Ĉu ankaŭ Sokrato ne instruadis doktrinon iamaniere analogan al tiu de la Kristo? Kial do lia doktrino ne sukcesis en tiu epoko, ĉe unu el la plej inteligentaj popoloj de la tero? Tial, ke la tempo ne estis alveninta; li semis sur teron ne plugitan; la idolanismo ankoraŭ ne estis eluzita. La Kristo ricevis sian providencan mision en la oportuna tempo. Estas vere, ke multo mankis al la tiutempaj homoj, por ke ili staru sur la alta nivelo de la kristanaj ideoj; sed estis ĉe ili pli ĝenerala kapablo asimili tiujn ideojn; ĉar oni jam eksentis la malplenon, kiun la vulgaraj kredoj lasis en la animo. Sokrato kaj Platono malfermis la vojon kaj antaŭinklinigis la spi- ritojn. (Vidu, en la Enkonduko, paragrafon IV, Sokrato kaj Platono, pioniroj de la kristana ideo kaj de Spiritismo.)

15. Bedaŭrinde la adeptoj de la nova doktrino ne interkonsentis pri l' interpretado de la paroloj de la Majstro, plej ofte vualitaj sub alegorioj kaj figuroj; el tio naskiĝis, jam de la komenco, la multenombraj sektoj, el kiuj ĉiu arogis al si la ekskluzivan posedon de la vero, kaj kiuj dum dek ok jarcentoj ankoraŭ ne povis akordiĝi. Forgesinte la plej gravan el la diaj ordonoj, tiun, el kiu Jesuo faris la bazangulan ŝtonon de sia konstruaĵo kaj la nepran kondiĉon de savo: la kariton, la fratecon kaj la amon al la proksimulo, tiuj sektoj sin reciproke anatemis kaj furiozis unuj kontraŭ aliaj; la pli fortaj frakasis la pli malfortajn kaj ĉi tiujn sufokis en sango, en torturoj, en la flamoj de la punbrulejoj. Venkinte la idolanismon, la kristanoj anstataŭ persekuta- toj fariĝis persekutantoj; kun fajro kaj glavo ili marŝis, por starigi la krucon de la Senmakula Ŝafido en la du mondoj. Konstatita estas la fakto, ke religiaj militoj estis la plej kruelaj, ke ili faris pli da viktimoj, ol la politikaj militoj, kaj en neniu alia estas faritaj tiom da kruelaĵoj kaj barbaraĵoj.

Ĉu kulpa estas la doktrino de la Kristo? Certe ne, ĉar ĝi formale kondamnas ĉian perforton. Ĉu li iam diris al siaj disĉiploj: Iru, mortigu, amase buĉadu, bru- ligu tiujn, kiuj ne same kredas kiel vi? Ne; li diris al ili la kontraŭon: Ĉiuj homoj estas fratoj, kaj Dio estas suverene favorkora; amu vian proksimulon; amu viajn malamikojn; faru la bonon al viaj persekutantoj. Li diris plu: Kiu mortigos per glavo, tiu pereos per glavo. La respondeco ne estas do de la doktrino de Jesuo, sed de tiuj, kiuj ĝin false interpretis kaj faris el ĝi instrumenton por kontentigo de pasioj; de tiuj, kiuj miskomprenis jenan parolon: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo. "

En sia profunda saĝeco, Jesuo antaŭvidis, kio oka- zos; sed tiuj okazoj estis neeviteblaj, ĉar ili estis esence propraj al la malsupereco de la homa naturo, kiu ne povus subite transformiĝi. La Kristanismo devis ja travivi tiun longan kaj kruelan provadon de dek ok jarcentoj, por montri sian tutan potencon; ĉar, malgraŭ la tuta malbono farita en ĝia nomo, ĝi alvenis pura; neniam oni kulpigis ĝin; la mallaŭdoj falis ĉiam sur tiujn, kiuj misuzis ĝin; ĉe ĉiu ago de netoleremo, oni ĉiam diris: Se la Kristanismo estus pli bone komprenata kaj pli bone praktikata, tio ne okazus.

16. Kiam Jesuo diris: "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon, sed glavon", lia penso estis tiu ĉi:

"Ne supozu, ke mia doktrino stariĝos pace; ĝi kondukos al multmortaj bataloj, havantaj kiel pretekston mian nomon, ĉar la homoj min ne komprenos, aŭ ne volos kompreni; la fratoj, disigitaj per siaj kredoj, eltiros la glavon unu kontraŭ alia, kaj malkonkordo regos inter la membroj de unu sama familio, ne havantaj la saman kredon. Mi venis ĵeti fajron sur la teron por elsarki el ĝi erarojn kaj antaŭjuĝojn, same kiel oni bruligas kam­pon, por detrui ĝiajn malutilajn herbojn, kaj urĝas al mi, ke ĝi brulu, por ke la purigo fariĝu plej frue, ĉar el tiu konflikto la vero elvenos kiel triumfinto; post la milito venos la paco; post malamo de la partioj sekvos la universala frateco; post mallumo de la fanatikeco, la lumo de la klarvida kredo. Kiam la kampo estos preparita, tiam mi sendos al vi la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu venos restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, kiu kom- prenigante la veran sencon de miaj paroloj, kiujn tiam la plej sagacaj homoj povos kompreni, metos finon al la fratmortiga lukto, disiganta la filojn de Dio. Fine, lacaj de sencela batalado, kiu kuntrenas nur aflikton kaj portas konfuzon en la sinon de la familioj, la homoj vidos, kie estas iliaj veraj interesoj en tiu ĉi mondo kaj en la alia; ili vidos, sur kiu flanko troviĝas la amikoj kaj la malamikoj de ilia trankvileco. Tiam ĉiuj kole- ktiĝos sub la sama standardo: la standardo de la karito, kaj la aferoj estos restarigitaj sur la tero laŭ la vero kaj la principoj, kiujn mi instruis al vi. "

Spiritismo venas plenumi en la antaŭvidita tempo la promesojn de la Kristo; tamen, ĝi ne povas fari tion, ne detruante la ekscesojn; same kiel Jesuo, ĝi renkontas ĉe siaj paŝoj fieron, egoismon, ambicion, avid- econ, blindan fanatikecon, kiuj, ĉirkaŭitaj en siaj lastaj reduktoj, provas bari al ĝi la vojon kaj estigas al ĝi malhelpojn kaj persekutojn; ankaŭ ĝi devas do batali; sed la tempo de la luktoj kaj de la sangavidaj persekutoj forpasis; la luktoj, kiujn ĝi devos suferi, estas nur moralaj, kaj ilia fino estas proksima; la unuaj daŭradis jarcentojn: la nunaj daŭros nur kelkajn jarojn, ĉar la lumo, anstataŭ eliri el unu sola fokuso, ŝprucas el ĉiuj punktoj de la globo kaj pli rapide malfermos la okulojn al la blinduloj.

Tiujn vortojn de Jesuo oni devas do kompreni rilate al la koleroj, pri kiuj li antaŭvidis, ke lia doktrino ilin kaŭzos, al la nedaŭraj konfliktoj, kiujn ĝi naskos, al la luktoj, kiujn la doktrino tenos antaŭ ol solidiĝi, kiel okazis al la Hebreoj, antaŭ ol ili eniris en la Promesitan Landon, kaj ne kiel ian planon, kiun li faris, por dissemi konfuzon kaj malkonkordon. La malbono venos de la homoj, ne de li. Li similis kuraciston, kiu venas por kuraci, sed kies medikamentoj okazigas sanigan krizon, atakante la infektajn fluidaĵojn de la paciento.

Ĉapitro XXIV

ne metu la lampon sub la grenmezurilon

La lampo sub la grenmezurilo. Kial Jesuo parolas per paraboloj.

Ne iru sur vojon de Nacianoj.

Ne la sanuloj bezonas kuraciston.

Kuraĝo de la kredo.

Porti sian krucon. Kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos.

La lampo sub la grenmezurilo. Kial Jesuo

parolas per paraboloj

Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.[20] Car kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos pre- nita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek kompre­nas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: - Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, kaj siajn okulojn ili fermis; por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ne aŭdu per siaj oreloj, kaj ne komprenu per sia koro, kaj ne konvertiĝu, kaj Mi ne sanigu ilin. (Mateo, 13: 10-15)

4. Oni miras, aŭdante Jesuon diri, ke oni ne metu la lumon sub la grenmezurilon, dum li senĉese kaŝas la sencon de siaj paroloj sub la vualo de alegorio, kiu ne povas esti komprenata de ĉiuj. Li klarigas sian penson, dirante al siaj apostoloj: "Mi parolas al ili per paraboloj, ĉar ili ne kapablas kompreni iujn aferojn; ili vidas, rigardas, aŭdas kaj ne komprenas; diri ĉion al ili estus senutile por la momento; sed al vi mi diras, ĉar al vi estas donite kompreni tiujn misterojn." Li kondutis al la popolo same, kiel oni traktas la infanojn, kies ideoj ankoraŭ ne estas elvolviĝintaj. Per tio li montras la veran sencon de la maksimo: "Oni metu la lampon ne sub la grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke ĉiuj enirantoj povu vidi ĝin." Tiu maksimo ne signifas, ke oni facilani- me diskonigu ĉiajn aferojn; ĉiu instruo devas esti proporcia al la inteligento de tiu, al kiu oni ĝin donas, ĉar kelkajn personojn tro

viva lumo duonblindigas, ilin ne prilumante.

Okazas al la homoj ĝenerale tiel, kiel al ĉiu aparta individuo; la generacioj havas sian infanecon, sian jun- econ kaj sian maturan aĝon; ĉiu afero devas veni sia- tempe, kaj la grajno semita ekster la oportuna sezono ne fruktodonas. Sed kion la prudento ordonas silenti dumtempe, tio pli malpli baldaŭ estos nepre malkaŝita, ĉar, atinginte ioman gradon da progreso, la homoj per si mem serĉas la vivan lumon; la mallumo pezas sur ili. Ĉar Dio donis al ili intelekton, por kompreni kaj direkti sin tra l' aferoj de la tero kaj de la ĉielo, tial ili penas rezonadi pri sia kredo; kaj tiam oni devas ne meti la lampon sub la grenmezurilon, ĉar sen la lumo de la racio, la kredo malfortiĝas. (Ĉap. XIX, § 7)

5. Se do, per Sia antaŭvidanta saĝeco, la Providenco nur iom post iom konigas la veraĵojn, Li ilin malkaŝas ĉiam laŭgrade, kiel la homaro estas matura por ilin ricevi; Li konservas ilin ne sub grenmezurilo, sed en provizejo; sed la homoj, kiuj posedas tiujn veraĵojn, plej ofte kaŝas ilin antaŭ la vulgarularo, nur celante regi ĉi tiun; ĝustadire, tiuj solaj metas la veran lumon sub la grenmezurilon. Tial ĉiuj religioj havis siajn misterojn, kies ekzamenon ili malpermesis; sed dum tiuj religioj restadis malantaŭe, la scienco kaj la intelekto marŝis kaj deŝiris la misteran vualon; atinginte sian plena- ĝecon, la vulgarularo volis penetri en la fundon de l' aferoj kaj tiam elpuŝis el sia kredo tion, kio estas kontraŭa al la observado.

Absolutaj sekretoj povas ekzisti neniaj, kaj Jesuo pravas dirante, ke estas nenio sekreta, kio ne estos malkrovrita. Ĉio, kio estas kaŝita, estos iam eltrovita, kaj kion la homo ne povas ankoraŭ kompreni sur la tero, tio estos iom post iom senvualigita al li en pli progresintaj mondoj kaj kiam li puriĝos; sur la tero li estas ankoraŭ en nebulo.

6. Oni demandas sin mem, kian profiton la popolo povis tiri el tiu amaso da paraboloj, kies senco restis antaŭ ĝi kaŝita? Estas rimarkinde, ke Jesuo esprimis per paraboloj sian penson nur pri la partoj iel abstraktaj de sia doktrino; sed, farinte el la karito por la proksimulo kaj el la humileco la neprajn kondiĉojn de la savo, ĉio, kion li diris pri tio, estas tute klara, difinita kaj sen dubasenceco. Tiel devis esti, ĉar ĝi estis la kondutregulo, kiun ĉiuj devis kompreni, por povi observi ĝin; tio estis la esenca punkto por la neklera popolamaso, al kiu li limigis sian instruon je la sekvantaj vortoj: "Jen, kio devas esti farata, por gajni la regnon de la ĉielo." Pri l' aliaj partoj li disvolvis sian penson nur al siaj dis- ĉiploj; ĉar ĉi tiuj estis pli progresintaj morale kaj intelekte, Jesuo povis inici ilin en pli abstraktajn veraĵojn; tial li diris: Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon. (Ĉap. XVIII, § 15.)

Tamen eĉ al siaj apostoloj li neprecize klarigis multajn punktojn, kies plena kompreno estis prokrastita ĝis postaj tempoj. Ĝuste tiuj punktoj naskis tiajn di- versajn interpretojn, ĝis la momento, kiam unuflanke la scienco kaj aliflanke Spiritismo eltrovis novajn natur- ajn leĝojn, kiuj klarigis la veran sencon de tiuj punktoj.

Spiritismo hodiaŭ ĵetas lumon sur multegon da malhelaj punktoj; tamen ĝi ne prilumas trafe-maltrafe. La Spiritoj agas en siaj instruoj kun mirinda singardo; nur iom post iom kaj sinsekve ili ektraktis la diversajn partojn, nun konatajn, de la doktrino, kaj tiel la ceteraj partoj estos konigitaj, kiam venos la momento por ties eltiro el la ombro. Se ili ĝin komplete prezentus ekde la komenco, ĝi estus komprenebla nur por malgranda nombro; ĝi eĉ timigus tiujn, kiuj ne estis preparitaj por ĝi, kaj tio malhelpus ĝian disvastigon. Tamen, se la Spiritoj ankoraŭ ne ĉion klare eldiras, tio ne signifas, ke en la doktrino ekzistas misteroj rezervitaj al privilegi- uloj, nek ke ili metas la lampon sub la grenmezurilon, sed ke ĉiu afero devas veni en sia oportuna tempo. Ili lasas al ĉiu ideo la tempon por maturiĝi kaj disvastiĝi, antaŭ ol prezenti alian, kaj al la okazaĵoj la tempon, por prepari la akcepton de tiu nova ideo.

Ne iru sur vojon de nacianoj

Ci tiujn dek du (la apostolojn) Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis. (Mateo, 10:5-7.)

Jesuo pruvas en multaj okazoj, ke liaj celoj ne estis ĉirkaŭlimigitaj al la Juda popolo, sed ampleksas la tutan homaron. Se do li diras al siaj apostoloj, ke ili ne iru al la Idolanoj, el tio ne sekvas, ke li malŝatus ties konvertiĝon, kio estus neniel karita konsilo; tiel li ordonis, ĉar la Judoj, kiuj kredis je l' unueco de Dio kaj atendis la Mesion, estis preparitaj, per la leĝo de Moseo kaj per la profetoj, por akcepti lian parolon. Ĉe l' Idolanoj eĉ la bazo mem mankis, ĉio estis farota, kaj la apostoloj ankoraŭ ne estis sufiĉe preparitaj por tia peza tasko; tial li diris al ili: "Iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael; tio estas, iru semi en jam plugebligitan grundon; li ja sciis, ke la konvert- iĝo de la Nacianoj venos siatempe; poste, efektive, la apostoloj iris starigi la krucon en la centro mem de la Idolanismo.

10. Tiujn parolojn oni povas apliki ankaŭ al la adeptoj kaj propagandistoj de Spiritismo. La sistemaj nekredantoj, la obstinaj mokantoj, la kontraŭuloj kun personaj interesoj rilatas al la spiritistoj same, kiel la nacianoj al la apostoloj. Laŭ la ekzemplo de ĉi tiuj, ili serĉu do unue prozelitojn inter la bonvolemaj personoj, kiuj deziras la lumon, en kiuj sin trovas fekunda ĝermo, kaj kies nombro estas granda, ne perdante tempon kun homoj, kiuj rifuzas vidi kaj aŭdi, kaj pro fiero des pli firme kontraŭstaras, ju pli ŝatinta ŝajnas ilia konvertiĝo. Pli bone estas malfermi la okulojn al cent blinduloj, kiuj deziras klare vidi, ol al unu sola, kiu plezuras en mallumo, ĉar tiel oni multe plinombrigas la subtenantojn de l' afero. Lasi la aliajn trankvilaj ne estas indiferenteco, sed bona politiko; ilia vico venos, kiam ili estos superregataj de la ĝenerala opinio kaj aŭdos la saman aferon senĉese ripetata ĉirkaŭe; tiam ili kredos, ke ili memvole akceptis la ideon, kaj ne sub la premo de iu individuo. Cetere kelkaj ideoj similas semojn: ili ne povas ĝermi antaŭ la oportuna sezono, kaj nur sur preparita grundo ili ĝermas; tial estas preferinde atendi favoran tempon kaj unue kulturi tiujn jam ĝermantajn, por ne abortigi la aliajn pro troa instigado.

En la tempo de Jesuo, pro la malvastaj kaj materi- alaj ideoj de l' epoko, ĉiu afero estis ĉirkaŭlimigita kaj okupis apartan lokon; la domo de Izrael estis malgranda popolo; la Nacianoj estis malgrandaj popoloj, ĝin ĉir- kaŭantaj; hodiaŭ la ideoj universaliĝas kaj malmate- riiĝas. La nova lumo estas privilegio de neniu nacio; kontraŭ ĝi staras neniaj baroj; ĝi havas sian fokuson ĉie kaj ĉiuj homoj estas fratoj. Tiel ankaŭ la Nacianoj jam ne estas iu popolo, sed opinio, kiun oni trovas ĉie kaj kiun la vero iom post iom venkas, kiel Kristanismo venkis la idolanismon.

Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la

malsanuloj

Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. ( Mateo, 9: 10-12)

Jesuo alproksimiĝis precipe al la homoj mal- riĉaj kaj nefavoritaj de la sorto, ĉar ĉi tiuj plej multe bezonas konsolojn; al la mildaj kaj konfidantaj blinduloj, ĉar ĉi tiuj petas vidkapablon, kaj ne al la fieruloj, kiuj pretendas posedi la tutan lumon kaj nenion bezoni. (Vidu en la Enkonduko la artikolojn Impostistoj, Pordistoj.)

Tiu parolo, same kiel tiom da aliaj, trovas sian ĝustan aplikon en Spiritismo. Oni ofte miras, ke me- diumeco estas donata al personoj nedignaj, kapablaj ĝin uzi por la malbono; ŝajnas, ke tia altvalora kapablo devus aparteni ekskluzive al la plej meritaj.

Ni diru unue, ke la mediumeco dependas de l' organisma strukturo, kiun ĉiu homo povas posedi, same kiel la kapabloj vidi, aŭdi, paroli. Ĉiujn siajn kapablojn senescepte la homo povas misuzi, dank' al sia libera volo, kaj se Dio donus, ekzemple, la parolon nur al tiuj, kiuj ne kapablas diri malbonajn aferojn, ekzistus pli da mutaj, ol da parolkapablaj homoj. Dio donis kapa­blojn al la homo kaj lasas ĉi tiun libera ilin uzi; sed Li ĉiam punas tiun, kiu ilin misuzas.

Se la povo komunikiĝi kun la Spiritoj estus kon- sentata nur al la plej dignaj, kiu kuraĝus pretendi ĝin? Cetere, kie la limo de la digno aŭ de la maldigno? La mediumeco estas donata sendistinge, por ke la Spiritoj povu porti lumon en ĉiujn rangojn, en ĉiujn klasojn de la socio, tiel al malriĉulo, kiel al riĉulo; al la saĝaj, por fortikigi ilin ĉe la bono, al la malvirtaj por ilin korekti. Ĉu tiuj ĉi lastaj ne estas la malsanuloj, be- zonantaj kuraciston? Kial Dio, kiu ne volas la morton de la pekulo, rifuzus al ĉi tiu la helpon, kiu povas eltiri la homon el la ŝlimejo? La bonaj Spiritoj venas do helpe al la pekulo, kaj iliaj konsiloj, kiujn li ricevas, multe pli vive impresas lin, ol se li ilin ricevus tra ne- rektaj vojoj. Dio, per Sia boneco, por ŝpari al li la penon iri malproksimen serĉi la lumon, ĝin metas en lian manon; ĉu li ne estas multe pli kulpa, se li ĝin ne rigardas? Ĉu li povos senkulpiĝi pretekstante nescion, kiam li mem skribis, vidis per siaj okuloj, aŭdis per siaj oreloj, kaj eldiras el sia propra buŝo sian kondamnon? Se li ne profitas, tiam li estos punita per la perdo aŭ difektiĝo de sia kapablo, kiun la malbonaj Spiritoj ekuzas, por lin obsedi kaj trompi, krom per la realaj afliktoj, per kiuj Dio frapas Siajn malindajn servantojn kaj la korojn malmoliĝintajn pro fiero kaj egoismo.

La mediumeco ne signifas nepre kutimajn rilatojn kun superaj Spiritoj; ĝi estas simpla kapableco, por servi kiel instrumento pli aŭ malpli fleksebla al la Spi­ritoj ĝenerale. La bona mediumo ne estas do tiu, per kiu la Spiritoj facile komunikiĝas, sed tiu, kun kiu simpatias la bonaj Spiritoj kaj nur de tiuj ĉi estas helpata. Nur laŭ ĉi tiu senco la eminenteco de la moralaj kvalitoj estas ĉiopova super la mediumeco.

Kuraĝo de la kredo

Ciun do, kiu konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 10:32-33)

Car kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. (Luko, 9:26.)

La kuraĝo de la propra opinio estis ĉiam ŝatata de la homoj, ĉar estas merito alfronti danĝerojn, persekutojn, kontraŭdirojn, eĉ simplajn sarkasmojn, al kiuj preskaŭ ĉiam elmetas sin ĉiu, kiu ne timas konfesi ideojn ne komunajn al la publiko. Pri tio, same kiel pri ĉio, la merito estas proporcia al la cirkonstancoj kaj al la graveco de la rezultato. Estas ĉiam malforteco retroiri antaŭ sekvoj de sia opinio kaj ĉi tiun malkonfesi, sed estas okazoj, kiam tio estas malkuraĝo tiel granda, kiel fuĝi en la momento de la batalo.

Jesuo riproĉas tiun malkuraĝon el la speciala vid- punkto de sia doktrino, dirante, ke, se iu hontos pri liaj paroloj, li ankaŭ hontos pri tiu; ke li malkonfesos tiun, kiu malkonfesos lin; ke, kiu konfesos lin antaŭ homoj, tiun li konfesos antaŭ sia Patro, kiu estas en la ĉielo; alivorte: kiuj timos konfesi sin disĉiploj de la vero, tiuj ne indas esti akceptataj en la regnon de la vero. Ili perdos la bonaĵojn de sia kredo, ĉar ĝi estas egoista kredo, kiun ili konservas por si mem, sed kiun ili kaŝas pro timo, ke ĝi portus al ili malprofiton en tiu ĉi mondo; tiuj, kontraŭe, kiuj, metante la veron super siajn materi- alajn interesojn, ĝin malkaŝe proklamas, laboras sam- tempe por sia kaj por la estonteco de aliaj.

16. Tion saman ni diras pri l' adeptoj de Spiri­tismo; ĉar ilia doktrino estas nenio alia, ol la disvolv- iĝado kaj aplikado de l' Evangelia doktrino, tial al ili ankaŭ aplikiĝas la paroloj de la Kristo. Ili semas sur la tero tion, kion ili rikoltos en la spirita vivo; en ĉi tiu lasta ili rikoltos la fruktojn de sia kuraĝo aŭ de sia malforteco.

Porti sian krucon. Kiu volos savi sian

animon, tiu gin perdos

Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)

Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉipl- oj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Car kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Car kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10: 38-39; Johano, 12: 25-26.)

Ĝoju, diras Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj, kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton. Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.

Poste li aldonas: "Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon", tio estas, li kuraĝe eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.

Ĉapitro XXV

sercu, kaj vi trovos

Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos.

Rigardu la birdojn de la ĉielo.

Ne afliktiĝu por posedi oron.

Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos

Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbo­naj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Mateo, 7:7-11.)

El la surtera vidpunkto, la maksimo: Serĉu, kaj vi trovos, estas analoga al tiu ĉi: Helpu cin mem, kaj la ĉielo cin helpos. Tio estas la principo de la lego de laboro, kaj sekve de la lego de progreso, ĉar la pro­greso estas filo de la laboro, ĉar la laboro ekscitas la aktivecon de l' intelekto.

En la infaneco de la homaro, la homo uzas sian intelekton nur por serĉi nutraĵon, rimedojn por ŝirmi sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj kaj por defendi sin kon- traŭ malamikoj; sed al li Dio donis plie ion, kion la besto ne posedas, nome: la senĉesan deziron je io pli bona; tiu deziro pelas lin al la serĉado de rimedoj, por plibonigi sian situacion, kaj instigas lin al eltrovoj, al elpensoj, al la perfektigo de la scienco, ĉar la scienco ja havigas tion, kio mankas al li. Per liaj esploroj lia intelekto kreskas, lia moralo puriĝas; la bezonojn de la korpo sekvas la bezonoj de la spirito; post la materia nutraĵo, li bezonas la spiritan nutraĵon, kaj tiel la homo pasas de la sovaĝeco al la civilizacio.

Sed la progreso, plenumata de ĉiu homo individue, dum la vivo, estas tre malgranda, eĉ nerimarkebla ĉe granda nombro da homoj; kiamaniere do la homaro povus progresi sen antaŭekzistado kaj reekzistado de l' animo? Se la animoj ĉiutage forirus por ne plu reveni, la homaro renoviĝus do senĉese per la primitivaj ele- mentoj, havante ĉion por fari, ĉion por lerni; ne estus do klarigeble, kial la homo estus pli progresinta hodiaŭ, ol en la unuaj aĝoj de la mondo, ĉar ĉe ĉiu naskiĝo la tuta intelekta laboro devus ĉiam denove komenciĝi. Kon- traŭe, revenante kun sia jama progreso, kaj ĉiufoje akirante ion plian, la animo pasas iom post iom de la barbareco al la materiala civilizacio, kaj de ĉi tiu al la civilizacio morala. (Vidu Ĉap. IV, § 17.)

3. Se Dio sendevigus la homon de la korpa laboro, la membroj de la homo atrofiiĝus; se de l' intelekta laboro, la homa spirito restus en sia infaneco, en stato de besta instinkto. Tial Dio trudis al la homo laboron, kiel ion necesan, kaj diris al li: Serĉu, kaj ci trovos; laboru, kaj ci produktos; tiamaniere ci estos filo de ciaj verkoj, ci havos la meriton, ke ci estas ilia aŭtoro, kaj ci estos rekompencita laŭ tio, kion ci faris.

