Akto tria

Sceno unua

Klitandro, Lubin.

Klitandro. — Estas jam profunda nokto, kaj mi timas, ke eble estos jam tro malfrue. Mi tute ne povas min orienti. Lubin?

Lubin. — Sinjoro?

Klitandro. — Ĉu per ĉi tie?

Lubin. — Mi pensas, ke jes. Al la diablo! Kia malsaĝa[56] nokto, ke ĝi estas tiel malluma!

Klitandro. — Certe ĝi estas malprava; sed, se de unu flanko ĝi malhelpas nin vidi, de la dua flanko ĝi malhelpas nin esti vidataj.

Lubin. — Vi estas prava; la nokto ne estas tiel malprava. Mi volus scii, vi, sinjoro, estas ja tiel instruita, kial en la nokto neniam estas tago?

Klitandro. — Ĝi estas granda demando, kaj tre malfacila. Vi estas scivola, Lubin?

Lubin. — Jes. Se mi estus lerninta, mi esplorus aferojn, kiujn oni neniam esploris.

Klitandro. — Mi kredas. Vi havas la mienon de homo, kiu havas spiriton subtilan kaj penetrantan.

Lubin. — Tute vere. Ekzemple, mi komprenas la lingvon latinan, kvankam mi neniam ĝin lernis. Kiam mi antaŭ nelonge vidis sur iu granda pordo la surskribon «Collegium», mi tuj divenis, ke, tio signifas kolegion.

Klitandro. — Mireginde! Vi scias do legi, Lubin?

Lubin. — Jes, mi scias legi presitajn literojn; sed neniam mi sukcesis lernatingi legi skribitaĵon.

Klitandro. — Jen ni estas apud la domo. (Frapinte la manplatojn.) Tio estas la signalo, pri kiu mi interkonsentis kun Klaŭdino.

Lubin. — Vorton de honoro, ŝi estas knabino, kiu valoras monon, kaj mi ŝin amas per mia tuta koro.

Klitandro. — Ĝuste tial mi vin alkondukis kun mi, por ke vi pasigu kun ŝi la tempon babilante.

Lubin. — Sinjoro, mi estas al vi …

Klitandro. — Ts! mi aŭdas ian brueton.

Sceno dua

Angeliko, Klaŭdino, Klitandro, Lubin.

Angeliko. — Klaŭdino?

Klaŭdino. — Nu?

Angeliko. — Lasu la pordon iom malfermita.

Klaŭdino. — Mi tion faris.

Nokta sceno. La aktoroj serĉas sin reciproke en la mallumo.

Klitandro al Lubin. — Ĝi estas ili. Ts!

Angeliko. — Ts!

Lubin. — Ts!

Klaŭdino. — Ts!

Klitandro al Klaŭdino, kiun li prenas por Angeliko. — Sinjorino!

Angeliko al Lubin, kiun ŝi prenas por Klitandro. — Kio?

Lubin al Angeliko, kiun li prenas por Klaŭdino. — Klaŭdino!

Klaŭdino al Klitandro, kiun ŝi prenas por Lubin. — Kio estas?

Klitandro al Klaŭdino, pensante, ke li parolas al Angeliko. — Ha, sinjorino, kiom mi ĝojas!

Lubin al Angeliko, pensante, ke li parolas al Klaŭdino. — Klaŭdino, mia bona Klaŭdino!

Klaŭdino al Klitandro. — Kviete, sinjoro!

Angeliko al Lubin. — Trankvile, Lubin!

Klitandro. — Ĉu ĝi estas vi, Klaŭdino?

Klaŭdino. — Jes.

Lubin. — Ĉu ĝi estas vi, sinjorino?

Angeliko. — Jes.

Klaŭdino al Klitandro. — Vi prenis unu por alia.

Lubin al Angeliko. — Honestan vorton, en la nokto oni nenion vidas.

Angeliko. — Ĉu ĝi ne estas vi, Klitandro?

Klitandro. — Jes, sinjorino.

