Parto tria

Ĉapitro 44ª

La ruĝobrilo de la brulanta urbo disverŝis sin sur la ĉielo tiel vaste, kiel nur la homa vido atingis.

El post la montetoj ruliĝis supren la luno, granda kaj ronda, kiu baldaŭ ekflamis de la brilo kaj, alpreninte la koloron de ardanta kupro, ŝajnis rigardi kun miro la pereon de la mondreganta urbego. En la rozaj abismoj de la ĉielo brilis rozaj steloj, sed, kontraŭe ol en la ordinaraj noktoj, la tero estis pli hela ol la ĉielo. Romo, kvazaŭ grandega brulŝtiparo, lumigis la tutan Kampanion. Ĉe la sanga brilo oni vidis pluajn montetojn, urbojn, vilaojn, templojn, monumentojn kaj akveduktojn, tiriĝantajn de ĉiuj regionaj montoj al la urbo, kaj sur la akveduktoj — amasojn da homoj, kiuj tien rifuĝis por sendanĝeriĝi aŭ por rigardi la brulegon.

Dume la terura elemento ekposedadis ĉiam pli novajn kvartalojn. Oni ne povis dubi, ke iuj krimaj manoj fajrigas la urbon, ĉar ĉiam novaj bruloj eksplodadis en lokoj malproksimaj de la ĉefa fajrocentro. De la montetoj, sur kiuj Romo estis konstruita, la flamoj, kvazaŭ ondoj, fluis malsupren en la valojn, dense kovritajn per domoj, nombrantaj po kvin kaj ses etaĝojn, plenaj je budoj, butikoj, transporteblaj lignaj amfiteatroj, konstruitaj laŭokaze por diversaj spektakloj, fine de magazenoj de ligno, olivoleo, greno, nuksoj, piniaj strobiloj, per kies grajnoj nutris sin la malriĉa loĝantaro, kaj de vestoj, kiujn oni iafoje, laŭ imperiestra favoro, disdonadis al la ĉifonuloj, nestantaj en malvastaj strataĉoj. Tie la brulo, trovante abundon da fajriĝema materialo, ŝanĝadis sin preskaŭ en vicon da eksplodoj, kaj kun neimagebla forto ekposedadis tutajn stratojn. La homoj, tendostarantaj ekster la urbo aŭ rigardantaj de sur la akveduktoj, divenadis laŭ la koloro de la flamoj, kio brulas. Furioza aerblovego levadis iafoje el la fajra dronejo milojn kaj milionojn da ardantaj ŝeloj de nuksoj kaj migdaloj, kiuj supreniĝadis kiel sennombraj aroj da lumaj papilioj, — kaj krake krevadis en la aero, aŭ, pelate de la vento, faladis sur novajn kvartalojn, sur akveduktojn kaj sur kampojn, ĉirkaŭantajn la urbon. Ĉia penso pri savo ŝajnis absurda, kaj la tumulto kreskis ĉiumomente, ĉar dum unuflanke la urba loĝantaro forkuradis tra ĉiuj pordegoj ekster la murojn, aliflanke la brulo allogis milojn da homoj el la ĉirkaŭaĵoj, tiel loĝantojn de malgrandaj urbetoj kiel vilaĝanojn kaj duonsovaĝajn paŝtistojn el Kampanio, altiratajn de la espero rabi.

La ekkrio: «Romo pereas!» sonis senĉese en la buŝoj de la amaso, kaj la pereo de la urbo ŝajnis tiutempe kune fino kaj malligo de ĉiuj nodoj, kiuj ĝis nun kunligadis la homaron en unu tuton. La popolaĉo, en kiu al plimulto, konsistanta el sklavoj kaj fremduloj, la regado de Romo estis tute indiferenta, kaj kiun ĉia renverso povis nur liberigi el la katenoj, alprenadis tie kaj ie minacan sintenon. Vastiĝadis perforto kaj raboj. Ŝajnis, ke la nura spektaklo de la pereanta urbo alfiksas la homan atenton kaj retenas ankoraŭ la eksplodon de buĉado, kiu komenciĝos tuj, kiam la urbo ŝanĝos sin en cindrojn. Centmiloj da sklavoj, forgesante, ke Romo, krom la temploj kaj muroj, posedas ankaŭ kelkdek legiojn en ĉiuj flankoj de la mondo, ŝajnis nur atendi batalvokon kaj ĉefon. Oni komencis rememori la nomon de Spartako — troviĝis tamen neniu Spartako — aliflanke la civitanoj komencis sin armi, per kio ĉiu povis. Plej monstraj famoj rondiris ĉe ĉiuj pordegoj. Kelkaj asertis, ke Vulkano laŭ la ordono de Jovo detruas la urbon per fajro, eliĝanta el sub la tero; aliaj — ke ĝi estas venĝo de Vesto pro la pastrino Rubria. Homoj tiel konvinkitaj volis nenion savi, nur, svarmante al la temploj, ili petegis la diojn pri kompato. Sed plej ĝenerale oni ripetadis, ke Nerono ordonis bruligi la urbon por liberiĝi de la odoroj venantaj el Suburo kaj por konstrui novan urbon, nomotan Neronio. Je tiu ideo furiozo kaptadis la homojn, kaj se, kiel pensis Vinicio, troviĝus ĉefo, kiu volus elprofiti tiun eksplodon de malamo, la lasta horo de Nerono ekbatus jarojn pli frue.

Oni ankaŭ diradis, ke Nerono freneziĝis, ke li ordonis al la pretorianoj kaj gladiatoroj ataki la popolon kaj elbuĉi ĝin. Kelkaj ĵuris je la dioj, ke laŭ la ordono de la Kuprobarba estis ellasitaj la bestoj el ĉiuj bestejoj. Oni vidis sur la stratoj leonojn kun flamantaj kolharoj, furiozajn elefantojn kaj urojn, kiuj are piedpremis homojn. Estis eĉ en tio parto da vero, ĉar kelkloke elefantoj, vidante la proksimiĝantan brulon, disbatis la bestejojn kaj, liberiĝinte, kuregis en la direkto kontraŭa al la fajro, detruante ĉion antaŭ si, kiel uragano. La publika famo nombris dekmilojn da personoj, kiuj pereis en la fajro. Efektive pereis multegaj. Estis tiaj, kiuj, perdinte la tutan havaĵon aŭ plej karajn personojn, propravole ĵetis sin pro malespero en la flamojn. Aliajn sufokis la fumoj. En la mezo de la urbo, inter Kapitolo unuflanke kaj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskivilino aliflanke, same kiel inter Palatino kaj la monteto Celio, kie la stratoj estis pli dense plenkonstruitaj, la brulo komenciĝadis en tiel multaj lokoj, ke tutaj aroj da homoj, forkurante en unu direkto, renkontadis neatendite novan flammuron de la kontraŭa flanko kaj pereadis per terura morto meze de la fajra inundo.

En la teruro, tumulto kaj konsterno oni ne sciis, fine, kien forkuri. La vojoj estis ŝtopitaj per objektoj, kaj en multaj malvastaj lokoj simple barikaditaj. Tiuj, kiuj rifuĝis sur foirejojn kaj placojn, en la loko, kie oni poste konstruis la Amfiteatron de Flavioj[276], apud la templo de Tero, apud la portiko de Livia kaj pli alte, apud la temploj de Junono kaj Lucino[277], same kiel inter la Deklivo Virbia kaj la malnova Eskvilina pordego, ĉirkaŭite ĉiuflanke de maro da fajro, pereis de la ardo. En la lokoj, kien la flamo ne atingis, oni trovis poste centojn da karbobruligitaj korpoj, kvankam tie kaj ie la malfeliĉuloj elŝiris pavimajn platojn kaj, por ŝirmi sin kontraŭ la varmego, eniĝis ĝisduone en la teron. Preskaŭ neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn de tiuj, kiuj pereis en la interpremo aŭ en la fajro.

Kaj tial, dum unuj petegis de la dioj la almozon de kompato, aliaj blasfemis al ili pro la terurega malfeliĉo. Oni vidis maljunulojn, turnitajn al la templo de Jovo Liberiganto, kiuj etendante la brakojn, vokis: «Ci estas savanto, savu cian altaron kaj la urbon!»

La malespero tamen direktadis sin ĉefe kontraŭ la malnovajn romajn diojn, kiuj, laŭ la kompreno de la loĝantaro, havis la devon pli zorgeme ol aliaj gardi la urbon. Ili montriĝis senfortaj, do oni insultis ilin.

Aliflanke okazis, ke kiam sur la Vojo Azena montriĝis taĉmento da egiptaj pastroj, transkondukantaj statuon de Izido, kiun oni savis el la templo staranta proksime de la pordego Celimonta[278], la amaso ĵetis sin inter la taĉmenton, kromjungis sin al la veturilo, altiris ĝin ĝis la Appia pordego kaj, kaptinte la statuon, lokis ĝin en la templon de Marso, kontuzinte ĉe tio la pastrojn de tiu lasta dio, kiuj kuraĝis kontraŭstari. En aliaj lokoj oni alvokadis Serapon, Baalon aŭ Jehovon, kies konfesantoj, elsvarminte el la stratetoj en la ĉirkaŭaĵoj de Suburo kaj Transtibero, plenigadis per krioj kaj vokoj la kampojn kuŝantajn apud la muroj. En iliaj krioj sonis tamen kvazaŭ tonoj de triumfo, tial do, dum unuj el la loĝantoj aliĝis la ĥoron glorantan «la Sinjoron de la mondo», aliaj, indignigite pro tiu ĝoja bruado, penis ĝin perforte silentigi.

Tie kaj ie oni aŭdis aĝofortajn virojn, maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kantantajn kantojn strangajn kaj solenajn, kies signifon oni ne povis kompreni, sed en kiuj ripetiĝadis ĉiumomente la vortoj: «Jen venas la juĝisto en la tago de koler’ kaj detruo».

Tiel la moviĝema kaj sendorma homa ondo ĉirkaŭadis la brulantan urbon, simile al maltrankvila maro.

Sed nenion helpis la malespero, nek la blasfemoj, nek la kantoj. La malfeliĉo ŝajnis nevenkebla, kompleta kaj senindulga kiel Fato. Apud la Amfiteatro de Pompeo ekbrulis la magazenoj de kanabo kaj ŝnuroj, da kiuj multege oni bezonis por la cirkoj, arenoj kaj ĉiaspecaj maŝinoj, uzataj ĉe cirkoludoj, kaj kune ekbrulis apudaj konstruaĵoj, entenantaj barelojn kun peĉo, per kiu oni ŝmiris la ŝnurojn. Dum kelkaj horoj la tuta parto de la urbo, trans kiu kuŝis la Kampo de Marso, lumis per tiel hele-flava flamo, ke al la rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke konfuzita estas ankaŭ la ordo de tago kaj nokto kaj ke ili vidas la brilon de la suno. Sed poste sangoruĝa, unuaspekta brulo superis ĉiujn aliajn kolorojn de la flamoj. El la maro da fajro ŝprucadis al la brulruĝa ĉielo kvazaŭ grandegaj fontanoj kaj flamaj kolonoj, disblovante sin supre en fajrajn tufojn kaj plumojn; la vento forkaptadis ilin, ŝanĝadis en orajn fadenojn kaj harojn da fajreroj kaj portis for, super Kampanio, ĝis la Albana montaro. La nokto iĝadis ĉiam pli luma; la aero mem ŝajnis saturita ne nur de brilo, sed ankaŭ de flamo. Tibero fluis kvazaŭ rivero fajra. La malfeliĉa urbo ŝanĝis sin en inferon. La brulego ekposedadis ĉiam pli grandajn spacojn, konkeradis atake la montetojn, disverŝadis sin tra la valoj, inundadis la ebenaĵojn, furiozis, bruis, tondris.

Ĉapitro 45ª

Makreno, teksisto, en kies domon oni alportis Vinicion, lavis lin, provizis per vesto kaj nutris, post kio la juna tribunuso, plene reakirinte la fortojn, deklaris, ke ankoraŭ la saman nokton li komencos pluan serĉadon de Lino. Makreno, kiu estis kristano, konfirmis la vortojn de Ĥilono, ke Lino kune kun la supera pastro, Klemenso, iris en Ostrianon, kie Petro estis baptonta tutajn arojn da adeptoj de la nova instruo. La kristanoj de la kvartalo sciis, ke Lino antaŭ du tagoj konfidis sian domon al la gardado de iu Gajo. Por Vinicio ĝi prezentis pruvon, ke nek Ligia, nek Urso restis hejme kaj ke sendube ankaŭ ili iris Ostrianon.

Tiu penso estis por li grandega konsolo. Lino estis maljunulo, al kiu malfacile estis ĉiutage iri el Transtibero trans la malproksiman Nomentanan pordegon kaj reveni de tie Transtiberon, verŝajne do li ekloĝis por tiuj kelkaj tagoj ĉe iu el la konfesantoj ekster la muroj, kaj kune kun li ankaŭ Ligia kaj Urso. Tiel ili evitis la brulegon, kiu ĝenerale ne transportiĝis al la alia deklivo de la Eskvilina monteto. Vinicio vidis en ĉio antaŭgardon de Kristo; li eksentis super si lian zorgemon kaj kun koro plena je amo pli granda ol iam antaŭe, li ĵuris al li en la animo pagi per sia tuta vivo tiujn evidentajn signojn de favoro.

Tiom pli urĝe li tamen deziris atingi Ostrianon. Li retrovos Ligian, li retrovos Linon kaj Petron kaj kunprenos ilin for, en iun el siaj posedaĵoj, eĉ en Sicilion. Jen Romo flamas kaj post kelkaj tagoj restos el ĝi nur amaso da cindroj, por kio do ili restu ĉi tie, kontraŭ la katastrofo kaj kontraŭ la senbridiĝinta loĝantaro! Tie, for, ĉirkaŭos ilin taĉmentoj da disciplinemaj sklavoj, ĉirkaŭos ilin la sereno de la kamparo kaj ili vivos trankvile, sub la gardo de Kristo, benataj de Petro.

Li nur retrovu nun ilin!…

Sed tio ne estis facila afero. Vinicio memoris, kun kia peno li trabatis sin de la Vojo Appia en Transtiberon kaj kiel li devis rondiri por atingi la Havenan vojon, li do decidis ĉirkaŭiri nun la urbon de la kontraŭa flanko. Irante la Triumfan vojon, oni povis tien atingi, antaŭeniĝante laŭlonge de la rivero ĝis la ponto Emilia, kaj de tie, pasante preter Pincio[279], laŭlonge de la Kampo de Marso, apud la ĝardenoj de Pompeo, Lukulo[280] kaj Salustio, penetri sur la Vojon Nomentanan. Tio estis la plej mallonga vojo, sed same Makreno, kiel Ĥilono, malkonsilis ĝin riski. La fajro, vere, ne ekposedis ĝis nun tiun parton de la urbo, sed ĉiuj placoj kaj stratoj povis esti tute ŝtopitaj de homoj kaj iliaj havaĵoj. Ĥilono konsilis iri tra la Kampo Vatikana[281] ĝis la pordego Flaminia, tie transriveriĝi kaj paŝi pluen ekster la muroj, post la ĝardenoj Aciliaj[282], al la Sala pordego. Vinicio, post momenta hezitado, konsentis tiun konsilon.

Makreno devis gardoresti hejme, sed li provizis du mulojn, kiuj povis servi ankaŭ por la plua vojiro por Ligia. Li volis ankaŭ doni sklavon, sed Vinicio rifuzis, supozante, ke kiel jam okazis antaŭe, iu ajn taĉmento da pretorianoj, renkontita envoje, subiĝos al lia komando.

Kaj post momento li ekiris kun Ĥilono tra la Kampo Janikula al la Triumfa vojo. En liberaj lokoj tie kaj ie estis tendaroj, ili tamen trapuŝadis sin kun malpli granda peno, ĉar pliparto de la loĝantoj forkuris al la maro laŭ la Havena vojo. Post la pordego Septima[283] ili rajdis inter la rivero kaj la grandiozaj ĝardenoj de Domicia, kies potencaj cipresoj ruĝe brilis de la brulo, kvazaŭ de subiranta suno. La vojo iĝadis pli libera, nur iafoje ili devis batali kun torentoj da alfluantaj kamparanoj. Vinicio pelis la mulon, kiom li povis, kaj Ĥilono, rajdante tuj post li, parolis dum la tuta vojo kun si mem:

«Jen la brulo restis post ni kaj nun ĝi varmigas niajn dorsojn. Ankoraŭ neniam sur tiu vojo estis tiel lume en nokto. Ho Zeŭso! Se ci ne faligos pluvegon sur tiun brulon, ĝi pruvos, ke ci ne amas Romon. La homa povo ne estingos tiun fajron. Tia urbo, al kiu servis Grekujo kaj la tuta mondo! Kaj nun iu ajn greko povos rosti siajn fabojn en ĝiaj cindroj! Kiu ĝin supozus!… Kaj ne estos plu Romo, nek la romaj sinjoroj!… Kaj kiu volos paŝi sur la brulrestaĵoj, kiam ili malvarmiĝos, kaj fajfi, tiu fajfos senpune. Ho dioj, fajfi je tia mondreganta urbo! Kiu el la grekoj, aŭ eĉ el la barbaroj, povus ĝin supozi?… Tamen oni povos fajfi, ĉar amaso da cindroj, ĉu ĝi restas post fajro de paŝtistoj, aŭ post bruligita urbo, estas nur amaso da cindroj, kiujn pli aŭ malpli frue la vento disblovos.»

Tiel parolante, li turnadis sin momente al la brulo kaj rigardis la fajrajn ondojn kun vizaĝo kune malbona kaj ĝoja. Poste li parolis plu:

«Ĝi pereas! Pereas! Kaj ĝi ne estos plu sur la tero. Kien la mondo nun sendados sian grenon, sian olivoleon kaj sian monon? Kiu elpremados el ĝi oron kaj larmojn? Marmoro ne forbrulas, sed polviĝas en fajro. Kapitolo falos en rubojn, Palatino falos en rubojn. Ho Zeŭso! Romo estis kiel ŝafisto, kaj la aliaj popoloj — kiel ŝafoj. Kiomfoje la ŝafisto malsatis, li buĉis unu el la ŝafoj, kaj al ci, patro de la dioj, oferis la felon. Kiu buĉados de nun, ho Nuboreganto, kaj en kies manojn ci metos la ŝafistan vipon? Ĉar Romo brulas, patro, tute, kvazaŭ ci mem fajrigus ĝin per tondro.»

— Rapidu! — urĝis Vinicio, — kion ci tie faras?

— Mi priploras Romon, sinjoro, — respondis Ĥilono. — Tia Jova urbo!…

Kaj dum kelka tempo ili rajdis en silento, aŭskultante la krakadon de la brulego kaj bruadon de birdaj flugiloj. Kolomboj, kiuj amase nestis apud la vilaoj kaj urbetoj de Kampanio, kaj kune ĉiaspecaj kampaj birdoj el apud la maro kaj el la proksimaj montaroj, al kiuj la brilo de la brulo ŝajnis videble la taga lumo, grandare blinde flugis en la fajron.

Vinicio la unua interrompis la silenton.

— Kie ci estis, kiam la fajro eksplodis?

— Mi estis iranta, sinjoro, al mia amiko Eŭrikio, kiu havis butikon apud la Granda cirko, kaj mi estis ĝuste meditanta pri la instruo de Kristo, kiam oni komencis krii: «Brulas!» Homoj amasiĝis ĉe la cirko por ĝin savi kaj pro scivolo, sed kiam la flamoj ekregis la tutan cirkon, kaj krome komencis montri sin samtempe en aliaj lokoj, oni devis pensi pri la propra savo.

— Ĉu ci vidis homojn, ĵetantajn torĉojn en la konstruaĵojn?

— Kion mi ne vidis, nepo de Eneo! Mi vidis homojn, trabatantajn al si per glavo la vojon en la interpremo; mi vidis batalojn kaj homajn internaĵojn, dispremitajn sur la tero. Ha, sinjoro, se ci tion rigardus, ci kredus, ke barbaroj konkeris la urbon kaj buĉas la popolon. La homoj ĉirkaŭe kriis, ke venis fino de la mondo. Kelkaj tute perdis la prudenton kaj, rezigninte la forkuron, atendis senpense, ke ĉirkaŭu ilin la flamoj. Aliaj freneziĝis, aliaj hurlis pro malespero, sed mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj hurlis pro ĝojo, ĉar en la mondo, ho sinjoro, estas multaj malbonuloj, kiuj ne scias taksi la bonfarecon de via milda regado kaj tiujn justajn leĝojn, laŭ kiuj vi forprenas de ĉiuj kion ili havas, kaj proprigas ĝin al vi. La homoj ne scias paciĝi kun la volo de la dioj.

Vinicio estis tro absorbita per siaj pensoj por rimarki la ironion, vibrantan en la vortoj de Ĥilono. Tremo de teruro trakuradis lin je la nura penso, ke Ligia povus troviĝi meze de tiu ĥaoso, sur tiuj teruraj stratoj, kie oni dispremadis sur la tero homajn internaĵojn. Do, kvankam pli ol dek fojojn li jam demandis de Ĥilono ĉion, kion tiu povis scii, li turniĝis al li ankoraŭfoje:

— Ĉu ci ilin vidis en Ostriano per la propraj okuloj?

— Mi vidis, filo de Venero, mi vidis la fraŭlinon, la bonan ligion, la sanktan Linon kaj Petron la apostolon.

— Antaŭ la brulo?

— Antaŭ la brulo, Mitro!

Sed en la animo de Vinicio naskiĝis dubo, ĉu Ĥilono mensogas; do, haltiginte la mulon, li rigardis severe la maljunan grekon kaj demandis:

— Kion ci tie faris?

Ĥilono konfuziĝis. Ŝajnis al li, vere, kiel al multaj homoj, ke kune kun la pereo de Romo venas ankaŭ fino de la Roma regado, sed dume li estis sola kun Vinicio, kaj li memoris, ke la lasta malpermesis al li, minacante teruran punon, spioni la kristanojn, precipe Linon kaj Ligian.

— Sinjoro, — li diris, — kial ci ne kredas al mi, ke mi ilin amas? Jes! Mi estis en Ostriano, ĉar mi estas duone kristano. Pirono instruis min respekti virton pli ol filozofion, do ĉiam pli mi inklinas al virtuloj. Krom tio, sinjoro, mi estas malriĉa, kaj kiam ci, Jovo, estis en Ancio, mi ofte suferis malsaton ĉe miaj libroj, do mi sidiĝadis apud la muro de Ostriano, ĉar la kristanoj, kvankam mem malriĉaj, disdonas pli da almozoj ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Romo kune.

Tiu ĉi motivo ŝajnis al Vinicio sufiĉa, li do demandis malpli severe:

— Kaj ci ne scias, kie por tiu ĉi tempo ekloĝis Lino?

— Ci foje punis min kruele por mia scivolo, sinjoro, — respondis la greko.

Vinicio silentiĝis, kaj ili rajdis pluen.

— Sinjoro, — diris Ĥilono post momento, — ci ne retrovus la fraŭlinon sen mia helpo, sed se ni ŝin retrovos, ĉu ci ne forgesos pri la malriĉa saĝulo?

— Ci ricevos domon kun vinberejo apud Ameriolo, — respondis Vinicio.

— Dankon al ci, Herkulo! Kun vinberejo?… Dankon al ci! Ho jes, kun vinberejo!

Ili pasis nun la altaĵojn de Vatikano, kiuj ruĝe brilis de la brulo, sed post la Naŭmaĥiejo ili direktiĝis dekstren, por, transirinte la Vatikanan kampon, proksimiĝi al la rivero kaj transiĝinte sur la alian bordon, atingi ĝis la pordego Flaminia. Subite Ĥilono haltigis la mulon kaj diris:

— Sinjoro! Bona ideo venis en mian kapon.

— Parolu, — respondis Vinicio.

— Inter Janiculo kaj Vatikano, post la ĝardenoj de Agripino, estas subteraĵoj, el kiuj oni prenadis ŝtonojn kaj sablon por konstrui la cirkon de Nerono. Aŭskultu min, sinjoro! En la lasta tempo la judoj, kiuj, kiel ci scias, estas multegaj en Transtibero, komencis kruele persekuti la kristanojn. Ci memoras, ke jam en la tempo de la dia Klaŭdio estis inter ili tiaj malpacoj, ke la imperiestro estis devigita ekzili ilin el Romo. Nun, kiam ili revenis kaj kiam, dank’ al la protektado de la aŭgustino, ili sentas sin sekuraj, tiom pli malhumile ili traktas la kristanojn. Mi scias tion! Mi ĝin vidis. Neniu edikto kontraŭ la kristanoj estas eldonita, sed la judoj akuzas ilin antaŭ la urboprefekto, ke ili murdas infanojn, adoras azenon, proklamas instruon ne aprobitan de la senato, kaj mem ili atakas la kristanojn kaj invadas iliajn preĝodomojn tiel obstine, ke la kristanoj devas sin kaŝi.

— Kion do ci volas diri? — demandis Vinicio.

— Tion, sinjoro, ke la sinagogoj ekzistas malkaŝe en Transtibero, sed la kristanoj, volante eviti persekutadon, devas preĝi kaŝite kaj ili kunvenas en forlasitaj budoj ekster la urbo, aŭ en sablofosejoj. Tiuj, kiuj loĝas en Transtibero, elektis al si ĝuste tiun sablofosejon, kiun oni estigis por la konstruado de la cirko kaj de multaj domoj laŭlonge de Tibero. Nun, kiam la urbo pereas, sendube la konfesantoj de Kristo preĝas. Ni trovos sennombran amason da ili en la subteraĵo, tial mi konsilas al ci, ke ni ĝin vizitu envoje.

— Ci ja diris, ke Lino iris Ostrianon! — ekkriis malpacience Vinicio.

— Sed ci promesis al mi domon kun vinberejo apud Ameriolo, — respondis Ĥilono, — do mi volas serĉi la fraŭlinon ĉie, kie mi povas esperi ŝin trovi. Post la eksplodo de la brulo ili povis reveni Transtiberon … Ili povis ĉirkaŭiri la urbon, kiel ni ĝin nun ĉirkaŭiras. Lino havas domon, eble li volis esti pli proksime al la domo por vidi, ĉu la brulo ne ekregos ankaŭ tiun kvartalon. Se ili revenis, tiam mi ĵuras al ci, sinjoro, je Persefono, ke ni trovos ilin preĝantaj en la subteraĵo, kaj en malplej bona okazo ni ricevos informojn pri ili.

— Ci pravas, sekve konduku! — diris la tribunuso.

Ĥilono sen momenta pripenso direktiĝis maldekstren, al monteto. Por momento la deklivo de tiu monteto kovris de ili la brulon, tiel ke kvankam la apudaj altaĵoj estis en lumo, ili mem troviĝis en ombro. Pasinte preter la cirko, ili direktiĝis ankoraŭfoje maldekstren kaj eniris specon de intermontaĵo, en kiu estis tute mallume. Sed en tiu mallumo Vinicio distingis amasojn da flagrantaj lanternoj.

— Jen ili! — diris Ĥilono. — Ili estos hodiaŭ pli multaj ol ordinare, ĉar aliaj preĝodomoj forbrulis aŭ estas plenaj je fumo, kiel la tuta Transtibero.

— Jes! Mi aŭdas kantadon, — respondis Vinicio.

Efektive, el malluma malfermaĵo supre aŭdiĝadis kantantaj homaj voĉoj, kaj la lanternoj malaperadis en ĝi unu post la alia. Sed ankaŭ el flankaj intermontaĵoj elŝovadis sin ĉiam novaj figuroj, tiel ke post kelka tempo Vinicio kaj Ĥilono troviĝis meze de tuta aro da homoj.

Ĥilono deiris de la mulo kaj, farinte signon al knabo, kiu iris apude, diris al li:

— Mi estas pastro de Kristo kaj episkopo. Tenu niajn mulojn, kaj ci ricevos mian benon kaj pardonon por la pekoj.

Poste, ne atendante respondon, li enmetis la kondukilojn en lian manon, kaj mem aliĝis kun Vinicio al la iranta aro.

Post momento ili malsupreniris en la subteraĵon kaj paŝis antaŭen ĉe malklara brilo de la lanternoj laŭlonge de malluma koridoro, ĝis ili atingis vastan kavernon, el kiu videble oni antaŭe prenadis ŝtonojn, ĉar la muroj estis formitaj el iliaj freŝaj rompaĵoj.

Estis tie pli lume ol en la koridoro, ĉar krom meĉlampoj kaj lanternoj brulis torĉoj. Ĉe ilia lumo Vinicio ekvidis tutan amason da homoj, genuantaj kun suprenetenditaj brakoj. Ligian, Petron la apostolon aŭ Linon li povis nenie rimarki, anstataŭe ĉirkaŭis lin ĉiuflanke vizaĝoj solenaj kaj emociitaj. En kelkaj videbla estis atendo, timo, espero. La lumo rebrilis sur la suprenlevitaj okulblankoj, ŝvito gutis de la fruntoj, palaj, kiel kreto; kelkaj kantis kantojn, aliaj febre ripetadis la nomon de Jesuo, kelkaj batis siajn brustojn. En ĉiuj oni vidis, ke ili atendas ĉiumomente ion eksterordinaran.

Subite la kantoj eksilentis kaj super la kunvenintoj, en niĉo, formita pro elpreno de grandega rokpeco, montriĝis Krispo, konata al Vinicio, kun vizaĝo kvazaŭ duonkonscia, pala, fanatika kaj severa. La okuloj turnis sin al li, kvazaŭ atendante vortojn de kuraĝigo — kaj li, beninte per krucosigno la kunvenintojn, parolis per voĉo rapida kaj preskaŭ simila al krio:

— Pentu pro viaj pekoj, ĉar la momento alvenis. Jen sur la urbon de krimo kaj malvirto, jen sur la novan Babilonon la Sinjoro pluvigis pereigan flamon. Ekbatis la horo de l’ juĝo, kolero kaj pereo … La Sinjoro antaŭdiris Sian alvenon, kaj baldaŭ vi lin ekvidos! Sed li venos jam ne kiel Ŝafido, kiu oferis Sian sangon pro viaj pekoj, sed kiel severega juĝisto, kiu en Sia justeco profundigos en abismon la pekulojn kaj nekredantojn … Ve al la mondo kaj ve al la pekuloj, ĉar ne estos plu kompato por ili!… Mi vidas cin, Kristo! La steloj pluve falas sur la teron! La suno mallumiĝas, la tero malfermiĝas en abismojn, mortintoj leviĝas, kaj ci venas meze de sonoj de trumpetoj, meze de taĉmentoj da anĝeloj, meze de tondroj kaj uraganoj. Mi vidas cin, ho Kristo!

Ĉe tiuj vortoj li eksilentis kaj, levinte la vizaĝon, ŝajnis fiksi la rigardon sur io malproksima kaj terura. Kaj subite en la subteraĵo aŭdiĝis obtuza tondro, unu, dua … deka; en la flamanta urbo tutaj stratoj de brulkonsumitaj domoj komencis falegi teren kun grandega bruo. Sed al la plimulto de la kristanoj tiuj sonoj ekŝajnis klara signo, ke la terura horo alvenas, ĉar la kredo pri la baldaŭ okazonta dua veno de Kristo kaj pri la fino de la mondo estis inter ili eĉ antaŭe ĝenerala, kaj nun plifortigis ĝin ankoraŭ la brulego de la urbo. Tial la timo de Dio ekregis la kunvenintojn. Multaj voĉoj komencis ripeti: «La tago de la juĝo … Jen ĝi venas!» Kelkaj kovris la vizaĝojn per la manoj, konvinkite, ke tuj la tero ektremos sur siaj fundamentoj kaj el ĝiaj abismoj eliros inferaj monstroj por ĵeti sin sur la pekulojn. Aliaj vokis: «Kristo, kompatu! Savinto, estu kompatema!»… aliaj laŭte konfesadis siajn pekojn, aliaj fine ĵetadis sin reciproke en la brakojn por havi apud si iujn amikajn korojn en la terura momento.

Sed estis ankaŭ tiaj homoj, kies vizaĝoj, kvazaŭ tiuj de ĉielprenitoj, plenaj je superteraj ridetoj, ne elmontris timon. En kelkaj lokoj aŭdiĝis kantotonoj: en la religia ekstazo homoj komencis krii nekompreneblajn vortojn en nekompreneblaj lingvoj. Iu el malluma angulo de la kaverno vokis: «Vekiĝu, kiu dormas!» Ĉion tamen superbruis la krio de Krispo: «Estu pretaj! Estu pretaj!»

Iafoje tamen ekregadis silento, kvazaŭ ĉiuj, retenante la spiron en la brustoj, atendus tion, kio okazos. Kaj tiam oni aŭdis malproksimajn tondrojn de kvartaloj, falantaj en rubojn, post kio denove eksonadis ĝemoj, preĝoj, kantotonoj kaj voĉoj: «Savinto, kompatu nin!» Iafoje Krispo ekparoladis kaj kriis: «Rezignu la terajn riĉaĵojn, ĉar baldaŭ vi ne havos plu la teron sub la piedoj! Rezignu la terajn sentojn, ĉar la Sinjoro pereigos tiujn, kiuj pli ol lin amis siajn edzinojn kaj infanojn. Ve al tiu, kiu ligis sian koron pli al kreito ol al la Kreinto! Ve al potenculoj! Ve al luksamantoj! Ve al malvirtuloj! Ve al viro, virino kaj infano!»

Subite bruego pli forta ol la antaŭaj, ekskuis la ŝtonminejon. Ĉiuj falis teren, etendante la brakojn krucforme por per tiu signo defendi sin kontraŭ malbonaj spiritoj. Sekvis silento, en kiu oni aŭdis nur rapidajn spirojn, plenajn je teruro flustrojn: «Jesuo, Jesuo, Jesuo!» kaj ialoke ploron de infanoj. Subite super tiu nigra, kuŝanta homamaso iu trankvila voĉo diris:

— Pacon al vi!

Ĝi estis la voĉo de Petro la apostolo, kiu antaŭ momento eniris la kavernon. Pro la sono de liaj vortoj la teruro pasis en unu momento, kiel pasas teruro de ŝafaro, meze de kiu aperis la ŝafisto. La homoj leviĝis de la tero, la pli proksimaj komencis premi sin al liaj genuoj, kvazaŭ serĉante defendon sub liaj flugiloj; Petro etendis super ili la manojn kaj diris:

— Kial vi timas en viaj koroj? Kiu el vi antaŭscias, kio povas lin trafi, antaŭ ol la horo alvenos? La Sinjoro punis per fajro Babilonon, sed al vi, kiujn lavis bapto kaj kies pekojn pardonigis la sango de la Ŝafido, elmontrita estos lia kompato kaj vi mortos kun lia nomo en viaj buŝoj. Pacon al vi!

Post la severaj kaj senkompataj vortoj de Krispo la vortoj de Petro venis, kiel balzamo al la ĉeestantoj. Anstataŭ la timo de Dio ekregis ilin amo al Dio. Tiuj homoj retrovis tian Kriston, kian ili amis el la rakontoj de Petro — ne senkompatan juĝiston, sed dolĉan kaj paciencan Ŝafidon, kies kompatemo centoble superis la homan malbonecon. La sento de konsolo ekregis la tutan amason kaj kuraĝo kune kun dankemo al la apostolo plenigis iliajn korojn. Voĉoj el diversaj flankoj komencis voki: «Ni estas ciaj ŝafoj, paŝtu nin.» La pli proksimaj parolis: «Ne forlasu nin en la tago de pereo!» Kaj ili genuiĝadis ĉe liaj genuoj, kion vidante, Vinicio proksimiĝis, kaptis la randon de lia mantelo kaj, klininte la kapon, diris:

— Sinjoro, helpu min! Mi serĉis ŝin en la fumoj de la brulego kaj en la homa interpremo, kaj nenie mi povis ŝin trovi, sed mi kredas, ke ci povas redoni ŝin al mi.

Kaj Petro metis la manon sur lian kapon.

— Fidu, — li diris, — kaj sekvu min.

Ĉapitro 46ª

La urbo brulis senĉese. La Granda cirko falis en rubojn, kaj poste en la kvartaloj, kiuj unuaj komencis bruli, falegadis tutaj stratoj kaj stratetoj. Post ĉiu tia falo fajraj kolonoj leviĝadis momente ĝis la ĉielo. La vento ŝanĝiĝis kaj blovis nun kun grandega forto flanke de la maro, portante al Celio, al Eskvilino kaj Viminalo ondojn da fajro, brulaĵoj kaj karbopecoj. Oni jam tamen komencis pensi pri savo. Laŭ la ordono de Tigeleno, kiu en la tria tago alkuris el Ancio, oni komencis detrui la domojn sur Eskvilino, por ke la fajro, renkontinte malplenajn lokojn, mem estingiĝu. Ĝi estis tamen vana helpo, entreprenita por savi la ceteron de la urbo, ĉar pri savo de tio, kio jam estis brulanta, oni eĉ ne povis pensi. Oni decidis ankaŭ antaŭgardi kontraŭ pluaj sekvoj de la katastrofo. Kune kun Romo pereis ĝiaj senlimaj riĉaĵoj, pereis la tuta havaĵo de la civitanoj, tiel ke ĉirkaŭ la muroj tendovagis nun centmiloj da kompletaj mizeruloj. Jam en la dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso, ĉar la grandegaj provizoj da nutraĵo, kolektitaj en la urbo, brulis kune kun ĝi, kaj en la ĝenerala ĥaoso kaj malordiĝo de la oficoj neniu ekpensis ĝis nun pri venigo de novaj provizoj. Nur post la alveno de Tigeleno oni sendis en Ostion la konformajn ordonojn, sed dume la popolo komencis alpreni ĉiam pli minacan sintenon.

La domon apud la akvedukto Appia, en kiu dume loĝis Tigeleno, ĉirkaŭadis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: «Panon kaj tegmenton!» Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro staranta inter la vojoj Sala kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: «Murdu nin kontraŭ tiu fajro!» Oni minacis al la imperiestro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigeleno, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporion, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el la disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Druzo kaj Germaniko, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.

Neniam, de la gaŭla invado en la tempo de Brenno, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun ankaŭ Kapitolon ĉirkaŭis terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine, en la tempo de Brenno Romo havis popolon disciplineman, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nun ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.

Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montetoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, branĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno pasanta tra la brulo, plena je bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vilaj unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj; vera homa maro ĉirkaŭlavanta fajran insulon.

Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporion kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la imperiestro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiamaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nerono volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte por translokiĝi en Grekujon aŭ Egiptujon kaj de tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekreregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.

Dume soldatoj, helpate de certa nombro da loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibero, kiu dank’ al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj da venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la Roma pasinteco kaj de la Roma gloro.

Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen disvastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigeleno en ĉiu letero petegis, ke la imperiestro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nerono moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la Domus transitoria, kaj li rapidis por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.

Ĉapitro 47ª

La fajro atingis dume ĝis la Vojo Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al la Vojo Larĝa kaj al Tibero, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra la Bova Forumo kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino. Tigeleno, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta imperiestro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis.

Sed Nerono volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de la Lago Albana kaj, vokinte en sian tendon la tragediiston Alituron, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: «ho sankta urbo, ci, kiu ŝajnis pli daŭra ol Ido[284]», li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava ol ĉiuj aliaj.

Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronio, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, li enmetu kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderate el la arta vidpunkto, devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon.

Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dek ses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enveturo, tenante kune je certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis ĉe la vido de la imperiestra anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran ol ordinare disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigeleno.

Pasinte la Ostian pordegon, Nerono haltis momente kaj diris:

— Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian kapon!

Poste, pasinte tra la Deklivo Delfina, li surpaŝis per pretigita por li ŝtuparo la Appian akvedukton, sekvate de aŭgustanoj kaj ĥoro de kantistoj, portantaj citrojn, liutojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn.

Kaj ĉiuj retenis la spiron en la brustoj, atendante, ĉu li eldiros iajn grandajn vortojn, kiujn por la propra sekureco oni devus memori. Sed li staris solena, silenta, vestita per purpura mantelo kaj per krono el oraj laŭroj, rigardante la furiozan potencon de la flamoj. Kiam Terpno donis al li oran liuton, li levis la okulojn al la brulruĝa ĉielo, kvazaŭ atendante inspiron.

La popolo de malproksime montris lin per la manoj, surverŝitan de sanga brilo. For en la urbo siblis fajraj serpentoj kaj brulis la antikvaj, plej karaj memoraĵoj: brulis la templo de Herkulo, kiun konstruis Evandro, kaj la templo de Jovo Statoro, kaj la templo de Luno, konstruita ankoraŭ de Servio Tulio, kaj la domo de Numo Pompilio, kaj la sanktejo de Vesto kun la penatoj de la Roma popolo, meze de fajraj langoj montriĝadis iafoje Kapitolo, brulis la pasinteco kaj la animo de Romo, kaj li, imperiestro, staris kun liuto en la mano, kun vizaĝo de tragedia aktoro kaj kun penso ne pri la pereanta patrujo, sed pri sinteno kaj vortoj, per kiuj li povus esprimi plej bone la grandecon de la katastrofo, veki plej grandan admiron kaj akiri plej varmajn aplaŭdojn.

Li malamis tiun ĉi urbon, li malamis ĝiajn loĝantojn, li amis sole la proprajn kantojn kaj versaĵojn, do li ĝojis en la koro, ke fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis. La versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita, la serĉisto de emocioj ĝuis la teruran spektaklon kaj kun senlima plezuro pensis, ke eĉ la detruo de Trojo estis nenio kompare kun la detruo de tiu ĉi grandega urbo. Kion pli li povus deziri? Jen Romo, la mondpotenca Romo, brulas, kaj li staras sur akvedukta arkaĵo, kun ora liuto en la mano, luma, purpura, admirata, grandioza kaj poezia. Ie for, malsupre, en la ombro, murmuras kaj tumultas la popolo. Sed ĝi murmuru. Jarcentoj pasos, jarmiloj fluos for, kaj la homoj memoros kaj gloros la poeton, kiu en tia nokto kantis la pereon kaj brulon de Trojo. Kio estas kontraŭ li Homero? Kio estas Apolono mem kun sia simpla formingo?

Li levis la manojn supren kaj ekbatinte la kordojn, ekkantis la vortojn de Priamo:

Nesto de miaj patroj, ho lulilo kara!…

En la libera aero, ĉe la bruo de la brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasoj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto lernita de Alituro, Nerono deĵetadis de la ŝultro sian tragedian syrma,[285] frapadis la kordojn kaj kantis plu. Fininte la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la syrma, restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino.

Post mallonga momento da silento ektondris uragano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke Nerono mem ordonis bruligi la urbon por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nerono, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris:

— Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion.

— Kanajloj! — respondis Vatinio, — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro.

Nerono turnis sin al Tigeleno.

— Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj?

— Jes, dia! — respondis la prefekto.

Sed Petronio movis la ŝultrojn.

— Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron, — li diris. — Restu dume, kie ci estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi.

La samon opiniis ankaŭ Seneko kaj Licinio la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari.

— Dioj! — diris Nerono, — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo.

Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, ankaŭ li ektimis.

— Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu ci kredas, ke vere okazos batalo?

— Sinjoro, — respondis Tigeleno per necerta voĉo, — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava … Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn.

— Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon?

— Mi! — respondis trankvile Petronio.

— Iru, amiko! Ci estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo … Iru kaj ne avaru promesojn.

Petronio turnis sin al la imperiestra sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka.

— Ĉeestantaj senatanoj, — li diris, — krom ili Pizono, Nervo kaj Seneciono — sekvu min.

Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronio, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianaj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi.

Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmkovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran.

La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronio, rabemaj manoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profunden, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj voĉoj komencis krii:

— Petronio! Arbiter elegantiarum! Petronio!

— Petronio! — eksonis de ĉiuj flankoj.

Kaj laŭgrade kiel oni ripetadis lian nomon, la vizaĝoj ĉirkaŭe iĝadis malpli minacaj kaj la krioj malpli furiozaj, ĉar tiu eleganta patricio, kvankam li neniam klopodis pri favoro de la popolo, estis tamen ĝia favorato. Oni lin opiniis homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis precipe de la afero de Pedanio Sekundo, en kiu li pledis por moderigo de la kruela verdikto, kondamnanta je morto ĉiujn sklavojn de la prefekto. Precipe la sklavamasoj amis lin de tiam per tia senmodera amo, kian malfeliĉuloj kaj premitoj kutime sentas al tiuj, kiuj elmontras al ili almenaŭ iomete da kompato. Krom tio en la nuna momento aliĝis al tio ankaŭ scivolo, kion diros la delegito de la imperiestro, ĉar neniu dubis, ke la imperiestro speciale lin delegis.

Kaj li, depreninte sian blankan, purpure borderitan togon, levis ĝin supren kaj komencis svingi ĝin super la kapo, signe, ke li volas paroli.

— Silentu! Silentu! — oni kriis de ĉiuj flankoj.

Post momento oni eksilentis efektive. Tiam li rektiĝis sur la ĉevalo kaj komencis paroli per laŭta, trankvila voĉo:

— Civitanoj! Tiuj, kiuj min aŭdos, ripetu miajn vortojn al tiuj, kiuj staras malpli proksime, kaj ĉiuj kondutu kiel homoj, ne kiel bestoj sur arenoj.

— Ni aŭskultas! Ni aŭskultas!

— Aŭskultu do. La urbo estos rekonstruita. La ĝardenoj de Lukulo, de Mecenaso[286], de Agripino kaj de la imperiestro estos al vi malfermitaj! Morgaŭ oni komencos disdonadon de greno, vino kaj olivoleo, tiel ke ĉiu povu plenigi la ventron ĝis la gorĝo! Poste la imperiestro aranĝos por vi cirkoludojn, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, ĉe kiuj atendos vin festenoj kaj donacoj. Vi estos pli riĉaj post la brulo ol antaŭ la brulo!

Respondis al li murmuro, kiu tiel disiradis de la mezo en ĉiujn direktojn, kiel ondoj disiras sur akvo, en kiun oni ĵetis ŝtonon; la homoj, kiuj staris pli proksime, ripetadis liajn vortojn al la pli malproksimaj. Poste tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj koleraj aŭ konsentaj, kiuj ŝanĝis sin fine en unu ĝeneralan, grandan kriegon:

Panem et circenses!!![287]

Petronio ĉirkaŭvolvis sin per la togo kaj dum kelka tempo aŭskultis senmove, simila en sia blanka vesto al marmora statuo. La kriego kreskis, superbruis la krakojn de la brulo, sonis de ĉiuj flankoj kaj el ĉiam pli profunde, sed la delegito videble volis ankoraŭ ion diri, ĉar li atendis.

Kaj fine, denove ordoninte per levita mano silenton, li elkriis:

— Mi promesas al vi panem et circenses; dume vivuu la imperiestron, kiu vin nutras kaj vestas, poste iru dormi, aĉularo, ĉar baldaŭ krepuskiĝos la mateno.

Dirinte tion, li turnis la ĉevalon malantaŭen kaj, facile frapante per la bastono la kapojn de tiuj, kiuj baris al li la vojon, forrajdis malrapide al la pretorianaj vicoj.

Post momento li estis apud la akvedukto. Supre li renkontis preskaŭ panikon. Oni ne komprenis tie la ekkrion: panem et circenses, kaj kredis, ke ĝi estas nova eksplodo de furiozo. Oni eĉ ne supozis, ke Petronio saviĝos, tial Nerono, ekvidinte lin, alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo kaj kun vizaĝo, pala de emocio, komencis demandi:

— Kio do? Kio tie okazas? Ĉu oni jam batalas?

Petronio kaptis aeron en la bruston, spiris profunde kaj respondis:

— Je Polukso! Ili ŝvitas kaj odoraĉas! Oni donu al mi epilimma[288], aŭ mi svenos.

Poste li turnis sin al Nerono.

— Mi promesis al ili, — li diris, — grenon, olivoleon, malfermon de la ĝardenoj kaj cirkoludojn. Ili adoras cin denove kaj kriaĉas per la fenditaj lipoj je cia gloro. Dioj, kiel malagrablan odoron havas tiu plebo!

— Mi havis la pretorianojn pretaj, — ekkriis Tigeleno. — Kaj se ci ilin ne trankviligus, la kriemuloj eksilentus por ĉiam. Domaĝe, Cezaro, ke ci ne permesis al mi uzi forton.

Petronio rigardis iom la parolanton, movis la ŝultrojn kaj diris:

— Tio ne estas ankoraŭ perdita. Eble ci devos ĝin uzi morgaŭ.

— Ne, ne! — diris Nerono. — Mi ordonos malfermi al ili la ĝardenojn kaj disdoni grenon. Dankon al ci, Petronio! Mi aranĝos cirkoludojn, kaj tiun kanton, kiun vi aŭdis hodiaŭ, mi kantos publike.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur la ŝultron de Petronio, silentis momente, kaj fine, trankviliĝinte, demandis:

— Diru sincere: kia mi ŝajnis al ci, kiam mi kantis?

— Ci indis la spektaklon, kiel la spektaklo indis cin, — respondis Petronio.

Poste li turnis sin refoje al la brulo.

— Sed ni rigardu ankoraŭ, — li diris, — kaj adiaŭu la malnovan Romon.

Ĉapitro 48ª

La vortoj de la apostolo inspiris fidon en la animojn de la kristanoj. La fino de la mondo ĉiam ŝajnis al ili proksima, ili komencis tamen kredi, ke la terura juĝo ne venos tuj kaj ke antaŭe ili vidos eble ankoraŭ finon de la regado de Nerono, kiun ili konsideris kiel regadon de Antikristo, kaj punon de Dio por liaj venĝon vokantaj krimoj. Kuraĝigitaj en siaj koroj, ili komencis disiri post la fino de la preĝoj kaj reveni en siajn provizorajn rifuĝejojn, eĉ en Transtiberon, ĉar venis famo, ke la fajro, metita en dekkelkaj lokoj, direktis sin kun ventoŝanĝo al la rivero kaj, konsuminte tie kaj ie, kion ĝi povis konsumi, ĉesis vastiĝi.

La apostolo, akompanate de Vinicio kaj de la sekvanta ilin Ĥilono, ankaŭ forlasis la subteraĵon.

La juna tribunuso ne kuraĝis interrompi lian preĝon; dum kelka tempo li paŝis do en silento, nur per la okuloj petegante kompaton kaj tremante de maltrankvilo. Sed multaj personoj venadis ankoraŭ kisi la manojn kaj la vestrandon de la apostolo, patrinoj etendadis al li siajn infanojn, aliaj genuiĝadis en la malluma, longa pasejo kaj, levante supren la lampojn, petis lian benon, aliaj fine, irante preter li, kantis, tiel ke estis konvena momento nek por demando, nek por respondo. Same estis ankaŭ en la intermonteto. Nur kiam ili eliris sur pli liberan spacon, de kiu oni vidis jam la brulantan urbon, la apostolo, krucosigninte ĝin trifoje, turnis sin al Vinicio kaj diris:

— Ne timu. Proksime de ĉi tie estas kabano de fosisto, kie ni trovos Ligian kun Lino kaj kun ŝia fidela servanto. Kristo, kiu ŝin al ci destinis, gardis ŝin por ci.

Vinicio ŝanceliĝis kaj apogis sin per la mano sur roko. La vojo el Ancio, la okazoj apud la muroj, la serĉado de Ligia meze de la varmegaj fumoj, la sendormo kaj la terura maltrankvilo pro ŝi elĉerpis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn, kaj je la lastaj senigis lin la sciigo, ke tiu persono, plej kara al li en la mondo, estas proksime kaj ke post momento li ŝin ekvidos. Ekregis lin subite malforteco tiel granda, ke li ŝovis sin al la piedoj de la apostolo kaj, ĉirkaŭpreninte liajn genuojn, restis tiel, ne povante eldiri eĉ vorton.

Kaj la apostolo, defendante sin de danko kaj honoro, diris:

— Ne al mi, ne al mi, sed al Kristo!

— Kia potenca dio! — aŭdiĝis de malantaŭe la voĉo de Ĥilono. — Sed mi ne scias, kion mi faru pri la muloj, kiuj atendas nin proksime.

— Leviĝu kaj sekvu min, — diris Petro, prenante la junan viron je la mano.

Vinicio leviĝis. Ĉe la lumo de la brulego oni vidis larmojn, gutantajn de lia vizaĝo, pala pro emocio. Liaj lipoj tremis, kvazaŭ li preĝus.

— Ni iru, — li diris.

Sed Ĥilono ripetis:

— Sinjoro, kion mi faru pri la muloj, kiuj atendas? Eble tiu ĉi respektinda profeto preferus rajdi ol piediri?

Vinicio mem ne sciis, kion respondi, sed ekaŭdinte de Petro, ke la kabano de la fosisto trovas sin tute proksime, li diris:

— Rekonduku la mulojn al Makreno.

— Pardonu, sinjoro, ke mi memorigas al ci la domon en Ameriolo. Kontraŭ tiu terura brulo facile estas forgesi pri tia bagatelaĵo.

— Ci ricevos ĝin.

— Ho! Nepo de Numo Pompilio, ĉiam mi estis certa, sed nun, kiam la promeson aŭdis ankaŭ ĉi tiu grandanima apostolo, mi eĉ ne memorigas, ke ci promesis al mi ankaŭ vinberejon. Paco al ci. Mi cin retrovos, sinjoro. Paco al ci.

Kaj ili respondis:

— Kaj al ci.

Poste ambaŭ direktiĝis dekstren, al la montetoj. Envoje Vinicio diris:

— Sinjoro, lavu min per la akvo de bapto, por ke mi povu nomiĝi vera konfesanto de Kristo, ĉar mi amas lin per ĉiuj fortoj de mia animo. Lavu min rapide, ĉar mi estas jam preta en la koro. Kaj kion li ordonos al mi, tion mi faros, sed ci diru al mi, kion pli mi povus fari.

— Amu la homojn, kiel ciajn fratojn, — respondis la apostolo, — ĉar nur per amo ci povas al li servi.

— Jes! Mi tion komprenas kaj sentas. Estante infano, mi kredis je la romaj dioj, sed mi ilin ne amis, kaj tiun Solan mi amas tiel, ke kun ĝojo mi fordonus por li la vivon.

Kaj li komencis rigardi la ĉielon, ripetante kun fervoro:

— Ĉar li estas Sola! Ĉar li sola estas bona kaj kompatema! Do se estus eĉ pereanta ne nur tiu ĉi urbo, sed la tuta mondo, lin solan mi konfesas kaj lin solan mi adoras!

— Kaj li benos cin kaj cian hejmon, — finis la apostolo.

Dume ili flankiĝis en alian intermonteton, en kies fino oni vidis malklaran lumeton. Petro montris ĝin per la mano kaj diris:

— Jen la kabano de la fosisto, kiu donis al ni rifuĝon, kiam, reveninte kun la malsana Lino el Ostriano, ni ne povis penetri en Transtiberon.

Post momento ili alvenis. La kabano estis pli ĝuste kaverno, kavigita en roka abruptaĵo, kiun oni de ekstere fermis per muro, farita el argilo kaj kanoj. La pordo estis fermita, sed tra malfermaĵo, kiu anstataŭis fenestron, oni vidis la internon, lumigitan per fajro.

Iu malhela, grandega figuro leviĝis renkonte al la venintoj kaj komencis demandi:

— Kiuj vi estas?

— Servantoj de Kristo, — respondis Petro. — Pacon al ci, Urso.

Urso sin klinis al la piedoj de la apostolo; poste, rekoninte Vinicion, li kaptis lian manon je la artiko kaj levis ĝin al la buŝo.

— Ĉu ankaŭ ci, sinjoro? — li diris. — Benata estu la nomo de la Ŝafido pro la ĝojo, kiun ci kaŭzos al Kallina.

Dirinte tion, li malfermis la pordon kaj ili eniris. La malsana Lino kuŝis sur fasko da pajlo kun malgrasa vizaĝo kaj frunto flava, kiel eburo. Apud la fajro sidis Ligia, tenante en la mano fasketon da malgrandaj fiŝoj, vicigitaj sur ŝnureto kaj destinitaj videble por la vespermanĝo.

Okupite pri detirado de la fiŝoj de la ŝnureto kaj konvinkite, ke la eniranto estas Urso, ŝi tute ne levis la okulojn. Sed Vinicio alproksimiĝis kaj, elparolinte ŝian nomon, etendis al ŝi la brakojn. Tiam ŝi leviĝis rapide: fulmo de miro kaj ĝojo trakuris ŝian vizaĝon, kaj sen vorto, kiel infano, retrovanta post tagoj de teruro kaj pereo sian patron aŭ patrinon, ŝi ĵetis sin en liajn malfermitajn brakojn.

Li ĉirkaŭprenis ŝin kaj dum kelka tempo premis ŝin al la brusto kun tia ĝojekstazo, kvazaŭ ŝi estus mirakle savita. Poste do, disiginte la brakojn, li prenis per la manoj ŝiajn tempiojn, kisis la frunton, la okulojn, kaj denove ŝin ĉirkaŭbrakis, ripetante ŝian nomon, poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris. Lia ĝojo estis simple senlima, same kiel lia amo kaj feliĉo.

Fine li komencis rakonti al ŝi, kiel li alkuris el Ancio, kiel li serĉis ŝin apud la urbaj muregoj kaj meze de la fumoj, en la domo de Lino, kiom da ĉagreno, maltrankvilo kaj teruro li suferis, antaŭ ol la apostolo montris al li ŝian rifuĝejon.

— Sed nun, — li parolis, — kiam mi cin retrovis, mi ne lasos cin ĉi tie, kontraŭ tiu fajro kaj la furiozaj amasoj. Homoj murdas sin reciproke apud la muroj, sklavoj ribelas kaj rabas. Dio sola scias, kiaj novaj plagoj povas ankoraŭ frapi Romon. Sed mi savos cin, Ligia, kaj mi savos vin ĉiujn. Ho mia kara!… Ĉu vi volas iri kun mi Ancion? Tie ni prenos ŝipon kaj veturos Sicilion. Miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj. Aŭskultu min! En Sicilio ni trovos la Plaŭciojn, mi redonos cin al Pomponia kaj poste prenos cin el ŝiaj manoj. Ja ci, mia kara, ne timas min plu. Bapto ankoraŭ ne lavis min, sed demandu Petron, ĉu antaŭ momento, irante al ci, mi ne diris, ke mi volas esti vera konfesanto de Kristo, kaj ĉu mi lin ne petis, ke li baptu min, eĉ en tiu ĉi kabano de la fosisto. Fidu al mi, Ligia, kaj vi ĉiuj fidu al mi.

Ligia aŭskultis kun lumanta vizaĝo liajn vortojn. Ĉiuj ili ĉi tie, antaŭe pro persekutoj flanke de la judoj, kaj nun pro la brulo kaj ĥaoso, kaŭzita de la katastrofo, vivis efektive en senĉesa necerteco kaj timo. Forveturo en la trankvilan Sicilion prezentus finon de ĉiuj maltrankviloj kaj kune komencus novan epokon de feliĉo en ilia vivo. Plie, se Vinicio volus kunpreni nur Ligian solan, ŝi certe kontraŭstarus al la tento, ne volante forlasi Petron la apostolon kaj Linon, sed Vinicio diris ja al ili: «Iru kun mi! Miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj!»

Do, klininte sin al lia mano por ĝin kisi signe de obeo, ŝi diris:

— Cia hejmofajro estas mia hejmofajro.

Poste, hontiĝinte, ke ŝi eldiris la vortojn, kiujn, laŭ la romana moro, diradis nur novedzinoj ĉe la edziniĝo, ŝi ekflamis de ruĝo kaj staris en la brilo de la fajro kun mallevita kapo, necerta, ĉu oni ŝin ne riproĉos pro tio.

Sed en la okuloj de Vinicio bildis sin nur senlima adoro. Li turnis sin poste al Petro kaj ekparolis denove:

— Romo brulas laŭ la ordono de Nerono. Jam en Ancio li plendis, ke li neniam vidis grandan brulon. Sed se li ne hezitis antaŭ tia krimo, pensu, kio ankoraŭ povas okazi. Kiu scias, ĉu, veniginte la legiojn, li ne ordonos al ili elmurdi la loĝantojn? Kiu scias, kiaj proskripcioj sekvos, kiu scias, ĉu post la plago de fajro ne venos la plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato? Savu vin, kaj ni savu Ligian. Tie ni traatendos trankvile la uraganon, kaj kiam ĝi pasos, vi revenos por semi denove vian semon.

Ekstere, flanke de la Kampo Vatikana, aŭdiĝis, kvazaŭ por konfirmi la timojn de Vinicio, iaj malproksimaj krioj, plenaj je furiozeco kaj teruro. En la sama momento alvenis la fosisto, la mastro de la kabano, kaj rapide ferminte la pordon, ekkriis:

— Homoj murdas sin reciproke apud la cirko de Nerono. Sklavoj kaj gladiatoroj ekatakis civitanojn.

— Ĉu vi aŭdas? — diris Vinicio.

— Pleniĝas la mezuro, — diris la apostolo, — kaj la batoj estos, kiel senlima maro.

Poste li turnis sin al Vinicio kaj, montrante Ligian, diris:

— Prenu tiun ĉi knabinon, kiun Dio al ci destinis, kaj savu ŝin. Lino, kiu estas malsana, kaj Urso forveturu kun vi.

Sed Vinicio, kiu ekamis la apostolon per la tuta forto de sia pasia animo, vokis:

— Mi ĵuras al ci, majstro, ke mi ne lasos cin ĉi tie al pereo.

— Kaj la Sinjoro benos cin por cia bonvolo, — respondis la apostolo, — sed ĉu ci ne aŭdis, ke Kristo trifoje ripetis al mi apud la lago: «Paŝtu miajn ŝafojn!»

Vinicio eksilentis.

— Se do ci, al kies zorgado neniu min konfidis, diras, ke ci ne lasos min ĉi tie al pereo, kiel ci volas, ke mi forlasu mian ŝafaron en la tago de la sortobato? Kiam estis fulmotondro sur la lago kaj kiam ni timis en niaj koroj, li ne forlasis nin, kiel do mi, lia fidela servanto, ne sekvu la ekzemplon de mia Sinjoro?

Subite Lino levis sian malgrasan vizaĝon kaj demandis:

— Kaj kiel mi ne sekvu cian ekzemplon, reprezentanto de la Sinjoro?

Vinicio komencis ŝovi la manon sur la kapo, kvazaŭ li batalus kontraŭ si mem aŭ baraktus kontraŭ siaj pensoj; poste, kaptinte la manon de Ligia, li diris per voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato:

— Aŭskultu min, Petro, Lino kaj ci, Ligia! Mi parolis, kion diktis al mi mia homa saĝo, sed vi havas alian, kiu pensas ne pri sia sekureco, sed pri la ordonoj de la Savinto. Jes! Mi tion ankoraŭ ne komprenis kaj eraris, ĉar la vualo ne estas ankoraŭ forigita de miaj okuloj kaj la antaŭa naturo resonas en mi. Sed ĉar mi amas Kriston kaj volas esti lia servanto, tial, kvankam la afero koncernas ion, pli gravan al mi ol mia kapo, mi nun genuiĝas antaŭ vi kaj ĵuras, ke ankaŭ mi plenumos la ordonon de amo kaj ne forlasos miajn fratojn en la tago de la sortobato!

Dirinte ĉi tion, li ekgenuis kaj subite ekregis lin ekstazo: la okulojn kaj la manojn li levis supren kaj komencis voki:

— Ĉu mi komprenas cin jam, ho Kristo! Ĉu mi jam indas cin?

Liaj manoj tremis, la okuloj ekbrilis de larmoj, la korpon skuis tremo de kredo kaj amo, kaj Petro la apostolo prenis argilan amforon kun akvo kaj, proksimiĝinte al li, diris solene:

— Mi cin baptas, en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito, amen!

Tiam religia ekstazo ekregis ĉiujn ĉeestantojn. Ŝajnis al ili, ke la kabano pleniĝas per ia supertera lumo, ke ili aŭdas superteran muzikon, ke la roko de la kaverno malfermiĝas super iliaj kapoj, ke el la ĉielo flugas al ili amasoj da anĝeloj, kaj fore, supre, vidiĝas kruco kaj manoj tranajlitaj, benantaj.

Dume el ekstere aŭdiĝadis la krioj de la batalantoj kaj la bruo de la flamoj el la brulanta urbo.

