Notoj

[1]

«Pri la Esperanta stilo». Respondo №1, La Revuo, 1906, Decembro (Varingjene №149A).

[2]

Estas paradoksa ke la sennaciisto Lanti’ preferis la formojn naciajn ☺

[3]

Cetere, Voltero efektive kontraŭis ĉiajn «parlamentojn», lia idealo estis klera absolutismo; tamen ĉi tie evidente temas nur pri justico.

[4]

Kaj ne senbaze tiel. La parodiatajn verkojn germanajn Lejbnico kaj Frederiko la 2ª de Prusio verkis franclingve. Tamen aliflanke la samtempa traduko germana [G] senkompate regermanigas la «neŭtrigajn» francaĵojn de Voltero.

[5]

Fakte, en la epoko de L (1929) Esperanto ankoraŭ malhavis la vorton ‹eskudo› por precize nomi la francan écu, kaj Lanti’ ne divenis, ke temas pri taleroj. Tial li tradukis plej abstrakte: «kelkaj moneroj».

[6]

Ĝis nun, kiam mi redaktas ĉi tiun Antaŭparolon, trapasis jam 263 jaroj (de post la 1ª eldono). — S.

[7]

Almenaŭ la proprasencaj jezuitoj modernaj estas nek tiom influhavaj, nek tiom fiaj, kiaj ili pentras Voltero. — S.

[8]

Tiu filozofio estis laŭmoda, sed ĝi ne estis «reganta». Ekz‑e en ĉap.6ª pro ĉi tiu filozofio Pangloso estas ekzekutata. — S.

[9]

Ĉi tie okazas konfuzo de la teodiceo de Lejbnico kun la optimismo de la angla skolo, esprimita en la filozofia poemo «Eseo pri Homo» fare de Aleksandro Popo (kiu verkadis ne malpli plaĉe ol lia amiko Voltero):

One truth is clear, Whatever is, is right.

(Unu vero klaras: Ĉio ajn ekzistanta estas prava)

A. Pope, “An Essay on Man”, 1:10

Pli detale mi traktas tion en la Postparolo. — S.

[10]

Lejbnico ne opiniis tiel. Vidu kontraŭekzemplon el la «Teodiceo» en la noto [164] (publika indigniĝo pri malbono — la krimo de Seksto Tarkvinio — kaŭzas ribelan plibonigon: estiĝon de la Roma Respubliko). Aliflanke, ion similan ja diris Popo:

X. Cease, then, nor order imperfection name:

Our proper bliss depends on what we blame.

Know thy own point: this kind, this due degree

Of blindness, weakness, Heaven bestows on thee.

Submit. … — S.

[11]

Tamen Lejbnico efektive estis granda pensulo, kaj Voltero estis nur talenta publicisto. Lejbnico generis novajn ideojn, Voltero ideojn propagandis. En «Kandido» Voltero faris karikaturon, kaj facile «disbatis» la karikaturon. Ĝi estas amuza kaj ĝuebla estkiel beletraĵo, sed ĝi ne estas valida obĵeto filozofia. — S.

[12]

Tiu doktoro Ralfo, germano kun la angla familinomo Ralph, evidente estas persono fikcia. Ne malprave Voltero sin kaŝis sub tiu pseŭdonimo, ĉar jam en 1759 Kandido estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo kaj bruligita fare de la ekzekutisto.

[13]

Germane Minden, urbo en la Norda Germanio. Dum la Sepjara milito ĝin okupis la franca armeo (1759-07-10), kiun baldaŭ poste (je 1759-08-01) disbatis la angla-prusia armeo en la decida Mindena batalo. — S.

[14]

La Latina vorto kaj la kunnomo Candidus proprasence signifis ‹blankega›, kaj figursence serena, pura, sincera, honesta; de tiu vorto devenas la franca candide, kiu signifas malruza, senmalica, naiva; ĝuste tiujn signifojn aludas Voltero. — S.

[15]

Vicparoĥestro (eble la vilaĝo estis nur parto de paroĥo) aŭ pastro el ekstera monaĥejo. — Religie Vestfalio estis duone katolika, duone luterana; laŭ pluraj trajtoj menciitaj en la romano, la domo Tondrotrunkhejmo tutcerte estas katolika. — S.

[16]

T.e. 171 kg (1 Pariza funto = 489½ g). — S.

[17]

Per la grekaj vortoj παν, kiu signifas ‹ĉiu›, ‹tuta›; kaj γλώσσα, t.e. ‹lango› aŭ ‹lingvo›, Voltero parodie paŭsas la Latinan terminon lingua universalis (universala lingvo) de Lejbnico. Kvankam iuj aŭtoroj (ekz‑e E. Drezen en sia «Historio de la mondolingvo») rilatigas tiun ideon al Esperanto, tamen fakte ĝi plie estis anticipo de «logika kalkulo» en la moderna matematiko. — S.

[18]

La neekzistanta Voltera cosmolonigologie estas vorto moka: parto de germanece longa kunmetaĵo, en kiu /nigó/ sonas kiel la franca nigaud, t.e. ‹naiva›, ‹stulta›, ‹simplulo›. — S.

[19]

Por solvi teodiceon (akordigi la bonecon de Dio kun la ekzisto de malbono) Lejbnico prezentis la mondokreon simile al tio, kion moderne ni nomus matematika optimumigo: el la aro da ĉiuj formale eblaj (kreeblaj) universoj elekti la plej bonan (aŭ almenaŭ la malplej malbonan) projekton, kaj ĝin realigi. Ĝuste pro tiu teorio Voltero mencias teologion kaj kosmologion kiel fakojn instruatajn de Pangloso. — S.

[20]

Lejbnico unua malimplice formulis la principon de sufiĉa kialo, konatan jam en la malnovgreka filozofio. Laŭ tiu principo «neniun fenomenon ni konsideras efektiva aŭ ekzistanta, nenian aserton vera, se mankas sufiĉa kialo pro kiu estas tiel kaj ne alie — kvankam tiujn kialojn ni plej ofte ne povas scii» [Monadologio, §32]. Evidente, Voltero ĝin vulgarigas. — S.

