Antaŭparolo

Serĉante prozaĵon por esperantologia esploro, mi ekpensis pri ĉi tiu verko de Voltero. Ja kio povas esti pli eleganta, simpla kaj racia ol klerisma romano filozofia? Tiom pli, ke ĝin jam tradukis Lanti’ — denaska franclingvano, progresisto kaj la patro de sennaciismo!

Mi malfermis la Lantian tradukon [L], kaj legis en ĝia «Antaŭparolo»:

«Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.»

Malbona aŭguro. Mi legis plu, kaj konstatis ke ĝi veras. La traduko apartenas al la skolo laŭvortisma, pri kiu Zamenhofo donas ekstreman ekzemplon en unu el siaj Lingvaj Respondoj: «Favora Regnestro, honoro havas alkuŝigi…»[1]. Mi komprenas, ke tio povas esti amuza ekzerco por franclingvano; ke la «admirinda flekseblo de Esperanto» ebligas paŭsi pliparton da lingvaj strukturoj francaj; tamen ankaŭ, ke tiaj paŭsaĵoj povas havi alian stilan valoron en Esperanto, impresi la leganton fremde kaj alie ol la originalo; tial la laŭvortisman skolon oni ankaŭ nomas fremdisma.

Krome, kelkaj propre Esperantaj strukturoj restos neuzitaj, kaj la traduko do ne estus reprezenta teksto esperantlingva.

Mi opinias, ke «Kandido» estas sufiĉe grava klasikaĵo de la Eŭropa literaturo, kaj tial meritas plenvaloran tradukon Esperantan. Laŭ mi plenvalora traduko estas tia, kiu precipe strebas transdoni la enhavon de la verko (ĝiajn ideojn, ĝian impreson sur la leganton) konforme al la sistemo cellingva — plie ol la apartaĵojn de la originala lingvo nacia.[2] Tial mi decidis reverki la Lantian tradukon en la tradicio rekrea, hejmiga, en kiu la tradukanto strebas unue kiel eble plej ĝuste kompreni la ideon de tradukata peco, kaj due esprimi (rekrei, reverki) ĝin en la formo plej konvena al la cellingvo.

Jen ekzempla frazo el ĉap.18ª, per kiu mi ilustru la danĝerojn de laŭvortismo. En ĝi temas pri ekskurso en la utopia lando Eldorado; mi donas ĝin en la formoj originala-Voltera, Lantia kaj mia, de Sergio Pokrovskij (atentu la grasigitajn inicialojn!):

V: Candide demanda à voir la cour de justice, le parlement; on lui dit qu'il n'y en avait point, et qu'on ne plaidait jamais.

L: Kandid petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis.

S: Kandido petis montri al li la kortumon; oni diris, ke tia institucio ne ekzistas, samkiel juĝaj procesoj.

Ĉi tie notindas, ke

1) En tiama Francio parlement neniel estis ‹parlamento› laŭ la Esperanta senco de la vorto, ĝi estis ‹juĝejo›. Por ordinara esperantisto tiu neekzisto de «parlamento» en la ideala lando Eldorado devas aperi kiel malaprobo de la reprezenta demokratio[3]; tutcerte ne pri tio ĝi temas.

2) La franca plaider havas en la vortaro [Littré] 6 signifojn, el kiuj la ĉefa estas ‹procesi› (kaj tiusence ĝi aperas en la frazo), dum Esperanto (laŭ PV kaj la PIV-oj) heredis nur la 2ªⁿ (egalan al la angla to plead), ĉi tie nekonvenan. (Cetere, la tenso estas erara; devus esti «ke oni neniam procesas».)

3) En unu sama frazo la pronomo «oni» (resp. on) aperas en 2 signifoj: unue, ‹la ĉiĉerono›; kaj due, ‹la eldoradanoj›. Tio ne kaŭzas miskomprenon, sed ĝenas belguston kiel stila malzorgaĵo.

* * *

Mi konsultis plurajn tradukojn nacilingvajn, precipe la anglan, germanan, polan, rusan, kiujn en la komentoj mi referencados per [A], [G], [P], [R] (priskribitaj en la Referencoj). Samkiel la ĵusajn «V:», «L:», «S:» mi uzos la simbolojn «A:», «G:», «P:», «R:» por marki citaĵojn el tiuj tradukoj. Ĉi tiuj nacilingvaj tradukoj estas «hejmigaj»; A kaj G estas preskaŭ samtempaj al V (ili venas el la 18ª jc).

Mi ankaŭ mencios kelkajn pli modernajn tradukojn el la 20ª jc [A20], [B], [G20], konformajn al la nuna Okcidenta modo laŭvortisma (tiurilate L estas pli modernisma ol S ☹).

* * *

Aparte atentindas la spirito de ĉi tiu romano filozofia. Ĝia koncepto estas klerisme kosmopolita, kun tiu implica apartaĵo, ke ‹la franca› = ‹tutmonda›, ‹la propre homa›[4]. Voltero senĝene francigas la germanajn realaĵojn: la lokaj moneroj Germaniaj iĝas ‹eskudoj› (écus); distancojn liaj germanoj esprimas en la francaj ‹leŭgoj› (lieues); la germana nomo de la protagonistino, Kunegunde, ricevas la francecan formon Cunégonde. Por franclingva publiko tiaj francigoj fakte estas hejmigoj, neŭtrigoj.

