Elli jam iris dum kelkaj horoj kaj laciĝis. Ŝi sidiĝis por ripozi ĉe helblua plektobarilo, trans kiu etendiĝis kampo de matura tritiko.
Ĉe la barilo staris longa stango sur kiu estis fiksita pajloŝtopita figuro por forpeli la birdojn. La kapo de la figuro estis farita el saketo ŝtopita per pajlo kun pentritaj okuloj kaj buŝo simile al komika homa vizaĝo. La birdotimigilo estis vestita en eluzitan helbluan kaftanon; ie el truoj de la kaftano elŝoviĝis pajlo. Sur la kapo estis malnova frotita ĉapelo kun fortranĉitaj tintiloj, sur la piedoj — malnovaj helbluaj vadbotoj, kiajn portis la viroj de ĉi tiu lando.
La birdotimigilo havis amuzan kaj bonaniman aspekton.
Elli atente rigardis ridindan pentritan vizaĝon de la birdotimigilo kaj miris, kiam ekvidis, ke ĝi subite palpebrumis al ŝi per la dekstra okulo. Ŝi decidis, ke ŝi misvidis tion: ja la birdotimigiloj neniam palpebrumas en Kansaso. Sed la figuro kapsignis kun la plej amika aspekto.
Elli ektimis, sed la brava Totoĉjo kun bojo ĵetis sin al la plektobarilo trans kiu staris la stango kun la birdotimigilo.
— Bonan nokton! — diris la birdotimigilo per iomete raŭka voĉo.- Pardonu min, mi volis diri — bonan tagon!
- Ĉu vi povas paroli? — miris Elli.
— Ne tre bone, — konfesis la timigilo.- Mi ankoraŭ miksas vortojn, ja oni min faris antaŭnelonge. Kiel vi fartas?
— Dankon, bone! Diru, ĉu vi havas intiman deziron?
— Mi? Ho, mi havas eĉ amason da deziroj! — kaj la birdotimigilo rapide komencis trakalkuli: — Unue, mi bezonas arĝentajn tintilojn por la ĉapelo, due — mi bezonas novajn botojn, trie…
— Ho, sufiĉas, sufiĉas! — interrompis Elli. - Kiu el ili estas la plej intima?
— La plej-plej? — la birdotimigilo iomete pensis. - Mi volus ke oni min sidigu sur stangon!
— Sed vi jam sidas sur la stango, — Elli ekridis.
— Vere, — konsentis la timigilo.- Ĉu vi rimarkas, kia mi estas misparolulo. Sekve, deprenu min de ĉi tie!… Estas tre enue elstari ĉi tie tutan tagon kaj nokton kaj timigi aĉajn kornikojn, kiuj interalie tute min ne timas!
Elli klinis la palison kaj alkroĉiĝinte per ambaŭ manoj al la birdotimigilo fortiris lin.
— Mi estas treege banka… tio estas danka! — elspiregis la birdotimigilo, kiam li trafis la teron. - Mi sentas min kvazaŭ nova homo. Se akiri ankoraŭ arĝentajn tintilojn por la ĉapelo kaj novajn vadbotojn!
La birdotimigilo glatigis la kaftanon, deskuis pajlerojn kaj, riverencinte per piedo, prezentis sin al la knabino:
— Timigulo!
— Kion vi diris? — ne komprenis Elli.
— Mi diris: Timigulo. Oni min tiel nomis: ja mi devas timigi la birdojn. Sed kiu estas vi?
— Elli.
— Bela nomo! — diris Timigulo.
Elli rigardis al li kun miro. Ŝi ne povis kompreni, kial birdotimigilo, pajloŝtopita kaj kun pentrita vizaĝo, iras kaj parolas.
Sed tuj indignis Totoĉjo kaj kolere ekkriis:
— Sed kial vi min ne salutas?
— Aĥ, mi kulpas, kulpas! — pardonpetis Timigulo kaj premis piedon de la hundeto. - Permesu al mi prezenti min: Timigulo!
— Tre agrable! Sed mi estas Toto! Tamen bonaj amikoj rajtas nomi min Totoĉjo!
