Jean-Jacques Rousseau: Lettre à M. d’Alembert sur les spectacles. (1758)
ord⋅um⋅o — En antikva aŭ feŭdisma socio, aparta socia grupo, kun heredaj aŭ korporaciaj leĝe fiksitaj devoj kaj rajtoj (interalie, la nobeloj, la burĝoj, la servutuloj).
Enciklopedio de Esperanto, la artikolo «Zamenhof L.L.: Verkaro».
La eldonon aperintan dum la vivo de Moliero. PIV donas la komplementan adjektivon «postmorta», sed mankas io responda al la rusa «прижизненный» (france «publié de son vivant»). Mi paŭsas tion per deviva, ĉar la memtrudiĝanta dumviva jam akiris alian signifon («daŭronta dum la tuta vivo», ruse «пожизненный»). La editoroj de klasikaĵo kutime preferas ties «lastan devivan eldonon».
Delarto — Esperantigo de la itala termino commedia dell’arte.
Karakteriza nomo estas nomo de fikcia persono, karakterizanta ties personan trajton, karakteron aŭ rolon en la verko. Ruse говорящее имя, germane sprechender Name, pole nazwisko znaczące, angle charactonym.
Laŭ la Vikipedio, prezento de «Georgo Dandin» fare de katalunaj aktoroj estis planita por la Deka Universala Kongreso en Parizo (1914), sed supozeble ne okazis pro la milito.
Dandin france indikas homon mallertan, plumpan, stultetan (vidu en la «Antaŭparolo»).
Sotenville — France sot en ville signifas «stultulo en urbo»; do, proksimume «Stultenburgo» (vidu en la «Antaŭparolo»).
vidis min elirantan — En la moderna Esperanto oni diras «vidis min eliranta» aŭ (pli bone) «vidis min eliri». PAG (1985) atentigas (§172): «Kun tiaj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda.» — Kp la ĝustan «mi lin trovus kuŝanta» ĉi-sube, en 1:7.
kiel oni rekomendis — La francaj originaloj hezitas inter recommandé (rekomendis) kaj commandé (ordonis). Ĉi-okaze pli ĝustas la dua.
Ĉi tie Lubin provas rememori du malsamajn nomojn: «sinjoro vicgrafo de io» (la «veran» nomon de Klitandro; france ne eblus Monsieur le Vicomte de Clitandre); tio cetere indikas, ke de nostre pays estas ne «de nia loko», sed pli vaste «el nia provinco» aŭ simile (ĉar «nian lokon» Lubin certe konas). Per la unua tripunkto li rezignas pri la vera nomo, kaj provas rememori la pseŭdan. Zamenhofo tion probable ne komprenis, kaj preterlasis la vorton chose (io). — elparolaĉas tiun nomon — Zamenhofo fidele tradukis la ne tute trafan verbon molieran. Fakte por Lubin malfacilas ne prononco, sed la ekzota nomo komedia: «Neniam mi sukcesos memorfiksi tiun strangan nomon…». Cetere, en iuj eldonoj li rememoras mise: «Kli … Klitando» (sen r).
honesta — Ĉi tie la franca vorto honnête signifas ne honesta, sed honorinda aŭ afabla. Kp la arkaikan francan dankoformulon «Vous êtes bien honnête» (t.e. «Vi estas tre afabla»).
edziĝi kun fraŭlino — T.e. «edziĝi al nobelidino». Kp ĉi-sube en la noto [35] (1:7).
se ĝi estus kampulino — France: si c’était une paysanne, t.e. «se tio estus kampulino». En Esperanto la frazo estus pli klara kun «ŝi»: «se ŝi estus kampulino».
personoj de bona deveno — Tio estus taŭga traduko por les personnes de condition. Sed s-ino de Sotenville diras les personnes de qualité, kio estus personoj de eminenta deveno (kies nobeleco estas antikva kaj glora).
… ke por vi ne konvenas uzi tiun vorton pri persono de mia rango.
koni vin mem — Ĉi tie la franca se connaître ne estas la sokrata «ekkonu vin mem», sed la moŝtula «ne forgesu, kio vi estas», «sciu kia estas via loko», «konsciu pri via malalta rango».
unu colon de miaj pretendoj — En la lingvo zamenhofa devus esti «unu colon da miaj pretendoj» (kp «metron da nigra drapo» en la fundamenta Ekzercaro, §32).
Dandinière — Voĉlegu /dandinjèr/.
