Georgo Dandin, sola. — Ha, nobela edzino estas malbona afero! kaj mia edziĝo estas instrua leciono por ĉiuj kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo, kiel mi faris! La nobeleco per si mem estas bona; ĝi estas io valora, tute certe; sed ĝi estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke. Pri tio mi farigis saĝa per mia propra kostopago, kaj mi scias, kiel nin traktas la nobeloj, kiam ili nin nenobelojn akceptas en sian familion. La ligiĝo, kiun ili faras, estas tre malgranda rilate nian personon; sole kun nia havo ili edziĝas; kaj kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kaj bona kampulino, anstataŭ preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol mi, vidas ofendon por si en tio, ke ŝi portas mian nomon, kaj pensas, ke per mia tuta riĉeco mi ne sufiĉe pagis por la honoro esti ŝia edzo. Georgo Dandin, Georgo Dandin! vi faris malsaĝaĵon, la plej grandan en la mondo. Mia domo estas nun por mi io terura, kaj ĉiufoje, kiam mi eniras en ĝin mi nepre trovas tie ian ĉagrenon.
Georgo Dandin, Lubin.
Georgo Dandin al si mem, vidante, ke Lubin eliras el la domo. Kion, al la diablo, tiu sentaŭgulo faris ĉe mi?
Lubin al si mem, rimarkante Georgon Dandin. Jen ia homo min observas!
Georgo Dandin al si mem. — Li min ne konas.
Lubin al si mem. — Li ion suspektas.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, li forte sin ĝenas saluti.
Lubin al si mem. — Mi timas, ke li ne rakontu al iu, ke li vidis min elirantan[10] el tie.
Georgo Dandin. — Bonan tagon!
Lubin. — Via servanto!
Georgo Dandin. — Vi ne estas de ĉi tie, al mi ŝajnas?
Lubin. — Ne, mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston.
Georgo Dandin. — Efektive? diru, mi petas, vi venas de tie el la domo?
Lubin. — Ts!
Georgo Dandin. — Kio?
Lubin. — Silentu!
Georgo Dandin. — Kio do estas?
Lubin. — Ho, nu! Vi ne devas diri, ke vi vidis min elirantan el tie.
Georgo Dandin. — Kial?
Lubin. — Mia Dio! ĉar …
Georgo Dandin. — Kial do?
Lubin. — Mallaŭte! mi timas, ke oni nin aŭskultas.
Georgo Dandin. — Tute ne, tute ne!
Lubin. — Mi ĵus parolis kun la mastrino de la loĝejo, en komisio de unu sinjoro, kiu faras al ŝi amajn okuletojn; kaj estas necese, ke oni tion ne sciu. Vi komprenas?
Georgo Dandin. — Jes.
Lubin. — Tio estas la kaŭzo. Oni severe ordonis al mi, ke mi min gardu, ke neniu min vidu; tial mi petas vin, ne diru, ke vi min vidis.
Georgo Dandin. — Mi min gardos.
Lubin. — Mi tre volas fari la aferojn sekrete, kiel oni rekomendis[11] al mi.
Georgo Dandin. — Tre prave.
Lubin. — La edzo, kiel oni diras, estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino, kaj li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj. Vi komprenas?
Georgo Dandin. — Tre bone.
Lubin. — Estas necese, ke li nenion sciu pri tio.
Georgo Dandin. — Sendube.
Lubin. — Oni volas trompi lin tute silente. Vi komprenas?
Georgo Dandin. — Plej perfekte.
Lubin. — Se vi dirus, ke vi vidis min elirantan el lia domo, vi malbonigus la tutan aferon. Vi komprenas?
Georgo Dandin. — Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?
Lubin. — Ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de … Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli … Klitandro[12].
Georgo Dandin. — Ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas …
Lubin. — Jes, apud tiuj arboj.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, tio estas la kaŭzo, ke antaŭ nelonge tiu sinjoreto prenis loĝejon kontraŭe de mi! Videble mi havis bonan nazon, kaj lia najbareco tuj estis por mi suspekta.
