4

La sekvan tagon matene ili ekiris al la oazo In-Sallah. Ili lasisGottfried Maria Puŝkin-on, krome la altaĝan kapron Jozefin en la duaklasa vagono.

Ili ankoraŭ ne faris la duonon de sia vojo, kiam ili trovis ĉe la dezerta puto ĝendarm-serĝenton en morte elĉerpiĝinta stato. Mortanta, spahia kapitano kuŝis apud li en la polvo. La kaptianon trafis kapopafo.

— Serĝetno! — demandis Vernin konsternite — kio okazis?

— Ĉi tie nenio… — respondis la serĝento per mallaŭtiĝanta voĉo. — Rabistaj berberoj damaĝadis en El-Habur… Ili surpirzatakis plotonon da spahioj… Ili masakris ilin… la kapitano… ne malproksime de la oazo… kuŝis en la polvo, pafo trafis lian kapon… kaj mi trenis lin ĝis ĉi tie… Dume nia akvo elĉerpiĝis… Ankaŭ mi… estas malsana.

— Pro kia venĝo okazis tiu atako? — demandis Dormand.

— La berberoj de Manzu atakis la fortikaĵon Lafayette. La manpleno da personaro kun sanganta kapo rebatis la kvincent homojn. Tiuj pro venĝo suprizatakis oazon El-Habur…

Dum ili forestis, okazis atako kontaraŭ la fortikaĵo Lafayette! La serĝento estis morte laca kaj havis febron. Li pene portis la kapitanon dum tuta tago en la varmega Saharo. Ĝi estis superhoma! Nun, kiam la soldatoj alvenis, fine li surdorsiĝis kaj ekdormis.

Posttagmeze la serĝento forte suferis pro tremfebro. Kaj la kapitano mortis silente. La membroj de la akcia societo kaj Hopkins la Bela, la kontrolkomisiono sidis malgaje en la malamika dezerto. La nigra, afrika nokto kaj la brilantaj steloj prilumis la senlime etendiĝantajn, helflavajn sablodunojn de Saharo.

— Ĝi nun ne sukcesis — malĝojis Pugaĉev. — Ni vane irus en la oazon, ĉar tie ne estus rabistoj. Kaj se ili estus tie, eĉ tiam ni devus resti pro la malsana, araba serĝento kaj pro la mortinta kapitano.

Ili silentis. Vernin nr nun venis al ili, ĉar ĝis nun li flegis la ĝendarm-serĝenton, kies febron momente malaltigis forta kinin-porcio.

— Sinjoroj! — li diris kun brilantaj okuloj, sed cetere gaje, lia vulpo-simila vizaĝo estis nekutime malgaja. — Ni akiros la honormedalon! Ni devas etendi nur nian manon por ĝi.

— Ankaŭ mi vidis tion sur la kamizolo de la kapitano — kapjesis Hopkins la Bela.

— Ne pri tio mi pensis. Ni akiros la apartan honormedalon por Gottfried Maria Puŝkin! La serĝento ĵus rakontis, ke tiu kompatinda kapitano, kiu nomiĝas Jean Percival, li deziris iri kun la sapahioj en El-Golea-on. Postmorgaŭ divizia generalo Darincourt alvenos tien, kiu direktos la aŭtunan, grandan ofensivon kontraŭ la tuaregaj rebeluloj. La ĝendarmo petis min, ke iu el ni iru en El-Golea-on, kaj tiu raportu la aferon al la alveninta ekscelenco Darincourt, por ke li ne atendu vane kapitanon Percival. Ĉar la kapitano telegrafis al Darincourt, ke li estos ĉe la fervojo en Eél-Golea. Sed dumvoje oni mortigis lin.

— Nu kaj? Kion ni faru en tiu ĉi afero al generalo?

— Ni ŝtelos la dokumentoj, kiuj estas ĉe li. Poste aperos Gottfried Maria Puŝkin, kiu trovis la dokumentojn. Li ricevos ne nur honormedalon por ĝi, sed eble oni nomumos lin eĉ markizo aŭ marŝalo!

— Tiam ni devas ricevi pli multe da dividendo — meditis Borck, la matroso. — Dumilionoj da frankoj ĉiukaze estas sufiĉe malmulte.

— Se ni rabos la aktujon — diris Dormand, — kaj la afero finiĝus malbone, ni ĉiuj estos ekzekutitaj.

— Rilate min, ĝi estus la plej turpa ironio de la sorto — ekparolis Pugaĉev, la sekretario.

— Mi pensas tion — opiniis Hopkins la Bela, — ne ekzistas negoco sen risko. Se ni povas perlabori multe, kaj ni ne riskos pli multe, ol nian vivon, tiam ni tute ne devas pensadi multe.

La viv-odoraj vaporoj de la vespermanĝo iom post iom disvastiĝis en la nokta aerblovo de la dezerto, kaj post nelonge aperis kelkaj hienoj kun straba ŝtelumo. Kelkfoje ili akre ekkriis en la silenton de la nokto kun raŭka, ĝena, tre malica rido.

— Ni priparolos la detalojn aŭrore — diris Vernin. — Nun ni enterigu kapitanon Perciva, kaj ankaŭ ni iru ripozi.

Post noktomezo ili ĉiuj dormis.


Загрузка...