Ĉapitro 49ª

Homaj amasoj tendostariĝis en la grandiozaj imperiestraj ĝardenoj, en la iamaj ĝardenoj de Domicia kaj Agripino, sur la Kampo de Marso, en la ĝardenoj de Pompeo, Salustio kaj Mecenaso. Oni okupis portikojn, konstruaĵojn destinitajn por pilkludo, ĉarmajn somerdomojn kaj budojn konstruitajn por bestoj. Pavoj, fenikopteroj, cignoj kaj strutoj, gazeloj kaj antilopoj el Afriko, cervoj kaj kapreoloj iĝis viktimoj de la amasoj. Oni komencis venigi manĝoprovizojn el Ostio tiel abunde, ke sur flosoj kaj diversspecaj ŝipoj oni povis iri de unu bordo de Tibero al la alia, kiel sur ponto. Oni disdonadis grenon treege malkare, por la prezo de tri sestercoj, kaj al malriĉuloj tute senpage. Oni venigis grandegajn provizojn da vino, olivoleo kaj kaŝtanoj, el montaroj oni alpeladis ĉiutage amasojn da bovoj kaj ŝafoj. Mizeruloj, kiuj antaŭ la brulo rifuĝadis en la malriĉaj stratetoj de Suburo kaj en la ordinara tempo suferadis malsaton, vivis nun pli bone ol antaŭe. La minaco de malsato estis decide forigita, pli malfacile estis tamen antaŭgardi kontraŭ perfortoj, raboj kaj malleĝaĵoj. La vaga vivo sekurigis senpunecon al rabuloj, tiom pli, ke ili proklamadis sin adorantoj de la imperiestro kaj ne avaris al li aplaŭdojn, kie ajn li montriĝis. Ĉar, krome, la oficoj pro la forto de la faktoj malaktiviĝis kaj kune mankis loke sufiĉaj armofortoj, kiuj povus kontraŭagi la memvolajn agojn, tial en la urbo, loĝata de friponoj el la tuta tiama mondo, havis lokon aferoj super la homa imago. Ĉiunokte okazadis bataloj, murdoj, forkaptoj de virinoj kaj infanoj. Apud la pordego Mugiona, kie estis haltejo por brutaroj alpelataj el Kampanio, okazadis bataloj, en kiuj pereadis centoj da homoj. Ĉiumatene la bordoj de Tibero svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro. En la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli timemaj antaŭvidis grandan epidemion.

Kaj la urbo brulis senĉese. Nur en la sesa tago la brulo, trafinte la malplenajn spacojn de Eskvilino, sur kiuj oni intence detruis grandan nombron da domoj, komencis malfortiĝi. Sed amasoj da ardanta karbo lumis ankoraŭ tiel brile, ke la popolo ne volis kredi, ke ĝi estas jam fino de la plago. Efektive en la sepa tago la brulo reeksplodis kun nova forto en la konstruaĵoj de Tigeleno, sed pro manko de materialo ĝi daŭris jam mallonge. Nur domoj trae bruligitaj faladis ankoraŭ tie kaj ie, ŝprucigante supren flamajn serpentojn kaj kolonojn da fajreroj. Sed iom post iom la funde ardantaj ruboj komencis supraĵe iĝi nigraj. La ĉielo post sunsubiro ĉesis lumi de sanga brulruĝo kaj nur nokte en la vasta nigra dezerto saltis bluaj flamlangoj, eliĝantaj el amasoj da karbo.

El la dek kvar kvartaloj de Romo restis apenaŭ kvar, kalkulante en tio ankaŭ Transtiberon. La ceteron formanĝis la flamoj. Kiam fine cindriĝis la karbamasoj, oni vidis de Tibero ĝis Eskvilino grandegan spacon grizan, malgajan, senvivan, sur kiu elstaris vicoj da kamentuboj, kvazaŭ tombaj kolonoj en tombejoj. Inter tiuj kolonoj vagis tage funebraj aroj da homoj, serĉantaj jen karajn objektojn, jen la ostojn de karaj personoj. Nokte hundoj hurlis sur la cindraro kaj sur la ruinoj de la iamaj domoj.

La tuta malavareco kaj helpo, kiun Nerono elmontris al la popolo, ne retenis minacojn kaj eksciton. Kontenta estis sole amaso da friponoj, ŝtelistoj kaj senhejmaj mizeruloj, kiuj povis ĝissate manĝi, trinki kaj rabi. Sed homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn personojn kaj havaĵojn, ne lasis pacigi sin per la malfermo de la ĝardenoj, nek per la disdonado de greno, nek per la promesoj de cirkoludoj kaj donacoj. La malfeliĉo estis tro granda kaj tro senekzempla. Aliajn, en kiuj bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo al la urbo-patrujo, malesperigis la famo, ke la malnova nomo Roma devas malaperi de la supraĵo de la tero kaj ke Nerono intencas konstrui sur la cindroj novan urbon, nomotan Neropolis. La ondo de malkontenteco ŝvelis de tago al tago, kaj malgraŭ la flatoj de la aŭgustanoj, malgraŭ la mensogoj de Tigeleno, Nerono, sentema al la favoro de la amasoj, kiel neniu el la antaŭaj imperiestroj, pensis kun teruro, ke en tiu silenta batalo pro vivo aŭ morto, kiun li faris kontraŭ la patricioj kaj la senato, li povas resti senapoga. La aŭgustanoj mem estis ne malpli teruritaj, ĉar ĉiu morgaŭo povis alporti al ili pereon. Tigeleno pripensis venigon de kelkaj legioj el Anatolio. Vatinio, kiu ridis eĉ tiam, kiam oni lin vangofrapis, perdis la bonhumoron; Vitelio perdis la apetiton.

Aliaj konsilis inter si, kiel forturni la danĝeron, ĉar neniu malkonsciis, ke se iu eksplodo polvigus la imperiestron, tiam, eble krom la sola Petronio, eĉ ne unu el la aŭgustanoj savus sian vivon. Al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nerono, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis. La malamo kontraŭ ili estis preskaŭ pli granda ol kontraŭ li mem.

Ili komencis do streĉi la mensojn, pensante, kiel senŝarĝiĝi de la respondeco pri la bruligo de la urbo. Sed volante senŝarĝigi sin mem, ili devis purigi de la suspektoj ankaŭ Neronon, ĉar alie neniu kredus, ke ili ne estis la kaŭzintoj de la malfeliĉego. Tigeleno interkonsilis tiucele kun Domicio Afro kaj eĉ kun Seneko, kvankam li malamegis la maljunan filozofon. Popea, komprenante ankaŭ, ke la pereo de Nerono estus kune verdikto kontraŭ ŝi, petis konsilon de siaj konfidatoj kaj hebreaj pastroj, ĉar oni supozis ĝenerale, ke de kelkaj jaroj ŝi konfesis la kredon je Jehovo. Nerono mem elpensadis rimedojn, ofte terurajn, pli ofte arlekenajn, kaj alterne li subiĝadis al teruro aŭ ludis, kiel infano, antaŭ ĉio li tamen plendis.

Foje en la domo de Tiberio, kiu estis savita de la brulo, daŭris longa kaj senefika interkonsilo. Petronio proponis lasi for la zorgojn kaj veturi Grekujon, poste Egiptujon kaj Anatolion. La vojaĝo estis jam delonge intencata, kial do ĝin prokrasti, se en Romo estas malgaje kaj danĝere.

Nerono akceptis la konsilon kun fervoro, sed Seneko, pensinte dum momento, diris:

— Veturi estos facile, sed poste reveni — malpli facile.

— Je Heraklo! — respondis Petronio, — reveni oni povus fronte de la aziaj legioj.

— Tiel mi faros, — ekkriis Nerono.

Sed Tigeleno komencis kontraŭparoli. Li mem sciis nenion elpensi, kaj se la ideo de Petronio venus en lian kapon, sendube li deklarus ĝin kiel savan, nun tamen gravis al li, ke Petronio ne montriĝu refoje la sola homo, kiu en malfacilaj momentoj scias savi ĉion kaj ĉiujn.

— Aŭskultu min, dia! — li diris, — la konsilo estas pereiga! Antaŭ ol ci atingos Ostion, komenciĝos civila milito; kiu scias, ĉu iu el la ankoraŭ vivantaj posteuloj de la dia Aŭgusto decidos proklami sin imperiestro, kaj tiam kion ni faros, se la legioj partiiĝos kun li?

— Ni faros tion, — respondis Nerono, — ke antaŭe ni klopodos, ke malestu la posteuloj de Aŭgusto. Ili jam estas nemultaj, facile do estos liberiĝi de ili.

— Oni povas tion fari, sed ĉu nur tio gravas? Miaj soldatoj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke imperiestro devus esti viro tia, kiel Trazeo.

Nerono ekmordis la lipojn. Post momento li tamen levis la okulojn supren kaj diris:

— Nesatigeblaj sendankuloj. Ili havas sufiĉe da greno kaj da karbo, sur kiu ili povas baki flanojn, kion pli ili volas?

Al tio Tigeleno diris:

— Venĝon.

Sekvis silento. Subite Nerono ekstaris, levis la manon supren kaj diris:

La koroj serĉas venĝon, kaj venĝo — viktimon.

Poste, forgesinte pri ĉio, li vokis kun radianta vizaĝo:

— Oni donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu tiun ĉi verson. Neniam Lukano komponis ion similan. Ĉu vi rimarkis, ke mi trovis ĝin en unu sekundo?

— Ho, senkompara! — respondis kelkaj voĉoj.

Nerono notis la verson kaj diris:

— Jes! La venĝo serĉas viktimon.

Poste li rigardis ĉirkaŭen, al la ĉeestantoj.

— Kaj se ni disvastigus la famon, ke Vatinio ordonis bruligi la urbon, kaj oferus lin al la venĝo de la popolo?

— Ho dia! Kio mi estas? — ekkriis Vatinio.

— Vere! Oni bezonas iun pli grandan ol ci… Vitelion?

Vitelio paliĝis — kaj tamen ekridis.

— Mia graso, — li diris, — povus nur refajrigi la brulon.

Sed Nerono pensis pri io alia, ĉar li serĉis en la animo viktimon, kiu efektive povus satigi la koleron de la popolo, kaj li trovis, kion li serĉis:

— Tigeleno, — li diris post momento, — ci bruligis Romon!

La ĉeestantojn trakuris tremo. Ili komprenis, ke ĉi-foje Nerono ĉesis ŝerci kaj ke venas momento riĉa je sekvoj.

Kaj la vizaĝo de Tigeleno kuntiriĝis, kiel faŭko de mordopreta hundo.

— Mi bruligis Romon laŭ cia ordono, — li diris.

Ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj. Sekvis tia silento, ke oni aŭdis zumadon de muŝoj, flugantaj tra la atrio.

— Tigeleno, — ekparolis Nerono, — ĉu ci min amas?

— Ci scias, sinjoro.

— Oferu cin por mi.

— Dia Cezaro, — respondis Tigeleno, — kial ci donas al mi dolĉan trinkaĵon, kiun mi ne povas levi al buŝo? La popolo murmuras kaj ribelas, ĉu ci volas, ke ankaŭ la pretorianoj komencu ribeli?

La sento de teruro ekpremis la korojn de la ĉeestantoj. Tigeleno estis prefekto de la pretorio kaj liaj vortoj havis simple la sencon de minaco. Nerono mem komprenis tion, kaj lia vizaĝo kovriĝis per paleco.

Subite eniris Epafrodito, liberigito de la imperiestro, kun la sciigo, ke la dia aŭgustino deziras tuj vidi Tigelenon, ĉar estas ĉe ŝi homoj, kiujn la prefekto devas elaŭskulti.

Tigeleno riverencis al Nerono kaj eliris kun vizaĝo trankvila kaj malestima. Jen, kiam oni volis lin ekbati, li montris la dentojn, li konigis, kio li estas, kaj konante la timemon de Nerono, li estis certa, ke tiu mondreganto neniam kuraĝos levi kontraŭ lin la manon.

Kaj Nerono sidis momente en silento, sed vidante, ke la ĉeestantoj atendas de li iun vorton, li diris:

— Mi elvartis serpenton ĉe la sino.

Petronio movis la ŝultrojn, kvazaŭ volante diri, ke al tia serpento ne estas malfacile frakasi la kapon.

— Kion ci diras? Parolu, konsilu! — ekkriis Nerono, rimarkinte lian movon, — al ci sola mi fidas, ĉar ci havas pli da saĝo ol ili ĉiuj, kaj ci amas min.

Petronio jam estis dironta: «Nomu min prefekto de la pretorio, kaj mi transdonos al la popolo Tigelenon kaj kvietigos en unu tago la urbon». Sed lia denaska maldiligenteco superis. Esti prefekto signifis, ĝuste dirante, porti sur la ŝultroj la personon de la imperiestro kaj milojn da publikaj aferoj. Por kio li faru al si tiujn zorgojn? Ĉu ne estas pli bone legi versaĵojn en la ĉarma biblioteko, rigardi vazojn kaj statuojn, aŭ, tenante ĉe la brusto la dian korpon de Eŭniko, fingroludi per ŝiaj oraj haroj kaj klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo?

Li do diris:

— Mi konsilas veturi Aĥajon.

— Ha, — respondis Nerono, — mi atendis de ci ion pli. La senato min malamegas. Se mi forveturos, kiu povas garantii, ke ili ne ekribelos kontraŭ mi kaj ne proklamos iun alian imperiestro? La popolo estis al mi iam fidela, sed nun ĝi sekvos ilin … Je Hadeso! Se tiu senato kaj tiu popolo havus unu solan kapon!…

— Permesu diri al ci, ho dia, ke volante konservi Romon, oni devas konservi almenaŭ kelkajn romanojn, — diris Petronio kun rideto.

Sed Nerono komencis plendi:

— Kion mi havas de Romo kaj de la romanoj? Oni aŭskultus min en Aĥajo. Ĉi tie ĉirkaŭas min nur perfido. Ĉiuj min forlasas! Ankaŭ vi pretas min perfidi! Mi scias tion, mi scias! Vi eĉ ne pensas, kion diros pri vi la postaj generacioj, se vi forlasos tian artiston, kiel mi.

Ĉe tio li manfrapis la frunton kaj ekkriis:

— Vere!… Meze de tiuj zorgoj mi mem forgesas, kio mi estas.

Dirinte tion, li sin turnis al Petronio kun vizaĝo jam tute sereniĝinta.

— Petronio, — li diris, — la popolo murmuras, sed se mi prenus liuton kaj irus kun ĝi sur la Marsan kampon, se mi kantus al ili tiun kanton, kiun vi aŭdis dum la brulo, ĉu ci dubas ke mi kortuŝus ilin per mia kanto, kiel iam Orfeo kortuŝis la sovaĝajn bestojn?

Al tio respondis Tulio Seneciono, kiu deziris reveni plej baldaŭ al siaj sklavinoj, venigitaj el Ancio, kaj malpaciencis jam delonge:

— Sendube, Cezaro, se oni lasus cin komenci.

— Ni veturu Grekujon! — diris Nerono, tedite.

Sed en la sama momento eniris Popea, kaj post ŝi Tigeleno. La okuloj de la ĉeestantoj direktis sin malgraŭvole al li, ĉar neniam triumfanto surveturis tiel fiere Kapitolon, kiel li ekstaris antaŭ la imperiestro.

Poste li komencis paroli malrapide kaj klare, per voĉo, en kiu sonis kvazaŭ grinco de fero:

— Aŭskultu min, Cezaro, ĉar mi povas diri al ci: mi trovis! La popolo avidas venĝon kaj viktimon, ne unu tamen, sed centojn kaj milojn. Ĉu ci aŭdis iam, sinjoro, kiu estis Ĥresto, krucumita de Poncio Pilato? Kaj ĉu ci scias, kiuj estas kristanoj? Ĉu mi ne rakontis al ci pri iliaj krimoj kaj senhontaj ritoj, pri iliaj antaŭdiroj, ke la mondo pereos de fajro? La popolo malamas ilin kaj suspektas. Neniu vidis ilin en la temploj, ĉar niajn diojn ili konsideras malbonaj spiritoj, neniam ili estas en stadiono, ĉar ili malestimas la vetkurojn. Neniam la manoj de iu kristano honoris cin per aplaŭdo. Neniam iu el ili konfesis cin dio. Ili estas malamikoj de la homa gento, malamikoj de la urbo kaj de ci, sinjoro. La popolo murmuras kontraŭ ci, sed ne ci, Cezaro, ordonis al mi bruligi Romon, kaj ne mi ĝin bruligis … La popolo soifas venĝon — ĝi havu venĝon. La popolo soifas sangon kaj cirkoludojn — ĝi havu ilin. La popolo suspektas cin — ĝiaj suspektoj direktiĝu aliflanken.

Nerono aŭskultis komence kun granda miro. Sed laŭgrade kiel Tigeleno parolis, la aktora vizaĝo de la imperiestro komencis ŝanĝi sin kaj alpreni alterne la esprimon de kolero, doloro, kompato kaj indigno. Subite li leviĝis kaj, deĵetinte la togon, kiu falis al liaj piedoj, etendis supren ambaŭ manojn kaj momente restis tiel en silento.

Fine li ekparolis per voĉo de tragedia aktoro:

— Zeŭso, Apolono, Hero, Ateno, Persefono kaj vi ĉiuj senmortaj dioj, kial vi ne donis al ni vian helpon? Kian malbonon faris la malfeliĉa urbo al tiuj krueluloj, ke ili ĝin tiel senkompate bruligis?

— Ili estas malamikoj de la homa gento kaj de ci, sinjoro, — diris Popea.

Kaj aliaj komencis voki:

— Faru justecon! Punu la brulmetintojn! La dioj mem volas venĝon!

Li sidiĝis, mallevis la kapon al la brusto kaj denove silentis, kvazaŭ tondrofrapita de la malnobleco, pri kiu li ekaŭdis. Sed post momento li ekskuis la manojn kaj ekparolis:

— Kiaj punoj kaj kiaj torturoj indas tian krimon?… Sed la dioj min inspiros kaj kun la helpo de la potencoj de Tartaro mi faros al mia malfeliĉa popolo tian spektaklon, ke dum jarcentoj ĝi min danke rememorados.

La frunton de Petronio kovris subite nubo. Li ekpensis pri la danĝero, kiu ekpezos super Ligia, super Vinicio, kiun li amis, kaj super ĉiuj tiuj homoj, kies instruon li malakceptis, sed pri kies senkulpeco li estis konvinkita. Li ankaŭ ekpensis, ke komenciĝos unu el tiuj sangaj orgioj, kiujn ne toleris liaj okuloj de belamanto. Sed antaŭ ĉio li diris al si: «Mi devas savi Vinicion, kiu freneziĝos, se tiu knabino pereos», kaj tiu konsidero superis ĉiujn aliajn, ĉar Petronio bone komprenis, ke li komencas ludon tiel danĝeran, kian neniam en la vivo li ludis.

Li komencis tamen paroli facilmaniere kaj senzorge, kiel li parolis ordinare, kritikante aŭ mokante nesufiĉe estetikajn ideojn de la imperiestro kaj de la aŭgustanoj:

— Vi trovis do la viktimojn! Bone! Vi povas eĉ sendi ilin sur arenojn aŭ vesti per la «doloraj tunikoj». Ankaŭ bone! Sed aŭskultu min: vi havas la aŭtoritaton, vi havas la pretorianojn, vi havas la forton, estu do sinceraj, tiam almenaŭ, kiam neniu vin aŭdas. Trompu la popolon, sed ne vin mem. Transdonu al la popolo la kristanojn, kondamnu ilin al torturoj laŭ via plaĉo, havu tamen la kuraĝon diri al vi, ke ne ili bruligis Romon!… Fi! Vi nomas min arbitro de eleganteco, do mi deklaras, ke mi malamas mizerajn komediojn. Fi! Ha, kiel ĉio tio memorigas al mi la teatrajn budojn apud la Azena pordego[289], kie la aktoroj, por distri la antaŭurban publikon, ludas diojn kaj reĝojn, kaj post la spektaklo trinkas acidan vinon kun cepo aŭ ricevas batojn. Estu vere dioj kaj reĝoj, ĉar mi diras al vi, ke vi povas al vi permesi tion. Koncerne cin, Cezaro, ci minacis nin per la juĝo de la postaj generacioj, sed pripensu, ke ankaŭ cin ili juĝos. Je la dia Klio! Nerono la mondreganto, Nerono la dio bruligis Romon, ĉar li estis tiel potenca sur la tero, kiel Zeŭso sur Olimpo. Nerono la poeto tiel amis poezion, ke li oferis por ĝi la patrujon! De la komenco de la mondo neniu faris ion similan. Mi petegas cin, en la nomo de la naŭ Libetridoj, ne rezignu tian gloron, ĉar kantoj pri ci sonos ĝis la fino de la jarcentoj. Kio estos kompare kun ci Priamo? Kio Agamemnono? Kio Aĥilo? Kio la dioj mem? Ne gravas, ĉu la bruligo de Romo estas faro bona, sed ĝi estas granda kaj eksterordinara! Kaj krome mi diras al ci, ke la popolo ne levos kontraŭ cin la manon. Malvere! Havu kuraĝon! Gardu cin de faroj malindaj je ci, ĉar minacas al ci nur tio, ke la postaj generacioj povos diri: «Nerono bruligis Romon, sed estante malgrandanima imperiestro kaj malgrandanima poeto, li malkonfesis sian grandan faron pro timo kaj ŝarĝis per la kulpo senkulpulojn!»

La vortoj de Petronio forte impresadis ordinare Neronon, sed ĉi-foje Petronio mem ne faris al si iluziojn, ĉar li komprenis, ke tio, kion li diras, estas la lasta rimedo, kiu povas, vere, en favora okazo savi la kristanojn, sed pli certe ankoraŭ povas pereigi lin mem. Li ne hezitis tamen, ĉar li faris ĝin por Vinicio, kiun li amis, kaj por la hazardo, per kiu li ludis. «La kuboj estas ĵetitaj», li diris al si, «kaj mi vidos, kiom la timo pri la propra kapo superos en la simio la gloramon.»

Kaj en la animo li ne dubis, ke tamen superos la timo.

Dume post liaj vortoj sekvis silento. Popea kaj ĉiuj ĉeestantoj rigardis, kiel sorĉan bildon, la okulojn de Nerono; tiu komencis levi la lipojn supren, proksimigante ilin ĝis la nazo, kiel li kutimis fari, se li ne sciis, kion decidi; fine embarasiteco kaj tedo speguliĝis evidente sur lia vizaĝo.

— Sinjoro, — ekparolis Tigeleno, vidante tion, — permesu al mi foriri, ĉar kiam oni volas elmeti al pereo cian personon, kaj krome nomas cin malgrandanima imperiestro, malgrandanima poeto, brulmetinto kaj komediisto, miaj oreloj ne povas elporti tiajn vortojn.

«Mi malgajnis», ekpensis Petronio.

Tamen, turninte sin al Tigeleno, li ĵetis al li rigardon, en kiu estis malrespekto de granda sinjoro kaj eleganta homo al mizerulo, poste li diris:

— Cin, Tigeleno, mi nomis komediisto, ĉar ci ludas komedion eĉ nun.

— Ĉu per tio, ke mi ne volas aŭskulti ciajn insultojn?

— Per tio, ke ci ŝajnigas senliman amon al Cezaro, kaj antaŭ momento ci minacis lin per la pretorianoj, kion komprenis ni ĉiuj kaj li ankaŭ.

Tigeleno, kiu ne supozis, ke Petronio kuraĝos ĵeti sur la tablon similajn kubojn, perdis la kapon kaj mutiĝis. Sed ĝi estis la lasta venko de la arbitro de eleganteco kontraŭ la rivalo, ĉar en la sama momento Popea diris:

— Sinjoro, kiel ci povas permesi, ke tia penso trairu eĉ ies kapon, kaj tiom pli, ke iu kuraĝu eldiri ĝin laŭte en cia ĉeesto!

— Punu la insultulon! — ekkriis Vitelio.

Nerono levis denove la lipojn ĝis la nazo kaj, turninte al Petronio siajn vitrosimilajn okulojn de miopulo, diris:

— Tiel ci repagas al mi la amikecon, kiun mi havis al ci?

— Se mi eraras, pruvu tion al mi, — respondis Petronio, — sciu tamen, ke mi diras, kion al mi ordonas mia amo al ci.

— Punu la insultulon! — ripetis Vitelio.

— Faru ĝin! — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

En la atrio iĝis brueto kaj movado, ĉar la homoj komencis forŝovi sin de Petronio. Forŝoviĝis eĉ Tulio Seneciono, lia konstanta kunulo en la kortego, kaj la juna Nervo, kiu ĝis tiam elmontradis al li plej vivan amikecon. Post momento Petronio restis sola en la maldekstra parto de la atrio kaj kun rideto sur la lipoj, disŝovante per la mano la faldojn de sia togo, atendis ankoraŭ, kion diros aŭ faros Nerono.

Kaj Nerono diris:

— Vi volas, ke mi lin punu, sed li estas mia kunulo kaj amiko, do, kvankam li vundis mian koron, li sciu, ke tiu ĉi koro havas por amikoj nur … pardonon.

«Mi malgajnis kaj pereis», ekpensis Petronio.

Dume la imperiestro leviĝis, la interkonsilo estis finita.

Ĉapitro 50ª

Petronio revenis hejmen, kaj Nerono kun Tigeleno trairis en la atrion de Popea, kie ilin atendis la homoj, kun kiuj la prefekto antaŭe parolis.

Estis tie du rabenoj el Transtibero, vestitaj per longaj, solenaj vestoj, kun mitroj sur la kapoj, juna skribisto, ilia helpanto, kaj Ĥilono. Ĉe la vido de la imperiestro la pastroj paliĝis pro emocio kaj, levinte la manojn al la nivelo de la ŝultroj, klinis ĝis ili la kapojn.

— Saluton al ci, monarĥo de monarĥoj kaj reĝo de reĝoj, — diris la pli aĝa. — Saluton al ci, reganto de la tero, zorganto de la elektita popolo kaj imperiestro, leono inter la homoj, kies regado estas kiel la suna lumo kaj kiel libana cedro kaj kiel palmo kaj kiel jeriĥa balzamo!…

— Vi ne nomas min dio? — demandis Nerono.

La pastroj paliĝis ankoraŭ pli multe; la pli aĝa denove ekparolis:

— Ciaj vortoj, sinjoro, estas dolĉaj, kiel la frukto de vinberujo kaj kiel matura figo, ĉar Jehovo plenigis cian koron per boneco. Sed la antaŭinto de cia patro, imperiestro Gajo[290], estis kruela, tamen niaj senditoj ne nomis lin dio, preferante la morton mem ol ofendon de la Leĝo.

— Ĉu Kaligulo ordonis ĵeti ilin al leonoj?

— Ne, sinjoro. Imperiestro Gajo ektimis la koleron de Jehovo.

Kaj ili levis la kapojn, ĉar la nomo de la potenca Jehovo inspiris al ili kuraĝon. Fidante lian forton, pli sentime ili rigardis jam en la okulojn de Nerono.

— Ĉu vi akuzas la kristanojn pri la bruligo de Romo? — demandis Nerono.

— Ni, sinjoro, akuzas ilin nur, ke ili estas malamikoj de la Leĝoj, malamikoj de la homa gento, malamikoj de Romo kaj de ci, Cezaro, kaj ke delonge ili minacis la urbon kaj la mondon per fajro. La reston diros al ci tiu ĉi homo, kies buŝo ne makuliĝos per mensogo, ĉar en la vejnoj de lia patrino fluis la sango de la elektita popolo.

Nerono turnis sin al Ĥilono.

— Kiu ci estas?

— Cia adoranto, ho Oziriso, kaj krome malriĉa stoikisto.

— Mi malamas la stoikistojn, — diris Nerono, — mi malamas Trazeon, mi malamas Muzonion kaj Kornuton. Abomenaj estas al mi iliaj paroloj, ilia malestimo al arto, ilia memvola mizero kaj malpuremo.

— Sinjoro, cia majstro, Seneko, havas mil citronlignajn tablojn. Volu nur, kaj mi havos da ili duoblan nombron. Mi estas stoikisto pro neceso. Vestu, ho Brilradia, mian stoikecon per rozkrono, starigu antaŭ ĝi kruĉon da vino, kaj mi kantos Anakreonton tiel, ke mi superkrios ĉiujn epikuranojn.

Nerono, al kiu ekplaĉis la epiteto «Brilradia», ridetis kaj diris:

— Ci plaĉas al mi.

— Tiu ĉi homo meritas tiom da oro, kiom li pezas, — ekkriis Tigeleno.

Kaj Ĥilono respondis:

— Kompletigu, sinjoro, mian pezon per cia malavareco, alie la vento forportos la pagon.

— Vere, ci ne superpezus Vitelion, — intermetis Nerono.

— Ho ve! Dia majstro de l’ Arĝenta Pafarko[291], mia sprito ne estas el plumbo.

— Mi vidas, ke ciaj Leĝoj ne malpermesas al ci nomi min dio?

— Ho senmorta! Miaj Leĝoj estas en ci: la kristanoj blasfemis kontraŭ tiuj Leĝoj, kaj tial mi ilin malamas.

— Kion ci scias pri la kristanoj?

— Ĉu ci permesas al mi plori, dia?

— Ne, — diris Nerono, — tio min enuigas.

— Kaj trioble ci pravas, ĉar la okuloj, kiuj cin vidis, devas por ĉiam sekiĝi de larmoj. Sinjoro, gardu min kontraŭ miaj malamikoj.

— Parolu pri la kristanoj, — diris Popea kun ioma malpacienco.

— Okazos, kiel ci ordonas, Izido, — respondis Ĥilono. — Jen de mia juneco mi dediĉis min al la filozofio kaj mi serĉis la veron. Mi serĉis ĝin ĉe la iamaj diaj saĝuloj, kaj en la Akademio en Ateno, kaj en la aleksandria Serapejo. Ekaŭdinte pri la kristanoj, mi supozis, ke tio estas ia nova skolo, kie mi povos trovi kelkajn grajnojn de vero, kaj mi konatiĝis kun ili, je mia malfeliĉo! La unua kristano, kun kiu min renkontigis la malbona sorto, estis Glaŭko, kuracisto el Neapolo. De li mi eksciis poste, ke ili adoras iun Ĥreston, kiu promesis al ili ekstermi ĉiujn homojn, detrui ĉiujn urbojn sur la tero, kaj ilin lasi, se ili helpos al li ekstermi la idojn de Deŭkaliono. Tial, ho sinjoro, ili malamas la homojn, tial ili venenas fontanojn, tial en siaj kunvenoj ili malavaras malbenojn al Romo kaj al ĉiuj temploj, kie glorataj estas niaj dioj. Ĥresto estis krucumita, sed li promesis al ili, ke kiam Romo estos detruita per fajro, li venos duafoje en la mondon kaj donos al ili la regadon de la tero…

— Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita, — interrompis Tigeleno.

— Multaj jam komprenas, sinjoro, — respondis Ĥilono, — ĉar mi iradas en la ĝardenoj, sur la Kampo de Marso kaj instruas. Sed se vi bonvolos aŭskulti min ĝis la fino, vi komprenos, kiajn motivojn de venĝo mi havas. Glaŭko la kuracisto komence ne malkaŝis al mi, ke ilia instruo ordonas malamon al la homoj. Kontraŭe! Li diradis al mi, ke Ĥresto estas bona dio kaj ke la fundamento de lia instruo estas amo. Mia amema koro ne povis kontraŭstari tiajn verojn, do mi ekamis Glaŭkon kaj ekfidis al li. Mi dividis kun li ĉiun pecon da pano, ĉiun groŝon, kaj ĉu ci scias, sinjoro, kiel li repagis al mi? Envoje el Neapolo al Romo li frapis min per ponardo, kaj mian edzinon, belan kaj junan Berenikon, vendis al sklavkomercistoj. Se Sofoklo konus mian sorton … sed kion mi diras! Aŭskultas min iu pli bona ol Sofoklo.

— Kompatinda homo! — diris Popea.

— Kiu vidis la vizaĝon de Afrodito, ne estas kompatinda, sinjorino, kaj mi ĝin vidas ĉi-momente. Sed tiam mi serĉis konsolon en la filozofio. Veninte Romon, mi penis atingi la kristanajn ĉefulojn por ricevi justecon kontraŭ Glaŭko. Mi kredis, ke ili devigos lin redoni al mi la edzinon … Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita, mi ekkonis la filon de Zebedeo, mi ekkonis Linon kaj Kleton kaj multajn aliajn. Mi scias, kie ili loĝis antaŭ la brulo, mi scias, kie ili kunvenas, mi povas montri unu subterejon en la Vatikana monteto kaj unu tombejon ekster la Nomentana pordego, kie ili plenumas siajn malnoblajn ritojn. Mi vidis tie Petron la apostolon, mi vidis Glaŭkon, kiu murdis infanojn, por ke la apostolo povu ŝprucigi ilian sangon sur la kapojn de la ĉeestantoj, kaj mi vidis Ligian, la zorgatinon de Pomponia Grecina, kiu fanfaronis, ke ne povante alporti infanan sangon, ŝi tamen alportas morton de infano, ĉar ŝi mortsorĉis cian filinon, ho Oziriso, kaj cian, ho Izido!

— Aŭskultu, Cezaro! — diris Popea.

— Ĉu povas esti? — ekkriis Nerono.

— Mi povis pardoni la malbonojn al mi faritajn, — daŭrigis Ĥilono, — sed ekaŭdinte pri la farita al vi, mi volis frapi ŝin per ponardo. Bedaŭrinde malhelpis min la nobla Vinicio, kiu ŝin amas.

— Vinicio? Ŝi ja forkuris de li?

— Ŝi forkuris, sed li serĉis ŝin, ĉar li ne povis vivi sen ŝi. Por mizera pago mi helpis lian serĉadon kaj mi montris al li la domon en Transtibero, kie ŝi loĝis meze de kristanoj. Ni iris tien kune, kaj kun ni ankaŭ cia luktisto, Krotono, kiun la nobla Vinicio dungis por sia defendo. Sed Urso, sklavo de Ligia, sufokis Krotonon. Terure forta homo li estas, sinjoro; al virbovoj li rompas la nukojn tiel facile, kvazaŭ iu derompus papavajn kapetojn. Aŭlo kaj Pomponia amis lin pro tio.

— Je Herkulo! — diris Nerono, — la mortemulo, kiu sufokis Krotonon, indas monumenton sur Forumo. Sed ci eraras aŭ mensogas, maljunulo, ĉar Krotonon mortigis per ponardo Vinicio.

— Jen, kiel homoj trompas diojn. Ho sinjoro, mi mem vidis, kiel Urso rompis la ripojn de Krotono kaj kiel poste li faligis Vinicion. Li mortigus la tribunuson, se Ligia lin ne malhelpus. Vinicio malsanis poste dum longa tempo, sed ili flegis lin, esperante, ke pro amo li iĝos kristano. Kaj li iĝis efektive kristano.

— Vinicio?

— Jes.

— Ĉu eble ankaŭ Petronio? — demandis avide Tigeleno.

Ĥilono komencis tordi sin, froti la manojn kaj diris:

— Mi admiras cian penetremon, sinjoro! Ho!… povas esti! Tre povas esti!

— Nun mi komprenas, kial li tiel defendis la kristanojn.

Sed Nerono ekridis.

— Petronio kristano!… Petronio malamiko de la vivo kaj de voluptoj! Ne estu malsaĝuloj kaj ne volu, ke mi tion kredu, aŭ mi estas preta nenion kredi.

— Sed la nobla Vinicio iĝis kristano, sinjoro. Mi ĵuras je tiu ĉi brilo, kiu de ci radias, ke mi diras la veron kaj ke nenio inspiras al mi tian abomenon, kiel mensogo. Pomponia estas kristanino, la malgranda Aŭlo estas kristano, kaj Ligia, kaj Vinicio. Mi servis lin fidele, kaj li repage, laŭ la deziro de Glaŭko la kuracisto, ordonis, kvankam mi estas maljuna, skurĝi min, kaj mi estis tiam malsana kaj malsata. Kaj mi ĵuris je Hadeso, ke mi tion pri li memoros. Ho sinjoro, venĝu la malbonon, kiun oni al mi faris, kaj mi transdonos al vi Petron la apostolon kaj Linon kaj Kleton kaj Glaŭkon kaj Krispon, ĉiujn ĉefulojn, kaj Ligian kaj Urson, mi montros al vi centojn kaj milojn da ili, mi montros preĝodomojn, tombejojn; en ĉiuj viaj malliberejoj malsufiĉos por ili loko!… Sen mi vi ne scius ilin trovi! Ĝis hodiaŭ mi, mizerulo, serĉis konsolon en la filozofio, nun mi trovu ĝin en la favoroj, kiuj venos sur min … Mi estas maljuna kaj ne spertis la ĉarmon de la vivo, — mi ripozu!…

— Ci volas esti stoikisto antaŭ plena manĝujo.

— Kiu faras servon al ci, samfakte ĝin plenigas.

— Ci ne eraras, filozofo.

Sed Popea ne ĉesis pensi pri siaj malamikoj. Ŝia plaĉo je Vinicio estis, pli ĝuste, momenta ekdeziro, naskita sub la influo de ĵaluzo, kolero kaj ofendita memamo. Tamen la malvarmo de la juna patricio tuŝis ŝin profunde kaj plenigis ŝian koron per senpardona ofendosento. La fakto mem, ke li kuraĝis preferi alian virinon ol ŝin, ŝajnis al ŝi krimo, vokanta venĝon. Koncerne Ligian, ŝi malamis ŝin de la unua momento, en kiu ŝin maltrankviligis la beleco de tiu norda lilio. Petronio, kiu parolis pri ŝiaj tro mallarĝaj koksoj, povis sugestii, kion li volis, al Nerono, sed ne al la aŭgustino. La sperta Popea de la unua rigardo ekkomprenis, ke en la tuta Romo Ligia sola povas kun ŝi konkuri, kaj eĉ venki ŝin. Kaj de tiu momento ŝi ĵuris al la knabino pereon.

— Sinjoro, — ŝi diris, — venĝu nian infanon!

— Rapidu! — ekkriis Ĥilono, — rapidu! Alie Vinicio kaŝos ŝin. Mi montros la domon, kien ili revenis post la brulo.

— Mi donos al ci dek soldatojn kaj iru tuj, — diris Tigeleno.

— Sinjoro! Ci ne vidis Krotonon en la manoj de Urso; se ci donos al mi kvindek soldatojn, mi montros nur de malproksime la domon. Sed se vi ne malliberigos samtempe Vinicion, mi pereos.

Tigeleno rigardis Neronon.

— Ĉu ne estus bone, ho dia, fini kune kun la onklo kaj kun la nevo?

Nerono ekpensis momente kaj diris:

— Ne! Ne nun!… La homoj ne kredus, se oni volus ilin konvinki, ke Petronio, Vinicio aŭ Pomponia Grecina bruligis Romon. Tro belajn domojn ili havis … Hodiaŭ aliaj viktimoj estas bezonaj, kaj ilia vico venos poste.

— Donu do al mi soldatojn, por ke ili min gardu, — diris Ĥilono.

— Tigeleno prizorgos tion.

— Ci loĝos dume ĉe mi, — diris la prefekto.

Ĝojo ekradiis el la vizaĝo de Ĥilono.

— Mi transdonos ĉiujn! Rapidu nur! Rapidu! — li ekkriadis per raŭka voĉo.

Ĉapitro 51ª

Petronio, elirinte el la palaco, ordonis porti sin al sia domo ĉe Karinoj, kiu, ĉirkaŭite triflanke per ĝardeno kaj havante antaŭe la malgrandan Forumon Cecilian, escepte evitis pereon en la brulo.

Pro tio la aliaj aŭgustanoj, kiuj perdis siajn domojn, kaj en ili kune multegajn riĉaĵojn kaj artverkojn, nomis Petronion feliĉulo. Cetere oni delonge parolis pri li, ke li estas favorata filo de Fortuno, kaj la ĉiam kreskanta amikeco, kiun elmontradis al li Nerono, ŝajnis konfirmi tiun opinion.

Sed tiu favorata filo povis nun mediti nur eble pri la ŝanĝemo de tiu patrino, aŭ pli ĝuste pri ŝia simileco al Kronoso, formanĝanta la proprajn infanojn.

«Se mia domo estus forbrulinta», li parolis al si, «kaj kune miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj Korintaj kupraĵoj, eble Nerono efektive forgesus la ofendon. Je Polukso! Mi nur pensu, ke nur de mi dependis esti ĉi-momente prefekto de la pretorianoj. Mi deklarus Tigelenon la bruliginto, kiu li cetere estas, mi vestus lin per „dolora tuniko“, transdonus al la popolo, mi sekurigus la kristanojn kaj rekonstruus Romon. Kiu scias eĉ, ĉu honestuloj ne prosperus de tiam pli bone. Mi devis tion fari, eĉ nur pro Vinicio. En la okazo de troa laboro mi cedus al li la prefektan oficon kaj Nerono eĉ ne provus kontraŭstari … Poste Vinicio, se plaĉus al li, kristanigu ĉiujn pretorianojn kaj eĉ la imperiestron mem, tio ja neniel min ĝenus! Nerono pia, Nerono virta kaj kompatema, — ĝi estus eĉ amuza spektaklo.»

Kaj lia senzorgemo estis tiel granda, ke li komencis rideti. Sed post momento lia penso direktiĝis aliflanken. Ŝajnis al li, ke li estas en Ancio kaj ke Paŭlo el Tarso parolas al li:

«Ci nomas nin malamikoj de la vivo, sed respondu al mi, Petronio: se la imperiestro estus kristano kaj agus laŭ nia instruo, ĉu tiam via vivo ne estus pli sekura kaj pli sendanĝera?»

Kaj, rememorinte tiujn ĉi vortojn, li parolis al si plu:

«Je Kastoro! Kiom da kristanoj oni murdos ĉi tie, tiom da novaj Paŭlo trovos, ĉar, se la mondo ne povas sin bazi sur kanajleco, tiam li pravas … Sed kiu scias ĉu ĝi ne povas, se ĝi ja sin bazas sur io. Mi mem, kiu lernis ne malmulte, ne ellernis, kiel esti sufiĉe granda kanajlo, kaj tial mi devos fine distranĉi miajn vejnojn … Sed tia devus ja esti la fino, kaj se ĝi eĉ ne estus tia, ĝi estus alia. Mi bedaŭras mian Eŭnikon kaj mian vazon el Murho, sed Eŭniko estas libera, kaj la vazo iros kun mi … Ahenobarbo ricevos ĝin en neniu okazo! Mi bedaŭras ankaŭ Vinicion. Cetere, kvankam mi malpli enuis en la lasta tempo ol antaŭe, mi estas preta. En la mondo estas belo, sed la homoj pliparte estas tiel fiaj, ke ne valoras bedaŭri la vivon. Kiu sciis vivi, devas scii morti. Kvankam mi apartenis al la aŭgustanoj, mi estis homo pli libera ol ili supozas.»

Ĉe tio li movis la ŝultrojn.

«Ili eble pensas tie, ke ĉi-momente tremas miaj genuoj kaj timo hirtigas la harojn sur mia kapo, dume mi, reveninte hejmen, banos min en viola akvo, poste mia orharulino mem ŝmiros min kaj post la manĝo ni ordonos kanti al ni plurvoĉe tiun himnon al Apolono, kiun komponis Antemio. Mi mem diris iam: „Ne valoras pensi pri la morto, ĉar ĝi mem pensas pri ni, sen nia helpo“. Admirinde tamen estus, se efektive ekzistus iaj Elizeaj kampoj, kaj sur ili la ombroj … Eŭniko venus iam al mi kaj ni vagadus kune sur herbejoj, kovritaj de asfodeloj. Mi ankaŭ trovus societon pli bonan ol ĉi tie … Kiaj arlekenoj! Kiaj artifikistoj, kia plebo abomena, sen gusto kaj poluro! Dek arbitroj de eleganteco ne ŝanĝus tiujn Trimalĥionojn en decajn homojn. Je Persefono! Mi havas ilin sufiĉe!»

Kaj li rimarkis kun miro, ke jam io dividis lin de tiuj homoj. Li konis ja ilin bone kaj sciis antaŭe, kion pensi pri ili, nun tamen ili ekŝajnis al li pli malproksimaj kaj pli malestimindaj ol ordinare. Vere li havis ilin sufiĉe.

Sed poste li komencis konsideri sian situacion. Dank’ al sia penetremo li komprenis, ke la pereo ne tuj lin minacas. Nerono profitis ja la konvenan momenton por eldiri kelkajn belajn, noblajn vortojn pri amikeco, pri pardono, kaj certagrade ligis per ili siajn manojn. Li devos nun serĉi pretekston, kaj antaŭ ol li ĝin trovos, povas pasi multe da tempo.

«Antaŭ ĉio li aranĝos cirkludon kun kristanoj, — parolis al si Petronio, — nur poste li ekpensos pri mi, kaj se tiel estas, ne valoras fari al si zorgojn, nek ŝanĝi la vivmanieron. Pli proksima danĝero minacas Vinicion.»

Kaj de tiu ĉi momento li pensis jam sole pri Vinicio, kiun li decidis savi.

La sklavoj portis rapide la portilon meze de ruinoj, cindramasoj kaj kamentuboj, de kiuj ankoraŭ plenis Karinoj, sed li ordonis al ili kuri tutforte por atingi plej baldaŭ la hejmon. Vinicio, kies palaceto forbrulis, loĝis ĉe li kaj feliĉe estis hejme.

— Ĉu ci vidis hodiaŭ Ligian? — demandis Petronio, enirante.

— Mi ĵus revenis de ŝi.

— Aŭskultu, kion mi diros, kaj ne perdu la tempon por demandoj. Oni decidis hodiaŭ ĉe la imperiestro atribui al la kristanoj la bruligon de Romo. Minacas ilin persekutado kaj torturoj. Oni ilin ekĉasos en plej proksimaj momentoj. Prenu Ligian kaj forkuru senprokraste, eĉ trans Alpojn aŭ en Afrikon. Kaj rapidu, ĉar de Palatino pli proksime estas al Transtibero ol de ĉi tie!

Vinicio estis efektive tro bona soldato por perdi la tempon por superfluaj demandoj. Li aŭskultis kun brovoj kuntiritaj, kun vizaĝo atenta kaj severa, sed sen teruro. Evidente la unua sento, kiu vekiĝadis en lia naturo kontraŭ danĝero, estis la preteco al batalo kaj kontraŭstaro.

— Mi iras, — li diris.

— Unu vorton pli: prenu sakon da oro, prenu armilon kaj aron da ciaj sklavoj-kristanoj. Se bezone — forkaptu ŝin atake!

Vinicio jam estis en la pordo de la atrio.

— Sendu al mi sciigon per sklavo, — postkriis Petronio al la foriranto.

Kaj, restinte sola, li komencis paŝi laŭlonge de la kolonoj, ornamantaj la atrion, pensante pri tio, kio okazos. Li sciis, ke Ligia kaj Lino revenis jam post la brulo en sian antaŭan loĝejon, kiu, same kiel pliparto de Transtibero, evitis pereon, kaj tio estis malfavora cirkonstanco, ĉar alie ne estus facile trovi ilin en la amasoj. Li esperis tamen, ke neniu scias sur Palatino, kie ili loĝas, kaj sekve ke Vinicio antaŭos la pretorianojn. Venis al li ankaŭ la ideo, ke Tigeleno, volante elĉasi unufoje kiel eble plej multajn kristanojn, devas streĉi la reton tra la tuta Romo, tio estas dividi la pretorianojn en malgrandajn grupojn. Se oni sendos ne pli ol dek homojn por ŝin kapti, — li pensis, — la ligia titano mem rompos al ili la ostojn, kiom do pli certe, se helpos lin Vinicio. Kaj pensante pri tio, li rekuraĝiĝis. Kontraŭstari armite la pretorianojn signifis, vere, preskaŭ la samon, kiel komenci militon kontraŭ la imperiestro. Petronio sciis ankaŭ, ke se Vinicio savos sin de la venĝo de Nerono, tiu venĝo povos fali sur lin, sed li nemulte zorgis pri tio. Kontraŭe, la penso, ke li konfuzos la planojn al Nerono kaj Tigeleno, gajigis lin. Li decidis avari por tio nek monon, nek homojn, kaj ĉar Paŭlo el Tarso konvertis jam en Ancio plimulton da liaj sklavoj, li povis esti certa, ke en la defendo de kristanino li povas fidi ilian pretecon kaj oferemon.

La eniro de Eŭniko interrompis lian meditadon. Je ŝia vido ĉiuj liaj embarasoj kaj zorgoj malaperis for. Li forgesis Neronon, la malfavoron, kiu lin trafis, la malnoblajn aŭgustanojn, la persekutadon, minacantan al la kristanoj, Vinicion kaj Ligian, kaj rigardis sole ŝin per okuloj de estetikulo, kiu adoras belan formon, kaj de amanto, al kiu el tiu formo spiras amo. Ŝi, vestita per travidebla Coa vestis,[292] el sub kiu trabrilis ŝia roza korpo, estis efektive belega, kiel diino. Sentante sin krom tio adorata kaj amante lin per la tuta animo, ĉiam avida je liaj karesoj, ŝi komencis flami de ĝojo, kvazaŭ ne konkubino ŝi estus, sed senkulpa knabino.

— Kion ci diros, ĥarito? — demandis Petronio, etendante al ŝi la brakojn.

Kaj ŝi, klinante al li sian oran kapon, respondis:

— Sinjoro, venis Antemio kun kantistoj kaj demandas, ĉu ci volos aŭskulti lin hodiaŭ?

— Li atendu. Li kantos al ni dum la tagmanĝo sian himnon al Apolono. Ĉirkaŭe estas ankoraŭ ruinoj kaj cindroj, kaj ni aŭskultos himnon al Apolono! Je la boskoj de Pafoso! Kiam mi vidas cin en tiu ĉi Coa vestis, ŝajnas al mi, ke Afrodito vualis sin per ĉielteksaĵo kaj staras antaŭ mi.

— Ho sinjoro! — diris Eŭniko.

— Venu ĉi tien, Eŭniko, metu la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj donu al mi cian buŝon… Ĉu ci min amas?

— Mi ne pli amus Zeŭson.

Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis la buŝon al lia buŝo, tremante pro feliĉo en liaj brakoj.

Sed post momento Petronio diris:

— Kaj se ni devus disiĝi?

Eŭniko rigardis kun subita timo en liajn okulojn:

— Kion ci diras, sinjoro?…

— Ne timu!… Ĉar vidu, kiu scias, ĉu mi ne devos iri malproksiman vojaĝon…

— Kunprenu min…

Sed Petronio ŝanĝis subite la temon de la interparolo kaj demandis:

— Diru al mi, ĉu sur la ĝardenaj herbejoj estas asfodeloj?

— En la ĝardeno la cipresoj kaj la herbejoj flaviĝis de la brulo, forfalis la folioj de la mirtoj kaj la tuta ĝardeno aspektas kvazaŭ mortinta.

— La tuta Romo aspektas kvazaŭ mortinta, kaj baldaŭ ĝi estos vera tombejo. Ĉu ci scias, ke estas eldonota edikto kontraŭ la kristanoj kaj komenciĝos persekutado, dum kiu pereos miloj da homoj?

— Pro kio oni ilin punos, sinjoro? Ili estas homoj bonaj kaj trankvilaj.

— Ĝuste pro tio.

— Ni do veturu marborden. Ciaj diaj okuloj ne ŝatas rigardi sangon.

— Bone, sed dume mi devas bani min. Venu en la oleadejon ŝmiri miajn brakojn. Je la zono de Kipridino! Ankoraŭ neniam ci ŝajnis al mi tiel belega. Mi ordonos fari por ci bankuvon en la formo de konko, kaj ci estos en ĝi, kiel multekosta perlo … Venu, Orhara.

Li foriris, kaj horon poste kun rozkronoj sur la kapoj, kun nebulvualitaj okuloj ili kuŝiĝis antaŭ tablo kovrita per oraj manĝiloj. Servis ilin knabetoj alivestitaj kiel amoroj kaj ili, trinkante glutojn da vino el pokaloj, ĉirkaŭvolvitaj per hedero, aŭskultis himnon al Apolono, kantatan ĉe la sono de harpoj sub la direkto de Antemio. Kion povis por ili signifi, ke ĉirkaŭ la vilao sin etendis supren el ruinoj kamentuboj de domoj, ke ventblovoj disportadis la cindrojn de Romo. Ili sentis sin feliĉaj kaj pensis nur pri la amo, kiu ŝanĝadis ilian vivon kvazaŭ en dian sonĝon.

Sed, antaŭ ol la himno estis finita, eniris en la manĝejon la atriestro.

— Sinjoro, — diris li per voĉo, en kiu vibris maltrankvilo, — centuriestro kun taĉmento da pretorianoj staras antaŭ la pordego kaj laŭ ordono de la imperiestro deziras paroli kun ci.

La kantado kaj la sonoj de la harpoj ĉesis. Maltrankvilo ekposedis ĉiujn ĉeestantojn, ĉar Nerono en la rilatoj kun siaj amikoj ne uzis ordinare pretorianojn kaj ilia alveno en tiu tempo anoncis nenion bonan. Petronio sola ne elmontris eĉ plej etan emocion kaj diris, kiel parolas homo tedata de senĉesaj alvokoj:

— Oni povus lasi min trankvile tagmanĝi.

Poste li turnis sin al la atriestro:

— Li eniru.

La sklavo malaperis post la kurteno; momenton poste aŭdiĝis pezaj paŝoj kaj en la triklinion eniris centestro Aper, konata al Petronio, komplete armita, kun fera kasko sur la kapo.

— Nobla sinjoro, — li diris, — jen letero de la imperiestro.

Petronio etendis maldiligente sian blankan manon, prenis la tabuletojn kaj, ĵetinte al ili rigardon, transdonis ilin kun plena trankvilo al Eŭniko.

— La imperiestro legos hodiaŭ vespere novan kanton el Troica, — li diris, — kaj invitas min, ke mi venu.

— Estas al mi ordonite nur transdoni la leteron, — diris la centestro.

— Jes. Ne estos respondo. Sed eble ci, centestro, sidiĝos kun ni por momento kaj trinkos pokalon da vino?

— Dankon al ci, nobla sinjoro. Pokalon da vino mi volonte trinkos je cia sano, sed sidiĝi mi ne povas, ĉar mi estas en servo.

— Kial oni transdonis la leteron al ci, anstataŭ sendi ĝin pere de sklavo?

— Mi ne scias, sinjoro. Eble tial, ke oni min sendis samdirekten en alia afero.

— Mi scias, — diris Petronio, — kontraŭ la kristanoj.

— Jes, sinjoro.

— Ĉu oni komencis la kaptadon antaŭ longe?

— Kelkajn taĉmentojn oni sendis Transtiberon jam antaŭ la tagmezo.

Dirinte ĉi tion, la centuriestro verŝis el la pokalo iom da vino honore al Marso, poste eltrinkis ĝin kaj diris:

— Donu al ci la dioj, kion ci volas, sinjoro.

— Prenu ankaŭ tiun ĉi pokalon, — diris Petronio.

Poste li donis signon al Antemio, ke li finu la himnon al Apolono.

«La Kuprobarba komencas mokludi kun mi kaj kun Vinicio», li diris al si mem, kiam la harpoj eksonis denove. «Mi divenas lian intencon! Li volis min teruri, sendante la inviton per centuriestro. Oni demandos vespere la centestron, kiel mi lin akceptis. Ne, ci ne ĝojos tro multe, malica kaj kruela pupaĉo. Mi scias, ke la ofendon ci ne forgesos, ke mi ne evitos pereon, se ci tamen pensas, ke mi rigardos petege en ciajn okulojn, ke ci vidos sur mia vizaĝo timon kaj humilecon, ci eraras.»

— La imperiestro skribas: «Venu, se ci deziras», — diris Eŭniko, — ĉu ci iros?

— Mi estas en bonega humoro kaj mi povas aŭskulti eĉ liajn versaĵojn, do mi iros, tiom pli, ke Vinicio ne povas iri.

Efektive, post la tagmanĝo kaj post la ordinara promeno li konfidis sin en la manojn de sklavinoj frizantaj la harojn, kaj de sklavinoj ondigantaj la faldojn. Horon poste, bela, kiel dio, li ordonis porti sin sur Palatinon. La horo estis malfrua, la vespero varma, la luno brilis tiel lume, ke la lampadarii, irantaj antaŭ la portilo, estingis la torĉojn. Sur la stratoj kaj meze de la rubamasoj vagis aroj da homoj duonebriaj de vino, vestitaj per hedero kaj lonicero, portantaj en la manoj branĉetojn de mirto kaj laŭro, kiujn al ili havigis la imperiestraj ĝardenoj. Abundo da greno kaj espero de cirkoludoj plenigis per ĝojo la homajn korojn. Kelkloke oni kantis kantojn, glorantajn la «dian nokton» kaj amon; kelkloke oni dancis ĉe la lunlumo; kelkfoje la sklavoj devis voki pri loko por la portilo de la «nobla Petronio», kaj tiam la amaso disŝovadis sin, voĉante ekkriojn honore al sia favorato.

Li dume pensis pri Vinicio kaj miris, ke li ricevis de li nenian sciigon. Li estis epikurano kaj egoisto, tamen, rilatante jen kun Paŭlo el Tarso, jen kun Vinicio, kaj aŭdante ĉiutage pri la kristanoj, li iom aliiĝis, kvankam li mem tion ne sciis. Blovis al li de ili ia vento, kiu ĵetis en lian animon nekonatajn semojn. Ekster la propra persono komencis lin interesi aliaj homoj, al Vinicio li havis cetere ĉiam amon, ĉar ankoraŭ en sia infaneco li tre amis lian patrinon, sian fratinon; kaj nun, preninte parton en liaj aferoj, li rigardis ilin kun tia intereso, kvazaŭ li rigardus ian tragedion.

Li ne perdis la esperon, ke Vinicio antaŭvenis la pretorianojn kaj forkuris kun Ligia, aŭ eventuale, ke li rekaptis ŝin atake. Sed li preferus havi certecon, ĉar li antaŭvidis, ke eble li devos respondi diversajn demandojn, al kiuj li preferus esti preparita.

Haltinte antaŭ la domo de Tiberio, li eliris el la portilo kaj post momento eniris en la atrion, jam plenan je aŭgustanoj. La hieraŭaj amikoj, kvankam mirigis ilin, ke li estis invitita, forŝovadis sin ankoraŭ de li, sed li paŝis meze de ili, belega, en maniero facila, senzorga kaj kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn. Kelkaj do, vidante lin, maltrankviliĝis en la animo, ĉu ne estis tro frue elmontri al li indiferentecon.

Nerono ŝajnigis tamen, ke li ne vidas Petronion kaj ne respondis al lia saluto, ŝajnigante sin okupita per interparolo. Aliflanke proksimiĝis al li Tigeleno kaj diris:

— Bonan vesperon, arbitro de eleganteco. Ĉu ĉiam ankoraŭ ci asertas, ke ne la kristanoj bruligis Romon?

Petronio movis la ŝultrojn kaj, frapetante lin sur la skapolon, kiel liberigiton, respondis:

— Ci scias same bone, kiel mi, kion opinii pri tio.

— Mi ne kuraĝas kompari min kun cia saĝeco.

— Kaj ci estas parte prava, ĉar en tiu okazo, kiam Cezaro legos nun al ni novan kanton el Troica, ci devus, anstataŭ krii, kiel pavo, eldiri ian sensencan frazon.

Tigeleno ekmordis la lipojn. Li ne estis tre kontenta, ke Nerono decidis deklami hodiaŭ novan kanton, ĉar tio prezentis kampon, sur kiu li ne povis konkuri kun Petronio. Efektive, dum la deklamado Nerono malgraŭvole, pro la malnova kutimo, turnadis la okulojn al Petronio, zorge atentante, kion li legos en lia vizaĝo. Kaj tiu ĉi aŭskultis, levante iafoje la brovojn, iafoje kapjesante, iafoje streĉante la atenton, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu li bone aŭdis. Kaj poste li aŭ laŭdis, aŭ kritikis, postulante korektojn aŭ poluron de kelkaj versoj. Nerono mem sentis, ke aliaj en troigitaj laŭdoj celas nur la propran bonon, dum li nur sola okupas sin per la poezio por la poezio mem, li sola estas kompetenta, kaj se li ion laŭdas, oni povas esti certa, ke la versoj meritas laŭdon. Kaj iom post iom li komencis paroli kun li, diskuti, kaj fine, kiam Petronio esprimis dubon pri trafeco de iu parolturno, Nerono diris al li:

— Ci vidos en la lasta kanto, kial mi ĝin uzis.

«Ha!» — ekpensis Petronio, — «do mi ĝisvivos la lastan kanton.»

Kaj pluraj, aŭdinte tion, diris al si mem:

«Ve al mi! Petronio, havante lasitan tempon, povas reakiri la favoron kaj faligi eĉ Tigelenon.»

Kaj denove oni komencis proksimiĝi al li. Sed la fino de la vespero estis malpli feliĉa, ĉar Nerono en la momento, kiam Petronio lin adiaŭis, demandis subite kun kuntiritaj palpebroj kaj kun vizaĝo kune malica kaj ĝojplena:

— Kaj kial Vinicio ne venis?

Se Petronio estus certa, ke Vinicio kaj Ligia jam estas ekster la urbaj pordegoj, li redirus: «Li edziĝis laŭ cia permeso kaj forveturis». Sed, vidante strangan rideton de Nerono, li rediris:

— Cia invito, ho dia, ne trovis lin hejme.

— Diru al li, ke mi plezure lin vidos, — respondis Nerono, — kaj diru al li en mia nomo, ke li ne preterlasu la cirkoludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.

Petronion maltrankviligis tiuj ĉi vortoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili rilatas rekte al Ligia. Enirinte la portilon, li ordonis porti sin hejmen eĉ pli rapide ol matene. Ĝi ne estis tamen facila afero. Antaŭ la domo de Tiberio staris amaso densa kaj brua, ebria, kiel antaŭe, tamen ne kantanta, ne dancanta, sed kvazaŭ agitita. De malproksime aŭdiĝadis iaj krioj, kiujn Petronio komence ne povis kompreni, sed kiuj potenciĝadis, kreskis kaj fine ŝanĝis sin en unu sovaĝan muĝon:

— La kristanojn al leonoj!!

La brilaj portiloj de la korteganoj movis sin antaŭen meze de la hurlanta amaso. El la fundoj de bruligitaj stratoj alkuradis ĉiam novaj aroj, kiuj, ekaŭdinte la ekkrion, komencis ĝin ripeti. Oni transdonadis el buŝo al buŝo la famon, ke la kaptado daŭras jam de la tagmezo, ke oni kaptis jam multegajn brulmetintojn, kaj baldaŭ sur ĉiuj nove skizitaj kaj malnovaj stratoj, en malvastejoj, falintaj en rubojn, ĉirkaŭ Palatino, sur ĉiuj montetoj kaj en ĉiuj ĝardenoj, tra tuta larĝa kaj longa Romo sonis ekkrioj ĉiam pli furiozaj:

— La kristanojn al leonoj!!

— Brutaro, — ripetadis Petronio, — popolo inda je la imperiestro!

Kaj li komencis pensi, ke tia mondo, bazita sur perforto, sur krueleco, pri kiu eĉ barbaroj havis nenian imagon, sur krimoj kaj sur furioza diboĉado, ne povas tamen daŭri. Romo estis estro de la mondo, sed ankaŭ absceso de la mondo. Spiris de ĝi kadavra odoro. Sur la putran vivon estis falanta la ombro de morto. Ofte oni parolis pri tio eĉ inter la aŭgustanoj, sed antaŭ la okuloj de Petronio neniam pli klare ekstaris tiu vero, ke tiu florkronita ĉaro, sur kiu staras, kiel triumfanto, Romo, trenante post si katenitan araĉon da nacioj, iras al abismo. La vivo de la mondreganta urbego ekŝajnis al li ia arlekena procesio kaj ia orgio, kiu tamen devas finiĝi.

Li komprenis nun, ke sole la kristanoj havas iajn novajn bazojn de la vivo, sed li opiniis, ke el la kristanoj restos baldaŭ neniu. Kaj tiam?

La arlekena procesio iros pluen direktate de Nerono, kaj se Nerono pasos, troviĝos iu alia, same aŭ pli malbona, ĉar kun tia popolo kaj tiaj patricioj estas neniaj kaŭzoj, ke troviĝu iu pli inda. Estos nova orgio, kaj krome ĉiam pli malnobla kaj pli abomena.

Kaj orgio ne povas daŭri eterne; oni devas post ĝi iri dormi, simple pro nura laceco.