Lubin. — Vorton de honoro! li estas la plej honesta[13] homo, kiun oni iam vidis. Li donis al mi tri orajn monerojn, por ke mi nur iru diri al la virino, ke li ŝin amas, kaj ke li tre dezirus havi la honoron paroli kun ŝi. Nu, diru, ĉu ĝi estas granda laboro, por ke li devu pagi al mi tiel bone? kaj kio estas, en komparo kun tio, tuta tago da laborado, kiu donas al mi ne pli ol dek soldojn!
Georgo Dandin. — Nu, ĉu vi plenumis vian komision?
Lubin. — Jes; mi trovis tie iun Klaŭdinon, kiu tuj en la unua momento komprenis, kion mi volas, kaj enkondukis min al sia mastrino.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, fripona servantino!
Lubin. — Al la diablo! Tiu Klaŭdino estas tute bela; ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.
Georgo Dandin. — Sed kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro kortegulo?
Lubin. — Ŝi ordonis, ke mi diru al li … Atendu, mi ne scias, ĉu mi bone memoras ĉion ĉi tion … Ŝi diris, ke ŝi estas al li tre danka por la amo, kiun li havas por ŝi; sed pro ŝia edzo, kiu estas stranga homo, li sin gardu, ke oni tion ne rimarku; kaj ke oni devos peni trovi ian rimedon, ke ili povu ambaŭ paroli inter si.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, pendiginda virino!
Lubin. — Al la diablo! Estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn; tio estas la plej bona; kaj li havos longan nazon kun sia ĵaluzeco. Ne vere?
Georgo Dandin. — Certe vere.
Lubin. — Adiaŭ! Tenu la buŝon fermita. Konservu bone la sekreton, ke la edzo nenion sciu!
Georgo Dandin. — Jes, jes.
Lubin. — Kio min koncernas, mi ŝajnigos, ke mi nenion scias. Mi estas granda ruzulo, kaj neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero.
Georgo Dandin sola. — Nu, Georgo Dandin, vi vidas, en kia maniero via edzino kun vi agas! Jen kio venas, se oni volis edziĝi kun fraŭlino[14]! Oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj, kaj vi eĉ ne povas venĝi, kaj la nobeleco ligas al vi la manojn. Egaleco de la statoj lasas almenaŭ al la honoro de edzo la liberecon montri siajn sentojn; kaj se ĝi[15] estus kampulino, vi estus nun tute libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj. Sed vi volis gustumi nobelecon, kaj tedis vin esti mastro en via domo. Ha, mi furiozas el mia tuta koro, kaj mi volonte donus al mi vangofrapojn. Kiel senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto kaj al tio promesi ankoraŭ interkomunikiĝon! La diablo ĝin prenu! Tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi. Kiel mi nun staras, mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭzas. Sed, jen, ili ambaŭ venas, tre ĝustatempe.
S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin.
S-ro de Sotenville. — Kio estas, mia bofilo? Ŝajnas al mi, ke vi estas tre ekscitita.
Georgo Dandin. — Kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj …
S-ino de Sotenville. — Mia Dio! Kiel malmulte da ĝentileco vi havas, ke vi ne salutas la homojn, kiam vi aliras al ili!
Georgo Dandin. — Kredu al mi, mia bopatrino, mi havas aliajn aferojn en la kapo; kaj …
S-ino de Sotenville. — Denove! Ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi tiel malmulte konas la mondajn postulojn, kaj oni ne povas lernigi al vi la manieron, en kiu oni devas vivi inter personoj de bona deveno[16]?
Georgo Dandin. — Kial?
S-ino de Sotenville. — Ĉu vi neniam en rilato al mi formetos la familiarecon de tiu vorto «bopatrino»? kaj ĉu vi ne povus alkutimiĝi diri al mi «sinjorino»?
Georgo Dandin. — Al ĉiuj patronoj! Se vi min nomas via bofilo, ŝajnas al mi, ke mi povas vin nomi mia bopatrino!