Angeliko. — Mia edzo ronkas tute dece; kaj mi uzas tiun ĉi tempon, por esti kun vi.

Klitandro. — Ni serĉu ian lokon, por sidiĝi.

Klaŭdino. — Tre bona konsilo.

Angeliko, Klitandro kaj Klaŭdino sidiĝas en la profunda parto de la scenejo.

Lubin serĉante Klaŭdinon. — Klaŭdino, kie vi estas?

Sceno tria

Angeliko, Klitandro, kaj Klaŭdino, sidante en la profundo de la scenejo; Georgo Dandin duone senvestigita, Lubin.

Georgo Dandin al si mem. — Mi aŭdis, ke mia edzino iras malsupren, tial mi rapide min vestis, por sekvi ŝin. Kien ŝi povis iri? Ĉu eble ŝi eliris?

Lubin serĉante Klaŭdinon. — Kie do vi estas, Klaŭdino? (Prenante Georgon Dandin por Klaŭdino.) Ha, jen vi estas! Vorton de honoro, via mastro estas bele aranĝita, kaj mi trovas tion tiel same gajiga, kiel la bastonbatoj de antaŭe, pri kiuj oni al mi rakontis. Via mastrino diras, ke li ronkas nun kiel mil diabloj; kaj li ne scias, ke sinjoro la vicgrafo kaj ŝi estas nun kune, dum li dormas. Mi volus scii, kion li nun sonĝas. Ĝi estas treege ridinda. Sed kial do venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino kaj voli, ke ŝi apartenu sole nur al li? Li estas arogantulo, kaj sinjoro la vicgrafo faras al li tro da honoro. Vi nenion diras, Klaŭdino! Venu, ni ilin sekvu, kaj donu al mi vian maneteton, ke mi ĝin kisu. Ha, kiel dolĉa ĝi estas! ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵon. (Al Georgo Dandin kiun li ĉiam ankoraŭ prenas por Klaŭdino, kaj kiu lin krude repuŝas.) Al la diablo! kiel vi batas! Ĝi estas ja maneteto iom tre kruda!

Georgo Dandin. — Kiu iras?

Lubin. — Neniu.

Georgo Dandin. — Li forkuras, informinte min pri la nova perfidaĵo de mia sentaŭgulino. Nu, estas necese, ke, ne perdante tempon, mi sendu alvoki ŝiajn gepatrojn, kaj ke ĉi tiu aventuro servu al mi por liberiĝi de ŝi. Hola! Colin! Colin!

Sceno kvara

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino kaj Lubin, sidante en la profundo de la scenejo; Georgo Dandin, Colin.

Colin tra la fenestro. — Sinjoro?

Georgo Dandin. — Nu, rapide ĉi tien!

Colin elsaltante tra la fenestro. — Jen mi estas. Pli rapide oni ne povas.

Georgo Dandin. — Vi estas ĉi tie?

Colin. — Jes, sinjoro.

Dum Georgo Dandin iras serĉi Colinon sur la flanko, kie li aŭdis lian voĉon, Colin transiras sur la duan flankon kaj tie endormiĝas.

Georgo Dandin turnante sin al la flanko, kie li supozas la ĉeestadon de Colin. Mallaŭte, parolu mallaŭte. Aŭskultu. Iru al miaj gebopatroj[57] kaj diru al ili, ke mi ilin petas tre insiste veni tuj ĉi tien. Ĉu vi aŭdas? He! Colin! Colin!

Colin sur la dua flanko, revigliĝante. — Sinjoro?

Georgo Dandin. — Kie, al la diablo, vi estas?

Colin. — Ĉi tie.

Georgo Dandin. — Malbenita sentaŭgulo, kien li foriĝis! (Dum Georgo Dandin returniĝas al la flanko, kie li supozas, ke Colin restis, Colin, duone dormante, transiras al la dua flanko kaj tie endormiĝas.) Mi diras al vi, ke vi iru tuj al miaj gebopatroj kaj diru, al ili, ke mi ilin petegas veni ĉi tien tuje. Ĉu vi min komprenas? Respondu! Colin! Colin!

