Ekveturinte, iom da koliziado pri la pestiĝo rompis la pacon inter ili. Sinjoro Wagner ekrulis la lavangon. Ĉu estis malmulta la brando, kion li trinkis, aŭ ties alkohol-grado ne estis sufiĉe alta; tio certasm, ke dum ekveturo li aperis sur la komandponto, relative malpli ŝanceliĝante. Li subite eltiris ion el sia interna poŝo, tiel pluraj ŝtelistŝlosiloj, velkintaj floroj kaj peco da bakita kukurbo falis sur la ferdekon. Poste li metis sur sian kapon ion, kaj tiam evidentiĝis, ke li uzas la ĉapon de la volontulaj ĝendarmon de Frisko, kiel kapitana ornamaĵo. Poste li kriis en la paroltubon rezolute, soldate:
— Nu, kio estos, kompanoj? Ĉu ne estas vaporo en la strovaĉek?! Aŭ vi maldilegentas?
Kiam aperis Jimmy la Ĝisorela sur la ŝipo kaj diris al la Blubarbulo, se li ne iros en la inferon, li ĵetos lin en la maron.
— Sed kara strovaĉek!.. Mi estas la adjutatno de Fred la Malpura… Vi nur devas rigardi sur min!.. Tiuj friponetoj ĉi tie konas min bone…
Jimmy la Ĝisorela taktoplene ĵetis sinjoron Wagner en la kajuton de la dua stiristo, ke la pordo rompiĝis kune kun li. Nun Kupro-grafo haltis sub la ponto kaj diris supren:
— He, vi! Wagner estas mia kapitano. Li pli bone imponas al mi, ol vi.
Jimmy la Ĝisorela malsuprenrapidis al li.
— De kiam vi nomumas kapitanojn?!
— Vidu, Jimmy la Ĝisorela — li diris kaj ĝustigis sian bonegan rimenzonon kun buko. — Inter ni jam estas deloge aktuala interŝanĝi kelkajn sincerajn vangofrapojn.
— Ankaŭ mi mem samopinias. Ĉar vi estas fanfaronulo laŭ mi.
— Almenaŭ tiom, ke mi elektas, kiun mi nomu kapitano. Tiaĵo ne estas problemo pri leda gamaŝo.
Ĝi trafis lin ĝuste en la koron!
Jimmy la Ĝisorela estismis sian ledan gamaŝon tiel, kiel ian hejman idolon. Tio jam apartenis al lia karaktero, se iu trafis ĝuste en lian koron, li malofte maltrafis responde ties mentonpinton.
Li batis en la vizaĝonb de Kupro-grafo.
Puf!
Pif-paf!
Okazis granda lukto… La stiristo falis en la kuirejon, kaj la kuiristo inter la manĝaĵojn. Sed li salte leviĝis… Li denove refalis por piedbato je la stomako, sed li tuj stariĝis por prezenti sian faman maldekstramanan, rektan baton, pro kio Jimmy la Ĝisorela simple forflugis, kvazaŭ li ekzercus senflugilan glisadon. Li implikiĝis kun Hugo la Nenifarulo kaj kun ties ŝnuramaso, kaj li ricevis minimume dek ses vangofrapojn de Kupro-grafo (ĉiuj estis eminentaj!), ĝis li pene elbaraktis de tie.
Elbaraktinte, hokbato surplankigis lin denove, sed falante li krufalĉis la gambojn de Kupro-grafo, kiu estis lia diabla specialaĵo, kaj ili falis unu sur la alian. Poste ili salte leviĝis samtampe, kaj kvar pugnoj denove batis, kiel pezaj draŝiloj.
Pif-paf!
Puf-pif-paf!
La knaboj ĉirkaŭstaris ilin gaprigardante.
Ĝi estas malofte bela interbatado! Tian ne vidas ĉiutage la popolo de la haveno, kiel la du homoj ricevas kaj donas la vangofrapegojn. Tiel fortajn, ke la kranio de malpli fortika homo displitiĝus de la duono de la batoj. La dekstra mano de Kupro-grafo nun premas Jimmy la Ĝisorelan al la ventumtubo, kaptinte lin je la gorĝo, nu sed estas bagatelo terura vangofrapo, kiun li ricevas dume per mansorso, ke sango disŝpruciĝas ĉien. Responde li frapas la kapon de la fregat-ĉefleŭtenanto al la ventumtubo, ke ĝi laŭte bruegas kaj enkaviĝas (ne lia kapo, sed la tubo), sed dume li ankoraŭ ricevas du el la ĉion forbalantaj, vagofrapoj, respektataj kiel musono, poste pidebato trafas lin je la genuo… Ili falas unu sur la alian! Kaj kiu estas supre, tiu draŝas la alian ruliĝante sur la planko. Ili interŝanĝas terurajn pugnobatojn, mane kaptinte la harojn de unu la alia, ke laŭte bruegas la kranioj, frapitaj al la ferdeko…
Bum!