S-ino de Sotenville. — Oni forte povus ion diri kontraŭ tio, kaj la aferoj ne estas egalaj. Sciu do, mi petas, ke ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton kun persono de mia situacio[]; ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni, kaj vi devas koni vin mem[18].
S-ro de Sotenville. — Sufiĉe pri tio, mia amata; ni lasu ĝin.
S-ino de Sotenville. — Mia Dio! sinjoro de Sotenville, vi havas ian apartan malseverecon, kaj vi ne scias devigi la homojn doni al vi tion, kio al vi decas.
S-ro de Sotenville. — Al la diablo! Pardonu, pri tio oni ne povas fari al mi lecionojn, kaj en la daŭro de mia vivo, mi per dudek bravaj agoj montris, ke mi ne estas homo, kiu lasus defali eĉ unu colon de miaj pretendoj[19]; sed nun sufiĉas, ke ni donis al li negrandan averton. Nun ni iom aŭdu, mia bofilo, kion vi havas en via kapo.
Georgo Dandin. — Ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros al vi, sinjoro de Sotenville, ke mi havas kaŭzon …
S-ro de Sotenville. — Kviete, mia bofilo! Sciu, ke ne estas respekte, paroli al homoj per ilia nomo, kaj ke al tiuj, kiuj staras pli alte ol ni, oni devas diri simple «sinjoro».
Georgo Dandin. — Nu, bone, simple sinjoro, kaj ne plu sinjoro de Sotenville, mi devas diri al vi, ke mia edzino ….
S-ro de Sotenville. — Haltu; sciu ankaŭ, ke vi ne devas diri «mia edzino», kiam vi parolas pri nia filino.
Georgo Dandin. — Mi povas fariĝi furioza! Kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?
S-ro de Sotenville. — Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino; sed vi ne devas permesi al vi nomi ŝin tiel; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, Georgo Dandin kien vi enŝoviĝis! (Laŭte.) He, mi vin petas, lasu por momento flanke vian nobelecon kaj permesu, ke mi parolu al vi, kiel mi povas. (Al si mem.) La diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn ceremoniojn! (Al s-ro de Sotenville.) Mi diras do al vi, ke mi estas malkontenta pri mia edziĝo.
S-ro de Sotenville. — Kaj la kaŭzo, mia bofilo?
S-ino de Sotenville. — Kio! Paroli tiamaniere pri afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn!
Georgo Dandin. — Kaj kiajn profitojn, sinjorino, se sinjorino nepre volas sin enmiksi? La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj — volu min pardoni — estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn; sed mi, kion mi profitis, mi vin petas? nur plilongigon de mia nomo, ĉar anstataŭ «Georgo Dandin» mi ricevis de vi la titolon «sinjoro de la Dandinière[20]».
S-ro de Sotenville. — Ĉu vi kalkulas kiel nenion, mia bofilo, la honoron, ke vi parenciĝis kun la domo de Sotenville?
S-ino de Sotenville. — Kaj kun la domo de la Prudoterie[21], el kiu mi havas la honoron deveni; domo, en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas, kaj kiu, dank’ al la bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj?
Georgo Dandin. — Jes, tre bone, miaj infanoj estos nobeloj, sed mi estos trompita koko[22], se oni ne faros ordon.
S-ro de Sotenville. — Kion vi volas diri, mia bofilo?
Georgo Dandin. — Mi volas diri, ke, via filino ne kondutas tiel, kiel edzino devas konduti, kaj ke ŝi faras aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la honoro.
S-ino de Sotenville. — Haltu; gardu vin pri tio, kion vi parolas. Mia filino devenas de gento, kiu estas tro plena de virto, por fari iam ian aferon, de kiu la honesteco[23] povus esti difektita; kaj, koncerne la domon de la Prudoterie, oni dank’ al Dio de tricent jaroj tie ne vidis virinon[24], kiu donus kaŭzon, ke oni parolu pri ŝi.
