Mi konigos al vi la malfeliĉon sub nova formo, sub bela kaj flora formo, kiun vi akceptas kaj deziras per ĉiuj fortoj de viaj animoj, vivantaj en iluzio. La malfeliĉo estas la ĝojo, la plezuro, la tumulto, la vana agitado, la freneza kontentigo de la vantamo, kiuj silentigas la konsciencon, kiuj subpremas la agadon de la penso, kiuj konfuzas la homon pri lia estonteco; la malfeliĉo estas la opio de la forgeso, kiun vi arde deziras.

Esperu, vi, kiuj ploras! tremu, vi, kiuj ridas, ĉar via korpo estas kontenta! Neniu trompas Dion; neniu homo evitas sian destinon; kaj la provoj, tiuj kreditoroj pli senkompataj ol la hundaro malkatenita de la mizero, sekrete observas vian iluzian ripozon kaj subite enpro- fundigas vin en la agonion de la vera malfeliĉo, de la malfeliĉo, kiu surprizas la animon, moligitan de l' in- diferenteco kaj de l' egoismo.

Spiritismo klarigu viajn intelektojn kaj remetu en ilian realan lumon la veron kaj la eraron, tiel strange kripligitajn de via blindeco! Tiam vi agos kiel bravaj soldatoj, kiuj, anstataŭ fuĝi antaŭ la danĝero, preferas la luktojn en la riskplenaj bataloj, ol la pacon, kiu ne povas doni gloron nek promocion. Ne gravas al la soldato, ke en la konfuzego de la batalo li perdas siajn armilojn, siajn pakaĵojn kaj siajn vestojn, se li eliras kiel venkinto kovrita per gloro! Ne gravas al homo, kiu havas fidon al la estonteco, lasi sur la kampo de batalo de la vivo sian riĉecon kaj sian mantelon el karno, kondiĉe, ke lia animo eniru radianta en la ĉielan regnon. (Delphine de Girardin. Parizo, 1861.)

La melankolio

25. Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon.

Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dedi- ĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi. Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭ- staru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. (Francisko de Ĝenevo. Bordeaux.)

Memvolaj provoj. La vera punvesto

26. Vi demandas, ĉu estas permesate al la homo mildigi siajn provojn. Tiu ĉi demando kondukas nin al la jena: Ĉu estas permesate al dronanto klopodi por savi sin? ĉu al iu, en kiun penetris dorno, ĝin eltiri? ĉu al malsanulo voki kuraciston? La celo de la provoj estas ekzercadi la intelekton tiom, kiom la paciencon kaj la rezignacion; iu homo povas naskiĝi en peniga kaj em- barasa pozicio, speciale por trudi al si la serĉadon de rimedoj, por venki la malfacilaĵojn. La merito konsistas en tio, ke oni eltenu sen murmuro la sekvojn de la neeviteblaj malbonaĵoj, ke oni persistu en la batalado, ke oni ne malesperu antaŭ fiasko, sed ne en ia senkuraĝiĝo, kiu estus pli mallaboremo ol virto.

Tiu demando kondukas nin al alia. Se Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj", ĉu estas merito serĉi afliktojn por fari pli doloraj siajn provojn per memvolaj suferoj? Al tio mi respondas tute klare: Jes, ĝi estas granda merito, kiam la suferoj kaj la seniĝoj havas la bonon de la proksimulo kiel celon, ĉar tio estas karito per sinofero; ne, kiam la celo estas la suferanto mem, ĉar tio estas egoismo pro fanatikeco.

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon: koncerne vin mem, kontentiĝu per la provoj, kiujn Dio sendas al vi, kaj ne pligrandigu la ŝarĝon kelkfoje jam tiel pezan. Akceptu ilin sen murmuro kaj kun fido: nur tion Li postulas de vi. Ne malfortigu vian korpon per senu- tilaj seniĝoj kaj sencelaj torturoj, ĉar vi bezonas ĉiujn viajn fortojn, por plenumi vian mision de laboro sur la tero. Memvole torturi kaj martirigi vian korpon estas malrespekti la leĝon de Dio, kiu donas al vi rimedojn por ĝin subteni kaj fortikigi; senbezone ĝin malfortigi estas vera memmortigo. Uzu, sed ne trouzu: tia estas la leĝo; la trouzo de la plej bonaj aferoj alportas al la homo punon per siaj neeviteblaj sekvoj.

Estas alie pri la suferoj, kiujn la homo trudas al si, por mildigi la suferojn de sia proksimulo. Se vi suferas malvarmon kaj malsaton, por varmigi kaj satigi iun, kiu bezonas varmon kaj nutraĵon, kaj se via korpo suferas, jen la memofero benata de Dio. Vi, kiuj lasas viajn parfumitajn buduarojn, por iri en la haladzan mansardon porti konsolon; vi, kiuj malpurigas viajn delikatajn manojn kuracante vundojn; vi, kiuj maldormas por garde sidi ĉe la lito de malsanulo, kiu estas via frato nur per Dio; fine, vi, kiuj konsumas vian sanon en la praktikado de bonaj agoj, jen via punvesto, vere benata punvesto, ĉar la mondumaj ĝuoj ne sekigis vian koron; vi ne malvi- gliĝis en la sino de la forkonsumantaj plezuroj de la riĉeco, sed vi ja fariĝis konsolantaj anĝeloj de la sen- havaj malriĉuloj.

Sed vi, kiu foriras for de la mondo, por eviti ĝiajn tentojn kaj vivadi en izoleco, kia estas via utileco sur la tero? kie estas via kuraĝo en viaj provoj, se vi fuĝas el la batalo, forkuras el la milito? Se vi volas punveston, surmetu ĝin sur vian animon kaj ne sur vian korpon; humiligu vian Spiriton kaj ne vian karnon; skurĝu vian fieron; ricevu senplende la humiligojn; batu vian mem- amon; rigidiĝu kontraŭ la doloro de l' insulto kaj de la kalumnio, pli korŝira ol la fizika doloro. Jen la vera punvesto, kies vundoj estos konsiderataj favore al vi, ĉar ili atestos vian kuraĝon kaj vian submetiĝon al la volo de Dio. (Unu Gardanĝelo. Parizo, 1863.)

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?

27. Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo, kiam oni povas, aŭ ĉu oni devas, pro res- pekto al la planoj de Dio, lasi al la provoj liberan kuron?

Ni jam diris kaj rediris al vi tre ofte, ke vi estas sur tiu ĉi planedo por kulpelaĉeto, por kompletigi viajn provojn, kaj ke ĉio, kio okazas al vi, estas sekvo de viaj antaŭaj ekzistadoj, rento de la ŝuldo, kiun vi devas pagi. Sed tiu penso naskas ĉe iuj personoj pripens- ojn, kiujn estas necese kontraŭbatali, ĉar ili povas havi pereigajn efikojn.

Iuj pensas, ke, se oni estas sur la tero por kulpelaĉeti, estas necese, ke la provoj iru sian vojon. Iuj eĉ kredas, ke ne nur oni nenion devas fari por mildigi ilin, sed ke, kontraŭe, oni devas kunlabori por ilin fari pli profitaj, intensigante ilin. Tio estas granda eraro. Jes, viaj prov­oj devas ja sekvi la vojon, kiun Dio difinis por ili, sed ĉu vi konas tiun vojon? Ĉu vi scias, ĝis kiu punkto ili devas iri, kaj ĉu via favorkora Patro ne diris al la sufero de tiu aŭ de tiu alia el viaj fratoj: "Ci ne iros plu!"? Ĉu vi scias, ĉu Lia providenco ne elektis vin, ne kiel turmentilon, por pligravigi la suferojn de la kulpulo, sed kiel balzamon, por cikatrigi la vundojn, kiujn Lia justeco malfermis? Ne diru do, kiam vi vidas unu el viaj fratoj frapita: Tio estas la justeco de Dio, estas necese, ke ĝi sekvu sian vojon; sed kontraŭe diru: Ni vidu, kiajn rimedojn nia kompatema Patro metis en miajn manojn, por mildigi la suferadon de mia frato. Ni vidu, ĉu miaj moralaj konsoloj, mia materia apogo, miaj konsiloj, povos helpi lin venki tiun provon kun pli da energio, da pacienco kaj da rezignacio. Ni ja vidu, ĉu Dio metis en miajn manojn la rimedojn por ĉesigi tiun suferon; ĉu Li donis al mi ankaŭ kiel provon, eble kiel kulpelaĉeton, haltigi la malbonon kaj ĝin anstataŭigi per la paco.

Helpu do ĉiam unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kom- preni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kon- traŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune.

Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pre- tendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo? pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto?

Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, ele- ktitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elaĉeti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito. (Bernardeno, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo?

28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj su­feroj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, pli- rapidigante lian finon?

Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certeco, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj?

Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia

Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.

La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Memofero de la vivo

29. Ĉu tiu, kiu estas naŭzita de la vivo, sed ne volas tranĉi ĝin, estas kulpa, se li serĉas la morton sur batalkampo, kun la penso fari sian morton utila?

Ĉu la homo sin mem mortigas, aŭ donas al alia la okazon mortigi lin, la celo estas ĉiam mallongigi la vivon, kaj sekve estas memmortigo en la intenco, se ne en la ago. La penso, ke lia morto servos al io, estas iluzio; tio estas nur preteksto, por kolorigi lian agon kaj sen- kulpigi ĝin antaŭ liaj propraj okuloj; se li serioze havus la deziron servi sian landon, li klopodus vivi, ĝin defend- ante, kaj ne morti, ĉar, kiam li mortas, li neniel povas servi ĝin. La vera sindonemo konsistas en tio, ke li ne timu la morton, kiam lia vivo devas esti utila, spitu la danĝeron, faru antaŭe kaj sen bedaŭro la oferon de sia vivo, se tio estas necesa; sed la antaŭdecidita intenco serĉi la morton, malŝirmante sin antaŭ danĝero, eĉ por fari servon, nuligas la meriton de l' ago. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Homo elmetas sin al minaca danĝero, por savi la vivon al unu el siaj similuloj, antaŭsciante, ke li mem pereos; ĉu tio povas esti rigardata kiel memmortigo?

Se lia ago ne kuntrenas intencon serĉi la morton, ĝi ne estas memmortigo, sed sindonemo kaj abnegacio, eĉ se li havus la certecon perei. Sed, kiu povas havi tiun certecon? Kiu diras, ke la Providenco ne rezervas ne- atenditan rimedon de savo por la plej danĝera momento? Ĉu Li ne povas savi eĉ tiun, kiu estas en la faŭko de kanono? Ofte la Providenco povas voli, ke la provo de rezignacio estu puŝata ĝis la lasta limo, kaj tiam ia neatendita cirkonstanco deturnas la fatalan frapon. (Sankta Ludoviko.)

Profito el la suferoj por aliulo

Ĉu tiuj, kiuj akceptas siajn suferojn kun rezig­nacio pro submetiĝo al la volo de Dio kaj celante sian estontan feliĉon, ne laboras nur por si mem, kaj ĉu ili povas fari siajn suferojn utilaj al aliaj?

Tiuj homoj povas esti materie kaj morale utilaj al aliaj. Materie, se, per laboro, rezignoj kaj memofero, kiujn ili trudas al si, ili kunlaboras por la materia komforteco de siaj proksimuloj; morale, per la ekzemplo, kiun ili donas, de sia submetiĝo al la volo de Dio. Tiu ekzemplo de la potenco de la spiritisma fido povas instigi la malfeliĉulojn al rezignacio, ilin savi de la malespero kaj de ties estontaj pereigaj sekvoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Ĉapitro VI

la konsolanta kr1sto

La malpeza jugo.

La promesita Konsolanto.

Instruoj de la Spiritoj:

Regado de la Spirito de Vero.

La malpeza jugo

Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Car mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza. (Mateo, 11:28-30)

Ĉiuj suferoj: mizeroj, elreviĝoj, fizikaj doloroj, perdo de karaj estuloj, trovas sian konsolon en la fido al la estonteco, en la konfido al la justeco de Dio, kiujn la Kristo venis instrui al la homoj. Kontraŭe, la homon, kiu nenion atendas post tiu ĉi vivo, aŭ simple dubas, la afliktoj trafas per sia tuta pezo, kaj nenia espero venas mildigi ties amarecon. Jen, kio igis Jesuon diri: Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.

Tamen Jesuo metas kondiĉon al sia helpo kaj al la feliĉo, kiun li promesas al la afliktitoj; tiu kondiĉo trov- iĝas en la leĝo, kiun li instruas; lia jugo estas la obser- vado de tiu leĝo; sed tiu jugo estas malpeza kaj tiu leĝo estas dolĉa tial, ke la leĝo de Jesuo trudas kiel devon la amon kaj la kariton.

La promesita Konsolanto

Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. (Johano, 14:15-17, 26.)

Jesuo promesas alian konsolanton: tiu estas la Spirito de Vero, kiun la mondo ankoraŭ ne konas, ĉar ĝi ne estas matura por lin kompreni. La Patro lin sendos, por instrui ĉiujn aferojn kaj por rememorigi tion, kion la Kristo diris. Se do la Spirito de Vero estis venonta poste, por instrui ĉiujn aferojn, ni konkludas, ke la Kristo ne ĉion diris; se li venas rememorigi tion, kion la Kristo diris, oni do ĝin forgesis aŭ miskomprenis.

Spiritismo venas, en la difinita tempo, plenumi la promeson de la Kristo: la Spirito de Vero prezidas ĝian starigon; ĝi revokas la homojn al la obeado je la leĝo; ĝi instruas ĉiujn aferojn, komprenigante tion, kion la Kristo instruis nur per paraboloj. La Kristo admonis: "Kiuj havas orelojn por aŭdi, tiuj aŭdu"; Spiritismo venas malfermi la okulojn kaj la orelojn, ĉar ĝi parolas sen figuroj kaj sen alegorioj; ĝi levas la vualon, intence lasitan sur iuj misteroj; ĝi venas fine alporti superegan konsolon al la mizeruloj de sur la tero kaj al ĉiuj suferantoj, donante pravan kaŭzon kaj utilan celon al ĉiuj doloroj.

La Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; sed kiel senti sin feliĉa pro la sufero, se oni ne scias, kial oni suferas? Spiritismo montras la kaŭzon de la suferoj en la antaŭaj ekzistadoj kaj en la misio de la tero, kie la homo elaĉetas sian pasintecon; ĝi montras la celon de la suferoj, kiujn ĝi prezentas kiel utilajn krizojn, kiuj alportas la resaniĝon, kaj kiel pu- rigorimedon, kiu certigas la feliĉon dum la estontaj ekzistadoj. La homo komprenas, ke li meritis suferi, kaj li trovas la suferon justa; li scias, ke tiu sufero helpas lian progreson, kaj li ĝin akceptas senmurmure, kiel laboristo akceptas la laboron, kiu certigas al li la salajron. Spiritismo donas al li neskueblan fidon al la estonteco, kaj la korŝira dubo ne plu havas povon sur lia animo; ĝi igas la homon vidi la aferojn de tiel alte, ke la surteraj suferoj perdiĝas en la vasta kaj belega horizonto, kiun li ampleksas, kaj la perspektivo de la feliĉo, kiu lin atendas, donas al li paciencon, rezignacion kaj kuraĝon iri ĝis la fino de la vojo.

Tiel Spiritismo efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la promesita Konsolanto; konon de l' aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas sur la tero; ĝi revokas la homon al la veraj prin- cipoj de la leĝo de Dio, kaj lin konsolas per la fido kaj la espero.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Regado de la Spirito de Vero

5. Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭs- kultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝanĝebla vero; la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la planton kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian doktrinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dissemitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!

Sed la sendankaj homoj deturniĝis de la vojo rekta kaj larĝa, kiu kondukas al la regno de mia Patro, kaj prenis la malglatajn vojetojn de la malpieco. Mia Patro ne volas neniigi la homan rason; Li volas, ke, helpante unuj aliajn, mortintoj kaj vivantoj, tio estas mortintoj laŭ la karno, ĉar morto ne ekzistas, vi kunlaboru unuj kun la aliaj kaj ke ne plu la voĉo de la profetoj kaj de l' apostoloj, sed la voĉo de tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero, admonu: Preĝu kaj kredu! ĉar la morto estas la reviviĝo, kaj la vivo estas provado elektita, dum kiu la virtoj, kiujn vi okaze kulturadis, kreskos kaj disvolv- iĝos kiel la cedro.

Malfortaj homoj, kiuj komprenas la mallumon de viaj intelektoj, ne forpuŝu la torĉon, kiun la dia boneco metas en viajn manojn, por lumigi vian vojon kaj vin rekonduki, perditajn infanojn, al la sino de via Patro.

Mi estas tro tuŝita de kompato al viaj suferoj, al via grandega malforteco, por ne etendi helpeman manon al la malfeliĉaj devojiĝintoj, kiuj, vidante la ĉielon, falas en la abismon de l' eraro. Kredu, amu, meditu pri l' aferoj revelaciataj al vi; ne miksu la lolon kun la bona grajno, utopiojn kun veraĵoj.

Spiritistoj! amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua. Ĉiuj veraĵoj troviĝas en Kristanismo; la eraroj, enradikiĝintaj en ĝi, havas homan originon; kaj jen el trans la tombo, kiun vi opiniis la neniiĝo, voĉoj krias al vi: Fratoj! nenio pereas: Jesuo Kristo estas la venkanto de la malbono, estu venkantoj de la malpieco. (La Spirito de Vero. Parizo, 1860.)

6. Mi venas instrui kaj konsoli la neniohavajn malfeliĉulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, ĉar la doloro estis sanktigita en la ĝardeno de l' Olivarboj; sed ili esperu, ĉar la konsolantaj anĝeloj ankaŭ venos sekigi iliajn larmojn.

Plugistoj, fosu vian sulkon; rekomencu morgaŭ la krudan laboron de hodiaŭ; la laboro de viaj manoj liveras la surteran panon al viaj korpoj, sed viaj animoj ne restas forgesitaj; kaj mi, la dia ĝardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj; kiam la horo de ripozo sonos, kiam la teksaĵo elglitos el viaj manoj kaj viaj okuloj fermiĝos antaŭ la lumo, vi sentos aperi kaj ĝermi en vi mian altvaloran semon. Nenio perdiĝas en la regno de nia Patro, kaj viaj ŝvitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin riĉigos en la superaj sferoj, kie la lumo anstataŭas la mallumon kaj kie la plej nuda el vi ĉiuj estos eble la plej brila.

Vere mi diras al vi, kiuj portas siajn ŝarĝojn kaj helpas siajn fratojn, tiuj estas miaj tre amataj; instruu vin mem en la altvalora doktrino, kiu detruas la eraron de la ribeloj kaj konigas al vi la subliman celon de la homa provado. Same kiel la vento balaas la polvon, la blovo de la Spiritoj forviŝu viajn ĵaluzojn kontraŭ la riĉuloj de la mondo, kiuj ofte estas tre mizeraj, ĉar iliaj provoj estas pli danĝeraj ol la viaj. Mi estas kun vi, kaj mia apostolo instruas vin. Trinku el la vivanta fonto de l' amo kaj preparu vin, sklavoj de la vivo, por iam ĵeti vin, liberaj kaj ĝojantaj, en la sinon de Tiu, kiu kreis vin malfortaj, por fari vin perfektigeblaj, kaj kiu volas, ke vi mem prilaboru vian molan argilon, por ke vi mem estu la farantoj de via senmorteco. (La Spirito de Vero. Parizo, 1861.)

7. Mi estas la granda kuracisto de l' animoj, kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas kaj estas ŝarĝitaj, kaj vi estos malŝarĝitaj kaj konsolataj; ne serĉu aliloke forton kaj konsolon, ĉar la mondo estas senpova por ilin doni. Dio faras al viaj koroj superan alvokon per Spiritismo;

aŭskultu ĝin. Malpieco, mensogo, eraro, nekredemo estu elradikitaj el viaj dolorantaj animoj; ili estas mons- troj, kiuj elsuĉas vian plej puran sangon kaj faras en vi vundojn preskaŭ ĉiam mortigajn. En la estonteco, humilaj kaj submetitaj al la Kreanto, vi praktiku la dian leĝon. Amu kaj preĝu; estu obeemaj al la Spiritoj de la Sinjoro; voku Lin el la fundo de via koro; tiam Li sendos al vi Sian Filon tre amatan, por instrui vin kaj diri al vi ĉi tiujn bonajn vortojn: Jen mi estas; mi venas al vi, ĉar vi min vokis. (La Spirito de Vero. Bordeaŭ, 1861.)

8. Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la teron, kaj ĉiam apud larmon Li metis ian balzamon. La sino- ferado kaj la abnegacio estas senĉesa preĝado kaj enhavas profundan instruon; la homa saĝeco loĝas en tiuj du vortoj. Ĉiuj suferantaj Spiritoj povu kompreni ĉi tiun veron, anstataŭ plendi kontraŭ siaj doloroj, la moralaj suferoj, kiuj estas destinitaj por vi sur la tero. Prenu do kiel devizon la jenajn du vortojn: sinoferado kaj abnegacio, kaj vi estos fortaj, ĉar ili resumas ĉiujn dev- ojn, kiujn de vi postulas la karito kaj la humileco. La sento de la plenumita devo donos al via Spirito ripozon kaj al vi rezignacion. La koro batos pli bone, la animo sereniĝos kaj la korpo ne sentos malfortiĝon, ĉar ju pli profunde atingita estas la Spirito, des malpli forta sentas sin la korpo. (La Spirito de Vero. Le Havre, 1863.)

