Notoj

[1]

«Petroni/o. Latina satira verkisto (C. Petronius Arbiter, m. 65).» [PIV]

[2]

Neron/oZ [PIV] — Romia imperiestro (54–68 p.K.).

[3]

Latine elæothesiumoleotechium — la parto de vaporbanejo, kie oni olivoleis la banantojn.

[4]

M. Salvius Otho (32–69 p.K.) — ekstravaganca amiko de Nerono ĝis la jaro 58ª kiam, puŝate de sia bela edzino Popæa Sabina, li konatigis ŝin kun tiu. Ŝi iĝis amorantino de Nerono, eksedziniĝis de Otono, kaj persvadis la imperiestron ekzili Otonon en la provincon Luzitanio (la nuna Portugalio).

[5]

Aŭtoritatulo pri belgusto kaj bonaj mondumaj manieroj.

[6]

ephēbīum (lat.←gr.) — propre, gimnastikejo por efeboj (antikve, la junaj viroj 18–20 jarojn aĝaj). Ĉi tie temas pri baneja parto (pli ofte nomata sphæristerium, «plikejo»), kie oni ekzercis antaŭ bano.

[7]

Celero (lat. Celer), Severo (lat. Severus) — arĥitektoj kiuj post la brulego de Romo (64 p.K.) direktos konstruadon de la Ora Domo (vd [333]).

[8]

Titus Vatinius — ŝuisto, poste bufono kaj kortegano de Nerono.

[9]

Lukan/o [PIV] — latina poeto (M.A. Lucanus, 39–65).

[10]

Tullius Senecio — amiko de Otono kaj kortegano de Nerono, poste ano de la Pizona konspiro.

[11]

Lat. byssus — antikva ŝtofo, supozeble farita el lino aŭ kotono; ekz‑e Eliro, 25:4; Luko, 16:19.

[12]

Latine laconicum — «lakona» (= sparta) seka ŝvitejo en romia banejo.

[13]

tepidejo [PIV] — lat. tepidarium — seka mezvarma (40–45°C) ĉambro de vaporbanejo.

[14]

Latine nomenclator — sklavo anoncanta la nomon de sia sinjoro aŭ la nomojn de alvenintaj gastoj.

[15]

Lidja Z. tradukis laŭ la originalo: «Malgranda Azio». Tio estas anakronismo, tia nomo de la duoninsulo (lat. Asia Minor) unue aperis en la 5ª jc.

[16]

Tiberio [PIV] — la dua Romia imperiestro (m. 37 p.K.).

[17]

Cn. Domitius Corbulo (ĉ. 7–67) — Romia militestro, konsulo de la jaro 39ª. La plej grava militestro de la orienta kampanjo de Nerono.

[18]

Nomo de gento. «(2) Part/o (hist.) Ano de iama skita popolo, kiu fondis en Irano potencan imperion» [PIV].

[19]

Asklepio [PIV] (mit.) — malnovgreka dio de medicino.

[20]

Kipridino (en la pola originalo Kipryda) estas alnomo de Afrodito—Venero (naskiĝinta ĉe Kipro). Lidja Z tradukis per latinaĵo: Cypria.

[21]

Latine carbassus — maldika lina ŝtofo.

[22]

Tion mencias Tacito (Analoj, 16:18). Bitinio (gr. Βιθυνία, lat. Bithynia) estis nord-orienta regiono de Anatolio.

[23]

Gr. Ηράκλεια, lat. Heraclea — urbo en Bitinio, sur la bordo de la Nigra Maro.

[24]

Antikva regiono ĉe la Nigra Maro, en la sud-okcidenta Kaŭkazio.

[25]

Poppæa la pli Juna (30–65 p.K.), de post la jaro 63ª Poppæa Aŭgusta Sabina — edzino de Nerono, eksedzino de Otono (vd [4]).

[26]

Valagaŝo la 1ª (latine Vologæsus) — Partuja reĝo (ĉ. 57–76). Tiridato — frato de Valagaŝo, en la jaro 66ª Nerono faros lin reĝo de Armenujo. Tigrano la 6ª — posteulo de Herodo la Granda, kiun Nerono faris reĝo de Armenujo en 58 p.K.

[27]

Q. Junius Arulenus Rusticus (ĉ. 35–93 p.K.) — Roma senatano, amiko de Trazeo (noto [40]), stoikisto. Senkeviĉo (kaj Lidja Z) nomas lin Arulanus.

[28]

«Piron/o. La unua el la grandaj helenaj skeptikuloj (ĉ. 200 a.K.).» [PIV] (gr. Πύρρων)

[29]

Sizeno — probable, persono fikcia, kies nomo estas malsame skribata en diversaj eldonoj: Sissena [QP1], Sisenna [QPM], Sysena [QE]. Oni konas pli fruan historiiston L. Cornelius Sisenna (120–67 a.K.), kies traduko de grekaj fabeloj erotika-friponaj servis al Petronio kiel modelo por lia «Satirikono».

[30]

Suda urbopordego de Romo (lat. Porta Capena), de kiu komenciĝas la Vojo Appia, kondukanta al Kapuo.

[31]

Adeptoj de Asklepio; la greka Ἀσκληπιάδαι povas indiki personojn pretendantajn esti «Asklepiidoj», posteuloj de Asklepio (inter ili Aristotelo kaj Hipokrato); aŭ pastrojn de Asklepio kiuj (kiel ĉi-okaze) sonĝis en ties temploj por kuraci malsanulojn; aŭ ĝenerale kuracistojn.

[32]

hipokaŭsto [PIV] — subplanka hejtosistemo.

[33]

Ĥaritoj (gr. Χάριτες) — malnovgrekaj diinoj de vivoĝojo kaj eleganteco (en Romo al ili respondis la gracioj).

[34]

Latine epilatores — senharigistoj.

[35]

«Agrip/o. Romana vira nomo» [PIV] (lat. Agrippa). Ĉi tie temas pri M. Vipsanius Agrippa (62–12 a.K.), bofilo de Aŭgusto, eminenta militestro kaj konstruinto de akvodukto kaj banejoj.

[36]

Tacito rakontas (Analoj, 14:50), ke Fabricius Vejento verkis libron «Codicilli» (t.e. «Testamento»), plenan je atakoj kontraŭ eminentuloj. Nerono ordonis ekzili Vejentonon kaj forbruligi lian libron.

[37]

patres (lat.) — patroj, senatanoj.

[38]

«Senek/oZ. Roma filozofo kaj tragediverkisto (L.A. Seneca, 4 a.K.—65)» [NPIV].

