La Evangelio

lau Spiritismo

La Evangelio lau Spiritismo

ENHAVANTA

la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo

de ALLAN KARDEC

aŭtoro de "La Libro de la Spiritoj"

Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.

03

Federa^ao Espirita Brasileira (Brazila Spiritisma Federacio)

ISBN 978-85-7328-562-8

B.N.

1a eldono - 1.000 ekzempleroj

Titolo de la franca originalo: L'Evangile selon le Spiritisme (Parizo, aprilo 1864)

000.1-0; 9/2008

El la franca lingvo tradukis: Ismael Gomes Braga Kovrilo kaj Grafika projekto: Claudio Carvalho Copyright 1946 by

FEDERAgAO ESPtRITA BRASILEIRA (Brazila Spiritisma Federacio) Av. L-2 Norte - Q. 603 - Conjunto F (SGAN) 70830-030 - Brasilia (DF) - Brazilo

Ciuj rajtoj de reproduktado, kopiado, komunikado al la publiko kaj komerca ekspluatado de ci tiu verko estas ekskluzive rezervitaj al la Federagao Espirita Brasileira - FEB (Brazila Spiritisma Federacio). Ankaŭ estas malpermesata ĝia parta reproduktado per ia ajn formo, rimedo au procedo elektrona, diĝita, per fotokopiado, mikrofilmado, Internet, KD-rom (kompakta disko), sen antaŭa kaj formula rajtigo de la Eldonejo, kiel preskribas la leĝo 9.610/98, promulgita em Brazilo, kiu reguligas la rajtojn de aŭtoreco kaj ties koneksajn rajtojn.

Kompostado kaj editorado:

Presejo de la Eldona Fako de FEB

Rua Sousa Valente, 17

20941-040 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo

CNPJn-ro 33.644.857/0002-84 I.E. n-ro 81.600.503

CIP-BRASIL. CATALOGAQAO-NA-FONTE SINDICATO NACIONAL DOS EDITORES DE LIVROS, RJ.

K27e

Kardec, Allan, 1804-1869

La Evangelio la9 Spiritismo: enhavanta la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo / de Allan Kardec; [tradugao Ismael Gomes Braga]. Rio de Janeiro: Federagao Espirita Brasileira, 2008 544p.; 21cm

Traduko de: L'fivangile selon le Spiritisme ISBN 978-85-7328-562-8

006436

1. Jesus Cristo Interpretagoes espiritas. 2. Espiritismo. I. Federagao Espirita Brasileira. II. Titulo.

CDD 133.9 CDU 133.7

02.05.08 05.05.08tabelo de la enhavo

Al la Legonto 17

Antaŭparolo 25

Enkonduko 27

Celo de tiu ĉi verko 27

Aŭtoritateco de la Spiritisma Doktrino 31

Historiaj notoj 41

Sokrato kaj Platono, pioniroj de la kristana ideo kaj de

Spiritismo 48

Resumo de la doktrino de Sokrato kaj Platono 50

ĈAPITRO I - Mi NE VENIS, POR DETRUI LA LEĜON 61

Moseo 61

La Kristo 64

Spiritismo 65

Kuniĝo de la scienco kun la religio 67

Instruoj de la Spiritoj 69

La nova epoko 69

Ĉapitro II - Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo 75

La estonta vivo 75

La reĝeco de Jesuo 77

La vidpunktoj 78

Instruoj de la Spiritoj 82

Surtera reĝeco 82

ĈAPITRO III — ESTAS MULTE DA LOĜEJOJ EN LA DOMO

DE MIA PATRO 85

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco 85

Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj 86

Destino de la tero. Kaŭzoj de la homaj afliktoj 88

Instruoj de la Spiritoj 89

Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj 89

Mondoj por kulpelaĉeto kaj por provoj 93

Transiĝaj mondoj 95

Progresado de la mondoj 97

ĈAPITRO IV - Neniu povos vidi la regnon de Dio, se

LI NE NASKIĜOS DENOVE 99

Reviviĝo kaj reenkarniĝo 100

Ligiloj de familio, fortigataj de la reenkarniĝo kaj

rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado 107

Instruoj de la Spiritoj 111

Limoj de l' enkarniĝo 111

Neceso de l' enkarniĝo 112

Ĉapitro V - Feliĉaj laafliktitoj 115

Justeco de l' afliktoj 116

Nunaj kaŭzoj de l' afliktoj 117

Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj 120

Forgeso de la pasinteco 124

Motivoj de rezignacio 126

Memmortigo kaj frenezeco 128

Instruoj de la Spiritoj 131

Bone kaj malbone suferi 131

La malbono kaj ties forigilo 132

La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo 135

Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj 137

Se li estus bona homo, li estus mortinta 139

La memvolaj turmentoj 140

La reala malfeliĉo 142

La melankolio 144

Memvolaj provoj. La vera punvesto 145

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo? 147 Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo,

kiu suferas sen espero de resaniĝo? 149

Memofero de la vivo 150

Profito el la suferoj por aliulo 151

Ĉapitro VI - La konsolanta Kristo 153

La malpeza jugo 153

La promesita Konsolanto 154

Instruoj de la Spiritoj 156

Regado de la Spirito de Vero 156

Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en Spirito 161

Kion oni devas kompreni kiel "malriĉaj en spirito" 161

Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita 163

Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj al la prudentuloj 166

Instruoj de la Spiritoj 168

Fiero kaj humileco 168

Misio de l' inteligenta homo sur la tero 176

Ĉapitro VIII - Feliĉaj tiuj, kiuj havas puran koron 179

Simplanimeco kaj korpureco 179

Pekado per la penso. Adulto 181

Vera pureco. Manoj nelavitaj 183

Skandaloj. Se via mano estas objekto de skandalo,

fortranĉu ĝin 186

Instruoj de la Spiritoj 189

Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi 189

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj 191

Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj PACAMAJ 195

Ofendoj kaj perfortoj 195

Instruoj de la Spiritoj 197

La afableco kaj la dolĉeco 197

La paciencoj 198

Obeemo kaj rezignacio 199

La Kolero 200

Ĉapitro X — Feliĉaj tiuj, kiuj estas kompatemaj 203

Pardonu, por ke Dio pardonu vin 203

Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj 205

La ofero plej agrabla al Dio 206

La lignereto kaj la trabo en la okulo 207

Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Kiu estas senpeka,

tiu ĵetu la unuan ŝtonon 208

Instruoj de la Spiritoj 210

Pardono je l' ofendoj 210

La indulgemo 213

Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarkigi la

neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi la malfortan

flankon de aliulo? 217

ĈAPITRO XI - AMI SIAN PROKSIMULON KIEL SIN MEM 219

La plej granda ordono 219

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro 221

Instruoj de la Spiritoj 223

La Leĝo de Amo 223

La egoismo 229

La fido kaj la karito 231

Karito al la krimuloj 232

Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto? 234

ĈAPITRO XII - AMU viajn malamikojn 235

Pagi per bono la malbonon 235

La elkarniĝintaj malamikoj 239

Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ

la alian 241

Instruoj de la Spiritoj 243

La venĝo 243

La malamo 244

La duelo 245

Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion

DONAS VIA DEKSTRA MANO 253

Fari la bonon sen parado 253

La kaŝitaj malfeliĉoj 256

La kodranto de la vidvino 258

Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn 260

Instruoj de la Spiritoj 262

Materia karito kaj morala karito 262

La bonfarado 265

La kompato 275

La orfoj 277

ĈAPITRO XIV- Respektu vian patron kaj vian patrinon ... 281

Fila amo 281

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj? 285

Korpa parenceco kaj spirita parenceco 286

Instruoj de la Spiritoj 288

Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio 288

Ĉapitro XV- Ekster karito, nenia savo 295

Kio estas necesa, por esti savita. Parabolo de la bona

Samariano 295

La plej granda ordono 299

Bezono de karito laŭ Sankta Paŭlo 300

Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la vero,

nenia savo 301

Instruoj de la Spiritoj 302

Ekster karito, nenia savo 302

Ĉapitro XVI - Oni ne povas servi Dion kaj Mamonon 305

Savo de la riĉuloj 305

Gardi sin kontraŭ la avareco 306

Jesuo ĉe Zakĥeo 307

Parabolo de la malbona riĉulo 308

Parabolo de la talantoj 309

Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco

kaj de la mizero 310

Malegaleco de la riĉeco 313

Instruoj de la Spiritoj 315

La vera posedaĵo 315

Uzado de la riĉeco 318

Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj 321

Ĉapitro XVII - Estu perfektaj 329

Karakteroj de la perfekteco 329

La virta homo 331

La bonaj spiritistoj 334

Parabolo de la semisto 336

Instruoj de la Spiritoj 338

La devo 338

La virto 339

Superuloj kaj malsuperuloj 341

La homo en la mondo 343

Zorgu la korpon kaj la Spiriton 345

ĈAPITRO XVIII - Multaj vokitaj kaj malmultaj elektitaj .. 349

Parabolo de l' edziĝa festo 349

La mallarĝa pordo 353

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro! eniros en la

regnon de la ĉielo 355

Oni postulos multon de tiu, kiu multon ricevis 357

Instruoj de la Spiritoj 359

Oni donos al tiu, kiu havas 359

Oni ekkonas la kristanon laŭ liaj verkoj 361

ĈAPITRO XIX - LA FIDO TRANSLOKAS MONTOJN 365

Potenco de la fido 365

La religia fido. Kondiĉoj de la neskuebla fido 367

Parabolo de la forvelkinta figarbo 370

Instruoj de la Spiritoj 372

La fido, kiel patrino de l' espero kaj de la karito 372

La dia fido kaj la homa fido 373

Ĉapitro XX - La laboristoj de la lasta horo 377

Instruoj de la Spiritoj 378

La lastaj estos unuaj 378

Misio de la spiritistoj 381

La laboristoj de la Sinjoro 383

Ĉapitro XXI - Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj . 385

Oni konas la arbon laŭ la frukto 385

Misio de la profetoj 386

La miregindaĵoj de la falsaj profetoj 387

Ne kredu al ĉiu Spirito 388

Instruoj de la Spiritoj 390

La falsaj profetoj 390

Karakterizaĵoj de la vera profeto 392

La falsaj profetoj en la vaganteco 395

Jeremia kaj la falsaj profetoj 398

Ĉapitro XXII - Ne disigu tion, kion Dio kunigis 401

Nerompebleco de l' edziĝo 401

Eksedziĝo 404

Ĉapitro XXIII - Stranga moralo 407

Kiu ne malamas sian patron kaj sian patrinon 407

Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn 410

Lasu al la mortintoj la zorgon enterigi siajn mortintojn .... 412 Mi ne venis alporti la pacon, sed la disigon 413

ĈAPITRO XXIV - Ne metu la lampon sub la

grenmezurilon 421

La lampo sub la grenmezurilo. Kial Jesuo parolas per

paraboloj 421

Ne iru sur vojon de nacianoj 425

Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj 427

Kuraĝo de la kredo 429

Porti sian krucon. Kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos 431

Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos 433

Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos 433

Rigardu la birdojn de la ĉielo 436

Ne afliktiĝu por posedi oron 438

ĈAPITRO XXVI - Donace VI RICEVIS, DONACE VI DONU 441

Kapablo sanigi 441

Pagataj preĝoj 442

Vendistoj elpelitaj el la templo 443

Senpaga mediumeco 444

Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos 447

Kvalitoj de la preĝo 447

Efikeco de la preĝo 449

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso 452

Kompreneblaj preĝoj 457

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj 458

Instruoj de la Spiritoj 461

Maniero preĝi 461

Feliĉo, kiun la preĝo alportas 463

ĈAPITRO XXVIII - Kolekto da SPIRITISTAJ PREĜOJ 465

Antaŭparolo 465

ĜENERALAJ PREĜOJ 467

La Sinjora preĝo = Patro Nia 467

Spiritistaj kunvenoj 476

Por la mediumoj 479

PREĜOJ POR LA PREĜANTO MEM 483

Al la gardanĝeloj kaj al la protektantaj spiritoj 483

Por forigi malbonajn Spiritojn 486

Por peti korektiĝon de malvirto 487

Por peti forton kontraŭ tento 489

Dankpreĝo pro venko kontraŭ tento 490

Por peti konsilon 490

En la afliktoj de la vivo 491

Dankpreĝo pro ricevita favoro 492

Preĝo de submetiĝo kaj rezignacio 494

En minacanta danĝero 496

Dankpreĝo post forsavo de danĝero 496

En la momento ekdormi 497

Kiam oni antaŭvidas proksima sian morton 498

Preĝoj por aliaj 501

Por afliktito 501

Dankpreĝo pro bonfaro ricevita de alia 502

Por niaj malamikoj kaj por tiuj, kiuj deziras al ni

malbonon 503

Dankpreĝo pro bono konsentita al niaj malamikoj 504

Preĝo por la malamikoj de Spiritismo 505

Preĝo por ĵusnaskita infano 508

Por agonianto 510

Preĝoj por tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero 511

Por ĵusmortinto 511

Por la personoj, kiujn oni amas 515

Por suferantaj animoj, kiuj petas preĝojn 517

Por mortinta malamiko 518

Por krimulo 519

Por sinmortiginto 520

Por la pentantaj Spiritoj 521

Por la harditaj Spiritoj 522

Por la malsanuloj kaj la obseditoj 526

Por la malsanuloj 526

Por la obseditoj 528

Aldono I 535

Aldono II 543

Al La Legqntq

L iu ĉi libro venkis la provon de la Tempo, kiu ĉion banalan detruas kaj nur taŭgajn kreaĵojn konservas. Ties unua eldono aperis en Parizo, en Aprilo de la jaro 1864 kaj la plej novaj, laŭ mia scio, en Rio-de-Janejro: la 31a eldono, en Januaro 1946, 15000 ekzempleroj; la 32a, en Januaro 1947, 15000 ekz.; la 33a, en Februaro 1947, 1000, sur luksa papero; la 34a, nun en Julio 1947, 15000 ekzempleroj.

La eminentan Aŭtoron mi ne bezonas prezenti, ĉar tion jam lerte faris Prof. Porto Carreiro Neto en sia bonega traduko de "La Libro de la Spiritoj", ankaŭ verkita de Allan Kardec. Mi diru nur, ke en Brazilo la plej ŝatata verko de tiu Aŭtoro estas "La Evangelio laŭ Spiritismo", kvankam ĉiuj liaj libroj estas tre estimataj kaj ofte represataj.

Pri la sukceso de liaj libroj en aliaj landoj mi nun ne posedas informojn. Pri l' akcepto de Kardec ĉe spiritistaj esperantistoj, mi nenion devas diri, ĉar vi facile divenos; mi nur menciu el Esperantujo la nespiritistojn, kiuj bonvenigis lin kiel verkiston kaj scienciston. Mi transskribas nur tri respektindajn recenzojn de neŭtraluloj pri "La Libro de la Spiritoj".

"Heroldo de Esperanto", de la 1a de Aŭgusto 1946, recenzis:

Prenante ĉi tiun libron en la manon, oni konstatas unuavice ĝian dikecon kaj ĝian bonkvalitecon: la bindo estas fortikega, kvazaŭ destinita por la eterneco, la papero bona, la preso klara kaj agrabla al la okulo. Kaj eklegante, oni tuj estas surprizata ankaŭ de la bonega lingvo. Jen denove nia samideano kaj lingvakomitatano Prof. Porto Carreiro Neto faris laŭdindan laboron.

La libro enhavas "la principojn de la spiritisma doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj". La temo ne estas simpla, ĉar religie-filozofia, kaj por ordinara leganto tia volumego jam pro sia amplekso povas ŝajni nedigestebla kaj teda. Sed, dank' al la klara aranĝo, kaj precipe dank' al la divido de la ĉefa parto en (1018!) demandoj kaj respondoj, la legado ne lacigas. Kompreneble oni legos tian verkon ne seninterrompe de la komenco ĝis la fino, kiel emocian amrakonton aŭ kiel streĉan kriminalan romanon, sed ĉapitro post ĉapitro, demando post demando, daŭrigante nur post profunda primedito kaj spirita digesto de la antaŭe legita.

Nenion mi diros pri la spiritualisms filozofio kaj spiritisms doktrino, pri kiuj oni povas same tiom diskuti kaj disputi kiom pri iu alia filozofia aŭ religia sistemo. La komunumo de la spiritistoj estas sufiĉe multnombra en nia tempo; sed pri la esenco kaj veraj celoj de spiritismo regas multloke tre strangaj opinioj kaj miskomprenoj. "La Libro de la Spiritoj" bonege taŭgas por ĝustigi tiujn opiniojn kaj por forigi la miskomprenojn. En tiu senco la libro povas utili al ĉiu, egale ĉu li konsentas aŭ rifuzas la doktrinojn en ĝi pritraktitajn.

M.

"Esperanto Internacia", en Septembro 1946, diris:

Allan Kardec estis sciencisto, kiu interesiĝis pri la kuriozaj kaj ŝajne neklarigeblaj fenomenoj, kiuj multloke sin manifestis kaj ofte terurigis la homojn, kiuj nomis ilin supernaturaj. Al tiu esploro li dediĉis sian analizemon kaj sian kompetenton, kaj ĉi tiu verko estas la rezulto. Ĝi estis la unua vere grava verko pri la temo kaj servis siatempe kiel unuiga faktoro kaj deirpunkto por la posta elvolviĝo de la movado, kiu akceptis ĝin kiel gravan inspiritan verkon. Por milionoj da homoj en ĉiuj mondpartoj ĉi tiu verko ankoraŭ estas akceptata, flanke de la Biblio, kiel morala apogo kaj fonto de inspiro. En tiu rilato ĝi rajtas rekonon kiel grava religia verko kaj ni povas saluti ĝian aperon en Esperanto.

Angla amiko mia, kiu loĝis kelkan tempon en monaĥejo en Tibeto por tie ricevi instruon pri la Budhisma doktrino, miris pri la intereso kaj - kelkrilate - admiro, kiujn la monaĥoj montris pri la Kristanismo kaj oni admonis lin, ke inter religioj ne povas esti konkuro, ĉar ĉiuj vojoj kondukas al la Vero. Mi memoris tion legante ĉi tiun verkon, ĉar en ĝi troviĝas iom de tiu grandanimeco, de tiu toleremo kaj kompreno pri la vasta horizonto de la homa vivo. La aŭtoro ne predikas dogmojn nek ritojn, sed prezentas en formo de dialogo - demandoj kaj respondoj - inter si kaj, laŭ pretendo, estuloj en la spirita mondo, sufiĉe klaran superrigardon super la tutan kampon de la homaj rilatoj kun komentario pri la etikaj valoroj de tiuj rilatoj

Sekve de miaj antaŭaj recenzoj pri spiritismaj libroj, iu korespondanto, erare kredante ke mi estas spiritisto, skribis por averti min pri tiu "verko de la diablo". Precipe post tralego de ĉi tiu verko, mi devos ŝanĝi mian opinion pri lia Satana Moŝto. Li nepre devas esti stultulo, ĉar obeante la saĝajn admonojn kaj sekvante la alte moralajn principojn de "La Libro de la Spiritoj", oni tute certe ne trafus en la diablan reton!

La demandoj kaj respondoj faras tre stimulan debaton kaj iuj eble miros, ke verko pri spiritismo dediĉas tiom da spaco al aferoj materiaj, teraj, precipe el la fakoj fizika kaj biologia. Interese estas legi, ekzemple, ke en 1857 (la dato de la unua eldono) mediumo en tranco povis respondi, ke la materio konsistas ne el pluraj elementoj, sed "El unu sola primitiva elemento", kaj ke la diversaj proprecoj de la ma­terio "...estas modifoj, kiujn la molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj". Ankaŭ: "...nenio estas malplena: kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj:"! Kiom da fojoj en la lastaj jardekoj ni aŭdis niajn fizikistojn diri similan!

Kiel okazis ĉe aliaj religioj kaj doktrinoj, simile ĉe la spiritismo; kun la tempo okazis devojiĝoj kaj skismetoj, kaj la studanto rimarkos, ke la doktrino de Kardec estas pli parenca al tiu de Teozofio ol multaj sektoj de spiritistoj nuntempe akceptas. Precipe tio estas vera pri la Brita skolo, kiu ne akceptas la doktrinon pri ripetataj enkorpiĝoj por la perfektiĝado de la animo, sed kredas, ke la animo atingas perfektecon per plenumo de diversaj laboroj en la spirita mondo mem[1].

Tamen la verko traktas detale pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj, la naturaj leĝoj, la nuntempa vivo kaj la estonta, kaj la estonteco de la homaro, do, iom vasta tereno!

La rimarkigoj, kiujn mi faris en antaŭa recenzo pri la aparte eldonita "Enkonduko" ankaŭ ĉi tie validas[2]. Mi senhezite diras, ke laŭ vidpunkto pure lingva, ĉi tiu verko estas la plej kontentiga verko, kiun mi ĝis nun legis en Esperanto. La stilo estas simpla kaj klare komprenebla, kaj la frazoj portas la stampon de instruiteco kaj ŝato pri la plej ĝusta vorto por atingi la bezonatan nuancon. Mi ne dubas, ke la tradukado postulis kompetenton preter la ordinara, kaj rigoran kontroladon por tiel brile sukcesi. La rezulto estas libro, pri kiu iu ajn literaturo povus esti fiera. Por la Esperanta, ĝia valoro estas netaksebla. La preso kaj papero estas bonaj kaj la tuto faras belan imponan volumon.

Mason Stuttard

Franca Esperantisto, en Aprilo de 1947:

Jen alia tradukaĵo, kiun mi emas recenzi nur laŭ lingva vidpunkto. Ĉiuj spiritistoj konas la libron, pli ĝuste libregon, ĝi estas kvazaŭ la biblio de la spiritisma doktrino. Ĉiu samideano scivolema pri la transmondo aĉetu ĉi tiun libron, li certe ne bedaŭros tion eĉ se li decide malkonsentos kun la opinioj tie esprimitaj. Sed kiu deziras starigi esperantan bibliotekon konsistantan nur el lingve modelaj, plej pure zamenhofaj verkoj, tiu nepre akiru al si ĉi tiun tradukon pri kiu mi faras senrezervan laŭdon.

La aktivaj brazilaj eldonistoj sciigis, ke tiu teksto estis elektita, sekve de konkurso, el la tri plej bonaj tradukoj prezentitaj, post zorga komparado de ĉiu frazo kun la originalo.

Per kia magio, niaj brazilaj amikoj sukcesis eldonigi je supre menciita malmultekosta prezo, tiom valoran, fakan verkon?

Marcel Delcourt

Post tiuj seriozaj opinioj de eminentaj recenzistoj pri l' unua libro de Allan Kardec, aperinta en Esperanto, oni facile komprenos, kial mi tradukis tiun ĉi mondfaman verkon kaj ĝin prezentas nun al miaj samideanoj. Mi rigardas ĝin kiel gravan tutmondan religian verkon, destinitan al granda estonteco ankaŭ en nia lingvo. Eble mi ŝajnas tro kuraĝa pro tia entrepreno, tasko ja ne facila por mi, sed mi havis la paciencan helpadon de du eminentaj samideanoj, kiuj perfekte posedas ambaŭ lingvojn kaj kuraĝigis min, nome S-ro A. Caetano Coutinho kaj Prof. Porto Carreiro Neto. Tiuj kleraj esperantistoj pacience korektis mian tradukon en komparado kun la originala teksto.

Se vi atente legos tiun ĉi libron, espereble vi konsentos kun mi, ke la Esperanta literaturo devas posedi tian verkon.

Rio-de-Janejro, la 14an de Julio 1947.

(60a datreveno de la apero de Esperanto.)

La Tradukinto

Antaŭparolo1

La Spiritoj de l' Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero2; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj. Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vera senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori la justulojn.

La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l' anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu al la alia ekstremo de l' universo.

Homoj, fratoj, kiujn ni amas, ni estas apud vi; amu vi ankaŭ unuj aliajn, kaj diru el la fundo de via koro, kontentigante ĉiun volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo: Sinjoro! Sinjoro! kaj vi povos eniri en la regnon de la ĉielo.

La Spirito de Vero

Enkonduko

CELO DE TIU ĈI VERKO

Oni povas dividi la enhavaĵon de l' Evangelioj en kvin partojn: I. La ordinaraj agoj de la vivo de la Kristo;

La mirakloj; III. La antaŭdiroj; IV. La paroloj, prenitaj de la Eklezio por fundamento de ĝiaj dogmoj; V. La morala instruado. Se la kvar unuaj partoj estis temoj de kontraŭdiroj, la lasta restis neskuebla. Antaŭ tiu dia kodo eĉ la nekredanto kliniĝas; ĝi estas la kampo, kie ĉiaj kultoj povas kolektiĝi, standardo, sub kiu ĉiuj povas stari, kiaj ajn estas iliaj kredoj, ĉar ĝi neniam estis temo por la religiaj disputoj, ĉiam kaj ĉie naskitaj el demandoj pri dogmoj. Se la sektoj estus diskutintaj la moralan instruadon de l' Evangelioj, ili tie trovus sian propran kondamnon, ĉar ili alligiĝas pli al la mistika ol al la morala parto, kiu postulas de ĉiu homo la reformon de si mem. Por la homoj individue, ĝi estas regularo de konduto, ampleksanta ĉiujn cirkonstancojn de la privata aŭ de la publika vivo, la principon de ĉiuj sociaj interrilatoj, fonditaj sur la plej severa justeco; ĝi estas, fine, kaj super ĉio, la sekura gvidilo al la estonta feliĉo, angulo de la vualo levita de sur la estonta vivo. Tiu parto estas la ekskluziva objekto de tiu ĉi verko.