Prudoterie (t.e. «Prudeco», voĉlegu /prüdotrí/) — Fikcia nomo familio (gento), glora pro la prudeco de siaj anoj. Samfunkcie ĝi aperas ankaŭ ĉe Lafonteno.
trompita koko — Ĉi tiu naiva germaneca provo esperantigi la francan cocu surbaze de hazarda sona simileco estas malklara kaj neimitinda: nenio en koko pensigas pri trompita edzo (la logika asociaĵo estus kun plie kun haremo). La franca esprimo estas ŝuldata al alia birdo, kukolo, kiu metas siajn ovojn en fremdajn nestojn; do, kokrito estas, laŭ tiu metaforo, «kukolito» (kp la mezanglan pruntvorton cuckold). France la koncernaj vortoj sonas simile, kaj la francoj mem ne plu konscias la metaforon (ankaŭ la PIV-a «kokri» probable venas el simila miskompreno; simile pri la germana mispaŭsaĵo der Hahnrei). Multe pli internacia (eĉ se neniom pli logika) estas la korno-idiomaĵo: «miaj infanoj estos nobeloj, kaj mi estos kornulo». Kp en la pola: «Dziecie me będą szlachtą, ale ja rogatym»; ruse: «а я буду носить рога».
honesteco — Mistraduko laŭvorta, temas pri honoro. (La francoj preferas uzi neĝustan vorton ol ripeti la ĵuse diritan.)
oni de tricent jaroj tie ne vidis virinon — Stranga uzo de de, malpli klara ol en la originalo. Ŝajnas ke tekstopeco perdiĝis ĉe la traduko, devus esti «kaj koncerne la domon de la Prudoterie, oni jam dum pli ol tricent jaroj ne vidis tie virinon, dank’ al Dio, kiu donus pretekston por klaĉo» (et de la maison de la Prudoterie il y a plus de trois cents ans qu’on n’a point remarqué qu’il y ait eu une femme, Dieu merci, qui ait fait parler d’elle). Ankaŭ ĉi tie Zamenhofo iom glatigis la frazon, forigante la komikan efekton de momenta miskompreno: «dum pli ol tricent jaroj oni ne vidis tie virinon, dank’ al Dio!»
Ni havis iun Jakelinon de la Prudoterie — Ĉiu tiu uzo de iu por traduki la francan nedifinan artikolon estas embarasa en esperanta traduko. Endus malvolvi la implicitan signifon («ni havis tiajn praulinojn, kia…» aŭ eble «ni havis ekzemple,…»); aŭ (pli bone) simple forigi tiujn pakumojn, sen liuj la dialogo iĝus pli energia kaj flua:
— Ĵaklino de la Prudoterie ne volis esti amdonantino …
— Maturino de Sotenville rifuzis …
taleroj — Ĉe Moliero kompreneble temas pri eskudoj (france écus). Probable Zamenhofo uzis «talero»n kiel ĝeneralan nomon de ĉia arĝenta monero historia.
ni komprenas neniajn ŝercojn — Ni akceptas (aŭ ni toleras) neniajn ŝercojn. La franca konfuzo inter «kompreni ŝercon» (entendre raillerie) kaj «akcepti ŝercon» estas tro mallogika por lingvo internacia: oni povas ofendiĝi ĝuste ĉar oni bone komprenas la mokon.
tre homame — En la franca same mise: très humainement. Ĉu Moliero volis demonstri mallertecon de Georgo Dandin? Probable ne, ĉar france la mallertaĵo sonas malpli ĝene (ĉar kliŝe). Pli neŭtralaj kaj same ironiaj tradukoj povus esti «tre indulgeme» aŭ «tre korfavore».
ili ambaŭ — Angeliko kaj Klitandro.
meti la pugnon al la brusto — Interpugnado ne konvenus al franca nobelo mezaĝa; Zamenhofo miskomprenis la francan serrer le bouton à quelqu'un, kiu ĉi-okaze estas la figursenca «bridi»: «Mi povas bridi iun ajn». (Bouton estas ĉi-okaze ne «butono», sed leda ringo, kiun oni povas glitigi laŭ paro da bridoj, por ilin streĉi.)
Pala traduko de egale pala franca metaforo: Vous verrez de quel bois nous nous chauffons. Pli lerte en la angla: You shall see what Mettle I am made of, when those that belong to me are meddl’d with.
la nobelara armiĝo en Nancy — Per «nobelara armiĝo» Zamenhofo tradukas la francan l’arrière-ban, kunvoko de nobelaro de provinco (ĉi-okaze de Loreno, kies ĉefurbo estis Nansio) por 3-monata proprakosta militservo, por defendi la landon kontraŭ malamiko.