[39]

C. Musonius Rufus (lat.) — roma stoikisto de la 1ª jc, kiu instruis filozofion dum la regado de Nerono; Epikteto estis lia disĉiplo.

[40]

P. Clodius Thrasea Pætus (m. 66 p.K.) — Roma senatano, neformala ĉefo de la «stoikula opozicio» al Nerono, devigita de tiu sin mortigi.

[41]

kuprobarba poeto — Poezio estis unu el la ĉefaj ŝatokupoj de Nerono. Kuprobarba estas la laŭvorta signifo de la kunnomo Ahenobarbus en la domo Domicia (lat. gens Domitia), al kiu denaske apartenis Nerono. Kaj la aspekto de Nerono konformis al tiu nomepiteto.

[42]

Latine frigidarium — malvarmiga parto de vaporbanejo.

[43]

«Palaso 1 (hist.) Vira nomo, i.a. de favorato kaj murdinto (kun Agripino) de Klaŭdio» [NPIV]. (Latine Pallas de la greka Πάλλας, Πάλλαντος.)

[44]

Latine unctuariumunctorium — latinecaj nomoj por tio, kio ĉi-supre [3] aperis sub la nomo oleadejo.

[45]

Latine vestiplica — sklavino ordiganta faldojn de togo sur patricioj.

[46]

En ĉi tiu traduko tiu vorto respondas al lat. familia, la doma sklavaro.

[47]

Aŭfidius Bassus — roma historiisto, epikurano, amiko de Seneko la pli aĝa.

[48]

Aŭlus Plaŭtius — Romia politikisto kaj militisto, kiu grave rolis en la konkero de Britujo (la jaroj 43ª–47ª). Konsulo en la jaro 29ª.

[49]

Temas pri lugioj (lat. lugii, gr. Λοῦγοι) kiuj loĝis en la okcidenta parto de la nuna teritorio de Pollando. Senkeviĉo sekvis la nun arkaikan germanan nomon die Lygier.

[50]

Sublacum, Subiacum, itale Subiaco.

[51]

Gr. Πασιθέα — la plej juna el la ĥaritoj.

[52]

Latine Vannius (regis en la jaroj 19–50 p.K.).

[53]

Grupo da ĝermanaj triboj (latine Suevi, Suebi, Suavi, Suevians).

[54]

Drusus Julius Cæsar, aŭ Druzo la pli juna (13 a.K. — 23 p.K.) estis filo kaj heredonto de imperiestro Tiberio (li tamen mortis pli frue ol Tiberio).

[55]

Klaŭdi/oZ [PIV] — Romia imperiestro (41–56 p.K.; lat. Claŭdius).

[56]

Latina nominativo: Atelius Hister.

[57]

La ĝermanoj (latine Chatti, germane Chatten) kiuj vivis en la nuna Hesio.

[58]

Greke Μόψος — heroo de la Troja milito, fondinto de orakolejo sciiganta la estontecon per sonĝoj.

[59]

Plini/o (lat. Plinius) la maljuna [PIV] — natursciencisto (23–79 p.K.).

[60]

Venus Genitrix lat. [vēnus génitrīks] — Venero la (pra)patrino.

[61]

Sorakto (lat. Mons Soracte, it. Monte Soratte) — monto je 45 km norden de Romo.

[62]

Temas pri kuzino de Pomponia Grecina, filino de Druzo (Julia Drusi Cæsaris Filia), ekzekutita sub Klaŭdio je la 43ª jaro sekve de akuzo fare de agento de Mesalino. Dum la sekvaj 40 jaroj Pomponia ŝin funebris, kion oni rigardis defio al la imperiestra reĝimo.

[63]

stolo [PIV] (lat. stola) — longa vesto de romaj patricinoj.

[64]

T.e. en la regno de mortintoj.

[65]

«Unuedza», t.e. solfoje edziniĝinta.

[66]

Cn. Domitius Afer (m. 59 p.K.) — eminenta oratoro kaj senatano, fifama pro siaj denuncoj.

[67]

C. Sophonius Tigellinus (ĉ. 10–69 p.k.) — prefekto (la estro) de la pretoriana gvardio dum la regado de Nerono.

[68]

Ahenobarbus (lat.) — laŭvorte «Kuprobarba», la familia kunnomo de Nerono (kp [41]).

[69]

Sextus Afranius Burrus (m. 62) — prefekto de pretorianoj (51–62), dum la unuaj jaroj de la Nerona regado kune kun Seneko mentoris la junan imperiestron.

[69]

Latine triclinium, greke τρικλίνιον — manĝoĉambro kun tri trilokaj sofoj laŭantaj tri flankojn de kvadrata manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado.

[71]

laroj (lat.) — ĉe la romanoj, hejmaj diaĵoj protektantaj.

[72]

Temas pri la Troja reĝido Pariso, alnome Aleksandro, kaj la bela Heleno, edzino de Menelao.

[73]

Transskribo de la greka nomo Εὐνίκη; kp en la Londona Biblio: «via patrino Eŭnike» [2Tim 1:5].

[74]

animal impudens (lat.) — besto senhonta.

[75]

Latine atrium — en Roma domo, interna korto kiu rolis kiel salono.

[76]

Latine velarium — antikva speco de tolmarkezo, kurteno ŝirmanta kontraŭ sunradioj.

[77]

Latine Carinæ — aristokrata kvartalo en la sudokcidenta parto de Romo, inter Palatino kaj Eskvilino.

[78]

Latine Vicus Sceleratus, tiel nomita ĉar tie la pli juna filino de Servio Tullio, reĝo de Romo, surveturis en ĉaro la kadavron de sia ĵus murdita patro kaj revenis reĝino makulite de lia ŝprucinta sango.

[79]

Latine pedisequi.

[80]

Ĥrizotemiso, greke Χρυσόθεμις — innomo de pluraj personoj de la greka mitaro. Senkeviĉo uzas la poligitan formon Chryzotemis, Lidja Z. ĝin latinigas: Chrysothemis.

[81]

C. Licinius Calvus Stolo — popoltribunuso, en la jaro 367ª a.K. kune kun Lucio Sekstio Laterano akceptigis leĝojn favorajn al plebo kaj kamparanoj.

[82]

maniplo (lat. manipulus) — taktika unuo de romia armeo, konsistanta el 120–200 homoj (aŭ 2 centurioj).

[83]

Latine bulla — knaba medaliono kun amuleto, ofte en formo de ora globeto aŭ koro.

[84]

«Nimfo, kiu naskiĝis, vivis kaj mortis kun sia unuanima arbo» [PIV].

