Akto dua

Sceno unua

Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino. — Jes, mi tuj divenis ke ĝi certe venas de vi, kaj ke vi ĝin diris al iu, kiu ĉion rakontis al nia mastro.

Lubin. — Mi ĵuras al vi, mi nur pasante diris pri ĝi unu vorton al iu homo, por ke li ne diru, ke li vidis, ke mi eliris el la domo; videble la homoj en tiu ĉi lando estas grandaj babiluloj.

Klaŭdino. — Efektive, sinjoro la vicgrafo faris bonan elekton, prenante vin kiel sian sendaton! li uzas la servon de homo tre dube fidinda!

Lubin. — Nu, alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.

Klaŭdino. — Jes, jes, estos la ĝusta tempo.

Lubin. — Ni ne parolu plu pri tio. Aŭskultu.

Klaŭdino. — Kion vi volas, ke mi aŭskultu?

Lubin. — Turnu iom vian vizaĝon al mi.

Klaŭdino. — Nu, kion do vi volas?

Lubin. — Klaŭdino!

Klaŭdino. — Kio?

Lubin. — He, he, ĉu vi ne scias tre bone, kion mi volas diri?

Klaŭdino. — Ne.

Lubin. — Al la diablo! mi vin amas.

Klaŭdino. — Efektive?

Lubin. — Jes, la diablo min prenu! Vi povas kredi al mi, ĉar mi ĝin ĵuras.

Klaŭdino. — Nu, bone.

Lubin. — Mi sentas, ke mia tuta koro tremas, kiam mi vin rigardas.

Klaŭdino. — Mi tre ĝojas.

Lubin. — Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela?

Klaŭdino. — Tiel same, kiel faras la aliaj.

Lubin. — Vidu, oni ne bezonas tiom da ceremonioj: se vi volas, vi estos mia edzino kaj mi estos via edzo; kaj ni ambaŭ estos geedzoj.

Klaŭdino. — Vi eble estus tiel ĵaluza, kiel nia mastro?

Lubin. — Tute ne!

Klaŭdino. — De mia flanko, mi malamas la suspektemajn edzojn: kaj mi volas tian edzon, kiu ne timas ĉion, kiu estus tiom plena de konfido al mi kaj tiel certa pri mia ĉasteco, ke li sen maltrankvileco povus min vidi en la mezo de tridek viroj[41].

Lubin. — Bone! mi estos tute tia.

Klaŭdino. — Ĝi estas la plej malsaĝa afero en la mondo, kiam oni ne konfidas al edzino, kaj oni ŝin turmentas. Kaj en efektiveco oni ĉe tio nenion gajnas: ĝuste tio devigas nin pensi pri malbono; kaj ofte la edzoj mem, per sia bruego, faras el si tion, kio ili estas.

Lubin. — Nu, mi donos al vi la liberecon fari ĉion, kio al vi plaĉos.

Klaŭdino. — Jen tiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata. Kiam edzo fidas nian honestecon[42], ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas; ĝi estas tiel same, kiel kun tiuj, kiuj, malfermas al ni sian monujon kaj diras al ni: «Prenu!» Ni faras el ĝi uzon honeste[43], kaj ni kontentiĝas per tio, kio estas justa. Sed se iu nin ĉikanas, ni penas lin tondi, kaj ni tute lin ne indulgas.

Lubin. — Bone, mi estos el tiuj, kiuj malfermas sian monujon, kaj vi bezonas nur edziniĝi kun mi.

Klaŭdino. — Bone, bone, ni vidos.

Lubin. — Venu do ĉi tien, Klaŭdino.

Klaŭdino. — Kion vi volas?

Lubin. — Venu, mi diras al vi.

Klaŭdino. — Ha, kviete! Mi ne amas la palpistojn.

Lubin. — He, iomete, pro amikeco.

Klaŭdino. — Lasu min, mi diras al vi: mi ne komprenas ŝercojn.

Lubin. — Klaŭdino!