Pafo tondras, poste akra krio tranĉas la aeron:
— Hands up!
La krio ne estintus sufiĉa, sed ili salte leviĝas instinkte, aŭdinte la alarmpafon. Pepi la Pirato staras tie, sur ŝia brako kun malfermita retikulo, en ŝia mano la seskugla revolvero ankoraŭ fumas.
— Kio ĝi estas? — ŝi krisas per sia enegria, alda voĉo, kaj ankaŭ ŝia kostumo nekutime streĉiĝas pro la atakema korpopozicio. — Kio ĝi estas? Ĉu malobeado sur la vasta maro? Atentu bone! Mi konas la reglamenton! Kiu rompas la ordon sur la ŝipo, mi mortpafos tiun senhezite, kiel hundon!
La du homoj estis iel rekonebla nur laŭ ilia vestaĵo. Sed neniu el ili spiregis. Ili palpadis sian ekimozan, vunditan, ŝveliĝintan vizaĝon kaj murmuris.
— Vi ne diris al mi — kriis Kupro-grafo al Pepi la Pirato, — ke li estos la kapitano ĉi tie.
— Mi rajte estus mortpafinta lin! — replikis Jimmy la Ĝisorela. — La stiristo ribelis kontraŭ mi, kaj…
— Silentu!
Diris tion Pepi la Pirato lakone kaj mallaŭte, poste ŝi ekfumis cigaredon kaj iris sur la komandponton. Tie estis la tria disidento, sinjoro Wagner, kiu ekdormetis dume. En ĉapelo de ĝendarmo!
— Pardonon… — diris sinjoro Wagner al la virino, sub lia akselo kun la rompiĝinta pordo. — Ĉu via sinjorina moŝto ne scias hazarde, kien veturas tiu ĉi ŝipo?
Pro subita, rifuza mangesto li falis surdorsen kun la pordo, preskaŭ deglitante de sur la komandponto. Poste Pepi la Pirato denove frapis sur sian bruston, kaj ŝi diris la jenan, mallongan oratoraĵon:
— Mi estas la kapitano! Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro, kaj Kupro-grafo la stiristo! Se tio ne plaĉas al iu, tiu anonciĝu! — Nun vi ĉiuj iru labori, kaj kiu komencos interbatadon, mi mortpafos lin tiel…
— …kiel hundon! Ni jam aŭdis tion… — murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj forrapidis.
— Ni aranĝos la konton aliloke! — flustris Kupro-grafo apud li.
— Mi esperas, ke mi ne devas atendi unu jaron — respondis Jimmy la Ĝisorela kun sovaĝa rigardo. — Kaj estus pli bone, se vi lasus Pepi la Piraton trankvile. Ŝi ne preferas tiajn dandojn en kolora vestaĵo, kiel vi.
— Kial vi zorgas pri tio, ĉu mi lasos ŝin trankvila aŭ ne?
Ili rigardis unu la alian dum kelkaj sekundoj, sed komandvortoj estis aŭeblaj de sur la komandponto, kaj la du koleraj viroj iris por fari sian propran aferon.
— Ŝi tute bone faras sian taskon — flustis Muki la Ostoza, la ferdekestro, al Hugo la Nenifarulo, kapbalancante al la kapitanino. La afero de la stiristo kaj la unua oficiro ne interesis ilin. Ĝi estas finita. Pli malpli poste iu mortogos la alian. Sed granda surprizo estas la kapitano Pepi la Pirato. Ŝi bone faris sian laboron. Ŝi komandis la ŝipon Blinda Patro Via tiel, ke nek maljunaj maristoj povintus fari tion pli bone. Antaŭ ili estus atingintaj havenon, la Sveda Okso volis rapidis sur la ponton por helpi komandi la manovradon, ĉar li timis, ke la nova kapitano eble surveturos kelkajn barĝojn, aŭ la ŝipo puŝiĝos al la bordo.
