Vi ĉiuj povas doni; al kiu ajn klaso vi apartenas,

vi havas ion, kion vi povas dividi; kion ajn Dio donis al vi, de tio vi ŝuldas parton al iu, al kiu mankas la necesaĵoj de la vivo, ĉar en lia loko vi estus feliĉaj, se

alia dividus kun vi. Viaj trezoroj sur la tero iom malpliiĝos, sed viaj trezoroj en la ĉielo kreskos; en la ĉielo

vi rikoltos la centoblon de via semado en tiu ĉi mondo. (Johano. Bordeaux, 1861).

La kompato

17. La kompato estas la virto, kiu plej alproksimigas vin al la anĝeloj; ĝi estas la fratino de karito, kiu kondukas vin al Dio. Ha! lasu, ke vian koron tuŝu la malfeliĉoj, la suferoj de viaj similuloj; viaj larmoj estas balzamo, kiun vi verŝas sur iliajn vundojn, kaj kiam per dolĉa simpatio vi sukcesas redoni al ili esperon kaj rezignacion, kian ĉarmon vi ĝuas! Tiu ĉarmo vere havas ian amarecon, ĉar ĝi naskiĝas apud la malfeliĉo; sed kvankam ĝi ne havas la akrecon de la mondaj ĝuoj, ĝi ne alportas la korŝirajn elreviĝojn de la malpleneco, kiujn tiuj aliaj lasas post si; penetras ĝin ia dolĉeco, kiu ĝojigas la animon. La kompato, la tre funde sentata kompato, estas amo; amo estas sindonemo; sindonemo estas la forgeso pri si mem; kaj tiu forgeso, tiu abnegacio favore al la malfeliĉuloj, estas la virto en sia plej alta grado, la virto, kiun praktikadis dum sia tuta vivo la dia Mesio, kaj kiun li instruadis en sia doktrino, tiel sankta kaj sublima. Kiam tiu doktrino reakiros sian primitivan purecon, kiam ĝi estos akceptita de ĉiuj popoloj, ĝi faros feliĉa la teron, igante tie fine reĝi kondordon, pacon, amon.

La sento plej taŭga por vin progresigi, fleksante vian egoismon kaj vian fieron, preparante vian animon al humileco, al bonfarado kaj al amo al via proksimulo, estas la kompato; tiu kompato, kiu emociigas vin ĝis la fundo de la koro antaŭ la suferoj de viaj fratoj, kiu instigas vin etendi al ili helpan manon kaj fluigas al vi larmojn de simpatio. Neniam sufoku do en viaj koroj tiun ĉielan emocion, ne kondutu kiel la ŝtonkoraj egoistoj, kiuj foriras de l' afliktitoj, ĉar la vido de ties mizero inter- rompus dum momento ilian ĝojan ekzistadon; timu resti indiferentaj, kiam vi povas esti utilaj. La trankvileco, aĉetita koste de kulpa indiferenteco, estas la trankvileco de la Maro Morta, kiu kaŝas en la fundo de siaj akvoj haladzan ŝlimon kaj putrecon.

Tamen la kompato neniel kaŭzas la konfuzon kaj la enuon, kiuj teruras egoiston! Sendube la animo sentas, ĉe la kontakto de aliula malfeliĉo kaj reenirante en sin mem, naturan konsterniĝon profundan, kiu vibrigas la tutan organismon kaj dolore ĉi tiun skuas. Sed granda estas la kompenso, kiam vi sukcesas doni kuraĝon kaj esperon al malfeliĉa frato, kiun tuŝas la premo de amika mano, kaj kies rigardo, malseka samtempe de emocio kaj de danko, sin turnas dolĉe al vi, antaŭ ol fiksiĝi sur la ĉielon por danki, ke ĝi sendis iun kun konsolo kaj protekto. La kompato estas la melankolia, sed ĉiela pioniro de la karito, de tiu ĉi unua el la virtoj, kies fratino ĝi estas kaj kies bonfarojn ĝi preparas kaj nobligas. (Miĥael. Bordeaux, 1862.)

La orfoj

18. Miaj fratoj, amu la orfojn; se vi scius, kiel malgaje estas resti sola kaj forgesita, precipe en la infaneco! Dio permesas, ke ekzistu orfoj, por ke ni fariĝu iliaj gepatroj. Kia dia karito estas helpi malgrandan kreiton forlasitan, eviti, ke li suferu malsaton kaj malvarmon, direkti lian animon, por ke ĝi ne dekliniĝu en malvirton! Kiu etendas la manon al forlasita infano, tiu plaĉas al Dio, ĉar tiu komprenas kaj praktikas Lian leĝon. Pensu ankaŭ, ke ofte la infano, kiun vi helpas, estis al vi kara en alia enkarniĝo; se vi povus memori tiun tempon, vi jam ne farus kariton, sed plenumus devon. Do, miaj amikoj, ĉiu suferanta estulo estas via frato kaj rajtas vian kariton, ne tiun kariton, kiu vundas la koron, ne tiun almozon, kiu bruligas la manon, sur kiun ĝi falas, ĉar viaj donetoj ofte estas tre amaraj! Kiel ofte ĉi tiuj estus rifuzitaj, se en la mansardo la malsaneco kaj nudeco ne atendus ilin! Donu afable, aldonu al la bonfaro la plej valoran el ĉiuj favoroj: bonan parolon, kareson, amikan rideton; detenu vin de tiu patrona tono, kiu turnas la pikilon en la sanganta koro, kaj pripensu, ke, farante la bonon, vi laboras por vi kaj viaj fratoj. (Familiara Spirito, Parizo, 1860.)

19. Kion ni pensu pri la personoj, kiuj, ricevinte maldankon por siaj komplezoj, ne plu faras bonon pro timo renkonti aliajn sendankulojn?

Tiuj personoj havas pli da egoismo ol da karito; ĉar, fari la bonon, nur por ricevi montrojn de danko, ne estas fari bonon abnegacie, kaj bono sen kaŝita intereso estas la sola plaĉa al Dio. Ili havas egoismon kaj ankaŭ fieron, ĉar ili plezuras ĉe la humileco de la ŝuldanto, kiu venas meti sian dankon al iliaj piedoj. Kiu serĉas sur la tero rekompencon por la bono, kiun li faras, tiu ne ricevos rekompencon en la ĉielo; sed Dio dece estimos tiun, kiu ĝin ne sopiras sur la tero.

Vi devas ĉiam helpi la malfortulojn, kvankam vi antaŭscias, ke la personoj, al kiuj vi faras bonon, vin ne dankos. Sciu, ke, se la persono, al kiu vi faras ian servon, ĉi tiun forgesas, Dio pli alkalkulos ĝin al viaj meritoj, ol se vin jam rekompencus la danko de via favorito. Dio permesas, ke vi kelkfoje estu pagitaj per maldanko, por provi vian persiston en la farado de la bono.

Kiu el vi, cetere, scias, ĉu tiu bonfaro, momente forgesita, iam ne donos bonajn fruktojn? Kontraŭe, estu certaj, ke ĝi estas semo, kiu ĝermos kun la kreskado de la tempo. Bedaŭrinde, vi nur vidas la nunecon; vi laboras por vi kaj ne celante la aliajn. La bonfaroj fine moligas la plej hardiĝintajn korojn; ili povas esti forgesitaj sur la tero, sed, kiam la Spirito demetos sian karnan envolvaĵon, li memoros, kaj tiu memoro estos lia puno; tiam li bedaŭros sian nedankemon; li volos ripari sian kulpon, pagi sian ŝuldon en alia ekzistado, ofte eĉ akceptante vivon de sindonado al sia bonfarinto. Tiel, sen ia konscio pri tio, vi estos kunlaborintaj por lia morala progreso, kaj poste vi rekonos la tutan verecon de jena maksimo: Bonfaro neniam estas perdita. Sed vi estos laborintaj ankaŭ por vi, ĉar vi havos la meriton, esti farintaj bonon abnegacie, ne lasinte, ke elreviĝoj senkuraĝigu vin.

Ha! miaj amikoj, se vi konus ĉiujn ligilojn, kiuj kunigas vian nunan vivon kun viaj antaŭaj ekzistadoj; se vi povus ampleksi la multegon da rilatoj, kiuj alproksimigas la estulojn unujn al aliaj, por la reciproka progreso, vi multe pli admirus la saĝecon kaj la bonecon de la Kreanto, kiu permesas al vi revivi, por alproksimiĝi al Li. (Protektanta Gvidanto. Sens, 1862.)

20. Cu la bonfarado estas vere komprenata, se praktikata ekskluzive inter personoj de sama opinio, de sama kredo, aŭ de sama partio?

Ne, ĝuste la spirito de sekto kaj de partio devas esti ekstermita, ĉar ĉiuj homoj estas fratoj. La vera kristano vidas nur fratojn en siaj similuloj, kaj antaŭ ol helpi iun en necesbezono, li ne demandas ties kredon nek opinion pri io ajn. Ĉu la kristano sekvus la instruon de Jesuo Kristo, kiu konsilis, ke oni amu eĉ siajn malamikojn, se li forpelus malfeliĉulon, ĉar tiu ĉi havas alian kredon? Li helpu do, ne demandante ties konsciencon, ĉar, se tiu estas malamiko de la religio, tia estas la rimedo igi lin ami ĝin; forpelante lin, oni igos lin malami la religion. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Ĉapitro XIV

respektu vian patron kaj vian patrinon

Fila amo.

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj?

Korpa parenceco kaj spirita parenceco.

Instruoj de la Spiritoj:

Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio.

Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. (Marko, 10:19)

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la eternulo, via Dio, donas al vi. (Eliro, 20:12.)

Fila amo

La ordono "Respektu vian patron kaj vian patrinon" estas sekvo de la ĝenerala leĝo de karito kaj amo al la proksimulo, ĉar ne povas ami sian proksimulon la homo, kiu ne amas sian patron kaj sian patrinon; sed la vorto respektu enhavas ankoraŭ unu devon kontraŭ ili, nome la devon de fila amo. Dio volis mon- tri per tio, ke al amo estas necese aldoni respekton, indulgon, submetiĝon kaj komplezemon, kio kuntrenas la devon pli seve­re plenumi por la gepatroj ĉion, kion karito ordonas por la proksimulo. Kompreneble, tiu devo rilatas ankaŭ la per- sonojn, kiuj anstataŭas patron kaj patrinon kaj kiuj havas tiom pli da merito, kiom malpli deviga estas ilia sindo- nemo. Dio ĉiam severe punas ĉian malobeon al tiu ordono.

Honori siajn gepatrojn estas ne nur respekti ilin, sed ankaŭ ilin helpi en necesbezono; havigi al ili ripozon en maljuneco; ĉirkaŭigi ilin per zorgoj, kiel ili faris al ni en nia infaneco.

Precipe al la gepatroj sen monrimedoj montriĝas la vera fila amo. Ĉu sekvas tiun ordonon la filoj, kiuj opinias, ke ili faras grandan servon, donante al siaj gepatroj nur la nepre necesajn rimedojn, por ke ĉi tiuj ne mortu pro malsato, dum al si mem ili nenion rifuzas? forpelante ilin en la plej mizerajn loketojn de la domo, nur por ilin ne forlasi sur la strato, dum al si mem ili rezervas ĉion plej bonan kaj plej komfortan? Ne tute malbone estas, kiam ili tion faras ne malvolonte kaj ne devigas la gepatrojn pagi por la tempo, kiun tiuj ankoraŭ vivos, per la ŝarĝo de la mastrumado! Ĉu do la gepatroj maljunaj kaj lacaj devas esti servistoj de la gefiloj junaj kaj fortaj? Ĉu ilia patrino marĉandis sian lakton, kiam ili estis en la lulilo? Ĉu ŝi domaĝis siajn sendormajn noktojn, kiam ili estis malsanaj, siajn paŝojn por havigi al ili tion, kion ili bezonis? Ne, ne nur la nepre necesajn aĵojn la filoj ŝuldas al siaj gepatroj malriĉaj; ili ŝuldas ankaŭ, tiom kiom ili povas, la bagatelajn agrablaĵojn de la superfluo, komplezemon, delikatajn zorgojn, kiuj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis, pago de sankta ŝuldo. Nur tia fila amo plaĉas al Dio.

Ve al tiu, kiu forgesas sian ŝuldon al tiuj, kiuj sub- tenis lin en lia malforteco, kiuj kun la materia vivo donis al li la moralan vivon, kiuj ofte trudis al si seniĝojn, por certigi al siaj filoj komfortecon; ve al la sendankulo, ĉar li estos punita per maldanko kaj forlaso, vundita je siaj plej karaj inklinoj, kelkfoje jam en la nuna vivo, sed certe en alia ekzistado, kiam li suferos tion, kion li suferigis al aliaj.

Kelkaj gepatroj, vere, ne rekonas siajn devojn kaj ne estas por siaj filoj, kio ili devus esti; sed nur Dion, ne la filojn, koncernas puni ilin; al la filoj ne decas riproĉi siajn gepatrojn, ĉar eble ili mem meritis, ke tiel estu. Se karito starigas kiel leĝon pagi bonon por mal­bono, esti indulgema por la malperfekta]oj de aliaj, ne klaĉi kontraŭ sia proksimulo, forgesi kaj pardoni la maljustaĵojn, ami eĉ siajn malamikojn, kiom pli grandaj estas tiuj devoj de filoj al siaj gepatroj! La filoj devas do preni, kiel regulon por sia konduto rilate al la gepa­troj, ĉiujn ordonojn de Jesuo koncerne la proksimulon, bone teni en la menso, ke ĉiu riproĉinda ago kontraŭ aliaj estas ankoraŭ pli riproĉinda kontraŭ la gepatroj, kaj tio, kio povas esti nur kulpo en la unua okazo, povas esti konsiderata krimo en la dua, ĉar tiam krom manko de karito estas ankaŭ maldankemo.

4. Dio diris: "Respektu vian patron kaj vian pa­trinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la

Eternulo, via Dio, donas al vi." Kial Li promesas do kiel rekompencon la vivon sur la tero kaj ne la ĉielan vivon? La klarigo troviĝas en jenaj vortoj: "kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi", kiuj, forigitaj en la moderna formo de la Dekalogo[14], malklarigas ties sencon. Por kompreni tiun parolon, ni devas rememori la situacion kaj la ideojn de la Hebreoj en la epoko, kiam ĝi estis dirita. Ili an- koraŭ nenion sciis pri l' estonta vivo, kaj ilia kompren- povo ne ampleksis trans la enkorpan vivon; ilin devis do pli materiale tuŝi tio, kion ili vidis, ol tio, kion ili ne vidis. Tial Dio parolas en maniero pli komprenebla por ili, kaj, kvazaŭ al infanoj, donas al ili perspektivon, kiu povus kontentigi ilin. Ili tiam estis ankoraŭ en la dezerto. La "tero", kiun Dio donos al ili estis la Promesita Lando, celo de iliaj aspiroj: ili nenion alian deziris, kaj Dio diris al ili, ke ili tie longe vivos, tio estas, ke ili ĝin posedos dum longa tempo, se ili obeos Liajn ordonojn.

Sed ĉe l' alveno de Jesuo iliaj ideoj estis pli elvolviĝintaj; la momento estis alveninta, por doni al ili pli delikatan nutraĵon, kaj li inicas ilin pri la spirita vivo, dirante: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; tie, ne sur la tero, vi ricevos la rekompencon de viaj bonaj agoj." Per tiuj vortoj, la materia Promesita Lando transformiĝas en ĉielan patrujon; tial, kiam li admonas ilin al la plenumo de l' ordono: "Respektu vian patron kaj vian patrinon", jam ne la teron li promesas al ili, sed la ĉielon. (Ĉapitroj II kaj Ill.)

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj

fratoj?

Kaj li venis en domon. Kaj denove la homamaso kun- venis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas. - Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Car kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. (Marko, 3:19-21 kaj 31-35)

Iuj paroloj ŝajnas strangaj en la buŝo de Jesuo kaj kontraŭaj al lia boneco kaj al lia neŝanĝebla bon- volemo por ĉiuj. La nekredantoj ne preterlasis la okazon, por fari el tio armilon, asertante, ke li kontraŭdiras sin mem. Nerefutebla fakto estas, ke lia doktrino havas kiel esencan bazon, kiel angulan ŝtonon, la leĝon de amo kaj karito. Li ne povis do detrui unuflanke tion, kion li konstruis sur la alia flanko. El tio estas necese tiri la rigore logikan konsekvencon, ke, se iuj el liaj maksimoj estas kontraŭaj al tiu principo, la vortoj, atribuataj al li, estas do misaŭditaj aŭ miskomprenitaj, aŭ ne estas eldiritaj de li.

Oni prave miras, vidante en tiu cirkonstanco, ke Jesuo montras tiom da indiferenteco por siaj parencoj kaj iamaniere forneas sian patrinon.

Rilate al liaj fratoj, oni scias, ke ili neniam havis simpation por li; Spiritoj malmulte progresintaj, ili neniom komprenis lian mision; lia konduto, en iliaj okuloj, estis stranga, kaj liaj instruoj neniel tuŝis ilin, ĉar el ili neniu sekvis lin kiel disĉiplo. Eĉ ŝajnas, ke liaj fratoj ĝis ia grado partoprenis la antaŭjuĝojn de liaj malamikoj; certe estas, cetere, ke ili akceptis lin pli kiel iun fremdulon, ol kiel fraton, kiam li prezentis sin ĉe la familio; kaj Sankta Johano pozitive diras (7:5) : "Car liaj fratoj mem ne kredis al li."

Koncerne lian patrinon, neniu povus nei ŝian amon al la filo; sed oni devas konsenti, ke, laŭŝajne, ankaŭ ŝi ne havis ian precizan ideon pri lia misio, ĉar neniu iam vidis ŝin sekvi liajn instruojn, nek atesti pri li, kiel faris Johano, la Baptisto; la patrina amo estis ĉe ŝi la reganta sento. Opinii, ke Jesuo forneis sian patrinon, estus ne rekoni lian karakteron: tian penson ne povus nutri tiu, kiu diris: Respektu vian patron kaj vian pa­trinon. Oni serĉu do alian sencon por liaj paroloj, pres- kaŭ ĉiam vualitaj sub alegoria formo.

Jesuo neniun okazon preterlasis, por doni ian ins- truon; li kaptis do tiun okazon, kiam alvenis lia familio, por precizigi la diferencon inter la korpa parenceco kaj la spirita parenceco.

Korpa parenceco kaj spirita parenceco

8. La ligiloj de la sango ne starigas nepre la lig- ilojn inter la Spiritoj. La korpo devenas de la korpo, sed la Spirito ne devenas de la Spirito, ĉar la Spirito jam ekzistis, antaŭ ol la korpo fariĝis; la patro ne kreas la

Spiriton de sia infano, sed nur liveras al li la korpan envolvaĵon; tamen li devas helpi ties intelektan kaj moralan kreskadon, por igi sian filon progresi.

La Spiritoj, kiuj enkarniĝas en unu saman familion, precipe ĉe proksimaj parencoj, plej ofte estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kunigitaj per antaŭaj rilatoj, kiuj manifestiĝas per inklino inter tiuj Spiritoj dum la surtera vivo; sed povas okazi, ke tiuj Spiritoj estas tute fremdaj unuj al aliaj, apartigitaj de antipatioj ankaŭ antaŭaj, kiuj montriĝas per ilia surtera antagonismo, kiu utilos al ili kiel provo. La veraj ligiloj de familio ne estas do tiuj de la sango, sed tiuj de la simpatio kaj de la komun- eco de la pensoj, kiuj unuigas la Spiritojn antaŭ, dum kaj post ilia enkorpa vivo. El tio sekvas, ke du estuloj el malsamaj gepatroj povas esti fratoj per la spirito pli efektive, ol se ili estus fratoj per la sango; ili povas altiri unu al alia, serĉi unu alian, harmonie kunvivadi, dum du fratoj per la sango povas sin reciproke forpuŝi, kiel ni ĉiutage vidas; jen morala problemo, kiun nur Spiritismo povas solvi per la plureco de l' enkarniĝoj. (Ĉ. IV, § 13 .)

Ekzistas do du specoj de familioj: la familioj laŭ la spiritaj ligiloj kaj la familioj laŭ la korpaj ligiloj; la unuaj, daŭraj, fortikiĝas per la puriĝo kaj eterniĝas en la mondo de la Spiritoj, tra pluraj migradoj de l' animo; la duaj, facilrompaj kiel la materio, estingiĝas kun la pasado de la tempo kaj ofte morale disiĝas jam dum la nuna vivo. Tion Jesuo volis komprenigi, dirante al siaj disĉiploj: Jen mia patrino kaj miaj fratoj, tio estas, mia familio laŭ la ligiloj de la Spirito, ĉar, kiu

ajn faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato, mia fratino kaj mia patrino.

La malamikeco de liaj fratoj estas tre klare esprimita en la raporto de Sankta Marko, ĉar, li diras, ili intencis, kapti lin, sub preteksto, ke li freneziĝis. Ĉe l' anonco pri ilia alveno, konante iliajn sentojn por li, Jesuo mem- kompreneble diris, parolante pri siaj disĉiploj, el spirita vidpunkto: "Jen miaj veraj fratoj"; ĉar lia patrino sin trovis kun liaj fratoj, li ĝeneraligis sian instruon; tio tamen neniel neprigas, ke li intencis diri, ke lia patrino laŭ la korpo estas por li nenio kiel Spirito, kaj ke li havas por ŝi nur indiferentecon; lia konduto, en aliaj cirkonstancoj, sufiĉe pruvis la kontraŭon.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio

vidi la lumon. Iuj foriras do, kunportante sovaĝajn malamojn kaj nesatigitajn dezirojn je venĝo; sed al iuj, pli progresintajn ol aliaj, estas permesite duonvidi ian angulon de la vero; ili tiam rekonas la pereigajn efikojn de siaj pasioj kaj prenas bonajn decidojn. Ili komprenas, ke por veni al Dio ekzistas unu sola signalvorto: karito; nu, ne ekzistas karito sen forgeso je insultoj kaj ofendoj; ne ekzistas karito kun malamo en la koro kaj sen pardono.

Tiam, per grandega peno, ili rigardas tiujn, kiujn ili malamis sur la tero; sed ĉe tiu vido ilia malamikeco revekiĝas; ili ribelas antaŭ la penso pardoni, ankoraŭ pli ĉe la penso rezigni pri venĝo, kaj precipe ili ribelas ĉe la ideo ami tiujn, kiuj eble detruis ilian riĉecon, ilian honoron, ilian familion. Tamen la koro de tiuj malfeliĉuloj estas skuita; ili estas konsternitaj, ili flirtas kvazaŭ flago en la vento, skuataj de kontraŭaj sentoj; se la bona decido venkas, ili preĝas al Dio, petas la bonajn Spiritojn doni al ili forton en la plej danĝera momento de la provo.

Fine, post kelkaj jaroj da meditado kaj preĝoj, la Spirito profitas korpon, kiu estas preparata ĉe la familio de iu, kiun li abomenis, kaj petas de la Spiritoj, komisi- ataj por transsendi superajn ordonojn, permeson plenumi sur la tero la destinon de tiu korpo jus formita. Kia estos lia konduto en tiu familio? Tio dependos de la pli aŭ malpli granda persistado de liaj bonaj decidoj. La senĉesa kontakto kun la estuloj, kiujn li malamis, estas terura provo, sub kiu li kelkfoje falas, se lia volo ne estas sufiĉe forta. Laŭ tio do, ĉu la bona aŭ malbona decido venkos lin, li estos amiko aŭ malamiko de tiuj, en kies medio li estis vokita vivadi. Tiel estas klarigataj tiuj instinktaj malinklinoj, kiujn oni rimarkas ĉe iuj infanoj kaj kiujn nenia antaŭa ago ŝajnas pravigi. Efektive, en tiu ekzistado nenio povis krei tian antipation; por ĝin kompreni, oni devas turni sian rigardon al la pasinteco.