Jean-Gilles — Voĉlegu /ĵan-ĵil/.
Montauban — Voĉlegu /montobán/. Unubo sudokcidente de Francio (okcitane Montalban). Malgraŭ la epiteto «granda» ne temas pri grava evento. Probable temas pri la senrezulta sieĝo okazinta en 1621 (unu jaron antaŭ la naskiĝo de Moliero), baldaŭ ĉesigita pro maldisciplinemo de la armeo.
veturi trans la maron — Veturi en la Sanktan Landon. Alivorte, la «praavo» (france aïeul) estis kruckavaliro. Do, temas ne pri «praavo», sed pri pli malproksima praulo.
vi amas kaj persekutas — Mistraduko de la franca vous aimez et poursuivez. En Esperanto «persekuti» ne signifas «fi-amindumi, sintrude sekvi, ĝeni». Ĉi-okaze sufiĉus «vi amas kaj amindumas» aŭ «vi amas kaj sekvas».
Angeliko estas virino edziniĝinta, ŝi certe ne estas «fraŭlino». La vorto demoiselle en la franca fontteksto havas sian malnovan signifon «nobelidino» (filino de nobela familio).
mi lin trovus kuŝanta — Jen la ĝusta objekta predikativo (en nominativo). Kp la noton [10] pri la misa «vidis min elirantan» (1:2).
Supozeble en la moliera epoko tiu formulo povis soni komike kiel iom troiga; sed nun ĝi sonas kiel tro troa, kaj ne plu amuze. En moderna traduko endus trovi ion pli moderan.
France la konjunkcio estas kiam (quand): «kaj kiam plaĉos al vi …».
en la mezo de tridek viroj — La franca au milieu de trente hommes ne sonas tiom mallerte, kiel la traduko. Pli akcepteblaj estas «en la rondo de tridek viroj», «ĉirkaŭite de tridek viroj» aŭ «meze de tridek viroj» (meze ja escepte povas havi tiun signifon, sed ne la substantivo mezo).
fidas nian honestecon — «Fidas nian virton», «nian prudenton», aŭ — plej simple kaj bone — «fidas nin».
Ni faras el ĝi uzon honeste — «Ni uzas ĝin prudente» (aŭ «modeste»).
Mi pugnos vin sur la nazon.
Mi dankas por tio — Per ĉi tiu antifrazo Zamenhofo anstataŭigis la malpli klaran francan rifuzan idiomaĵon Je suis votre servante (mi estas via servistino). Ĝi estas pli komprenebla (kiel rifuza formulo: «Ĉu vi deziras teon?» — «Ne, dankon.»), tamen solstare ĝi restas ambigua. Pli bona traduksolvo estus permuti ĉi tiun kaj la sekvan replikojn de Klaŭdino: «He, certe ne!» (…) «Grandan dankon, mi jam unu fojon enfalis.» Tio konservas la ironion de la dankoformulo, kaj estas nemiskomprenebla.
Laŭ PIV galimatio estas «Konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo». Tia efektive estas la nuna franca kaj la internacia signifo de la vorto, sed ĉi-okaze ĝi situacie malkonvenas. La paroloj de Angeliko kaj Klitandro estas neniom sensencaj aŭ nekompreneblaj; sed ili estas malveraj, ili estas misprezento. Ĉe Moliero galimatias povas signifi «konfuzo, implikaĵo» — la signifo kiun la esperanta galimatio ne havas. Sian riproĉon Georgo Dandin pli konvene devus adresi al siaj bogepatroj: «Kiel vi la nobeloj komplikas ĉion!»; sed ankaŭ Angeliko ja estas nobelidino. — Kurioze, ĝuste ĉi tiun malkonvenan mistradukon (kiu ŝajnas esti la sola uzo zamenhofa) PIV donas por ilustri la vorton galimatio. La nacilingvaj tradukoj elektas aliajn vortojn por traduki ĉi tiun replikon — ekz-e la angla traduko de 1732 tradukas tion per «Kanterbera rakonto»: I’ve better eyes than people fancy, and your Canterbury Story has not taken away my Senses; la pola traduko (Fafuło) havas elturniĝojn (wykrętanina) ktp.
honesta — prudenta, deca.
Tiele do vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro — France «C’est ainsi que vous satisfaites aux engagements de la foi». Anstataŭ «ŝuldiĝo» oni nun dirus «devigo»; sed sufiĉus diri pli simple: «Tiel do vi plenumas la (sanktan) promeson…».