[85]

Antikva nomo de la Egea Maro [PIV].

[86]

M. Gabius Apicius — duonmita roma frandemulo de la epoko Tiberia. Sub lia nomo estis publikigita fama libro kulinara.

[87]

Latine Forum Romanum, aŭ simple Forum situas sur la sud-okcidenta deklivo de Kapitolo.

[88]

«Al Jovo la plej bona, la plej granda» (lat.).

[89]

«Rostroj (hist.) Tribuno sur la Roma forumo, ornamita de ŝiprostroj» [PIV].

[90]

sambiko (gr. σαμβύκη, lat. sambuca) — muzikilo, triangula harpo.

[91]

Latine vigiles urbani — Urbaj gardistoj (policanoj) kaj fajresingistoj.

[92]

Lat. Serica (Senkeviĉo skribis Sericum) — lando de silkaĵoj, t.e. Ĉinio.

[93]

Cibelo, pli ĝuste Kibelo (gr. Κυβέλη) — Frigia diino, patrino de la dioj, akceptita en la malnovgrekan kaj Roman panteonojn.

[94]

«Situanta sur la dekstra bordo de Tibero» [NPIV].

[95]

cryptoporticus (lat.) — trapasejo, koridoro, galerio por transpasi domegon.

[96]

Vigla malriĉula kaj misfama urbokvartalo (lat. Subura, Suburra). Ĝi situis inter la montetoj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskvilino.

[97]

Hic est! [hik est] (lat.) — Ĉi-okaze: «Jen li!».

[98]

Lucius Pedanius Secundus (m. 61 p.K.) — senatano, vickonsulo en 43 p.K., urbestro (prefekto) de Romo ekde la jaro 56ª. Pikmortigita de sia sklavo.

[99]

Ti. Claŭdius Cæsar Britannicus (41–55 p.K.) — filo de imperiestro Klaŭdio kaj Mesalino.

[100]

«Agrip/in/o. Virina nomo, i.a. de la patrino de Nerono.» [NPIV] (lat. Agrippina)

[101]

Insulo apud la Kalabria marbordo, ekzilejo; nun la italia Ventotene.

[102]

C. Rubellius Plaŭtus (33–62 p.K.) — Roma nobelo, kiu per sia patrino parencis kun la Julia dinastio.

[105]

morao [PIV], lat. micatio — Hazardudo, en kiu ludanto devas diveni nombron de la fingroj, elstreĉitaj sammomente de ĉiuj kunludantoj. Petronio ĝin mencias en sia «Satirikono».

[106]

Jovi Statori templum (lat.) — templo dediĉita al Jovo la haltiganto de fuĝantoj, savanto.

[107]

Lat. Satyricon — satira verko de Petronio Arbitro.

[108]

A. Vitellius Germanicus (15–69 p.K.) — manĝegemulo, kortegano de Kaligulo, Klaŭdio kaj Nerono; onta imperiestro (dum 8 monatoj) en «la 4-imperiestra jaro» (69 p.K.).

[109]

janitor (lat.) — pordisto.

[110]

ostium (lat.) — pord(eg)o, enirejo.

[111]

salve! (lat.) — saluton!

[112]

La vorto «Kristo» devenas el la greka Χριστός /ĥristós/, «(sankt)oleito», laŭvorta grekigo de la hebrea «maŝiaĥ» (t.e. «mesio»). Tiu nocio ne estas konata ekster la juda-kristana tradicio, tial la romanoj konfuzis ĝin kun simila greka vorto χρηστός /ĥrēstós/, «bona, justa, utila», kiu estis pli konvena kiel nomo propra. Tial ekz-e Tacito en siaj «Analoj» nomas kristanojn adeptoj de iu «Chrestus» (/ĥrestus/, latinigo de Χρηστός).

[113]

Kalvia Krispinilla (lat. Calvia Crispinilla) — Roma matrono kiu aranĝadis orgiojn por Nerono.

[114]

Latine Noricum — Romia provinco, la teritorio de la nunaj Aŭstrio kaj Slovenio.

[115]

Latine impluvium.

[116]

Latine velarius, sklavo kiu zorgas pri kurtenoj kaj velarioj.

[117]

Latine tablinum, tabulinum — la kabineto kaj akceptejo de la dommastro, kie estis tenatata la arkivo de familiaj dokumentoj (la tabeloj).

[118]

Vespaziano [PIV] lat. T. Flavius Vespasianus — Romia imperiestro (69–79 p.K.).

[119]

Domus transitoria (lat.) — «Transir[ej]a domo», nomo de palaco de Nerono, situanta inter la piedoj de la montetoj Palatino kaj Eskvilino, kvazaŭ pasejo inter ili (forbrulinta en la incendio de Romo kaj poste rekonstruita kiel la «Ora domo», Domus aŭrea [333]).

[120]

Latine œcus — salono aŭ halo rigardanta ĝardenon.

[121]

Latine spheristæ.

[122]

Sinjorino, mastrino (lat.).

[123]

«Odiseado», kanto 6ª (la komenco de parolo de Odiseo al Naŭzikao).

[124]

T.e. similaj al la formoj de la terakotaj statuetoj, kiaj estis farataj en la iama Grekuja urbo Tanagro (Τάναγρα). Pliparton da tanagraj statuetoj oni trovis dum prifosado en 1874, kaj ili restis scienca kaj arta aktualaĵo en la tempo kiam la romano aperis (1894–1896).

[125]

«Psiĥ/o. (mit.) Tre bela princino (personigo de la animo), amata de Eroso» [NPIV] (gr. Ψυχή).

[126]

piscina (lat.) — fiŝlageto.

[127]

Latine toga prætexta — blanka purpure borderita togo, kian i.a. portis infanoj ekde 14 ĝis 17 jaroj.

[128]

«Tit/o. Vira nomo, i.a. de Romia imperiestro, filo de Vespaziano (reginta 79–81)» [NPIV] (lat. Titus)

[129]

Libitino — diino de morto kaj entombigo.

[130]

Lucius Annæus Cornutus — roma filozofo (stoikisto) de la 1ª jc.

[131]

Logoso, gr. λόγος — en la greka filozofio: la plej baza, esenca strukturo de la estado, la kosma racio; en kristanismo: la Vorto (Johano 1:1), kiu estas Jesuo Kristo.

[132]

Latine Cimmeria, greke Κιμμέρια — la mita «lando de kimeroj» (Κιμμέριοι), kien ne penetras sunradioj kaj kie situas la enirejo en Hadeson («Odiseado», 11:13–19); laŭ alia mito, iam la kimeroj deklaris, ke ili ne bezonas la diojn; indignigite de la blasfemo, Hadeso englutis Kimerujon.