Colin sur la dua flanko, revigliĝante. — Sinjoro?

Georgo Dandin. — Tiu ĉi pendindulo min frenezigos! Venu al mi. (Ili renkontiĝas kaj ambaŭ falas.) Ha, la kanajlo! Li min kripligis! Kie do vi estas? Alproksimiĝu, ke mi donu al vi bonan porcion da batoj. Ŝajnas al mi, ke li forkuras de mi.

Colin. — Kompreneble.

Georgo Dandin. — Ĉu vi venos?

Colin. — Tute ne.

Georgo Dandin. — Venu, mi diris al vi.

Colin. — Ne. Vi volas min bati.

Georgo Dandin. — Nu, bone, mi nenion faros al vi.

Colin. — Certe?

Georgo Dandin. — Jes. Venu. Bone! (Tirante Colinon je la brako.) Ĝi estas via feliĉo, ke mi vin bezonas. Iru rapide peti en mia nomo miajn bogepatrojn, ke ili venu ĉi tien plej baldaŭ kiel ili nur povas, kaj diru al ili, ke ĝi estas por afero ekstreme grava kaj, se ili farus ian malfacilaĵon kaŭze de la malfrua horo, ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu, en kia ajn stato ili troviĝas. Nun vi min bone komprenas?

Colin. — Jes, sinjoro.

Georgo Dandin. — Iru rapide kaj tuj revenu. (Pensante, ke li estas sola.) Kaj mi reeniros en mian domon kaj atendos, ĝis … Sed mi aŭdas iun. Ĉu ĝi ne estas mia edzino? Mi aŭskultu kaj mi profitu de la mallumo.

Georgo Dandin stariĝas apud la pordo de sia domo.

Sceno kvina

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin, Georgo Dandin.

Angeliko al Klitandro. — Adiaŭ! Estas tempo disiri.

Klitandro. — Kio? tiel frue?

Angeliko. — Ni sufiĉe longe parolis kune.

Klitandro. — Ha, sinjorino! Ĉu mi povas paroli sufiĉe kun vi kaj trovi en tiom malmulte da tempo ĉiujn vortojn, kiujn mi bezonas? Mi bezonus tutajn tagojn, por bone esprimi al vi ĉion, kion mi sentas; kaj mi ne diris al vi ankoraŭ eĉ la plej malgrandan parton de tio, kion mi havas por diri al vi.

Angeliko. — Ni aŭdos plue alian fojon.

Klitandro. — Ho ve! Per kia bato vi traboras al mi la animon, kiam vi parolas pri via foriro kaj en kiom da malĝojo vi nun min lasas!

Angeliko. — Ni trovos la eblon, por nin revidi.

Klitandro. — Jes; sed mi pensas pri tio, ke forlasante min, vi iras al edzo. Tiu ĉi penso min mortigas; kaj la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas.

Angeliko. — Ĉu vi estas tiel malforta, ke vi havas tian maltrankvilecon? Kaj ĉu vi pensas, ke oni estas kapabla ami certajn edzojn? Oni ilin prenas, ĉar oni nenion povas fari kontraŭ tio, kaj ĉar oni dependas de siaj gepatroj, kiuj rigardas nur la havon; sed oni scias ankaŭ agi kun ili juste, kaj oni tute ne havas la intencon ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas.

Georgo Dandin al si mem. — Jen niaj kanajlaj edzinoj!

Klitandro. — Ha, oni devas konfesi, ke tiu, kiun oni donis al vi, tre malmulte meritas la honoron, kiun li ricevis! kaj ĝi estas tre stranga afero, tiu kunigo, kiun oni faris inter tia persono, kiel vi, kaj tia viro, kiel li!

Georgo Dandin al si mem. — Malfeliĉaj edzoj! jen kiel oni vin traktas!

Klitandro. — Vi meritas tre certe tute alian destinon, kaj la ĉielo tute vin ne kreis, por esti edzino de kampulo.