Ĉiuj admiras la evangelian moralon; ĉiuj proklamas ĝiajn sublimecon kaj neceson, sed multaj tion faras sen antaŭekzameno, nur laŭ tio, kion ili aŭdis, aŭ pro fido al iuj maksimoj, kiuj fariĝis proverboj; sed malmultaj konas ĝian fundon, pli malmultaj ankoraŭ ĝin komprenas kaj scias ĉerpi ĝiajn konsekvencojn. La kaŭzo de tio kuŝas grandaparte en la malfacileco, kiun prezentas la legado de l' Evangelio, nekom- prenebla por la plej granda nombro. La alegoria formo, la intenca mistikeco de la parolmaniero, igas la plimulton el la homoj legi la Evangelion nur pro konscienca devo, same kiel ili legas preĝojn sen kompreno, tio estas, senfrukte. La maksimoj de moralo dissemitaj tie ĉi kaj tie, envolvitaj en la amaso da aliaj temoj, preterpasas nerimarkate; tial estas neeble preni ilian tutecon kaj fari ilin objekto de apartaj legado kaj meditado.

Vere oni verkis traktatojn de evangelia moralo, sed ilia aranĝo en moderna literatura stilo senigas la Evangelion je la primitiva naiveco, kiu faras samtempe ĝiajn ĉarmon kaj aŭtentikecon. La samo okazas pri l' eltranĉitaj maksimoj, reduktitaj al la plej simpla formo de proverboj; ili fariĝas tiam nuraj aforismoj, kiuj perdas parton de siaj valoro kaj intereso, pro manko de l' akcesoraĵoj kaj de la cirkonstancoj, en kiuj ili estis diritaj.

Por eviti tiujn maloportunaĵojn, mi kunigis en tiun ĉi verkon la artikolojn, kiuj povas formi, por precize diri, ian universalan moralan kodon, sen distingo de kulto; en la citaĵoj, mi konservis ĉion, kio estis utila al la disvolviĝo de l' ideo, kaj fortranĉis nur la aferojn fremdajn al la temo. Krome, ni skrupule respektis la originalan tradukon de Sacy, same kiel la dividon en paragrafojn[3]. Sed, anstataŭ ligi nin al ia kronologia ordo, neebla kaj sen reala utilo en tia temo, ni grupigis kaj metode klasigis la maksimojn laŭ ilia naturo, en tia maniero, ke ili venas kiel eble unuj el la aliaj. La mencio de la numeroj de la ĉapitroj kaj paragrafoj permesas konsulti la ordinarajn klasifikojn, se oni tion deziras.

Se tiu ĉi estus nur materiala laboro, ĝi tamen estus utila; la ĉefa afero estus ĝin fari komprenebla por ĉiuj per la ekspliko de la malklaraj esprimoj kaj ia elvolviĝo de ĉiuj sekvoj, por la celo apliki la instruojn al ĉiaj situacioj de la vivo. Tion mi provis fari kun la helpo de la bonaj Spiritoj.

Multaj punktoj en la Evangelio, en la Biblio kaj ĝenerale en la religiaj verkoj, estas nekompreneblaj; multaj ŝajnas eĉ neraciaj, nur pro manko de la ŝlosilo por kompreno de ilia vera senco; tiu ŝlosilo estas tuta en Spiritismo, kiel jam povis konvinkiĝi tiuj, kiuj ĝin serioze studis, kaj kiel oni rekonos ankoraŭ pli bone en la estonteco. Spiritismo troviĝas ĉie en la antikva tempo

kaj en ĉiuj aĝoj de la homaro. Ĉie oni trovas ĝiajn postsignojn: en la skribaĵoj, en la kredoj kaj sur la monumentoj; tial, se ĝi malfermas novajn horizontojn por la estonteco, ĝi ĵetas lumon ne malpli vivan sur la misterojn de la pasinteco.

Kiel kompletigaĵon de ĉiu regulo, ni aldonis iujn instruojn elektitajn el inter la instruoj, diktitaj de la Spiritoj en diversaj landoj kaj per malsamaj mediumoj. Se tiuj instruoj estus elirintaj el unu sola fonto, ili povus suferi personan influon aŭ influon de la medio, dum la diverseco de l'originoj pruvas, ke la Spiritoj donas siajn instruojn ĉie, kaj ke por tio neniu havas privilegion[4].

Tiu ĉi verko estas por la uzado de ĉiuj; ĉiu povas el ĝi ĉerpi la rimedojn, por alkonformigi sian konduton al la moralo de la Kristo. La spiritistoj cetere tie trovos aplikojn, kiuj koncernas speciale ilin. Dank'al la komunikiĝoj, starigitaj de nun en konstanta maniero inter la homoj kaj la nevidebla mondo, la evangelia leĝo, instruata de la Spiritoj mem al ĉiuj nacioj, ne plu estos morta litero, ĉar ĉiu ĝin komprenos kaj estos senĉese instigata

ĝin praktikadi laŭ la konsiloj de la gvidantaj Spiritoj.

La instruoj de la Spiritoj estas vere la voĉo el la ĉielo, kiu venas porti lumon al la homoj kaj ilin inviti al la plenumado de l' Evangelio.

II. AŬTORITATECO DE LA SPIRITISMA DOKTRINO

Universaleco de l' instruado de la Spiritoj

Se la spiritisma doktrino estus pure homa koncepto, ĝi havus kiel garantion nur la klerecon de tiu, kiu ĝin estus konceptinta; nu, neniu sur la tero povus havi pravan pretendon posedi sola la absolutan veron. Se la Spiritoj, kiuj revelaciis ĝin, estus manifestiĝintaj al unu sola homo, nenio garantius ĝian originon, ĉar estus necese kredi je la vorto de tiu, kiu diris, ke li ricevis de ili la instruojn. Akceptante de lia flanko perfektan sincerecon, li povus plej multe konvinki la personojn de sia ĉirkaŭaĵo; li povus havi sektanojn, sed li neniam povus kunvenigi la tutan mondon.

Dio volis, ke la nova Revelacio alvenu al la homoj per vojo pli rapida kaj pli aŭtentika; tial Li komisiis al la Spiritoj porti ĝin de unu poluso al la alia, manifestiĝante ĉie, donante al neniu la ekskluzivan privilegion aŭdi ilian parolon. Unu homo povas esti trompata, povas trompi eĉ sin mem; sed ne tiel povas esti, kiam milionoj vidas kaj aŭdas la samon : tio estas garantio por ĉiu kaj por ĉiuj. Cetere oni povas malaperigi unu homon, sed oni ne povas malaperigi amasojn; oni povas bruligi librojn, sed oni ne povas bruligi Spiritojn; nu, se oni bruligus ĉiujn librojn, la fonto de la doktrino restus tamen neelĉerpebla, tial ke ĝi ne estas sur la tero, ke ĝi elŝprucas ĉie, kaj ĉiu povas ĉerpi el ĝi. Se mankus homoj por ĝin disvastigi, restus ĉiam la Spiritoj, kiuj atingas ĉiujn, dum neniu homo povas ilin atingi.

Efektive, la Spiritoj mem faras la propagandon, kun la helpo de sennombraj mediumoj, kiujn la Spiritoj instigas en ĉiuj lokoj. Se ili havus unu solan interpretiston, eĉ se tiu estus tre favorata, Spiritismo estus apenaŭ konata; tiu sama interpretisto, al kiu ajn klaso li apartenus, estus objekto de malfavoro por multaj personoj; ne ĉiuj nacioj akceptus lin, dum la Spiritoj, komunikiĝante ĉie, ĉe ĉiuj popoloj, en ĉiuj sektoj kaj partioj, estas akceptataj de ĉiuj. Spiritismo ne havas naciecon; ĝi troviĝas ekster ĉiuj apartaj kultoj; ĝi ne estas trudata de iu socia klaso, ĉar ĉiu povas ricevi mem instruojn de siaj parencoj kaj amikoj el la posttombejo. Estas necese, ke estu tiel, por ke ĝi povu voki ĉiujn homojn al frateco; se ĝi ne estus sur neŭtrala kampo, ĝi nutrus, anstataŭ kvietigi, la malkonsentojn.

Tiu universaleco de l' instruado de la Spiritoj faras la forton de Spiritismo; ĝi estas ankaŭ la kaŭzo de ĝia tiel rapida disvastiĝo; dum la voĉo de unu sola homo, eĉ kun la helpo de la presarto, postulus jarcentojn, antaŭ ol atingi la orelojn de ĉiuj, jen miloj da voĉoj, samtempe aŭdataj sur ĉiuj punktoj de la tero, por proklami la samajn principojn kaj ilin egale transdoni al la malplej, kiel al la plej kleraj, por ke neniu estu nefavorita. Neniu el la aliaj doktrinoj, aperintaj ĝis hodiaŭ, ĝuis tian superecon. Se do Spiritismo estas vero, ĝi ne timas la malbonan volon de la homoj, nek la moralajn revoluciojn, nek la materiajn renversegojn de la globo, ĉar neniu el tiuj aferoj povas atingi la Spiritojn.

Sed tiu ne estas la sola supereco, rezultanta el ĝia escepta pozicio; Spiritismo en tio trovas ĉiopovan garantion kontraŭ la skismoj, kiujn povus naski ĉu la ambicio de iuj homoj, ĉu la reciprokaj kontraŭdiroj de iuj Spiritoj. Tiuj kontraŭdiroj certe estas rifo, sed ĝi portas en si mem la kuracilon apud la malsano.

Oni scias, ke la Spiritoj, sekve de la diferencoj, ekzistantaj en iliaj kapabloj, neniel posedas individue la tutan veron; ke ne estas permesite al ĉiuj penetri en iujn misterojn; ke ilia scio estas proporcia al ilia puriĝogrado; ke la ordinaraj Spiritoj ne scias pli ol la homoj, kaj eĉ scias malpli ol iuj homoj; ke ekzistas inter ili, same kiel inter la homoj, vantuloj kaj falsaj kleruloj, kiuj opinias, ke ili scias, kion ili ja ne scias; estas sistememuloj, kiuj prenas siajn personajn ideojn kiel la veron; fine, ke nur la Spiritoj de la plej alta ordo, kiuj estas plene elmateriiĝintaj, tute seniĝis je la surteraj ideoj kaj antaŭjuĝoj; sed oni scias ankaŭ, ke la trompemaj Spiritoj ne havas la skrupulon ŝirmi sin sub prunteprenitaj nomoj, por trudi siajn utopiojn. El tio rezultas, ke pri ĉio, kio estas ekster la ekskluzive morala instruado, la malkaŝoj, kiujn ĉiu povas ricevi, havas individuan karakteron sen ia aŭtentikeco; tiaj revelacioj devas esti konsiderataj personaj opinioj de tiu aŭ tiu alia Spirito, kaj estus malprudente ilin facilanime akcepti kaj disvastigi kiel absolutajn veraĵojn.

Sen kontraŭdiro, la unua kontrolo estas la racio, al kiu estas necese submeti senescepte ĉion, kio venas de la Spiritoj; ĉiu teorio en evidenta kontraŭdiro kun la komuna saĝo, kun severa logiko kaj kun pozitivaj certaĵoj, kiujn oni jam posedas, kvankam subskribita de tre respektinda nomo, devas esti forĵetata. Sed tiu kontrolo en multaj okazoj estas nekompleta, sekve de la nesufiĉa klereco de iuj personoj kaj de l' inklino de multaj akcepti sian propran opinion kiel unikan juĝanton de la vero. En tia okazo, kion faras la homoj, ne havantaj en si mem absolutan fidon? Ili prenas la opinion de la plej granda nombro; la opinio de la plimulto estas ilia gvidilo. Tiel oni devas agi koncerne la instruadon de la Spiritoj, ĉar ili mem liveras al ni la rimedojn por tio.

La akordo inter la instruoj de la Spiritoj estas do la plej bona kontrolo; sed estas ankaŭ necese, ke ĝi efektiviĝu en difinitaj kondiĉoj. La malplej sekura el ĉiuj estas tiu, en kiu la sama mediumo demandas plurajn Spiritojn pri iu duba punkto; estas evidente, ke se li troviĝas sub la influo de obsedo, aŭ se li rilatas kun iu mistifikanta Spirito, tiu Spirito povas doni al li la saman instruon kaj subskribi diversajn nomojn. Ne estas ankaŭ sufiĉa garantio la unuformeco, kiun oni povas ricevi per la mediumoj de unu sola grupo, ĉar ili povas esti sub la sama influo.

La sola serioza garantio de l' instruado de la Spiritoj estas la akordo, ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro da mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj.

Oni komprenas, ke ni ne parolas tie ĉi pri komunikaĵoj, koncernantaj negravajn interesojn, sed pri tio, kio estas ligita kun la principoj mem de la doktrino. La sperto pruvas, ke, kiam iu nova principo devas esti eldirata, ĝi estas spontanee instruata samtempe en diversaj lokoj kaj en maniero egala, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. Se do plaĉas al iu Spirito formuli strangan sistemon, bazitan nur sur liaj ideoj kaj ekster la vero, oni povas esti certa, ke tiu sistemo restos ĉirkaŭlimigita kaj falos antaŭ la instruoj, donataj ĉie en aliaj lokoj; pri tio oni havas jam plurajn ekzemplojn. Tiu konsento faligis ĉiujn partiajn sistemojn, aperintajn ĉe l' origino de Spiritismo, kiam ĉiu klarigis la fenomenojn laŭ sia maniero, kaj antaŭ ol oni konis la leĝojn, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla.

Tia estas la bazo, sur kiu mi apogas min, kiam mi formulas iun principon de la doktrino; ne tial, ke io estas konforma al miaj ideoj, mi ĝin rigardas kiel veran; mi ne arogas al mi esti la superega arbitracianto de la vero, kaj al neniu mi diras: "Kredu je tiu afero, ĉar mi tion asertas al vi". Mia opinio ne estas en miaj propraj okuloj pli ol persona opinio, kiu povas esti ĝusta aŭ falsa, ĉar mi ne estas malpli erarema ol iu ajn alia. Ne ankaŭ tial, ke iu principo estas al mi instruita, ĝi estas por mi vero, sed tial, ke ĝi ricevis la sankcion de la konsento ĝenerala.

En mia pozicio, ricevante la komunikaĵojn de preskaŭ mil seriozaj spiritistaj grupoj, dissemitaj sur la plej diversaj punktoj de la globo, mi kapablas vidi la principojn, sur kiuj tiu akordo sidas; tiu observado min gvidis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ ĝi min gvidos en la novaj kampoj, kiujn Spiritismo estas vokita esplori. Efektive, jam de kelka tempo mi rimarkas, en la komunikaĵoj venantaj el diversaj flankoj, tiel el Francujo kiel el aliaj landoj, ke Spiritismo estas ironta novan vojon per malkaŝoj de tute speciala naturo kaj ke sonis la horo, ke ĝi faru paŝon antaŭen. Tiuj malkaŝoj, ofte faritaj per duonvortoj, forpasis nerimarkitaj de multaj el tiuj, kiuj ilin ricevis; multaj aliaj kredis sin ties solaj posedantoj. Se mi prenus ilin izolitaj, ili estus por mi senvaloraj, sed ilia koincido donas al ili altan gravecon, kiun oni povos juĝi poste, kiam estos veninta la momento doni ilin en la grandan lumon de la publikiĝo, ĉar tiam ĉiu memoros, ke li ricevis instruojn en la sama senco. Ĝuste tiu ĝenerala movado, kiun mi observas kaj kiun mi studas kun la helpo de miaj spiritaj gvidantoj, helpas min juĝi la oportunecon fari ion aŭ deteni min.

Tiu universala kontrolo estas garantio por la estonta unueco de Spiritismo kaj nuligos ĉiajn reciproke kontraŭajn teoriojn. En ĝi estonte oni serĉos la kriterion de la vero. Kio faris la sukceson de la doktrino formulita en "La Libro de la Spiritoj" kaj en "La Libro de la Mediumoj", estas tio, ke ĉiu povas ĉie ricevi rekte de la Spiritoj la konfirmon pri tio, kion ili enhavas. Se de ĉiuj lokoj la Spiritoj estus venintaj ilin kontraŭdiri, tiuj libroj jam de longe havus la sorton de ĉiuj fantaziaj ideoj. Eĉ la apogo de la gazetaro ne estus savinta ilin de pereo, dum sen tiu apogo, ili tamen rapide trabatis al si vojon, ĉar ili havis la apogon de la Spiritoj, kies bonvolemo kompensis, eĉ superis la malvolonton de la homoj. Tiel okazos kun ĉiuj ideoj, venantaj de la Spiritoj aŭ de la homoj, kaj kiuj ne povas elteni la provon de tiu kontrolo, kies potencon neniu povas nei.

Ni supozu do, ke plaĉus al iuj Spiritoj dikti, sub iu ajn titolo, libron en kontraŭa senco; ni eĉ supozu, ke kun malamika intenco kaj por la celo senkreditigi la doktrinon, la malicemo aperigus apokrifajn komunikaĵojn; kian influon povus havi tiuj skribaĵoj, se ili estas el ĉiuj lokoj kontraŭdirataj de la Spiritoj? Unue oni devas sekuriĝi per la aliĝo de la Spiritoj, antaŭ ol lanĉi sistemon en ilia nomo. De la sistemo de unu sola ĝis la sistemo de ĉiuj, estas tia sama distanco, kia de l' unuo ĝis la senfino. Kion povas ĉiuj argumentoj de la kalumniantoj kontraŭ la opinio de l' amasoj, kiam milionoj da amikaj voĉoj, elirantaj el la spaco, venas al ĉiuj punktoj de la globo kaj en la sinon de ĉiu familio, por fervore kontraŭataki la misfamigantojn? Ĉu jam la sperto pri tio ne konfirmis la teorion? Kio fariĝis el ĉiuj tiuj publikigaĵoj, kiuj devis, laŭdire, neniigi Spiritismon? Kiu el ili sukcesis haltigi ĝian marŝon? Ĝis la hodiaŭa tago oni ne rigardis la temon el tiu vidpunkto, nediskuteble unu el la plej gravaj; ĉiu kalkulis je si mem, ne kalkulante je la Spiritoj.

La principo de interkonformeco estas ankaŭ garantio kontraŭ la modifoj, kiujn la sektoj, dezirantaj alproprigi al si Spiritismon por sia profito, povus trudi al ĝi, por konformigi ĝin al sia plaĉo. Kiu provos deturni ĝin de ĝia providenca celo, tiu malsukcesos, pro la tre simpla motivo, ke la Spiritoj, per la universaleco de sia instruado, faligos ĉian modifon kontraŭan al la vero.

El ĉio tio eliras la jena ĉefa vero: iu ajn, kiu volus meti sin kontraŭ la fluo de l' ideoj starigitaj kaj sankciitaj, povus certe okazigi malgrandan lokan konfuzon dum momento, sed neniam regi la tutaĵon, eĉ en la nuna tempo, kaj des malpli en la estonteco.

El tio eliras la kompreno, ke la instruoj, donataj de la Spiritoj pri punktoj ankoraŭ ne klarigitaj de la doktrino, ne povas esti leĝo, dum ili restas izolitaj; sekve, ke tiuj instruoj devas esti akceptataj kun ĉiuj rezervoj kaj nur kiel informoj.

Tial estas necese uzi la plej grandan singardon en la publikigo de tiuj instruoj; kaj se oni opinias konsilinde ilin publikigi, oni devas prezenti ilin nur kiel individuajn opiniojn, pli aŭ malpli akcepteblajn, sed iel ajn bezonantajn konfirmon. Tiun konfirmon estas necese atendi, antaŭ ol prezenti iun principon kiel absolutan veraĵon, se oni ne volas esti akuzata pri facilanimeco aŭ pri senpripensa kredemo.

La superaj Spiritoj en siaj malkaŝoj agas kun grandega saĝo; ili pritraktas la grandajn demandojn de la doktrino nur iom post iom, laŭmezure kiel la intelekto estas kapabla kompreni veraĵojn de pli alta ordo, kaj kiam la cirkonstancoj estas favoraj al la publikigo de nova ideo. Tial ili ne ĉion diris en la komenco, kaj ne ĉion diras ankoraŭ hodiaŭ, neniam cedante al la senpacienco de la personoj, kiuj volas rikolti la fruktojn antaŭ ties maturiĝo. Estus do senutile voli anticipi la tempon, difinitan de la Providenco por ĉiu afero, ĉar tiam la vere seriozaj Spiritoj tute rifuzas sian kunlaboradon; sed la frivolaj Spiritoj, malmulte zorgante pri la vero, al ĉio respondas; tial, pri ĉiuj antaŭtempaj demandoj, stariĝas ĉiam kontraŭdiraj respondoj.

La supraj principoj neniel rezultas el ia persona teorio, sed ili estas la nepra sekvo de la kondiĉoj, en kiuj la Spiritoj manifestiĝas. Estas evidente, ke, se iu Spirito diras ion en iu loko kaj milionoj da Spiritoj diras la kontraŭon en aliaj lokoj, la probableco de la vero ne povas sidi ĉe tiu, kiu estas sola aŭ preskaŭ sola en sia opinio; nu, pretendi esti prava, sola kontraŭ ĉiuj, estus tiel mallogike ĉe unu Spirito, kiel ĉe unu homo. La vere saĝaj Spiritoj, kiam ili ne sentas sin sufiĉe informitaj pri iu demando, neniam fermas ĝin en abso- luta maniero; ili deklaras, ke ili traktas la temon nur el sia vidpunkto, kaj ili mem konsilas atendi konfirmon.

Kvankam iu ideo estas granda, bela kaj justa, ne estas tamen eble, ke tuj de la komenco ĝi kunvenigu ĉiujn opiniojn. La rezultantaj konfliktoj estas eĉ necesaj, por pli klare aperigi la veron, kaj estas utile, ke ili okazu en la komenco, por ke la falsaj ideoj estu flanken metitaj. La spiritistoj, kiuj havis ioman timon pro la konfliktoj, estu do trankvilaj. Ĉiaj izolaj pretendoj falos per la forto de l' okazantaĵoj, antaŭ la granda kaj potenca kriterio de l' universala kontrolo.

Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sidu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozigis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo.

Antaŭ tiu potenca areopago, kiu ne konas intrigojn, ĵaluzajn konkurojn, sektojn, aŭ naciojn, rompiĝos ĉiaj kontraŭaĵoj, ĉiaj ambicioj, ĉiaj pretendoj je individua superregado, kaj ni mem ankaŭ rompiĝus, se ni volus anstataŭigi ĝiajn superegajn dekretojn per niaj propraj ideoj; nur ĝi fermos ĉiujn diskutatajn demandojn, silentigos ĉiujn skismetojn, rekonos pravecon ĉe tiu, kiu pravas, aŭ kontraŭe. Antaŭ tiu impona akordo de ĉiuj voĉoj el la ĉielo, kiom valoras la opinio de unu homo aŭ de unu Spirito? Malpli ol guto da akvo, kiu perdiĝas en la oceanon, malpli ol infana voĉo, sufokita de l' uragano.

La universala opinio estas la superega juĝisto, kiu eldiras la lastan decidon; ĝi estiĝas el ĉiuj individuaj opinioj. Se unu el ĉi tiuj estas vera, ĝi influas sur la pesilon nur per sia pezo propra. Se unu el ili estas falsa, ĝi ne povas pezi pli, ol ĉiuj aliaj. En tiu vastega kontribuado, la individuoj forviŝiĝas, kaj tie estas nova malsukceso por la homa fiero.

Tiu harmonia tutaĵo jam bildiĝas; nu, tiu ĉi jarcento ne forpasos, antaŭ ol ĝi elstaros kun sia tuta brilego, por forviŝi ĉiajn necertaĵojn, ĉar de nun ĝis tiam potencaj voĉoj estos ricevintaj la mision esti aŭdataj, por kunvenigi la homojn sub la saman standardon, kiam la kampo estos sufiĉe antaŭpreparita. Ĝis tiam, iu, kiu ŝanceliĝas inter du kontraŭaj sistemoj, povas observi, kiun direkton iras la ĝenerala opinio: tio estas certa signo de la direkto, elektita de la plimulto el la Spiritoj pri la diversaj punktoj, pri kiuj ili komunikiĝas; tio estas ne malpli certa signo, montranta, kiu el ambaŭ sistemoj venkos.

III. HISTORIAJ NOTOJ

Por bone kompreni iujn pecojn de l' Evangelioj, estas necese koni la signifon de pluraj vortoj, kiuj ofte estas tie uzataj kaj kiuj karakterizas la staton de la moroj de la juda socio en tiu epoko. Jam ne havante por ni la saman sencon, tiuj vortoj ofte estas misinterpretataj kaj ĝuste ili lasas ian necertecon. La kompreno de ilia signifo cetere klarigas la veran sencon de kelkaj maksimoj, kiuj unuavide ŝajnas strangaj.

Esenianoj, juda sekto fondita proksimume en la jaro 150 antaŭ Jesuo Kristo, en la tempo de la Makabeoj, kaj kies membroj, loĝantaj en kvazaŭaj monakejoj, formis inter si ian moralan kaj religian asocion. Ili distingiĝis per dolĉaj moroj kaj severaj virtoj, instruadis la amon al Dio kaj al la proksimulo, la senmortecon de l' animo, kaj kredis je la reviviĝo. Ili vivadis en fraŭleco, malaprobis la sklavecon kaj la militon, havis komunajn havaĵojn kaj laboradis en la terkulturo. Kontraŭaj al la voluptamaj Sadukeoj, kiuj neis la senmortecon, kaj al la Fariseoj, rigoraj pri l' eksteraj formalaĵoj, ĉe kiuj la virto estis nur ŝajno, la Esenianoj neniun partion prenis en la kvereloj, kiuj dividis tiujn du sektojn. Ilia maniero de vivado alproksimiĝis al la vivo de l' unuaj kristanoj, kaj la principoj de moralo, kiujn ili praktikis, igis multajn personojn pensi, ke Jesuo apartenis al tiu sekto antaŭ la komenco de sia publika misio. Certe li konis ĝin, sed nenio pruvas, ke li estis ĝia membro, kaj ĉio, kion oni skribis pri tiu temo, estas hipoteza[5].