S-ro de Sotenville. — Al la diablo! En la domo de Sotenville oni neniam vidis koketulinon; kaj la ĉasteco de la virinoj tie estas ne malpli hereda, ol la kuraĝeco de la viroj.
S-ino de Sotenville. — Ni havis iun Jakelinon de la Prudoterie[25], kiu ne volis esti amdonantino de duko kaj regna konsilisto, reganto de nia provinco.
S-ro de Sotenville. — Ekzistis iu Maturino de Sotenville, kiu rifuzis akcepti dudek mil talerojn[26] de reĝa favorato, kiu volis nur havi la privilegion libere paroli kun ŝi.
Georgo Dandin. — Nu, via filino ne estas tiel obstina, kaj ŝi fariĝis malpli sovaĝa de la tempo, kiam ŝi estas ĉe mi.
S-ro de Sotenville. — Parolu pli klare, mia bofilo. Ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus ŝin en malbonaj faroj, kaj ni ja unuaj, ŝia patrino kaj mi, estas pretaj doni al vi justecon pri tio.
S-ino de Sotenville. — Ni komprenas neniajn ŝercojn[27] en aferoj, kiuj koncernas honoron, kaj ni edukis ŝin en la plej granda severeco.
Georgo Dandin. — Ĉio, kion mi povas diri, estas, ke troviĝas ĉi tie iu kortegulo, kiun vi vidis, kiu montras al ŝi amon antaŭ mia nazo, kaj kiu faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon, kiun ŝi aŭskultis tre homame[28].
S-ino de Sotenville. — Granda Dio! Mi ŝin sufokus per miaj propraj manoj, se montriĝus, ke ŝi dekliniĝis de la honesteco de sia patrino.
S-ro de Sotenville. — Al la diablo! Mi trapikus per mia spado ŝin kaj ŝian amanton, se ŝi pekus kontraŭ sia honoro.
Georgo Dandin. — Mi rakontis al vi la fakton, por prezenti al vi miajn plendojn; kaj mi postulas de vi kontentigon pri tiu afero.
S-ro de Sotenville. — Estu tute trankvila, mi donos al vi kontentigon de la flanko de ili ambaŭ[29]; al kiu ajn oni devas meti la pugnon al la brusto[30], mi taŭgas por tio. Sed, ĉu vi estas tute certa pri tio, kion vi diras al mi?
Georgo Dandin. — Tute certa.
S-ro de Sotenville. — Gardu vin bone; ĉar inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj, kaj estas danĝere, se oni faras en tio ian maltrafon.
Georgo Dandin. — Mi diris al vi nenion, kio estus malvera.
S-ro de Sotenville. — Mia koro, iru paroli kun via filino, dum mi kun mia bofilo iros paroli kun la viro.
S-ino de Sotenville. — Ĉu ĝi estas ebla, mia filo, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun, kiel vi mem scias, mi donis al ŝi!
S-ro de Sotenville. — Ni klarigos la aferon. Sekvu min, mia bofilo, kaj zorgu pri nenio. Vi vidos, per kia ligno ni nin hejtas[31], kiam oni faras atencon pri tiuj, kiuj apartenas al ni.
Georgo Dandin. — Jen li mem venas al ni renkonte.
S-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.
S-ro de Sotenville. — Sinjoro, ĉu vi min konas?
Klitandro. — Kiom mi scias, … ne.
S-ro de Sotenville. — Mia nomo estas barono de Sotenville.
Klitandro. — Mi tre ĝojas.
S-ro de Sotenville. — Mia nomo estas konata de la kortego; kaj en mia juneco mi havis la honoron esti el la unuaj, kiuj distingiĝis ĉe la nobelara armiĝo en Nancy[32].
Klitandro. — Mi gratulas.
S-ro de Sotenville. — Sinjoro mia patro, Jean-Gilles[33] de Sotenville, havis la gloron partopreni persone en la granda sieĝo de Montauban[34].