Ĉapitro VII

FELICAJ LA MALRlCAJ EN SPlRlTO

Kion oni devas kompreni kiel malriĉaj en spirito.

Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita.

Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj al la prudentuloj.

Instruoj de la Spiritoj:

Fiero kaj humileco.

Misio de l' inteligenta homo sur la tero.

Kion oni devas kompreni kiel "malriĉaj en spirito"

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. (Mateo, 5:13.)

La nekredantoj mokis jenan maksimon: Feliĉaj la malriĉaj en spirito, kiel multajn aliajn aferojn, ne komprenante ĝin. Kiel malriĉajn en spirito, Jesuo ne aludas la malinteligentajn, sed la humilajn homojn: li diris, ke la regno de la ĉielo esta el ĉi tiuj kaj ne el la fieruloj.

La kleraj kaj spritaj homoj, laŭ la rigardmaniero de la mondo, havas ordinare tiel altan opinion pri si mem kaj pri sia supereco, ke ili rigardas la diajn aferojn kiel neindajn je ilia atento; iliaj rigardoj, koncentrigitaj sur iliajn personojn, ne povas leviĝi al Dio. Tiu inklino, kredi sin superaj al ĉio, kondukas ilin al la neado de ĉio, kio, troviĝante pli alte ol ili, povus ilin malgrandigi, kaj eĉ al la neado de Dio; aŭ, se ili konsentas akcepti Dion, ili malakceptas unu el Liaj plej belaj atributoj: Lian providencan agadon sur la aferojn de tiu ĉi mondo, kon- vinkite, ke ili solaj sufiĉas, por bone regi la mondon. Prenante sian propran intelekton kiel mezuron de l' uni- versa intelekto, kaj juĝante sin kapablaj ĉion kompreni, ili ne povas kredi al la ebleco de tio, kion ili ne komprenas; kiam ili deklaras ion, siajn juĝojn ili konsideras senapelaciaj.

Ili rifuzas akcepti la ekziston de la nevidebla mondo kaj de ia eksterhoma potenco, ne tial, ke ĝi estas pli alta ol ilia komprenpovo, sed ĉar ilia fiero ribelas kontraŭ la ideo de io, super kio ili ne povas leviĝi; ĉar tia ideo devigas ilin malsupreniri de sia piedestalo. Tial ili havas nur ridetojn de malŝato pri ĉio, kio ne apartenas al la mondo videbla kaj tuŝebla; ili atribuas al si mem tro da spriteco kaj da scio, por kredi al aferoj taŭgaj, laŭ ilia opinio, por personoj simplaj, kaj konsideras la homojn, kiuj akceptas serioze tiajn aferojn, kiel malriĉajn en spirito.

Tamen, kion ajn ili diras, ili devos eniri, kiel la ceteraj, en tiun nevideblan mondon, kiun ili mokas; tie iliaj okuloj malfermiĝos kaj ili rekonos sian eraron. Sed Dio estas justa kaj ne povas ricevi kiel egalajn laŭ merito iun, kiu malkonfesis Lian potencon, kaj iun alian, kiu humile submetiĝis al Liaj leĝoj, nek doni al ambaŭ egalajn premiojn.

Dirante, ke la regno de la ĉielo apartenas al la simplaj, Jesuo volis esprimi, ke neniu estas tie akceptata sen la simpleco de la koro kaj la humileco de la Spirito; ke la malklerulo, posedanta tiujn kvalitojn, estos pre- ferata ol la klerulo, kiu kredas pli al si ol al Dio. En ĉiuj cirkonstancoj li lokas la humilecon en la kategorion de la virtoj, kiuj alproksimigas al Dio, kaj la fieron inter la malvirtojn, kiuj forigas la homon de Dio; kaj tio pro tre komprenebla motivo, nome ke la humileco estas ago de submetiĝo al Dio, dum la fiero estas ribelo kontraŭ Li. Pli valoras do, por la estonta feliĉo de la homo, esti malriĉa en spirito, kiel la mondo tion kom- prenas, kaj riĉa per moralaj kvalitoj.

Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita

En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo? Kaj alvok- inte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj diris: Vere mi diras al vi: se vi ne turniĝos kiel infanoj, vi neniam eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min. (Mateo, 18:1-5.)

Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Cu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. Kaj aŭdante, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti gran­da inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. (Mateo, 20:20-28.)

Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: Kiam vi estas in- vitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. Sed kiam vi estos invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 14:1, 7:11.)

Tiuj ĉi maksimoj estas sekvoj de la principo de humileco, kiun Jesuo ne ĉesas prezenti kiel esencan kondiĉon de la feliĉo promesita al la elektitoj de la Sinjoro, kaj kiun li formulis per jenaj paroloj: "Feliĉaj la malriĉaj en spirito, ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo". Li prenas infanon kiel tipon de la simpleco de koro kaj diras: "La plej granda en la regno de la ĉielo estas tiu, kiu humiliĝos kaj fariĝos malgranda kiel infano"; tio estas, kiu havos nenian pretendon pri supereco aŭ neeraremo.

La sama fundamenta penso troviĝas en ĉi tiu alia maksimo: "Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto", kaj ankoraŭ en jena: "Kiu malaltigas sin, tiu estos altigita; kaj kiu altigas sin, tiu estos malaltigita".

Spiritismo venas konfirmi tiun teorion per la ekzem- plo, montrante al ni, ke, en la mondo de la Spiritoj, grandaj estas tiuj, kiuj estis malgrandaj sur la tero, kaj ofte, ke tre malgrandaj estas tiuj, kiuj estis la plej grandaj kaj potencaj sur la tero. Ĉar, mortinte, la unuaj kunportis tion, kio sola faras la veran grandecon en la ĉielo kaj ne perdiĝas: la virtojn; dum la aliaj devis lasi tion, kio faris ilian grandecon sur la tero kaj kion oni ne kunportas en la alian vivon, nome: riĉaĵojn, titolojn, gloron, naskiĝon; havante nenion alian, ili venas en la alian mondon senigitaj de ĉio, kiel la savitoj de ŝip- rompiĝo, kiuj ĉion perdis, eĉ siajn vestojn; ili konservis nur la fieron, kiu faras ilian novan pozicion pli humiliga, ĉar ili vidas pli alte ol ili, brilantajn de gloro, tiujn, kiujn ili piedpremis sur la tero.

Spiritismo montras al ni alian aplikon de la dirita principo en la sinsekvaj enkarniĝoj; per ĉi tiuj, efektive, la homoj, kiuj estis la plej altaj en unu ekzistado, estas malaltigitaj ĝis la lasta rango en sekvanta ekzistado, se ilin regis fiero kaj ambicio. Ne serĉu do la unuajn lo- kojn sur la tero, nek metu vin pli alten ol la aliaj, se vi ne volas esti devigitaj malsupreniri; serĉu, kontraŭe, la plej malaltan kaj modestan lokon, ĉar Dio ja scios doni al vi alian pli altan en la ĉielo, se vi ĝin meritos.

Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj al la prudentuloj

En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de la saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj. (Mateo, 11:25.)

Povas ŝajni strange, ke Jesuo dankas Dion, ke Li revelaciis tiuj aferojn al la simplaj kaj al la mal- grandaj, kiuj estas la malriĉaj en spirito, kaj kaŝis ilin al la saĝaj kaj prudentaj, pli kapablaj, laŭ la ŝajno, ilin kompreni. Tio estas tial, ke oni devas kompreni, ke la unuaj estas la humiluloj, kiuj humiliĝas antaŭ Dio, kaj ne opinias sin superaj ol ĉiuj aliaj; kaj la duaj estas la malhumiluloj, fieraj pro sia monda scio, kiuj kredas sin saĝaj, ĉar ili neas la ekziston de Dio aŭ traktas Lin, kvazaŭ Dio estus ilia egalulo, se ili volonte ja konsentas Lian ekziston; ĉar, en la antikveco, saĝa estis sinonimo de klera. Tial Dio lasas al ili la serĉadon de la sekretoj de la tero kaj revelacias la sekretojn de la ĉielo al la simplaj kaj humilaj, kiuj kliniĝas antaŭ Li.

Tio sama okazas hodiaŭ al la grandaj veraĵoj revelaciitaj de Spiritismo. Iuj nekredantoj miras, ke la Spiritoj faras tiel malmulte da peno por konvinki ilin; tio estas tial, ke la Spiritoj prefere atentas la homojn, kiuj serĉas la lumon bonfide kaj humile, ol tiujn, kiuj opinias, ke ili posedas la tutan lumon kaj kiuj eble pensas, ke Dio devus senti Sin plej feliĉa konduki ilin al Si, ĉar tiel Li pruvus al ili, ke Li ja ekzistas.

La potenco de Dio manifestiĝas en la plej mal­grandaj aferoj same, kiel en la plej grandaj; Li ne metas la lumon sub la grenmezurilon, ĉar Li ĉien disverŝas ĝin torente; blindaj estas do tiuj, kiuj ne vidas ĝin. Dio ne volas perforte malfermi iliajn okulojn, ĉar plaĉas al ili teni la okulojn fermitaj. Ilia vico venos, sed estas necese, ke antaŭe ili sentu la angorojn de la mallumo kaj agnosku Dion, ne la hazardon, en la mano, kiu frapas ilian fieron. Dio uzas, por venki la nekredemon, la rimed- ojn, kiuj konvenas al Li, laŭ la individuoj; la nekred- antoj ne rajtas ordoni, kion Dio devas fari, kaj diri al Li: Se Vi volas konvinki min, Vi devas agi en tia aŭ en tia alia maniero, en tiu momento preferinde, ol en tiu alia, ĉar tiu momento estas pli oportuna al mi.

La nekredantoj ne miru do, se Dio kaj la Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de Lia volo, ne submetiĝas al iliaj postuloj. Ili demandu sin mem, kion ili dirus, se la lasta el iliaj servistoj volus ion ajn ordoni al ili.

Dio trudas kondiĉojn kaj ne akceptas tiujn, kiujn oni volus altrudi al Li. Dio favore aŭskultas la homojn, kiuj humile sin turnas al Li, sed ne tiujn, kiuj opinias sin superaj ol Li.

10. Ĉu Dio, oni demandas, ne povus frapi ilin per- sone per tondraj signoj, antaŭ kiuj eĉ la plej obstina nekredanto devus kliniĝi? Sendube Li tion povus, sed kian meriton ili havus, kaj cetere ĉu tio utilus? Ĉu oni ne vidas ilin ĉiutage rifuzi la evidentecon kaj ja diri: eĉ se mi vidus, mi ne kredus, ĉar mi scias, ke tio ne estas ebla? Se ili rifuzas rekoni la veron, iliaj Spiritoj ne estas do maturaj por kompreni ĝin, nek iliaj koroj por senti ĝin. La fiero estas la katarakto, kiu malklarigas ilian vidadon; al kio utilas prezenti la lumon al blindulo? Unue estas necese forigi la kaŭzon de la malsano; tial, kiel lerta kuracisto, Dio punas unue la fieron. Li ne forlasas tamen Siajn devojiĝintajn infanojn; Li scias, ke pli malpli baldaŭ iliaj okuloj malfermiĝos, sed Li volas, ke la homoj tion faru memvole; kaj tiam, venkite de la turmentoj de la nekredemo, ili per si mem ĵetiĝos en Liajn brakojn, kaj, kiel la erarinta filo, petos de Li pardonon.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Fiero kaj humileco

11. La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.

Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata pro la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj! Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj!

La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.

La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco. Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pre- tendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco! Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.

Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldake- noj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom, kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobel- sanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdiraj filozofioj!

Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?"

Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ sen- vestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La no- beleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo. Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la hu- mileco al ci! ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!

Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj? Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.

Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj! Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo.

Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la mal- riĉeco. Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konscienc- riproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.

Kaj vi ĉiuj, kiuj suferas maljustaĵojn de la homoj, estu indulgemaj por la kulpoj de viaj fratoj, konside- rante, ke vi ankaŭ ne estas senriproĉaj: tio estas karito, sed ĝi estas ankaŭ humileco. Se vi suferas pro kalum- nioj, klinu la frunton sub tiun provon. Kian valoron havas por vi la kalumnioj de la mondo? Se via konduto estas pura, ĉu Dio ne povas vin rekompenci? Elteni kuraĝe la humiligojn, venantajn de la homoj, signifas esti humila kaj rekoni, ke nur Dio estas granda kaj potenca.

Ho mia Dio, ĉu estas necese, ke la Kristo revenu duan fojon sur la teron, por instrui al la homoj Ciajn leĝojn, kiujn ili forgesas? Ĉu li devos denove elpeli el la templo la vendistojn, kiuj malpurigas Cian domon, lokon nur por preĝo? Kaj kiu scias, ho homoj, se Dio farus al vi tiun favorkoraĵon, eble vi malkonfesus la Kriston, kiel iam; la Kriston vi nomus blasfemanto, ĉar li frakasus la fieron de la modernaj Fariseoj; eble vi devigus lin denove surgrimpi la vojon al Golgota.

Kiam Moseo iris al la monto Sinaj, por tie ricevi la ordonojn de Dio, la popolo de Izrael, lasita al si mem, forlasis la veran Dion; viroj kaj virinoj donis sian oron kaj siajn juvelojn, por konstrui idolon, kiun ili komencis adori. Civilizitaj homoj, vi faras kiel ili; la Kristo lasis al vi sian doktrinon; li donis al vi la ekzemplon de ĉiuj virtoj, kaj ĉion vi forlasis, ekzemplojn kaj regulojn; per viaj pasioj vi faris al vi ian Dion laŭ via plaĉo: laŭ unuj, teruran kaj sangavidan, laŭ aliaj, senzorgan pri la inte- resoj de la mondo. La Dio, kiun vi elpensis, estas an- koraŭ la bovido el oro, kiun ĉiu alkonformigas al siaj

gustoj kaj ideoj.

Rekonsciiĝu, miaj fratoj, miaj amikoj; la voĉo de la Spiritoj tuŝu viajn korojn; estu grandanimaj kaj karitemaj sen parademo, tio estas, faru la bonon kun humileco; ĉiu malkonstruu iom post iom la altarojn, kiujn vi ĉiuj starigis al la malhumileco, unuvorte, estu kristanoj, kaj vi havos la regnon de la vero. Ne plu dubu pri la boneco de Dio, kiam Li donas al vi tiom da pruvoj pri ĝi. Ni venas prepari la vojon por la plenumo de la profetaj antaŭdiroj. Kiam la Sinjoro pli grandioze manifestos al vi Sian indulgemon, la ĉiela sendito trovu ĉe vi nur unu solan grandan familion; viaj koroj, dolĉaj kaj humilaj, estu indaj aŭdi la dian parolon, kiun li venos alporti al vi; la elektito trovu sur sia vojo nur palmojn disĵetitajn, kiel pruvon pri via reveno al bono, al karito, al frateco; tiam via mondo fariĝos la surtera paradizo. Sed, se por vi restos nesentebla la voĉo de la Spiritoj senditaj por purigi, renovigi vian civilizitan socion, riĉan je sciencoj kaj tamen tiel malriĉan je bonaj sentoj, ve! al vi restos nur plori pri via sorto. Sed ne, ne estos tiel; revenu al Dio, via Patro, kaj tiam ni ĉiuj, kiuj kunhelpas por la plenumo de Lia volo, ni ekkantos la himnon de dankoj, por danki la Sinjoron por Lia neelĉerpebla boneco, kaj por glori Lin por la jarcentoj de jarcentoj. Tiel estu. (Lacordaire. Constantine, 1863.)

12. Homoj, kial vi plendas pri la malfeliĉegoj, kiujn vi mem amasigis sur viaj kapoj? Vi malakceptis la sank- tan kaj dian moralon de la Kristo; ne estu do surprizitaj, ke la kaliko de la maljustaĵoj estas superbordiĝanta ĉien.

La maltrankvilo ĝeneraliĝas; kiun alian kulpigi, ol vin mem, kiuj penas senĉese dispremi unuj aliajn? Vi ne povas esti feliĉaj sen reciproka bonvolemo, kaj ĉu la bonvolemo povus ekzisti kune kun la fiero? La mal- humilo, jen la fonto de ĉiuj viaj ĉagrenoj; diligente penadu do por ĝin detrui, se vi ne volas eternigi ĝiajn pereigajn sekvojn. Unu sola rimedo prezentiĝas al vi por tio, sed tiu rimedo estas nepre efika: ĝi estas preni kiel neŝanĝeblan regulon de via konduto la leĝon de la Kristo, leĝon, kiun vi aŭ malakceptis aŭ kies interpreton vi falsis.

Kial vi pli ŝatas tion, kio brilas kaj ĉarmas la okulojn, ol tion, kio tuŝas la koron? Kial la malvirto ĉe la riĉuloj estas la celo de viaj flataĵoj, dum vi havas nur malestiman rigardon al la vera merito ĉe senfam- uloj? Kiam diboĉa riĉulo kun ruinigitaj korpo kaj animo sin prezentas ie, ĉiuj honoraĵoj estas por li, dum oni apenaŭ konsentas doni protekteman saluton al virta homo, kiu vivas per sia laboro. Kiam la estimo, per kiu oni traktas la homojn, estas mezurata laŭ la pezo de la oro, kiun ili posedas, aŭ la nomo, kiun ili portas, kian in- tereson povas ili havi korekti sin?

Okazus kontraŭe, se la orumita malvirto estus skurĝ- ata de la publika opinio, same kiel la malvirto vestita per ĉifonoj; sed la fiero estas indulgema por ĉio, kio ĝin flatas. Jarcento de avideco kaj mono, vi diras. Sendube, sed kial vi lasis la materiajn bezonojn super- regi la forton de la komuna saĝo kaj de la prudento? Kial ĉiu volas altiĝi super sia frato? Hodiaŭ la socio

suferas la sekvojn de tio.

Ne forgesu, tia stato de l' aferoj estas ĉiam signo de morala dekadenco. Kiam la aroganteco atingas la ekstremajn limojn, tio estas signo de proksima falo, ĉar Dio ĉiam frapas la fierulojn. Se Li kelkfoje lasas ilin supreniri, tiel Li agas, por doni al ili la tempon pripensi kaj korektiĝi sub la frapoj, kiujn de tempo al tempo Li donas al ilia fiereco por averti ilin; sed, anstataŭ mal- altiĝi, ili ribelas; tiam, kiam la mezurilo estas superplena, Li tute renversas ilin, kaj ilia falo estas des pli terura, ju pli alten ili supreniris.

Kompatinda homa raso, kies egoismo difektis ĉiujn vojojn, reprenu tamen kuraĝon; laŭ Sia senlima indul- gemo, Dio sendas al ci potencan kuracilon por ciaj malsanoj, neatenditan helpon al cia senhaveco. Malfermu la okulojn al la lumo: jen estas la animoj de tiuj, kiuj ne plu vivas sur la tero, kiuj venas revoki cin al ciaj veraj devoj; ili diros al ci, kun la aŭtoritato de la sperto, kiom senvaloraj antaŭ la eterneco estas la vantamo kaj honoroj en via mallonga ekzistado; ili diros al ci, ke tie estas plej granda tiu, kiu estas la plej humila inter la malgranduloj de sur la tero; ke tiu, kiu plej multe amis siajn fratojn, estos ankaŭ la plej amata en la ĉielo; ke la surteraj potenculoj, se ili malbonuzis sian aŭtoritaton, estos devigitaj obei siajn servistojn; ke la karito kaj la humileco, fine, tiuj du fratinoj, irantaj kun interplektitaj manoj, estas la plej efikaj rimedoj, por akiri favoron antaŭ la Eternulo. (Adolfo, episkopo de Alger. Marmande, 1862.)

Misio de l' inteligenta homo sur la tero

13. Ne fieriĝu por tio, kion vi scias, ĉar tiu scio havas limojn tre mallarĝajn en la mondo, sur kiu vi loĝas. Ni supozu, ke vi estas unu el la plej eminentaj inteligentuloj sur ĉi tiu globo: nenian rajton vi havas esti fiera pro tio. Se Dio, en Siaj planoj, decidis, ke vi naskiĝu en medio, kie vi povis pligrandigi vian intelekton, tion Li faris, ĉar Li volas, ke vi uzu ĝin por la bono de ĉiuj; tio estas misio, kiun Li donis al vi, metante en viajn manojn la instrumenton, per kies helpo vi povas viavice elvolvi la malmulte kreskintajn intelektojn kaj ilin gvidi al Dio. Ĉu la speco de l' instrumento ne mon- tras, por kio ĝi utilas? Ĉu ŝpato, kiun ĝardenisto metas en la manojn de sia helpanto, ne montras al ĉi tiu, ke li devas plugi la teron? Kaj kion vi dirus, se tiu laboristo, anstataŭ plugi, levus sian plugetilon por frapi sian mas- tron? Vi dirus, ke tio estas terura, kaj ke li meritas esti maldungita. Nu, ĉu ne estas same pri tiu, kiu uzas sian intelekton, por detrui la ideon pri Dio kaj la Providenco inter siaj fratoj? Ĉu li ne levas kontraŭ sia mastro la plugetilon, kiu estas donita al li por la pre- parado de la grundo? Ĉu li rajtas ricevi la promesitan salajron, kaj ne meritas, kontraŭe, esti elpelita el la ĝardeno? Li estos elpelita, ne dubu pri tio, kaj trenos mizerajn ekzistadojn, plenajn de humiligoj, ĝis li kliniĝos antaŭ Tiu, al kiu li ĉion ŝuldas.