[21]

Parodia loknomo, sensenca kombino el rekoneblaj partoj de germanaj loknomoj: Wald (arbaro), Berg (monto), dick (dika), Dorf (vilaĝo). — S.

[22]

Aludo al la Prusiaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.

[23]

Prusie tio estus 170 cm, france 175½ cm. — S.

[24]

La reĝo de la bulgaroj: aludo al Frederiko la 2ª de Prusio; la bulgaroj = la prusianoj; la abaroj = la francoj. Voltero verkis «Kandido»n dum la Sepjara milito (1756–1763).

[25]

En tiu epoko la soldatoj bezonis ŝargostangon por ŝargi la pafilon. — L.

[26]

La punvergado estis tiutempe uzata en la Prusia armeo. — L.

[27]

188 cm (vidu [23] kaj la sekcion pri Futoj kaj coloj). — S.

[28]

Malnovgreka kuracisto (1ª jc). — L.

[29]

Ĉi tiu alineo probable parodias La militarton, franclingvan poemon en 6 kantoj fare de Frederiko la 2ª de Prusio («L’art de la guerre». Berlino, 1750).

[30]

Voltero mokas pri la emo de la fruaj teoriistoj de la internacia juro — ekz‑e Hugo Grocio (Grotius) — enleĝigi tion, kion oni ne povus realisme malpermesi: disrabadon, sklavecon ktp. — S.

[31]

Almozado estas malpermesita en Nederlando. — S.

[32]

Temas pri pastoro. — L.

[33]

Ĉi tie Voltero ludas per la notora polisemio de la franca lingvo. France «y êtes-vous pour la bonne cause?» egale bone povas signifi «Ĉu vi venis por la Prava Afero?» (la senco celata de la pastoro) aŭ «Ĉu vi venis pro grava (≈sufiĉa) kaŭzo?» (tiel ĝin miskomprenas Kandido). Ni ne scias en kiu(j) lingvo(j) interparolis Kandido kaj la pastoro, sed germane aŭ esperante tia miskompreno ne okazus. — S.

[34]

Moka aludo al la Platona difino de la homo. — L.

[35]

Estkiel kontraŭekzemplon al tiu difino Diogeno prezentis senpluman kokidon; tial la kroma precizigo. — S.

[36]

Tion Voltero spertis en 1754–1758 post la bankroto de banko kie li havis konsiderindan deponaĵon (8.000 Franciajn pundojn). — S.

[37]

Kp la verson el la poemo de A. Popo:

All partial evil [is] universal good

(pli amplekse citita en la Postparolo). Antaŭ la Lisbona tertremo Voltero same opiniis, kaj tute senironie li mem skribis en la Elementoj de la Neŭtona filozofio (1738): «Kio estas malbona rilate al vi, estas bona en la aranĝo de la tuto» [I:1] — S.

[38]

Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1ªⁿ de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 homojn. — L.

[39]

Batavio estis la nomo de la hodiaŭa Ĝakarto en la periodo de la Nederlanda regado en Indonezio (ĝis 1942). — S.

[40]

En la 18ª jc Japanio komercadis kun unu sola Eŭropa regno, Nederlando. Japanaj komercistoj, reveninte hejmen post vizito en Nederlandajn havenojn en Indonezio, devis publike surtreti krucifikson por pruvi, ke ili ne konvertiĝis en Kristanismon. Voltero transportas tiun kutimon sur la Nederlandan (Batavian) mariston, vizitintan Japanion (eble konfuzite de ĉap.9ª de «Vojaĝo en Laputon» de Guliverado). — S.

[41]

Antikvaj rimedoj por trakti vundojn; kp «bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon» (Luko, 10:34). — S.

[42]

Pangloso kredas je la vulkanologia teorio pri la Lisbona tertremo, kiun li ĵus prezentis al Kandido. — S.

[43]

La Lisbona Universitato en 1308 translokiĝis en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).

[44]

En la jaro 615ª papo Adeodato la 2ª malpermesis geedziĝon inter gebaptanoj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.

[45]

Oni do suspektis, ke ili estas kaŝitaj judismanoj. — S.

[46]

Flava sakaĵo, per kiu la inkvizitoroj vestis la kondamnitojn.

[47]

Foburdono: En la muziko de la malfrua Mezepoko kaj Renesanco, harmoniiga procedo en kiu kontraŭmelodio kantata pli alte ol la baza melodio kaj alia kantata pli malalte kreas impreson pri baso kiu fakte malestas. France faux-bourdon. — S.

[48]

Inkvizicio ne kutimis pendumigi herezulojn.

[49]

Ligna statuo en Madrido, objekto de kulto de la graveda Dipatrino. — S.

[50]

La sankta patrono de Portugalio. — S.

[51]

La sankta patrono de Hispanio. — S.

[52]

Don- estas respekta titolo ĉe viraj nomoj en la tradicioj hispana, portugala, itala; kp Donĵuano, Donkiĥoto. — S.

[53]

Moteto verkita de Gregorio Allegri por la teksto de la Psalmo 51ª (Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco…), en kiu la neparnumeraj versikloj estas kantataj en la stilo de la itala foburdono (vd [47]). — S.

[54]

La periodo en la historio de la hebrea popolo en la jaroj 597ª a.K. ĝis 539ª a.K. kiam ties granda parto estis deportita en Babilonion. — S.

[55]

Antikve galileanoj estis malŝata alinomo de la kristanoj (ĉar Jesuo kaj preskaŭ ĉiuj apostoloj devenis el Galileo, kies judeco estis pridubata). Krome, diference de Kristanoj tiu alinomo ne implicas, ke Jesuo estis Kristo (t.e. la Mesio), kion la judismano Don-Isaĥaro ne povus agnoski. — S.