Ho spiritistoj! komprenu hodiaŭ la grandan rolon de la homaro; komprenu, ke, kiam vi produktas korpon, venas el la spaco animo por progresi kaj enkarniĝas en ĝin; sciu viajn devojn kaj uzu vian tutan amon, por alproksimigi tiun animon al Dio; tia estas la misio, kon- fidita al vi, kaj kies rekompencon vi ricevos, se vi ĝin fidele plenumos. Viaj zorgoj, la edukado, kiun vi donos al ĝi, helpos ĝian perfektiĝon kaj ĝian estontan feliĉon. Pripensu, ke ĉiun patron kaj ĉiun patrinon Dio demandos: Kion vi faris el la infano, konfidita al via gardo? Se la infano restis senprogresa pro via kulpo, via puno estos vidi ĝin inter la suferantaj Spiritoj, ĉar nur de vi dependis ĝia feliĉigo. Tiam vi mem, turmentataj de konsciencri- proĉoj, petos ripari vian kulpon; vi petos por vi mem kaj por ĝi novan enkarniĝon, dum kiu vi cirkaŭigos ĝin per pli seriozaj zorgoj, kaj ĝi, plena de danko, reciprokos vian sindonecon per sia amo.

Ne elpelu do la infanon, kiu, jam de tre frua ago, ankoraŭ en la lulilo, forpuŝas sian patrinon, nek tiun, kiu al vi pagas per maldanko; ne hazardo ĝin faris tia kaj ĝin donis al vi. Tie montriĝas malklara intuicio pri la pasinteco, el kiu vi povas konkludi, ke unu aŭ la alia jam multe malamis aŭ estis multe ofendita; ke unu aŭ la alia venis, por pardoni kaj kulpelaĉeti. Patrinoj!

ĉirkaŭprenu do la infanon, kiu faras al vi ĉagrenojn, kaj diru al vi mem: Unu el ni estas kulpa. Meritu la diajn ĝuojn, kiujn Dio alligas al la patrineco, instruante al tiu infano, ke ĝi estas sur la tero por perfektiĝi, por ami kaj beni. Sed, ve! multaj inter vi, anstataŭ forviŝi per edukado la malbonajn denaskajn principojn el antaŭaj ekzistadoj, nutras, plifortigas tiujn samajn principojn per kulpa malforteco aŭ senzorgeco, kaj, poste, via koro, vundita de la nedankemo de viaj infanoj, estos por vi, jam dum tiu ĉi vivo, la komenco de via puno.

La tasko ne estas tiel malfacila, kiel vi povus ĝin opinii; ĝi neniel postulas la mondan scion; ĉu klerulo, ĉu malklerulo povas plenumi ĝin, kaj Spiritismo faciligas tiun plenumon, konigante la kaŭzon de la malperfektaĵoj de la homa koro.

Jam en tre frua ago la infano manifestas la bonajn aŭ malbonajn instinktojn, kiujn ĝi kunportis el sia antaŭa ekzistado; tiujn instinktojn la gepatroj devas diligente studadi; ĉiuj malbonaĵoj originas el egoismo kaj fiero; observu do la plej malgrandajn signojn, kiuj montras la ĝermon de tiuj malvirtoj, kaj fervore penu ataki ilin, ne atendante, ĝis ili profunde enradikiĝos; faru kiel la bona ĝardenisto, kiu elsarkas la malbonajn burĝonojn, laŭmezure kiel li ekvidas ilin ekaperi sur la arbo. Se vi lasas egoismon kaj fieron elvolviĝi, ne miru, ke poste vi ricevos maldankon kiel pagon. Kiam gepatroj faris ĉion, kion ili devis, por la morala progreso de siaj infanoj, se ili ne sukcesas, ili havas nenian riproĉon kontraŭ si mem, kaj ilia konscienco povas esti trankvila; sed pro la tre natura bedaŭro, kiun ili sentas pro la malsukceso de siaj penoj, Dio rezervas al ili grandan, tre grandan konsolon, ĉe la certeco, ke tio estas nur malfruiĝo, ke estos donite al ili kompletigi en alia ekzistado la ko- mencitan verkon, kaj ke iam la maldanka infano rekom- pencos ilin per sia amo. (Ĉap. XIII, § 19.)

Dio ne donas provojn super la fortoj de tiu, kiu ilin petas; Li permesas nur la provojn, kiujn oni povas plenumi. Se oni ne sukesas, ne la ebleco mankis, sed la volo, ĉar kiom da homoj, anstataŭ rezisti al la pasioj, plezuras ĉe ili; al tiuj estas destinitaj plorado kaj grin- cado de dentoj en venontaj ekzistadoj; sed admiru la bonecon de Dio, kiu neniam fermas la pordon al la pento. Venos tago, kiam la kulpulo estos laca de suferado, kiam lia fiero estos fine subigita; tiam Dio malfermas Siajn patrajn brakojn al la erarinta filo, kiu ĵetas sin al Liaj piedoj. La akraj provoj, komprenu min bone, estas pres- kaŭ ĉiam signo de fino de suferoj kaj de perfektiĝo de la Spirito, kiam ili estas akceptataj pro amo al Dio. Tiu estas gravega momento, kaj precipe tiam estas nepre necese ne fiaski pro murmurado, se oni ne volas perdi la frukton kaj devi rekomenci. Anstataŭ plendi, danku Dion pro Г okazo venki, kiun Li havigas al vi, por ke Li donu al vi la premion de via sukceso. Tiam, kiam, elirinte el la bolegado de la tera mondo, vi eniros en la mondon de la Spiritoj, vi estos aklamata kiel soldato, elirinta kun laŭroj el la bataltumulto.

El ĉiuj provoj la plej doloraj estas tiuj, kiuj atingas la koron; kiu kuraĝe eltenas la mizeron kaj la mankon de vivnecesaĵoj, tiu eble falas sub la pezo de la hejmaj ĉagrenoj, frapita de la maldanko de la siaj. Ho! tio estas korŝira turmento! Sed en tiuj cirkonstancoj, kio povas pli bone restarigi la moralan kuraĝon, ol la konado de la kaŭzoj de la malbono kaj la certeco, ke se ekzistas longedaŭraj animdoloroj, malesperoj ne estas eternaj, ĉar Dio ne povas voli, ke Lia kreito suferu ĉiam?

Kio pli konsola, pli kuraĝiga, ol la penso, ke dependas de la homo mem, de liaj propraj klopodoj, mallongigi sian suferadon, detruante en si la kaŭzon de la malbono? Sed por tio li devas ne alkroĉi sian rigardon al la tero, nek vidi unu solan ekzistadon: li altiĝu kaj ŝvebu en la senlima kampo de la pasinteco kaj de l' estonteco. Tiam la granda justeco de Dio elmontriĝas al vi, kaj vi pacience atendas, ĉar klariĝas tio, kio sur la tero ŝajnis al vi monstraĵoj; la vundojn, kiujn vi tie ricevas, vi jam konsideros kiel simplajn gratvundetojn. En tiu ekrigardo sur la tuton, la ligiloj de familio aperas en sia vera lumo; jam ne la malfortaj ligiloj de la materio kunigas la familianojn, sed la daŭraj ligiloj de la Spirito, kiuj fariĝas eternaj kaj pli solidaj per puriĝado, anstataŭ rompiĝi per la reenkarniĝo.

Formas familiojn la Spiritoj, kiujn la simileco de gustoj, la identeco de morala progreso kaj aminklino instigas al kolektiĝo. Tiuj samaj Spiritoj, en siaj sur- teraj migradoj, serĉas unuj aliajn por grupiĝi, kiel ili faras en la spaco; el tio ekestas la familioj unuigitaj kaj homogenaj; kaj se, en siaj pilgrimadoj, ili estas kelkatempe apartigitaj, ili retrovas unuj aliajn poste, feliĉaj pro siaj novaj progresoj. Sed, ĉar ili ne devas labori nur por si, Dio permesas, ke malpli progresintaj

Spiritoj enkarniĝu inter ili, por tie ricevi konsilojn kaj bonajn ekzemplojn en la intereso de sia propra progreso. Kelkfoje tiuj malpli altnivelaj Spiritoj metas malordon en la rondon de tiuj pli progresintaj, sed tio estas, por ĉi tiuj lastaj, provo kaj tasko. Ricevu do ilin kiel fratojn; kuru helpe al ili, kaj poste, en la mondo de la Spiritoj, la familio ekĝojos pro la savo de dronantoj, kiuj siavice povos savi aliajn. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862)

Ĉapitro XV

ekster karito, nen1a savo

Kio estas necesa, por esti savita. Parabolo de la bona samariano.

La plej granda ordono.

Bezono de karito laŭ Sankta Paŭlo.

Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la vero, nenia savo.

Instruoj de la Spiritoj:

Ekster karito, nenia savo.

Kio estas necesa, por esti savita. Parabolo

de la bona samariano

kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. - Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis, aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej mal- grandaj, tiom vi faris al mi. - Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo kaj vi ne vizitis min. Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? - Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon. (Mateo, 25:31-46.)

2. Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru por heredi eternan vivon? Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. - Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? - Jesuo respondis kaj diris: Unu homo mal- supreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris lasante lin duone senviva. Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflan­ke. Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gaste- jestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repa- gos al vi, kiam mi revenos. Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin mon- tris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. - Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman. (Luko, 10:25-37.)

3. La tuta moralo de Jesuo resume konsistas en karito kaj en humileco, tio estas, en la du virtoj kon- traŭaj al egoismo kaj fiero. En ĉiuj liaj instruoj li pre- zentas tiujn virtojn kiel la vojon al la eterna feliĉo: Feliĉaj, li diras, la malriĉaj en spirito, tio estas, la humilaj, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo; feliĉaj la kore puraj; feliĉaj la pacigantoj; feliĉaj la kompatemaj; amu vian proksimulon kiel vin mem; faru al aliaj tion, kion vi volus, ke oni faru al vi; amu viajn malamikojn; pardonu la ofendojn, se vi volas esti pardonataj; faru la bonon sen parado; juĝu vin mem, antaŭ ol juĝi aliajn. Humilecon kaj kariton li senĉese rekomendas kaj pri ili donas li mem ekzemplon; kontraŭ fiero kaj egoismo li senĉese batalas; sed li faras pli, ol rekomendi kariton, li prezentas ĝin klare kaj per precizaj vortoj, kiel nepran kondiĉon de l' estonta feliĉo.

En la bildo, kiun Jesuo pentris pri la lasta juĝo, kiel ĉe multaj aliaj aferoj, devas esti aparte konsiderata la figuro, la alegorio. Al homoj, kiaj tiuj, al kiuj li paroladis, ankoraŭ ne kapablaj kompreni la pure spi- ritajn demandojn, li devis prezenti figurojn materiajn, frapantajn kaj kapablajn impresi ilin. Por esti pli bone akceptata, li eĉ devis ne tro malproksimiĝi de la komunaj ideoj, laŭ la formo, rezervante ĉiam al la estonteco la veran interpreton de siaj paroloj kaj de la punktoj, pri kiuj li tiam ne povis doni precizajn klarigojn. Sed apud la akcesora parto de la figuro, troviĝas reganta ideo: la feliĉo, destinata al la justulo, kaj la malfeliĉo, atendanta la malbonulon.

En tiu superega juĝo, kiaj estas la konsideroj por la verdikto? sur kio sin apogas la akuzaĵo? Ĉu la juĝisto de- mandas, ĉu la juĝato plenumis tian aŭ alian formalaĵon, observis tiun aŭ tiun alian eksteran detalon? Tute ne; li informiĝas nur pri unu afero: la praktikado de la karito, kaj verdiktas jene: Vi, kiuj helpis viajn fratojn, iru dekstren; vi, kiuj estis nehumanaj kontraŭ ili, iru mal- dekstren. Ĉu li demandas pri l' ortodokseco de la kredo? ĉu li distingas inter tiu, kiu kredas en unu maniero, kaj tiu, kiu kredas alimaniere? Ne; ĉar Jesuo lokas la Sa- marianon, rigardatan kiel herezulon, sed kiu havas amon al sia proksimulo, super la ortodoksulon, kiu kulpas pri nekaritemo. Jesuo do ne faras el la karito nur unu el la kondiĉoj por la savo, sed la solan kondiĉon; se aliaj kondiĉoj devus esti plenumitaj, li ilin mencius. Se li asignas al la karito la unuan lokon inter la virtoj, ĝi do implicite ampleksas ĉiujn aliajn: humilecon, mildecon, bonvolemon, indulgemon, justecon, ktp; kaj alia motivo kuŝas en tio, ke ĝi estas la absoluta malo de fiero kaj egoismo.

La plej granda ordono

Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? - Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ci tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksi­mulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. (Mateo, 22:34-40.)

Karito kaj humileco, jen la sola vojo por la savo; egoismo kaj fiero, jen la vojo al la pereo. Tiu principo estas precize formulita per sekvantaj vortoj: "Amu Dion per via tuta animo kaj vian proksimulon kiel vin mem; de ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta lego kaj la profetoj." Kaj, por ke ne estu dusenca inter- preto de l' amo al Dio kaj al la proksimulo, li aldonis: "Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem", tio estas, oni ne povas vere ami Dion, ne amante sian proksimulon, nek ami sian proksimulon, ne amante Dion; ĉio do, kion oni faras kontraŭ la pro­ksimulo, estas farata kontraŭ Dio. Ĉar oni ne povas ami Dion, ne praktikante kariton al sia proksimulo, tial ĉiuj devoj de la homo resume troviĝas en jena maksimo: Ekster karito, nenia savo.

Bezono de karito laŭ Sankta Paŭlo

Se mi parol us la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon1 mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion espe- ras, ĉion eltenas. - Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo. (I. Korintanoj, 13:1-7 kaj 13.)

Sankta Paŭlo tiel bone komprenis ĉi tiun grandan veron, ke li diras: "Se mi parolus la lingvojn de la homoj kaj anĝeloj; se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn; se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo." Li do, sen ia dubo, lokas la kariton super eĉ la fidon; efektive la kariton ĉiuj povas praktiki: kleraj kaj malkleraj, riĉaj kaj malriĉaj, kaj ĝi dependas de nenia privata kredo.

Li faras pli ol tion: li difinas la veran kariton; li montras ĝin, ne nur en la bonfarado, sed ankaŭ en la kolekto de ĉiuj kvalitoj de la koro, en la boneco kaj la bonvolemo por la proksimulo.

Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la

vero, nenia savo

8. Dum la maksimo: Ekster karito, nenia savo, apogita sur universala principo, malfermas al ĉiuj filoj de Dio la enirejon al la superega feliĉo, la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, estas bazita, ne sur la fundamenta fido al Dio kaj kredo je la senmorteco de l' animo, fido komuna al ĉiuj religioj, sed sur speciala fido al privataj dogmoj; ĉi tiu lasta estas ekskluziva kaj absoluta; ans- tataŭ kunigi la filojn de Dio, ĝi disigas ilin; anstataŭ instigi ilin al amo por siaj fratoj, ĝi subtenas kaj aprobas la koleron inter la sektanoj de la diversaj kultoj, kiuj rigardas unuj aliajn kiel kondamnitojn por la eterna tempo, eĉ se tiuj estus parencoj kaj amikoj en tiu ĉi mondo; ĝi ne rekonas la grandan leĝon de l' egaleco antaŭ la tombo kaj apartigas la homojn inter si eĉ en la kampo de ilia ripozo. La maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas konfirmo de la principo de egaleco antaŭ Dio kaj de la libereco de konscienco; kun tiu maksimo kiel regulo, ĉiuj homoj estas fratoj, kaj kia ajn estas ilia maniero adori la Kreanton, ili etendas la manon unuj al aliaj kaj preĝas unuj por la aliaj. Kun la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, ili sin reciproke anatemas kaj persekutas, vivas kiel malamikoj; la patro ne preĝas por la filo, nek la filo por la patro, nek la amiko por la amiko, ĉar ili juĝas unuj aliajn senrimede kondamnitaj al la infero. Tiu dogmo estas do fundamente kontraŭa al la instruoj de la Kristo kaj al la evangelia leĝo.

Ekster la vero, nenia savo estus ekvivalenta al: Ekster la Eklezio, nenia savo, kaj tute same ekskluziva, ĉar ekzistas nenia sekto, kiu ne pretendas havi la pri- vilegion de la vero. Kiu homo povus flati al si, ke li posedas la tutan veron, se la sfero de la konoj grandiĝas senĉese kaj la ideoj reĝustiĝas ĉiutage? La absoluta vero estas propraĵo nur de la Spiritoj de la plej alta ordo, kaj la surtera homaro ne povus pretendi al ĝi, ĉar ĉion scii ne estas permesite al la homaro; ĉi tiu povas aspiri nur al ia vero relativa kaj proporcia al la homa progresado. Se Dio estus farinta el la posedo de l' absoluta vero la nepran kondiĉon de l' estonta feliĉo, Li eldonus verdikton de ĝenerala kondamno, dum la karito, eĉ en sia plej ampleksa signifo, povas esti praktikata de ĉiuj. Spiritismo, konforme kun la Evangelio, kaj akceptante, ke ĉiu povas esti savata, kiel ajn lia kredo, kondiĉe, ke li plenumu la leĝon de Dio, neniel diras: Ekster Spiritismo, nenia savo; kaj tial, ke ĝi ne pretendas instrui ankoraŭ la tutan veron, ĝi ne diras ankaŭ: Ekster la vero, nenia savo, maksimo, kiu disigas, anstataŭ kunigi, kaj eternigus la antagonismojn.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Ekster karito, nenia savo

Miaj infanoj, en la maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l' elektitoj, kaj sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karito, kiun ili disvastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la pen- son de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas kariton, estas disĉiploj de Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas. (Paŭlo, apostolo. Parizo, 1860.

Ĉapitro XVI

oni ne povas servi dion kaj mamonon

Savo de la riĉuloj.

Gardi sin kontraŭ avareco.

Jesuo ĉe Zakĥeo.

Parabolo de la malbona riĉulo.

Parabolo de la talantoj.

Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco kaj de la mizero.

Malegaleco de la riĉeco.

Instruoj de la Spiritoj:

La vera posedaĵo.

Uzado de la riĉego.

Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj.

Heredigo de la ricaĵoj.

Savo de la riĉuloj

1. Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! (Luko, 16:13.)

Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru por heredi eternan vivon? - Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patri­non. - Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. - Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos tre- zoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. - Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio1. (Luko, 18:18-25.)

Gardi sin kontrau la avareco

Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de riĉulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru,

1"

Ĉi tiu tro kuraĝa figuro povas ŝajni iom afekta, ĉar oni ne vidas, kia rilato ekzistas inter kamelo kaj kudrilo. Ĝi venas de tio, ke en la hebrea lingvo la sama vorto signifas kablo kaj kamelo. En la traduko oni donis al ĝi ĉi tiun lastan sencon; kredeble Jesuo uzis tiun vorton laŭ ĝia unua senco; almenaŭ ĉi tiu estas pli natura.

ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj kons- truos pli grandajn, kaj tie mi amasigos miajn grenojn kaj miajn posedaĵojn. Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn pormultaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion. (Luko, 12:13-21.)

Jesuo ĉe ZakReo

4. Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. - Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. - Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. (Vidu en la Enkonduko la artikolon IMPOSTISTOJ.)

Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. - Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. (Luko, 19:1-10.)

Parabolo de la malbona riĉulo

5. Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. - Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la an- ĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. - Kaj en Hades li levis siajn okulojn, es- tante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abra­ham, kompatu min, sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en tiu ĉi flamo.

Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.

Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. - Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. - Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. - Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj. (Luko, :19-31.)

Parabolo de la talantoj1

6. Car tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis si­ajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ sia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. - Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. - Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. - Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. - Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj alveninte, mi ricevus mian pro- praĵon kun procento. - Forprenu de li do la talanton, kaj donu gin al tiu, kiu havas la dek talantojn. Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. (Mateo, 25:14-30.)

Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco kaj de la mizero

7. Se la riĉeco devus esti absoluta baro al la savo de la homoj, kiuj ĝin posedas, kiel oni povus konkludi el iuj paroloj de Jesuo, interpretataj laŭ la litero kaj ne laŭ la spirito, Dio, kiu ĝin donas, estus metinta en la manojn de kelkaj homoj ilon de senrimeda perdiĝo. Tian penson la racio forpuŝas. La riĉeco estas sendube tre glitiga provo, pli danĝera ol la mizero, pro siaj forlogoj, pro la tentoj, kiujn ĝi inspiras, kaj pro ĝia magia ensorĉo. Ĝi estas la superega instiganto de fiero, egoismo kaj voluptama vivo; ĝi estas la plej potenca ligilo, kiu al- kroĉas la homon al la tero kaj deturnas liajn pensojn de la ĉielo. Ĝi donas tian kapturniĝon, ke la homo, kiu pasas de mizero al riĉeco, tuj forgesas sian antaŭan situacion, tiujn, kiuj dividis ĝin kun li, tiujn, kiuj lin helpis, kaj fariĝas nesentema, egoista kaj vantama. Sed el tio, ke la riĉeco malfaciligas la vojon, ne sekvas, ke ĝi malebligas la iradon kaj ke ĝi ne povas esti savrimedo por la homo, kiu ĝin scias uzadi, same kiel iuj venenoj povas rebonigi la sanon, se uzataj oportune kaj saĝe.

Kiam Jesuo diris al la junulo, kiu demandis lin pri la rimedoj por gajni la eternan vivon: "senigu je ĉiuj viaj havaĵoj kaj sekvu min", li ne intencis starigi kiel absolutan principon, ke ĉiu formetu siajn posedaĵojn, kaj ke la savon nur por tia prezo oni ricevas, sed nur montri, ke la alligiteco al la surteraj bonaĵoj estas malhelpo al la savo. Efektive, tiu junulo kredis sin kvita, ĉar li observadis iujn ordonojn, kaj tamen re- tropaŝas antaŭ la penso forlasi siajn havaĵojn; lia deziro akiri la eternan vivon ne iras ĝis tia ofero.

La propono, kiun Jesuo faris al li, estis decida provo, por meti en lumon la fundon de la penso de la junulo; sendube, ĉi tiu eble estis rigardata de la socio kiel homo tute honesta; li al neniu faradis maljustaĵon, ne klaĉadis kontraŭ la proksimulo, ne estis vanta kaj fiera, respektis sian patron kaj sian patrinon; sed li ne nutris la veran kariton, ĉar lia virto ne iris ĝis la abnegacio. Jen, kion Jesuo volis elmontri; tio estis apliko de la principo: Ekster karito, nenia savo.

La sekvo de tiuj paroloj, prenitaj en sia rigora signifo, estus la ekstermo de la riĉeco, kiel io malutila al la estonta feliĉo kaj kiel fonto de multego da malbo- naĵoj sur la tero; ĝi estus ankaŭ la kondamno de la laboro, kiu povas riĉigi; absurda sekvo, kiu rekondukus la homon al la sovaĝa vivo, kaj tial ĝi estus kontraŭdiro al la leĝo de progreso, kiu estas leĝo de Dio.

Se la riĉeco estas fonto de multaj malbonaĵoj, se ĝi instigas al tiom da malbonaj pasioj, se ĝi eĉ okazigas tiom da krimoj, ne ĝin ni kulpigu, sed la homon, kiu ĝin, kiel ĉiujn donacojn de Dio, misuzas; per la misuzo, li faras danĝera tion, kio povus esti plej utila al li. Tio estas sekvo de la malsupereco de la surtera mondo. Se la riĉeco devus naski nur malbonon, Dio ne metus ĝin sur la teron; estas devo de la homo eligi el ĝi la bonon. Se ĝi ne estas rekta elemento de la morala progreso, ĝi sendube estas potenca elemento de la progreso intelekta.

Efektive, la homo havas kiel mision labori por la materia plibonigo de la terglobo; ĉi tiun li devas plugebligi, sanigi, prepari, por ke ĝi iam akceptu la tutan loĝantaron, kiun ĝia vasteco povas surhavi; por nutri tiun loĝantaron senĉese kreskantan, estas necese pligrandigi la produktadon; se la produktado de unu lando estas nesufiĉa, estas necese serĉi ekster ties limoj. Tial la interrilatoj de la popoloj fariĝas bezono; por ke estu pli facilaj tiuj interrilatoj, estas necese detrui la materiajn barojn, kiuj apartigas la popolojn,[15] plirapidigi la interkomunikiĝojn. Por laboroj, kiuj estas verkoj de jarcentoj, la homo devis ĉerpi materialojn eĉ el la internaĵo

de la tero; li serĉis en la scienco la rimedojn,

por pli sekure kaj rapide plenumi tiujn laborojn; sed por fari tiajn laborojn, li bezonis rimedojn; la bezono igis lin krei la riĉecon, kiel ĝi igis lin eltrovi la sciencon. La aktiveco, kiun postulas tiaj laboroj, pligrandigas kaj elvolvigas lian intelekton; tiu intelekto, kiun li unue koncentras sur la kontentigon de siaj materiaj bezonoj, poste helpos lin kompreni la grandajn moralajn veraĵojn. Ĉar la riĉeco estas la unua rimedo por tiu kontentigo, tial sen ĝi ne fariĝos plu grandaj laboroj, ne plu agemo, stimulado, esploradoj; ja prave do la riĉeco estas konsi- derata kiel elemento de progreso.

