Vinicio vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li ne povis kompreni, kie li estas kaj kio al li okazas. En la kapo li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo. Iom post iom li akiris tamen la konscion kaj fine ekvidis tra tiu nebulo tri homojn klinitajn super li. Du el ili li rekonis: unu estis Urso, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon kaj, tuŝante ĝin laŭlonge de la kubuto ĝis la ŝultro kaj ŝlosilosto, estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vinicio, supozante ke tio estas ia speco de venĝo plenumata kontraŭ li, diris tra la kunpremitaj dentoj:
— Mortigu min.
Sed ili ŝajne ne atentis liajn vortojn, kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Urso, kun sia zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicio:
— Glaŭko, ĉu ci certas ke ĉi tiu vundo en la kapo ne minacas la vivon?
— Jes, nobla Krispo[226], — respondis Glaŭko. — Servante kiel sklavo en ŝiparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion … La vundo en la kapo estas negrava. Kiam ĉi tiu homo (li almontris Urson per la kapo) rekaptis de la junulo la knabinon kaj puŝis lin sur la muron, tiu supozeble sin ŝirmis per la brako, kaj falante, ĝin elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon — kaj la vivon.
— Ci jam flegis plurajn el la fratoj, — respondis Krispo, — kaj ci famas kiel lerta kuracisto … Jen kial mi venigis cin pere de Urso.
— Kiu envoje konfesis al mi, ke ankoraŭ hieraŭ li estis preta min mortigi.
— Sed antaŭ ol al ci, li konfesis sian intencon al mi — kaj mi, konante cian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne ci estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la mortigo.
— Tiu estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo, — respondis Urso kun ĝemo.
— Ci rakontos al mi tion alifoje, — diris Glaŭko, — sed nun ni devas pensi pri la vundito.
Kaj dirinte tion, li komencis reenartikigi la brakon de Vinicio, kiu, malgraŭ tio, ke Krispo surŝprucadis lian vizaĝon per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis la reenartikigon de la piedo nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaŭko enigis en du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte por ĝin senmovigi.
Sed post la fino de la operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis super si Ligian.
Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaŭko de tempo al tempo trempis spongon por malseketigi lian kapon.
Vinicio rigardis kaj ne kredis al siaj okuloj. Ŝajnis al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:
— Ligia …
Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis al li siajn okulojn, plenajn je malĝojo.
— Paco estu kun ci, — ŝi respondis mallaŭte.
Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena je kompato kaj bedaŭro.
Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli maldikan ol antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj ŝia neĝblanka frunto komencis rozkoloriĝi — kaj unue li ekpensis, ke plu li ŝin amas; due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie ŝi estis amata kaj ĉirkaŭata per bonstato kaj komforto — enpuŝis ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu mizera vesto el malhela lano.
Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj, per ĉiuj juveloj de la mondo, tial kaptis lin mirego, teruro, kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj, se li povus moviĝi.
— Ligia, — li diris, — ci ne permesis min mortigi.
Kaj ŝi respondis per dolĉa tono:
— Dio redonu al ci la sanon.
Por Vinicio, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj, kiujn li faris al ŝi antaŭe, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉi-momente, ke per ŝia buŝo povas paroli la kristana instruo, kaj sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo estas persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas ĝisfunde lian animon. Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li svenetis pro kortuŝo. Ekregis lin ia senforteco kune grandega kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien en abismon, sed trovis ĉe tio, ke al li estas bone kaj ke li estas feliĉa. Kaj li pensis en la sveneto, ke apud li staras diino.
Dume Glaŭko finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Urso prenis la siteleton el la manoj de Ligia, kaj ŝi, preninte de la tablo pretigitan vazon kun akvo miksita kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicio eltrinkis avide, post kio li eksentis grandan malpliiĝon de la sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis. La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ komplete.
— Donu al mi trinki pli, — li diris.
Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume Krispo, post malmultaj vortoj, interŝanĝitaj kun Glaŭko, proksimiĝis al la lito kaj diris:
— Vinicio, Dio ne lasis cin plenumi malbonagon, sed konservis al ci la vivon, por ke ci rigardu en cian animon. Tiu, antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis cin sendefenda en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis ciajn vundojn kaj, kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al ci la sanon, sed flegi cin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus al ci plue persekuti Ligian, kiun ci senigis je la zorgantoj, hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al ci la malbonon?
— Ĉu vi volas min forlasi? — demandis Vinicio.
— Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi persekutado de la prefekto de la urbo. Cia kamarado estas mortigita, kaj ci, kiu estas eminenta inter la ciaj, kuŝas ĉi tie vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali la venĝo de la leĝo…
— Ne timu persekutadon, — diris Vinicio, — mi vin ŝirmos.
Krispo ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.
— Sinjoro, — li diris, — cia dekstra mano estas sana — jen tabuletoj kaj skribilo: skribu al ciaj servistoj, ke hodiaŭ vespere ili venu al ci kun portilo kaj reportu cin en cian hejmon, kie ci havos pli da komforto ol meze de nia malriĉeco. Ni loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia filo — kaj la knabo portos cian leteron, dum ni ĉiuj devas serĉi alian rifuĝejon.
Vinicio paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo li ŝin revidos … Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia Grecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari tion jam antaŭe; li ja povis, anstataŭ persekuti Ligian, iri al Pomponia Grecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon, kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen la knabinon. — Ne! Li sentis, ke neniaj tiaspecaj promesoj kapablos ilin reteni kaj ke nenia solena ĵuro estos akceptita, tiom pli ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili konsideris malbonaj spiritoj.
Li tamen malespere sopiris pacigi kaj Ligian, kaj tiujn ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo — sed por tio necesis tempo. Li bezonis ŝin rigardi, eĉ se nur dum kelkaj tagoj. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke eble li ion elpensos, eble okazos io favora.
Do, kolektinte la pensojn, li diris:
— Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed eĉ se mi ĝin ne konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi restu ĉi tie; ankaŭ vi restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo (li turnis la rigardon al Glaŭko), kiu estas kuracisto, aŭ almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova — kaj tial mi deklaras, ke mi moviĝos de ĉi tie nur se vi elportos min perforte.
Ĉi tie li haltis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita brusto, kaj Krispo diris:
— Neniu uzos perforton kontraŭ ci, sinjoro, ni nur forportos de ĉi tie niajn kapojn.
Je tio la juna viro, ne kutimiĝinta al kontraŭstaro, sulkigis la brovojn kaj diris:
— Lasu min ekspiri.
Kaj post momento li ekparolis denove:
— Pri Krotono, kiun Urso sufokis, neniu demandos; li estis ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinio, ĉiuj do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Krotono en tiun ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi — kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato. Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi mem mortigis Krotonon kaj ke li, Krotono, rompis al mi la brakon. Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi do povas resti ĉi tie sendanĝere, ĉar eĉ unu haro ne falos de viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin Ĥilono Ĥilonido!
— Do Glaŭko restos ĉe ci, sinjoro, — respondis Krispo, — kaj zorgos pri ci kune kun la vidvino.
Vinicio sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.
— Atentu, maljuna homo, kion mi diros, — li ekparolis. — Mi ŝuldas al ci dankemon kaj ci ŝajnas bona kaj honesta homo, sed ci ne diras tion, kion ci havas en la fundo de la animo. Ci timas, ke mi vokos miajn sklavojn kaj ordonos al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?
— Tiel estas, — respondis Krispo kun certa severeco.
— Konsideru do, ke mi parolos kun Ĥilono en via ĉeesto kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis, kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos… Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.
Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lian vizaĝon tordis kolero, post kio li komencis paroli kun emocio:
— Ĉu ci pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti por ŝin vidi? Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus. Sed perforte mi ŝin plu ne atencos … Kaj al ci mi diros ion alian. Se ŝi ne restos ĉi tie, tiam per tiu ĉi sana mano mi deŝiros la bandaĝojn de la brako, akceptos nek manĝon, nek trinkon — kaj mia morto falu sur cin kaj sur ciajn fratojn. Kial ci min flegis, kial ci ne ordonis min mortigi?
Kaj li paliĝis pro kolero kaj senfortiĝo. Sed Ligia, kiu el la apuda ĉambro aŭdis la tutan interparolon kaj kiu estis certa, ke Vinicio plenumos ĉion, kion li minacas, ektimis liajn vortojn. Neniel ŝi volis lian morton. Vundita kaj sendefenda, li vekis en ŝi nur kompaton, ne teruron. De la tempo de sia forkuro, vivante inter homoj absorbitaj de senĉesa religia ekstazo, pensantaj nur pri oferoj, sindonaj faroj kaj kompato sen limoj, ŝi mem ekstaziĝis per tiu nova inspiro ĝis tia grado, ke ĝi anstataŭis al ŝi la hejmon, familion, la perditan feliĉon, kaj samtempe faris ŝin unu el tiuj kristanaj virgulinoj, kiuj poste aliigis la malnovan animon de la mondo. Vinicio tro multe signifis en ŝia sorto kaj tro multe trudis sin al ŝi, ke ŝi povu lin forgesi. Ŝi pensis pri li dum tutaj tagoj kaj ofte petis Dion pri tia momento, en kiu, sekvante la inspiron de la instruo, ŝi povus pagi al li bonon por la malbono, persekuti per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi. Kaj nun ĝuste ŝajnis al ŝi, ke tia momento venis; kaj ke ŝiaj preĝoj estas elaŭskultitaj. Ŝi do proksimiĝis al Krispo kun vizaĝo kvazaŭ inspirita kaj komencis paroli tiel, kvazaŭ iu alia voĉo parolus per ŝia buŝo:
— Krispo, li restu ĉi tie inter ni kaj ni restu kun li, ĝis Kristo lin resanigos.
Kaj la maljuna presbitero, kiu kutimis en ĉio serĉi diajn inspirojn, vidante ŝian ekzaltitecon, tuj ekpensis, ke eble supera forto parolas per ŝi kaj, ektiminte en la koro, klinis sian kapon:
— Estu tiel, kiel ci diras, — li respondis.
Vinicion, kiu dum la tuta tempo ne forturnis de ŝi la rigardon, profunde impresis tiu senprokrasta obeo de Krispo.
Ekŝajnis al li, ke Ligia estas inter la kristanoj ia sibilo aŭ pastrino, kiun ĉirkaŭas respekto kaj obeo. Kaj malgraŭvole ankaŭ li subiĝis al tiu respekto. Al lia amo nun miksiĝis ia kvazaŭtimo, kontraŭ kiu la amo mem ekŝajnis io preskaŭ aroganta. Li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato inversiĝis, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de la ŝia; ke jen li kuŝas malsana, venkita, ke li ĉesis esti la ataka, konkera forto kaj ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia naturo, fiera kaj komandema, simila rilato al ĉiu alia persono estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon, sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li senekzemplaj sentoj, kiajn tagon antaŭe li ne povus imagi kaj kiuj mirigus lin eĉ en ĉi tiu momento, se li kapablus klare konscii ilin. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas, kvazaŭ tio estus tute natura afero; li nur estis feliĉa, ke li restas.
Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ankoraŭ unu sento, tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elĉerpis liajn fortojn, ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj, en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur la timo perdi tion, kion li ricevis, la timo tiel granda, ke kiam post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam kaptis lin ĉe tio la deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion fari — li, tiu sama Vinicio, kiu dum la festeno ĉe la imperiestro perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si, ke li trenos ŝin je la haroj en sian dormoĉambron, aŭ ordonos ŝin vipi.
Sed li komencis timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere ne detruu lian ĝojon. Ĥilono povis sciigi lian malaperon al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj en tia okazo invado de la vigiloj estis verŝajna. Lian kapon trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion li ne faru — kaj ne kapablus fari. Li estis homo tiraneca, aŭdaca, sufiĉe malĉasta kaj laŭbezone eĉ senindulga, tamen li estis nek Tigeleno, nek Nerono. La militista vivo lasis en li certan senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li komprenis, ke tia ago estus monstre malnobla. Eble li ja kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta, sed en ĉi tiu momento li estis kune kortuŝita kaj malsana, do li nur deziris, ke nenio staru inter li kaj Ligia.
Kaj li rimarkis kun iom da miro, ke de la momento, kiam Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Krispo postulis de li iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicio, en kies kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj neeblaj komencis sin konfuzi kaj malklariĝi, kaj li ne tre malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Ĥilonon.
Krispo konsentis tion kaj oni decidis sendi Urson. Vinicio, kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam sensukcese, sendadis siajn sklavojn al Ĥilono, precize indikis al la ligio ties loĝejon; poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto, li diris, sin turnante al Krispo:
— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj ruza, kiu ofte, vokite de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke li ne estas hejme; kaj tion li faradis ĉiufoje kiam, ne havante por mi bonan novaĵon, li timis mian koleron.
— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne, — respondis Urso.
Poste, surmetinte la mantelon, li haste eliris.
Trovi iun en Romo ne estis facile, eĉ kun plej bonaj indikoj; sed Urson helpadis en tiaj okazoj la instinkto de arbarano kaj ankaŭ lia grandega kono de la urbo, tiel ke post kelka tempo li troviĝis en la loĝejo de Ĥilono.
Li tamen ne rekonis la grekon. Antaŭe li vidis tiun nur unu fojon kaj nokte. Krome, tiu honorinda kaj dignoplena maljunulo, kiu inklinigis lin mortigi Glaŭkon, tiel malsimilis ĉi tiun grekon, ĝistere kurbiĝintan pro teruro, ke neniu povus supozi, ke la du estas unu persono. Ĥilono mem, rimarkinte, ke Urso rigardas lin kiel tute fremdan homon, ekregis iom la unuan impreson. Ĉe la vido de la tabuleto kun la skribo de Vinicio li trankviliĝis ankoraŭ pli. Ne minacis lin almenaŭ la suspekto, ke li intence enembuskigis Vinicion. Li ekpensis ĉe tio, ke la kristanoj ne mortigis Vinicion videble tial, ke ili ne kuraĝis levi la manon kontraŭ tiel eminentan personon.
«Sekve Vinicio min ŝirmos, se bezone», li diris al si interne, «ĉar li ja ne vokas min por lasi min mortigi.»
Inspirite de ioma kuraĝo, li demandis:
— Bona homo, ĉu mia amiko, la nobla Vinicio, ne sendis por mi portilon? Miaj piedoj estas ŝvelintaj kaj mi ne povas iri tiel malproksimen.
— Ne, — respondis Urso, — ni piediros.
— Kaj se mi rifuzos?
— Ne faru tion, ĉar ci devas iri.
— Kaj mi iros, sed pro mia propra inklino. Alie neniu min devigus, ĉar mi estas homo libera kaj amiko de la prefekto de la urbo. Cetere, kiel saĝulo mi posedas rimedojn kontraŭ perforto — kaj mi scias sorĉi homojn en arbojn kaj en bestojn. Sed mi iros — mi iros! Mi nur surmetos pli varman mantelon kaj kapuĉon, por ke ne rekonu min la sklavoj de ĉi tiu kvartalo; alie oni senĉese haltigadus nin por kisi miajn manojn.
Dirinte ĉi tion, li surmetis alian mantelon, kaj la kapon kovris per vasta gaŭla kapuĉo, timante, ke Urso rememoros liajn trajtojn, kiam ili eliros en pli grandan lumon.
— Kien ci min kondukas? — li demandis envoje Urson.
— En Transtiberon.
— Mi estas nelonge en Romo kaj neniam mi tie estis, sed ankaŭ tie loĝas certe homoj, kiuj amas virton.
Sed Urso, kiu estis homo naiva kaj kiu aŭdis Vinicion diri, ke la greko ĉeestis kun li en la ostriana tombejo kaj poste vidis, kiel li eniris kun Krotono la domon, en kiu loĝis Ligia, haltis por momento kaj diris:
— Ne mensogu, maljuna homo, ĉar hodiaŭ ci estis kun Vinicio en Ostriano kaj antaŭ nia pordego.
— Ha, — diris Ĥilono, — do via domo staras tie, en Transtibero? Mi estas en Romo de nelonge kaj mi ne scias bone la nomojn de diversaj kvartaloj. Jes, amiko! Mi estis antaŭ via pordego kaj en la nomo de la virto mi petegis Vinicion, ke li ne eniru. Mi estis ankaŭ en Ostriano, kaj ĉu ci scias, kial? Jen de certa tempo mi klopodas por konverti Vinicion kaj mi volis, ke li aŭskultu la plej aĝan el la apostoloj. La lumo penetru en lian animon, kaj — en la cian! Ci ja estas kristano kaj ci ja volas, ke la vero superregu malveron?
— Jes, — respondis humile Urso.
La kuraĝo de Ĥilono tute reviviĝis.
— Vinicio estas potenca sinjoro, — li diris, — kaj amiko de la imperiestro. Ofte li obeas ankoraŭ inspirojn de malbona spirito, se tamen nur unu haro falus de lia kapo, la imperiestro venĝus kontraŭ ĉiuj kristanoj.
— Nin gardas pli granda potenco.
— Prave, prave! Sed kion vi intencas fari pri Vinicio? — demandis Ĥilono kun nova maltrankvilo.
— Mi ne scias. Kristo ordonas pardonemon.
— Tion ci bonege diris. Memoru ĉiam pri tio, alie ci estos fritata en la infero, kiel kolbaso sur pato.
Urso suspiris, kaj Ĥilono ekpensis, ke pri tiu ĉi homo, terura en la unua momento de kolero, li povus ĉiam fari, kion li volus.
Volante do scii, kiel la afero okazis ĉe la atako kontraŭ Ligia, li demandis plu per la voĉo de severa juĝisto.
— Kion vi faris pri Krotono? Parolu kaj ne mensogu.
Urso suspiris duafoje.
— Vinicio diros tion al ci.
— Tio signifas, ke ci batis lin per ponardo aŭ mortigis per bastono?
— Mi estis senarma.
La greko ne povis tamen kontraŭstari admiron pro la superhoma forto de la barbaro.
— Plutono cin … Tio estas, mi volis diri, Kristo cin pardonu.
Dum kelka tempo ili iris en silento, post kio Ĥilono ekparolis:
— Ne mi cin perfidos, sed gardu cin kontraŭ la vigiloj.
— Mi timas Kriston, ne la vigilojn.
— Prave. Ne ekzistas pli granda kulpo ol mortigo. Mi preĝos por ci, sed mi ne scias, ĉu eĉ miaj preĝoj ion helpos — eble nur, se ci ĵuros, ke neniam en la vivo ci iun tuŝos per la fingro.
— Mi ja ne mortigis lin intence, — respondis Urso.
Ĥilono tamen, kiu deziris sekurigi sin por ĉia eventualo, ne ĉesis plue abomenigi al Urso mortigon kaj insisti, ke tiu faru la ĵuron. Ankaŭ pri Vinicio li demandis, sed la ligio respondadis liajn demandojn malvolonte, ripetante, ke el la buŝo de Vinicio mem li aŭdos, kion li devas aŭdi. Tiel interparolante, ili trairis fine la longan vojon, dividantan la loĝejon de Ĥilono de Transtibero, kaj troviĝis antaŭ la domo. La koro de Ĥilono denove ekbatis maltrankvile. Pro timo ŝajnis al li, ke Urso komencas direkti al li iajn avidajn rigardojn. «Malgranda estos mia konsolo,» — li parolis al si mem, — «se li min mortigos senintence, kaj mi preferus ĉiuokaze, ke lin trafu paralizo kaj kune kun li ĉiujn ligiojn, kion faru, Zeŭso, se ci scipovos». Tiel meditante, li envolvis sin ĉiam pli en sian gaŭlan mantelon, ripetante, ke li timas la malvarmon. Fine, kiam, transirinte la vestiblon kaj la unuan korton, ili troviĝis en la koridoro, kondukanta al la ĝardeno de la dometo, li haltis subite kaj diris:
— Lasu min ekspiri, aŭ mi ne povos paroli kun Vinicio kaj helpi lin per edifaj konsiloj.
Dirinte tion, li haltis — ĉar kvankam li ripetadis al si, ke nenio lin minacas, tamen je la penso, ke li staros inter tiuj misteraj homoj, kiujn li vidis en Ostriano, liaj piedoj iom tremis sub li.
Dume el la dometo atingis liajn orelojn kantado.
— Kio estas ĉi tio? — li demandis.
— Ci diras, ke ci estas kristano, kaj ci ne scias, ke ni kutimas post ĉiu manĝo glori la Savinton per nia kantado, — respondis Urso. — Mirjam’ kaj ŝia filo jam verŝajne revenis kaj eble ankaŭ la apostolo estas kun ili, ĉar li vizitadas ĉiutage la vidvinon kaj Krispon.
— Konduku min rekte al Vinicio.
— Vinicio estas en unu ĉambro kun ĉiuj, ĉar ĝi estas la sola sufiĉe granda; la ceteraj ĉambroj estas malgrandaj kaj senlumaj, tien ni iras nur por dormi. Ni jam eniru — tie ci ripozos.
Kaj ili eniris. En la ĉambro estis krepuske, la vespero estis nuba, vintra, kaj la flamo de kelkaj meĉlampoj nesufiĉe disigadis la mallumon. Vinicio plie divenis ol rekonis en la kapuĉkovrita homo Ĥilonon, kaj ĉi tiu, ekvidinte en la angulo de la ĉambro liton, kaj sur ĝi Vinicion, ekiris, ne rigardante la aliajn, rekte al li — kvazaŭ opiniante, ke apud Vinicio li estos plej sekura.
— Ho sinjoro! Kial ci ne obeis miajn konsilojn! — li vokis, plektante la manojn.
— Silentu, — diris Vinicio, — kaj aŭskultu!
Poste li komencis penetre rigardi en la okulojn de Ĥilono kaj paroli malrapide kaj akcente, kvazaŭ li volus, ke ĉiu lia vorto estu komprenita kiel ordono kaj restu eterne en la memoro de Ĥilono.
— Krotono atakis min por min murdi kaj rabi — ci komprenas! Tiam mi mortigis lin, kaj tiuj ĉi homoj prizorgis la vundojn, kiujn mi ricevis de li, batalante.
Ĥilono tuj ekkomprenis, ke se Vinicio tiel parolas, li tion faras sendube sekve de interkonsento kun la kristanoj, kaj en tiu okazo li volas, ke oni lin kredu. Li ekkonis tion ankaŭ el lia vizaĝo, do en unu momento, montrante nenian dubon, nek miron, li levis la okulojn supren kaj ekkriis:
— Li ja estis konata fripono, sinjoro! Mi ja avertis cin, ke ci ne fidu al li. Ĉiuj miaj instruoj rebatis sin de lia kapo, kiel pizo de muro. En la tuta Hadeso oni ne trovos por li sufiĉajn turmentojn. Ĉar kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta ol al fripono? Sed ataki sian bonfaranton kaj tiel grandaniman sinjoron … Ho dioj!…
Ĉe tio li tamen rememoris, ke envoje li prezentis sin al Urso kiel kristano — kaj li eksilentis.
Vinicio diris:
— Se mi ne kunhavus mian sikon[227], li min mortigus.
— Mi benas la momenton, en kiu mi konsilis al ci preni almenaŭ ponardon.
Sed Vinicio direktis al la greko esploran rigardon kaj demandis:
— Kion ci faris hodiaŭ?
— Kiel do? Ĉu mi ne diris al ci, sinjoro, ke mi faris votojn por cia sano?
— Kaj nenion pli?
— Kaj mi ĝuste intencis cin viziti, kiam tiu bona homo venis kaj diris al mi, ke ci min vokas.
— Jen estas tabuleto. Iru kun ĝi en mian domon, serĉu mian liberigiton kaj transdonu ĝin al li. Estas sur ĝi skribite, ke mi veturis en Beneventon. Diru al Demaso en cia propra nomo, ke mi faris tion hodiaŭ matene, vokite per urĝa letero de Petronio.
Kaj li ripetis akcente:
— Mi veturis en Beneventon, ĉu ci komprenas?
— Ci veturis, sinjoro! Matene mi ja adiaŭis cin ĉe la pordego Kapena — kaj de la tempo de cia forveturo tia sopiro min regas, ke, se cia grandanimeco ne konsolos ĝin, mi mortos pro ploro, kiel la malfeliĉa edzino de Zeto post la morto de Itilo[228].
Vinicio, kvankam malsana kaj kutimiĝinta al la fleksemo de la greko, tamen ne povis sin deteni de rideto. Li estis, krome, kontenta, ke Ĥilono tuj lin komprenis, li do diris:
— Sekve mi alskribos, ke oni sekigu ciajn larmojn. Donu al mi lampon.
Ĥilono, jam tute trankviliĝinta, leviĝis kaj, farinte kelkajn paŝojn al la kameno, deprenis unu el la meĉlampoj, brulantaj sur la kamenmuro.
Sed kiam ĉe tiu ago la kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo kaj la lumo falis rekte sur lian vizaĝon, Glaŭko saltleviĝis de benko kaj, rapide proksimiĝinte, ekstaris antaŭ li.
— Ĉu ci rekonas min, Kefaso[229]? — li demandis.
Kaj en lia voĉo estis io tiel terura, ke tremo trakuris ĉiujn ĉeestantojn.
Ĥilono levis la lampon kaj ellasis ĝin preskaŭ je la sama momento — poste li kurbiĝis ĝis la tero kaj komencis ĝemi:
— Mi ne estas … mi ne estas … kompaton!
Glaŭko sin turnis al la vespermanĝantoj kaj diris:
— Jen estas la homo, kiu sklavigis kaj pereigis min kaj mian familion!…
Lia historio estis konata al ĉiuj kristanoj kaj al Vinicio, kiu nur tial ne divenis, kiu estas tiu Glaŭko, ĉar, senĉese svenante pro doloro dum la prizorgado de la vundoj, li ne aŭdis lian nomon. Sed por Urso ĉi tiu mallonga momento, ligite kun la vortoj de Glaŭko, estis kvazaŭ fulmobrilo en mallumo. Rekoninte Ĥilonon, per unu salto li troviĝis apud la greko, lin kaptis je la brakoj kaj, turninte ilin malantaŭen, ekkriis:
— Jen tiu, kiu instigis min mortigi Glaŭkon!
— Kompaton! — ĝemis Ĥilono, — mi redonos al vi … Sinjoro! — li vokis, turnante la kapon al Vinicio, — savu min! Mi fidis al ci! Ekparolu por mi … Cian leteron mi portos, sinjoro! Sinjoro!
Sed Vinicio plej indiferente el ĉiuj rigardis tion, kio okazas — unue tial, ke ĉiuj aferoj de la greko estis al li konataj, kaj due, ĉar lia koro ne sciis, kio estas kompato. Li diris:
— Enterigu lin en la ĝardeno: la leteron portos iu alia.
Al Ĥilono ekŝajnis, ke tiuj vortoj estas la lasta verdikto.
Liaj ostoj komencis kraki en la teruraj manoj de Urso, la okuloj nebuliĝis pro larmoj de doloro.
— Je via Dio! Kompaton! — li ĝemis. — Mi estas kristano!… Paco kun vi! Mi estas kristano, kaj se vi ne kredas al mi, baptu min ankoraŭfoje, ankoraŭ du, ankoraŭ dek fojojn! Glaŭko! Tio estas eraro! Lasu min paroli! Igu min sklavo … Ne mortigu min! Kompaton!…
Kaj lia voĉo, sufokata de la doloro, iĝadis ĉiam pli malforta, kiam subite malantaŭ la tablo sin levis la apostolo Petro; dum momento li balancis sian blankan kapon, mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitaj; sed poste li malfermis ilin kaj diris meze de silento:
— Jene diris al ni la Savinto: «Se cia frato pekus kontraŭ ci, admonu lin; kaj se li pentus, pardonu lin. Kaj se li sepfoje tage pekus kontraŭ ci kaj sepfoje revenus al ci, dirante: mi pentas! — pardonu lin.»
Poste iĝis silento ankoraŭ pli granda. Glaŭko staris dum longa tempo kun vizaĝo kovrita per la manoj, fine li reprenis ilin kaj diris:
— Kefaso, Dio al ci pardonu la malbonojn, kiujn ci faris al mi, kiel mi ilin pardonas al ci en la nomo de Kristo.
Kaj Urso, liberiginte la brakojn de Ĥilono, tuj aldonis:
— Estu al mi la Savinto tiel kompatema, kiel ankaŭ mi cin pardonas.
Ĥilono falis sur la teron kaj, apogite sur ĝi per la manoj, turnadis la kapon, kiel besto kaptita en reton, rigardante ĉirkaŭen kaj atendante, de kie venos la morto. Li ankoraŭ ne kredis siajn okulojn kaj orelojn, kaj ne kuraĝis esperi pardonon.
Sed iom post iom li reakiris la konscion, nur liaj bluiĝintaj lipoj plu tremis pro teruro. Dume la apostolo diris:
— Foriru en paco.
Ĥilono leviĝis, sed ankoraŭ ne povis paroli. Malgraŭvole li proksimiĝis al la lito de Vinicio, kvazaŭ plu serĉante ties helpon — ĉar ĝis nun li ne havis tempon ekpensi, ke Vinicio, kiu ja uzis liajn servojn kaj estis kvazaŭ lia kunkulpulo, lin kondamnis; dum tiuj ĝuste, kontraŭ kiuj li servis, pardonis. Tiu penso estis venonta al li poste. Dume en lia rigardo vidiĝis nur miro kaj nekredo. Kvankam li jam ekkonis, ke oni lin pardonis, tamen li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris lin preskaŭ egale, kiel lin terurus krueleco. Ŝajnis al li, ke se li restus pli longe, okazus denove io neatendita, do, stariĝinte apud Vinicio, li komencis paroli per interrompata voĉo:
— Donu la leteron, sinjoro! Donu la leteron!
Kaj kaptinte la tabuleton, kiun Vinicio al li donis, li riverencis foje al la kristanoj, duafoje al Vinicio, kaj ŝtele glitante tuj ĉe la muro, elkuris eksteren.
En la ĝardeneto, kiam ĉirkaŭigis lin mallumo, teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li estis certa, ke Urso elkuros post li kaj mortigos lin en la ombroj de la nokto. Li forkurus per ĉiuj fortoj, sed la piedoj rifuzis lin obei kaj post momento iĝis tute rigidaj, ĉar Urso efektive ekstaris apud li. Ĥilono falis survizaĝen kaj komencis ĝemi:
— Urbano … en la nomo de Kristo…
Sed Urbano diris:
— Ne timu. La apostolo ordonis al mi konduki cin ekster la pordegon, kaj se mankas al ci fortoj, mi akompanos cin hejmen.
Ĥilono levis la vizaĝon.
— Kion ci diras? Kion? Ci ne mortigos min?
— Mi cin ne mortigos, kaj se mi kaptis cin tro forte kaj dolorigis ciajn brakojn, pardonu min.
— Helpu min leviĝi, — diris la greko. — Ci ne mortigos min? Ĉu? Elkonduku min en la straton, kaj pluen mi iros sola.
Urso levis lin de la tero facile, kiel plumon, lin starigis sur la piedojn, poste elkondukis tra la malluma pasejo en la duan korton, el kiu oni iris en la vestiblon kaj sur la straton. En la koridoro Ĥilono denove ripetadis al si interne: «Mi estas perdita!» kaj nur kiam ili troviĝis sur la strato, li iom trankviliĝis kaj diris:
— Mi iros pluen sola.
— Paco estu kun ci.
— Kaj kun ci! Kaj kun ci!… Lasu min ekspiri.
Kaj post la foriro de Urso li ekspiris plenbruste. Per la manoj li palpis sian zonon kaj koksojn, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ke li vivas, kaj per rapidaj paŝoj ekiris antaŭen.
Sed, farinte kelkdek paŝojn, li haltis kaj diris:
— Kial ili min tamen ne mortigis?
Kaj malgraŭ tio, ke jam kun Eŭrikio li parolis pri la kristana instruo, malgraŭ la interparolo kun Urbano apud la rivero kaj malgraŭ ĉio, kion li aŭdis en Ostriano, li ne povis trovi respondon al tiu demando.
Ankaŭ Vinicio ne povis klarigi al si la okazintan, kaj en la fundo de la animo li miris preskaŭ tiom kiel Ĥilono. Ĉar, ke kun li mem oni agis tiel, kiel oni agis, kaj anstataŭ venĝi kontraŭ li por tiu atako, zorgeme sin okupis pri liaj vundoj, tion li atribuis parte al la instruo, kiun ili konfesis, pli multe al Ligia, kaj iom ankaŭ al sia alta rango. Sed ilia konduto rilate al Ĥilono simple superis liajn konceptojn pri la homa pardonpovo. Malgraŭvole al li trudiĝis la demando, kial ili ne mortigis la grekon? Ili ja povus fari tion senpune.
Urso enterigus lin en la ĝardeno aŭ portus nokte en Tiberon, kiu en tiu tempo de noktaj banditagoj, plenumataj de la imperiestro mem, tiel ofte surbordigadis matene homajn korpojn, ke neniu eĉ esploris ilian devenon. Krom tio, laŭ Vinicio, la kristanoj ne nur povis, sed eĉ devis mortigi Ĥilonon.
Kompato ne estis tute fremda al tiu mondo, al kiu apartenis la juna patricio. La atenanoj ja konstruis al ĝi altaron kaj dum longa tempo rezistis enkondukon de la gladiatoraj luktoj en Atenon. Okazis iafoje, ke eĉ en Romo venkitoj ricevis pardonon, kiel ekzemple Kalikrato, la reĝo de la britoj, kiu, militkaptite de Klaŭdio kaj malavare de li dotite, libere loĝis en la Urbo. Sed venĝo pro personaj malbonagoj ŝajnis al Vinicio, same kiel al ĉiuj aliaj, prava kaj justa. Rezigni ĝin estis kontraŭ lia animo. Li ja aŭdis, vere, en Ostriano, ke oni devas ami eĉ siajn malamikojn; li tamen konsideris tion kiel teorion ne havantan signifon en la vivo.
Kaj ankoraŭ lian kapon trakuris la penso, ke eble oni ne mortigis Ĥilonon nur tial, ke estis ia festperiodo aŭ lunfazo, dum kiu la kristanoj ne rajtas mortigi. Li aŭdis, ke estas tiaj tempodaŭroj, en kiuj al diversaj nacioj ne estas permesite eĉ komenci militon. Sed kial en tiu okazo oni ne transdonis la grekon al tribunalo, kial la apostolo diris, ke se iu pekus sepfoje, oni devus sepfoje lin pardoni, kaj kial Glaŭko diris al Ĥilono: «Dio cin tiel pardonu, kiel mi cin pardonas»?
Ĥilono faris al Glaŭko la plej teruran malbonon, kian unu homo povas fari al alia, kaj en Vinicio ĉe la nura penso pri tio, kion li farus al homo kiu, ekzemple, mortigus Ligian, la koro ekbolis de kolero: ne estas tiaj torturoj, per kiuj li ŝin ne venĝus! Sed Glaŭko pardonis! Kaj ankaŭ Urso pardonis — li, kiu efektive povus senpune mortigi en Romo, kiun ajn li volus, ĉar poste li bezonus nur mortigi la reĝon de la Nemorena bosko[230] kaj okupi lian lokon. Ĉu al la homo, al kiu ne rezistis Krotono, rezistus la gladiatoro, tenanta tiun rangon, kiun oni akiris nur per mortigo de la antaŭa «reĝo»?
Unu sola respondo estis al ĉiuj tiuj demandoj. Nome, ke ili ne mortigis pro boneco tiel granda, ke simila ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj pro senlima amo al la homoj, kiu ordonis al ili forgesi sin mem, faritajn al ili malpravojn, sian feliĉon kaj sian malbonsorton — kaj vivi por aliaj. Kian rekompencon tiuj homoj devis ricevi, Vinicio aŭdis en Ostriano; sed tion li ne povis enkapigi. Li sentis anstataŭe, ke tiu tera vivo, ligita kun la devo rezigni por la bono de aliaj ĉion plaĉan kaj voluptan, devus esti mizera. Tial en tio, kion li pensis ĉi-momente pri la kristanoj, estis krom mirego ankaŭ kompato, kaj kvazaŭ nuanco de malestimo. Ŝajnis al li, ke ili estas ŝafoj, nepre pli aŭ malpli frue formanĝotaj de lupoj, kaj lia romana naturo ne kapablis trovi en si respekton por tiuj, kiuj lasas sin formanĝi. Frapis lin tamen unu afero. Nome, post la eliro de Ĥilono ia profunda ĝojo heligis ĉiujn vizaĝojn. La apostolo proksimiĝis al Glaŭko kaj, metinte la manon sur lian kapon, diris:
— Kristo venkis en ci!
Kaj Glaŭko levis supren la okulojn tiel plenaj je fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin grandega, neatendita feliĉo. Vinicio, kiu komprenis nur ĝojon pro plenumita venĝo, rigardis lin per pupiloj vastigitaj de febro, iom tiel, kiel li rigardus frenezulon. Li vidis tamen, kaj li vidis tion ne sen interna indigno, kiel poste Ligia alpremis siajn reĝidinajn lipojn al la mano de tiu homo, kies aspekto similis tiun de sklavo, kaj ŝajnis al li, ke la ordo de la mondo tute renversiĝas. Poste revenis Urso kaj komencis rakonti, kiel li elkondukis Ĥilonon sur la straton kaj kiel li petis de li pardonon por la malbono, kiun li povis fari al liaj brakoj, por kio la apostolo ankaŭ lin benis, kaj Krispo deklaris, ke ĉi tio estis tago de granda venko. Ekaŭdinte pri tiu venko, Vinicio tute perdis la ordon de siaj pensoj.
Kiam Ligia denove alportis al li refreŝigan trinkaĵon, li retenis momente ŝian manon kaj demandis:
— Do ankaŭ ci min pardonis?
— Ni estas kristanoj. Ni ne rajtas teni koleron en la koro.
— Ligia, — li diris tiam, — kiu ajn estas cia dio, mi honoros lin per hekatombo, nur tial, ke li estas cia dio.
— Ci honoros lin en cia koro, kiam ci lin ekamos.
— Nur tial, ke li estas cia dio, — ripetis Vinicio per malforta voĉo.
Kaj li mallevis la palpebrojn, ĉar denove ekposedis lin svenemo.
Ligia foriris, sed post momento ŝi revenis kaj, stariĝinte proksime, kliniĝis super li por vidi ĉu li dormas. Vinicio eksentis ŝian proksimecon kaj, malferminte la okulojn, ekridetis; Ligia facile metis sur ilin la manon, kvazaŭ volante inklinigi lin al dormo. Tiam ekregis lin granda dolĉeco, sed samtempe li sentis sin pli malsana. Kaj tiel estis efektive. Jam plene noktiĝis, kaj kune venis pli forta febro. Pro tio li ne povis endormiĝi kaj sekvis Ligian per la okuloj, kien ajn ŝi moviĝis.
Kelkfoje li tamen falis en duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksiĝis kun febraj vizioj. Ŝajnis do al li, ke en iu malnova, forlasita tombejo staras turforma sanktejo, kie Ligia estas pastrino. Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, tutan en lumo, similan al la pastrinoj kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. Li mem grimpis kun granda peno sur serpentuma ŝtuparo por ŝin forkapti, kaj post li rampis Ĥilono, klakante per la dentoj pro teruro kaj ripetante: «Ne faru tion, sinjoro, ĉar ŝi estas pastrino, pro kiu li venĝos…!» Ne sciante, kiu estas tiu «li», Vinicio tamen komprenis, ke li mem estas plenumonta sakrilegion, kaj ankaŭ sentis senmezuran teruron. Sed kiam li atingis la balustradon, ĉirkaŭantan la supron de la turo, apud Ligia subite ekstaris la apostolo kun la arĝenta barbo kaj diris: «ne levu kontraŭ ŝin cian manon, ĉar ŝi apartenas al mi». Kaj, dirinte tion, li ekiris kun ŝi straton el lunlumo, kvazaŭ vojon al la ĉielo, kaj li, Vinicio, etendinte al ili la manojn, komencis petegi, ke ili lin kunprenu.
Ĉi tiam li vekiĝis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi antaŭ sin. La fajro sur la alta fajroplato ardis jam malpli forte, sed ĵetis brilojn ankoraŭ sufiĉe vivajn, kaj ili ĉiuj sidis ĉe la kameno, varmigante sin, ĉar la nokto estis frosteta kaj la ĉambro nesufiĉe varma. Vinicio vidis iliajn spirojn eliri el la buŝoj en la formo de vaporo. En la mezo sidis la apostolo; ĉe liaj genuoj, sur malalta tabureto, Ligia; poste Glaŭko, Krispo, Mirjam’, kaj ĉe la fino unuflanke Urso, aliflanke Nazario, la filo de Mirjam’, juna knabo kun belega vizaĝo kaj nigraj haroj longaj ĝis la ŝultroj.
Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe. Vinicio komencis rigardi lin kun certa superstiĉa timo, ne multe malpli granda ol tiu teruro, kiun li sentis en la febra vizio. Kaj li pensis, ke en la febro li sentis veron, ke tiu maljuna veninto el malproksima lando efektive forprenas de li Ligian kaj kondukas ŝin sur iajn nekonatajn vojojn. Li ankaŭ certis, ke la maljunulo parolas pri li, kaj eble konsilas, kiel disigi lin de Ligia, ĉar ŝajnis al Vinicio tute neeble, ke iu povus paroli pri io alia; do, streĉinte la tutan atenton, li komencis aŭskulti la vortojn de Petro.
Li tamen plene eraris, ĉar la apostolo denove parolis pri Kristo.
«Ili vivas per ĉi tiu nomo!» ekpensis Vinicio.
La maljunulo rakontis pri la kapto de Kristo:
— Venis roto kaj pastraj servistoj por lin kapti. Kiam la Savinto demandis ilin, kiun ili serĉas, tiuj diris: «Jesuon Nazaretan!» Sed kiam li diris al ili: «Mi estas!» — ili falis teren, ne kuraĝante levi kontraŭ lin la manojn, kaj nur post refoja demando ili lin kaptis.
Ĉi tiam la apostolo sin interrompis kaj, etendinte la manojn al la fajro, li diris:
— La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon por lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus lin pli ol mian propran vivon, se li ne dirus al mi: «Metu la glavon en ĝian ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?» … Tiam ili kaptis lin kaj ligis…
Dirinte ĉi tion, li metis la manojn al la frunto kaj eksilentis, volante antaŭ la plua rakontado ekregi la forton de la rememoroj. Sed Urso, ne povante sin deteni, saltleviĝis, plibonigis per fera stango la fajron sur la fajroplato, tiel ke fajreroj ekŝprucis orpluve kaj la flamo pli vive eksaltis, poste li sidiĝis kaj ekkriis:
— Kio ajn tiam okazus — ha!…
Sed li haltis subite, ĉar Ligia metis la fingron sur la buŝon. Li nur spiris laŭtege, kaj oni vidis, ke li ribelas en la animo, kaj ke kvankam ĉiam li estas preta fali al la piedoj de la apostolo, tamen tiun solan agon li ne povas en la animo aprobi, ĉar se okazus, ekzemple, ke en lia ĉeesto iu atakus la Savinton, se li estus kun li en tiu nokto, ho, kiel li batus tiam la soldatojn, kaj la pastrajn servistojn, kaj la oficistojn … Kaj liaj okuloj nebuliĝis de larmoj ĉe la nura penso pri tio, same pro ĉagreno kaj pro interna batalo, ĉar unue li ekpensis, ke li ne nur defendus la Savinton, sed ankaŭ kunvokus helpe al li aliajn ligiojn, bravegajn virojn, aliflanke — ke se li tion farus, li montrus malobeon al la Savinto kaj malhelpus la elaĉeton de la mondo.
Tial li ne povis reteni larmojn.
Post momento Petro, forpreninte la manojn de la frunto, komencis rakonti plu, sed Vinicion denove ekregis febra duondormo. Tio, kion li nun aŭdis, miksiĝis en lia kapo kun tio, kion la apostolo rakontis la antaŭan nokton en Ostriano pri tiu tago, kiam Kristo aperis sur la bordo de la Tiberiada lago. Li do vidis vaste disverŝitan ondaron, sur ĝi fiŝkaptistan boaton, kaj en la boato Petron kaj Ligian. Li mem naĝis post ili per ĉiuj fortoj, sed la doloro en la rompita brako malhelpis al li ilin atingi. Ventego komencis ĵeti la ondojn sur liajn okulojn kaj li eksentis, ke li dronas, vokante per petega voĉo helpon. Tiam Ligia surgenuiĝis antaŭ la apostolo, kaj tiu turnis la boaton kaj etendis al li remilon, kiun kaptinte, li eniĝis kun ilia helpo en la boaton kaj falis sur ĝian fundon.