La intelekto estas riĉa per meritoj por la estonteco, sed kondiĉe, ke oni uzu ĝin por bono; se ĉiuj homoj dotitaj per intelekto uzus ĝin laŭ la celoj de Dio, la tasko de la Spiritoj, progresigi la homaron, estus facila; bedaŭ- rinde multaj homoj faras el ĝi instrumenton de fiero kaj de pereo por si mem. La homo misuzas sian intelekton kiel ĉiujn aliajn kapablojn, kaj tamen instruoj ne mankas al li por averti lin, ke potenca mano povas repreni de li tion, kion ĝi donis al li. (Ferdinando, protektanta Spirito. Bordeaux, 1862.)

Ĉapitro VIII

feliCaj tiuj, kiuj

havas puran koron

Simplanimeco kaj korpureco.

Pekado per la penso. Adulto.

Vera pureco. Manoj nelavitaj.

Skandaloj. Se via mano estas objekto de skandalo, fortranĉu ĝin.

Instruoj de la Spiritoj:

Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi.

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj.

Simplanimeco kaj korpureco

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. (Mateo, 5:8.)

Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝi. Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin. (Marko, 10:13-16.)

La pureco de la koro estas nedisigebla de la simplanimeco kaj de la humileco; ĝi forigas ĉian ideon pri egoismo kaj fiero; tial Jesuo prenas la infanecon kiel emblemon de tiu pureco, kiel li ĝin prenis kiel emblemon de humileco.

Tiu komparo povas ne ŝajni ĝusta, se oni konsideras, ke la Spirito de infano povas esti tre maljuna, kaj, re- naskiĝante, li alportas al la enkorpa vivo la malper- fektaĵojn, je kiuj li ankoraŭ ne seniĝis en siaj antaŭaj ekzistadoj; nur iu Spirito, veninta al la perfekteco, povus doni al ni la tipon de la vera pureco. Sed la komparo estas ĝusta el la vidpunkto de la nuna vivo; ĉar, ankoraŭ ne povinte manifesti ian malvirteman inklinon, la infano reprezentas por ni la senkulpecon kaj senmalicecon; tial Jesuo ne diris, ke la regno de Dio estas el ili, sed el tiaj; ĝi konsistas el estaĵoj tiaj, kiaj estas la infanoj.

Se la Spirito de infano jam vivadis, kial do li ne montriĝis, ekde ties naskiĝo, tia, kia li estas? Ĉio estas saĝa en la verkoj de Dio. La infano bezonas la specialajn zorgojn, kiajn nur la patrina amo povas doni al ĝi, kaj tiu amo grandiĝas pro la malforteco kaj naiveco de l' infano. Por patrino, ŝia infano estas ĉiam anĝelo, kaj estas necese, ke tiel estu, por ke ĝi kaptu ŝian sindonemon; ŝi ne povus havi por ĝi la saman inklinon, se, anstataŭ la naivan ĉarmon, ŝi trovus en ĝi, sub la trajtoj de infano, viran karakteron kaj ideojn de matura homo, kaj des malpli, se ŝi konus ĝian pasintecon.

Cetere estas necese, ke la aktiveco de l' inteligenta principo estu proporcia al la malforteco de la korpo, kiu ne povus elteni tro grandan aktivecon de la Spirito, kiel oni konstatas ĉe la individuoj tro frumaturaj. Jen kial ĉe l' alproksimiĝo de sia enkarniĝo la Spirito, konfuziĝas kaj iom post iom perdas la konscion pri si mem; dum kelka tempo li estas en kvazaŭa dormo, dum kiu ĉiuj liaj kapabloj troviĝas en latenta stato. Tiu transiĝa stato estas necesa, por ke la Spirito havu novan deirpunkton kaj forgesu, en sia nova ekzistado, ĉion, kio povus mal- helpi lin. Tamen lia pasinteco reagas sur lin; li renask- iĝas pli granda, morale kaj intelekte pli forta, subtenata kaj helpata de l' intuicio, kiun li konservas pri l' akirita sperto.

Ekde la naskiĝo liaj ideoj iom post iom reprenas sian impulson, laŭgrade kiel disvolviĝas la organoj, kaj pro tio oni povas diri, ke dum siaj unuaj jaroj la Spirito vere estas infana, ĉar ankoraŭ dormetas la ideoj formantaj la fundon de lia karaktero. Dum la tempo kiam liaj instinktoj somnolas, li estas pli fleksebla, kaj, ĝuste pro tio, pli sentema por impresoj povantaj ŝanĝi lian naturon kaj lin pro- gresigi, kio plifaciligas al la gepatroj la plenumon de la ilin kon- cernanta tasko.

La Spirito do dumtempe surmetas la veston de senkulpe- co, kaj Jesuo asertas la veron, kiam, malgraŭ la antaŭekzisto de la animo, li prenas infanon kiel simbolon de pureco kaj simpleco.

Pekado per la penso. Adulto

Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro. (Mateo, 5:27-28.)

La vorto adulto tie ĉi ne devas esti komprenata en sia ekskluziva kaj propra senco, sed en senco pli ĝenerala; Jesuo ofte uzadis ĝin, per pliampleksigo de ĝia senco, por signi la malbonon, la pekon kaj iun ajn malbonan penson, kiel, ekzemple, en tiu ĉi teksto: "Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj." (Marko, 8:38.)

La vera pureco ne estas nur en la agoj; ĝi estas ankaŭ en la penso, ĉar, kiu havas puran koron, tiu tute ne pensas pri malbono; tion volis diri Jesuo: li kondamnas la pekon, eĉ per la penso, ĉar ĝi estas signo de malpureco.

7. Tiu principo per si mem kondukas al la jena demando: Ĉu oni suferas la sekvojn de malbona penso eĉ en la okazo, se ĉi tiu donas nenian efikon?

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon. Laŭmezure kiel la animo, ekirinta malbonan vojon, progresas en la spirita vivo, ĝi kleriĝas kaj iom post iom seniĝas je siaj malperfektaĵoj, laŭ la pli aŭ malpli granda fervoro, kiun ĝi montras, dank'al sia libera volo. Ĉia malbona penso estas do rezultato de la malperfekteco de l' animo; sed laŭ la deziro, kiun ĝi havas, purigi sin, tiu malbona penso mem fariĝas por ĝi motivo, por ke ĝi progresu, ĉar la animo ĝin energie elpelas; tio montras ĝian klo- podon por forviŝi makulon; ĝi ne cedos, se prezentiĝos la okazo kontentigi malbonan deziron; kaj ĝi sentos sin pli forta kaj pli ĝoja pro sia venko.

Kontraŭe, la animo, kiu ne prenis bonajn decidojn, serĉas la okazojn kaj, se ĝi ne plenumas malbonan agon, tio ne estas efiko de ĝia volo, sed manko de oportuna okazo; ĝi estas do tiel kulpa, kiel se ĝi estus plenuminta la agon.

Resume, ĉe la persono, kiu la malbonon eĉ ne ekpen- sas, la progreso estas efektivigita; ĉe la persono, al kiu venas tiu penso, sed kiu ĝin forpelas, la progreso estas efektiviĝanta; ĉe tiu persono, fine, kiu havas tiun penson kaj kiu ĝin plezure konservas, la malbono ankoraŭ ekzis- tas kun sia tuta forto; ĉe l' unua la laboro estas farita, ĉe la dua ĝi estas farata, ĉe la tria ĝi estas farota. Dio, justa, konsideras ĉiujn tiujn gradojn, por la respondeco de la homo pri siaj agoj kaj pensoj.

Vera pureco. Manoj nelavitaj

8. Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skri­bistoj, dirante: Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.

Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? Car Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profi- ti de mi, tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

"Ci tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."

Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭs- kultu kaj komprenu: Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?

Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukan- toj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.

Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.

Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kom- preno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? Sed tio, kio eli­ras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. (Mateo, 15:1-20.)

Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin maten- manĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsaĝulo! Ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? (Luko, 11:37-40.)

La Judoj estis neglektintaj la verajn ordonojn de Dio, por alligi sin al la praktikado de la reguloj sta- rigitaj de la homoj, kaj pri la streĉa observado de tiuj reguloj ili faris al si skrupulon; la fundo, tre simpla, fine estis malaperinta sub la komplikeco de la formo. Tial, ke estis pli facile observi eksterajn agojn, ol morale reformi sin mem, lavi al si la manojn, ol purigi sian koron, la homoj kreis al si iluzion kaj opiniis sin kvitaj al Dio, ĉar ili konformiĝis al tiuj formalaĵoj, tamen res- tante tute samaj, kiaj ili estis, ĉar oni instruis al ili, ke Dio ne postulas pli ol tion. Tial la profeto diris: "Sed vane ili min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."

Tiel okazis ankaŭ pri la morala doktrino de la Kris­to, kiu fine estis metita en duan rangon; el tio rezultas, ke multaj kristanoj, laŭ la ekzemplo de la antikvaj Judoj, kredas, ke ilia savo estas pli certa per la eksteraj agoj, ol per la praktikado de la moralo. Al tiuj aldonoj, faritaj de la homoj, Jesuo aludas per jenaj vortoj: "Ciu kresk- aĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita."

La celo de la religio estas konduki la homon al Dio; nu, la homo venos al Dio nur tiam, kiam li estos perfekta; do, ĉia religio, kiu ne plibonigas la homon, ne atingas sian celon; la religio, pri kiu oni kredas, ke oni povas sur ĝi apogi sin por fari la malbonon, aŭ estas falsa aŭ falsita pri sia fundamento. Tia estas la rezultato en ĉiuj religioj, kies formo superas la fundon. La kredo al la efikeco de l' eksteraj signoj estas senvalora, se ĝi ne antaŭhaltigas murdojn, adultojn, ŝtelojn, kalumniojn, iajn ajn malutilojn al la proksimulo en iu ajn maniero.

Tiaj religioj faras superstiĉajn, hipokritajn aŭ fa- natikajn, sed ne faras bonajn homojn.

Ne sufiĉas do havi la ŝajnojn de la pureco; estas necese havi la purecon de la koro.

Skandaloj. Se via mano estas objekto de

skandalo, fortranĉu ĝin

Ve al la mondo pro la faliloj! Ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en la vivo kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en eternan fajron. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en la vivon unuoku- la prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Mateo, 18:7-9.)

En vulgara senco, skandalo[12] signifas ĉian agon, kiu frapas la moralon aŭ la dececon en videbla maniero. La skandalo implikas ĉiam la ideon pri ia bruado. Multaj personoj kontentiĝas per tio, ke ili evitas la skandalon, ĉar ilia fiero suferus pro ĝi, ilia ŝatateco defalus ĉe la homoj; se nur iliaj hontindaj agoj ne estas konataj, tio sufiĉas, por ke ilia konscienco estu trankvila. Tiuj estas, laŭ la paroloj de Jesuo: "tomboj blankigitaj ekstere, sed plenaj de putraĵo en la interno; vazoj pu- rigitaj ekstere, sed interne malpuraj".

En la evangelia senco, la signifo de la vorto skandalo, tiel ofte uzata, estas multe pli ampleksa; tial oni ne komprenas ĝian sencon en iuj okazoj.

Ĝi estas ne nur tio, kio ofendas la konsciencon de aliaj, sed ankaŭ ĉio, rezultanta el la malvirtoj kaj mal- perfektaĵoj de la homoj, ĉiu malbona reago de individuo al individuo kun aŭ sen postsekvoj. La skandalo, en tiu ĉi okazo, estas la efektiva rezultato de la morala malbono.

Estas necese, ke venu faliloj en la mondon, diris Jesuo, ĉar la homoj, pro tio ke ili estas malperfektaj sur la tero, estas inklinaj fari malbonon, kaj malbonaj arboj donas malbonajn fruktojn. Per tiuj vortoj oni komprenu do, ke la malbono estas sekvo de la malperfekt- eco de la homoj, sed ne, ke ili havas la devon fari ĝin.

Estas necese, ke la falilo venu, ĉar, estante en kulpelaĉetado sur la tero, la homoj punas sin mem per la kontakto kun siaj malvirtoj, kies unuaj viktimoj ili mem estas, kaj tiel ili fine komprenas la malbonaĵojn de la malvirtoj. Kiam ili estos lacaj de suferado pro la malbono, ili serĉos rimedon ĉe la bono. La reagado de tiuj malvirtoj sufiĉos do kiel puno por unuj kaj kiel provo por la aliaj; tiel Dio eltiras la bonon el la mal­bono, kaj la homoj mem utiligas la malbonajn aŭ forĵet- indajn aĵojn.

Se tiel estas, oni diros, la malbono estas necesa kaj daŭros ĉiam; ĉar, se ĝi malaperus, Dio jam ne dis- ponus povan rimedon por puni la kulpulojn; estas se- nutile peni plibonigi la homojn. Sed, se ne estus plu kulpuloj, punoj jam ne estus necesaj. Ni supozu, ke la homaro aliformiĝos kaj ekkonsistos el virtaj homoj, neniu penos fari malbonon al sia proksimulo, kaj ĉiuj estos feliĉaj, ĉar ili estos bonaj. Tia estas la stato de la progresintaj mondoj, el kiuj la malbono estas forigita; tia estos la stato de la tero, kiam ĝi estos sufiĉe pro- gresinta. Sed dum unuj mondoj progresas, aliaj estiĝas, loĝataj de primitivaj Spiritoj, kaj tiuj novaj mondoj estas ankaŭ uzataj kiel loĝejo, ekzilejo kaj kulpelaĉetejo por la neperfektaj Spiritoj ribelemaj, obstinantaj en la malbono, elpelitaj el la mondoj, kiuj fariĝis feliĉaj.

Ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Tio signifas, ke, ĉar malbono estas ĉiam malbono, tiu, kiu kontraŭvole servis kiel instrumento de la dia justeco, tiu, kies malbonaj instinktoj estis utiligitaj, eĉ tiel praktikis la malbonon kaj devas esti punata. Tial, ekzemple, sendanka infano estas puno aŭ provo por la patro, kiu suferas pro tio, ĉar tiu patro mem eble estis malbona filo kaj suferigis sian patron; tial li ricevas egalan repunon; sed pro ĉi tiu fakto la filo ne estas pardoninda kaj devos esti punata siavice per siaj propraj infanoj aŭ alimaniere.

Kaj se via mano via piedo faligas vin, de- tranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi. Energia figuro, kiu estus absurda, se prenita laŭlitere, kaj kiu simple sig­nifas, ke estas necese detrui en si mem ĉian kaŭzon de skandalo, tio estas, de malbono; elradiki el sia koro ĉian senton malpuran kaj ĉian malvirtan inklinon; tio ankaŭ signifas, ke pli bone estus por homo havi unu manon fortranĉita, ol se tiu mano estus por li instru- mento por malbona ago; se li estus senigita je la vidpovo, prefere ol se la okuloj alportus al li malbonajn pensojn. Jesuo nenion diris absurdan por iu ajn, kiu kaptas la alegorian kaj profundan sencon de liaj paroloj; sed multaj esprimoj ne povas esti komprenataj sen la ŝlosilo, kiun Spiritismo proponas por ilia deĉifrado.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi

18. La Kristo diris: "Lasu la malgrandajn infan­ojn veni al mi". Tiuj vortoj, profundaj laŭ sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la malfortul- ojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, sub- metitaj al la jugo de l' instinkto kaj ne apartenantaj ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili.

Jesuo volis, ke la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo, kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki, ne la malgrandajn infanojn, sed la bonvolemajn homojn. La forta agado estas komencita; la afero jam ne estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.

Miaj tre amataj, jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan inter- respondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas. Vere mi diras al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj pli- vastigas la horizonton; kaj jen ĝia sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj. (Johano, la Evangeliisto. Parizo, 1863.)

19. Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la malfortulojn. Lasu veni al mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca balzamo, posedanta tian ĉio- kuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas tiun dian fajron, kion vi timas? Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo: Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, ĉar nur por mia bono, mi tion scias, Via mano pezas sur mi. Se al

Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton, doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj piedoj la voĉon de sia dankemo!

Se vi havos amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon, kiun nek la okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble for- viŝiĝi de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian pur- econ; vi sentos, ke la pezo de la materio malgrand- iĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la aero kaj ne plu memoras la teron, vi supreniros senĉese, ĝis via animo ekzaltita povos satiĝi de sia elemento de vivo en la sino de la Sinjoro. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861.)

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj[13]

20. Miaj bonaj amikoj, kial vi vokis min? Ĉu por ke mi surmetu la manojn sur ĉi tiun kompatindan sufe- rantinon kaj sanigu ŝin? Ve! kia sufero, bona Dio! Ŝi perdis la vidpovon kaj mallumo fariĝis por ŝi. Kom- patinda filino! ŝi preĝu kaj esperu; mi neniel scias fari miraklojn sen la volo de Dio. Ĉiujn resaniĝojn, kiujn mi povis havigi kaj kiuj estas konigitaj al vi, atribuu nur al Tiu, kiu estas Patro de ni ĉiuj. En viaj afliktoj, rigardu do ĉiam la ĉielon; kaj diru el la fundo de via koro: "Mia Patro, resanigu min, sed konsentu, ke mia malsana animo resaniĝu pli frue, ol mia korpo; mia karno estu punata, se necese, por ke mia animo leviĝu al Vi tiel blanka, kiel ĝi estis, kiam Vi kreis ĝin." Post tiu preĝo, miaj bonaj amikoj, kiun la bona Dio aŭdos ĉiam, forto kaj kuraĝo estos donitaj al vi, kaj eble ankaŭ la resaniĝo, kiun vi nur timeme petis, kiel rekompenco por via abnegacio.

Sed tial, ke mi estas tie ĉi, en kunveno, kie oni precipe studas, mi diros al vi, ke tiuj, kiuj estas senigitaj je la vidpovo, devus konsideri sin kiel la feliĉulojn de la kulpelaĉeto. Memoru, ke la Kristo diris, ke estas bone elŝiri al si okulon, se ĝi estas malbona, kaj ke estus pli bone ĵeti ĝin en la fajron, ol se ĝi fariĝus kaŭzo de via pereo. Ve! kiom da homoj estas sur via tero, kiuj iam malbenos en mallumo la fakton, ke ili vidis la lumon! Ho! jes, feliĉaj estas tiuj, kiuj en kulpelaĉeto estas frapitaj ĉe la vidpovo! iliaj okuloj ne estos motivo de skandalo kaj falo; tiuj povas plene vivi per la vivo de l' animoj; ili povas vidi pli ol vi, kiuj vidas klare... Kiam Dio permesas al mi malfermi la palpebron de unu el tiuj kompatindaj suferantoj kaj redoni al li la lumon, mi diras la mi mem: Kara animo, kiel bedaŭrinde, ke ci ne konas ĉiujn ĝuojn de la Spirito, kiu vivas per meditado kaj amo! ci ne petus vidi figurojn malpli purajn kaj malpli dolĉajn, ol tiuj, kiujn ci povas vidi en cia blindeco.

Ho! feliĉa la blindulo, kiu volas vivi kun Dio; pli feliĉa, ol kiel vi estas tie ĉi, li sentas la feliĉon, li ĝin tuŝas, li vidas la animojn kaj povas suprenflugi kun ili en la spiritajn sferojn, kiujn eĉ la elektitoj de via tero ne povas vidi. Malfermitaj, la okuloj estas ĉiam pretaj konduki la animon en pekon; fermitaj okuloj, kontraŭe, estas ĉiam pretaj suprenirigi la animon al Dio. Kredu al mi, miaj bonaj kaj karaj amikoj, la senlumeco de l' okuloj estas ofte la vera lumo de la koro, dum la vid-povo estas ofte la malluma anĝelo, kiu kondukas al morto.

Kaj nun kelkaj vortoj al ci, mia kompatinda sufe- rantino: esperu kaj estu kuraĝa! Se mi dirus al ci: Mia filino, ciaj okuloj malfermiĝos, kiel ĝoja ci estus! sed kiu scias, ĉu tiu ĝojo ne pereigus cin? Fidu al la bona Dio, kiu faris la feliĉon kaj permesas la malĝojon! Mi faros por ci ĉion, kio estos al mi permesita; sed, ciavice, preĝu kaj precipe pensu pri ĉio, kion mi jus diris al ci.

Antaŭ ol mi foriros, vi ĉiuj, tie ĉi kunvenintaj, ricevu mian benon. (Vianney, paroĥestro en Ars. Parizo, 1863.)

21. Rimarko. Kiam aflikto ne estas sekvo de agoj dum la nuna vivo, estas necese serĉi ĝian kaŭzon en antaŭa vivo. Tio, kion oni nomas la kapricoj de la sorto, estas nenio alia, ol la efikoj de la justeco de Dio. Dio ne trudas maljustajn punojn; Li volas, ke inter kulpo kaj puno estu ĉiam rilato. Se, laŭ Sia boneco, Li ĵetis vualon sur niajn pasintajn agojn, Li tamen nin metas sur la vojon, dirante: "Kiu per glavo mortigas, tiu per glavo pereos"; paroloj, kiujn oni povas jene traduki: "Oni estas ĉiam punata laŭ sia peko". Se do iun tur- mentas la perdo de la vidpovo, ĉi tiu estis ja por li kaŭzo de falo. Eble li ankaŭ estis kaŭzo de la perdo de aliula vidpovo; eble iu blindiĝis pro eksceso de laboro trudita de li, aŭ sekve de kruelaĵoj, de manko de zorgoj, ktp, kaj tiam li spertas egalan punon. Eble li mem, pentinte, elektis tiun kulpelaĉeton kaj aplikis al si jenan parolon de Jesuo: "Se via okulo estas kaŭzo de via falo, elŝiru ĝin."