— Kion vi volas ĉi tie? Iru fari vian laboron! — kriis Pepi la Pirato, poste ŝi diris kurtajn ordonojn, kaj la manovro okazis tiel bone, ke ĉiu nur gapis…
Ŝi faris siajn kontrolturnirojn pecize kaj sisteme antaŭ notomezo. Ŝi rimarkis ankaŭ la plej malgrandan mankon, kaj ŝi ofte haltis por paroladi dum fumado kun la homoj.
— Kie vi lernis la navigadon tiel bone? — demandis Hugo la Nenifarulo, kiam ŝi haltis ĉe ili dum sia kortrolturniro antaŭ la malsuprenirejo de la interferdeko.
— Mia patro servis kvardek jarojn sur la ŝipo Baltimore — ŝi respondis kaj sidis inter ilin sur la ŝtuparon por elpreni lanvoran cigaredon kaj ŝovi ĝin en sian buŝangulon. — Tie li estis lernanto sur la ŝipo, tie li fariĝis matroso, kaj kiel kapitano direktis ĝin dum dudek jaroj. Kiam mortis mia patrino, li devis kunveturigi min, kaj mi plenkreskis tie, sur la ŝipo Baltimore.
Aŭdiĝis grincado, kiel la ŝipo iom oblikviĝis, Pepi la Pirato turniĝis, ĉar ŝi sciis, ke Jimmy la Ĝisorela atentas ŝin ie el la ombro.
— Ĝi estas bonega historio — diris la fregat-ĉefleŭtenanto.
— Vere — diris Pepi la Pirato kaj salte leviĝis, — sed tio estus multe pli bone, se iu oleus la koŝojn, por ke tiuj ne ŝrikadu.
Jimmy la Ĝisorela volis akompani ŝin dum ŝia kontrotruniro, sed Pepi la Pirato diris al li, ke ĝi tute ne estas bezonata. Estus ve al kiu ajn havena apaĉo, kiu maldece provus proksimiĝi al virino, kiu „laboras” kun ili. Oni ne prenas tion, kiel ŝercon.
Kiam Pepi la Pirato rigardis ĉiun angulon de la ŝipo Blinda Patro Via, nur tiam ŝi revenis en sian kajuton.
Dumvoje ŝi zorgeme kontrolis ĉion. Eĉ.
Eble pli multe, ol tion ŝi devintus fari, ĉar ŝi rigardis en la stirejon eĉ dufoje. Unue Kupro-grafo diris al ŝi, ke ĉio estas en ordo, lastfoje li jam alridetis ŝin impertinente kaj diris:
— Ankoraŭ nun estas ĉio en ordo.
— Mi ne demandis, kio estas! — rediris Pepi la Pirato nervoze. — Sed vi do ne povas stiri tage-nokte.
— Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ ĉi tie povas deŝanĝi min, sed atinginte la kabon Blount, mi devas dormi en la stirejo, kaj laŭeble konstante stiri, ĉar tie neniu povas direkti la ŝipon krom mi… Se nur… — li rikanis — la kapitanino ne konas trae-retrae la Sudan maron.
La kapitanino elprenis langvoran cigaredon, kiun ŝi devi salivumi ankaŭ tie kaj ĉi tie per sia lango por ekbruligi ĝin, poste ŝi diris:
— Kial vi insolentas konstante kun mi?
Ŝi rigardis lin plie scivoleme ol nervoze.
— Bedaŭrinde mi havas tian naturon. — li respondis kun farisea vizaĝo kaj laŭte ĝemis.
La kapitanino okulmezuris lin kun nekaŝita malestimo.
— Se iam ni interkverelos pro io, tiam vi ne parolos kun mi tiel, kiel kun iu via konatulino en la dancsalono.
— Tio facile eblas — li respondis kapjesante, sed kun tiu senŝanĝa, dentobriliga, impertinenta rideto.
La kapitanino nervoze forrapidis, kaj noktomeze ŝi transdonis la deĵoron al Jimmy la Ĝisorela. La veturo ŝajnis relative trankvila, kaj tamen…
Proksimiĝante al Cape Blount, ia ekscitiĝo ekregis la personaron. Tamen ili navigis sur tiu maro, sur kiu du ŝipoj veturis antaŭ ili, kaj tiuj malaperis sen elsendo de unu radiosignalo. La krozŝipoj, ekzeciĝantaj ĉirkaŭ la insulo Marquesas, la ŝipo Swallow, veturanta al Tasmanio tiutempe kategorie asertis tion, ke ili devintus ricevi ties radioelsendojn, se kiu ajn el la du ŝipoj dissendis S.O.S. signalojn. Kiel povas droni aŭ kia katastrofo povas okazi al du ŝipoj, se tiuj ne povas dissendi radiosignalojn?