Sekve, rekreisto devas anstataŭ ‹la hejmigon per francigo› apliki ‹hejmigon cellingvan›. Se temas pri realaĵo specife germana (ekz‑e monero), tiam konvenas regermanigo (ekz‑e eskudo → talero, tiom pli ke ‹talero› estas vorto Zamenhofa, oficialigita jam en 1909 per OA1, bone hejmiĝinta en Esperanto[5]). Tion ni vidas en la tradukoj A, G, R, P; pli detale mi tion klarigas en la Postparolo.

En la laŭvortismaj tradukoj de la 20ª jc tiaj neŭtraj hejmigoj iĝas nekonvene okulfrapaj francaĵoj, ekz‑e la skribformo Cunégonde en la angla [A20], aŭ la sonformo Künegond en traduko turka; kaj simile pri la Lantia ‹Kunegond›.

Defende al laŭvorta traduko eblas diri, ke ĝi donas dokumentan paŭsaĵon de la eksteraj formoj de la tekstpecoj, dum traduko hejmiga tradukas ilin en la modernan lingvon de la leganto korektite, glatigite. Nu, mi opinias, ke ĝuste traduki la estetikajn impresojn ne malpli gravas, ol dokumente traduki la vortojn; kaj ke por ĝuste kompreni la laŭvortan tradukon ofte necesas aparta komento, ĉar la leganto probable miskomprenos laŭvortaĵon (kp la ĉi-supran ekzemplon pri parlamento). Anstataŭe, por vidigi tiajn apartaĵojn mi verkis tre detalan komentaron, kie ili estas malimplice prezentitaj, pli klare ol en traduko laŭvorta.


Al la teksto mi aldonis kelkajn bildojn el malnovaj eldonoj, precipe por ilustri realaĵojn ne nepre evidentajn al moderna leganto (ekz‑e ‹faldoŝirmilo›,sanbenito›, ‹trikresta bireto› ktp).


Ĉu prilaboraĵo aŭ nova traduko?

Antaŭ ĉio mi devas esprimi mian altan estimon kaj sinceran aprezon pri Lanti’ kaj lia kontribuo al la Esperanta afero. Ĝuste tia aprezo motivis min en mia prilaborado de lia verkaĵo. Sed ĉu ĝi estas prilaboraĵo aŭ aparta traduko?

Ĝi estas nova traduko, ĉar malmultaj frazoj restis netuŝitaj. La teksto estas reverkita laŭ tute aliaj principoj ol la Lantiaj. Tio koncernas:

• la proprajn nomojn (asimilo; nomoj karakterizaj aŭ alimaniere esprimivaj);

• la pli fluan pragmatikan vortordon, kontraste al la fenditaj frazoj francecaj;

• esprimadon de verbaj aspektoj (interalie, Lanti’ plejparte ignoras tiujn de la Volteraj imperfektoj);

• naciajn realaĵojn, Franciajn kaj alilandajn; francaĵojn internacie miskompreneblajn.

Ne estis celo ĉion ŝanĝi, mi intencis ŝanĝi nur la ŝanĝindan; sed pro la diferenco en la principoj, mi ŝanĝis preskaŭ ĉion kaj rezultis nova traduko.

Oni ofte diras ke privilegio de Esperanto estas, ke tradukojn el nacilingvoj faras denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj plej bone komprenas ĉiujn lingvajn nuancojn kaj realaĵojn. Malpli ofte oni atentas, ke ne malpli gravas bona posedo de la cellingvo. Sendube Lanti’ estis eminenta esperantisto, tamen ne ĉiam li klare vidis la limon inter la franca lingvo kaj Esperanto. Ja Esperanton fortege influis la franca lingvo, kaj antaŭ cent jaroj tiu limo ankoraŭ ne definitiviĝis. Tial ekz‑e la Volterajn abbé, cordelier, jacobin Lanti’ naive mistradukas per abato, kordeliero, jakobeno, kvankam internacie kaj en Esperanto tiuj vortoj ne havas la signifon en kiu ili aperas en V. Multajn tiajn ekzemplojn mi traktas en la Postparolo.

L disponigas bonegan ilustran materialon por la kompara tradukteoria analizo en la Postparolo. Ofte la rilato inter L kaj S iom similas do la rilaton inter la fotaj negativo kaj pozitivo, kvankam ĝenerale ili estas malpli simplaj.

Por faciligi la komparon de tiuj tradukoj, ĉi-sube aperas la Antaŭparolo de Lanti’ el L. Krome, mi konservis multajn piednotojn el L, markitajn per la kursiva subskribo “— L.” (miaj notoj estas subskribitaj per “— S.”). Kelkajn notojn sensubskribajn Lanti’ probable prenis el franclingva eldono de V.

La Lantia traduko estas facile trovebla surpapere kaj en la Reto [L].

Cetere, ĉi tiu prilaboraĵo estas verko plene aŭtonoma, legebla kiel plenvalora traduko, en lingvaĵo pli esperanteca kaj moderna (pli evoluinta). Ideale, ĉiu generacio devas krei sian tradukon de la klasikaj verkoj.

Sergio Pokrovskij

Januare 2023

Загрузка...