2

Ĵus estis festo, kiam la soldatoj forlasis la fortikaĵon Lafayette por rigardis urbon Gondar. Tiam fortigitaj patroloj zorgas pri la ordo ĝis la vespersignalo.

Malgraŭ la posttagmeza varmego nur Borck, la matroso, Pugaĉev, la ekzekurtisto, Dormand, la fortepian-humuristo kaj Andre Vernin estis en la ĉambro.

Tiam enpaŝis Gottried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: Ivan), iom morte, naĝante en ŝvito, kaj li sterniĝis sur sia lito. Serĝento Gouron tiun posttagmezon kurigis lin tridek kvin foje en la korto. Antaŭtagmeze li punis lin per dudek ĉirkaŭkuroj.

— Ŝajnas, ke la serĝento volas anonci vin en longĉampiona konkurso anstataŭ ĉevalo — rimarkis Borck, la matroso, — cetere li ne trenigus vin tiom.

— Vi povus neglekti tiajn rimarkojn sinjoro kolego — spiregis Puŝkin. — Mi povas diri, ke estis inde dungiĝi al la legio…

— Vidu — interrompis Pugaĉev, la ekzekutisto, — ĝi tamen ne estas tute en ordo, ke hodiaŭ matene dum la alviciĝo, ekipita por ekmarŝi, sed en ŝtrumpoj vi aperis en la korto.

— Eble pro tio maksimume mi devus havi plendon! — kriis Puŝkin. — Iu ŝtelis miajn ŝuojn! Vespere enlitiĝonte, mi metis miajn ŝuojn antaŭ la pordon por purigi, kaj matene mi ne trovis tiujn.

La muroj ektremis pro la ridado. Eĉ cetere la iom silentema kaj malgaja fortepian-humuristo, Dormand ridis laŭte. Nur tiam fariĝis silento subite, kiam enpaŝis kaporalo Tombeau, en la manoj kun la ŝuoj de Gottfreid Maria Puŝkin.

— Kie estas tiu femalnomulo?… Jen tiuj estas! Vi povas surpreni ilin, ŝlemilo. Se oni vere estus ŝtelintaj tiujn, tiam estus ve al vi! Mi estas malgaja idioto — aldonis ankoraŭ la kaporalo.

Li ĵetis al liaj piedoj la ŝuojn, kiujn Puŝkin pensis perdiĝintaj, kaj li foriris.

— Bonvolu diri — dimandis Dormand, — kial vi dungiĝis al la legio?

— Mi havas gravan kaŭzon — respondis Gottfried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: ankaŭ Ivan). — Mi devas ricevi urĝe la ordenon de la Honora Legio.

Klako. Borck faligis la broson, per kiu li purigis siajn soldatbotojn.

— Intewrese — diris Dormand ridetante, — mi estus klare aŭdinta, kvazaŭ vi estus dirinta, ke vi volas ricevi la ordenon de la Honora Legio.

— Vi aŭdis tion bone. Se mi ne ricevos la ordenon pour la mérite ne pli ol du monatoj, tiam mi povas mortpafi min. Mia iu onklo heredigis al kvar prencoj dekses milionojn da frankoj. Tiu heredos la havaĵon, kiu estos distingita pro ia elstara ago en la plenumo de sia profesio. Tiu nia parenco estis tia ŝajnsanktulo. Se neniu familiano sukcesus icevi la ordenon, tiam karitaj asocioj heredos la havaĵon. Iu mia parenco, kiu estas verkisto, aspiras la medalon de la Akademio. La aliulo estas bonhava homo, kies advokato kuradas, ke li ricevu ian ordenon. Kion mi faru? Ĉu mi kandidatiĝu al la Nobel-premio?

— Jes — interrompis Venin, — diru, ke vi verkis la poeman romanon Anjegin, vi povos ricevi ian premion por ĝi.

— Sed ne mi verkis ĝin. Pri kiu vi pensas, tiu estis alia Puŝkin. Ĉi tie kun iom da feliĉo kaj taŭgeco povas okazi facile dum batalo, ke iu distingas sin kaj ricevas ordenon de la Honora Legio.

Sekvis longa siletno. La homoj eksentis malantaŭ la komiko latentantan, senesperan, senĝojan tragikon el la kazo de la mult-noma Puŝkin.

Borck, la matros, ekbriligis sur sia ŝuo, ŝovinte sian manon en ĝin la sunbrilon, filtriĝantan tra la fenestro, poste li kapbalancis mediteme.