[133]

Ioo, gr. Ἰώ (ankaŭ Iono [QE], Io [NPIV], Ioa [PIV]) estis reĝidino el la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Heraklo.

[134]

Akteo (gr. Ακτή) — liberigitino kaj amdonantino de Nerono.

[135]

Greke Ἄτταλος — nomo de pluraj reĝoj Pergamiaj. Anakronismo: la lasta reĝo Pergamia, Atalo la 3ª, testamentis sian reĝujon al Romio kaj mortis en la jaro 133ª a.K.

[136]

pretoria soldato, pretoriano — ano de pretorio (lat. prætorium), la imperiestra gvardio.

[137]

heu, me miserum! (lat.) — ve, mi malfeliĉa!

[138]

Jovi Liberatori (lat.) — al Jovo (Jupitero) liberiganto.

[139]

Latine lararium, kolekto da laroj (statuetoj de hejmaj dioj), kaj la loko (lararejo) por ili.

[140]

peplo [PIV] (lat. peplum) — senmanika virina mantelo, kiun oni agrafis sur la ŝultro.

[141]

LocustaLucusta (lat.) — fama roma venenistino (m. 69).

[142]

Protagoro [PIV] (Πρωταγόρας), Prodiko (Πρόδικος) kaj Gorgio [PIV] (Γοργίας) — malnovgrekaj filozofoj de la 5ª jc a.K., fondintoj de la sofista skolo.

[143]

minao (gr. μνᾶ, lat. mina) — antikva mezurunuo de pezo (ĉ. funto), poste monunuo. En la sumera-babilonia 60-uma sistemo, 1 talanto = 60 minaoj. En Londona Biblio min’o, en la PIV-oj mino.

[144]

Ti. Claŭdius Narcissus (m. 54 p.K.) — ekssklavo de Klaŭdio, kiu partoprenis en konvikto de Mesalino; unu el la unuaj viktimoj de Nerono.

[145]

Latine flava coma (laŭvorte «blonda hararo», pli poezie «orharulino») estis esprimo aludanta facilmoran virinon.

[146]

«Epiktet/o. Helena stoika filozofo, sklavo en Romo (50–ĉ. 125)» [NPIV] (gr. Ἐπίκτητος).

[147]

Lucius Ælius Sejanus — favorato de Tiberio, konviktita pri konspiro kaj kaj ekzekutita (31 p.K.). Pri la cirkonstancojn raportas Tacito (Analoj, V, 9).

[148]

Voĉlegu [síntezis].

[149]

«Kaligul/o. Romia imperiestro post Tiberio, duonfreneza tirano (12–41)» [NPIV] (lat. Caligula)

[150]

C. Cassius Chærea (m. 41 p.K.) — tribunuso de la pretoriana gvardio, precipe konata kiel mortiginto de la imperiestro Kaligulo.

[151]

Ti. Gemellus (19–37) — nepo de imperiestro Tiberio, mortigita laŭ ordono de Kaligulo.

[152]

«Germanik/o. Kromnomo de Roma konsulo kaj armeestro (Ti. Drusus Nero, 16 a.K.–19 p.K.)» [NPIV] (lat. Germanicus)

[153]

M. Julius Vestinus Atticus (m. 41 p.K.) — Romia politikisto, amiko de Nerono, konsulo de la jaro 65ª.

[154]

habet (lat.) — li havas; ĉi tie: trafite!

[155]

Latine Antium, nun la itala Anzio, havenurbo sur la bordo de Tirena maro, 50 km suden de Romo. En tiea imperiestra palaco naskiĝis Kaligulo kaj Nerono.

[156]

Berbere Masensen, Latine Massinissa (m. 148 a.K.) — la unua reĝo de Numidio.

[157]

ocelle mi (lat.) — okuleto mia (karesa esprimo).

[158]

delta, deltoZ — la greka litero Δ, grafike triangula; ĉi tie do, liuto deltoforma.

[159]

Fenica harpo, greke νάβλα; inverse ol pri delto, la matematikistoj eknomis sian simbolon ∇ laŭ la greka nomo de tiu muzikilo.

[160]

«Inaĥ/o (mit.) La unua reĝo de Argo.» [NPIV]

[161]

La malnovgreka poeto, humuristo kaj filozofo Ksenofano (gr. Ξενοφάνης, ĉ. 570–478 a.K.) mokis antropomorfismon kaj hierarkion inter la dioj; ĉiuj dioj devas esti egalaj, ĉar alie nur la plej grava meritus la rangon de Dio; tial la aron da dioj oni metafore konceptu kiel sferon (nomeblan Sferoso) kies punktoj egale distancas disde la centro.

[162]

«Falern/o. Italia regiono…: Falerna vino.» [NPIV]

[163]

videant consules! [vídeant konsules] (lat.) — gardu, ŝtatestroj! (formulo, per kiu la roma senato sin turnis al du ĉefŝtatestroj, kiam la ŝtato troviĝis en danĝero).

[164]

pax romana [paks romana] (lat.) — paco roma.

[165]

Pli ĝuste, «…ol reĝo en la regno de l’ mortintoj» (t.e. en Hadeso) — vd «Odiseado», 11:488–491.

[166]

Latine Bajæ kaj Baŭli — La murdo de Agripino okazis dum ŝia reveno el Bajo; kaj apude (ĉe la Averna lago) latinaj poetoj lokis enirejon en Hadeson kaj la mitan «urbon de kimeroj» Cimmerium.

[167]

Latine lemur(al)ia (lat.) — oferoj por animoj de mortintoj.

[168]

Latine Linus (m. 76 p.K.) — la unua papo de Romo (aŭ la dua, laŭ la pli malfrua tradicio kalkuli de Petro). La nomformo Lino aperas en la Londona Biblio (2Tim 4:21).

[169]

Latine augustiani — sekvantaro de Nerono, junuloj el kavaliraj familioj, kiuj agis kiel lia fan-klubo kaj aplaŭdistaro.

[170]

Voĉlegu [ve mízero mihi] (lat.) — ve al mi malfeliĉa!

[171]

Hekato [NPIV] (gr. Ἑκάτη) — malnovgreka diino triforma, luna, mara kaj infera.

[172]

Erebo [PIV] (gr. Έρεβος) — (mit.) personigo de la infera mallumo, filo de Ĥaoso kaj frato de Nokto.

[173]

extra humanum gaŭdium [ekstra … gáŭdium] (lat.) — superhoma ĝojo.