Aplikante ĉi tiun principon, la Spiritoj ne alkuras mem ŝpari al la homo la laboron de l' esploroj, alportante al li eltrovaĵojn kaj elpensaĵojn plene faritajn kaj pret- ajn por uzado, en tia maniero, ke li nur devus preni tion, kion oni enmetus en lian manon, sen la peno klini sin por kapti, aŭ eĉ pripensi. Se estus tiel, la plej mallaborema povus riĉiĝi, la plej malklera povus senpene fariĝi kler- ulo, kaj ambaŭ opinius sin meritaj pri tio, kion ili efek­tive ne faris. Ne, la Spiritoj ne venas liberigi la homon de la leĝo de laboro, sed nur montri al li la celon, kiun li devas atingi, kaj la vojon, kiu tien kondukas, dirante al li: Marŝu, kaj ci alvenos. Ci trovos ŝtonojn sub ciaj piedoj; rigardu, kaj ilin forigu mem; ni donos al ci la necesan forton, se ci volas ĝin uzi. (La Libro de la Mediu- moj, ĉap. XXVI, §§ 291 kaj sekvantaj.)

El la morala vidpunkto, tiuj paroloj de Jesuo signifas: Petu la lumon, kiu heligus vian vojon, kaj ĝi estos donita al vi; petu forton por malcedi al la malbono, kaj vi ĝin havos; petu helpon de la bonaj Spiritoj, kaj ili venos akompani vin, kaj, kiel la anĝelo de Tobija, ili servos al vi kiel gvidantoj; petu bonajn konsilojn, kaj tiuj ne estos al vi rifuzitaj; frapu nian pordon, ĝi estos al vi malfermita; sed petu sincere, kun fido kaj fervoro; prezentu vin kun humileco, ne kun aroganta mieno, alie vi estos forlasitaj al viaj propraj fortoj, kaj viaj faloj estos la puno por via fiero.

Tia estas la senco de tiuj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos al vi malfermite.

Rigardu la birdojn de la ĉielo

6. Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pri pensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen ni diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estas ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la na­cianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.

Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgas pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. (Mateo, 6:19-21 kaj 25-34.)

7. Prenite laŭlitere, tiuj ĉi vortoj estus deadmono de ĉia antaŭvidemo, de ĉia laboro kaj, sekve, de ĉia progreso. Laŭ tia principo, la homo limigus sin je ia pasiva atendado; liaj korpaj kaj intelektaj fortoj restus neaktivaj; se li farus el tia kondiĉo sian normalan vivon sur la tero, li neniam estus elirinta el la primitiva stato, kaj se li farus el ĝi sian nunan leĝon, li estus devigita al nenio, krom vivi senfare. La penso de Jesuo ne povus esti tia, ĉar ĝi estus kontraŭa al tio, kion li diradis ĉe aliaj okazoj, eĉ al la leĝoj de la naturo. Dio kreis la homon sen vestoj kaj sen ŝirmejo, sed donis al li intelek- ton, por ke la homo mem ilin fabriku. (Ĉ. XIV, § 6; ĉ. XXV, § 2.)

En tiuj vortoj oni devas do vidi nur poezian ale- gorion de la Providenco, kiu neniam forlasas la homojn, fidantajn al Li, sed Li volas, ke ili siaflanke laboru. Se Li ne ĉiam venas kun materiala helpo, Li tamen inspiras la ideojn, per kiuj ili trovus la rimedojn, por eliri el sia embaraso. (Ĉ. XXVII, § 8.)

Dio konas niajn bezonojn kaj provizas laŭnecese; sed la homo, nekontentigebla pri siaj deziroj, ne ĉiam scias kontentigi per tio, kion li havas; la necesaĵo ne sufiĉas al li, li bezonas la superfluaĵon; tiam la Provi- denco lasas lin al si mem; ofte la homo estas malfeliĉa pro sia kulpo mem kaj pro tio, ke li ne aŭskultis la voĉon, kiu avertis lin per lia konscienco; tiam Dio lasas lin suferi la sekvojn, por ke lia malobservo utilu al li estonte kiel leciono. (Ĉ. V, § 4.)

La tero produktos sufiĉe por nutri siajn loĝant- ojn, kiam la homoj scios administri ĝiajn produktaĵojn laŭ la leĝoj de justeco, de karito kaj de amo al la proksi­mulo. Kiam la frateco regos inter la popoloj, kiel inter la provincoj de unu sama imperio, la momenta super- fluaĵo de unu loko provizos la momentan nesufiĉan kvanton de alia, kaj ĉiu havos la necesan. Tiam la riĉulo estos rigardata kvazaŭ homo, posedanta multe da semoj; se li dissemos ilin, ili produktos centoble por li kaj por aliaj; sed se li sola mangos tiujn semojn kaj malŝparegos kaj perdos la ceterajn, kiujn li ne manĝis, ili nenion produktos kaj ne estos abundo por ĉiuj; se li enfermos ilin en sia grenejo, la vermoj ilin mangos; tial Jesuo diris: Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ĉar ili pereas, sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, ĉar tiuj estas eternaj. Alivorte, ne donu al la havaĵoj ma- terialaj atenton pli grandan, ol al la spiritaj bonaĵoj, kaj sciu oferi la unuajn por la utilo de la duaj. (Ĉ. XVI, §§ 7 kaj sekvantaj.)

Ne per leĝoj oni dekretas kariton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.

Ne afliktiĝu por posedi oron

Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros. Kaj venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj pie- doj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo. (Mateo, 10:9-15.)

En tiu tempo, nenion strangan havis tiuj ĉi paroloj, kiujn Jesuo diris al siaj apostoloj, kiam li sendis ilin je l' unua fojo por anonci la Bonan Novaĵon; tiuj vortoj estis konformaj al la patriarkaj moroj en Oriento, kie la vojaĝanto estis ĉiam akceptata en la tendon. Sed tiam la vojaĝantoj estis maloftaj; ĉe la modernaj popoloj la kresko de la cirkulado devis krei kutimojn novajn; kutimojn de l' antikva tempo oni trovas nur en mal- proksimaj regionoj, kien la granda movado ankoraŭ ne penetris; se Jesuo revenus hodiaŭ, li ne povus diri al siaj apostoloj: Vojiru sen provizaĵoj. Krom la ĝusta senco, tiuj paroloj havas ankaŭ moralan sencon tre profundan. Per ili Jesuo instruis siajn disĉiplojn konfidi al la Providenco; cetere, nenion havante, ili ne povus tenti la avidecon de la homoj, kiuj ilin akceptus; tio estis rimedo, por distingi la karitemajn de l' egoistaj; tial li diris: "Demandu, kiu estas inda vin gastigi", tio estas, kiu estas sufiĉe humana, por doni gastigon al vojaĝanto, havanta nenion por pagi, ĉar tiuj estas indaj aŭdi viajn parolojn; laŭ ilia karitemo vi ekkonos ilin.

Pri tiuj, kiuj ne volos ilin akcepti, nek ilin aŭskulti, ĉu li konsilis al siaj apostoloj tiujn malbeni, sin trudi, uzi perforton kaj ĝenon por ties konverto? Ne; tute simple kaj pure, ke ili iru aliloken kaj serĉu pli bonvol- emajn homojn.

Tion saman konsilas Spiritismo al siaj adeptoj: Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parol- ojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco. (Ĉ. IV, §§ 10 kaj 11.)

Ĉapitro XXVI

donace vi ricevis, donace vi donu

Kapablo sanigi.

Pagataj preĝoj.

Vendistoj elpelitaj el la templo.

Senpaga mediumeco.

Kapablo sanigi

Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace vi donu. (Mateo, 10:8.)

"Donace vi ricevis, donace vi donu", diris Jesuo al siaj disĉiploj; per tiu maksimo li ordonas, ke ni ne devigu alian pagi al ni ion, por kio ni mem nenion pagis; nu, kion la disĉiploj senpage ricevis, tio estis la kapablo sanigi malsanulojn kaj elpeli demonojn, tio estas, la malbonajn Spiritojn; tiun kapablon ili senpage ricevis de Dio, por mildigi la sorton de la suferantoj kaj por helpi la disvastigon de la kredo; Jesuo do rekomendis al ili ne fari el tia kapablo ian komercon, negocon aŭ viv- rimedon.

Pagataj preĝoj

Kaj dum la popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn en la festenoj; kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ci tiuj ricevos pli severan kondamnon. (Luko, 20:45-47; Marko, 12:38-40; Mateo, 23-14.)

Jesuo diris ankaŭ: Igu neniun pagi vin por viaj preĝoj; ne faru kiel la skribistoj, "kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas", tio estas, kiuj akaparas la riĉaĵojn. La preĝo estas ago de ka- ritemo, impeto de la koro; postuli de alia pagon por preĝo, kiun por li oni turnas al Dio, estas fariĝi salajrata peranto; la preĝo fariĝas do ia formulo, kies longo estas proporcia al la alportata sumo. Nu, el la jenaj du aferoj unu estas certa: aŭ Dio mezuras, aŭ ne mezuras, Siajn gracojn laŭ la nombro de la paroloj; se multaj vortoj estas necesaj, kion helpas malmultaj aŭ preskaŭ neniaj al tiu, kiu ne povas pagi? tio estas manko de karito; se unu sola vorto sufiĉas, la ceteraj estas senutilaj; kial do postuli pagon por ili? tio estas malhonestaĵo.

Dio ne vendas la bonaĵojn, kiujn Li konsentas. Kial do iu, kiu ne estas eĉ la disdonanto de tiuj favoroj, kiu ne povas garantii ties ricevon, postulu pagon por peto, kiu eble nenion rezultigos? Dio ne povus kondiĉigi kon- senton de pardono, de bono aŭ de justaĵo, kiun oni petas de Lia favorkoreco, al ioma sumo da mono; alie, se la sumo ne estus pagita, aŭ se ĝi estus nesufiĉa, la justeco, la boneco kaj la pardonemo de Dio sin detenus de agado. La racio, la komuna saĝo, la logiko diras, ke Dio, la absoluta perfekteco, ne povus delegi al Siaj neperfektaj kreitoj la rajton tarifi Liajn verdiktojn. La justeco de Dio similas la Sunon: Ĝi ekzistas por ĉiuj, ĉu malriĉaj aŭ riĉaj. Se oni konsideras malmorale negoci pri favoroj de surtera suvereno, ĉu estus do morale vendi la gracojn de la Suvereno de l' Universo?

La pagataj preĝoj havas alian malbonaĵon: kiu aĉetas ilin, tiu plej ofte opinias, ke li ne havas mem la devon preĝi, ĉar juĝas sin kvita, donante sian monon. Oni scias, ke la Spiritoj estas tuŝataj de la fervoro de tiu, kiu interesiĝas pri ili; kia povas esti la fervoro de homo, kiu komisias al alia preĝi anstataŭ li, kontraŭ pago? kia la fervoro de tiu alia, kiam li delegas sian mandaton aŭ iu tria, tiu ĉi al iu kvara ktp? Ĉu tio ne estas redukti la efikon de la preĝo al la valoro de kursohava mono?

Vendistoj elpelitaj el la templo

5. Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templ- on, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la tem­plo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skri- bite: Mia domo estas nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj skribis­toj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado. (Marko, 11:15­18; Mateo, 21:12-13.)

Jesuo elpelis la vendantojn el la templo; per tia gesto li do kondamnis la negocadon de la sanktaj aferoj sub ia ajn formo. Dio ne vendas Sian benon, nek Sian pardonon, nek la eniron en la regnon de la ĉielo; la homo ne havas do la rajton postuli pagon por ili.

Senpaga mediumeco

La modernaj mediumoj — ĉar ankaŭ la apos- toloj havis mediumecon — same ricevis senpage de Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpret- antoj de la Spiritoj, por la instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne aparten- antajn al ili, mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produk- taĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: "Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa." Jen kial la mediumeco estas nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia pro- videnca celo.

Kiu konas la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. Ĉu ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu povus garantii ilian sincerecon? La Spiritoj frivolaj, mensogemaj, pe- tolaj kaj la multego da malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi, kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo, por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.

9. Krom la morala demando prezentiĝas ne malpli grava fakta afero, dependanta de la naturo mem de la priparolata kapablo. La serioza mediumeco ne povas esti kaj neniam estos ia profesio, ne nur, ĉar ĝi morale senkreditiĝus kaj baldaŭ identiĝus kun tiu de l' "antaŭ- diristoj de la sorto", sed ankaŭ tial, ke materia baro tion kontraŭstaras; efektive, ĝi estas kapablo esence ŝan- ĝema, nedaŭra kaj varia, je kies konstanteco neniu do povas kalkuli. Por ekspluatisto ĝi estus, sekve, tute necerta fonto de enspezoj, kiu povus manki al li en la momento, kiam li ĝin plej bezonus. Tute alia afero estas talento akirita per lernado kaj laboro kaj kiu, pro tio mem, estas propraĵo, el kiu oni kompreneble rajtas tiri profiton. Sed la mediumeco ne estas ia arto, nek ia talento, kaj tial ĝi ne povas fariĝi profesio; ĝi ne ekzistas sen kunlaborado de la Spiritoj; se Spiritoj mankas, jam ne estas mediumeco; la kapablo povas daŭri, sed ĝia ekzercado estas nuligita; tial, nenia mediumo en la mondo povas garantii la okazigon de ia spirita fenomeno en difinita momento. Ekspluati la mediumecon estas do disponi pri io, kion oni efektive ne posedas; aserti la kontraŭon estas trompi tiun, kiu pagas; cetere ne pri si mem la ekspluatisto disponas; li starigas prezon por la kunlaborado de la Spiritoj, de l' animoj de la mor­tintoj; tia penso naskas instinktan senton de abomeno. Ĝuste tiu negocado, degenerinta en ekscesan kutimon, ekspluatata de ĉarlatanoj, de malkleraj, de kredemaj kaj de superstiĉaj homoj, motivis la malpermeson de Moseo. La moderna Spiritismo, kompreninte la seriozan flankon de l' afero kaj per la diskreditado, en kiun ĝi faligis tian ekspluatadon, levis la mediumecon ĝis la rango de misio. (Vidu "La Libro de la Mediumoj", ĉ. XXVIII; ankaŭ "La Cielo kaj la Infero", ĉ. XII.)

10. Mediumeco estas io sankta, kion oni devas sankte, religie praktikadi. Ekzistas speco de mediumeco, postulanta en ankoraŭ pli absoluta maniero tiun kon- diĉon, nome la kuraca mediumeco. La medicina doktoro donas la frukton de siaj studoj, kiujn li ofte faris koste de penigaj oferoj; la magnetizisto donas siajn proprajn emanaĵojn, ofte eĉ sian sanon: ili povas postuli por tio prezon; la sanigiva mediumo transdonas la sanigan emanaĵon de la bonaj Spiritoj: tiun li ne rajtas vendi. Jesuo kaj la apostoloj, kvankam malriĉaj, nenian pagon petis de la homoj, kiujn ili resanigadis.

Kiu do ne havas porvivon, tiu serĉu rimedon iel ajn, ne per mediumeco; se necese, li dediĉu al ĝi nur la tempon, je kiu li povas materiale disponi. La Spiritoj alte taksos liajn sindonemon kaj oferemon, sed, kontraŭe, forlasas la homojn, kiuj esperas fari el ili ŝtupon por sia altigo.

Ĉapitro XXVII

petu kaj vi ricevos

Kvalitoj de la preĝo.

Efikeco de la preĝo.

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso.

Kompreneblaj preĝoj.

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj.

Instruoj de la Spiritoj:

Maniero preĝi.

Feliĉo, kiun la preĝo alportas.

Kvalitoj de la preĝo.

1. Kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, aŭ montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. (Mateo, 6:5-8).

Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. (Marko, 11:25-26).

Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:

Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la cete- raj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵon el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, diran­te: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsu- preniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 18: 9-14.)

La kvalitoj de la preĝo tie estas klare difinitaj de Jesuo: kiam vi preĝas, li diras, ne elmontriĝu publike, sed preĝu en sekreto; ne ŝajnigu, kvazaŭ vi multe preĝas, ĉar ne pro la multeco, sed pro la sincereco de la vortoj, vi estos aŭskultitaj; antaŭ ol preĝi, se vi havas ion kontraŭ iu, pardonu lin, ĉar preĝo ne povas plaĉi al Dio, se ĝi ne venas el koro, purigita de ĉia sento kontraŭ la karito; fine, preĝu humile, kiel la impostisto, kaj ne fiere, kiel la fariseo; ekzamenu viajn kulpojn kaj ne viajn bonajn kvalitojn, kaj se vi komparas vin kun aliaj, serĉu tion malbonan, kio estas en vi. (Ĉ. X, §§ 7 kaj 8).

Efikeco de la preĝo

Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. (Marko, 11:24).

Kelkaj personoj neas la efikecon de la preĝo, sin bazante sur la principo, ke, ĉar Dio konas niajn bezonojn, tial estas superflue ilin prezenti al Li. Tiuj personoj aldonas, ke ĉiujn aferojn en la universo in- terĉenas eternaj leĝoj kaj, sekve, ke niaj petoj ne povas ŝanĝi la dekretojn de Dio.

Sen ia dubo ekzistas naturaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiujn Dio ne povas nuligi laŭ la kaprico de ĉiu homo; sed de tio ĝis la kredo, ke ĉiuj cirkonstancoj de la vivo estas submetitaj al la fatalo, estas granda distanco. Se estus tiel, la homo estus nenio krom ia pasiva instru- mento, sen libera volo kaj sen iniciativo. En ĉi tiu hipotezo, restus al li nur klini sian kapon sub la batoj de l' okazaĵoj, ne penante ilin eviti; li ne devus esti serĉinta ian rimedon por deturni la fulmon. Li ne ricevis de Dio prudenton kaj intelekton por ilin ne uzi, volon por ne voli, agemon por sidi neaktive. La homo estas libera agi en unu direkto aŭ en alia, kaj tial liaj agoj havas por li mem kaj por aliaj sekvojn konformajn al tio, kion li faras aŭ ne faras; per lia iniciativo fariĝos do okazoj, kiuj havas nenion komunan kun la fatalo kaj kiuj ne detruas la harmonion de l' universaj leĝoj, same kiel la trorapideco aŭ la malrapideco de montrilo de horloĝo ne nuligas la movadoleĝon, laŭ kiu estas konstruita ties mecanismo. Dio povas do cedi al iaj petoj, ne nuligante la nevariemon de la leĝoj, laŭ kiuj estas regata la tuto, ĉar Lia cedo restas ĉiam subordigita al Lia volo.

Estus mallogike konkludi el jena maksimo: "Kion ajn vi petos per la preĝo, tio estos donita al vi", ke sufiĉas peti por ricevi, kaj maljuste estus akuzi la Pro- videncon, se Li ne plenumas ĉian peton, ĉar Li pli ĝuste ol ni scias, kio estas por nia bono. Tiel agas saĝa patro, kiu rifuzas al sia filo ion kontraŭan al ties intereso. Ordinare la homo vidas nur la nunan tempon; nu, se la sufero estas utila al estonta feliĉo de la homo, Dio lasos lin suferi, same kiel la kirurgo lasas pacienton suferi de operacio, kiu rehavigos al tiu la sanon.

Kion Dio donas al la homo, se ĉi tiu turnas sin al Li kun fido, tio estas kuraĝo, pacienco kaj rezignacio. Li konsentas ankaŭ la rimedojn, por ke la homo malim- plikiĝu mem el embarasoj per ideoj inspiritaj de la bonaj Spiritoj: tiel, Dio lasas al la homo la meriton de ties propra konduto. Li helpas tiujn, kiuj helpas sin mem, laŭ la maksimo: "Helpu cin, la ĉielo cin helpos", kaj ne tiujn, kiuj ĉion atendas de fremda helpo, ne uzante siajn proprajn kapablojn; sed plej ofte la homo preferus esti helpata per miraklo, farante nenian penon. (Ĉ, XXV, §§ 1 kaj sekvantaj.).

Ni prenu ekzemplon. Homo estas perdita en dezerto; li suferas teruran soifon; li svenas kaj falas sur la teron; li petegas Dion pri helpo, kaj atendas; sed neniu anĝelo venas alporti al li ion por trinki. Tamen bona Spirito inspiras al li la penson leviĝi kaj laŭiri unu el la vojetoj antaŭ li; tiam per ia mekanika ekmovo, streĉante ĉiujn siajn fortojn, li stariĝas kaj hazarde marŝas. Alveninte al altaĵo, li ekvidas malproksime rivereton; ĉe tio, li reprenas kuraĝon. Se li havas fidon, li ekkrios: "Dankon, Dio mia, pro la penso, kiun Vi inspiris al mi, kaj pro la forto, kiun Vi donis al mi." Se li ne havas fidon, li diros: "Kian bonan penson mi mem havis! Kian bonan ŝancon mi havis, preninte la dekstran, anstataŭ la maldekstra vojeto: la hazardo ja bonege servas al ni kelkfoje! Kiel feliĉa mi opinias min pro mia braveco kaj pro tio, ke mi ne senkuraĝiĝis!"

Sed, oni diros, kial la bona Spirito ne klare diris al la homo: "Sekvu tiun ĉi vojeton, kaj ĉe ties ekstremo vi trovos, kion vi bezonas?" Kial la Spirito ne montriĝis al li, por lin gvidi kaj subteni en lia senhelpeco? Tiama- niere la Spirito estus konvinkinta lin pri la helpo de la Providenco. Unue, la Spirito tiel kondutis, por instrui al la homo helpi sin mem kaj uzi siajn proprajn fortojn; due, per la necerteco, Dio elprovas la fidon al Li kaj la submetiĝon al Lia volo. Tiu homo estis en la situacio de infano, kiu falis kaj kiu, se ĝi ekvidas iun, krias kaj atendas, ĝis tiu ĝin levos; sed, se ĝi vidas neniun, ĝi klopodas kaj ekstaras mem.

Se la anĝelo, kiu akompanis Tobijan, dirus al li: "Mi estas sendita de Dio, por gvidi cin dum cia vojaĝo kaj por antaŭgardi cin kontraŭ ĉia danĝero", Tobija havus nenian meriton; fidante nur al sia kunulo, li eĉ ne bezonus pensi; tial la anĝelo malkaŝis sian identecon nur ĉe la reveno.

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso

La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio.

Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarni- ĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la uni- versa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas kondukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l' aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l' universa fluidaĵo disetendiĝas senfine.

Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon.[21]

La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika.

Per la preĝo, la homo vokas al si la helpon de la bonaj Spiritoj, kiuj venas subteni lin en liaj bonaj decidoj kaj inspiri al li bonajn pensojn; li tiel akiras la moralan forton, kiun li bezonas, por venki la malfacil- aĵojn kaj por repreni la rektan vojon, se li dekliniĝis; per ĝi li povas ankaŭ deturni de si la malbonaĵojn, kiujn li altirus al si per sia propra kulpo. Ekzemple: homo vidas sian sanon ruinigita pro ekscesoj, al kiuj li sin fordonis, kaj trenas ĝis la fino de siaj tagoj vivon de suferoj; ĉu li rajtas lamenti, se li ne sukcesas resaniĝi? Ne, ĉar li povus trovi en la preĝo forton kontraŭ la tentoj.

Se oni dividos la malbonaĵojn de la vivo en du klasojn, el kiuj la unua konsistos el la malbonaĵoj, kiujn la homo ne povas eviti, kaj la dua el la ĉagrenoj, kies unua kaŭzo estas li mem pro siaj senzorgeco kaj eks- cesoj (Ĉap. V, § 4), oni vidos, ke la dua klaso estas multe pli granda ol la unua. Estas do evidente, ke la homo estas la aŭtoro de la plimulto el siaj afliktoj, kaj ke li povus ilin ŝpari al si, agante ĉiam saĝe kaj prudente.

Ne malpli evidente estas, ke tiuj malfeliĉoj estas rezultato de nia malobeo al la leĝoj de Dio, kaj ke se ni severe sekvus tiujn leĝojn, ni estus tute feliĉaj. Se ni ne transpaŝus la limon de la neceseco en la kontentigo de niaj bezonoj, ni ne spertus la malsanojn, kiuj estas sekvoj de la ekscesoj, nek la suferojn, kuntrenatajn de tiuj malsanoj; se ni limigus nian ambicion, ni ne timus la ruinon; se ni ne volus supreniri pli alten, ol kiom ni povas, ni ne timus falon; se ni estus humilaj, ni ne suferus la elreviĝojn de la disbato de nia fiero; se ni praktikadus la leĝon de karito, ni ne estus klaĉemaj, enviemaj, ĵaluzaj, kaj ni evitus disputojn kaj malkon- kordojn; se al neniu ni farus malbonon, ni ne timus venĝojn, ktp.

Ni konsentu, ke la homo nenion povas fari kontraŭ la aliklasaj malbonaĵoj; ke ĉiu preĝo estas senefika, por ke li ilin evitu: ĉu li ne estas ja tre feliĉa, ke li liberiĝas de ĉiuj malbonaĵoj naskitaj de lia konduto mem? Nu, pri tiuj ĉi la agado de la preĝo estas facile komprenebla, ĉar ĝi havas kiel efikon voki la edifan inspiron de la bonaj Spiritoj, peti de ili forton por kontraŭstari al la malbonaj pensoj, kies plenumiĝo povas esti al ni pereiga. En ĉi tiu okazo, ilia klopodo ne celas, ĝustadire, deturni de ni la malbonaĵon, sed al ni mem evitigi la penson, kiu povas altiri la malbonaĵon; ili neniel malhelpas la plenumon de la dekretoj de Dio, nek rompas la validecon de la naturaj leĝoj; ili nur detenas nin de malobeo je tiuj leĝoj, gvid- ante nian liberan volon, sed tion ili faras sen nia scio, en neperceptebla maniero, por ne kateni nian volon. La homo troviĝas tiam en la situacio de iu, kiu petas bonajn konsilojn kaj ilin praktikas, sed kiu estas ĉiam libera sekvi, aŭ ne, la konsilojn; Dio volas, ke tiel estu, por ke la homo havu la respondecon por siaj agoj kaj la meriton de l' elekto inter bono kaj malbono. Jen tio, kion la homo estas ĉiam certa ricevi, se li petas fervore, kaj precipe al kio oni povas apliki jenajn vortojn: "Petu, kaj vi ricevos."

Eĉ se la efikeco de la preĝo estus reduktita ĝis tia grado, ĉu ĝi ne donus grandegan rezultaton? Estis des- tinite al Spiritismo pruvi al ni la agmanieron de la preĝo, per la malkaŝo de la rilatoj inter la korpa kaj la spirita mondoj. Sed ĝiaj efikoj ne limiĝas nur je tio.