— Aĥ, Timigulo, kiel mi ĝojas, ke plenumis vian la plej intiman deziron! — diris Elli.
— Pardonu min, Elli, — diris Timigulo, denove riverencinte per piedeto, — sed mi eraris. Mia la plej intima deziro estas ricevi cerbon!
— Cerbon?
— Do, jes, cerbon. Estas tre bone… pardonu, malagrable, kiam via kapo estas ŝtopita per pajlo…
— Kiel vi ne hontas trompi? — riproĉe demandis Elli.
— Sed kion signifas — trompi? Oni min faris nur hieraŭ kaj mi nenion scias…
— Tamen kiel vi eksciis, ke en via kapo estas pajlo, sed en la homa — cerbo?
— Tion al mi diris unu korniko, kiam mi kverelis kun ĝi. La afero, Elli, jenas. Hodiaŭ matene proksime de mi flugis granda hirta korniko kaj ne tiom bekis grajnojn, kiom forbatis ilin el spikoj sur la teron. Poste ĝi arogante eksidis sur mian ŝultron kaj bekis mian vangon. "Kaggi-karr! — moke kriis la korniko. - Jen tia estas timigilo! Nenion utilan ĝi faras! Kiu strangulo — farmisto opiniis, ke ni kornikoj devas ĝin timi?.." — Vi komprenas, Elli, mi tre ekridis… tio estas ekkoleris kaj per ĉiuj fortoj provis ekparoli. Kaj kiel mi ĝojis kiam mi sukcesis tion. Sed, kompreneble, komence mi faris tion ne tre bone. "Frr… ifr… iru for, aĉa! — ekkriis mi. - Nc… nd… ne beku min! Mi tm… tmg… mi — timinda!". Mi eĉ sukcesis lerte forigi la kornikon de mia ŝultro, preninte ĝian flugilon per mano. La korniko, interalie, tute ne konfuziĝis kaj komencis arogante beki grajnojn ĝuste antaŭ mi. "He, ne estas mirinde! — diris ĝi. - Ĉu mi ne scias, ke en la regno de Gudvin eĉ birdotimigilo povas paroli, se tre volas! Tutegale mi vin ne timas! Ja vi ne povas de la stango degrimpi!". "Frr… ifr… iru for! Aĥ, mi estas malfeliĉa!" — mi apenaŭ ne ridegis… pardonu, ploregis. - "Por kio mi taŭgas? Eĉ kampon mi ne povas gardi kontraŭ la kornikoj! Kaj vortojn mi konstante parolas ne tiujn, kiuj estas necesaj".
— Malgraŭ sia aroganteco tiu korniko estas, verŝajne, bona birdo, — daŭrigis sian parolon Timigulo. - Ĝi kompatis min. "Vi ne ĉagreniĝu tiel! — raŭke diris ĝi al mi. - Se vi havus cerbon en la kapo, vi similus al ĉiuj homoj! Cerbo estas la unika valora aĵo ĉe la korniko… kaj ĉe la homo! — Jen tiel mi eksciis, ke la homoj havas cerbon, sed mi ne havas. Mi malgaje… tio estas gaje, ekkriis: "Ej — gej — gej — go! Vivu la cerbo! Mi nepre akiros ĝin!.." Sed la korniko estas tre kaprica birdo kaj ĝi tuj malfervorigis mian ĝojon. "Kaggi-karr! — ridegis ĝi. - Kiu ne havas cerbon, tiu do neniam ĝin havos! Karr!.." Kaj ĝi forflugis, sed baldaŭ venis vi kun Totoĉjo, — finis Timigulo sian rakonton. - Kaj nun, diru Elli: ĉu vi povas doni al mi cerbon?
— Ne, mi ne povas! Tion povas fari nur Gudvin el Smeralda Urbo. Ĝuste mi mem iras al li peti por ke li revenigu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo.
— Sed kie estas Smeralda Urbo, kaj kio estas Gudvin?
- Ĉu vi ne scias?
— Ne, — malgaje diris Timigulo, — mi nenion scias. Ja vi vidas, ke mi estas pajloŝtopita kaj tute ne havas cerbon.
— Ho, kiel mi kompatas vin! — ĝemis la knabino.
