Poetoj kaj homoj (1906)

Hieraŭ mi en la monda tumulto renkontis la plej junan el niaj grandaj poetoj. Estis malfrue vespere. Ni vagis tienreen laŭstrate kaj preskaŭ ne rimarkis, ke jam ekpluvis. Mi, kiu ne estas poeto, almenaŭ ne vera, unue tion vidis. Ni direktis nin al granda, ultraviola lumglobo ie scintilanta el la pluva brumo, eniris tra pordego, ĵetis niajn fluantajn paltojn al eksa ministro, kiu pro ekonomiaj kialoj akceptis tiun ĉi retretan postenon prefere ol oficon de prezidanto, kaj faligis nin sur sofon.

Ne estis multe da homoj. Sur sofo vid-al-vide sidis episkopo Billing sola ĉe sia absinto reve aŭskultante Largon de Händel. Ĉe tablo apud la nia sidis tri aŭ kvar bonaj impostobjektoj parolante pri akcioj de Grängesberg, Vivstavarv kaj tiel plu.

La poeto kaj mi parolis pri poezio.

”Diru, Gabriel”, mi demandis, ”kiel vi efektive faras verkante poemon? Mi celas la teknikon. Miaflanke mi faras jene: se mi ekzemple devas rimi je doloro, mi aranĝas liston en alfabeta ordo de ĉiuj imageblaj rimvortoj: amforo, Baltimoro, cenzoro kaj tiel plu ĝis zibelkoro. Poste mi trastrekas la evidente netaŭgajn rimojn, kaj inter la resto mi ĉiam trovas iun konvenan. Sed kompreneble, okaze iu rimo, kiun mi unue forstrekis kiel netaŭgan, montriĝas kapabla impresi surprize freŝe kaj originale kaj doni al la poemo novan turniĝon, pri kiu mi origine ne pensis. Jen kion oni nomas inspiro. — Ĉu ne ankaŭ vi faras tiel?”

La poeto malfermegis siajn grandajn ŝtalbluajn okulojn rigardante min sovaĝe kvazaŭ trafita de terura vidaĵo. Poste li ekridis.

”Ne”, li diris, ”ne! Tiun metodon mi neniam provis. Mi nur fermas la okulojn. Tiam ĝi alvenas! Kaj mi ekskribas — senĉese, senĉese, ĝis mia brako laciĝas. Kaj poste, kiam mi tralegas la skribitan, ĝi ofte donas al mi feliĉajn surprizojn. Foje mi eble ŝanĝas komon ie kaj tie…”

Mi hontis silente. Sed interne mi tamen restis ĉe mia metodo. Por trovi la plej bonan rimon, la solan ĝustan, oni ja devas konscii kio troviĝas elektebla. Tio al mi ŝajnis klara kiel tago.

La impostobjektoj priparolis ’La Araneaĵon’ de la Vasa teatro. Precipe unu sceno impresis ilin: tiu sceno de la lasta akto, kiam la nobla fripono donacas al la malnobla fripono ĉekon de 250 000 kronoj. Imagu ducent kvindek mil!

”Jes, sed ĉu ne estis iomete nenature?” demandis unu el ili.

”Ĉiuokaze estis impone! Mil diabloj, ĉu ne estis impone?”

Ducent kvindek mil. La tono per kiu tiuj vortoj prononciĝis estis kortuŝe serioza. En ĝi kuŝis vera kaj malbigota pieco. Kaj mi pensis: tiuj respektas siajn diojn pli multe ol mi iam respektis la miajn. Mi saltis el miaj pensoj pro tio ke Gabriel subite kaptis mian brakon.

”Jen Max!” li diris.

Efektive estis nia komuna amiko Max, juna poeto kun profunde filozofia inklino. Li haltis ĉe la pordo kaj skoltokule rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante iun. Li portis palton kaj ĉapelon, kaj akvo fluis de li. Ekvidante nin li distrite kapsignis — ni gestis al li veni al ni, sed li restis staranta kaj rigardis ĉirkaŭen per esploraj okuloj malantaŭ la okulvitroj.

Gabriel lin atente gvatis:

”Rigardu lin”, li diris. ”Nun li dubas pri la realeco de la fenomenoj.”

Mi persone ne povis klare vidi tion laŭ lia aspekto, sed tio ŝajnis al mi tre kredinda. Tia dubo en si mem havas sian motivon. Kaj Max jam vidis multajn landojn kaj popolojn kaj malgraŭ sia juneco trinkis el antikvaj kaj duone forgesitaj fontoj de saĝo. Li deprenis la ĉapelon kaj iris kelkajn paŝojn direkte al ni, sed denove haltis por miope kaj esplore rigardi kelkajn tre ebriajn komandorojn de la Vasa ordeno. Lia korve nigra hararo falis en longaj bukloj kaj faskoj ĉirkaŭ lia granda, volba filozofa frunto, kaj en la miniature fajna suba parto de lia vizaĝo la ruĝaj lipetoj moviĝis formante misteran rideton, kiu ŝajnis eldiri finan juĝon pri la komandoroj: nerealaj! Li glitis preter ili kaj fine direktis sin al ni, sed subite haltis antaŭ la tablo de la impostobjektoj, etendis sian bastonon al la plej dika el ili, tiu kiu ĵus diris: ducent kvindek mil, kaj delikate tuŝis lin per la hoko de sia bastono.

La viro sidis senparole kaj ŝajnis proksima al apopleksio. Unu el la kompanoj penis ion diri, sed kapablis eligi nur: ’sinjoro… sinjoro!…’

Sed Max, kiu ŝajnis kontente surprizita de tio, ke lia bastono vere trafis iaspecan firman objekton, jam perdis ĉian intereson por ili kaj trankvile turnis sin al ni: ”ĉu eblas sidiĝi ĉe vi?”

Sed la dikulo fine rekonsciiĝis. Li duone stariĝis, sed tuj bume refalis: ”Sinjoro! Kreteno! Kion vi permesas al vi? Mia nomo estas…”

Max surprizite rigardis lin, kvazaŭ li neniam antaŭe lin vidus. Eble li ankaŭ ne faris tion. Li komprenis nenion de la tuto, krom ke lin komplete senmotive ofendas fremdulo, kaj ke li laŭ praaj leĝoj de honoro devas repagi per sama valuto. Li faris subliman geston de malestimo, kiu ŝajne forpuŝis la tutan kompanion:

”Nomo?” li diris. ”Ne necesas! Abscesoj de nuntempa komerco! La nomoj ne interesas min! — Mi iros eksteren por depreni la palton”, li diris turnite al ni.

Kvietiĝis inter la tabloj. La ĝojo de la abscesoj estis difektita. Ili rapide pagis kaj preparis sin por foriri. La rigardoj, kiujn ili ĵetis al nia angulo, vakis je simpatio.

Gabriel konsideris ke la situacio postulas klarigon.

”Sinjoro”, li diris al la dikulo, ”nia amiko estas poeto kaj filozofo. Mi petas vin esti konvinkita, ke li havis nenian intencon ofendi vin tuŝante vin per sia bastono. Li nur volis certiĝi, ke vi estas reala…”

La abscesoj jam estis ekster aŭdokapablo.

”Espereble ili ne mortigos lin ekstere”, diris Gabriel.

Ni dumlonge atendadis maltrankvile. Max ne revenis. Mi timas, ke ili malrealigis lin.

Загрузка...