Pensante pri tio ĉi, Petronio mem eksentis sin treege laca. Ĉu valoras vivi, kaj plie, vivi en necerteco pri la morgaŭo nur por rigardi similan ordon de la mondo? La genio de morto ne estas ja malpli bela ol la genio de dormo, kaj ankaŭ li havas flugilojn ĉe la brakoj.

La portilo haltis antaŭ la pordo de la domo, kiun la gardema pordisto tuj malfermis.

— Ĉu la nobla Vinicio revenis? — demandis lin Petronio.

— Antaŭ momento, sinjoro, — respondis la sklavo.

«Sekve li ŝin ne rekaptis!» — ekpensis Petronio.

Kaj, deĵetinte la togon, li enkuris en la atrion. Vinicio sidis sur tripiedo, kun kapo mallevita preskaŭ ĝis la genuoj kaj kun manoj sur la kapo, sed je la bruo de la paŝoj li levis sian ŝtonsimilan vizaĝon, en kiu nur la okuloj febre brilis.

— Ci venis tro malfrue? — demandis Petronio.

— Jes. Oni malliberigis ŝin antaŭtagmeze.

Sekvis momento da silento.

— Ĉu ci vidis ŝin?

— Jes.

— Kie ŝi estas?

— En la Mamertina malliberejo.

Petronio ektremis kaj komencis rigardi Vinicion per demandaj okuloj.

Tiu komprenis.

— Ne! — li diris. — Oni ne metis ŝin en Tulianumon[293], nek en la mezan malliberejon. Mi subaĉetis la gardiston, ke li cedu al ŝi sian ĉambreton. Urso kuŝiĝis ĉe la sojlo kaj gardas ŝin.

— Kial Urso ne defendis ŝin?

— Oni sendis kvindek pretorianojn. Cetere Lino malpermesis al li.

— Kaj Lino?

— Lino estas mortanta. Tial oni lin ne prenis.

— Kion ci intencas?

— Savi ŝin aŭ morti kun ŝi. Ankaŭ mi kredas je Kristo.

Vinicio parolis ŝajne trankvile, sed en lia voĉo estis io tiel korŝira, ke la koro de Petronio ektremis de sincera kompato.

— Mi cin komprenas, — li diris, — sed kiel ci volas ŝin savi?

— Mi subaĉetis la gardistojn, unue por sekurigi ŝin de ofendoj, kaj due, ke ili ne malhelpu ŝian forkuron.

— Kiam ĝi devas okazi?

— Ili respondis, ke ili ne povas transdoni ŝin al mi senprokraste, ĉar ili timas la respondecon. Kiam la malliberejoj pleniĝos per amasoj da homoj kaj kiam oni perdos la kalkulon de la malliberuloj, tiam ili redonos ŝin al mi. Sed tio estas lasta rimedo. Antaŭe ci savu ŝin kaj min! Ci estas amiko de la imperiestro. Li mem donis al mi Ligian. Iru al li kaj savu min!

Petronio, anstataŭ respondi, vokis sklavon kaj, ordoninte al li alporti du malhelajn mantelojn kaj du glavojn, turnis sin al Vinicio.

— Envoje mi rakontos al ci, — li diris. — Dume prenu mantelon, prenu armilon kaj ni iru en la malliberejon. Tie donu al la gardistoj cent mil sestercojn, donu sumon duoblan aŭ kvinoblan, ke ili nur ellasu Ligian senprokraste. Alie estos tro malfrue.

— Ni iru, — diris Vinicio.

Kaj post momento ambaŭ troviĝis sur la strato.

— Kaj nun aŭskultu min, — diris Petronio. — Mi ne volis perdi tempon. Mi estas de hodiaŭ en malfavoro. Mia propra vivo kvazaŭ pendas sur hareto kaj tial mi povas nenion efiki ĉe la imperiestro. Eĉ pli malbone! Mi certas, ke li agus kontraŭ mia peto. Se tiel ne estus, ĉu mi konsilus al ci, ke ci forkuru kun Ligia aŭ rekaptu ŝin? En tiu okazo, se ci sukcesus forkuri, la kolero de Nerono direktus sin kontraŭ mi. Sed pli verŝajne li farus hodiaŭ ion laŭ cia peto ol laŭ mia. Ne kalkulu tamen ankaŭ je tio. Eligu ŝin el la malliberejo kaj forkuru! Nenio pli restas al ci. Kiam tio ne sukcesos, venos la vico por aliaj rimedoj. Dume sciu, ke oni malliberigis Ligian ne nur pro la kredo je Kristo. Ŝin kaj cin persekutas la kolero de Popea. Ĉu ci memoras, ke ci ofendis la aŭgustinon kaj ke ci rifuzis ŝian amon? Ŝi scias, ke ci rifuzis ĝin pro Ligia, kiun eĉ sen tiu kaŭzo ŝi ekmalamis de la unua rigardo. Ŝi ja penis jam antaŭe pereigi Ligian, atribuante al ŝiaj sorĉoj la morton de sia infano. En tio, kio okazis, estas la mano de Popea! Per kio ci povas klarigi, ke Ligia estis malliberigita unua? Kiu povis montri la domon de Lino? Mi diras al ci, ke oni spionis ŝin jam delonge! Mi scias, ke mi disŝiras cian animon kaj senigas cin de la lastaj esperoj, sed mi tion diras al ci tial, ke se ci ŝin ne liberigos, antaŭ ol venos al ili la ideo, ke ci tion provos, tiam vi ambaŭ pereos.

— Jes! Mi komprenas! — respondis Vinicio.

La stratoj pro la malfrua horo estis malplenaj, tamen la pluan interparolon rompis al ili de kontraŭe iranta ebria gladiatoro, kiu ŝanceliĝis sur Petronion tiel, ke li apogis sin per la mano sur lian ŝultron, ĉirkaŭblovante lian vizaĝon per vinsaturita spiro kaj kriante per raŭka voĉo:

— La kristanojn al leonoj!

— Mirmilono[294], — diris trankvile Petronio, — akceptu bonan konsilon kaj iru cian vojon.

Tiam la ebriulo subite kaptis lian ŝultron ankaŭ per la alia mano:

— Kriu kune kun mi, aŭ mi rompos al ci la nukon: la kristanojn al leonoj!

Sed la nervoj de Petronio havis jam sufiĉe da tiuj krioj. De la momento de la eliro el Palatino ili sufokis lin, kiel inkubo, kaj ŝiris liajn orelojn, do, kiam li ekvidis krome super si levitan pugnon de la grandegulo, elĉerpiĝis la mezuro de lia pacienco.

— Amiko, — li diris, — ci odoras vinon kaj malhelpas al mi.

Kaj tiel parolante, li enbatis en lian bruston ĝis la tenilo mallongan glavon, per kiu li armis sin, elirante el la domo, poste, preninte Vinicion sub la brakon, li parolis plu, kvazaŭ nenio estus okazinta:

— Nerono diris al mi hodiaŭ: «Diru en mia nomo al Vinicio, ke li ne preterlasu la cirkoludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.» Ĉu ci komprenas, kion ĝi signifas? Oni volas fari al si spektaklon el cia doloro. Ĝi estas afero decidita. Eble tial oni malliberigis ĝis nun nek cin, nek min. Se ci ne sukcesos ŝin tuj eligi, tiam … mi ne scias!… Eble Akteo propetos por ci, sed ĉu ŝi ion efikos?… Ankaŭ ciaj siciliaj posedaĵoj povus eksciti la avidon de Tigeleno. Provu!

— Mi donos al li ĉion, kion mi posedas, — respondis Vinicio.

De Karinoj al Forumo ne estis tre malproksime, baldaŭ do ili alvenis. La nokto komencis jam paliĝi kaj la muregoj de la citadelo estis jam klare videblaj en la ombro.

Subite, kiam ili flankiĝis al la Mamertina malliberejo, Petronio haltis kaj diris:

— Pretorianoj!… Tro malfrue!

La malliberejon ĉirkaŭis efektive duobla vico da soldatoj. La krepusko arĝente koloris iliajn ferajn kaskojn kaj la akraĵojn de la lancoj.

La vizaĝo de Vinicio iĝis pala, kiel marmoro.

— Ni iru, — li diris.

Post momento ili ekstaris antaŭ la vico. Petronio, kiu, dotita de neordinara memoro, konis ne nur la ĉefulojn, sed preskaŭ ĉiujn soldatojn de la pretorio, rimarkis tuj kohortestron konatan al si kaj faris al li signon.

— Kio do, Nigro? — li diris. — Ĉu oni ordonis al vi gardi la malliberejon?

— Jes, nobla Petronio. La prefekto timis, ke oni povus provi rekapti la brulmetintojn.

— Ĉu estas al vi ordonite neniun enlasi? — demandis Vinicio.

— Ne, sinjoro. Konatoj vizitados la malliberulojn kaj tiel ni kaptos pli da kristanoj.

— Sekve enlasu min, — diris Vinicio.

Kaj, preminte la manon al Petronio, li diris al li:

— Vidiĝu kun Akteo, kaj mi venos por ekscii, kian respondon ŝi donis al ci.

— Venu, — respondis Petronio.

En la sama momento sub la tero kaj trans la dikaj muroj aŭdiĝis kantado. La kanto, komence malklara kaj obtuza, kreskis ĉiam pli. Voĉoj viraj, virinaj kaj infanaj ligis sin en unu harmonian ĥoron. La tuta malliberejo komencis en la silento de la krepusko kanti, kiel harpo. Sed tio ne estis voĉoj de plendo, nek de malespero. Kontraŭe, sonis en ili ĝojo kaj triumfo.

La soldatoj rigardis sin reciproke kun miro. Sur la ĉielo aperis la unuaj oraj kaj rozaj briloj de la tagiĝo.

Ĉapitro 52ª

La ekkrio: «La kristanojn al leonoj!» sonis senĉese en ĉiuj kvartaloj de la urbo. Ekde la unua momento neniu dubis, ke ili estas la veraj kaŭzintoj de la malfeliĉo, kaj oni tiom malpli emis dubi, ke ilia puno devis prezenti grandiozan amuzon por la popolo. Sed disvastiĝis la opinio, ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj, oni ordonis do fari en la temploj kulpoferojn,[295] t.e. purigajn oferojn. Laŭ la inspiro de la Sibilaj libroj la senato aranĝis solenaĵojn kaj publikajn preĝojn al Vulkano, Cereso kaj Prozerpino. Matronoj faris oferojn al Junono; en granda procesio ili iris al la marbordo por ĉerpi iom da akvo kaj ŝprucigi ĝin sur la statuon de la diino. Edziniĝintaj virinoj preparis festenojn por la dioj[296] kaj pasigadis la noktojn maldorme. La tuta Romo puriĝadis de pekoj, faradis oferdonojn kaj petis pardonon de la Senmortuloj.

Kaj dume meze de la ruinoj oni vojskizis novajn stratojn. Tie kaj ie oni metis jam la fundamentojn de novaj, grandiozaj domoj, palacoj kaj temploj. Antaŭ ĉio tamen oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn, kie devis morti la kristanoj. Tuj post la interkonsilo en la domo de Tiberio oni sendis al la prokonsuloj la ordonojn, ke ili havigu sovaĝajn bestojn. Tigeleno malplenigis la bestejojn de ĉiuj italujaj urboj, ne esceptante la malpli grandajn. En Afriko oni aranĝis laŭ lia ordono grandegan ĉason, en kiu devis partopreni la tuta loka loĝantaro. Oni venigadis elefantojn kaj tigrojn el Azio, krokodilojn kaj hipopotamojn el Nilo, leonojn el Atlaso, lupojn kaj ursojn el Pireneoj, furiozajn hundojn el Hibernio, hundojn-molosojn el Epiro, bubalojn kaj grandegajn timindajn urojn el Ĝermanujo. Pro la nombro de malliberigitoj la cirkoludoj devis per sia amplekso superi ĉion ĝis nun viditan. Nerono deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango kaj ebriigi per ĝi Romon, neniam do iu sangoverŝado promesis esti pli brila.

La ĝojekscitita popolo helpis al la vigiloj kaj pretorianoj ĉasi la kristanojn. Tio ne estis afero malfacila, ĉar tutaj iliaj aroj, tendostarantaj ankoraŭ kune kun la aliaj loĝantoj meze de la ĝardenoj, laŭte konfesadis sian kredon. Kiam oni ilin ĉirkaŭadis, ili surgenuiĝadis kaj, kantante kantojn, lasis sin forkapti sen ia kontraŭstaro. Sed ilia pacienco nur grandigadis la koleron de la popolo, kiu, ne komprenante ĝian kialon, atribuis ĝin al ilia ŝtonkoreco kaj krimobstineco. Furiozo ekregis la persekutantojn. Okazis iafoje, ke la amaso rabis kristanojn el la manoj de soldatoj kaj disŝiris ilin per la propraj manoj; virinojn oni trenis je la haroj en malliberejojn; al infanoj oni frakasis la kapojn kontraŭ ŝtonoj. Miloj da homoj tage kaj nokte trakuradis hurlante la stratojn. Oni serĉis novajn viktimojn inter ruinoj, en kamenoj kaj en keloj. Antaŭ la malliberejoj, ĉe fajroj, ĉirkaŭ bareloj kun vino, oni dancis bakĥajn dancojn. Vespere oni aŭskultis kun ravekscito tondrosimilajn muĝojn, kiuj sonis tra la tuta urbo. La malliberejoj estis plenegaj je miloj da homoj kaj ĉiutage ankoraŭ la stratamaso kaj la pretorianoj alpeladis novajn viktimojn. Kompato estingiĝis. Ŝajnis, ke la homoj forgesis paroli kaj en sovaĝa frenezo memoris nur unu solan ekkrion: «la kristanojn al leonoj!» Venis strange varmegaj tagoj kaj noktoj tiel sufokaj, kiaj estis neniam antaŭe: la aero mem estis kvazaŭ saturita per furiozo, sango kaj krimo.

Kaj al tiu plenplena mezuro da kruelaĵoj konformis same plenplena mezuro da avido je martireco. La konfesantoj de Kristo iris memvole al morto kaj eĉ serĉis ĝin, ĝis ilin retenis severaj ordonoj de la ĉefoj. Laŭ ilia instrukcio oni komencis kunvenadi nur ekster la urbo, en subterejoj ĉe la Vojo Appia kaj en apudurbaj vinberejoj, apartenantaj al patricioj-kristanoj, el kiuj neniu estis ĝis nun malliberigita. Sur Palatino oni sciis delonge, ke al la konfesantoj de Kristo apartenas Flavio, kaj Domitilla, kaj Pomponia Grecina, kaj Kornelio Pudento[297], kaj Vinicio; Nerono mem timis tamen, ke la popolo ne lasos al si kredigi, ke tiaj homoj bruligis Romon, kaj ĉar oni celis antaŭ ĉio konvinki la popolon, tial la punon kaj venĝon oni prokrastis ĝis postaj tagoj. Aliaj opiniis, ke tiujn patriciojn savis la influo de Akteo. La opinio estis malprava. Petronio, disiĝinte kun Vinicio, iris, vere, al Akteo por peti ŝian helpon por Ligia, sed ŝi povis al li oferi sole larmojn, ĉar ŝi vivis en forgeso kaj doloro, nur tiom tolerata, kiom ŝi kaŝis sin de Popea kaj de la imperiestro.

Ŝi vizitis tamen Ligian en la malliberejo, portis al ŝi vestojn kaj nutraĵon, kaj antaŭ ĉio sekurigis ŝin tiom pli de ofendoj flanke de la jam cetere subaĉetitaj malliberejaj gardistoj.

Petronio tamen, ne povante forgesi, ke sen lia interveno kaj la ideo forpreni Ligian el la domo de Aŭlo la knabino ne estus nun verŝajne en malliberejo, kaj krome, volante venki en la ludo kontraŭ Tigeleno, ne ŝparis tempon, nek klopodojn. En la daŭro de kelkaj tagoj li parolis kun Seneko, kun Domicio Afro, kun Krispinilla, pere de kiu li volis atingi Popean, kun Terpno kaj Diodoro, kun la belega Pitagoro, fine kun Alituro kaj Pariso, al kiuj Nerono ordinare nenion rifuzis. Kun la helpo de Ĥrizotemiso, kiu estis nun amatino de Vatinio, li penis havigi al si eĉ lian helpon, malavarante al li kaj al la aliaj tiel promesojn, kiel monon.

Sed ĉiuj tiuj klopodoj restis senefikaj. Seneko, necerta pri la propra morgaŭo, komencis persvadi al li, ke la kristanoj, eĉ se ili ne bruligis Romon, devas esti ekstermitaj por ĝia bono; unuvorte, li pravigis la venontan buĉadon per ŝtata racio. Terpno kaj Diodoro prenis monon, sed faris repage nenion. Vatinio sciigis al la imperiestro, ke oni penis lin subaĉeti, kaj nur la sola Alituro, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nun kompatis ilin, kuraĝis paroli al Nerono pri la malliberigita knabino kaj propeti por ŝi; li tamen ricevis nenion, krom la respondo:

— Ĉu ci opinias, ke mi havas animon malpli grandan ol Bruto, kiu por la bono de Romo ne ŝparis la proprajn filojn?

Kaj kiam li ripetis tiun ĉi respondon al Petronio, tiu ĉi diris:

— Se li trovis la komparon kun Bruto, estas jam nenia rimedo.

Li bedaŭris tamen Vinicion kaj kaptadis lin timo, ĉu li atencos la propran vivon.

«Nun,» — li diris al si, — «subtenas lin ankoraŭ la klopodoj, kiujn li faras por ŝin savi, ŝia vido kaj la sufero mem; sed kiam ĉiuj rimedoj montriĝos vanaj kaj kiam estingiĝos la lasta fajrero de la espero, je Kastoro! li ne postvivos ŝin kaj ĵetos sin sur glavon».

Petronio komprenis eĉ pli bone, ke oni povas tiel fini, ol ke oni povas tiel ami kaj tiel suferi.

Dume Vinicio faris ankoraŭ ĉion, kion povis koncepti lia menso por savi Ligian. Li vizitadis la aŭgustanojn kaj li, iam tiel fiera, petegis nun, kiel almozon, ilian helpon. Pere de Vitelio li oferis al Tigeleno siajn siciliajn posedaĵojn kaj ĉion, kion la prefekto postulus. Tigeleno tamen, ne volante verŝajne inciti kontraŭ si la aŭgustinon, rifuzis. Iri al la imperiestro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion; Vinicio vere volis eĉ tion fari, sed Petronio, aŭdinte pri tiu intenco, demandis:

— Kaj se li rifuzos al ci, se li respondos per ŝerco aŭ per malnobla minaco, kion ci faros?

Je tio la trajtoj de Vinicio tordiĝis de doloro kaj furiozo, kaj el inter la kunpremitaj makzeloj komencis eliĝi grinco.

— Jes! — diris Petronio, — tial mi ĝin malkonsilas. Ci baros ĉiujn vojojn de savo.

Sed Vinicio sin ekregis kaj, ŝovante la manon sur la frunto, kovrita de malvarma ŝvito, diris:

— Ne! Ne! Mi estas kristano!…

— Kaj ci forgesos tion, kiel ci forgesis antaŭ momento. Ci rajtas pereigi cin mem, sed ne ŝin. Memoru, kion suferis antaŭ la morto la filino de Sejano.

Parolante tiel, li ne estis tute sincera, ĉar li zorgis pli multe pri Vinicio ol pri Ligia. Li sciis tamen, ke neniel li detenos la junan tribunuson de tiel danĝera paŝo, nur sole prezentante al li, ke ĝi povus rezultigi senrevokan pereon por Ligia. Cetere, li estis prava, ĉar sur Palatino oni antaŭvidis venon de la juna tribunuso kaj entreprenis konformajn gardrimedojn.

Tamen la sufero de Vinicio superis ĉion, kion la homaj fortoj povas elporti. De la momento, kiam Ligia estis malliberigita kaj kiam falis sur ŝin la brilo de venonta martireco, ne nur li ekamis ŝin centoble pli multe, sed komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel ian superhoman estaĵon. Kaj nun je la penso, ke tiun ĉi estaĵon, kune amegatan kaj sanktan, li devas perdi, ke krom la morto povas trafi ŝin torturoj, pli teruraj ol la morto mem, la sango koaguladis en liaj vejnoj, la animo ŝanĝadis sin en unu ĝemon kaj konfuziĝadis lia menso. Iafoje ŝajnis al li, ke lian kranion plenigas flamanta fajro, kiu ĝin bruligos aŭ krevigos. Li ĉesis kompreni, kio okazas, li ĉesis kompreni, kial Kristo — tiu kompatema — tiu Dio — ne venas helpi siajn konfesantojn, kial la fulgokovritaj muroj de Palatino ne falegas en la teron, kaj kun ili Nerono, la aŭgustanoj, la pretoria tendaro kaj tiu ĉi tuta urbo de krimoj. Li pensis, ke ne povas kaj ne rajtas esti alie, kaj ke ĉio tio, kion rigardas liaj okuloj, de kio rompiĝas lia animo kaj hurlas la koro, estas sonĝo. Sed la muĝado de la bestoj diradis al li, ke ĝi estas realaĵo; la klakbruo de la hakiloj, sub kiuj kreskis arenoj, diradis al li, ke ĝi estas realaĵo, kaj konfirmadis tion la bojado de la popolo kaj la plenegaj malliberejoj. Tiam teruriĝadis en li la kredo je Kristo, kaj tiu ĉi teruriĝo estis nova sufero, eble plej granda el ĉiuj.

Dume Petronio diradis al li:

— Memoru, kion antaŭ la morto suferis la filino de Sejano.

Ĉapitro 53ª

Ĉio montriĝis vana. Vinicio sin humiligis tiagrade, ke li serĉis protekton ĉe liberigitoj kaj sklavoj de Nerono kaj de Popea, superpagadis iliajn vanajn promesojn, akiradis al si iliajn favorojn per riĉaj donacoj.

Li trovis la unuan edzon de la aŭgustino, Rufrion Krispenon, kaj havigis al si lian leteron; li donacis sian Ancian vilaon al Rufrio, ŝia filo de la unua geedziĝo; sed li nur kolerigis per tio Neronon, kiu malamegis la duonfilon. Per speciala kuriero li sendis leteron en Hispanujon al la dua edzo de Popea, Otono, oferante al li sian tutan havaĵon kaj sin mem — ĝis li rimarkis, ke li estas nur ludaĵo de homoj, kaj ke, se li ŝajnigus, ke la mallibereco de Ligia neniom lin tuŝas, li liberigus ŝin pli facile.

La samon rimarkis ankaŭ Petronio. Dume fluis tago post tago. La amfiteatroj estis finitaj. Oni disdonadis jam la teserojn t.e. enirsignojn por ludus matutinus. Sed ĉi-foje la matena cirkoludo, pro la senekzempla amaso da viktimoj, devis longiĝi por tagoj, semajnoj kaj monatoj. Oni ne sciis plu, kie loki la kristanojn. La malliberejoj estis plenegaj kaj regis en ili febro. La puticuli, t.e. komunaj kavoj, kie oni enterigadis sklavojn, komencis esti superplenaj. Naskiĝis timo, ke la malsanoj povus disvastiĝi, oni decidis do rapidi.

Kaj ĉiuj tiuj famoj rebatadis sin je la oreloj de Vinicio, estingante en li la lastajn trabrilojn de la espero. Dum li havis tempon, li povis fari al si iluziojn, ke li eble ankoraŭ ion atingos, sed nun eĉ tempo plu ne estis. La cirkoludoj devis komenciĝi. En plej proksimaj tagoj Ligia povis troviĝi en la cirka tunelo[298], el kie oni eliradis jam nur sur la arenon. Vinicio, ne sciante, kien ŝin ĵetos la sorto kaj krueleco de la perforto, komencis migri tra ĉiuj cirkoj, subaĉeti la gardistojn kaj bestistojn, farante al ili postulojn, kiujn ili ne povis plenumi. Iafoje li rimarkadis, ke li laboras jam nur por fari ŝian morton malpli terura, kaj tiam ĝuste li sentis, ke anstataŭ la cerbo li havas ardantajn karbojn sub la kranio.

Li ne intencis ŝin cetere postvivi kaj decidis perei kune kun ŝi. Sed li esperis, ke la doloro forbruligos eble en li la vivon, antaŭ ol la terura momento alvenos. Ankaŭ liaj amikoj kaj Petronio jam pensis, ke en plej proksimaj tagoj malfermiĝos antaŭ li la regno de la ombroj. La vizaĝo de Vinicio iĝis nigra kaj simila al tiuj vaksaj maskoj, kiujn oni tenis en la lararejoj. En liaj trajtoj ŝtoniĝis miro, kvazaŭ li ne komprenus, kio okazis kaj kio povas okazi. Kiam iu parolis al li, li levadis per senkonscia gesto la manojn al la kapo kaj, premante la tempiojn, turnadis al la parolanto rigardon teruritan kaj demandan. La noktojn li pasigadis kun Urso ĉe la pordo de Ligia, kaj se ŝi ordonis al li foriri kaj ripozi, li revenadis al Petronio kaj ofte ĝis la mateno promenis tra la atrio. La sklavoj ofte trovadis lin preĝanta, kun suprenlevitaj manoj, aŭ kuŝanta survizaĝe. Li preĝis al Kristo, ĉar tio estis la lasta espero. Ĉio montriĝis vana. Ligian povis savi nur miraklo, do Vinicio batis per la frunto la ŝtonajn platojn kaj petegis pri miraklo.

Sed restis al li ankoraŭ tiom da konscio por kompreni, ke preĝo de Petro pli multe signifas ol lia. Petro promesis al li Ligian, Petro lin baptis, Petro mem faris miraklojn, li sekve donu al li helpon kaj subtenon.

Kaj iun nokton li iris serĉi la apostolon. La kristanoj, el kiuj malmultaj jam restis, kaŝis lin nun zorgeme eĉ unuj antaŭ aliaj, timante ke iu, malpli forta en la spirito, povus perfidi lin malgraŭvole aŭ intence. Vinicio, en la ĝenerala konfuzo kaj persekutado tute okupita per la klopodoj por eligi Ligian el la malliberejo, perdis la apostolon de la vido, tiel ke de la tempo de sia bapto li renkontis lin apenaŭ unu fojon, ankoraŭ antaŭ la komenco de la persekutado. Sed, irinte al tiu fosisto, en kies kabano li estis baptita, li eksciis de li, ke en vinberejo, kuŝanta trans la Sala pordego kaj apartenanta al Kornelio Pudento, okazos kunveno de la kristanoj. La fosisto promesis enkonduki tien Vinicion, certigante, ke ili trovos tie Petron. Efektive, je la krepusko ili eliris kaj, pasinte trans la muregojn, poste irante meze de kavoj, surkreskitaj de kanoj, ili atingis la vinberejon, kuŝantan solece kaj flanke. La kunveno estis okazanta en budo, kie oni ordinare elpremadis vinon. La orelojn de Vinicio atingis ĉe la sojlo la bruo de preĝo, kaj enirinte, li ekvidis ĉe la malklara lumo de lanternoj kelkdek figurojn, genuantajn kaj dronantajn en preĝo. Ili preĝis kvazaŭ litanion: ĥoro da voĉoj, same viraj kiel virinaj, ripetadis ĉiumomente: «Kristo kompatu!» Tremis en tiuj voĉoj profunda, korŝira malĝojo kaj doloro.

Petro ĉeestis. Li genuis fronte, antaŭ ligna kruco, najlita al la muro de la budo, kaj preĝis. Vinicio rekonis de malproksime liajn blankajn harojn kaj levitajn manojn. La unua penso de la juna patricio estis trairi la homan aron, ĵeti sin al la piedoj de la apostolo kaj krii: «savu!» — sed ĉu la soleneco de la preĝo, aŭ malfortiĝo fleksis la genuojn sub li, do ekgenuinte ĉe la eniro, li komencis ripeti kun ĝemo kaj kun manoj kunpremitaj: «Kristo kompatu!» Se li estus konscia, li komprenus, ke ne sole en lia peto sonis ĝemo kaj ke ne li sola alportis ĉi tien sian doloron, sian suferon kaj sian teruron. Estis en tiu ĉi kunveno eĉ ne unu homa animo, kiu ne perdis koramatajn personojn, kaj kiam la plej fervoraj kaj plej kuraĝaj el la konfesantoj estis jam malliberigitaj, kiam ĉiumomente vastiĝadis novaj famoj pri ofendoj kaj torturoj, kiujn oni igis ilin suferi en la malliberejoj; kiam la grandegeco de la malfeliĉo superis ĉiajn supozojn, kiam restis sole tiu ĉi areto, estis en ĝi eĉ ne unu koro, kiu ne teruriĝis en sia kredo kaj ne demandis en dubo: kie estas Kristo? Kaj kial li permesas, ke la malbono iĝu pli potenca ol Dio?

Sed dume ili ankoraŭ petegis de li malespere kompaton, ĉar en ĉiu animo bruletis ĝis nun fajrero de espero, ke li venos, neniigos la malbonon, faligos Neronon en abismon kaj ekregos super la mondo … Ankoraŭ ili rigardis la ĉielon, ankoraŭ ili aŭskultis streĉe, ankoraŭ ili preĝis kun tremo. Ankaŭ Vinicion, laŭgrade kiel li ripetadis: «Kristo kompatu!» komencis posedi ekstazo, sama, kiel iam en la kabano de la fosisto. Jen ili vokas lin el la fundo de doloro, el abismo, jen vokas lin Petro, do en plej proksima momento disŝiriĝos la ĉielo, ektremos la fundamentoj de la tero kaj venos malsupren li, en brilego senlima, kun steloj ĉe la piedoj, kompatema, sed ankaŭ timinda, li, kiu altigos siajn fidelulojn kaj ordonos al la abismoj engluti la persekutantojn.

Vinicio kovris la vizaĝon per la manoj kaj klinis sin ĝis la tero. Subite ekregis ĉirkaŭ li silento, kvazaŭ timo katenus pluan vokadon en la buŝoj de ĉiuj ĉeestantoj. Kaj ŝajnis al li, ke devas nepre io okazi, ke venos momento de miraklo. Li estis certa, ke kiam li leviĝos kaj malfermos la okulojn, li vidos lumon, de kiu blindiĝas la mortemaj pupiloj, kaj aŭdos voĉon, de kiu svenas la koroj.

Sed la silento daŭris senĉese. Rompis ĝin fine plorĝemo de virino.

Vinicio leviĝis kaj komencis rigardi antaŭen per konsternitaj okuloj.

En la budo, anstataŭ transteraj briloj, flagretis la malklaraj flametoj de la lanternoj, kaj la radioj de la luno, eniĝantaj tra malfermaĵo en la tegmento, plenigadis ĝin per arĝenta lumo. La homoj, kiuj genuis apud Vinicio, levis silente la superlarmitajn okulojn al la kruco; tie kaj ie eksonis aliaj plorĝemoj, kaj de ekstere aŭdiĝadis gardema fajfado de postenantoj. Subite Petro leviĝis kaj turninte sin al la kunvenintoj, diris:

— Infanoj, levu la korojn al nia Savinto kaj oferu al li viajn larmojn.

Kaj li eksilentis. Tiam meze de la kunvenintoj aŭdiĝis virina voĉo, plena je dolora plendo kaj senlima sufero:

— Mi vidvino, havis solan filon, kiu min nutris… Redonu lin al mi, Sinjoro!

Sekvis denove momento de silento. Petro staris antaŭ la genuanta aro, maljuna, zorgoplena, kaj ŝajnis al ili ĉi-momente kvazaŭ personigo de kadukeco kaj malforto.

Subite komencis plendi dua voĉo:

— La kaptistoj malhonorigis miajn filinojn, kaj Kristo permesis tion!

Poste tria:

— Mi restis sola kun miaj infanoj, kaj kiam oni min forkaptos, kiu donos al ili panon kaj akvon?

Poste kvara:

— Linon, kiun oni lasis, oni prenis denove kaj transdonis al torturistoj, Sinjoro!

Poste kvina:

— Kiam ni revenos hejmen, kaptos nin pretorianoj. Ni ne scias, kien rifuĝi.

— Ve al ni! Kiu nin ŝirmos?

Kaj tiel en la nokta silento sonis plendo post plendo. La maljuna fiŝkaptisto duonfermis la okulojn kaj skuis sian blankan kapon super tiu homa doloro kaj teruro. Ekregis denove silento, nur la gardistoj fajfosignis ekster la budo.

Vinicio saltleviĝis denove por trapuŝi sin tra la aro de la kunvenintoj al la apostolo kaj petegi lian helpon, sed subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon, kies bildo senfortigis liajn piedojn. Kio estos, se la apostolo konfesos sian senpovecon, se li atestos, ke la Roma imperiestro estas pli potenca ol Kristo la nazareta? Kaj je tiu penso teruro hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li eksentis, ke tiam en tiun abismon falos ne nur la resto de lia espero, sed ankaŭ li mem, kaj lia Ligia, kaj lia amo al Kristo, kaj lia kredo, kaj ĉio, per kio li vivis, kaj restos sole morto kaj nokto, senborda, kiel maro.

Kaj dume Petro komencis paroli per voĉo unue tiel mallaŭta, ke apenaŭ oni povis lin aŭdi:

— Miaj infanoj! Sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco. Mi aŭdis la martelojn kaj vidis, kiel oni levis supren la krucon, por ke la amasoj rigardu la morton de la Filo de homo…

… … … … …

… Kaj mi vidis, kiel oni pikis lian flankon kaj kiel li mortis. Kaj tiam, revenante de la kruco, mi kriis en doloro, kiel vi krias: «Ve! Ve! Sinjoro! Ci estas Dio! Kial ci tion permesis, kial ci mortis kaj afliktis la korojn al ni, kiuj kredis, ke venos cia regno?»…

… Kaj li, Sinjoro kaj Dio nia, en la tria tago leviĝis el mortintoj kaj estis inter ni, ĝis en grandega brileco li supreniris en sian regnon…

Kaj ni, ekkoninte la malgrandecon de nia kredo, firmiĝis en la koroj, kaj de tiam ni semas lian semon…

… … … … …

Poste, turninte sin en la direkton, de kie aŭdiĝis la unua plendo, li komencis paroli per voĉo jam pli forta:

— Kial vi plendas?… Dio mem sin subigis al sufero kaj morto, kaj vi volas, ke li vin ŝirmu kontraŭ ĝi? Ho malgrandfiduloj! Ĉu vi ne komprenis lian instruon, ĉu nur tiun solan vivon li promesis al vi? Jen li venas al vi kaj diras: «Iru Mian vojon», jen li levas vin al Si, kaj vi kroĉiĝas permane al la tero, vokante: «Sinjoro, savu!» Mi, polvo antaŭ Dio, sed antaŭ vi apostolo de Dio kaj lia reprezentanto, diras al vi en la nomo de Kristo: Ne morto estas antaŭ vi, sed vivo, ne torturoj, sed senlimaj ĝojoj, ne ĝemoj kaj larmoj, sed kantado, ne mallibereco, sed regado! Mi, apostolo de Dio, diras al ci, vidvino: cia filo ne mortos, sed naskiĝos en gloro al eterna vivo kaj ci kuniĝos kun li! Al ci, patro, al kiu la kaptistoj malhonorigis la senkulpajn filinojn, mi promesas, ke ci retrovos ilin pli blankaj ol la lilioj de Ĥebrono! Al vi, patrinoj, kiujn oni forkaptos de la infanoj, al vi, kiuj perdos la patrojn, al vi, kiuj plendas, al vi, kiuj rigardos la morton de viaj amatoj, al vi, zorgoplenaj, malfeliĉaj, teruritaj, kaj al vi, mortontaj en la nomo de Kristo, mi diras, ke vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio. En la nomo de Kristo, falu la vualo de viaj okuloj kaj ekflamu viaj koroj!

Dirinte ĉi tion, li levis la manon, kvazaŭ li ordonus, kaj ili eksentis novan sangon en la vejnoj kaj kune tremon en la ostoj, ĉar staris jam antaŭ ili ne maljunulo kaduka kaj zorgopremita, sed potenculo, kiu prenis iliajn animojn kaj levis ilin el polvo kaj el teruro.

— Amen! — proklamis kelkaj voĉoj.

Kaj el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco. La kapoj klinis sin antaŭ li, kaj li, kiam eksilentis la «amen», parolis plu:

— Semu en ploro, por ke vi rikoltu en ĝojo. Kial vi timas la forton de la malbono? Super la tero, super Romo, super la muregoj de l’ urboj estas la Sinjoro, kiu ekloĝis en vi. Ŝtonoj malsekiĝos de larmoj, sablo saturiĝos per sango, kavoj estos plenaj je viaj korpoj, tamen mi diras al vi: vi triumfos! La Sinjoro venas konkeri tiun ĉi urbon de krimoj, tiraneco kaj fiereco, kaj vi estas lia legio! Kaj kiel li mem elaĉetis per sufero kaj sango la krimojn de la mondo, tiel li volas, ke vi elaĉetu per sufero kaj sango tiun ĉi neston de malvirto!… Tion ĉi li anoncas al vi per mia buŝo!

Kaj li dismetis la manojn, fiksis la okulojn supren, dum iliaj koroj ĉesis preskaŭ bati en la brustoj, ĉar ili eksentis, ke li vidas ion, kion ne povas ekvidi iliaj mortemaj pupiloj.

Efektive, lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj ekbrilis de lumo, li rigardis dum kelka tempo en silento, kvazaŭ muta de ravo, sed post momento oni ekaŭdis lian voĉon:

— Jen ci estas, Sinjoro, kaj ci montras al mi ciajn vojojn!… Kiel do, ho Kristo!… Ne en Jerusalemo, sed en tiu ĉi nesto de Satano ci volas fondi cian ĉefurbon? Ĉi tie, el tiuj ĉi larmoj, el tiu ĉi sango ci volas konstrui cian Eklezion? Ĉi tie, kie hodiaŭ regas Nerono, estas fondota cia regno? Ho, Sinjoro, Sinjoro! Kaj ci ordonas al tiuj ĉi timigitoj, ke ili konstruu la fundamentojn de la Ciono de l’ mondo, kaj al mia spirito ci ordonas regi tiun Cionon kaj la popolojn de la tero?… Kaj jen ci verŝas torenton da potenco sur la malfortulojn, ke ili iĝu fortaj, kaj ci ordonas al mi paŝti ciajn ŝafojn, ĝis la fino de l’ jarcentoj… Ho, estu glorata pro ciaj verdiktoj, ci, kiu ordonas triumfi. Hosana! Hosana!

Tiuj, kiuj estis timantaj, leviĝis, en tiujn, kiuj estis ekdubintaj, fluis torentoj da kredo. Kelkaj voĉoj ekkriis kune: «Hosana!» aliaj: «pro Kristo!» post kio sekvis silento. Helaj someraj fulmoj lumigadis la internon de la budo kaj la vizaĝojn, palajn de emocio.

Petro, kun rigardo sorĉfiksita sur la vizio, preĝis ankoraŭ longe, sed fine li vekiĝis, turnis al la kunvenintoj sian inspiritan, lumplenan kapon kaj diris:

— Kiel la Sinjoro venkis en vi la dubon, tiel vi iru venki en lia nomo!

Kaj kvankam li jam sciis, ke ili venkos, kvankam li sciis, kio elkreskos el iliaj larmoj kaj sango, tamen lia voĉo tremis de kortuŝo, kiam li komencis beni ilin per krucosigno kaj parolis:

— Kaj nun mi benas vin, miaj infanoj, por turmentoj, por morto, por eterneco!

Sed ili ariĝis ĉirkaŭ li, petegante:

— Ni estas jam pretaj, sed ci ŝirmu cian sanktan kapon, ĉar ci estas reprezentanto, kiu regas en la nomo de Kristo!

Kaj tiel parolante, ili kroĉis sin al liaj vestoj, dum li metis la manojn sur iliajn kapojn kaj benis ĉiun aparte, kiel patro benas infanojn, kiujn li sendas en malproksiman vojon.

Kaj tuj ili komencis eliri el la budo, ĉar jam ili avidis atingi siajn hejmojn, kaj el tie malliberejojn kaj arenojn. Iliaj mensoj forŝiriĝis jam de la tero, la animoj direktis la flugilojn al la eterneco, kaj ili iris, kvazaŭ en dormo aŭ ekstazo, kontraŭmeti la forton, kiu estis en ili, al la krueleco de la «monstro».

La apostolon prenis Nereo, servisto de Pudento, kaj kondukis lin sur vojeto, kaŝita meze de la vinberarbustoj, al sia domo. Sed en la luma nokto sekvis ilin Vinicio, kaj kiam ili atingis fine la kabanon de Nereo, li ĵetis sin subite al la piedoj de la apostolo.

Tiu, rekoninte lin, demandis:

— Kion ci deziras, filo?

Sed Vinicio, post tio, kion li aŭdis en la budo, kuraĝis jam petegi de li nenion, nur, ĉirkaŭpreninte ambaŭmane liajn piedojn, alpremis al ili, plorĝemante, la frunton, vokante en tiu senvorta maniero kompaton.

Kaj Petro diris:

— Mi scias. Oni prenis la knabinon, kiun ci amas. Preĝu pro ŝi.

— Sinjoro! — ekĝemis Vinicio, ĉirkaŭprenante ankoraŭ pli forte la piedojn de la apostolo. — Sinjoro! Mi estas mizera vermo, sed ci konis Kriston, ci lin petegu, ci preĝu pro ŝi.

Kaj li tremis de doloro, kiel folio, kaj fruntobatis la teron, ĉar ekkoninte la potencon de la apostolo, li sciis, ke Petro sola povas ŝin redoni al li.

Kaj Petro iĝis tuŝita de tiu ĉi doloro. Li rememoris, kiel iam Ligia, mallaŭdita de Krispo, same kuŝis ĉe liaj piedoj, petegante kompaton. Li rememoris, ke li levis ŝin kaj konsolis, li levis do nun Vinicion.

— Fileto, — li diris, — mi preĝos pro ŝi, sed ci memoru, kion mi diris al tiuj dubantoj: ke Dio mem suferis la krucmorton, kaj memoru, ke post tiu ĉi vivo komenciĝas alia, eterna.

— Mi scias!… mi aŭdis, — respondis Vinicio, kaptante aeron en la palan buŝon, — sed vidu, sinjoro … mi ne povas! Se bezona estas sango, petu Kriston, ke li prenu mian … Mi estas soldato. Li duobligu al mi, li triobligu la turmentojn por ŝi destinitajn, mi eltenos! Sed li savu ŝin! Ŝi estas ankoraŭ infano, sinjoro! Kaj li estas pli potenca ol la imperiestro, mi kredas! Pli potenca!… Ci mem ŝin amis. Ci benis nin ambaŭ! Ŝi estas ankoraŭ senkulpa infano!

Post tio li kliniĝis denove kaj, almetinte la vizaĝon al la genuoj de Petro, komencis ripeti:

— Ci konis Kriston, sinjoro! Ci lin konis, li cin aŭskultos! Petu pro ŝi!

Kaj Petro fermis la palpebrojn kaj preĝis fervore.

Someraj fulmoj komencis denove lumigi la ĉielon. Vinicio rigardis ĉe ilia brilo la buŝon de la apostolo, atendante el ĝi verdikton de vivo aŭ morto. En la silento oni aŭdis koturnojn, vokantajn unu aliajn en la vinberejo, kaj obtuzan, malproksiman rebruon de piedmueliloj, starantaj ĉe la Vojo Sala.

— Vinicio, — demandis fine la apostolo, — ĉu ci kredas?

— Sinjoro, ĉu alie mi venus ĉi tien? — respondis Vinicio.

— Kredu do ĝis la fino, ĉar la kredo movas montojn. Se ci do eĉ vidus tiun knabinon sub la glavo de ekzekutisto aŭ en la faŭko de leono, kredu ankoraŭ, ke Kristo povas ŝin savi. Kredu kaj preĝu al li, kaj mi preĝos kun ci.

Poste, levinte la vizaĝon al la ĉielo, li parolis laŭte:

— Kristo kompatema, rigardu tiun ĉi dolorplenan koron kaj konsolu ĝin! Kristo kompatema, konformigu la venton al la lano de l’ ŝafido! Kristo kompatema, kiu petis la Patron, ke li forturnu la kalikon da maldolĉaĵo de cia buŝo, forturnu ĝin nun de la buŝo de tiu ĉi cia servanto! Amen!

Kaj Vinicio, etendinte la manojn al la steloj, parolis ĝemante:

— Ho Kristo! Mi estas cia! Prenu min anstataŭ ŝin!

Oriente la ĉielo komencis tagiĝi.

Ĉapitro 54ª

Vinicio, forlasinte la apostolon, iris al la malliberejo kun koro, renaskita de la espero. Ie, en la fundo de lia animo, kriis ankoraŭ laŭte malespero kaj teruro, sed li subpremis en si tiujn voĉojn. Ŝajnis al li neeble, ke la propeto de la reprezentanto de Dio kaj la potenco de lia preĝo restu senefikaj. Li timis ne havi la esperon, li timis ekdubi.

«Mi kredos je lia kompatemo, — li parolis al si, — eĉ se mi ekvidos ŝin en la faŭko de leono».

Kaj je tiu penso, kvankam tremis en li la animo kaj malvarma ŝvito surverŝadis liajn tempiojn, li kredis. Ĉiu ekbato de lia koro estis nun preĝo. Li komencis kompreni, ke la kredo movas montojn, ĉar li eksentis en si ian strangan forton, kiun li sentis neniam antaŭe. Ŝajnis al li, ke li kapablos plenumi per tiu forto tiajn aferojn, kiuj hieraŭ ankoraŭ estis ekster lia eblo. Iafoje li havis la impreson, kvazaŭ la malbono jam estus pasinta. Kiam la malespero resonadis ankoraŭ ĝeme en lia animo, li rememoradis tiun nokton kaj tiun sanktan, aĝan vizaĝon, levitan en preĝo al la ĉielo.

«Ne! Kristo ne rifuzos al Sia unua disĉiplo kaj al la paŝtisto de Sia ŝafaro! Kristo ne rifuzos al li, kaj mi ne ekdubos».

Kaj li kuris al la malliberejo, kiel anoncanto de bona novaĵo.

Sed tie renkontis lin neatendita malhelpo.

La pretoriaj gardoj, alternantaj ĉe la Mamertina malliberejo, ĉiuj jam konis lin kaj ordinare faris al li neniajn malfacilaĵojn, sed ĉi-foje la vico ne malfermiĝis, anstataŭe proksimiĝis al li centuriestro kaj diris:

— Pardonu, nobla tribunuso, hodiaŭ ni havas la ordonon neniun enlasi.

— Ci havas la ordonon? — ripetis Vinicio, paliĝante.

La soldato rigardis lin kun kompato kaj respondis:

— Jes, sinjoro. La ordonon de la imperiestro. En la malliberejo estas multaj malsanuloj kaj eble oni timas, ke la vizitantoj disportos la malsanon tra la urbo.

— Sed ci diris, ke la ordono estas nur por hodiaŭ?

— Tagmeze la gardoj estas ŝanĝataj.

Vinicio eksilentis kaj malkovris la kapon, ĉar ŝajnis al li, ke la pileolus[299], kiun li surhavis, estas el plumbo.

Subite la soldato proksimiĝis al li kaj diris per mallaŭta voĉo:

— Trankviliĝu, sinjoro. La gardistoj kaj Urso gardas ŝin.

Dirinte tion, li kliniĝis kaj en unu momento desegnis sur la ŝtona plato per sia longa gaŭla glavo la formon de fiŝo.

Vinicio ekrigardis lin vive.

— … Kaj ci estas pretoriano?…

— Ĝis mi troviĝos tie, — respondis la soldato, montrante la malliberejon.

— Ankaŭ mi konfesas Kriston.

— Glorata estu lia nomo! Mi scias, sinjoro. Mi ne povas lasi cin en la malliberejon, se ci tamen skribos leteron, mi donos ĝin al la gardistoj.

— Dankon al ci, frato!…

Kaj, preminte la manon de la soldato, li foriris. La pileolus ĉesis pezi al li kiel plumbo. La matena suno leviĝis super la murojn de la malliberejo, kaj kune kun ĝia lumo kuraĝo denove komencis enflui la koron de Vinicio. Tiu soldato, kristano, estis por li kvazaŭ nova atesto de la potenco de Kristo. Post momento li haltis kaj, fiksinte la rigardon sur rozaj nubetoj, pendantaj super Kapitolo kaj super la templo de Statoro, li diris:

«Mi ne vidis ŝin hodiaŭ, Sinjoro, sed mi kredas je cia kompatemo.»

Hejme atendis lin Petronio, kiu, kiel ordinare, «ŝanĝante tagon en nokton», estis antaŭ nelonge reveninta. Li tamen sukcesis jam preni banon kaj ŝmiri sin antaŭ la dormo.

— Mi havas por ci novaĵojn, — li diris. — Mi estis hodiaŭ ĉe Tulio Seneciono, kie estis ankaŭ la imperiestro. Mi ne scias kial, venis al la aŭgustino la ideo alkonduki kun si la malgrandan Rufrion … Eble tial, ke li moligu per sia beleco la koron de la imperiestro. Malfeliĉe, la infano, laca kaj dormema endormiĝis dum la legado, kiel iam Vespaziano, kion vidante, Ahenobarbo ĵetis sur ĝin pokalon kaj grave vundis la knabon. Popea svenis, kaj ĉiuj aŭdis Neronon diri: «Mi havas jam sufiĉe ĉi tiun bastardon!» — kaj ci scias, ke tio signifas morton!

— La puno de Dio ekpendis super la aŭgustino, — respondis Vinicio, — sed kial ci tion rakontas al mi?

— Mi rakontas ĝin tial, ke vin kaj Ligian persekutis la kolero de Popea, kaj nun, okupite per sia malfeliĉo, ŝi eble forlasos la venĝon kaj lasos sin pacigi pli facile. Mi vidos ŝin hodiaŭ vespere kaj parolos kun ŝi.

— Dankon al ci. Ci anoncas al mi bonan novaĵon.

— Kaj ci banu cin kaj dormu. Cia buŝo estas violblua kaj restis el ci nur ombro.

Sed Vinicio demandis:

— Ĉu oni diris, kiam okazos la unua ludus matutinus?

— Post dek tagoj. Sed antaŭe oni malplenigos aliajn malliberejojn. Ju pli multe da tempo restos al ni, des pli bone. Ne ĉio estas ankoraŭ perdita.

Kaj tiel parolante, li diris tion, kion li mem ne plu kredis, ĉar li sciis bonege, ke se Nerono, responde al la peto de Alituro, trovis la brile sonantan respondon, en kiu li komparis sin mem kun Bruto, tiam estas nenia savo por Ligia. Li ankaŭ kaŝis de Vinicio, kion li aŭdis ĉe Seneciono, ke Nerono kaj Tigeleno decidis elekti por si kaj por siaj amikoj la plej belajn kristanajn virgulinojn kaj malvirgigi ilin antaŭ la morto, kaj la resto estis transdonota en la tago de la cirkoludo mem al pretorianoj kaj bestistoj.

Sciante, ke Vinicio en neniu okazo volos postvivi Ligian, li intence nutris dume la esperon en lia koro, unue pro kompato al li kaj due, ĉar tiu ĉi estetikulo deziris ankaŭ, ke, se Vinicio devas morti, li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco.

— Mi diros hodiaŭ al la aŭgustino, — li diris, — pli malpli la jenon: savu Ligian por Vinicio, kaj mi savos por ci Rufrion. Ĉe Ahenobarbo unu vorto, dirita en konvena momento, povas iun savi aŭ pereigi. En malplej bona okazo ni gajnos iom da tempo.

— Dankon al ci, — ripetis Vinicio.

— Ci dankos min plej bone, se ci matenmanĝos kaj iros dormi. Je Ateno! Odiseo eĉ en plej granda malfeliĉo pensis pri dormo kaj sonĝo. La tutan nokton ci certe pasigis en la malliberejo.

— Ne, — respondis Vinicio. — Mi volis iri nun en la malliberejon, sed estas ordonite, ke oni neniun enlasu. Eksciu ci, Petronio, ĉu la ordono estas nur por hodiaŭ, ĉu ĝis la tago de la cirkoludoj.

— Mi ekscios hodiaŭ nokte kaj morgaŭ matene mi diros al ci, por kiel longe kaj kial la ordono estas eldonita. Sed dume, eĉ se Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en Kimerujon, mi iras dormi, kaj ci imitu min.

Kaj ili disiris, sed Vinicio iris en la bibliotekon kaj komencis skribi leteron al Ligia.

Kiam li finis, li portis ĝin mem kaj transdonis en la manojn de la kristana centestro, kiu tuj iris kun ĝi en la malliberejon. Post momento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la promeso, ke ankoraŭ hodiaŭ li reportos al li ŝian respondon.

Vinicio ne volis tamen reveni kaj, sidiĝinte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno leviĝis jam alten sur la ĉielon kaj tra la Deklivo Arĝenta fluis sur la Forumon, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn komercaĵojn; aŭguristoj rekomendadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpaŝe direktadis sin al Rostroj[89], por aŭskulti hazardajn oratorojn aŭ rakonti al si reciproke plej freŝajn novaĵojn. Laŭgrade, kiel la varmego brulis ĉiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifuĝadis sub la portikojn de temploj, el sub kiuj elflugadis ĉiumomente tutaj aroj da kolomboj, brilante per siaj blankaj plumoj en la suna lumo kaj en la bluo.

Influate de la trolumo de la bruo, varmo kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicio komencis sin fermi. Monotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude moraon, kaj la egalritmaj paŝoj de la soldatoj lulis lin al dormo. Kelkfoje li levis ankoraŭ la kapon kaj prenis en la rigardon la malliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derompaĵo, ekĝemis, kiel infano endormiĝanta post longa plorado, kaj ekdormis.

Tuj eksvarmis ĉirkaŭ li vizioj. Ŝajnis al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata vinberejo, kaj antaŭ li iras Pomponia Grecina kun meĉlampo, lumigante la vojon. Iu voĉo, kvazaŭ la voĉo de Petronio, vokis post li de malproksime: «Revenu!» sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pomponia, ĝis ili venis al kabano, sur kies sojlo staris Petro la apostolo. Tiam li montris al la apostolo Ligian kaj diris: «Ni venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas ŝin veki, ci veku ŝin.» Sed Petro respondis: «Kristo mem venos ŝin veki!»

Poste la bildoj komencis miksi sin antaŭ liaj okuloj. Li vidis sonĝe Neronon kaj Popean, tenanta en la brakoj la malgrandan Rufrion kun sanganta frunto, kiun lavis Petronio, kaj Tigelenon, surŝutantan per cindro tablojn, kovritajn per multekostaj manĝaĵoj, kaj Vitelion, glutegantan tiujn manĝaĵojn, kaj multajn aliajn aŭgustanojn, sidantajn ĉe la festeno. Li mem kuŝis apud Ligia, sed inter la tabloj paŝis leonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li ŝin elkonduku, sed lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis eĉ moviĝi. Poste en liaj vizioj sekvis ĥaoso ankoraŭ pli granda, kaj fine ĉio profundiĝis en plenan mallumon.

El la profunda dormo vekis lin nur la suna brulego kaj la ekkrioj, kiuj eksonis tuj apud la loko, kie li sidis. Vinicio frotis la okulojn: la strato svarmis je homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo, kiun portis kvar egiptaj sklavoj.

En la portilo sidis homo, vestita per blanka vesto, kies vizaĝon oni ne povis vidi bone, ĉar tuj ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis.

— Lokon por la nobla aŭgustano! — kriis la kuristoj.

La strato estis tamen tiel svarmoplena, ke la portilo devis halti por momento. Tiam la aŭgustano mallevis senpacience la paperrulaĵon kaj ŝovis la kapon eksteren, vokante:

— Dispelu tiujn ĉi sentaŭgulojn! Rapide!

Subite, rimarkinte Vinicion, li retiris la kapon kaj rapide levis al la okuloj la paperrulaĵon.

Kaj Vinicio ŝovis la manon sur la frunto, pensante ke li ankoraŭ sonĝas.

En la portilo sidis Ĥilono.

Dume la kuristoj trabatis la vojon kaj la egiptoj estis ekmarŝontaj, kiam subite la juna tribunuso, kiu en unu momento, ekkomprenis multajn aferojn antaŭe por li nekompreneblajn, proksimiĝis al la portilo.

— Saluton al ci, Ĥilono! — li diris.

— Saluton, junulo, — fiere kaj digne respondis Ĥilono, penante doni al sia vizaĝo la esprimon de trankvileco, kiun li ne havis en la animo, — sed ne retenu min, ĉar mi rapidas al mia amiko, la nobla Tigeleno.

Sed Vinicio, kaptinte la randon de la portilo, klinis sin al li kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, demandis per subpremita voĉo:

— Ĉu ci perfidis Ligian?…

— Koloso de Memnono! — ekkriis Ĥilono, terurite.

Sed en la okuloj de Vinicio ne estis minaco, do la timo de la greko pasis rapide. Li ekpensis, ke li estas sub la protekto de Tigeleno kaj de la imperiestro mem, tio estas de du potencoj, antaŭ kiuj ĉio tremas, kaj ke ĉirkaŭas lin fortaj sklavoj, dum Vinicio staras antaŭ li senarma, kun mizera vizaĝo kaj kun figuro fleksita de sufero.

Ĉe tiu ĉi penso revenis lia malhumileco. Li fiksis sur Vinicio siajn okulojn, ĉirkaŭitajn de inflama ruĝo, kaj reflustris:

— Kaj ci, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi.

Dum momento ambaŭ silentis, post kio aŭdiĝis la obtuza voĉo de Vinicio.

— Mi estis maljusta al ci, Ĥilono!

Tiam la greko levis la kapon kaj, ekklakinte per la fingroj, kio estis en Romo signo de malestimo kaj malrespekto, respondis tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi:

— Amiko, se ci volas peti ion de mi, venu en mian domon sur Eskvilino en la matena tempo, kiam post bano mi akceptas gastojn kaj klientojn.

Li mansignis; je tiu gesto la egiptoj levis la portilon kaj la sklavoj, vestitaj per flavaj tunikoj, komencis voki, svingante la kanojn:

— Lokon por la portilo de la nobla Ĥilono Ĥilonido! Lokon! Lokon!…

Ĉapitro 55ª

En longa, rapide skribita letero, Ligia adiaŭis por ĉiam Vinicion. Ŝi sciis, ke al neniu estas plu permesate veni en la malliberejon kaj ke ŝi povos vidi Vinicion nur el la areno. Tial ŝi petis lin, ke li informiĝu, kiam venos ilia vico, kaj ĉeestu la cirkoludon, ĉar ŝi deziras vidi lin ankoraŭfoje dum la vivo.

En ŝia letero estis sentebla nenia timo. Ŝi skribis, ke tiel ŝi, kiel la aliaj, sopiras jam la arenon, sur kiu ili trovos liberiĝon el la malliberejo. Esperante revenon de Pomponia kaj Aŭlo, ŝi petegis, ke venu ankaŭ ili. En ĉiu ŝia vorto oni sentis ekstazon, tiun apartiĝon de la vivo, en kiu vivis ĉiuj malliberigitoj, kaj kune neŝanceleblan kredon, ke la promesoj nepre estas plenumotaj trans la tombo.

«Ĉu Kristo min liberigos nun, ĉu post la morto, — ŝi skribis, — li min promesis al ci per la buŝo de la apostolo, sekve mi estas cia.» Kaj ŝi petegis lin, ke li ŝin ne priploru kaj ne lasu ekregi sin de doloro. La morto ne estis por ŝi neniigo de la ĵuroj. Kun la fido de infano ŝi certigis Vinicion, ke tuj post la martirigo sur la areno ŝi diros al Kristo, ke en Romo restis ŝia fianĉo, Marko, kiu sopiras al ŝi per la tuta koro. Kaj ŝi pensis, ke eble Kristo permesos al ŝia animo reveni al li por momento, por diri al li, ke ŝi vivas, ke la mortsuferon ŝi ne memoras kaj ke ŝi estas feliĉa.

Ŝia tuta letero spiris feliĉon kaj grandegan esperon. Estis en ĝi nur unu peto, ligita kun la teraj aferoj: ke Vinicio prenu el la kadavrejo[300] ŝian korpon kaj enterigu ŝin kiel sian edzinon, en la tombo, en kiun li mem estis iam metota.

Kaj li legis tiun leteron kun disŝirita animo, sed kune ŝajnis al li neeble, ke Ligia pereu de la dentegoj de sovaĝaj bestoj kaj ke Kristo ne elmontru al ŝi kompaton. Sed ĝuste en tio estis ankaŭ espero kaj fido. Reveninte hejmen, li reskribis, ke ĉiutage li venados al la muroj de Tulianumo kaj atendos, ĝis Kristo polvigos la murojn kaj redonos ŝin al li. Li ordonis al ŝi kredi, ke li, Kristo, povas redoni ŝin al li eĉ el la cirko, ke la granda apostolo petegas lin pri tio kaj ke la momento de liberiĝo estas proksima. La konvertita centuriestro devis porti al ŝi en la sekvonta tago tiun leteron.

Sed kiam en la sekvinta tago Vinicio venis al la malliberejo, la centuriestro, forlasinte la vicon, proksimiĝis al li unua kaj diris:

— Aŭskultu min, sinjoro. Kristo, kiu cin suferprovis, montris al ci Sian favoron. Hodiaŭ nokte venis liberigitoj de la imperiestro kaj de la prefekto, por elekti al ili kristanajn virgulinojn por malhonorigo; ili demandis pri cia fianĉino, sed la Sinjoro sendis sur ŝin febron, de kiu mortas la malliberigitoj en Tulianumo, kaj ili lasis ŝin. Hieraŭ vespere ŝi estis jam senkonscia, kaj benata estu la nomo de la Savinto, ĉar tiu ĉi malsano, kiu ŝin savis de la malhonoro, povas ŝin savi ankaŭ de la morto.

Vinicio apogis la manon sur la surŝultraĵon de la soldato por ne fali, kaj tiu ĉi parolis plu:

— Danku la kompatemon de la Sinjoro. Linon oni kaptis kaj transdonis al torturistoj, sed vidante ke li agonias, oni lin redonis. Eble ankaŭ ŝin oni nun redonos al ci, kaj Kristo ŝin resanigos.

La juna tribunuso restis ankoraŭ momente kun mallevita kapo, poste li levis ĝin kaj diris mallaŭte:

— Jes, centestro. Kristo, kiu savis ŝin de la malhonoro, savos ŝin de la morto.

Kaj, sidinte ĉe la mallibereja muro ĝis la vespero, li revenis hejmen por sendi siajn sklavojn, ke ili prenu Linon kaj transportu lin en unu el liaj apudurbaj vilaoj.

Petronio tamen, eksciinte pri ĉio, decidis agi ankoraŭ. Jam antaŭe li estis ĉe la aŭgustino, kaj nun li iris al ŝi refoje. Li trovis ŝin ĉe la lito de la malgranda Rufrio. La infano kun vundita kapo deliris en febro kaj la patrino penis ĝin savi kun malespero kaj teruro en la koro, pensante, ke eble ŝi savos ĝin por tio, ke ĝi pereu baldaŭ en pli terura maniero.

Okupite ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicio kaj Ligia, sed Petronio teruris ŝin.

— Ci ofendis, — li diris al ŝi, — novan kaj nekonatan dion. Ci, aŭgustino, konfesas laŭdire la hebrean Jehovon, sed la kristanoj asertas, ke Kristo estas lia filo, pensu do, ĉu cin ne persekutas la kolero de la patro. Kiu scias, ĉu tio, kio cin trafis, estas ilia venĝo, kaj ĉu la vivo de Rufrio dependas de tio, kiel ci agos?

— Kion ci volas, ke mi faru? — demandis kun timo Popea.

— Elpetu pardonon de la ofenditaj dioj.

— Kiel?

— Ligia estas malsana. Influu la imperiestron aŭ Tigelenon, ke oni redonu ŝin al Vinicio.

Kaj ŝi demandis kun malespero:

— Ĉu ci pensas, ke mi tion povas?

— Sed ci povas ion alian. Se Ligia resaniĝos, ŝi devos morti sur areno. Iru en la templon de Vesto kaj postulu, ke virgo magna troviĝu hazarde apud Tulianumo en la momento, kiam la malliberigitoj estos elkondukataj al morto, kaj ke ŝi ordonu liberigi tiun knabinon. La granda pastrino ne rifuzos ĝin al ci.

— Kaj se Ligia mortos pro la febro?

— La kristanoj diras, ke Kristo estas venĝema, sed justa; eble ci akiros lian pardonon per la intenco mem.

