Tombeja arabesko (1924)

En unu malfruaŭtuna tago antaŭ multe da jaroj — tio cetere okazis meze de la milito — mi promenis kun Henning Berger sur Kopenhaga tombejo. Antaŭ cent jaroj ĝi situis en plena kamparo, longe ekster la urbaj digoj kaj fosaĵoj, hodiaŭ ĝi etendiĝas kiel granda oazo, verda kaj kvieta, meze de tumulta urbega kvartalo, inter magazenoj, fabrikoj kaj laboristaj domegoj.

Ni malrapide promenis inter altaj, maldikaj poploj en senfina aleo. Iam-tiam ni haltis por legi la nomojn kaj skribojn de tomboŝtonoj.

Ni antaŭe parolis pri la milito. Henning Berger esperis venkon por Germanio. Mi timis tian, kaj nenion esperis. Kaj fine ni iom vortavariĝis.

”Vidu”, li diris, montrante al tomboŝtono iom flanke de la vojo — ”vidu, J. P. Jacobsen. Sed eble ne estas la ĝusta.”

”Ne, probable ne estas. Li laŭdire tombokuŝas en Thisted, kie li naskiĝis kaj mortis. Kaj cetere tiu ĉi tombo aĝas almenaŭ jarcenton. Tio ja videblas.”

”Certe. Kian reliefon ĝi havas? Ĝi memorigas pri la epoko de Thorvaldsen.”

Estis juna heroo nuda kun kasko kaj glavo kaj virŝafa felo surbrake.

”Jazono kun la ora felo.”

”Nu, tiuokaze sendube tie ripozas tanisto.”

Ni legis la tomboskribon. Estis tanisto.

Ni pluiris kaj haltis antaŭ alia tombo, kiu ankaŭ aĝis pli ol jarcenton. Alta ŝtono kun bronza medaliono pri la mortinto — veterinara profesoro — kaj sub la medaliono granda altreliefo pri la dudekmama Artemisa el Efezo. Sufiĉe kurioze subite trovi sur kristana tombejo tiun ĉi antikvan simbolon de fekundo, kiu foje kaŭzis tian embarason al Paŭlo en Efezo…

”Kiel ĝi propre povas aperi tie ĉi?” Berger scivolis.

”Kiu scias?! ’Granda estas Artemis de la Efesanoj’, sed ŝiajn talentojn koncerne la veterinaran sciencon mi ne tre bone konas.”

”Ĉar ŝi estis diino de ĉaso, probable ŝi ankaŭ estis tiu de hundaĉoj”, Berger konjektis. ”Jen ebla klarigo! Sed rigardu la oldulon de la medaliono — ĉu vi povas vidi, kiun li similas?”

Mi vidis similecon kun neniu konato.

”Estas Böök”, li diris. ”Ĉu vi ne vidas tion?”

Mi laŭ kapablo provis kapti la similecon inter la sepdekjara veterinara profesoro kaj la juna promesplena literaturdocento Böök. Sed ne eblis.

”Vi ja neniam kapablas vidi similecon same kiel mi”, li murmuris, malluma kaj nuba kiel la ĉirkaŭa aŭtuno.

(Mi sciis, ke la spirito de Saul kutime ekregis lin ĉiufoje kiam li pensis pri Böök. Tio komenciĝis kiam Böök, kiu pli frue recenzis liajn verkojn sufiĉe bonvole, subite mortigis romanon, pri kiu Berger havis grandan esperon. Ĝi aperis tiel malfrue, ke Böök ne havis tempon tralegi ĝin en la kristnaska urĝo, sed nur iom foliumis ĝin, divenis la finon — sed misdivenis! — kaj poste malaprobis la libron pro la triviala kaj banala fino, kiun li do mem eltrovis. Kaj poste li pro konsekvenco daŭrigis laŭ la sama tonalo skribante pri Berger.)

”Cetere, vi efektive kulpas pri tio!” li subite eksplodis.

”Pri kio?” mi demandis.

”Ke Böök mallaŭdas min. Vi kulpas pri tio. Vi devus neniam ataki lin! Post via atako al Böök mi, kompatinda mizerulo, neniam ricevas bonan recenzon en Svenska Dagbladet! Neniam! Tio estas klara kiel tago: Vi ja nenion verkas, sekve li ne povas malutili al vi. Anstataŭe li ekpikas viajn amikojn. Ili devas pagi la kontribucion, kaj estos solidaj sumoj, kredu min. Estus juste se mi sendus al vi fakturon!”

”Kara Henning”, mi diris, ”ne faru tion. Vi ruinigus min.”

”Nu, tio estus merite. Vi permesas al vi ne malgrandan lukson! Ataki kritikiston! Eĉ kritikiston en Svenska Dagbladet! Oni povus kredi, ke vi deliras!”

”Mi ne kuraĝas aserti, ke vi tute malpravas. Sed ne eblas antaŭe pensi pri ĉio. Kaj mi ja ne supozis, kiam mi antaŭ kelkaj jaroj iomete ŝercis pri ’la docento Löök’, ke mi devos peti vian pardonon pro tio…”

”Ne, tamen nun nepre sufiĉas! Kaj ĉu vi scias, kion mi nun faros? Mi diros al vi: mi iros hejmen por verki novelon pri vi, aŭ distran eseon, aŭ kion ajn, kaj insultos vin kun bruo kaj ĝuo, kaj sendos ĝin al Svenska Dagbladet! Poste ni vidu, ĉu mi ne denove ricevos bonajn recenzojn en tiu ĵurnalo!”

