Antaŭparolo

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estas unu el la grandaj svedaj verkistoj, kvankam lia persono kaj verko ne tiel okulfrapas kiel ekzemple tiu de Strindberg. Liaj romanoj kaj noveloj havas kvietan, mallaŭtan tonon kaj neniam prezentas mirindajn aventurojn. Oni ofte nomas lin ”Stokholma verkisto”, ĉar liaj rakontoj preskaŭ ĉiam okazas sur la stratoj kaj en la burĝaj hejmoj de Stokholmo, sed la ekstera mondo en liaj verkoj estas nura scenejo. Lia vera temo estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj; li ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas esti intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel ”deloganto de l’ junularo” kaj kiel blasfemanto. Parte pro kalumnioj flanke de la konservativa kritiko li en 1917 migris al Kopenhago, kie li pli facile spiris, kaj de kie li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo.

Krom fikcio Hjalmar Söderberg verkis ankaŭ religian kritikon, kie lia skeptikismo havigis al li potencajn malamikojn. Li ankaŭ tre abomenis politikan fanatismon, kaj la lastaj tagoj de lia vivo pasis en malespero pri la estonteco, en Kopenhago okupita de la nazia Germanio.

La verkaro de Söderberg ne estas tre ampleksa, sed ĝi restas legata ankoraŭ post jarcento, precipe de junaj homoj. Ŝajnas ke eĉ hodiaŭaj gejunuloj kapablas travidi cirkonstancojn ligitajn al la epoko por distingi la kernon, la problemaron kiun Söderberg traktis. Plej multe oni eble legas liajn romanojn, kiuj ofte tre serioze kaj malprude traktas moralajn demandojn. Sed espereble la leganto trovos ankaŭ liajn novelojn ĝuindaj. La noveloj plej ofte havas etoson leĝeran, tamen ĉiam kun baza akordo serioza aŭ pripensinda. Inter la noveloj amuzaj oni trovas ankaŭ kelkajn pure angorajn, kiel en ĉi kolekto Sonĝo pri maljuneco.

La lingvo de Hjalmar Söderberg estas strikta, modera, pura kaj trafa, mankas en ĝi kliŝoj kaj lingva pavado. Sendube tiu lingvo grave kontribuas al la freŝa, ĉiam aktuala impreso, kiun faras liaj tekstoj. Por la tradukinto ĝi estas pura plezuro, espereble ankaŭ la leganto estos kontenta!

Sten Johansson

Загрузка...