Envidente, nur laŭ unu maniero. Se ili navigas en granda tempesto, ili en povas estingi la fajron rapide, kaj iel la akvo inundas la kaldronegojn, kaj la ŝipo fariĝas preskaŭ unu grandega mangrenado, kiu eble eksplodas je splitoj, antaŭ ol la radiisto nur povus konjekti, pri kio temas. Sed tiutempe oni ne prognozis tempeston de la Suda poluso ĝis la insularo, kvankam tiuj meteorologoj scias ĉion precize.
Neniu eldiris, kvankam ili samopiniis, ke nur du aferoj povis okazi: aŭ la indiĝenoj aktakis la ŝipojn nokte ĉe iu insulo, kie ili albordiĝis, aŭ, ĝi estas pli verŝajna supozo, la osta mano de la Verda Vizaĝulo estas en la afero. Ĉar trans la Capo Blount, ĝis la Suda poluso, sekvas la senlima regno de la Verda Vizaĝulo. Kaj kiel ankaŭ nun ili sidadas sur la ŝtuparo, Bill la Nodulo parolas. Bill la Nodulo estas interesa homo, kiel ankaŭ lia nomo montras tion.
Li maĉas konstante cigarstumpon, sed ĝi preskaŭ neniam brulas, kaj li portas botelon da brando en sia malantaŭa poŝo. Estas karakterize ĉe li, ke la brando, kion li ŝatas, estas dolĉa. Li estas malofta homo, ĉar en la havenoj la gastoj mendas dolĉan brandon nur por la konatulinoj.
Bill la Nodulo esceptmaniere preferis la dolĉan brandon, kaj dum deĵoro aŭ post tio, en kalmo aŭ en pereiga uragano, li ĉiam elprenis de tempo al tempo el sia malantaŭa poŝo la botelon, plenan per dolĉa brando.
Lia iu kapitano rimarkis, ke li kun precizeco de horloĝo, post ĉiu nodo da marvojo trinkas el la botelo. De tiam oni nomis lin Bill la Nodulo.
— Do laŭ mi — li diris al la ĉirkaŭsidantoj pripensite, ĉar li sciis bone, ke oni alte taksas lian informitecon — certaj konfliktoj povas estis inter la Verda Vizaĝulo kaj Radzeer jam delonge. Io okazis jam tiam, kiam onidire Fred la Malpura kaj tiu idiota Blubarbulo manipulis samtempe la pestoŝipon Brigitta kaj Radzeer-on, kaj rondiras tiu famo, ke la Kapitano, kia hundo li estas, se temas pri mono, tiutempe trompis iel la Verdan Vizaĝulon.
Estis granda silento. La ŝipo naĝis en peza kalmo, kaj komencis aperadi izolitaj nebuloamasetoj. De ie alvenis ondofrapiĝo, kaj ĝi iomete ekbalancis la ŝipon Blinda Patro Via.
Bill la Nodulo elprenis sian botelon plenan de doĉa barndo kaj trinkis. Ili ĉiuj memoris la malklaran aferon de Brigitta, kaj ili povis supozi pri la Kapitano, ke li trompas ankaŭ la Verdan Vizaĝulon, ĉar li havas tiel multe da saĝo. Por iom da tempo, kiam ili revenis en Friskon, la Ĉefkuracisto, la Dika Petters kaj la aliaj matrosoj de Radzeer disipis la monon. Do se temas pri mono, Fred la Malpura, havanta avaran koron trompus eĉ la diablon mem.
— Sed tiam ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo estis sur Radzeer! — diris Muku la Ostulo.
— Prave. Sed mi ne proponas al vi interesiĝi sen malfermita tranĉilo. Ĉar Radzeer ĝenerale faras tiajn veturojn, ke poste estas granda silento. Nu kaj la personaro havas monon abunde, kaj kiu tre interesiĝas, tiun oni kaptas en iu malluma angulo de la haveno, kaj fino! Li ne plu sivoladas.
— Nu sed fine ja — murmuris la Sevda Okso — ni havis nenian aferon sur la maro de la Verda Vizaĝulo. Ĉu tial…
— Kial tial? — respondis Bill la Nodulo.- Jen estas Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo. Mi diras tion, se dronas ŝipo sur la maro de la Verda Vizaĝulo, aŭ oni ne scias, kio okazis al ĝi, kaj nek radiosignaloj alvenas, tiam estas plej saĝe reveni kun malplenaj manoj. Vi povas kredi tion al mi.
