6

Divizia generalo Darincourt kaj lia filino, la feine bela, sed ĉiam malgaja Susanne, leviĝis instinkte, kiam la trajno skuiĝante, bruegante trarapidegis sur la kruciĝantaj relparoj unu post la alia. La generalo prenis sian aktujon.

— Eblas, ke de tiam oni jam kuratakis ankaŭ la oazon El-Golea.

— Kiel terure! Mi esperas, ke oni punis la kanajlojn.

— Ni ekscios tion de kapitano Percival, kiu atendos nin ĉe la stacidomo.

— Ĉu vi konas tiun kapitanon?

— Ne, sed mi jam aŭdis pri li… Li estas manova oficiro, servanta en Saharo… Rigardu! Li staras tie kaj paroladas kun la stacidoma ĝendarmo…

— La divizia generalo freŝmove saltis de sur la trajno, li helpis al Susanne. La kapitano frapetis la ŝultron de la ĝendarmo ridetante kaj rapidis anonciĝi…

— Kapitano Louis Percival, je la servo de via ekscelenco.

La divizia generalo premis lian manon.

— Mi venis akcepti vin per ĉaro, ekscelenco… Okazis terura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedae

— Kio do estas, mon vieux?

— Mi veni por akcepti vin per aŭto, ekscelenco… Okazis teura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedaŭrinde, fuĝis, sed eblas, ke ili militvagas en la ĉirkaŭaĵo. Estus plej saĝe, se via ekscelenco tranoktus en la fortikaĵo Abudil.

— Tre bone…

— Ankaŭ la serĝento venos kun ni. La vojo estas dudek kvin kilometrojn longa. Vespere ni estos tie. Mi akiris malpezan ĉaron kun bona ĉevalo.

— Ek do!

La ĉevalo de la kabrioleto trotis gaje en la dezerto. La ĝendarmo galopis malantaŭ ĝi sur kamelo. La divizia generalo ĉirkaŭrigardis ĝue en la malnova, bona Saharo, kiu estas tiel granda timigilo por tiu, kiu ne ŝatis ĝin, kaj tio apartenas tiel fortela al la maljuna, kolonia soldato.

Ili veturis proksimume unu kaj duon horon, kiam la ĝendarmo subite ekkriis laŭte.

— Hej! Haltu!.. La radu tuj elfalos!

Iu spoko vere turniĝis tre loze, kiam ili rigardis ĝin, evidentiĝis, ke kelkaj najloj mankas el la akso. Tiuj najloj troviĝis en la poŝo de Hopkins, kiu surprenis la uniformon de la ĝendarmo.

— Ni povas fari nenion alian — diris la kapitano, — ni devas ekbivaki, ĝis la serĝento reiros en El-Golea-on por akiri alian ĉaron.

— Tre boen! — ĝojadis Susanne. — Almenaŭ mi povos rakonti, ke mi bivakis en Saharo.

— La rabistoj ne kuraĝas veni en ĉi tien. Ĝi estus tro granda risko por ili.

La simpatia, ĝentila kapitano amuzis Susanne-on unuarange.

Poste ili kuiris kafon kaj trinkis konjakon al ĝi, la divizia generalo eĉ kantis, kaj la kapitano bedaŭris, ke li ne povas fortepiani al ĝi. Poste vesperiĝis iom post iom, sed la serĝento ne venis…

Dume Susanne endormiĝis, kaj ankaŭ la divizia generalo ekdormetis. Kiam ili vekiĝis, la kapitano malaperis…

Kaj ankaŭ la aktujo estis for!

La akcia societo rapidis al Aumbar en la aŭrora dezerto. Ili estis en morte laca stato. Polvokovritaj, langvoraj en ĉifona vestaĵo…

— Nun kion fari? — demandis Borck.

— Ni iros al Gottfried Maria Puŝkin, transdonante la aktujon al li, poste ni batos lin ĝissange, por ke li portu la aktujon al la divizia generalo en sufiĉe ŝirits stato. Ĝi estas bona, ĉu ne?

— Ĉu ĝi estas bona, aŭ ne — diris Hopkins la Bela, — tiu ulaĉo meritas kelkajn vangofrapojn. Vi povas konfidi al mi tiun parton de la afero trankvilanime.

— Kie estas Vernin kaj Dormand kun la aktujo? — demandis Borck.

— Ili venas malantaŭ ni. Alo!.. Alo!

Maldensaj herboj malgajis ĉe la rando de la dezerto, kaj prujno blankis sur tiuj en la aŭrora malvarmiĝo.

— Alo… — kriis nun inerta voĉo, kaj Dromand alvenis malrapide, amblante en la polvo ĝisgenua. — Kie estas Vernin?

— Li restis kun vi malantaŭ ni.

— Damne

La suno jam leviĝis. Ĝiaj friskaj radioj etendiĝis sur la flavaj sablodunoj per viol- kaj purpurkoloraj rebriloj. La matena aerblovo kirlis travideblajn sablofunelojn rapide turbulantajn al la horizonto.

Kie estas Venin?… Ili serĉis liajn spurojn. Malproksime, ĉirkaŭ en du hora distanco, fine ili trovis postsignon de solaj soldatŝuoj. Ili povis konstati eĉ tion, ke li sidis sur kamelo kaj forgalopis al oriento. Nur Vernin povis esti tiu! Iu atendis lin kun kamelo ĉi-loke.

— Sinjoroj! — diris Pugaĉev, kaj li staris en la aŭroro tiel, en severa, decidiĝinta pozo, kiel ĉefprokuroro, kiu ordonas la alkondukon de la deliktulo. — Sinjoroj! Nun mi konstatas, ke Vernin, kiu rakontis al ni sian kortuŝan historion hodiaŭ vespere, li estas fiulo, ĉar sendubas, ke li prirabis nin!

— Tiaĵo ankoraŭ nenian okazis al mi — murmuris Hopkins la Bela. Borck, la matroso, maĉis sian pipon nervoze kaj ĉirkaŭrigardis senkonsile. Dormand diris nenion. Sola li havis striktan ramikan ilaton kun Vernin. Certe lin doloris la afero pleje.

— Bedaŭrinde — rimarkis la fortepianisto, — neniu ricevos honormedalon pro tiu ŝtelo.

— Mi rifuzas vian frivolon — kriis Pugaĉev nervoze, — ĝi estas makabra humuro. Mi petas vin! Nun ni devas esti solidaraj, kaj decidi ion…

— Vidu, sinjoro hundkaptisto — interrompis Hopkins la Bela, — ne oratoru kontante, ĉar mi batos vin je la kapo forte.

Ili ekiris tre malgaje por reveni en la fortikaĵon Lafayette post la ĉiumaniere malfeliĉa entrepreno. Sed unue ili devas informi Puŝkin-on taktoplene.

— Kompatindulo… — diris Pugaĉev, — eblas, ke apopleksio trafos lin.

— Mi esperas jam nek tion… — murmuris Borck, kaj ili ambladis malgaje en la dezerto, kiel kvar-membra venkita armeo…


Загрузка...