Cetere la nomoj de la mediumoj nenian valoron aldonus al la verkoj de la Spiritoj; ilia apero estus do nura kontentigo de memamo, kiun la vere seriozaj mediumoj neniel atentas; ili komprenas, ke, ĉar estas pure pasiva ilia rolo, la valoro de la komunikaĵoj neniel altigas ilian personan meriton, kaj ke estus infanaĵo fieri pri inteligenta laboro, al kiu oni donis nur mekanikan helpon.
[5]
La Morto de Jesuo, laŭdire skribita de eseniana frato, estas libro apokrifa, verkita por la celo defendi opinion, kaj enhavas en si mem la pruvon de sia moderna origino.
[6]
Pentateŭko = la kvin unuaj libroj de la Biblio kune: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono. - La Tradukinto.
[7]
Ni, esperantistoj, konas tiun principon en la mondlingva ideo. Dum tri jarcen- toj aperis pioniroj ĝis Johano Martin Schleyer, kiu estis nia Johano, la Baptisto, kaj fine junulo solvis la problemon. La morala supereco de Zamenhof pruvis lian altan Mision. Nun la ideo venkis la mondon kaj ne gravas, ĉu la fina formo de la lingvo estas la nuna aŭ alia, iam aperonta. - La Tradukinto.
[8]
Ĉi tie ni kopias la tradukon de D-ro Zamenhof. Gi, same kiel la latina "Vulgata" kaj la Brazila Eldono de la Biblio, diras: "... punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj..." La angla kaj la tradukoj de Figueiredo kaj Almeida tekstas: "...punas sur la idoj ĝis la tria kaj kvara generacioj..."
Tiu ĝis anstataŭ en estas evidenta eraro. Supozeble, tiuj ortodoksaj tradukintoj ne trovis sencon en la frazo, ĉar ili ne komprenas la leĝon pri reenkarniĝoj, kaj opiniis, ke la puno falas sur la unuan, la duan, la trian, la kva- ran generaciojn. Sed tie estas vualita la instruo pri la reenkarniĝoj: la kulpaj Spiritoj reenkarniĝas en la tria kaj kvara generacioj kaj ricevas la punojn pro la pekoj faritaj de ili mem, ne de iliaj patroj. En la unua kaj dua generacioj ili ankoraŭ ne reenkarniĝis. Dio ne punas senkulpan pranepon de pekin- to, sed la pekinton mem en nova enkarniĝo. Sekve, la traduko de Zamenhof estas fidela. Nekredantoj al la reenkarniĝa doktrino ne povas kompreni tiun kaj multajn aliajn instruojn de la Biblio. - La Tradukinto.
[9]
El "Readmono", 5:6-21; laŭ la traduko de L. L. Zamenhof. La Dek Ordonoj aperas ankaŭ en "Eliro", 20:2-17, sed tie la redaktado ne estas precize la sama kaj mankas la naŭa ordono; tial ni preferis la tekston en "Readmono". — La Tradukinto.
[10]
Inkubaj kaj Sukubaj Spiritoj — lama katolika kredo je diabloj, kiuj prenadis la formojn respektive de viroj kaj virinoj, por kuniĝi kun aliseksaj homoj. — La Tradukinto.
[10]
La traduko de Osterwald estas konforma al la primitiva teksto; ĝi diras ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito; la traduko de Sacy diras: el la Sankta- Spirito; la traduko de Lamennais: el la Spirito Sankta. - Noto de Allan Kardec.
La Esperanta traduko, kiun ni tie ĉi uzas por ĉiuj citaĵoj, estas konforma al la primitiva teksto, ĉar ĝi ne diras Sankta, sed simple Spirito.
Ankaŭ la oficiala traduko de l' Angla Eklezio kaj la nova Brazila Eldono diras nur Spirito (Johano, 3:5) - La Tradukinto.
[11]
Por elvolviĝo de la dogmo de la reenkarniĝo, vidu "La
Libron de la Spiritoj", dua parto, ĉ. IV. kaj V.; "Kio estas Spiritismo"
ĉ. II, de Allan Kardec; "La Plurecon de l' Ekzistadoj", de Pezzani.
[12]
La vorton "skandalo" en la Latina Vulgata kaj aliaj tradukoj de la Biblio, la plej novaj tradukoj esprimas per "falilo". En la bonega kaj tre nova traduko en portugalan lingvon, farita en Brazilo kaj konata kiel "Brazila Eldono", aperas "tropego" , kiu estas precize "falilo" kiel en la Esperanta eldono, kiun ni tie ĉi kopias. - La Tradukinto.
[13]
Tiu ĉi komunikajo estas donita pri blinda persono, por kiu oni vokis la Spiriton de J. B. Vianney, paroĥestro en Ars.
[14]
Dekalogo estas la dek ordonoj de la Leĝo de Dio, rice- vita de Moseo.— La Tradukinto.
[14] Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li kaj la kaprojn maldekstre. - Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon prepari- tan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis,
[14]
Kvankam la oficiala radiko estas talent, mi konservis la neologismon proponitan en la traduko de l' Evangelioj. — La Tradukinto.
[15]
La unua eldono de tiu ĉi libro aperis en aprilo de 1864, do 23 jarojn, antaŭ ol aperis Esperanto; tial Kardec ne menciis la lingvan baron, kies malapero estos plej granda helpo al kunlaborado de ĉiuj popoloj por komuna bono. Nun ni esperantistoj tion komprenas kaj klopodas, por nuligi la lingvajn barojn. — La Tradukinto.
[15]
En la tria eldono ne aperas, kiel en la unua de la originalo, la frazoj: "Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso";
sed ni reĝustigas la tekston, ĉar al ni ŝajnas, ke la malapero de la periodo estis nur eraro dum preparado de la tria eldono. La logiko ja postulas gin. - La Tradukinto.
[16]
Pri tiu sama temo — Zorgu la korpon kaj la Spiriton —
ni presas en la fino de tiu ĉi volumo komunikaĵon de Jayme Braga, ricevitan en Rio de Janeiro, en 1946. — La Tradukinto.
[17]
En la tria franca eldono tiu komunikaĵo ne estas subskribita, sed en la unua eldono ĝi estas subskribita de Erasto, kaj havas pli longan tekston, kies daŭrigo estas jena:
"Iru do kaj portu la dian parolon: al la grandaj, kiuj ĝin malŝatos, al la kleraj, kiuj postulos pruvojn, al la malgrandaj kaj simplaj, kiuj ĝin akceptos; ĉar precipe inter la martiroj de la laboro, de tiu surtera provado, vi trovos fervoron kaj fidon. Iru: ĉi tiuj ricevos kun himnoj de danko kaj laŭdoj al Dio la sanktan konsolon, kiun vi portos al ili, kaj ili mallevos la frunton, dankante Lin pro la surteraj afliktoj al ili destinitaj.
"Via falango armu sin do per decidemo kaj kuraĝo! Ek al la laboro! la plugilo estas preta; la tero atendas; plugu!
"Iru kaj danku Dion pro la glora tasko, kiun Li konfidis al vi; sed atentu, ke inter la vokitoj al Spiritismo multaj devojiĝis; rigardu do vian vojon kaj sekvu la veron.
"Demando. — Se multaj, vokitaj al Spiritismo, devojiĝis, per kiu signo ni ekkonos tiujn, kiuj estas sur la bona vojo?
"Respondo. — Vi ekkonos ilin laŭ la principoj de la vera karito, kiun ili instruos kaj praktikos. Vi ekkonos ilin laŭ la nombro da afliktitoj, al kiuj ili portos konsolon; vi ekkonos ilin laŭ ilia amo al la proksimulo, laŭ ilia abnegacio, laŭ ilia persona altruismo; vi ekkonos ilin, fine, pro la venko de iliaj principoj, ĉar Dio volas la venkon de Sia leĝo; kiuj sekvas Lian leĝon, tiuj estas Liaj elektitoj kaj Li donos al ili venkon; sed Li detruos tiujn, kiuj falsas la spiriton de tiu leĝo kaj faras ĝin ŝtupo por kontentigi siajn vantamon kaj ambicion."— La Tradukinto.
[18]
Por distingi la Spiritojn, vidu en "La Libro de la Mediumoj" ĉ. 24 kaj sekvantajn.
[19]
Non odit en la latina lingvo, kai aŭ misei en la greka, ne signifas malami, sed malpli ami. Kion esprimas la greka verbo misei, tion la hebrea verbo, kiun Jesuo certe uzis, diras ankoraŭ pli bone; ĝi signifas ne nur malami, sed ankaŭ malpli ami, ne ami same, ne ami iun tiel kiel alian. En la siria dialekto, kiun laŭdire Jesuo uzadis plej ofte, tiu signifo estas pli rimarkebla. Ĝuste en ĉi tiu senco estas dirite en "Genezo" (29:30-31):
"Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon, pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn. - Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata. . . " Estas evidente, ke la vera senco estas malpli amata; kaj tiel oni devas traduki. En pluraj aliaj tekstoj hebreaj, kaj precipe siriaj, tiu sama verbo estas uzata en la senco de ne ami iun tiel, kiel alian; estus do sensenĉaĵo traduki gin per malami, kiu havas alian bone difinitan sencon. La teksto de Sankta Mateo, cetere, tute solvas la malfacilaĵon. (Rimarko de Pezzani. )
[20] Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. (Mateo, 5:15)
[21]
Se la Aŭtoro verkus ĉi tiun libron en nia tempo, eble li komparus tiun transsendon de la penso kun radiofoniaj komunikaĵoj. La afero nun estas multe pli facile komprenebla ol antaŭ 100 jaroj, kiam li skribis ĉi tiun verkon. - La Tradukinto
[22]
La originala franca teksto diras: "Ne forlasu nin en tento, sed liberigu nin de la malbono", kaj la Aŭtoro skribas la jenan noton: "Iuj tradukoj diras: Ne konduku nin en tenton (et ne nos inducas in tentationem); tiu esprimo igus pensi, ke la tento venas de Dio, ke Li memvole pelas la homojn al la malbono, blasfema penso, kiu similigus Dion al Satano, kaj kiu ne povus esti en la menso de Jesuo. Tia penso estas konforma al la vulgara doktrino pri la rolo de la demonoj. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero ĉap X: "La Demonoj".)
La tradukinto en Esperanton tradukis neniun frazon el la Biblio, sed nur fidele kopiis el la ekzistanta eldono; tial la frazo estas kopiita el la Evangelio laŭ Santa Mateo, 6:13. La eldono de la Biblio en Esperanto estas tre respektinda kaj la tradukinto ne kuraĝas ŝangi konscie ĝian tekston. - La Tradudinto.
[23]
Tiu peco el Agoj estas citaĵo el la libro de Joel, 2:28-29: "Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn. Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton."
Mi represas la tekston de Joel, laŭ la traduko de D-ro Zamenhof, ĉar ne temas pri la sklavoj kaj sklavinoj de Dio, kiel ŝajnas el la transskribaĵo, sed pri ĉiuj homoj, "eĉ la sklavoj kaj sklavinoj." La profeta antaŭdiro nun plenumiĝas en la tuta mondo: mediumoj aperas en ĉiuj klasoj — ne nur ĉe la pastroj — ĉu virseksaj, ĉu virinseksaj. — La Tradukinto.
[24]
Tiu ĉi prego estis diktita al mediumo en Bordeaux (legu: bordo'), en la momento, kiam preterpasis antaŭ liaj fenestroj la enteriga akompanantaro de nekonato.