Georgo Dandin. — Se la ĉielo volus, ke ŝi estu via! vi baldaŭ parolus alie. Mi eniru; mi havas sufiĉe da tio.

Georgo Dandin enirinte, fermas la pordon de interne.

Sceno sesa

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino. — Sinjorino, se vi havas ankoraŭ ion malbonan por diri pri via edzo, vi rapidu, ĉar estas jam malfrue.

Klitandro. — Ha! Klaŭdino, vi estas kruela!

Angeliko al Klitandro. — Ŝi estas prava. Ni disiĝu.

Klitandro. — Mi devas do decidigi, ĉar vi tiel volas. Sed almenaŭ mi vin petegas, bedaŭru min iom pri la malbonaj horoj, kiujn mi nun pasigos.

Angeliko. — Adiaŭ!

Lubin. — Kie vi estas, Klaŭdino? mi volas diri al vi bonan nokton.

Klaŭdino. — Iru, iru, mi akceptas ĝin de malproksime, kaj mi resendas al vi tion saman.

Sceno sepa

Angeliko, Klaŭdino.

Angeliko. — Ni eniru senbrue.

Klaŭdino. — La pordo fermiĝis.

Angeliko. — Mi havas la ĉefan ŝlosilon.

Klaŭdino. — Malfermu do mallaŭte.

Angeliko. — Oni ŝlosis de interne; kaj mi ne scias, kion ni faros.

Klaŭdino. — Veku la serviston, kiu kuŝas ĉi tie.

Angeliko. — Colin! Colin! Colin!

Sceno oka

Georgo Dandin, Angeliko, Klaŭdino.

Georgo Dandin ĉe la fenestro. — «Colin! Colin!» Ha, mi vin kaptas ĉi tie, sinjorino mia edzino! kaj vi faras ekskursojn, dum mi dormas! Mi tre ĝojas pri tio, kaj estas al mi agrable vidi vin ekstere en tia malfrua horo.

Angeliko. — Nu, kia granda malbono ĝi do estas, se oni prenas en la nokto iom da freŝa aero?

Georgo Dandin. — Jes, jes; bona horo, por preni freŝan aeron! ĝi estis pli ĝuste varmo, sinjorino friponino; kaj, ni scias la tutan intrigon de la rendevuo kaj de la sinjoreto. Ni aŭdis vian delikatan interparoladon kaj la belajn laŭdajn vortojn, kiujn vi diris pri mi unu al la alia. Sed mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita, kaj ke viaj gepatroj konvinkiĝos nun pri la justeco de miaj plendoj kaj pri la malmoraleco de via konduto. Mi sendis peti ilin ĉi tien kaj baldaŭ ili estos ĉi tie.

Angeliko al si mem. — Ha, ĉielo!

Klaŭdino. — Sinjorino!

Georgo Dandin. — Jen estas frapo, sendube, kiun vi ne atendis. Nun mi triumfas; kaj mi havas, per kio malaltigi vian fierecon kaj detrui viajn artifikojn. Ĝis nun vi mokis miajn akuzojn[58], blindigis viajn gepatrojn kaj beligis viajn trompojn. Vane mi vidis, vane mi parolis, via lerteco ĉiam venkis mian rajtecon, kaj ĉiam vi trovis rimedon por esti prava; sed ĉi tiun fojon, dank’ al Dio, la aferoj klariĝos kaj via senhonteco estos plene elmontrita.

Angeliko. — He, mi vin petas, lasu malfermi al mi la pordon[59].

Georgo Dandin. — Ne, ne! Vi devas atendi la venon de tiuj, kiujn mi invitis, kaj mi volas, ke ili vin trovu ekstere en la nuna bela horo. Atendante ilian venon, penu, se vi volas, serĉi en via kapo ian novan artifikon, por eltiriĝi el ĉi tiu afero! penu elpensi ian rimedon, por prezenti en bela lumo, vian vagadon; trovi ian belan ruzaĵon, por elturniĝi kaj aperi senkulpa; ian verŝajnigan pretekston por via nokta migrado, ekzemple, ke vi iris helpi ian amikinon en akuŝo.