[56]

V: moyadors — anglalingva adaptaĵo de la portugala moedas de ouro = ‹oraj moneroj›. En la sekva ĉapitro tiujn samajn monerojn Voltero nomos per la franca nomo pistoles (piŝtoloj). — S.

[57]

Hispane: La santa Hermandad, tiutempa ĝendarmaro. Interalie, ĝi rajtis priserĉi loĝejojn. — S.

[58]

Sjeramoreno (hispane Sierra Morena) estas montoĉeno en la sudo de Hispanio. — 223 km estas la Volteraj ‹30 mejloj› (trente milles), kiel mi eksplikas en la Postparolo; proksimume tiom efektive estas la distanco de Lisbono ĝis Sjeramoreno, kvankam «senhalte» trarajdi tian distancon dum unu nokto ŝajnas iom tro multe eĉ per tre bonaj ĉevaloj. — La urbeton Voltero nomas Avacéna, loknomo nekonata. Mi supozas ke la manskriban r oni mislegis kiel v en Aracena; tamen tiu Araseno situas pli malproksime en la montaro, je 244 km de Lisbono. Same (t.e per Aracena) korektas H. — S.

[59]

Ĉi tie kaj poste Voltero parodias Rusoajn tezojn el la «Rezonado pri la deveno de neegaleco» (J.-J. Rousseau: Discours sur l'origine de l’inégalité, 1755). Sian rilaton al tiu verko Voltero esprimis en letero al Rusoo (1755-08-30): «Mi ricevis, sinjoro, vian novan libron kontraŭ la homa genro … Neniam tiom da sprito estis aplikita por brutigi nin ĉiujn. Legante vian verkon oni emas kvarpiediĝi…». Evidente, Volteron ŝokis la kontraŭciviliza patoso de Rusoo, al kiu li ankoraŭ respondos per la ĉapitroj 15ª kaj 16ª pri la jezuita «socialismo» kaj pri «la noblaj sovaĝuloj». — S.

[60]

Tiu irvojo estas sensencaĵo. Chillas probable estas la urbeto apud Lisbono (ankaŭ L ĝin transskribas kiel nomon portugalan: Ŝilas); atinginte Sjeramorenon kaj celante Kadison, kial reveni Portugalion? — S.

[61]

La jezuita Paragvajo entenis, krom la teritorion de la moderna Paragvajo, ankaŭ Argentinon, Urugvajojn kaj la Brazilan subŝtaton la Suda Riogrando. — S.

[62]

Hispane Colonia del Sacramento, nun en Urugvajo. Laŭ la Madrida traktato de 1750 ĝin devis ricevi Hispanio; sed la Orientan bordon de Urugvajo-rivero Hispanio cedis al Portugalio, kaj la 7 tieaj Orientaj Misiejoj estis movotaj sur la hispanan bordon Okcidentan. La perforta transloĝigo de la misiejaj indianoj kaŭzis ilian ribelon, pri kiu oni akuzadis jezuitojn. — S.

[63]

Voltero investis parton de sia kapitalo en ekipadon de la ŝipo «Paskalo» (Pascal, nomita omaĝe al la fama kontraŭulo de la jezuitoj), kiu partoprenis la ekspedicion. Do, ne maleblas ke Kandido kaj liaj kunulinoj vojaĝas per la ŝipo kunposedata de Voltero. — S.

[64]

Sekve, la patro de Kunigundo kaj lia fratino la supozata patrino de Kandido havis malpli ol 71 da nobelaj geantaŭuloj (ĉar la nombro 72 inkludas la gebaronojn mem kaj la geantaŭulojn de la baronino). Tial la nobeleco de la malakceptita patro de Kandido kun liaj 71 pruvitaj geantaŭuloj (laŭ ĉap.1ª) superis la nobelecon de la familio Tondrotrunkhejmo (aŭ Voltero miskalkulis) ☹ — S.

[65]

Atentu la ekstreman takton de la aŭtoro: ĝis nun ne ekzistis papo Urbano la 10ª! La aŭtoro ne arogas atribui bastardon al reala papo. Kia prudento! Kia delikata skrupulo! (Noto de Voltero?) — Ĉi tiu noto unue aperis en postmortaj eldonoj de la verko, laŭ informo de Vanjero (Wagnière), la sekretario de Voltero en la jaroj 1756–1778. La lasta papo akceptinta la nomon Urbano estas Urbano la 8ª (mortinta en 1644). Cetere, tiu papo devenis el Palestrino, urbo kaj princujo apud Romo. — S.

[66]

Iama dukujo, kaj nun provinco (itale provincia di Massa-Carrara) en la regiono Toskanio. La provinca ĉefurbo estas Masso, sed oni decidis enmeti en la oficialan nomon ankaŭ Kararon (Carrara), kiu estas preskaŭ samgranda (kaj kies asimilita nomo aperas en PIV) kaj fama pro la Karara marmoro. — S.

[67]

Havena urbeto ĉe la Tirena maro, je 110 km de Romo kaj 70 km de Napolo. Latine Gajeta, itale Gaeta, Napole Gaieta. — S.

[68]

Urbo en Maroko, nun parto de la Rabata aglomeraĵo, tiutempe ĝi estis pirata respubliko.

[69]

Voĉlegu [artíkulo]. Latine: ‹en la minuto de l’ morto›. Teĥnika termino de la Romkatolika eklezio por antaŭmorta pekliberiga rito. Nur katolika pastro rajtus ĝin plenumi, sed en la paniko la katolikaj soldatoj petas pri tio islamajn korsarojn. — S.

[70]

Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla. La lastajn jarojn de lia reĝado tumultigis la ribelo de liaj filoj.

[71]

Itale: «Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!»

[72]

Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnome Farinelli (1705–1782). Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de reĝoj Filipo la 5ª kaj Ferdinando la 6ª kaj ludis tre gravan rolon politikan. — L.

[73]

Dum la milito pri la Hispania heredo, pluraj kristanaj regnoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulaj-Ismaelo. — L.