Fariseoj (el la hebrea lingvo Parasch = divido, apartigo). La tradicio formis gravan parton de la juda teologio; ĝi konsistis el kolekto da sinsekvaj interpretoj, donitaj pri la senco de la Sanktaj Skriboj kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj dogmoj. Tio estis, inter la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj, laŭ la maniero de la teologiaj disputoj kaj subtilaĵoj de la mezepoka skolastiko. El tiuj interpretoj naskiĝis pluraj sektoj, el kiuj ĉiu pretendis havi la monopolon de la vero; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava estis tiu de la Fariseoj, kiuj havis kiel ĉefon Hillel2, judan leĝiston, naskitan en Babilono, fondinton de fama skolo, kie oni instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon. Lia naskiĝo estis

proksimume en la jaro 200 aŭ 180 antaŭ la Kristo. La

Fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de Hirkan, ĉefpastro kaj reĝo de la judoj, de Aristobulo kaj de Aleksandro, reĝo de Sirio; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de Jerusalem, en la jaro 70 de la kristana erao, kiam ilia nomo malaperis pro la disiĝo de la judoj.

La Fariseoj aktive partoprenis en la religiaj disputoj; sklavemaj observantoj de l' ekstera plenumado de la kulto kaj de la ceremonioj, plenaj de arda zorgo por prozelitismo, malamikoj de reformoj, ili paradis grandan severecon de principoj; sed sub ŝajno de zorgega pieco, ili kaŝis diboĉajn kutimojn, multan fieron kaj, super ĉio, grandegan amon al regado. La religio estis por ili pli ĝuste rimedo por alveni al superregado, ol objekto de sincera kredo. Ili havis nur la eksteraĵojn kaj la paradon de la virto; sed per tio ili havis grandan influon super la popolo, al kiu ili aspektis kvazaŭ sanktaj homoj; tial ili estis tre potencaj en Jerusalem.

Ili kredis, aŭ almenaŭ deklaris kredi, al la Providenco, al la senmorteco de l' animo, al la eterneco de la suferoj kaj al la reviviĝo de la mortintoj (Ĉap. IV, § 4). Jesuo, kiu ŝatis antaŭ ĉio la simplecon kaj la kvalitojn de la koro, kiu preferis, en la leĝo, la spiriton, kiu vivigas, ol la literon, kiu mortigas, diligente penadis dum sia tuta misio, por senmaskigi ilian hipokritecon kaj sekve havis ĉe ili furiozajn malamikojn; tial la Fariseoj alligiĝis al la ĉefpastroj, por ribeligi la popolon kontraŭ li kaj lin pereigi.

Impostistoj. Oni tiaj nomis, en la antikva Romo, la kavalirojn de la regnaj farmimpostoj, komisiitajn por la enkasigo de l' impostoj kaj ĉiuspecaj rentoj, tiel en Romo mem, kiel en la aliaj partoj de l' Imperio. Ili estis similaj al la ĝeneralaj farmuloj kaj trajtantoj de l' antikva reĝimo en Francujo, kiaj ekzistas ankoraŭ en kelkaj landoj. La riskoj, al kiuj ili estis elmetataj, igis ignori la riĉecon, kiun ofte ili akiris kaj kiu, ĉe multaj el ili, estis produkto de kontraŭleĝaj postuloj kaj de skandalaj profitoj. La nomo "impostisto" etendiĝis poste al ĉiuj, kiuj administris ŝtatajn financojn kaj al la malsuperaj agentoj. Hodiaŭ tiu vorto estas uzata en malbona senco, por nomi la neskrupulajn financistojn kaj agentojn de negocoj; oni diras kelkfoje: "Avida kiel impostisto; riĉa kiel impostisto", parolante pri fiorigina riĉeco. Sub la roma superregado, la imposto estis tio, kion la judoj plej malfacile akceptis, kaj tio, kio kaŭzis ĉe ili la plej grandan koleron; ĝi okazigis plurajn ribelojn kaj oni faris ĝin religia demando, ĉar oni rigardis ĝin kiel ion kontraŭan al la leĝo. Oni eĉ formis potencan partion, ĉe kies kapo estis iu Jehuda, alnomita la Gaŭlonido, kaj kiu starigis la rifuzon al la impostopago kiel principon. La judoj do abomenis la impostopagon kaj sekve ĉiujn homojn, komisiatajn por ricevi ĝin; tial ilia abomeno kontraŭ la impostistoj ĉiurangaj, inter kiuj oni povis trovi personojn tre estimindajn, sed kiuj, pro siaj funkcioj, estis malestimataj, same kiel tiuj, kiuj vizitadis ilin kaj kiuj estis konfuzataj en la sama mallaŭdo. La altrangaj judoj opiniis kompromiti sin, havante kun ili intimajn rilatojn.

Nazoreoj, nomo donita, laŭ la antikva leĝo, al judoj, kiuj jure promesis konservi perfektan purecon, aŭ dum la tuta vivo, aŭ dum difinita tempo. Ili devis gardi ĉastecon, abstini je likvoroj kaj konservi sian hararon. Ŝimŝon, Samuel kaj Johano, la Baptisto, estis nazoreoj.

Poste la judoj donis tiun nomon al la unuaj krist- anoj, por aludi al Jesuo el Nazaret. Ĝi estis ankaŭ nomo de hereza sekto dum la unuaj jarcentoj de la kristana erao, sekto, kiu, same kiel la Ebionidoj, el kiuj ĝi akceptis kelkajn principojn, miksis la formalaĵojn de Moseismo kun la kristanaj dogmoj. Tiu sekto malaperis en la kvara jarcento.

Pordistoj estis impostkolektistoj de malalta ran- go, precipe komisiataj por ricevi la impostojn de eniro en la urbojn. Iliaj funkcioj estis pli-malpli la samaj, kiel tiuj de niaj doganistoj kaj ricevistoj de akcizoj; ili partoprenis en la ĝenerala malestimo al ĉiuj impostistoj. Tial en la Evangelio oni ofte trovas la nomon impostisto, ligitan kun la ideo pri personoj de malbona vivo; sed tiu kvalifiko neniel kuntrenis la ideon pri diboĉuloj aŭ pri fiuloj; ĝi estis esprimo de malestimo, sinonimo de malbonmoruloj, ne indaj kunvivi ĉe honestaj homoj.

Sadukeoj, juda sekto, kiu formiĝis proksimume en la jaro 248 antaŭ la Kristo; tiel nomita laŭ la nomo de ĝia fondinto Cadok. La sadukeoj ne kredis al la sen- morteco de l' animo, nek al la reviviĝo, nek al bonaj kaj malbonaj anĝeloj. Tamen ili kredis al Dio, sed, nenion atendante post la morto, ili servis al Dio nur celante materiajn rekompencojn, ĉar laŭ ilia kredo la

Providenco limiĝis nur al tio; ankaŭ la kontentigo de la sentumoj estis en iliaj okuloj la precipa celo de la vivo. Koncerne la Skribaĵojn, ili tenis sin nur al la antikva leĝo, ne akceptante la tradicion nek ian ajn interpretadon. Ili lokis la bonajn agojn kaj la puran kaj simplan plenumadon de la leĝo pli alten, ol la eksteraĵojn de la kulto. Ili estis, kiel oni vidas, la materialistoj, la deistoj kaj la sensualistoj de tiu epoko. Tiu sekto estis ne multnombra, sed ĝi enkalkulis gravajn personojn kaj fariĝis politika partio ĉiam kontraŭa al la Fariseoj.

Samarianoj. Post la skismo de la dek triboj, Samario fariĝis la ĉefurbo de la apartiĝinta reĝolando de Izrael. Detruita kaj rekonstruita plurfoje, ĝi estis, sub regado de la romanoj, la ĉefurbo de Samario, unu el la kvar ŝtatoj de Palestino. Herodo, alnomita la Granda, beligis ĝin per luksaj monumentoj kaj, por flati Aŭguston, donis al ĝi la nomon Augusta, en greka lingvo Sebaste.

La samarianoj estis preskaŭ ĉiam en milito kontraŭ la reĝoj de Judujo. Profunda malamo, ekde la disiĝo, konstante regis inter la du popoloj, kiuj evitis ĉiajn interrilatojn. La samarianoj, por fari la disecon pli profunda kaj ne bezoni veni al Jerusalem por la solenado de la religiaj festoj, konstruis sian propran templon kaj enkondukis iujn reformojn; ili akceptis nur la Pentateŭkon[6], kiu enhavas la leĝon de Moseo, kaj malakceptis ĉiujn ceterajn librojn, poste aldonitajn al ĝi. Iliaj sanktaj libroj estis skribataj per hebreaj literoj de la plej malproksima antikveco. En la okuloj de l' ortodoksaj judoj, ili estis herezuloj, kaj tial malestimataj, anatemataj kaj persekutataj. La antagonis- mo de la du nacioj havis do kiel solan principon la malakordon de la religiaj opinioj, kvankam iliaj kredoj havis la saman originon; ili estis la tiamaj protestantoj.

Oni trovas ankoraŭ hodiaŭ samarianojn en kelkaj landoj de l' Oriento, precipe en Naplusa kaj Jafo. Ili obeas la leĝon de Moseo kun pli da severeco, ol la aliaj judoj, kaj geedziĝas nur inter si mem.

Sinagogo (el la greka lingvo Synagoge, kunveno, kongregacio). En Judujo estis unu sola templo, tiu de Salomono, en Jerusalem, kie oni solenadis la grand- ajn ceremoniojn de la kulto. La judoj tien iris ĉiujn jarojn en pilgrimado por la precipaj festoj, kiaj la Pasko, Konsekrado kaj Festo de la Laŭboj. Jesuo kutime iradis Jerusalemon okaze de tiuj festoj. La aliaj urboj ne havis templojn, sed sinagogojn, konstruaĵojn, kie la judoj kunvenis ĉiusabate por fari publikajn preĝojn, sub la direktado de la plejaĝuloj, de la skribistoj aŭ de la leĝistoj; oni tie legadis pecojn el la sanktaj libroj, kiujn oni klarigis kaj komentariis. Ĉiu povis partopreni en tiuj komentarioj; jen kial Jesuo, ne estante pastro, instruadis en la sinagogoj ĉiusabate.

Post la ruino de Jerusalem kaj la disiĝo de la judoj, la sinagogoj servas al la judoj, en la urboj, kie ili loĝas, kiel temploj, por soleni la kulton.

Skribistoj, nomo donita unue al la sekretarioj de la reĝoj de Judujo kaj al iuj provizumestroj de la judaj armeoj; poste tiu nomo estis uzata speciale por la leĝistoj, kiuj instruis la leĝon de Moseo kaj ĝin inter- pretis por la popolo. Ili estis solidaraj kun la Fariseoj, kun kiuj ili dividis la principojn kaj la antipation kontraŭ la reformoj; tial Jesuo ilin konfuzis en la sama mallaŭdo.

Terapeŭtoj (el la greka lingvo therapeŭtaj, formita de therapeŭejn, servi, kuraci, tio estas, servistoj de Dio aŭ kuracistoj); judaj sektanoj, samtempuloj de la Kristo, loĝantaj precipe en Aleksandrio, en Egiptujo. Ili havis multajn rilatojn kun la Esenianoj, kies principojn ili praktikis; same kiel ĉi tiuj lastaj, ili dediĉis sin al la praktikado de ĉiuj virtoj. Ilia nutraĵo estis ekstreme simpla. Dediĉataj al la fraŭleco, al la meditado kaj al la soleca vivado, ili formis veran religian ordenon. Filono, juda platona filozofo en Aleksandrio, estis la unua, kiu parolis pri la Terapeŭtoj; li faras el ili sekton el Judismo. Eŭzebo, Sankta Hieronimo kaj aliaj pastroj opinias, ke ili estis kristanoj. Egale, ĉu ili estis judoj aŭ kristanoj, estas evidente, ke, same kiel la Esenianoj, ili prezentis unuigan strekon inter Judismo kaj Kristanismo.

IV. SOKRATO KAJ PLATONO, PIONIROJ DE LA KRISTANA IDEO KAJ DE SPIRITISMO

El la fakto, ke Jesuo eble konis la sekton de l' Esenianoj, estus eraro konkludi, ke li ĉerpis el ĝi sian doktrinon, kaj ke, se li vivus en alia medio, li instruus aliajn principojn. La grandaj ideoj neniam eksplodas subite; la ideoj, kiuj kuŝas sur la vero, ĉiam havas pionirojn, kiuj parte preparas la vojojn; poste, kiam la tempo alvenas, Dio sendas iun kun la misio resumi, kunordigi kaj kompletigi tiujn disajn elementojn, kaj formi el ili korpon. Tiamaniere, ne alvenante abrupte, la ideo trovas ĉe sia apero spiritojn tute pretajn por ĝin akcepti. Tiel fariĝis kun la kristana ideo, kiu estis antaŭsentata plurajn jarcentojn antaŭ Jesuo kaj la Esenianoj, kaj kies ĉefaj pioniroj estis Sokrato kaj Platono[7].

Sokrato, same kiel la Kristo, nenion skribis, aŭ almenaŭ lasis neniun skribaĵon; same kiel Jesuo, li ankaŭ spertis la morton de la krimuloj, viktimo de la fanatikeco, ĉar li atakis la tradiciajn kredojn kaj starigis la virton super la hipokriteco kaj la ŝajnigo de la formoj, unuvorte, ĉar li kontraŭbatalis la religiajn antaŭjuĝojn. Same kiel Jesuo estis akuzita de la Fariseoj kiel koruptanto de la popolo per siaj instruoj, tiel ankaŭ Sokrato estis akuzita de la Fariseoj de sia tempo, ĉar Fariseoj ekzistis en ĉiuj epokoj, kiel koruptanto de la junularo, proklamante la dogmon de l' unueco de Dio, de la senmorteco de l' animo kaj de l' estonta vivo. Same kiel la doktrinon de Jesuo ni konas nur per skribaĵoj de liaj disĉiploj, ni konas la doktrinon de Sokrato nur per la

skribaĵoj de lia disĉiplo Platono. Ni opinias utile resumi tie ĉi la punktojn plej elstarajn de tiu doktrino, por montri ĝian akordon kun la principoj de Kristanismo.

Al tiuj, kiuj vidos en tiu komparo ian profanadon kaj pretendos, ke ne povas esti egaleco inter la doktrino de idolano kaj la doktrino de la Kristo, ni respondos, ke la doktrino de Sokrato ne estis idolana, ĉar ĝia celo estis kontraŭbatali idolanismon; ke la doktrino de Jesuo, pli kompleta kaj pli purigita, ol la doktrino de Sokrato, nenion povas perdi el la komparo; ke la dia misio de la Kristo ne povus el tio esti malplivalorigita; cetere, ke ili apartenas al la historio kaj ne povas esti forviŝitaj. La homo venis al punkto, kiam la lumo eliras per si mem de sub la grenmezurilo; li estas matura por ĝin rigardi en la vizaĝon; des pli malbone por tiuj, kiuj ne kuraĝas malfermi la okulojn. La tempo venis, por ke oni rigardu la aferojn grandamplekse kaj de alte, kaj ne plu el la malvasta, malgrandioza vidpunkto de l' interesoj de sektoj kaj de kastoj.

Tiuj ĉi citaĵoj cetere pruvos, ke, se Sokrato kaj Platono antaŭsentis la kristanan ideon, en ilia doktrino oni tro- vas ankaŭ la fundamentajn principojn de Spiritismo.

Resumo de la doktrino de Sokrato kaj Platono

Oni ne povas pli klare esprimi la distingon kaj la sendependecon de l' inteligenta principo kaj de la materia principo; cetere tiu estas la doktrino pri l' antaŭekzistado de l' animo; pri la malpreciza intuicio, kiun ĝi konservas pri alia mondo, al kiu ĝi aspiras reveni; pri ĝia vivado post la morto de la korpo; pri ĝia eliro el la spirita mondo por enkarniĝi, kaj pri ĝia reeniro en tiun saman mondon post la morto; fine, ĝi estas la ĝermo de la doktrino pri la defalintaj Anĝeloj.

La animo devojiĝas kaj konfuziĝas, kiam ĝi uzas la korpon, por konsideri iun objekton; ĝi havas kapturniĝojn, kvazaŭ ĝi estus ebria, ĉar ĝi alligiĝas al aĵoj ŝanĝemaj pro sia propra naturo; sed kiam ĝi rigardas sian propran esencon, ĝi estas direktata al tio, kio estas pura, eterna, senmorta, ĉar ĝia naturo mem estas ja tia sama, ĝi tie restas alligita tiel longe, kiel ĝi povas; tiam ĝiaj devojiĝoj ĉesas, ĉar ĝi estas unuigita kun tio neŝanĝema, kaj tiun staton de l'animo oni nomas saĝeco.

Tiel, la homo, kiu konsideras la aferojn triviale, el vidpunkto materia, kreas al si iluziojn; por konsideri la aferojn kun ĝusteco, li devas ilin vidi de supre, tio estas, de spirita vidpunkto. La vera saĝulo devas do iamaniere izoli la animon for de la korpo, por vidi per la okuloj de la Spirito. Tion saman instruas Spiritismo. (Ĉ. II, § 5.)

Tiel longe kiel ni havos nian korpon, kaj nia animo estos ŝlosita en tiu putremaĵo, neniam ni posedos la objekton de niaj deziroj: la veron. Efektive, la korpo kreas al ni mil malhelpojn pro la bezono, en kiu ni troviĝas, zorgi pri ĝi; plie, la korpo plenigas nin per deziroj, perapetitoj, per timoj, per mil kimeroj kaj per mil stultaĵoj, en tia maniero, ke kun la korpo estas neeble esti saĝa eĉ dum unu momento. Sed se ne estas eble pure koni ion, dum la animo estas kunigita kun la korpo, el du aferoj unu estas certa: aŭ ni neniam konos la veron, aŭ ni konos ĝin post la morto. Liberigite el la frenezo de la korpo, ni tiam konversacios, kiel estas prave esperi, kun homoj same liberaj, kaj ni konos per ni mem la esencon de l' aĵoj. Tial la veraj filozofoj ekzerciĝas por morti, kaj la morto ŝajnas al ili neniel timinda. ("La Ĉielo kaj la Infero", 1a parto, ĉ. II; 2a parto, ĉ. I.)

Jen la principo de la kapabloj de l' animo, nebuligitaj de l' organoj de la korpo, kaj tiu de la disvolviĝo de la kapabloj post la morto. Sed tie ĉi temas nur pri l' eminentaj animoj, jam purigitaj; ne estas same kun la nepuraj animoj.

IV. La nepura animo, en tiu stato, estas peza kaj altirata denove al la videbla mondo pro teruro al tio, kio estas nevidebla kaj nemateria; ĝi tiam vagadas, oni diras, ĉirkaŭ la monumentoj kaj la tomboj, apud kiuj oni kelkfoje vidas terurmienajn fantomojn, kiaj devas esti la figuroj de l' animoj lasintaj la korpon, ankoraŭ ne tute puraj, kaj konservantaj ion el la materia formo, kiu faras ilin percepteblaj. Tiuj ne estas la animoj de la bonuloj, sed de la malbonuloj, kiuj estas devigataj vagadi, ĝis la apetitoj propraj al la materia formo, al kiuj ili sin donadis, altiras ilin en iun korpon; kaj tiam ili sendube reprenas tiujn samajn morojn, kiuj, dum ilia vivo, estis objekto de iliaj preferoj.

Ne nur la principo de la reenkarniĝo estas tie ĉi klare esprimita, sed ankaŭ la stato de l' animoj, kiuj troviĝas ankoraŭ sub la regado de la materio, estas priskribita tiel, kiel Spiritismo ĝin montras en la manifestiĝoj de la Spiritoj. Estas tie ankaŭ dirite, ke la reenkarniĝo en materian korpon estas sekvo de la nepureco de l' animo, dum la elpurigitaj animoj estas liberaj de reenkarniĝo. Spiritismo nenion alian diras; ĝi aldonas nur, ke la animo, kiu prenis bonajn decidojn en sia vaganteco kaj kiu havas akiritajn konojn, kunportas, ĉe la renaskiĝo, malpli da malbonaĵoj, pli da virtoj kaj pli da intuiciaj ideoj, ol ĝi havis en sia antaŭa ekzistado; kaj ke ĉiu enkarniĝo markas do por ĝi novan intelektan kaj moralan progreson. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto: Ekzemploj.)

Post nia morto, la genio (daimon, demono), kiu estis difinita por nin gvidi dum nia vivo, venigas nin en lokon, kie kunvenas ĉiuj, kiuj devas esti kondukataj al la Hadeso, por tie esti juĝataj. La animoj, loĝintaj en la Hadeso la necesan tempon, estas rekondukataj al tiu ĉi vivo en multnombraj kaj longaj periodoj.

Tio estas doktrino pri la Gardanĝeloj, aŭ protektantaj Spiritoj, kaj pri la sinsekvaj reenkarniĝoj post intertempoj pli aŭ malpli longaj en vaganteco.

La demonoj plenigas la spacon, kiu apartigas la ĉielon de la tero; ili estas la ligilo, kiu kunigas la Grandan Tuton kun ĝi mem. La dioj neniam rekte komunikiĝas kun la homo; nur pere de la demonoj la dioj interrilatas kaj interparolas kun li, ĉu dum dormo, ĉu dum maldormo.

La vorto daimon, el kiu oni faris la vorton "demono", ne havis malbonan sencon dum la antikveco, kiel ĉe la modernuloj; oni ne uzis ĝin ekskluzive pri malicaj estuloj, sed pri ĉiuj Spiritoj ĝenerale, inter kiuj oni distingis la superajn Spiritojn, nomatajn "dioj", kaj la malpli altajn Spiritojn, aŭ precize dirite demonoj, kiuj komunikiĝis rekte kun la homoj. Spiritismo ankaŭ diras, ke la Spiritoj loĝatigas la spacon; ke Dio komunikiĝas kun la homoj nur pere de la puraj Spiritoj, komisiataj por transsendi al la homoj la diajn volojn; ke la Spiritoj komunikiĝas kun la homoj dum la maldormo kaj dum la dormo. Anstataŭigu la vorton demono per la vorto Spirito, kaj vi havos la spiritisman doktrinon; uzu la vorton anĝelo, kaj vi havos la kristanan doktrinon.

La konstanta zorgo de la filozofo (tia, kia lin komprenis Sokrato kaj Platono) estas havi la plej grandan zorgon pri l' animo, malpli por tiu ĉi vivo, kiu estas nur momento, ol kun rigardo al la eterneco. Se la animo estas senmorta, ĉu ne estas saĝe vivadi celante la eternecon?

Kristanismo kaj Spiritismo instruas la samon.

Se la animo estas nemateria, ĝi devas iri, post tiu ĉi vivo, en mondon ankaŭ nevideblan kaj nematerian, kaj la korpo, diseriĝante, revenas al la materio. Estas necese nur klare distingi la animon puran, vere nematerian, kiu nutras sin, kiel Dio, per scio kaj pensoj, de l' animo pli aŭ malpli makulita de materiaj malpuraĵoj, kiuj malebligas al ĝi altiĝi al Dio kaj ĝin tenas en la lokoj de ĝia surtera loĝejo.

Kiel oni vidas, Sokrato kaj Platono perfekte komprenis la diversajn gradojn da senmateriiĝo de l' animo; ili insistis pri la malsameco de situacioj, kiu rezultas por la animoj de ties pli malpli granda pureco. Tion, kion ili diris per intuicio, Spiritismo pruvas per multenombraj ekzemploj, kiujn ĝi metas sub niajn okulojn. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto.)

Se la morto estus la diseriĝo de la tuta homo, ĝi estus granda gajno por la malbonuloj; post la morto, ili estus liberigitaj samtempe el la korpo, el la animo kaj el la malvirtoj. Kiu ornamis sian animon, ne per fremda juvelaro, sed per sia propra, nur tiu povos trankvile atendi la horon de sia foriro al la alia mondo.

Alivorte, tio signifas, ke la materialismo, kiu proklamas la neniaĵon post la morto, estus la nuligo de ĉia morala respondeco postmorta kaj sekve instigilo al la malbono; ke la malbonulo havas ĉion por gajni el la neniaĵo; ke nur la homo, kiu seniĝis je siaj malvirtoj kaj riĉiĝis per virtoj, povas trankvile atendi la vekiĝon en la alia vivo. Spiritismo montras al ni, per la ekzemploj, kiujn ĝi ĉiutage metas sub niajn okulojn, kiel dolora estas por malbonulo la transiro de unu vivo al la alia, la eniro en la estontan vivon. ( La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto, ĉ. I.)