— Mi donus volonte la mian al vi. Sed mi ne havas ĝin.

— Se ni helpus al vi akiri la honormedalon — demandis Venin, — kaj vi heredus la dekses mil frankojn tiel, kiom vi donus al ni el tio?

— La duonon — proponis Puŝkin avide. — Ok milionojn por kvar personoj.

Iom post iom el la ŝerdaco de la knabin-miena Vernin elformiĝis la penso de la akcia societo. Vernin, Borck, Pugaĉev kaj Dorman kooperis en la afero de Puŝkin. Kvar homoj por honormedalo.

— Mi opinias, unuavice ni devus fari ian leĝan dokumenton pri nia interkonsento — diris Pugaĉev, kiu havis iom da komuna al la juro, kiel ekzekutisto.

— Prave — jesis Borck, la matroso. — Unuavice ni poluru niajn ŝuojn bone, kaj ni iru tien, kie la ĉirkaŭaĵo estas konvena por fondi akcian societon.

— Mi proponas ĉi-okaze — diris Dormand, — ke ni renkontiĝu post unu horo en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

— Bonege! — jesis Borck, kvazaŭ li jam estus fondinta plurfoje akcian societon tie.


„Subskribintoj fondis Akcian Societon, kies nomo estas Plan-efektivigo de Bonordaj Knaboj en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

1. Estraro: Vernin, Direkcio: Dormand. Plenum-komitato: Pugaĉev, Baza kaptialo: sinjoro Puŝkin. (Sinjoro Puŝkin reprezentas ankaŭ la rezervofonduson de la Plan-efektiviga Akcia Societo.)

2. La havaĵo de la Akcia Societo: la dekses miliona promeso de sinjoro Puŝkin. Sekve la societo disponas pri dekses milionoj da verŝajna kaj 17 frankojn da vera sumo dum la tago de ties fondo.

3. La celo de la Akcia Societo: reiri en la kazernon antaŭ la vespersignalo malgraŭ la grand-kvante trinkitaj diversaĵ drinkaĵoj dum la fonda festo.

4. Statuto: Se sinjoro Puŝkin ricevos la honormedalon malpli ol du montoj, tiel li dividos okmil frankojn el sia tiel nomata dekses miliona heredaĵo inter la subskribintoj de la akcia societo, kiuj restis kun alta estimo.”

Ili ĉiuj subskribis la dokumenton.

— Kiel vi pensas la efektivigon? — demandis Dormand, kiu havis striktan amikecon kun Vernin.

— Ni esploru funde tiun nocion, ke: distingo — eksplikis la beleta, vulpo-vizaĝaVernin, pri kiu oni neniam sciis, ĉu li komprenas seriozae, kion li diras, aŭ li nur superruzas sian ĉirkaŭaĵon. — Oni ĝenerale donas ordenon al tiu, kiu faras tiaĵon sola, kio cetere bezonatus kvar, kvin, aŭ multe pli da homoj por ties efektivigo. Ni do ĉiuj faros taskon, kaj poste ni provos veki tiun ŝajnon, kvzaŭ Ivan Gottfried Maria Puŝkin estus farinta tion sola, tiam eĉ nia plej simpla agado konsekvencus la honormedalon.

Komenciĝis longa diskuto inter la akciuloj.

Puŝkin dume kuŝis sub la tablo de la najbara ĉambro, ĉar li la unuan fojon en sia vivo trinkis brandon el glaso de akvo, pro kio li fariĝis nervoza, poste li svenis, kaj de tiam li dormas.

— Laŭ mi — proponis Dormand — ni donu dudek frankojn al la kaporalo, pro ke li sendu nian kvinopon patroli en la dezerto. Ni motivos ĝin per tio, ke ni estas bonaj amikoj, tial ni petas tiun komunan postenigon. Poste ni kaptos ian bandestron aŭ kelkaj rabitojnen la ĉirkaŭaĵo de oazo In-Sallah, kaj ni ŝajnigos la aferon tiel, kvazaŭ Puŝkin estus farinta tion sola.

— Mi pensas, ke ĝi estas bona — kapjesis Vernin. — Sed nun ni iru en la kazernon.

La tute ebriiĝinta akcia societo revenis en la fortikaĵon bonhumore; kuntrenante sian senkonscian bazan kapitalon sur la tero post si ĝis la kazerno.


Загрузка...