[74]

Fakte la rusoj sieĝis Azovon dum tuta jaro ĝis ĝia kapitulaco en 1696. — L.

[75]

Germane: Robeck. Li verkis latine libron per kiu li apologias sinmortigon, kaj sin dronigis en la rivero Vezero ĉe Bremeno en la jaro 1735ª. Rusoo mencias Robekon en «La nova Heloizo», letero 21ª de la parto 3ª.

[76]

Malbono fizika (france mal physique) estas tia malbono, kiun kaŭzas natura leĝo aŭ procezo (ekzemple la Lisbona tertremo). Malbono morala estas malbono kaŭzata de homo. Atenta leganto de la Lejbnica «Teodiceo» mencius ĉi tie ankaŭ la malbonon metafizikan, kiun Voltero ial plene ignoras. — S.

[77]

Tiuepoke (1617–1776) Bonaero estis ĉefurbo de gubernio (gobernación) ene de Vicreĝlando Peruo. — S.

[78]

Abrahamo (Genezo, 12:11–16) kaj Isaako (Genezo, 26:6–11) en Biblio. — S.

[79]

V: un (?!) cordelier à la grande manche. France la esprimo «meti ion en sian manikon» (mettre une chose dans sa manche) signifas ‹proprigi al si ion› (s'en saisir, s'en emparer [Littré]). De tio venas ŝercoj pri la proverbe larĝaj manikoj de la franciskanoj, la ordeno teorie almoza; kp en la vortaro [Littré]:

• konscio larĝa kiel maniko de franciskano (la conscience large comme la manche d'un cordelier);

• manikhavaj (t.e. riĉaj) franciskanoj (cordeliers à la grande manche, cordeliers rentés). — S.

[80]

Tukumano estas provinco en la Nord-Okcidenta parto de Argentino (Tucumán). — S.

[81]

Hispane Colegio de la Asunción — la administrejo de la jezuita provinco Paragvaja (Asunsjono estis ties ĉefurbo). — S.

[82]

Hispane: ‹la patroj›. Temas pri la jezuitoj, kiujn reĝo Filipo la 3ª de Hispanio en 1608 rajtigis regi indianojn en granda parto de tiama Paragvajo. La tuton da koncernaj misiejoj oni ofte (kvankam neĝuste) nomas «Jezuita ŝtato» aŭ «Jezuita respubliko» aŭ «Jezuita reĝlando». Tiu aranĝo ekzistis ĝis 1767. (Responde al kritiko Voltero diris, ke la misnomon «reĝlando» li uzis intence.) — S.

[83]

Voltero troige nomas ilin «provincoj», la hispana termino estas reducciones de indiosmisiones (misiejoj). En 1740 estis 30 tiaj komunumoj en kiuj loĝis ĉ. 140.000 indiĝenoj. — S.

[84]

La jezuitoj defendis siajn misiejojn de la sklavistoj. — S.

[85]

En la Romkatolika eklezio provincialo [PIV] estas altrangulo de religia ordeno, subalterna al la ordenestro kaj administranta la ordenajn aferojn de eklezia provinco. — S.

[86]

En letero de 1740-12-06 Voltero jam diris al Frederiko:

«Ho malŝatinda Vestfalio! (…)

Kiu volas vivi sen ia bono,

Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,

Trafa por li vojaĝ-aranĝo

En via hunda regiono?» — L.

[87]

La deklarita celo de la jezuitoj en Paragvajo estis eviti sklavigon de la indiĝenoj (indianoj); sed ŝajnas (almenaŭ laŭ Voltero), ke tio ne malebligis sklavecon de negroj. — S.

[88]

Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevuo (france: Trévoux) kaj Parizo ekde 1701 ĝis 1761. — L.

Voltero ĝin mencias iom ironie, tamen fakte ĝi estis serioza revuo kun fidindaj raportoj pri aktualaĵoj sciencaj, filozofiaj kaj teologiaj. Cetere, ĝuste ĉi tiu revuo unua aplikis la vorton «optimismo» al la Lejbnica Teodiceo (vd «Optimumigo kaj Optimismo» en la Postparolo) — S.

[89]

OrelegulojV: Oreillons, supozeble Voltera adaptaĵo de la hispana Orejones (aŭ Oregones), «la Grandaj Oreloj», la hispana nomo de indianoj kiuj pligrandigadis siajn orelojn enmetante en ilin lignajn diskojn. Per ĉi tiu epizodo Voltero polemikas kontraŭ la Rusoisma koncepto pri «la noblaj sovaĝuloj»: la sovaĝuloj estas esence tiaj samaj homoj, kiel la civilizuloj, egale kapablaj je amikeco kaj malamo. Cetere, la epizodon ŝajne inspiris la «Vojaĝoj de Gulivero». — S.

[90]

Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikigon de la Enciklopedio. — L.

[91]

Nomo, kiun la eŭropanoj en la 16ª jc donis al fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de imagata lago Parimo. — L.

En la 18ª jc «Eldorado» estis uzata sinonime al «Utopio». — S.

[92]

France Cayenne, la ĉefurbo de Franca Gujano, norde de Sudameriko. La distanco inter Paragvajo (Asunsjono) kaj Kajeno estas preskaŭ duono da meridiana longo de Sudamerko ☹ — S.

[93]

Sendube Voltero aludas al alpako, al lamo kaj aliaj Sud-Amerikaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj. — L.

[94]

Tetuano, Mekneso estas Marokaj urboj. — S.

[95]

Temas pri ludo (france palet) en kiu la ludantoj ĵetas platajn kaj rondajn (proksimume diskformajn) ŝtonojn aŭ metalpecojn kiel eble plej proksimen al markita celo. — S.

[96]

Voltero nomas tiun lingvon «Perua» (péruvien). — S.