… nur ili geedziĝis kun vi.
Kompoto en la franca frazeologio povas respondi al la esperanta kaĉo. Eble Zamenhofo ne rekonis tian frazeologian uzon, aŭ eble li ankoraŭ ne decidis pri la esperanta idiomaĵo (la «Proverbaro» aperis pli malfrue, en 1910). Ĉiel ajn, en la «Rabistoj», eldonitaj samjare kun «Georgo Dandin», aperas (p. 70) la proksimsenca kaj pli moderna kaĉo: «Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon!».
Ĉu oni voĉlegu /dandinoj/ aŭ /dandenoj/?
se nur pri ili estas zorgite — La francaj pourvu qu’ils soient prévenus signifas ĉi tie: «se nur ili konservos sian favoran impreson» (pli laŭvorte: «favoran antaŭjuĝon»).
Zamenhofo laŭvorte tradukis la francan elle a de l’esprit comme quatre kaj probable ne konscias, ke la comme quatre estas idiomaĵo (ĝi signifas «multe»); tial la repliko estas stumpa, kaj laŭvorta traduko postulas kompletigon: «Ŝi havas tiom da sprito, kiel kvar homoj kune», aŭ simile. — Cetere, kvar en la franca frazeologio signifas «granda nombro», samkiel «sep» en rusa. En la «Proverbaro» tiel rolas dek: «Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu»; «Deko da pekoj — unu la puno»; «Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos»; «Se unu ne venis, dek ne atendas»; «Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj» (ruse en ĉiuj ĉi tiuj proverboj aperas «sep»). Do, por fari frazaĵon endus ŝanĝi «kvar»on en «dek»on. Tamen mi preferus traduki la replikon pli flue, ekz-e «Ah, diable saĝan edzinon mi havos!»
edziĝis al nobela fraŭlino (same ankaŭ poste).
montri sin prava — Jen ankoraŭ unu ĝusta objekta predikativo (kp la noton [10]).
malsaĝa ĉi tie signifas simple «aĉa». La franca sot povas signifi «3° Fâcheux, désagréable, ridicule, en parlant de choses» (Littré). La vorto «malsaĝa» ĉi tiun signifon ne havas.
gebopatroj — Laŭ la Fundamento (Ekzercaro, §39) la ĝusta vorto estas bogepatroj. Ĉi tiu fundamenta formo dufoje aperas ankaŭ en ĉi tiu verko (2:8, 3:4). PIV1 laŭfundamente notas (ĉe bo-): «Rim. La pref. bo antaŭiras al la pref. ge: bogefratoj.» Tamen PIV2 ial (kial?!) ŝajnas preferi «gebopatroj»n (en la artikolo patr/ bogepatroj estas difinita per plusendo al gebopatroj). En la reala uzo la fundamenta formo estas klare preferata.
vi mokis miajn akuzojn — En la franca vous avez joué mes accusations la vorto joué havas la signifon de dejoué; do, nek «ludis», nek «mokis», sed «ridindigis, vanigis miajn akuzojn».
lasu malfermi — Ordonu malfermi, malfermigu (france: faites-moi ouvrir la porte). «La diferenco inter igi kaj lasi estas, ke igi signas volon, ordonon, efikan agon, dum lasi signas cedon, rezignacion, ne-kontraŭstaron. Kp: mi lasos fari mesojn (mi ne malpermesos tion) kaj: mi igos fari mesojn (mi pagos por ili). Tiun distingon Z. plurfoje preteratentis en siaj tradukoj el la germana lingvo, kiu ĝin ne konas, ekz.: (ark.) vi lasis min voki (= vi vokigis min). Sed tia uzo de lasi en la senco de igi restis neimitita arkaismo.» (PIV1, la artikolo «lasi»).
Montru vin grandanima — Ankoraŭ unu ĝusta objekta predikativo (kp la noton [10]).
Mi estas via obeema servanto — La franca idiomaĵo Je suis votre valet esprimas ironian malkonsenton. Pli frue (2:4) ĝi jam aperis en la teksto, kaj tie Zamenhofo ĝin taŭge tradukis per la antifrazo «Mi vin tre dankas por tio». Ankaŭ ĉi-okaze ĝin endus anstataŭigi per io pli klara kaj situacie konvena (ekz-e per «Babilaĵo!»).
Mankas objekto («permesos al vi ion tian» aŭ simile). France: si vous y retournez (= se vi revenos al tio, se vi ripetos tion).