Klaŭdino repuŝante lin. — He, for!

Lubin. — Ha, kiel kruda vi estas kun homoj! Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn! Ĉu vi tute ne hontas esti bela kaj ne voli, ke oni vin karesu? He, lasu do!

Klaŭdino. — Mi donos al vi sur la nazon[44].

Lubin. — Ho, kia malcedema, kia sovaĝa! Fi! Estas malbele esti tiel kruela!

Klaŭdino. — Vi fariĝas tro libera.

Lubin. — Kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi?

Klaŭdino. — Vi devas havi paciencon.

Lubin. — Nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo.

Klaŭdino. — Mi dankas por tio[45].

Lubin. — Klaŭdino, mi vin petas, vi ĝin deprenos de la kalkulo.

Klaŭdino. — He, certe ne! Mi jam unu fojon enfalis. Adiaŭ! Iru for, kaj diru al sinjoro la vicgrafo, ke mi akurate transdonos lian bileton.

Lubin. — Adiaŭ, sovaĝa belulino!

Klaŭdino. — La vorto montras enamiĝon.

Lubin. — Adiaŭ, roko, ŝtono, marmoro, ĉio plej malmola en la mondo.

Klaŭdino sola. — Mi tuj transdonos en la manojn de mia mastrino … Sed jen ŝi venas kun sia edzo; mi foriĝu kaj atendu, ĝis ŝi estos sola.

Sceno dua

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin. — Ne, ne, oni ne trompas min tiel facile; kaj mi nur estas tro certa, ke tio, kion oni diris al mi, estas vera. Mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas, kaj via galimatio[46] tute min ne blindigis.

Sceno tria

Klitandro, Angeliko, Georgo Dandin.

Klitandro aparte, en la profundo de la scenejo. — Ha, jen ŝi estas; sed ŝia edzo estas kune kun ŝi.

Georgo Dandin ne vidante Klitandron. — Trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi, kaj kiom da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas. (Klitandro kaj Angeliko reciproke sin salutas.) Mia Dio, lasu vian riverencon; ne pri tia speco de respekto mi parolas al vi, kaj vi ne devas ankoraŭ moki.

Angeliko. — Mi? mi mokas? neniel!

Georgo Dandin. — Mi scias, kion vi pensas, kaj mi konas … (Klitandro kaj Angeliko sin denove reciproke salutas.) Denove! Ha, ĉesu do fari ŝercojn! Mi scias tre bone, ke pro via nobeleco vi rigardas min, kiel starantan tre malsupre de vi; sed la respekto, pri kiu mi parolas al vi, tute ne koncernas mian personon. Mi parolas pri tiu respekto, kiun vi ŝuldas al ligo tiel estimeginda, kiel estas la ligo de edzeco … (Angeliko faras signon al Klitandro.) Ne levu la ŝultrojn, mi tute ne parolas malsaĝaĵojn.

Angeliko. — Sed kiu levas la ŝultrojn?

Georgo Dandin. — Mia Dio! Mi vidas tre klare. Mi diras al vi ankoraŭ unu fojon, ke la edzeco estas ĉeno, al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto, kaj estas tre malbone, fari el ĝi tian uzon, kian vi faras. (Angeliko faras al Klitandro signon per la kapo.) Jes, jes, tre malbone de via flanko; kaj vi tute ne bezonas balanci la kapon kaj fari al mi grimacojn.

Angeliko. — Mi? mi ne scias, kion vi volas diri.

Georgo Dandin. — Sed mi tion scias tre bone; kaj vian malestimon mi konas. Se mi ne naskiĝis nobelo, almenaŭ mi estas el familio, al kiu oni povas fari neniun riproĉon; kaj la familio de la Dandinoj …

Klitandro malantaŭ Angeliko, nerimarkate de Georgo Dandin. — Nur unu vorton!

Georgo Dandin ne vidante Klitandron. — Kio?

Angeliko. — Kio? mi nenion diris.