Ĉapitro IX

fellcaj tiuj, kiuj estas

mildaj kaj pacamaj

Ofendoj kaj perfortoj.

Instruoj de la Spiritoj:

La afableco kaj la dolĉeco.

La pacienco.

Obeemo kaj rezignacio.

La kolero.

Ofendoj kaj perfortoj

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. (Mateo, 5:5 .)

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Sama, 9.)

Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. (Sama, 21, 22.)

Per ĉi tiuj maksimoj Jesuo faras leĝon el dolĉeco, el mildeco, el afableco kaj el pacienco; li do kondamnas perforton, koleron kaj eĉ ĉian malĝentilan esprimon de iu kontraŭ siaj similuloj. Raka estis ĉe la Hebreoj malŝata vorto, kiu signifis sentaŭgulo, kaj kiun oni ekparolis kraĉante kaj flanken turnante la kapon. Lia parolo estas ankoraŭ pli severa, ĉar li minacas per la fajro de l' infero ĉiun, kiu diros al sia frato: Malsaĝulo.

Estas evidente en tio, kiel en ĉiuj cirkonstancoj, ke la intenco pligravigas la kulpon; sed kial simpla parolo povas havi tian gravecon, ke ĝi meritus tian severan malaprobon? Tial, ke ĉia ofenda vorto esprimas senton kontraŭan al la leĝo de amo kaj de karito, kiu devas regi la interrilatojn de la homoj kaj teni inter ili kon- kordon kaj unuecon; estas atenco kontraŭ la reciproka bonvolemo kaj la frateco; nutras malamon kaj malfavo- remon; fine tial, ke post la humileco antaŭ Dio, la karito al la proksimulo estas la unua leĝo de ĉiu kristano.

5. Sed, kion Jesuo volis do esprimi per jenaj vortoj: "Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron", se li admonis la homojn rezigni la ĉimondajn havaĵojn kaj promesis al ili la ĉielajn havaĵojn?

Atendante la bonaĵojn de la ĉielo, la homo bezonas tiujn de la tero por vivi; li nur atentigas, ke oni ne alligu pli da graveco al la lastaj, ol al la nunaj.

Per tiuj vortoj li volis diri, ke ĝis hodiaŭ la bonaĵoj de la tero estas akaparitaj de la perfortuloj malprofite por la mildaj kaj pacamaj homoj; ke al ĉi tiuj ofte mankas la vivrimedoj, dum la aliaj posedas superflue; li promesas, ke justeco estos farita al ili tiel sur la tero, kiel en la ĉielo, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio. Kiam la leĝo de amo kaj de karito estos la leĝo de la homaro, ne plu ekzistos egoismo; la malforta kaj la pacama ne plu estos ekspluatataj kaj subpremataj de la forta kaj de la perfortema. Tia estos la stato de la tero, kiam, laŭ la leĝo de la progreso kaj la promeso de Jesuo, ĝi estos fariĝinta mondo feliĉa, sekve de la forpelo de la malbonuloj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La afableco kaj la dolĉeco

6. La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l' amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies ŝajna afableco estas nur porekstera vesto, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj mordas ĉe l' unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: "Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata", ne atentante, ke ili povus aldoni pli prave: "kaj mi estas abomenata".

Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu, kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas. (Lazaro. Parizo, 1861.)

La pacienco

7. La doloro estas beno, kiun Dio sendas al Siaj elektitoj; ne afliktiĝu do, kiam vi suferas, sed kontraŭe, laŭdu la ĉiopovan Dion, kiu markis vin per la doloro sur la tero, por la gloro en la ĉielo.

Estu paciencaj; pacienco estas ankaŭ karito, kaj vi devas praktiki la leĝon de karito instruita de la Kristo, la sendito de Dio. La karito, kiu konsistas el almozo donata al la malriĉuloj, estas la plej facila el la karitoj; sed estas alia multe pli peniga kaj sekve multe pli merita: pardoni tiujn, kiujn Dio metis sur nian vojon, por ke ili estu instrumentoj de niaj suferoj kaj elprovu nian paciencon.

La vivo estas malfacila, mi tion scias; ĝi estas kunmetita el mil neniaĵoj, kiuj estas pikoj de pingloj, sed kiuj fine vundas; sed estas necese rigardi unuflanke la devojn trudatajn al ni, kaj aliflanke la ricevatajn konsolojn kaj kompensojn: tiam ni vidos, ke la benoj estas pli multenombraj ol la doloroj. La ŝarĝo ŝajnas malpli peza, kiam oni rigardas supren, ol tiam, kiam oni klinas la frunton al la tero.

Kuraĝon, amikoj. La Kristo estas via modelo; li suferis pli, ol iu ajn el vi, kaj li havis nenion pentindan; vi, kontraŭe, devas elaĉeti vian pasintecon kaj fortigi vin por la estonteco. Estu do paciencaj; estu kristanoj; tiu ĉi vorto enfermas ĉion. (Amika Spirito. Le Havre, 1862.)

Obeemo kaj rezignacio

8. La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo. La obeemo estas la kon- sento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj la egoisto ne povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkorpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur "aktiveco", ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies kloplodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko.

Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj. (Lazaro. Parizo, 1863.)

La Kolero

9. La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; se ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono. Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

10. Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti siajn mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia tem- peramento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.

Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacama Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne dis- ponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elverŝiĝas.

La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn mal- virtojn. Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas? Diru do, ke la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; sed ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progreso ne ekzistus por la homo. (Hahnemann. Parizo, 1863.)

Ĉapitro X

FELlCAJ TlUJ, KlUJ ESTAS KOMPATEMAJ

Pardonu por ke Dio pardonu vin.

Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj.

La ofero plej agrabla al Dio.

La lignereto kaj la trabo en la okulo.

Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon.

Instruoj de la Spiritoj:

Pardonu je l' ofendoj.

La indulgemo.

Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarki la neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi la malfortan flankon de aliulo?

Pardonu, por ke Dlo pardonu vin

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. (Mateo, 5:7.)

Car se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn. (Mateo,6:14-15.)

Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. (Mateo, 18:15, 21-22.)

La kompatemo estas alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l' ofendoj. La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj grandeco; la forgeso pri l' ofendoj estas kvalito de alte staranta animo, ŝvebanta super la atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.

Ve al tiu, kiu diras: Mi neniam pardonos, ĉar, se li ne estos kondamnita de la homoj, li nepre estos kondamnita de Dio; kun kia rajto li petos pardonon por siaj propraj kulpoj, se li mem ne pardonas la aliulajn? jesuo instruas al ni, ke la kompatemo ne devas havi limojn, kiam li diras, ke oni pardonu sian fraton, ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj.

Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraŭulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aŭ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataŭ trankviligi;

se li aletendas sian manon, li tion faras ne kun bonvolemo, sed kun sinmontremo, por povi distrumpeti al ĉiuj: Vidu kiel grandanima mi estas! en tiaj cirkonstancoj, reamikiĝo sincera estas neebla. Ne, en tio ne ekzistas grandanimeco, sed maniero kontentigi la fieron. En ĉiuj disputoj, kiu montriĝas pli akordiĝema, kiu montras pli da sindonemo, da karito kaj da vera grandeco de animo, tiu ĉiam ricevas la simpation de senpartiaj personoj.

Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj

Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.(Mateo, 5: 25-26.)

En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale en la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili konservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: "Serpento post morto - veneno sen forto" , estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj. En tiu fakto kuŝas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio per- mesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l' estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.

La ofero plej agrabla al Dio

Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe l' altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. (Mateo, 5:23-24.)

Kiam Jesuo diras: "Foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon", li instruas, ke la ofero plej agrabla al la Sinjoro estas la ofero de la propra resento; ke antaŭ ol prezenti sin al Li, por esti pardonita, oni mem devas pardoni, kaj ke, se oni faris ian maljustaĵon al sia frato, estas necese ĝin ripari; nur tiam la ofero estos akceptita, ĉar ĝi venos el pura koro, liberigita de ĉia malbona penso. Li materiigis tiun instruon, ĉar la Judoj faradis materiajn oferojn; li devis konformigi siajn parolojn al iliaj kutimoj. La kristano ne faras materiajn donacojn, ĉar li malmateriigis la oferon; sed el tio la instruo ekhavis pli da forto. Li oferas sian animon al Dio, kaj tiu animo devas esti purigita; enirante en la templon de la Sinjoro, li devas lasi ekstere ĉian senton de malamo kaj de malbonvolemo, ĉian malbonan penson kontraŭ sia frato; nur tiam lia preĝo estos portata de l' anĝeloj al la piedoj de l' Eternulo. Jen, kion instruas Jesuo per tiuj paroloj: Lasu vian oferon, antaŭ la altaro kaj unue iru paciĝi kun via frato, se vi volas plaĉi al la Sinjoro.

La lignereto kaj la trabo en la okulo

Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. (Mateo, 7:3-5)

Unu el la malsaĝaĵoj de la homaro estas vidi la mizeraĵon de aliulo, antaŭ ol vidi tiun, kiu estas en ni mem. Por juĝi sin mem, la homo devus povi rigardi en spegulo, iamaniere eliri eksteren de si mem, konsideri sin kiel alian personon, kaj demandi sin: Kion mi pensus, se mi vidus iun fari tion, kion mi faras? Sendube, nenio alia ol la fiero igas la homon kaŝi de si mem siajn proprajn malperfektaĵojn, ĉu moralajn, ĉu fizikajn. Tiu malbona kutimo estas tute kontraŭa al la karito, ĉar la vera karito estas modesta, simpla, indulgema; fiera karito estas sensencaĵo, ĉar tiuj du sentoj nuligas unu alian. Ĉu efektive, homo tiel vanta, ke li kredus la gravecon de sia personeco kaj la superecon de siaj kvalitoj, povus samtempe havi sufiĉe da abnegacio por fari elstara en alia la bonaĵon, kiu povus mallumigi lin, anstataŭ la malbonaĵon, kiu povus plialtigi lin, la juĝanton? Ĝuste tial, ke fiero estas la patro de multe da malvirtoj, ĝi estas ankaŭ la negacio de multe da virtoj; oni trovas ĝin en la fundo kaj kiel motivon de preskaŭ ĉiuj agoj. Tial Jesuo senĉese ĝin kontraŭbatalas kiel ĉefan baron al la progreso.

Ne jugu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas

senpeka, tiu jetu la unuan ŝtonon

Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. (Johano, 8:3-11.)

13. "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon", diris Jesuo. Tiu maksimo starigas por ni la indulgemon kiel devon, ĉar neniu persono estas, kiu ne bezonas indulgemon por si mem. Ĝi instruas al ni, ke ni ne devas juĝi la aliajn pli severe, ol ni juĝas nin mem, nek kondamni ĉe aliaj tion, pri kio ni absolvas nin mem. Antaŭ ol riproĉi iun, ni vidu, ĉu la sama riproĉo ne povas fali sur nin.

Riproĉo, ĵetita sur la konduton de alia, povas havi du celojn: bridi la malbonon, aŭ malŝatindigi la personon, kies agojn oni kritikas; ĉi tiu lasta celo neniam estas pardoninda, ĉar tie ekzistas nur malbondiremo kaj mal- bonvolemo. La unua povas esti laŭdinda kaj estas eĉ devo en iuj okazoj, ĉar el ĝi devas rezulti bono, kaj sen tio la malbono neniam estus subpremata en la socio; cetere, ĉu la homo ne devas helpi la progreson de sia similulo? Oni do ne prenu laŭ ĝia absoluta senco jenan principon: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata", ĉar la litero mor- tigas kaj la spirito vivigas.

Jesuo ne povus malpermesi, ke oni kondamnu ion malbonan, ĉar li mem donis al ni ekzemplon de tia kondamno en plej energia parolmaniero; li volis diri, ke la aŭtoritateco de la riproĉo estas proporcia al la morala aŭtoritateco de tiu, kiu ĝin faris; fariĝi kulpa pri tio, kion oni kondamnas ĉe alia, estas rezigni tiun aŭtoritatecon, estas perdi la rajton korekti. Cetere la intima konscienco rifuzas ĉian respekton kaj memvolan submetiĝon al iu, kiu, ricevinte iun ajn povon, malrespektas la leĝojn kaj la principojn, kiujn li devas apliki. En la okuloj de Dio ekzistas unu sola vera aŭtoritato, nome tiu, kuŝanta sur la ekzemplo, kiun ĝi donas pri la bono; tio ankaŭ elfluas el la paroloj de Jesuo.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Pardono je l' ofendoj

14. Kiom da fojoj mi pardonu mian fraton? Pardonu lin ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. Jen unu el tiuj paroloj de Jesuo, kiuj plej forte devas frapi vian intelekton kaj plej laŭte paroli al via koro. Komparu tiujn parolojn de kompatemo kun la preĝo tiel simpla, tiel mallonga, sed tiel granda laŭ siaj aspiroj, kiun Jesuo donis al siaj disĉiploj, kaj vi trovos ĉiam la saman penson. Jesuo, la modela justulo, respondas al Petro: Pardonu, sed sen iaj limoj; pardonu ĉiun ofendon tiom da fojoj, kiom ci ĝin ricevos, instruu al ciaj fratoj tiun forgeson pri si mem, kiu faras la homon nevundebla kontraŭ la atakoj, la malicaj agoj kaj la kalumnioj; estu dolĉa kaj humila laŭ koro, neniam mezurante cian indulgemon; faru fine tion, kion ci deziras, ke la ĉiela Patro faru por ci; ĉu Li ofte ne pardonas cin, kaj ĉu Li kalkulas kiom da fojoj Lia pardono venas, por forviŝi ciajn kulpojn?

Aŭskultu do tiun respondon de Jesuo, kaj, kiel Petro, apliku ĝin al vi mem; pardonu, estu indulgemaj, estu karitemaj, grandanimaj, eĉ malŝparemaj pri via amo. Donu, ĉar la Sinjoro redonos al vi; pardonu, ĉar la Sinjoro pardonos al vi; malaltiĝu, ĉar la Sinjoro relevos vin; humiliĝu, ĉar la Sinjoro sidigos vin ĉe Sia dekstra flanko.

Iru, miaj tre amataj, studu kaj komentariu tiujn ĉi parolojn, kiujn mi adresas al vi en la nomo de tiu, kiu, el la supro de la ĉiela brilego, rigardas ĉiam al vi kaj daŭrigas amplene la sendankan taskon, komencitan antaŭ dek ok jarcentoj. Pardonu do viajn fratojn, kiel vi bezonas, ke ili pardonu vin. Se iliaj agoj estis al vi persone malutilaj, tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgemaj, ĉar la merito de la pardono estas proporcia al la graveco de la malbono; ne estus merito forgesi la maljustaĵojn de viaj fratoj, se tiuj estus nur malgravaj vundetoj.

Spiritistoj, neniam forgesu, ke tiel per vortoj, kiel per agoj, la pardono je l' ofendoj ne devas esti ia vana vorto. Se vi diras vin spiritistoj, estu vere tiaj; forgesu la malbonon faritan al vi, kaj nur pri unu afero pensu: pri la bono, kiun vi povas fari. Kiu ekiris tiun vojon, tiu eĉ per penso ne devas de ĝi deflankiĝi, ĉar ĉiu respondas por siaj pensoj, kiujn senmanke Dio konas. Zorgu do, ke viaj pensoj entenu nenian venĝosenton; Dio scias, kio loĝas en la fundo de ĉiu koro. Feliĉa do tiu, kiu povas ĉiunokte ekdormi, dirante: Mi havas nenion kontraŭ mia proksimulo. (Simeono. Bordeaŭ, 1862.)

15. Pardoni siajn malamikojn estas peti por si mem pardonon; pardoni siajn amikojn estas doni pruvon de amikeco al ili; pardoni la ofendojn estas montri pliboniĝon. Pardonu do, miaj amikoj, por ke Dio vin pardonu, ĉar, se vi estas malmolkoraj, postulemaj, neflekseblaj, se vi estas rigoraj eĉ kontraŭ malgrava ofendo, kial vi volas, ke Dio memoru, ke ĉiutage vi pli bezonas da indulgo? Ve al tiu, kiu diras: "Mi neniam pardonos", ĉar li formulas sian propran kondamnon. Kiu scias cetere, ĉu, enprofundiĝante en vin mem, vi ne estis la ofendinto? Kiu scias, ĉu en tiu batalo, kiu komenciĝas per piko de pinglo kaj finiĝas per rompo, vi mem ne donis la unuan pikon? ĉu iu vundanta vorto ne elglitis el vi? ĉu vi uzis la tutan necesan moderon? Sendube via kontraŭulo estis malprava montrante sin tro ofendiĝema, sed tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indul- gema kaj ne meritu la riproĉon, kiun vi faras al li. Ni supozu, ke vere vi estas la ofendito en iu cirkonstanco; tamen, kiu diras, ke vi ne venenigis la aferon per revenĝoj kaj ne degenerigis en seriozan malpacon ion, kio povus facile fali en forgeson? Se de vi dependis eviti la sekvojn de la fakto, kaj se vi tion ne faris, vi estas ja kulpa. Ni akceptu fine, ke vi rekonas nenion kiel riproĉindan en vi: en ĉi tiu okazo, vi ekhavos pli da merito, se vi montriĝos pardonema.

Sed estas du manieroj tre malsimilaj pardoni: la pardono el la lipoj kaj la pardono el la koro. Multaj personoj diras pri sia kontraŭulo: "Mi lin pardonas", dum interne ili sentas ian sekretan plezuron pro la malbono okazanta al li, kaj murmuras, ke li ricevas tion, kion li meritas. Kiom da personoj diras: "Mi pardonas kaj aldonas: "sed mi neniam reamikiĝos kun li; mi volas neniam plu vidi lin." Ĉu tiu pardono estas laŭ la Evan- gelio? Ne; la vera pardono, la kristana pardono, ĵetas vualon sur la pasintecon; kaj nur tiu pardono estos kalkulita favore al vi, ĉar Dio ne kontentiĝas per ŝajnoj: Li sondas la fundon de la koroj kaj la plej sekretajn pensojn; oni ne sin trudas al Li per paroloj kaj vanaj ŝajnigoj. La forgeso plena kaj absoluta pri l' ofendoj estas esence propra al la grandaj animoj; la venĝemo estas ĉiam signo de malalteco kaj malsupereco. Ne forgesu, ke la vera pardono montriĝas pli bone per agoj ol per vortoj. (Paŭlo, la apostolo. Lyon, 1861.)

La indulgemo

16. Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas.

La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas. (Jozefo, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

17. Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.

Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon. Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: "Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin." Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.

Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon? Ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus, sed ankaŭ ne rekompencus. La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.

Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito. Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. (Johano, episkopo en Bordeaux, 1862.)

18. Karaj amikoj, estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l' aliaj; tio ankaŭ estas praktikado de la sankta karito, kiun malmultaj personoj plenumas. Vi ĉiuj havas malbonajn inklinojn por venki, erarojn por korekti, kutimojn por modifi; vi ĉiuj havas ŝarĝon pli aŭ malpli pezan por demeti, antaŭ ol vi pene atingos la supron de la monto de la progreso. Kial do esti tiel klarvidaj por la proksimulo kaj tiel blindaj por vi mem? Kiam do vi ĉesos vidi en la okulo de via frato la lignereton, kiu lin ĝenas, ne atentante en la via la trabon, kiu vin blindigas kaj igas vin marŝi falo post falo? Kredu al viaj fratoj, la Spiritoj: ĉiu homo, tiel fiera, ke li opinias sin supera, laŭ virto kaj merito, ol siaj enkarniĝintaj fratoj, estas malsaĝa kaj kulpa, kaj Dio en la tago de Sia justeco lin punos. La vera karaktero de la karito estas la modesteco kaj la humileco, kiuj konsistas en tio, ke ĉiu vidu nur supraĵe la malvirtojn de aliaj kaj klopodu por elstarigi tion, kion ili havas bonan kaj virtan, ĉar, kvankam la koro de la homo estas abismo de korupteco, tamen ekzistas ĉiam en ĝiaj plej kaŝitaj faldoj la ĝermo de iuj bonaj sentoj, vivanta fajrero de la spirita esenco.

Spiritismo, konsolanta kaj beninda doktrino, feliĉaj tiuj, kiuj konas cin kaj profitas la edifajn instruojn de la Spiritoj de la Sinjoro! Por tiuj la vojo estas lumigita kaj dum la tuta irado ili povas legi jenajn vortojn, kiuj montras al ili la rimedojn alveni al la celo: praktika karito, karito el la koro, karito por la proksimulo kiel por si mem; unuvorte, karito por ĉiuj kaj amo al Dio super ĉio, ĉar la amo al Dio, resumas ĉiujn devojn, kaj estas neeble reale ami Dion, ne praktikante la kariton, el kiu Li faris leĝon por ĉiuj kreitoj. (Dufetre, episkopo en Nevers. Bordeaux.)

Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarkigi la neperfektaJojn de aliaj; diskonigi la malfortan flankon de aliulo?

Car neniu estas perfekta, ĉu el tio sekvas, ke neniu rajtas admoni sian proksimulon?