Ĉiuj Spiritoj ĝin rekomendas; malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio; estas rifuzi al si mem la helpon de la Spiritoj, kaj al aliaj la bonon, kiun oni povas fari al ili.

13. Cedante al peto adresita al Li, Dio ofte celas rekompenci la intencon, la sindonemon kaj la fidon de la preĝanto; jen kial la preĝo de virtulo havas pli da merito en la okuloj de Dio kaj ĉiam pli da efikeco, ĉar malvirta kaj malica homo ne povas preĝi kun tiaj fervoro kaj fido, kiajn donas nur la vera pieco. El la koro de egoisto, de iu, kiu preĝas nur el la lipoj, povus eliri nur paroloj, ne la impetoj de karito, kiuj al la preĝo donas ĝian tutan povon. Oni tiel klare komprenas tion, ke, per instinkta movo, oni prefere rekomendas sin al la preĝoj de la personoj, kies konduton oni opinias plaĉa al Dio, ĉar tiuj personoj estas pli volonte aŭskultataj.

Ĉar la preĝo plenumas agon kvazaŭ magne- tisman, oni povus tial kredi, ke ĝia efikeco dependas de l' emanpotenco; sed ne estas tiel. Per tia magnetisma influo super la homoj, la Spiritoj, kiam necese, helpas la nesufiĉan povon de la preĝanto, aŭ agante rekte en lia nomo, aŭ donante al li momente esceptan forton, kiam ili opinias lin inda je tiu favoro, aŭ kiam la afero povas esti utila.

La homo, kiu ne konsideras sin sufiĉe bona, por havi favoran influon, sin ne detenu preĝi por alia, pro la penso, ke li ne indas aŭskulton. La konscio pri la propra malsupereco estas montro de humileco ĉiam agrabla al Dio, kiu taksas laŭmerite la kariteman intencon, kiu animas la homon. Ties fervoro kaj fido je Dio estas unua paŝo al lia reboniĝo, kiun la bonaj Spiritoj ĝojas stimuli. Forpuŝata estas nur la preĝo de fierulo, kiu fidas sian povon kaj siajn meritojn kaj kiu opinias, ke li povas superforti la volon de l' Eternulo.

La povo de la preĝo kuŝas en la penso; pa- roloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon. La preĝo en kuneco plenumas pli povan agadon tiam, kiam ĉiuj preĝantoj elkore ligiĝas al sama penso kaj al sama celo, ĉar fariĝas, kvazaŭ multaj krius samtempe kaj unisone. Sed, kion helpas, ke granda nom- bro da personoj kolektiĝas por preĝi, se ĉiu agas izole kaj individue? Cent homoj kunigitaj povas preĝi kiel egoistoj, dum du aŭ tri, unuigitaj en komuna aspiro, preĝas kiel veraj fratoj per Dio, kaj ilia preĝo havos pli da povo, ol tiu de la cent aliaj. (Ĉ. XXVIII, §§ 4 kaj 5).

Kompreneblaj preĝoj

Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. — Car se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. — Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. — Car vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. (Paŭlo, I. Korintanoj, 14:11, 14, l6, l7.)

La preĝo havas valoron nur laŭ la penso, kiun oni alligas al ĝi; nu, ne estas eble alligi penson al io, kion oni ne komprenas, ĉar, kion oni ne komprenas, tio ne povas tuŝi la koron. Por la granda plimulto, la preĝoj, en lingvo, kiun la aŭdantaro ne komprenas, estas nur amaso da vortoj, nenion dirantaj al la spirito. Por ke la preĝo tuŝu la koron, ĉiu vorto devas veki ian ideon, sed, se oni ne komprenas la vorton, nenian ideon ĝi povas naski. Oni ĝin diras kiel simplan formulon, kiu estas pli aŭ malpli efika, laŭ la nombro de la ripetoj; multaj preĝas pro devo, kelkaj eĉ pro konformeco al la moro; tial ili kredas sin kvitaj, preĝinte difinitan nombron da fojoj kaj laŭ tia aŭ alia ordo. Dio legas en la fundo de la koroj; Li vidas la penson kaj la sincerecon. Opinii, ke Li estas pli sentema por la formo ol por la fundo, estas malaltigi Lin. (Ĉ. XXVIII, § 2.)

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantaj Spiritoj

La suferantaj Spiritoj petas preĝon; ĝi estas utila al ili, ĉar, konstatante, ke oni pri ili pensas, ili sentas sin malpli forlasitaj, malpli malfeliĉaj. Sed la preĝo faras sur ilin pli rektan agadon: ĝi relevas ilian kuraĝon, instigas en ili la deziron altiĝi per pento kaj repago, kaj eble ĝi deturnas de la malbono ilian penson; en tiu ĉi senco ĝi povas ne nur mildigi, sed ankaŭ mal- plidaŭrigi iliajn suferojn. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero, 2an parton: Ekzemplojn.).

Iuj personoj ne konsentas pri la preĝo por la mortintoj, ĉar, laŭ ilia kredo, la animo havas unu nuran alternativon, nome, esti savita aŭ kondamnita al eternaj suferoj; en ambaŭ okazoj la preĝo estas do senutila. Ne diskutante la valoron de tia opinio, ni konsentu por momento pri la realeco de l' eternaj suferoj pro nepar- donindaj kulpoj kaj ke niaj preĝoj estas senpovaj, por meti finon al tiuj suferoj. Ni demandas, ĉu en tiu hipotezo estas logike, kariteme kaj kristane rifuzi la preĝon por la kondamnitoj? Kiom ajn senpovaj por li- berigi ilin, ĉu niaj preĝoj ne estus por tiuj malfeliĉaj Spiritoj montro de kompato, kapabla mildigi iliajn sufer­ojn? Sur la tero, kiam iu estas kondamnita al dumviva punlaboro, eĉ tiam, se ekzistas nenia espero, ke estos konsentita al li pardono, ĉu estas malpermesite al iu karitema persono helpi lin treni siajn katenojn, por ĉi tiujn malplipezigi? Kiam iu estas trafita de nekura- cebla malsano, ĉu oni lin forlasu sen ia malakrigo de liaj doloroj, nur tial, ke neniom da espero oni havas por lia resaniĝo? Ĉu oni devas forlasi lin sen ia konsolo? Ekpensu, ke inter la kondamnitoj povas troviĝi persono, kiu estis al vi kara, iu amiko, eble patro, patrino aŭ filo: ĉar, laŭ via opinio, li ne povas esperi pardonon, ĉu tial vi rifuzus al li glason da akvo, por kvietigi lian soifon? ian balzamon, por sekigi liajn vundojn? ĉu vi ne farus por li tion, kion vi farus por dumviva kondamnito? ĉu vi ne donus al li ateston de amo, de konsolo? Sendube, ĉar tiel vi kondutus kiel kristano. Kredo, kiu ŝtonigas la koron, ne povas harmonii kun la kredo je iu Dio, kiu lokas en la unua rango de la devoj la amon al la proksimulo.

La neeterneco de la suferoj ne neprigas la mal- konfirmon de puno dumtempa, ĉar Dio, per Sia justeco, ne povas intermiksi bonon kaj malbonon; nu, nei en tiu okazo la efikecon de la preĝo estus nei la efikecon de la konsolo, de la kuraĝigoj kaj de la bonaj konsiloj; estus nei la forton, kiun ni ĉerpas el la morala helpo de la homoj, kiuj volas nian bonon.

20. Aliaj sin bazas sur pli verŝajna motivo: la ne- fleksebleco de la diaj dekretoj. Dio, ili diras, ne povas ŝanĝi Siajn decidojn laŭ peto de Siaj kreitoj; alie, nenio estus fiksa en la mondo. La homo nenion do havus por peti de Dio, sed devus nur submetiĝi kaj adori Lin.

En ĉi tiu rezonado montriĝas falsa apliko de la ne- ŝanĝebleco de la dia leĝo, aŭ pli bone, nescio pri la leĝo koncerne la estontan punon. Tiun leĝon malkaŝas la Spiritoj de la Sinjoro, hodiaŭ, kiam la homo estas ma- tura por kompreni, kio en la kredo estas konforma aŭ kontraŭa al la diaj atributoj.

Laŭ la dogmoj de l' absoluta eterneco de la suferoj, ne estas konsiderataj favore al la kulpulo ties konscienc- riproĉoj kaj pento; por li ĉia deziro je pliboniĝo estas senutila: li estas kondamnita restadi por eterne ĉe la malbono. Se li estas kondamnita por difinita tempo, la puno ĉesos tuj, kiam tiu tempo forpasos; sed kiu diras, ke li tiam ekhavos pli bonajn sentojn? Kiu diras, ke laŭ la ekzemplo de multaj kondamnitoj de sur la tero, ĉe ilia eliro el la malliberejo, li ne estos tiel malbona, kiel antaŭe? En la unua okazo, oni konservus en la doloro de la puno homon revenintan al la bono; en la dua okazo, oni pardonus tiun, kiu restas kulpa. La leĝo de Dio estas pli antaŭvidema; ĉiam justa, senpartia kaj favorkora, ĝi fiksas nenian daŭron por la puno, kia ajn ĉi tiu estas; ĝi resume konsistas en la jeno:

21. "La homo suferas ĉiam la konsekvencon de siaj kulpoj: nenia malobeo je la leĝo de Dio restas nepunita.

"La severeco de la puno estas proporcia al la graveco "de la kulpo.

"La daŭro de la puno pro ia ajn kulpo estas nedi- "finita; 0i dependas de la pento de la kulpulo kaj de ties "reveno al bono; la puno daŭras tiel longe kiel la obstin- "nado en malbono; ĝi estus eterna; se la obstinado estus "eterna; ĝi estas mallongedaŭra, se la pento rapidas.

"Tuj kiam la kulpulo petas kompaton, Dio aŭdas "kaj sendas al li la esperon. Sed la simpla bedaŭro pro "la farita malbono ne sufiĉas: repago estas necesa; tial la "kulpulo estas submetata al aliaj provoj, en kiuj li povas, "ĉiam per sia volo, fari la bonon, por repagi la mal- "bonon, kiun li kaŭzis.

"Tiel la homo estas konstante la arbitracianto de "sia propra sorto; koncernas lin mem mallongigi aŭ sen- "lime daŭrigi sian turmenton; lia feliĉo, aŭ malfeliĉo, "dependas de lia volo fari bonon."

Tia estas la leĝo, leĝo neŝanĝebla kaj konforma al la boneco kaj la justeco de Dio.

La kulpa kaj malfeliĉa Spirito ĉiam povas do savi sin mem: la leĝo de Dio diras, sub kia kondiĉo li povas tion fari. Kio plej ofte mankas al li, tio estas volo, forto, kuraĝo; se, per niaj preĝoj, ni inspiras al li tiun volon, ni subtenas kaj kuraĝigas lin; se, per niaj konsiloj, ni al li donas la lumon, kiun li bezonas, anstataŭ peti Dion rompi Sian leĝon, ni fariĝas instrumentoj por la plenumo de Lia Leĝo de amo kaj karito, en kiu Li permesas al ni partopreni, por ke ni donu mem pruvon de karito. (Vidu en La Cielo kaj la Infero, unuan parton, ĉ. IV, VII, VIII.).

instruoj de la spiritoj

Maniero preĝi

22. La unua devo de ĉiu homa kreito, la unua ago, kiu devas signi lian revenon al la aktiva ĉiutaga vivo, estas la preĝo. Preskaŭ ĉiuj vi preĝas, sed kiom mal­multaj scias preĝi! Kiom interesas al la Sinjoro la frazoj, kiujn vi sekvigas unujn post aliaj mekanike, pro la kutimo, plenumante devon, kiu pezas sur vi, kiel ĉiu devo?

La preĝo de la kristano, de la Spiritisto, al kiu ajn kulto li apartenas, devas esti farata tuj, de kiam la Spirito reprenis la jugon de la karno; ĝi devas humile leviĝi el la profundo de la koro al la piedoj de la Dia Majesto, en impeto de dankemo pro la bonfaroj ricevitaj ĝis tiu tago, pro la forpasinta nokto, dum kiu estis al vi permesite, kvankam sen via scio, reveni al viaj amikoj, al viaj gvidantoj, por ĉerpi ĉe ilia kontakto pli da forto kaj da persistemo. Ĝi devas humile altiĝi al la piedoj de la Sinjoro, por al Li rekomendi vian malfortecon, peti de Li apogon, indulgon, favorkorecon. Ĝi devas flugi el la profundo de la koro, ĉar via animo devas supreniri al la Kreanto, transfiguriĝi kiel Jesuo sur la monto Tabor, por tien veni blanka kaj radianta de espero kaj amo.

Via preĝo devas enhavi peton de la gracoj, kiujn vi bezonas, sed kiujn vi efektive bezonas. Senutile estus do peti la Sinjoron mallongigi viajn provojn, doni al vi ĝojojn kaj riĉecon; petu de Li konsenti al vi pli altvalor- ajn bonaĵojn, kiaj estas pacienco, rezignacio kaj fido. Ne diru, kiel kelkaj el vi: "Neniom valoras preĝi, ĉar Dio ne aŭskultas min." Kion vi plej ofte petas de Dio? Ĉu vi iam ekpensis peti de Li vian moralan pliboniĝon: Ho! ne, tre malofte. Vi prefere ekpensas peti de Li la suk- ceson en viaj surteraj entreprenoj, kaj vi ekkrias: "Dio ne okupiĝas pri ni; se Li atentus nin, ne fariĝus tiom da maljustaĵoj." Malsaĝaj! sendankaj! se vi irus ĝis la fundo de via konscienco, vi tie preskaŭ ĉiam trovus la elirpunkton de viaj malfeliĉoj, pri kiuj vi plendas; petu do, antaŭ ĉio, vian pliboniĝon, kaj vi vidos, kia torento da gracoj kaj konsoloj verŝiĝos sur vin. (Ĉ. V, § 4.)

Vi devas senĉese preĝadi, ne bezonante por tio re- tiriĝi en vian preĝoĉambron aŭ surgenuiĝi en la publikaj lokoj. La dumtaga preĝado estas la plenumo de viaj devoj, escepte de neniu, kiaj ajn ili estas. Ĉu ne estas ago de amo al la Sinjoro helpi viajn fratojn en iu bezono, morala aŭ fizika? Ĉu ne estas ago de dankemo levi vian penson al Li, kiam io feliĉa okazas al vi, kiam iu akcidento estas evitita, kiam iu ĉagreno apenaŭ tuŝas vin, se vi diras per la penso: Estu glorata, mia Patro!? Ĉu ne estas ago de pento humiliĝi antaŭ la suverena Juĝanto, kiam vi sentas, ke vi pekis kaj, eĉ nur per rapida penso, vi al Li diras: Pardonu min, Dio mia, ĉar mi pekis (pro fiero, pro egoismo aŭ pro manko de karito); donu al mi forton, por ne refali, kaj kuraĝon, por kompensi mian eraron?

Tio estas sendenpenda de la kutimaj matenaj kaj vesperaj preĝoj, kiel ankaŭ de la ekleziaj festotagoj; kiel vi vidas, la preĝo povas esti farata en iu ajn momento, trudante nenian interrompon de la laboro; kontraŭe, la preĝo sanktigas gin. Estu tute certaj, ke unu sola el tiuj pensoj, elirintaj el la koro, estas pli favore aŭskul- tata de via ĉiela Patro, ol la longaj preĝoj dirataj pro kutimo, ofte sen ia difinita kaŭzo, kaj al kiuj nur la kutima horo vin maŝine vokas. (V. Monod. Bordeaux, 1862.)

Feliĉo, kiun la preĝo alportas

23. Venu, vi, kiuj volas kredi: la ĉielaj Spiritoj alkuras, por anonci al vi grandajn aferojn; Dio, miaj infanoj, malfermas Siajn trezorojn, por doni al vi bon- farojn. Nekredemaj homoj! se vi scius, kiel la fido bonfaras al la koro kaj kondukas la animon al pento kaj al preĝo! la preĝo! ho! kiel kortuŝaj estas la paroloj el la buŝo en momento de preĝado! La preĝo estas la dia roso, mildiganta la tro fortan varmon de la pasioj;

unuenaskita filino de la fido, ĝi gvidas nin sur la vojeton, kiu kondukas al Dio. En via enpensiĝo kaj en soleco, vi estas kun Dio; Li jam ne estas mistero: Li senvualigas Sin al vi. Apostoloj de la pensado, tio por vi estas la vivo, via animo disiĝas de la materio kaj flugas en tiujn mondojn senlimajn kaj eterajn, kiun la kompatindaj homoj ne konas.

Marŝu, marŝu sur la vojo de la preĝo, kaj vi aŭdos la voĉon de l' anĝeloj. Kia harmonio! Tie jam ne estas la konfuza bruo kaj la malagordaj sonoj de la tero; tie estas la liroj de la ĉefanĝeloj; tie estas la dolĉaj kaj mildaj voĉoj de la serafoj, pli delikataj ol la matenaj ventetoj, ludantaj en la foliaroj de viaj grandaj arbaroj. Meze en kiaj ĉarmoj vi marŝos! viaj lingvoj ne povos difini tiun feliĉon, ĉar ĝi eniras tra ĉiuj poroj, ĉar la fonto, el kiu oni trinkas dum preĝado, estas vivdona kaj refreŝiga! Dolĉaj voĉoj, ravaj parfumoj, kiujn la animo aŭdas kaj ĝue gustumas, flugante per la preĝo en tiujn nekonatajn kaj loĝatajn sferojn!

Ne miksite kun karnaj deziroj, ĉiaj aspiroj estas diaj.

Vi ankaŭ preĝu, kiel preĝis la Kristo, portante sian krucon al Golgota aŭ Kalvario: portu vian krucon, kaj vi sentos la dolĉajn emociojn, kiuj trapasis lian animon, kvankam ŝarĝita per malhonoriga kruco; li iris al la morto, sed por vivi la ĉielan vivon en la hejmo de sia Patro. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1861.)

Ĉapitro XXVIII

kolekto da spiritistaj preĝoj

Antaŭparolo

1. La Spiritoj ĉiam diradas: "La formo estas nenio, la penso esta ĉio. Ĉiu el vi preĝu laŭ siaj konvinkoj kaj en la maniero, kiu plej tuŝas lin aŭ ŝin; bona penso valoras pli ol multenombraj paroloj, en kiuj la koro neniel partoprenas."

La Spiritoj ordonas nenian absolutan formulon de preĝ- oj; kiam ili donas formulojn, ili celas fiksi la ideojn kaj precipe atentigi pri iuj principoj de la doktrino spiritisma. Tiuj formuloj celas ankaŭ helpi la personojn, kiuj estas en embaraso por esprimi siajn ideojn, ĉar estas personoj, kiuj ne kredas, ke ili efektive preĝis, se iliaj pensoj ne estis formulitaj.

La kolekto da preĝoj en tiu ĉi ĉapitro estas elekto, far- ita el inter la preĝoj diktitaj de la Spiritoj en pluraj cir- konstancoj; ili eble ja diktis aliajn per malsamaj vortoj, taŭgaj por difinitaj ideoj aŭ apartaj okazoj, sed la formo ne gravas, se la fundamenta penso estas la sama. La celo de la preĝo estas levi nian animon al Dio; la diverseco de la formuloj nenian diferencon devas krei inter la homoj, kiuj kredas al Li, kaj des malpli inter la adeptoj de Spirit- ismo, ĉar Dio akceptas ĉiajn preĝojn, se nur ili estas sin- ceraj. Oni do ne konsideru tiun ĉi kolekton kiel absolutan formularon, sed nur kiel ekzemplon de la instruoj de la Spi­ritoj. Ili estas apliko de la principoj de la evangelia moralo komentariita en tiu ĉi libro, alplenigaĵo al la diktaĵoj de la Spiritoj pri la devoj al Dio kaj al la proksimulo, en kiu estas rememorigataj la principoj de la doktrino.

Spiritismo rekonas kiel bonajn la preĝojn de ĉiaj kultoj, kiam ili estas dirataj el la koro kaj ne el la lipoj; nenian ĝi trudas, nenian ĝi malaprobas; Dio estas tro granda, laŭ Spiritismo, por forpuŝi la voĉon, kiu petegas de Li aŭ kantas al Li laŭdojn tial, ke ĝi tion faras en unu maniero kaj ne en alia. Kiu ajn anatemus la preĝojn, kiuj ne estas en lia formularo, tiu pruvus, ke li ne konas la grandecon de Dio. Kredi, ke Dio nur akceptas difinitan formulon, estas atribui al Li la malgrandecon kaj pasiojn de la homaro.

Esenca kondiĉo de la preĝo, laŭ Sankta Paŭlo, estas, ke ĝi estu komprenebla, por ke ĝi povu paroli al la spirito; por tio ne sufiĉas, ke ĝi estu dirata en lingvo komprenata de la preĝanto; estas preĝoj en vulgara lingvo, kiuj ne diras multe pli al la penso, ol se ili estus en fremda lingvo, kaj kiuj tial ne iras en la koron; la malmultaj ideoj, kiujn ili enhavas estas ofte sufokitaj de la superabundeco de vortoj kaj la mistikeco de la lingvo.

La precipaj kvalitoj de la preĝo estas klareco, simpleco kaj koncizeco, sen frazaro senutila kaj laŭtaj epitetoj, kiuj estas nur falsbrila ornamaĵo; ĉiu vorto devas trafi sian celon, veki ideon, skui koran fibron; unuvorte, ĝi devas pripensigi; nur laŭ ĉi tiu kondiĉo la preĝo povas trafi sian celon, ali- maniere ĝi estas nur bruo. Vidu, kun kia mieno de distreco kaj fluegeco plej ofte ili estas dirataj; oni vidas la lipojn moviĝantajn; sed, laŭ la esprimo de la fizionomio, laŭ la sono mem de la voĉo, oni konstatas en ili ian agon maŝi- necan, pure eksteran, por kiu la animo restas indiferenta.

La preĝoj, kunigitaj en tiu ĉi kolekto, estas dividitaj en kvin kategoriojn: 1-e. Ĝeneralaj preĝoj; 2-e. Preĝoj por la preĝanto mem; 3-e. Preĝoj por la vivantoj; 4-e. Preĝoj por la mortintoj; 5-e. Specialaj preĝoj por malsanuloj kaj obseditoj.

Por la celo turni pli speciale la atenton al la temo de ĉiu preĝo kaj pli bone komprenigi ties amplekson, ni antaŭ- igis ĉiujn per la koncerna instruo, per ia prezento de mo- tivoj, sub la titolo Antaŭparolo.

ĝeneralaj preĝoj

La Sinjora preĝo = Patro Nia

Antaŭparolo. La Spiritoj rekomendis loki la Pa­tron Nian kiel kapon de tiu ĉi kolekto, ne nur kiel preĝon, sed ankaŭ kiel simbolon. El ĉiuj preĝoj, ili donas al ĉi tiu la unuan rangon, aŭ tial, ke ĝi venas de Jesuo mem (Sankta Mateo, 6:9-13), aŭ tial, ke ĝi povas anstataŭi ĉiujn aliajn, laŭ la penso, kiun oni al ĝi alligas. Ĝi estas la plej perfekta modelo de koncizeco, vera majstroverko de sublimeco laŭ sia simpleco. Efektive, sub la plej malvasta formo, ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al Dio, al si mem kaj al la proksimulo; ĝi enhavas deklaron de fido, agon de adorado kaj de submetiĝo, peton de ĉio necesa al la vivo kaj la principon de karito. Gin diri intence al iu estas peti por li tion, kion oni petus por si.

Tamen tial, ke ĝi mem estas tre mallonga, la pro­funda senco enfermita en la kelkaj vortoj, kiuj ĝin konsistigas, ne estas kaptata de la plimulto el la homoj; tial oni ĝin ordinare diras ne direktante la penson al la aplikado de ĉiu el ĝiaj partoj; oni ĝin eldiras kiel formulon, kies efikeco estas proporcia al la nombro da fojoj de ĝia ripetado; nu, tiu nombro estas preskaŭ ĉiam unu el la kabalaj nombroj, tri, sep naŭ, eltiritaj el la antikva superstiĉa kredo al la efikeco de la nombroj, uzata en la magiaĵoj.

Por anstataŭi la malplenon, kiun la koncizeco de tiu preĝo lasas en la menso, laŭ konsilo kaj kun la helpo de la bonaj Spiritoj, al ĉiu frazo estas aldonita komen- tario, kiu elvolvas ĝian sencon kaj montras ĝiajn aplik- ojn. Laŭ la cirkonstancoj kaj la disponebla tempo, oni povas do diri la Patron Nian simpla komentariita.

3. Preĝo.

I. Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita!

Ni kredas al Vi, Sinjoro, ĉar ĉio elmontras Vian povon kaj Vian bonecon. La harmonio de la universo atestas saĝon, prudenton kaj antaŭvidemon, kiuj superas ĉiujn homajn kapablojn; la nomo de iu Estulo suverene granda kaj saĝa estas enskribita en ĉiuj verkoj de la kreitaĵaro, ekde la trunketo de herbo kaj la plej mal- granda insekto ĝis la astroj, moviĝantaj en la spaco; ĉie ni vidas la pruvon de patra prizorgemo; tial estas blinda tiu, kiu ne rekonas Vin en Viaj verkoj, fiera tiu, kiu Vin ne gloras, kaj maldankema tiu, kiu ne esprimas al Vi sian ŝuldon por Viaj favoroj.

II. Venu Via regno!

Sinjoro, Vi donis al la homoj leĝojn plenajn de saĝo, kiuj farus ilian feliĉon, se ili observadus tiujn leĝojn. Kun tiuj leĝoj ili igus la pacon kaj la justecon regi ĉe ili; ili helpus sin reciproke, anstataŭ malutili unuj al aliaj, kiel ili faras; la fortulo subtenus la malfortulon, anstataŭ lin subpremi; ili evitus la malbonaĵojn, kiujn naskas la mal- justaĵoj kaj ĉiaspecaj ekscesoj. Ĉiaj suferoj sur la tero venas de la malobeo al Viaj leĝoj, ĉar ĉiu malobeo havas siajn fatalajn sekvojn.

Al la bruto Vi donis la instinkton, kiu signas la limon de tio necesa al ĝi, kaj ĝi aŭtomate konformiĝas; sed al la homo, krom tiu instinkto, Vi donis ankaŭ intelekton kaj racion; Vi donis al li ankaŭ la liberecon obei aŭ malobei tiujn el Viaj leĝoj, kiuj lin rekte kon- cernas, tio estas, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, por ke li havu la meriton kaj la repondecon por siaj agoj.