La korpo konservas bone markitaj la postesignojn de la zorgoj, kiujn oni havis por ĝi aŭ de l' akcidentoj, kiujn ĝi suferis; estas same pri l' animo; kiam ĝi estas senigita je la korpo, ĝi portas la evidentajn trajtojn de sia karaktero, de siaj inklinoj kaj la postesignojn de ĉiuj agoj, kiujn ĝia vivo stampis sur ĝi. Tiel, la plej granda malfeliĉo, kiu povas okazi al la homo, estas iri en la alian mondon kun la animo ŝarĝita per krimoj. Ci vidas, Kalikles, ke nek ci, nek Polus, nek Georgias, scius pruvi, ke ni devas havi alian konduton, kiu estos al ni utila, kiam ni estos tie transe. El tiom da diversaj opinioj, la sola, kiu restas neskuebla, estas, ke estas pli bone ricevi ol fari maljustaĵon, kaj ke antaŭ ĉiuj aferoj oni devas klopodi ne por ŝajni virta homo, sed esti virta homo. (Interparolado de Sokrato en la malliberejo kun siaj disĉiploj.)

Tie ĉi oni trovas tiun ĉefpunkton, hodiaŭ konfirmitan de l' observado, ke la animo ne purigita konservas la ideojn, la inklinojn, la karakteron de la pasioj, kiujn ĝi havis sur la tero. Ĉu tiu maksimo: Pli bone estas ricevi ol fari maljustaĵon ne estas tute kristana? Tiu estas la sama penso, kiun Jesuo esprimis per tiu ĉi figuro: "Se iu frapas al vi sur unu vangon, prezentu al li ankaŭ la alian". (Ĉ. XII, §§ 7, 8.)

XI. El du aferoj unu: aŭ la morto estas la absoluta detruo, aŭ ĝi estas la paso de l' animo en alian lokon. Se ĉio estingiĝas, la morto estos kiel unu el tiuj maloftaj noktoj, kiujn ni pasigas sen sonĝo kaj sen iu ajn konscio pri ni mem. Sed, se la morto estas nur ŝanĝo de loĝejo, la paso en lokon, kie la mortintoj devas kunveni, kia feliĉo estos tie renkonti tiujn, kiujn oni konis! Mia plej granda plezuro estus ekzameni de proksime la tieajn loĝantojn kaj distingi, kiel tie ĉi, tiujn, kiuj estas saĝaj, de tiuj, kiuj opinias esti, sed ne estas saĝaj. Sed estas tempo, ke ni disiĝu, mi por morti, vi por vivi. (Sokrato al siaj juĝintoj.)

Laŭ Sokrato, la homoj, kiuj vivis sur la tero, renkontiĝas post la morto kaj rekonas unuj aliajn. Spiritismo montras, ke ili daŭrigas siajn iamajn interrilatojn kaj, sekve, ke la morto ne estas interrompo, nek ĉeso de la vivo, sed transformo sen malkontinueco.

Se Sokrato kaj Platono konus la instruojn, kiujn la Kristo donis kvincent jarojn poste, kaj la instruojn, kiujn la Spiritoj donas nun, ili ne estus parolintaj alimaniere. En tio estas nenio surpriziga, se oni konsideras, ke la grandaj veraĵoj estas eternaj kaj ke la altaj Spiritoj devis koni tiujn veraĵojn, antaŭ ol veni sur la teron, kien ili alportis tiujn principojn; ke Sokrato, Platono kaj la grandaj filozofoj de ilia tempo eble troviĝis, poste, en la nombro de la homoj, kiuj helpis la Kriston en ties dia misio, kaj ke ili estis pli kapablaj ol aliaj, kompreni liajn sublimajn instruojn; fine, ke ili eble estas hodiaŭ iuj el la Spiritoj, komisiitaj por instrui al la homoj tiujn samajn veraĵojn.

Oni neniam devas pagi maljustaĵon pormaljustaĵo, nek fari malbonon al iu, kiu ajn estas la malutilo, kiun oni faris al ni. Malmultaj personoj tamen akceptos tiun principon, kaj tiuj, kiuj ĝin malakceptos, nur malestimos unuj aliajn.

Ĉu tiu ne estas la principo de karito, kiu instruas al ni ne redoni malbonon per malbono kaj pardoni niajn malamikojn?

Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon. Estas necese kvalifiki ĉiun agon laŭ tio, kion ĝi naskas: nomi ĝin malbona, kiam el ĝi venas malbono, kaj bona, kiam ĝi naskas bonon.

Tiu maksimo: "Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon", estas plurfoje dirata kun tiu sama teksto en la Evangelio.

La riĉeco estas granda danĝero. Ĉiu homo, kiu amas la riĉecon, ne amas sin mem, nek tion, kio apartenas al li, sed amas ion, kio estas pli fremda ol tio, kio apartenas al li. (Ĉ. XVI.)

La plej belaj preĝoj kaj la plej belaj oferoj plaĉas malpli al Dio ol virta animo, kiu penas simili al Li. Estus tre grave, se la dioj havus pli da estimo al niaj oferaĵoj ol al nia animo; per tiu rimedo, la plej kulpaj povus altiri al si ilian favoron. Sed ne, vere saĝaj kaj justaj estas nur tiuj, kiuj per siaj vortoj kaj agoj plenumas siajn devojn al la dioj kaj al la homoj. (Ĉ. X, §§ 7, 8.)

Mi nomas malvirta homo tiun vulgaran amanton, kiu amas la korpon prefere ol la animon: Amo estas ĉie en la naturo, kiu invitas nin apliki nian intelekton; oni trovas ĝin eĉ en la movado de l' astroj. Amo sola ornamas la naturon per siaj riĉaj tapiŝoj; amo ornamas kaj fiksas sian loĝejon tie, kie ĝi trovas florojn kaj parfumojn. Ankaŭ nur amo donas pacon al la homoj, kvietecon al la maro, silenton al la ventoj kaj dormon al la doloro.

La amo, kiu devas kunigi la homojn per frateca ligilo, estas sekvo de tiu teorio de Platono pri l' universala amo, kiel leĝo de la naturo. Sokrato diris, ke "la amo ne estas dio nek mortulo, sed granda demono", tio estas, granda Spirito, prezidanta la universalan amon, kaj precipe tiu parolo estis al li imputita kiel krimo.

La virto ne povas esti instruata; ĝi venas kiel donaco de Dio al tiuj, kiuj gin posedas.

Tio estas proksimume la kristana doktrino pri la graco; sed, se la virto estas donaco de Dio, ĝi estas favoro, kaj do oni povas demandi, kial ĝi ne estas donacita al ĉiuj; aliflanke, se ĝi estas donaco, ĝi estas sen merito por tiu, kiu ĝin posedas. Spiritismo estas pli klara; ĝi diras, ke tiu, kiu posedas la virton, akiris ĝin per siaj klopodoj en sinsekvaj ekzistadoj, liberigante sin iom post iom de siaj malperfektaĵoj. La graco estas la forto, per kiu Dio favoras la bonvoleman homon, por ke ĉi tiu senigu sin je la malbono kaj faru la bonon.

Natura inklino en ĉiu el ni estas percepti malpli multe niajn kulpojn, ol la kulpojn de aliaj.

La Evangelio diras: "Vi vidas la lignereton en la okulo de via proksimulo, kaj vi ne vidas la trabon, kiu estas en via propra okulo". (Ĉ. X, §§ 9, 10.)

Se la kuracistoj malsukcesas en la plimulto el la malsanoj, tio okazas tial, ke ili traktas la korpon sen la animo; nu, se la tuto ne troviĝas en bona stato, estas neeble, ke iu parto fartu bone.

Spiritismo donas la ŝlosilon de l' interrilatoj inter la animo kaj la korpo, kaj pruvas, ke estas senĉesa reagado de unu sur la alian. Tiel ĝi malfermas novan vojon al la scienco; montrante al la scienco la veran kaŭzon de iuj afekcioj, Spiritismo donas al ĝi la rimedojn por ilin kontraŭbatali. Kiam la scienco kunkalkulos la agadon de la spirita elemento en la ekonomio, ĝi malsukcesos malpli ofte.

Ĉiuj homoj, ekde l' infaneco, faras multe pli da malbono ol da bono.

Tiu parolo de Sokrato tuŝas la demandon pri superregado de la malbono sur la tero. Tiu demando estas nesolvebla sen la konado de la plureco de la mondoj kaj la destino de la tero, kie loĝas tre malgranda parto de la homaro. Nur Spiritismo donas ĝian solvon, kiu estas elvolvita en la ĉapitroj III, IV kaj V de tiu ĉi verko.

XXI. Saĝa ci estas, se ci ne kredas, ke ci scias tion, kion ci ne scias.

Tio estas adresata al la personoj, kiuj kritikas ion, pri kio ili ne scias eĉ la unuan vorton. Platono kompletigas tiun penson de Sokrato, dirante: "Unue ni penu per paroloj fari ilin pli honestaj, se tio estos ebla; se ne, ni ne zorgu pri ili, kaj ni serĉu nur la veron. Ni klopodu instrui nin mem, sed ni ne kalumniu unuj aliajn". Tiel devas agi la spiritistoj koncerne siajn kontraŭdirantojn sincerajn aŭ malsincerajn. Se Platono reviviĝus hodiaŭ, li trovus la aferojn preskaŭ tiaj, kiaj ili estis en lia tempo, kaj povus uzi la saman parolon. Sokrato ankaŭ trovus personojn, kiuj mokus lian kredon al la Spiritoj kaj traktus lin kiel frenezulon, same kiel lian disĉiplon Platono.

Ĉar li instruis tiujn principojn, Sokrato unue estis ridindigita, poste akuzita pri malpieco kaj kondamnita trinki cikuton. La grandaj novaj veraĵoj ribeligas kontraŭ si la interesojn kaj la antaŭjuĝojn, kiujn ili ofendas, kaj ne povas firmigi sin sen bataloj kaj martiroj.

Ĉapitro I

MI NE VEN1S, POR DETRU1 LA LEĜON

La tri revelacioj: Moseo; la Kristo; Spiritismo.

Kuniĝo de la scienco kun la religio.

Instruoj de la Spiritoj:

La nova epoko.

Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)

Moseo

Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.

La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:

I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj[8] ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

- Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

Ne mortigu.

Kaj ne adultu.

Kaj ne ŝtelu.

Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.

Kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo[9].

Tiu leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu, kiu metis en Siajn ordonojn: "Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via proksimulo", ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron.

La Kristo

3. Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino. Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en la fundo, kiom en la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l' eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: "Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian proksimulon kiel vin mem", kaj aldirante: tio estas la tuta lego kaj la profetoj.

Per ĉi tiuj paroloj: "Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos", Jesuo intencis diri, ke estas necese, ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la saman prizorgadon.

Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri la marŝo de l' okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn, li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj. Li parolis pri ĉio, sed per paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj paroloj, estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon da matureco. La scienco devis potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi.

Spiritismo

Spiritismo estas la nova scienco, veninta revelacii al la homoj, per nerefuteblaj pruvoj, la ekziston kaj la naturon de la spirita mondo, kaj ĝiajn rilatojn kun la korpa mondo. Spiritismo jam montras ĝin al ni, ne kiel supernaturaĵon, sed kontraŭe, kiel unu el la vivantaj kaj senĉese agantaj fortoj de la naturo, kiel la fonton de amaso da fenomenoj, ĝis nun ne komprenataj kaj tial forlasataj en la regionoj de fantazio kaj de mirindaĵoj. Pri tiuj faktoj la Kristo plurfoje parolis en diversaj cirkonstancoj, kaj multaj aferoj anoncitaj de li restis nekompreneblaj aŭ estis false interpretitaj, ĉar la fenomenoj ankoraŭ ne estis komprenataj. Spiritismo estas la ŝlosilo, per kies helpo ĉio facile klariĝas.

La Leĝo en la Malnova Testamento estas personigita en Moseo; en la Nova Testamento ĝi estas personigita en la Kristo; Spiritismo estas la tria revelacio de la leĝo de Dio, sed ĝi ne estas personigita en iu individuo, ĉar ĝi estas la frukto de l' instruado donata, ne de unu homo, sed de la Spiritoj, kiuj estas la voĉoj el la ĉielo, sur ĉiuj punktoj de la tero, per sennombra amaso da perantoj. Ĝi estas iamaniere kolektiva estulo, konsistanta el la aro de l' estuloj de la spirita mondo, ĉiu el kiuj venas alporti al la homoj la tributon de sia klereco, por konatigi al ili tiun mondon kaj la sorton, kiu ilin tie atendas.

Same kiel la Kristo diris: "Mi ne venis, por detrui la leĝon, sed por plenumi ĝin", Spiritismo simile diras: "Mi ne venis, por detrui la kristanan leĝon, sed por ĝin plenumi". Ĝi instruas nenion kontraŭan al la instruado de la Kristo, sed ĝi elvolvas, kompletigas kaj klarigas, per vortoj kompreneblaj por ĉiuj, tion, kio estas dirita nur en alegoria formo. Gi venas plenumi, en la antaŭdiritaj tempoj, tion, kion la Kristo anoncis, kaj prepari la plenumon de l' estontaj aferoj. Ĝi estas do verko de la Kristo, kiu mem prezidas, kiel li antaŭanoncis, la renoviĝon, kiu nun efektiviĝas, kaj preparas la regnon de Dio sur la tero.

Kuniĝo de la scienco kun la religio

8. La scienco kaj la religio estas la du leviloj de la homa intelekto; unu konigas la leĝojn de la materia mondo, la alia la leĝojn de la morala mondo; sed unuj kaj aliaj havas la saman principon, kiu estas Dio, kaj ne povas sin reciproke kontraŭdiri; se ili neas unu alian, unu estas nepre malprava kaj la alia estas prava, ĉar Dio ne povas voli detrui Sian propran verkon. La neakordigebleco, kiun oni kvazaŭ vidas inter tiuj du ordoj da ideoj, troviĝas en nesufiĉa observado kaj en troa ekskluzivemo de ambaŭ flankoj; el tiu ekskluzivemo venas konflikto, kiu naskas nekredemon kaj netoleremon.

La tempo venis, kiam la instruoj de la Kristo devas esti kompletigitaj; kiam la vualo, intence ĵetita sur iujn partojn de tiu instruado, devas esti levita; kiam la scienco, ĉesante esti ekskluzive materialisma, devas kunkalkuli la spiritan elementon, kaj kiam la religio ne plu malatentos la organikajn kaj neŝanĝeblajn leĝojn de la materio; nun, tiuj du fortoj - scienco kaj religio - helpante unu alian kaj marŝante interkonsente, donos unu al alia sian apogon. Tiam la religio, ne plu ricevante la kontraŭdiron de la scienco, akiros neskueblan potencon, ĉar ĝi estos en akordo kun la racio, kaj oni ne povos kontraŭmeti al ĝi la nerezisteblan logikon de la faktoj.

La scienco kaj la religio ĝis nun ne povis interkompreniĝi, ĉar ĉiu el ili rigardis la aferojn el sia ekskluziva vidpunkto kaj reciproke sin forpuŝis. Mankis io por okupi la malplenan spacon, kiu apartigis ilin, mankis kuniga streketo por ilin kunligi; tiu streketo estas la konado de la leĝoj, kiuj kontrolas la spiritan mondon kaj ties rilatojn kun la korpa mondo, leĝoj tiel neŝanĝeblaj kiel la leĝoj, kiuj kontrolas la movadon de l' astroj kaj la ekziston de l' estuloj. Kiam tiuj rilatoj estos konfirmitaj per la sperto, nova lumo fariĝos: la kredo turnos sin al la racio, la racio nenion mallogikan trovos en la kredo, la materialismo estos venkita. Sed en tio, same kiel en ĉio, estas personoj, kiuj restas malantaŭe, ĝis ili estas kuntrenataj de la ĝenerala movado, kiu ilin frakasas, se ili volas kontraŭstari, anstataŭ iri kun ĝi. Tuta morala revolucio efektiviĝas en la nuna momento kaj prilaboras la mensojn; post ellaborado dum pli ol dek ok jarcentoj, ĝi komencas sian plenumiĝon kaj signos novan epokon por la homaro. Estas facile antaŭvidi la sekvojn de tiu revolucio; ĝi devas alporti, en sociaj rilatoj, neeviteblajn modifojn, al kiuj neniu havos la povon kontraŭstari, ĉar ili estas en la planoj de Dio kaj elvenas el la leĝo de la progreso, kiu estas unu el la leĝoj de Dio.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La nova epoko

9. Dio estas unika, kaj Moseo estas la Spirito, kiun Dio sendis en misio por konigi Lin, ne nur al la hebreoj, sed ankaŭ al la idolanaj popoloj. La hebrea popolo estis la instrumento, kiun Dio uzis por fari Sian revelacion per Moseo kaj per la profetoj, kaj la suferoj de tiu popolo celis frapi la okulojn kaj faligi la vualon, kiu kaŝis Dion antaŭ la homoj.

La ordonoj de Dio, donitaj per Moseo, portas la ĝermon de la plej ampleksa kristana moralo; la komentarioj de la Biblio malvastigas ilian signifon, ĉar, praktikata laŭ sia tuta pureco, la kristana moralo ne estus tiam komprenata; tamen la dek ordonoj de Dio restis, malgraŭ ĉio, kiel ĉefa paĝo de la Biblio, kiel ia lumturo, kiu devis lumigi al la homaro la vojon trairotan.

La moralo instruita de Moseo estis konforma al la stato de progreso de la popoloj, kiujn ĝi intencis rebonigi, kaj tiuj popoloj, duonsovaĝaj koncerne la perfektiĝon de l' animo, ne estus komprenintaj, ke oni povas adori Dion alimaniere ol per bruloferoj, nek ke estas necese pardoni malamikon. Ilia intelekto, ŝatinda el materia vidpunkto kaj eĉ laŭ la artoj kaj sciencoj, estis tre malmulte disvolviĝinta pri moraleco, kaj ne konvertiĝus sub la regado de tute spirita religio; estis necesa la reprezentado duonmateria, kian havis tiam la hebrea religio. La bruloferoj parolis al iliaj sentumoj, dum la ideo pri Dio parolis al ilia Spirito.

La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l' evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.

La tempo venis, kiam la moralaj ideoj devas elvolviĝi, por ke efektiviĝu la progresado, kiu estas en la planoj de Dio; la moralaj ideoj devos sekvi la saman vojon, kiun laŭiris la ideoj pri libereco, kiuj estis ilia anoncanto. Sed oni ne kredu, ke tiu elvolviĝo efektiviĝos sen bataloj; ne, por alveni al maturiĝo, la moralaj ideoj bezonas skuojn kaj diskutojn, por ke ili altiru la atenton de la vulgarularo; kiam tio estos atingita, la beleco kaj la sankteco de la moralo frapos la intelektojn, kaj ĉi tiuj alligiĝos al scienco, kiu donas al ili la ŝlosilon de l' estonta vivo kaj malfermas al ili la pordojn de l' eterna feliĉo. Moseo malfermis la vojon; Jesuo daŭrigis la laboron; Spiritismo ĝin finos. (Izraelida Spirito, Mulhouse, 1861.)

10. Unu tagon, Dio per Sia neelĉerpebla karito permesis al la homo vidi la veron trapenetri la mallumon; tiu tago estis la veno de la Kristo. Post la viva lumo, la mallumo revenis; la mondo, post alternativoj de vero kaj malhelo, perdiĝis denove. Tiam, similaj al la profetoj de la Malnova Testamento, la Spiritoj ekparolis kaj ekavertis vin: la mondo skuiĝas ĉe siaj bazoj; la tondro bruegos; estu firmaj!

Spiritismo havas dian karakteron, ĉar ĝi ripozas sur la leĝoj de la naturo, kaj kredu ja, ke ĉio, kio havas dian karakteron, havas grandan kaj utilan celon. Via mondo estis perdiĝanta; la scienco, elvolviĝinte je la kosto de la moralo, kondukante vin nur al la materia bonstato, fariĝis profita al la spirito de la mallumo. Vi scias, kristanoj, la koro kaj la amo devas marŝi kune kun la scienco. La regno de la Kristo, ve! post dek ok jarcentoj, kaj malgraŭ la sango de tiom da martiroj, ankoraŭ ne venis. Kristanoj, revenu al la Majstro, kiu volas savi vin. Ĉio estas facila al tiu, kiu kredas kaj amas; la amo plenigas lin per neesprimebla ĝojo. Jes, miaj infanoj, la mondo estas skuita; la bonaj Spiritoj tion diras abunde al vi; fleksiĝu sub la blovado, anoncanta la uraganon, por ke vi ne estu renversataj; tio estas, preparu vin, kaj ne estu similaj al la malprudentaj virgulinoj, kiuj estis kaptitaj malprovizitaj, ĉe l' alveno de la fianĉo.

La pretiĝanta revolucio estas pli morala ol materia; la grandaj Spiritoj, diaj senditoj, alblovas fidon, por ke vi ĉiuj, klerigitaj kaj ardaj laboristoj, aŭdigu vian humilan voĉon; ĉar vi estas la sablero; sed sen sableroj ne estus montoj. Tiel, do la vortoj "Ni estas malgrandaj" ne plu havu sencon por vi. Al ĉiu lia misio, al ĉiu lia laboro. Ĉu la formiko ne faras la konstruaĵon de sia societo, kaj nepercepteblaj animaletoj ne starigas kontinentojn? La nova krucmilito estas komencita; apostoloj de l' universala paco kaj ne de milito, modernaj sanktaj Bernardoj, rigardu kaj marŝu antaŭen: la leĝo de la mondoj estas la leĝo de la progreso. (Fenelon. Poitiers, 1861.) 11. Sankta Aŭgusteno estas unu el la plej grandaj vulgarigantoj de Spiritismo; li manifestiĝas preskaŭ ĉie; la kaŭzon de tio ni trovas en la vivo de tiu granda kristana filozofo. Li apartenas al tiu vigla falango de la Patroj de l' Eklezio, al kiuj Kristanismo ŝuldas siajn plej solidajn fundamentojn. Kiel multaj, li estis eltirita el la idolanismo, ni pli bone diru, el la plej profunda malpieco, de la brilego de la vero. Kiam meze de siaj diboĉoj, li sentis en la animo tiun strangan vibradon, kiu lin revokis al li mem kaj igis lin kompreni, ke la feliĉo estas aliloke, ne en la malvigligaj kaj pasemaj plezuroj; kiam, fine, sur sia vojo al Damasko, li aŭdis, li ankaŭ, la sanktan voĉon krii: "Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?" li ekkriis: "Dio mia! Dio mia! pardonu min, mi kredas, mi estas kristano!" kaj de tiam li fariĝis unu el la plej firmaj subtenantoj de l' Evangelio. Oni povas legi en la famaj konfesoj, kiujn al ni postlasis tiu eminenta Spirito, la karakterizajn kaj samtempe profetajn parolojn, kiujn li eldiris post la morto de Sankta Monika: "Mi estas konvinkita, ke mia patrino revenos, por viziti min kaj doni al mi konsilojn, revelaciante al mi tion, kio atendas nin en la estonta vivo". Kia instruo en tiuj vortoj, kaj kia brilega antaŭvido pri la estonta doktrino! Tial hodiaŭ, vidante la horon alveni por la disvastigo de la vero, kiun li iam antaŭsentis, li fariĝis ties arda propagandisto kaj, por tiel diri, disdividas sin, por respondi al ĉiuj, kiuj vokas lin. (Erasto, disĉiplo de Paŭlo. Parizo, 1863.)

Rimarko. Ĉu Sankta Aŭgusteno venas do renversi, kion li konstruis? Certe ne; sed kiel tiom da aliaj, li vidas per la okuloj de la Spirito, kion li ne vidis kiel homo. Lia animo liberigita vidas novajn lumojn; ĝi komprenas, kion ĝi antaŭe ne komprenis; novaj ideoj malkaŝis al ĝi la veran sencon de iuj paroloj; sur la tero li juĝis aferojn laŭ la konoj, kiujn li posedis, sed kiam nova lumo por li fariĝis, li povis pli funde juĝi; tial li devis fornei sian kredon al la inkubaj kaj sukubaj[10]Spiritoj kaj sian anatemon, ĵetitan sur la teorion de l' antipodanoj. Nun, kiam Kristanismo aperas al li laŭ sia tuta pureco, li povas, pri iuj punktoj, pensi alimaniere ol dum sia vivado, ne ĉesante tamen esti la kristana apostolo; li povas, sen forĵuro de sia kredo, fariĝi pro­pagandist de Spiritismo, ĉar li tie vidas la plenumiĝon de l' antaŭdiritaj aferoj. Tion proklamante hodiaŭ, li nur rekondukas nin al pli certa kaj pli logika inter- pretado de la tekstoj. Tiele agas ankaŭ aliaj Spiritoj, kiuj estas en simila pozicio.

Ĉapitro II

mia regno ne estas el tiu ci mondo

La estonta vivo.

La reĝeco de Jesuo.

La vidpunktoj.

Instruoj de la Spiritoj:

Surtera reĝeco.

Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: "Cu vi estas la reĝo de la Judoj? - Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.

Pilato demandis lin: Cu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ciu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. (Johano, 18:33, 36, 37)

La estonta vivo

Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo.

Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l' estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj.

Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l' instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio.

3. La Judoj havis nur malprecizajn ideojn koncerne la estontan vivon; ili kredis je l' anĝeloj, kiujn ili rigardis kiel privilegiitajn estulojn en la kreitaro, sed ili ne sciis, ke la homoj povos iam fariĝi anĝeloj kaj partopreni en ties feliĉo. Laŭ la Judoj, la obeado al la leĝoj de Dio estus rekompencata per la bonaĵoj de sur la tero, per la superregado de ilia nacio, per venkoj kontraŭ iliaj malamikoj; la popolaj malfeliĉegoj kaj la malvenkoj estus la puno pro la malobeo al la leĝoj. Moseo ne povis pri tio diri multe al malklera popolo el paŝtistoj, kiu devis esti tuŝata antaŭ ĉio per la aferoj de tiu ĉi mondo. Poste Jesuo venis revelacii al ili, ke ekzistas alia mondo, kie la justeco de Dio estas plenumata; tiun mondon li promesas al tiuj, kiuj observas la ordonojn de Dio, kaj tie la bonuloj trovos sian rekompencon; tiu mondo estas lia regno; tie li estas en sia tuta gloro, kaj tien li estis revenonta, kiam li forlasos la teron.