Certe ne, ĉar ĉiu el vi devas labori por la progreso de ĉiuj kaj precipe de tiuj, kies protekto estas konfidita al vi; sed oni devas admoni kun modereco, kun utila celo, kaj ne, kiel oni plej ofte faras, por la plezuro nigrigi. En ĉi tiu lasta okazo, la admono estas malicaĵo; en la unua, ĝi estas devo, kiun la karito ordonas plej zorge plenumi; cetere, la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem, demandante sin, ĉu oni ĝin ne meritas. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Se oni ne diskonigas la malperfektaĵojn de aliaj homoj, ĉu estas riproĉinde ilin rimarki, se el tia rimarko la koncernataj personoj povas nenion profiti?

Ĉio dependas de l' intenco; certe ne estas malpermesate vidi la malbonon, kiam malbono ekzistas; estus eĉ nekonsilinde vidi ĉie nur bonon: tia iluzio malhelpus la progreson. La eraro kuŝas en tio, ke la rimarko por la proksimulo rezultigu malprofiton, senbezonan miskreditigon laŭ la ĝenerala opinio. Oni ankaŭ estus kulpa, tion farante nur por elverŝo de sento de malbonvolemo kaj de ĝojo trovi malvirtojn en aliaj. Estas tute alie, kiam oni ĵetas vualon sur la malbonon, por ĉi tiun kaŝi de la publiko, kaj ĝin rimarkas por sia persona profito, tio estas, por peni tion eviti, kion oni riproĉas en aliaj. Ĉu tia rimarko, unuvorte, ne estus utila al la moralisto? Kiel li povus pentri la malvirtojn de la homaro, se li ne studus la modelojn? (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

21. Ĉu iaokaze estas utile malkaŝi ies malvirton?

Tiu ĉi demando estas tre delikata kaj por ĝin respondi oni devas helpi al si per la karito bone komprenata. Se la malperfektaĵoj de iu persono malutilas nur al la persono mem, neniam estas utile diskonigi ilin; sed, se ili povas malutili al aliaj, estas necese preferi la intereson de la plej granda nombro, ol la intereson de unu sola. Laŭ la cirkonstancoj, senmaskigi hipokritecon kaj mensogon povas esti devo; ĉar pli bone estas, ke unu homo falu, ol ke pluraj fariĝu liaj trompitoj kaj viktimoj. En tia okazo estas necese pesi la sumon de la profitoj kaj de la malprofitoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Ĉapitro XI

ami sian proks1mulon kiel s1n mem

La plej granda ordono. Fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni. Parabolo de la kreditoroj kaj de la ŝuldantoj.

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro.

Instruoj de la Spiritoj:

La leĝo de amo.

La egoismo.

La fido kaj la karito.

Karito al la krimuloj.

Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?

La plej granda ordono. Fari por la aliaj

tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni.

Parabolo de la kreditoro kaj de la ŝuldantoj

la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. (Mateo, 22:34-40.)

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la lego kaj la profetoj. (Mateo, 7:12.)

Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. (Luko, 6:31.)

Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam la kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato. (Mateo, 18:23-35.)

"Ami sian proksimulo kiel sin mem; fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni" estas la plej plena esprimo de la karito, ĉar ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al sia proksimulo. Ni ne povus havi pli sekuran gvidilon en tiu direkto, ol prenante kiel mezurilon de nia devo al aliulo tion, kion ni deziras por ni mem. Kun kia rajto ni postulus de niaj similuloj pli bonan konduton, pli da indulgemo, da bonvolemo kaj sindonemo, ol tiajn, kiajn ni havas por ili? La praktikado de tiuj maksimoj kondukos al la detruo de l' egoismo; kiam la homoj prenos ilin kiel regulon de sia konduto kaj bazon de siaj institucioj, ili komprenos la veran fratecon kaj faros, ke la paco kaj la justeco regu inter ili; ne plu estos malamoj kaj malkonsentoj, sed unueco, konkordo kaj reciproka bonvolemo.

Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro

Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povus impliki lin per interparolado. Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ la vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? Cu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?

Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. (Mateo, 22:15-22; Marko, 12:13-17.)

La demando prezentita al Jesuo havis kiel motivon la cirkonstancon, ke la Judoj, abomenante la tributon al ili truditan de la Romanoj, estis farintaj el la pago de tiu tributo religian aferon; granda partio estis starigita kontraŭ tia imposto; la pago de la tributo estis do por ili koleriga temo de la momento, kaj, se tiel ne estus, la demando farita al Jesuo: "Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?" havus nenian sencon. Tiu demando estis kaptilo; ĉar, laŭ la respondo, ili esperis instigi kontraŭ li la roman aŭtoritaton, aŭ la skismajn Judojn. Sed "Jesuo, sciante ilian ruzecon", lerte sin elturnis el la malfacilaĵo, donante al ili lecionon de justeco per tio, ke al ĉiu estu donata, kio estas al li ŝuldata. (Vidu en la enkonduko de tiu ĉi verko la artikolon: Impostistoj.)

Ĉi tiu maksimo: "Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro" ne devas esti komprenata en limiga kaj absoluta senco. Kiel ĉiuj instruoj de Jesuo, tie kuŝas ĝenerala principo, resumita sub praktika, komunuza formo, kaj deduktita el aparta cirkonstanco. Tiu principo estas sekvo de tiu alia, laŭ kiu ni devas konduti kontraŭ la aliaj tiel same, kiel ni volus, ke la aliaj kondutu kontraŭ ni; ĝi kondamnas ĉian materian kaj moralan malprofiton, kiun oni povus fari al aliulo, ĉian atencon kontraŭ la rajtoj de aliaj; ĝi ordonas la respekton al ĉies rajtoj, kiel ĉiu deziras, ke oni respektu la liajn; ĝi etendiĝas eĉ al la plenumado de la devoj al la familio, al la socio, al la aŭtoritato, same kiel al la individuoj ĝenerale.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La Leĝo de Amo

8. La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l' estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l' animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem. Kiam Jesuo eldiris tiun dian vorton "amo", tiu vorto skuis la popolojn, kaj la martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.

Spiritismo siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon; jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ elaĉeti la homon el la materio.

Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l' animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj. (Lazaro. Parizo, 1862.)

9. La amo estas el dia esenco, kaj ekde la unua ĝis la lasta, vi ĉiuj posedas en la fundo de la koro ian eron de tiu sankta fajro. Tiun fakton vi povis plurfoje konstati: la plej malnobla, la plej malŝatinda, la plej krima, havas al iu estulo aŭ iu objekto vivan, ardan estimon elprovitan kontraŭ ĉio, kio pretendus ĝin malgrandigi, kaj ne malofte plej grandiozan.

Al estulo aŭ objekto, mi diris, ĉar ekzistas inter vi individuoj, kiuj elspezas trezorojn da amo, je kiu ilia koro superabundas, por animaloj, plantoj kaj eĉ materiaj objektoj: speco de mizantropoj, plendantaj ĝenerale kontraŭ la homaro, kontraŭstarantaj la naturan inklinon de sia animo, kiu serĉas ĉirkaŭ si amon kaj simpation; ili malaltigas la leĝon de amo ĝis la stato de instinkto. Tamen, kion ajn ili faras, ili ne povas sufoki la vivantan ĝermon, kiun Dio metis en ilian koron ĉe ilia kreo; tiu ĝermo disvolviĝas kaj kreskas samtempe kun la moraleco kaj la intelekto, kaj, kvankam kelkfoje premite de l' egoismo, ĝi estas la fonto de sanktaj kaj dolĉaj virtoj, kiuj naskas la sincerajn kaj daŭrajn korinklinojn, kaj helpas la homon venki la krutan kaj sekan vojon de l' ekzistado.

Al iuj personoj la provo de la reenkarniĝo forte malplaĉas, en la senco, ke aliaj partoprenas en la amikaj simpatioj, pri kiuj ili estas ĵaluzaj. Kompatindaj fratoj! via amo faras vin egoistaj; via amo estas limigita en intima rondo el parencoj, aŭ amikoj, kaj ĉiuj aliaj estas al vi indiferentaj. Nu! por praktiki la leĝon de amo tiel, kiel Dio ĝin komprenas, vi devas iom post iom ami sendistinge ĉiujn viajn fratojn. La tasko estos longa kaj malfacila, sed ĝi estos elplenumita: Dio tion volas, kaj la leĝo de amo estas la unua kaj la plej grava regulo de via nova doktrino, ĉar ĝi estas la leĝo, kiu iam mortigos egoismon, kia ajn la formo, en kiu ĝi montriĝos; ĉar, krom la persona egoismo, estas ankaŭ la egoismo de familio, de kasto, de nacieco. Jesuo diris: "amu vian proksimulon kiel vin mem"; nu, kia estas la limo inter mi kaj la proksimulo? ĉu la familio, la sekto, la nacio? Ne, ĝi estas la tuta homaro. En la superaj mondoj la reciproka amo harmoniigas kaj direktas la progresintajn Spiritojn tie loĝantajn, kaj via planedo, destinita al proksima progreso, per sia socia transformiĝo, vidos siajn loĝantojn praktiki tiun subliman leĝon, refiguraĵon de Dio.

La efikoj de la leĝo de amo estas la morala pliboniĝo de la homa genro kaj la feliĉo dum la surtera vivo. La plej ribelemaj kaj la plej malvirtaj korektos sin, vidante la profitojn el la praktikado de jena konsilo : Ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas, ke ĝi estu farata al vi, sed faru al ili, kontraŭe, ĉian bonon, kiun estos en via povo fari.

Ne kredu al la senfrukteco kaj malmoleco de la homa koro; ĝi cedas, kvankam kontraŭvole, al la vera amo; ĉi tiu estas magneto, al kiu la koro ne povas kontraŭstari, kaj la kontakto de tia amo vivigas kaj fekundigas ties ĝermojn, troviĝantajn, en latenta stato, en viaj koroj. La tero, restadejo por provado kaj ekzilo, estos tiam purigita per tiu dia fajro, kaj vi vidos praktikataj kariton, humilecon, paciencon, sindonemon, abnegacion, rezignacion, sinoferon, kiuj ĉiuj devenas de amo. Ne ĉesu do aŭdi tiujn vortojn de Johano, la Evangeliisto; vi scias, ke, kiam malsano kaj maljuneco devigis lin ne plu predikadi, li nur ripetadis ĉi tiujn dolĉajn vortojn: "Miaj infanoj, amu unuj la aliajn."

Karaj fratoj, profitu tiujn lecionojn; ilia praktikado estas malfacila, sed el ili la animo ĉerpas grandegan bonon. Kredu al mi, faru la subliman klopodon, kiun mi petas de vi : "Amu unuj aliajn", kaj baldaŭ vi vidos la teron transformita en Elizeon, kien la animoj de la justuloj venos ĝui ripozon. (Fenelon. Bordeaux, 1861.)

10. Miaj karaj kunlernantoj, la Spiritoj nun ĉeestantaj diras al vi per mia voĉo: "Multe amu, por esti multe amataj." Tiu ĉi penso estas tiel prava, ke vi en ĝi trovos ĉion, kio konsolas kaj mildigas la penojn de ĉiu tago; aŭ pli bone, praktikante tiun saĝan konsilon, vi tiel altiĝos super la materio, ke vi vin liberigos el la materio antaŭ via elkarniĝo. Disvolvante vian komprenon pri l' estonteco, la spiritismaj studoj havigas al vi jenan certecon: ke vi marŝas al Dio, vidante efektivigitaj ĉiujn promesojn, respondantajn al la aspiroj de via animo; tial vi devas levi vin sufiĉe alte, por juĝi sen la baroj de la materio kaj por ne kondamni vian proksimulon, ne direktinte vian penson al Dio.

Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem; estas serĉi ĉirkaŭ si la intiman sencon de ĉiuj doloroj, kiuj subpremas viajn fratojn, por alporti al ili ian balzamon; estas rigardi la grandan homan familion kiel la sian, ĉar tiun familion vi retrovos post iom da tempo en mondoj pli progresintaj, kaj la Spiritoj, kiuj konsistigas ĝin, estas, kiel vi, filoj de Dio, destinitaj por altiĝi al la senlimo.

Tial vi ne povas rifuzi al viaj fratoj tion, kion Dio malavare donas al vi, ĉar viaflanke vi tre ĝojus, se viaj fratoj donus al vi tion, kion vi bezonas. Al ĉiuj suferoj eldiru parolon de espero kaj de apogo, por ke vi estu tute amo, tute justeco.

Kredu, ke ĉi tiu saĝa admono: "Multe amu por esti multe amataj" trabatos al si vojon; ĝi estas revolucia kaj sekvas vojon fiksan, neŝanĝeblan. Sed vi jam gajnis, vi, kiuj aŭskultas min; vi estas multege pli bonaj, ol vi estis antaŭ cent jaroj; vi tiom pliboniĝis, ke vi jam akceptas sen kontraŭdiro amason da novaj ideoj pri libereco kaj frateco, kiujn vi pasintatempe forpuŝus; nu, de nun post cent jaroj, vi akceptos kun sama facileco la ideojn, kiuj ankoraŭ ne povis penetri en vian cerbon.

Hodiaŭ, kiam la spiritisma movado faris tian grandan paŝon, vidu kiel rapide la ideoj de justeco kaj de renovigo, entenataj en la diktaĵoj de la Spiritoj, estas akceptataj de duono de l' intelektularo; tio okazas, ĉar tiuj ideoj respondas al ĉio, kio estas dia en vi; ĉar vi estas preparitaj per fekunda semado: la lastjarcenta semado, kiu enplantis en la socion la grandajn ideojn de progreso; kaj ĉar ĉiuj aferoj interĉeniĝas sub la sceptro de la Plejaltulo, iuj lecionoj, ricevitaj kaj akceptitaj, estos enfermitaj en tiu universala interŝanĝo de amo al la proksimulo; per ĝi la enkarniĝintaj Spiritoj, pli bone juĝante kaj sentante, etendos la manojn unuj al aliaj ĝis la ekstremaĵoj de via planedo; ili kolektiĝos, por interkompreniĝi kaj por ami unuj aliajn, por detrui ĉiajn maljustaĵojn, ĉiajn kaŭzojn de miskompreno inter la popoloj.

Granda koncepto pri renovigo per Spiritismo, tiel bone priskribita en La Libro de la Spiritoj, ci faros la grandan miraklon de la venonta jarcento, la miraklon de la harmoniigo de ĉiuj materiaj kaj spiritaj interesoj de la homoj, per la aplikado de ĉi tiu maksimo ĝuste komprenata: Multe amu por esti multe amataj. (Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.)

La egoismo

11. Egoismo, tiu kancero de la homaro, devas malaperi de sur la tero, kies moralan progreson ĝi kontraŭas; estas rezervita al Spiritismo la tasko altigi la teron en la hierarĥio de la mondoj. Egoismo estas do celo, al kiu ĉiuj veraj kredantoj devas turni siajn armilojn, sian fortojn, sian kuraĝon; kuraĝon, mi diras, ĉar oni bezonas pli da kuraĝo por venki sin mem, ol por venki aliajn. Ĉiu do plej klopodu por ĝin kontraŭbatali en si mem, ĉar tiu monstro, formanĝanta ĉiujn intelektojn, tiu ido de la fiero, estas la fonto de ĉiaj surteraj suferoj. Ĝi estas la negacio de la karito, kaj sekve la plej granda baro al la feliĉo de la homoj.

Jesuo donis al vi la ekzemplon de la karito, kaj

Poncio Pilato tiun de egoismo; ĉar, kiam la Justulo

ekiras al la sanktaj haltejoj de sia martireco, Pilato

lavas al si la manojn, dirante: Al mi tio ne gravas! Li kuraĝas diri al la Judoj: Tiu ĉi homo estas justa, kial

do vi volas krucumi lin? kaj tamen li lasas konduki la Justulon al la turmento.

Nur al tiu antagonismo inter karito kaj egoismo, al la invado de tiu lepro en la homan koron, devas esti atribuita la fakto, ke Kristanismo ĝis nun ne povis elplenumi sian tutan mision. Vin, novajn apostolojn de la kredo, kiujn la superaj Spiritoj instruas, koncernas la tasko kaj la devo elradiki tiun malbonon, por doni al Kristanismo ĝian tutan forton kaj forigi de la vojo la dornarbetojn, kiuj embarasas la marŝon. Forpelu egoismon de sur la tero, por ke ĉi tiu povu leviĝi en la gradaro de la mondoj, ĉar jam estas tempo, ke la homaro prenu sian veston de maturulo, kaj por tio estas necese unue elpeli egoismon el viaj koroj. (Emmanuel. Parizo, 1861.)

12. Se la homoj amus unuj aliajn per vera amo, la karito estus pli bone praktikata; sed estas necese por tio, ke vi klopodu por vin liberigi de la kiraso, kiu kovras viajn korojn, por ke ĉi tiuj estu pli sentemaj por la suferoj de l' aliaj. La rigideco mortigas la bonajn sentojn; la Kristo neniun ajn malakceptis; kiu ajn sin turnadis al li, tiu ne estis malakceptata: la adulta virino, la krimulo, estis helpataj de li: li neniam timis, ke lia reputacio iel defalu pro tio. Kiam do vi lin prenos kiel modelon por ĉiuj viaj agoj? Se la karito regus sur la tero, la maliculo ne plu mastrus; li hontplene forkurus; li sin kaŝus, ĉar li nenie sin sentus hejme. Tiam la malbono malaperus; funde konvinkiĝu pri tio.

Komencu donante mem la ekzemplon; estu karitema por ĉiuj sendistinge; penu ne plu atenti la homojn, kiuj vin malŝate rigardas, kaj lasu al Dio la zorgon de la tuta justeco, ĉar Li ĉiutage, en Sia regno, faras apartigon inter bona grajno kaj lolo.

Egoismo estas la negacio de karito; nu sen karito ne ekzistos ripozo en la socio; mi diras plie: nenie kuŝas sekureco; kun egoismo kaj fiero, kiuj iras mano en mano, la vivo estos ĉiam konkurado, en kiu nepre venkos la plej lerta, kie la plej sanktaj amikrilatoj estos piedpremataj, kie eĉ la sanktaj ligiloj de familio ne estos respektataj. (Pascal. Sens, 1862.)

La fido kaj la karito

13. Antaŭ ne longe mi diris al vi, miaj karaj filoj, ke karito sen fido ne sufiĉas, por teni inter la homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke karito ne estas ebla sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de senreligiaj personoj, sed tiun severan kariton, kiu agas nur per abnegacio, per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo.

Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii sin pri sia destino sur la tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de reciprokaj oferoj vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj elementoj.

Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo. Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos. (Protektanta Spirito. Krakovo, 1861.)

Karito al la krimuloj

14. La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi.

Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?

La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.

La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj loĝejoj. Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn kun ties inklinoj.

Al tiuj, pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: "Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo." Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi;

helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li. (Elizabeta de Francujo. Le Havre, 1862.)

Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?

15. Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Cu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?

Tiu demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda: oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de la socio, unuvorte malbonfaranton.

Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; an- taŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas la voĉon de via koro, kiu diras al vi: "Ci povas lin savi, savu lin!" (Lamennais. Parizo, 1862)

Ĉapitro XII

amu viajn malamikojn

Pagi por bono la malbonon.

La elkarniĝintaj malamikoj.

Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian.

Instruoj de la Spiritoj:

La venĝo.

La malamo.

La duelo.

Pagi per bono la malbonon

1. Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon sur justulojn kaj maljustulojn. Car se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. ( Mateo, 5:43-48.)

Car mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. (Mateo, 5:20)

Kaj se vi am as tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale ricevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. (Luko, 6:32-36)

Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero.

Tamen oni ofte miskomprenas la sencon de la vorto ami en ĉi tiu okazo; Jesuo neniel pretendis, per tiuj vortoj, ke oni havu por siaj malamikoj tian dolĉan inklinon, kian oni havas por iu frato aŭ amiko; korinklino supozigas konfidon; nu, neniu povas konfidi iun, sciante, ke tiu deziras lian malfeliĉon; neniu povas fari al tiu persono amikajn korelverŝojn, sciante, ke la persono estas kapabla ilin misuzi; inter homoj, kiuj malfidas unuj je aliaj, ne povas okazi tiaj elmontroj de simpatio, kiaj ekzistas inter homoj, vivantaj en komuneco de pensoj; fine, neniu povas havi tian saman plezuron ĉe malamiko, kian ĉe amiko.

La malsameco de tiuj sentoj, laŭ la cirkonstancoj, rezultas el fizika leĝo: la leĝo de l' altiro de la similaj kaj de la repuŝo de la malsimilaj fluidoj; la penso malica disĵetas ian emanaĵon1, kies impreso estas peniga; la bonvolema penso ĉirkaŭvolvas nin per emanaĵo agrabla; el tio la diferenco de la sensaco, kiujn oni spertas ĉe l' alproksimiĝo de iu amiko aŭ de iu malamiko. Ami siajn malamikojn povas do signifi nur, ke oni ne distingu inter malamikoj kaj amikoj; ĉi tiu regulo ŝajnas malfacila, eĉ ne plenumebla, nur tial ke oni erare kredas, ke ĝi ordonas asigni al amikoj kaj malamikoj la saman lokon en la koro. Se la malriĉeco de la homaj lingvoj devigas uzi la saman vorton por esprimi diversajn nuancojn de sentoj la racio devas fari ties diferencon laŭ la okazoj.