Neniu povas preteksti nescion pri Viaj leĝoj, ĉar, per patra prizorgemo, Vi volis, ke tiuj leĝoj estu en- gravuritaj en ĉies konscienco, sendistinge de kultoj aŭ de nacioj: kiuj ilin malobeas, tiuj Vin ne rekonas.

Venos tago, kiam, laŭ Via promeso, ĉiuj plenumos Viajn leĝojn; tiam la nekredemo estos malaperinta; ĉiuj Vin rekonos kiel la Suverenan Mastron de ĉiuj aferoj, kaj la regado de Viaj leĝoj starigos Vian regnon sur la tero.

Bonvolu, Sinjoro, fruigi tiun alvenon, donante al la homoj la necesan lumon, kiu konduku ilin sur la vojon de la vero.

Plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero!

Se la submetiĝo estas devo de la filo al la patro, de la malsuperulo al sia superulo, kiel des pli granda estas la devo de submetiĝo de la kreito al sia Kreinto! Fari Vian volon, Sinjoro, estas observi Viajn leĝojn kaj sen murmuroj submetiĝi al la diaj dekretoj; la homo submetiĝos al ili, kiam li komprenos, ke Vi estas la fonto de ĉia saĝo, kaj ke sen Vi li nenion kapablas; tiam li faros Vian volon sur la tero, kiel la elektitoj en la ĉielo.

Nian panon ĉiutagan, donu al ni hodiaŭ.

Donu al ni la nutraĵon, kiu subtenus la fortojn de la korpo; donu al ni ankaŭ la spiritan nutraĵon por la elvolviĝo de nia Spirito.

La bruto trovas sian nutraĵon, sed la homo ŝuldas ĝin al sia agemeco kaj al la rimedoj de sia intelekto, ĉar Vi kreis lin libera.

Vi diris al li: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon"; per tio Vi trudis al li la devon de laboro, por ke li ekzercu sian intelekton per la serĉado de rimedoj, por prizorgi siajn bezonojn kaj sian bonstaton, unuj per materia laboro, aliaj per intelekta laboro; sen la laboro li restus senprogresa kaj ne povus aspiri al la feliĉo de la superaj Spiritoj.

Vi helpas la bonvolan homon, kiu fidas al Vi por la necesaj aĵoj, sed ne tiun, al kiu plaĉas la mallaboremo kaj ĉion volus ricevi sen penoj, nek tiun, kiu serĉas la superfluaĵon. (Ĉap. XXV.)

Kiom da homoj pereas pro sia propra kulpo, pro sia malzorgemo, pro sia neantaŭvidemo aŭ pro sia ambicio, kaj tial, ke ili ne volis kontentiĝi per tio, kion Vi donis al ili! Tiuj estas la farintoj de sia propra malfeliĉo kaj ne havas la rajton plendi, ĉar ili estas punataj de sia propra peko. Sed eĉ tiujn Vi ne forlasas, ĉar Vi estas senlime favorkora; Vi etendas al ili helpeman manon, tuj kiam, kiel la erarinta filo, ili sincere revenas al Vi. (Ĉap. V, § 4.)

Antaŭ ol plendi kontraŭ nia sorto, ni demandu, ĉu ĝi ne estas nia verko; ĉe ĉiu malfeliĉo, kiu okazas al ni, ni demandu nin mem, ĉu ne dependis de ni eviti ĝin; sed ni diru ankaŭ, ke Dio donis al ni intelekton, por ke ni eliru mem el la ŝlimejo, kaj dependas de ni uzi tiun intelekton.

Tial, ke la leĝo de laboro estas la kondiĉo de la homo sur la tero, donu al ni kuraĝon kaj fortojn por plenumi ĝin; donu al ni ankaŭ prudenton, antaŭzorgemon kaj

moderecon, por ke ni ne perdu la frukton de la laboro.

Donu al ni do, Sinjoro, nian ĉiutagan panon, tio estas, la rimedojn por akiri per la laboro la aĵojn neces- ajn al la vivo, ĉar neniu havas la rajton peti ion superfluan.

Se la laboro estas al ni ne ebla, ni fidas al Via dia providenco.

Se apartenas al Viaj planoj submeti nin al la plej severaj provoj, malgraŭ niaj klopodoj, ni akceptos ilin kiel justan elaĉeton de la kulpoj, kiujn ni eble faris en la nuna vivo aŭ en iu antaŭa, ĉar Vi estas justa; ni scias, ke ne estas punoj ne merititaj, kaj ke Vi neniam punas sen ia kaŭzo.

Gardu nin, ho mia Dio, kontraŭ la sento de envio kontraŭ la homoj, kiuj posedas, kion ni ne havas, eĉ kontraŭ tiuj, kiuj havas superflue, dum al ni mankas la necesaĵoj. Pardonu ilin, se ili forgesas la leĝon de karito kaj amo al la proksimulo, kiun Vi instruis al ili. (Ĉap. XVI, § 8.)

Forigu ankaŭ de nia spirito la penson nei Vian justecon, kiam ni vidas la prosperon de la malbonulo kaj la malfeliĉon, kiu premas la bonulon. Nun ni scias, dank' al la novaj konigoj, kiujn Vi konsentis al ni, ke Via justeco ĉiam plenumiĝas kaj al neniu mankas; ke la materiala prospero de la malbonulo estas tiel mallong- gedaŭra kiel lia korpa ekzistado, kaj ke ĝi havos terurajn sekvojn, dum la ĝojo, destinita al tiu, kiu suferas kun rezignacio, estas eterna. (Ĉap. V, §§ 7, 9, 12, 18.)

V. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. = Pardonu al ni niajn ofend- ojn, kiel ankaŭ ni pardonas tiujn, kiuj nin ofendis.

Ĉia malobeo al Via leĝoj, Sinjoro, estas ofendo al Vi, kaj ŝuldo farita, kiun pli malpli baldaŭ ni devos pagi. Ni petas de Via senlima favorkoreco la pardonon de niaj ŝuldoj, kun la promeso klopodi, por ne fari novajn. Vi faris por ni el la karito difinitan leĝon; sed karito ne konsistas nur en la helpo al nia similulo en la bezono; ĝi estas ankaŭ la forgeso kaj la pardono de la ofendoj. Per kia rajto petus ni Vian indulgon, se ni mem ne indulgus la homojn, pri kiuj ni plendas?

Donu al ni, ho mia Dio, la forton por sufoki en nia animo ĉian venĝemon, ĉian malamon kaj ĉian koleron; konsentu, ke la morto ne surprizu nin kun deziro je venĝo en la koro. Se al Vi plaĉas repreni nin ankoraŭ hodiaŭ de sur la tero, konsentu, ke ni povu prezentiĝi al Vi puraj de ĉia malamo, laŭ la ekzemplo de la Kristo, kies lastaj paroloj estis pardonpeto por liaj turmen- tantoj. (Ĉap. X.)

La persekutoj, kiujn la malbonuloj igas nin suferi, estas parto de niaj surteraj provoj; ni devas ilin akcepti sen murmuro, kiel ĉiujn aliajn provojn, kaj ne malbeni tiujn, kiuj per siaj malicaĵoj preparas nian vojon al la eterna feliĉo, ĉar Vi diris al ni per la buŝo de Jesuo: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!" Ni benu do la manon, kiu nin frapas kaj humiligas, ĉar la kontuzoj sur la korpo fortigas nian animon, kaj ni estos altigitaj pro nia hu- miliĝo. (Ĉap. XII, § 4.)

Glorata estu Via nomo, Sinjoro, ĉar Vi al ni instruis, ke nia sorto ne estas senrimede fiksita post la morto; ke ni trovos en aliaj ekzistadoj la rimedojn por elaĉeti kaj pagi niajn pasintajn kulpojn, por plenumi en nova vivo tion, kion ni ne povas fari en la nuna por nia progreso. (Ĉap. IV; ĉap V, § 5.)

Tiel klariĝas ĉiuj ŝajnaj anomalioj de la vivo; lumo estas ĵetata sur nian pasintecon kaj nian estontecon, kiel signo de Via suverena justeco kaj de Via senlima boneco.

VI. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.[22]

Donu al ni, Sinjoro, la forton por malcedi al la sugestoj de la malbonaj Spiritoj, kiuj provus deturni nin de la vojo de la bono, inspirante al ni malbonajn pensojn.

Sed ni mem estas malperfektaj Spiritoj, enkarniĝint- aj sur tiu ĉi tero por elaĉeti kulpon kaj plibonigi nin. La unua kaŭzo de la malbono estas en ni, kaj la mal- bonaj Spiritoj nur profitas niajn malvirtajn inklinojn, ĉe kiuj ili tenas nin por nin tenti.

Ĉia malperfektaĵo estas pordo malfermita al ilia influo; tial ili estas senpovaj kaj rezignas ĉian provon kontraŭ la perfektaj estuloj. Ĉio, kion ni povus fari por eviti ilin, estus senutila, se ni ne kontraŭstarus al ili per neskuebla volo por la bono kaj absoluta rezigno pri la malbono. Nur kontraŭ ni mem do ni devas direkti niajn klopodojn, kaj tiam la malbonaj Spiritoj foriras mem, ĉar la malbono ilin altiras, dum la bono ilin forpelas. (Vidu malsupre: Preĝoj por la obseditoj.)

Sinjoro, subtenu nin en nia malforteco; inspiru al ni per la voĉo de niaj Gardanĝeloj kaj de la bonaj Spiritoj la volon korekti nin pri niaj malperfektaĵoj, por fermi al la malpuraj Spiritoj la pordojn de nia animo. (Vidu malsupre: § 11.)

La malbono ne estas Via verko, Sinjoro, ĉar la fonto de la tuta bono nenion malbonan povas krei; ni mem ĝin kreas per malobeo al Viaj leĝoj kaj per malbona uzo, kiun ni faras el la libereco, kiun Vi donis al ni. Kiam la homoj plenumos Viajn leĝojn, la malbono mal- aperos de sur la tero, kiel ĝi jam malaperis el la mondoj pli progresintaj.

Por neniu la malbono estas io nepre bezona, kaj ĝi ŝajnas nekontraŭstarebla nur al tiuj, kiuj plezuras en ĝi. Se ni havas la volon fari ĝin, ni povas ankaŭ havi la volon fari la bonon; tial, ho mia Dio, ni petas de Vi kaj de la bonaj Spiritoj la helpon por kontraŭstaro al la tento.

VII. Tiel estu.

Bonvolu, Sinjoro, ke niaj deziroj plenumiĝu! Sed ni kliniĝas antaŭ Via senlima saĝo. En ĉiuj aferoj, kiujn ni ne povas kompreni, estu farate laŭ Via sankta volo, kaj ne laŭ la nia, ĉar Vi volas nur nian bonon kaj, pli ĝuste ol ni, Vi scias, kio estas al ni utila.

Ni adresas al Vi tiun ĉi preĝon, ho mia Dio, por ni mem; ni adresas ĝin al Vi ankaŭ por ĉiuj suferantaj animoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, por niaj amikoj kaj niaj malamikoj, por ĉiuj, kiuj petas nian helpon, kaj aparte por N...

Por ĉiuj ni petegas Vian favorkorecon kaj Vian benon.

NOTO. Oni povas tie ĉi formuli tion, por kio oni dankas Dion, kaj tion, kion oni petas por si mem, aŭ por alia. (Vidu malsupre la preĝojn n-rojn 26, 27.)

SPIRITISTAJ KUNVENOJ

Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili. (Mateo, 18:20.)

Antaŭparolo. Kunveno en la nomo de Jesuo ne signifas, ke sufiĉas, se ĝi estas ia materiala kolekto; estas necese, ke la personoj spirite kunsidu, kun komun- eco de intencoj kaj de pensoj por la bono; tiam Jesuo troviĝas en la kunveno, li aŭ la puraj Spiritoj, repre- zentantaj lin. Spiritismo komprenigas al ni, kiel la Spi­ritoj povas esti inter ni. Ili ĉeestas kun sia fluidaĵa aŭ spirita korpo, kaj kun la aspekto, kiu igus nin rekoni ilin, se ili fariĝus videblaj. Ju pli alte ili staras en la hierarkio, des pli granda estas ilia povo de disradiado; tial ili posedas la kapablon de ĉieesto kaj povas troviĝi samtempe en pluraj lokoj: por tio sufiĉas radio de ilia penso.

Per tiuj paroloj, Jesuo volis montri la povon de la unuiĝo kaj de la frateco; ne la pli aŭ malpli granda nombro altiras lin, ĉar, anstataŭ du aŭ tri personoj, li povus diri dek aŭ dudek, sed la sento de karito, kiu animas ilin, unuj favore al la aliaj; nu, por tio sufiĉas du. Sed se el tiuj du personoj preĝas ĉiu siamaniere, kvankam ili sin turnas al Jesuo, inter ili ne estas komuneco de la pensoj, precipe se ilin ne instigas sento de bonvolemo reciproka; se ili eĉ vidas unu alian per malbona okulo, kun malamo, envio aŭ ĵaluzo, la fluidecaj fluoj de iliaj pensoj forpuŝas unu alian anstataŭ unuiĝi per komuna impeto de simpatio, kaj tiam ili neniel estas kunvenintaj en la nomo de Jesuo; Jesuo estas nur la preteksto de la kunveno, sed ne ĝia vera motivo. (Ĉap. XXVII, § 9.)

Tio neniel signifas, ke li estas surda al la voĉo de unu sola persono; li ne diris: "Mi venos al iu ajn, kiu vokos min" tial, ke li super ĉio postulas la amon al la proksimulo, kaj tiun amon povas pli konvinke pruvi pluraj personaj, ol unu sola, ĉar tiam forestas ĉia persona sento; el tio sekvas, ke, se en grandnombra kunveno nur du aŭ tri personoj elkore unuiĝas per la sento de vera karito, dum la aliaj izoliĝas kaj koncentriĝas en egoistaj aŭ mondumaj pensoj, li estos kun la unuaj, sed ne kun la aliaj. Ne la samtempeco de la paroloj, de la kantoj aŭ de la eksteraj agoj, formas do la kunvenon en la nomo de Jesuo, sed la komuneco de la pensoj konformaj al la spirito de karito personigita en Jesuo. (Ĉap. X, §§ 7 kaj 8; ĉap. XXVII, §§ 2, 3, 4.)

Tia devas esti la karaktero de la seriozaj spiritistaj kunvenoj, en kiuj oni sincere volas la kunlaboradon de la bonaj Spiritoj.

6. Preĝo. (En la komenco de la kunveno.)

- Ni petegas Vin, Sinjoro Dio Ĉiopova, sendi al ni bonajn Spiritojn por nin helpi, forigi tiujn, kiuj povus nin konduki al eraro, kaj doni al ni la lumon necesan por distingi la veron de la trompo.

Forpuŝu ankaŭ la malicajn Spiritojn, enkarniĝintajn aŭ elkarniĝintajn, kiuj provus ĵeti la malkonkordon inter ni kaj deturni nin de la karito kaj de l' amo al la pro­ksimulo. Se kelkaj el ili volus enveni tien ĉi, zorgu, ke ili en la koron de neniu el ni trovu eniron.

Bonaj Spiritoj, kiuj bonvoleme venas instrui nin, faru nin obeemaj al viaj konsiloj; deturnu de ni ĉian penson pri egoismo, fiero, envio kaj ĵaluzo; inspiru al ni indulgemon kaj bonvolemon por niaj similuloj, ĉeest- antaj aŭ forestantaj, amikaj aŭ malamikaj: ebligu fine, ke per la sentoj, kiuj animas nin, ni rekonu vian superan influon.

Donu al la mediumoj, kiujn vi elektos, por transdoni al ni viajn instruojn, la konscion pri la sankteco de la komisio al ili konfidota kaj pri la graveco de la ago, kiun ili estos plenumontaj, por ke ili havu la fervoron kaj piecon necesajn.

Se en la kunveno estas personoj altiritaj de alia sento, ol la bono, malfermu iliajn okulojn kaj pardonu al ili, kiel ni pardonas ilin, se ili venas kun malicaj intencoj.

Ni petas speciale la Spiriton de N..., nia spirita gvidanto, ke li helpu kaj prigardu nin.

(En la fino de la kunveno.)

- Ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj bonvolis veni komunikiĝi kun ni; ni petegas, ke ili helpu nin praktiki la instruojn donitajn kaj permesu, ke, elirante el tie ĉi, ĉiu el ni sentu sin fortigita por la praktikado de la bono kaj de l' amo al la proksimulo.

Ni deziras ankaŭ, ke tiuj instruoj estu utilaj al la suferantaj Spiritoj, malkleraj aŭ malvirtaj, kiuj ĉeestis tiun ĉi kunvenon, kaj por ili ni petegas la favorkorecon de Dio.

Por la mediumoj

Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profe- tos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj maljunuloj havos sonĝojn; kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos. (La

Agoj, 2:17, 18.)[23]9. Antaŭparolo. La Sinjoro volis, ke la lumo fariĝu por ĉiuj homoj kaj penetru ĉien per la voĉo de la Spi­ritoj, por ke ĉiu povu havi la pruvon pri la senmorteco; ĝuste por ĉi tiu celo la Spiritoj manifestiĝas hodiaŭ sur ĉiuj punktoj de la tero, kaj la mediumeco, kiu aperas ĉe personoj de ĉiuj aĝoj kaj de ĉiuj sociaj pozicioj, ĉe la viroj kaj ĉe la virinoj, ĉe la infanoj kaj ĉe la maljunuloj, estas unu el la signoj de la alveno de la tempo anoncita.

Por la konado de l' aferoj de la videbla mondo kaj malkovro de la sekretoj de la materia naturo, Dio donis al la homo la vidpovon de la korpo, la sentumojn kaj spe- cialajn instrumentojn; per teleskopo la homo penetrigas sian rigardon en la profundaĵojn de la spaco, kaj per mikroskopo li eltrovis la mondon de la tre malgrandaj organismoj. Por penetri en la nevideblan mondon, la homo ricevis de Dio la mediumecon.

La mediumoj estas la interpretistoj, komisiitaj por transdoni al la homoj la instruojn de la Spiritoj; aŭ alivorte, ili estas la materiaj organoj, per kiuj la Spiritoj esprimas sin en maniero komprenebla por la homoj. Ilia misio estas sankta, ĉar ĝi havas la celon malfermi la horizontojn de l' eterna vivo.

La Spiritoj venas instrui la homon pri liaj estontaj destinoj, por lin konduki al la vojo de la bono, sed ne por ŝparigi al li la materialan laboron, kiun li devas plenumi sur la tero por sia progreso, nek por favori liajn ambicion kaj avidecon. Jen io, de kio la mediumoj devas esti bone penetritaj, por ne misuzi sian kapablon. Kiu komprenas precize la gravecon de komisio ricevita, tiu plenumas ĝin religie; lia konscienco riproĉus al li kiel sakrilegion fari amuzon aŭ distron, por si aŭ por aliaj, el kapablo al li donita por tia serioza celo, kiu ekrilatigas lin kun la transtombaj estuloj.

Kiel interpretistoj de la instruado de la Spiritoj, la mediumoj devas ludi tre gravan rolon en la morala transformiĝo, kiu efektiviĝas; la servoj, kiujn ili povas fari, estas proporciaj al la direkto, kiun ili donas al sia kapablo, ĉar kiuj estas sur malbona vojo, tiuj estas pli malutilaj ol utilaj por Spiritismo; pro la malbonaj im- presoj, kiujn ili kaŭzas, ili malfruigas pli ol unu kon- vertiĝon. Tial estos de ili postulata kalkulo pri l' uzado, kiun ili estos farintaj el kapablo, al ili donita por la bono de iliaj similuloj.

La mediumo, kiu volas konservi la ĉeeston de la bonaj Spiritoj, devas labori por sia propra pliboniĝo; kiu volas vidi sian kapablon grandiĝi kaj elvolviĝi, tiu devas mem morale grandiĝi kaj sin deteni de ĉio, kio povus deturni ĝin de ĝia providenca celo.

Se kelkfoje la bonaj Spiritoj uzas malperfektajn instrumentojn, tiel ili agas por doni bonajn konsilojn kaj peni konduki ilin al la bono; sed se ili trovas korojn malmoliĝintajn, kaj iliaj konsiloj ne estas aŭskultataj, ili foriras, kaj tiam la malbonaj trovas la kampon libera. (Ĉap. XXIV, §§ 11 kaj 12.)

La sperto pruvas, ke ĉe tiuj mediumoj, kiuj ne profitas la bonajn konsilojn, kiujn ili ricevas de la bonaj Spiritoj, la komunikaĵoj, montrinte ioman brilon dum kelka tempo, degeneras iom post iom, kaj fine falas en la eraron, la babiladon kaj la ridindecon, sendiskutan signon de la foriĝo de la bonaj Spiritoj.

Havigi al si la helpon de la bonaj Spiritoj, eviti la petolemajn kaj mensogemajn Spiritojn, tia estas la celo de la konstantaj klopodoj de ĉiuj seriozaj mediumoj; sen tio la mediumeco estas vana kapablo, kiu povas eĉ fariĝi pereiga por tiu, kiu ĝin posedas, ĉar ĝi povas degeneri en danĝeran obsedon.

La mediumo, kiu komprenas sian devon, anstataŭ fieri pro kapablo, kiu ne apartenas al li, ĉar ĝi povas esti reprenata el li, atribuas al Dio la bonajn aferojn, kiujn li ricevas. Se la komunikaĵoj per li ricevataj me- ritas laŭdojn, li ne vantiĝas, ĉar li scias, ke ili estas sendependaj de lia persona merito, kaj li dankas Dion pro la permeso, ke la bonaj Spiritoj venis manifestiĝi per li. Se ili okazigas malfavoran kritikon, li ne ofendiĝas, ĉar ili ne estas verko de lia propra Spirito; li diras al si, ke li ne estis bona instrumento kaj ne posedas ĉiujn kvalitojn necesajn, por malebligi la enmiksiĝon de mal- bonaj Spiritoj; tial li penas akiri tiujn kvalitojn, kaj petas per la preĝo la forton, kiu al li mankas.

10. Preĝo. Ĉiopovanta Dio, permesu al la bonaj Spiritoj helpi min en la komunikiĝo, kiun mi petas. Gardu min de la vanta pretendo opinii, ke mi estas ŝirmita kontraŭ la malbonaj Spiritoj; de la fiero, kiu povus erarigi min pri la valoro de tio, kion mi ricevas; de ĉia sento kontraŭa al la karito por la aliaj mediumoj. Se mi estos kondukita en eraron, inspiru al iu la penson admoni min, kaj al mi la humilecon, kiu igos min akcepti kun danko la kritikon, kaj preni por mi mem kaj ne por la aliaj la konsilojn, kiujn la bonaj Spiritoj bonvolos dikti al mi.

Se mi estos tentata malbonuzi en iu ajn maniero la kapablon, kiun Vi donacis al mi, aŭ fieri pro ĝi, mi petegas, ke Vi reprenu ĝin de mi prefere, ol permesi, ke ĝi estu deklinita de sia providenca celo, kiu estas la bono de ĉiuj kaj mia propra progreso.

ii. preĝoj por la preĝanto mem Al la gardanĝeloj kaj al la protektantaj

spiritoj estas tiel altaj, sed ne estas malpli bonaj kaj bonvolemaj; tiuj estas aŭ parencoj, aŭ amikoj, aŭ kelkfoje personoj, kiujn ni ne konis en nia nuna ekzistado. Ili helpas nin per siaj konsiloj, kaj ofte per enmiksiĝo en agojn de nia vivo.

La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiuj alligiĝas al ni pro ia simileco de gustoj kaj de inklinoj; ili estas bonaj aŭ malbonaj, laŭ la naturo de l' inklinoj, kiuj altiras ilin al ni.

La delogantaj Spiritoj penas deturni nin de la vojo de la bono suflorante al ni malbonajn pensojn. Ili pro- fitas ĉiujn niajn malfortajn flankojn, kvazaŭ ĉi tiuj estus malfermitaj pordoj, permesantaj al ili eniri en nian animon. Iuj el ili obstinege atakas nin, kvazaŭ rabobirdo sian viktimon, sed ili foriĝas, kiam ili konstatas sian senpovecon por lukti kontraŭ nia volo.

Dio donis al ni ĉefan kaj superan gvidanton, kiu estas nia Gardanĝelo, kaj helpajn gvidantojn, kiuj estas niaj protektantaj kaj familiaraj Spiritoj; sed estas eraro opinii, ke ni nepre havas malbonan genion, starantan ĉe ni por kontraŭpezi la bonajn influojn. La malicaj Spi­ritoj venas memvole, laŭ la allogo trovata en ni pro niaj malvirtoj aŭ nia nezorgo sekvi la inspirojn de la bonaj Spiritoj; ni mem do altiras ilin. El tio rezultas, ke neniam ni estas sen la helpo de la bonaj Spiritoj, kaj ke dependas de ni eviti la malbonajn. Pro siaj malvirtoj, la homo estas la unua kaŭzo de la ĉagrenoj, kiujn li suferas, kaj tial plej ofte li mem estas sia malbona genio. (Ĉap. V, § 4.)

La preĝo al la Gardanĝeloj kaj al la protektantaj Spiritoj devas havi kiel celon petegi ilian intervenon apud Dio, peti de ili la forton por malcedi al la malbonaj sugestioj kaj ilian helpon ĉe l' alternaĵoj de la vivo.

Preĝo. Saĝaj kaj bonvolemaj Spiritoj, senditoj de Dio, kies misio estas helpi la homojn kaj konduki ilin al la bona vojo, subtenu min en la provoj de la nuna vivo; donu al mi la forton por suferi ilin sen murmuro; deturnu de mi la malbonajn pensojn kaj ne permesu, ke mi enlasu en mian animon iun malican Spiriton, kiu provus konduki min al la malbono. Klarigu mian kons- ciencon pri miaj malvirtoj kaj levu de sur miaj okuloj la vualon de la fiero, kiu povus malebligi al mi vidi kaj konfesi ilin al mi mem.

Precipe vi, N..., mia Gardanĝelo, kiu aparte prizorgas min, kaj vi ĉiuj, protektantaj Spiritoj, kiu interesiĝas pri mi, faru min inda je via bonvolemo. Vi konas miajn bezonojn: ili estu kontentigitaj ĉiam laŭ la volo de Dio.

(Alia). Mia Dio, permesu al la bonaj Spiritoj, kiuj estas ĉirkaŭ mi, min helpi, kiam mi estas en sufero, kaj subteni min, se mi ŝanceliĝas. Konsentu, Sinjoro, ke ili inspiru al mi fidon, esperon kaj kariton; ke ili estu mia apogo, espero kaj pruvo de Via favorkoreco; kon- sentu fine, ke mi trovu apud ili la forton, kiu mankas al mi en la provoj de la vivo, kaj, por malcedi al la sugestoj de la malbono, la fidon, kiu savas, kaj la amon, kiu konsolas.