— Kial vi ne diris tion pli frue?!
— Tial — respondis Bill la Nodulo, — ĉar mi devis veni el Frisko tiel urĝe, ke mi zorgis pri nenio. Sed se vi volas scii, ankaŭ Vasiĉ la Ruĝhara estis en la afero de Radzeer, kiam okazis tiu kavalira afero al la Verdan Vizaĝulon…
— Tiu estis la tuta afero — diris nun iu subite super ili, — ke mia maljuna amiko, the old great Man of the Malpura kaj mi ricevis negocan komision de sur ŝipo, kiu havis virinan nomon!.. Jes, jes, amikoj miaj, tiu ŝipo kun virina nomo, se mi memoras bone, Belladonna, kargis peston ie, kaj oni serĉis negoculojn, kiuj suriras por forbruligi ĝin! Sur la vasta maro! Haho! La vasta maro estas la plej bela en la mondo.
Post tiu krio sinjoro Wagner kun la pordo, kiun li kunportis, deglitis ruliĝante ĉirkaŭ ses ŝtupojn en la interferdekon.
— Estas unu demando — diris Bill la Nodulo, — la pesta Brigitta kiel miksiĝis en la aferon?
— Mi povas diri tion, kara amiko mia! Mi pensas, ke ĝi kostis dudek dolarojn! Sed ne! Dudek tiajn monojn, per kiu oni pagas en Egipto,t tamen ĝi estas angla… Mi kaj la Kapitano dronigis tiun ŝipon, poste ĝi reviviĝis, kaj ĝi denove dronis, kaj fine ĉiu saviĝis. Estus plej saĝe, se nun ni ĉiuj kantus la enven-arion de la tref-fanto el la opero Lohengrin…
Sed antaŭ ol li povintus komenci la arion, laŭkutime, li subite ekdormis. Sub lia kapo estis la pordo de kajuto. Bill la Nodulo elprenis sian botelon da brando kaj trinkis, el kio ĉiu sciis, ke ili ankoraŭ ne atingis la sudan marfluon, ĉar dum tiu tempo ili ne povis ŝipveturi tiel mult-nodan vojon.
Ili sidadis serioze kaj silente.
Jimmy la Ĝisorela, kiu jam pli frue transprenis la deĵoron, dum sia kontrolturniro ĉiam revenis al la kajuto de la kapitano kaj staradis mediteme. Li estus tre surpriziĝinta, se li vidus, ke la severa, malestima vizaĝo de Pepi la Pirato kiel strange glatiĝas, kiam ŝi estas sola, kaj ŝi ne trovas bezonata imponi al tiuj krudaj homoj.
Ŝi notadis ion en malgrandan kajeron, kaj dume ŝi kuiris teon. Jimmy la Ĝisorela ne vidis tion, ĉar la fenestro de la kapitana kajuto estis pli ol duon metron alte. Sed lumo filtriĝis ĉe la angulo de la pordo. Jimmy la Ĝisorela jam la trian fojon ĉirkaŭiris la kajuton, fine li frapetis.
— Jes! — kriis trankvila, sonoranta voĉo el interne. La fregatĉefleŭtenanto tiradis sian kamizolon, ĝustigis sian kolumon kaj enpaŝis.
— Bonan vesperon! — li diris kaj klopodis saluti la kapitaninon kun sia plej larĝa kaj plej afabla rideto.
— Bonan vesperon! — ŝi respondis trankvile. — Ĉu okazis ia problemo?
— Ne tute. Eble ni devus priparoli… la aferojn de la ŝipo el tiu vidpunkto…
— Nokte mi ne ŝatas traktadi. Precipe el kiu vidpunkto mi devus priparoli ion ajn kun vi?
La voĉo de la kapitanino ne estis rigora, kaj tamen… Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ li estus surverŝita per malvarma akvo. Tia estas orgojla virino!
— Nur eble el tio ĝi estus vidpunkto… aŭ priparolo, ke sur la ŝipo, kiel mi ĵus aŭdis hazarde… la personaro parolas ĉiuspecajn idiotaĵojn, el kio povas esti problemo. Ili menciadas la Verdan Vizaĝulon, kaj tiu ebria Wagner eĉ pli mistifikas ilin…
— Ĝi estas grava afero. Morgaŭ ni priparolos tion. Bonan nokton!
Kiam Jimmy la Ĝisorela foriris iomete ruĝhonte, senpere apud li, sur la malluma interferdeko, malantaŭ la ardaĵo de cigaredo iu ekridis mallaŭte. Kupro-grafo staris tie.
— Mi vidis, ke vi hazarde eniris por kontroli la kajuton de la kapitano…
— Nu kaj! Kial vi ridas pri tio? — li demandis laŭkutime kun plenblovita torako.
— Ne tiel haste, Jimmy! Ŝajnas, ke vi denove ebriiĝis pro la kapitana gloro.
La fregat-ĉefleŭtenanto glutis amare… Fulmotondro frapu tiujn malbenitajn vagabondojn. Konstante doloras ĉiun, ke li estas kapitano. Kial ne doloras ilin Morton la Variolcikatra aŭ Kuloto? Ili estas tiel samaj havenuloj, kiel li. Tamen, se ili aŭdas, ke Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro aŭ kapitano, tiam la multe da feĉuloj tuj buŝaĉas. Ĝi ne estas la unua okazo. Sed tute ne la unuaj dek vangofrapoj estas en simila afero, kiujn li donis al Kupro-grafo. Kvankam nek tiu ŝparas… Sed nun precipe boligas ĉies sangon tiu rezoluta virino. Ili staris senpere vid-al-vide, ke ilia jako kuntuŝiĝis. La cigaredo de Kupro-grafo moke ekardis antaŭ lia vizaĝo.
— Vi havas nenion komunan al mia kapitaneco.
— Lasu tiun virinon, Jimmy — diris la stiristo trankvile. — Ŝi ne konvenas al vi.
— Ĉu eble ŝi elektas vin?
— Mi ne diris tion — respondis la alia indiferente. Baldaŭ li aldonis post mallonga pensado: — Sed eblas…
— Ĉu ŝi? — ridis Jimmy la Ĝisorela nervoze kaj moke. — Ŝi fajfas pri tiaj homoj, kiel vi. Ŝi ne estas tia, ke silakj ĉifonoj kaj pompaĵaĉoj imponu al ŝi ĉe viro.
La alia kapbalancis malrapide:
— Mi komprenas. Ŝi do preferas la ledajn gamaŝojn… Nu!
Subite li kaptis la pojnon de la atakonta Jimmy la Ĝisorela. Sed ne la ŝtala premo retenis la grandegan manon, sed la tranvila voĉo:
— Ne estas bone tiel, Jimmy. Nun ni jam estas sur la Suda maro, kaj se ni mortigos unu la alian, tiam la tuta societo piknikos sub la akvo postmorgaŭ. Ĉar estas neniu, kiu povus transpreni nian postenon.
Tio estis vera. Diablo forportu la ŝparemon. Ne estas skipo da homoj en kiu ajn posteno. La Sveda Okso aŭ Hugo la Nenifarulo kaj Vasiĉ estas forte eltenas en siaj lokoj, ili povas ankaŭ stri, sed ne en la proksimo de Cape Blount.
— Kio vere, tio vera! — kapjesis do Jimmy la Ĝisorla ĝemante. — Sed poste ne forgesu nian rendevuon en Frisko.
— Ĉu eble iu klaĉadis tion pri mi, ke mi estas distrita? — respondis la alia kun rigida rideto.
Ili silentis… Sub ili murmuregis, pulsadis, grincadis la maljuna motor-koro de la ŝipo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris por daŭrigi sian kotrolturniron sur la mallarĝa ŝtupro, kundukanta spirale ĝis la motorejo. Kupro-grafo ĉirkaŭrigardis, poste li ŝteliris al la kajuto de la kapitanino en la mallumo per kataj paŝoj.
La ferdeko estis tute senhoma. Aŭdiĝis, kiel la akvo plaŭdante fluas preter la ŝipo. Li ligis ŝnuron ĉirkaŭ sia trunko, ke restu longa parto, sur tiun li nodis ferhokon, kaj li suprenrapidis sur la ferŝtupetaro de la fumtubo. La kajutfenestro, tra kiu li volis kaŝrigadi, estis pli alte, ol hom-alto. Sed, se li pasas sur la tegmenton de la kajuto por enrigardi, tiel Pepi la Pirato aŭdas la bruon de lia piedpaŝo. Tial li elpensis kol-rompan manieron por kaŝrigardi. Li kroĉis la ferhokon al iu ŝtupo de la eskalo, li eksvingiĝis, kaj pendante tiel, per puŝetoj li movis sin, kiel pendolo, kaj en ĉiu dua sekundo lia vizaĝo estis antaŭ la ronda fenestro. Kupro-grafo kaŝrigardis ne nur por scivolemo. Li apartenis al tiuj elektitaj militistaj eminentuloj, kiuj laboras en la Sekreta Servo: li estis konata laŭ la nomo Milton Winter, kaj li estis korvet-kapitano.
Li vidis mirante, ke la kajuto de Pepi la Pirato estas malplena. Kie estas la virino?
— Jen mi estas! — respondis energia, sonoranta voĉo malantaŭ kaj sub li.
La stiristo timiĝinte turniĝis pendolante, kaj li vidis Pepi la Piraton tie, kompreneble en la mano kun la grandega, seskugla revolvero.
Bizara situacio! Kupro-grafo pendis en modesta, ĝentila korpopozicio, kaj li provis dume rideti afable.
— Bonan vesperon, fraŭlino Pepi! — li ekparolis en sia ĝena pozicio kun afabla rideto kaj kun deformiĝinta vizaĝo. — Kie vi estis, ke mi ne vidis vin en via kajuto?
— Kion vi faras supre?
— Post laboro estas utile gimnastiki — li pendolis ĝentile. — Cetere mi volis viziti vin en via kajuto… Fraŭlino Pepi! — kaj li metis sian manon sur sian koron, tiel li preskaŭ kuntrenis sin en la labila pozicio — mi amas vin!
— Ĉu vere? — respondis la virino malvarmkondute. — Tio estas kara de vi. Laŭ la supertiĉo de mia naskiĝdomo, la amkonfeso de pendumita homo signifas feliĉon.
— Mi ĝojas, ke…
— Sufiĉe!.. — Ŝi energie stamfis kaj levis sian revolveron, kuntirinte iomete sian dekstran okulon: — Nu, kio estos?!.. Come on!
La stiristo obeis. Li ekpendolis al la eskalo, li dekroĉis la hokon, poste li rapidis sur la ferdekon al Pepi la Pirato, kaj kun vera hispana riverenco li unugenuiĝis:
— Mia bella señorita! Mi amas vin!
Pepi la Pirato iomete retropaŝis. Ŝajnis, ke la amkonfeso multe impresis ŝin. Sed la ŝajno pruviĝis trompema, ĉar en la sekva momento Kupro-grafo ricevis tiel grandan vangofrapon de sia kor-amantino, ke Hugo la Nenifarulo kuregis al la poŭpo, ĉar li kredis tion, ke ŝiriĝis la sonda ŝnuro, kaj ĝi plaŭdegis tiel laŭte en la nokto.
— Mortbatu min, señorita! — daŭrigis la stiristo rezolute. Morti pro via amo, carramba!.. Ĝi estas la vera sorto de viro, kaj mia patro estis Malno-Kastilia, hispana hidalgo!
— Strenge — miris Pepi la Pirato. Mi scias tiel, ke en Anglio eksterlanda civitano ne povas esti oficiro ĉe la mararmeo. Kiel fariĝis la posteulo de hidalgo Winter korvert-kapitano, kiu nomiĝas Milton?
La vizaĝmuskoloj de Kupro-grafo ekkonvulsiis! Pepi la Pirato scias lian sekreton! Tiu virino do estas spiono aŭ la membro de ia intenacia esplorista agentejo!.. La amkonfeso de la stiristo ne estis tute komedio, sed la devofaro kaj la intereso de Anglio estas antaŭ ĉio. Tiu virino devas morti!
— Mi vidas — li respondis kun senŝanĝa gajeco, — ke hodiaŭ vespere farŭlino Pepi trinkis multe, kaj vi miksas min kun iu, kvankam vi vidis miajn dokumentojn…
— Jes! — ridis la virino nervoze. — Dum vi dormis, mi rigardis viajn paperojn! — Kaj ŝi rapide elprenis la legitimilon de la korvet-kapitano, kiun li havis ĉe la Sekreta Servo. — Jen estas via dokumento kaj…
En tiu momento el planko elglitis el sub ŝiaj piedoj, kaj ŝi falis laŭ sia tuta longo sur la ferdeko, kaj dume ŝi sentis, ke li ŝiras la revolveron el ŝia mano.
Ŝi ne rimarkis en la mallumo, kiel la mano de la genuiĝanta Kupro-grafo malrapide etendiĝas, li ektiras ŝian maleolon, kaj pum… li tuj ĵetas sin sur ŝin! Poste Pepi la Pirato sentis nur tion, ke dura mano de viro, algluiĝinta al ŝia buŝu subpremas ŝian eksplodontan ŝrikon, ŝi leviĝas en la aeron, kaj ŝiaj timiĝintaj okuloj ekvidas la profunde kunfrapiĝantajn ondojn super la balustrado.