Sed poste ŝajnis al li, ke, leviĝinte, li ekvidis amason da homoj naĝantaj post la boato. La ondoj kovris per ŝaŭmo iliajn kapojn; kelkajn oni jam vidis nur etendi la manojn el la akva ĥaoso, sed Petro fojon post fojo savadis la dronantojn kaj prenadis ilin en la boaton, kiu iĝadis, kvazaŭ mirakle, ĉiam pli granda. Baldaŭ la boaton plenigis homamaso tiel granda, kiel tiu, kiu kunvenis en Ostriano, kaj poste ankoraŭ pli granda. Vinicio miris, kiel ĝi povis trovi tie lokon, kaj li ektimis, ke ili subakviĝos. Sed Ligia komencis lin trankviligi kaj montris al li lumon sur malproksima bordo, al kiu ili naĝis.
Ĉe tio la sonĝobildoj de Vinicio denove miksiĝis kun tio, kion li aŭdis en Ostriano el la buŝo de la apostolo, kiel foje Kristo montris sin ĉe la lago. Do nun li vidis en tiu surborda lumo iun figuron, al kiu Petro direktis la boaton. Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli kvieta, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda. La amaso komencis kanti dolĉan himnon, la aero pleniĝis per la odoro de nardo; la akvo brilis ĉielarke, kvazaŭ el la fundo speguliĝus lilioj kaj rozoj, kaj fine la boato delikate tuŝis per sia brusto sablon. Tiam Ligia prenis lin je la mano kaj diris: «Venu, mi kondukos cin!» Kaj ŝi lin kondukis en la lumon.
Vinicio denove vekiĝis, sed la iluzioj malaperis nur iom post iom, kaj ne tuj li reakiris la konscion pri la realeco. Dum kelka tempo ŝajnis al li ankoraŭ, ke li estas sur la lagobordo kaj ke ĉirkaŭas lin homamaso, en kiu, mem ne sciante kial, li komencis serĉi Petronion kaj miris, ke li ne povas lin trovi. Tamen hela lumo el la kameno, apud kiu neniu plu estis, rekonsciigis lin komplete. Olivlignaj ŝtipoj dormeme ardis sub la rozkolora cindro, sed hakpecoj da pinio, kiujn oni videble alĵetis al la ardaĵo, ŝprucis per hela flamo, kaj en tiu brilo Vinicio ekvidis Ligian sidanta proksime al lia lito.
Ŝia vido tuŝis lin ĝis la fundo de la animo. Li memoris, ke la lastan nokton ŝi pasigis en Ostriano, poste la tutan tagon estis okupita ĉe lia flegado, kaj nun, kiam ĉiuj iris dormi, ŝi sola gardis ĉe lia lito. Facile oni povis diveni, ke ŝi tamen estis certe laca, ĉar, sidante senmove, ŝi havis la okulojn fermitaj. Vinicio ne sciis, ĉu ŝi dormas aŭ estas profundiĝinta en pensojn. Li rigardis ŝian profilon, la mallevitajn okulharojn, la manojn, plektitajn sur la genuoj, kaj en sia idolana kapo li komencis pene koncepti, ke krom la greka kaj roma beleco, nuda, memfida kaj fiera pro sia formo, ekzistas en la mondo iu alia beleco, nova, senlime pura, en kiu estas animo.
Li ne kapablis persvadi al si nomi tiun belecon kristana, tamen, pensante pri Ligia, li ne scipovis jam apartigi ŝin de la instruo, kiun ŝi konfesis. Li eĉ komprenis, ke se ĉiuj aliaj iris dormi, kaj Ligia sola — ŝi, al kiu li faris tiom da malbono — maldormas apud li, tio estas ĉar ĉi tiu instruo ordonas tiel. Sed tiu penso, inspiranta al li admiron al la instruo, estis al li kune malagrabla. Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekinaj kaj romaninaj.
Subite li tamen eksentis, ke se ŝi estu tia, kiel aliaj virinoj, li jam trovus en ŝi ian mankon. Tiam li ekmiris kaj mem ne komprenis, kio pri li okazas, ĉar li rimarkis, ke ankaŭ en li komencas sin formi iaj novaj sentoj kaj novaj plaĉoj, fremdaj al la mondo, en kiu ĝis nun li vivis.
Ŝi dume malfermis la okulojn, kaj vidante, ke Vinicio ŝin rigardas, proksimiĝis al li kaj diris:
— Mi estas apud ci.
Li respondis al ŝi:
— Mi vidis en sonĝo cian animon.
La sekvintan matenon li vekiĝis malforta, sed kun kapo malvarma, sen febro. Ŝajnis al li, ke lin vekis ia flustra interparolo, sed kiam li malfermis la okulojn, Ligia ne estis plu apud li, nur Urso, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon, kiun trovinte, li komencis disblovi la fajron tiel, kvazaŭ li farus ĝin ne per buŝo, sed per forĝista blovsako.
Vinicio, rememorinte, ke tiu homo hieraŭ venkis Krotonon, observis kun intereso, inda je amatoro de areno, lian grandegan dorson, similan al la dorso de ciklopo, kaj la femurojn, potencajn, kvazaŭ kolonoj.
«Dankon al Merkuro, ke li ne rompis al mi la nukon», li ekpensis interne. «Je Polukso! Se aliaj ligioj similas al li, la apuddanubaj legioj povos iam havi pro ili malfacilan taskon!»
Kaj laŭte li ekparolis:
— He, sklavo!
Urso forigis la kapon el la kameno kaj, ridetante preskaŭ amike, diris:
— Dio donu al ci, sinjoro, bonan tagon kaj bonan sanon, sed mi estas libera homo, ne sklavo.
Al Vinicio, kiu deziris demandi Urson pri la naskiĝlando de Ligia, tiuj vortoj faris certan plezuron, ĉar interparolo kun homo libera, kvankam simpla, malpli ofendis lian romanan kaj patrician dignon ol interparolo kun sklavo, en kiu nek la leĝo, nek la moro rekonis homan estaĵon.
— Ci do ne apartenas al Aŭlo? — li demandis.
— Ne, sinjoro. Mi servas al Kallina, kiel mi servis al ŝia patrino, sed libervole.
Ĉe tio li denove kaŝis la kapon en la kamenon por blovi iom sur la karbojn, sur kiujn li antaŭe ĵetis pecojn da ligno, poste li eltiris ĝin kaj diris:
— Ĉe ni ne estas sklavoj.
Sed Vinicio demandis:
— Kie estas Ligia?
— Ŝi ĵus foriris, kaj mi devas kuiri por ci matenmanĝon, sinjoro. Ŝi maldormis apud ci la tutan nokton.
— Kial ci ne anstataŭis ŝin?
— Ĉar ŝi tiel volis, kaj mia afero estas obei.
Ĉe tio la okuloj de Urso malsereniĝis, kaj post momento li aldonis:
— Se mi ŝin ne obeus, ci ne plu vivus, sinjoro.
— Ĉu ci bedaŭras, ke ci min ne mortigis?
— Ne, sinjoro. Kristo ne ordonis mortigi.
— Kaj Ataceno? Kaj Krotono?
— Mi ne povis agi alie, — ekmurmuris Urso.
Kaj li komencis rigardi kvazaŭ kun bedaŭro siajn manojn, kiuj videble restis idolanaj, malgraŭ ke la animo akceptis la bapton.
Poste, metinte poton sur la fajroplaton kaj ekkaŭrinte antaŭ la kameno, li fiksis penseman rigardon sur la flamo.
— Tio estas cia kulpo, sinjoro, — li diris fine, — kial ci levis la manon kontraŭ ŝin, kontraŭ la reĝan filinon?
Vinicio en la unua momento ekbolis pro la ofendita fiereco, ke tiu simplulo kaj barbaro kuraĝas ne nur paroli al li tiel familiare, sed eĉ riproĉi lin. Al tiuj eksterordinaraj kaj nekredeblaj aferoj, kiuj lin trafis de la antaŭhieraŭa nokto, aliĝis ankoraŭ unu. Sed, estante malforta kaj ne havante apude siajn sklavojn, li sin ekregis, tiom pli ke la deziro ekkoni detalojn el la vivo de Ligia superis lian koleron.
Do, trankviliĝinte, li komencis demandi pri la milito de la ligioj kontraŭ Vanio kaj la svevoj. Urso volonte rakontis, sed li ne povis aldoni multe al tio, kion siatempe Aŭlo Plaŭcio rakontis al Vinicio. Urso ne partoprenis en la batalo, ĉar li akompanis la garantiulinojn en la tendaron de Atelio Histro. Li nur sciis, ke la ligioj venkis la svevojn kaj la jazigojn, sed ilia komandanto kaj reĝo pereis de jaziga sago. Tuj poste venis la famo, ke la semnonoj bruligis la arbarojn ĉe ilia limo, do ili revenis flugrapide por venĝi la ofendon, kaj la garantiulinoj restis ĉe Atelio, kiu komence ordonis donadi al ili reĝajn honorojn. Poste la patrino de Ligia mortis. La Roma komandanto ne sciis, kion fari pri la infano. Urso volis reveni kun ĝi hejmlanden, sed la vojo estis danĝera pro sovaĝaj bestoj kaj gentoj; kiam do venis famo, ke iuj senditoj de la ligioj trovas sin ĉe Pomponio, oferante al li helpon kontraŭ la markomanoj, Histro sendis ilin al Pomponio. Alveninte al li, ili tamen eksciis, ke neniuj senditoj estis venintaj — kaj tiamaniere ili restis en la tendaro, el kie Pomponio kunprenis ilin en Romon, kaj, soleninte la triumfiron, donis la reĝan infanon al Pomponia Grecina.
Vinicio, kvankam nur etaj detaloj en la rakonto de Urso estis al li nekonataj, aŭskultis kun plezuro, ĉar lian senliman patrician fierecon agrable flatis tio, ke memvidinta atestanto konfirmis la reĝan devenon de Ligia. Kiel reĝa filino, ŝi povus okupi en la imperiestra kortego lokon, egalan al tiuj okupataj de filinoj de plej eminentaj romaj gentoj, tiom pli, ke la nacio, kies reganto estis ŝia patro, neniam ĝis nun militis kontraŭ Romo, kaj kvankam barbara, ĝi povus tamen, laŭ la atesto de Atelio Histro mem, montriĝi timinda, ĉar ĝi posedis «sennombran amason» da militistoj.
Urso cetere plene konfirmis tiun ateston, ĉar al demando de Vinicio pri la ligioj li respondis:
— Ni loĝas en arbaroj, sed nia lando estas tiel granda, ke neniu scias, kie finiĝas la arbarego, kaj la popolo estas tie multa. En la arbaroj estas ankaŭ lignaj urboj, kie regas granda bonstato, ĉar kion la semnonoj, markomanoj, vandaloj kaj kvadoj militrabas en la mondo, tion ni forprenas de ili. Sed ili ne kuraĝas militi kontraŭ ni, nur kiam vento blovas de ilia flanko, ili bruligas niajn arbarojn. Kaj ni timas nek ilin, nek la romian imperiestron.
— La dioj donis al Romo la regadon super la mondo, — diris Vinicio severe.
— La dioj estas malbonaj spiritoj, — respondis simple Urso, — kaj kie ne estas la romianoj, tie ankaŭ ne estas ilia regado.
Ĉe tio li bonigis la fajron kaj parolis kvazaŭ al si mem:
— Kiam la imperiestro prenis Kallinan en la kortegon kaj mi pensis, ke tie povas trafi ŝin malbono, mi volis iri for, en la arbarojn, kaj venigi la ligiojn helpe al la reĝidino. Kaj la ligioj ekirus al Danubo, ĉar ili estas popolo bona, kvankam idolana. Jen! Mi portus al ili la «bonan novaĵon». Sed mi ja ĉiuokaze, kiam Kallina revenos al Pomponia, petos ŝin riverence, ke ŝi lasu min iri al ili, ĉar Kristo naskiĝis malproksime kaj ili eĉ ne aŭdis pri li … Li sciis pli bone ol mi, kie li devis naskiĝi, sed se li venus en la mondon ĉe ni, en la arbaro, ni lin certe ne martirigus, sed ni vartus la infaneton kaj zorgus, ke manku al ĝi nek ĉasaĵoj, nek fungoj, nek kastoraj feloj, nek sukceno. Kaj kion ni militprenus de la svevoj kaj markomanoj, tion ni al ĝi redonus, ke ĝi havu bonstaton kaj komforton.
Tiel parolante, li almetis al la fajro vazon kun supo, destinita por Vinicio, kaj eksilentis. Lia penso vagis videble dum kelka tempo en la ligiaj arbaroj, kaj nur kiam la fluidaĵo komencis sibli, li verŝis ĝin en malprofundan pladon kaj, malvarmiginte ĝin sufiĉe, diris:
— Glaŭko konsilas, sinjoro, ke ci movu kiel eble malmulte eĉ tiun brakon, kiu estas sana, do Kallina ordonis, ke mi cin nutru.
Ligia ordonis! Kontraŭ tio estis nenia respondo. Vinicio eĉ ne pensis kontraŭstari al ŝia volo, kvazaŭ ŝi estus filino de imperiestro, aŭ diino, li ne respondis do eĉ unu vorton, kaj Urso, sidiĝinte apud lia lito, komencis ĉerpi la supon el la plado per malgranda trinkvazo kaj porti ĝin al la buŝo de Vinicio. Li tion faris tiel zorgeme, kun tiel bona rideto en siaj bluaj okuloj, ke Vinicio ne kredis al siaj okuloj, ke tio povas esti la sama terura titano, kiu en la antaŭa tago, mortiginte Krotonon, atakis lin mem, kiel ventego, kaj disŝirus lin, se Ligia lin ne kompatus. La juna patricio unuafoje en la vivo konsideris, kio povas okazi en la animo de simplulo kaj barbaro.
Sed Urso montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema. La trinkvazo tute malaperis inter liaj herkulaj fingroj, tiel ke por la buŝo de Vinicio restis neniom da loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj la fortegulo, en grandega embaraso diris:
— He, pli facile estus eltreni uron el ĝia kaŝejo…
Vinicion ekamuzis la embarasiteco de la ligio, sed ne malpli ekinteresis lin lia rimarko. Li vidadis en cirkoj terurajn urojn, venigatajn el la nordaj arbaregoj — la plej bravaj bestistoj[231] kun timo luktis kontraŭ ili, kaj nur elefantoj superis ilin per grandeco kaj forto.
— Ĉu ci iam provis kapti tiajn bestegojn je la kornoj? — demandis li kun granda miro.
— Antaŭ ol pasis super mi dudek vintroj, mi timis, — respondis Urso, — sed poste tio okazadis!
Kaj denove li komencis nutri Vinicion, ankoraŭ pli mallerte ol antaŭe.
— Mi devas peti Mirjamon aŭ Nazarion, — li diris.
Sed dume la pala kapeto de Ligia sin elŝovis de post la kurteno.
— Tuj mi helpos, — ŝi diris.
Kaj post momento ŝi eliris el la dormoĉambro, kie ŝi evidente estis sin preparanta al dormo, ĉar ŝi surhavis nur alfiguran tunikon, nomatan de la antikvuloj capitium, strikte kovrantan la bruston, kaj havis la harojn disligitaj. Vinicio, kies koro ekbatis pli vive ĉe ŝia vido, komencis ŝin riproĉi, ke ĝis nun ŝi ne pensis pri dormo, sed ŝi respondis gaje:
— Mi ĝuste intencis tion fari, sed antaŭe mi anstataŭos Urson.
Kaj preninte la trinkvazon, ŝi sidiĝis sur la rando de la lito kaj komencis nutri Vinicion, kiu sentis sin samtempe humiligita kaj feliĉa. Kiomfoje ŝi kliniĝis al li, radiis al li la varmo de ŝia korpo kaj ŝiaj disligitaj haroj faladis sur lian bruston; li paliĝadis pro la impreso, sed en la tumulto kaj ekscito de la pasioj li sentis ankaŭ, ke ŝi estas al li kara super ĉio kaj super ĉio adorata estaĵo, kompare kun kiu la tuta mondo estas nenio. Unue li avidis ŝin, nun li komencis plenbruste ŝin ami.
Antaŭe, kiel ĝenerale en la vivo, ankaŭ en siaj sentoj li estis, kiel ĉiuj tiamaj homoj, blinda, senkonsidera egoisto, kiu zorgis nur pri si mem; nun li komencis zorgi ankaŭ pri ŝi.
Post momento li sekve rifuzis manĝi plu kaj, kvankam li trovis senliman volupton en ŝia vido kaj en ŝia ĉeesto, li diris:
— Sufiĉe. Iru dormi, mia dia.
— Ne nomu min tiel, — ŝi respondis, — ne decas al mi tion aŭskulti.
Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris, ke ŝia dormemo pasis, ke ŝi ne sentas sin laca kaj ne iros kuŝiĝi, antaŭ ol Glaŭko alvenos. Li aŭskultis ŝiajn vortojn, kiel muzikon, kaj samtempe lia koro pleniĝadis per ĉiam pli granda emocio, ĉiam pli granda admiro, ĉiam pli granda dankemo, kaj la penso serĉis manieron por elmontri al ŝi tiun dankemon.
— Ligia, — li diris post momenta silento, — mi cin antaŭe ne konis. Sed nun mi scias, ke mi iris malĝustan vojon por cin akiri, do mi diras al ci: revenu al Pomponia Grecina kaj estu certa, ke de nun neniu levos kontraŭ cin la manon.
Sed ŝia vizaĝo subite malgajiĝis.
— Mi estus feliĉa, — ŝi respondis, — se mi povus ŝin ekvidi, almenaŭ de malproksime, sed reveni al ŝi mi ne plu povas.
— Kial? — demandis Vinicio kun miro.
— Ni, kristanoj, scias pere de Akteo, kio okazos sur Palatino. Ĉu ci ne aŭdis, ke la imperiestro baldaŭ post mia forkuro, kaj antaŭ sia forveturo en Neapolon, alvokis Aŭlon kaj Pomponian — kaj supozante, ke ili min helpis, minacis ilin per sia kolero. Feliĉe, Aŭlo povis al li respondi: «Ci scias, sinjoro, ke neniam mensogo eliris el mia buŝo; mi ĵuras al ci, ke ni ne helpis ŝin forkuri kaj ke, same kiel ci, ni ne scias, kio al ŝi okazis!» La imperiestro ekkredis, poste li forgesis — kaj mi laŭ la konsilo de niaj superuloj, neniam skribis al la patrino, kie mi estas, por ke ŝi ĉiam povu purkonscience ĵuri, ke ŝi nenion scias pri mi. Ci tion eble ne komprenos, Vinicio, sed al ni ne estas permesite mensogi, eĉ por savi la vivon. Tia estas nia instruo, al kiu ni volas agordi la korojn, do mi ne vidis Pomponian de la tempo, kiam mi forlasis ŝian domon, kaj ŝin nur de tempo al tempo atingis malproksimaj eĥoj, ke mi vivas kaj estas sekura.
Ĉe tio ekposedis ŝin sopiro, ĉar roso da larmoj kovris ŝiajn okulojn, sed baldaŭ ŝi trankviliĝis kaj diris:
— Mi scias, ke ankaŭ Pomponia sopiras je mi, ni tamen havas niajn konsolojn, kiujn ne havas aliaj homoj.
— Jes, — rediris Vinicio, — via konsolo estas Kristo, sed mi tion ne komprenas.
— Rigardu nin: por ni ne ekzistas disiĝoj, ne ekzistas doloroj kaj suferoj, kaj se ili venas, ili ŝanĝas sin en ĝojon. Eĉ la morto mem, kiu por vi estas la fino de la vivo, por ni estas nur ĝia komenco kaj ŝanĝo de feliĉo malpli bona je la pli bona, de la malpli trankvila je la pli trankvila kaj eterna. Konsideru, kia devas esti nia instruo, kiu ordonas al ni kompaton eĉ por niaj malamikoj, malpermesas mensogon, purigas niajn animojn de malbono kaj promesas senmezuran feliĉon postmorte.
— Mi aŭdis tion en Ostriano; mi vidis, kiel vi traktis min mem kaj Ĥilonon; kaj kiam mi pensas pri tio, ĝis nun ŝajnas al mi, ke ĝi estas sonĝo kaj ke mi devas kredi nek miajn orelojn, nek la okulojn. Sed respondu al mia alia demando: ĉu ci estas feliĉa?
— Jes! — rediris Ligia. — Konfesante Kriston mi ne povas esti malfeliĉa.
Vinicio rigardis ŝin tiel, kvazaŭ tio, kion ŝi diris, estus tute ekster la mezuro de la homa rezonado.
— Kaj ci ne volus reveni al Pomponia?
— Mi volus per la tuta animo kaj mi revenos, se tia estos la volo de Dio.
— Do mi diras al ci: revenu, kaj mi ĵuras al ci je miaj laroj, ke mi ne levos kontraŭ cin la manon.
Ligia enpensiĝis momente, poste ŝi respondis:
— Ne. Mi ne povas endanĝerigi miajn familianojn. La imperiestro ne amas la genton de Plaŭcioj. Se mi revenus — ci scias, kiel per sklavoj diskoniĝas en Romo ĉiu novaĵo — ankaŭ mia reveno iĝus konata en la Urbo kaj Nerono sendube ekscius pri ĝi pere de siaj sklavoj. Tiam li punus Aŭlon, kaj en plej bona okazo denove forprenus min el lia domo.
— Jes, — diris Vinicio, kuntirante la brovojn, — tio povus okazi. Li farus ĝin, eĉ simple por montri, ke lia volo devas esti plenumita. Vere estas, ke li nur forgesis pri ci, aŭ ne volis pensi, opiniante ke ne li, sed mi estas ofendita. Eble tamen … forpreninte cin de Aŭlo … li cin redonus al mi, kaj mi revenigus cin al Pomponia.
Sed ŝi demandis malgaje:
— Vinicio, ĉu ci volus denove vidi min sur Palatino?
Li kunpremis la dentojn kaj respondis:
— Ne. Ci pravas. Mi parolis, kiel malsaĝulo! Ne!
Kaj subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon sen fundo. Li estis patricio, li estis armea tribunuso, li estis potenca homo, sed super ĉiuj potencoj de la mondo, al kiu li apartenis, staris ja la frenezulo, kies volon aŭ malicon oni ne povis antaŭvidi. Ne konsideri lin, ne timi lin povis eble nur tiaj homoj kiel la kristanoj, por kiuj ĉi tiu tuta mondo, ĝiaj disiĝoj, suferoj kaj la morto mem estis nenio. Ĉiuj aliaj devis tremi antaŭ li. La terureco de la tempo, en kiu ili vivis, sin montris al Vinicio en sia tuta monstra amplekso. Jen li ne povis redoni Ligian al Aŭlo pro la timo, ke la monstro rememoros pri ŝi kaj direktos al ŝi sian koleron; pro tiu sama kaŭzo, se li nun edziĝus al Ligia, li povus endanĝerigi ŝin, sin mem kaj la Plaŭciojn. Unu momento de malbonhumoro sufiĉis por ĉiujn pereigi. Vinicio unuafoje en la vivo eksentis, ke aŭ la mondo devas ŝanĝiĝi kaj alinaskiĝi, aŭ la vivo iĝos tute neebla. Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara, ke en tia tempo nur la kristanoj solaj povis esti feliĉaj.
Sed antaŭ ĉio kaptis lin bedaŭro, ĉar li komprenis ankaŭ tion, ke li mem tiel implikis la vivon al si mem kaj al Ligia, kaj ke tiu implikaĵo estas preskaŭ senelira. Kaj influate de tiu bedaŭro li komencis paroli:
— Ĉu ci scias, ke ci estas pli feliĉa ol mi? En malriĉeco kaj en ĉi tiu unu ĉambro inter la simpluloj ci havis cian instruon kaj cian Kriston, dum mi havas nur cin, kaj kiam mi perdis cin, mi estis kiel mizerulo, kiu havas nek tegmenton super si, nek panon. Ci estas al mi pli kara ol la tuta mondo. Mi serĉis cin, ĉar sen ci mi ne povis vivi. Mi volis nek festenojn, nek dormon. Se mi ne esperus cin retrovi, mi min ĵetus sur glavon. Sed mi timas la morton, ĉar mi ne povus cin rigardi. Mi diras al ci puran veron, ke mi ne kapablas vivi sen ci kaj ke ĝis nun mi vivis nur per la espero, ke mi cin retrovos kaj revidos. Ĉu ci memoras niajn interparolojn ĉe Aŭlo? Foje ci desegnis al mi fiŝon sur la sablo, sed mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Ĉu ci memoras, kiel ni ludis pilkon? Alvenis Aŭlo, timigis nin per Libitino kaj interrompis al ni la interparolon. Pomponia diris ĉe la adiaŭo al Petronio, ke Dio estas unu, ĉiopova kaj kompatema, sed en niajn kapojn ne venis la ideo, ke via Dio estas Kristo. Li redonu cin al mi, kaj mi lin ekamos, kvankam li ŝajnas al mi dio de sklavoj, fremduloj kaj mizeruloj. Ci sidas apud mi kaj nur pri li ci pensas. Pensu ankaŭ pri mi, alie mi lin ekmalamos. Por mi ci sola estas diino. Benitaj estas ciaj patro kaj patrino, benita la lando, kiu cin naskis. Mi volus ĉirkaŭpreni ciajn piedojn kaj preĝi al ci, mi volus cin honori, al ci fari oferojn, antaŭ ci min adorklini — ci trioble dia!! Ci ne scias, ci ne povas scii, kiel mi cin amas…
Tiel parolante, li traŝovis la manojn sur sia paliĝinta frunto kaj duonfermis la okulojn. Lia naturo neniam konis barojn, nek en kolero, nek en amo. Li parolis kun emocio, kiel homo, kiu, ĉesinte sin regi, volas konsideri nenian mezuron en la vortoj, nek en la adoro. Sed li parolis el la fundo de la animo kaj sincere. Oni povis senti, ke la doloro, admiro, pasio kaj adoro, amasiĝinte en lia brusto, ŝprucegis per neretenebla torento da vortoj.
Al Ligia liaj vortoj ŝajnis blasfemaj, tamen ŝia koro komencis bati, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la tunikon, ĝenantan la bruston. Ŝi ne povis kontraŭstari kompaton por li kaj por lia turmento. Kortuŝis ŝin la adoro, kun kiu li parolis al ŝi. Ŝi sentis sin amata kaj adorata sen limo, ŝi sentis, ke ĉi tiu nefleksebla kaj danĝera homo nun apartenas al ŝi anime kaj korpe, kiel sklavo, kaj tiu sento de lia humileco, de sia potenco ŝin plenigis je feliĉo. La rememoroj reviviĝis en ŝi en unu momento. Denove li estis por ŝi tiu mirinda kaj belega, kiel idolana dio, Vinicio, kiu en la domo de Aŭlo parolis al ŝi pri amo kaj vekis, kvazaŭ el dormo, ŝian, tiam ankoraŭ duoninfanan, koron; tiu sama, kies kisojn ŝi ankoraŭ sentis sur sia buŝo, el kies brakoj Urso elŝiris ŝin sur Palatino, kvazaŭ li elŝirus ŝin el flamo. Sed nun, kun admiro kaj kune kun doloro sur sia agla vizaĝo, kun paliĝinta frunto kaj petega okulesprimo, vundita, venkita de la amo, ameganta, plena je adoro kaj humileco, li ekŝajnis al ŝi tia, kia tiam ŝi dezirus lin vidi kaj kian ŝi ekamus per la tuta animo, sekve pli kara ol iam ajn.
Subite ŝi ekkomprenis, ke povas veni momento, en kiu lia amo ekregos kaj kaptos ŝin, kiel ventego, kaj eksentinte ĉi tion, ŝi mem spertis tiun impreson, kiun li spertis antaŭ momento: nome, ke ŝi staras ĉe la rando de abismo. Ĉu por tio ŝi forlasis la domon de Aŭlo? Por tio ŝi savis sin per forkuro? Por tio ŝi kaŝis sin tiel longe en la mizeraj kvartaloj de la urbo? Kio estas tiu Vinicio? Aŭgustano, soldato kaj kortegano de Nerono. Li partoprenis en ties malvirtoj kaj diboĉoj — kiel atestis tiu festeno, kiun Ligia ne povis forgesi, li ja kune kun aliaj vizitadis la templojn kaj oferdonadis al la malindaj dioj, je kiuj li eble eĉ ne kredis, sed al kiuj li tamen donadis oficialan honoron. Li ŝin persekutis por fari ŝin sia sklavino kaj amatino, kaj samtempe enpuŝi ŝin en tiun teruran mondon de luksoj, voluptoj, krimoj kaj malnoblaĵoj, vokantaj pri la Diaj kolero kaj venĝo. Li, vere, ŝajnis al ŝi ŝanĝiĝinta; sed ja li mem ĵus diris al ŝi, ke se ŝi pensos pri Kristo pli multe ol pri li, li pretas Kriston ekmalami. Al Ligia ŝajnis, ke la nura penso pri iu ajn alia amo ol la amo al Kristo, jam estas peko kontraŭ li kaj kontraŭ la instruo; kiam do ŝi rimarkis, ke en la fundo de ŝia animo povus vekiĝi aliaj sentoj kaj deziroj, ŝin kaptis timo pri ŝia estonteco kaj ŝia koro.
En tiu momento de ŝia interna batalo aperis Glaŭko, kiu venis prizorgi la malsanulon kaj esplori lian sanon. Sur la vizaĝo de Vinicio en unu sekundo bildiĝis kolero kaj malpacienco. Li estis malkontenta, ke oni malhelpis lian interparolon kun Ligia, kaj kiam Glaŭko komencis fari al li demandojn, li respondadis preskaŭ kun malestimo. Baldaŭ li, vere, sin moderigis, sed se Ligia havis iajn iluziojn ke tio, kion li aŭdis en Ostriano, povus impresi lian neinflueblan naturon, tiuj ŝiaj iluzioj devis neniiĝi. Li ŝanĝiĝis nur por ŝi, sed ekster tiu sola sento restis en lia brusto la iama, severa kaj egoista, vere romana kaj kune lupa koro, nekapabla ne nur je kompreno de la dolĉa kristana instruo, sed eĉ je dankemo.
Ŝi foriris, fine, plena je interna zorgo kaj maltrankvilo. Iam en preĝoj ŝi oferadis al Kristo koron serenan kaj efektive puran, kiel larmo. Nun tiu sereneco malklariĝis. La internon de la floro penetris venena insekto kaj komencis tie zumi. Eĉ dormo, malgraŭ la du sendormaj noktoj, ne alportis al ŝi kvieton. Ŝi sonĝis, ke en Ostriano Nerono, fronte de sekvantaro, formita el aŭgustanoj, bakĥantinoj, cibelpastroj kaj gladiatoroj, veturpremas per rozkronita ĉaro amasojn da kristanoj, kaj Vinicio ŝin kaptas en la brakojn, ŝin tiras sur sian kvadrigon kaj, premante ŝin al la brusto, flustras: «Venu kun ni!»
De tiu momento ŝi montriĝadis pli malofte en la komuna ĉambro kaj pli malofte proksimiĝadis al la lito de Vinicio. Sed ŝia trankvileco ne revenis. Ŝi vidis, ke Vinicio sekvas ŝin per petega rigardo, ke li atendas ĉiun ŝian vorton kiel favoron, ke li suferas kaj ne kuraĝas plendi por ne malplaĉi al ŝi, ke ŝi sola estas lia sano kaj ĝojo, kaj tiam ŝia koro ŝveladis pro kompato. Baldaŭ ŝi ankaŭ rimarkis, ke ju pli ŝi penas lin eviti, des pli ŝi lin kompatas, kaj pro tio mem des pli kortuŝita ŝi iĝas. La trankvileco ŝin forlasis. Kelkfoje ŝi al si diradis, ke ŝia devo estas ĝuste restadi apud li — unue tial, ke la Dia instruo ordonas repagi per bono por malbono; kaj due, ĉar parolante kun li, ŝi povus inklinigi lin al ĉi tiu instruo. Sed samtempe la konscienco diradis al ŝi, ke ŝi trompas sin mem kaj ke ŝin logas al li nenio alia ol lia amo kaj lia ĉarmo. Tiel ŝi vivis en senĉesa anima malpaco, kiu grandiĝadis de tago al tago. Iafoje al ŝi ŝajnis, ke ŝin ĉirkaŭas ia reto, ke ŝi, volante ĝin traŝiri, ĉiam pli en ĝi implikiĝas. Ŝi ankaŭ devis konfesi al si, ke lia vido ĉiutage iĝas al ŝi pli bezona, lia voĉo pli aminda, kaj ke ŝi devas tutforte batali kontraŭ la deziro sidi apud lia lito. Kiam ŝi proksimiĝadis al li kaj li radiis de ĝojo, ankaŭ ŝian koron superverŝadis feliĉo. Iun tagon ŝi rimarkis spurojn de larmoj sur liaj okulharoj, kaj, unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus sekigi ilin per kisoj. Terurita de tiu penso kaj plena je malestimo por si mem, ŝi traploris la tutan sekvintan nokton.
Kaj li estis pacienca, kvazaŭ li ĵurus al si pacienci. Se iafoje liaj okuloj ekfajris per malpacienco, memvolo kaj kolero, tuj li retenadis tiujn brilojn, poste rigardis ŝin kun maltrankvilo, kvazaŭ volante peti de ŝi pardonon, kaj ŝin tio tuŝis ankoraŭ pli. Neniam ŝi havis la senton, ke ŝi estas tiel amata, kaj kiam ŝi pensis pri tio, ŝi sentis sin kune kulpa kaj feliĉa. Vinicio dume efektive aliiĝadis. En liaj interparoloj kun Glaŭko estis malpli da fiereco. Ofte venadis al li la ideo, ke eĉ ĉi tiu malriĉa kuracisto-sklavo kaj la alilandanino, la maljuna Mirjam’, kiu ĉirkaŭigis lin per zorgemo, kaj Krispo, kiun li vidadis konstante dronanta en preĝoj, estas tamen homoj. Li miris similajn pensojn, tamen li havis ilin. Urson li ekamis post kelka tempo kaj nun parolis kun li tutajn tagojn, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia; la grandegulo estis nelacigebla en la rakontado kaj, plenumante plej simplajn servojn ĉe la malsanulo, ankaŭ li komencis havi certan simpation al Vinicio. Ligia ĉiam estis por Vinicio estaĵo kvazaŭ apartenanta al alia speco, centoble superanta tiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭis; malgraŭ tio li komencis observi tiujn homojn, simplajn kaj malriĉajn, kion li faris neniam antaŭe en la vivo, kaj komencis malkovradi en ili diversajn atentindajn trajtojn, kies ekziston li neniam antaŭe supozis.
Nur Nazarion li ne povis toleri, ĉar ŝajnis al li, ke la juna knabo aŭdacas ami Ligian. Dum longa tempo li sin detenis, ne montrante al li malsimpation, sed foje, kiam Nazario alportis al la knabino du koturnojn, kiujn li aĉetis en foirejo por sia propra perlaborita mono, en Vinicio vekiĝis la posteulo de la kviritoj, por kiu veninto el fremda nacio malpli signifis ol plej mizera vermo. Aŭdante dankojn de Ligia, li terure paliĝis kaj, kiam Nazario eliris por alporti akvon por la birdoj, li diris:
— Ligia, ĉu ci povas toleri, ke li faru al ci donacojn? Ĉu ci ne scias, ke la homojn el lia nacio la grekoj nomas judaj hundoj?
— Mi ne scias, kiel ilin nomas la grekoj, — ŝi respondis, — sed mi scias, ke Nazario estas kristano kaj mia frato.
Dirinte tion, ŝi rigardis lin kun miro kaj riproĉo, ĉar li jam dekutimigis sin de similaj eksplodoj, kaj li kunpremis la dentojn por ne diri al ŝi, ke tian ŝian fraton li ordonus mortvipi aŭ sendus lin en kamparon, por ke li, kiel piedkatenito,[232] fosu la teron en liaj siciliaj vinberejoj…
Tamen li sin ekregis, subpreminte en si la koleron, kaj post momento diris:
— Pardonu min, Ligia. Ci estas por mi reĝa filino kaj krominfano de Plaŭcioj.
Kaj li tiagrade subigis sian naturon, ke kiam Nazario denove montriĝis en la ĉambro, li promesis al la knabo, ke post la reveno hejmen li donacos al li paron da pavoj aŭ paron da fenikopteroj, da kiuj li havis plenajn ĝardenojn.
Ligia komprenis, kiom devas al li kosti tiaj venkoj kontraŭ si mem. Sed ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li. Lia merito rilate al Nazario estis tamen malpli granda ol ŝi supozis. Vinicio povis momente indigniĝi kontraŭ li, sed li ne povis esti pro li ĵaluza. La filo de Mirjam’ efektive ne multe pli signifis antaŭ liaj okuloj ol hundo, kaj krom tio li estis ankoraŭ infano, kiu, se li amis Ligian, amis ŝin kune senscie kaj sklave. Pli multe la juna tribunuso devis batali kontraŭ si mem por subiĝi, eĉ en silento, al tiu adoro, kiu meze de tiuj homoj ĉirkaŭis la nomon de Kristo kaj lian instruon. Tiurilate okazadis al Vinicio strangaj aferoj. Ĝi estis, malgraŭ ĉio, la instruo kredata de Ligia, do pro tiu nura kaŭzo li estus preta ĝin respekti. Krome, ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj, kiuj havis lokon de post tiu nokto en Ostriano, kaj la tutan vicon da ideoj, kiuj enfluadis de tiu tempo lian menson, des pli li miris pro la superhoma forto de tiu instruo, kiu tiel funde alinaskadis la homajn animojn. Li komprenis, ke estas en ĝi io eksterordinara, io, kio ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj li sentis, ke se ĝi ekposedus la tutan mondon, se ĝi inokulus al ĝi sian amon kaj sian kompatemon, tiam venus eble alia epoko, simila al tiu, kiam ankoraŭ ne Jovo, sed Saturno regis la mondon. Li ankaŭ ne kuraĝis dubi la supernaturan devenon de Kristo, nek lian leviĝon el mortintoj, nek aliajn miraklojn. La memvidintoj, kiuj pri tio parolis, estis tro kredindaj kaj tro abomenis mensogon, ke li povu supozi, ke ili rakontas aferojn neokazintajn. Fine la romana skeptikeco permesis ne kredi je la dioj, sed ĝi kredis je mirakloj.
Do, Vinicio staris antaŭ stranga enigmo, kiun li ne povis solvi.
Aliflanke tiu tuta instruo ŝajnis al li tiel kontraŭa al la ekzistanta ordo de la aferoj, tiel nerealigebla en la praktiko kaj tiel freneza, kiel neniu alia. Laŭ li la homoj, kaj en Romo, kaj en la tuta mondo, estis eble malbonaj, sed la ordo de la aferoj estis bona. Se, ekzemple, la imperiestro estus homo honesta, se la senato konsistus ne el malnoblaj diboĉuloj, sed el tiaj homoj, kia estis Trazeo, kion pli oni povus deziri? La Roma paco kaj la Roma estreco estis ja bonaj aferoj, la divido inter la homoj estis ja prava kaj justa. Sed dume tiu instruo, laŭ la kompreno de Vinicio, devus detrui ĉian ordon, ĉian estrecon, kaj neniigi ĉiajn diferencojn. Kaj kio tiam okazus, ekzemple, pri la Roma estreco kaj regno? Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ agnoski la tutan brutaron da venkitaj nacioj kiel egalajn al si? Por tio ĉi jam ne estis loko en la kapo de la patricio.
Krome, por li persone, tiu instruo estis kontraŭa al ĉiuj liaj ideoj, kutimoj, karaktero kaj konceptoj pri la vivo. Li tute ne povis imagi, kiel li povus ekzisti, se li, ekzemple, ĝin akceptus. Li timis ĝin kaj admiris ĝin, sed lia naturo mem protestis kontraŭ la akcepto. Li komprenis fine, ke nenio alia ol ĝi lin disigis de Ligia, kaj kiam li pensis pri tio, li ĝin malamegis per ĉiuj fortoj de sia animo.
Tamen li jam konsciis, ke ĝuste tiu instruo ornamis Ligian per tiu iel escepta, neesprimebla beleco, kiu en lia koro naskis krom la amo kulton, krom la voluptodeziro adoron, kaj el Ligia mem faris estaĵon karan al li super ĉio en la mondo. Tiam denove li volus ami Kriston. Kaj li komprenis klare, ke aŭ li devas lin ekami, aŭ ekmalami, sed resti indiferenta li ne povas. Dume lin puŝis kvazaŭ du kontraŭaj ondaroj, li hezitis en la pensoj, li hezitis en la sentoj ne povante elekti; sed li klinadis la kapon kaj donadis silentan honoron al tiu por li nekomprenebla dio, nur tial, ke tiu estis la dio de Ligia.
Kaj Ligia vidis, kio en li okazas, kiel li batalas kontraŭ si mem, kiel lia naturo malakceptas tiun instruon, kaj dum unuflanke tio ŝin senlime ĉagrenis, aliparte tamen bedaŭro, kompato kaj dankemo por tiu silenta respekto, kiun li elmontradis al Kristo, puŝis al li ŝian koron kun nerezistebla forto. Ŝi rememoradis Pomponian Grecinan kaj Aŭlon. Por Pomponia la penso, ke trans la tombo ŝi ne retrovos Aŭlon, estis la fonto de senĉesa malĝojo kaj de neniam sekiĝantaj larmoj. Ligia komencis nun pli bone kompreni tiujn maldolĉajn sentojn kaj tiun doloron. Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. Iafoje ŝi faris al si iluziojn, ke lia animo malfermiĝos ankoraŭ al la veroj de Kristo, sed tiuj iluzioj ne povis daŭri. Vinicio estkiel kristano?! Eĉ en ŝia nesperta kapo tiuj du ideoj ne povis kuniĝi. Se la prudenta, solida Aŭlo ne iĝis kristano sub la influo de la saĝa kaj perfekta Pomponia, kiel povus iĝi Vinicio? Al tio ne estis respondo, aŭ estis, pli ĝuste, nur unu: ke ekzistas por li nek espero, nek savo.
Sed Ligia rimarkis kun teruro, ke tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin de li malinklini, pro la nura kompato lin faras al ŝi ankoraŭ pli kara. Iafoje ŝin kaptis la deziro sincere paroli kun li pri lia malluma estonteco, sed kiam, iun tagon, sidiĝinte apude, ŝi diris al li, ke ekster la kristana instruo ekzistas nenia vivo, li, estante jam pli forta, sin duonlevis per sia sana brako kaj subite metis la kapon sur ŝiajn genuojn, dirante:
— Ci estas mia vivo!
Tiam la spiro morthaltis en ŝia brusto, ŝin forlasis la konscio, volupta tremo ŝin trakuris de la piedoj ĝis la kapo. Kaptinte per la manoj liajn tempiojn, ŝi penis lin levi, sed ĉe tio ŝi kliniĝis al li tiel, ke ŝiaj lipoj tuŝis liajn harojn; kaj kelkmomente ili baraktis en ekstazo kontraŭ si mem kaj kontraŭ la amo puŝanta ilin unu al la alia.
Ligia leviĝis fine kaj forkuris, sentante flamon en la vejnoj kaj kapturnon. Sed tio estis la guto, kiu troplenigis la jam plenegan pokalon. Vinicio ne divenis, kiel kare li devos pagi la feliĉan momenton; sed Ligia ekkomprenis, ke nun ŝi mem bezonas helpon. La nokton post tiu vespero ŝi pasigis sendorme, en larmoj kaj en preĝoj, kun la sento, ke ŝi ne estas inda preĝi kaj esti elaŭskultita. La sekvintan matenon ŝi eliris frue el la dormoĉambro, kaj vokinte Krispon en ĝardenan laŭbeton, kovritan je hederoj kaj velkintaj konvolvuloj, ŝi malkaŝis al li sian tutan animon, petegante kune, ke li permesu al ŝi forlasi la domon de Mirjam’, ĉar ŝi ne fidas plu al si kaj ne povas venki en la koro la amon al Vinicio.