[97]

Ĉi tiuj du lastaj frazoj evidente estas repliko de Kandido sola, ili estus strangaj en la buŝo de Kakambo. Tamen pliparto da fontoj (kaj ankaŭ L) prezentas tiun replikon kune kun la antaŭa kiel unu komunan diron de Kandido kaj Kakambo. — S.

[98]

Proksimume 71 m alta kaj 32 m larĝa. — S.

[99]

V: dix écus patagons. Patagonio tiam estis nek regno nek kolonio, kaj tiaj moneroj ne ekzistis. Kaj se ili ekzistus, ili estus nekonataj en Gvineo. Evidente, temas pri friponaĵo de la sklavisto. La fantazia «Patagonia talero» sonas simile al la tiama maniero nomi piastron «hispana talero», angle Spanish dollar (Usono ankoraŭ ne ekzistis, kaj la angla dollar signifis ‹talero›). En ĉap.2ª Kandido estas rekrutigita per «kelkaj taleroj» (quelques écus); do vendi knabon kontraŭ 10 taleroj (eĉ se «Patagoniaj») ŝajnus tre avantaĝa negoco. — Aliflanke por la eŭropanoj Patagonio estis fabela lando priloĝata de 4-metraj gigantoj (la patagonoj), situanta ĉe la kontraŭa ekstremo de Sudameriko ol la simile mita Eldorado.

France la substantivo patagon povas indiki iamajn arĝentajn monerojn Flandrian, Hispanian aŭ Portugalian; tial ekz‑e la traduko A: ten patacoons. Tamen ĉe tia interpreto la vorto écus (eskudoj, taleroj) iĝas superflua, kaj la vorton patagons (adjektivan ĉe Voltero) necesus trakti kiel substantivon. Oni povus supozi, ke Voltero forgesis forstreki unu el la du vortoj inter kiuj li hezitis; tamen mi opinias, ke tia prudentiga korekto malnecesas en verko satira. — S.

[100]

Ĉi tie kaj en la titolo estas la solaj du lokoj en la verko kie Voltero uzas la vorton «optimismo» — S.

[101]

Ano de la raciisma protestanta konfesio fondita de itala teologo Faŭsto Socino (Latine Faustus Socinus, 1539–1604). — S.

[102]

Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la 3ª jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — L.

Plurrilate Marteno similas la eminentan francan filozofon Petro Bejlo (Pierre Bayle, 1647–1706), kiu pro siaj religiaj opinioj devis elmigri en Roterdamon. En sia «Historia kaj kritika vortaro», kaj en ties speciala aldono, li detale priskribis maniĥeismon kaj miras pri la paradokso: «per hipotezo tute absurda kaj malkohera (contradictoire) la maniĥeanoj priskribas niajn spertojn centoble pli bone ol la ortodoksuloj per la tiom ĝusta, tiom necesa, tiom unike vera supozo pri praa principo malfinie bona kaj ĉiopova» [«Paŭlikianoj», noto E].

Tio provokis akrajn atakojn de ekleziaj aŭtoroj. Lejbnico lin defendis: «Mi firme kredas, ke la sofismaj obĵetoj (les objections spécieuses), kiujn oni povas kontraŭmeti al la vero, estas tre utilaj, ĉar ili helpas ĝin konfirmi kaj klarigi, kaj prezentas al la inteligentuloj okazon por trovi novajn aspektojn aŭ plivalorigi la malnovajn» (Teodiceo, §39). La tuta Lejbnica «Teodiceo» estas polemiko pri la verko de Bejlo. Kaj Lejbnico, kaj Voltero esprimis grandan estimon pri Petro Bejlo kaj liaj verkoj. — S.

[103]

V: Un million d'assassins enrégimentés, courant d’un bout de l’Europe à l’autre, exerce le meurtre et le brigandage avec discipline pour gagner son pain, parce qu’il n’a pas de métier plus honnête.

L: Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion.

La Voltera frazo lamas; mi konjektas il n’a pas → il n’y a pas; L ŝanĝas il n’a pas → ili ne havas. Mi supozas ĉi tie la saman ironion, kiel komence de ĉap.3ª. — S.

[104]

Supozeble temas pri marmejloj. Laŭ PIV kaj Littré (1874ª j.) 1 marmejlo = 1.852m; do 3×1,852km = 5,556km. — S.

[105]

Kp la Evangelian parabolon pri retrovo de unu ŝafo el cento (Luko, 15:4–6). — S.

[106]

La jezuitoj.

[107]

Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitadis la tombon de diakono Pariso (Pâris) kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Ĝenerale tiuj fanatikuloj estis jansenanoj, religia grupo malamika al la jezuitoj. — L.

[108]

Malgraŭ la opinio de multaj komentistoj, malprobablas ke ĉi tie temas pri Biblio: Kandido estas klera junulo, kaj tia ironia ĉirkaŭfrazo ne havus motivon. En la kultura situacio de la epoko pli aktualus «La historio de la navigadoj» (Charles de Brosses: Histoire des navigations, 1756), kies temaro povus interesi la ŝipestron. Inter la diversaj maraferoj ĝi prezentas la hipotezon eksplikantan la malkovron de marbestaj fosilioj sur la Alpa kaj Vogeza montaroj per la teorio de Bufono (el Buffon: Théorie de la Terre, 1749) pri la fruaj periodoj geologiaj, kiam preskaŭ la tutan Teron kovris oceano, ĝis kiam la vulkanoj formis la kontinentojn. Voltero malŝatis kaj mokis tiun teorion, negante la faktojn. — S.

[109]

V: un habitué du quartier. Temas pri ekleziulo servanta en paroĥo sen difinita rango aŭ posteno. — S.

[110]

Malevidenta ĉirkaŭfrazo pri Francia afero nekonata al ordinara leganto alilanda (eĉ tiutempa). Per «sennoma bileto» (billet au porteur, prototipo de ĉeko) estas aludata konfesbileto (billet de confession), atestilo pri akcepto de kontraŭjansenisma buleo «Unigenitus». Sen tia konfesbileto, ekde 1750, la Francia eklezio rifuzadis al la suspektatoj pri jansenismo la lastajn sakramentojn kaj entombigon en konsekrita loko. — S.

