Elli vekiĝis ĉar la hundeto lekis ŝian vizaĝon per sia humida varma langeto kaj ululetis. Komence ŝi opiniis, ke ŝi vidis miraklan sonĝon, kaj Elli jam intencis rakonti pri ĝi al la patrino. Sed kiam ŝi ekvidis la renversitajn seĝojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke ĉio estis reala.
La knabino saltis de la lito. La dometo ne moviĝis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis ĝin kaj eligis krion pro miro.
La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Ĉirkaŭe etendiĝis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukoplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur branĉoj de la arboj sidis oroverdaj kaj ruĝobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj voĉoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis arĝentaj fiŝoj.
Dum la knabino nekuraĝe staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj ĉarmaj hometoj, kiaj estas imageblaj. La viroj vestitaj en helbluajn velurajn kaftanojn kaj stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje plaĉis al Elli la ĉapeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la larĝaj ĉirkaŭrandoj mole sonoris etaj tintiloj.
Maljuna virino en blanka mantelo grave elpaŝis antaŭ tri viroj; sur ŝiaj pinta ĉapelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kuŝis sur la ŝultroj.
Malproksime malantaŭ la fruktarboj videblis tuta amaso da malgrandaj viroj kaj virinoj; ili staris flustrante kaj interrigardante tamen ne kuraĝis alveni pli proksime.
Kiam alvenis tiuj nekuraĝaj malgrandaj homoj, ili salute kaj iomete timeme ridetis al Elli, sed la maljunulino rigardis al ŝi kun nekaŝita miro. La triopo de la viroj kune ekmoviĝis antaŭen kaj samtempe deprenis la ĉapelojn. «Dzin-dzin-dzin» — sonoris la tintiloj. Elli rimarkis, ke la makzeloj de la malgrandaj homoj senĉese moviĝas, kvazaŭ ili maĉus ion.
La maljunulino turnis sin al Elli:
— Diru al mi, kiel vi trafis en la landon de la Maĉuloj, kara infano?
— Min portis ĉi tien la uragano en tiu ĉi dometo, — timeme respondis Elli.
— Strange, tre strange estas! — balancis sian kapon la maljunulino. - Vi tuj komprenos mian miron. La afero jenas. Mi eksciis, ke la malica sorĉistino Gingema tute perdis la saĝon kaj decidis pereigi la homaron kaj loĝatigi la teron per ratoj kaj serpentoj. Mi estis devigita uzi tutan mian magian sperton…
— Ho, sinjorino? — kun timego ekkriis Elli. - Ĉu vi estas sorĉistino? Sed la panjo parolis, ke nun ne ekzistas la gesorĉistoj!
— Kie loĝas via panjo?
— En Kansaso.
— Neniam mi aŭdis tiun landnomon, — diris la sorĉistino, kunpreminte la lipojn. - Tamen, malgraŭ la vortoj de via panjo, en
ĉi tieaj landoj loĝas sorĉistoj kaj saĝuloj. Ĉi tie estis kvar sorĉistinoj. Du el ni — la feino de Flava Lando (tiu estas mi, Villina!) kaj la feino de Roza Lando Stella estas bonaj. Sed la sorĉistino de Helblua Lando Gingema kaj la sorĉistino de Viola Lando Bastinda estas tre malicaj. Via dometo dispremis Gingema kaj nun restas nur unu malica sorĉistino en nia landaro.
Elli estis mirigita. Kiel povis ekstermi malican sorĉistinon ŝi, malgranda knabino, ne murdinta dum sia vivo eĉ paseron?!
Elli diris:
— Vi, certe, eraras: mi neniun murdis.
— Mi vin ne akuzas, — trankvile oponis la sorĉistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon de la detrua forto kaj permesis al ĝi kunpreni nur unu dometon por faligi ĝin sur la kapon de la malica Gingema, ĉar mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo ĉiam vakas dum la ŝtormoj…
Elli konfuzite respondis:
— Vere, sinjorino, dum la uraganoj ni kaŝas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton…
— Tiun ĉi senracian agon mia magia libro ne povis antaŭvidi! — ĉagreniĝis sorĉistino Villina. - Sekve, pri ĉio kulpas tiu besteto…
— Totoĉjo, hav-hav, se vi permesas, sinjorino! — subite enmiksiĝis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malĝojo konfesas mian kulpon…
- Ĉu vi ekparolis, Totoĉjo?! — mire ekkriis Elli.
— Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia buŝo elflugas la homaj vortoj…
— Vidu, Elli, — klarigis Villina, — en ĉi mirakla lando parolas ne nur la homoj, sed ankaŭ ĉiuj bestoj kaj eĉ birdoj. Rigardu ĉirkaŭe, ĉu plaĉas al vi nia lando?
- Ĝi ne estas malbona, sinjorino, — respondis Elli, — sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al la panjo kaj paĉjo…
— Apenaŭ tio eblas, — diris la sorĉistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankoraŭ neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni.
La okuloj de Elli pleniĝis de larmoj. La bonaj Maĉuloj tre ĉagreniĝis kaj ekploris kune, viŝante la larmojn per helbluaj naztukoj. La Maĉuloj deprenis la ĉapelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi.
- Ĉu vi tute ne helpos al mi? — malĝoje demandis Elli.
— Aĥ, jes, — subite rememoris Villina, — mi tute forgesis, ke mia magia libro estas ĉe mi. Necesas enrigardi ĝin: eble mi ellegos ion utilan por vi…
Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorĉistino blovis al ĝi kaj tuj, antaŭ mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformiĝis en grandegan volumon. Ĝi estis tiel peza, ke la maljunulino metis ĝin sur grandan ŝtonon.
Villina rigardis la foliojn de la libro kaj ili mem turniĝis unu post alia sub ŝia rigardo.
— Mi trovis, trovis! — diris subite la sorĉistino kaj komencis malrapide legi: — "Bambara, ĉufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki… Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se ŝi estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo…"
— Pikapu, trikapu, botalo, motalo… — en sankta teruro ripetis la Maĉuloj.
— Sed kio estas Gudvin? — demandis Elli.
— Ho, li estas la plej granda saĝulo de nia landaro, — flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj loĝas en Smeralda Urbo.
- Ĉu li estas bona aŭ ne?
— Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon!
— Kie situas Smeralda Urbo? — demandis Elli.
- Ĝi estas en la centro de la landaro. La Grandega Saĝulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis ĝin kaj regas en ĝi. Tamen li ĉirkaŭbaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed ĝi estis finita antaŭ multaj — multaj jaroj.
— Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon?
— La vojo estas longa. Ne ĉie la lando estas bona same kiel ĉi tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj — kies transiro estas danĝera.
- Ĉu vi ne iros kun mi? — demandis la knabino.
— Ne, mia infano, — respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvagos. Kiam vi venos al Gudvin petu lian helpon…
— Sed ĉu longe mi devas esti ĉi tie, sinjorino? — demandis Elli, mallevinte la kapon.
— Mi ne scias, — respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj… Adiaŭ, mia kara!
Villina sin klinis al la grandega libro kaj ĝi tuj ŝrumpis ĝis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, fariĝis mallume, kaj kiam la obskuro disiĝis, Villina jam ne estis: la sorĉistino malaperis. Elli kaj la Maĉuloj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la ĉapeloj de la malgrandaj homoj eksonoris.
Kiam ĉiuj trankviliĝis iomete, la plej kuraĝa el la Maĉuloj, ilia ĉefo, turnis sin al Elli:
— Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Maĉulojn!
Elli diris:
— Vi estas tre afablaj, sed ĉi tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi aŭdis, ke mia dometo falis sur Gingema laŭ la ordono de sorĉistino Villina…
— Ni ne kredas tion, — obstine oponis la ĉefo de la Maĉuloj. - Ni aŭdis vian interparolon kun la bona sorĉistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas
— 18 — veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorĉistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte…
- Ŝi devigis nin labori tage kaj nokte! — ĥore diris la Maĉuloj.
- Ŝi ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolekti ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis ŝia la plej ŝatata manĝaĵo…
— Sed ni, — ekploris la Maĉuloj, — ni tre timas araneojn kaj hirudojn!
— Pri kio do vi ploras? — demandis Elli. Ja tio pasis!
— Vere, vere! — la Maĉuloj kune ekridis kaj la ĉapelaj tintiloj sonoris.
— Potenca sinjorino Elli! — ekparolis la ĉefo. - Ĉu volas vi esti nia reĝino anstataŭ Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!..
— Ne, — oponis Elli, — mi estas nur malgranda knabino kaj ne taŭgas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn intimajn dezirojn!
— Ni havis solan deziron — liberiĝi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo — krak! krak! — dispremis ŝin kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la ĉefo.
— Sekve mi nenion faros ĉi tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj ŝuaĉoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj — ili ne eltenos longan vojon. Ĉu vere, Totoĉjo? — sin turnis Elli al la hundeto.
— Certe, ne eltenos, — konsentis Totoĉjo. - Sed vi ne ĉagreniĝu, Elli, ĉi tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi!
- Ĉu vi? — miris la knabino.
— Jes, mi! — fiere respondis Totoĉjo kaj malaperis trans la arboj. Post minuto li revenis kun bela arĝenta ŝueto inter la dentoj kaj solene metis ĝin al la piedoj de Elli. Sur la ŝueto brilis ora buko.
— De kie vi prenis ĝin? — miregis Elli.
— Mi tuj rakontos! — respondis anhelante la hundeto, foriĝis kaj denove revenis kun la alia ŝueto.
— Kia ĉarmo! — admire diris Elli kaj surprovis la ŝuetojn — ili estis ĝustmezuraj, kvazaŭ faritaj por ŝi.
— Kiam mi esploris la ĉirkaŭaĵojn, — grave komencis Totoĉjo, — mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto…
— Aj-aj-aj! — en teruro ekkriis la Maĉuloj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorĉistino Gingema! Kaj vi kuraĝis eniri tien?..
— Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! — kontraŭdiris Totoĉjo.
— Ankaŭ vi, sekve, estas sorĉisto! — en teruro eldiris la ĉefo; ĉiuj aliaj Maĉuloj konsente kapjesis kaj la ĉapelaj tintiloj sinkrone sonoris.
— Jen tie, kiam mi eniris en tiun ĉi, kiel vi nomas ĝin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj aĵoj, sed pleje al mi plaĉis la ŝuetoj starantaj ĉe la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la ŝuetojn, sed, ĉu Totoĉjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli?
— Ho vi, mia kara bravulo! — diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En ĉi tiuj ŝuetoj mi iros senlace kiom necesos…
— Tre bone, ke vi ricevis la ŝuetojn de la malica Gingema, — interrompis ŝin la ĉefa Maĉulo. - Ŝajnas, ke ili havas sorĉan forton, ĉar Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias… Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? — sopire demandis la ĉefo. - Do ni portos al vi manĝaĵon por la vojo.
La Maĉuloj foriris kaj Elli restis sola. Ŝi trovis en la dometo pecon da pano kaj manĝis ĝin ĉe la fonto, trinkante fluantan freŝan akvon. Poste ŝi komencis prepari sin por longa vojo, sed Totoĉjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra branĉo krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin.
Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur ĝi per kreto: "Mi forestas!".
Tiutempe la Maĉuloj revenis. Ili kunportis tiom multe da manĝaĵoj, ke sufiĉus por kelkaj jaroj. Ĉi tie estis ŝafoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj…
Elli ride diris:
— Sed kial tiom multe, miaj amikoj?
Ŝi metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiaŭis al la Maĉuloj kaj brave ekiris kun gaja Totoĉjo.
Proksime de la dometo estis vojkruciĝo: ĉi tie malkonverĝis kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpaŝis laŭ ĝi. La suno brilis, birdoj kantis kaj la malgranda knabino, ĵetita en fremdan landon, fartis sufiĉe bone.
La vojo estis barita ambaŭflanke per belaj helbluaj plektobariloj trans kiuj komenciĝis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn ĉapelojn de la Maĉuloj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj en helbluan koloron.
Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la ĉapelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun ĉiu Maĉulo sciis, ke la knabino en arĝentaj ŝuetoj liberigis ilian landon de la malica sorĉistino, faliginte sian dometon — krak! krak! — ĝuste sur ŝian kapon.
Ĉiuj Maĉuloj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totoĉjo kaj aŭdinte lian bojon ŝtopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Maĉulo, tiu forkuris de li per ĉiuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj.
Vespere, kiam Elli malsatiĝis kaj pripensis kie tranokti, ŝi ekvidis ĉe la vojo grandan domon. Sur herbejeto antaŭ la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire larĝigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj.
Kiam oni ekvidis Elli, el la amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris:
— Mi kaj miaj amikoj festas hodiaŭ la liberiĝon de nia lando de la malica sorĉistino. Ĉu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon?
— Kial vi opinias, ke mi estas feino? — demandis Elli.
— Vi dispremis la malican sorĉistinon Gingema — krak! krak! — kvazaŭ malplenan ovoŝelon; vi havas ŝiajn arĝentajn ŝuetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankaŭ posedas magian forton, laŭ la vortoj de niaj amikoj…
Kontraŭ tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis ŝin kvazaŭ reĝinon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis senĉesaj dancoj, kaj oni formanĝis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refreŝigaj trinkaĵoj kaj la tuta vespero pasis tiel ĝoje kaj agrable, ke Elli rememoris pri la paĉjo kaj panjo nur ekdormante enlite.
Matene, post abunda matenmanĝo, ŝi demandis Kokus:
- Ĉu malproksime estas de ĉi tie Smeralda Urbo?
— Mi ne scias, — mediteme respondis la maljunulo. - Mi neniam estis tie. Pli bone estas eviti Grandegan Gudvin, precipe, se vi ne havas gravan aferon al li. Kaj la vojo ĝis Smeralda Urbo estas longa kaj malfacila. Vi devos trairi obskurajn arbarojn kaj rapidajn profundajn riverojn.
Elli iomete ĉagreniĝis, sed ŝi sciis, ke nur Gudvin revenigos ŝin en Kansason kaj tial ŝi adiaŭis al la amikoj kaj daŭrigis la vojaĝon laŭ la vojo pavimita per flavaj brikoj.