Malegaleco de la riĉeco

8. La malegaleco de la riĉeco estas unu el tiuj problemoj, kiujn oni vane penas solvi, se oni konsideras nur la nunan vivon. La unua demando, kiu prezentiĝas, estas tiu ĉi: Kial ĉiuj homoj ne estas egale riĉaj? Ili ne estas tiaj pro tre simpla kaŭzo, ĉar ili ne estas egale inteligentaj, agemai kaj laboremaj por akiri, nek sobraj kaj antaŭvidemaj por konservi. Cetere estas punkto ma- tematike pruvita, ke la riĉeco egale dividita donus al ĉiu mal- grandan kaj nesufiĉan parton; ke, supoze ke tiu di- vido estus farita, la ekvilibro baldaŭ rompiĝus pro la diver- seco de karakteroj kaj de kapabloj; ke, se oni supozus ĝin ebla kaj daŭra, ĉiu apenaŭ havus vivrimedojn, kaj tio estus la nuligo de ĉiuj grandaj laboroj, kiuj helpas la progreson kaj la bonstaton de la homaro; ke, supoze ke ĝi donus al ĉiuj la necesaĵojn, ne plu estus la sti- mulilo, kiu puŝas al grandaj eltrovoj kaj al utilaj entre- prenoj. Se Dio ĝin koncentris sur iujn punktojn, ĝi do disvastiĝu laŭ kvanto sufiĉa por ĉiu, laŭ ĉies bezonoj.

Konsentinte pri tio, oni demandas sin, kial Dio ĝin donas al personoj nekapablaj ĝin fruktigi por la bono de ĉiuj. Tie ankaŭ troviĝas pruvo de la saĝeco de Dio. Dotante la homon per la libera volo, Dio volis, ke la homo, per sia propra sperto, distingu inter bono kaj malbono, kaj ke la farado de bono rezultu de propraj klopodoj kaj volo. La homo devas esti kvazaŭ fatale kondukata nek al bono, nek al malbono, ĉar, se tiel estus, li estus nenio pli, ol ia pasiva kaj nepriresponda instrumento, kiaj la bestoj. La riĉeco estas rimedo por lin morale elprovi; sed tial, ke ĝi estas samtempe potenca rimedo de agado por la progreso, Dio ne volas, ke ĝi restu senfrukta longan tempon, kaj tial Li ĝin senĉese alilokigas. Ĉiu devas ĝin posedi, por ekzerciĝi en ĝia utiligo kaj montri la uzadon, kiun li scias fari el ĝi; sed, tial ke ekzistas la materiala neeblo, ke ĉiuj ĝin samtempe posedu; ke cetere, se ĉiuj ĝin havus, neniu laborus, kaj estus do kompromitita la pliboniĝo de la terglobo, ĉiu ĝin posedu siavice: kiu ĝin ne havas hodiaŭ, tiu jam ĝin havis aŭ havos en alia ekzistado, kaj tiu, kiu ĝin havas nun, eble ĝin jam ne havos morgaŭ. Estas riĉuloj kaj malriĉuloj, ĉar Dio estas justa kaj ĉiu devas siavice labori; malriĉeco estas por unuj provo de pacienco kaj rezignacio; riĉeco estas por aliaj provo de karito kaj abnegacio.

Oni prave bedaŭras la misuzadon, kiun iuj personoj faras el sia riĉeco, la malnoblegajn pasiojn, kiujn la avideco instigas, kaj oni demandas sin, ĉu Dio estis justa, donante riĉecon al tiaj personoj? Certe, se la homo havus unu solan ekzistadon, nenio pravigus tian dividon de la surteraj bonaĵoj; sed se, anstataŭ limigi sian vidon al la nuna vivo, oni konsideras la tuton de l' ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiuj aferoj sin reciproke ekvilibras laŭ justeco. La malriĉulo jam ne havas do motivon por akuzi la Providencon, nek por envii la riĉulojn, kaj la riĉuloj jam ne havas motivon por fieri pro tio, kion ili posedas. Se ili misuzas siajn posedaĵojn, nek per dekretoj, nek per leĝoj oni evitos la malbonon; la leĝoj povas momente ŝanĝi la eksteraĵon, sed ŝanĝi la koron ili ne povas; tial ili estas efemeraj kaj ĉiam sekvataj de pli senbrida kontraŭagado. La fonto de la malbono kuŝas en egoismo kaj fiero; la ĉiaspecaj malbonuzoj ĉesos per si mem, kiam la homoj konformigos sian konduton al la leĝo de karito.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La vera posedajo

9. La homo propre posedas nur tion, kion li povas kunporti el tiu ĉi mondo. Kion li trovas alvenante, kaj kion li lasas forirante, tion li uzas dum sia restado tie ĉi; sed, ĉar li devas ĉion ĉi forlasi, tial li de ĝi nur ĝuas profiton, ne realan posedon. Kion li posedas? Nenion, kion uzas la korpo; ĉion, kion uzas la animo: la inte- ligenton, la konojn, la moralajn kvalitojn; jen, kion li alportas kaj forportas, tio, kion neniu havas la povon forpreni de li, tio, kio utilos al li multe pli en la transtombo, ol en tiu ĉi mondo; dependas de li esti pli riĉa ĉe sia foriro, ol ĉe la alveno, ĉar de la bonaĵo, kiun li kolektis al si, dependas lia estonta pozicio. Kiam iu vojaĝas en mal- proksiman landon, li preparas siajn pakaĵojn kun objektoj utilaj en tiu lando; li ne ŝarĝas sin per objektoj senutilaj dum la vojaĝo. Faru do la samon rilate al la estonta vivo, kaj provizu vin per ĉio, kio tiam povos esti utila.

Al vojaĝanto, veninta en gastejon, oni donas belan loĝejon, se li povas ĝin pagi; al iu, havanta malmulte, oni donas loĝejon malpli komfortan; tiu, nenion havanta, kuŝos sur pajlo. Same okazas al la homo, venanta en la mondon de la Spiritoj: lia loko tie estas difinita de lia havaĵo; sed ne per oro li ĝin pagas. Oni ne demandas lin: Kiom vi posedis sur la tero? kian rangon vi okupis? ĉu vi estis princo aŭ laboristo? Sed: Kion vi kunportas? Oni ne kalkulos la valoron de liaj havaĵoj nek de liaj titoloj, sed la sumon de liaj virtoj; nu, en tiu kalkulado, laboristo povas esti pli riĉa, ol princo. Vane li asertos, ke antaŭ ol sia foriro de sur la tero li pagis per oro sian eniron en la alian mondon; oni respondos al li: La lokojn tie ĉi oni ne aĉetas, sed gajnas per la bono, kiun oni faris; per la surtera mono vi povis aĉeti kampojn, domojn, palacojn; tie ĉi oni pagas ĉion per kvalitoj de la koro. Ĉu vi estas riĉa per tiuj kvalitoj? estu bonvena, kaj okupu la unuan lokon, kie ĉiuj feliĉoj vin atendas; ĉu vi estas malriĉa je ili? prenu la lastan lokon, kie vi estos traktata konforme al via havaĵo. (Pascal. Ĝe- nevo, 1860.) 10. La surteraj havaĵoj apartenas al Dio, kiu ilin disdonas laŭ Sia plaĉo, kaj la homo estas nur la fruktu- zanto, la administranto pli aŭ malpli honesta kaj inte- ligenta de tiuj bonaĵoj. Ili estas tiel malmulte individua propraĵo de la homo, ke Dio ofte malsukcesigas ĉiajn antaŭvidojn; ofte riĉeco elglitas el la manoj de iu, kiu pensas, ke li ĝin posedas laŭ la plej forta rajto.

Eble vi diros, ke tio estas komprenebla, se nur ĝi rilatas al heredita havo, sed ne al havo akirita per laboro.

Sendube, legitima riĉeco estas nur tiu honeste akirita, ĉar propraĵo estas laŭleĝe akirita nur tiam, kiam el ĝia ekposedo rezultas nenia malutilo al iu ajn. Kalkulo estos postulita pri ĉiu monereto malbone gajnata, tio estas, malprofite por alia persono. Sed, tial ke iu ŝuldas sian riĉecon al si mem, ĉu, pli ol aliaj, li kunportus ĝin ĉe la morto? Ĉu ofte ne estas vanaj la zorgoj, kiujn li prenas, por lasi ĝin al siaj idoj? certe, ĉar, se Dio ne volas, ke ĝi apartenu al ili, nenio sukcesas kontraŭ Lia superega volo. Ĉu la homo povus dum sia vivo, trafe aŭ maltrafe uzadi sian riĉecon, senpune, devante prezenti kalkulra- porton al neniu? Ne; permesante al li akiri ĝin, Dio volis rekompenci lin, dum tiu ĉi vivo, pro liaj penoj, kuraĝo, persistemo; sed, se li uzas ĝin nur por kontentigi siajn sentumojn aŭ sian fieron; se ĝi fariĝas falilo en liaj manoj, pli bone estus, se li ĝin ne havus; li perdas unuflanke tion, kion li gajnas aliflanke, kaj tiel nuligas la meriton de sia laboro; kiam li forlasos la teron, Dio diros al li, ke li jam ricevis sian rekompencon. (M., pro- tektanta Spirito. Bruxelles, 1861.)

Uzado de la riĉeco

11. Vi ne povas servi Dion kaj Mamonon; memoru bone ĉi tion, vi, kiujn la amo al la mono mastras, vi, kiuj vendus vian animon, por posedi trezorojn, ĉar ili povas levi vin super la aliajn homojn kaj doni al vi la ĝuojn de la pasioj; ne, vi ne povas servi Dion kaj Mamonon! Se do vi sentas vian animon potencata de l' avideco de la karno, rapidu forskui la jugon, kiu vin subpremas, ĉar Dio, justa kaj severa, diros al vi: Kion ci faris, malfidela administranto, el la bonaĵoj, kiujn mi konfidis al ci? Tiun potencan instigilon de la bonaj verkoj ci uzis por cia persona kontentigo.

Kia estas do la plej bona uzado de la riĉeco? serĉu en jenaj vortoj: "Amu unuj aliajn" la solvon de tiu demando; en ili kuŝas la sekreto por la bona utiligo de la riĉaĵoj. Kiu estas animata de amo al la proksimulo, tiu trovas en ili, klare difinitan, sian kondutregulon; la utiligo de la riĉaĵoj, plej plaĉanta al Dio, estas karito; ne tiu malvarma, egoista karito, kiu konsistas en disdonado de superfluaĵoj de orumita ekzistado, sed tiu karito plena de amo, kiu serĉas la malfeliĉulon, kiu lin restarigas sen humiligo. Riĉulo, donu el cia superfluo; faru pli bone: donu iom el ciaj necesaĵoj, ĉar ciaj necesaĵoj estas mem superfluaj, sed donu saĝe. Ne forpelu la plendanton, pro timo, ke li trompos cin, sed iru al la fonto de la malbono; unue helpu, poste informiĝu, kaj vidu, ĉu la laboro, la konsiloj, la amo mem ne estos pli efikaj, ol cia almozo. Abunde disverŝu ĉirkaŭ cin amon al Dio, amon al la laboro, amon al la proksimulo. Investu cian kapitalon en entreprenon, kiu neniam trompos cin kaj donos al ci grandajn profitojn: en la bonajn agojn. La riĉeco de l' intelekto servu al ci same kiel la oro; disdonu ĉirkaŭ ci la trezorojn de l' instruado; disdonu inter ciaj fratoj la trezorojn de cia amo, kaj tiuj ĉi fruktos. (Cheverus. Bordeaux, 1861.)

12. Kiam mi konsideras la mallongecon de la vivo, mi estas dolore tuŝita de la senĉesa zorgado pri la materia vivofacileco, kiu estas via celo, dum vi alligas tiel malmulte da graveco kaj dediĉas neniom da tempo al via morala perfektiĝo, kiu devas interesi vin por eterne. Oni kredus, vidante vian aktivecon, ke en tio estas afero de la plej alta intereso por la homaro, kaj tamen ĝi preskaŭ ĉiam celas havigi al vi la eblon kontentigi vant- amon kaj troigitajn bezonojn, aŭ fordoni vin al ekscesoj. Kiom da penoj, da zorgoj, da turmentoj oni kreas al si, kiom da sendormaj noktoj, por pligrandigi riĉecon ofte pli ol sufiĉan! Pro ekstrema blindeco, oni ne malofte vidas homojn, kiujn sklavigas senbrida amo al riĉeco kaj al ties ĝuoj, submetitaj al peniga laborado, trenantaj vivon laŭdire plenan de sinofero kaj de merito, kvazaŭ ili laborus por aliaj kaj ne por si mem. Malsaĝuloj! vi kredas do reale, ke estos kalkulataj favore al vi la zorgoj kaj klopodoj, kies instigilo estas egoismo, avideco aŭ fiero, dum vi malzorgas vian estontecon, same kiel la devojn, kiujn la frata solidareco postulas de ĉiuj, kiuj ĝuas profitojn el la socia vivo! Vi pensis nur pri via korpo; ĝia bonfarto, ĝiaj plezuroj estis la sola celo de via egoista diligenteco; pro ĝi, kiu mortos, vi neglektis vian Spiriton, kiu vivos ĉiam. Tiamaniere, tiu mastro tiel dorlotita kaj karesita fariĝis via tirano; ĝi regas vian Spiriton, kiu fariĝis ĝia sklavo. Ĉu estas tiu la celo de l' ekzistado, kiun Dio donis al vi? (Protektanta Spi­rito. Krakovo, 1861.)

13. Ĉar la homo estas depongardanto, administran- to de la havaĵoj, kiujn Dio metas en liajn manojn, tial estos postulitaj severaj kalkuloj pri l' uzado, kiun li faros el ili laŭ sia libera volo. La malbona uzado kon- sistas en ilia aplikado nur al persona kontentigo; kon- traŭe, la uzado estas ĝusta ĉiam, kiam el ĝi rezultas iu ajn bono por aliaj; la merito estas proporcia al la ofero, kiun oni trudas al si. La bonfarado estas nur unu el la manieroj uzadi la riĉecon; ĝi helpas la nunan mizeron; ĝi satigas, ĝi gardas kontraŭ malvarmo kaj donas rifuĝejon al iu, kiu ne havas ĝin; sed devo ankaŭ nepra kaj same merita estas antaŭforigi la mizeron; jen la precipa misio de la grandaj riĉecoj, plenumata per la ĉiaspecaj laboroj, kiujn ili povas ebligi. Kaj eĉ se el tiaj laboroj la riĉuloj tirus justan profiton, la bono tamen ja ekzistus; ĉar la laboro plifortigas la intelekton kaj altigas la dignon de homo, kiu ĉiam fieras, povante diri, ke li perlaboras sian panon, dum, kontraŭe, la al- mozo humiligas kaj malnobligas. La riĉeco koncentrita en unu manon devas esti kiel fonto de viva akvo, kiu disverŝas fekundecon kaj komforton ĉirkaŭ sin. Ho vi, riĉuloj, kiuj ĝin uzos laŭ la planoj de la Sinjoro, via koro la unua sensoifiĝas ĉe tiu bonfarema fonto; vi havos jam en tiu ĉi vivo neesprimeblajn ĝuojn de l' animo, anstataŭ la materiaj ĝuoj de l' egoisto, kiuj lasas malplenaĵon en la koro. Viaj nomoj estos benataj sur la tero, kaj kiam vi ĝin forlasos, la suverena Mastro aplikos al vi la parabolon de la talantoj: "Bona kaj fidela servisto, envenu en la ĝojon de via Sinjoro." En tiu para­bolo, ĉu la servisto, kiu kaŝis en la tero la monon kon- fiditan al li, ne estas figuro de l' avaruloj, en kies manoj la riĉeco restis senfrukta? Tamen Jesuo parolas precipe pri almozoj nur tial, ke en tiu tempo kaj en la lando, kie li vivis, oni ne konis la laborojn, kiujn la artoj kaj industrio poste kreis kaj en kiujn la riĉeco povas esti utile investita por la ĝenerala bono. Al ĉiuj, kiuj povas doni, multe aŭ malmulte, mi diros do: Donu almozon, kiam ĝi estos bezona, sed kiel eble ŝanĝu almozon en salajron, por ke tiu, kiu ĝin ricevas, ne ruĝiĝu de honto. (Fenelon. Alger, 1860.)

Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj

14. Mi venas, miaj fratoj, miaj amikoj, alporti mian doneton, por helpi vin sentime marŝi sur la vojo de la pliboniĝo, en kiun vi eniris. Ni ŝuldas unuj al aliaj; nur per la sincera kaj frata unuiĝo inter la Spiritoj kaj la enkarniĝintoj la revirtiĝo estas ebla.

Via amo al la surteraj bonaĵoj estas unu el la plej fortaj baroj al via morala kaj spirita progreso; pro via alligiteco al tiuj havaĵoj, vi detruas viajn amkapablojn kaj ilin plene koncentras sur la materiajn aferojn. Estu sinceraj; ĉu la riĉeco donas senmiksan feliĉon? Kiam viaj monŝrankoj estas plenaj, ĉu ne estas ĉiam ia malpleno en la koro? Ĉu en la fundo de luksa florkorbo ne estas ĉiam kaŝita iu venena rampulo? Mi komprenas la ĝojon, ja tre justan, de la homo, kiu, per konstanta kaj honesta laboro, gajnis riĉecon; sed de tiu tre natura ĝojo, kiun Dio aprobas, ĝis alligiteco, kiu nuligas ĉiujn aliajn sentojn kaj kiu paralizas la impulsojn de la koro, estas granda distanco; tia, kia inter hontinda avareco kaj troa malŝparemo, du malvirtoj, inter kiuj Dio metis kariton, sanktan kaj sanigan virton, kiu instruas la riĉulon doni sen parado, por ke la malriĉulo ricevu sen humiliĝo.

Ĉu la riĉecon vi ricevis de via familio, ĉu vi ĝin perlaboris, ion vi neniam forgesu, nome, ke ĉio venas de Dio, ĉio al Dio revenas. Nenio sur la tero apartenas al vi, eĉ ne via mizera korpo: la morto senigas vin je ĝi, same kiel je ĉiuj materiaj havaĵoj; vi estas depon- tenantoj, ne posedantoj, ne iluziiĝu pri tio; Dio prun- tedonis al vi havaĵojn; vi devas redoni, kaj Li prunte- donas al vi kun la kondiĉo, ke almenaŭ la superfluaĵo estu destinita al tiuj, kiuj ne havas la necesaĵojn.

Unu el viaj amikoj pruntedonas al vi ioman sumon; eĉ se vi estas nemulte honesta, vi skrupule ĝin redonas kaj konservas al li dankon. Nu, jen la pozicio de ĉiu riĉa homo; Dio estas la ĉiela amiko, kiu pruntedonis al li riĉecon; Li deziras nenion pli, ol amon kaj dankon de la riĉulo, sed Li postulas, ke tiu ĉi siavice donu al la malriĉuloj, kiuj egalrajte estas Liaj filoj.

La havaĵo, kiun Dio konfidis al vi, naskas en viaj koroj ardan kaj frenezan avidecon; ĉu vi pripensas, kiam vi malmodere alligiĝas al riĉaĵo pereema kaj mallonge- daŭra kiel vi mem, ke iam venos la tago, kiam vi devos doni detalan raporton al la Sinjoro pri tio, kio venas de Li? Cu vi forgesas, ke per la riĉeco vi estas investitaj en la sankta karaktero de komisiitoj por la karito sur la tero, por esti ĝiaj inteligentaj disdonantoj? Kiaj aliaj vi estas do, se vi uzas por via sola profito tion, kio estas konfidita al vi, krom malfidelaj depongardantoj? Kio rezultas el tiu memvola forgeso je viaj devoj? La nefleksebla, senkompata morto disŝiras la vualon, sub kiu vi kaŝis vin, kaj devigas vin prezenti kalkulojn al tiu amiko mem, kiu komplezis al vi kaj kiu, en tiu momento, staras antaŭ vi en talaro de juĝisto.

Vane sur la tero vi penas iluzii vin mem, kolorigante per la nomo "virto" tion, kio ofte estas nur egoismo; vane vi nomas ŝparemo kaj antaŭvidemo tion, kio estas nur avideco kaj avareco, aŭ vi nomas malavareco tion, kio estas nur malŝparemo je via profito. Ekzemple, familiestro sin detenas de praktikado de karito, ŝparos, amasigos oron, por, li diras, lasi al siaj filoj plej multe da komforto kaj evitigi al ili fali en mizeron; tio estas tre prava kaj patreca, mi konsentas, kaj oni ne povas lin riproĉi; sed, ĉu estas ĉiam tiu sola instigilo, kiu lin gvidas? Cu ofte tio ne estas kompromiso, kiun li faras kun sia konscienco, por pravigi antaŭ siaj propraj okuloj kaj antaŭ la mondo sian personan alligitecon al la surteraj havaĵoj? Tamen ni konsentu, ke la patra amo estas lia sola instigilo; ĉu tio estas do motivo, por ke li forgesu siajn fratojn per Dio? Kiam li mem jam havas superfluon, ĉu li lasos siajn infanojn en mizero, se ili havos iomete malpli de tiu superfluo? Cu prefere tio ne estus doni al ili lecionon de egoismo kaj hardi iliajn korojn? Cu tio ne estus sufoki en ili la amon al la proksi- mulo? Patroj kaj patrinoj, vi forte eraras, se vi kredas, ke, tiel farante, vi pligrandigos la amon de viaj infanoj al vi; instruante al ili esti egoistaj por la aliaj, vi instruas ilin esti tiaj ankaŭ por vi.

Homon, kiu multe laboradis kaj kiu per la ŝvito de sia frunto amasigis havaĵojn, vi ofte aŭdas diri, ke de la mono perlaborita oni plej bone taksas la valoron: nenio pli ĝusta. Nu! tiu homo, kiu asertas, ke li konas la tutan valoron de la mono, faru kariton laŭ siaj rimedoj, kaj li havos pli da merito, ol tiu, kiu, naskita en abundeco, ne konas krudajn laciĝojn de la laboro. Sed kontraŭe, se tiu sama homo, kiu memoras siajn penojn, siajn labor- ojn, estas egoista, senkompata por la malriĉuloj, li estas multe pli kulpa, ol la aliaj; ĉar, ju pli oni konas per si mem la dolorojn, kaŝitajn en la mizero, des pli oni devas klopodi, por mildigi la mizeron de l' aliaj.

Bedaŭrinde, en la homo, kiu posedas havaĵojn, ekzis- tas ĉiam alia sento tiel forta, kiel lia alligiteco al la riĉeco: tia sento estas la fiero. Ne malofte oni vidas novriĉulon konsterni malfeliĉulon, kiu petegas lian helpon, rakontante siajn laborojn kaj lertecon, anstataŭ helpi lin, kaj fine diri: "Faru tion, kion mi faris." Laŭ lia opinio, la boneco de Dio nenion kontribuis por lia riĉiĝo; nur al li apartenas la tuta merito, ke li estas riĉa; la fiero vindas liajn okulojn kaj ŝtopas liajn orelojn; li ne kom- prenas, malgraŭ siaj tutaj inteligento kaj lerteco, ke Dio povas lin renversi per unu sola vorto.