Pepi la Pirato scias bone, ke ne estas indulgo, kaj en la sekva sekundo ŝi jam flugos…
Tamen kial hezitas la oficiro? Kia pasio kontraŭstaras lian devoscion, ke ĝi venku lin? La pasio ĝenerale trovas la bonan pretekston kontraŭ la devoscio: li devas trasrĉi la poŝojn de la virino. Gravas, ke li eksciu, kiu estas tiu enigma virino. Li diras tiaĵojn en si mem kaj starigas la virinon sur la plandojn.
— Pst… Se vi eligos eĉ unu voĉon, mi ĵetos vin tra la balustrado…
Pepi la Pirato toleris tion sen moviĝo, ĉar iu mano de la stiristo ne tro forte, sed konstante prenis ŝian kolon. Ŝi sciis, ke nur ia miraklo povas helpi ŝin.
Nun por momento aperis la luno el malantaŭ zigzag-randa nubo, kaj haste ĝi prilumis la morozan marsurfacon… Pigraj, grandaj ondoj ruliĝis al la ŝipo. Neoleumita koŝo ekgrincis en ilia proksimo…
La virino ŝatintus ekparoli, sed ŝi ne kuraĝis. Ŝi atendi la plenumiĝon de sia fato spiregante!
Kaj en tiu senespera, morta situacio venis helpe al ŝi la miraklo! La mirinda feliĉo! Mallaŭta paŝbruo estis aŭdebla en ilia senpera proksimo… Kvazaŭ li estus kreskinta el la planko, subite aperis Jimmy la Ĝisorela! Unu paŝon de ili. Kupro-grafo lasis Pepi la Piraton libera kaj ekprenis la pistolon en sia poŝo.
En tiu momento, kvazaŭ tiu bildo rigidiĝus kun la aliaj ombroj de la nokto: ili ne moviĝas. Nur la brueto de la profunda spiro de Jimmy la Ĝisorela estis aŭdebla, kiel li plenblovis sian torakon, kiel defia koko.
Ili triope senti, kvazaŭ nevideble ardanta elektro streĉiĝus inter ili, tiel peza estis tiu momenta silento.
— Kvazaŭ iu estus ŝrikinta — diris Jimmy la Ĝisorela mallaŭte, esplorrigardante de iu al la alia homo.
Paŭzo. La vento kroĉiĝis al iu duone liberiĝinta peco da veltolo, kiu frapiĝadis tiel, kiel la flugilo de grandega vesperto en kaptilo. Nun okazis ia tute surpriza afero. Kupro-grafo ne konsterniĝus plie, se la fumtubo de la ŝipo ekparolus, tiel neimageble stranga estis tiu turniĝo. Pepi la Pirato turnis sin al Jimmy la Ĝisorela kaj diris malvarmkondute, trankvile:
— Kompreneble vi aŭdis ŝrikon, ĉar mi jam diris dekfoje oleumi tiun aĉan koŝon de la poŭpo-lampo. Sed vane mi parolas al vi!
Kiel la ŝipo iomete oblikviĝis pro milda ondo, denove aŭdiĝis la grincado de la neoleumita koŝo…
Jimmy la Ĝisorela staris tie por momento kvazaŭ brogita. Li ankoraŭfoje rigardis ilin kun malgajaj okuloj, en kiuj brilis batalemo, poste li forirs malrapide.
Ili restis en duopo. Eĉ plu ili staris senmove. Kupro-grafo tiel stulte, ke ankaŭ lia buŝo malfermiĝis pro miro. Tiu virino savis lin, ĉu ŝi supervenkis lin per ia kavalira ĝentileco, ke li atakis preta murdi ŝin? Aŭ kio okazis?…
— Nu!.. Kion vi atendas?… kriis Pepi la Pirato. — Ĉu vi tamen ne ĵetos min en la akvon?!
— Kio ĝi estas?!.. — ekparolis Kupro-grafo raŭke. — Ĉu vi… vi… nun… lasis min forkuri?! Bonvolu respondi! — li finis preskaŭ kurde kaj kaptis la pojnon de la virino.
— Venu en mian kajuton! — diris la kapitanino kun milda rideto kaj facile fortiris sian manon. — Vi povas trinki ĉe mi tason da teo, vi… vi, murdisto!