Kvara ĉapitro

Jimmy la Ĝisorela estis en la plej granda embaraso.

Li malsatmortos bele, se li ne faros bruon frapante. Sed en San Francisko nun la situacio estas tio, ke ne estas proponinde al li altiri la atenton de la homoj per laŭte frapad-bruo. Bedaŭrinde lastfoje li fornavigis de ĉi tie kun Ĉharley la Lunmiena per dumasta skuno, kaj ili forgesis redoni ĝin al la postedanto, kiu certe serĉigis tion fare de la polico.

Kion valoras la ŝraŭbo kunpremilo en sia interna poŝo, la boneg, malgranda, sed pompa ŝtalborilo en sia supra poŝo, la pinĉprenilo kaj la fajlilo en sia malantaŭa poŝo? Li sciis bone, ke nun li ne povas trabati sin eksteren per simpla lamentranĉado. Li estis malnova konanto de la vagonoj.

Eble li povus fajli la krucferon laŭ la breĉo de la pordo, sed ĝi kaŭzus pli granda bruon ol la frapado sur la muro. Li sidadis tiel dum unu horo kolere, cerbumante, senkonsile. Li vidis ĉapud la riglilo, ke jam aŭroras…

Nun aŭdiĝis plandŝovo de egalritmaj paŝoj ĉirkaŭ la vagono.

Li subaŭskultis. Ĉu eble ia soleca persono venas ĉi tien, kaj li estas sufiĉe malsperta, ke li povu malfermis la pordon sola?

Li provos la aferon! Fine ja li ne malsatmortos ĉi tie! Li frapetis…

— Elvenu! — diris la koncernulo ekstere.

Diablo forportu lian ŝerceman humoron!

— Malfermu ĝin! — kriis Jimmy la Ĝisorela, — mi malfruiĝis al la trajno, ekveturinta al Frisko, mi dormis ĉi tie, kaj iu riglis la pordon, mi estas doklaboristo!

La koncernulo malfermis la pordon senplue.

Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela repaŝis senplue kaj fale eksidis sur malplenan lignokeston kun malfermita buŝo. Sankta Dio!..

En la malfermita pordo staris homo kun longa, pinta kaprobarbo, kaj li rulumis sian cetere respektindan barbon eĉ pli pinta per siaj neimageble gradegaj ungoj, similaj al tiu de nizo. Ĉiu dubo estas ekskludita!

La Kapitano staris tie! Fred la Malpura estis la savinto!

Kaj Jimmy la Ĝisorela vidis sian sorton decidita. Se tiu homo savis lin, tiel li estas perdiĝinta homo! Tio sendubas…

— Mi aŭdis, ke vi serĉis min, infano mia… Certe vi havas ian aferon kun mi — li diris afable.

Diable!.. Kiel simple estis serĉi lin por puŝi la tranĉilon en lin. Kaj kiel povas okazi, ke nun li sidas tiel malcerte vid-al-vide al la mil-falta maljunulo, havanta ventotanitan haŭton. La etaj okuloj kun ruza brilo kian sorĉan forton aŭ prefere magian aŭtoritaton havas, ke la unuranga manipulanto de la tranĉilo, la fama interbatiĝanto, forta kiel Herkulo nun estas tiel malcerta? Li ekridetas iomete, poste li balbutas, fine li forigas ion embarasite per siaj du fingroj pedante de sur sia jako. Baldaŭ li tamen kolektas sian kuraĝon, se li jam ĵuris je l’ tero kaj ĉielo en ĉiu drinkejo, ke li ne vidu Ofelian Pepita, (onidire) sian fidelan edzinon, se li ne mortigos al Kapitanon.

— Nun temas pri tio — li pelis sin ĝisekscite per sia groba voĉo, — ke mi havas aranĝendan aferon kun vi!

— Ĉu?!.. Pri kio temus? — li demandis kaj paŝis al li subite.

Ia skrapeto, kvazaŭ dorno ektuŝus lin tra la ĉemizo, tiklis la ventron de la fregat-ĉefleŭtenanto.

— Atentu, Jimmy!.. — admonis lin la Kapitano kun milda flustro. — Estas mallume, kaj hazarde vi puŝiĝos al mia tranĉilo.

…Kiel li elprenis la tranĉilon, kiam li malfermis ĝin kaj kiel li premis tion al lia ventro kun tiel granda faksperto, ke ĝi ektuŝi, tamen ĝi ne penetris lin? Tio estis lia malnova kaj nesolvebla magiaĵo. Ĝi certas: centfoje povas esti iu Jimmy la Ĝisorela, se foje tranĉilpinto de Fred la Malpura ektuŝas lian ventron, tiam estus pli bone peti la lastan sanktoleadon, antaŭ ol ekmovi sian etfingron.

— Kial vi minacas min per tranĉilo?… Ĉu iu batis vin? — li demandis multe pli grobe, sed sen eĉ unu moviĝo Jimmy la Ĝisorela.

– Ĉar mi aŭdis, ke vi serĉis min pro io, kaj interesus min la esenco de la afero.

— Kio?… Nu kaj, se mi serĉis vin? Mesaĝis al vi el Havajo la proprietulo de la restoracio al la Gaja Elverŝiĝanto, ke pasintjare vi forgesis vian tabaksaketon tie…

— Mi scias pri tio. Nu estas afable, ke vi serĉas min jam de unu jaro, foje en la kazino Katakombo de Singapuro, kiel oni rakontis, foje en la restoracio al la Fromaĝkapa Kalandrilo de Roterdamo, ĉar mi informiĝis ankaŭ pri tio… Ĉu estas inde fari tion pro tabaksaketo?

Jimmy la Ĝisorela preskaŭ eksplodis pro kolero, sed kion fari, kiam li staras ĉi tie, fiksite de la tranĉilpinto de la maljunulo, kaj li scias, ke la tranĉilo kiel firme sidas en la mano de la Kapitano, tute loze, kvere en lia mano, kaj la ekpuŝota klingo kuŝas senpere apud lia etendita dikfingro. Kaj kiel simple, facile, dum momento ĝi povas penetri iun, por ke Fred la Malpura poste viŝpurigu ĝin sur arbotrunko, kaj enpoŝigintge tion li forpromenu de sur la okazejo per sia indiferanta, kurbakrura irmaniero.

La fregat-ĉefleŭtenanto do estis krevonta, sed dume li staris tiel leĝere, tiel senmove, preskaŭ pie, kvazaŭ li vere nur pro la tabaksaketo serĉis tra la tuta mondo tiun malpli estimatan, sed tre respetindan, blankbarban homon.

— Krome vi diris tion, ke vi havas ion aranĝendan kun mi — interesiĝis la Kapitano milde. Mi ne scias, ĉu tio estas vera? Nu, vi povas doni al mi tion, kaj mi akceptos ĝin.

— Nun tio ne estas ĉe mi… mi kunhavis ĝin, kiam mi serĉis vin kaj…

La maljunulo lasis lin tie, li eksidis iom malproksime sur lignoblokon kaj enpoŝigis la tranĉilon.

— Jen vidu, Jimmi la Ĝisorela! — li diris enpensiĝinte, sed tre aplombe, post mallonga paŭzo. — Ĉio ĉi estas bela, kion vi rakontis, sed notu ĝin bone, kiu tre serĉas min, al tiu povas okazi, ke li hazarde trovos min. — Li parolis trankvile, ĉar Jimmy la Ĝisorela sciis, per kia nekontroleble rapida movo malaperis la tranĉilo, kaj samtiel rapide ĝi povas estis eltirita. — Vi scias bone, ke vi ĉiam estis mia malforta flanko… Promenadu trankvile, infano mia, tien-reen kun enpopŝigitaj manoj, vi havis ĉe vi revolveron kaj tranĉilon, tiujn mi ĵus ŝtelis de vi. Ne grindacu per viaj dentoj, ĉar tiuj elfalos, kiam vi estos samaĝa kiel mi, kvankam nek en tia aĝo estas malavantaĝe, se oni havas dentojn.

— Iam pro tio…

— Nur ne minacu min, ĉar mi jam multfoje ektimi, kiam vi estis kolera, kaj mi dormis maltrankvile.

Li pensadis pri io kaj pik-purigis siajn du-tri brunajn dentojn, elstarantajn el sia reteca gingivo per la longa ungo de sia dikfingro, poste li komencis plenŝtopi sian pipon malrapide kaj ekfumis.

„Li jam elkovas ion denove!” — pensis dume Jimmy la Ĝiorela. — Ne tial li venis ĉi tien por liberigi lin, ĉar li timzorogis pro li. Eĉ lia propra frato povus morti trankvile, tia fiulo li estas. Kaj nun li fumas tiel, kvazaŭ li cerbumus pri tio, kiel impliki ion, kion neniu homido povas travidi krom li.

„Ĉar li ĉiam implikas!” — pensis la fregat-ĉefleŭtenanto. Sed la buĉistoj heredu lian tranĉilon post lia morto, se foje ĝi ne penetros tiun satanon.

— Ĉu vi volas ankoraŭ ion de mi? — li demandis kolere.

— Mi ŝatus reguligi la konton kun vi tiel, ke poste vi lasu min paca.

— Ĉu vi mokas?! Nun vi povas fari tion, sed notu bone, sed ankaŭ la plej ruza volpo estos iam kaptita.

— Nu, mi volonte evitus tion — kapbalancis la Kapitano serioze. — Mi ŝatus fari negocon kun vi tiel, ke ankaŭ vi kaj ankaŭ mi havu po kvindek pundojn.

— Kio ĝi estas denove?

— Mi rakontas tion. Oni serĉas min pro ia afero fare de la angala ambasadejo. Tiu serĉo ne signifas konsekvencojn. Eble oni interesiĝas pri la droninta vaporŝipo Winnifred, ĉar mi navigis ĝuste tie per trimastaulo, kaj mi savis multe da homoj.

— Mi memoras. Ĝi estis brava faro. Nur poste ĉiu miris, ke perdiĝis la ringoj kaj la poŝhorloĝo de la pasaĝeroj, savintaj el la tempesto.

— Jes! — kapjesis la Kapitano kun serioza rememoro. — Estis granda tempesto… Sed nun unuavice temas pri tio, ke verŝajne mi ricevos ian premion, se mi anonciĝos ĉe la ambasadejo, kaj ankaŭ la denuncanto, kiu trovis min, ricevos cent pundojn aparte. Nun mi krom mia premio ŝatus ricevi kvindek pundojn el tiu cent. Vi do akompanu min al la ambasadejo, tiel vi ricevos kvindek pundojn, krome ankaŭ mi faris bonan negocon, ĉar mi ne devas timi, ke vi mortigos min iam. Ĉar mi esperas, ke tiel sankta paco regos inter ni.

„Ĉu li kirlas aŭ ne kirlas tion?” Sonas tre verŝajne, kion li diras, certas do, ke li mensogas. Sed kion li volas nun de li ĉi tie? Ĉu eblas, ke la maljunulo vere volas trankvilon kaj ricevi kvindek punojn? Nenio malbona povas okazi al li, se li akceptos tion. Oni ne tre scivoladas pri lia nomo tie, kaj li havas en sia interna poŝo preskaŭ korekta dokumento laŭ la nomo de sveda matroso Jeff Olsen. Li iros tien, kiel Jeff Olsen kun la maljunulo, kaj li tenos siajn okulojn en streĉo.

— Laŭ mi — tamen li diris singarde, post mallonga pensado — malantŭ ĝi latentas denove io kontraŭ mi.

— Se vi estas tiel malkonfida, mi do faros ĝin kun aliulo. Mi vidas, ke vi timas.

Jimmy la Ĝisorela havis plurajn virtojn, sed lia vanteco kelkfoje facile subpremis liajn aliajn ecojn. Ankaŭ nun li tute ruĝiĝis pro la akuzo de malkuraĝo.

— Ĉu vi aŭdis iam, ke mi timas iun?! Vi nun parolas kun Jimmy la Ĝisorela, he!

— Ankaŭ mi mem bazigis ĉion sur ĝin — diris la maljunolo sincere, kaj vere estis tiel. Li ofte bazigis siajn kalkulojn sur la vantecon kaj naivecon de Jimmy la Ĝisorela. — Se vi do volas, nun vi povas veni kun mi al mia kaŝejo. Malmulte da homoj scias pri ĝi en tiu ĉi mondo, vi estu iu el tiuj. Kaj antaŭtagmeze ni vizitos la anglan ambasadoron. Se vi ricevos la kvindek pundojn, tiel sankta paco regos inter ni. Jen mia mano!

Li etendis sian mumie faltan, malpuran, brunan, nizosimilan manon por manpremo.

Jimmy la Ĝisorela pensis: „Ĉu li estas nizo, aŭ li ne estas nizo?” — dume li heziteme akceptis la manpremon. La malvarman, faltan, relative malgrandan manon prenis tiel nervoze la timita apaĉo de la haveno, kun sia eksterordinare larĝa torako, kun sia mirinda lerteco kaj kun sia legenda forto, kiel la lernejaj buboj tiun de la rigora instruisto.

— Ĉu vi havas ian dokumenton? — demandis la Kapitano.

— Jes mi havas bonan dokumenton laŭ la nomo de Olsen Jeff.

— Nu, en ordo, kvankam mi ne pensas, ke ĝi estos bezonata.

La maljunulo ekiris antaŭ li, pipfumante, ŝanceliĝante, ĵetinte sian jakon surbraken, kaj li ekpuŝetis sian vizieron, ke lia antikva ĉapelo glitis sur lian nukon.

Ne malproksime de la ponto ili atingis la suburbon de Frisko, kaj Jimmy la Ĝisorela kun sinistra antaŭsento ekvidis la kazernon de la ĝendarmoj, konstruitan el grizaj, krudaj ŝtonoj. Nu, li kaŝiĝadus ĉi tie. Li provis eĉ pli bone malaperi en la krespusko, preterirante la taluson, ĉar jam mateniĝis. Tiutempe estis malvarme ĉi tie, precipe aŭrore. Jam fine de la somero la arkta vento forpelas la vagabondojn de la haveno de ĉi tie.

Frosta, sala, humida aero frapiĝis en lian vizaĝon. „Tiu ventotanita, maljuna rabisto certe ne sentas ĝin” — pensis Jimmy la Ĝisorela. Ĉe iu vojkurbiĝo, apud al ŝoseo, Fred la Malpura levis la kradon de kanalo kaj ekiris malsupren sur la ferŝtupetaro.

— Venu! — li diris.

Jimmy la Ĝisorela sekvis lin kaj reĝustigis la kradon super si. Ĉu eble ili ne loĝas en la kanalo? Ĝi atendeblas de Wagner, sed la Kapitano (ni devas rekoni) sciis per kio ŝuldi al sia famo kaj al sia malpura, sed viziera ĉapelo. Li ne volonte disfamigus, ke li loĝas en kanalo. Ili iris longe sur la cementita bordo preter la torentanta kloakakvo. Ili devis konstante piedbatadi la ratojn, svarmantajn antaŭ iliaj piedoj. Katogranda bestaĉo saltis antaŭ la vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela, laŭte plaŭdante en la drivo de la kanalo.

Baldaŭ ili atingis kanal-kruciĝon, kaj la Kapitano ekiris supren. Ili denove elgrimpis tra krado, kaj ili estis en la kaŝejo de Fred la Malpura.

Ej!

Ĝi estis vasta kelo. Ĉirkaŭe kuŝis ĉiuspecaj ĉifonamasoj, certigante komfortan kuŝejon por la kaŝiĝantoj.

— Kia kelo ĝi estas? — demandis Jimmy la Ĝisorela, kaj…

Kaj haltis lia voĉo. En la alia flanko de la kelo, alte estis kelkaj fenestroj tra kiu penetris griza, aŭrora lumo. Kaj subite aperis antaŭ la fenestroj du suspektinde firmpaŝaj botoj… Kelkaj paŝoj, poste ili klakas… turniĝas… klakas… Kaj tiuj malproksimiĝas denove per samforma, ritma marŝado…

Li estas gardostaranto! La Kapitano insidis lin!

Tio estis lia unu penso, kaj li jam saltis al la kanalo.

Tie li kaŭris spiregante… Ne! Fred la Malpura tamen ne povis indisi lin. La maljuna satano havas minimume tiel multe da kalkulo kun la instanco, kiel li. Jen!.. Nun li eksidas, elmetas el sia poŝo antaŭ sin pecon da fromaĝo kaj manĝas bonapetite…

— Onklo Freddy… — li balbutaĉis. — Kie ni estas nun?

La maljunulo longe trinkis el la brandobotelo.

— Infano mia, ĝi estas la kelo de la kazaerno de la ĝendarmoj. La fatrasejo, neniu venas ĉi tien, oni nur ĵetas la disfibriĝintajn, neuzeblajn vestojn tra la fenestro, kaj fojo en ĉiu jaro ia ŝtata ĉifonkolektisto venas ĉi tien per ĉaro. Ĝi estas trankvila loko. Mi neniam aŭdis, ke okazintus razio ĉi tie.

Li kuŝiĝis sur amaso da ŝtata ĉifono, poste li tuj kaj dolĉe ekdormis.


Загрузка...