— Li donu al mi iun signon, ke li savos Rufrion.

Petronio movis la ŝultrojn.

— Mi ne venas kiel lia sendito, ho dia, mi nur diras al ci: estu prefere en paco kun ĉiuj dioj romaj kaj fremdaj.

— Mi iros, — diris Popea per rompita voĉo.

Petronio ekspiris profunde.

«Fine mi ion efikis», li ekpensis.

Kaj, reveninte al Vinicio, li diris al la juna tribunuso:

— Petu cian Dion, ke Ligia ne mortu pro febro, ĉar se ŝi ne mortos, la Granda vestalo ordonos ŝin liberigi. La aŭgustino mem petos ŝin pri tio.

Vinicio rigardis lin per okuloj, en kiuj brilis febro, kaj respondis:

— Ŝin liberigos Kristo.

Kaj Popea, kiu estis preta, por savi Rufrion, bruloferi hekatombojn al ĉiuj dioj de la mondo, en la sama vespero ankoraŭ iris Forumon, al la vestaloj, konfidinte la malsanan infanon al la zorgado de fidela vartistino, Silvia, kiu iam ankaŭ ŝin vartis.

Sed sur Palatino verdikto je la infano estis jam eldonita, ĉar apenaŭ la portilo de la imperiestrino malaperis post la Granda pordego, en la ĉambron, kie kuŝis la malgranda Rufrio, eniris du liberigitoj de la imperiestro, el kiuj unu ĵetis sin sur la maljunan Silvian kaj ŝtopis ŝian buŝon, kaj la alia, kaptinte bronzan statueton de la sfinkso, senkonsciigis ŝin per la unua ekbato.

Poste ili proksimiĝis al Rufrio. La knabo, konsumata de febro kaj senkonscia, ne komprenante, kio okazas ĉirkaŭ li, ridetis al ili kaj fermetis siajn belegajn okulojn, kvazaŭ li penus ilin rekoni. Sed ili, depreninte de la vartistino zonon, nomatan cingulum, bantligis ĝin ĉirkaŭ lia kolo kaj kuntiris. La infano, vokinte foje la patrinon, mortis facile. Poste ili envolvis ĝin en la littukon kaj, eksidinte sur pretigitajn ĉevalojn, ekrapidis for, al Ostio, kie ili ĵetis la korpon en la maron.

Popea, ne trovinte la Grandan virgulinon, kiu kune kun la aliaj vestaloj estis ĉe Vatinio, revenis baldaŭ Palatinon. Trovinte la malplenan liton kaj la malvarmiĝintan korpon de Silvia, ŝi svenis, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis, ŝi komencis krii kaj ŝiaj sovaĝaj krioj sonis dum la tuta nokto kaj dum la sekvinta tago.

Sed en la tria tago Nerono ordonis al ŝi veni al festeno, do, vestinte sin per ametista tuniko, ŝi venis kaj sidis kun ŝtonsimila vizaĝo, orhara, belega kaj malserena, kiel la anĝelo de morto.

Ĉapitro 56ª

Antaŭ ol la Flavioj starigis Koloseon, oni konstruadis la amfiteatrojn en Romo plejparte el ligno, kaj tial preskaŭ ĉiuj forbrulis en la fajrego. Nerono tamen, por aranĝi la promesitajn cirkoludojn, ordonis starigi kelkajn novajn kaj inter ili unu grandegan, por kies konstruo oni komencis, tuj post la estingo de la fajro, venigi per la maro kaj Tibero potencajn arbotrunkojn, dehakitajn sur la deklivoj de Atlaso. Ĉar la ludoj devis superi ĉiujn antaŭajn per sia brileco kaj nombro de viktimoj, oni aldonis vastajn tenejojn por la homoj kaj bestoj. Miloj da metiistoj laboris ĉe la konstruado tage kaj nokte. Oni konstruis kaj ornamis senripoze. La popolo rakontis al si mirindaĵojn pri la apogoj, inkrustitaj per bronzo, sukceno, eburo, perlamoto kaj ŝelo de transmaraj testudoj. Kanaloj, kondukitaj laŭlonge de la vicoj, plenigotaj per glacia akvo, celis konservi en la konstruaĵo agrablan malvarmon eĉ dum plej brula vetero. Grandega purpura velario ŝirmis kontraŭ la sunradioj. Inter la vicoj oni starigis incensilojn por bruligi arabajn aromaĵojn; supre oni lokis aparatojn surŝprucontajn la spektantojn per safrana akvo kaj verbeno. La famaj arĥitektoj, Severo kaj Celero, streĉis sian tutan scion por starigi amfiteatron senkomparan kaj kune povantan enteni tian nombron da scivoluloj, kian povis ĝis nun enteni neniu el la konataj amfiteatroj.

Tial do en la tago, en kiu devis komenciĝi la unua ludus matutinus, amaso da popolo atendis de la tagiĝo la malfermon de la pordegoj, aŭskultante kun plezuro la muĝadon de leonoj, la raŭkan blekadon de panteroj kaj la hurladon de hundoj. Al la bestoj oni donis de du tagoj nenion por manĝi, anstataŭe oni traŝovadis antaŭ iliaj okuloj sangajn pecojn da viando, por tiom pli eksciti ilian furiozon kaj malsaton. Iafoje ektondradis tia uragano da sovaĝaj voĉoj, ke la homoj, starantaj antaŭ la cirko, ne povis interparoli, kaj la pli impresiĝemaj paliĝadis pro timo. Je la sunleviĝo tamen eksonis interne de la cirko kantoj laŭtaj, sed trankvilaj, kiujn oni aŭskultis kun miro, ripetante unu al alia: «La kristanoj! La kristanoj!» Vere, multnombrajn arojn da ili oni venigis nokte ankoraŭ en la amfiteatron, kaj ne nur el unu malliberejo, kiel oni intencis komence, sed poparte el ĉiuj. Oni sciis en la amaso, ke la cirkoludoj daŭros dum tutaj semajnoj kaj monatoj, sed oni disputis, ĉu kun tiu parto de la kristanoj, kiu estis destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini en la daŭro de unu tago. La viraj, virinaj kaj infanaj voĉoj, kantantaj la matenan kanton, estis tiel multaj, ke spertuloj opiniis, ke, eĉ se oni sendados sur la arenon po ducent aŭ tricent homoj, la bestoj laciĝos, satiĝos kaj ĝis la vespero ne povos ĉiujn disŝiri. Aliaj asertis, ke tia granda nombro da viktimoj, aperantaj samtempe sur la areno, distras la atenton kaj ne lasas konvene ĝui la spektaklon.

Laŭgrade kiel proksimiĝadis la momento, en kiu oni devis malfermi la koridorojn, nomatajn vomitorioj, kondukantajn internen, la popolo iĝadis pli vigla, pli gaja kaj diskutis pri diversaj aferoj, koncernantaj cirkoludojn. Komencis formi sin partioj, laŭdantaj pli grandan lertecon de leonoj aŭ de tigroj en disŝirado de homoj. Tie kaj ie oni intervetis. Aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de gaŭloj, jen de mirmilonoj, jen de tracoj, jen de retistoj. Pli aŭ malpli grandaj iliaj taĉmentoj, kondukataj de majstroj, nomataj lanistæ, frumatene komencis enflui la amfiteatron. Ne volante laciĝi antaŭtempe, ili marŝis sen armiloj, ofte tute nudaj, ofte kun verdaj branĉoj en la manoj, aŭ kronitaj per floroj, junaj, belegaj en la matena lumo kaj plenaj je vivo. Iliaj korpoj, brilantaj de olivoleo, potencaj, kvazaŭ skulptitaj el marmoro, vekadis admiron de la popolo, kiu amegis la belajn formojn. Multajn el ili oni konis persone kaj ĉiumomente aŭdiĝadis la ekkrioj: «Saluton, Furnio! Saluton, Leo! Saluton, Maksimo! Saluton, Diomedo!» Junaj knabinoj levadis al ili okulojn plenajn je amo, kaj ili serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj, kvazaŭ neniu zorgo pezus super ili, sendante mankisojn aŭ vokante: «Karesu, antaŭ ol la morto min karesos!» Poste ili malaperadis en la pordegoj, el kiuj multaj estis neniam reelirontaj. Sed ĉiam novaj kaŭzoj distris la atenton de la amaso. Post la gladiatoroj iris mastigoforoj, t.e. homoj armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn. Poste muloj tiris al la kadavrejo tutajn vicojn da veturiloj, sur kiuj estis metitaj amasoj da lignaj ĉerkoj. Je tiu vido ĝojis la popolo, konjektante el ilia nombro pri la grandeco de la spektaklo. Plue paŝis homoj, kiuj devis finmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj gardantaj ordon en la cirko, disdonantaj la sidlokojn, poste sklavoj disportantaj manĝaĵojn kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu imperiestro ĉiam havis apude en amfiteatro.

Oni malfermis fine la vomitoriojn kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn odorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego.

Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en jam senrompa vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj[301], oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn — amasoj da sklavoj. En la suno flagris la orumaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj.

Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli malfrue, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la imperiestron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanate de la aŭgustino kaj aŭgustanoj.

Petronio venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Vinicion. La juna tribunuso sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia; sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, kaj ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj estis malpermesite paroli kun la gardistoj, same kiel doni plej etajn informojn al tiuj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj oni povus sendi ŝin ankaŭ malsana, eĉ senkonscia. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu spektanto povus rimarki, ĉu unu pli aŭ malpli estas inter ili, nek iun rekoni. La gardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni interkonsentis, ke ili kaŝos Ligian en iu malluma angulo de la amfiteatro, kaj nokte transdonos ŝin en la manojn de farmisto de Vinicio, kiu tuj forveturigos ŝin en la Albanan montaron. Petronio, al kiu Vinicio konigis la sekreton, konsilis al la juna tribunuso, ke li iru malkaŝe kun li en la amfiteatron kaj nur ĉe la eniro elŝtelu sin en la interpremo kaj rapidu en la ĉelojn, kie, por eviti eblajn erarojn, li devis mem montri al la gardistoj Ligian.

La gardistoj enlasis lin tra malgranda pordeto, tra kiu ili mem eniradis. Unu el ili, nomata Siro, kondukis lin senprokraste al la kristanoj. Envoje li diris al Vinicio:

— Mi ne scias, sinjoro, ĉu ci trovos tiun, kiun ci serĉas. Ni demandis pri junulino, nomata Ligia, sed neniu donis al ni respondon. Povas esti, ke ili ne fidas al ni.

— Ĉu ili estas multaj? — demandis Vinicio.

— Multaj el ili, sinjoro, devos resti por morgaŭ.

— Ĉu estas inter ili malsanuloj?

— Tiaj, kiuj ne povas stari sur la piedoj, ne estas.

Dirinte ĉi tion, Siro malfermis la pordon kaj ili eniris kvazaŭ en grandegan ĉambron, sed malaltan kaj malluman, ĉar la lumo eniĝadis tien sole tra kraditaj malfermaĵoj, apartigantaj ĝin de la areno. Vinicio povis komence nenion vidi, li aŭdis nur en la ejo murmuradon de voĉoj kaj ekkriojn de la popolo, atingantajn lin el la amfiteatro.

Sed post momento, kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la krepusko, li ekvidis tutajn arojn da strangaj estaĵoj, similaj al lupoj kaj ursoj. Tio estis la kristanoj, ĉirkaŭkudritaj per bestaj feloj. Unuj el ili staris, aliaj preĝis, genuante. Tie kaj ie laŭ longaj haroj, malsuprenfalantaj sur la felo, oni povis ekkoni, ke la viktimo estis virino. Patrinoj, similaj al lupinoj, portis en la brakoj siajn infanojn, ankaŭ vile ĉirkaŭkudritajn. Sed el sub la feloj vidiĝadis vizaĝoj lumaj, la okuloj en la krepusko brilis de ĝojo kaj de febro. Videble estis, ke pliparton de tiuj homoj regas unu penso, ekskluziva kaj transmonda, kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili kaj kio povis ilin renkonti. Kelkaj, demandataj de Vinicio pri Ligia, rigardis lin per okuloj kvazaŭ vekitaj el dormo, ne respondante la demandojn; aliaj ridetis al li, metante la fingrojn sur la buŝojn aŭ montrante la ferajn kradojn, tra kiuj fluis faskoj da brilo. Infanoj nur ploris kelkloke, timigitaj per la muĝado de la bestoj, hurlado de la hundoj, kriado de la popolo kaj per la bestosimilaj figuroj de siaj gepatroj.

Vinicio, irante apud Siro la gardisto, rigardis la vizaĝojn, serĉis, demandis, iafoje falpuŝiĝadis pro la korpoj de tiuj, kiuj svenis pro interpremo, sufoka aero kaj varmegeco, kaj li trapuŝadis sin pluen en la malluman fundon de la ejo, kiu ŝajnis tiel vasta, kiel la tuta amfiteatro.

Sed subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke proksime de la krado eksonis konata al li voĉo. Aŭskultinte dum momento, li turniĝis kaj, trapuŝinte sin tra la amaso, ekstaris proksime. Fasko da lumo falis sur la kapon de la parolanto kaj en tiu brilo Vinicio rekonis en lupa felo la malgrasan kaj senindulgan vizaĝon de Krispo.

— Pentu pro viaj pekoj, — parolis Krispo, — ĉar la momento tuj venos. Sed kiu pensas, ke per la sola morto li liberiĝos de siaj kulpoj, tiu novan pekon plenumas kaj estos ĵetita en la eternan fajron. Per ĉiu via peko, kiun vi plenumis dum la vivo, vi renovigadis la mortsuferojn de la Sinjoro, kiel do vi aŭdacas esperi ke tiu sufero, kiu vin atendas, povas egali la lian? Per egala morto pereos hodiaŭ justuloj kaj pekuloj, sed la Sinjoro distingos siajn merititojn. Ve al vi, ĉar la leonaj dentegoj disŝiros viajn korpojn, sed ne disŝiros viajn kulpojn, nek viajn kalkulojn kun Dio. La Sinjoro elmontris sufiĉe da kompatemo, kiam li permesis najli sin al la kruco, sed de nun li estos nur juĝisto, kiu neniun kulpon lasos senpune. Do vi, kiuj pensis, ke per martireco vi neniigos viajn pekojn, blasfemas kontraŭ la Dia justeco kaj tiom pli profunda abismo vin atendas. Finiĝis la kompatemo kaj venis la tempo de la Dia kolero. Jen vi ekstaros post momento antaŭ la terura juĝo, antaŭ kiu apenaŭ virtulo saviĝas. Pentu pro viaj pekoj, ĉar malfermitaj estas la inferaj senfundaĵoj kaj ve al vi, edzoj kaj edzinoj, ve al vi, gepatroj kaj infanoj!

Kaj etendinte la ostajn manojn, li skuis ilin super la klinitaj kapoj, sentima, sed ankaŭ senkompata eĉ antaŭ la morto, al kiu post momento devis iri ĉiuj tiuj kondamnitoj. Post liaj vortoj aŭdiĝis la voĉoj: «Ni pentu pro niaj pekoj!», poste sekvis silento kaj oni aŭdis nur ploron de infanoj kaj batadon de manoj sur la brustoj.

Kaj al Vinicio la sango koagulis en la vejnoj. Li, kiu sian tutan esperon bazis sur la kompatemo de Kristo, ekaŭdis nun, ke venis la tago de kolero kaj ke kompaton ne havigos eĉ morto sur la areno. Trakuris, vere, lian kapon penso luma kaj rapida, kiel fulmo, ke Petro la apostolo alie parolus al tiuj ĉi mortontoj, malgraŭ tio tamen la severaj, plenaj je fanatikeco vortoj de Krispo, kaj ĉi tiu malluma ejo kun kradoj, post kiu estis la kampo de martireco, kaj ĝia proksimeco kaj la amasego de la viktimoj, vestitaj jam por la morto, plenigis lian animon per teruro kaj timego. Ĉio tio kune ŝajnis al li pli terura kaj pli monstra ol la plej sangaj bataloj, kiujn li partoprenis. La malbonaero kaj varmegeco komencis lin sufoki. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto. Ekkaptis lin timo, ke li svenos, kiel tiuj, pro kies korpoj li falpuŝiĝadis dum sia serĉado en la fundo de la ejo, kiam do li ekpensis krome, ke ĉiumomente oni povas malfermi la kradojn, li komencis laŭte voki Ligian kaj Urson, esperante, ke se ne ili mem, respondos al li iu, kiu ilin konas.

Efektive, tuj iu homo, alivestita kiel urso, ektiris lin je la togo kaj diris:

— Sinjoro, ili restis en la malliberejo. Min oni elkondukis laste kaj mi vidis ŝin malsana sur la kuŝejo.

— Kiu ci estas? — demandis Vinicio.

— La fosisto, en kies kabano la apostolo baptis cin, sinjoro. Oni malliberigis min antaŭ tri tagoj, kaj hodiaŭ mi jam mortos.

Vinicio ekspiris. Enirante ĉi tien, li deziris trovi Ligian, nun tamen li estis preta danki al Kristo, ke ŝi ne estas ĉi tie, kaj vidi en tio signon de lia kompatemo.

Dume la fosisto ektiris lin duafoje je la togo kaj diris:

— Ĉu ci memoras, sinjoro, ke mi kondukis cin en la Kornelian vinberejon, kie en la budo predikis la apostolo?

— Mi memoras, — respondis Vinicio.

— Mi vidis lin poste tagon antaŭ ol oni min malliberigis. Li benis min kaj diris, ke li venos en la amfiteatron por krucosigni la pereantojn. Mi volus rigardi lin en la momento de la morto kaj vidi la signon de kruco, ĉar tiam pli facile estos al mi morti, se do ci scias, sinjoro, kie li estas, diru al mi.

Vinicio mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

— Li estas inter la servistoj de Petronio, alivestita kiel sklavo. Mi ne scias, kie ili elektis la lokojn, sed mi revenos en la cirkon kaj vidos. Rigardu min, kiam ci eliros la arenon, kaj mi leviĝos kaj turnos la kapon en ilian flankon. Tiam ci trovos lin per la okuloj.

— Dankon al ci, sinjoro, kaj pacon al ci.

— Estu al ci la Savinto kompatema.

— Amen.

Vinicio eliris el la tunelo kaj iris la amfiteatron, kie li havis lokon apud Petronio, meze de la aliaj aŭgustanoj.

— Ĉu ci trovis ŝin? — demandis lin Petronio.

— Ne. Ŝi restis en la malliberejo.

— Aŭskultu, kio venis ankoraŭ en mian penson, sed aŭskultante, rigardu, ekzemple, Nigidian, por ke ŝajnu, ke ni parolas pri ŝia kombaĵo … Tigeleno kaj Ĥilono rigardas nin ĉi-momente … Aŭskultu do: oni metu Ligian nokte en ĉerkon kaj elportu ŝin el la malliberejo, kiel mortintan; la ceteron ci divenas.

— Jes, — respondis Vinicio.

La pluan interparolon rompis al ili Tulio Seneciono, kiu, kliniĝinte al ili, demandis:

— Eble vi scias, ĉu oni donos armilojn al la kristanoj?

— Ni ne scias, — respondis Petronio.

— Mi preferus, ke oni donu, — diris Tulio, — alie la areno tro baldaŭ iĝas simila al buĉejo. Sed kia belega amfiteatro!

Efektive, la vidaĵo estis impona. La malpli altaj vicoj, plenegaj je togoj, blankis, kiel neĝo. En la orumita podio sidis la imperiestro, ornamita per diamanta kolĉeno, kun ora florkrono sur la kapo, apud li la belega kaj malserena aŭgustino, apude, ambaŭflanke, la vestaloj, altaj oficistoj, senatanoj en borderitaj vestoj, militistaj ĉefuloj en brilantaj armaĵoj, unuvorte ĉiu, kiu estis en Romo potenca, brila kaj riĉa. En la pluaj vicoj sidis kavaliroj, kaj pli alte nigris ronde maro da homaj kapoj, super kiuj de la kolonoj pendis girlandoj, plektitaj el rozoj, lilioj, anemonoj, hederoj kaj vinberbranĉoj.

La popolo interparolis laŭte, voksignis, kantis, iafoje eksplodadis per rido pro iu sprita vorto, kiun oni komunikadis al si reciproke de vico al vico, kaj piedfrapis pro senpacienco, por plirapidigi la spektaklon.

Fine la piedfrapado iĝis simila al tondro kaj senĉesa. Tiam la urboprefekto, kiu jam antaŭe ĉirkaŭrajdis la arenon kun sia brila sekvantaro, donis signon per tuko, al kio respondis en la amfiteatro ia ĝenerala: «Aaa!…» elŝirita el miloj da brustoj.

Ordinare oni komencadis la spektaklojn per ĉasado je sovaĝaj bestoj, en kio majstris diversaj barbaroj el la nordo kaj sudo, ĉi-foje tamen devis esti eĉ tro da bestoj, oni komencis do per andabatæ,[302] t.e. homoj, vestitaj per kaskoj sen okultruoj, kiuj sekve batalis blinde. Kelkdeko da ili, enirinte samtempe la arenon, komencis svingi glavojn en la aero, kaj mastigoforoj per longaj forkegoj puŝis ilin unun al alia, por ke ili renkontiĝu. La eleganta publiko rigardis indiferente kaj malrespekte similan spektaklon, sed la popolon amuzis la mallertaj movoj de la luktistoj, kaj se okazis, ke ili renkontiĝis dors-al-dorse, ĝi eksplodadis per laŭta rido, vokante: «dekstren!» «maldekstren!» «rekten!» kaj ofte intence erarigante la kontraŭulojn. Kelkaj paroj tamen kunkroĉiĝis kaj la batalo komencis esti sanga. La pli obstinaj luktistoj ĵetis la ŝildojn kaj, doninte al si reciproke la maldekstrajn manojn por ne plu disiĝi, per la dekstraj batalis pro vivo aŭ morto. Kiu falis, levis la fingrojn supren, petegante per tiu signo kompaton, sed en la komenco de spektaklo la popolo insistis ordinare morton de la vunditoj, precipe se koncernataj estis andabatæ, kiuj, havante la vizaĝojn kovritaj, restis al ĝi nekonataj. Iom post iom la nombro de la batalantoj malgrandiĝadis, kaj kiam fine restis nur du, oni puŝis ilin unun al la alia tiel, ke renkontiĝinte, ili falis sur la sablon kaj sur ĝi mortpikis sin reciproke. Tiam meze de la ekkrioj «finite!»[303] cirkaj servistoj forigis la kadavrojn, post kio servoknabetoj forrastis la freŝajn signojn sur la areno kaj surŝutis ĝin per safranaj folioj.

Nun devis sekvi pli serioza batalo, ekscitanta la intereson ne nur de la popolamaso, sed ankaŭ de la eleganta publiko, dum kiu junaj patricioj faradis grandegajn vetojn, ofte malgajnante ĉion ĝis la lasta monero. Tuj komencis rondiri el manoj en manojn tabuletoj, sur kiuj oni enskribadis la nomojn de favoratoj kaj kune la nombron de sestercoj, kiun ĉiu vetodonis pro sia elektito. La spectati, t.e. luktistoj, kiuj batalis jam sur areno kaj triumfis sur ĝi, ricevadis plej multe da partianoj, sed inter la ludantoj estis ankaŭ tiaj, kiuj vetodonis konsiderindajn sumojn por gladiatoroj novaj kaj nekonataj, esperante, ke en la okazo de ilia venko ili enpoŝigos grandegajn gajnojn. Vetis eĉ Nerono kaj la pastroj kaj la vestaloj kaj la senatanoj kaj la kavaliroj kaj la popolo. La plebanoj, se mankis al ili mono, vetodonis ofte la propran liberecon. Oni do atendis kun batantaj koroj, eĉ kun timo, la aperon de la luktistoj kaj pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj por certigi ilian protekton al sia favorato.

Efektive, kiam aŭdiĝis la timigaj sonoj de la trumpetoj, en la amfiteatro ekregis la silento de atendo. Miloj da okuloj direktis sin al la granda pordego, al kiu proksimiĝis homo, alivestita kiel Ĥarono, kaj meze de la ĝenerala silento frapis ĝin trifoje per martelo, kvazaŭ vokante al morto tiujn, kiuj estis post ĝi kaŝitaj. Poste malfermiĝis malrapide ambaŭ duonoj de la pordego, montrante nigran faŭkon, el kiu sur la luman arenon komencis eliri la gladiatoroj. Ili iris taĉmente, po dudek kvin homoj, aparte tracoj, aparte mirmilonoj, samnitoj, gaŭloj, ĉiuj peze armitaj, kaj fine retistoj, tenantaj en unu mano reton, en la alia tridenton. Je ilia vido tie kaj ie sur la benkoj aŭdiĝis aplaŭdoj, kiuj baldaŭ ŝanĝis sin en unu grandan kaj daŭran uraganon. De supre ĝis malsupre oni vidis brilantajn vizaĝojn, aplaŭdantajn manojn kaj buŝojn, el kiuj eliĝadis ekkrioj. Ili dume ĉirkaŭiris la tutan arenon per paŝo egalritma kaj elasta, flagrante per glavoj kaj riĉaj armaĵoj, poste haltis antaŭ la imperiestra podio, fieraj, trankvilaj kaj brilaj. Akra sono de korno silentigis la aplaŭdojn; tiam la luktistoj etendis supren la dekstrajn brakojn kaj levante la okulojn kaj la kapojn al Nerono, komencis elkrii, aŭ pli ĝuste, kanti per tiriĝemaj voĉoj:

Ave, cæsar imperator!

Morituri te salutant![304]

Poste ili rapide diskuris, okupante apartajn lokojn ĉe la rando de la areno. Ili devis ataki sin reciproke en tutaj taĉmentoj, sed antaŭe oni permesis al la plej famaj luktistoj renkontiĝi en serio da duopaj bataloj, en kiuj plej bone elmontriĝadis la forto, lerteco kaj kuraĝo de la kontraŭuloj. Tuj efektive el inter la gaŭloj elpaŝis luktisto, bone konata al amantoj de amfiteatro sub la nomo «Buĉulo», venkinto en multaj cirkoludoj. Kun granda kasko sur la kapo, en kiraso kuprokovranta de antaŭe kaj malantaŭe lian potencan bruston, li aspektis en la helo de la flava areno, kiel grandega, brilanta skarabo. Ne malpli glora retisto Kalendio elpaŝis kontraŭ lin.

Inter la spektantoj oni komencis veti:

— Kvincent sestercojn pro la gaŭlo!

— Kvincent pro Kalendio!

— Je Herkulo! Mil!

— Du mil!

Dume la gaŭlo, veninte ĝis la mezo de la areno, komencis repaŝi kun alcelita glavo kaj, levante la kapon, rigardis atente la kontraŭulon tra la okultruoj de la viziero, dum la facila, belforma kaj statusimila retisto, tute nuda, krom zonaĵo sur la koksoj, ĉirkaŭiradis rapide la pezan malamikon, gracie svingante la reton, levante aŭ mallevante la tridenton kaj kantante la kutiman kanton de la retistoj:

Ne cin, fiŝon nur mi ĉasas,

Ne forkuru, gaŭlo![305]

Sed la gaŭlo ne forkuris, ĉar post momento li haltis kaj, ekstarinte loke, komencis turni sin per apenaŭ rimarkeblaj movoj, por ĉiam havi la malamikon antaŭe. En lia figuro kaj monstre granda kapo estis io terura. La spektantoj bonege komprenis, ke tiu peza, kuprokirasita korpo pretiĝas al subita atako, kiu povas decidi pri la batalo. La retisto dume jen alsaltadis al li, jen forsaltadis, farante per sia tridenta forkego movojn tiel rapidajn, ke la homa rigardo apenaŭ povis ilin sekvi. La tinto de la dentoj kontraŭ la kiraso aŭdiĝis kelkfoje, sed la gaŭlo eĉ ne ŝanceliĝis, donante per tio ateston pri sia grandega forto. Lia tuta atento ŝajnis esti koncentrita ne sur la tridento, sed sur la reto, kiu senĉese ŝvebis super lia kapo, kiel malbonaŭgura birdo. La spektantoj, retenante la spiron en la brusto, observis la majstran ludon de la gladiatoroj. Buĉulo, trovinte konvenan momenton, falegis fine sur sian kontraŭulon, kaj tiu kun sama rapideco trakuris sub lia glavo kaj levita brako, rektiĝis kaj eksvingis la reton.

La gaŭlo, turniĝinte loke, haltigis ĝin per sia ŝildo, post kio ambaŭ dissaltis. En la amfiteatro ektondris la ekkrioj: «Macte!», kaj en la malpli altaj vicoj oni komencis fari novajn vetojn. Nerono mem, kiu komence interparolis kun la vestalo Rubria kaj nemulte atentis ĝis nun la spektaklon, turnis la kapon al la areno.

Kaj ili komencis batali tiel majstre, kun tia precizeco de movoj, ke ŝajnis momente, kvazaŭ ili batalas ne pro vivo aŭ morto, sed por elmontri sian lertecon. Buĉulo, ankoraŭ dufoje evitinte la reton, komencis repaŝi al la rando de la areno. Tiam tamen tiuj, kiuj vetis kontraŭ li, ne volante, ke li ripozu, komencis krii: «Ataku!» La gaŭlo obeis kaj atakis. La brako de la retisto eksangis kaj lia reto malleviĝis. Buĉulo kuntiriĝis kaj eksaltis, volante bati la lastan baton. Sed en la sama momento Kalendio, kiu intence ŝajnigis, ke li ne povas manovri plu la reton, kliniĝis flanken, evitis la baton kaj, enŝovinte la tridenton inter la genuojn de la kontraŭulo, faligis lin teren.

Tiu volis leviĝi, sed en momento ĉirkaŭvolvis lin la fatalaj ŝnuroj, en kiuj ĉe ĉiu movo li pli implikis la manojn kaj la piedojn. Dume la batoj de la tridento fiksadis lin fojon post fojo al la tero. Foje ankoraŭ li kolektis la fortojn, apogis sin sur la mano kaj streĉis sin por leviĝi — vane! Li levis ankoraŭ al la kapo la malfortiĝantan manon, en kiu li ne povis plu teni la glavon, kaj falis dorsen. Kalendio premis lian kolon al la tero per la dentoj de la forkego kaj, apoginte sin ambaŭmane sur ĝia tenilo, turniĝis al la imperiestra loĝio.

La tuta cirko ektremis de aplaŭdoj kaj de homa muĝado. Por la partianoj de Kalendio li estis ĉi-momente pli granda ol la imperiestro, sed ĝuste tial malaperis el iliaj koroj la malamikeco kontraŭ Buĉulo, kiu per la prezo de sia sango plenigis iliajn poŝojn. Dividiĝis do la deziroj de la popolo. Sur ĉiuj benkoj montriĝis samnombre la signoj de morto kaj la signoj de kompato, sed la retisto rigardis nur al la loĝio de la imperiestro kaj vestaloj, atendante, kion ili decidos.

Malfeliĉe, Nerono ne havis simpation al Buĉulo, ĉar dum lasta cirkoludo antaŭ la brulego li malgajnis, vetante kontraŭ li, grandan monsumon al Licinio, li elŝovis do la manon el la podio kaj turnis la dikfingron al la tero.

La vestaloj tuj ripetis la signon. Tiam Kalendio genuiĝis sur la brusto de la gaŭlo, eligis mallongan ponardon, kiun li portis ĉe la zono, kaj flankiginte la armaĵon ĉe la kolo de la kontraŭulo, enbatis ĝis la tenilo en lian gorĝon la triangulan akraĵon.

Peractum est! — aŭdiĝis voĉoj en la amfiteatro.

Buĉulo konvulsiis dum iom da tempo, kiel buĉita bovo, kaj batis la sablon per la piedoj, poste li streĉiĝis kaj restis senmova.

Merkuro ne bezonis kontroli per ardanta feraĵo, ĉu li vivas ankoraŭ. Tuj oni forigis lin kaj ekluktis aliaj paroj, post kies paso ekflamis nur la batalo de la tutaj taĉmentoj. La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis. Sur la areno la gladiatoroj, dividitaj en du partiojn, batalis kun la furiozo de sovaĝaj bestoj: brusto frapis bruston, korpoj kuntordis sin en morta ĉirkaŭbrako, krakis en la artikoj potencaj kruroj, glavoj dronis en brustoj kaj ventroj, palaj buŝoj ŝprucigadis sangon sur la sablon. Kelkdek novulojn ekregis en la fino tia teruro, ke elŝirinte sin el la ĥaoso, ili komencis forkuri, sed la mastigoforoj repelis ilin en la batalon per siaj plumbofinitaj vipoj. Sur la sablo formiĝis grandaj, malhelaj makuloj; ĉiam pli da nudaj kaj armitaj korpoj kuŝis unu apud alia sur la sablo, kiel garboj. Vivantoj batalis sur la kadavroj, falpuŝiĝadis pro armaĵoj, ŝildoj, vundis la piedojn per rompitaj armiloj kaj faladis. La popolo frenezis pro ĝojo, ebriiĝadis per morto, spiris ĝin, satigadis per ĝia bildo la okulojn kaj kun volupto sorbis en la pulmojn ĝiajn odorojn.

La venkitoj kuŝis preskaŭ ĉiuj malvivaj. Apenaŭ kelkaj vunditoj genuiĝis en la mezo de la areno kaj, ŝanceliĝante, etendis la manojn al la spektantoj, petante kompaton. Al la venkintoj oni disdonis premiojn, laŭrokronojn, olivarbajn branĉetojn, kaj sekvis momento de ripozo, kiu laŭ la ordono de la ĉiopova imperiestro sin ŝanĝis en festenon. En la incensiloj oni ekbruligis aromaĵojn. Ŝprucigistoj pluvigis sur la popolon roson safranan kaj violan. Oni disportadis malvarmajn trinkaĵojn, rostitajn viandojn, dolĉajn kukaĵojn, vinon, olivoleon kaj fruktojn. La popolo manĝegis, interbabilis kaj kriis honore al la imperiestro por lin inklinigi al tiom pli granda malavareco. Efektive, kiam oni satigis la malsaton kaj soifon, centoj da sklavoj enportis korbojn, plenajn je donacoj; knabetoj, alivestitaj kiel amoroj, elprenadis el ili diversajn objektojn kaj disĵetadis ambaŭmane inter la benkojn. En la momento, kiam estis disdonataj loteriaj teseroj, komenciĝis batalo: la homoj interpuŝis sin, renversadis, piedpremis unu aliajn, vokis helpon, saltis trans benkovicojn kaj sufokiĝadis en la terura interpremo, ĉar kiu ricevis feliĉan numeron, povis gajni eĉ domon kun ĝardeno, sklavon, luksan vestaĵon aŭ maloftan sovaĝan beston, kiun li poste vendus en amfiteatron. Pro tiuj kaŭzoj iĝadis tiaj ĥaosoj, ke multfoje pretorianoj devis enkonduki ordon, kaj post ĉiu disdonado oni elportadis el la rigardejo homojn kun rompitaj brakoj, kruroj, aŭ mortsufokitajn en la interpremo.

La pli riĉaj el la spektantoj tamen ne partoprenis en la batalo por la teseroj. La aŭgustanoj ĉi-foje sin amuzis per la vido de Ĥilono kaj per mokado je vanaj penoj, kiujn li faris por montri al la homoj, ke batalon kaj sangoverŝadon li povas rigardi egale kiel ĉiu alia. Vane tamen la malfeliĉa greko kuntiradis la brovojn, mordis la lipojn kaj premis la pugnojn tiel, ke la ungoj eniĝadis en la manojn. Same lia greka naturo, kiel lia persona timemo ne elportis tiajn spektaklojn. Lia vizaĝo paliĝis, gutoj da ŝvito perlokovris la frunton, la lipoj bluiĝis, enprofundiĝis la okuloj, la dentoj komencis klaki kaj la korpon atakis tremado. Post la batalo li iom rekonsciiĝis, kaj kiam oni lin mokpikis, ekregis lin subita kolero kaj malespere li komencis respondi la pikojn.

— Ha, greko! Malplaĉegas al ci la vido de disŝirita homa haŭto! — diris Vatinio, tirante lin je la barbo.

Ĥilono turnis al li siajn du lastajn flavajn dentojn kaj respondis:

— Mia patro ne estis botisto, do mi ne scias ĝin fliki.

Macte! Habet! — ekkriis kelkaj voĉoj.

Sed aliaj mokis plu:

— Ne li estas kulpa, ke anstataŭ koro li havas en la brusto pecon da fromaĝo! — ekkriis Seneciono.

— Ne ci estas kulpa, ke anstataŭ kapo ci havas vezikon, — respondis Ĥilono.

— Eble ci iĝos gladiatoro! Ci bone aspektus kun reto sur areno.

— Se cin mi kaptus per ĝi, mi kaptus malbonodoran upupon.

— Kaj kio estos pri la kristanoj? — demandis Festo el Ligurio. — Ĉu ci ne volus iĝi hundo kaj mordi ilin?

— Mi ne volus esti cia frato.

— Ci meocia[306] leprulo!

— Ci liguria mulo!

— Cia haŭto videble jukas, sed mi ne konsilas peti min, ke mi cin gratu.

— Gratu cin mem. Se ci forgratos ciajn pustulojn, ci detruos tion, kio estas en ci plej bona.

Tiel ili atakadis lin, kaj li repikadis ilin malice meze de ĝenerala rido. Nerono aplaŭdis per la manoj, ripetadis: «Macte!» kaj stimulis ilin. Post momento tamen proksimiĝis Petronio kaj, tuŝinte per skulptita ebura bastono la ŝultron de la greko, diris:

— Bone, filozofo, sed en unu afero ci eraris: la dioj kreis cin kanajlo, ci tamen iĝis demono, kaj tial ci ne eltenos.

La maljunulo rigardis lin per siaj inflamruĝaj okuloj, ĉi-foje li tamen iel ne trovis pretan insulton. Por momento li eksilentis, poste respondis kvazaŭ kun certa peno:

— Mi eltenos!…

Sed dume la trumpetoj anoncis, ke la paŭzo estas finita. La homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis por rektigi la piedojn kaj babili. Komenciĝis ĝenerala movado kaj la kutimaj malpacoj pri la antaŭe okupitaj sidejoj. La senatanoj kaj patricioj rapidis al siaj lokoj. Iom post iom trankviliĝis la bruo kaj ordo revenis en la amfiteatron. Sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti ankoraŭ tie kaj ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango.

Venis la vico por la kristanoj. Sed ĉar tio estis por la popolo spektaklo nova kaj neniu sciis, kiel ili kondutos, ĉiuj atendis ilin kun certa intereso. La amaso estis agordita atendege, ĉar oni antaŭvidis eksterordinarajn scenojn, sed malamike. Tiuj homoj, kiuj estis nun aperontaj, bruligis ja Romon kaj ĝiajn antikvajn trezorojn. Ili ja nutris sin per la sango de suĉinfanoj, venenadis akvojn, malbenadis la tutan homan genton kaj plenumadis plej malnoblajn krimojn. La ekscititan malamon ne kontentigus plej severaj punoj, kaj se ia timo kaptis la korojn, ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj.

Dume la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura velario, plenigis la amfiteatron per sanga lumo. La sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj, en la homaj vizaĝoj, same kiel en la malplena spaco de la areno, pleniĝonta post momento per homa sufero kaj besta furiozo, estis io timiga. Ŝajnis, ke en la aero ŝvebas teruro kaj morto. La amaso, ordinare gaja, sub la influo de la malamo, obstinis en silento. La vizaĝoj havis malamikan esprimon.

Subite la prefekto donis la signon: tiam aperis la sama maljunulo, alivestita kiel Ĥarono, kiu antaŭe vokis al morto la gladiatorojn, kaj trairinte per malrapidaj paŝoj la tutan arenon, en profunda silento li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo.

En la tuta amfiteatro aŭdiĝis la murmuro:

— La kristanoj! La kristanoj!

Ekgrincis la feraj kradoj: en la mallumaj malfermaĵoj eksonis la ordinaraj krioj de la mastigoforoj: «Sur la sablon!» kaj en unu momento la areno pleniĝis per aroj da kvazaŭ silvanoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj. Ili ĉiuj kuris iom rapide, febre, kaj alkurinte la mezon de la sablorondo, genuiĝis unu apud la aliaj, kun manoj etenditaj supren. La popolo kredis, ke tio estas peto pri kompato, kaj furioza pro tia malkuraĝo, ĝi komencis piedfrapi, fajfi, ĵeti malplenajn ujojn de vino, ĉirkaŭmorditajn ostojn kaj muĝi: «Bestojn! Bestojn!…» Sed subite okazis io neatendita. Jen el la mezo de la vila amaso eksonis kantantaj voĉoj kaj en la sama momento aŭdiĝis kanto, kiun oni aŭdis unuafoje en roma cirko:

Christus regnat!!…[307]

Tiam mirego ekregis la popolon. La kondamnitoj kantis kun okuloj levitaj al la velario. Oni vidis vizaĝojn palajn, sed kvazaŭ inspiritajn. Ĉiuj komprenis, ke tiuj homoj ne petas kompaton kaj ke ili ŝajnas vidi nek la cirkon, nek la popolon, nek la senaton, nek la imperiestron. Christus regnat! sonis ĉiam pli laŭte, kaj sur la benkoj, for, ĝis la supro, inter la vicoj de la spektantoj tiu kaj iu demandis sin mem: kio okazas ĉi tie kaj kiu estas tiu Christus, kiu regas en la buŝoj de tiuj mortontoj?

Sed dume oni malfermis alian kradon kaj sur la arenon enkuris kun sovaĝa impeto kaj bojado tutaj aroj da hundoj: flavharaj grandegaj molosoj el Peloponezo, striaj hundoj el Pireneoj kaj lupsimilaj hundegoj el Hibernio, intence malsatigitaj, kun kaviĝintaj flankoj kaj sangaj okuloj. Muĝado kaj hurlado plenigis la tutan amfiteatron. La kristanoj, fininte la kanton, genuis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝintaj, ripetante nur per unu ĝema ĥoro: «Pro Kristo! Pro Kristo!» La hundoj, flarinte homojn en la bestaj feloj kaj mirigitaj per ilia senmoveco, ne kuraĝis tuj ĵeti sin sur ilin. Kelkaj levadis sin sur la murojn de la loĝioj, kvazaŭ ili volus atingi la spektantojn, aliaj kuris ronde, ekscite bojante, kvazaŭ ili persekutus iun nevideblan beston. La popolo koleriĝis. Ekkriegis miloj da voĉoj: kelkaj el la spektantoj imitis la muĝadon de bestoj, aliaj bojis, kiel hundoj, aliaj instigis ilin en ĉiuj lingvoj. La amfiteatro ektremis de la kriegoj. La incititaj hundoj komencis jen ĵeti sin al la genuantoj, jen resalti ankoraŭ, ĝis fine unu el la molosoj enigis la dentegojn en la ŝultron de virino genuanta fronte kaj subtiris ŝin al si.

Tiam dekoj da ili ĵetis sin en la mezon, kvazaŭ tra elrompaĵo. La amaso ĉesis muĝi por rigardi kun pli granda atento. Meze de hurlado kaj raŭkado oni aŭdis ankoraŭ plendajn voĉojn virajn kaj virinajn: «Pro Kristo! Pro Kristo!», sed sur la areno formiĝis tremantaj plektaĵoj el hundaj kaj homaj korpoj. Sango fluis nun torente el la disŝiritaj korpoj. La hundoj elŝiradis al si reciproke sangajn homajn membrojn. La odoro de sango kaj de disŝiritaj internaĵoj sufokis la arabajn aromojn kaj plenigis la tutan cirkon. Fine restis nur tie kaj ie hurlantaj amasoj.

Vinicio, kiu en la momento, kiam la kristanoj enkuris, leviĝis kaj turniĝis, por konforme al sia promeso montri al la fosisto la lokon, kie inter la sklavoj de Petronio estis la alivestita apostolo, sidiĝis denove kaj sidis kun vizaĝo de mortinto, rigardante per vitrosimilaj okuloj la teruran spektaklon. Komence la timo, ke la fosisto povis erari kaj ke Ligia povas trovi sin inter la viktimoj, tute paralizis lin, sed kiam li ekaŭdis la voĉojn: «Pro Kristo!» kiam li vidis la pereon de tiom da viktimoj, kiuj, mortante, atestis pri sia vero kaj pri sia Dio, ekposedis lin alia sento, turmenta, kiel plej terura doloro, tamen neforpuŝebla, ke se Kristo mem mortis martire, se nun miloj pro li pereas, se fluas maro da sango, tiam unu guto pli nenion signifas kaj ke peke estas eĉ peti kompaton. Tiu penso iris al li el la areno, traigadis lin kun la ĝemoj de la mortantoj, kun la odoro de ilia sango. Tamen li preĝis kaj ripetadis per sekaj lipoj: «Kristo! Kristo! Ankaŭ cia apostolo preĝas por ŝi!» Poste li dronis en preĝon, ne plu konsciante, kie li estas; ŝajnis al li nur, ke la sango sur la areno ŝvelas kaj ŝvelas, ke ĝi multiĝas kaj elfluas el la cirko en la tutan Romon. Cetere li aŭdis nenion, nek la hurladon de la hundoj, nek la kriegojn de la popolo, nek la voĉojn de la aŭgustanoj, kiuj komencis subite voki:

— Ĥilono svenis!

— Ĥilono svenis! — ripetis Petronio, turnante sin al la greko.

Kaj tiu svenis efektive kaj sidis blanka, kiel tolo, kun malantaŭen klinita kapo kaj kun larĝe malfermita buŝo, simila al kadavro.

En la sama momento oni komencis puŝi sur la arenon novajn viktimojn, ĉirkaŭkudritajn per feloj.

Ili genuiĝadis senprokraste, kiel iliaj antaŭintoj, sed la lacegaj hundoj ne volis ilin mordi. Apenaŭ kelkaj ĵetis sin sur la plej proksimajn genuantojn, dum la aliaj, kuŝiĝinte kaj levinte supren la faŭkojn, de kiuj gutis sango, komencis movegi la flankojn kaj peze spiri.

Tiam la popolo, maltrankvila en la animo, sed ebria de sango, komencis voki per akraj voĉoj:

— La leonojn! La leonojn! Ellasu la leonojn!

La leonoj devis esti lasitaj por la sekvonta tago, sed en la amfiteatroj la popolo trudis sian volon al ĉiuj, eĉ al la imperiestro. La sola Kaligulo, maltima kaj ŝanĝema en siaj ekdeziroj, kuraĝis iafoje kontraŭstari, kaj okazadis eĉ, ke li ordonis bastoni la amasojn, sed ankaŭ li plej ofte cedadis. Nerono, al kiu aplaŭdoj estis pli karaj ol ĉio en la mondo, neniam kontraŭstaris, tiom pli do li ne kontraŭstaris nun, kiam la afero koncernis mildigon de la amasoj, ekscititaj post la brulego, kaj la kristanojn, kiujn li volis ŝarĝi per la respondeco por la malfeliĉo.

Li donis do la signon, ke oni malfermu la tunelon, kion ekvidinte, la popolo tuj trankviliĝis. Oni ekaŭdis knaradon de la kradoj, post kiuj estis la leonoj. La hundoj je ilia vido densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno, kaj ili komencis elpaŝi unu post alia sur la arenon, potencaj, flavharaj, kun grandegaj vilaj kapoj. Nerono mem turnis al ili sian enuigitan vizaĝon kaj almetis la smeraldon al la okulo por rigardi pli bone. La aŭgustanoj salutis ilin per aplaŭdoj; la amaso kalkulis ilin per la fingroj, observante ĉe tio avide, kiel ilia vido impresas la kristanojn genuantajn en la mezo, kiuj denove komencis ripeti la por multaj nekompreneblajn kaj ĉiujn incitantajn vortojn: «Pro Kristo! Pro Kristo!»

Sed la leonoj, kvankam malsategaj, ne rapidis al la viktimoj. La ruĝeta brilo sur la areno vundis iliajn okulojn, do ili palpebrumis, kvazaŭ blindigitaj; kelkaj streĉadis maldiligente siajn orflavajn, pezajn korpojn, aliaj malfermadis la faŭkojn, oscedis, kvazaŭ volante montri al la spektantoj siajn terurajn dentegojn. Sed poste la odoro de sango kaj de la disŝiritaj korpoj, kiuj kuŝis amase sur la areno, komencis efiki ilin.

Baldaŭ iliaj movoj iĝis maltrankvilaj, la kolharoj hirtiĝis, la nazoj raŭke sorbis la aeron. Unu alsaltis subite al la kadavro de virino kun mordŝirita vizaĝo kaj, metinte la antaŭajn piedegojn sur la korpon, komencis leki per sia malglata lango la sangajn koagulaĵojn; alia leono proksimiĝis al kristano, tenanta en la brakoj infanon, ĉirkaŭkudritan per cervida felo.

La infano skuis sin de krio kaj ploro, ĉirkaŭbrakante konvulsie la kolon de la patro, dum tiu ĉi, dezirante longigi ĝian vivon almenaŭ por momento, penis dekroĉi ĝin de la kolo kaj transdoni al tiuj, kiuj genuis malantaŭ li. Sed la krio kaj la movo incitis la leonon. Subite ĝi eligis mallongan, ŝiritan muĝon, dispremis la infanon per unu piedbato kaj kaptinte en la faŭkon la kranion de la patro, frakasis ĝin en unu momento.

Je tiu vido ĉiuj aliaj ĵetis sin sur la aron de la kristanoj. Kelkaj virinoj ne povis deteni ekkriojn de teruro, sed la popolo superbruis ilin per aplaŭdoj, kiuj tamen rapide silentiĝis, ĉar la scivolo venkis. Oni vidis tiam terurajn bildojn: kapojn tute malaperantajn en la abismoj de la faŭkoj, brustojn larĝe distranĉatajn per unu bato de la dentegoj, elŝiritajn korojn kaj pulmojn; oni aŭdis la krakadon de ostoj inter la dentoj. Kelkaj leonoj, kaptinte siajn viktimojn je la flankoj aŭ sakroj, rondkuris en frenezaj saltoj tra la areno, kvazaŭ serĉante kaŝitan lokon, kie ili povus formanĝi ilin; aliaj en reciproka batalo levis sin unu sur alian, ĉirkaŭprenante sin reciproke per la piedegoj, kiel luktistoj, kaj plenigante la amfiteatron per tondro. Homoj leviĝadis de siaj lokoj. Aliaj, forlasante la vicojn, iris tra la interbenkoj pli malsupren por vidi pli bone, kaj interpremis sin tie ĝis sufoko. Ŝajnis, ke la ekscititaj amasoj ĵetos sin fine sur la arenon mem kaj komencos disŝiri kun la leonoj. Iafoje oni aŭdis nehoman kriadon, iafoje aplaŭdojn, iafoje muĝadon, murmuradon, dentklakadon, hurladon de la molosoj, iafoje nur ĝemojn.

Nerono, tenante la smeraldon ĉe la okulo, rigardis nun atente. La vizaĝo de Petronio alprenis la esprimon de malplaĉo kaj malestimo. Ĥilonon oni jam antaŭe elportis el la cirko.

Kaj el la tuneloj oni elpuŝadis ĉiam novajn viktimojn.

De la plej alta vico de la amfiteatro rigardis ilin Petro la apostolo. Neniu lin observis, ĉar ĉiuj kapoj estis turnitaj al la areno, do li leviĝis kaj kiel iam en la vinberejo de Kornelio li benis je la morto kaj eterneco la forkaptotojn, tiel nun li benis per la signo de kruco tiujn, kiuj estis pereantaj de la bestaj dentegoj, li benis ilian sangon kaj ilian doloron kaj la malvivajn korpojn, ŝanĝitajn en senformajn bulojn, kaj la animojn, flugantajn supren de la sanga sablo. Kelkaj levadis al li la okulojn kaj tiam lumiĝadis iliaj vizaĝoj kaj ili ridetis, vidante for, super si, la signon de kruco. Lia koro ŝiris sin kaj li parolis:

«Ho Sinjoro, fariĝu cia volo, ĉar je cia gloro, ateste al la vero, pereas tiuj miaj ŝafoj! Ci ordonis al mi ilin paŝti, do al ci mi ilin transdonas, kaj ci kalkulu ilin, Sinjoro, prenu ilin, cikatrigu iliajn vundojn, kvietigu ilian doloron kaj donu al ili pli da feliĉo ol kiom da turmentoj ili suferis ĉi tie.»

Kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj, kiujn li transdonas rekte en la manojn de Kristo.

Subite Nerono, ĉu pro sangebrieco, aŭ volante, ke la spektaklo superu ĉion, kion ĝis nun oni vidis en Romo, flustris kelkajn vortojn al la urboprefekto, kaj tiu, forlasinte la podion, direktis sin tuj al la tuneloj. Kaj eĉ la popolo jam ekmiris, kiam ĝi ekvidis post momento la kradojn denove malfermiĝi. Oni ellasis nun ĉiaspecajn bestojn: tigrojn el apud Eŭfrato, numidajn panterojn, ursojn, lupojn, hienojn kaj ŝakalojn. La tutan arenon kovris kvazaŭ moviĝanta ondo da feloj striitaj, flavaj, linkoloraj, malhelaj, brunaj kaj makulaj. Iĝis ĥaoso, en kiu la okuloj povis jam nenion distingi, krom terura renversiĝado kaj interplektado de bestaj dorsoj. La spektaklo ĉesis simili realaĵon kaj ŝanĝis sin kvazaŭ en orgion de sango, kvazaŭ en teruran sonĝon, kvazaŭ en monstran vizion de frenezulo. La mezuro tropleniĝis. Meze de muĝoj, hurloj kaj blekoj tie kaj ie sur la benkoj de la spektantoj aŭdiĝis akraj, spasmaj ridoj de virinoj, kies fortoj fine elĉerpiĝis.

La homojn kaptis teruro. La vizaĝoj ombrokovriĝis. Multaj voĉoj komencis krii: «Sufiĉe! Sufiĉe!»

Sed la bestojn pli facile estis enlasi ol elpeli. Nerono trovis tamen rimedon por purigi de ili la arenon, rimedon, ligitan kun nova distro por la popolo. En ĉiuj interbenkoj aperis taĉmentoj da nigraj numidoj, ornamitaj per plumoj kaj orelringoj, tenantaj pafarkojn en la manoj. La popolo divenis, kio sekvos, kaj akceptis ilin per ekkrio de kontenteco; la numidoj proksimiĝis al la rando kaj, metinte sagojn sur la tendenojn, komencis per la arkoj pafi la bestamason. Ĝi estis efektive nova spektaklo. La fleksemaj, nigraj korpoj klinadis sin malantaŭen, streĉante la elastajn pafarkojn kaj sendante sagon post sago. La knarado de la tendenoj kaj la fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj kaj mirkrioj de la spektantoj. Lupoj, ursoj, panteroj kaj homoj, kiuj restis ankoraŭ vivaj, faladis amase unu apud aliaj. Tie kaj ie leono, eksentinte sagon en la flanko, per rapida movo turnis la faŭkon torditan pro furiozo por kapti kaj frakasi la tenilon. Aliaj ĝemis pro doloro. La malgrandaj bestoj, frapitaj de teruro, blinde kuris tra la areno aŭ batis la kradojn per la kapoj, kaj dume la sagoj fajfis kaj fajfis senĉese, ĝis ĉio, kio vivis, kuŝis en la tremoj de agonio.

Tiam la arenon enkuris centoj da cirkaj sklavoj, armitaj per fosiloj, ŝoveliloj, balailoj, puŝĉaroj, korboj por elporti la internaĵojn kaj sakoj kun sablo. Unuj fluis post aliaj kaj sur la tuta areno eksvarmis febra agado. Tuj oni purigis ĝin de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj, trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo. Poste enkuris amoretoj, disŝutante petalojn de rozoj, lilioj kaj plej diversaj floroj. Oni ekbruligis denove incensojn kaj forigis la velarion, ĉar la suno jam estis sufiĉe malaltiĝinta.

Kaj en la amaso la homoj rigardis sin reciproke kun miro, demandante unu alian, kia plua spektaklo atendas ilin ankoraŭ en tiu ĉi tago.

Efektive atendis ilin spektaklo, kiun neniu antaŭvidis. La imperiestro, kiu antaŭ kelka tempo estis forlasinta la podion, nun aperis subite sur la florkovrita areno, vestita per purpura togo kaj ora laŭrokrono. Dek du kantistoj kun citroj en la manoj sekvis post li; Nerono, tenante arĝentan liuton, elpaŝis solene en la mezon kaj, riverencinte kelkfoje al la spektantoj, levis la okulojn al la ĉielo kaj staris tiel ian tempon, kvazaŭ atendante inspiron.

Poste li ekbatis la kordojn kaj komencis kanti:

Ho luma filo de Latono,

Estr’ de Tenedo, Killo, Ĥrizo,

Kial la sanktan Ilionon,

Al cia gard’ sin konfidintan,

Al aĥajana venĝ’ ci donis.

Kaj lasis la altarojn sanktajn.

Senrompe glor’ al ci flamantajn,

Makuli per trojana sango?

Treme cin vokis maljunuloj,

Forenpafanto Arĝentarka,

Plore petegis cin patrinoj,

Vokante el la fund’ de l’ koro,

Ke ŝparu ci iliajn idojn;

Eĉ ŝtonon tuŝus tiuj veoj,

Sed ci, Sminte’, al kordoloro,

Estis ol ŝtono malpli mola!…

La kanto ŝanĝadis sin iom post iom en plendan, dolorplenan elegion. En la cirko ekregis silento. Post momento Nerono, mem kortuŝita, komencis kanti plu:

Ci povis per liuta sono

Dispeli for la korlamenton,

Dum la okulon eĉ hodiaŭ

Larm’ kovras, kiel floron roso,

Pro tiu kanto malserena,

Kiu el cindroj renaskiĝas.

La brulotagon de l’ pereo …

— Kaj ci permesis ĝin, Sminteo?!

Ĉe tio lia voĉo ektremis kaj malsekiĝis la pupiloj. Sur la okulharoj de la vestaloj aperis larmoj, la popolo aŭskultis silente, antaŭ ol ĝi eksplodis per longe daŭranta uragano da aplaŭdoj.

Dume el ekstere, tra la vomitorioj, malfermitaj por aerumi la cirkon, aŭdiĝadis knarado de veturiloj, sur kiujn oni metis la sangajn restaĵojn de la kristanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, por ilin porti al la teruraj kavoj, nomataj puticuli.

Kaj Petro la apostolo ĉirkaŭprenis per la manoj sian blankan kapon kaj vokis interne:

«Sinjoro! Sinjoro! Al kiu ci donis la regadon de la mondo? Kaj kial ci volas fondi cian metropolon en tiu ĉi urbo?»

Ĉapitro 57ª

Dume la suno malleviĝis okcidenten kaj ŝajnis solvi sin en la vespera ĉielruĝo. La spektaklo estis finita. La amasoj komencis forlasi la amfiteatron kaj fluegi en la urbon tra la elirejoj, nomataj vomitorioj. Nur la aŭgustanoj malrapidis, atendante, ke la ondo trafluu. Tuta ilia aro, forlasinte siajn lokojn, grupiĝis apud la podio, en kiu Nerono aperis denove por aŭskulti laŭdojn. Kvankam la spektantoj ne avaris al li aplaŭdojn tuj post la fino de la kanto, por li tio ne estis sufiĉa, ĉar li atendis entuziasmon, proksiman al frenezo. Vane sonis nun laŭdaj himnoj, vane la vestaloj kisis liajn «diajn» manojn, kaj Rubria kliniĝis ĉe tio tiel, ke ŝia ruĝbruna hararo tuŝis lian bruston. Nerono ne estis kontenta kaj li ne sciis tion kaŝi. Mirigis lin kaj kune maltrankviligis ankaŭ tio, ke Petronio restas silenta. Vorto el lia buŝo, laŭda kaj kune trafe gloranta la valorojn de la kanto, estus ĉi-momente granda konsolo por Nerono. Fine, ne povante elteni plu, li signis al Petronio, kaj kiam tiu ĉi eniris la podion, li diris:

— Ekparolu…

Kaj Petronio respondis malvarme:

— Mi silentas, ĉar mi ne povas trovi vortojn. Ci superis cin mem.

— Tiel ankaŭ al mi ŝajnis, tamen tiu popolo?…

— Ĉu ci povas postuli ke tiuj miksrasuloj komprenu poezion?

— Do ankaŭ ci rimarkis, ke oni ne dankis min laŭmerite?

— Ĉar ci elektis malbonan momenton.

— Kial?

— Tial, ke la cerboj, ebriaj de la sangodoro, ne povas aŭskulti atente.

Nerono kunpremis la pugnojn kaj respondis:

— Ha, tiuj kristanoj! Ili bruligis Romon, kaj nun ili ankaŭ min suferigas. Kiajn punojn pli mi elpensu por ili?

Petronio rimarkis, ke li iras malbonan vojon kaj ke la efiko de liaj vortoj estas kontraŭa al tiu, kiun li intencis atingi, tial, volante turni la atenton de Nerono en alian direkton, li kliniĝis al li kaj flustris:

— Cia kanto estas mirinda, sed mi faros al ci nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri.

Nerono ekflamis de honto, kvazaŭ kaptita ĉe malglora faro, rigardis timigite kaj respondis same mallaŭte:

— Ci ĉion rimarkas!… Mi scias!… mi ĝin bonigos! Sed neniu pli tion rimarkis? Vere? Kaj ci, je la dioj, diru al neniu … se … cia vivo estas al ci kara…

Je tio Petronio kuntiris la brovojn kaj respondis kvazaŭ kun eksplodo de enuo kaj laceco:

— Ci povas, dia, kondamni min al morto, se mi cin ĝenas, sed ne teruru min per morto, ĉar la dioj plej bone scias, ĉu mi ĝin timas.

Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi rekte en la okulojn de Nerono, kaj tiu post momento respondis:

— Ne koleru… Ci scias, ke mi cin amas…

«Malbona signo!» — ekpensis Petronio.

— Mi intencis inviti vin hodiaŭ al festeno, — parolis Nerono, — sed mi preferas resti sola kaj poluri tiun malbenitan verson de la tria strofo. Krom ci la eraron povis rimarki ankoraŭ Seneko, kaj eble ankaŭ Sekundo Karinato, sed tuj mi liberiĝos de ili.

Dirinte ĉi tion, li vokis Senekon kaj anoncis al li, ke li sendas lin kun Akrato kaj Sekundo Karinato[308] en Italujon kaj en ĉiujn provincojn, ordonante al ili havigi monon el urboj, el vilaĝoj, el famaj temploj, unuvorte el ĉie, kie oni nur povis ĝin trovi aŭ eligi. Sed Seneko, kiu komprenis, ke oni komisias al li la rolon de premisto, sakrilegiulo kaj rabisto, rekte rifuzis.

— Mi devas iri kamparon, sinjoro, — li diris, — kaj tie atendi la morton, ĉar mi estas maljuna kaj miaj nervoj bezonas ripozon.

La iberiaj nervoj de Seneko, pli fortaj ol tiuj de Ĥilono, ne estis eble malsanaj, ĝenerale li tamen fartis malbone, ĉar li aspektis kiel ombro, kaj lia kapo en la lasta tempo iĝis tute blanka.

Nerono do, rigardante lin, ekpensis, ke eble efektive li nelonge atendos lian morton, kaj respondis:

— Mi ne volas lacigi cin per vojaĝo, se ci estas malsana, sed ĉar pro la amo, kiun mi sentas al ci, mi deziras havi cin proksime, tial, anstataŭ iri kamparon, ci fermos cin en cia domo kaj ne forlasados ĝin.

Poste li ekridis kaj diris:

— Se mi sendos Akraton kaj Karinaton solaj, tio estos kvazaŭ mi sendus lupojn por alporti ŝafojn. Kiun mi estrigu super ili?

— Estrigu min, sinjoro, — diris Domicio Afro.

— Ne! Mi ne volas elmeti Romon al la kolero de Merkuro, kiun vi hontigus per via ŝtelarto. Mi bezonas stoikiston, kiel Seneko, aŭ kiel mia nova amiko-filozofo, Ĥilono.

Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi ĉirkaŭen kaj demandis:

— Kio okazis al Ĥilono?

Kaj Ĥilono, kiu, rekonsciiĝinte en la freŝa aero, revenis la amfiteatron por ĉeesti la kanton de la imperiestro, alproksimiĝis kaj diris:

— Jen mi estas, ho radia ido de l’ suno kaj de la luno. Mi estis malsana, sed cia kanto resanigis min.

— Mi sendos cin en Aĥajon, — diris Nerono. — Ci certe scias pri ĉiu monero, kiu estos tie en ĉiu templo.