[174]

Latine Ubi tu Cajus, (ibi) ego Caja — geedziĝrita formulo prononcata de la fianĉino.

[175]

Malnovgreka arkitekto kaj skulptisto (Σκόπας, 4ª jc a.K.).

[176]

Greke Θερσίτης — en «Iliado», la plej malbela, malice babilema kaj aroganta el la grekoj sieĝantaj Trojon.

[177]

T.e. aristotelano. Onidire la nomo peripatetiko (gr. περιπατητικός, «promenemulo») aludas la kutimon de Aristotelo instrui promenante kun la disĉiploj.

[178]

Pont-Eŭkseno [NPIV] Antikva nomo de la Nigra Maro. Mezembrio, gr. Μεσημβρία — urbo en Tracujo, la nuna Bulgaria Несебър.

[179]

Latine arenaria, fosejoj de kie oni prenis sablon.

[180]

matrona stolata (lat.) — edzino, hejmestrino en vesto de edziniĝinta nobelino.

[181]

kanaben²o — Specio de kardelo, birdeto kun malhele ruĝa brusto.

[182]

T.e. romanoj; laŭ legendo, la fondintojn de Romo, Romulon kaj Remon, mamnutris lupino.

[183]

Niobo [NPIV] gr. Νιόβη — (mit.) Filino de Tantalo, naskinta 14 gefilojn, ĉiujn sagmortigitajn de Apolono.

[184]

Græculi [grekuli] (lat.) — grekoj (malestime).

[185]

Arŝakidoj — Partuja dinastio.

[186]

Greke Ἰησοῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ → akronime ΙΧΘΥΣ (IĤTIS), kio estas la greka vorto por «fiŝo».

[187]

Lat. Ostia; la ĉefa marhavena urbo de la antikva Romo, kaj ĝia unua kolonio ĉe la enfluejo de Tibero en Mediteraneon.

[188]

Lat. carissime! [karisime] — vokkazo de «plej kara!», «karulo!»

[189]

Bajo, PompejoZ, Puteolo, Kumo, Stabio (lat. Bajæ, Pompeji, Puteoli, Cumæ, Stabiæ) — urbetoj en Kampanio, detruotaj de erupcio de Vezuvio en la 79ª jaro.

[190]

Gr. Αχαΐα — Homera nomo de Grekujo.

[191]

Malnovgreka diino de la maro, edzino de Pozidono.

[192]

«Pompe/o. Romana nomo, i.a. de generalo kaj regnestro, malamiko de Cezaro (C. Pompeius, 106–48 a.K.)» [NPIV]

[193]

Lat. Beneventum — urbo en la suda Italio.

[194]

Ŝuisto ne juĝu super ŝuo (lat.).

[195]

Lat. Emporium — apudhavena bazaro en Romo. Kp la dubindan difinon en la PIV-oj: «empori/o (hist.) Granda komerc-urbo».

[196]

Latine exomis ← gr. ἐξωμίς — mallonga tuniko sen manikoj, kiun plejparte portis laboristoj.

[197]

Latine Ostrianum — unu el la tombejoj en Romo.

[198]

la diaj fratoj de Heleno — Kastoro kaj Polukso.

[199]

«tirs/o 1 (mit.) Bastono, finiĝanta per pinfrukto kaj ĉirkaŭvolvita de hedero kaj vitobranĉo, atributo de Bakĥo kaj Menadoj…» [NPIV] (lat. thyrsus).

[200]

Ĝojkrio dum Bakĥa festo.

[201]

Lat. Murrha, Myrrha estas nekonata loko orienta el kiu devenis iuj eksterodinare valoregaj vazoj kia la pokalo de Petronio.

[202]

Majo (lat. Maja ← gr. Μαία) — la plej aĝa el la Plejadoj, la patrino de Hermeso. Al ŝi estas dediĉita la monato majo.

[203]

Eŭreka! (gr. Εύρηκα) — mi trovis!

[204]

hipoge/o [PIV] gr. ὑπόγαιον — prahistoria aŭ antikva duone subtera tombo aŭ kultejo.

[205]

pontifex maximus [pontifeks máksimus] (lat.) — ĉefpastro, plej altranga pastro.

[206]

Laŭvorte «12 linioj» — antikva formo de damludo.

[207]

Voĉlegu [arka].

[208]

Scripulumscrupulum (lat.) — malgranda ora monero, egala al triono da ora denaro, aŭ aŭreo. (Noto de la aŭtoro.)

(Alia latina nomo, scriplus, pli oportunas por esperantigo.)

[209]

T.e. Aleksandro la Granda, kiu en la templo de Amono aŭdis profetaĵon pri siaj potenco kaj gloro.

[210]

Nomepiteto de Hermeso, kiu mortigis la centokulan giganton Arguso.

[211]

Gr. Κάκος → lat. Cacus — en malnovgreka mito, monstra giganto sputanta fajron kaj fumon, filo de Hefesto kaj Gorgono Meduzo.

[212]

tesero, latine tessera — tabuleto, kubeto ktp uzata kiel ĵetono, enira bileto, rekonilo.

[213]

Latine collis Viminalis — la plej malgranda el la 7 klasikaj montetoj de Romo, inter Kvirinalo kaj Eskvilino.

[214]

La vortoj ĉiopova, plejbono, plejvero, plejamo respondas al pola serio kun la prefikso wszech-, simila al la latina omni-, kiu same konfuzas la ideojn pri «ĉio» kaj «plejo» (omnipotent; omnibenevolence).

[215]

demiurg/o [PIV], gr. δημιουργός — en la antikva filozofio, diaĵo kreinta la materian mondon.

[216]

la lando de la lotofagoj — en «Odiseado», lando kies enloĝantoj (Λωτοφάγοι) manĝis lotuson, kio kaŭzis forgeson.

[217]

Nomformo responda al «la Eternulo Cebaot» de la Londona Biblio (ekde 1Sam 1:3).

[218]

«Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro» [Johano, 20:16].

[219]

Disĉiplo de Jesuo, greke Κλεόπας (Luko 24:18); eble grekigo de la aramea nomo קלופא.

[220]

Emauso [PIV] ← gr. Ἐμμαούς ← heb. אמאוס — vilaĝo en Judujo (Luko 24:13–27).

[221]

Tiberiada lago [PIV] — granda nesalakva lago Galilea (Israelo), trafluata de Jordano.

[222]

Ambigua kunfanda transskribo de 2 arameaj vortoj — ĝi povas signifi «Venu, Sinjoro!» (= Marana ta, מרנא תא), aŭ eble «Nia Sinjoro venis!» (= Maran ata, מרן אתא). La Londona Biblio donas la duan interpreton (Maran-ata) en 1Kor 16:22.