Klitandro. — Mi estas ravita.
S-ro de Sotenville. — Mi havis praavon, Bertrandon de Sotenville, kiu estis tiel eminenta en sia tempo, ke li ricevis la permeson vendi sian tutan bienon, por veturi trans la maron[35].
Klitandro. — Mi volonte kredas.
S-ro de Sotenville. — Oni raportis al mi, sinjoro, ke vi amas kaj persekutas[36] iun junan personon, kiu estas mia filino, kaj pri kiu mi interesiĝas tiel same, kiel pri la homo, kiun vi vidas (montrante Georgon Dandin), kaj kiu havas la honoron esti mia bofilo.
Klitandro. — Kiu? mi?
S-ro de Sotenville. — Jes; kaj estas al mi tre agrable paroli kun vi, por ricevi de vi, mi petas, klarigon pri tiu afero.
Klitandro. — Ĝi estas stranga kalumnio! Kiu tion diris al vi?
S-ro de Sotenville. — Iu, kiu pensas, ke li bone tion scias.
Klitandro. — Tiu iu mensogis. Mi estas honesta homo. Ĉu vi opinias min kapabla, sinjoro, por tia malnobla agado? Mi amindumus junan kaj belan personon, kiu havas la honoron esti la filino de sinjoro barono de Sotenville! Mi tro multe vin respektas kaj tro multe estas preta vin servi, por ke mi faru ion similan. Kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo.
S-ro de Sotenville. — Nu, mia bofilo?
Georgo Dandin. — Kio?
Klitandro. — Estas fripono kaj sentaŭgulo.
S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Respondu!
Georgo Dandin. — Respondu vi mem!
Klitandro. — Se mi scius, kiu li povas esti, mi enpuŝus al li, en via alesto, la spadon en la ventron.
S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Pruvu do la aferon.
Georgo Dandin. — Ĝi estas tute pruvita. Ĝi estas vero.
Klitandro. — Ĉu ĝi estas via bofilo, sinjoro, kiu …?
S-ro de Sotenville. — Jes, li estas ĝuste tiu, kiu plendis al mi pri tio.
Klitandro. — Certe, ĝi estas lia feliĉo, ke li havas la honoron aparteni al vi; alie mi bone instruus lin fari tiajn parolojn pri persono kiel mi.
S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino.
S-ino de Sotenville. — Koncerne tion mi devas diri, ke la ĵaluzo estas efektive stranga afero. Mi alkondukas ĉi tien mian filinon, por klarigi la aferon en ĉies alesto.
Klitandro al Angeliko. — Ĉu ĝi estas vi, sinjorino, kiu diris al via edzo, ke mi vin amas?
Angeliko. — Mi? Kiel mi povus tion diri al li? Ĉu ĝi estas vero? Mi volus efektive vidi, ke vi provus min ami! Provu ĝin, mi vin petas; vi vidus, kun kiu vi parolas! Mi konsilas al vi tion fari. Uzu ĉiujn artifikojn de amantoj; provu iom, por plezuro, sendi al mi sendatojn, skribi al mi sekrete amajn leteretojn, serĉi la momenton, kiam mia edzo ne estas hejme, aŭ kiam mi eliras, kaj parolu al mi pri via amo: vi bezonas nur veni, mi promesas al vi, ke vi estos dece akceptita.
Klitandro. — Nu, nu, sinjorino, kviete! Ne estas necese fari al mi tiom da lecionoj kaj tiom skandaliĝi. Kiu diris al vi, ke mi havas la ideon vin ami?
Angeliko. — Kiel mi povas scii, kion oni ĉi tie rakontis?
Klitandro. — Oni rakontu, kion oni volas; sed vi ja scias, ĉu mi parolis kun vi pri amo, kiam mi vin renkontis.
Angeliko. — Vi devus nur tion fari, vi havus bonan akcepton!
Klitandro. — Mi certigas vin, ke kun mi vi devas nenion timi: mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj; kaj mi vin tro respektas, vin kaj viajn estimatajn gepatrojn, por ke mi havu la penson enamiĝi en vin.