Krispo, kiu estis homo maljuna, severa kaj dronanta en senĉesa ekstazo, konsentis la projekton pri la forlaso de la domo de Mirjam’; tamen li ne trovis vortojn de pardono por tiu peka, laŭ lia koncepto, amo. Lia koro ŝvelis de indigno pro la nura penso, ke tiu Ligia, pri kiu li zorgis de la momento de ŝia forkuro, kiun li ekamis, plifirmigis en la kredo kaj kiun ĝis nun li rigardis, kiel blankan lilion, kreskintan sur la grundo de la kristana instruo kaj makulitan per nenia tera spiro, povis trovi en la animo lokon por alia amo ol la ĉiela. Li kredis ĝis nun, ke nenie en la tuta mondo pli pura koro batas por la gloro de Kristo, kaj esperis al li ŝin oferi — kiel perlon, kiel juvelon kaj valoran kreaĵon de siaj manoj; tial la neatendita senreviĝo lin plenigis je miro kaj amarsento.
— Iru kaj petegu Dion, ke li pardonu al ci ciajn kulpojn, — li diris al ŝi malserene. — Forkuru, antaŭ ol la malbona spirito, kiu cin implikis, klinos cin al kompleta falo kaj antaŭ ol ci malkonfesos la Savinton. Dio mortis por ci sur la kruco, por per sia sango elaĉeti cian animon, sed ci preferis ekami tiun, kiu volis cin fari sia konkubino. Dio mirakle cin savis el liaj manoj, sed ci malfermis la koron al la malĉasta voluptodeziro kaj ekamis la filon de mallumo. Kio li estas? Amiko kaj servanto de Antikristo, kunulo de liaj diboĉoj kaj krimoj. Kien li cin kondukos, se ne en tiun abismon kaj en tiun Sodomon, kie li mem vivas, kaj kiun Dio detruos per la flamo de sia kolero? Sed mi diras al ci: prefere ci mortu, prefere la muroj de ĉi tiu domo falu sur cian kapon antaŭ ol tiu viro enrampos cian bruston kaj ĝin salivos per la veneno de sia malnobleco.
Kaj li ekscitiĝadis ĉiam pli, ĉar la kulpo de Ligia inspiris al li ne nur koleron, sed ankaŭ abomenon kaj malestimon por la homa naturo ĝenerale, kaj speciale por la virina, kiun eĉ la kristana instruo ne ŝirmis kontraŭ la malfirmeco de Evo. Ne gravis por li, ke la knabino restis ĉasta, ke ŝi volis forkuri de tiu amo kaj ke ŝi konfesis ĝin kun bedaŭro kaj pento. Krispo volis ŝin ŝanĝi en anĝelon kaj levi en altsferojn, kie ekzistis nur amo al Kristo, kaj jen ŝi ekamis aŭgustanon! La nura penso pri tio plenigis lian koron per teruro, kiun plifortigis la sento de espertrompo kaj seniluziiĝo. Ne! Tion li ne povis al ŝi pardoni! Vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj; li ankoraŭ batalis kontraŭ si mem por ilin ne elparoli, sed li skuis siajn maldikajn manojn super la terurita knabino. Ligia sentis sin kulpa, sed ne tiagrade. Ŝi kredis eĉ, ke la foriĝo el la domo de Mirjam’ estos ŝia venko kontraŭ la tento kaj moderigos ŝian kulpon. Krispo polvigis ŝin; li montris al ŝi la tutan vantecon kaj malnoblecon de ŝia animo, kiun ŝi ĝis nun neniam en si suspektis. Ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero, kiu de la momento de ŝia forkuro estis por ŝi kvazaŭ patro, elmontros al ŝi iom da kompato, ŝin konsolos, kuraĝigos kaj plifirmigos.
— Al Dio mi oferas mian senreviĝon kaj mian doloron, — li parolis, — sed ci malfideliĝis al la Savinto, ĉar ci flankeniris kvazaŭ sur marĉon, kies vaporoj venenis cian animon. Ci povis oferi ĝin al Kristo, kiel multekostan vazon, kaj diri al li: «Sinjoro, plenigu ĝin per favoro!» Sed ci preferis oferi ĝin al servanto de la malbona spirito. Dio al ci pardonu kaj cin kompatu; ĉar mi, ĝis ci forĵetos la serpenton… mi, kiu cin opiniis elektita…
Kaj subite li ĉesis paroli, ĉar li rimarkis, ke ili ne estis solaj.
Tra la velkintaj konvolvuloj kaj tra la hederoj, egale verdaj somere kaj vintre, li ekvidis du homojn, el kiuj unu estis la apostolo Petro. La alian li ne povis komence rekoni, ĉar mantelo el dika harteksaĵo, nomata cilicium,[233] kovris parton de lia vizaĝo. Dum momento ŝajnis al Krispo, ke tio estis Ĥilono.
Ili dume, ekaŭdinte la levitan voĉon de Krispo, eniris la laŭbeton kaj sidiĝis sur ŝtonan benkon. Tie la kunulo de Petro malkovris vizaĝon malgrasan, kun senhariĝanta kranio, kovritan flanke de krispaj haroj, kun ruĝetaj palpebroj kaj kurba nazo — malbelan kaj kune inspiritan vizaĝon, en kiu Krispo rekonis la trajtojn de Paŭlo el Tarso.
Sed Ligia, sin ĵetinte sur la genuojn, ĉirkaŭbrakis kvazaŭ en malespero la piedojn de Petro kaj, preminte sian afliktitan vizaĝon al la faldoj de lia mantelo, restis tiel en silento.
Kaj Petro diris:
— Pacon al viaj animoj.
Poste, vidante la infanon ĉe siaj piedoj, li demandis, kio okazis. Tiam Krispo komencis rakonti ĉion, kion Ligia al li konfesis: ŝian pekan amon, ŝian deziron forkuri el la domo de Mirjam’; kaj sian bedaŭron, ke la animo, kiun oferi al Kristo li volis pura, kiel larmo, makuliĝis per mondana sento al kunulo de ĉiaj krimoj en kiuj dronis la idolana mondo kaj kiuj vokis pri venĝo de Dio.
Ligia dum lia rakontado ĉirkaŭprenadis ĉiam pli forte la piedojn de la apostolo, kvazaŭ volante ĉe ili serĉi defendon kaj elpetegi almenaŭ iomete da kompato.
La apostolo, aŭskultinte ĝis la fino, sin klinis kaj metis sian kadukan manon sur ŝian kapon, poste li levis la okulojn al la maljuna pastro kaj diris:
— Krispo, ĉu ci ne aŭdis, ke nia amata Majstro ĉeestis la edziĝofeston en Kano kaj benis la amon inter la viro kaj la virino?
La manoj de Krispo falis kaj li rigardis kun mirego la parolanton, ne povante eldiri eĉ vorton.
Kaj tiu, post momenta silento, plu demandis:
— Krispo, ĉu ci supozas, ke Kristo, kiu permesis al Maria el Magdalo kuŝi ĉe siaj piedoj[234] kaj kiu pardonis al la adultulino, sin forturnus de ĉi tiu infano, pura, kiel larmo?
Ligia, plorĝemante, ankoraŭ pli forte sin alpremis al la piedoj de Petro, kompreninte, ke ne vane ŝi serĉis tie defendon. La apostolo, levinte ŝian vizaĝon, surverŝitan de larmoj, parolis al ŝi:
— Kiel longe la okuloj de tiu, kiun ci amas, ne malfermos sin al la lumo de la vero, tiel longe lin evitu, ke li ne alkonduku cin al peko; sed preĝu por li kaj sciu, ke nenia kulpo estas en cia amo. Kaj ĉar ci volas defendi cin de la tento, tiu ĉi merito estos al ci kalkulita. Ne ĉagreniĝu kaj ne ploru, ĉar mi diras al ci, ke la favoro de la Savinto ne forlasis cin, ke ciaj preĝoj estos elaŭskultitaj, kaj post la malĝojoj komenciĝos tagoj de feliĉo.
Dirinte ĉi tion, li metis ambaŭ manojn sur ŝiajn harojn kaj levinte la okulojn supren, benis ŝin. El lia vizaĝo radiis supertera boneco.
Sed la pentigita Krispo komencis sin humile pravigi:
— Mi pekis kontraŭ la kompatemo, — li diris, — sed mi pensis ke, allasante la teran amon al la koro, ŝi malkonfesas Kriston…
Petro respondis:
— Trifoje mi lin malkonfesis, tamen li min pardonis kaj ordonis paŝti liajn ŝafojn.
— … Kaj tial, — finis Krispo, — ke Vinicio estas aŭgustano…
— Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn, — respondis Petro.
Ĉe tio Paŭlo el Tarso, kiu ĝis nun silentis, almetis la fingrojn al sia brusto kaj, montrante sin mem, diris:
— Jen mi estas tiu, kiu persekutadis kaj ekzekutigadis la servantojn de Kristo. Dum la ŝtonumo de Stefano mi gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin ŝtonumis; mi volis elradikigi la Veron el la tuta priloĝata tero — kaj tamen ĝuste min la Sinjoro destinis, ke mi ĝin portu en ĉiujn landojn. Kaj mi ĝin predikis en Judeo, en Grekujo, sur la insuloj kaj en ĉi tiu malpia urbo, kiam mi loĝis ĉi tie unuafoje kiel malliberigito. Kaj nun, kiam min alvokis Petro, mia estro, mi enpaŝos ĉi tiun domon, por klini tiun fieran kapon al la piedoj de Kristo kaj ĵeti semon en tiun ŝtonplenan grundon, kiun la Sinjoro fruktodonigos, por ke ĝi nasku riĉan rikolton.
Li leviĝis — kaj tiam al Krispo ĉi tiu malgranda, kurbadorsa homo ekŝajnis tio, kio li efektive estis: giganto ekskuonta la fundamentojn de la tero kaj ekposedonta la popolojn kaj la landojn.
Petronio al Vinicio:
«Kompatu min, mia kara, imitu en ciaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se ci almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici![235] — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed cia letero signifas finfine: veni, vidi, fugi;[236] kaj ĉar tia solvo de la afero estas tute kontraŭa al cia naturo, ĉar ci estis vundita kaj ĉar fine trafis cin eksterordinaraj okazoj, tial cia letero bezonas klarigojn. Mi ne kredis al la okuloj, kiam mi tralegis, ke tiu ligio sufokis Krotonon tiel facile, kiel kaledonia hundo sufokas lupon en la intermontoj de Hibernio[237]. Tiu homo valoras tiom da oro, kiom li mem pezas, kaj nur de li mem dependus, ke li iĝu favorato de la imperiestro. Kiam mi revenos en la Urbon, mi devos konatiĝi kun li pli proksime kaj mi gisigos laŭ li statuon el bronzo. La Kuprobarba krevos de scivolo, kiam mi diros al li, ke ĝi estas laŭ vivmodelo. Vere atletaj korpoj estas ĉiam pli maloftaj en Italujo kaj en Grekujo; pri Oriento ni eĉ ne parolu, kaj la ĝermanoj, kvankam bonkreskaj, havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon ol forton. Sciiĝu de la ligio, ĉu li estas escepto, aŭ ĉu en lia lando estas pli multaj homoj al li similaj. Eble ci aŭ mi devos iam laŭofice aranĝi cirkludojn; utile estus scii, kie serĉi la plej bonajn korpojn.
Sed gloro estu al la dioj orientaj kaj okcidentaj, ke ci eliris viva el similaj manoj. Oni ŝparis cin certe tial, ĉar ci estas patricio kaj filo de konsulo, sed ĉio, kio cin trafis, inspiras al mi plej grandan miron: do tiu tombejo, kie ci troviĝis meze de la kristanoj, kaj ili mem, kaj ilia konduto rilate al ci; kaj la posta forkuro de Ligia, kaj fine tiu nedifinebla malĝojo kaj maltrankvilo, kiun spiras cia letero. Klarigu al mi la aferon, ĉar multon mi ne komprenas, kaj se ci volas de mi veron, mi diros malkaŝe, ke mi komprenas nek la kristanojn, nek cin, nek Ligian. Kaj ne miru, ke mi, kiun ekster mia propra persono malmultaj aferoj interesas en la mondo, demandas pri ĉio tiel scivole. Mi partoprenis ĉion okazintan, do ĝi estas iom mia afero. Skribu rapide, ĉar mi ne povas antaŭdiri, kiam ni revidiĝos. En la kapo de la Kuprobarba la projektoj varias, kiel printempaj ventoj. Nun, sidante en Benevento, li deziras veturi rekte en Grekujon kaj ne reveni en Romon. Tigeleno konsilas al li tamen, ke li revenu almenaŭ por kelka tempo, ĉar la popolo, sopiranta lian personon (legu: cirkludojn kaj panon), povus ekscitiĝi. Mi do ne scias, kiel okazos. Se Aĥajo superos, eble ni ekvolos iri Egiptujon. Mi insistus plej forte, ke ci venu ĉi tien, ĉar mi opinias, ke en tia animstato la vojaĝo kaj niaj distraĵoj estus por ci kuracilo, sed ci povus nin jam ne trafi. Pripensu tamen, ĉu en tia okazo ci eble preferus ripozi en ciaj siciliaj posedaĵoj ol restadi en Romo.
Adiaŭ — kaj skribu al mi vaste pri ci mem. Mi esprimas ĉi-foje neniajn dezirojn, krom tiujn pri la sano, ĉar je Polukso, mi ne scias, kion al ci deziri.»
Vinicio, ricevinte ĉi tiun leteron, havis komence nenian emon respondi. Iel li sentis, ke respondi ne penvaloras, ke tio al neniu utilos, nenion klarigos kaj nenion solvos. Lin ekregis indiferenteco kaj sento pri vanteco de la vivo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke Petronio neniuokaze lin komprenos kaj ke okazis io tia, kio ilin malproksimigis unu de la alia. Sed ankaŭ kun si mem li ne povis sin akordigi.
Reveninte el Transtibero en sian luksan palaceton en Karinoj, li ankoraŭ estis malforta, elĉerpita, kaj dum la unuaj tagoj ĝuis la ripozon, komforton kaj bonstaton, kiuj lin ĉirkaŭis. Sed tiu ĝuo daŭris mallonge. Baldaŭ li eksentis, ke li vivas en malpleno, ke ĉio, kio ĝis nun prezentis por li la intereson de la vivo, aŭ ne plu ekzistas por li, aŭ malgrandiĝis ĝis apenaŭ rimarkeblaj dimensioj. Li havis tian senton, kvazaŭ oni subtranĉis en lia animo kordojn kiuj ĝis nun lin ligis kun la vivo, kaj streĉis neniujn anstataŭajn. Ĉe la penso, ke li povus veturi Beneventon, poste Aĥajon, kaj profundiĝi en la vivon de voluptoj kaj frenezaj ekscesaĵoj, li spertis senton de vanteco. «Por kio? Kion mi profitos el tio?» Jen estis la unuaj demandoj, kiuj trairis lian kapon. Kaj unuafoje en la vivo li ekpensis, ke se li veturus, tiam la parolmaniero de Petronio, lia sprito, lia sagaco, lia eleganta difinado de pensoj kaj trovado de ĝustaj vortoj por ĉiu ideo, povus lin nun enuigi.
Tamen ankaŭ soleco komencis lin enuigi. Ĉiuj liaj konatoj estis kun la imperiestro en Benevento, do li devis sidi hejme sola, kun kapo plena je pensoj kaj kun koro plena je nebulsentoj, kiujn li ne sciis al si klare prezenti. Li havis tamen iafoje momentojn, en kiuj li opiniis, ke se li povus iom paroli kun iu pri ĉio, kio en li okazas, eble li kapablus ĉion tion koncepti, ordigi kaj pli bone esplori. Sub la influo de tiu espero, post kelkaj tagoj da hezitado li decidis tamen respondi al Petronio, kaj kvankam li ne estis ankoraŭ certa, ĉu li sendos al li tiun respondon, li skribis ĝin tamen en la sekvantaj vortoj:
«Ci volas, ke mi skribu pli vaste; mi konsentas. Ĉu mi kapablos fari tion pli klare, mi ne scias, ĉar mi eĉ mem ne scipovas malligi multajn nodojn. Mi informis cin pri mia restado inter la kristanoj, pri iliaj agoj kun la malamikoj, inter kiuj ili rajtis kalkuli ankaŭ min kaj Ĥilonon, fine pri la boneco, kun kiu mi estis flegata, kaj pri la malapero de Ligia. Ne, mia kara: ne tial oni min ŝparis, ke mi estas filo de konsulo. Tiaj konsideroj por ili ne ekzistas, ĉar ili ja pardonis ankaŭ al Ĥilono, kvankam mi mem ilin inklinigis, ke ili enterigu lin en la ĝardeno. Tio estas homoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, kaj instruo, pri kia la mondo ne aŭdis. Nenion plian mi povas al ci diri, krom ke maltrafos ĉiu kiu provos mezuri ilin per nia mezurilo.
Mi diros al ci anstataŭe, ke se mi kuŝus kun rompita brako en mia domo kaj se min flegus miaj servistoj, aŭ eĉ miaj familianoj, mi havus sendube pli grandan komforton, sed mi ne spertus eĉ duone tian zorgemon, kian mi spertis inter ili.
Sciu ankaŭ tion, ke Ligia estas sama kiel la aliaj. Se ŝi estus mia fratino aŭ mia edzino, ŝi ne povus flegi min pli zorgeme. Ofte ĝojo superverŝadis mian koron, ĉar mi kredis, ke nur amo povas inspiri similan zorgemon. Ofte mi legis ĝin en ŝia vizaĝo kaj rigardo, kaj tiam — ĉu ci kredos? — inter tiuj simpluloj, en la malriĉa ĉambro, kiu servis al ili kune kiel kuirejo kaj triklinio, mi sentis min pli feliĉa ol iam ajn. Ne! Mi ne estis al ŝi indiferenta, kaj eĉ hodiaŭ alia penso ŝajnas al mi nekredebla. Tamen tiu sama Ligia forlasis, sekrete antaŭ mi, la loĝejon de Mirjam’. Mi sidadas nun dum tutaj tagoj kun kapo apogita sur la manoj, kaj pensas, kial ŝi tion faris? Ĉu mi skribis al ci, ke mi mem al ŝi proponis revenigi ŝin al Aŭlo? Ŝi respondis al mi, vere, ke tio jam estas neebla, kaj pro tio, ke ili forveturis en Sicilion, kaj pro la famoj, kiuj, transportate de la sklavoj el domo en domon, atingas Palatinon. Nerono povus denove forpreni ŝin de Aŭlo. Vere! Ŝi tamen sciis, ke mi ne atencos ŝin plu, ke mi forlasis la vojon de perforto, kaj povante nek ĉesi ŝin ami, nek vivi sen ŝi, mi enkondukus ŝin en mian domon tra florkronita pordo kaj sidigus sur sanktigitan felon apud la hejmfajro … Tamen ŝi forkuris! Kial? Nenio ŝin minacis plu. Se ŝi min ne amis, ŝi povis min malakcepti.
Tagon antaŭe mi ekkonis strangan homon, iun Paŭlon el Tarso, kiu parolis kun mi pri Kristo kaj pri lia instruo tiel potence, ke ŝajnis al mi, kvazaŭ ĉiu lia vorto ŝanĝas en rubojn ĉiujn fundamentojn de nia mondo. Tiu sama homo vizitis min post ŝia forkuro kaj diris al mi: „Kiam Dio malfermos ciajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon, kiel de la miaj, ci eksentos, ke ŝi prave agis, kaj tiam ci eble ŝin retrovos“. Kaj nun mi streĉas la kapon pro tiuj vortoj, kvazaŭ mi aŭdus ilin el la buŝo de Pitio en Delfo. Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam iom komprenas. Ili, amante la homojn, estas malamikoj de nia vivo, de niaj dioj kaj de niaj krimoj; do ŝi forkuris de mi, kiel de homo, kiu apartenas al tiu mondo kaj kun kiu ŝi devus partopreni la vivon, konsideratan de la kristanoj kiel malvirta.
Ci diros, ke se ŝi povis min malakcepti, ŝi ne bezonis foriĝi. Se tamen ankaŭ ŝi min amas? En tiu okazo ŝi volis forkuri de la amo. Ĉe la nura penso pri tio mi sentas la deziron dissendi la sklavojn en ĉiujn stratetojn de Romo kaj ordoni al ili voki en la domoj: „revenu, Ligia!“ Sed mi ĉesas kompreni, kial ŝi tion faris. Mi ja ne malpermesus al ŝi kredi je Kristo kaj mem mi konstruus al li altaron en la atrio. Kiel povus ĝeni min unu nova Dio pli kaj kial mi ne ekkredu je li, mi, kiu ne tre kredas je la malnovaj? Mi scias tute certe, ke la kristanoj neniam mensogas, kaj ili diras, ke li leviĝis el mortintoj. Homo ja ne povis tion fari.
Tiu Paŭlo el Tarso, kiu estas roma civitano, sed kiu, kiel judo, konas la malnovajn hebreajn librojn, diris al mi, ke la veno de Kristo estis antaŭdirata de la profetoj antaŭ miloj da jaroj. Ĉio tio estas eksterordinaraj aferoj, sed ĉu eksterordinareco ne ĉirkaŭas nin de ĉiuj flankoj? Oni ja ne ĉesis ankoraŭ paroli pri Apolonio el Tiano. Tio, kion konfirmis Paŭlo, ke ne ekzistas tuta aro da dioj, sed ekzistas unu, ŝajnas al mi prudenta. Onidire la samon opinias ankaŭ Seneko, kaj antaŭ li, multaj aliaj. Kristo vivis, lasis sin krucumi por savi la mondon, kaj leviĝis el mortintoj. Ĉio ĉi tio estas tute certa, mi do ne vidas kaŭzon, kial mi obstinu ĉe la kontraŭa opinio aŭ kial mi ne konstruu al li altaron, se mi estas preta konstrui ĝin, ekzemple, al Serapo. Ne estus al mi malfacile rezigni la aliajn diojn, ĉar neniu ja, havanta iom da saĝo en la kapo, kredas je ili.
Sed ŝajnas al mi, ke ĉio ĉi tio ankoraŭ ne kontentigas la kristanojn. Ne sufiĉas adori Kriston, oni devas ankoraŭ vivi laŭ lia instruo. Kaj jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni ordonas al mi piede travadi. Se mi tion al ili promesus, ili mem sentus, ke en mia buŝo tio estas vanaj vortoj. Paŭlo malkaŝe diris al mi tion.
Ci scias, kiel mi amas Ligian, kaj ci scias, ke ekzistas nenio, kion mi ne farus por ŝi. Sed mi ja ne povus, eĉ je ŝia postulo, levi sur la ŝultrojn Sorakton aŭ Vezuvion, nek enteni en miaj manoj la Trazimenan lagon[238], nek ŝanĝi miajn okulojn el nigraj en bluajn, kiajn havas la ligioj. Se ŝi postulus, mi volus, sed tio estus ekster mia povo. Mi ne estas filozofo, sed mi ankaŭ ne estas tiel malsprita, kiel mi eble kelkfoje ŝajnis al ci. Kaj mi diros al ci jene: mi ne scias, kion la kristanoj faras por vivi, mi scias aliflanke, ke kie komenciĝas ilia instruo, tie finiĝas la Roma regado, finiĝas Romo, finiĝas la vivo, la diferenco inter venkito kaj venkinto, inter riĉulo kaj malriĉulo, inter mastro kaj sklavo, finiĝas la ofica digno, finiĝas la imperiestro, la leĝoj kaj la tuta ordo de la mondo; anstataŭ ĉio ĉi tio venas Kristo kaj kompatemo, kia ĝis nun neniam ekzistis; boneco, kontraŭa al la homaj kaj al niaj instinktoj. Al mi, vere, Ligia gravas pli multe ol la tuta Romo kaj ĝia regado, kaj pereu eĉ la mondo, ke mi nur povu havi ŝin en mia hejmo. Sed tio estas alia afero. Por ili, por la kristanoj, oni devas, krome, senti, ke tiel estas bone kaj havi en la animo nenion alian. Kaj mi — la dioj estu miaj atestantoj! — mi ne povas. Ĉu ci komprenas, kion tio signifas? Estas en mia naturo io, kio forpuŝas tiun instruon, kaj eĉ se mia buŝo ĝin glorus, eĉ se mi sekvadus ĝiajn regulojn, la saĝo kaj la animo diras al mi, ke mi tion faras por la amo por Ligia, kaj ke sen Ligia nenio en la mondo estus al mi pli kontraŭa. Kaj stranga afero, ke tia homo, kiel Paŭlo el Tarso, komprenas tion, kaj ke komprenas ankaŭ, malgraŭ sia simpleco, tiu maljuna teurgo,[239] la plej granda inter ili, Petro, kiu estis disĉiplo de Kristo. Kaj ĉu ci scias, kion ili faras? Jen ili preĝas por mi kaj petas por mi pri io, kion ili nomas dia favoro, sed min ekregas nur maltrankvilo kaj ĉiam pli granda sopiro je Ligia.
Mi ja skribis al ci, ke ŝi foriris sekrete, sed forirante, lasis al mi krucon, kiun ŝi mem kunligis el branĉetoj de bukso. Vekiĝinte, mi trovis ĝin apud la lito. Mi havas ĝin nun en mia lararejo kaj mi mem ne povas al mi klarigi, kial mi proksimiĝas al ĝi tiel, kvazaŭ estus en ĝi io dia, tio estas kun respekto kaj timo. Mi amas ĝin, ĉar ŝiaj manoj ĝin ligis, sed mi malamas, ĉar ĝi nin dividas. Iafoje ŝajnas al mi, ke en ĉio ĉi tio estas iaj sorĉoj kaj ke la teurgo Petro, kvankam li prezentas sin kiel simpla fiŝkaptisto, estas pli granda ol Apolonio kaj ĉiuj, kiuj estis antaŭ li, ke li sorĉis ilin ĉiujn, Ligian, Pomponian kaj min mem.
Ci skribas, ke en mia letero oni sentas maltrankvilon kaj malĝojon. La malĝojo devas esti, ĉar mi denove ŝin perdis, kaj la maltrankvilo estas tial, ke tamen io en mi ŝanĝiĝis. Sincere mi diras al ci, ke nenio estas pli kontraŭa al mia naturo ol tiu instruo, sed de la tempo, kiam mi ĝin renkontis, mi ne povas min rekoni. Ĉu sorĉo aŭ amo? Circeo ŝanĝadis per la tuŝo la homajn korpojn, sed al mi oni ŝanĝis la animon. Nur Ligia sola povis eble tion fari, aŭ pli ĝuste Ligia per tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesas.
Kiam mi revenis de ili hejmen, neniu min atendis. Oni certis, ke mi estas en Benevento kaj ke ne baldaŭ mi revenos, do mi trovis hejme malordon, ebriajn sklavojn kaj festenon, kiun ili al si aranĝis en mia triklinio. Morto malpli ilin surprizus ol mi, kaj malpli ilin terurus. Ci scias, per kiel forta mano mi regas mian domanaron, do ĉiuj, kiuj estis vivaj, ĵetis sin sur la genuojn, kaj kelkaj svenis pro timo. Kaj ĉu ci scias, kiel mi agis? En la unua momento mi volis voki pri vergoj kaj ruĝvarmaj ferstangoj, sed tuj poste kaptis min ia honto, kaj ĉu ci kredos? — ia kompato por tiuj mizeruloj: estas inter ili ankaŭ maljunaj sklavoj, kiujn ankoraŭ mia avo, Marko Vinicio, venigis en la tempo de Aŭgusto el apud Rejno. Mi fermis min sola en la biblioteko kaj tie ankoraŭ pli strangaj pensoj venis mian kapon, nome, ke post tio, kion mi vidis kaj aŭdis inter la kristanoj, ne decas al mi trakti la sklavojn tiel, kiel ĝis nun mi traktis, kaj ke ankaŭ ili estas homoj. Ili dum kelkaj tagoj vivis en morta teruro, pensante, ke mi prokrastas por elpensi pli kruelan punon, sed mi ne elpensis kaj ne punis ilin, ĉar mi ne povis! Kunvokinte ilin en la tria tago, mi diris: mi pardonas vin, kaj vi penu per diligenta servado neniigi la kulpon! Tiam ili falis sur la genuojn, verŝante larmojn, etendante kun ĝemoj la manojn kaj nomante min mastro kaj patro, dum mi — kun honto mi tion diras — egale estis kortuŝita. Ŝajnis al mi, ke en tiu momento mi vidas la dolĉan vizaĝon de Ligia kaj ŝiajn okulojn, larmoplenajn, dankantajn min por tiu ago. Kaj, proh pudor![240] mi sentis ankaŭ miajn pupilojn malsekiĝi … Ĉu ci scias, kion mi al ci konfesu: nome, ke mi ne povas vivi sen ŝi, ke estas al mi malbone for de ŝi, ke mi estas simple malfeliĉa kaj ke mia malĝojo estas pli granda ol ci supozas…
Kaj koncerne miajn sklavojn, jen kion mi rimarkis. La pardono, kiun ili ricevis, ne nur ne igis ilin arogantaj, ne nur ne malgrandigis la disciplinon — male, neniam timo instigis ilin al tiel diligenta servado, al kia instigis ilin la dankemo. Ili ne nur servas, sed ŝajnas vetrapide diveni miajn pensojn, kaj mi mencias tion al ci tial, ke kiam tagon antaŭ la forlaso de la kristanoj mi diris al Paŭlo, ke sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringteniloj, li diris al mi: „Amo estas pli forta ringtenilo ol teruro“. Kaj nun mi vidas, ke en certaj okazoj tiu opinio povas esti prava. Mi konvinkiĝis pri tio ankaŭ rilate al miaj klientoj, kiuj, eksciinte pri mia reveno, kunkuris por min saluti. Ci scias, ke neniam mi estis por ili tro avara, sed ankoraŭ mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere kaj ankaŭ min kutimigis al simila traktado. Nun, vidante tiujn eluzitajn mantelojn kaj tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton. Mi ordonis, ke oni donu al ili manĝi, krom tio mi parolis kun ili; kelkajn mi nomis per iliaj nomoj, kelkajn mi demandis pri iliaj edzinoj kaj infanoj, kaj denove mi vidis larmojn en la okuloj. Krom tio ŝajnis al mi, ke Ligia tion vidas, ke ŝi ĝojas kaj laŭdas … Ĉu mia intelekto komencas erari, aŭ la amo konfuzas mian menson, mi ne scias, mi scias tamen, ke mi ĉiam havas la senton, kvazaŭ ŝi rigardas min de malproksime, kaj mi timas fari ion, kio povus ŝin malĝojigi kaj ofendi.
Jes, Gajo! Oni tamen ŝanĝis al mi la animon, kaj iafoje mi estas de tio feliĉa, alifoje turmentas min tiu penso, ĉar mi timas, ke oni forprenis de mi la antaŭan bravecon, la antaŭan energion, kaj ke eble mi maltaŭgos nun ne nur al konsilo, juĝo, festenoj, sed eĉ al milito. Tio sendube estas sorĉo!
Kaj tiagrade oni min ŝanĝis, ke mi diros al ci ankaŭ, kio venadis en mian kapon tiam ankoraŭ, kiam mi kuŝis malsana: ke se Ligia estus simila al Nigidia, al Popea, al Krispinilla kaj al niaj aliaj eksedzinoj, se ŝi estus same malĉasta, same senkompata kaj same facile havebla, kiel ili, tiam mi ŝin ne amus tiel, kiel mi amas. Sed, se mi amas ŝin pro tio, kio nin dividas, ci divenas, kia ĥaoso naskiĝas en mia animo, en kia mallumo mi vivas, kiel malklare mi vidas mian vojon kaj kiagrade mi ne scias, kion fari pri mi mem. Se oni povas kompari vivon al fonto, en mia fonto anstataŭ akvo fluas maltrankvilo. Mi vivas per la espero, ke mi ŝin eble revidos, kaj iafoje ŝajnas al mi, ke tio devas okazi … Sed kio estos pri mi post jaro aŭ du jaroj, mi ne scias kaj ne povas diveni.
Romon mi ne forlasos. Mi ne povus elporti la societon de la aŭgustanoj, kaj krom tio la sola konsolo en mia malĝojo estas la fakto, ke mi estas proksime de Ligia, ke pere de Glaŭko la kuracisto, kiu promesis min viziti, aŭ pere de Paŭlo el Tarso eble de tempo al tempo mi ion ekscios pri ŝi. Ne! Mi ne forlasus Romon, eĉ se oni oferus al mi la prefektecon de Egiptujo. Sciu ankaŭ, ke mi ordonis al skulptisto fari tomboŝtonon por Gulono, kiun mi mortigis en kolero. Tro malfrue mi ekpensis, ke li vartis min sur la brakoj kaj ke li kiel unua instruis min, kiel meti sagon sur pafarkon. Mi ne scias, kial nun vekiĝis en mi la memoro pri Gulono, simila al bedaŭro kaj riproĉo … Se cin mirigas tio, kion mi skribas, mi respondos, ke min ĝi mirigas ne malpli multe, sed mi skribas al ci puran veron. Adiaŭ!»
Al tiu letero Vinicio jam ne ricevis respondon, ĉar Petronio ne skribis, esperante videble, ke la imperiestro hodiaŭ-morgaŭ ordonos revenon en Romon. La famo pri tio disvastiĝis efektive tra la Urbo kaj vekis grandan ĝojon en la koroj de la stratamaso, sopiranta cirkludojn kaj disdonadon de greno kaj de olivoleo, da kiuj grandaj provizoj estis amasigitaj en Ostio. Helio, liberigito de Nerono, anoncis fine en la senato lian revenon. Sed Nerono, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn urbojn por tie ripozi aŭ prezentiĝi en teatroj. En Minturnoj, kie li denove kantis publike, li restis dekkelkajn tagojn kaj konsideris eĉ, ĉu reveni en Neapolon kaj atendi tie la alvenon de la printempo, kiu cetere iĝadis pli frua ol ordinare kaj varma.
Dum la tuta tempo Vinicio vivis fermite en sia domo, kun la penso pri Ligia kaj pri ĉiuj tiuj novaj aferoj, kiuj okupis lian animon, enportante en ĝin ideojn kaj sentojn, kiuj ĝis tiam estis al ĝi fremdaj. Li vidadis nur de tempo al tempo Glaŭkon la kuraciston, kies ĉiu vizito inspiradis al li internan ĝojon, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia. Glaŭko ne sciis, vere, kie ŝi trovis rifuĝon, li certigis tamen Vinicion, ke la ĉefuloj ĉirkaŭigis ŝin per sindona zorgemo.
Foje, tuŝite de la malĝojo de Vinicio, Glaŭko diris al li, ke la apostolo Petro mallaŭdis Krispon pro ties riproĉio al Ligia pri ŝia tera amo. Ekaŭdinte ĉi tion la juna patricio paliĝis de kortuŝo.
Ankaŭ al li ŝajnis fojfoje, ke li ne estas indiferenta al Ligia, sed egale ofte kaptadis lin dubo kaj necerteco. Nun unuafoje li ekaŭdis la konfirmon de siaj deziroj kaj esperoj el la buŝo de alia homo, kaj plie de kristano. En la unua momento de dankemo li volis kuri al Petro, kaj eksciinte, ke tiu forestas el la Urbo, li petegis Glaŭkon, ke li konduku lin al la apostolo, promesante por tio malavarajn donacojn por la malriĉuloj de la komunumo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke se Ligia lin amas, per tiu sola fakto ĉiuj baroj estas forigitaj, ĉar li estas preta ĉiumomente ekadori Kriston. Sed Glaŭko, kvankam li insiste inklinigis la junan patricion akcepti bapton, ne kuraĝis al li tamen garantii, ĉu li per tio tuj akiros Ligian, kaj li diris al Vinicio, ke bapton oni devas deziri por la bapto mem, ne por aliaj celoj. «Oni devas havi ankaŭ la animon kristanan», — li diradis al la juna tribunuso, — kaj Vinicio, kvankam ĉia malhelpo incitegis lin, komencis jam kompreni, ke Glaŭko, kiel kristano, diras tion, kion li devas diri. Li mem ne konsciis klare, ke unu el la plej profundaj ŝanĝoj de lia naturo konsistis en tio, ke antaŭe li mezuradis la homojn kaj aferojn nur per sia egoismo, dum nun, iom post iom li alkutimiĝadis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi, alia koro alie senti, kaj ke praveco ne ĉiam estas samsignifa kun persona profito.
Ofte li sentis la deziron vidi Paŭlon el Tarso, kies vortoj vekis kune lian intereson kaj maltrankvilon. Li preparis al si en la animo argumentojn, per kiuj li kontraŭparolos lian instruon, li kontraŭstaris lin en la penso, li volis lin tamen vidi kaj aŭdi. Sed Paŭlo iris en Aricion, kaj kiam ankaŭ la vizitoj de Glaŭko komencis iĝi ĉiam pli maloftaj, Vinicion ekĉirkaŭis kompleta soleco.
Tiam li denove komencis trakuradi la stratetojn najbarajn al Suburo, kaj la mallarĝajn vojetojn de Transtibero, esperante tie ekvidi Ligian, eĉ se nur de malproksime; sed kiam ankaŭ ĉi tiu espero montriĝis vana, en lia koro komencis kreski enuo kaj malpacienco. Venis fine la tempo, ke la antaŭa naturo reekparolis en li kun tia forto, kun kia flusa ondo revenas al la forlasita bordo. Al li ekŝajnis, ke li estis malsaĝulo, ke senbezone li okupas sian kapon per aferoj, kiuj lin malgajigas, kaj ke li devas preni el la vivo, kion li povas. Li decidis forgesi pri Ligia, aŭ almenaŭ serĉi volupton kaj vivoĝuon ekster ŝi.
Sentante tamen, ke tio estas la lasta provo, li sin ĵetis en la ĥaoson de la vivo kun la tute blindaj, al li propraj pasio kaj energio. La vivo mem ŝajnis lin logi al tio. La urbo, kvazaŭ mortinta kaj senhomiĝinta en la vintro, komencis vigliĝi per la espero pri la baldaŭa reveno de la imperiestro. Oni preparis por li solenan akcepton. Krom tio la printempo estis venanta: de la spiro de afrikaj ventoj malaperis la neĝoj sur la pintoj de la Albana montaro. La ĝardenaj herbejoj kovriĝis per violoj. La forumoj kaj la Kampo de Marso eksvarmis per homoj, kiujn karesis ĉiam pli varma suno. Sur la Vojo Appia, kiu estis ordinara loko de eksterurbaj veturpromenoj, ekregis la movado de riĉe ornamitaj veturiloj. Oni jam faris ekskursojn en la Albanan montaron. Junaj virinoj, pretekstante adorsaluti Junonon en Lanuvio aŭ Dianon en Aricio, eliĝadis el siaj domoj, por ekster la Urbo serĉi impresojn, societon, renkontojn kaj volupton.
Tie, inter grandiozaj veturiloj, iun tagon Vinicio rimarkis, antaŭatan de du molosoj, imponan kaleŝon de la petronia Ĥrizotemiso, ĉirkaŭita de tuta aro da junuloj kaj maljunaj senatanoj, kiujn la ofico retenis en la Urbo. Ĥrizotemiso, mem direktante kvar malgrandajn korsikajn ĉevalojn, disdonadis ĉirkaŭen ridetojn kaj facilajn batojn per ora vipo; sed, rimarkinte Vinicion, ŝi haltigis la ĉevalojn, lin invitis en sian kaleŝon kaj poste hejmen al festeno, kiu daŭris la tutan nokton. Vinicio tiel ebriiĝis dum tiu festeno, ke li eĉ ne memoris, kiam oni forprenis lin hejmen; li tamen rememoris, ke kiam Ĥrizotemiso demandis lin pri Ligia, li ofendiĝis kaj, estante jam ebria, verŝis sur ŝian kapon pokalon da falerno. Pensante pri tio jam sobre, li ankoraŭ sentis koleron. Sed tagon poste Ĥrizotemiso, forgesinte videble la ofendon, lin vizitis en lia hejmo kaj denove lin kunprenis sur la Appian vojon; poste ŝi vespermanĝis ĉe li, dum kio ŝi konfesis, ke ne nur Petronio, sed ankaŭ lia liutisto tedas ŝin jam delonge kaj ke ŝia koro estas libera. Dum semajno oni vidadis ilin kune, sed la rilato ne promesis esti daŭra.
Kvankam post la incidento kun la falerno la nomo de Ligia neniam plu estis elparolita, Vinicio ne povis liberiĝi de la penso pri ŝi. Ĉiam li havis la senton, ke ŝiaj okuloj lin rigardas, kaj tiu sento traigadis lin kvazaŭ per timo. Li koleris kontraŭ si mem, ne povante tamen liberiĝi de la penso, ke li ĉagrenas Ligian, nek de la bedaŭro, kiu naskiĝadis el tiu penso.
Post unua sceno de ĵaluzo, kiun Ĥrizotemiso faris al li pro du siriaj knabinoj, kiujn li aĉetis, li forpelis ŝin krudmaniere. Li vere ne tuj ĉesis sin bani en volupto kaj diboĉo; kontraŭe, li faris tion kvazaŭ spite al Ligia; sed fine li rimarkis, ke la penso pri ŝi ne forlasas lin eĉ por momento, ke ŝi ekskluzive estas la kaŭzo de liaj kaj bonaj kaj malbonaj agoj, kaj ke efektive krom ŝi nenio en la mondo lin interesas. Tiam lin ekregis malplaĉo kaj laceco. La volupto iĝis al li abomena kaj postlasis nur riproĉojn. Al li ŝajnis, ke li estas malnoblulo, kaj tiu sento plenigis lin per senlima mirego, ĉar antaŭe li konsideradis bona ĉion, kio estis al li plezura. Fine li perdis la liberecon, la memcertecon kaj dronis en kompleta sensenteco, el kiu ne povis lin veki eĉ la famo pri la reveno de la imperiestro. Nun jam nenio lin interesis kaj eĉ Petronion li ne vizitis ĝis tiu sendis al li inviton kaj sian portilon.
Ĉe la onklo, kvankam salutite kun ĝojo, Vinicio respondadis ties demandojn malvolonte; tamen fine la longe sufokataj sentoj kaj pensoj eksplodis kaj ekfluis el lia buŝo per abunda torento. Refoje li detale rakontis la historion pri sia serĉado de Ligia kaj pri sia restado inter la kristanoj, ĉion, kion li tie vidis kaj aŭdis, ĉion, kio trairis lian kapon kaj koron; kaj fine li komencis plendi, ke li falis en ĥaoson, en kiu li perdis la trankvilon, kapablon distingadi la aferojn kaj juĝon pri ili. Jen nenio lin logas, nenio al li plaĉas, li ne scias, en kio persisti kaj kiel agi. Li egale pretas adori Kriston kaj persekuti lin; li komprenas la altecon de lia instruo, kaj kune sentas al ĝi nevenkeblan abomenon. Li komprenas, ke se li eĉ ekposedus Ligian, li ne posedus ŝin plene, ĉar li devus dividi ŝin kun Kristo. Fine li vivas, kvazaŭ li ne vivus: sen espero, sen morgaŭo, sen kredo je feliĉo, kaj ĉirkaŭ li estas mallumo, el kiu li palpe serĉas eliron kaj ne povas ĝin trovi.
Petronio rigardis dum la rakontado lian ŝanĝiĝintan vizaĝon, la manojn, kiujn li, parolante, etendadis antaŭen en stranga maniero, kvazaŭ efektive li serĉus vojon en mallumo, kaj meditis. Subite li leviĝis kaj, proksimiĝinte al Vinicio, komencis disŝovi per la fingroj liajn harojn super la orelo.
— Ĉu ci scias, — li demandis, — ke ci havas kelkajn grizajn harojn sur la tempioj?
— Povas esti, — respondis Vinicio. — Mi ne miros, se baldaŭ ili ĉiuj griziĝos.
Sekvis silento. Petronio estis inteligenta homo kaj ofte li pensadis pri la homa animo kaj pri la vivo. Ĝenerale la vivo en la mondo, al kiu ili ambaŭ apartenis, ekstere povis esti feliĉa aŭ malfeliĉa; sed interne ĝi estis trankvila. Same kiel tondrobato aŭ tertremo povis faligi templon, tiel malfeliĉo povis detrui la vivon; tamen ĝi mem konsistis el linioj rektaj kaj harmoniaj, liberaj je ĉiaj implikaĵoj. Kaj jen io alia estis en la vortoj de Vinicio, kaj unuafoje Petronio ekstaris antaŭ vico da spiritaj nodoj, pri kies malligo neniu ĝis nun sin okupis. Li estis tiom inteligenta, ke li sentis ilian gravecon, sed malgraŭ sia tuta sagaco li sciis nenion respondi al la farita demando — kaj fine, post longa momento da silento, li diris:
— Tio devas esti sorĉo.