Tamen Jesuo, konformigante sian instruadon al la stato de la homoj de sia epoko, ne opiniis sia devo doni al ili plenan lumon, kiu konfuzus, anstataŭ prilumi ilin, ĉar ili ĝin ne komprenus; li limigis sin je tio, ke li iamaniere prezentis la estontan vivon kiel principon, kiel leĝon de la naturo, kiun neniu povas eviti. Ĉiu kristano do nepre kredas je la estonta vivo; sed la ideo, kiun multaj faras pri ĝi, estas malpreciza, nekompleta kaj, tial, falsa pri pluraj punktoj; por multaj, tio estas nur kredo sen absoluta certeco; el tio venas la duboj kaj eĉ la nekredemo.

Spiritismo venis, por kompletigi pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, la instruadon de la Kristo, nun, kiam la homoj estas maturaj, por kompreni la veron. Kun Spiritismo, la estonta vivo ne plu estas nur kredinda dogmo, hipotezo; ĝi estas materia realaĵo, pruvita per la faktoj, ĉar la vidatestantoj venas priskribi ĝin en ĉiuj ĝiaj fazoj; tiamaniere, ne nur dubo ne plu estas ebla, sed la plej simpla intelekto povas prezenti ĝin al si sub ĝia vera aspekto, kiel oni prezentas al si landon, pri kiu oni legas detalan priskribon; nu, tiu priskribo de l' estonta vivo estas tiel detala, la kondiĉoj de ekzist- ado feliĉa aŭ malfeliĉa de tiuj, kiuj tie troviĝas, estas tiel raciaj, ke oni estas devigita konfesi, ke ne povas esti alie, kaj tiel evidentiĝas la vera justeco de Dio.

La reĝeco de Jesuo

4. Ke la regno de Jesuo ne estas el tiu ĉi mondo, tion ĉiuj komprenas; sed ĉu li ne havas ian reĝecon ankaŭ sur la tero? La titolo reĝo ne ĉiam kuntrenas la praktikadon de materia povo; ĝi estas donata per unuanima konsento al iu, kies genio lin lokas en la unuan rangon de iu ordo da ideoj, kiu mastras sian jarcenton kaj influas en la progreso de la homaro. En tiu senco oni diras: La reĝo aŭ la princo de la filozofoj, de la artistoj, de la poetoj, de la verkistoj, ktp.

Ĉu reĝeco, naskita de persona merito, rekonata de la posteularo, ofte ne estas pli aŭtoritata, multe pli granda ol la reĝeco de iu, kiu portas diademon? Ĝi estas nepereema, dum ĉi tiu lasta estas ludilo de la sortoŝanĝoj; ĝi estas ĉiam benata de la estontaj generacioj, dum la alia kelkafoje estas malbenata. La surtera reĝeco finiĝas kun la vivo; la morala reĝeco regas ankoraŭ, kaj precipe, post la morto. Ĉu kun tiu titolo Jesuo ne estas reĝo pli pova ol multaj aliaj potenculoj? Li estis do prava, kiam li diris al Pilato: "Mi estas reĝo, sed nun mia regno ne estas el tiu ĉi mondo."

La vidpunktoj

5. La klara kaj preciza ideo, kiun oni faras pri l' estonta vivo, donas neskueblan fidon je l' estonteco, kaj tiu fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj, tial ke ĝi tute ŝanĝas la vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran vivon. Por homo, kiu sin lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas senfina, la enkorpa vivo estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando. La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn li akceptas kun pacienco, ĉar li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas esti sekvataj de pli feliĉa stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne estas la pordo al la neniaĵo, sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito la eniron en restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora kaj ne definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da indiferenteco, kaj el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la amarecon de la vivo.

Pro la simpla dubo pri l' estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la surtera vivo; necerta pri l' estonteco, li ĉion donas al la nuna tempo; ne vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li estas kvazaŭ infano, kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li ĉion faras; la perdo de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre dolora; elreviĝo, neplenumita espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita, la fiero aŭ la vantemo vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama angoro, kaj tiel la homo trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj. Ĉar li prenas sian vidpunkton el la surtera vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ li vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj.

Tiel okazas al tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l' estonta vivo: la homaro, kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li ekrimarkas tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj sur terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li kompatas tiujn unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin altigas tiel malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la graveco, alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je l' estonta vivo.

6. Se ĉiuj tiel pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l' aferoj sur la tero, ĉio tie disfalus. Ne; la homo intuicie serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej bone aŭ malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus, por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn aferojn, ĉar li estas puŝata de l' instinkto de la progreso kaj de la memkonservado, entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l' estonteco, alligas al la nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj, pensante pri la destino, kiu lin atendas.

Dio ne kondamnas do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por la aferoj de l' animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al si mem la parolon de Jesuo: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo".

Tiu, kiu identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj ne mal- trankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas en malesperon.

7. Spiritismo larĝigas la penson kaj malfermas al ĝi novajn horizontojn; anstataŭ tiu limigita kaj bagate- lema vidado, kiu koncentrigas la penson sur la nunan vivon, kiu faras el la momento, pasigata sur la tero, la solan kaj malfortan akson de l' eterna estonteco, Spiritismo montras, ke tiu ĉi vivo estas nur ĉenero de la harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto; ĝi montras la solidarecon, kiu interligas ĉiujn ekzistadojn de la sama estulo, ĉiujn estulojn de la sama mondo kaj la estulojn de ĉiuj mondoj; tiel ĝi donas bazon kaj pravon de ekzisto al la universala frateco, dum la doktrino pri la kreado de l' animo en la momento de naskiĝo de ĉiu korpo faras ĉiujn estulojn fremdaj unuj al aliaj. Tiu solidareco de la partoj de unu sama tuto klarigas tion, kio estas neklarigebla, se oni konsideras unu solan punkton. Tiun tutaĵon en la tempo de la Kristo la homoj ne povus kompreni, kaj tial li difinis tiun instruon por alia tempo.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Surtera regeco

8. Kiu pli bone ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?" La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus? Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom da avideco sur la tero!

Por prepari al si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj, kiujn vi forviŝis.

Ho! Jesuo, ci tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj kaj la dornoj, kaj ne inter la floroj.

La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn, kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio; ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.

Kompatu tiujn, kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj la tero: ne forgesu tion. (Unu el la Reĝinoj de Francujo. Le Havre, 1863)

Ĉapitro III

estas multe da

loGejoj en la domo

de mia patro

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco.

Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj.

Destino de la tero. Kaŭzoj de la surteraj afliktoj.

Instruoj de la Spiritoj:

Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj.

Mondoj por kulpelaĉetoj kaj por provoj.

Transiĝaj mondoj.

Progresado de la mondoj.

Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. En la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. (Johano 14:1-3.)

Diversaj statoj de l' animo en la

vaganteco spaco kaj donas al la enkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn al ilia grado da progreso.

Sendepende de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li troviĝas, la aspekto de l' aĵoj, la sensacoj, kiujn li spertas, la perceptoj, kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero, kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj Spiritoj vagadas en mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l' objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo. Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek fikse lokitaj.

Diversaj kategorioj de logataj mondoj

3. El la instruado donata de la Spiritoj rezultas, ke la diversaj mondoj estas en kondiĉoj tre malsimilaj unuj de l' aliaj laŭ la grado da progreso aŭ da malsupereco de siaj loĝantoj. Inter ili estas mondoj, kies loĝantoj estas materie kaj morale malsuperaj, ol tiuj de la tero; aliaj staras en la sama rango, aliaj estas pli aŭ malpli altgrade superaj ol la tero en ĉiuj rilatoj. En la malsuperaj mondoj la ekzistado estas tute materia, la pasioj suverene regas, la morala vivo preskaŭ tute ne ekzistas. Laŭmezure kiel la morala vivo elvolviĝas, la influo de la materio malgrandiĝas en tia maniero, ke en la mondoj plej progresintaj la vivo estas, por tiel diri, tute spirita.

En la interaj mondoj estas miksaĵo el bono kaj malbono, al kiuj pli efikas unu aŭ la alia, laŭ la grado da progreso. Kvankam absoluta klasifiko de la diversaj mondoj ne povas esti farata, oni tamen povas, laŭ ilia stato kaj destino, baziĝante sur la plej kontrastaj nuancoj, dividi ilin en ĝenerala maniero jene: la primitivaj mondoj, destinataj al la unuaj enkarniĝoj de la homa animo; la mondoj por kulpelaĉetoj kaj provoj, kie la malbono regas super la bono; la transiĝaj mondoj, kie la animoj, havantaj ankoraŭ kulpojn por elaĉeti, ĉerpas novajn fortojn, plene ripozante de siaj penoj; la mondoj feliĉaj, kie la bono superas la malbonon; la ĉielaj aŭ diaj mondoj, restadejo de la purigitaj Spiritoj, kie la bono tute plene regas. La tero apartenas al la kategorio de la mondoj por kulpelaĉeto kaj provoj, tial la homo tie estas senĉese turmentata de tiom da afliktoj.

La Spiritoj, enkarniĝintaj en iu mondo, ne estas al ĝi alligitaj por ĉiam kaj ne plenumas tie ĉiujn fazojn de la progreso, kiujn ili devas trairi, por veni al la perfekteco. Kiam ili atingis en iu mondo la gradon da progreso, kiun tiu mondo ebligas, ili pasas al mondo pli progresinta kaj tiel plu, ĉiam antaŭen, ĝis ili atingos la staton de puraj Spiritoj. Tiuj mondoj estas restadejoj, en kiuj la Spiritoj trovas la elementojn de progreso proporciajn al ilia propra grado da evoluado. Por ili estas rekompenco pasi al mondo de pli alta ordo, kiel estas puno plilongigi la restadon en mondo malfeliĉa, aŭ esti forpelitaj en mondon ankoraŭ pli malfeliĉan ol tiu, kiun ili estas devigataj forlasi, kiam ili obstinas en la malbono.

Destino de la tero. Kaŭzoj de la homaj

afliktoj

Oni miras trovante sur la tero tiom da malico kaj da maldelikataj pasioj, tiom da afliktoj kaj da malsanoj de ĉiuj specoj, kaj el tio oni konkludas, ke la homa genro estas kompatinda. Tiu juĝo devenas de la malvasta vidpunkto, en kiun oni sin metas, kaj kiu donas falsan ideon pri la tutaĵo. Estas necese konsideri, ke sur la tero oni ne vidas la tutan homaron, sed nur tre malgrandan parton de ĝi. Efektive, la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l' universo; nu, kio estas la loĝantaro de la tero kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj mondoj? Multe malpli ol la loĝantaro de vilaĝeto kompare kun la loĝantaro de tuta granda imperio. La materia kaj morala situacio de la surtera homaro jam nenion havas mirigan, se oni konsideras la destinon de la tero kaj la naturon de ties loĝantoj.

Oni havus tre falsan ideon pri la loĝantaro de granda urbo, se oni ĝin juĝus laŭ la loĝantaro de mizeraj kaj malpuraj kvartaloj. En malsanulejo oni vidas nur malsanulojn kaj kriplulojn; en punlaborejo oni vidas ĉiajn hontindaĵojn kaj ĉiajn malvirtojn kunigitajn; en nesalubraj regionoj, la plimulto el la loĝantoj estas palaj, malsanemaj, suferantaj. Nu, oni imagu la teron kvazaŭ antaŭurbon, malsanulejon, malliberejon, nesalubran regionon, ĉar ĝi estas samtempe ĉio tio, kaj oni komprenos, kial la afliktoj estas pli multaj ol la ĝuoj, ĉar oni ne sendas en hospitalon la bonfartantojn, nek en malliberejon tiujn, kiuj ne agis malbone; kaj la malsanulejoj kaj la karceroj ne estas lokoj por plezuro.

Nu, same kiel en urbo la tuta loĝantaro ne troviĝas en hospitaloj aŭ en malliberejoj, tiel la tuta homaro ne vivas sur la tero; kiel oni eliras el la hospitalo, kiam oni estas kuracita, kaj el la malliberejo, kiam oni finas sian puntempon, tiel la homo ŝanĝas la teron je mondoj pli feliĉaj, kiam li estas kuracita de siaj moralaj malsanoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj

8. La klasifikado laŭ mondoj malsuperaj kaj mondoj superaj estas pli relativa ol absoluta; iu mondo estas malsupera aŭ supera kompare kun tiuj, kiuj troviĝas pli alte aŭ malalte ol ĝi en la progresa skalo.

Prenante la teron kiel punkton por komparo, oni povas havi ideon pri la stato de malsupera mondo, supozante ties loĝantojn en la grado de la sovaĝaj rasoj aŭ de la barbaraj nacioj, kiujn oni ankoraŭ trovas sur la tero kaj kiuj estas restaĵoj el ĝia primitiva stato. En la malplej progresintaj mondoj, ili havas la homan formon, sed sen ia beleco; iliajn instinktojn tie ne moderigas iu ajn sento de delikateco aŭ de bonvolemo, nek plej malgranda koncepto pri justeco aŭ maljusteco; tie perforto estas la sola leĝo. Sen industrio, sen inventoj, la loĝantoj pasigas sian vivon perlaborante sian nutraĵon. Tamen Dio ne forlasas iun ajn el Siaj kreitoj; en la fundo de la mallumo de l' intelekto, kuŝas, pli aŭ malpli elvolviĝinta, latenta, la malpreciza intuicio pri iu superega Estulo. Tiu instinkto sufiĉas, por fari ilin superaj unuj ol aliaj kaj por prepari la naskiĝon de vivo pli plena; ĉar ili ne estas degraditaj estuloj, sed kreskantaj infanoj.

Inter tiuj malsuperaj kaj la plej altaj gradoj estas sennombraj ŝtupetoj, kaj en la Spiritoj puraj, senmateriiĝintaj kaj brilegantaj de gloro, oni malfacile povus rekoni tiujn, kiuj animis tiujn primitivajn estulojn, same kiel en la matura homo oni apenaŭ rekonus la embrion.

9. En la mondoj, venintaj al iu supera grado, la vivkondiĉoj materiaj kaj moralaj estas tute aliaj, ol tiuj sur la tero. La formo de la korpo estas ĉiam, ĉie, la homa formo, sed beligita, perfektigita kaj precipe purigita. La korpo havas nenion el la surtera materieco kaj sekve ne estas elmetita al la bezonoj, nek al la malsanoj, nek al la difektiĝoj, kiujn naskas la superregado de la materio; la sentumoj, pli delikataj, havas perceptojn, kiujn sur la tero la maldelikateco de l' organoj sufokas; la specifa malpezeco de la korpo faras la transportiĝon rapida kaj facila; anstataŭ pene sin treni sur la tero, ĝi glitas, por tiel diri, sur la supraĵo, aŭ ŝvebas en la atmosfero sen alia peno krom sia volo, tiel, kiel oni reprezentas la anĝelojn, aŭ kiel la antikvuloj imagadis la animojn en la Elizeaj Kampoj. La homoj konservas laŭ sia volo la trajtojn de siaj pasintaj migradoj kaj aperas al siaj amikoj tiaj, kiaj ilin konis la amikoj, sed disradiantaj ian dian lumon, transfiguriĝintaj pro l' internaj impresoj, kiuj estas ĉiam superaj. Anstataŭ palaj vizaĝoj, malvigligitaj de suferoj kaj pasioj, la intelekto kaj la vivo radias per tiu brilego, kiun la pentristoj esprimis per la nimbo aŭ la aŭreolo de la sanktuloj. La malmulta rezisto, kiun la materio prezentas al la Spiritoj jam tre progresintaj, faras la elvolviĝon de la korpo rapida kaj la infanaĝon mallonga aŭ preskaŭ nula; la vivado, libera de la zorgoj kaj angoroj, estas proporcie multe pli longa ol sur la tero. Principe, la longeco de la vivo estas proporcia al la grado da progreso de la mondoj. La morto tie tute ne kunportas la abomenindaĵojn de la putriĝo; anstataŭ teruri, ĝi estas konsiderata kiel feliĉa aliformiĝo, ĉar en tiuj mondoj ne ekzistas la dubo pri l' estonteco. Dum la vivo la animo, ne estante enfermita en densa materio, disradias kaj ĝuas klarvidadon, kiu metas ĝin en staton de preskaŭ konstanta libereco kaj permesas al ĝi la liberan transsendon de la penso.

10. En tiuj feliĉaj mondoj, la ĉiam amikajn interrilatojn de la popoloj neniam malserenigas la ambicio submeti sian najbaron, nek la milito, kiu estas ĝia sekvo. Ne ekzistas mastroj, nek sklavoj, nek denaskaj privilegiuloj; nur la morala kaj la intelekta supereco starigas diferencon inter la kondiĉoj kaj donas superregadon. La aŭtoritato estas ĉiam respektata, ĉar ĝi estas donata nur al la merito kaj uzata ĉiam kun justeco.

La homo ne penas altigi sin super la homo, sed super si mem per sia perfektiĝado. Lia celo estas alveni al la rango de la puraj Spiritoj, kaj tiu senĉesa deziro ne estas turmento, sed nobla ambicio, kiu igas lin studadi kun fervoro por ilin egali. Ĉiuj delikataj kaj altaj sentoj de la homa naturo tie troviĝas pligrandigitaj kaj purigitaj; la malamo, la malnoblaj ĵaluzoj, la abomena avideco de l' envio tie estas nekonataj; ligilo de amo kaj frateco kunigas ĉiujn homojn; la pli fortaj helpas la pli malfortajn. Ili posedas pli aŭ malpli da havaĵoj, tiom, kiom ili estas akirintaj per sia inteligento, sed neniu suferas mankon de ia bezonaĵo, ĉar neniu tie troviĝas en kulpelaĉeto; unuvorte, malbono tie ne ekzistas.

11. En via mondo, vi bezonas la malbonon por senti la bonon, vi bezonas nokton por admiri la lumon, la malsanon por ŝati la sanon. En tiuj mondoj kontrastoj ne estas necesaj; la eterna lumo, la eterna beleco, la eterna trankvileco de l' animo havigas eternan ĝojon, kiun ne nebuligas la angoroj de la materia vivo, nek la kontakto kun la malbonuloj, kiuj tien ne povas eniri. Jen, kion la homa Spirito pli malfacile komprenas; li estis sprita por pentri la turmentojn de l' infero, sed li neniam povis prezenti al si la ĝojojn de la ĉielo; kial tio? Tial ke, estante malsupera, li spertis nur punojn kaj afliktojn kaj neniel perceptis la ĉielan lumon; li povas do paroli nur pri tio, kion li konas; sed laŭmezure kiel li altiĝas kaj puriĝas, lia horizonto heliĝas, kaj li komprenas la bonon, kiu estas antaŭ li, kiel li komprenis la malbonon, kiu restis post li.

Tamen tiuj feliĉaj mondoj ne estas privilegi- itaj, ĉar Dio ne estas partiema por iu ajn el Siaj infanoj; Li donas al ĉiuj la samajn rajtojn kaj la samajn rimedojn por tien alveni; Li igas ilin ĉiujn eliri el la sama punkto, Li ne favoras unujn pli ol la aliajn; la unuaj rangoj estas atingeblaj por ĉiuj; tiujn rangojn ili devas konkeri per sia laboro; ili povas tien alveni kiel eble plej frue, aŭ povas restadi dum centoj da jarcentoj en la malaltaĵoj de la homeco. (Resumo de l' instruado de ĉiuj superaj Spiritoj.)

Mondoj por kulpelaĉeto kaj por provoj

Kion mi diru al vi pri mondoj por kulpelaĉeto, krom tio, kion vi jam scias? Ĉar sufiĉas al vi konsideri la teron, sur kiu vi loĝas. La supereco de l' intelekto ĉe granda nombro de ĝiaj loĝantoj montras, ke ĝi ne estas primitiva mondo, destinita al la enkarniĝo de Spi­ritoj, jus elirintaj el la manoj de l' Kreanto. La denaskaj kvalitoj, kiujn ili kunportas, estas pruvo, ke ili jam vivadis kaj ke ili plenumis kelkan progreson; sed ankaŭ multenombraj malvirtoj, al kiuj ili estas inklinaj, estas montro de granda morala malperfekteco; tial Dio metis ilin sur sendankan teron, por ke ili tie elaĉetu siajn kulpojn per peniga laborado kaj per la ĉagrenoj de la vivo, ĝis ili estos meritintaj transiri en mondon pli feliĉan.

Tamen, ne ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj sur la tero, estas tien senditaj por kulpelaĉeto. La rasoj, kiujn vi nomas sovaĝaj, estas Spiritoj, kiuj apenaŭ eliris el la infaneco kaj kiuj estas tie, se tiel diri, en edukado kaj por elvolviĝo per la kontakto kun Spiritoj pli progresintaj. Tuj poste venas la duoncivilizitaj rasoj, konsistantaj el tiuj samaj Spiritoj en progresado. Tiuj estas, en ia maniero, la indiĝenaj rasoj de la tero, kiuj grandiĝis iom post iom dum longaj jarcentaj periodoj; el tiuj rasoj kelkaj povis atingi la intelektan perfektecon de la plej kleraj popoloj.

Ĉe tiuj progresemaj rasoj la Spiritoj en kulpelaĉeto estas ekzotikaj sur la tero, se oni povas tiel diri; ili jam vivadis en aliaj mondoj, el kiuj ili estis elpelitaj sekve de sia obstinado en la malbono kaj tial, ke ili tie estis kaŭzo de malordo por la bonuloj; ili estas ekzilitaj, por kelka tempo, ĉe Spiritoj malpli progresintaj, kiujn ili havas kiel mision antaŭenigi, ĉar ili kunportis elvolviĝintan intelekton kaj la ĝermon de akiritaj konoj; tial la punataj Spiritoj troviĝas ĉe la plej inteligentaj rasoj; pro sama motivo, por tiuj rasoj la ĉagrenoj de la vivo havas pli da amareco, ĉar en ili estas pli da sentemeco, kaj ili pli suferas ĉagrenojn, ol la primitivaj rasoj, kies moralaj sentoj estas pli obtuzaj.

15. La tero prezentas do unu el la tipoj de mondoj por kulpelaĉeto, kies diverseco estas senlima, sed kiuj havas kiel komunan karakteron servi kiel loko de ekzilo al la Spiritoj ribelemaj kontraŭ la leĝo de Dio. Tie la Spiritoj devas batali samtempe kontraŭ la malvirteco de la homoj kaj kontraŭ la severeco de la naturo, duobla, peniga laboro, kiu kreskigas samtempe la kvalitojn de la koro kaj tiujn de l' intelekto. Tiel Dio, laŭ Sia boneco, faras la punon mem profito por la progresado de la Spirito. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

Transiĝaj mondoj

Inter la steloj, kiuj trembrilas en la lazura arkaĵo, kiom da mondoj estas, kiel la via, difinitaj de la Sinjoro por kulpelaĉetoj kaj provoj! Sed estas ankaŭ aliaj pli mizeraj kaj aliaj pli bonaj, same kiel estas mondoj provizoraj, kiujn oni povas nomi "transiĝaj". Ĉiu planeda aro, turnmoviĝanta en la spaco ĉirkaŭ komuna fokuso, kuntrenas primitivajn mondojn, mondojn de ekzilo, de transiĝo kaj de feliĉo. Oni jam parolis al vi pri mondoj, kien la jus naskita animo estas lokata, kiam, nesciante ankoraŭ pri bono kaj malbono, ĝi povas marŝi al Dio, mastrante sin mem, dank'al sia libera volo; estis dirite al vi pri l' ampleksaj kapabloj, kiujn la animo posedas, por fari la bonon; sed, ho ve! multaj falas, kaj Dio, ne volante ilin neniigi, permesas al ili iri en tiujn mondojn, kie, tra sinsekvaj reenkarniĝoj, ili puriĝas, sin reformas, kaj de kie ili revenos indaj je la gloro, kiu estas al ili destinata.

La transiĝaj mondoj servas por transiro inter la mondoj de kulpelaĉeto kaj la mondoj feliĉaj. La animo, kiu pentas, trovas tie la trankvilon kaj la ripozon kaj kompletigas sian puriĝon. Sendube en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ submetita al leĝoj, kiuj kontrolas la materion; la homaro tie spertas viajn sensacojn kaj dezirojn, sed ĝi estas liberigita el la senbridaj pasioj, kies sklavoj vi estas; tie la malhumileco ne silentigas la koron, ne plu estas la envio, kiu torturas, ne plu la malamo, kiu sufokas; la vorto "amo" estas skribita sur ĉiuj fruntoj; perfekta justeco regas la sociajn rilatojn;

ĉiuj agnoskas Dion kaj penas aliri al Li, plenumante Liajn leĝojn.