S-ino de Sotenville al Georgo Dandin. — Nu, vi vidas?
S-ro de Sotenville. — Jen vi estas kontentigita, mia bofilo. Kion vi diros al tio?
Georgo Dandin. — Mi diros, ke tio estas fabeloj por enluliĝi; ke mi bone scias, kion mi scias, kaj ke, ĉar mi jam devas paroli klare, ŝi ĵus akceptis komisiulon de li.
Angeliko. — Mi? mi akceptis komisiulon?
Klitandro. — Mi sendis komisiulon?
Angeliko. — Klaŭdino?
Klitandro al Klaŭdino. — Ĉu estas vere?
Klaŭdino. — Mian vorton de honoro, ĝi estas stranga malveraĵo!
Georgo Dandin. — Silentu, vi malĉastulino. Mi bone vin konas. Ĝi estas vi, kiu ĵus enkondukis la komisiulon.
Klaŭdino. — Kiu? mi?
Georgo Dandin. — Jes, vi. Ne ludu rolon de purulino.
Klaŭdino. — Ho ve, kiel la mondo nun estas plena de malboneco! tiele min suspekti, min, kiu estas la senkulpeco mem!
Georgo Dandin. — Silentu, virinaĉo! vi ludas la rolon de modestulino, sed mi konas vin jam de longe, vi estas ruza kanajlo.
Klaŭdino al Angeliko. — Sinjorino, ĉu …
Georgo Dandin. — Silentu, mi diras al vi! alie vi povus tre kare pagi por ĉiuj, ĉar vi ja ne havas patron nobelon.
Angeliko. — Ĝi estas kalumnio tiel granda, kaj kiu tiel forte vundas mian koron, ke mi ne povas eĉ havi la forton por respondi. Ĝi estas ja io terura, esti akuzata de edzo, kiam oni faris al li nenion, kio estas ne farinda! Ho ve, se mi meritas ian riproĉon, ĝi estas nur tio, ke mi agis kun li tro bone.
Klaŭdino. — Certe.
Angeliko. — Mia tuta malfeliĉo estas tio, ke mi tro zorgas pri li; la ĉielo volu, ke mi estu kapabla toleri, kiel li diras, ies amindumaĵojn! mi ne estus tiam tiel plendinda. Adiaŭ, mi foriras; mi ne povas plu toleri, ke oni min tiamaniere ofendu.
S-ino de Sotenville, s-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino.
S-ino de Sotenville al Georgo Dandin. — Iru, vi ne meritas la honestan edzinon, kiun oni donis al vi.
Klaŭdino. — Vorton de honoro, li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris; kaj, se mi estus sur ŝia loko, mi ne longe marĉandus. (Al Klitandro.) Jes, sinjoro, vi devus nun, por lin puni, amindumi mian mastrinon. Komencu kuraĝe, mi tion diras al vi, ĝi estos tre ĝustatempa kaj mi proponas al vi, ke mi vin helpos, ĉar li ja tiamaniere min jam taksas.
Klaŭdino foriras.
S-ro de Sotenville. — Vi meritas, mia bofilo, ke oni diru al vi tiajn aferojn: via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi.
S-ino de Sotenville. — Iru, penu agi pli bone kun fraŭlino[37] altedevena; kaj gardu vin de nun, ke vi plu ne faru tiajn eraregojn.
Georgo Dandin al si mem. — Mi estas tute furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava.
S-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.
Klitandro al s-ro de Sotenville. — Sinjoro, vi vidas, kiel false mi estis akuzita: vi estas homo, kiu scias la principojn de honoro, kaj mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi.
S-ro de Sotenville. — Tio estas tute justa kaj tute laŭ la ordo. Nu, mia bofilo donu kontentigon al la sinjoro.
Georgo Dandin. — Kio? kontentigon?
S-ro de Sotenville. — Jes, la ordo tion postulas, ĉar vi malprave lin akuzis.