Georgo Dandin turnas sin ĉirkaŭ sian edzinon, kaj Klitandro foriĝas, farante grandan riverencon al Georgo Dandin.

Sceno kvara

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin. — Jen li vagis ĉirkaŭ vi!

Angeliko. — Nu, ĉu ĝi estas mia kulpo? Kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tio?

Georgo Dandin. — Mi volas, ke vi faru kontraŭ tio tion, kion faras virino, kiu volas plaĉi nur al sia edzo. Kion ajn oni dirus, la amistoj altrudas sin nur tiam, kiam oni tion akceptas. Ekestas certa dolĉa mieno, kiu ilin altiras, tiel same, kiel la mielo la muŝojn; sed la honestaj virinoj havas rimedojn, kiuj forpelas ilin tuj en la komenco.

Angeliko. — Mi ilin forpeli! Sed pro kia kaŭzo? Mi tute ne vidas en ĝi ian skandalon, se oni min trovas bela kaj tio faras al mi plezuron.

Georgo Dandin. — Jes! Sed kiun rolon la edzo povas ludi ĉe tiu ĉi amindumado?

Angeliko. — La rolon de honesta[47] homo, kiu ĝojas, se lia edzino estas ŝatata.

Georgo Dandin. — Mi vin tre dankas por tio. Ĝi tute ne estas laŭ mia gusto; kaj la Dandinoj tute ne alkutimiĝis al tiu modo.

Angeliko. — Ho, la Dandinoj alkutimiĝos, se ili volos; ĉar miaflanke mi deklaras al vi, ke mi ne havas la intencon forrifuzi la mondon kaj vivante enterigi min en edzon. Kio! ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, tial estas necese, ke ĉio finiĝu por ni kaj ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! Ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj; kaj tio al mi plaĉas, ke ili volas, ke oni mortu por ĉiuj amuzoj kaj oni vivu nur por ili! Mi mokas tion, kaj mi tute ne volas morti tiel juna.

Georgo Dandin. — Tiele do vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro[48], kiun vi faris al mi publike?

Angeliko. — Mi? mi ne faris ĝin al vi propravole, vi ĝin elŝiris de mi. Ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento kaj ĉu mi vin volas? Vi demandis pri tio nur mian patron kaj mian patrinon; en efektiveco ja nur ili edziĝis kun vi[49]; tial estos bone, se vi ĉiam al ili plendos, se oni agas kun vi maljuste. Kio koncernas min, kiu ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi, kaj kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn, mi pretendas, ke mi ne havas la devon sklave submeti min al viaj deziroj; kaj mi volas ĝui, mia sinjoro, la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco, preni al mi la dolĉan liberecon, kiun la aĝo al mi permesas, vidi iom la belan societon, kaj gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn, kiujn oni diras al mi. Prepariĝu al tio, ke ĝi estu via puno, kaj danku la ĉielon, ke mi ne estas kapabla por io pli malbona.

Georgo Dandin. — Jes, tiel vi prenas la aferon! Sed mi estas via edzo kaj mi diras al vi, ke mi tion ne volas.

Angeliko. — Kaj mi, mi estas via edzino, kaj mi diras al vi, ke mi tiel volas.

Georgo Dandin al si mem. Mi havas grandan deziron fari kompoton[50] el ŝia tuta vizaĝo kaj meti ŝin en tian staton, ke ŝi plu neniam en sia vivo plaĉu al la dirantoj de flataĵoj. Iru, Georgo, Dandin; mi ne povus min deteni, kaj estas pli bone forlasi la lokon.

Sceno kvina

Angeliko, Klaŭdino.

Klaŭdino. — Kun malpacienco mi atendis, sinjorino, ke li foriru, por ke mi transdonu al vi ĉi tiujn liniojn de tiu, pri kiu vi scias.

Angeliko. — Ni vidu.

Klaŭdino al si mem. — Kiom mi povas rimarki, tio, kion oni skribas al ŝi, ne tre malplaĉas al ŝi.