— Ankaŭ mi tiel pensis, — respondis Vinicio, — ofte ŝajnis al mi, ke oni sorĉis nin ambaŭ.
— Kaj se ci irus, — diris Petronio, — ekzemple al la pastroj de Serapo? Sendube estas inter ili, kiel ĝenerale inter la pastroj, multaj ĉarlatanoj, sed estas ankaŭ tiaj, kiuj penetris strangajn misterojn.
Sed li parolis sen konvinko kaj per necerta voĉo, ĉar li mem sentis, kiel senvalore kaj eĉ ridinde tia konsilo povis soni en lia buŝo.
Vinicio komencis froti la frunton — kaj diris:
— Sorĉoj! Mi vidis sorĉistojn, kiuj uzadis subterajn, ne konatajn fortojn por sia profito, mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj uzadis ilin kontraŭ siaj malamikoj. Sed la kristanoj vivas en malriĉeco, pardonas la malamikojn, proklamas humilecon, virton kaj kompatemon — kion do ili profitus el sorĉoj kaj kial ili uzus ilin?
Petronion komencis inciti, ke lia intelekto al nenio povas respondi; ne volante tamen tion konfesi, li respondis nur por doni ian ajn respondon:
— Tio estas nova sekto.
Kaj post momento li diris:
— Je la dia loĝantino de la Pafosaj boskoj, kiel ĉio tio konfuzas la vivon! Ci admiras la bonecon kaj virton de tiuj homoj, sed mi diras al ci, ke ili estas malbonaj, ĉar ili estas malamikoj de la vivo, kiel malsanoj kaj kiel la morto mem. Ni jam havas sufiĉe! Ni ne bezonas ankoraŭ la kristanojn. Kalkulu nur: la malsanoj, Nerono, Tigeleno, la versaĵoj de Nerono, la ŝuistoj, kiuj regas la posteulojn de la iamaj kviritoj, la liberigitoj kiuj kunsidas en la senato… Je Kastoro! Sufiĉe. Ĝi estas pereiga kaj abomena sekto. Ĉu ci provis almenaŭ forskui de ci tiujn malĝojojn kaj ĝui iom la vivon?
— Mi provis, — respondis Vinicio.
Petronio ekridis kaj diris:
— Ha, perfidulo! Novaĵoj rapide diskoniĝas pere de sklavoj: ci delogis mian Ĥrizotemison!
Vinicio movis la manon kun malplaĉo.
— Ĉiuokaze mi dankas al ci, — parolis Petronio. — Mi sendos al ŝi paron da perlobroditaj ŝuoj; en mia ama lingvo ĝi signifas: «foriru». Mi ŝuldas al ci duoblan dankon: unue pro tio, ke ci ne akceptis Eŭnikon; due, ĉar ci liberigis min de Ĥrizotemiso. Aŭskultu min: ci vidas antaŭ ci homon, kiu leviĝadis matene, banadis sin, festenadis, posedis Ĥrizotemison, verkadis satirojn kaj iafoje eĉ interplektadis prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la imperiestro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn. Kaj ĉu ci scias, kial tiel estis? Jen tial, ke mi serĉis malproksime tion, kio estis proksime. Bela virino ĉiam valoras tiom da oro, kiom ŝi pezas, sed virino, kiu krom tio amas, simple ne havas prezon. Tion oni ne povas aĉeti por ĉiuj trezoroj de Verreso[241]. Nun mi diras al ci la jenon: mi plenigas la vivon per feliĉo, kiel pokalon per plej bona vino, kiun la tero produktis, kaj mi trinkos, ĝis mia mano rigidiĝos kaj paliĝos la buŝo. Kio estos poste, mi ne zorgas, kaj ĉi tio estas mia plej nova filozofio.
— Ci ĝin ĉiam konfesis: estas en ĝi nenio nova!
— Estas en ĝi la enhavo, kiu antaŭe mankis.
Dirinte tion, li vokis Eŭnikon, kiu eniris, vestita per blanka drapiraĵo, ne plu la antaŭa sklavino, sed kvazaŭ diino de amo kaj feliĉo.
Kaj li malfermis al ŝi la brakojn kaj diris:
— Venu!
Je tio ŝi alkuris al li kaj, sidiĝinte sur liaj genuoj, ĉirkaŭplektis lian kolon per la brakoj, metante la kapon sur lian bruston. Vinicio vidis ŝiajn vangojn iom post iom koloriĝi je nuanco de purpuro, ŝiajn okulojn grade droni en nebulo. Kune ili prezentis mirindan grupon aman kaj feliĉan. Petronio etendis la manon al plata vazo, staranta apude sur tableto, kaj, eliginte el ĝi manplenon da violoj, komencis ŝuti ilin sur la kapon, bruston kaj stolon de Eŭniko; poste li deŝovis la tunikon de ŝiaj ŝultroj kaj diris:
— Feliĉa estas, kiu, kiel mi, Loĝantan en simila formo amon trovis…[242] Ŝajnas al mi iafoje ke ni estas paro da dioj … Rigardu mem: ĉu Praksitelo, ĉu Mirono[243], ĉu Skopaso, ĉu Lizipo kreis iam pli mirindajn liniojn? Ĉu sur Paroso aŭ sur Pentelikono estas simila marmoro, varma, rozkolora kaj amanta? Ekzistas homoj, kiuj forkisas la randojn de vazoj, sed mi preferas serĉi volupton tie, kie oni ĝin vere povas trovi.
Dirinte ĉi tion, li komencis ŝovi la buŝon sur ŝiaj ŝultroj kaj kolo; Eŭnikon traigadis tremoj kaj ŝiaj okuloj jen fermiĝadis, jen malfermiĝadis kun esprimo de nedirebla volupto. Petronio levis post momento sian elegantan kapon kaj, sin turninte al Vinicio, diris:
— Pensu nun, kio estas kompare kun tio ciaj malserenaj kristanoj? Kaj se ci ne komprenas la diferencon, iru mem al ili … Sed ĉi tiu vido cin kuracos.
Vinicio disblovis la nazon, kiun eniris la aromo de la violoj, pleniganta la tutan ĉambron, kaj li paliĝis, ĉar li ekpensis, ke se li povus tiel movi la buŝon sur la ŝultroj de Ligia, tio estus sakrilegia volupto, tiel grandega, ke poste pereu eĉ la mondo. Sed kutimiĝinte jam rapide konsciigi al si, kio al li okazas, li rimarkis, ke eĉ en tiu momento li pensas pri Ligia, nur pri ŝi.
Kaj Petronio diris:
— Eŭniko, mia dia, ordonu prepari al ni florkronojn por la kapoj kaj matenmanĝon.
Poste, kiam ŝi foriris, li sin turnis al Vinicio:
— Mi volis ŝin liberigi, sed ĉu ci scias, kion ŝi al mi respondis? «Mi preferus esti cia sklavino ol edzino de la imperiestro». Kaj ŝi ne volis konsenti. Tiam mi ŝin liberigis sen ŝia scio. La pretoro faris por mi tion, ke li ne postulis ŝian ĉeeston. Sed ŝi ne scias tion, same, kiel ŝi ne scias, ke ĉi tiu domo kaj ĉiuj miaj juveloj, krom la gemoj, apartenos al ŝi en okazo de mia morto.
Dirinte tion, li leviĝis, iom promenis tra la ĉambro kaj diris:
— Amo ŝanĝas kelkajn pli multe, aliajn malpli, sed ĝi ŝanĝis ankaŭ min. Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eŭniko preferas violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia, kaj de kiam la printempo venis, ni spiras nur per violoj.
Ĉe tio li haltis antaŭ Vinicio kaj demandis:
— Kaj ci? Ĉu ci ĉiam estas fidela al nardo?
— Lasu min trankvila! — respondis la juna viro.
— Mi volis, ke ci rigardu Eŭnikon, kaj mi rakontas al ci pri ŝi tial, ke eble ankaŭ ci serĉas malproksime tion, kio estas proksime. Eble ankaŭ por ci ie en ciaj sklavaj ĉambroj batas koro fidela kaj simpla. Metu tian balzamon sur ciajn vundojn. Ci diras, ke Ligia cin amas? Povas esti! Sed kio estas tia amo, kiu rezignas? Ĉu ĝi ne signifas, ke estas io pli forta ol ĝi? Ne, mia kara: Ligia ne estas Eŭniko.
Al tio Vinicio respondis:
— Ĉio estas unu senĉesa turmento. Mi vidis cin kisi la ŝultrojn de Eŭniko, kaj mi ekpensis tiam, ke se Ligia tiel malkovrus al mi la siajn, tiam poste eĉ la tero malfermiĝu sub ni! Sed ĉe la nura penso pri tio min kaptis ia timo, kvazaŭ mi atencus kontraŭ vestalo aŭ volus perforti diinon. Ligia ne estas Eŭniko, nur mi alie komprenas tiun diferencon ol ci. Al ci la amo ŝanĝis la flarsenton, do ci preferas violojn ol verbenon, kaj al mi ĝi ŝanĝis la animon, do mi preferas, ke Ligia estu tia, kia ŝi estas ol ke ŝi estu simila al aliaj virinoj.
— En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ ci. Sed mi tion ne komprenas.
Kaj Vinicio respondis febre:
— Jes! Jes! Ni ne plu povas kompreni nin reciproke.
Sekvis denove momento da silento, post kio Petronio diris:
— Hadeso englutu ciajn kristanojn! Ili plenigis cin per maltrankvilo kaj detruis cian vivpercepton. Hadeso ilin englutu! Ci eraras pensante ke ilia instruo estas bonfara, ĉar bonfara estas tio, kio donas al la homoj feliĉon, tio estas belo, amo kaj potenco, dum ili nomas tiojn vantaĵoj. Ci eraras, ke ili estas justaj, ĉar se por malbono ni pagos bonon, kion ni pagos tiam por bono? Krome, se por ambaŭ estos egala pago por kio la homoj estu bonaj?
— Ne: la pago ne estas egala, sed ĝi komenciĝas, laŭ ilia instruo, en la postmorta vivo, kiu ne havas limon.
— Pri tio mi ne diskutos, ĉar tion ni nur poste vidos, se ĝenerale oni povas ion vidi … sen la okuloj. Dume ili taŭgas simple por nenio. Urso sufokis Krotonon, ĉar li havas membrojn el fero; sed ili estas nubmensuloj, kaj la estonteco ne povas aparteni al nubmensuloj.
— La vivo komenciĝas por ili kun la morto.
— Estas, kvazaŭ ci dirus: la tago komenciĝas kun la nokto. Ĉu ci intencas forkapti Ligian?
— Ne, mi ne povas pagi al ŝi per malbono por la bono kaj mi ĵuris, ke mi tion ne faros.
— Ĉu ci intencas akcepti la instruon de Kristo?
— Mi volas, sed mia naturo tion ne elportas.
— Kaj ĉu ci kapablos forgesi pri Ligia?
— Ne.
— Do vojaĝu.
En tiu momento sklavoj sciigis, ke la matenmanĝo estas preta; sed Petronio, al kiu ŝajnis ke li kaptis bonan ideon, daŭrigis envoje al la triklinio:
— Ci tramigris grandan parton de la mondo, sed nur kiel soldato, kiu rapidas al la destinita loko kaj ne haltas envoje. Veturu kun ni en Aĥajon. La imperiestro ne forlasis ĝis nun la projekton de la vojaĝo. Li haltados ĉie envoje, kantados, kolektados laŭrokronojn, rabados trezorojn de temploj kaj fine li revenos, kiel triumfanto, en Italujon. Tio estos kvazaŭ triumfiro de Bakĥo kaj Apolono en unu persono. La aŭgustanoj, la aŭgustaninoj, miloj da citroj — je Kastoro! Valoras tion vidi, ĉar la mondo vidis ĝis nun nenion similan.
Dirante ĉi tion, li sin kuŝigis sur benkon antaŭ la tablo, apud Eŭniko, kaj dum sklavo metis sur lian kapon kronon el anemonoj, li parolis plu:
— Kion ci vidis sub la komando de Korbulono? Nenion! Ĉu ci vizitis sisteme la grekajn templojn, kiel mi, kiu pli ol du jarojn pasadis el la manoj de unu gvidisto en la manojn de alia? Ĉu ci estis sur Rodoso por vidi la lokon, kie staris la koloso? Ĉu ci vidis en Panopo, en Focido[244], la argilon, el kiu Prometeo formis la homojn, aŭ en Sparto la ovojn, eligitajn de Ledo, aŭ en Ateno la faman sarmatan kirason el ĉevalhufoj, aŭ la pokalon, gisitan laŭ la maldekstra mamo de Heleno? Ĉu ci vidis Aleksandrion, Memfison, la piramidojn, la haron de Izido, kiun ŝi elŝiris, priplorante Ozirison? Ĉu ci aŭdis la ĝemon de Memnono? La mondo estas vasta kaj ne ĉio finiĝas en Transtibero! Mi akompanos la imperiestron, kaj poste, revenante, mi lin forlasos, ĉar ĉi tiu mia orhara nimfo deziras, ke ni kune oferu en Pafoso kolombojn al Kipridino, kaj ci devas scii, ke kion ŝi deziras, tio fariĝas.
— Mi estas cia sklavino, — respondis Eŭniko.
Kaj li apogis sian florkronitan kapon sur ŝian sinon kaj diris kun rideto:
— Mi estas do sklavo de sklavino. Mi cin admiras, dia, de la piedoj ĝis la kapo.
Poste li diris al Vinicio:
— Veturu kun ni sur Kipron. Antaŭe tamen memoru, ke ci devas vidi la imperiestron. Malbone estas, ke ĝis nun ci lin ne vizitis; Tigeleno estas preta elprofiti tion kontraŭ ci. Li vere ne havas kontraŭ ci personan malamon, sed li ne povas cin ami almenaŭ tial, ke ci estas mia nevo … Ni diros, ke ci estis malsana. Ni devas pripensi, kion ci respondu, se li cin demandos pri Ligia. Plej bone svingu la manon kaj diru al li, ke ŝi estis ĉe ci, ĝis ŝi cin ektedis. Li tion komprenos. Diru al li ankaŭ, ke malsano retenis cin hejme, ke la febron pligrandigis la ĉagreno, ke ci ne povis esti en Neapolo kaj aŭdi lian kantadon, kaj la espero, ke ci lin aŭdos, helpis cian resaniĝon. Ne timu troigi. Tigeleno promesas, ke li elpensos por Nerono ion ne nur grandiozan, sed ankaŭ frapan … Mi tamen timas, ke li min eble subfosos. Mi timas ankaŭ cian animstaton…
— Ĉu ci scias, — diris Vinicio, — ke estas homoj, kiuj ne timas la imperiestron kaj vivas tiel trankvile, kvazaŭ li tute ne ekzistus?
— Mi scias, kiujn ci nomos: la kristanojn.
— Jes. Ili solaj … Kio estas dume nia vivo, se ne senĉesa timo?
— Ne tedu min per ciaj kristanoj. Ili ne timas Neronon, ĉar li eble eĉ ne aŭdis pri ili; ĉiuokaze li nenion pri ili scias kaj ili gravas al li tiom, kiom velkintaj folioj. Sed mi diras al ci, ke ili estas nubmensuloj, ke ci mem tion sentas kaj ke, se cia naturo forpuŝas tiun instruon, tio estas ĝuste tial, ke ci sentas ilian maltaŭgecon. Ci estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili cin mem kaj min. Ni scipovas vivi kaj morti, sed kion ili scipovas, oni ne scias.
Vinicion frapis tiuj vortoj kaj, reveninte hejmen, li komencis konsideri, ĉu efektive tiu boneco kaj kompatemo de la kristanoj ne pruvas maltaŭgecon de iliaj animoj. Ŝajnis al li, ke homoj bravaj, harditaj ne povus tiel pardonadi. Venis al li la penso, ke efektive ĉi tio estas eble la kaŭzo de la abomeno, kiun lia romana naturo sentas al tiu instruo. «Ni scipovas vivi kaj morti!» — diris Petronio. Kaj ili? Ili scipovas nur pardonadi, sed komprenas nek veran amon, nek veran malamon.
Reveninte Romon, Nerono bedaŭris sian revenon, kaj post kelkaj tagoj li jam ekflamis denove per la deziro veturi en Grekujon. Li eĉ eldonis edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe kaj ke la publikajn aferojn minacos pro tio nenia malutilo. Poste, akompanate de la aŭgustanoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ Vinicio, li iris sur Kapitolon oferdoni al la dioj por la feliĉa vojaĝo.
Sed la duan tagon, kiam li vizitis laŭvice la sanktejon de Vesto, okazis incidento, kiu sekvigis ŝanĝon de ĉiuj projektoj. Nerono ne kredis je la dioj, sed li timis ilin, kaj precipe la mistera Vesto inspiris al li tian timon, ke ĉe la vido de la diino kaj de la sankta fajro liaj haroj hirtiĝis subite pro timo, la dentoj kunpremiĝis, tremo trakuris liajn membrojn kaj li svenfalis en la brakojn de Vinicio, kiu hazarde staris tuj post li. Oni elportis lin senprokraste el la templo kaj transkondukis sur Palatinon, kie, kvankam lia farto baldaŭ tute reboniĝis, li ne forlasis la liton dum la tuta tago. Li ankaŭ deklaris, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por kelka tempo la projekton de la forveturo, ĉar la diino mistere avertis lin kontraŭ la rapidemo.
Horon poste oni publike anoncis al la popolo en la tuta Romo, ke la imperiestro, vidante la ĉagrenitajn vizaĝojn de la civitanoj, direktate de amo al ili, de la amo de patro al siaj infanoj, restas kun ili por dividi iliajn ĝojojn kaj sorton. La popolo, ĝoja pro tiu decido kaj kune certa, ke la cirkludoj kaj disdonado de greno ne estos preterlasitaj, amasiĝis grandare antaŭ la pordego de Palatino, eligante ekkriojn honore al la dia imperiestro, dum tiu interrompis kubludadon, per kiu li sin amuzis kun la aŭgustanoj, kaj diris:
— Jes, necesis prokrasti. Egiptujo kaj la regado de Oriento, laŭ la aŭguro, ne povas pasi preter mi, do ankaŭ Aĥajo ne estos perdita. Mi ordonos trafosi la korintan istmon, kaj en Egiptujo ni konstruos tiajn monumentojn, ĉe kiuj la piramidoj ŝajnos infanaj ludiloj. Mi ordonos konstrui Sfinkson sepoble pli grandan ol tiu, kiu apud Memfiso rigardas en la dezerton, sed mi ordonos doni al ĝi mian vizaĝon. La postaj generacioj parolos nur pri tiu monumento kaj pri mi.
— Ci jam konstruis al ci per la versaĵoj monumenton ne sepoble, sed trioble sepoble pli grandan ol la piramido de Ĥeopso, — diris Petronio.
— Kaj per la kanto? — demandis Nerono.
— Bedaŭrinde! Se oni kapablus konstrui al ci statuon, kiel la statuo de Memnono, kiu sonigus cian voĉon je sunleviĝo! La maroj ĉe la egiptaj bordoj svarmus eterne de ŝipoj, sur kiuj amasoj el la tri mondopartoj aŭskultus avide ciajn kantojn.
— Bedaŭrinde, kiu kapablos tion? — diris Nerono.
— Sed ci povas ordoni skulpti cin el bazalto, veturiganta kvadrigon.
— Prave! Mi faros tion!
— Ci faros donacon al la homaro.
— En Egiptujo mi ankaŭ edziĝos al Luno, kiu estas vidvino, kaj mi iĝos vera dio.
— Kaj nin ci edzigos al steloj, kaj ni formos novan stelaron, nomotan la stelaro Nerona. Vitelion tamen edzigu al Nilo, ke li naskigadu hipopotamojn. Al Tigeleno donacu dezerton; li estos tiam reĝo de ŝakaloj…
— Kaj kion ci destinas por mi? — demandis Vatinio.
— Benu cin Apiso! Ci aranĝis al ni tiel grandiozajn ludojn en Benevento, ke mi ne povas malbondeziri al ci: kudru paron da ŝuoj por Sfinkso, kies piedegoj rigidiĝas de la noktaj rosoj, kaj poste ci kudros ŝuojn por la kolosoj, formantaj aleojn antaŭ la temploj. Ĉiu trovos tie konvenan okupon. Ekzemple Domicio Afro, konata pro sia honesteco, estos trezoristo. Mi ŝatas, Cezaro, aŭdi cin revi pri Egiptujo, kaj min ĉagrenas ke ci prokrastis la projekton de la vojaĝo.
Sed Nerono diris:
— Viaj mortemulaj okuloj nenion vidis, ĉar la dioj sin igas nevideblaj por kiuj ili volas. Sciu, ke kiam mi estis en la templo de Vesto, ŝi mem ekstaris apud mi kaj diris rekte en mian orelon: «Prokrastu la vojaĝon». Tio okazis tiel neatendite, ke mi teruriĝis, kvankam pro tiel evidenta zorgemo, kiun la dioj al mi elmontris, mi devus esti danka al ili.
— Ni ĉiuj teruriĝis, — diris Tigeleno, — kaj la vestalo Rubria svenis.
— Rubria! — diris Nerono, — kiel neĝe blankan kolon ŝi havas.
— Sed ŝi ruĝiĝas ĉe cia vido, dia Cezaro…
— Jes! Ankaŭ mi tion rimarkis. Strange! Vestalo! Estas io dia en ĉiu vestalo, kaj Rubria estas tre bela.
Ĉe tio Nerono enpensiĝis momente, poste li demandis:
— Diru al mi, kial Veston la homoj timas pli ol la aliajn diojn? Kio estas en tio? Jen min mem ekposedis timo, kvankam mi estas ŝia ĉefpastro. Mi nur memoras, ke mi estis falanta malantaŭen, kaj estus falinta dorsaltere, se iu min ne subtenus. Kiu min subtenis?
— Mi, — respondis Vinicio.
— Ha, ci, «timinda Areso»? Kial ci ne estis en Benevento? Oni diris al mi, ke ci estis malsana, kaj efektive cia vizaĝo estas ŝanĝita. Ha! Mi aŭdis, ke Krotono volis cin murdi? Ĉu tio estas vero?
— Jes — kaj li rompis al mi la brakon: sed mi defendiĝis.
— Per la rompita brako?
— Helpis min unu barbaro, kiu estis pli forta ol Krotono.
Nerono rigardis lin kun miro:
— Pli forta ol Krotono? Ci ŝercas! Krotono estis la plej forta el ĉiuj homoj, kaj nun estas Sifako el Etiopujo.
— Mi diras al ci, Cezaro, kion mi vidis per miaj okuloj.
— Kie estas tiu perlo? Ĉu li iĝis Nemorena reĝo?
— Mi ne scias, Cezaro. Mi ne vidis lin plu.
— Ci eĉ ne scias, el kiu nacio li estas?
— Mi havis rompitan brakon, do mi povis de li nenion eldemandi.
— Serĉu lin por mi kaj retrovu.
Al tio Tigeleno diris:
— Mi min okupos pri tio.
Sed Nerono parolis plu al Vinicio:
— Mi dankas cin, ke ci min subtenis. Mi povus, falante, frakasi la kapon. Iam ci estis bona kamarado, sed de post la milito kaj la servado sub Korbulono ci iel sovaĝiĝis kaj mi cin malofte vidas.
Poste, silentinte dum momento, li diris:
— Kiel fartas tiu knabino … tro mallarĝa en la koksoj … kiun ci amis kaj kiun mi forprenis por ci de Aŭlo?
Vinicio konfuziĝis, sed Petronio sammomente rapidis lin helpi:
— Mi povas veti, sinjoro, — li diris, — ke li forgesis. Ĉu ci vidas lian konfuzon? Vinicioj estas bonaj soldatoj, sed ankoraŭ pli bonaj virkokoj. Ili bezonas inaron. Punu lin por tio, sinjoro, kaj ne invitu lin al la festeno, kiun Tigeleno promesas al ni aranĝi je cia honoro sur la Agripa lago.
— Ne, mi ne faros tion. Mi fidas al Tigeleno, ke tie ĝuste inaro ne forestos.
— Ĉu povus foresti ĥaritoj, kie estos Amoro? — respondis Tigeleno.
Sed Nerono diris:
— Enuo min turmentas! Laŭ la volo de la diino mi restis en Romo, sed mi ne povas tion elporti. Mi veturos Ancion. Mi sufokiĝas en ĉi tiuj malvastaj strataĉoj, meze de ĉi tiuj ruiniĝantaj domoj, meze de ĉi tiuj malpuraj anguloj. La malbonodora aero venas eĉ ĉi tien, en mian domon kaj en miajn ĝardenojn. Ha, se tertremo detruus Romon, se iu kolera dio samniveligus ĝin kun la tero, tiam mi montrus al vi, kiel oni devas konstrui la Urbon, kiu estas la kapo de la mondo kaj mia sidejo.
— Cezaro, — respondis Tigeleno, — ci diras: «se iu kolera dio detruus la Urbon» — ĉu jes?
— Jes. Kion do?
— Ĉu ci ne estas dio?
Nerono svingis la manon kun esprimo de enuo, poste li diris:
— Ni vidos, kion ci aranĝos al ni sur la Agripaj lagoj. Poste mi iros Ancion. Vi ĉiuj estas malgrandaj, do vi ne komprenas, ke al mi estas bezonaj grandaj aferoj.
Dirinte ĉi tion, li duonfermis la okulojn, komprenigante tiumaniere, ke li bezonas ripozon. Efektive la aŭgustanoj komencis disiri. Petronio eliris kun Vinicio kaj diris al tiu:
— Do ci estas vokita partopreni en la amuzo. La Kuprobarba rezignis la vojaĝon, sed anstataŭ tio li diboĉos pli ol iam ajn, kaj mastrumaĉos en la Urbo, kiel en la propra domo. Do, ankaŭ ci penu trovi en tiuj diboĉoj distron kaj forgeson. Je diablo! Ni ja konkeris la mondon kaj ni rajtas amuziĝi. Ci, Marko, estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al ci. Je la efeza Diano! Se ci povus vidi ciajn kunkreskantajn brovojn kaj cian vizaĝon, en kiu oni sentas la malnovan sangon de la kviritoj! Ili, la aliaj, aspektas apud ci, kiel liberigitoj. Jes! Se tiu sovaĝa instruo ne malhelpus, Ligia estus hodiaŭ en cia domo. Penu pruvi al mi ankoraŭ, ke ili ne estas malamikoj de la vivo kaj de la homoj … Ili traktis cin bone, do ci povas esti al ili danka, sed se mi estus en cia loko, mi malamegus tiun instruon kaj serĉus volupton tie, kie oni povas ĝin trovi. Ci estas belega knabo, mi ripetas, kaj Romo abundegas je eksedzinoj.
— Mi nur miras, ke ĉio tio cin ankoraŭ ne tedas? — respondis Vinicio.
— Kiu diris al ci tion? Min tio tedas jam delonge, sed mi ne havas cian aĝon. Mi cetere havas aliajn plaĉojn, kiuj mankas al ci. Mi ŝatas librojn, kiujn ci ne ŝatas, mi ŝatas poezion, kiu cin enuigas, mi ŝatas vazojn, gemojn kaj multajn aliajn objektojn, kiujn ci ne rigardas; mi havas ofte doloron en la sakro, kiun ci ne havas; fine mi trovis Eŭnikon, kaj ci trovis neniun similan … Mi sentas min kontenta hejme, meze de miaj ĉefverkoj, kaj cin mi neniam faros estetikulo. Mi scias, ke mi trovos en la vivo nenion pli ol tion, kion mi trovis, ci mem ne scias, ke ĉiam ci ankoraŭ esperas kaj serĉas. Se la morto venus al ci subite, malgraŭ cia tuta kuraĝo kaj malgraŭ ĉiuj malĝojoj ci mortus kun miro, ke jam ci devas forlasi la mondon; dum mi akceptus ĝin kiel nepraĵon, kun tiu konvinko, ke ne ekzistas en la mondo tiaj fruktoj, kiujn mi ne gustumis. Mi ne rapidas, sed mi ankaŭ ne tro malrapidos, mi nur klopodos, ke ĝis la fino ĉirkaŭu min gajeco. Ekzistas en la mondo gajaj skeptikuloj. La stoikistoj estas, laŭ mi, malsaĝaj, sed la stoikismo almenaŭ hardas la animojn, dum ciaj kristanoj enkondukas en la mondon malĝojon, kiu estas tio en la vivo, kio pluvo en la naturo. Ĉu ci scias, kion oni al mi diris? — nome, ke dum la solenaĵoj, kiujn Tigeleno aranĝos, ĉe la bordoj de la Agripa lago staros publikejoj, kaj en ili estos kolektitaj virinoj el plej eminentaj familioj de Romo. Ĉu troviĝos eĉ ne unu sufiĉe bela por cin konsoli? Estos tie ankaŭ virgulinoj, kiuj unuafoje prezentiĝos al la mondo … kiel nimfoj. Tia estas nia Roma imperio … Varme jam estas! La suda vento varmigos la akvon kaj ne pustuligos la nudajn korpojn. Kaj ci, Narciso, sciu, ke troviĝos eĉ ne unu virino, kiu cin rezistus, eĉ ne unu — eĉ se ŝi estus vestalo.
Vinicio komencis bati la kapon per la mano, kiel homo okupata senĉese per unu penso.
— Jen la sorto, ke mi trafis ĝuste tiun solan…
— Kaj kiu kaŭzis tion, ĉu ne la kristanoj?… Sed la homoj, kies emblemo estas kruco, ne povas esti aliaj. Aŭskultu min: Grekujo estis belega kaj ĝi kreis la saĝecon de la mondo; ni kreis la potencon; kaj kiel ci pensas, kion povas krei tiu instruo? Se ci scias, klarigu al mi, ĉar, je Polukso, mi ne povas diveni tion.
Vinicio movis la ŝultrojn.
— Ci timas, ŝajne, ke mi iĝos kristano.
— Mi timas, ke ci fuŝos cian vivon. Se ci ne scias esti greko, estu romano, regu kaj ĝuu la vivon. Niaj ekscesaĵoj tial havas certan sencon, ke estas en ili ĝuste ĉi tiu ideo. La Kuprobarban mi malestimas, ĉar li estas arlekeno-greko. Se li konsiderus sin romano, mi konfesus, ke li estas prava, permesante al si la ekscesaĵojn. Promesu al mi, ke se nun, reveninte hejmen, ci trovos tie iun kristanon, ci montros al li la langon. Se tio estos Glaŭko la kuracisto, li eĉ ne ekmiros. Ĝis la revido sur la Agripa lago.
Pretorianoj ĉirkaŭis la boskojn kreskantajn ĉe la bordoj de la Agripa lago, por ke tro grandaj amasoj da gapuloj ne ĝenu la imperiestron kaj liajn gastojn; ĉar estis sciate, ke absolute ĉiu eminenta en Romo pro sia riĉo, saĝo aŭ belo partoprenos en tiu festeno, senprecedenca en la historio de la Urbo.
Tigeleno volis kompensi al Nerono la perditan vojaĝon en Aĥajon; superi ĉiujn, kiuj iam ajn gastigis Neronon; kaj pruvi al li, ke neniu scipovas lin tiel bone amuzi. Tiucele, estante ankoraŭ kun Nerono en Neapolo kaj poste en Benevento, li jam faris preparojn kaj dissendadis ordonojn, ke oni venigadu el la plej malproksimaj ekstremoj de la mondo bestojn, birdojn, maloftajn fiŝojn kaj kreskaĵojn, ne preterlasante vazojn kaj teksaĵojn, kiuj devis pligrandigi la brilon de la festeno. La plenumo de liaj ekscesaj planoj kostis enspezojn el tutaj provincoj, sed pri tio la potenca favorato ne bezonis zorgi.
Lia influo kreskis de tago al tago. Tigeleno ankoraŭ ne estis al Nerono pli simpatia ol Petronio, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. Petronio senfine superis lin per mondumeco, intelekto, sprito kaj sciis pli bone amuzi Neronon per konversacio; sed, je sia malfeliĉo, li superis per tio ankaŭ la imperiestron mem, kio ekscitis ties ĵaluzon. Li ankaŭ ne scipovis esti ĉiam obeema instrumento kaj Nerono timis lian opinion, kiam estis koncernataj la aferoj de belgusto; dume kun Tigeleno li neniam sin sentis ĝenata. La titolo mem: arbiter elegantiarum, kiun oni donadis al Petronio, incitis la memamon de Nerono, ĉar kiu devus ĝin havi, ĉu ne li, la imperiestro? Tigeleno tamen havis tiom da prudento, ke li konsciis siajn mankojn; kaj vidante, ke li povas konkuri nek kun Petronio, nek kun Lukano, nek kun aliaj, kiujn distingis ĉu deveno, ĉu talentoj aŭ scio — li decidis eklipsi ilin per la subiĝeco de siaj servoj, kaj antaŭ ĉio per lukso tia, ke eĉ la imago de Nerono estu de ĝi frapita.
Li ordonis do pretigi la festenon sur grandega floso, konstruita el orumitaj traboj. Ĝiaj randoj estis ornamitaj per mirindaj konkoj el la Ruĝa maro kaj el la Hinda oceano, brilantaj per la koloroj de perloj kaj de ĉielarko. La flankoj estis kovritaj per tufoj da palmoj, per boskoj da lotosoj kaj plenflorantaj rozoj, inter kiuj oni kaŝis fontanojn, ŝprucigantajn aromaĵojn; statuojn de dioj; kaj orajn aŭ arĝentajn kaĝojn kun diverskoloraj birdoj. En la mezo altis grandega tendo — aŭ pli ĝuste, por ne ŝirmi la vidaĵon, nur tendosupro el siria purpuro, bazita sur arĝentaj kolonoj; kaj sube, kiel sunoj, brilis tabloj preparitaj por la festenanoj kaj ŝarĝitaj je aleksandriaj vitraĵoj, kristaloj, per vazoj simple netakseblaj, rabitaj en Italujo, Grekujo kaj Anatolio. La floso, pro la kreskaĵoj sur ĝi amasigitaj simila al insulo kaj ĝardeno, estis ligita per ŝnuroj oraj kaj purpuraj kun boatoj, havantaj la formojn de fiŝoj, cignoj, mevoj kaj fenikopteroj, en kiuj ĉe koloraj remiloj sidis nudaj remistoj kaj remistinoj kun mirinde belaj formoj kaj vizaĝoj, kun haroj frizitaj laŭ la orienta maniero, aŭ plektitaj sub oraj retoj. Kiam Nerono, alveninte kun Popea kaj la aŭgustanoj, surpaŝis la ĉefan floson kaj sidiĝis sub la purpura tendo, la boatoj ekmoviĝis, la remiloj komencis bati la akvon, streĉiĝis la oraj ŝnuroj kaj la floso kun la festeno kaj la gastoj komencis movi sin kaj rondnaĝi sur la lago. Ĉirkaŭe viciĝis aliaj boatoj kaj malgrandaj flosoj, plenaj je citristinoj kaj harpistinoj, kies rozkoloraj korpoj, bildantaj sin sur la bluo de la ĉielo kaj de la akvo kaj rebrilantaj de la oraj instrumentoj, ŝajnis sorbi en sin tiun bluon kaj tiujn brilojn, koloriĝi kaj flori, kiel rozoj.
Ankaŭ el la apudbordaj boskoj, el strangaj konstruaĵoj, speciale starigitaj kaj kaŝitaj en la densaĵo, aŭdiĝis la sonoj de muziko kaj kanto. Resonis la ĉirkaŭaĵo, resonis la boskoj, eĥoj disportis la tonojn de kornoj kaj trumpetoj. Nerono mem, havante unuflanke Popean, aliflanke Pitagoron, admiris kaj, precipe kiam inter la boatoj aperis junaj sklavinoj alivestitaj kiel sirenoj kovritaj per verdaj retoj, imitantaj skvamaron, li ne avaris laŭdojn al Tigeleno. Li rigardadis tamen, laŭ sia kutimo, al Petronio, volante ekkoni la opinion de la «arbitro»; tiu tamen sin tenis indiferente kaj nur, rekte demandite, respondis:
— Mi opinias, sinjoro, ke dek mil nudaj knabinoj impresas malpli ol unu.
Al Nerono tamen plaĉis la flosanta festeno, ĉar ĝi estis io nova. Oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ la imago de Apicio svenus je ilia vido, kaj vinojn en tiom da specoj, ke Otono, ĉe kiu oni servadis da ili okdek, sin kaŝus sub la akvon pro honto, se li povus vidi tiun lukson. Al la tablo, krom virinoj, sidiĝis ekskluzive aŭgustanoj, inter kiuj Vinicio eklipsis ĉiujn per sia beleco. Iam liaj figuro kaj vizaĝo konigis profesian soldaton, nun la internaj zorgoj kaj la fizika doloro kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto. Lia vizaĝo perdis la iaman brunecon, restis al ĝi tamen la oraj nuancoj de la numida marmoro. La okuloj iĝis pli grandaj, pli malgajaj. Nur lia torso konservis la iaman potencan formon, kvazaŭ kreita por kiraso, sed super tiu torso de legiano levis sin kapo de greka dio, aŭ almenaŭ de rafinita patricio, kune subtila kaj grandioza. Petronio, dirante al li, ke neniu aŭgustanino povus nek volus al li rezisti, parolis kiel spertulo. Efektive ili rigardis lin ĉiuj, ne esceptante Popean kaj la vestalon Rubrian, kiu ĉeestis la festenon laŭ la deziro de la imperiestro.
Vinoj, glaciigitaj en neĝoj de montsuproj, baldaŭ varmigis la korojn kaj la kapojn de la festenanoj. El la apudborda densaĵo eliĝadis ĉiam novaj boatoj, havantaj la formojn de cikadoj kaj libeloj. La blua spegulo de la lago aspektis kvazaŭ iu surŝutus ĝin per florpetaloj aŭ kvazaŭ ĝin kovrus amaso da papilioj. Super la boatoj tie kaj ie levis sin kolomboj kaj aliaj birdoj el Hindujo kaj Afriko, alligitaj per arĝentaj kaj bluaj fadenoj aŭ ŝnuretoj. La suno jam estis trakurinta la pli grandan parton de la ĉielo, sed la tago, kvankam la festeno okazis en la komenco de majo, estis varma, eĉ brulanta. La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko, sed en la aero ne spiris eĉ plej facila vento kaj la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo. La floso rondnaĝis senĉese sur la lago, portante ĉiam pli ebriajn kaj pli bruantajn festenanojn. La festeno ne atingis ankoraŭ la mezon, kiam oni ne plu gardis la ordon, en kiu ĉiuj sidiĝis al la tablo. Nerono mem donis la ekzemplon, ĉar leviĝinte, li ordonis al Vinicio, kiu kuŝis apud la vestalo Rubria, cedi la lokon, kaj, okupinte lian triklinion, li komencis ion flustri en ŝian orelon. Vinicio troviĝis apud Popea, kiu post momento etendis al li la brakon, petante, ke li rebuku ŝian malfiksiĝintan brakringon, kaj kiam li faris tion per iom tremantaj manoj, ŝi ĵetis al li el sub la longaj okulharoj rigardon kvazaŭ honteman kaj skuis sian oran kapon, ŝajne ion neante. Dume la suno iĝis pli granda, pli ruĝa kaj rulis malrapide trans la pintojn de la boskoj; la gastoj estis jam plejparte tute ebriaj. La floso naĝis nun proksime al la bordoj, sur kiuj, meze de aroj da arboj kaj floroj, oni vidis grupojn da homoj, alivestitaj kiel faŭnoj aŭ satirusoj, ludantaj flutojn, ŝalmojn, tamburetojn, kaj grupojn da knabinoj prezentantaj nimfojn, driadojn kaj hamadriadojn. La krepusko venis fine meze de ebriaj ekkrioj je la gloro de Luno, sonantaj el sub la tendo: tiam la boskoj eklumis per miloj da lampoj. El la publikejoj, starantaj ĉe la bordoj, ekfluis torentoj da lumo: sur la terasoj aperis novaj grupoj, ankaŭ nudaj, konsistantaj el edzinoj kaj filinoj de plej eminentaj romanaj familioj. Per la voĉo kaj per malmodestaj gestoj ili komencis voki la festenanojn. La floso fine albordiĝis, Nerono kaj la aŭgustanoj sin ĵetis en la boskojn, diskuris en la publikejojn, en tendojn, kaŝitajn meze de la densaĵoj, en artefaritajn grotojn meze de fontoj kaj fontanoj. Frenezo ekregis ĉiujn; neniu sciis, kie perdiĝis la imperiestro, kiu estas senatano, kiu kavaliro, kiu akrobato aŭ muzikisto. La satirusoj kaj faŭnoj komencis postkuri la nimfojn. Oni batis per tirsoj la lampojn por ilin estingi. Kelkajn partojn de la boskoj ekregis mallumo. Ĉie tamen oni aŭdis jen laŭtajn kriojn, jen ridojn, jen flustrojn, jen ekscititan spiradon de homaj brustoj. Romo efektive vidis ĝis tiam nenion similan.
Vinicio ne estis malsobra, kiel dum tiu festeno en la imperiestra palaco, kiun Ligia ĉeestis, sed ankaŭ lin ensorĉis kaj ebriigis la vido de ĉio, kio okazis, kaj fine kaptis lin avido je volupto. Ĵetinte sin en la arbaron, li kuris kun la aliaj, serĉante, kiu el la driadoj ŝajnos al li plej bela. Ĉiumomente novaj aroj da ili, kantante kaj kriante, kuris preter li, pelate de faŭnoj, satirusoj, senatanoj, kavaliroj kaj de resonoj de la muziko. Ekvidinte fine aron da knabinoj, kondukatan de unu, alivestita kiel Diano, li eksaltis al ili, volante rigardi de pli proksime la diinon, kaj subite la koro haltis en lia brusto. Ĉar ekŝajnis al li, ke en la diino, kronita per luno, li rekonas Ligian.
Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo, kaj post momento, volante lin videble instigi al persekuto, diskuris, kiel aro da kapreolinoj. Sed li restis loke, kun batanta koro, sen spiro, ĉar kvankam li ekkonis, ke la Diano ne estis Ligia kaj de proksime eĉ ŝin ne similis, la tro forta impreso senigis lin je la fortoj. Subite ekregis lin sopiro je Ligia, sopiro tiel senlima, kian li spertis neniam en la vivo, kaj la amo al ŝi ekfluis per nova, grandega ondo en lian bruston. Neniam ŝi ŝajnis al li pli kara, pli ĉasta kaj pli adorinda ol en tiu ĉi arbaro de diboĉo kaj de freneza malĉasto. Antaŭ momento li mem volis trinki el ĉi tiu pokalo kaj partopreni tiun ĉi orgion de volupto kaj senhonto, nun kaptis lin malplaĉo kaj abomeno. Li eksentis, ke lin sufokas abomeno, ke lia brusto bezonas aeron kaj la okuloj stelojn, ne vualitajn de la densaĵo de tiu terura arbaro, kaj li decidis forkuri. Sed apenaŭ li ekiris, ekstaris antaŭ li virina figuro kun kapo ĉirkaŭvolvita per vualo, kaj, apoginte la manojn sur liaj ŝultroj, komencis flustri, ĉirkaŭverŝante per varmega spiro lian vizaĝon:
— Mi amas cin!… Venu! Neniu nin vidos, rapidu!
Vinicio vekiĝis, kvazaŭ el dormo:
— Kiu ci estas?
Sed ŝi apogis sin sur li per la brusto kaj komencis insisti:
— Rapidu! Rigardu, solece estas ĉirkaŭe, kaj mi cin amas! Venu!
— Kiu ci estas? — ripetis Vinicio.
— Divenu!…
Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis tra la vualo la buŝon al lia buŝo, tirante al si samtempe lian kapon, ĝis fine, kiam ekmankis al ŝi la spiro, ŝi detiris de li la vizaĝon.
— La nokto de amo! La nokto de volupto! — ŝi parolis, rapide kaptante la aeron. — Hodiaŭ estas permesite!… Prenu min!
Sed tiu kiso brulvundis Vinicion kaj inspiris al li novan abomenon. Lia animo kaj koro estis for kaj en la tuta mondo ekzistis por li neniu, krom Ligia.
Do, forŝovinte per la mano la vualitinon, li diris:
— Kiu ajn ci estas, mi amas alian kaj mi ne volas cin.
Tiam ŝi mallevis al li la kapon:
— Levu la vualon … Sed en la sama momento ekbruetis la folioj de proksimaj mirtoj; la vualitino malaperis, kiel sonĝa bildo, nur de malproksime aŭdiĝis ŝia rido, iel stranga kaj malbonaŭgura.
Petronio ekstaris antaŭ Vinicio.
— Mi aŭdis kaj vidis, — li diris.
Kaj Vinicio respondis:
— Ni iru for!…
Ili foriris. Ili preterpasis la brile lumigitajn publikejojn, la boskon, vicon de surĉevalaj pretorianoj kaj retrovis la portilojn.
— Mi kuniros al ci, — diris Petronio.
Kaj ili sidiĝis kune. Sed envoje ambaŭ silentis. Nur kiam ili troviĝis en la domo de Vinicio, en la atrio, Petronio diris:
— Ĉu ci scias, kiu ŝi estis?
— Rubria? — demandis Vinicio, ektreminte pro la nura penso, ke Rubria estis vestalo.
— Ne.
— Do kiu?
— La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la imperiestro. Sed kun ci parolis…
Kaj li finis ankoraŭ pli mallaŭte:
— La dia aŭgustino.
Sekvis momento da silento.
— Nerono, — diris Petronio, — ne sciis kaŝi de ŝi sian pasion al Rubria, do ŝi volis eble venĝi, kaj mi ŝin malhelpis — ĉar se ci, rekoninte la aŭgustinon, al ŝi rifuzus, ci estus nerevokeble perdita: ci, Ligia, kaj eble ankaŭ mi.
Sed Vinicio eksplodis:
— Mi havas jam sufiĉe! Tedas min jam Romo, la imperiestro, la festenoj, la aŭgustino, Tigeleno kaj vi ĉiuj! Mi sufokiĝas! Mi ne povas tiel vivi! Mi ne povas! Ĉu ci komprenas?
— Ci perdas la prudenton, juĝon, mezuron!… Ho, Vinicio!
— Mi amas ŝin solan en la mondo!
— Kio do?
— Do mi ne volas alian amon, mi ne volas vian vivon, viajn festenojn, vian senhonton kaj viajn krimojn!
— Kio al ci okazas? Ĉu ci estas kristano?
Kaj la juna viro ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti, kvazaŭ en malespero:
— Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!
Petronio foriris hejmen, movante la ŝultrojn kaj tre malkontenta. Nun ankaŭ li rimarkis, ke li kaj Vinicio ĉesis kompreni sin reciproke kaj ke iliaj animoj tute disiĝis. Iam Petronio havis grandegan influon je la juna soldato. Li estis en ĉio lia modelo kaj ofte kelkaj liaj ironiaj vortoj sufiĉis por Vinicion de io deturni aŭ al io instigi. Nun restis el tiu influo nenio, tiagrade, ke Petronio ne provis eĉ la antaŭajn rimedojn, sentante, ke lia spriteco kaj ironio deglitos senefike de la novaj tavoloj, kiujn sur la animon de Vinicio metis la amo kaj konatiĝo kun la nekomprenebla kristana mondo. La sperta skeptikulo komprenis, ke li perdis la ŝlosilon al tiu animo. Tio inspiris al li malkontentecon kaj eĉ timon, kiun ankoraŭ plifortigis la okazoj de la lasta nokto.
«Se flanke de la aŭgustino tio estas ne pasema deziro, sed pli daŭra pasio, — pensis Petronio, — tiam okazos unu el la du: aŭ Vinicio ŝin ne rezistos kaj povos perei pro iu ajn incidento, aŭ, kio nun estas pri li pli kredebla, li rezistos; tiuokaze li sendube pereos, kaj kun li eble ankaŭ mi, almenaŭ tial, ke mi estas lia parenco kaj ke la aŭgustino, direktinte sian malamikecon al la tuta familio, transĵetos sian influon sur la pesilteleron de Tigeleno.»
Kaj tiel estis malbone, kaj alie. Petronio estis homo kuraĝa kaj ne timis la morton, tamen, atendante de ĝi nenion, li ne volis ĝin elvoki. Post longa pripenso li decidis fine, ke plej bone kaj plej sendanĝere estos vojaĝigi Vinicion for el Romo. Ha! Se li povus krome doni al li Ligian kiel vojaĝan donacon, li farus tion kun plezuro. Sed eĉ sen tio li esperis, ke ne estos al li tre malfacile inklinigi Vinicion al forveturo. Tiam li diskonigus sur Palatino famon pri malsano de Vinicio kaj forturnus la danĝeron tiel de li, kiel de si mem. La aŭgustino finfine ne sciis, ĉu ŝi estis rekonita de Vinicio; ŝi povis supozi, ke ne, do ŝia memamo ĝis nun ne multe suferis. Alie povus tamen okazi en la estonteco, kaj kontraŭ tio oni devis antaŭagi. Petronio deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon, ĉar li komprenis, ke se Nerono foje iros Grekujon, tiam Tigeleno, kiu el la aferoj de la arto komprenis nenion, troviĝos sur la dua plano kaj perdos sian influon. En Grekujo Petronio estis certa pri venko kontraŭ ĉiuj rivaloj.
Dume li decidis atenti Vinicion kaj inklinigi tiun al vojaĝo. Dum dekkelkaj tagoj li eĉ pensis pri tio, ke se li havigus de la imperiestro edikton, ekzilantan la kristanojn el Romo, Ligia forlasus ĝin kune kun la aliaj konfesantoj de Kristo, kaj Ligian sekvus Vinicio. Tiam persvadoj ne estus por li bezonaj. Ja antaŭ ne tre longa tempo, kiam la judoj komencis tumulti pro malamo kontraŭ la kristanoj, la imperiestro Klaŭdio, ne sciante distingi la unuajn de la aliaj, ekzilis la judojn. Kial do Nerono ne ekzilu la kristanojn? Estus pli da loko en Romo. Petronio post tiu «flosanta festeno» vidadis ĉiutage Neronon sur Palatino kaj en aliaj domoj. Sugesti al li similan penson estus facile, ĉar Nerono neniam kontraŭstaris al persvadoj, kaŭzantaj al iu pereon aŭ malutilon. Post matura pripenso Petronio pretigis en la kapo la tutan planon. Nome, li aranĝos ĉe si festenon kaj dum tiu festeno li inklinigos la imperiestron eldoni la edikton. Li eĉ esperis, ke sendube al li la imperiestro konfidos la plenumon. Tiam li foririgus Ligian kun ĉiuj konsideroj, ŝuldataj al la amatino de Vinicio, ekzemple en Bajon, kaj tie ili amu unu la alian kaj amuzu sin per la kristanismo, kiom plaĉos al ili.
Dume li vizitadis Vinicion ofte, unue tial, ke malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li, due, por inklinigi lin forvojaĝi. Vinicio ŝajnigis sin malsana kaj ne montriĝis sur Palatino, kie naskiĝadis ĉiutage aliaj projektoj. Unu tagon fine Petronio ekaŭdis el la buŝo de Nerono mem, ke li nepre veturos post tri tagoj Ancion, kaj sekvatage li iris sciigi tion al Vinicio.
Sed tiu montris al li liston de personoj, invititaj en Ancion, kiun matene alportis al li liberigito de la imperiestro.
— Estas sur ĝi mia nomo, — li diris, — kaj estas ankaŭ la cia. Reveninte, ci trovos hejme saman liston.
— Se mi ne estus inter la invititoj, — respondis Petronio, — tio signifus, ke mi devas morti, kaj mi ne supozas, ke tio okazos antaŭ la vojaĝo en Aĥajon. Tie mi estos tro bezona al Nerono.
Poste, trarigardinte la liston, li diris:
— Apenaŭ ni revenis Romon, ni ĝin devas denove forlasi kaj treni nin en Ancion. Sed ni devas, ĉar tio estas ne nur invito sed kune ordono.
— Kaj se iu ne obeus?
— Li ricevus alispecan vokon: ke li iru vojaĝon multe pli longan, tiun, de kiu oni ne revenas. Kiel domaĝe, ke ci ne obeis mian konsilon kaj ne forveturis, dum estis ankoraŭ tempo. Nun ci devas iri Ancion.
— Nun mi devas iri Ancion … Rigardu, en kia tempo ni vivas kaj kiaj malnoblaj sklavoj ni estas.
— Ĉu ci tion nur hodiaŭ rimarkis?
— Ne, sed vidu, ci argumentis, ke la kristana instruo estas malamiko de la vivo, ĉar ĝi metas sur ĝin katenojn. Sed ĉu povas esti katenoj pli pezaj ol tiuj, kiujn ni portas? Ci diris: Grekujo kreis la saĝecon kaj belecon kaj Romo la potencon. Kie estas nia potenco?
— Voku al ci Ĥilonon. Filozofado tute ne logas min hodiaŭ. Je Herkulo! Ne mi kreis tiun ĉi tempon kaj ne mi respondas por ĝi. Ni parolu pri Ancio. Sciu, ke tie atendas cin granda danĝero kaj ke pli bone estus eble por ci provi ciajn fortojn kontraŭ tiu Urso, kiu sufokis Krotonon ol tien iri, tamen ci ne povas ne iri.
Vinicio senzorge svingis la manon kaj diris:
— Danĝero! Ni ĉiuj vadas en la mallumo de morto, kaj ĉiumomente alia kapo profundiĝas en tiun mallumon.
— Ĉu mi nomu al ci ĉiujn, kiuj havis iom da prudento kaj tial, malgraŭ la tempoj de Tiberio, Kaligulo, Klaŭdio kaj Nerono ĝisvivis la aĝon de okdek aŭ naŭdek jaroj? Servu al ci kiel ekzemplo jen tiu Domicio Afro. Li maljuniĝis trankvile, kvankam dum la tuta vivo li estis ŝtelisto kaj kanajlo.
— Eble tial! Eble ĝuste tial! — respondis Vinicio. Poste li komencis trarigardi la liston kaj diris:
— Tigeleno, Vatinio, Seksto Afrikano, Akvilio Regulo, Svilio Neruleno, Eprio Marcelo kaj tiel plu! Kia kolekto da sentaŭguloj kaj friponoj! Kaj oni pensu nur, ke ĝi regas la mondon! Ĉu ne pli konvenus al ili portadi tra urbetoj iun egiptan aŭ sirian idolon, muzikaĉi per sistroj kaj perlabori la panon per aŭgurado aŭ ŝnursaltado?
— Aŭ prezentadi dresitajn simiojn, kalkulantajn hundojn, aŭ azenon, blovantan en fluton, — aldonis Petronio. — Ĉio tio estas vera, sed ni parolu pri io pli grava. Streĉu cian atenton kaj aŭskultu min: mi rakontis sur Palatino, ke ci estas malsana kaj ne povas forlasi la domon, dume cia nomo troviĝas tamen sur la listo, kio pruvas, ke iu ne kredis miajn rakontojn kaj speciale zorgis pri cia invito. Por Nerono tio estas tute indiferenta, ĉar ci estas por li soldato, kun kiu oni povas babili eventuale pri cirkaj vetkuroj, sed kiu pri la poezio kaj muziko havas nenian ideon. La figurigon de cia nomo sur la listo prizorgis do verŝajne Popea, kaj tio signifas, ke ŝia pasio al ci ne estis pasema ekdeziro, kaj ke ŝi volas cin konkeri.
— Kuraĝa aŭgustino ŝi estas!
— Kuraĝa, vere, ĉar ŝi povas sin pereigi nesaveble. Inspiru al ŝi Venero plej baldaŭ alian amon, sed kiel longe ŝi deziras cin, ci devas agi kun ĉia singardo. Al la Kuprobarba ŝi jam komencas esti indiferenta; li preferas nun jam Rubrian aŭ Pitagoron, sed pro la nura memamo li venĝus kontraŭ vi ambaŭ plej terure.
— En la bosko mi ne sciis, ke al mi parolas la aŭgustino, sed ci ja subaŭskultis kaj ci scias, kion mi respondis al ŝi: ke mi amas alian kaj ke mi ŝin ne volas.
— Kaj mi admonas cin je ĉiuj subteraj dioj, ne perdu tiun reston de la prudento, kiun la kristanoj lasis al ci. Kiel oni povas heziti, havante elekton inter pereo verŝajna kaj certa? Ĉu mi ne diris jam al ci, ke se ci vundus la memamon de la aŭgustino, ci estus perdita nesaveble? Je Hadeso! Se la vivo cin tedas, prefere tuj distranĉu ciajn vejnojn aŭ ĵetu cin sur glavon, ĉar se ci ofendos Popean, povas cin trafi morto malpli facila. Iam estis pli agrable paroli kun ci! Kio ĝuste cin ĝenas? Ĉu ci ion perdos pro tio? Ĉu ĝi malhelpos al ci ami cian Ligian? Memoru, krome, ke Popea vidis ŝin sur Palatino kaj ne estos al ŝi malfacile diveni, pro kiu ci rifuzas tiel altan favoron. Kaj tiam ŝi retrovos Ligian, eĉ sub la tero. Ci pereigos ne nur cin mem, sed ankaŭ Ligian — ĉu ci komprenas?
Vinicio aŭskultis, kvazaŭ pensante pri io alia, fine li diris:
— Mi devas ŝin vidi.
— Kiun? Ligian?
— Ligian.
— Ĉu ci scias, kie ŝi estas?
— Ne.
— Do ci komencos ree serĉi ŝin en malnovaj tombejoj kaj en Transtibero?
— Mi ne scias, sed mi devas ŝin vidi.
— Bone. Kvankam ŝi estas kristanino, montriĝos eble, ke ŝi estas pli prudenta ol ci, kaj montriĝos sendube, se ŝi ne volas cian pereon.
Vinicio movis la ŝultrojn.
— Ŝi savis min el la manoj de Urso.
— Tiuokaze rapidu, ĉar la Kuprobarba ne prokrastos la forveturon. Mortverdiktojn li povas eldoni ankaŭ el Ancio.
Sed Vinicio ne aŭskultis. Okupis lin unu sola penso: vidi Ligian, do li komencis mediti pri la rimedoj.
Dume okazis cirkonstanco, kiu povis forigi ĉiujn malfacilaĵojn. Nome, la sekvantan tagon neatendite venis al li Ĥilono.
Li venis mizera kaj ĉifonvestita, kun signoj de malsato sur la vizaĝo, en disŝirita vestaĉo, tamen la servistoj, al kiuj antaŭe estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto, ne kuraĝis lin reteni, tiel ke li iris rekte en la atrion kaj, ekstarinte antaŭ Vinicio, diris:
— La dioj donu al ci senmortecon kaj dividu kun ci la regadon de la mondo.
Vinicio en la unua momento sentis la deziron ordoni puŝi lin ekster la pordon. Sed venis al li la penso, ke eble la greko scias ion pri Ligia, kaj la scivolo venkis la abomenon.
— Ĉu estas ci? — li demandis. — Kio okazas al ci?
— Malbona estas mia sorto, filo de Jovo, — respondis Ĥilono. — La vera virto estas komercaĵo, pri kiu neniu hodiaŭ demandas, kaj vera saĝulo devas esti kontenta eĉ pro tio, se unufoje en kvin tagoj li havas sufiĉe da mono por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas en mansardo, trinketante ĉe tio siajn larmojn. Ha, sinjoro! Ĉion, kion ci al mi donis, mi elspezis por libroj ĉe Atrakto, kaj poste oni min priŝtelis, ruinigis; la sklavino, kiu devis skribi mian scion, forkuris, kunprenante la reston de tio, per kio min favoris cia malavareco. Mizera mi estas, sed mi ekpensis: al kiu mi iru, se ne al ci, Serapo, kiun mi amas, adoras kaj por kiu mi riskis la vivon?
— Por kio ci venas kaj kion ci alportas?
— Mi venas por helpo, Baalo, kaj mi alportas al ci mian mizeron, miajn larmojn, mian amon kaj fine informojn, kiujn mi kolektis pro amo al ci. Ĉu ci memoras, sinjoro, kion mi diris al ci antaŭ certa tempo, ke mi vendis al la sklavino de la dia Petronio unu fadenon el la zoneto de Venero el Pafoso?… Mi informiĝis, ĉu tio helpis al ŝi, kaj ci, filo de Suno, kiu scias, kio okazas en la domo de Petronio, scias ankaŭ, kio estas tie Eŭniko. Mi havas ankoraŭ unu tian fadenon. Mi ĝin konservis por ci, sinjoro.
Ĉi-momente li interrompis, rimarkinte koleron, ŝvelantan en la brovoj de Vinicio, kaj, volante antaŭi la eksplodon, li diris rapide:
— Mi scias, kie loĝas la dia Ligia, mi montros al ci, sinjoro, la domon kaj la strateton.
Vinicio subpremis la emocion, kiun kaŭzis al li ĉi tiu novaĵo, kaj diris:
— Kie ŝi estas?
— Ĉe Lino, maljuna kristana pastro. Ŝi estas ĉe li kune kun Urso, kaj tiu ĉi, kiel antaŭe, laboras ĉe la muelisto, kiu nomas sin, kiel cia intendanto, sinjoro, Demaso… Jes, Demaso!… Urso laboras nokte, do, ĉirkaŭiginte nokte la domon, oni lin ne renkontos … Lino estas maljuna … kaj hejme, krom ili, estas ankoraŭ nur du aĝaj virinoj.
— De kie ci scias ĉion tion?
— Ci memoras, sinjoro, ke la kristanoj havis min en siaj manoj kaj … indulgis min. Glaŭko eraras, vere, opiniante ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj, sed li ekkredis tion, kompatindulo, kaj kredas ĝis nun — tamen ili min indulgis! Ne miru do, sinjoro, ke dankemo plenigis mian koron. Mi estas homo el la malnovaj, pli bonaj tempoj. Mi do pensis: ĉu mi forgesu miajn amikojn kaj bonfarintojn? Ĉu mi ne estus ŝtonkora, se mi ne demandus pri ili, ne informiĝus, kio al ili okazas, kiel ili fartas kaj kie ili loĝas? Je la Cibelo Pesinunta[245]! Ne mi estas kapabla al tio. Komence detenadis min la timo, ke ili povus miskompreni miajn intencojn. Sed la amo, kiun mi havas al ili, montriĝis pli granda ol la timo, kaj precipe kuraĝigis min tiu ilia facileco en pardonado de ĉiuj malbonagoj. Antaŭ ĉio mi tamen pensis pri ci, sinjoro. Nia lasta militiro finiĝis malvenke, kaj ĉu tia filo de Fortuno povas paciĝi kun tiu ĉi penso? Do mi preparis por ci venkon. La domo staras aparte. Ci povas ordoni al ciaj sklavoj ĉirkaŭigi ĝin tiel, ke eĉ muso el ĝi ne forŝteliĝu. Ho sinjoro, sinjoro! De ci sola dependas, ke ankoraŭ la hodiaŭan nokton tiu grandanima reĝidino troviĝu en cia domo. Sed se tio okazos, pensu, ke kunhelpis tion la tre malriĉa kaj malsata filo de mia patro.
La sango alfluis en la kapon de Vinicio. La tento refoje ekskuis lian tutan estaĵon. Jes! Tio estis rimedo, kaj ĉi-foje tute certa. Se li foje havos Ligian ĉe si, kiu kapablos ŝin de li forpreni? Se li foje igos Ligian sia amatino, kion alian ŝi povos fari ol resti lia amatino por ĉiam? Kaj pereu tiam ĉiuj instruoj! Kion tiam signifos por li la kristanoj kun sia kompatemo kaj malserena kredo? Ĉu ne estas tempo forskui de si ĉion tion? Ĉu ne estas tempo komenci vivi, kiel ĉiuj vivas? Kion poste faros Ligia, kiel ŝi akordigos sian sorton kun la instruo, kiun ŝi konfesas, ankaŭ tio estas malpli grava. Tiuj aferoj ne gravas! Antaŭe ŝi estos lia, kaj ŝi estos lia eĉ jam hodiaŭ. Kaj ankaŭ tio estas demando — ĉu ŝia animo persistos ĉe tiu instruo kontraŭ tiu mondo nova por ŝi, kontraŭ la volupto kaj ekstazoj, al kiuj ŝi devos subiĝi? Kaj ĝi povas okazi jam en tiu ĉi nokto. Sufiĉas reteni Ĥilonon kaj doni je la krepusko la ordonojn. Kaj poste — ĝojo sen fino!
«Kio estis mia vivo? — pensis Vinicio, — suferado, nesatigita pasio kaj farado de senĉesaj demandoj al mi mem — sen respondoj.» Tiel ĉio estos tranĉita kaj finita. Li rememoris vere, ke li promesis al ŝi ne levi kontraŭ ŝin la manon. Sed je kio li ĵuris? Ne je la dioj, ĉar li ne plu kredis je ili, ne je Kristo, ĉar je Kristo li ankoraŭ ne kredis. Cetere, se ŝi sentos sin ofendita, li edzinigos ŝin kaj tiel rekompencos al ŝi la ofendon. Jes, al tio li sentas sin devigita, ĉar li ja ŝuldas al ŝi la vivon.
Ĉe tio li rememoris la tagon, en kiu li enfalis kun Krotono en ŝian rifuĝejon; li rememoris la levitan super si pugnegon de Urso kaj ĉion, kio sekvis poste. Li ekvidis ŝin denove, klinitan super lia lito, vestitan per sklavina vesto, belegan, kiel diino, bonfaran kaj adoratan. Liaj okuloj malgraŭvole direktiĝis al la lararejo kaj al tiu kruceto, kiun ŝi lasis al li, forirante. Ĉu ĉion tion li repagos al ŝi per nova atenco? Ĉu li trenos ŝin je la haroj en la dormoĉambron, kiel sklavinon? Kaj kiel li scios tion fari, se li ne nur avidas, sed ankaŭ amas ŝin, kaj li amas ŝin ĝuste pro tio, ke ŝi estas tia, kia ŝi estas? Kaj subite li eksentis, ke ne sufiĉos al li havi ŝin en sia hejmo, ne sufiĉos kapti ŝin perforte en la brakojn, kaj ke lia amo jam volas ion pli, nome ŝian konsenton, ŝian amon kaj ŝian animon. Benita estos ĉi tiu tegmento, se ŝi venos sub ĝin propravole, benita estos tiu momento, benita la tago, benita la vivo. Tiam la feliĉo de ili ambaŭ estos kiel senlima maro kaj kiel la suno. Sed forkapti ŝin perforte signifus mortigi por ĉiam tian feliĉon, kaj kune detrui, malpurigi kaj malsanktigi tion, kio estas la plej kara kaj sole amata en lia vivo.
Teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio. Li turnis la okulojn al Ĥilono, kiu, rigardante lin, ŝovis la manon sub sian vestaĉon kaj gratis sin maltrankvile; poste traigis lin neesprimebla abomeno kaj deziro piedpremi tiun iaman helpanton, kiel oni piedpremas fian vermon aŭ venenan serpenton. Post momento li jam sciis, kion li devas fari. Sed, konante en nenio mezuron kaj sekvante la impulson de sia severa romana naturo, li turnis sin al Ĥilono kaj diris:
— Mi ne faros tion, kion ci al mi konsilas, por ke ci tamen ne foriru sen rekompenco, kiun ci meritas, mi ordonos doni al ci tricent batojn en la punĉambro.
Ĥilono paliĝis. En la bela vizaĝo de Vinicio estis tiom da malvarma kolero, ke li ne povis eĉ momente esperi, ke la promesita rekompenco estis nur kruela ŝerco.
Do li ĵetis sin en unu momento sur la genuojn kaj fleksiĝinte, komencis ĝemi per interrompata voĉo:
— Kiel do, persa reĝo? Pro kio? Piramido da indulgo! Koloso da kompatemo! Pro kio?… Mi estas maljuna, malsata, mizera … Mi servis cin … Tiel ci repagas al mi?
— Kiel ci al la kristanoj, — respondis Vinicio.
Kaj li vokis sian intendanton.
Sed Ĥilono saltis al liaj piedoj kaj, ĉirkaŭpreninte ilin konvulsie, vokis ankoraŭ kun vizaĝo, kovrita de morta paleco:
— Sinjoro, sinjoro!… Mi estas maljuna! Kvindek, ne tricent … Kvindek sufiĉos! Cent, ne tricent … Kompatu! Kompatu!
Vinicio forpuŝis lin per la piedo kaj eldiris la ordonon. En unu sekundo post la intendanto eniris du fortaj kvadoj, kiuj, kaptinte Ĥilonon je la restaĵo de liaj haroj, volvis ĉirkaŭ lia kapo lian propran mantelaĉon kaj ektrenis lin en la punĉambron.
— En la nomo de Kristo!… — ekkriis la greko en la pordo de la koridoro.
Vinicio restis sola. La eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin. Dume li penis kolekti la diskurintajn pensojn kaj reordigi ilin. Li sentis grandan malpliiĝon de sia premiteco kaj la venko, kiun li atingis kontraŭ si mem, plenigis lin per espero. Ŝajnis al li, ke li faris ian grandan paŝon al Ligia kaj ke devas lin trafi por tio ia rekompenco. En la unua momento ne venis al li eĉ la penso, kiel grandan maljustaĵon li faris al Ĥilono, kaj ke li ordonis lin skurĝi pro la samo, pro kio li antaŭe rekompencadis la grekon. Lia naturo estis ankoraŭ tro romana, ke li sentu fremdan doloron kaj ke li okupu sian atenton per unu mizera greko. Se li eĉ ekpensus pri tio, li kredus, ke li agis prave, ordonante puni la malnoblulon. Sed li pensis pri Ligia kaj parolis al ŝi: mi ne pagos al ci malbonon por la bono, kaj kiam ci ekscios iam, kiel mi traktis tiun, kiu volis min instigi levi kontraŭ cin la manon, ci estos al mi danka pro tio. Ĉe tio li tamen ekkonsideris, ĉu Ligia aprobus lian agon rilate al Ĥilono? La kristana instruo, kiun ŝi konfesas, ordonas ja pardoni; la kristanoj pardonis ja al la mizerulo, kvankam ili havis pli gravajn motivojn por venĝi. Nur tiam resonis en lia animo la ekkrio: «en la nomo de Kristo!» Li rememoris, ke per simila ekkrio Ĥilono liberiĝis el la manoj de la ligio, kaj li decidis forindulgi al li la reston de la puno.
Tiucele li estis jam ordononta, ke venu la intendanto, kiam tiu mem ekstaris antaŭ li kaj diris:
— Sinjoro, la maljunulo svenis, kaj eble mortis. Ĉu mi ordonu skurĝi lin plu?
— Rekonsciigu lin kaj venigu al mi.
La atriestro malaperis post la kurteno, sed la rekonsciigado ne estis videble facila, ĉar Vinicio atendis ankoraŭ dum longa tempo kaj komencis jam malpacienci, kiam fine la sklavoj enkondukis Ĥilonon kaj je signo, donita de Vinicio, mem ili foriĝis senprokraste.
Ĥilono estis pala, kiel tolo, kaj laŭlonge de liaj piedoj sur la mozaikon de la atrio fluis ŝnuretoj da sango. Li estis tamen konscia kaj, falinte sur la genuojn, komencis paroli kun etenditaj manoj.
— Dankon al ci, sinjoro! Ci estas kompatema kaj granda.
— Hundo, — diris Vinicio, — sciu, ke mi pardonis cin pro tiu Kristo, al kiu ankaŭ mi mem ŝuldas la vivon.
— Mi servos, sinjoro, lin kaj cin.
— Silentu kaj aŭskultu. Leviĝu! Ci iros kun mi kaj montros al mi la domon, kie Ligia loĝas.
Ĥilono saltleviĝis, sed apenaŭ li ekstaris sur la piedoj, li iĝis ankoraŭ pli mortpala kaj diris per svena voĉo:
— Sinjoro, mi vere estas malsata … Ordonu doni al mi almenaŭ restaĵon el la manĝujo de cia hundo, kaj mi iros!…
Vinicio ordonis, ke oni donu al li manĝaĵon, oran moneron kaj mantelon. Sed Ĥilono, kiun malfortigis la batoj kaj la malsato, ne povis iri eĉ post la manĝo, kvankam teruro levis la harojn sur lia kapo, ke Vinicio povus konsideri lian malfortecon kiel malobeon kaj ordoni skurĝi lin denove.
— Nur varmigu min vino, — li ripetadis, klakante per la dentoj, — kaj mi tuj povos iri, eĉ ĝis granda Grekujo.
Efektive post certa tempo li reakiris iom da fortoj kaj ili eliris. La vojo estis longa, ĉar Lino loĝis, kiel plimulto de la kristanoj, en Transtibero, en negranda distanco de la domo de Mirjam’. Ĥilono montris fine al Vinicio apartan dometon, ĉirkaŭitan per muro, plene surkreskita de hederoj, kaj diris:
— Ĉi tie, sinjoro.
— Bone, — diris Vinicio, — nun iru for, sed antaŭe aŭskultu, kion mi diras al ci: forgesu, ke ci min servis; forgesu, kie loĝas Mirjam’, Petro kaj Glaŭko; forgesu ankaŭ pri tiu ĉi domo kaj pri ĉiuj kristanoj. Ĉiumonate venadu en mian domon, kie Demaso la liberigito elpagados al ci po du oraj moneroj. Sed se ci spionos plue la kristanojn, mi cin ordonos mortskurĝi aŭ transdonos cin en la manojn de la urboprefekto.
Ĥilono riverencis kaj diris:
— Mi forgesos.
Sed kiam Vinicio malaperis post stratangulo, Ĥilono etendis post li la manojn kaj, minacante per la pugnoj, ekkriis:
— Je Ateo[246] kaj Furioj! Mi ne forgesos!
Kaj denove li perdis la fortojn.
Vinicio iris rekte al la domo, en kiu loĝis Mirjam’. Antaŭ la pordego li renkontis Nazarion, kiu konfuziĝis je lia vido, sed li afable salutis la knabon kaj petis konduki sin en la loĝejon de la patrino.
En la loĝejo, krom Mirjam’, li trovis Petron, Glaŭkon, Krispon kaj ankaŭ Paŭlon el Tarso, kiu ĵus revenis el Fregeloj. Ĉe la vido de la juna tribunuso miro bildiĝis sur ĉies vizaĝoj, li tamen diris:
— Mi salutas cin en la nomo de Kristo, kiun vi adoras.
— Glorata estu eterne lia nomo.
— Mi vidis vian virton kaj spertis vian bonecon; do mi venas kiel amiko.
— Kaj ni salutas cin, kiel amikon, — respondis Petro. Sidiĝu, sinjoro, kaj partoprenu kun ni la manĝon, kiel nia gasto.
— Mi sidiĝos kaj partoprenos vian manĝon, sed antaŭe aŭskultu min, ci, Petro kaj ci Paŭlo el Tarso, kaj ekkonu mian sincerecon. Mi scias, kie estas Ligia; mi venas de antaŭ la domo de Lino, kiu trovas sin proksime de tiu ĉi loĝejo. Mi havas je ŝi rajton, donitan al mi de la imperiestro, mi havas en la urbo, en miaj domoj, ĉirkaŭ kvincent sklavojn; mi povus ĉirkaŭigi ŝian rifuĝejon kaj forkapti ŝin, tamen mi tion ne faris kaj ne faros.
— Tial la beno de la Sinjoro estos donita al ci kaj purigita estos cia koro, — diris Petro.
— Mi dankas cin, sed aŭskultu min plu: mi ne faris tion, kvankam mi vivas en turmento kaj sopiro. Antaŭ ol mi estis kun vi, mi ŝin sendube kaptus kaj retenus perforte, sed via virto kaj via instruo, kvankam mi ĝin ne konfesas, ŝanĝis ion en mia animo, tiel ke mi ne plu decidiĝas je perforto. Mi mem ne scias, kial tiel okazis, sed tiel estas. Tial mi venas al vi, ĉar vi anstataŭas al Ligia la patron kaj la patrinon, kaj mi diras al vi: donu al mi Ligian kiel edzinon, kaj mi ĵuras al vi, ke ne nur mi ne malpermesos al ŝi konfesi Kriston, sed eĉ mem mi komencos lerni lian instruon.
Li parolis kun levita kapo, per decida tono, sed li estis kortuŝita kaj liaj piedoj tremis sub strihava mantelo; kiam post liaj vortoj sekvis silento, li komencis paroli plu, kvazaŭ volante antaŭi malfavoran respondon:
— Mi scias, kiaj estas la malhelpoj, sed mi amas ŝin, kiel miajn okulojn, kaj kvankam mi ne estas ankoraŭ kristano, mi estas malamiko nek via, nek de Kristo. Mi volas esti antaŭ vi en vero, ke vi povu al mi fidi. Mi pledas nun pri mia vivo, tamen mi parolas la veron. Iu alia eble dirus al vi: baptu min! — mi diras: klerigu min! Mi kredas, ke Kristo leviĝis el mortintoj, ĉar tion rakontas homoj, vivantaj per vero, kiuj lin vidis post lia morto. Mi kredas, ĉar mi mem vidis, ke via instruo naskas virton, justecon kaj kompatemon, ne krimojn, pri kiuj oni vin suspektas. Nemulte mi ĝin ĝis nun ekkonis. Tiom nur, kiom mi eksciis de vi, el viaj faroj, tiom nur, kiom mi ekkonis de Ligia, el la interparoloj kun vi. Kaj tamen mi ripetas al vi, ke eĉ en mi jam io ŝanĝiĝis pro via instruo. Antaŭe mi regis per fera mano miajn sklavojn, nun — mi ne povas. Mi ne konis kompaton — nun mi ĝin konas. Mi amis voluptoĝuojn — nun mi forkuris de la Agripa lago, ĉar abomeno sufokis la spiron en mia brusto. Antaŭe mi kredis je perforto, nun mi ĝin malkonfesis. Sciu, ke mi mem min ne rekonas, sed abomenaj iĝis al mi festenoj, vino, kantoj, citroj kaj florkronoj, abomenaj iĝis al mi la imperiestra kortego kaj nudaj korpoj kaj ĉiuj krimoj. Kaj kiam mi pensas, ke Ligia estas kiel montara neĝo, tiom pli mi ŝin amas; kaj kiam mi pensas, ke ŝi estas tia pro via instruo, mi amas tiun ĉi instruon kaj mi volas ĝin! Sed ĉar mi ĝin ne komprenas, ĉar mi ne scias, ĉu mi kapablos vivi en ĝi kaj ĉu mia naturo ĝin elportos, tial mi vivas en malcerteco kaj turmento, kvazaŭ mi vivus en mallumejo.
Ĉe tiuj vortoj la brovoj kuntiriĝis sur lia frunto en doloran sulkon kaj ruĝo aperis sur liaj vangoj, post kio li denove parolis, ĉiam pli rapide kaj kun ĉiam pli granda kortuŝo:
— Vi vidas! Mi suferas pro la amo kaj pro la mallumo. Oni diris al mi, ke via instruo alportas pereon al la vivo, al homa ĝojo, al feliĉo, al la leĝo, al la ordo, al la estreco kaj al la Roma regado. Ĉu tiel estas? Oni diris al mi, ke vi estas frenezaj; diru, kion vi alportas? Ĉu ami estas peko? Ĉu peko estas senti ĝojon? Ĉu peko estas deziri feliĉon? Ĉu vi estas malamikoj de la vivo? Ĉu kristano devas esti mizerulo? Ĉu mi devas rezigni Ligian? Kia estas via vero? Viaj faroj kaj viaj vortoj estas kiel klara akvo, sed kia estas la fundo de tiu ĉi akvo? Vi vidas, ke mi estas sincera. Disigu la mallumon! Ĉar oni diris al mi ankaŭ tion: Grekujo kreis la saĝecon kaj la belecon, Romo la potencon, kaj kion ili alportas? Do diru, kion vi alportas? Se post via pordo estas lumo, malfermu al mi.
— Ni alportas amon, — diris Petro.
Kaj Paŭlo el Tarso aldonis:
— Se mi parolus lingvojn homajn kaj anĝelajn, sed ne havus amon, mi estus, kiel vansonanta kupraĵo…
Sed la koron de la apostolo movis tiu turmentata animo, kiu, kiel birdo fermita en kaĝo, baraktis al la aero kaj al la suno, do etendinte al Vinicio la manojn, li diris:
— Kiu frapas, estos al li malfermite, kaj la favoro de la Sinjoro estas kun ci, tial mi benas cin, mi benas cian animon kaj cian amon en la nomo de la Savinto de la mondo.
Vinicio, kiu jam antaŭe parolis kun ekscito, ekaŭdinte la benon, eksaltis al Petro, kaj tiam okazis fakto eksterordinara. Jen tiu ĉi posteulo de la kviritoj, kiu antaŭ nelonge ne rekonis en fremdulo homon, kaptis la manojn de la maljuna galileano kaj komencis dankeme premi ilin al la buŝo.
Kaj Petro ekĝojis, ĉar li komprenis, ke lia semado falis sur unu kampon pli kaj ke lia fiŝkaptista reto enprenis unu animon pli.
La ĉirkaŭantoj, ne malpli ĝojante pro tiu malkaŝa signo de respekto al la apostolo de Dio, eligis per unu voĉo:
— Glorata estu Dio en la altaĵoj!
Vinicio leviĝis kun ĝojluma vizaĝo kaj komencis paroli:
— Mi vidas, ke feliĉo povas loĝi inter vi, ĉar mi sentas min feliĉa, kaj mi kredas, ke vi konvinkos min same en la aliaj aferoj. Sed tio ne okazos en Romo: Nerono veturas Ancion, kaj mi devas kuniri, ĉar mi ricevis la ordonon. Vi scias, ke ne obei signifas morti. Sed se mi trovis favoron en viaj okuloj, veturu kun mi, por ke vi instruu al mi vian veron. Vi estos tie pli sekuraj ol mi mem, en tiu granda amasego da homoj vi povos prediki vian veron en la kortego mem de la imperiestro. Oni diras, ke Akteo estas kristanino, kaj ankaŭ inter la pretorianoj estas kristanoj, ĉar mi mem vidis, ke la soldatoj surgenuiĝis antaŭ vi ĉe la Nomentana pordego. En Ancio mi havas vilaon, kie ni kunvenados por tie, kelkajn paŝojn de Nerono, aŭskulti viajn instruojn. Glaŭko diris al mi, ke por unu animo vi estas pretaj migri al la fino de la mondo, faru do por mi tion, kion vi faris por tiuj, por kiuj vi venis ĉi tien el la malproksima Judeo, faru tion kaj ne forlasu mian animon!
Ili, ekaŭdinte ĉi tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo pri la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana mondo havos konvertiĝo de aŭgustano kaj posteulo de unu el la plej malnovaj romanaj gentoj. Ili estis pretaj efektive migri al la ekstremoj de la mondo por unu homa animo, kaj de post la morto de la majstro ili faris ja nenion alian, do rifuza respondo eĉ ne venis en ilian penson. Sed Petro estis ĉi-momente paŝtisto de la tuta ŝafaro, do ne povis veturi, tamen Paŭlo el Tarso, kiu antaŭ nelonge estis en Aricio kaj en Fregeloj, kaj estis ironta denove longan vojaĝon en Orienton por viziti la tieajn komunumojn kaj inspiri al ili novan spiriton de fervoro, konsentis akompani la junan tribunuson en Ancion, ĉar tie li povis facile trovi ŝipon, irantan la grekajn marojn.
Vinicio, kvankam li malĝojiĝis, ke Petro, al kiu li tiom ŝuldis, ne akompanos lin, dankis tamen kore kaj poste turnis sin al la maljuna apostolo kun la lasta peto:
— Sciante la loĝejon de Ligia, — li diris, — mi povus mem iri al ŝi kaj demandi, kiel decas, ĉu ŝi akceptos min kiel edzon, se mia animo iĝos kristana. Sed mi preferas peti cin, apostolo: permesu al mi vidi ŝin, aŭ mem enkonduku min al ŝi. Mi ne scias, kiel longe mi devos resti en Ancio, kaj memoru, ke kun la imperiestro neniu estas certa pri la morgaŭa tago. Eĉ Petronio jam diris al mi, ke mi ne estos tie tute sekura. Mi vidu ŝin antaŭe, mi satigu per ŝi la okulojn kaj demandu, ĉu ŝi forgesos al mi la malbonon kaj ĉu ŝi partoprenos kun mi bonon.
Kaj Petro la apostolo ridetis bonkore kaj diris:
— Kiu rifuzus al ci la justan ĝojon, mia filo?
Vinicio denove kliniĝis al liaj manoj, ĉar li jam tute ne povis regi plu la plenŝvelintan koron; la apostolo prenis lin je la tempioj kaj diris:
— Kaj la imperiestron ci ne timu, ĉar tion mi diras al ci, ke eĉ unu haro ne falos de cia kapo.
Poste li sendis Mirjamon por venigi Ligian, ordonante al ŝi ne diri, kiun ŝi trovos inter ili por kaŭzi al la knabino tiom pli grandan ĝojon.
La distanco ne estis granda, do post nelonga tempo la kunvenintoj ekvidis el la ĉambro meze de la ĝardenaj mirtoj Mirjamon konduki Ligian je la mano.
Vinicio volis kuri renkonten, sed ĉe la vido de tiu amegata vizaĝo la feliĉo senigis lin je la fortoj — kaj li staris kun bateganta koro, senspire, apenaŭ povante teni sin sur la piedoj, centoble pli tuŝita ol tiam, kiam unuafoje en la vivo li aŭdis la sagojn de la partoj, fajfantajn preter lia kapo.
Ŝi enkuris, atendante nenion, kaj ĉe lia vido ankaŭ ŝi haltis, kvazaŭ fiksite al la tero. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj tuj tre paliĝis, poste ŝi komencis rigardi per mirplenaj kaj kune timigitaj okuloj la ĉeestantojn.
Sed ĉirkaŭe ŝi vidis serenajn rigardojn, plenajn je boneco, kaj la apostolo Petro proksimiĝis al ŝi kaj diris:
— Ligia, ĉu ci amas lin plu?
Sekvis momento da silento. Ŝia buŝo komencis tremi, kiel la buŝo de infano, kiu estas preta plori kaj kiu, sentante sin kulpa, vidas tamen, ke ĝi devas konfesi la kulpon.
— Respondu, — diris la apostolo.
Tiam kun humileco kaj timo en la voĉo ŝi elflustris, ŝovante sin malsupren al la genuoj de Petro:
— Jes …
Sed Vinicio en la sama momento genuiĝis apud ŝi; Petro metis la manojn sur iliajn kapojn kaj diris:
— Amu unu la alian en la Sinjoro kaj je lia gloro, ĉar nenia peko estas en via amo.
Promenante en la ĝardeneto, Vinicio rakontis al ŝi en vortoj mallongaj, elŝiritaj el la fundo de la koro, tion, kion li antaŭ momento konfesis al la apostoloj: nome la maltrankvilecon de sia animo, la ŝanĝojn, kiuj en li okazis, kaj fine tiun senliman sopiron, kiu vualis lian vivon de la tempo, kiam ŝi forlasis la loĝejon de Mirjam’. Li konfesis al Ligia, ke li volis ŝin forgesi, sed ne povis. Li pensis pri ŝi dum tutaj tagoj kaj tutaj noktoj. Memorigadis ŝin al li tiu kruceto, ligita el buksaj branĉetoj, kiun ŝi lasis al li kaj kiun li lokis en sian lararejon kaj malgraŭvole adoris, kvazaŭ ion dian. Kaj li sopiris ĉiam pli forte, ĉar la amo estis pli potenca ol li, kaj jam ĉe Aŭlo ĝi tute ekregis lian animon … Al aliaj la fadenon de la vivo ŝpinas Parcoj, sed al li ŝpinis ĝin amo, sopiro kaj malĝojo. Malbonaj estis liaj agoj, sed ili fluis el lia amo. Li amis ŝin ĉe Aŭlo kaj sur Palatino, kaj kiam li ŝin vidis en Ostriano, aŭskultantan la vortojn de Petro, kaj kiam li iris kun Krotono por ŝin forkapti, kaj kiam ŝi gardis ĉe lia lito, kaj kiam ŝi lin forlasis. Venis Ĥilono, kiu malkaŝis ŝian loĝejon kaj konsilis ŝin forkapti, sed li preferis puni Ĥilonon kaj iri al la apostoloj peti pri la vero kaj pri ŝi … Kaj estu benita tiu momento, en kiu tia penso venis en lian kapon, ĉar jen li estas apud ŝi, kaj ŝi ja ne forkuros de li plu, kiel ŝi forkuris el la loĝejo de Mirjam’?
— Mi ne de ci forkuris, — diris Ligia.
— Do kial ci tion faris?
Kaj ŝi levis al li siajn iridkolorajn okulojn, poste, mallevinte la hontigitan vizaĝon, respondis:
— Ci scias …
Vinicio eksilentis momente pro la troabundo da ĝojo, poste li komencis denove rakonti, kiel grade liaj okuloj malfermiĝadis al tio, ke ŝi estas tute diferenca de la romaninoj kaj simila eble al la sola Pomponia. Li cetere ne sciis bone eldiri tion al ŝi, ĉar li mem ne konsciigis al si klare tion, kion li sentis, ke en ŝi naskiĝas en la mondon iu tute nova beleco, kiu ĝis nun ne ekzistis en la mondo, kaj kiu estas ne nur statuo, sed ankaŭ animo. Li diris al ŝi aliflanke tion, kio plenigis ŝin per ĝojo, ke li ekamis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi forkuris de li, kaj ke ŝi estos al li sankta ĉe la hejma fajro.
Poste, kaptinte ŝian manon, li ne povis paroli plu, li nur rigardis ŝin kun ravo, kiel reakiritan feliĉon de la vivo kaj ripetadis ŝian nomon, kvazaŭ volante certiĝi, ke li estas apud ŝi:
— Ho Ligia! ho Ligia!…
Fine li komencis demandi, kio okazis en ŝia animo, kaj ŝi konfesis al li, ke ŝi ekamis lin jam en la domo de Aŭlo, kaj ke se li rekondukus ŝin al ili de Palatino, ŝi konfesus al ili sian amon kaj penus elpeti por li ilian pardonon.
— Mi ĵuras al ci, — diris Vinicio, — ke eĉ ne venis al mi la penso forpreni cin de Aŭlo. Petronio iam diros al ci, ke mi diris al li jam tiam: ŝi ŝmiru mian pordon per lupa grasaĵo kaj eksidu ĉe mia hejmfajro! Sed li mokis min kaj sugestis al Nerono, ke li cin ekpostulu, kiel garantiulinon, kaj transdonu al mi. Kiomfoje mi malbenadis lin en mia doloro! Sed eble tamen favora sorto tiel aranĝis, ĉar alie mi ne ekkonus la kristanojn kaj ne komprenus cin…
— Kredu al mi, Marko, — respondis Ligia, — ke tiel Kristo intence kondukis cin al si.
Vinicio levis la kapon kun certa miro.
— Vere! — li respondis vive, — ĉio kombiniĝis tiel strange, ke mi, serĉante cin, renkontis la kristanojn … En Ostriano mi aŭskultis kun mirego la apostolon, ĉar tiajn aferojn mi neniam aŭdis. Ci preĝis por mi, Ligia.
— Jes! — ŝi respondis.
Ili pasis preter la laŭbeto, kovrita de hedera densaĵo, kaj proksimiĝis al la loko, kie Urso, sufokinte Krotonon, ĵetis sin sur Vinicion.
— Tie ĉi, — diris la juna viro, — se ci ne malpermesus, mi pereus.
— Ne parolu pri tio! — respondis Ligia, — kaj ne memorigu tion al Urso.
— Ĉu mi povus venĝi kontraŭ li pro tio, ke li cin defendis? Se li estus sklavo, mi tuj donus al li liberecon.
— Se li estus sklavo, Aŭlo lin delonge liberigus.
— Ĉu ci memoras, — diris Vinicio, — ke mi volis revenigi cin al Aŭlo? Sed ci respondis al mi, ke la imperiestro povus pri tio ekscii kaj venĝi kontraŭ ili. Rigardu: nun ci povos ilin vidi, kiomfoje ci volos.
— Kial Marko?
— Mi diras «nun», kaj mi pensas, ke ci povos sendanĝere vidadi ilin, kiam ci estos mia edzino. Jes! Ĉar se Nerono, eksciinte pri tio, demandos, kion mi faris kun la konfidita al mi garantiulino, mi diros: mi edzinigis ŝin kaj ŝi vizitadas la domon de Aŭlo laŭ mia permeso. Li ne restos en Ancio longe, ĉar li volas iri Aĥajon, kaj se li eĉ restus, mi ne bezonas vidi lin ĉiutage. Kiam Paŭlo el Tarso instruos al mi vian veron, mi tuj akceptos bapton kaj revenos ĉi tien, reakiros la amikecon de la Plaŭcioj, kiuj en proksimaj tagoj revenos en la Urbon, kaj estos plu neniaj baroj. Tiam mi kunprenos cin kaj sidigos ĉe mia hejmofajro! O! Carissima, carissima!
Dirinte tion, li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo, kaj Ligia, levinte al li siajn lumajn okulojn, diris:
— Kaj tiam mi diros: «Kie ci, Gajo, tie mi, Gaja»[247].
— Ne, Ligia! — vokis Vinicio, — mi ĵuras al ci, ke neniam iu virino estis tiel respektata en la hejmo de sia edzo, kiel ci estos en la mia.
Dum momento ili paŝis silente, ne povante enpreni en la brustojn la feliĉon, plenaj je amo unu al la alia, similaj al paro da dioj kaj tiel belegaj, kvazaŭ ilin kune kun la floroj naskus en la mondon la printempo.
Fine ili stariĝis apud cipreso, kreskanta proksime de la loĝeja pordo. Ligia apogis sin sur ĝia trunko, kaj Vinicio denove komencis peti per vibranta voĉo:
— Ordonu al Urso iri en la domon de Aŭlo, preni ciajn aĵojn kaj infanajn ludilojn kaj transporti ilin al mi.
Sed ŝi, flamiĝinte, kiel rozo aŭ kiel matenruĝo, diris:
— La moro ordonas alie …
— Mi scias. Ordinare portas ilin pronuba[248] nur post la novedzino, sed faru tion por mi. Mi kunprenos ilin en mian vilaon en Ancio kaj ili cin memorigados al mi.
Ĉe tio li kunmetis la manojn, kiel infano, kiu petas:
— Pomponia revenos en proksimaj tagoj, do faru tion, dia, faru, carissima mia!
— Pomponia faru, kiel ŝi volos, — respondis Ligia, ruĝiĝante ankoraŭ pli ĉe la mencio pri pronuba.
Kaj denove ili eksilentis, ĉar la amo komencis sufoki la spiron en iliaj brustoj. Ligia staris, apogite per la dorso sur la cipreso, kun vizaĝo blankanta en la ombro, kvazaŭ floro, kun mallevitaj okuloj kaj pli vive ondanta brusto; la vizaĝo de Vinicio iĝadis alterne flamanta kaj pala. En la posttagmeza silento ili aŭdis la batadon de siaj koroj kaj en la komuna ekstazo tiu ĉi cipreso, la mirtaj arbustoj kaj la hederoj de la laŭbeto alisorĉiĝis por ili en ĝardenon de amo.
Sed Mirjam’ aperis en la pordo kaj invitis ilin al la posttagmeza manĝo. Ili eksidis do inter la apostoloj, kaj tiuj rigardis ilin kun ĝojo, kiel la junan generacion, kiu post ilia morto devis konservi kaj semi plue la grajnojn de la nova instruo. Petro rompis kaj benis la panon; sur ĉiuj vizaĝoj estis paco kaj ia grandega feliĉo ŝajnis plenplenigi tiun tutan ĉambron.
— Vidu, — diris fine Paŭlo, turnante sin al Vinicio, — ĉu ni estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojo?
Kaj tiu respondis:
— Mi scias nun, kiel estas, ĉar neniam mi estis tiel feliĉa, kiel meze de vi.
La saman tagon vespere Vinicio, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al la Tuska strato la orumitan portilon de Petronio, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.
— Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! — li ekkriis, ridante, ĉe la vido de la dormanta Petronio.
— Ha, tio estas ci! — diris Petronio, vekiĝinte. — Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Ancio … Kio nova?
— Ĉu ci migras tra librovendejoj?
— Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Muzonio kaj de Seneko. Mi serĉas ankaŭ Persjon[249] kaj certan eldonon de la eklogoj de Virgilio, kiun mi ne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de la stangetoj… Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Aviruno, ĉe Atrakto en Argileto, kaj antaŭe ankaŭ ĉe la Sozioj[250] en la Sandalista strato. Je Kastoro! Kiel dormema mi estas!
— Ci estis sur Palatino, do mi cin demandas pri novaĵoj. Aŭ ĉu ci scias? Forsendu la portilon kaj la skatolon kun la libroj, kaj venu al mi. Ni parolos pri Ancio kaj pri io pli.
— Bone, — diris Petronio, — elŝovante sin el la portilo. — Ci ja scias sendube, ke postmorgaŭ ni foriros Ancion.
— Kiamaniere mi povus ĝin scii?
— En kiu mondo ci vivas? Do mi unua anoncas al ci la novaĵon? Jes! Estu preta por postmorgaŭ matene. Pizoj kun olivoleo ne helpis, ŝalo ĉirkaŭ la dika nuko ne helpis kaj la Kuprobarba raŭkiĝis. Sekve de tio ĉia prokrasto estas esceptita. Li malavaras malbenojn al Romo kaj al ĝia aero, li volus ĝin samniveligi kun la tero aŭ detrui per fajro, kaj li sopiras al la maro plej baldaŭ. Li diras, ke tiuj odoroj, kiujn la vento portas el la mallarĝaj stratetoj, puŝos lin en tombon. Hodiaŭ oni faris grandegajn oferdonojn en ĉiuj temploj, ke li reakiru la voĉon — kaj ve al Romo, precipe al la senato, se li ĝin baldaŭ ne reakiros.
— Sencele estus tiam veturi Aĥajon.
— Ĉu do nia dia imperiestro posedas nur tiun ĉi solan talenton? — respondis Petronio, ridante. — Li prezentiĝus en la olimpaj ludoj kiel poeto kun sia brulo de Trojo, kiel ĉaristo, kiel muzikisto, kiel atleto, kaj ĉiuokaze li prenus ĉiujn laŭrokronojn, destinitajn por la venkontoj. Ĉu ci scias, kial tiu simio raŭkiĝis? Jen hieraŭ li ekvolis egali per danco nian Parison kaj li dancis al ni la aventuron de Ledo, ĉe kio li troŝvitis kaj malvarmumis. Li estis tute malseka kaj gluaĉa, kiel angilo ĵus eltirita el akvo. Li ŝanĝadis maskojn unu post la alia, li turnis sin, kiel ŝpinilo, svingis per la manoj, kiel ebria maristo, kaj abomeno eĉ kaptis, kiam oni rigardis tiun grandegan ventron kaj tiujn maldikajn piedojn. Pariso instruis lin de du semajnoj, sed imagu Ahenobarbon kiel Ledon aŭ kiel dion-cignon! Jen cigno — kion diri! Sed li volas publike prezentiĝi kun tiu pantomimo, unue en Ancio, kaj poste en Romo.
— Oni jam indigniĝis, ke li kantis publike, sed imagu nur ke roma imperiestro prezentiĝos kiel mimikisto! Ne, tion Romo ja ne toleros!
— Mia kara, Romo ĉion toleros, kaj la senato proklamos dankodiron al la «patro de la patrujo».
Post momento li aldonis:
— Kaj la popolaĉo ankoraŭ fieras pro tio, ke la imperiestro estas ĝia amuzisto.
— Diru mem, ĉu oni povus malnobliĝi pli multe?
Petronio movis la ŝultrojn.
— Ci vivas trankvile hejme, en cia meditado jen pri Ligia, jen pri la kristanoj, do ci ne scias verŝajne, kio okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nerono ja edziniĝis publike kun Pitagoro. Li ludis la rolon de la novedzino. Ŝajnus, ke la mezuro de la frenezaĵoj jam estas superplena, ĉu ne? Kaj kion ci diros: venis la vokitaj pastroj kaj solene edzinigis lin. Mi ĉeestis tion! Ankaŭ mi povas multe elporti, tamen mi ekpensis, mi konfesas, ke la dioj, se ili ekzistas, devus doni ian signon… Sed Nerono ne kredas je la dioj kaj li pravas.
— Li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto, — diris Vinicio.
Petronio ekridis:
— Vere! Ĝi ne venis en mian kapon, kaj tio estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis.
Poste, haltinte por momento, li diris:
— Ĉar oni ankaŭ aldonu, ke tiu ĉefpastro, kiu ne kredas je la dioj, kaj tiu dio, kiu ilin mokas, timas ilin, kiel ateisto.
— Pruvas ĝin tio, kio okazis en la templo de Vesto.
— Kia estas nia mondo!
— Kia estas la mondo, tia estas la imperiestro! — Sed tio ne daŭros longe.
Tiel interparolante, ili eniris la domon de Vinicio, kiu gaje vokis, ke oni donu vespermanĝon, kaj poste, turninte sin al Petronio, diris:
— Ne, mia kara, la mondo devas renaskiĝi.
— Ni ĝin ne renaskigos, — diris Petronio, — almenaŭ tial, ke en la tempo de Nerono homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la imperiestra favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas … se li eĉ ne volus! Je la filo de Majo: ofte mi faras al mi la demandon, kiamaniere tiu Lucio Saturneno povis atingi la aĝon de naŭdek tri jaroj, postvivi Tiberion, Kaligulon, Klaŭdion?… Sed tio ne gravas. Ĉu ci permesos sendi cian portilon por Eŭniko? Mia dormemo iel pasis kaj mi volus ĝoji. Ordonu al citristo ludi dum la vespermanĝo, kaj poste ni parolos pri Ancio. Ni devas pensi pri tio, precipe pri ci.
Vinicio ordonis, ke oni sendu la portilon por Eŭniko, sed li deklaris, ke li tute ne intencas streĉi sian cerbon pro la restado en Ancio. Streĉu ĝin tiuj, kiuj ne scias vivi alie ol en la radioj de la imperiestra favoro. La mondo ne finiĝas sur Palatino, precipe por tiuj, kiuj havas ion alian en la koro kaj en la animo.
Li diris tion tiel senzorge, kun tia vigleco kaj tiel gaje, ke ĉio tio frapis Petronion, do, rigardinte lin momente, li diris:
— Kio okazas al ci? Ci estas tia hodiaŭ, kia ci estis en la tempo, kiam ci portis ankoraŭ oran bulaon ĉe la kolo.
— Mi estas feliĉa, — respondis Vinicio. — Mi invitis cin speciale por tion diri al ci.
— Kio al ci okazis?
— Io, kion mi ne fordonus eĉ por la Roma imperio.
Dirinte tion li sidiĝis, metis la brakon sur la apogilon de la seĝo, la kapon sur la brakon, kaj komencis paroli kun vizaĝo plena je ĝojridetoj kaj kun luma rigardo:
— Ĉu ci memoras, kiel ni estis kune ĉe Aŭlo Plaŭcio kaj kiel ci tie vidis unuafoje dian knabinon, kiun ci mem nomis Aŭroro kaj printempo? Ĉu ci memoras tiun Psiĥon[125], tiun senkomparan, tiun plej belan el la knabinoj kaj el viaj diinoj?
Petronio rigardis lin kun tia mirego, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu lia kapo estas en ordo.
— Kian lingvon ci parolas? — li diris fine. — Kompreneble, mi memoras Ligian.
Kaj Vinicio diris:
— Mi estas ŝia fianĉo.
— Kio?…
Sed Vinicio saltleviĝis kaj ordonis, ke venu la intendanto.
— Ekstaru ĉi tie antaŭ mi ĉiuj sklavoj, ĉiuj senescepte, rapide!
— Ĉu ci estas ŝia fianĉo? — ripetis Petronio.
Sed antaŭ ol li ekregis sian miron, la grandega atrio de la domo de Vinicio eksvarmis je homoj. Senspire kuris maljunuloj, fortaĝaj viroj, virinoj, knabetoj kaj knabinoj. Ĉiumomente la atrio iĝadis pli plena; en la koridoroj, nomataj faŭces, oni aŭdis diverslingvajn voĉojn de sklavoj, vokantaj unu la alian. Fine ili ĉiuj viciĝis ĉe la muroj kaj inter la kolonoj. Vinicio, stariĝinte apud la pluvujo, sin turnis al Demaso la liberigito kaj diris:
— Tiuj el la sklavoj, kiuj servis en la domo dudek jarojn, prezentos sin morgaŭ ĉe la pretoro, kie ili ricevos liberecon; tiuj, kiuj servas malpli longe, ricevos po tri oraj moneroj kaj duoblan porcion dum semajno. En la kamparajn punlaborejojn sendu la ordonon, ke oni forpardonu ĉiujn punojn, senkatenigu la homojn kaj nutru ilin satige. Sciu, ke venis por mi feliĉa tago kaj mi volas, ke ĝojo estu en la domo.
Ili dum momento staris silentaj, kvazaŭ ne kredante al siaj oreloj, post kio ĉiuj brakoj leviĝis subite supren kaj ĉiuj buŝoj ekkriis:
— Aaa! Sinjoro! Aaa!
Vinicio forigis ilin per la signo de la mano, do kvankam ili deziris danki kaj fali al liaj piedoj, ili foriris rapide, plenigante la domon per feliĉo de la keloj ĝis la tegmento.
— Morgaŭ, — diris Vinicio, — mi ordonos al ili kunveni en la ĝardeno kaj desegni unu antaŭ aliaj signojn, kiajn ili volos. Tiujn, kiuj desegnos fiŝon, liberigos Ligia.
Sed Petronio, kiu neniam ion longe miris, reakiris sian trankvilecon kaj demandis:
— Fiŝon? Ha jes! Mi memoras, kion diris Ĥilono: ĝi estas la signo de la kristanoj.
Poste li etendis la manon al Vinicio kaj diris:
— Feliĉo estas ĉiam tie, kie la homo ĝin vidas. Floro la diino ŝutu rozojn sub viajn piedojn dum longaj jaroj. Mi deziras al ci ĉion, kion ci mem al ci deziras.
— Ĉi-okaze mi dankas, ĉar mi pensis, ke ci malkonsilos, kaj tio estus, kiel ci vidas, perdo de tempo.
— Mi, malkonsilos? Tute ne. Kontraŭe, mi diras al ci, ke ci bone faras.
— Ha, ŝanĝemulo! — respondis gaje Vinicio, — ĉu ci forgesis, kion ci iam diris al mi, kiam ni estis elirantaj el la domo de Grecina?
Sed Petronio respondis kun malvarma sango:
— Ne! Sed mi ŝanĝis opinion.
Kaj post momento li aldonis:
— Mia kara, en Romo ĉio ŝanĝiĝas. Edzoj ŝanĝas la edzinojn, edzinoj ŝanĝas la edzojn, kial mi ne ŝanĝu mian opinion? Nemulte mankis, ke Nerono edzinigu Akteon, kiun oni speciale por li devenigis el reĝa familio. Kio do estus? Li havus honestan edzinon, kaj ni — honestan aŭgustinon. Je Proteo kaj liaj maraj solejoj! Mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi tion trovos konforma kaj oportuna. Koncerne Ligian, ŝia reĝa deveno estas pli certa ol la pergamaj antaŭuloj de Akteo. Sed ci gardu cin en Ancio kontraŭ Popea, kiu estas venĝema.
— Mi eĉ ne intencas! Eĉ ne unu haro falos de mia kapo en Ancio.
— Se ci kredas, ke ci mirigos min duafoje, ci eraras, sed de kie ci havas tiun certecon?
— Petro la apostolo tion diris al mi.
— Ha, Petro la apostolo tion diris al ci! Kontraŭ tio ekzistas neniu argumento, permesu tamen, ke mi entreprenu certajn gardrimedojn, almenaŭ tial, ke Petro la apostolo ne montriĝu falsa profeto, ĉar se hazarde Petro la apostolo erarus, li povus perdi cian fidon, kiu sendube ankaŭ estonte estos al Petro la apostolo bezona.
— Faru, kion ci volas, sed mi kredas al li. Kaj se ci pensas, ke ci min malinklinigos al li, ironie rondripetante lian nomon, ci eraras.
— Nur unu demando pli: ĉu ci jam estas kristano?
— Ankoraŭ ne, sed Paŭlo el Tarso veturos kun mi por klarigadi al mi la instruon de Kristo, kaj poste mi akceptos bapton, ĉar tio, kion ci diris, ke ili estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojoj, estas malvera.
— Tiom pli bone por ci kaj por Ligia, — respondis Petronio.
Poste, movinte la ŝultrojn, li diris, kvazaŭ al si mem:
— Mirinde estas tamen, kiel tiuj homoj scias varbi konfesantojn kaj kiel tiu sekto disvastiĝas.
Kaj Vinicio respondis kun tia fervoro, kvazaŭ ankaŭ li mem jam estus baptita:
— Jes! Miloj kaj dekmiloj estas en Romo, en la urboj de Italujo, en Grekujo, en Azio. Kristanoj estas en la legioj kaj inter la pretorianoj, ili estas en la imperiestra palaco mem. Konfesas tiun instruon sklavoj kaj civitanoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, plebanoj kaj patricioj. Ĉu ci scias, ke kelkaj Kornelioj estas kristanoj, ke Pomponia Grecina estas kristanino, ke kristanino estis laŭdire Oktavia kaj estas Akteo? Jes, tiu instruo ekposedas la mondon kaj ĝi sola povos ĝin renaskigi. Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj ci ĝin mem ne akceptos.
— Mi? — diris Petronio. — Ne, je la filo de Leto! Mi ĝin ne akceptos, eĉ se estus en ĝi vero kaj saĝeco tiel homa, kiel dia … Tio postulus penon, kaj mi ne ŝatas fari al mi penojn … Tio postulus rezignojn, kaj mi ŝatas rezigni nenion en la vivo. Al cia naturo, simila al fajro kaj bolaĵo, ĉiam povis okazi io simila, sed al mi? Mi havas miajn gemojn, miajn kameojn, miajn vazojn kaj mian Eŭnikon. Je Olimpo mi ne kredas, sed mi ĝin aranĝas al mi sur la tero kaj mi floros, ĝis kiam trapafos min la sagoj de la dia pafarkisto, aŭ ĝis kiam Nerono ordonos al mi distranĉi miajn vejnojn. Mi tro ŝatas oportunan triklinion kaj la aromon de violoj. Mi ŝatas eĉ niajn diojn … kiel retorikajn parolturnojn, kaj Aĥajon, kien mi intencas iri kun nia grasa, maldikkrura, nekomparebla dia Cezaro, Aŭgusto, Periodoniko[251], Herkulo, Nerono!…
Dirinte ĉi tion li gajiĝis ĉe la nura penso, ke li povus akcepti la instruon de la galileaj fiŝkaptistoj, kaj li komencis duonvoĉe kanteti:
Per mirtverdaĵo mi kovros mian glavon,
Kun Harmodioso kaj Aristogito …
Sed li interrompis, ĉar la anoncisto sciigis, ke Eŭniko alvenis.
Baldaŭ post ŝia alveno oni servis la vespermanĝon, dum kiu, post kelkaj kantoj kantitaj de citristo, Vinicio rakontis al Petronio pri la vizito de Ĥilono kaj pri tio, kiel tiu vizito inspiris al li la ideon iri rekte al la apostoloj, venintan ĝuste dum la skurĝado de Ĥilono.
Al tio Petronio, kiun denove komencis kapti dormemo, metis la manon al la frunto kaj diris:
— La ideo estis bona, se la efiko estis bona. Sed koncerne Ĥilonon, mi ordonus doni al li kvin orajn monerojn, se tamen ci ordonis lin skurĝi, estus preferinde lin mortskurĝi, ĉar kiu povas scii, ĉu iam senatanoj ne riverencos antaŭ li, kiel hodiaŭ ili riverencas antaŭ nia kavaliro Aleno[252] Vatinio. Bonan nokton.
Kaj, depreninte la florkronojn, li komencis kune kun Eŭniko prepari sin al hejmeniro. Kiam ili foriĝis, Vinicio iris en la bibliotekon kaj skribis al Ligia jene:
«Mi volas, ke, kiam ci malfermos ciajn belegajn okulojn, tiu ĉi letero diru al ci: bonan tagon! Tial mi skribas hodiaŭ, kvankam morgaŭ mi cin vidos. La imperiestro postmorgaŭ veturos Ancion kaj mi, ho ve! devas lin akompani. Mi ja diris jam al ci, ke malobei signifas endanĝerigi la vivon, kaj mi nun ne havus la kuraĝon morti. Sed se ci ne volas, reskribu al mi unu vorton, tiam mi restos, kaj forturni de mi la danĝeron estos jam la tasko de Petronio. Hodiaŭ, en la tago de ĝojo, mi faris donacojn al ĉiuj sklavoj, kaj tiujn, kiuj servis en mia domo dudek jarojn, mi kondukos morgaŭ al la pretoro por ilin liberigi. Ci, mia kara, devus tion aprobi, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas konforma al tiu dolĉa instruo, kiun ci konfesas, kaj due, ĉar mi faris ĝin por ci. Mi diros al ili morgaŭ, ke al ci ili ŝuldas la liberecon, ke ili estu al ci dankaj kaj gloru cian nomon. Aliflanke mi sklavigas min mem al ci kaj al la feliĉo, kaj estu mi neniam liberigita! Malbenita estu Ancio kaj la vojaĝoj de Ahenobarbo. Trioble, kvaroble feliĉa mi estas, ke mi ne estas tiel saĝa, kiel Petronio, ĉar eble mi devus iri Aĥajon. Dume la memoro pri ci dolĉigados al mi la momentojn de la foresto. Kiomfoje mi povos liberiĝi, mi eksidos sur ĉevalon kaj rapidos en Romon por ĝojigi la okulojn per cia vido kaj la orelojn per cia dolĉa voĉo. Kiomfoje mi ne povos, mi sendos sklavon kun letero kaj demando pri ci. Mi salutas cin, dia, kaj ĉirkaŭprenas ciajn piedojn. Ne koleru, ke mi nomas cin dia. Poste, se ci malpermesos, mi obeos, sed hodiaŭ ankoraŭ mi ne kapablas nomi cin alie. Mi cin salutas el cia estonta domo — per la tuta animo.»
Oni sciis en Romo, ke Nerono volas viziti envoje Ostion, aŭ pli ĝuste la plej grandan ŝipon en la mondo, kiu estis ĵus alportinta grenon el Aleksandrio, kaj de tie li iros la Ĉebordan vojon[253] en Ancion. La ordonoj estis jam eldonitaj antaŭ kelkaj tagoj, tial de la mateno ĉe la pordego Ostia amasiĝadis aregoj, konsistantaj el la loka popolaĉo kaj el ĉiuj nacioj de la mondo por nutri la okulojn per la vido de la imperiestra sekvantaro; la Roma popolo neniam estis sata je tiu spektaklo.
La vojo al Ancio estis nek malfacila nek malproksima, kaj en la urbo mem, konsistanta el grandioze aranĝitaj palacoj kaj vilaoj, oni povis trovi ĉion, kion postulis la komforto kaj eĉ la plej elektema tiama lukso. Tamen Nerono kutimis kunpreni, vojaĝante, ĉiujn objektojn, kiujn li favoris, komencante de muzikaj instrumentoj kaj objektoj de la ĉiutaga uzo, finante per statuoj kaj mozaikoj, kiujn oni kunmetadis eĉ tiam, kiam li volis nur por mallonga momento halti envoje, ĉu por ripozi, ĉu por manĝi. Pro tio en ĉiu ekskurso akompanis lin grandaj aroj da servistoj, ne kalkulante pretorianajn taĉmentojn kaj aŭgustanojn, el kiuj ĉiu havis apartan sekvantaron da sklavoj.
En tiu tago frumatene paŝtistoj el Kampanio, vestitaj surfemure per kapraj feloj, kun vizaĝoj bruligitaj de la suno, trapelis unue tra la pordego kvincent azeninojn, por ke Popea povu la sekvantan tagon post la alveno en Ancion havi sian kutiman banon en ilia lakto. La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj balancantajn sin meze de polvaj nuboj kaj kun ĝojo aŭskultis la fajfadon de vipoj kaj sovaĝajn kriojn de la paŝtistoj.
Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Ancio, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe la pordego Mugiona. Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis ĉiumomente. Kelkaj kunprenis eĉ siajn tutajn familiojn, kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ili tro longa, ili dismetis manĝoprovizojn sur la ŝtonoj, destinitaj por novkonstruata templo de Cereso, kaj matenmanĝis sub la libera ĉielo. Aliloke formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj. Okaze de la forveturo de la imperiestro oni interparolis pri liaj estontaj vojaĝoj kaj pri vojaĝoj ĝenerale; ĉe tio maristoj kaj longeservintaj soldatoj rakontis mirindaĵojn pri la landoj, pri kiuj ili aŭdis en siaj malproksimaj serviroj, kaj en kiuj ne ekstaris ĝis nun piedo de romano. La urbanoj, kiuj neniam en la vivo estis ekster la Vojo Appia, aŭskultis kun admiro pri la mirindaĵoj de Hindujo kaj Arabujo, pri la insularoj, ĉirkaŭantaj Britujon, kie sur insulo priloĝata de spiritoj Briareo[254] katenis la dormantan Saturnon; pri la Hiperboreaj landoj, pri glaciiĝintaj maroj, pri la siblado kaj muĝo, kiujn aŭdigis la akvoj de la oceano en la momento, kiam la subiranta suno profundiĝadis en la ondaron. Inter la popolaĉo facile trovis kredon similaj famoj, kiujn kredis eĉ tiaj homoj, kiel Plinio kaj Tacito. Oni ankaŭ rakontis pri tiu ŝipo, vizitota de la imperiestro, ke ĝi portas provizon de tritiko por du jaroj, ne kalkulante kvarcent vojaĝantojn, samnombran ŝipanaron kaj multege da sovaĝaj bestoj, uzotaj en la someraj cirkoludoj. Tio elvokadis ĝeneralan simpation por la imperiestro, kiu ne nur nutris, sed ankaŭ amuzis la popolon. Oni do preparis sin por fervora salutado.
Dume aperis taĉmento da numidaj rajdistoj, apartenantaj al la pretoria militistaro. Ili estis vestitaj per flavaj vestoj, ruĝaj zonoj kaj grandegaj orelringoj, ĵetantaj orajn brilojn sur iliajn nigrajn vizaĝojn. La pintoj de iliaj bambuaj lancoj brilis en la suno, kiel flametoj. Post ilia trapaso komenciĝis irado, simila al procesio. La amasoj premis sin por rigardi la irantaron de pli proksime, sed alvenis taĉmentoj da piedaj pretorianoj kaj, viciĝinte laŭlonge ĉe ambaŭ flankoj de la pordego, baris alpaŝon al la vojo. Antaŭe iris veturiloj portantaj tendojn el purpuro, ruĝajn kaj violkolorajn, kaj tendojn el neĝblanka bisino, trateksita per oraj fadenoj, kaj orientajn tapiŝojn, kaj citronlignajn tablojn, kaj pecojn da mozaikoj, kaj kuirejajn vazojn, kaj kaĝojn kun birdoj el Oriento, Sudo kaj Okcidento, kies langoj aŭ cerboj estis destinitaj sur la imperiestran tablon, kaj amforojn kun vino, kaj korbojn kun fruktoj. Sed la objektojn, kiuj povus suferi fleksiĝon aŭ rompiĝon en la veturiloj, portis piedirantaj sklavoj. Oni vidis centojn da homoj, portantajn vazojn kaj statuetojn el korinta kupro; oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia procesio, kaj tiu simileco iĝis ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la imperiestro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn[255], citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kornojn kaj cimbalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredi, ke Apolono aŭ Bakĥo ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj ĉaroj, plenaj je akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindajn grupojn, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, destinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Anatolio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu iliajn delikatajn haŭtojn.
Kaj denove sekvis pretoriana taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj[256], barbohavaj, bluokulaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj imaginarii, portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj ĝermanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de Nerono. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la imperiestroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi Urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke por gardi la ordon kaj disciplinon en la Urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis la jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nerono, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizon, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La bestoj, malsovaĝigitaj de bestistoj, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn, avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.
Sekvis ankoraŭ imperiestraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, inkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj[257]; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la imperiestro mem, kies proksimiĝon anoncis de malproksime kriado de la popolo.
En la stratamaso estis ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la imperiestron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Urso, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso.
La ligio prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Urso disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj «macte!»[258] aŭdiĝis ĉiuflanke.
Sed dume alvenis la imperiestro. Li sidis en veturilo havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la imperiestron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nerono, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la Urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blanka tuniko kaj ametista togo, kiu ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde dikiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per mano blanka kaj dika, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj, formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatoroj elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kun kaj laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okulojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas.
Salutis lin fulmotondro da aplaŭdoj kaj la ekkrioj: «Saluton, dia! Saluton, Cezaro, imperiestro, ĉiovenkanto! Saluton, senkompara — filo de Apolono, Apolono!»
Aŭskultante tiujn vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la Roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: «Civitanoj, kaŝu viajn edzinojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!» Sed la monstra memamo de Nerono ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj: «Kuprobarba!… Kuprobarba! Kien ci portas cian flaman barbon? Ĉu ci timas, ke Romo de ĝi ekflamos?»
Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. Neronon cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: «Patrinmurdinto! Nerono! Oresto! Alkmeono!» kaj aliaj: «Kie estas Oktavia?» «For la purpuron!». Popean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: «flava coma!»[145]; per tiu esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nerono kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego.
Dum momento tiuj du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la Urbon.
Dume la imperiestro traveturis, kaj tuj post li du afrikanoj portis grandiozan portilon, en kiu sidis Popea, malamegata de la popolo. Vestita, kiel Nerono, per ametistokolora vesto, kun dika tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco.
La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, sangkolora, kiel serpento, kaj senfina. La maldiligenta Petronio, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigeleno veturis en kaleŝo tirata de malgrandaj ĉevaloj ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu Nerono donos al li la signon translokiĝi apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianon Pizonon[259], per rido Vitelion, per fajfado Vatinion. Al Licinio kaj Lekanio, la konsuloj, oni sin tenis indiferente, sed Tulio Seneciono, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vesteno, ricevis aplaŭdojn de la amaso.
La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Ancion. Nerono neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio[260]. Oni do montradis al si reciproke Domicion Afron, kaj la kadukan Lucion Saturnenon; oni vidis Vespazianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li poste revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervon, kaj Lukanon, kaj Aneon Galionon[261], kaj Kvintianon[262] kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto.
La rigardo de la amaso transportadis sin de la konataj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj ventroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon, donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu aŭdacus ekpensi, ke tiu potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.
Vinicio, veturanta en la fino de la korteganaro, ĉe la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:
— Ĉu ci venis? Mi ne scias, kiel danki cin, ho Ligia! … Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas cin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas cin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud ci, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!
— Restu en sano, Marko, — respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:
— Kristo cin gvidu kaj malfermu cian animon al la vortoj de Paŭlo.
Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:
— Ocelle mi! Estu tiel, kiel ci parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo … Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu cin antaŭ la vojaĝo. Kial ci cin tiel kovris?
Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:
— Ĉu tio malplaĉas al ci?
Kaj ŝia rideto enhavis iom da knabina koketemo, sed Vinicio, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:
— Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardi cin solan.
Poste li turnis sin al Urso kaj diris:
— Urso, gardu ŝin kiel la pupilon de cia okulo, ĉar ŝi estas ne nur cia, sed ankaŭ mia — domina!
Dirinte tion, li kaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signon de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.
— Restu en sano …
Poste li rapide foriris, ĉar la tuta imperiestra sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Urso komencis lin tuj laŭdi, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide kaj rigardas lin kun dankemo.
La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigardis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demaso, la sama, ĉe kiu Urso laboradis nokte.
Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporio, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.
Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibero. Intencante trapasi la riveron per la ponto Emilia[263], ili iris tra la Deklivo Publika, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la temploj de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de la altaĵo la konstruaĵojn, lin ĉirkaŭantajn kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de Nerono li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune neskuebla en sia superhoma forto, tiu imperiestro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj ol reĝoj — ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al Satano, kiel li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro. Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: «Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien ci min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru, kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?»
Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena je malĝojo kaj teruro.
Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:
— La tuta urbo kvazaŭ flamas…
Efektive, la suno tiutage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de Circus Maximus, super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans la Bova Forumo kaj Velabro[264], la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de la temploj estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La partoj de la rivero videblaj de malproksime ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade, kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montetojn, de kiuj ĝi ŝajnis flui malsupren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.
— La tuta urbo kvazaŭ flamas, — ripetis Ligia.
Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:
— La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.
Vinicio al Ligia:
«Flegono, la sklavo, per kiu mi sendas al ci ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el ciaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn ol ciaj. Mi skribas el Laŭrento[265], kie ni haltis pro la varmego. Otono posedis ĉi tie luksan vilaon, kiun li siatempe donacis al Popea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis konvena reteni la belegan donacon … Kiam mi pensas pri tiuj virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri ci, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono[266] naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unuj al la aliaj, kaj ke ci apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi cin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel ke mi volus skribi al ci nur pri ci mem, kaj necesas al mi regi min por skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio al mi okazas kaj pri la kortegaj novaĵoj.
Nerono estis do gasto de Popea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemultajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronio, ricevis la alvokojn. Post la matenmanĝo ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel ciaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. Nerono, starante ĉe la direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodoro. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu ci scias, kion mi faris? Mi pensis pri ci kaj sopiris al ci, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al ci. Ĉu ci volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de la branĉoj preskaŭ tuŝas la akvon. Tie mi amos cin kaj adoros tiun instruon, kiun Paŭlo al mi konigos, ĉar mi jam scias, ke ĝi ne kontraŭas al la amo kaj al la feliĉo. Ĉu ci volas? Sed antaŭ ol mi aŭdos la respondon el cia amata buŝo, mi skribas al ci plue, kio okazis en la boato.
Kiam la bordo restis jam for post ni, ni ekvidis malproksime antaŭ ni velon, kaj tuj estiĝis diskuto, ĉu ĝi estas fiŝkaptista boato aŭ granda ŝipo el Ostio. Mi distingis ĝin la unua; tiam la aŭgustino diris, ke por miaj okuloj nenio videble estas sekreta, kaj, mallevinte subite vualon sur la vizaĝon, demandis, ĉu eĉ tiel mi ŝin rekonus, Petronio tuj respondis, ke trans nubo oni eĉ la sunon ne povas ekkoni, sed ŝi, kvazaŭ ridetante, diris, ke tiel akrajn okulojn nur amo sola povus blindigi, kaj nomante diversajn aŭgustaninojn, komencis demandi kaj divenadi, kiun mi amas. Mi respondadis trankvile, sed ŝi diris fine ankaŭ cian nomon. Mi sentas veran dankemon al Petronio, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi, ĉar se mi ekaŭdus pri ci malafablajn aŭ mokajn vortojn, mi ne scius kaŝi la koleron kaj devus batali kontraŭ la deziro frakasi per la remilo la kapon de tiu malica kaj malbona virino … Ci ja memoras, kion mi rakontis al ci en la domo de Lino, antaŭtage de la forveturo, pri la okazo sur la Agripa lago?
Petronio timas pri mi kaj eĉ hodiaŭ li insistegis, ke mi ne incitu la memamon de la aŭgustino. Sed Petronio min ne plu komprenas kaj ne scias, ke ekster ci ekzistas por mi nenia volupto, nek belo, nek amo, kaj ke al Popea mi havas sole abomenon kaj malestimon. Ci jam tre ŝanĝis mian animon, kaj tiagrade, ke al la antaŭa vivo mi eĉ ne scipovus plu reveni. Sed ne timu, ke ĉi tie povas okazi al mi io malbona. Popea min ne amas, ĉar ŝi kapablas neniun ami, kaj la fonto de ŝiaj ekdeziroj estas nur kolero kontraŭ Nerono, kiu estas ankoraŭ sub ŝia influo kaj kiu ŝin eble amas ankoraŭ, tamen li ne ŝparas ŝin plu kaj ne kaŝas de ŝi sian senhontecon kaj siajn malbonagojn.
Mi diros al ci cetere ankoraŭ ion, kio devas cin trankviligi: jen Petro diris al mi antaŭ la forveturo, ke mi ne timu la imperiestron, ĉar eĉ unu haro ne falos de mia kapo, kaj mi kredas al li. Ia interna voĉo diras al mi, ke ĉiu lia vorto devas plenumiĝi, kaj ĉar li benis nian amon, tial nek Nerono, nek ĉiuj potencoj de Hadeso, nek eĉ Fato mem kapablos cin rabi de mi, ho Ligia! Kiam mi pensas pri tio, mi estas feliĉa kaj trankvila. Sed cin, kristaninon, eble ofendas tio, kion mi diras pri la ĉielo kaj pri Fato? Tiuokaze pardonu min, ĉar mi pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas cia. Ci, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed etendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ ciaj okuloj.
En Ancio mi pasigados tagojn kaj noktojn aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mi vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: „Mi semas“.
Petronio scias, ke li estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneko, kiu aŭdis pri li de Galiono. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena lucifer[267] brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri ci kaj amas cin. Mi salutas cin kun la matenlumo, sponsa mea![268]»
Vinicio al Ligia:
«Ĉu ci estis iam kun la Plaŭcioj en Ancio, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi ĝin al ci montros. Jam de Laŭrento etendas sin laŭlonge de la bordo vilaoj, unu post la alia, kaj Ancio mem estas senfina vico da palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la vilao, kaj kiam mi pensas, ke tiu posedaĵo iĝos iam cia, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Meniklo, kiu administras ĉi tie mian vilaon, plantis sur herbejoj, sub mirtoj, tutajn tufojn da iridoj; kaj ĉe ilia vido mi rememoris la domon de Aŭlo, vian pluvujon kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud ci. Ankaŭ al ci tiuj iridoj rememorigados la gepatran domon, tial mi certas, ke ci amos Ancion kaj ĉi tiun vilaon.
Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la tagmanĝo. Ni parolis pri ci, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al ci, ke eĉ se mi scius tiel skribi, kiel Petronio, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al ci ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas esti ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezervas por interparolo kun ci, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon.
Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petro la apostolo, kiel Paŭlo el Tarso — kaj Nerono? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nerono, kaj ĉu ci scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo ĝuste tial, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigeleno ekparolis: „Diru unu vorton, dia, tiam mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, ci ekvidos brulantan Ancion.“ Sed Nerono nomis lin stultulo. „Kien mi venadus,“ — li diris, — „por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? Ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburo kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon ol brulanta Ancio?“ Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la Urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason da cindroj. Nerono deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la Urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: „Faru tion! Faru tion!“ al kio li diris: „Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sindonajn amikojn“.
Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas ci, carissima. Mi mem priridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke Nerono kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Lino ne staru en mallarĝa transtibera strateto, en kvartalo okupata de fremda loĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je ci loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al ci nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj ci kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aŭlo, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se Nerono estus en Romo, la famo pri cia reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al ci la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke ci kuraĝis agi kontraŭ la volo de la imperiestro. Sed li longe restos ĉi tie en Ancio, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Lino kaj Urso povos loĝi kun ci. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la imperiestron, ci, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Karinoj. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu ci transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ lia nomo. Mi servos lin kaj fordonos por li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de la vivo. Mi amas cin kaj salutas per la tuta animo».
Urso ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligian kanton, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Vinicion, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Lino blankis, kiel du statuoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.
— Ĉu io malbona povas cin trafi, Marko, pro tio, ke ci forlasis Ancion sen la scio de la imperiestro? — demandis Ligia.
— Ne, mia kara, — respondis Vinicio. — Nerono anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpno kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la imperiestro, se mi estas apud ci kaj rigardas cin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super ci; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Ancio Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu imperiestra kuriero. Kaj pli longe mi ne plu povis vivi sen ci. Mi amas cin tro multe, mia kara, mia plej kara!
— Mi sciis, ke ci venos. Dufoje Urso iris laŭ mia peto al Karinoj kaj demandis pri ci en cia domo. Lino priridis min, kaj ankaŭ Urso.
Efektive oni vidis, ke ŝi lin atendis, ĉar anstataŭ la ĉiutagan malhelan veston ŝi surhavis molan, blankan stolon, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝiajn harojn.
Vinicio alpremis la buŝon al ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.
La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.
— Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo, — diris Vinicio per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial ci kaj Pomponia Grecina estas tiel serenaj … Jes!… Tion donas Kristo…
Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:
— Mia kara Marko…
Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigis ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicio, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:
— Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje lian nomon.
Kaj ŝi respondis mallaŭte:
— Mi amas cin, Marko.
Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.
Post momento Vinicio komencis paroli:
— Mi scias … Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis ciajn karajn manojn, mi legis en ciaj okuloj la demandon, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun ci konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu ci scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: «Mi cin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu cin Petro, kiu unua etendis super ci la manojn kaj unua cin benis.» Kaj mi volis ankaŭ, ke ci, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion diras Petro, kiu estis lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu li sin konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke li estis Dio, se li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis lin en la urbo, kaj ĉe la lago kaj sur la monto, kaj vidis lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu, kiu diras: «Mi vidis!» Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi cin rabas de mi. Mi opiniis ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo; amo, ne malamo; bono, ne krimo; fideleco, ne malfideleco; kompatemo, ne venĝo? Ĉu estas homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj tion ja proklamas via instruo. Ankaŭ aliaj instruoj strebas al justeco, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel cia koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel cia koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senekon, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas esti virta. Jen tial, ĉar bono kaj amo fluas de Kristo; kaj pro tio, ke kiam la morto fermos miajn okulojn, mi retrovu la vivon, retrovu la feliĉon, retrovu min mem kaj cin, mia plej kara … Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon ol malbonon? Mi pensis, ke tiu instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, eĉ se mi prenus cin perforte kaj havus en mia domo. Ci diris al mi antaŭ momento: «Mi amas cin», kaj tiujn vortojn mi ne eligus el ci per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?
Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.
— Jes, Marko! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.
Kaj en tiu momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ iu alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, per kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke malgraŭ ĉio ajn, kio povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicio sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel ke la tuta universo ŝajnis al li plena je tiu sola amo.
Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:
— Ci estos la fiero de mia animo kaj ci estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povas imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu ci scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj krom Kristo, kaj neniuj temploj krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronio, kaj ĉu ci scias, kion Petronio diris fine? «Tio ne estas por mi», sed nenion pli li sciis respondi.
— Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo, — diris Ligia.
— Tio estis ĉe mi, vespere. Petronio komencis paroli facilmaniere kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: «Kiel ci povas, saĝa Petronio, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se ci ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis lin, kaj ankaŭ mi lin vidis envoje al Damasko. Unue do cia saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj nur poste ĝi neu niajn atestojn». Sed Petronio respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li diris, alia afero estas malkovri iun novan, alilandan Dion, kaj alia akcepti lian instruon. «Mi volas, — li diris, — scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge.» Tiam Paŭlo respondis jene: «Ci malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar ci timas la zorgojn de la vivo, sed pripensu, Petronio, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek ci, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la imperiestro konfesus tiun instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu cia feliĉo ne estus pli sekura? Ci timas pri ciaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Ci estas kontenta de cia sorto, ĉar ci estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same ci povus esti malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento ci devenas, kaj tiam, vere, estus al ci pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn oni nomas zorgatoj. Ankaŭ ci, sinjoro, povus esti tia zorgato. Sed se ciaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, tio ne povus al ci okazi. Se ci, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, ci preferus, ke ŝi restu al ci fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom da senhonteco estas, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas univira. Sed mi diras al ci, ke tiuj virinoj, kiuj havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Ci estas riĉa, sed ci ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos cin forlasi la riĉaĵojn; ci estas juna, sed morgaŭ eble ci devos morti. Ci amas, sed perfido embuskas kontraŭ ci; ci ŝatas vilaojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ ci povos esti ekzilita en la solejojn de Pandatario; ci havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povos elverŝi cian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo? Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn, al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kompatemo, fine ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do ci povas, Petronio, diri, ke tiu instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se ci mem estus centoble pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.»
Tiel parolis Paŭlo, ho Ligia, kaj tiam Petronio diris: «Tio ne estas por mi», kaj, ŝajnigante sin dormema, li eliris, dirante ankoraŭ ĉe la eliro: «Mi preferas, hebreo, mian Eŭnikon ol cian instruon, sed mi ne volus batali kontraŭ ci de sur tribuno.» Mi tamen aŭskultis liajn vortojn per la tuta animo, kaj kiam li parolis pri niaj virinoj, mi gloris tutkore tiun instruon, el kiu ci elkreskis, kiel printempe elkreskas lilioj el fruktodona tero. Kaj mi pensis tiam: jen Popea forlasis du edzojn por Nerono, jen Kalvia Krispinilla, jen Nigidia, jen preskaŭ ĉiuj, kiujn mi konas, krom la sola Pomponia, malfideliĝas al la geedza ligo kaj al siaj ĵuroj, nur ŝi sola, nur ŝi, mia elektita, ne forlasos min, ne trompos, ne surŝutos per cindro la hejman fajron, eĉ se forlasus kaj trompus min ĉio, al kio mi konfidis. Do mi parolis al ci en la animo: per kio mi repagos al ci, se ne per amo kaj adoro? Ĉu ci sentis, ke mi tie, en Ancio, turnadis min al ci kaj interparolis kun ci senĉese, senrompe, kvazaŭ ci estus apude? Centoble pli mi cin amas pro tio, ke ci forkuris de mi el la imperiestra palaco. Ankaŭ mi ne volas ĝin plu. Mi ne volas ĝiajn voluptojn kaj muzikon, nur cin solan. Diru unu vorton, kaj ni forlasos Romon por ekloĝi for, malproksime.
Ligia, ne deturnante la kapon de lia ŝultro, levis la okulojn, kvazaŭ penseme, al la arĝente brilantaj pintoj de la cipresoj kaj respondis:
— Bone, Marko. Ci skribis al mi pri Sicilio, kie ankaŭ la Plaŭcioj volas pasigi la jarojn de sia maljuneco…
Kaj Vinicio interrompis kun ĝojo:
— Jes, mia kara! Mia posedaĵo najbaras kun ilia. Mirinda estas tiu bordlando, kie la klimato estas ankoraŭ pli dolĉa, la noktoj ankoraŭ pli serenaj ol la romaj, aromaj kaj lumaj … Tie vivo kaj feliĉo estas preskaŭ la samo.
Poste li komencis revi pri la estonteco.
— Tie oni povas forgesi ĉiajn zorgojn. En boskoj, en olivarbaroj ni promenados kaj ripozados en la ombro. Ho Ligia! kia mirinda vivo — ami, ĝui trankvilon, kune rigardi la maron, kune rigardi la ĉielon, kune glori la dolĉan Dion, fari ĉirkaŭe bonon kaj justecon en paco.
Ambaŭ eksilentis, rigardante la estontecon; li nur karespremis ŝin al si ĉiam pli forte, ĉe kio en la lunbrilo flagris sur lia mano la kavalira ringo. En la kvartalo, okupata de malriĉa, laborista loĝantaro, ĉiuj jam dormis kaj nenia brueto konfuzis la silenton.
— Ĉu ci permesos al mi vidadi Pomponian? — demandis Ligia.
— Jes, mia kara. Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili. Ĉu ci volas, ke ni kunprenu Petron la apostolon? Li estas laca de la aĝo kaj laboro. Ankaŭ Paŭlo nin vizitados, li konvertos Aŭlon Plaŭcion, kaj kiel soldatoj fondas koloniojn en malproksimaj landoj, tiel ni fondos kristanan kolonion.
Ligia levis la manon kaj, preninte la manon de Vinicio, volis alpremi al ĝi la buŝon, sed li parolis flustre, kvazaŭ li timus alarmi la feliĉon:
— Ne, Ligia! Ne! Mi cin amegas kaj adoras, ci donu al mi la manojn.
— Mi amas cin.
Sed li alpremis jam la buŝon al ŝiaj manoj, blankaj, kiel jasmeno, kaj dum momento ili aŭdis nur la batadon de siaj koroj. En la aero ne estis eĉ plej eta blovo kaj la cipresoj staris tiel senmove, kvazaŭ ankaŭ ili retenus la spiron en la brustoj…
Subite la silenton interrompis tondro neatendita, profunda kaj kvazaŭ venanta el sub la tero. Tremo trakuris la korpon de Ligia, kaj Vinicio, leviĝinte, diris:
— Leonoj muĝas en la bestejoj…
Kaj ambaŭ komencis aŭskulti. Dume al la unua muĝo respondis dua, tria, deka, el ĉiuj flankoj kaj kvartaloj. En la urbo estis iafoje kelkaj miloj da leonoj, lokitaj ĉe diversaj arenoj, kaj fojfoje nokte, proksimiĝante al la kradegoj kaj apogante sur ili siajn grandegajn kapojn, ili voĉis tiamaniere sian sopiron al libereco kaj dezerto. Tiel ili komencis sopiri ankaŭ ĉi-foje, kaj transdonante la tonon unu al alia en la nokta silento, plenigis la urbon per muĝado. Estis en tio io neesprimeble minaca kaj malserena, tial Ligia, al kiu tiuj voĉoj konfuzis la lumajn viziojn de la estonteco, aŭskultis ilin kun koro premita de ia stranga teruro kaj malĝojo.
Sed Vinicio ĉirkaŭbrakis ŝin kaj diris:
— Ne timu, mia kara. La cirkoludoj proksimiĝas, do ĉiuj bestejoj estas plenegaj.
Poste ili ambaŭ eniris la domon de Lino, akompanate de ĉiam pli potenca tondro de la leonaj muĝoj.
Dume Petronio preskaŭ ĉiutage atingadis en Ancio novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun li pri favoro de la imperiestro. La influo de Tigeleno tute nuliĝis. En Romo, kie oni devis neniigadi homojn, kiuj ŝajnis danĝeraj, rabadi iliajn havaĵojn, prizorgadi politikajn aferojn, aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto, kaj fine, kontentigadi monstrajn ekplaĉojn de Nerono, Tigeleno, same ruza, kiel preta al ĉio, montriĝadis nepra. Sed en Ancio, meze de la palacoj, spegulantaj sin en la mara lazuro, Nerono vivis la grekan vivon. De mateno ĝis vespero oni legadis versaĵojn, paroladis pri ilia konstruo kaj perfekteco admiradis sukcesajn parolturnojn, okupadis sin pri muziko, teatro, unuvorte ekskluzive pri tio, kion eltrovis kaj per kio ornamis la vivon la greka genio. Sed en tiaj kondiĉoj Petronio, senkompare pli klera ol Tigeleno kaj aliaj aŭgustanoj, sprita, elokventa, plena je subtilaj sentoj kaj gusto, devis akiri superecon. Nerono serĉis lian societon, demandadis lian opinion, petadis konsilon, kiam li mem verkis, kaj elmontradis al li amikecon pli vivan ol iam antaŭe. Al la ĉirkaŭantoj ŝajnis, ke lia influo atingis jam finan venkon, ke la amikeco inter li kaj Nerono iĝis jam konstanta kaj daŭros dum jaroj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭi kaj klopodi pri lia favoro. Pluraj eĉ estis sincere kontentaj en la animo, ke la superecon gajnis homo, kiu sciis, vere, kion pensi pri ĉiu kaj akceptadis kun skeptika rideto flatojn de siaj hieraŭaj malamikoj, sed ĉu pro eleganteco, aŭ pro bonmanieroj, ne estis venĝema kaj ne uzis sian potencon je malbono de aliaj. Estis momentoj, kiam li povis pereigi eĉ Tigelenon, sed li preferis moki la lastan kaj evidentigadi lian senedukitecon kaj vulgarecon. La senato en Romo ekspiris, ĉar de unu kaj duono da monatoj neniu mortkondamno estis verdiktita. Tiel en Ancio, kiel en la Urbo oni rakontadis, vere, mirindaĵojn pri la rafiniteco, kiun atingis la diboĉoj de Nerono kaj de lia favorato, ĉiu preferis tamen senti super si la imperiestron rafinitan ol krueliĝintan, kiel sovaĝa besto, en la manoj de Tigeleno.
Tigeleno mem sin sentis senhelpa kaj hezitis, ĉu li rezignu la batalon, ĉar Nerono multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en tuta kortego estas nur du animoj kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronio.
La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfirmis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli ol ĉiuj aliaj. Oni ne plu imagis, kiel Nerono povus sin senigi je Petronio — kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta? Petronio siaflanke, kun la kutima senzorgo, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la imperiestron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi Neronon okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro multe aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus triumfe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicio el Romo, Nerono legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica; kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronio, demandite de la imperiestro per rigardo, diris:
— Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.
La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nerono de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo de Tigeleno ekradiis de ĝojo. Vinicio, aliflanke, paliĝis ĉe la penso ke Petronio, kiu neniam ebriis, ĉi-foje ebriiĝis.
Kaj Nerono komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo:
— Kion malbonan ci trovas en ili?
Tiam Petronio ekatakis lin.
— Ne kredu al ili, — li diris, montrante per la mano la ĉeestantojn, — ili nenion komprenas pri poezio. Ci demandas, kio estas malbona en tiuj versoj? Se ci volas la veron, mi diros al ci: ili estas bonaj por Virgilio, bonaj por Ovidio, bonaj eĉ por Homero, sed ne por ci. Ci ne rajtas verki tiajn. Tiu brulo, kiun ci priskribas, nesufiĉe flamas, cia fajro nesufiĉe brulvundas. Ne aŭskultu la flatojn de Lukano. Lin por tiaj samaj versoj mi konfesus geniulo, sed ne cin. Ĉu ci scias, kial? Ĉar ci estas pli granda ol ili. Al kiu la dioj donis tiom, kiom al ci, de tiu oni povas pli multe postuli. Sed ci estas maldiligenta. Ci preferas siesti post la tagmanĝo ol ĉifi la veston, sidante ĉe la laboro. Ci povas krei poemon, al kiu similan la mondo ĝis nun ne konis, kaj tial mi diras al ci en la okulojn: verku pli bonan!
Li diris tion senzorge, kvazaŭ mokante kaj kune grumblante, sed la okuloj de Nerono kovriĝis per nebulo de volupto kaj li diris:
— La dioj donis al mi ioman talenton, sed ili donis al mi ankaŭ pli multe, nome kompetentan kaj veran amikon, kiu sola scias paroli veron en la okulojn.
Dirinte tion, li etendis sian dikan manon, surkreskitan de rustkoloraj haroj, al ora kandelabro, rabita en Delfo por bruligi la versaĵon.
Sed Petronio forprenis ĝin de li, antaŭ ol la flamo tuŝis la papiruson.
— Ne, ne! — li diris, — eĉ tiel mizera versaĵo apartenas al la homaro. Lasu ĝin al mi.
— Permesu tiuokaze, ke mi sendu ĝin al ci en skatolo de mi mem projektita, — respondis Nerono, premante liajn manojn.
Kaj post momento li komencis paroli:
— Jes, ci pravas. Mia brulego de Trojo nesufiĉe brulas, mia fajro nesufiĉe brulvundas. Mi pensis tamen, ke se mi egalos al Homero, mi jam povos esti kontenta. Certa manko de kuraĝo kaj tro modesta sintaksado ĉiam malhelpis min. Ci malfermis al mi la okulojn. Sed ĉu ci scias, kial estas tiel, kiel ci diras? Jen, kiam skulptisto volas krei figuron de dio, li serĉas modelon, mi dume havis nenian modelon. Mi neniam vidis brulantan urbon kaj tial en mia priskribo mankas vereco.
— Do mi diros al ci, ke oni devas esti tamen granda artisto por tion kompreni.
Nerono enpensiĝis, kaj post momento li diris:
— Respondu, Petronio, al unu mia demando: ĉu ci bedaŭras, ke Trojo forbrulis?
— Ĉu mi bedaŭras?… Je la lama edzo de Venero, tute ne! Kaj mi diros al ci, kial! Jen Trojo ne forbrulus, se Prometeo ne estus donacinta fajron al la homoj kaj se la grekoj ne estus vokintaj Priamon al milito; kaj se ne estus fajro, Esĥilo ne verkus sian «Prometeo»n, same kiel, sen la milito, Homero ne verkus «Iliado»n. Mi preferas, ke ekzistu «Prometeo» kaj «Iliado», ol ke konserviĝus urbaĉo, verŝajne mizera kaj malpura, en kiu nun sendube sidus iu aĉa provincestro kaj tedadus cin per konfliktoj kun la loka areopago.
— Jen, kion signifas paroli prudente, — respondis Nerono. — Por poezio kaj arto oni rajtas kaj devas oferi ĉion. Feliĉaj la aĥajanoj, kiuj havigis al Homero la temon por «Iliado», kaj feliĉa Priamo, kiu rigardis la pereon de la patrujo! Kaj mi? Mi neniam vidis brulantan urbon.
Sekvis momento da silento, kiun interrompis Tigeleno.
— Mi ja diris jam al ci, Cezaro, — li ekparolis, — ordonu, kaj mi bruligos Ancion. Aŭ, prefere, se ci domaĝas ĉi tiujn vilaojn kaj palacojn, mi ordonos bruligi la ŝipojn en Ostio aŭ konstruigos sur la albana ĉemontaĵo lignan urbon, en kiun ci mem ĵetos flamon. Ĉu ci volas?
Sed Nerono ĵetis al li rigardon plenan je malestimo.
— Ĉu mi ĝuu la vidon de brulantaj lignaj budoj? Cia intelekto tute malriĉiĝis, Tigeleno! Kaj mi vidas, krome, ke ci ne tre alte taksas mian talenton kaj mian Troica, se ci opinias, ke iu alia ofero estus por ĝi tro granda.
Tigeleno konfuziĝis, kaj Nerono aldonis post momento, kvazaŭ volante ŝanĝi la temon:
— La somero venas … Ho, kiel malbonodoras nun certe tiu Romo!… Tamen por la someraj cirkoludoj oni devos tien reveni.
Subite Tigeleno diris:
— Kiam ci forigos la aŭgustanojn, Cezaro, permesu al mi resti momente kun ci…
Horon poste Vinicio, revenante kun Petronio el la imperiestra vilao, diris:
— Mi havis kaŭze de ci momenton da teruro. Mi kredis, ke ci, ebrie, pereigis cin nerevokeble. Memoru, ke ci ludas per morto.
— Ĝi estas mia areno, — respondis senzorge Petronio, — kaj amuzas min, ke mi estas sur ĝi la plej bona el la gladiatoroj. Vidu, kiel finiĝis la afero. Mia influo kreskis ankoraŭ de tiu ĉi vespero. Li sendos al mi sian versaĵon en skatolo, kiu — ĉu ci volas veti? — estos treege riĉa kaj en treege malbona gusto. Mi ordonos al mia kuracisto teni en ĝi laksigilojn. Mi tion faris ankaŭ tial, ke Tigeleno, vidante, kiel sukcesas tiaj aferoj, volos min sendube imiti, kaj mi imagas, kio okazos, se li ĝuigos al la imperiestro spritaĵon. Ĝi estos, kvazaŭ pirenea urso volus danci sur ŝnuro. Mi ridos, kiel Demokrito. Se mi nepre volus, mi povus eble pereigi Tigelenon kaj iĝi lialoke prefekto de la pretorianoj. Tiam mi havus en la manoj Ahenobarbon mem. Sed mi estas tro maldiligenta. Mi jam preferas tian ielan vivon, kian mi vivas, kaj eĉ la versaĵojn de Nerono.
— Kia lerteco, kiu eĉ el mallaŭdo scias fari flaton! Sed ĉu efektive la versaĵo estis tiel malbona? Mi tiujn aferojn ne komprenas.
— Ĝi ne estas malpli bona ol aliaj. Lukano havas en unu fingro pli da talento, sed ankaŭ la Kuprobarba havas ion. Li havas antaŭ ĉio senliman plaĉon je poezio kaj muziko. Post du tagoj ni devas esti ĉe li kaj aŭskulti muzikon por la himno al Afrodito, kiun li hodiaŭ aŭ morgaŭ finos. Ni estos en malgranda rondo. Nur mi, ci, Tulio Seneciono kaj la juna Nervo. Kaj koncerne la versaĵojn, kion mi diris al ci, ke mi ilin uzas post festeno, kiel Vitelio fenikopteran plumon, ĝi estas malvero!… Iafoje ili eĉ estas elokventaj. La vortoj de Hekubo estas kortuŝaj … Ŝi plendas la dolorojn de akuŝo, kaj Nerono sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson … Iafoje mi lin kompatas. Je Polukso! Kia stranga miksaĵo de la ecoj! Ankaŭ Kaligulo havis mankon en la kapo, sed tia strangulaĉo li ne estis.
— Kiu scias antaŭvidi, kion povas atingi la frenezo de Ahenobarbo? — diris Vinicio.
— Neniu, absolute. Povas ankoraŭ okazi tiaj aferoj, ke dum jarcentoj ĉe la nura penso pri ili la haroj hirtiĝados sur la homaj kapoj. Sed tio ĝuste estas interesa, malordinara, kaj kvankam ofte mi enuas, kiel Amona Jovo en la dezerto, mi pensas, ke kun alia imperiestro mi enuus ankoraŭ pli. Cia Paŭlo la hebreo estas elokventa, tion mi pri li konfesas; kaj se homoj similaj al li proklamados tiun instruon, niaj dioj gardu sin serioze, ke ili iam ne iru en malnovaĵejon. Vere, ke se, ekzemple, la imperiestro estus kristano, ni ĉiuj sentus nin pli sekuraj. Sed — vidu — cia profeto el Tarso, koncernigante siajn argumentojn al mi, ne pensis, ke tiu ĉi necerteco prezentas por mi la ĉarmon de la vivo. Kiu ne ludas kubojn, ne malgajnas sian havaĵon, tamen homoj ludas kubojn. Estas en tio ia plezurego kaj ia forgeso. Mi konas filojn de kavaliroj kaj senatanoj, kiuj propravole iĝis gladiatoroj. Ci diras, ke mi ludas per la vivo, kaj tiel estas, sed mi faras tion, ĉar ĝi min amuzas, kaj viaj kristanaj virtoj enuigus min, same kiel la traktaĵoj de Seneko, en unu tago. Tial la elokventeco de Paŭlo restis senefika. Li devus kompreni, ke tiaj homoj, kiel mi, neniam akceptos tiun instruon. Ci — estas io alia! Kun cia naturo ci povis aŭ ekmalami la nomon de kristano, kiel peston, aŭ iĝi kristano. Mi konfesas ilin pravaj, oscedante. Ni frenezas, kuras al abismo, io nekonata venas al ni el la estonteco, io krakas sub ni, io mortas apude — mi konsentas! Sed ni scios morti, kaj dume ni ne deziras ŝarĝi la vivon kaj servi al la morto, antaŭ ol ĝi nin prenos. Vivo ekzistas por si mem, ne por morto.
— Mi tamen cin bedaŭras, Petronio.
— Ne bedaŭru min pli ol mi min mem bedaŭras. Antaŭe ci ne sentis cin inter ni malbone, kaj, militante en Armenujo, ci sopiris Romon.
— Ankaŭ nun mi sopiras Romon.
— Jes! Ĉar ci ekamis kristanan vestalon, kiu loĝas en Transtibero. Tion mi nek primiras, nek riproĉas al ci. Mi miras pli multe, ke malgraŭ tiu instruo, pri kiu ci diras, ke ĝi estas maro da feliĉo, kaj malgraŭ tiu amo, kiu estas baldaŭ kronota, malĝojo ne malaperas de cia vizaĝo. Pomponia Grecina estas ĉiam malgaja, kaj ci, de la tempo, kiam ci iĝis kristano, ĉesis rideti. Ne penu min konvinki, ke ĝi estas gaja instruo. El Romo ci revenis eĉ pli malgaja ol antaŭe. Se tia estas via kristana amo, je la helaj bukloj de Bakĥo! Mi ne sekvos vian ekzemplon.
— Tio estas alia afero, — respondis Vinicio, — mi ĵuras al ci ne je la bukloj de Bakĥo, sed je la animo de mia patro, ke neniam en la antaŭa tempo mi eĉ antaŭgustumis tian feliĉon, kian mi spiras hodiaŭ. Sed mi sopiras senlime kaj — pli strange — kiam mi estas for de Ligia, ŝajnas al mi, ke super ŝi pezas ia danĝero. Mi ne scias, kia ĝi estas, nek de kie ĝi povus veni, sed mi ĝin antaŭsentas, kiel oni antaŭsentas fulmotondron.
— Mi promesas dum du tagoj havigi por ci permeson forlasi Ancion por tiel longe, kiel ci volos. Popea estas iel pli trankvila kaj, kiom mi scias, nenio minacas de ŝi al ci, nek al Ligia.
— Eĉ hodiaŭ ŝi min demandis, kion mi faris en Romo, kvankam mia forveturo estis sekreto.
— Povas esti, ke ŝi ordonis cin spioni. Tamen nun ankaŭ ŝi devas konsideri mian influon.
Vinicio haltis kaj diris:
— Paŭlo diras, ke Dio iafoje avertas, sed ne permesas kredi aŭgurojn, do mi kontraŭstaras al tiu kredo, sed mi ne povas ĝin venki. Mi rakontos al ci, kio okazis por deĵeti la ŝarĝon de la koro. Mi sidis kun Ligia, unu apud la alia, en nokto tiel serena, kiel la hodiaŭa, kaj ni planis nian estontan vivon. Mi ne scias diri al ci, kiel feliĉaj kaj trankvilaj ni estis. Subite leonoj komencis muĝi. Tio estas en Romo ordinara afero, tamen de tiu momento mi ne havas trankvilon. Ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo … Ci scias, ke teruro ne kaptas min facile, sed tiam okazis io, ke teruro plenigis la tutan mallumon de la nokto. Tio venis tiel strange kaj tiel neatendite, ke nun mi havas senĉese en la oreloj tiujn sonojn kaj senĉesan maltrankvilon en la koro, kvazaŭ Ligia bezonus mian defendon de io terura … eble ĝuste de tiuj leonoj. Kaj mi vivas en turmento. Havigu por mi permeson forveturi, ĉar alie mi forveturos senpermese. Mi ne povas sidi ĉi tie, mi ripetas, ke mi ne povas!
Petronio ekridis.
— Tion ni ankoraŭ ne atingis, — li diris, — ke filoj de konsuloj aŭ iliaj edzinoj estu transdonataj al leonoj sur arenoj. Povas vin renkonti ĉia alia morto, sed ne tia. Kiu scias cetere, ĉu tio estis leonoj, ĉar la ĝermanaj uroj muĝas tute ne malpli forte ol ili. Koncerne min, mi mokas aŭgurojn kaj la sorton. Hieraŭ la nokto estis varma kaj mi vidis stelojn, falantajn, kiel pluvo. Al tiu kaj iu malagrablan senton kaŭzus tia vidaĵo, sed mi ekpensis: se estas inter ili ankaŭ mia stelo, ne mankos al mi almenaŭ societo!…
Poste li eksilentis por momento, kaj iom pensinte, diris:
— Cetere, vidu, se via Kristo leviĝis el mortintoj, li povas ankaŭ vin ambaŭ gardi de la morto.
— Li povas, — respondis Vinicio, rigardante la stelplenan ĉielon.
Nerono ludis kaj kantis himnon honore al la «Kipra diino» al kiu li mem komponis versaĵojn kaj muzikon. Li estis tiutage voĉriĉa kaj sentis, ke lia muziko vere ravas la ĉeestantojn; tiu sento donis tiom da forto al la tonoj, kiujn li eligadis el la brusto, kaj tiel ekzaltis lian propran animon, ke li ŝajnis esti inspirita. Fine li paliĝis pro sincera emocio, kaj probable la unuan fojon en la vivo li ne volis aŭskulti laŭdojn de la ĉeestantoj. Dum momento li sidis kun manoj apogitaj sur la citro kaj kun klinita kapo, poste li leviĝis subite.
— Mi estas laca kaj bezonas aeron. Agordu dume la citrojn.
Dirinte tion, li volvis silkan tukon ĉirkaŭ la gorĝo.
— Ci venu kun mi, — li diris, — turnante sin al Petronio kaj Vinicio, sidantaj en angulo de la ĉambro. — Ci, Vinicio, donu al mi la brakon, ĉar mankas al mi fortoj, kaj Petronio parolos al mi pri muziko.
Ili iris kune sur terason, pavimitan per alabastro kaj surŝutitan per safranoj.
— Ĉi tie oni spiras pli libere, — diris Nerono. — Mia animo estas tuŝita kaj malgaja, kvankam mi vidas, ke kun tio, kion mi prove kantis, mi povas prezentiĝi publike, kaj ke ĝi estos triumfo, kian neniu romano iam ĝis nun atingis.
— Ci povas prezentiĝi ĉi tie, en Romo kaj en Aĥajo. Mi cin admiris per la tuta koro kaj menso, dia! — respondis Petronio.
— Mi scias. Ci estas tro maldiligenta por lacigi cin per laŭdoj. Kaj ci estas sincera, kiel Tulio Seneciono, sed pli kompetenta ol li. Diru al mi, kion ci opinias pri muziko?
— Kiam mi aŭskultas poezion, kiam mi rigardas kvadrigon, kondukatan de ci en cirko, belan statuon, belan templon aŭ bildon, mi sentas, ke tion, kion mi vidas, mi plene posedoprenas kaj ke en mia ravo estas ĉio, kion tiu arto povas doni. Sed kiam mi aŭskultas muzikon, precipe cian, prezentiĝas al mi ĉiam novaj beloj kaj voluptoj. Mi postkuras ilin, kaptas, sed antaŭ ol mi ilin ensorbas, alfluas jam novaj kaj novaj, tute kiel maraj ondoj, kiuj venas el senfineco. Do mi diros al ci, ke muziko estas kiel maro. Ni staras sur unu bordo kaj vidas la malproksiman ondaron, sed la alian bordon vidi ni ne povas.
— Ha, kiel profunda konanto ci estas! — diris Nerono.
Kaj dum momento ili paŝis silente, nur la safranoj kraketis mallaŭte sub iliaj piedoj.
— Ci esprimis mian penson, — diris fine Nerono, — kaj tial mi ĉiam diras, ke en la tuta Romo ci sola scias min kompreni. Jes. La samon ankaŭ mi opinias pri muziko. Kiam mi ludas kaj kantas, mi vidas tiajn aferojn, pri kiuj mi ne sciis, ke ili ekzistas en mia regno aŭ en la mondo. Jen mi estas imperiestro kaj la mondo apartenas al mi, mi havas ĉian povon. Tamen muziko malkovras antaŭ mi novajn landojn, novajn montojn kaj marojn kaj novajn voluptojn, kiujn mi ĝis nun ne konis. Plej ofte mi ne scias ilin nomi, nek kompreni per la intelekto — mi nur sentas ilin. Mi sentas la diojn, mi vidas Olimpon. Ia transmonda vento blovas al mi; mi rimarkas, kvazaŭ en nebulo, iajn grandajn aferojn, senlimajn kaj trankvilajn, tiel helajn, kiel sunleviĝo … La tuta Sferoso ludas ĉirkaŭe, kaj mi konfesas al ci … (ĉe tio ĉi la voĉo de Nerono ektremis de efektiva miro), ke mi, imperiestro kaj dio, sentas min tiam malgranda, kiel polvero. Ĉu ci kredas ĝin?
— Jes. Nur grandaj artistoj povas senti sin malgrandaj antaŭ arto…
— Hodiaŭ estas nokto de sincereco, do mi malfermas antaŭ ci la animon kiel antaŭ amiko, kaj mi diros al ci ion pli … Ĉu ci kredas, ke mi estas blinda aŭ senigita je saĝo? Ĉu ci kredas, ke mi ne scias, ke en Romo oni skribas sur la muregoj insultojn kontraŭ mi, ke oni min nomas patrinmortiginto kaj edzinmortiginto … ke oni min konsideras monstro kaj kruelulo, tial, ĉar Tigeleno havigis de mi kelkajn mortverdiktojn kontraŭ miaj malamikoj? Jes, mia kara, oni min konsideras monstro, kaj mi scias pri tio. Ili kredigis al mi kruelecon tiagrade, ke mi mem min demandas iafoje, ĉu mi estas kruela. Sed ili ne komprenas tion, ke agoj de homo povas esti iafoje kruelaj, kaj la homo povas ne esti kruela. Ha, neniu kredus, kaj eble ankaŭ ci, mia kara, ne kredos, ke en kelkaj momentoj, kiam muziko balancas mian animon, mi sentas min tiel bona, kiel infano en lulilo. Mi ĵuras al ci je tiuj steloj, kiuj brilas super ni, ke mi diras al ci la puran veron: homoj ne scias, kiom da bono kuŝas en tiu ĉi koro kaj kiajn trezorojn mi mem en ĝi ekvidas, kiam la pordon al ili malfermas muziko.
Petronio, kiu havis nenian dubon, ke Nerono parolas ĉi-momente sincere kaj ke muziko efektive povas elprofundigi diversajn pli noblajn emojn de lia naturo, surpremitajn de montoj da egoismo, diboĉemo kaj krimoj, diris:
— Oni devas koni cin tiel intime, kiel mi; Romo neniam sciis cin taksi.
Kaj Nerono apogis sin pli forte sur la brako de Vinicio, kvazaŭ li fleksiĝus sub la ŝarĝo de maljusteco, kaj respondis:
— Tigeleno diris al mi, ke en la senato oni flustras unu al alia en la orelojn, ke Diodoro kaj Terpno pli bone ludas citrojn ol mi. Eĉ tion oni al mi rifuzas! Sed ci, kiu ĉiam parolas veron, diru al mi sincere: ĉu ili ludas pli bone, aŭ egale bone kiel mi?
— Tute ne. Ci havas pli dolĉan tuŝon, kaj kune pli da forto. En ci oni ekkonas artiston, en ili — lertajn metiistojn. Kontraŭe! Aŭdinte antaŭe ilian muzikon, oni komprenas pli bone, kio ci estas.
— Se tiel estas, mi lasos ilin vivi. Neniam ili divenos, kian servon ci faris al ili en tiu ĉi momento. Cetere, se mi ilin kondamnus, mi devus akcepti aliajn muzikistojn anstataŭe.
— Kaj krome oni parolus, ke pro amo al muziko ci ekstermas muzikon en cia regno. Neniam mortigu arton pro arto, dia!
— Kiel alia ci estas ol Tigeleno, — respondis Nerono, — sed vidu, mi estas ĝuste en ĉio artisto, kaj ĉar muziko malfermas antaŭ mi spacojn, kies ekziston mi eĉ ne supozis, landojn, kiujn mi ne regas, volupton kaj feliĉon, kiujn mi neniam spertis, tial mi ne povas vivi la ordinaran vivon. Ĝi, la muziko, diras al mi, ke eksterordinareco ekzistas, do mi serĉas tiun eksterordinarecon per la tuta potenco de la povo, kiun la dioj metis en miajn manojn. Iafoje ŝajnas al mi, ke por atingi tiujn olimpajn mondojn oni devas fari ion tian, kion neniu homo faris ĝis nun, ke oni devas superi la homan idaron en bono aŭ malbono. Mi scias ankaŭ, ke homoj suspektas min pri frenezo. Sed mi ne frenezas, mi nur serĉas! Kaj se mi frenezas, ĝi estas pro enuo kaj malpacienco, ke mi ne povas trovi. Mi serĉas! Ci komprenas min, kaj tial mi volas esti pli granda ol homo, ĉar nur ĉi-maniere mi povas esti plej granda kiel artisto.
Ĉe tio li mallaŭtigis la voĉon, tiel ke Vinicio ne povu lin aŭdi, kaj almetinte la buŝon al la orelo de Petronio, komencis flustri:
— Ĉu ci scias, ke mi ĉefe tial kondamnis je morto la patrinon kaj la edzinon? Ĉe la sojlo de la nekonata mondo mi volis fari plej grandan oferon, kian homo povas fari. Mi pensis, ke poste io okazos kaj ke malfermiĝos ia pordo, post kiu mi ekvidos ion nekonatan. Estu ĝi mirinda aŭ terura, super la homa kompreno, ĝi estu nur eksterordinara kaj granda … Sed ankaŭ tiu ofero ne sufiĉis. Por malfermi la transteran pordon ofero pli granda estas videble bezonata — kaj fariĝu tiel, kiel volas la orakolo.
— Kion ci intencas fari?
— Ci vidos ĝin, ci vidos pli baldaŭ ol ci supozas. Dume sciu, ke ekzistas du Neronoj: unu tia, kian la homoj konas en mi, la alia — artisto, kiun konas nur ci sola kaj kiu, se li detruas, kiel morto, aŭ diboĉas, kiel Bakĥo, faras ĝin tial, ke li volas sufoki la vulgarecon kaj mizerecon de la ordinara vivo kaj ke li volas ĝin elsarki, se li eĉ devus uzi fajron aŭ feron … Ho, kiel vulgara estos ĉi tiu mondo, kiam en ĝi ne plu estos mi!… Ankoraŭ neniu divenas, nek eĉ ci, mia kara, kia artisto mi estas. Sed ĝuste tial mi suferas kaj sincere al ci diras, ke la animo estas en mi iafoje tiel malgaja, kiel tiuj cipresoj, kiuj nigras tie antaŭ mi. Malfacile estas al homo porti la ŝarĝon de la plej granda povo kaj de la plej granda talento…
— Mi kompatas cin, Cezaro, per la tuta koro, kaj kun mi kompatas cin la tero kaj la maro, ne kalkulante Vinicion, kiu cin adoras en la animo.
— Li ĉiam estis al mi simpatia, — diris Nerono, — kvankam li servas al Marso, ne al la muzoj.
— Li servas antaŭ ĉio al Afrodito, — respondis Petronio.
Kaj subite li decidis per unu ekludo solvi la aferon de la nevo kaj kune forigi ĉiajn danĝerojn, kiuj povus lin minaci.
— Li estas enamiĝinta, kiel Troilo je Ĥrizidino[269], — li diris. — Permesu al li, sinjoro, foriri Romon, aŭ li velkos ĉi tie. Ĉu ci scias, ke la ligia garantiulino, kiun ci al li donacis, estas retrovita kaj Vinicio, irante Ancion, lasis ŝin sub la zorgado de iu Lino? Mi ne menciis al ci pri tio, ĉar ci estis komponanta cian himnon, kaj tio estas afero pli grava ol ĉio. Vinicio volis havi ŝin kiel amatinon, sed kiam ŝi montriĝis virta, kiel Lukrecia, li enamiĝis je ŝia virto kaj nun deziras ŝin edzinigi. Ŝi estas reĝa filino, do li ne malhonoros sin, sed li estas vera soldato: li sopiras, velkas, ĝemas, sed atendas la permeson de sia imperiestro.
— Imperiestro ne elektas edzinojn por siaj soldatoj. Por kio li bezonas mian permeson?
— Mi diris al ci, sinjoro, ke li cin adoras.
— Tiom pli li povas esti certa pri mia permeso. Ŝi estas bela knabino, sed tro mallarĝa en la koksoj. La aŭgustino Popea plendis al mi, ke ŝi malsanigis per sorĉoj nian infanon en la ĝardenoj de Palatino…
— Sed mi diris al Tigeleno, ke sorĉoj ne influas diojn. Ĉu ci memoras, dia, kiel li konfuziĝis kaj kiel ci mem kriis: habet!
— Mi memoras.
Kaj li turnis sin al Vinicio:
— Ĉu ci amas ŝin tiel, kiel diras Petronio?
— Mi amas ŝin, sinjoro! — respondis Vinicio.
— Do mi ordonas al ci morgaŭ senprokraste iri Romon, edzinigi ŝin kaj ne reveni antaŭ miajn okulojn sen la edziĝa ringo.
— Dankon al ci, sinjoro, el la koro kaj el la animo.
— Ho, kiel agrable estas feliĉigi homojn, — diris Nerono. — Mi volus fari nenion alian dum la tuta vivo.
— Faru al ni ankoraŭ unu favoron, dia, — diris Petronio — kaj deklaru cian volon en la ĉeesto de la aŭgustino. Vinicio neniam kuraĝus edzinigi knabinon, kiun la aŭgustino malsimpatias, sed ci, sinjoro, dispelus per unu vorto ŝiajn malplaĉojn, sciigante, ke ci mem tion ordonis.
— Bone, — diris Nerono, — al ci kaj al Vinicio mi scius nenion rifuzi.
Li reiris al la vilao, kaj ili sekvis lin, kun koroj plenaj je ĝojo pro la venko. Vinicio devis sin deteni por ne ĵeti sin sur la kolon de Petronio, ĉar nun ĉiuj danĝeroj kaj baroj ŝajnis esti forigitaj.
En la atrio de la vilao la juna Nervo kaj Tulio Seneciono amuzis la aŭgustinon per konversacio, dum Terpno kaj Diodoro estis agordantaj la citrojn. Nerono, enirinte, sidiĝis sur seĝon, inkrustitan per testuda ŝelo, kaj flustrinte ion en la orelon de greka paĝio, atendis.
La paĝio baldaŭ revenis kun ora skatolo. Nerono malfermis ĝin kaj, elektinte kolĉenon el grandegaj opaloj, diris:
— Jen estas juveloj, indaj je la hodiaŭa vespero.
— La radioj de matenlumo ŝajnas brili en ili, — respondis Popea, konvinkita, ke la kolĉeno estas destinita por ŝi.
Nerono dum momento jen levadis, jen mallevadis la rozkolorajn gemojn, fine li diris:
— Vinicio, donacu en mia nomo tiun ĉi kolĉenon al la juna ligia reĝidino, kiun mi ordonas al ci edzinigi.
Rigardo plena je kolero kaj de subita miro de Popea komencis pasadi de Nerono al Vinicio, fine ĝi haltis sur Petronio.
Sed tiu, senzorge klinita super la apogilo de sia seĝo, karesis per la mano la tenilon de harpo, kvazaŭ li volus precize fiksi en la memoro ĝian formon.
Dume Vinicio, espriminte dankon pro la donaco, proksimiĝis al Petronio kaj diris:
— Per kio mi repagos al ci tion, kion ci faris por mi hodiaŭ?
— Oferu al Eŭterpo paron da cignoj, — respondis Petronio, — laŭdu la kantojn de la imperiestro kaj ridu aŭgurojn. Mi esperas, ke muĝo de leonoj ne interrompados plu dormon al ci, nek al cia ligia lilio.
— Ne, — diris Vinicio — nun mi estas tute trankvila.
— Fortuno favoru vin ambaŭ. Sed nun atentu, ĉar Nerono denove prenas formingon. Retenu la spiron, aŭskultu kaj fluigu larmojn.
Nerono efektive prenis formingon en la manon kaj levis la okulojn supren. En la ĉambro eksilentis interparoloj kaj la homoj sidis senmovaj, kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Nur Terpno kaj Diodoro, akompanontaj Neronon, rigardis, movante la kapojn, jen unu la alian, jen lian buŝon, atendante la unuajn tonojn de la kanto.
Subite en la vestiblo iĝis movado kaj bruo, kaj momenton poste el trans la kurteno elŝovis sin unue Faono, liberigito de la imperiestro, kaj tuj post li Lekanio, la konsulo.
Nerono sulkigis la frunton.
— Pardonu, dia imperiestro, — diris Faono per spireganta voĉo, — Romo brulas! Pliparto de la urbo estas en flamoj!…
Je tiu novaĵo ĉiuj eksaltis de siaj lokoj, Nerono metis la formingon kaj diris:
— Ho dioj!… mi vidos brulantan urbon kaj finos mian Troica!
Poste li turnis sin al la konsulo.
— Ĉu, forlasonte tuj Ancion, mi vidos ankoraŭ la brulegon?
— Sinjoro! — respondis la konsulo, pala kiel muro, — super la urbo estas marego da flamoj: la fumo sufokas la loĝantojn kaj la homoj svenas aŭ, freneziĝinte, ĵetas sin en la fajron … Romo pereas, sinjoro!
Sekvis momento da silento, kiun interrompis la ekkrio de Vinicio:
— Væ misero mihi! [170]
Kaj la juna viro, deĵetinte la togon, en sola tuniko elkuris el la palaco.
Nerono levis la manojn al la ĉielo kaj vokis:
— Ve al ci, sankta urbo de Priamo!
Vinicio apenaŭ havis la tempon ordoni al kelkaj sklavoj, ke ili lin sekvu, poste, saltinte sur ĉevalon, li ekkuregis meze de la profunda nokto tra la malplenaj stratoj de Ancio en la direkto al Laŭrento. Atinginte sub la influo de la terura novaĵo la staton kvazaŭ de frenezo kaj de mensa sovaĝeco, li en momentoj ne konsciis klare, kio al li okazas, li nur sentis, kvazaŭ sur tiu sama ĉevalo post lia dorso sidas malfeliĉo kaj kriante en liajn orelojn: «Romo brulas» — vipas lin mem, la ĉevalon, kaj pelas ilin en tiun fajron. Metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn, kontraŭ kiuj li povus frakasiĝi. Meze de la silento kaj meze de la nokto, trankvila kaj stelriĉa, la rajdanto kaj la ĉevalo, surverŝitaj de la luna brilo, similis al sonĝa vizio. Lia idumea virĉevalo, alpreminte la orelojn kaj etendinte la kolon, kuris kiel sago, pasante preter senmovaj cipresoj kaj blankaj vilaoj, kaŝitaj inter ili. La bruo de la hufoj sur la pavimplatoj vekis tie kaj ie hundojn, kiuj per bojado akompanis la strangan aperaĵon kaj poste, maltrankviligitaj de ĝia subiteco, komencis hurli, levante la kapojn al la luno. La sklavoj, rapidantaj post Vinicio, havante ĉevalojn multe malpli bonajn, baldaŭ restis malantaŭe. Li mem, trakurinte, kiel uragano, la dormantan Laŭrenton, direktiĝis al Ardeo, kie, same kiel en Aricio, Boviloj kaj Ostreno, li tenis envojajn ĉevalojn por povi en plej mallonga tempo trakuri la distancon dividantan lin de Romo. Memorante pri tio, li streĉigis la lastajn fortojn de la ĉevalo.