— Faru ĝin, Zeŭso, kaj la dioj havigos al ci tian tributon, kian neniam ili al iu havigis.

— Mi ĝin farus, sed mi ne volas cin senigi de la vido de la cirkoludoj.

— Ho Baalo! — diris Ĥilono.

Sed la aŭgustanoj, kontentaj ke la humoro de Nerono pliboniĝis, komencis ridi kaj moki:

— Ne, sinjoro! Ne senigu ĉi tiun bravan grekon ĉe la vido de la cirkoludoj!

— Sed senigu min, sinjoro, de la vido de ĉi tiuj kapitolaj anseridoj, kies cerboj, kune prenitaj, ne plenigus la pladeton de glano, — respondis Ĥilono. — Mi verkas, ho unuenaskita filo de Apolono, greke himnon je cia gloro, kaj tial mi volas pasigi kelkajn tagojn en la templo de Muzoj por peti ilin pri inspiro.

— Ho ne! — ekkriis Nerono. — Ci volas elturniĝi de la sekvontaj spektakloj. Vane!

— Mi ĵuras al ci, sinjoro, ke mi verkas himnon.

— Ci do verkados ĝin nokte. Petu la inspiron de Diano. Ŝi ja estas fratino de Apolono.

Ĥilono mallevis la kapon, rigardante kolere la ĉeestantojn, kiuj denove komencis ridi. Nerono dume, turninte sin al Seneciono kaj al Svilio Neruleno, diris:

— Imagu, ke el la kristanoj destinitaj por hodiaŭ ni sukcesis fini apenaŭ kun duono.

Tiam la maljuna Akvilio Regulo, granda kompetentulo en la aferoj koncernantaj la amfiteatron, enpensiĝis momente kaj diris:

— Tiuj spektakloj, en kiuj partoprenas homoj sine armis et sine arte,[309] daŭras preskaŭ same longe, sed malpli interesas.

— Mi ordonos doni al ili armilojn, — respondis Nerono.

Sed la superstiĉa Vesteno vekiĝis subite el medito kaj demandis per mistera voĉo:

— Ĉu vi rimarkis, ke ili vidas ion, mortante? Ili rigardas supren kaj mortas kvazaŭ sen sufero. Mi estas certa, ke ili ion vidas…

Dirinte ĉi tion, li levis la okulojn al la malfermaĵo de la amfiteatro, super kiu la nokto komencis jam etendi sian stelbroditan velarion. La aliaj tamen respondis per rido kaj per ŝercaj supozoj, kion la kristanoj povas vidi en la momento de la morto. Dume Nerono donis signon al sklavoj, tenantaj torĉojn, kaj forlasis la cirkon; post li iris la vestaloj, la senatanoj, la oficistoj kaj la aŭgustanoj.

La nokto estis hela, varma. Antaŭ la cirko svarmis ankoraŭ amasoj, dezirantaj vidi la forveturon de la imperiestro, sed iel malserenaj kaj silentaj. Tie kaj ie aŭdiĝis aplaŭdo kaj ĉesis. El la kadavrejo knarantaj veturiloj forportadis senrompe la sangajn restaĵojn de la kristanoj.

Petronio kaj Vinicio iris sian vojon en silento. Nur proksime de la domo Petronio demandis:

— Ĉu ci pensis pri tio, kion mi diris al ci?

— Jes, — respondis Vinicio.

— Ĉu ci kredas, ke nun ankaŭ por mi ĝi estas ĉefgrava afero? Mi devas ŝin liberigi spite al la imperiestro kaj al Tigeleno. Ĝi estas kvazaŭ batalo, en kiu mi ekobstinis venki, ĝi estas kvazaŭ ludo, en kiu mi volas gajni, eĉ je la prezo de mia kapo … La hodiaŭa tago plikonfirmis min ankoraŭ en tiu ĉi entrepreno.

— Kristo cin rekompencu.

— Ci vidos.

Tiel interparolante, ili ekstaris antaŭ la pordo de la domo kaj eliris el la portilo. En ĉi tiu momento iu malhela figuro proksimiĝis al ili kaj demandis:

— Ĉu estas ĉi tie la nobla Vinicio?

— Jes, — respondis la tribunuso, — kion ci volas?

— Mi estas Nazario, la filo de Mirjam’: mi venas el la malliberejo kaj alportas al ci novaĵon pri Ligia.

Vinicio apogis la manon sur lia ŝultro kaj ĉe la lumo de torĉo komencis rigardi en liajn okulojn, ne povante eldiri eĉ vorton, sed Nazario divenis la demandon, morthaltintan sur liaj lipoj, kaj diris:

— Ŝi vivas ĝis nun. Urso sendas min al ci, sinjoro, por diri al ci, ke en febro ŝi preĝas kaj ripetas cian nomon.

Kaj Vinicio respondis:

— Gloro estu al Kristo, kiu povas ŝin redoni al mi.

Poste, kunpreninte Nazarion, li kondukis lin en la bibliotekon. Post momento tamen venis ankaŭ Petronio por aŭdi ilian interparolon.

— La malsano savis ŝin de la malhonoro, ĉar la turmentistoj timas, — parolis la juna knabo. — Urso kaj Glaŭko la kuracisto gardas ŝin tage kaj nokte.

— Ĉu restis la samaj gardistoj?

— Jes, sinjoro, kaj ŝi estas en ilia ĉambreto. La malliberuloj, kiuj estis en la malsupra tenejo, ĉiuj mortis pro febro aŭ sufokiĝis en la malbonaero.

— Kiu ci estas? — demandis Petronio.

— La nobla Vinicio min konas. Mi estas filo de la vidvino, ĉe kiu Ligia loĝis.

— Kaj ci estas kristano?

La knabo demande rigardis Vinicion, sed vidante, ke tiu ĉi preĝas ĉi-momente, levis la kapon kaj diris:

— Jes.

— Kiamaniere ci povas libere eniradi la malliberejon?

— Mi dungiĝis por elportado de la mortintoj, sinjoro, kaj mi faris ĝin speciale por donadi helpon al miaj fratoj kaj alportadi al ili novaĵojn el la urbo.

Petronio komencis rigardi pli atente la belegan vizaĝon de la junulo, liajn bluajn okulojn kaj nigrajn, abundajn harojn, poste li demandis:

— El kiu lando ci estas, knabo?

— Mi estas galileano, sinjoro.

— Ĉu ci volus, ke Ligia estu libera?

La knabo levis la okulojn supren:

— Eĉ se mi mem devus poste morti.

Vinicio ĉesis subite preĝi kaj diris:

— Diru al la gardistoj, ke ili metu ŝin en ĉerkon, kiel mortintan. Ci mem trovu helpantojn, kiuj nokte elportos ŝin kune kun ci. Proksime de la Malbonodoraj Kavoj vi trovos homojn, atendantajn kun portilo, al kiuj vi transdonos la ĉerkon. Al la gardistoj promesu en mia nomo tiom da oro, kiom ĉiu povos porti en la mantelo.

Kiam li tiel parolis, lia vizaĝo perdis la ordinaran senvivecon, vekiĝis en li soldato, al kiu la espero redonis la antaŭan energion.

Kaj Nazario ekflamis de ĝojo kaj levinte la manojn supren, ekkriis:

— Kristo ŝin sanigu, ĉar ŝi estos libera.

— Ĉu ci opinias, ke la gardistoj konsentos? — demandis Petronio.

— Ili, sinjoro? Ili nur sciu, ke ne trafos ilin por tio puno kaj torturo!

— Jes! — diris Vinicio. — La gardistoj volis konsenti eĉ ŝian forkuron, tiom pli ili permesos elporti ŝin kiel mortintan.

— Estas vere homo, — diris Nazario, — kiu kontrolas per ardanta feraĵo, ĉu la korpoj, kiujn ni elportas, estas mortintaj. Sed li prenas eĉ po kelkaj sestercoj por tio, ke li ne tuŝu per la feraĵo la vizaĝojn de la mortintoj. Por unu ormonero li tuŝos la ĉerkon, ne la korpon.

— Diru al li, ke li ricevos plenan sakon da ormoneroj, — diris Petronio. — Sed ĉu ci povos trovi fidindajn helpantojn?

— Mi povas trovi tiajn, kiuj por mono forvendus siajn edzinojn kaj infanojn.

— Kie ci trovos ilin?

— En la malliberejo mem aŭ en la urbo. La gardistoj, foje subaĉetitaj, enkondukos, kiun mi volos.

— Sekve enkonduku min, kiel dungiton, — diris Vinicio.

Sed Petronio komencis firmege malkonsili al li tion. La pretorianoj povus rekoni lin eĉ alivestitan, kaj ĉio povus neniiĝi.

— Nek en la malliberejo, nek apud la Malbonodoraj Kavoj, — li diris. — Necesas, ke ĉiuj, ankaŭ Nerono kaj Tigeleno, estu konvinkitaj, ke Ligia mortis, ĉar alie ili senprokraste ordonus ŝin ĉasi. Ni povas forturni la suspektojn nur tiel, ke kiam ŝin oni forkondukos en la Albanan montaron aŭ pli malproksimen, en Sicilion, ni restos en Romo. Nur unu aŭ du semajnojn poste ankaŭ ci malsaniĝos kaj venigos la imperiestran kuraciston, kiu ordonos al ci iri en montaron. Tiam vi kuniĝos, kaj poste…

Ĉe tio li enpensiĝis momente kaj, svinginte la manon, diris:

— Poste eble venos alia tempo.

— Kristo kompatu ŝin, — diris Vinicio, — ĉar ci parolas pri Sicilio, sed ŝi estas malsana kaj povas morti…

— Dume ni ŝin lokos pli proksime. Ni nur elŝiru ŝin el la malliberejo, kaj sanigos ŝin la sola aero. Ĉu ci ne havas ie en la montaro iun farmiston, al kiu ci povus fidi?

— Jes! Mi havas. Jes! — respondis rapide Vinicio. — En la montaro apud Korioloj estas fidinda homo, kiu portadis min sur la brakoj, kiam mi estis ankoraŭ infano, kaj kiu ĝis nun min amas.

Petronio donis al li tabuletojn.

— Skribu al li, ke li venu ĉi tien morgaŭ. Kurieron mi sendos senprokraste.

Dirinte ĉi tion, li vokis la atriestron kaj donis al li konformajn ordonojn. Kelkajn minutojn poste sklavo ekrajdis antaŭ la nokto al Korioloj.

— Mi volus, — diris Vinicio, — ke Urso akompanu ŝin envoje … Mi estus pli trankvila…

— Sinjoro, — diris Nazario, — li havas superhoman forton, li elrompos la kradon kaj sekvos ŝin. Estas tie unu fenestro en kruta, alta muro, apud kiu staras neniu gardo. Mi alportos al Urso ŝnuron, kaj la reston li faros mem.

— Je Herkulo! — diris Petronio, — li elrompiĝu, kiel al li plaĉas, sed ne kun ŝi kaj ne du aŭ tri tagojn post ŝi, ĉar oni sekvus lin kaj malkaŝus ŝian rifuĝejon. Je Herkulo! Ĉu vi volas pereigi vin mem kaj ŝin? Mi malpermesas al vi paroli al li pri Korioloj, aŭ mi lavas for la manojn.

Ili ambaŭ konfesis lian rimarkon prava kaj eksilentis. Poste Nazario komencis adiaŭi la du amikojn, promesante veni la sekvontan matenon je la tagiĝo.

Kun la gardistoj li esperis interkonsenti ankoraŭ en la sama nokto, antaŭe li volis tamen viziti por momento sian patrinon, kiu en tiu necerta kaj terura tempo havis pro li eĉ ne unu trankvilan momenton. La helpanton li decidis post pripenso ne serĉi en la urbo, sed elekti kaj subaĉeti unu el tiuj, kiuj kune kun li elportadis la kadavrojn el la malliberejo.

Antaŭ la foriro mem li tamen haltis ankoraŭ kaj, preninte Vinicion flanken, komencis al li flustri:

— Sinjoro, mi diros pri nia plano al neniu, eĉ ne al la patrino, sed Petro la apostolo promesis veni al ni el la amfiteatro kaj al li mi ĉion rakontos.

— Ci povas en ĉi tiu domo paroli laŭte, — respondis Vinicio. — Petro la apostolo estis en la amfiteatro kun la sklavoj de Petronio. Cetere mi mem iros kun ci.

Kaj li ordonis alporti al si sklavan mantelon, post kio ili eliris.

Petronio ekspiris profunde.

«Mi deziris», li pensis, «ke ŝi mortu pro tiu febro, ĉar por Vinicio tio estus malplej terura el ĉio. Sed nun mi estas preta oferi al Eskulapo oran tripiedon por ŝia saniĝo … Ha, ci, Ahenobarbo, volas fari al ci spektaklon el la doloro de la amanto! Ci, aŭgustino, unue enviis la belecon de la knabino, kaj nun ci disŝirus ŝin per ciaj dentoj tial, ke pereis cia Rufrio … Ci, Tigeleno, volas ŝin pereigi spite al mi!… Ni vidos. Mi diras al vi, ke viaj okuloj ne vidos ŝin sur areno, ĉar aŭ ŝi mortos de natura morto, aŭ mi elŝiros ŝin el viaj manoj, kiel el hundaj faŭkoj … Kaj mi elŝiros ŝin tiel, ke vi tion eĉ ne scios, kaj poste, kiomfoje mi vin rigardos, tiomfoje mi pensos: jen malsprituloj, kiujn mistifikis Petronio…»

Kaj kontenta pri si mem, li iris en la triklinion, kie kune kun Eŭniko li sidiĝis al vespermanĝo. Legisto legis al ili dum la manĝo idiliojn de Teokrito. Ekstere vento alpelis nubojn de Sorakto kaj subita fulmotondro konfuzis la trankvilon de la serena somera nokto. De tempo al tempo tondroj sonis sur la sep montetoj, kaj ili, kuŝante unu apud la alia ĉe la tablo, aŭskultis la idilian poeton, kiu en la melodia dialekto doria kantis la amon de paŝtistoj, kaj poste, trankviligitaj, ili pretigis sin al dolĉa ripozo.

Ankoraŭ antaŭe tamen revenis Vinicio. Petronio, eksciinte pri lia reveno, eliris al li kaj demandis:

— Kio do?… Ĉu vi interkonsilis ion novan? Kaj ĉu Nazario iris jam en la malliberejon?

— Jes, — respondis la juna viro, disŝovante la harojn, malsekajn de la pluvo. — Nazario iris interkonsenti kun la gardistoj, kaj mi vidis Petron, kiu ordonis al mi preĝi kaj kredi.

— Bone. Se ĉio aranĝos sin favore, en la sekvonta nokto oni povos ŝin elporti…

— La farmisto kun la sklavoj devus veni antaŭ la tagiĝo.

— Tio estas mallonga vojo. Nun iru dormi.

Sed Vinicio genuiĝis en sia ĉambro kaj komencis preĝi.

Je la sunleviĝo alvenis de apud Korioloj la farmisto, Nigro, alkondukante kun si, konforme al la komisio de Vinicio, mulojn, portilon kaj kvar fidindajn homojn, elektitajn el britaj sklavoj, kiujn cetere li lasis singarde en gastejo en Suburo.

Vinicio, kiu maldormis la tutan nokton, eliris renkonte al li, kaj tiu ĉi kortuŝiĝis ĉe la vido de sia juna sinjoro kaj, kisante liajn manojn kaj okulojn, diris:

— Mia kara, ĉu ci estas malsana, aŭ ĉagrenoj elsuĉis la sangon el cia vizaĝo, ĉar apenaŭ mi povis rekoni cin unuavide?

Vinicio kondukis lin en la internan galerion, nomatan xystus,[310] kaj tie konfidis al li la sekreton. Nigro aŭskultis lin kun koncentrita atento kaj sur lia sana, sunbruna vizaĝo oni vidis grandan emocion, kiun li eĉ ne penis regi.

— Ŝi do estas kristanino? — li ekkriis.

Kaj li komencis esplore rigardi la vizaĝon de Vinicio; tiu divenis videble, pri kio lin demandas la okuloj de la kamparano, ĉar li respondis:

— Ankaŭ mi estas kristano.

Tiam en la okuloj de Nigro ekbrilis larmoj; dum momento li silentis, poste, levinte la manojn supren, li diris:

— Ho, dankon al ci, Kristo, ke ci forigis la vualon de la okuloj plej karaj al mi en la mondo!

Poste li ĉirkaŭprenis la kapon de Vinicio kaj, plorante pro feliĉo, komencis kisi lian frunton.

Post momento alvenis Petronio, kondukante kun si Nazarion.

— Bonaj novaĵoj! — li diris de malproksime.

Efektive la novaĵoj estis bonaj. Unue Glaŭko la kuracisto garantiis pri la vivo de Ligia, kvankam ŝi suferis tiun saman febron, pro kiu same en Tulianumo, kiel en la aliaj malliberejoj mortadis ĉiutage centoj da homoj. Koncerne la gardistojn kaj la homon, kiu ekzamenis la morton per ardanta feraĵo, prezentiĝis nenia malfacilaĵo. Ankaŭ Atiso, la helpanto, jam estis subaĉetita.

— Ni faris malfermaĵojn en la ĉerko, por ke ŝi povu spiri, — diris Nazario. — La tuta danĝero konsistas en tio, ke ŝi ne ekĝemu aŭ ne ekparolu en la momento, kiam ni estos pasantaj preter la pretorianoj. Sed ŝi estas tre malforta kaj de la mateno kuŝas kun fermitaj okuloj. Cetere Glaŭko donos al ŝi dormigilon, kiun li mem preparos el medikamentoj, alportitaj de mi el la urbo. La kovrilo de la ĉerko ne estos alnajlita. Vi levos ĝin facile, prenos Ligian en la portilon, kaj ni metos en la ĉerkon longforman sakon kun sablo, kiun havu preta.

Vinicio, aŭskultante tiujn ĉi vortojn, estis pala, kiel tolo, sed aŭskultis kun atento tiel streĉita, ke li ŝajnis antaŭdiveni, kion Nazario estis dironta.

— Ĉu oni ne elportos el la malliberejo iujn aliajn korpojn? — demandis Petronio.

— En la hodiaŭa nokto mortis ĉirkaŭ dudek homoj, kaj ĝis la vespero mortos ankoraŭ dekkelkaj, — respondis la knabo. — Ni devas iri kun la tuta aro, sed ni malrapidos por resti malantaŭe. Ĉe la unua vojturniĝo mia kamarado intence eklamos. Tiamaniere ni restos longe post la aliaj. Vi atendu nin apud la malgranda templeto de Libitino. Dio nur donu nokton plej malluman.

— Dio donos, — diris Nigro. — Hieraŭ la vespero estis luma kaj poste subite eksplodis fulmotondro. Hodiaŭ la ĉielo denove estas klara, sed la aero — sufoka de la mateno. Ĉiunokte okazados nun pluvoj kaj fulmotondroj.

— Ĉu vi iras sen lumoj? — demandis Vinicio.

— Nur fronte oni portas torĉojn. Vi estu, por ĉia okazo, apud la templo de Libitino tuj, kiam nur krepuskiĝos, kvankam ni elportas ordinare la kadavrojn nur ĉirkaŭ la noktomezo.

Ili eksilentis; oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicio. Petronio sin turnis al li.

— Mi diris hieraŭ, ke plej bone estus, se ni ambaŭ restus hejme. Nun mi tamen vidas, ke mi mem ne povus elteni ĉi tie… Cetere, se ĝi estus forkuro, oni devus entrepreni pli da gardemo, sed ĉar oni elportos ŝin, kiel mortintan, ŝajnas al mi, ke en nenies kapon venos eĉ plej eta suspekto.

— Jes! Jes! — respondis Vinicio, — mi devas esti tie. Mi mem eligos ŝin el la ĉerko…

— Kiam ŝi troviĝos en mia domo apud Korioloj, mi respondumos pri ŝi, — diris Nigro.

Per tio finiĝis la interparolo. Nigro iris en la gastejon, al siaj homoj. Nazario, preninte sub la tunikon sakon kun oro, revenis la malliberejon. Por Vinicio komenciĝis tago, plena je maltrankvilo, ekscito, timo kaj atendado.

— La afero devus sukcesi, ĉar ĝi estas bone planita, — parolis al li Petronio. — Pli bone ĉion pripensi ne estis eble. Ci devas ŝajnigi cin afliktita kaj vesti cin per malhela togo. La cirkoludojn tamen ne forlasu. Oni cin vidu … Ĉio estas tiel pripensita, ke ĝi ne povas malsukcesi. Sed vere! Ci ja plene fidas al cia farmisto, ĉu ne?

— Li estas kristano, — respondis Vinicio.

Petronio rigardis lin kun miro, poste li komencis movi la ŝultrojn kaj paroli kvazaŭ al si mem:

— Je Polukso! Kiel ĝi tamen disvastiĝas! Kaj kiel ĝi kroĉas sin al la homaj animoj!… Sub tia premo la homoj tuj malkonfesus ĉiujn diojn romajn, grekajn kaj egiptajn. Strange tamen!… Je Polukso!… Se mi kredus, ke io en la mondo dependas ankoraŭ de niaj dioj, mi promesus nun al ĉiu po ses blankaj virbovoj, kaj al la kapitola Jovo dek du … Sed ankaŭ ci ne avaru promesojn al cia Kristo…

— Mi donis al li mian animon, — respondis Vinicio.

Kaj ili disiris. Petronio revenis en la dormoĉambron. Vinicio dume iris rigardi de malproksime la malliberejon, kaj de tie direktis la paŝojn al la deklivo de la Vatikana monteto, ĝis la kabano de la fosisto, kie li ricevis la bapton el la manoj de Petro. Ŝajnis al li, ke en tiu kabano Kristo pli certe lin elaŭskultos ol en iu ajn alia loko, do retrovinte ĝin, li streĉis ĉiujn fortojn de sia dolorlaca animo en preĝo pri kompato kaj profundiĝis en ĝi tiel, ke li forgesis, kie li estas kaj kio al li okazas.

Jam posttagmeze rekonsciigis lin la sono de trumpetoj, aŭdiĝanta flanke de la cirko de Nerono. Li eliris tiam el la kabano kaj komencis rigardi ĉirkaŭen per okuloj, kvazaŭ ĵus vekiĝintaj el dormo. Ekstere estis varmego kaj silento, kiun interrompadis nur iafoje la bronzosono de la trumpetoj kaj senĉese — la senlaca ĉirpado de cikadoj. La aero iĝis sufoka; la ĉielo super la urbo estis ankoraŭ blua, sed en la direkto de la Sabena montaro amasiĝadis malalte, ĉe la rando de la horizonto, malhelaj nuboj.

Vinicio revenis hejmen. En la atrio atendis lin jam Petronio.

— Mi estis sur Palatino, — li diris. — Mi vidigis min tie intence kaj mi eksidis eĉ por kubludi. Ĉe Anicio okazos ĉi-vespere festeno; mi anoncis, ke ni venos, sed nur post la noktomezo, ĉar antaŭe mi devas fortiĝi per dormo. Efektive, mi ĉeestos, kaj bone estus, se ankaŭ ci ĉeestus.

— Ĉu ne venis iaj novaĵoj de Nigro, aŭ de Nazario? — demandis Vinicio.

— Ne. Ni vidos ilin nur noktomeze. Ĉu ci rimarkis, ke pretiĝas fulmotondro?

— Jes.

— Morgaŭ devas okazi spektaklo kun krucumitaj kristanoj, eble tamen pluvo malhelpos.

Dirinte tion, li proksimiĝis kaj, tuŝinte la ŝultron de Vinicio, diris:

— Ŝin tamen ci ne vidos sur kruco, sed en Korioloj. Je Kastoro! Mi ne fordonus la momenton, en kiu ni ŝin liberigos, por ĉiuj gemoj de Romo. La vespero jam estas proksima.

Efektive la vespero proksimiĝadis, kaj la mallumo komencis vuali la urbon pli frue ol ordinare, kaŭze de la nuboj, kiuj kovris la tutan horizonton. Je la vesperiĝo falis abunda pluvo, kiu, vaporante sur la ŝtonoj, brulantaj de la tuttaga varmego, plenigis per nebulo la stratojn de la urbo. Poste alterne jen iĝadis kviete, jen denove pasadis mallongaj pluvoj.

— Ni rapidu, — diris fine Vinicio, — pro la fulmotondro povas okazi, ke oni pli frue elportos la korpojn el la malliberejo.

— Ni jam iru, — respondis Petronio.

Kaj surmetinte gaŭlajn mantelojn kun kapuĉoj, ili eliris tra ĝardena pordeto sur la straton. Petronio armis sin krome per mallonga roma ponardo, nomata siko, kiun li ĉiam kunprenadis en noktaj ekskursoj.

La stratoj pro la fulmotondro estis senhomaj. De tempo al tempo fulmo disŝiris la nubojn, lumigante per akra brilo freŝajn murojn de novkonstruitaj aŭ nur konstruataj domoj kaj malsekajn ŝtonojn, per kiuj estis pavimitaj la stratoj. Ĉe tia lumo ili ekvidis fine, post sufiĉe longa vojo, termonteton, sur kiu staris malgranda templo de Libitino, kaj apud la monteto grupon, konsistantan el muloj kaj ĉevaloj.

— Nigro! — vokis Vinicio mallaŭte.

— Mi estas, sinjoro! — aŭdiĝis voĉo en la pluvo.

— Ĉio estas preta?

— Jes, mia kara. Tuj kiam mallumiĝis, ni estis ĉi-loke. Sed rifuĝu sub la remparon, aŭ vi trae malsekiĝos. Kia fulmotondro! Mi supozas, ke hajlos.

La timo de Nigro montriĝis prava, ĉar baldaŭ venis hajlo, komence eta, poste ĉiam pli dika kaj densa. La aero tuj malvarmiĝis.

Kaj ili, starante sub la remparo, ŝirmitaj kontraŭ la vento kaj hajleroj, interparolis per mallaŭtaj voĉoj.

— Eĉ se iu nin ekvidos, — parolis Nigro, — venos al li nenia suspekto, ĉar ni aspektas kiel homoj, kiuj volas traatendi la fulmotondron. Sed mi timas, ke oni prokrastos la elportadon de la kadavroj ĝis morgaŭ.

— La hajlo ne daŭros longe, — diris Petronio. — Ni devas atendi, eĉ ĝis la tagiĝo.

Ili atendis efektive, aŭskultante, ĉu atingos ilin eĥo de la portantaro. La hajlo pasis, vere, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento kaj portis de la Malbonodoraj Kavoj teruran odoron de la putrantaj korpoj, kiujn oni enterigadis malprofunde kaj malzorge.

Subite Nigro diris:

— Mi vidas en la nebulo lumeton … unu, du, tri … Tio estas torĉoj!

Kaj li turnis sin al la sklavoj:

— Atentu, ke la muloj ne ronku!

— Ili venas! — diris Petronio.

Efektive, la lumoj iĝadis ĉiam pli klaraj. Post momento oni jam povis distingi la torĉoflamojn, balanciĝantajn pro la vento.

Nigro komencis krucosigni sin kaj preĝi. Dume la malserena procesio aliris pli proksimen kaj fine, atinginte la templeton de Libitino, ĝi haltis. Petronio, Vinicio kaj Nigro alpremis sin en silento al la remparo, ne komprenante, kion tio signifas. Sed la irantoj haltis nur por ĉirkaŭligi al si la vizaĝojn kaj buŝojn per tolpecoj, ŝirmante sin tiel de la sufoka malbonodoro, kiu ĉe la puticuli mem estis simple neelportebla; poste ili levis la portilojn kun la kadavroj kaj ekiris pluen.

Nur unu ĉerko haltis kontraŭ la templeto. Vinicio ĵetis sin al ĝi, kaj post li Petronio, Nigro kaj du britaj sklavoj kun la portilo.

Sed antaŭ ol ili alkuris, en la mallumo aŭdiĝis dolorplena voĉo de Nazario:

— Sinjoro, oni transkondukis ŝin kun Urso en la Eskvilinan malliberejon … Ni portas alian korpon! Kaj ŝin oni forprenis antaŭ la noktomezo!


Petronio revenis hejmen kun nubosimila vizaĝo kaj eĉ ne provis konsoli Vinicion. Li komprenis, ke pri eligo de Ligia el la subteraĵoj de Eskvilino eĉ revi estus vane. Li supozis, ke verŝajne tial oni ŝin transportis el Tulianumo, ke ŝi ne mortu pro febro kaj ne evitu la destinitan al ŝi amfiteatron. Sed ĝuste tio pruvis, ke oni zorgis ŝin kaj gardis pli atente ol aliajn. Petronio bedaŭris per la tuta animo same ŝin, kiel Vinicion, krom tio tamen incitis lin la penso, ke unuafoje en la vivo li malsukcesis en io kaj ke unuafoje li malvenkis en batalo.

«Fortuno ŝajnas min forlasi», li parolis al si, «sed la dioj eraras, se ili kredas, ke mi konsentos, ekzemple, tian vivon, kiel la lia.»

Ĉe tio li direktis la okulojn al Vinicio, kiu lin rigardis per larĝiĝintaj pupiloj.

— Kio estas al ci? Ĉu ci havas febron? — diris Petronio.

Kaj tiu respondis per ia stranga, rompita kaj malrapida voĉo, kvazaŭ malsana infano:

— Mi tamen kredas, ke li povas ŝin redoni al mi.

Super la urbo bruis ĉiam pli mallaŭte la lastaj resonoj de la fulmotondro.

Ĉapitro 58ª

Tritaga pluvo, fenomeno escepta en Romo dum somero, kaj hajlo, falanta kontraŭ la natura ordo ne nur tage kaj vespere, sed ankaŭ nokte, interrompis la cirkoludojn. La popolon kaptis timo. Oni antaŭdiradis malbonan vinberrikolton, kaj kiam iun posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo la Savanto. La pastroj de Cereso disvastigis la famon, ke la kolero de la dioj turnis sin kontraŭ la urbon pro tro malrapida punado de la kristanoj, la amasoj komencis do insisti, ke senkonsidere je la vetero oni rapidigu la daŭrigadon de la cirkoludoj, kaj ĝojo ekregis la tutan Romon, kiam oni anoncis fine, ke post tritaga interrompo la ludus rekomenciĝos.

Dume revenis ankaŭ la belvetero. La amfiteatro pleniĝis per hommiloj de la tagiĝo ĝis la nokto kaj Nerono venis same frue kun la vestaloj kaj la kortego. La spektaklo devis komenciĝi per interbatalo de la kristanoj, kiujn oni tiucele alivestis kiel gladiatorojn kaj donis al ili ĉiujn armilojn, kiujn uzadis profesiaj luktistoj por ataka kaj defenda batalo. Nun tamen la esperoj montriĝis trompaj. La kristanoj ĵetis sur la sablon la retojn, forkegojn, lancojn kaj glavojn, anstataŭe ili komencis ĉirkaŭbraki unu alian kaj kuraĝigadi sin reciproke al persisto kontraŭ la torturoj kaj morto. Tiam profunda ofendo kaj indigno ekregis la korojn de la amasoj. Unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali spite al la popolo, pro malamo al ĝi kaj por ĝin senigi de la ĝojo, kiun kaŭzas ĉiam la vido de braveco. Fine laŭ la ordono de la imperiestro oni ellasis kontraŭ ilin verajn gladiatorojn, kiuj elbuĉis la genuantajn kaj sendefendajn kristanojn en unu momento.

Sed post la forigo de la kadavroj la spektaklo ĉesis esti batalo kaj ŝanĝis sin en vicon da mitaj scenoj, projektitaj de Nerono mem. Oni do vidis Herkulon, brulanta en fajro sur la monto Ojto[311]. Vinicio ektremis pro la penso, ke la rolon de Herkulo oni destinis eble al Urso, sed videble ne venis ankoraŭ vico por la fidela servanto de Ligia, ĉar sur la ŝtiparo forbrulis alia kristano, tute nekonata al Vinicio. Tamen en la sekvinta sceno Ĥilono, kiun Nerono ne volis forpermesi el la cirko, ekvidis al li konatajn homojn.

Oni surscenigis la morton de Dedalo[312] kaj Ikaro. La rolon de Dedalo prezentis Eŭrikio, la maljunulo kiu iam donis al Ĥilono la signon de fiŝo; Ikaron prezentis lia filo, Kvarto. Oni levis ilin ambaŭ supren per speciala aparato kaj poste oni faligis ilin subite de grandega alteco, ĉe kio la juna Kvarto falis tiel proksime al la imperiestra podio, ke li surŝprucigis per sango ne nur la eksterajn ornamaĵojn, sed ankaŭ la purpurtegitan apogilon. Ĥilono ne vidis la falon, ĉar li fermis la okulojn, li aŭdis nur la obtuzan frapon de la korpo, kaj kiam post momento li ekvidis sangon tuj apud si, li preskaŭ svenis duafoje.

Sed la scenoj ŝanĝiĝadis rapide. Malgloraj suferoj de virgulinoj, antaŭ la morto malvirgigataj de gladiatoroj, alivestitaj kiel bestoj, ĝojigis la korojn de la amaso. Oni vidis pastrinojn de Cibelo kaj Cereso, oni vidis Danaidinojn, oni vidis Dirkeon[313] kaj Pazifaon, oni vidis fine neaĝajn knabinetojn disŝirataj de sovaĝaj ĉevaloj. La popolo aplaŭdis ĉiam novajn elpensaĵojn de Nerono, kiu, fiera pro ili kaj feliĉa pro la aplaŭdoj, ne forigis nun eĉ por unu momento la smeraldon de la okulo, rigardante la blankajn korpojn, disŝiratajn per fero, kaj la konvulsiajn tremojn de la viktimoj.

Oni tamen prezentis ankaŭ scenojn el la historio de la urbo. Post la virgulinoj oni vidis Mucion Scevolon[314], kies mano, fiksita al tripiedo kun fajro, plenigis la amfiteatron per odoro de brulanta karno, sed kiu, kiel la vera Scevolo, staris sen ĝemo, kun okuloj levitaj supren kaj kun preĝa flustro sur la nigriĝintaj lipoj. Kiam oni lin finmortigis kaj fortrenis la korpon de la areno, sekvis la ordinara tagmeza interrompo de la spektaklo.

Nerono kun la vestaloj kaj aŭgustanoj forlasis la teatron kaj direktis sin en speciale starigitan grandegan skarlatan tendon, kie oni preparis por li kaj por la gastoj luksan matenmanĝon. La amasoj plejparte sekvis lian ekzemplon kaj, fluante eksteren, dismetis sin en pentrindaj grupoj apud la tendo por ripozigi la membrojn, lacajn pro la longa sidado, kaj konsumi manĝaĵojn, kiujn sklavoj abunde disportadis laŭ la imperiestra favoro. Nur la plej scivolaj, forlasinte siajn lokojn, venis malsupren sur la arenon kaj, tuŝante per la fingroj la sablon, glueman de la sango, diskutis kiel spertuloj kaj cirkamantoj pri tio, kio jam okazis kaj kio estis ankoraŭ okazonta. Baldaŭ tamen foriris ankaŭ la diskutantoj por ne malfruiĝi al la festeno; restis nur kelkaj homoj, kiujn retenis ne scivolo, sed kompato por la estontaj viktimoj.

Tiuj kaŝis sin en la interbenkoj aŭ en la malpli altaj vicoj, kaj dume oni ebenigis la arenon kaj komencis fosi en ĝi kavojn, unu apud alia, vice, tra la tuta areno, de rando al rando, tiel ke ilia lasta vico troviĝis dekkelkajn paŝojn de la imperiestra podio. El ekster la cirko aŭdiĝadis bruo de la popolo, krioj kaj aplaŭdoj, kaj tie kun febra rapideco oni faris preparojn al novaj turmentoj.

Subite malfermiĝis la tuneloj kaj el ĉiuj malfermaĵoj, kondukantaj sur la arenon, oni komencis elpeli arojn da kristanoj, nudaj kaj portantaj krucojn sur la ŝultroj. Eksvarmis de ili la tuta amfiteatro. Kuris maljunuloj, klinitaj sub la pezo de la traboj, apud ili fortaĝaj viroj, virinoj kun disligitaj haroj, sub kiuj ili penis kaŝi sian nudecon, nematuraj knabetoj kaj tute malgrandaj infanoj. La krucoj estis pliparte, kiel ankaŭ la viktimoj, ornamitaj per floroj. La cirka servistaro, vipante la malfeliĉulojn per batiloj, devigis ilin meti la krucojn apud la pretaj kavoj kaj mem viciĝi apude. Tiel devis perei tiuj, kiujn pro manko de tempo oni ne elpuŝis sur la arenon viktime al la hundoj kaj sovaĝaj bestoj. Nun kaptis ilin nigraj sklavoj kaj, metante la viktimojn dorse sur la trabojn, komencis alnajli iliajn manojn al la krucbrakoj fervore kaj rapide, por ke la popolo, reveninte post la interrompo, trovu jam ĉiujn krucojn starigitaj. En la tuta amfiteatro aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj vicoj, atingis eĉ la placon, ĉirkaŭantan la amfiteatron, kaj venis eĉ sub la tendon, en kiu la imperiestro gastigis la vestalojn kaj la korteganojn. Tie oni trinkis vinon, ŝercis pro Ĥilono kaj flustris strangajn vortojn en la orelojn de la pastrinoj de Vesto; sur la areno dume svarmis laboro, najloj profundiĝadis en la manojn kaj piedojn de la kristanoj, grincis la fosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn, en kiujn oni metis la krucojn.

Sed inter la viktimoj, por kiuj nur post momento devis veni la vico, estis Krispo. La leonoj ne havis tempon lin disŝiri, do oni destinis al li krucon, kaj li, ĉiam preta al morto, ĝojis, pensante, ke venas lia horo. Li aspektis hodiaŭ alie, ĉar lia seka korpo estis tute nudigita, nur hedera zonaĵo kovris liajn koksojn, kaj sur la kapo li havis kronon el rozoj. Sed en liaj okuloj brilis ĉiam la sama, nevenkebla energio kaj la sama vizaĝo, severa kaj fanatika, rigardis el sub la kronaĵo. Ne ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la tunelo, li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli.

— Danku al la Savinto, — li parolis, — ke li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne povas ricevi malvirtuloj kaj virtuloj.

Kaj liajn vortojn akompanis la resono de la marteloj, per kiuj oni alnajladis la manojn kaj piedojn de la viktimoj. Ĉiam pli da krucoj staris sur la areno, kaj li, turninte sin al la aro de tiuj, kiuj staris ankoraŭ, ĉiu ĉe sia lignaĵo, parolis plu:

— Mi vidas malfermitan ĉielon, sed mi vidas ankaŭ abismon malfermitan… Mi mem ne scias, kiel mi respondos por mia vivo antaŭ la Sinjoro, kvankam mi kredis kaj malamis malbonon, kaj ne morton mi timas, sed leviĝon el mortintoj, ne torturon, sed juĝon, ĉar venas la tago de l’ kolero…

Tiam subite el inter la pli proksimaj benkoj aŭdiĝis iu voĉo trankvila kaj solena:

— Ne la tago de l’ kolero, sed la tago de l’ kompato, la tago de l’ savo kaj feliĉo, ĉar mi diras al vi, ke Kristo akceptos vin ĉiujn, konsolos kaj sidigos ĉe sia dekstra flanko. Fidu, ĉar jen la ĉielo malfermiĝas antaŭ vi.

Je tiuj ĉi vortoj ĉiuj okuloj turnis sin al la benkoj; eĉ tiuj, kiuj jam pendis sur la krucoj, levis la palajn, martirajn kapojn kaj komencis rigardi al la parolanto.

Kaj ĉi tiu proksimiĝis al la barilo, ĉirkaŭanta la arenon, kaj komencis krucosigni ilin.

Krispo etendis al li la brakon, kvazaŭ volante lin admoni, sed, ekvidinte lian vizaĝon, li mallevis la manon, poste liaj genuoj fleksiĝis kaj la buŝo elflustris:

— Paŭlo la apostolo!

Je grandega miro de la cirka servistaro genuiĝis ĉiuj, kiujn oni ĝis nun ne alnajlis, kaj Paŭlo el Tarso turnis sin al Krispo, dirante:

— Krispo, ne minacu al ili, ĉar jam hodiaŭ ili estos kun ci en la paradizo. Ci opinias, ke ili povas esti kondamnitaj? Sed kiu ilin kondamnos? Ĉu tion faros Dio, kiu oferis pro ili sian Filon? Ĉu Kristo, kiu mortis pro ilia savo, kiel ili mortas pro lia nomo? Kaj kiel povas kondamni Tiu, kiu amas? Kiu kulpigos la elektitojn de Dio? Kiu diros pri tiu ĉi sango: Malbenita?

— Sinjoro, mi malamis malbonon, — respondis la maljuna pastro.

— Kristo ordonis ami la homojn pli multe ol malami malbonon, ĉar la fundamento de lia instruo estas amo, ne malamo.

— Mi pekis en la horo de la morto, — respondis Krispo.

Kaj li komencis bati sian bruston.

Subite administranto de la benkoj proksimiĝis al la apostolo kaj demandis:

— Kiu estas ci, kiu parolas al la kondamnitoj?

— Roma civitano, — respondis trankvile Paŭlo.

Poste, turninte sin al Krispo, li diris:

— Fidu, ĉar difavora estas ĉi tiu tago, kaj mortu en paco, servanto de Dio.

Du negroj proksimiĝis en ĉi tiu momento al Krispo por meti lin sur la trabojn, sed li rigardis ankoraŭ fojon ĉirkaŭen kaj ekkriis:

— Fratoj miaj, preĝu pro mi!

Kaj lia vizaĝo perdis la kutiman severecon, la ŝtonaj trajtoj alprenis la esprimon de trankvilo kaj dolĉeco. Li mem etendis la manojn laŭlonge de la krucbrakoj, por faciligi la laboron, kaj, rigardante rekten en la ĉielon, komencis preĝi fervore. Li ŝajnis nenion senti, ĉar kiam la najloj enprofundiĝadis en liajn manojn, plej eta tremo ne ekskuis lian korpon, nek aperis sur lia vizaĝo ia dolorgrimaco: li preĝis, dum oni alnajlis liajn piedojn, li preĝis, dum oni levis la krucon kaj piedpremis la teron ĉirkaŭe.

Nur kiam la amasoj kun rido kaj ekkrioj komencis plenigi la amfiteatron, la brovoj de la maljunulo iom kuntiriĝis, kvazaŭ li kolerus, ke la idolana popolo konfuzas al li la trankvilon kaj pacon de la dolĉa morto.

Sed jam antaŭe oni levis ĉiujn krucojn tiel, ke sur la areno elkreskis kvazaŭ arbaro kun homoj, pendantaj sur la arboj. Sur la brakojn de la krucoj kaj sur la kapojn de la martiroj faladis la brilo de la suno, kaj sur la arenon — densaj ombroj, formantaj kvazaŭ nigran, implikitan kradon, meze de kiu trabriladis flava sablo. Tio estis spektaklo, en kiu la tuta plezuro de la popolo konsistis en observado de la malrapida agonio. Sed neniam ĝis nun oni vidis tian densaĵon da krucoj. La areno estis tiel ŝtopita per ili, ke la cirka servistaro apenaŭ povis trapuŝi sin inter la krucoj. Ĉe la rando pendis plejparte virinoj, sed Krispon, kiel ĉefulon, oni starigis preskaŭ tuj antaŭ la imperiestra podio, sur grandega kruco, ĉirkaŭplektita de malsupre per lonicero. Neniu el la viktimoj mortis ankoraŭ, sed kelkaj el tiuj, kiujn oni alnajlis unue, svenis. Neniu ĝemis kaj neniu vokis kompaton. Kelkaj pendis kun kapoj klinitaj sur la ŝultrojn aŭ mallevitaj sur la brustojn, kvazaŭ lulitaj al dormo; aliaj kvazaŭ en medito, aliaj, rigardante ankoraŭ la ĉielon, movis mallaŭte la lipojn. En tiu terura arbaro da krucoj, en tiuj etenditaj korpoj, en la silento de la viktimoj estis tamen io terura. La popolo, kiu, sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj, eksilentis, ne sciante, sur kiu korpo fiksi la okulojn kaj kion pensi. La nudeco de la streĉitaj virinaj figuroj ĉesis eksciti ĝian voluptemon. Oni ne faris eĉ la kutimajn vetojn pri tio, kiu mortos pli baldaŭ, kiujn oni faradis ordinare, se sur la areno aperadis malpli granda nombro da kondamnitoj. Ŝajnis, ke ankaŭ Nerono enuas, ĉar, turninte la kapon flanken, li bonigadis sur si kolĉenon per maldiligenta gesto, kun vizaĝo apatia kaj dormema.

Subite la kontraŭe pendanta Krispo, kiu antaŭ momento havis okulojn fermitajn, kiel homo sveninta aŭ agonianta, malfermis ilin kaj komencis rigardi Neronon.

Lia vizaĝo alprenis denove esprimon tiel senindulgan kaj la rigardo ekflamis per tia fajro, ke la aŭgustanoj komencis flustri inter si, montrante lin per la fingroj, kaj fine Nerono mem turnis al li la atenton kaj pezmove levis la smeraldon al la okulo.

Sekvis kompleta silento. La okuloj de la spektantoj estis fiksitaj sur Krispo, kiu penis movi la dekstran manon, kvazaŭ li volus deŝiri ĝin de la trabo.

Post momento lia brusto ekŝvelis, la ripoj kurbiĝis eksteren kaj li komencis krii:

— Patrinmurdinto! Ve al ci!!

La aŭgustanoj, ekaŭdinte la senpardonan insulton, celitan al la sinjoro de la mondo antaŭ milhomaj amasoj, ne kuraĝis spiri. Ĥilono rigidiĝis. Nerono ektremis kaj ellasis la smeraldon el la fingroj.

Ankaŭ la popolo retenis la spiron en la brusto. La voĉo de Krispo sonis ĉiam pli potence en la tuta amfiteatro:

— Ve al ci, kiu murdis la edzinon kaj fraton, ve al ci, Antikristo! Abismo malfermiĝas antaŭ ci, morto etendas al ci siajn manojn kaj tombo cin atendas. Ve al ci, viva kadavro, ĉar ci mortos en teruro kaj estos kondamnita por eterne!!!

Kaj ne povante deŝiri la alnajlitan manon de la ligno, terure streĉita, timiga, dum la vivo ankoraŭ simila al skeleto, senpardona kiel la destino, li skuis la blankan barbon super la podio de Nerono, disŝutante kune per la movoj de la kapo rozajn petalojn el la plektaĵo metita sur lian kranion.

— Ve al ci, murdisto! Tropleniĝis cia mezuro kaj proksimiĝas cia horo!!!

Ĉe tio li faris lastan fortostreĉon: ŝajnis dum momento, ke li deŝiros la manon de la kruco kaj etendos ĝin minace super la imperiestro, sed subite liaj malgrasaj brakoj longiĝis ankoraŭ pli, la korpo malstreĉiĝis malsupren, la kapo falis sur la bruston, kaj li mortis.

En la kruca arbaro la malfortaj jam komencis endormiĝi por eterne.

Ĉapitro 59ª

— Sinjoro, — parolis Ĥilono, — nun la maro estas kiel olivoleo kaj la ondoj ŝajnas dormi … Ni iru Aĥajon. Tie cin atendas la famo de Apolono, tie cin atendas laŭrokronoj, triumfoj, tie la homoj adoros cin kiel dion kaj la dioj cin akceptos kiel sian egalulon, dum ĉi tie…

Kaj li interrompis, ĉar lia malsupra lipo komencis tremi tiel forte, ke la vortoj ŝanĝiĝis en nekompreneblajn sonojn.

— Ni iros, kiam la cirkoludoj estos finitaj, — respondis Nerono. — Mi scias, ke eĉ nun kelkaj jam nomas la kristanojn innoxia corpora[315]. Se mi forveturus, komencus ĝin ripeti ĉiuj. Kial ci timas, putra fungo?

Dirinte ĉi tion, li sulkigis la frunton, sed komencis rigardi Ĥilonon per demandaj okuloj, kvazaŭ atendante de li klarigon, ĉar li mem ŝajnigis nur trankvilon. Dum la lasta spektaklo li mem ektimis la vortojn de Krispo kaj, reveninte hejmen, ne povis endormiĝi pro furiozo kaj honto, sed kune pro timo. Subite la superstiĉa Vesteno, kiu aŭskultis silente ilian interparolon, rigardis ĉirkaŭen kaj diris per mistera voĉo:

— Aŭskultu, sinjoro, la vortojn de ĉi tiu maljunulo… en tiuj kristanoj estas io stranga… Ilia dio donas al ili facilan morton, sed li povas esti venĝema…

Je tio ĉi Nerono diris rapide:

— Ne mi aranĝas la cirkoludojn, sed Tigeleno.

— Jes! Mi! — respondis Tigeleno, kiun atingis la respondo de Nerono. — Mi ilin aranĝas, kaj mi mokas ĉiujn kristanajn diojn. Vesteno, ho sinjoro, estas veziko, plenblovita per superstiĉoj, kaj ĉi tiu brava greko estus preta morti pro timo ĉe la vido de kokino, hirtiĝinta por defendi siajn idojn.

— Bone, — diris Nerono, — sed de nun ordonu fortranĉi al la kristanoj la langojn, aŭ ŝtopi iliajn buŝojn.

— Ŝtopos ilin fajro, ho dia.

— Ve al mi! — ekĝemis Ĥilono.

Sed Nerono, kiun kuraĝigis la maltima certeco de Tigeleno, komencis ridi kaj diris, montrante la maljunan grekon:

— Rigardu, kiel aspektas praido de Aĥilo!

Efektive Ĥilono aspektis terure. La lastaj haroj sur lia kranio tute blankiĝis, en la vizaĝo ŝtoniĝis la esprimo de terura maltrankvilo, timo kaj premiteco. Iafoje li ŝajnis konsternita kaj duone konscia. Ofte li ne respondadis al demandoj, alifoje li iĝadis kolera kaj tiel aroganta, ke la aŭgustanoj preferis lin ne inciti.

Tia momento trafis lin ankaŭ nun.

— Faru al mi, kion vi volas, sed al la cirkoludoj mi ne plu iros! — li ekkriis malespere, klakante per la fingroj.

Nerono rigardis lin momente kaj, turninte sin al Tigeleno, diris:

— Zorgu, ke en la ĝardenoj ĉi tiu stoikisto estu proksime al mi. Mi volas vidi, kiel impresos lin niaj torĉoj.

Ĥilono ektimis la minacon, sonantan en la voĉo de Nerono.

— Sinjoro, — li diris, — mi vidos nenion, ĉar mi ne vidas nokte.

Kaj Nerono respondis kun terura rideto:

— La nokto estos luma, kiel tago.

Poste li sin turnis al aliaj aŭgustanoj, kun kiuj li komencis paroli pri vetkuroj, kiujn li intencis aranĝi en la fino de la cirkoludoj.

Al Ĥilono proksimiĝis Petronio kaj, tuŝinte lian ŝultron, diris:

— Ĉu mi ne diris al ci? Ci ne eltenos.

Kaj tiu respondis:

— Mi volas ebriiĝi…

Kaj li etendis sian tremantan manon al pokalo kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al la buŝo, kion vidante, Vesteno forprenis de li la vazon kaj poste, alŝovinte sin proksimen, demandis kun vizaĝo scivola kaj timigita:

— Ĉu persekutas cin Furioj? Diru?…

La maljunulo rigardis lin dum kelka tempo kun malfermita buŝo, kvazaŭ li ne komprenus la demandon, kaj komencis palpebrumi.

Kaj Vesteno ripetis:

— Ĉu persekutas cin Furioj?

— Ne, — respondis Ĥilono, — sed nokto estas antaŭ mi.

— Kiel, nokto?… La dioj cin kompatu! Kiel, nokto?

— Nokto terura kaj netravidebla, en kiu io movas sin kaj iras al mi. Sed mi ne scias, kio, kaj mi timas.

— Ĉiam mi estis certa, ke ili estas sorĉistoj. Ĉu ci vidas ion en sonĝoj?

— Ne, ĉar mi ne endormiĝas. Mi ne supozis, ke oni ilin tiel punos.

— Ĉu ci ilin bedaŭras?

— Por kio ci verŝas tiom da sango? Ĉu ci aŭdis, kion diris tiu krucumito? Ve al ni!

— Mi aŭdis, — respondis mallaŭte Vesteno. — Sed ili estas bruligistoj.

— Malvere!

— Kaj malamikoj de la homa gento.

— Malvere!

— Kaj akvovenenistoj.

— Malvere!

— Kaj infanmurdistoj…

— Malvere!

— Kiel do? — demandis Vesteno kun miro. — Ci ja mem diris tion kaj transdonis ilin en la manojn de Tigeleno!

— Tial ĉirkaŭprenis min nokto kaj morto venas al mi… Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam mortis, kaj ankaŭ vi ĉiuj.

— Ne! La mortontoj estas ili, kaj ni vivas. Sed diru al mi, kion ili vidas, mortante?

— Kriston…

— Tio estas ilia dio? Ĉu li estas potenca dio?

Sed Ĥilono respondis per demando:

— Kio estas tiuj torĉoj, kiuj brulos morgaŭ en la ĝardenoj? Ĉu ci aŭdis, kion diris la imperiestro?

— Mi aŭdis kaj scias. Tiajn kondamnitojn oni nomas sarmentitii kaj semaxii… Oni vestos ilin per dolortunikoj, trasorbigitaj per rezino, alligos ilin al palisoj kaj fajrigos … Ke nur ilia dio ne faligu sur la urbon iajn terurajn batojn … Semaxii! Terura torturo!

— Mi preferas tion, ĉar oni ne verŝos sangon, — respondis Ĥilono. — Ordonu al sklavo levi la pokalon al mia buŝo. Mi volas trinki, sed mi disverŝas la vinon, ĉar mia mano tremas pro maljuneco…

Ankaŭ aliaj dume interparolis pri la kristanoj. La maljuna Domicio Afro mokis ilin.

— Estas da ili tia amaso, — li parolis, — ke ili povus estigi civilan militon; ĉu vi memoras, ke oni timis, ĉu ili sin defendos. Sed ili mortas, kiel ŝafoj.

— Ili nur provu alie! — diris Tigeleno.

Je tio ekparolis Petronio:

— Vi eraras. Ili defendas sin.

— Kiel nome?

— Per pacienco.

— Tio estas nova rimedo.

— Sendube. Sed ĉu vi povas diri, ke ili mortas tiel, kiel simplaj krimuloj? Ne! Ili mortas tiel, kvazaŭ krimuloj estus tiuj, kiuj kondamnis ilin al la morto, tio estas ni kaj la tuta roma popolo.

— Kiaj sensencaĵoj! — ekkriis Tigeleno.

Hic abdera![316] — respondis Petronio.

Sed aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro kaj ripeti:

— Vere! Io diferenca kaj stranga estas en ilia morto.

— Mi diras al vi, ke ili vidas sian dion! — ekkriis Vesteno deflanke.

Tiam kelkaj aŭgustanoj turnis sin al Ĥilono.

— He, maljunulo, ci ilin bone konas: diru al ni, kion ili vidas?

Kaj la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis:

— Leviĝon el mortintoj!

Kaj li komencis tremegi tiel, ke la gastoj, sidantaj pli proksime, eksplodis per laŭta rido.

Ĉapitro 60ª

De kelkaj tagoj Vinicio pasigadis la noktojn ekster la domo. En la kapon de Petronio venadis la penso, ke eble li denove preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi por ne alporti malfeliĉon al la penado. Ankaŭ ĉi tiu eleganta skeptikulo iĝis certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo.

Cetere ankaŭ nun li ne esperis bonan rezulton de la penado de Vinicio. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura, kiel la malnova Tulianumo apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronio bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu kaŭzo oni gardas ŝin sendube, kiel la pupilon de la okulo.

«Evidente, — li parolis al si, — Nerono kaj Tigeleno destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicio pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi.»

Tamen ankaŭ Vinicio perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nun tion fari povis nur Kristo. La celo de la juna tribunuso estis jam nur povi vidadi ŝin en la malliberejo.

De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazario tamen penetris en la Mamertinan malliberejon, kiel dungito por elportado de kadavroj, li do decidis provi tiun rimedon.

La estro de la Malbonodoraj Kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendadis ĉiunokte por forpreni la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicio povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis troviĝi inter la tombistaro, elmetita al la haladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj Kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu devigadis homojn nur sklaveco aŭ ekstrema mizero?

Sed li, kiam venis la sopirata vespero, kun ĝojo zonis la koksojn, ligis ĉirkaŭ la kapo tolpecon, sorbigitan per terebinto, kaj kun batanta koro iris kun aro da aliaj sur Eskvilinon.

La pretoriaj gardoj faris al ili neniajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj estis provizitaj je konformaj teseroj, kiujn la centuriestro ekzamenis ĉe la lumo de lanterno. Post momento malfermiĝis antaŭ ili la grandega pordo kaj ili eniris.

Vinicio ekvidis antaŭ si vastan, arkplafonan kelon, el kiu oni pasadis en vicon da aliaj. Malfortaj meĉlampoj lumigadis la internon, plenegan je homoj. Kelkaj el ili kuŝis ĉe la muroj en profunda dormo, aŭ eble mortintaj. Aliaj svarmis ĉirkaŭ grandega vazo kun akvo staranta en la mezo, el kiu ili trinkis, kiel homoj konsumataj de febro. Aliaj sidis sur la tero kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapoj en la manoj; tie kaj ie dormis infanoj, alpremitaj al la patrinoj. Ĉirkaŭe oni aŭdis jen ĝemojn kaj laŭtan rapidan spiradon de malsanuloj, jen plorojn, jen flustrojn de preĝo, jen duonvoĉajn kantojn, jen malbenojn de la gardistoj. En la subteraĵo regis kadavra odoro kaj interpremo. En la krepuskaj profundaĵoj svarmis malhelaj figuroj, kaj pli proksime, ĉe la flagrantaj flametoj, oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, kaviĝintajn kaj malsatajn, kun okuloj senbrilaj aŭ flamantaj de febro, kun bluetaj buŝoj, kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj. En la anguloj laŭte deliris malsanuloj, aliaj petis akvon, aliaj, ke oni ilin konduku al morto. Kaj tamen ĝi estis malliberejo malpli terura ol la malnova Tulianumo.

Sub Vinicio ekŝanceliĝis la piedoj je tiu vido kaj en lia brusto ekmankis spiro. Je la penso, ke Ligia trovas sin meze de tiu mizero kaj teruro, la haroj hirtiĝis sur lia kapo kaj en la brusto morthaltis krio de malespero. La amfiteatro, la dentegoj de sovaĝaj bestoj, la krucoj — ĉio ĉi estis pli bona ol tiuj teruraj subteraĵoj, plenaj je kadavra odoro, kie petegaj homaj voĉoj ripetadis el ĉiuj anguloj:

— Konduku nin al morto!

Vinicio enigis la ungojn en la manojn, ĉar li sentis, ke ekmankas al li forto kaj ke li perdas la konscion. Ĉio, kion li suferis ĝis nun, la tuta amo kaj doloro, ŝanĝiĝis en li en unu mortavidon.

Subite tuj apud li aŭdiĝis la voĉo de la estro de la Malbonodoraj Kavoj:

— Kiom da kadavroj ci havas hodiaŭ?

— Ĉirkaŭ dek du, — respondis mallibereja gardisto, — sed ĝis la mateno estos pli multe, ĉar kelkaj jam stertoras ĉe la muroj.

Kaj li komencis plendi pri virinoj, ke ili kaŝas mortintajn infanojn por pli longe havi ilin apude kaj ne fordoni, ĝis kiam estas eble, en la Malbonodorajn Kavojn. Oni devas ekkonadi la kadavrojn nur laŭ la odoro, pro kio la aero, eĉ sen tio terura, malboniĝas ankoraŭ pli.

— Mi preferus, — li diris, — esti sklavo en kampara punlaborejo ol gardi tiujn dumvive putrantajn hundojn.

La estro de la Kavoj konsolis lin, asertante, ke lia ofico ne estas pli facila.

Dum tiu tempo Vinicio reakiris la senton de la realeco kaj komencis rigardi ĉirkaŭen tra la subteraĵo, en kiu li tamen vane serĉis per la okuloj Ligian, pensante ĉe tio, ke eble li tute ŝin ne vidos, dum ŝi ankoraŭ vivas. La malliberejo konsistis el dekkelkaj keloj, kunigitaj inter si per freŝaj trafosaĵoj, kaj la tombejaj servistoj eniradis nur tien, el kie oni devis forpreni la korpojn de mortintoj, kaptis do lin timo, ke tio, kio kostis tiom da peno, eble utilos al li por nenio.

Feliĉe lia patrono helpis al li.

— La korpojn oni devas tuj elportadi, — li diris, — ĉar la malsano disvastiĝas ĉefe per la kadavroj. Alie mortos same vi, kiel la malliberuloj.

— Ni estas nur dek en ĉiuj keloj, — respondis la gardisto — kaj ni devas ja dormi.

— Do mi lasos al ci kvar miajn homojn, kiuj ĉirkaŭirados nokte la kelojn kaj atentos, ĉu iu mortis.

— Ni trinkfestos morgaŭ, se ci tion faros. Ĉiun kadavron oni portu al provisto, ĉar venis la ordono, ke oni trapiku la kolojn de la mortintoj, kaj poste — tuj en la Kavojn!

— Konsentite, sed ni trinkfestos! — diris la estro de la Kavoj.

Poste li elektis kvar homojn, inter ili ankaŭ Vinicion, kaj kun la ceteraj komencis meti la kadavrojn sur la portilojn.

Vinicio ekspiris. Li estis certa almenaŭ pri tio, ke li nun trovos Ligian.

Kaj unue li komencis atente ekzameni la unuan subteraĵon. Li enrigardis ĉiujn angulojn, kien preskaŭ ne atingis la brilo de la meĉlampo, li rigardis figurojn dormantajn ĉe la muroj sub ĉifonaj kovraĵoj, li rigardis la plej malsanajn, kiujn oni flankigis en apartan angulon, Ligian li povis tamen nenie trovi. En la dua kaj tria kelo lia serĉado restis same senfrukta.

Dume la horo iĝis malfrua: la kadavroj estis elportitaj. La gardistoj, kuŝiĝinte en la koridoroj kunigantaj la kelojn, endormiĝis, la infanoj, lacaj de ploro, eksilentis, en la subteraĵo oni aŭdis nur spiradon de lacaj brustoj kaj kelkloke flustron de preĝo.

Vinicio eniris kun meĉlampo en kelon, kvaran laŭvice, multe malpli grandan, kaj levinte la lumon supren, komencis rigardi ĉirkaŭen.

Kaj subite li ektremis, ĉar ekŝajnis al li, ke ĉe kradita malfermaĵo en la muro li vidas la grandegan figuron de Urso.

Do, forblovinte tuj la lumon, li proksimiĝis al li kaj demandis:

— Urso, ĉu tio estas ci?

La grandegulo turnis la kapon.

— Kiu ci estas?

— Ĉu ci ne rekonas min? — demandis la juna viro.

— Ci estingis la lampon, kiel mi povas cin rekoni?

Sed Vinicio ekvidis en tiu momento Ligian kuŝanta sur mantelo ĉe la muro, do, dirante nenion plu, li genuiĝis apud ŝi.

Urso rekonis lin tiam kaj diris:

— Gloro al Kristo! Sed ne veku ŝin, sinjoro.

Vinicio, genuante rigardis ŝin tra larmoj. Malgraŭ la mallumo li povis distingi ŝian vizaĝon, kiu ekŝajnis al li pala, kiel alabastro, kaj ŝiajn malgrasiĝintajn brakojn. Kaj je tiu vido kaptis lin amo, simila al ŝiranta doloro, skuanta la animon ĝis la fundo mem, kaj kune tiel plena je kompato, kulto kaj adoro, ke, falinte sur la vizaĝon, li komencis premi al la buŝo la randon de la mantelo, sur kiu kuŝis tiu kapo, kara al li super ĉio.

Urso dum longa tempo rigardis lin silente, fine li tamen ektiris lin je la tuniko.

— Sinjoro, — li demandis, — kiel ci penetris ĉi tien, kaj ĉu ci venas por ŝin savi?

Vinicio levis la kapon kaj dum momento ankoraŭ luktis kun la kortuŝo.

— Montru al mi rimedon! — li diris.

— Mi pensis, ke ci ĝin trovos, sinjoro. En mian kapon venas nur unu…

Ĉe tio li turnis la okulojn al la kradita malfermaĵo, poste, kvazaŭ respondante al si mem, diris:

— Jes!… Sed tie staras soldatoj…

— Centurio da pretorianoj, — respondis Vinicio.