Malŝparegado de sia riĉeco ne estas seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj, sed nezorgemo kaj indiferenteco;

kiel depongardanto de tiuj havaĵoj, la homo rajtas ilin nek disperdi, nek konfiski por sia profito; malŝparemo ne estas malavareco, sed ofte ia formo de egoismo; iu, kiu forĵetas sian oron plenmane, por kontentigi ian fantazion, ne donus eĉ unu monereton por fari servon. La senin- teresiĝo pri la surteraj havaĵoj konsistas en tio, ke oni taksu la riĉecon laŭ ties ĝusta valoro, ke oni sciu uzi ĝin por la aliaj kaj ne por si sola, ke oni ne oferu al ĝi la interesojn de la estonta vivo, ke oni perdu ĝin senmurmure, se plaĉos al Dio ĝin forpreni. Se, pro neantaŭviditaj sortobatoj, vi fariĝos kiel Ijob, diru kiel li: "Sinjoro, Vi ĝin donis al mi, Vi ĝin forprenis: Via volo estu farita." Jen la vera seninteresiĝo. Unue estu obeemaj; fidu al Tiu, kiu, doninte kaj repreninte, povas redoni; brave kontraŭstaru la senkuraĝiĝon, la malesperon, kiuj paralizas vian forton; neniam forgesu, kiam Dio vin frapos, ke apud la plej grandan provon, Li ĉiam metas konsolon. Sed precipe pripensu, ke ekzistas bonaĵoj senkompare pli altvaloraj, ol tiuj de sur la tero, kaj tiu penso helpos vin liberiĝi de ĉi tiuj lastaj. La mal- multa valoro, kiun oni donas al io, faras ties perdon malpli sentebla. La homo, kiu alligas sin al la surteraj bonaĵoj, estas kiel infano, kiu vidas nur la nunan mo- menton; kiu ne alteniĝas al ili, tiu estas kiel maturulo, kiu vidas pli gravajn aferojn, ĉar li komprenas la pro- fetajn parolojn de la Savanto: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

La Sinjoro neniel ordonas, ke oni seniĝu je siaj posedaĵoj, por fariĝi memvola almozpetanto, ĉar sekve oni estus ŝarĝo por la socio; tiel agi estus ne kompreni la seninteresiĝon pri la surteraj havaĵoj; tio estus ali- speca egoismo; ĉar la homo do forskuus de si la respond- econ, kiun la riĉeco trudas al sia posedanto. Dio donas ĝin al tiu, kiu ŝajnas al Li kapabla ĝin administri por profito de ĉiuj; la riĉulo havas mision, kiun li povas fari bela kaj profita por li mem; rifuzi la riĉecon, kiam Dio ĝin konsentas, estas rezigni la profiton de la bono, kiun oni povas fari, ĝin saĝe administrante. Scii sen ĝi vivadi, kiam oni ne havas ĝin, scii utile uzi ĝin, kiam oni ĝin havas, scii oferi ĝin, kiam tio estas necesa, estas agi laŭ la planoj de la Sinjoro. Tiu, al kiu venas bona riĉeco, kiel oni ĝin nomas en la mondo, diru: Mia Dio, Vi sendas al mi novan ŝarĝon, donu al mi la forton, por plenumi Vian sanktan volon.

Jen, miaj amikoj, tio, kion mi intencis instrui al vi pri la seninteresiĝo pri la surteraj bonaĵoj; mi resumas jene: Sciu kontentigi vin per malmulto. Se vi estas malriĉa, ne enviu la riĉulojn, ĉar riĉeco ne estas necesa al feliĉo; se vi estas riĉa, ne forgesu, ke tiuj havaĵoj estas nur konfiditaj al vi kaj ke vi devos pri ili prezenti kalkulojn, tute same, kiel se temus pri kuratoraj spezoj. Ne estu malfidela depontenanto, utiligante la riĉaĵojn nur por kontentigi vian fieron kaj vian voluptemon; ne opiniu, ke vi rajtas uzi por vi sola tion, kio estas pruntedonitaĵo, ne donaco. Se vi ne scias redoni, vi ne plu havas la rajton peti, kaj memoru, ke tiu, kiu donas al la malriĉuloj, kvitiĝas de ŝuldo, kiun li havis ĉe Dio. (Lacordaire. Constantine, 1863.)

15. Cu la principo, laŭ kiu la homo estas nur depontenanto de la riĉeco, kiun Dio permesas al li uzi dum sia vivo, forprenas de li la rajton postlasi gin al siaj idoj?

La homo povas tute prave heredigi ĉe sia morto tion, kion li ĝuadis dum sia vivo, ĉar la sekvo de tiu rajto estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, kiu povas, kiam Li volas, neebligi al la posteuloj ĝui la heredaĵon; tial oni vidas disfali riĉecon, kiu ŝajnis plej solida. La volo de la homo, por konservi sian riĉ- econ en manoj de sia idaro, estas senpova; sed tio ne prenas de li la rajton postlasi la pruntaĵon, kiun li ricevis, ĉar Dio ĝin forprenos, kiam Li tion juĝos opor- tuna. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Ĉapitro XVII

estu perfektaj

Karakteroj de la perfekteco.

La virta homo.

La bonaj spiritistoj.

Parabolo de la semisto.

Instruoj de la Spiritoj:

La devo.

La virto.

Superuloj kaj malsuperuloj.

La homo en la mondo.

Zorgu la korpon kaj Spiriton.

Karakteroj de la perfekteco

1. Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj perse- kutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur malbonulojn kaj bonul- ojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj maljustulojn. - Car se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Cu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Cu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. (Mateo, 5:44-48.) 2. Ĉar Dio posedas la senliman perfektecon pri ĉio, tiu maksimo: "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta", prenita laŭlitere, antaŭsu- pozus la eblecon, ke estos atingita la absoluta perfekteco. Se estus eble al la kreito esti tiel perfekta kiel la Kreinto, li fariĝus egala al Dio, kio ne estas akceptebla. Sed la homoj, al kiuj Jesuo parolis, neniel povus kompreni tian nuancon; tial li limigis sin prezenti al ili modelon kaj diri, ke ili klopodu por ĝin atingi.

Estas necese kompreni per tiuj vortoj la rilatan perfektecon, tiun, kiun la homaro povas atingi kaj kiu plej alproksimigas ĝin al Dio. En kio konsistas tia perfekteco? Jesuo klarigas: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al tiuj, kiuj malamas vin, preĝu por viaj persekutantoj." Per tio li montras, ke la esenco de la perfekteco estas la karito en sia plej ampleksa signifo, ĉar ĝi kuntrenas la praktikadon de ĉiuj aliaj virtoj.

Efektive, se oni observos la rezultaton de ĉiuj mal- virtoj, kaj eĉ de simplaj mankoj, oni rekonos, ke ĉiu el ili pli aŭ malpli profunde difektas la senton de karito, ĉar ĉiuj originas de la egoismo kaj fiero, kiuj estas negacio de la karito; ĉio, efektive, kio troekscitas la senton de la personeco , detruas aŭ almenaŭ tute certe malfortigas la elementojn de la vera karito, kiuj estas: bonvolemo, indulgemo, abnegacio kaj sinoferado. Ampleksante la amon al malamikoj kaj ne povante aliĝi al iu malvirto kontraŭa al la karito, la amo al la proksimulo estas ĉiam signo de pli aŭ malpli granda morala supereco; el tio rezultas, ke la grado de la perfekteco estas proporcia al la vasteco de tiu amo; tial Jesuo, doninte al siaj disĉiploj la plej superbelajn regulojn de la karito, diras al ili: "Estu do perfektaj, kiel via ĉiela Patro estas perfekta. "

La virta homo

3. La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, de amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco. Se li konsultas sian konsciencon pri siaj propraj agoj, li demandas sin, ĉu li ne malobservis tiun leĝon; ĉu li ne faris ian malbonon; ĉu li faris ĉian bonon, kian li povis; ĉu li memvole preterlasis iun okazon esti utila; ĉu iu havas plendon kontraŭ li; fine, ĉu li faris al alia ĉion, kion li dezirus, ke oni faru al li.

Li fidas al Dio, al Lia boneco, al Lia justeco kaj al Lia saĝeco; li scias, ke nenio okazas sen permeso de Dio, kaj pri ĉio li submetiĝas al la volo de la Sinjoro.

Li fidas al la estonteco; tial li starigas la spiritajn bonaĵojn super la materiaj bonaĵoj.

Li scias, ke ĉiaj sortovicoj de la vivo, ĉiaj doloroj, ĉiaj elreviĝoj, estas provoj aŭ kulpelaĉetoj, kaj li akcep- tas ilin senmurmure.

La homo, posedita de la sento de karito kaj amo al sia proksimulo, faras la bonon pro la bono, ne espe- rante repagon; pagas per bono la malbonon, defendas la malfortan kontraŭ la forta kaj ĉiam oferas sian intereson al la justeco.

Li trovas sian kontentecon en la bonfaroj, kiujn li disdonas; en la servoj, kiujn li faras ; ĉe la homoj, kiujn li faras feliĉaj; en la larmoj, kiujn li forviŝas; en la konsoloj, kiujn li portas al afliktitoj. Lia unua ekmovo estas pensi pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem, zorgi la intereson de aliaj, antaŭ ol sian propran. La egoisto, kontraŭe, kalkulas la profitojn kaj malprofitojn de ĉiu malavara ago.

La virta homo estas bonkora, humana kaj bonvolema por ĉiuj, sen escepto de rasoj kaj de kredoj, ĉar li vidas fratojn en ĉiuj homoj.

Li respektas de aliaj ĉiujn sincerajn konvinkojn, kaj ne ĵetas anatemon sur tiujn, kiuj ne pensas kiel li.

En ĉiaj cirkonstancoj karito estas lia gvidilo; li estas certa, ke la homo, kiu malutilas alian per malicaj vortoj, kiu ofendas ies sentojn per sia fiero aŭ malŝato, kiu ne retropaŝas antaŭ la ideo kaŭzi ian suferon, ian ĉagrenon eĉ plej malgrandan, kiam li povas ĝin evitigi al iu, deflankiĝas de la devo de amo al la proksimulo kaj ne meritas la kompaton de la Sinjoro.

Li ne nutras malamon, resenton aŭ venĝemon; laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas kaj forgesas la ofend- ojn, kaj memoras nur la ricevitajn bonfarojn; ĉar li scias, ke li estos pardonita, kiel li mem estos pardoninta.

Li estas indulgema por la malperfekta]oj de aliaj, ĉar li scias, ke li mem bezonas indulgon, kaj bone gardas en la menso jenan parolon de la Kristo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ]etu sur ŝin ŝtonon. "

Li ne plezuras traserĉante aliulajn malkorektaĵojn, nek ilin metante en lumon. Se li devas tion fari, li ĉiam serĉas la bonan flankon, kiu povus malpligravigi la malbonon.

Li studas siajn proprajn malperfektaĵojn kaj senĉese klopodas por ilin kontraŭbatali. Ĉiujn penojn li faras por povi diri al si, ke en li estos morgaŭ io pli bona, ol en la hieraŭa tago.

Li ekpensas plivalorigi nek sian spiriton, nek siajn talentojn malprofite por alia; kontraŭe, li kaptas ĉiujn okazojn, por plej reliefigi la superajn kvalitojn de aliaj.

Li neniom fieras pro sia riĉeco, nek pro sia persona supereco, ĉar li scias, ke ĉio, kio estas donita al li, povas esti reprenita.

Li uzas, sed ne misuzas la bonaĵojn al li konfiditajn, ĉar li scias, ke ili estas deponitaĵo, pri kiu li devas prezenti kalkulraporton, kaj ke la plej malbona uzo, kiun li povas fari el ĝi, estas utiligi ĝin, por kontentigi siajn pasiojn.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian depend- econ, li traktas ilin afable kaj bonvole, ĉar ili estas liaj egaluloj antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton, por levi ilian animon, ne por ilin frakasi per sia fiero; li sin detenas de ĉio, kio povus fari pli peniga ilian suban pozicion.

La subulo siaflanke komprenas la devojn de sia pozi- cio kaj penas ilin skrupule plenumi. (Ĉapitro XVII, § 9.)

La virta homo, fine, respektas ĉiujn rajtojn, kiujn la leĝoj de la naturo konsentis al liaj similuloj, same kiel li volas, ke la liaj estu respektataj.

Tie ĉi ne estas la listo de ĉiuj kvalitoj, kiuj distingas la virtan homon, sed, kiu penos posedi tiujn supre nomitajn, tiu estas sur la vojo, kiu kondukas al ĉiuj aliaj.

La bonaj spiritistoj

4. Spiritismo bone komprenita, sed precipe bone sentata, nepre kondukas al la supre diritaj rezultat- oj, kiuj karakterizas la veran spiritiston kiel la veran kristanon, ĉar ambaŭ estas la sama unu. Spiritismo kreas nenian novan moralon; ĝi nur faciligas al la homoj la komprenon kaj praktikadon de la moralo de la Kristo, solidan kaj klaran fidon inspirante al tiuj, kiuj dubas aŭ hezitas.

Sed multaj, kiuj kredas je la manifestiĝoj de Spi­ritoj, ne komprenas ties sekvojn, nek ties moralan gravecon, aŭ se ili komprenas tiujn faktojn, ili ĉi tiujn ne aplikas al si mem. Kia estas la kaŭzo de tio? Ĉu manko de precizeco en la doktrino? Ne, ĉar ĝi ne enhavas alegoriojn, nek figurojn, kiuj povus okazigi falsajn in- terpretojn; ĝia esenco mem estas la klareco, kaj el ĉi tiu venas ĝia potenco, ĉar ĝi trafas rekte la intelekton. Ĝi havas nenion misteran, kaj ĝiaj inicitoj posedas nenian sekreton, kaŝitan al la vulgarulo. Ĉu por ĝin kompreni estas do necesa neordinara inteligento? Ne, ĉar multaj homoj de rimarkinda kapableco ĝin ne komprenas, dum vulgaraj intelektoj, eĉ de junuloj jus elirintaj el la knabeco, kaptas kun mirinda ĝusteco ĝiajn plej delikat- ajn nuancojn. Tio okazas, ĉar la parto, por tiel diri, materia de la scienco postulas nur okulojn por observi, dum la esenca parto postulas ioman gradon da sentemeco, kiun oni povas nomi la maturiĝo de l' morala sento, maturiĝo sendependa de l' ago kaj de la grado de ins- truiteco, ĉar ĝi estas propra al la nivelo de progreso, en aparta direkto, de l' enkarniĝinta Spirito.

Ĉe iuj, la ligiloj de la materio estas ankoraŭ tro obstinaj, por ebligi al la Spirito liberiĝi el la surteraj aferoj; la nebulo, ilin ĉirkaŭanta, kaŝas de ili la vidon je la senlimo; tial ili ne facile rompas kun siaj gustoj kaj kutimoj, ne komprenante, ke povas ekzisti io pli bona, ol tio, kion ili havas; la kredo je la Spiritoj estas por ili simpla fakto, sed ĝi malmulte aŭ neniel ŝanĝas iliajn instinktajn inklinojn; unuvorte, ili vidas nur lum- radion, nesufiĉan por konduki ilin kaj por doni al ili potencan aspiron, kapablan venki iliajn inklinojn. Ili alteniĝas pli al la fenomenoj, ol al la moralo, kiu al ili ŝajnas banala kaj monotona; ili petas la Spiritojn senĉe- se ilin inici en novajn misterojn, ne demandante sin, ĉu ili mem fariĝis indaj penetri en la sekretojn de la Kre- anto. Tiuj estas la neperfektaj spiritistoj, el kiuj kelkaj restas sur la vojo aŭ malproksimiĝas de siaj samkredanoj, ĉar ili retropaŝas antaŭ la devo reformi sin mem, aŭ ili rezervas sian simpation al tiuj, kiuj havas iliajn samajn malkorektaĵojn aŭ antaŭjuĝojn. Tamen la akcepto de la principo de la doktrino estas unua paŝo, kiu plifaciligos al ili la duan en alia ekzistado.

Kiun oni prave povas kvalifiki vera kaj sincera spiritisto, tiu troviĝas en pli alta grado da morala pro­greso; la Spirito regas pli plene la materion ĉe li kaj ĝuigas al li pli klaran percepton pri l' estonteco; la principoj de la doktrino ĉe li vibrigas fibrojn, kiuj restas inertaj ĉe l' unuaj; unuvorte, li estas tuŝita je la koro; tial lia fido estas neskuebla. Unu estas kiel la muzikisto, kiun emocias iuj akordoj, dum la aliaj aŭdas nur sonojn. Oni rekonas la veran spiritiston laŭ ties morala trans- formiĝo, laŭ la klopodoj, kiujn li faras, por subigi siajn malbonajn inklinojn; dum unu kontentiĝas per sia ĉirkaŭlimigita horizonto, la alia, kiu komprenas ion pli bonan, penas liberigi sin kaj ĉiam sukcesas, se nur li havas firman volon.

Parabolo de la semisto

5. En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. - Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili for- velkis. Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufo- kis ilin; kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu. (Mateo, 13:1-9.)

Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la mal- bonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas gin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesde- koble, jen tridekoble. (Mateo, 13:18-23.)

6. La parabolo de la semisto perfekte esprimas la nuancojn de la maniero, kiel profiti el la instruoj de l' Evangelio. Efektive, kiom da personoj ekzistas, por kiuj la Evangelio estas morta litero, simila al semo falinta sur rokon, ĉar ĝi produktas nenian frukton!

Ĝi trovas aplikon ne malpli ĝustan al diversaj ka- tegorioj de spiritistoj. Ĉu ĝi ne estas aludo al tiuj, kiuj alligiĝas nur al la materiaj fenomenoj, kaj el ili nenian sekvon ĉerpas, ĉar ili tie vidas nur kuriozaĵon? ĉu ne al tiuj, kiuj serĉas nur la brilan flankon de la komunikaĵoj de la Spiritoj, pri kiuj ili interesiĝas nur tiom, kiom la ricevitaj paroloj kontentigas ilian imagadon, sed homoj, kiuj, aŭdinte la komunikojn, restas tiel malvarmaj kaj indiferentaj kiel antaŭe? kiuj la konsilojn trovas tre bonaj kaj admiras, sed aplikas nur al la aliaj kaj ne al si mem? fine, ĉu ne al tiuj, por kiuj la instruoj estas kiel semo, falinta sur bonan grundon kaj produktanta fruktojn?

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La devo

7. La devo estas morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo trudata de la pro- fesioj.

En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l' intereso kaj de la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l' interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.

Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima. La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj.

La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l' animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol sin mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero.

La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo.

La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l' Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li. (Lazaro. Parizo, 1863.)

La virto

8. La virto, en sia plej alta grado, estas la tuto de ĉiuj esencaj kvalitoj, kiuj konsistigas la virtan homon. Esti bona, karitema, laborema, sobra, modesta, tiaj estas la kvalitoj de la virta homo. Bedaŭrinde ili ofte estas akompanataj de moralaj neperfektaĵoj aŭ kriplaĵoj, kiuj ilin malbeligas kaj malgrandigas. Kiu paradas pro sia virto, tiu ne estas virta, ĉar al li mankas la ĉefa kvalito: la modesteco, kaj li havas la plej kontraŭan malvirton: la fieron. La virto vere inda je tiu nomo ne amas fanfaronadon; oni ĝin divenas, sed ĝi sin kaŝas en la ombron kaj evitas la admiradon de la vulgarularo. Sankta Vincento de Paŭlo estis virta; virtaj estis la digna parohestro de Ars kaj multaj aliaj, apenaŭ konataj de la mondo, sed tre konataj de Dio. Ĉiuj tiuj bonaj homoj ne sciis, ke ili estas virtaj; ili lasis sin peli de la fluo de siaj sanktaj inspiroj kaj faradis la bonon tute abnegacie kaj tute forgesante sin mem.

Al la virto tiel komprenata kaj praktikata mi admo- nas vin, miaj infanoj; al tiu virto vere kristana kaj vere laŭspiritisma mi konsilas, ke vi vin dediĉu; sed forpuŝu de viaj koroj ĉian penson pri fiero, vantamo aŭ memamo, kiuj makulas ĉiam la plej bonajn kvalitojn. Ne imitu la homon, kiu prezentas sin kiel modelon kaj distrumpe- tas siajn proprajn kvalitojn ĉe ĉiuj komplezemaj oreloj. Tiu virto, kiu tiel fanfaronas, ofte kaŝas amason da abomenaj mallojalaĵoj.

Principe, la homo, kiu altigas sin mem, kiu starigas statuon honore al sia propra virto, nuligas per tiu ago mem, la efektivan meriton, kiun li povas havi. Kion mi diros do pri tiu, kies tuta valoro estas ŝajnigi, kio li ne estas? Mi ja konsentas, ke la homo, kiu faras la bonon, sentas en la fundo de sia koro intiman kontentecon, sed se tiu kontenteco manifestiĝas, por rikolti laŭdojn, ĝi degeneras en memamon.

Ho vi ĉiuj, kiujn la spiritisma fido varmigas per siaj radioj kaj kiuj scias, kiel malproksime de la perfekteco la homo staras, neniam falu en tian eraron. La virto estas graco, kiun mi deziras al ĉiuj sinceraj spiritistoj; tamen mi diros al ili: Pli bone malmultaj virtoj kun modesteco, ol multaj kun fiero. Ĝuste pro fiero sinsekvaj generacioj perdiĝis; nur per humileco la homaro iam elaĉetos siajn kulpojn. (Francisko-Nikolao-Magdalena. Parizo, 1863).

Superuloj kaj malsuperuloj

9. La aŭtoritato, same kiel la riĉeco, estas delego, pri kiu devos raporti kalkulon la homo, kiu ĝin ricevis; ne pensu, ke ĝi estas donita al li, por krei al si la vantan plezuron ordonadi, nek, kiel malĝuste kredas la plejmulto el la surteraj potenculoj, kiel ia rajto, ia propraĵo. Efektive, Dio ofte pruvas, ke ĝi estas nek rajto, nek propraĵo, ĉar Li ĝin reprenas, kiam tio plaĉas al Li. Se la aŭtoritato estus privilegio esence propra al la persono, ĝi estus neforigebla. Neniu povas diri, ke io apartenas al li, kiam ĝi povas esti forprenita sen lia permeso. Dio donas la aŭtoritaton kiel mision aŭ kiel provon, kiam al Li plaĉas, kaj same ĝin reprenas.

Kiu ajn tenas aŭtoritaton, kiel ajn ampleksa ĝi estas, ekde la mastro super sia servanto ĝis la suvereno super sia popolo, tiu ne devas forgesi, ke li respondas pri la bona aŭ malbona direktado, kiun li estos doninta al siaj subuloj, kaj ke la kulpoj, kiujn tiuj ĉi povos fari, la malvirtoj, al kiuj ili estos trenitaj sekve de tiu direktado aŭ de malbonaj ekzemploj, refalos sur lin, same kiel li rikoltos la fruktojn de sia prizorgado, se li ilin gvidos al la bono. Ĉiu homo havas sur la tero mision, ĉu grandan, ĉu malgrandan; kia ajn ĝi estas, ĝi estas ĉiam donita por la bono; ĝin falsi pri ĝia esenco estas do malsukcesi ĉe ĝia plenumado.

Kiel Li demandas riĉulon: Kion ci faris el la riĉeco, kiu en ciaj manoj devus esti fonto disverŝanta fekundecon ĉirkaŭen? tiel Dio demandos iun, kiu havas ian aŭtoritaton: kian uzadon ci faris el tiu aŭtoritato? Kian malbonon ci antaŭforigis? kian progreson ci ebligis? Mi donis al ci subulojn, ne por ke ci faru el ili sklavojn de cia volo, nek molajn ilojn de ciaj kapricoj aŭ de cia avideco; Mi faris cin forta kaj Mi konfidis al ci malfort- ulojn, por ke ci ilin subtenu kaj helpu suprenveni al Mi.

La superulo, kiu estas konvinkita pri la paroloj de la Kristo, malŝatas neniun el tiuj, kiuj troviĝas sub lia estreco, ĉar li scias, ke la sociaj distingoj neniom valoras antaŭ Dio. Spiritismo instruas al li, ke se ili obeas hodiaŭ, ili eble estris super li, aŭ povos estri poste, kaj ke tiam li estos traktata tiel same, kiel li mem traktis ilin.

Se la superulo havas devojn por plenumi, la mal- superulo siaflanke havas ne malpli sanktajn devojn. Se ĉi tiu lasta estas spiritisto, lia konscienco diros al li, des pli prave, ke li ne estas liberigita el siaj devoj, eĉ se la superulo ne plenumas la siajn, ĉar li scias, ke oni ne devas pagi malbonon por malbono, kaj ke la kulpoj de unuj ne pravigas kulpojn de aliaj. Se li suferas pro sia pozicio, li rekonas, ke sendube li meritas ĝin, ĉar eble li mem iam misuzis sian aŭtoritaton, kaj ke li devas senti siavice la ĝenojn, kiujn li trudis al aliaj. Se li estas devigata toleri tiun pozicion, ĉar li ne trovas alian pli bonan, Spiritismo instruas al li elteni ĝin kiel provon por sia humileco, necesan al lia progreso. Lia kredo direktas lian konduton kaj admonas lin agi tiel, kiel li volus, ke liaj subuloj agu kontraŭ li, se li estus ĉefo. Ĝuste pro tio, li pli skrupule plenumas siajn devojn, ĉar li komprenas, ke ĉia malzorgo en la laboro, konfidita al li, estas malprofito por tiu, kiu lin pagas kaj al kiu li ŝuldas sian tempon kaj siajn penojn; unuvorte, instigas lin devosento, naskita el lia kredo, kaj la certeco, ke ĉia deflankiĝo for de la rekta vojo estas ŝuldo, kiun li devos pagi pli aŭ malpli baldaŭ. (Francisco-Nikolao- Magdalena, kardinalo Morlot. Parizo, 1863).