[223]

Lat. Buxentum — marborda urbo en sudokcidenta Italio (nun la itala urbeto Policastro Bussentino).

[224]

Mezepoka nomo de la plej malnova malliberejo de Romo (propre, Carcer Tullianum).

[225]

La plej granda el la Ioniaj insuloj okcidenten de la kontinenta Greklando; novgreke Κεφαλλονιά (PIV-e Cefalonio).

[226]

Crispus — Latina nomo, interalie de unu el la apostoloj el la sepdekopo (Agoj, 18:8), en la Londona Biblio esperantigita per Krispo.

[227]

Latine sica — larĝa ponardo traca-daka-iliria, disvastiĝinta en la tuta Romio.

[228]

Aedono, ŝanĝita en najtigalon (Noto de la aŭtoro).

Laŭ mito, Aedono (Ἀηδών), la edzino de la Teba heroo Zeto (Ζήθος), pro envio provis mortigi la plej aĝan filon de sia bofratino Niobo, sed eraris kaj mortigis sian solan filon Itilon (Ἴτυλον). Kompatante ŝian doloron la dioj ŝin ŝanĝis en najtingalon.

[229]

La aramea nomo [kēpā], grekigite Κηφᾶς (Kefas [Joh 1:42, 1Kor, Gal]), latinigite Cephas (en QP1 Cefas).

[230]

«Nemorena reĝo» (lat. Rex Nemorensis) estis pastro de Diano kaj de la sankta bosko ĉe la Nemorena lago (lat. Nemorensis lacus, itale Lago di Nemi). Kutime tiun funkcion plenumis eskapinta sklavo aŭ jure persekutata krimulo; la ofico lin imunigis. Tamen ĉiu ajnulo ratis lin mortigi en duelo kaj sukcedi (kaj tiel akiri rifuĝon).

[231]

Bestisto (lat. bestiarius) — gladiatoro luktanta kontraŭ sovaĝaj bestoj, aŭ servisto prizorganta ilin.

[232]

Latine compeditus — homo kun la piedoj katenitaj.

[233]

cilícium (lat.) — teksaĵo el kapraj aŭ kamelaj haroj, kiu estis uzata por fari sakojn kaj pentovestojn; Biblie nomata sakaĵo (ekz‑e Jona 3:6). Tiucele oni bredis kaprojn en Kilikio (gr. Κιλικία → lat. Cilicia), de kie la latina nomo.

[234]

La romkatolika tradicio identigas Marian el Magdalo la mirhoportantinon (Mar. 16:9, Joh. 20) kun la pentanta pekulino (Luko 7).

[235]

Veni, vidi, vici (lat.) — mi alvenis, rigardis, venkis (la fama raporto de Cezaro al la Senato pri lia rapida venko kontraŭ Farnaces, reĝo de Ponto).

[236]

Veni, vidi, fugi (lat.) — mi alvenis, ekrigardis, forkuris.

[237]

Kaledonio [PIV] — antikva nomo de Skotlando. Hibernio [PIV] — latina nomo de Irlando.

[238]

Lat. Trasumennus/Trasimennus lacus, it. Lago Trasimeno — granda (15 km longa) lago je 150 km norden de Romo.

[239]

Lat. theurgus [tĕ'ūrgus] ← gr. θεουργός — sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn.

[240]

proh pudor! — ho, honto!

[241]

C. Verres (120–43 a.K.) treege riĉiĝis per prirabado de Sicilio, kiun li misregis en 73–71 a.K. Cicerono komencis sian publikan karieron per siaj 5 akuzaj paroladoj «Kontraŭ Verreso» (In Verrem).

[242]

La ritmo kaj esprimmaniero de tiu repliko sonas versaĵe. La redaktoro de la INKO-eldono tion ne rimarkis kaj banaligis: «trovis amon loĝantan en simila formo».

[243]

Mirono (gr. Μύρων) — malnovgreka skulptisto kaj bronzisto de mezo de la 5-a jarcento a.K., aŭtoro de la «Diskobolo».

[244]

Panopo (gr. Πανοπεύς) — urbo en Focido [PIV] (gr. Φωκίς, parto de la antikva Greklando norden de la Korinta golfo).

[245]

Pesinunta (lat. Pessinuntica) — nomepiteto de Cibelo (vd la noton [93]), laŭ la templo de la diino en la (ne plu ekzistanta) Anatolia urbo Pesinunto (lat. Pessinus ← gr. Πεσσινούς).

[246]

Ateo (gr. Άτη) — malnovgreka diino de kolerego, furioza frenezo.

[247]

Latine: Ubi tu Gajus, ibi ego Gaja — romana geedziĝa formulo prononcata de la fianĉino.

[248]

Pronuba akompanis novedzinon kaj instruis ŝin pri la devoj de edzino. (Noto de la aŭtoro.)

[249]

A. Persius Flaccus (34–62) — roma kavaliro, satira poeto, filozofo kaj lernanto de Lukano.

[250]

«Sozi/o. Helena vira nomo…» [NPIV] (lat. Sosius).

[251]

Periodoniko (gr. περιοδονίκης lat. periodonica) estas malnovgreka titolo de atleto venkinta en ĉiuj 4 «Tuthelenujaj ludoj» («periodoj»). Nerono sin proklamis periodoniko.

[252]

Petronio mokas pri la ŝuista deveno de Titus Vatinius (vd la noton [8]).

[253]

Via Littoralis. (Noto de la aŭtoro.)

[254]

«Briare/o (mit.) Centbraka giganto» [PIV].

[255]

formingo, gr. φόρμιγξ — malnovgreka korda muzikilo, praa formo de liro.

[256]

Ĝermana aŭ kelta popolo kiu loĝis ĉe la rivero Sigo (germane Sieg [zi:k]), dekstra alfluanto de Rejno.

[257]

La loĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj. (Noto de la aŭtoro.)

[258]

Voĉlegu [makte] — latina interjekcio responda al la moderna «Brave!».

[259]

«Pizon/o. Familia nomo de pluraj Romaj politikistoj» [NPIV] (lat. Piso)

[260]

En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn. (Noto de la aŭtoro.)

[261]

M. Annæus Gallio — frato de Seneko, menciita en la Agoj, 18:12 (esperantigita per Galiono en la Londona Biblio). La kunnomon Gallio, -onis li ricevis post kiam lin adoptis la retoro L. Junius Gallio. Sin mortigis en 65 p.K. (Senkeviĉo skribis akuzative Anniusza Gallona kio ĉe Lidja Z iĝis Anniuson Galon.)