Tamen tie ankoraŭ ne ekzistas la perfekta feliĉo, sed nur la aŭroro de la feliĉo. La homo tie estas ankoraŭ karna kaj tial elmetita al sortoŝanĝoj, de kiuj estas liberaj nur la estuloj tute senmateriiĝintaj; li devas ankoraŭ venki provojn, sed tiuj ne havas la akrajn angorojn de la kulpelaĉeto. Kompare kun la tero, tiuj mondoj estas tre feliĉaj, kaj multaj inter vi ĝojus tie restadi, ĉar tio estus la trankvilo post la uragano, la resaniĝado post kruela malsano; tamen la tiea homo, malpli absorbita per la materiaj aferoj, antaŭvidas la estontecon pli bone ol vi; li komprenas, ke la Sinjoro promesas aliajn ĝojojn al tiuj, kiuj fariĝas indaj je ili, kiam la morto denove falĉos iliajn korpojn por la naskiĝo de la vera vivo. Tiam la liberigita animo ŝvebos super ĉiuj horizontoj; ne plu la materiaj kaj maldelikataj sentumoj, sed la sentumoj de ĉiela kaj pura perispirito, enspiranta la emanaĵojn de Dio mem meze de la parfumoj de amo kaj karito, kiuj eliĝas el Lia sino.

18. Sed, ve! en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ erarema, kaj la Spirito de la malbono tie ne tute perdis sian povon. Ne antaŭeniri estas retropaŝi, kaj se la homo ne firme staras sur la vojo de la bono, li povas refali en la mondojn por kulpelaĉeto, kie lin atendas novaj kaj pli teruraj provoj.

Rigardu do tiun lazuran arkaĵon, en la nokto, en la horo de ripozo kaj preĝo, kaj el tiuj sennombraj sferoj, brilantaj super viaj kapoj, demandu vin mem, kiuj kondukas al Dio, kaj preĝu al Li, por ke unu el la transiĝaj mondoj malfermu al vi sian sinon post la kulpelaĉeto sur la tero. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

Progresado de la mondoj

19. La progreso estas unu el la leĝoj de la naturo; ĉiuj estaĵoj kaj estuloj, senanimaj aŭ animhavaj, laŭ la boneco de Dio, estas submetitaj al tiu leĝo, ĉar Li volas, ke ĉio grandiĝu kaj prosperu. La detruado mem, kiu ŝajnas al la homoj la fino de ĉio ekzistanta, estas nur rimedo por alveni per transformado al stato pli perfekta, ĉar ĉio mortas por renaskiĝi, kaj nenio perdiĝas en la neniiĝon.

Samtempe kiel la vivantaj estuloj morale progresas, la mondoj, en kiuj ili loĝas, materie progresas. Kiu povus sekvi iun mondon en ĝiaj diversaj fazoj post la momento, kiam aglomeriĝis la unuaj atomoj, kiuj ekformis ĝin, tiu ĝin vidus supreniri skalon senĉese progresantan, sed tra nesenteblaj gradoj ĉe ĉiu generacio, kaj doni al ĝiaj loĝantoj restadejon pli agrablan, laŭmezure kiel la loĝantoj mem antaŭeniras sur la vojo de la progreso. Tiel, paralele marŝas la progreso de la homo, de l' animaloj, liaj helpantoj, de la vegetaĵoj kaj de la loĝejo, ĉar nenio estas senmova en la naturo. Kiel granda kaj inda je la majesteco de la Kreanto estas tiu ideo! kaj kontraŭe, kiel malgrandioza kaj neinda je Lia potenco estas la ideo, kiu centrigas Lian prizorgadon kaj Lian providencon en la nepercepteblan sableron, kiu esta via tero, kaj limigas la homaron al la nemultaj homoj, kiuj loĝas sur ĝi!

La tero, laŭ tiu leĝo, troviĝis materie kaj morale en stato malsupera ol tiu, en kiu ĝi estas hodiaŭ, kaj atingos en tiu duobla rilato gradon pli altan. Ĝi alvenis al unu el siaj periodoj de transformado, kiam anstataŭ mondo por kulpelaĉeto ĝi fariĝos transiĝa mondo; tiam la homoj sur ĝi estos feliĉaj, ĉar la leĝo de Dio tie regos. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862)

Ĉapitro IV

nen1u povos vidi la regnon de d1o, se l1 ne nask1ĝos denove

Reviviĝo kaj reenkarniĝo.

Ligiloj de familio, fortigataj de la reenkarniĝo kaj rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado.

Instruoj de la Spiritoj:

Limoj de l' enkarniĝo.

Neceso de la enkarniĝo.

kaj aliaj, ke Elija aperis, kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiujn aferojn? Kaj li deziris vidi lin. (Luko, 9:7-9)

(Post la transfiguriĝo). Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto. (Mateo, 17:10-13)

Reviviĝo kaj reenkarniĝo

La reenkarniĝo apartenas al la judaj dogmoj sub la nomo de reviviĝo; nur la Sadukeoj, kiuj opiniis, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ne kredis al ĝi. La ideoj de la judoj pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, ne estis klare difinitaj, ĉar ili havis nur malprecizajn kaj nekompletajn nociojn pri l' animo kaj ĝia kuniĝo kun la korpo. Ili kredis, ke homo jam vivinta povas reviviĝi, ne komprenante la precizan manieron, kiel tio povas efektiviĝi; ili nomis per la vorto reviviĝo tion, kion Spiritismo nomas pli prave reenkarniĝo. Efektive, la reviviĝo supozigas la revenon de mortinta korpo al la vivo, pri kio la scienco pruvas, ke ĝi estas materiale neebla, precipe tiam, kiam la elementoj de tiu korpo estas jam de longe diserigitaj kaj sorbitaj. La reenkarniĝo estas la reveno de l' animo aŭ Spirito al la enkorpa vivo, sed en alian korpon, estigitan speciale por ĝi, kaj tiu korpo havas nenion komunan kun la iama korpo. La vorto reviviĝo povis do esti aplikata al Lazaro, sed ne al Elija, nek al aliaj profetoj. Se laŭ ilia kredo do Johano, la Baptisto, estis Elija, la korpo de Johano ne estis tiu de Elija, ĉar oni estis vidinta Johanon infano, kaj oni konis liajn gepatrojn. Johano povus do esti Elija reenkarniĝinta, sed ne reviviĝinta.

5. Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, mi scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.

Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras la vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi?

Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas instruisto en Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? (Johano, 3:1-12)

La penso, ke Johano, la Baptisto, estis Elija, kaj ke la profetoj povis revivi sur la tero, troviĝas en pluraj lokoj de l' Evangelioj, precipe en tiuj transskribitaj supre (§§ 1, 2, 3). Se tiu kredo estus eraro, Jesuo ne preterlasus kontraŭbatali ĝin, kiel li batalis kontraŭ tiom da aliaj; tute kontraŭe, li aprobis ĝin per sia tuta aŭtoritateco, kaj ĝin starigis kiel principon kaj kiel nepran kondiĉon, kiam li diris: "Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio"; kaj li insistis, aldonante: "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskita/'.

Tiuj ĉi vortoj: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito" estis interpretitaj en la senco de la reformo per la akvo de la bapto; sed la primitiva teksto estis nur: Ne renaskiĝas el akvo kaj la Spirito, dum en iuj tradukoj, kie estis el la Spirito, oni anstataŭigis per el la Sankta Spirito, kio jam ne estas la sama penso. Ĉi tiu ĉefa punkto rezultas el la unuaj komentarioj pri la Evangelio, kiel iam estos konstatite sen ia dubo1.

8. Por kompreni la veran sencon de tiuj vortoj, oni devas atenti la signifon de la termino akvo, kiu ne estas tie uzita en sia propra senco.

La konoj de la anktivuloj pri la fizikaj sciencoj estis tre neperfektaj; ili kredis, ke la tero eliĝis el la akvoj, kaj tial ili rigardis la akvon kiel la absolutan generantan elementon; tial en Genezo estas legate: "La spirito de Dio ŝvebis super la akvo; estu firmaĵo inter la akvo; kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo."

Laŭ tiu kredo, la akvo fariĝis la simbolo de la materia naturo, same kiel la Spirito estis la simbolo de l' intelekta naturo. Tiuj ĉi vortoj: "Se la homo ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito, aŭ en akvo kaj en Spirito", signifas do: "Se la homo ne renaskiĝas kun sia korpo kaj sia animo." Ĝuste en ĉi tiu senco ili estis komprenataj en la komenco.

Cetere tiu interpreto estas pravigata de jenaj vortoj: Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Tie ĉi Jesuo faras klaran distingon inter la Spirito kaj la korpo. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, klare signas, ke nur la korpo originas el la korpo, kaj ke la Spirito estas sendependa de la korpo.

La vento1 blovas, kie ĝi volas; kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras: oni povus kompreni, ke temas pri la Spirito de Dio, kiu donas la vivon al tiu, al kiu Li volas, aŭ pri l' animo de la homo; en ĉi tiu lasta senco, "Vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras" signifas, ke oni ne scias, kio estis, nek kio estos la Spirito. Se la Spirito, aŭ animo, estus kreita samtempe kun la korpo, oni scius, de kie li venas, ĉar oni konus lian komencon. Kia ajn estas la interpreto, tiu teksto konfirmas la principon de la antaŭekzisto de l' animo kaj, sekve, de la plureco de la ekzistadoj.

Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gin. Car ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. (Mateo, 11:12-15)

Se la principo de la reenkarniĝo, esprimita en la Evangelio laŭ Sankta Johano, povis esti laŭvorte interpretita en senco pure mistika, ne same okazas pri jena peco el la Evangelio laŭ Sankta Mateo, kiu permesas neniun konfuzon: tiu estis Elija, kiu estis venonta; ĉi tie ne estas figuro, nek alegorio: ĝi estas pozitiva aserto.

- "De post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata." Kion signifus tiuj paroloj, se Johano, la Baptisto, ankoraŭ vivis en tiu

En la Esperanta traduko estas vento anstataŭ "spirito". - La Tradukinto.

momento? Jesuo klarigas la vortojn, dirante: "Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta." Nu, ĉar Johano ne estis alia ol Elija, tial Jesuo aludas al la tempo, kiam Johano vivis kun la nomo Elija. "Ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata", estas ankoraŭ aludo al la perforto de la Mosea leĝo, kiu ordonis la ekstermadon de la malfideluloj, por ke la elektita popolo havu la Promesitan Landon, la Paradizon de la Hebreoj, dum, laŭ la nova leĝo, oni gajnas la ĉielon per karito kaj dolĉeco.

Poste li aldonas: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. Tiuj ĉi paroloj, tiel ofte ripetataj de Jesuo, klare diras, ke ne ĉiuj havis kapablojn, por kompreni iujn veraĵojn.

Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur la kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn. (Jesaja, 26:19)

Tiu ĉi peco de la teksto de Jesaja estas ankaŭ tute klara: "Reviviĝos Viaj mortintof'. Se la profeto intencus paroli pri la spirita vivo, se li volus diri, ke tiuj, kiujn oni mortigis, ne estas mortaj kiel Spiritoj, li estus dirinta: ili vivas ankoraŭ, kaj ne ilireviviĝos. En spirita senco, tiuj vortoj estus malsaĝaj, ĉar ili subkomprenigus interrompon de la vivo de l' animo. En la senco de morala reformo, ili estus la neo de l' eternaj punoj, ĉar ili starigas kiel principon, ke ĉiuj mortintoj reviviĝos.

Sed homo mortas kaj malaperas; kiam la homo finiĝis, kie li estas? Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, ĝis venos mia forŝanĝo. (Ijob, 14:10,14.)

La principo de la plureco de l' ekzistadoj estas klare esprimita en tiuj vortoj. Oni ne povas supozi, ke Ijob volis paroli pri la rebonigo per la akvo de la bapto, kiun li certe ne konis. "Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?" La ideo morti unu fojon kaj reviviĝi kuntrenas la ideon morti kaj reviviĝi plurajn fojojn. La traduko de la greka eklezio estas ankoraŭ pli klara, se tio estas ebla. Ĝi tekstas: "Finante la tagojn de mia surtera ekzistado, mi atendos, ĉar mi revenos ĉi tien", tio estas, mi revenos al la surtera ekzistado. Tio estas tiel klara, kiel se iu dirus: "Mi eliras el mia domo, sed mi revenos en ĝin."

"Dum la tuta tempo de mia batalado, mi atendus ĝis venos mia forŝanĝo." Evidente, Ijob volas paroli pri la batalado, kiun li tenas kontraŭ la ĉagrenoj de la vivo; li atendas sian ŝanĝon, tio estas, li rezignacias. En la greka traduko, mi atendos ŝajnas prefere aplikiĝi al nova ekzistado: "Kiam mia surtera ekzistado estos finita, mi atendos, ĉar mi revenos al ĝi." Ijob laŭŝajne lokas sin, post sia morto, en la intertempon, kiu apartigas unu ekzistadon de l' alia, kaj diras, ke tie li atendos sian revenon.

Ne estas dubo do, ke, sub la nomo reviviĝo, la principo de la reenkarniĝo estis unu el la fundamentaj kredoj de la Judoj; ke ĝi estas konfirmita de Jesuo kaj de la profetoj en formala maniero; kaj de tio sekvas, ke nei la reenkarniĝon estas nei la parolojn de la Kristo. Liaj paroloj iam estos la aŭtoritato pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, kiam oni senpartie pripensos pri ili.

Sed al tiu aŭtoritato, el la religia vidpunkto, aldoniĝas, el la filozofia vidpunkto, la aŭtoritato de la pruvoj, rezultantaj el la observado de la faktoj; kiam ekde l' efikoj oni volas supreniri al la kaŭzoj, la reenkarniĝo aperas kiel absoluta neceso, kiel esence propra al la homeco, unuvorte, kiel leĝo de la naturo; ĝi evidentiĝas per siaj rezultatoj kvazaŭ materiale, kiel la kaŝita motoro montriĝas per sia movado; nur ĝi povas diri al la homo, de kie li venas, kien li iras, kial li estas sur la tero, kaj pravigi ĉiajn anomaliojn kaj ĉiajn ŝajnajn maljustaĵojn, kiujn la vivo prezentas[11].

Sen la principo de l' antaŭekzisto de l' animo kaj de la plureco de l' ekzistadoj, la plimulto el la maksimoj de l' Evangelio estas nekomprenebla; tial ili naskis tiom da antagonismaj interpretoj; tiu principo estas la ŝlosilo, kiu ja redonas al la maksimoj ilian veran sencon.

Ligiloj de familio, fortigataj de la

reenkarniĝo kaj rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado

18. La ligiloj de familio neniel estas detruataj de la reenkarniĝo, kiel pensas iuj personoj; male, ili estas fortigataj kaj restreĉataj; la kontraŭa principo ilin ja detruas.

La Spiritoj formas en la spaco grupojn aŭ familiojn, interplektitajn per amo, simpatio kaj simileco de inklinoj.

Tiuj Spiritoj, feliĉaj esti kune, serĉas unuj aliajn;

la enkarniĝo nur momente apartigas ilin, ĉar, reenirinte en la vagantecon, ili denove renkontas unuj aliajn, kiel amikoj, revenintaj post vojaĝo. Ofte ili eĉ akompanas unuj aliajn en sia enkarniĝo, kaj ĉi tie ili kolektiĝas en unu sama familio, aŭ en unu sama rondo, por la celo kune labori por sia reciproka progresado. Se unuj enkarniĝis kaj aliaj ne, ĉiuj tamen estas kunigitaj per la penso; la liberaj zorgas pri la malliberaj; la pli progresintaj klopodas, por progresigi la aliajn. Post ĉiu ekzistado ili ĉiuj faris paŝon sur la vojo de la perfektiĝo; ju malpli alligitaj ili estas al la materio, des pli granda ilia reciproka amo ĝuste tial, ke dank' al ĝia pli granda subtileco tiun amon jam ne konfuzas egoismo nek la nuboj de la pasioj. Tiel ili povas do trapasi senliman nombron da enkorpaj ekzistadoj sen ia ajn rompo de ilia reciproka amo.

Estu bone komprenate, ke ni parolas tie ĉi pri la reala amo, de animo al animo, la sola, kiu postvivas la detruadon de la korpo, ĉar la estuloj, alligitaj sur la tero nur per la sentumoj, havas nenian motivon, por serĉi unu la alian en la mondo de la Spiritoj. Daŭraj estas nur la spiritaj inklinoj; la karnaj inklinoj estingiĝas kun la kaŭzo, kiu ilin naskas; nu, tia kaŭzo ne ekzistas en la mondo de la Spiritoj, sed la animo ekzistas ĉiam. Koncerne la personojn, kuniĝintajn nur por ia intereso, tiuj vere nenio estas unu por la alia; la morto ilin disigas sur la tero kaj en la ĉielo.

19. La alligiteco kaj la korinklino, ekzistantaj inter parencoj, estas signo de l' antaŭa simpatio, kiu alproksimigis ilin; tial oni diras pri persono, kies karaktero, gustoj kaj inklinoj havas nenian similecon kun tiuj de liaj, aŭ ŝiaj, parencoj, ke li, aŭ ŝi, ne apartenas al la familio. Tion dirante, oni esprimas veron pli grandan, ol kiel oni kredas. Dio permesas en la familioj tiujn enkarniĝojn de Spiritoj antipatiaj aŭ fremdaj, por la duobla celo, ke ili servu kiel provo por unuj kaj kiel rimedo de progreso por aliaj. Ĉar la maliculoj iom post iom perfektiĝas en la kontakto kun la bonuloj per la zorgoj, kiujn ili ricevas de ĉi tiuj lastaj; ilia karaktero mildiĝas, iliaj moroj puriĝas, la antipatioj estingiĝas; tiel efektiviĝas la kunfandiĝo de la diversaj kategorioj de Spiritoj, same kiel sur la tero kunfandiĝas la rasoj kaj popoloj.

La timo al la senfina grandiĝado de la parencaro, sekve de la reenkarniĝo, havas egoisman fundon; ĝi nur pruvas, ke oni ne sentas amon sufiĉe larĝan, por ampleksi grandan nombron da personoj. Ĉu patro, kiu havas plurajn infanojn, amas ilin malpli, ol se li havus nur unu? Sed la egoistoj trankviliĝu, tia timo ne havas fundamenton. El la fakto, ke iu homo havis dek enkarniĝojn, ne sekvas, ke li trovos en la mondo de la Spiritoj dek patrojn, dek patrinojn, dek edzinojn, kaj proporcian nombron da infanoj kaj da aliaj parencoj; li tie retrovos ĉiam la samajn objektojn de sia amo, kun kiuj li sur la tero rilatis per ligiloj de malsamaj naturoj aŭ, eble, de la sama naturo.

Ni vidu nun la sekvojn de la doktrino kontraŭ la reenkarniĝo. Tiu doktrino nepre nuligas la antaŭekziston de l' animo; ĉar la animoj estus kreataj samtempe kiel la korpo, nenia antaŭa ligilo ekzistus inter ili; ili estus tute fremdaj unuj al la aliaj; la patro estus fremda al sia filo; la parenceco ĉe la familioj, sekve de tio, estus limigita nur al la korpa parenceco, sen ia spirita ligilo. Estus do nenia motivo, por ke iu gloru sin, ke li havis kiel prapatrojn eminentajn personojn. Laŭ la reenkarniĝa doktrino, prapatroj kaj posteuloj eble estis konatoj unuj de aliaj, eble vivis kune, amis unuj aliajn, kaj troviĝas kune denove por restreĉigi siajn simpatiajn ligilojn.

Tio pri la pasinteco. Pri l' estonteco, laŭ la fundamentaj dogmoj, elfluantaj el la ne-reenkarniĝo, la sorto de l' animoj estas neŝanĝeble fiksita post unu sola ekzistado. La definitiva fiksado de la sorto rezultigas la ĉeson de ĉiu progreso, ĉar, se fariĝas iu ajn progreso, jam ne estas definitiva sorto; laŭ tio, se ili bone aŭ malbone vivis, la animoj iras tuj en la loĝejon de la feliĉuloj aŭ en la eternan inferon; ili estas do tuj apartigataj por ĉiam kaj sen ia espero iam realproksmiĝi, kaj tial, patroj, patrinoj kaj infanoj, edzoj kaj edzinoj, fratoj, fratinoj, amikoj, neniam estas certaj revidi unuj aliajn: tio estas la plej absoluta rompo de la ligiloj de familio.

Per la reenkarniĝo kaj la progreso, kiu estas ĝia sekvo, ĉiuj, kiuj sin reciproke amis, retrovos unuj aliajn sur la tero kaj en la spaco, kaj kune gravitos al Dio. Se iuj falis sur la vojon, tiuj malfruigas sian progreson kaj sian feliĉon, sed la espero neniel perdiĝas; helpataj, kuraĝigataj kaj subtenataj de tiuj, kiuj amas ilin, ili iam eliros el la ŝlimejo, en kiun ili falis. Per la reenkarniĝo, fine, ekzistas porĉiama solidareco inter la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj, kaj de tiu solidareco venas plistreĉiĝo de l' amligiloj.

Resume, kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco: 1-e, la neniiĝo, laŭ la materialisma doktrino; 2-e, la ensorbiĝo en la universalan tutaĵon, laŭ la panteisma doktrino; 3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto, laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj; 4-e, la individueco kun senlima progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la paradizo; laŭ la plureco de l' ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l' iom-post-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj ĝuste tio formas la veran familion.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Limoj de l' enkarniĝo

24. Kiuj estas la limoj de l' enkarniĝo?

Por precize paroli, la enkarniĝo ne havas klare difinitajn limojn, se oni konsideras nur la envolvaĵon, kiu konsistigas la korpon de la Spirito, ĉar la materieco de tiu envolvaĵo maldensiĝas, laŭmezure kiel la Spirito puriĝas. En iuj mondoj, pli progresintaj ol la tero, ĝi estas malpli densa, malpli peza kaj pli delikata, kaj sekve elmetita al malpli da ŝanĝoj; en pli alta grado ĝi estas travidebla kaj preskaŭ fluideca; grado post grado ĝi maldensiĝas kaj fine konfuziĝas kun la perispirito. Laŭ la mondo, kien la Spirito estas vokata vivadi, li prenas envolvaĵon taŭgan pro la naturo de tiu mondo.

La perispirito mem ricevas sinsekvajn transformiĝojn; ĝi fariĝas pli kaj pli etereca ĝis plena puriĝo ĉe perfektaj Spiritoj.

Se specialaj mondoj estas difinitaj, kiel stacioj, por tre progresintaj Spiritoj, ĉi tiuj ne estas alligitaj tie, kiel en la malsuperaj mondoj; ilia stato de libereco permesas al ili translokiĝon ĉien, kien vokas ilin la misioj al ili konfiditaj.

Se oni konsideras la enkarniĝon el la materia vidpunkto, tiel kiel ĝi efektiviĝas sur la tero, oni povas diri, ke ĝi estas limigita en la malsuperaj mondoj; dependas do de la Spirito liberiĝi pli aŭ malpli rapide de tiuj malsuperaj mondoj, laborante por sia puriĝo.

Oni devas ankaŭ konsideri, ke en la vaganteco, tio estas, en la intertempo inter du enkorpaj ekzistadoj, la situacio de la Spirito rilatas kun la naturo de la mondo, ĉe kiu lin tenas lia grado da progreso. En la vaganteco li estas do pli aŭ malpli feliĉa, libera kaj komprenpova, laŭ sia pli aŭ malpli granda senmateriiĝo. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1859.)

Neceso de l' enkarniĝo

25. Cu la enkarniĝo estas puno, kaj nur kulpaj Spiritoj estas submetataj al ĝi?

La paso de la Spiritoj tra la enkorpa vivo estas necesa, por ke ili povu plenumi, per helpo de materia agado, la planojn, kies plenumon Dio konfidis al ili. Ĝi estas necesa al ili mem, ĉar la aktiveco, al kiu ili estas devigataj, helpas la elvolviĝadon de l' intelekto. Estante suverene justa, Dio donas egalan taskon al ĉiuj Siaj infanoj; tial Li donas al ĉiuj la saman deirpunkton, la saman kapablecon, la samajn devojn kaj la saman liberecon de agado; ĉiu privilegio estus prefero, kaj ĉiu prefero estus maljustaĵo. Sed la enkarniĝo estas por ĉiuj Spiritoj nur provizora stato; ĝi estas tasko, kiun Dio trudas al ili ĉe la komenco de ilia vivo, kiel unua provo de l' uzado, kiun ili faros el sia libera volo. Kiuj plenumas tiun taskon kun fervoro, tiuj venkas rapide kaj malpli pene la unuajn gradojn de sia inicado kaj pli frue ĝuas la frukton de siaj klopodoj. Kontraŭe, kiuj faras malbonuzon de la libereco, kiun Dio donas al ili, tiuj malfruigas sian progresadon; kaj laŭ sia obstineco, ili povas senlime bezoni reenkarniĝon; tiam la enkarniĝo estas puno. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1859.)

26. Rimarko. Vulgara komparo pli bone komprenigos tiun diferencon. Lernanto komencas la studon de iu scienco nur post kiam li trapasis la serion de la studkursoj, kiuj tien kondukas. Kia ajn estas la penado, kiun tiuj kursoj postulas, ili estas rimedo por veni al celo, kaj ne puno. La diligenta lernanto mallongigas la vojon kaj trovas sur ĝi malpli da dornoj; alie okazas al tiu, kies neglektemo kaj maldiligenteco devigas lin fari denove iujn klasojn. Ne la laboro de la kurso estas puno, sed la devigo rekomenci la saman laboron.

Tiel okazas al la homo sur la tero. Por la Spirito de la sovaĝulo, kiu apenaŭ troviĝas en la komenco de la spirita vivo, la enkarniĝo estas rimedo por elvolvi lian intelekton; sed por la klera homo, kies morala sento estas large elvolviĝinta kaj kiu estas devigita refari la etapojn de enkorpa vivo plena de angoroj, dum li povus esti jam atinginta la celon, tio estas puno pro la neceso, en kiu li troviĝas, plilongigi sian restadon en mondoj malsuperaj kaj malfeliĉaj. Kontraŭe, kiu laboras aktive por sia morala progresado, tiu povas, ne nur mallongigi la daŭron de la materia enkarniĝo, sed transpaŝi per unu sola fojo la intergradojn, kiuj apartigas lin de la superaj mondoj.