La homo en la mondo

10. Sento de pieco devas ĉiam regi la koron de tiuj, kiuj kunvenas sub la okuloj de la Sinjoro kaj petas helpon de la bonaj Spiritoj. Purigu do vian koron; ne lasu, ke en ĝi loĝu ia monduma aŭ frivola penso. Levu vian spiriton al tiuj, kiujn vi vokas, por ke, trovante en vi la taŭgan staton, ili povu ĵeti abunde en viajn korojn la semojn, kiuj tie ĝermus kaj donus fruktojn de karito kaj justeco.

Tamen ne kredu, ke, vin ĉiam instigante al preĝo kaj al mensa komunikiĝado kun ni, ni konsilas al vi mistikan vivadon, kiu vin tenus ekster la leĝoj de la socio, en kiu vi estas kondamnitaj vivi. Ne; vivu kiel la homoj de via epoko, kiel devas vivi la homoj; submetiĝu al la necesaĵoj, eĉ al la frivolaĵoj de via tempo, sed plenumu ilin kun sento de pureco, kiu ilin sanktigu.

Vi estas vokataj troviĝi en kontakto kun Spiritoj de malsamaj naturoj, de kontraŭaj karakteroj: vundu neniun el tiuj, kun kiuj vi rilatas. Estu gajaj, estu feliĉaj, sed tiu gajeco venu de trankvila konscienco, kaj tiu feliĉo estu la feliĉo de homo, kiu heredos la ĉielajn riĉaĵojn kaj kiu nur kalkulas la tagojn, kiuj lin alproksi- migas al la ricevo de sia heredaĵo.

Virto ne konsistas en severa, funebra sintenado, en forstreko de plezuroj, kiujn viaj homaj kondiĉoj permesas al vi; sufiĉas, ke vi dediĉu ĉiujn agojn de la vivo al la Kreanto, kiu donis tiun vivon; sufiĉas, ke, kiam vi komencos aŭ finos ian laboron, vi altigu vian penson al tiu Kreanto kaj, kun ardanta animo, petu aŭ Lian protekton por sukcesi, aŭ Lian benon por la finita laboro. Ĉe io ajn, kion vi faras, pensu pri la Fonto de ĉio; neniam faru ion ne pensante pri Dio, por ke tiu penso purigu kaj sanktigu viajn agojn.

La tuta perfekteco konsistas, kiel diris la Kristo, en la praktikado de l' absoluta karito; sed la devoj de la karito etendiĝas al ĉiuj sociaj pozicioj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda. La homo, kiu vivus izolite, ne povus praktiki kariton; nur en kontakto kun siaj similuloj, en la plej penigaj luktoj, li trovas okazojn esti karitema. Kiu izoliĝas, tiu memvole senigas sin je la plej pova rimedo de perfektiĝo; devante pensi nur pri si mem, li vivas kiel egoisto (Ĉap. V, § 26).

Ne opiniu do, ke por vivi en konstanta komunikiĝado kun ni, por vivi sub la rigardo de la Sinjoro, vi devas porti punveston kaj kovri vin per cindro; ne, ne, anko- raŭfoje ne; estu feliĉaj laŭ la bezonoj de la homaro, sed en vian feliĉon neniam entrudiĝu ia penso, ia ago, kiu povus ofendi tiujn, kiuj vin amas kaj gvidas, aŭ vuali ties vizaĝojn. Dio estas amo kaj benas tiujn, kiuj sankte amas. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863).

Zorgu la korpon kaj la Spiriton

11. Ĉu la morala perfekteco konsistas en turmen- tado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon, kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkar- cerigito vivu, elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla, kuraĝa. Ni faru kom- paron: Jen ili ambaŭ en perfekta stato; kion ili faru por konservi la ekvilibron inter siaj kapabloj kaj siaj bezonoj, ja tiel malsimilaj? Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso.1

Tie ĉi staras du sistemoj unu fronte al la dua: tiu de l' asketoj, kiuj volas subpremi la korpon, kaj tiu de la materialistoj, kiuj volas malaltigi la animon: du perfortoj preskaŭ tiel malsaĝaj, unu kiel la dua. Ĉe la flanko de tiuj grandaj partioj svarmas la multenom- bra tribo de l' indiferentuloj, kiuj, sen konvinko kaj sen pasio, malvarme amas kaj ŝpareme ĝuas. Kie do la saĝeco? Kie la scienco de la vivo? Nenie; kaj tiu granda problemo restus tute nesolvita, se Spiritismo ne venus helpe de la esplorantoj, montrante al ili la interrilatojn ekzistantajn inter la korpo kaj la animo, kaj dirante, ke, ĉar korpo kaj animo estas necesaj unu al alia, oni devas zorgi ilin ambaŭ. Amu do vian animon, sed zorgu ankaŭ vian korpon, ties instrumenton; ne rekoni la bezonojn, indikatajn de la naturo mem, estas ne rekoni la leĝon de Dio. Ne punu la korpon pro kulpoj, kiujn via libera volo instigis ĝin fari, kaj pro kiuj ĝi tiel same respondas, kiel ĉevalo mallerte direktata respondus por

akcidentoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ĉu vi estus do pli per- fektaj, se, martirigante la korpon, vi ne estus pro tio malpli egoistaj, fieraj, malkaritemaj? Ne, la perfekteco ne kuŝas tie; ĝi troviĝas tuta en la reformoj, kiujn vi trudos al via Spirito; fleksu ĝin, submetu ĝin, humiligu ĝin: jen la rimedo por fari ĝin obeema al la volo de Dio kaj la sola vojo, kondukanta al la perfekteco. (Geor- go, protektanta Spirito. Parizo, 1863).[16]

Ĉapitro XVIII

multaj vok1taj kaj malmultaj elekt1taj

Parabolo de la edziĝa festo.

La mallarĝa pordo.

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro! eniros en la regnon de la ĉielo.

Oni postulos multon de tiu, kiu multon ricevis.

Instruoj de la Spiritoj:

Oni donos al tiu, kiu havas.

Oni ekkonas la Kristanon laŭ liaj verkoj.

Parabolo de l' edziĝa festo

1. Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:

La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; kaj la ceteraj, kap- tinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruli- gis ilian urbon. Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo esta preta, sed la invititoj ne estis indaj. Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn, kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston; kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. Car multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj. (Mateo, 22:1-14)

2. Nekredanto ridas ĉe tiu ĉi parabolo, kiu al li ŝajnas infane naiva, ĉar li ne komprenas, ke oni povas prezenti tiom da malfacilaĵoj por alesti al festo, kaj ankoraŭ malpli, ke la invititoj pelis sian kontraŭstaron ĝis buĉado de la senditoj de la dommastro. "La para- boloj, li diras, sendube estas figuroj, sed, malgraŭ tio, ili ne transpaŝu la limojn de la verŝajno."

Oni povas diri la samon pri ĉiaj alegorioj, pri la fabloj plej lertaj, se oni ne senigas ilin je ilia envolvaĵo, por trovi la kaŝitan sencon. Jesuo ĉerpis la siajn el la plej vulgaraj kutimoj de la vivo, kaj alkonformigis ilin al la moroj kaj karaktero de la popolo, al kiu li parolis; la plimulto el ili celis penetrigi en la popolamason la ideon pri la spirita vivo; ilia senco ŝajnas ofte ne kom- prenebla nur tial, ke oni ne rigardas ilin el ĉi tiu vid- punkto.

En tiu ĉi parabolo, Jesuo komparas la regnon de la ĉielo, kie ĉio estas ĝojo kaj feliĉo, kun festo. Kiel la unuajn invititojn, li aludas la Hebreojn, kiuj la unuaj estis vokitaj de Dio al la konado de Lia leĝo. La senditoj de la mastro estas la profetoj, kiuj venis admoni ilin sekvi la vojon de la vera feliĉo, sed la paroloj de la profetoj estis apenaŭ aŭskultataj; iliaj admonoj estis forlasataj; pluraj estis eĉ mortigitaj, kiel la servistoj en la parabolo. La invititoj, kiuj ekskuzis sin pretekstan- te, ke li devas zorgi siajn kampojn kaj negocojn, sim- bolas la mondumajn personojn, kiuj, absorbite de la surteraj okupoj, estas indiferentaj pri la ĉielaj aferoj.

Estis ordinara kredo ĉe la tiamaj Judoj, ke ilia nacio nepre superregos ĉiujn ceterajn. Ĉu Dio ja ne promesis al Abraham, ke ties posteularo kovros la tutan teron? Sed kiel ĉiam, prenante la formon por la penso, ili kredis je efektiva kaj materia mastrado.

Antaŭ la veno de la Kristo, kun escepto de la Hebre- oj, ĉiuj popoloj estis idolanoj kaj politeistoj. Se kelkaj homoj superaj ol la vulgaruloj elpensis la ideon pri la dia unueco, tiu ideo daŭradis tamen en stato de privata sistemo kaj nenie estis akceptita kiel fundamenta veraĵo, krom de kelkaj inicitoj, kiuj kaŝis siajn konojn sub mistera vualo ne trapenetrebla por la popolamaso. La Hebreoj la unuaj publike praktikadis la monoteismon; al ili Dio donis Sian leĝon, unue pere de Moseo, poste pere de Jesuo; el tiu malgranda fokuso eliris la lumo, destinita disvastiĝi tra la tuta mondo, disbati la idola- nismon kaj doni al Abraham spiritan posteularon "tiel multenombran kiel la steloj de la firmamento". Sed la Judoj, tute flanken metinte la idolanismon, preterlasis la moralan leĝon kaj alkroĉiĝis al la plej facila parto, nome, la praktikado de la ekstera kulto. La malbono estis en sia ekstremeco; la nacio sklavigita estis disŝirita en bandojn, dividita en sektojn; la nekredemo mem estis penetrinta eĉ en la sanktejon. Tiam aperis Jesuo, sendita por revoki la popolon al la observado de la leĝo kaj por malfermi al ili novajn horizontojn al la estonta vivo; unuaj invititoj al la granda bankedo de l' universala kre­do, ili tamen forpuŝis la parolon de la ĉiela Mesio kaj mortigis lin; tiel ili perdis la fruktojn, kiujn ili povus rikolti el sia privilegio.

Tamen estus maljuste akuzi la tutan popolon pro tiu stato de l' aferoj; la Fariseoj kaj Sadukeoj havis la precipan respondecon por la pereo de la nacio, pro la fiereco kaj fanatikeco de l' unuaj kaj la nekredemo de l' aliaj. Ĉefe ilin Jesuo komparas kun la invititoj, ri- fuzintaj partopreni en la edziĝofesto; poste li aldonas: "Vidinte tion, la Mastro invitigis ĉiujn, kiuj troviĝis en la disirejoj de la vojoj, malbonajn kaj bonajn"; li intencis diri per tio, ke la parolo estis predikota al ĉiuj aliaj popoloj, nekredantoj kaj idolanoj, kaj ĉi tiuj, ĝin akceptinte, estos allasataj en la feston, anstataŭ la unuaj invititoj.

Sed ne sufiĉas, ke iu estas invitita; eĉ ke li estas laŭnome kristano, nek ke li sidas ĉe la tablo, por parto- preni en la ĉiela bankedo; antaŭ ĉio li devas nepre sur- havi la edziĝofestan veston, tio estas havi purecon de koro kaj observi la leĝon laŭ ĝia spirito; nu, tiu leĝo enteniĝas tute en ĉi tiuj vortoj: Ekster karito, nenia savo. Sed inter ĉiuj, kiuj aŭdas la dian parolon, kiom malmultaj ĝin konservas kaj profitas! Kiom malmultaj fariĝas indaj eniri en la regnon de la ĉieloj! Tial Jesuo diris: Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

La mallarĝa pordo

Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eni- ras. - Car mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas. (Mateo, 7:13-14. )

Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj. (Luko, 13:23-30.) 5. La pordo de la pereo estas larĝa, ĉar la malbonaj pasioj estas multenombraj, kaj la vojo de la malbono estas irejo de la plimulto el la homoj. La pordo de la savo estas mallarĝa, ĉar la homo, volante ĝin trapasi, devas fari grandan penon por venki siajn malbonajn inklinojn, kaj malmultaj ĝin rezignacie faras; tio estas aldono al la maksimo: Multaj estas vokitaj sed mal­multaj estas elektitaj.

Tia estas la stato de la surtera homaro, ĉar la tero estas mondo por kulpelaĉeto kaj la malbono do tie regas; kiam la tero estos transformita, la vojo de la bono estos laŭirata de la plej multaj. Oni do devas kompreni tiujn vortojn en relativa, kaj ne en absoluta senco. Se tia devus esti la normala stato de la homaro, Dio mem destinus al pereo la grandegan plimulton el Siaj kreitoj; tiu supozo estas neakceptebla, ĉar oni rekonas, ke Dio estas plene justa kaj bona.

Sed pri kiaj malbonagoj tiu homaro povus kulpi, por meriti tian malfeliĉan sorton, en siaj estanteco kaj estonteco, se ĝi tuta estus ekzilita sur la teron, kaj se la animo ne estus havinta aliajn ekzistadojn? Kial tiom da malhelpoj semitaj sur ĝia vojo? Kial tiu pordo tiel mallarĝa, kiun nur malmultegaj sukcesas trapasi, se la sorto de l' animo estus por ĉiam difinita post la morto? Tial, akceptante la unuecon de l' ekzistado, la homo senĉese kontraŭas sin mem kaj la justecon de Dio. Laŭ la antaŭekzisto de l' animo kaj laŭ la plureco de la mondoj la horizonto plilarĝiĝas; lumon ricevas la mal- helaj punktoj de la kredo; la nuna tempo kaj la venonta estas solidaraj kun la pasinta; nur tiel oni povas kom­preni la tutan profundecon, la tutan verecon kaj la plenan saĝecon de la maksimoj de la Kristo.

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro! eniros

en la regnon de la ĉielo

Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. (Mateo, 7: 21-23.)

Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ple- numas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ven- toj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo. (Mateo, 7:24-27)

Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. (Mateo, 5:19. ) 9. Ĉiuj, kiuj konfesas la mision de Jesuo, diras: Sinjoro! Sinjoro! Sed, kion helpas nomi lin Majstro aŭ Sinjoro, se oni ne sekvas liajn instruojn? Ĉu estas kristanoj tiuj, kiuj honoras lin per eksteraj agoj de pieco kaj samtempe nutras fieron, egoismon, avidecon kaj ĉiujn siajn pasiojn? Ĉu estas liaj disĉiploj tiuj, kiuj pasigas la tagojn en preĝado kaj ne sin montras pli bonaj, pli karitemaj, pli pardonemaj por siaj similuloj? Ne, ĉar, same kiel la Fariseoj, ili havas preĝon sur la lipoj, ne en la koro. Per la formo, ili povas sin trudi al la homoj, sed ne al Dio. Vane diros ili al Jesuo: "Sinjoro, ni profetis, tio estas, instruis en via nomo; ni elpelis demonojn en via nomo; ni trinkis kaj manĝis kun vi"; li respondos: "Mi ne konas vin; foriru de mi, farantoj de maljustaĵoj, vi, kiuj malkonfirmis viajn parolojn per viaj agoj, kiuj kalumnias vian proksimulon, kiuj prirabas vidvinojn kaj adultas; foriru de mi, vi, kies koroj ellasas malamon kaj galon, vi, kiuj elverŝas la sangon de viaj fratoj en mia nomo, vi, kiuj elfluigas larmojn, anstataŭ ilin forviŝi. Por vi estos plorado kaj grincado de dentoj, ĉar la regno de Dio estas destinita por la mildaj, humilaj kaj karitemaj. Ne esperu fleksi la justecon de la Sinjoro per la multeco de viaj paroloj kaj de viaj surgenuiĝoj; la sola vojo al vi malfermita, por ke vi trovu gracon antaŭ Li, estas la sincera praktikado de la leĝo de amo kaj karito."

La paroloj de Jesuo estas eternaj, ĉar ili estas la vero. Ili estas ne nur la promeso de la ĉiela vivo, sed ankaŭ la garantio de la paco, de la trankvileco kaj de la staremo pri l' aferoj de la surtera vivo; tial ĉiuj institucioj humanaj, politikaj, sociaj kaj religiaj, sin apogantaj sur tiuj paroloj, estas firmaj, kiel domo konstruita sur roko; la homoj konservos ilin, ĉar en tiuj institucioj ili trovos sian feliĉon; kontraŭe, la institucioj, atencantaj la parolon de Jesuo, estas kiel domo konstruita sur sablo: la vento de la revolucioj kaj la rivero de la progreso ilin forportos kun si.

Oni postulos multon de tiu, kiu multon

ricevis

Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn; sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, sufe­ros malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. (Luko, 12: 47-48)

Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mond­on, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: ĉu ni ankaŭ estas blindaj? Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas. (Johano, 9: 39-41. )

Precipe ĉe l' instruado de la Spiritoj tiuj maksi- moj trovas sian aplikon. Kiu ajn konas la instruojn de la Kristo, tiu kulpas, se li ne praktikas ilin; sed la Evangelio, enhavanta tiujn instruojn, estas disvastigata nur ĉe la kristanaj sektoj, kaj eĉ tie kiom da homoj ne legas ĝin, kaj inter tiuj, kiuj legas, kiom da homoj ne komprenas ĝin! El tio rezultas, ke la paroloj mem de Jesuo restas perditaj por la plimulto el la homoj.

La instruado de la Spiritoj, reproduktanta tiujn maksimojn en diversaj formoj, ilin disvolvanta kaj ko- mentarianta por fari ilin kompreneblaj por ĉiuj, havas jenan trajton: ĝi ne estas ĉirkaŭlimigita; ĉiu ajn homo, klera aŭ malklera, kredanta aŭ nekredanta, kristana aŭ ne, povas ĝin ricevi, ĉar la Spiritoj ĉie komunikiĝas. Neniu persono, kiu, ĉu rekte aŭ pere de alia, ĝin ricevas, povas preteksti nescion; li povas ekskuzi sin nek pro manko de instruo, nek pro malklareco de l' alegoria senco. Kiu do ne profitas tiujn instruojn por sia plibon- iĝo, kiu admiras ilin kiel interesajn kaj kuriozajn aferojn, ne sentante tuŝita sian koron, kiu ne estas malpli van- tama, malpli fiera, malpli egoista, malpli alligita al la materiaj havaĵoj, nek pli bonkora por sia proksimulo, tiu estas des pli kulpa, ĉar je pli da rimedoj li disponas por koni la veron.

La mediumoj, kiuj ricevas bonajn komunikaĵojn, estas ankoraŭ pli riproĉindaj, se ili persistas en malbono, ĉar ofte ili skribas sian propran kondamnon, kaj ĉar, se ili ne estus blindigitaj de fiero, ili komprenus, ke la Spiritoj turnas sin ĝuste al ili. Sed, anstataŭ preni por si la lecionojn, kiujn ili mem aŭ aliaj skribas, ilia sola penso estas apliki tiujn lecionojn al aliaj, kaj tiel ili konfirmas jenajn vortojn de Jesuo: "Kial vi rigardas lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?" (Ĉap. 7, § 9.)

Per ĉi tiu sentenco: "Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon", Jesuo intencis diri, ke la kulpeco estas proporcia al ĉies klereco; nu, la Fariseoj, kiuj arogis al si esti, kaj ja estis, la plej klera parto de la nacio, estis pli riproĉindaj antaŭ la okuloj de Dio, ol la malklera popolo. La samo okazas hodiaŭ.

De la spiritistoj estos do multo postulata, ĉar ili ricevas multon, sed, aliflanke, al tiuj, profitintaj la ins- truojn, multo estos donata.

La unua penso de ĉiu sincera spiritisto devas, antaŭ ĉio, peni scii, ĉu en la konsiloj de la Spiritoj estas io, kio povus koncerni lin.

Spiritismo venas plimultigi la nombron de la vokit- oj; per la fido, kiun ĝi donas, ĝi plimultigos ankaŭ la nombron de l' elektitoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Oni donos al tiu, kiu havas

13. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi pa- rolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. Car kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝas tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:

Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;

Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos. (Mateo, 13: 10-14.)

Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros aldonon. Car al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. (Marko, 4: 24-25. )

"Oni donas al tiu, kiu jam havas, kaj oni prenas for de tiu, kiu ne havas"; meditu pri ĉi tiuj grandaj instruoj, kiuj ofte ŝajnis al vi paradoksaj. Tiu, kiu ricevis, estas tiu, kiu posedas la sencon de la dia parolo; li ricevis nur tial, ke li penis fariĝi inda je ĝi, kaj la Sinjoro, per Sia elkora amo, kuraĝigas la klopodojn por la bono. Konstantaj, persistaj klopodoj altiras la grac- ojn de la Sinjoro; ili estas ia magneto, veniganta al si gradan pliboniĝadon, abundajn gracojn, kiuj fortigas vin, por surgrimpi la sanktan monton, sur kies supro estas ripozo post laboro.

"Oni forprenas de tiu, kiu nenion aŭ malmulton havas"; prenu tion ĉi kiel figuran antitezon. Dio ne reprenas de Siaj kreitoj la bonon, kiun Li favorkore donis al ili. Blindaj kaj surdaj homoj! malfermu viajn intelektojn kaj viajn korojn; vidu per via Spirito; kom­prenu per via animo, kaj ne interpretu en maniero tiel maldelikata kaj maljusta la parolojn de tiu, kiu igis brili antaŭ viaj okuloj la justecon de la Sinjoro. Ne Dio reprenas de la homo, kiu malmulton ricevis, sed nur la Spirito mem, kiu, pro malŝparo kaj malzorgo, ne scias konservi tion, kion li havas, kaj fruktigi per flegado la semon falintan en lian koron.

Kiu ne kulturas la kampon, kiun la laboro de lia patro preparis por li kaj kiun li heredis, tiu vidas la kampon kovriĝi per parazitaj herboj. Ĉu lia patro prenas for de li la rikoltojn, kiujn li ne volis prepari? Se li lasis la grajnojn, destinitajn produkti sur tiu kampo, putri pro manko de zorgo, ĉu li akuzu sian patron pro tio, ke la grajnoj nenion produktas? Ne, ne; anstataŭ akuzi tiun, kiu ĉion preparis por li, ke tiu reprenas siajn donacojn, li kulpigu la veran aŭtoron de sia mizero, kaj tiam, pentante kaj dezirante agi, li kuraĝe eklaboru; li tranĉu la sendankan grundon per klopodado de sia volo; li ĝin plugu ĝis la profundo, helpate de la pento kaj de l' espero; li tien ĵetu plenfide la semojn, kiujn li elektis kiel bonajn el inter la malbonaj; li ĝin surverŝu per siaj amo kaj karito, kaj Dio, la amanta kaj karitema Dio, donos al tiu, kiu jam ricevis. Tiam li vidos siajn penojn kronitaj de sukceso, kaj unu grajnon produkti cent, kaj alian mil. Kuraĝon, plugistoj; prenu viajn erpilojn kaj plugilojn; plugu viajn korojn; elsarku el vi la difekteman lolon; semu la bonan grajnon, kiun la Sinjoro konfidas al vi, kaj la roso de l' amo donigos fruktojn de karito. (Amika Spirito. Bordeaux, 1862. )

Oni ekkonas la kristanon lau liaj verkoj

16. "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo."

Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi.

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: "Mi estas kristano", por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. "Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn." "Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron." Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, po- tenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l' arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj. Ili volis kon- formigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!

Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉ- ojn. Ĝiaj bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. "Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj"; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sub la branĉojn de l' arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi. — "Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj". Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l' arbo de vivo.

La dia Savanto, la modela justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo."

La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! (Simeon, Bordeaux, 1863.)

Ĉapitro XIX

la fido translokas montojn

Potenco de la fido.

La religia fido. Kondiĉoj de la neskuebla fido.