Ami siajn malamikojn neniel estas do porti por ili korinklinon, kiu ne estas en la naturo, ĉar la kontakto kun malamiko batigas nian koron en maniero tute alia, ol la kontakto kun amiko ; ĝi signifas, porti kontraŭ ili nenian malamon, resenton, deziron je venĝo; pardoni al ili sen kaŝita penso kaj senkondiĉe la malbonon, kiun ili faras al ni; neniel malhelpi la reamikiĝon; deziri al ili bonon,

anstataŭ deziri malbonon; ĝoji, anstataŭ afliktiĝi pro la

bono, kiu okazas al ili; etendi al ili helpeman manon en okazo de bezono; deteni sin, ĉu per paroloj per agoj, de ĉio, kio povas malutili al ili; ĝi estas fine pagi al ili ĉiam per bono la malbonon ricevitan, sen intenco humiligi ilin. Kiu tion faras , tiu plenumas la kondiĉojn de l' ordono: Amu viajn malamikojn.

4. Ami siajn malamikojn estas sensencaĵo por nekredanto; la homo, por kiu la nuna vivo estas ĉio, vidas en sia malamiko nur malutilan estulon, kiu ĝenas lian ripozon, kaj de kiu, li kredas, nur la morto povas lin liberigi: el tio la deziro je venĝo; nenian intereson li havas pardoni, krom por kontentigi sian fieron en la okuloj de la mondo; pardoni en iuj okazoj ŝajnas al li eĉ malfortaĵo ne inda de li; se li ne venĝas, li tamen konservas venĝemon kaj ian sekretan deziron malutii sian malamikon.

Por kredanto, precipe por spiritisto, la vidmaniero estas tute alia, ĉar li ĵetas sian rigardon en la pasintecon. kaj en la estontecon, inter kiuj la nuna vivo estas nur punkto; li scias, ke pro la destino mem de la tero li tie nepre renkontos malvirtajn, malicajn homojn; ke la malicaĵoj, lin ĉiam celantaj, estas parto de provoj, kiujn li devas suferi, kaj la alta vidpunkto, el kiu li rigardas, faras la sortobatojn malpli amaraj, egale ĉu ili venas de la homoj aŭ de l' aĵoj; se li ne murmuras kontraŭ la provoj, des malpli li murmuru kontraŭ la homoj, ties instrumentoj; se, anstataŭ plendi, li dankas Dion pro la provo, li devas ankaŭ danki la manon, kiu donas al li okazon montri sian paciencon kaj rezignacion. Tiu ĉi pensmaniero lin nature antaŭinklinigas al pardono; cetere li scias, ke ju pli noblanima li estas, des pli li grandiĝas en siaj propraj okuloj kaj des pli malproksime li staras de la malbonintencaj sagoj de sia malamiko.

La homo, kiu okupas altan rangon en la mondo, ne sentas sin ofendita de l' insultoj de tiu, kiun li rigardas kiel sian malsuperulon; tio sama estu dirita pri tiu, kiu en la morala mondo leviĝas super la materia homaro; li komprenas, ke malamo kaj venĝemo lin malnobligus kaj malaltigus; nu, por esti supera ol sia kontraŭulo, li devas havi animon pli grandan, pli noblan, pli indulgeman.

La elkarniĝintaj malamikoj

5. La spiritisto havas ankoraŭ aliajn motivojn por indulgi al siaj malamikoj. Unue li scias, ke la malboneco ne estas ia konstanta stato de la homoj; ke ĝi estas esence propra al nedaŭra malperfekteco, kaj ke, same kiel infano korektas siajn mankojn, tiel maliculo iam komprenos siajn erarojn kaj fariĝos bona.

Li scias ankaŭ, ke la morto nur materie lin liberigas de lia malamiko, ĉar tiu ĉi povas persekuti lin per sia malamo, eĉ post sia foriro de la tero; ke tiel la venĝo ne atingas sian celon; ke ĝi kontraŭe havas kiel efikon naski pli grandan inciton, kiu povas daŭri plu en sekvanta ekzistado. Estis rezervite al Spiritismo pruvi per la sperto kaj per la leĝo, laŭ kiu fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj, ke la esprimo: Estingi malamon per sango estas fundamente falsa, kaj ke vero estas, ke sango nutras malamon eĉ post la tombo; sekve, doni efektivan pravon de ekzisto kaj praktikan utilecon ne nur al la pardono, sed ankaŭ al la sublima maksimo de la Kristo: Amu viajn malamikojn. Neniu koro estas tiel malvirtema, ke, eĉ senscie, ĝi ne estas tuŝita de bona konduto kontraŭ ĝi; per milda konduto, oni forigas almenaŭ ĉian pretekston por ia revenĝo; el malamiko oni povas ja fari al si amikon antaŭ aŭ post lia morto. Per malbona konduto oni incitas sian malamikon kaj tiam ĉi tiu fariĝas instrumento, kiun la justeco de Dio uzas, por puni tiun, kiu ne pardonis.

6. Oni povas do havi malamikojn, tiel inter la enkarniĝintoj, kiel inter la elkarniĝintoj; la malamikoj el la nevidebla mondo manifestas sian malicemon per obsedoj kaj subjugigo, kontraŭ kiuj baraktas tiom da personoj, kaj kiuj estas unu el la specoj de provoj de la vivo; tiuj provoj, kiel ĉiuj aliaj, helpas la progreson kaj devas esti akceptataj rezignacie kaj kiel konsekvenco de la malsupera naturo de la terglobo; se ne ekzistus malbonaj homoj sur la tero, ne troviĝus malbonaj Spiritoj ĉirkaŭ ĝi. Se do oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno.

Oni iam oferadis sangantajn viktimojn, por senkolerigi la inferajn diojn, kiuj estis neniuj aliaj, ol la malbonaj Spiritoj. Post la inferaj dioj venis la demonoj, kiuj estas la samo. Spiritismo venas pruvi, ke tiuj demonoj estas nenio krom la animoj de malicaj homoj, ankoraŭ ne seniĝintaj je materiaj instinktoj; ke oni ilin ne mildigas krom per ofero de sia malamo, tio estas, per karito; ke la karito havas kiel efikon ne nur malebligi al ili fari malbonon, sed ankaŭ rekonduki ilin al la vojo de la bono kaj kunhelpi ilian savon. Tial la maksimo: Amu viajn malamikojn ne limiĝas je la mallarĝa rondo de la tero kaj de la nuna vivo, sed ĝi estas parto de la granda leĝo de l' universala frateco.

Se iu frapas al vi la dekstran vangon,

turnu al li ankaŭ la alian

Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi. (Mateo, 5: 38-42)

La antaŭjuĝoj de la mondo pri tio, kion oni konvencie nomas honorsento, aperigas tiun malserenan ofendiĝemon, naskitan de la fiero kaj de l' ekzaltiĝo de la personeco, kiu igas la homon pagi ofendon per ofendo, vundon per vundo; tia konduto ŝajnas konforma al la justeco en la okuloj de homo, kies moralo ne leviĝas super la surteraj pasioj; tial la Mosea leĝo diris: okulon pro okulo, denton pro dento, leĝo en harmonio kun la tempo, kiam vivis Moseo. Venis la Kristo kaj diris: Pagu per bono la malbonon. Li diris plu: "Ne rezistu al la malbono: sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian." Al fierulo, tiu maksimo ŝajnas malkuraĝaĵo, ĉar li ne komprenas, ke estas pli granda kuraĝo elteni insulton, ol venĝi, kaj li tion ne komprenas, ĉar lia vidpovo ne atingas trans la nunan tempon. Tamen, ĉu oni prenu tiun maksimon laŭlitere? Ne; tiel same, kiel tiun alian, kiu ordonas, ke oni elŝiru sian okulon, se ĉi tiu skandalas; pelita ĝis siaj lastaj konsekvencoj, tiu instruo donus kiel rezulton, ke oni kondamnu ĉian, eĉ laŭleĝan, malhelpon al la perforto, kaj ke oni lasu kampon libera al la maliculoj, kiuj havus do jam nenian motivon por timo. Se oni ne bridus iliajn perfortojn, baldaŭ ĉiuj bonuloj estus iliaj viktimoj. La instinkto de memkonservado, kiu estas leĝo de la naturo, admonas ĉiun ne volonte etendi sian kolon al la murdisto. Per tiuj paroloj do Jesuo ne malpermesas la defendon, sed kondamnas la venĝon. Dirante, ke oni turnu la alian vangon, kiam unu estas frapita, li diris, en alia formo, ke oni ne pagu la malbonon per malbono; ke la homo humile akceptu ĉion, kio utilas por lin malfierigi; ke estas pli glore al li esti frapita, ol frapi, elteni pacience maljustaĵon, ol fari mem ĝin; ke estas pli bone esti trompita, ol trompi, esti ruinigita, ol ruinigi la aliajn. Tio estas samtempe la kondamno de la duelo, kiu estas nur manifestiĝo de la fiero. Nur la fido al la estonta vivo kaj al la justeco de Dio, kiu neniam lasas senpuna la malbonon, povas doni la forton, por pacience elteni la atencojn al niaj interesoj kaj al nia memamo; tial ni diras senĉese: direktu viajn rigardojn antaŭen; ju pli alte vi levos vin per la penso super la materia vivo, des malpli vin ofendos la surteraj aferoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La vengo

9. La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj , kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la Kristo: "Pardonu viajn malamikojn!", ke tiu, kiu rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj. Efek- tive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe. Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas ve- nenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! la fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon.

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel devizon: "Ekster karito, nenia savo!" Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni. (Julio Olivier. Parizo, 1862.)

La malamo

10. Amu unuj aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla odoro kaj kies parfumo suprenflugas al Li. Kvankam la leĝo de amo ordonas, ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej do- loran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li. (Fenelon. Bordeaux, 1861.)

La duelo

11. Vere granda estas nur la homo, kiu, konsiderante la vivon kiel vojaĝon, kiu kondukos lin al difinita celo, preterlasas la malglataĵojn de la vojo; li neniam eĉ dum momento permesas al si deflankiĝi de la rekta vojo; lia rigardo estas konstante turnita al la celo, kaj do nemulte gravas al li, ke rubusujoj kaj dornoj minacas gratvundi lin; ili apenaŭ lin tuŝas, sed ne difektas, kaj li tamen daŭrigas sian iradon. Riski siajn vivtagojn, por venĝi ofendon, estas retroiro antaŭ la provoj de la vivo, estas ĉiam krimo en la okuloj de Dio; kaj se vi ne estus tiel trompitaj, kiel vi estas, de viaj antaŭjuĝoj, tio estus ridinda kaj grandega frenezaĵo en la okuloj de la homoj.

Estas krimo ĉe la hommortigo per duelo; via leĝaro mem ĝin rekonas; neniu rajtas, en ia ajn okazo, atenci kontraŭ la vivo de sia similulo; ĝi estas krimo en la okuloj de Dio, kiu starigis vian kondutregulon; en la duelo, pli ol en ĉio alia, vi estas juĝantoj en via propra afero. Memoru, ke vi estos pardonitaj nur tiel, kiel vi mem pardonos; per pardono vi alprokisimiĝas al Dio, ĉar pardonemo estas frato de potenco. Dum guto da homa sango, verŝita per mano de la homoj, fluos sur la tero, la vera regno de Dio ankoraŭ ne estos alveninta, tiu regno de pacigo kaj de amo, kiu por ĉiam forpelos de via planedo malamon, malkonkordon, militon. Tiam la vorto duelo ekzistos en via lingvo nur kiel malproksima, nepreciza rememoro pri iu fora pasinteco; la homoj konos inter si nenian alian antagonismon, ol la noblan konkuradon en la farado de la bono. (Adolfo, episkopo de Alger. Marmande, 1861.)

12. Sendube, la duelo en iuj okazoj povas esti pruvo de fizika kuraĝo, de malŝato je la vivo, sed ĝi estas neneigebla pruvo de morala malkuraĝeco, kia la memmortigo. La memmortiganto ne havas la kuraĝon alfronti la sortovicojn de la vivo: la duelanto ne havas la kuraĝon kontraŭstari la ofendojn. Ĉu la Kristo ne diris, ke estas pli honore kaj kuraĝe turni la maldekstran vangon al tiu, kiu frapis al vi la dekstran, ol venĝi ofendon? Ĉu la Kristo ne diris al Petro en la ĝardeno de l' Olivarboj: "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar, kiu per glavo mortigos, tiu per glavo pereos"? Ĉu per tiuj vortoj Jesuo ne kondamnis por ĉiam la duelon? Efektive, miaj filoj, kio estas tiu kuraĝo, naskita de perfortema, sangavida temperamento, ekflamanta ĉe l' unua ofendo? Kie estas do la grandanimeco de tiu, kiu ĉe la plej malgranda ofendo, volas ĝin lavi en sango? Sed li tremu! ĉar ĉiam en la fundo de lia konscienco voĉo krios: Kain! Kain! kion ci faris el cia frato? Mi bezonis sangon por savi mian honoron, li diros al tiu voĉo; sed ĝi kontraŭrespondos al li: Ci volis savi ĝin antaŭ la homoj por kelkaj momentoj, kiuj restis al vi sur la tero, kaj ci ne ekpensis savi ĝin antaŭ Dio! Kompatinta frenezulo! kiom da sango do la Kristo petus de vi por ĉiuj ofendoj, kiujn li ricevis! Vi ne nur vundis lin per la dornoj kaj la lanco, vi ne nur lin alnajlis al malhonora kruco, sed ankaŭ, meze de sia agonio, li povis aŭdi la mokojn, per kiuj li estis superŝutita. Kian kompenson post tiom da ofendoj li petis de vi? La lasta krio de la ŝafido estis preĝo por liaj turmentantoj. Ho! kiel li, pardonu kaj preĝu por viaj ofendantoj.

Amikoj, rememoru jenan ordonon: "Amu unuj aliajn", kaj al bato de la malamo vi respondos per rideto, kaj al ofendo per pardono. La mondo sendube ekstaros furioza kaj nomos vin malkuraĝuloj; sed levu alten la kapon, kaj montru, ke via frunto ankaŭ ne timus esti kronita per dornoj, laŭ la ekzemplo de la Kristo, sed ke via mano ne volas esti kulpa pri murdo, laŭdire pravigita de ia honorŝajno, kiu estas ja nenio krom fiero kaj memamo. Ĉu, kreinte vin, Dio donis al vi la rajton de vivo kaj morto, unuj sur aliajn? Ne, Li donis tiun rajton nur al la naturo, por sin reformi kaj rekonstrui; sed al vi Li ne permesas, ke vi disponu eĉ je vi mem. Same kiel la memmortiginto, la duelinto estos markita per sango ĉe sia prezento al Dio, kaj al ambaŭ la Suverena Juĝisto destinos akran, longan punon. Se Li minacis per Sia justeco tiun, kiu diros al sia frato Raka, kiom pli severa estos la puno je tiu, kiu aperos antaŭ Li kun la manoj ruĝaj de la sango de sia frato! (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

13. La duelo, kiel tio, iam nomata "juĝo de Dio", estas unu el tiuj barbaraj institucioj, kiuj regas ankoraŭ la socion. Kion vi tamen dirus, se vi vidus du antagonistojn enigitajn en bolantan akvon aŭ submetatajn al kontakto de ardanta fero, por ke estu decidita ilia kverelo favore al tiu, kiu pli bone eltenus la provon? tiajn kutimojn vi konsiderus malsaĝaj. La duelo estas ankoraŭ pli malbona, ol ĉio tio. Por la lerta duelanto, ĝi estas murdo farita malvarmsange, kun plena antaŭ- decido, ĉar li estas certa pri la frapo, kiun li donos; por lia kontraŭulo, preskaŭ certa pri sia pereo pro siaj malforteco kaj mallerteco, ĝi estas memmortigo, farita kun la plej malvarma pripensado. Mi scias, ke oni ofte penas eviti tiun egale kriman alternativon, konfidante la decidon al la hazardo; sed ĉu tio ne estas ia reveno, sub alia formo, al la mezepoka "juĝo de Dio?" Kaj en tiu epoko la kulpo estis multege malpli granda; la esprimo mem juĝo de Dio tradukis fidon, ja naivan, tamen fidon al la justeco de Dio, kiu ne povus lasi senkulpulon perei, dum en la duelo la juĝanto estas la perforto, kaj ofte pereas la ofendito.

Ho, stulta memestino, malsaĝa vantamo kaj freneza fiero, kiam vi estos anstataŭita de la kristana karito, de l' amo al la proksimulo kaj de la humileco, pri kiuj la Kristo donis ekzemplon kaj regulon? Nur tiam malaperos tiuj monstraj antaŭjuĝoj, kiuj ankoraŭ regas la homojn kaj kiujn la leĝoj estas senpovaj eviti, ĉar ne sufiĉas malpermesi la malbonon kaj preskribi la bonon: estas necese, ke la principo de la bono kaj la abomeno al la malbono loĝu en la koro de la homo. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861)

14. Kia oni juĝos min, vi ofte diras, se mi rifuzos la kontentigon, pri kiu mi estas petata, aŭ se mi ne postulos kontentigon de tiu, kiu ofendis min? La frenezuloj, kiaj vi, la malprogresintaj homoj riproĉos vin; sed tiuj, al kiuj lumigas la torĉo de intelekta kaj morala progreso, diros, ke vi agas laŭ la vera saĝeco. Iom pripensu; pro iu frivola aŭ tute ne ofenda vorto, dirita de unu el viaj fratoj, via fiero ofendiĝas, sentas sin vundita, vi respondas akre, kaj el tio naskiĝas provoko. Antaŭ ol veni al la decida momento, ĉu vi demandas vin, ĉu vi agas kiel kristano? kiajn kalkulojn vi ŝuldas al la socio, senigante ĝin de unu el siaj membroj? Ĉu vi pensas pri la konsciencriproĉo pro tio, ke vi forprenas de virino ŝian edzon, de patrino ŝian filon, de infanoj ilian patron kaj subtenanton? Certe, kiu faris ofendon, tiu ŝuldas kontentigon; sed ĉu ne estas pli honore por li ĝin doni propravole, rekonante siajn erarojn, ol riski la vivon de tiu, kiu rajtas plendi? Pri la ofendito, mi konsentas, ke li kelkfoje ĝin rajtas, ĉar li konsideras sin grave atingita, aŭ je sia persono aŭ je siaj karuloj, kiuj intime koncernas lin; ne nur la memamo estas ofendita, ankaŭ la koro estas vundita kaj suferas; sed ĉu ne estas stultaĵo riski sian vivon, ĵetante sin sur malŝatindulon kapablan al fiaĵoj, kaj cetere, se tiu ĉi estus mortigita, ĉu la ofendo - kia ajn ĝi estis - forviŝiĝus? Ĉu la sango disverŝita ne donas pli da famo al la fakto, kiu, se falsa, devas fali per si mem, kaj kiun, se ĝi estas vera, pli bone vualus silento? Restas do nur la kontentigo, kiu ofte jam de la nuna vivo naskas ŝirantajn ĉagrenojn. Kaj se tiu estas la ofendito, kiu pereas, kie estas la kompenso?

Kiam la karito estas regulo de konduto de la homoj, ili konformigos siajn agojn kaj vortojn al tiu ĉi maksimo: "Neniel faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke oni faru al vi"; tiam malaperos ĉiuj kaŭzoj de malkonsento kaj kun ili la kaŭzoj de dueloj kaj militoj, kiuj estos duelo de popolo kontraŭ popolo. (Francisko Xavier. Bordeaux, 1861.)

15. Monduma homo, homo feliĉa, kiu, pro malplaĉa vorto, pro ia negrava kaŭzo, riskas la vivon, kiun li ricevis de Dio, kaj riskas la vivon de sia similulo, kiu apartenas nur al Dio, estas centoble pli kulpa ol sendignulo, kiu, puŝate de l' avideco, kelkfoje de la bezono, enŝoviĝas en loĝejon por ŝteli, kion li soifas, kaj mortigas tiujn, kiuj kontraŭstaras lian planon. Tiu lasta preskaŭ ĉiam estas homo ne edukita kaj havanta nur malperfektajn nociojn pri bono kaj malbono, dum la duelanto apartenas preskaŭ ĉiam al la klera klaso; unu mortigas brute, la dua metode kaj gentile, kaj tial la socio senkulpigas lin. Mi eĉ aldiras, ke la duelanto estas senlime pli kulpa, ol la malfeliĉulo, kiu, cedante al sento de venĝemo, mortigas en momento de kolerego. La duelanto ne havas kiel senkulpigon la torenton de la pasio, ĉar inter la insulto kaj la kontentigo estas ĉiam tempo por pripensado; li agas do malvarme kaj kun antaŭdecidita plano; ĉion li studas kaj kalkulas, por pli certe mortigi sian kontraŭulon. Li ankaŭ ja riskas sian vivon, kaj tio rajtigas la duelon antaŭ la okuloj de la mondo, ĉar oni vidas en ĝi kuraĝon kaj malestimon je la propra vivo; sed, ĉu tiu estas ja kuraĝa, kiu estas certa pri sia lerteco? La duelo, restaĵo de la tempoj barbaraj, kiam la rajto de la plej forta faris la leĝon, malaperos kun pli ĝusta kompreno de la vera digno kaj laŭmezure kiel la homo havos pli vivan fidon al la estonta vivo. (Aŭgusteno. Bordeaux, 1861)

16. Rimarko. La dueloj fariĝas ĉiam pli maloftaj, kaj se oni de tempo al tempo ankoraŭ vidas tiajn dolorajn ekzemplojn, ilia nombro jam ne estas komparebla al tiu pasintatempa. Iam neniu viro eliris el sia domo ne antaŭvidante duelon, kaj tial li ĉiam antaŭpreparis sin por ĝi. Karakteriza signo de la moroj de tiuj tempoj kaj popoloj estis la kutimo kunporti ĉiam, videble aŭ kaŝite, atakajn kaj defendajn armilojn; la forigo de tiu uzado atestas la mildigon de la moroj, kaj estas interese sekvi ties gradiĝon ekde l' epoko, kiam la rajdistoj neniam rajdadis sen ferkovraĵoj kaj armitaj per lanco, ĝis la tempo, kiam simpla spado ĉe la zono estis pli ornamaĵo kaj akcesoraĵo de blazono, ol ataka armilo. Alia trajto de la moroj estas, ke iam la dueloj okazadis en la stratoj mem, antaŭ la popolamaso, kiu apartiĝis, por lasi kampon libera al la batalantoj, dum hodiaŭ ĉi tiuj sin kaŝas; nun la mortigo de homo estas grava, kortuŝa okazaĵo; iam oni neniel atentis al tio. Spiritismo forviŝos tiujn lastajn postesignojn de barbareco, enradikante en la homojn la spiriton de karito kaj de frateco

Ĉapitro XIII

via maldekstra mano ne sciu kion donas via dekstra mano

Fari la bonon sen parado.