(Alia). Amataj Spiritoj, Gardanĝeloj, al kiuj Dio per Sia senlima favorkoreco permesas prigardi la homojn, estu niaj protektantoj en la provoj de la surtera vivado. Donu al ni forton, kuraĝon kaj rezignacion; inspiru al ni ĉion bonan, detenu nin sur la deklivo de la malbono; via dolĉa influo penetru nian animon; igu nin senti, ke sindonema amiko estas apud ni, ke li vidas niajn suferojn kaj partoprenas en niaj ĝojoj.

Kaj vi, mia bona Gandanĝelo, ne forlasu min; mi bezonas vian tutan protekton, por elteni kun fido kaj amo la provojn, kiujn al Dio plaĉos sendi al mi.

Por forigi malbonajn Spiritojn

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed in­terne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura. — Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blank- igitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hi- pokriteco kaj maljusteco. (Mateo, 23:25-28.)

Antaŭparolo. La malicaj Spiritoj iras nur tien, kie ili trovas ian eblon kontentigi sian malicecon; por fo­rigi ilin, ne sufiĉas peti, eĉ ne ordoni: ni devas forpeli de ni tion, kio altiras ilin. La malbonaj Spiritoj flaras la vundojn de l' animo, same kiel la muŝoj flaras la vundojn de la korpo; same kiel vi purigas la korpon por eviti la parazitaron, tiel lavu de ĝiaj malpuraĵoj la animon por eviti la malbonajn Spiritojn. Ĉar ni vivas en mondo, kie svarmas tiaj Spiritoj, tial la bonaj kvalitoj de la koro ne ĉiam fiaskigas iliajn atakojn; tamen tiuj kvalitoj havigas al ni forton por malcedi al ili.

Preĝo. En la nomo de Dio Ĉiopova, la malbonaj Spiritoj foriĝu de mi, kaj la bonaj ŝirmu min kontraŭ ili!

Malicaj Spiritoj, kiu inspiras al la homoj malbonajn pensojn; trompemaj kaj mensogemaj Spiritoj, kiuj trom- pas la homojn; mokemaj Spiritoj, kiuj amuziĝas pri la kredemo de la homoj, mi vin forpuŝas per ĉiuj fortoj de mia animo kaj fermas la orelojn al viaj sugestoj; sed mi pete- gas por vi la favorkorecon de Dio.

Bonaj Spiritoj, kiuj volontas min helpi, donu al mi forton por malcedi al la influo de la malbonaj Spiritoj, kaj la lumon, kiun mi bezonas, por ne esti viktimo de iliaj ruzaĵoj. Antaŭgardu min de la fiero kaj de la tromemfido; elsarku el mia koro la ĵaluzemon, la malamon, la malbonvolemon kaj ĉian senton kontraŭan al la karito, kiuj estas pordoj malfermitaj al la Spiritoj de la malbono.

Por peti korektiĝon de malvirto

Antaŭparolo. Niaj malbonaj instinktoj estas rezulto de malperfekteco de nia propra Spirito, kaj ne de nia korpo, kontraŭe la homo sin fortirus de ĉia respondeco. Nia pliboniĝo dependas de ni, ĉar ĉiu homo, en la uzrajto de siaj kapabloj, havas pri ĉiuj aferoj la liberecon fari aŭ ne fari; por fari la bonon, al li sufiĉas nur la volo.(Ĉap.XV, §10; ĉap.XIX, §12) 19. Preĝo. Vi donis al mi, ho mia Dio, la prudenton por distingi inter la bonon kaj malbonon; nu, de la momento, kiam mi rekonas, ke io estas malbona, mi estas kulpa, se mi ne penas rezisti al ĝi.

Liberigu min de la fiero, kiu povus malebligi al mi vidi miajn erarojn, kaj de la malbonaj Spiritoj, kiuj povas instigi min obstini.

El inter miaj malperfektaĵoj, mi konfesas, ke mi estas precipe inklina al ... , kaj mi ne rezistas al tia inklino nur tial, ke mi kutimiĝis cedi al ĝi.

Vi ne kreis min kulpa, ĉar Vi estas justa, sed Vi kreis min kun egala kapableco por la bono kaj la malbono; se mi sekvis la malbonan vojon, tio estas efiko de mia libera volo. Sed tial, ke mi havis la liberecon fari la malbonon, mi havas ankaŭ la liberecon fari la bonon, sekve mi havas la liberecon ŝanĝi mian vojon.

Miaj nuntempaj malvirtoj estas restaĵo el la neper- fektaĵoj konservitaj el miaj antaŭaj ekzistadoj; tio estas mia origina peko, de kiu mi povas liberiĝi per mia volo kaj kun la helpo de la bonaj Spiritoj.

Bonaj Spiritoj, kiuj protektas min, kaj precipe vi, mia Gardanĝelo, donu al mi forton por malcedi al la malbonaj sugestoj kaj por eliri kiel venkinto el la lukto.

La malvirtoj estas baroj, kiuj apartigas nin de Dio, kaj ĉiu malvirto venkita estas paŝo farita sur la vojo de la progreso, kiu nin alproksimigas al Li.

La Sinjoro, per Sia senlima favorkoreco, bonvolis doni al mi la nunan ekzistadon, por ke ĝi utilu al mia pro­greso; bonaj Spiritoj, helpu min uzi ĝin kun profito, por ke ĝi ne estu perdita kaj por ke, kiam al Dio plaĉos repreni ĝin de mi, mi eliru pli bona, ol mi eniris (Ĉap.V, § 5; ĉap.XVII, § 3.)

Por peti forton kontraŭ tento

20. Antaŭparolo. Ĉia malbona penso povas origini el du fontoj: aŭ la malperfekteco mem de nia animo, aŭ ia pereiga influo, aganta sur ĝin; en tiu ĉi lasta okazo, ĝi estas ĉiam signo de malforteco, kiu faras nin taŭgaj por ricevi la influon, kaj sekve signo de malperfekteco de nia propra animo ; tial, iu, kiu falas, ne povas atribui sian kulpon al la influo de iu fremda Spirito, ĉar tiu Spirito ne instigus la homon al la malbono, se li taksus la per- sonon nealirebla por delogo.

Kiam en ni aperas iu malbona penso, ni povas do imagi ian malican Spiriton, kiu instigas nin al la malbono kaj al kiu ni estas tute egale tiel liberaj cedi aŭ malcedi, kiel se la instigoj venus de vivanta persono. Ni devas sam- tempe imagi, ke nia Gardanĝelo, aŭ protektanta Spirito, siaflanke, kontraŭstaras en ni al la malbona influo kaj atendas kun angoro la decidon, kiun ni estas prenontaj. Nia hezito ĉe la praktikado de malbono estas la voĉo de la bona Spirito, kiu manifestiĝas per la konscienco.

Oni ekkonas malbonan penson laŭ tio, ke ĝi de- flankiĝas de la karito, kiu estas la bazo de ĉiu vera moralo; ke ĝi havas kiel principon la fieron, la vantamon aŭ la egoismon; ke ĝia efektivigo povas kaŭzi iun ajn malutilon al alia; kiam, fine, ĝi instigas nin fari al aliaj tion, kion ni ne volus, ke oni faru al ni. (Ĉap.XXVIII, § 15; ĉap. XV, § 10)

Preĝo. Dio Ĉiopova, ne lasu min fali en la tenton, kiun mi havas peki. Bonvolemaj Spiritoj, kiuj min protektas, deturnu de mi tiun malbonan penson, kaj donu al mi forton por rezisti al la sugesto de la malbono. Se mi falas, mi devos elaĉeti mian kulpon en tiu ĉi vivo aŭ en alia, ĉar mi estas libera elekti.

Ŭankpreĝo pro venko kontrau tento

Antaŭparolo. Kiu malcedis al tento, tiu ŝuldas sian venkon al la helpo de la bonaj Spiritoj, kies voĉon li aŭskultis. Li devas tion danki al Dio kaj al sia Gardanĝelo.

Preĝo. Mia Dio, mi dankas Vin, ke Vi permesis al mi eliri kun venko el la lukto, kiun mi jus havis kontraŭ la malbono; permesu, ke tiu venko donu al mi forton por malcedi ĉe novaj tentoj.

Kaj vin, mia Gardanĝelo, mi dankas pro la helpo, kiun vi donis al mi. Mia submetiĝo al viaj konsiloj povu denove havigi al mi vian protekton!

Por peti konsilon

Antaŭparolo. Kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn:

e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia?

e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu?

e. Se iu farus tion al mi, ĉu mi estus kontenta?

Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti.

Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi.

Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkons- tancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun pru- dento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado.

En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu. (Ĉap. XXVIII, § 38.)

Preĝo. En la nomo de Dio Ĉiopova, bonaj Spi­ritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decidon en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min.

En la afliktoj de la vivo

Antaŭparolo. Ni povas peti de Dio surterajn favorojn, kaj Li povas ilin al ni doni, kiam ili havas utilan kaj seriozan celon; sed tial, ke ni juĝas la utilecon de l' aferoj el nia vidpunkto, kaj nia vido estas limigita en la nuntempo, ni ne ĉiam vidas la malbonan flankon de tio, kion ni deziras. Dio, kiu vidas pli ĝuste ol ni kaj deziras nur nian bonon, povas do ne kontentigi nin, kiel patro rifuzas al sia infano tion, kio povas malutili al ĝi. Se tio, kion ni petas, ne estas al ni donata, ni ne devas senkuraĝiĝi; kontraŭe, estas necese pensi, ke la malhavo de tio, kion ni deziras, estas trudata al ni kiel provo aŭ kiel kulpelaĉeto, kaj ke nia rekompenco estos proporcia al la rezignacio, kun kiu ni eltenos la provon. (Ĉapitro XXVII, § 6; ĉap. II, §§ 5, 6, 7.)

Preĝo. Dio Ĉiopova, kiu vidas niajn afliktojn, konsentu favore aŭskulti la peton, kiun mi faras al Vi en tiu ĉi momento. Se mia peto estas malprudenta, pardonu ĝin al mi; se ĝi estas justa kaj utila en Viaj okuloj, la bonaj Spiritoj, kiuj plenumas Vian volon, venu al mia helpo por ĝia plenumiĝo.

Kio ajn okazos, mia Dio, plenumiĝu Via volo. Se miaj deziroj ne estas aŭskultataj, tiel estas, ĉar Vi de- cidis elprovi min, kaj mi submetiĝas sen murmuro. Konsentu, ke mi ne senkuraĝiĝu kaj ke mia fido kaj mia rezignacio ne ŝanceliĝu.

(Formuli sian peton.)

Dankpreĝo pro ricevita favoro

Antaŭparolo. Oni devas konsideri feliĉaj okazoj ne nur tiujn tre gravajn; la plej malgrandaj laŭ la ŝajno ofte estas la plej influaj sur nian destinon. La homo facile forgesas la bonon kaj prefere memoras la afliktojn. Se ni notus tago post tago la bonfarojn, kies objekto ni estas, ne petinte ilin, ni ofte mirus, ke ni ricevis tiom multajn, kiuj elviŝiĝis el nia memoro, kaj sentus honton pro nia maldankemo.

Ĉiuvespere, levante nian animon al Dio, ni devas rememori en ni mem la favorojn, kiujn Li faris al ni dum la tago kaj danki pro ili. Precipe en la sama mo­mento, kiam ni sentas la efikon de Lia boneco kaj de Lia protekto, per spontanea movo ni devas atesti al Li nian dankemon; por tio sufiĉas penso, rememoranta la bonfaron: ne estas necese deturni nin de nia laboro.

La bonfaroj de Dio ne konsistas nur en materiaj aferoj; Lin oni devas danki ankaŭ por la bonaj ideoj, la feliĉaj inspiroj al ni venintaj. Dum fierulo atribuas ilin al sia propra merito, kaj nekredanto atribuas ilin al la hazardo, tiu, kiu havas fidon, dankas ilin al Dio kaj al la bonaj Spiritoj. Por tio, longaj frazoj estas sen- utilaj: "Dankon, mia Dio, pro la bona penso al mi ins- pirita" diras pli ol multaj paroloj. La spontanea impeto, kiu igas nin danki Dion pro ĉio bona, kio okazas al ni, atestas dankemon kaj humilecon, kiuj altiras al ni la simpation de la bonaj Spiritoj. (Ĉap. XXVII, §§ 7 kaj 8.)

29. Preĝo. Dio senlime bona, Via nomo estu glorata

pro la bonfaroj, kiujn Vi konsentis al mi; mi ne estus

inda je ili, se mi ilin atribuus al la hazardo de l' okazan- taĵoj aŭ al mia propra merito.

Al vi, bonaj Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de la voloj de Dio, kaj precipe al vi, mia Gardanĝelo, mi dankas. Deturnu de mi la penson fieri pro tiuj bonfaroj kaj uzadi ilin por alia celo, ol por la bono.

Al vi mi aparte dankas pro ...

Preĝo de submetiĝo kaj rezignacio

30. Antaŭparolo. Kiam motivo de aflikto venas al ni, se ni serĉas ĝian kaŭzon, ni ofte konstatas, ke ĝi estas sekvo de nia malprudento aŭ neantaŭzorgemo, aŭ de ia antaŭa ago; en tiu okazo, ni devas plendi nur kontraŭ ni mem. Se la kaŭzo de iu malfeliĉo estas sendependa de io, kion ni mem faris, ĝi estas provo por la nuna vivo aŭ kulpelaĉeto de pasinta ekzistado, kaj, en ĉi tiu lasta okazo, la speco de la elaĉeto povas konatigi al ni la specon de la kulpo, ĉar ni estas ĉiam punataj laŭ la farita peko. (Ĉap. V, §§ 4, 6, kaj sekv.)

En tio, kio nin afliktas, ordinare ni nur vidas la nunan malbonaĵon, sed ne la postajn favorajn sekvojn, kiujn la aflikto povas alporti. La bono ofte estas sekvo de mallongedaŭra malbono, same kiel la resaniĝo de malsanulo estas rezultato de dolorigaj rimedoj, kiujn oni uzas por ĝin atingi. En ĉiuj okazoj ni devas submet- iĝi al la volo de Dio, elteni kun kuraĝo la ĉagrenojn de la vivo, se ni volas, ke ili estu de Li prenataj en kalkulon kaj ke jena parolo de la Kristo estu aplikata al ni: "Feliĉaj tiuj, kiuj suferas". (Ĉap. V, § 18.)

Preĝo. Mia Dio, Vi estas suverene justa; ĉiu sufero sur la tero devas do havi sian kaŭzon kaj sian utilecon. Mi akceptas la aflikton, kiun mi jus suferis, kiel elaĉeton de pasintatempaj kulpoj kaj provon por la estonteco.

Bonaj Spiritoj, kiuj protektas min, donu al mi forton por elteni ĝin senmurmure; permesu, ke ĝi estu por mi utila averto; ke ĝi pligrandigu mian sperton; ke ĝi venku en mi fieron, ambicion, stultan vantamon kaj egoismon, kaj ke ĝi kontribuu ankaŭ al mia progreso.

(Alia). Mi sentas, mia Dio, bezonon preĝi al Vi, por ke Vi donu al mi forton, por elteni la provojn, kiujn al Vi plaĉis sendi al mi. Permesu, ke la lumo fariĝu sufiĉe viva en mia spirito, por ke mi komprenu la tutan amplekson de amo, kiu min afliktas, ĉar ĝi volas min savi. Mi submetiĝas kun rezignacio, ho mia Dio; sed, ve! La kreito estas tiel malforta, ke, se Vi ne subtenos min, mi timas perei. Ne forlasu min, Sinjoro, ĉar sen Vi mi nenion povas.

(Alia). Mi levis mian rigardon al Ci, ho Etern­ulo, kaj mi sentas min fortigita. Ci estas mia forto, ne forlasu min; ho mia Dio! Mi estas frakasita sub la pezo de miaj maljustaĵoj! helpu min; Ci konas la malfortecon de mia karno, kaj Ci ne deturnas Ciajn okulojn for de mi! mi estas konsumata de arda soifo; ŝprucigu la fonton de vivanta akvo, kaj mi estos sensoifigita. Mia buŝo malfermiĝu, nur por kanti Ciajn laŭdojn kaj ne por murmuri kontraŭ la afliktoj de mia vivo. Mi estas mal­forta, Sinjoro, sed Cia amo subtenos min.

Ho Eternulo! nur Ci estas granda, nur Ci estas la fino kaj la celo de mia vivo. Cia nomo estu glorata, se Ci min frapas, ĉar Ci estas la Mastro kaj mi la malfidela servanto; mi klinos mian frunton sen plendo, ĉar nur Ci estas granda, nur Ci estas la celo.

En minacanta danĝero

Antaŭparolo. Per la danĝeroj, kiujn ni travivas, Dio atentigas nin pri nia malforteco kaj la rompebleco de nia ekzistado. Li montras al ni, ke nia vivo estas en Liaj manoj kaj ke ĝi pendas de fadeno, kiu povas rompiĝi en la momento, kiam ni tion tute ne atendas. Pri tio neniu havas privilegion, ĉar la granduloj kaj la malgranduloj estas submetataj al la samaj kondiĉoj.

Se oni ekzamenas la specon kaj la sekvojn de la danĝero, oni vidas, ke plej ofte tiuj sekvoj, se ili efektiviĝus, estus puno pro kulpo farita aŭ pro mal- plenumo de iu devo.

Preĝo. Dio Ĉiopova, kaj vi mia Gardanĝelo, helpu min! Se mi devas perei, plenumiĝu la volo de Dio. Se mi estas savota, la resto de mia vivo estu elaĉeto de la malbono, kiun mi faris kaj pri kiu mi pentas.

Dankpreĝo post forsavo de dangero

Antaŭparolo. Per la danĝero, kiun ni travivis, Dio montras al ni, ke ni povas tre baldaŭ esti vokitaj, por prezenti niajn kalkulojn pri l' uzado, kiun ni faris el la vivo; Li tiel avertas nin zorgi nin mem kaj nin korekti.

Preĝo. Mia Dio, kaj vi, mia Gardanĝelo, mi dankas Vin por la helpo, kiun Vi sendis al mi en la danĝero, kiu min minacis. Tiu danĝero estu por mi averto kaj klarigu al mi pri la kulpoj, kiuj altiris ĝin al mi. Mi komprenas, Sinjoro, ke mia vivo estas en Viaj manoj, kaj ke Vi povas ĝin repreni de mi, kiam tio al Vi plaĉos. Inspiru al mi, pere de la bonaj Spiritoj, kiuj min helpas, la intencon uzi utile la tempon, kiun Vi ankoraŭ donos al mi sur la tero.

Mia Gardanĝelo, subtenu min en la decido, kiun mi prenas, elaĉeti miajn kulpojn kaj fari ĉiun bonon, kiu estos en mia povo, por ke mi venu ŝarĝita de malpli da malperfektaĵoj en la mondon de la Spiritoj, kiam al Dio plaĉos voki min tien.

En la momento ekdormi

Antaŭparolo. La dormo estas la ripozo de la korpo, sed la Spirito ne bezonas ripozon. Dum la sent- umoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al la homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la mal- dormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spi­rito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.

Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malbono, pli da kuraĝo kontraŭ la malprospero.

Preĝo. Mia animo estas vidiĝonta dum momento kun aliaj Spiritoj. La bonuloj venu helpi min per siaj konsiloj. Mia Gardanĝelo, permesu, ke ĉe mia vekiĝo mi konservu daŭran kaj utilan impreson de tiuj konsiloj.

Kiam oni antaŭvidas proksima sian morton

Antaŭparolo. La fido al la estonteco, la altiĝo de la penso dum la vivo al estontaj destinoj, helpas la rapidan liberiĝon de la Spirito, malfortigante la ligilojn, kiuj katenas ĝin al la korpo, kaj ofte, antaŭ ol la korpa vivo estingiĝos, la animo, senpacienca, jam ekflugas al la senlimo. Kontraŭe, ĉe la homo, kiu koncentrigas ĉiujn siajn pensojn sur la materiajn aferojn, tiuj ligiloj estas persistemaj, la disiĝo estas peniga kaj dolora, kaj la vekiĝo en la transtomba mondo estas plena de konfuzo kaj angoro.

41. Preĝo. Mia Dio, mi kredas al Vi kaj al Via senlima boneco; tial mi ne povas kredi, ke Vi donis al la homo intelekton, kiu ebligas al li koni Vin, kaj aspiron al la estonteco, por lin ĵeti en la nenion.

Mi kredas, ke mia korpo estas nur la pereema envolv- ajo de mia animo kaj ke, kiam ĝi estos ĉesinta vivi, mi vekiĝos en la mondo de la Spiritoj.

Dio Ĉiopova, mi sentas, ke rompiĝas la ligiloj, kiuj kunigas mian animon kun mia korpo, kaj baldaŭ mi devos prezenti kalkulojn pri l' uzado farita el la vivo, kiun mi lasas.

Mi estas ricevonta la sekvojn de la bono kaj de malbono, kiujn mi faris; tie ne plu estas iluzioj, nenia artifiko estas plu ebla; mia tuta pasinteco estas elvolviĝonta antaŭ mi, kaj mi estos juĝita laŭ miaj agoj.

Neniun el la surteraj bonaĵoj mi kunportos; honoroj, riĉaĵoj, kontentigo de la vantamo kaj de la fiero, ĉio, fine, apartenanta al la korpo, restos sur la tero; nenion el ĉio ĉi iros kun mi, kaj nenio el ĉio tio donos al mi la plej malgrandan helpon en la mondo de la Spiritoj. Mi kunportos kun mi nur tion, kio apartenas al la animo, tio estas, la bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiuj estos taksitaj en la pesilo de severa justeco, kaj mi estos juĝita kun tiom pli da severeco, kiom pli da okazoj mia pozicio sur la tero donis al mi por la bono, kiun mi ne faris. (Ĉap. XVI, § 9.)

Favorkora Dio, mia pento venu al Vi! Plaĉu al Vi etendi al mi Vian indulgon.

Se al Vi plaĉos plilongigi mian ekzistadon, la res- tonta tempo estu uzata por ripari tiom, kiom al mi estos eble, la malbonon, kiun mi faris. Se mia horo sonis senrimede, mi kunportas la konsolantan penson, ke estos al mi permesite elaĉeti miajn kulpojn en novaj provoj, por iam meriti la feliĉon de l' elektitoj.

Se al mi ne estas permesite tuj ĝui tiun senmiksan feliĉon, kiu estas premio nur de la perfekta justulo, mi scias, ke la espero ne estos disde mi por ĉiam forprenita, kaj ke, kun laboro, mi alvenos al la celo pli malpli baldaŭ laŭ miaj klopodoj.

Mi scias, ke bonaj Spiritoj kaj mia Gardanĝelo estas apud mi por ricevi min; baldaŭ mi vidos ilin, kiel ili min vidas. Mi scias, ke mi retrovos tiujn, kiujn mi amis sur la tero, se mi tion meritas, kaj ke tiuj, kiujn mi lasos sur la tero, venos retrovi min, por ke ni ĉiuj estu iam kune por ĉiam, kaj ke dum la atendado mi povos veni kaj viziti ilin.

Mi scias ankaŭ, ke mi retrovos tiujn, kiujn mi ofendis; volu ili pardoni al mi tion, kion ili havas kon- traŭ mi kiel riproĉindaĵon: mian fieron, mian malmild- econ, miajn maljustajn agojn, por ke ilia ĉeesto ne fra- kasu min de honto!

Mi pardonas tiujn, kiuj faris al mi malbonon sur la tero; mi ne portas malamon kontraŭ ili, kaj mi petegas Dion pardoni ilin.

Sinjoro, donu al mi forton por lasi sen bedaŭro la maldelikatajn ĝojojn de tiu ĉi mondo, kiuj neniom valoras kompare kun la puraj ĝojoj de la mondo, kien mi estas enironta. Tie, por la justulo, ne plu estas turmentoj, ne plu suferoj, ne plu ĉagrenoj; nur la kulpulo suferas, sed al li restas la espero.

Bonaj Spiritoj, kaj vi, mia Gardanĝelo, ne lasu min peki en ĉi tiu lasta momento; igu la dian lumon brili antaŭ miaj okuloj, por refortigi mian fidon, se ĝi ŝanceliĝos.

NOTO. Vidu malsupre la paragrafon V: Preĝoj por la malsanuloj kaj la obseditoj.

iii. preĝoj por aliaj Por afliktito

42. Antaŭparolo. Se estas en la intereso de la afliktito, ke lia provo daŭru plu, ĝi ne estos mallongigita pro nia peto; sed estus malpieco senkuraĝiĝi tial, ke la peto ne estas aŭskultata; cetere, se la provo ne ĉesos, oni povas esperi, ke ia konsolo mildigos ties amarecon. Kio estas vere utila por iu, kiu estas en sufero, tio estas la kuraĝo kaj la rezignacio, sen kiuj liaj suferoj estas senutilaj por li, ĉar li estos devigita rekomenci la provon. Sekve, precipe al tiu celo oni devas direkti niajn klopodojn, aŭ vokante la bonajn Spiritojn por lin helpi, aŭ revigligan- te la animon de l' afliktito per konsiloj kaj kuraĝigo, aŭ, fine, helpante lin materiale, se tio estas ebla. En ĉi tiu okazo, la preĝo povas havi ankaŭ rektan efikon, direktan- te al la persono emanaĵon kun la celo fortigi lian animon. (Ĉap.V, §§ 5 kaj 27; ĉap. XXVII, §§ 6 kaj 10.)

Preĝo. Mia Dio, kies boneco estas senlima, vo- lontu mildigi la amarecon de la situacio de N..., se tia estas Via volo.

Bonaj Spiritoj, en la nomo de Dio Ĉiopova, mi petegas vin helpi lin en liaj afliktoj. Se, en lia intereso, la afliktoj ne povas esti ŝparataj al li, igu lin kompreni, ke ili estas necesaj al lia progreso. Donu al li konfidon al Dio kaj al la estonteco, kiuj faros al li malpli amaraj la afliktojn. Donu al li ankaŭ la forton por ne perei pro malespero, kiu perdigus por li la fruktojn de la sufero kaj farus ankoraŭ pli peniga lian estontan situacion. Konduku mian penson al li, kaj povu ĝi subteni lian kuraĝon.

Dankpreĝo pro bonfaro ricevita de alia

Antaŭparolo. Kiu ne estas regata de l' egoismo, tiu ĝojas pro la bonaĵo, kiu okazas al sia proksimulo, eĉ tiam, kiam li ne petis ĝin per preĝo.

Preĝo. Mia Dio, estu glorata pro la feliĉo, kiu okazis al N...