Ĉu la Spiritoj ne povus enkarniĝi unu solan fojon sur la sama globo kaj plenumi siajn plurajn ekzistadojn en malsamaj sferoj? Tia opinio estus akceptebla nur, se ĉiuj homoj sur la tero starus ĝuste sur la sama nivelo morala kaj intelekta. La diferencoj inter ili, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, montras, kiujn ŝtupojn ili devas supreniri. Cetere la enkarniĝo devas havi utilan celon; nu, kian utilon havus la nedaŭraj enkarniĝoj de l' infanoj, kiuj mortas en frua ago? Ili estus suferintaj sen profito por ili mem kaj por aliaj: Dio, kies leĝoj estas superege saĝaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarniĝo sur la sama globo Li volis, ke la samaj Spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antaŭaj rilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura leĝo la principojn de solidareco, de frateco kaj de egaleco.

Ĉapitro V

feliĉaj la afliktitoj

Justeco de l' afliktoj.

Nunaj kaŭzoj de l' afliktoj.

Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj.

Forgeso de la pasinteco.

Motivoj de rezignacio.

Memmortigo kaj frenezeco.

Instruoj de la Spiritoj:

Bone kaj malbone suferi.

La malbono kaj ties forigilo.

La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo.

Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj.

Se li estus bona homo, li estus mortinta.

La memvolaj turmentoj.

La reala malfeliĉo.

La melankolio.

Memvolaj provoj. La vera punvesto.

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?

Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo?

Memofero de la vivo.

Profito el la suferoj por aliulo.

Feliĉaj estas la humilaj, car ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo (Mateo, 5:5, 6, 10).

Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. (Luko, 6:20-21).

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros. (Luko, 6:24-25).

Justeco de l' afliktoj

La rekompencoj, kiujn Jesuo promesas al la afliktitoj de sur la tero, povas efektiviĝi nur en la estonta vivo; sen la certeco pri l' estonteco, tiuj maksimoj estus sensencaĵo, eĉ pli ol sensencaĵo, ili estus trompo. Eĉ kun tiu certeco oni malfacile komprenas la utilecon suferi, por esti feliĉa. Oni diras: tio estas, por ekhavi pli da merito; sed oni demandas sin mem, kial do unuj suferas pli ol la aliaj; kial unuj naskiĝas en mizero kaj la aliaj en riĉeco, nenion farinte por pravigi siajn respektivajn poziciojn; kial al unuj nenio sukcesas, dum al aliaj ĉio ŝajnas rideti? Sed tio, kion oni ankorau malpli komprenas, estas vidi la bonaĵojn kaj la malbonaĵojn tiel malegale dividitaj inter la virto kaj la malvirto; vidi virtajn homojn suferi apud malvirtuloj, kiuj prosperas. La fido je l' estonteco povas konsoli kaj havigi paciencon, sed ĝi ne klarigas tiujn anomaliojn, kiuj ŝajnas nei la justecon de Dio.

Aliflanke, se oni akceptas Dion, oni povas koncepti Lin nur kun la ekstrema grado de ĉiuj perfektaĵoj; Li nepre havas tutan povon, tutan bonecon, ĉar sen tio Li ne estus Dio. Se Dio estas superege bona kaj justa, Li ne povas agi kaprice nek partie. La sortobatoj de la vivo havas do ian kaŭzon, kaj ĉar Dio estas justa, tiu kaŭzo devas ja esti justa. Jen io, pri kio ĉiu devas bone konvinkiĝi. Dio metis la homojn sur la vojon al tiu kaŭzo per la instruoj de Jesuo, kaj hodiaŭ, ilin juĝante sufiĉe maturaj por ĝin kompreni, Li revelacias ĝin plene per Spiritismo, tio estas, per la parolo de la Spiritoj.

Nunaj kauzoj de l' afliktoj

4. La suferoj de la vivo estas de du specoj, aŭ, se oni preferas, el du tre malsamaj fontoj, kiujn oni devas distingi: unuj havas sian kaŭzon en la nuna vivo, la aliaj ekster tiu ĉi vivo.

Serĉante la fonton de la surteraj malbonaĵoj, oni rekonas, ke multaj el ili estas natura sekvo de la karaktero kaj de la konduto de tiuj, kiuj ilin elportas.

Kiom da homoj falas pro sia propra kulpo! Kiom da ili estas viktimoj de sia neantaŭvidemo, de sia fiero kaj de sia ambicio!

Kiom da personoj ruiniĝas pro manko de ordo, de persistemo, pro malbona konduto aŭ tial, ke ili ne sciis limigi siajn dezirojn!

Kiom da edziĝoj malfeliĉaj, ĉar ili estis bazitaj sur ia intereso aŭ vantemo, kaj la koro en ili neniel estis kunkalkulita!

Kiom da malpaciĝoj, kiom da pereigaj kvereloj oni povus eviti kun pli da modereco kaj malpli da ofendiĝemo!

Kiom da malsanoj, rezultantaj el la malsobreco kaj el ĉiuspecaj ekscesoj!

Kiom da gepatroj estas malfeliĉaj pro siaj infanoj ĉar ties malbonajn inklinojn ili ne kontraŭbatalis en la komenco! Pro malforteco aŭ indiferenteco, ili lasis elvolviĝi en la infanoj la ĝermojn de fiero, de egoismo kaj de stulta vantamo, kiuj sekigas la koron: poste, rikoltante, kion ili semis, ili miras kaj ĉagreniĝas pro ties sendankeco kaj manko de respekto.

Ĉiuj, kies koron vundas la suferoj de la vivo, malvarme demandu sian konsciencon; ili iom post iom iru returne al la fonto de la malbonaĵoj, kiuj ilin turmentas, kaj ili vidu, ĉu plej ofte ili ne povas diri: Se mi estus farinta, se mi ne estus farinta, tian aferon, mi ne troviĝus en tia situacio.

Kiun do la homo respondigu por ĉiuj tiuj afliktoj, krom si mem? Sekve, en multaj okazoj, la homo estas la forĝanto de siaj propraj malfeliĉoj; sed, anstataŭ konfesi tion, li trovas pli simple, malpli humilige por sia vantamo, akuzi la sorton, la Providencon, la malfavoran ŝancon, sian malbonan stelon, dum lia malbona stelo estas lia malzorgemo.

Tiaspecaj malbonaĵoj sen ia dubo rimarkinde kontribuas al la nombro de la suferoj de la vivo; la homo evitos ilin, kiam li penados reformiĝi tiel morale, kiel intelekte.

FELIĈAJ LA AFLIKTITOJ

5. La homa leĝo atingas iujn kulpojn kaj punas ilin; la kondamnito povas do rekoni, ke li suferas la sekvon de tio, kion li faris; sed la leĝo ne atingas kaj ne povas atingi ĉiajn kulpojn; ĝi frapas precipe tiujn kulpojn, kiuj alportas malprofiton al la socio, kaj ne tiujn, kiuj malutilas nur la kulpulojn mem. Sed Dio volas la progreson de ĉiuj kreitoj; tial Li ne lasas senpuna ian deflankiĝon for de la rekta vojo; ne estas unu sola kulpo, eĉ se tre malgrava, unu sola malobeo al Lia leĝo, kiu ne havos neprajn kaj neeviteblajn sekvojn pli aŭ malpli bedaŭrindajn; el tio sekvas, ke en la malgrandaj aferoj, same kiel en la grandaj, la homo estas ĉiam punata pro sia peko. La suferoj, kiuj estas sekvo de la peko, estas admono al li, ke li erare agis; la suferoj donas al li sperton, sentigas al li la diferencon inter bono kaj malbono kaj la bezonon korekti sin, por eviti en la estonteco tion, kio estis por li fonto de ĉagrenoj; sen tio li havus nenian motivon por korekti sin mem. Fidante je la senpuneco, li malfruigus sian progreson kaj sekve sian estontan feliĉon.

119

Sed la sperto kelkfoje venas iom tro malfrue, kiam la vivo jam estas misuzita kaj malserenigita, kiam la fortoj estas elĉerpitaj kaj la malbonaĵo estas neriparebla. Tiam la homo lamentas, dirante: "Se en la komenco de la vivo mi scius, kion mi scias nun, kiom da eraraj paŝoj mi estus evitinta! Se mi povus rekomenci, mi agus tute alie; sed ne plu estas tempo!" Tiel, kiel la mallaborema metiisto diras: "Mi perdis mian tagon", li ankaŭ diras: "Mi perdis mian vivon"; sed, same kiel por la metiisto la suno releviĝos la sekvantan tagon kaj permesos alli kompensi la perditan tempon, por la homo ankaŭ,

post la nokto de la tombo, lumos la suno de nova vivo,

en kiu li povos profiti la sperton de la pasinteco kaj siajn bonajn decidojn por la estonteco.

Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj

6. Sed, se kelkaj malbonoj, en tiu ĉi vivo, havas kiel kaŭzon la homon mem, ekzistas aliaj, al kiuj, almenaŭ laŭŝajne, li estas tute fremda, kaj kiuj lin frapas kvazaŭ fatale. Tiaj, ekzemple, la perdo de l' amataj estuloj, la malapero de la subtenantoj de familio; tiaj ankaŭ la akcidentoj, kiujn nenia antaŭvidemo povis eviti; ekonomiaj malsukcesoj, kiuj spitas ĉiajn zorgojn de la singardemo; la naturaj plagoj; fine, la denaskaj kriplaĵoj, precipe tiuj, kiuj malebligas al tiom da malfeliĉuloj la rimedojn perlabori sian vivon: misformaĵoj, idioteco, kreteneco, kc.

Tiuj, kiuj naskiĝas en tiaj kondiĉoj certe nenion faris en tiu ĉi vivo por meriti, sen kompenso, la bedaŭ- rindan sorton, kiun ili ne povis eviti, kiun ili estas senpovaj por ŝanĝi per si mem, kaj kiu metas ilin sub la arbitron de la publika kompato. Kial do estuloj tiel malfeliĉaj, dum ĉe ilia flanko, sub la sama tegmento, en la sama familio, aliaj estas favorataj en ĉiaj manieroj?

Fine, kion diri pri l' infanoj, kiuj mortas en frua ago kaj konis de la vivo nur la suferojn? Jen problemoj, kiujn nenia filozofio povis iam solvi, anomalioj, kiujn nenia religio povis pravigi kaj kiuj estus la neo de la Boneco, de la Justeco kaj de la Providenco de Dio, laŭ la hipotezo, ke la animo estus kreita samtempe kun la korpo kaj ke ĝia sorto estus neŝanĝeble fiksita post kelkmomenta restado sur la tero. Kion ili faris, tiuj animoj, kiuj jus eliris el la manoj de la Kreanto, por suferi tiom da ĉagrenoj en ĉi tiu mondo kaj meriti en la estonteco iun rekompencon aŭ punon, se ili ne povis fari bonon, nek malbonon?

Tamen, laŭ la aksiomo, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, tiuj ĉagrenoj estas efikoj, kiuj devas havi ian kaŭzon; kaj se oni akceptas Dion justan, tiu kaŭzo devas do esti justa. Nu, la kaŭzo antaŭiras ĉiam la efikon, kaj se ĝi ne troviĝas en la nuna vivo, ĝi devas esti antaŭa je tiu ĉi vivo, tio estas, aparteni al iu antaŭa ekzistado. Ali- flanke, ĉar Dio ne povas puni pro farita bono, nek pro ne farita malbono, se ni estas punataj, ni do faris mal­bonon; se ni ne faris malbonon en tiu ĉi vivo, ni ĝin faris en alia. Tiun alternativon ne estas eble eviti, kaj la logiko montras, en kiu flanko estas la justeco de Dio.

La homo ne estas do ĉiam punata, aŭ plene punata, en sia nuna ekzistado, sed li neniam sin tiras el la sekvo de siaj kulpoj. La prosperado de malbonulo estas nur momenta, kaj se siajn kulpojn li ne elpagas hodiaŭ, li ja ilin elpagos morgaŭ, dum tiu, kiu suferas, elaĉetas sian pasintecon. La malfeliĉo, kiu, unuavide, ŝajnas nemeritita, havas do sian pravon de ekzisto, kaj kiu suferas, tiu povas ĉiam diri: "Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis."

7. La suferoj pro antaŭaj kaŭzoj estas ofte, kiel la suferoj pro nunaj kulpoj, la natura sekvo de eraro farita; tio estas, obeante rigoran justecon, laŭmerite disdonatan, la homo suferas tion, kion li igis aliajn suferi; se li estis malmolkora kaj nehumana, li povos esti siavice traktata severege kaj senkompate; se li estis malhumila, li povos naskiĝi en la plej humiliga kondiĉo; se li estis avara, aŭ egoista, aŭ se li misuzis sian riĉecon, li povos esti senigita je la vivrimedoj; se li estis malbona filo, li povos suferi pro la konduto de siaj infanoj, ktp.

Tiel, per la plureco de l' ekzistadoj kaj per la destino de la tero kiel kulpelaĉeta mondo, estas klarigitaj la anomalioj, kiujn prezentas la disdivido de la feliĉo kaj de la malfeliĉo inter la bonuloj kaj la malbonuloj sur la tero. Tiu anomalio ŝajnas ekzisti nur tial, ke oni havas sian vidpunkton nur el la nuna vivo; sed, se oni leviĝas per la penso, tiel, ke oni ampleksas tutan serion da ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiu ricevas laŭ sia merito, sen elkalkulo de tio, kio estas farata al li en la mondo de la Spiritoj, kaj ke la justeco de Dio neniam estas interrompata.

La homo neniam devas forgesi, ke li troviĝas en malsupera mondo, al kiu li estas tenata nur de siaj malperfektaĵoj. Ĉe ĉiu bato de la sorto, li devas diri al si, ke, se li apartenus al mondo pli progresinta, tio ne okazus al li, kaj ke dependas de li ne plu reveni ĉi tien, se li laboros por sia pliboniĝo.

8. La ĉagrenoj de la vivo povas esti trudataj al Spiritoj obstinaj aŭ treege malkleraj, por ke ili plenscie faru elekton; sed tiuj ĉagrenoj estas libere elektataj kaj akceptataj de la pentintaj Spiritoj, kiuj volas ripari la malbonon, kiun ili faris, kaj provi pli bone konduti. Tiel agas iu, kiu, fuŝinte sian taskon, petas rekomenci

FELIĈAJ LA AFLIKTITOJ

ĝin, por ne perdi la profiton de sia laboro. Tiuj ĉagrenoj estas do samtempe kulpelaĉeto de la pasinteco, kiun ili punas, kaj provoj por la estonteco, kiun ili preparas. Ni danku Dion, kiu, laŭ Sia Boneco, donas al la homo la eblon ripari siajn erarojn kaj lin ne kondamnas senrimede pro l' unua kulpo.

Tamen oni ne devas opinii, ke ĉiu sufero elportata en tiu ĉi mondo estas nepra montro de difinita kulpo; ili ofte estas simplaj provoj, kiujn elektis la Spirito, por fini sian puriĝon kaj plirapidigi sian progreson. Tiel, la kulpelaĉeto estas ĉiam provo, sed la provo ne ĉiam estas kulpelaĉeto; sed provoj kaj kulpelaĉetoj estas ĉiam signo de ia malsupereco, ĉar kio estas perfekta, tio ne plu bezonas esti elprovata. Iu Spirito povas do esti atinginta difinitan gradon de alteco, sed, dezirante progresi plu, li petas ian mision, ian taskon, en kiu ju pli peniga estos la batalo, des pli granda estos lia rekompenco, se li fine venkos. Tiaj estas precipe tiuj personoj kun nature bonaj instinktoj, nobla animo, superaj denaskaj sentoj, kiuj laŭŝajne nenion malbonan kunportis el sia antaŭa ekzistado kaj kiuj eltenas kun rezignacio tute kristana la plej grandajn dolorojn, petante Dion, ke ili povu suferi senmurmure. Kontraŭe, oni povas konsideri kulpelaĉeto la afliktojn kiuj instigas murmurojn kaj puŝas la homon al ribelo kontraŭ Dio.

La sufero, kiu ne instigas murmurojn, povas sendube esti kulpelaĉeto, sed ĝi montras, ke ĝi estas memvole elektita, kaj ne trudita, kaj pruvas fortan decidon, kio estas signo de progreso.

123

La Spiritoj povas aspiri al la perfekta feliĉo nur tiam, kiam ili estas puraj: ĉiu makulo malpermesasal ili eniri en la feliĉajn mondojn. Tiaj estas la pasaĝeroj de ŝipo atakita de pesto, al kiuj la eniro en urbon estas malpermesata, ĝis ili estos elpurigitaj. En siaj diversaj enkorpaj ekzistadoj la Spiritoj iom post iom liberiĝas de siaj malperfektaĵoj. La provoj de la vivo progresigas, kiam oni bone eltenas ilin; kiel kulpelaĉetoj, ili forviŝas la kulpojn kaj purigas; ili estas medikamento, kiu purigas la vundon kaj resanigas la malsanulon; ju pli grava estas la malsano, des pli energia devas esti la kuracilo. Kiu multe suferas, tiu devas konfesi, ke li havis multon elaĉetotan, kaj ĝoji esti baldaŭ resanigita; dependas de lia rezignacio fari profita tiun suferon, kaj ne perdi ties frukton per murmuroj, ĉar, sen rezignacio, li devus rekomenci.

Forgeso de la pasinteco

11. Vane oni pretendas, ke la forgeso estas baro, por ke iu profitu sian sperton el antaŭaj ekzistadoj. Se Dio trovis konvene ĵeti vualon sur la pasintecon, tio devas do esti utila. Efektive, la memoro pri la pasinteco estus tre maloportuna; en iuj okazoj ĝi povus treege humiligi nin; aŭ, kontraŭe, ekzalti nian fieron, kaj tial kateni nian liberan volon; en ĉiuj okazoj ĝi nepre malordigus la sociajn interrilatojn.

La Spirito renaskiĝas ofte en la sama medio, kie li jam vivis, kaj troviĝas en interrilato kun la samaj personoj, por kompensi la malbonon, kiun li okaze faris al ili. Se li rekonus en ili la samajn homojn, kiujn li malamis, lia malamo eble revekiĝus; kaj ĉiuokaze li sentus sin humiligita antaŭ tiuj, kiujn li iam ofendis.

Dio donis al ni, por ke ni pliboniĝu, ĝuste tion, kio estas al ni bezona kaj povas al ni sufiĉi: la voĉon de la konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li formetis tion, kio povus malutili al ni.

Naskiĝante, la homo kunportas tion, kion li akiris; li naskiĝas tia, kia li faris sin; ĉiu ekzistado estas por li nova deirpunkto; malmulte interesas lin scii, kio li estis antaŭe: se li estas punata, tio pruvas, ke li faris malbonon; liaj nunaj malbonaj inklinoj montras, kion li ankoraŭ korektu en si, kaj sur tion li devas koncentri sian tutan atenton, ĉar el tio, kion li plene korektis, restas nenia postesigno. La bonaj decidoj, kiujn li prenis estas la voĉo de la konscienco, kiu atentigas lin al tio, kio estas bono aŭ malbono, kaj donas al li forton malcedi al la tentoj.

Cetere tiu forgeso fariĝas nur dum la enkorpa vivo. Reenirante en la spiritan vivon, la Spirito rericevas la memoron pri sia pasinteco: estas do nur momenta interrompo, same kiel en la vivo okazas dum la dormo, kio ne malebligas en la morgaŭa tago memori, kion oni faris en la hieraŭa kaj antaŭaj tagoj

Kaj ne nur post la morto la Spirito reakiras la memoron pri sia pasinteco; oni povas diri, ke li neniam ĝin perdas, ĉar la sperto pruvas, ke eĉ enkarniĝinta, dum la dormo de la korpo, kiam la Spirito ĝuas kelkan liberecon, li konscias siajn antaŭajn agojn; li scias, kial li suferas kaj ke li juste suferas; la memoro forviŝiĝas nur dum la ekstera vivo, dum la vivo de rilatoj kun la socio. Sed manke de preciza memoro, kiu povus esti al li dolora kaj malhelpi liajn sociajn interrilatojn, li ĉerpas novajn fortojn el tiuj momentoj de libereco de l' animo, se li scias profiti tiujn momentojn.

Motivoj de rezignacio

12. Per jenaj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj, Jesuo montras samtempe la kompenson, kiu atendas tiujn, kiuj suferas, kaj la rezignacion, kiu igas beni la suferon kiel komencon de resaniĝo.

Tiuj vortoj povas ankaŭ esti tradukataj jene: Vi devas konsideri vin feliĉaj pro la sufero, ĉar viaj doloroj en tiu ĉi mondo estas pago de la ŝuldo de viaj pasintaj kulpoj, kaj tiuj doloroj, se elportataj pacience sur la tero, ŝparas al vi jarcentojn da sufero en la estonta vivo. Vi devas do esti kontentaj, ke Dio malgrandigas vian ŝuldon, permesante al vi kvitiĝi nun, kio certigas al vi trankvilecon en la estonteco.

La homo suferanta estas simila al ŝuldanto, kiu devas pagi grandan sumon kaj al kiu la kreditoro diras: "Se vi pagos ankoraŭ hodiaŭ centonon de via ŝuldo, mi kvitigos vin ankaŭ de la restaĵo, kaj vi estos libera; se vi ne faros tion, mi persekutos vin, ĝis vi estos paginta la lastan kodranton". Ĉu la ŝuldanto ne estus feliĉa suferi ĉiuspecajn bezonojn por liberigi sin, pagante nur centonon de sia ŝuldo? ĉu anstataŭ plendi pri sia kreditoro, li ne restos al li tre danka?

Tia estas la senco de ĉi tiuj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; ili estas feliĉaj, ĉar ili pagas, kaj post la pago ili estos liberaj. Sed se, tute pagante unuflanke, aliflanke oni faras novan ŝuldon, oni neniam alvenos al liberiĝo. Nu, ĉiu nova kulpo pligrandigas la ŝuldon, ĉar ĉia kulpo kuntrenas nepran, neeviteblan punon; se tio ne estas hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ; se ne en la nuna vivo, certe en alia. Inter tiuj kulpoj, estas necese meti en la unuan rangon la malsubmetiĝon al la volo de Dio; do, se en la afliktoj oni murmuras, se oni ilin ne akceptas kun rezignacio kaj kiel ion, kion oni meritas, se oni akuzas Dion pri maljusteco, oni faras novan ŝuldon, kiu perdigas la profiton, kiun oni povus ricevi el la sufero; tial estos necese rekomenci tute same, kiel se al kreditoro, kiu nin turmentas, ni parte pagus, sed al kiu ĉe ĉiu partopago ni denove prunteprenus.

Ĉe sia eniro en la mondon de la Spiritoj, la homo estas ankaŭ kiel laboristo, kiu prezentas sin en la tago de la pago. Al unuj la mastro diros: "Jen la pago por viaj labortagoj"; al aliaj, al la feliĉuloj de sur la tero, al tiuj, kiuj vivis en senfareco, kiuj igis sian feliĉon konsisti en la kontentigoj de sia memamo kaj en la mondaj ĝuoj, li diros: "Nenio estas al vi asignita, ĉar vi jam ricevis vian salajron sur la tero. Reiru kaj rekomencu vian taskon."

13. La homo povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas la ĉielon pri la doloroj, kiuj lin progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj, admoni la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante la pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l' animo, dum per la envio, la ĵaluzo kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.

Memmortigo kaj frenezeco

14. La trankvilo kaj la rezignacio, ĉerpitaj el la maniero rigardi la surteran vivon kaj el la fido je l' estonteco, donas al la Spirito serenecon, kiu estas la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la frenezeco kaj la memmortigo. Efektive, la plimulto el la okazoj de frenezeco certe originas el la afekcio naskita de la suferoj, kiujn la homo ne kuraĝas elteni; nu, se, konsiderante la ĉimondajn aferojn tiel, kiel Spiritismo igas rigardi ilin, li ricevas indiferente, eĉ ĝoje, la malsukcesojn kaj la elreviĝojn, kiuj en aliaj cirkonstancoj lin malesperigus, estas evidente, ke tiu forto, kiu lin lokas super la okazantaĵojn, antaŭgardas lian prudenton kontraŭ batoj, kiuj, alie, ĝin afekcius.

La samo pri la memmortigo; se oni esceptas tiujn okazojn, kiuj fariĝas ĉe ebrieco aŭ frenezeco kaj kiujn oni povas nomi senkonsciaj, estas nediskuteble, ke, kiaj ajn estas la apartaj motivoj, ĉiam la kaŭzo estas malkontenteco; nu, kiu havas certecon, ke li estas malfeliĉa nur unu tagon kaj ke bonaj tagoj sekvos, tiu facile akiras paciencon; li malesperas nur, se li ne vidas finon por siaj suferoj. Kio alia efektive estas homa vivo kompare kun la eterno, krom multe malpli ol unu tago? Sed por tiu, kiu ne kredas je l' eterneco, kiu opinias, ke ĉio finiĝas kun la vivo, se lin subpremas ĉagrenoj kaj afliktoj, ĉi tiuj ĉesas nur ĉe la morto; nenion esperante, li trovas tute nature, eĉ tre logike, mallongigi siajn suferojn per memmortigo.

