Estis iam juna knabino kaj tre juna viro. Ili sidis sur ŝtono ĉe terpinto kiu elstaris en lagon, kaj la ondoj plaŭdante atingis ĝis iliaj piedoj. Ili sidis silentaj, ĉiu en siaj pensoj, rigardante la sunon subiri.
Li pensis, ke li volonte kisus ŝin. Kiam li rigardis ŝian buŝon, ŝajnis al li ke ĝuste tio estas ĝia celo. Sendube li jam vidis knabinojn pli belajn ol ŝi, kaj efektive li enamiĝis al alia, sed tiun li certe neniam rajtos kisi, ĉar ŝi estas idealo kaj stelo, kaj ’die Sterne, die begehrt man nicht’[2].
Ŝi pensis, ke ŝi volonte spertus ke li kisu ŝin, ĉar tio donus al ŝi okazon vere koleri al li kaj montri kiel profunde ŝi malestimas lin. Ŝi ekstarus kaj zorge kunigus la jupojn ĉirkaŭ sin, ĵetus al li rigardon plenan de glacia moko kaj forirus, neklinita kaj trankvila kaj sen superflua urĝo. Sed por malhelpi al li diveni ŝiajn pensojn, ŝi diris mallaŭte kaj malrapide:
”Ĉu vi kredas ke troviĝas vivo post tiu ĉi?”
Li pensis, ke estus pli facile kisi ŝin se li respondus jese. Sed li ne precize memoris, kion li eble jam aliokaze diris pri la sama temo, kaj li timis veni en memkontraŭdiron. Tial li rigardis profunde en ŝiajn okulojn kaj respondis:
”Troviĝas momentoj kiam mi pensas tiel.”
Tiu ĉi respondo treege plaĉis al ŝi, kaj ŝi pensis: Mi tamen ŝatas liajn harojn, kaj ankaŭ lian frunton. Domaĝe nur, ke lia nazo estas tiel malbela, kaj li ja estas sen pozicio — nura studento kiu faros sian preparan ekzameniĝon. Li ne estis tia fianĉo, per kia ŝi povus inciti siajn amikinojn.
Li pensis: Nun mi certe povos kisi ŝin. Sed li tamen terure timis; li neniam ankoraŭ kisis knabinon de bona familio, kaj li ne sciis ĉu povus esti danĝere. Ŝia patro dormis en hamako ne malproksime, kaj li estis la urbestro.
Ŝi pensis: Eble taŭgos eĉ pli ke mi frapu al li la vangon, kiam li kisos min.
Kaj ŝi ankoraŭ pensis: Kial li ne kisas min, ĉu mi estas tiel malbela kaj malagrabla?
Kaj ŝi klinis sin super la akvo por speguliĝi, sed ŝia bildo estis rompita de la ondado.
Ŝi plu pensis: Mi scivolas kiel povos sentiĝi kiam li kisos min. Efektive ŝi nur unufoje estis kisita, de leŭtenanto post balo en la urba hotelo. Sed li tiel malbonodoris de punĉo kaj cigaroj, kaj kvankam lia kiso iomete flatis ŝin, ĉar li tamen estis leŭtenanto, ŝi cetere ne tre alte taksis tiun kison. Kaj krome ŝi malamis lin, ĉar li poste ne svatiĝis al ŝi nek entute zorgis pri ŝi.
Dum ili sidis tiel, ĉiu en siaj pensoj, la suno subiris, kaj krepuskiĝis.
Kaj li pensis: Ĉar ŝi restas ĉe mia flanko, kvankam la suno estas for kaj krepuskiĝas, povas esti ke ŝi ne tro malŝatus se mi kisus ŝin.
Kaj li malrapide metis la brakon ĉirkaŭ ŝian kolon.
Tion ŝi tute ne atendis. Ŝi imagis, ke li nur simple kisos ŝin, kaj ŝi frapos al li la vangon kaj foriros kiel princino. Nun ŝi ne sciis kion fari; ŝi ja volis koleri al li, sed ŝi ne volis malhavi la kison. Tial ŝi sidis tute silenta.
Tiam li kisis ŝin.
Sentiĝis multe pli strange ol ŝi antaŭe pensis, ŝi sentis sin paliĝi kaj senfortiĝi, kaj ŝi tute forgesis ke ŝi devas frapi al li la vangon kaj ke li estas nura studento kiu faros la preparan.
Sed li pensis pri unu loko en libro de religiema kuracisto pri ’Genera vivo de l’ virino’, kiu tekstis: ”Oni evitu meti la geedzan kuniĝon sub la regon de volupto”. Kaj li pensis, ke devas esti tre malfacile tion eviti, kiam eĉ kiso povas fari tiom.
Kiam la luno aperis, ili ankoraŭ restis kisante.
Ŝi flustris en lian orelon:
”Mi amas vin de kiam mi unuafoje vin vidis.”
Kaj li respondis:
”Por mi neniam troviĝis en la mondo iu alia ol vi.”