Fino

Kiam Elli rekonsciiĝis, ŝi ekvidis proksime novan dometon, kiun konstruis ŝia patro anstataŭ la furgono forportita de la uragano.

La patrino mire rigardis ŝin de-sur la peroneto, kaj de la bruta korto kuris la patro, fervore svinganta la manojn.

Elli ĵetis sin al ili kaj rimarkis, ke sur ŝiaj piedoj estas nur ŝtrumpoj: la magiaj ŝuetoj malaperis dum la lasta, tria paŝo de la knabino. Sed Elli ne bedaŭris pri ili: ja en Kansaso ne estas loko por mirakloj. Ŝi trafis sur la manojn de la patrino, kiu kisis kaj aspergis per la larmojn la mildan vizaĝon de Elli.

- Ĉu vi falis de la ĉielo al ni, mia etulino?

— Ho, mi estis en Magia Lando de Gudvin, — simple respondis la knabino.- Sed mi konstante memoris pri vi… kaj… ĉu vi vizitis, paĉjo, la foiron?

— Do kion vi parolas, Elli, — respondis li kun rido kaj ploro.- Pri kia foiro ni povis pensi, kiam ni opiniis, ke vi estas morta, kaj ege malĝojis pri vi!

Kelkaj tagoj pasis dum senĉesaj rakontoj de Elli pri la mirakla regno de Gudvin kaj pri la fidelaj amikoj — Saĝa Timigulo, Bonkora Hakisto, Kuraĝa Leono.

Totoĉjo ĉeestis dum ĉi tiuj rakontoj. Li ne povis konfirmi per vortoj ilian veron, ĉar post la reveno en Kansason li perdis la parolkapablon, sed lia vosteto elokvente parolis anstataŭ la lango.

Estas superflue mencii, ke la batalo kontraŭ la najbara Hektoro okazis vespere tuj post la reveno de Totoĉjo el Magia Lando. La batalo finiĝis nule, kaj la rivaloj tiel ekestimis unu la alian, ke fariĝis nedisigeblaj amikoj, kaj poste atakis la ĉirkaŭajn hundojn nur kune.

La farmisto Ĝon veturis en apudan urbon al foiro kaj kondukis la knabinon en cirkon. Tie Elli subite renkontis Ĝejms Gudvin kaj la reciproka ĝojo estis senlima.

Загрузка...