[111]

Temas pri viro portanta ekleziulan vestaron (i.a. sutanon), efektiva aŭ kvazaŭa kleriko partoprenanta en la laika vivo kaj aranĝoj (teatro, baloj, kartludo ktp). V: abbé. — S.

[112]

Oni facile divenas, ke temas pri la Voltera teatraĵo «La fanatikismo, aŭ Muhamado la profeto», kiu malmulte rilatas al islamo; en sia privata letero Voltero skribis: «Sub la nomo Muhamado mia teatraĵo prezentas la prioron de la dominikanoj, enmanigantan ponardon al Ĵako Kleman’ [Jacques Clément]». — S.

[113]

La teorio pri la denaskaj ideoj (france idées innées) estas baza en la Kartezia ekkonteorio; Voltero aliĝis al pria kritiko fare de Ĝono Lokko (John Locke). — S.

[114]

Supozeble temas pri la tragedio «Grafo Eseksa» (Le Comte d’Essex, 1678) fare de Tomaso Kornelio (Thomas Corneille), frato de «la granda Kornelio» — S.

[115]

Temas ĉi tie pri reĝinoj teatraj.

[116]

Aludo al fama aktorino, Adrienne Lecouvreur (Adrieno Lekuvreŭr’), al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — L. (Monimo estas la nomo de drampersono el la tragedio «Mitridato» de Rasino, en kies rolo ŝi debutis sur la scenejo de la Franca Komedio en 1717. — S.)

[117]

V: elle fut enterrée toute seule de sa bande au coin de la rue de Bourgogne… — La frazo estas ambigua, ĉar ties de povas signifi ‹el› aŭ ‹fare de›. Lanti’ elektis la el-interpreton: «ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj»; dum mi ĉi tie elektis la duan interpreton. — S.

[118]

France Fréron, kritikisto, malamiko de Voltero. — S.

[119]

France Mademoiselle Clairon, fama aktorino (1723–1803) kiu ludis rolojn en pluraj teatraĵoj de Voltero. — S.

[120]

Kartludo populara en la 18ª jc (france pharaon, angle faro) — S.

[121]

V: registre cornu de leurs infortunes. «Kornhava» probable aludas la manieron faldi kartangulon por obligi vetaĵon; tamen ne klaras, kial tio atestas pri «misŝancoj». — S.

[122]

bankulo: la ludanto kiu tenas la bankon en la faraonludo (la PIV-oj nomas tion bankiero, francmaniere konfuzante la malsamajn funkciojn; aliaj nacilingvoj ilin distingas, ekzemple R: банкир ≠ банкомёт). — S.

[123]

France resp. paroli kaj sept-et-le-va, la faraonludaj terminoj pri obligo de vetaĵo. Por signi tian obligon oni faldis angulon de ludkarto. — S.

[124]

Tiutempe estis kutimo friponi ĉe ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandido jam ekzistis verko titolita: «Historio pri la grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la misŝancon ĉe ludado» (Ange Gudar: Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu, 1757). — Noto en la franca eldono.

[125]

France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falezo (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volteron. — L.

[126]

La molinanoj estis adeptoj de Molinismo, doktrino de hispana teologo kaj jezuito Luizo Molino (1535–1600), kiu (male ol la antaŭdestinismemaj hispanaj dominikanoj kaj poste la jansenanoj) allasis la ekziston de la libera volo en la homo. La polemiko inter la jansenanoj kaj molinanoj (fakte, la jezuitoj ĝenerale) estas grava parto de la Francia historio de la 17ª kaj 18ª jarcentoj. — S.

[127]

Kp en la Teodiceo (I, §12): «la ombroj plifortigas (rehaussent) la kolorojn». — S.

[128]

En la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Voltero fantazie uzis tiun popolnomon por diri, ke Damjeno (france: Damiens) la reĝatencinto devenis el tiu regiono. — L.

[129]

La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — L.

[130]

Temas pri murdo de Henriko la 4ª de Francio.

[131]

La 27ªⁿ de decembro, Johano Ŝatel’ (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Henrikon la 4ªⁿ per tranĉilbato. — L.

[132]

En 1759 la angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763.

[133]

Admiralo Bing’ (angle: Byng) ekzekutita en 1757-03-14 pro sia malvenko apud Minorko.

[134]

Oni memoru pri la ĉapitroj kaj .

[135]

Itala esprimo: Laŭmoda.

[136]

La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — L.

[137]

Lacryma Christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’ vulkano Vezuvio. — L.

[138]

V: Pococurante, t.e. «havanta malmulte da zorgoj» (laŭ la italaj poco = malgranda, cura = zorgo). Transskriba esperantigo de tiu fikcia nomo ne taŭgas, ĉar kuranto pensigas ne pri zorgo, sed pri kurado; tial mi ĝin «aliitaligis» per Apàtico → Apatiko, ‹apatia›. Voltero atribuas al tiu romanpersono plurajn opiniojn siajn; kaj laŭ PIV, «kelkaj helenaj filozofoj rigardis la apation kiel la veran staton de la saĝulo». — S.

[139]

La rivero (itale Brenta) enfluanta Adriatikon sude de la Venecia laguno. — S.

[140]

La «Perdita Paradizo» unue aperis en 10 partoj, poste rearanĝitaj en 12 partojn. — S.

[141]

Aĥmedo la 3ª, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.

[142]

Johano la 3ª (laŭ la imperiestra kalkulo) = Ivano la 6ª (laŭ la dinastia kalkulo), naskita en 1740, samjare surtronigita kaj sekvajare detronigita de Elizabeto Petrovna, filino de Petro la Granda; murdita en 1764, 5 jarojn post la publikigo de «Kandido». — S.