Angeliko. — Ne; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi. Mi ne volas min defendi nek malkonfesi antaŭ vi la aferojn, ĉar vi ja ĉion scias.

Georgo Dandin. — Ĉar vi bone vidas, ke ĉiuj rimedoj estas fermitaj por vi, kaj ke en ĉi tiu afero vi ne povus elpensi tiajn senkulpigojn, kies malverecon mi ne povus elmontri.

Angeliko. — Jes, mi konfesas, ke mi estas malprava, kaj ke vi havas kaŭzon, por plendi. Sed mi vin petas, faru al mi la favoron, ne elmetu min nun al la kolero de miaj gepatroj, kaj lasu rapide malfermi al mi.

Georgo Dandin. — Mi tuj obeos.

Angeliko. — Ho, mia bona edzeto, mi vin petegas!

Georgo Dandin. — Ho, mia bona, edzeto! Mi estas nun via bona edzeto, ĉar vi sentas, ke vi estas kaptita. Mi tre ĝojas pri tio; neniam antaŭe venis al vi en la kapon diri al mi tiajn dolĉajn vortojn.

Angeliko. — Aŭdu, mi promesas al vi, ke mi neniam plu donos al vi kaŭzon por plendi, kaj ke mi …

Georgo Dandin. — Nenio helpos. Mi ne volas ellasi el la manoj ĉi tiun aventuron, kaj estas grave por mi, ke oni unu fojon ricevu fundan klarigon pri via konduto.

Angeliko. — Mi petegas, lasu min paroli kun vi. Mi petas de vi unu minuton da aŭskultado.

Georgo Dandin. — Nu, kio?

Angeliko. — Estas vero, ke mi pekis, mi ĝin konfesas al vi ankoraŭ unu fojon, kaj via kolero estas justa; la tempon, kiam vi dormis, mi uzis, por eliri, kaj tiu ĉi eliro estis rendevuo, kiun mi donis al la persono, pri kiu vi parolis. Tamen ĝi estas ja agoj, kiujn vi devas pardoni al mia aĝo, forlogiĝoj de juna persono, kiu ankoraŭ nenion vidis kaj nur ĵus eniras en la mondon; libereco, al kiu oni sin fordonas, pensante ĉe tio nenion malbonan, kaj kiu sendube en la fundo havas nenion …

Georgo Dandin. — Jes, vi tion diras, kaj ĝi apartenas al tiuj aferoj, kiuj bezonas, ke oni ilin pie kredu.

Angeliko. — Mi tute ne volas diri per tio, ke mi estas senkulpa antaŭ vi, kaj mi vin nur petas, ke vi forgesu ofendon, pri kiu mi el mia tuta koro petas vian pardonon, kaj ke vi antaŭliberigu min de tiu renkontiĝo kaj de la ĉagreno, kiun povus kaŭzi al mi la malagrablaj riproĉoj de miaj gepatroj. Se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas, tiam tiu ĉi ŝuldiga faro, tiu ĉi boneco, kiun vi montros al mi, akiros min por vi plene; ĝi tuŝos profunde mian koron kaj naskos tie por vi tion, kion la tuta potenco de miaj gepatroj kaj la ligiloj de la edzeco ne povis tie atingi. Per unu vorto, ĝi estos la kaŭzo, ke mi rifuzos ĉiun amindumadon, kaj mi havos sindonecon nur por vi. Jes, mi donas al vi mian vorton, ke vi havos en mi de nun la plej bonan edzinon en la mondo, kiu montros al vi tiom da amo, tiom da amo, ke vi estos tute kontenta.

Georgo Dandin. — Ha, krokodilo, kiu flatas la homojn, por ilin sufoki!

Angeliko. — Donu al mi tiun favoron.

Georgo Dandin. — Nenio estos. Mi estas nepetegebla.