Bonaj Spiritoj, permesu, ke li tie vidu efikon de la boneco de Dio. Se la bonaĵo, kiu okazas al li, estas provo, inspiru lin, por ke li uzu ĝin por la bono kaj ne fieru pro ĝi, por ke tiu bonaĵo ne fariĝu malutila al li en la es­tonteco.

Vi, mia bona Genio, kiu min protektas kaj deziras mian feliĉon, evitigu al mi ĉian senton de envio aŭ de ĵaluzo.

Por niaj malamikoj kaj por tiuj, kiuj deziras

al ni malbonon

Antaŭparolo. Jesuo diris: Amu viajn malamik­ojn. Tiu maksimo estas la supro de la kristana kari- temo; sed per tio Jesuo neniel opinias, ke ni devas havi por niaj malamikoj tian saman korinklinon, kian ni havas por niaj amikoj; per tiuj paroloj li diras al ni, ke ni forgesu la ofendojn, ni pardonu al ili la malbonon, kiun ili faras al ni, ni pagu al ili la malbonon per bono. Krom la merito, kiu tio estas en la okuloj de Dio, tio montras al la okuloj de la homoj la veran superecon. (Ĉap.XII, §§ 3 kaj 4.)

Preĝo. Mia Dio, mi pardonas al N.... la mal­bonon, kiun li al mi faris kaj tiun, kiun li volis al mi fari, tiel kiel mi deziras, ke Vi al mi pardonu kaj li mem al mi pardonu la kulpojn, kiujn mi eble faris. Se Vi metis lin sur mian vojon kiel provon, Via volo plenumiĝu.

Deturnu de mi, ho mia Dio, la ideon malbeni lin kaj ĉian deziron malican kontraŭ li. Permesu, ke mi nenian ĝojon sentu pro la malfeliĉoj, kiuj povos okazi al li, nek ian ĉagrenon pro la bonaĵoj, kiuj povos esti al li donataj, por ke mia animo ne malpuriĝu per pensoj neindaj je kristano.

Povu Via boneco, Sinjoro, etendiĝi super lin kaj gvidi lin al pli bonaj sentoj pri mi!

Bonaj Spiritoj, inspiru al mi forgeson pri la malbono kaj memoron pri la bono. La malamo, venĝemo, deziro repagi al li malbonon per malbono neniel eniru en mian koron, ĉar malamo kaj venĝemo estas propraj nur al la malbonaj Spiritoj, ĉu en la karno, ĉu ekster la karno! Kontraŭe, mi estu preta aletendi al li fratan manon, doni al li bonon por malbono, kaj veni helpi lin, se tio estas en mia povo!

Mi deziras, por provi la sincerecon de miaj paroloj, ke estu al mi donata okazo esti al li utila; sed precipe gardu min, ho mia Dio, ke mi ne faru tion pro fiero aŭ parado, lin malaltigante per humiliga grandanimeco, kio perdigus al mi la frukton de mia ago, ĉar tiam mi meritus, ke estu al mi aplikitaj jenaj paroloj de Jesuo: Vi jam ricevis vian rekompencon. ( Ĉap. XIII, §§ 1 kaj sekv.)

Dankpreĝo pro bono konsentita al niaj malamikoj

Antaŭparolo. Neniel deziri malbonon al la mal­amikoj estas nur duona karitemo; la vera karitemo volas, ke ni deziru al ili bonon kaj ke ni estu feliĉaj pro la bono, kiun ili ricevas. (Ĉap. XII, §§ 7 kaj 8.)

Preĝo. Mia Dio, laŭ Via justeco, al Vi plaĉis ĝojigi la koron de N.... Mi dankas tion al Vi pro li, malgraŭ la malbono, kiun li al mi faris aŭ penis fari. Se li tion profitus por humiligi min, mi tion akceptus kiel provon por mia karito.

Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, ne permesu, ke mi ekpensu ian ĉagrenon pro tio; deturnu de mi la envion kaj ĵaluzon, kiuj malaltigas; kontraŭe, inspiru al mi la grandanimecon, kiu altigas. La humiligo estas en la malbono kaj ne en la bono, kaj ni scias, ke pli malpli baldaŭ justeco estos farita al ĉiu laŭ liaj agoj.

Preĝo por la malamikoj de Spiritismo

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi. (Mateo, 5:6, 10-12.)

Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. (Mateo, 10:28.)

Antaŭparolo. El ĉiuj liberoj, la plej netuŝebla estas la libero pensi, kiu ampleksas ankaŭ la liberon de konscienco. Anatemi tiujn, kiuj ne pensas kiel ni, estas postuli tiun liberon por si kaj ĝin rifuzi al aliaj, estas malobei la unuan ordonon de Jesuo: kariton kaj amon al la proksimulo. Persekuti homojn pro ilia kredo estas atenci kontraŭ la plej sankta rajto, kiun ĉiu homo havas: kredi, kiel al li plaĉas, kaj adori Dion, kiel li komprenas la Sinjoron. Trudi al ili eksterajn agojn similajn al la niaj, estas montri, ke oni atentas pli al la formoj ol al la fundo, al la ŝajnoj ol al la konvinko. La devigita mal- konfeso neniam donis fidon: ĝi povas fari nur hipokrit- ulojn; ĝi estas trouzo de materia forto, kiu ne pruvas la veron; la vero estas certa pri si mem: ĝi konvinkas, sed ne persekutas, ĉar ĝi ne bezonas persekuti.

Spiritismo estas opinio, kredo; eĉ se ĝi estus religio, kial oni ne havus la liberecon deklari sin spiritisto, same kiel oni havas la liberecon diri sin katoliko, judo aŭ protestanto, partiano de tia aŭ tia alia filozofia doktrino, de tia aŭ tia alia ekonomia sistemo? Tiu kredo estas aŭ falsa aŭ vera; se ĝi estas falsa, ĝi falos per si mem, ĉar la eraro ne povas venki la veron, kiam fariĝas lumo en la intelektoj; se ĝi estas vera, nenia persekutado faros ĝin falsa.

La persekutado estas la bapto de ĉiu nova ideo granda kaj justa; ĝi kreskas laŭ la grandeco kaj la graveco de l' ideo. La furiozeco kaj la kolero de la malamikoj de l' ideo estas proporciaj al la timo, kiun ĝi inspiras al ili. Tial Kristanismo estis iam persekutata kaj Spiritismo estas nun persekutata, tamen kun tiu diferenco, ke Kristanismo estis persekutata de l' Idolanoj, dum Spiritismo estas persekutata de la Kristanoj. La tempo de la sangverŝantaj persekutadoj estas forpasinta, tio estas vera, sed se oni ne plu mortigas la korpon, oni torturas la animon; oni ĝin atakas eĉ je ĝiaj plej intimaj sentoj, je ĝiaj plej karaj korligiloj; oni disigas la familiojn, oni instigas patrinon kontraŭ filinon, edzinon kontraŭ edzon; oni atakas eĉ la korpon je ties bezonoj materiaj, forprenante de la homo la perlaboron de sia ĉiutaga pano, por lin venki per malsato. (Cap. XXIII, §§ 9 kaj sekv.)

Spiritistoj, ne afliktiĝu pro la frapoj, kiujn oni donas al vi, ĉar ili pruvas, ke vi estas kun la vero; alie, oni lasus vin trankvilaj, oni ne frapus vin. Tio estas provo por via fido, ĉar laŭ via kuraĝo, via rezignacio, via persistemo, Dio ekkonos vin inter Siaj fidelaj servantoj, kiujn Li nun nombras, por doni al ĉiu la parton, kiu al ĉiu apartenas pro ĉies verkoj.

Laŭ la ekzemplo de l' unuaj Kristanoj, estu fieraj porti vian krucon. Kredu al la parolo de la Kristo, kiu diris. "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon." Li diris ankaŭ: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al tiu, kiu faras al vi malbonon, kaj preĝu por tiuj, kiuj persekutas vin". Montru, ke vi estas liaj veraj disĉiploj kaj ke via doktrino estas bona, ĉar vi faras tion, kion li diris kaj mem faris.

La persekutado ne longe daŭros; atendu do pacience la ektagiĝon, ĉar la matena stelo jam montriĝas en la horizonto. (Ĉap.XXIV, §§ 13 kaj sekv.)

52. Preĝo. Sinjoro, per la buŝo de Jesuo, Via Mesio, Vi diris al ni: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco; pardonu viajn malamikojn; preĝu por tiuj, kiuj vin persekutas"; kaj li mem montris al ni la vojon, preĝante por siaj turmentantoj.

Laŭ lia ekzemplo, mia Dio, ni petas Vian favor- korecon por tiuj, kiuj ne konas Viajn diajn instruojn, la solajn, kiuj povas certigi la pacon en tiu ĉi mondo kaj en la alia. Kiel la Kristo, ni diras al Vi: "Pardonu ilin, mia Patro, ĉar ili ne scias, kion ili faras."

Donu al ni forton por elteni kun pacienco kaj rezignacio, kiel provojn por nia fido kaj nia humileco, iliajn mokojn, iliajn insultojn, iliajn kalumniojn kaj per- sekutojn; deturnu de ni ĉian penson de revenĝo, ĉar la horo de Via justeco sonos por ĉiuj, kaj ni ĝin atendas, submetiĝante al Via sankta volo.

Preĝo por ĵusnaskita infano

Antaŭparolo. La Spiritoj atingas la perfektecon nur travivinte la provojn de l' enkorpa vivo; tiuj, kiuj estas en vaganteco, atendas, ĝis Dio permesos al ili repreni ekzistadon, kiu havigos al ili rimedon por progresi, aŭ per elaĉeto de pasintaj kulpoj pere de suferoj, al kiuj ili estas submetataj, aŭ plenumante mision utilan al la homaro. Iliaj progreso kaj estonta feliĉo estas proporciaj al la maniero, kiel ili uzas la tempon, kiun ili estas pa- sontaj sur la tero. La tasko, gvidi iliajn unuajn paŝojn kaj direkti ilin al la bono, estas komisiita al la gepatroj, kiuj respondos antaŭ Dio por la maniero, kiel ili plenumis sian devon. Por faciligi la plenumon de tiu tasko, Dio faris el la gepatra amo kaj el la fila amo leĝon de la naturo, leĝo, kiu neniam estas senpune malobeata.

Preĝo. (Fare de la gepatroj.) Spirito, kiu en- karniĝis en la korpon de nia infano, estu bonvena ĉe ni. Dio Ĉiopova, kiu lin sendis, estu glorata.

Li estas deponitaĵo, al ni konfidita kaj pri kiu ni devos iam prezenti kalkulon. Se li apartenas al la nova generacio de la bonaj Spiritoj, kiuj devas loĝi sur la tero, dankon, ho mia Dio, por tiu favoro! Se li estas malperfekta animo, nia devo estas helpi ilian progreson sur la vojo de la bono per niaj konsiloj kaj ekzemploj; se li falos en la malbonon pro nia kulpo, ni estos respon- decaj antaŭ Vi, ĉar ni ne estos plenumintaj nian mision koncerne lin.

Sinjoro, subtenu nin en nia tasko, kaj donu al ni forton kaj volon por ĝin plenumi. Se ĉi tiu infano devas esti objekto de provoj por ni, estu farata Via volo!

Bonaj Spiritoj, kiuj venis prezidi lian naskiĝon kaj devas akompani lin dum la vivo, ne forlasu lin. Forigu de li la malbonajn Spiritojn, kiuj provus konduki lin al la malbono; donu al li forton, por malcedi al iliaj su- gestoj, kaj kuraĝon por suferi kun pacienco kaj rezigna­cio la provojn, kiuj lin atendas sur la tero. (Ĉap. XIV, § 9.)

(Alia). Mia Dio, Vi konfidis al mi la sorton de unu el Viaj Spiritoj; permesu, Sinjoro, ke mi estu inda je la tasko al mi donita; donu al mi Vian protekton; lumigu mian intelekton, por ke mi povu baldaŭ vidi la inklinojn de tiu, kiun mi devas prepari por eniri en Vian pacon.

(Alia). Tre bona Dio, ĉar al Ci plaĉis permesi al la Spirito de tiu ĉi infano veni, por denove sperti la surterajn provojn destinitajn progresigi lin, donu al li la lumon, por ke li lernu koni, ami kaj adori Cin. Per Cia Ĉiopoveco konsentu, ke tiu ĉi animo revirtiĝu en la fonto de Ciaj diaj instruoj; ke, sub la protekto de ĝia Gandanĝelo, ĝia intelekto kresku, elvolviĝu kaj aspiru ĉiam pli kaj pli alproksimiĝi al Ci; ke la scienco de Spiritismo estu la brila lumo, gvidanta lin tra la rifoj de la vivo; fine, ke li sciu taksi la tutan amplekson de Cia amo, kiu elprovas nin por nin purigi.

Sinjoro, ĵetu patran rigardon sur la familion, al kiu Ci konfidis tiun ĉi animon; povu ĝi kompreni la gravecon de sia misio, kaj ĝermigi en tiu ĉi infano bonajn semojn ĝis la tempo, kiam li povos, per siaj propraj aspiroj, leviĝi al Ci.

Bonvolu, ho mia Dio, aŭskulti tiun ĉi humilan preĝon

en la nomo kaj pro la meritoj de tiu, kiu diris: "Lasu la

infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio."

Por agonianto

Antaŭparolo. La agonio esta la komenco de la disiĝo de l' animo je la korpo; oni povas diri, ke en tiu momento la homo havas unu piedon en tiu ĉi mondo kaj la duan jam en la alia mondo. Tiu transiro kelkfoje estas peniga por tiuj, kiuj estas tre alligitaj al la materio kaj vivis pli por la bonaĵoj de tiu ĉi mondo, ol de la alia, aŭ kies konscienco estas skuata de bedaŭroj kaj de riproĉoj; por tiuj, kontraŭe, kies pensoj leviĝis al la senlimo kaj estas liberigitaj el la materio, la ligiloj pli facile romp- iĝas kaj la lastaj momentoj estas neniel doloraj; la animo tiam estas ligita al la korpo nur per fadeno, dum en la unua okazo, ĝi havas profundajn radikojn; en ĉiuj okazoj la preĝo forte influas sur la faradon de la disiĝo. (Vidu, malsupre: Preĝoj por la malsanuloj. La Ĉielo kaj la Infero, 2-a parto, ĉ. I, La Transiro.)

Preĝo. Dio potenca kaj favorkora, jen animo, kiu lasas sian surteran envolvaĵon, por reveni en la mondon de la Spiritoj, ĝian veran patrujon; povu ĝi tien eniri en paco kaj Via favorkoreco etendiĝi sur ĝin.

Bonaj Spiritoj, kiuj akompanis ĝin sur la tero, ne forlasu ĝin en ĉi tiu lasta momento; donu al ĝi forton, por elteni la lastajn suferojn, kiujn ĝi devas havi tie ĉi por sia estonta progreso; inspiru gin, por ke ĝi dediĉu al la pento pro sia kulpoj la lastajn ekbrilojn de intelekto, al ĝi restantajn, aŭ kiuj povas al ĝi momente reveni.

Gvidu mian penson, por ke ĝi faru malpli peniga la laboron de la disiĝo, kaj ĝi portu en lian animon, en la momento, kiam ĉi tiu lasas la teron, la konsolojn de l' espero.

iv. preĝoj por tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero

Por jusmortinto

59. Antaŭparolo. La preĝoj por la Spiritoj, jus forlasintaj la teron, ne havas kiel celon nur doni al ili ateston de simpatio; tiuj preĝoj havas ankaŭ kiel efikon helpi ilian liberiĝon kaj sekve mallongigi la konfuzon, kiu ĉiam venas post la disiĝo, kaj fari pli trankvila la vekiĝon. Sed ankaŭ tiam, kiel en ĉiu alia cirkonstanco, la efikeco estas en la sincereco de la penso, kaj ne en la abundeco de paroloj, eldirataj pli aŭ malpli parade kaj en kiuj, plej ofte, la koro ne partoprenas.

La preĝoj, elirantaj el la koro, resonas ĉirkaŭ la Spirito, kies ideoj estas ankoraŭ konfuzaj, kiel amikaj voĉoj, venantaj eltiri lin el la dormo. (Ĉap. XXVII, § 10.) 60. Preĝo. Dio Ĉiopova, Via favorkoreco etendiĝu sur la animon de N..., kiun Vi ĵus revokis al Vi. La provoj, kiujn li (aŭ ŝi) havis sur la tero, povu esti al li (aŭ ŝi) kalkulitaj, kaj povu niaj preĝoj mildigi kaj mallongigi la penojn, kiujn eble li (aŭ ŝi) ankoraŭ havas kiel Spirito!

Bonaj Spiritoj, kiuj venis ricevi lin, kaj precipe vi, lia Gardanĝelo, estu ĉe li kaj helpu lin liberiĝi el la materio; donu al li lumon kaj konscion pri si mem, por eltiri lin el la konfuzo, kiu sekvas la transiron de l' en- korpa vivo al la spirita vivo. Inspiru al li penton pro l' eraroj, kiujn li eble faris, kaj deziron, ke al li estu permesite repagi ilin, por plirapidigi sian progreson en direkto al feliĉa eterna vivo.

N..., vi jus reeniris en la mondon de la Spiritoj, kaj tamen vi estas tie ĉi inter ni; vi vidas kaj aŭdas nin, ĉar diferenco inter vi kaj ni estas nur la pereema korpo, kiun vi jus forlasis kaj kiu baldaŭ fariĝos polvo.

Vi forlasis la maldelikatan envolvaĵon ŝanĝeman kaj morteman, kaj vi konservis nur la eterecan envolvaĵon nepereeman kaj neatingeblan por la suferoj. Se vi ne plu vivas per la korpo, vi vivas la vivon de la Spiritoj, kaj tia vivo ne konas la sortobatojn, kiuj afliktas la homaron.

Vi jam ne havas la vualon, kiu kaŝas antaŭ niaj okuloj la belaĵojn de l' estonta vivo; de nun vi povos rigardadi novajn mirindaĵojn, dum ni estas ankoraŭ tenataj en la mallumo.

Vi povas traflugi la spacon kaj viziti la mondojn libere, dum ni pene rampas sur la tero, kie nin katenas nia materia korpo, simila por ni al peza ŝarĝo.

La horizonto de la senlimo estas etendiĝonta antaŭ vi, kaj antaŭ tiom da grandaĵoj vi komprenos la vanecon de niaj surteraj deziroj, de niaj mondaj ambicioj kaj de la frivolaj ĝojoj, el kiuj la homoj faras siajn ĝuojn.

La morto por la homoj estas nur materia disiĝo dum kelkaj momentoj. El la ekzilejo, kie nin tenas ankoraŭ la volo de Dio kaj la devoj, kiujn koncernas nin plenumi sur la tero, ni sekvos vin per la penso ĝis la momento, kiam estos al ni permesite rekuniĝi kun vi, same kiel vi jam rekuniĝis kun tiuj, kiuj liberiĝis pli frue ol vi.

Se ni ne povas iri al vi, vi povas veni al ni. Venu do inter tiujn, kiuj vin amas kaj kiujn vi amis; subtenu ilin en la provoj de la vivo; prigardu tiujn, kiuj estas al vi karaj; protektu ilin laŭ via povo kaj mildigu iliajn ĉagrenojn per la penso, ke vi estas pli feliĉa nun, kaj per la konsola certeco, ke ili kaj vi kolektiĝos en pli feliĉa mondo.

En la mondo, kie vi estas, ĉiuj surteraj resentoj devas estingiĝi. Povu vi, por via estonta feliĉo, tie de nun esti neatingebla por malbonaj resentoj! Pardonu do tiujn, kiuj eble estis malpravaj kontraŭ vi, kiel vin pardonas tiuj, kiujn vi eble ofendis.

NOTO. Oni povas aldoni al tiu preĝo, kiu aplikiĝas al ĉiuj, kelkajn apartajn vortojn laŭ privataj cirkonstancoj de familio aŭ de amikeco kaj laŭ la situacio de la mortinto.

Se la mortinto estas infano, Spiritismo instruas al ni, ke li neniel estas ĵuskreita Spirito, sed ke li jam vivis kaj eble estas tre progresinta. Se lia lasta ekzistado estis mallonga, ĝi estis nur kompletigaĵo de provo, aŭ devis esti provo por la gepatroj.

61. (Alia).[24] Sinjoro Ĉiopova, via favorkoreco etendiĝu sur niajn gefratojn, kiuj jus forlasis la teron! Via lumo estu en iliaj okuloj! Elirigu ilin el la mallumo; malfermu iliajn okulojn kaj iliajn orelojn! Viaj bonaj Spiritoj ĉirkaŭu ilin kaj igu ilin aŭdi parolojn de paco kaj espero!

Sinjoro, kvankam ni estas senindaj, ni kuraĝas petegi Vian favorkoran indulgon por tiu el niaj ge- fratoj, kiu estas jus revokita el la ekzilo; permesu, ke lia reveno estu la reveno de l' erarinta filo. Forgesu, ho mia Dio, la erarojn, kiujn li eble faris, kaj memoru nur la bonon, de li eble faritan. Via justeco estas ne- ŝanĝebla, ni tion scias, sed Via amo estas senlima; ni Vin petegas, plimildigu Vian justecon per tiu fonto de boneco, kiu elfluas el Vi.

Lumo fariĝu por vi, mia frato, kiu jus lasis la teron! la bonaj Spiritoj de la Sinjoro alproksimiĝu al vi, ĉir- kaŭu vin kaj helpu vin forskui la terajn katenojn! Komprenu kaj vidu la grandecon de nia Mastro; sub- metiĝu sen murmuro al Lia justeco, sed neniam mal- esperu pri Lia favorkoreco. Frato! Serioza rememoro pri via pasinteco malfermu al vi la pordojn de l' estont- eco, komprenigante al vi la kulpojn, kiujn vi lasis malantaŭ vi, kaj la laboron, kiun vi devas fari por ilin repagi! Dio vin pardonu, kaj la bonaj Spiritoj subtenu kaj kuraĝigu vin! Via fratoj de sur la tero preĝos por vi kaj petas, ke vi preĝu por ili.

Por la personoj, kiujn oni amas

62. Antaŭparolo. Kiel terura estas la ideo pri la neniiĝo! Kiel kompatindaj estas la personoj, kiuj kredas, ke la voĉo de amiko, priploranta sian amikon, perdiĝas en la malpleno kaj neniun eĥon trovas, kiu respondus al li! Neniam konis la purajn kaj sanktajn amojn tiuj personoj, kiuj opinias, ke ĉio mortas kun la korpo; ke la genio, kiu heligis la mondon per sia vasta intelekto, estas nur materia kombino, kiu estingiĝas por ĉiam kiel blovo; ke el la plej kara estulo, el patro, el patrino aŭ el adorata infano, restas nur iom da polvo, kiun la tempo disflugigas por ĉiam!

Ĉu bonkora homo povas resti malvarma ĉe tiu penso? Ĉu la ideo pri absoluta neniiĝo ne glaciigas lin de teruro kaj ne igas lin almenaŭ deziri, ke ne estu tiel? Se ĝis la hodiaŭa tago la racio ne sufiĉis por disbati liajn dubojn, jen Spiritismo, kiu venas forviŝi ĉian necertecon pri l' estonteco per la materialaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la postvivado de l' animo kaj la ekzistado en la transtomba mondo. Tial, ĉie tiuj pruvoj estas ricevataj kun ĝojo; fido al Dio renaskiĝas, ĉar de nun la homo scias, ke la surtera vivo estas nur rapida migrado, celanta pli bonan vivon; ke liaj ĉi-tieaj laboroj ne estas perditaj por li, kaj ke la plej sanktaj korligiloj ne estas rompitaj sen espero. (Ĉap. IV, § 18; ĉapitro V, § 21.)

63. Preĝo. Bonvolu, ho mia Dio, ricevi kun favoro la preĝon, kiun mi faras al Vi por la Spirito de N...; ekvidigu al li Vian lumon kaj faciligu al li la vojon al la eterna feliĉo. Permesu, ke la bonaj Spiritoj portu al li miajn parolojn kaj mian penson.

Ci, kiu estis al mi kara en tiu ĉi mondo, aŭskultu mian voĉon, kiu vokas cin por doni al ci novan ateston de mia amo. Dio permesis, ke ci estis la unua liberigita; mi ne povus plendi sen egoismo, ĉar tio estus deziri por ci la penojn kaj suferojn de la vivo. Mi atendas do kun rezignacio la momenton de nia rekuniĝo en la mondo pli feliĉa, kien ci iris pli frue ol mi.

Mi scias, ke nia disiĝo estas nur momenta, kaj ke, eĉ se ĝi al mi ŝajnas longa, ĝia daŭro forviŝiĝas antaŭ la eterneco de feliĉo, kiun Dio promesas al Siaj elektitoj. Ke Lia boneco gardu min, por ke mi faru nenion, kio povus malfruigi tiun deziratan momenton, kaj ke Li ŝparu al mi ankaŭ la doloron ne retrovi cin ĉe mia eliro el la surtera sklaveco.

Ho! Kiel dolĉa kaj konsola estas la certeco, ke inter ni estas nur materia vualo, kiu kaŝas cin de mia vido, ke ci povas esti tie ĉi, apud mi, vidi kaj aŭdi min kiel antaŭe kaj eĉ pli bone ol iam; ke ci ne forgesas min, same kiel mi ne foresas cin; ke niajn pensoj ne ĉesas kunfandiĝi, kaj ke la cia sekvas kaj subtenas min ĉiam.

La paco de la Sinjoro estu kun ci.

Por suferantaj animoj, kiuj petas preĝojn

Antaŭparolo. Por kompreni la helpon, kiun la preĝo alportas al la suferantaj Spiritoj, oni devas rememori ĝian agmanieron, jam klarigitan. (Ĉ. XXVII, §§ 9, 18 kaj sekvantaj.) Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu preĝas kun pli da fervoro, ĉar li estas certa, ke li ne vane preĝas.

Preĝo. Dio pardonema kaj favorkora, Via boneco etendiĝu sur ĉiujn Spiritojn, kiuj rekomendas sin al niaj preĝoj, kaj precipe sur la animon de N...

Bonaj Spiritoj, kiuj okupiĝas ekskluzive pri la bono, propetu kun mi por helpi ilin. Igu brili antaŭ iliaj okuloj radion da espero, kaj igu ilin klare kompreni siajn neperfektaĵojn, kiuj tenas ilin for de la loĝejo de la feliĉuloj. Malfermu ilian koron al la pento kaj al la deziro puriĝi kaj rapidigi sian progreson. Komprenigu al ili, ke, per siaj penoj, ili povas mallongigi la tempon de siaj provoj.

Dio, per Sia boneco, donu al ili forton por persisti en siaj bonaj decidoj!