”Jen ebla ideo”, mi respondis. ”Efektive bona ideo. Mi cetere helpos vin. Tiel ni povos aranĝi tiun ĉi aferon sen sendado de fakturo al mi. Kaj private ni ja povos tamen resti bonaj amikoj.”

”Kompreneble! Mi neniam intencis ion alian! Ni trompos tiun diablon!”

Ekpluvis, unue delikata pluveto, kiun ni apenaŭ rimarkis, sed subite ĝi transformiĝis en pluvegon. Ni decidis serĉi ŝirmon en la pordego de tomba kapelo; la pordoj estis malfermitaj. Ĝuste tiam okazis en ĝi entombigo; la ceremonio ĵus komenciĝis per ĉantado kaj orgena ludado. ’Feliĉa, feliĉa!’ Trans la pordo staris servanto, kiu donis al ĉiu el ni ekzempleron de presaĵo kun la nomo de la mortinto en nigra kadro kaj kun la teksto de la himnoj kantotaj.

Ni sidiĝis sur libera benko apud la pordo. Mi legis la nomon de la mortinto: Eva Marta Kristina Ytterquist. Evidente sveda nomo. Kaj inter la kronoj sur la ĉerko troviĝis unu kun blua kaj flava rubandoj. La simpla ĉerko, la avaraj kronoj, la malmultaj funebrantoj, ĉio indikis ke jene kvieta simplulino trovis sian finon. Tio ankaŭ ŝajnis evidenta el la parolado de la pastro: senpretenda vivotasko, fideleco en la malgranda…

La parolado de la pastro estis mallonga, sed longaj estis la himnostrofoj, kaj antaŭ kaj post la parolado. La tuto daŭris preskaŭ duonhoron, la pluvo pasis, kaj kiam oni elportis la ĉerkon dum la bela himno de Ingermann ’Floras la tero, Dia ĉielo, Bele animoj pilgrimas’, la maldensaj flaviĝantaj frondaroj de la tombejo kribris palan aŭtunan sunon. Kaj laŭ la vangoj de Henning Berger ruliĝis kelkaj grandaj larmoj.

”Tiu himno ĉiam kortuŝas min”, li kvazaŭ ekskuze diris al maljunulo paŝanta apud ni.

(Ni kompreneble akompanis la aliajn kaj la ĉerkon al la tombo.)

”Jes, ĝi vere estas bela himno”, la viro respondis dane. ”Sed mi aŭdas, ke vi estas svedoj, sinjoroj. Vi do alvojaĝis pro la entombigo de la maljunulino Ytterquist? Jen vere bona kaj afabla ago! Sendube vi ankaŭ diros kelkajn vortojn ĉetombe?”

Henning Berger iom embarasiĝis.

”Mi apenaŭ kuraĝas tion”, li diris. ”Mi nenion preparis.”

”Ne gravas”, diris la gemuta dano, ”sendube vi povos ion diri! Oni sentas tian mankon kaj malriĉon, se neniu ion diras ĉetombe. Kaj sendube neniu alia tion faros.”

Ni jam staris ĉe la tombo, la pastro ĵetis siajn tri ŝutilojn da sablo sur la ĉerkon kun la kutima ceremonio, la sama kiel en Svedio, kaj recitis benon.

La vireto puŝis la flankon de Henning Berger.

”Jen”, li diris. ”Jen vi parolu.”

Mi staris sur pingloj. Henning Berger efektive kun nuda kapo iris sur teramason apud la tombo, direktis sian rigardon malsupren al la ĉerko, relevis sian kapon kaj rigardis al la ĉeestantaro. Starante tie supre li similis — kiel en la portreto de Herman Vedel — prelaton dignan kaj aŭtoritatan.

Kaj li ekparolis dirante:

”Eva Marta Kristina! Tri nomojn vi ricevis je la sankta bapto. Pensante pri Eva mi vidas antaŭ mi vian florantan junecon. Sed ĝi delonge estas pasinta kaj velkinta, kaj Eva jam mortis. Pacon al ŝi. Pensante pri Marta mi vidas vian tutan vivon en penado. Multe vi laboris kaj pri multo zorgis, kaj fine vi laciĝis kaj iris ripozi. Ankaŭ Marta jam mortis.

Sed ne Kristina! Mi scias, ke ŝi vivas! Kiel vera kristanino vi eniris en la eternan vivon, Kristina! Kaj ni, kiuj ankoraŭ dum tempeto devos paŝi en tiu ĉi valo de densa mallumo, ni ne diras al vi adiaŭ, ni diras: ĝis la revido!”

Humidaj okuloj kaj varmaj manpremoj premiis la parolinton, kiam li venis malsupren. La pastro dankis lin kun kolega estimo pro la bela simboleco, kiun li atribuis al la tri nomoj, kiuj povas ŝajni tiel vulgaraj…

Kaj eĉ mi, maljuna pekanto, iomete kortuŝiĝis.

Загрузка...