Kio okazis al la ŝipo Blinda Patro Via?
La senlime trankvila ĉielo kaj akvo ne englutis ĝin, tio certas.
La plej verŝajna supozo estas tio, rilate la intervenon de la Verda Vizaĝulo (kiu haŭseras la vaporŝipon, kiu plaĉas al li per la rando de sia nigra mantelo, atinganta iafoje eĉ la horizonton), sed poste tio pruviĝis erara. Hugo la Nenifarulo ja aŭdis lin ŝalmi, kaj antaŭ ol la luno leviĝis ĉe la rando de la oceano, li ŝajne vidis ankaŭ lian indandeleske, bonvole rikanantan kranion por kelkaj mometoj, kaj ĝi devis okazi tiel, ĉar li estis tre ebria, kaj li vidas multe pli bone en tiu stato, ol alifoje. Sed laŭ Hugo la Nenifarulo la Verda Vizaĝulo nur rigardis la ŝipon, sed ŝajnas tiel, ke la vaporŝipo ne plaĉis al li, ĉar li resinkis ĉe la rando de la oceano.
La mistera malapero de la ŝipo Blinda Patro Via en tiu nokto okazis jen tel.
Post kiam la vespera krepusko kovris la boaton de la tri homoj, komenciĝis la kutima, malvigla vivo sur la ankrita ŝipo kun antaŭvidebla eventomanko. Hugo la Nenifarulo flikis sian sveteron, kaj Vasiĉ la Rugharulo nun fine dismuntis la maŝinaparton, fumantan en densa ole-malpuraĵo, de kie jam de Tahitio nervozigas lin ia ĝena bruado. La Striovizaĝa sidas sur aerumfenestro, li portas pantalonon, refalditan ĝisgenue kaj lavas siajn krurojn. Iafoje kelkaj mevoj, kiel ili rondflugas malalte, oblikve plonĝflugante, iun flugilon balancante preskaŭ ortangule al la maro, kiel eta, la plej novtipa ĉasaviadilo, kaj ili flug-atakas la manĝaĵrestaĵojn, elverŝiĝantajn el la kuireja defluilo.
Pepi la Pirato longe staris sur la sama loko tiel, kiel ŝi vidis malaperi la tri enboatiĝintajn homojn. Ŝi rigardis per penetremaj okuloj en la mallumon, ke ili revenu. Peza sento ekkonvulsiis ĉirkaŭ ŝiaj koro kaj gorĝo. Ŝi sentis la danĝeron per siaj ĉiuj nervoj. Kaj ŝi atendis, ke la melodia, lanta, basa voĉo de Kupro-grafo, kiu ofte transiras al mallaŭta rido, proksimiĝu.
Sed ŝi vane atendis, apogiĝinte al la balustrado.
Nur la akvo plaŭdis iafoje, kiam kelkaj saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin alten en la aeron kaj refalis denove. Intertempe densega nebulo ekkovris la oceanon. Kiu scias, kiom longe ŝi staris tiel sur la sama loko? Dume pasis horoj. Poste ŝi sentis migrenon pro la densa nebulo kaj malfermis la pordon de sia kajuto…
Ŝi ne povis eĉ moviĝi pro surprizo! Ŝi restis staranta sur la sojlo timiĝinte, kredante, keŝi sonĝas…
Konsternige trampa, barba maljunulo sidis ĉe la tablo kaj trinkis ŝian rumon.
— Ĉu vi aŭdis pri mi? — demandis la kaprobarbulo sen ĉiu enkonduko. La virino en tiu momento sciis, kiu li estas.
— Fred la Malpura!
— La Kapitno — li aldonis murmurante. — Ni devas agi rapide, mi do diras al vi, ke mi estas via superulo, fraŭlino Cunesburry…
Eĉ unu vorto ne estis vera el tio. Li traserĉis la havaĵon de la virino dum sia mallonga restado en la kajuto, kaj li volis eviti la longan persvadon, ĉar tia jupulino kutimas skrupuladi multe.
— Vi scias mian nomon…
— Mi diris, ke mi estas via superulo en la Sekreta Servo, kontradmiralo Anderson sendis min. Ni ne havas minuton da tempo.
— Sed kiel vi venis ĉi tien?
— La ŝipo Hontler proksimiĝis al tiu ĉi barko kun ne multe da bruo kaj kun mallumigita ferdeko. Ĉu mi nun rakontu, ke mi remis ĉi tien senbrue, mi grimpis sur la ankroĉenaro… Mi ne ŝatas paroli multe. Ĉu vi ne havas pli da rumo?
— Ne… Sed jen estas viskio. Do, mi petas vin — ŝi komencis ekscitite, — tri homoj remis sur la bordon.
— Mi scias pri tio. Vi ne devas maltrankvili. Se mi estas ĉi tie, vi ne devas problemi pri kekaj friponoj. Sed vi havas gravan rolon en la afero. Tuj reveturu plenvapore al la insularo Marqueses, kaj kargu per tiom da dolĉa akvo la ŝipon, kiom ĝi povas porti. Se vi trovos ŝipon, haŭseru ĝin, kaj akvon, akvon, kiom vi povas porti, kaj kiel eble plej rapide, cetere nek mi povos helpi. La tuta kompanio havas akvon por dek tagoj, kaj eble ni povas duonigi tion.
— Nu kaj tiuj, kiuj estas sur la bordo, Kupro-grafo kaj…
Fred la Malpura elprenis el sia malantaŭa poŝo sian manplaton grandan, malnovan poŝhorloĝon:
— Ni sinkronigu niajn horloĝojn. La babilado ne estas mia kutimo. Se vi ne malankros post dek minutoj, mi respondigos vin, kio okazos. Mia horloĝo montras la 11-an horon kaj 50 minutojn! Bonan nokton!
Li turnis sin sur la kalkanoj kaj lasis Pepi la Piraton tie, nur fingre ektuŝinte la vizieron de sia ĉapo, kion bonintenca observanto povis kompreni, kiel saluton.
Kiam la virino postrapidis lin, ŝi jam vidis lin nenie. Li malaperis tiel, kiel li venis: nerimarkite, subite, kiel ia fantomo…
La 12-a horo.
…Fred la Malpura sur la komandponto de la ŝipo Hountler malpacience maĉadis cigaredstumpon. Ne multe da okuloj estus vidintaj tiun grizan konturon en la samforma mallumo de la nokto, kiun la rigardo de la Kapitano observis… Poste tiu harfendeta, malproksima konturo, la ŝipo Blinda Patro Via ektremetis, ekmoviĝis kaj malaperis en la nokto per malrapida veturo… La hoknaza, malmola, maljuna mano glitis de sur la blanka barbo por preni la paroltubon, kaj li murmuris en ĝin:
— Plenvaporo!.. Duone dekstren!.. Antaŭen!
Kaj komenciĝis la morta ludo.