— Do — ni ne trairos!

— Ne trairos.

La ligio frotis la frunton kaj demandis refoje:

— Kiel ci eniris ĉi tien?

— Mi havas signon de la estro de la Malbonodoraj Kavoj…

Kaj subite li interrompis, kvazaŭ iu penso trabrilus lian kapon.

— Je la morto de l’ Savinto! — li komencis paroli per rapida voĉo. — Mi restos ĉi tie, kaj ŝi prenu mian signon, ligu la tolon ĉirkaŭ la kapo, kovru la ŝultrojn per la mantelo kaj eliru. Inter la tombistaj sklavoj estas kelkaj neaĝaj knaboj, do la pretorianoj ŝin ne rekonos, kaj kiam ŝi foje atingos la domon de Petronio, li savos ŝin!

Sed la ligio mallevis la kapon sur la bruston kaj respondis:

— Ŝi ne konsentus ĉi tion, ĉar ŝi cin amas, kaj krome ŝi estas malsana kaj ne povas stari propraforte.

Kaj post momento li aldonis:

— Se ci, sinjoro, kaj la nobla Petronio ne povis eligi ŝin el la malliberejo, kiu kapablos ĝin fari?

— Sole Kristo!

Poste ili ambaŭ eksilentis. La ligio pensis en sia simpla kapo: «Li ja povus nin ĉiujn savi, sed se li tion ne faras, ĝi signifas videble, ke venis la tempo de turmentoj kaj morto». Kaj li konsentis tion por si mem, sed ĝis la fundo de la animo li bedaŭris ĉi tiun infanon, kiu kreskis sur liaj brakoj kaj kiun li amis super la vivo.

Vinicio denove genuiĝis apud Ligia. Tra la kradita malfermaĵo en la subterejon enŝtelis sin radioj de la luno kaj lumigis ĝin pli bone ol la sola meĉlampo, kiu flagris ankoraŭ super la pordo.

Subite Ligia malfermis la okulojn kaj, metinte siajn brulantajn manojn sur la manojn de Vinicio, diris:

— Mi vidas cin, — kaj mi sciis, ke ci venos.

Li ĵetis sin al ŝiaj manoj kaj komencis premi ilin al la frunto kaj koro, poste li levis ilin iom de la kuŝejo kaj apogis sur sia brusto.

— Mi venis, kara, — li diris. — Kristo cin gardu kaj savu, ho Ligia, mia amegata!

Kaj li ne povis paroli plu, ĉar lia koro komencis hurli en la brusto pro doloro kaj amo, kaj la doloron li ne volis al ŝi malkaŝi.

— Mi estas malsana, Marko, — respondis Ligia, — kaj ĉu sur la areno, aŭ ĉi tie, en la malliberejo, mi devas morti … Sed mi preĝis, ke mi povu cin vidi antaŭe, kaj ci venis: Kristo min elaŭskultis!

Kaj dum li ne povis ankoraŭ eligi vortojn kaj nur premis ŝin al la brusto, ŝi parolis plu:

— Mi vidadis cin tra la fenestro el Tulianumo — kaj mi sciis, ke ci volis veni. Kaj nun la Savinto donis al mi momenton da konscio, por ke ni povu adiaŭi unu la alian. Mi jam iras al li, Marko, sed mi amas cin kaj ĉiam mi cin amos.

Vinicio sin ekregis perforte, subpremis en si la doloron kaj komencis paroli per voĉo, kiun li penis igi trankvila:

— Ne, kara! Ci ne mortos. La apostolo ordonis kredi kaj promesis preĝi pro ci, kaj li konis Kriston, Kristo lin amis kaj nenion al li rifuzos … Se ci devus morti, Petro ne ordonus al mi fidi, kaj li diris al mi: «Fidu!» — Ne, Ligia! Kristo kompatos min … Li ne volas cian morton. Li ĝin ne allasos. Mi ĵuras al ci je la nomo de la Savinto, ke Petro preĝas pro ci!

Sekvis silento. La sola meĉlampo, pendanta super la pordo, estingiĝis, sed anstataŭe la lumo de la luno enfluadis tra la tuta malfermaĵo. En la kontraŭa angulo de la kelo infano ekploris kaj eksilentis. El ekstere aŭdiĝadis nur la voĉoj de pretorianoj, kiuj post sia gardovico ludis apud la muro je scriptæ duodecim.

— Ho Marko, — respondis Ligia, — Kristo mem vokis al la Patro: «Forigu de mi ĉi tiun kalikon da maldolĉaĵo», kaj tamen li ĝin eltrinkis, Kristo mem mortis sur la kruco, kaj nun miloj pro li pereas, kial do li ŝparu min solan? Kiu mi estas, Marko? Mi aŭdis Petron diri, ke ankaŭ li mortos martire, kaj kio mi estas kontraŭ li? Kiam venis al ni la pretorianoj, mi timis morton kaj torturon, sed nun mi ne plu timas. Rigardu, kiel terura estas la malliberejo — kaj mi iras ĉielen. Pensu, ke ĉi tie estas la imperiestro, kaj tie — nia Savinto, bona kaj kompatema. Kaj ne ekzistas morto. Ci amas min, pensu do, kiel feliĉa mi estos. Ho, kara Marko, pensu, ke ci venos tien al mi.

Ĉe tio ŝi eksilentis, por kapti spiron en sian malsanan bruston, poste ŝi levis al la buŝo lian manon:

— Marko!

— Kio, kara?

— Ne ploru pro mi, kaj memoru, ke ci venos tien al mi. Mallonge mi vivis, sed Dio donis al mi cian animon. Do mi volas diri al Kristo, ke kvankam mi mortis kaj kvankam ci rigardis mian morton kaj kvankam ci restis en doloro, ci tamen ne blasfemis kontraŭ lia volo kaj ĉiam ci amas lin. Ci ja amos lin kaj elportos pacience mian morton? Ĉar tiam li nin kunigos, kaj mi cin amas kaj volas esti kun ci…

Ĉe tio denove ekmankis al ŝi spiro kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo ŝi finis:

— Promesu tion al mi, Marko!…

Vinicio ĉirkaŭprenis ŝin per tremantaj manoj kaj respondis:

— Je cia sankta kapo! — mi promesas!

Tiam en la malgaja brilo de la luno lumiĝis ŝia vizaĝo. Ankoraŭfoje ŝi levis al la buŝo lian manon kaj flustris:

— Mi estas cia edzino!

Ekster la muro la pretorianoj, ludantaj je scriptæ duodecim, ekdisputis pli laŭte, sed la geamantoj forgesis pri la malliberejo, pri la gardoj, pri la tuta tero, kaj sentante en si reciproke anĝelajn animojn, komencis preĝi.

Ĉapitro 61ª

Dum tri tagoj, aŭ pli ĝuste tri noktoj, nenio konfuzis ilian trankvilon. Kiam la ordinara mallibereja laboro, konsistanta en apartigado de mortintoj disde vivantoj kaj de grave malsanaj disde pli sanaj, estis finita, kaj kiam la lacaj gardistoj kuŝiĝadis aldorme en la koridoroj, Vinicio eniradis la subteraĵon, en kiu estis Ligia, kaj restadis en ĝi tiel longe, ĝis tagiĝo penetradis tra la fenestrajn kradojn. Ŝi metadis la kapon sur lian bruston kaj per mallaŭtaj voĉoj ili interparolis pri amo kaj pri morto. Ili ambaŭ malgraŭvole, en la pensoj kaj interparoloj, eĉ en la deziroj kaj esperoj, foriĝadis ĉiam pli de la vivo kaj perdadis la senton pri ĝi. Ambaŭ estis kiel homoj, kiuj forvelinte en ŝipo de kontinento, ne vidas plu la bordon kaj foriĝas iom post iom en la senfinecon. Ambaŭ ŝanĝadis sin grade en spiritojn malgajajn, plenajn je amo al si reciproke kaj al Kristo kaj pretajn forflugi. Iafoje nur en lia koro leviĝis ankoraŭ doloro, kiel ventego, iafoje ekbrilis, kiel fulmo, espero, naskita el amo kaj kredo je kompatemo de la krucumita Dio, sed ĉiutage ankaŭ li forŝiriĝadis ĉiam pli de la tero kaj fordonadis sin al morto.

Matene, kiam li eliradis el la malliberejo, li rigardis jam la mondon, la urbon, konatojn kaj ĉiujn aferojn, ligitajn kun la vivo, kvazaŭ sonĝe. Ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema. Ĉesis timigi lin eĉ la teruro de torturoj, ĉar li havis la senton, ke ĝi estas afero, tra kiu oni povas pasi kvazaŭ en medito, kun okuloj fiksitaj sur io alia. Al ambaŭ ŝajnis, ke la eterneco komencas jam preni ilin en posedon. Ili parolis nur pri la amo, pri tio, kiel ili amos sin reciproke kaj vivos kune, sed nur trans la tombo, kaj se iafoje iliaj pensoj turniĝis ankoraŭ al teraj aferoj, tio estis nur kiel la pensoj de homoj, kiuj, pretiĝante al malproksima vojaĝo, interparolas pri la vojaĝaj preparoj. Cetere ĉirkaŭis ilin tia silento, kia ĉirkaŭas du kolonojn starantajn ie en dezerta loko kaj forgesitajn. Ilia sola deziro estis jam nur, ke Kristo ilin ne disigu; kaj kiam ĉiu momento plifortigadis en ili ĉi tiun certecon, ili enamiĝis je li, kiel je ligonta ilin ĉenero, kiel je senfina feliĉo kaj senfina trankvilo. Sur la tero ankoraŭ defalis de ili la polvo de la tero. La animoj iĝis en ili puraj, kiel larmoj. Sub la minaco de morto kaj suferoj, sur la mallibereja kuŝejo komenciĝis por ili la ĉielo, ĉar ŝi prenadis lin je la mano kaj kondukis, kvazaŭ mem jam ĉielenprenita kaj sankta, al la eterna fonto de la vivo.

Kaj Petronio miregis, vidante en la vizaĝo de Vinicio ĉiam pli grandan trankvilon kaj iajn strangajn brilojn, kiujn li ne vidis antaŭe. Iafoje naskiĝadis eĉ en lia menso supozoj, ke Vinicio trovis ian rimedon de savo, kaj estis al li malagrable, ke la juna tribunuso ne malkaŝas al li la sekreton de siaj esperoj.

Fine, ne povante elteni plu, li diris al Vinicio:

— Ci nun aspektas alie, do ne faru sekretojn antaŭ mi, ĉar mi volas kaj povas helpi cin: ĉu ci elplanis ion?

— Mi elplanis, — respondis Vinicio, — sed ci jam ne povas helpi min. Jen, post ŝia morto mi konfesos, ke mi estas kristano, kaj mi sekvos ŝin.

— Do ci havas nenian esperon?

— Mi havas. Kristo ŝin redonos al mi kaj mi disiĝos de ŝi neniam plu.

Petronio komencis paŝi tra la atrio kun la esprimo de senreviĝo sur la vizaĝo, poste li diris:

— Por tio oni ne bezonas vian Kriston, ĉar tiun saman servon povas fari al vi nia Tanatoso[317].

Sed Vinicio ridetis malgaje kaj diris:

— Ne, mia kara, sed ci tion ne volas kompreni.

— Mi ne volas kaj ne povas, — respondis Petronio. — Ne estas nun tempo por diskutoj, sed ĉu ci memoras, kion ci diris, kiam ni ne sukcesis eligi ŝin el Tulianumo? Mi perdis tiam ĉian esperon, kaj ci diris, kiam ni revenis hejmen: «Mi tamen kredas, ke Kristo povas ŝin redoni al mi». Li ŝin redonu al ci. Se mi ĵetus multekostan vazon en maron, kapablus ĝin redoni al mi neniu el niaj dioj; kaj se ankaŭ la via ne estas pli kapabla, mi ne komprenas, kial mi devus adori lin pli ol la malnovajn.

— Li redonos ŝin al mi.

Petronio movis la ŝultrojn.

— Ĉu ci scias, — li demandis, — ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la imperiestrajn ĝardenojn?

— Morgaŭ? — ripetis Vinicio.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro ektremis en li pro doloro kaj teruro. Li ekpensis, ke ĝi estas eble la lasta nokto, kiun li povos pasigi kun Ligia, do, adiaŭinte Petronion, li iris rapide al la estro de la puticuli por preni sian signon.

Sed tie liaj esperoj montriĝis vanaj, ĉar la kavestro ne volis doni al li la signon.

— Pardonu, sinjoro, — li diris. — Mi faris por ci, kion mi povis, sed mi ne povas riski la vivon. Hodiaŭ nokte oni elkondukos la kristanojn al la imperiestraj ĝardenoj. La malliberejo estos plena je soldatoj kaj oficistoj. Se oni cin rekonus, pereus mi kaj miaj infanoj.

Vinicio komprenis, ke vane estus insisti. Ekbrilis al li tamen la espero, ke la soldatoj, kiuj vidadis lin antaŭe, eble enlasos lin eĉ sen la signo, do, kiam noktiĝis, li vestis sin, kiel ordinare, per diktola tuniko, ligis tolpecon ĉirkaŭ la kapo kaj iris al la pordo de la malliberejo.

Sed tiutage oni kontrolis la signojn eĉ pli precize ol ordinare, kaj plie, la centestro Sceveno, severa soldato, korpe kaj anime servanta la imperiestron, rekonis Vinicion.

Sed videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato por la homa malfeliĉo, ĉar, anstataŭ frapi la ŝildon per la lanco signe de alarmo, li kondukis Vinicion flanken kaj diris al li.

— Sinjoro, reiru hejmen. Mi rekonis cin: sed mi silentos, ne volante cin pereigi. Mi ne povas cin enlasi, sed reiru, kaj la dioj konsolu cian koron.

— Ci ne povas min enlasi, — diris Vinicio, — sed lasu min resti ĉi tie kaj vidi tiujn, kiujn oni elkondukos.

— Mia ordono ne malpermesas tion, — respondis Sceveno.

Vinicio stariĝis antaŭ la pordego kaj atendis, ke oni komencu elkonduki la kondamnitojn. Fine ĉirkaŭ la noktomezo vaste malfermiĝis la mallibereja pordego kaj aperis tutaj vicoj da malliberuloj: viroj, virinoj kaj infanoj, ĉirkaŭitaj de armitaj pretoriaj taĉmentoj. La nokto estis tre hela kaj plenluna, tiel ke oni povis distingi ne nur la figurojn, sed ankaŭ la vizaĝojn de la malfeliĉuloj. Ili iris popare, en longa, malgaja procesio kaj en silento, interrompata nur per tintado de la soldataj armiloj. Oni kondukis tiom da ili, ke ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj keloj restos malplenaj.

En la fino de la irantaro Vinicio ekvidis klare Glaŭkon la kuraciston, sed nek Ligia, nek Urso estis inter la kondamnitoj.

Ĉapitro 62ª

Ne krepuskiĝis ankoraŭ, kiam la unuaj ondoj da popolo komencis jam enflui la imperiestrajn ĝardenojn. La amasoj, feste vestitaj, florkronitaj, gajaj, kantantaj kaj plejparte ebriaj iris rigardi la novan, imponan spektaklon. La ekkrioj: «Semaxii! Sarmentitii!» sonis sur la Kovrita strato[318], sur la ponto Emilia kaj trans Tibero, sur la Triumfa Vojo, apud la cirko de Nerono kaj for, ĝis la Vatikana monteto. Oni vidadis en Romo jam antaŭe homojn bruligataj sur palisoj, sed neniam oni vidis tian nombron da kondamnitoj. Nerono kaj Tigeleno, volante fini pri la kristanoj kaj kune haltigi la epidemion, kiu el la malliberejoj disvastiĝadis ĉiam pli tra la urbo, ordonis malplenigi ĉiujn malliberejojn, tiel ke restis en ili apenaŭ kelkdek homoj, destinitaj por la fino de la cirkoludoj. Tial do la amasoj, pasinte la ĝardenajn pordegojn, mutiĝis pro miro. Ĉiuj aleoj ĉefaj kaj flankaj, kondukantaj meze de arbaj densaĵoj, ĉirkaŭ herbejoj, insuletoj, lagoj, lagetoj kaj terpecoj, surkreskitaj de floroj, estis borderitaj per peĉaj palisoj, al kiuj oni alligis kristanojn.

De pli altaj lokoj, kie la vidon ne ŝirmis arboj, oni povis vidi tutajn vicojn da palisoj kaj korpoj, ornamitaj per floroj, per mirtaj folioj kaj hedero, tirantajn sin for, sur altaĵoj kaj ebenaĵoj, tiel malproksimen, ke dum la pli proksimaj ŝajnis kvazaŭ mastoj de ŝipoj, la lastaj prezentis sin al la okuloj, kiel koloraj tirsoj aŭ lancoj, enpikitaj en la teron. La amaso de la kondamnitoj superis la esperojn de la popolo mem. Oni povus pensi, ke iun tutan nacion oni ligis al la palisoj por amuzi Romon kaj Neronon. Aroj da spektantoj haltadis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, rigardis la vizaĝojn, florkronojn, hederajn girlandojn, poste iris pluen, demandante sin mem kun miro: «Ĉu povis esti tiom da kulpuloj, aŭ kiel povis bruligi Romon infanoj, apenaŭ kapablaj paŝi propraforte?» Kaj la miro ŝanĝadis sin grade en maltrankvilon.

Dume krepuskiĝis kaj sur la ĉielo ekbrilis la unuaj steloj. Tiam apud ĉiu kondamnito ekstaris sklavo kun brulanta torĉo, kaj kiam la sono de trumpetoj aŭdiĝis en diversaj partoj de la ĝardenoj, signante la komencon de la spektaklo, ĉiu almetis flamon al la malsuproj de la palisoj.

Pajlo, kaŝita sub la floroj kaj surverŝita per peĉo, tuj ekbrulis per hela flamo, kiu, kreskante kun ĉiu momento, leviĝadis supren kaj lekis la piedojn de la viktimoj. La popolo eksilentis, tra la ĝardenoj eksonis unu grandega ĝemo kaj dolorkrioj. Kelkaj el la viktimoj tamen, levante la kapojn al la stelriĉa ĉielo, komencis kanti glore al Kristo. La popolo aŭskultis. Sed eĉ la plej malmolaj koroj pleniĝis per teruro, kiam de sur malpli grandaj mastoj korŝirantaj infanaj voĉoj komencis voki: «Panjo! Panjo!» kaj tremo trakuris eĉ ebriajn spektantojn ĉe la vido de tiuj kapetoj kaj senkulpaj vizaĝoj, torditaj pro doloro aŭ svenantaj en la fumo, kiu komencis sufoki la viktimojn. Kaj la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj. Disfajris la aleoj ĉefaj kaj flankaj, disfajris arbotufoj kaj herbejoj kaj floraj terpecoj, disbrilis la akvo en la lagetoj kaj lagoj, roziĝis la tremantaj folioj sur la arboj kaj iĝis lume, kiel en tago. La odoro de la brulantaj korpoj plenigis la ĝardenojn, sed en la sama momento la sklavoj komencis ŝuti mirhon kaj aloon en incensilojn, speciale pretigitajn inter la palisoj. En la amaso aŭdiĝis tie kaj ie ekkrioj, oni ne scias ĉu de kompato, aŭ de ravo kaj ĝojo, kaj ili kreskis ĉiumomente kune kun la fajro, kiu ĉirkaŭprenadis la palisojn, grimpis al la brustoj de la viktimoj, tordis per la brula spiro la harojn sur iliaj kapoj, ĵetadis vualojn sur iliajn nigriĝintajn vizaĝojn, kaj fine ŝprucis ankoraŭ pli alten, kvazaŭ triumfe kaj glorante tiun forton, kiu ordonis ĝin bruligi.

Sed ankoraŭ en la komenco de la spektaklo inter la popolo aperis la imperiestro sur brilega cirka kvadrigo, jungita per kvar blankaj ĉevaloj, vestita mem per la kostumo de ĉaristo el la partio de la Verduloj, al kiu apartenis tiel li, kiel lia kortego. Post li sekvis aliaj veturiloj, plenaj je korteganoj en brilaj vestoj, senatanoj, pastroj kaj nudaj bakĥantinoj kun florkronoj sur la kapoj kaj kruĉoj da vino en la manoj, parte ebriaj kaj eligantaj sovaĝajn sonojn. Apud ili muzikistoj, alivestitaj kiel faŭnoj kaj satirusoj, ludis citrojn, formingojn, fajfilojn kaj kornojn. Sur aliaj veturiloj sidis matronoj kaj romaj junulinoj, ankaŭ ebriaj kaj duonnudaj. Apud la kvadrigoj ŝnurdancistoj skuis tirsojn, ornamitajn per rubandoj; aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn. La tuta brila sekvantaro, kriegante: evoe! antaŭeniĝadis sur la plej larĝa ĝardena vojo, meze de fumoj kaj meze de la homaj torĉoj. Nerono, havante apude Tigelenon kaj Ĥilonon, per kies teruro li deziris amuzi sin, kondukis mem la ĉevalojn kaj, veturante paŝon post paŝo, rigardis la brulantajn korpojn kaj kune aŭskultis la ekkriojn de la popolo. Starante sur la alta, ora kvadrigo, ĉirkaŭite de homa ondo, kiu riverencis lin ĝis la piedoj, en la briloj de la fajro. kun ora laŭrokrono de cirka venkinto, li superkreskis la korteganojn, la amasojn, kaj ŝajnis grandegulo. Liaj monstraj brakoj, etenditaj por teni la kondukilojn, ŝajnis beni la popolon. En la vizaĝo kaj en la duonfermitaj okuloj li havis rideton, kaj li brilis super la homoj, kiel la suno, aŭ kiel dio, terura, sed grandioza kaj potenca.

Iafoje li haltis por rigardi pli precize jen iun virgulinon, kies sino komencis siblokraki en la fajro, jen konvulsie torditan vizaĝon de infano, kaj denove li veturis pluen, kondukante post si la frenezan kaj senbridan sekvantaron. Iafoje li salutis la popolon, aŭ, klininte sin posten, kuntiradis la kondukilojn kaj interparolis kun Tigeleno. Fine, atinginte grandegan fontanon, starantan en la mezo de du kruciĝantaj vojoj, li deiris de la kvadrigo kaj, doninte signon al la akompanantoj, miksis sin kun la amaso.

Oni salutis lin per krioj kaj aplaŭdoj. La bakĥantinoj, nimfoj, senatanoj, aŭgustanoj, pastroj, faŭnoj, satirusoj kaj soldatoj ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo, kaj li, havante unuflanke Tigelenon, aliflanke Ĥilonon, paŝis ĉirkaŭ la fontano, apud kiu brulis kelkdek torĉoj, haltante antaŭ ĉiu, farante rimarkojn pri la viktimoj, aŭ mokante la maljunan grekon, sur kies vizaĝo bildigis sin senlima malespero.

Fine ili ekstaris antaŭ alta masto, ornamita per mirtoj kaj ĉirkaŭplektita per konvolvuloj. Ruĝaj flamlangoj atingis la genuojn de la viktimo, sed la vizaĝon oni ne povis distingi, ĉar freŝaj brulantaj branĉetoj vualis ĝin per fumo. Post momento tamen facila nokta vento forblovis la fumojn kaj malkovris kapon de maljunulo kun longa barbo falanta surbrusten.

Je tiu vido Ĥilono subite kuntordiĝis, kiel vundita rampaĵo, kaj el lia buŝo eliĝis krio, simila pli al grakado ol al homa voĉo:

— Glaŭko! Glaŭko!…

Efektive de sur la brulanta paliso rigardis lin Glaŭko la kuracisto.

Li vivis ankoraŭ. Lia vizaĝo estis dolorplena kaj klinita, kvazaŭ li volus lastfoje rigardi sian persekutanton, kiu lin perfidis, senigis je la edzino, je la infanoj, sendis kontraŭ lin murdonton, kaj kiam ĉio tio estis al li pardonita en la nomo de Kristo, ankoraŭfoje lin transdonis al torturistoj. Neniam unu homo faris al alia maljustaĵojn pli terurajn kaj pli sangajn. Kaj jen la viktimo brulis sur la peĉa paliso, kaj la persekutanto staris ĉe ĝiaj piedoj. La okuloj de Glaŭko ne deturnis sin de la vizaĝo de la greko. Iafoje vualis ilin la fumo, sed kiam la vento ĝin forblovis, Ĥilono vidis denove tiujn pupilojn, fiksitajn sur li. Li leviĝis kaj volis forkuri, sed ne povis. Subite ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto antaŭ tiu ĉi paliso. Kaj li ŝtoniĝis. Li sentis nur ke io lin troplenigas, io elbordiĝas, ke sufiĉe li havas da torturoj kaj sango, ke venas fino de la vivo kaj ke ĉio malaperas apude: la imperiestro, kaj la kortego, kaj la popolo, kaj ekĉirkaŭas lin nur ia senfunda, terura kaj nigra malpleno, en kiu li vidas nur ĉi tiujn okulojn de la martiro, vokantajn lin al juĝo. Kaj Glaŭko, klinante la kapon ĉiam pli malalten, rigardis senĉese. La ĉeestantoj divenis, ke inter tiuj ĉi homoj io okazas, sed rido morthaltis en iliaj buŝoj, ĉar en la vizaĝo de Ĥilono estis io terura: tordis ĝin tia timego kaj tia doloro, kvazaŭ la flamaj langoj brulvundus lian propran korpon.

Subite li ŝanceliĝis kaj, etendinte la brakojn supren, vokis per terura, korŝira voĉo:

— Glaŭko! En la nomo de Kristo! Pardonu!!!

Ĉirkaŭe ekregis silento: tremo trakuris la ĉeestantojn kaj ĉies okuloj malgraŭvole leviĝis supren.

Kaj la kapo de la martiro moviĝis facile, poste oni ekaŭdis de la mastosupro voĉon, similan al ĝemo:

— Mi pardonas!!…

Ĥilono sin ĵetis survizaĝen, hurlante, kiel sovaĝa besto, kaj preninte en ambaŭ manojn terpolvon, ĝin ŝutis sur sian kapon. Dume la flamoj ekŝprucis supren, ĉirkaŭprenis la bruston kaj la vizaĝon de Glaŭko, displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo kaj kaptis rubandojn sur la supro de la paliso, kiu ekbrilis tuta per grandega, akra lumo.

Sed Ĥilono leviĝis post momento kun vizaĝo tiel ŝanĝita, ke al la aŭgustanoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas alian homon. En liaj okuloj flamis neordinara brilo, de la sulkoplena frunto radiis ekstazo: la antaŭ momento kaduka greko aspektis nun kvazaŭ pastro, kiu, inspirite de sia dio, volas malkaŝi nekonatajn verojn.

— Kio estas al li? Li freneziĝis, — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

Sed li, turninte sin al la popolo kaj etendinte supren la dekstran brakon, komencis deklari, aŭ pli ĝuste kriegi, tiel laŭte, ke ne nur la aŭgustanoj, sed ankaŭ la amaso aŭdu lian voĉon:

— Roma popolo! Je mia morto mi ĵuras, ke pereas senkulpuloj, kaj la brulmetinto estas — ĉi tiu!!

Kaj per la fingro li almontris Neronon.

Sekvis momento da silento. La korteganoj rigidiĝis. Ĥilono staris ĉiam kun etendita, tremanta brako kaj kun fingro turnita al Nerono. Subite ekregis konfuzo. La popolo, kvazaŭ ondo, puŝata de subita vento, ĵetis sin al la maljunulo, volante rigardi lin pli bone. Tie kaj ie aŭdiĝis la voĉoj: «Kaptu lin» aliloke: «Ve al ni!» En la amaso eksonis fajfoj kaj krioj: «Ahenobarbo! patrinmurdinto! Brulmetinto!» La malordo kreskis kun ĉiu momento. La bakĥantinoj, kriegante tutgorĝe, komencis rifuĝi sur la veturilojn. Subite kelkaj konsumitaj palisoj renversiĝis, disŝutante ĉirkaŭen fajrerojn kaj pligrandigante la ĥaoson. Blinda, svarma ondo de popolo kaptis Ĥilonon kaj kunportis lin en la fundon de la ĝardeno.

Ĉie jam la palisoj komencis konsumiĝadi kaj faladi transverse de la stratoj, plenigante la aleojn per fumo, fajreroj, brulodoro de ligno kaj per la odoro de homa graso. Estingiĝadis la lumoj pli kaj malpli proksime. En la ĝardenoj mallumiĝis. La amasoj, maltrankvilaj, malserenaj kaj timigitaj sin premis al la pordegoj. La famo pri tio, kio okazis, pasadis de buŝo al buŝo, ŝanĝate kaj pligrandigate. Kelkaj rakontis, ke Nerono svenis, aliaj, ke li mem konfesis, ke li ordonis bruligi Romon, triaj, ke li grave malsaniĝis, aliaj fine, ke oni forportis lin, kvazaŭ mortintan, sur veturilo. Tie kaj ie aŭdiĝis voĉoj de kompato por la kristanoj: «Ne ili bruligis Romon, kial do tiom da sango, torturoj kaj maljusteco? Ĉu la dioj ne venĝos pro la senkulpuloj, kaj per kiaj kulpoferoj oni povos elpeti ilian pardonon?» La vortoj: «innoxia corpora!» ripetiĝadis ĉiam pli ofte. Virinoj laŭte kompatis la infanojn, kiujn tiel amase oni ĵetis al sovaĝaj bestoj, alnajlis al krucoj aŭ bruligis en ĉi tiuj malbenitaj ĝardenoj. Kaj fine la kompato sin ŝanĝis en insultojn kontraŭ la imperiestro kaj Tigeleno. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, haltante subite, demandis sin mem aŭ aliajn: «Kiu estas tiu dio, kiu donas tian forton kontraŭ torturoj kaj morto?» Kaj ili revenis hejmen pensemaj…

Ĥilono dume vagis ankoraŭ tra la ĝardenoj, ne sciante, kien iri kaj kien sin turni. Nun li eksentis sin denove senforta, kaduka kaj malsana maljunulo. Iafoje li falpuŝiĝadis pro netute brulintaj korpoj, puŝetadis bruletantajn ŝtipojn, kiuj sendadis post li amasojn da fajreroj, iafoje li sidiĝadis, rigardante ĉirkaŭen per senkonsciaj okuloj. La ĝardenoj iĝis jam preskaŭ tute mallumaj; inter la arboj sin movis nur la pala luno, per malforta brilo prilumante la aleojn, nigriĝintajn ŝtipojn, kuŝantajn transverse de ili, kaj brulrestaĵojn de la viktimoj, ŝanĝitajn en senformajn masojn. Sed al la maljuna greko ŝajnis, ke en la luno li vidas la vizaĝon de Glaŭko kaj ke liaj okuloj ankoraŭ rigardas lin senĉese, li do sin kaŝadis de la lumo. Fine li tamen eliris el la ombro kaj malgraŭvole, kvazaŭ puŝate de iu nekonata forto, komencis direkti sin al la fontano, apud kiu Glaŭko spiris sian lastan spiron.

Subite iu mano tuŝis lian ŝultron.

La maljunulo turniĝis kaj, vidante antaŭ si nekonatan figuron, ekkriis kun teruro:

— Kiu estas ĉi tie? Kiu ci estas?

— Apostolo, Paŭlo el Tarso.

— Mi estas malbenita!… Kion ci volas?

Kaj la apostolo respondis:

— Mi volas cin savi.

Ĥilono sin apogis sur arbo.

La piedoj ŝanceliĝis sub li kaj liaj brakoj ekpendis laŭlonge de la korpo.

— Por mi ne ekzistas savo! — li diris obtuze.

— Ĉu ci ne aŭdis, ke Dio pardonis al la pentanta fripono sur la kruco? — demandis Paŭlo.

— Ĉu ci scias, kion mi faris?

— Mi vidis cian suferon kaj mi aŭdis, kiel ci atestis pri la vero.

— Ho sinjoro!

— Kaj se la servanto de Kristo pardonis cin en sia horo de turmento kaj morto, kiel Kristo povus cin ne pardoni?

Ĥilono kaptis ambaŭmane la kapon, kvazaŭ freneza.

— Pardono? Por mi pardono?

— Nia Dio estas Dio de Kompato, — respondis la apostolo.

— Por mi!? — ripetis Ĥilono.

Kaj li komencis ĝemi, kiel homo, al kiu ekmankis fortoj por regi la doloron kaj suferon. Paŭlo diris:

— Apogu cin sur mi kaj sekvu min.

Kaj, preninte lin, li iris kun li al la kruciĝantaj stratoj, direktante sin per la voĉo de la fontano, kiu ŝajnis en la nokta silento priplori la korpojn de la martiroj.

— Nia Dio estas Dio de Kompato, — ripetis la apostolo. — Se ci stariĝus ĉe maro kaj ĵetadus en ĝin ŝtonojn, ĉu ci povus plenigi per ili la maran fundon? Kaj mi diras al ci, ke la kompato de Kristo estas kiel maro, kaj ke la pekoj kaj kulpoj de la homoj dronos en ĝi, kiel ŝtonoj en la profundaĵo. Kaj mi diras al ci, ke ĝi estas kiel la ĉielo, kiu kovras montojn, kontinentojn kaj valojn, ĉar ĝi estas ĉie kaj havas nek finon, nek limon. Ci suferis ĉe la paliso de Glaŭko kaj Kristo vidis cian suferon. Ci diris, ne konsiderante, kio povas cin morgaŭ trafi: «Tiu ĉi estas la brulmetinto!» kaj Kristo memoris ciajn vortojn. Ĉar pasis cia malboneco kaj mensogo, kaj en la koro restis nur senlima pento … Venu kun mi kaj aŭskultu, kion mi diras al ci: jen ankaŭ mi malamis lin kaj persekutis liajn elektitojn. Mi lin ne volis kaj ne kredis, ĝis li aperis al mi kaj vokis min. De tiam li estas mia amato. Kaj nun sur cin li sendis aflikton, timon kaj doloron por voki cin al si. Ci lin malamis, sed li amis cin. Ci transdonis al torturoj liajn konfesantojn, sed li volas cin pardoni kaj savi.

La bruston de la mizerulo komencis skui grandega ploro, de kiu lia animo ŝiris sin ĝisfunde, kaj Paŭlo prenadis lin en posedon, ekregadis kaj kondukis, kiel soldato kondukas kaptiton.

Kaj post momento li rekomencis paroli:

— Sekvu min, kaj mi cin kondukos al li. Pro kiu alia kaŭzo mi estus veninta al ci? Sed li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de la amo, do mi plenumas lian servon. Ci opinias sin malbenita, sed mi diras al ci: ekkredu je li, kaj atendos cin savo. Ci pensas, ke ci estas malamata, sed mi ripetas al ci, ke li cin amas. Rigardu min! Kiam mi ne havis lin, mi havis nenion krom la malboneco, kiu loĝis en mia koro, kaj nun lia amo anstataŭas al mi la patron kaj la patrinon, riĉaĵojn kaj regadon. En li sola estas la rifuĝo. Li sola kalkulos cian penton, rigardos kompate cian mizeron, deprenos de ci la timon kaj levos cin al si.

Tiel parolante, li alkondukis lin al la fontano, kies arĝenta torento brilis de malproksime en la luna lumo. Ĉirkaŭe estis silento kaj malpleno, ĉar sklavoj-servistoj forigis jam de tie la karbiĝintajn palisojn kaj la korpojn de la martiroj.

Ĥilono ĵetis sin kun ĝemo sur la genuojn kaj, kaŝinte la vizaĝon en la manoj, restis senmove; Paŭlo levis dume la vizaĝon al la steloj kaj komencis preĝi:

— Sinjoro, rigardu ĉi tiun mizerulon, lian penton, liajn larmojn kaj suferojn! Sinjoro de Kompato, kiu verŝis la propran sangon pro niaj kulpoj, je cia morto kaj leviĝo el mortintoj, pardonu lin!

Poste li eksilentis, sed longe rigardis ankoraŭ la stelojn kaj preĝis.

Kaj subite ĉe liaj piedoj aŭdiĝis voĉo, simila al ĝemo:

— Kristo!… Kristo!… pardonu min!

Tiam Paŭlo proksimiĝis al la fontano kaj, ĉerpinte akvon per la manoj, revenis al la genuanta mizerulo:

— Ĥilono! jen mi baptas cin en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito! Amen!

Ĥilono levis la kapon, dismetis la manojn kaj restis tiel senmova. La luno plenbrile lumigis liajn blankiĝintajn harojn kaj same blankan, senmovan vizaĝon, kvazaŭ malvivan aŭ skulptitan el marmoro. Momentoj pasadis unu post alia; el grandegaj birdejoj, lokitaj en la ĝardeno de Domicia, komencis atingi ilin la kriado de kokoj, kaj li plu genuis, simila al surtomba statuo.

Fine li vekiĝis, leviĝis, kaj, turninte sin al la apostolo, demandis:

— Kion mi faru antaŭ la morto, sinjoro?

Ankaŭ Paŭlo vekiĝis el sia meditado pri tiu senlima potenco, kiun ne povis kontraŭstari eĉ tiaj spiritoj, kiel tiu de ĉi tiu greko, kaj li respondis:

— Fidu, kaj atestu pri la vero!

Poste ili kune eliris. Ĉe la ĝardena pordego la apostolo ankoraŭfoje benis la maljunulon kaj ili disiĝis, ĉar ĉi tion postulis Ĥilono mem, antaŭvidante, ke post tio, kio okazis, Nerono kaj Tigeleno ordonos lin persekuti.

Li ne eraris, efektive. Reveninte hejmen, li trovis la domon jam ĉirkaŭita de pretorianoj, kiuj lin kaptis kaj komandate de Sceveno kondukis sur Palatinon.

Nerono estis jam irinta dormi, sed Tigeleno atendis, kaj ekvidinte la malfeliĉan grekon, akceptis lin kun vizaĝo trankvila, sed malbonaŭgura.

— Ci plenumis la krimon de ofendo de la majesto, — li diris al Ĥilono, — kaj ci ne evitos punon. Sed se morgaŭ ci deklaros en la amfiteatro, ke ci estis ebria kaj senkonscia kaj ke Romon bruligis la kristanoj, cia puno limiĝos al bastonado kaj ekzilo.

— Mi ne povas, sinjoro! — respondis Ĥilono mallaŭte.

Tiam Tigeleno proksimiĝis al li per malrapidaj paŝoj kaj per voĉo same mallaŭta, sed terura, demandis:

— Kiel do, ci ne povas, greka hundo? Ĉu ci ne estis ebria kaj ĉu ci ne komprenas, kio cin atendas? Rigardu tien!

Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, li montris en la angulon de la atrio, kie apud longa ligna benko staris en ombro kvar senmovaj sklavoj el Tracio kun ŝnuroj kaj pinĉilegoj en la manoj.

Sed Ĥilono respondis:

— Mi ne povas, sinjoro!

Tigelenon komencis kapti furiozo, sed li ankoraŭ sin retenis.

— Ĉu ci vidis, — demandis li, — kiel mortas la kristanoj? Ĉu ci volas same morti?

La maljunulo levis supren sian palan vizaĝon; dum kelka tempo liaj lipoj movis sin mallaŭte, poste li respondis:

— Ankaŭ mi kredas je Kristo!…

Tigeleno rigardis lin kun mirego:

— Hundo, ci vere freneziĝis!

Kaj subite la furiozo, amasigita en lia brusto, rompis la digon. Saltinte al Ĥilono, li kaptis lin ambaŭmane je la barbo, faligis teren kaj komencis lin piedpremi, ripetante kun ŝaŭmo sur la buŝo:

— Ci malkonfesos! Ci malkonfesos!

— Mi ne povas! — respondis Ĥilono de sur la tero.

— Torturu lin!

Ekaŭdinte tiun ordonon, la tracoj kaptis la maljunulon kaj metis lin sur la benkon, poste, alfiksinte lin al ĝi per la ŝnuroj, komencis premi per la pinĉilegoj liajn malgrasajn krurojn. Sed li, dum oni lin alligadis, kisis humile iliajn manojn, poste fermis la okulojn kaj ŝajnis kvazaŭ mortinta.

Li vivis tamen, ĉar kiam Tigeleno kliniĝis super li kaj refoje demandis: «Ĉu ci malkonfesos?» la blankaj lipoj de Ĥilono moviĝis facile kaj eliĝis el ili apenaŭ aŭdebla flustro:

— Mi … ne … povas!…

Tigeleno ordonis ĉesigi la torturadon kaj komencis paŝi tra la atrio kun vizaĝo ŝanĝita de kolero, sed kune senhelpa. Fine en lian kapon venis videble iu nova penso, ĉar li turnis sin al la tracoj kaj diris:

— Elŝiru lian langon!

Ĉapitro 63ª

La dramon «Aŭreolus»[319] oni prezentadis ordinare en teatroj aŭ amfiteatroj tiel aranĝitaj, ke ili povis malfermiĝi kaj formi kvazaŭ du apartajn scenejojn. Sed post la spektaklo en la imperiestraj ĝardenoj oni forlasis la ordinaran manieron, ĉar oni deziris, ke kiel eble plej granda amaso da homoj povu rigardi la morton de krucumita sklavo, formanĝata en la dramo de urso. En la teatroj la rolon de la urso ludadis aktoro, ĉirkaŭkudrita per ursa felo, sed ĉi-foje la spektaklo devis esti «vera». Ĝi estis nova ideo de Tigeleno. Nerono anoncis unue, ke li ne venos, sed laŭ persvado de la favorato li ŝanĝis la decidon. Tigeleno klarigis al li, ke post tio, kio okazis en la ĝardenoj, tiom pli li devas montri sin al la popolo, kaj kune li garantiis, ke la krucumita sklavo ne insultos lin, kiel faris Krispo. La popolo estis jam iom trosata kaj laca de la sangoverŝado, oni do anoncis al ĝi novan disdonadon de loteriaj biletoj kaj donacoj, kaj kune vesperan festenon, ĉar la spektaklo devis okazi vespere, en brilege lumigita amfiteatro.

Je la krepusko efektive la tuta konstruaĵo superpleniĝis; la aŭgustanoj kun Tigeleno fronte de ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al Nerono post la lasta incidento sian fidelecon kaj por babili pri Ĥilono, pri kiu parolis la tuta Romo.

Oni do flustris al si reciproke en la orelojn, ke Nerono, reveninte el la ĝardeno, furioziĝis kaj ne povis endormiĝi, ke atakis lin fantomoj kaj strangaj vizioj, pro kiuj en la sekvinta tago li anoncis sian baldaŭan vojaĝon en Aĥajon. Aliaj tamen neis tion, asertante, ke nun li montriĝos tiom pli senindulga por la kristanoj. Ne mankis tamen ankaŭ timuloj, kiuj antaŭvidis, ke la akuzo, kiun Ĥilono ĵetis en la vizaĝon de Nerono antaŭ la amaso, povas havi plej malbonajn sekvojn. Estis fine ankaŭ tiaj, kiuj en la nomo de humaneco petis Tigelenon, ke li ĉesigu pluan persekutadon.

— Rigardu, kien vi iras, — diris Barko Sorano. — Vi volis kontentigi la venĝon de la popolo kaj inspiri al ĝi la konvinkon, ke la puno atingis la kulpulojn, dume la efiko estas tute kontraŭa.

— Vere! — aldonis Antistio Vero, — ĉiuj flustras nun, ke ili estas senkulpaj. Se ĉi tion vi nomas lerteco, tiam Ĥilono pravis, dirante ke viaj cerboj ne plenigus la pladeton de glanŝelo.

Sed Tigeleno turnis sin al ili kaj diris:

— Oni flustras ankaŭ, Barko Sorano, ke cia edzino, Servilia, kaj cia edzino, Antistio, kaŝis siajn sklavojn kristanojn antaŭ la justeco de la imperiestro.

— Malvere! — ekkriis maltrankvile Barko.

— Mian edzinon volas pereigi viaj eksedzinoj, kiuj ĵaluzas ŝian virton! — diris same maltrankvile Antistio Vero.

Sed aliaj parolis pri Ĥilono.

— Kio okazis al li? — diris Eprio Marcelo. — Li mem transdonis ilin en la manojn de Tigeleno; el mizerulo li iĝis riĉulo, povis trankvile vivi la reston de siaj tagoj, havi belan enterigon kaj monumenton; tamen, ne! Subite li ekpreferis ĉion perdi kaj pereigi sin; vere, li ja freneziĝis!

— Li ne freneziĝis, li iĝis kristano, — diris Tigeleno.

— Nekredeble! — ekkriis Vitelio.

— Ĉu mi ne diradis al vi! — intermetis Vesteno. — «Murdu la kristanojn laŭplaĉe, sed, kredu al mi, ne militu kontraŭ ilia dio. Tio ne estas ŝerca afero!…» Rigardu, kio okazas! Mi ja ne bruligis Romon, sed se la imperiestro al mi permesus, mi tuj oferus hekatombon al ilia dio. Kaj ĉiuj devus fari la samon, ĉar mi ripetas, ne ŝercu kun tiu dio! Memoru, ke mi diris al vi ĉi tion.

— Kaj mi diris ion alian, — ekparolis Petronio. — Tigeleno ridis, kiam mi asertis, ke ili sin defendas, sed nun mi diros pli: ke ili konkeras!

— Kiel do? Kiel? — demandis kelkaj voĉoj.

— Je Polukso!… Ĉar se tia Ĥilono ne kontraŭstaris ilin, kiu ilin kontraŭstaros? Se vi pensas, ke post ĉiu spektaklo la kristanoj ne multiĝas, tiam kun via kono de Romo iĝu kaldronistoj aŭ komencu razi barbojn, ĉar tiam vi scios pli bone, kion la popolo pensas kaj kio okazas en la urbo.

— Li diras puran veron, je la sankta peplo de Diano! — ekkriis Vesteno.

Sed Barko sin turnis al Petronio.

— Kion ci volas esprimi?

— Mi finas per tio, per kio vi komencis: sufiĉe jam da sango!

Kaj Tigeleno rigardis lin moke kaj diris:

— Nu, ankoraŭ iomete!

— Se cia kapo ne sufiĉas al ci, ci havas alian, la globeton de cia bastono! — respondis Petronio.

La pluan interparolon rompis la alveno de Nerono, kiu okupis sian lokon, akompanate de Pitagoro. Tuj poste komenciĝis la prezentado de «Aŭreolus», kiun oni ne multe atentis, ĉar la pensoj estis okupitaj per Ĥilono. Ankaŭ la popolo, kutimiĝinta al turmentoj kaj sango, enuis, siblis, eligadis ekkriojn, malflatajn por la kortego, kaj postulis rapidigon de la sceno kun urso, kiu sola ekscitis ĝian intereson. Se oni ne esperus vidi la kondamnitan maljunulon kaj ne atendus la donacojn, la sola spektaklo ne kapablus reteni la amasojn.

Sed fine venis la atendita momento. Cirkaj servistoj enportis unue lignan krucon, sufiĉe malaltan, por ke la urso, leviĝinte sur la postajn piedojn, povu atingi la bruston de la martiro, kaj poste du homoj enkondukis, aŭ pli ĝuste entrenis Ĥilonon, ĉar, havante la krurostojn rompitaj, li ne povis mem iri. Oni metis lin kaj alnajlis al la ligno tiel rapide, ke la interesitaj aŭgustanoj ne povis eĉ bone lin rigardi, kaj nur kiam oni fiksis la krucon en la speciale preparita kavo, ĉies okuloj direktiĝis al li.

Tamen apenaŭ oni povis rekoni en ĉi tiu nuda maljunulo la antaŭan Ĥilonon. Post la torturoj, kiujn suferigis al li Tigeleno, ne restis en lia vizaĝo eĉ guto da sango, kaj nur sur la blanka barbo oni vidis ruĝan postsignon, kiun lasis la sango post la elŝiro de la lango. Tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn. Li ankaŭ ŝajnis multe pli aĝa, preskaŭ kaduka. Sed aliflanke liaj okuloj antaŭe ĵetadis ĉiam rigardojn plenajn je maltrankvilo kaj malico, liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon — kaj nun li havis vizaĝon dolorplenan, sed tiel feliĉan kaj serenan, kian havas homoj dormantaj aŭ mortintaj. Eble lian fidon subtenadis la memoro pri la krucumita fripono, kiun Kristo pardonis, kaj eble li parolis interne al la kompatema Dio: «Sinjoro, mi mordadis, kiel venena vermo, sed mi ja estis dum la tuta vivo mizerulo, mi suferadis malsaton, homoj piedpremis min, batis kaj persekutis. Mi estis, ho Sinjoro, malriĉa kaj tre malfeliĉa, kaj nun oni transdonis min al torturistoj kaj najlis al kruco, do ci, ho Kompatema, ne forpuŝos min en la horo de mia morto!» Kaj paco venis videble en lian pentantan koron. Neniu ridis, ĉar en tiu krucumito estis io tiel trankvila, li ŝajnis tiel maljuna, sendefenda, malforta, tiel vokanta kompaton per sia humileco, ke malgraŭvole ĉiu demandis sin mem: kiel oni povas torturi kaj najli al kruco homojn, kiuj jam estas sen tio mortantaj? La amaso silentis. Inter la aŭgustanoj Vesteno, klinante sin dekstren kaj maldekstren, flustris per terurita voĉo: «Rigardu, kiel ili mortas!» Aliaj atendis la urson, dezirante en la animo, ke la spektaklo finiĝu plej baldaŭ.

La urso enrampis fine la arenon kaj, ambaŭflanken balancante sian malalten klinitan kapon, ĝi rigardis ĉirkaŭen deflanke, kvazaŭ ĝi pri io meditus aŭ ion serĉus. Ekvidinte fine la krucon, kaj sur ĝi la nudan korpon, ĝi alproksimiĝis, levis sin, sed post momento ĝi ree malleviĝis sur la antaŭajn piedojn, kaj sidiĝinte apud la kruco, komencis murmuri, kvazaŭ eĉ en ĝia besta koro vekiĝus kompato por tiu restaĵo de homo.

El la buŝo de la cirkaj servistoj aŭdiĝis instigaj krioj, sed la popolo silentis. Ĥilono denove per malrapida movo levis la kapon kaj dum kelka tempo kondukis la rigardon inter la publiko. Fine liaj okuloj haltis ie sur la plej altaj vicoj de la amfiteatro, kaj tiam okazis io, kio surprizis kaj mirigis la spektantojn. Jen lia vizaĝo eklumis de rideto, la frunton ekĉirkaŭis kvazaŭ radioj, la okuloj levis sin antaŭ la morto supren, kaj post momento du grandaj larmoj, ŝvelintaj sub la palpebroj, ekfluis malrapide sur lia vizaĝo.

Kaj li mortis.

Tiam laŭta vira voĉo eksonis de supre, el sub la velario:

— Pacon al la martiroj!

En la amfiteatro regis profunda silento.

Ĉapitro 64ª

Post la spektaklo en la imperiestraj ĝardenoj la malliberejoj multe malpleniĝis. Oni kaptadis ankoraŭ, vere, kaj malliberigadis personojn, suspektatajn pri la konfesado de la orienta superstiĉo, sed la ĉasoj provizadis ĉiam malpli multe da ili, apenaŭ tiom, kiom oni bezonis por plenigi la postajn spektaklojn, kiuj siavice estis jam venantaj al la fino. La popolo, tro sata de sango, elmontradis ĉiam pli grandan enuemon kaj ĉiam pli grandan maltrankvilon pro la ĝis nun senekzempla sinteno de la kondamnitoj. En la amasoj oni rakontis al si reciproke ĉiam pli strangajn aferojn pri venĝemo de la kristana dio. La mallibereja tifo, kiu disvastiĝis en la urbo, pligrandigis la ĝeneralan timon. Oni vidis oftajn enterigojn kaj ripetadis al si reciproke en la orelojn, ke necesas pluaj kulpoferoj por elpeti pardonon de la nekonata dio. En la temploj oni oferis al Jovo kaj Libitino. Fine, malgraŭ ĉiuj penoj de Tigeleno kaj liaj partianoj, ĉiam pli disvastiĝadis la opinio, ke la urbo estis bruligita laŭ la ordono de Nerono kaj ke la kristanoj suferas senkulpe.

Sed ĝuste tial same Nerono kiel Tigeleno daŭrigis senlace la persekutadon. Por trankviligi la popolon oni faris novajn disponojn pri la disdonado de greno, vino kaj olivoleo; oni anoncis regulojn, faciligantajn la rekonstruadon de la domoj kaj plenajn je konsideroj por la posedantoj, kaj aliajn, koncernantajn la larĝecon de la stratoj kaj materialojn, el kiuj oni devas konstrui, por estonte eviti la katastrofon de brulo. Nerono mem partoprenadis la kunsidojn de la senato kaj interkonsilis kune kun la patroj pri la bono de la popolo kaj urbo, tamen eĉ ne ombro da favoro falis sur la kondamnitojn. La reganto de la mondo deziris antaŭ ĉio inspiri al la popolo la konvinkon, ke tiel senindulgaj punoj povas trafi nur kulpulojn. Ankaŭ en la senato neniu voĉo ekpledis pro la kristanoj, ĉar neniu volis riski malfavoron de la imperiestro, kaj krom tio la homoj, kies rigardo iris pli foren en la estontecon, asertis, ke ĉe disvastiĝo de la nova kredo la fundamento de la Roma regno ne povus resti sendetrue.

Oni redonadis al la familioj nur agoniantojn aŭ mortintojn, ĉar la Roma leĝo ne venĝis kontraŭ mortintoj. Por Vinicio certan konsolon prezentis la penso, ke se Ligia mortos, li enterigos ŝin en la familia tombaro kaj mem kuŝos apud ŝi. Li havis jam nenian esperon savi ŝin de la morto, kaj mem, duone foririnta de la vivo, dronanta entute en Kristo, li ne revis plu pri alia kuniĝo ol la eterna. Lia kredo iĝis simple senfunda, tiel ke pro ĝi tiu eterneco ŝajnis al li io senkompare pli reala kaj pli vera ol la pasema ekzistado, per kiu li vivis ĝis nun. Lia koro plenpleniĝis per koncentrita ekstazo. Ankoraŭ viva li jam ŝanĝiĝadis en estaĵon preskaŭ senkorpan, kiu, sopirante plenan liberiĝon por si mem, deziris ĝin ankaŭ por la alia amata animo. Li imagis, ke tiam li kaj Ligia prenos sin reciproke je la manoj kaj foriros en la ĉielon, kie Kristo ilin benos kaj lasos ilin loĝi en lumo tiel trankvila kaj tiel grandega, kiel la ĉielbrilo. Li nur petegis Kriston, ke li ŝparu al Ligia la cirkan turmenton kaj lasu ŝin endormiĝi trankvile en la malliberejo, ĉar li sciis kun plena certeco, ke ankaŭ li mem mortos kun ŝi. Li pensis, ke kontraŭ ĉi tiu maro da elverŝita sango li ne rajtas esperi, ke ŝi sola estos savita. Li aŭdis de Petro kaj Paŭlo, ke ankaŭ ili devas morti martire. La vido de Ĥilono sur la kruco lin konvinkis, ke morto, eĉ martira, povas esti dolĉa, do li deziris jam, ke ĝi venu al ili ambaŭ, kiel la sopirata ŝanĝo de malbona, malgaja kaj malfeliĉa sorto en la pli bonan.

Iafoje li antaŭgustadis jam la transmondan vivon. Tiu malĝojo, kiu ŝvebis super ambaŭ iliaj animoj, perdadis ĉiam pli la iaman brulantan maldolĉecon kaj iom post iom ŝanĝadis sin en ian transmondan, trankvilan sinkonfidon al la Dia volo. Antaŭe Vinicio penege naĝis kontraŭ la fluo, baraktis kaj suferis; nun li sin fordonis al la ondo, kredante ke ĝi lin portos en la eternan trankvilon. Li ankaŭ divenis, ke Ligia same kiel li sin preparas al la morto, ke malgraŭ la malliberejaj muregoj dividantaj ilin, ili jam iras kune, kaj al ĉi tiu penso li ridetis, kiel al feliĉo.

Kaj efektive ili iris tiel harmonie, kvazaŭ de longe ĉiutage ili estus dividantaj siajn pensojn. Ankaŭ en Ligia estis neniaj deziroj kaj nenia espero, krom la transmonda vivo. La morto prezentis sin al ŝi ne nur kiel liberiĝo el la teruraj malliberejaj muregoj, el la manoj de Nerono kaj de Tigeleno, sed ankaŭ kiel la tempo de geedziĝo kun Vinicio. Kontraŭ ĉi tiu neskuebla certeco ĉio alia perdis la signifon. Post la morto devis komenciĝi por ŝi feliĉo eĉ tera, do ŝi atendis ĝin ankaŭ tiel, kiel fianĉino atendas la edziniĝan momenton.

Kaj ĉi tiu senlima torento da kredo, kiu forŝiradis de la vivo kaj portis trans la tombon milojn da unuaj konfesantoj, kaptis ankaŭ Urson. Ankaŭ li longe malvolis akcepti en la koro la morton de Ligia, sed kiam ĉiutage trans la malliberejajn muregojn penetradis la famoj pri tio, kio okazas en la amfiteatroj kaj ĝardenoj, kiam la morto ŝajnis komuna, neevitebla sorto de ĉiuj kristanoj kaj kune ilia feliĉo, supera ol ĉia mortema ideo pri feliĉo, ankaŭ li ne kuraĝis fine preĝi al Kristo, ke li senigu Ligian de ĉi tiu feliĉo aŭ prokrastu ĝin por longaj jaroj. En sia simpla animo de barbaro li pensis krome, ke la filino de la ligia ĉefo havas pli grandajn rajtojn kaj ricevos pli multe el la ĉielaj ĝuoj ol la tuta amaso da simpluloj, al kiuj ankaŭ li mem apartenis, kaj ke en la eterna gloro ŝi sidos pli proksime al la Ŝafido ol aliaj. Li aŭdis, vere, ke antaŭ Dio la homoj estas egalaj, sed al la fundo de lia animo kroĉis sin tamen la konvinko, ke la filino de ĉefo, plie de la ĉefo de ĉiuj ligioj, estas iu alia ol iu ajn sklavino. Li esperis ankaŭ, ke Kristo permesos al li servi ŝin plue. Koncerne sin mem li havis nur unu kaŝitan deziron, nome, ke li povu morti tiel, kiel la Ŝafido, sur kruco. Sed ĝi ŝajnis al li feliĉo tiel granda, ke kvankam li sciis, ke oni krucumas en Romo eĉ plej grandajn krimulojn, li preskaŭ ne kuraĝis preĝi pri tia morto. Li supozis, ke certe oni igos lin perei de la dentegoj de sovaĝaj bestoj, kaj ĉi tio prezentis lian internan zorgon. De la infaneco li vivis en nepenetreblaj arbaregoj, meze de senĉesaj ĉasoj, pro kiuj, dank’ al sia superhoma forto, li famiĝis inter la ligioj ankoraŭ antaŭ ol li atingis la viran aĝon. La ĉasoj prezentis lian okupon tiel ŝatatan, ke poste, kiam li estis en Romo kaj devis ilin rezigni, li vizitadis bestejojn kaj amfiteatrojn, por almenaŭ rigardi la bestojn al li konatajn kaj nekonatajn. Ilia vido vekadis en li nevenkeblan sopiron al batalo kaj mortigado, li timis do nun en la animo, ke se li ekstaros kontraŭ ili en la amfiteatro, ekposedos lin pensoj malpli indaj je kristano, kiu devas morti pie kaj pacience. Sed li konfidis sin eĉ en tio al Kristo, konsolante sin per aliaj, pli dolĉaj pensoj. Nome, aŭdinte, ke la Ŝafido proklamis militon kontraŭ la inferaj potencoj kaj malbonaj spiritoj, al kiuj la kristana kredo kalkulis ankaŭ ĉiujn idolanajn diojn, li pensis, ke en tiu milito li tamen tre utilos al la Ŝafido kaj povos servi lin pli bone ol aliaj, ĉar ankaŭ tio ne povis trovi lokon en lia kapo, ke lia animo povus ne esti pli forta ol la animoj de la aliaj martiroj. Cetere li preĝadis dum tutaj tagoj, faradis servojn al la malliberuloj, helpadis la gardistojn kaj konsoladis sian reĝidinon, kiu bedaŭris iafoje, ke en sia mallonga vivo ŝi ne povis plenumi tiom da bonaj faroj, kiom plenumis la fama Tabita[320], pri kiu rakontis al ŝi Petro la apostolo. La gardistoj, kiujn eĉ en la malliberejo timigis la terura forto de tiu grandegulo, ĉar estis kontraŭ ĝi nek sufiĉaj ŝnuroj, nek kradoj, ekamis lin fine pro lia dolĉeco. Ofte, mirigitaj per lia sereneco, ili demandis lin pri ĝia kaŭzo, kaj li rakontis al ili kun tia neŝancelebla kredo, kia vivo atendas lin post la morto, ke ili aŭskultis kun miro, vidante por la unua fojo, ke en la subteraĵojn, nepenetreblajn por la suno, povas penetri feliĉo. Kaj kiam li inklinigadis ilin, ke ili ekkredu je la Ŝafido, en la kapojn de pluraj venis la penso, ke ilia laboro estas laboro de sklavoj kaj ilia vivo — vivo de mizeruloj, kaj pluraj enpensiĝadis pri sia malbonsorto, kies finon nur la morto devis prezenti.

Sed la morto inspiris al ili novan timon kaj nenion ili esperis de ĝi, dum tiu ligia grandegulo kaj tiu knabino, simila al floro, ĵetita sur la malliberejan pajlon, iris al ĝi kun ĝojo, kiel al la pordo de feliĉo.

Ĉapitro 65ª

Unu vesperon vizitis Petronion senatano Sceveno[321] kaj komencis kun li longan interparolon pri la malfacila tempo, en kiu ambaŭ vivis, kaj pri la imperiestro. Li parolis tiel malkaŝe, ke Petronio, kvankam estante en amikaj rilatoj kun li, komencis esti singardema. Li plendis, ke la mondo iras malrekte kaj freneze kaj ke ĉio tio kune devas finiĝi per ia katastrofo, pli terura eĉ ol la brulego de Romo. Li parolis, ke eĉ la aŭgustanoj estas malkontentaj, ke Fenio Rufo[322], la dua prefekto de la pretorianoj, elportas plej kontraŭvole la abomenan regadon de Tigeleno, kaj ke la pacienco de la tuta gento de Seneko estas elĉerpita pro la maniero, en kiu Nerono kondutas al sia maljuna majstro kaj al Lukano.

Fine li komencis mencii la malkontentecon de la popolo, kaj eĉ de la pretorianoj, kiujn en granda parto Fenio Rufo sciis favorigi al si.

— Kial ci diras al mi ĉi tion? — demandis lin Petronio.

— Pro zorgemo pri la imperiestro, — respondis Sceveno. Mi havas en la pretorio malproksiman parencon, kiu nomas sin Sceveno, same kiel mi, kaj pere de li mi scias, kio okazas en la tendaro … La malkontenteco kreskas ankaŭ tie … Vidu, ankaŭ Kaligulo estis freneza, kaj rigardu, kio okazis! Jen troviĝis Kasio Ĥereo … Terura faro ĝi estis kaj sendube estas inter ni neniu, kiu ĝin aprobus, tamen Ĥereo liberigis la mondon de monstro.

— Alivorte, — respondis Petronio, — ci parolas tiel: «Mi Ĥereon ne laŭdas, sed tio estis bonega homo kaj la dioj donu al ni pli multe da similaj.»

Sed Sceveno ŝanĝis la temon kaj komencis neatendite glori Pizonon. Li gloris lian genton, lian noblecon, lian sindonon al la edzino, kaj fine lian saĝecon, trankvilecon kaj strangan kapablon inklinigadi al si la homojn.

— La imperiestro estas senida, — li diris, — kaj ĉiuj vidas lian sukcedonton en Pizono. Kaj sendube ĉiuj helpus lin tutkore atingi la regadon. Amas lin Fenio Rufo, la gento de Aneoj estas al li plene sindonema. Plaŭcio Laterano[323] kaj Tulio Seneciono saltus pro li en fajron. Kaj same Natalo, kaj Subrio Flavo, kaj Sulpicio Aspero,[324] kaj Afranio Kvintiano, kaj eĉ Vesteno.

— La lasta ne multe utilos al Pizono, — respondis Petronio. — Vesteno timas la propran ombron.

— Vesteno timas la sonĝojn kaj spiritojn, — respondis Sceveno, — sed li estas homo brava, kiun oni prave volas nomi konsulo. Kaj se en la animo li estas kontraŭ la persekutado de la kristanoj, ne malbonkalkulu al li ĉi tion, ĉar ankaŭ al ci gravas, ke tiuj frenezaĵoj ĉesu.

— Ne al mi, sed al Vinicio, — diris Petronio. — Pro Vinicio mi volus savi knabinon, sed mi ne povas, ĉar mi perdis la favoron de Ahenobarbo.

— Kiel do? Ĉu ci ne rimarkas, ke la imperiestro denove proksimiĝas al ci kaj komencas kun ci paroli? Kaj mi diros al ci, kial. Nome li planas denove iri Aĥajon, kie li intencas kanti grekajn kantojn, de li mem komponitajn. Li flamas al tiu vojaĝo, sed kune tremas, pensante pri la mokemo de la grekoj. Li imagas, ke povas lin trafi aŭ plej granda triumfo, aŭ plej granda falo. Li bezonas bonan konsilon, kaj li scias, ke neniu kapablus al li konsili pli bone ol ci. Jen estas la kaŭzo, pro kiu ci reakiras la favoron.

— Lukano povus min anstataŭi.

— La Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo. Li serĉas nur pretekston, ĉar li ĉiam serĉas pretekstojn. Lukano komprenas, ke necesas rapidi.

— Je Kastoro! — diris Petronio. — Povas esti. Sed mi havus ankoraŭ unu rimedon por baldaŭ reakiri la favoron.

— Kian?

— Simple ripeti al la Kuprobarba tion, kion ci diris antaŭ momento.

— Mi nenion diris! — ekkriis Sceveno maltrankvile.

Sed Petronio metis la brakon sur lian ŝultron.

— Ci nomis la imperiestron frenezulo, ci antaŭvidis la postvenon de Pizono kaj diris: «Lukano komprenas, ke necesas rapidi». Pri kio do ci volas rapidi, karulo?

Sceveno paliĝis, kaj dum momento ili rigardis sin reciproke en la okulojn.

— Ci ne ripetos!

— Je la koksoj de Kipridino! Kiel bone ci min konas! Efektive, mi ne ripetos. Mi nenion aŭdis, sed mi ankaŭ volas nenion aŭdi … Ĉu ci komprenis? La vivo estas tro mallonga, ke valoru ion entrepreni. Mi nur petas cin, ke ci vizitu hodiaŭ Tigelenon kaj parolu kun li same longe, kiel kun mi, pri kio ci volas!

— Kial?

— Tial, ke, se iam Tigeleno diros al mi: «Sceveno estis ĉe ci», mi povu al li rediri: «La saman tagon li estis ankaŭ ĉe ci».

Sceveno, aŭdinte tion, rompis eburan bastonon, kiun li tenis en la mano kaj respondis:

— Malbona sorĉo trafu ĉi tiun bastonon… Mi estos hodiaŭ ĉe Tigeleno kaj poste en la festeno ĉe Nervo. Ja ankaŭ ci ĉeestos, ĉu? En ĉiu okazo, ĝis la revido postmorgaŭ en la amfiteatro, kie oni prezentos la reston de la kristanoj!… Ĝis la revido!

— Postmorgaŭ! — ripetis Petronio, restinte sola. — Ni ne havas do tempon por perdi. Ahenobarbo efektive bezonos min en Aĥajo, eble do li konsideros je mi.

Kaj li decidis provi lastan rimedon.

Efektive dum la festeno ĉe Nervo la imperiestro mem ekpostulis, ke Petronio kuŝu kontraŭ li, ĉar li volis paroli kun li pri Aĥajo kaj pri la urboj, kie li povus prezentiĝi kun la perspektivoj de plej granda sukceso. Plej multe gravis al li ĉi-momente la atenanoj, kiujn li timis. La aliaj aŭgustanoj aŭskultis ĉi tiun interparolon kun koncentrita atento, por, kaptinte fragmentetojn el la frazoj de Petronio, prezenti ilin poste kiel siajn.

— Ŝajnas al mi, ke mi ĝis nun ne vivis, — diris Nerono, — kaj ke mi naskiĝos nur en Grekujo.

— Ci naskiĝos al nova gloro kaj senmorteco, — respondis Petronio.

— Mi esperas, ke tiel okazos kaj ke Apolono ne montriĝos ĵaluza. Se mi revenos triumfe, mi oferos al li hekatombon, kian ĝis nun havis neniu dio.

Sceveno komencis ripeti la versojn de Horacio:

Sic te diva potens Cypri,

sic fratres Helenæ, lucida sidera,

ventorumque regat Pater …[325]

— La ŝipo atendas jam en Neapolo, — diris Nerono. — Mi volus ekiri eĉ morgaŭ.

Tiam Petronio levis sin kaj, rigardante rekte en la okulojn de Nerono, diris:

— Permesu, dia, ke mi antaŭe aranĝu edziĝan festenon, al kiu mi invitos ankaŭ cin ĉiujn.

— Edziĝan festenon? Kies? — demandis Nerono.

— De Vinicio kun la filino de la ligia reĝo, cia garantiulino. Ŝi estas nun, vere, en malliberejo, sed unue, kiel garantiulino, ŝi ne povas esti malliberigata, kaj due, ci mem permesis al Vinicio edzinigi ŝin; ĉar ciaj verdiktoj, kiel la verdiktoj de Zeŭso, estas nerevokeblaj, tial ordonu ellasi ŝin el la malliberejo kaj transdoni ŝin al la fianĉo.

La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu parolis Petronio, konfuzis Neronon, kiu ĉiam konfuziĝadis, kiam iu parolis al li en tia maniero.

— Mi scias, — li respondis, mallevante la okulojn. — Mi pensis pri ŝi kaj pri tiu grandegulo, kiu sufokis Krotonon.

— Sekve ambaŭ estas savitaj, — rediris Petronio.

Sed Tigeleno rapidis helpi sian sinjoron:

— Ŝi estas en la malliberejo laŭ la volo de Cezaro, kaj ci mem diris, Petronio, ke liaj verdiktoj estas nerevokeblaj.

Ĉiuj ĉeestantoj, konante la historion de Vinicio kaj Ligia, bonege sciis, pri kio temas, ili do eksilentis, scivolaj, kiel finiĝos la interparolo.

— Ŝi estas en la malliberejo pro cia eraro kaj pro cia nekono de la leĝo de nacioj, kontraŭ la volo de Cezaro, — respondis akcente Petronio. — Ci estas, Tigeleno, naiva homo, sed ci ja ne asertos, ke ŝi bruligis Romon, ĉar cetere, eĉ se ci tion asertus, Cezaro ne ekkredus al ci.

Sed Nerono jam sin ekregis kaj komencis fermeti siajn miopajn okulojn kun la esprimo de nedirebla maliceco.

— Petronio pravas, — li diris post momento.

Tigeleno rigardis lin kun miro.

— Petronio pravas, — ripetis Nerono. — Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.

«Mi malvenkis denove», ekpensis Petronio.

Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke sekvatage li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu kun la estro de la kadavrejo pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicio.

Ĉapitro 66ª

Dum la tempo de Nerono tiel en la cirko, kiel en la amfiteatroj populariĝis vesperaj spektakloj, antaŭe maloftaj kaj aranĝataj nur en esceptaj okazoj. La aŭgustanoj ŝatis ilin, ĉar ofte sekvadis ilin festenoj kaj drinkadoj, daŭrantaj ĝis la mateno. Kvankam la popolo estis jam trosata de la sangoverŝado, tamen, kiam diskoniĝis la famo, ke venas la fino de la cirkoludoj kaj ke la lastaj kristanoj estas mortontaj en la vespera spektaklo, sennombraj amasoj plenigis la amfiteatron. La aŭgustanoj venis senescepte, ĉar ili konjektis, ke ĝi ne estos ordinara spektaklo kaj ke Nerono decidis aranĝi al si tragedion el la doloro de Vinicio. Tigeleno gardis sekreton pri la speco de torturo, destinita por la fianĉino de la juna tribunuso, sed ĉi tio ekscitis nur la ĝeneralan scivolon. Tiuj, kiuj iam vidis Ligian ĉe la Plaŭcioj, rakontis nun mirindaĵojn pri ŝia belegeco. Aliajn interesis antaŭ ĉio la demando, ĉu efektive ili vidos ŝin hodiaŭ sur la areno, ĉar multaj el tiuj, kiuj aŭdis la respondon, kiun Nerono donis al Petronio ĉe Nervo, komentis ĝin dusence. Kelkaj simple supozis, ke Nerono transdonos aŭ eble eĉ jam transdonis la knabinon al Vinicio: oni rememoris, ke ŝi estas garantiulino kaj rajtas, sekve de tio, adori tiujn diojn, kiuj plaĉas al ŝi, kaj ke la leĝo de nacioj ne permesas ŝin puni.

La necerteco, atendado kaj scivolo ekregis ĉiujn spektantojn. Nerono alvenis pli frue ol ordinare, kaj kun lia alveno oni komencis denove flustri al si reciproke, ke tamen okazos certe io eksterordinara, ĉar, krom Tigeleno kaj Vatinio, Neronon akompanis Kasio, centuriestro kun grandega staturo kaj grandega forto, kiun la imperiestro kunprenadis nur tiam, kiam li volis havi apude defendanton, ekzemple, kiam plaĉis al li fari noktajn ekskursojn en Suburon, kie li sin amuzis per la ludo, nomata sagatio, konsistanta en suprenĵetado de envoje renkontitaj knabinoj sur soldata mantelo. Oni rimarkis ankaŭ, ke en la amfiteatro mem estis entreprenitaj certaj gardorimedoj. Oni pligrandigis la pretorian gardon, kaj la komandon super ĝi havis ne centuriestro, sed tribunuso, Subrio Flavo, konata ĝis nun pro sia blinda sindono al Nerono. Oni ekkomprenis tiam, ke Nerono deziras por ĉia eventualo sendanĝerigi sin kontraŭ eksplodo de malespero flanke de Vinicio, kaj la scivolo kreskis ankoraŭ pli.

Ĉies rigardoj turnadis sin kun streĉita intereso al la loko, kie sidis la malfeliĉa fianĉo. Kaj li, tre pala, kun frunto kovrita de ŝvitgutoj, estis necerta, kiel la aliaj, sed maltrankvila ĝis la plejfundo de la animo. Petronio, ne sciante mem precize, kio okazos, diris al li nenion, li nur demandis Vinicion, reveninte de Nervo, ĉu li estas preta al ĉio, kaj poste, ĉu li ĉeestos la spektaklon. Vinicio respondis al ambaŭ demandoj: «Jes!» sed ĉe tio ĉi malvarma tremo trakuris lian tutan korpon, ĉar li komprenis, ke Petronio demandis ne senkaŭze. Li mem vivis de kelka tempo kvazaŭ duonvive, li mem profundiĝis jam en la morton kaj akceptis la morton de Ligia, ĉar ĝi devis esti por ili ambaŭ kune liberiĝo kaj geedziĝo, sed nun li ekkonis, ke alia afero estas pensi de malproksime pri la lasta momento, kiel pri trankvila endormiĝo, kaj alia — iri rigardi torturon de persono pli kara ol la vivo. Ĉiuj antaŭe suferitaj doloroj vekiĝis en li denove. La kvietigita malespero komencis denove krii en lia animo; ekregis lin la antaŭa deziro savi Ligian je ĉia kosto. De la mateno li volis penetri en la tunelojn por certiĝi, ĉu Ligia troviĝas tie, sed pretoriaj gardoj postenis ĉe ĉiuj pordegoj kaj la ordonoj estis tiel severaj, ke la soldatoj, eĉ konantaj la junan tribunuson, lasis sin moligi nek per peto, nek per oro. Al Vinicio ŝajnis, ke la necerteco mortigos lin, antaŭ ol li ekvidos la spektaklon. Ie en la fundo de lia koro pulsetis ankoraŭ la espero, ke eble Ligia ne estas en la amfiteatro kaj ke ĉiuj timoj estas vanaj. En momentoj li kroĉis sin al tiu penso per ĉiuj fortoj. Li parolis al si, ke Kristo ja povis preni ŝin el la malliberejo, sed li ne povis permesi ŝian turmenton en la cirko. Antaŭe li akceptis jam en ĉio lian volon; nun, kiam, forpuŝite de la pordoj de la tuneloj, li revenis sian lokon en la amfiteatro kaj kiam el scivolaj rigardoj al li direktataj, li ekkonis, ke plej teruraj supozoj povas esti pravaj, li komencis en la animo petegi Kriston pri savo, kun pasio simila al minaco. «Ci povas!» li ripetadis, konvulsie kunpremante la manojn, «Ci povas!»

Antaŭe li eĉ ne supozis, ke tiu momento, kiam ĝi iĝos reala, estos tiel terura. Nun, ne konsciante, kio al li okazas, li antaŭsentis tamen, ke se li vidos la turmenton de Ligia, tiam lia tuta amo ŝanĝos sin en malamon, kaj la kredo en lia koro — en malesperon. Kaj kune teruris lin tiu sento, ĉar li timis ofendi Kriston, kiun li petegis pri kompato kaj miraklo. Li ne petis jam pri ŝia vivo, li deziris nur, ke ŝi mortu antaŭ ol oni ŝin kondukos sur la arenon, kaj el la senfunda abismo de doloro li ripetadis en la animo: «Almenaŭ ĉi tion al mi ne rifuzu, kaj mi amos cin ankoraŭ pli ol ĝis nun mi cin amis!»

Fine liaj pensoj elkateniĝis, kiel ondoj, kirlataj de ventego. Vekiĝadis en li avido je venĝo kaj sango. Ekkaptadis lin furioza deziro ĵeti sin sur Neronon kaj sufoki lin antaŭ ĉiuj spektantoj, kaj kune li sentis, ke per tiu pasio li denove ofendas Kriston kaj malrespektas liajn ordonojn. En momentoj trafulmadis lian kapon la espero, ke ĉion tion, antaŭ kio tremis lia animo, forturnos eble ankoraŭ la ĉiopova kaj kompatema mano, sed tiuj fulmoj tuj estingiĝadis, kvazaŭ en senlima senreviĝo pro tio, ke Tiu, kiu povis per unu vorto detrui ĉi tiun cirkon kaj savi Ligian, forlasis ŝin tamen, kvankam ŝi fidis kaj amis lin per ĉiuj fortoj de sia pura koro. Kaj li pensis plue, ke ŝi kuŝas tie en la malluma tunelo, malforta, sendefenda, forlasita, donita al plaĉo aŭ malplaĉo de brutsimilaj gardistoj, dum li devas atendi senhelpe en ĉi tiu terura amfiteatro, ne sciante, kian turmenton oni elpensis por ŝi kaj kion li vidos post momento. Fine, kiel homo falanta en abismon kaptas ĉion, kio kreskas ĉe ĝia rando, tiel ankaŭ li kaptis ambaŭmane la penson, ke tamen nur per la kredo li povas ŝin savi. Restis ja nur tiu sola rimedo! Petro ja diris, ke per la kredo oni povas movi la fundamentojn de la tero!

Do li koncentriĝis, subpremis en si la dubon, fermis sian tutan estaĵon en du vortojn: «Mi kredas!» — kaj atendis miraklon.

Sed kiel trostreĉita kordo devas krevi, tiel ankaŭ lin rompis la streĉo. Kadavra paleco kovris lian vizaĝon kaj la korpo komencis rigidiĝi. Tiam li ekpensis, ke lia preĝo estas aŭdita, ĉar jen li mortas. Ekŝajnis al li, ke ankaŭ Ligia sendube estas jam mortinta kaj ke Kristo tiamaniere prenas ilin al si. La areno, la blankaj togoj de la sennombraj spektantoj, la lumo de milo da lampoj kaj torĉoj, ĉio kune malaperis de lia vido.

Sed tiu senforteco ne daŭris longe. Post momento li vekiĝis, aŭ pli ĝuste vekis lin la piedfrapado de la malpaciencanta popolo.

— Ci estas malsana, — diris al li Petronio, — ordonu reporti cin hejmen.

Kaj ne atentante, kion diros al ĉi tio la imperiestro, li leviĝis por subteni Vinicion kaj eliri kune kun li. Lia koro ŝvelis de kompato, kaj krome incitis lin neelporteble tio, ke Nerono rigardis tra la smeraldo Vinicion, studante kun kontenteco lian doloron, eble por poste priskribi ĝin en patosaj strofoj kaj gajni aplaŭdojn de aŭskultantoj.

Vinicio ekskuis la kapon. Li povis morti en ĉi tiu amfiteatro, sed li ne povis el ĝi eliri. La spektaklo estis ja komencota en plej proksimaj minutoj.

Efektive preskaŭ en la sama momento la urboprefekto ĵetis antaŭ sin ruĝan tukon, kaj je ĉi tiu signo ekknaris la rigliloj kontraŭ la imperiestra podio, kaj el la nigra faŭko sur la hele lumigitan arenon eliris Urso.

La grandegulo palpebrumis, videble blindigita de la lumo reganta sur la areno, poste li elŝovis sin sur ĝian mezon, rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ li volus ekkoni, kontraŭ kio li devos batali. Ĉiuj aŭgustanoj kaj pliparto de la spektantoj sciis, ke tio estas la homo, kiu sufokis Krotonon, tial je lia vido murmuro aŭdiĝis en ĉiuj vicoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, multege superantaj la ordinaran homan kreskon, sed iun similan ankoraŭ ne vidis la okuloj de la kviritoj. Kasio, staranta en la podio post Nerono, ŝajnis kontraŭ tiu ligio homo senaspekta. La senatanoj, la vestaloj, Nerono, la aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun ravo de kompetentuloj kaj cirkamantoj liajn potencajn femurojn dikajn, kiel branĉoj, la bruston similan al du kunigitaj ŝildoj, kaj la herkulajn brakojn. La murmuro kreskis kun ĉiu momento. Por tiuj amasoj ne povis ekzisti plezuro pli granda ol vidi tiajn muskolojn en movo, en streĉo kaj en batalo. La murmuro ŝanĝadis sin en ekkriojn kaj en ekscititajn demandojn, kie loĝas la gento, en kiu naskiĝas similaj grandeguloj, kaj li staris en la mezo de la amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso ol al homo, kun koncentrita kaj malgaja vizaĝo de barbaro, kaj, vidante la malplenan arenon, rigardis kun miro per siaj bluaj, infanaj okuloj jen la publikon, jen la imperiestron, jen la kradojn de la tuneloj, el kie li atendis torturistojn.

En la momento, kiam li estis eniranta la arenon, en lia koro de simplulo lastfoje ekpulsis la espero, ke eble atendas lin kruco, sed, kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li ekpensis, ke li ne indas tian favoron kaj ke li devos morti alie, certe de sovaĝaj bestoj. Li estis senarma kaj decidis perei, kiel decas al konfesanto de la Ŝafido, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi ankoraŭ al la Savinto, do, genuiĝinte sur la areno, li kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la steloj, flagrantaj tra la supra malfermaĵo de la cirko.

Ĉi tiu sinteno malplaĉis al la amaso. Oni jam havis sufiĉe da kristanoj, mortantaj kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo ne volos sin defendi, la spektaklo malsukcesos. Tie kaj ie aŭdiĝis eksibloj. Kelkaj komencis voki pri la mastigoforoj, kies tasko estis vipi luktistojn ne volantajn batali. Post momento tamen ĉiuj eksilentis, ĉar neniu sciis, kio atendas la grandegulon kaj ĉu li ja volos batali, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.

Oni ne atendis longe. Subite aŭdiĝis la akra sono de la trumpetoj, kaj je ĉi tiu signo malfermiĝis la krado kontraŭ la imperiestra podio kaj sur la arenon enkuris, meze de krioj de bestistoj, grandega ĝermana uro, portanta sur la kapo nudan virinan korpon.

— Ligia! Ligia! — ekkriis Vinicio.

Poste li kaptis ambaŭmane la harojn sur la tempioj, kuntordiĝis, kiel homo, kiu eksentis en si la pinton de lanco, kaj per raŭka, nehoma voĉo komencis ripeti:

— Mi kredas! Mi kredas!… Kristo! Miraklon!!

Kaj li eĉ ne sentis, ke en ĉi tiu momento Petronio kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke morto aŭ doloro vualis liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Ekregis lin sento de terura malpleno. En lia kapo restis eĉ ne unu penso, nur la buŝo ripetadis, kvazaŭ freneze:

— Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj, kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La ligio, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj, klininte la nukon, komencis kuri transverse al la furioza besto.

El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga ekkrio de miro, kiun sekvis profunda silento; la ligio dume alkuris en unu momento la furiozan uron kaj kaptis ĝin je la kornoj.

— Rigardu! — ekkriis Petronio, deŝirante la togon de la kapo de Vinicio.

Kaj ĉi tiu leviĝis, klinis malantaŭen sian tolpalan vizaĝon, kaj komencis rigardi la arenon per vitrosimilaj, senkonsciaj okuloj.

Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi traflugantan muŝon. La homoj ne volis kredi al siaj okuloj. Kiel longe Romo ekzistis, oni vidis nenion similan.

La ligio tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron loke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la spektantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo aŭ Tezeo, aŭ grupon skulptitan el ŝtono.

Sed en tiu ŝajna trankvilo oni sentis teruran streĉon de la du fortegoj. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos unua, kiu falos unua, jen estis la demando, kiu por tiuj spektantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi-momente pli ol ilia propra sorto, ol la tuta Romo kaj ĝia mondoregado. Tiu ligio estis nun por ili duondio, inda je adoro kaj statuoj. Eĉ la imperiestro mem leviĝis. Li kaj Tigeleno, aŭdinte pri la fortego de la homo, speciale aranĝis tiun spektaklon kaj moke diris al si: «Venku tiu Krotonmortiginto la uron, kiun ni por li elektos»; nun kun mirego ili rigardis la bildon, kiun ili havis antaŭ si, kvazaŭ ne kredante ĝin reala.

En la amfiteatro iuj homoj, levinte la manojn, restis tiel. Al aliaj ŝvito surverŝis la frunton, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la bruetadon de karboj, defalantaj de la torĉoj. La voĉoj morthaltis en la buŝoj de la spektantoj, nur la koroj bategis en la brustoj, kvazaŭ volante ilin krevigi. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn.

Dume la homo kaj la besto staris ĉiam en terura streĉo, oni dirus, fiksitaj en la teron.

Subite el la areno aŭdigis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝiris sin ekkrio, kaj denove ekregis silento. La homoj ekpensis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro komencis turniĝi en la feraj manoj de la barbaro.

Kaj la vizaĝo de la ligio, lia nuko kaj brakoj ruĝiĝis purpure, lia dorso kurbiĝis ankoraŭ pli. Oni vidis, ke li streĉas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos al li jam por nelonge.

Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro sin miksis kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto estis turnata ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmkovrita lango.

Unu momento ankoraŭ — kaj la orelojn de la pli proksimaj spektantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun mortrompita nuko.

Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj kungluiĝis de ŝvito, la ŝultroj kaj la brakoj ŝajnis surverŝitaj per akvo. Dum momento li staris tiel kvazaŭ duone konscia, poste tamen li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

Kaj la amfiteatro ekfrenezis.

La muroj de la konstruaĵo komencis tremi pro kriegado de kelkdek mil spektantoj. De la komenco de la spektakloj oni ne vidis tian ekscitegon. La homoj, sidantaj en la pli altaj vicoj, forlasis ilin kaj komencis paŝi malsupren, interpremante sin en la interbenkoj por rigardi pli proksime la fortegulon. De ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion. Por la popolo, adoranta la fizikan forton, tiu grandegulo iĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Kaj li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni lasu al li la vivon kaj redonu la liberecon, sed videble ne nur pri si mem li zorgis. Dum momento li rigardis ĉirkaŭen, poste li proksimiĝis al la imperiestra podio kaj, balancante sur la etenditaj brakoj la korpon de la knabino, levis la okulojn kun la esprimo de petego, kvazaŭ li volus diri:

«Ŝin kompatu! Ŝin savu! Por ŝi mi tion faris!»

La spektantoj komprenis bonege, kion li postulis.

Ĉe la vido de la sveninta knabino, kiu apud la grandega korpo de la ligio ŝajnis malgranda infano, kortuŝo ekregis la popolon, la kavalirojn kaj la senatanojn. Ŝia delikata figuro, tiel blanka, kvazaŭ skulptita el alabastro, ŝia sveno, la terura danĝero, el kiu savis ŝin la grandegulo, kaj fine ŝia beleco kaj lia amo ekskuis la korojn. Kelkaj pensis, ke tio estas patro, peteganta kompaton por sia infano. La kompato eksplodis subite, kiel flamo. Sufiĉe jam oni havis da sango, sufiĉe da morto, sufiĉe da turmentoj. Larmopremitaj voĉoj komencis postuli pardonon por ili ambaŭ.

Urso dume antaŭeniĝadis laŭronde de la areno kaj, balancante ĉiam la knabinon sur la brakoj, per gesto kaj okuloj petegis por ŝi la vivon. Subite Vinicio leviĝis de sia loko, transsaltis la ĉirkaŭbaron, apartigantan la unuajn vicojn de la areno, kaj alkurinte al Ligia, kovris per la togo ŝian nudan korpon.

Poste li disŝiris la tunikon surbruste, malkovris la cikatrojn, kiuj restis al li post vundoj, ricevitaj en la armena milito, kaj etendis la brakojn al la popolo.

Tiam la ekscito de la spektantoj superis ĉian mezuron, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La amasoj komencis piedfrapi kaj muĝi. La voĉoj, vokantaj pardonon, iĝis simple minacaj.

La popolo propetis jam ne nur por la atleto, nun ĝi prenis en la defendon la knabinon, la soldaton kaj ilian amon. Miloj da spektantoj sin turnis al la imperiestro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun manoj kunpremitaj.

Tiu tamen malrapidis kaj hezitis. Kontraŭ Vinicio li ne havis, vere, malamon, kaj la morto aŭ vivo de Ligia estis al li indiferentaj, sed li preferus vidi la korpon de la knabino disŝirita per la kornoj de la uro, aŭ disgratitan per la dentegoj de sovaĝaj bestoj. Same lia krueleco, kiel lia degenerinta fantazio kaj degenerintaj instinktoj trovis ian volupton en similaj bildoj. Kaj nun la popolo volis senigi lin de tiu volupto. Ĉe tiu ĉi penso kolero speguliĝis sur lia grasa vizaĝo. Ankaŭ la ambicio ne permesis al li subiĝi al la volo de la amaso, sed kune, pro la denaska timemo, li ne kuraĝis ĝin kontraŭstari.

Li komencis do rigardi, ĉu almenaŭ inter la aŭgustanoj li vidos subenturnitajn dikfingrojn, la signon de morto. Sed Petronio tenis la manon levita supren, rigardante ĉe tio preskaŭ provoke en lian vizaĝon. La superstiĉa, sed ekscitiĝema Vesteno, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de pardono. Same faris la senatano Sceveno, same Nervo, same Tulio Seneciono, same la maljuna glora militestro, Ostorio Skapula, same Antistio, same Pizono kaj Veto, kaj Krispeno, kaj Minucio Termo, kaj Poncio Telezeno, kaj la plej respektinda, adorata de la popolo, Trazeo. Je tiu vido Nerono mallevis la smeraldon de la okulo kun la esprimo de malestimo kaj ofendo, subite tamen Tigeleno, kiu deziris spiti Petronion, kliniĝis al li kaj diris:

— Ne cedu, dia, ni havas la pretorianojn.

Tiam Nerono turnis sin al la loko, kie la komandon super la pretorianoj havis la severa kaj ĝis nun al li tutanime fidela Subrio Flavo, kaj li ekvidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribunuso estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj li tenis la manon supren, signe de pardono.

Dume la amasojn komencis kapti furiozo. Polvo leviĝis de sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron. Meze de la ekkrioj aŭdiĝis la voĉoj: «Ahenobarbo! patrinmurdinto! Brulmetinto!»

Nerono ektimis. La popolo estis ĉiopova reganto en la cirko. La antaŭaj imperiestroj, precipe Kaligulo, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, kio cetere ĉiam kaŭzadis ribelojn, eĉ sangoverŝon.

Sed Nerono estis en alia situacio. Unue, kiel aktoro kaj kantisto li bezonis la favoron de la popolo, due, li volis havi ĝin pro si kontraŭ la senato kaj patricioj, kaj fine, post la bruligo de Romo li penis ĉiel favorigi ĝin al si kaj direkti ĝian koleron kontraŭ la kristanojn. Li ekkomprenis fine, ke kontraŭstari pli longe estus simple danĝere. Ribelo, komencita en la cirko, povus ekregi la tutan urbon kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn.

Li rigardis do ankoraŭ fojon al Subrio Flavo, al la centuriestro Sceveno, parenco de la senatano, al la soldatoj, kaj, vidante ĉie kuntiritajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj sur li fiksitajn okulojn, li donis la signon de pardono.

Tiam tondro da aplaŭdoj eksonis de supre ĝis malsupre. La popolo estis jam certa pri la vivo de la kondamnitoj, ĉar de ĉi tiu momento ili iĝis kvazaŭ ĝiaj zorgatoj, kaj eĉ Nerono ne kuraĝus persekuti ilin plu per sia venĝo.

Ĉapitro 67ª

Kvar bitinianoj gardeme portis Ligian al la domo de Petronio. Vinicio kaj Urso iris apude, rapidante, por transdoni ŝin plej baldaŭ en la manojn de greka kuracisto. Ili iris en silento, ĉar post la ĉi-tagaj travivaĵoj ili ne kapablis al interparolo. Vinicio estis ĝis nun kvazaŭ duonkonscia. Li ripetadis al si, ke Ligia estas savita, ke minacas ŝin plu nek malliberejo, nek morto en la cirko, ke iliaj malfeliĉoj finiĝis por ĉiam kaj ke li prenas ŝin nun hejmen por ne disiĝi plu de ŝi. Kaj ŝajnis al li, ke tio estis pli ĝuste komenco de iu alia vivo ol realaĵo.

De temp’ al tempo li kliniĝadis al la malfermita portilo por rigardi tiun karan vizaĝon, kiu en la luna lumo ŝajnis dormanta, kaj li ripetadis en la pensoj:

«Tio estas ŝi! Kristo savis ŝin!»

Li rememoris ankaŭ, ke en la kadavrejon, kien li kaj Urso portis Ligian, venis iu nekonata al li kuracisto kaj certigis, ke la knabino vivos. Ĉe tiu ĉi penso ĝojo tiel ŝveligadis lian bruston, ke en momentoj li malfortiĝadis kaj apogadis sin sur la ŝultro de Urso, ne povante iri propraforte. Urso dume rigardis la stelluman ĉielon kaj preĝis.

Ili iris rapide tra la stratoj, ĉe kiuj novkonstruitaj domoj forte brilis en la luna lumo. La urbo estis malplena. Nur tie kaj ie aretoj da homoj, kronitaj per hedero, kantis kaj dancis antaŭ portikoj ĉe la sonoj de fluto, ĝuante la belegan nokton kaj la festan tempon, kiu daŭris de la komenco de la cirkoludoj. Nur kiam ili estis jam proksime al la domo, Urso ĉesis preĝi kaj ekparolis mallaŭte, kvazaŭ li timus veki Ligian:

— Sinjoro, estas Kristo, kiu savis ŝin de la morto. Kiam mi ekvidis ŝin sur la kornoj de la uro, mi ekaŭdis en la animo la voĉon: «Defendu ŝin!», kaj ĝi estis sendube la voĉo de la Ŝafido. La malliberejo elsuĉis miajn fortojn, sed li redonis ilin al mi por tiu momento kaj li inspiris tiun sangaman popolon, ke ĝi pledu pro ŝi. Fariĝu lia volo!

Kaj Vinicio respondis:

— Gloregata estu lia nomo!

Sed li ne povis paroli plu, ĉar subite li eksentis, ke grandega ploro ekŝvelas en lia brusto. Kaptis lin neregebla deziro ĵeti sin teren kaj danki la Savinton pro la miraklo kaj kompato.

Tamen dume ili atingis la hejmon. La servistoj, informitaj de speciale antaŭsendita sklavo, elsvarmis por ilin saluti; Paŭlo el Tarso ankoraŭ en Ancio konvertis pliparton de tiuj homoj. La malfeliĉoj de Vinicio estis al ili bonege konataj, do ilia ĝojo ĉe la vido de la viktimoj, elŝiritaj el la kruelaj manoj de Nerono, estis grandega, kaj ĝi kreskis ankoraŭ pli, kiam kuracisto Teoklo, ekzameninte Ligian, deklaris, ke ŝi suferis nenian gravan difekton kaj ke kiam pasos la malforteco, restinta post la mallibereja febro, ŝi resaniĝos.

La konsciencon ŝi reakiris ankoraŭ en la sama nokto. Vekiĝinte en belega dormoĉambro, prilumata per korintaj lampoj, en la aromo de verbeno, ŝi ne sciis, kie ŝi estas kaj kio pri ŝi okazas. Restis en ŝia memoro la momento, kiam ŝi estis alligata al la kornoj de la ĉenkatenita uro, kaj nun, vidante super si la vizaĝon de Vinicio, prilumatan per delikata, kolora lumo, ŝi decidis, ke ili certe ne plu estas sur la tero. La pensoj konfuziĝadis en ŝia malforta kapo kaj ŝajnis al ŝi natura afero, ke ili haltis ie envoje al la ĉielo pro ŝia laceco kaj senforteco. Sentante tamen nenian doloron, ŝi ridetis al Vinicio kaj volis demandi, kie ili estas, sed el ŝia buŝo eliĝis nur mallaŭta flustro, en kiu Vinicio apenaŭ povis distingi sian nomon.

Do li genuiĝis apud ŝi kaj, metinte la manon sur ŝian ŝultron, diris:

— Kristo cin savis kaj redonis al mi!

Ŝia buŝo moviĝis denove en nekomprenebla flustro, post momento tamen ŝiaj palpebroj fermiĝis, la brusto levis sin en facila ekspiro, kaj ŝi endormiĝis profunde, kion atendis Teoklo la kuracisto, kaj post kio li antaŭdiris resaniĝon.

Vinicio restis apud ŝi, genuante kaj droninte en preĝo. Lian animon enluligis amo tiel grandega, ke li tute ekstaziĝis. Teoklo kelkfoje eniris en la dormoĉambron, kelkfoje el post flankenpuŝita kurteno aperis la orhara kapo de Eŭniko, fine gruoj, tenataj en la ĝardenoj, komencis krii, anoncante la tagiĝon — kaj li plu ĉirkaŭprenadis en la pensoj la piedojn de Kristo, ne vidante kaj ne aŭdante, kio okazas ĉirkaŭe, kun koro ŝanĝita en oferan dankan flamon, dronanta en ekstazo, kvazaŭ vive prenita en la Ĉielon.

Ĉapitro 68ª

Petronio, post la liberigo de Ligia, ne volante inciti Neronon, sekvis lin kune kun la aliaj aŭgustanoj sur Palatinon. Li deziris aŭskulti, pri kio oni tie parolos, kaj ĉefe konvinkiĝi, ĉu Tigeleno ne elpensos ion novan por pereigi la knabinon. Certe, kaj ŝi, kaj Urso iĝis nun kvazaŭ zorgatoj de la popolo kaj neniu povis levi kontraŭ ilin la manon, ne kaŭzante ribelon. Tamen Petronio, sciante pri la malamo, kiun havis kontraŭ li la ĉiopova prefekto de la pretorio, supozis, ke verŝajne tiu lasta, ne povante atingi lin rekte, penos ankoraŭ venĝi iel ajn kontraŭ lia nevo.

Nerono estis kolera kaj incitita, ĉar la spektaklo finiĝis tute alie ol li deziris. Petronion li ne volis komence eĉ rigardi, sed tiu, ne perdante la malvarman sangon, proksimiĝis al li kun la tuta facileco de «arbitro de eleganteco» kaj diris:

— Ĉu ci scias, dia, kio venas en mian penson? Verku kanton pri virgulino, kiun la ordono de mondreganto liberigas de la kornoj de uro kaj redonas al ŝia amanto. La grekoj havas sentemajn korojn, kaj mi estas certa, ke ravos ilin tia kanto.

Al Nerono, malgraŭ lia tuta incito, ekplaĉis ĉi tiu ideo, kaj ĝi plaĉis al li duoble: unue, kiel temo por kanto, kaj due, ĉar li povis glori en ĝi sin mem, kiel grandaniman reganton de la mondo, li do rigardis momente Petronion, poste diris:

— Jes! Eble ci pravas! Sed ĉu decas al mi kanti la propran bonecon?

— Ci ne bezonas cin nomi. Ĉiu en Romo divenos sen tio, pri kio temas, kaj el Romo la famoj disvastiĝas tra la tuta mondo.

— Kaj ci estas certa, ke tio plaĉos en Aĥajo?

— Je Polukso! — ekkriis Petronio.

Kaj li foriris kontenta, ĉar nun li estis jam certa, ke Nerono, kies tuta vivo konsistis el alkonformigado de la realeco al literaturaj ideoj, ne volos senigi sin de la temo, kaj samfakte ligos la manojn al Tigeleno. Tio tamen ne ŝanĝis lian intencon forsendi Vinicion el Romo, tuj kiam la sano de Ligia ĉesos prezenti malfacilaĵon. Tial do, ekvidinte lin sekvatage, li diris al la juna tribunuso:

— Veturigu ŝin en Sicilion. Okazis io, ke flanke de la imperiestro nenio vin minacas, sed Tigeleno estus preta uzi eĉ venenon, se ne pro malamo kontraŭ vi, tiam kontraŭ mi.

Vinicio ridetis je tio kaj respondis:

— Ŝi estis sur la kornoj de sovaĝa uro, kaj tamen Kristo ŝin savis.

— Honoru do lin per hekatombo, — respondis Petronio kun ioma malpacienco, — sed ne postulu, ke li savu ŝin duafoje… Ĉu ci memoras, kiel Eolo akceptis Odiseon, kiam li revenis por peti lin duafoje pri favora ventaro? La dioj ne ŝatas ripetadon.

— Kiam li redonos al ŝi la sanon, — diris Vinicio, — mi veturigos ŝin al Pomponia Grecina.

— Ci agos tiom pli prave, ke Pomponia estas malsana. Ĉi tion diris al mi parenco de la Plaŭcioj, Antistio. Tie ĉi okazos dume tiaj aferoj, ke la homoj forgesos pri vi ambaŭ, kaj en la hodiaŭa tempo plej feliĉaj estas tiuj, pri kiuj oni forgesis. Fortuno estu al vi suno vintre kaj ombro somere!

Dirinte ĉi tion, li lasis Vinicion al lia feliĉo, kaj mem iris demandi Teoklon pri la sano kaj vivo de Ligia.

Sed ŝi estis jam ekster la danĝero. En la subteraĵo, kun la malforteco, restinta post la mallibereja febro, finmortigus ŝin la putra aero kaj malkomforto, nun tamen ĉirkaŭis ŝin plej sindona zorgemo, kaj ne nur komforto, sed eĉ lukso. Laŭ la ordono de Teoklo post du tagoj oni komencis elportadi ŝin en la ĝardenojn, ĉirkaŭantajn la domon, kie ŝi restadis dum longaj horoj. Vinicio ornamadis ŝian portilon per anemonoj, kaj speciale per iridoj por memorigi al ŝi la atrion en la domo de Aŭlo. Ofte, kaŝitaj en la ombro de vastfoliaraj arboj, ili interparolis, tenante sin je la manoj, pri la iamaj suferoj kaj la iamaj timoj.

Ligia parolis al li, ke Kristo speciale kondukis lin tra la turmento por ŝanĝi lian animon kaj levi ĝin al Si, kaj li sentis, ke tio estas vero kaj ke restis en li nenio el la antaŭa patricio, kiu konfesis nenian leĝon, krom siaj propraj deziroj. Sed en tiu rememorado estis nenio maldolĉa. Ŝajnis al ili ambaŭ, ke tutaj jaroj flugis jam for kaj ke tiu terura pasinteco estas jam malproksime post ili. Dume ekregadis ilin paco, kian ili neniam spertis ĝis nun. Iu nova vivo, grandega kaj feliĉa, venadis kaj enprenadis ilin.

En Romo Nerono povis furiozi kaj plenigi la mondon je teruro, sed ili, sentante super si gardon centoble pli potencan, ne plu timis lian kruelecon, nek liajn frenezaĵojn, tute kvazaŭ li ĉesus esti la sinjoro de ilia vivo aŭ morto.

Foje, antaŭ sunsubiĝo, ili ekaŭdis muĝadon de leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, venantan el malproksimaj bestejoj. Iam tiuj sonoj teruris Vinicion, kiel malbona aŭguro. Nun ili rigardis nur ridetante unu la alian, kaj poste ambaŭ levis la okulojn al la vespera ĉielruĝo.

Iafoje Ligia, ankoraŭ tre malforta kaj ne povanta paŝi propraforte, endormiĝadis meze de la ĝardena trankvilo, dum li gardis ŝin kaj rigardante ŝian dormolulitan vizaĝon, pensis malgraŭvole, ke ŝi ne estas plu la sama Ligia, kiun li ekkonis ĉe Aŭlo. Efektive, la malliberejo kaj la malsano parte estingis ŝian belecon. En la tempo, kiam li vidadis ŝin ĉe Aŭlo, kaj poste, kiam li venis por forkapti ŝin el la domo de Mirjam’, ŝi estis belega kune kiel statuo kaj floro; nun ŝia vizaĝo iĝis preskaŭ diafana, la brakoj maldikiĝis, la korpo maldikiĝis pro la malsano, la buŝo paliĝis kaj eĉ la okuloj ŝajnis malpli bluaj ol antaŭe.

La orhara Eŭniko, kiu alportadis al ŝi florojn kaj multekostajn teksaĵojn por kovri ŝiajn piedojn, aspektis apud ŝi, kiel la kipra diino. La estetikulo Petronio vane penis retrovi en ŝi la iamajn ĉarmojn kaj, movante la ŝultrojn, li pensis en la animo, ke tiu ombro el la Elizeaj kampoj ne valoris tiujn klopodojn, tiujn dolorojn kaj suferojn, kiuj preskaŭ elsuĉis la vivon el Vinicio.

Sed Vinicio, kiu amis nun ŝian animon, amis ŝin nur tiom pli, kaj kiam li gardis la dormantinon, ŝajnis al li, ke li gardas la tutan mondon.

Ĉapitro 69ª

La novaĵo pri la mirakla savo de Ligia rapide disvastiĝis inter la kristanaj restuloj, kiuj ĝis nun evitis la pereon en la persekutado. La konfesantoj komencis kunvenadi por vidi tiun, al kiu klare manifestiĝis la favoro de Kristo.

Venis do unue la juna Nazario kun Mirjam’, ĉe kiuj rifuĝis ĝis nun Petro la apostolo, kaj post ili venis aliaj. Ĉiuj ili, kune kun Vinicio, Ligia kaj la kristanaj sklavoj de Petronio, aŭskultis streĉite la rakontadon de Urso pri la voĉo, kiu eksonis en lia animo kaj ordonis al li batali kontraŭ la sovaĝa besto, kaj ĉiuj foriradis kun nova kuraĝo kaj espero, ke Kristo ne permesos tamen ekstermi sur la tero la reston de siaj konfesantoj, antaŭ ol li mem venos fari la teruran juĝon. Kaj tiu espero subtenadis iliajn korojn, ĉar la persekutado ne ĉesis ĝis nun. Kiun ajn la publika famo montris kiel kristanon, tiun la urbaj vigiloj tuj forkaptadis en malliberejon. La viktimoj estis jam, vere, malpli multaj, ĉar la plejparton de la konfesantoj oni jam kaptis kaj martirigis antaŭe, kaj la ceteraj aŭ forlasis Romon, por traatendi la uraganon en malproksimaj provincoj, aŭ kaŝis sin plej zorge, ne kuraĝante kunvenadi por komunaj preĝoj alie ol en sablofosejoj, troviĝantaj ekster la urbo. Tamen oni persekutis ilin ankoraŭ, kaj malgraŭ ke la cirkoludoj propre estis jam finitaj, oni ilin tenis por la sekvontaj, aŭ juĝis tuj. Kvankam la Roma popolo ne kredis plu, ke la kristanoj estis la kaŭzintoj de la urbobrulo, tamen oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis.

Petro la apostolo longe ne kuraĝis montriĝi en la domo de Petronio, fine tamen unu vesperon Nazario anoncis lian alvenon. Ligia, kiu povis jam iri propraforte, kaj Vinicio eliris al li renkonte kaj komencis ĉirkaŭpreni liajn piedojn; li salutis ilin kun kortuŝo tiom pli granda, ke nemulte restis jam el tiuj ŝafoj, kies regadon Kristo al li konfidis kaj pro kies sorto ploris nun lia granda koro. Tial, kiam Vinicio diris al li: «Sinjoro, dank’ al cia propeto la Savinto ŝin redonis al mi», li respondis: «Li ŝin redonis al ci pro cia fido kaj por ke ne eksilentu ĉiuj buŝoj, kiuj konfesas lian nomon». Kaj videble li pensis tiam pri tiuj miloj da siaj infanoj, disŝiritaj de sovaĝaj bestoj, pri tiuj krucoj, per kiuj oni plenŝtopis la arenojn kaj pri tiuj fajraj palisoj en la ĝardenoj de la «Besto», ĉar li diris tion kun grandega doloro.

Vinicio kaj Ligia rimarkis krome, ke liaj haroj tute blankiĝis, la tuta figuro kliniĝis, kaj en la vizaĝo li havis tiom da malĝojo kaj doloro, kvazaŭ li mem suferus ĉiujn tiujn turmentojn kaj torturojn, kiujn suferis la viktimoj de la furiozo kaj frenezo de Nerono. Sed ili ambaŭ komprenis jam, ke se Kristo mem subiĝis al la turmento kaj morto, neniu povas tion eviti. Tamen iliaj koroj sangis ĉe la vido de la apostolo, premita sub la pezo de la aĝo, penado kaj doloro. Sekve Vinicio, kiu post kelkaj tagoj intencis veturigi Ligian en Neapolon, kie ili celis renkonti Pomponian Grecinan kaj iri pluen en Sicilion, komencis lin petegi, ke li forlasu kune kun ili Romon.

Sed la apostolo metis la manon sur lian kapon kaj respondis:

— Jen mi aŭdas en la animo la vortojn de la Sinjoro, kiu apud la Tiberiada lago diris al mi: «Kiam ci estis pli juna, ci zonadis cin kaj iradis tien, kien ci volis, sed kiam ci maljuniĝos, ci etendos ciajn manojn, kaj iu alia zonos cin kaj kondukos tien, kien ci ne volas». Prave do estas, ke mi sekvu mian ŝafaron.

Kaj kiam ili eksilentis, ne komprenante, kion li diras, li aldonis:

— Mia penado venas al la fino, sed la gastigon kaj ripozon mi trovos nur en la domo de la Sinjoro.

Poste li sin turnis al ili, dirante:

— Memoru pri mi, ĉar mi vin amis, kiel patro amas siajn infanojn, kaj kion ajn vi faros en la vivo, faru ĝin por la gloro de la Sinjoro.

Tiel parolante, li levis super ili siajn maljunajn, tremantajn manojn kaj benis ilin, dum ili premis sin al li, sentante, ke ĝi estas eble la lasta beno, kiun ili ricevas el liaj manoj.

Tamen estis al ili destinite vidi lin ankoraŭ unu fojon. Kelkajn tagojn poste Petronio alportis alarman novaĵon el Palatino. Oni malkovris tie, ke unu el la liberigitoj de la imperiestro estis kristano kaj oni trovis ĉe li leterojn de la apostoloj Petro kaj Paŭlo el Tarso, ankaŭ leterojn de Jakobo, Judo kaj Johano. La restado de Petro en Romo estis jam antaŭe konata al Tigeleno, li supozis tamen, ke li pereis kune kun miloj da aliaj konfesantoj. Nun montriĝis, ke la du ĉefuloj de la nova kredo vivas ĝis nun kaj troviĝas en la ĉefurbo, oni decidis do trovi kaj kapti ilin je ĉia prezo, ĉar oni esperis, ke de post ilia morto la lastaj radikoj de la malamata sekto estos elŝiritaj. Petronio aŭdis de Vesteno, ke Nerono mem ordonis, ke en la daŭro de tri tagoj Petro kaj Paŭlo el Tarso estu jam en la Mamertina malliberejo kaj ke tutaj taĉmentoj da pretorianoj estis senditaj por traserĉi ĉiujn domojn en Transtibero.

Vinicio, aŭdinte tion, decidis averti la apostolon. Vespere li kaj Urso, vestinte sin per gaŭlaj manteloj, kovrantaj la vizaĝojn, iris al la apostolo, loĝanta en la domo de Mirjam’, kiu staris ĉe la ekstremo mem de la transtibera urboparto, ĉe la malsupro de la Janikula monteto. Envoje ili vidis domojn, ĉirkaŭitajn de soldatoj, kiujn kondukis iuj nekonataj homoj. La kvartalo estis maltrankvila, kaj kelkloke ariĝis grupetoj da scivoluloj. Tie kaj ie centuriestroj ekzamenis la kaptitojn, demandante ilin pri Petro Simeono kaj pri Paŭlo el Tarso.

Urso kaj Vinicio, antaŭveninte la soldatojn, atingis tamen feliĉe la loĝejon de Mirjam’, kie ili trovis Petron ĉirkaŭita de areto da kredantoj. Apud la apostolo estis ankaŭ Timoteo, helpanto de Paŭlo el Tarso, kaj Lino.

Eksciinte pri la proksima danĝero, Nazario elkondukis ĉiujn tra kaŝita pasejo al la ĝardena pordeto, kaj poste al forlasita ŝtonminejo, troviĝanta kelkcent paŝojn for de la Janikula pordego. Urso devis ĉe tio porti Linon, kies ostoj, rompitaj dum la torturoj, ne kunkreskis ankoraŭ. Troviĝinte tamen fine en la subteraĵo, ili eksentis sin sekuraj kaj ĉe la lumo de meĉlampeto, kiun bruligis Nazario, ili komencis interkonsenti mallaŭte, kiel savi la karan al ili vivon de la apostolo.

— Sinjoro, — diris al li Vinicio, — morgaŭ je tagiĝo Nazario elkonduku cin el la urbo al la Albana montaro. Tie ni cin retrovos kaj kunprenos en Ancion, kie atendas ŝipo, portonta nin al Neapolo kaj Sicilio. Feliĉa estos la tago kaj la horo, en kiu ci eniros mian domon kaj benos mian hejmofajron.

La aliaj aŭskultis lin kun ĝojo kaj insiste persvadis la apostolon, dirante:

— Rifuĝu for, nia paŝtisto, ĉar ci ne povas resti en Romo. Konservu la vivan veron, por ke ĝi ne pereu kune kun ni kaj ci. Elaŭskultu nin, kiuj cin petegas, kiel patron.

— Faru tion en la nomo de Kristo, — eĥis aliaj, sin kroĉante al lia vesto.

Kaj li respondadis:

— Miaj infanoj! Kiu el ni scias, por kiam la Sinjoro destinis al li la finon de la vivo?

Sed li ne diris, ke li ne forlasos Romon, kaj hezitis mem, kion fari, ĉar delonge jam en lian animon enŝteliĝis necerteco, kaj eĉ teruro. Sed lia ŝafaro estis disbatita, la verko detruita, la eklezion, kiu antaŭ la urbobrulo kreskis simile al impona arbo, ŝanĝis en polvon la potenco de la «Besto»… Restis nenio krom larmoj, krom rememoroj, turmentoj kaj morto. La semado naskigis riĉan rikolton, sed Satano enpremis ĝin en la teron. Anĝelaj taĉmentoj ne venis helpi la pereantojn, kaj nun Nerono etendas sian gloron super la mondo, terura, pli potenca ol iam antaŭe, sinjoro de ĉiuj maroj kaj de ĉiuj kontinentoj.

Ofte jam la fiŝkaptisto de Dio etendis en soleco la manojn al la ĉielo kaj demandis: «Sinjoro! Kion mi faru? Kiel mi restu? Kaj kiel mi, senforta maljunulo, batalu kontraŭ tiu senlima potenco de la Malbono, al kiu ci permesis regi kaj venkadi?»

Kaj li vokis tiel el la fundo de senborda doloro, ripetante en la animo: «Ne estas jam plu tiuj ŝafoj, kiujn ci ordonis al mi paŝti, ne estas plu cia eklezio, malpleno kaj funebro regas en cia metropolo, do kion ci ordonas al mi nun? Ĉu mi restu ĉi tie aŭ elkonduku la reston de ciaj ŝafoj, ke ni ie trans maroj gloru kaŝite cian nomon?»

Kaj li hezitis. Li kredis, ke la viva vero ne pereos kaj devas venki, sed iafoje li pensis, ke ne estis ankoraŭ ĝia tempo, kiu venos nur tiam, kiam la Sinjoro malsupreniros sur la teron en la tago de la juĝo, kun gloro kaj povo centoble pli potenca ol tiu de Nerono.

Iafoje ŝajnis al li, ke se li mem forlasos Romon, la kredantoj sekvos lin, kaj tiam li kondukos ilin for, al la ombrodonaj boskoj de Galileo, al la kvieta akvaro de l’ Tiberiada lago, al la paŝtistoj, mildaj kiel kolomboj aŭ kiel la ŝafoj, kiuj paŝtas sin tie meze de timianoj kaj nardoj. Kaj ĉiam pli granda deziro de trankvilo kaj ripozo, ĉiam pli granda sopiro al la lago kaj al Galileo ekregadis la koron de la fiŝkaptisto, ĉiam pli oftaj larmoj ŝveladis en liaj okuloj.

Sed kiam li momente jam estis decidinta, ekregadis lin subita timo kaj maltrankvilo. Kiel li forlasu la urbon, kie tiom da martira sango sorbiĝis en la teron, kie tiom da buŝoj de agoniantoj atestis pri la vero? Ĉu li sola forkliniĝu de tio? Kaj kion li respondos al la Sinjoro, kiam li ekaŭdos la vortojn: «Jen ili ĉiuj mortis pro sia kredo, kaj ci forkuris?»

Tagojn kaj noktojn li pasigadis en zorgo kaj aflikto. Aliaj, kiujn disŝiris la leonoj, kiujn oni alnajlis al la krucoj, kiujn oni bruligis en la imperiestraj ĝardenoj, post la momentoj de turmento endormiĝis en la Sinjoro, li tamen ne povis dormi kaj sentis turmenton pli grandan ol ĉiuj, kiujn la torturistoj elpensis por la viktimoj. La tagiĝo ofte blankigadis jam la tegmentojn de domoj, kiam li vokis ankoraŭ en la fundo de sia dolorplena koro:

— Sinjoro, kial ci ordonis al mi veni ĉi tien kaj en tiu ĉi nesto de l’ Besto fondi cian metropolon?

Dum tridek kvar jaroj de post la morto de sia Sinjoro li ne konis ripozon. Kun bastono en la mano li migris tra la mondo kaj rakontadis la «bonan novaĵon». Liaj fortoj elĉerpiĝis en la vojaĝoj kaj penoj, ĝis fine, kiam en tiu ĉi urbo, kiu estis la kapo de la mondo, li enradikigis la verkon de la Majstro, unu fajra ekspiro de la Malbono bruligis ĝin, kaj li vidis, ke la batalon oni devas komenci denove. Kaj kian batalon! Unuflanke la imperiestro, la senato, la popolo, la legioj, katenantaj per fera ĉirkaŭligo la tutan mondon, la sennombraj urboj, la sennombraj landoj, la potenco, al kiu egalan ne vidis homaj okuloj, aliflanke li, tiel premita de la aĝo kaj laboro, ke liaj tremantaj manoj apenaŭ povis jam porti la vojiran bastonon.

Do iafoje li diradis al si, ke ne li povas batali kontraŭ la imperiestro de Romo kaj ke tion povas fari nur Kristo mem.

Ĉiuj tiuj pensoj trakuradis nun lian afliktitan kapon, kiam li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj, kaj ili, ĉirkaŭante lin per rondo ĉiam pli malvasta, ripetadis per tremantaj voĉoj:

— Rifuĝu for, rabeno, kaj elkonduku nin el la potenco de la Besto.

Fine ankaŭ Lino klinis antaŭ li sian turmentitan kapon.

— Sinjoro! — li diris, — la Savinto ordonis al ci, ke ci paŝtu liajn ŝafojn, sed ili ne estas plu ĉi tie, aŭ morgaŭ ili ne estos, iru do tien, kie ci ankoraŭ povas trovi ilin. La vorto de Dio vivas ankoraŭ en Jerusalemo kaj en Antioĥio kaj en Efezo kaj en aliaj urboj. Kion ci efikos, restinte en Romo? Se ci pereos, ci grandigos nur la triumfon de la Besto. Al Johano la Sinjoro ne difinis la limon de la vivo, Paŭlo estas roma civitano kaj senjuĝe oni ne povas lin puni, sed se kontraŭ ci, ho majstro, ekfuriozos la infera potenco, tiam tiuj, kiuj senkuraĝiĝis jam en la koroj, demandos: «Kiu estas pli granda ol Nerono?» Ci estas la roko, sur kiu estas konstruita la Eklezio de Dio. Lasu nin morti, sed ne permesu al Antikristo venki la reprezentanton de Dio, kaj ne revenu ĉi tien, antaŭ ol la Sinjoro polvigos tiun, kiu fluigis la senkulpan sangon.

— Rigardu niajn larmojn! — ripetis ĉiuj ĉeestantoj.

Larmoj fluis ankaŭ sur la vizaĝo de Petro. Tamen post momento li leviĝis kaj, etendinte super la genuantoj la manojn, diris:

— Glorata estu la nomo de la Sinjoro kaj fariĝu lia volo!

Ĉapitro 70ª

Je la krepusko de la sekvinta mateno du malhelaj figuroj iris la Appian vojon al la ebenaĵoj de Kampanio. Unu el ili estis Nazario, la alia Petro la apostolo, forlasanta Romon kaj la tie martirigatajn samkredanojn.

La ĉielo en la oriento estis jam ricevanta palan verdetan nuancon, kiu iom post iom ĉiam pli klare borderiĝadis malsupre per la safrana koloro. La arboj kun arĝentaj folioj, la blankaj marmoroj de vilaoj kaj la arkaĵoj de la akveduktoj, tirantaj sin tra la ebenaĵo al la urbo, elprofundiĝadis el la ombro. Plilumiĝadis grade la verdeco de la ĉielo, saturiĝante je orkoloro. Poste la sunleviĝo komencis rozbrili kaj lumigis la Albanan montaron, kiu elaperis mirinda, palviola, kvazaŭ el nuraj briloj konsistanta.

La tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj. La nebulo maldensiĝadis, malkovrante al la okuloj ĉiam pli vaste la ebenaĵon, la sur ĝi troviĝantajn domojn, tombejojn, urbetojn kaj arbotufojn, inter kiuj blankis la kolonoj de temploj.

La vojo estis senhoma. La kamparanoj, kiuj portadis legomojn en la urbon, ne aljungis ankoraŭ videble siajn veturilojn. De la ŝtonplatoj, per kiuj la vojo estis pavimita ĝis la montaro, disiradis en la silento la rebruo de lignaj ŝuoj, kiujn la vojaĝantoj havis sur la piedoj.

Poste la suno elaperis trans la montaraj interpintoj, sed kune stranga vido frapis la okulojn de la apostolo. Ekŝajnis al li, ke la ora disko, anstataŭ leviĝadi ĉiam pli alten sur la ĉielo, deŝovis sin de la montetoj kaj ruliĝas sur la vojo.

Tiam Petro haltis kaj diris:

— Ĉu ci vidas tiun lumon, kiu proksimiĝas al ni?

— Mi vidas nenion, — respondis Nazario.

Sed Petro post momento ekparolis, ŝirminte la okulojn per la mano:

— Iu venas al ni en la suna brilo.

Iliajn orelojn tamen ne atingis plej eta rebruo de paŝoj. Ĉirkaŭe estis tute silente, Nazario vidis nur, ke for, malproksime, tremas la arboj, kvazaŭ iu ilin skuus, kaj la brilo disverŝiĝas ĉiam pli vaste sur la ebenaĵo.

Li ekrigardis kun miro la apostolon.

— Rabeno! Kio estas al ci? — li ekkriis maltrankvile.

La vojaĝa bastono falis teren el la manoj de Petro, liaj okuloj fikse rigardis antaŭen, lia buŝo estis malfermita, sur la vizaĝo bildiĝis miro, ĝojo, ravo. Subite li ĵetis sin surgenuen kun brakoj etenditaj antaŭen, kaj el lia buŝo eliĝis la ekkrio:

— Ho Kristo!… Kristo!…

Kaj li falis vizaĝaltere, kvazaŭ li kisus ies piedojn. Longe daŭris la silento, poste en la mallaŭto aŭdiĝis plorrompataj vortoj de la maljunulo:

— Kien ci iras, Sinjoro?…

Nazario ne aŭdis respondon, sed la orelojn de Petro atingis voĉo malgaja kaj dolĉa, kiu diris:

— Kiam ci forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

La apostolo kuŝis surtere, kun vizaĝo en la polvo, senmova kaj silenta.

Al Nazario ŝajnis jam, ke Petro svenis aŭ mortis, sed li leviĝis fine, per la tremantaj manoj prenis la pilgriman bastonon kaj, nenion dirante, returniĝis al la sep montetoj de la urbo.

Kaj la knabo, vidante ĉi tion, ripetis, kiel eĥo:

— Kien ci iras, sinjoro?…

— Romon, — respondis mallaŭte la apostolo.

Kaj li revenis.


Paŭlo, Johano, Lino kaj ĉiuj kredantoj akceptis lin kun miro kaj timo tiom pli granda, ke ĝuste je la krepusko, tuj post lia eliro, pretorianoj ekĉirkaŭis la loĝejon de Mirjam’ kaj serĉis en ĝi la apostolon. Sed al ĉiuj iliaj demandoj li respondadis nur kun ĝojo kaj trankvilo:

— Mi vidis la Sinjoron.

Kaj ankoraŭ en la sama vespero li iris en la tombejon en Ostriano por instrui kaj bapti tiujn, kiuj volis baniĝi en la akvo de l’ vivo.

De tiam li venadis tien ĉiutage, kaj post li venadis amasoj, ĉiutage pli grandaj. Ŝajnis, ke el ĉiu martira larmo naskiĝas novaj konfesantoj kaj ke ĉiu ĝemo sur la areno eĥiĝas en miloj da brustoj. La imperiestro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis. Sed tiuj, kiuj jam havis sufiĉe da krimoj kaj frenezaĵoj, tiuj, kiujn oni piedpremis, tiuj, kies vivo estis konstanta malbonsorto kaj sufero, ĉiuj premitoj, ĉiuj malĝojantoj, ĉiuj malfeliĉuloj venadis por aŭskulti la strangan rakonton pri Dio, kiu pro amo al la homoj lasis sin krucumi por elaĉeti iliajn kulpojn.

Trovante Dion, kiun ili povis ami, ili trovis tion, kion al neniu povis doni ĝis tiu momento la tiama mondo: la feliĉon pro amo.

Kaj Petro ekkomprenis, ke nek la imperiestro, nek ĉiuj liaj legioj venkos la vivan veron, ke superverŝos ĝin nek larmoj, nek sango kaj ke nur nun komenciĝas ĝia venko. Li ekkomprenis ankaŭ, kial la Sinjoro revenigis lin de la vojo: ĉar tiu ĉi urbo de fiereco, krimoj, malĉasteco kaj potenco komencis esti lia urbo kaj duobla metropolo, el kiu fluis sur la tutan mondon la komando de la korpoj kaj de la animoj.

Ĉapitro 71ª

Fine plenumiĝis la tempo de ambaŭ apostoloj. Sed, kvazaŭ por finkroni la laboron, estis lasite al la fiŝkaptisto de Dio kapti du animojn eĉ en la malliberejo. La soldatoj Proceso kaj Martiniano, kiuj gardis lin en la Mamertina malliberejo, akceptis bapton. Poste venis la horo de la turmento. Nerono ne estis tiam en Romo. La verdikton eldonis Helio kaj Politeto, al kiuj Nerono konfidis la regadon en Romo por la tempo de sia foresto.

La aĝan apostolon oni subigis unue al la leĝordonita skurĝado, kaj sekvatage oni lin elkondukis ekster la urban muregon, al la Vatikanaj montetoj, kie li devis suferi la al li destinitan krucpunon. La soldatojn mirigis la amaso, kiu kolektiĝis antaŭ la malliberejo, ĉar laŭ ilia imago la morto de simpla homo, plie de fremdulo, ne devus eksciti tian intereson, kaj ili ne komprenis, ke tiu ĉi aro ne konsistis el scivoluloj, sed el konfesantoj, kiuj deziris akompani al la loko de ekzekuto la grandan apostolon. Posttagmeze malfermiĝis fine la mallibereja pordego kaj Petro aperis meze de pretoriana taĉmento. La suno malleviĝis jam al Ostio, la tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis Petron porti la krucon, ĉar oni kredis, ke li ne povus ĝin levi, nek oni metis forkegon sur lian kolon por ne malfaciligi la iradon. Li paŝis libera kaj la kredantoj povis vidi lin bonege.

En la momento, kiam meze de la feraj soldataj kaskoj aperis lia blanka kapo, ploro aŭdiĝis en la amaso, sed preskaŭ tuj ĝi ĉesis, ĉar en la vizaĝo de la maljunulo estis tiom da sereneco kaj tia ĝojo de ĝi radiis, ke ĉiuj komprenis, ke tio ne estas viktimo, kondukata al ekzekuto, sed venkinto, festanta sian triumfan marŝon.

Tiel estis efektive. La fiŝkaptisto, ordinare humila kaj klinita, iris nun rekta, superanta per la kresko la soldatojn, plena je digno. Neniam oni vidis en lia sinteno tian majestecon. Ŝajnis, ke tio estas monarĥo, kiu paŝas antaŭen, ĉirkaŭita de siaj soldatoj kaj popolo. De ĉiuj flankoj eksonis la voĉoj:

— Jen Petro foriras al la Sinjoro.

Ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke atendas lin turmento kaj morto. Ili iris solene, sed trankvile, sentante, ke de post la morto sur Golgoto okazis ĝis nun nenio egale granda, kaj ke kiel la unua elaĉetis la tutan mondon, tiel ĉi tiu elaĉetos tiun ĉi urbon.

Ĉe la vido de la maljunulo pasantoj haltadis envoje kun miro, kaj la konfesantoj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, parolis per trankvilaj voĉoj:

— Rigardu, kiel mortas la justulo, kiu konis Kriston kaj predikis amon en la mondo.

Kaj tiuj ekmeditadis, poste foriradis, dirante al si: «Vere, ĉi tiu ne povis esti maljusta».

Envoje silentiĝadis la strata kriado kaj bruado. La procesio iris antaŭen meze de nove konstruitaj domoj, meze de blankaj kolonoj de temploj, super kies frontonoj etendis sin la ĉielo, profunda, paca kaj blua. Ili iris en silento; iafoje nur ektintis la soldataj armiloj aŭ ekmurmuris la flustro de preĝoj. Petro aŭskultis ilin kaj ĝojo ĉiam pli granda lumis sur lia vizaĝo, ĉar lia rigardo apenaŭ povis ĉirkaŭpreni tiujn milojn da konfesantoj. Li sentis, ke li plenumis la taskon, kaj li sciis jam, ke tiu vero, kiun li predikis dum la tuta vivo, surverŝos ĉion, kiel ondo, kaj ke nenio jam povos ĝin bari.

Tiel pensante, li levis la okulojn supren kaj diris: «Sinjoro, ci ordonis al mi konkeri ĉi tiun urbon, do mi ĝin konkeris. Ci ordonis al mi fondi ĉi tie cian metropolon, do mi ĝin fondis. Ĝi estas nun cia urbo, Sinjoro, kaj mi iras al ci, ĉar multa estis mia penado.»

Pasante preter temploj, li parolis al ili: «Temploj de Kristo vi estos».

Rigardante la homajn amasojn, svarmantajn preter li, li parolis al ili: «Servantoj de Kristo estos ciaj infanoj.»

Kaj li iris, konscia pri la plenumita laboro, konscia pri sia merito, pri la povo, pacoplena, granda. La soldatoj irigis lin tra la Triumfa ponto[326], kvazaŭ malgraŭvole atestante lian triumfon, kaj kondukis lin pluen, al la Naŭmaĥiejo kaj al la cirko. La kredantoj el Transtibero aliĝis al la procesio kaj tiel densa iĝis la popolamaso, ke la centuriestro, komandanta la pretorianojn, diveninte fine, ke li kondukas iun ĉefpastron, kiun ĉirkaŭas liaj fideluloj, maltrankviliĝis pro la tro malgranda nombro da soldatoj. Sed eĉ ne unu ekkrio de indigno aŭ furiozo aŭdiĝis en la amaso. La vizaĝoj, spegulantaj la gravecon de la momento, estis solenaj kaj kune plenaj je atendo, ĉar kelkaj el la konfesantoj, rememorante, ke ĉe la morto de la Sinjoro la tero fendis sin pro teruro kaj mortintoj levis sin el la tomboj, pensis, ke eble ankaŭ nun okazos iuj videblaj signoj, post kiuj la memoro pri la morto de la apostolo ne forviŝiĝos dum jarcentoj. Aliaj parolis eĉ al si: «Ĉu eble la Sinjoro elektos la mortohoron de Petro por malsupreniri el la ĉielo, kiel li promesis, kaj fari juĝon kontraŭ la mondo?» Kaj en tiu penso ili konfidis sin al la kompatemo de la Savinto.

Sed ĉirkaŭe estis trankvile. La montetoj ŝajnis ĝui la varmon kaj ripozi en la suno. La procesio haltis fine inter la cirko kaj la Vatikana monteto. Soldatoj komencis nun fosi kavon, aliaj metis sur la teron la krucon, martelojn kaj najlojn, atendante, ĝis la preparoj estos finitaj, dum la amaso, plu trankvila kaj solena, genuiĝis ĉirkaŭe.

La apostolo, kun la kapo en radioj kaj oraj briloj, turnis sin lastfoje al la urbo. Fore, iom sube, vidiĝis la brilanta Tibero; trans ĝi la Kampo de Marso; pli supre la maŭzoleo de Aŭgusto; sube la grandega banejo, kiun Nerono ĵus komencis konstrui; pli sube ankoraŭ, la teatro de Pompeo; kaj trans ili Sæpta Julia,[327] parte videbla, parte kaŝita de aliaj konstruaĵoj; multego da portikoj, temploj, kolonoj, tavole leviĝantaj konstruaĵoj; kaj fine for, malproksime, la montetoj, ĉirkaŭgluitaj per domoj — grandega homa svarmejo, kies limoj estis malaperantaj en blueta nebulo, nesto de krimo, sed ankaŭ de forto, de frenezo, sed ankaŭ de ordo, kiu iĝis la kapo de la mondo, sed kune ĝia leĝo kaj paco, ĉiopova, nevenkebla, eterna.

Petro, ĉirkaŭita de la soldatoj, rigardis ĝin tiel, kiel rigardus sian posedaĵon reĝo kaj estro. Kaj li parolis al ĝi: «Ci estas elaĉetita kaj mia». Neniu tamen, ne nur el la soldatoj, fosantaj la kavon, en kiun estis metota la kruco, sed eĉ neniu el la konfesantoj scipovis diveni, ke efektive staras inter ili la vera reganto de ĉi tiu urbo, ke malaperos la imperiestroj, trafluos ondoj da barbaroj, jarcentoj pasos, kaj tiu ĉi maljunulo regos ĉi tie senhalte.

La suno ankoraŭ iom malleviĝis al Ostio, ĝi iĝis granda kaj ruĝa. La tuta okcidenta parto de la ĉielo ekflamis per blindiga brilo. La ekzekutistoj proksimiĝis al Petro por lin senvestigi.

Sed li, preĝante, subite rektiĝis kaj alten etendis la dekstran brakon. La ekzekutistoj haltis, kvazaŭ senkuraĝigite per lia sinteno; ankaŭ la konfesantoj haltigis la spiron en la brustoj, atendante ke li ekparolos. Estiĝis profunda silento.

Kaj li, starante sur la altaĵo, komencis fari per la etendita mano la signon de kruco, benante en la horo de sia morto:

Urbi et orbi! [328]


En tiu sama mirinda vespero alia taĉmento da soldatoj kondukis sur la Vojo Ostia Paŭlon el Tarso al la loko nomata «Fontoj Salviaj»[329]. Ankaŭ lin sekvis aro da kredantoj, kiujn li estis konvertinta, kaj kiam li rekonadis vazaĵojn amikajn, li haltadis kaj parolis kun ili, ĉar la gardistoj elmontradis al li, kiel al roma civitano, pli da konsideroj. Post la pordego, nomata Tergemina, li renkontis Plaŭtillan, filinon de prefekto Flavio Sabeno[330], kaj vidante ŝian junan vizaĝon, surverŝitan de larmoj, diris:

— Plaŭtilla, filino de la eterna Savo, foriru en paco. Nur pruntu al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro.

Kaj preninte la vualon, li iris pluen kun vizaĝo tiel plena je ĝojo, kun kia revenas hejmen laboristo, honeste laborinta la tutan tagon. Liaj pensoj, simile al tiuj de Petro, estis trankvilaj kaj serenaj, kiel tiu vespera ĉielo. La okuloj medite rigardis la ebenaĵon, kiu etendis sin antaŭ li, kaj la Albanan montaron, dronantan en lumo. Li rememoradis siajn vojaĝojn, sian penadon kaj laboron, la batalojn, en kiuj li venkis, kaj la komunumojn, kiujn li fondis en ĉiuj landoj kaj trans ĉiuj maroj, kaj li pensis, ke li bone meritis la ripozon. Ankaŭ li plenumis sian taskon. Li sentis, ke lian semaĵon jam ne disblovos la vento de malbono. Li sin preparis al la foriro kun la certeco, ke en la batalo, kiun lia vero proklamis kontraŭ la mondo, ĝi venkos, kaj senlima sereneco enfluadis lian animon.

La vojo al la loko de la ekzekuto estis malproksima kaj la vespero komencis krepuski. La montoj iĝis purpuraj, kaj iliaj bazoj iom post iom sinkis en ombron. Brutaroj estis revenantaj hejmen. Tie kaj ie iris aretoj da sklavoj kun laborinstrumentoj sur la ŝultroj. Antaŭ la domoj, sur la vojo ludis infanoj, rigardante scivole la pasantan taĉmenton. Kaj en ĉi tiu vespero, en ĉi tiu klara, ora aero estis ne nur trankvilo kaj paco, sed ankaŭ ia harmonio, kiu ŝajnis levi sin de la tero al la ĉielo. Paŭlo aŭdis ĝin kaj lia koro pleniĝadis je ĝojo ĉe la penso, ke al tiu muziko de la mondo li aldonis unu sonon, kiu mankis ĝis nun, kaj sen kiu la tuta tero estis kiel «sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo»[331].

Kaj li rememoris, kiel li instruadis al la homoj la amon, kiel li diradis al ili, ke eĉ se ili disdonus sian havaĵon inter malriĉulojn kaj eĉ se ili ekkonus ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn misterojn kaj ĉiujn sciencojn, ili estos nenio sen la amo, kiu estas plenfavora, pacienca, kiu ne faras malbonon, ne deziras adoron, ĉion elportas, al ĉio kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Li pasigis la jarojn de sia vivo instruante al la homoj tiun veron. Kaj nun li diris al si en la animo: kia potenco ĝin egalas kaj kio ĝin venkos? Kiel povas ĝin subpremi la imperiestro, se li eĉ havus duoble tiom da legioj, duoble tiom da urboj kaj maroj kaj landoj kaj nacioj?

Kaj li iris preni sian pagon, kiel triumfanto.

La irantaro forlasis fine la grandan vojon kaj flankiĝis orienten per mallarĝa irejo al la Fontoj Salviaj. Sur la erikejo kuŝis ruĝaj sunbriloj. Ĉe la fonto la centuriestro haltigis la soldatojn, ĉar la momento venis.

Sed Paŭlo, ĵetinte sur la ŝultron la vualon de Plaŭtilla por kovri per ĝi siajn okulojn, lastfoje levis la pupilojn, plenajn je senlima trankvilo, al la pratempaj briloj de la vespero kaj preĝis. Jes! La momento venis, sed li vidis antaŭ si grandegan vojon el vesperbriloj, kondukantan al la ĉielo, kaj en la animo li diris al si la samajn vortojn, kiujn li skribis antaŭe, konscia pri sia plenumita servo kaj pri la baldaŭa fino: «Bonan batalon mi batalis, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; de nun estas konservita por mi la krono de justeco»[332].

Ĉapitro 72ª

Romo furiozis, kiel antaŭe, tiel ke ŝajnis, kvazaŭ tiu urbo, kiu konkeris la mondon, komencas fine, pro manko de gvidantoj, disŝiri sin interne. Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj, venis la konspiro de Pizono, kaj post ĝi sekvis tiel senpardona falĉado de la plej altaj kapoj en Romo, ke eĉ al tiuj, kiuj vidis dion en Nerono, li ekŝajnis fine dio de morto. Funebro falis sur la urbon, teruro ekloĝis en la domoj kaj koroj, sed la portikojn kronis hedero kaj floroj, ĉar malpermesite estis elmontri ĉagrenon pro la mortintoj. La homoj, kiuj vekiĝadis matene, demandis sin, kies vico venos hodiaŭ. La procesio da fantomoj, tiriĝantaj post Nerono, kreskis kun ĉiu tago.

Pizono pripagis la konspiron per sia kapo; post li sekvis Seneko kaj Lukano; Fenio Rufo kaj Plaŭcio Laterano; kaj Flavio Sceveno, kaj Afranio Kvintiano, kaj la diboĉema ludkamarado de la imperiestro Tulio Seneciono, kaj Prokulo, kaj Arariko, kaj Tugureno, kaj Grato, kaj Silano, kaj Proksimo, kaj Subrio Flavo, iam tutanime fidela al Nerono, kaj Sulpicio Aspero. Kelkajn pereigis la propra malnobleco, aliajn timemo, aliajn riĉaĵoj, aliajn braveco. Nerono, terurite per la sola nombro de la konspirantoj, kovris la muregojn per soldatoj kaj tenis la urbon kvazaŭ sieĝe, sendante ĉiutage centuriestrojn kun mortverdiktoj en suspektatajn domojn. La kondamnitoj rampis ankoraŭ humile en leteroj, plenaj je flatoj, dankante la imperiestron pro la verdikto kaj testamentante al li parton de sia havaĵo por savi la reston por la infanoj. Ŝajnis fine, ke Nerono speciale transpasas ĉian mezuron por konvinkiĝi, kiagrade malnobliĝis la homoj kaj kiel longe ili toleros la sangan regadon. Post la konspirantoj oni ekstermadis iliajn parencojn, amikojn kaj eĉ nurajn konatojn. La loĝantoj de luksaj domoj, konstruitaj post la brulo, elirante sur la straton, estis certaj, ke ili vidos tutajn vicojn da enterigoj.

Pompeo, Kornelio Marcialo, Flavio Nepoto kaj Stacio Domicio pereis, akuzite pri manko de amo al la imperiestro; Novio Prisko kiel amiko de Seneko; Rufrio Krispeno estis senigita de la rajto je fajro kaj akvo tial, ke li estis iam edzo de Popea. La grandan Trazeon pereigis lia virto, multaj pagis per la vivo la altan devenon, kaj eĉ Popea iĝis viktimo de momenta ekscito de Nerono.

Kaj la senato rampis antaŭ la terura regnestro, konstruadis je lia honoro templojn, faradis oferdonojn pro lia voĉo, florkronadis liajn statuojn kaj destinadis al li pastrojn kiel al dio. La senatanoj kun tremo en la animoj iradis Palatinon por glori la kanton de la «Periodoniko» kaj diboĉi kune kun li meze de orgioj de nudaj korpoj, vino kaj floroj.

Kaj dume malsupre, sur la grundo, inundite per sango kaj larmoj, kreskis mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.

Ĉapitro 73ª

Vinicio al Petronio:

«Ni scias ankaŭ ĉi tie, mia kara, kio okazas en Romo, kaj kion ni ne scias, tion findiras al ni ciaj leteroj. Se oni ĵetas ŝtonon en akvon, la ondoj disiras ĉirkaŭen, ĉiam pli kaj pli malproksimen, do tia ondo de frenezo kaj furiozo atingis el Palatino eĉ ĉi tien. Envoje al Grekujo estis ĉi tie la sendito de la imperiestro, Karinato, kiu prirabis la urbojn kaj templojn por plenigi la malplenan trezorejon. Per la kosto de ŝvito kaj homaj larmoj oni konstruas en Romo la Oran Domon[333]. Povas esti, ke la mondo ne vidis ĝis nun tian domon, sed ĝi ankaŭ ne vidis tiajn maljustaĵojn. Ci konas ja Karinaton. Simila al li estis Ĥilono, antaŭ ol li pentis sian vivon per la morto. Sed la urbetojn, kuŝantajn proksime de ni, ne atingis ankoraŭ liaj homoj, eble tial, ke estas ĉi tie nek temploj, nek trezoroj.

Ci demandas ĉu ni estas sekuraj. Mi respondos al ci nur, ke ni estas forgesitaj, kaj tion akceptu kiel respondon.

Jen en la nuna momento el la portiko, kie mi skribas, mi vidas nian trankvilan golfon kaj sur ĝi, en boato, Urson, mallevanta reton en la klaran ondaron. Mia edzino ŝpinas ruĝan lanon apud mi, kaj en la ĝardenoj, en la ombro de migdalarboj, kantas niaj sklavoj. Ho, kia trankvilo, mia kara, kaj kia forgeso pri la antaŭaj teruroj kaj doloroj! Sed tion ni ŝuldas ne al Parcoj, kiuj, kiel ci skribas, ŝpinas tiel dolĉe la fadenon de nia vivo; tio estas la beno de Kristo, nia amata Dio kaj Savinto. La suferojn kaj larmojn ni konas, ĉar nia vero ordonas al ni priplori fremdan mizeron, sed eĉ en tiuj larmoj estas de vi nekonata konsolo, ke iam, kiam forpasos la tempo de nia vivo, ni retrovos ĉiujn tiujn karajn personojn, kiuj pereis kaj pereos ankoraŭ pro la Dia instruo. Por ni Petro kaj Paŭlo ne mortis, sed naskiĝis en gloro. Niaj animoj vidas ilin kaj, dum la okuloj ploras, la koroj ĝojas ilian ĝojon. Ho jes, kara, ni estas feliĉaj per feliĉo, kiun nenio kapablas detrui, ĉar la morto, kiu estas por vi la fino de ĉio, por ni estas nur paso al ankoraŭ pli granda trankvilo, al pli granda amo, al pli granda ĝojo.

Kaj tiel fluas ĉi tie niaj tagoj kaj monatoj en trankvilo de la koroj. Niaj servistoj kaj sklavoj kredas, kiel ni, je Kristo, kaj ĉar li ordonis amon, ni amas unu la aliajn. Ofte, kiam la suno subiras, aŭ kiam la luno brilas jam sur la akvo, mi kaj Ligia interparolas pri la pasinta tempo, kiu nun ŝajnas al ni sonĝo, kaj kiam mi pensas, kiel ĉi tiu kara kapo, kiun mi nun ĉiutage lulas sur la brusto, proksima estis al turmento kaj pereo, mi gloras tutanime mian Sinjoron, ĉar li sola povis ŝin elŝiri el tiuj manoj, savi el la areno kaj redoni al mi por ĉiam.

Ho Petronio, ci ja vidis, kiom da konsolo kaj persisto en mizero, kiom da pacienco kaj kuraĝo kontraŭ la morto donas ĉi tiu instruo, venu do kaj vidu, kiom da feliĉo ĝi donas en la ordinaraj, ĉiutagaj horoj de nia vivo. Vidu, la homoj ne konis ĝis nun Dion, kiun ili povus ami, tial do ili ne amis unu alian kaj tio estis la fonto de ilia mizero, ĉar, kiel lumo el la suno, tiel la feliĉo venas el amo. Ne instruis al ili tiun veron leĝodonantoj, nek filozofoj, kaj ĝi estis nek en Grekujo, nek en Romo, kaj se mi diras: nek en Romo, ĝi signifas: nek sur la tuta tero. La seka kaj malvarma instruo de la stoikistoj, kiu altiras virtulojn, hardas la korojn, kiel glavojn, sed pli ĝuste indiferentigas ilin anstataŭ bonigi.

Sed por kio mi diras tion al ci, kiu studis pli multe kaj komprenas pli multe ol mi. Ja ankaŭ ci konis Paŭlon el Tarso kaj ofte ci longe kun li parolis, do ci scias plej bone, ĉu kontraŭ tiu vero, kiun li proklamis, ĉiuj instruoj de viaj filozofoj kaj retoroj ne estas kiel pereemaj sapvezikoj kaj kiel vanaj sonoj sen signifo. Ĉu ci memoras la demandon, kiun li faris al ci: „Kaj se la imperiestro estus kristano, ĉu vi ne sentus vin pli sekuraj, pli certaj pri la posedo de tio, kion vi posedas, liberaj de timoj kaj trankvilaj pri via vivo?“ Sed ci diris al mi, ke nia vero estas malamiko de la vivo, kaj nun mi respondas al ci, ke se mi ripetadus de la komenco de la letero tiujn ĉi tri vortojn: „Mi estas feliĉa!“ mi ankoraŭ ne sukcesus esprimi al ci mian feliĉon. Ci diros al mi je tio, ke mia feliĉo estas en Ligia! Jes, kara! Tial, ke mi amas ŝian senmortan animon kaj ke ni amas unu la alian en Kristo, kaj en tia amo ekzistas nek disiĝo, nek perfidoj, nek ŝanĝoj, nek maljuneco, nek morto. Ĉar kiam pasos la juneco kaj beleco, kiam velkos niaj korpoj kaj venos la morto, la amo daŭros, ĉar daŭros la animoj. Antaŭ ol miaj okuloj malfermiĝis al la lumo, mi estis preta por Ligia meti fajron al la propra domo, sed nun mi diras al ci: mi ŝin ne amis, ĉar ami instruis min nur Kristo. Li estas la fonto de feliĉo kaj trankvilo. Ne mi diras tion, sed la realeco mem. Komparu viajn voluptojn, spicitajn per timo, viajn ĝuojn, malcertajn pri la morgaŭo, viajn orgiojn, similajn al enterigaj festenoj, kun la vivo de la kristanoj, kaj ci trovos pretan respondon. Sed por ke ci povu kompari pli bone, venu al niaj montetoj, al niaj ombrodonaj olivarbaroj, al niaj hederkovritaj bordoj. Ĉi tie atendas cin trankvilo, kiun ci delonge ne spertis, kaj la koroj, kiuj cin vere amos. Ci, havante animon noblan kaj bonan, devus esti feliĉa. Cia penetrema intelekto scios ekkoni la veron, kaj kiam ci ĝin ekkonos, ci ĝin ekamos, ĉar oni povas eble esti ĝia malamiko, kiel Nerono kaj Tigeleno, sed esti pri ĝi indiferenta scipovas neniu. Ho, mia Petronio, kune kun Ligia mi ĝojas pro la espero, ke baldaŭ mi cin revidos. Restu en sano kaj alvenu!»

Petronio ricevis la leteron de Vinicio en Kumo, kien li estis irinta kun la aliaj aŭgustanoj, sekvintaj Neronon. Lia multjara batalado kontraŭ Tigeleno estis venanta al la fino. Petronio sciis, ke li devas en ĝi perei, kaj li komprenis la kaŭzojn. Laŭgrade kiel Nerono faladis ĉiutage pli malalten en la rolo de histriono, arlekeno kaj ĉaristo, laŭgrade kiel li profundiĝadis ĉiam pli en degeneran, abomenan kaj kune krudan diboĉadon, la altgusta «arbiter elegantiæ» iĝadis por li nur ŝarĝo. Eĉ kiam Petronio silentis, Nerono vidis en lia silento mallaŭdon, kiam li laŭdis, li vidis mokon. La brila patricio incitis lian memamon kaj ekscitis ĵaluzon. Liaj riĉaĵoj kaj mirindaj artverkoj iĝis objekto de avido tiel de la regnestro, kiel de la ĉiopova ministro. Oni ŝparis lin ĝis nun pro la vojaĝo en Aĥajon, en kiu lia gusto, lia kompetenteco pri la grekaj aferoj povis esti utilaj. Sed iom post iom Tigeleno komencis persvadi al Nerono, ke Karinato eĉ superas per la gusto kaj scio Petronion kaj ke li scipovos aranĝi en Aĥajo cirkoludojn, akceptojn, kaj triumfojn pli bone ol Petronio. De tiu momento Petronio estis perdita. Oni ne kuraĝis tamen sendi al li la verdikton en Romo. Same Nerono kiel Tigeleno memoris, ke tiu kvazaŭ malhardita estetikulo, «ŝanĝanta nokton en tagon», okupita nur per voluptoj, arto kaj festenoj, kiam li estis prokonsulo en Bitinio kaj poste konsulo en la ĉefurbo, elmontris mirindan laboremon kaj energion. Oni opiniis lin kapabla je ĉio, kaj oni sciis, ke en Romo li posedas amon ne nur de la popolo, sed ankaŭ de la pretorianoj. Neniu el la konfidatoj de Nerono povis antaŭvidi, kiel li kondutus en tiu okazo, ŝajnis do pli prudente ellogi lin el la urbo kaj atingi lin nur en provinco.

Tiucele li ricevis inviton, ke kune kun la aliaj aŭgustanoj li venu en Kumon, kaj li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble por ne elmontri malkaŝan kontraŭstaron, eble por montri ankoraŭfoje al la imperiestro kaj al la aŭgustanoj vizaĝon gajan, liberan de ĉiaj zorgoj, kaj triumfi lastan antaŭmortan venkon kontraŭ Tigeleno.

Dume ĉi tiu akuzis lin tuj pri amikeco kun la senatano Sceveno, kiu estis la animo de la konspiro de Pizono. La sklavojn de Petronio, restintajn en Romo, oni malliberigis, la domon oni ĉirkaŭigis per pretoria gardo. Sed li, eksciinte pri tio elmontris nek timon, nek eĉ embarasitecon, kaj diris kun rideto al la aŭgustanoj, kiujn li gastigis en sia propra belega vilao en Kumo:

— Ahenobarbo ne ŝatas rektajn demandojn, do vi vidos, kiel li konfuziĝos, kiam mi demandos lin, ĉu laŭ lia ordono oni malliberigis mian domanaron en Romo.

Poste li anoncis al ili festenon antaŭ la «malproksima vojaĝo» kaj estis ĝuste faranta la preparojn, kiam alvenis la letero de Vinicio.

Petronio, ricevinte ĝin, iom enpensiĝis, post momento tamen lian vizaĝon lumigis la kutima sereneco kaj vespere en la sama tago li reskribis la jenon:

«Mi ĝojas vian feliĉon kaj admiras viajn korojn, mia kara, ĉar mi ne supozis, ke du geamantoj povas memori pri iu tria kaj malproksima. Vi dume ne nur min ne forgesis, sed vi volas eĉ venigi min en Sicilion por dividi kun mi vian panon kaj vian Kriston, kiu, kiel ci skribas, tiel grandanime malavaras al vi la feliĉon.

Se tiel estas, adoru lin. Mi pensas, mia kara, ke Ligian redonis al ci ankaŭ parte Urso kaj parte la Roma popolo. Se la imperiestro estus alia homo, mi kredus eĉ, ke oni ĉesigis la persekutadon pro tiu cia boparenceco kun li, kiun ci ŝuldas al tiu nepino, kiun Tiberio siatempe edzinigis al unu el Vinicioj. Se ci tamen opinias, ke tion kaŭzis Kristo, mi ne diskutos kun ci. Jes! Ne avaru al li oferdonojn. Ankaŭ Prometeo sin oferis por la homoj — sed ho ve! Prometeo estas laŭdire nur elpensaĵo de la poetoj, dume kredindaj homoj diris al mi, ke ili vidis Kriston per siaj okuloj. Mi pensas kune kun vi, ke li estas la plej honesta el la dioj.

La demandon de Paŭlo el Tarso mi memoras kaj konsentas, ke, se, ekzemple, Ahenobarbo vivus laŭ la instruo de Kristo, eble mi havus tempon por veni al vi sur Sicilion. Tiam, en la ombro de ĉefontaj arboj, ni interparolus pri ĉiuj dioj kaj pri ĉiuj veroj, kiel iam la grekaj filozofoj. Hodiaŭ mi devas doni al ci mallongan respondon.

Nur du filozofojn mi volas koni: unu nomas sin Pirono, la alia Anakreonto. La ceterajn kun la tuta skolo de la grekaj kaj niaj stoikistoj mi povas cedi al ci por malalta prezo. La vero loĝas ie tiel alte, ke la dioj mem ne povas ĝin vidatingi de la supro de Olimpo. Al ci, mia kara, ŝajnas, ke via Olimpo estas ankoraŭ pli alta, kaj starante sur ĝi, ci vokas al mi: „Suriru, kaj ci vidos tian panoramon, kian ci ne vidis ĝis nun“. Sed mi respondas al ci: „Amiko, mi ne havas krurojn!“ kaj kiam ci legos ĉi tiun leteron ĝisfine, mi kredas, ke ci konfesos min prava.

Ne, feliĉa edzo de reĝidino Aŭroro! Via instruo ne estas por mi. Ĉu mi amu la bitinianojn, kiuj portas mian portilon, la egiptojn, kiuj hejtas en mia banejo, Ahenobarbon kaj Tigelenon? Je la blankaj genuoj de l’ ĥaritoj mi ĵuras al ci, ke eĉ se mi volus, mi ne povus. En Romo estas minimume cent miloj da homoj, havantaj aŭ malegalajn skapolojn, aŭ dikajn genuojn, aŭ trosekajn krurojn, aŭ rondajn okulojn, aŭ tro grandajn kapojn. Ĉu ci ordonas al mi ami ankaŭ ilin? Kie mi trovu tiun amon, se mi ne sentas ĝin en la koro? Kaj se via dio volas, ke mi amu ilin ĉiujn, kial en sia ĉiopovo li ne donis al ili la formon, ekzemple, de la Niobidoj, kiujn ci vidis sur Palatino? Kiu amas belon, samfakte ne povas ami malbelon. Alia afero estas ne kredi je niaj dioj, sed oni povas ilin ami, kiel amis ilin Fidio, kaj Praksitelo, kaj Mirono, kaj Skopaso, kaj Lizipo.

Eĉ se mi volus iri tien, kien ci min vokas, mi ne povus, kaj ĉar mi ne volas, tial mi duoble ne povas. Ci kredas, kiel Paŭlo el Tarso, ke iam, trans Stikso, sur iuj Elizeaj kampoj vi vidos vian Kriston. Bone! Li mem diru al ci tiam, ĉu li akceptus min kune kun miaj gemoj, kun mia vazo el Murho, kun miaj eldonaĵoj de Sozioj kaj kun mia Orharulino? Ĉe la penso pri tio mi sentas inklinon al rido, mia kara, ĉar eĉ Paŭlo el Tarso diris ja al mi, ke por Kristo oni devas rezigni la rozkronojn, la festenojn kaj voluptojn. Li promesis al mi, vere, alian feliĉon, sed mi respondis, ke por tio mi estas tro maljuna, ke miaj okuloj ĉiam trovados plezuron en la vido de rozoj, kaj ke la odoro de violoj ĉiam estos al mi pli agrabla ol la odoro de malpura „proksimulo“ el Suburo.

Jen la kaŭzoj, pro kiuj via feliĉo ne estas por mi. Sed estas krom tio ankoraŭ unu kaŭzo, kiun mi rezervis por la fino. Nome, vokas min Tanatoso. Por vi tagiĝis la vivo, sed por mi la suno jam subiris kaj krepusko ekposedas mian kapon. Alie dirante, mi devas morti, mia kara.

Ne valoras longe paroli pri tio. Tia devis esti la fino. Ci, kiu konas Ahenobarbon, facile tion komprenos. Tigeleno venkis min, aŭ pli ĝuste, ne! Miaj venkoj venis nur al la fino. Mi vivis, kiel mi volis, kaj mi mortos, kiel plaĉos al mi.

Ne afliktiĝu pro tio. Neniu dio promesis al mi senmortecon, do ne renkontas min io neatendita. Krom tio ci eraras, Vinicio, asertante, ke nur via dio instruas morti trankvile. Ne. Nia mondo sciis antaŭ vi, ke kiam la lasta pokalo estas eltrinkita, estas tempo iri for, ripozi, kaj ĝi scias ankoraŭ fari tion serene. Platono diras, ke la virto estas muziko, kaj la vivo de saĝulo — harmonio. Se tiel estas, tiam mi mortos, kiel mi vivis, virte.

Mi volus ankoraŭ cian dian edzinon adiaŭi per la vortoj, per kiuj mi salutis ŝin iam en la domo de Aŭlo: „Diversajn, tre diversajn mi vidis popolojn, sed ci senegala estas“.

Do se la animo estas io plia ol opinias Pirono, tiam la mia flugos al vi envoje al la limoj de Oceano[334] kaj eksidos apud via domo en la formo de papilio, aŭ, kiel kredas la egiptoj, de nizo.

Alie veni mi ne povas.

Kaj dume Sicilio sin ŝanĝu por vi ambaŭ en la Hesperidinan ĝardenon, la kampaj, arbaraj kaj fontaj nimfoj ŝutu florojn sur vian vojon, kaj en ĉiuj akantaĵoj, en la kolonoj de via domo nestu blankaj kolomboj.»

Ĉapitro 74ª

Petronio ne eraris, vere. Du tagojn poste la juna Nervo, ĉiam sindona kaj fidela al li, sendis en Kumon sian liberigiton kun sciigoj pri ĉio, kio okazis en la imperiestra kortego.

La pereo de Petronio jam estis decidita. Oni intencis sendi al li en la sekvonta vespero centuriestron kun la ordono, ke li haltu en Kumo kaj atendu tie pluajn disponojn. Alia kuriero, sendota post kelkaj tagoj, devis porti al li la mortverdikton.

Petronio elaŭskultis la novaĵojn de la liberigito kun sennuba sereneco, poste li diris:

— Portu al cia sinjoro unu el miaj vazoj, kiujn oni donos al ci antaŭ la foriro. Diru al li ankaŭ en mia nomo, ke mi dankas lin tutkore, ĉar tiamaniere mi povos antaŭi la verdikton.

Kaj subite li ekridis, kiel homo, kiu, kaptinte bonegan ideon, ĝojas antaŭe pro ĝia plenumo.

Ankoraŭ en la sama vespero liaj sklavoj diskuris, invitante ĉiujn en Kumo troviĝantajn aŭgustanojn kaj ĉiujn aŭgustaninojn al festeno en la belega vilao de la arbitro de eleganteco.

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis al la vestofaldistinoj vesti lin, kaj brila, belvestita, simila al dioj, li eniris por momento en la triklinion por rigardi per okulo de kompetentulo la faratajn preparo jn, kaj poste en la ĝardenojn, kie servoknaboj kaj junaj grekinoj el la insuloj plektis el rozoj kronojn por la festenontoj.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta zorgo. La servistoj ekkonis, ke la festeno estos io eksterordinara, nur laŭ tio, ke li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj, de kiuj li estis kontenta, kaj negrandan skurĝadon al ĉiuj, kies laboro ne plaĉis al li aŭ kiuj ankoraŭ antaŭe meritis riproĉon kaj punon. Al la citristoj kaj kantistoj li ordonis pagi malavare antaŭ la festeno, kaj fine, sidiĝinte en la ĝardeno sub fago, tra kies foliaro penetris la sunaj radioj, puntokovrantaj la teron per lumaj makuloj, li vokis al si Eŭnikon.

Ŝi venis, blanke vestita, kun mirta branĉeto inter la haroj, belega, kiel ĥarito, kaj li sidigis ŝin apud si kaj, facile tuŝinte per la fingroj ŝian tempion, komencis rigardi ŝin kun tia admiro, kun kia artkonanto rigardas dian statuon, verkon de majstra skulptilo.

— Eŭniko, — li diris al ŝi, — ĉu ci scias, ke jam delonge ci ne estas sklavino?

Ŝi levis al li siajn trankvilajn, ĉielbluajn okulojn, kaj komencis nei kapmove.

— Mi estas, sinjoro, ĉiam, — respondis ŝi.

— Sed eble ci ne scias tion, — diris Petronio plu, — ke ĉi tiu vilao kaj tiuj sklavoj, kiuj plektas tie florkronojn, kaj ĉio, kio estas ĉi tie, kaj la kampoj kaj la brutaroj apartenas de hodiaŭ al ci.

Eŭniko, ekaŭdinte tion, forŝoviĝis de li subite kaj per voĉo, en kiu ekvibris subita maltrankvilo, demandis:

— Kial ci tion diras al mi, sinjoro?

Poste ŝi proksimiĝis denove kaj komencis rigardi lin, palpebrumante pro teruro. Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese kaj diris fine nur unu vorton:

— Jes!

Sekvis momento da silento, nur facila bloveto movis la foliojn de la fago.

Petronio povus efektive kredi, ke li vidas antaŭ si statuon, skulptitan el blanka marmoro.

— Eŭniko! — li diris. — Mi volas morti serene.

Kaj la knabino, rigardante lin kun korŝira rideto, elflustris:

— Mi obeos cin, sinjoro.

Vespere la gastoj, kiuj ofte jam ĉeestis la festenojn ĉe Petronio kaj sciis, ke kompare kun ili eĉ la festenoj ĉe la imperiestro ŝajnas enuaj kaj barbaraj, komencis alveni amase, kaj al neniu venis eĉ la penso, ke ĝi povus esti la lasta symposium.[335] Multaj sciis, vere, ke super la eleganta arbitro ekpendis la nuboj de la imperiestra malfavoro, sed ĝi okazis jam tiom da fojoj kaj tiom da fojoj Petronio sciis dispeli ilin per unu lerta ago aŭ per unu kuraĝa vorto, ke efektive neniu supozis, ke minacas lin grava danĝero.

Lia gaja vizaĝo kaj la kutima senzorga rideto certigis ĉiujn en ĉi tiu konvinko. La belega Eŭniko, al kiu li diris, ke li volas morti serene, kaj por kiu ĉiu lia vorto estis kvazaŭ vorto de orakolo, havis en siaj diaj trajtoj kompletan trankvilon kaj en la pupiloj iajn strangajn brilojn, kiujn oni povis konsideri ĝojo. En la pordo de la triklinio servoknaboj kun haroj en oraj retoj metis rozkronojn sur la kapojn de la venintoj, kune avertante ilin laŭ la kutimo, ke ili transpaŝu la sojlon per la dekstra piedo. En la salono oni sentis facilan aromon de violoj; lumoj brilis en diverskoloraj aleksandriaj vitraĵoj. Apud la benkoj staris grekaj knabinoj, kies tasko estis surŝprucigi per bonodoraĵoj la piedojn de la gastoj. Ĉe la muroj citristoj kaj atenaj kantistoj atendis la signon de sia ĥorestro.

La vazaro brilis de lukso, sed tiu lukso ne pikis la okulojn, pezis al neniu kaj ŝajnis flori el si mem. Gajeco kaj libereco verŝis sin tra la salono kun la aromo de violoj. La gastoj, enirante ĉi tien, sentis, ke ne ekpendos super ili trudo, nek minaco, kiel okazis ĉe Nerono, kie nesufiĉe altajn aŭ nesufiĉe trafajn laŭdojn oni povis pagi per la vivo. Baldaŭ do, ĉe la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj manĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj. Interparoloj komencis zumi vigle, kiel zumas abela aro super florkovrita pomarbo. Nur iafoje interrompis ilin eksplodo de gaja rido, iafoje murmuro de laŭdoj, iafoje tro laŭta kiso, metita sur blankan brakon.

La gastoj, trinkante vinon, verŝis el la pokaloj po kelke da gutoj al la senmortaj dioj por havigi ilian zorgemon kaj afablecon al la mastro. Negrave, ke multaj el ili ne kredis je la dioj. Tiel ordonis la moro kaj superstiĉo. Petronio, kuŝante apud Eŭniko, interparolis pri romaj novaĵoj, pri plej novaj eksedziĝoj, pri amo, amaĵoj, pri vetkuroj, pri Spikulo, kiu famiĝis lastatempe sur la areno, kaj pri la plej novaj libroj, kiuj aperis ĉe Atrakto kaj ĉe la Sozioj. Verŝetante la vinon, li diris, ke li verŝas ĝin nur honore al la kipra diino, kiu estas pli malnova kaj pli granda ol ĉiuj dioj, la sole senmorta, ĉiama kaj reganta.

Lia interparolo estis kiel luma radio, kiu prilumas ĉiam alian objekton, aŭ kiel somera venteto, kiu tuŝas la florojn en ĝardeno. Fine li mansignis al la ĥorestro, kaj je tiu signo facile ekzumis la citroj, dum junaj voĉoj eksonis akompane. Poste dancistinoj el Koso, samlandaninoj de Eŭniko, komencis fulmeti per siaj rozaj korpoj de sub travideblaj vualoj. Fine egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian estontecon laŭ moviĝado de ĉielarke koloraj orfiŝoj, fermitaj en kristala vazo.

Sed kiam ili estis jam sataj de tiuj amuzoj, Petronio leviĝis iom de sia siria kuseno kaj diris en senzorga tono:

— Geamikoj! Pardonu, ke dum la festeno mi turnas min al vi kun peto: nome akceptu ĉiu el vi, kiel mian donacon, tiun pokalon, el kiu li unue verŝis vinon honore al la dioj kaj je mia prospero.

La pokaloj de Petronio brilis de oro, juveloj kaj majstraj skulptaĵoj, do kvankam disdonado de donacoj estis kutima en Romo, ĝojo superverŝis la korojn de la festenantoj. Unuj komencis danki kaj laŭte lin glori, aliaj diris, ke eĉ Jovo mem neniam honoris siajn gastojn sur Olimpo per similaj donacoj; estis fine ankaŭ tiaj, kiuj hezitis antaŭ la akcepto, tiel tiu ĉi fakto superis la ordinaran mezuron.

Li dume levis supren la pokalon el Murho, laŭ la brilo similan al ĉielarko kaj simple netakseblan, poste li diris:

— Kaj jen estas tiu, el kiu mi verŝis honore al la kipra sinjorino. Neniu buŝo tuŝu ĝin de nun kaj neniu mano verŝu el ĝi honore al alia diino.

Kaj li ĵetis la multekostan vazon sur la pargeton, surŝutitan per palviolaj floroj de safrano, kaj kiam ĝi frakasiĝis en malgrandajn pecetojn, li diris, vidante ĉirkaŭe mirplenajn rigardojn:

— Miaj karaj, ĝoju, anstataŭ miri. Maljuneco, senforteco tio estas malgajaj kunuloj de la lastaj jaroj de la vivo. Sed mi donos al vi bonan ekzemplon kaj bonan konsilon: vidu, oni povas ilin ne atendi, kaj antaŭ ol ili venos, foriri propravole, kiel mi foriras.

— Kion ci volas fari? — demandis maltrankvile kelkaj voĉoj.

— Mi volas ĝoji, trinki vinon, aŭskulti muzikon, rigardi tiun ĉi dian korpon, kiun ci vidas apud mi, kaj poste endormiĝi kun florkronita kapo. Mi jam adiaŭis la imperiestron; ĉu ci volas aŭskulti, kion mi skribis al li adiaŭe?

Dirinte tion, li eligis leteron de sub la purpura kuseno kaj komencis legi la jenon:


Mi scias, ho Cezaro, ke ci atendas malpacience mian alvenon kaj ke cia fidela koro de amiko sopiras min tage kaj nokte. Mi scias, ke ci surŝutus min per donacoj, konfidus al mi la prefektecon de la pretorio, kaj al Tigeleno ci ordonus esti tio, al kio la dioj lin kreis: gardisto de muloj en tiuj ciaj bienoj, kiujn ci heredis, veneninte Domician. Pardonu min tamen, ĉar mi ĵuras al ci je Hadeso kaj en ĝi je la ombroj de cia patrino, edzino, frato kaj Seneko, ke mi ne povas veni al ci. La vivo estas granda trezorejo, mia kara, kaj mi sciis el tiu trezorejo elekti la plej valorajn juvelojn, sed estas ankaŭ en la vivo aferoj, kiujn mi ne povas plu elporti. Ho, mi petas cin, ne pensu, kvazaŭ al mi malplaĉis tio, ke ci mortigis cian patrinon, kaj edzinon, kaj fraton, ke ci bruligis Romon kaj sendis en Erebon ĉiujn honestajn homojn el cia regno. Ne, mia pranepo de Kronoso. Morto estas la sorto de l’ homa idaro, kaj de ci oni ne povis esperi aliajn farojn. Sed vundi la orelojn ankoraŭ dum jaroj per cia kantado, vidi ciajn maldikajn krurojn domiciajn[336], svingiĝantajn en greka militdanco, aŭskulti cian ludadon, cian deklamadon kaj ciajn poemojn, mizera poeto el antaŭurbo, jen kio superis miajn fortojn kaj vekis sopiron al morto. Romo ŝtopas la orelojn aŭskultante cin, la mondo cin priridas, kaj mi ruĝiĝadi pro ci plu ne volas, ne povas. La hurlado de Cerbero, mia kara, se ĝi similus eĉ cian kanton, estos al mi malpli malagrabla, ĉar neniam mi estis ĝia amiko kaj mi ne havas la devon honti pro ĝia voĉo. Restu sana, sed ne kantu, mortigu, sed ne skribu versaĵojn, venenu, sed ne dancu, bruligu, sed ne ludu citron — tion ĉi al ci deziras kaj tiun ĉi lastan amikan konsilon sendas al ci

Arbiter elegantiæ


La festenantoj rigidiĝis, ĉar ili sciis, ke se Nerono perdus la regnon, tiu bato estus por li malpli kruela. Ili komprenis ankaŭ, ke la homo, kiu skribis tian leteron, devas morti, kaj krome ilin mem kaptis morta timo, ĉar tian leteron ili aŭskultis.

Sed Petronio ekridis per rido tiel sincera kaj gaja, kvazaŭ ĝi estus plej senkulpa ŝerco, poste li kondukis la rigardon sur la ĉeestantojn kaj diris:

— Ĝoju kaj forpelu la timon. Neniu bezonas fanfaroni, ke li aŭskultis ĉi tiun leteron, kaj mi mem fanfaronos per ĝi eble nur al Ĥarono en la momento de l’ transveturo.

Poste li kapsignis al greka kuracisto kaj etendis al li la brakon. La lerta greko en unu momento ĉirkaŭligis ĝin per ora ligilo kaj distranĉis la vejnon ĉe la fleksoloko de la mano. La sango ekŝprucis sur la kusenon kaj surverŝis Eŭnikon, kiu, subapoginte la kapon de Petronio, kliniĝis super li kaj diris:

— Sinjoro, ĉu ci pensis, ke mi cin forlasos? Se la dioj volus al mi doni senmortecon kaj la imperiestro la regadon de la mondo, eĉ tiam mi cin sekvus.

Petronio ridetis, leviĝis iom, tuŝis per la buŝo ŝian buŝon kaj respondis:

— Venu kun mi.

Poste li aldonis:

— Ci vere min amis, mia dia!…

Ŝi etendis al la kuracisto sian rozan brakon, kaj post momento ŝia sango komencis sin miksi kaj unuiĝi kun la lia.

Sed li donis signon al la ĥorestro, kaj denove eksonis la citroj kaj la voĉoj. Oni kantis unue «Harmodio»n kaj poste aŭdiĝis kanto de Anakreonto, en kiu la poeto plendas, ke li trovis foje ĉe sia pordo la infanon de Afrodito, frostotremanta kaj ploranta; li ĝin kunprenis, varmigis, sekigis ĝiajn flugilojn, sed ĝi, sendanka, trapafis rekompence lian koron per sia sago, kaj de tiam lin forlasis la trankvilo…

Kaj ili, apogite unu al la alia, belegaj, kiel paro da dioj, aŭskultis, ridetante kaj paliĝante. Kiam la kanto estis finita, Petronio ordonis disportadi plu vinon kaj manĝaĵojn, poste li komencis interparoli kun la pli proksimaj festenanoj pri aferoj vantaj, sed agrablaj, pri kiaj oni ordinare parolis ĉe festenoj. Fine li vokis la grekon, ke tiu subligu por momento liajn vejnojn, ĉar li diris, ke ekregas lin dormemo kaj li volus ankoraŭ doni sin al Hipnoso, antaŭ ol Tanatoso lin dormigos por ĉiam.

Li endormiĝis, vere. Kiam li vekiĝis, la kapo de la knabino kuŝis jam, simile al blanka floro, sur lia brusto. Tiam li apogis ŝin sur la kuseno por ŝin rigardi ankoraŭ fojon. Poste oni denove malligis al li la vejnojn.

La kantistoj je lia signo ekkantis novan kanton de Anakreonto, kaj la citroj akompanis ilin tute mallaŭte por ne superbrui la vortojn. Petronio iĝadis ĉiam pli pala, kiam tamen la lastaj sonoj eksilentis, li ankoraŭfoje sin turnis al la festenanoj kaj diris:

— Geamikoj, konfesu, ke kune kun ni pereas…

Sed li ne povis fini; lia brako per la lasta movo ĉirkaŭprenis Eŭnikon, poste la kapo falis sur la kusenon — kaj li mortis.

La festenanoj, rigardante la du blankajn korpojn similajn al belegaj statuoj, komprenis — jes, kun tiuj du pereas tio sola, kio ankoraŭ restis en ilia mondo: la poezio kaj la belo.

Epilogo

Komence la ribelo de la gaŭlaj legioj sub la komando de Vindekso ne ŝajnis tre danĝera. La imperiestro estis en la tridek unua jaro de la vivo kaj neniu kuraĝis esperi, ke la mondo povus jam baldaŭ liberiĝi de la ĝin premeganta inkubo. Oni rememoris, ke en la legioj jam plurfoje dum la antaŭaj regadoj okazis ribeloj, kiuj tamen pasis, ne kaŭzante ŝanĝon de la regnestro. Tiel, en la tempo de Tiberio, Druzo subpremis la ribelon de la panoniaj legioj kaj Germaniko la ribelon de la apudrejnaj. «Kiu povus, cetere, — parolis la homoj, — ekregi post Nerono, se preskaŭ ĉiuj idoj de la dia Aŭgusto pereis dum lia regado?» Aliaj, rigardante kolosojn, prezentantajn lin kiel Herkulon, imagis malgraŭvole, ke neniu forto superos tian potencon. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, de kiam li iris Aĥajon, sopiris lian revenon, ĉar Helio kaj Politeto, al kiuj li konfidis la regadon en Romo, regis eĉ pli sange ol li mem.

Neniu estis certa pri sia vivo kaj havaĵo. La leĝo ĉesis defendi. Estingiĝis la homa digno kaj virto, malfirmiĝis la familiaj ligoj, kaj la malnobliĝintaj koroj eĉ ne kuraĝis allasi al si esperon. El Grekujo venadis eĥoj pri senekzemplaj triumfoj de Nerono, pri miloj da kronoj, kiujn li akiris, kaj pri miloj da konkurantoj, kiujn li venkis. La mondo ŝajnis unu orgio, sanga kaj arlekena, sed kune plifortiĝadis la sento, ke venis la fino de virto kaj de seriozaj aferoj, ke alvenis la tempo de danco, muziko, diboĉo, sango, kaj ke de nun tiel jam devas flui la vivo. Nerono mem, al kiu la ribelo malfermis la vojon al novaj raboj, nemulte zorgis pri la ribelantaj legioj kaj pri Vindekso, kaj ofte eĉ esprimis sian ĝojon pro tio. Li malvolis forlasi Grekujon, kaj nur kiam Helio lin sciigis, ke plua prokrasto povas kaŭzi al li perdon de la regno, li ekvojaĝis al Neapolo.

Tie denove li ludis kaj kantis, lasante preter la oreloj la novaĵojn pri ĉiam pli minaca sinsekvo de la okazoj. Vane Tigeleno klarigis al li, ke la antaŭaj ribeloj de la legioj ne havis ĉefon, dum nun estras ĝin viro, devenanta de la malnovaj akvitaniaj reĝoj, kaj krome militisto glora kaj sperta.

— Ĉi tie, — respondadis Nerono, — aŭskultas min grekoj, kiuj solaj scias aŭskulti kaj solaj indas mian kanton.

Li parolis, ke lia unua devo estas la arto kaj la gloro. Sed, kiam atingis lin la scio, ke Vindekso proklamis lin aĉa artisto, li indigniĝis kaj ekvojaĝis al Romo. La vundoj, kaŭzitaj al li de Petronio, kiujn cikatrigis la restado en Grekujo, malfermiĝis denove en lia koro kaj li volis serĉi ĉe la senato justecon por tiel senekzempla ofendo.

Ekvidinte envoje grupon gisitan el bronzo, prezentantan gaŭlan militiston faligitan de roma kavaliro, li konsideris tion bona aŭguro kaj de nun, se li rememoris la ribelantajn legiojn kaj Vindekson, li faris ĝin sole por ilin priridi. Lia enveturo en la urbon superbrilis ĉion, kion oni vidis ĝis tiam. Li veturis sur la sama ĉaro, sur kiu iam Aŭgusto festis sian triumfon. Oni malkonstruis unu arkon de la cirko por malfermi la vojon al la procesio. La senato, la kavaliroj kaj sennombraj amasoj eliris al li renkonte. La muroj tremis de la ekkrioj: «Saluton, Aŭgusto! Saluton, Herkulo! Saluton al ci, dia, unika, olimpa, pitia, senmorta!» Post li oni portis la akiritajn laŭrokronojn, la nomojn de la urboj, en kiuj li triumfis, kaj skribitajn sur tabuloj nomojn de la majstroj, kiujn li venkis. Nerono mem estis kvazaŭ ebria kaj demandis kun emocio la lin ĉirkaŭantajn aŭgustanojn: kio estis la triumfo de Cezaro kompare kun lia triumfo? La penso, ke iu el la mortemuloj kuraĝus levi la manon kontraŭ tian majstron-duondion, ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis sin vere olimpa, kaj pro tio mem sekura. La entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon. Efektive, povis ŝajni en la tago de tiu triumfo, ke ne nur Nerono, sed la tuta mondo perdis ĉian prudenton.

Sub la floroj kaj amasoj da laŭrokronoj neniu sciis distingi abismon. Ankoraŭ en la sama vespero la kolonoj kaj muroj de la temploj kovriĝis per surskriboj, en kiuj oni citis la krimojn de Nerono, minacis al li proksiman venĝon kaj mokis lin kiel artiston. De buŝo al buŝo pasadis la diro: «Li kantis tiel longe, ĝis li vekis la kokojn (gallos)[337]». Timigaj famoj komencis trakuri la urbon kaj kreskis ĝis monstra grandeco. Maltrankvilo ekregis la aŭgustanojn. La homoj, necertaj, kion elmontros la estonteco, ne kuraĝis esprimi dezirojn kaj esperojn, ili ne kuraĝis preskaŭ senti kaj pensi.

Kaj li vivis plue nur per teatro kaj muziko. Interesis lin nove elpensitaj muzikiloj kaj nova akva orgeno, kiu estis provata sur Palatino. En sia infaniĝinta menso, nekapabla je plano aŭ faro, li imagis, ke projektoj de cirkoludoj kaj spektakloj, celantaj malproksiman estontecon, per si mem deturnos la danĝeron. Liaj plej proksimaj ĉirkaŭantoj, vidante, ke anstataŭ zorgi pri rimedoj kaj armeo, li klopodas sole pri esprimoj por trafe bildi la teruron de la situacio, komencis perdi la kapon. Aliaj tamen pensis, ke li nur mistifikas sin mem kaj ceterajn homojn per citaĵoj, havante en la animo timon kaj maltrankvilon. Efektive liaj agoj iĝis febraj. Ĉiutage miloj da novaj projektoj pasadis tra lia kapo. Iafoje li salte leviĝadis por kuri kontraŭ la danĝeron, ordonis paki sur veturilojn citrojn kaj liutojn, armi junajn sklavinojn kiel amazonojn, kaj samtempe venigi la legiojn el la oriento. Alifoje li pensis, ke ne per milito, sed per kanto li finos la ribelon de la gaŭlaj legioj. Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo, kiu devis okazi post perkanta pacigo de la soldatoj. Jen la legianoj ĉirkaŭos lin kun larmoj en la okuloj, kaj li kantos al ili epinikion[338], post kio nova epoko komenciĝos por li kaj por Romo. Iafoje li postulis sangon; iafoje li deklaris, ke li kontentiĝos per la vicreĝeco de Egiptujo; li rememoris la aŭguristojn, kiuj antaŭdiris al li regadon en Jerusalemo, aŭ kortuŝiĝis per la penso, ke kiel migra kantisto li perlaboros la ĉiutagan panon, kaj la urboj kaj landoj adoros lin jam ne kiel imperiestron, la sinjoron de la tera disko, sed kiel kantiston, kian ĝis nun ne naskis la homaro.

Tiel li baraktis, frenezis, ludis, kantis, ŝanĝadis la intencojn, ŝanĝadis la citaĵojn, ŝanĝadis sian vivon kaj la vivon de la mondo en ian sonĝon sensencan, fantazian kaj kune teruran, en laŭtkrian aventuradon, konsistantan el pompaj esprimoj, aĉaj versoj, ĝemoj, larmoj kaj sango, kaj dume la nubo ĉe la okcidento kreskis kaj potenciĝadis de tago al tago. La mezuro tropleniĝis, la arlekena komedio estis videble venanta al la fino.

Kiam la scio pri Galbo[339] kaj pri aliĝo de Hispanujo al la ribelo atingis liajn orelojn, kaptis lin kolerego kaj furiozo. Li frakasis pokalojn, renversis tablon dum festeno kaj eldonis ordonojn, kiujn nek Helio, nek Tigeleno mem kuraĝis plenumi. Elmurdi la gaŭlojn loĝantajn en Romo, poste duafoje bruligi la urbon, ellasi ĉiujn bestojn el la bestejoj kaj la ĉefurbon transporti en Aleksandrion — ĉio ĉi tio ŝajnis al li faro granda, mirinda kaj facila. Sed la tagoj de lia ĉiopovo jam pasis kaj eĉ la antaŭaj kunkrimuloj komencis lin rigardi kiel frenezulon.

La morto de Vindekso kaj malpaco inter la ribelaj legioj ŝajnis tamen denove klini la teleron de la pesilo al lia flanko. Jam novaj festenoj, novaj triumfoj kaj novaj verdiktoj estis anoncitaj en Romo, kiam iun nokton el la tendaro de la pretorianoj venis sur ŝaŭmkovrita ĉevalo sendito, komunikante, ke en la urbo mem la soldatoj ekribelis kaj proklamis Galbon imperiestro.

Nerono dormis en la momento de lia alveno, sed vekiĝinte, vane li vokis siajn korpogardistojn, postenantajn nokte ĉe la pordoj de la ĉambroj. En la palaco jam regis malpleno. Nur sklavoj rabis en pli malproksimaj anguloj, kion oni povis ankoraŭ momente rabi. Sed lia vido fortimigis ilin, kaj li vagis sola tra la domo, plenigante ĝin per ekkrioj de teruro kaj malespero.

Fine tamen venis lin helpi liberigitoj: Faono, Spiro kaj Epafrodito. Ili volis, ke li forkuru, dirante, ke li ne rajtas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ. Se li, vestite per funebra vesto, ekparolus al la senato, ĉu la senato rezistus al liaj larmoj kaj elokventeco? Se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? Ĉu oni ne donus al li almenaŭ la prefektujon Egiptan?

La liberigitoj, alkutimiĝintaj al flatoj, ne kuraĝis ankoraŭ rekte nei, ili avertis lin nur, ke antaŭ ol li povos atingi Forumon, la popolo disŝiros lin en pecojn, kaj minacis, ke se li tuj ne surĉevaliĝos, ankaŭ ili lin forlasos.

Faono oferis al li rifuĝon en sia vilao, situanta ekster la Nomentana pordego. Post momento ili surĉevaliĝis kaj, kovrinte la kapojn per la manteloj, ekgalopis al la ekstremo de la urbo.

La nokto estis paliĝanta. Sur la stratoj tamen regis jam movado, anoncanta la eksterordinarecon de la momento. Soldatoj, jen unuope, jen en malgrandaj aretoj, diskuradis tra la urbo. Jam proksime al la tendaro la imperiestra ĉevalo eksaltis subite flanken ĉe la vido de kadavro. Tiam la mantelo deŝoviĝis de la kapo de la rajdanto kaj soldato, kiu ĝuste en tiu ĉi momento pasis preter li, rekonis la regnestron, sed, konfuzita de la eksterordinara renkonto, li salutis lin militiste. Rajdante preter la pretoria tendaro ili ekaŭdis tondrajn ekkriojn je la honoro de Galbo. Nerono ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto. Kaptis lin timo kaj riproĉoj de la konscienco. Li parolis, ke li vidas antaŭ si mallumon en la formo de nubo, kaj el tiu nubo klinas sin al li vizaĝoj, en kiuj li rekonas la patrinon, la edzinon kaj la fraton. Liaj dentoj klakis pro timo, tamen lia aktora animo trovis kvazaŭ ian ĉarmon en la teruro de la momento. Esti ĉiopova sinjoro de la mondo kaj perdi ĉion ŝajnis al li plejsupro de tragedio. Kaj fidela al si mem, li ludis en ĝi la ĉefrolon ĝis la fino. Ekregis lin febro de citaĵoj kaj pasia deziro, ke la ĉeestantoj konservu ilin en la memoro por la postaj generacioj. Kelkfoje li diris, ke li volas morti kaj vokis Spikulon, kiu mortigadis plej lerte el ĉiuj gladiatoroj. Alifoje li deklamis:

Patro, patrin’, edzino vokas min al morto!

Trabriloj de espero tamen vekiĝadis en li de tempo al tempo, vantaj kaj infanaj. Li sciis, ke li iras al morto, kaj samtempe li tion ne kredis.

La Nomentanan pordegon ili trovis malfermita. Rajdante pluen, ili pasis preter Ostriano, kie instruadis kaj baptadis Petro. Je la tagiĝo ili estis en la vilao de Faono.

Tie la liberigitoj ne kaŝis plu antaŭ li, ke estas la tempo morti, do li ordonis fosi por si kavon kaj kuŝiĝis sur la tero, por ke ili povu precize mezuri la tombon. Sed ĉe la vido de la elfosata tero lin ekregis timo. Lia grasa vizaĝo paliĝis kaj sur la frunto aperis, kvazaŭ gutoj da matena roso, gutoj da ŝvito. Li komencis prokrasti. Per voĉo kune tremanta kaj aktora li deklaris, ke la momento ankoraŭ ne alvenis, poste li komencis denove citi. Fine li petis, ke oni lin bruligu.

— Kia artisto pereas! — li ripetadis kvazaŭ kun miro.

Dume alvenis sendito de Faono kun la sciigo, ke la senato eldonis jam verdikton kaj ke la «patrinmurdinto» estas punota laŭ la malnova kutimo.

— Kio estas tiu kutimo? — demandis Nerono per blankiĝintaj lipoj.

— Oni premos cian kolon per forkego kaj mortskurĝos cin, poste oni ĵetos la korpon en Tiberon, — akre respondis Epafrodito.

Nerono malfermis la mantelon surbruste.

— Estas do la tempo! — li diris, rigardinte la ĉielon.

Kaj li ripetis ankoraŭ fojon:

— Kia artisto pereas!

En la sama momento aŭdiĝis hufbruo de ĉevaloj. Tio estis centuriestro, venanta fronte de soldatoj por kunporti la kapon de Ahenobarbo.

— Rapidu! — ekkriis la liberigitoj.

Nerono almetis ponardon al la kolo, sed li pikis sin nur per la timema mano kaj estis videble, ke neniam li kuraĝos enprofundigi la klingon. Tiam Epafrodito neatendite ekpuŝis lian manon; la ponardo eniĝis ĝis la tenilo, kaj la okuloj de Nerono elorbitiĝis — teruraj, grandegaj, timplenaj.

— Mi alportas al ci vivon! — ekkriis la centuriestro[340], enirante.

— Tro malfrue, — respondis Nerono per raŭka voĉo. Poste li aldonis:

— Jen estas fideleco!

La morto fulmrapide komencis preni en posedon lian kapon. La sango el la dika nuko ŝprucis en nigra torento sur la ĝardenajn florojn. Liaj piedoj komencis bati la teron — kaj li mortis.

Tagon poste la fidela Akteo ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo.


Tiel pasis Nerono, kiel pasas uragano, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto, dum la baziliko de Petro regas ĝis nun de la Vatikana altaĵo la urbon kaj la mondon.

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: QUO VADIS, DOMINE?[341]


F i n o

Загрузка...