[262]

Afranius Quintianus — senatano, ekzekutita pro partopreno en la Pizona konspiro.

[263]

Pons Æmilius — la plej malnova ŝtona ponto de Romo, de kiu nun postrestas nur unu arko (itale Ponte Rotto).

[264]

Komerca kvartalo inter Kapitolo kaj Palatino (lat. Velabrum).

[265]

Laŭrento (latine Laŭrentum) — antikva marborda havenurbo de la regiono Latio, sudoriente de Ostio.

[266]

Deŭkaliono [PIV] (mit. gr.) — filo de Prometeo, kiu por rekrei la homaron ĵetadis malantaŭ sin ŝtonojn, el kiuj leviĝis homoj.

[267]

Latine «lumportanta» (interalie, nomepiteto de la planedo Venero). Senkeviĉo skribis la vorton minuskle, virgenre, kaj inter citiloj — ĉu aludante la Klementan Vulgaton, Jes. 14:12, kie ĝi aperas same minuskle?

[268]

sponsa mea (lat.) — fianĉino mia.

[269]

Troilo [PIV] — Troja reĝido, filo de Priamo. Ĥrizidino (Χρυσηίς, Χρυσηίδα) — filino de Ĥrizo (Χρύσης), pastro de Apolono. Legendo pri amo inter Troilo kaj Ĥrizidino estiĝis en la okcidenteŭropa mezepoko, kaj ĝia mencio en la romano estas anakronismo. (En la okcidentaj transskriboj la nomo Ĥrizidino akceptis diversajn formojn, ekz-e Crisyde, Cresseida ktp; Lidja Z transskribas Kresido, kio en Esperanto aspektas kiel patronomo vira: «filo de Kreso»).

[270]

«Spartak/o. Roma sklavo, kiu kun samsortanoj organizis ribelon kontraŭ Romo (71 a.K.)» [NPIV] (lat. Spartacus)

[271]

BrennosBrennus estis la militestro de gaŭloj, kiuj en la jaro 390ª aŭ 387ª a.K. venkoprenis kaj forbruligis Romon.

[272]

Bona Dea, gen. kaj dat. Bonæ Deæ /bone dee/ (lat.) — en la Roma mitaro, Bona Diino, la diino de ĉasteco kaj fekundeco de romaninoj.

[273]

La Fostoponto (lat. Pons Sublicius), la plej malnova ponto de Romo konstruita sur fostoj (lat. sublica). Ĝi ne plu ekzistas. (Senkeviĉo tradukis la nomon: do mostu Palowego, Lidja Z ĝin relatinigis.)

[274]

Artefarita lageto en Transtibero, aranĝita laŭ ordono de Aŭgusto por prezenti naŭmaĥiojn (gladiatorajn ŝipbatalojn, de la greka ναυμαχία).

[275]

Gr. Νέσσος — la centaŭro kies venenita tuniko mortigis Heraklon.

[276]

T.e. Koloseo.

[277]

Lat. Lucina, epiteto aŭ sinonimo de Junono (aŭ iam de Diano), «la Lunluma diino», protektanta la akuŝantinojn.

[278]

La urbopordego Porta Cælimontana, kiu situis sur la monteto Celio (Cælius Mons).

[279]

Pincio (lat. Mons Pincius), aŭ «la Ĝardena monteto», situas en la norda parto de Romo.

[280]

«Lukul/o. Roma generalo (1ª jc a.K.), famiĝinta pro sia emo al lukso kaj gastronomio» [NPIV] (lat. Lucullus)

[281]

Monteta tereno (lat. Ager Vaticanus) kun la Vatikana Cirko; nun tie situas la baziliko de s-ta Petro.

[282]

Fakte la tieaj «Ĝardenoj de la Acilioj» (lat. Horti Aciliorum) aperis en la 2ª jc p.K.

[283]

Kiel indikas ĝia nomo, la pordego Septimiana estis konstruita sub Septimo Severo (la jaroj 146–211).

[284]

Ido (gr. Ἴδη /idē/, lat. Ida) — greka nomo de du montoj en la antikva Helenujo: la unu en Frigio, kaj la alia en Kreto. En la grekaj mitoj tiu nomo rilatas al montoj dediĉitaj al la pramalnova Patrindiino (la Granda Diino), kies kulto venas el la epoko antaŭgreka.

[285]

syrma — robo kun longa vosto, ĝin uzis ankaŭ aktoroj-tragediistoj.

[286]

«Mecenas/o. (hist.) Amiko de Aŭgusto, protektanto de Horacio kaj Vergilio» [NPIV] (lat. Mæcenas)

[287]

Panon kaj cirkaĵojn! (lat.)

[288]

ĕpĭlimma (lat.) — malkara aromaĵo kun forta odoro.

[289]

Anakronismo? La Azena pordego (lat. Porta Asinaria) apartenas al la Aŭrelia Murego, konstruita en la jaroj 271–275 p.K., do 2 jarcentojn post Nerono.

[290]

T.e. Gajo Kaligulo (lat. C. Caligula).

[291]

T.e. «Apolono», kies tradicia nomepiteto estas ἀργυρότοξος (arĝentpafarka).

[292]

Coa vestis [koa vestis] (lat.) — vesto el insulo Koso (greke Κως), preskaŭ travidebla vesto neĉasta.

[293]

La plej malalta parto de la malliberejo, kuŝanta tute sub la tero, kun unu sola malfermaĵo en la plafono. Tie mortis pro malsato Jugurtha. (Noto de la aŭtoro.) — Latine Carcer Tullianum.

[294]

Latine mirmillo, -onis — gladiatoro en la peza gaŭla kiraso kun figureto de fiŝo sur la pinto de la kasko.

[295]

Latine piacula.

[296]

SelisteriaLectisteria. (Noto le la aŭtoro.)

[297]

Quintus Cornelius Pudens — Roma senatano kaj frua kristano.

[298]

Latine cuniculum cuniculus, subtera irejo.

[299]

pileolus (lat.) — ĉapeto.

[300]

Latine spoliarium — ejo kie oni senvestigis mortigitajn gladiatorojn.

[301]

edilo — oficisto zorganta pri konstruaĵoj kaj ordo en la urbo; «(hist.) Roma magistratano» [NPIV].

[302]

Voĉlegu [andabate].

[303]

Peractum est.

[304]

Saluton Cezaro, armeestro! Mortontoj cin salutas!

[305]

Non te peto, piscem peto,

quid me fugis, Galle.