Parabolo de la forvelkinta figarbo.

Instruoj de la Spiritoj:

La fido, patrino de l' espero kaj de la karito.

La dia fido kaj la homa fido.

Potenco de la fido

1. Kaj kiam ili venis al la homamaso, venis al li viro, genufleksante antaŭ li, kaj dirante: Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en akvon. Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo. Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi. (Mateo, 17:14-20.)

En propra senco, estas certe, ke la fido al la propraj fortoj kapabligas la homon plenumi materiajn aferojn, kiajn li ne sukcesas fari, se li dubas pri si mem; sed tie ĉi oni devas kompreni tiujn parolojn nur en morala senco. La montoj, kiujn la fido translokas, estas la malfacilaĵoj, la kontraŭstaro, la malbonvolemo, kiujn oni renkontas ĉe la homoj, eĉ tiam, kiam temas pri la plej bonaj aferoj. Antaŭjuĝoj de la rutino, materiala intereso, egoismo, blindeco de la fanatikeco, fieraj pasioj, estas ja montoj, barantaj la vojon al iu ajn, kiu laboras por la progreso de la homaro. Fortika fido donas per- sistemon, energion kaj rimedojn, por venki la barojn, ĉe la malgrandaj, same kiel ĉe la grandaj aferoj; la ŝanceliĝanta fido naskas la necertecon, la hezitadon, el kiu profitas la homoj, kiujn oni volas kontraŭbatali; ĝi ne serĉas la rimedojn, por venki, ĉar ĝi ne kredas sian venkon.

En alia senco oni nomas fido la sendubecon pri la plenumiĝo de iu afero, la certecon pri la trafo al difinita celo. Ĝi havigas ian mensklarecon, kiu ebligas vidi, en penso, la celon, kiun oni deziras atingi, kaj la rimedojn por tien alveni, en tia maniero, ke tiu, kiu ĝin posedas, marŝas, por tiel diri, per firmaj paŝoj. En ambaŭ okazoj ĝi povas fari la homon kapabla por grandaj aferoj.

La fido sincera kaj vera estas ĉiam trankvila; ĝi donas paciencon, kiu scias atendi, ĉar, apogante sin sur la intelekto kaj la kompreno pri l' aferoj, ĝis estas certa, ke ĝi atingos sian celon; la dubanta fido sentas sian propran malfortecon; kiam ĝin instigas ia intereso, ĝi furioziĝas kaj kredas, ke perforto povas anstataŭi la mankantan forton. La trankvileco en la lukto estas ĉiam signo de forto kaj konfido; kontraŭe, la perforto estas pruvo de malforteco kaj dubo pri si mem.

Estas necese ne konfuzi fidon kun tromemfido. La vera fido estas alligita al humileco; kiu ĝin posedas, tiu pli fidas al Dio, ol al si mem, ĉar li scias, ke, simpla instrumento de la Dia volo, li nenion povas sen Dio; tial la bonaj Spiritoj venas helpi lin. La tromemfido estas malpli fido ol fiero, kaj fiero estas ĉiam pli malpli baldaŭ punata per elreviĝoj kaj malsukcesoj.

La povo de la fido elmontriĝas, en rekta kaj speciala maniero, ĉe la magnetisma agado; per ĝi la homo agas sur la fluidaĵon, universalan aganton; li modifas la kvalitojn de tiu fluidaĵo kaj donas al ĉi tiu ian impulson, por tiel diri, nekontraŭstareblan. Tial la homo, kiu, al granda natura emanpovo aldonas ardan fidon, kapablas per sia sola volo, direktata al la bono, fari tiujn strangajn fenomenojn de resanigo kaj aliajn, kiuj iam estis rigardataj kiel mirakloj kaj kiuj estas tamen nur sekvoj de natura leĝo. Jen, kial Jesuo diris al siaj apos- toloj: vi ne resanigis lin nur tial, ke vi ne havas fidon.

La religia fido. Kondiĉoj de la neskuebla

fido fido nenion ekzamenas, akceptas sen ia kontrolo tiel la falsajn, kiel la verajn asertojn, kaj ĉe ĉiu paŝo kolizias kun la evidenteco kaj la racio; troigite, ĝi naskas fa- natikecon. Se la fido baziĝas sur eraro, pli malpli baldaŭ ĝi disruiniĝas; la fido, havanta kiel fundamenton la veron, estas la sola, kiu certigas la estontecon, ĉar ĝi neniel povas timi la progreson de la homa sciado, kon- siderante, ke tio, kio estas vera en mallumo, estas tia ankaŭ en plena lumo. Ĉiu religio arogas al si ekskluzivan posedon de la vero; rekomendi blindan fidon je difinita dogmo estas konfesi propran nekapablon pruvi sian pravecon.

7. Oni ordinare diras, ke fido ne povas esti pres- kribata, kaj tial multaj personoj diras, ke ili ne kulpas pri sia manko de fido. Sendube, la fido ne estas io preskribebla, kaj, des malpli, io trudebla. Ne, ĝi ne estas io preskribebla, sed akirebla, kaj al neniu homo ĝia posedo estas malpermesata, eĉ inter la plej malakce- ptemaj. Ni parolas pri la fundamentaj spiritaj veraĵoj, ne pri ia aŭ ia alia aparta kredo. La devo de la renkontiĝo ne koncernas la fidon, sed la homojn, kaj, se ĉi tiuj ĝin sincere serĉos, ili ĝin nepre trovos. Estu certaj do, ke tiuj, kiuj diras: "Nenion alian ni pli multe dezirus ol kredi, sed ni ne povas", tion diras el la lipoj, ne el la koro, ĉar tion dirante, ili fermas al si la orelojn. Tamen ĉirkaŭ ili pruvoj abundas; kial ili rifuzas vidi tiujn pruvojn? Iuj, pro malŝato; aliaj, pro timo, ke ili devos ŝanĝi siajn kutimojn; la plimulto, pro fiero, kiu mal- konsentas rekoni ian superan potencon, ĉar tiam ili devus kliniĝi antaŭ ĝi.

369

LA FIDO TRANSLOKAS MONTOJN

Ce iuj personoj la fido ŝajnas iamaniere kunnaskita; fajrero sufiĉas por ĝin elvolvi. Tia kapablo facile asi- mili la spiritajn veraĵojn estas evidenta signo de antaŭa progreso; ĉe aliaj, kontraŭe, tiuj veraĵoj nur malfacile penetras, signo ne malpli evidenta de nemulte progre- sinta naturo. La unuaj jam kredis kaj komprenis; ili kunportas, renaskiĝante, la intuicion pri tio, kion ili sciis: ilia edukado estas elfarita; la duaj devas ĉion lerni: ilia edukado estas farota; sed ĝi ja fariĝos, kaj se ĝi ne estos plenfinita dum ĉi tiu ekzistado, ĝi estos en alia.

La kontraŭstaro de la nekredanto, ni konsentu, ofte dependas malpli de li, ol de la maniero, kiel la aferoj estas prezentataj al li. La fido bezonas ian bazon, kaj tiu bazo estas la perfekta kompreno de tio, je kio oni devas kredi; por kredi ne sufiĉas vidi, precipe estas necese kompreni. La blinda fido jam ne akordas kun tiu ĉi jarcento1; kaj tio estas des pli vera, ĉar nenio krom la dogmo de la blinda fido naskas hodiaŭ la plej grandan nombron da nekredantoj, ĉar ĝi volas trudi sin kaj postulas la rezignon je unu el la plej valoraj rajtoj de la homo: rezonado kaj libera volo. Precipe kontraŭ tiu fido staras la nekredanto, kaj pri ĝi estas prave diri, ke fidon oni ne preskribas; ne akceptante pruvojn, ĝi lasas en la spirito ion neprecizan, kio naskos dubon. La rezonata fido, apogante sin sur la faktoj kaj la logiko, lasas post si nenion malklaran; oni kredas, ĉar oni estas certa, kaj oni estas certa nur tiam, kiam oni komprenas;

La XIX jarcento, kiam vivis Allan Kardec. — La Trad.

jen, kial ĝi ne malfortiĝas; ĉar neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.

Al tiu rezultato kondukas Spiritismo, kaj tial ĝi venkas nekredemon ĉiam, kiam ĝi ne renkontas sisteman kontraŭstaron kun ia kaŝita intereso.

Parabolo de la forvelkinta figarbo

Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.

Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen for- velkis la figarbo, kiun vi malbenis. Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. (Marko, 11:12-14 kaj 20-23.)

La forvelkinta figarbo estas simbolo de la per­sonoj, kiuj nur ŝajnigas inklinon al bonfaro, sed kiuj vere nenian bonon praktikas; ili estas oratoroj, kies parolo havas pli da brilo ol da solideco kaj havas simplan supraĵan briltegon: ĝi plaĉas al la orelo, sed ĝin esplorante, oni trovas en ĝi nenion substancan por la koro; aŭdinte ilian parolon, oni demandas sin, kian profiton ĝi portis.

Gi estas ankaŭ la emblemo de ĉiuj personoj, kiuj, havante rimedojn por esti utilaj, tamen ne estas tiaj; kaj simbolo de ĉiuj utopioj, de ĉiuj vantaj sistemoj, de ĉiuj doktrinoj sen solida bazo. Plej ofte mankas la vera fido, la fido fekunda, la fido, kiu skuas la fibrojn de la koro, unuvorte la fido formovanta mont­ojn. Tiuj estas arboj, kiuj havas foliojn, sed ne fruktojn; tial Jesuo kondamnas ilin al senfrukteco, ĉar venos tago, kiam ili forvelkos ĝis la radikoj; tio estas, ĉiuj sistemoj, ĉiuj doktrinoj, kiuj portos nenian bonon al la homaro, falos en la nenion; ĉiuj homoj memvole senu- tilaj, ĉar ili ne utiligis siajn kunnaskitajn rimedojn, estos traktataj kiel la forvelkinta figarbo.

10. La mediumoj estas la interpretantoj de la Spi­ritoj; ili pruntedonas la materiajn organojn, mankant- ajn al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj transdonu al ni siajn instruojn; tial ili estas naturdotitaj per kapabloj por tiu celo. En la nunaj tempoj de socia renovigo la me­diumoj havas specialan mision; ili estas arboj, destinitaj doni spiritan nutraĵon al siaj fratoj; ili troviĝas ĉie, en ĉiuj landoj, en ĉiuj sociaj klasoj, inter riĉaj kaj malriĉaj, ĉe grandaj kaj malgrandaj, por ke nenie ekzistu sendotuloj, kaj por pruvi al la homoj, ke ĉiuj estas vokataj. Sed, se ili deturnas de ĝia providenca celo la altvaloran kapablon al ili donitan, se ili ĝin uzas por aferoj frivolaj aŭ malutilaj, se ili ĝin metas en la servon de materiaj interesoj, se anstataŭ sanigaj ili donas malsanigajn fruktojn, se ili rifuzas fari ĝin utila al aliaj, se ili ne ĉerpas el ĝi profitojn por sia propra pliboniĝo, tiam ili similas la senfruktan figarbon; Dio deprenos de ili kapablon, kiu fariĝis senutila en iliaj manoj: la semon, kiun ili ne scias fruktigi, kaj lasos ilin esti turmentataj de malbonaj Spiritoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La fido, kiel patrino de l' espero kaj de la karito

11. Por esti fruktodona, la fido devas esti aktiva; ĝi ne devas rigidiĝi. Patrino de ĉiuj virtoj, kondukantaj al Dio, ĝi devas atente prigardi la elvolviĝon de la filinoj, kiujn ĝi naskas.

Espero kaj karito estas sekvoj de fido; tiuj tri virtoj estas nedisigebla triopo. Ĉu ne la fido havigas la esperon, ke estos plenumitaj la promesoj de la Sinjoro? ĉar se vi ne havas fidon, kion vi atendas? Ĉu ne la fido donas amon? ĉar, se vi ne havas fidon, kian dankon vi havas kaj, sekve, kian amon?

Supera inspiro de Dio, la fido vekas ĉiujn noblajn instinktojn, kiuj kondukas la homon al la bono; ĝi estas la bazo de la sinkorektigo. Estas necese do, ke tiu bazo estu fortika kaj daŭra, ĉar, se ia eĉ malgranda dubo ĝin ŝancelos, kio fariĝos el la domo, kiun vi konstruos sur ĝi? Konstruu do tiun domon sur neskueblaj fun- damentoj; via fido estu pli forta, ol la sofismoj kaj mokoj de nekredantoj, ĉar fido, kiu ne alfrontas la mokojn de la homoj, ne estas vera fido.

Sincera fido estas entuziasmiga kaj facile komuni- kebla; ĝi komunikiĝas al la homoj, kiuj ne havis ĝin aŭ eĉ ne volis ĝin havi; ĝi trovas konvinkajn parolojn, kiuj trafas la animon, dum la ŝajna fido havas nur belsonajn parolojn, kiuj lasas la aŭskultantojn malvarmaj kaj indiferentaj. Prediku per la ekzemplo de via fido, por el ĝi doni iom al la homoj; prediku per la ekzemplo de viaj agoj, por vidigi al la homoj la meriton de la fido; prediku per via firma espero, por ke la homoj konstatu la fidon, kiu faras la homon forta kaj preta alfronti ĉiajn alternaĵojn de la vivo.

Havu do fidon je ĉio, kion ĝi havas belan kaj bonan, laŭ ĝia pureco, laŭ ĝia racieco. Ne akceptu la fidon sen kontrolo, blindan filinon de la blindeco. Amu Dion, sed sciu, kial vi Lin amas; kredu al Liaj promesoj, sed sciu, kial vi kredas; sekvu niajn konsilojn, sed komprenu la celon, kiun ni montras al vi, kaj la rimedojn, kiujn ni alportas al vi, por ke vi ĝin atingu. Kredu kaj esperu, neniam malfortiĝante: la mirakloj estas verkoj de la fido. (Jozefo, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1862.)

La dia fido kaj la homa fido

12. La fido estas en la homo denaska sento pri liaj estontaj destinoj; ĝi estas la konscio, kiun li havas pri la vastegaj kapabloj, kies ĝermo estas deponita en li, unue en latenta stato, kaj kiujn li devas elvolvi kaj grandigi per agado de sia volo.

Gis nun la fido estas komprenata nur el la religia flanko, ĉar la Kristo ĝin rekomendis kiel potencan levilon kaj oni vidas en li nur ĉefon de religio. Sed la Kristo, kiu faris materiajn miraklojn, montris per tiuj samaj mirakloj, al kio kapablas homo, havanta fidon, tio estas la firman decidon voli, kaj la certecon, ke tiu volo povas ja plenumiĝi. Ĉu ankaŭ la apostoloj, laŭ la ekzemplo de la Majstro, ne faris miraklojn? Nu, kio alia estis tiuj mirakloj, ol naturaj efikoj, kies kaŭzo estis nekonata de la tiamaj homoj, sed kiuj hodiaŭ estas grandparte klarigitaj kaj baldaŭ plene komprenitaj per la studado de Spiritismo kaj magnetismo?

La fido estas homa aŭ dia, laŭ tio, ĉu la homo aplikas siajn kapablojn al surteraj bezonoj aŭ al siaj ĉielaj kaj estontaj aspiroj. Genia homo, kiu celas la efektivigon de granda entrepreno, sukcesas, se li havas fidon, ĉar li sentas en si, ke li povas kaj devas sukcesi, kaj tiu certeco donas al li grandegan forton. Virta homo, kiu, kredante je sia ĉiela estonteco, volas plenigi sian vivon per noblaj kaj belaj agoj, ĉerpas el sia fido, el la certeco pri la feliĉo, lin atendanta, la necesan forton, kaj ankaŭ ĉi tie plenumiĝas mirakloj de karito, de sindonemo kaj de abnegacio. Fine, kun fido neniaj mal­bonaj inklinoj ekzistas, kiujn oni ne sukcesas venki.

La magnetismo estas unu el la plej grandaj pruvoj de la povo de l' aganta fido; per nenia alia rimedo, krom per la fido, ĝi resanigas kaj okazigas la strangajn feno- menojn, iam prenatajn por mirakloj.

Mi ripetas: la fido estas homa kaj dia; se ĉiuj enkarniĝintoj estus vere konvinkitaj pri la forto, kiun ili kunportas, kaj se ili volus meti sian volon je la servo al tiu forto, ili estus kapablaj plenumi tion, kion ĝis nun ili nomas mirakloj kaj kio tamen estas nur disvolviĝo de la homaj kapabloj. (Protektanta Spirito. Parizo, 1863.)

Ĉapitro XX

la laboristoj de la lasta horo

Instruoj de la Spiritoj:

La lastaj estos unuaj.

Misio de la Spiritistoj.

La laboristoj de la Sinjoro.

1. Car la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn staran- tajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? Ili diris al li: Car neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon. Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte ili murmuris kontraŭ la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi po unu denaro? Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? Aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. (Mateo, 20:1­16. Vidu ankaŭ: "Parabolo de l' edziĝa festo", ĉap. XVIII, § 1.)

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La lastaj estos unuaj

2. La laboristo de la lasta horo havas rajton al

la salajro, sed estas necese, ke lia bonvolo estu teninta lin

je la dispono de la mastro, kiu devis lin dungi, kaj ke tiu

malfruo ne estu frukto de lia maldiligenteco aŭ mal-

bonvolo. Li rajtas la salajron, ĉar ekde la tagiĝo, li

senpacience atendis tiun, kiu, fine, vokis lin al la laboro; li estis laborema, kaj al li mankis nur laboro.

Sed, se li estus rifuzinta la laboron en ĉiu horo de la tago; se li estus dirinta: "Ni paciencu, la ripozo plaĉas al mi; kiam sonos la lasta horo, jen la okazo, por pensi pri la salajro de la tago; ĉu mi genu min pro mastro, kiun mi ne konas, kiun mi ne amas; ju pli malfrue, des pli bone!", tiu, miaj amikoj, ricevus ne salajron de labo­risto, sed de la mallaboremo.

Kio okazos do al tiu, kiu, anstataŭ resti simple neaktiva, uzis por kulpaj agoj la horojn difinitajn por la taglaboro; kiu blasfemis kontraŭ Dio, verŝis sangon de siaj fratoj, ĵetis malordon en la familiojn, ruinigis homojn konfidintajn al li, ekspluatis aliulan naivecon; kiu, fine, satiĝis per ĉiaj malvirtoj de la homaro? kio okazos al tiu? Cu sufiĉos al li diri en la lasta horo: "Sinjoro, mi misuzis mian tempon; prenu min ĝis la fino de la tago, por ke mi faru iom, kvankam tre malmulte, de mia tasko, kaj donu al mi la salajron de la bonvolema laboristo"? Ne, tute ne; la mastro diros al li: "Mi havas nun nenian laboron por ci; ci disperdis cian tempon; ci forgesis, kion ci lernis, ci ne povas plu labori en mia vinberĝardeno. Rekomencu do lerni, kaj kiam ci estos pli bone preparita, revenu al mi, mi malfermos al ci mian vastan kampon, kaj ci povos tie labori en iu ajn horo de la tago."

Bonaj spiritistoj, miaj tre amataj, vi ĉiuj estas laboristoj de la lasta horo. Tre fiera estus tiu, kiu dirus: "Mi komencis la laboron ĉe tagiĝo kaj ĝin finos nur ĉe la sunsubiro." Vi ĉiuj venis, kiam vokitaj, iuj iom pli frue, iuj iom pli malfrue, en enkarniĝon, kies katenon vi trenas; sed ekde kiom da jarcentoj la mastro vin vokadis por sia vinberejo kaj vi ne volis tien eniri! Nun, jen la momento ricevi la salajron; uzu bone tiun ĉi restantan horon, kaj neniam forgesu, ke via ekzistado, kiom ajn longa ĝi povas ŝajni al vi, estas nur preter- fluganta momento en la supermezureco de la tempoj, kiuj formas por vi la eternecon. (Constantin, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.) 3. Jesuo amis la simplecon de la simboloj, kaj, laŭ lia energia parolo, la laboristoj, venintaj en la unua horo, estas Moseo, la profetoj kaj ĉiuj iniciatintoj, kiuj distingigis la stadiojn de la progreso kaj kiujn, tra la jarcentoj, sekvis la apostoloj, la martiroj, la Patroj de l' Eklezio, la sciencistoj, la filozofoj kaj, fine, la spiri- tistoj. Ĉi tiuj, laste venintaj, estas anoncitaj kaj antaŭ- viditaj ekde l' aŭroro de la Mesio, kaj ricevos la saman rekompencon; kion mi diras? pli altan rekompencon. Postveninte, la spiritistoj profitas la intelektajn labor- ojn de siaj antaŭuloj, ĉar la homo devas heredi de la homo, kaj iliaj laboroj kaj ties rezultatoj estas kole- ktivaj: Dio benas la solidarecon. Cetere multaj inter ili revivas hodiaŭ aŭ revivos morgaŭ, por fini iun laboron iam komencitan; pli ol unu patriarko, pli ol unu profeto, pli ol unu disĉiplo de la Kristo, pli ol unu propagandanto de la kristana kredo troviĝas inter ili, sed nun ili estas pli kleraj, pli progresintaj, kaj laboras, jam ne ĉe la bazo, sed ĉe la kapitelo de la konstruaĵo; ilia salajro estos do proporcia al la merito de la laboro.

La reenkarniĝo, tiu bela dogmo, eternigas kaj precizigas la spiritan devenon. Vokate raporti pri sia surtera komisio, la Spirito komprenas la kontinuecon de la tasko interrompita, sed ĉiam reprenata; li vidas, li sentas, ke li kaptis preterpase la penson de siaj antaŭuloj; li reeniras en la arenon, maturita per la sperto, por progresi plu; kaj ĉiuj, laboristoj de l' unua kaj de la lasta horo, kun okuloj klarigitaj pri la profunda justeco de Dio, ne plu murmuras, sed adoras.

Jen unu el la veraj sencoj de tiu parabolo, kiu enhavas, same kiel ĉiuj, kiujn Jesuo adresis al la popolo, la ĝermon de l' estonteco, kaj ankaŭ, sub ĉiuj formoj, sub ĉiuj figuroj, la elmontron de la mirinda unueco, kiu ligas ĉiujn nunajn estulojn al la pasinteco kaj al la estonteco. (Henriko Heine. Parizo, 1863.)

Misio de la spiritistoj

4. Ĉu vi ne aŭdas jam la muĝadon de l' uragano, kiu forblovos la malnovan mondon kaj enabismigos en la nenion la tutaĵon de la surteraj maljustaĵoj? Ha! gloru la Sinjoron, vi, kiuj metis vian fidon en Lian su- verenan justecon kaj kiuj, novaj apostoloj de la fido revelaciita per la superaj profetaj voĉoj, iras prediki la novan dogmon de la reenkarniĝo kaj de la hierarkia gradigo de la Spiritoj, laŭ tio, ĉu ili bone aŭ malbone plenumis siajn misiojn kaj eltenis la surterajn provojn.

Ne plu tremu! la langoj el fajro estas super viaj kapoj. Ho veraj adeptoj de Spiritismo, vi estas la elektit- oj de Dio! Iru kaj prediku la dian parolon. La horo venis, kiam vi devas oferi al ĝia propagando viajn kutim- ojn, viajn laborojn, viajn frivolajn okupojn. Iru kaj pre­diku; la Spiritoj de supre estas kun vi. Certe vi parolos al homoj, kiuj ne volos aŭskulti la voĉon de Dio, ĉar tiu voĉo ilin senĉese admonas al abnegacio; vi predikos neprofitemon al la avaruloj, moderecon al la diboĉuloj, indulgemon al la hejmaj tiranoj kaj al la despotoj; per- ditaj paroloj, mi scias; sed ne gravas! Vi devas surverŝi per via ŝvito la kampon, kie vi semos, ĉar ĝi fruktodonos kaj produktos nur sub ripetataj frapoj de l' evangeliaj ŝovelilo kaj plugilo. Iru kaj prediku!

Ho, vi ĉiuj, bonfidaj homoj, konsciantaj vian mal- superecon antaŭ la mondoj disŝutitaj en la senlima spaco, iru por sankta milito kontraŭ maljusteco kaj krimo. Iru kaj renversu tiun kulton al la ora bovido, ĉiam pli kaj pli disvastiĝantan. Iru, Dio kondukas vin! Simplaj kaj nekleraj homoj, viaj langoj estos malligitaj kaj vi pa- rolos kiel neniu oratoro parolas. Iru kaj prediku, ĉar la atentaj popolamasoj ricevos kun ĝojo viajn parolojn de konsolo, de frateco, de espero kaj de paco.