— Dankon! Se mi iros kun vi en Smeraldan Urbon, ĉu Gudvin donos al mi cerbon?
— Mi ne scias. Sed se Grandega Gudvin ne donos cerbon, pli malbone ol nun ne estos.
— Tio estas vera, — diris Timigulo.- Vidu, — konfideme daŭrigis li, — mi ne estas vundebla, ĉar mi estas pajloŝtopita. Vi povas min trapiki per pinglo kaj mi ne sentos doloron. Sed mi ne volas, ke la homoj nomu min stultulo, sed sen cerbo ĉu eblas lerni ion?
— Kompatinda! — diris Elli. - Iru kun ni! Mi petos Gudvin helpi al vi.
— Saluton!.. Oh, Dankon! — respondis Timigulo kaj denove riverencis.
Vere, por timigilo kiu travivis nur unu tagon, li estis mirinde ĝentila.
La knabino helpis al Timigulo fari la unuajn du paŝojn, kaj ili ekiris kune en Smeraldan Urbon laŭ la vojo pavimita per flavaj brikoj.
Komence al Totoĉjo ne plaĉis la nova kunvojaĝanto. Li kuris ĉirkaŭ la timigilo kaj flaris lin, ĉar opiniis, ke inter la pajlo en la kaftano estas musa nesto. Li malamike bojis al Timigulo kaj simulis, ke volas mordi lin.
— Ne timu Totoĉjon, — diris Elli, — li ne mordos.
— Mi ne timas! Ĉu iu povas mordi pajlon? Donu al mi vian korbon. Por mi tio ne estas malfacila: ja mi ne povas laciĝi. Mi diras al vi sekrete, — flustris li en orelon de la knabino per sia raŭketa voĉo, — estas nur unu aĵo en la mondo, kiun mi timas.
— Ho! — ekkriis Elli.- Kio tio estas? Ĉu muso?
— Ne! Brulanta alumeto!
Post kelkaj horoj la vojo fariĝis malglata. Timigilo ofte stumblis. Aperis kavoj. Totoĉjo transsaltis ilin, Elli ĉirkaŭiris laŭrande. Sed Timigulo iris rekte kaj falis per la tuta korpo. Li ne konfuziĝis, Elli prenis lian manon kaj levis lin, kaj Timigulo iris plue, ridante pri sia mallerteco.
Poste Elli trovis ĉe rando de la vojo dikan branĉon kaj proponis ĝin al Timigulo anstataŭ bastoneto. Post tio la afero pliboniĝis kaj la irmaniero de Timigulo fariĝis pli firma.
Dometoj aperis pli malofte, fruktaj arboj tute malaperis. La lando fariĝis malmulte loĝata kaj malĝoja.
La vojaĝantoj eksidis ĉe fonto. Elli prenis panon kaj proponis al Timigulo, tamen li ĝentile rifuzis.
— Mi neniam volas manĝi. Tio estas tre oportuna por mi.
Elli ne insistis kaj donis la peceton al Totoĉjo: la hundeto avare englutis ĝin kaj staris sur la malantaŭaj piedoj petante ankoraŭ ion.
— Elli, rakontu al mi pri vi, pri via lando, — petis Timigulo.
Elli longe rakontis pri la vasta Kanzasa stepo, kie somere ĉio estas griza kaj polva kaj tute ne similas ĉion en tiu ĉi mirakla lando de Gudvin.
Timigulo aŭskultis atente.
— Mi ne komprenas, kial vi volas reveni en vian sekan kaj polvan Kansason.
— Vi ne komprenas tion, ĉar vi ne havas cerbon, — arde respondis la knabino.- Hejme ĉiam estas pli bone.
Timigilo ruze ridetis.
— La pajlo per kiu oni min ŝtopis, estas kultivita sur kampo, la kaftanon kudris tajloro, la botojn faris ŝuisto. Do, kie estas mia hejmo? Ĉu sur la kampo, aŭ ĉe la tajloro, aŭ ĉe la ŝuisto?
Elli estis embarasita kaj ne sciis kion respondi.
Dum kelkaj minutoj ili sidis silente.