[306]

Meocio, lat. Palus Mæotis, Mæotius — la marĉarbaroj de la delto de Dono kaj la Azova maro, kiuj antikve estis opiniataj malsaniga loko.

[307]

Kristo reĝas!

[308]

La ekssklavo Akrato (lat. Acratus de gr. Ἄκρατος) kaj Sekundo Karinato (Secundus Carrinas, gen. Carrinatis), pri kies misio Tacito, tre malaprobe, rakontas en siaj Analoj (15:45, 16:23).

[309]

Sen armilo kaj sen arto (lat.).

[310]

xystus lat. [ksístus] ← gr. ξυστός — interna galerio en domo.

[311]

Gr. Οίτη (malnovgreke [ojtē], novgreke [iti]), lat. Œta, Ojta — monto en la mezo de Greklando (38°49′43″N 22°17′19″Or).

[312]

Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la romaj amfiteatroj pereadis same, kiel Ikaro. (Noto de la aŭtoro)

[313]

Gr. Δίρκη, lat. Drice — en greka mito: Dirkeo, la edzino de Teba reĝo Liko dum multaj jaroj molestis Antiopon, amatinon de Zeŭso. Kiam la filoj de Antiopo kaj Zeŭso elkreskis kaj konkeris Tebon, ili ekzekutis Dirkeon alliginte ŝin al la kornoj de sovaĝa bovo.

[314]

Gājus Mūcĭus Scævŏla — heroa juna patricio, kiu intence metis sian manon en fajron por montri al Etruska reĝo malamika la kuraĝon de la romanoj (6ª jc a.K.).

[315]

Du signifoj:

a) Laŭvorte: «senkulpaj, sendanĝeraj korpoj» — do, ĉi-okaze «senkulpaj viktimoj».

b) Frutempa (poste forlasita) nomo de la kristanoj (la prapekon de kies korpoj forlavis Kristo).

[316]

Esprimo, signifanta: «Jen la plej granda stultulo». (Noto de la aŭtoro)

(Abdera, Tracuja urbo; laŭ Juvenalo: patrujo de malsaĝuloj kaj kruduloj.)

[317]

Tanat(os)o (gr. Θάνατος) — en la greka mitaro, dio de la morto kaj la morto mem.

[318]

Lat. Via Tecta — supozeble tegmentita (portika) kaj (aŭ) pavimita strato en la Marsa Kampo.

[319]

Supozeble temas pri la verko «Laŭreolus» de iu Katulo (samnomulo de la fama poeto), en kiu la rabisto Laŭreolo (el la tempo de imperiestro Kaligulo) iĝas krucumita kaj lasita al la formanĝo per sovaĝaj bestoj. La imperiestro Domiciano foje ekzekutigis kondamnitan krimulon, lasante lin reale plenumi la rolon de Laŭreolo (kiel en la ĉi-suba epizodo).

[320]

Vd Agoj 9:36.

[321]

Flavius Scævinus — pretoriana tribunuso kaj kvestoro, ano de la Pizona konspiro. Laŭ Tacito (Analoj, 16:18), Petronion oni akuzis pri amikeco kun Sceveno.

[322]

Fænius Rufus — kolego de Tigeleno, ano de la Pizona konspiro. Ekzekutita en 65 p.K.

[323]

Plaŭtius Lateranus — nevo de Aŭlo Plaŭcio (noto [48]).

[324]

Antonius Natalis — Roma kavaliro, ano de la Pizona konspiro. Arestite inter la unuaj, li perfidis la ceterajn konspiranojn, pro kio ricevis pardonon. — Subrius Flavius — pretoriana tribunuso, ano de la Pizona konspiro. Ekzekutita en 65 p.K. — Sulpicius Asper — centuriestro de pretoriana kohorto. Ekzekutita en 65 p.K.

[325]

Cin gvidu Kipridino; kaj steloj klaraj du, la fratoj de Helen’; kaj gvidu ankaŭ de l’ ventoj patro (Horaco, Odoj 1:3).

[326]

Pons Triumphalis. (Noto de la aŭtoro.)

[327]

Konstruaĵo en la Kampo de Marso, kie la civitanoj kunvenis por voĉdoni.

[328]

Al la Urbo [t.e. Romo] kaj la mondo (lat.) — formulo per kiu en la antikva Romio komenciĝis gravaj proklamoj. Almenaŭ de la 13ª jc tiel nomiĝas la «apostolaj benoj» donataj de la papo de Romo en gravaj okazoj.

[329]

Latine Aquæ Salviæ — loko en Romo kie nun situas la preĝejo «S-ta Paŭlo ĉe la Tri Fontoj» (itale San Paolo alle Tre Fontane).

[330]

Titus Flavius Sabinus (m. 69 p.K.) — la pli aĝa frato de Vespaziano, konsulo de la jaro 47ª. Laŭ kristana legendo, lia edzino estis Plaŭcia (Plaŭtia), filino de Aŭlo Plaŭcio; kaj tial la nomo Plaŭtilla por ilia filino, la nepino de la Plaŭcioj.

[331]

1Kor 13:1.

[332]

2Tim 4:7–8.

[333]

Latine Domus aŭrea — grandega palaca-parka komplekso en Romo, kiun Nerono konstruigis post la brulego de la 64ª jaro.

[334]

’Ωκεανός (gr.) — La mita riverego ĉirkaŭfluanta la teron.

[335]

symposium [simpózium] (lat. de gr. συμπόσιον) — drinkadfesteno, dum kiu oni ankaŭ kantis drinkkantojn, aŭskultis flutmuzikon kaj ĝuis dancojn de dancistinoj.

[336]

Laŭ sia naskiĝo (do, ĝis la adopto fare de Klaŭdio) Nerono apartenis al gens Domitia (la familio Domitii Ahenobarbi).

[337]

gallos (lat.): «kokojn» aŭ «gaŭlojn» (akuzativo plurnombra de gallus = «koko» kaj «gaŭlo»).

[338]

epinikio, gr. ἐπινίκιον — glorkanto honore al venkinto.

[339]

Servius Sulpicius Galba (3 a.K. – 68 p.K.) — Roma nobelo, kiu iĝis imperiestro kaj regis en «la jaro de kvar imperiestroj» de 68-06-06 ĝis 69-01-15.

[340]

La celo de tiu trompo estis malhelpi la sinmortigon: la centuriestro volis kapti Neronon viva.

[341]

«Kien ci iras, Sinjoro?» (lat.) — citaĵo el la latina versio de «Agoj de Petro», la apokrifo entenanta la epizodon el ĉap. 70ª.

Загрузка...