi mi povus tuj en pret’;
Kuraĝa estus tio certe,
Kaj mi priskribi povas lerte,
Sed pantalono, frak’, jaket’
En rusa mankas dialekt’;
Kaj vidas mi kaj pardonpetas,
Ke eĉ sen tiu ĉi babil’
Malriĉa mia lingva stil’
Per fremdaj vortoj abundetas,
Eĉ kvankam helpis min en kon’
L’ Akademia leksikon’[50].
Nun taskon havas ni alian:
Ni do rapidu al la bal’,
Al kiu jam kaleŝon sian
Onegin turnis laŭ egal’.
Jen, dum domar’ sen lum’ trankvilas,
En longa vic’ tra dorma strat’
Lanternoj de kaleŝoj brilas
Kaj per agrabla briletad’
Sur neĝo hele disradias;
En lampiona ilumin’
Tre luksa domo montras sin;
En la fenestroj ombroj strias,
Profiloj glitas en malklar’
De l’ sinjorinoj kaj dandar’.
Heroo nia eĉ ne haltis
Kaj kiel sago tra la pord’
Marmorajn ŝtupojn li transsaltis,
Glatigis harojn por bonord’,
Eniris. Halo estas plena;
Muziko lacas jam apenaŭ;
Mazurkon oni dancas nun;
Ĉirkaŭe — bru’, maloportun’;
Sonoras spron’ kavalirgarda
Kaj piedeto de fraŭlin’
Facile flugas, sekvas ĝin
Kun flamo tentaspir’ rigarda
Kaj dum blekad’ de violon’
De modedzin’ ĵaluzadmon’.
En tagoj de l’ dezir’ kaj ĝojo
Pro bal’ mi estis en eksces’:
Ĉar mankas pli konvena vojo
Por korespondo kaj konfes’.
Ho, vi, geedzoj respektindaj!
Por ke vi ne fariĝu blindaj,
Jen miaj servoj kaj avert’:
Utilos ili ja en cert’.
Vi ankaŭ, patrinetoj gravaj,
Filinojn gardu de l’ danĝer’:
Lornetojn tenu kun sever’!
Se ne… do di’ vin tiam savu!
Mi tial skribas tion ĉi,
Ĉar longe jam ne pekas mi.
Ve, por amuzoj dum la balo
Mi perdis multe da vivjun’!
Sed se ne falus la moralo,
La balojn amus mi ĝis nun.
Mi amas la frezenan junon,
La brilon, gajon, denson, kunon,
Ornamojn de l’ sinjorinar’,
Iliajn piedetojn, ĉar
Tra l’ land’ vi dube trovos ĉarmajn
De l’ inpiedoj parojn tri.
Ha, longe ne forgesis mi
Du piedetojn!… Jam malvarma,
Mi ilin memoradas plu
Kun kordoloro kaj enu’.
Do ĉu forgesos mi nenie
Vin eĉ en plej dezerta land’?
Ha, piedetoj! Nun vi kie?
Nun kie paŝas via pland’?
Luldorlotitaj oriente,
Sur norda neĝo evidente
Ne lasis postesignojn vi:
Vi ŝatis tuŝi kun graci’
Al mol’ tapiŝa vian iron.
Ĉu antaŭlonge per vi nur
Mi forgesadis kun plezur’
L’ ekzilon[51] kaj al glor’ aspiron?
La junfeliĉo flugis for —
Nur restas signo en la kor’!
Bust’ de Diano[52], vang’ de Floro[53]
Belegas, kara amikar’!
Sed la pied’ de Terpsiĥoro[40]
Min pli allogas sen kompar’.
Ĝi, promesante al rigardo
Donacon de plej alta ardo,
Instigas per kondiĉa bel’
Al plej deziregata cel’.
Mi amas, amikin’ Elvina[54],
Ĝin sub la longa tablotuk’,
Printempe sur herbej’ en flug’,
Ĉe la kamen’ en vintr’ senfina,
Sur speguleca halparget’,
Ĉe maro sur la roka bed’.
Mi vidis maron maltrankvilan:
Ho, mi eviis al ondar’
Kurinta brue por humie
Ĉe ŝia fali piedpar’!
Mi kun la ondoj volis same
Piedojn tiujn kisi ame!
Ne, mi neniam volis plu
Kun same turmentarda ĝu’
Kisadi lipojn de Armidoj[55]
En mia jun’ kun bola sang’,
Aŭ rozojn de flamanta vang’,
Aŭ brustojn kun volupt-avidoj;
Ne, same min neniam jam
Torturis de l’ pasioj flam’!
Alia tempo jam revenas:
En miaj revoj iam ajn
Selpiedingojn mi retenas
Kun la pled’ en ĉarma ŝajn’;
Imago ree min agitas,
Denove ŝia tuŝ’ ekscitas
La sangon en velkinta kor’,
Denove amo kaj angor’ …
Sed la fierulinojn brile
Sufiĉas laŭdi jam per lir’:
Por la pasio kaj inspir’
Ja tute ne valoras ili;
Rigard’ ilia, dir kaj far’
Samtrompas kiel piedpar’.
Nun do Onegin! Doundorma
Al lit’ veturas li de l’ bal:
Jam Peterburgo diversforma
Vekiĝas kun tambursignal’.
Jen iras jam la kolportisto,
Al bors’ rapidas la droŝkisto,
Virin’ kun kruc’ — el Oĥta-rand’[56].
Kraketas neĝo sub la pland’.
Vekiĝas matenbru’ agrabla,
Senŝirmas jam fenestra lum’,
El tub’ kolone flugas fum’,
Kaj la panist’, german’ afabla,
Kun blanka kuf’, por daŭra las’
Malfermis sian Wasistdas[57].
Sed, laciĝinte de l’ balbruo,
Anstataŭ nokto en tag-uz’,
Ripozas en la dormoĝuo
L’ infan’ de l’ lukso kaj amuz’.
Tuj, ĵus vekiĝas li apenaŭ,
Viv’ lia pretas ĝis mateno
Kun unutona oportun’
Kaj sama morgaŭ kiel nun.
Sed ĉu Eŭgen’ feliĉa estis
En junflorado kaj liber’,
En mez’ de venkoj kaj prosper’,
Dum ĉiutage li ĝufestis?
Ĉu inter festoj li en van’
Sen zorgo estis kaj en san’?
Ne: frue liaj sentoj cedis;
Jam lin ne logis mondobru’;
La belulinoj ankaŭ tedis
Okupi liajn pensojn plu;
Perfidoj amaj lin lacigis;
Jam amikeco lin ne ligis,
Ĉar ja ne ĉiam povis li
Surverŝi per ĉampano pli
Beef-steaks’on[58] kaj Strasburgan bulon[59]
Kaj ŝuti spriton en humor’,
Dum lin turmentis kapdolor’:
Kaj kvankam estis li bravulo,
Sed plumbo, sabro en finfin’
Jam plu ne interesis lin.
Malsano, kies kaŭz’ apenaŭ
Trovita estas tie ĉi,
Simila al la angla spleno
Aŭ rusa la hipoĥondri’
Lin ekposedis jam sufiĉe;
Sin memmortigi li, feliĉe,
Ne volis provi kun naiv’,
Sed malvarmiĝis li por viv’.
Li, kiel Child-Harold, izola
Pasadis iam tra salon’;
Nek mondĉikanoj, nek boston’[60],
Nek logrigard’, ekspir’ frivola,
Nenio logis lin al flam’,
Nenion li atendis jam.
. . . . . . . . . . . . . . . . . .[61]
De l’ granda mond’ kapriculinoj!
Unue li forlasis vin.
Kaj vere, laŭ la nundifinoj
Bontono tedas pro rutin’.
Kaj eĉ se sinjorin’ okaze
Pri Say[62] kaj pri Bentham[63] emfaze
Diskutas, tamen sen util’
Absurdas tiu ĉi babil’.
Kaj ili estas tiom ĉastaj
Kun multa saĝo kaj majest’,
Piemaj dece en modest’,
Tre singardemaj kaj elastaj
Kaj tiom altaj por la vir’,
Ke moderiĝas tuj aspir’[64].
Kaj ankaŭ vin, junbelulinoj,
Vin, kiujn en malfrua hor’
Sur Peterburgaj ŝtonpavimoj
Rapidaj droŝkoj portas for,
Vin ankaŭ lasis for Eŭgeno.
Nun apostat’ de l’ ĝufesteno,
Li hejme en verkema pret’
Ekprenis plumon kun osced’:
Sed tiu ĉi labor’ peniga
Naŭzigis lin; el lia pen’
Nenio rezultiĝis jen,
Kaj li ne trafis al intriga
Rond’, kiun ne prijuĝas mi,
Ĉar mia estas ĝi medi’[65].
Kaj ree, en nenionfaro,
Kun malplenec’ en kor’ kaj mens’,
Eksidls li por akaparo
De la skribita fremda pens’;
Li surbretigis librojn multe,
Legadis li, sed senrezulte:
Jen tro enue, jen sen senc’,
Jen tute mankas konscienc’;
Kaj ĉiu havas iun baron;
Malnovo velkis jen sen pov’,
Jen nov’ deliras je malnov’.
Samkiel iam virinaron,
Li librojn polvajn lasis jen
Kaj ŝirmis breton per kurten’.
La ŝarĝon de la mondkondiĉoj
Puŝinte for, en lac’ pro vant’,
Mi amikigis lin feliĉe,
Ĉar al mi plaĉis en konstant’
Trajtar’ de lia karaktero,
Revem’, originala klero
Kaj akra, tre malvarma mens’.
Nin ne dividis diferenc’,
Ni sciis de l’ pasioj ludon:
Nin ambaŭ premis vivangor’:
Cindriĝis nia brul’ de kor’;
Atendis ni koleran krudon
De l’ homoj kaj de la Fortun’[66]
En la maten’ de nia jun’.
Ĉi kiu vivis kaj meditis,
Malŝatas homojn en imag’;
Ĉi kiu sentis, ne evitis
Fantomon de l’ pasinta tag’:
Lin jam ne kaptas iluzioj,
Serpento de memorvizioj
Turmentas lin kaj ankaŭ pent’.
Ĉi ĉio ofte kun akcent’
Ĉarmigis nian babiladon.
Per sia lang’ Onegin min
Konsternis iom; sed en fin’
Mi kutimiĝis iun gradon
Al lia pika manier’
De galaj ŝercoj kaj koler’.
Tre ofte en somersezono,
Dum nokte lumis super Nev’
Ĉiel’ serena en helfono[67]
Kaj lunvizaĝ’ en relief’
En akvo glata ne fluidis,
Romanojn niajn ni revidis,
Objektojn de l’ antaŭa am’
Kaj, resentemaj laŭ la sam’,
Spiradon de la nokta klaro
Ni ĝuis ambaŭ en sincer’!
Samkiel krazaŭ el karcer’
Liberigit’ en verdarbaro,
Per revo ni kun intensiv’
Reflugis al la juna viv’.
Kun koro, plena de ĉagreno,
Sin apoginte je granit’,
Staranta estis jen Eŭgeno
Laŭ la priskribo[68] en medit’.
Silentis ĉio; en malklaro
Sin intervokis gardistaro;
Kaj iam droŝko sonis plu
Sur strat’ Miljónnaja[69] kun bru’;
Boato plaŭdis per remilo
Sur la river’ ĉe borda lim’:
Kaj sorĉis nin el malproksim’
Kornlud’ kaj kanto en trankvilo.
Sed nokte sorĉas pli kun rav’
Min de Torquato versoktav’[70]!
Ho, ondoj de Adria maro!
Ho, Brenta[71]! ne, mi vidos vin,
Kaj plenan de l’ inspir’, en klaro
Voĉ’ via aŭdatingos min:
Ĝi sanktas por Apol-neparo[72];
Por mi ĝin faris kore kara
Fiera lir’ de Albion’[73].
Mi ĝuos sur la ora fon’
De la itala nokt’, libera,
Kun juna venecianin’[74],
Jen muta, jen distranta min
Dum naĝo en gondol’ mistera;
Kun ŝi akiros mia buŝ’
Petrarca-lingvon[75] en amtuŝ’.
Ĉu venos do libero mia?
Jam tempo estas! — Ĉe la mar’
Vagadas mi[76], melankolia,
Salutas velojn de ŝipar’.
Sub la ventega blov’ kolera
Do kiam kuros mi libera,
Luktante kontraŭ ondamas’?
Jam estas tempo por forlas’
De l’ elemento malfavora,
Por en la sud’, en oportun’,
Sub de Afriko mia[77] sun’,
Sopiri pri Rusland’ angora,
En kiu pro sufer’ kaj am’
Mi mian koron perdis jam.
Onegin ankaŭ celis forte
Al fremdaj landoj kiel mi;
Sed baldaŭ estis de la sorto
Por longe disigitaj ni.
Ĉi tiam lia patro mortis.
Tuj al Onegin sin raportis
Avida kreditora band’.
Diverse en la samdemand’
Kondutas oni: sen inklino
Marĉandi en proces’, Eŭgen’
Heredon cedis sen ĉagren’;
Li ne bedaŭris pri l’ destino
Aŭ li jam revis en spekul’
Pri mort’ de l’ onklo-maljunul’.
Subite lin atingis vere
De la administrist’ raport’,
Ke lia onklo lastafere
Lin vidi volas antaŭ mort’.
Informon tiun ĉi leginte,
Eŭgeno ĉion forlasinte
Rapidis tuj en poŝta ĉar’
Kaj jam oscedis en prepar’
Pro mono ludi aĉan scenon,
Enui en senvola streĉ’
(Komencis mi ĉi tiel eĉ);
Sed, alveninte la bienon,
La onklon trovis li sur tabl’
Meteblan jam al tera sabl’.
La tuta domo estis plena
De la amikoj de l’ mortint’
Kaj amatoroj de l’ solena
Enterigad’ laŭ deca ind’.
Jen oni ĉion jam aranĝis.
Gastar’ kaj popoj’[78] drinkis, manĝis
Kaj poste grave iris for
Simile krazaŭ post labor’.
Eŭgen’ do estas posedanto
De la vilaĝ’, uzinoj, ter’,
Arbaroj, kvankam en la ver’
Li estis malŝparul’ en vanto,
Sed tre kontentis li kun ĝoj’
Pri ŝanĝ’ en la ĝisnuna voj’.
Du tagojn al li ŝajnis nova
Kampar’ izola en kviet’,
Malvarmo en arbar’ senmova,
Sonor’ de milda riveret’;
En tria tag’ ĉi ĉio ĉesis,
Jam bosko, kamp’ ne interesis,
Sed eĉ dormigis lin sen far’;
Kaj jen konstatis li en klar’,
Ke en kampar’ enu’ identis
Eĉ malgraŭ manko de kartlud’,
Palacoj, baloj, bru’ en tut’.
Jam la hipoĥondri’ atendis
Kaj nepre sekvis ĉiam lin,
Samkiel ombro aŭ edzin’.
Naskiĝis mi por pac’ labora,
Por viv’ senbrua en kampar’:
Lir’ tie estas pli sonora,
Kreem’ pli viglas sen kompar’.
En la senkulpa viv’ sen ago
Mi vagas ĉe dezerta lago
En far niente[79] laŭ kutim’.
Ĉiumatene mi sen lim’
Por ĝu’ vekiĝas kaj libero:
Mi legas iom, dormas pli,
Ne kaptas flugan gloron mi.
Ĉu mi en ombro, sen afero
Pasigis ne laŭ tia sam’
La plej feliĉajn tagojn jam?
Kampar’, libero, floroj, amo!
Fidelas kore mi al vi.
Mi ĉiam ĝojas pri malsamo
Jen ĉe Onegin, jen ĉe mi,
Por ke mokema min leganto
Aŭ tre malica eldonanto
De sensacioj sen konven’,
Min komparante kun Eŭgen’,
Ne diru poste, ke senhonte
Min mem mi montris en portret’
Je Byron, de l’ fier’ poet’[80],
Eĉ malgraŭ tio, ke rakonti
Ja oni povas en poem’
Ne nur kaj nepre pri si mem.
Mi atentigu: la poetoj
Tre ŝatas revi pri la am’.
Okazis iam, en sekretoj
Mi sonĝis; tiujn sonĝojn jam
La kor’ konservis en profundo;
Muz’ revivigis ilin nun do:
Kaj kantis mi pri ideal’,
Pri virgulin’ de monta val’,
Pri kaptitinoj de Salgiro[81].
Amikoj miaj, nun de vi
Demandon ofte aŭdas mi:
«Pri kiu revas via liro?
Al kiu inter inamas’
Vi ĝin dediĉis kun emfaz’?
«Rigardo kies, inspirante,
Jam rekompencis per kares’
Meditoplenan vian kanton?
Vi kiun benis per la vers’?»
Neniun, amikar’, je dio!
Mi spertis sen agrablo ia
Frenezalarmon de la am’.
Feliĉas, kiu kun la flam’
De l’ rimoj ligis ĝin: pliigis
Sanktaĵon li de l’ poezi’,
Sekvante post Petrarca[75], li
La korturmentojn trankviligis,
Atingis ankaŭ li al glor’;
Sed mi mut-stultis pro amor’.
La amo pasis, venis Muzo
Kaj pliklariĝis mia mens’.
Belsonojn serĉas mi por uzo
En lig’ kun sentoj kaj kun pens’;
Mi skribas kaj la kor’ ne ĝemas:
Kaj mia plum’ ne desegnemas
Forgese apud verskombin’
Piedojn, kapon de virin’;
Cindr’ estingita jam ne brulos,
Sopiras mi; sed mankas larm’.
Kaj baldaŭ la antaŭa varm’
Plu en la kor’ sin ne spegulos:
Do tiam verkos mi en fin’
Poemĉapitrojn dudek kvin.
Jam pensis mi pri form’ de l’ plano
Kaj pri la nomo de l’ hero’;
Ĉapitr’ unua de l’ romano
Finita estas dume do:
Kontrolis ĉion mi severe;
Kontraŭoj multaj estas vere,
Ĉu mi korektu ilin nur?
Mi pagu ŝuldon al cenzur’,
Al ĵurnalistoj por formanĝo
La frukton donu mi de l’ rev’:
Do iru al la bord’ de Nev’[6]
La novnaskita verkaranĝo,
Tributon portu de la glor’:
Insultojn, klaĉojn pri l’ aŭtor’!
O rus!
O Rusj![82]
Bien’, loĝita de Eŭgeno,
Beleta estis angulet’;
Kontentus tie ĉi kun beno
La paca ĝuamik’ — poet’.
Sinjora domo izolita,
Per mont’ de ventoj forbarita,
Ĉe bordo staris de river’;
En malproksimo en liber’
Herbejoj floris, kampoj grenaj,
Vilaĝoj staris je najbar’,
Sur herboj paŝtis sin brutar’
Kaj ombre spiris la ĝardeno
Tre granda, vasta, densa plej,
De la Driadoj[83] rifuĝej’.
La domo estis konstruita
Laŭ spec’ de familikastel’:
Fortika, firma, bonkvalita
Laŭ gusto de l’ antikva bel’;
Tre altaj ĉambroj, salonetoj,
En gasta halo — ŝtoftapetoj,
Sur mur’ portretoj avaj jen,
Ornamkaheloj sur kamen’.
Nun malnoviĝis jam ĉi ĉio,
Ne scias mi, pro kiu kaŭz’:
Cetere kun la sama naŭz’
Eŭgen’ rilatis al ĉi tio,
Lin oscedigis laŭ egal’
Ĉu moda, ĉu antikva hal’.
En tiu ĉambro li ekloĝis,
Pli frue kie ĝia estr’
Mastrumistinon jen riproĉis,
Jen premis muŝojn sur fenestr’.
Tre simplis ĉio: kverka planko,
Kanap’ lanuga, tablo, ŝranko,
Neniu inkmakula mank’.
Eŭgen’ rigardis en la ŝrank’:
Spezlibron trovis li kun aro
Botela da diversa brand’,
Karafojn da pomakva frand’
Kun kalendar’ de l’ oka jaro;
Ja la mortinto dum labor’
Ceteron lasis en ignor’.
Soleca en bieno sia,
Nur por pasigi tempon for,
En la komenc’ Eŭgeno nia
Ekzorgis pri la nova mor’.
Saĝul’ en sia lok’ dezerta,
Li jugon de l’ servuto certa
Anstataŭigis per tribut’
Facila por plenum’ en tut’.
La kamparanoj ĝojis, tamen
Koleris la najbar’ pri li
Pro tim’ je malutil’ al si;
Ridetis la alia same;
Kaj fam’ ekkuris en cirkul’,
Ke estas li danĝer-strangul’.
Komence oni lin vizitis,
Sed ĉar tra malantaŭa kort’
Kutime gastojn li evitis
Per rajdo for tuj laŭ raport’,
Ke jen sur voj’ alvenas ĉaro
De vizitanta lin najbaro, —
Do ĉiuj en ofendhumor’
Kun li rilatojn rompis for.
«Fuŝedukito, li frenezas,
Li estas framason’[84], ne pli,
Nur ruĝan vinon drinkas li,
Por sinjorinoj ne komplezas;
Li diras sole ne aŭ jes.»
Jen estis ĉies finimpres’.
Ĉi tiam bienul’ alia
Vilaĝon sian venis mem,
Kaj inter najbararo sia
Li ankaŭ estis klaĉa tem’
Vladimir Lenskij laŭ la nomo
Kaj vere Göttingen-a[85] homo,
Belulo juna en komplet’,
De Kant[86] adepto kaj poet’,
Venigis li el Germanio
La fruktojn de scienca ver’:
Ribelajn revojn pri liber’,
Spiriton flaman, strangan iom,
Entuziasmon en parol’
Kaj nigrajn harojn ĝis la kol’.
Ne jam velkintan pro malvarma
Malvirto de la granda mond’,
Karesis lin favoro ĉarma
De la fraŭlina bela rond’.
Li tre malspertis en sincero;
Plej bela lulis lin espero,
Kaj de la nova mondobril’
Lin junan logis kun facil’.
Amuzis li per dolĉa revo
La dubojn de la kornaiv’
Kaj estis celo de la viv’
Por li enigme loga devo;
Li ĝin cerbumis kun supoz’,
Ke ĝi miraklas en kaos’.
Li kredis, ke anim’ parenca
Kun li kuniĝos en finfin’,
Ke ĝi sopiras dekomence
Fidele atendante lin.
Li kredis, ke l’ amikoj vere
Defendi pretas lin sufere,
Ke man’ ilia en bezon’
Ne tremos kontraŭ la fripon’:
Ke estas sortoelektitaj
[Amikoj sanktaj de l’ homar’
Kaj ke ilia solidar’
Per lumradioj senevitaj
El alta kaj eterna font’
Feliĉon dotos al la mond’.][87]
Indigno nobla kaj kompato,
Por ĉies bono pura am’
Kaj de la gloro dolĉa ŝato
Tre frue lin agitis jam.
Kun lir’ vojaĝis li vivlote;
Sub la ĉiel’ de Schiller[88], Goethe[89]
Pro ties flama poezi’
Ardiĝis en animo li;
Kaj la belarton li de Muzoj
Ne profanigis, feliĉul’;
En kant’ konservis sen makul’
Plej altajn sentojn li sen ruzoj,
Impetojn de la virga rev’
Kaj ĉarmon en supera lev’.
Li kantis amon kaj destinon
Kaj klara estis lia kant’
Samkiel pensoj de knabino,
Samkiel sonĝo de infan’,
Samkiel luno en ĉielo,
Diino de sekreta belo;
Li kantis pri sopir’ sen lim’,
Pri io kaj pri malproksim’,
Pri rozoj romantik-motivaj,
Pri foraj landoj en silent’,
En kiuj longe pro turment’
Verŝiĝis liaj larmoj vivaj;
Li kantis pri la vivdomaĝ’
En nure dekokjara aĝ’.
En la dezerto, kie sole
Eŭgen’ kompreni povis lin,
Al la najbaroj senbonvole
Rilatis li kaj sen inklin’;
Li fuĝis for de bru’ ilia.
La babilad’ konversacia
Pri fojnfalĉado, vinprepar’,
Pri hundoj kaj pri parencar’
Neniel brilis tute certe
Per sento aŭ per poezi’,
Nek per spritec’ aŭ per raci’,
Nek per la art’ kunvivi lerte;
Sed de l’ edzinoj fuŝbabil’
Eĉ estis malpli sen util’.
Tre bela, riĉa, Lenskij estis
Traktata ĉie je fianĉ’;
Kutim’ kampara tia restis
Kaj ĉiu lin kun sia branĉ’ —
Kun la filino antaŭsvatis;
Apenaŭ venis li, debatis
Jam tuj la tuta societ’
Pri vivenu’ sen edzinet’;
Dum tetrinkad’ ĉe samovaro[90]
Al Dunja[91] oni por kompren’
Flustretas: «Dunja, vidu jen!»
En fin’ aperas jam gitaro,
Kaj ŝi ekpepas (mia di’!):
«Palacon venu vi al mi!»[92]
Sed Lenskij, ne volante certe
Sin katenigi per edziĝ’,
Deziris kun Onegin sperta
Interkoniĝi kun prestiĝ’.
Kuniĝis ili: ŝton’ kaj ondo,
Glaci’ kaj flam’, proz’ kaj versrondo
Diferenciĝas ja ne pli
Ol kiom ili inter si.
Komence ili ne komunis,
Sed poste plaĉis kaj en fin’
En ĉiu tag’ renkontis sin
Kaj baldaŭ ambaŭ ĉiam kunis.
Jen tiel ĉi amika par’
Formiĝis pro nenionfar’.
Sed ni eĉ tion ĉi ne scias;
Sen antaŭjuĝa amikem’
Ni ĉiujn nuloj opinias
Kaj la unuoj nur nin mem;
Ni celas al Napoleonoj[93],
Dupiedulaj milionoj
Por ni nur estas instrument’,
Por ni ridindas vera sent’.
Sed estis ja Eŭgen’ pli bona;
Kaj kvankam li kun malestim’
Rilatis al la homa ŝim’,
Regulo mankas unutona:
Li iujn traktis kun estim’
Kaj ŝatis senton en intim’.
Aŭskultis li kun bonrideto:
De Lenskij flamparola ard’,
Nefirma opinikonkreto
Kaj inspirplena brulrigard’, —
Ĉi ĉio por Onegin novis
Kaj li malvarman vorton provis
Haltigi ĉiam en la buŝ’,
Kaj pensis li: ja estus fuŝ’
Malhelpi al la ĝoj’ minuta;
La tempo venos ja sen mi;
Kaj dume vivu reve li
Kun kred’ al bono absoluta;
Indulgu ni al juna aĝ’
Junec-deliron en la saĝ’.
Disput’ pri ĉio, malkonsentoj
Instigis ilin al rezon’;
Kontraktoj de antikvaj gentoj,
Sciencofruktoj, bon’, malbon’,
Jarcenta superstiĉo forta,
Fatalo de la viv’ postmorta,
La vivo kaj la sort’ en tut’,
Subiĝis ĉio al diskut’.
En flam’ debata la poeto
Forgese legis kun talent’
Poemojn nordajn po fragment’;
Kaj lin kun pardonema preto
Aŭskultis kun atent’ Eŭgen’,
Eĉ kvankam ofte sen kompren’.
Diskutis tamen plej pikpinte
Ermitoj niaj pri la am’.
Potencon ĝian forskuinte,
Onegin ĝin pricitis jam
Kun spir’ nevola de bedaŭro:
Feliĉas, kiu post la daŭro
De I’ amsufer’ ĝin lasis for;
Sed pli feliĉas, kies kor’
Ne sciis ĝin, kaj kiu ruze
Per disa viv’ mutigis ĝin
Kaj eĉ oscedis kun edzin’
Kaj kun amikoj senĵaluze,
Kaj kapitalon de l’ av-ras’
Ne fidis al malica as’[94]!
En tempo, kiam ni atingos
Al la trankvila saĝa pac’,
Flam’ de pasioj sin estingos
Kaj ni konstatos en sagac’
Ridindon de ĉi tiuj sentoj,
Impetoj kaj malfruaj pentoj, —
Humiligitaj ne sen pen’,
Ni ŝatos aŭdi kun ĉagren’
Ribelon fremdan de l’ pasioj,
Ĝi estas por la kor’ incit’;
Maljuna same invalid’
Volonte turnas aŭdon sian,
Solul’ lasita, al rakont’
En mez’ de junbravula rond’.
Kaj ankaŭ la junaĝ’ nenion
Kapablas teni en sekret’:
Ĉagrenon, ĝojon, simpation
Malkaŝi povas ĝi en pret’.
Je am’ estante invalido,
Onegin grave kun solido
Aŭskultis, kiel kun sincer’
Sin montris la poet’ en ver’;
Konfidoplenan korkonscion
Nudigis li tre simple jen,
Eŭgen’ eksciis tuj sen pen’
De lia amo historion,
Abundan je diversa sent’,
Al ni ne nova por atend’.
Ah, amis li ĝis tia limo,
Ne restis kia nun en pur’;
Ĉi tiel la poetanimo
Ankoraŭ povas ami nur:
Konstante unu nur sopiro,
Kutima unu nur deziro,
Kutima unu nur dolor’!
Nek malproksim-restado for,
Nek longa temp’ da pacienco,
Nek horoj da servad’ al Muz’,
Nek alilanda mir-amuz’,
Nek gaja bruo, nek scienco
Eĉ iom aliigis lin,
Benitan de virgec-destin’.
En la knabaĝo, dum ne konis
Ankoraŭ korturmentojn li,
Al Olga ĉiam li patronis
En la infana idili’;
Li ĉiam ŝin ĉe bosk’ apuda
Kunulis dum amuzo luda,
Kaj la najbaroj-patroj jam
Kunsvatis ilin por ĉiam’.
En la kampar’, sub ombr-vualo,
En senkulpeco sen skrupul’,
Sub la gepatra zorg-okul’
Ŝi floris kvazaŭ bel-konvalo
En herb’ kaŝita sub foli’
For de abel’ aŭ papili’.
Al la poeto ŝi ja donis
Unuan sonĝon de l’ inspir’,
Kun la ide’ pri ŝi eksonis
Unua ĝem’ de lia lir’.
Adiaŭ, ludoj facilpensaj!
Al li ekplaĉis boskoj densaj,
Soleco kaj silento nun,
Kaj nokto, kaj stelar’, kaj lun’, —
La lun’, ĉiela lampiono,
Al kiu iam en vesper’
Dediĉis ni kun la sincer’
Sopirojn, larmojn, amadmonon…
Sed nun en ĝi ni vidas nur
Lanternon bonan de l’ natur’.
Konstante milda, obeema
Kaj gaja kiel la maten’,
Tre simpla kiel viv’ poema,
Kaj ĉarma kiel kisa ben’,
Kun la okuloj bluĉielaj,
Rideto, bukloj line helaj,
Kun movoj, voĉo kaj statur’,
Jen Olga… tamen prenu nur
Romanon ĉiun, sendispute
Portreton ŝian trovos vi:
Tre ĉarmas ĝi; ĝin amis mi,
Sed tedis ĝi al mi jam tute.
Permesu do okupi min
Pri la pliaĝa nun fratin’.
Ŝi havis nomon Tatiana[95].
Unue do sen ironi’
La dolĉajn paĝojn de l’ romano
Per tia nom’ sanktigu ni.
Nu kion? Estas ĝi sonora,
Sed scias mi, ke en memoro
Ĝi vekas bildon de malnov’
Aŭ de servistinej’. Kun pov’
Konfesi, ni konstatu: mankas
Pri nomoj bona gust’ al ni
(Eĉ sen parol’ pri poezi’);
Por la klereco ni ne dankas,
De ĝi nur restis la influ’
De afektem’, — nenio plu.
Do ŝi nomiĝis Tatiana.
Nek per beleco de l’ fratin’,
Nek per freŝeco ties sana
Atenton tirus ŝi sur sin.
Tre silentema kaj amara,
Timema kiel cerv’ arbara,
En sia propra famili’
Knabino fremda ŝajnis ŝi.
Ŝi karesemi ne aspiris
Al la gepatroj kun volont’.
Infano, en infana rond’
Ŝi ludi, salti ne deziris,
Kaj ofte sidis ŝi sen plend’
Ĉe la fenestro en silent’.
Plej multe ŝi pensemon amis
De post plej frua sia jar’
Kaj ĝi per rev’ al ŝi ornamis
La vivenuon de l’ kampar’.
Fingraro ŝia ne laboris
Per la kudrilo; kaj ne floris
Brodita silka filigran’
Sur blanka tol’ sub ŝia man’.
Jen signo de regem’ kutima:
Infan’, ludante per la pup’,
Preparas sin por ekokup’
De la posten’ en ord’ reĝima
De l’ mondo kaj edukas ĝin
Laŭ lecionoj de l’ patrin’.
Sed pupon, eĉ en aĝ’ infana,
Neniam prenis laŭ la plaĉ’
Kaj ne babilis Tatiana
Kun ĝi pri mod’ aŭ urba klaĉ’.
Ne logis ŝin infanpetolo,
Sed mirrakontoj de l’ popolo
En vintra temp’, en nokta hor’
Konvenis pli al ŝia kor’.
Kaj kiam sur herbej’ kunvenis
Laŭ voko de la vartistin’
Infanoj por la ludkombin’,
Ŝi tute ĝin ne partoprenis,
Enuis ŝi ĉe gaja rid’,
Ĉe luda bru’ kaj kurrapid’.
Ŝi satis ofte sur balkono
Renkonti venon de l’ aŭror’,
Dum sur la pala blua fono
Stelaro malaperas for,
Terrand’ heliĝas en silento,
Ekblovas frumatena vento
Kaj venas malrapide tag’.
En vintro, kiam nokt’ en vag’
Pli daŭre terduonon tenas
Kaj la malvigla orient’
Pli longedaŭre en silent’
Sub la nebula luno svenas,
El lito en kutima hor’
Ŝi kun kandelo iris for.
Ekŝatis paĝojn ŝi romanajn
Kaj frue jam ekamis tro
La emociajn trompojn vanajn
De Richardson[96] kaj de Rousseau.
La patro ŝia estis brava
Bonulo de l’ epok’ antaŭa;
Ne vidis, ne legante mem,
Danĝeron li en la legem’
Kaj librojn traktis je ludilo,
Ne zorgis, kiu libro jen
Sekrete dormas sub kusen’
Ĉe la filino en trankvilo.
Kaj la edzino sen opon’
Favoris mem al Richardson.
Ne ĉar ŝi legis la aferon,
Favoris ŝi al Richardson,
Ne ĉar donacis ŝi preferon
Pli ol Lovelace al Grandison[97];
Sed iam la princin’ Alina,
En Moskvo ŝia bonkuzino,
Pri ili informetis ŝin.
Ŝi estis tiam fianĉin’,
Sed tiel estis pro devigo;
Alia logis ŝin person’,
En kiu menso, kor’ kaj ton’
Al ŝi pli plaĉis sen instigo;
Kaj Grandison do tiu ĉi
Serĝento estis de gvardi’.
Ŝin oni vestis kun atento
Laŭ deca modo kun ornam’;
Sed sen demandi pri konsento
Ŝin oni edzinigis jam.
Kaj por ŝin distri el domaĝo,
Tre baldaŭ ŝia edz’ kun saĝo
Ŝin veturigis al kampar’,
Kaj ŝi ĉi tie kun amar’
Komence ploris kaj lamentis
Ĝis preskaŭ de l’ edzec’ eksplod’;
Sed poste en mastrum-klopod’
Ŝi kutimiĝis kaj kontentis.
La kutimiĝon donis di’:
Feliĉon anstataŭas ĝi[98].
La kutimiĝo vere sava
Dolĉigis pezon de l’ ĉagren’;
Kaj baldaŭ eltrovaĵo grava
Ŝin ekkonsolis jam en plen’.
Ŝi dum ripozo kaj afero
Sekreton de regmaniero
Je sia edzo trovis nun, —
Kaj ĉio iĝis oportun’.
Ŝi la laborojn administris,
Saligis fungojn por sezon’,
Rekrutojn varbis per ordon’,
Sen edzo spezojn ŝi registris,
Sabate iris al banej’
Kaj servistinojn batis plej.
Antaŭe en album’ fraŭlina
Ŝi skribis pri tre dolĉa tem’,
Praskovja-n nomis ŝi Paŭlina
Kaj parolemis kun kantem’;
Korseto ŝia estis danca,
Kaj rusan N laŭ tono franca
Prononci penis ŝi tra naz’;
Sed ĉio restis en forpas’:
Korset’, album’, princin’, Paŭlina,
Sentimentala verskajer’
Foriĝis — kaj en reaper’
Akulka iĝis el Selina[99],
Kaj fine ŝi per vat-tavol’
La kufon stebis por la mol’.
Sed ŝin la edzo amis kore,
Ne bridis ŝin en klopodad’,
Li ĉion fidis bonhumore
Kaj manĝis, trinkis en ĥalat’[100].
Trankvile pasis vivo lia;
Vespere rondo familia
Kunvenis iam de najbar’
Kaj neĝenema amikar’
Por babileti, por bedaŭri
Kun bona rid’ aŭ kun ĉagren’.
La tempo pasas; Olga jen
Sendata estas te-prepari;
Jen jam vesper’, jen dormohor’,
Kaj la gastar’ veturas for.
En sia paca viv’ konservis
Kutimojn ili de malnov’
Kaj grasajn rusajn flanojn servis
Dum karnaval’ laŭ sia pov’,
Dum jar’ dufoje en kapelon
Pent-iris, ŝatis karuselon,
Dancadon rondan kun la ĥor’;
En Triunuo-tag’[101] dum hor’
De meso, kiam la popolo
Aŭskultas ĝin kun oscedem’,
Larmetis ankaŭ ili mem;
Trinkadis kvason[102] laŭ bonvolo
Kaj regaligis dum manĝad’
La gastojn laŭ la ranga grad’.
Vivinte laŭ ĉi tiu ordo,
Jen ili venis ĝis maljun’,
Kaj fine antaŭ ĉerka pordo
La edzo prezentiĝis nun.
Li mortis antaŭ ol siestis,
Kaj pli ol iu ajn li estis
Plor-bedaŭrita de l’ najbar’,
De la edzin’ kaj infanar’.
Simplulo estis li en vero,
Sur lia tomba ŝton’ kun traf’
Ĉi tiel tekstas epitaf’:
Dimitrij Larin, brigadero[103],
Sklav’ de Sinjor’, laŭ dia grac’
Ripozas tie ĉi en pac’.
Al la penatoj redonite,
La pacan tombon de l’ najbar’
Vladimir Lenskij tuj vizite
Rehonorigis kun amar’;
Malĝojis longe li enkore.
«Poor Yorick!»[104] diris li angore:
«Min sur la brakoj tenis li.
Kaj kiom ofte lian mi
Lud-uzis Oĉakov-medalon[105]!
Kun Olga li svatigis min,
Li revis kunaj vidi nin…»
Kaj tuj surtomban madrigalon
Vladimir nia verkis jen
En plej sincera korĉagren’.
Kaj ankaŭ honorigis same
Li la gepatran cindron nun
Kun plor’ malĝoje kaj fil-ame…
Ho ve! Ĉi tiel en aŭtun’
Sur sulkoj de la viv’ potenca
Laŭ stranga volo providenca
Generacioj ĝermas nur
Kaj falas for post la matur’ …
Ĉi tiel nia juna gento
Elkreskas bole kun aplomb’
Kaj avojn premas al la tomb’.
Kaj venos ankaŭ la momento —
Kaj niaj nepoj en bonhor’
Nin el la mond’ elpremos for!
Do ĝuu dume nunan horon,
Facilan vivon, amikar’!
Mi scias ĝian malvaloron
Kaj forignorus ĝin sen bar’;
Mi plu fantomojn ne rigardas,
Sed iufoje antaŭgardas
Min la esper’ en efektiv’:
Mi min ne volas de la viv’
Sen postesigno for malligi.
Mi vivas, verkas ne por laŭd’;
Sed ŝajne tra la monda aŭd’
Mi volus iom min famigi,
Por memorigu por rekon’
Pri mi almenaŭ unu son’.
Kaj ĝi ektuŝos ies koron;
Kaj konservota de la sort’
Ne dronos eble en vaporon
La nun de mi kreata vort’;
Kaj eble (kia flatespero!)
Simplul’ estonta kun fiero
Al mia montros bildportret’
Kaj diros: estis la Poet’!
Akceptu dankojn do pasiajn,
De Aonidoj[106] amator’,
Vi, kies firma bonmemor’
Konservos flugajn verkojn miajn
Kaj kiu taŭzos laŭ stimul’
La laŭrojn de la maljunul’!
Elle était fille, elle était amoureŭse.
«Ĉu vi foriras jam al ie?»
— Eŭgen’, adiaŭ, iras mi.—
«Mi ne haltigas vin, sed kie
En la vesperoj estas vi?»
— En famili’ de Larin.— «Bele.
Sed kiel povas vi senсele
Perdadi tie tempon for?»
— Mi povas.— «Kia stranga mor’!
Mi antaŭvidas, kio estas:
Unue — ĉu ja pravas mi? —
Tre simpla rusa famili’,
Ĝi tre gastamas kaj honestas,
Dolĉaĵ’ el beroj kaj babil’
Pri pluvo, lino, brutazil’ …»
— Ĉu estas tio ĉi malbona?
«Sed estas ja enu’, karul’!»
— Pli tedas via mond’ bontona;
Pli min allogas hejmangul’,
Mi tie povas… — «Jen liriko!
Sed ĉesu ja, pro di’, amiko.
Vi iras do: domaĝe, nu!
Sed tamen aŭdu, Lenskij; ĉu
Fillida-n[108] vian mi ekvidu,
Objekton de la larma flu’,
De rim’, de plum’ kaj tiel plu?
Prezentu min.» — Ĉu ŝerĉas vi do? —
«Ne.» — Bone. — «Kiam do?» — Eĉ nun.
Ni venus sen maloportun’.—
«Ni iru.» —
Ili ekveturis,
Alvenis; laŭ malnov-kutim’
Gastame ĉiuj ekkonkuris
Por servi ilin super lim’.
Jen rit’ konata de regalo:
Jen venas konfitaĵ-pokalo
Kaj sur tablet’ aperas tuj
Kun vakcinia akvo uj’.
[Nur manĝoj regas en kamparo.
La hejma knabinar’ sen ord’
Sin amasigis ĉe la pord’
Por gapi al la nov-najbaro.
Kaj laŭdis vir-amas’ en kort’
Ĉevalojn per kritika vort’.][109]
Al hejmo sur la voj’ ebena
Rapidas ili en reven’[110]
Kaj al konversacio jena
Ni kaŝaŭskultu sen konven’.
— Nu do, Onegin? Vi oscedas.—
«Kutimo, Lenskij».— Sed pli tedas
Al vi ĉi tio.— «Estas sam’.
Sed kampoj tre mallumas jam;
Hej! vi, Andrjuŝka[111], pli rapide!
Ho, kia stulta estas lok’!
Cetere: Lárina sen mok’
Ja estas bonulin’ laŭvide.
Mi timas, ke la vakcini’
Ne ĝenu en stomak’ al mi.
Sed kiu estas Tatiana?»
— Ŝi estas la malgajulin’
Kaj ŝi simile al Svetlana[113]
Sidigis ĉe fenestro sin.—
«Do ĉu vi amas la alian?»
— Sed kio? — «Se mi havus vian
Pasion, prenus sen hezit’
Ne ŝin mi por la vivdivid’.
Ĉar Olga, laŭ Van-Dijk — Madono[114],
Vizaĝon havas kvazaŭ prun’
Samkiel tiu stulta lun’
Sur tiu stulta ĉielfono.»
Vladimir sek-replikis lin
Kaj plu silentis ĝis vojfin’.
Sed de Onegin la vizito
Ĉe Lárina persone mem
Impresis ĉiujn per subito
Kaj tuj fariĝis klaĉa tem’.
Konjekto sekvis post konjekto.
Kaj oni kredis en suspekto,
Ke edzo, laŭ kuranta fam’,
Por Tatiana pretas jam;
Eĉ iuj diris kun distingoj
Pri la edziĝa procedur’
Kelktempe prokrastita nur,
Ĉar ne troviĝis modaj ringoj.
Pri Lenskij laŭ malnov-decid’
Neniu emis al hezit’.
Aŭskultis Tatiana tion
Domaĝe, tamen en sekret’
Ŝi havis strangan sugestion
Pripensi tion mem en pret’;
Kaj pens’ eniĝis en la koro;
Ŝi enamiĝis, venis horo.
Ekĝermis tiel en la ter’
Sub la printempa sun’ grener’.
Delonge ŝia kor-intimo
En la angoro kaj sopir’
Bezonis nutron en aspir’;
Delonge ŝia jun-animo
Premiĝis en vizia ŝajn’;
Atendis ŝi… eĉ iun ajn.
Kaj jen jam estas. Ŝi ekvidis
Kaj diris ĝoje: estas li!
Ho ve! nun ĉio ekrapidis
En tag’ kaj sonĝo pli kaj pli
Kun la ide’ pri li; nun ĉio
Al ŝi kun forta emocio
Pri li insistas. Sen sukces’
Ŝin tedas vortoj de kares’
Kaj zorgopenoj de l’ servantoj.
Droninte en melankoli’,
La gastojn ne aŭskultas ŝi,
Koleras pro iliaj vantoj,
Pro ven’ ilia sen atend’
Kaj pro ilia ĝen-pretend’.
Nun ŝi romanon dolĉan legas
Kun kiom alta atentem’,
Kun kiom da soif’ trinkegas
Trompaĵon ŝi de ĝia tem’!
Kreaĵoj vigle vivigitaj
Per fort’ de revoj helspiritaj,
Amato de Julie Wolmar,
Malec Adel kaj de Linard[115]
Kaj Werter, suferul’ ribela[116],
Kaj senkompara Grandison,
Nun nin lasanta sen impon’,
Ĉe nia revulino bela
Kuniĝis ĉiuj ili jen
En solpersono de Eŭgen’.
Sin imagante heroino
De l’ plej amata romanar’,
Clarissa, Julia, Delphina[117],
En la silento de arbar’
Solece Tatiana vagas,
En libro serĉas kaj imagas
Ŝi proprajn revojn kun fervor’,
Produktojn de l’ tro plena kor’;
Alpropriginte kun korbato
La fremdajn sentojn de la libr’,
Parkere flustras ŝi kun vibr’
Leteron al hero’-amato…
Sed tiu ĉi hero-person’
Ja estis jam ne Grandison.
Farinte gravmienon pian,
Malnov-aŭtor’ kun inda dec’
Heroon ĉiam faris sian
Ekzemplo de la perfektec’.
Li faris lin laŭ sia gusto
Persekutata pro maljusto,
Kun bonanimo, sprita saĝ’
Kaj kun alloga belvizaĝ’.
En flamo de pasio ĉasta
La ĉiam brava heroet’
Oferis ĉiam sin en pret’,
Kaj fine en ĉapitro lasta
Punata estis la malbon’,
La bon’ laŭdata per la kron’.
Kaj nun nebulas ĉiuj planoj,
Nin endormigas la moral’,
Kaj la malvirt’ eĉ en romanoj
Triumfas kiel ideal’.
Per trompoj de la muzo brita
Knabin’ nun estas venenita,
Kaj ŝi revadas kun admir’
Jen pri la pensemul’ Vampir’,
Jen pri Melmot, vagul’ inerta
Pri jud’ eterna, pri Korsar’
Aŭ jen pri misterul’ Sbogar[118].
Pro Byron[80] per arbitro lerta
Fariĝis morna romantism’
Eĉ senespera egoism’.
Amikoj, kiu senc’ en tio?
Per vol’ ĉiela, en probabl’,
Min plu ne logos poezio,
Eniĝos nova min diabl’,
Ignore al minac’ de Phoebus[119],
Per prozo verkojn mi ekstebos;
Romanon tiam pri malnov’
Maljuna verkos mi laŭ pov’.
Ne pentojn pri krim-ago iu
Severe pentros mi en ĝi,
Sed simple nur rakontos mi
Pri unu rusa familio,
Pri dolĉaj sonĝoj de l’ amlog’,
Pri moroj de l’ malnov-epok’.
Priskribos simplajn mi rakontojn
De l’ patr’ aŭ onklo-maljunul’,
De la infanoj amrenkontojn
Ĉe tiliaro en angul’;
Turmentojn de ĵaluz’ malĝoja,
Plorlarmojn dum disiĝo voja,
Malpacon novan kaj en fin’
Mi geedzigos lin kaj ŝin…
Mi rememoros kun inklino
Parolojn de l’ sopira am’,
Ĉi tiujn, kiujn iam jam
Ĉe la pied’ de l’ amatino
Mi havis mem sur mia lang’
Kaj kiujn lasis mi en flank’.
Ho, mia kara Tatiana!
Kun vi nun larmojn verŝas mi,
Al manoj de l’ modul’ tirana
Fordonis vian sorton vi.
Pereos, kara, vi; antaŭe
Vi tamen al la ĝuo rave
Aspiras nun kun blindesper’,
Ekscias vi pri vivmister’,
Venenon trinkas vi de l’ ĝuoj,
Vin persekutas la revar’:
Imagas ĉie vi en klar’
Azilojn por amrendevuoj;
Kaj ĉie restas per vizi’
Tentulo via antaŭ vi.
Pro amsopiro Tatiana
Por distro iras al ĝarden’,
Kaj en maldiligent’ malsana
Ne plu ŝi volas paŝi jen.
La brust’ altiĝas, flamo stranga
Aperas en la ruĝo vanga,
Spir’ reteniĝas kvazaŭ bul’,
Bru’ en orel’, bril’ en okul’.
Alvenas nokto; ĉirkaŭpasas
La lun’ ĉielon en deĵor’
Kaj najtingal’ en paca hor’
Sonorajn sonojn jam ellasas.
Kaj Tatiana movas sin
Kaj diras al la vartistin’:
«Vartinjo, dormo ne influas!
Sufoko premas ĝis malpov’.»
— Vi kion, Tanjo? — «Mi enuas,
Al mi rakontu pri malnov’.»
— Pri kio, Tanjo! Mi pli frue
Konservis en memoro plue
Fabelojn multajn sen kompar’
Pri la fraŭlinoj kaj fear’;
Sed nun forgesis mi en fin’ ja
Eĉ kion sciis, Tanjo. Jes,
Malbona estas la forges’!
Maljun’ alvenis… — «Vartistinjo,
Rakontu tamen sen kaŝem’,
Ĉu iam ajn vi amis mem?»
— Nu, kion, Tanjo! Pri la amo
Nenion tiam aŭdis ni;
Ĉar bopatrin’ pro tio sama
Inferon montrus tuj al mi.—
«Sed kiel edziniĝo via?..»
— Laŭ dia volo. Vanja[120] mia
Pli juna estis eĉ ol mi,
Dum havis jarojn mi dek tri.
Marĉandis min dum du semajnoj
Ĉe la gepatroj svatistin’,
La patro fine benis min.
Ploregis mi pro timoŝajnoj;
Min oni veis plore plej
Kaj forkondukis al preĝej’.
Jen mi en fremda hejm’ martiras…
Sed vi eĉ ne aŭskultas min…—
«Ah, vartistinjo, mi sopiras,
Min naŭzas, kara vartistin’:
Mi plori, mi ploregi pretas!..»
— Infano, ja vi malsanetas;
Pardonu vin kaj savu di’!
Ĉu per la sankta akvo mi
Aspergu vin ke vi ne ardu?
Ja tuta brulas vi en flam’ …—
«Mi ne malsanas… estas am’.»
— Infano mia, di’ vin gardu! —
Kaj la fraŭlinon en malsan’
Krucsignis ŝi per sia man’.
«Mi amas», — flustris je ripeto
Ŝi al la vartistin’, en flam’.
— Sed vi malsanas, infaneto.—
«Ho, lasu, estas vera am’.»
Kaj intertempe luno lumis
Kaj ĝia lumo palbrilumis
Al Tatiana en malklar’
Kun diskombita kapharar’,
Al la gutaro plora larma
Kaj al kun nia heroin’
Sidanta griza vartistin’
En kapotuk’ kaj vesto varma; —
Kaj ĉio dormis pace nun
Sub inspiranta revojn lun’.
Kaj malproksime for promenis
Nun Tatiana per la kor’ …
Ide’ al ŝi subite venis…
«Nun iru, vartistinjo, for.
Alportu plumon kun papero,
Alŝovu tablon; mi laŭ vero
Ekkuŝos baldaŭ. Iru nun.»
Jen solas ŝi. En lum’ de l’ lun’
Nun Tatiana skribas ame,
Kaj regas en la pens’ Eŭgen’,
Kaj la leter’ sincera jen
Per am’ senkulpa spiras flame.
Jen la leteron finis ŝi…
Por kiu, Tatiana, ĝi?
Mi konis la fierulinojn,
Malvarmajn, purajn kiel neĝ’,
Neadmoneblajn belulinojn,
Nekompreneblajn mense eĉ;
Mi miris pri la moda hirto
Kaj pri ilia stranga virto,
Kaj mi evitis ilin nur,
Legante ĉiam kun terur’
Sur frunt’ ilia l’ aksiomon:
Esperon lasu por ĉiam[121].
Por ili malfeliĉas am’,
Timigi ili ŝatas homon.
Vi eble vidis sur Nev-bord’[6]
Ulinojn de simila ord’.
Aliajn strangulinojn vidis
En mas’ da adorantoj mi,
Indiferente kiuj ridis
Pri laŭd’ aŭ vokoj al pasi’.
Konstatis mi kun miro vera,
Ke ili per kondut’ severa,
Puŝante amon mildan for,
Relogi povis ĝin al kor’,
Almenaŭ per kompato ceda;
Almenaŭ iam en parol’
Sentiĝis kvazaŭ pli da mol’,
Kaj kun blindiĝo facilkreda
Amanto juna en konstant’
Rekuris post la kara vant’.
Do ĉu pli kulpas Tatiana?
Ke ŝi en sia simpla dev’
Ne scias pri trompaĵ’ rikana
Kaj fidas al la bela rev’?
Ke amas ŝi sen art-prezento,
Obee nur al sia sento,
Ke tiom ŝi konfidas tro,
Naturdotite riĉe do
Per fantazio ribelama,
Per vigla volo kaj raci’,
Originala memkonsci’
Kaj per subtila koro flama?
Ĉu ne pardonus vi al ŝi
Facilpensemon de l’ pasi’?
Koketulin’ sen varm’ rezonas.
Sed Tatiana sen ĉikan’
Al amo tute sin fordonas
Samkiel la naivinfan’.
Ŝi ne parolas: mi prokrastu,
Amprezon tiel mi balastu;
Pli certe kaptu mi per ret’,
Komence mi per esperet’
La egoismon piku, plue
Turmentu koron mi per ruz’
Kaj fine tiklu per ĵaluz’;
Ĉar pro plezura plen’ enue
Kaptito ruza el katen’
Elgliti povas ja sen pen’.
Ankoraŭ estas embaraso:
Honoron karan de l’ patruj’
Savante, mi ne preterlasu
Traduki la leteron tuj.
Ĉar rusan lingvon Tanjo pekis.
Gazetojn niajn ŝi ne legis
Kaj la gepatran lingvon nur
Parolis sen facila pur’,
Kaj la leteron skribis france…
Do kion! mi ripetas jam:
Ĝis nun la sinjorina am’
Ne servis ruse sin bonŝance,
Ĝis nun do nia lingvo-moŝt’
Ne kutimiĝis por la post’.
Ke sinjorinoj ruse legu
Instigas oni. Kia van’!
Ho, ĉu mi ilin imagegu
Kun «Boncelanto»[122] en la man’!
Mi citu vin, poetoj miaj;
Ja ĉiuj amobjektoj viaj,
Al kiuj dolĉe kun peket’
Vi verkis versojn en sekret’,
Al kiuj vi la koron ligis,
Ja ili ĉiuj kun penem’
La rusan lingvon uzis mem
Kaj ofte ĉarme ĝin kripligis;
Kaj fremdan lingvon laŭ natur’
Al si proprigis ili nur.
Ne lasu dio, ke en balo
Aŭ sur peron’ renkontu mi
En kufo aŭ en flava ŝalo
Saĝulon de l’ akademi’!
Samkiel sen ridet’ la buŝo,
Sen gramatik-erara fuŝo
Ne plaĉas rusa stil’ al mi.
Tre eble nov-generaci’
De belulinoj simpatie
Laŭ la gazeta vokinstig’
Lernigos nin pri gramatik’;
Uzataj estos versoj ĉie:
Sed mi… ĉu nepras mia pov’?
Fidelos mi al la malnov’.
La erarplena maniero
De fuŝa tia ĉi parol’
En mi ja ĉiam kun sincero
Kortremon vekos eĉ sen vol’;
Mi penti tion ne kapablas,
Por mi gallismoj plaĉ-afablas,
Samkiel junaj pekoj kaj
De Bogdanóviĉ[123] versa gaj’.
Sufiĉas tamen. Min atendas
Leter’ de mia belulin’;
Mi donis vorton, sed mi ĝin
Rifuzi preskaŭ jam pretendas.
Mi scias: jam ne modas pli
La dolĉa plumo de Parny[124].
Kantisto de sopir’, festenoj[125]!
Se ĉitieus via est’,
Karul’, mi tedus vin sen ĝenoj
Per unu peto sen modest’:
Ke metu vi sur sorĉajn kordojn
La fremdajn alilingvajn vortojn
De la pasia junulin’.
Vi kie estas? Montru vin:
Al vi mi cedas propravole…
Sed inter rokoj ie for,
Sen rev’ pri laŭdoj en la kor’,
Sub finna firmamento sole
Li ie promenigas sin
Kaj tute li ne aŭdas min.
Jen la leter’ de Tatiana;
Plej sankte mi konservas ĝin,
Mi legas gin kun sent’ humana
Kaj emas legi plu sen fin’.
Al ŝi instigis kiu tian
Dolĉecon kaj sinceron ŝian,
Absurdon belan de l’ amor’,
Frenezkonfeson de la kor’
Ĉi tiom logan, sed danĝeran?
Mi ne komprenas. Tamen jen
Traduko pala, nur kun pen’
Farita el la bildo vera,
Samkiel ludo de Freischütz[126]
Per man’ nesperta de novic’.
Al vi mi skribas — kion plue?
Ĉu mi kapablas diri pli?
Mi scias, per ignor’ instrue
Nun puni min ja rajtas vi.
Sed vi, havante nobl-influe
Almenaŭ guton da kompat’,
Ne lasos min en tia stat’.
Komence volis mi silenti;
Vi kredu min: pri mia hont’
Vi scius el neniu font’,
Se povus mi esperon senti,
Ke iufoje la destin’
Al mi permesus vidi vin,
Por aŭdi viajn nur rakontojn,
Respondi vin kaj en imag’
Mediti nokte kaj en tag’,
Reatendante novrenkontojn.
Sed vi solemas laŭ la fam’;
Kampar’ vin tedas senkutime,
Kaj ni… ni estas sen ornam’,
Sed vin ni ĝojas simplanime.
Por kio vi vizitis nin?
En la vilaĝo forgesita
Ja mi neniam konus vin,
Ne premus min turment’ incita.
Dolorojn de l’ sufer’ spirita
Kvietigonte en finfin’,
Mi edzon trovus laŭ inklino,
Fidela estus mi edzino
Kaj virtoplena bonpatrin’.
Alia vir’!.. Ho, ne, neniam
Al li la koron donus mi!
Difinis la ĉiel’ al mi jam:
Mi apartenas nur al vi;
Viv’ mia estis garantio
De l’ nepra inter ni renkont’;
Mi scias, vin alsendis dio,
Vi estas mia protektont’ …
En sonĝoj vi al mi aperis,
Senvide jam mi amis vin,
Rigardo via pikis min,
Voĉ’ via en anim’ sinceris
Delonge… ne, ne sonĝo pli!
Apenaŭ venis vi, mi tuje
Rekonis vin kaj flam’ alflue
Min kaptis, pensis mi: jen li!
Ĉu do ne vero! vi min benis:
Vi sugestiis en silent’,
Dum malriĉulojn mi subtenis
Aŭ per preĝad’ dolĉigi penis
Angoron de l’ animturment’?
Kaj ĝuste en momento tiu
Ĉu ja ne vi do, kar-vizio,
Rapid-aperis en aer’
Kaj klinis vin al mi kun tremo?
Ĉu ja ne vi kun karesemo
Parolojn flustris de l’ esper’?
Vi kiu estas: ĉu kerubo,
Ĉu tentofeo? Mian dubon
Ĉiuokaze solvu for.
Ja eble vana estas ĉio,
Trompaĵo de l’ nesperta kor’!
Kaj destinitas tutalio…
Ajn io estu! Kun konfid’
Al vi mi sorton mian donas,
Mi ploras antaŭ via vid’
Kaj pri defendo vin admonas…
Imagu: estas mi en sol’,
Neniu konas min komprene,
La menso velkas sensubtene
Kaj mi pereas sen konsol’.
Mi vokas kun espero ŝata:
Vivigu kredon de la kor’,
Aŭ rompu mian sonĝon for
Per — ve — riproĉo meritata!
Finata la letero!.. Ĝin
Ne lasas legi honto mia…
Sed mi al vi konfidas min,
Fidante al honoro via…
Nun Tatiana finon strekas;
Tremetas la leter’ en man’;
Oblato rozkolora sekas
Sur ŝia inflamita lang’.
Al ŝultro ŝi la kapon metis
Kaj la ĉemizo forfaletis
De ŝia bela ŝultro nun.
Sed jam radio de la lun’
Forestingiĝas. Tra vaporo
Kampar’ klariĝas, riveret’.
Paŝtisto vekas per kornet’
Vilaĝon en matena horo.
Leviĝis ĉiuj jam en fru’,
Por Tatiana sen influ’.
Ŝi la matenon ne rimarkas,
Ŝi sidas kline sen trankvil’,
Kaj la leteron ŝi ne markas
Per gravurita sigelil’.
Sed jen sen bru’ per molpaŝado
Alportas teon sur la plado
Filipjevna[127] — maljunulin’:
«Jam temp’, infano, levu vin:
Sed, belulino, vi jam pretas!
Ho, mia frubirdeto, vi!
Hieraŭ tiom timis mi!
Sed, dank’ al dio, vi sanetas!
La noktangoro flugis for
Kaj vi aspektas kiel flor’.»
— Ah, vartistinjo, servon faru.—
«Ordonu, mia karulin’.»
— Ho, ne suspektu… ne eraru…
Ja estas… ne rifuzu min.—
«Al vi mi ĵuras antaŭ dio.»
— Do sendu kun leter’ ĉi tiu
Vi nepon vian tuj… al O…
Al la najbar’ … instigu do,
Ke diru li neniun vorton,
Ke li neniel nomu min…—
«Al kiu tamen, karulin’?
Diveni mi ne havas forton.
Ekzistas multa najbarar’,
Eĉ nombri ĝin min ĝenas bar’.»
— Vartinjo, vi do ne sagacas! —
«Jes, mia kara, venis blind’,
Maljuna cerbo mia lacas;
Sed mi sagacis en pasint’;
Jes, iam la sinjoran volon…»
— Vartinjo, ree vi la solon?
Ĉu min koncernas via kler’?
Ja temas nun pri la leter’,
Ĝi por Onegin.— «Nu, laŭpove.
Vi ne koleru min, anim’.
Ja vi min scias laŭ kutim’ …
Sed kial palas vi denove?»
— Ne grave, estas ĉiam sam’.
Do sendu nepon vian jam.—
Sed pasis tag’, atendo vana.
De l’ tag’ alia venis ond’.
Ombrece pala Tatiana
Atendas: kiam do respond’?
De Olga la fianĉ’ aperas.
«Ĉu via kamarad’ aferas?»
Lin ekdemandas la mastrin’:
«Li tute jam forgesis nin.»
Sin Tatiana streĉinstigis.
— Hodiaŭ venus li en cert’, —
Respondis Lenskij en avert’: —
Sed eble poŝto lin haltigis.—
Kaj Tatiana klinis sin,
Riproĉis kvazaŭ iu ŝin.
Vesper’ proksimis; sur la tablo
Brilante siblis samovar’,
Sub te-kruĉeto kun afablo
Buliĝis la vapor’ en klar’;
Sub lerta man’ de Olga bela
Al tasoj per striet’ malhela
Te’ aromanta fluis mem.
Knabeto servis ŝin kun krem’.
Ĉe la fenestro Tatiana
Starante kun sopir’ sen pov’
Sur vitron spiris per la blov’
Kaj sur nebulo diafana
Desegnis ŝi per fingr’ en ve’
Literojn karajn O kaj E.
Sed doloregis enanime,
Reteni larmojn mankis fort’.
Subite rajdo!.. jam proksime!
Kaj jen ĝi estas en la kort’.
Eŭgeno! «Ah!» kaj tuj eksaltas
For Tatiana kaj ne haltas
Ŝi en la korto kaj ĝarden’,
Ŝi flugas, flugas for sen pen’
Rigardi posten; plej rapide
Ŝi kuris trans bedar’, pontet’,
Tra lag-aleo kaj bosket’,
Siringojn rompis ŝi senvide
Kaj fine en izola lok’
Sur benkon jen en spirsufok’
Ŝi falls…
«Tie ĉi Eŭgeno!
Ho, dio! kion pensis li!»
Konservas ŝia kor’ apenaŭ
Esperon de l’ koremoci’;
Ŝi tremas kaj ardante spiras,
Kaj provas aŭdi: ĉu li iras?
Servistinar’ en la ĝarden’
Kolektis berojn tiam jen
Kaj kantis laŭ ordono ĥore
(Ordon’ farita kun la cel’,
Ke berojn mastrajn for en ŝtel’
Ne manĝu buŝoj dumlabore,
Sed pri kantad’ okupu sin:
Sprit’ de l’ kampara origin’!).
Amikinoj, knabinar’,
Belulinoj sen kompar’,
Ludu vi, knabinoj, jen,
Karulinoj, dum promen’!
Rondokanton kantu vi
Laŭ intima melodi’,
Kaj per kanto logu for
Vi junulon al la ĥor’.
Kiam venos li tra lim’,
Logu ni lin al proksim’,
Tuj diskuru ni en fin’,
Per ĉerizoj ŝutu lin,
Per ĉerizoj, framboj per
Kaj per ruĝa riba ber’,
Por ne plu li venu jam
Aŭdi kantojn pri la am’,
Por ne vidu li sen bar’
Ludojn de la knabinar’.
Kantadas ili; sed apenaŭ
Aŭdante kanton kun sonor’,
Atendas Tatiana pene,
Ke trankviliĝu ŝia kor’,
Ke malpli flamu ŝiaj vangoj.
La koro tamen batas, ankaŭ
La vangoj restas en la flam’
Kaj eĉ pli hele brulas jam.
Simile papilio brilas
Kaj svingas per flugil’ kun frap’,
Kaptite de lerneja knab’;
Lepor’ simile maltrankvilas,
Vidante je subit’ en klar’
Ĉasiston inter arbustar’.
Sed fine pene ŝi ekspiris
Kaj de la benko levis sin;
Sed ĵus apenaŭ si ekiris
Sur la aleo, antaŭ ŝin
Eŭgen’ ekstaris en subito
Simila al minac-spirito,
Kaj kvazaŭ bruligite jen
Ŝi haltis preskaŭ jam en sven’.
Sed sekvon de rakont’ ĉi tiu
Hodiaŭ, kara kompani’,
Rakonti ne kapablas mi;
Post longa parolado mia
Ripozi devas mi sen ŝajn’:
Mi finos poste iam ajn.
La morale est dans la nature des choses.
[En la komenc’ de l’ viv’ min regis
La bela, ruza, mola seks’;
Arbitron ĝian mi volegis
Konfesi nur en plenampleks’.
L’ animo brulis kun emfazo,
Kaj la virin’ aspektis kvazaŭ
Diaĵo pura por la kor’.
Kun senta, pensa ortrezor’
Ŝi kiel idealo brilis.
Mi ŝin adoris en silent’;
Kaj al mi ŝia ama sent’
Neatingebla eĉ similis.
Formorti ĉe l’ pied’ kun ĝu’ —
Nenion mi deziris plu.
Jen mi malamis ŝin subite,
Mi tremis, ploris en sincer’,
En ŝi mi vidis timigite
Kreaĵon de l’ malbon-infer’;
Rigardo penetrema ŝia,
Rideto, ton’ konversacia,
Kaj korpo ŝia kaj spirit’
Plenplenis je malbon-perfid’;
Ŝi larmojn, ĝemojn nur avidis
Kaj nutris sin per mia sang’ …
Jen la marmoron nur sen mank’
En ŝi mi plenadmire vidis,
Pro la Pigmaliona pet’
Viv-varmiĝantan en komplet’[129].
Mi diru per esprim’ poeta,
Konata por eterna fam’:
Temira, Dafna kaj Lileta[130] —
Nun estas forgesitaj jam.
Sed estas unu en amaso…
Mi ŝin adoris sen forlaso…
Sed ĉu ŝi ankaŭ amis min,
Ĉu longe, kie?.. Kial vin
Intrigas tio? Ja ne gravas!
Estinto restas en obskur’,
La ĉefafero estas nur,
Ke de post tiam jam ne havas
Varmecon aman mia kor’,
Ĝin lumo ankaŭ lasis for.
Eksciis mi, ke la virinoj
En la anim’ sen diferenc’
Pri ni miregas mem senfine,
Taksante sin laŭ konscienc’.
Admiroj niaj senrifuzaj
Al ili ŝajnas tre amuzaj;
Kaj prave, en la am-okup’
Ridindaj estas ni sen dub’.
Kateniginte nin sengarde,
Ni petas pri amrekompenc’,
Freneze vokas ni sen senc’,
Kredante ke postuli arde
Pasion eblas de lili’
Aŭ de facila papili’!
Ĉu mi konfesu, ke pasion
Mi tiam sciis dum la jun’;
Mi ŝatis mian afekcion,
Kaj mi pri ĝi bedaŭras nun.
Sed la enigmon ĉarman loge
Suferis tamen mi nelonge,
Kaj la virinoj helpis mem,
Al mi dirinte sen kaŝem’
La vorton jam konatan ĉie
Kaj ankaŭ ne ridindan jam
Pro longa plej truisma[131] fam’
(Do mi divenis tre racie),
Mi diris: nur do kaj ne pli! —
Malsagaculo estas mi!
De la pasi’ ribelaj zorgoj
Forpasis kaj ne venos plu!
Sensentan dormon mian morgaŭ
Jam ne agitos am-influ’.
Belaĵoj de l’ malvirt’ intima
Ja plaĉas nur ĝis tempo lima.
Nun venis tempo por kun saĝ’
Glatigi agojn de l’ junaĝ’! —
Komencajn miajn jarojn junajn
La fam’ nigrigis kun provok’,
Ĝin multe helpis la mensog’,
Sed spitis la amikojn kunajn.
Feliĉe tamen blinda fam’
Kontraŭpruvata estas jam.][132]
Ju malpli amas ni virinon,
Des pli al ŝi ni plaĉas tre,
Kaj des pli baldaŭ vivdestinon
Ni ŝian tiras al pere’.
Malvirto en epok’ iama
Gloriĝis kiel arto ama,
Trumpetis ĉie ĝi pri si
Kaj ĝuojn donis sen pasi’.
Sed tiu ĉi amuzo grava
Ja pli konvenas sen kompar’
Al la maljuna simiar’
De la laŭdita tempo ava:
Kun pufperukoj pasis for
De la Lovelace-oj vanta glor’.
Enue estas hipokriti,
Diverse diri pri la sam’,
Penege kun gravec’ agiti
Pri kio ĉiuj certas jam,
Aŭskulti kontraŭdirojn samajn,
Ekstermi antaŭjuĝojn amajn,
Pri kiuj eĉ ne ĝenis sin
La dektrijara junknabin’!
Al kiu do ne tedus petoj,
Ĵurado kaj trompad’ sen ĉes’,
Leteroj sur folioj ses,
Ĉikanoj, larmoj, braceletoj,
De l’ onklinar’ admon’ pri dec’
Kaj de l’ edzar’ pezamikec’!
Eŭgen’ meditis tiel mia.
Li estis jam en juna aĝ’
Viktimo de la viv’ pasia
Kaj de la vant-erar’ sen saĝ’.
Tro dorlotite per kutimo,
Jen ravigate super limo,
Jen sen iluziiĝ’ en tut’,
Jen aspirante kun akut’,
Sentante de l’ sukcesoj tedon,
Aŭd-atentante en intim’
Eternan flustron de l’ anim’,
Kovrante per ridet’ oscedon,
Ĉi tiel li en efektiv’
Ok jarojn perdis de la viv’.
Ne plu li belulinojn amis,
Nur amindumis iom ajn;
Rifuz’ — li konsolite samis;
Perfid’ — ripozis li kun gajn’.
Li serĉis ilin nur apenaŭ
Kaj forlasadis sen ĉagreno
Kaj eĉ sen rememor’ en last’.
Simile pacanima gast’
Alvenas por vespera visto[133],
Li sidas ĝis finiĝas lud’:
Li hejmen iras sen diskut’
Kaj dormas laŭ kutim-ekzisto
Kaj eĉ ne scias mem laŭ ver’,
Nun kien iri en vesper’.
Sed, ricevinte la leteron,
Onegin estis en anim’
Tre kortuŝita per sincero
De la knabina revesprim’;
Li rememoris Tatiana-n,
Aspekton ŝian diafanan
Kaj li ekdronis per spirit’
En dolĉa revo kaj medit’.
Malnovaj sentoj eble ŝlime
Lin ekposedis por minut’;
Sed ne deziris li kun krud’
Senkulpan koron trompi krime.
Nun ni transiĝu al ĝarden’,
Ŝi kie lin renkontis jen.
Komence pro subit-ekvido
Silentis ili, sed en fin’
Onegin diris: «Skribis vi do,
Ne neŭ. Mi tralegis ĝin,
Konfeson de l’ anim’ sincera,
Elmontron de la amo vera.
Min ĉarmis via korkonfes’;
Ĝi vigle vekis en impres’
Jam longe ekdormintan senton;
Sed vin ne volas laŭdi mi;
Kaj same pagos mi al vi;
Akceptu ankaŭ mian penton;
Konfesos mi al vi sen art’:
Do juĝu min laŭ bonrigard’.
«Se mi per sola hejma rondo
Limigi vivon volus nur,
Se volus la destin’ de l’ mondo
Min fari edzo kun plezur’;
Se iom bildo familia
Konvenus nur al plaĉo mia:
Tutcerte ja krom sola vi
Ne serĉus fianĉinon mi.
Sen falsa bril’ de madrigalo
Al vi mi diras kun sincer’:
Nur vin elektus mi en ver’
Laŭ mia juna idealo,
Kaj kun ĉi tiu bela trov’
Feliĉa estus mi… laŭ pov’!
«Sed por feliĉo ne kreitas
Animo mia laŭ natur’;
Kaj ankaŭ tute ne meritas
Mi je perfekta via pur’.
Min kredu (konscienc’ atestus),
Edziĝo nur sufero estus.
Eĉ malgraŭ se mi amus vin,
Ne plu mi amos jam en fin’;
Se vi ekploros, viaj ploroj
Min ne kortuŝos per sincer’,
Sed nur instigos al koler’.
Do mem konstatu, kiaj floroj
De Himeneo[134] je bedaŭr’
Atendas nin por longa daŭr’!
«Ĉu estas io pli malplaĉa,
Ol famili’, en kies mez’
Edzin’ pro sia edzo aĉa
Sopiras sole kun korpez’;
Dum tiu, sen afabla vorto
(Kaj malkontente pri la sorto),
Konscias pri l’ edzinvalor’,
Sed estas en kolerhumor’.
Simila estas mi! Ĉu tian
Vi serĉis viron por anim’,
Dum kun tioma simpl-intim’
Vi skribis korleteron vian?
Ĉu do vivloton tian ĉi
Difinis la destin’ al vi?
«La viv’ ne estas returnata;
Ne aliiĝos mi en nov’.
Mi amas vin per amo frata
Kaj eble kun pli forta pov’.
Vi min konsentu sen obstino:
Ankoraŭ ŝanĝos junulino
Facilajn revojn en kapet’,
Foliojn same junarbet’
Printempe ŝanĝas ĉiufoje.
Difinis tion la natur’.
Vi ree amos; tamen nur…
Vi lernu regi vin heroe;
Ne ĉiu agus kiel mi;
Pro malspertec’ domaĝus vi».
Predikis tiel ĉi Eŭgeno.
De larmoj retenante sin,
Sen kontraŭdir’, kun spir’ apenaŭ
Aŭskultis Tatiana lin.
Prezentis manon li. Humile
(Laŭ la esprim’: maŝinsimile)
Ŝi sin apogis en silent’,
Klininte kapon je konsent’;
Ekiris hejmen ili pare
Kaj kune restis ĝis alven’,
Kaj tio estis laŭ konven’:
Morlibereco en kamparo
Posedas rajtojn de kondut’
Samkiel Moskvo sen diskut’.
Konsentas vi, legant’, verŝajne,
Ke en honesta manier’
Onegin tenis sin kun Tanjo.
Ne en unua foj’ laŭ ver’
Li montris sian noblanimon,
Eĉ malgraŭ ke al li estimon
Pro ĝi ne donis la soci’:
Ĉu malamikoj, ĉu laŭ sci’
Amikoj (jen analogio)
Lin kalumniis sen bontakt’.
La malamikoj estas fakt’,
Sed de l’ amikoj savu dio!
Ha ve, amikoj tiuj, jes!
Mi citis ilin sen forges’.
Ĉu kial? Simple. Endormigas
Malplenajn, nigrajn revojn mi.
Mi nur enkrampe atentigas,
Ke ne ekzistas kalumni’
Naskita de mensogulaĉo
Kun plenaprob’ de l’ monda klaĉo,
Nek plej malsaĝa falsa fam’,
Nek krud-insulta epigram’ —
Ne ripetitaj kelkcentoble
De via kora amiket’
En plej bonmora societ’
Sen malbonvol’ kaj kvazaŭ noble.
Cetere li kun bon-intenc’
Per am’ vin amas… de l’ parenc’!
Hm, hm! Do ĉu bonfarte spiras,
Leganto, via parencar’?
Permesu: eble vi deziras
De mi ekscii en plenklar’,
Parencoj kiel sin atestas?
Parencoj jenaspecaj estas:
Ni devas ilin kun kares’
Respekti, ami sen forges’
Kaj dum Kristnaska fest-tagaro
Gratuli laŭ kutima rit’
Per poŝt’ aŭ per personvizit’,
Por plue dum la tuta jaro
Ne pensu ili jam pri vi…
Do longe ilin gardu di’!
Pli al la am’ de l’ belulinoj
Ol de l’parenc’ aŭ de l’ amik’
Mi fidas: en diverskombinoj
Vi ĝin posedas kun efik’.
Jes, certe. Sed la modplezuro,
Sed arbitreco de l’ naturo,
Sed opinio de la mond’ …
Kaj la belsekso estas ond’.
Nun devas esti senŝancela
Respekto de l’ edzin’ kun dec’
Al opini’ de sia edz’;
Sed via edzinet’ fidela
Subite enamiĝas jam:
Satano ŝercas per la am’.
Do kiun ami? Kiun kredi?
Kaj kiu ne perfidus nin?
Kaj kiu ne kapablas tedi,
Plenaprobante nin ĝis fin’?
De kiu ni nur zorgon scias
Kaj kiu nin ne kalumnias?
Por kiu nia eĉ malbon’
Ne estas kaŭzo por opon’?
Serĉanto de fantom’ en vanto,
Ne perdu penojn en serĉem’
Kaj amu sole do vin mem,
Ŝatata mia vi leganto!
Objekto inda: kredas mi,
Nenio komplezemas pli.
Do kio sekvis post ĉi tio?
Ve, tre facilas por diven’!
De l’ am’ turmenta emocio
En la junkoro kun ĉagren’
Ne ĉesis je frenezo vana;
He, malfeliĉa Tatiana
Eĉ pliflamiĝis je pasi’;
Ne trovas dormon ŝi al si;
Saneco, flor’ de l’ viv’ radia,
Rideto, ĉasta korkviet’
Foriĝis kvazaŭ soneret’
Kaj velkas Tanjo juna nia:
Simile nubo kovras for
La fruan lumon de l’ aŭror’.
Ve, velkas Tatiana mute;
Ŝi plipaliĝas en silent’!
Neniu intereso tute
Agitas ŝin eĉ por moment’.
La kapojn grave balancante,
Najbaroj flustras jam konstante:
Ŝin urĝas edzinigi jam!
Sufiĉas tamen. Por ornam’
Al la imago nun necesas
De la feliĉa amo bild’.
Sed sendezire min kun mild’
Bedaŭro en la kor’ impresas;
Pardonu: amas mi kun ve’
Ja mian Tatiana-n tre!
Ravate pli kaj pli per ĉarmoj
De l’ juna Olga — belulin’,
Vladimir per la kor’ plej varme
Al ŝi fordonis plene sin.
Jen ili sidas kun amumo
En ŝia ĉambro en mallumo;
Jen man-en-mane en ĝarden’
Promenas ili en maten’;
Kaj kion do? Pro am’ — ebria,
En ĝeno de subtila prud’,
Li nur kuraĝas al eklud’
Per malvolvita buklo ŝia
Aŭ al ekkis’ de ŝia vest’,
Nur laŭ permeso kun modest’.
Al Olga li kelkfoje legas
La paĝojn de moralroman’.
En kiu la aŭtor’ pli regas
Naturon, ol Chateaubriand[20];
Sed intertempe du-tri paĝojn
(Malsprit-absurdajn elpensaĵojn,
Danĝerajn por fraŭlina kor’)
Li ruĝa preterlasas for.
Izoliĝinte malproksime,
Jen ili super ŝak-tabul’
Penseme sidas en angul’.
Kaj Lenskij prenas plej sentime,
Estante en distrita stat’,
La propran turon per soldat’.
Se hejmen venas li, eĉ tie
Pri Olga okupiĝas li
Kaj pentras sur albumfolioj
Ornamojn belajn pli kaj pli:
Kampar-vidaĵojn pentras li do,
Tomb-urnon, templon de Ciprido[135],
Jen kolombeton sur la lir’
Per plum’ kaj farboj por admlr’,
Jen sur memoroskribaj paĝoj
Post la alies skribparaf’
Li metas verson de amrav’,
Restaĵon mutan de revaĵoj,
Postsignon de momenta pens’
Dum jaroj saman en intens’.
Tre ofte vidis vi sendube
Albumon de provinc-fraŭlin’,
Trastrekis kiun supre-sube
Jam ĉiuj de komenc’ ĝis fin’.
Ĉi tie, malgraŭ gramatiko,
Versaĵoj sen regulmetriko
Atestas pri la amikec’ —
Plilongigite aŭ en pec’.
Sur paĝ’ unua jeno staras:
Qu’écrirez-vous sur ces tablettes[136];
Subskribo: t. à v. Annette;
Kaj sur la lasta vi komparas:
«Se iu vin amegas pli,
Pli sube provu skribi li».
Vi tie tute nepre trovos
Du korojn, torĉon kun buked’;
Vi tie ĵurojn legi povos
Pri amo ĝis la tomba bed’;
Kaj jen pikanta versaĵeto
De iu armean’— poeto.
Al tia ĉi album’ kun ĝoj’
Mi skribas mem en iu foj’,
Estante certa en kompreno,
Ke ĉiu mia diligent’
Ne restos vana sen atent’,
Kaj ne okazos ekzameno
Pri la produkt’ de mia kre’,
Ĉu estas sprite aŭ ne tre.
Sed disigitaj vi, volumoj
El libroj de diabla gent’,
La plej belegaj luksalbumoj,
De l’ moda rimular’ turment’,
Vi, ornamitaj per magia
Peniko de Tolstoj[138] genia
Aŭ per de Baratinskij plum’,
Vi brulu for en tondr’, en fum’!
In-quarto sian kiam donas
Al mi brilpompa sinjorin’,
Koler’ kun trem’ ekkaptas min,
Kaj epigramo tuj eksonas
En korprofundo, sed je mal’
Ŝi petas ja pri madrigal’.
Ne madrigalojn Lenskij liras
Por sia Olga en album’;
Kaj ne malvarman amon spiras
Brilante sprite lia plum’;
Li ĉion, kion nur rimarkas
Pri Olga, tion tuj li markas:
Kaj fluas plenaj de la ver’
La elegioj per river’.
Simile vi, Jazikov[140] mia,
Laŭ la inspir’ de via kor’
Vi kantas iun kun fervor’ —
Kaj en la ar’ da elegioj
Fiksiĝos iam ajn al vi
De via sorto histori’.
Silente! Streĉu aŭdon vian!
Jen kritikisto kun sever’
Ordonas kronon elegian
Mizeran ĵeti al la ter’
Kaj krias: «Ĉesu do lamenti,
Kaj ĉiam samon kvak-prezenti,
Bedaŭri pri pasint’ sen pov’:
Sufiĉas, kantu pri la nov’!»
— Vi pravas, kaj al ni vi donos
Trumpeton, maskon kun ponard’,
Kaj kapitalon de l’ pens-art’
Renaskl ĉiel vi ordonos:
Ĉu jes? — Sed aŭdas ni en klar’:
«Vi odojn verku, poetar’,
«Laŭ modo de l’ potenc-epoko,
Laŭ la malnova manier’ …»
— Nur sole odojn ĝis sufoko!
Ne gravas; ĉu ne sam-afer’?
Memoru pri la satiriko!
Ĉu de la fremda kap’ liriko
Al vi pli plaĉas en kompar’
Ol nia larma rimular’? —
«Mizeras ja la elegio;
Malplena estas ĝia cel’;
Sed por la odo la akcel’
Tre noblas…» Mi kun ironio
Disputus, sed ne puŝu mi
Jarcentojn du al kolizi’.
Ŝatante gloron, libermodon,
En ondoj de pensar’ sen fin’,
Vladimir verkus eĉ la odon,
Sed Olga ja ne legus ĝin.
Ĉu iam legis la poetoj
Al siaj koramatinetoj
Verkaĵojn siajn? Laŭ la fam’
Pli alta mankas dank’ por am’.
Kaj vere, feliĉega estas
L’ amanto, deklamante jen
Al la objekto de l’ ĉagren’
Revaĵojn de l’ pasi’ modesta.
Feliĉas li… dum eble mem
Ŝi pensas pri alia tem’.
Sed mi de l’ revo harmonia
La fruktojn legas iam nur
Al vartistin’ maljuna mia;
Jen estas mia solplezur’.
Kaj ankaŭ post tagmanĝ’ enua
Anstataŭ regalaĵo plua
Okazan gaston iam mi
Sufokas for per tragedi’;
Aŭ (nun jam ŝerci mi ne celas)
Premate de angor’ kaj rim’,
Ĉe lag’ vagante en proksim’,
Sovaĝ-anasojn mi dispelas.
Aŭdinte kanton de l’ versord’,
Forflugas ili de la bord’.
[Mi ĉie ilin peli penas…
Ĉasist’ celinta ĵus en van’
La poezion ekmalbenas,
Zorgante pri streĉita ĉan’.
Ja ĉiu ŝatas propran ĉason
Kaj por aliaj embarason:
Jen iu pafas el pafil’,
Jen iu versas sen trankvil’,
Jen iu muŝojn klak-bategas,
Jen iu ĝuas kun ekscit’,
Jen iu ĝojas pri milit’,
Jen iu reve mondon regas,
Jen iu drinkas ĝis ekdron’:
Kaj bon’ miksiĝas kun malbon’.][141]
Sed kion do Onegin? Fratoj,
Mi petas vin pri pacienc’:
Li kiel estas okupata,
Priskribos mi en plena senc’.
Li vivis laŭ ermita moro;
Vekiĝis je la sepa horo
Kaj sin direktis en somer’
Al bord’ apuda de river’;
Imite al Leandro naĝis
Li trans ĉi tiu Helespont’[142],
Plu kafon trinkis kun volont’,
Ĵurnalon iom interpaĝis
Kaj vestis sin… [Sed lia vest’
Tre stranga estis sen kontest’.
Surhavis li ĉemizon rusan
Kun larĝa silka tukozon’,
Tatar-kitelon vastkonusan,
Ĉapelon larĝan laŭ fason’
Tegmentaspekta. Vesto tia
Senmoraleca, senracia
Ĉagrenis tre laŭ ebla pov’
Al sinjorin’ el urbo Pskov
Nomata Durina kaj ankaŭ
Kun ŝi Mizinĉikov sinjor’.—
Eŭgeno tamen kun ignor’
Kutimojn siajn ĉiuflankajn
Ne ŝanĝis laŭ ilia plaĉ’, —
Pro tio lin ĉirkaŭis klaĉ’.][143]
Promen’, banad’, ombrum’ betula,
Legado, dormo — paradiz’,
De blankulino nigr-okula
En iu fojo freŝa kis’,
Ĉevalo bridon obeanta,
Tagmanĝo iom eleganta,
Silent’, izol’ laŭ korinklin’:
Jen vivo de Onegin sankta,
Kaj li ekĝuis ĝin sen sent’,
En la senzorga vivkontent’
La tagojn eĉ ne kalkulante
Kaj forgesinte urbon for
Kun fest-enu’ de ties mor’.
Sed nia nord-somero estas
Karikatur’ je vintr’ en sud’,
Ĝi flugas: tio fama restas,
Eĉ se ni neus kun disput’.
Jam la ĉiel’ aŭtunon spiris,
La suno jam pli pale brilis,
Pli mallongiĝis taga daŭr’,
De la arbaro foliar’
Nudiĝis kun malgaj-susuro,
Sur kampoj kuŝis griz-nebul’,
Kun kri’ ansera triangul’
Al sudo flugis: la naturo
Regata estis de l’ aŭtun’;
Novembro komenciĝis nun.
En griznebulo venas tago;
Rikolto finis en kampar’;
Al voj’ eliras por rab-ago
Malsata lupo jam sen bar’;
Sentante ĝin, ĉevalo time
Ekronkas — kaj de malproksime
La vojaĝant’ rapidas for;
Paŝtisto je maten-aŭror’
Ne pelas brutojn jam el stalo,
Kaj je tagmez’ al unu lok’
Ne sonas lia korna vok’
En idilia pastoralo;
Kantante en kaban’, fraŭlin’[144]
Kum keno[145] sidas nun dum ŝpin’.
Kaj jam la frost’ en furiozo
Arĝentas inter kampa vast’ …
(Legant’ atendas rimon rozo;
Do li ĝin prenu sen prokrast’!)
Pli pure ol komfort-pargeto
Glacie brilas rivereto.
Per glit’ ĝojbando da bubar’
Glacion tranĉas kun krak-knar’[146];
Por naĝo viransero peza
Per ruĝpiedoj venas jen,
Ekpaŝas sur glacieben’
Kaj glite falas; gajfreneza
Ekflirtas neĝo en aer’
Kaj stele falas al la ter’.
En tia tempo fari kion?
Promeni? Tamen la kampar’
Ne povas veki simpation
Per sia nuda ordinar’.
Ĉu rajdi en la step’ severa?
Sed la ĉeval’, per hufo fera
Kroĉinte je glacia split’,
Ja povas fali en subit’,
Do oni sidu sub tegmento
Kaj legu Pradt[147] aŭ Walter Scott[148].
Se ne, do zorgu pri speznot’,
Aŭ sidu, drinku; en silento
Vesper’ do pasos, morgaŭ — sam’,
Kaj tiel vintro pasos jam.
Samkiel Child-Harold, Onegin
Maldiligentis laŭ konsci’:
Post dorm’ rapidis li sin flegi
Per ban’ en kuvo kun glaci’,
Kaj poste hejme plenmedite
Li sola, per baston’ armite,
Du pilkojn ludas sur bilard’
Dum tuta tago kun hazard’.
Vespero fine sin altrenas:
Bilardo forgesitas jen,
Nun tablo pretas ĉe kamen’,
Eŭgen’ atendas: Lenskij venas
En triĉevala veturil’;
Do tuj tagmanĝon dum babil’!
Jen de Clicquot aŭ de Moëtte[149]
Benita vin’ kun ĝua cel’
Sur tablo antaŭ la poeto
Metita estas en botel’.
Ĝi brilas kiel Hipokreno[150];
Per sia ŝaŭmo kaj sereno
(Per tio kaj per tio ĉi)
Ĝi ĉiam ravis min: por ĝi
Mi ofte lastan lepton[151] pagis,
Ĉu vi memoras, amikar’?
Pro ĝia sorĉa flua klar’
Stultaĵojn multajn ni imagis,
Kaj kiom da diskutoj kaj
Poemoj, ŝercoj, sonĝoj, gaj’!
Sed tamen ĝi stomakon mian
Perfidas per la ŝaŭm’ kun bru’,
Kaj tial mi Bordeaux[149] racian
Pli multe jam preferas plu.
Mi al Aï jam ne kapablas;
Ĝi kvazaŭ amatin’ afablas
Brilanta, pika kiel spic’
Kaj senenhava kun kapric’ …
Sed vi, Bordeaux, similas male
Je plej fidela kamarad’,
En malfeliĉ’, en vea stat’
Servanta ĉiam plej lojale.
Plej longe tial vivu do,
Amiko nia, vi, Bordeaux!
Fajr’ estingiĝis; cindro blua
Tremetas sur la karba or’;
Per nevidebla strio flua
Leviĝas supren la vapor’,
Kamen’ varmecon dolĉan spiras.
El pipoj fum’ al tub’ sin tiras.
Pokalo ŝaŭmas sur la tabl’.
Vesper’ ekregas kun afabl’ …
(Mi emas en amika grupo
Al la amika vinpokal’
En temp’ nomata laŭ skandal’
La tempo inter hund’ kaj lupo;
Pro kio, strangas por kompren’).
L’ amikoj nun parolas jen:
«Nu, kiel fartas Olga via?
Kaj Tatiana? Diru vi!»
— Pli verŝu al pokalo mia…
Sufiĉas do… La famili’
Bonfartas, sendas ĝi saluton.
Ah, kiom Olga floras tuta
Nuntempe, kia bela bust’!
Animo kia!.. Laŭ la just’
Vi devas ilin nun viziti;
Vi juĝu mem: dufoje nur
Vi estis kaj kun malplezur’
Vi kvazaŭ penas jam eviti.
Sed… preskaŭ mi forgesis min:
Al fest’ invitas ili vin.—
«Ĉu min?» — Jes, estos en sabato
Nomtag’ de Tatiana. Vin
Inviti estis mi petata
De Olga kaj de la patrin’.—
«Sed tie estos embaraso
Pro plej diversa homamaso…» —
— Ho, ne, neniu, certas mi!
Nur estos propra famili’.
Do venu kaj komplezon faru.
Nu, kion? — «Bone.» — Dankon do!
Kaj li toastis tuje pro
La najbarino senkompara
Kaj poste rebabilis jam
Pri Olga: estas ja la am’!
Li ĝojis. Estis difinita
Post du semajnoj jam la tag’.
Sekreto de l’ geedza lito
Kaj dolĉa kron’ de l’ ama pag’
Atendis liajn jam ekstazojn.
De Himene’[134] malĝoj-okazojn
Kaj vicon de l ’osceda pun’
Neniam sonĝis li ĝis nun,
Dum ni konstatas plej ĉagrene
En familia vivo nur
Lacigajn bildojn sen plezur’
Laŭ teda stil’ de Lafontaine[152]...
Ho, Lenskij, estis en naiv’
Naskita li por tia viv’.
Amata estis li… almenaŭ
Li kredis tion en feliĉ’.
Feliĉas, kiu kredas plene,
Venkinte menson en sufiĉ’,
En dolĉ’ ripozas emocia,
Samkiel vagabond’ ebria
Aŭ kiel papili’ en kor’
De la printempa bela flor’;
Sed ja mizeras, kiu vidas
Antaŭon kun plej sobra nuk’
Kaj ĉiujn vortojn en traduk’
Malamas, fias kaj malfidas,
Kaj kies kor’ pro vivospert’
Malvarmas sen konscioperd’!
Ho, ne sciu pri inkub’
Vi, Svetlana mia!
Aŭtuna daŭris la vetero
Tro longe dum ĉi tiu jar’;
Necesis jam de l’ vintr’ apero,
Sed neĝis nur en januar’
La trian nokte. Vekis frue
Sin Tatiana kaj korĝue
Ekvidis ŝi subite jam
Tra vitr’ en prujna belornam’
La korton sub blankec-tavolo,
Barilojn, arbojn en arĝent’,
La viglajn pigojn sur tegment’
Kaj montojn kun tapiŝo mola,
Sternita kun brilec’ sen mank’, —
Kaj ĉio helis en la blank’.
Jam vintro!.. Kamparan’ veturas
En glita ĉar’ kun granda ĝoj’,
Sentante neĝon, iel kuras
Ĉevalo lia sur la voj’;
Fosante sulkojn en lanugo,
Trakuras droŝk’ en preskaŭ flugo;
Kuĉero[44] sidas kun impon’
En pelto kaj en ruĝa zon’.
Jen bub’ en korto ludas; sidas
Hundet’ en lia glitĉaret’;
Ĉevalon li imitas, sed
Jam fingron li frostigis; ridas
Li kun dolor’, kaj la patrin’
Avertas tra fenestro lin.
Sed eble bildoj tiaspecaj
Al vi ne plaĉas, ho, legant’:
Ja ili estas sennoblecaj;
En ili mankas elegant’.
Benita per inspir’ facile,
Unuan neĝon luksastile
Kim ĉiuj ĝojoj en komplet’
Alia pentris ja poet’[153].
Li certe logus vin, mi diras,
Pentrante flame en versar’
Sekret-promenojn en glitĉar’;
Sed mi konkuri ne deziras
Almenaŭ dume lin, nek vin,
Poeto de l’ Finnlandanin’[154]!
La rusan vintron Tatiana
(Rusin’ estante en anim’,
Eĉ sen kompren’ laŭ mor’ infana)
Profunde amis super lim’.
Ŝi prujnon ŝatis kaj trankvilon
Dum frosta tag’ kaj rozobrilon
De l’ neĝoj en aŭrora klar’,
Kaj la vesperojn de l’ novjar’.
Malnova tradici’ solenis
En la bieno: pri la sort’
Servistinar’ de l’ tuta kort’
Por la fraŭlinoj sorĉdivenis
Kun ĉiujara antaŭdir’
Je la fianĉo-oficir’.
Kaj kredis Tatiana artojn
De la popola superstiĉ’
Kaj strangajn sonĝojn, kaj ludkartojn,
Kaj lunsorĉadon pri feliĉ’.
La signoj ŝin malkvietigis;
Objektoj ĉiuj ŝin instigis
Pri io pensi kun mister’,
Ŝi antaŭsentis en sincer’.
Se kato sur la forno sidis
Kaj murmurante lavis sin:
Do tio estis certa sign’
Pri ven’ de gastoj. Se ŝi vidis
La duonlunon en ĉiel’
De ŝi maldekstre sen ’akcel’, —
Ŝi tremis, paliĝante plie.
Se stel’ falanta kun rapid’
Sur la ĉlelo flugis strie
Kaj diseriĝis, — dum la vid’
Tuj Tanjo kun ekscita koro,
Dum flugis tiu stel’ ankoraŭ,
Pri sia flustris kordezir’.
Se ekrenkontis ŝi dum ir’
Monaĥon nigran eksubite,
Aŭ se lepor’ en iu foj’
Trakuris antaŭ ŝi sur voj’,
Ŝi konsterniĝis kaj hezite
Kun antaŭsento kaj ĉagren’
Atendis malfeliĉon jen.
Sed iun ĉarmon kun admiro
Ŝi ĝuis eĉ en la terur’:
Kun la inklin’ al kontraŭdiro
Nin kreis tiel la natur’.
Novjaro venis. Ĝoj’ sen baro!
Divenas sorton knabinaro,
Por kiu sen bedaŭra tim’
De l’ tuta vivo malproksim’
Antaŭas hele kaj serene;
Divenas eĉ grizulinar’
Ĉe tomb’ en okulvitra par’,
Perdinte ĉion senrevene;
Sed tutegale: la esper’
Allogas ilin per malver’.
Rigardas Tanjo scivolame
Dronigon de fandita vaks’;
Misteran ion strangorname
Al ŝi rakontas ĝia mas’[155];
El plad’ per akvo plenigita
Prenatas ringoj intermite;
Kaj ringon ŝi el tiu kvant’
Ricevas dum sekvanta kant’:
«La riĉaj kamparanoj oron
Al si ŝovelas tie ĉi;
Por kiu nun ekkantas ni,
Ricevos tiu bonon, gloron!»
De l’ kant’ malgajas melodi’;
Katin fraŭlinojn logas pli[156].
La nokto frostas; klare bluas
La firmamento; en konkord’
Stelaro en silento fluas…
Jen Tatiana al la kort’
Eliras en facilkostumo;
Spegulon kontraŭ la lunlumo
Ŝi tenas, sed en tiu nun
Nur tremas la malgaja lun’ …
Jen… neĝ’ ekkrakas… ies iro;
Al la iranto la fraŭlin’
Rapidas kaj ŝalmvoĉe lin
Demandas: «Vian nomon diru!»[157]
Rigardas li kaj je l’ propon’
Respondas jene: Agaton’.
Ĉar volis Tanjo sorĉon fari
Laŭ manier’ efika plej,
Ordonis tablon ŝi prepari
Por du personoj en banej’;
Sed jen ektimis Tatiana…
Kaj — pro ekpenso pri Svetlana[113] —
Ektimis ankaŭ mi… sen pov’
Kun Tanjo sorĉi laŭ malnov’.
Do senvestiĝis Tatiana
Kaj sin kuŝigis en la lit’.
Supere ŝvebas Lel-spirit’[158]
Kaj sub kusen’ lanugolana
Ripozas ŝia spegulet’.
Nun Tanjo dormas en kviet’.
Kaj sonĝon Tatiana miras.
Ŝi sonĝas, kvazaŭ ŝi en sol’
Sur vasta neĝa kampo iras,
Kovrita per mallum-tavol’;
Jen antaŭ ŝi en neĝamasoj
Bruŝaŭmas per la ondomasoj
Bolanta kaj de vintra vent’
Ne kunforĝita flutorent’;
Du stangoj per glaci’ gluitaj,
Tremanta, pereiga pont’
Jen kuŝas trans la flua ond’:
Kaj antaŭ tiu vojo glita
Kun dub’ pri ĝia taŭga uz’
Ŝi kvazaŭ haltis en konfuz’.
Kaj vee plendas Tatiana
Pri la torento kun sopir’
Sen vid’ al iu, kiu manon
Al ŝi etendus por transir’.
Sed neĝamaso ektuberis,
Kaj kiu do el ĝi aperis?
Grandega vila virurseg’;
Ek-ah-is Tanjo, sed kun blek’
Manegon li al ŝi ektiris
Kun akraj ungoj; en humil’
Per man’ tremanta kun facil’
Ŝi ĝin apogis kaj transiris
Timeme trans la brua flu’,
Sed ŝin la urso sekvis plu.
Kun tim’ rigardi posten, provas
Ŝi irrapidi pli kaj pli;
Sed tamen ŝi neniel povas
Forkuri ien ajn de li.
Ronkante la ursego ĝena
Postiras; jen arbar’ solena
Trankvilas en la morna bel’:
Branĉar’ de pino sen ŝancel’
Sub neĝaj buloj pendas peze;
Tra nudaj suproj de tili’,
Tremol’, betulo lunradi’
Briletas; inter arboj meze
Kovrita estas tuta voj’
Per profundega neĝtavol’.
Enkuras Tanjo la arbaron;
La urso sekvas; ĝis genu’
Profundas neĝo; ŝiajn harojn
Kaj kolon gratas branĉ’ en sku’,
Ŝirante ringojn el oreloj;
Jen en la neĝaj ŝutfuneloj
Ekdronas la malseka ŝu’;
Jen ŝi la tukon perdas plu;
Ŝi timas levi ĝin, ĉar trudas
Post ŝi la urso kun rikan’,
Kaj eĉ per la tremanta man’
Robrandon ĝi leveti prudas;
Ŝi kuras kaj li sekvas ŝin;
Kaj fortoj lasas ŝin en fin’.
Ŝi falis; kaj la urso lerte
Ekkaptas ŝin kaj portas jen;
Sensenta kuŝas ŝi inerte
Sen movo en profunda sven’;
Li portas ŝin tra la arbaro;
Subite kabanaĉ’ sen baro
Tra dens’ aperas en obskur’;
Ĝin neĝ’ ĉirkaŭas krazaŭ mur’,
Nur fenestreto lumas hele,
El ĝi aŭdeblas bru’ kaj kri’;
La urso diris: tie ĉi
Varmiĝu iom vi degele;
Kaj sur la sojlon de l’ kaban’
Li ŝin kuŝigis per la man’.
Rekonsciiĝis Tatiana
Kaj vidas: l’ urso estas for;
Ŝi estas en vestibl’ kabana
Kaj aŭdas kriojn kun sonor’
Simile al festen’ sen ordo;
Rigardas ŝi tra tru’ de l’ pordo,
Kaj kion! vidas ŝi… ĉe tabl’
Monstraĉoj sidas kun diabl’;
Jen unu kun la kokkapeto,
L’ alia kun la hunda kap’,
Jen sorĉistin’ kun barb’ de kapr’,
Jen fierplena homskeleto,
Jen nan’ vosthava, jen en plu’
Duone kat’ — duone gru’.
Aspekto pli kaj pli mistera:
Jen kankro sur araneeg’,
Kranio jen sur kol’ ansera
En alta ĉap’ kun ruga teg’,
Jen muelejo dancas skue
Kaj per ventiloj svingas brue;
Boj’ rido, frap’, kantad’, faifad’,
Hom-diro kaj ĉeval-hufbat’[159]!
Sed kion pensis Tatiana,
Tuj kiam inter la gastar’
Rekonis ŝi kun kor-amar’
Heroon nian de l’ romano!
Onegin sidas en mezord’
Kaj ekrigardas al la pord’.
Li signas: ĉiuj ekklopodas;
Li trinkas: ĉiuj sekvas lin;
Li ridas: ĉiuj rideksplodas;
Li mornas: ĉiuj kaŝas sin;
Li mastras, tio evidentas:
Kaj Tanjo timon jam ne sentas,
Kaj laŭ scivola sugesti’
La pordon ŝi malfermis pli…
Ekblovis vento, estingante
La meĉojn noktajn de l’ kaban’:
Konsternis sin la tuta band’;
Onegin, per rigard’ brilante,
Ekstaras kun ekgrinc-akord’
Kaj sin direktas al la pord’.
Ektimas ŝi; kaj rapideme
Kurprovas Tatiana for:
Neniel eblas; tuta treme
Ŝi volas krii kun dolor’:
Ne povas ŝi; Eŭgeno puŝis
La pordon: la fraŭlin’ ekkuŝis
Jen antaŭ la infer-fear’;
Rideg’ eksonis de barbar’;
Okuloj ĉies, kurbaj rostroj,
Dentegoj, vostoj kiel tuf’,
Manegoj stumpaj kiel huf’,
Korn-paroj, langoj, fingroostoj,
Indikas ĉiuj nun al ŝi
Kaj krias jen: por mi! por mi!
Por mi! Eŭgeno manifestis,
Kaj tuj la band’ diskuris for.
Kum li en la mallumo restis
La junfraŭlino en angor’;
Onegin Tatiana-n logas[160]
Al la angul’ kaj ŝin apogas
Sur skuan benkon kun atent’
Kaj kapon klinas en silent’
Sur ŝian ŝultron; sed subite
Kun Lenskij Olga venas jen;
Ekbrilis lumo; kaj Eŭgen’
Per man’ eksvingis ekscitite,
Insultas la venantojn li;
Kaj Tanjo kuŝas sen konsci’.
Pli laŭtas la disput’; Eŭgeno
Tranĉilon kaptas en subit’,
Ekfalis Lenskij: tuj apenaŭ
Disiĝis ombroj; tra rigid’
Kri’ sonis… la kaban’ skuiĝis…
Kaj Tanjo en terur’ vekiĝis…
Jam estas lummatena hor’;
Skarlat-radio de l’ aŭror’
Tra l’ frosta vitro ludas brile;
Jen malfermiĝis tuj la pord’:
Pli ruĝa ol aŭror’ de l’ nord’
Enflugas Olga birdfacile
Kaj petas: «Diru do al mi,
Hodiaŭ kiun sonĝis vi?»
Sed tiu, eĉ ne rimarkante,
Kun libro kuŝas en la lit’,
Foliumante ĝin konstante,
Kaj ne respondas en medit’.
Demonstris tiu ĉi libreto
Nek dolĉ-elpensojn de poeto,
Nek saĝajn verojn sen rutin’;
Sed nek Virgilius, nek Racine[161],
Nek Scott, nek Byron[80], nek Seneca[162],
Nek eĉ Virina Modrevu’
Okupis iun kun sam-ĝu’:
Ĝi estis ja Martin Zadeka[163],
Ĉef’ de kaldea saĝular’,
Sonĝdivenisto sen kompar’.
Ĉi tiun verkon multesaĝan
Migranta foje komercist’
Venigis do en la vilaĝon
Kaj vendis post marĉand-insist’
Al Tatiana por dispono
Ĝin por tri rubloj kun duono,
Preninte krome kun avar’
Kolekton grandan da fablar’,
Du «Petriadojn»[164], gramatikon
Kun volumet’ de Marmontel[165].
Martin’ Zadeka iĝis cel’
De Tanjo kara plej… Efikon
En ĉiuj fojoj havas ĝi,
Kaj ĉiam dornas ĝi kun ŝi.
Ŝi la misteran sonĝon miras.
Sen sci’ kompreni, en korvibr’
Signifon de l’ inkub’ deziras
Eltrovi Tanjo en la libr’.
En la mallonga indekseto
Ŝi trovas laŭ la alfabeto
La vortojn jen: arbar’, abi’,
Mallum’, pontet’, river’, rabi’,
Urs’ kaj ceteraj. Tre nature
Zadeka ŝin en ŝia dub’
Ne helpas; tamen la inkub’
Avertas multajn aventurojn.
Dum kelkaj tagoj poste jam
Ŝi maltrankvilis pri la sam’.
Kaj jen per sia man’ skarlata[166]
L’ aŭror’ el la matena val’
Venigas kun la sun’ naskata
Nomfeston gajan kun regal’.
Jam svarmas de post frumateno
La dom’ de Lárina en pleno;
Tutfamilie najbarar’
En droŝkoj venis, jen en ĉar’.
Puŝiĝo regas en vestiblo,
Novrenkontado en salon’,
De hundoj boj’, ŝmackisa son’,
De l’ gastoj rido, bruo, siblo,
Kliniĝoj, riverenc’ laŭ mor’
Kaj de l’ infanoj kri’ kaj plor’.
Alvenis: Pustjakóv-dikulo
Kun sia dikulin’-edzin’;
Kaj de malriĉaj servutuloj
Tre riĉa posedant’ Gvozdin;
Skotinin-famili’ grizhara
Kun geidaro diversjara
De du ĝis tridek laŭ la pov’;
Distrikta dando Petuŝkóv;
Jen ankaŭ mia kuz’, Bujánov,
En sia ĉap’ kun vizier’[167]
(Ja vi bonkonas lin en ver’),
Kaj la ekskonsilanto Flanov,
Manĝema klaĉa fiperson’,
Korupteblulo kaj fripon’.
Monsieur Triqué alvenis ankaŭ
Kun famili’ de Harlikóv,
Spritulo en peruko stranga
Kaj okulvitroj, el Tambóv[169].
Laŭ vera franc’, al Tatiana
Gratul-kupleton laŭ infana
Melodiet’ alportis li:
Reveillez vouz, belle endormie[170].
En iu polva almanako
Presita estis la kuplet’;
Triqué, sagaca poetet’,
Ĝin tiris el malnova sako,
Kaj nur anstataŭ «belle Ninà»
Li uzis «belle Tatianà»[171].
Kaj jen el la urbet’ proksima —
De l’ tuta fraŭlinar’ idol’
Kaj de l’ patrinoj ĝoj’ senlima —
Rotestro venis laŭ bonvol’;
Tuj flugis sensaci’ momenta:
Muziko estos regimenta!
Ĝin sendis mem la kolonel’.
Do estos balo: kia bel’!
La knabinaĉoj gaje saltas[172]!
Tagmanĝo pretas. Kun agrabl’
La paroj iras al la tabl’.
Ĉe Tanjo la fraŭlinoj haltas;
Kaj mansignante je krucum’
Eksidas la amas’ kun zum’.
Momente haltis babiladoj;
La buŝoj maĉas. Sole nur
Sonoras la manĝiloj, pladoj
Kaj vinglasetoj en konkur’.
Sed baldaŭ kune la gastaro
Tumulton levas jam sen baro.
Aŭdiĝas krioj, babilad’,
Pepado, rido kaj debat’.
Subite malfermiĝas pordo:
Vladimir venas kun Eŭgen’.
Ekkrias la mastrin’: «Nu jen!
Finfine!» La gastar’ sen ordo
La du amikojn kun afabl’
Invitas ĉien al la tabl’.
Kaj ili kontraŭ Tanjo rekte
Lokataj estas kun intenc’,
Sed ŝi, palega laŭaspekte,
Tremante pro ekscit-potenc’,
Okulojn levi eĉ ne povas;
Ŝi sufokiĝas kaj senmovas;
Ŝi flamas kaj ne aŭdas eĉ
Gratulojn malgraŭ sia streĉ’;
Jam preskaŭ larmoj fluis; pretis
Ŝi sveni jam pro l’ emoci’,
Sed tamen volo de l’ raci’
Triumfis. Ŝi elprononcetis
Responde iujn vortojn du
Kaj sidis ĉe la tablo plu.
Nerv-tragediajn fenomenojn
Kaj larmojn, svenojn de fraŭlin’
Ne ŝatis por toler’ Eŭgeno:
Sufiĉe ili tedis lin.
Trafinte al la grand-festeno,
Li jam koleris. Sed apenaŭ
L’ impeton de l’ fraŭlina kor’
Li vidis, en malbon-humor’
Ekmalkontentis li kaj ĵuris
Al Lenskij venĝi pro la tromp’
Kaj ekscitigi lin kun pomp’.
Nun li triumfon jam aŭguris
Kaj groteskigis ne sen sprit’
Li ĉiujn gastojn en medit’.
Konsternon Tanjan tre nature
Rimarkus ĉiuj kun dedukt’,
Sed tiam ĉies celo nure
Centriĝis ĉirkaŭ grasa kuk’
(Tre bedaŭrinde tro salita);
Jen en botelo gudrumita
Post la rostaĵ’ kun oportun’
Cimlana vin’[173] portatas nun;
Jen sekvas longaj vinglasetoj
Similaj al la beltali’
De vi, kristal’ de l’ kor’, Zizi[174],
Objekt’ de miaj poemetoj,
Pokal’ alloga da pasi’,
Pro kiu tut-ebriis mi!
Liberiĝinte de korketo,
Ekklakis la botelo; vin’
Eksiblis, kun la verskupleto
Triqué gravpoze levis sin;
La societo eksilentas
Kaj lin profunde ekatentas.
Sin Tanjo streĉas, sed en van’;
Triqué kun la foli’ en man’
Ekkantis false. Laŭdo brua
Salutas lin. Por la kantint’
Ekriverencas ŝi kun ind’.
Kaj trinkas la poet’ unua
Pro san’ kaj la kupleton for
Al ŝi transdonas en furor’.
Nun ĉiuj vice bondeziris,
Kaj ĉiujn Tanjo dankas mem.
Sed kiam jam Eŭgen’ aliris,
Konfuzo ŝia kaj lacem’,
Metantaj ŝin en svenan staton,
En li revekis la kompaton:
Li klinsalutis en silent’,
Kaj plenis je karesa sent’
Rigardo lia. Ĉu pro tio
Ke kortuŝiĝis li en ver’,
Ĉu li koketis sen sincer’,
Ĉu vole, ĉu pro inercio,
Sed staris li kun dolĉesprim’:
Vigliĝis Tanjo en anim’.
Moviĝas seĝoj for kun knaro;
La gastoj iras al salon’.
Simile flugas abelaro
Al kampoj kun zumanta son’.
Kontenta pri regal’ de l’ festo,
Najbar’ singultas je digesto.
La sinjorinoj ĉe l’ kamen’,
Fraŭlinoj en anguloj jen
Murmuras; tabloj verdaj pretas;
Bostonon[60] — hazardemular’,
Lomberon — pli solidular’
Kaj viston[133] oni do dismetas;
Ĝi estas kun avidsoif’
Idar’ de la enua viv’.
Jam ok roberojn bonaranĝis
La vist-herooj kun sukces’;
Okfoje ili lokojn ŝanĝis;
Nun pretas te’. Mi laŭ neces’
Difinas horon kun honesto
Laŭ lunĉo, teo kaj siesto.
Ni bone dum kampara loĝ’
Stonakon uzas je horloĝ’;
En krampoj mi rimarku ankaŭ,
Ke mi en mia strofkombin’
Rakontas pri festenoj, vin’
Kaj pri manĝaĵoj diversrangaj
Samofte kiel vi, Homer’,
Idol’ de l’ trimiljara ter’!
[Rivali pretas mi sentime
Kun vi pri faro de festen’;
Sed mi konfesas grandanime,
Vi venkis min sekvante jen:
Sovaĝaj viaj herouloj,
Bataloj viaj sen reguloj,
Kaj Zeŭso via kaj Ciprid’[135]
Superas certe laŭ kvalit’
Ol nia kamp-enuo muta,
Kaj ol Onegin kun malvarm’,
Kaj ol Istómina[41] kun ĉarm’,
Ol nia modeduko tuta!
Sed Tanjo (mi eĉ ĵuras jen)
Pli bonas certe ol Helen’[175].
Neniu tion pridisputus,
Eĉ kvankam Menela’ sen ĝen’
Centjare plue ekzekutus
Frigian landon pro Helen’,
Eĉ kvankam ree ĉe Priamo
Maljunularo de Pergamo,
Vidinte ŝin, decidus bis
Por Menelao kaj Paris’[175].
Koncerne la batalojn, vere,
Atendi nur vin petas mi:
Bonvolu legi iom pli;
Ne juĝu laŭ komenc’ severe,
Batal’ okazos. Sen mensog’
Mi faros ĝin en taŭga lok’.][176]
Apenaŭ ĉe la te-regalo
Eksidis la fraŭlinoj ĵus,
Subite el la longa halo
Muzik’ eksonis por amuz’.
For de la te-taset’ kun rumo,
Tutprete por reamindumo
Kaj ĝoje pro l’ muzik-ekblov’
Al Olga venas Petuŝkóv,
Al Tanjo Lenskij, Ĥarlikova-n
Troaĝan vokas nia franc’ —
Poet’ Tambova al la danc’,
Bujánov prenis Pustjakóva-n,
Kaj ĉiuj venis al la hal’,
Ekbrilis plene nun la bal’.
En la komenco de l’ romano
(En la unua vidu part’)
Mi skribi volis laŭ Albani[177]
Pri Peterburga bal’ kun art’,
Sed pro distrita korhumoro
Mi skribis nur laŭ rememoro
Pri piedetoj de l’ inar’.
Ho, piedetoj, vag-erar’
Sur viaj ĉesu postesignoj!
Kun la perfid’ al mia jun’
Pli saĝa mi fariĝu nun
Kaj pli ordema laŭ la dignoj,
Kaj kvinan parton tiun ĉi
Senbalastigu ĉiel mi.
Freneza, brua kaj sammova,
Simila al la vivovent’,
Turniĝas valso ventoblova;
Turniĝas paroj per torent’.
De l’ venĝ’ minuton aspirante,
Onegin, en sekret’ ridante,
Aliras Olga-n. Kun rapid’
Li gvidas ŝin en ĉies vid’,
Sur seĝon poste ŝin sidigas,
Kun ŝi babilas vigle; plu
Tre baldaŭ, post minutoj du,
Kun ŝi li valson redaŭrigas;
Miregas ĉiuj. Lenskij mem
Ne kredas kun ekĵaluzem’.
Mazurko komenciĝis. Iam
Dum bruis la mazurka danc’,
Grandega hal’ skuiĝis tiam
Kaj krakis planko je distanc’,
Sonoris eĉ fenestroj skue;
Nun jam ne samas: glitas flue
Ni sur parget’ kun oportun’.
Sed en provinco eĉ ĝis nun
Konservis sian belon saman
Mazurko laŭ la veraspekt’:
Kalkanoj, saltoj kun efekt’
Restadas samaj: ilin tamen
Ne ŝanĝis modo, la tiran’,
De l’ novaj rusoj la malsan’.
[Samkiel pelas vip’ maneĝa
Ĉevalojn laŭ streĉita kord’,
Fraŭlinojn en la rond’ sieĝa
Ekpelis viroj laŭ akord’.
De Petuŝkóv la hufoferoj
Kaj spronoj frapas senmodere;
Kaj de Bujánov la kalkan’
Krevigas plankon sen human’;
Klakado, tondro, brufrapado:
Des pli da bru’, ju pli da bat’;
Nun komenciĝis elmontrad’
De artifikoj en dancado.
Ah, pli facile: pli je ŝpar’
Piedojn de l’ sinjorinar’!][178]
Bujánov, brava kuzo mia,
Kun Tanjo kaj kun Olga jen
Aliris al heroo nia:
Kun Olga iris tuj Eŭgen’;
Li ŝin kondukas delikate —
Kaj flustras, kliniĝinte flate,
Banalan madrigalon li,
Eĉ manon ŝian premas, — pli
Ruĝiĝas ŝiaj vangoj belaj.
Rigardas Lenskij kun ĵaluz’
Al la Eŭgena lerta ruz’;
Kun sentoj de l’ koler’ ribelaj
Atendis li ĝis fin’ de l’ son’
Ŝin voki por kotilion’.
Sed ŝi ne povas. Sed pro kio?
Jes, kial? Ĉar promeson ŝi
Jam al Onegin donis. Dio!
Ĉu ĝuste tion aŭdis li?
Cu eble? Nur infan’ apenaŭ,
Sed jam koketulino plena!
Jam ŝi ruzemas kaj laŭ sam’
Perfidi ŝi kapablas jam!
Ne povas Lenskij eltoleri;
Kun kor’ vundita kaj malben’
Li for eliras tuj kaj jen
Forrajdas. Par’ de revolveroj,
Du kugloj — kaj nenio pli —
La sorton solvos nun por li.
La, sotto i giorni nubilosi e brevi,
Nasce una gente a cui l’ morir non dole.[179]
Vidinte, ke Vladimir iris
For el la hal’, Onegin nun
Enuon ree ekakiris,
Kontenta pri la venĝa pun’.
Kaj Olga ankaŭ eksopiris,
Al Lenskij iri ŝi deziris,
Kaj la kotilion’ sen fin’
Inkube tede premis ŝin.
Sed jen ĝi finis. Vespermanĝo.
Jam komenciĝis la prepar’
De la litaĵoj por gastar’
Tra l’ tuta domo. Dormaranĝo
Allogas ĉiujn. Pri vetur’
Al hejm’ Onegin riskis nur.
Paciĝis ĉio: en salono
La peza ronkas Pustjakóv
Kun sia peza vivduono;
Gvozdin, Bujánov, Petuŝkóv
Kaj Flánov ne en bona farto
Ekkuŝis sur seĝar’ kun arto,
Kaj en manĝej’ sur planka trab’
Monsieur Triqué en nokta ĉap’.
La fraŭlinar’ ĉe Tatiana
Kaj Olga dormas kun feliĉ’.
Kaj sole ĉe fenestra niĉ’
Sub la radio de Diana[52]
Ne dormas Tatiana nur,
Rigardas ŝi al nokt-obskur’.
Per veno de Eŭgen’ subita,
Per lia karesem-esprim’
Kaj per kondut’ kun Olga glita
Ĝis profundeco de l’ anim’
Ŝi penetritas; ne komprenas
Ŝi lin eĉ iel; kaj ĉagrenas
Ŝin ĵaluzema kormalsan’.
Samkvazaŭ malvarmega man’
Ekpremas koron kaj teruras
De nigrabismo fundekstrem’.
«Mi falos», Tanjo diras mem:
«Sed la pere’ pro li plezuras.
Ne plendas mi: por kiu cel’?
Ne helpos al feliĉ’ akcel’».—
Antaŭen, historio mia!
Novul’ atendas nin sur lim’.
Ĉe Krasnogórje idilia,
Bien’ de Lenskij, en proksim’
Nun loĝas, eĉ kun bonspirito,
Samkiel filozof-ermito,
Zaréckij, iam skandalant’,
Ĉeful’ de kartludista band’,
Drinkeja tribunul’ ekstrema,
Sed nun simplulo estas li
Kaj fraŭla patr’ de famili’,
Fidinda bienul’ pacema
Kaj eĉ honesta vir’ sen mok’:
Boniĝas tiel la epok’!
De l’ mond’ flatema iam voĉo
Instigis lin al eg-aŭdac’:
Per la pistolo sen riproĉo
Li povis trafi al kart-as’
Je la kvinklafta longdistanco,
Sed en milita cirkonstanco
Li distingiĝis en ekstaz’
En unu foj’: al kot’ kun ŝmac’
Li de l’ ĉeval’ ebrie falis
Kaj tuj la francoj kaptis lin!
Moderna Regulus[180], li sin
Al la katenoj mem installs
Por ĉiutage ĉe Verri[181]
Botelojn prunte trinki tri.
Li povis sprite polemiki,
Ŝajniĝi sen inteligent’,
Saĝulon lerte mistifki
Ĉu kaŝe, ĉu en evident’,
Eĉ kvankam liaj faroj multaj
Por li ne restis senrezultaj
Kaj iufoje en okaz’
Lin mem trafadis embaras’.
Li sciis iam gajsagaci,
Respondi kvazaŭ malsaĝul’,
Silenti iam kun kalkul’
Kaj iam kun kalkul’ malpaci,
Amikojn igi en koler’
Ekstari ĉe la barier’,
Aŭ ilin al la pac’ revoki
Por kuntagmanĝ’ en reciprok’,
Kaj poste ilin jam primoki
Per gaja ŝerco kaj mensog’.
Sed alia tempora[182]. Bravado
(Samkiel ankaŭ amrevado)
Forpasas kun la vigla jun’,
Kaj do Zaréckij mia nun,
Kaŝinte sin de l’ vivminacoj
Sub densa ombro de frangol’,
Saĝule vivas nun en sol’,
Brasikon plantas laŭ Horatius,
Anserojn bredas por negoc’,
Instruas bubojn pri aboc’.
Li estis tamen ne malsaĝa,
Kaj sen estim’ al lia kor’
Eŭgen’ lin ŝatis pro kuraĝa
De liaj rezonadoj mor’.
Li renkontadis lin kun ĝojo
Kaj ankaŭ en ĉi tiu fojo
Ne miris, kiam en maten’
Li lin ĉe si ekvidis jen.
Zaréckij rompis kun rideto
Komencajn vortojn de salut’
Kaj al Onegin sen diskut’
Leteron donis de l’ poeto.
Onegin ĉe fenestro ĝin
Tralegis mute ĝis la fin’.
Ĝi estis nobla kaj tre ĉarma
Elvok’ mallonga aŭ kartel’:
L’ amikon kun ĝentil’ malvarma
Elvokis Lenskij al duel’.
Onegin per ekmov’ unua,
Turninte sin sen vorto plua,
Al la sendito de l’ poet’
Respondis: ĉiam en la pret’.
Zareckij do ekstaris inde;
Li resti ne deziris pli,
Klopodojn hejme havis li,
Kaj tuj eliris; sed restinte
En sol’, Eŭgeno sen kontent’
Sin mem riproĉis en prudent’.
Kaj juste: lin jam ne amuzis
Sub sobra juĝo tiu dram’.
Li sin pri multo ekakuzis:
Unue li ne pravis jam,
Ke pri la milda jun-amsento
Li ŝercis tiom sen atento.
Kaj due, la dekokjarul’
Frenezi rajtas en korbrul’,
Ĝi pardoneblas. Sed Eŭgeno,
Ŝatante la junulon mem,
Ja devus sen ekscitiĝem’
Ne esti pilko je fadeno,
Ne esti bub’ kun luktfervor’,
Sed vir’ kun saĝo kaj honor’.
Li povus al sincer’ instigi
Kaj ne hirtiĝi kvazaŭ best’;
Li devus tute senarmigi
La junan koron. «Sed en rest’
Jam tro malfruas; tempo pasis…
Cetere — pensas li — okazis,
Ke intervenis kun insist’
Klaĉema, sperta duelist’ …
Jes, certe: nur ignoron fian
Meritus lia ruza klaĉ’,
Sed flustroj, mokoj, babilaĉ’ …
Kaj jen do opini’ socia![183]
Risorto de l’ honor’ kaj hont’!
Sur ĝi turniĝas do la mond’!
Bolante je malam’ sen baro,
Atendas hejme la poet’;
Kaj jen venigis la najbaro
Respondon de l’ duela vet’.
La ĵaluzul’ sin sentas feste!
Li timis nur, ke lertageste
Ŝercigus ĉion la rival’
Per elpensaĵo laŭ formal’
Kaj bruston turnus for de l’ pafo.
Nun ĉiuj duboj estas for:
Jam morgaŭ ili en aŭror’
Ĉe muelej’ kun ĝusta trafo
Alvenu kaj al la tempi’
Ekcelu aŭ al la tibi’.
Malami la koketulinon
Decidis kaj revidi eĉ
Ne volis Lenskij ŝin obstine,
Horloĝon sekvis li kun streĉ’,
Sed svingis li per mano fine —
Kaj venis al la najbarinoj.
Konsterni Olga-n per vizit’
Li opiniis en subit’,
Sed estis vane: tute same
Renkonte al la junpoet’
Ŝi saltis de la peronet’,
Simile je l’ espero, flame,
Kun ĝoj’, kun pura konscienc’
Kaj kun neniu diferenc’.
«Hieraŭ kial vi foriĝis?»
Unue ŝi demandis lin.
En Lenskij sentoj tuj miksiĝis
Kaj mute li konsternis sin.
Foriĝis la ĵaluz’, kolero
Sub tiu ĉi rigard-sincero,
Sub tiu dolĉa simpl-esprim’,
Sub tiu vigla bon-anim’!..
Kaj li kun ravo rigardetas.
Li vidas: daŭras plu la am’;
Kaj kun sincera peto jam
Li la pardonon peti pretas,
Li serĉas vortojn en sufiĉ’,
Li preskaŭ sanas pro feliĉ’ …
[Jes, jes, — atakoj de l’ ĵaluzo
Ja estas samo kiel pest’,
Samkiel febro, splen-kontuzo,
Samkiel frenezeca est’.
Ĝi flamas kiel tif’ akuta,
Ĝi ardas en delir-konduto
Kun sonĝ-inkuboj, kun vizi’.
Amikoj miaj, gardu di’!
Teruras tiu ĉi torturo
Pli ol eĉ iu gilotin’.
Se iu eltoleris ĝin,
Nu, tiu ĉi eĉ kun plezuro
En fajron irus en trankvil’
Aŭ metus kapon sub hakil’.
Mi per riproĉo ne deziris
Trankvilon tuŝi de la tomb’;
Ŝi mortis, kiun mi admiris
En mia juna viv’ sen tromp’,
Al ŝi mi dankas pro la sperto
Terura kaj pro l’ amkonverto.
Ŝi kiel al naivinfan’
Al la anim’ per dolĉa man’
Instruis pri l’ amara temo;
Flamigis sangon ŝi en kor’,
Ŝi ĝin agitis por ammor’
Kaj por kruela ĵaluzemo;
Sed pasis tiu peza tag’;
Do dormu mia vund-imag’!][184]
Kaj ree ema por sopiri,
Kun Olga apud sia brak’,
Vladimir ne kapablas diri
Eĉ vorton pri l’ pasinta tag’;
Li pensas: «Mi savanto estu.
Malhelpu mi, ke malhonestu
La kripligant’ de l’ juna kor’
Per sia flat’ kaj tent-labor’;
Ke vermo aĉa kaj venena
Penetru al la bellili’
Kaj velku ĝia junfoli’
Post viv’ apenaŭ dumatena».
Signifis tio laŭ logik’:
Duelu mi kun la amik’.
Se scius li pri l’ vund’ malsana
Ĉe Tatiana en la kor’!
Se ankaŭ scius Tatiana,
Se povus ŝi en ĝusta hor’
Ekscii, ke sur mort-areno
Konkuros Lenskij kaj Eŭgeno;
Ha, eble tiam ŝia am’
L’ amikojn rekunigus jam!
Sed pri ĉi tiu amo tute
Neniu sciis laŭ natur’.
Onegin ja silentis nur;
Suferis Tatiana mute;
Scipovus nur la vartistin’,
Se sagacec’ pli dotus ŝin.
Dum la vespero Lenskij restis
Distrita, jen kun gaj’, jen mut’;
Sed kiu muzlulita estis,
Samspecas ties ĉi kondut’:
Sidiĝis li ĉe klavikordojn
Kaj prenis samajn nur akordojn,
Rigardis Olga-n kun esper’
Kaj flustris: ĉu feliĉ’, en ver’?
Malfrue; venas tempo iri.
Dolorpremiĝis lia kor’;
De Olga disiĝante for,
Li sentis sian koron ŝiri.
Kun miro lin rigardas ŝi:
«Vi sanas?» — Jes.— Kaj iris li.
Pistolojn, ĵus li hejmen venis,
Esploris li kun certa cel’;
Senvestiĝinte, li elprenis
De Schiller libron ĉe kandel’;
Sed lin ĉirkaŭas unu penso;
La kor’ ne dormas en intenso:
En brila belo je vizi’
Li vidas Olga-n antaŭ si.
Vladimir fermas for la libron
Kaj prenas plumon; lia vers’
Sonore fluas en dispers’
Pri amabsurd’. Lirikan vibron
Sentante, laŭtdeklamas li,
Samkiel Delvig[185] en ebri’.
Ĉi tiuj versoj konserviĝis;
Mi havas ilin ankaŭ nun:
«Ho, kien, kien vi foriĝis,
Tagar’ de mia ora jun’?
Venonta kion portas tago?
Mi ĝin ne trovas en imago,
Ĝi en profundo kaŝas sin.
Sed pravas la fatal-destin’.
Ĉu falos mi per sag’ trafite,
Ĉu ĝi traflugos preter mi,
Egale bona estos ĝi:
Vivhoroj pasas intermite;
Benata estu tagseren’
Kaj ankaŭ de mallumo ven’!
«Ekbrilos morgaŭ sunradio
Kaj ludos hele luma tag’;
Sed mi, mi eble jam sen scio
En tomba kuŝos sarkofag’,
Kaj la memoron pri l’ poeto
Englutos la fluanta Leto[186],
La mondo jam forgesos min;
Sed ĉu vi venos, belulin’,
Por larmi super urno mia
Kaj pensi: ja min amis li,
Kaj ja dediĉis li al mi
Matenon de junvivo sia!..
Ho, amikin’, koramikin’,
Alvenu do: mi vokas vin!..»
Ĉi tiel verkis li malklare
(Ĝin romantismo nomas ni,
Sed romantismon eĉ kompare
Nenian fakte vidas mi),
Kaj fine antaŭ la mateno
Kun laca kapo li apenaŭ
Ekdorme klinis sin en fal’
Ĉe l’ moda vorto ideal’;
Sed ĵus li forgesiĝis dorme,
Jam la najbar’ en plena pret’
Envenas al la kabinet’
Kaj vekas Lenskij-n tuj informe:
«Leviĝu: jam la sepa hor’.
Onegin eble ĉe l’ deĵor’.»
Sed li eraris: ĉar plendormis
Eŭgeno tiam en la lit’.
Jam noktaj ombroj sin disformis
Kaj kriis kok’ en koincid’;
Onegin dormas plu profunde,
La suno lumas jam abunde,
Kaj neĝblovado sur eben’
Turniĝas brlle; sed Eŭgen’
Ankoraŭ sin ne ellitigis,
Ankoraŭ dormo regas lin.
Sed jen vekiĝis li en fin’
Kaj la kurtenojn for disigis;
Li vidas, ke delonge pli
Frutempe devis iri li.
Tuj sonorigas li. Kurvenas
Al li servisto — franc’ Guillot[187],
Tolaĵon kaj pantoflojn tenas
Li por Eŭgenon helpi do.
Rapidas sin Onegin vesti
Kaj al Guillot ordonas esti
Kun li kaj preni sen babil’
La keston kun batalarmil’.
Jen li sidiĝas en glitĉaron
Kaj flugas al la muelej’.
Jen venis li. Malvarme plej
Li de Lepage[188] la pistolparon
Ordonas porti kaj por hor’
Konduki la ĉevalojn for.
Atendis Lenskij ĉe la digo
Lin jam senpacience plej;
Zareckij dume kun intrigo
Ĉikanis pri la muelej’.
Onegin pardonpete venas.
«Sed kie estas, — ne komprenas
Zareckij, — via sekundant’?»
Klasika duelist’-pedant’,
Li estis vera metodulo
Kaj nur permesis laŭ la mor’
Ne iel homon murdi for,
Sed laŭ severa art-regulo.
Laŭ leĝoj de la origin’
(Pro tio ĉi ni laŭdu lin).
«La sekundant’? — Eŭgen respondas:—
Jen estas li, monsieur Guillot.
Sen kontraŭdir’ li korespondas
Al ni, eĉ kvankam ne hero’
Kaj eĉ ne fama hom’ li estas,
Sed nepre bona knab’ honesta.»
Zareckij haltis en ĉagren’.
Al Lenskij diris nun Eŭgen’:
«Komenci ĉu?» — Jes, — senproteste
Respondis Lenskij. Ili nun
Ekiris post la digon. Dum
Zareckij kun la knab’ honesta
Kontraktas grave kun solen’,
La malamikoj staras jen.
La malamikoj! Ĉu disigis
Delonge ilin sangavid’?
Ĉu antaŭlonge ilin ligis
La amikeca kundivid’
De l’ penso, manĝo kaj afero?
Nun ili kun heredkolero,
Timige kvazaŭ en inkub’,
Malvarmasange kaj sen dub’
Mortigon celas reciproke…
Ĉu ne ekridi en subit’
Ĝis ne verŝiĝis sangfluid’;
Ĉu ne paciĝi nun surloke?..
Sed timas la malprava hont’
Sovaĝan juĝon de la mond’.
Jen nun ekbrllis la pistoloj:
Ŝargilon enmartelas man’;
En tubon glitas kugl-ampoloj
Kaj jam unue klakis ĉan’.
Ŝutiĝas per grizeta sablo
Sur breton pulv’. En firm-establo
Streĉita estas la silik’.
Post arbostumpon sen instig’
Guillot ekstaras konsternite.
L’ amikoj senpaltiĝas nun.
Zareckij paŝojn tridek du
Ĝust-elmezuris difinite.
L’ amikoj staras sen human’
Nun kun pistol’ en ĉies man’.
«Nu, proksimiĝu».
Plej rigide
La malamikoj al la cel’
Per firma iro malrapide
Kvar paŝojn faris sen ŝancel’,
Kvar ŝtupojn de la mort-diveno.
Pistolon sian nun Eŭgeno
Unua jam en akurat’
Komencis levi dum irad’.
Kvin paŝojn ili pli aldonis,
Kaj Lenskij ankaŭ jam en pret’
Komencis celi rekte — sed
Onegin pafis… Jen eksonis
Por la poet’ fatala hor’:
Pistolon li ellasas for, —
La manon metas li sur koron
Kaj falas. Ĉeson de la viv’
Rigard’ esprimas, ne doloron.
Simile sur montar-dekliv’,
Brilante sub la suna brulo,
Defalas glite neĝobulo.
Al la junul’ ĉe tiu vid’
Onegin kuras kun rapid’,
Rigardas, vokas lin… sed vane.
Li estas for. La junpoet’
Frufinon trovis en kviet’!
Ekspiris ŝtormo uragane,
Flor’ velkis en matena klar’,
Fajr’ estingiĝis sur altar’!..
Senmove kuŝis li, kaj stranga
Ripozis pac’ sur lia frunt’.
Vaporiĝante fluis sango
Sur trapafita brust’ el vund’.
Ĵus brulis antaŭ nur momento
En tiu koro ama sento,
Inspir’, espero kaj malam’:
Sed nun en ĝi fariĝis jam
Samkiel en loĝej’ sen homo,
Mallum’ eterna kaj malbru’;
Ĝi reviviĝos jam ne plu.
Per kret’ fenestroj de la domo
Ŝmiritas. Mankas la mastrin’,
Kaj mankas voj’ por trovi ŝin.
Agrablas tre per epigramo
Inciti al la malamik’
Kaj vidi, kiel kun ornamo
De siaj kornoj laŭ efik’
En la spegulon li rigardas
Kaj sin rekoni tre singardas;
Eĉ pli agrablas, kiam li
Malsaĝe blekas: estas mi!
Ankoraŭ pli agrablas ŝanco
Por li prepari ĉerkon nun
Kaj celi jam al lia frunt’
El respektinda spacdistanco;
Sed sendi lin al prapatrar’
Ne tre agrablas, estas klar’.
Kaj kiam per pistolo via
Murditas juna kamarad’,
Pro nur rigard’, respondo ia
Vin ofendinta dum drinkad’,
Aŭ pro alia bagatelo,
Aŭ eĉ fiere al duelo
Mem elvokinta vin sen tim’,
Vi diru rekte el anim’,
Do kion sentus vi ĉevide,
Se sur la tero antaŭ vi
Kun morto sur la frunto li
Tutrigidiĝas malrapide
Kaj mutas kvazaŭ je la mok’
Al via senespera vok’?
Preminte korangoroplene
Pistolon sian per fingrar’,
Rigardas Lenskij-n nun Eŭgeno.
«Nu, mortis», diris la najbar’.
Li mortis!.. Pro ĉi tiu diro
Eŭgen’ ektremas kun sopiro
Kaj iras voki homojn mem.
Zareckij metas kun zorgem’
Kadavron sur glitveturilon;
Terur-trezoron tiun ĉi
Transportas al la hejmo li.
Ĉevaloj ronkas, ŝtalbridilon
Sapumas ili per blankŝaŭm’
Kaj jen ekflugis ili jam.
Amikoj, la poeton certe
Kompatas vi: ja dum florad’
De la esperoj, eĉ sensperte,
Nur ĵus el la vindita stat’,
Li velkis! Kie estas ardo
Kaj nobla akcelad-hazardo
De l’ junaj sentoj, juna saĝ’
Kun dolĉo, ideal’, kuraĝ’?
Do kie estas amdeziroj,
Aspir’ al scio kaj labor’,
Tim’ je malvirt’ kaj malhonor’,
Kaj vi, intimaj revsopiroj,
De la netera viv’ vizi’,
Sonĝar’ de l’ sankta poezi’!
Tre eble, por la glor-admir’ aŭ
Por bon’ de l’ mond’ naskiĝis li;
Silentiĝinta lia liro
Laŭtigi povus kun magi’
Sonoron dum jarcentoj. Ankaŭ
Atendis sur ŝtupar’ de l’ rangoj
Lin eble plej supera ŝtup’.
Aŭ eble lia ombr’, sen dub’,
Kun si forportis kun enigmo
Sekreton sanktan kaj por ni
Pereis voĉo de geni’,
Kaj ne atingos alta himno
De l’ tempoj ĝin tra tomba bar’,
Nek danka ben’ de l’ popolar’.
[Kun multe da venen-doloro,
Sen fari multe da bonfar’,
Li povus per senmorta gloro
Aperi en la gazetar’.
Kun trompo aŭ kun boninstruo,
Sub malbenad’ aŭ laŭda bruo,
Minace povus pasi li
Ĝis morti en la finstadi’
Ĉe vid’ de siaj glor-trofeoj
Jen laŭ Kutuzov[189] aŭ Nelson[190],
Ekzile laŭ Napoleon
Aŭ pendigite laŭ Riléev[191].
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .][184]
Sed povus esti ankaŭ: sorton
Li ordinaran havus jam.
Laciĝus la junaĝaj fortoj,
Paciĝus la anima flam’.
Ŝanĝiĝus la poet’ je multo,
Forlasus muzojn kaj kun stulto
Edziĝus; en feliĉa stat’,
Kornul’, li dormus en ĥalat’[100];
Ekkonus vivon li reale,
Podagron havus frue li,
Dikiĝus ĉiam pli kaj pli,
Enuus, manĝus kaj finale
En lito mortus li en mez’
De familia plorfrenez’.
Sed kio estus ajn, leganto,
Ve, la poeto, junamant’,
Enpensiĝema belrevanto
Murditas per amika man’!
Ekzistas loko: ĉe l’ bieno,
En kiu loĝis l’ id’ de l’ beno,
Kreskadas kune pinoj du:
Sub ili serpentumas flu’
De riveret’ al valo strie.
Paŝtisto tien venas por
Ripozi en tagmeza hor’,
Rikoltistinoj ĉerpas tie
La akvon. Tie en silent’
Tre simpla staras monument’.
Ĉe ĝi (dum ekkomencas fluon
Printempa pluv’ al la kampar’)
Paŝtist’, el bast’ plektante ŝuon,
Pri Volga[192] kantas kun amar’;
Kaj juna urbanin’ apere,
Gastanta en kampar’ somere,
Dum sole ŝi en firma sid’
Tra l’ kampoj rajdas kun rapid’,
Haltigas antaŭ ĝi ĉevalon,
Tirinte bridon por moment’,
Kaj jen tralegas kun atent’,
Turninte for ĉapelvualon,
Surskribon simplan — kaj larmer’
Ĉe ŝi aperas kun sincer’.
Kaj paŝe plu ŝi rajdas sole
En meditemo kaj sen vort’;
Okupas longe ŝin nevole
De Lenskij la fatala sort’;
Kaj pensas ŝi: «Sed Olga kion?
Ĉu longe ŝi kor-emocion
Suferis kun turmenta plor’?
Kaj ŝia do fratin’, ĉu for?
Kaj kie ankaŭ la dandeto,
Strangul’, ermit’ el mondpublik’,
Por modulinoj malamik’,
La mortiginto de l’ poeto?»
Pri li detale per rakont’
Mi reraportos en estont’,
Sed nur ne nun. Eĉ kvankam kore
Heroon mian amas mi
Kaj lin nur lasas provizore,
Nun ne pensemas mi pri li.
Al prozo mia aĝo celas,
Ĝi rimon petoleman pelas,
Kaj mi — mi ja konfesas mem —
Ĝin sekvas sen diligentem’.
Makuli fluge tutfoliojn
Nun mia plum’ ne emas plu;
Ĉu en silento, ĉu en bru’,
Severaj zorgoj, sed aliaj,
Kaj revoj, sed malvarmaj jam,
Maltrankviligas min sen flam’.
Ekkonis novajn mi preferojn,
Ĉagreno nova kaptas min;
Sed mi ne havas plu esperojn
Kaj mi bedaŭras pri la fin’.
Revado! Kie via suno?
Kaj kie, rimo via, juno?
Ĉu do laŭvere sen opon’
Forvelkis, velkis ĝia kron’?
Ĉu ankaŭ do, sen elegio,
Forflugis jam en efektiv’
Printempo eĉ de mia viv’
(Ĝis nun mi ŝercis nur pri tio)?
Ĉu do neeblas jam reven’?
Ĉu jam mi tridekjaros jen?
Do mi vivmezon nun ricevas,
Konfesi tion devas mi.
Do adiaŭi nun ni devas,
Junaĝo mia gaja, vi!
Mi dankas vin por ĝu-admiroj,
Por korsuferoj, por sopiroj,
Por brufestenoj sen kompar’,
Por via tuta donacar’;
Mi dankas vin. En maltrankvilo
Kaj en silento kun feliĉ’
Mi ĝuis vin… ĝis la sufiĉ’;
Sufiĉas! Kun animfacilo
Novvojon mi komencas nun
Por ekripoz’ en oportun’.
Mi retrospektu. Do, adiaŭ,
Vi, lokoj, kie en kutim’
Maldiligente kaj pasie
Mi tagojn vivis en intim’.
Kaj vi, inspiro de l’ juntagoj,
Instigu min al mensimagoj,
Vigligu min el dorminklin’,
Pli ofte vizitadu min,
Ne lasu ke la kor’ poeta
Krudiĝu kaj en plena dron’
Pereŭ kiel peza ŝton’
En morta ranto societa,
[En mezo de fierular’
Kaj stultular’ sen iu far’,
En mez’ de ruzaj, hipokritaj
Infanoj de dorlot-eduk’,
Krimuloj tedaj kaj malspritaj,
Juĝistoj kun tendenca juk’,
En mez’ de vantulinoj piaj,
En mez’ de sklavoj senkonsciaj,
En mez’ de plej ĝentila ag’
De perfidad’ en ĉiu tag’,
En mezo de rigor-postuloj
De senanima konvenec’,
En mez’ de teda malplenec’
De babiladoj kaj kalkuloj,][193]
En tiu marĉo, kie mi
Min banas, amikar’, kun vi!
Ho, Moskvo, amfilin’ Rusia,
Ĉu trovi saman kiel vi?
Ĉu eblas do ne ami Moskvon?
Malŝati Moskvon! Jen
influ’ de la soci’!
Pli bonas kie do?
— Ne estas kie ni.
Pelate de printemp-radioj,
Neĝar’ el montoj en defal’
Defluis per malpuraj strioj
Al subakvita herba val’.
Rldete la natur’ serena
Tra dorm’ renkontas jarmatenon;
Pli bluas la ĉiel’ en klar’;
Verdiĝas pufe la arbar’
Ankoraŭ travidebla fore.
Por kamp-tributo la abel’
Jam flugas el la vaksa ĉel’.
Sekiĝas kampoj multkolore;
Brutar’ paŝtiĝas, kaj en pal’
De l’ nokt’ jam kantis najtingal’.
Malĝojas mi pro via veno,
Printempo! De la am’ sezon’!
Ho, kia stranga malsereno
En mi naskiĝas je reson’!
Kun kia peza korturmento
Mi ĝuas je printempa vento
Blovanta kontraŭ la vizaĝ’
Sur fono de l’ kampar-pejzaĝ’!
Do ĉu mi jam ne konas ĝuon,
Kaj ĉio, kio kun facil’
Vigligas nin per ĝoj’ kaj bril’,
Nun donas tedon kaj enuon
Al mia jam malviva kor’,
Kaj ĉio ŝajnas sen kolor’?
Aŭ ĉu sen ĝoj’ pri la reveno
De la velkinta foliar’
Ni rememoras kun ĉagreno
Pri perdo de l’ pasinta jar’;
Aŭ ĉu refloron de l’ naturo
Ni ligas en konstern-teruro
Kun velk’ en nia propra aĝ’
Ne renaskebla, je domaĝ’?
Verŝajne, venas al la pensoj
Dum sonĝo de la poezi’
Printemp’ alia en vizi’
Kaj niajn korojn kun intensoj
Tremigas ĝi per rev-girland’
Pri bela nokt’ en fora land’ …
Jen tempo: bonaj dormemuloj,
Saĝuloj kiel Epikur’[195],
Vi, senpasiaj feliĉuloj,
De Levŝin[196] idoj laŭ natur’,
Priamoj[175] kan kampar-inklinoj,
Kaj vi, sentemaj sinjorinoj,
Printemp’ vin vokas al kampar’,
La tempo de varmec’ kaj klar’,
De floroj, de laboroj kampaj
Kaj nokt-promenoj kun inspir’.
Al kampoj do! Kun ĉi aspir’
Veturu do en vicoj rampaj
Kaleŝe aŭ en poŝta ĉar’
El post la urba barilar’.
Kaj vi, leganto gravinflua,
En la kaleŝ’ kun oportun’
Veturu el la urbo brua,
En kiu gajis vi ĝis nun;
Kun mia Muz’ kapricpoema
Ni iru al kverkar’ bruema
Ĉe flua riveret’ sen nom’,
En loko, kie stranga hom’ —
Eŭgeno senokupa mia,
Ermite loĝis vintre ĵus
En proksimec’ de l’ sen amuz’
Revanta Tanjo emocia;
Nun mankas li pro forvetur’ …
Malĝoja signo restas nur.
Ni iru inter montorondo
Al loko, kie riveret’
Tra tilibosko per fluondo
Herbejon pasas en kviet’.
Kantadas tie najtingalo,
Sovaĝa floras roz’ en valo,
De font’ aŭdiĝas plaŭda son’ —
Videblas tie tomba ŝton’
Sub pin’ duobla altapinta.
Surskribo diras kun solen’:
«Vladimir Lenskij kuŝas jen,
La tiomaĝe pereinta
Per brava morto de hero’.
Poet’ — junul’, ripozu do!»
Ĉe tiu urno tra silento
Sur pina branĉo en aer’
Svingetis iam frua vento
Florkronon belan kun mister’.
Vespere al ĉi tiuj pinoj
Venadis iam du fratinoj
Kaj ĉe la tombo sub la lun’
Ploradis ili en komun’.
Sed nun… jam forgesiĝis plene
La monumento kaj la voj’
Al ĝi. Kron’ mankas en ĉi foj’;
Paŝtisto sola tie pene
Kaduka, griza kantas nur
Dum ŝuplektad’ el basta ŝnur’.
[Sed foje en vespera horo
Fraŭlino venis tien ĉi,
Kaj ŝajnis, kvazaŭ per angoro
Tre agitita estis ŝi.
Kaj kvazaŭ kun sekreta timo,
Kun plor’, kun plendo en animo
Ĉe l’ tombo staris la fraŭlin’
Kun brakotrem’ kaj kapoklin’.
Sed tuj per paŝoj rapidemaj
Atingis juna ŝin ulan’
Kun belstatur’ kaj forta san’,
Kun lipharetoj hok-ekstremaj,
Kun larĝaj ŝultroj de soldat’
Kaj kun fiera sprontintad’.
Ŝi la ulanon ekrigardis
Kaj ekpaliĝis kun ekspir’:
Rigardo lia brila ardis
Ĉagrene kun nenia dir’.
Kaj kune en silento deca
Kun li el tiu lok’ orfeca
La fianĉin’ de Lenskij jen
Foriris jam sen realven’.
Almenaŭ el la tomb’ ne venis
Fantomo lia kun ĵaluz’
En tiu tago sen amuz’,
Kaj en malfrua hor’ ne tenis
La junan paron en mister’
Eltomba lia reaper’.][197]
Ho, Lenskij malfeliĉa mia!
Nelonge ŝi priploris vin.
Ho ve, ja al ĉagreno sia
Perfidas juna fianĉin’.
Alia ul’ ŝin tentis sperte,
Alia ul’ sukcesis lerte
Delogi ŝin per ama flat’,
Ulano gajnis ŝin por ŝat’,
Ulan’ de ŝi amata estas…
Kaj jen kun li ĉe la altar’
Sub krono prude ŝi en star’
Kun la klinita kap’ majestas,
Kun flam’ okula, vanga ruĝ’
Kaj kun rideto sur la buŝ’.
Ho, mia Lenskij! Ĉu post limo
De l’ tomb’ en eterneco vin
Konsternis la perfida krimo
De via kara fianĉin’;
Aŭ apud la dormanta Leto[186]
Sensenta estas la poeto
Beate muta sen respond’
Kaj lin ne tuŝas viv’ de l’ mond’?..
Jes! senpasia plenforgeso
Atendas nin post nia mort’.
Tuj eksilentas la malord’
De la ĉirkaŭa bru’ sen ĉeso,
La heredantoj kun ekscit’
Disputas tiam pri divid’.
Kaj baldaŭ en la familia
Bien’ ekregis plensilent’.
Kun Olga la ulan’ al sia
Veturi devis regiment’.
Kun larmoj la maljunulino
Ploradiaŭis la filinon
Kaj preskaŭ falis eĉ sen viv’,
Sed Tanjo estis en pasiv’;
Kaj nur vizaĝo ŝia ĉarmis
Per morte palkolora ton’,
Dum ĉiuj iris al peron’
Kaj ĉiuj adiaŭe svarmis
Ĉe la kaleŝ’ de l’ juna par’,
Salutis Tanjo kun amar’.
Kaj longe tra nebulo mute
Rigardis sekven ŝi sen fin’ …
Do solas Tatiana tute!
Ho ve, nun ŝia amikin’,
Kunvivulino multejara,
Amata kolombino kara,
Jen estas disigita for
Per vol’ de l’ sorto kun rigor’.
Vagadas ŝi sen cel’ en solo,
Ĝardenon venas kun enu’ …
Nenio ŝin gajigas plu
Kaj mankas iu ajn konsolo
Al ŝia subpremita plor’ —
Kaj disŝiriĝas ŝia kor’.
Kaj en solec’ kruelanima
Pli brulas ŝia korpasi’,
Kaj pri Onegin malproksima
La koro laŭtas multe pli.
Ŝi lin neniam plu revidu;
En li malami ŝi decidu
Murdinton ja de sia frat’;
Pereis la poet’ laŭ fat’!..
Sed lin neniu jam memoras,
Perfidis lia fianĉin’.
Forges’ englutas ankaŭ lin,
Samkiel fum’ ĉielen foras;
Sopiras eble koroj du
Pri li ankoraŭ… Kial plu?
Krepuskis la ĉiel’. Vespero
Kvietis. Zumis nur skarab’.
Jam ĉesis ĥoroj; post rivero
Fumante brulis ligna trab’
De fiŝistar’. En hor’ silenta
Sub lumo de la lun’ argenta
Reveme trans la kamp-eben’
Nun Tanjo iris en promen’.
Ŝi iris, iris. Kaj subite
Sinjoran domon vidas ŝi,
Vilaĝon, boskon antaŭ si,
Kaj parkon super bord’ levite.
Rigardas ŝi — kaj ŝia kor’
Ekbatis forte kun dolor’.
Kun grandaj duboj ŝi rezonas:
«Ĉu mi aliru, ne aŭ jes?
Li mankas. Oni min ne konas…
Do vidu mi kun interes’.»
Alpaŝas kun premita spiro
Nun Tatiana, kaj kun miro
Rigardas ŝi al ĉio ĉi…
Malplenan korton venas ŝi,
Tuj hundoj ŝin atakis boje.
Je ŝia timigita kri’
Alkuris tuta famili’
Da kortobuboj Tuj survoje
La hundojn ili pelis for
Kaj helpis Tanjon kun fervor’.
«Ĉu eblas nun la domon vidi?» —
Demandis Tanjo. Buboj tuj
Jen al Anisja[198] ekrapidis,
Zorganta pri la ŝlosiluj’;
Anisja venis laŭ bonordo,
Kaj malfermiĝis jen la pordo
Kaj nun eniras Tanjo do
Al dom’ de nia famhero’.
Rigardas ŝi: sur la bilardo
Ripozas la baston’ sen mov’,
Maneĝa stiko sur la sof’ …
La gardistin’ al Tanj’ kun klar’ do
Rakontas: «La sinjoro jen
Sidadis apud ĉi kamen’.
«Kaj tie ĉi tagmanĝis kune
Kun Lenskij ofte li laŭ mor’.
Bonvolu plu min sekvi nune.
Jen kabineto de l’ sinjor’;
Li tie ĉi ripozis iam,
Aŭskultis ekonomon nian,
Kaftrinkis, legis en maten’ …
Kaj la sinjor’ malnova jen
Ĉi tie loĝis iam ankaŭ,
Bonvolis karteludi li
Je «stultuleto» eĉ kun mi
Ĉe la fenestr’ en tiu flanko.
Ripozu li en supra sfer’
Kaj lia cindro en la ter’!»
Rigardas Tatiana ĉion
Ĉirkaŭe kun kortuŝa sent’.
Kaj malatentas ŝi nenion.
Animon ŝian kun turment’
Plenigas ĉio per ĝojstampo:
La tablo kun malplena lampo,
Kaj libr-amaso, kaj la lit’,
Kaj la cetera rekvizit’,
Kaj la aspekto el fenestro,
Kaj luna lum’ kun pala fort’,
Kaj la portret’ de Byron lord[79],
Kaj statuet’ de l’ militestro
Kun streĉa frunto sub ĉapel’,
Kun brakkruciĝo sen ŝancel’[93].
Kaj longe Tatiana restas
Ravplene en la moda ĉel’.
Sed jam malfrue. Vent’ ekestas
Malvarma. Nigras la ĉiel’.
Nebulas la river’ malklare;
Kaj nia juna vagulin’
Jam hejmen devas turni sin.
Kaj Tanjo sian fort-impreson
Forkaŝas kaj ne sen ekspir’
Revenas al returna ir’.
Sed tamen petas ŝi permeson
Plu veni al ĉi tiu sojl’
Por legi librojn en izol’.
La gardistinon Tatiana
Finfine adiaŭis for.
Revenis ŝi senakompana
Post unu tag’ en frua hor’.
Kaj en la kabineto muta,
Rifuĝe for de l’ mondo tuta,
Finfine restis ŝi en sol’
Kaj longe ploris sen konsol’.
Kaj poste ŝi la librojn prenis.
Komence ŝi sen granda em’
Rigardis ilin, sed la tem’
De l’ libroj ŝin en mir’ ektenis.
Eklegis Tanjo kun volont’,
Al ŝi aperis nova mond’.
Ni kvankam sclas, ke Eŭgeno
Legadon ŝati ĉesis jam,
Sed kelkajn verkojn li almenaŭ
Ne ĵetis for el la program’;
L’ aŭtoron de Giaour, Juan[199] kaj
Aliajn kelkajn librojn ankaŭ,
En kiuj estas sen mensog’
Respegulitaj la epok’
Kaj la moderna homnaturo
Kun ĝia variem-tendenc’,
Sekec’ kaj egoism-esenc’,
Revema troe sen mezuro,
Kun ĝia kruda mensimag’,
Bolanta en sencela ag’.
Konservis signon multaj paĝoj
De tre videbla ungoprem’,
Kaj pli al tiuj ĉi notaĵoj
Atentas Tanjo kun viglem’.
Kaj vidas Tatiana treme,
Ideon kiun favoreme
Onegin konsideris pli
Kaj kiun mutkonsentis li.
Renkontis ĉie ŝi nesole
Krajonajn strekojn sur marĝen’
Kaj la animo de Eŭgen’
Esprimas ĉie sin nevole,
Jen per vortet’ en iu lok’,
Per kruco aŭ demanda hok’.
Kaj nun do iom kaj post iom
Komencas ekkompreni jam
Pli bone Tanjo — dank’ al dio —
Lin, kiun devas ŝi kun am’
Prisopiradi en sincero.
Strangul’ ĉagrena kaj danĝera,
Id’ de l’ infer’ aŭ de l’ ĉiel’,
Diablo tiu kaj anĝel’,
Li kio estas? Ĉu imito,
Fantom’ senkorpa, aŭ en rest’
Moskvano en Harolda vest’,
De l’ fremdo misinterpretito,
Nur modvortaro estas li?..
Do ĉu li estas parodi’?
Ĉu la enigmon ŝi sukcesis
Diveni, ĉu troviĝis nom’?
La horoj flugas; ŝi forgesis,
Ke oni en la hejma dom’
Ŝin jam atendas; du najbaroj
Pritemas tie ŝin senfare.
— Jam Tanjo estas ne knabin’, —
Eldiris la maljunulin’: —
Ja Olga estis pli junaĝa.
Ŝin edzinigi venis hor’;
Sed kion fari? Ĉiujn for
Ŝi malakceptas sendomaĝe.
Kaj ŝi sopiras sen plezur’
Kaj ĉie sola vagas nur.—
«Ĉu enamiĝis ŝi?» — Sed kiun?
Bujánov ne allogis ŝin.
Sin svatis Petuŝkóv — nenion!
Husar’ Piĥtin vizitis nin;
Nu, kiom Tanjon li aspiris
Kaj kontentigi ŝin deziris!
Mi pensis: estos do prosper’;
Ve! malsukcesis la afer’.—
«Do kion plue? Ja rezultas
Nur Moskva fianĉin-foir’!
Troviĝos tie iu vir’!»
— Ho ve, karul’! Enspez’ nemultas.—
«Sufiĉos por la vintr’ al vi;
Se ne, do pruntedonos mi.»
Al tiu bonkonsil’ ekfidis
Tre la maljunulino nun;
Ŝi prikalkulis — kaj decidis
Veturi Moskvon post aŭtun’.
Novaĵon tiun aŭdas Tanjo.
Por juĝo de la mond’ en van’ ja
Prezenti trajtojn de naiv’
De la provinca simpla viv’!
En malnovmodaj vestoj iri!
Kun malnovmoda morkondut’!
Por Moskvaj dandoj esti lud’
Kaj mokojn tuj al si altiri!
Terure! Ne, eĉ sen kompar’,
Pli bonas resti en kampar’!
Rapidas ŝi al kamp-anguloj,
Levante sin en frumaten’,
Kaj kun malgajaj larmokuloj
Ŝi ekparolas en ĉagren’:
«Adiaŭ, pacaj horizontoj,
Kaj vi, konataj valoj, montoj,
Kaj vi, arbaro kaj torent’;
Adiaŭ, bela firmament’,
Naturo gaja, vi, adiaŭ;
Mi ŝanĝas vin por la renkont’
Kun brua bril’ de l’ vanta mond’ …
Vi ankaŭ for, libero mia!
La sorto kien pelas min?
Preparas kion la destin’?»
Promenoj ŝiaj nun pli longas.
Jen riveret’, jen val-dekliv’
Nun Tatiana-n pli allogas
Per sia ĉarma perspektiv’.
Samkvazaŭ kun amikoj koraj
Ŝi kun herbejoj, boskoj foraj
Konversacias en sincer’,
Sed forrapidas la somer’.
La oraŭtuno jam aperis.
Tremanta, pala, la natur’
Vestita estas en purpur’ …
Kaj jen la nordo ekkoleris
Pelante nubojn — kaj en fin’
Alvenas vintro-sorĉistin’.
Alvenis ĝi kaj jen ekpendis
Per neĝoflokoj sur branĉar’;
Ĝi beltapiŝe sin etendis
Sur kampoj kun blindiga klar’;
Riveron ĝi kun bordoj mole
Glat-egaligis ŝvel-tavole;
Ekfrostis. Kaj ĝojigas nin
L’ amuz’ de l’ vintro-bonpatrin’.
Nur Tanjo nia ne aspiras
Renkonti ĝin ĉe la aper’
Kaj spiri per la frost-aer’;
Per neĝ’ unua ne deziras
Vizaĝon lavi ŝi kun ĝoj’;
Timigas ŝin la vintra voj’.
Jam estas multe prokrastita
La lasta dat’ por ekvojaĝ’.
Denove estas riparita
La forgesita ekipaĵ’.
Laŭ la kutim’ tri plenaj ĉaroj
Ŝarĝiĝas per mastrumilaroj,
Kofrar’ kun multa rekvizit’,
Seĝaro, vazoj kun konfit’,
Matracoj, kaĝoj kaj gekokoj,
Pelvar’, potar’ kaj tiel plu.
El servistej’ aŭdiĝas bru’
De adiaŭaj plorsufokoj:
Kondukas oni jam en ord’
Dek ok ĉevalojn al la kort’.
Enjungas oni ilin bone,
Finpretigata estas manĝ’,
La ĉarojn superŝarĝas oni,
Insultoj sonas dum aranĝ’.
Sur vila ĉevalaĉ’ malgrasa
Gvidisto sidas barbamasa.
Servutular’ ĉe l’ kort-enir’
Alvenis por adiaŭdir’.
Kaj jen eksidis fine ĉiuj,
La ĉaroj glitas trans la plac’.
«Adiaŭ, vi, angul’ de pac’!
Izola refuĝej’, adiaŭ!
Ĉu mi revidos iam vin?»
Demandas Tanjo plore sin.
Se al la civiliz-stimulo
Dediĉos ni pli da atent’,
Verŝajne iam (laŭ kalkulo
De filozofa kompetent’ —
Post kvincent jaroj) niaj vojoj
Boniĝos pli je kelkaj fojoj.
Ruslandon tutan ŝosear’
Kunligos ĉie jam sen bar’.
Trans akvoj pontoj fergranitaj
Arkiĝos per larĝega blok’,
Disiĝos montoj, kun arog’
Tuneloj estos trafositaj,
Kaj eĉ en ĉiu ajn staci’
Fondiĝos la restoraci’.
Nun niaj vojoj tre malbonas[200],
La pontoj putras en forlas’,
En staciejoj dormon donas
Neniam pul- kaj cim-amas’;
Restoracioj mankas. Sole
En la malvarma hal’ izole
Prezlisto pendas por belvid’
Kaj mokas nur al apetit’,
Dum kiam la vilaĝ-ciklopoj[201]
Ĉe flam’ kuracas en kviet’
Per rusa peza martelet’
Facilkaleŝon el Eŭropo,
Benante sulkojn de l’ vojrand’
Kaj kavojn de l’ gepatra land’.
Sed dum la vintro kun intenso
Agrablas tre la veturad’.
Samkiel moda vers’ sen penso
La vintra vojo estas glat’.
Aŭtomedonoj[202] niaj kuras,
La trioĉaroj[203] flugveturas
Kaj verstoj[204] en malordinar’
Vidiĝas kvazaŭ palisar’[205],
Sed propraforte tre domaĝe
Veturis Lárina por ŝpar’,
Ne per rapida poŝta ĉar’,
Kaj tial multe dumvojaĝe
Enuis Tanjo sen plezur’:
Sep tagojn daŭris la vetur’.
Kaj tamen jam proksime estas.
De l’ blankaŝtona Moskv’ en klar’
Per oraj krucoj jam majestas
Antikva brila kupolar’.
Ha, fratoj! Kiom mi kontentis
Subite kiam mi eksentis
Ĝardenojn, templojn, domojn jam
Jen antaŭ mi en panoram’!
Ho, kiom ofte entumulte
Dum mia vaga vivdestin’
Mi rememoris, Moskvo, vin!
Ho, Moskvo… kiom estas multe
Ĉi nom’ por ĉiu rus’ trezor’!
Revokas kiom lia kor’!
Jen la kastel’ de Petr’[206] aperas
Malhele sur arbara fon’.
La novan gloron ĝi fieras.
Kun van’ en ĝi Napoleón
Atendis dum feliĉo fina,
Ke Moskvo antaŭ li sin klinu
Kun ŝlosilar’ de l’ glora Kreml’[207].
Ne, Moskvo mia sen ekzempl’
Al li ne iris riverence.
Ne feston kun donac-gratul’,
Preparis fajron ĝi kun brul’
Por la hero’ senpacienca.
Kun meditem’ el tie ĉi
Al la bruleg’ rigardis li.
Adiaŭ do, vi, atestanto
De l’ fiaskinta glorinvad’.
Kolonoj blankaj de l’ urbrando
Vidiĝas. Tra Tverskaja-strat’
Trans kavoj glitas jam la ĉaro.
Aperas budoj, lanternaro,
Virinoj, buboj, viramas’,
Veturilar’ en preterpas’,
Ĝardenoj, domoj, buĥaranoj[208],
Butikoj kun diversa var’,
Bulvardoj, rajda kozakar’[209],
Modmagazenoj kaj kabanoj,
Leonoj sur pordega mur’,
Monedoj super templa tur’.
Ho, Moskvo! Moskvo! . . . . . . .[210]
Okupas horojn du komplete
Laciga tiu ĉi promen’,
Ĉe Ĥaritonij[211] en strateto
La ĉaro haltis fine jen.
Nun venis ili de l’ vojaĝo
Al la onklino maljunaĝa
Kvarjare jam en ftiz-malsan’.
Kun okulvitroj, ŝtrump’ en man’,
Kalmuko[212] en ĉifonkaftano
Malfermas pordon kun sinklin’.
Renkontas ilin la princin’
Per kri’, kuŝante sur divano.
Nun la maljunulinoj du
Brakumis sin kun larmoflu’.
— Princin’, mon ange! — «Pachete!»[214] — Alina! —
«Ĉu imageble?» — Pasis jam
Ĉu longe? — «Karulin’! Kuzino!
Sidiĝu — kia vera dram’!
Nun estas kvazaŭ scen’ romana…»
— Filin’ jen mia, Tatiana.—
«Ah, Tanjo! do aliru vi —
En sonĝo kvazaŭ estas mi…
Kuzin’, ĉu lasis vin memoro
Pri Grandison?» — Ha, Grandison!
Nu, kion do? — «Ĉe Simeon’
En Moskvo loĝas li ankoraŭ;
Li min vizitis laŭ iam’;
La filon li edzigis jam.
Kaj tiu… tamen ni rakontu
Pli poste pri ĉi tiu tem’.
Sed Tanjon ni jam morgaŭ montru.
Domaĝe mi ne povas mem,
Apenaŭ trenas mi la krurojn.
Sed vin lacigis la veturoj;
Ripozi kune iru ni…
Oh, mankas fortoj… lacas mi…
Lacigas min ne nur ĉagreno,
Sed eĉ la ĝojo… Karulin’,
Ne taŭgas tute mi en fin’.
La maljunec’ — ho, abomeno…»
Kaj jam, tutlaciĝinte for,
Komencis tusi ŝi kun plor’.
Kortuŝas Tanjon ĝis intimo
Karesoj de l’ malsanulin’;
Sed ĉe l’ novloko sen kutimo
Ŝi tre malbone sentas sin.
Sub silka kurtenet’ alkova
Ne dormas ŝi sur lito nova;
Kaj la preĝeja frusonor’,
Reanoncanto de l’ labor’,
Matene levas ŝin; eksidas
Ŝi ĉe fenestro en malklar’.
Tagiĝas pli, sed ne kampar’
Vidiĝas antaŭ ŝi: ŝi vidas
Tutfremdan korton je surpriz’
Kun muro, kuirej’, remiz’.
Kaj jen: por tagmanĝad’ sen finoj
Venigas oni Tanjon nun
AI ĉiuj avoj kaj avinoj,
Por montri ŝin en oportun’.
La parencinojn elekstreme
Renkontas oni kareseme
Kun pan’ kaj sal’[215], kun ĝojekkri’:
«Ĉu Tanjo! Kiom kreskis vi!
Nur ĵus ja ŝajne mi vin baptis!
Kaj mi vin pinĉis je orel’!
Kaj mi vin nutris per pastel’!
Kaj mi vin sur la brakojn kaptis!»
Kaj veas la avina ĥor’:
«Jen flugas niaj jaroj for!»
Sed ili ŝanĝis sin apenaŭ;
Tutsamas ili eĉ sen pruv’:
Onklin’ de la princin’ Elena
Sin vestas per la sama kuf’;
Ŝminkadas sin Lukérja Lvovna,
Mensogas plu Lubóvj Petrovna,
Iván Petroviĉ — malsaĝul’,
Semjón Petroviĉ — avarul’,
Ĉe Pelageja Nikolavna —
Monsieur Finmouche[216] en amikec’
Kaj sama hund’ kaj sama edz’,
Kaj tiu ĉi, kutimklubano,
Silente surdas laŭ la sam’
Kaj manĝas kun la sama am’.
Filinoj Tanjon ĉiel servas;
De l’ jungracioj Moskvaj gap’
Komence en silent’ observas
Jen Tanjon de l’ pied’ ĝis kap’.
Ŝin ili opinias stranga,
Provinc-afekta kaj palvanga,
Malgrasa iom, estas ver’,
Sed tre beleta en ceter’;
Kaj poste laŭ sinakomodo
Amikiniĝas ili jam,
Ŝin kisas kaj dum sinornam’
Ŝin frizaranĝas laŭ la modo,
Kaj fundsekretojn de la kor’
Al ŝi konfidas kun fervor’,
Amvenkojn siajn kaj esperojn,
Petolojn, revojn kun delog’.
Senkulpe fluas tuj kveroj
Kun spic’ facila de mensog’.
Kaj danke por babilo tia
Pri propra korkonfeso ŝia
Insistas ili kun aspir’.
Sed Tanjo kvazaŭ en delir’
Aŭskultas ilin senatente,
Ŝi ĉion preterlasas for,
Sekreton ŝi de sia kor’,
Trezoron de l’ felic’, silente
Konservas sen parol’ en pi’,
Konfidas al neniu ŝi.
Deziras tamen Tatiana
Atenti al la bona ton’,
Sed tia trivialo vana
Okupas ĉiujn en salon’;
Aspektas ĉio tiel pale;
Mensogas oni eĉ sengale;
En la senfrukta senutil’
De klaĉoj, famoj kaj babil’
Ide’ neniam elaperas
Eĉ nur senkaŭze en subit’;
La mens’ sekigas sin sen sprit’;
La kor’ neniam eksinceras;
Malsaĝo gaja je renkont’
En vi eĉ mankas, vanta mond’!
Arĥivaj fraŭloj jen en grupo
Rigardas Tanjon kun afekt’
Kaj inter si pro senokupo
Pri ŝi parolas kun neglekt’.
Nur arleken’ sentimentala
Ŝin ial trovas ideala
Kaj apud pordangul’ por ŝi
Laboras jen pri elegi’.
Okaze apud ŝi eksidis
Eĉ Vjázemskij[3] persone mem
Kaj ĉarmis ŝin per alta tem’,
Kaj apud li do ŝin ekvidis
Kaj informiĝis pri la nom’
Maljuna kun peruko hom’.
Sed tie, kie Melpomena[217]
Laŭtblekas per tirkria ton’
Kaj antaŭ la malvarmoplena
Publiko svingas per ĥiton’[218],
Dum dormas Thalia[219] sen aŭdo
De la favora vokaplaŭdo,
Kaj kie Terpsiĥora-n[40] nur
Admiras oni kun plezur’
(Ĉi tiuj moroj kaj inklinoj
Samtempas ĉiam min kaj vin),
Al Tanjo ne direktis sin
Lornetoj de l’ ĵaluzulinoj,
Nek modkritikoj kun sever’
El la loĝioj kaj parter’.
Venigas oni Tanjon ankaŭ
En Klubon. En ĉi tiu lok’
Ekscito, premo, spacomanko,
Mazurka bru’, densec’, sufok’,
Kandela bril’, vizaĝoj ŝvitaj,
Per homoj haloj plenigitaj,
Da fianĉinoj luksa ĥor’
Impresas tuj ĝis kapdolor’.
Ĉi tie dandoj fanfaronas
Per la lorneto, modsurtut’
Kaj aroganta fikondut’.
Ĉi tie la husaroj spronas
Por brili, ĉasi al la kor’
Kaj fluge malaperi for.
La nokto havas multajn stelojn,
En Moskvo multas knabinar’,
Sed tamen en la blu’ ĉiela
La luno restas sen kompar’.
Kaj tiu, kiun kun admiro
Mi timas ĝeni per la liro,
Samkiel la majesta lun’,
En mez’ unike brilas nun.
Kun kia ĉieleca ardo
La teron tuŝas ŝi dum ir’!
Ondigas sin la brust’ en spir’!
Kaj dolĉas kiom la rigardo!
Sufiĉas tamen; ĉesu mi:
Mi jam tributis al pasi’.
Bru’, rido, riverencaj klinoj,
Galop’, mazurko, valso, kur’ …
Sed sole inter du onklinoj,
Nerimarkate, sen plezur’,
Silente Tatiana sidas,
De l’ mondo bruon ŝi ne vidas;
Ŝi sufokiĝas tie ĉi…
Aspiras al kamparo ŝi,
Al la malriĉaj vilaĝanoj,
Al la izola angulet’,
En kiu fluas riveret’,
Al siaj floroj kaj romanoj,
Al tiu loko ĉe tili’,
En kiu ŝin vizitis li.
Eraras tiel ŝia penso:
Forgesis ŝi eĉ pri la bal’,
Dum ŝin rigardas kun intenso
Jen iu grava general’.
Tuj la onklinoj sen diskuto
Ekpuŝis Tanjon per kubuto
Kaj ambaŭ flustris por kompren’:
— Maldekstren tuj rigardu jen.—
«Maldekstren? Kio tie estas?»
— Egale, vi rigardu nur…
En tiu grup’, kun grav-statur’,
Ĉe du en uniforma vesto…
Jen iris li… ĉe fin’ de l’ hal’ …—
«Ĉu tiu dika general’?»
Nun pro la venko kun respekto
Gratulu Tatiana-n ni
Kaj flanken vojon ni direktu
Al tiu, kiun kantas mi…
Jen estas loko oportuna:
Mi kantas pri l’ amiko juna,
Pri lia multestranga viv’.
Do verkon mian longan vi
Nun benu, Muzo de eposo!
Migrantan kun apogostang’
Ne erarigu min al flank’.
Sufiĉe. Ŝarĝo for kolosa!
Honor’ al klasikism-eduk’:
Malfrue, tamen — enkonduk’.
Fare thee well, and if for ever,
Still for ever fare thee well.[220]
En tiuj tagoj, kiam flegis
Ekfloron mian la Lice’,
Mi arde Apuleon legis,
Sed Ciceronon[221] tute ne.
Printempe en ĉi tiuj tagoj,
Je cignokrioj apud lagoj
Ĉe val’ mistera en silent’,
Min Muz’ vizitis kun atent’.
Studenta mia ĉel’ subite
Lumiĝis. Tie mia Muz’
Festenon faris kun amuz’,
Pri juna ĝoj’ ekkantis sprite,
Pri nia historia glor’,
Pri vervosonĝoj de la kor’.
La mond’ renkontis nin aplaŭde;
Flugigis la sukceso nin;
Derĵavin[222] mem nin markis laŭde
Kaj benis antaŭ sia fin’.
[Kaj Dmitrev[194] nin aprobis ankaŭ;
Metinte skribtabulon flanken,
La konservant’ de l’ rusa mor’
Ja nin karesis kun favor’.
Kaj vi, profunde inspirita,
Kantisto de l’ supera bel’,
Idol’ de l’ alta ĉasta cel’,
Ja vi, inkline agordita,
Etendis manon kun flam-ard’
Kaj vokis min al pura art’!][223]
Sed, kiel leĝon, konfesante
Arbitron solan de l’ pasi’,
En la amas’ partoprenante,
Venigis Muzon mi kun mi
Al bruo de l’ festenpetoloj,
Minac’ por noktaj gardpatroloj:
Al ili, frenezantaj tro,
Ŝi portis siajn fruktojn do
Kaj gajis kiel Bakhanino[224],
Toaste kantis al gastar’,
Kaj la tiama junular’
Ŝin amindumis kun obstino —
Kaj mi fieri lasis min
Pri mia gaja amikin’.
Sed lasis mi la rondon tutan
Kaj fuĝis… Muzo sekvis min.
Ho, kiom ofte vojon mutan
Dolĉigis mia kunulin’
Per sorĉo de sekret-rakontoj.
Sur rokoj de Kaŭkazaj montoj
Ŝi je Lenora[225] en lunpal’
Kun mi rajdadis sur ĉeval’!
Kaj sur la bordoj de Taŭrido[226]
Ŝi nokte min en la malklar’
Kondukis al la bord’ de l’ mar’
Por ĝu-aŭskulti kun avido
Eternan ĥoron de la ond’,
Laŭdhimnon al la patr’ de l’ mond’.
Kaj forgesinte pri bruadoj
De la ĉefurba luksa bril’,
Al tend’ mizera de nomadoj
Ŝi vizitadis kun humil’
En la malgaja Moldavio,
Kaj sovaĝiĝis ŝi pro tio,
Anstataŭ lingvo de diar’
Malriĉan lingvon de barbar’
Kaj stepajn kantojn ŝi preferis…
Ŝanĝiĝis tamen ĉio jen:
En mia fantazi-ĝarden’
Malgajaspekte ŝi aperis
Fraŭline, kiel provincan’,
Kun franca libro en la man’.
Al monda «rout»[227] unuafoje
Mi venas nun kun mia Muz’;
Belecon ŝian stepan ĝoje
Mi sekvas kun timem-ĵaluz’.
Tra vico de l’ aristokratoj,
Militaj dandoj, diplomatoj
Kaj sinjorinoj pasas ŝi;
Jen ŝi eksidis laŭ graci’
Kaj observadas svarmon bruan
De la kostumoj kaj babil’,
Kaj de la gastoj kun ĝentil’
La aperadon ĉiam pluan,
Kaj virojn ĉirkaŭ in’ en ŝild’
Samkvazaŭ kadron ĉirkaŭ bild’.
Al ŝi ekplaĉas la bonorda
Oligarkia konversaĵ’,
Trankvila fierec’ konkorda,
Miksaĵ’ de l’ rangoj kaj de l’ aĝ’.
Sed kiu estas jen medita
En la amaso selektita?
Por ĉiuj ŝajnas li fremdul’.
Traflugas kvazaŭ en nebul’
Vizaĝoj antaŭ li je ĉeno.
Ĉu estas splen’, melankoli’?
Por kio ĉitieas li?
Li estas kiu? Ĉu Eŭgeno?
Ĉu li?.. Jes, li en plena sam’.
Ĉu longe li alvenis jam?
Ĉu vere li senŝanĝas plene?
Ĉu plu originalas li?
Li estas kiu postrevene?
Prezentos kion li al ni?
Sub kiu masko li sin tenos?
Ĉu kiel bigotul’ li venos,
Harold, kvakero[228] aŭ Melmot,
Kosmopolit’ aŭ patriot’,
Ĉu simple estos li bonulo
Samkiel ni aliaj mil?
Almenaŭ estas jen konsil’:
For la malnova modpostulo.
Al liaj trompoj venas ĉes’ …
— Ĉu vi lin konas? — Ne kaj jes.
— Do kial tiom malfavore
Vi lin mencias sen merit’?
Ĉu ĉar ni ĉiuj senesplore
Pri ĉio juĝas kun rapid’,
Ĉu ĉar impet’ de l’ ardemuloj
Al egoistaj homoj-nuloj
Ridinda ŝajnas aŭ eĉ mok’,
Ĉu ĉar la mens’ en prema lok’
Liberon serĉas kaj do batas,
Ĉu ĉar ni emas kun facil’
Imagi faktojn el babil’,
Ĉu ĉar gravuloj vanton ŝatas,
Ĉu ĉar nur meznivel’ laŭ ver’
Por ni ne ŝajnas strangafer’?
Feliĉas, kiu estis juna
Kaj kiu kreskis ĝis matur’
En ĝusta tempo oportuna
Konforme al la vivmezur’,
Ne kredis kiu al ĥimeroj,
Ne fuĝis de la mondosferoj,
Dudekjaraĝe estis dand’,
Tridekjaraĝe edziĝant’,
Kaj kvindekjara jam estingis
Privatajn ŝuldojn siajn for,
En ĝusta temp’ al mon’ kaj glor’
Kaj rango en trankvil’ atingis,
Pri kiu laŭtas onidir’:
N.N. bonega estas vir’.
Sed pensi estas tre ĉagrene,
Ke vane pasis nia jun’,
Ke ni perfidis ĝin senĝene
Kaj ke ĝi trompis nin je pun’;
Ke niaj bonaj kordeziroj,
Ke niaj freŝaj revaspiroj
Putriĝis tre rapide nun
Samkiel verdo en aŭtun’.
Teruras dum la vivo tuta
Tagmanĝojn havi nur en vid’,
La vivon trakti kiel rit’
Kaj post amaso bonkonduta
Inerte treni sin sen ĉes’
Sen iu kuna interes’.
En mez’ de rondo bonracia
Maltaŭgas (vi konsentas, ĉu?)
Famiĝi je strangulo ia,
Objekto de ĉikana bru’,
Aŭ ŝajni frenezul’ malsana,
Aŭ kripla fenomen’ satana
Aŭ eĉ Demono, en rutin’!
Onegin (mi retuŝas lin)
Post la mortigo de l’ amiko
Atingis sen labor-celad’
Ĝis dudekses-jaraĝa grad’
Kaj enuante sen efiko,
Kaj sen ofic’ kaj sen edzin’,
Neniel sciis uzi sin.
Lin ekposedis malkvieto,
Aspiro al ŝanĝad’ de lok’
(Ekstreme peza tendenceto,
De la nemultaj propra log’).
Forlasis li bienon sian
Kaj la kamparon idilian,
En kiu ombro de l’ amik’
Lin persekutis kun pentig’.
Li vojaĝadon entreprenis
Sen cel’ laŭ sola sentdifin’,
Sed tiu ĉi migrad’ en fin’
Al li ektedis: li revenis
Kaj rekte trafis laŭ fatal’
Samkiel Ĉackij[229] tuj al bal’.
Jen la amaso sin distiris,
Murmuro kuris tra la hal’ …
Al la mastrino grave iris
La sinjorin’ kun general’.
Ŝi estis ne trorapidema,
Sen parolem’, sen frost’ ekstrema,
Sen aroganta pomp-impres’,
Sen pretendemo je sukces’,
Sen tia eta modafekto,
Sen imitema fals-kondut’ …
Tre simpla estis ŝi en tut’.
Ŝi ŝajnis esti la reflekto
Du comme il faut[230]… Ho ve, Ŝiŝkóv[231]:
Traduki estas mi sen pov’.
Al ŝi inklinis sinjorinoj,
Avinoj laŭdis per ridet’,
La viroj kun profundaj klinoj
Rigardon serĉis en tutpret’;
Fraŭlinoj preter ŝi ekhalte
Pli orde kuris; kaj plej alte
La nazon tenis en real’
La ŝin sekvinta general’.
Belega nomus ŝin neniu;
Sed de la kapo ĝis la pland’
En ŝi neniu eĉ pedant’
Eltrovi povus tion, kio
En la Londona alta rond’
Nomiĝas vulgar[232]. Kun volont’
Tradukus mi, sed ve — ne povas
Ĉi tiun vorton, en favor’:
Ĉe ni ĝi provizore novas
Kaj dube restos en honor’.
Por epigram’ ĝi tre konvenas…
Sed al la temo mi revenas.
Ĉi tiu ĉarma sinjorin’
Ĉe tablo eksidigis sin
Kun Nina Voronskaja brila,
Ĉi Kleopatra[233], sed de Nev’:
Kaj plenkonsenti estas dev’,
Ke ne kapablis Nina stila
La najbarinon venki for
Per sia belo de marmor’.
«Ĉu eble», pensas nun Eŭgeno:
«Ĉu estas ŝi? Ne… Ŝajne jes…
Ĉu! el profund’ de stepbieno…»
Kaj la lorneton li sen ĉes’
Returnas en la samdirekto
Al tiu, kies bonaspekto
Rememorigis lin pri sam’
De l’ trajtoj forgesitaj jam.
«Princ’, diru, kiu estas flanke
En la biret’ de framb-kolor’
Kun la hispan-ambasador’?»
— Nu! longe vi forestis manke.
Sed mi do tuj prezentos vin.—
«Sed kiu?» — Mia junedzin’.—
«Do vi edziĝis! Kiam?» — Antaŭ
Du jaroj jam.— «Kun kiu do?»
— Kun Lárina.— «Ĉu Tatian’ do?»
— Ĉu vi ŝin bone konas? — «Ho!
Najbar’ mi estas.» — Do ni iru.—
La princo tuj sen kontraŭdiro
Kondukas lin al la edzin’.
Ŝi fikse ekrigardas lin.
Kaj kvankam certe senkutime
Li ekkonsternis ŝin en ver’
Kaj ŝin mirigis per aper’,
Nenion montris ŝi esprime:
Tutsama restis ŝia ton’,
Saluto sama laŭ fason’.
Jes, vere! Ŝi eĉ ne ektremis,
Nek iĝis pala, ruĝa eĉ…
Ŝi eĉ la lipojn ne kunpremis,
Nek palpebrumis pro la streĉ’.
Kaj kvankam li rigardis pene,
Rekoni Tatiana-n plene
Ne povis tute jam Eŭgen’.
Li provis ekparoli jen,
Sed — ne kapablis. Ŝi demandis,
Li kie migris dum vojaĝ’,
Ĉu venis li el la vilaĝ’?
Ŝi poste al la edzo ŝanĝis
Rigardon lacan, glitis for…
Li restis en rigid-humor’.
Ĉu estas sama Tatiana,
Al kiu iam kun skrupul’,
En la komenco de l’ romano,
En malproksima landangul’,
Li kun gravtona instruemo
Prelegis pri edifa temo;
Ĉu tiu, kies korleter’
Kun dirlibero kaj sincer’
Ĉe li restadas konservata;
Ĉu tiu ĉi knabin’ … ĉu ŝi?..
Knabino tiu, kiun li
Ignoris en humila stato;
Ĉu vere ŝi kondutis ĵus
Kuraĝe tiom sen rifuz’?
Forlasas li la raŭton[227] bruan,
Veturas hejmen kun medit’.
Dormadon lian tro malfruan
Malgaja ĝenas sonĝagit’.
Vekiĝis li; leter’ subitas:
La princo N. afabl-invitas
Lin al vespero. «Di’! al ŝi!..
Ho, certe, certe!» Strekas li
Respondon en rapid’ momenta.
Lin pikis kiu stranga vund’?
Moviĝis kio en profund’
De la anim’ maldiligenta?
Bedaŭro? vant’? aŭ ree jam
La zorgo de l’ juneco, am’?
Onegin horojn reaspiras,
Atendas finon de la tag’.
La deka batas jam; li iras
Kaj ekveturas kiel sag’,
Jen venas li, sin regi provas,
Li Tatiana-n solan trovas,
Dum kelka temp’ en muta stat’
Kunsidas ili. Parolad’
Ne tute glatas. Li apenaŭ
Respondas tre mallerte ŝin.
Kaj lia kapo kun obstin’
Plenplenas per la pens’ ĉagrena.
Rigardas li: en plentrankvil’
Ŝi sidas kun libera stil’.
La edz’ eniras. Tuj ekforas
Ĉi tiu teda tête-à-tête[234];
Li kun Onegin ekmemoras
Ĵunaĝ-amuzojn sen diskret’.
Ekridas ili. Venas gastoj.
Per sal’ de l’ mondaj klaĉoj lastaj
Vigliĝis pli la konversad’;
Sed antaŭ la mastrin’ debat’
Facila brilis tute dece,
Kaj nur interrompadis ĝin
Rezon’ racia sen rutin’,
Sen trivial’, senpedantece,
Neniun ofendante per
Vigleco sia en liber’.
Sed tamen estis krem’ ĉi tie
De la ĉefurbo, de la mod’,
Personoj renkontataj ĉie,
Stultuloj gravaj por klopod’;
Ĉeestis sinjorinoj aĝaj
En kufoj, tre kolervizaĝaj;
Fraŭlina estis societ’
Tre serioza sen ridet’;
Ĉeestis fremdambasadoro —
Pri ŝtataferoj spertemul’,
Ĉeestis griza maljunul’
Ŝercanta laŭ malnova moro:
Subtile, trafe kaj kun saĝ’,
Sed iom strange por nunaĝ’.
Sinjor’ ĉeestis ankaŭ unu,
Kolera tre pri ĉio ajn:
Pri te’ tro dolĉa aŭ tro bruna,
Pri plata de l’ virinoj ŝajn’,
Pri vira ton’, kritikdifinoj,
Pri monogram’ de du fratinoj,
Pri bluf’ ĵurnala, pri milit’,
Pri neĝo kaj edzinkvalit’ …
[Ĉeestis cenzurist’ ekstrema
(Katon’[235] ĉi tiu kun abrupt’
Ĵus eksigitas pro korupt’);
Ĉeestis senatan’ dormema
Kun kartludema solaspir’,
Por registar’ necesa vir’.][236]
Prolasov estis, meritinta
Famecon pro malnobla far’,
Krajonojn de St.-Priest[237] stumpinta
For en la tuta albumar’;
Alia diktatoro bala
Jen staris kiel bild’ ĵurnala,
Rozvanga kiel pask-kerub’,
Senmova en korseta tub’;
Kaj iu vojaĝist’ okaza,
Aroga troamelumit’,
La gastojn igis al ekrid’
Pro sia pozo zorg-emfaza;
Nur mutrigard’ en reciprok’ —
Al li komuna estis mok’.
Onegin dum la daŭr’ vespera
Pri Tatiana pensis nur,
Ne pri knabin’ kun kor’ sincera
Enamiĝinta laŭ natur’,
Sed pri diino reĝaspekta
De l’ luksa kaj majesta Nev’.
Ho, homoj, al la praa Ev’
Similas via eco homa:
Havaĵ’ ne kontentigas vin;
Serpento vokas vin sen fin’
Al la mistera arbo poma:
Kaj sen la loga frukto jen
Al vi ne plaĉas eĉ Eden’.
Ŝanĝiĝis kiom Tatiana!
Kaj en la rol’ de l’ alta rond’
Adoptis kiom lertamane
La manierojn de l’ bonmond’!
Ĉu knabinaĉon serĉus iu
En leĝ-eldonantino tiu
Majesta de la salonar’?
Kaj lin ŝi revis kun amar’!
Pri li en noktaj palnebuloj
Ĝis la alflugo de Morfe’[238]
Sopiris virge ŝi kun ve’,
Al lun’ levante la okulojn,
Kun la esper’ en iu foj’
Kun li ekiri sur viv-voj’!
Al am’ obeas ĉiuj aĝoj;
Sed ĝi al ĉasta juna kor’
Utilas kiel al pejzaĝoj
Printempa pluv’ en frua hor’:
Pro pluv’ pasia kampoj puras,
Freŝiĝas, kreskas kaj maturas —
La viv’ do donas en produkt’
Belfloron kun bongusta frukt’.
Sed en la aĝo tro malfrua,
Sur la disvoj’ de nia viv’
Malgajas la pasi-motiv’:
Aŭtuna tiel pluv’ detrua
Nur marĉojn verŝas sen kolor’
Kaj ŝiras foliaron for.
Nun dubo mankas: ve! Eŭgeno
Ekamis Tatiana-n jen.
En la sopira amĉagreno
Tagnoktojn vivas li kun pen’.
Al la raci’ ne atentante,
En ĉiu tago li konstante
Al ŝia dom’ venigas sin;
Li persekutas ombre ŝin;
Li ĝojas, se li helpis meti
Boaon jen al ŝia kol’,
Aŭ se ektuŝis li kun mol’
Al ŝia man’, aŭ se senpete
Lakeojn puŝis li al flank’
Kaj levis tukon de sur plank’.
Sed ŝi lin ne atentas vere,
Eĉ malgraŭ ke penegas li.
Ŝi lin akceptas tutlibere,
Al li eldiras vortojn tri,
Jen nur renkontas klinsalute,
Jen eĉ lin ne rimarkas tute:
Neniu estas koketec’ —
Ekstrema estus ĝi maldec’.
Onegin iĝas nun pli pala;
Sed ŝi ne vidas kun kompat’;
Onegin velkas, tia stat’
Kondukas ja al ftiz’ fatala.
Kaj kuracistoj kun obstin’
Al kuraclokoj sendas lin.
Sed tiu sendo estas vana;
Li pretas eĉ al la renkont’
Kun praavar’, sed Tatiana
Lin plue tenas sen respond’.
Kaj li obstinas, li suferas,
Atingi ion li esperas;
Kaj pli kuraĝe ol sanul’
Li skribas en malsana brul’
Leteron nun al la princino.
Eĉ kvankam al korespondad’
Li fidis en malmulta grad’,
Sed evidente la kulmino
Ekpuŝis lin de la sufer’.
Jen estas lia do leter’:
Mi antaŭvidas ĉion: vin
Ofendos mia pent’ intima.
Fiero kia malestima
Responde do atendas min.
Mi kion volas? Kaj eksponas
L’ animon mi por kiu pun’?
Al kia ĝoj’ kolera donas
Pretekston eble mi do nun!
Vin iam foje renkontinte,
En vi amemon rimarkinte,
Mi ne ekvolis kredi ĝin:
Ne uzis mi la karkutimon;
Kaj al libero mia limon
Ne emis meti mi por fin’.
Ankoraŭ nin disigis tiam…
Viktime Lenskij falis for…
Mi ŝiris tiam koron mian
De ĉio kara por la kor’;
Mi pensis, fremda, sen rilatoj:
Liber’ kaj kora apati’
Feliĉon anstataŭas. Di’!
Ja mi eraris senkompate!
Ne, — vidi vin en ĉiu hor’,
Vin sekvi ĉiam ĉiuloke,
Rideton, movon de l’ humor’
Kaptadi per okuloj voke,
Aŭskulti vin, per la anim’
Vin perceptadi ĉiam plue,
Fordroni en sufer’ sen lim’,
Paliĝi for… jen estas ĝue!
Kaj mi ne havas tion ĉi:
Mi vin okaze ĉie ĉasas;
Valoras ĉiu hor’ al mi;
Sed mi en van-enu’ ellasas
La lastajn tagojn de l’ destin’.
Sufiĉe ili ŝarĝas min.
Mi scias: vivos mi apenaŭ;
Sed por ke mi travivu pli,
Bezonas scii mi matene,
Ke tage vin ekvidos mi…
Mi timas, ke en mia peto
Vi nur ekvidos kun sever’
Malican ruzon sen diskreto —
Mi vin do vidas en koler’.
Ho, se vi scius, kiom peze
Soifi estas al la am’
Kaj per racio tutfreneze
Spitadi al ensanga flam’;
Deziri forte ĉirkaŭpreni
Genuojn viajn kaj kun plor’
Al vi konfesojn, petojn peni
Esprimi el la tuta kor’,
Sed tamen false bonkorekte
Sin streĉi ĉiam en ĝentil’,
Kun vi paroli en trankvil’
Kaj vin rigardi gajaspekte!..
Egalas tamen: mankas fort’
Min kontraŭstari mem pli daŭre;
Do decidite: senbedaŭre
De vi dependas mia sort’.
Respondo mankas. Li denove:
Al dua, tria epistol’
Respondo mankas. Li laŭpove
Al klubo venas por konsol’;
Ĵus li enpaŝis… ŝi pretere
Trairas sen parol’ severe;
Hu! kiel estas ŝi ĝis ost’
Plenplena je malvarma frost’!
Indignon akran buŝo ŝia
Reteni penas kun obstin’!
Onegin zorge fiksis sin:
Ĉu estas do kompato ia?
Ĉu estas larm-makuloj?.. Ne!
Kolero nur videblas,ve!..
Kaj eble ankaŭ timo iu,
Ke oni iel je terur’
La pasintaĵon ne eksciu…
Onegin kiun sciis nur…
Espero mankas! Li elvenas,
Frenezon sian li malbenas —
Kaj, eĉ freneza multe pli,
La mondon reabdikas li.
Kaj en silenta kabineto
Li ree ekmemoris nun
Pri la hipoĥondri’, en pun’
Pelinta lin el malkvieto
De l’ mondo al angulmallum’,
Kaptinte lin je la kolum’.
Eklegis ree li sencele.
Li legis Gibbon[239] kaj Rousseau,
Manzoni[231], Herder[241], Fontenelle[242].
Madame de Staël, Biĉot[243], Tissot[244];
Skeptikan Bell[245], Chamfort[246] li legis,
Libr-elektadon li ne flegis,
Kaj rusajn verkojn legis li,
Prenante ĉion pli kaj pli:
Jen almanakojn, jen ĵurnalojn,
Edifas kiuj plu sen fin’,
Insultas kie oni min
Kaj kie tiajn madrigalojn
Por mi mi vidis sen erar’:
E sempre bene[247], sinjorar’!
Kaj kion? La okuloj legis,
Sed pensoj vagis ie for.
En la anim’ profunde regis
Aspiroj, revoj kaj angor’.
Kaj inter liniar’ presita
Li legis per okul’ spirita
Aliajn vortojn. Ilin nur
Li do perceptis ĝis satur’.
Kaj ili estis sonĝ-deliroj
De la malluma malnovec’,
Vizioj de diversa spec’,
Minacoj, klaĉoj, antaŭdiroj,
Jen de fabel’ absurd-aper’,
Jen de knabino amleter’.
Kaj sen rapid’ en inercio
Ekdormas liaj sent’ kaj mens’,
Kaj antaŭ li la Fantazio
Kolore ludas kun intens’.
Jen vidas li: sur neĝ’ degela,
Dormanto kvazaŭ, senŝancela
Junulo kuŝas pala tro.
Li aŭdas: Nu, li mortis do!
Jen malamikojn forgesitajn,
Mensogemulojn kun envi’,
Perfidulinojn vidas li
Kaj kamaradojn senmeritajn,
Jen biendomon — tie ĉi
Ŝi ree sidas… ĉiam ŝi!..
Li tiel do alkutimiĝis
Al tiu fantazia kned’,
Ke preskaŭ tute freneziĝis
Kaj preskaŭ iĝis eĉ poet’.
Jes, vere: al la mekanismo
De l’ rusa vers’ per magnetismo
Disĉiplo mia sen talent’
Nun preskaŭ trafis kun prudent’.
Similis ja al tip’ poeta
Li, kiam sidis iam jen
En anguleto ĉe kamen’,
Murmuretante: Benedetta
Aŭ Idol mio[248], dum al flam’
Pantofl’ aŭ libro falis jam.
La tagoj flugis: vintromezo
Procedis jam al lasta fin’:
Sed li ne mortis en frenezo
Kaj eĉ ne poetigis sin.
Printempe lia spleno pasas:
Unuafoje li forlasas,
Samkiel neston la marmot’,
La ĉambrojn de la sindorlot’
Kaj flugas jen ĉe l’ bordo Neva
Matene en glitveturil’.
La helvetera suna bril’
Radias sur glaci’ diskreva;
Degelas neĝo sur la strat’.
Do kien nun en veturad’
Onegin celas? Certe vi ja
Divenis jam sen multa pen’:
Al ŝi, al Tatiana sia
Strangulo mia venas jen.
Mortule li sin manifestas.
Neniu en vestiblo estas.
Neniu — en salono; plu
Malfermas li la pordon. Ĉu
Impresis io lin subite?
La mem princino sidas jen
Negliĝe kaj kun palmien’,
Leteron legas ŝi medite
Kaj ploras en silenta mut’,
Sin apoginte je kubut’.
Ho, kiu korsuferon flaman
Ne legus nun kun oportun’
En ŝi kaj Tanjon la iaman
En la princin’ ne vidus nun!
Kun plej freneza korĉagreno
Genuen falis nun Eŭgeno;
Ektremis ŝi pro la subit’
Kaj al Onegin sen rapid’,
Sen mir’ rigardon ekdirektas…
Malsana lia pet-rigard’,
Riproĉo muta kun kor-ard’
Esprimas multon, ŝi konjektas.
Knabin’ kun revoj, kun bonkor’
En ŝi reestis en ĉi hor’.
Ŝi lin levigi eĉ ne penas
Kaj, rigardante lin kun fid’,
Sensentan manon ne forprenas
De liaj lipoj kun avid’ …
Ŝin kiu penso embarasas?..
Silenta longa paŭzo pasas,
Kaj fine diras ŝi al li:
«Sufiĉas; staru. Devas mi
Al vi sincere diri ĉion.
Onegin, ĉu memoras jen
Vi tiun horon en ĝarden’,
Mi kiam lecionon vian
Aŭskultis kiel junnovic’?
Hodiaŭ estas mia vic’.
«Onegin, tiam pli junaĝa,
Pli bona ŝajne estis mi,
Kaj mi vin amis; sed domaĝe
Al mi respondis kiel vi?
Per nura severec’ laŭpova!
Ĉu vere? Ja ne estis nova
Por vi la amo de knabin’?
Kaj nun — ho di’! — frostigas min,
Se mi reaŭdas rememore
Predikon tiun en plenklar’ …
Sed ne akuzas mi vin: ĉar
Vi agis tiam noblakore,
Vi pravis antaŭ mi laŭ ver’:
Do mi vin dankas kun sincer’ …
«Ĉu vere? — en provinc-profundo,
For de la vanta Mondofam’,
Al vi ne plaĉis mi… Kaj nun do
Vi kial min pretendas jam?
Pro kio nun pri mi vi revas?
Ĉu ĉar figuri nun mi devas
En rond’ supera laŭ destin’,
Ĉar iĝis riĉa mi princin’,
Ĉar kriplas l’ edzo pro l’ milito
Kaj nin do ŝatas la korteg’?
Ĉu ĉar sendube mia pek’
Tuj estus ĉie rimarkita
Kaj kronus vin pro mia hont’
Pikanta gloro en la mond’?
«Mi ploras… Se do Tanjon vian
Ĝis nun jam ne forgesis vi,
Do sciu: tonon plej glacian,
Severon en konversaci’,
Se tion regus mi kun pen’ do,
Preferus mi al la ofenda
Pasi’, plorad’, leterricev’.
Al mia infaneca rev’
Kompatis vi almenaŭ tiam,
Estimis vi al mia jun’ …
Sed nun! — vin kio puŝis nun
Al mi? ho, malgravaĵo kia!
Kun via koro kaj prudent’
Ĉu eblas esti sklav’ de sent’?
«Kaj ja por mi, Onegin, tedas
Ĉi tiu luksa efemer’,
Moddomo mia riĉposeda,
Sukcesoj en la alta sfer’.
Ĉi tiun fals-oraĵon tutan,
La brilon, bruon vant-diskutan
Mi donus tuj por libra bret’
Kaj por sovaĝa ĝardenet’,
Por nia simpla kamploĝejo,
Por lokoj, kie vin kun ĝoj’,
Onegin, vidis mi en foj’,
Kaj por trankvila pactombejo,
En kiu staras kruc’ en klin’
Sur mia kara vartistin’ …
«Kaj tiel eblis la feliĉo!..
Sed estas mia sort-lini’
Jam decidita. Sen sufiĉo
Da singardemo faris mi
Verŝajne: tamen la patrino
Plorpetis tiel min sen fino;
Por mi egalis ĉiu lot’ …
Mi edziniĝis. Amklopod’,
Mi petas vin, nun devas ĉesi;
Mi scias: ja en via kor’
Fier’ ekzistas kaj honor’.
Mi amas (kial ne konfesi?),
Sed la alia edzas min;
Do mi fidelos ĝis la fin’.»
Foriris ŝi. Eŭgen’ turmente
Tondrefrapite staras nun.
En kia uragan’ de sentoj
Troviĝas lia korprofund’!
Sed jen eksonis spron’ kalkana,
La edzo nun de Tatiana
Aperis brave, tie ĉi
Heroon mian lasu ni,
Leganto, en minuto brula
Por longe… eĉ por ĉiam. Ĉar
Sufiĉe jam ni en erar’
Sekvadis lin. Do ni gratulu
Nin reciproke pri la bord’.
Jam estas tempo laŭ bonord’!
Leganto, kiu ajn, amiko
Aŭ malamiko, volas mi
De vi disiĝi kun efiko.
Adiaŭ do. Se serĉis vi
En tiuj ĉi linioj strofaj
Ĉu miajn pensojn filozofajn,
Ĉu rememorojn dum ripoz’,
Spritaĵojn, bildojn laŭ epos’,
Ĉu gramatik-erarojn ruze, —
Di’ donu, ke eltrovu vi
Nun en libreto tiu ĉi
Almenaŭ grajnon por amuzo,
Por rev’, por kor’, por polemik’.
Kaj nun adiaŭ do, amik’.
Adiaŭ ankaŭ vi, kunulo,
Fidela mia ideal’,
Kaj vi, farata kun skrupulo,
Laboro mia. En real’
Per vi mi sciis ĉion indan
Por la poet’: forgeson blindan
De l’ brua viv’ de l’ mondo for,
Amik-konsolojn por la kor’.
Jam pasis longe de post kiam
Eŭgen’ kaj Tanjo-junulin’
Unue ekinspiris min
Kaj la romanprojekton mian
Mi tra magia revkristal’
Distingis nur sen klar’ en pal’.
Kaj ili, kiuj aŭdis legi
Unuajn strofojn en deklam’,
For estas aŭ malproksimege,
Saadi[249] kiel diris, jam.
Sen ili la roman’ finiĝis.
Kaj ŝi, el kiu kombiniĝis
De Tatiana l’ ideal’ …
Ho, multe prenis la fatal’!
Feliĉas, kiu vivofeston
Forlasis frue, sen ĝis fin’
Eltrinki glason kun la vin’,
Ne legis kiu ĝian reston
Kaj liberigis sin de ĝi,
Samkiel de Onegin mi.
«La ellasitaj strofoj de la romano kelkfoje prezentis pretekston por malaprobo kaj noketoj (cetere tre justaj kaj spritaj). La aŭtoro sincere konfesas, ke li forigis el sia romano tutan ĉapitron, en kin estis priskribita la vojaĝo de Onegin tra Ruslando. De li dependis marki ĉi tiun ellasitan ĉapitron per punktaro aŭ cifero; sed por eviti tromplogon li decidis prefere meti, anstataŭ la naŭa numero, la okan super la lasta ĉapitro de «Eŭgeno Onegin» kaj oferi unu el la finaj strofoj:
Jam tempo: plum’ ripozon petas;
Naŭ kantoj pretas de l’ rakont’;
Al ĝoja bordo nun elĵetas
Boaton mian naŭa ond’.—
Al vi do gloron, naŭ Kamenoj[250], k.c.
P.A. Katenin[36] (kies bela poezia talento ne malhelpas esti ankaŭ delikata kritikisto) rimarkigis al ni, ke ĉi tiu eligo, eble profita por la leganto, malutilas tamen al la plano de la tuta verko; ĉar pro tio la transiro de Tatiana, provinca fraŭlino, al Tatiana, nobela sinjorino, fariĝas tro subita kaj neklarigita. Estas rimarkigo, evidentiganta spertan artiston. La aŭtoro mem sentis ĝian justecon, sed li decidis eligi ĉi tiun ĉapitron pro kaŭzoj gravaj por li, sed ne por la publiko. Kelkaj fragmentoj estis presitaj; ni tie ĉi ilin lokas, aldoninte al ili ankoraŭ kelkajn strofojn.»
Enuigite pro degrado
Laŭ fam’ al rolo de Melmot’,
Li iutage dum pluvado
Vekiĝis kiel Patriot’.
Do tuj, sinjoroj, finrezulte
Rusland’ al li ekplaĉis multe,
Kaj decidite: estas am’,
Ruslandon li nur sonĝas jam,
Jam li Eŭropon malkonfidos
Kun ĝia seka politik’
Kaj malvirteco sen efik’.
Onegin forveturas: vidos
Ruslandon li kun grenkampar’,
Dezertoj, urboj, montoj, mar’.
Li sin preparis — glor’ al dio.
Kaj facilkura poŝta ĉar’
Jen do la trian de junio
Ekveturigis lin sen bar’.
Dum li sur glateben’ rapidas,
Li Grandan Nóvgorod-on[251] vidas;
La placoj pacas en trankvil’;
Ribela mutas sonoril’[252].
Sed vagas ĉie glorfantomoj:
Jen konkerinto Skandinav’[253],
Leĝeldoninto Jaroslav’[254],
Johanoj[255] kaj popolohomoj
De la malnova glor-epok’
Ĉe temploj kun humila vok’.
Angor’, angor’! Eŭgen’ rapidas
Pli pluen, pluen: en aper’
Li kvazaŭ ombroj urbojn vidas
Valdáj, Torĵók kaj ankaŭ Tver.
De kampaninoj ĉiuflankaj
Li ekaĉetas jen barankojn[256],
Kaj jen pantoflojn kun ornam’,
Kaj jen sur Volgaj[192] bordoj jam
Veturas li dormante, kuras
Nun la ĉevaloj ĉe l’ river’;
Veturigistoj en liber’
Fajfkantas kaj blasfeme ĵuras:
Volviĝas polv’. Ekbruas rad’
En Moskvo sur Tverskaja strat’.
En Moskv’ Onegin nun renkontas
Fieran vanton en okup’,
Fraŭlinoj antaŭ li ekfrontas,
Regalo kun sterleda sup’;
En saloneg’ de Angla klubo[257]
(De parlamento prov’, sen dubo)
Tra meditem’ dum manĝomaĉ’
Diskutojn aŭdas li pri kaĉ’.
Rimarkis oni lin. Kun tono
Diversa laŭ vari-difin’
Nun Moskvo priparolas lin,
Jen lin suspektas je spiono,
Jen panegiras je salut’
Kaj fianĉigas en konklud’.
Angor’, angor’! — Li iri volas
Al Niĵnij-Nóvgorod[258] — kaj jen
Makárjev[259] antaŭ li ekbolas
Klopode en abunda plen’.
Kun perloj tien venis hindo
Kaj eŭropan’ kun falsa vin’ do.
Ĉevalojn fuŝajn por brokant’
El step’ alpelis komercant’,
Ludist’ venigis tromp-metodojn
Por la kartluda mongajnad’,
Filinojn bienul’ por svat’
Kaj tiuj ĉi malnovajn modojn.
Kaj ĉie regas la spirit’
De merkantila monprofit’.
Angor’! Eŭgen’ atendas tagon.
Jam Volgo, bela grandriver’,
Lin vokas en surakvan vagon,
Sub velojn en favorveter’.
Cedante logon tre insistan,
Li luis ŝipon komercistan
Kaj jen eknaĝis laŭ la flu’.
Leviĝis pufe Volgo plu.
Je ŝtalaj stangoj apogante,
Barkotiristoj kun sopir’
Kantadas dum penplena tir’
Kaj pri ribel’ rakontas kante
De Razin[260], kiu por liber’
Sangigis ondojn de l’ river’.
Kaj ili kantas pri buĉadoj,
Pri dombruligoj kaj malord’, —
Sed jen en stepoj de nomadoj,
Ĉe la Kaspia mara bord’
Komerca Astraĥanj[261] vidiĝis.
Onegin ĵus enprofundiĝis
En pensojn pri la histori’,
Sed jam tagmeza brulradi’
Kaj nuboj da arogaj kuloj
Kun zum’ tedante al ripoz’
Renkontas lin, — kun furioz’
La sablajn bordojn ĉi-stimule
Li adiaŭas en forlas’.
Angor’! — li iras al Kaŭkaz’.
Li vidas, kiel Terek[262] tosas
Abruptajn bordojn kun koler’;
Belkorna cervo kvazaŭ pozas
Kaj aglo ŝvebas en aer’;
Kamelo kuŝas, kaj en valo
Ĉerkes’[263] galopas sur ĉevalo,
Kaj ĉirkaŭ tendoj sur eben’
Kalmukoj[212] paŝtas ŝafojn jen;
Kaŭkazo kuŝas en proksimo:
Voj’ estas malfermita, ĉar
Trans la natura monta bar’
Trapasis la arme’ sen timo;
Arágva kaj Kurá[264] sur bord’
Ekvidis rusojn el la nord’.
Per montetar’ sin ĉirkaŭinte,
Gardant’ eterna de l’ dezert’,
Beŝtu[265] jen staras akrepinta
Kaj jen Maŝuk[265] kun verda vert’,
Fontar’ de l’ akvoj terapiaj;
Ĉe sorĉaj riveretoj ĝiaj
Svarmadas malsanula ĥor’,
Viktimoj de milithonor’,
De Poĉeĉuj[266] kaj de Ciprido[135];
Miraklajn ondojn malsanul’
Bonuzas por la vivstimul’,
Konsolon pro ofend-insido
Koketulino serĉas nun,
Kaj iuj revas pri rejun’.
En plej maldolĉa meditemo,
En mez’ de tiu famili’,
Eŭgen’ rigardas kun korpremo
Al vaporanta akvostri’
Kaj pensas en nebul’ medita:
Ho, se mi estus brustvundita!
Se estus kadukulo mi
Laŭ jen farmisto tiu ĉi!
Ho, se almenaŭ je envio
Mi kuŝus en la paraliz’
Laŭ tiu ano de asiz’
Aŭ reŭmatismon havus! Dio!
Mi junas, viglas mia kor’;
Do kion mi? angor’, angor’!..
Suferas manon de la sorto
Vi, malsanuloj, en dolor’!
Sed mi liberas en junforto,
Do kion mi? angor’! angor’!
Adiaŭ, neĝaj montoĉenoj!
Kaj vi, Kubanaj kampebenoj[267]!
Veturas li al nov-are’
Jen tra Tamanjo al Krime’,
Tereno sankta por imago:
Atrido tie kun Pilad’[268]
Disputis, mortis Mitridat[269],
Mickiewicz[270] tie dum la vago
Inspire kantis en sincer’
Pri sia Litovia ter’.
Vi belas, bordoj de Taŭrido[226],
El ŝip’ vidataj de la mar’
Ĉe lumo de l’ Maten-Ciprido[271],
Vin tiel vidis mi en klar’;
Aperis vi fatamorgane:
En bluĉielo diafane
Radiis via montospin’;
Vilaĝoj, valoj, arboj min
Impresis kiel filigrano.
Kaj ĉe tatar-kabanoj… eĉ
En mi ekflagris fajromeĉ’!
Pro sorĉ-angora uragano
Premiĝis mia brust’ sen pov’!
Ho, Muz’! forgesu pri malnov’.
Nun mankas, kvankam multamasis
En mi de l’ emocioj svarm’:
Ŝanĝiĝis ili aŭ forpasis…
Ripozu, de l’ pasint’ alarm’!
Mi ŝatis iam sablolandojn,
La perlebrilajn ondorandojn,
Rokaron, bruon de la mar’
Kaj suferadon kun amar’,
Kaj de fraŭlino idealon…
Alia temp’ — alia tem’;
Paciĝis la revafektem’
De mia juno; en pokalon
De la fiera poezi’
Enmiksis multan akvon mi.
Alia bild’ min logas plaĉe:
Deklivo sabla en kampar’,
Sorparboj antaŭ kabanaĉo,
Baril’ rompita sen ripar’,
Ĉiele griza nub’ da hajlo,
Ĉe la draŝej’ amas’ da pajlo,
Lageto kun salika bar’ —
Edeno por anasidar’;
Mi ŝatas balalajkon[272] nune
Kaj dancon en ebri’ sen ord’
Ĉe sojlo de drinkeja pord’.
La hejm-mastrino, oportuno,
Ripozo, sup’ kaj pot’ da kaĉ’ —
Jen ideal’ laŭ mia plaĉ’.
Mi foje dum veter’ pluvoza
Direktis min al bruta stal’ …
Fi! kia esprimaĉo proza,
De flandra skol’[273] miksita sal’!
Ĉu samis mi dum juno gaja?
Ho, vi, Fontan’ Baĥĉisaraja[81]!
Ĉu tiaj pensoj regis min
Ĉe via bruetad’ sen fin’,
Dum pri Zarema[274] je preparoj
Mi mute revis en imag’ …
...Sekvante min en iu tag’
En sama loko post tri jaroj,
En luksa vaka halruin’
Onegin rememoris min.
Mi loĝis en Odeso[275] polva…
Tre helas tie la ĉiel’,
Komerc’ abundas en disvolvo
De sia plenblovata vel’.
Eŭrope ĉio spiras tie,
La Sudo brilas multvarie
Per helkolora florgirland’,
La lingvo de Itala land’
Sonoras sur la stratoj meze,
En kiuj paŝas slavo jen,
Hispano, franco kaj armen’,
Kaj greko, kaj moldavo peza,
Kaj fil’ egipta Morali[276],
Korsaro iam estis li.
Odeson per sonoraj versoj
Tumanskij[277] nia kun potenc’
Priskribis, tamen li diverse
Ĝin tiam vidis kun tendenc’.
Veninte tien, li poete
Ekvagis sola kun lorneto
Ĉe la marbordo — kaj per plum’
Li poste en mirinda lum’
Ĝardenojn de Odeso gloris.
Tre bone, tamen je kontrast’
Tieas nuda stepa vast’;
Nur ie oni prilaboris,
Ke junaj branĉoj en tagmez’
Liveras ombron laŭ neces’.
Sed kio estas rakontota?
Odeso polva, diris mi.
Se dirus mi: Odeso kota —
Mi ne mensogus tie ĉi.
Dum ses semajnoj ja Odeso
En ĉiu jar’ laŭ vol’ de Zeŭso
Fordronas tute sen mezur’
En densa koto kaj malpur’.
Enkotumiĝas ĉiuj domoj
Je metro alte, kaj trans strat’
Nur per la stilzoj eblas vad’;
En kot’ gluiĝas ĉaroj, homoj,
Kaj droŝkon tiras por elmov’
Anstataŭ la ĉevalo — bov’.
Sed ŝtonojn hakas jam martelo,
Kaj baldaŭ per pavima mas’
Savite kovros sin kun belo
La urbo kvazaŭ per kiras’.
Sed en Odeso akvohava
Ekzistas plua manko grava;
Kaj kiu? — akvokondukil’.
Okazas granda malfacil’.
Sed ne domaĝas finkonklude,
Precipe se sen multa kost’
Vin’ importatas sen impost’,
Kaj suno suda, maro suda…
Do kion plue por demand’?
Benita estas tiu land’!
Tuj kiam la kanon’ signala
De l’ ŝipo salvis en maten’,
De l’ kruta bord’ en kuro fala
Mi al la mar’ rapidas jen.
Per sala ond’ refreŝigite,
Mi kun la pipo ardigita
Ĝutrinkas kafon kun aniz’
Laŭ musulman’ en paradiz’.
Mi ekpromenas. Malfermata
«Casino»[278] estas jam; bonson’
De l’ tasoj tintas; al balkon’
Markist’ eliras dormestata
Kun balail’; vendistoj du
Kunvenis jam por rendevu’.
La plac’ eksvarmas jam hompreme.
Klopodas vigle gevirar’
Senfare jen, jen afereme,
Sed ĉefe tamen por ekfar’.
Jen negocist’ je riskaj agoj
Rigardi iras al la flagoj,
Por informiĝi pri alven’
De certaj veloj al haven’.
Kaj kiuj varoj kaj el kie
En kvaranteno trovas sin?
Ĉu venis barelar’ da vin’?
Kaj ĉu ekzistas pesto ie?
Ĉu incendi’, malsat’, milit’
Okazis ie por profit’?
Sed ni, bubaro sen ĉagrenoj,
Atendis ni de la import’
Nur bonajn ostrojn el basenoj
Ĉe la Konstantinopla bord’.
Ĉu ostroj venis? Ĝoj’ sen baro!
Kaj la manĝema junularo
Vivaĵojn grasajn glutas tuj
El la marfunda konka uj’,
Aspergetinte per citrono.
Diskutoj, bruo — sur la tabl’
Aperas vino, kun afabl’
El kel’ prenita de Otono[279];
La horoj flugas, kaj la ŝuld’
Plikreskas ĉiam en rezult’.
Sed venas jam vespero blua,
Opero nin allogas tre:
Rossini[280] tie estas ĝua,
Eŭropa favorit’ — Orfe’[281].
Ne atentante al kritiko,
Li ĉiam novas kun efiko,
Li sonojn verŝas — kun bolad’
Fluadas ili en rulad’,
Samkiel kisoj de l’ junĝuo,
En dorlotem’, en flampasi’,
Samkiel ŝprucoj de Aï[149],
Ŝaŭmantaj en orbrila fluo…
Sed ĉu similas en simbol’
Al vino la do-re-mi-sol?
Sed ĉu nur tiuj dolĉaj ĝuoj?
Sed la serĉado per lornet’?
Sed postkulisaj rendevuoj?
Sed prima-donna[282]? Sed balet’?
Sed la loĝi’ luks-oportuna,
En kiu sidas bela, juna,
Fiera negocist-edzin’
En mez’ de l’ adorantaj ŝin?
Kaj ŝi aŭskultas, ne aŭskultas
Al kavatin’, al ampretend’,
Al ŝerc’ kun flata kompliment’ …
Kaj ŝia edz’ en dormo stultas,
Li nur vekiĝas por osced’
Kaj ree ronkas en kviet’.
Finalo jam; la hal’ malplenas;
Disiras la publik’ kun zum’;
Al plac’ amaso sin ektrenas
Sub stela kaj lanterna lum’;
Filar’ de Aŭzoni’ beata[283]
Kantetas iom memoratan
Gajmelodion de ari’
Kaj blekas recitadon ni.
Malfrue. Jam Odeso dormas:
Senspira, varma estas nun
La muta nokto. Lumas lun’,
Nubaro diafana formas
Vualon sur ĉiela pur’.
La Nigra maro bruas nur.
Do jen mi loĝis en Odeso
En mez’ de nova amikar’,
Lasinte tute en forgeso
Heroon mian dum erar’.
Onegin ja neniam vere
Amikojn havis perletere,
Kaj mi aliaflanke mem
Neniam al korespondem’
Inklinis. Do per kia miro
Frapita trafe estis mi,
Tuj kiam ekaperis li
Simile al fantoma viro;
Ekkriis la amikoj jen
Kaj mi ekĝojis kun solen’!
Nelonge ni promenis kune
Sur bordoj de Eŭksina mar’[284]:
Disigis ree malkomune
La sorto nin per nova bar’.
Onegin, plene satigita
Per ĉio nun de li vidita,
Direktis sin al Neva bord’;
Kaj mi al malproksima nord’
For de l’ ostraro nigramara,
De l’ sinjorinoj de la sud’
Kaj for de l’ nobelara trud’
Foriris al la ombr’ arbara
Kaj al Trigórskoe-vilaĝ’[285].
Malgajis mia alvojaĝ’.
Ho, ĉie, kie donos Sorto
Al mi angulon sub tegment’,
Kaj kie pelos ĝia forto
Kanoton mian en torent’;
Kaj ĉie, kie tombo paca
Atendos min kun faŭk’ minaca, —
Mi ĉie per sincera ben’
Amikojn miajn benos jen.
Ne, ne! nenie do forgesos
Mi pri ilia korkares’, —
Ĉu sola, ĉu en homa mez’
Imagi mi neniam ĉesos
Vin, salikar’ ĉe akva klar’,
Kaj vin, Trigórskoe-kampar’, —
Kaj vin, de Sórotj[286] bordoj krutaj,
Kaj strioj de monteta plat’,
Kaj vojoj en la boskoj mutaj,
Kaj dom’ de nia festenad’,
Azil’ de Muzoj brilvestita
Kaj de Jazikov[140] prikantita,
Dum el sanktej’ de saĝofont’
Venadis li al nia rond’, —
Prikantis li de Sórotj dignon,
Kaj belsonoris versa rim’
En vasta kampa malproksim’.
Mi ankaŭ tie lasis signon
Kaj ŝalmon de la poezi’
Por vent’ pendigis sur abi’.