Angeliko. — Montru vin grandanima.

Georgo Dandin. — Ne.

Angeliko. — Kompatu min!

Georgo Dandin. — Tute ne.

Angeliko. — Mi vin petegas per mia tuta koro.

Georgo Dandin. — Ne, ne, ne! Mi volas, ke oni ĉesu erari pri vi kaj via konfuzo estu videbla por ĉiuj.

Angeliko. — Nu, bone! Se vi elmetas min al la malespero, mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio, kaj mi faros ion, pri kio vi pentos.

Georgo Dandin. — Kaj kion vi faros, mia sinjorino?

Angeliko. — Mia koro min pelos al la plej ekstremaj decidoj; kaj per ĉi tiu tranĉilo, kiun vi vidas, mi tuj min mortigos.

Georgo Dandin. — Ha, ha! Perfekte!

Angeliko. — Por vi ĝi ne estos tiel perfekta, kiel vi pensas. Ĉiuj scias pri nia malpaco kaj la konstantajn ĉagrenojn, kiujn vi faras al mi. Kiam oni trovos min mortigita, neniu dubos pri tio, ke min mortigis ĝuste vi; kaj miaj gepatroj certe ne lasos tiun morton nepunita, kaj ili venigos sur vian personon ĉian punon, kiun povos liveri al ili la decidoj de la juĝo kaj la ardeco de iliaj sentoj. Tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ vi; kaj mi ne estas la unua, kiu uzas tiamanieran venĝon kaj kiu ne timas eĉ sin mortigi, por pereigi tiujn, kiuj estas tiel kruelaj, ke ili nin puŝas al la ekstremeco.

Georgo Dandin. — Mi estas via obeema servanto[61]. Oni nun jam ne pensas plu pri mortigado de si mem; la modo pri tio pasis jam de longe.

Angeliko. — Ĝi estas afero, pri kiu vi povas esti tute certa; kaj se vi persistos en via rifuzo, se vi ne lasos malfermi al mi, mi ĵuras al vi, ke tuj mi vidigos al vi, ĝis kie povas iri la decidemeco de persono, kiun oni elmetas al malespero.

Georgo Dandin. — Vantaĵo, vantaĵo! Tio tute ne faras al mi ian timon.

Angeliko. — Nu, bone! Ĉar ĝi estas necesa, jen kio kontentigos nin ambaŭ kaj montros, ĉu mi ŝercas. (Farinte kvazaŭ ŝi sin mortigas.) Ha, ĝi fariĝis! La ĉielo donu, ke mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras, kaj ke tiu, kiu estas la kaŭzo de tio, ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi!

Georgo Dandin. — Oho! Ĉu ŝi efektive estus tiel malbona kaj mortigus sin, por ke oni min pendigu? Ni prenu peceton da kandelo, por rigardi.

Sceno naŭa

Angeliko, Klaŭdino.

Angeliko al Klaŭdino. — Ts! silente! Ni tuj stariĝu ĉe la ambaŭ flankoj de la pordo.

Sceno deka

Angeliko kaj Klaŭdino enirante en la domon en la momento, kiam Georgo Dandin el ĝi eliras, kaj ŝlosante la pordon de interne; Georgo Dandin tenante kandelon en la mano.

Georgo Dandin. — Ĉu la malboneco de virino efektive povas atingi tian gradon? (Sola, rigardinte ĉien ĉirkaŭe.) Neniu estas! Ha, mi tion suspektis; la pendindulino foriris vidante ke ŝi nenion atingos de mi, nek per petoj, nek per minacoj. Des pli bone! tio faros ŝiajn aferojn ankoraŭ pli malbonaj; kaj la gepatroj, kiuj baldaŭ venos, vidos per tio ŝian krimon ankoraŭ pli bone. (Tuŝinte la pordon de sia domo por eniri.) Ha, ha! la pordo ŝlosiĝis! Hola! tie! Iu venu! Oni tuj malfermu al mi!

Sceno dek unua

Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin.

Angeliko. — Kio! ĝi estas vi! De kie vi venas, sentaŭgulo? Ĉu nun estas tempo, por reveni hejmen, kiam preskaŭ jam tagiĝas? Tia estas la konduto de honesta edzo?

Klaŭdino. — Ĉu estas bele drinki la tutan nokton kaj lasi tiamaniere en la daŭro de tuta nokto malfeliĉan junan edzinon en la domo?

Georgo Dandin. — Kio! vi …

Angeliko. — Iru, iru, perfidulo, mi estas laca de via malĉasteco, kaj mi plendos, ne atendante plu, al miaj gepatroj.

Georgo Dandin. — Kio! Vi ankoraŭ kuraĝas ….

Sceno dek dua

S-ro de Sotenville kaj s-ino de Sotenville en noktaj vestoj; Colin, portante lanternon; Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin.

Angeliko al gesinjoroj de Sotenville. — Ho, venu, mi vin petegas, venu doni al mi venĝon por la plej granda aroganteco de la flanko de edzo, al kiu la vino kaj ĵaluzeco, en tia grado konfuzis la cerbon, ke li plu scias nek kion li diras, nek kion li faras, kaj kiu mem sendis inviti vin, ke vi estu atestantoj de la plej granda sensencaĵo, pri kiu oni iam aŭdis. Jen li revenas, kiel vi vidas, lasinte atendi sin la tutan nokton; kaj se vi volos lin aŭskulti, li diros al vi, ke li havas kontraŭ mi la plej grandajn plendojn; ke dum li dormis, mi forŝteliĝis de li, por iri vagi, kaj cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, kia malica kanajlo!

Klaŭdino. — Jes, li volis kredigi al ni, ke li estis en la domo kaj ni estis ekstere; kaj ĉi tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo.

S-ro de Sotenville. — Kio! Kion tio signifas?

S-ino de Sotenville. — Kia furioza senhonteco, sendi voki nin!

Georgo Dandin. — Neniam …

Angeliko. — Ne, mia patro, mi ne povas plu toleri tiaspecan edzon; mia pacienco estas tute elĉerpita; kaj ĵus li diris al mi centon da plej ofendaj vortoj.

S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Al la diablo! vi estas malnobla homo!

Klaŭdino. — Estas terure, kiam oni vidas, ke malfeliĉan junan virinon oni traktas en tia maniero, kaj tio krias pri venĝo al la ĉielo.

Georgo Dandin. — Ĉu oni povas …

S-ro de Sotenville. — Iru, vi devus morti de honto.

Georgo Dandin. — Lasu min diri al vi du vortojn.

Angeliko. — Vi nur aŭskultu, li rakontos al vi belajn historiojn.

Georgo Dandin al si mem. — Mi enfalas en malesperon.

Klaŭdino. — Li tiom multe drinkis, ke oni ne povas longe stari apud li; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni.

Georgo Dandin. — Sinjoro bopatro, mi vin petegas …

S-ro de Sotenville. — Forŝoviĝu; vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo.

Georgo Dandin. — Sinjorino, mi vin petas …

S-ino de Sotenville. — Fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta.

Georgo Dandin al s-ino de Sotenville. — Toleru, ke mi …

S-ro de Sotenville. — Foriĝu, mi diras al vi; oni ne povas toleri vin.

Georgo Dandin al s-ro de Sotenville. — Mi petegas vin, permesu, ke …

S-ino de Sotenville. — Hu, vi min svenigas. Parolu de malproksime, se vi volas.

Georgo Dandin. — Nu, bone! Jes, mi parolos de malproksime. Mi ĵuras al vi, ke mi eĉ ne moviĝis el mia domo, sed nur ŝi eliris.

Angeliko. — Ĉu ne estas tiel, kiel mi diris al vi?

Klaŭdino. — Vi vidas, kian verŝajnecon ĝi havas.

S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Iru, vi mokas la homojn. Venu ĉi tien malsupren, mia filino.

Sceno dek tria

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin, Colin.

Georgo Dandin. — Mi atestigas la ĉielon ke mi estis en la domo kaj …

S-ro de Sotenville. — Silentu! ĝi estas netolerebla sensencaĵo.

Georgo Dandin. — La tondro min tuj mortigu, se …

S-ro de Sotenville. — Ne turnu al ni plu la kapon, sed penu peti pardonon de via edzino.

Georgo Dandin. — Mi! peti pardonon?

S-ro de Sotenville. — Jes, pardonon, kaj tuj!

Georgo Dandin. — Kio! mi …

S-ro de Sotenville. — Al la diablo! Se vi kontraŭparolos al mi, mi vin instruos, kio estas moki nin.

Georgo Dandin. — Ha, Georgo Dandin!

Sceno dek kvara

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino, Colin.

S-ro de Sotenville. — Venu ĉi tien, mia filino, por ke via edzo petu de vi pardonon.

Angeliko. — Mi! pardoni al li ĉion, kion li diris al mi? Ne, mia patro, mi neniel povas decidiĝi al tio; kaj mi petas vin disigi min de edzo, kun kiu mi plu ne povus vivi.

Klaŭdino. — Kiel oni povus ĉion elporti!

S-ro de Sotenville. — Mia filino, tiaj disiĝoj ne povas esti farataj sen granda skandalo; kaj vi devas montri vin pli saĝa ol li kaj pacienci ankoraŭ ĉi tiun fojon.

Angeliko. — Kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! Ne, mia patro, tian aferon mi ne povas konsenti.

S-ro de Sotenville. — Estas necese, mia filino, kaj mi tion al vi ordonas.

Angeliko. — Ĉi tiu vorto fermas al mi la buŝon, kaj vi havas super mi senliman potencon.

Klaŭdino. — Kia bonkoreco!

Angeliko. — Estas ĉagrene, se oni estas devigata forgesi tiajn ofendojn; sed kian ajn perforton mi devas fari al mi, mi devas vin obei.

Klaŭdino. — Malfeliĉa ŝafeto!

S-ro de Sotenville al Angeliko. — Alproksimiĝu!

Angeliko. — Ĉio, kion vi devigas min fari, servos al nenio; kaj vi vidos, ke morgaŭ ĉio denove rekomenciĝos.

S-ro de Sotenville. — Ni faros ordon. (Al Georgo Dandin.) Venu, genuiĝu!

Georgo Dandin. — Genuiĝi?

S-ro de Sotenville. — Jes, genuiĝu, kaj tuj!

Georgo Dandin genue, kun kandelo en la mano; al si mem. — Ho, ĉielo! (Al s-ro de Sotenville.) Kion mi devas diri?

S-ro de Sotenville. — «Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi …»

Georgo Dandin. — «Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi …»

S-ro de Sotenville. — «La sensencaĵon, kiun mi faris …»

Georgo Dandin. — «La sensencaĵon, kiun mi faris …» (al si mem) edziĝante kun vi.

S-ro de Sotenville. — «Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.»

Georgo Dandin. — «Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.»

S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Gardu vin, kaj sciu, ke ĝi estas la lasta el la arogantaĵoj, kiun mi toleras.

S-ino de Sotenville. — Per Dio! se vi ankoraŭ unu fojon permesos al vi[62], oni instruos al vi la respekton, kiun vi ŝuldas al via edzino kaj al tiuj, de kiuj ŝi devenas.

S-ro de Sotenville. — Jen jam tagiĝas. Adiaŭ! (Al Georgo Dandin.) Iru en vian domon kaj penu esti bonkonduta. (Al s-ino de Sotenville.) Kaj ni, mia koro, ni iru enlitiĝi.

Sceno dek kvina

Georgo Dandin, sola. — Ha, mi nun rezignacias, ĉar mi vidas plu nenian rimedon. Kiam oni, simile al mi, edziĝis kun malbona virino, tiam la plej bona, kion oni povas fari, estas iri ĵeti sin en la akvon, la kapon antaŭen.


F I N O
Загрузка...