[143]

Karlo-Edvardo (1720–1788), alnome la Pretendanto, nepo de Jakobo la 2ª el la dinastio Stuartoj, vane provis rekonkeri la tronon okupatan de Georgo la 2ª el la Hanovra dinastio. — S.

[144]

Frederiko-Aŭgusto la 2ª, hereda princo-elektisto de Saksio, iĝis elektita reĝo de la Pola-Litva Unio kiel Aŭgusto la 3ª; dum la Sepjara milito Frederiko la 2ª de Prusio lin forpelis el lia hereda Saksio (1756). Li tamen revenis Dresdenon laŭ la Hubertusburga packontrakto (1763), per kiu finiĝis la Sepjara milito. — S.

[145]

Stanislavo Leŝĉinski’ (Stanisław Leszczyński, france Stanislas Leczinski, 1677–1766), reĝo de la Pola-Litva Unio (1704–1709 kaj 1733–1736) alterne kun Aŭgusto la 2ª kaj ties filo Aŭgusto la 3ª de Saksio (vd la noton [144]); bopatro de Ludoviko la 15ª de Francio. Definitive venkite en Pollando, li ricevis, laŭ la Viena Kontrakto de 1735, dumvivan suverenecon super la dukujoj Bar’ kaj Loreno, kie li gastigadis Volteron. — S.

[146]

Sarmatio (pole Sarmacja) estis mita-poezia nomo de Pollando en la 16ª–18ª jarcentoj. Laŭ la tiama sarmatismo, la pola nobelaro devenis de la antikvaj sarmatoj, kiujn oni erare opiniis popolo ĝermana. — S.

[147]

Teodoro Neŭhof’ (Theodor von Neuhoff, 1690–1756), Vestfalia barono. Profitante ribelon de la korsikanoj kontraŭ la Ĝenova regado, li sin proklamis reĝo de Korsiko en 1736, sed retenis la tronon nur dum kelkaj monatoj. Poste li vagadis tra Eŭropo kaj plurfoje estis enprizonigata. — S.

[148]

Rákóczi Ferenc (1676–1735): Hungara princo; en 1707 li ribelis kontraŭ la Aŭstria regado kaj proklamis sin reĝo de Transilvanio. Post la malvenko en 1708 li fuĝis en Pollandon, de tie li migris en Francion, kaj poste (1720) en Turkion. — S.

[149]

V: elle écure la vaisselle — supozeble ‹ŝi frotpurigas la vazaron per sablo [sur la marbordo]›. — S.

[150]

Ĉe Kartezio la pleno (le plein) estas principo laŭ kiu materio plenigas la tutan spacon, ke vakuo ne ekzistas. La ŝajnan vakuon plenigas la subtila materio (la matière subtile), tiom fajna ke ĝi estas nepalpebla kaj nesensebla. Per la subtila materio Kartezio eksplikis diversajn fizikajn fenomenojn, interalie la graviton kaj lumon. Voltero refutas tiujn ideojn en la Elementoj. Krome, tie per «la pleno» Voltero ankaŭ aludas la «ateisman» koncepton ke ekzistas nenio krom la eterne moviĝanta Materio pleniganta la tutan Spacon. — Praharmonio (france harmonie préétablie) estas koncepto per kiu Lejbnico solvas la psiĥofizikan problemon pri rilato inter la Ideala kaj la Materia, inter la menso kaj la korpo. Laŭ li tiuj du disaj regnoj neniel komunikiĝas, sed dekomence Dio kreis ilin kunordigitaj, t.e. tiel, ke evoluante ĉiu laŭ siaj apartaj leĝoj, ili restas en harmonio (ni dirus «sinĥronaj»). En sia traduko de la Lejbnica «Monadologio» É. Boirac esperantigis tion per «la antaŭmetita harmonio»; L tradukis per «antaŭe starigita harmonio». — S.

[151]

Ĝis la 20ª jc la eŭropanoj opiniis sunbrunon vulgara kaj malbela apartaĵo de plebanoj. — S.

[152]

Ĉe la katolikoj kapitulo estas komitato prizorganta aferojn de religia komunumo (katedrala, monaĥeja, ordena). Ĝiaj anoj estis nobeloj, kaj ŝajne (laŭ Voltero) oni speciale atentis tion en Germanio. Evidente, la barono rigardas la mondon per la okuloj jezuitaj. — S.

[153]

Turka titolo por ŝtatoficistoj, juristoj kaj kleruloj.

[154]

La Alta Pordego: arabdevena sinekdoĥo por la rezidejo de la Otomana registaro kaj la registaro mem (arabe Bāb-ı Ālī, de bāb = pordego kaj alī = alta). — S.

[155]

Konvertiĝis al islamo. — L.

[156]

Kelkajn versojn per kiuj A. Popo kritikas homcentrismon (Eseo, I, 131–140) Voltero malvolvas en «La 7ªⁿ Rezonadon en versoj pri la homo», kie aperas fablo pri musoj kaj aliaj bestoj, atribuata al «ĉina libro iam tradukita de Pekina jezuito». — S.

[157]

En la originalo vizirs du banc — probable, temas pri «kubbe vezirleri», laŭvorte «kupolaj veziroj». «Kupolaj» sinekdoĥe signifas ‹Divanaj›, ĉar la Divano kunsidis en Kubbealtı, «sub 6 kupoloj»; do, la sinekdoĥo estas samforma kaj samsignifa kiel «kabinetaj ministroj». La termino vizir du banc aperas en la «Enciklopedio». — S.

[158]

Kremo apartigita de boligita lakto. Turke kaymak, ruse каймак. — S.

[159]

Sekvas nomoj de personoj el la hebrea (Tanaĥa) historio. — S.

[160]

Nomoj de personoj el la malnovgreka-Romia historio. — S.

[161]

Nomoj de personoj el la historio Anglia. — S.

[162]

Temas pri «la milito de tri Henrikoj» (Guerre des trois Henri, 1585–1589), la 8ª religia milito en Francio. La militantajn partiojn estris

• reĝo Henriko la 3ª de Francio;

• reĝo Henriko la 3ª de Navaro (la onta Henriko la 4ª de Francio);

• duko Henriko la 1ª de Gvizo (de Guise).