La kaŝitaj malfeliĉoj.

La kodranto de la vidvino.

Inviti la malriĉulojn kaj kriplulojn. Fari servon, ne atendante rekompencon.

Instruoj de la Spiritoj:

Materia karito kaj morala karito.

La bonfarado.

La kompato.

La orfoj.

Bonfaroj pagataj per maldanko.

Ekskluziva bonfarado.

Fari la bonon sen parado

1. Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. - Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. (Mateo, 6:1-4).

Kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas, estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili. (Mateo, 8:1-4).

Fari la bonon sen parado estas granda merito; kaŝi la manon, kiu donas, estas ankoraŭ pli merite; tio estas nediskutebla signo de granda morala supereco; ĉar por vidi la aferojn de pli alte, ol la vulgarulo, oni devas ne konsideri la nunan vivon kaj identiĝi kun la estonta; unuvorte, loki sin super la homaro, por flanken meti la kontentecon, kiun portas la atesto de la homoj, kaj atendi la aprobon de Dio. Kiu ŝatas la aprobon de la homoj pli ol la aprobon de Dio, tiu pruvas, ke li havas pli da fido al la homoj, ol al Dio, kaj ke la nunan vivon li rigardas kiel pli valoran, ol la estontan, aŭ eĉ ke li ne kredas al la estonta vivo; se li diras la kontraŭon, li kondutas kvazaŭ li ne kredus tion, kion li diras.

Kiom da homoj komplezas nur esperante, ke la ricevinto de ilia bonfaro ĉi tiun trumpetos! Kiom multaj, en la taglumo, donas grandajn sumojn, sed en la ombro ili ne donus eĉ monereton! Tial Jesuo diris: "Kiuj parade faras la bonon, tiuj jam ricevis sian rekompencon"; efektive, tiu, kiu serĉas sian propran gloradon sur la tero per la bono, kiun li faras, jam pagis al si mem; Dio ŝuldas al li jam nenion; restas al li ricevi nur la punon pro sia fiero.

Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano, estas figuro, mirinde karakterizanta la modestan bonfaradon; sed se ekzistas la reala mo- desteco, ekzistas ankaŭ la modesteco laŭplane ludata; kelkaj personoj kaŝas la manon, kiu donas, sed zorgas ke ankoraŭ peceto da ĝi aperu, rigardante ĉirkaŭen por certiĝi, ĉu iu ne vidis lin kaŝi la manon. Nedigna parodio de la maksimoj de la Kristo! Se la fieraj bonfarantoj estas malŝatataj inter la homoj, kiel Dio juĝos pri ilia konduto! Ankaŭ tiuj jam ricevis sian rekompencon sur la tero. Oni vidis ilin; ili estas kontentaj, ke ili estas viditaj: jen ĉio, kion ili ricevos.

Kia estos la rekompenco de homo, kiu faras el siaj komplezoj ŝarĝon sur la ricevinto de lia helpo, kiu iamaniere postulas de tiu montrojn de danko, kiu sen- tigas al tiu sian pozicion de ŝuldanto, reliefigante la prezon de siaj oferoj por la favorito? Ho! Por tiu eĉ la surtera rekompenco ne ekzistas, ĉar li ne ĝuas la dolĉan ĝojon aŭdi beni lian nomon, kaj tio estas unua puno por lia fiero; la larmoj, kiujn li forviŝas por kontentigo de sia vantamo, anstataŭ suprenflugi al la ĉielo, refalas sur la koron de l' afliktito kaj ulcerigas ĝin. El la bono, kiun li faras, venas al li neniom da profito, ĉar li ĝin bedaŭras, kaj ĉiu bonfaro bedaŭrata estas falsita, senvalora monero.

La ne paradanta bonfarado havas duoblan meriton: krom materia karito, ĝi estas ankaŭ morala karito; ĝi ne tuŝas la ofendiĝemon de la komplezito; ĝi akceptigas la bonfaron, ne vundante la memamon kaj gardante la homan dignon; nu, aliigi la servon en almozon, sekve de la maniero kiel oni ĝin faras, estas humiligi ĝian ricevanton, kaj ĉiam estas fiero kaj malicaĵo humiligi iun. La vera karito, kontraŭe, estas diskreta kaj lerta per tio, ke ĝi kaŝas la helpon kaj sin detenas eĉ de la plej simplaj ŝajnoj, kiuj eble vundus, ĉar ĉiu morala ofendo pligrandigas la suferon naskitan de la bezono; ĝi scias trovi dolĉajn kaj afablajn vortojn, kiuj senĝenigas la ŝuldanton antaŭ sia bonfarinto, dum la fiera karito lin subpremas. La vera nobleco atingas sian superbelecon, kiam la bonfarinto, inversigante la rolojn, trovas rimedon por ŝajnigi, ke li mem estas ŝuldanto de la persono, al kiu li servis. Jen kion signifas jenaj vortoj: Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano.

La kasitaj malfeliĉoj

4. Ĉe la grandaj katastrofoj la karito emociiĝas kaj oni konstatas malavarajn impulsojn por la riparado de la ruinoj; sed, krom tiuj ĝeneralaj ruinoj, troviĝas ankaŭ miloj da privataj, nerimarkitaj malfeliĉoj, ĉe personoj, kiuj senplende kuŝas sur mizera lito. Tiajn silentajn, kaŝitajn malfeliĉojn la vera noblanimeco scias trovi, ne atendante peton pri helpo.

Kiu estas tiu noblamiena sinjorino, zorge, sed simple vestita, akompanata de junulino en tiel modesta vesto? Ŝi eniras en malpuraspektan domon, kie sendube ŝi estas konata, ĉar ĉe la pordo oni ŝin salutas respekte. Kien ŝi iras? Ŝi supreniras ĝis la mansardo: tie kuŝas patrino ĉirkaŭita de siaj infanoj; ĉe ŝia alveno ĝojo brilas sur tiuj malgrasaj vizaĝoj; ŝi venas ja kvietigi ĉiujn tiujn dolorojn; ŝi alportas ĉion necesan, spicitan per dolĉaj kaj konsolaj vortoj al tiuj malfeliĉuloj, neprofesiaj almozpetantoj, kiuj, ne ruĝiĝante, akceptas la bonfaron. La patro estas en hospitalo, kaj dum tiu tempo la patrino ne sukcesas per sia laboro provizi sian familion per ĉio necesa. Dank' al tiu bonkora sinjorino, tiuj kompatindaj infanoj ne suferos malvarmon nek malsaton; ili iros en la lernejon varme vestitaj, kaj ne sekiĝos la patrina sino, kiu nutras la plej junajn. Se unu el ili estas malsana, ŝi ŝparas al si neniajn materiajn zorgojn, kiujn tiu bezonas. De tie ŝi iras en la malsanulejon porti iajn dolĉaĵojn al la patro kaj trankviligi lin pri la sorto de la familio. Ĉe la angulo de la strato, ŝin atendas veturilo, vera magazeno de ĉio, kion ŝi destinas por siaj protektatoj, kiujn ŝi vizitas unu post alia; ŝi ne demandas pri ilia kredo, nek pri ilia opinio, ĉar ĉiujn homojn ŝi konsideras fratoj inter si kaj filoj de Dio. Fininte sian vizitadon, ŝi diras al si mem: Mi bone komencis mian tagon. Kiu estas ŝia nomo? Kie ŝi loĝas? Neniu scias; por la malfeliĉuloj ŝia nomo ne gravus; sed ŝi estas konsolanta anĝelo; kaj vespere koncerto de benoj por ŝi suprenflugas al la Kreanto: katolikoj, judoj, protestantoj, ĉiuj laŭdas ŝin.

Kial tia simpla vesto? Si ne volas per lukso ofendi la mizeron. Kial ŝi igas sian filinon akompani ŝin? Por instrui al la junulino, kiel oni devas praktiki la bon- faradon. Sia filino ankaŭ volas fari kariton, sed la patrino diras al ŝi: "Kion ci povas doni, mia filino, se ci nenion posedas? Se mi donos al ci ion, por ke ci ĝin transdonu al aliaj, kian meriton ci havos? Efektive, mi mem farus kariton kaj ci havus nenian meriton; tio ne estus justa. Kiam ni vizitas la malsanulojn, ci helpas al mi flegi ilin; nu doni flegadon estas doni ion. Ĉu tio ne ŝajnas al ci sufiĉa? nenio pli simpla; lernu fari utilajn laboraĵojn, kaj ci faros vestojn por tiuj infanoj; tiamaniere ci donos ion venantan de ci." Tiel, tiu vere kristana patrino edukas sian filinon por la praktikado de la virtoj instruitaj de la Kristo. Ĉu ŝi estas spiritistino? Tio ne gravas!

Hejme, ŝi estas monduma virino, ĉar ŝia pozicio tion postulas; sed oni ne scias, kion ŝi faras, ĉar ŝi volas nenian alian aprobon, ol tiun de Dio kaj de sia konscienco. Tamen unu tagon neantaŭvidita cirkonstanco kondukas al ŝia hejmo unu el ŝiaj protektatinoj, kiu alportas al ŝi laboraĵon; tiu virino ŝin tuj rekonas kaj volas danki sian bonfarantinon. "Silentu!" ŝi diras al la virino: "al neniu tion diru". Tiele instruadis Jesuo.

La kodranto de la vidvino

5. Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. - Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. - Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston, ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon. (Marko, 12:41-44; Luko, 21: 1-4)

6. Multaj personoj bedaŭras, ke ili ne povas fari tiom da bono, kiom ili volus, pro manko de sufiĉaj rimedoj, kaj ke, se ili deziras riĉecon, tio celas, ili diras, ĝin bone uzadi. La intenco estas laŭdinda, sendube, kaj povas esti tre sincera ĉe iuj; sed ĉu oni estas tre certa, ke tiu deziro ĉe ĉiuj enhavas nenian kaŝitan intereson? Ĉu al kelkaj, ja dezirantaj fari bonon al aliaj, ne plaĉas ĝin fari unue al si mem, permesi al si iom pli da ĝuoj, havigi al si iom da superfluaĵoj, kaj doni al la malriĉuloj nur la restaĵon? Tiu kaŝita penso, kiun tiuj eble vualas antaŭ si mem, sed kiun ili trovus en la fundo de sia koro, se ili volus elesplori ĝin, nuligas la meriton de l' intenco, ĉar la vere karitema homo pensas pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem. La sublimeco de la karito, en tiu okazo, kuŝus en tio, ke la homo serĉu per sia laboro, per la uzado de siaj fortoj, de sia inteligento, de sia multforma talento, la rimedojn, kiujn li bezonas por efektivigi siajn malavarajn intencojn; tia estus la ofero plej agrabla al la Sinjoro. Bedaŭrinde, la plimulto revas pri la plej facilaj rimedoj riĉiĝi subite kaj senpene, kurante post ĥimerojn, kiaj la eltrovo de trezoroj, ia duba favora bonŝanco, ricevo de neatenditaj heredaĵoj, ktp. Kion pensi pri tiuj, kiuj esperas trovi, inter la Spiritoj, helpantojn, kiuj kun ili kunlaborus en tia serĉado? Certe ili ne konas, nek komprenas, la sanktan celon de Spiritismo, kaj des malpli la mision de la

Spiritoj, al kiuj Dio permesas komunikiĝi kun la homoj; tial ili estas punataj per trompiĝoj. (La Libro de la Mediumoj, §§ 294 kaj 295).

La homoj, kies intenco havas nenian personan karakteron, devas konsoliĝi pri sia senpoveco fari tiom da bono, kiom ili volus, per la penso, ke la monereto de la malriĉulo, kiu donas senigante sin je la plej necesa, pezas pli en la pesilo de Dio, ol la oro de la riĉulo, kiu donas senigante sin je io ajn. Sendube oni sentus sin plej feliĉa, se oni povus helpi la mizerulojn; sed se oni ne povas ĝui tian feliĉon, oni submetiĝu kaj limigu sin al tio, kion oni povas fari. Cetere, ĉu nur per oro oni povas forviŝi larmojn, kaj ĉu oni restu senaga, se oni ne posedas oron? Kiu sincere volas esti utila al siaj fratoj, tiu trovas mil okazojn; li serĉu, kaj li trovos tiujn okazojn; se ne en ia maniero, li helpos en alia, ĉar neniu persono, plene ĝuanta siajn fakultojn, ne kapa- blas fari iun servon, doni iun konsolon, mildigi iun korpan aŭ moralan suferon, fari iun utilan klopodon; ĉu, manke de mono, ĉiu ne havas sian kapablon, sian tempon, sian ripozon, de kiuj li povas doni parton al sia proksimulo? Tie ankaŭ troviĝas la monereto de la malriĉulo, la kodranto de la vidvino.

Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn. Fari

servon, ne atendante rekompencon

7. Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos renkompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. (Luko, 14:12-15).

8. "Kiam vi faras festenon, diris Jesuo, ne invitu viajn amikojn, sed la malriĉulojn kaj kriplulojn." Tiuj vortoj, absurdaj, se oni ilin prenas laŭlitere, estas sublimaj, se oni serĉas ilian spiriton. Jesuo ne povus intenci diri, ke anstataŭ siaj amikoj oni devas kunvenigi ĉe sia tablo la stratajn almozulojn; lia parolmaniero estis preskaŭ ĉiam figura, kaj por homoj, nekapablaj kompreni la delikatajn nuancojn de la pensado, fortaj bildoj estis necesaj, por produkti la efektojn de tranĉaj koloroj. La fundo de lia penso montriĝas en jenaj vortoj: "Vi estos feliĉa, ĉar ili ne povos rekompenci vin"; tio signifas, ke oni faru bonon ne celante repagon, sed por la sola plezuro fari ĝin. Por fari frapantan komparon, li diras: Invitu al viaj festenoj la malriĉulojn, ĉar vi scias, ke ili nenion povos redoni al vi; kaj kiel festenojn oni komprenu ne ĝustadirajn manĝojn, sed la partoprenon en la abundo, kiun oni ĝuas.

Tia admono povas tamen esti komprenata en pli laŭlitera senco. Kiom da personoj invitas al sia tablo nur tiujn, kiuj povas, kiel ili diras, fari al ili honoron, aŭ kiuj povas siavice inviti ilin! Aliaj, kontraŭe, trovas plezuron akceptante ĉe si malpli feliĉajn parencojn kaj amikojn; nu, kiu ja ne havas tiajn parencojn kaj amikojn malpli feliĉajn? Kelkfoje tio estas granda, kvankam tute ne ŝajna servo. Tiuj, kvankam ne alvokante blindulojn kaj kriplulojn, praktikas la maksimon de Jesuo, se nur ili tion faras pro bonvolemo, sen vantamo, kaj se ili scias kaŝi la bonfaron per sincera afableco.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Materia karito kaj morala karito

9. "Ni amu unuj aliajn kaj faru al aliaj tion, kion ni volus, ke ĝi estu farata al ni." La tuta religio, la tuta moralo troviĝas enfermitaj en tiuj du reguloj; se ili estus sekvataj sur la tero, vi ĉiuj estus feliĉaj: ne plu malamoj, ne plu malkonsentoj; mi diros ankoraŭ: ne plu malriĉeco, ĉar per la superfluo de la tablo de ĉiu riĉulo multaj malriĉuloj nutrus sin, kaj vi ne plu vidus, en la mallumaj kvartaloj, kie mi loĝis dum mia lasta enkarniĝo, malriĉajn virinojn, kiuj trenadis post si mizerajn infanojn, al kiuj ĉio mankis.

Riĉuloj! pensu iom pri tio; helpu, kiom vi povos, la malriĉulojn; donu, por ke Dio iam redonu al vi la bonon, kiun vi estos farintaj, por ke, kiam vi demetos vian surteran envolvaĵon, aro da dankemaj Spiritoj vin akceptu ĉe la sojlo de mondo pli feliĉa.

Se vi povus kompreni la ĝojon, kiun mi spertis, retrovante en la Transtombo tiujn, kiujn mi komplezis en mia lasta ekzistado!. . .

Amu do vian proksimulon; amu lin kiel vin mem, ĉar vi scias nun tion ĉi: tiu malfeliĉulo, kiun vi forpelas, eble estis iam via frato, patro, amiko; kaj do, kia estos via ĉagreno, kiam vi rekonos lin en la mondo de la Spiritoj!

Mi deziras, ke vi komprenu bone, kio estas la morala karito, tiu karito, kiun ĉiu povas praktiki; ĝi nenion materian kostas kaj tamen ĝi estas la plej malfacila.

La morala karito konsistas en la reciproka tolerado, kaj tion vi plej malmulte faras en tiu malsupera mondo, kie vi estas enkarniĝintaj dum la nuna momento. Estas granda merito, kredu min, scii silenti, por lasi iun pli stultan paroli; tio estas ankaŭ unu el la specoj de karito. Scii esti surda, kiam malrespekta vorto elglitas el mokema buŝo; ne vidi la malestiman rideton, per kiu akceptas vin personoj, kiuj, ofte malprave, kredas sin pli altaj ol vi, dum en la spirita vivo, la sola reala vivo, kelkfoje ili estas ja malsuperaj; jen merito, ne laŭ la humileco, sed laŭ karito; ĉar ne atenti la malbonan konduton de aliulo estas morala karito.

Tamen tiu karito ne devas malhelpi la alian; sed precipe zorgu ne malŝate trakti vian similulon; rememoru ĉion, kion mi diris al vi: Neniam forgesu, ke malriĉulon, kiun vi forpelas, eble animas Spirito, kiu iam estis al vi tre kara kaj kiu, en tiu momento, staras pli malalte ol vi. Mi renkontis tie ĉi unu el viaj malriĉuloj, kiun mi kelkfoje povis bonŝance helpi kaj kiun, miavice, mi devas nun petegi pri helpo. Memoru, ke Jesuo diris, ke ni estas gefratoj, kaj pensu ĉiam pri tio, antaŭ ol forpuŝi leprulon aŭ almozulon. Adiaŭ; pensu pri la suferantoj kaj preĝu. (Fratino Rozalia. Parizo, 1860).

10. Miaj amikoj, mi ĉiam aŭdas plurajn el vi diri: Kiel mi faru kariton, se mi mem ofte havas nenian porvivaĵon?

Kariton, miaj amikoj, oni faras en multaj manieroj; vi povas fari kariton per pensoj, per paroloj kaj per agoj. Per pensoj: preĝante por la forlasitaj kompatinduloj, kiuj mortis, eĉ ne vidinte la lumon; preĝo elkora konsolas ilin. Per paroloj: donante al viaj ĉiutagaj kunuloj bonajn konsilojn; diru al la homoj, kies humoron acidigis malespero kaj necesbezonoj kaj kiuj blasfemas kontraŭ la nomo de la Plejalta: "Mi estis kiel vi; mi suferis, mi estis malfeliĉa, sed mi kredis al Spiritismo, kaj vidu, nun mi estas feliĉa." Al la maljunuloj, kiuj diros al vi: " Tio estus senutila; mi troviĝas ĉe la fino de mia irado; mi mortos, kiel mi vivis", diru tamen: "Dio uzas por ni ĉiuj egalan justecon; memoru la laboristojn de la dek-unua horo." Al la infanoj jam malvirtigitaj de sia kunularo, sencele vagantaj kaj tuj falontaj, delogite de malbonaj tentoj, diru: "Dio vidas vin, miaj karaj etuloj", kaj senlace ripetu al ili tiujn dolĉajn vortojn, kiuj fine ĝermos en ilia juna intelekto, kaj anstataŭ fiuloj, vi faros el ili homojn. Tio ankaŭ estas karito.