Ne gravas la insidoj, kiuj estos ĵetataj sur vian vojon! nur lupoj falos en kaptilojn por lupoj, ĉar la paŝtisto scios defendi siajn ŝafojn kontraŭ la sangavidaj buĉistoj.

Iru, homoj grandaj antaŭ Dio, kiuj, pli feliĉaj, ol Sankta Tomaso, kredas, ne petante vidi, kaj akceptas la faktojn de la mediumeco, eĉ se vi mem ne sukcesis ricevi ilin; iru, la Spirito de Dio kondukas vin.

Marŝu do antaŭen, falango, imponanta pro cia fido! la grandaj batalionoj de nekredantoj fordisiĝos antaŭ ci, kiel la matena nebulo ĉe l' unuaj radioj de la leviĝanta suno.

Fido estas la virto, delokiganta montojn, Jesuo diris al vi; sed pli pezaj, ol la plej pezaj montoj, kuŝas en la koro de la homoj la malpureco kaj ĉiuj malvirtoj naskitaj de la malpureco. Iru do, plenaj de kuraĝo, formovi tiun monton da maljustaĵoj, kiujn la estontaj generacioj devos koni nur kiel legendon, same kiel vi konas nur tre mal- precize la periodon antaŭ la idolana civilizacio.

Ja, moralaj kaj filozofiaj renversegoj estas eksplo- dontaj en ĉiuj punktoj de la terglobo; la horo alproksim- iĝas, kiam la dia lumo aperos sur du mondoj. (Erasto, gardanĝelo de la mediumo. Parizo, 1863.)[17]

La laboristoj de la Sinjoro

5. Alproksimiĝas la tempo, kiam realiĝos la aferoj, antaŭdiritaj por la transformiĝo de la homaro; feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Si­njoro kun abnegacio kaj sen alia motivo ol karito! Iliaj labortagoj estos pagitaj centoble pli, ol kiom ili esperis.

Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: "Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron"; ĉar la mastro diros al ili: "Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!" Sed ve al tiuj, kiuj pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: "Pardonu! Pardonu!" Sed la Sinjoro diros al ili: "Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon, kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj rekompencoj estas destinataj por tiuj, kiuj ne petis la surterajn rekompencojn."

Dio faras en la nuna momento la denombradon de Siaj fidelaj servantoj kaj jam markis per Sia fingro tiujn, kies sindonemo estas nur ŝajna, por ke ili ne uzurpu la salajron de la kuraĝaj servantoj, ĉar nur al la homoj, kiuj ne hezitas ĉe sia tasko, Li konfidos la plej malfacilajn postenojn en la granda laboro de rebonigo per Spiritismo. Tiam plenumiĝos tiu ĉi paro- lo; La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj en la regno de la ĉielo!" (La Spirito de Vero. Parizo, 1862.)

Ĉapitro XXI

estos falsaj kristo] kaj falsaj profetoj

Oni konas la arbon laŭ la frukto.

Misio de la Profetoj.

La miregindaĵoj de la falsaj profetoj.

Ne kredu al ĉiu Spirito.

Instruoj de la Spiritoj:

La falsaj profetoj.

Karakterizaĵoj de la vera Profeto.

La falsaj profetoj en la vaganteco.

Jeremia kaj la falsaj profetoj.

Oni konas la arbon laŭ la frukto

Car ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. Carĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Car el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn. Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo. (Luko, 6:43-45.)

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinber- rojn, aŭ el kardoj figojn? Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. (Mateo, 7:15-20.)

Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de la maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.

Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. (Mateo, 24:4, 5, 11, 12, 13, 23 kaj 24.)

Misio de la profetoj

Oni vulgare atribuas al la profetoj la kapablon diveni la estontecon, kaj tial la vortoj profetaĵo kaj antaŭdiraĵo fariĝis sinonimaj. En la evangelia senco, la vorto profeto havas pli vastan signifon; estas tiel nomata ĉiu sendito de Dio, kun misio instrui la homojn kaj reve- lacii al ili kaŝitajn aferojn kaj misterojn de la spirita vivo. Iu homo povas do esti profeto kaj ne fari antaŭdir- ojn; tia komprenis tiun vorton la Judoj en la tempo de

Jesuo; tial, kiam ĉi tiu estis kondukita antaŭ la ĉef- pastron Kajafas, la Skribistoj kaj la Plejaĝuloj, en kun- sido, kraĉis al li sur la vizaĝon, lin pugnofrapis kaj vangobatis, dirante: "Kristo, profetu, kiu cin frapis." Tamen okazis, ke iuj profetoj havis antaŭscion pri l' es­tonteco, aŭ per intuicio, aŭ per providenca revelacio, por averti la homojn, kaj, ĉar plenumiĝis tiuj antaŭdiroj, la kapablo antaŭdiri la estontecon estis rigardata kiel unu el la karakterizaĵoj de la profeteco.

La miregindaĵoj de la falsaj profetoj

5. "Leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn." Tiuj paroloj donas la veran sencon de la vorto "miregindaĵo". Laŭ la teologia signifo, la "signoj" kaj mirakloj estas esceptaj fenomenoj, ekster la leĝoj de la naturo. Ĉar la leĝoj de la naturo estas verko ekskluziva de Dio, Li povas sendube nuligi tiujn leĝojn, se tio plaĉas al Li; sed la simpla komuna saĝo diras, ke Li ne povus esti doninta al malsuperaj kaj malvirtaj estuloj povon egalan al la Lia, kaj des malpli la rajton malfari tion, kion Li faris. Ne estas eble, ke Jesuo konfirmis tian principon. Se do, laŭ la senco, kiun oni asignas al tiuj vortoj, la Spirito de malbono havas la povon fari miraklojn tiajn, kiuj trompus eĉ la elektitojn, el tio rezultus, ke li povus fari tion, kion Dio faras, kaj la "signoj" kaj mirakloj ne estas privilegio ekskluziva de la senditoj de Dio kaj nenion pruvas, ĉar nenio distingas la miraklojn de la sanktuloj je la mirakloj de la demono. Oni devas do serĉi pli racian sencon por tiuj paroloj.

Ciun fenomenon, kies kaŭzo estas nekonata, la neklera vulgarularo rigardas kiel ion supernaturan, miregigan aŭ miraklan; sed, trovinte ties kaŭzon, oni konstatas, ke la fenomeno, kiel ajn eksterordinara ĝi ŝajnas, estas nenio alia, ol la apliko de iu natura leĝo. Tiel la rondo de la supernaturaj faktoj mallarĝiĝas, laŭmezure kiel la rondo de la scienco kreskas. En ĉiuj tempoj kelkaj homoj ekspluatis, profite por sia ambicio, por siaj interesoj kaj por sia avideco je superregado, iujn sciojn, kiujn ili posedis, por havigi al si la prestiĝon de povo laŭdire superhoma aŭ de supoze dia misio. Tiaj estas la falsaj kristoj kaj la falsaj profetoj; la disvastiĝo de la konoj estingas ilian influon, kaj tial ilia nombro malgrandiĝas, laŭmezure kiel la homoj kleriĝas. La fakto realigi tion, kion iuj personoj konsideras mirakloj, neniel estas signo de ia dia misio, ĉar tio povas rezulti el scioj, kiujn ĉiu povas akiri, aŭ de specialaj organismaj kapabloj, kiujn la plej maldigna povas posedi, same kiel la plej digna. La veran profeton oni ekkonas laŭ signoj pli seriozaj kaj ekskluzive moralaj.

Ne kredu al ĉiu Spirito

Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spi- ritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. (La Unua Epistolo Ĝenerala de Johano, 4:1)

La spiritismaj fenomenoj, anstataŭ tio, ke ili kreditigus la falsajn profetojn, kiel iuj ordinare diras, donas al tiuj la lastan baton. Ne petu do de Spiritismo miraklojn kaj mirindaĵojn, ĉar ĝi formale deklaras, ke ĝi neniel okazigas ilin. Same kiel la fiziko, la kemio, la astronomio, la geologio eltrovis la leĝojn de la mate­ria mondo, Spiritismo evidentigas aliajn nekonatajn leĝojn, la leĝojn, kiuj kontrolas la interrilatojn de la korpa kaj spirita mondoj kaj kiuj, same kiel tiuj sciencaj - iliaj pli maljunaj fratinoj - estas ja ankaŭ leĝoj naturaj. Klarigante ian klason da fenomenoj ĝis hodiaŭ ne kom- preneblaj, Spiritismo detruas la restaĵon el la regno de la mirindaĵoj. Kiu estus do tentata ekspluati tiujn feno- menojn por sia profito, ŝajnigante, ke li estas mesio de Dio, tiu ne povus longe trouzi la aliulan kredemon kaj estus baldaŭ senmaskigita. Cetere, kiel jam dirite, tiuj fenomenoj solaj nenion pruvas: la misio pruviĝas per moralaj efikoj, kiujn ne estas donite al ĉiu ajn okazigi. Tio estas unu el la rezultatoj de la disvastiĝo de la spiritisma scienco; esplorante la kaŭzon de iuj fenomen­oj, ĝi levas la vualon de sur multaj misteroj. Nur la homojn, kiuj preferas mallumon ol lumon, interesas kon- traŭbatali ĝin; sed la vero estas kiel la Suno: ĝi disfandas la plej densajn nebulojn.

Spiritismo malkaŝas alian, multe pli danĝeran, kate- gorion de falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kiuj troviĝas ne inter la homoj, sed inter la elkarniĝintoj: tiaj estas la Spiritoj trompemaj, hipokritaj, fieraj kaj pseŭdo-kler- aj, kiuj de la tero pasis al la vaganteco kaj ornamiĝas per respektindaj nomoj, penante, sub tia masko, ke estu akceptataj ofte la plej strangaj kaj absurdaj ideoj. Antaŭ ol la permediumaj rilatoj estis konataj, ili agadis en maniero malpli videbla, per inspirado, per senkonsciaj mediumoj. La nombro da Spiritoj, kiuj en diversaj epok- oj, sed precipe en tiuj ĉi lastaj tempoj, prezentis sin kiel iuj el la antikvaj profetoj, kiel la Kristo, kiel Maria, patrino de Jesuo, aŭ eĉ kiel Dio, estas granda. Sankta Johano avertas nin kontraŭ ili, dirante: "Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon." Spiritismo donas al ni rimedojn por provi ilin, klarigante la signojn, laŭ kiuj oni ekkonas la bonajn Spiritojn; tiuj signoj estas ĉiam moralaj, neniam materiaj[18].

Precipe al la maniero distingi inter bonaj kaj mal- bonaj Spiritoj oni povas apliki jenajn parolojn de Jesuo: "Oni konas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj; bona arbo ne povas produkti malbonajn fruktojn, kaj malbona arbo ne po­vas produkti bonajn fruktojn." Oni juĝas la Spiritojn laŭ la kvalito de iliaj verkoj, same kiel oni juĝas arbon laŭ la kvalito de ĝiaj fruktoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La falsaj profetoj

8. Se oni diras al vi: "La Kristo estas tie ĉi", ne iru tien, sed, kontraŭe, gardu vin, ĉar falsaj profetoj estos multenombraj. Ĉu vi ne vidas, ke la folioj de la figarbo ekblankiĝas; ĉu vi ne vidas, ke ĝiaj multenom­braj burĝonoj atendas la epokon de florado, kaj ĉu la

Kristo ne diris al vi: Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj? Se do la fruktoj estas amaraj, konstatu, ke la arbo estas malbona; sed, se ili estas dolĉaj kaj sanigaj, diru: Nenio pura povas veni el malbona fonto.

Tiel vi juĝu, miaj fratoj, ekzamenante la verkojn. Se la homoj, deklarantaj, ke ili ricevis dian povon, montras signojn de ia alta misio, tio estas, se ili posedas en plej alta grado la kristanajn kaj eternajn virtojn: kariton, amon, indulgemon, la bonecon, kiu pacigas ĉiujn korojn; se, por apogi siajn parolojn, ili aldonas faktojn, vi do povos diri: Ĉi tiuj estas ja senditoj de Dio.

Sed malfidu la mielajn vortojn, malfidu la Skribist- ojn kaj Fariseojn, kiuj en longaj roboj, preĝas sur la publikaj lokoj. Malfidu tiujn, kiuj arogas al si la monopolon de la vero!

Ne, ne, la Kristo ne troviĝas ĉe tiaj homoj, ĉar tiuj, kiujn li sendas, por disvastigi lian sanktan doktrinon kaj revirtigi lian popolon, estas, super ĉio, laŭ la ekzem- plo de la Majstro, dolĉaj kaj humilaj laŭ koro; tiuj, kiuj devas per siaj ekzemploj kaj konsiloj savi la ho- maron, glitantan al pereo kaj vagantan sur tordaj vojoj, estos, precipe, modestaj kaj humilaj. De ĉio, kio montras eĉ atomon da fiero, forkuru, kvazaŭ de infekta lepro, kiu putrigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Memoru, ke ĉiu homo portas sur sia frunto, kaj precipe en siaj agoj, la stampon de sia grandeco malsupereco.

Iru do, miaj karaj infanoj, marŝu sen hezitoj, sen kaŝitaj pensoj, sur la benata vojo, kiun vi ekprenis. Iru, iru ĉiam sentime; kuraĝe forigu ĉion, kio povus bari vian marŝon al la eterna celo. Vojaĝantoj, dum tre mallonga tempo vi restos ankoraŭ en la mallumo kaj en la doloroj de la provado, se vi malfermos viajn korojn al tiu dolĉa doktrino, kiu venas konigi al vi la eternajn leĝojn kaj kontentigi ĉiujn aspirojn de via animo al la nekonataĵo. De nun vi povas korpigi tiujn eterecajn elfojn, kiujn vi ofte vidis preterpasantaj en viaj sonĝoj, kaj kiuj, efemeraj, povis nur ĉarmi vian Spiriton, sed nenion diris al via koro. Nun, miaj amataj, la morto malaperis kaj cedis sian lokon al la lumradia anĝelo, kiun vi konas, al la anĝelo de la revido kaj de la rekun- iĝo! Nun, vi, kiuj bone plenumis la taskon komisiitan al vi de la Kreanto, vi nenion pli havas por timi de Lia justeco, ĉar Li estas patro kaj ĉiam pardonas Siajn devojiĝintajn infanojn, kiuj petas favorkorecon. Plue do antaŭeniru senĉese; via devizo estu la devizo de la progreso, de la kontinua progreso en ĉio, ĝis vi fine atingos la feliĉan limon, kie vin atendas viaj amikoj, venintaj pli frue ol vi. (Ludoviko. Bordeaux, 1861.)

Karakterizajoj de la vera profeto

9. Malfidu la falsajn profetojn. Tiu ad mono estas utila en ĉiuj tempoj, sed precipe en la momentoj de transiro de unu stato en alian, kiel nun okazas al la homaro, ĉar tiam amaso da ambiciuloj kaj da intrigantoj elpaŝas kiel reformantoj kaj mesioj. Kontraŭ tiuj trom- pistoj oni devas sin teni en gardo, kaj estas devo de ĉiu honesta homo senmaskigi ilin. Vi sendube demandos, kiel ekkoni ilin; jen iliaj signoj:

La komandon de armeo oni konfidas nur al lerta generalo, kapabla ĝin direkti; ĉu vi kredas do, ke Dio estus malpli prudenta ol la homoj? Estu certaj, ke Li konfidas gravajn misiojn nur al tiuj, kiujn Li scias kapablaj ilin plenumi, ĉar grandaj misioj estas pezaj ŝarĝoj, kiuj subpremus homon tro malfortan por ilin porti. Kiel en ĉiuj aferoj, la instruanto devas scii pli ol la lernanto; por la morala kaj intelekta progresigoj de la homaro estas bezonaj homoj superaj laŭ intelekto kaj moralo. Tial ĉiam enkarniĝas por tiu celo nur tre pro­gresintaj Spiritoj, jam elprovitaj en antaŭaj ekzistadoj; ĉar, se ili ne estas superaj al la medio, en kiu ili devas agi, ilia agado estos nula.

En vido de tio, vi certe konkludos, ke la vera misiisto de Dio devas pravigi per sia supereco, per siaj virtoj, per sia grandeco, per la rezultato kaj la moraliga influo de siaj laboroj la mision, kiun li arogas al si. Ĉerpu ankaŭ ĉi tiun konsekvencon, ke, se li, pro sia karaktero, pro siaj virtoj, pro sia intelekto, staras malpli alte ol la rolo, kiun li asignas al si, aŭ ol la persono, sub kies nomo li sin ŝirmas, li estas nur histriono mal- altranga, kiu ne scias eĉ kopii sian modelon.

Alia konsidero estas, ke la plimulto el la veraj misi- istoj de Dio ne ekkonas sin mem kiel misiistojn; ili ple- numas tion, al kio ili estas vokitaj, dank'al sia genio helpata de la kaŝita potenco, kiu ilin inspiras kaj direktas sen ilia scio, sed sen ia antaŭstarigita plano. Unuvorte, la veraj profetoj manifestiĝas per siaj agoj: oni divenas ilin; dum la falsaj profetoj pozas senditojn de Dio; la unua estas humila kaj modesta; la dua estas fiera kaj tro memfida, parolas arogante kaj, kiel ĉiuj mensogantoj, ŝajnas ĉiam timanta ne esti kredata.

Multaj tiaj trompistoj prezentas sin kvazaŭ la apos- toloj de la Kristo, aliaj kvazaŭ la Kristo mem, kaj — kio estas hontinda por la homaro — ili ĉiam trovadis person- ojn, kiuj bonafide kredis iliajn maldecaĵojn. Tre simpla konsidero tamen devus malfermi la okulojn al la plej blinda, nome ke, se la Kristo reenkarniĝus sur la tero, li venus kun sia tuta povo kaj ĉiuj siaj virtoj, escepte se oni akceptus la absurdon, ke li degeneris; nu, same kiel, se vi forigus eĉ unu solan el la atributoj de Dio, vi jam ne havus Dion, tiel, se vi deprenos unu solan el la virtoj de la Kristo, vi jam ne havos la Kriston. Ĉu la homoj, kiuj prezentiĝas kiel la Kristo, havas ĉiujn ties virtojn? Jen la demando; rigardu; esploru iliajn pensojn kaj iliajn agojn, kaj vi rekonos, ke al ili mankas precipe la kvalitoj distingantaj la Kriston: la humileco kaj la karito, dum ili havas abunde tion, kion li ne havis: avidecon kaj fieron. Cetere rimarku, ke en la nuna momento, kaj en diversaj landoj, ekzistas pluraj su- pozitaj Kristoj, same kiel pluraj ŝajnaj Elijaj, Sanktaj Johanoj aŭ Sanktaj Petroj, kaj ke kompreneble ili ĉiuj ne povas esti veraj. Estu certaj, ke tiaj estas homoj, kiuj ekspluatas la kredemecon de aliaj kaj trovas kom- forte vivi per la kostopago de siaj aŭskultantoj.

Malfidu do la falsajn profetojn, precipe en tempo de renovigado, ĉar multaj trompistoj anoncas sin kiel senditojn de Dio; ili penas, sur la tero, kontentigi sian vantamon; sed terura justeco atendas ilin, pri tio vi povas esti certaj. (Erasto. Parizo, 1862.)

La falsaj profetoj en la vaganteco

10. La falsaj profetoj ne troviĝas nur inter la enkarniĝintoj; ili troviĝas ankaŭ, kaj pli multenombre, inter la fieraj Spiritoj, kiuj ŝajnigante amon kaj kariton, semas malkonkordon kaj malhelpas la laboron por la liberigo de la homaro, barante la vojon per siaj absurdaj sistemoj, kiujn ili akceptigas per siaj mediumoj; kaj por pli efike sorĉi la personojn, kiujn ili volas trompi, por havigi al siaj teorioj pli grandan gravecon, ili senskrupule ornamas sin per nomoj, kiujn la homoj nur respektplene elparolas.

Neniu krom ili mem semas la fermenton de anta- gonismo inter la grupojn, instigas ĉi tiujn apartiĝi unuj de l' aliaj kaj malfide sin reciproke rigardi. Nur tio sufiĉus por senmaskigi ilin; ĉar, tiel agante, ili mem plej formale malkonfirmas sian pretendon. Blindaj estas do la homoj, kiuj lasas sin kapti en tian mallertan insidon.

Sed estas multaj aliaj rimedoj por ekkoni ilin. La Spiritoj de l' ordo, pri kiu ili diras, ke ili apartenas al ĝi, devas esti ne nur tre bonaj, sed ankaŭ eminente raciaj. Nu, pasigu iliajn sistemojn tra la kribrilo de la racio kaj de la komuna saĝo, kaj vidu, kio restas el tiaj sistemoj. Konsentu do kun mi ke, ĉiufoje, kiam iu Spirito receptas kiel kuracilon kontraŭ la malbonaĵoj de la homaro, aŭ kiel rimedojn por ties transformiĝo, aferojn utopiajn kaj ne efektivigeblajn, infanecajn kaj ridindajn aranĝojn; kiam li formulas ian sistemon kontraŭan al la plej vulgaraj konoj de la scienco, tiu povas esti nur malklera kaj mensogema Spirito.

Aliflanke, konvinkiĝu, ke, se la vero ne ĉiam estas ŝatata de l' individuoj, ĉiam ĝin ŝatas la komuna saĝo de l' amasoj, kaj ankaŭ tio estas ia kriterio. Se du principoj kontraŭdiras unu alian, vi trovos la mezuron de ilia propra valoro vidante, kiu el ambaŭ renkontas pli da eĥoj kaj da simpatioj. Efektive estus mallogike opinii, ke ia doktrino, kies nombro da membroj malgrandiĝas, estus pli vera ol tiu, kiu vidas senĉese kreskadi la nombron de siaj adeptoj. Volante, ke la vero venu al ĉiuj, Dio ne enfermas ĝin en limigita rondo; Li ĝin aperigas en malsamaj punktoj, por ke ĉie la lumo estu ĉe la flanko de la mallumo.

Forpelu senkompate ĉiujn tiujn Spiritojn, kiuj pre- zentas sin kiel ekskluzivaj konsilantoj kaj predikas la dividon kaj la izoliĝon. Ili estas preskaŭ ĉiam vantamaj kaj nebonaj Spiritoj, kiuj penas trudi sin al kredemaj homoj, malavarante troajn laŭdojn al ĉi tiuj, por ilin sorĉi kaj konservi sub sia regado. Ordinare ili estas Spiritoj avidaj je povo kaj kiuj, estinte publikaj aŭ privataj despotoj dum la vivo, volas ankoraŭ viktimojn, por tirani post la morto. Entute, malfidu la komunikaĵ- ojn, kiuj portas ian mistikan kaj strangan karakteron, kiuj ordonas ceremoniojn kaj ekstravagancajn agojn; en tiaj okazoj, ĉiam ekzistas prava motivo por suspekto.

Aliflanke, estu certaj, ke, kiam iu veraĵo devas esti konigita al la homaro, ĝi estas, por tiel diri, samtempe komunikata en ĉiuj seriozaj grupoj, disponantaj je seri- ozaj mediumoj, kaj ne en iuj, kun escepto de aliaj. Nenia mediumo estas perfekta, se li estas obsedita, kaj ekzistas evidenta obsedo, kiam iu mediumo kapablas ricevi komu- nikaĵojn nur de iu difinita Spirito, kiel ajn alta la pozicio, kiun ĉi tiu pretendas. Sekve, ĉiu mediumo, ĉiu grupo, kiuj juĝas sin privilegiitaj per komunikaĵoj, kiujn nur ili povas ricevi, kaj kiuj, aliflanke, submetas sin al agoj, tuŝantaj la limon de superstiĉo, sendube estas sub obsedo el la plej klare karakterizitaj, precipe se la superreganta Spirito pavas kun nomo, kiun ni ĉiuj, Spiritoj kaj enkarniĝintoj, devas honori kaj respekti, kaj ne permesi, ke ĝi estu kompromitita sur ĉiu paŝo.