— Povas esti, ke vi rakontos al mi ion? — demandis la knabino.
Timigulo rigardis al ŝi riproĉe:
— Mia vivo estas tiel mallonga, ke mi nenion scias. Ja oni min faris nur hieraŭ kaj mi tute ne scias kio estis antaŭe. Feliĉe kiam la mastro faris min, li antaŭ ĉio pentris al mi la orelojn kaj mi povis aŭdi ĉion kion oni faris ĉirkaŭe. Ĉe la mastro gastis alia Maĉulo kaj unue mi ekaŭdis liajn vortoj: "Ja la oreloj estas tro grandaj!". "Ne, normalaj!" — respondis la mastro kaj pentris al mi la dekstran okulon.
Mi scivoleme komencis rigardi ĉion, kion oni faris ĉirkaŭe, ĉar — vi komprenas — mi unuafoje rigardis la mondon.
"Konvena estas la okulo! — diris la gasto. - Vi ne avaris la helbluan farbon!".
"Ŝajnas, ke la alia estas iomete pli granda ol la unua", — diris la mastro, kiam finis pentri mian duan okulon.
Poste li faris al mi el fliko la nazon kaj pentris la buŝon, sed mi ne povis paroli kaj ne konjektis por kio mi havas la buŝon. La mastro vestis min en sian malnovan kostumon kaj ĉapelon, de kiu la infanoj fortranĉis la tintilojn. Mi estis ege fiera kaj opiniis, ke mi aspektas kiel reala homo.
"Tiu bubo bone timigos la kornikojn", — diris la farmisto.
"Nomu ĝin Timigulo!" — konsilis la gasto, kaj la mastro konsentis.
La infanoj de la farmisto gaje ekkriis: "Timigulo! Timigulo! Timigu la kornikojn!"
Oni min portis sur la kampon, trapikis per la stango kaj lasis min sola. Estis enue pendi, tamen mi ne povis degrimpi. Hieraŭ la birdoj timis min, sed hodiaŭ jam alkutimiĝis. Tiam mi konatiĝis kun la bona korniko, kiu rakontis al mi pri cerbo. Estus tre bone, se Gudvin donus al mi ĝin…
— Mi opinias, ke li helpos al vi, — vigligis lin Elli.
— Jes, jes! Tre maloportune estas senti sin stultulo, kiam eĉ kornikoj mokas pri vi.
— Ni iru! — diris Elli, levis sin kaj donis la korbeton al Timigulo.
Vespere la vojaĝantoj eniris grandan arbaron. La branĉoj de la arboj malsupreniĝis kaj baris la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La suno subiris kaj fariĝis tute mallume.
— Se vi ekvidos dometon, kie ni povus pasigi la nokton, diru al mi, — petis Elli per dormema voĉo. - Estas tre maloportune kaj timige iri en mallumo.
Baldaŭ Timigulo ekstaris.
— Mi vidas dekstre malgrandan kabanon. Ĉu ni iru tien?
— Jes, jes! — respondis Elli. - Mi tiel laciĝis!..
Ili turnis sin de la vojo kaj baldaŭ atingis la kabanon. Elli trovis en angulo liton el musko kaj seka herbo kaj tuj ekdormis, brakuminte Totoĉjon. Sed Timigulo sidis sur la sojlo kaj gardis la kvieton de la kabanloĝantoj.
Okazis, ke Timigulo gardis ne vane. Nokte iu besto kun blankaj strioj sur la dorso kaj nigra porka muzeleto provis penetri en la kabanon. Verŝajne, ĝin allogis la odoro de la manĝaĵoj el la korbo de Elli, sed Timigulo opiniis, ke al Elli minacis granda danĝero.
Li kaŝis sin kaj permesis al la malamiko veni al la pordo (la malamiko estis juna melo, sed tion Timigulo certe ne sciis). Kiam la meleto jam ŝovis sian scivoleman nazon en la pordon, flarante agrablan odoron, Timigulo vipis per vergo ĝian grasan dorson.
La meleto ekĝemis, ĵetis sin en la arbardensejon kaj longe aŭdiĝis ĝia ofendiĝa jelpo…
La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam laciĝis kaj neniam volis dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon.