Dudekunua ĉapitro

La ŝipo tre malproksimiĝis de la insulo. Dume okazis la kuratako de la sieĝitoj el la groto, kiuj defenis sien en senespera situacio ĉe ambaŭ flankoj de la bazo de la rokego. Dum tiu tempo Fred la Malpura parte interkonsiliĝis kun siaj homoj, parte li meditis apud sia botelo da brando. Li pensis, ke li simple timigos la banditoj, sed ĝi ne sukcesis.

Tiam fine io konceptiĝis en li…

Puf! Motordifekto. La ŝipo Hountler senmoviĝas.

Insidaj akvoharbaĉoj volviĝis ĉirkaŭ la helico tiel, ke ĝi subite haltis. Kaj io krakis, rompiĝis, krevis en la maŝino, laboranta per plena rapideco…

La Kapitano ege blasfemis!

Okazos kruela morto de multaj homoj, se la maŝino ne estos riparita rapide. La maristo, ligita per ŝnuro, en la mano kun trancio, ofte mergis al la helico por distranĉi la klematidojn, kaj bonŝance li ne vekis la atenton de la ŝarkoj, svarmantaj ĉie. Ĝi estis sizifa laboro. Aŭrore deŝanĝis lin alia matroso. Oni muntis en la maŝinejo. Malfacile. Oni ne povis provi la rezulton de la laboro, dum la helico ne moviĝis, kaj ili povis ekfunkciigi nek la maŝinon. Aŭdiĝas knalo de pafoj el la direkto de la isnulo… kaj pasas, pasas la horoj, pasas la tempo, ĝis fine ili povis ekveturi per la ŝipo Hountler al la norda pinto de la insulo du tagojn malfrue.

Ĝi navigis tute ĝis tie, kiam ili ekvidis la grandegan velŝipon de Huang la Drako, sur kies ferdeko estis vice amasigitaj ĉiuj akvobareloj. Oni amasigis la barelojn tiel dum la pasintaj tempestaj tagoj, laŭ malnova marista kutimo por kolekti la pluvon, tiel rekompletigante konstante la foruzitan akvokvanton pere de la abunda, tropika tempesto. Ili nur forigas la fermoplaton de la barelo, kiam komencas pluvi kaj kovras ĝin, se la ĉielo sereniĝas.

La ŝipo Hountler revenis malrapide kaj komenci navigi apud la bordo, preskaŭ enue, kvazaŭ sencele preter la grandega velŝipo paralele. Huang la Drako malpermesis tion, sed fine ja kion povas malutili tiu ŝipo ĉi tie. Neniu zorgis pri tio. Kelkaj nudpiedaj homoj sen armiloj sur la malgaranda vaporŝipo, kiu ne havas eĉ unu kanonon… Kion ĝi povas fari?

Sed ili ne sciis, ke Eŭgeno la Buŝaĉulo estas tie. La fama Eŭgeno la Buŝaĉulo!

Li estas bonega harpunisto!

Kaj ili havis aeropneŭmatikajn harpun-ĵetilojn. Strange, tri aparatoj unu apud la alia. Tiel lli muntis tiujn rapide. Mult-nodojn da bobelita kablo apartenis al la harpuno, ke okaze de trafo ĝi deruliĝu, tirata de la baleno. Ili estas frenezaj homoj, ke ili muntas ankaŭ la rezervajn maŝinojn. Nur tion povis pensi tiu homo, kiu estis sperta pri ĝi. Sed kiu ja povintus priatenti tion, ke ili energie, trankvile ŝraŭbas po unu balen-mortigan grenadon sur la tri harpunojn? Absolute: kiu povas atenti en tia varmego?

La ŝipo Hountler nun jam estis parelele kun la velŝipo. La Kapitano staris sur sia loko kaj kriis indiferente en la paroltubon:

— Plena vaporo! Antaŭen!

Samtempe: Baaang!

Knalo, poste aŭdiĝas la siblo de la kabloj, vibrantaj en la aero!.. — La nua harpuno trafis inter la barelojn…

Zum!.. La grenado eksplodis!

Bum… Brrr… Bum!

Grandega detonacio tremigis la insulon.

…Ĉar kiam la velŝipo estis senpere apud la vaporŝipo, tri harpunoj siblis en rapida sinsekvo inter la amason de bareloj, plenaj de trinkakvo, metitaj sur la ferdekon de la skuno. Kaj la sekva eksplodo neniigis ilian akvoprovizon tiel, ke eĉ por unu tago sufiĉa trinkakvo ne restis inter la dissplitiĝintaj lignotabuloj.

Poste la ĉefmasto malrapide, kiel la epilogo de la okazaĵoj, falis laŭ ĝia tuta longeco, disŝirinte ĉiun gravan velon. Kaj la ŝipo Hountler veturis grandarke por esti ekster pafdistanco.

Huang la Drako aŭskultis la raporton konsterniĝinte.

Poste oni informis lin, ke iu alvenis sur la bordon per boato de sur la ŝipo Hountler. Fred la Malpura estis tiu.

Sola!

— Mi venis al vi por intertraktadi, Huang la Drako — li diris trankvile.

— Nun mi rostos vin super ardaĵo!

— Se vi volas, vi povas manĝi min vivantan — respondis la maljunulo indiferente. — Sed kion vi trinkos manĝinte min?

— Malbenito!

— Kiel do mi diris, Huang la Drako — li daŭrigis gemute kaj verŝis teon denove. Li tute ne atentis pri la eŭropano. — Ĉar vi estas mia amiko, mi lasas vin forkuri. Mi havas bonan koron, kion mi faru? Sed kapitulacu ne pli ol unu horo! Miaj maristoj estas tre malkuraĝaj, tiel do nur tiam vi ricevos akvon de sur la ŝipo Hountler, se mi reremos kaj trankviligos miajn homojn, ke ili ne nervoziĝu. Tiam vi ĉiutage povas transporti per boato duonporcion da akvo po homo, kaj se alvenos la akvoprovizo de sur la insulo Marqueses, vi povas kargi tiom el ĝi, kiom vi bezonas dum la hejmenveturo. Ĝis tiam la personaro de Radzeer gardos vin kaj vian bandon. Vi estas saĝa homo, kial diskuti?… Kolektu la armilojn en la mezo de la senarbejo, ĝis mi revenos! Nun mi iros informi tiujn, kiuj estas ĉe la rokego.

Ĝi estis evidenta situacio. Huang la Drako ne estus sperta bandestro, se li pasigus sian tempon per vana kolero kaj stamfado. Precipe en tia varmego, kun tiom da homoj, sen akvo. Ili jam ĉiuj estas soifaj, eksciinte, ke ili ne havas akvon.

…Pasis ne pli ol unu horo, kaj la armiloj estis kolektitaj en unu amaso, kaj la ŝieĝitoj fariĝis venkintoj. Ili ĉirkaŭstaris duoncirkle la piratojn kun pafpretaj fusiloj.

Okazis malgrava akcidento. Ie, sur nedifinebla loko malŝargiĝis fusilo, kaj la kuglo hazarde trafis ĝuste la eŭropanan iniciatinton je la kapo. Neniu bedaŭris lin. Ankaŭ la piratoj kaj same la ŝipromiĝintoj povis danki al li ĉiun malbonon.

…Fred la Malpura tenis sian vorton. Fine ja li havas bonan koron… Kiam alvenis la ŝipo Blinda Patro Via, li lasis forveturi sian malnovan amikon, Huang la Drakon, provizinte lin per sufiĉe da akvo.

La renkontiĝo de Pepi la Pirato kaj Kupro-grafo estis la plej bela premio pro ilia kuraĝa ago.

Sed la plej granda kontentigo kaj omaĝo atendis la Kapitanon.

La tuta personaro de Radzeer kunvenis kaj decidis, ke antaŭ ol ekveturi hejmen, ĉar (dank’ al Dio!) la krozŝipo sukcese deglitis de sur la rifo: ili vizitos la Kapitanon kaj donos al li solenan kontentigon, kial ili iam kaptis lin ĉe freŝa faro, kiam li ŝtelis.

Sed irinte sur la bordon aŭrore, la ŝipo Hountler jam longe malankris, kaj nek ties fumo estis videbla sur la horizonto.


Загрузка...