Reveno en Smeraldan Urbon

Viola Urbo de la Palpebrumuloj restis malantaŭe. La vojaĝantoj iris okcidenten. Elli estis en Ora Ĉapo. La knabino hazarde trovis Ĉapon en la ĉambro de Bastinda. Ŝi ne sciis ĝian magian forton, sed Ĉapo plaĉis al la knabino, kaj Elli surmetis ĝin.

Ili iris gaje kaj esperis post du-tri tagoj atingi Smeraldan Urbon. Sed en la montaro, kie ili batalis kontraŭ la Flugantaj Simioj, la vojaĝantoj misvagis: ili perdis la vojon kaj iris en alian flankon.

Tagoj pasis post tagoj, sed la turoj de Smeralda Urbo ne aperis ĉe la horizonto.

La provianto jam finiĝas, kaj Elli maltrankvile pensis pri la estonto.

Foje, kiam la vojaĝantoj ripozis, la knabino subite ekmemoris pri la fajfilo, donacita al ŝi de la musa reĝino.

— Kio okazos, se mi fajfos?

Elli trifoje blovis en la fajfilon. En la herbaro aŭdiĝis susuro, kaj sur la herbejeton elkuris la reĝino de la kampaj musoj.

— Bonvenon! — ĝoje kriis la vojaĝantoj kaj Hakisto kaptis maltrankvilan Totoĉjon je la koljungo.

— Kion vi volas, miaj amikoj? — demandis reĝino Ramina per sia maldika voĉeto.

— Ni revenas en Smeraldan Urbon el la lando de la Palpebrumuloj kaj misvagis, — diris Elli.- Helpu al ni trovi la vojon!

— Vi iras inversflanken, — diris la musino, — baldaŭ antaŭ vi aperos montara ĉeno, kiu ĉirkaŭas la regnon de Gudvin. De ĉi tie ĝis Smeralda Urbo estas multe-multe da vojaĝtagoj.

Elli ĉagreniĝis.

— Sed ni opiniis, ke baldaŭ vidos Smeraldan Urbon.

— Pri kio povas ĉagreniĝi la homo, kiu havas sur la kapo Oran Ĉapon? — mire demandis la musa reĝino. Kvankam ŝi estis malalta, tamen ŝi apartenis al la familio de la feinoj kaj sciis kiel uzi diversajn magiajn aĵojn. - Voku la Flugantajn Simiojn, kaj ili portos vin, kien vi volas.

Aŭdinte pri la Flugantaj Simioj, Fera Hakisto ektremis, kaj Timigulo ŝrumpis pro teruro. Timema Leono svingis la vilan kolhararon:

— Denove la Flugantaj Simioj? Mi ege dankas vin! Mi sufiĉe bone konas ilin, kaj por mi tiuj bestaĉoj estas pli malbonaj ol la sabrodentaj tigroj!

Ramina diris:

— La Simioj obeeme servas al la posedanto de Ora Ĉapo. Vi rigardu la subŝtofon: tie estas skribite, kion necesas fari.

Elli rigardis internen.

— Ni estas savitaj, miaj amikoj! — gaje diris ŝi.

— Mi foriras, — digne diris la musa reĝino.- Nia gento ne konkordas kun la gento de la Flugantaj Simioj. Ĝis revido!

- Ĝis revido! Dankon! — kriis la vojaĝantoj, kaj Ramina malaperis.

Elli komencis paroli la magiajn vortojn, skribitajn sur la subŝtofo:

— Bambara, ĉufara, loriki, eriki…

— Bambara, ĉufara? — mire demandis Timigulo.

— Aĥ, bonvolu ne malhelpi, — petis Elli kaj daŭrigis: — Pikapu, trikapu, skoriki, moriki…

— Skoriki, moriki… — flustris Timigulo.

— Aperu antaŭ mi la Flugantaj Simioj! — laŭte finis Elli, kaj en aero ekbruis la aro de la Flugantaj Simioj.

La vojaĝantoj nevole klinis sin al la tero, rememorinte la lastan renkonton kun la Simioj. Sed la aro kviete malleviĝis, kaj la tribestro Uorra respekte riverencis al Elli.

— Kion ordonos la posedantino de Ora Ĉapo?

— Transportu nin en Smeraldan Urbon!

— Estos plenumite!

Post unu momento la vojaĝantoj estis alte en aero. La tribestro kaj lia edzino portis Elli; Timigulo kaj Fera Hakisto sidis rajde; Leonon prenis kelkaj fortaj simioj; juna simieto tiris Totoĉjon, sed la hundeto bojis al ĝi kaj penis mordi. Komence la vojaĝantoj timis, sed baldaŭ ili trankviliĝis, vidante, kiel libere fartas la Simioj en aero.

— Kial vi obeas al la posedanto de Ora Ĉapo? — demandis Elli.

Uorra rakontis al Elli historion pri tio, kiel antaŭ multaj jarcentoj la tribo de la Flugantaj Simioj ofendis potencan feinon. Por puni ilin la feino faris la magian Ĉapon. La Flugantaj Simioj devas plenumi tri dezirojn de la posedanto de Ĉapo, kaj poste tiu ne rajtas regi ilin.

Sed se Ĉapo transiras al iu alia, tiu povas denove ordoni al la simia tribo. La unua posedantino de Ora Ĉapo estis la feino, kiu faris ĝin. Poste Ĉapo multfoje transiris el manoj al manoj, ĝis trafis al la malica Bastinda, kaj poste al Elli.

Post unu horo aperis la turoj de Smeralda Urbo, kaj la Simioj karese mallevis Elli kaj ŝiajn kunulojn ĝuste ĉe la pordego, sur la vojon, pavimitan per flavaj brikoj.

La aro leviĝis aeren kaj brue malaperis.

Elli sonorigis. Eliris Faramant kaj ege ekmiris:

- Ĉu vi revenis?

— Kiel vi vidas! — digne diris Timigulo.

— Sed ja vi vojaĝis al la malica sorĉistino de Viola Lando.

— Ni estis tie, — respondis Timigulo kaj grave frapis teron per la bastoneto. - Vere, mi ne asertus, ke ni bone pasigis tempon tie.

— Kaj vi foriris el Viola Lando sen permeso de Bastinda? — pridemandis ilin la mirigita Pordega Gardisto.

— Sed ni ne petis ŝian permeson! — daŭrigis Timigulo. - Ĉu vi scias, ja ŝi degelis!

- Ĉu? Degelis?! Tio estas bonega, ĉarma novaĵo! Sed kiu fandis ŝin?

— Elli, certe! — grave diris Leono.

Pordega Gardisto malalte riverencis al Elli, kondukis la vojaĝantojn en sian ĉambron kaj denove metis sur ilin la jam konatajn al ili okulvitrojn. Kaj denove ĉio magie transformiĝis ĉirkaŭe, ĉio ekbrilis per mola verda lumo.

Загрузка...