La nekredemo, la simpla dubo pri l' estonteco, unuvorte, la materialismaj ideoj, estas la plej grandaj instigantoj al la memmortigo; ili donas la moralan malkuraĝon. Kaj kiam scienculoj, apogante sin sur la aŭtoritato de sia scio, penas pruvi al siaj aŭdantoj aŭ legantoj, ke ĉi tiujn nenio atendas post morto, ĉu ili ne kondukas tiujn al la sekvo, ke, se tiuj personoj estas malfeliĉaj, nenio restas pli bona ol memmortigo? Kion ili povus diri por deturni tiujn homojn de tiu sekvo? Kian kompenson ili povas prezenti? Kian esperon ili povas promesi? Nenion alian ol la neniiĝon. De tio oni devas konkludi, ke, se la neniiĝo estas la sola heroa rimedo, la sola perspektivo, pli bone estas fali tuj en ĝin, ol poste, por tiel suferi dum tempo malpli longa.

La disvastiĝado de la materialismaj ideoj estas do veneno, kiu inokulas en grandan nombron da homoj la penson pri la memmortigo, kaj la apostoloj de tiuj ideoj prenas sur sin teruran respondecon. Kun Spiritismo la dubo ne estas akceptebla kaj la aspekto de la vivo ŝanĝiĝas; la kredanto scias, ke la vivo daŭras plu senlime post la tombo, sed en kondiĉoj tute aliaj; de tio venas pacienco kaj rezignacio, kiuj tute nature deturnas la penson for de la memmortigo; de tio venas, unuvorte, la morala kuraĝo.

17. Spiritismo donas ankoraŭ en ĉi tiu rilato alian rezultaton ankaŭ tre pozitivan kaj eble pli decidigan. Ĝi montras al ni la memmortigintojn venantajn mem raporti pri sia malfeliĉa situacio kaj pruvi, ke neniu senpune malobeas la leĝon de Dio, kiu malpermesas al la homo mallongigi sian vivon. Inter la memmortigintoj estas iuj, kies sufero, kvankam ne eterna, tamen ne estas malpli terura kaj estas tia, ke ĝi pri tiu ago igus pripensi iun ajn, kiu havus la tenton foriri de tiu ĉi mondo, antaŭ ol Dio tion ordonis. Spiritisto havas do por kontraŭpezilo al la penso pri memmortigo plurajn motivojn: la certecon pri estonta vivo, en kiu li scias, ke li estos des pli feliĉa, ju pli malfeliĉa kaj rezignaciema li estis sur la tero; la certecon, ke, mallongigante sian vivon, li venos al rezultato ĝuste kontraŭa al tiu, kiun li esperis; ke li liberigas sin de unu malbono, sed enretiĝas en alia pli malbona, pli longa, pli terura; ke li eraras, se li opinias, mortigante sin, iri pli frue en la ĉielon; ke la memmortigo estas malhelpo al tio, ke li kuniĝu en la alia mondo kun la objektoj de sia amo, kiujn li esperis tie retrovi; de ĉio tio venas la sekvo, ke la memmortigo, donante al li nur disreviĝojn, estas kontraŭa al liaj propraj interesoj. Tial la nombro da memmortigoj malebligataj de Spiritismo estas tre granda, kaj el tio oni povas konkludi, ke, kiam ĉiuj estos spiritistoj, ne plu okazos konsciaj memmortigoj. Komparante do la rezultatojn de la doktrinoj materialisma kaj spiritisma el la sola vidpunkto de la memmortigo, oni konstatas, ke la logiko de unu kondukas al la memmortigo, dum la logiko de l' alia deklinas de ĝi, kaj tion la sperto konfirmas.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Bone kaj malbone suferi

18. Kiam la Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, la regno de la ĉielo apartenas al ili", li ne aludis tiujn, kiuj suferas ĝenerale, ĉar ĉiuj, kiuj estas en tiu ĉi mondo, suferas, ĉu sur trono aŭ sur pajlo; sed, ve! malmultaj bone suferas; malmultaj komprenas, ke nur la provoj bone eltenitaj povas konduki ilin al la regno de Dio. La senkuraĝiĝo estas kulpo; Dio rifuzas al vi konsolojn, se al vi mankas kuraĝo. La preĝo estas subteno por la animo, sed ĝi ne sufiĉas: estas necese, ke ĝi estu apogita sur vivanta fido al la boneco de Dio. Ofte estis dirite al vi, ke Li ne metas pezan ŝarĝon sur malfortajn ŝultrojn; sed la ŝarĝo estas proporcia al la fortoj, same kiel la rekompenco estos proporcia al la rezignacio kaj al la kuraĝo; la rekompenco estos pli bela, ol kiel la aflikto estas dolora; sed estas necese meriti tiun rekompencon, kaj ĝuste pro tio la vivo estas plena de ĉagrenoj.

La militisto, ne sendita al la batalo, ne estas kontenta, ĉar la ripozo sur la kamparo ne donas al li okazojn por avanco; estu do kiel la militisto, kaj ne deziru ripozon, kiu farus senenergia vian korpon kaj malvigla vian animon. Ĝoju, kiam Dio sendos vin en la batalon. Tiu batalo ne estas la fajro de la milito, sed la amaraĵoj de la vivo, dum kies daŭro kelkfoje estas necesa pli da kuraĝo ol en sangsoifa milito, ĉar iu, kiu firme staras antaŭ malamiko en milito, ne malofte fleksiĝas sub la premo de morala doloro. La homo ne ricevas rekompencon por tiu speco de kuraĝo, sed Dio rezervas al li kronojn kaj gloran lokon. Kiam vin alsaltos motivo de doloro aŭ de ĉagrenoj, klopodu por superi ĝin, kaj kiam vi estos sukcesintaj mastri la impetojn de la malpacienco, de la kolero aŭ de la malespero, diru kun prava kontenteco: "Mi estis la pli forta."

Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene: Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos la ripozo. (Lacordaire. Le Havre, 1863.)

La malbono kaj ties forigilo

19. Ĉu via tero estas ia loko de ĝojo, ia paradizo de ĝuoj? Ĉu la voĉo de la profeto jam ne resonas en viaj oreloj? Ĉu li ne avertis, ke estos ploroj kaj grincado de dentoj por tiuj, kiuj naskiĝos en tiu ĉi valo de plorado? Vi, kiuj venas tie vivadi, atendu bruligantajn larmojn kaj amarajn dolorojn, kaj ju pli akraj kaj profundaj estas viaj doloroj, des pli rigardu la ĉielon kaj benu la Sinjoron, tial ke Li volis elprovi vin!... Homoj! ĉu vi konos la potencon de via Mastro nur tiam, kiam Li resanigos la vundojn de via korpo kaj kronos viajn tagojn per feliĉo kaj ĝojo? Ĉu vi do rekonos Lian amon nur tiam, kiam Li ornamos vian korpon per ĉiuj gloroj kaj redonos al ĝi brilon kaj blankecon? Imitu tiun, kiu estis donita al vi kiel ekzemplo; alveninte al la lasta ŝtupo de la malŝato kaj de la mizero, li kuŝas sur sterko kaj diras al Dio: "Sinjoro! mi konis ĉiujn plezurojn de la riĉeco, kaj Vi reduktis min al la plej profunda mizero; dankon, dankon, mia Dio, ke Vi volis elprovi Vian servanton!" Ĝis kiam viaj rigardoj haltos ĉe la horizontoj strekitaj de la morto? Kiam via animo decidos fine salti trans la limojn de la tombo? Sed eĉ se vi devus plori kaj suferi dum tuta vivo, kio estus tio kompare kun la eterneco de gloro, destinita al tiu, kiu eltenis la provon kun fido, amo kaj rezignacio? Serĉu do konsolojn por viaj malfeliĉoj en la estonteco, kiun Dio preparas al vi, kaj la kaŭzon de viaj malfeliĉoj en via pasinteco; kaj vi, kiuj plej suferas, konsideru vin la feliĉuloj de sur la tero.

En la stato de elkarniĝintoj, kiam vi ŝvebis en la spaco, vi elektis vian provon, ĉar vi kredis vin sufiĉe fortaj por ĝin elteni; kial murmuri nun? Vi, kiuj petis riĉecon kaj gloron, vi volis lukti kontraŭ la tento kaj ĝin venki. Vi, kiuj petis batali per la

Spirito kaj la korpo kontraŭ la malbono morala kaj fizika, vi sciis, ke ju pli kruda estos la provo, des pli glora estos la venko, kaj ke, se vi venkos, eĉ se via karno devos esti ĵetita sur sterkon, el ĝi elflugos ĉe la morto animo kun luma blankeco, repurigita per la bapto de kulpelaĉeto kaj de sufero.

Kian kuracilon do preskribi al tiuj, trafitaj de kruelaj obsedoj kaj de akraj malfeliĉaĵoj? Nur unu estas efika, nome la fido, la peto al la ĉielo pri helpo. Jes, ĉe l' atako de viaj plej kruelaj suferoj, via voĉo kantu al la Sinjoro, kaj la anĝelo, apud la kapo de via lito, per sia mano montros al vi la signon de la savo kaj la lokon, kiun vi iam okupos... La fido estas la rimedo certa kontraŭ la sufero; ĝi montras ĉiam la horizontojn de la senlimo, antaŭ kiuj la kelkaj tagoj mallumaj de la nuna tempo forviŝiĝas. Ne demandu do nin, kiun kuracilon estas necese uzi kontraŭ tia ulcero aŭ tia vundo, kontraŭ tia tento aŭ tia provo; memoru, ke tiu, kiu kredas, estas forta per rimedo de la fido, kaj ke tiu, kiu dum unu sekundo dubas pri ĝia efikeco, estas tuj punata, ĉar en la sama momento li sentas la korŝirajn angorojn de l' aflikto.

La Sinjoro markis per Sia sigelilo ĉiujn, kiuj kredas al Li. La Kristo diris al vi, ke per la fido oni translokas montojn, kaj mi diras al vi, ke tiu, kiu suferas kaj havas la fidon por subtenilo, estos metata sub ĝian protekton kaj ne plu suferos; la momentoj de la plej fortaj doloroj estos por li la unuaj notoj de ĝojo de l' eterneco. Lia animo tiel malligiĝos de la korpo, ke, dum tiu ĉi tordiĝos pro konvulsioj, ĝi ŝvebos en la ĉielaj regionoj, kantante kun la anĝeloj himnojn de danko kaj gloro al la Sinjoro.

Feliĉaj tiuj, kiuj suferas kaj ploras! iliaj animoj estu en ĝojo, ĉar Dio verŝos sur ilin abundon da favoroj. (Sankta Aŭgusteno, Parizo, 1863.)

La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo

20. Mi ne estas feliĉa! La feliĉo ne estas farita por mi! ĝenerale ekkrias la homo en ĉiuj sociaj pozicioj. Tio, miaj karaj filoj, pruvas pli bone, ol ĉiuj eblaj rezonadoj, la verecon de jena maksimo de La Predikanto: "La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo." Efektive, nek la riĉeco, nek la povo, eĉ ne la floranta juneco, estas esencaj kondiĉoj de la feliĉo; mi diras plie: eĉ ne la kuniĝo de tiuj tri kondiĉoj tiel sopirataj, ĉar oni senĉese aŭdas, ĉe la plej privilegiaj klasoj, personojn de ĉiuj aĝoj, kiuj amare plendas pri sia situacio.

Ĉe tiu konstato, estas nekompreneble, ke la labor- antaj kaj pene vivantaj klasoj envias tiel avide la pozi- cion de tiuj, kiuj ŝajnas favoritaj de la riĉeco. En tiu ĉi mondo, kiom ajn oni klopodas, ĉiu havas sian apartan kvanton da laboro kaj da mizero, siajn suferojn kaj elreviĝojn, kiel lotaĵon. De tio estas facile veni al la konkludo, ke la tero estas loko de provoj kaj de kulpelaĉetoj.

Tiel do, kiuj predikas, ke la tero estas la sola loĝejo de la homo kaj ke nur tie, kaj en unu sola ekzistado, estas al li permesite atingi la plej altan gradon de ĉiuj feliĉoj, kiujn lia naturo ebligas, tiuj eraras kaj erarigas siajn aŭskultantojn, ĉar estas pruvite per miljara observado, ke tiu ĉi globo nur escepte prezentas la kondiĉojn neces- ajn al la plena feliĉo de l' individuo.

Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la feliĉo estas utopio, al kies persekutado la generacioj unu post alia sin ĵetas, neniam sukcesante ĝin atingi; ĉar, se homo saĝa estas maloftaĵo en tiu ĉi mondo, homo absolute feliĉa ne estas pli ofta ol saĝulo.

Tio, en kio konsistas la feliĉo sur la tero, estas afero tiel mallongedaŭra por la homo, kiu ne estas gvidata de la saĝeco, ke por unu jaro, unu monato, unu semajno da plena kontenteco, la tuta resto de l' ekzistado estas sinsekvo da amaraĵoj kaj elreviĝoj; kaj rimarku, miaj karaj filoj, ke mi parolas tie ĉi pri la feliĉuloj de sur la tero, pri tiuj enviataj de la popolamasoj.

Sekve, se la surtera restadejo estas difinita por la provoj kaj kulpelaĉetoj, estas necese akcepti, ke aliloke ekzistas loĝejoj pli favoritaj, kie la Spirito de la homo, kvankam ankoraŭ katenita al materia karno, tamen plene spertas la ĝuojn proprajn al la homa vivo. Jen, kial Dio semis en via kosma turnamaso tiujn belajn su- perajn planedojn, al kiuj viaj klopodoj kaj viaj inklinoj iam gravitigos vin, kiam vi estos sufiĉe purigitaj kaj perfektigitaj.

Tamen ne deduktu el miaj vortoj, ke al la tero estas destinite esti por ĉiam malliberejo; certe ne! ĉar el la efektiviĝintaj progresoj vi povas facile dedukti la estont- ajn progresojn, kaj el la sociaj pliboniĝoj akiritaj vi povas antaŭvidi novajn kaj pli fruktodonajn pliboniĝojn. Tia estas la grandega tasko, kiun devas plenumi la nova doktrino, revelaciita al vi de la Spiritoj.

Tiel do, miaj karaj filoj, sankta konkuremo vin kuraĝigu, kaj ĉiu el vi energie seniĝu je la malnova homo. Vi ĉiuj devas dediĉi vin al la disvastigo de tiu Spiritismo, kiu jam komencas vian rebonigon mem. Estas via devo igi viajn fratojn partopreni en la radioj de la sankta lumo. Al la laboro do, miaj tre karaj filoj! En tiu solena kuniĝo, ĉiuj viaj koroj aspiru tiun grandiozan celon, prepari por la estontaj generacioj mondon, kie la feliĉo ne estos plu vana vorto. (Francisko-Nikolao-Mag- dalena, kardinalo Morlot, Parizo, 1863.)

Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj

21. Kiam la morto venas falĉi en viaj familioj, forprenante sen ia konsidero la junulojn antaŭ ol la maljunulojn, vi ofte diras: Dio ne estas justa, ĉar Li estingas la vivon al tiu, kiu estas forta kaj havus brilan estontecon, sed konservas tiujn, kiuj jam vivadis longajn jarojn plenajn de elreviĝoj; ĉar Li forportas tiujn, kiuj estas utilaj, kaj lasas tiujn, kiuj jam taŭgas por nenio; ĉar Li disŝiras la koron de patrino, senigante ŝin je senkulpa estulo, kiu estis ŝia tuta ĝojo.

Homoj, en ĉi tiu rilato vi devas leviĝi pli alten ol la surtera vivo, por kompreni, ke ofte la bono estas tie, kie vi kredas, ke vi vidas la malbonon, la saĝa antaŭvidemo tie, kie vi kredas, ke vi vidas la blindan fatalecon de la destino. Kial mezuri la dian justecon laŭ la via? Ĉu vi povas pensi, ke la Mastro de la mondoj volus, el simpla kaprico, trudi al vi kruelajn dolorojn? Nenio fariĝas sen ia inteligenta celo, kaj, kio ajn okazas, ĉio havas sian pravon de ekzisto. Se vi pli bone ekzamenus ĉiujn dolorojn, kiuj vin frapas, vi trovus ĉiam la dian pravecon, la rebonigan kaŭzon, kaj viaj mizeraj interesoj estus flanka afero, kiun vi forĵetus sur la lastan planon.

Kredu al mi, la morto estas preferinda, post dudek- jara enkarniĝo, ol tiuj hontindaj diboĉaj ekscesoj, kiuj vundas honorindajn familiojn, rompas la koron de pa- trino kaj blankigas antaŭtempe la harojn al la gepatroj. La frua morto estas ofte granda bono, konsentita de Dio al tiu, kiu foriras, kaj kiu tiel liberiĝas de la ĉagrenoj de la vivo, aŭ de la delogoj, kiuj eble lin trenus al la pereo. Kiu mortas en floranta aĝo, tiu neniel estas viktimo de la fatalo; tio okazas, ĉar Dio pensas, ke ne bone estas, ke tiu homo restu plu sur la tero.

Estas terura malfeliĉo, vi diras, ke vivo tiel plena de esperoj estas tiel frue rompita! Pri kiaj esperoj vi volas paroli? ĉu pri l' esperoj de sur la tero, kie tiu, kiu foriras, povus brili, trabati al si vojon kaj riĉiĝi? Ĉiam tiu mallarĝa vido, nekapabla altiĝi super la materio! Ĉu vi scias, kia estus la sorto de tiu vivo tiel plena de esperoj laŭ via opinio? Kiu diras al vi, ke ĝi ne estus superŝutita per amaraĵoj? Ĉu vi kalkulas do kiel nenion la esperojn je l' estonta vivo, kaj preferas la esperojn je la nedaŭra vivo, kiun vi trenas sur la tero? Ĉu vi opinias do pli valora ian rangon ĉe la homoj ol ĉe la feliĉaj Spiritoj?

Ĝoju, anstataŭ lamenti, kiam plaĉas al Dio repreni unu el Siaj infanoj el tiu valo de plorado. Ĉu ne estas egoismo deziri, ke li tie restu por suferi kun vi? Ho! tiun doloron oni komprenas ĉe tiu, kiu ne havas fidon kaj kiu vidas en la morto eternan apartiĝon; sed vi, spiritistoj, vi scias, ke la animo pli bone vivas senigita je sia korpa envolvaĵo; patrinoj, vi scias, ke viaj tre amataj infanoj estas apud vi; jes, ili troviĝas tute pro- ksime de vi; iliaj fluidecaj korpoj ĉirkaŭas vin, iliaj pensoj vin protektas, via memoro pri ili ĝojigas ilin; sed ankaŭ viaj malpravaj doloroj afliktas ilin, ĉar tiuj doloroj montras mankon de fido ĉe vi kaj estas ribelo kontraŭ la volo de Dio.

Vi, kiuj komprenas la spiritan vivon, aŭskultu la batojn de via koro, vokanta viajn amatojn, kaj se vi preĝos al Dio, ke Li benu ilin, vi sentos tiun konsolon, kiu sekigas la larmojn, tiujn grandajn aspirojn, kiuj montros al vi la estontecon, promesitan de la suverena Mastro. (Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.)

Se li estus bona homo, li estus mortinta

22. Vi ofte diras, parolante pri malbona homo, kiu saviĝas de danĝero: "Se li estus bona homo, li estus mortinta." Nu, dirante tion, vi esprimas veraĵon, ĉar ofte okazas, ke Dio donas pli longan provon al Spirito, apenaŭ komencinta progresi, ol al bonulo, kiu ricevas, kiel rekompencon por sia merito, la gracon, ke lia provo estu kiel eble malplej longa. Tamen, kiam vi uzas tiun aksiomon, vi tute ne suspektas, ke vi diras blas- femon.

Se mortas bona homo, kies najbaro estas malbonulo, vi rapidas diri: "Estus pli bone, se estus tiu alia." Vi estas en granda eraro, ĉar tiu, kiu foriras, finis sian taskon, kaj tiu, kiu restas, eble eĉ ne komencis la sian. Kial vi volus do, ke la malbonulo ne havu la tempon fari sian taskon, kaj ke la alia restu alligita al la tero? Kion vi dirus pri malliberulo, kiu estus fininta sian puntempon kaj kiun oni restigus plu en la karcero, dum oni donus liberecon al iu, kiu ne rajtus ricevi ĝin? Sciu do, ke por la Spirito la vera libereco rezultas el la rompo de la ligiloj de la korpo, kaj ke, dum vi estas sur la tero, vi troviĝas en sklaveco.

Alkutimiĝu ne mallaŭdi tion, kion vi ne povas kom- preni, kaj kredu, ke Dio estas justa en ĉiuj aferoj; ofte tio, kio ŝajnas al vi malbono, estas bono; sed viaj kapabloj estas tiel limigitaj, ke la pleneco de la granda tutaĵo elglitas el viaj malakraj sentumoj. Penu eliri per la penso el via mallarĝa sfero, kaj laŭmezure kiel vi leviĝos, la graveco de la materia vivo malgrandiĝos antaŭ viaj okuloj, ĉar tiu vivo aperos al vi nur kiel okazeto en la senfina daŭrado de via spirita ekzistado, la sola vera ekzistado. (Fenelon. Sens, 1861.)

La memvolaj turmentoj

23. La homo senĉese kuradas post la feliĉon, kiu ankaŭ senĉese forflugas de li, ĉar senmiksa feliĉo ne ekzistas sur la tero. Tamen, malgraŭ la sortoŝanĝoj, kiuj formas la neeviteblan akompanantaron de tiu ĉi vivo, li povas almenau ĝui relativan feliĉon, sed li serĉas ĝin en la pereemaj aferoj, ĉiuj ŝanĝemaj, tio estas, en la materiaj ĝuoj, anstataŭ serĉi en la ĝuoj de l' animo, kiuj estas antaŭgustumado de la nepereemaj ĉielaj ĝuoj; anstataŭ serĉi la pacon de la koro, solan realan feliĉon sur la tero, li avidas ĉion, kio povas lin agiti kaj konfuzi; kaj, stranga afero, ŝajnas, ke li intence kreas al si turmentojn, kiujn li devus nur eviti.

Ĉu ekzistas pli grandaj turmentoj ol tiuj, kiujn kaŭzas la envio kaj la ĵaluzo? Por la enviema kaj la ĵaluzema neniam estas ripozo: ili estas ĉiam en febro; tio, kion ili ne havas, sed kion la aliaj posedas, kaŭzas al ili sendormemon; la sukcesoj de iliaj konkurantoj donas al ili kapturniĝon; ilia konkurado celas ĉiam nur eklipsi iliajn ĉirkaŭantojn; ilia tuta ĝojo estas nur instigi en aliaj malsaĝuloj, kiel ili, la rabion de la ĵaluzo, kiu posedas ilin mem. Kompatindaj malsaĝuloj, efektive, kiuj ne pensas, ke eble morgaŭ ili devos forlasi ĉiujn tiujn amuzilojn, kies avidemo venenas ilian vivon! Ne al ili aplikiĝas jenaj vortoj: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj", ĉar la zorgoj de la ĵaluza kaj enviema homo ne estas el tiuj, kiuj havas kompenson en la ĉielo.

Kiom da turmentoj, kontraŭe, ŝparas al si la homo, kiu scias kontentiĝi per sia havo, kiu vidas sen envio, kion li ne havas, kiu ne penas ŝajni pli, ol li estas! Li estas ĉiam riĉa, ĉar se li rigardas malsupren, anstataŭ rigardi supren, li vidas ĉiam personojn, kiuj posedas ankoraŭ malpli ol li; li estas kvieta, ĉar li ne kreas al si himerajn bezonojn, kaj ĉu la kvieteco meze de l' uraga- no de la vivo ne estas ja feliĉo? (Fenelon. Lyon, 1860.)

La reala malfeliĉo

24. Ĉiuj parolas pri malfeliĉo, ĉiuj ĝin sentas kaj pensas, ke ili konas ĝian multforman karakteron. Mi venas diri al vi, ke preskaŭ ĉiuj eraras kaj ke la reala malfeliĉo neniel estas tio, kion la homoj, aŭ pli bone, la malfeliĉ- uloj, supozas. Ili vidas ĝin en la mizero, en la senfajra kameno, en la minacanta kreditoro, en lulilo forlasita de la ridetanta anĝelo, en la larmoj, en la ĉerko, kiun oni sekvas kun senĉapela kapo kaj rompita koro, en la angoro de la perfido, en la nudigo de la fiero, kiu volis envolvi sin en purpuro kaj kiu apenaŭ kaŝas sian nud- econ sub la ĉifonoj de la vantamo; ĉiuj tiuj kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas nomataj malfeliĉo en la homa lingvo. Jes, tio estas malfeliĉo por tiuj, kiuj vidas nur la nuntempon; sed la vera malfeliĉo troviĝas en la sekvoj de iu afero, pli ĝuste ol en la afero mem. Diru al mi, ĉu iu okazaĵo, kiun oni opinias feliĉa en la momento de ĝia fariĝo, sed kiu havas pereigajn sekvojn, ne estas ja pli malfeliĉa ol iu alia, kiu komence kaŭzas grandan ĉagrenon, sed kiu fine portas la bonon. Diru al mi, ĉu uragano, kiu rompas viajn arbojn, sed purigas la aeron, dispelante la malsanigajn miasmojn, kiuj kaŭzus la mort­on, ne estas pli ĝustadire bono ol malbono.

Por juĝi ion, oni devas vidi ĝiajn sekvojn; tiel, por taksi tion, kio reale estas feliĉo aŭ malfeliĉo por la homo, ni devas transpaŝi la limojn de tiu ĉi vivo, ĉar ja tie la sekvoj manifestiĝas; nu, ĉio, kion la homo nomas malfeliĉo laŭ sia mallarĝa vidado, ĉesas kun la surtera vivo kaj trovas sian kompenson en la estonta vivo.

Загрузка...