Angeliko. — Ha, Klaŭdino, kiel ĝentile ĉio estas esprimita en tiu ĉi bileto! Kian agrablan manieron la korteguloj havas en ĉiuj siaj paroloj kaj en ĉiuj siaj agoj! Kaj kio estas, en komparo kun ili, niaj provinculoj?

Klaŭdino. — Mi pensas, ke, post kiam vi vidis tiujn, la Dandinoj[51] ne povas plaĉi al vi.

Angeliko. — Restu ĉi tie, mi iros skribi la respondon.

Klaŭdino sola. — Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas rekomendi al ŝi, ke ŝi faru la respondon agrabla. Sed jen …

Sceno sesa

Klitandro, Lubin, Klaŭdino.

Klaŭdino. — Vere, sinjoro, vi tie prenis al vi lertan komisiulon!

Klitandro. — Mi ne kuraĝis sendi iun el miaj homoj. Sed, mia bona Klaŭdino, mi devas ja rekompenci vin por la bonaj servoj, kiujn, kiel mi scias, vi faris al mi.

Li serĉfosas en sia poŝo.

Klaŭdino. — Ho, sinjoro, ne estas necese. Vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon; mi faras al vi servojn, ĉar vi ĝin meritas, kaj mi sentas en mia koro inklinon por vi.

Klitandro donante monon al Klaŭdino. — Mi vin tre dankas.

Lubin al Klaŭdino. — Ĉar ni edziĝos, tial donu tion al mi, por ke mi ĝin konservu kune kun mia mono.

Klaŭdino. — Mi ĝin konservos por vi tiel same, kiel la kison.

Klitandro al Klaŭdino. — Diru al mi, ĉu vi transdonis mian bileton al via bela mastrino?

Klaŭdino. — Jes; ŝi jam skribas respondon al vi.

Klitandro. — Sed, Klaŭdino, ĉu ne estas eble, ke mi povu persone paroli kun ŝi?

Klaŭdino. — Jes; venu kun mi, mi donos al vi la eblon paroli kun ŝi.

Klitandro. — Sed ĉu ŝi tion aprobos? kaj ĉu estas nenia risko?

Klaŭdino. — Ne, ne! Ŝia edzo ne estas en la loĝejo; kaj krom tio ne pri li ŝi devas plej multe zorgi: nur antaŭ siaj gepatroj ŝi devas sin gardi; kaj se nur pri ili estas zorgite[52], ĉion ceteran oni ne bezonas timi.

Klitandro. — Mi lasas min al via gvidado.

Lubin sola. — Al la diablo! Jen saĝan edzinon mi havos! Ŝi havas spriton kiel kvar[53].

Sceno sepa

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin al si mem. Jen, estas mia homo de antaŭe. Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi!

Lubin. — Ha, jen vi estas, sinjoro babilulo, al kiu mi tiel forte rekomendis nenion paroli, kaj kiu ĝin tiel forte promesis al mi! Vi estas do babilisto, kaj vi tuj ĉion transdiras, kion oni diras al vi sekrete?

Georgo Dandin. — Mi?

Lubin. — Jes, vi ĉion raportis al la edzo, kaj vi estas la kaŭzo de tio, ke li faris bruegon. Mi ĝojas, ke mi nun scias, ke vi havas tian langon kaj tio min instruos, ke mi nenion plu diru al vi.

Georgo Dandin. — Aŭskultu, mia amiko …

Lubin. — Se vi ne estus babilinta, mi rakontus al vi, kio fariĝas en la nuna momento; sed pro puno vi nenion scios.

Georgo Dandin. — Kio? kio do fariĝas?

Lubin. — Nenio, nenio. Jen kio estas, se oni babilis; vi ne sciiĝos eĉ unu vorton, kaj pri la plej interesa parto mi silentos.

Georgo Dandin. — Haltu do iom.

Lubin. — Neniel.

Georgo Dandin. — Mi volas diri al vi nur unu vorton.