Ĉiuj 3 Henrikoj mortis murdite. — S.

[163]

Genezo, 2:15.

[164]

Ĉi tiu konkluda frapfrazo estas vaste konata kaj ofte citata. Kurioze, Lejbnico ĝin kvazaŭ anticipis en la apologo (§415; inspirita de «Dialogo kontraŭ Boecio» de Laŭrenco Valla), per kiu li finas sian «Teodiceo»n. Ties heroo vizitas alternativan universon, en kiu, interalie, Seksto Tarkvinio ne seksperfortas Lukrecian:

«Oni aŭdis Sekston paroli pri sia obeo al la dio [Jupitero]. Kaj jen li ekloĝas en urbo inter du maroj, simila al Korinto. Tie li aĉetas malgrandan ĝardenon; ĝin kultivante li trovas trezoron; li iĝas riĉa, amata, estimata; li mortas tre maljuna, kaj la tuta urbo lin funebras.»

Tiu alternativa universo estas malpli bona ol la nia, ĉar sen la krimo de Seksto la Romanoj ne ekindignas, ne forpelas la reĝojn, ne estiĝas la Respubliko kaj «la granda Imperio kiu donos grandajn ekzemplojn».

Ankaŭ notindas, ke Seksto kultivus sian ĝardenon en Korinto, kiu en la 18ª jc estis parto de la Turka Imperio, samkiel Istanbulo, apud kiu situis la ĝardeno de Kandido.

La malnovajn esperantistojn tiu frazo neeviteble pensigas pri la parenca devizo «Ni fosu nian sulkon!» ☺ — S.

[166]

Martyrologium Romanum, 3 Martii.

[167]

Karakteriza nomo (en verko fikcia) estas propra nomo kies leksika signifo aludas karakteran trajton de la nomato. Angle charactonym, germane sprechender Name, ruse говорящее имя, pole nazwisko znaczące.

[168]

Por evitigi al siaj germanaj legantoj la ŝokon de tiu malkohero, G aldonas detalon nekonatan de V: la patrino de Kandido lin tiel nomis pro sia granda francamo. «Ja kiel edukitino de franca pensiono en Berlino povis memori germanan nomon, aŭ se ŝi tian ja memorus, ĝin aprezi?»

[169]

«Heliko sur deklivo». Trad. M. Bronŝtejn. M.: Impeto, 2007. ISBN: 9785716101685.

[170]

Kvankam maloftega, tia nomo latindevena ja ekzistis en Germanio. Ekz‑e Kandidus Pfister (†1704) k.a.

[171]

K. Kalocsay: La grilo kaj la formiko. «Ezopa saĝo», KOKO, 1956.

Lafonteno kaj Grabowski faris el tio «La Cikado kaj la Formiko», sed «frato Cikado» sonas malpli nature (kaj krome la ingenran francan la cigale Grabowski tradukas per Cikadino).

[172]

Ĉap.4ª. Ĉi tie ankaŭ atentindas la uzo de pasivo (en Esperanto malnecesa, kaj ĉi-okaze malĝuste atisma) por meti la ‹uragano›n en la remaan pozicion. Kaj ankaŭ la troa superlativo, malkonvena en Esperanto. Min la simpla «terura tempesto» impresas pli forte, ol «plej terura uragano», kiu ŝajnas banala franca façon de parler (afekta idiomaĵo).

[173]

K. Kalocsay: Vojaĝo inter la tempoj. Stafeto, 1966, p. 40.

[174]

G. Flaubert, M. Proust. Interalie, «la uzado de la aspektvalora imperfekto larĝe malvolviĝis en la skriba franca lingvo ĉefe post Flaubert (“Madame Bovary” 1856)» [PAG §98].

[175]

Probable al iuj esperantistoj tia uzo de ‹parolis› por esprimi malperfektivon ŝajnos stranga. Ĝi tamen havas sian tradicion en Esperanto, ekz‑e en «Faraono» [3:5]:

— Ĉu vi ne rimarkis — parolis altrangulo al altrangulo – ke la tagoj…

Kaj eĉ franclingve tio ne maleblas:

Ainsi parlait Booz dans le rêve et l'extase…

Tiel Boaz’ parolis en sonĝo kaj ekstazo…

[V. Hugo / K. Kalocsay]

[177]

T.e. ne konforme kun la kutimoj aŭ moroj de la koncerna loko (de la malnovgrekaj ἀνά, ‹kontraŭ› + τόπος, ‹loko› = «kontraŭloke»).

[178]

Ekz‑e laŭ la germana „Meyers Großes Konversations-Lexikon“ (1905–1909): „Lieue (spr. ljö), die französische Meile, früher in verschiedener Größe“.

[179]

Fakte la PIV-aj valoroj de mejlo rilatas al epoko pli malfrua ol «Kandido» — ekz‑e la PIV-a «germana mejlo» datas de la jaro 1840ª; dum la mejlo Vestfalia egalis 10.044m. Manke de informo pri la longo de la Voltera mejlo mi akceptas la PIV-an valoron 1 mejlo = 7.422m, kvankam se veras la konjekto pri «Avacéna = Aracena» (vd la noton [58]), kaj se la Voltera indiko de la distanco «30 mejloj» estas ĝusta, tiam 1 Voltera mejlo estas 244km/30 ≈ 8.133m.

[180]

Daniel Jones: Everyman’s English Pronouncing Dictionary (1956).

[181]

Faire fortune, s'élever haut dans les honneurs, les emplois, les richesses [Littré].

[182]

G.G.L.: Nova methodus pro maximis et minimis. Actis Erud. Lips. Oct. 1684. P. 467–473 (Mathematica № XIII).

[183]

Pierre Bayle: Dictionnaire historique et critique. Rotterdam, 1697.

Загрузка...