Post Ardeo ekŝajnis al li, ke la ĉielo en la nordorienta flanko kovriĝas per roza rebrilo. Ĝi ankaŭ povis esti la matenlumo, ĉar la horo estis malfrua, kaj en julio tagiĝadas frue. Sed Vinicio ne povis deteni ekkrion de malespero kaj furiozo, ĉar ekŝajnis al li, ke ĝi estas ruĝobrilo de fajrego. Li rememoris la vortojn de Lekanio: «La tuta urbo estas maro da flamoj» — kaj dum momento li sentis, ke vere minacas lin frenezo, ĉar li perdis ĉian esperon, ke li sukcesos savi Ligian, aŭ eĉ alkuri, antaŭ ol la urbo ŝanĝos sin en amason da cindroj. Liaj pensoj iĝis nun eĉ pli rapidaj ol la galopo de la ĉevalo, kaj ili kuregis antaŭ li, kiel aro da nigraj birdoj — malesperaj kaj monstraj. Li ne sciis vere, kiu parto de la urbo komencis bruli, li tamen supozis, ke la transtibera kvartalo, plena je dense starantaj domoj, magazenoj de ligno kaj lignaj budoj, kie oni vendadis sklavojn, povis la unua iĝi viktimo de la flamoj.
En Romo sufiĉe ofte eksplodadis bruloj, kaj same ofte okazadis ĉe ili agoj perfortaj kaj rabaj, precipe en la kvartaloj okupataj de loĝantaro malriĉa kaj duone barbara — kio do povis okazi tie, en Transtibero, la nesto de popolaĉo, devenanta el ĉiuj flankoj de la mondo?
Ĉe tio la penso pri Urso kaj lia superhoma forto traflugis la kapon de Vinicio, sed kion povis helpi eĉ ne homo, sed titano, kontraŭ la detrua potenco de fajro?
Krome, la timo pri ebla ribelo de la sklavoj estis inkubo obsedanta Romon de multaj jaroj. Oni diradis, ke centmiloj da tiuj homoj revas pri la tempo de Spartako[270] kaj atendas nur taŭgan momenton por kapti armilon kontraŭ la premantoj kaj la urbo. Kaj jen la momento venis! Povas esti, ke tie, en la urbo, krom la fajrego furiozas buĉado kaj milito. Eble eĉ la pretorianoj atakis la urbon kaj murdas laŭ ordono de la imperiestro. Kaj la haroj leviĝis subite sur la kapo de Vinicio. Li rememoris ĉiujn interparolojn pri bruloj de urboj, per kiuj oni de certa tempo kun stranga obstineco okupis sin en la imperiestra kortego, li rememoris liajn plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon, lian malestiman respondon al Tigeleno, kiu proponis bruligi Ancion aŭ artefaritan lignan urbon, fine liajn plendojn pro Romo kaj pro la malbonodoraj stratetoj de Suburo. Jes! Nerono mem ordonis bruligi la Urbon! Li sola povis decidiĝi je tio, same kiel la sola Tigeleno povis entrepreni plenumon de tia ordono. Kaj se Romo brulas laŭ la ordono de Nerono, kiu povas garantii, ke ankaŭ la loĝantaro ne estos laŭ lia ordono elmurdita? La monstro estis kapabla ankaŭ je tia faro. Sekve brulo, ribelo de la sklavoj kaj buĉado! Ia terura ĥaoso! Ia elkateniĝo de detruaj elementoj kaj de homa furiozo, kaj en ĉio tio — Ligia!
La ĝemoj de Vinicio miksis sin kun la stertorado kaj ĝemoj de la ĉevalo, kiu, kurante la vojon leviĝantan senĉese supren ĝis Aricio, galopis jam per la lasta spiro. Kiu ŝin elŝiros el la brulanta urbo kaj kiu povas ŝin savi? Ĉe tiu penso Vinicio, kuŝiĝinte tute plate sur la ĉevalo, enigis la fingrojn en siajn harojn, preta mordi pro doloro la ĉevalan nukon. Sed en tiu momento iu rajdanto, ankaŭ rapideganta, kiel ventego, sed en la kontraŭa direkto, al Ancio, ekkriis, pasante preter li: «Romo pereas!» kaj forrajdis pluen. La orelojn de Vinicio atingis nur ankoraŭ la vorto «dioj», ĉar la ceteron obtuzigis la bruo de la ĉevalaj hufumoj. Sed tiu vorto rekonsciigis lin. La dioj! Vinicio levis subite la kapon kaj, etendinte la brakojn al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi:
«Ne vin mi alvokas, kies temploj flamas, sed cin, Sinjoro! Ci mem suferis, ci sola estas kompatema! Ci sola komprenas la homan doloron! Ci venis en la mondon por instrui al la homoj kompaton, do elmontru ĝin nun. Se ci estas tia, kiel diras Petro kaj Paŭlo, savu al mi Ligian. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el la flamoj. Ci ĝin povas. Redonu ŝin al mi kaj mi donos al ci mian sangon. Kaj se por mi ci tion ne volas fari, faru tion por ŝi. Ŝi cin amas kaj fidas al ci. Ci promesas vivon post la morto kaj feliĉon, sed la feliĉo post la morto ne pasos preter ŝi, kaj ŝi ne volas ankoraŭ morti. Lasu ŝin vivi. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el Romo. Ci povas, se nur ci ne malvolas…»
Kaj li interrompis, ĉar li sentis, ke plua preĝo povus ŝanĝi sin en minacon, kaj li timis ofendi Dion en la momento, kiam li bezonis plej multe lian kompaton kaj favoron. Li ektimis la nuran penson pri tio kaj por ne allasi al la kapo eĉ ombron de minaco, li komencis denove vipi la ĉevalon, tiom pli, ke la blankaj muroj de Aricio, kiu kuŝis duonvoje al Romo, ekbrilis jam antaŭ li en la luna lumo.
Post certa tempo li preterkuris plengalope templon de Merkuro, kiu staris en bosko antaŭ la urbo. Evidente oni jam sciis ĉi tie pri la malfeliĉo, ĉar antaŭ la templo regis neordinara movado. Vinicio rimarkis trakure sur la ŝtuparo kaj inter la kolonoj amasojn da homoj, lumhelpantaj sin per torĉoj, kiuj svarmis sub la gardon de la dio. Ankaŭ la vojo estis nek tiel senhoma, nek tiel libera, kiel post Ardeo. La amasoj, vere, rapidis en la boskon per flankaj irejoj, sed ankaŭ sur la ĉefa strato staris aretoj, kiuj rapide flankiĝadis antaŭ la galopanta rajdanto. El la urbo oni aŭdis rebruon de voĉoj. Vinicio falis inter la starantojn, kiel uragano, renversante kaj hufpremante envoje kelkajn homojn. Ĉirkaŭ li eksonis nun la krioj: «Romo brulas! La Urbo staras en fajro! Dioj, savu Romon!»
La ĉevalo duonfalis kaj, retenita per la forta mano, kliniĝis posten antaŭ gastejo, en kiu Vinicio tenis ŝanĝocele alian ĉevalon. Liaj sklavoj, kvazaŭ atendante alvenon de la mastro, staris antaŭ la gastejo kaj je lia ordono ekkuris, kvazaŭ vete, por alkonduki novan ĉevalon. Vinicio dume, vidante taĉmenton, konsistantan el dek rajdaj pretorianoj, kiuj videble rapidis kun la novaĵo el la Urbo en Ancion, ĵetis sin al ili kaj komencis demandi:
— Kiu parto de la Urbo brulas?
— Kiu ci estas? — demandis la dekestro.
— Vinicio, armea tribunuso kaj aŭgustano! Respondu, je cia kapo!
— La brulo eksplodis en la butikoj ĉe la Granda cirko, sinjoro. Kiam oni nin elsendis, la mezo de la urbo jam staris en fajro.
— Kaj Transtibero?
— La flamo tien ĝis nun ne atingis, sed kun neregebla forto ĝi ekposedas ĉiam pliajn kvartalojn. La homoj pereas de la varmego kaj fumo kaj nenia helpo estas ebla.
En la sama momento oni alkondukis novan ĉevalon. La juna tribunuso eksaltis sur ĝin kaj ekgalopis pluen.
Li nun rajdis al Albano, lasante dekstre Albalongon kaj ĝian grandiozan lagon. La ŝoseo al Aricio kondukis supren, sur monta deklivo, kiu tute kovris la horizonton kaj la transe kuŝantan Albanon. Vinicio tamen sciis, ke atinginte la supron, li ekvidos ne nur Bovilon kaj Ustrinon, kie lin atendis novaj ĉevaloj, sed ankaŭ Romon, ĉar post Albano etendis sin ambaŭflanke de la Appia vojo la ebena, malalta Kampanio, sur kiu tiris sin nur la arkadoj de akveduktoj kaj nenio plu kovris la vidaĵon.
«De la supro mi vidos la flamojn» — li diris al si.
Kaj denove li komencis vipi la ĉevalon.
Sed antaŭ ol li alkuris la montsupron, li eksentis sur la vizaĝo blovon de vento, kaj kun ĝi la odoro de fumo atingis lian nazon.
Kaj subite ankaŭ la montpinto komencis orbrili.
«La brulbrilo!» ekpensis Vinicio.
La nokto tamen estis jam delonge paliĝanta, la grizo ŝanĝis sin en tagiĝon kaj sur ĉiuj proksimaj altaĵoj brilis ankaŭ oraj rozkoloroj, kiuj povis deveni same de la brulo, kiel de la matenlumo. Vinicio alkuris la montsupron kaj tiam terura vidaĵo frapis liajn okulojn.
La tuta ebenaĵo estis kovrita de fumoj, formantaj kvazaŭ unu grandegan, tuj ĉe la tero kuŝantan nubon, en kiu malaperis la urboj, akveduktoj, vilaoj, arboj, kaj en la fino de tiu griza ebenaĵo brulis sur la montetoj la urbo.
La fajrego tamen ne havis la formon de flama kolono, kiel okazas tiam, kiam brulas unu, eĉ plej granda konstruaĵo. Ĝi estis pli ĝuste longa rubando, simila al matenruĝo.
Super tiu rubando flugpendis tavolo da fumo, kelkloke tute nigra, kelkloke nuancanta rozkolore kaj sange, kompakta, plenblovita, densa kaj volviĝanta kvazaŭ serpento, kiu kuntiriĝas kaj longiĝas. Tiu monstra tavolo ŝajnis momente kovri la fajran rubandon, tiel ke ĝi iĝadis mallarĝa, kiel pasamento, sed iafoje tiu rubando tralumis desube la fumon, ŝanĝante ĝiajn subajn volvaĵojn en flamajn ondojn. Ambaŭ tiriĝis de unu ekstremo de la horizonto ĝis la alia, fermante ĝin tiel, kiel ĝin fermas iafoje arbara zono. La Sabenajn montojn oni tute ne vidis.
Je la unua rigardo ŝajnis al Vinicio, ke brulas ne nur la urbo, sed la tuta mondo, kaj ke neniu viva estaĵo povas savi sin el tiu oceano da fajro kaj fumoj.
La vento blovis ĉiam pli forte flanke de la urbo, portante brulodoron kaj fumnebulon, kiu komencis kovri de la okuloj eĉ pli proksimajn objektojn. La tago iĝis plenluma kaj la suno heligis la montpintojn, ĉirkaŭantajn la Albanan lagon. Sed la hele oraj matenaj radioj ŝajnis tra la fumnebulo kvazaŭ rustaj kaj malsanaj. Vinicio, mallevante sin al Albano, enrajdis en fumojn ĉiam pli densajn kaj ĉiam pli kompaktajn. La urbeto mem estis kvazaŭ dronanta en ili. La maltrankvilaj loĝantoj amasiĝadis sur la stratoj, kaj terure estis pensi, kio devas okazi en Romo, se jam ĉi tie malfacile estis spiri.
Malespero denove ekregis Vinicion kaj teruro komencis hirtigi la harojn sur lia kapo. Sed li penis kuraĝigi sin, kiel li povis. «Ne estas ebla, — li pensis, — ke la tuta urbo komencis bruli samtempe. La vento blovas de la nordo kaj puŝas la fumojn nur en tiun direkton. En la alia flanko ili ne estas. Transtibero, apartigita per la rivero, restis eble tute sendifekta, kaj ĉiuokaze sufiĉus al Urso penetri kun Ligia tra la Janikula pordego por saviĝi de la danĝero. Neeble estas ankaŭ, ke la tuta loĝantaro pereu kaj ke la urbo, kiu regas la mondon, estu forviŝita kun sia popolo de la supraĵo de la tero. Eĉ en atakprenataj urboj, kiam furiozas kune buĉado kaj brulo, certa nombro da homoj ĉiam restas viva, kial do nepre pereu Ligia? Gardas ŝin ja Dio, kiu mem venkis la morton.» Tiel rezonante, li komencis denove preĝi, kaj laŭ la moro, al kiu li kutimis, li faris al Kristo grandajn votojn, kun promesoj de donacoj kaj oferoj. Trakurinte Albanon, kies preskaŭ tuta loĝantaro sidis sur tegmentoj kaj arboj por rigardi Romon, li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon. Li ekpensis ankaŭ, ke Ligian gardas ne nur Urso kaj Lino, sed ankaŭ Petro la apostolo. Ĉe la nura rememoro pri tio kuraĝo venis en lian koron. Petro estis por li ĉiam persono nekomprenebla, preskaŭ superhoma. De la momento, kiam li aŭdis lin en Ostriano, restis al li stranga impreso, pri kiu li skribis al Ligia en la komenco de sia restado en Ancio: ke ĉiu vorto de tiu maljunulo estas vera, aŭ devas iĝi vera. La pli proksima konatiĝo kun la apostolo dum la malsano plifortigis ankoraŭ tiun impreson, kiu poste ŝanĝis sin en neŝanceleblan kredon. Se do Petro benis lian amon kaj promesis al li Ligian, Ligia ne povis perei en la flamoj. La urbo povas forbruli, sed neniu fajrero el la flamoj falos sur ŝian veston. Sub la influo de la sendorma nokto, furioza galopado kaj emocioj Vinicion ekregis nun stranga ekzaltiteco, en kiu ĉio ŝajnis al li ebla: Petro krucosignos la flamojn, malfermos ilin per unu vorto, kaj ili trairos sendanĝere tra aleo el fajro. Petro sciis, krome, multajn venontajn aferojn, do sendube li antaŭvidis ankaŭ la brulkatastrofon, kaj en tiu okazo ĉu li povus ne elkonduki el la urbo la kristanojn, kaj inter ili Ligian, kiun li amis, kiel propran infanon? Kaj ĉiam pli forta espero komencis eniri en la koron de Vinicio. Li ekpensis, ke se ili forkuras el la urbo, li eble trovos ilin en Boviloj aŭ renkontos survoje. Eble en plej proksima momento la amata vizaĝo aperos el tiuj fumoj, etendantaj sin ĉiam pli vaste en la tuta Kampanio.
Tio ŝajnis al li tiom pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, poste eliĝi ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontadis ŝarĝitajn ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn je aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj. Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion demandi. La homoj, al kiuj Vinicio sin turnis, aŭ tute al li ne respondadis, aŭ levadis al li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluadis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigadis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unuj aliajn, serĉis malespere la perditojn. Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la vilaojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.
Senatano Junio, kiun Vinicio rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, la unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝadis kun nekomprenebla rapideco, tiel ke ĝi ekposedis la tutan mezon de la urbo. Ankoraŭ neniam de la tempo de Brenno[271] la urbon trafis tia terura katastrofo.
— La tuta cirko forbrulis, same la ĉirkaŭantaj ĝin butikoj kaj domoj, — diris Junio. — Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Karinoj…
Ĉe tio Junio, kiu posedis ĉe Karinoj belegan domon, plenan je artverkoj, kiujn li pasie amis, kaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi.
Sed Vinicio ekskuis lin je la ŝultroj.
— Ankaŭ mia domo staras ĉe Karinoj, — li diris, — sed kiam ĉio pereas, ankaŭ ĝi pereu.
Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis esti translokiĝinta en la domon de Aŭlo, li demandis:
— Kaj la strato Patricia?
— En fajro! — respondis Junio.
— Kaj Transtibero?
Junio rigardis lin kun miro.
— Ne gravas Transtibero, — li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.
— Por mi Transtibero pli gravas ol la tuta Romo, — ekkriis ekscite Vinicio.
— Ci ĝin eble atingos nur tra la Havena Vojo, ĉar apud Aventino la varmego cin sufokos … Transtibero?… Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed ĉu en tiu ĉi momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias…
Ĉe tio Junio ekhezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:
— Mi scias, ke ci min ne perfidos, do mi diras al ci, ke ĝi ne estas ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon … Mi mem aŭdis … Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: «Morton al savantoj!» Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn … Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!
Kaj denove li komencis ripeti: «Ve! Ve al la urbo kaj al ni!» — sed Vinicio eksaltis sur la ĉevalon kaj ekiris plu antaŭen sur la Appia vojo.
Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝigado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicio la urbo, flamanta en monstra brulego … Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.
Laŭgrade kiel Vinicio proksimiĝadis al la urbaj muregoj, montriĝis, ke pli facile estis veni al Romo ol penetri en la urbon. Sur la Appia vojo malfacile estis trapuŝiĝi pro la interpremo de homoj. La domoj, kampoj, tombejoj, ĝardenoj kaj temploj, trovantaj sin ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj, estis ŝanĝitaj en tendolokojn. En la templo de Marso, staranta tuj apud la pordego Appia, la amaso elrompis la pordon por trovi interne rifuĝon por la nokto. En la tombejoj oni prenadis en posedon pli grandajn maŭzoleojn kaj batalis pro ili, verŝante eĉ iafoje sangon. Ustrino kun sia malordo apenaŭ donis ioman antaŭguston de tio, kio okazis ĉe la muroj de la urbo mem.
Ĉesis ĉiaj konsideroj al la aŭtoritato de la leĝo, al oficoj, al familiaj ligoj, al diferencoj de la statoj. Oni vidis sklavojn, kiuj bastonis civitanojn. Gladiatoroj, ebriaj de vino, rabita en Emporio, kuniĝinte en grandajn arojn, trakuradis kun sovaĝaj krioj apudvojajn placojn, dispelante la homojn, piedpremante, rabante. Multegaj barbaroj, sklavvendotaj en la urbo, forkuris el la vendobudoj. La brulo kaj pereo de la urbo estis por ili kune la fino de la sklaveco kaj la horo de venĝo, tial, dum la urba loĝantaro, kiu perdis en la brulo sian tutan havaĵon, malespere etendadis la manojn al la dioj, vokante pri savo, ili kun ĝoja hurlado batis la amasojn, deŝirante al homoj la vestojn de la ŝultroj kaj forkaptante pli junajn virinojn. Kun ili unuiĝis sklavoj, delonge jam servantaj en Romo, mizeruloj, posedantaj nenion krom lana zonaĵo ĉirkaŭ la koksoj, teruraj figuroj el suspektindaj kvartaloj, kiujn oni neniam vidis tage sur la stratoj kaj kies ekziston en Romo oni preskaŭ ne povis supozi. Tiu amaso, konsistanta el azianoj, afrikanoj, grekoj, tracoj, ĝermanoj kaj britoj, krieganta ĉiujn lingvojn de la tero, sovaĝa kaj senbrida, furiozis, opiniante ke venis la momento kiam ĝi rajtas rekompenci al si la jarojn da suferoj kaj mizero.
Meze de tiu ondanta homamaso, en la lumo de la tago kaj de la brulego tie kaj ie brilis la kaskoj de pretorianoj, sub kies gardon rifuĝis pli trankvilaj loĝantoj, kaj kiuj multloke devis iri atake kontraŭ la brutsimilan sovaĝularon. Vinicio vidadis en sia vivo atakprenatajn urbojn, sed neniam liaj okuloj rigardis spektaklon, en kiu malespero, doloro, larmoj, ĝemoj, sovaĝa ĝojo, frenezo, furiozo kaj senbrideco miksiĝis kune en tian senliman ĥaoson. Kaj super tiu ondanta, freneza homamaso bruegis la brulo, flamis sur la montaĵoj la plej granda urbo de la mondo, sendante en la konfuzon sian fajran spiron kaj kovrante ĝin per fumoj, tra kiuj oni ne plu vidis la bluon de la ĉielo.
La juna tribunuso, kun plej granda fortostreĉo endanĝerigante ĉiumomente la vivon, atingis fine ĝis la pordego Appia, sed tie li ekvidis, ke tra la kvartalo de la pordego Kapena li ne povos penetri en la urbon, ne nur pro la homamaso, sed ankaŭ pro terura varmego, de kiu tuj post la pordego tremis la aero. Krome la ponto apud la Triobla pordego, kontraŭ la templo Bonæ Deæ[272], ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tiberon, oni devis trapremi sin ĝis la Fostoponto[273], tio estas pasi preter Aventino, la urboparto surverŝita de maro da flamoj. Tio estis tute neebla. Vinicio komprenis, ke li devas reiri en la direkton al Ustrino, tie flankiĝi de la Appia vojo, transriveriĝi antaŭ la urbo kaj atingi la Vojon Havenan, kiu kondukis rekte al Transtibero. Ankaŭ tio ne estis facila afero kaŭze de la ĉiam pli granda interpremo reganta sur la Vojo Appia. Trabati al si tie la vojon oni povus nur eble per glavo, sed Vinicio ne havis armilon, ĉar li forveturis el Ancio tiel, kiel la novaĵo pri la brulo trafis lin en la imperiestra vilao. Tamen ĉe la Fonto de Merkuro li ekvidis konatan centestron de pretorianoj, kiu fronte de kelkdeko da soldatoj baris aliron al la teritorio de la templo. Vinicio ordonis al la centestro sekvi lin, kaj tiu, rekoninte la tribunuson kaj aŭgustanon, ne kuraĝis kontraŭstari al la ordono.
Vinicio mem prenis la komandon de la taĉmento, kaj forgesinte ĉi-momente la instruojn de Paŭlo pri amo al proksimulo, li puŝis kaj distranĉadis antaŭ si la amason kun rapideco pereiga por multaj, kiuj ne sciis flankiĝi ĝustatempe. Postkuris lin malbenoj kaj hajlo da ŝtonoj, sed li ne atentis tion, dezirante rapide penetri en pli liberajn lokojn. Tamen ili povis antaŭeniĝadi nur treege malfacile. La homoj, kiuj jam lokiĝis tendare, ne volis cedi la vojon al la soldatoj, laŭte insultante la imperiestron kaj la pretorianojn. Ialoke la amaso alprenadis minacan sintenon. La orelojn de Vinicio atingadis voĉoj, akuzantaj Neronon pri fajrigo de la urbo. Oni malkaŝe minacis morton al li kaj al Popea. La ekkrioj: «sannio!», «histrio!» (arlekeno, aktoro) «patrinmortiginto!» aŭdiĝadis ĉirkaŭe. Kelkaj vokis, ke oni lin trenu en Tiberon, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco. Evidente estis, ke la minacoj povas ŝanĝi sin en malkaŝan ribelon, kiu, se nur troviĝus gvidanto, povus ĉiumomente eksplodi. Dume la furiozo kaj malespero de la amasoj turnadis sin kontraŭ la pretorianojn, kiuj ankaŭ tial ne povis eliĝi el la interpremo, ke la vojon baris tutaj montoj da objektoj, rapide elĵetitaj el la brulo: kestoj kaj bareloj kun manĝaĵoj, iom valoraj mebloj, vazoj, infanaj ludiloj, litaĵoj kaj manportiloj.
Tie kaj ie sekvis eĉ malgrandaj bataloj, sed la pretorianoj rapide dispeladis la senarman amason. Trarajdinte kun peno transverse la vojojn Latinan, Numician, Ardean, Lavinian kaj Ostian, ĉirkaŭirinte vilaojn, ĝardenojn kaj templojn, Vinicio atingis fine urbeton nomatan Vicus Alexandri, post kiu li transiĝis sur la alian bordon de Tibero. Estis tie malpli da interpremo kaj malpli da fumo. De forkurintoj, kiuj tamen ankaŭ tie ne mankis, li eksciis, ke nur kelkajn stratetojn de Transtibero ekposedis la brulo, sed ke certe nenion ŝparos la potenco de la fajro, ĉar estas homoj, kiuj ĝin intence submetas, kriante, ke ili faras tion laŭ ordono. La juna tribunuso nun havis jam nenian dubon, ke efektive Nerono ordonis bruligi Romon, kaj la venĝo, pri kiu vokis la amasoj, ŝajnis al li afero prava kaj justa. Kion pli povus fari Mitridato aŭ iu el plej furiozaj malamikoj de Romo? La mezuro estis superplena, la frenezo iĝis tro monstra kaj la homa vivo kontraŭ ĝi — neebla. Vinicio ankaŭ kredis, ke la lasta horo de Nerono ekbatis, ke tiuj ruboj, en kiujn disfalas la urbo, devas nepre tombokovri la monstran arlekenon kune kun ĉiuj liaj krimoj. Se troviĝus viro sufiĉe kuraĝa por ekstari fronte de la ĉiopreta pro malespero popolo, tio povus okazi en la daŭro de kelkaj horoj. Tiam kuraĝaj kaj venĝemaj pensoj komencis trakuri la kapon de Vinicio. Kaj se tion farus li mem? La gento de Vinicioj, kiu ĝis la lasta tempo kalkulis vicojn da konsuloj, estis konata en la tuta Romo. La amasoj bezonis nur nomon. Foje ja, pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanio Sekundo, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito, kio do okazus hodiaŭ pro la terura batego superanta preskaŭ ĉiujn, kiujn Romo spertis en la daŭro de ok jarcentoj?
«Kiu vokos la kviritojn al armilo, — pensis Vinicio, — tiu sendube faligos Neronon kaj mem surmetos la purpuron.» Kial do li ne faru tion? Li estis pli energia, pli brava kaj pli juna ol la aliaj aŭgustanoj … Nerono havis, vere, je sia dispono tridek legiojn, postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato, sed ĉu ankaŭ tiuj legioj kaj iliaj ĉefoj ne ekribelos, aŭdinte pri la bruligo de Romo kaj de ĝiaj temploj? Kaj en tiu okazo li, Vinicio, povus iĝi imperiestro. Oni ja flustris inter la aŭgustanoj, ke iu aŭguristo antaŭdiris la purpuron al Otono. Per kio li malsuperas Otonon? Eble ankaŭ Kristo helpus lin per sia Dia potenco, eble ĝi estas lia inspiro? «Ho, se tiel estus!» vokis Vinicio interne. Li venĝus tiam kontraŭ Nerono la danĝeron de Ligia kaj sian maltrankvilon, li enkondukus regadon de justeco kaj vero, disvastigus la instruon de Kristo de Eŭfrato ĝis la nebulaj bordoj de Britujo, kaj kune li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero.
Sed tiuj pensoj, eksplodinte el lia kapo, kiel hajlo da fajreroj el brulanta domo, estingiĝis, kiel fajreroj. Antaŭ ĉio necesis savi Ligian. Nun li rigardis la katastrofon de proksime, do denove timo lin ekregis; kaj kontraŭ tiu maro da fajro kaj fumo, ĉe la renkontiĝo kun la terura realeco, tiu fido, kun kiu li kredis, ke Petro la apostolo savos Ligian, formortis en lia koro. Malespero kaptis lin refoje, do penetrinte sur la vojon Havenan, kondukantan rekte al Transtibero, li remoderiĝis nur en la pordego, ĉe kiu oni ripetis al li tion, kion antaŭe diris la forkurintoj, ke pliparto de tiu kvartalo ne estis ankoraŭ ekposedita de la brulo, kvankam la fajro kelkloke transportiĝis trans la riveron.
Tamen ankaŭ Transtibero estis plena je fumo kaj de forkurantaj amasoj, tra kiuj estis pli malfacile penetri en la fundon de la kvartalo tial, ke la homoj, havante pli da tempo, elportadis kaj savadis pli da objektoj. La ĉefa Havena vojo mem estis multloke ŝtopita per ili, kaj apud la Naŭmaĥiejo de Aŭgusto[274] ili levis sin en tutaj amasoj. Pli malvastaj stratetoj, kie pli dense amasiĝis la fumoj, estis simple neenireblaj. La loĝantoj forkuradis el ili milope. Vinicio vidis envoje terurajn bildojn. Plurfoje du homaj riveroj, fluantaj el kontraŭaj direktoj, premegis unu la alian kaj batalis je vivo aŭ morto. Familioj perdiĝadis en la tumulto, patrinoj malespere vokis siajn infanojn. La haroj de Vinicio hirtiĝadis je la penso, kio devis okazi pli proksime al la fajro. Meze de la krioj kaj ĥaoso malfacile estis ion eldemandi aŭ kompreni la vokojn. Iafoje el trans la rivero alruliĝadis novaj ondegoj da fumoj nigraj kaj tiel pezaj, ke ili ruliĝis tuj super la tero, tiel kovrante la domojn, homojn kaj ĉiujn objektojn, kiel ilin kovras nokto. Sed vento, kaŭzita de la brulo, disblovadis ilin, kaj tiam Vinicio povis antaŭeniĝadi al la strateto, ĉe kiu staris la domo de Lino. La varmo de la julia tago, fortigita de la ardo, radianta el la brulantaj kvartaloj, iĝis neelportebla. La fumo mordis la okulojn, al la brustoj mankis spiro. Eĉ tiuj loĝantoj, kiuj, esperante, ke la fajro ne transportiĝos trans la riveron, restis ĝis nun en siaj hejmoj, komencis ilin forlasi kaj la amasego kreskis kun ĉiu horo. La pretorianoj, akompanantaj Vinicion, restis malantaŭe. En la interpremo iu vundis per martelo lian ĉevalon, kiu komencis svingi la sangantan kapon, levi sin sur la postaj piedoj kaj malobei la rajdanton. Laŭ lia riĉa tuniko oni rekonis en li aŭgustanon, kaj ĉirkaŭe tuj aŭdiĝis la ekkrioj: «Morton al Nerono kaj al liaj bruligistoj!» Venis momento de gravega danĝero, ĉar centoj da manoj etendis sin al Vinicio, sed la timigita ĉevalo forportis lin, hufpremante la homojn, kaj samtempe alfluis nova ondo da nigra fumo kaj kovris la straton per krepusko. Vinicio, vidante, ke li ne trarajdos, desaltis fine sur la teron kaj komencis piedkuri, glitante apud la muroj kaj iafoje atendante, ke la forkuranta amaso pasu preter li. En la animo li parolis al si, ke tio estas vanaj penoj. Ligia povis jam esti ekster la urbo, ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro: pli facile estus retrovi pinglon ĉe marbordo ol ŝin en tiu interpremo kaj ĥaoso. Li volis tamen eĉ por la prezo de la vivo atingi la domon de Lino. Iafoje li haltadis kaj frotis la okulojn. Forŝirinte la randon de sia tuniko, li ŝirmis per ĝi la nazon kaj la buŝon kaj kuris pluen.
Laŭgrade kiel li proksimiĝadis al la rivero, la varmego kreskis terure. Vinicio, sciante, ke la brulo komenciĝis ĉe la Granda cirko, kredis komence, ke tiu ardo venas de ĝiaj restaĵoj, de la Bova Forumo kaj de Velabro, kiuj, kuŝante proksime, ankaŭ estis sendube posedataj de flamoj. Sed la varmego iĝadis jam neelportebla. Iu forkuranto, la lasta, kiun Vinicio rimarkis, maljunulo kun lambastonoj, ekkriis: «Ne proksimiĝu al la ponto Cestia! La tuta insulo brulas!» Efektive, oni ne povis plu havi iajn iluziojn. Ĉe la vojturniĝo al la strato Juda, kie staris la domo de Lino, la juna tribunuso ekvidis meze de nubo da fumoj flamon: brulis ne nur la insulo, sed ankaŭ Transtibero, almenaŭ la alia fino de la strateto, ĉe kiu Ligia loĝis … Vinicio memoris tamen, ke la domon de Lino ĉirkaŭas ĝardeno, post kiu, flanke de Tibero, kuŝis ne tre vasta kampo, libera de konstruaĵoj. Tiu penso kuraĝigis lin. La fajro povis halti en la malplena loko. Kun tiu espero li kuris pluen, kvankam ĉiu ventoblovo alportadis jam ne nur fumon, sed milojn da fajreroj, kiuj povis kaŭzi brulon en la alia fino de la strateto kaj bari la reiron.
Fine li tamen ekvidis tra la fuma vualo la cipresojn en la ĝardeno de Lino. La domoj, kuŝantaj trans la libera kampo, brulis jam, kiel lignaj ŝtiparoj, sed la dometo de Lino staris ankoraŭ netuŝite. Vinicio rigardis la ĉielon kaj ekkuris al la dometo, kvankam la sola aero kaŭzis jam al li bruldoloron. La pordo estis fermita, sed li ekpuŝis ĝin kaj enkuris internen. En la ĝardeno estis eĉ ne unu viva estaĵo, kaj ankaŭ la domo ŝajnis tute senhoma.
«Eble ili svenis de la fumoj kaj varmego», ekpensis Vinicio.
Kaj li komencis voki:
— Ligia! Ligia!
Respondis al li silento. En la mallaŭto estis aŭdebla nur krakbruo de la malproksima fajro.
— Ligia!
Subite liajn orelojn atingis tiu malserena voĉo, kiun li jam aŭdis foje en tiu ĝardeno. Sur la proksima insulo ekbrulis videble la bestejo, staranta kelkan distancon de la templo de Eskulapo, kaj ĉiaspecaj bestoj, inter ili leonoj, komencis tie muĝi pro teruro. Tremo trakuris Vinicion de la piedoj ĝis la kapo. Jam duafoje, kiam lia tuta atento estis koncentrita en la penso pri Ligia, tiuj tremigaj voĉoj eksonis, kiel antaŭdiro de malfeliĉo, kiel stranga aŭguro de malbonsorta estonteco.
Tio tamen estis mallonga, momenta impreso, ĉar pli terura eĉ ol la muĝo de sovaĝaj bestoj, la krakbruo de la brulo devigis lin pensi pri io alia. Ligia ne respondis, vere, al lia voko, sed ŝi povis trovi sin en tiu fajrominacata konstruaĵo, sveninta aŭ sufokata de fumo. Vinicio saltis internen. La malgranda atrio estis malplena kaj malluma de fumo. Palpe serĉante la pordon, kondukantan al la dormoĉambroj, li rimarkis flagrantan flameton de lampo kaj, proksimiĝinte, ekvidis lararejon, en kiu anstataŭ laroj estis kruco. Sub tiu kruco brulis la meĉlampo. La kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian, li prenis do la lampon kaj komencis serĉi la dormoĉambrojn. Trovinte unu el ili, li flankigis la kurtenon kaj, priluminte la ejon per la lampo, komencis rigardi.
Sed ankaŭ tie estis neniu. Vinicio tamen estis certa, ke li trafis en la ĉambron de Ligia, ĉar sur najloj, enbatitaj en la muron, pendis ŝiaj vestoj, kaj sur la lito kuŝis capitium, tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo.
Vinicio kaptis ĝin, alpremis al la buŝo kaj, surĵetinte ĝin trans la ŝultron, iris serĉi plu. La dometo estis malgranda, do en mallonga tempo li traserĉis ĉiujn ĉambrojn, kaj eĉ la kelojn. Sed nenie li trovis vivan estaĵon. Estis tute evidente, ke Ligia, Urso kaj Lino kune kun la aliaj loĝantoj de la kvartalo serĉis en forkuro savon de la brulo. «Mi devas serĉi ilin en la amaso, ekster la urbaj pordegoj», — ekpensis Vinicio.
Ne tre multe mirigis lin la fakto, ke li ilin ne renkontis sur la Havena Vojo, ĉar ili povis eliri el Transtibero de la kontraŭa direkto, flanke al la Vatikana monteto. Ĉiuokaze ili estis savitaj, almenaŭ de la fajro. Kvazaŭ ŝtono falis de la brusto de Vinicio. Li vidis, vere, kun kiel teruraj danĝeroj estis ligita forkuro, sed la penso pri la superhoma forto de Urso inspiris al li kuraĝon. «Mi devas nun, — li parolis al si, — forkuri de ĉi tie kaj tra la ĝardenoj de Domicia atingi la ĝardenojn de Agripino. Tie mi ilin trovos. La fumoj ne estas tie teruraj, ĉar la vento blovas de la Sabena montaro.»
Venis tamen plej urĝa tempo, kiam li devis pensi pri la propra savo, ĉar ondego da fajro alfluadis ĉiam pli proksimen flanke de la insulo kaj fumaj volvaĵoj kovris preskaŭ tute la strateton. La meĉlampo, per kiu li lumigadis al si la internon de la domo, estingiĝis nun de aera trablovo. Vinicio, saltinte sur la straton, kuris nun tutimpete al la Havena Vojo en la sama direkto, el kiu li venis, kaj la brulo ŝajnis persekuti lin per sia fajra spiro, jen ĉirkaŭblovante lin per ĉiam novaj nuboj da fumo, jen surŝutante per fajreroj, kiuj faladis sur liajn harojn, sur la kolon kaj veston. La tuniko komencis bruleti sur li kelkloke, sed li ne atentis tion kaj kuris pluen, timante, ke la fumo povus lin sufoki. Efektive li sentis en la buŝo la brulguston kaj fulgon, kaj lia gorĝo kaj pulmoj doloris, kvazaŭ brulantaj. La sango alfluadis lian kapon, tiel ke iafoje li vidis ĉion ruĝe kaj la fumoj mem ŝajnis al li ruĝaj. Tiam li parolis al si interne: «Tio estas pura fajro! Mi ĵetu min prefere teren kaj pereu». La kurado lacigadis lin ĉiam pli. Ŝvito fluis sur liaj kapo, kolo kaj dorso, kaj tiu ŝvito lin brulvundis, kvazaŭ bolaĵo. Li falus, se ne subtenus lin la nomo de Ligia kaj se li ne havus ĉirkaŭ la buŝo ŝian capitium. Kelkajn momentojn poste li tamen komencis ne rekoni plu la straton, kiun li kuris. Iom post iom forlasadis lin la konscio, li nur memoris, ke li devas forkuri, ĉar sur libera kampo lin atendas Ligia, kiun promesis al li Petro la apostolo. Kaj subite ekregis lin ia stranga, jam duonfebra simila al antaŭmorta vizio certeco, ke li devas ŝin ekvidi, edzinigi, kaj poste li tuj mortos.
Li jam estis tamen kvazaŭ ebria, rebatante sin de unu flanko de la strato al la alia. Kaj subite io ŝanĝiĝis en la monstra fajrego, kovranta la grandegan urbon. Ĉio, kio ĝis nun nur bruletis, eksplodis videble per unu maro da flamoj, ĉar la vento ĉesis alporti fumojn, kaj tiujn, kiuj amasiĝis en la stratetoj, forblovis furioza premego de brulvarma aero. Tiu premego pelis nun milionojn da fajreroj, tiel ke Vinicio kuris kvazaŭ en fajra nubo. Li povis, aliflanke, pli bone vidi antaŭ si, kaj preskaŭ en la sama momento, kiam li estis falonta, li ekvidis la finon de la strateto. Tiu vido donis al li novajn fortojn. Pasinte preter stratangulo, li troviĝis sur la strato, kiu kondukis al la Kodetana kampo. La fajreroj ĉesis lin persekuti. Li komprenis, ke se li sukcesos atingi almenaŭ la Havenan vojon, li estos savita, se li eĉ svenus poste sur la vojo.
En la fino de la strateto li ekvidis denove nubon, kiu vualis la eliron. «Se tio estas fumoj», li ekpensis, «mi jam ne trapasos». Li kuris per la lastaj fortoj. Envoje li deĵetis de si la tunikon, kiu, ekbruletinte de la fajreroj, komencis lin vundi, kiel la ĉemizo de Neso[275], kaj li kuris nuda, havante nur sur la kapo kaj sur la buŝo la capitium de Ligia. Alkurinte pli proksimen, li distingis, ke tio, kion li opiniis fumo, estis polva nubo, el kiu, krome, atingadis lin homaj voĉoj kaj krioj.
«Stratamaso rabas en la domoj» — li diris al si.
Li kuris tamen en la direkto de la voĉoj. Ĉiuokaze estis tie homoj, kiuj povis al li helpi. En tiu espero, antaŭ ol li alkuris, li komencis voki helpon per la tuta forto de la voĉo. Sed ĝi estis jam lia lasta fortostreĉo: ankoraŭ pli ruĝe iĝis antaŭ liaj okuloj, en la pulmoj ekmankis spiro, en la ostoj forto, kaj li falis.
Oni lin tamen ekaŭdis, aŭ pli ĝuste, ekvidis, kaj du homoj ekrapidis helpe al li kun siteloj, plenaj je akvo. Vinicio, kiu falis pro laceco, sed ne perdis la konscion, kaptis ambaŭmane la vazon kaj eltrinkis la akvon ĝisduone.
— Dankon, — li diris, — starigu min sur la piedojn, pluen mi mem iros!
La alia laboristo surverŝis lian kapon per akvo, kaj ambaŭ ne nur starigis lin sur la piedojn, sed levis lin de la tero kaj portis al la aro de la aliaj, kiuj ekĉirkaŭis lin, zorgeme esplorante, ĉu li suferis iajn gravajn kontuzojn. Tiu zorgemo mirigis Vinicion.
— Homoj, — li demandis, — kiuj vi estas?
— Ni detruas la domojn, por ke la brulo ne atingu la Havenan vojon, — respondis unu el la laboristoj.
— Vi helpis min, kiam mi estis jam falinta. Dankon al vi.
— Ni ne rajtas rifuzi helpon … — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.
Tiam Vinicio, kiu antaŭe de la mateno vidis la brutsimilajn amasojn, batalojn kaj rabojn, rigardis pli atente la lin ĉirkaŭantajn vizaĝojn kaj diris:
— Rekompencu vin … Kristo.
— Glorata estu lia nomo! — vokis la tuta ĥoro da voĉoj.
— Lino?… demandis Vinicio.
Sed li ne povis demandi plu kaj ne aŭdis la respondon, ĉar pro emocio kaj pro la travivitaj penoj li svenis. Li rekonsciiĝis nur en ĝardeno, sur la Kodetana kampo, ĉirkaŭita de kelkaj virinoj kaj viroj, kaj la unuaj vortoj, kiujn li kapablis eldiri, estis:
— Kie estas Lino?
Dum momento venis nenia respondo, poste iu konata al Vinicio voĉo diris subite:
— Ekster la Nomentana pordego; li iris Ostrianon antaŭ du tagoj … Pacon al ci, persa reĝo!
Vinicio leviĝis, kaj sidiĝis, neantendite ekvidante super si Ĥilonon.
Kaj la greko diris:
— Cia domo, sinjoro, forbrulis sendube, ĉar Karinoj staras en fajro, sed ci ĉiam estos riĉa, kiel Midaso. Ho, kia malfeliĉo! La kristanoj, ho filo de Serapo, antaŭdiradis delonge, ke fajro detruos tiun ĉi urbon … Kaj Lino kun la filino de Jovo estas en Ostriano … Ho! Kia malfeliĉo por tiu ĉi urbo!…
Vinicio denove eksentis sin svene.
— Ci vidis ilin? — li demandis.
— Mi vidis, sinjoro … Dankon al Kristo kaj al ĉiuj dioj, ke mi povis per bona novaĵo repagi ciajn bonfarojn. Sed mi repagos al ci plie, Oziriso, mi ĵuras je tiu ĉi brulanta Romo.
Ekstere vesperiĝadis, sed en la ĝardeno estis lume, kiel dum tago, ĉar la brulego kreskis ankoraŭ pli. Ŝajnis, ke brulas jam ne apartaj kvartaloj, sed la tuta urbo, de unu ekstremo ĝis la alia. La ĉielo estis ruĝa, kien nur la okuloj atingis, kaj la nokto, kiu vualis la mondon, iĝadis ruĝa.