Lubin. — Ho ne, ho ne! Vi volas eltiri de mi la sekreton.

Georgo Dandin. — Ne, ne tion.

Lubin. — He, vi pensas, ke mi estas malsaĝa! Mi vidas, kion vi celas.

Georgo Dandin. — Estas io tute alia. Aŭskultu.

Lubin. — Vi nenion atingos. Vi, volus ke mi diru al vi, ke sinjoro la vicgrafo donis monon al Klaŭdino, kaj ke ŝi kondukis lin al sia mastrino. Sed mi ne estas tiel malsaĝa.

Georgo Dandin. — Mi vin petas!

Lubin. — Ne!

Georgo Dandin. — Mi donos al vi …

Lubin. — Mendu-atendu!

Sceno oka

Georgo Dandin sola. — Kun ĉi tiu malsaĝulo mi ne povis plenumi la penson, kiun mi havis. Sed la nova sciigo, kiu elglitis el lia buŝo, povas fari al mi tian saman servon; kaj, se la amisto estas en mia domo, tio donos al mi la eblon montriĝi prava en la okuloj de la gepatroj kaj plene ilin konvinki pri la senhonteco de ilia filino. La malbono en la afero estas nur tio, ke mi ne scias kiel min aranĝi, ke mi tiru profiton el tiu sciigo. Se mi eniros en mian domon, mi forkurigos la sentaŭgulon; kaj kion ajn malhonorigan por mi mi povus vidi per miaj propraj okuloj, oni tute ne kredos miajn vortojn, kaj oni diros al mi, ke mi fantazias. Aliflanke, se mi venigos la bogepatrojn, ne havante la certecon, ke ni trovos en mia domo la amiston, estos tiel same, kaj mi refalos, en la malbonan staton de antaŭe. Eble mi povus senbrue esplori, ĉu li tie estas ankoraŭ? (Rigardinte tra la truo de la seruro.) Ha! ĉielo! Oni plu ne povas dubi, mi vidis lin tra la truo de la seruro. La sorto donas al mi la eblon konfuzi miajn homojn; kaj, por kroni la tutan aventuron, ĝi alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis.

Sceno naŭa

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin.

Georgo Dandin. — Nu, vi ne volis kredi al mi antaŭ, kaj via filino venkis; nun mi havas en la mano la eblecon vidigi al vi, kiel ŝi min aranĝas; kaj, dank’ al Dio, mia malhonoro estas nun tiel klara, ke vi ne povos plu dubi pri ĝi.

S-ro de Sotenville. — Kiel, mia bofilo! vi ĉiam ankoraŭ ripetas tion saman?

Georgo Dandin. — Jes, ĉiam ankoraŭ; kaj neniam mi havis por tio tiom da kaŭzo, kiel nun.

S-ino de Sotenville. — Vi denove volas turni al ni la kapon!

Georgo Dandin. — Jes, sinjorino; kaj kun mia kapo oni agas pli malbone.

S-ro de Sotenville. — Ĉu vi neniam laciĝos tedi nin?

Georgo Dandin. — Ne, sed mi forte laciĝas esti moke trompata.

S-ino de Sotenville. — Ĉu vi neniam volas liberigi vin de viaj strangaj pensoj?

Georgo Dandin. — Ne, sinjorino sed mi tre dezirus liberigi min de edzino, kiu min malhonoras.

S-ino de Sotenville. — Granda Dio! nia bofilo, lernu paroli konvene.

S-ro de Sotenville. — Al la diablo! serĉu esprimojn malpli ofendajn.

Georgo Dandin. — Kiu perdas, tiu ne ridas.

S-ino de Sotenville. — Memoru, ke vi edziĝis kun[54] nobela fraŭlino.

Georgo Dandin. — Mi tion memoras sufiĉe, kaj mi ĉiam nur tro multe memoros tion.

S-ro de Sotenville. — Se vi tion memoras, tiam penu paroli pri ŝi kun pli da respekto.

Georgo Dandin. — Sed kial ŝi pli ĝuste ne penas agi kun mi pli honeste? Kio! ĉar ŝi estas nobelino, ŝi devas havi la liberecon fari al mi, kion ŝi volas, kaj mi ne devas kuraĝi eĉ diri vorteton?

S-ro de Sotenville. — Kio do fariĝis al vi, kaj kion vi povas diri? Ĉu vi ne vidis hodiaŭ matene, ke ŝi eĉ ne konis tiun, pri kiu vi parolis al mi?

Georgo Dandin. — Jes; sed kion vi diros, se mi nun vidigos al vi, ke la amisto estas kun ŝi?

S-ino de Sotenville. — Kun ŝi?

Georgo Dandin. — Jes, kun ŝi, kaj en mia domo.

S-ro de Sotenville. — En via domo?

Georgo Dandin. — Jes, en mia propra domo.

S-ino de Sotenville. — Se ĝi estos tiel, ni estos por vi kontraŭ ŝi.

S-ro de Sotenville. — Jes, la honoro de nia familio estas por ni pli kara ol ĉio en la mondo; kaj se vi diras la veron, ni malkonfesos en ŝi nian sangon kaj ni forlasos ŝin al via kolero.

Georgo Dandin. — Vi bezonas nur sekvi min.

S-ino de Sotenville. — Gardu vin kontraŭ trompiĝo!

S-ro de Sotenville. — Ne faru kiel antaŭe.

Georgo Dandin. — Mia Dio! Vi tuj vidos. (Li montras en direkto al Klitandro, kiu elvenas kun Angeliko.) Nu, rigardu, ĉu mi mensogis?

Sceno deka

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino; s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville kaj Georgo Dandin en la profundo de la scenejo.

Angeliko al Klitandro. — Adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi, kaj mi devas min gardi.

Klitandro. — Promesu do al mi, sinjorino, ke mi povos paroli kun vi ĉi tiun nokton.

Angeliko. — Mi penos pri tio.

Georgo Dandin al gesinjoroj de Sotenville. — Ni alproksimiĝu kviete de malantaŭe, kaj ni zorgu, ke oni nin ne vidu.

Klaŭdino. — Ha, sinjorino! ĉio estas perdita! Jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo.

Klitandro. — Ho, ĉielo!

Angeliko mallaŭte al Klitandro kaj Klaŭdino. — Tenu vin tute trankvile kaj lasu min agi. (Laŭte al Klitandro.) Kio! Vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! kaj, tiamaniere vi kaŝas viajn sentojn! Oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min, kaj ke vi havas la intencon admonakiri min; mi atestas al vi mian indignon, kaj mi klare esprimas al vi miajn pensojn en atesto de ĉiuj; vi laŭte neas la aferon kaj donas al mi la vorton, ke vi havas nenian penson ofendi min; kaj tamen en tiu sama tago vi havas la arogantecon veni al mi vizite, diri al mi, ke vi min amas, rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al viaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino, kiu povas rompi la ĵuron de fideleco, kiun mi donis al edzo, kaj iam forkliniĝi de la virteco, kiun instruis al mi miaj gepatroj. Se mia patro tion scius, li bone instruus al vi provi tiajn entreprenojn! Sed honesta virino ne amas skandalon, tial mi gardas min ion diri al li, (farinte signon al Klaŭdino, ke ŝi alportu bastonon) kaj mi montros al vi, ke kvankam mi estas virino, mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi. Tio, kion vi faris, ne estas ago de nobelo, kaj tial mi traktos vin ankaŭ ne kiel nobelon.

Angeliko prenas la bastonon kaj levas ĝin kontraŭ Klitandron, kiu forkliniĝas tiamaniere, ke la batoj falas sur Georgon Dandin.

Klitandro kriante, kvazaŭ li estus frapita. — Aj! aj! aj! Kviete!

Sceno dek unua

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino.

Klaŭdino. — Forte, sinjorino, batu bone!

Angeliko ŝajnigante, ke ŝi parolas al Klitandro. — Se vi ankoraŭ ion havas sur la koro, mi estas ĉi tie, por respondi al vi.

Klaŭdino. — Rimarku ĝin bone, kun kiu vi ludas.

Angeliko ŝajnigante sin mirigita. — Ha, mia patro, vi estas ĉi tie!

S-ro de Sotenville. — Jes, mia filino; kaj mi vidas, ke koncerne la saĝon kaj kuraĝon vi montras vin inda ido de la domo de Sotenville. Venu ĉi tien, alproksimiĝu, ke mi vin ĉirkaŭprenu!

S-ino de Sotenville. — Ankaŭ min ĉirkaŭprenu, mia filino. Ha, mi ploras de ĝojo, kaj mi rekonas mian sangon en la agoj, kiujn vi ĵus faris.

S-ro de Sotenville. — Mia bofilo, kiel ravita vi devas esti! kaj kiel plena de dolĉeco certe estas por vi ĉi tiu okazaĵo! Vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi; sed viaj suspektoj montriĝas forpelitaj en la plej brilanta maniero.

S-ino de Sotenville. — Sendube, nia bofilo, kaj vi devus nun esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj.

Klaŭdino. — Certe. Kia virino, kia virino! Vi estas tro feliĉa, ke vi ŝin posedas, kaj vi devus kisi la teron, kie ŝi paŝis.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, perfidulino!

S-ro de Sotenville. — Kio ĝi estas, mia bofilo? Kial vi ne dankas iomete vian edzinon por la amo, kiun, kiel vi vidas, ŝi montras rilate vin?

Angeliko. — Ne, ne mia patro, ne estas necese; li nenion ŝuldas al mi por tio, kion li ĵus vidis; kaj ĉio, kion mi faras en tiu rilato, estas nur pro amo al mi mem.

S-ro de Sotenville. — Kien vi iras, mia filino?

Angeliko. — Mi foriras, mia patro, por ke mi ne estu devigata akcepti liajn komplimentojn.

Klaŭdino al Georgo Dandin. — Ŝi estas prava, ke ŝi koleras. Ŝi estas virino, kiu meritas esti adorata, kaj vi ŝin ne traktas, kiel vi devus.

Georgo Dandin al si mem. — Kanajlo!

Sceno dek dua

S-ro de Sotenville, s-ino Sotenville, Georgo Dandin.

S-ro de Sotenville. — Ĝi estas malgranda resento de la historio de antaŭe, kaj ĝi pasos post iom da karesado, kiun vi faros al ŝi. Adiaŭ, mia bofilo; nun vi jam ne bezonas plu maltrankviliĝi. Iru, faru pacon inter vi kaj penu kvietigi ŝin per petado de pardono pro via flamiĝo.

S-ino de Sotenville. — Vi devas konsideri, ke ŝi estas junulino, edukita en virteco, kaj ŝi ne kutimis, ke oni ŝin suspektu pri ia malkonvena ago. Adiaŭ. Ĝi faras al mi tre grandan ĝojon, ke mi nun vidas, ke viaj malkomprenoj estas finitaj, kaj ke ŝia konduto devas esti por vi tiel agrablega.

Sceno dek tria

Georgo Dandin sola. — Mi ne diras eĉ unu vorton, ĉar per parolado mi nenion gajnos. Neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia. Jes, mi admiras mian malfeliĉon kaj la subtilan lertecon de mia kanajla edzino, kiu scias ĉiam montri sin prava[55] kaj min malprava. Ĉu estas eble, ke mi ĉiam estos venkita de ŝi kaj la ŝajno ĉiam estos kontraŭ mi kaj mi neniam sukcesos elmontri la kulpecon de mia senhontulino? Ho, ĉielo, helpu miajn intencojn kaj donu al mi la favoron, ke mi povu vidigi al la homoj, ke oni min senhonorigas!

Загрузка...