Estas nediskuteble, ke, metante en la fandujon de la racio kaj de la logiko ĉiujn temojn kaj ĉiujn komunik- aĵojn de la Spiritoj, oni facile forĵetos ĉion absurdan kaj eraran. Iu mediumo povas esti sorĉata, iu grupo povas esti trompata; sed la severa kontrolo, farata de aliaj grupoj, la akirita scio, la alta morala aŭtoritateco de la direktantoj de grupoj kaj la komunikaĵoj, ricevitaj per la precipaj mediumoj kaj portantaj la sigelon de logiko kaj aŭtentikeco de la plej bonaj Spiritoj, rapide juĝos laŭmerite tiujn mensogajn kaj ruzajn diktaĵojn, deve- nantajn de bando da malicaj, trompemaj Spiritoj. (Erasto, disĉiplo de Paŭlo, Parizo, 1862.)

(Vidu en la Enkonduko la paragrafon: II. Univer­sal a kontrolo de l' instruado de la Spiritoj. — Ankaŭ "La Libro de la Mediumoj", ĉap. XXIII, Pri la obsedo.)

Jeremia kaj la falsaj profetoj

11. Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vort­ojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Etern­ulo. Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo. Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis? — Mi ne sendis tiujn pro- fetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas. — Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis. Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro? — Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo. (Jeremia, 23:16, 17, 18, 21, 25, 26 kaj 33.)

Pri tiu teksto de la profeto Jeremia mi volas paroli kun vi, miaj amikoj. Dio, parolante per la buŝo de tiu profeto, diris: "Ili predikas vizion de sia koro." Tiuj ĉi vortoj klare montras, ke jam en tiu epoko la ĉarlatanoj kaj la ekzaltitoj misuzis sian naturan kapablon profeti kaj ĝin ekspluatis. Ili trompis do la simplan kaj preskaŭ ĉiam blindan fidon de la popolo, antaŭdirante por mono bonajn kaj agrablajn aferojn. Tiu speco de trompado estis tre disvastigita ĉe la juda nacio, kaj estas facile kompreni, ke la kompatinda popolo, en sia neklereco, nen- iel kapablis distingi la bonajn de la malbonaj kaj estis ĉiam pli aŭ malpli trompata de tiuj laŭdiraj profetoj, kiuj estis nur trompistoj kaj fanatikuloj. Nenio estas pli signifa ol jenaj vortoj: "Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; mi nenion diris al ili, tamen ili profetas." Poste Dio diras: "Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: "Mi sonĝis, mi sonĝis"; Li montris tiel unu el la rimedoj, kiujn ili uzadis por ekspluati la konfidon, kiun oni havis al ili. La popolo, ĉiam kredema, neniel pensis malakcepti la verecon de iliaj sonĝoj aŭ de iliaj vizioj; ĝi trovis tion tre natura kaj ĉiam invitadis siajn profetojn paroli.

Post la paroloj de la profeto, aŭskultu la saĝajn konsilojn de l' apostolo Sankta Johano per jenaj vortoj: "Ne kredu al ĉiu Spirito, sed provu, ĉu la Spiritoj estas el Dio", ĉar el la nevideblaj estuloj ankaŭ iuj plezuras per trompo, kiam ili trovas okazon por tio. La trompitoj, kompreneble, estas la mediumoj, kiuj ne estas sufiĉe singardaj. Sendube tie staras unu el la plej grandaj rifoj, ĉe kiuj multaj pereas, precipe se ili estas novicoj en Spiritismo. Tio estas por ili provado, kiun ili povas venki nur per tre granda singardo. Antaŭ ĉio lernu do distingi la bonajn kaj la malbonajn Spiritojn, por ne fariĝi mem falsaj profetoj. (Luoz, protektanta Spirito. Karlsruhe, 1861.)

Ĉapitro XXII

ne disigu tion, kion dio kunigis

Nerompebleco de l' edziĝo.

Eksedziĝo.

Nerompebleco de l' edziĝo

Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Cu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo? Kaj responde li diris: Cu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? Sekve ili estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sin? Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzi­non krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas. (Mateo, 19:3-9. )

Nur tio, kio venas de Dio, estas neŝanĝebla; ĉiu verko de homoj spertas ŝanĝojn. La leĝoj de la naturo estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj landoj; sed la homaj leĝoj varias laŭ la tempoj, la lokoj kaj la progreso de l' intelekto. En la edziĝo, estas propre dia nur la kuniĝo de seksoj, por anstataŭado de l' estuloj, kiuj mortas; sed la kondiĉoj, laŭ kiuj fariĝas tiu kuniĝo, estas tiel homaj, ke en la tuta mondo ne estas du landoj, eĉ en la kristana civilizacio, kie tiuj kondiĉoj estas abso­lute la samaj, kaj estas neniu lando, kie ili ne ŝanĝiĝis kun la kreskado de la tempo. El tio rezultas, ke laŭ la civila leĝo, kio estas konforma al ĉi tiu en iu lando aŭ iu epoko, tio estas rigardata kiel adulto en alia lando aŭ alia tempo; kaj tiel okazas, ĉar la civila leĝo havas kiel celon kontroli la interesojn de la familioj, kaj tiuj interesoj varias laŭ la moroj kaj la lokaj bezonoj; tiel ekzemple, en iuj landoj nur la religia edziĝo estas laŭleĝa, en aliaj la du edziĝoj estas necesaj, fine en aliaj la civila edziĝo sola sufiĉas.

3. Sed en la kuniĝo de la seksoj, krom la materia dia leĝo, komuna al ĉiuj vivantaj estuloj, ekzistas alia dia leĝo, neŝanĝebla kiel ĉiuj leĝoj de Dio, ekskluzive morala, nome la leĝo de amo. Dio volis, ke la estuloj kuniĝu, ne nur per la ligiloj de la karno, sed ankaŭ per la ligiloj de l' animo, por ke la reciproka amo de la geedzoj transiru al ties infanoj, kaj ke du, anstataŭ unu, amu, zorgu kaj progresigu la naskitojn. Ĉu en la ordinaraj kondiĉoj de l' edziĝo estas kalkulata tiu leĝo de amo? Neniel; oni konsideras ne la amon de du estuloj, kiujn reciproka sento altiras unu al la alia, ĉar plej ofte tiu amo disrompiĝas. Oni ne serĉas la kontentigon de la koro, sed de la fiero, de la vantamo, de l' avideco, unu- vorte, de ĉiuj materiaj interesoj; kiam ĉio akordas kun tiuj interesoj, oni diras, ke la edziĝo estas konvena, kaj kiam la sorto favoris la monujojn, oni diras, ke ĝi favoras ankaŭ la kuniĝon de la gejunuloj, kaj do ke ĉi tiuj estos nepre feliĉaj.

Sed nek la civila leĝo, nek la devoj, per kiuj ĝi ŝarĝas la kontraktantojn, povas anstataŭi la leĝon de amo, se tiu ĉi leĝo ne decidas pri l' unuiĝo. El tio rezultas ofte, ke tiuj, kiujn forto kunigis, disiĝas per si mem; ke la ĵuro, eldirita apud la altaro, estas trompa ĵuro, se eldirita kvazaŭ banala formulo; el tio naskiĝas la malfeliĉaj unuiĝoj, kiuj fine fariĝas krimaj, duobla mal- feliĉo, kiun oni evitus, se en la kondiĉoj por la edziĝo oni ne forlasus la solan, kio ĝin pravigas antaŭ Dio: la leĝon de amo. Kiam Dio diris: "Vi estos nur unu karno", kaj kiam Jesuo diris: "Vi ne disigu tion, kion Dio kunigis", tion oni devas kompreni pri l' unuiĝoj laŭ la neŝanĝebla leĝo de Dio, kaj ne laŭ la ŝanĝema leĝo de la homoj.

4. Ĉu la civila leĝo estas do superflua kaj oni devus reveni al la edziĝoj laŭ la naturo? Certe ne; la civila leĝo havas kiel celon kontroli la sociajn rilatojn kaj la interesojn de la familioj, laŭ la postuloj de la civilizacio; jen, kial ĝi estas utila, necesa, sed variema; ĝi devas esti antaŭzorgema, ĉar civilizita homo ne povos vivi kiel sovaĝulo; sed nenio, absolute nenio konstraŭstaras al tio, ke ĝi estu konsekvenco de la leĝo de Dio; la malhelpoj al la plenumo de la dia leĝo originas de l' antaujuĝoj, kaj ne de la civila leĝo. Tiuj antaŭjuĝoj, kvankam ankoraŭ tre vivaj, jam perdis multon de sia povo ĉe kleraj popol­oj; ili malaperos laŭ la morala progreso, kiu fine mal- fermos la okulojn al la homoj, por ke ili vidu la sen- nombrajn malbonaĵojn, kulpojn, eĉ krimojn, rezultantajn el la unuiĝoj faritaj, celante nur la materiajn interesojn; kaj iam oni demandos, ĉu estas pli humane, pli kariteme, pli morale kunforĝi unu al la alia du estulojn, kiuj ne povas vivi kune, ol redoni al ili la liberecon; ĉu la pers- pektivo de ia nerompebla kateno ne plimultigas la nom- bron da malregulaj unuiĝoj.

Eksedziĝo

5. La eksedziĝo estas homa leĝo, celanta disigi laŭleĝe tion, kio estas laŭfakte disigita; ĝi neniel kon- traŭas la leĝon de Dio, ĉar ĝi nur korektas tion, kion la homoj faris, kaj estas aplikebla nur al la okazoj, kiam la leĝo de Dio ne estas konsiderita; se ĝi kontraŭus al tiu ĉi leĝo, la Eklezio mem estus devigita rigardi kiel maljustajn juĝantojn tiujn el siaj ĉefoj, kiuj, per sia propra aŭtoritato kaj en la nomo de la religio, ĉe pluraj okazoj, decidis la eksedziĝon; kaj tiam fariĝus duobla maljustaĵo, ĉar tia decido celis nur materiajn interesojn, ne la kontentigon de la leĝo de amo.

Sed Jesuo mem ne sankciis la absolutan nerompe- blecon de l' edziĝo. Ĉu li ne diris: "Moseo, pro la mal- moleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzin- ojn"? Tio signifas, ke, jam en la tempo de Moseo, ĉar la reciproka amo ne estis la sola kaŭzo de l' edziĝo, la disiĝo povis fariĝi necesa. Sed, li aldonas: "ne estis tiel de la komenco"; tio estas, en la origino de la homaro, kiam la homoj ankoraŭ ne estis malvirtiĝintaj pro ego- ismo kaj fiero kaj vivadis laŭ la leĝo de Dio, la unuiĝoj, fonditaj sur simpatio, kaj ne sur vantamo, ne okazigis la disiĝon.

Li iras pli malproksimen: li precize difinas la okaz­on, kiam edzino povas esti forsendata, nome ĉe adulto; nu, adulto ne ekzistas tie, kie regas reciproka kaj sincera amo. Vere li malpermesas al ĉiu viro edziĝi kun for- sendita virino, sed oni devas konsideri la morojn kaj la karakteron de la homoj de lia tempo. La Mosea leĝo en tiu okazo ordonis ŝtonmortigon; volante forviŝi bar- baran moron, li bezonis tamen starigi ian punon, kaj li ĝin trovis en senhonorigo, kiun kaŭzus la malpermeso je dua edziniĝo. Ĝi estis iamaniere civila leĝo, kiu anstataŭis alian civilan leĝon, sed kiu, kiel ĉiuj leĝoj tiaspecaj, devus submetiĝi al la provilo de la tempo.

Ĉapitro XXIII

stranga moralo

Kiu ne malamas sian patron kaj sian patrinon.

Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn.

Lasu al la mortintoj la zorgon enterigi siajn mortintojn.

Mi ne venis alporti la pacon, sed la disigon.

Kiu ne malamas sian patron kaj sian

patrinon

Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turn- is, kaj diris al ili: Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infan­ojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo. Kiu do el vi ne for- lasos ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. (Luko, 14: 25-27 kaj 33)

Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne est­as inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. (Mateo, 10: 37).

Iuj vortoj, cetere tre maloftaj, atribuataj al la Kristo, tiel strange kontrastas lian kutiman parolma- nieron, ke oni instinkte forpuŝas ilian laŭliteran sencon, sed pro tio la superbeleco de lia doktrino neniom perdas.

Liaj vortoj estis skribitaj post lia morto, ĉar, efektive, neniu el la Evangelioj estis redaktita dum la vivo de la Kristo; oni pravas do kredante, ke en tiaj okazoj, kia ĉi tiu, la fundo de lia penso ne estas tute ĝuste esprimita, aŭ, kio ne estas malpli probabla, ke la origina senco suferis ian ŝanĝon, pasante de unu lingvo en alian. Sufiĉis, ke iu eraro estis farita unu fojon, por tio, ke ĝi estis ripetata de la kopiintoj, kiel ofte okazas al la historiaj faktoj.

La vorto malamas, en jena frazo de Sankta Luko: Se iu venas al mi kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon, troviĝas en tia okazo; neniu ekpensus atribui ĝin al Jesuo; estus do superflue ĝin diskuti, kaj des malpli peni pravigi ĝin. Unue estus necese scii, ĉu li eldiris ĝin, kaj, se jes, scii, ĉu en la lingvo, en kiu li esprimis sin, tiu vorto havis la saman valoron, kian ĝi havas en la nia. En la jena peco de l' Evangelio laŭ Sankta Johano: "Kiu malamas sian vivon en tiu ĉi mondo, tiu konservos ĝin por la eterna vivo", estas certe, ke la diskutata vorto ne esprimas la saman ideon, kian ni alligas al ĝi.

La hebrea lingvo ne estis riĉa kaj havis multajn vortojn plursencajn. Tia, ekzemple, la vorto, uzita en Genezo, kiu esprimas la fazojn de la mondkreado: ĝi estis uzata, ne nur por iu ajn periodo da tempo, sed ankaŭ por la ĝustadira taga rondiro de la tero: tial, poste, ĝi estis tradukita per la vorto tago, kaj naskiĝis la kredo, ke la mondo estas farita en sesoble dudek kvar horoj. Tia ankaŭ la vorto, kiun oni uzadis por esprimi kamelo kaj kablo, ĉar la kabloj estis farataj el haroj de kamelo, kaj kiu estis tradukita per kamelo en la alegorio pri la trueto de kudrilo. (Ĉap. XVI, § 2. )[19]

Cetere oni devas konsideri la kutimojn kaj la ka- rakteron de la popoloj, kiuj influas la propran spiriton de iliaj lingvoj; sen tiu kono la vera senco de iuj vortoj perdiĝas; pasante de unu lingvo en alian, la sama vorto ricevas pli aŭ malpli da energio; ĝi povas esti insulto aŭ blasfemo en unu lingvo, kaj sensignifa en alia, laŭ la ideo, kiun ĝi vekas; en la sama lingvo iuj vortoj perdas sian valoron post kelkaj jarcentoj; tial iu traduko severe laŭvorta ne ĉiam esprimas perfekte la penson, kaj, por esti preciza, oni devas kelkafoje uzi, ne la ĝuste res- pondajn, sed egalvalorajn vortojn, aŭ ĉirkaŭfrazojn.

Tiuj ĉi rimarkoj trovas sian apartan aplikon en la interpretado de la Sanktaj Skriboj kaj precipe de l' Evangelioj. Se ni ne konsideras la medion, kie Jesuo

vivadis, ni povas erari pri la valoro de iuj esprimoj kaj de iuj faktoj, pro la kutimo, kiun ni havas, identigi la aliajn personojn kun ni mem. Ĉiamaniere, ni devas do eviti la modernan sencon, atribuatan al la vorto malami, ĉar tiu senco estas kontraŭa al la spirito de l' instruado de Jesuo. (Vidu ankaŭ en la ĉapitro XIV, §§ 5 kaj sekvantajn.)

Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn

infanojn

Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multo- ble kaj heredos eternan vivon. (Mateo, 19: 29)

Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. ( Luko, 18: 28-30)

Kaj ankoraŭ alia diris: mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue per- mesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. (Luko, 9: 61-62)

Ne diskutante pri vortoj, tie ĉi oni devas serĉi la penson, kiu evidente estis jena: "La interesoj de l' estonta vivo pli gravas, ol ĉiaj interesoj kaj ĉiaj kon- sideroj de la homoj", ĉar tiu ĉi penso estas konsenta kun la esenco de la doktrino de Jesuo, dum la ideo de forlaso de sia familio estus malkonfeso de tiu doktrino.

Cetere, ĉu ni ne havas, sub la okuloj, ekzemplon de aplikado de tiuj maksimoj en la ofero de l' interesoj kaj de la familiaj ligiloj por la patrujo? Ĉu oni riproĉas iun, ke li forlasas sian patron, sian patrinon, siajn frat- ojn, sian edzinon, siajn infanojn, por marŝi defende de sia lando? Kontraŭe, ĉu oni ne kalkulas kiel meriton, ke li sin forŝiras de la hejma dolĉa komforto, de l' amikaj ĉirkaŭprenoj, por plenumi devon? Ekzistas do iuj devoj, kiuj superas aliajn devojn. Ĉu la leĝo ne trudas al jun- ulino la devon forlasi siajn gepatrojn, por sekvi sian edzon? En la mondo svarmas okazoj, kiam la plej dolor- aj disiĝoj estas necesaj; sed la amo ne rompiĝas pro tio; aparteco ne malgrandigas la respekton, nek la pri- zorgadon, kiujn ŝuldas filo al siaj gepatroj, kaj ankaŭ ne la koralligitecon de gepatroj al siaj filoj. Oni vidas do, ke, eĉ se akceptitaj laŭvorte, escepte de la vorto malami, tiuj vortoj ne estas la neigo de l' instruo, kiu ordonas honori sian patron kaj sian patrinon, nek de la sento de patra amo, kaj des pli prave, se oni prenas ilin laŭ la spirito. Tiuj vortoj celis per hiperbolo montri, kiel grava estas por la homo zorgi pri sia estonta vivo. Cetere ili certe estis malpli tranĉaj ĉe popolo kaj en epoko, kiam, pro la kutimoj, la ligiloj de familio estis malpli fortikaj, ol ĉe civilizacio morale pli progresinta; tiuj ligiloj, pli malfortaj ĉe primitivaj popoloj, streĉiĝas laŭ la elvolviĝo de la sentokapablo kaj de la morala sento. La disiĝo mem estas necesa ankaŭ al la progreso; la familioj estas kiel la rasoj; ili degeneras, se ili kun- miksiĝas, se ili ne estas engreftataj unuj en aliajn; tiu estas natura leĝo en la intereso, tiel de la morala, kiel de la materiala progreso.

La aferoj estas rigardataj tie ĉi nur el surtera vid- punkto; Spiritismo igas nin vidi de pli alte, montrante, ke la veraj ligiloj de amo estas tiuj de la spirito, kaj ne tiuj de la korpo; ke la spiritaj ligiloj ne rompiĝas, ĉu per la disiĝo, ĉu per la morto mem de la korpo; ke ili plifortiĝas en la spirita vivo per la puriĝo de la Spirito: konsola vero, el kiu la homo ĉerpas grandan forton, por elteni la alternaĵojn de la vivo. (Ĉ. IV, § 18; ĉ. XIV, § 8. ).

Lasu al la mortintoj la zorgon enterigi

siajn mortintojn se komparata kun la brilo kaj aktiveco de la spirita vivo. La korpo esta nenio krom maldelikata vesto, pro- vizore teganta la Spiriton, vera kateno, alkroĉanta lin al la tera servutejo, el kiu li sentas sin feliĉa liberiĝante. La respekto al la mortintoj ne koncernas propre la materion, sed, pro memoro, la forestantan Spiriton; tiu respekto estas simila al tiu, kiun oni havas por la objekt- oj apartenintaj al li, kiujn li tuŝis kaj kiujn konservas, kiel relikvojn, la personoj koralligitaj al la mortinto. Tiu homo ne povis tion kompreni per si mem; Jesuo instruas al li, dirante: Ne maltrankviliĝu pro la korpo, sed preferinde zorgu la Spiriton; iru instrui la homojn pri la regno de Dio; iru diri al la homoj, ke ilia patrujo estas ne la tero, sed la ĉielo, ĉar nur en la ĉielo estas la vera vivo.

Mi ne venis alporti la pacon, sed la disigon

Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. Car mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon; kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj. (Mateo, 10: 34-36).

Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita!

Cu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne, sed pli vere disigon, ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disi- gitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ fili- no, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino. (Luko, 12: 49-53).

Ĉu vere Jesuo mem, la personigo de la dolĉeco kaj de la boneco, li, kiu ne ĉesis prekidi amon al la pro­ksimulo, ja diris: "Mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon; mi venis por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, edzon kontraŭ lian edzinon; mi venis por ĵeti fajron sur la teron, kaj mi premiĝas ĝis la tero ekbrulos"? Ĉu tiuj ĉi vortoj ne kontraŭas evidente al liaj instruoj? Ĉu ne estas blasfemo atribui al li la parolon de konkeranto sangavida kaj detruema? Ne, ne estas blasfemo nek kontraŭdiro en tiuj vortoj, ĉar efektive li ilin eldiris, kaj ili atestas lian altan saĝecon; nur la formo iel dubasenca ne precize esprimas lian penson, kaj tial ilia vera senco ne estas ĝuste kaptita. Prenite laŭlitere, tiuj vortoj inklinus ŝanĝi lian ekskluzive pacan mision en mision de konfuzo kaj malkonsento, absurda kon- sekvenco, kiun la komuna saĝo forpuŝas, ĉar Jesuo ne povus kontraŭdiri sin mem. (Ĉ. XIV, § 6. )

Ĉia nova ideo nepre renkontas kontraŭstaron, kaj neniu el ili stariĝas sen bataloj; nu, en tia okazo, la kontraŭstaro estas ĉiam proporcia al la graveco de l' antaŭviditaj rezultatoj, ĉar, ju pli granda ĝi estas, des pli da interesoj ĝi ofendas. Se ĝi estas evidente falsa, se oni ĝin juĝas senkonsekvenca, neniu ekscitiĝas; oni lasas ĝin pasi, ĉar oni scias, ke al ĝi mankas vivipovo. Sed se ĝi estas vera, se ĝi ripozas sur solida bazo, se oni ekvidas por ĝi estontecon, ia sekreta antaŭsento avertas la antagonistojn, ke ĝi estas danĝero por ili kaj por la stato de aferoj, kies konservado interesas ilin; tial ili atakas ĝin kaj ĝiajn partianojn.

La mezuro de la graveco kaj de la rezultatoj de iu nova ideo troviĝas do en la ekscitado, kiun ĝi kaŭzas ĉe sia apero, en la forto de la kontraŭstaro, kiun ĝi naskas, kaj en la grado kaj persistemo de la kolero de ĝiaj kontraŭuloj.

Jesuo venis proklami doktrinon, kiu subfosis je la bazo la ekspluatadon, per kiu vivis la Fariseoj, la Skribistoj kaj la pastroj de lia tempo; tial ili mortigis lin, kredante, ke ili mortigos la ideon per la mortigo de la homo; sed la ideo postvivis, ĉar ĝi estis vera; ĝi kreskis, ĉar ĝi estis en la planoj de Dio, kaj, ŝprucinte en nekonata urbeto de Judujo, ĝi iris fiksi sian flagon en la ĉefurbo mem de l' idolana mondo, antaŭ siaj plej kruelaj malamikoj; antaŭ tiuj, kiuj havis plej grandan intereson ĝin kontraŭbatali, ĉar ĝi renversis iliajn cent- jarajn kredojn, al kiuj multaj el ili estis ligitaj multe pli pro intereso, ol pro konvinko. Tial la plej teruraj luktoj atendis tie la apostolojn; la viktimoj estis ne- kalkuleblaj, sed la ideo ĉiam grandiĝis kaj fine venkis, ĉar, kiel vero, ĝi estis supera ol ĉiuj antaŭaj veroj.

Estas rimarkinde, ke la Kristanismo naskiĝis, kiam la idolanismo agoniis, baraktante kontraŭ la lumo de la racio. La idolanismo estis ankoraŭ praktikata nur pro nura formalaĵo, sed la kredo estis jam malaperinta, nur persona intereso subtenis ĝin. Nu, la intereso estas obs- tina; ĝi neniam cedas antaŭ la evidenteco; ĝi koleriĝas des pli forte, ju pli nediskuteblaj kaj pli klare pruvantaj ĝian eraron estas la argumentoj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi; ĝi ja scias, ke ĝi eraras, sed tio ĝin ne ŝancelas, ĉar la vera fido ne troviĝas en ĝia animo; kion ĝi plej timas, tio estas lumo, kiu malfermas la okulojn al blinduloj; kaj tial ĝi alkroĉiĝas al la eraro kaj ĉi tiun defendas.

Загрузка...