Povu tiuj ĉi bonvolemaj paroloj mildigi iliajn suferojn, montrante al ili, ke sur la tero ekzistas estuloj, kiuj kompatas ilin kaj deziras ilian feliĉon.

(Alia). Ni petegas Vin, Sinjoro, disverŝu la gracojn de Via amo kaj de Via favorkoreco sur ĉiujn, kiuj suferas, ĉu en la spaco kiel vagantaj Spiritoj, ĉu inter ni kiel enkarniĝintaj Spiritoj. Estu indulgema al niaj malfortaĵoj.

Vi faris nin eraremaj, sed Vi donis al ni forton por kontraŭstari al la malbono kaj ĝin venki. Via favorkoreco entendiĝu sur ĉiujn, kiuj ne povis rezisti al siaj malbonaj inklinoj kaj treniĝas ankoraŭ sur malbona vojo. Viaj bonaj Spiritoj ĉirkaŭu ilin; Via lumo brilu antaŭ iliaj okuloj, kaj altirate de ĝia viviga varmo, ili venu humilaj, pentemaj kaj submetiĝemaj, adorkliniĝi ĉe Viaj piedoj.

Ni petegas Vin ankaŭ, favorkora Patro, por tiuj el niaj fratoj, kiuj ne havis forton por elteni siajn surterajn provojn. Vi donis al ni ŝarĝon, Sinjoro, kaj ni devas demeti ĝin nur ĉe Viaj piedoj; sed nia malforteco estas granda kaj kelkfoje mankas al ni kuraĝo dum la vojirado. Indulgu tiujn maldiligentajn servantojn, kiuj forlasis la laboron antaŭ la horo; Via justeco indulgu ilin kaj permesu al Viaj bonaj Spiritoj alporti al ili helpon, konsolon kaj esperon je l' estonteco. La perspektivo de pardono fortigas la animon; montru ĝin, Sinjoro, al la kulpuloj, kiuj malesperas, kaj, subtenate de tiu espero, ili ĉerpos fortojn el la grandeco mem de siaj kulpoj kaj suferoj, por elaĉeti sian pasintecon kaj prepari sin por konkeri la estontecon.

Por mortinta malamiko

67. Antaŭparolo. La karito por niaj malamikoj dev­as sekvi ilin post la tombo. Estas necese pripensi, ke la malbono, kiun ili faris al ni, estis por ni provo, kiu certe estis utila al nia progreso, se ni sciis profiti ĝin. Ĝi eble estis al ni pli utila ol la pure materiaj afliktoj tial, ke krom la kuraĝo kaj la rezignacio ĝi permesis al ni praktiki kariton kaj forgeson je l' ofendoj. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII §§ 5 kaj 6.)

Preĝo. Sinjoro, al Vi plaĉis revoki la animon de N... antaŭ ol la mian. Mi pardonas al li la malbonon, kiun li al mi faris, kaj la malbonajn intencojn, kiujn li havis kontraŭ mi; li povu tion bedaŭri, nun, kiam li jam ne havas la iluziojn de tiu ĉi mondo.

Mia Dio, Via favorkoreco etendiĝu sur lin, kaj forigu de mi la penson ĝoji pro lia morto. Se kontraŭ li mi agis malprave, li pardonu min, kiel mi forgesas liajn agojn kontraŭ mi.

Por krimulo

Antaŭparolo. Se la efikeco de la preĝoj estus proporcia al ilia longeco, la plej longaj devus esti rezervataj por la plej kulpaj, ĉar ili bezonas pli ol tiuj, kiuj sankte vivadis. Rifuzi ilin al la krimuloj estas ne plenumi la kariton kaj ne rekoni la favorkorecon de Dio; kredi, ke ili estas senutilaj, ĉar tiu homo faris tian aŭ tian alian eraron, estas antaŭjuĝi la justecon de la Plejaltulo. (Ĉap. XI, § 14.)

Preĝo. Sinjoro, favorkora Dio, ne forpuŝu de Vi tiun krimulon, kiu jus lasis la teron; la justecon de la homoj eble frapis lin, sed ĝi ne liberigis lin de la Via, se lia koro ne estas tuŝita de riproĉoj.

Fortiru de li la okulvindaĵon, kiu kaŝas de li la gra- vecon de liaj kulpoj; povu lia pento trovi favorkorecon ĉe Vi kaj malpezigi la suferojn de lia animo! Povu ankaŭ niaj preĝoj kaj la helpo de la bonaj Spiritoj havigi al li esperon kaj konsolon, inspiri al li la deziron ripari siajn malicaĵojn en nova ekzistado, por ke li ne pereu en siaj novaj luktoj!

Sinjoro, kompatu lin!

Por sinmortiginto

Antaŭparolo. La homo neniam havas la rajton disponi pri sia propra vivo, ĉar nur al Dio apartenas la rajto eltiri lin el la surtera sklaveco, kiam Dio juĝas oportune. Tamen la dia justeco povas mildigi sian ri- goron konsidere al cirkonstancoj, sed ĝi uzas sian tutan severecon kontraŭ tiu, kiu volis ne submeti sin al la provoj de la vivo. La sinmortiginto similas malliberulon, kiu forkuras el sia karcero, antaŭ ol finiĝis lia puno; kiam rekaptita, li estas tenata pli severe. Tiel okazas al la sinmortiginto, kiu kredas, ke li liberiĝas el la nunaj suferoj kaj implikiĝas en pli grandajn malfeliĉojn. (Ĉap. V, §§ 14 kaj sekv.)

Preĝo. Ni scias, ho mia Dio, la sorton destinitan al tiuj, kiuj malobeas Viajn leĝojn, memvole mallongigante siajn vivtagojn; sed ni scias ankaŭ, ke Via favorkoreco estas senlima: bonvolu etendi ĝin sur la animon de N... Povu niaj preĝoj kaj Via kompatemo mildigi la amarecon de la suferoj, kiujn li trapasas, ĉar li ne havis kuraĝon, por atendi la finon de siaj provoj!

Bonaj Spiritoj, kies misio estas helpi la malfeliĉulojn, prenu lin sub vian protekton: inspiru al li bedaŭron pro sia kulpo, kaj via helpo donu al li forton, por elteni kun pli da rezignacio la novajn provojn, kiujn li estas suferanta por ripari sian eraron. Forigu de li la malicajn Spiritojn, kiuj povus denove lin konduki al la malbono kaj plilongigi liajn suferojn, igante lin perdi la frukton de siaj estontaj provoj.

Al vi, kies malfeliĉo estas la temo de niaj preĝoj, ni deziras, ke povu nia kompato mildigi vian amarecon kaj naski en vi la esperon pri estonteco pli feliĉa! Tia estonteco estas en viaj manoj; fidu al la boneco de Dio, kies brakoj estas ĉiam malfermitaj al ĉiuj pentantoj kaj restas fermitaj nur al la malmolaj koroj.

Por la pentantaj spiritoj

Antaŭparolo. Estus maljuste meti en la ka- tegorion de malbonaj Spiritoj la suferantajn kaj pen- tantajn Spiritojn, kiuj petas preĝojn; tiuj eble estis iam malbonaj, sed ili jam ne estas tiaj de la momento, kiam ili rekonas siajn kulpojn kaj ilin bedaŭras: ili estas nur malfeliĉaj; kelkaj eĉ ekĝuas iom da feliĉo.

Preĝo. Favorkora Dio, kiu akceptas la sinceran penton de la pekinto enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, jen Spirito, kiu plezuris ĉe la malbono, sed kiu rekonas siajn erarojn kaj eniras en la bonan vojon; bonvolu, ho mia Dio, ricevi lin kiel erarintan filon kaj pardoni lin.

Bonaj Spiritoj, kies voĉon li ne rekonis, de nun li volas aŭskulti vin; permesu al li ekvidi la feliĉon de l' elektitoj de la Sinjoro, por ke li persistu en la deziro purigi sin por ĝin atingi; subtenu lin en liaj bonaj decidoj kaj donu al li forton, por rezisti al la malbonaj instinktoj.

Spirito de N..., ni gratulas vin pro via ŝanĝo kaj ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj helpis vin!

Al vi iam plaĉis fari la malbonon, nur tial, ke vi ne komprenis kiel dolĉa estas la plezuro fari la bonon; vi sentis vin tro malalta, por esperi tian plezuron. Sed de la momento, kiam vi metis la piedon sur la bonan vojon, nova lumo fariĝis por vi; vi komencis gustumi nekonatan feliĉon, kaj la espero eniris en vian koron. Tion vi ekhavis, ĉar Dio ĉiam aŭskultas la preĝon de la pekinto pentanta; Li forpuŝas neniun, kiu venas al Li.

Por plene reeniri en Lian gracon, de nun klopodu ne nur por ne fari plu la malbonon, sed por fari la bonon; tiam vi estos kontentiginta la justecon de Dio; ĉiu bona ago forviŝos unu el viaj pasintaj kulpoj.

La unua paŝo estas farita; de nun, ju pli vi marŝos, des pli facila kaj agrabla ŝajnos al vi la vojo. Persistu do, kaj iam vi havos la gloron esti alkalkulata al la bonaj kaj feliĉaj Spiritoj.

Por la harditaj spiritoj

75. Antaŭparolo. La malbonaj Spiritoj estas tiuj, kiujn la pento ankoraŭ ne tuŝis; kiuj plezuras ĉe la malbono kaj nenian bedaŭron eksentas pro ĝi; kiuj estas sensentaj pri la riproĉoj, forpuŝas la preĝon kaj ofte blasfemas la nomon de Dio. Tiuj hardiĝintaj animoj post la morto venĝas al la homoj la suferojn, kiujn ili elportis, kaj persekutas per sia malamo tiujn, kiujn ili malamis dum la vivo, aŭ per obsedo aŭ per iu ajn pereiga influo. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)

De malicaj Spiritoj estas du kategorioj tre distingeblaj; tiuj, kiuj estas senkaŝe malbonaj, kaj la hipokritaj. La unuaj estas multe pli facile rekondukeblaj al la bono, ol la duaj; plej ofte ili estas krudaj kaj maldelikataj karakteroj, kiajn oni vidas ankaŭ ĉe la homoj; ili faradas la malbonon pli per instinkto ol laŭ kalkulo, kaj ne penas kredigi, ke ili estas pli bonaj ol ili estas; sed en ili estas latenta ĝermo, kiun oni devas elvolvi, kaj preskaŭ ĉiam oni sukcesas en tio per persistemo, per firmeco kunigita kun bonvolemo, per konsiloj, rezonadoj kaj preĝoj. Per mediumo, ilia malfacileco skribi la nomon de Dio, estas signo de instinkta timo, de intima voĉo de la konscienco, kiu diras al ili, ke ili ne indas ĝin fari; tiam ili staras sur la sojlo de la konvertiĝo, kaj oni povas ĉion esperi de ili: sufiĉas trovi la vundeblan punkton de ilia koro.

La hipokritaj Spiritoj estas preskaŭ ĉiam tre in- teligentaj, sed en la koro ili havas neniun senteman fibron; nenio tuŝas ilin; ili ŝajnigas ĉiujn bonajn sentojn por kapti konfidon, kaj estas feliĉaj trovante stultulojn, kiuj akceptas ilin kiel sanktajn Spiritojn kaj kiujn ili povas regi laŭ sia plaĉo. La nomo de Dio, anstataŭ inspiri al ili eĉ la plej malgrandan timon, servas al ili kiel masko, por kovri iliajn hontindaĵojn. En la nevidebla, same kiel en la videbla mondo, la hipokritaj estas la plej danĝeraj estuloj, ĉar ili agadas en la ombro kaj oni ne malfidas ilin. Ili havas nur ŝajnon de fido, sed neniel sinceran fidon.

76. Preĝo. Sinjoro, konsentu ĵeti bonvolan rigardon sur la malperfektajn Spiritojn, kiuj estas ankoraŭ en la mallumo de la nescio kaj Vin ne rekonas, kaj precipe sur la Spiriton de N...

Bonaj Spiritoj, helpu nin komprenigi al li, ke kon- dukante la homojn al la malbono, ilin obsedante aŭ turmentante, li plilongigas siajn proprajn suferojn; penu, ke la ekzemplo de la feliĉo, kiun vi ĝuadas, estu kuraĝigo por li.

Spirito, kiu plezuras ankoraŭ en la malbono, vi ĵus aŭdis la preĝon, kiun ni faras por vi; ĝi devas pruvi al vi, ke ni deziras fari al vi la bonon, kvankam vi faras la malbonon.

Vi estas malfeliĉa, ĉar estas neeble esti feliĉa farante la malbonon; kial do resti en turmento, kiam nur de vi dependas liberiĝi de ĝi? Rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj ĉirkaŭas vin; vidu, kiel feliĉaj ili estas kaj ĉu ne estus al vi pli agrable ĝuadi la saman feliĉon.

Vi diras, ke tio ne estas al vi ebla; sed nenio estas neebla al tiu, kiu volas, ĉar Dio donis al vi, same kiel al ĉiuj Liaj kreitoj, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, tio estas inter la feliĉo kaj la malfeliĉo, kaj neniu estas kondamnita fari la malbonon. Se vi havas volon fari ĝin, vi povas havi ankaŭ volon fari la bonon kaj esti feliĉa.

Turnu vian rigardon al Dio; levu vin unu solan momenton al Li per la penso, kaj radio de Lia dia lumo venos prilumi vin. Diru kun mi tiujn ĉi simplajn vortojn: Mia Dio, mi pentas, pardonu min. Provu penti kaj fari la bonon anstataŭ la malbono, kaj vi vidos, ke tuj Lia favorkoreco etendiĝos sur vin kaj ke nekonata feliĉo venos anstataŭi la angorojn, kiujn vi suferas.

Kiam vi estos farinta la unuan paŝon sur la bona vojo, la restanta marŝo ŝajnos al vi facila. Tiam vi komprenos, kiom da tempo perdis via feliĉo pro via kulpo; sed ridanta estonteco plena de espero malfermiĝos antaŭ vi kaj igos vin forgesi vian mizeran pasintecon, plenan de konfuzo kaj de moralaj turmentoj, kiuj estus por vi la infero, se ili devus eterne daŭri. Venos tago, kiam tiuj turmentoj estos tiel neelporteblaj, ke je iu ajn kosto vi volos ĉesigi ilin; sed ju pli longe vi ĝin prokrastos, des pli malfacile tio fariĝos.

Ne kredu, ke vi restos ĉiam en la stato, en kiu vi staras; ne, tio estas neebla; vi havas antaŭ vi du perspektivojn: aŭ suferi multe pli ol vi suferas nun, aŭ esti feliĉa, kiaj estas la bonaj Spiritoj ĉirkaŭ vi; la unua estas neevitebla, se vi persistos en via obstineco; simpla peno de via volo sufiĉas, por tiri vin de la malbona vojo, kie vi estas. Rapidu do, ĉar ĉiu tago de malfruiĝo estas tago perdita por via feliĉo.

Bonaj Spiritoj, penu, ke ĉi tiuj paroloj trafu tiun animon ankoraŭ ne sufiĉe progresintan, por ke ili helpu ĝin alproksimiĝi al Dio. Ni petas vin pri tio en la nomo de Jesuo Kristo, kiu havis tiel grandan povon super la malbonaj Spiritoj.

v. por la malsanuloj kaj obseditoj Por la malsanuloj

77. Antaŭparolo. La malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝangoj de la surtera vivado; ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu ni vivas. La pasioj kaj ĉiuspecaj ekscesoj semas en ni la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. En la mondoj, materie aŭ morale pli progresintaj ol la nia, la homa organismo, pli purigita kaj malpli materia, ne estas elmetita al tiom da malsanoj, kaj la korpo ne estas silente konsu- mata de la fajro de la pasioj. (ĉap. III, § 9.) Ni devas do rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien nin metas nia malsupereco, ĝis fine ni meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ni faru tion, kio dependas de ni, por plibonigi nian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne povas sukcesi, Spiritismo instruas al ni elteni kun rezignacio niajn dumtempajn malfeliĉojn.

Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, Li ne metus kuracigajn rimedojn al nia dispono. Lia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montras, ke estas nia devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.

Krom la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, la magnetismo konigis al ni la povon de la agado de la emanaĵoj; poste Spiritismo malkaŝis al ni alian forton en la sanigiva mediumeco kaj la influon de la preĝo.

(Vidu poste la noton pri la kuraca mediumeco.)

Preĝo. (Fare de la malsanulo) - Sinjoro, Vi estas la perfekta justeco; la malsanon, kiun al Vi plaĉis sendi al mi certe mi meritis, ĉar Vi neniam afliktas sen kaŭzo. Por mia resaniĝo mi tute fidas al Via senlima favorkoreco; se al Vi plaĉas redoni al mi la sanon, Via sankta nomo estu glorata; se, kontraŭe, mi devas ankoraŭ suferi, ĝi estu glorata; mi submetiĝas sen murmuro al Viaj saĝaj dekretoj, ĉar ĉio, kion Vi faras, povas havi kiel celon nur la bonon de Viaj kreitoj.

Permesu, ho mia Dio, ke ĉi tiu malsano estu por mi utila averto kaj instigu min zorgi pri mi mem; mi ĝin akceptas kiel elaĉeton de la pasinteco kaj kiel provon por mia fido kaj mia submetiĝo al Via sankta volo.

(Vidu la preĝon n-ro 40.)

Preĝo. (Por la malsanulo) - Mia Dio, Viaj decidoj estas nepenetreblaj, kaj en Via saĝeco Vi decidis aflikti N... per la malsano. Jetu, mi Vin petegas, kompatan rigardon sur liajn suferojn, kaj bonvolu ĉesigi ilin.

Bonaj Spiritoj, adjutantoj de la Ĉiopova, helpu, mi vin petegas, mian deziron mildigi la suferadon de N...; direktu mian penson, por ke ĝi iru verŝi sanigan balzamon sur lian korpon kaj konsolon en lian animon.

Inspiru al li paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio; donu al li forton, por elteni siajn dolorojn kun kristana rezignacio, por ke li ne perdu la frukton de ĉi tiu provo.

(Vidu la preĝon n-ro 57.)

Preĝo. (Fare de la sanigiva mediumo) - Mia Dio, se Vi konsentas uzi min, kvankam mi estas tute seninda, mi povos forpeli tiun ĉi malsanon, se tia estas Via volo, ĉar mi havas fidon al Vi; sed sen Vi mi nenion povas. Permesu al la bonaj Spiritoj saturi min per sia saniga emanaĵo, por ke mi transigu ĝin al tiu ĉi mal- sanulo, kaj deturnu de mi ĉian penson pri fiero kaj egoismo, kiu povus malpurigi la sanigan emanaĵon.

Por la obseditoj

Antaŭparolo. Obsedo estas la persista agado de malbona Spirito sur iun homon. Ĝi prezentas tre malsamajn karakterojn, ekde la simpla morala influo, sen eksteraj senteblaj signoj, ĝis plena malordo de l' organismo kaj de la mensaj kapabloj. Ĝi konfuzas ĉiujn mediumajn kapablojn; en la perskriba mediumeco ĝi manifestiĝas per la obstineco de unu sola Spirito, kiu komunikiĝas esceptante ĉiujn aliajn.

La malbonaj Spiritoj svarmas ĉirkaŭ la tero, sekve de la morala malsupereco de ĝiaj loĝantoj. Ilia malica agado estas unu el la plagoj, kiuj turmentas la homaron sur la tero. La obsedo, same kiel la malsanoj kaj ĉiuj ĉagrenoj de la vivo, devas esti do rigardata kiel provo aŭ kiel elaĉeto, kaj tiel akceptata. Same kiel la malsanoj estas rezultato de korpaj malperfektaĵoj, kiuj faras la korpon atingebla por la eksteraj pereigaj influoj, la obsedo rezultas ĉiam de morala malperfekteco, kiu ebligas la influon de malbona Spirito. Al fizika kaŭzo oni kontraŭmetas fizikan forton; al morala kaŭzo estas necese kontraŭstari per morala forto. Por eviti la malsanojn, oni fortikigas la korpon; por sin ŝirmi kontraŭ la obsedo, oni devas fortikigi la animon; tial la obsedito bezonas labori por sia propra pliboniĝo, kio ofte sufiĉas por liberigi lin de l' obsedanto, sen helpo de fremdaj personoj. Tiu kelpo fariĝas necesa, kiam la obsedo degeneras en subjugigon aŭ en plenposedon, ĉar tiam la turmentato iafoje perdas siajn energion kaj liberan volon.

La obsedo estas preskaŭ ĉiam venĝo de iu Spirito, kaj plej ofte havas sian fonton en la rilatoj de l' obsedanto kun la obsedito en antaŭa ekzistado. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)

En la okazoj de grava obsedo, la obsedito estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de danĝera fluidaĵo, kiu nuligas la agadon de la bonaj emanaĵoj kaj ilin forpuŝas. Estas necese liberigi lin de tiuj emanaĵoj; nu, malbona emanaĵo ne povas esti forpuŝata de alia malbona emanaĵo. Per agado simila al la agado de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, estas necese forpeli la malbonan emanaĵon per helpo de pli bona emanaĵo, kiu iamaniere havas la efikon de kontraŭaganto. Tia estas la agado mekanika, sed ĝi ne sufiĉas; estas necese ankaŭ kaj precipe agi sur la inteligentan estulon, al kiu oni devas havi la rajton paroli kun aŭtoritateco, kiun havas nur la morala supereco; ju pli granda la morala supereco, des pli granda la aŭtoritateco.

Tio tamen ne estas ĉio; por certigi la liberigon, oni devas admoni la malican Spiriton rezigni siajn mal­bonajn projektojn; estas necese aperigi en li la penton kaj la deziron je bono, per instruoj lerte direktataj, en privataj spiritismaj kunsidoj, celantaj lian moralan eduk- on; tiam oni povas ricevi la duoblan ĝojon liberigi enkarniĝinton kaj konverti malperfektan Spiriton.

La tasko fariĝas pli facila, kiam la obsedito, kom- prenante sian situacion, kunhelpas per sia volo kaj preĝ- ado; ne estas same, kiam la persono, ensorĉite de la trompema Spirito, iluziiĝas pri la kvalitoj de tiu, kiu lin mastras, kaj plezuras en la eraro, en kiu tenas lin la obsedan- to; ĉar tiam, anstataŭ helpi, li forpuŝas ĉian helpon. Tiu estas la okazo de fascinado, ĉiam treege pli malfacile kuracebla, ol la plej tirana subjugigo. (La Libro de la Mediumoj, ĉ. XXIII.)

En ĉiuj okazoj de obsedo, la preĝo estas la plej pova helpilo kontraŭ la obsedanta Spirito.

82. Preĝo. (Fare de la obsedito) - Mia Dio, per­mesu al la bonaj Spiritoj liberigi min de la malbonfa- ranta Spirito, kiu alligiĝis al mi. Se ĝi estas venĝo, kiun li faras pro malbonaĵoj, kiujn mi iam faris al li, Vi tion permesas, mia Dio, por puno, kaj mi suferas la sekvon de mia kulpo. Povu mia pento meriti Vian pardonon kaj mian liberigon! Sed, kia ajn estas lia motivo, mi petegas por li Vian favorkorecon; bonvolu faciligi al li la vojon de la progreso, kiu deturnos lin de la penso fari la malbonon. Povu mi, miaflanke, pagante al li per bono la malbonon, instigi lin al pli puraj sentoj.

Sed mi scias ankaŭ, ho mia Dio, ke nur mia malperfekteco faras min atingebla por la influoj de la malperfektaj Spiritoj. Donu al mi la lumon necesan por rekoni miajn malkorektaĵojn; kontraŭbatalu en mi precipe la fieron, kiu min blindigas pri miaj kulpoj.

Kiel granda devas esti mia senindeco, ke malica estulo povas min mastri!

Permesu, ho mia Dio, ke ĉi tiu frapo kontraŭ mia vantamo servu al mi kiel leciono por la estonteco; ke ĝi fortigu mian decidon purigi min per la farado de la bono, per la praktikado de la karito kaj de la humileco, por ke mi kontraŭmetu de nun baron al la malbonaj influoj.

Sinjoro, donu al mi forton por elteni ĉi tiun provon kun pacienco kaj rezignacio; mi komprenas, ke, kiel ĉiuj aliaj provoj, ĝi devas helpi mian progreson, se mi ne perdos ĝian frukton per murmuroj, ĉar ĝi donas al mi okazon montri submetiĝon kaj praktikadi kariton al malfeliĉa frato, pardonante al li la malbonon, kiun li faris al mi. (Ĉap. XII, §§ 5 kaj 6; ĉap. XXVIII, §§15 kaj sekv., 46, 47.)

83. Preĝo. (Por la obsedito) - Dio Ĉiopova, bon­volu doni al mi la povon liberigi N...n de la Spirito, kiu lin obsedas; se estas en Viaj decidoj ĉesigi ĉi tiun provon, donu al mi la gracon paroli al tiu Spirito kun aŭtoritato.

Bonaj Spiritoj, kiuj helpas min, kaj vi, lia Gard- anĝelo, donu al mi vian kunlaboradon; helpu min liberigi lin de la malpura fluidaĵo, kiu lin envolvas.

En la nomo de Dio Ĉiopova, mi petas la malbon- farantan Spiriton, kiu lin turmentas, foriri.

84. Preĝo. (Por la obsedanta Spirito) - Dio senlime bona, mi petegas Vian kompaton por la Spirito, kiu obsedas N...n; igu lin ekvidi la dian lumon, por ke li vidu la falsan vojon, sur kiu li iras. Bonaj Spiritoj, helpu min komprenigi al li, ke li ĉion perdos farante la mal- bonon, kaj ĉion gajnos farante la bonon.

Spirito, kiu plezuras turmentante N...n, aŭskultu min, ĉar mi al vi parolas en la nomo de Dio.

Se vi volas pripensi, vi komprenos, ke la malbono ne povas venki la bonon, kaj ke vi ne povas esti pli forta ol Dio kaj la bonaj Spiritoj.

Ili povus gardi N...n kontraŭ viaj atakoj; ili tion ne faris nur tial, ke li (aŭ ŝi) devis suferi provon. Sed kiam tiu provo estos finita, ili forigos vian tutan povon kontraŭ li; la malbono, kiun vi estos farinta al li, anstataŭ malutili al li, estos profita al lia progreso kaj faros lin pli feliĉa; via malboneco estos uzita kaj reagos kontraŭ vin.