Pluraj inter vi diras ankaŭ: "Ba! Ni estas tiom multaj sur la tero, ke Dio ne povas vidi nin ĉiujn." Aŭskultu bone tion ĉi, miaj amikoj: Kiam vi estas sur la supraĵo de monto, ĉu via rigardo ne ampleksas la miliardojn da sableroj kovrantaj la monton? Nu! same Dio vidas vin; Li lasas vian liberan volon agi, kiel vi lasas tiujn sablerojn iri laŭ la plaĉo de la vento, kiu ilin disigas; la sola diferenco estas, ke Dio, per Sia senfina favorkoreco, metis en la fundon de via koro vigle atentan gardostaranton, kiun vi nomas konscienco. Aŭskultu ĝin: ĝi donos al vi nur bonajn konsilojn. Kelkfoje vi malvigligas ĝin, kontraŭmetante al ĝi la senton de la malbono; tiam ĝi silentas; sed estu certaj, ke la kompatinda forlasito aŭdigos sian voĉon tuj, kiam vi permesos al ĝi percepti ian ombron da riproĉo. Aŭskultu ĝin, demandu ĝin, kaj ofte vi sentos vin konsolitaj per la ricevita konsilo.

Miaj amikoj, al ĉiu nova regimento la generalo donas novan standardon; al vi mi donas kiel devizon tiun ĉi maksimon de la Kristo: "Amu unuj aliajn." Praktiku tiun ĉi maksimon; kunvenu vi ĉiuj ĉirkaŭ tiu standardo, kaj el ĝi vi ricevos feliĉon kaj konsolon. (Protektanta Spirito. Lyon, 1860).

La bonfarado

11. La bonfarado, miaj amikoj, donos al vi en tiu ĉi mondo la plej dolĉajn kaj la plej purajn ĝuojn, la ĝojojn de la koro, kiujn malkvietigas nek konsciencriproĉoj nek indiferenteco. Ho! Se vi povus kompreni ĉion grandan kaj dolĉan, kion enhavas la malavareco de la belaj animoj, tiu sento, kiu igas la homon rigardi alian tiel same, kiel li rigardas sin mem, kaj ĝoje demeti sian veston, por kovri sian fraton! Se vi povus, miaj amikoj, ne havi okupon pli dolĉan, ol fari aliajn feliĉaj! Kiaj estas la mondumaj festoj, kiujn vi povus kompari kun tiuj fariĝantaj, kiam, kiel reprezentantoj de Dio, vi portas ĝojon al mizeraj familioj, konantaj de la vivo nur suferojn kaj amaraĵojn; kiam vi vidas tiujn velkintajn vizaĝojn radii pro espero, ĉar, sen pano, tiuj malfeliĉuloj aŭdadis siajn infanojn, nesciantajn, ke vivi estas suferi, senĉese kriegi, en ploro, jenajn vortojn, kiuj enprofundiĝis, kiel akra ponardo, en la patrinan koron: Mi malsatas!. . . Ho! Komprenu, kiel agrablaj estas la impresoj de tiu, kiu vidas renaskiĝi la ĝojon tie, kie antaŭ unu momento li vidis nur malesperon! Komprenu viajn devojn por viaj fratoj! Iru, iru renkonte al la malfeliĉuloj; iru helpi precipe la kaŝitan mizeron, ĉar tia estas la plej dolora. Iru, tre amataj, kaj tenu en via memoro jenajn vortojn de la Savanto: "Kiam vi vestas unu el tiuj malgranduloj, sciu, ke vi tion faras al mi mem!" Karito! sublima vorto, kiu resumas ĉiujn virtojn, ci estas la sola, kio kondukos la popolojn al la feliĉo; praktikante cin, ili kreos al si senfinajn ĝuojn por la estonteco, kaj dum ilia ekzilo sur la tero, ci estos ilia konsolo, la antaŭĝuado de la ĝojoj, kiujn ili iam spertos, kuniĝinte en la sino de amanta Dio. Ci, dia virto, havigis al mi la solajn momentojn da feliĉo, kiujn mi ĝuis sur la tero. Kredu, miaj enkarniĝintaj fratoj, la voĉon de amiko, kiu parolas kaj diras al vi: En la karito vi devas serĉi la pacon de la koro, la ĝojon de l' animo, la rimedon kontraŭ la afliktoj de la vivo. Ho! kiam vi eksentos la deziron akuzi Dion, ĵetu rigardon malsupren de vi; vidu kiom da mizeroj atendas mildigon; kiom da kompatindaj infanoj sen familio; kiom da maljunuloj, kiuj ne havas amikan manon, por ilin helpi kaj fermi iliajn okulojn, kiam la morto prenos ilin! Kiom da bono por fari! Ho! ne plendu; sed, kontraŭe, danku Dion, kaj plenmane malŝparu vian simpation, vian amon, vian monon al ĉiuj, kiuj, ne ricevinte la bonaĵojn de tiu ĉi mondo, konsumiĝas en sufero kaj en soleco. Vi rikoltos sur la tero tre dolĉajn ĝojojn, kaj poste... nur Dio scias, kio okazos! (Adolfo, episkopo de Alger. Bordeaux, 1861).

12. Estu bonaj kaj karitemaj: jen estas la ŝlosilo de la ĉielo, kiun vi tenas en viaj manoj; la tuta eterna feliĉo estas enfermita en ĉi tiu maksimo: Amu vin reci- proke. La animo povas altiĝi en la spiritajn regionojn nur per sinofero por la proksimulo; ĝi trovas feliĉon kaj konsolon nur en la ekmovoj de la karito; estu bonaj, subtenu viajn fratojn, flanke lasu tiun teruran kanceron, egoismon; kiam ĝi estos plenumita, tiu devo malfermos al vi la vojon al la eterna feliĉo. Cetere, kiu el vi ne sentis iam sian koron eksalti de ĝojo, sian internaĵon kvazaŭ krevi de raviteco ĉe la raporto pri ia bela sindono, pri ia vera karitaĵo? Se vi serĉus nur la plezuron, kiun donas bona ago, vi restus ĉiam sur la vojo de la spirita progreso. Ekzemploj ne mankas al vi; malofta estas nur volonto. Vidu la amason da bonaj homoj, kies memoron via historio pie konservas.

Ĉu la Kristo ne diris al vi ĉion, kio koncernas la ka- pablojn de karito kaj de amo? Kial oni flanke lasas liajn diajn instruojn? Kial oni fermas la orelon al liaj paroloj? Mi volus, ke oni donu pli da intereso, pli da fido al la evangeliaj legaĵoj; sed oni forlasas tiun libron, oni konsideras ĝin ia kolekto da vanaj vortoj, ia fermita letero; oni lasas en forgeso tiun mirindan kodon; viaj malfeliĉoj venas nur de tio, ke vi memvole forlasas tiun resumon de la diaj leĝoj. Legu do tiujn paĝojn, ardantajn de la sinofero de Jesuo, kaj meditu pri ili.

Homoj fortikaj, armu vin; homoj malfortaj, faru al vi armilojn el via mildeco, el via fido; estu pli konvinkaj, pli konstantaj en la disvastigado de via nova doktrino; nur kuraĝigon ni venis doni al vi, nur por stimuli vian fervoron kaj viajn virtojn Dio permesas al ni manifestiĝi al vi; sed, se oni volus, oni bezonus nur la helpon de Dio kaj sian propran volon; la spiritaj manifestiĝoj okazas nur por la fermitaj okuloj kaj la malmolaj koroj.

Karito estas la fundamenta virto, kiu devas subteni la tutan konstruaĵon de la surteraj virtoj; sen ĝi la aliaj ne ekzistas. Sen karito estas nenia espero pri pli bona sorto, nenia morala intereso, gvidanta nin; sen karito ne estas fido, ĉar fido estas nur radio, kiu briligas kariteman animon.

Karito estas la eterna ankro de la savo en ĉiuj globoj: ĝi estas la plej pura emanaĵo el la Kreanto mem; ĝi estas Lia propra virto, kiun Li donas al Sia kreito. Kiel ignori tiun superegan bonecon? Kun tiu penso, kiu koro estus tiel malvirta, ke ĝi subpremus kaj forpuŝus tiun tute dian senton? Kiu infano estus tiel malica, ke li ribelus kontraŭ tiu dolĉa kareso: la karito?

Mi ne kuraĝas paroli pri tio, kion mi faris, ĉar Spiritoj ankaŭ havas modestecon pri siaj laboroj; sed mi opinias, ke la laboro, komencita de mi, estas unu el tiuj, kiuj plej efike kunutilos al la mildigo de la vivo de viaj similuloj. Mi ofte vidas Spiritojn peti kiel mision daŭrigi mian taskon; mi vidas ilin poste kiel miajn dolĉajn kaj karajn fratinojn, en ilia pia kaj dia laborado; mi vidas ilin praktiki la virton, kiun mi rekomendas al vi, kun la tuta ĝojo, kiun donas ekzistado de sindonemo kaj sinofero; estas por mi granda feliĉo vidi, kiel ilia karaktero estas honesta, kiom ilia misio ilin honorigas kaj kiel amata kaj protektata ĝi estas. Virtaj homoj, homoj bonvolemaj kaj firmvolaj, unuiĝu, por daŭrigi grandskale la disvastigadon de la karito; vi trovos la rekompencon de tiu virto en ĝia praktikado mem; ĉiujn spiritajn ĝojojn, senescepte, ĝi donas ekde la nuna vivo. Estu unuigitaj; amu unuj aliajn laŭ la instruoj de la Kristo. Tiel estu. (Sankta Vincento de Paŭlo. Parizo, 1858)

13. Mi estas nomata Carita, mi sekvas la precipan vojon, kiu kondukas al Dio; akompanu min, ĉar mi konas la celon, al kiu vi ĉiuj devas iri.

Mi faris hodiaŭ matene mian kutiman rondiradon, kaj korpremite mi venas diri al vi: Ho! miaj amikoj, kiom da mizero, kiom da larmoj, kaj kiom vi devas fari por ilin ĉiujn forviŝi! Mi vane penis konsoli kompatindajn patrinojn, flustrante al ili en la orelojn: "Kuraĝon! bonaj koroj zorgas pri vi; oni ne forlasos vin; paciencu! Dio estas tie ĉi; vi estas Liaj amataj, vi estas la elektitaj."

Ili ŝajnis aŭdi min kaj turnis al mia flanko grandajn delirajn okulojn; mi legis en iliaj vizaĝoj, ke iliaj korpoj, tiuj tiranoj de la Spirito, malsatas, kaj ke, se miaj paroloj iom trankviligis iliajn korojn, tamen ili ne plenigis la stomakojn. Mi ripetadis: "Kuraĝon! Kuraĝon!" Tiam kompatinda patrino ankoraŭ tre juna, kiu mamnutris infaneton, prenis ĝin en siajn brakojn kaj ĝin etendis al la malplena spaco, kvazaŭ por peti, ke mi protektu tiun malfeliĉan estuleton, kiu el sensuka mamo prenis nur nesufiĉan nutraĵon.

Aliloke mi vidis, miaj amikoj, kompatindajn maljunulojn sen laboro kaj baldaŭ sen rifuĝejo, baraktantajn en ĉiuj suferoj de la necesbezono, kaj, hontante pro sia mizero, ne kuraĝantajn - ili, kiuj neniam almozis - petegi karitan agon de la preterpasantoj. Prenite de kompato, mi, kiu nenion posedas, mi fariĝas almozulino por ili kaj iras ĉien stimulante la bonfaradon, blovante bonajn pensojn en la malavarajn kaj sentemajn korojn. Tial mi venas al vi, miaj amikoj, kaj diras: Tie kaj aliloke vivas malfeliĉuloj, kies pankesto estas malplena, en kies forno ne ardas fajro kaj kies liton ornamas nenia kovrilo. Mi ne diras, kion vi faru; mi lasas la iniciaton al viaj bonaj koroj; se mi diktus al vi regulon por via konduto, vi ne havus la meriton de via bona ago; mi nur diras al vi: Mi estas karito kaj mi etendas al vi la manon por viaj suferantaj fratoj.

Sed, se mi petas, mi ankaŭ donas, kaj mi donas multon; mi invitas vin al granda bankedo kaj liveras la arbon, el kiu vi ĉiuj satiĝos! Vidu, kiel bela ĝi estas, kiel ŝarĝita ĝi estas per floroj kaj fruktoj! Iru, iru, rikoltu, prenu ĉiujn fruktojn el tiu bela arbo, kies nomo estas bonfaremo. Al la punktoj, kie elkreskos la branĉoj, kiujn vi deŝiros, mi alligos ĉiujn bonajn agojn, kiujn vi faros kaj mi portos tiun arbon al Dio, por ke Li ĝin reprovizu, ĉar la bonfaremo estas neelĉerpebla. Sekvu min do, miaj amikoj, por ke mi alkalkulu vin al tiuj, kiuj rekrutiĝas sub mia standardo; nenion timu; mi gvidos vin sur la vojo al la savo, ĉar mi estas Karito. (Carita, martirigita en Romo. Lyon, 1861).

14. Estas pluraj manieroj fari kariton, kiun multaj konfuzas kun almozo; tamen estas inter ili granda diferenco. La almozo, miaj amikoj, kelkfoje estas utila, ĉar ĝi helpas la malriĉulojn; sed preskaŭ ĉiam ĝi estas humiliga, ne nur por la faranto, sed ankaŭ por la ricevanto. Kontraŭe, la karito ligas la bonfaranton al la helpato, kaj cetere ĝi vualiĝas en tiom da manieroj! Oni povas esti karitema, eĉ por siaj parencoj kaj siaj amikoj, se unuj indulgas al aliaj, se ĉiuj pardonas la reciprokajn kulpetojn, se oni evitas ofendi la memamon de iu ajn; vi, spiritistoj, per via konduto kontraŭ la homoj, ne pensantaj same kiel vi; kondukante la malplej klarvidajn al la kredo, ne vundante ilin, ne atakante iliajn konvinkojn, sed tre dolĉe altirante ilin al viaj kunvenoj, kie ili povos aŭdi nin, kaj kie ni ja scios trovi en la koroj la breĉon, tra kiu ni penetros. Jen unu el la flankoj de la karito.

Aŭskultu nun, kio estas karito por la malriĉuloj, tiuj nenion ricevintaj sur la tero, sed rekompencitaj de Dio, se ili sen murmuro akceptas siajn dolorojn; tio de vi dependas. Mi komprenigos mian penson per ekzemplo.

Plurfoje en la semajno mi vidas kunvenojn de diversaĝaj sinjorinoj; al ni, vi tion scias, ili ĉiuj estas fratinoj. Kion ili faras? Ili laboras rapide, rapide, kaj la fingrojn lerte movas; vidu ankaŭ, kiel gajaj estas la vizaĝoj kaj kiel harmonie batas la koroj! sed kia estas ilia celo? ili vidas alproksimiĝi la vintron, kiu estos kruela por la malriĉaj loĝejoj; la formikoj ne povis amasigi en la lasta somero la grajnon necesan al sia provizo, la plimulto el la vestaĵoj estas garantie donita; la malriĉaj patrinoj maltrankviliĝas kaj ploras, pensante pri siaj infanetoj, kiuj dum la venonta vintro suferos malvarmon kaj malsaton! Sed paciencu, kompatindaj virinoj! Pri tio Dio inspiris aliajn pli favoritajn de la sorto, ol vi; ili kune laboras kaj preparas malgrandajn vestojn; poste, en unu el tiuj tagoj, kiam la neĝo estos kovrinta la teron kaj vi murmuros: "Dio ne estas justa" - via ordinara parolo, kiam vi suferas -, vi vidos veni al vi unu el la infanoj de tiuj bonkoraj laborantinoj, kiuj, nur por vi penante, fariĝis la laboristinoj por la malriĉuloj; kaj tiam via murmurado ŝanĝiĝos en benon, ĉar en la koro de la malfeliĉuloj amo sekvas tuj post malamo.

Ĉar tiuj laborantinoj bezonas kuraĝigon, mi vidas komunikiĝojn de bonaj Spiritoj, venantajn al ili el ĉiuj lokoj; la viroj, apartenantaj al tiu societo, alportas ankaŭ sian kunlaboradon, farante unu el tiuj laŭtlegadoj, kiuj tiel multe plaĉas; kaj ni, por rekompenci la fervoron de ĉiuj kaj de ĉiu aparte, ni promesas al tiuj diligentaj laboristinoj bonan klientaron, kiu pagos kontante per benoj, la sola mono, havanta kurson en la ĉielo; krom tio, mi asertas al ili, ne timante riskon, ke tia klientaro neniam trompos ilin. (Carita. Lyon, 1861).

15. Miaj karaj amikoj, ĉiutage mi aŭdas inter vi: "Mi estas malriĉa, mi ne povas fari kariton", kaj ĉiutage mi vidas, ke mankas ĉe vi indulgemo por viaj similuloj; vi nenion pardonas al ili, kaj vi arbitre pretendas fariĝi juĝistoj, ofte severaj, ne demandante, ĉu vi estus kontentaj, se oni same kondutus kontraŭ vi. Ĉu ankaŭ indulgemo ne estas karito? Se vi ne povas fari alian kariton, ol la indulgemon, faru almenaŭ ĝin, sed faru ĝin grandskale. Pri la materia karito, mi volas rakonti al vi historion el la transtombo.

Du homoj jus mortis. Dio iam diris: Dum tiuj du homoj vivados, oni metos en du apartaj sakojn ĉiun el iliaj bonaj agoj, kaj ĉe ilia morto oni pesos tiujn sakojn. Kiam la du homoj venis al sia lasta horo, Dio ordonis, ke oni portu al Li la du sakojn. Unu estis dika, granda, plenŝtopita, kaj en ĝi sonoris la metalo, pleniganta ĝin; la dua estis treege malgranda, kaj tiel mizera, ke tra ĝi oni vidis la malmultajn cendojn, kiujn ĝi enhavis; kaj ĉiu el la homoj rekonis sian sakon: jen la mia, diris la unua; mi rekonas ĝin; mi estis riĉa kaj multe disdonis. Jen la mia, diris la alia; mi ĉiam estis malriĉa, ve! Mi havis preskaŭ nenion por doni. Sed, ho surprizo! Kiam oni metis la du sakojn sur la pesilon, la pli granda montriĝis malpeza, kaj la malgranda pezis tiel multe, ke la telero, sur kiu ĝi staris, tute malaltiĝis kontraŭ la alia. Tiam Dio diris al la riĉulo: Ci multe donis, estas vere, sed ci donis por sinmontrado kaj por vidi cian nomon en ĉiuj temploj de la fiero, kaj cetere, por doni, nenian mankon ci suferis; iru maldekstren kaj estu kontenta, ke ciaj almozoj ricevas iom da valoro. Poste, Li diris al la malriĉulo: Ci tre malmulte donis, mia amiko; sed ĉiu cendo, kiu estas sur tiu ĉi pesilo, reprezentas por ci seniĝon; ci ne donis almozon, sed faris kariton, kaj, kio estas la plej bona, ci faris kariton nature, ne pensante, ĉu oni alkalkulos ĝin al viaj meritoj; ci estis indulgema; ci ne juĝis vian similulon, kontraŭe, ci senkulpigis liajn agojn: pasu dekstren kaj iru ricevi cian rekompencon. (Protektanta Spirito. Lyon. 1861).

16. Ĉu virino riĉa, feliĉa, kiu ne bezonas uzi sian tempon en mastrumado, ne povas dediĉi kelkajn horojn al la laboroj utilaj por siaj similuloj? Per la superfluo de siaj plezuroj, ŝi aĉetu ion por kovri la malfeliĉulojn tremantajn de frosto; ŝi faru, per siaj delikataj manoj, maldelikatajn, sed varmajn vestojn; ŝi helpu patrinon kovri sian naskotan infanon; se ŝia infano havos malplie kelkajn puntojn, la infano de la malriĉulino havos pli da varmo. Labori por malriĉulo estas labori en la vin- berejo de la Sinjoro.

Kaj ci, malriĉa laboristino, kiu ne havas superfluaĵojn, sed kiu volas, plena de amo al viaj fratoj, doni ankaŭ ion el la malmulto, kiun ci posedas, oferu kelkajn horojn de cia tago, de cia tempo, cia sola trezoro; faru tiujn elegantajn manlaboraĵojn, kiuj tentas la feliĉulojn; vendu la laboron de cia vespero kaj ci ankaŭ povos helpi ciajn fratojn; ci eble havos malplie kelkajn rubandojn, sed ci donos ŝuojn al iu nudpieda.

Kaj vi, virinoj dediĉitaj al Dio, laboru ankaŭ por Lia verko; sed viaj delikataj kaj altvaloraj laboraĵoj estu farataj ne nur por ornami viajn kapelojn, por altiri atenton al via lerteco kaj via pacienco; laboru, miaj filinoj, kaj la prezo de viaj ellaboraĵoj estu oferita al helpo je viaj fratoj per Dio; la malriĉuloj estas Liaj filoj tre amataj; labori por ili estas glori Lin. Estu por ili la providenco, kiu diras: "Al la birdoj de la ĉielo Dio donas nutraĵon". Oro kaj arĝento, teksataj per viaj fingroj, transformiĝu en vestojn kaj nutraĵojn, mankantajn al kelkaj homoj. Faru tion, kaj via laboro estos benita.

Kaj vi ĉiuj, kiuj povas produkti, donu; donu vian genion, donu viajn inspirojn, donu vian koron, kiun Dio benos. Poetoj, beletristoj, kiuj estas legataj nur de la mondumaj personoj, kontentigu ilian libertempon, sed la monon, kiun havigos al vi kelkaj el viaj verkoj, destinu al la helpo je la mizeruloj; pentristoj skulptistoj, artistoj ĉiaspecaj, via inteligento venu ankaŭ helpe de viaj fratoj; pro tio vi ne havos malpli da gloro, kaj estos kelkaj suferoj malplie.

Загрузка...