Georgo Dandin. — Sed tio ja estas la afero, ke mi tute ne konsentas, ke mi lin malprave akuzis; kaj mi bone scias, kion mi pri tio pensas.
S-ro de Sotenville. — Tio ne estas grava. Kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis, kaj tio devas sufiĉi; kaj oni ne havas rajton plendi pri iu, se li neas kulpecon.
Georgo Dandin. — Sekve, se mi lin trovus kuŝanta[38] kun mia edzino, li devus nur nei, kaj tio lin jam senkulpigus?
S-ro de Sotenville. — Ne rezonadu. Petu lin pri pardono, kiel mi diras al vi.
Georgo Dandin. — Mi! Mi devas ankoraŭ peti lin pri pardono, post tio, ke …
S-ro de Sotenville. — Rapide, mi diras al vi, vi havas nenion por pripensi; kaj vi ne devas timi, ke vi faras tro multe, ĉar mi mem ja tion konsilas al vi.
Georgo Dandin. — Mi ne povas …
S-ro de Sotenville. — Al la diablo! mia bofilo, ne incitu al mi la galon, ĉar mi kuniĝus kun li kontraŭ vi. Nu, lasu, ke mi vin gvidu.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, Georgo Dandin!
S-ro de Sotenville. — Antaŭ ĉio prenu vian ĉapon en la manon: la sinjoro estas nobelo, kaj vi ne estas tia.
Georgo Dandin al si mem, tenante la ĉapon en la mano. — Mi krevas de furiozo!
S-ro de Sotenville. — Ripetu post mi: «Sinjoro …»
Georgo Dandin. — «Sinjoro …»
S-ro de Sotenville. — «Mi petas vian pardonon …» (Vidante, ke Georgo Dandin penas ne obei lin.) Ha!
Georgo Dandin. — «Mi petas vian pardonon …»
S-ro de Sotenville. — «Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin …»
Georgo Dandin. — «Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin …»
S-ro de Sotenville. — «Ĝi estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni …»
Georgo Dandin. — «Ĝi estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni …»
S-ro de Sotenville. — «Kaj mi petas vin kredi …»
Georgo Dandin. — «Kaj mi petas vin kredi …»
S-ro de Sotenville. — «Ke mi estas via servanto.»
Georgo Dandin. — Vi volas, ke mi estu servanto de homo, kiu volas fari min trompita koko?
S-ro de Sotenville farante al li signon de minaco. — Ha!
Klitandro. — Sufiĉas, sinjoro.
S-ro de Sotenville. — Ne, mi volas, ke li finu, kaj ke ĉio estu farata laŭforme «… Ke mi estas via servanto.»
Georgo Dandin. — «Ke mi estas via servanto.»
Klitandro al Georgo Dandin. — Sinjoro, mi estas tutkore via, kaj mi plu ne pensas pri tio, kio okazis. (Al s-ro de Sotenville.) Al vi, sinjoro, mi diras adiaŭ, kaj mi bedaŭras la malgrandan ĉagrenon, kiun vi havis.
S-ro de Sotenville. — Ni kisas al vi la manojn[39]; kaj se[40] ĝi plaĉos al vi, mi liveros al vi la amuziĝon ĉasi kun mi leporon.
Klitandro. — Vi estas tro bona kontraŭ mi.
Klitandro foriras.
S-ro de Sotenville. — Jen, mia bofilo, kiel oni devas konduki la aferojn! Adiaŭ. Sciu, ke vi eniris en familion, kiu donos al vi apogon kaj neniam toleros, ke oni faru al vi ian honton.
Georgo Dandin sola. — Ha, kiel mi … Vi ĝin volis, vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis! Ĝi konvenas al vi bone, kaj vi estas ĝuste aranĝita: vi havas juste tion, kion vi meritis. Nu, oni devas nur malfermi la okulojn al la patro kaj al la patrino; eble mi trovos ian rimedon, por tion atingi.