Dio, kiu estas ĉiopova, kaj la superaj Spiritoj, Liaj delegitoj, pli potencaj ol vi, povos ĉesigi tiun obsedon, kiam ili volos, kaj via obstineco rompiĝos antaŭ tiu superega aŭtoritato. Sed ĝuste tial, ke Dio estas bona, Li volas lasi al vi la meriton ĉesigi ĝin per via propra volo. Ĝi estas oportuno al vi donata, se vi ne profitos gin, vi suferos la bedaŭrindajn sekvojn de via rifuzo; grandaj punoj kaj krudaj suferoj vin atendas; vi estos devigita petegi ilian kompaton kaj la preĝojn de via viktimo, kiu jam vin pardonas kaj preĝas por vi; tio estas granda merito en la okuloj de Dio kaj rapidigos lian liberigon.

Pripensu do dum estas ankoraŭ oportuna tempo, ĉar la justeco de Dio pezos sur vi, kiel sur ĉiuj ribelemaj Spiritoj. Pripensu, ke la malbono, kiun vi faras en la nuna momento, nepre havos finon, dum, se vi persistos en via necedemo, viaj suferoj senĉese kreskados.

Kiam vi estis sur la tero, ĉu vi ne trovus stulte oferi grandan bonon por malgranda momenta kontentiĝo? Same okazas nun, kiam vi estas Spirito. Kion vi profitas el tio, kion vi faras? La bedaŭrindan plezuron turmenti iun; tio tamen ne malhelpas, ke vi estu malfeliĉa, kion ajn vi povas diri, kaj vin ankoraŭ pli malfeliĉigos.

Krom tio, vidu, kion vi perdas; rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj vin ĉirkaŭas, kaj diru, ĉu ilia sorto ne estas preferinda, ol la via? La feliĉo, kiun ili ĝuas, apartenos al vi, kiam vi volos. Kion vi bezonas por tio? Petegi Dion kaj fari la bonon anstataŭ la malbono. Mi scias, ke vi ne povas transformiĝi subite; sed Dio ne postulas ion neeblan; Li deziras nur volonton. Klopodu do, kaj ni helpos vin. Kondutu tiel, ke baldaŭ ni povu diri por vi la preĝon por la pentantaj Spiritoj (§ 73) kaj ne plu konsideri vin unu el la malbonaj Spiritoj, ĝis vi povos esti alkalkulita al la bonaj Spiritoj. (Vidu ankaŭ, supre, § 75: "Preĝo por la harditaj Spiritoj".)

Rimarko. La kuracado de la gravaj obsedoj postulas fortan paciencon, persistemon kaj sindonemon; ĝi postulas ankaŭ takton kaj lertecon, por gvidi al la bono Spiritojn ofte malicajn, nesentemajn kaj ruzajn, ĉar el ili estas tiuj ekstreme ribelaj; plej ofte, oni devas gvidi sin laŭ la cirkonstancoj; sed, kia ajn estas la karaktero de la Spirito, pruvita fakto estas, ke oni neniel sukcesas per trudo kaj minaco; ĉiu influo kuŝas en la morala supereco. Alia veraĵo, konfirmita ne nur de la sperto, sed ankaŭ de la logiko, estas la absoluta senefikeco de l' ekzorcizoj, formuloj, sakramentaj paroloj, amuletoj, talismanoj, eksteraj agoj iaj ajn materiaj signoj.

Longe daŭranta obsedo povas okazigi patologiajn perturb- ojn kaj ofte postulas samtempan aŭ sinsekvan kuracadon aŭ magnetisman aŭ medicinan, por la resanigo de l' or- ganismo. Kiam estas detruita la kaŭzo, restas kontraŭbatali la efikojn. (Vidu en La Libro de la Mediumoj, ĉ. XXIII: Pri la obsedo. — Revue Spirite, Februaro kaj Marto 1864; Aprilo 1865: ekzemplojn de kuracado de obsedoj.)

Aldono i

Mi deziras hodiaŭ pritrakti la devojn de la homo al la materio kaj al la Spirito. Estus por tio necese distingi inter materio kaj Spirito; inter maldelikata parto de la homaro kaj lia parto dia; inter la argileca stato de la planedo kaj la etero de la ĉielaj regionoj; inter la malheleco de la pasema potencado de la mallumo kaj la brileco de l' eterna regado de la lumo.

Vere, oni konstatas frapan kontraston, plenan kontraŭecon , ĉe la transirado de unu en alian staton; tamen, same kiel malaj ekstremoj estas proksimaj, tiuj niveloj, tiel malproksimaj unu de la dua, tiuj ŝtupoj - unu, la komenca, alia, la fina - de la longega ŝtuparo ie kontaktiĝas. Ĉi tiu kontakto estas evidenta ĉe la homo, kiu havas ambaŭ naturojn: tiun de la Tero kaj tiun de la Ĉielo.

Kaj, same kiel tagiĝo estas grada, tia, ke oni ne povas diri, kiam la nokto finiĝas kaj komenciĝas la tago; kaj, ankaŭ, same kiel vesperiĝas kaj falas la vualo de la nokto, dum ankoraŭ estas hele, kvankam la suno jam troviĝas sub la horizonto, en tia maniero, ke oni ne povas precize difini limon inter la du fazoj, tiel evoluas ĉiuj estuloj kaj sin iom post iom modifas la homo interne de si mem, ne nur dum unu ekzistado, sed ankaŭ tra sia tuta eterna vivo.

Stono estas senanima, kaj anĝelo estas nemateria; inter tiuj ekstremoj staras, kiel transirpunkto, la anim- hava estulo; sed tiu punkto etendiĝas por nekalkulebla tempo, sin pene trenante sur vojo plena de ŝtonoj kaj de kardoj, portante sian pezon propran, kiu ŝajnas al li fremda pezo, kvazaŭ intencanta lin subpremi kaj haltigi meze de la irado. Tiel estas, ĉar la Naturo ne faras saltojn kaj al la homo estas destinita tiu periodo de transiĝo en la serio de la kreitaĵoj.

Li rekonu en si tiun korpiĝon de plej malsamaj elementoj, en konstanta konflikto, en neeviteblaj, inter- frapiĝoj, elementoj tamen bezonantaj harmonie vivi, same kiel la plej diversaj instrumentoj de orkestro - unuj dolĉaj, aliaj akresonaj, ĉi tiuj lulantaj, tiuj tondraj, formas, malgraŭ tio, tutaĵon, kiu ilin ĉiujn bezonas por traduki la senton. Malaperu unu el ili, kaj perdiĝos la efekto. Ne supera estas la violono, kiu tremas, ploras kaj dormigas, nek malŝatinda estas la tamburo, kiu rulsonas, vibrigas kaj skuas.

Ankaŭ la lumo, sur bildo de lerta artisto, ne povas malhavi la ombron, kiu ĝin reliefigas; kaj kiom da bildoj estas belaj kaj admirataj, ĝuste pro la grandioza efekto de ia ombro en modesta angulo de la pejzaĝo! El tio tute ne sekvas, ke la ombro, laŭ absoluta senco, estas samvalora kiel la lumo: vere estas ja, ke la beleco de la bildo kuŝas en la kontrasto, en la "ombrolumo", kia ĝin nomas la pentristoj.

Ĉielo tre blua, sed sennuba, estus enuiga; iu nubo, ombranta la horizonton, kontraŭe, elstarigas la sunon mem. Oni laŭdas la disradiantan sunon, sed, aliflanke, oni forkuras de ĝia varmego; oni serĉas en dezerto la ombron amikan de izola duno.

Sed la vivo estas propraĵo de la lumo, kaj ĝuste pro tio la Sinjoro kreis lumon ĉe l' unua momento; la ombro estas la rifuĝejo de la forgeso, la ripozejo de la laboro, la ŝirmejo por la natura tempo inter du lumfazoj; ĝi estas la morto dum momentoj, la dormo de la mort- intaj aĵoj.

La Sinjoro konsentis do al ni la mirindecon de la kontrastoj, por ke ni elektu la ĉarmojn de ĉiu fazo: ricevi lumon aŭ droni en ombro, labori aŭ esti sentaŭgaj, progresi aŭ brutiĝi. Donis al ni la Plejpotenca la rajton observi kaj preni el tio, kion Li al ni proponas; sed Li samtempe ŝarĝis nin per devoj al ni mem kaj al la medio, kie ni vivas: per devoj esence propraj al la materio, kiun ni kuntrenas kvazaŭ ion fremdan, per devoj ne forigeblaj de la Spirito, kia ĉiu el ni estas. Tiajn devojn neeble estus eviti, ne nur pro tio, ĉar ili estas apartenaĵoj de la homa vivo, sed ankaŭ, ĉar ili reprezentas la pagon por la konsentitaj rajtoj. Se ni ilin ne rekonas, la Naturo ja scias, ke ili ekzistas; se ni ilin forgesas, ili sin trudas al nia memoro; se ni povas de ili malimplikiĝi, jen ili staras kvazaŭ nedetruebla murego, retenanta niajn paŝojn.

Sed la homo ne plendu kontraŭ tia fera leĝo, kiun li ne povas malobei. Li vidu, ke la Naturo mem estas nenio krom leĝo kaj do, ke ĉio certe havas limojn kaj renkontas kontraŭaĵojn, ricevas trudojn kaj kondiĉojn, submetiĝas al obeo kaj servuto. Li tenu en menso sian celon; li havigu al si la rimedojn por tien veni; li ne faru al si embarason el la ŝtonoj renkontataj sur la vojo; li ne distriĝu, dum irado, pro la falsa brilo de diamantŝajnaj vitraĵoj; li ne koleru pro la dornoj lin vundantaj, sed prefere li ilin simple eltiru kaj forskuu, kiel aferojn ne kapablajn lin haltigi, ĉar senvaloraj antaŭ li mem.

Se li aŭdas kanton de birdo, kiu lin ravas, li haltu dum momento, por admiri la verkon de la Kreinto; sed li ne forgesu la celon de sia irado, kie li certe aŭdos pli dolĉajn laŭdojn al la Granda Arkitekto. Li dediĉu al la materio tian atenton, kian ĝi meritas. Li ĝin ne malŝatu, ĉar ankaŭ ĝi estas parto de la Granda Tuto, frukto de la ĝardeno de la Superega Ĝardenisto. De ĝi li ne disiĝu, nek, des malpli, ĝin li ne malbenu, ĉar neebla estas tiu disiĝo kaj blasfemo la anatemado je la Naturo.

La homo havas do devojn al la materio, ne nur al la materio de l' aĵoj lin ĉirkaŭantaj, sed ankaŭ al sia propra, per kiu li estas dumtempe vestita, Al ĉiuj estuloj kaj estaĵoj li turnu sian atenton; li ŝuldas bonvolon por la malsuperaj, respekton por la superaj. Vivante en materia planedo, li estas submetita al la materio, kaj ĉio, lin ĉirkaŭanta, estas ja materio.

Ne materiaj certe ne estas aliaj mondoj, en kiuj la homo devas sinsekve loĝi: tio estas demando nur pri grado de krudeco de ties strukturo. La surtera homo jam altiĝis ekde la barbareco ĝis la civilizacio; lia intelekto jam elvolviĝis kaj atingas iom pli malproksi- men, ol en sia primitiva stato; li jam forlasis la kavernon, kie regis mallumo, por suriri monton, sur kies supro li spiras puran aeron kaj fortikigas siajn pulmojn per sunbanoj, Tiel, li konstatis, ke la materio bezonas fle- gadon kaj ke, per ĉi tiu flegado, lia menso estis prilumita; pli facile li trafas pli forajn horizontojn, pli bone li komprenas la kaŭzon de l' aferoj, pli grandan plezuron li trovas en la vivo, kvankam katenita al la materia grundo.

Kiu ajn do la estulo, kiu evolucias direkte al la plej alta ŝtupo, kaj kie ajn li staras en la senfina hierarkio, li devas ĉiam atenti la materion, naturan kompletigaĵon de la forto lin animanta. Sed tiun forton mem ĉiu devas prizorgi. Dio metis nin en la mondon, por ke ni vivu en socio, nutrante nin per pano , kreante la neceson je reciproka helpo, sur la kampo de la materio; kaj por tio Li donis al ni forton, ne por ke ni ĝin servigu ekskluzive al la materio, sed por pligrandigo de tiu forto mem.

Senpeza fluidaĵo, tiu forto devas nutri sin per senpeza elemento. Energio, ĝi devas ĉerpi nutraĵon el alia energio. La materio estas tro maldelikata, ke ĝi taŭgus kiel tia nutraĵo. Tiu forto devas supreniri al regionoj, kie sin trovas la Superega Fonto. Ĝi devas peti helpon de tiuj, kiuj ne lasas estingiĝi la sanktan fajron, ne per ligno, kiu brulus en fajrejo, kiu varmigus la frostiĝintan sangon, sed per fluidaĵo, kiu penetrus kaj vigligus la subtilan teksaĵon de l' animo kaj ties veston mem — la korpon.

Ekzistas do spiritaj devoj en ĉiuj anguloj de l' Universo. Tiuj celas la harmonion de la tuto kaj tiel ili donas la neesprimeblan efekton de l' orkestro. Ĉi tiu ne konsistas nur el instrumentoj, kiuj, inertaj, nenion povus rezultigi, se ne estus la penado de la homo; ĝi ne estas, ankaŭ, la disĵetado de sonoj, eĉ se tiuj ĉi ĝuste alkonformiĝus inter si. Ravas nin, ne la fizika fenomeno, sed la interna vibrado; kaj, ni povus diri, ne la sono mem, sed ĝia eĥo, resaltanta sur la kordoj de l' animo. Jen, kio estas nomata spirita laboro, kiu estas devo, kia la laboro materiala; ambaŭ interplektiĝas kaj reciproke kompletiĝas. Kaj, kiel laboro, tiu estas devo; devo, kiun la homo preterkonscie plenumas, kvankam li neas ĝian fonton, malgraŭ tio, ke li asertas, kun obstina negati- vemo, ke la vibrado ne transpasas la limojn de la materio kaj do, ke tiu vibrado perdiĝas en la materio.

Sed ne. Se la vibrado estingiĝus en la sino de la materio, ĝi ne efikus, kiel dezirinde. La kordo, kiu vibras, kvietiĝas, kiam ĉesas la impulso; en tiu ekscita stato, la kordo transigas tiun staton en la ĉirkaŭaĵon kaj nenion rezervas por si mem: ĝi revenas al sia unua stato. Ne tion ni vidas ĉe la homo. La spirito mem estas ekscitita kaj vibras, sed poste li troviĝas en pli bonaj kondiĉoj por ekscitiĝo. Li rafinas siajn kapablojn, fariĝas pli sentema, evoluas. Siavice, ĉiam pli disvastiĝas lia sfero de agado; li ampleksas ĉirkaŭ si pli grandan spacon kaj, tial, li pre- nas sur sin pli grandan respondecon en la medio, kie li nun agas. Li venkas barojn, iam nesupereblajn; sed, ĝuste pro tio, li devas esti ankoraŭ pli prudenta, sekve de sia pli grava devo. La pligrandigita amplekso de lia kampo estas por li ŝarĝo, facila per si mem, sed malfacila pro lia respondeco por ĝiaj efikoj. Multe estos al li demandite kaj postulite, pro la multo, kiun li ricevis kaj atingis.

Kompare kun tiaj devoj, la devoj materiaj praktike nenion signifas. La korpo senvaloriĝas antaŭ la spirito, kiel lumo de kandelo nuliĝas en la lumo de la suno. Ni tamen plenumu unujn kaj aliajn, flanken metante neniun el ili. Erarus, kiel ofte okazas, iu, kiu sin donus eks- kluzive al unu el tiuj klasoj. Ĉu oni rigardas nur la materion, ĉu oni kulturas nur la spiriton, oni tute same kulpas.

Ĉiu el vi, surteraj homoj, estas Spirito jungita al la materio. La unua estas sufiĉe forta, por zorgi la duan kaj sin mem. Konservante ĝin, la homo ne nur konservas sin mem, sed ankaŭ li daŭrigas plu sian progresadon.

Li danku la Plejpotencan, kiu per ĉi tiu maldelikata medio instigas lin al la supro, ne, ĝustadire, ĝin malzorgante, sed, kontraŭe, zorgante tiun medion, kiel ŝtupon de l' evoluado, kiun li aspiras. La kabanon, kia estas la malvasta medio, kie li vivas, li devas plibonigi por sia propra komforto; li ne lasu ĝin disfali sub la batoj de la ventegoj kaj pro malplenumo de tiu nepra devo. Se tio okazos, li devos konstrui novan kabanon, ĝis li povos starigi mirindan palacon, kie li vivos komforte, kiel li indas. Sed li rigardu aliajn ĉirkaŭajn dometojn; li vidu, ĉu ili ankaŭ bezonas novajn trabojn kaj pli purajn lit- ojn; li kunhelpu, por ke la pejzaĝo estu ridanta kamparo, ne ia pestiga loko, kie febro forkonsumas la vivon de homoj sen protekto kaj espero.

Li plenumu siajn devojn al la Spirito, prenante kiel bazon siajn devojn al la materio; kaj li ĉiumomente gloru la nomon de la Sinjoro, kiu lin tiel saĝe alvokas al la harmonio de l' Universo. (Jayme Braga, Rio de Janeiro, 1946.)

Aldono ii

KRISTANA AMO

PAŬLO (I. Korintanoj, 13:1-7)

Se, parolante la lingvojn de l' homoj kaj de l' anĝeloj, mi veron atestus, sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo estus sonanta nur vane, aŭ estus kvazaŭ sensente tintanta cimbalo;

Se mi posedus kapablon profeti, ĉiujn misterojn, sciencojn konpovus, kaj se mi fidon tielan je Dio havus, ke montojn per ĝi mi formovus, tamen sen Amo mi estus nenio.

Mian havaĵon donante, se multajn homojn de mort' per malsato mi savus; se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus doni la korpon, sed Amon ne havus, tio al mi ja neniom profitus.

Amo bonfaras sen serĉi profiton, sin ne ŝveligas, neniam koleras, fari malbonon neniam intencas, ne fanfaronas, sen plendi suferas; ĝi ne envias, nur bonon pripensas.

Amo kondutas laŭ decaj kutimoj, ĉion konfide eltenas, toleras, ĉiam la juston kaj veron obeas, firme ĝi kredas je Di' kaj esperas. Amo kristana neniam pereas.

El la greka originalo parafrazis F. V. Lorenz.

I. La homo estas enkarniĝinta animo. Antau sia en- karniĝo, ĝi ekzistis kunigita kun ĉeftipoj, kun la ideoj de la vero, de la bono kaj de la belo; kiam ĝi enkarniĝas, ĝi apartiĝas de la ĉeftipoj, kaj, rememorante sian pasintecon, ĝi estas pli au malpli turmentata de la deziro reveni al tiu tempo.

2. La domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj cirkulas en la senfina

1. Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija, kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 16:13-17)

2. Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj;

11. Ne jugu, por ke vi ne estu juĝataj. Car per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. (Mateo, 7:1-2)

Kaj la skribistoj kaj fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?

Kaj tion ili diris provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per la fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis kaj diris al ili:

1. Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ci tiu estas la granda kaj

1

Mi uzis la vorton "emanaĵo" tie ĉi kaj en aliaj lokoj, pri nevidebla fluo de simpatio aŭ antipatio, amo aŭ malamo, volupto k.s., eble simila al radiuma emanaĵo, fluo, kiun la vivantaj estuloj sendas senpere unu al alia kaj ricevas unu de alia. Kompreneble ankaŭ senkorpaj Spiritoj estas en tiu senco ,vi­vantaj estuloj. Eble ekzistas en Esperanto pli taŭga vorto, kiun mi ne konas. En la originalo la vortoj fluide kaj fluidique estas uzataj en diversaj sencoj pro analogio, sed la logikemo de Esperanto ne permesas la saman liberecon de la franca lingvo. — La tradukinto.

9. La maldankemo estas unu el la plej naturaj fruktoj de l' egoismo; ĝi ĉiam indignigas la honestajn korojn; sed la maldankemo de l' infanoj kontraŭ siaj gepatroj havas pli abomenindan karakteron; pli speciale el tiu vidpunkto ni volas rigardi ĝin, por analizi ĝiajn kaŭzojn kaj efikojn. Tie ĉi, kiel ĉie, Spiritismo venas ĵeti lumon sur unu el la problemoj de la homa koro.

Forlasinte la teron, la Spirito kunportas la pasiojn aŭ la virtojn esence proprajn al lia naturo, kaj en la spaco li perfektiĝas plu aŭ restas senprogresa, ĝis li volos

i

La primitiva senco de Karito estas Amo; tial la fidela tradukto de la Biblio en Esperanto ne uzas la latinaĵon "karito" (de carus, caritas), sed ĉiam nur la vorton "amo". En la fino de tiu ĉi volumo ni presas parafrazon de tiu instruo de Sankta Paŭlo, en versoj de F. V. Lorenz. — La Tradukinto.

6. El religia vidpunkto, "fido" estas la kredo je specialaj dogmoj, kiuj formas la diversajn religiojn; ĉiuj religioj havas siajn apartajn sanktajn dogmojn. En tiu senco, la fido povas esti rezonata blinda. La blinda

7. Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mor- tintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. (Luko, 9: 59-60).

8. Kion povas signifi ĉi tiuj vortoj: "Lasu la mort­intojn enterigi siajn mortintojn?" La antaŭaj konsideroj montras unue, ke ili ne povas, en la cirkonstancoj, kiam ili estis eldiritaj, esprimi riproĉon al tiu, kiu rigardis kiel devon de fila amo iri enterigi sian patron; sed ili enhavas profundan sencon, kiun nur pli plena konado de la spirita vivo povis komprenigi.

Efektive, la spirita vivo estas la vera vivo; ĝi estas la normala vivo de la Spirito; lia ekzistado sur la tero estas nur provizora kaj pasema; ĝi estas kvazaŭa morto,

2. Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. Car estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. (Luko, 8:16-17)

3. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi pa­rolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili:

En la franca originalo mankas la paragrafo 12. — La Tradukinto.

11. Antaŭparolo. Ni ĉiuj havas bonan Spiriton, kiu estas dediĉita al ni ekde nia naskiĝo kaj kiu prenis nin sub sian protekton. Li plenumas ĉe ni la mision de patro apud sia infano: la mision konduki nin sur la vojo de la bono kaj de la progreso tra la provoj de la vivado. Li estas feliĉa, kiam ni respondas al lia prizorgado; li suferas, kiam li vidas nin perei.

Lia nomo ne gravas por ni, ĉar eble li ne havas nomon konatan sur la tero; ni do vokas lin kiel nian Gardanĝelon, nian bonan genion; ni povas eĉ voki lin laŭ la nomo de iu supera Spirito, por kiu ni sentas apartan simpation.

Krom nia Gardanĝelo, kiu estas ĉiam iu supera Spirito, ni havas ankaŭ protektantajn Spiritojn, kiuj ne


[1]

Mi petas permeson al la Estimata Recenzisto por klarigi, ke, se mi ne eraras, ŝajnoj trompis lin. Religio ja naskiĝas el la buŝo de unu sola Profeto aŭ Fondanto kaj iom post iom dividiĝas en sektojn kaj ekleziojn laŭ la kompreno pli-malpli neperfekta de la kredantoj. Post jarmiloj ekzistas plej malsamaj sektoj el la pri­mitive religio, naskita en absoluta unueco. Pri tio la Recenzisto pravas; sed ne tia estas la vojo de spiritismo.

Tute male, Spiritismo naskiĝas ĉie kaj ĉiam, el la buŝoj kaj plumoj de plej diversaj mediumoj, empirie, en plej malsamaj skoletoj kaj sektoj; nur nun iom post iom ĝi paŝas al unueco, simile al scienco, kiu nur post tre longa observado de faktoj atingas unuecon bazitan sur ĝia sperto pri la samaj faktoj ĉie kaj ĉiam.

La Usona-Brita Spiritisma Skolo, kies ĉefa filozofo estis la usonano Andrew Jackson Davis, dum ĝiaj unuaj jardekoj, naskiĝis 5-6 jarojn pli frue, ol la Franca Skolo, kies kodiginto estis Allan Kardec. Davis ne akceptis la doktrinon de reenkarniĝoj kaj ĝis nun lia Skolo malfavoras tiun instruon; sed la plej rimarkin- daj mediumoj nun en Anglujo instruas tute klare tiun doktrinon, kaj iom post iom la Brita-Usona kunfandiĝos kun la Franca Skolo de Kardec.

Pli streĉa observado de la faktoj rajtigas konkludi, ke tiuj diversaj sektoj, kvankam tre malrapide, kliniĝas al unueco. Eĉ se mi eraras, kaj tiuj sektoj neniam venos al unueco, almenaŭ tute certe estas, ke tia unueco neniam ekzis- tis en pasintaj tempoj. La spiritisma movado estas tre nova; ekzistas detalaj dokumentoj, per kiuj oni povas konstati, ke ĝis nun ĝi neniam havis unuecon, tamen, ke ĝi progresadas senĉese.

Mia persona konvinko estas, ke nur post plena disvastigo de iu mondlingvo ĉe la spiritistoj, en la tuta mondo, en malproksima estonteco, la doktrinoj de Spiritismo atingos unuecon, ĉar nur tiam ĉiuj lernantoj ekkonos mondskale ĉiujn faktojn kaj ilin povos konstante komparadi. - La Tradukinto.

[2]

Li tiam interalie skribis: "pri unu afero mi estas tre kontenta: la lingvo estas modela. Malofte oni povas en la nuna tempo legi Esperanton tiel simplas- tilan kaj klare kompreneblan. La tro modesta tradukinto meritas ĉian laŭdon kaj se - kiel ŝajnas tre verŝajne - oni eldonos la tutan Libron, kondiĉe ke la stilnivelo restos la sama, ĝi estos valora kontribuo al la Esperanta literaturo (El "Esperanto Internacia", Majo, 1946). - La Tradukinto.

[2]

La Aŭtoro opiniis, ke li devas meti, kiel antaŭparolon, tiun komunikaĵon subskribitan de La Spirito de Vero, ĉar ĝi samtempe resumas la veran

karakteron de Spiritismo kaj la celon de ĉi tiu verko.

[3]

Por la Esperanta teksto mi uzis la eldonon de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kiun la kristanaj esperantistoj prave tre estimas. - La Tradukinto.

[4]

Sendube ni povus doni pri ĉiu temo pli grandan nombron da komunikaĵoj, ricevitaj en multe da aliaj urboj kaj spiritistaj centroj, ol tiujn, kiujn ni citas; sed antaŭ ĉio ni devis eviti la monotonecon de la senutilaj ripetadoj kaj limigi nian elekton al tiuj, kiuj laŭ la fundo kaj la formo pli speciale eniras en la kadron de tiu ĉi verko, kaj ni rezervis por posta publikigo la komunikaĵojn, kiuj ne povis trovi lokon tie ĉi.

Pri la mediumoj, ni nomis neniun el ili: la plej multaj petis, ke ni ne menciu iliajn nomojn, kaj tial ne decis fari esceptojn.

Загрузка...